Home
  By Author [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Title [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Language
all Classics books content using ISYS

Download this book: [ ASCII | HTML | PDF ]

Look for this book on Amazon


We have new books nearly every day.
If you would like a news letter once a week or once a month
fill out this form and we will give you a summary of the books for that week or month by email.

Title: La Granda Admiralo: Unua vojaĝo ĉirkaŭ la mondo
Author: Omelka, František
Language: Esperanto
As this book started as an ASCII text book there are no pictures available.


*** Start of this LibraryBlog Digital Book "La Granda Admiralo: Unua vojaĝo ĉirkaŭ la mondo" ***


František Omelka

LA GRANDA ADMIRALO

Unua vojaĝo ĉirkaŭ la mondo



I.

Amikoj


La jaro 1494.

Vilaĝeto Sabroso en portugala provinco Tras-os-Montes vivis
trankvile en tute normala tago.

Nur en malgranda bieno de Magalhaes estis vigle.

Sinjorino Magalhaes, tute ruĝigita de kuiro, ĉiumomente kuris en la
kuirejo kaj ordonis kiel generalo al siaj filinoj:

"Isabella, alportu fruktojn kaj metu ilin sur la tablon!"

"Jes, panjo."

"Ginebra, purigu ankoraŭ unufoje tablojn kaj seĝojn!"

"Jes, panjo."

"Kaj vi, Teresa, prenu el la kesteto pokalojn kaj poluru ilin!"

"Jes, panjo."

La knabinoj kompleze plenumis ordonojn de la patrino. Ankaŭ ili
ruĝiĝis pro rapida laboro, sed precipe pro emocio. Kaj kial miri
pri tio? Ilia domo estas honorigita per eminenta vizito!

Lastfoje estis gastoj ĉe ili antaŭ unu jaro. Sed tiam estis ĉio
malgaja, ĉar parencoj kaj konatoj alvenis por akompani ilian patron
al la tombejo.

De tiu tempo la domo de la malriĉa nobelo fariĝis ankoraŭ pli
malriĉa. Sinjorino Magalhaes nur pene gvidis la mastrumadon kaj la
filinoj apogis ŝin en siaj zorgoj. Finsonis jam iliaj gajaj kantoj
kaj rido, kaj se ili ne havus du pli junajn fratojn, dekkvarjaran
Fernaon kaj dekdujaran Diegon, ilia domo fariĝus triste malgaja.

Ĉio ŝanĝiĝis nur tiam, kiam antaŭ la kverka pordego de la
bieno, super kiu estis skulptita blazono de la familio Magalhaes --
en arĝenta kampo tri ruĝaj strioj -- aperis kuriero kaj donis al
sinjorino Magalhaes leteron de sinjoro Serrao, kiu estis malnova
amiko de ŝia edzo. La nobelo sciigis al ŝi, ke li post nelonga
tempo forveturigos sian filon Franciskon en Lisbonon. Li vizitos
paĝian lernejon, kiu estas ĉe reĝa kortego por knaboj de la
nobeloj. Fernao Magalhaes certe ankaŭ vizitos tiun lernejon. Ĉar la
vojaĝo al Lisbono estas longa kaj ne sendanĝera, familio de Serrao
proponas kunpreni Fernaon.

Sinjorino Magalhaes, finleginte la leteron, subite plivigliĝis.
La zorgoj pri mastrumado ĉesis ŝin ĝeni. Tute ne gravas, ke ili
malriĉiĝis. Ŝia filo vivos ĉe la kortego. Li havos do la samajn
rajtojn kiel filoj de aliaj nobeloj. Li fariĝos fama kaj potenca. Li
suprenlevos la familion de Magalhaes al la estinta brilo, honoro kaj
estimo!

Ŝi tuj kunvokis ĉiujn siajn infanojn kaj plena de ĝojo kaj fiero
legis al ili la leteron.

La okuloj de la knabinoj ekbrilis. Se Fernao estos en Lisbono, certe
ankaŭ ili povos iam forlasi la flanke kuŝantan Sabroson.

La ununura, kiu ne sentis ĝojon, estis Fernao. Kelkajn momentojn li
rigardis la patrinon senvorte, kvazaŭ li ne komprenus, ke temas pri
li. Poste li diris mallaŭte, sed decide:

"Mi ne iros tien, panjo."

"Kial?" embarasiĝis la patrino.

"Al mi plaĉas hejme. En la arbaroj. En la montaro. Sur la kampoj,"
diris rapide la knabo, aliokaze ne tro parolema.

"Do... vi ne volas viziti la lernejon?" demandis la patrino
seniluziiĝinte.

"Ne! Centfoje pli volonte mi restos --," sed Fernao ne finparolis.
Energia Ginebra vidis, kiel la patrino paliĝis, kiel peze ŝi spiras
kaj kiel ŝia vizaĝo kovriĝas per griza vualo de amareco. Ŝi
stariĝis tiamaniere, ke la patrino ne vidu ŝin, kaj kolerplene ŝi
rigardis al la frato.

Fernao komprenis. La kompato premis lian gorĝon. Li paŝis al la
patrino kaj kisis ŝian manon.

"Nome... panjo --," li diris kun paŭzoj, "mi... iros... tien...,
certe mi tien iros, sed vi scias... ĉio venis tiel neatendite...
mi estis nur surprizita..."

Sinjorino Magalhaes pli malpeze elspiris.

Ŝi dankis al sinjoro Serrao pro lia afableco kaj komencis prepari
ĉion, kion ŝia filo bezonos.

Fernao jam neniam menciis pri tio, ke li ne volas foriri en la
lernejon. Li strebis eluzi ĉiun liberan tempon, kiu ankoraŭ restis
al li. Apenaŭ li vekiĝis, li tuj forlasis kun Diego la domon kaj
ludis kun vilaĝaj knaboj ĝis vespere. Iam li vagadis sola tra
abruptaj montoj, kiuj allogis lin per sia sovaĝeco, trankvilo kaj
miloj da danĝeroj. Imago de la paĝia lernejo vekis en li timegon
kaj reziston. Amare li observis la preparojn por lia forveturo. Li
ne ĉesis esperi, ke la panjo eble en la lasta momento ŝanĝos sian
intencon, ke ŝi lasos lin hejme, en la amata Sabroso.

Sinjorino Magalhaes tute ne sciis, kion travivas ŝia knabo, al kiu
ŝi fiksis ĉiujn siajn esperojn. Brave ŝi venkis la malĝojon, kiu
kaptis ŝin ĉiam, kiam ŝi komencis pensi pri la adiaŭo. Kaj ju pli
alproksimiĝis la forveturo, per des pli helaj koloroj ŝi pentris al
si la estontan vivon de Fernao...

Jam hodiaŭ venos sinjoro Serrao por forveturigi Fernaon en Lisbonon.
Kiam la knabinoj finis ĉiujn preparojn, kiam la tuta domo brilis kaj
la kuirejo bonodoris per preparitaj bongustaĵoj, diris sinjorino
Magalhaes:

"Kaj nun vestigu vin, knabinoj. Familio de sinjoro Serrao povas
alveturi en ĉiu momento."

"Jes, panjo," respondis fratinoj kiel per unu buŝo kaj ili volis
forkuri.

"Atendu momenton," ŝi haltigis ilin, "Kio okazas kun Fernao? Ĉu li
estas jam preta? Kaj Diego?"

"Ili ambaŭ estas jam vestitaj kaj atendas en la ĉambro," respondis
Isabella.

"Venigu ilin! Mi ŝatus ankoraŭ paroli kun ili."

Teresa foriris por venigi ambaŭ knabojn. Sed ŝi tuj revenis kun
esprimo de timo en la vizaĝo.

"Panjo, ili ne estas tie!"

"Kion vi diras? Serraoj alveturos kaj Fernao ne bonvenigos ilin. Kion
ili pensos pri ni?"

"Ni rigardos, kie ili estas, panjo," trankviligis ŝin la filinoj.
"Ili ja ne povis malproksimen --"

En tiu momento ili aŭdis laŭtan krion, kiu sonis el la proksima
arbareto. Aro da knaboj ĵus finis sovaĝan reciprokan postkuradon
kaj nun revenis en la vilaĝon. Fernao kaj Diego troviĝis inter ili.

Ginebra rapide alkondukis ilin hejmen.

"Kion vi nur pensas!" konsterniĝis la patrino rigardante la
malpurigitajn vestaĵojn de la knaboj... Knabinetoj, ordigu ĉion
rapide!"

Estis jam ekstrema tempo. Apenaŭ ili estis kombitaj kaj alivestitaj,
aŭdiĝis antaŭ la domo kraksono de iu veturilo.

Sinjorino Magalhaes rigardis eksteren, ŝi volis ankoraŭ voki: "Ili
jam estas ĉi tie!" -- sed la voĉo restis en la gorĝo. Ja Serraoj
-- tiuj potencaj Serraoj! -- ne hontas pri siaj malriĉiĝintaj
kunuloj kaj ili vizitis ilin! Ili ja eĉ tranoktos ĉe Magalhaes!

Ŝi malsupreniris kun la infanoj de la unua etaĝo en la teretaĝon
kaj poste ili direktis siajn paŝojn tra la korto al la pordego.

Serraoj alveturis per du veturiloj. La unua estis granda kaj
ŝirmita. En tiu veturos sinjoro Serrao venontan tagon en Lisbonon.
La dua veturilo estis malpligranda, ornamita per blazono de Serraoj.
Per ĝi revenos sinjorino Serrao post la vizito ĉe Magalhaes hejmen.

Fernao ne povis fortiri siajn okulojn de la fortstaturaj ĉevaloj.
Ili interesis lin pli ol la vizitantoj. Li tuj iris al unu nigra
ĉevalo kaj komencis ĝin karesi.

"Sed -- Fernao!" admonis lin Ginebra.

Nur nun li ekatentis pri la gastoj. Sinjoro Serrao estis altstatura
viro, maldika, preskaŭ malgrasa, kun longforma vizaĝo kaj nigraj
okuloj. Li ĝoje rigardis Fernaon kaj evidente li ne koleris, ke la
knabo tiom interesiĝas pri liaj ĉevaloj.

Sinjorino Serrao estis multe pli malalta ol ŝia edzo, vervoplena kaj
moviĝema kiel hidrargo. Ŝi preskaŭ ne lasis Magalhaesojn paroli.

"Ĉu tio estas Ginebra? Kaj jen Teresa! Kaj Isabella? Tiu nigra
koloro eksterordinare konvenas al vi, infaneto! Kaj ĉu vi
ĝojatendas alvenon en Lisbonon, Fernao? Ho, Diego! Kiel aminda
knabeto!"

Poste forglitis la rigardo de Fernao al Francisko, lia estonta
kunlernanto. Fernao senvole malsereniĝis. Li vidis antaŭ si
altkreskan knabon, kiu superis lin almenaŭ je duonkapo. La okuloj de
Francisko estis plenaj de serena ridetemo. Li salutis la gastigantojn
tre bonmaniere, li faris ĉiuflanken graciajn komplimentojn kaj pro
tio li tuj gajnis favoron ĉe familio Magalhaes.

Kaj apud li imagis al si Fernao sin mem. Anstataŭ ĝentilaj ridetoj
nur rigide scivolaj rigardoj. Anstataŭ graciaj komplimentoj nur
mallertaj kaj malelastaj movoj. Li sentis, ke lia konduto kompare al
Francisko devas impresi malagrablege.

Dum solena tagmanĝo li estis malparolema. Al demandoj de Francisko
li respondis vortavare, per unu aŭ du vortoj. Sed la gasto
malatentis tion. Li parolis senĉese per tiu facila, laŭtsona, gaje
kolorita voĉo, kiu rapide gajnis al li simpatiojn de la homoj, kun
kiuj li kontaktiĝis.

Sinjorino Magalhaes kaj ankaŭ la gepatroj de Francisko bone rimarkis
la barilon, kiu dividis ambaŭ knabojn. La patrino de Fernao
ĉagreniĝis pro tio, sinjoro Serrao pripensis, kiamaniere li povus
la knabojn amikigi.

Post la solenmanĝado li diris:

"Eble ni povus rigardi iomete viajn stalojn, sinjorino Magalhaes. La
knaboj intertempe amuziĝos bone sen ni."

Ankaŭ Ginebra ekkomprenis, ke sinjoro Serrao intencas lasi ambaŭ
knabojn solaj, por ke ili pli bone interkonatiĝu. Tial ŝi prenis
Diegon kun si.

Fernao kun Francisko restis solaj.

"Ĉu vi ĝojas, ke vi vizitos la lernejon?" demandis vigle Francisko.

"Ne."

"Ne? Kial? Mi tiom ĝojas! Nur imagu, kiom da novaj homoj ni ekkonos!
Mi tre ŝatas ekkoni novajn homojn. Kaj vi?"

"Ne."

"Sed -- per tio vi malprofitas, Fernao. Ja de ĉiu homo ni povas
lerni ion novan."

Fernao ekmeditis. Vere, li povus de Francisko lerni almenaŭ la
arton, kiamaniere konduti dum la kontakto kun homoj, kion paroli,
kiel paroli, kiel fari komplimentojn kaj similajn aferojn. Sed kion
povus lerni Francisko de li? Jam, jam li volis demandi lin pri tio,
sed poste, li kunmetis siajn meditojn kaj ankaŭ demandon en unu
nuran vorton:

"Hm --!"

"Kaj pli --," entuziasmiĝis Francisko, "ni vivos en granda urbo, ni
vidos belajn domojn, havenon, ŝipojn, barkojn, korvetojn, maristojn,
kapitanojn, admiralojn -- kaj la maron, Fernao! Maron! Oceanon! Ĉu
vi jam vidis maron?"

"Ne!"

"Jen do! Nun mi jam komprenas vin, ke vi ne sopiras je ĝi. Mi vidis
maron nur unu fojon. Sed ĝi ravis min tiom, ke mi ĝis mia morto ne
forgesos ĝin.

Fernao silentis. Maro! Kion li scias pri maro? Cetere -- kio povas
esti pli bela ol iliaj montoj? Kaj entute -- kial ĉi tiu fremda
knabo instruas lin?

Iomete sengustigita li alpaŝis la fenestron kaj rigardis al la
montaro.

Sed Francisko estis nelacigebla.

"Nu, verdire, via regiono estas ankaŭ bela. Altaj montoj, abruptaj
deklivoj, laŭlongaj valoj -- nur mankas ruinoj de iu kastelo!"

"Ja ĝi estas ĉi tie!" plivigliĝis Fernao.

"Ĉu vere?" okuloj de Francisko brilis pro plezuro: "Domaĝe, ke ni
jam morgaŭ forveturos!"

"Kial?" En la demando de Fernao kuŝis malkaŝita scivolo.

"Nu, kial... Ni ludus kun la knaboj ataki la kastelon!"

Fernao ĝojige turniĝis de la fenestro. Li tuj forgesis ĉion, kio
malproksimigis lin de Francisko.

"Ĉu vi scipovas kiel ataki la kastelon?" li demandis.

"Kompreneble."

"Belege!" ĝojekkriis Fernao. "Ni iru!"

"Kien?"

"Ataki la kastelon! Tuj malantaŭ nia vilaĝo estas ruino -- la
knabojn mi kunvokos en kelkaj momentoj --!"

"Ni iru!" Francisko estis forte allogata per tiu ĉi propono. "Sed ni
diros pri la afero al la gepatroj, ke ili ne timu pri ni."

Ili sciigis la gepatrojn, ke ili ludos kun knaboj el la vilaĝo.
Sinjorino Magalhaes kaj la gepatroj de Francisko estis ĝojigitaj, ke
iliaj infanoj tiel baldaŭ interkompreniĝis.

Fernao forkuris en la garbejon, kie estis lia "armilejo". Por si li
prenis ponardon, al Francisko li donis mallongan glaveton.

"Ni povus doni al vi ankaŭ longan glavon," li klarigis, "sed kun tia
vi malfacile surgrimpus la montojn."

"Mi scias," konsentis Francisko. "Ja ĉi tiu glaveto estas por atako
kvazaŭ kreita."

Diego kunvokis knabojn kaj post nelonge ili troviĝis sub la ruinoj
de la kastelo.

"Ni dividos nin je du grupoj," decidis Fernao. "Unuj ludos rolon de
defendantoj, aliaj de atakantoj. Estro de unu grupo estos mi, la duan
gvidos Francisko."

Per lotumado oni decidis, ke la grupo de Fernao estos la defendantoj.

"Vi atendos ĉi tie sub la kastelo ĝis tiu momento, kiam ni
grimpante atingos la supron," diris Fernao. "Kiam mi ekfajfos, vi
povos ataki. Sed atenton, Francisko! La muroj jam disfalas, min
ĝenus, se io malagrabla okazus al vi. Vi ja ne konas ĉi tieajn
cirkonstancojn!"

"Ne timu, Fernao! Cetere, kiam oni atakas en la milito, la atakantoj
ankaŭ ne konas ĉion."

La grupo de Fernao malaperis en arbareto. Post kelke da tempo eksonis
longdaŭra fajfo.

Francisko ekmarŝis antaŭen. Kaj ju pli supren li progresis, des
pli grandan admiron li vekis ĉe defendantoj kaj atakantoj. Ili jam
ne vidis en li nur orname vestitan figureton, sed bravan batalanton.
Li grimpis lerte kiel sciuro, li saltis rapidmove kiel ĉamo, li
traŝoviĝis elaste kiel linko.

Fernao milde ridetis. Li estis ĝojigita, ke lia gasto scipovas fari
ion pli ol ceteraj knaboj. Sed lin, Fernaon, li ne venkos! Kiam ili
batalrenkontiĝos, oni vidos, kiu estas pli bona!

Kaj jam staris Francisko antaŭ la muroj. Li rapide ordigis sian
grupon, donis komandojn al la atako de tri flankoj -- kaj ili
komencis atakkonkeron.

Kiam Francisko atingis randon de la roko, sur kiu staris defendantoj
de la kastelo, Fernao per fortega eksvingo de sia "bastonego"
elmanigis al li glaveton. Intertempe grimpis supren ankaŭ la ceteraj
kaj komencis vera interbatado. Kiu el atakantoj sukcesis atingi la
plej supran pinton de la roko, tiun la defendantoj ne rajtis plu
ataki.

Provizore la venko klinis al la grupo de Fernao. Sed la atakantoj
estis senlacaj. Ili komencis denove kaj denove, tamen ĉiuj iliaj
atakoj estis forpuŝitaj.

Subite Francisko malaperis post la kruta roko, el kiu konsistis la
malantaŭa, neatingebla muro de la kastelruino. Dumvoje li levis sian
glaveton.

"Francisko, tien vi ne iru!" avertis lin Fernao. "Vi povus falegi!"

"Supren mi ne falos!" sonis gaja respondo. "Kaj vin mi tamen
atingos!"

La batalantoj interrompis sian lukton kaj streĉe sekvis vivoriskan
faron de la kuraĝa knabo. La rokmuro, sur kiu li grimpis, havis
neniun elstaraĵon. Iuloke estis nur kavaĵoj, kreitaj per
dispecetiĝo de la rokoj kaj tiuj estis la ununura apogo por la
grimpanta atakanto.

Li tragrimpis jam proksimume du trionojn de la danĝera vojo, kiam
ili aŭdis lian ĝojigan krion:

"Knaboj, ĉi tie estas vivantaj idoj!"

"Kiaj?"

"Mi ne scias -- momenton --!"

Li etendis manon en la malfermaĵon kaj post nelonge mirigitaj knaboj
vidis grandan idon.

"Ĝi estas juna aglo!" vokis Diego.

"Kaj ili estas ĉi tie du aŭ tri!"

"Francisko, metu ĝin reen, por ke vi ne falu!" avertis denove
Fernao.

"Tuj! Mi nur rigardos, kiom da ili --"

Francisko ne finparolis, Li ekaŭdis multajn konfuzitajn ekkriojn.
Kaj ĉiujn superis akra voĉo de Fernao:

"Francisko, rapide supren!"

"Kial?" vokis surprizite Francisko. Ĉu mondo tion iam vidis, ke
defendantoj favorigu atakantojn?

Sed li ne estis devigata atendi, kiam la knaboj respondos al li.
Pli frue, ol li povis fari unu paŝon supren, mallumiĝis antaŭ
liaj okuloj; per flugiloj bategis lin kolerigita aglo, kiu alrapidis
defendi siajn idojn.

Francisko ne perdis aŭdacon. Per libera mano li elingis la glaveton
kaj komencis svingi per ĝi kontraŭ la atakanta rabobirdo.

Timegigitaj knaboj kuregis malsupren, sub la ruinon.

Fernao restis sur la roko.

"Knaboj, ĵetu kontraŭ la aglo ŝtonojn!" li kriis. "Sed atentu, ke
vi ne trafu Franciskon!"

Li mem ankaŭ ĵetis al la insisteganta rabobirdo grandajn ŝtonojn,
sed li ne sukcesis trafi ĝin.

Lukto daŭris jam sufiĉe longe. Francisko elĉerpiĝis. Grandaj
ŝvitgutoj defluis sur lia vizaĝo. Liaj batoj fariĝis malpli
rapidaj kaj malpli fortaj.

Fernao rimarkis la senpovon de Francisko kaj antaŭvidis, kiamaniere
ĉio finiĝos. Kaj li mem devas observi ĉi tiun senesperan lukton
kiel apatia rigardanto, ĉar la aglo ĉiujn ŝtonojn lerte evitas.

Subite li ekkriis:

"Francisko, persistu ankoraŭ momenton! Persistu!"

Kaj tuj poste li vokis al knaboj sub la kastelo:

"Diego, venu rapide supren! Sed rapide! Rapide!"

Post kelkaj mallongaj -- kaj tamen tiom longaj! -- momentoj estis
Diego apud la frato.

"Donu al mi ŝnuregon!" diris Fernao.

"Jen ĝi estas."

Diego disvolvis ŝnuregon, kiun li havis volvita ĉirkaŭ la talio,
kaj donis ĝin al Fernao. Tiu faris el ĝi banton, firmigis ĝin
ĉirkaŭ granda ŝtonego, la liberan ŝnuron volvis ĉirkaŭ sia
talio kaj ordonis al Diego:

"Gardu la banton, ke ĝi ne elglitu!"

"Bone. Kaj kion --?"

"Vi vidos!"

Fernao malsupreniĝis. Kiam la aglo ekvidis lin, ĝi flugis iomete
for de la roko kaj momenton ĝi ŝajnis mediti, kontraŭ kiu el la
malamikoj ĵeti sin. Post du-tri sekundoj ĝi kun nova rapideco
ekatakis denove Franciskon. La malfortigita knabo svingis per mano
por defendi sin, sed li tuŝetis nur per la glaveto unu flugilon,
ĉar lia mano jam estis tro malforta. Eta puŝo sufiĉis -- kaj la
glaveto elmaniĝis.

La knaboj malsupre ekkriis pro teruro.

La aglo triumfe grakis kaj faris lastan atakon. Nun ĝi celdirektis
al la kapo de la malfeliĉa knabo.

Francisko instinkte levis manon por ŝirmi la verton. La aglo enhakis
sian fortan bekegon en lian surtuton, sed ĝi restis enigita. en leda
borderaĵo de la maniko. Ĝi komencis fortege skui per la neatendita
malhelaĵo --

Sed jam estis ĉi tie Fernao. En la momento, kiam la aglo liberiĝis,
li trafis ĝin per mortiga bato en la bruston. La rabobirdo
renversiĝis kaj falis sub la ruinojn. Ĝi falis inter la knabojn,
kiuj diskuris, kvazaŭ iu pafus kontraŭ ili.

Fernao trovis apogon por la piedoj, malfirmigis la ŝnuregon kaj
alligis sin al la talio de la malfortigita Francisko.

"Kaj vi --?" demandis lacigite la savita knabo.

"Mi suprengrimpos unue sola, sen ŝnurego, kaj poste mi suprentiros
vin. -- Diego, atentu!"

"Jes!"

Fernao grimpis supren. Franciskon jam forlasis lastaj fortoj. La
mano, per kiu li firme tenis sin ĉe la roko, sinkis. Lia senforta
korpo libere balancis super la abismo.

Post nelonge Fernao estis supre. Helpe de Diego li tiris Franciskon
al si.

Francisko estis elĉerpita per la lukto kaj ekscito. Kiam li iomete
trankviliĝis, li rigardis Fernaon. Io profunda kuŝis en liaj
okuloj, kiam li diris:

"Fernao... ni estu amikoj!"

"Kion do! Ĉu vi opinias, ke mi ludus kun vi, se vi ne estus mia
amiko?"

Tiam eksonis el malsupre ĝojigaj krioj:

"La aglo estas morta! Ĝi jam ne moviĝas. Vivu Fernao!"

Fernao kliniĝis trans la randon de la roko demandante:

"Kaj Francisko? Ĉu vi jam vidis iun batalataki tiom belege kiel li
faris?"

Kaj eĥo redonis gajajn kriojn:

"Vivu Fernao! Vivu Francisko!"

Ambaŭ knaboj rigardis sin reciproke kaj ridetis. Poste unu prenis la
manon de la alia kaj ili rapidis en la valon.



II.

En paĝia lernejo


Fernao Magalhaes sentis sin en paĝia lernejo ĉe la reĝa korto
en Lisbono kiel malliberigita birdo en mallarĝa kaĝo. Kie estis
libereco inter liaj denaskaj montoj kaj arbaroj? Kien perdiĝis gajaj
ludoj kun vilaĝaj kamaradoj? Kiamaniere vi povas ĉi tie pruvi, ke
en viaj vejnoj cirkulas kuraĝa, aŭdaca sango?

Ĉe la korto, estis ĉio rigida, afekta, oficialeca. Preskaŭ ĉiu
movo estis ĉi tie ordigita per severaj reguloj. Oni preskaŭ
antaŭfiksis ĉiun frazon, kiun vi rajtas aŭ ne rajtas diri.

La pensoj de Fernao estis daŭre en lia hejmo, inter la denaska
Sabroso. Li rememoris patrinon, Diegon, Isabellon kaj Tereson. Ankaŭ
Ginebron li rememoris nun ofte kaj kun amo, malgraŭ tio, ke ŝiaj
energiaj manoj tiomfoje bridis lian troan viglecon.

Ho, kiel malvolonte li forveturis el sia hejmo! Li sidis en la
kaleŝo apud Francisko, kiu sensukcese klopodis veki lian intereson
pri la regionoj, kiujn ili traveturis. Fernao komparis ilin kun
la denaska regiono, kiu ŝajnis al li des pli bela, ju pli li
malproksimiĝis de ĝi.

Sed poste aperis antaŭ ili la maro. Fernao tuj vekiĝis el sia
letargio. Lia brusto ektremis de emocio, kian li ankoraŭ neniam
sentis. Li kliniĝis el la kaleŝo kaj surprizege observis la vastan
akvospegulon de Atlantika oceano, kiu ŝajnis bruli en la brilo de la
subiranta suno.

Li ne povis rekonsciiĝi el sia raviĝo. Li jam ne rememoris
Sabroson, eĉ ne aŭdis la entuziasmajn kriojn de Francisko. Li nur
rigardis kaj rigardis.

Post kelktaga veturo ili ekvidis Lisbonon. Ĝi prezentis unu el
la plej belaj pejzaĝaspektoj, kiujn Fernao vidis dum la tuta
vojaĝo. Li povis lasi okulojn sur pitoreska miksaĵo de domoj, kies
blankeco okulfrapante elstaris el kadro de verdaj ĝardenoj. Tiuj
malsupreniĝis terasforme ĝis 1a haveno, kie ankris multaj ŝipoj.
La domojn superis temploturoj, monaĥejoj kaj palacoj.

Sed tio estis ankaŭ ĉio, kio ĉarmis lin. De kiam li alveturis
Lisbonon, atendis lin jam nur malagrablaĵoj. La simpla, sengracia
kaj iom embarasita vilaĝa knabo malkaŝis je ĉiu paŝo mankojn,
pri kiuj li mem ĝis nun ne sciis. Kio estis natura en Sabroso, tio
estis grava eraro kontraŭ societaj reguloj en Lisbono. Kiu estis en
Sabroso la unua, tiu estis en Lisbono unu el la lastaj. Pro tio ju
pli premis lin la rigidaj muroj de la reĝa palaco, des pli potence
aŭdiĝis en li sopiro je libereco, kiun promesis la malproksimaj
horizontoj de la vasta oceano.

Iam li denove profundiĝis en malgajan meditadon. Li eĉ ne rimarkis,
ke la lerneja ĉambro malpleniĝis. Li rigardis la belan urbon, sed
li ne perceptis ĝian ĉarmon.

Subite malfermiĝis pordo kaj en la lernejan ĉambron rapide eniris
Francisko.

"Do mi tamen ne eraris!" li vokis spirmanke. "Mi serĉas vin en
ĉiuj anguloj -- kaj vi estas netrovebla! Kaj kiam mi jam preskaŭ
malesperas, venas al mi ideo, ke vi estas eble denove ĉi tie sola!
Fernao, lasu jam rememorojn! Ni devos iri antaŭen, ĉiam supren,
ĉiam pli supren! Sed ne -- tiamaniere!"

"Ja... ĉe vi estas ĉio tiel alia," kontraŭdiris Fernao enpense.
"Mi dirus -- pli facila."

"Kion vi opinias per tio?"

"Vi scipovas elegante moviĝi, vi scipovas bele paroli, kun ĉiu vi
tuj amikiĝas, ĉiu konas vin -- vi atingos ĉe la kortego certe
sukceson. Sed mi?"

"Sensencaĵo!" diris abrupte Francisko. "Pardonu, ke mi tion diras
tiel malmilde, sed mi ripetas: sensencaĵo!"

"Kial?"

"Ĉu vi opinias, ke mi restos ĉi tie?"

Fernao preskaŭ mutiĝis per surprizego. Nur post momento li
demandis:

"Kaj kion vi faros?"

"La maro estas mia sopiro!

"Ĉu vere?"

"Jes. Mi intencis surprizi vin per tio nur pli poste, sed vidante
kiel vi ĉi tie tute sen kaŭzo turmentas vin, mi diras tion al vi
tuj. Kaj venu! Antaŭ ni kuŝas libera posttagmezo -- ni iros al la
haveno."

La knaboj malsupreniris al la kajo. Kun intereso ili observis
kolorabundan aron da ŝipoj. Unuj alveturis, aliaj fornaĝis. La tuta
haveno estis ununura tumulto de viglaj krioj, vera bildo de homa
formikejo.

Malgraŭ tio, ke atento de Fernao estis plenplene altirata al
la belega spektaklo, tamen liaj pensoj senĉese revenis al la
interparolo kun Francisko. Fine li demandis:

"Francisko, kiam vi decidiĝis pri tio?"

"Pri la maro? Ho, amiko, tion mi scias jam post du monatoj de restado
ĉi tie."

"Kiel vi kaptis tiun ideon?"

"Ĉu vi scias, kiu estas Pinto Zilhao?"

"Certe. Li estas tiu altstatura buklohara knabo, kun kiu vi
amikiĝis!"

"Li venis en Lisbonon du jarojn pli frue ol ni. Li jam konas ĉion
ĉi tie. Li diris al mi, ke ĉe la korto valoras ion nur tiu, kiu
havas influajn konatulojn. Alie vi restos en oficejo kaj ĝi estas
fino kun viaj revoj. Vi fariĝos unu el tiuj sensignifaj figuretoj,
da kiaj estas ĉi tie centoj. Kaj tio ne allogas min."

"Min ankaŭ ne," diris Fernao. "Sed kiel realigi tion?"

"Kiel? Unue ni devos instruiĝi. Ni lernos hispanan kaj latinan
lingvojn. Ni studos matematikon. Ni lernos priservi ŝipon kaj
mezuraparatojn. Ni lernos koni astronomion kaj geografion. Kaj poste
-- poste en la mondon por realigi niajn revojn."

Magalhaes rigardis al la amiko plena de admiro. Kiom li superas
lin ankaŭ en ĉi tiu rilato! Li estas ĉi tie ankaŭ malkontenta,
malgraŭ tio, ke li povus facile akomodiĝi kaj fariĝi sukcesplena
kortegano. Li ankaŭ sopiras malaperi de ĉi tie. Sed kiom alie li
agas ol Fernao! Kiom pli saĝe kaj pli ĝuste! Nenia senutila revado
kaj sopirado, sed celkonscia laboro!

"Francisko," li diris per plivigligita voĉo, "mi opinias, ke mi
faros la samon."

Ekde tiu tago komencis la knaboj obstine studi. Fremdaj lingvoj
plifaciligos al ili kontakton kun anoj de aliaj popoloj, kiujn ili
renkontos dum siaj vojaĝoj. Matematiko, naŭtiko kaj geografio estos
ilia alfabeto dum navigado en nekonataj maroj. Kono de astra ĉielo
estos por ili la sekura direktilo.

Fernao trankviliĝis. Penso, ke iam li forlasos ĉi tiun atmosferon,
helpis al li rompi pikilojn de ĉiuj malagrablaĵoj, per kiuj estis
la vivo ĉe reĝa kortego superplenigita. La studado tiom ekinteresis
lin, ke finante duan klason li estis laŭ prospero inter la plej
bonaj lernantoj. Li superis eĉ Franciskon.

Kiam ili havis liberan tempon, ambaŭ amikoj celis al la haveno. Tie
ili konstruis kuraĝajn revojn kaj faris planojn por estonteco.

En tiu tempo vekis grandan intereson ekspedicioj de Kristoforo
Kolumbo. Li estis ĵus reveninta el sia dua vojaĝo kaj eĥo de lia
famo trapenetris rapide el Hispanujo en Portugalujon. Kolumbo asertis
ke li malkovris okcidentan vojon al Hindujo, la lando de fabela
riĉeco, de multekostaj perloj kaj valorega spico.

Sed baldaŭ aŭdiĝis skeptikaj voĉoj, ke la nove malkovrita lando
ne estas Hindujo. Reĝaj paĝioj en Lisbono dupartiĝis. Unuj diris,
ke Kolumbo vere estis en Hindujo, aliaj neis tion. Inter ĉi tiuj
lastaj estis Fernao kaj ankaŭ Francisko.

En ilian konflikton intermetis sin ankaŭ preceptoro Martin Behaim,
unu el la plej famaj geografoj de tiama epoko. En dokta mondo li
estis konata sub la latina nomo Martin Bohemus, tio signifas Martin
Ĉeĥo (el Bohemio). Liaj gepatroj devenis nome el ĉeĥa urbo
Krumlovo kaj translokiĝis Nurenbergon. Tieaj loĝantoj nomis Martinon
germane "Behaim". Riĉajn geografajn konojn li ĉerpis ne nur el
libroj, sed ankaŭ el siaj propraj spertoj, kiujn li kolektis dum
vojaĝoj en malproksimajn landojn. En la jaro 1488 li partoprenis je
portugala ekspedicio en Afrikon, kiun gvidis Diego Kao.

Ĉi tiu ekspedicio atingis riveron Kongo. Sur la riverego ĝi
trapenetris en internan Afrikon. Tie Kao kaptis kelkajn negrojn,
kiujn li alveturigis por portugala reĝo Johano II.

Martin Behaim tre diferenciĝis de aliaj preceptoroj en la paĝia
lernejo. Tiuj ordinare nur prelegis siajn lekciojn kaj ne toleris,
ke la disĉiploj elparolu kontraŭdirojn aŭ dubojn pri tio, kion
ili estis aŭdintaj. Kontraste al tio Martin Behaim ofte instigis la
paĝiojn, ke ili demandu pri ĉio, kion ili ne komprenas aŭ pri kio
ili opinias alie. Li kompleze respondis eĉ je tiuj demandoj, kiuj ne
koncernis la instruatan temon.

Iam post vespermanĝo la paĝioj komencis polemikon pri tio, kian
formon havas la Tero. La klaso denove dugrupiĝis. Unu grupo
certigis, ke la Tero estas ebena kiel tabulo, la dua, ke ĝi estas
kugloforma.

Kiam el la diskuto fariĝis disputo, intervenis Francisko:

"Kial ni disputas pri la afero? Morgaŭ ni estos instruataj en
naŭtiko. Ni demandos majstron Behaim kaj li decidu!"

Kaj Martin Behaim decidis.

"Mi intencis prelegi ion alian," li komencis, kiam li estis aŭdinta
iliajn demandon kaj peton. "Sed ĉi tiu temo estas tiom multsignifa,
ke mi ne hezitas paroli pli volonte pri ĝi. Bonvolu nur permesi,
ke mi ne respondu rekte. Mi komencos per mallonga antaŭparolo el
historio, kiu mian eksplikon pli klarigos kaj apogos."

Okuloj de la knaboj ekbrilis.

La scienculo parolis pri tio, kiel la demando pri formo de Tero vekis
intereson de homaro jam en malproksimaj tempoj. Homoj jam en antikva
tempo supozis, ke 1a landoj tiam konataj -- Eŭropo, sudokcidenta
Azio, kaj norda Afriko -- estas nur parto de la tuta mondo. Sed ili
vane klopodis diveni kiaj landoj kuŝas orienten de Hindujo, kien
trapenetris armeo de Aleksandro la Granda. Kie finiĝas la oceano, en
kiun oni ŝipveturas el Mediteranea maro apud kolonoj de Heraklo? Kaj
kio troviĝas en suda direkto de nordafrika bordregiono?

Kelkaj grekaj sciencistoj, ekzemple Eratosthenes, Pythagoras,
Aristoteles kaj Ptolemaios, estis konvinkitaj, ke la Tero similas al
kuglo. Ili kalkultrovis eĉ longecon de tera radio kaj de perimetro.
Ili enkondukis sistemon de paraleloj kaj meridianoj, kieshelpe oni
povas determini geografian pozicion de ĉiu loko.

En frua mezepoko, kiam sur la ruinoj de Romana imperio estis fondataj
novaj ŝtataj formacioj kun feŭda organizo, la ideoj de antikvaj
scienculoj estis forgesitaj. Ĉirkaŭ la jaro 550 laŭ nia jarindiko
publikigis aleksandria komercisto Kosmas popularan libron titolitan
"La Kristana topografio". Laŭ tio, kio estas skribita en Biblio, li
imagis la Teron kiel ebenaĵon. Super ĝi estas firmamento kun steloj
kaj super ili troviĝas ĉielo.

Tiu ĉi supozo regis poste dum multaj jarcentoj.

"En dekunua ĝis dektria jarcentoj estis organizataj krucekspedicioj
kontraŭ Turkoj," daŭrigis sian klarigon Martin Behaim, "Eŭropanoj
konatiĝis kun novaj landoj, kun novaj popoloj, kun novaj produktoj.
Ili kutimiĝis al pipro, al cinamo, al kariofilburĝono kaj al aliaj
specoj de spico, kiuj estis importataj el Hindujo tra malnovaj
karavanvojoj al Mediteraneo, de kie alveturigis ilin Venecianoj
kaj Ĝenovanoj per siaj ŝipoj. En la jaro 1453 Turkoj militakiris
Konstantinoplon. Ĉiuj komercaj vojoj, troviĝis en sfero de ilia
hegemonio. Turkoj postulis de komercistoj altajn impostojn. La prezoj
de importataj produktoj rapide plialtiĝis. Pro tiu kaŭzo Eŭropanoj
serĉis tian vojon, kiu ne kondukus tra teritorioj regataj de Turkoj.
Tio estis la impulso al malkovraj navigadekspedicioj.

En Portugalujo interesiĝis pri la marvojaĝoj precipe princo Henriko
Naviganto, filo de reĝo Johano II. Li loksidiĝis en kastelo en
Sagreso, de kie li havis belan rigardon al la maro. Tie li fondis
unuan portugalan astronomian observejon kaj geografian lernejon. Li
invitis al si ĉiun homon, kiu scipovis diri ion interesan pri la
maro. Li studis kiun ajn vojaĝpriskribon. El libroj li eksciis,
ke Fenikoj ŝipveturis ĉirkaŭ Afriko en la direkto de oriento.
Li kredis, ke liaj maristoj sukcesos atingi la saman celon de
okcidento. Li ne ĝisvivis tion. Dum lia vivo estis malkovritaj nur
Kapverd-insuloj, Azoroj kaj Madeiro.

Esplornavigadon daŭrigis ankaŭ reĝo Johano II. Oni efektivigis la
ekspedicion de Kao al la rivero Kongo kaj kuraĝan ŝipveturon de
Bartolomeo Diaz, kiu atingis la plej sudan kabon de Afriko. La reĝo
nomis ĝin la kabo de Bona espero, ĉar li kredis, ke per ĉi tiu
direkto oni povas atingi Hindujon."

"Kaj tion provas nun Vasko da Gama?" demandis Francisko.

"Jes. Li elnaĝos kun kvar ŝipoj al la kabo de Bona Espero. Se
li sukcesos ĝin ĉirkaŭnaĝi, antaŭ li estos libera vojo en
Hindujon."

"Ĉu li povas esperi, ke li sukcesos en tio?"

"Certe," respondis Behaim, kaj paĝioj estis surprizitaj per firmeco
de lia voĉo. "Sed ni revenu al tio, kian formon havas nia Tero.
El nuntempaj scienculoj eminentas precipe florenca kuracisto Faolo
Toscanelli, kiu firme kredas, ke la Tero estas kugloforma. Lian
ideon sekvis Kristoforo Kolumbo, kiu solvis enigmon de la Atlantika
oceano."

"Majstro Behaim," prenis la vorton Magalhaes, "ĉu la lando, kiun
Kolumbo malkovris, estas vere Hindujo?"

"Laŭ mia firma konvinko ĝi ne estas Hindujo," diris decide Behaim.
"El la landoj, kiujn li malkovris, oni alportis en Eŭropon nenion
el tio, kion oni alportadis al ni el Hindujo: nek perlojn, nek
spicon, nek eburon, nek multvaloran silkon. Eble ekzistas iaj grandaj
insuloj, pri kiuj ni ĝis nun nenion sciis. -- Do, ni trairis en
rapideco evoluon de opinioj pri formo de la Tero de la plej malnovaj
tempoj ĝis nunaj tagoj. Kaj hodiaŭ --"

La preceptoro silentis momenton kaj li ŝajnis penege pripensi ion.
La aŭskultantoj streĉe observis lin. Fine iu demandis.

"Majstro Behaim, ĉu vi povas diri al ni vian opinion pri formo de la
Tero?"

"Mi?" respondis enpensigita Behaim. "Eble ĝi kaŭzos al mi
malagrablaĵojn, sed mi ne volas kaŝi antaŭ vi mian opinion. Atendu
momenton," li diris kaj rapide eliris el la lernejĉambro.

Post nelonga tempo li revenis. Li alportis strangan kuglon kun la
piedestalo.

Li starigis ĝin sur la tablon kaj nekutime ruĝiĝinte li diris
mallaŭte:

"Vi volis koni mian opinion pri la formo de la Tero. Do. -- jen ĝi
estas."

La disĉiploj rigardis la kuglon kaj la preceptoron miregigitaj,
embarasitaj.

Finfine iu el ili ekflustris:

"Ĉu tio prezentas la Teron?"

"Jes. Tiamaniere mi imagas ĝin. Mi nomas tiun ĉi kuglon la globuso.
Kaj laŭ mia scio ĝi estas la unua globuso, kiu estis ĝis nun
konstruita."

La paĝioj ekkomprenis, kial majstro Behaim menciis pri eventualaj
malagrablaĵoj. Lia opinio ja staras en akra kontrasto al doktrino
de eklezio. Laŭ ĉi tiu doktrino Tero similas al ebenaĵo; ĝi
estas firma centro, ĉirkaŭ kiu rotacias astroĉielaj korpoj --
Suno, Luno kaj planedoj. Kaj la doktrino de la eklezio egalas al
dogmo. Dogmo estas aserto, pri kiu oni ne rajtas dubi. Se iu provas
negacii la dogmon, li malgravigas aŭtoritaton de eklezio. Per tio li
skuus ankaŭ fundamentojn de la tuta feŭda sistemo en homa societo,
kiujn eklezio strebas ĉiuforte konservi. Homaro estas dividita en
du taĉmentojn. En unu estas reĝoj, nobeloj kaj potencaj ekleziaj
altranguloj -- en la dua obeemaj, laboremaj kaj humilaj servutuloj.
Kiu atakas la eklezian doktrinon pri Universo, tiu detruas ankaŭ
ĝian spritan instruon pri la aranĝo de homa societo. Kaj pro tio
la riskema kuraĝulo estu pelata antaŭ la eklezian tribunalon, li
estu proklamata kiel herezulo, li pentu pro sia kulpo en subteraj
turmentejoj, li sufokiĝu per la fumo kaj estu konsumata de flamoj
sur brulŝtiparo.

Martin Behaim venis al la firma konvinko, ke la Tero havas formon de
la kuglo. En sia laborejo li donis al sia ideo eĉ palpeblan formon
-- kaj nun li montras al la paĝioj rezulton de sia scienca serĉado.

Ege surprizitaj per aŭdaco de la maljuniĝanta scienculo,
kortuŝitaj per lia konfido kaj plenaj de scivolo, junuloj rapide
paŝis al la modelo.

Ĝi estas la kuglo, kies diametro mezuris ĉirkaŭ duonmetron.
Ĝi prezentis Teron laŭ imago de la granda geografo. Liajn
aŭskultantojn interesis precipe mondspacoj inter okcidenta marbordo
de Eŭropo kaj Afriko kaj inter la landoj, per kiuj finiĝis la
orienta parto de la mondo: Katajo, Hindujo, Cipango.[1] Tiujn spacojn
plenigis senfinaj maroj -- _Oceanus Meridionalis, Oceanus Orientalis
Indicus_ -- kaj multaj insuloj:

"Eble ili estas grandaj insuloj, pri kiuj ni ĝis nun nenion sciis,"
ripetis Fernao senvole la frazon de Behaim, fikse rigardante aron da
insuloj apud Cipango. "Ĉi tiu globuso pravigas opinion, ke Kolumbo
ne estis en Hindujo. Dumvoje li tamen devus ekvidi almenaŭ iun el
ili."

Samtempe li montris al la insuloj, kiuj troviĝis en triangulo
farita per surskriboj _Oceanus Orientalis Indicus, Oceanus Indicus
Superioris_, Kandino[2].

"Sed en tiu kazo la lando, kiun malkovris Kolumbo, devus kuŝi
oriente de Cipango?" diris Francisko.

"Vi pravas," kapjesis Behaim. "Mi opinias, ke mia globuso ĝuste en
ĉi tiuj lokoj estos baldaŭ funde kompletigita."

Kiam ili ĉion detale trarigardis kaj Behaim donis al ili apartajn
klarigojn, petis vorton denove Fernao Magalhaes:

"Majstro Behaim, mi pensas, ke nun jam ni ĉiuj konsentas kun via
opinio pri formo de la Tero. Sed se iu postulus pruvojn pri kugla
formo de la Tero... ĉu ekzistas tiuj pruvoj?"

"Ekzistas nur hipotezoj," respondis la scienculo. "Vi certe jam
rimarkis, ke observante sur horizonto ŝipon veturantan al ni, ni
vidas unue mastojn kaj nur poste ŝiptrunkon."

"Jes, tion ni vidis jam ofte," jesis ĉiuj vigle.

"El tio sekvas, ke nia Tero havas kurban surfacon. Kaj -- ĉar akvo
estas elasta -- ĉi tiu kurbiĝo povas havi nur la formon de la
kuglo."

"Ĉu ekzistas ankoraŭ io, kio pruvus la kuglan formon de la Tero?"
klopodis sciiĝi pli Fernao.

"Ombro, kiun ĵetas Tero dum mallumiĝo de la Luno, estas rondforma.
Ankaŭ el tio ni povas konkludi, ke ĝi estas kugloforma."

"Do... senpera pruvo ne ekzistas?"

"Mi ripetas: ekzistas nur hipotezoj."

"Kaj ĉu estus eble doni ian senperan pruvon?" demandis Fernao kaj
liaj vangoj brulis de emocio.

"Jes, tio estus ebla," respondis malrapide scienculo, akcentante
ĉiun vorton. "La plej bona pruvo estus -- ŝipveturo ĉirkaŭ la
terglobon de Oriento al Okcidento, aŭ de Okcidento orienten. Vi
estas junaj, la vivo kuŝas antaŭ vi. Mi estus feliĉa, se tion
sukcesus fari iu el vi."

En la klaso estis tombeja silento.

Martin Behaim prenis singarde globuson -- la unuan globuson en la
mondo -- kaj forlasis la lernejĉambron.



III.

Vasco da Gama


La 18-an de septembro 1499 tuta Lisbono muĝis. En la haveno
premiĝis netravideblaj popolamasoj, kiuj alvenis bonvenigi Vaskon da
Gama, la malkovrinton de marvojo en Hindujon.

"Honorajn lokojn okupis reprezentantoj de Hispanujo, Italujo,
Germanujo, Francujo kaj Nederlando. Tuj malantaŭ ili troviĝis
aroj da riĉaj komercistoj, kiuj antaŭvidis profundajn ŝanĝojn
en ekonomia vivo de la tuta Eŭropo, kaŭzitajn per ĉi tiu fama
malkovro.

Reĝo de Portugalujo Manuelo la Granda venis kun ĉiu pompo de
sia kortego. Malgraŭ tio, ke li klopodis aspekti trankvila kaj
dignoplena, li ne povis subpremi signojn de forta emocio. Li ja
ekspedis Vaskon da Gama al malproksima vojo ĉirkaŭ Afriko, kiun
realigi provis Portugaloj jam tutajn jardekojn! Ne nur Vasko da Gama,
sed ankaŭ li, Manuelo la Granda, estos enskribita en la historio
kiel venkinto super la oceano!

Apud la reĝa sekvantaro staris paĝioj en modele ordigitaj vicoj.
Inter ili estis ankaŭ Fernao Magalhaes.

Li estis jam deknaŭjara. La kortega vivo ne ŝanĝis lin. Ĉiam
li estis serioza, malparolema, homevitema. Ĉiam li pensis nur pri
studo kaj pri sia revo -- veturi trans la maron kaj malkovri novajn
landojn.

Lia malserena izolemo malaperis nur tiam, kiam li kontaktis kun
du homoj: kun Francisko Serrao kaj kun scienculo Martin Behaim.
La sperta kaj sprita preceptoro baldaŭ ekkonis, kial Fernao tiom
interesiĝas pri liaj prelegoj. Li konis el propra sperto la ĉarmon
de tiuj strangaj momentoj, kiam homon kaptas sopiro fari ion grandan,
ion senliman. Kiam oni ŝatus vaste svingi la manon por katenkapti
ĉion, kio de homo forkuras. Li bone konis la ardan flameton en la
okuloj, kiu ekbruliĝas pro la sopiro kaj decidemo. Tian flameton li
vidis en okuloj de Fernao ofte, kiam li rakontis pri la maro. Kaj
Martin Behaim nutris sin, subtenis, stimulis: Fernao bone tion sentis
kaj li estis pro tio tre dankema al sia instruisto.

Kaj kun Francisko ligis lin la malnova amikeco. Ambaŭ junuloj bone
komprenis unu la alian kaj faris ĉion en harmonia konkordo.

Ankaŭ hodiaŭ ili staris kune kaj malpacience rigardis al observa
turo. Tuj matene alveturis rapida karavelo de komercisto Artur
Rodriguez, kiu hazarde renkontis la ŝipojn de Vasko da Gama.
Rodriguez alportis informon, ke la ekspedicio tagmeze atingos
Lisbonon. Nun estis jam la dua posttagmeze kaj ĉiuj komencis
fariĝi malpaciencaj.

Finfine ektondris kanonoj.

Observantoj ekvidis en malproksimo pintojn de ŝipoj kaj donis signon
al la artileriistoj. Tri kanonpafoj komunikis al Lisbono, ke la
ekspedicio de Vasko da Gama alveturas.

La ariĝintaj popolamasoj nepriskribeble entuziasmiĝis. Homoj
bravokriis, ridis, ploris, ĉirkaŭbrakis unu la alian, starigis sin
sur la pintojn, saltetis alten --

Malproksime sur la horizonto aperis malhelaj punktoj, kvazaŭ el
ondoj de oceano elgrimpus strangaj skaraboj. Ili alproksimiĝis
malrapide, tre malrapide, estis jam preskaŭ vespero, kiam la
ŝipoj albordiĝis kaj ĵetis ankrojn. En tiu momento eksonis ĉiuj
sonoriloj en Lisbono. En la ĝojkrion de la popolamasoj miksiĝis
surdigantaj pafoj de la bombkanonoj. Lisbono tremis sub pafado.

Reĝo Manuelo la Granda sendis sian orumitan ŝipeton renkonte al
la karavelo de la admiralo. Vasko da Gama malsupreniras en ĝin per
ŝnurega ŝtupetaro, li albordiĝas, venas antaŭ la reĝon kaj faras
profundan komplimenton. Li volas ion diri, sed li ne povas. La kruda
maristo, kiu regis ŝipojn, homojn kaj oceanojn, ne estas kapabla
regi sian kortuŝon.

Ankaŭ la amasoj fariĝas senmovaj, senvortaj. Sed kiam la rego
ĉirkaŭbrakas Vaskon da Gama, ili vekiĝas el sia raviĝsilento kaj
la haveno denove bruegas.

Vasko da Gama turnas sin al siaj karaveloj. Li mansignas al la
maristoj, kvazaŭ li volus doni al la popolo signon, ke la meritoj
pri ĉi tiu granda venko de Portugalujo ne apartenas nur al li. Nova
torento de ĝojego, novaj salvoj el bombkanonoj. Ankaŭ la karaveloj
tondrobruas. La artileriistoj staras apud siaj kanonoj kaj pafegas.
Ceteraj maristoj rigardas en mirego la neviditan aperaĵon. Ili ja
antaŭvidis, ke oni bonvenigos ilin glore. Sed ĉi tiu pompo superis
ĉiujn iliajn imagojn. Kion signifas ĉiuj suferoj de la senfina
vojaĝo? Ilian admiralon ĉirkaŭbrakas mem la reĝo! Kaj ĉi tiu
ĉirkaŭbrako apartenas ankaŭ al ili! Sekvas ordono elŝipiĝi kaj
aranĝi triumfan marŝon tra la urbo en la reĝan palacon al riĉa
festena regalo.

La stratoj, tra kiuj marŝas la maristoj, ondiĝas per sennombraj
aroj da homoj. Frontoj de domoj, fenestroj kaj tegmentoj estas
plenplenigitaj de alrigardantoj, knaboj trapenetras inter maturaj
homoj antaŭen por pli bone vidi -- Kaj oni povis ja ion vidi!

En la frunto de la marŝtaĉmento iris maristoj en strangaj
vestaĵoj, kiujn ili akiris en malproksimaj fremdaj landoj. Iliaj
vizaĝoj, brunigitaj de sunradioj, sulkigitaj de marakvoj kaj
ventegoj, maldikigitaj de suferado kaj malsato, rakontis sufiĉe pri
la travivitaj turmentoj.

En la momento, kiam ili alpaŝis la stratojn de Lisbono, iliaj
animoj estis superplenaj ne nur per ekzalta ĝojo. Krom senfina
feliĉo kuŝiĝis sur ilin peza vualo -- rememoroj je dekoj da
fidelaj kamaradoj, kiuj pereis dumvoje.

Ili iras inter ĝojkriantaj popolamasoj, sed iliaj okuloj estas
direktitaj ien en malproksimon. Ili vidas en ĉi tiuj neforgeseblaj
momentoj denove la kabon de Bona Espero, Mozambikon, Melindon,
Koĥinon kaj Kalikuton, ili luktas kun la ondoj de Hinda oceano,
ili entombigas en ondojn siajn kamaradojn, kiuj ne estis kapablaj
rezisti al teruraj malsanoj. Ili iras kaj pli volonte ne rigardas al
entuziasmigitaj amasoj, sed malproksimen antaŭen. Eble ĉiu en la
maro de kapoj ekvidus tiun plej karan, je kiu li sopiris plej multe,
la kapon de sia patrino, de patro, de edzino, de infano -- sed eble
li ekvidus ankaŭ larĝe malfermitajn kaj konsternitajn okulojn de
tiuj, kiuj vane serĉis en la vicoj da maristoj sian familianon. Ja
-- ju pli proksimiĝas la marŝtaĉmento al la reĝa palaco, des pli
ofte oni aŭdas inter la ĝojego malesperajn ekkriojn de tiuj, kiuj
jam kun absoluta certeco konvinkiĝis, ke ilia edzo, fianĉo, patro,
filo aŭ frato ne revenis...

Aparta grupo de maristoj portis sur veluraj kusenoj multekostajn
donacojn, kiujn sendis al portugala reĝo la regnestroj de
malkovritaj landoj. La rigardantoj admiris ponardojn kun oraj
manteniloj ornamitaj per briliantoj, orientajn sabrojn kaj glavojn,
orajn juvelojn, gemojn kaj ŝnurojn da perloj, artajn kestetojn el
eburo, delikatajn ŝtofojn, sed plej scivole ili observis Hindojn,
kiujn alveturigis la maristoj en Eŭropon kiel trofeon de la venko...

Nur poste vidiĝis Vasko da Gama. Li paŝis flanke de la reĝo,
ĉirkaŭita de noblaj korteganoj, altrangaj oficiroj, episkopoj kaj
ĉefepiskopoj. Li aspektis serioze kaj nepre ne ridetis.

"Kial li estas tiom serioza?" oni aŭdis mirigitajn voĉojn.

"Eble pro tio, ke al li mortis dumvoje tiom da maristoj."

"Laŭdire ankaŭ lia frato Paolo pereis."

"Kiom da maristoj forlasis Lisbonon?"

"Cent kvindek."

"Kaj jen -- terure! -- mi kalkulis ilin -- jen marŝas nur kvindek
kvin da ili!"

"Kvar ŝipoj forveturis kaj revenis nur du!"

"Nova pruvo, ke la kajon de nia haveno ni ne nomas 'La kajo de larmoj
kaj de la ĝojo' senkaŭze!..."

Tuta Lisbono parolis nur pri la ekspedicio de Vasko da Gama. Eble
plej vigla diskuto estis en paĝia lernejo. Ĉiujn ravis la brila kaj
impona bonvenigo.

Preceptoroj vole nevole ĉesis instrui kaj parolis pri la venkinta
malkovrinto. Ili ne bezonis devigi sin al tio, ĉar ankaŭ ili estis
plenaj da sincera admiro al lia faro.

Tiamaniere kreskis la fama marnaviganto en okuloj de entuziasmigita
junularo al heroa modelo de perfekteco. En la paĝia lernejo
troviĝis en tiuj tagoj ne eĉ unu junulo, kiu ne sopirus fari
ion ĝuste tiel grandiozan kiel Vasko da Gama. Inter la plej
entuziasmigitaj admirantoj estis Fernao kaj Francisko.

Kelkajn tagojn post alveturo de Vasko da Gama diris majstro Behaim al
la disĉiploj:

"Mi devas informi vin, ke morgaŭ antaŭtagmeze anstataŭ normala
instruado oni aranĝos por vi prelegon."

"Pri kio?" ili demandis avide.

"Pri la vojaĝo en Hindujon."

"Kaj kiu -- kiu prelegos?" la junuloj preskaŭ ĉesis spiri. "Vasko
da Gama."

Estis feliĉo, ke la lernejĉambro troviĝis en konstruaĵo kun
fortaj muroj, kiuj obtuzigis ĉiujn sonojn. Ĉar la junuloj post ĉi
tiu sciigo subite forgesis ĉiujn regulojn de disciplinita konduto...

La sekvantan tagon la junuloj ariĝis en la plej granda
lernejĉambro. La katedro estis solene ornamita. Antaŭe staris
vico da brakseĝoj. Sur ilin sidiĝis la reĝo kun korteganoj kaj
preceptoroj.

La junaj aŭskultantoj salutis la reĝon kaj poste ilia intereso tute
koncentriĝis al la fama marnaviganto.

Li estis ankoraŭ relative juna. Ĉiu lia movo malkaŝis memkonfidan
homon. Eĉ ĉi tie, malantaŭ la katedro, en la medio, kiu estis por
li tute fremda li ne embarasiĝis. Li faris profundan komplimenton al
la reĝo kaj komencis prelegi:

"Lia Moŝto reĝo Manuelo la Granda invitis min, ke mi rakontu al
vi, junaj amikoj, ion pri mia vojaĝo. Kompreneble mi ne estas
Cicero nek Demosthenes kaj pli bone mi scipovas regi la oceanojn ol
vortojn. Malgraŭ tio mi volonte plenumas la deziron de lia Reĝa
Moŝto, al kiu mi tiom ŝuldas por ĉiu helpo. Estas antaŭ ĉio lia
merito, ke mi sukcesis realigi la malnovan sopiron de nia popolo --
ĉirkaŭveturon de Afriko."

Post ĉi tiu enkonduko ekparolis Vasko da Gama pri tio, kio okazis
antaŭ lia ekspedicio: subigo de surteraj vojoj al Hindujo de Turkoj,
manko de orientaj varoj en Eŭropo, serĉado de nova vojo al Hindujo
tra la maro. Provoj de Henriko Naviganto kaj de Johano la Dua,
Vojaĝo de Bartolomeo Diaz, kiu en la jaro 1486 atingis la plej sudan
kabon de Afriko kaj revenis nur pro tiu kaŭzo, ke liaj maristoj
rifuzis ŝipveturi pluen.

Novan vojon al Hindujo ne serĉis kompreneble nur Portugaloj, sed
ankaŭ Hispanoj. Dume Portugaloj celdirektis orienten, Hispanoj
klopodis atingi Hindujon en direkto okcidenta. Inter ambaŭ landoj
ekestis konkurado. Ĉiu volis alveturi Hindujon kiel unua. Ĉiu volis
konkeri komercon kun multekosta spico por si. Ĉi tiu konkurado
ŝanĝiĝis al malkaŝa malamikeco. Hispanaj kaj portugalaj ŝipoj
renkontiĝanto nur la vasta maro senrespekte dronigi unu la alian.
Tiam la papo dividis la mondon en du duonojn: okcidentan kaj
orientan. Ĉiuj landoj en okcidenta parto, kiuj ĝis nun ne estis
regataj de kristanaj regnestroj, devis aparteni al Hispanujo.
Portugalujo estis rajtigita okupi tiajn landojn en zono orienta.
Limo inter ambaŭ partoj direktis de nordo al sudo kaj troviĝis en
distanco de 370 leguoj okcidenten de Kapverdaj insuloj.

Dum ĉi tiu stato oni aranĝis ekspedicion de Vasko da Gama. Li
gvidis kvar ŝipojn, kiuj estis ekipitaj kun granda zorgemo. Kiam li
rakontis, kiuj personoj helpis al li efektivigi la grandan plenon, li
dediĉis dankajn vortojn al Bartolomeo Diaz:

"Por ke vi povu kompreni la grandecon de lia koro, vi devas konscii,
kio okazis. Diaz ŝipveturis Hindujon. Li ja malkovris novajn
landojn, sed la celon de sia vojaĝo li ne atingis. Li estis pro
tio certe ĉagrenita. Kaj jen post jaroj -- li eksciis, ke iu alia
volas provi tion, en kio li malsukcesis. Diaz povis ĵaluzi je
la nova ekspedicio. Li povis deziri al ĝi malsukceson. Li povis
sekretigi ĉion kio al la nova ekspedicio helpus. Sed Bartolomeo
Diaz? Apenaŭ li eksciis pri mia vojaĝo, li tuj vizitis min kaj
prezentis al mi ĉiujn siajn riĉajn spertojn. Li atentigis min pri
ĉiuj malhelpaĵoj, kiujn mi devos venki. Li donis al mi konsilon,
kiamaniere pliperfektigi konstruon de la ŝipoj, ke ili rezistu al
ĉiuj uraganoj. Li rekomendis al mi ŝipdirektilistojn, kiuj gvidus
min sekure al la kabo de Bona Espero.

Mi scipovis tuj valorigi, kion signifas por mi la konsiloj de Diaz.
Sed nur dumvoje mi ekkonis, kiel mi veturus sen ili. Ne estis eĉ
unu tago, en kiu mi ne rememorus kun profunda dankemo tiun bravan
marnaviganton kaj noblan homon.

Kaj kiel Bartolomeo Diaz -- tiel devas agi ĉiu homo, kiu pensas pri
prospero de ĉiuj, ne nur pri propra profito. Tiel, mi esperas, agos
en la vivo ankaŭ vi..."

Ĉirkaŭveturinte la kabon de Bona Espero, la ekspedicio ekveturis
nordorienten. Vasko da Gama nomis lokojn, kiujn ili vizitis:
Delago, Zambezo, Mozambiko, Mombaso, Melindo. El Melindo ili naĝis
ankoraŭ dudek tagojn tra la Hinda oceano sub gvido de kristana
ŝipdirektilisto. Finfine ili atingis Kalikuton -- Ili troviĝis en
Hindujo.

Du monatojn ili komercis kun indiĝenoj. Dum tiu tuta tempo Vasko da
Gama pro singardo ne elŝipiĝis.

"Sed la tempo de nia restado proksimiĝis al la fino. Mi komprenis,
ke mi jam ne povas plu prokrasti nian viziton al la reĝo. Mi
komunikis, kiam mi vizitos lin.

La reĝo akceptis nin ŝajne amike. Li evidente intencis blindigi
nin per sia lukso. Liaj vestaĵoj estis ornamitaj per multekostaj
juveloj. Sur la manoj li havis braceletojn, sur kiuj brilis grandaj
diamantoj. Ĉirkaŭ la kolo li havis volvitan ŝnuron da perloj.
En liaj orelaŭrikloj estis grandaj truoj, el kiuj pendis oraj
orelringoj kun perlaj ornamaĵoj.

Apud reĝo staris liaj paĝioj, vestitaj en silko. Unu knabo tenis
super la reĝo ruĝan sunombrelon, kies firmaj partoj estis faritaj
el oro kaj juveloj. Aliflanke staris paĝio tenanta ujon, kiu estis
ankaŭ el oro. La reĝo sputis en ĝin. Li senĉese maĉis ian verdan
folion. La sukon li elsuĉis kaj reston elsputis. Per tiu maĉado
liaj dentoj kaj lipoj fariĝis fajre ruĝaj.

Helpe de interpretisto mi parolis kun la reĝo sufiĉe longan tempon.

Poste ni adiaŭis kaj volis forlasi palacon. Reĝaj servistoj
kondukis nin tra komplikitaj koridoroj en apartan ejon, kie ili
neatendite forlasis nin. Ilia malĝentileco mirigis nin, sed tro
baldaŭ ni estis instruitaj. Venis sendito de la reĝo kaj li diris
al ni, ke ni estas kaptitoj.

Mi postulis lin, ke li diru al Samorino -- tiel nomiĝis la reĝo
-- pri kio mi interkonsentis kun mia frato Paolo: se mi ne revenos
en la termino, kiun mi antaŭe fiksis, niaj karaveloj forveturos en
Portugalujon kaj ili revenos kun grandega ŝiparo, kiu terniveligos
Kalikuton.

La reĝon timigis la minaco kaj post kelkaj tagoj li ordonis al siaj
armitoj, ke ili akompanu nin en plena sekureco al la bordo. Tuj poste
ni forlasis Kalikuton kaj ŝipveturis reen. Dum la reveturo okazis
nenio eksterordinara.

Tiamaniere estis la unuan fojon ĉirkaŭveturita Afriko de portugalaj
maristoj. La vojo al Hindujo estas konata. Nia komerco povos flori po
senfinaj eblaĵoj. Kaj nun vi eble opinias, amikoj, ke ĉiuj taskoj
estas plenumitaj. Ĝi estus kompreneble granda eraro. Kion faris ni,
tio estis nur komenco. La ĉefaj laboroj nur atendas nin."

Kaj ĉi tie parolis Vasko da Gama pri tio, kiamaniere estas necese
sekurigi la navigadon al Hindujo. Arabaj komercistoj, kiuj ĝis nun
peris la komercan trafikon inter Hindujo kaj mediteraneaj teritorioj,
klopodos malebligi la portugalan penetradon en Azion. La indiĝena
loĝantaro ne estas favora al Portugaloj; ĝi devos esti akirita vole
nevole. Kaj multaj aliaj taskoj estas plenumotaj.

"Mi estas feliĉa," finis sian prelegon Vasko da Gama, "ke mi ricevis
honoron paroli al reĝaj paĝioj. En vi kuŝas estonteco de nia
popolo. Vi devos plenumi la taskojn, kiujn mi menciis. Se iu volas
fariĝi maristo, estas necese, ke li estu tuta viro. Li devas havi
spinon pli firman ol estas masto, vidpovon pli akran ol falko kaj
forton pli grandan ol leono. Li devas sukcese moki furiozon de la
oceano, ne plendi, kiam ventego disŝiras velojn. Li devas scipovi
kunpremi la dentojn kaj stariĝi pli firme, kiam iu kamarado estas
antaŭ liaj okuloj malsuprenĵetita en embuskajn ondojn. Li devas
scipovi suferi malsaton, soifon, laciĝon, varmegon kaj froston,
skorbuton. Li devas senŝancele kredi al sia komandanto ankaŭ se
ŝajne ĉio estas perdita. Li devas daŭre naĝi al sia celo, ankaŭ
se lin teruras nekonataj malproksimoj kaj premas arda sopiro al la
hejmo.

Tion ĉion devas scipovi ĉiu ordinara maristo. Sed ĉi tiuj
kvalitoj devas esti dekobligitaj en persono de tiu, kiu volas esti
la kapitano, la admiralo. Kaj vi, junaj amikoj, fariĝos iam la
komandantoj."

La okuloj de junuloj ekflamis de entuziasmo. Ektondris surdiga
aplaŭdo.

Ankaŭ reĝo Manuelo la Granda kontente ridetis. Bone tion diris Vasko
da Gama al liaj paĝioj. Estis necese entuziasmigi ilin por grandaj
faroj, vipveki ilian aventuremon. Ĉiu venka batalo de portugalaj
maristoj signifos ja subigon de nova lando por Lia Reĝa Moŝto.
Ĉiu el ĉi tiuj junaj vivoj, perdita en malproksimaj oceanoj kaj
nekonataj kontinentoj, signifos pluan pliriĉigon de portugala regno.

Post la prelego iris Francisko kun Fernao al la haveno. Ili havis
impreson, kvazaŭ la spiro de malproksimaj landoj estus hodiaŭ pli
arda ol alifoje. Ili silentis.

"Kredu al mi, Fernao," diris fine Francisko, "eble estus pli bone, se
mi ne aŭdus Vaskon da Gama."

"Kial?" rigardis al li mirigite Fernao.

"Ĉu ne estas sensenca flamigi la sopiron, kiu estas ĉiam ne
plenumita kaj provizore -- kiel ŝajnas -- ne plenumebla?"

"Ni ne malesperu. Prelego de Vasko da Gama instruis min, ke ili
bezonos nin."

"Sed kiam venos nia vico? Estas ĉi tie filoj de pli nobelaj
hidalgoj, kaj ili estos preferataj. Ni povos ĉe la kortego senutile
pasigi nian tempon, sufoki niajn sopirojn. Kaj intertempe la ŝipoj
alnaĝas kaj fornaĝas -- ho, povi enpenetri iun el ili kaj veturi en
malproksimojn!"

"Ni devas atendi, Francisko. Eble unu jaron, eble kvin jarojn --"

"Atendi, atendi -- kaj ĉiam nur atendi! Kaj dume estos ĉio
malkovrita kaj por ni restos nenio. Madeiro, Azoroj, Kapverdaj
insuloj, vojaĝoj de Kolumbo -- kaj nun krom ĉio ankoraŭ Hindujo!
Ĉu vi pensas, ke la mondo estas senfina?"

"Ne timu, Francisko," diris Fernao kaj lia voĉo estis malmola kaj
firma. "La mondo estas sufiĉe granda, ankaŭ por ni io restos."



IV.

La konkerantoj


Post du jaroj gvidis Vasko da Gama duan ekspedicion en Hindujon. Li
volis kromalie puni Samorinon kaj liajn subigitojn por sia kaptiteco
dum la unua vizito en Kalikuto. Reĝo Manuelo ordonis konstrui por ĉi
tiu ekspedicio dudek ŝipegojn, kiuj estis plenplenaj da portugalaj
soldatoj...

Vasko da Gama venĝis sin per tiom malhoma maniero, ke lia pionira
kaj fakte heroa malkovra faro estis neforviŝeble makulita. Pri la
kruelaĵoj de Gama rakontis detale Gaspar Korrea (Correa), unu el la
plej bonaj konantoj de lia vivo.

Apenaŭ ili alŝipiĝis al la trankvila Kalikuto, Vasko da Gama
ordonis bombardi la urbon. Ĉiuj portugalaj kanonoj pafegis tutan
tagon kaj tutan nokton kaj dissemis en la kvieta hinda urbo detruon
kaj morton. Parto da terurigita loĝantaro, kiu ne scipovis defendi
sin kontraŭ ĉi tiu unua pereiga saluto de la eŭropa civilizacio,
fuĝis en sovaĝa konfuzo kaj nepriskribebla teruro en landinternon.
Poste ordonis la senkompata venĝanto kapti kaj neniigi kelkajn
ŝipojn, kiuj alveturis en la havenon. Laŭ ordono de Gama oni
forhakis al la maristoj manojn, orelojn kaj nazojn kaj tiamaniere
kripligitaj indiĝenoj estis senditaj en veloŝipo al la bordo. La
venkintoj de Hinda oceano kontente observis, kun kiaj terurego kaj
ploro akceptis la Hindoj ĉi tiun fantoman ekspedaĵon...

Kaj same barbare kondutis Vasko da Gama al aliaj kaptitoj. Unujn
li ordonis pendigi sur la mastojn kaj dispafi per la bombardiloj.
Al aliaj li ordonis verŝi sur la haŭton brulvarmegan oleon por
devigi ilin malkaŝi gravajn sciigojn. La neŭtralan maŭran ŝipon
li tute senkaŭze elrabis kaj ties maristojn li lasis droni en ondoj
de oceano.

Apenaŭ Vasco da Gama forlasis Hindujon, en la subigitaj regionoj
aperadis simptomoj de la ribelo. La indiĝena loĝantaro bone
antaŭsentis, ke nun oni decidiĝas pri ĝia libereco aŭ sklaveco
por tutaj jarcentoj. Pro tio ĝi defendis sin kontraŭ portugala
penetrado per ĉiuj fortoj.

Kiam Hindoj -- dezirante liberigi sin -- ruinigis unu el la
fortikaĵoj, kiujn konstruis portugalaj konkerantoj sur la hinda
kajo, reĝo Manuelo aranĝis novan ekspedicion.

La volontuloj estis elektataj tre zorgeme. Kiu volas partopreni la
ekspedicion, devas havi spertojn. Se li ne estas sperta, li devas
esti almenaŭ kuraĝa.

"Fernao, ĉu ni veturos?"

"Ni veturu, Francisko!"

Kiel estus eble ne veturi! Ili ja atendis jam pli ol sufiĉe!

El junuloj fariĝis junaj viroj. Kiaj ŝanĝoj okazis intertempe!
Fernao vizitis kelkfoje sian hejmon, Sabroson. La fratinoj edziniĝis
kaj forlasis la gepatran domon. Diego prizorgis la malgrandan bienon,
la patrino tro frue maljuniĝis. Kiam Fernao post la lasta vizito
adiaŭis ŝin, li havis impreson, ke li jam neniam vidos ŝin.

Baldaŭ post lia vizito ŝi mortis. Tiam Fernao ekkomprenis, ke la
hejmo estas patrino, ĉar post ŝia morto jam nenio tiris lin hejmen.

En Lisbono li sentis sin ĉiam pli kaj pli mallibera. La
rigidiĝinta kortego naŭzis lin. De jaro al jaro plikreskis lia
sopiro je nekonataj malproksimoj.

Kaj jen -- vojaĝo en Hindujon! Kiel estas eble ne aliĝi!

"Sed ni povos partopreni la ekspedicion nur kiel simplaj, senrangaj
maristoj," diris iom trompite Francisko.

"Ne gravas," respondis trankvile Fernao. "Almenaŭ ni komprenos ĉion
pli bone ol tiuj, kiuj veturos tuj kiel komandantoj."

"Vi pravas, Fernao," ekridis Francisko, kiu scipovis kun ĉio rapide
konformiĝi.

Gvidanto de la ekspedicio estis admiralo Francisko de Almeida.
Manuelo la Granda rangaltigis lin kiel vicreĝon de Hindujo. Per tio
li malkaŝis, ke li konsideras Hindujon jam daŭre por portugala
kolonio.

Magalhaes kaj Serrao estis servontaj sur la sama ŝipo.

Kun sento de liberiĝo ili staris sur ferdeko de forte armita
karavelo. Do -- finfine!

Ĝi estis la plej impona ŝiparo el ĉiuj, kiujn ĝis tiu tempo
Portugalujo sendis por konkeri: dudek du karaveloj, kelkaj ŝipoj
komercaj, mil kvincent viroj. Ĉi tiu forto respondis al la konkeraj
taskoj, plenumotaj de la vicreĝo. Li devis konstrui sur la orienta
bordo de Afriko kaj en Hindujo novajn fortikaĵojn, kiuj estus la
bazoj por ĉiuj venontaj ekspedicioj el Portugalujo, okupi gravajn
markolojn, kiuj estis la arterioj de maraj komercvojoj.

Li celis frakasi la potencon de arabaj komercistoj, pereigi
mahometanajn urbojn en Afriko kaj en Hindujo kaj disvastigi en
subigitaj landoj kristanecon.

Ektondris la kanonoj -- kaj longa vico da ŝipoj celdirektis al vesta
Atlantiko.

Fernao kaj Francisko ne turmentis sin pro tio, ke la realo estis
alia ol junulaj revoj. Ili vidadis sin sur kapitana ponteto, de kie
vastiĝis iliaj ordonoj. Nun ili efektive frotlevis la ferdekon.
Ili revis pri grandampleksa kajuto, kie kuŝas sur la tablo kartoj
de la maroj kaj ili kun oficiroj determinas pozicion de la ŝipo
kaj direkto de la plua navigado. Nun efektive ili devis surgrimpi
mastojn, kunvolvi kaj disvolvi velojn, ĝis iliaj manoj sangis. Aŭ
ili opiniis, ke ili staros ĉe la direktilo kaj gvidos kurson de la
karavelo. Anstataŭ tio ili portadis lignerojn en la kuirejon kaj
faris penigan laboron apud ĉerpiloj.

Tio ĉio estis tolerebla. Sed kio vunddoloris, estis malkonfido de la
maristoj. Tiuj ne povis kompreni, ke la filoj de hidalgoj faras la
plej maldelikatajn laborojn. En tio certe estas io kaŝita! Ili estis
tien senditaj eble de la reĝo por spioni, kion la maristoj parolas,
kion ili diras pri siaj kapitanoj, pri la oficiroj, pri admiralo, pri
la reĝo. Tial la maristoj estis tre singardaj kaj parolante kun ili,
ili parolis nur mokeme aŭ ofendeme. Same iliaj konatoj al paĝia
lernejo evitis ilin. Ĉi tiuj estis filoj de la pli noblaj hidalgoj,
pro tio ili ricevis postenojn de la oficiroj. La normalajn maristojn,
kiaj estis nun ankaŭ Francisko kaj Fernao, ili malestimis.

Ambaŭ amikoj havis sur la ŝipo ununuran avantaĝon; ili loĝis
en komuna kajuto. Ĝi estis malgranda ĉambreto, en kiu estis tre
malfacile eĉ moviĝi. Ofte tie estis tre sufoke. Sed ili troviĝis
kune kaj povis plendi unu al la alia kaj reciproke kuraĝigi sin, se
io malagrabla okazis al ili.

Cetere la malagrablaĵoj fariĝis iom post iom pli maloftaj. Maristoj
vidis, ke neniu el iliaj rimarkoj, diritaj antaŭ Francisko kaj
Fernao, estis perfidita tie, kie ĝi povus kaŭzi malutilon al ili.
Ilia malkonfido malrapide perdiĝis.

Intertempe ili ĉirkaŭveturis Afrikon kaj atingis Mombason. Tie
okazis unua batalo kun la araba ŝiparo. Ĝi ne daŭris unu tutan
horon kaj Araboj malaperis.

La kunpuŝiĝo apud Mombaso estis komenco de multaj surmaraj
bataloj, kiuj atendis la portugalan ekspedicion en Hinda oceano.
Arabaj komercistoj kaj indiĝenoj faris ĉion eblan por forigi
la maloportunajn fremdlandanojn. La regionoj, kiuj vivis tutajn
jarojn kviete, subite ekskuiĝis per eksplodo de rezisto kontraŭ
Portugaloj. La ŝiparo de Almeida devis ofte dividiĝi, se ĝi volis
sufiĉi por ĉiuj taskoj. Apenaŭ estis subpremita revolucio en
Kananoro, jam venis informo pri nova sur orienta bordo de Afriko.
Tuj poste sekvis batalo apud hinda urbo Diu.

Kaj intertempe el maldikaj fadenetoj de la tagoj kunplektiĝis
semajnoj, el semajnoj monatoj, el monatoj jaroj.

Iam alveturis Hindujon novaj portugalaj ŝipoj kun speciala destino.
Ili devis daŭrigi veturon plue al oriento por atingi duoninsulon
Malako. Estro de ĉi tiu eskadro bezonis spertajn maristojn kaj
ŝipgvidantojn.

Vicreĝo Almeida longe ne hezitis, kiun li rekomendu. Dum tiuj kelkaj
jaroj, kiam oni batalis en ĉiuj partoj de Hinda oceano, li havis
sufiĉe da okazoj bone ekkoni Franciskon kaj Fernaon. Ili scipovis
taksi ilian pretecon. Li ŝatis ilian aŭdacon.

Ambaŭ amikoj veturis kun ekspedicio de kapitano Sequeira al Malako,
centojn kaj centojn da leguoj[3] orienten.

En Malako ili vidis eksterordinare viglan komercon. Miloj da
malgrandaj barkoj svarmis en la haveno kaj antaŭ ĝi. Kaj kia
aspekto prezentiĝis nur en la urbo! Komercistoj ofertis al ili tiajn
kvantojn da spico, pri kiaj en Hindujo ne estis eble eĉ revi.

La loĝantaro estis miksaĵo de diversaj naciecoj. Tie vivis Malajoj,
Hindoj, Araboj, Persoj, Siamanoj, Ĉinoj.

Fernao iradis ofte sur la bordon kaj observis vivon de ĉi
tiu stranga lando. Iam li parolis sur la foirejo kun ĉina
silkkomercisto. Lia nomo estis Siu Chung. La Ĉino konis el sia
propra sperto Hindujon kaj Afrikon kaj tio ambaŭ virojn tre
alproksimigis.

Siu Chung havis en Malako bele konstruitan domon. Li invitis
Magalhaeson kaj prezentis lin al siaj familio kaj konatoj.

Post ĉi tiu unua renkonto Fernao jam dum ĉiu vizito de la bordo
iris al sia ĉina amiko. Kaj de tiu li aŭdadis aferojn, kiuj
forprenis al li spiron. Li sciiĝis, ke Portugaloj estas ĉie
malamataj pro siaj konkeremo kaj brutaleco. Sciigoj pri iliaj
kruelaĵoj penetris Malakon jam longe antaŭ ilia alveno. Ofte li
aŭdis ankaŭ avertojn, ke ili ne estu tiom senzorgaj, ke Maŭroj,
Ĉinoj kaj Malajoj faras iajn sekretajn preparojn, Fernao meditis,
ĉu li atentigu komandanton Sequeira, ĉu ne. Li konsiliĝis pri la
afero kun Francisko.

"Vi rigardas tion tre nigre," respondis al li Fernao. "Se ni devus
kredi ĉion, kion ni ĉi tie aŭdas, ni ne povus forlasi la ferdekon
eĉ por unu paŝo. Ĉinoj versimile intencas timigi nin por konservi
la komercon al si. Komprenu la aferon: por ili malaperus unu
konkuranto."

"Eble vi pravas," aldonis hezite Fernao. "Sed mi opinias, ke Siu
Chung parolas kun mi sincere."

"Mi ne konfidas la indiĝenojn," diris Francisko ruze.

Ŝajnis, ke Fernao timetis vere senkaŭze. La havenurbo bolis en
viveco kaj nenio suspektinda estis rimarkebla.

Post kelkaj tagoj venis Francisko kun radianta vizaĝo.

"Jen vidu, Fernao! Ĉiam ni aĉetadis nur de malgrandaj komercistoj
-- kaj nun ofertas al ni varojn mem raĝo!"

"Vere stranga, ke li subite tiel ŝanĝis sian decidon. Sequeira
tamen proponis al li amikan kontrakton tuj post nia alveturo, sed li
senĉese nur singarde elturniĝis."

"Nenio stranga en tio kuŝas," dispelis liajn nubojn Francisko.
"Morgaŭ oni surŝipigos la varojn kaj poste ni forveturos. Kaj imagu
al vi, ke la spico kostos bagatelaĵon!"

"Ĉu vere!" miro de Fernao kreskis.

"Jes! Sequeira nur radias pro feliĉo, kiel grandioze li aĉetis!"

"Nu --!" murmuris Fernao kaj li denove ekmeditis. Premata de ia
malserena antaŭsento li tamen volis serĉi sian komandanton por
averti lin. Sed antaŭ kio li avertos lin? Antaŭ la bone farita
komerca kontrakto, kiu alportos ankaŭ al Sequeira mem grandan
profiton? Ĉu li ne fariĝus ridinda? Jam eĉ Francisko komencas
prirideti lin!

Tedata de si mem kaj de la tuta mondo li foriris en urbon. Li vagis
tra la stratoj kaj klopodis malkovri en konduto de indiĝenoj ion
eksterordinaran kaj misteran. Ion, al kio oni povus juĝi, ke
proksimiĝis tempesto.

Sed la stratoj aspektis same kiel aliokaze. Komercistoj allogis per
kriego preterirantojn kaj invitis ilin aĉeti oferatan varon. La
aĉetantoj marĉandis. Ĉie tumulto, homsvarmado, bruo, krio, rido,
babilado -- nur tio, kion li supozis, ne estis rimarkebla. Nenia
suspekta konduto, nenia minaca rigardo.

Do -- tamen nur vanaj babilaĵoj? Jam li estis konvinkita, ke li
konas sufiĉe bone homajn karakterojn. Siu Chung ŝajnis esti homo,
al kiu oni povas konfidi. Kaj --!

Li decidiĝis viziti lin. Eble Siu Chung scias ion pri la interesa
oferto de raĝo.

Li estis tre surprizita trovante la domon de Siu Chung ŝlosfermita
kaj evidente malplena. Kion ĝi signifas?

Nekomprenante li skuis la kapon. Ĵus kiam li estis ekironta al la
haveno, aperis antaŭ li altstatura Malajo.

"Pardonu," li diris, "ĉu vi estas sinjoro Magalhaes?"

"Jes," respondis surprizita Fernao. "Kion vi deziras!"

"Mi estis sklavo de sinjoro Siu Chung," klarigis Malajo, "Mi laboris
en lia magazeno. Antaŭ unu horo mia sinjoro forvojaĝis. Li ordonis
al mi elserĉi vin, estu vi kie ajn. Mi devas komuniki al vi, ke mia
sinjoro tre alte taksas vian amikecon. Kiel pruvon de sia estimo li
sendas al vi sian sklavon."

"Sklavon? Ĉu eble vin?"

"Jes, sinjoro. Mia nomo estas Henriko. Mi naskiĝis en Sumatro kaj mi
estas kristano. De ĉi tiu momento mi estas via sklavo."

Magalhaes ekĝojis. Jam preskaŭ ĉiu Portugalo havis sian sklavon.

"Kaj kien forvojaĝis via sinjoro?"

"Mi ne scias. Versimile tre malproksimen. Li diris, ke post lia
reveno vi jam ne estos ĉi tie. Li sciigas vin, ke vi estu morgaŭ
kun viaj samlandanoj singardaj."

Magalhaes ektremis. Morgaŭ! Do tamen!

Tuj decidita li revenis sur la ŝipon. Li loĝigis la sklavon kaj
vizitis komandanton Sequeira.

"Sinjoro kapitano, mi estis avertita. Ni devas esti singardaj."

"Kiu avertis vin?"

"Mia ĉina amiko el urbo."

"Ĉu li diris ion pli precizan?"

"Ne. Preciza estis nur la tago."

"Nu?"

"Morgaŭ."

"Eh, morgaŭ ni malplenigos magazenojn de raĝo. Li ĝojas pro bone
farita komerco. Kaj se iu volus malhelpi nin dum la surŝipigo de
varo, la raĝo certe kapablus fari ordon."

"Kaj se tiu, antaŭ kiu ni estas avertitaj, estus mem raĝo?"

"Kion vi diras! Ĉu vi scias ion certan?"

"Ne."

"Vi estas konscienca homo, sinjoro Magalhaes. Sed tiajn neprecizajn
avertojn ni ne povas rigardi serioze. Morgaŭ ni ŝarĝos ŝipojn per
spico."

Duan tagon, kiam oni komencis surŝipigi la varojn, estis sur la
bordo proksimume tri kvinonoj da maristoj. Sur la ŝipoj restis nur
patroloj, kuiristoj kaj la plej necesa nombro da viroj, kiuj preparis
la magazenojn en subferdekoj.

Oni laboris jam kelkajn horojn. La barkoj, ŝarĝitaj per multekosta
varo, alnaĝis al karaveloj kaj revenadis al la kajo.

Subite el golfo malantaŭ la haveno elveturis multaj mallarĝaj
malajaj barkoj. Sur ĉiu sidis kelkaj viroj, kiuj trankvile remis.
La barkoj celdirektis unue al la vasta maro, poste ili turniĝis kaj
naĝis en la spacon inter la eskadro kaj bordo. Poste ili komencis
dividiĝi. Unuaj deflankis al la bordo, kie laboris Portugaloj, aliaj
al duone malplenigita ŝiparo.

La manovro estis lerte preparita. Malgraŭ tio, ke malajaj barkoj
estis kelke da centoj. Ilia ĉeesto vekis neniun atenton. Haveno en
Malako estis ĉiam la rodejo de plej diversaj barkoj malajaj, ĉinaj
kaj arabaj. Sed ĉiam la vico da barkoj dividiĝis en du direktojn,
patroloj sur karaveloj atentiĝis kaj trumpetis alarmon.

Sequeira elkuris sur la ferdekon kaj li tuj komprenis la situacion.
Li donis kelkajn ordonojn. La muĝa sono de signaltrumpeto
tratranĉis aeron kaj atentigis Portugalojn laborantajn sur la bordo
pri proksimiĝanta danĝero. Tuj poste sekvis kelkaj kanonsalvoj,
kiuj disĵetegis la vicon de malajaj barkoj rapidegantaj al la
karaveloj. La barkoj, kiuj ne estis trafitaj, revenis al la bordo.

Tie komencis intertempe sovaĝa batalo. En la momento, kiam la unuaj
malajaj barkoj albordiĝis, elkuregis el urbaj stratoj netravideblaj
aroj da indiĝenoj. Ilia militkrio kvazaŭ esprimus ĉiun malamon,
kiun ili sentis al eŭropaj konkerantoj.

Ambaŭ flankoj luktis kun eksterordinara aŭdaco. Portugaloj sciis,
ke ili batalas pro sia vivo. Malajoj batalis pro sia libereco, ĉar
libereco estas pli valora ol vivo mem, ilin timigis neniuj oferoj.

Ekde unua momento oni ne povis dubi, kiu venkos. Portugaloj ne
havis sur la bordo siajn kirasojn kaj pezajn glavojn kaj muskedojn,
kiuj alportadis al ili tiel facile venkojn en pli fruaj bataloj
kun indiĝenoj de la plej diversaj landoj. Iliaj ekstermaj kanonoj
troviĝis tro malproksime, ol ke ili povu helpi. Cetere ne estis eble
doni ordonon al pafado, ĉar oni povis trafi ankaŭ iliajn proprajn
homojn.

Grupoj de portugalaj maristoj rapide maldensiĝis.

Tiuj, kiuj troviĝis en la momento de la atako sur karaveloj,
rigardis senpove al la bordo.

Ankaŭ Fernao Magalhaes fiksis sian rigardon al la bordo. Li aŭdis
krakon de armiloj, li vidis senesperan batalon, sur lia frunto
vidiĝis vejnoj. Li estis ekscitita, ĉar timis. Li timis pri
Francisko. Li sciis, ke lia plej bona amiko inspekciis sur la bordo
ĉe la surŝipigo de varoj. Kio okazis kun li?

Subite Fernao ekkriis pro teruro. Unu el portugalaj ŝipetoj ĵetis
sin kontraŭ tumulto da malajaj ĝonkoj. Inter batalantaj Portugaloj
Fernao rekonis Franciskon.

"Henriko, en la boaton!"

Kaj jam ili impetis al la bordo. La boato de Fernao, garnita per
dika tero, distranĉis aron da malajaj barkoj kiel fulmo. Estis jam
ekstrema tempo. Francisko jam apenaŭ povis stari, ĉar li sangis el
kelkaj vundoj.

Magalhaes kaj Henriko renversis kelkajn malajajn barkojn. Boato de
Francisko eluzis ĥaoson kaj trapuŝis sin per aperturo, kiu estiĝis
inter atakantaj boatoj. Tiuj jam ne riskis persekuti la fuĝintojn.
Ili ja elpafis tutan nubon da sagoj, sed tiuj jam neniun trafis.

Kiam la rifuĝintoj alveturis al karaveloj, la batalo sur la bordo
estis finita. Maristoj, kiuj tie restis, estis aŭ mortigitaj aŭ
kaptitaj.

Fernao tuj zorgis pri Francisko. Liaj vundoj estis ja dolorigaj, sed
ne mortigaj. Kiam Fernao metis lin sur la liton, Francisko faris
signon, ke lia amiko kliniĝu super lin. Li volis ion diri. Sed li
estis tiom malfortigita de la travivita batalo kaj kortuŝita per
ofero kaj aŭdaco de Fernao, ke nek unu vorto sonis el lia buŝo.
Senvorte li ĉirkaŭbrakis amikon.

Dume karaveloj levis ankrojn kaj forlasis Malakon.



V.

Revoj kaj realeco


La karaveloj trankvile balancis sur la ondoj de Hinda oceano. Favora
vento pelis ilin al Hindujo.

Fernao kun Francisko, kiu jam iomete resaniĝis, staris sur
antaŭkilo de la ŝipo. Enpensiĝitaj ili rigardis la bluetajn
akvojn. Ili enspiris ties salan odoron kaj raviĝis per ties
nemezurebla vasteco. Kaj ili revis.

"Mi opinias, ke Sequeira post alveturo en Hindujon informos pri vi la
vicreĝon," diris Francisko. "Kaj tiu -- vi ja konas lin -- scipovas
puni, sed ankaŭ rekompenci."

"Eĥ," refutis Magalhaes. "Sed por diri la veron... mi ja volus esti
kapitano. Jen... havi disciplinitan, aŭdacan, obstinan ŝipanaron,
bone konstruitan, firman ŝipon --"

"Kaj Franciskon Serraon ŝipgvidiston -- mi ja almenaŭ esperas, ke
vi akceptus min?" ridis Francisko.

"Tute ne! Vi tamen estus kapitano sur alia ŝipo kaj ni veturus kune
por malkovri novajn landojn. Ekkoni novajn regionojn! Mondo estas ja
tiom vastega! Sed kial paroli pri tio. Ĝis nun ni faris ankoraŭ tro
malmulte."

"Vi estas ĉiam la modesta Fernao el Tras-os-Montes. Vi vidos, ke
post reveno en Hindujon oni rangaltigos vin. Vicreĝo Almeida ne
apartenas al tiuj, kiuj malatentas grandajn farojn."

Sed en Hindujo okazis dum ilia foresto grandaj ŝanĝoj. Almeida
estis kalumniita ĉe la reĝa kortego kaj senigita de sia ofico.
La vicreĝo fariĝis duko Albukerk, homo malmilda, venĝema kaj
senrespekta.

Fernao ne estis rangaltigita, ja eĉ laŭdon li ne ricevis. La nova
vicreĝo forigis ĉiujn homojn, kiuj sub gvidado de Almeida montris
sin bonaj kaj lertaj. Kaj tia montriĝis ankaŭ Magalhaes. Pro tiu
kaŭzo li estis forsendita kun ŝipoj en Lisbonon.

Ordono por forveturo venis tute neatendite. Francisko petis ankoraŭ
en lasta momento aŭdiencon ĉe la vicreĝo. Li volis veturi kun
Fernao, sed lia peto ne estis plenumita.

Kaj tamen ŝajnis, ke Magalhaes restos en Hindujo. La ŝipo, sur kiu
li veturis, enmarĉiĝis sur malprofundejo. Minacis danĝero, ke ĝi
dronos kun la tuta ŝipŝarĝo kaj kun la homoj. Al oficiroj tute ne
venis ideo komenci savlaborojn. Senhezite ili rapidegis al boatoj por
lokigi sin tie la unuaj. Maristoj okupis alvenon al la boatoj kaj
stariĝis minace kontraŭ la egoistaj komandantoj.

Magalhaes tuj ekkomprenis, ke konflikto sur la dronanta ŝipo
signifus plenan katastrofon. Malatentante la terurigitajn oficirojn
li aliĝis -- mem hidalgo -- al la maristoj.

"La ŝipo dronos nur post kelkaj horoj," li trankviligis ŝipanaron.
"Ni lasu oficirojn forveturi al la bordo. Ili resendos al ni boatojn
kaj ni tamen havos sufiĉe da tempo por saviĝi."

Kaj jam sonis sur la ferdeko liaj koncizaj kaj precizaj ordonoj. El
ili oni rekonis ne nur subigan energion, sed ankaŭ trankviligan
certecon kaj memkonfidon.

Estis merito de Magalhaes, ke neniu dronis. Oni sukcesis ankaŭ savi
tutan ŝipŝarĝon.

Pli frue, ol ĝi estis ekster danĝero, ceteraj ŝipoj estis jam
malaperintaj post la horizonto.

En ĉi tiuj danĝeraj horoj montriĝis, kiom pli proksime staras
Magalhaes al ordinaraj homoj ol al parvenua kasto de hidalgoj. Neniel
li estimis ĉi tiujn fieregajn homojn, kiu kun malŝato rigardis
"plebon". Li malrespektis la orumon de ilia ĝentile cizelita parolo,
eleganta konduto kaj entuta ekstera ĝentileco, per kiu ili ofte
kaŝis internan povrecon, vantecon kaj mankon de memestimo.

Nek por ĉi tiu faro estis Magalhaes laŭdita. Vicreĝo ege ŝatus
forsendi lin denove Portugalujon, sed ĉiujn restintajn ŝipojn li
bezonis por novaj konkeroj.

Li faris preparojn por batalo kontraŭ hinda urbo Goao.

La tagon antaŭ forveturo alkuris Francisko tute radianta: "Mi
gratulas vin, Fernao!"

"Pro kio?"

"Pro via, nome ankaŭ pro mia -- mallonge dirite pro nia rangaltigo!"

"Ĉu ni estas rangaltigitaj?" demandis malkonfide Magalhaes.

"Jes!" ĝojis Francisko. "Ĉu vi rememoras, kion mi deziris al
vi, kiam ni veturis el Malako! Kaj jam ĝi estas fakto! Vi estas
kapitano kaj mi via unua oficiro!"

Fernao ne kredis siajn orelojn. Kio okazis? Ĉu vicreĝo ŝanĝis
sian opinion? Aŭ ĉu tio estas unu el ŝercoj de eterne gaja
Francisko?

"Kiu diris tion al vi?" li demandis.

"Legu!" haltigis lin anstataŭ respondo feliĉa Francisko kaj
disvolvis antaŭ mirigita amiko pergamenrulaĵon subskribitan de
vicreĝo. Fernao kaptis ĝin avide. Francisko ne ŝercis. Magalhaes
estas nomita la kapitano de ŝipo Salvador kaj Francisko Serrao estis
lia unua oficiro.

Amikoj ĉirkaŭbrakis unu la alian.

Sed ilia entuziasmo baldaŭ malvarmiĝis. Ankoraŭ la saman vesperon
ili eksciis, ke vicreĝo faris multe da tiaj rangaltigoj. Li ne
faris tion kun intenco honorigi iun, sed nur pro tio, ke li ne
havis sufiĉe da spertaj kapitanoj kaj oficiroj por sia aventura
entrepreno.

En la batalo apud Goao Portugaloj venkis.

Post kelkaj monatoj indiĝenoj denove ribelis kontraŭ okupantoj.

Tiam ankris la portugala ŝiparo en mallarĝa kaj longa golfo. Akvo
estis tie malprofunda, elveturo al la golfo estis sufiĉe malfacila.

Ĉi tiun cirkonstancon eluzis la indiĝenoj. Ĉe alveturejo ili
dronigis multajn boatojn ŝarĝitajn per ŝtonoj. Elveturo al vasta
maro estis preskaŭ neebla. Ŝipoj de la konkerantoj estis kiel en
kaptilo.

La indiĝenoj volis pereigi ilin per fajro. De sur ambaŭ bordoj ili
ĵetegis al lignaj karaveloj nubojn da fajraj sagoj. Laŭ fluo de la
rivero, kiu fluis en la golfon, ili sendis brulantajn pramboatojn.

Portugaloj moviĝis al elveturejo paŝon post paŝo. Nur post kelkaj
semajnoj ili sukcesis elgliti el terura faŭko de danĝero.

Vicreĝo Albukerk volis venĝi sin je la urbo. Por tiu celo li arigis
portugalan ŝiparon el tuta Hinda oceano en havenon de Coĥin, kie li
amikiĝis kun raĝo.

Li kunvokis militan konferencon de kapitanoj kaj oficiroj. Li
komunikis al ili sian decidon: oni tuj veturos al Goao. La urbo devas
esti konkerota je ĉiu prezo. Hindoj devas senti, ke portugala
potenco estas nekadukigebla, malgraŭ unuopaj malsukcesoj.

Li demandis kapitanojn, kion ili opinias pri la afero.

La kapitanoj sciis, ke ĝi estas entrepreno tre danĝera. La
ŝipanaro estas elĉerpita kaj malfortigita pro travivintaj suferoj
dum batalo en golfo. Ŝipoj estas plenaj de vunditoj. Sed kiamaniere
tion diri al la ĉefkomandanto, se li ne toleras kontraŭdirojn?
Vicreĝo estas ja kiel ciklono: li furioziĝos kaj neniigos ĉiun,
kiu stariĝos sin en lian vojon. La demando, kion opinias pri la
afero kapitanoj, estis prezentite nur por ŝajnigi ĝentilecon.

Albukerk ĉirkaŭrigardis la kunvenintajn virojn kaj sur lia vizaĝo
aperis kontenta rideto. Jes, tion li ŝatis: blindan obeemon sen
kontraŭdiroj.

Subite la ĉeestantaro rigidiĝis. Ĉiuj rigardis al la kuraĝulo,
kiu anoncis sin por paroli. Kiu estas tiom kuraĝa, tiom stulte
kuraĝa?

Estis Fernao Magalhaes.

Li ne scipovis subpremi sian opinion, se ĝi estis alia ol tiu de la
estro. Li ne scipovis kaŝi sian konvinkon. Ĉu li parolis malmulte?
Jes. Sed se li ion diris, ĉiu sciis, ke malantaŭ liaj vortoj staras
firma kaj neskuebla konvinko da prudenta viro.

"Kion vi deziras, kapitano?" mezuris lin per detruiga rigardo
vicreĝo.

"Mi ne povas konsenti pri via propono, sinjoro vicreĝo," diris
malrapide kun akcento je ĉiu vorto Magalhaes.

La kapitanoj ektremiĝis, atendante eksplodon.

Albukerk ruĝiĝis.

"Pri kio vi ne povas konsenti?" li kriis furioze.

"Pri la tuja atako kontraŭ Goao," diris trankvile Fernao.

"Kaŭzoj!" la voĉo de vicreĝo siblis kiel svingo de vipo.

"La ŝipanaro bezonas pli longdaŭran ripozon."

"Ĉu tio estas ĉio?"

"Jes!"

"Kapitano," kriegis vicreĝo, "kaj ĉu vi ne opinias, ke vi ion
kaŝis antaŭ mi!"

"Mi diris mian opinion. Mi ne scias, kion mi aldonu."

"Kaj kial vi ne diras rekte, ke vi timas?"

Post ĉi tiuj vortoj Magalhaes rigardis sian komandanton, sed li ne
vidis lin. Antaŭ liaj okuloj subite reviviĝis ĉiuj bataloj, kiujn
li partoprenis. La ĉeestantoj scias, kiamaniere li kondutis en ili.
Scias tion ankaŭ la vicreĝo. Ĉu li rememorigu tion al li?

Pro tio li silentis. En lia silento estis fiereco de brava homo kaj
profunda malestimo pri eldirita arogantaĵo.

Tio ekscitis la vicreĝon ankoraŭ pli. Li sentis preskaŭ elementan
neceson faligi ĉi tiun homon en polvon, humiligi lin, ridindigi,
ofendi. En lia voĉo tremis senmezura malamo:

"Cetere, en la batalo mi bezonos nur bravajn maristojn. Malkuraĝuloj
povas resti en Coĥin."

Fernao iomete paliĝis, sed li devigis sin resti trankvila:

"Vi mem scias plej bone, ke inter niaj vicoj ne ekzistas
malkuraĝuloj. Ni havas nur multajn malfortigitajn kaj malsanajn
maristojn."

Post fino de konferenco venis kelkaj kapitanoj al Magalhaes kaj
avertis lin antaŭ similaj scenoj. Ili ankaŭ ne konsentas kun la
vicreĝo, sed kial inciti lin kontraŭ si, se li tamen faros, kion li
volas?

Fernao silentis. Sed li sciis, ke ankaŭ en estonteco li ne agos
alimaniere.

Kaj ili veturis al Goao.

Albukerk pelis militistaron en batalon kun neaŭdita brutaleco kaj --
li venkis.

Tuj poste li kondukis ŝiparon al Malako. Ĝi estis venĝo por
malvenko, kiun tie suferis Sequeira.

Li malatentis superforton de malaja raĝo. Li ĵetis sur la bordon
siajn armitojn en kunpremitaj batallinioj. Oni batalis senkompate kaj
longe.

Ankaŭ Malako estis venkita per frakasiga sturmo de Portugaloj.

Per ĉi tiuj venkoj fariĝis Albukerk la plej timata konkeranto de
sudaziaj landoj.

Ŝajnis, ke meze de neaŭdata potenco kaj famo li forgesis
Magalhaeson kaj lian kontraŭstaron en Coĥin. Neniam li eĉ per unu
vorto menciis la kapitanon, kiu kuraĝus publike kontraŭstari lin.
Ĉu eble sufiĉis al li, ke batalo apud Goao pravigis lin? Aŭ ĉu li
estis tiom grandanima?

Sed la vicreĝo ne forgesis.

Post kiam li ordigis cirkonstancojn en Malako, li preparis grandan
ekspedicion de komerca ŝiparo kun donacoj por reĝo Manuelo. Kun ĝi
estis forveturontaj multaj homoj, kiuj estis por li salo en okuloj.

Inter tiuj estis ankaŭ Fernao Magalhaes.

Vesperon antaŭ forveturo promenis Fernao kun Francisko sur la kajo.
Ili parolis malmulte. Eble ĝuste pro tio, ke ili volis diri al si
tro multe. Ili antaŭsentis, ke ilia disigo daŭros tre longe.

Jaroj de la fidela amikeco defilis en iliaj rememoroj. Sabroso,
Lisbono, Hindujo, Malako. Esperoj kaj disreviĝoj. Revoj kaj
realo. La tuta vivo estis kiel tiuj ondoj, kiuj murmuretis en la
haveno. Ĝi ŝanĝiĝis, ŝvelis, rompiĝis kaj ondetiĝis. Estis la
tagoj de la feliĉo kaj ankaŭ tiuj de la malespero. Kaj super ĉio
tiriĝis arĝenta fadeno de ilia fidela amikeco. Ĉu ĝi estos nun
disŝirita per kruda tuŝo de fremda mano? Ne, tio ne okazos. Ili
estu malproksimigitaj kiom ajn, ili ĉiam estos kune.

Francisko ŝatus diri al Fernao, ke li prezentis peton pro li al la
vicreĝo. Sed kial tion diri, se li nenion sukcesis?

"Ne zorgu pri fremdaj sortoj, kapitano Serrao," diris al li vicreĝo.

"Mi ne estas kapitano, sinjoro admiralo," korektis lin Francisko.

"Se mi diras 'kapitano', do vi estas kapitano," provis rideti
Albukerk. "Hodiaŭ mi subskribis dekreton, per kiu vi estas
rangaltigita je kapitano. Kaj kio vian peton koncernas, mi ne povas
plenumi ĝin."

"Sinjoro admiralo, de la infaneco ni estas la plej bonaj amikoj,"
insistis Francisko. "Vi farus por ni ambaŭ grandan afablaĵon, se vi
lasus Magalhaeson ĉi tie."

"Nepensebla! La pli altaj interesoj postulas, ke kapitano Magalhaes
forveturu en Lisbonon. Lia Reĝa Moŝto jam scios, kiamaniere okupi
lin, ke tio servu al prospero de la patrujo."

Francisko foriris de la vicreĝo kun pikiga doloro en la animo. Dum
aliaj cirkonstancoj li havus grandan ĝojon pro sia rangaltigo. Sed
nun malserenigis lin Albukerk per la malafabla decido, kontraŭ kiu
ne ekzistis ia kontraŭdiro.

Amikoj haltis apud la haveno, kie ankris komercaj ŝipoj.

"Kion vi entreprenos en Lisbono, Fernao?"

"Mi ankoraŭ ne scias."

"Sed apud la kortego vi ne restos?"

"Francisko!"

Kiel povus resti apud reĝa kortego tiu, kiu konatiĝis kun libereco
de vastaj spacoj! Kaj kiel povus tie resti Fernao, kies animo estis
forbruligata da la sopiro ekkoni novajn regionojn, malkovri landojn,
kien piedo de Eŭropano ĝis nun ne enpaŝis!

"Mi skribos al vi," diras denove post momento Francisko. "Kaj vi
ankaŭ skribu al mi! Kaj revenu ĉi tien kiel eble plej baldaŭ!"

"Mi revenos, Francisko. Ankoraŭ mi ne scias, kiam ĉi tio okazos,
sed mi certe revenos. Vi mankos al mi ĉe ĉiu paŝo."

Ili denove longe kaj senvorte rigardis malhelajn ondojn. Ĉiam ili
sciis, kion signifas unu por la alia. Sed plene konsciiĝis ili pri
tio nur nun, en la momento de la adiaŭo.

El ŝipoj aŭdiĝis signalo, ke la ŝipanaro devas reveni.

La amikoj ĉirkaŭbrakis unu la alian, premis al si reciproke manojn
kaj Fernao malsupreniris al la boato.

"Adiaŭ, Francisko!" li vokis duonsufokite, kiam kelkaj remiloj
tuŝis la akonivelon.

"Adiaŭ, Fernao! Kaj -- ĝis la revido!"

Dum la matenkrepusko ŝipoj forlasis Malakon.

Fernao ne estis troige sentema. Li vidis kaj travivis tro multe.
Sed tamen la adiaŭo kun Francisko postlasis en lia animo impreson,
kvazaŭ iu kara mortus al li. Li sciis, ke tian amikon li jam ne
trovos.

Iam -- ĵus ili estis traveturintaj danĝerajn lokojn apud kabo de
Bona Espero -- venis al li sur ferdeko oficiro, kun kiu li loĝis en
komuna kabino.

"Mi ricevis sciigon," li komencis, "ke la gvidanta kapitano sur flaga
ŝipo portas de vicreĝo leterojn, kiuj estas destinitaj por la
reĝo. Inter ili estas laŭdire ankaŭ leteroj pri ni."

"Pri kiu?"

"Pri vi, pri mi, nu -- ankoraŭ pri kelkaj, kiujn li volis forigi.
Unuaj opinias, ke pro ĝojo el siaj venkoj li laŭdas nin, aliaj
timas, ke li nigrigis nin."

"Nu, ni vidos. Baldaŭ ni estos en Lisbono," diris Magalhaes
trankvile.

Tiu "baldaŭ" daŭris ja semajnojn, sed fine ili tamen ekvidis la
havenon, kiun Fernao forlasis antaŭ sep jaroj.

Kiom Lisbono intertempe ŝanĝiĝis!

Jam apud alveturejo en la havenon oni rimarkas, kial ĝi pli kreskis
kaj akomodiĝis al la grava rolo, kiun ĝi komencas ludi en eŭropa
kaj tutmonda historio de ĝis nun malatentata Portugalujo. La
ŝiphaltejo estas plenplenigita de ŝipoj. Sed ili jam ne estas
nur ŝipoj portugalaj, kiel tio estis antaŭe. Sur unuj flirtas
flagoj anglaj, sur aliaj germanaj, ĉi tie vi vidas denove la
holandajn. Jes, Eŭropo migras en Lisbonon, dume Venecio nur
timigite alrigardas ĉi tiun ne atenditan kaj por ĝi tiom pereigan
ŝanĝon. Kaj se vi eniras la urbon, eĉ via spiro preskaŭ haltiĝas
kaj vi brilblindiĝas rigardante grandegajn azenojn, kiuj estas
plenigataj per alveturigata varo. Kaj kia varo ĝi estas! La hindaj
ŝtofoj kaj silko, kotono, eburo, ora polvo, perloj, sukero, vino,
sudaj fruktoj, salo -- kaj super ĉio spico, sakoj, aroj da sakoj
plenaj de multekosta spico!

Ĉu vi opinias, Fernao, ke Lisbono malfermas siajn brakojn por
bonvenigi kaj ĉirkaŭbraki unun el tiuj, kiuj per sia propra sango
preparis ĝian ekfloron kaj kapturniĝe kreskantan famon? Ĉu vi
opinias, ke la kanonsalvoj, kiuj tondras super la urbo kaj haveno,
estas pafataj por honorigi tiujn, kiuj riskis siajn vivojn por
Portugalujo? Vi stulta! Kion signifas por reĝo Manuelo kaj por
enlandaj kaj eksterlandaj komercistoj la vivoj de maristoj? Por ili
estas ĉefa, ke karaveloj estas plenaj de multekosta varo kaj belegaj
donacoj, kiujn sendas al Lia Reĝa Moŝto nobla kaj meritplena
vicreĝo de Hindujo! Delegitojn kaj senditojn kun informoj pri la
nove malkovritaj, konkeritaj kaj sklavigitaj landoj akceptas Manuelo
la Granda kua malfermitaj brakoj. Sed vi, kapitano Magalhaes, atendu,
ĝis venos via vico. Lia majesto ja akceptas al aŭdienco ĉiun
hidalgon, kiu revenas el malproksimaj vojaĝoj, sed vi devas atendi
kelkajn semajnojn, ĝis vi estos invitata en reĝan salonon...

Vi ne estas ĉi tie sola. Vi ĉiuj staras en longa vico, unu kun
peto, dua kun postulo, tiu por prezenti sin, alia por danki --

Kaj jam proksimiĝas reĝo Manuelo la Granda al vi. Jen faru
profundan komplimenton, nun la ceremoniestro laŭte vokas vian nomon
-- kapitano Fernao Magalhaes! -- ĉu vi aŭdas, kiel ĝi sonas en la
grandampleksa salono? Kaj kio okazos en sekvanta momento? Kion diros
Lia Majesto? Streĉu orelojn kaj bone memoru, kion vi aŭdos! Ĝi
estas granda, grava, multsignifa momento, eble ĝi decidos pri via
tuta vivo!

"Magalhaes!" ripetas la reĝo post ceremoniestro kaj sur lia vizaĝo
aperas ombro de indigno kaj esprimo de malrespekto. "Magalhaes? Jes,
mi rememoras. La raporto de vicreĝo pri lia konduto estis tre klara.
Li estas la kapitano, kiu ĉiam montris malmulte da kuraĝo kaj
aŭdaco. Ni ne haltigu nin -- daŭrigu!"

Fernao ne sciis, kiamaniere li ŝancelforlasis la aŭdiencan salonon.



VI.

Ruy Faleiro


Tagoj, kiujn travivis Fernao post aŭdienco antaŭ reĝo, estis
amaraj-maldolĉaj kiel absinto.

Li loĝis kun Henriko en duonkaŝita flanko de la palaco en malgranda
loĝejeto, kiu estis al li kompateme disponigita. En ĝi li sidadis
nenion farante kaj kun doloro en la koro li rememoris Franciskon kaj
la gloron de la forflugintaj tagoj.

Magalhaes ne apartenis al homoj, kiuj falas sub la unua sortobato.
Malmilda vivo instruis lin toleri humiligon kaj maljustaĵojn. Se
estis necese, li scipovis doni por unu bato du, sed oni devis lukti
honeste kaj malkaŝe. Oni devis lukti rekte, sen intrigoj. Sed ĉi
tie?

Kiam li revenis patrujon, li ne atendis multon el la raporto de
Albukerk. Sed ke tiu ĵetegus lin direkte en la polvon, tion li tamen
ne supozis.

Li vagadis tra Lisbono kiel ombro. Li ne plu estis tiu trankvila
Fernao. Li fariĝis malafabla, ekscitiĝema. Sen kaŭzo li abrupte
alparolis Henrikon, kiu ne komprenis la ŝanĝon en konduto de sia
sinjoro.

Kun sento da malĝojo li rigardosekvis en la haveno forveturantajn
ŝipojn. Ofte li decidiĝis, ke li ne plu iros tien. Sed li ne
sukcesis tion por longe. La maro vokis lin, malproksimoj allogis.

Iam li estis surprizita en urbo per ĝojkrio, kiu estis neniom malpli
granda ol tiu dum la fama reveno de Vasko da Gama. Kio okazis?

Multekostan spicon oni alveturigis en Eŭropon el Hindujo. En
Hindujon oni alveturigis ĝin el Molukoj. Sed kie troviĝas
Molukoj, la vera patrujo de spico? Kiom da marnavigantoj sensukcese
klopodis trovi la vojon al ili! Kaj nun, nun fine ili estas
malkovritaj! Malkovris ilin Portugaloj. Vivu la heroo, kiu penetris
al mistera lando en ekstrema Oriento! Vivu -- Francisko Serrao!

Magalhaes ne kredis siajn orelojn. Francisko Serrao? Ĉu ekzistas du
marnavigantoj, kiuj havas egalan nomon? Aŭ ĉu tio estas vere lia
Francisko?

Li ne estis longe en necerteco.

Iun vesperon frapis al la pordo de lia ĉambreto nekonata maristo.

"Ĉu vi estas kapitano Fernao Magalhaes, sinjoro?"

"Jes. Ekskapitano," respondis Fernao kun amara rideto.

"Do -- finfine!" diris nespire la maristo. "Mi jam longe serĉas
vin!"

"Kion mi povas fari por vi?"

"Mi estas el fregato, kiu revenis antaŭ kelkaj tagoj el Hindujo.
Ĝia komandanto sendas al vi ĉi tiun leteron."

"Al mi? Komandanto de iu fregato?"

"Bonvolu kompreni," daŭrigis la maristo klarigante sian mision,
"ĝin ne sendas al vi mia komandanto. Li devis nur enmanigi ĝin al
vi."

"Do kiu?"

"De kapitano Serrao, la malkovrinto de Molukoj."

Fernao emociite ekprenis ampleksan rulaĵon. Francisko skribas!
Superŝutita per laŭroj de sia malkovra gloro li ne forgesis sian
kamaradon!

Li dankis la mariston, donis al li kelkajn maravedojn kaj komencis
avide legi.

Francisko detale priskribis sian vivon post ilia disiĝo. Kiom
malgaje estis al li, kiel malfacile li alkutimiĝis. Poste li estis
sendita kiel kapitano de unu ŝipo por serĉi Molukojn.

Ili naĝis ĉirkaŭ Borneo kaj atingis embuskajn koralinsulojn. Apud
unu el tiaj insuloj ilia ŝipo frakasiĝis. Restinte sur nudaj rokoj
ili estis minacataj de morto per malsato. Unu vesperon elveturis al
la rokaĵo malaja boato. La ŝipruiniĝintoj ruze ekposedis ĝin
kaj devigis Malajojn montri al ili la vojon al Molukoj. Post longa
veturo ĉirkaŭ Celebeso ili ekvidis fine la misteran grupon de
insuloj, kie kreskis la multekosta spico.

"Kara Fernao, se vi almenaŭ povus imagi al vi, kiel bele ĉi
tie estas!" skribis Francisko. "Malako plaĉis al ni -- ĉu vi
rememoras? Sed kion signifas Malako kompare al ĉi tiu ĉarma lando!
Kreskaĵo estas ĉi tie abunda, aero ebriige odoras de kariofilo,
makato, cinamo kaj vanilo. Sur branĉoj kveras turtoj, krias strangaj
birdoj kun flava kvasto, balancas diverskoloraj papagoj.

Homoj estas ĉi tie afablaj kaj ĉi tiea reĝo estas plej ĝentila el
ĉiuj, kiujn mi dum miaj vojaĝoj renkontis. En la nomo de portugala
reĝo mi faris kun li kontrakton por eterna amikeco.

Sed kial mi tion skribu al vi. La vortoj estas kompatinde ombro de
la realeco. Plej bone, se vi veturos al mi. Estu vi en Lisbono, en
Sabroso, sur maro: mi kredas, ke ĉi tiu letero trovos vin. Kaj poste
alveturu! Nenie en la mondo vidos tiom da beleco, kiom da ĝi estas
ĉi tie. Nenie en la mondo vi estos akceptata kun tia amo, kun kia mi
akceptos vin.

Do -- por longa vojaĝo favoran venton en la velojn!

  Francisko Serrao."

Fernao finlegis. Lia mano malleviĝis, letero falis sur la plankon.
En la kapo li sentis strangan bruon.

Francisko absolute ne scias, kiel oni akceptis lian amikon en
Lisbono! Li ne scias, ke tiu, kiu volis per agla flugo ĉirkaŭpreni
la mondon, havas forhakitajn ambaŭ flugilojn!

For el Lisbono! For el Portugalujo! For el ĉi tiuj lokoj, kie
rigardo al ĉiu forfluganta ŝipo ŝirvundas la koron kaj rememorigas
mizeran, humiligan senpovon!

En grizlumajn tagojn de senespero penetris liberiganta radio. Oni
veturos Afrikon! Portugalaj kolonioj, fonditaj antaŭ unu jarcento
sur la norda bordo, komencas ribeli. Estas necese akiri multajn
volontulojn.

Aliĝis ankaŭ Fernao kaj li estis akceptita.

Sed Afriko ne alportis al Magalhaes feliĉon. En batalo li estis
vundita je genuo kaj restis por ĉiam lama. Krom tio li estis
kulpigita pri tio, ke li sekrete vendis al indiĝenoj parton de
militakirita brutaro. Komencis longa juĝa esplorado. Laŭ fina
verdikto li estis proklamita senkulpa kaj plene purigita, sed la akra
pinto de la malhonorigo tamen eniĝis profunden en lian animon.

Reveno el Afriko estis ankoraŭ pli malĝojiga kaj pli senespera ol
la reveno el Hindujo. Tiam li povis almenaŭ esperi, ke oni ankoraŭ
uzos liajn servojn. Sed nun? La reĝo emeritigis lin kun ridinde
malgranda pensio. Kiu havus intereson pri la lama veterano?

Li bezonis multe da fortoj por ne malesperi. Kiom da esperoj li jam
havis kaj kiom da dispecigitaj revoj li entombigis!

Denove li vagadis tra stratoj de Lisbono, precipe tra tiuj, kiuj
kondukis el la haveno. Sed ankaŭ ĉi tiuj regulaj promenoj fariĝis
pli maloftaj. Li komencis danĝere izoliĝi. Li rekonsciiĝis pri la
ŝarĝo de sia izoleco. Francisko estis malproksime kaj jam estis
neniu espero, ke ili ankoraŭ iam renkontiĝos. Ĉe la reĝa kortego
Fernao kelkfoje postulis, ke li estu denove akceptate al maristaj
servoj, sed sensukcese. Kio restis? Ĉu malĝojo? Ĉu senespero?

Por malforta homo eble vere restus nur malgajaj pensoj. Sed Magalhaes
estis persistema. Neniu abismo estis tiom profunda, ke li el ĝia
fundo ne atingu la supraĵon. Ankaŭ ĉi tiun fojon li rekonsciiĝis.

Hodiaŭ oni malŝatas liajn servojn. Sed ĉu estas certe, ke oni jam
neniam bezonos lin? Kaj ĉu li devas ĝis tiu tempo, kiam li estos
revokata, turmentiĝi per senpova kolero, ke li en nenio sukcesas?
Ĉu li ne povus travivi tiun tempon pli utile?

Kaj Fernao komencis studi. Subite lin ekposedis stranga kredo, ke
ankoraŭ venos momentoj, kiam vivi havos valoron. Li preparos sin por
tiam.

Malgranda ĉambreto komencis plenumiĝi per libroj. Ili estis
ampleksaj volumoj pri marnavigado, astronomio, pri fremdaj landoj,
pri matematiko. Vivo de Fernao sereniĝis, ĝi fariĝis pli ĝoja.
Henriko kun mirego observis la admirindan paciencon de sia sinjoro,
kiu sukcesis trasidi ĉe misteraj libroj tutajn tagojn. Kiom foje li
devis rememorigi lin, ke jam estas tempo por manĝi!

Fernao kompletigis siajn riĉajn spertojn, kiujn li akiris dum siaj
vojaĝoj en Hinda oceano kaj en Afriko. Kaj nur nun fariĝis al li
klaraj multaj aferoj, kiujn li pli frue ne komprenis.

Kiam li legis informojn pri fremdaj landoj, li zorgeme komparis ilin
kun siaj spertoj. Per liniilo kaj cirkelo li mezuris la distancojn,
kaj se io ne konsentis, li ĉion denove trakalkulis. Li faris al
si elskribojn el la tralegitaj libroj por pli bone memori la plej
gravajn indikojn.

Fine lin plej multe interesigis problemo, kian formon havas Tero.
Li rememorigis al si majstron Behaimon kaj lian globuson. Kio
ŝanĝiĝis de tiu tempo? Estis ja malkovritaj novaj landoj, sed pri
formo de la Tero oni senĉese sciis nenion. Ankoraŭ ĉiam ekzistis
du opinioj: Tero estas aŭ ebena tabulo -- aŭ kuglo.

"Ĉu neniu trovos radion, kiu solvus ĉi tiun enigmon! Fernao serĉis
respondon en la libroj, sed vane. Krom tio, kion ili aŭdis jam en
paĝia lernejo, li trovis nenion novan. Kaj tamen iam ankaŭ ĉi
tiu problemo devos esti solvita! La Tero ne povas eterne rezisti al
sopiro de homo -- ekkoni!

Kion ni konas? En plej malproksima oriento kuŝas Molukoj, tie estas
Francisko. Plej malproksimen en okcidenta direkto alveturis Kolumbo.
Hodiaŭ oni jam scias, ke li ne estis en Hindujo. Li malkovris
novan landon Terra Nova -- oni komencas nomi ĝin Ameriko laŭ
itala maristo Amerigo Vespuĉi, kiu ĝin tre interese kaj alloge
priskribis.

Sed kio estas malantaŭ Molukoj orienten!

Kio estas malantaŭ Ameriko okcidenten!

Ĉu ne estas inter Molukoj kaj Ameriko nur mallarĝa strio de
oceano?

Kiu trapenetros ĉi tiun spacon, tiu solvos la enigmon pri la formo
de Tero!

La kapo al Fernao eĉ turniĝis, kiam li konsciiĝis pri grandiozeco
de ĉi tiu ideo. Li devas iomete promeni, por malvarmigi brulantan
kapon.

Henrikon li lasis hejme. Li volis esti sola kun siaj pensoj. Estis
kvieta somera vespero. Steloj hele brilis super la tero kaj super la
oceano. Tumulto en la haveno trankviliĝis.

Fernao promenis sur la kajo. La maro milde murmuris.

Li meditis. La ondoj de la oceano estas pli riĉaj ol homoj. Se ili
povus rakonti pri tio, kion ili dum sia senfina vagado vidis, ni
scius ĉion. La sekreto estus solvita.

Li haltripozis kaj kelkajn momentojn li aŭskultis la mildan murmuron
de la maro. Subite li ektremiĝis pro nokta malvarmo. Li revenis
hejmen, al siaj libroj. La ondoj malkaŝos al li nenion. La libroj --
eble ankaŭ jam nenion. Sed -- kiu scias? Eble li ĵus trovos en ili
iun rimarkon, kiu almenaŭ ion malkaŝetos.

Enpensiĝinta li tute ne rimarkis, tra kie li iras. Nur iu akra
voĉo, kiu eliĝis tra malfermita fenestro de malgranda gastejo,
vekis lian atenton.

"Hodiaŭ vi povas jam naĝi, kien vi volas, kaj tamen vi scias en
ĉiu momento, kie vi troviĝas," aŭdis Fernao.

"Ĥa-ĥa-ĥa-ĥa!" eĥis mokeme kiel respondo.

"Nur ridu, vi senbarbuloj!" koleris la parolanto. "Kion vi scias pri
sekstanto!"

"Pri kio?"

"Pri sekstanto! Cetere -- estas tre malfacile paroli kun vi! Tio
aspektas kvazaŭ homo parolus al arboj en la arbaro!"

"Ho-ho-ho-ho!" eksonis gaje. "Tio estas vere amuziga! Gastejmastro,
verŝu al li vinon, por ke li rakontu pri la seksano!"

"Jen vidu, kio vi estas! Tiu instrumento nomiĝas sekstanto, homo,
sekstanto!"

"Al mi estas tio tute egala, sekstanto aŭ seksano!" ridis iu. "Mi
ŝatas nur aŭskulti vin, kiel vi rakontas. Do, mi petas, rakontu!
Ĝis vi fintrinkos, ni ordonos verŝi al vi denove!"

"Do, ke vi sciu, kial maristoj pli frue ne povis veturi malproksimen
de la firma tero," komencis denove tiu unua. "Por determini pozicion
de la ŝipo ili uzis instrumenton, kiu nomiĝas astrolabo."

"Kiel!"

"Astrolabo. Per ĝi oni determinas pozicion de la steloj kaj helpe de
kalkulo oni fiksas situon de la ŝipo. Ĉi tiu instrumento havas unu
grandan malavantaĝon; dum mezuro ĝi devas esti lokigita nur firma
tero. Pro tiu kaŭzo pli frue neniu kuraĝis veturi sur la vastan
maron."

"Kaj hodiaŭ?"

"Hodiaŭ oni uzas jam la sekstanton. Helpe de ĝi oni determinas
pozicion de la ŝipo ankaŭ dum la veturo, tial vi povas naĝi kien
ajn kaj vi ne bezonas timi, ke vi vojeraros --"

Pluajn vortojn Fernao jam ne aŭdis. Lia scivolo estis vekita al plej
supra grado. Kiu ja prelegas ĉi tie pri sciencaj aferoj al simplaj
maristoj?

Li eniris.

Preskaŭ ĉiuj tabloj estis okupitaj. Maristoj trinkis kaj amuziĝis
kun viro, kiu sidis apud bufedo.

Li estis malgrasa maljunulo, nur ostoj kaj haŭto. Flirtanta,
nekombita hartufo estis tute griza. Liaj okuloj estis akraj kaj
plenaj de vigleco, la parolo malkaŝis kulturitan homon.

Magalhaes sidiĝis al du maristoj kaj aŭskultis plue la interesan
prelegon de nekonata viro.

Tiu parolis pri ĉio ebla. De astrolabo kaj sekstanto li foriris al
busolo, poste al Poluso kaj aliaj steloj. Li prelegis pri Suno, pri
Luno kaj Tero. La aŭskultantoj aŭ ne komprenis, aŭ ne kredis lin.
Ilin simple ĝojigis la fakto, ke li ekscitiĝis, se li konstatis
iliajn nesciojn.

Sed Magalhaes komprenis lin. Li havis impreson, kvazaŭ malfermiĝus
iu el liaj ampleksaj libroj kaj ĉi tiu homo legus el ĝi.

"Kiu li estas?" li demandis unun el maristoj.

"Ia strangulo!" levis ŝultron la demandito. "Vi povas demandi lin
pri kio ajn vi volas, ĉion li scipovas respondi."

"Do scienculo?"

"Jes. Sed li scipovas eĉ antaŭdiri estontecon! Vi diras al li daton
de via naskiĝo -- kaj li tuj superŝutas vin per informoj: Kiel
longe vi vivos, kiom da malsanoj vin turmentos, kie okazos al vi iu
akcidento -- mallonge dirite: strangulo."

"Laŭ mia opinio li estas fireprezentanto de la infero," aldonis
duonflustre la dua maristo. "Kun tia estas pli bone ne ŝerci."

"Kaj ĉu li sidadas ĉi tie ofte?" klopodis ekscii Fernao, kiun
interesis la nekonata viro ĉiam pli multe.

"Ne. Hodiaŭ li amuziĝas kun ni, morgaŭ li estas inter hidalgoj,
alifoje vi vidos lin en la haveno aŭ sur la foirejo. Sed homoj ĉie
ŝatas aŭskulti lin, ĉar ĉiu volas ekscii ion pri sia estonteco."

"Kaj vi?"

"For de tiaj aferoj!" diris rapide la maristo. "Mi estas tre kontenta
aŭskultante lin, ĉar al mi plaĉas, kiel li scipovas ekscitiĝi
kaj disputegi. Sed paroli kun li -- Dio min gardu! Nur atentu liajn
okulojn! Se li rigardas vin, kvazaŭ iu pikvundus vin per tranĉilo!"

Fernao ĉesis aŭskulti la superstiĉan mariston. Io alloge tiris lin
al mistera viro.

Post nelonge li leviĝis kaj iris al lia tablo. Li mem ne sciis, kion
li volas. Li sentis nur fortan sopiron interŝanĝi kun li almenaŭ
kelkajn vortojn.

"Mi estas Fernao Magalhaes, eksmaristo," li prezentis sin. "Ĉu vi
permesos, ke mi alsidiĝu?"

"Certe," faris ceremonian komplimenton la scienculo. "Kaj ĉar al mi
ŝajnas, ke vi estas ĉi tie unusola homo, kiu scias, kio decas kaj
necesas -- ne ridu, vi malkleruloj! -- ankaŭ mi prezentos min al vi.
Mi estas Ruy Faleiro, astronomo."

Magalhaes aĉetis botelon da vino. Li tostis kun nova konato je sano.



VII.

Triumvirato


Ruy Faleiro kaj Fernao Magalhaes baldaŭ leviĝis kaj forlasis la
bruantan gastejon. El kelkaj frazoj, kiujn ili interŝanĝis, ili
ekkonis, ke estas multaj aferoj, kiuj ilin ambaŭ interesas. Kaj
la vivoplena gastejeto ne estis medio, kiu estus taŭga por ilia
konversacio.

"Hodiaŭ estas iom malvarme," diris Magalhaes, kiam ili eliris
eksteren, "Se tio estos al vi agrabla, ni povas iri en mian
loĝejon."

"Tre volonte," konsentis la astronomo. "Nur se ne ĝenos vin la
fakto, ke estas jam tro malfrue."

"Tute ne gravas. Mi estos tre ĝojigita per via vizito."

Henriko kun mirego observis nekutiman noktan viziton. Kaj ankoraŭ
pli multe li miris pri subita ŝanĝo, kiu okazis rilate al lia
sinjoro. Fernao, alie tiom malparolema, parolis tre vigle. Li trovis
homon, kiu lin komprenis, kiu pri ĉio ege interesiĝis, kiu scipovis
instrui, sed ankaŭ akcepti instruon.

La temo de ilia debato ne estis nur astrolabo aŭ sekstanto. Ili
parolis pri orientiĝo sur la vasta maro laŭ steloj. Ili studis
stelan ĉielon sur norda kaj suda parto de la firmamento. Ili mezuris
distancojn inter unuopaj landoj kaj komparis rezultojn kun tio, kio
estis trovebla en libroj. Kio mankas al Faleiro je spertoj, tion
kompletigis Magalhaes. Kion ne sciis Magalhaes, pri tio instruis lin
Faleiro.

Horo post horo forpasis, la nokton anstataŭis la tago, sed la viroj
ne rimarkis tion. En ĉiu horo kreskis ilia reciproka respekto.

Faleiro ĝis nun disdonadis siajn sciojn al publiko, kiu aŭ priridis
ilin, aŭ konsideris ilin kiel infanajn stultaĵojn. Magalhaes
sidadis ĉiam izolita en sia ĉambreto kaj studadis. Libroj scipovis
instrui. Sed ili estis tamen nur trankvilaj kaj obeemaj amikoj.
Se vi ne konsentas kun tio, pri kio vi legas, vi fermas simple
la libron kaj la malamiko estas silentigita. Sed Faleiro? Nur
provu silentigi ĉi tiun akran voĉon, se vi diras ideon, kiun li
konsideras malĝusta! Li ektondras kontraŭ vi kiel bruego de la
tempesto, lia voĉo tremegas de ekscitiĝo kaj pasia abrupteco, liaj
okuloj brilas -- ĉu li ne trankviliĝos? Jes, li estos trankvila.
Sed nur tiam, ĝis vi sukcesos pruvi, ke vi pravas.

Henriko kelkfoje timigita malfermis iom la pordon de ĉambro de
sia sinjoro. Tumulto en la ĉambro rememorigis lin pri Malako kaj
Afriko. Eble li devos interveni por savi sian sinjoron. Sed kiam li
vidis, ke ambaŭ viroj sidas sur siaj lokoj kaj neniu montras signojn
de atakemo, li ekskuis nekomprenante la kapon kaj fermis senbrue la
pordon.

"Ŝajnas, ke jam estas mateno," diris Faleiro, kiam fluo de taglumo
penetris en la ĉambron.

"Tio estis bela nokto," ridetis Fernao.

Kelkajn momentojn ili silentis. Subite Faleiro demandis:

"Aŭskultu, sinjoro Magalhaes -- kaj kial vi cetere estas ĉi tie?
Kial vi ne estas sur la maro?"

"Ĉar ili ne bezonas min."

"Kiu diris tion al vi?" eksaltis abrupte de sur la seĝo Faleiro.

"Multaj el tiuj, kiuj povas tion diri. Ankaŭ Lia Reĝa Moŝto."

"Tion ili certe ne opiniis serioze!"

"Bedaŭrinde -- jes."

"Kaj ĉu iu diris al ili, kion ĉion vi konas kaj scipovas?"

"Ili ricevis informon, ke mi estas malkuraĝulo," amare ridetis
Magalhaes.

"Ho --!"

"Mem vicreĝo tiel taksis miajn servojn. Sed tio jam ne gravas."

El vizaĝo de Fernao malaperis signo de amareco kaj aperis tie severa
decidemo.

"Tio jam ne gravas. Lasta batalo ankoraŭ ne okazis. Kaj en ĝi, mi
esperas, mi sukcesos pruvi al Lia Majesto, ke malaŭdaco ne troviĝas
en aro de miaj ecoj."

"Kion vi entreprenos?" demandis vigle Faleiro.

"Mi mem ankoraŭ ne scias. Sed en ĉiu kazo mi devos min purigi de
la humiligo, kiun mi suferis. Kaj mi sukcesos en tio," diris firme
Fernao kaj la astronomo preskaŭ ektremis antaŭ la nebridebla forto,
per kiu ĝi estis dirita.

"Mi deziras al vi tutkore, ke vi atingu viajn celojn. Kaj mi tre
volonte ĉian helpos al vi."

"Dankon, sinjoro Faleiro. Sed nun estas jam tempo por matenmanĝi,
ĉu ne?"

Henriko preparis matenmanĝon.

De tiu renkonto ili kunvenadis preskaŭ ĉiutage. Ili entreprenis
en la animo malproksimajn ŝipveturojn. Ili serĉadis kaj trovadis
neatenditajn malhelpaĵojn kaj per unuigitaj fortoj ilin forigadis.
Ili ambaŭ estis en sia medio.

Ĉu revuloj!

Eble.

Sed iliaj revoj estis apogitaj per sciencaj konoj. Nur tie, kie ne
sufiĉis scienco, venis la vico al hipotezoj.

Iam Fernao ekparolis pri Serrao, de kiu li ricevis jam duan leteron.

"Li invitas min, ke mi sekvu lin al Molukoj. Tia vojaĝo jam havus
signifon."

"Mi ne opinias," diris Faleiro.

"Kial?"

"Se Molukojn atingis Serrao, kion povus malkovri tie ankoraŭ vi?"
Magalhaes ridetis.

"Mi opinias vojaĝon ĉirkaŭ Afrikon, Hindujon kaj Malakon, ĉu
ne? Sed ne, Francisko ne opinias tion -- ĝi vere estus nenio
kromordinara."

"Kiel do?"

"Li skribas, ke Molukoj ne povas situi malproksime de Ameriko. Do mi
povus tion pruvi vojaĝante okcidenten."

"Ĉirkaŭ Ameriko?"

"Eble. Aŭ traveturi Amerikon. -- Simple -- malkovri tie ian
traveturejon kaj per plua vojaĝo okcidenten atingi Molukojn."

"Ĉu traveturejon? Traveturejon en Ameriko?" ripetis ekscitita
Faleiro. "Traveturejo en Ameriko? Atendu -- kie mi nur tion -- --"

Li premis kapon per manplatoj kaj penege rememoris. Subite li
ekkriis: "Bonege! Mi jam scias!"

Li rapide leviĝis kaj kuris eksteren.

"Sinjoro Faleiro!" vokis al li konfuzita Magalhaes. "Kio okazis al
vi? Atendu tamen!"

Sed la scienculo ne rigardis returnen. Li kuris tra la stratoj kiel
knabo. Lia densa hartufo flirtis en la vento.

"Strangulo!" grumblis Magalhaes. "Kio povis lin tiom emocii!"

Tede li sidiĝis al la tablo kaj rigardis el la fenestro. Ĵus
hodiaŭ li ŝatus paroli kun li -- kaj li forkuras.

Li malfermis libron, sed la vortoj kaj numeroj dancis antaŭ liaj
okuloj. Li ne povis koncentriĝi. Liaj pensoj ĉiam revenis al
Faleiro.

Subite aŭdiĝis rapidaj paŝoj.

En la pordo staris astronomo kun radianta vizaĝo. En la mano li
tenis ian kunvolvaĵon.

"Mi estas tre ĝojigita, ke mi rememoris pri tio," li diris rapidege.
"Kiam vi faris mencion pri la traveturejo, tuj venis al mi ideo, ke
mi vidis ĝin ie --"

Fernao observis la astronomon per esplora rigardo. Kiel povus vidi
la traveturejon en Ameriko Faleiro, kiu konis maron nur el libroj?
Fernao maltrankviliĝis. Li malsereniĝis.

"Nome, bonvolu kompreni," klarigis rapide la astronomo, "mi ne vidis
la traveturejon en realo --"

Magalhaes kontente respiris.

"-- sed sur landkarto."

Fernao denove malsereniĝis. Ĉu Faleiro volas hodiaŭ malkonvene
ŝerci? Ŝajnas, ke jes. Ĉar kiel povas esti la traveturejo sur la
landkarto, se ĝi ne estis malkovrita? Kaj se oni eĉ ne scias, ĉu
entute ia travetureblo en Ameriko ekzistas?

"Jes, sur landkarto!" malatentis liajn dubojn la radianta scienculo.
"Sed mi ne estis kapabla tuj rememori, sur kiu landkarto ĝi estis.
Pro tio mi tiom ekĝojis, kiam mi rememoriĝis pri tio! Jen mi portas
ĝin!"

Magalhaes estis ĉiam malkonfida kaj konfuzita. Kian sensencan
ŝmirdesegnaĵon li ekvidos?

Sed jam ĉe unua rigardo li plivigliĝis. Ĉi tiujn konturojn de la
landoj li jam ie vidis! Sed kie kaj kiam?

"Kiu desegnis la landkarton? Kaj de kie vi havas ĝin?"

"Ĝi estas preciza kopio da la landkarto, kiun desegnis eminenta
geografo. La originalo perdiĝis."

En la pensoj de Magalhaes subite ĉio evidentiĝis. Li jam rememoras,
kie li vidis ĉi tiujn strangajn konturojn de la Tero --

"Sinjoro Faleiro, ĉu ne desegnis tion --"

"Martin Behaim!" interrompis lin rapide la astronomo.

Do tamen! Kompreneble, li jam scias tion tute precize. Ĝuste tian
formon havis la landoj sur la globo, kiun montris el ili la fama
scienculo en la paĝia lernejo! Nur Ameriko ne estis tiam desegnita
tiel precize kiel ĉi tie.

Martin Behaim! La ombro de la mortinta scienculo vivas plu! Eĉ el
tombo ĝi parolas al la vivantoj kaj instruas ilin. Kaj montras la
vojon!

"Permesu, sinjoro Faleiro... ho, jen la travetureblo! Francisko, vi
estas vere sperta homo! Via hipotezo tute konformiĝas kun la imago
de majstro Behaim! Molukoj estas tute proksime malantaŭ Ameriko!
Ni navigados per traveturejo kaj post nelonga tempo ni troviĝos sur
Molukoj! Ni veturos, sinjoro Faleiro, ni veturos al Francisko!"

La astronomo estis feliĉa, ke li scipovis tiom emociigi la
konsidereman Magalhaeson. Sed nun venis lia vico por reveni en
realon.

"Se ni volus veturi, por tiu celo ni bezonus ŝipojn kaj maristojn,"
li diris ridetante.

"Vi pravas," Magalhaes subite ekhontis pro sia entuziasmo. "Kaj...
ĉiun honoron al majstro Behaim, sed kiel li povis desegni la
travetureblon, se li -- nek iu alia -- ne vidis ĝin!"

"Majstro Behaim ne vidis ĝin, pri tio mi konsentas. Sed li estis
estis scienculo tiom mondkonata, ke li ne estus desegninta la
traveturejon, se li ne havus ĉiujn supozojn, ke tiu traveturejo
efektive ekzistas, ke ĝi devas ekzisti," defendis Behaimon Faleiro.

"Eble tio estas ĝusta," komencis forlasi siajn dubojn Magalhaes.

"Majstro Behaim ĉiam pravis. Sed ĝis kien etendas sin la amerika
kontinento okcidenten?"

"Tion oni jam ankaŭ scias," diris triumfe Faleiro.

"Ĉu vere?"

"Jes! Ĉu vi nenion aŭdis pri malkovro de Balboa?"

Magalhaes rapide senkulpigis sin:

"En lasta tempo mi vivis izolece, kun neniu mi parolis --"

"Sciigo pri lia vojaĝo venis al ni nur antaŭ nelonge."

"Kaj kion li malkovris?"

"Li transiris la amerikan kontinenton kaj ekvidis sudan maron."

"Rakontu al mi pri tio, sinjoro Faleiro, mi petas vin --"

"Ne koleru, sed ĉi-foje mi diros al vi nenion. Mi konas unu homon,
kiu priskribos al vi ĉion pli bone kaj pli profunde ol mi."

"Ĉu eble mem Balboan?"

"Ne, tiu vivas ankoraŭ en Ameriko. Mi konas iun alian."

"Ĉu mariston?"

"Lasu vin surprizi. Mi venigos lin. Kaj mi esperas, ke baldaŭ."

Faleiro plenumis sian promeson.

Post kelkaj tagoj li aperis antaŭ Magalhaes akompanata de iu
nekonata viro.

"Mi venigis al vi mian amikon," li diris jam sur la sojlo de la
pordo. Kaj li tuj prezentis: "Sinjoro Fernao Magalhaes, kapitano --
sinjoro Ĥristobal de Haro, nederlanda komercisto."

Dio, kiun ankoraŭ venigos Faleiro! Se tio estus maristo, instruita
geografo aŭ astronomo -- sed komercisto? Kiel povas interesiĝi pri
malkovraj vojaĝoj homo, kiu estas alforĝita al butiko?

La vizitanto ekrimarkis, ke li ne venas konvene. Li tuj klarigis:

"Sinjoro Faleiro ne diris tion tute precize -- parolante pri
komercisto. Nome mi estas reprezentanto de holanda komerca asocio,
kiu aranĝas ŝip-ekspediciojn."

"Ankaŭ en Amerikon, ĉu ne, sinjoro Haro?" interrompis lin Faleiro.

"Jes, ankaŭ en Amerikon."

"Mi kaj sinjoro Magalhaes interesiĝas pri vojaĝoj en Amerikon,
precipe pri tiuj lastaj," daŭrigis li astronomo. "Ĉu vi povas diri
al ni ion pri Balboa kaj Solis? Precipe sinjoro Magalhaes ŝatus tion
aŭdi -- mi jam aŭdis vin en la domo de burĝo Coelho."

"Tre volonte, kial ne? -- Balboa, kiel vi eble scias, estis en Dario,
tio estas en lokoj, kie estas Ameriko plej mallarĝa. Iam rakontis
al li Indianoj, ke sur la dua parto de amerika kontinento troviĝas
tiaj trezoroj da oro kaj perloj, pri kiuj Hispanoj eĉ ne revis. Kiam
Balboa demandis pri pli detala situo da lando de la trezoroj, oni
diris al li, ke ĝi situas apud alia maro. Ĉi tiu sciigo emociis
Balboan. Parte pro mencio pri la trezoroj, parte pro surpriziga
komuniko pri alia maro.

Ne hezitante li aranĝis aventuroplenan vojaĝon tra la amerika
kontinento. Li havis 190 armitojn, Indianojn kiel portistojn kaj aron
da sovaĝaj hundoj. La hundoj estis helpantoj de Hispanoj en bataloj
kontraŭ Indianoj. Ili estis ĝis tia grado ekzercitaj, ke ofte ili
eĉ mem kaptis malamikojn. Ili ekpremis Indianon je la mano kaj tiris
lin kune kun si. Se li faris provon forkuri aŭ defendi sin, ili tuj
disŝiris lin.

Ekspedicio de Balboa ekvojaĝis la 1-an de septembro en jaro 1513.
Ĝi baldaŭ venis en montaron, kie etendis ĝin grandaj malhelpaĵoj
kaj suferoj: netolerebla varmego, tropikaj insektoj kaj sovaĝa
bestaro, abismoj, netrapenetreblaj praarbaroj, Indianoj. Iam
alkuregis indiĝenoj en grandega superforto. Ili estis armitaj per
pafarkoj kaj bastonegoj al palma ligno, kiuj estis tiom pezaj,
kvazaŭ ili estus faritaj al tero. Sed apenaŭ aŭdiĝis unuaj pafoj,
ekestis en vicoj de Indianoj nepriskribebla konfuzo. Pli frue ili
neniam vidis pafilon kaj aŭdis pafojn. Ili ne estis kapablaj klarigi
al si, kial falas iliaj kunuloj teren, se ili ja estis da neniu
batitaj. Ili kredis, ke kontraŭ ili batalas malbonaj fantomoj, pro
tio ili komencis malespere forkuregi. Sur la batalkampo restis kuŝi
600 mortaj Indianoj.

Poste la ekspedicio daŭrigis sian vojaĝon.

La 21-an de septembro komencis la tropika praarbaro subite
maldensiĝi kaj antaŭ okuloj de Hispanoj aperis nudaj pintoj.
Indianaj akompanantoj informis Balboan, ke de sur ĉi tiuj pintoj
estas jam videbla maro, al kiu la ekspedicio celis.

Balboa ordonis al ĉiuj, ke ili restu ĉe montopiedo. Li sola
supreniris la pinton de la monto. Panoramo, kiu al li vidiĝis, estis
sufiĉa rekompenco por ĉiuj suferoj de la longa kaj peniga vojaĝo.
Sub li kuŝis belaj arbaroj, sovaĝaj rokoj, paŝtejoj dense kovritaj
per altkreska herbo kaj en malproksimo, ĝis kien la okuloj povis
vidis etendis sin senfina oceano.

Balboa estis profunde kortuŝita. Li surgenuiĝis kaj dankis al Dio
pro la favoro, ke li kiel unua Eŭropano havis feliĉon ekvidi ĉi
tiun ravan panoramon.

Poste li venigis siajn homojn kaj klarigis al ili, kiel grava estas
ĉi tiu tago por la tuta homaro. Hispanoj ĉirkaŭbrakis lin kaj kun
larmoj en okuloj ili promesis, ke ili sekvos lin, li konduku ilin
kien ajn.

Daŭris kelkajn tagojn, antaŭ ol ili penetris al la maro. Ĵus estis
malfluso kaj akvo estis en la distanco de duonmejlo de la bordo.
Balboa lokigis sian akompanantaron en ombro de la arbaro. Li atendis
fluson. Kiam post kelkaj momentoj la akvo alrapidegis, Balboa prenis
flageton, sur ŝultrojn li pendigis ŝildon, elingigis glavon kaj
paŝis en la akvon. Li haltis nur en la momento, kiam akvo atingis
liajn genuojn. Poste li svingis per la flageto kaj proklamis, ke li
okupas ĉi tiujn regionojn kiel hispanajn -- sed atendu momenton,"
interrompis subite sian rakonton komercisto Haro. "Mi havas ĉi
tie leteron, kiun sendis al mi unu el miaj kapitanoj. En ĝi estas
skribite laŭvorte, kion tiam Balboa diris."

Faleiro kaj Magalhaes rigardis kun intereso dense skribitan volumeton
da papero, kiun la komercisto transdonis al ili. Fernao disvolvis
ĝin kaj legis proklamon de Balboa diritan ĉe la Suda maro:

"Longe vivu noblaj kaj potencaj geregnestroj. Don Ferdinando kaj
Donna Juana, suverenaj regantoj de Kastilio, Leono kaj Aragonio, en
kies nomo mi okupas por la reĝa krono de Kastilio vere, korpe kaj
efektive ĉi tiujn sudajn marojn, landojn, bordojn kaj havenojn kaj
ĉion, kio estas kun ili kunligita; same la regnojn kaj regionojn,
kiuj al ili apartenas aŭ povus aparteni en tempoj pasintaj, estantaj
kaj estontaj. Kaj se kiu ajn princo aŭ reĝo -- egale ĉu kristano
ĉu pagano, apartenanta al kiu ajn leĝo, klaso aŭ homa tavolo --
pretendus povon super ĉi tiuj landoj kaj maroj, mi estas preta kaj
preparita zorgi pri ili kaj defendi ilin en la nomo de regnestroj
de Kastilio, de tiuj nunaj kaj ankaŭ estontaj, al kiuj apartenas
regado super ĉi tiuj Hindujoj, insuloj kaj kontinentoj suda kaj
norda, kun ĉiuj ties maroj ĉirkaŭ la norda kaj suda polusoj,
ambaŭflanka de ekvatoro, interne kaj ekstere de tropikoj de Kankro
kaj de Kaprikorno, nun kaj por ĉiam, ĝis kiam la mondo ekzistos,
ĝis la lasta tago de la juĝo super tuta homaro."

"Tre interesa," rimarkis Magalhaes, redonante la volumeton al Haro.
"De kie prenis tion via kapitano?"

"Li renkontis iun mariston, kiu partoprenis la ekspedicion de
Balboa. La maristo konis tiun proklamon parkere. Li ankaŭ rakontis
al mia kapitano, ke Balboa alvokis ĉiujn ĉeestantojn, ke ili
estu atestantoj de tiu subiga akto. Ili ĉiuj per siaj subskriboj
proklamis, ke ili estas preparitaj defendi la okupitajn landojn kiel
fidelaj subigitoj de kastiliaj regnestroj. Poste Balboa kaj liaj
kunuloj eltranĉis sur ĉirkaŭstarantaj arboj multajn krucojn kiel
signojn, ke ĉi tiuj landoj estas okupitaj."

"Kion vi diras al la fakto, sinjoro Magalhaes?" ridis triumfe
Faleiro.

"Ĝi estas pruvo, ke amerika kontinento estas en certaj lokoj tre
mallarĝa," diris enpensita Fernao. "Sed tio ankoraŭ ne signifas, ke
ĝi estas trahakita per iu markolo."

"Certe," respondis Haro. "Balboa ne malkovris markolon. Sed la
markolo ekzistas."

Magalhaes rigardis lin kun mirego. Kion ĉion tiu homo scias?

"Ĉu vi havas pruvojn?" li demandis.

"Komenco de la traveturejo estis jam malkovrita."

"De kiu?" miregis Magalhaes.

"Kiam venis Hispanujon sciigo pri la malkovro de Balboa, estis
ekspeditaj du ŝipoj sub gvido de Diaz de Solis, kiuj havis taskon
provi traveturi amerikan kontinenton aŭ ĉirkaŭveturi ĝin. Solis
naĝis laŭlonge de sudamerikaj bordoj, ĝis li atingis grandegan
golfon. Unu ŝipon li lasis sur la vasta maro, kun la dua li veturis
internen. Post kelka tempo vidiĝis sur la bordo Indianoj. Ŝajnis,
ke ili havas amikajn intencojn. Ili alportis al la bordo diversajn
objektojn kaj per mansignoj ili instigis maristojn, ke ili prenu
ĉion. De Solis volis interkonatiĝi kun ĉi tiu indiana gento, tial
li sidiĝis kun kelkaj maristoj en la boaton kaj ili celdirektis al
la bordo. Sed apenaŭ ili surteriĝis, Indianoj atakis kaj mortbatis
ilin. Al kadavroj ili fortranĉis kapojn, manojn kaj krurojn,
restaĵojn de homaj korpoj ili bakis kaj formanĝis. Hispanoj, kiuj
restis sur la ŝipo en la golfo, observis la tutan scenon kaj ili
estis tiom terurigitaj, ke ili jam ne havis kuraĝon veturi plu. Pro
tio la ekspedicio revenis Hispanujon."

"Kaj la traveturejo?" demandis Magalhaes.

"Laŭ mia konvinko de Solis estis en la traveturejo. Se la ekspedicio
ne estus reveninta, la sekreto de amerika kontinento povus esti
solvita."

Magalhaes maltrankvile promenis tra la ĉambro. De ekscitiĝo ŝvelis
al li vejnoj sur la tempioj. Vetureblo tra Ameriko! Nova vojo al
Molukoj! Kaj pli mallonga, pli profitiga, ol estas tiu, kiun sekvis
Francisko Serrao! Li havas spertojn, nun li konas eĉ vojon. Sed al
li mankas la ĉefa afero: ŝipoj kaj ŝipanaro.

Li haltis apud la fenestro kaj rigardis eksteren. En ĉi tiu urbo
vivas homo, kiu povus disponigi al li ĉion, kion li bezonas.
Sufiĉus unu nura subskribo. Sed tiu homo opinias lin malkuraĝulo.

"Ĝi estas senespera!" li diris duonlaŭte.

"Kion vi pripensas?" demandis tuj Haro, kiu streĉe observis ĉiun
movon de Magalhaes.

"Ne havas sencon paroli pri tio," diris Fernao amare.

"Rigardu, sinjoro Magalhaes," insistis la komercisto. "Via amiko
Faleiro rakontis al mi multe pri vi. El liaj vortoj mi ekkonis, ke vi
estus kapabla malkovri la traveturejon tra amerika kontinento."

"Jes, mi estus kapabla tion fari!" vokis erupte Fernao. "Se aliaj
malkovris Amerikon, ĉirkaŭveturis Afrikon, malkovris vojon al
Hindujo, al Malako, al Molukoj -- mi povus malkovri la traveturejon
tra Ameriko, alnaĝi el okcidenta direkto al Molukoj kaj tiamaniere
ĉirkaŭveturi la mondon! Jes, mi estus kapabla tion fari! Mi scias
tion! Sed diru mem, kion mi povas malkovri kun malplenaj manoj? Kion
mi povas entrepreni sen ŝipoj?"

"Kaj se iu havigus ilin al vi?" interrompis lin rekte Haro.

La demando efikis kiel fulmo. Fernao tuj ekkomprenis. Komercisto! Sed
kia komercisto! Reprezentanto de la asocio, kiu aranĝas ekspediciojn
en malproksimajn marojn! Pro tio invitis lin Faleiro!

Nur nun rigardis Fernao la vizitanton pli atente.

Li estis viro mezstatura, iom dika, sed kromordinare moviĝema.
Precipe liaj okuloj glitetis de sur unu objekto al alia, de Magalhaes
al Faleiro. Li kondutis hejmece, kvazaŭ li konus Fernaon de ĉiam.
Se li troviĝus en la propra domo, li ne povus konduti pli nature.

Kaj komercisto Haro el Antverpeno estis vere ĉie kvazaŭ hejme.
Hodiaŭ li estas en Portugalujo, en venonta monato li faros mendojn
en Parizo. Post nelonge li estos vidita en Venecio, en Ĝenovo, en
Hispanujo. Holanda mono komencis penetri en tutan sudokcidentan
Eŭropon. Ĝi pligrandigis pezon de kestoj kaj sakoj, sub kiuj ĝemis
havenportistoj en Lisbono. Ĝi pelis hispanajn veloŝipojn al
malproksimaj kontinentoj. Riĉeco de asocio, kiun Haro reprezentis,
malfermis al li pordojn de nobelaj salonoj kaj reĝaj palacoj. Li
pruntedonis monon en Sicilio same kompleze kiel en Germanujo...

La internacia penetrado de kapitalo, kiu estis akumulita en la manoj
de unuopuloj, fariĝis en tiu tempo tute normala fakto. Ne malofte
riĉaj komercistoj faris decidojn pri cirkonstancoj en propra lando
kaj en fremdaj ŝtatoj per tio, ke ili tien pruntis monon. Tiel
ekzemple en la manoj de aŭgsburgaj komercistoj Fuggeroj fariĝis
nobeluloj, korteganoj, ja eĉ mem reĝoj nuraj marionetoj. Pri
memkonfido de Fuggaroj atestas eble plej bone letero, kiun sendis
unu el ili al hispana reĝo Karolo antaŭ ol li estis elektita kiel
imperiestro germana:

"Estas ĝenerale konate, ke sen mia helpo Via Imperiestra Moŝto
ne povus akiri la imperiestran tronon. Mi povas tion pruvi per
korespondaĵoj kun komisiitoj de Via Imperiestra Moŝto."

Sed ĉar la riĉuloj kondutis laŭ proverbo "mano lavas manon",
ili scipovis esti rilate al siaj ŝuldantoj en konvena momento eĉ
grandanimaj. Imperiestro Karolo prunteprenis iam de Antonio Fuggar
grandegan monsumon. Rekompence li rangaltigis sian kreditoron en la
grafan klason. Kiam li poste traveturis Aŭgsburgon, Fugger invitis
lin en sian palacon. Meze de festeno la gastiganto subite leviĝis
de la tablo, iris al itala fajrujo kaj en ĝi -- kun aparta dozo
da teatreco -- bruligis cinaman lignon. Poste li montris al la
imperiestro lian ŝuldateston kaj kun la vortoj: Mi ne volus, ke
Via Imperiestra Moŝto ŝarĝu la kapon per tiaj bagatelaĵoj -- li
ĵetis ĝin en la flamojn. La ŝuldo estis likvidita. Imperiestro
dankeme ridetis. Ankaŭ Fuggar estis kontenta. Li sciis, ke tiu ĉi
"grandanimeco" centfoje plivaloriĝos por li. En Hispanujo troviĝis
senlima riĉeco de mineraloj kaj li jam de longe sopiris gajni iajn
minejojn por sia familio...

Post vortoj de Haro la koro de Fernao ekbategis.

"Sinjoro Haro, ĉu vi volas per tio diri, ke la ŝipojn por mi
prizorgus vi?"

"Jes, ĝuste tion mi opinias," respondis la komercisto. "Vi lernus
koni novajn landojn kaj fariĝus la malkovrinto de vetureblo tra
Ameriko, por mi tio estus profita entrepreno. Lia Moŝto reĝo
Manuelo la Granda, sub kies flago ni naĝus, certe volonte pagus
parton da elspezoj por la ekspedicio. Reĝa trezorejo ja ankaŭ
profitus per malkovro de pli mallonga vojo al Molukoj."

Vizaĝo de Fernao kovriĝis per ombro.

"Mia pozicio apud kortego estas malbona. Mi dubas, ke la reĝo
nomigus min admiralo."

"En tiu kazo mi traktus kun Hispanoj," diris Haro, al kiu estis
egale, ĉu li gajnas monon sub flago portugala aŭ hispana.

"Tion mi ne povus fari," diris Magalhaes firme. "Mi estas subulo
de Lia Moŝto Manuelo la Granda, tial mi entreprenos ĉiujn miajn
marvojaĝojn nur en liaj servoj."

Haro indulge ridis.

"Ni komercistoj malatentas tiajn aferojn. Sed se vi volas -- ĝi
estu. Mi jam zorgos pri tio, ke la reĝo nomigu vin gvidanto de la
ekspedicio."

"Mi dankas al vi, sinjoro Haro," Magalhaes premis dankeme lian manon.
Poste li turniĝis al la astronomo kaj diris kortuŝite: "Ankaŭ al
vi, amiko."

Faleiro ridis:

"Laŭ mia opinio ni interkonsentiĝis."

"Jes," respondis Haro. "Ĉio cetera estas nur detaloj. Mi esperas, ke
nia triumvirato ja kapablos fari ion rimarkindan. Kaj ni povus ien
iri por festi tion -- kion vi opinias?"

Faleiro entuziasme konsentis.

"Atentu -- nur momenton!" retenis ilin Fernao. "Mi ankoraŭ ŝatus
rigardi vian landkarton, sinjoro Faleiro -- ĉu vi permesos?"

La astronomo turniĝis al la komercisto kaj signifoplene ridis.

"Jen li!" li vokis. "Apenaŭ vi starigas lin antaŭ iun taskon, li
tuj eklaboras kaj pensas pri pri alia!"

"Tio estas ĝusta," diris Haro. "Nur tiaj homoj kapablas ion fari."

Magalhaes rigardis la strangan landkarton. Li travivas gravan
momenton de sia vivo. Li atendis ĝin de paĝiaj jaroj. Ĝi meritus
esti iamaniere festata, kiel proponis Haro. Sed kion signifas por li
festo ĉe glaso da vino? Ĉu por li ne estas la plej bela festo en
pensoj absolvi la vojon al malproksimigita Francisko? La vojon, kiun
li traveturis jam tiomfoje navigante orienten kaj ankaŭ okcidenten
-- en siaj revoj!

Li rigardis Atlantikan oceanon, Amerikon, Molukojn. Denove li
mezuris distancojn. Subite li maltrankviliĝis.

"Sinjoro Faleiro, ĉu vi permesos, ke mi faru sur la landkarto
signon?"

"Kompreneble. Pri kio temas?"

"Mi volas nur marki linion, kiu dividas mondon en parton hispanan kaj
portugalan."

"Kial do?"

Magalhaes ne respondis. La mezurado tiom kaptis lian atenton kaj li
estis tiom ekscitita, ke li ne aŭdis la demandon.

Ambaŭ vizitantoj alpaŝis al li kaj scivole observis, kion li faras.

Subite elglitis al Magalhaes liniilo el la mano. Li rigardis
konsternita la numerojn, kiujn li skizis sur paperon. Ĉu la tuta
mondo konspiris kontraŭ li?

"Kio okazas? Kion vi konstatis?" demandis senpacience liaj amikoj. La
vizaĝo de Fernao estis cindre griza. Ĉiuj trajtoj estis streĉitaj
pro ekscitiĝo.

"Sinjoroj, tiu -- ŝipveturo -- ne efektiviĝos."

"Nu, nu -- kion tio signifas?" trankviligis lin Haro kun malplaĉo,
kiun li malfacile subpremis.

"Farante planojn ni forgesis unu gravan aferon."

"Kiun?"

"La dividon de la mondo inter Hispanujon kaj Portugalujon."

"Kiamaniere tio rilatas nian vojaĝon?"

"Ĵus mi konstatis per mezuro, ke laŭ ĉi tiu landkarto Molukoj
troviĝas nur hispana duono de la tero."

Kaj kiam la vizitantoj silentis. Magalhaes daŭrigis:

"Hodiaŭ regas Molukojn Portugalujo. Se ni atingus ilin naĝinte
en la direkto okcidenta kaj se ni mezurus la faritan vojon, tuta
mondo ekkonus, ke Molukoj troviĝas sur la hispana duonsfero. Ke ĝi
apartenas al Hispanoj."

"Sed tio estas por nia ŝipveturo tute sensignifa," oponis Haro. "Vi
tute superflue maltrankviliĝas per tio. Kaj se mi estu sincera, mi
miras pri via emocio. Mi ne komprenas ĝin."

"Do... vi ne komprenas?" provis rideti Magalhaes, sed lia rido estis
amara. "Mi kredas al vi, ĉar vi estas fremdlandano. Sed mi ne
povas tiun ŝipveturon efektivigi, ĉar mia patrujo perdus riĉajn
insulojn. Kaj tion mi ja ne faros. Mi esperas, sinjoroj, ke nun vi
jam komprenas min."

En la ĉambro de Magalhaes ekregis profunda silento.

La unua, kiu rekonsciiĝis, estis Haro.

"Oni devas rigardi ĉion reale," li diris. "Por ĉiuj maljustaĵoj,
kiujn al vi faris la reĝo, vi ne bezonas senti al Portugalujo ian
ajn respekton. Rigardu: vi estas juna, kapabla, instruita, sperta,
vi scipovus realigi tion, en kiu malsukcesus centoj kaj centoj da
maristoj kaj ĉu vi pro tia bagatelaĵo preferus vegeti ĝis la
morto?"

"Kaj se temus nur pri la traveturejo aŭ pri Molukoj!" koleris
Faleiro. "Sed vi mem scias, ke per vojo okcidenten vi pruvis tion,
pri kio vi revis ĉiam, kiam mi kune parolis: rondecon de la Tero!"

Magalhaes klinis la kapon en manplatojn. Li travivis la plej
malfacilan lukton de sia vivo. La sopiro koni luktis kun imago pri
malriĉigo de la patrujo.

"Mi ne faros tion," li finis la interparolon kun peza respiro.

"Domaĝe," diris seke la komercisto. "Ĝi estas grandioza ideo kaj mi
ne supozis, ke vi tiel facile forlasos ĝin."

"Sinjoro Magalhaes," diris preskaŭ peteme la astronomo, "ne diru
vian lastan vorton. Konsideru ankoraŭ, kio estas pli grava. Ĉu la
demando, al kiu apartenas Molukoj, aŭ malkovro, kiu pliriĉigus
tutan mondon."

Fernao fine promesis, ke li ankoraŭ ĉion pripensos kaj post unu
semajno diros al la amikoj, al kia decido li venis.

Ĝi estis la plej malbona semajno de lia ĝisnuna vivo. Dum tagoj li
iradis al la haveno kaj rigardo al la forveturantaj ŝipoj rompadis
lian reziston. Dum sensonĝaj noktoj denove venkis ideo pri la devoj
al la patrujo.

Finfine li trovis solvon. La aferon decidu reĝo Manuelo la Granda.

Li skribis sian biografion. Li priskribis en ĝi ĉion, kio povus
havi ian signifon por lia reakcepto en servojn de la reĝo. Li notis.
ke lia pensio estas tiom eta, ke li vegetas en mizeraj cirkonstancoj.
Poste kun granda abnegacio li petis pri aŭdienco, kiu devis redoni
al li ekvilibron. Al li estis klare: se la reĝo plenumos lian
deziron kaj ebligos al li dignan vivon, li oferos sian revon pri
ĉirkaŭveturo de la Tero kaj en servoj de Manuelo li iros tien, kien
la reĝo sendos lin.

Febre emociigita li atendis apud aŭdienca salono. Fine malfermiĝis
la pordo kaj li estis invitita.

La reĝo staris meze de aŭdienca salono kaj liaj rigidaj okuloj
vagis de unu surmura pentraĵo al la alia.

Magalhaes alpaŝis kaj profunden kliniĝis.

"Kion vi deziras?" demandis la reĝo malvarme.

"Mi petas vian Moŝton pri permeso reveni sur la maron. Mi iros
volonte eĉ kiel simpla maristo."

"Sur la maro vi ne montriĝis taŭga. Do mi ne povas sendi vin tien
denove."

Fernao ĉesis preskaŭ spiri.

"En tiu kazo mi petas Vian Moŝton pri permeso servi en surtera
armeo."

"Ne!"

Fernao paliĝis. Sed ankoraŭ li rekolektis siajn fortojn al tria
peto:

"Via Moŝto, mi kuraĝas peti almenaŭ pri plialtigo de la pensio.
Tio, kion mi ricevas, sufiĉas al mi apenaŭ por vivteni min."

"Tute superflua peto," respondis malpacience la reĝo. "Pension ni
plialtigas nur al homoj, kiuj havas meritojn pri la patrujo. Kaj
viaj meritoj ne estas de tia speco, ke vi estu iel eksterordinare
rekompencata."

Brusto de Magalhaes kunpremiĝis pro forta emocio. En unua momento li
apenaŭ povis elspiri.

Esti trideksepjara, havi la kapon plenan da aŭdacaj revoj, senti
en ĉiu nervo sopiron ion fari, scii, ke la mondo ĵus en ĉi tiu
mireginda tempo bezonas ĉiun kapablan homon -- kaj esti kondamnita
al iom-post-ioma mortado? Esti forigita el la vivo kaj kadukiĝi
kiel malnova, foruzita kaj al detruo destinita barko en kvieta kaj
forgesita golfo?

Ne!

Se la reĝo ne bezonas liajn servojn, li foriros Hispanujon. Tiu
lando akceptis Italon Kolumbon, ĝi akceptos ankaŭ Portugalon
Magalhaeson. Kaj la traveturejo tra Ameriko estos malkovrita! La
globuso de Martin Behaim ĉesos esti la nura fantaziaĵo de la
scienculo!

Magalhaes levis klinitan kapon kaj kun firma decidemo rigardis al la
reĝo:

"Kaj ĉu estos al mi permesite, ke mi turnu min en alian landon?
Ke mi prezentu miajn fortojn je dispono tie, kie mi trovos pli da
kompreno?"

"Kun ĝojo!" respondis la reĝo kaj li faris signon, ke la aŭdienco
estas finita.

Magalhaes senvorte kliniĝis kaj forlasis aŭdiencsalonon.



VIII.

En Hispanujo


Reĝo Manuelo la Granda decidis.

Magalhaes forlasis Portugalujon kaj foriris en Hispanujon. Ĝi estas
ankaŭ la lando de marnavigantoj kaj eble tie li povos realigi sian
grandan revon. Ĥristobal de Haro kaj Ruy Faleiro venos tien post li,
nur kiam ili aranĝos diversajn aferojn en Portugalujo.

Komerca trafiko de Hispanujo koncentriĝis en domo de Hinda Ofico en
Sevilo. Ĝi estis potenca domo. Ĉiu, kiu interesiĝis pri transmara
komercado aŭ pri marvojaĝoj malproksimen, serĉis la vojon al ĝi.
Kapitanoj kaj admiraloj alportadis tien siajn informojn pri la plej
novaj spertoj. Komercistoj faris en ĝi kontraktojn. Reĝaj oficistoj
inspektis, ke ĉiu komerca entrepreno signifu profiton ankaŭ por
trezorejo de la reĝo. Kaj marnavigantoj, kiuj intencis malkovri
novajn landojn, klopodis ravi la oficistojn de la Hinda Ofico per
siaj proponoj.

Tiun matenon, kiun eniris Fernao en la Hindan Oficion, kvazaŭ
ŝiriĝus la sako kun la malkovrintoj. Iliaj planoj estis plej parte
fantaziaj kaj nerealigeblaj. Kiam Magalhaes diris, ke li venas ankaŭ
kun la malkovra ideo, oficisto klakfrapis manojn kaj malespere vokis:

"Señoro, mi petas, lasu nin jam trankvilaj kun tiaj fiaskproponoj!"

Fernao estis afliktita, sed li ne intencis cedi.

"Sed mia plano estas tute nova, sinjoro --"

"Mi scias!" kriis la oficisto. "Tute nova, bela, facile realigebla!
Vi malkovros novajn landojn. Hispanujo ege profitos, ĉio marŝos
glate, sen peno, neniu risko ekzistas! Nur doni al vi ŝipojn kaj
ŝipanaron, vi jam aranĝos ĉion -- señoro, tiel vi parolas ĉiuj,
precize tiel, unu kiel la alia! Lasu nin trankvilaj!"

Magalhaes malsereniĝis. Li ne intencis malkaŝi sian tutan planon.
Li volis nur sondi, kia sinteno ekzistas ĉi tie rilate al la
malkovraj naĝvojoj -- sed ĉi tiu bonvenigo malbonhumorigis kaj
incitis lin.

Tedigita li eliris.

Se li povus penetri al la direktoro de la Hinda Ofico! Tiu certe
rigardus lian ideon tute alimaniere ol tia suboficisto en akcepta
kancelario! Sed kiamaniere ekinterrilati kun li? Fernao estas ĉi tie
fremda kaj nekonata, li ne havas influajn amikojn kaj neniun, kiu
pripetus por li...

Li staris antaŭ Hinda Ofico profunde enpensita. Subite li aŭdis
ĝojan vokon:

"Fernao!"

Surprizita li levis kapon.

Antaŭ li staris altstatura, ĉirkaŭ kvindekjara viro kaj amike
ridetis.

Pensoj de Magalhaes haltis. Poste ili subite transsaltis kelkajn
jarojn kaj milojn da mejloj kaj Fernao vidis sin en Hindujo. Li
ŝipveturas el Malako, por la unuan fojon kiel komandanto de la
ŝipo. Li havas ŝipgvidiston, al kiu egalan oni ne trovas tiel
facile. Fortstatura, rutina, preciza. En batalo evidentiĝis, ke li
estis ankaŭ agpreta kaj kuraĝa. Li estis Hispano kaj nomiĝis Diego
Barbosa.

"Diego!"

Malnovaj konatoj ĉirkaŭbrakis sin reciproke.

"De kie vi venas, amiko?" demandis mirigita Barbosa. "Mi jam kelkfoje
demandis pri vi, sed vi kvazaŭ malaperis de sur la tero!"

"Mi havis ian traktadon ĉe Hinda Ofico," respondis Fernao eviteme.

"Kaj ĉu vi estas jam ie loĝigita?"

"Jes. En la gastejo Apud la ora cigno."

"Nu, vi estas ŝercemulo! Vi havas ĉi tie malnovan kamaradon el
Hindujo kaj vi loĝas en la gastejo. Ĉu por mi ne estus hontinde?"

Kaj Diego amike manfrapis lin sur la ŝultron.

"Kiel mi povis scii, ke vi jam ne estas en Hindujo? Kaj kiam vi fakte
foriris?"

"Baldaŭ post vi. Dum la tempo, kiam nin komandis Almeida, mi
troviĝis en mia medio. Sed kiam komencis komandi Albukerk, mi estis
baldaŭ sata de ĉio."

"Kaj nun?"

"Mi estas administranto de la reĝa palaco."

"Do el ŝipgvidisto la guvernero? Mi gratulas!"

"Dankon, Fernao," ridetis kontenta Barbosa. "Ĝi estas bona posteno,
komforta kaj profita. Sed venas momentoj, kiam mi plej volonte
forlasus ĉion kaj forkurus al la maro. Se salaj vaporaĵoj de la
oceanoj trapenetris la homon, li estas jam por ĉiam perdita. Estas
feliĉo, ke almenaŭ Duarte scipovas rakonti al mi pri Hindujo kaj
pri tiuj landoj, kie ni vagadis."

"Duarte?"

"Li estas mia filo. Antaŭ nelonge li revenis el pli longa vojaĝo en
Hinda oceano -- sed kion mi ĉi tie rakontos. De hodiaŭ vi estas mia
gasto. Ni transportos viajn valizojn kaj vi loĝos ĉe ni."

"Sed kiel mi povus ĝeni vin?" rezistis Fernao.

"Kia ĝeno? Vi eĉ ne scias, kiel feliĉa mi estas, ke mi vin denove
vidas! Ni almenaŭ laŭplaĉe debatos. Ni ja havas kion rememorigi,
ĉu ne?"

Kaj ili rememoris...

Fernao tuj sentis sin en la domo de Barbosa hejmece. Meriton pri
tio havis Diego, kiu havis je Magalhaes la plej belajn rememorojn.
Ankaŭ Duarte klopodis atingi la samon, ĉar li jam antaŭ longa
tempo aŭdis pri la aŭdaca kapitano. Sed plej granda merito pri tio
apartenis al Beatrice, filino de Barbosa. Ŝia zorgema mano scipovis
elsorĉi admirinde mildan atmosferon, kian Fernao ne sentis de sia
infanaĝo.

Vespere ili sidadis sur la teraso. Kiam estis jam malvarme, ili
foriris en ĉambron kaj rakontis. Malnovaj amikoj revivigis komunajn
marveturojn. Duarte kompletigis iliajn sciojn per plej novaj ekkonoj.
Beatrice brodis kaj kun intereso aŭskultis. Ŝia rigardo ofte
leviĝis kaj ĝi ĉiam renkontis rigardon de Fernao.

En familio da Barbosa baldaŭ degelis singardo, kiun vidigis
Magalhaes dum la unua renkonto kun Diego antaŭ Hinda Ofico.

Unu vesperon, kiam humoro estis precipe kora kaj amika, Magalhaes
komencis paroli pri sia plano. Kia estis lia ĝojo, kiam anstataŭ
duboj kaj malkonfido lia ideo vekis veran entuziasmon!

Tiam ili revenis ĉiu en nian ĉambron en malfrua nokto. Antaŭ
adiaŭo diris Diego!

"Mi ĉiam diris al vi, infanoj, ke Magalhaes estas bravulo. Hodiaŭ
vi vidas, ke mi ne troigis. Kaj mi garantias al vi, ke li efektivigos
sian planon. Kun la Hinda Ofico mi parolos."

Barbosa plenumis sian promeson. Tuj sekvantan tagon li invitis al si
Arandan, unu el plej influaj oficistoj en Hinda Ofico.

Magalhaes informis lin pri sia plano, kiun li jam bone pripensis kun
ĉiuj detaloj.

Kiam li finis sian raporton, diris Aranda trankvile:

"Ĉi tiun planon mi jam konas."

"De kie?" demandis rapide Magalhaes.

"Al nia ofico prezentis ĝin maristo Gomez."

La sciigo konsternigis ĉiujn.

Nur post kelkaj momentoj Aranda aldonis:

"Sed Gomez ne sukcesis kun ĝi."

"Kial?" demandis Fernao kun korpremo.

"Ĉar ni opinias, ke li ne taŭgas por ĝia efektivigo. Kaj ni
ne kredas, ke lia plano meritus seriozan pripenson. Ĉio estas
konstruita sur la sablo. Kaj ni aranĝas nur tiajn entreprenojn, kiaj
ne povas malsukcesi."

"Do Gomezon vi rifuzis?" demandis Barbosa.

"Jes. Sed li ne ĉesis ĝeni kun tio. Li havas ĉe ni iajn konatojn
kaj li ĉiam esperas, ke li sukcesos efektivigi sian frenezan ideon."

Magalhaes estis emociita. Lia plano estis minacata! Iu Gomez provas
ricevi permeson por naĝveturo! Sed Fernao ne cedos!

Li bone konis siajn kapablojn. Li scipovis taksi, kion li rajtas
kuraĝi kaj kion li povas atingi. Li konis siajn necedemon,
harditecon, persistemon kaj feran volon. Kaj tamen li mem estis
surprizita per fanatike insista tono de sia parolo, kiam li komencis
argumenti al Aranda, ke tiu tuta afero ne estas sensencaĵo, sed
entrepreno realigebla.

Ju pli longe li parolis, des pli multe li entuziasmiĝis. Kvazaŭ li
antaŭsentus, ke ĉi tiuj momentoj povas decidi pri ĉio. Li parolis
ne nur per la buŝo, sed ankaŭ per la manoj, per la okuloj, li
parolis kaj konvinkigis per ĉiuj muskoloj kaj nervoj de sia korpo.
Li vidis, ke iu malproksima ekprenas lian ideon. Li luktegis kun li.

La familio de Barbosa rigardis al Fernao kun sincera admiro. Ne, tian
ili ankoraŭ ne vidis lin! Kia kredo kaj kiom da fortoj radias el lia
tuta estaĵo! Kia vulkano estas kaŝita en lia koro, se ĝi scipovas
malkatenigi tian uraganon!

Aranda oponis. Li eldiris novajn kaj novajn dubojn kaj ne kaŝis
sian malfidon. Sed Fernao saltis je ĉiu kontraŭdiro kiel leono kaj
nuligis ĝin pli frue, ol ĝi estis tute eldirita.

La altranga oficisto el Hinda Ofico havis sufiĉe da okazoj por
ekkoni karakterojn de homoj. Lian oficejon trairis ĉiujare centoj
kaj centoj da homoj, kiuj havis plej diversajn okupojn, inklinojn,
pasiojn kaj kapablojn. Dum longaj jaroj li akiris tiajn spertojn, ke
al li sufiĉis paroli kun fremda vizitanto nur kelkajn vortojn kaj li
jam sciis, kiu staras antaŭ li.

Kiam li aŭdis Fernaon, li ekkonis, ke ĉi tiu viro scipovas iri
senŝancele al starigita celo. Kaj se li asertas, ke li atingos
Molukojn veturante okcidenten, li certe tion sukcesos. Malgraŭ tio
li senĉese donis demandojn plenajn de duboj kaj insidoj. Sed per tio
li volis jam nur elprovi la memfidon de Fernao, lian firmecon kaj
certecon.

Neniu el ĉeestantoj rimarkis la ŝanĝon, kiu okazis kun Aranda en
la daŭro de vespero. Ekstere li estis ĉiam dubema, malkonfidema,
rifuzema. Pro tio des pli multe surprizis frazo, kiun li diris
forirante:

"Mi estos feliĉa, señoro Magalhaes, se vi sukcesos kun via plano.
Kio min koncernas, mi faros ĉion, ke vi estu akceptita en aŭdienco
ĉe Lia reĝa Moŝto."

Intertempe alveturis en Sevilon Ruy Faleiro. Li vekis tie multe da
atento per siaj instruiteco, antaŭdiro de estonteco kaj disputemo.

Semajnoj pasis. Maltrankvilaj semajnoj, plenaj de malpacienca
atendado je venontaj okazontaĵoj.

Aranda agis.

Ne estis facile prepari por nekonata homo el fremda lando la vojeton
al la reĝo. Aranda parolis, konvinkigis. Li iradis de unu altrangulo
al la alia. Ili ĉirkaŭis junan reĝon kiel severa gvardio. Ili
volis scii detalojn pri Magalhaes. Kiam li foriris el Portugalujo?
Kian postenon li tie okupis? Kial li foriris? Kiaj estas liaj planoj?
Kiu garantias honestecon de liaj intencoj?

"Mi kaj Diego Barbosa," respondis senhezite Aranda.

Ĉi tiuj traktadoj okazis en Valladolido, kie ĵus troviĝis la reĝa
kortego. Kun Aranda alveturis tien ankaŭ Magalhaes, Barbosa kaj
Faleiro. Nur Haro mankis. Ĉu li rezignis partopreni la projektatan
marveturon?

Unu tagon Aranda venis kun radianta vizaĝo kaj komunikis, ke morgaŭ
ili estos akceptitaj de Lia reĝa Moŝto Karolo.

Fernao preskaŭ ne dormis pro emocio kaj almenaŭ krepuskiĝis, li
ellitiĝis. Hodiaŭ oni definitive decidos pri ĉio! Portugalujo
estas por li fermita. Se li ne sukcesos ankaŭ en Hispanujo, li devos
por ĉiam adiaŭi sian revon. Komercisto Haro ja menciis, ke lia
merkatora asocio provus aranĝi la ekspedicion sola, se estus necese.
Sed kie estas Haro? Cetere ankaŭ en tiu kazo, se li ĉeestus, la
afero estus nerealigebla. Hispanujo kaj Portugalujo estas du solaj
potencoj, kiuj hodiaŭ regas vastajn oceanojn. Kiamaniere povus
entrudiĝi inter ilin iu alia? Ĉiuj korvetoj estus mergiĝitaj,
apenaŭ ili elnaĝus sur vastan oceanon.

Kia estos fino de ĉi tiu aŭdienco? Ĉu la reĝo Karolo estos pli
konvinkebla ol Manuelo la Granda?

Kun batantaj koroj eniris Fernao Magalhaes kaj Ruy Faleiro en halon
de la kastelo.

Tuj sur ĝia sojlo atendis ilin granda surprizo.

"Kia ĝojo, ke vi fine venas!" bonvenigis ilin konata voĉo. "Mi
atendas vin minimume unu horon!"

Ĥristobalo de Haro!

"Kiamaniere vi venis ĉi tien?" demandis Fernao, kiam ili salutis unu
la alian.

"Ĉu vi eble ne kredis, ke mi lasos vin senhelpaj en la decida
momento? Mi havas ĉi tie konatojn, kiuj regule informis min, kiel
progresis nia afero. Kiam ŝajnis al mi, ke ĉio maturiĝis, mi
ekvojaĝis."

Ne estis tempo por longe interparoli. La ceremoniulo malfermis la
pordon kaj per plialtigita voĉo komunikis, ke la reĝo atendas la
gastojn.

La unua paŝis Magalhaes. Liaj kunuloj tiamaniere malkaŝis, ke li
estas spirita kapo de la tuta entrepreno.

Fernao vidis jam kelkfoje aŭdiencon ĉe la reĝa kortego. Sed
ĉi-foje li restis tamen iomete en embarasoj. La akcepta salono estis
plena da homoj. Plejparte ili estis anoj de la reĝa sekvantaro al
Nederlando, kie estis la nuna regnestro de Hispanujo edukita. Regni
en ĉi tiu lando li komencis nur antaŭ nelonge, tial li tute ne
konas hispanan lingvon. Dum la aŭdienco interpretos favorulo de
Karlo Ĥevr; li tiom influas sian regnestron, ke li estas ĉi tie
ĝenerale nomata "alter rex" (dua reĝo). Apud li staras edukisto de
reĝo Hadriano, kiu estas nun episkopo en Tortosa. Kaj krom multaj
aliaj nederlandaj konsilantoj troviĝas ĉi tie ankaŭ hispanaj
korteganoj, scienculoj, fakuloj por maraj problemoj, altrangaj
oficistoj.

Ĉu antaŭ ĉiuj devos Magalhaes detale klarigi sian planon? Jes,
Fernao, kaj ne nur detale klarigi! Vi devos lukti pri ĝi! Se vi
volas konvinki la reĝon kaj lian sekvantaron, vi devos superi vin
mem. Ĉar dume vi atendis en velladolida gastejo je akcepto apud
kortego, via plano fariĝis ĉi tie objekto de akra luktado. Ĝi
ŝanĝis vivon en la kastelo en nevidatan torenton. Plejparte ĝi
estis rifuzata kiel stulta kaj nerealigebla. Nur kelkaj homoj aprobis
ĝin. Ili estis amikoj de Aranda.

La reĝo ne estis decidita. Li nur ekinteresiĝis. Kaj ĝuste pro
tiuj diferencoj en la opinioj oni invitis vin. Vi mem devos informi
ilin pri via projekto. Vi devos konvinkigi ilin. Ĉu vi estas
preparita por tio? Ĉu vi scipovos venki ĉi tiun lastan, sed plej
grandan malhelpaĵon?

Fernao ĉirkaŭrigardis la ĉeestantaron en la salono kaj komprenis
ĉion. Li subpremis ĉiujn embarasojn kaj per trankvila voĉo, el kiu
spiris forto kaj certeco, parolis pri sia vojaĝo el "traveturejo".

Reĝo kaj lia sekvantaro atente aŭskultis.

"Se Via reĝa Moŝto disponigos al mi ŝipojn kaj ŝipanaron, mi
malkovros vetureblon tra amerika kontinento kaj mi atingos Molukojn
veturante okcidenten. Hispanujo estus per ĉi tiu vojaĝo centfoje
rekompencita, ĉar patrujo de spicoj kuŝas sur via duono de la
mondo," finis sian ampleksan parolon Fernao.

La reĝo silentis.

Sed lia sekvantaro superŝutis Magalhaeson per demandoj.

Fernao respondis ĉion tuj, serioze, konvinkinflue. Ĉiun reziston
li rompis per siaj argumentoj. La sekvantaro komencis favore rigardi
lian projekton.

Kaj la reĝo?

La reĝo senĉese silentis. Fernao, ankaŭ se li respondis al la
korteganoj kaj fakuloj, pensis pri la regnestro. Kion intencas ĉi
tiu juna, deksepjara reĝo? Ĉu li estas influata de sia sekvantaro
ĝis tiu grado, ke li ne kuraĝas malkaŝi sian opinion, eldiri la
decidan vorton? Estas malfacile diri tion. Lia rigardo vagas de sur
sekvantaro al triumvirato, de nur triumvirato al sekvantaro.

Li silentas kaj -- kalkulas.

Li taksas altecon de elspezoj por tia ekspedicio en transmarajn
landojn. Ĝi kostos milionojn da maravedoj. Sed kiomfoje ili povos
esti al li redonataj, se Magalhaes sukcesos! Karolo bezonas monon
pli urĝe ol salon. Lia regno estas la plej potenca el ĉiuj eŭropaj
ŝtatoj. Li regas Habsburgajn landojn en Germanujo, estas estro
de duklando Burgunda, li heredis Nederlandon, Hispanujon, regnon
de Neapolo kaj senfinajn teritoriojn en Ameriko. Ne senkaŭze oni
diras, ke super lia regno la suno ne subiras. Sed por firme regi ĉi
tiujn mondspacojn, li bezonas oron. Multe da oro. Ĝis kiam mortos
lia avo Maksmiliano I., Karolo intencas fariĝi kandidato por la
titolo de imperiestro. Se li volas sukcesi en tio, li devos subaĉeti
princo-elektistojn. Alie ili povus elekti lian rivalon francan reĝon
Franciskon I. La monon por subaĉeto -- kaj ĝi kostos almenaŭ
cent milojn da maravedoj! -- li devos pruntepreni de Fuggeroj, ĉar
hispanaj kortesoj rifuzas pagi plialtigitajn impostojn. Pro tio estas
inter ili kaj la reĝo sufokiga streĉo. Sed kiam venos lia momento,
li repagos al la kortesoj! Ili ekkonos lian malmolan manpugnon! Li
subigos ilin, disĵetos, pulvorigos! Li kreos armeon -- -- -- sed
la dungitaj soldatoj kostas multe da mono. La reĝa trezorejo estas
preskaŭ malplena. La himnoj de Kristoforo Kolumbo pri trovlokoj de
oro en malkovritaj landoj montriĝis trograndigitaj. Sed -- ĉu la
spico ne estas same multekosta kiel oro? Kaj se Magalhaes malkovros
la okcidentan vojon el Molukoj kaj lia veturo pruvos, ke la patrujo
de spicoj kuŝas sur la hispana mondduono -- ĉu tio ne estos fonto
de kapturniĝaj enspezoj?

La reĝo pensas pri oro, spico kaj pri -- kortesoj. Li konsideras,
taksas, valorigas, kalkulas. Kaj li silentas.

"Kaj se vi dumvoje erarveturus kaj troviĝus en portugalaj akvoj?"
aŭdiĝis unu el korteganoj, kiu kun eksterordinara obstino senĉese
demandis por konfuzi Magalhaeson. "Portugaloj estus rajtigitaj
subakvigi niajn ŝipojn -- kaj ni absolute ne povus protesti."

En tiu ĉi momento intermetis sin Faleiro:

"Nenio simila povas okazi al ni, sinjoroj," li diris memkonfide.

"Vojerari sur la maro? Kaj krom tio en nekonataj akvoj?" vortatakis
lin maljuna admiralo. "Señoro, pardonu al mi mian sincerecon, sed
ĉi tion povas diri nur nefakulo! Kiomfoje perdis vojon eĉ la plej
famaj marnavigantoj!"

"Jes, ili perdis vojon!" ekflamis Faleiro, kiu jam sentis sin ĝenata
per tio, ke li devis tiel longe silenti. "Sed kial ili perdis vojon,
sinjoroj? Ĉar ili ne konis mian formulon!"

"Kian?"

"Matematikan!"

"Parolu pli precize, sinjoro!"

"Ĝi estas formulo, kiu ebligas al mi determini kiam ajn precizan
pozicion de la ŝipo kaj per tio eviti la vojeraron. Ĝi estas mia
eltrovo kaj provizore ankaŭ sekreto," diris kun triumfa rido la
astronomo.

Korteganoj kaj fakuloj interŝanĝis signifoplenajn rigardojn. Se ili
akceptus proponon de Magalhaes, ili akirus samtempe ankaŭ eltrovon
de la astronomo!

Ili rigardis la junan reĝon. Kion diras al tio Lia Moŝto?

Sed la reĝo lasis ilin paroli kaj silentis plu.

Haro sentis, ke la sekvantaro ekŝancelis. Pro tio li tuj aldonis
prete:

"Se eble devus kaŭzi iajn malhelpaĵojn financaj problemoj, nia
komerca asocio povus kontribui por granda komandito por kovri la
elspezojn."

En tiu momento ekparolis la reĝo. Ĥevr lerte tradukis.

"Mi dankas vin, sinjoro Haro, pro via oferto. Mi kredas, ke ĝi ne
estos bezona."

Ĉiuj retenis spiron pro streĉa atento.

Haro momente perdis maskon de ĝentila, oferema kaj neprofitema
bonfaranto. Lia vizaĝo subite paliĝis, la trajtoj rigidiĝis, lipoj
dense kunfermiĝis. La bonkora esprimo de liaj okuloj, per kiu li
tiom majstre kaŝis siajn profitemajn planojn, subite malaperis.
Lia rigardo havis en si ion rabobestan. Kion signifas vortoj de la
reĝo? Ĉu li akceptis proponon de Magalhaes kaj volas kovri ĉiujn
elspezojn el la ŝtata trezorejo? Aŭ ĉu li decidiĝis rifuzi la
planon?

"Mi dankas ankaŭ vin, sinjoro Faleiro, pro la sciigo pri via
eltrovaĵo. Mi estas konvinkita, ke kapitano Magalhaes ne vojerarus
eĉ en tiu kazo, se via formulo ne ekzistus."

La koro de Fernao ekbategis. Ĉu tio signifas antaŭpromeson?

"Sed ĉefe kaj plej multe mi dankas al vi, sinjoro Magalhaes. Mi
dankas al vi pro tio, ke vi volas doni en miajn servojn ĉiujn viajn
spertojn, vian fidon, vian aŭdacon, vian pionirecon. Via plano --"

Fernao devis kolekti ĉiujn siajn fortojn, por teni sin sur la
piedoj. Senvole li kaptis sian gorĝon, ĉar io sufokis lin --

"Via plano plaĉas al mi. Mi kredas, ke la ekspedicio atingos sian
celon. Mi disponigos por vi sufiĉan nombron da ŝipoj kaj vi ricevos
tiom da maristoj, kiom da ili vi bezonos."

Fernao senkonscie faris paŝon antaŭen al la reĝo.

"Via Moŝto --" li volis ion diri, sed la vortoj restis en la gorĝo.

"Kapitanoj de ceteraj ŝipoj estos subordigitaj al vi," daŭrigis la
reĝo. "Mi nomas vin admiralo de la ekspedicio."

La salono ekmurmuris.

Ĉiuj ariĝis ĉirkaŭ Magalhaes por gratuli al li.

Sed Fernao ne vidis kaj ne aŭdis ilin.

Kiel narkotita li rigardis la junan reĝon, la junulon, kiu en kelkaj
sekundoj decidis pri lia revo.

Li liberiĝis el la rondo de gratulantoj kaj iris al la reĝo.
Vivo instruis Fernaon esti hardita. Li scipovis kiel viro toleri
maljustaĵojn, humiligon, batojn kaj li ne sciis, kio estas larmoj.

Sed ĉi tie subite falis en lian vojon feliĉo. Li estis konfuzita
per ĝia senmezurebla kvanto. Liaj okuloj malsekiĝis.

"Via reĝa Moŝto," li denove provis esprimi iel dankemon, kiu
plenigis lian internon. Sed li estis tiom kortuŝita, ke li diris nur
kvar vortojn:

"Mi dankas al vi."

Poste li rapide kliniĝis kaj kisis manon de la reĝo.



IX.

Preparoj


Ŝajnis, ke aŭdienco ĉe reĝo signifis gravan ŝanĝon en vivo de
Magalhaes.

La unua hela kaj varmiga radio estis kontrakto, "kiun faris Lia reĝa
Moŝto kun Magalhaes kaj Faleiro pri malkovro de insuloj, sur kiuj
kreskas spico". Haro ne estis en la kontrakto eĉ menciita. La reĝo
volis kovri ĉiujn elspezojn al hispana ŝtata trezorejo, tial la
nederlanda komercisto foriris el scenejo de la dramatika ludo kaj
nur sekreta kaj kun intereso observis, kiamaniere la aferoj evoluos
plu. Ambaŭ amikojn li certigis per sia helppreteco, se ili eble iam
bezonus ĝin.

Kopio de la kontrakto estis enmanigita al Magalhaes kaj Faleiro.

Fernao komencis tuj legi. La liniojn, kiuj lin precipe interesigis,
li legis kelkfoje:

"... Ĉar vi, Ruy Faleiro kaj Fernao Magalhaes, kavaliroj portugalaj,
intencas eniri miajn servojn, mi ordonas al vi, ke vi en teritorioj,
kiuj estas sub Nia suvereneco, en oceano serĉu insulojn,
kontinenton, multekostan spicon kaj aliajn objektojn, el kiuj Ni kaj
Nia lando profitus.

... Feliĉe sur oceano naĝu kaj en limoj de Niaj teritorioj
diligente malkovradu. Ĉar estus maljusta, se aliaj vian vojon
krucigus kaj Vi penus vane ĉi tiun entreprenon efektivigi, estas
Mia volo kaj Mi promesas, ke Mi al neniu en venontaj dek jaroj
permesos per la sama vojo kaj en la samaj teritorioj aranĝi esploran
ekspedicion.

... Por la servoj, kiujn Vi al Ni faros, por pligrandigo de la reĝa
potenco, per penoj kaj danĝeroj, kiujn Vi travivos. Vi ricevos
rekompence dudekonon da enspezoj kaj profitoj el ĉiuj landoj kaj
insuloj, kiujn Vi malkovros, kaj krom tio rangon de regentoj en ĉi
tiuj landoj kaj insuloj por Vi kaj por Viaj filoj kaj heredontoj por
eternaj tempoj.

... Kaj por ke Vi povu supre diritajn aferojn pli bone fari kaj
por ke la entrepreno estu pli bone certigita. Ni diras al Vi, ke
Ni disponigos al vi kvin ŝipojn: du po 130 tunoj, du po 90 kaj
unu po 60 tunoj. La ŝipanaron, nutraĵojn kaj kanonojn ekipitajn
por du jaroj. 234 personojn, kapitanojn, ŝipgvidistojn kaj marajn
objektojn, kiujn oni bezonos por ripari ŝiparon, kaj homojn ankoraŭ
alie bezonajn.

... Tion Ni promesas al Vi kaj donas Nian reĝan vorton, ke Ni Vin
protektos laŭ tio, kio estis supre dirite, kaj kun tio Ni donas al
Vi ĉi tiun leteron en Valladolido la 22-an de marto 1518."

Fernao kontente ridetis. Oni memoris ĉion: celon de la vojaĝo,
forigon da la eventualaj rivaloj, kunmetiĝon de la ekspedicio.

Ankaŭ la rekompencon oni ne forgesis. La kontrakto garantias al
Magalhaes kaj al liaj heredontoj riĉecon kaj belsonan titolon.
Fernao scias, ke ĉi tiu punkto de la kontrakto estas vualita per
nebulo de la necerteco ankaŭ en tiu kazo, ke li finigos la naĝon
sukcese. Ĉu ne havis similan kontrakton kun regnestroj de Hispanujo
ankaŭ Kristoforo Kolumbo? Kaj ĉu ne estas ĝuste Valladolido, kiu
estis atestanto de la mizera fino de lia vivo? La granda malkovrinto
revenis el unu el siaj vojaĝoj en katenoj, kiujn li pli poste
pendigis sur la muron de sia malriĉega loĝejo. Li mortis en mizero,
forpuŝita de reĝo Ferdinando kaj preskaŭ forgesita de la mondo.

Favoro de la reĝoj estas malcerta kaj ŝanceliĝema kaj ĝi povas
perdiĝi kiel matena roso. La favoron de reĝoj oni ne povas rigardi
kiel firme validan, eĉ se ĝi estus centfoje enkorpigita en la
kontrakton!

Kaj tamen Fernao ridetis.

La skribaĵo enhavas precizajn indikojn pri la ekspedicio -- kaj ĉi
tiun certecon jam neniu nuligos! Magalhaes denove ekveturos sur la
maron!

Kiam estis kontrakto subskribita, alportis reĝa oficisto al
Magalhaes sufiĉe grandan monsumon. Tiu samtempe komunikis al
Magalhaes, ke li ekde nun ricevados regule salajron de admiralo.

La sciigo venis kiel vokita, ĉar Fernao estis laŭ financa flanko
jam preskaŭ elĉerpita.

Baldaŭ poste estis Magalhaes kaj Faleiro invititaj al Saragosa, kien
translokiĝis la reĝa kortego.

"Kion ili volas de ni?" demandis Faleiro.

"Eble temas ankoraŭ pri ia aldono de la kontrakto," opiniis
Magalhaes.

Neniu aldono de la kontrakto nek io simila. La reĝo nur volis montri
al hispana popolo, kiel firme li kredas la sukceson de la grandioza
vojaĝo. Kiom neskueble li konfidas al la viroj, kiujn li komisiis
per ĉi tiu tasko. Ĉu ili estas nekonataj fremdlandanoj? Ili ne
estos tiaj!

Kun nevidata pompo ŝatis Magalhaes kaj Faleiro proklamitaj kiel
hispanaj kavaliroj. Kavalirigis ilin mem reĝo.

Kio mankis al Fernao por plena feliĉo? Lia plano estis aprobita kaj
akceptita. Materialaj zorgoj estis forigitaj. Sensignifa enmigrinto
fariĝis hispana kavaliro.

Kaj tamen io mankis al li por plena feliĉo: Beatrice. De tago al
tago kreskis lia amo al ŝi. Natura fiereco retenis lin ĝis nun peti
pri ŝia mano. Kion li povis alporti al ŝi por pliagrabligo de ŝia
vivo? Sed nun -- kiel admiralo --

Beatrice malatentis riĉecon kaj ankaŭ titolon. Fernao gajnis ŝiajn
simpatiojn ekde la unua renkontiĝo. Li estis tute alia ol ŝiaj
ceteraj konatoj. Ŝi estimis lin pro lia instruiteco. Al ni plaĉis
liaj modesteco kaj simpleco. Ŝi admiris lian persistemon. Pro tio
ŝi volonte fariĝis lia edzino.

Sed jam komencis aperi ankaŭ malagrablaĵoj.

Al hispana kortego venis ambasadoro el Portugalujo. Li baldaŭ aŭdis
pri Magalhaes kaj li ne intencis pasive kaj senfare akcepti la
fakton, ke Hispanujo volas priŝteli Portugalujon pri ĝia profitema
komerco kun spicoj.

Estis lerta kaj sperta ambasadoro. Li scipovis esti perfida,
flatruza, mistera, minaca, danĝera. Li scipovis sekvi sian celon.

Ĉu vi aŭdas, Fernao, kiel li kalumnias vin apud reĝa kortego? Kun
kia troigo li disvastigas ĉiujn klaĉaĵojn, kiuj cirkulis pri vi en
Lisbono? Kiel li avertas altrangajn oficistojn antaŭ la konfido, kiu
estis al vi ĝis nun dediĉita?

Agu rapide, Fernao! Vi estas plene ĉirkaŭita de envio. Ĉu vi
rememoras Gomezon? Ĉu vi rimarkas la rigardojn, per kiuj sekvas vin
diversaj altranguloj? Jes, ankaŭ la plej superaj oficistoj envias
al vi gloron kaj riĉecon, kiujn garantias al vi la reĝa kontrakto!
Agu rapide, Fernao, via ekspedicio povus esti malebligita per ia
malhonesta perfido!

Sed la reĝo jam plenumis unuan parton de sia promeso. Li sendis
en la havenon de Sevilo tri karavelojn, kiuj estis riparotaj por
ekspedicio de Magalhaes.

Fernao kontrolis ilin kaj li konsterniĝis pro ties mizera stato. Ili
estis malnovaj kaj kadukaj ŝipetaĉoj, kun kiuj povus veturi sur la
maron nur homo ne respondeca aŭ frenezulo.

Li informis pri tio la reĝon. Respondo venis baldaŭ. La reĝa
oficejo komunikis al li, ke nun oni ne povas eĉ pensi pri konstruo
de novaj ŝipoj. Li riparu tion, kio estas al lia dispono.

Hinda Ofico dungis metiistojn, kiuj komencis ripari. Truoj estis
zorgeme ŝtopataj, direktitaj kaj putrokadukaj lignotabuloj
anstataŭigitaj per novaj, ĉiuj ŝipoj solide peĉumataj. Laboroj
rapide progresis. Magalhaes povis esti kontenta, ĉar li travivis
tumulton, kiun li tiom ŝatis.

Jen nova malhelpaĵo. Lia kunulo Faleiro, kiu devis esti por li
apoganto, konsilanto kaj helpanto, fariĝis por li ŝarĝo. Ekde tiu
tempo, kiam ilia propono estis akceptita, fariĝis kun li granda
ŝanĝo. Ĉie li proklamis, ke komandanto de la ekspedicio estas li.
Li intermetis sin en rajtojn de Magalhaes kaj komencis ĉie ordoni.

Ĝis kiam lia memkonfido estis sendanĝera kaj lia gloravideco
limiĝis je nuraj vortoj kaj je bagatela plialtiĝo de propra
persono, Fernao silentis. Sed kiam laborintoj laŭ ordonoj de Faleiro
plenumis malbone kelkajn laborojn, li tuj intervenis. Akcente li
rememorigis la astronomon, ke tio estas aferoj, kiujn li ne povas
kompreni, tial li lasu agi Fernaon.

"Neniam!" eruptis ofendite Faleiro. "Neniam mi submetiĝos al vi!
Tion mi scias: vi volus forŝovi min flanken por enpoŝigi ĉiun
profiton kaj gloron sola! Sed mi ne permesos, ke vi priŝtelu min! La
unua komandanto estas mi kaj vi faros, kion mi ordonos!"

Magalhaes atente rigardis la astronomon. Ĉu estus iom da vero en
la paroloj, kiujn li aŭdis pri li en Lisbono? Ĉu li estus tamen
iom perpleksigita? Faleiro ja estis ĉe la aŭdienco kaj aŭdis, kiu
estis komisiita per supera komando super la ekspedicio!

Fernao kapablis kompreni malfeliĉon de aliaj homoj. Kaj pro tio
ankaŭ nun, kiam al li ŝajnis, ke Faleiro ne estas tute en la ordo,
li retenis akrajn vortojn, kiuj jam jam volis elsalti el lia buŝo.
Anstataŭ tio li diris milde:

"Ni ne disputos, sinjoro Faleiro. Vi prizorgos la ĉielon, mi la
maron. Kaj kio la priŝtelon koncernas -- vi havas ja tion en la
kontrakto skribita nigre sur la blanka tiel kiel mi."

Sed Faleiro iradis plu inter laboristojn, diskreditigis aŭtoritecon
de Fernao kaj pligrandigis siajn meritojn pri la tuta entrepreno.

Magalhaes povis sendanĝerigi lin. Li povis skribi al la reĝo,
ke la astronomo estu revokata al la reĝa kortego aŭ ien, nur ke
li ne prokrastu la preparojn. Sed li ne volis ĝeni la reĝon kaj
tiamaniere malkaŝi, ke inter projektantoj de la ekspedicio estas
miskomprenoj.

Cetere laboristoj baldaŭ ekkomprenis, kiu estas vera komandanto.
Kelkaj ordonoj de Faleiro sufiĉis por konvinkigi laboristojn, ke
tiel ordoni povas nur homo, kiu absolute ne komprenas konstruojn
de la ŝipoj. Tial, se li denove ordonis ion fari, ili kompleze
kapjesis, sed ili laboris laŭ deziro de Magalhaes. Tio estis la
ĉefa kaŭzo, kial Magalhaes ne intervenis.

Plej multe da zorgoj havis Magalhaes akceptante maristojn. Se li
estus veturonta al Azoroj aŭ ien en Afrikon, li havus baldaŭ la
bezonatan nombron. Sed kien veturos ĉi tiu ekspedicio? Laŭdire
al Molukoj. Kiamaniere ĝi volas atingi ilin, se Molukoj estas
okupataj de Portugaloj? Kaj kiel povas havi intereson pri ekfloro
de Hispanujo fremdlandano? Ĉu liaj intencoj estas honestaj? Ĉu li
ne volas nur ellogi la hispanajn ŝipojn kaj maristojn en fremdajn
akvojn kaj tie transdoni ilin kiel oferojn al portugalaj militŝipoj?

Similaj voĉoj de malkonfido aŭdiĝis ne nur en Sevilo, kie estis
la ŝipoj riparataj, sed ankaŭ en Hinda Ofico, ja eĉ apud reĝa
korto.

Magalhaes mem ekaŭdis multon en haveno, ceteron oni diris al li en
familio de Barbosa.

Malbonhumorigita, sed des pli necedema li daŭrigis preparajn
laborojn.

Dum dungado de maristoj aperis plua malfacilaĵo: inter petantoj
estis multaj fremdlandanoj, precipe Portugaloj.

Fernao estis ĉe elekto tre severa. Li konsideris korpan hardecon
kaj maristan spertecon. La naciecon li malatentis. Tiel okazis, ke
krom Hispanoj troviĝis en la ŝipanaro Portugaloj, Italoj, Francoj,
Holandanoj kaj aliaj.

Tio kaŭzis novan ondon da suspekto. Komandanto de 1a ekspedicio
certe havas malpurajn intencojn, se li akceptis tiom da siaj
samlandanoj!

Fernao sciis, ke nun traktas pri ĉio. Li estis decidita batali
kaj venki. Kaj pro tio li estis laŭ neceso komandanto, oficisto,
ĉarpentisto.

Unu vesperon, kiam li sidis en akcepta oficejo kaj kontrolis liston
de maristoj, iu ekfrapis.

"Pardonu, sinjoro Magalhaes," aŭdiĝis la alveninto kaj dolĉete
ridetis. "Mi ne sciis, ke vi ankoraŭ laboras. Alie mi ne kuraĝus
--"

"Kion vi deziras?" interrompis lin Fernao.

"Permesu, ke mi prezentu min al vi. Mi estas Alvarez, ambasadoro de
la reĝo Manuelo la Granda. Kaj mi venas rilate certan aferon... vi
espereble antaŭsentas, kion mi opinias."

"Ne."

"Temas pri via vojaĝo, sinjoro Magalhaes."

"Mi ne komprenas, kian intereson vi povus havi."

"Ho, elementan intereson, kredu tion! Kaj ne nur mi, sed ankaŭ Lia
Moŝto -- via reĝo Manuelo la Granda."

"Mia reĝo?" rediris Magalhaes. "Tio estas eraro, sinjoro. Se vi
havas nenion alian, ni povas finigi la debaton."

"Pardonu -- permesu nur momenton," ne lasis sin rifuzi la ambasadoro.
"Vi certe scias, kian domaĝon por Portugalujo kaŭzus via sukcesa
vojaĝo. Kaj ĉu vi almenaŭ iomete ne bedaŭras la priŝtelitan
patrujon?"

"Vi uzas tro fortajn vortojn, sinjoro ambasadoro. Do antaŭ ĉio:
temas pri neniu ŝtelo --"

"Nu bone," konsentis kompleze la ambasadoro. "Kaj poste?"

"Kaj poste? Vi menciis la patrujon. Vi scias, ke mi ĝin perdis. Kaj
vi certe scias tre bone, dum kiaj cirkonstancoj tio okazis."

"Jes, oni parolis pri tio. Sed, mi petas vin, eble vi ne volus el
momenta kaprico de Lia Moŝto konkludi tiel gravegajn rezultojn?"

"Tiu kaprico daŭris jarojn."

"Ĉion oni povas rebonigi," aldonis vigle Alvarez. "Se vi rezignos
ĉi tie la komandon kaj revenos Portugalujon, Lia reĝa Moŝto jam
trovos rimedojn, kiel rekompenci ĉiujn viajn suferojn."

"Mi havas sufiĉe da fantazio por imagi al mi, kio atendus min en
Portugalujo."

"Ne estu tiom necedema kaj malkonfidema kontraŭ Lia Moŝto, kiu
volonte bonvenigos vin en siaj servoj."

"Portugala kortego preparis por mi jam tro multajn trompojn. Plua
persvado estas superflua."

Sed la ambasadoro estis bonega servulo de sia regnestro. Li faris
mienon, kvazaŭ li ne estus aŭdinta la frazon de Magalhaes, kaj
komencis denove:

"Mi zorgas nur pri via bono, sinjoro Magalhaes. Vi absolute ne scias,
kiom minacota estas via ekspedicio."

"Pro kio?" eruptis Fernao.

"Pro ĉio! Flanke de la naturo kaj ankaŭ fare de homoj! Vi ĵetas
vin en entreprenon, kiu estas predestinata al pereo. Vi veturas en
nekonaton, kie vin atendas multaj danĝeroj. Vi volas veturi plue, ol
veturis Kristoforo Kolumbo. Ĉu vi forgesis liajn suferojn? Kaj kion
signifis liaj suferoj kompare al tio, kio atendus vin!"

Fernao silentis. La ambasodoro vidis en tio unuan paŝon al sia
venko. Li fervore daŭrigis:

"Kaj jen -- kiajn ŝipojn oni donis al via dispono! Oni rakontas, ke
ili taŭgas nepre al nenio! Kaj maristoj estas suspektemaj kontraŭ
vi. Mi mem aŭdis kelkajn debatojn, kiuj estus kapablaj timigi eĉ
la plej kuraĝan komandanton. Mi scias, ke vi estas aŭdaca. Sed
komprenu: Kiom valoras aŭdaco kontraŭ perfido?"

"Mi estas preparita al ĉio. Kaj mi scipovas likvidi tion."

"Hm... sed tamen ekzistas aferoj, kiujn vi ne sukcesos likvidi!"

"Ekzemple?"

"Ekzemple... ni diru... tia surpriza atako sur la maro --"

"Ĉu tio signifas minacon?"

"Gardu Dio!" forpelis suspekton Alvarez. "Tion mi diris nur tiel --
simple -- nu, venis ideo al mi!"

"Ankaŭ kun tio mi kalkulas, sinjoro ambasadoro," diris Fernao kaj li
elbuŝigis la vortojn malrapide, kun okulfrapanta akcento. "Vi povas
komuniki, ke mi preparos min por ĉio."

"Sed kion mi komuniku? Al kiu?" mienis konsternite Alvarez. "Mi volis
nur atentigi vin je ĉiuj eventualaĵoj."

"Koran dankon por via afablaĵo. Sed nun vi certe pardonos min, mi
devas ankoraŭ daŭrigi mian laboron."

Alvarez ekkomprenis, ke antaŭ li staras granita roko. Li kolere
forlasis oficejon de Magalhaes kaj rapidis en la urbon.

Malamikaj elementoj daŭrigis senlace. Paroloj pri perfidemaj
intencoj de Magalhaes akiris komprenon.

Preparaj laboroj progresis en sufokiga atmosfero.

Kiam estis riparata flaga ŝipo, Magalhaes ordonis pentriston, ke li
ornamu ĝin per lia familia blazono kaj per hispana flago.

Scivoluloj observis la arĝentan kampon kun tri ruĝaj strioj kaj
mirigite demandis:

"Kion vi pentras, sinjoro?"

"Vi ja vidas! Blazonjn!"

"Kiajn blazonojn?"

Neniu sciis. Ili komencis konjekti:

"Tio estas versimile io el Portugalujo!"

"Povas esti, ke ni oni vidis nenion similan."

"Ĝi estas certe el Portugalujo! Vi ja scias, ke admiralo estas
Portugalo!"

"Tiu aroganteco! Li estas ankoraŭ en Hispanujo, kaj jam li malkovras
kartojn!"

"For kun la entrudinto!" aŭdiĝis sibla voĉo.

Magalhaes aŭdis la emociitajn ekkriojn. Li rapidis al la ŝipo.

"Kion vi deziras?" li ektondris.

Kolerigita amaso por momento ŝanceliĝis. Sed tujsekve eksonis el la
aro da homoj:

"For kun ĉi tiuj blazonoj!"

"Ili estas blazonoj de mia familio. Neniu rajtas ordoni al mi ĉi tie!"

"Jen rigardu lin, friponon! For kun li!" akre kriis denove tiu sibla
voĉo.

Magalhaes ruĝiĝis.

"Kiu estas fripono?"

En tiu momento intervenis haveno-oficisto.

"Sinjoro, forigu la blazonojn!" li postulis.

"Kiarajte vi kuraĝas postuli de mi ion similan?"

"Laŭ rajto de reĝa oficisto."

"Tia estas ankaŭ mi!"

"Ne ŝajnas --!"

"Sinjoro --!"

"Superfluaj paroloj! Mi ordonas al vi, ke vi forigu la blazonojn!"

"Al mi ordonas nur la reĝo!"

"Do vi ne obeos?"

"Ne!"

"Bone! Respondeca por sekvoj estas vi mem!"

La oficisto fajfis. Alkuris helpantoj, kiuj volis plenumi ordonon de
sia estro.

Magalhaes kun parto da maristoj baris al ili vojon al ŝipo. Sed la
aro da Hispanoj ĵetegis sin kontraŭ lia grupo kun sovaĝaj krioj de
kolero kaj malamego.

"Senarmigu ilin!" kriis la oficisto.

Plejmulto da maristoj lasis sin senreziste senarmigi. Nur kelkaj
defendis sin. Unu estis grave vundita.

Furiozaj atakantoj enpenetris la ŝipon kaj neniigis la blazonojn.
Ekscitita Magalhaes foriris en Hindan Oficon. Tie jam oni sciis pri
la incidento. Ili bonvenigis lin rigide kaj sindetene.

"Tion vi ne devis fari, sinjoro!"

"Mi rajtis," respondis en la sama tono Magalhaes. "Mi ne venis ĉi
tien por aŭskulti viajn riproĉojn. Mi skribos pri ĉi tiu afero
al Lia reĝa Moŝto mem. Sed mi venas por atentigi vin, ke dum tiaj
cirkonstancoj ni devos la entreprenon plirapidigi."

"Ni faras ĉion, kio estas en niaj fortoj. Kaj kio estas al ni
ordonita."

"Tio ne estas vero!"

"Sinjoro, moderiĝu!"

"Al vi estis ordonite, ke vi ekspedu kvin ŝipojn -- kaj mi havas nur
tri!"

"Certe, certe," ridetis altranga oficisto. "Tio estis al ni ordonita,
vi pravas. Bedaŭrinde ekzistas dekretoj kaj ordonoj, kiuj ne estas
plenumeblaj."

"Kaj ĉu scias pri tio Lia Moŝto?"

"Kompreneble! Sed en ĉi tiu afero li ankaŭ ne povas ion fari!"

"Tion mi ne komprenas," diris embarasita Fernao. "Laŭ mia scio
en ĉiuj landoj ordonoj de la reĝo estas plenumataj fidele kaj
konscie... Ĉi tio, kion mi aŭdas, estas por mi novaĵo."

"Ankaŭ ĉe ni oni plenumas la ordonojn de Lia reĝa Moŝto fidele
kaj konscie, sinjoro," la rideto de oficisto fariĝis netolerebla,
"sed nur tiam, kiam estas -- en la ŝtata trezorejo mono."

"Per aliaj vortoj -- la pluaj ŝipoj ne estos al mi disponigitaj?"

"Mi tre bedaŭras, sinjoro admiralo, sed vi divenis ĉion."

La kapo de Fernao turniĝis. Do tiel aspektas la afero! Hispanujo
jam ne posedas sufiĉe da mono por povi realigi lian ekspedicion!
Pro tiu kaŭzo estis al li donitaj nur tri ŝipoj! Pro tiu kaŭzo
estas salajroj pagataj tiom malregule! Pro tiu kaŭzo li devis tiom
klopodi, se li volis ricevi permeson por ĉiu pli granda riparo!

Ĉu li falos antaŭ la celo?

Kun pezaj pensoj li forlasis la Hindan Oficon.

Apud la enirejo staris grupo da soldatoj. Ilia komandanto celdirektis
al Magalhaes.

Fernao rememoriĝis pri Kolumbo kaj liaj katenoj. Ĉu la historio
ripetiĝas? Ĉu la soldatoj iras aresti ankaŭ lin?

La oficiro salutis Magalhaeson kaj diris:

"Sinjoro admiralo, mi prezentas min kiel komandanto de via persona
gardo."

"Ĉu mia -- persona gardo?" ne komprenis Magalhaes.

"Jes. Lia Moŝto ordonis fari gardon, kiu garantios vian sekurecon."

Sur la vizaĝo de Fernao aperis stranga rideto. Se la reĝo estus jam
informata pri la hodiaŭa okazintaĵo, bone, li povus kompreni tion.
Sed la reĝo estas en Barcelono --

La oficiro vidis, ke li devos klarigi la aferon:

"Lia reĝa Moŝto ricevis sciigon, ke vi estas -- mortigota."

"Mi? Kial? Kaj de kiu?"

"Detalojn mi ne konas. Mi plenumas nur la ordonon."

"Nu, bone...," respondis malrapide Magalhaes. Ne estis por li
malfacile diveni, kie povis naskiĝi tiaj fiintencoj.

Ekde tiu tago li aperis sur la strato ĉiam en akompano de soldatoj.
Komence li ne povis konformiĝi kun tio. Sed poste li konsciiĝis,
ke la reĝo tiamaniere montras sian zorgon pri li. Do nur akompanu
lin la gardo! Tiuj eternaj klaĉemuloj almenaŭ vidos, al kiu estas
favora ilia regnestro!

Sed kion fari kun neriparitaj ŝipoj?

La malhelpaĵoj estis tiom grandaj, ke la entrepreno versimile ne
sukcesus, se ne intervenus Haro.

La holanda komercisto post aŭdienco apud la reĝo malaperis sen
postsignoj, sed ne entute. Li ne intencis lasi elmanigi al si grasan
predon, kiun li antaŭsentis en la ekspedicio de Magalhaes. La
reĝo ja proklamis, ke Hispanujo pagos ĉiujn elspezojn, sed tio ne
erarigis Haron. Li konis la ekonomian situacion de Hispanujo kaj
ĝuste supozis, ke venos la tempo, kiam oni bezonos lin. En ĉiuj
signifaj urboj de Pirenea duoninsulo li havis komercagentojn, kiuj
sendadis al li rapidajn kaj seriozajn informojn. Kun kreskanta
intereso li atente sekvis financajn malfacilaĵojn de juna hispana
reĝo. Kaj ju pli grandaj ili estis, des pli ĝojigite Haro frotis
al si la manojn, des pli fervore li kalkulis, kion li povos per
la ekspedicio profiti. Li estis spekulaciema, se li scipovis ne
entrudiĝi. Kaj kiel plej grandan sian preferon li taksis tiun, ke li
konis arton agi en la ĝusta tempo.

Li aperis apud reĝa kortego ĝentile, kun hejmeca memkomprenebleco.
Laŭdire li aŭdis, ke riparo de ŝipoj destinitaj por la ekspedicio
ne povas esti finita pro la neantaŭvidata manko de mono. Li
komprenas la situacion kaj volonte helpos. Holandaj dukatoj estas por
la hispana regnestro je libera dispono.

La helpo de Haro estis danke akceptita.

Rapide estis havigitaj mankantaj karaveloj. La ekspedicio estis
kunmetita jene: La flaga ŝipo, sur kiu veturos Magalhaes, ricevis
nomon Trinidado. Ĝi ja ne estis plej granda, sed plej rapida. Ceteraj
ŝipoj nomiĝis San Antonio, Concepcion, Viktorio kaj Santiago.

En la haveno ekregis denove vigla vivo. La ŝipoj estis provizitaj
per nutraĵoj, ekipaĵoj kaj varoj destinitaj por interŝanĝado.

La ĉefa nutraĵo konsistis el longdaŭraj biskvitoj, da kiuj oni
surŝipigis preskaŭ 300 tunojn. Da vino kunprenis la ekspedicio
417 sakojn, 253 barelojn kaj 508 botelojn. Krom tio estis deponitaj
en la subferdeko 200 bareloj da sardeloj, pli ol 20 centkilogramoj
da sekigitaj fiŝoj, 57 centkilogramoj da saligita viando, pli ol
11 tunoj da fromaĝo, 21 centkilogramoj da sukero, 20 tunoj da
vinagro, 250 faskojn da ajlo, 100 faskojn da bulbo, 20 centkilogramoj
da vinberaro, 54 centkilogramoj da mielo, 3 centkilogramoj da
rizo, provizoj da faruno, da faboj, da pizo, da lento, da salo, da
mustardo, da figoj kaj migdaloj. En unu ŝipon estis alportataj eĉ
sep vivantaj bovinoj kaj tri porkoj.

Krom tio kompreneble kupraj kaldronoj, potoj, tranĉiloj, 50
centkilogramoj da kandeloj, 89 lucernoj, 40 ŝarĝveturiloj da ligno,
marteloj, pendŝlosiloj, fero kaj ŝtalo, hakiloj, tenajloj, boriloj,
hakfosiloj, landkartoj, medikamentoj, papero, matoj, dek kvin puraj
libroj por enskriboj --

Riĉe oni memoris ankaŭ je milita ekipo. Provizoj da militista
materialo plej bone atestis pri la konkeremaj celoj de Hispanoj. La
ekspedicio posedis pli ol 60 kanonojn, 50 centkilogramojn da pulvo,
ferajn kaj ŝtonajn kuglojn por kanonoj, 100 kirasojn kun helmoj, 100
surbrustajn kirasojn, 60 ŝtonĵetilojn kaj 4 300 sagojn, 200 rondajn
ŝildojn, 1 140 lancojn, 120 ĵetlancojn, 1 000 halebardojn, 200
piklancojn, 50 kornojn, en kiujn oni donadis pulvon por kanonoj, 150
ulnojn da meĉo kaj katenojn por manoj kaj kruroj --

Oni elspezis por la tuta ekspedicio preskaŭ 9 milionojn da
maravedoj. El ĉi tiu sumo estis aĉetita por 1,600 000 maravedoj
la varoj servontaj por intermanĝo kun indiĝenoj: montoj da
kotonŝtofoj en la plej okulfrapaj koloroj, tolaĵoj, ĉapoj, tabako,
vitraj kugletoj kun koraloj, speguletoj kaj kombiloj, sonoriletoj,
fiŝhokoj, tranĉiloj --

Magalhaes ofte ne sciis, kion fari pli frue. El la tempo, kiam li
vivis sur la maro, li sciis, ke kiu ajn forgesita bagatelaĵo povus
signifi minacigon de la ekspedicio. Li estis tro konscia kaj tro
singarda ol komisii per kontrolo de deponataj provizoj iun alian.
De la frua mateno ĝis la nokto li estis en la haveno. Li kontrolis
la ricevitajn varojn kun la listoj, denove kaj denove li sumigis
kolorojn da ciferoj, hazardelekte li malfermis sakojn kaj pakaĵojn,
li esploris kvaliton, li gustumis -- -- --

Ankaŭ la ŝipanaro estis ankoraŭ kompletigata.

Iam aliĝis por servi sur la ŝipoj du maristoj. La pli juna estis
al Magalhaes iomete konata. Sed li povis peni kiel ajn, li ne estis
kapabla rememorigi al si, kie li vidis lin.

Fernao volis post malagrablaj spertoj malebligi la superfluajn
kalumniojn kaj eternan suspektadon, pro tio li limigis nombron de
fremdlandanoj al mininuma nombro. Tial lia unua demando estis:

"Ĉu vi estas Hispano?"

"Ne, Portugalo," respondis la pli juna.

Denove Portugalo! Estas vero, ke ili estas la plej kapablaj maristoj
kaj estas eble konfidi ilin. Sed li akceptis jam tridek da ili! Ĉu
li ankoraŭ pligrandigu nombron da ili?

"Via nomo?"

"Juan Serrao."

Fernao rapide leviĝis de sur la seĝo.

"Ĉu vi estas eble -- la frato --?"

"Jes, sinjoro admiralo," ridetis la maristo. "Francisko al ni ofte
rakontis pri vi."

"Ho! Tial vi ŝajnis al mi iel konata! Bonvolu sidiĝi! Kaj rakontu!
Ĉu vi scias ion novan pri Francisko?"

"Li vivas ankoraŭ ĉiam sur Molukoj kaj fartas tre bone. Mi estus
tre feliĉa, se mi sukcesus helpe de via ekspedicio viziti lin."

"Tio estas memkomprenebla!"

Juan Serrao estis ja juna, sed li havis grandajn maristajn spertojn.
Sur la ŝipoj li estis oficiro. Magalhaes estis tre ĝojigita, ke li
gajnis lin. Li havos almenaŭ iun, kiun li povos senrezerve konfidi.

Nur poste li turniĝis al la dua maristo.

"Kaj vi, sinjoro?"

"Oni nomas min Garcia, sinjoro admiralo," ektondris en malgranda
oficejo respondo, dirita per forta baritono. Ĉiu vorto eksonis,
kvazaŭ en vasta kaj duonmalplena magazeno falus pezega kesto. "Mi
estas Hispano kaj mi vivis surmare kun Juano. Mi ankaŭ tre volonte
aliĝus."

Magalhaes kritikeme rigardis lin. Garcia estis iomete pli maljuna ol
Serrao kaj ankaŭ je kapo superigis lin. Grandega, larĝa staturo,
netrapenetrebla praarbaro da densaj haroj, bronze sunbrunigita
vizaĝo, anstataŭ okuloj ardaj kaj lumbrilantaj karbetoj, manoj kiel
ŝoveliloj. Kun ĉi tiu ekstera bildo de kruda forto estis en akra
kontraŭstaro milda kaj bonkora, kvazaŭ infana rido, kiu malkaŝis
du vicojn da sanaj kaj blanke brilantaj dentoj.

"Kio vi estis sur la maro, sinjoro Garcia?"

"Mi laboris en la magazeno. Transporti kaj ordigi la kestojn, tio ne
kaŭzas al mi malhelpaĵojn."

"Tion mi volonte kredas," ridetis Magalhaes kaj li denove rapide
taksis ursan forton de Garcia. "Vi estas akceptita."

Apenaŭ Magalhaes adiaŭis ambaŭ novajn anojn de la ekspedicio,
venis en la oficejon lia bofrato Duarte Barbosa.

"Fernao, intervenu kontraŭ Faleiro pli frue, ol estos malfrue!" li
vokis ekscitita.

"Kial? Ĉu io okazis?"

"Fernao, li sendube jam tute freneziĝis. Li sidas en la gastejo
kun la maristoj kaj rakontas al ili, ke vi estas tute nekapabla kaj
ke sen lia helpo la ekspedicio certe fiaskus. Li asertas, ke nur
li konas la pozicion de vetureblo tra amerika kontinento kaj se
li ne alkondukos vin tien, tuta ŝipanaro mizere pereos. Maristoj
kredas lin kaj komencas timi pri la vojaĝo. Se la afero progresos
tiamaniere plue, almenaŭ duono de la ŝipanaro rifuzos veturi."

Magalhaes malsereniĝis. Li sciis jam de longe, ke Faleiro fariĝis
lia mortinsida malamiko, ke la gloravido malheligis lian cerbon. Ĉu
li ekvojaĝu kun frenezulo, kiu povus demoraligi la ŝipanaron per
siaj terurigaj profetaĵoj? Ĉu li minacigu la ekspedicion per sia
netaŭga respektemo?

Li energie decidiĝis. Li skribis al la reĝo pri la diskreditema
agado de Faleiro kaj postulis lin, ke al astronomo estu malpermesata
partopreno en la ekspedicio.

La reĝo tuj plenumis lian peton.

En ĉi tiujn tempestajn tagojn eklumis radio de milda feliĉo. Al
geedzoj de Magalhaes naskiĝis filo Rodrigo. Fernao tre ŝatus
dediĉi sin pli multe al la familio, sed tio ne estis ebla. En lian
vojon stariĝis novaj kaj novaj malhelpaĵoj, kiuj ne permesis eĉ
momenton de trankvilo kaj ripozo.

La Hinda Ofico cedis al kalumnioj de la portugala ambasadoro,
kiu nigrigis Magalhaeson, kie li nur povis. La malkonfido kaj
suspekto fariĝis pli forta. Ne, ne estas eble kredi tiun enmigrintan
Portugalon! Estas necese ĉirkaŭigi lin per homoj fidindaj kaj
sindonaj al la reĝo!

Pro tio laŭ konsiloj de Hinda Ofico la reĝo dekretis kapitanojn
de la ŝipoj sen informi Magalhaeson. Ili estas hispanaj hidalgoj,
kiuj ne amas admiralon. La kapitano de San Antonio estas Cartagena,
de Concepcion Queseda, Mendoza gvidos Viktorion. Kiel oficiro de
Antonio estas destinita Gomez, homo, kiu havis la saman planon kiel
Magalhaes.

La ŝipo Santiago restis dume sen la komandanto. Tiamaniere volis la
Hinda Ofico la ekspedicion kiel eble plej malproksimigi. Estas bona
ĉiu tago, kiun ili akiros. Eble Magalhaes faros ion senpripensitan
kaj li estos senigita je la rango de admiralo!

Jam estis fiksita la tago por forveturo, sed la kapitano ankoraŭ ne
estis nomita. Anstataŭ tio la Hinda Ofico invitis Magalhaeson kaj
superŝutis lin per riproĉoj.

"Sinjoro Magalhaes, kial vi ne sekvis la ordonon de la reĝo?"
vortatakis lin la oficisto.

"Bonvolu paroli konkrete," respondis Magalhaes. "Kiun ordonon?"

"Jen vi havas skribite klare, ke vi rajtas akcepti maksimume kvin
eksterlandanojn, sed vi havas ilin okdek du! Kiel vi klarigos tion?"

"Mi konsideris sukceson de la ekspedicio. Pro tio mi elektis nur
bravajn maristojn, malatentante ties naciecon."

"Strange, ke ĝuste tiom da Portugaloj estis bravaj!" ridetis malice
la oficisto.

"Portugalujo estas lando de maristoj, sinjoro!"

"Do laŭ via opinio Hispanujo ne estas surmara potenco?" rigardis lin
la oficisto de sub duonfermitaj palpebroj kaj liaj mokemaj okuloj
diris: Jam vi estas, friponeto, en la kaptilo!

Sed Magalhaes ne lasis sin koleriĝi. Trankvile kaj decide li
respondis: "Jam dum unua aŭdienco apud la reĝo Karolo mi diris, ke
mi volas servi per ĉiuj miaj fortoj al Hispanujo. Mi kredas, ke tio
estas sufiĉa respondo je ĉiuj viaj duboj. Laŭ mia opinio estas
multe pli grava mia demando: Ĉu estas al Hinda Ofico konate, ke ni
estas morgaŭ forveturontaj?"

"Mirinda demando!" ekridis afekte la oficisto. "Hinda Ofico ja mem
fiksis la daton de la forveturo!"

"Se estas la afero tia -- do kial ne estis ĝis nun nomita kapitano
de la ŝipo Santiago?"

"Hm... ĝi ne estas tiel simpla, sinjoro!" respondis la oficisto kaj
en liaj okuloj denove ekbrulis flameto de malica moko. "Estas eĉ tre
malfacile trovi fidindan kapitanon. Ni faras, kion ni povas, sed la
afero iel ne progresas..."

Fernao ekkomprenis. La Hinda Ofico volas ankoraŭ en la lasta momento
malebligi la ekspedicion! Sed en ĉi tiu rilato ili erarmiskalkulos!

Magalhaes jam nenion demandis kaj el la Hinda Ofico rapidis rekte en
la havenon. Li ordonis tujan vicordiĝon de la tuta ŝipanaro.

En kelkaj minutoj estis la ordono plenumita. Magalhaes paŝis
malrapide preter la vicoj. Meze li haltis.

"Maristoj!" li alparolis la ariĝintojn per forta voĉo. "Kiel vi
scias, ankoraŭ ne estis nomita komandanto de ŝipo Santiago. Tial
oni komencis disaŭdigi, ke ni ankoraŭ ne forveturos. Al tio mi
proklamas: La forveturo estas fiksita je la morgaŭa tago -- kaj en
tio nenio ŝanĝiĝos!"

"Bonege! Vivu admiralo Magalhaes!" vokis la maristoj.

"Komandanto de Santiago estas kapitano Juan Serrao!" komunikis sian
decidon Fernao.

"Vivu kapitano Serrao!" aŭdiĝis la ŝipanaro de Santiago.

"Kiel oficiron sur flaga ŝipo mi dekretas Duarte Barboson. Per tio
ĉiuj ŝipoj ricevis bezonatan gvidantaron. Morgaŭ vi venos kun viaj
kapitanoj al diservoj en la preĝejo de Santa Maria." finis sian
ordonon admiralo.

Novaj vivukrioj. Disiro. Maristoj rapidis al siaj familioj, al
konatoj. Ĉiu volis ankoraŭ lastfoje ĝojiĝi kun siaj karuloj.
Morgaŭ post diservoj oni iros rekte sur la ŝipojn.

Ankaŭ Magalhaes iris hejmen pli frue ol alifoje.

Kaj jam vesperiĝas. La lasta vespero en la familio...

Ĉe riĉe per manĝoj kovrita tablo sidas plejproksimuloj de Fernao:
Beatrice, Diego kaj Duarte Barbosoj, Juan Serrao, Aranda. En lulilo
kontente murmuretas malgranda Rodrigo. Estis invitita ankaŭ Haro,
sed li devis neatendite forvojaĝi.

Fernao kaj kun li ĉiuj estas iomete angorigitaj. Super la kvieta
domo ŝvebas fantomo de la longa foresto.

Oni parolas pri ĉio ebla, nur ne pri la veturo. Neniu volas
rememorigi doloran adiaŭon.

Fine komencas Aranda:

"Sinjoro admiralo, vi devus esti --," sed subite li ĉesas paroli,
ĉar li konsciiĝas pri la ĉeesto de Beatrice.

Edzino de Fernao elsentis, ke Aranda silentiĝis pro ŝi.

"Sinjoro Aranda, vi povas paroli senĝene," ŝi trankviligas lin.
"Egale mi scias, kion vi volas diri."

"Se vi opinias... Do, vi devus esti dumvoje singarda rilate al viaj
homoj," eldiris sian averton Aranda.

Magalhaes senvorte kapjesas. Li antaŭsentis tion jam de longe.

"Kaj ĉefe rilate al kapitanoj," daŭrigas Aranda. "Antaŭ nelonge
ili laŭdire esprimiĝis, ke ili mortigos vin, se vi agos tro
suverene."

"Estas bone, se oni konas danĝeron antaŭe," opinias Magalhaes kaj
sulkoj sur lia vizaĝo ne estas pli akraj.

"Vasko da Gama havis ĉion multe pli facilan," diras zorgeme Diego
Barbosa. "Li staris nur kontraŭ nekonateco kaj oceanoj. La ŝipojn
li havis senriproĉaj. Kaj la homojn li povis konfidi."

La staturo de la portugala malkovrinto fariĝas helkontura antaŭ
okuloj de Fernao. Ili estas en paĝia lernejo. Vasko da Gama prelegas
al ili. Kion li tiam diris?" ... Se iu volas fariĝi la maristo,
estas necese, ke li estu la tuta viro. Li devas havi spinon pli
firman, ol estas masto, la vidpovon pli akran ol falko kaj forton
pli grandan ol leono. Li devas scipovi moki furiozon de la oceano,
ne plendi, kiam krevas stangoj kaj ventego disŝiregas velojn. Li
devas scipovi kunpremi la dentojn kaj stariĝi pli firme, kiam iu
kamarado estas antaŭ liaj okuloj malsuprenĵetita en embuskajn
ondojn. Li devas scipovi suferi malsaton, soifon, laciĝon, varmegon
kaj froston, skorbuton. Li devas senŝancele kredi al sia komandanto,
ankaŭ se ŝajne ĉio estas perdita. Li devas daŭre naĝi al sia
celo, ankaŭ se lin terurigas nekonataj malproksimoj kaj premas arda
sopiro je la hejmo...

Tia viro Fernao ĉiam estis. Tia li ankaŭ estos. Li ne timas
oceanojn, li ne timas perfidon. Sed la hejmo... Beatrice...
Rodrigo...

Fernao perforte subpremis la deprimon.

Ĉu la hejmo? Unu aŭ du jaroj baldaŭ forpasos. Poste li revenos.
Rodrigo intertempe jam komencos kuradi kaj Beatrice kondukos lin al
la haveno, ŝi montros la ŝipojn kaj fiere diros:

Ĉu vi scias, Rodrigo, kiu alveturas? Jen via paĉjo, knabeto. Vi ja
rememoras, kiel mi rakontadis al vi pri li en tiuj senfinaj monatoj,
kiam ni ne vidis lin! Vi plene malfermis al mi viajn nigrajn okulojn
kaj vi tute ne komprenis, pri kio mi parolas kun vi. Kaj kiam mi
kliniĝis super vin kaj ia larmo elsaltis el mia okulo kaj glitis sur
vian vangon, vi ĉiam komencis ridi. Vi eĉ ne scias, kia medikamento
estis por mi ĉi tiu rido. Ĝi redonis al mi esperon kaj fidon, kiam
mi malesperis kaj dubis pri la feliĉa reveturo de via patro. Kaj
jen -- via rido pravis. Ĉio finiĝis bone kaj paĉjo revenis. Kion
li devis suferi! Cetere li rakontos al ni pri tio, nur ĝis kiam li
estos iomete ripozinta post la longa vojaĝo, kiu faris el li faman
malkovrinton. Nun bele bonvenigu lin: pendiĝu sur lian kolon, kisu
lin -- kaj ne timu lian sovaĝan barbon! -- kaj ridetante diru: Mi
tiom ĝojatendis vin -- -- --!

Sed Rodrigo ne aŭskultos, kion la patrino parolas. Liaj okuloj
estos celdirektitaj al la maro. Kia tenereco kaj kiaj vortoj, se la
kanonoj tondras kaj bombkanonoj bruegas! Kiel li estos brilblindigita
rigardante al aroj da maristoj, viciĝantaj por triumfa marŝo
en urbon! Kiel li saltetos, kiam eksonos gaja muziko kaj amasoj
komencos vivukrii al tiuj, kiuj venkis la oceanojn! En liaj vejnoj
jam ŝaŭmos la maltrankvilega sango de marnavigantoj...

Fernao staras klinita super lulilo de sia filo.

Iu prenis lian manon.

Beatrice.

"Fernao, estu tie singarda!"

"Ne timu, mia karulino! Mi ja havas nun, por kiu mi vivu!" Ĉirkaŭ
duonnokto la gastoj disiĝis.

La sekvantan tagon estis la adiaŭfesto en la preĝejo de Santa
Maria. La diservojn partoprenis ĉiuj maristoj, iliaj familioj,
parencoj kaj konatoj. Multnombraj rigardantoj plenumis la preĝejon
ĝis la lasta loko. Ili scivole observis la kuraĝulojn, kiuj
entreprenas la danĝeran veturon. Kaj plej ofte ili rigardas al la
viro, kiu genuas antaŭ la altaro. Ĉu tio ne estas kiel en fabelo?
Li venis ĉi tien kiel sensignifa fremdlandano. Post nelonge li
fariĝis la hispana kavaliro kaj admiralo de la ekspedicio, da kiuj
Hispanujo aranĝis nur negrandan nombron.

La fumo de incensujo disvastiĝis tra la spacoj de templo. En tomba
trankvilo diris Magalhaes la admiralan ĵuron. Ĉu vi aŭdas bone,
vi neplibonigeblaj dubemuloj? Li ĵuras fidelon al via reĝo, al
via lando, al via popolo! Li trovis en Hispanujo komprenon kaj li
estas dankema al ĉi tiu lando. Kaj vi devus lin koni kaj scii, ke la
vortoj de lia ĵuro estos plenumitaj!

Poste iris al la altaro kapitanoj. Ankaŭ ili ĵuris, ke ili estos
fidelaj al sia admiralo, ke ili obeos liajn ordonojn, ke ili forlasos
lin en neniu danĝero.

Ĉu ankaŭ ili plenumos sian ĵuron?

Sed nun jam fino kun la larmoj, kiuj defluas de sur la vizaĝoj de
virinoj, viroj, maljunuloj kaj infanoj! La momento venis. Kio estis
nur fantomo kaj neatingebla revo, tio fariĝis la realo.

Fernao staras sur la admirala ŝipo kaj kontente observas la precize
donitajn kaj plenumatajn ordonojn de siaj oficiroj.

Nova komando.

Oni hisas reĝan flagon. Apude flirtas flago de Magalhaes.

Kanonpafoj anoncas komencon de la veturo.

Lastaj mansvingoj por adiaŭi.

Ĉu vi komprenas la grandiozecon de la momento, vi ĉiuj, kiuj
malhelpadis ĉi tiun homon je ĉiu paŝo?

Kliniĝu antaŭ lia persistemo, forto de la volo kaj antaŭ lia
aŭdaco!

Kliniĝu antaŭ li en profunda estimo, Hispanujo!

Ĉar li -- vilaĝa knabo, paĝio, maristo, kapitano, kavaliro kaj
admiralo -- Fernao Magalhaes en viaj servoj veturas malkovri la
mondon!



X.

Tra Atlantiko


Fernao Magalhaes staras sur la ferdeko de admirala ŝipo kaj atente
sekvas regulan veturon de siaj karaveloj. Post Trinidado veturas
Viktorio, Concepcion, San Antonio, Santiago.

En kapo de Fernao kirliĝas miloj da pensoj kaj zorgoj kaj tamen li
estas kontenta.

Post jaroj de maljustaĵoj kaj batalado li fine denove enspiras
puran kaj freŝan maraeron. Kun malproksimiĝanta marbordo kvazaŭ
restus malproksime malantaŭ li ankaŭ fortaj impresoj de la lastaj
semajnoj. Alvarez, Ruy Faleiro, oficistoj de Hinda Ofico, Aranda,
reĝo Karolo, Barbaroso, Beatrice kaj Rodrigo...

Sed ĉi tio apartenas jam al la pasinteco. La bordo jam tute
malaperis el horizonto. La firmamento ĉe ĉiuj mondflankoj
kunfandiĝas kun la akvoj. Ie malproksime restis ĉiuj malhelaj
fortoj, kiuj klopodis malebligi la ekspedicion.

Ĉi tie estas kvin ŝipoj kaj 265 maristoj. Iliaj vivoj dependas de
kapabloj de Magalhaes, de lia arto gvidi la veturon tra nekonataj
akvoj, de lia aŭdaco kaj persistemo.

Fernao sentas, kiel granda estas la ŝarĝo, kiun li surprenis. Sed
li neniam timis antaŭ la respondeco, ĝi estu kiom ajn granda.
Nek nun li timas ĝin. Male -- lia brusto fortege plilarĝiĝas de
ĝojiga sento. Li pruvos al la maristoj kaj ankaŭ al Hispanujo, ke
oni ne donis al li fidon vane!

Stranga forto trapenetris lian tutan estaĵon. La jaroj de la revoj
kaj preparoj finiĝis -- nun li donos la pruvon, ke el grandaj revoj
fariĝas grandaj faroj.

La pensojn de Magalhaes interrompis energiaj paŝoj.

Li rigardis returnen.

Antaŭ li staris juna, sendube dudekokjara viro. Nigraj brilantaj
okuloj estis fiksitaj al admiralo kun preskaŭ knabeta scivolo.
Bruna, sunbruligita vizaĝo kaj viglaj movoj malkaŝas Italon.

Antonio Pigafetta!

Magalhaes ridetis ĉe subita rememoro...

Ĝi okazis tuj antaŭ la forveturo, kiam Pigafetta aperis apud li
unuan fojon.

"Vi estas sendube surprizita, sinjoro admiralo," diris li salutante.
"Nur mi ne ŝatus, ke ĝi estu surprizo malagrabla."

"Kion vi deziras!" demandis Magalhaes kaj subite, ne sciante kial, li
sentis al la alveninto mirindan simpation.

"Mi estas Kavaliro Antonio Pigafetta kaj devenas el itala Vicenzo,"
prezentis sin la vizitanto. "Mi akompanis papan legaton al Hispanujo.
Kiam mi eksciis pri via admirinda ekspedicio, kaptis min sopiro
veturi kun vi."

"Kiel maristo?"

"Kiel... eble kiel maristo. Kiel kio ajn."

"Kiel kio ajn?" Magalhaeson mirigis la stranga respondo.

"Bonvolu kompreni, sinjoro admiralo. Min ne allogas ia profito,
ia riĉeco -- mi volas nur vidi parton de nova mondo kaj travivi
kromordinarajn okazintaĵojn."

"Kaj se nia veturo estos tute malinteresa?"

"Tion mi ne timas, sinjoro admiralo. Mi estas konvinkita, ke vi
travivos pli multe ol mem Kolumbo!"

"Nur ke vi ne trompiĝu!" moderigis lian entuziasmon Magalhaes. "Nu
-- mi konsentas kun via partopreno. Sed konsidere al tio, ke temus
pri stranga pozicio sur la ŝipo, estas necese ricevi konsenton de
Hinda Ofico."

"Pri tio vi ne bezonas zorgi, sinjoro admiralo," diris Pigafetta.
Li elpoŝigis ian paperon kaj donis ĝin al Magalhaes. "Ĉi tiujn
aferojn mi jam ordigis."

Magalhaes legis leteron de la reĝo, kiu varmege rekomendis al
li Italion. Intereso de Pigafetta pri longdaŭra vojaĝo, lia
entuziasmo, energio kaj prepariteco, kun kia li prizorgis la
partoprenon en la ekspedicio -- tio ĉio al Magalhaes ĉiam pli multe
plaĉis.

"Vi diris ion pri la surprizo, sinjoro Pigafetta," li diris fine. "Mi
estas vere surprizita. Kaj mi diros al vi rekte, ke ĝi estas agrabla
surprizo."

Tiel kreskis la ŝipanaro de Magalhaes je unu ano, kun kiu komence
neniu kalkulis. Je la homo, kiu ekvojaĝis malproksimen sen iaj ajn
profitemaj intencoj, kiu estis gvidata per ununura sopiro: multe
vidi, multe travivi -- kaj ĉion priskribi...

Nun li staris apud la admiralo kaj demandis, kion opinias la gvidanto
de la ekspedicio pri la vento.

"Ĝi estas favora," respondis Magalhaes. "Se ĝi daŭros, post ses
tagoj ni povos atingi Kanariajn insulojn."

"Ĉu ni restos tie pli longan tempon?"

"Sendube unu semajnon. Ni enŝipigos provizojn da trinkakvo kaj
freŝa viando, atendos la ŝipon el Hispanujo, kiu ankoraŭ
alveturigos al ni suplementojn da nutraĵoj -- kaj poste ni jam
celdirektos al la vasta oceano."

"Unu aferon mi ne povas kompreni, sinjoro admiralo. Mi iomete konas
navigacion kaj mi scias, ke karaveloj de diversa tonelaro havas
regule ankaŭ diversan rapidecon. Estos certe granda arto kunteni la
eskadron, kiu estas kunmetita el ŝipoj tiom malsimilaj, kiel estas
viaj karaveloj. Dumtage vi signalizas viajn ordonojn, tion mi jam
rimarkis. Sed kio okazos nokte?"

"Por nokto ni havas interkonsentitajn signalojn. Kiam krepuskiĝos,
ni bruligos sur la postkilo de Trinidado lignan torĉon, kiu estos por
ceteraj ŝipoj videbla gvidilo."

"Kaj kiamaniere vi scios, ke la ceteraj ŝipoj vere sekvas vin?"

"Dum normalaj cirkonstancoj oni povas supozi tion. Sed se mi volos
konvinkiĝi pri tio, mi ordonos bruligi krom la torĉo ankoraŭ unu
lucernon -- kaj ĉiuj ŝipoj devos respondi al mi ankaŭ per luma
signo."

"Tre interesa," ridetis Pigafetta kaj li tuj enskribis tion. "Sed se
vi volus ekzemple plimalrapidigi la veturon de tuta eskadro -- se
minacus malprofundejoj aŭ io simila -- kiamaniere vi tion aranĝus."

"Ni estas interkonsentitaj, ke en tia kazo sur la postkilo de
admirala ŝipo brulos du lumigiloj. La saman signalon mi uzos ankaŭ
tiam, se mi volos ŝanĝi direkton de la veturo."

Kaj Magalhaes detale informis la scivoleman Pigafetton pri pluaj
misteroj de sia signalsistemo: tri lumigiloj atentigos, ke
proksimiĝas tempesto kaj estas necese kuntiri malsupren velon. Se
aperos kvar lumoj, oni devas kunvolvi ĉiujn velojn. Se la ŝipo
atingos danĝerajn malprofundaĵojn aŭ se ĝi alproksimiĝos al la
tero, aŭdiĝos kelkaj kanonpafoj.

Por ĉiu antaŭvidata kazo estis alia signalo. La tutan komplikitan
sistemon ellaboris Magalhaes kun fakuloj por navigacio el Hinda Ofico
kaj aprobis ĝin reĝo.

Dum Pigafetta ĉion zorgeme enskribis, krepuskiĝis. Al admirala
ŝipo alveturis Viktorio. Sur kapitana ponteto staris Mendoza kaj per
voĉfortiga tubo li vokis:

"Mi salutas vin, sinjoro admiralo! Sur Viktorio ĉio en ordo.
Kapitano Mendoza petas ordonojn por nokta patrolo."

Magalhaes dankis por la saluto kaj mallonge rememorigis kelkajn
instrukciojn por servo dum nokto.

Poste alveturis Concepcion, San Antonio, Santiago. Ties kapitanoj
salutis per simila maniero kiel Mendoza.

"Ĝi estas kutimo ĉe la hispana ŝipanaro," klarigis Magalhaes al
Pigafetta. "Mi opinias tion prudenta, ĉar tiamaniere oni konservas
unuecon de eskadro kaj plidisciplinigas ĉiujn ŝipanarojn."

Pigafetta adiaŭis admiralon kaj foriris en sian kuŝejon. Li lumigis
kandelon kaj ĝis malfrua nokto li enskribis impresojn kaj ekkonojn
el la unua tago de la veturo. Li sentis kulminon de sia feliĉo.
Kiam li vivis hejme, en Vicenzo, li tre ŝatis legi priskribojn pri
nove malkovritaj landoj. Precipe lin interesis la vojaĝpriskribo de
Amerigo Vespucci, lia samlandano. Ho, ke li havu ankaŭ la feliĉon
veni en landon, kiu estus ĝis tiu tempo nekonata al eŭropaj
popoloj! Kiel li ĝuus ĉiun ĝojon el tia ekkono! Kiel konscience li
priskribus ĉion, kion li tie vidus kaj travivus!

Kaj poste li venis Hispanujon, kie li aŭdis pri la grandioza
ekspedicio al Molukoj...

Do -- la unua riĉa enskribo estas preta. Ĉu al li estos ebligite
priskribi okazintaĵojn de ĉiu tago ĝis la feliĉa reveno?

Pigafetta estis denaska reportero. Dum la tago li eĉ momenton ne
sidis, li estis ĉie. Li laboris kun maristoj en magazeno, helpis
al kuiristoj en kuirejo, kunvolvis velojn, observis ŝipgvidiston,
amuziĝis kun astronomo Martin, partoprenis konsilajn kunvenojn de
la oficistoj. Li estis plena de viveco, energio, gajeco. Koron li
havis sinceran kaj senteman. Li scipovis entuziasmiĝi kaj ĝoji. Li
kompleze helpis ĉiun, kiu helpon bezonis. Pro tio ĉiuj ŝatis lin. --

Post ses tagoj atingis la ekspedicio Kanariajn insulojn.

Tie ili surŝipigis provizojn da trinkakvo kaj freŝa viando. Mankoj
sur ŝipoj, kiujn oni konstatis dum la navigado, estis forigitaj.
La kvaran tagon post albordiĝo alveturis ŝipo el Hispanujo, kiu
alveturigis suplementojn de diversaj materialoj kaj nutraĵoj.

Kaj ankoraŭ ion alveturigis ĉi tiu ŝipo: Lastajn salutojn el
Hispanujo por partoprenantoj de la ekspedicio kaj precipe por la
admiralo. Beatrice sendis lastajn kisojn siajn kaj tiujn de sia
filo kaj rememorigis singardon. Barbosa denove avertis Magalhaeson
antaŭ la danĝero, kiu atendos lin survoje. Post forveturo de la
ekspedicio li aŭdis multajn malagrablajn parolojn. Neniu kredas
je feliĉa fino de la veturo. Ili eĉ dubas, ke iu el maristoj
revenos. Ĉiujn atendas miloj da danĝeroj. Kaj plej multe minacata
estas la admiralo, ĉar li estas malamata de siaj kapitanoj. Tiuj
laŭdire ricevis apartajn instrukciojn, laŭ kiuj ili estas devigataj
atentobservi la admiralon...

Magalhaes finlegis la leteron kaj enpensiĝis. Li estas ĉirkaŭata
de la malkonfido. Krom kelkaj fideluloj, kiujn li povus kunkalkuli
sur la fingroj de unu mano, li ne havas sindonajn maristojn. Ĉu ne
estas frenezeco entrepreni tiom danĝeran veturon dum tiaj minacaj
antaŭsignoj?

Fernao rektiĝis. Ne, lian decidon -- atingi Molukojn -- nenio
ŝanceligos! Kaj estas bone, ke li scias, de kie li povas atendi
subitan atakon. Li rigardas al ĉiuj embuskoj rekte en la vizaĝon.
Li estas preparita.

Kaj trankvile, egalanime li respondis Hispanujon, ke li obeos la
kontrakton, kiun li faris kun la reĝo. Li konservos la ĵuron, per
kiu li promesis la fidelecon al Hispanujo. Neniu danĝero estas tiom
forta, ke ĝi detenu lin de liaj intencoj.

Li donis la leteron al kapitano de la hispana ŝipo.

Kelkaj ordonoj por kunligi la velojn, por levi la ankrojn -- kaj la
tero malaperis al kuraĝaj maristoj el la okuloj.

Kelkajn tagojn veturis la eskadro sudokcidenten. La instrukcioj de
Magalhaes kaj ordonoj de oficiroj estis precize plenumataj. La ŝipoj
veturis en la rekta linio unu post la alia, la signala kontakto
inter ili montriĝis tre taŭga. La ŝipanaro estis disciplinita, al
komando de la ekspedicio oni raportis neniun pli gravan delikton.
Maro estis kvieta kaj blovis favora vento.

Trankvilo. Bona vetero. Entuta harmonio.

Kaj tamen admiralo skuiĝis per duboj. La avertaj voĉoj el Hispanujo
ne restis ĉe li sen eĥo. Ĉu estas vero, ke la hispanaj kapitanoj
intencas ataki sian komandanton sur la vasta maro? Kiam kaj dum kiaj
cirkonstancoj ili tion faros? Ĝis nun ili faris nenion, kio subtenus
antaŭtimon de Magalhaes. Sed ĉu tio ne estas nura masko, per kiu
ili klopodas kaŝi siajn verajn intencojn? Ĉu ili ne volas nur
luldormigi la admiralon, por ke ilia atako estu pli malatendata kaj
pli efika?

Veneno de malkonfido penetris en koron de Fernao kaj ĉirkaŭpakis
ĝin per malmola krusto.

Kaj alia, pli malbona afero. Ankoraŭ dum restado en Hispanujo
disvastiĝis sciigo, ke Portugaloj post malsukcesaj provoj malebligi
vojaĝon de Magalhaes entreprenos ion alian. Ili sendos sur la
oceanon fortan eskadron, kiu havos ununuran celon: dronigi ĉiujn
ŝipojn de Magalhaes, neniigi karavelojn kaj ties ŝipanaron, ke
restu neniu atestanto de la embuska atako.

Magalhaes havis impreson, ke li estas grenero inter du muelŝtonoj.
Unu muelŝtono -- la hispanaj nobeluloj. Dua muelŝtono -- Manuelo
kaj lia ŝiparo. Ĉu li senvorte kaj rezigne atentu, ĝis li ricevos
unuan baton?

Malkonfido. Antaŭtimoj. Ĉu estas eble veturi tiamaniere en
nekonatecon?

De kie minacas pli granda danĝero? Kiu el ili estas pli proksima?
Kiun muelŝtonon forĵeti unuavice?

Eskadro veturas sudokcidenten. En tiu direkto, kien regule veturadas
la ŝipoj naĝantaj en Amerikon. Se Portugaloj efektive intencas
ataki ilin, en tiu kazo ilia ŝiparo krozados en ĉi tiuj akvoj.

Tiamaniere meditante Magalhaes faris subitan decidon: sen antaŭa
konsilo kun la kapitanoj li devojiĝos de la origina direkto. Li
gvidos siajn ŝipojn tien, kie la eskadro de Manuelo tute ne serĉus
ilin!

De sur admirala ŝipo vidiĝis signaloj:

"Ŝanĝi la direkton!"

La flaga ŝipo turniĝis kaj veturis en direkto -- sudorienta! En
direkto al Afriko! En direkto al akvoj, kiujn suverene hegemoniis
Portugaloj!

La ceteraj karaveloj obeeme sekvis la flagan ŝipon.

Sed jam aperis vicadmiralo Cartagena.

Li stariĝis antaŭ admiralo rekta, svelta, je la kapo pli altkreska
ol lia komandanto kaj je kelkaj jaroj pli juna, kun rigidaj trajtoj
en la vizaĝo.

"Sinjoro admiralo, kion signifas ĉi tiu ŝanĝo en la direkto?" li
demandis ĝentile. Sed la tono de lia voĉo malkaŝis, kiel li estas
ofendita, ke admiralo tute ne konsiliĝis kun li.

Cartagena havis plenan rajton demandi pri la afero. Kaj eble ĉiuj
pli postaj okazintaĵoj evoluus tute alie, se Magalhaes en ĉi tiu
momento respondus trankvile kaj objektive.

Sed Magalhaes estis tro premata per rigida cirklo de la malkonfido
kaj li ne povis montri iom da afableco.

"Ĉion mi serioze pripensis, sekvu la flagan ŝipon!" sonis la
respondo. Kaj ĝi estis elparolita kun ĉiu krudeco, kiun Magalhaes
kapablis uzi.

Post ĉi tiuj vortoj la ofendita Cartagena revenis al San Antonio.
Estis evidente, ke la konflikto inter admiralo kaj hispanaj nobeluloj
eksplodis, eĉ se laŭ ekstero ŝajnis, ke ĉio marŝas bone.

La eskadro ĉiam sekvis la flagan ŝipon, ordonoj de admiralo estis
plenumataj ankaŭ en sekvantaj tagoj. Kapitanoj de ĉiuj karaveloj
veturadis antaŭ vesperiĝo el Trinidado kaj salutis sian komandanton
laŭ regula maniero.

Kaj tamen io malbonsigne bruletis sur la ferdekoj kaj en kuŝejoj
de la ŝipanaro. Kien do ni propre navigacias? Ni proksimiĝas al
Atriko -- kaj ĝin regas Portugaloj! Ĉu la admiralo ne volas peli la
ekspedicion al bordo de Quineo kaj enmanigi hispanajn ŝipojn al siaj
samlandanoj?

Kaj ankoraŭ pli rapide kaj pli embuske komencis bruli la danĝera
flameto, kiam la ekspedicio atingis senventan trankvilejon,
kie ĝi estis devigata resti kelkajn semajnojn. Intertempe ĝi
celdirektis jam denove sudokcidenten kaj la bordon de Afriko ĝi
lasis malproksime malantaŭ si -- sed ĉu ne estas la senmova
trankvilo sur la vasta oceano pli malbona ol albordiĝo ĉe portugala
teritorio? Ĉu tiu homo taŭgas esti la admiralo, se li ne estas
kapabla atingi sen akcidento nure Brazilion, kien veturadas ŝipoj
jam kvazaŭ ili farus malgrandan ekskurson? Ĉu ne estus multe pli
bona komandanto Cartagena, kiu intervenis tuj post la unua ordono pri
la ŝanĝo de la direkto kaj estis tiom malĝentile silentigita?

La streĉo sur la ŝipoj fariĝis ankoraŭ pli sufoka, kiam la
firmamento kovriĝis per grizaj nuboj, kiuj pendis en la aero kiel
muta minaco.

Admiralo ordonis kunvolvi velojn. Apenaŭ la ordono estis plenumita,
fulmotondris kaj en sekvanta momento ferdekoj estis superŝutitaj
per torentpluvo. Fulmoj kruciĝis sur la malheligita firmamento, la
ventego muĝis kaj la ŝipoj ĝemis ankaŭ en fundamentoj.

Maristoj teruriĝis. La forto de la ŝtormo ŝajnis al ili kiel
averto antaŭ plua veturo. La naturo mem konfirmas tuj en la komenco
iliajn plej nigrajn antaŭtimojn. Ili prefere reveturu hejmen, kiam
estas ankoraŭ konvena tempo por tio!

La ŝtormo ĉesis kaj anstataŭ ĝi venas trankvila pluveto. Pluvas
unu tagon, du tagojn, tri tagojn -- pluvas semajnon, du semajnojn
-- pluvas kviete. Kaj sen vento. La veloj estas malstreĉitaj kaj
karaveloj staras preskaŭ sur unu loko... Maristoj estas lacaj,
malbonhumoraj, nekomplezaj, en iliaj okuloj kuŝas malboneco kaj
malamo, ili estas koleremaj, ili estas kapablaj fari kion ajn, nur ke
ili povu reveturi hejmen. Malbonaj kaj minacaj paroloj disvastiĝas
sur la karaveloj. Fernao multon aŭdas mem dum siaj rondiroj, kiam
li trarigardas patrolojn, kiam li iras kontroli provizojn en la
magazeno kaj ordon en kuŝejoj de la ŝipanaro. Antaŭ lia malserena
rigardo ja vortoj frostiĝas sur la lipoj kaj malamegaj fulmoj de
la koleriĝintaj okuloj glitas sendanĝere al la planko, sed al li
sufiĉas ankaŭ tio, kio restas ne dirita.

La tuta ekspedicio ŝanceliĝas en deprimiga kapteco de la tomba
trankvilo, rigidiĝinta senmoveco de la ne ĉesanta pluvo kaj kaŝata
malamo. La akumulita elektro devas esti iamaniere kvietigita.
Cetere jam komencas sur la ŝipoj disputoj kaj konfliktoj inter
la ŝipanaro, ĉiam pli ofte estas necese puni gravajn deliktojn
kontraŭ la disciplino. Sed ĉi tio ĉio ne sufiĉas, la sufokecon
oni devos forigi per ia subita, blindiga fulmo --

Poste la fulmo ekfrapis.

Ĝi okazis unufoje antaŭ la vespero.

La ŝipoj alveturis al Trinidado kaj unuopaj kapitanoj salutis
admiralon. Jam alveturis ĉiuj, nun proksimiĝis San Antonio.

La vualo de pluvgutoj estas trapenetrata per malrapida voĉkrio:

"Bonan vesperon, sinjoro ka-pi-ta-no! Sur San Antonio estas ĉio en
ordo. Kapitano Cartagena petas ordonojn!"

Magalhaes restis stari kiel alfrostiĝinta. Kion signifas ĉi tiu
malkaŝa ofendo? Kial Cartagena ne alparolas lin per lia vera
titolo? Kaj krome -- tio ja ne estis la voĉo de Cartagena! Kaj la
instrukcioj klare ordonas, ke la saluton devas diri ĉiu komandanto
persone!

Fernao ne volis kredi siajn orelojn.

"Ĉu tio estis kapitano Cartagena?" li demandis Henrikon, kiu staris
apud la kapitana ponteto.

"Ne estis li," respondis certe la sklavo.

"Stranga afero," diris Pigafetta, kiu rapide proksimiĝis. "Mi
ĵurus, ke hodiaŭ salutis vin iu alia ol kapitano Cartagena. Kion
ĝi signifus?"

Magalhaes silentis, sed liaj malserena vizaĝo kaj malhela rigardo
elparolis la saman demandon: Kion ĝi signifus!

Ĉu tio estas komenco de la ribelo?

Pupiloj de okuloj de Fernao strange mallarĝiĝis. Ducent sesdek
maristoj aŭdis la vokon de sur San Antonio. Du cent sesdek maristoj
estis la atestantoj de humiligo de sia admiralo. Ĉu li kviete
alrigardu, kiamaniere la veneno de ribelo fluas en vicojn de la
ŝipanaro?

Li ordonis venigi la ŝipoficiron.

"Vi veturos kun du viroj al kapitano Cartagena," li ordonis. "Vi
diros al li, ke mi postulas klarigon de lia hodiaŭa konduto. Kaj por
venonte mi senkondiĉe ordonas al li, ke li salutu min persone!"

"Laŭ via ordono, sinjoro admiralo!"

La oficiro surŝipiĝis. Kiam li revenis, li estis pala de
ekscitiĝo.

Cartagena sciigis, ke li konas instrukciojn kaj ke li ne estas
kompleza toleri similajn ordonojn. Hodiaŭ li lasis saluti
Magalhaeson per plej bona viro sur la ŝipo, estonte li komisios tion
al la lasta marista lernanto.

Fernao Magalhaes kliniĝis antaŭen, kvazaŭ li volus saltleviĝi kaj
per saltego forigi la distancon, kiu kuŝis inter li kaj aroganta
Cartagena. Sur lia frunto aperis akra sulko.

Kion li faros!

La horoj pasas, ili ŝanĝiĝas en la tagojn...

Nenio okazas.

Nur la pluvgutoj monotone plaŭdas sur mastojn. En subferdekoj,
en kuŝejoj de la ŝipanaro komencas danĝera bolado. Laŭdira --
admiralo! Kaj ni permesis, ke tia malkuraĝulo, kiu eĉ ne kuraĝas
interveni kontraŭ sia subalternulo, gvidu niajn vivojn? Ni faris
eraron, fatalan eraregon! Cartagena estus tute alia admiralo!

Magalhaes aspektis kvazaŭ li ne aŭdus. Kvazaŭ li ne sentus centojn
da rigardoj, kiuj lin trapikis per malamo, malestimo.

Li lamiris sur la ferdeko, li staris sur la kapitana ponteto, li
donis ordonojn al la ŝipgvidisto -- sed alie li estis silentema.

La eskadron de Manuelo li evitis. Ĉu lin ĵetegis teren ĉi tiu unua
bato de hispanaj hidalgoj?

Ĉu li ne rimarkis, kiel alten elkreskis dume la aroganteco kaj
fiereco de lia vicadmiralo? Tiu ja ĉesis jam entute saluti! Dume
ceteraj ŝipoj regule alproksimiĝis al Trinidado laŭ malnova kutimo
kaj ties kapitanoj normale honorigis la admiralon. San Antonio
balanciĝis sur la ondoj kaj ties kapitano obstine silentis.

Unua tago, dua tago, tria tago. Kaj Cartagena silentas...

Magalhaes scipovis atendi. Li neniam trorapidis, kaj dum tiaspeca
ekspedicio la komandanto devas esti speciale prudenta. Li devas
serĉi tion, kio kunligas homojn. Kaj li devas havi komprenon por
iliaj mankoj. La vojaĝo daŭras longe. Oni facile perdas nervojn kaj
poste la homo bedaŭras tion. Eble ankaŭ Cartagena rekonsciiĝos.

Sed kiam forpasis tri tagoj, Fernao komencis agi.

"Komuniku, ke mi kunvokas sur la flagan ŝipon konsilon de ĉiuj
kapitanoj," li diris al signalisto.

Pri la ordono de admiralo sciis tuj la tuta eskadro.

"Ni komprenas!" respondis la flagoj de unuopaj ŝipoj. Fernao staris
sur la ponteto kaj fiksrigarde observis San Antonion. Ĉu ĝi
respondos? Aŭ ĉu ĝi daŭrigos sian spitecon?

"Ni komprenas!" respondis ankaŭ flago de Cartagena.

Post duonhoro estis ĉiuj kapitanoj sur ferdeko de Trinidado. La
ŝipoficiro kondukis ilin en kabinon de la admiralo.

Magalhaes sidis ĉe la tablo kaj kontrolis iajn listojn. Kiam eniris
la kapitanoj, li salutis ilin per kapklino. Cartagenan li tro ne
atentis. Sed ankaŭ preterfluga rigardo instruis lin, ke la obstinega
kapitano perdis nenion de sia fiereco.

"Mi kunvokis vin en la afero iomete hontiga, sinjoroj," komencis
rekte Magalhaes. "Mi volas nome rememorigi vin, ke en la intereso de
la disciplino vi devas plenumi ĉiujn instrukciojn."

Serrao rigardis rekte en la okulojn de Magalhaes. Ceteraj estis
iomete embarasitaj. Nur Cartagena malrespekte ridetis.

"Estas certaj reguloj, kiujn vi devas konservi interrilatante kun via
admiralo," daŭrigis Fernao. "Vi plenumas ilin entute bone kaj mi ne
bezonas plendi je via konduto. Nur en lastaj tagoj okazis io, kio
surprizis min. Kapitano Cartagena forgesis saluti min."

En la kabino estis sufokiga atmosfero. Cartagena spite levis la
kapon.

"Surprizas min, ke li kiel nobelulo, kiu devus havi la ĝentilecon en
la sango --," daŭrigis admiralo kaj liaj okuloj enpikiĝis en tiujn
de Cartagena.

"Mi malpermesas, ke vi tiamaniere parolu kun mi!" interrompis lin
rapide la vicadmiralo. "Mi estas nobelulo kaj mi scias, kion mi devas
fari!"

"Jes, vi estas nobelulo!" Magalhaes subite leviĝis de sur la
brakseĝo kaj rimarkis Cartagenan per neniiga rigardo. "Sed se mi
juĝas laŭ via konduto, Hispanujo devus honti pri vi!"

"Vi ofendas min! Kaj se ĝis nun neniu diris al vi, kion signifas
ofendi veran hidalgon, mi diros tion al vi!" kriis Cartagena
ruĝigita de kolero kaj ekprenis glavon.

En la kabino ekestis tumulto kaj bruo. Konsternitaj kapitanoj volis
reteni la ekscititan kamaradon.

Magalhaes per du saltpaŝoj troviĝis ĉe Cartagena. Li elmanigis al
li la glavon kaj skuis lin kiel knabeton.

"Jen ni rigardu la sinjoron hidalgon!" lia voĉo raŭkis de
ekscitiĝo. "Do ne nur manko de ĝentileco, sed ankaŭ ribelo
kontraŭ sia komandanto! Bonege, sinjoro Cartagena, tion vi faris
brilege! Vi estas arestita!"

Energie li malfermis la pordon.

"Patrolo!"

Alkuris oficiro kun kelkaj viroj.

"Kion vi ordonas, sinjoro admiralo?"

"Kapitano Cartagena estas arestita! Katenu lin -- kaj en malliberejon
kun li!"

"Mi protestas!" erupte vokis pala Cartagena. Li rigardis kapitanojn
kaj kriis: "Amikoj, rekonsciiĝu! Defendu min! Eble vi ne lasos
tiamaniere malhonorigi min!"

Sed li vokis vane.

Kapitanoj estis konsternitaj per rapida atako de admiralo. Al neniu
venis ideo batalprepari armilojn.

Nur Mendoza paŝis antaŭ Magalhaeson kaj per ĝentila, humila voĉo
diris:

"Sinjoro admiralo, ni diras nenion kontraŭ via ordono. Sed nur pri
unu mi petas vin: Ne donu al sinjoro Cartagena katenojn. Li ja estas
nobelulo. Konsideru, kiamaniere tio efikus je la ŝipanaro. Donu lin
eble en malliberejon sur mian ŝipon kaj mi garantias per mia hidalga
honoro, ke mi alkondukos lin al vi en ĉiu momento, kiam vi deziros
tion."

Magalhaes, jam denove trankvila kaj rigida, konsentis. Poste li
turniĝis al ceteraj kapitanoj, kiuj staris kiel senmovaj kolonoj:

"Sinjoro Cartagena estas senigita pri sia rango. La kapitano sur San
Antonio estos de ĉi tiu momento Coca, unua oficiro el Trinidado."

Senmezure konfuzitaj rigardis kapitanoj sian komandanton. Nur okuloj
de Serrao brilis de entuziasmo. Ĉiuj silentis.

"La kunveno estas finita," diris Magalhaes kaj donis signon por
disiro. Cartagena estis forveturigita en malliberejon sur la ŝipon
de Mendoza. Kaj kio estos nun, Fernao? Vi lampaŝas sur la ferdeko,
en subferdeko, vi staras sur la kapitana ponteto, vi donas ordonojn
al ŝipgvidistoj. Centoj da okuloj diligente atento-sekvas vin. Ĉu
en ili kuŝas ankoraŭ malamo, malestimo?

Se vi vidus tiujn okulojn el proksimo, kion vi malkovrus en ili? Vi
ekkonus, kiel rapide povas ŝanĝi opinio de homoj. Kiam estis la
kunveno de kapitanoj, ĉiuj atente rigardis al Trinidado. Maristoj
sciis, ke tie okazos duelo, kiu eble decidos pri la tuta ekspedicio.
Se venkos Cartagena, oni veturos hejmen. Tiamaniere estos plenumita
deziro de la plejmulto de maristoj. La ĝojo pro reveturo ekregos sur
ĉiuj ŝipoj.

Strangaj estas homaj koroj kaj ties sentoj estas nediveneblaj.
La venko apartenas al vi, Fernao. Ilia sopiro pri reveturo ne
plenumiĝis. Kaj tamen ili ne sentas sin seniluziigitaj. La sciigo
pri via energia kaj admirinda interveno disvastiĝis fulmrapide sur
ĉiuj ŝipoj. La maldelikataj maristoj amas forton. Vi donis pruvon
al ili, ke vi scipovas rompi eĉ feron. Per via faro vi konvinkis
ilin, ke vi estas kapabla rezisti ne nur al ventegoj, sed ankaŭ al
homoj. Ili nun scias, ke vi havas manon firman kaj koron de la viro.

Ĉu ili observas ĝin? Jes. Ili atente observas ĉiun vian paŝon.
Sed tio jam ne estas rigardoj, por kiuj ili estus trapiki vin. Ili
volas koni vin, Fernao.

Ĉesas pluvi, la veloj malrapide blovŝveliĝas.

La suno ridas kaj karaveloj gaje ekveturas.

Kaj unu decembran tagon -- post la marveturo, daŭranta dek unu
semajnojn -- aŭdiĝas de sur Trinidado ĝojekkrio:

"Tero!"

Ĉiuj ferdekoj subite plivigliĝis.

En malproksimo montriĝis blueta strio, malhela kaj malklara, kvazaŭ
ĝi estus nura nubo, pendanta tuŝapude super la horizonto.

La ekspedicio estis en Brazilio.



XI.

Laŭlonge de amerikaj bordoj


Alveturo en Brazilion ŝanĝis subite ĉion. Anstataŭ la ploranta
oceano bonvenigis maristojn ridetanta tero superŝutata de sunradioj.
Anstataŭ ŝancelinta ferdeko ili sentis sub la piedoj denove firman
teron. Anstataŭ malvasta spaco en malgrandaj kuŝejoj ili havis
antaŭ si vastan liberan regionon. Kaj krom tio: anstataŭ precize
mezuritaj kvantoj de manĝaĵoj ili povis manĝi kaj trinki, kiom
ili volis. Ili fritis kokidojn, bakis anserojn kaj bongustan viandon
de tapiroj -- kiu pensus nun pri tio, kion ili travivis, aŭ kio
ankoraŭ atendas ilin?

Braziliaj Indianoj akceptis ekspedicion kun malfermitaj brakoj. Jam
longan tempon en ilia regiono ne pluvis. Apenaŭ aperis sur la maro
ne vidataj ŝipegoj, komencis abunde pluvi. La indiĝenoj kredis, ke
la pluvon alportis al ili la blankuloj. Pro tio ili kompleze ofertis
al alvenintoj por aĉeti ĉion, per kio abundis ilia tero: ananasojn,
terpomojn, sukerkanon, anserojn, kokidojn, tapirojn.

La kajo baldaŭ ŝanĝiĝis en bruantan foirejon. Sur la karaveloj
restadis nur la plej necesaj patroloj. La cetera ŝipanaro ĉiutage
rapidis eksteren por ĝui la bonvenigatan paŭzon en 1a veturo.

Magalhaes iradis sur la bordo kaj kun kontento li observis bruoriĉan
vivon. Li permesis al ŝipanaro multe da libereco, por rekompenci
ties penojn de ĝisnuna navigado. Nur ke ili ĉiuj kiel eble plej
multe fortigu sin al plua veturo! Kun indiĝenoj li faris kontrakton
pri riĉaj liveroj de nutraĵoj. Kiu scias ja, kiam ili havos denove
tian okazon por kompletigi siajn provizojn!

Ĉiutage li renkontis Pigafetton. La juna Italo estis en sia
elemento. Ĉion li volis scii, pri ĉio aŭdi, ĉion ekkoni. Li
atente rigardis homojn, iliajn loĝejojn, vivmanieron. Li observis
naturon, ties fruktojn, bestaron. Ĉiu nova ekkono entuziasmigis lin.

Iam vidis lin Magalhaes meze de grupo da Indianoj, kun kiuj Pigafetta
interkompreniĝis. Kaj ĝi estis interkompreniĝo, kiu estis vidinda!
Pigafetta esprimis siajn pensojn per la manoj, per la kruroj,
per la okuloj, per la tuta vizaĝo, li rastis en la sablo, li
kalkulis striojn kaj desegnis strangajn formojn, nur ke la indiĝenoj
komprenu, kion oni postulas de ili. Ĉi tie li povis uzi ĉiun sian
viglecon kaj inventemon. Li ridis kaj radiis, kiam la indiĝenoj
komprenis lin, li fariĝis ruĝa, malsereniĝis kaj maltrankvile
baraktis, kiam ili ne komprenis.

Apenaŭ li ekvidis Magalhaeson, li kuris al li. Laŭ radianta rido
sur la vizaĝo li ĵus fartis eksterordinare bone.

"Sinjoro admiralo!" li vokis jam el malproksimo. "Tiuj Indianoj estas
fabelaj!"

"Laŭ kio vi juĝas tiel?" ridetis Fernao.

"Nur imagu al vi! Mi ofertis al ili kombilon, tute malgrandan,
normalan kombilon -- kaj ĉu vi kredas, ke mi ricevis por ĝi du
anserojn?"

"Vi aĉetis vere malkare!"

"Kaj ne nur tio!" vokis pluen Pigafetta. "Por poŝtranĉilo ili
donis al mi kvin kokidojn! Aŭ -- rigardu, sinjoro admiralo," li
elpoŝigis ludkartojn, "ĉi tiuj bildetoj sorĉinfluas ilin! Vi eble
ne kredos al mi, sed mi diras nur veron: por kora reĝo mi aĉetis
ses kokidojn!"

"Sed vi devis sendube multe marĉandi?"

"Tute ne! Estas la plej bela afero, ke Indianoj estas kontentaj same
kiel ni!"

Kaj ĝojiĝinta Pigafetta rakontis al Magalhaes pri aliaj
interŝanĝoj, kiujn li vidis: por eta fiŝkaptilo ricevis maristoj
ses kokidojn, por malgranda speguleto dek belege kolorajn papagojn.
Kiam oni ofertis al indiĝenoj tondilon, ili alportis tiom da fiŝoj,
ke oni povis satigi per la kvanto dek du virojn. Por malgranda
sonorileto -- infana ludilo -- ili alportis grandegan korbon da
belegaj fruktoj.

Magalhaes ridetis. Li trovis plaĉon en ĉi tiu vigla viro, kiu
pri ĉio ne laciĝeme interesiĝis. Plej multe plaĉis al li,
ke Pigafetta neniam perdis bonan humoron. Ja eĉ tiam, kiam sur
Atlantika oceano tedis ilin daŭraj pluvoj, kiam ĉiuj iradis preter
si kiel ekscititaj krabroj. Pigafetta havis por ĉiu sendanĝeran
spritaĵon, gajan rakonton, edifan vorton, afablan ridon. Suna homo!
ekpensis Magalhaes kaj li denove rememorigis al si Franciskon. Ankaŭ
li estis tia gaja, ĝoja, optimista...

Francisko! Kiam li vidos lin? Kaj dum kiaj cirkonstancoj? Ili forlasu
la brazilajn bordojn, malgraŭ tio, ke ili vivas ĉi tie kiel en
paradizo!

Ĝi ne estis nur sopiro je Francisko, kio plirapidigis la forveturon
el Brazilio.

Post kelkaj tagoj de restado en la ĉarma lando Magalhaes rimarkis,
ke disciplino sur la ŝipoj fariĝis tro libera. Per superfluo
fariĝis maristoj komfortemaj. La senzorga vivo tiom plaĉis al
ili, ke ili nur tro malvolonte faris pli malfacilajn laborojn sur
la ŝipoj. Ankaŭ kiel patroloj ili deĵoris maldiligente kaj kun
evidenta malŝato.

La incidento kun kapitano Coca estis la lasta guto, kiu superplenigis
ujon de pacienco de Magalhaes.

Iam alkuris Henriko evidente ege kolerita.

"Sinjoro admiralo, vi devos interveni!" li diris rapide, ekscitite.

"Kial? Kio okazis?"

"La maristoj, kiuj surŝipigas la nutraĵojn, ne volas obei."

"Kiun?"

"La kapitanon Coca!"

Ombro de indigno aperis sur vizaĝo de Magalhaes. Coca! Denove tiu
Coca! Kiom da malagrablaĵoj li jam kaŭzis dum tiu mallonga tempo!
Estas vero, tuj kiam Fernao nomis lin kapitano sur San Antonio
anstataŭ ribelema Cartagena, li sentis ian antaŭtimon. Li sciis, ke
la kapabloj de Coca ne estas tiaj, kiajn oni postulas de komandanto
de la ŝipo. Sed ke li estus tiom nekapabla, kiel montriĝis post lia
nomigo, tion li tamen ne supozis.

Coca apartenis al tiuj homoj, kiuj scipovas nur obei. Kiam li ricevis
ordonon kaj oni montris al li, kiamaniere plenumi ĝin, li faris sian
devon bone. Sed kiam li fariĝis komandanto kaj havis taskon uzi
sian ordonpovon, li montriĝis tute nekapabla. Magalhaes toleris lin
kiel kapitanon nur pro tio, ke mankis aliaj taŭgaj personoj. Li ne
volis, ke la personoj en postenoj de komandantoj ofte ŝanĝiĝu. En
tiu kazo la ŝipanaro ĉesas konfidi al iliaj kapablecoj, ĉar ĉiu
marista lernanto facile divenas, ke ŝipkomandanto ne forlasas sian
lokon sen grava kaŭzo.

Do -- sur la maro Coca ne montris kvalitojn de bona komandanto. Kaj
nun denove io?

Magalhaes kaj Henriko rapidis al amaso da provizoj, kiuj estis
transportataj per ŝalupoj de sur la bordo al karaveloj.

Maristoj sidis sur la kestoj. Kapitano Coca, ruĝa de kolero kaj
ekscitiĝo, kriis kaj senpove svingis per la manoj. Li ordonis,
petis, insultis, ĵurpetis. Lastan frazon, diritan per preskaŭ
plorema voĉo, aŭdis ankaŭ Magalhaes.

"Homoj, mi petas vin, ne sidu ĉi tie! Tiun amason da varoj ni
devos surŝipigi antaŭ vespero! Komencu labori, kion diros al ni
admiralo!"

Maristoj ne moviĝis. Iuj malsereniĝis, aliaj ridis.

"Kion tio signifas?" demandis akre Magalhaes, kiam li venis pli
proksimen. En lia voĉo tremis subpremata kolero.

Coca, kiu sidis ĝis nun tiamaniere, ke li ne povis vidi la
alvenantan komandanton, timigite turniĝis. Li rapide salutis kaj
konfuze balbutis:

"Sinjoro admiralo -- ili -- ili ne volas labori!"

Rigardo de Magalhaes glitis al maristoj. Ili staris respekte kaj
trankvile observis sian plej supran komandanton.

Post vortoj de Coca unu maristo paŝis antaŭen.

"Kapitano Coca ne diris ĉion, sinjoro admiralo. Li forgesis aldoni,
ke ni ne volas labori nur sub lia komando."

"Kiel mi komprenu tion?" demandis rapide Magalhaes.

"Kapitano Coca ne scias, kion li volas!"

"Kiel vi kuraĝas diri tion?" atakis lin la kulpigito.

"Nur lasu lin, sinjoro -- kapitano," intervenis Magalhaes kaj el
akcento, kiun li donis sur la vorton "kapitano", ne estis malfacile
senti lian malestimon. "Mi volas aŭdi opinion de ambaŭ frakcioj.
Daŭrigu, Eloriago!" li turnis sin al la maristo.

"Kapitano Coca ne scias, kion li volas," ripetis Eloriago. "Tuj li
ordonas fari la aferon tiamaniere, tuj alimaniere, tute kontraŭe.
Kiam la ŝalupo estis jam duonŝarĝita, li decidiĝis por io alia
kaj ĉesigis la laborojn. Ni devis forporti ĉiujn kestojn sur la
bordon, por ke la ŝalupo -- kiel li diris -- ne renversiĝu. Kaj tio
ripetiĝas de la mateno. Post nelonge estos tagmezo, kaj ni preskaŭ
nenion faris. Anstataŭ tiamaniere labori, prefere ni faras nenion."

La parolinta maristo rigardis al la ceteraj. Ĉu 1i tion diris bone?
Ĉiuj kontente kapjesis.

"Jen vi vidas!" aldonis Eloriago kaj rigardis venkoplene al ruinigita
kapitano.

"Ĉu vi povas klarigi tion al mi?" demandis Magalhaes al Coca.

"Mi, nome -- -- -- tio okazis jene -- -- -- mi origine volis -- nu,
kiel mi tion diru -- tie... malsupre devis esti pli grandaj kestoj,
sed poste mi diris al mi, ke estus pli bone, se tie troviĝus la pli
pezaj, eĉ se ili estas pli malgrandaj --"

"Kaj vi ordonis retransporti ilin?"

"Jes!" diris rapide Coca, kiu opiniis, ke Magalhaes konsentas kun li.

"Kaj vi perdis per tio duontagon!"

"Mi -- nome -- jes, sed ĝi ne daŭris tutan duontagon! Mi opinias,
ke tio ne daŭris pli ol kvar horojn!"

"Vi iros kun mi," diris rapide Magalhaes. "Kaj vi," li turniĝis
al la maristoj, "eklaboru! Anstataŭ kapitano Coca inspektos ĉi
tie sinjoro Alvar Masquita. Li montros al vi, kiamaniere oni devas
aranĝi la kestojn."

Alvar Mesquita estis oficiro sur Trinidado.

Magalhaes kun Coca foriris. Dumvoje la kapitano klopodis kulpigi
kelkajn maristojn.

"Silentu!" interrompis lin Magalhaes. "Estas aferoj, kiujn ne estas
eble pardoni. Kaj se la komandanto donas nepripensitan ordonon, li ne
povas esti komandanto."

Tiun saman tagon antaŭ la vespero vicordiĝis la ŝipanaro sur la
bordo. Ĉiuj estis scivolaj, kio okazis.

Magalhaes komunikis, ke kapitano Coca estas senigita pri sia rango
kaj lian postenon okupos Alvar Mesquita. Ĉiujn laborojn oni devos
finigi en du tagoj. La trian tagon matene karaveloj daŭrigos sian
pluan veturon.

La unua komuniko ne surprizis tro, ĉar jam posttagmeze sciis tuta
ekspedicio, kio okazis inter Coca kaj maristoj. Sed la sciigo pri
neatendita forveturo efikis kiel fulmo. Ili jam tiom alkutimiĝis al
novaj belegaj vivcirkonstancoj, ke ili tute ne pripensis la demandon
de plua navigado.

La neatendita ordono kolerigis ilin. La kunigitajn vicojn traflugis
malkontenta murmuro, sed energio de Magalhaes efikis tiom, ke disiro
kaj reveno sur ŝipojn okazis en absoluta ordo.

Nur kiam la maristoj restis solaj sur ferdekoj kaj en magazenoj, ili
komencis denove murmuri.

"Kien kondukas nin admiralo? Kial li ne estas kontenta pri tio, ke ni
atingis Brazilion?"

"Pli bone estus, se ni aĉetus varojn kaj revenus hejmen!"

"Kiu scias, kio atendas nin ie en nekonata medio?"

Eloriago aŭskultis la plendojn, poste li subite ekparolis:

"Hontu, viraĉoj!" li tondris. "La vera maristo volas vidi ĉiutage
ion novan, kaj ne navigadi tien, kien povas veturi jam preskaŭ
ĉiu marista lernanto. Kaj nia admiralo havas certe grandan planon.
Atingi Molukojn de oriento -- ĉu vi scias, kion tio signifas? Ni
devus esti fieraj, ke li elektis ĝuste nin al tia vojaĝo! Ĉu vi ne
scias, kiom da maristoj li malakceptis? Kaj nin li kunprenis. Kial?
Ĉar li kredis, ke ni helpos al li. Kaj vi -- tiamaniere? Apenaŭ vi
faris kelkajn paŝojn el nia patrujo, jam vi ĝemsopiras je jupoj de
viaj patrinoj. Mi ripetas -- hontu!"

"Atingi Molukojn de oriento! Kiu ja aŭdis tion iam? Ni alveturos al
la fino de la mondo kaj falegos en abismon," murmuris fortstatura,
ĉirkaŭ kvardekjara maristo. Lia nomo estis Poveda.

"Jen fabeloj!" trankviligis lin Eloriago. "Kaj -- eĉ se ekzistus ie
tia abismo, nia admiralo jam scipovus eviti ĝin. Li scias, kion li
faras -- pri tio mi estas jam delonge firme konvinkita."

"Nu -- mi ja ne diras, ke li estas malbona," cedis Poveda.

"Al mi plaĉas, ke li estas justa," aliĝis al Eloriago alia maristo.

"Ekzemple kun tiu Coca. Alia admiralo favorus la kapitanon, eĉ se
tiu estus plej malbona. Sed li? Ni ja vidis tion!"

"Mi konas kapitanojn," diris bronze sunigita maristo, pri kiu ĉiuj
sciis, ke li estis partopreninta multajn ekspediciojn transmaren en
servoj hispanaj kaj portugalaj. "Iuj el ili havas por normala maristo
nur insulton aŭ piedbaton. Sed nia admiralo? Se oficiro estas kulpa,
li riproĉas lin. Se faras ion bonan simpla maristo, li laŭdas lin.
Por li ni ĉiuj estas egalaj homoj. Kaj tio estas bela."

Simile oni parolis ankaŭ sur aliaj ŝipoj, kaj sur ĉiu troviĝis
iu Eloriago, kiu scipovis ekkompreni Magalhaeson kaj konsentigi la
ceterajn.

Kaj tiamaniere okazis, ke la sekvantan tagon maristoj komencis
fervore ŝarĝigi la ŝipojn per varoj kaj ili komencis eĉ ĝoji pro
la plua navigado.

Kiam alproksimiĝis la tago de forveturo kaj karaveloj forlasis la
gastigeman landon. Fernao Magalhaes staris sur la ponteto de la
komandanto kaj rigardis al la kontinento. Li rememoris Beatricon
kaj malgrandan Rodrigon. Li denove malproksimiĝas de ili. Ĉu
malproksimiĝas? Jes. Sed samtempe alproksimiĝas. Li proksimiĝas
ankaŭ al Francisko Serrao. Li proksimiĝas al Molukoj, misteraj
insuloj de spicoj. Li proksimiĝas al la solvo de grava demando: Kian
formon havas la Tero?

Kion signifas ĉiuj malhelpaĵoj kompare al ĉi tiu alta celo! Li
venkos ilin -- ankaŭ se ili postulos ĉiun lian energion.

Li rememoras, kiel li kelkfoje renkontis Gomezon sur la brazila
bordo. Ĉu Gomez paciĝis kun tio, ke Magalhaes realigas la planon,
kiun realigi intencis li? Ĉu li rekonas superecon de sia pli feliĉa
rivalo? Ĉiujn ordonojn li plenumas sen murmuro kaj konscience. Sed
kelkaj rigardoj en okulojn de Gomez konvinkis Magalhaeson, ke tiu ne
paciĝis. Lia rigardo estis tro necerta kaj vagema. Tiamaniere ne
rigardas tiu, kiu havas puran konsciencon. Kion li sendube intencas?
Kian nigran planon forĝas lia ofendita honoravido?

Nek tromemfidaj kapitanoj, hispanaj hidalgoj, paciĝis kun la fakto,
ke ili estas subordigitaj al Magalhaes. Admiralo sentas je ĉiu
paŝo, kiel malfacile ili toleras lian komandon. Ili ja ne kuraĝas
rompi la disciplinon, sed Magalhaes bone konas iliajn pensojn. La
incidento kun Cartagena estis instruo kaj averto.

Ankaŭ inter la ŝipanaro estas multaj malkontentuloj. La Hispanoj
kaj ili estas en granda plimulto -- malkonfidas lin. Multaj ĉiam
ankoraŭ suspektas lin, ke li kiel Portugalo havas perfidajn
intencojn. La malkonfido de la maristoj ĝenis lin. Sed li gardis sin
malkaŝi tion. Kiam li aŭdis ian avertan rimarkon de Henriko aŭ
Serrao -- krom Pigafetta, Barbosa, ĉefŝipisto Spinoza kaj astronomo
Martino -- ili estis kunuloj, kiujn li povis plej multe fidi -- tiam
li pli volonte kunpremis lipojn kaj li fariĝis des pli izolita.

Kaj unu el malplej atendotaj malhelpaĵoj estis disreviĝo pri
la formulo de Faleiro, per kiu ili intencis determini geografian
pozicion. La astronomo Martino jam dumvoje sur la maro kelkfoje
provis determini pozicion de la ŝipo helpe de eltrovaĵo de Faleiro.
Sensukcese. Li esperis, ke almenaŭ sur la firma tero, ĝis li havos
pli favorajn kondiĉojn por laboro, li solvos la aferon. Kaj li
solvis ĝin. Li konstatis, ke Faleiro jam en la tempo, kiam li kreis
la formulon, estis duonfreneza. Lia eltrovaĵo taŭgis por nenio.
Magalhaes, malgraŭ tio, ke li adiaŭis Faleiron en disharmonio kaj
jam antaŭ longa tempo sekvis liajn sciencajn ekzegezojn tre kritike,
tamen kredis, ke la formulo estas ĝusta kaj ke ĝi donos al ilia
veturo necesan certecon, senton de sekureco. Des pli vundiga bato
estis por li la sciigo de Martino. Do ili devas determini pozicion
de lokoj per malnova maniero, kiu estas longdaŭra kaj malpreciza.
Ununura feliĉo, ke Martino estas sperta astronomo kaj sian aferon
tre bone komprenas.

Estis multaj malhelpaĵoj. Kaj ili estis grandaj. Estis tiom da ili,
ke plej multaj homoj starante sur la loko de Magalhaes jam antaŭ
longe perdus la fidon je sukceso de tiel necerta entrepreno. Sed
Magalhaes ne cedis.

Karaveloj veturis malrapide, sed daŭre. Ili balancis sur la ondoj
kaj glitis laŭlonge de amerikaj bordoj. Horon post horo, tagon post
tago ili veturis antaŭen, senĉese antaŭen, senĉese al sudo, al la
serĉata markolo.

Kelkfoje jam ŝajnis, ke la kontinento esperige malfermiĝas, kvazaŭ
la markolo estus jam jam atingebla. Sed ĉiam montriĝis, ke ĝi
estas nur enfluo de iu rivero.

Kiam ni atingos la traveturejon? -- demandis terurigitaj okuloj de la
maristoj, el kiuj multaj timis ĝuste kiel Poveda, ke ili alveturos
al la fino de la tero. Tie embuskas ilin grimacanta abismo, en kiun
ili falegos...

Kiam ni atingos la trapasejon? -- demandis mokemaj grimacoj de
oficiroj kaj kapitanoj, kiuj komencis antaŭvidi, ke Magalhaes scias
nenion certan pri ties situo.

"Kiam ni atingos la trapasejon?" demandis rekte unu tagon Pigafetta,
kiu jam sopiris skribi en sian taglibron ion signifan.

"Espereble jam baldaŭ," respondis malrapide, kun ŝajnigata
trankvilo Magalhaes. Sed poste li jam ne scipovis bridi sian
emocion kaj rapide aldonis: "Eble pli frue, ol ni supozas, sinjoro
Pigafetta."

Li nome ekvidis en tiu momento senfinan akvoebenaĵon, kiu
tratranĉis amerikan kontinenton kaj etendiĝis al vidneatingebla
malproksimo. Magalhaes kromordinare plivigliĝis. Li rapide trapaŝis
ferdekon kaj en la aero siblis liaj ordonoj. La eskadro ankros ĉe
la bordo! Poste ĝi dividiĝos -- tri ŝipoj veturos en la markolon
esplori ĝin -- kaj admiralo intertempe mezuros ties larĝecon!

La ferdekoj transformiĝis en homan formikejon. Ĉiu volis rigardi
komencon de tiom longe serĉata trapasejo. Kaj vere, ĝi valoris la
rigardon. Ĝis kien okuloj povis vidi, akvo kaj akvo. Vi rigardas
suden -- akvo. Vi rigardas norden -- akvo. Kaj se vi rigardas al la
okcidento, nenie vi vidas eĉ peceton de firma tero. Finfine ĉe la
markolo!

La esploraj ŝipoj ekveturis ĝojigite okcidenten. Ili trahakos
kontinenton, malkovros oceanon, kiun ekvidis Balboa, ili revenos kun
ebriiga sciigo al admiralo -- kaj poste antaŭen al Molukoj!

Intertempe Magalhaes mezuris larĝecon de la malkovrita enfluo. Ĉio
atestis pri tio, ke ili atingis trapasejon.

Forpasis multaj tagoj, sed la elsenditaj ŝipoj ne revenis. Nur
post du semajnoj ili aperis sur la horizonto. Magalhaes staris sur
Trinidado kiel statuo kaj per fiksa rigardo li klopodis diveni eĉ
el malproksimo, kian sciigon ili alportas. Ĉu tio estas vere la
serĉata markolo? Ĉu ili atingis oceanon de Balboa?

Kial ne bruegas kanonpafiloj?

Kial ne estas sur mastoj la flagoj anoncantaj venkon?

La koro de Fernao batas kiel sonorilo. La trajtoj de lia vizaĝo
estas rigidaj kiel ŝtono.

Kial --?

"Sinjoro admiralo," komunikas Mesquita en tomba trankvilo, "de la
certa loko bordoj de la golfo mallarĝiĝas. Kiam ni post kelktaga
veturo gustumis la akvon, ni konstatis, ke ĝi estas dolĉa. Ĝi ne
estas traveturejo, sed granda rivero."

Fernao, ekprenu firme barieron de la kapitana ponteto! Kunpremu firme
lipojn, por ke el ili ne forglitu senespera ĝemo, kiu malkaŝus la
senmezuran grandecon de via trompiĝo! Kelkfoje rapide kaj forte
palpebrumu, por ke vi forpelu larmojn, kiuj entrudiĝas en viajn
okulojn!

Rigardoj de ĉiuj maristoj estis en tiu momento fiksitaj al
Trinidado, al admiralo, al lia barbokovrita, senmova, rigidita
vizaĝo. Ĉiuj okuloj sekvis streĉe lian rigardon, kiu de sur
vizaĝo de Mesquita malrapide, malrapide deglitis al akvoj de perfida
riverego. Ĉu finfine aŭdiĝos nun, post tiom frakasiga malvenko,
post tiel klara pruvo, ke ĉi tiu tuta veturo estas konstruita sur
nuraj hipotezoj, post tia ŝoko, kiu malkovris malfirmecon de supozoj
de Magalhaes -- ĉu nun finfine aŭdiĝos la liberiga ordono "Streĉu
velojn! Ek al Hispanujo!" --?

Magalhaes staras kiel roko, en lia vizaĝo moviĝas nek unu muskolo.
Li sentas, ke vicoj de maristoj estas preparitaj aŭ voki al li
"Vivat!", se li ordonos reveturi, aŭ superŝuti lin per frostiga
torento de mallaŭtaj kaj obtuzataj malbenoj, se li volos daŭrigi la
veturon.

Li rapide decidiĝas. Ĉu ne ekzistas la trapasejo? Ĉu eraris Behaim
kaj Haro kaj Faleiro kaj aŭtoroj de strangaj landkartoj, kiujn
li vidis kaj trastudis? Jes, ili eraris fiksante la situon de la
traveturejo, tion Fernao jam scias hodiaŭ. Sed kiu povas garantii,
ke la traveturejo ne troviĝas je du, je tri, je kvin gradoj de
geografia larĝeco pli suden?

Malkredemuloj! Ĉu perdas kuraĝon tiu, kiu kredas per la tuta koro?

"Streĉu velojn!" sonas metala ordono el Trinidado. "Direkto --
sud-sudokcidenten!"

Sur ŝipoj mirego kaj konsterniĝo. Kien ili estas ankoraŭ
veturontaj?

Ducent sesdek rigardoj malamege pikiĝas en vizaĝo de la admiralo.
Ili esperis revidi la sunan Brazilion, malfermitan ĉirkaŭbrakon de
siaj patrolandoj. Sed tio --?

Kaj tamen la veloj streĉiĝas kaj karaveloj malproksimiĝas mejlon
post mejlo, leguon post leguo de allogaj hejmoj. Ili veturas
renkonten al frostaj ventoj, al neĝaj ventegoj, al furiozantaj
uraganoj. Tagon post tago estas ĉio pli malmilda, en malvarma
ventego la veloj disŝiriĝas, ŝnuregoj volvekovriĝas per tavolo
da glacio, la frostorigidiĝantaj manoj ruĝiĝas kaj haŭto sur ili
krevas, la bordo jam antaŭ longe perdis sian gajan tropikan aspekton
kaj ĉie estas nur nudaj rokoj aŭ dezertaj sablaĵoj aŭ pigmeecaj
arbaroj, iun beston aŭ homan loĝejon vi ĉi tie tute ne vidas,
nur malvarmo, rigido, ventego kaj frosto. Jam estis marto, komenco
de la vintro sur la suda duonglobo. Magalhaes devis konfesi al si,
ke la vintro estis pli rapida ol li. Dum ilin retenadis ventoj sur
Atlantika oceano, dum ili ĝuis ĝojigan restadon en Brazilio, dum
ili vane serĉis trapasejon apud rivero La Plata -- belaj tagoj de la
someraj kaj aŭtunaj monatoj forflugis kaj kun ili perdiĝis ankaŭ
ebleco traveturi la sudamerikan kontinenton en bela vetero...

Kun obstina necedemo li atente rigardis la bordon de sur ferdeko de
Trinidado. Li malatentis frostan venton, kiu penetris ĝis al ostoj.
Li malatentis pikajn neĝflokojn, kiuj vundis frostiĝintan vizaĝon.
Kvazaŭ hipnotita li rigardis al la bordo. Kiam li fine ekvidos la
trapasejon?

Kaj denove kelkfoje ŝajnis, ke la feliĉo ridas je li. Aperis nova
granda entranĉo en la kontinento kaj ne estis eble vidi ĝian finon.
Esplori ĝin! Unu aŭ du esplorŝipoj veturos en la golfon, la
ceteraj restos dume sur la oceano...

Denove nur trompiĝo. Amara, vundiga. Poste duan fojon, trian fojon,
kvaran fojon...

La frosta vento penetris ankaŭ en la animojn. Ili veturas, veturas
-- kaj kien ili veturas? Kion ili ankoraŭ sekvas? Nun ja estas
nediskuteble pruvita, ke admiralo scias pri la trapasejo nenion, ke
li nur blindpalpas kaj serĉas! Li kredas je iu hazardo!

"Mi diras al vi, ke li scias nenion!" aŭdiĝis laŭte el subferdeko.

"Li estas normala mensogulo! Li avidas nur sian gloron, riĉecon!"

"Kaj nin li volas pereigi!"

"Nutraĵojn li ĉiam limigas, kvazaŭ ni devus navigacii ankoraŭ du
jarojn!"

"Nia kulpo! Kial ni lasas komandon al li?"

La voĉoj penetris al Fernao. Li kuntiris ankoraŭ pli firme sian
mantelon kaj denove li fikse rigardis al la bordo.

Li staris sur la ferdeko de la admirala ŝipo kiel fantomo. La
sarkasmaj rimarkoj kaj ne kaŝataj mokridoj pikis lin. Kion fari,
se ĉio estas tiom komplikata? Se li faros konfeson, ke li fariĝis
la viktimo de eraro, en tiu momento la sorto de la ekspedicio estos
decidita: La hispanaj hidalgoj transprenos komandon, ordonos direkton
returnen kaj la problemo de la trapasejo estos por la tuta estonteco
de Magalhaes forŝovita. Kaj kio atendas lin en Hispanujo?

Ne, por li ne ekzistas alia vojo, krom tiu, kiun li sekvas: antaŭen,
antaŭen, antaŭen!

Li estis turmentata de necerteco, duboj, malespero, terura izoleco.
Nur rilate al ununura afero li estis kvazaŭ el granito: Okazu kio
ajn, la maristoj sopiru reveni minimume en Brazilion, tie travivi
tiujn kelkajn malmildajn monatojn de la antarktida vintro kaj poste
eble denove ekveturi en suda direkto -- por li estas ununura ĝusta
devizo: Antaŭen!

Iam antaŭ vespero -- estis jam fino de marto -- aperis en oriento
malhelaj nuboj. La spertaj maristoj sciis, ke post kelkaj horoj
alrapidegos sovaĝa ventego.

Ili povis elekti. Aŭ forveturi malproksimen de la bordo, ke ili ne
estu ĵetitaj al rokaro, aŭ kuntiriĝi en iun golfon, kie ili estus
almenaŭ iomete ŝirmitaj antaŭ ondegofrapado.

Magalhaes maltrankvile observis la bordon. Li ekvidis iun golfon,
sed en krepusko li ne estis kapabla taksi, ĉu ĝi estos por ili
sendanĝera rifuĝejo. Ĉu ĝi estas sufiĉe vasta? Ĉu la fundo
estas sufiĉe profunda?

Li sendis tien ŝalupon el San Antonio. La maristoj esploros ĉion
kaj la ekspedicio aranĝos ĉion laŭ iliaj informoj.

Sed la ventego alrapidegis pli frue, ol la maristoj revenis. Pro
sovaĝaj ventoatakoj mastoj ekĝemis, ferdekoj ekkrevis, karaveloj
nur per iu miraklo ne renversiĝis. Altegaj ondoj transsaltis
ferdekojn kaj kunbalais en la maron ĉion, kio ne estis alligita. La
ventego muĝis, siblis, la ĝemaj sonoj surdigis, la fajraj fulmoj
blindigis. Terurigitaj maristoj falis sur genuojn, ili preĝis aŭ
ploregis.

Tondrobruego kaj bategoj de la ondoj frakasiĝantaj en furiozaj
ekfrapoj kontraŭ la bordo estis tiom surdigaj, ke ne estis eble
doni ordonojn. Eĉ la plej forta voĉo malaperis sensone. Tial donis
Magalhaes ordonon al ceteraj karaveloj per lumsignalo:

"Sur la maron!"

Eskadro disfalis. Ĝi ĉesis ekzisti kiel unuo. Ĉiu karavelo batalis
por sia propra saviĝo. Ĉiu havis nur unu celon -- transvivi la
ventegon. Post kiam la danĝero malaperos, ili eble retrovos unu la
alian kaj poste oni povos daŭrigi la vojaĝon.

Unu ŝipo post alia celdirektis al maro, renkonten al grandegaj
akvomontoj. Estis malmulte da espero, ke la karaveloj povus saviĝi
sur la furiozanta oceano. Kaj ili tamen direktis tien, ĉar apud la
bordo atendis ilin terura certeco: la frakasiĝo.

Magalhaes firme premis la maston, por ke ondoj ne debalau lin, kaj
li fikse rigardis en mallumon. Li tremis pri la sorto de maristoj,
kiuj veturis esplori la golfon. Li pensis pri Antonio, Concepcion,
Santiago kaj Viktorio, kiuj malaperis en mallumo kaj pri kies
ekzistado atestis nur sporadaj radioj de lucernoj, aperantaj de tempo
al tempo inter akvomasoj.

Subite iu tiris lin je la maniko. En blindiga brilo de la fulmo
li vidis ekscititan Pigafetton. Akvo fluis en torentoj de sur lia
vizaĝo. Liaj haroj estis algluitaj sur la frunto kaj sur la kranioj.
Okuloj malkaŝis emocion kaj streĉon, sed en ili troviĝis nek
konsterniĝo nek timo.

Magalhaes pli bone antaŭsentis ol aŭdis la vortojn de Pigafetta:

"Sinjoro admiralo, rigardu!"

La streĉita brako de itala kronikisto montris al la bordo, en
direkto al la golfo.

Magalhaes rigardis tien kaj konsterniĝis. Flagretanta flamo de
lucerno komunikis al admiralo kaj liaj kunuloj, ke la ŝalupo
frakasiĝis kaj vokas helpon.

La admiralo donas al la buŝo voĉportan tubon kaj provas superbrui
la furiozantajn elementojn:

"Maristoj, al admirala ponteto!"

Samtempe forkuras en subferdekon Pigafetta, por alkonduki kelkajn
virojn.

Maristoj traŝoviĝas al sia komandanto. Iliaj piedoj forglitas,
fluegoj de la akvo blindigas ilin. Ili falas, ili tenas sin je la
ŝnuregoj kaj balustrado, kun peno ili releviĝas.

"Tie --!" tondras admiralo kaj montras al la golfo. "Ilia boato
frakasiĝis! Ni devas savi ilin!"

La maristoj konsterniĝas. Ĉu la admiralo perdis ĉiun prudenton?
Ĉu estas eble sendi sur la maron etan savboaton, se la ondoj ĵetas
la pezan karavelon kiel ŝelon?

Admiralo sentas iliajn pensojn, sed li ne ŝanceliĝas en sia decido
eĉ unu sekundon. Li fikse rigardas la maristojn kaj diras firme:

"Kiu proklamas sin preta propradecide?"

La aretoj da maristoj staras senmove. Akvo fluas de sur iliaj vestoj
en densaj fluoj, ili estas frostiĝintaj, malfortigitaj, malesperaj.
Iliaj kamaradoj restis ie sur la rokaro kaj eble post kelkaj momentoj
ili estos forbalaitaj en la ondojn kaj englutitaj de la maro. Sed
ĉu havas sencon iri renkonten al simila sorto? Savŝalupo ja
renversiĝus, apenaŭ ĝi forlasus Trinidadon!

La aretoj de maristoj staras ĉirkaŭ sia admiralo kaj ili mallevas
okulojn. Pli volonte ne vidi, ne pensi, ne senti. Nek unu mano
leviĝas. Magalhaes rigardas al sia ŝipanaro. Do -- neniu!

Sed tamen!

"Ni provos tion!" superbruis ventegon la forta baritono de Garcia.

La miregigitaj maristoj turniĝas laŭ la voĉo. Ĉu ankaŭ Garcia
freneziĝis?

Sed jam lamtreniĝas Pigafetta el subferdeko. Li proksimiĝas al
admirala ponteto, li vidas grupojn de embarasitaj maristoj, li aŭdas
du vortojn de Garcia kaj li tuj divenas, pri kio temas.

"Mi ankaŭ iros!" li vokas simple.

"Mi ankaŭ!" aliĝas Spinoza kaj lian decidon sekvas kvin pluaj.
Post nelonge estas la ŝalupo lanĉita. Trinidado restas en proksimo
de la bordo spite al danĝero, ke ĝi estos frakasita de fortega
ondofrapado.

Gigantaj muskoloj de Garcia streĉiĝas ĝis la krevo, Pigafetta
faras ĉion, kio estas en liaj fortoj, ĉiuj maristoj enigas remilojn
en ŝancelantajn ondojn. La ŝalupo dancas sur la pintoj de ondoj
kiel infana ludilo kaj abrupte falegas en profundajn abismojn,
de tempo al tempo ĝi estas superakvigita, granda forto elĵetas
remilojn el spasme kunpremitaj manoj -- kaj tamen ree kaj ree tondras
la voĉo de Garcia!

"Antaŭen! Antaŭen! Antaŭen!"

De tempo al tempo ili vidas flagretantan lumeton de la lucerno, per
kiu la ŝaluprompiĝuloj donas signalojn. Tio donas al la savantoj
novajn kaj novajn fortojn.

Post kelkaj horoj ili atingas la dezertan rokon. Ili estas bonvenataj
per kelkaj ĝojkrioj de tiuj, kiuj jam tute ĉesis esperi sian
saviĝon.

La reveturo el golfo estas ankoraŭ pli peniga. Oni bezonas preskaŭ
superhoman forton por trapuŝi sin sur vastan oceanon.

Garcia svingas per lumigita lucerno. Sinjoro admiralo, ni veturas al
Trinidado!

Kaj ili alveturis. Magalhaes senvorte premas la manojn de savintoj
kaj savitoj.

Antaŭ la mateno ventego trankviliĝis. Ĝemado de la vento ĉesis.
Nur la ondoj ruliĝis sur senlimaj spacoj de la oceano kun ne
malpligrandigita fortego.

Kiam fine la maro fariĝis tute kvieta kaj karaveloj denove
renkontiĝis. Magalhaes konsterniĝis pro la domaĝoj, kiuj estis
kaŭzitaj de la tempesto. La ŝnuregoj traŝiritaj, veloj ĉifonitaj,
mastoj difektitaj. En subferdekojn fluis akvo per grandaj truoj.

Kun ĉi tiuj ŝipruinoj ne estis eble daŭrigi la veturon. Pro tio
admiralo decidis, ke ili en iu plej proksima taŭga golfo trapasos
vintron. Ili riparos la ŝipojn, ripozos iomete kaj nur poste ili
veturos plue al sudo.

Post nelonge ili malkovris tian golfon. Ili nomigis ĝin San Juliano.
Ĝi estis sufiĉe vasta por sendanĝere kaŝi ĉiujn karavelojn. Al
ĝi alfluis montaraj fluetoj, do la trinkakvo estas prizorgita. Krom
tio ili baldaŭ konstatis, ke en la golfo estas sufiĉe da fiŝoj.

La 31-an de marto 1520 donis admiralo ordonon por vintra restado.

La ŝipanaro konsterniĝis. Ĉi tie, en tia dezerto, kie la suno
radias nur kelkajn horojn en la tago, se ĝi ne estas vualita per
pezaj nuboj -- ĉi tie ili devos travivi kelkajn monatojn? En la
regiono, kiu jam ĉe unua rigardo aspektas senesperige dezerta,
malfekunda, senprodukta, malviva, kie kvazaŭ ĉiu vivo malaperus? En
mizeraj lignaj kabanoj, kiujn la ekspedicio devos antaŭe konstrui?
Kaj ĉion tion ili devas fari sciante, ke estus eble tute facile
eviti la teruraĵojn de la vintro per forveturo en Brazilion?

Apenaŭ la ŝipanaro surteriĝis kaj rekognoskis la tristan lokon de
la venonta travintrado, jen nova ordono de admiralo:

"La ĉiutagaj kvantoj de la nutraĵoj kaj vino estos tuj limigitaj!"

Kiel! La ambaŭ vivrimedojn ricevadis maristoj jam longan tempon en
tro modesta kvanto kaj nun denove plua limigo? Ne, sinjoro admiralo!
Ni jam sufiĉe suferis per via kulpo! Vi evidente forgesis, ke estas
certaj limoj, kiujn oni ne rajtas malatenti!

Je la pordo de kajuto de Magalhaes ekfrapis Henriko.

"Sinjoro admiralo, venis maristoj."

"Kiuj?"

"Reprezentantoj de ĉiuj ŝipoj, krom tiuj de Trinidado. Ili estas
gvidataj de ŝipoficiro."

"Ili eniru!" diris admiralo.

La deputacio eniris. Rigardoj de maristoj por momento
maltrankviliĝis, kiam ili renkontiĝis kun okuloj de Magalhaes. Ili
preskaŭ perdis la memkonfidon, kun kiu ili eniris al sia supera
komandanto. Sed tio daŭris nur momenton. Ilin fortigis la ideo, ke
du cent maristoj volas la samon kiel ili.

"Kion vi deziras?" demandis Magalhaes.

"Sinjoro admiralo," komencis la oficiro, "ni venas kiel senditoj
de oficiroj kaj ŝipanaro. Ni devas informi vin, ke ni ĉiuj havas
ununuran kaj la saman deziron: reveturi en Hispanujon."

Magalhaes eĉ ne palpebrumis.

"Sidiĝu," li diris trankvile. Nur kiam ili sidiĝis, li demandis:
"Kaj kio estas la kaŭzo de via deziro?"

"Ni estas lacaj, sinjoro admiralo," respondis konfideme la oficiro,
surprizita per afableco de la supera komandanto. "La ŝipanaro estas
elĉerpita kaj nun oni intencis kvantojn de la nutraĵoj ankoraŭ
plimalgrandigi. Ni timas, ke pluajn suferojn ni ne plu sukcesus
toleri."

"En kies nomo vi parolas?" demandis mallonge admiralo.

"En la nomo de ĉiuj oficiroj kaj de la tuta ŝipanaro. Nu, parolu vi
mem," la oficiro turniĝis al maristoj.

Tiuj vigle konfirmis veron de liaj vortoj.

Magalhaes silentis, pripensis, meditis.

"Kaj ĉu tio vin tute ne ĉagrenus -- reveturi, kiam ni jam estas
atingintaj tiom malproksimajn landojn?"

"Nenio okazus, sinjoro admiralo," daŭrigis vigle la oficiro.
"Post reveno en Hispanujon oni aranĝus novan ekspedicion. Ĝi jam
ne bezonus traserĉi ĉiun golfon, kiel ni devis tion fari. Ĝi
celdirektus rekte al golfo San Julian kaj de ĉi tie ĝi komencus
pluan esploradon."

"Rigardu," diris admirinde milde Magalhaes, "via vidpunkto ne estas
ĝusta. Mi mem scias plej bone, kiom da penado oni bezonis por
aranĝo de ĉi tiu ekspedicio. Kiu garantias al ni, ke oni vere
forsendus novan ekspedicion? kaj -- eĉ se tio okazus -- kiom da
jaroj estus perditaj!"

"La perditaj jaroj signifas nenion en tiu kazo, se temas pri vivo de
homoj," oponis energie la oficiro.

"Kion vi volas per tio diri?"

"Vi mem scias, sinjoro admiralo, kiom da viroj jam mortis kaŭze de
suferoj. Kaj vi povas imagi al vi, kio atendus nin dum plua veturo."

"Mi scias tion. Kaj ĵus pro tio mi ordonis la dumvintran restadon.
Ĉi tie ni pasigos la plej malbonajn monatojn, kaj ĝis venos pli
varma vetero, ni veturos antaŭen."

"Tio ne estas ebla, sinjoro admiralo," rezistis la oficiro. "Ni venas
por peti vin, ke vi ordonu reveturon."

Magalhaes kun peno superregis sin.

"Cetere," aŭdiĝis unu el la maristoj, "ni alveturis tiom
malproksimen, kien ankoraŭ neniu Hispano sukcesis alveni. Via merito
estos de Lia Reĝa Moŝto certe juste rekompencita."

"Ne temas pri rekompenco," admiralo estis ĉiam ankoraŭ ŝajne
trankvila, "sed pri atingo de la starigita celo. Mi ĵuris al la
reĝo, ke mi faros ĉion por malkovri novan vojon al Molukoj. Vi
ĵuris kun mi. Diru mem: ĉu ni faris ĉion, kio estis en niaj
fortoj?"

La maristoj embarasiĝis, sed oficiro diris rapide:

"Nian devon ni plenumis. Sed vi devigas nin plenumi tiajn aferojn,
kiuj ne estas plenumeblaj."

Magalhaes sulkigis brovojn.

"Kaj kiam ni estis dungataj," aldonis al vortoj de la oficiro plua
maristo kaj li sentime rigardis en okulojn de Magalhaes, "oni diris
al ni, ke ni veturos en varmajn regionojn, sed ne al glaciaj maroj."

Fernao peze leviĝis.

"Mi esperis, ke mi trovos ĉe miaj maristoj pli da kuraĝo kaj
aŭdaco por venki la malfacilaĵojn. Nu... Diru al tiuj, kiuj sendis
vin, ke mi prefere mortus, ol ordoni la reveturon. La instrukcioj,
kiujn mi donis, tute ne ŝanĝiĝos: Ni dumvintre restos ĉi tie kaj
poste ni veturos plue al sudo, ĝis tiu tempo, kiam ni malkovros la
trapasejon. Poste ni ekvojaĝos al Molukoj."

La deputacio rapide foriris.

Magalhaes profunde enpensiĝis. Ĉi tiu delegitaro, ĉi tiu deputacio
-- ĝi estas certe la faro de hispanaj hidalgoj. Kaj precipe de
Cartagena. Li faris malbone allasinte, ke vicadmiralo vivu kun
Mendoza sur la sama ŝipo. Henriko jam kelkfoje atentigis lin, ke
Viktorio estas komandata propre de Cartagena, malgraŭ tio, ke li
devas tie vivi kiel arestito.

El pensoj de Fernao naskiĝis energia decido. Post kelkaj momentoj
veturis de Trinidado al Viktorio ŝalupo kun ordono de admiralo:

"La arestiton Cartagenan tuj translokigi al Concepcion, al kapitano
Queseda!"

Queseda ja estas ankaŭ Hispano, sed per subita translokiĝo de
Cartagena al Viktorio la hidalgoj estos almenaŭ tre akcente
atentigitaj, ke admiralo ne intencas pasive toleri iliajn intrigojn.

Ĉiuj ŝipanaroj transportis sur la bordon platojn, trabojn,
hakilojn, rabotilojn kaj aliajn instrumentojn. Post nelonge staris
sur la kajo kelkaj lignaj kabanoj, en kiujn estis transportataj
provizoj da nutraĵoj por sekura vintra depono. Magalhaes zorgeme
kontrolis ĉiun laboron. Apud la magazeno devas stari fidela, sindona
patrolo. Kiu alia povus esti ties komandanto ol Serrao?

Malgraŭ tio, ke Serrao havis multajn zorgojn, kien kaj kiamaniere
ĉion lokigi, liaj pensoj ĉiam revenadis al deputacio de ŝipanaro
kaj oficiroj. Kiel li povos efektivigi la veturon, kiu daŭros certe
ankoraŭ longan tempon, kun la ŝipanaro malkontenta, pensanta nur
pri la reveturo? Kiu kulpas pri tio, ke li ne scipovis entuziasmigi
la partoprenantojn de la ekspedicio por sia grandioza plano? Ĉu
li ne kulpas pri tio mem pro sia izolemo? Ĉu li agis ĝuste
malrespektante kapitanojn de la ceteraj ŝipoj? Eble ili havis iajn
malhelajn planojn tuj kiam li forlasis Hispanujon. Sed ĉu ili ne
ŝanĝiĝus vidante, ke admiralo kondutas al ili tiamaniere, kiel oni
devas konduti al kapitanoj? Se li informus ilin detale pri la celo
kaj antaŭvidata procedo de la veturo -- se kompreneble oni povus ion
antaŭvidi? Se li antaŭ ĉiu grava decido konsiliĝus kun ili?

Tro multe da malkonfido estis semita en koron de Magalhaes antaŭ
forveturo sur vastan oceanon. Kaj kion li faris por liberigi sin de
ĝi? Li fermiĝis en sian izolecon kiel en firman konkon. Sola, sola,
sola... Ĉu tio estis ĝusta?

Vermo de duboj boris en pensoj de Fernao. Cetere -- ĉu estas jam
malfrue por ĉio? Kun Cartagena estas fino, tio estas vero. La
vicadmiralo neniam pardonos al li pro tio, ke li estis arestita. Sed
krom Cartagena estas ĉi tie Queseda, Mendoza kaj finfine ankaŭ
degradita Cota. Ĉu vere estas malfrue?

Kaj kio okazus, se --?

Subita ideo heligis vizaĝon de Fernao. Jes, li faros tion! Nova
sciigo al ĉiuj ŝipoj: "Morgaŭ -- la Paskan Dimanĉon -- oni
celebros sur la bordo solenan meson. Poste sekvos revizia parado,
kiun partoprenos ĉiuj maristoj, oficiroj kaj kapitanoj."

Kaj krom tio aparta sendito al komandantoj: "Admiralo invitas
kapitanojn al solena tagmanĝo post finita revizia parado."

Tiun vesperon enlitiĝis Magalhaes kun stranga paco en la koro. Jes,
tiel estos ĉio en ordo. Ili ja vivos kune ankoraŭ longan tempon.
Ilin atendas ankoraŭ momentoj de novaj kaj novaj suferadoj. Kaj
ĉion oni pli facile toleros, se ili kondutos unu al la alia pli
konfideme, pli malkaŝe, pli sincere kaj pli afable.

Li, admiralo de la ekspedicio, etendas al hidalgoj manon por
amikiĝo. Ĉio sekvonta dependos jam de ili.

Kaj jam alproksimiĝis mateno de la unua aprilo 1520...

Sur la bordo estis konstruita simpla ligna altaro, ĉe kiu la pastro
celebris meson. Maristoj kaj oficiroj surmetis siajn plej bonajn
vestojn. Post la celebra ceremonio ili viciĝis kaj admiralo faris
revizian paradon. Jam longe li ne vidis ilin tiel kune. Estu kiel
estu, ili estas bravuloj, se ili tiel parade vestas sin, li ne
bezonus honti pro ili eĉ apud la reĝa kortego.

Li paŝis malrapide laŭ longa vico. Maristoj staris kiel statuoj.
Li rigardis iliajn vizaĝojn, kvazaŭ li volus trapenetri en iliajn
animojn. Ili travivis kune jam multajn momentojn, el kiuj nur
malmultaj estis ĝojigaj. Hieraŭ ili sendis la deputacion, hodiaŭ
ili disciplinite obeis ordonon de sia admiralo. Ne, ĉi tie ne estas
necese malesperi. Kun tiaj maristoj oni jam povas veturi!

La fluso ĵetis sur la bordon ondojn kaj frakasis ilin kun malhela
bruo. Krom tio estis trankvile. La birdo ne ekkantis, la arbo ne
ekmoviĝis, ĉar ĉi tie ne estis arboj, kaj ankaŭ homoj silentis.

Magalhaes finis la revizian paradon. Jam li venis al la loko, kie
estis envicigitaj oficiroj kaj kapitanoj.

Kapitanoj?

Kie ili estas?

En la vico staras nur Serrao kaj Mesquita!

Frosta tremiĝo trakuris korpon de Magalhaes.

"Kapitano Serrao, kie estas la ceteraj komandantoj?"

"Sur la ŝipoj, sinjoro admiralo!"

"Kial ili ne venis?"

"Mi ne scias."

"Ĉu ili estas informitaj pri mia ordono?"

"Jes, sinjoro admiralo."

"Ĉu ili senkulpigis sin?"

"Ne."

"Jen...!"

La vorteto "Jen!" estis elparolita kun nuanco de amareco. Sed Fernao
Magalhaes estis forĝita el malmola ŝtalo. Apenaŭ li konsciiĝis
pri la monstra grandeco de nova disreviĝo, li tuj fariĝis la
estinta Fernao. Malmola, decidema, necedema. Li tuj rekonsciiĝis,
kaj tiel okazis, ke la vorto "Jen!" sonis kvazaŭ malhela minaco.

La kapitanoj rifuzis obei. Ili rifuzis tion dum tiaj cirkonstancoj,
ke ne estas eble dubi pri iliaj intencoj. Al ŝipanaroj estis hieraŭ
komunikita la ordono de admiralo pri la deviga partopreno ĉe
diservoj. Ĉiuj ŝipanoj vidas, ke tri komandantoj ne obeis.

Ĉu ribelo?

Estu! Eble estas pli bone tiel, se oni batalas kun malfermita
viziero. Ĝi ja kuŝis sur la ekspedicio kiel premeganta inkubo tuj
de la komenco -- de la kolerigitaj homamasoj en Sevilo ĝis la
hieraŭa deputacio. Estos bone, se ĉio klariĝos.

"Ordonu disiron!" Magalhaes turniĝis al kapitano Serrao. "Vi mem
restu sur la bordo kaj gardu provizojn!"

"Laŭ ordono, sinjoro admiralo!"

Fernao paŝis al sia ŝalupo, kiu forveturigis lin al Trinidado.

Spirito de la ribelo pendis en la aero.

Kaj ribelo en ĉi tiu dezerto povas finiĝi per neniigo kaj ruinigo
de la tuta ekspedicio.



XII.

Ribelo


La golfo de San Julian estis vualita en nokta mallumo.

En kajuto de admiralo sur Trinidado sidis Fernao Magalhaes kun
kapitano Alvar Mesquita. Lokoj por ceteraj gastoj restis ne okupitaj.

Magalhaes esperis ĝis lasta momento, ke la hispanaj hidalgoj
prudentiĝos kaj akceptos lian inviton. Sed kiam vesperiĝis kaj la
kapitanoj ne alvenis, li diris al Henriko, ke li alportu manĝaĵojn.

"Nur se ni scius, kion ili intencas," esprimis laŭte siajn pensojn
Mesquita. "Ĉi tiu necerteco estas pli malbona ol malkaŝa atako."

"Ĝi ne daŭros longe. Morgaŭ ĉio solviĝos."

Kaj denove estis en kajuto malafabla silento.

Mesquita pensis pri sia ŝipanaro sur San Antonio. Li ja estis
kapitano nur ekde la restado en Brazilio, sed dum tiu tempo li lernis
koni sian ŝipanaron ĝis tia grado, ke li povu taksi, kiun li povas
konfidi, kiun li devas malkonfidi. La plej sindona estas certe
Eloriago. La malmilda maristo, kiu plenumas ĉiujn taskojn kun modela
konscienco. Se ceteraj murmuras pro io, li ĉiam scipovas trankviligi
ilin. Kaj ne per longaj paroloj. Iam li nur svingas per la mano kaj
eklaboras, aliokaze li diras trafan spritaĵon -- maristoj ekridas
kaj sekvas lin. Estas tie kelkaj viroj, kiujn li povus konfidi en
kazo de eventuala konflikto. Sed la plejmulto?

Magalhaes reviziis en la animo tutan eskadron. Unu ŝipo post la alia
defilis antaŭ liaj okuloj kun ĉiuj apartenaĵoj: kun bombardiloj,
kun provizoj, kun maristoj, kun oficiroj, kun kapitano...

Viktorion komandas Mendoza. Li tro submetiĝis al influo de
Cartagena. Per tio, ke li ne partoprenis la revizian paradon, li
malkaŝis ĉion. Kaj tamen -- la situacio en lia ŝipo ne estas la
plej malbona. Maristoj apartenas plejparte al portugala nacieco kaj
Magalhaes scias, ke portugaloj estas sindonaj al li.

Multe pli danĝera estas Concepcion. Ĝi estas propra centro de la
ribelo. Tie troviĝas Queseda kaj Cartagena. Ĝi estas granda, firme
konstruita ŝipo, kun plej granda nombro da kanonoj kaj provizoj da
nutraĵoj.

Do, ĉi tio estus unu parto, meditas Fernao. La duan parton faras lia
Trinidado. Santiago de Serrao kaj San Antonio de Mesquita.

Tri kontraŭ du, finas sian revizion admiralo. Eĉ se Santiago kaj
San Antonio estas pli malgrandaj karaveloj, finfine ĉi tie decidas
la nombro, la kapableco de pli moviĝema manovrado. Do situacio ne
aspektas iel senesperige. Eble eĉ nenio okazos. Povas esti, ke la
hidalgoj en dormo forgesos sian malpraviĝon kaj matene venos por
peti senkulpigon.

Antaŭ noktomezo akompanis admiralo Mesquitan al balustrado, kie li kore
adiaŭis lin. Momenton li aŭskultis, kiel remiloj de la forveturanta
ŝalupo monotone plaŭdtuŝis akvonivelon de la trankvila golfo. Li
atentrigardis la noktan mallumon, ĉu li ne ekvidos ion suspektan.

Sed karaveloj staris senmove. Profunda trankvilo estis ankaŭ sur la
bordo, kie gardis la deponitajn provizojn fidela Serrao.

Magalhaes ne eraris, kiam li en siaj meditoj indikis centron de la
ribelo al Concepcion. Apenaŭ estis tien transportita Cartagena el
Viktorio, li tuj interkonsentiĝis kun Queseda. Ili jam ne toleros
plu la ordoneman konduton de admiralo. La maristoj estas lacaj per
longa navigado kaj sopiras reveturi hejmen. La ordono de Magalhaes
pri limigo de la nutraĵoj kaj trinkaĵoj ribeligis ilin. Eskadro
similas al barelo da pulvo. Sufiĉas fajrero. Kaj restado en golfo de
San Julian estas kiel kreita por bruligi la ribelon. La ŝipanaroj
ĉiutage kontaktiĝos dum laboroj sur la bordo -- kiom da okazoj
gajni ĉiujn maristojn en kontraŭadmiralan tendaron! Kaj kun tiuj,
kiuj malgraŭ ĉio restos fidelaj al Magalhaes, ili jam scipovos fari
mallongan procedon!

La neatendita ordono al surbordiĝo kaj invito al komuna tagmanĝo
estis la fajrero, kiu bruligis la ribelon.

"Nun, kiam li ne scias, kion fari, li estas subite respektplena kaj
afabla!" bruegis Cartagena. "Tiamaniere vi ne aĉetos nin, sinjoro
admiralo!"

"Ni devus honti, se ni akceptus la inviton!" konsentis kun
vicadmiralo Queseda. "Nun -- post tiom da monatoj de ignorado!"

"Kaj ne nur al regalo!" decidis energie Cartagena. "Eĉ la paradon vi
ne partoprenos! Vi nek Mendoza!"

"Sed tio signifos malobeon de la ordono, per aliaj vortoj --
malkaŝan ribelon!"

"Jes! Ni jam nenion prokrastos. La admiralo mem decidis pri sia
sorto!"

Ŝalupo de Concepcion veturis al Viktorio. Queseda informis Mendozon,
pri kio li interkonsentiĝis kun vicadmiralo Cartagena. Mendoza
senhezite aliĝis al ili.

Post reveno el revizia parado kunvokis Queseda sian ŝipanaron en
subferdekon.

"Bravaj maristoj!" li alparolis ilin flate. "Mi volas danki al vi por
ĉiu laboro, kiun vi ĝis nun faris en servoj de la reĝo, kaj ankaŭ
por ĉiuj penoj, kiujn vi suferis. Veturante suden vi atingis tiel
malproksimajn landojn, kiujn atingi sukcesis neniu hispana ŝipo.
Ĝis ni revenos hejmen, la reĝo certe laŭ merito rekompencos viajn
heroajn farojn. Vi faris jam pli ol vian devon kaj nun venis tempo
por reveturi hejmen."

La maristoj nekompreneme rigardis unu la alian. Ĉu tio estas ebla?
Hejmen? Tio, pri kio ili revis, kion ili sopiris kaj postulegis --
ĉu tio nun efektiviĝu? Post ĉi tiuj frostoj kaj veteraĉoj denove
lasi sin sunbruniĝi de arda suno de Hispanujo?

Kunfalditaj trajtoj de la vizaĝoj, kiuj rigidiĝis dum la parado sur
malvarma kajo de golfo San Julian, malrapide moliĝis. Sed ankoraŭ
estis ĉi tie duboj: Kion diros pri la afero la admiralo? Aŭ -- ĉu
tio estas lia deziro?

"La admiralo volas veturi plue al la sudo," daŭrigis Queseda,
kvazaŭ li legus iliajn pensojn, "sed ni, kapitanoj, jam ne
submetiĝos al liaj humoroj. Ni decidis reveturi Hispanujon -- kaj
tio okazos tuj!"

"Huraaa!" sonegis la subferdeko de ĝojiga perspektivo. Sed ĉiuj
maristoj ne ĝojkriis. Sur la maldekstra flanko aŭdiĝis akra voĉo:

"Kiuj kapitanoj interkonsentiĝis tiel, sinjoro Queseda?"

La voĉo apartenis al dua ŝipoficiro Lopez, kiu klare komprenis, pri
kio ĉi tie temas.

"Mi, vicadmiralo Cartagena kaj kapitano Mendoza!" sonis glacia
respondo, en kiu kuŝis malhela minaco.

Queseda tute ne dubis, ke li sukcesos loginstigi la ŝipanaron
kontraŭ la admiralo. Pro tio li rektiĝis ankoraŭ pli multe kaj kun
batala provokemo li elpaŝis al maldekstra flanko.

"Kaj kial vi demandas, Lopez?"

"Ĉar vi loginstigas nin al ribelo!" respondis kuraĝe Lopez. "Vi
volas, ke ni perfidu admiralon -- sed tion ni neniam faros!" Kelkaj
portugalaj maristoj per malhela bruo malkaŝis sian konsenton kun
Lopez.

Queseda sentis, ke li devos agi rapide.

"Neniu devigas vin, Lopez," li komencis ŝajne bonkore, sed kun ne
kaŝata moko, "nek vin nek tiujn, kiuj konsentus kun vi. Se vi ne
volas reveni en Hispanujon, bonvolu resti ĉi tie kun admiralo en
tendaro sur la bordo, frostu tie en lignaj kabanoj, manĝu vermajn
biskvitojn kaj trinku el malplenaj vinbareloj, tromanĝigu vin per
ĉiam malpligrandigataj nutraĵdozoj -- kaj poste, ĝis la vintro
finiĝos, veturu plue en dezertajn regionojn, kiuj estas absolute
senvivaj, kiel ni rimarkas tion jam nun. Ne, ne, ne timu -- neniu
devigos vin, ke vi revenu kun ni en florantan Brazilion kaj poste en
patrujon."

"Mi ja eĉ ne permesus, ke iu devigu min," diris energie Lopez.

En okuloj de Queseda ekfulmis malbonsigna flamo, sed la kapitano
superregis sin.

"Ne aŭskultu lin!" li diris al ceteraj maristoj. "Tro baldaŭ li
konos, kiel li eraris. Mi sciigas al vi, ke en plena konfido je
feliĉa reveturo mi permesas hodiaŭ al la tuta ŝipanaro formanĝi
tiom da nutraĵoj kaj eltririki tiom da vino, kiom al ĉiu plaĉas!"

"Huraaa! Vivat kapitano Queseda!"

Plejmulto da maristoj subiĝis al allogoj de sia komandanto. Ili
estis lacaj per longa navigado. Ili sentis dolore foreston de
varmega suno. Ili suferis per limigitaj kvantoj da nutraĵoj kaj
trinkaĵoj kaj timis la perspektivon, ke iliaj suferoj estas ankoraŭ
pligrandigotaj. Fantomo de rapida finiĝo kun ĉiu suferado ravis
ilin.

Avertoj de Lopez perdiĝis en ĝenerala ĝojkrio sen eĥo.

Cetere Queseda observis ĉi tiun grupon tre singarde. Kiam
vesperiĝis, li ordonis al kelkaj plej fidelaj maristoj, ke ili
Lopezon kaj liajn amikojn katenu kaj arestu.

La surprizita atako estis tiel neatendita, embuska, ke malgranda
areto da honestuloj ne havis eĉ tempon por defendi sin.

Similaj scenoj okazis ankaŭ sur ŝipo de Mendoza.

Patroloj el ambaŭ karaveloj de ribelantoj -- el Concepcion kaj
Viktorio -- zorgeme atentrigardis ŝipojn de admiralo. Sed krom
reveno de kapitano Mesquita al San Antonio ili rimarkis nenion
strangan. Ĉiuhore ili donis raporton al bonhumorigitaj kapitanoj.

Post duonnokto ekveturis de Concepcion ŝalupo, kiu estis plenplena
de ribelantoj. En frunto de tridek maristoj estis Cartagena, Queseda
kaj degradita Coca.

Ili veturis ataki San Antonion, ŝipon de Mesquita.

Queseda ja konsilis al vicadmiralo, ke li restu sur Concepcion, sed
Cartagena rifuzis:

"Atakon ni devos fari en absoluta trankvilo, por ke oni sur Trinidado
nenion rimarku, kaj mi konas sur la ŝipo ĉiun ŝtupeton, ĉiun
pordon -- ĝi ja estas mia ŝipo!"

"Mi povas tie ankaŭ orientiĝi!" brulis batalavide Coca. "Mi kredas,
ke mi estos ĉe tiu amuzo ankaŭ iomete utila."

Pli frue, ol patrolo sur San Antonio povis fari alarmon, ĝi estis
silentigita. Poste la konspirantoj sen malhelpaĵoj penetris en
subferdekon.

Cartagena kaj Coca atakis dormantan Mesquiton. Ankaŭ ceteraj
maristoj, kiujn Coca indikis nefidindaj, estis facile katenitaj.
Plejmulto da ŝipanaro aliĝis al ribelantoj.

La tuta atako okazis rapide kaj senbrue. Ununura, kiu volis defendi
sin, estis Eloriago.

Piedfrapado kaj brueto en subferdeko vekis lin. En flagranta lumo
de laterno li ekvidis Quesedon, malantaŭ lin Cocan kaj areton da
armitaj maristoj el Concepcion. Li tuj divenis, kio okazas. Per
raŭka voĉo li kriis:

"Kion vi serĉas ĉi tie?"

"Silentu!" siblis Queseda. Per du saltoj li troviĝis ĉe
duondormanta maristo kaj per ponardo li mortigis lin.

Cartagena ordonis ariĝi tutan ŝipanaron kaj per obtuza voĉo li
komunikis, kio okazis hodiaŭ en San Julian. Morgaŭ oni informos
admiralon, ke ĉiuj estas jam sataj de ĉi tiu sensenca veturo.
Samtempe li diris, ke la kapitano de San Antonio estas ekde ĉi tiu
momento Elcano.

Elcano estis simpla maristo, sed navigadarton li komprenis kiel
sperta kapitano.

Li estis energia, ĉiam preta, senrespekta.

Ĉiu dormemo de maristoj, vekitaj per tia stranga maniero, subite
malaperis. La imago, ke ili baldaŭ adiaŭos la malafablan regionon
kaj revenos hejmen, plenigis ilin per ebriiga ĝojo. Kaj ilia
entuziasmo kulminis, kiam laŭ ordono de Cartagena ankaŭ al ili
estis malfermita magazeno kaj ĉiu povis preni kion ajn laŭplaĉe.

"Kapitano Elcano," adiaŭis vicadmiralo, "ni konfidas vian kuraĝon.
Se estos necese, ni ekbatalos kontraŭ la admiralo."

"Kiel mi konas lin," respondis Elcano, "li ne rezignos sen batalo.
Laŭ mia opinio estus pli bone ne atendi, sed komenci tuj."

"En ĉi tiu momento estas admiralo egale jam senpova," ridis
Cartagena. "Ni superas lin. Kaj Magalhaes estas tro sperta, ol
entrepreni ion dum tiaj cirkonstancoj."

Ĝuste tiel senbrue, kiel ili alveturis, revenis la ribelantoj
al Concepcion. Ili estis pli multe ol nur kontentaj. Netuta horo
ŝanĝigis subite situacion por ilia prospero.

Komencis malserena, nebula mateno.

Magalhaes staris ekde la unua krepusko sur ferdeko de Trinidado kaj
klopodis penetri per sia rigardo tra la grizlumo al ĉiuj ŝipoj.
Nenie okazis io okulfrapanta. La karaveloj staris sur siaj lokoj
senmove, same kiel hieraŭ.

Kaj tamen! San Antonio ankras multe pli proksime al Concepcion! Kial
faris tion Mesquita?

Ĵus li volis sendi ŝalupon al San Antonio, kiam de Concepcion
forveturis boato kun kelkaj maristoj. Ĝi celdirektis al Trinidado.

Magalhaes streĉe atendis la proksimiĝantajn senditojn.

"Sinjoro admiralo," diris komandanto de la patrolo, "ni portas al vi
leteron de vicadmiralo."

"Venu supren!" instigis ilin Magalhaes.

La viroj en boato necerte rigardis unu la alian, momenton ili flustre
parolis, sed poste ili grimpis helpe de malsuprenĵetita ŝtupetaro
sur la ferdekon de Trinidado.

Ili transdonis leteron al admiralo kaj volis foriri.

"Atendu," postulis ilin Fernao. "Mi tralegos ĝin kaj mi tuj donos
respondon al vi."

La letero estis skribita per mano de Queseda.

Ribelantaj kapitanoj komunikis al admiralo, pri kio ili decidiĝis
kaj kio dumnokte okazis. Kio kapitanon Mesquita koncernas, li povas
esti senzorga, ĉar tiu estas bone sekurita. La admiralo povos resti
en sia rango, sed venonte li devos agi laŭ deziro de plejmulto da
oficiroj kaj kapitanoj. La decido de ŝipanaro estas firma: reveno
hejmen. La supereco de kapitanoj estas tiom granda, ke estus tute
sensenca komenci fratomurdan batalon, kapitanoj esperas, ke admiralo
komprenos iliajn farojn kaj agos laŭ ilia deziro.

Magalhaes tralegis la leteron kaj turniĝis al la enmaniginto:

"Kiu gvidis la noktan atakon?"

"Kapitanoj Queseda, Coca kaj vicadmiralo."

"Ĉu iu perdis vivon?"

"Eloriago."

"Kiel okazis tio?"

La sendito priskribis atakon kontraŭ San Antonio.

"Do -- tiel aspektas la afero!" diris kvazaŭ por si Magalhaes, "Nu
-- jen la malkaŝa ribelo."

Li donis signon al Spinoza kaj kelkaj maristoj, kiuj ĉeestis lian
intertraktadon kun la delegitaro.

"Ĉi tiujn virojn sekurigu," li diris. "Kaj ilian boaton alligu al
Trinidado."

La ordono estis tuj plenumita.

Poste li invitis Spinozon, Barboson kaj kelkajn oficirojn al konsilo
en sian kajuton. Li parolis kun ili longan tempon.

Kiam ili fine leviĝis, diris Spinoza firme:

"Ĝi estas kuraĝa ideo, sinjoro admiralo. Sed ni realigos ĝin."

Magalhaes skribis leteron por kapitano Mendoza kaj donis ĝin al
Spinoza, kiu akompanata de kvin maristoj enboatiĝis kaj veturis al
Viktorio.

"Sinjoro kapitano, jen letero de la admiralo," komunikis Spinoza,
kiam ili estis alproksimiĝantaj al Viktorio.

"Sendu ĝin supren!" respondis Mendoza, kiu ne sopiris renkontiĝi
kun ŝipgvidisto de admiralo.

"Mi devas enmanigi ĝin persone. Mi devas interkonsentiĝi kun vi pri
kelkaj detalaĵoj."

"Do venu! Sed sola!"

Finaĵo de ŝnurega ŝtupetaro falis en la boaton.

Spinoza lerte grimpis supren. Samtempe li kaŝeme rigardis al la
bordo. Neniu atentrigardis ŝalupon el Trinidado, plene okupitan de
maristoj sub komando de Barbosa, kiu proksimiĝis al Viktorio.

Kaj jam estis Spinoza sur la ferdeko. Li transdonis leteron de
admiralo al Mendoza, kiu tuj komencis legi. La admiralo invitis lin
sur Trinidadon al konsilo. Laŭskribe li kunvokis ĉiujn kapitanojn
kaj tie ili interkompreniĝos.

Subite la ŝipgvidisto de Magalhaes eligis ponardon, kiun li havis
zorgeme kaŝitan en la maniko, kaj per unu pikbato li mortigis
Mendozon. Sur la ferdeko troviĝis grupo da maristoj. Kiam ili vidis
falantan kapitanon, ili restis kvazaŭ rigidaj. Iliaj vizaĝoj
cindriĝis de ektimo. Iliaj membroj kvazaŭ ligniĝis.

Nur kiam ili ekvidis akompanantojn de Spinoza, kiuj surgrimpis
sekvante sian komandanton, ili batalpreparis armilojn. Sed en tiu
momento jam kuregis el kontraŭa flanko sur la ferdekon Barbosa kun
siaj armitoj.

"Submetiĝu!" li tondris al terurigitaj maristoj.

Ankaŭ ĉi tiu dua atako estis tiom neatendita, ke la maristoj tuj
perdis ĉiun kuraĝon. Ili rapide forĵetis armilojn kaj falis sur
genuojn. Post kelkaj momentoj ili estis katenitaj.

En sekvanta momento bruegis super la golfo tondra ĝojkrio de tiuj,
kiuj restis fidelaj al admiralo. La flagetoj heroldantaj venkon estis
suprentirataj. La ankro estis levita kaj Viktorio celdirektis al
Trinidado.

Admiralo ordonis siajn fidelajn ŝipojn forveturi al fino de golfo
kaj tiamaniere malebligi forkuron de Concepcion kaj San Antonio.

Sed la ŝipoj de ribelantoj faras nek plej etan movon. La kapitanoj
kaj ceteraj maristoj, kiuj jam vidis admiralon sur genuoj, estas
mortpalaj. Lia nekredebla aŭdaco, kiun li montris atakinte dum
hela tago, plenumis ilin per konsterniĝo. Senmove kiel statuoj ili
observis lertan manovradon de admiralaj ŝipoj. Konfuzita Cartagena
forsendis Quesedon sur San Antonion, ke li tie helpu al Elcano gvidi
la batalon.

La ribelantoj ne estis kapablaj kontraŭbatali eĉ en tiu momento,
kiam Magalhaes donis ordonon al rekta atako kontraŭ San Antonio.
Nur kiam Trinidado kaj Viktorio kunpremis la ŝipon de Elcano kvazaŭ
en prenilon kaj admiralo en frunto de siaj maristoj transsaltis sur
ferdekon de San Antonio. Queseda rekonsciiĝis.

Li elŝovis glavon kaj instigis maristojn, ke ili defendu sin. Areto
da plej fidelaj heziteme prenis armilojn. Sed la plejmulto rigardegis
la laman admiralon kun senlima mirego. Kiam li elpuŝegis glavon al
Queseda kaj ordonis kateni lin, la ribelanta ŝipanaro ĵetis sin sur
genuojn kaj kun kunmetitaj manoj ĝi petis pardonon.

La lasta ŝipo de ribelintoj jam tute ne defendis sin. Cartagena
estis militkaptita kaj Mesquita liberigita.

Poste sekvis la juĝo.

Tri kapitanoj kaj kvindek maristoj, kiuj subiĝis al iliaj allogoj,
atendis en katenoj verdikton. Ili sciis, ke ĝi estos senkompata.
La leĝoj de oceanoj, kie interrilatoj de homoj estas multe pli
respondecaj ol tiuj sur la kontinento, estas malmildaj. La ribelon
sur la maro oni punis per la morto -- tion sciis ĉiu marista
lernanto. Ĉu admiralo ordonos senkapigi ĉiujn ribelintojn, tio
signifas kvinonon de la ekspedicio?

La procesa debato daŭris kelkajn tagojn. Magalhaes ordonis enskribi
ĉiujn okazintaĵojn, kiuj estis decidaj por eldiro de la verdikto.

Kaj denove estis donita ordono ekmarŝi sur la teron.

Tiun tagon -- la 7-an de aprilo 1520 -- prezentis golfo de San Julian
malĝojigan bildon. La ribelintoj marŝis kun ĉenoj sur la manoj
kaj sur la piedoj. En frunto Cartagena, Queseda, Coca kaj pastro,
kiu -- kiel oni konstatis dum demandesplorado -- sisteme instigis la
ŝipanaron al la ribelo.

Ceteraj maristoj estis vicigitaj tiamaniere, ke ĉiu bone vidu la
liberan lokon, kie oni verdiktojn tralegos kaj plenumos.

Queseda estis kondamnita al puno de la morto kaj tuj ekzekutita.
Kadavro de Mendoza estis kvarontranĉita.

Cartagena kaj la ribelinta pastro estis punitaj plej kruele. Ĝis
finiĝos la dumvintra restado kaj ekspedicio estas preparita por
forveturi, ili estos transportitaj sur la bordon kaj lasitaj en la
dezerta regiono por malrapide morti.

Maristoj estis punitaj malpli severe. Admiralo rigardis ilin kiel
delogitajn viktimojn. Dum tiu tempo, kiam la ekspedicio restos en la
haveno, ili laboros en la ĉenoj. La katenoj estos al ili demetitaj
nur tiam, kiam la ekspedicio daŭrigos pluan veturon.



XIII.

Trapasejo


Kiam la ribelo estis subpremita, ĉiuj ŝipanaroj eklaboris. Estis
multe da laboro. Ŝipoj estis post longdaŭra veturo tiom difektitaj,
ke estis necese tiri ilin sur la bordon kaj tie fari la riparojn.
La putriĝintaj lignotabuloj estis anstataŭigataj per novaj.
Truoj, tra kiuj penetris internen akvo, estis ŝtopataj per stupo.
Malfirmigitaj hokoj estis firmigataj. Tra la tuta golfo aŭdiĝis
batoj de marteloj, grincado de segiloj, frapoj de hakiloj.

Tiaspeca ĝenerala ŝipriparo estas peniga laboro, ankaŭ se oni
faras ĝin en normalaj ŝipkonstruejoj, kiuj estas ekipitaj per ĉiu
necesa ilaro.

Des pli peniga ĝi estis por ekspedicio de Magalhaes, kiu faris
ĝin en libera naturo, sen ŝipkonstruejoj, nur per la plej necesa
ilaro. Kaj ĝi estis des pli peniga pro la kruelaj frostoj kaj
sovaĝaj neĝblovadoj. Al viroj frostis la manoj dum la laboro. Akraj
glacipingloj pikis ilin en vizaĝon. Grandaj neĝflokoj blindigis
iliajn okulojn.

Magalhaes kontrolis la riparojn. Li denove aplikis siajn riĉajn
spertojn, kiujn li akiris sur la maro en pasintaj jaroj. Nenio restis
kaŝita al lia akra vidpovo. Al li sufiĉis ununura esplorema rigardo
kaj li tuj malkovris mankon, kiun ne rimarkis oficiroj nek kapitanoj.

Ĉi tie, en sudamerika golfo de San Julian, la ŝipanaro vidis bone,
ke en frunto de ekspedicio staras viro, kiu estas eminenta spertulo
sur la maro kaj pri ĉio, kio koncernas la vivon sur ĝi. Homoj
sur Trinidado sciis tion jam longe. Sed ceteraj maristoj komencis
valorigi liajn kapablecojn nur nun, kiam ili havis eblon vidi lin
ĉiutage laboranta. Neniu ordono de admiralo devis esti pli poste
ŝanĝata aŭ revokata. Ĉiu estis klara, fiksa kaj preciza, kvazaŭ
li pripensus ĝin duontagon, kaj tamen li donadis ilin tuj sur la
loko, laŭ la bezono.

Tiel la ŝipanaro malrapide konvinkiĝis, ke admiralo estas la
komandanto de la ekspedicio meritite. Ne nur pro tio, ke lin dekretis
la reĝo, sed ankaŭ pro liaj fakaj konoj, scioj kaj kapabloj. Kaj
de ĉi tiu ekkono estis jam nur malgranda paŝeto al aŭtoritato kaj
estimo.

Kaj ankoraŭ alia afero vekis ilian admiron: la justeco de la
admiralo. Ili bone memoris tiun malhelan tagon, kiam ili staris
sur la bordo de golfo kaj timegante atendis juĝon de Magalhaes.
Ĝi estis malmilda kaj severa -- sed ĉiuj sentis, ke ĝi estas
justa. Sur la maro ili ne estis novuloj. Ĉiuj kvindek ribelintoj,
kiuj estis indikitaj kiel ĉefaj partianoj de hispanaj hidalgoj,
atendis morton. Anstataŭ ekzekuto ili ricevis pardonon -- escepte
inspirantoj de la ribelo. Ke ili devas nun labori en katenoj? Estas
vero, la ĉenoj tintas kaj bruegas ĉe ĉiu movo, katenoj pezigas kaj
tiras al la tero, malhelpas dum iro. Malfacila vivo. Sed tamen --
vivo! Vi povas spiri, moviĝi de loko al loko, manĝi kaj trinki, vi
povas esperi kaj kredi, ke iam ĉi tiu mizero finiĝos, ke oni fartos
denove pli bone, vi povas en fantazio pentri bildojn de la feliĉa
reveno el ĉi tiu senfina kaj danĝera navigado.

Kaj la mizero de nunaj momentoj estas des pli tolerebla, ke admiralo
jam je neniu nubmienas. La ribelintojn li rigardas per la samaj
okuloj kiel la fidelajn. Ĉu ili ribelis? Ili estis punitaj kaj al
ili certe jam ne venos ideo je similaj aventuroj. Ĝis ili forpentos
la punon, ĉio estos forgesita. Ili ja ricevadas eĉ egalajn porciojn
da nutraĵoj!

Jes, la admiralo estas justa. Ĉu tio gravas, ke li estas neparolema?
Cetere, se estas necese, li scipovas paroli. Li diras nur kelkajn
vortojn, sed ĉiu penetros en vian cerbon kiel ardigita pinglo.

De tago al tago plifrostiĝis. Maristoj bruligis sur la bordo
fajrojn, ke ili povu labori. Magalhaes iradis inter ili, konsilis,
edifis, kaj li pensis pri trapasejo.

Se nur jam finiĝus la vintra restado! Ĝi estas deteniĝo, kiun li
ne enkalkulis en sian veturplanon. Kie ili povis jam intertempe esti!
Kiom da aliaj golfoj ili povis jam esplori! La tagoj forflugas, jam
ses semajnojn ili estas en la golfo...

Subita decido maturiĝis en Fernao. Ĉu estas necese, ke la tuta
ekspedicio restu en kaptiteco? Ĉu almenaŭ unu ŝipo ne povus veturi
plue? Dume la ceteraj atendos en San Julian venon de printempo, tiu
ŝipo esploros ĉiujn golfojn kuŝantajn en suda direkto de ĉi tie
-- kaj kiam veturos la tuta eskadro, ĝi ne estos devigata deteniĝi
per trarigardo de lokoj, kiuj estas sensignifaj.

Por ĉi tiu veturo estis destinita Serrao kun sia ŝipo Santiago.
Magalhaes konfidis lin plej multe el ĉiuj kapitanoj.

"Vi veturos ĉiam suden, Juano," li donis al li lastajn instrukciojn.
"Se vi dum dek kvar tagoj malkovros nenion, vi revenos. Komence de
junio mi atendas vin."

"Laŭ ordono, sinjoro admiralo!"

Al Fernao kvazaŭ falus ŝtono de sur la koro. Finiĝu la ekspedicio
de Serrao kiel ajn, ĝi estas tamen paŝo antaŭen.

Baldaŭ post forveturo de Serrao neatendita okazintaĵo vekis grandan
intereson en la vintra tendaro.

La ĉirkaŭaĵo de golfo estis dezerta, negastema. Tie ne estis arboj
nek bestaro nek homoj. Nur malaltaj embuskoj tiriĝis en senfinan
malproksimon. Maristoj kelkfoje provis penetri en tiun dezerton. Eble
ili malkovros tie iajn bestojn aŭ indiĝenojn. Sed ili ĉiam revenis
ne sukcesinte. Fine ili komencis kredi, ke ĉi tiuj regionoj estas ne
loĝeblaj.

Iun tagon alvenis Pigafetta al admiralo tute emociita.

"Sinjoro admiralo, okazis io... io... nu, mallonge dirite io
grandioza!"

"Kio do?" ridetis Magalhaes.

"Maristoj malkovris postsignojn!"

"Kie?"

"Proksime ĉe la haveno!"

"Ĉu homajn postsignojn?"

"Jes!"

"Tio estas stranga," skuis per kapo admiralo. "Kiomfoje ni jam
serĉis indiĝenojn, sed ĉiun fojon sen sukceso. Ĉu la maristoj
ne eraris? Ĉu ĝi ne estas postsigno de iu el niaj homoj, kiu tien
erariris?"

"Nepenseble, sinjoro admiralo!"

"Laŭ kio vi opinias tiel?"

"Ĝi propre ne estas postsigno de iu normala homo, li devas esti ia
giganto."

"Sinjoro Pigafetta!" bridis lian fantazion admiralo. "Eble vi fine
diros, ke ĉi tie vivas supernaturaj estaĵoj?"

"Mi preskaŭ kredus tion. La postsigno estas nome minimume dufoje pli
granda ol postsignoj de aliaj homoj. Cetere, venu rigardi! Ni ĉiuj
estas kiel en ekstazo."

"Mi estas vere scivola," diris Magalhaes kaj iris kun Pigafetta
rigardi la interesan postsignon. Li ne dubis, ke entuziasmema Italo
ĉion pligrandigis.

Sed kiam li venis al la loko, li ĉesis ridi. La postsigno estis vere
tiom granda, ke similan li ankoraŭ neniam vidis.

"Kion vi diras, sinjoro admiralo?" kun ĝuo observis lian miregon
Pigafetta.

"Estas vere nenormala longeco de piedo," diris medite admiralo. "Mi
ŝatus vidi tiun viregon. Kaj pli da postsignoj vi ne trovis?"

"Ne," respondis ĥore maristoj, kiuj intertempe ĉi tie ariĝis. Sed
jam la sekvantan tagon ili malkovris pluajn postsignojn. Kaj ĉiuj
estis tiel nenormalaj, grandegaj.

"Ili estas iuj patagonianoj[4]," baptis ilin memvole admiralo.
"Versimile ili timas nin, pro tio ili kaŝas sin."

Baldaŭ poste la tuta tendaro estis sur la piedoj. Maristoj,
oficistoj, kapitanoj, admiralo -- ĉiuj rigardis miregante strangan
estaĵon, kiu saltetis sur malproksima loko.

Patagoniano!

Li dancis sur la loko kaj samtempe li superŝutis siajn harojn per la
sablo. Magalhaes ekkomprenis, ke la indiĝeno montras tiamaniere sian
deziron interkonatiĝi kun maristoj.

"Garcia, iru al li kaj faru la samajn movojn kiel li," li diris.
"Tiel li scios, ke vi venas kiel amiko."

Garcia ne lasis sin dufoje instigi. Li malgracie saltetis kaj per
fortega baritono li kantis ian kanteton. La maristoj ridis pri liaj
groteskaj movoj ĝis ili larmis.

Patagoniano komprenis. Kaj Garcia ne bezonis tro peni por alkonduki lin
en la havenon.

Tie ariĝis ĉirkaŭ la timema sovaĝulo preskaŭ ĉiuj maristoj.
Ili observrigardis lin de ĉiuj flankoj. Li estis vere grandegulo,
li superigis ilin pli ol je la kapo -- sed Pigafetta tamen skuis la
kapon.

"Mi imagis lin al mi multe pli grandan," li grumblis trompite. "Se
mi konkludas laŭ la postsignoj, li devus esti almenaŭ dufoje pli
granda ol ni!"

Li alproksimiĝis al la Patagoniano kaj rigardis liajn piedojn. Kaj
momente eksonis lia gaja rido.

"Sinjoro admiralo, rigardu!" li vokis. "Ja tiu homo havas sur la
piedoj tutajn boatojn! Nun mi jam komprenas!"

Patagoniano havis piedojn en dikaj feloj, kiuj postlasis la enigmajn
grandegajn postsignojn...

"Do ni nomiĝis lin Patagoniano maljuste," diris Magalhaes. "Sed
povas esti, ke la nomo estas tute bela kaj al ni restos almenaŭ la
rememoro je ĉi tieaj homoj kaj regiono."

"Jes, la rememoro je -- Patagonio!" vokis vigle Pigafetta. "Mi tuj
notos tion!"

La alveno de la Patagoniano estis por monotona vivo en la tendaro
multsignifa okazintaĵo. Maristoj miregante rigardobservis lian
grandegan staturon. Ili montris al 1i diversajn ludilojn kaj ĝojis
pro liaj entuziasmaj ekkrioj.

Kiam Spinoza metis antaŭ liajn okulojn speguleton. Patagoniano
rigardante sian vizaĝon terurege ektimis. Li saltis malantaŭen
tiom fortege, ke li faligis teren kvar maristojn starantajn en
lia proksimo. Kaj la ridantaj marnavigantoj devis multe penegi,
ol ili sukcesis konvinki sian gaston, ke la speguleto estas nepre
sendanĝera, ja male tre utila objekto.

Ilia mirego pligrandiĝis, kiam Patagoniano komencis manĝi kaj
trinki. Per unu trinko -- kiel rimarkas Pigafetta -- li trinkis
duonsitelon da akvo kaj dum unu manĝo en li malaperis duonkorbo da
biskvitoj.

Sed la plej granda surprizo nur atendis ilin. Manĝinte la
indiĝeno sidiĝis sur benketon antaŭ la magazeno kaj li kontente
ĉirkaŭrigardis. Subite li ekvidis raton, kiu flugaperis inter la
pordo. Li rapidege elsaltis kaj en momento li tenis ĝin en sia
granda manplato. Li ekpremis ĝian kapon, kaj malgraŭ tio, ke ĝi
ankoraŭ moviĝis, li formanĝis ĝin en natura stato -- kun haŭto
kaj hararo. Poste duan, trian kaj kvaran...

Kiam ili adiaŭis lin, admiralo donis al li kelkajn sonoriletojn kaj
montrosciigis lin, ke li alkonduku ankaŭ niajn kunulojn.

La sekvantan tagon ili alvenis kaj kondutis tute amike. Sed
interŝanĝo da varoj estis preskaŭ senvalora, ĉar krom hejmaj
bestoj, kiujn ili nomis guanakoj, ili havis por vendo preskaŭ
nenion.

Poste venadis indiĝenoj ĉiutage en la tendaron kaj rigardis
laborojn de maristoj. Ili alkondukis guanakojn kaj forportis
diversajn ludilojn.

Ĉi tiu bona humoro estis subite interrompita per sciigo, kiu efikis
kiel batego de la tondro.

La ŝipo de Serrao forveturis antaŭ tri semajnoj. Fernao komencis
pensi pri ĝi ĉiam pli ofte. Ĉu ili malkovros ion? Aŭ ĉu ili
revenos denove malsukcesinte? Li staris ĉiutage sur Trinidado kaj
iomete maltrankviligita li rigardis al la sudo. Li sciis, ke li ne
bezonas maltrankviliĝi. Li ja diris al Serrao malimplicitite, ke
li veturu suden dek kvar tagojn. Dek kvar tagojn tien, dek kvar
tagojn reen -- do ankoraŭ restas unu semajno. Kaj tamen io faris lin
maltrankvila.

Sed la informo pri Santiago ne venis de sur la maro.

Iun tagon rimarkis patrolo du staturojn, kiuj treniĝis sur la bordo.
Ili paŝis malrapide, malrapidege al la golfo. Ĉiumomente ili
haltis.

Kiuj povas ili esti? Patagonianoj tio ne estas -- kaj de kie venus en
ĉi tiun forgesitan landon aliaj homoj?

Gvardio vokis admiralon. Kun li venis kelkaj maristoj.

Magalhaes rigardis la proksimiĝantajn homojn. Lia vizaĝo subite
plilongiĝis de mirego.

"Estas ja la niaj el Santiago!" li vokis per duonsufokita voĉo. "Iru
renkonten al ili!"

Sed li mem tuj rapidis al la venantaj maristoj. Kaj jam ili estis
tiom proksime, ke li distingis ilin: la dua ŝipoficiro Lopez kaj
ŝipgvidisto Barnolas.

Magalhaes kaj grupo da maristoj svingis manojn por saluti ilin. La
viroj volis respondi, sed ili estis tiom elĉerpitaj, ke ili nur
suprenlevis la manojn kaj lasis ilin senpove sinki. Poste Lopez
ruinigis en neĝamason kaj restis kuŝi senmova. Barnolas volis levi
lin, sed liaj fortoj jam ne sufiĉis por tio.

Kaj jam alrapidegis Magalhaes.

"Barnolas, kio okazis? Kaj kie estas la ceteraj?"

"Nia ŝipo averiis, sinjoro admiralo," diris per malforta voĉo
Barnolas.

"Kaj maristoj?"

"Savitaj."

"Ĉu ĉiuj?"

"Jes."

"Dank' al dio!" respiris admiralo, kiu jam komencis timi la plej
malbonon.

Du maristoj prenis Lopezon kaj portis lin en la tendaron. Lia kunulo
marŝis ankoraŭ mem.

Nur kiam ili plifortiĝis, Barnolas daŭrigis siajn informojn.

"Ni veturis laŭlonge de la bordo kaj trarigardis golfojn," li
diris. "Post kelktaga veturo atakis nin tempesto. Ĝi deŝiregis
al ni direktilon kaj ni estis ĵetitaj kontraŭ la roko. La fundo
estis feliĉe malprofunda. Alie ni estus mortintaj. Kiam la tempesto
ĉesis, ni eltiris la ŝipruinojn sur la bordon. Ni savis preskaŭ
ĉiujn provizojn. La kapitano ordonis al ni iri al vi."

"Kiel longe vi iris?"

"Dek unu tagojn."

Dek unu tagojn! Dek unu tagojn tra la dezerta kaj nepriloĝata
regiono! Dek unu senfinajn noktojn en frostaj neĝamasoj!

Magalhaes leviĝis kaj senvorte premis manojn de ambaŭ viroj. Ĉiuj
sciis, ke ĉi tiu rekono signifas pli multe ol la plej entuziasmaj
dank-vortoj.

"Kaj golfoj?" demandis post momento admiralo.

"Ni esploris multajn," respondis Barnolas hezite.

Kaj --?"

"Ĉiuj estis fermitaj."

Nek muskoleto moviĝis en la vizaĝo de Fernao. Cetere, kial li
demandis? Se ili estus ion trovintaj, ili certe dirus tion al li kiel
unuan informon!

Jam sekvantan tagon estis sendita al Serrao multnombra grupo da
maristoj. Ili devis helpi la averiintojn dum forportado de provizoj
kaj gravaj partoj de Santiago en la tendaron.

Estis tiom da provizoj, ke ili devis ilin transportadi preskaŭ du
monatojn. Serrao kun parto de ŝipanaro restadis apud averiinta
ŝipo por gardi ĉion, la ceteraj maristoj transportadis. Ĝi estis
superhoma peno, ĉar frostoj kaj ventegoj malfaciligis iradon. Kaj
transporto surmara estis tute neebla.

Fine estis ĉio transportita. Kun lasta ekspedicio revenis kapitano
Serrao. Li estis malgrasiĝinta, maldikega, sed el liaj okuloj radiis
ĝojo, ke li denove vidas kamaradojn kaj la admiralon.

Magalhaes rapide repaciĝis kun perdo de Santiago. La ŝipanaro estas
savita, provizoj ankaŭ, la priservado de restantaj ŝipoj estos pli
facila -- kaj la tuta eskadro estos almenaŭ pli moviĝema.

En aŭgusto la vintro malaperis. Blovegoj ĉesis, la neĝo degelis.
Nur antaŭ la mateno estis ankoraŭ malfortaj frostetoj.

Plej suprema tempo, ke ili jam ekveturu! La superstiĉa ŝipanaro
vidis en frakasiĝo de Santiago malbonan antaŭsignon. Ĉu ĝi ne
estas lasta admono, ke ili turniĝu kaj veturu hejmen?

Kaj io ankoraŭ pli malbona -- kelkaj maristoj ekmalsaniĝis.
Kaŭze de manko de legomo iliaj dentoj komencis ŝanceliĝi, iliaj
dentkarnoj kaj tutaj buŝoj ŝvelis. Manĝado signifis por ili
neimageblajn suferojn. Kelkaj maristoj jam mortis.

Fernao bone sentis, kia laciĝo kaptas la ŝipanarojn. Nur ke li jam
povu ekveturi! Eble ili ie malkovros marbordon, kie estos bestaro
kaj fruktoj. Ŝipanaroj rekonsciiĝos kaj forgesos la travivintajn
suferojn.

Iam alkuris Henriko forte spiregante. En mano li tenis ampleksan
pakaĵon.

"Sinjoro admiralo, ĉi tion mi malkovris sur la kajo!"

Li disvolvis haŭton, en kiu estis io enpakigita. Admiralo ekvidis
kelkajn faskojn da sagoj.

"Kie ili kuŝis?"

"En densaĵo malantaŭ la tendaro. La pintoj estas venenigitaj."

"Al mi ankaŭ ŝajnas," rimarkis Magalhaes.

"Ĉio estis klara. Patagonianoj preparas sin ataki la tendaron. La
ekspedicio ja estas sufiĉe forta por repuŝi ilin. Sed ĉu admiralo
allasu, ke tute superflue mortu kelkaj maristoj? Ne, li intencis
egale jam baldaŭ forveturi, ĉi tio estas la lasta instigo.

Sed li tamen devos renkonti la Patagonianojn ankoraŭ unufoje. Li
estas promesinta, ke li alveturigos Hispanujon ne nur produktojn el
nove malkovritaj landoj, sed ankaŭ homojn. Ĉi tiujn indiĝenojn
li kompreneble ne kunprenos multajn, ĉar ilia nenormala apetito
signifus novan, jam ne tolereblan limigon de nutraĵoj. Tial li
kaptos almenaŭ unu aŭ du.

Sed la maristoj ne kuraĝis kateni tiajn grandegulojn. Pro tiu kaŭzo
ili kaptis Patagonianojn per fia ruzo.

Ili allogis du indiĝenojn al la kabano, kie estis deponitaj
provizoj. Tie ili komencis ilin pridonaci. La indiĝenoj ricevis tiom
da ludiloj, ke ili havis plenajn manbrakojn da ili. Iliaj okuloj
radiis kaj blankaj dentoj brilis de feliĉaj ridoj.

Poste la maristoj montris al ili brilajn katenojn, du larĝajn
ringojn kunligitaj per tintsona ĉeneto. La indiĝenoj avide rigardis
la novan ludilon.

Ĉu vi ŝatus havi tion? demandis la maristoj per mansignoj.
Kompreneble! kapjesis Patagonianoj. Sed kien doni ilin, se ni havas
plenajn manojn?

Nu, kaj ĉu ni provu doni ilin ĉi tien, sur la piedojn? montris
embuske la maristoj.

Jes! Jes! ridis feliĉe grandeguloj.

Du maristoj singarde proksimiĝis kun katenoj al siaj viktimoj.
Unu klako, la dua -- kaj la konfidemaj infanoj de la naturo estis
katenitaj.

Nun jam havas ekspedicio ĉion, kion ĝi bezonis: printempan veteron,
riparitajn ŝipojn, sudamerikajn indiĝenojn.

Sur Trinidado oni faris konsilon. Ĉirkaŭ Magalhaes sidis Serrao,
Barbosa kaj Mesquita.

"Post ĉiuj okazintaĵoj, kiujn ni travivis en golfo de San Julian,"
diris admiralo, "ni devos alie aranĝi la komandon de la ŝipoj.
Kapitano Serrao komandos Concepcion, Barbosa Viktorion kaj Mesquita
San Antonion. Ni ekveturas al decida parto de nia navigado, kie mi
bezonos virojn fidelajn kaj hardajn. Kun via helpo mi venkos."

La kapitanoj disiris al siaj ŝipoj kun mienoj seriozaj, malserenaj.
Ili bone konsciis, kia tasko ilin atendas.

La 24-an de aŭgusto ekveturis la malgrandigita eskadro suden. La
saman tagon estis ribelintoj liberigitaj de katenoj kaj ribelemaj
Cartagena kaj pastro postlasitaj sur la bordo. Neniu jam plu vidis
ilin...

Komence ili ne retenis sin per esplorado de la bordo, ĉar tion faris
jam Serrao dum sia malfeliĉa veturo kun Santiago. Sed ju pli ili
proksimiĝis al la sudo, des pli maltrankvila estis admiralo. Ĉu tiu
ĉi kontinento estas senfina? Ili povis veturi en kiun ajn golfon,
ĉie ili vidis novan bordon, kiu stariĝis en ilian vojon kaj baris
liberan ekveturon en oceanon, je kiu Fernao tiom sopiris.

Karaveloj ŝoviĝis suden malrapide, sed persiste. Ĉu nenie aperos
regiono, kiu promesus almenaŭ iomete da refreŝiĝo? Ĉie nur nuda
bordo, rokoj kaj dezertoj!

Io peza faladis sur la karavelojn. Ombro de la morto, kiu ne ĉesis
falĉi la mizerigitajn maristojn, timigis kaj terurigis. La malespero
kuŝis en iliaj okuloj, en iliaj movoj, en iliaj vortoj.

Magalhaes denove fariĝis malparolema kaj malserena. Li kapablis
stari sur la ferdeko tutajn horojn kaj necedeme observi la rokan
bordon. Kiomfoje jam trompis lin golfoj?

Jam forpasis du monatoj de tiu tempo, kiam ili forlasis vintran
tendaron. Antaŭ ili nun tre alten leviĝas rokoj, kiuj iomete
elkuras en la maron. Kio estas malantaŭ ili? Ĉu malgranda golfo?
Ĉu pli vasta golfo?

Ĉu ili devas allasi, ke ili estu denove trompitaj, kiel jam
tiomfoje? Ĉu ne estus pli bone veturi pluen kaj ne sin deteni ĉi
tie? Ja ĉi tie estas nur rokoj, nuraj rokoj, pri ia golfo evidente
oni ne povas paroli --

"En la golfon!" komandas al ĝenerala surprizo admiralo kaj rigardas
la rokaron. "Ni ankros."

Levilaj radoj sur la ferdekoj bruegas, ĉenoj grincas, ankroj
malleviĝas sub la akvonivelon. La levitaj radoj rotacias plue, la
ĉenoj estas jam plene streĉitaj -- kaj ĉiam ankoraŭ ne aŭdiĝis
la knara sono, kiu donas signon, ke ankro malleviĝis ĝis la fundo.
Ili estas tute proksime de la bordo -- kaj la ankroj flugpendas en la
akvoj tute libere! Maristoj estas devigataj salti sur la bordon kaj
tie la ankrojn alfiksi.

Concepcion kaj San Antonio ricevas ordonon esplori la golfon. Ne
estas necese tiri tien tutan eskadron, se por tio sufiĉas nur du
ŝipoj. Tiamaniere ili kutimis tion fari, ke pli vastan golfon
esploris unu aŭ du karaveloj, dume la ceteraj atendis ilin apud la
elveturejo.

Apenaŭ ili ekveturis antaŭen, komencis sovaĝa tempesto. Tridek
ses horojn kruciĝis la fulmoj kaj tondro bruegis en la rokaro
per milfoja eĥo. La ŝipoj dancis sur la ondoj kiel pajleroj. Ne
estis eble gvidi la direkton de la navigado. Ĉiuj klopodoj devis
celdirekti nur al tio, ke la ondoj ne renversu ŝipojn aŭ ke ili ne
ĵetu ilin sur la rokojn. Fine la tempesto ĉesis.

Concepcion kaj San Antonio volis veturi laŭ sia plano. Subite
ekblovis ventego, kuntiris ambaŭ ŝipojn, pelis ilin antaŭen, rabe,
nereteneble.

Kaj rekte kontraŭ rokojn!

Maristoj faris ĉion eblan por haltigi la rapide veturantajn
ŝipegojn. Almenaŭ malrapidigi ilian sovaĝan flugon kaj mildigi
puŝegon, kiu estas jam neevitebla!

Vane!

La konsternitaj homoj ĵetiĝis sur genuojn. Ili adiaŭis la vivon.
Serrao staris sur la ferdeko de Concepcion kaj konsternite rigardis
antaŭen. Li estis iomete paliĝinta, sed trankvila, kvieta. Li ne
apartenis al homoj, kiujn danĝero povas skui. Ĉu ili pereos? Li
faris ĉion, kio kuŝis el liaj fortoj, por savi la ŝipon. Admiralo
malĝojos pro liaj servoj. Unue Santiago, nun Concepcion. Kio
Santiago koncernas, tie li savis almenaŭ ŝipanaron kaj provizojn.
Ĉi tie li jam ne sukcesos la samon. La rokoj elstaras vertikale
el profundaj akvoj, ili suprenleviĝas en vidneatingeblan altecon.
Puŝego -- kaj estos fino.

Kun malvarma decidemo li rigardis renkonten al la certa pereo. Sed
subite -- ĉu tio ne estas iluzio?

Serrao ektremis kaj akre kriis:

"Lopez -- atenton!"

Post averio de Santiago estis Lopez la ŝipgvidisto sur Concepcion.

Ne estis necese admoni lin. Ankaŭ li jam ekvidis la trairejon, kiu
tiel neatendite, kiel per miraklo malfermiĝis inter du rokoj!

Li rapide direktis la ŝipgvidilon kaj traveturis la mallarĝan
interkrutejon. San Antonio enveturis ĝin jam tute sendanĝere.

Ambaŭ ŝipoj troviĝis en nova golfo. Ĝi estis ankaŭ ĉirkaŭita
de grandegaj rokoj. La suba fluo ĉesis kaj kontraŭ ilin ekblovis
forta vento. Ĉu vento? La golfo estas tamen ŝirmata de rokoj, kiuj
sekure enfermas ĝin! De kie venas tiu vento?

Antaŭen!

Serrao subiĝis al febra streĉo.

Ambaŭ ŝipoj trapuŝis sin al kontraŭa flanko de golfo nur paŝon
post paŝo. Kiam ili estis en duono de la vojo, maristoj ekvidis
novan interkrutejon, kiu versimile kondukos ilin en novan golfon!

Ili ne trompis sin. Baldaŭ ili vidis golfon trian, kvaran kaj
kvinan.

Serrao haltigis sian ŝipon kaj atendis San Antonion.

"Kion vi opinias pri la afero, sinjoro Mesquita?"

"Mi kredas, ke ni estas en la trapasejo," respondis la emociita
kapitano.

"Al mi ŝajnas la samo. Do -- reen al admiralo!"

Bombardiloj tondras, flagoj flirtas, ŝipanaro jubilas... Magalhaes
akceptas ambaŭ kapitanojn, li streĉe aŭskultas ilian sciigon kaj
poste la tuta eskadro veturas en la golfon.

Ili veturas tage kaj nokte. Post nelonge ili atingas lokon, kie
la golfo dividiĝas en du partojn. Unu direktas dekstren al
sudokcidento, dua maldekstren al sudoriento.

Kien do nun? Kiu el ili estas la trapasejo?

Nova ordono. Concepcion kaj San Antonio esploros la sudorientan
kanalon. Admiralo atendos ilin apud komenco de la sudokcidenta
kanalo.

Antaŭ la forveturo de ambaŭ ŝipoj Magalhaes kunvokis kapitanojn
kaj oficirojn por konsiliĝi sur Trinidado. Li volis aŭdi iliajn
raportojn pri stato de provizoj kaj li ankaŭ ŝatus aŭdi, kion ili
opinias pri la plua veturo.

"La provizoj konsiderinde malgrandiĝis," diris Mesquita. "En la plej
bona kazo ni eltenos tri monatojn."

La informoj el aliaj ŝipoj estis neniel pli ĝojigaj.

"La afero estas pli malbona, ol ni povis supozi en komenco de
la veturo," konsentis admiralo. "Atendas nin ankoraŭ grandaj
malhelpaĵoj kaj ni devos venki multajn danĝerojn. Ni povas elekti:
aŭ reveni hejmen jam nun, aŭ navigadi ĝis al Molukoj, kiel mi
promesis al la reĝo. Al mi estas ĉio klara. Kaj kia estas via
opinio?"

Kapitanoj kaj oficiroj silentis. Nur Gomez energie diris:

"Dum nunaj cirkonstancoj estos pli bone, se ni revenos. La trapasejo
estas malkovrita. Ŝipoj estas kadukaj, ŝipanaro malsatigita,
malfortigita, laca. Se ni revenos, ni aranĝos novan ekspedicion. Se
ni ne revenos, ni enveturos oceanon, kies distancojn neniu konas. Se
la veturo daŭros longe, ni pereos!"

Admiralo rigardis la ceterajn. Ili silentis, sed ne estis malfacile
diveni, ke la plejmulto konsentas kun Gomez.

La vizaĝo de Magalhaes fariĝis iomete pli malserena kaj malmola,
kiam li diris: "Mi volis aŭdi vian opinion, sinjoroj, kaj estas
bone, ke mi konas ĝin. Kio min koncernas, mi ne intencas nuligi la
promeson, kiun mi donis. Mi scias, ke ni devos multe moderigi nin.
Sed ankaŭ se mi scius, ke mi devos nutriĝi per haŭtoj, per kiuj
estas ĉirkaŭvolvitaj velstangoj, mi rigardas tion mia devo veturi
ĝis al Molukoj. Informu la ŝipanarojn, ke post atingo de oceano ni
daŭrigos la veturon!"

Kiam kapitanoj revenis sur ŝipojn, Concepcion kaj San Antonio
entreprenis la esplorveturon.

Ili jam estis du tagojn for. Admiralon konsumis malpacienco. Ho, se
li havus flugilojn de aglo kaj povus traflugi ambaŭ markolojn kiel
birdo por trapenetri iliajn misterojn kaj sekretojn! Kaj -- ĉu ne
estas ebla intertempe, ol revenos ambaŭ esplorŝipoj, elsendi en
sudokcidentan markolon rapidan ŝalupon?

Maristoj sidiĝas en la ŝalupon, streĉas malgrandan velon, premas
remilojn. Post nelonge malaperas la ŝalupo inter la rokoj.

Kelkajn tagojn atendis admiralo kun Trinidado kaj Viktorio revenon de
esplorŝipoj. Fine reveturas Concepcion. Serrao salutas admiralon,
lia vizaĝo aspektas serioze, pale.

"Sinjoro admiralo, la sudorienta golfo post unutaga veturo turniĝas
al okcidento, poste denove al nordo. Mi konstatis, ke ĝi kuniĝas
kun la sudokcidenta golfo."

"Dankon, Serrao, mi estas feliĉa, ke ni povis tion konstati. Ni
atendos San Antonion kaj ekveturos."

"San Antonio, sinjoro admiralo --"

"Kio okazis kun ĝi?"

"San Antonio jam sendube ne revenos."

"Ĉu ili averiis?"

"Mi timas, ke okazis io pli malbona. Tuj la unuan tagon restis la
ŝipo malantaŭe. Baldaŭ ĝi perdiĝis al niaj okuloj -- kaj ekde
tiu tempo ni ne vidis ĝin."

"Sed -- Mesquita tamen...!" diris peze Magalhaes.

"Jes. Mesquita estas konfidinda. Sed sur la ŝipo estis ankaŭ aliaj.
Tie estis ankaŭ Gomez."

Magalhaes devis kolekti ĉiujn fortojn por resti trankvila. Gomez!
Ĉu estas eble kredi, ke li estus kapabla fari tian abomenindaĵon
kaj perfidi admiralon? Kaj ĵus en tiu momento, kiam estis necese
kolekti penadon de ĉiuj por malkovri depratempajn sekretojn de
la tero? Magalhaes ordonis traserĉi ĉiujn apudajn golfetojn.
Sensukcese. San Antonio malaperis.

Kaj jam revenis la ŝalupo, kiu estis forveturinta esplori
sudokcidentan markolon.

Kiel mienas la maristoj? Ili salutsvingas -- sed tio nenion signifas.
Maristoj ofte salutsvingas, kiam ili adiaŭas aŭ revenas.

Nun ili jam trankviliĝas. Kaj en la silenton aŭdiĝas la voĉo de
oficiro, kiu tremas de emocio:

"Sinjoro admiralo, ni veturis ĉiam okcidenten. Ni esploris ĉiun
branĉeton de ĉi tiu golfo. La vojo estas ĉie libera. Ni veturis
tiom longe, ĝis ni ekvidis vastan oceanon."

Fernao, kion signifas ĉiuj batoj, per kiuj la vivo tiom riĉege
donacigis vin, kompare kun raviga beleco de ĉi tiu momento? Ĉio
estas subite forgesita. La vivo fine riĉe rekompencis vian fidon,
vian aŭdacon, vian persistemon. Kial do miri, ke vi ne kapablas
ekparoli? Aŭ ĉu kapo de unu homo estis iam superŝutita per tiom da
tristo kaj feliĉo, kiom da ili travivas vi?

Ne hontu, Fernao, pro la larmoj, kiuj fluas de sur via vizaĝo,
vipita de ventoj kaj sulkigita! Rigardu viajn maristojn! Ili estas
maldelikataj viroj -- kaj ili tamen staras kiel alforĝitaj. Ili tre
ŝatus voki al vi "Vivat!", sed ili ne povas.

Ja ankaŭ ili antaŭsentas, kion vi scias: ke vi travivas grandan
momenton en historio de la tuta homaro.



XIV.

Trans Pacifikon


La regiono ĉirkaŭ la golfo prezentis mirbelan, sed samtempe tristan
aspekton. Ĉirkaŭ en rondo leviĝis ĉielatingaj rokoj, kies pintoj
estis kovritaj per neĝo. Sur deklivoj de la montoj gluglis riveretoj
kaj ĝi estis ununura sono, kiu vivigis la regionon. Nenie postsigno
pri homaj loĝejoj. Larĝeco de traveturejo estis tre malsama. Ĉe
marbordoj distanco ĝis tridek kilometroj, alie ili alproksimiĝis
je kvar kilometroj. En mallarĝigitaj lokoj ĵetis abruptaj rokmuroj
malhelajn ombrojn, tiel ke la ekspedicio veturis en deprimanta
duonkrepusko.

Strangan fenomenon vidis maristoj dumnokte. Sur malproksimaj montoj
flamis fajroj, kies devenon ili komence ne sciis klarigi al si. Nur
pli poste ili ekkonis, ke la regiono ĉirkaŭ trapasejo ne estas
neloĝata. Tie vivis primitivaj indiĝenoj, kiuj konservadis ankoraŭ
eternan fajron. Magalhaes nomigis ĉi tiun regionon Fajrolando.

La veturo tra la trapasejo estis peniga kaj longdaŭra. Profundo de
la akvo estis sur iuj lokoj tiom granda, ke ne estis eble atingi
fundon eĉ per plumbilo alligita per plej longa pendoŝnuro, alie
estis embuska rokaro kaŝita tuj sub akvonivelo. Tie aŭ tie elstaris
insuletoj. Pro tio Magalhaes ordonis, ke oni antaŭe esploru ĉiun
paŝeton de la vojo, kiun la eskadro sekvos. Grupo da maristoj en
ŝalupo mezuris ĉiam profundon de la fundo sur certa vojparto kaj
nur poste karaveloj iom antaŭenveturis.

Malgraŭ tio, ke admiralo estis konsumata de malpacienco kaj sopiro
ekvidi kiel eble plej baldaŭ oceanon, pri kiu li tiom da jaroj
revis, li restis dum la tuta tempo de la veturo en trapasejo tre
singarda.

La ŝipoj progresis antaŭen tre malrapide, paŝon post paŝo.
Malgraŭ tio, ke oni veturis tage kaj nokte, ili faris en dudek kvar
horoj vojon de nuraj dudek kilometroj. Detenis ilin ankaŭ la vento,
kiu blovis daŭre kontraŭ direkto de ilia veturo.

Unu tagon ankris la ekspedicio apud riverenfluo. Maristoj
surbordiĝis. Post nelonge aŭdiĝis en la golfeto iliaj ĝojkrioj.
La rivero svarmis per fiŝoj, kiuj estis similaj al sardinoj.

"Rivero de sardinoj!" vokis maristoj kaptante fiŝojn per la manoj,
ĉapoj kaj bastonoj. "Sardinrivero!"

Post momento estis sur la bordo kelkaj fajroj. Maristoj ne atendis,
ĝis la ŝipkuiristo pretigos al ili manĝaĵon. Ili konstruis
rostpikilojn kaj jam oni rostis bongustajn fiŝojn.

"Nur ankoraŭ spici tion per io!" vokis frandeme Garcia, kun ĝuo
manĝante rostaĵon.

"Provu ĉi tion!" lia kamarado prezentis al li ian radiketon. La
kreskaĵo estis tre simila al celerio. La maristoj manĝis ĝin kiel
la plej bonan frandaĵon. Kaj kial miri? Ja de tiu tempo, kiam ili
forlasis Brazilion, ili havis en buŝo nek peceton da freŝa legomo.
Jen la kaŭzo de malsanoj!

Iu komencis hispanan popolan kanton. Ceteraj aliĝis kaj jam
aŭdiĝis en la trapasejo gajaj melodioj.

Maristoj kaptis multegajn sardinojn por havi provizon, ŝirkolektis
"celeriojn" kaj tre refreŝigitaj daŭrigis vojon en malafabla kaj
senfina trapasejo.

Iun vesperon, kiam Fernao sidis en sia kabino klinita super
landkartoj, frapis je la pordo Henriko.

"Sinjoro admiralo," li diris, "venis ses maristoj. Ili volas paroli
kun vi."

"Kion ili deziras?"

"Mi ne scias," respondis Henriko kaj iel misteroplene li ridis.

"Ili eniru!"

Henriko malfermis pordon kaj maristoj paŝis internen. Magalhaes
atente rigardis ilin. Li konis jam ĉiujn virojn de sia ekspedicio
persone. Pri ĉiu li sciis, sur kiu ŝipo li laboras.

Li tuj konsciiĝis, ke el ĉiu karavelo venas du. Kaj inter ili
troviĝas ankaŭ homoj el Trinidado! Ankaŭ la fidela Garcia! Tio
aspektas kiel deputacio. Ĉu ili venas por plendi? Aŭ peti pri
io? Li rememorigis al si la deputacion en San Julian kaj eksentis
malagrablan frostotremon tra la dorso.

Garcia paŝis antaŭen. Li ĉifis ĉapon en la manoj kaj staris
alterne levante piedojn kaj embarasite ektusis.

"Do, Garcia, kion vi deziras?" klopodis forigi liajn embarasojn
Magalhaes.

"Sinjoro admiralo, ni estas delegitoj de ŝipanaro..."

"Al mi?" demandis lakone admiralo.

"Jes, al vi, sinjoro admiralo. Ni devas informi vin, ke ni jam
interkonsentiĝis."

Fernao malkurbiĝis kaj fikse rigardis la mariston.

"Nome... ke vi sciu, pri kio temas, sinjoro admiralo," Garcia jam
tute venkis la komencajn embarasojn, "ni diros tion al vi laŭvice.
Ni sur ĉiuj ŝipoj jam ekde hieraŭ kverelas!"

"Kial?" demandis Magalhaes kaj en lia demando kuŝis minacanta tono.

"Ni ne scias -- nome ni ne scias, kiamaniere ni nomigus ĉi tiun
trapasejon," daŭrigis vigle Garcia.

Fernao ekridis. Laŭte, sincere, el la koro. Tiel vidis lin maristoj
ankoraŭ neniam.

Kaj kiel li ne ĝojradiu! Li atendis novan ribelon aŭ minimume
novajn plendojn, ke ili reveturu hejmen -- kaj liaj maristoj
polemikas pri nomo de la trapasejo! Nur nun li komprenis la
misteroplenan ridon sur la vizaĝo de Henriko!

"Do vi ne povas trovi taŭgan nomon?" demandis jam gaje la admiralo.
"Nu -- ni havis sufiĉe da nomoj..."

"Ekzemple?"

"Trinidadanoj proponis 'Suda trapasejo', en Viktorio 'Amerika
trapasejo', tiuj el Concepcion havis eĉ du nomojn: 'Trapasejo de
Virgulinoj' kaj 'Kanalo de ĉiuj sanktuloj'. Al sinjoro Pigafetta
plaĉis nomo 'Patagonia trapasejo' --"

"Kaj nun vi venas al mi, ke mi decidu la aferon, ĉu ne?"

"Ne, sinjoro admiralo. Ni jam interkonsentiĝis. Ĉiuj. Maristoj,
oficiroj kaj ankaŭ kapitanoj."

Magalhaes demande rigardis lin.

"Ni eĉ ne scias, kiu havis tiun ideon," daŭrigis Garcia. "Sed la
nomo ekplaĉis al ni tiom, ke por unufojo ĉesis ĉiuj disputoj. Ni
venas por sciigi al vi tion."

"Do?"

"Ĉi tiu markolo nomiĝas ekde hodiaŭa tago -- trapasejo de
Magalhaes."

"Ho!" vokis surprizite admiralo. Ĉio estis tiom neatendita, ke li
embarasite silentiĝis. Nur post momento li diris mole: "Mi dankas al
vi, amikoj. Vi eble tro rapidis. Sed se la nomo estis kapabla unuigi
vin, ĝi estu, mi akceptas vian honorigon."

La tutan nokton -- Magalhaes tiam preskaŭ ne dormadis -- li pensis
pri la maristoj. Ili estas maturaj viroj, malmolaj, maldelikataj,
iam preskaŭ brutmoraj, sed ili kapablas ŝanĝi humorojn kiel
infanoj. En San Julian ili estus pretaj neniigi vin, en trapasejo ili
honorigas vin...

Kvar longajn semajnojn daŭris navigado en trapasejo. Dum tiu tempo
eskadro faris vojon de ses cent kilometroj. Poste ankoraŭ lasta kabo
-- ili nomigis ĝin Eldezirata -- kaj antaŭ ili malfermiĝis senfina
oceano.

Kanonsalvo de sur Trinidado. Flagojn supren! Estu salutata oceano
misteroplena, enigma, ne esplorita, senfina! Estu salutata, oceano,
kiun ne vidis krom Balboa kaj ties akompanantoj eĉ unu Eŭropano! Vi
kondukos nin al Molukoj, de kie estas jam nur salteto al Malako, en
Hindujon kaj Eŭropon! Fino de ĉiuj hipotezoj, preceptoro Behaim,
doktaj majstroj en universitatoj, kosmografoj, geografoj, astronomoj!
La homa spirito ekflugos libere kaj ne katenita tra ĉiuj spacoj de
la mondo, ekipita per solidaj scioj!

Kanonoj tondras ankaŭ sur Concepcion, flagetoj ĝoje flirtas. Estu
salutata, maro de malproksimaj horizontoj, maro de mil kuraĝaj
esperoj! Jam post nelonge ni atingos riĉajn landojn, kiuj abundos
per ĉio -- per bongustaj manĝaĵoj, freŝa akvo, refreŝigaj
trinkaĵoj kaj spicoj kaj oro! Jes, ni atingos ilin baldaŭ, admiralo
ja diris jam tiomfoje, ke sur la alia flanko de trapasejo ni atingos
la insulojn de multekostaj spicoj, kiujn ni promesis malkovri
navigante okcidenten!

Pro kanonsalvoj forte tremas ankaŭ Viktorio, kiu fermas la eskadron.
Venkaj flagoj ridetas ankaŭ sur ĝiaj mastoj.

Adiaŭ, trapasejo! Adiaŭ, danĝeraj rokoj! Adiaŭ, embuskaj
akvoturniĝoj kaj vojerarigaj golfetoj! Adiaŭ, trista malgajeco de
senesperaj semajnoj! Estu salutata, libereco de vastaj spacoj, kie
estas eble ĝoje elspiri, ĝoji pri heleco de tago, ĝui de la frua
mateno ĝis la malfrua nokto orajn sunradiojn!

Kaj antaŭ ĉio estu salutata vi, homa aŭdaco! Nur vi venkas
malhelpaĵojn, kiuj estas laŭ rigida pensado nevenkeblaj!

Fernao staris sur ferdeko de Trinidado forte kortuŝita. Li pensis
je Francisko kaj iliajn komunajn revojn. Li pensis pri liaj amike
varmaj leteroj, per kiuj li invitis Fernaon al si. Ĉu Francisko
atendas lin? Certe! Eble li staras ĉiutage sur bordo de la insulo
kaj rigardas orienten. Do, flugu al li, kvietaj ondetoj de la Suda
maro! Diru al li, ke Fernao alveturas! Ke li malkovris trapasejon kaj
nun vojaĝas al Molukoj.

Sed Magalhaes ne estis nur revulo. Li havis tro evoluintan sencon por
realeco, ol ke li ne pripensu ĉiujn eblojn. Ekde forveturo el golfo
de San Julian la ŝipoj estis denove tre difektitaj. En trapasejo
ne estis eble ripari ilin. Provizoj de manĝaĵoj post perfido de
Gomez malgrandiĝis tiom, ke ili sufiĉos apenaŭ por du monatoj. La
ŝipanaro estas nun jam denove lacigita de longa veturo, precipe de
elĉerpiga navigado en trapasejo, kie ili ĉiuj troviĝis en senĉesa
streĉo kaj ne povis trankvile dormi. Kaj la nombro de pacientoj
ĉiam kreskis...

Tial en lian ĝojon miksiĝis ankaŭ malgaja sento de necerteco.
Se la markartoj ne mensogas, la ekspedicio atingos Molukojn tre
baldaŭ.

Sed Magalhaes jam ĉesis kredi landkartojn. Ili estis desegnitaj el
fantazio, el hipotezoj. Ĉu ili ne trompis lin jam kun lokigo de la
trapasejo?

Ŝipoj celdirektis laŭlonge de sudamerikaj bordoj al nordokcidento.
Post kelkaj tagoj ili deflankiĝis sur la vastan maron. Blovis favora
vento kaj tiel la kontinento baldaŭ malaperis en malproksimo. Unu
tago similis al dua kiel ovo al ovo. Matene elsaltis super horizonton
fajra suno. Ĝi inundis oceanon per ora, blindiga brilo. Poste ĝi
komencis brulradii. Tago estas longa, monotona, senfina.

Kaj ŝipoj veturas kaj veturas. Ĉu ili veturas? Se vi rigardas al
horizonto, vi havas impreson, ke ili staras. Mankas ia firma punkto,
laŭ kiu vi povus sekvi movon de karavelo. Horizonto estas ĉiam
egala. Nur se vi rigardas malsupren, vi vidas, ke etaj ondoj restas
malantaŭe. Do oni tamen veturas!

Semajnon, du semajnojn, tri semajnojn.

Monaton!

Magalhaes vidas, ke landkartoj ankaŭ nun ruztrompis lin. Se ili
dirus veron, ili jam estus atingintaj Molukojn!

Nutraĵoj rapide malaperas. Ĉu estas eble ankoraŭ limigi porciojn,
kiuj jam de longe ne sufiĉas por satigi, apenaŭ vivtenante homon?
Ĝi estas kruela, sed nenio alia restas. Nun neniu kverelas. Ĉiuj
komprenas, ke la limigo povas signifi savon.

Neniu lando sur horizonto! Nek pruvsigno, ke ili al firma tero
proksimiĝus!

Kaj tamen!

Unu tagon vokis patrolo en ŝipkorbo, ke li vidas insulon. Ĉiuj
rapidegis sur la ferdekojn. Freŝa akvo, manĝaĵoj, ripozo sur firma
tero...

Ĝi estis unu el koralinsuloj, kiuj kreskas super la nivelon de
oceano kaj restas nuraj rokoj. Sen kreskaĵoj, sen bestoj, sen homoj.
Kaj sen akvo.

Maristoj havis impreson, kvazaŭ ili falus en abismon. La trompiĝo
ankoraŭ pligrandigis ilian sopiron je tio, kio mankis al ili. La
sopiro jam antaŭ longe ŝanĝiĝis en insistan bezonon. Skorbuto
furiozis ĉiam pli sovaĝe. Dentkarnoj ŝvelis, dentoj malfirmiĝis,
ŝanceliĝis kaj elfalis. Palatoj en buŝoj ŝvelis. Tri mortintajn
maristojn jam englutis profundaĵoj de oceano. Mortis ankaŭ
Patagonianoj.

Kaj nova ĝojo, nova espero -- nova insulo!

Kaj nova, ĉi tiun fojon ankoraŭ pli granda trompiĝo. Nek homoj,
nek nutraĵoj, nek gluteto de trinkakvo!

"Insuloj de malfeliĉo," diris amare admiralo. Kaj tiel ili ankaŭ
nomigis la insulojn.

Post du monatoj estis provizoj de viando elĉerpitaj. Restis nur
biskvitoj. Sed kiaj biskvitoj ili estis! Malbonodorantaj, maldolĉaj,
traboritaj de vermoj!

Ĉu ili malbonodoras? Se oni nur havus ilin! Oni ricevas malgrandan
manplaton da ili, ĝi sufiĉas por dufoje trifoje en la buŝon -- ĉu
ne estus eble pligrandigi ĉi tiun ridindan porcion?

Ili miksis en biskvitojn lignerojn kaj tiamaniere trompis siajn
malsatajn stomakojn.

La trinkakvo en bareloj jam putriĝis. Ĝi tiom malbonodoris, ke ili
trinkante ŝtopis al si nazojn, ke ili sukcesu ĝin engluti.

Dek semajnoj!

La ekspedicio ŝanĝiĝas al lazareto, kaj la oceano, kiun ili tiel
solene bonvenigis, fariĝas tombejo. Preskaŭ ĉiuj estas malsanaj.
Helpkuracistoj havas multege da laboro, ili faras ĉion, kion ili
kapablas, sed en tiu ĉefa punkto ili estas senpovaj. Cetere, ili
apenaŭ tenas sin sur la piedoj.

Tiuj, kiuj ne malsaniĝis grave, ne fartas multe pli bone. Vizaĝoj
malgrasiĝintaj, okuloj profunde en okulkavaĵoj, korpo nur ostoj kaj
haŭto. Kaj fortoj estas for. Ili sidadas sur ferdekoj, kuŝadas en
subferdekoj por eviti brulantajn sunradiojn. Ili estas nerazitaj kaj
similas al ombroj.

Jam dek maristoj mortis dumvoje de la trapasejo. Kaj kelkaj pluaj
ŝanceliĝas inter vivo kaj morto.

Kaj admiralo?

Li estas sana. Ĝi aspektas, kvazaŭ li estus pli forta ol la naturo.
Li manĝas la saman nutraĵon kiel ŝipanaro, kaj tamen li estas
ĉie, kie ĝuste oni bezonas lian helpon. Se li vidas, ke elĉerpita
maristo sensukcese kaj pene streĉas la ŝnuregon, per kiu li devas
altiri velon, li alsaltas kaj streĉas la ŝnuregon sola. Nun li
troviĝas denove en kuirejo. Ĉu li eble volas preni al si ion pli
bonan? Ne. Li gustumas la supon kaj konsilas al kuiristoj, kiamaniere
fari ĝin pli bongusta. Li kontrolas kabinojn, kie kuŝas malsanuloj.
Maristo kuŝas en doloroj, la premkontuzita korpo brulas kaj flamas.
Kie estas helpkuracisto? En apuda kabino -- li jam ne sufiĉas fari
ĉiun laboron. Admiralo kliniĝas al la malsanulo kaj delikate
levas lin. La malsanulo ne parolas, lia buŝo estas duonfermita de
doloro, sed lia dankema rigardo diras ĉion. Alia mortas pro soifo.
Admiralo ne hezitas kaj donas al li trinkgluton el sia botelo.
Maristo rigardas al Magalhaes -- kaj subite lia vizaĝo kurbiĝas kaj
li ploras.

"Ho, kio admiralon koncernas!" li aŭdas debaton el komuna kabino por
ŝipanaro. "Tiaj homoj estas malmultaj!"

Magalhaes volis rapide foriri. Li estus malfeliĉa, se iu hazarde
malfermus la pordon kaj opinius, ke li spionaŭskultas. Sed tiu voĉo
alfrostigis lin al planko. Ĉu estas eble, ke tiamaniere parolu --?

Jes, ĝi estis li! Elcano, unu el 1a plej grandaj ribelantoj en San
Julian!

"Mi diras al vi, ke tiaj admiraloj ne estas multaj! Mi jam lernis
koni kelkajn komandantojn, sed neniu el ili estis tiom oferema kiel
li. Ja tiu homo zorgas pri ni kiel patro! Li kiel unua ellitiĝas
-- dormi li iras la lasta -- mi ne komprenas, kiel li povas tion
sukcesi! Li estas vere -- granda admiralo!"

La veturo ne havis finon. Ili estis sur la maro jam tri monatojn.
Provizoj estis elĉerpitaj. Oni finmanĝis la reston de la biskvitoj.
Sur la karaveloj furiozis malsato.

En kabino de maristoj regis silento. Homoj kuŝis sur la kuŝbretoj
kiel kadavroj. La paroloj lacigas, pli bone silenti. Kaj tamen! En
angulo de kabino obtuze parolas du maristoj.

"Venu kun mi en kuirejon!"

"Ĝi ne havas sencon."

"Se vi ne volas iri, bone. Sed vi bedaŭros."

"Eble vi tie havas bakitan anseron?"

"Ansero ĝi ne estas, sed la bakaĵo jes."

Maristo kun peno leviĝis kaj malfermigis enfalintajn okulojn:

"Ĉu bakaĵo?"

"Mi jam diris."

"Do ne streĉu min kaj diru, kion vi havas!"

La dua maristo kliniĝis al li kaj klarigis:

"Mi kaptis apud la magazeno du ratojn. Kuiristo promesis, ke li bakos
ilin por mi. Unu raton mi kompreneble devis donaci al li."

"Ratoj!" ekĝemis la najbaro kaj peze falegis sur la kuŝbreton.
"Ratoj! Ne! Pli volonte morti!"

"Kiel vi volas!" viro levis la ŝultron kaj foriris en kuirejon.
Kuiristo plenumis la donitan vorton. Li prezentis al maristo bakitan
raton kaj tiu komencis avide manĝi.

Apenaŭ li formanĝis kelkajn pecetojn, la pordo malfermiĝis. Li
rapide ŝovis bakaĵon sub la tablon. Ŝipreguloj ne permesis, ke
maristoj restadu en kuirejo.

Sed ĝi estis nur la malsanulo, kiu antaŭ kelkaj momentoj rifuzis la
inviton.

"Mi decidiĝis alie," li diris kvazaŭ li senkulpigus sin. "Ĉu vi
povas doni al mi peceton, kamarado?"

"Kompreneble. Ĝi estas tute bongusta. Apud magazeno mi jam preparis
kaptilon. Kiam mi kaptos ion, mi bakos denove."

La bonodoro de bakita viando penetris en subferdekon. Post nelonge
sciis ĉiuj ŝipanaroj, per kio estas ebla almenaŭ por momento
forigi teruran malsaton.

Je ŝipratoj estis aranĝita sovaĝa ĉasado. Post nelonge estis
ratoj preskaŭ ekstermitaj. Ju pli malmultaj, des pli multekostaj ili
estis. Se iu havis pli grandan sukceson, li vendis ilin. Por unu rato
oni ricevis eĉ hispanan dukaton.

Kiam ili estis survoje tra Suda maro dum cent tagoj, plimalfortiĝis
eĉ sanaj maristoj tiagrade, ke ili ne estis kapablaj priservi la
ŝipojn. Tiuj veturis sur kvietaj ondoj de la oceano solaj, sen homa
helpo.

La malsato ŝanĝiĝis al furiozo. Sur la ŝipoj troviĝis jam nenio,
kion oni povus manĝi.

Nenio? Sed tamen --!

Per kio estas ĉirkaŭvolvitaj mastoj, ke sur ili ne trafrostiĝu
ŝnuregoj? Ĝi estas ja haŭto -- ĉu ni estis trafitaj per blindeco,
ke ni iradis tiom longe preter ili kun dolorantaj stomakoj? La
haŭto, kiun ni dismaĉos, kaj se ni iom fermetos la okulojn, ni
imagos al ni eĉ bovinon, aŭ ne, pli volonte junan bovideton,
bovidan rostaĵon --

Ili ĵetis sin al la malkovraĵo kun novaj esperoj. Sed kiel povus
mordi iliaj malsanaj, ŝanceliĝantaj dentoj la malnovan haŭton, kiu
ŝanĝiĝis dum la jaroj al fera kiraso?

Ankaŭ ĉi tie ili trovis elirvojon. Ili donis haŭton en akvon,
lasis ĝin tiel kelkajn tagojn kaj poste bakis ĝin en arda cindro.

Jam ili estis en Suda maro tri monatojn kaj dudek tagojn!

Admiralo staris sur kapitana ponteto kaj trarigardis ruinojn de sia
ŝipanaro. Fakte, nun ili estis nuraj ruinoj. Kiam ili elveturis el
Hispanujo, ili estis ducent sesdek kvin. Kaŭze de perfido de Gomez
kaj mortoj en trapasejo malpligrandiĝis la nombro al cent sepdek.
Kaj nun, dumvoje de la trapasejo, pereis denove dek naŭ kamaradoj.

Ruinoj. Sur fingroj vi povus kalkuli tiujn, kiuj restis sanaj.
Kaj ĉu estas nepre eble diri pri iu, ke li estas sana? Ĉiuj
pretermoviĝas sur la ferdeko kiel ĥimeraj ombroj. Ja ili jam eĉ
ne pretermoviĝas, sed indiferente, apatie sidas kaj kuŝas. Iuj
havas fermitajn okulojn, aliaj en malespera rezigno fikse rigardas
antaŭen.

Fernao faris ĉion, kio estis en lia povo. Sed plua veturo superas
jam homajn fortojn. La ŝipmagazenoj estas kiel elbalaitaj. La ratoj
estas ekstermitaj. La haŭto de sur mastoj malaperis. Sur la ŝipoj
estas jam nur ligno -- kaj malsanaj, malsataj homoj.

Kiu estas ankoraŭ tiel forta, ke li trenas sin el subferdeko supren?
Pigafetta! Unu el tiuj malmultaj feliĉuloj, kiuj rezistis al ĉiuj
malsanoj. Li iris al admiralo.

"Do, sinjoro Pigafetta, ĉu vi ankoraŭ skribas vian tagolibron?"
bonvenigis lin Magalhaes.

"Jes, sinjoro admiralo. Mi ja ne scias, se iu legos ĝin, sed mi
notas ĉion."

"Ni esperu," diris admiralo.

Ili silentiĝis. Varmego faris ferdekon simila al infera fajrujo.

"Ĝi estis grandioza veturo, sinjoro admiralo," ekparolis post
momento denove Pigafetta. "Dum cent dek tagoj nek unu ventego! Ĝi
estas vere neaŭdita!"

"Ĝi estis ankaŭ nia feliĉo. Se venus eĉ la plej eta tempesto, ĝi
neniigus nin ĉiujn. Balboa nomigis ĉi tiujn akvojn la Suda maro.
Sed ni donis al ili nomon, kiu rememorigos homojn pri nia navigado."

"Kia estos la nomo?"

"Pacifiko."

"Bonege, sinjoro admiralo -- Pacifiko! Trankvila oceano! Mi tuj
enskribos tion. Brilega ideo! Cent dek tagoj, neniu tempesto -- kiel
memkomprenebla: Pacifiko! Pardonu, sinjoro admiralo, mi iros en
kajuton por enskribi ĝin kaj revenos sur la ferdekon."

Magalhaes ridetis. Admirinda homo estas tiu Pigafetta! Post unu-du
tagoj povas esti la ekspedicio unu grandega tombejo -- kaj li volas
skribi en sian taglibron!

Sed apenaŭ faris Pigafetta kelkajn paŝojn, li haltis kaj rigardis
la admiralon. Liaj okuloj estis malfermigitaj pro nepriskribebla
mirego. Ĉu li aŭdis ion? Aŭ ĉu ĝi estis nura trompiĝo de la
sentoj?

Ankaŭ Magalhaes havis senton, kvazaŭ lin kaptus abrupta
kapturniĝo. Lia koro ekbategis.

Ĉu ĝi estos grako de iu nevidebla birdo?

Kaj denove tiu raŭka, knara voĉo. Dio -- ĉu vere ekkriis la
patrolo sur la masto?

Ili ambaŭ rigardis supren.

La maristo elkliniĝis el ŝipkorbo. Li estis pala kiel kreto.
Liaj okuloj estis malfermigitaj. Li svingis per manoj, montris al
okcidento kaj vokis ree kaj ree:

"Tierra! Tierra! Tierra!"

La ferdekoj subite vigliĝis. Maristoj klopodis leviĝi. Iuj sukcesis
tion fari, aliaj renversiĝis kaj restis kuŝi senmovaj.

Kiu povis, tiu celis al rando de la ferdeko. Ĉu estus ebla, ke
ekzistu ankoraŭ io alia ol akvo?

Ili ne trompiĝas!

En malproksimo videblas blueta strio. Ili konas tian bildon.
Tiamaniere ĉiam ilin bonvenigis firma tero, kiam ili reveturis el
malproksimaj landoj!

"Tierra!" tondris la ferdekoj.

"Tierra!" barelsonis la subferdekoj.

"Tierra!" ĝemis la malsanuloj.

Tierra! Tierra! Tierra!

Ĉiuj moviĝis sur la ferdekon. Ili apogis sin je balustradoj kaj
rigardis antaŭen. Ili vidis la ĉarman strion de la tero. Ne, ne,
tio ne estas fantomo! --

Poste ili singulte ekploris kaj ĉirkaŭbrakis unu alian.



XV.

Inter indiĝenoj


La tero malrapide proksimiĝis. Maristoj komencis distingi kolorojn
kaj formojn.

Jen aperis sur la bordo unu homo. Poste dua, tria, deka. Jam vidiĝas
tie cent, du cent, kvin cent homoj -- kaj ĉiam alkuras novaj. Ili
vigle gestas, poste saltas en malgrandajn boatojn kaj post nelonge
tuta ĉirkaŭaĵo de karaveloj svarmas per la alveturintoj.

Ho ve, se ili venas kiel malamikoj! Malfortigitaj ŝipanaroj estos
venkitaj dum unua atako!

Sed en okuloj de indiĝenoj oni ne vidas koleron. En ili estas nur
surprizo, mirego kaj scivolo.

"Levpontetojn, ŝtupetarojn kaj ŝnuregojn malsupren!" tondras voĉo
de la admiralo de sur Trinidado.

Post nelonge la karaveloj similas al formikejo. Indiĝenoj kuretas
sur la ferdekoj de unu objekto al alia, ĉion ili palptuŝas.
ĉion esploras kaj samtempe entuziasme ĝojkrias. Iuj kuras en
subferdekojn, penetras en kabinojn de ŝipanaro kaj oficiroj, en
kuirejon, en magazenojn. Ili prenas ĉion, kion ili vidas: ĉapojn,
surtutojn, lampojn, hakilojn, tranĉilojn, potojn, martelojn,
kolorŝtofojn -- kaj tion ili faras kun absoluta memkompreneblo,
malkaŝe, antaŭ okuloj de konsternitaj maristoj!

La marnavigantoj rigardas la vizitantojn kiel fantomojn. Ili tute
ne komprenas, kion devas signifi tiu stranga konduto. La indiĝenoj
venas tamen kiel amikoj, pri tio atestas almenaŭ iliaj ridantaj,
ĝojantaj vizaĝoj. Estas vero, ke ili havas iajn primitivajn
armilojn -- lignajn stangojn finitajn per fiŝostoj -- sed ili neniun
ĝenas. Sed ili ŝtelas! Ili forprenas ĉion, kio ne estas alfiksita!
Kiam iliaj manoj estas jam plenaj, ili ĵetas la objektojn sur la
ŝultrojn, pendigas ilin ĉirkaŭ la kolojn, enplektas ilin en
densajn hararojn...

La ekspedicio tute ne scias, ke ĝi atingis insulon, kies loĝantoj
ĝis tiu tempo ne vidis aliajn homojn. Ili vivis kaj mortis sur sia
insulo de pratempo firme kredante, ke ili estas unusolaj estaĵoj en
la tuta mondo. La tuta mondo -- tio estis ilia insulo kaj kelkaj pli
malgrandaj insuletoj en ties proksimo. La tuta mondo -- tio estis
palmoj kaj kabanoj kaj sabla bordo kaj plue jam nur akvo kaj akvo
kaj akvo. Fajra suno super la kapoj, varma klimato, malavara naturo.
Abundeco kaj superfluo. Kion vi vidas, ĉion vi povas preni. Al neniu
vi kaŭzos malutilon, ĉar ĉiu vivas en bonfarto.

Kaj jen subite aperas apud ilia insulo tri miraklaj kaj nekompreneble
grandaj ŝipegoj. Kiu ja alveturas en ili? Li estu kiu ajn, li certe
alportas novan ĝojon al ili. Tial ili rapidegas sur la ferdekojn sen
eĉ plej eta esprimo de timo kaj kun infana ĝojo ili prenas ĉion,
kion ili vidas.

La Eŭropanoj rigardas ilian konduton senmove. Ĉu ili estos
prirabitaj pri ĉio? La indiĝenoj penetris jam eĉ en kabinon de
admiralo kaj forportas landkartojn kaj mezuraparatojn! Kion diras al
la afero la komandanto?

Magalhaes staras sur kapitana ponteto kaj indignite observas la
konduton de la indiĝenoj. Jam kelkfoje li intencis voki al maristoj,
ke ili defendu sin, sed li ĉiam rekonsciiĝis. La rigardo al
ŝancelirantaj viroj, kiuj estis tute senpovaj, se la indiĝenoj eĉ
nur puŝetis ilin, estis por li sufiĉe klara averto. Se ĉi tiu
vizito ŝanĝiĝus al batalo, ĝi signifus finon de la ekspedicio.

Dum li meditis, alkuris Henriko.

"Sinjoro admiralo, ili ŝtelis nian ŝalupon!" li komunikis
kolerigita.

Magalhaes rigardis al postkilo de Trinidado.

Savboato, la lasta rifuĝejo en kazo, ke la ŝipo averius, estis jam
detranĉita de Trinidado kaj indiĝenoj en ĝi gaje veturis al la
bordo!

"Levi ankrojn, altiri velojn!" vokis admiralo.

La ĉenoj ektintis, ankroj flugis alten. Karaveloj ekmoviĝis.
En indiĝenojn kvazaŭ oni pafus. Ili rapidkuris al ŝtupoj kaj
ŝnuregoj. Tie ekestis paniko, ĉar ĉiuj volis esti tuj malsupre.
Ili forĵetis ŝtelitajn objektojn kaj ĵetiĝis en la maron. Post
nelonge la ferdekoj estis liberigitaj.

Eskadro forveturis al vasta maro.

Magalhaes kunvokis konsilan kunvenon de kapitanoj. Estis
interkonsentite, ke ili aranĝos dumnokte ekspedicion al la insulo
por ree ekposedi la forŝtelitan boaton kaj havigi al si akvon kaj
nutraĵojn.

"Kiu sentas sin sufiĉe forta por teni en la mano muskedon aŭ
glavon?" demandis admiralo.

"Mi, sinjoro admiralo! Mi! Mi! Mi!" eksonis batalavide el ĉiuj
flankoj. Ankaŭ kelkaj malsanuloj leviĝis sur la kuŝejoj. Iliaj
vizaĝoj kuntiriĝas de doloro, la fingroj konvulsie fermiĝas, sed
iliaj okuloj flagras en stranga febro kaj tra la ŝvelitaj buŝoj
trapuŝiĝas dolora ĝemo: "Mi, mi --!"

Magalhaes elektis nur la plej kapablajn.

Antaŭ la mateno ili alveturis en du ŝalupoj al la insulo. En
malgranda golfo ili vidis la savboaton de Trinidado.

Silente ili surbordiĝis kaj kuŝiĝis en herbon. Magalhaes donis
signon al Spinoza, ke tiu singarde proksimiĝu al li.

"Elektu kelkajn virojn," sonis la flustre donita ordono. "Dume ni
atakos la vilaĝon, malatentu la batalon, sed zorgu, kiel havigi
por ni iajn provizojn. Alportu ilin en ŝalupon kaj forveturu al
Trinidado!"

"Laŭ ordono, sinjoro admiralo!"

Ne rimarkitaj ili penetris en vilaĝon.

Komencis tagiĝi.

Akra sono de trumpeto kaj tondraj krioj de maristoj estis signaloj
por komenci la atakon. Surprizitaj kaj terurigitaj indiĝenoj elkuris
el la kabanoj. Ili aŭdis pafojn de muskedoj. Ili vidis kelkajn
kamaradojn, kiuj estis trafitaj kaj kaŭriĝis en doloroj. Ili
ariĝis en grupojn kaj kuris en mezon de la vilaĝo.

"Bruligu kabanojn!" ordonis admiralo.

Li konis ĉi tiun batalrimedon ankoraŭ el la tempo, kiam li servis
sub Albukerk. Se trompis ĉiuj rimedoj, tiam helpis la brulantaj
kabanoj.

Tiel ankaŭ nun.

Apenaŭ ekflagris sur kelkaj flankoj la flamoj, indiĝenoj diskuris.
En la vilaĝo restis kuŝantaj ok mortintoj -- la unua imposto de la
insulo post interkonatiĝo kun eŭropa civilizacio.

Magalhaes donis ordonon al reveno. Dumvoje ili kolektis en rapideco
ĉion, kion oni povis manĝi: korbojn kun kokosoj, bananojn,
kortbirdaron. Kiam ili alkuris al la bordo, ŝalupo sub gvido
de Spinoza ĵus debordiĝis. Ĝi estis ŝarĝita per amasoj da
nutraĵoj. Kelkaj sakoj estis plenigitaj per trinkakvo. Kaj inter
ĉio, firme kunpremata de du viroj, baraktis senpove kaptita --
belega porko!

Ili enŝalupiĝis kaj rapide veturis al karaveloj.

Apenaŭ ili grimpante atingis la ferdekojn kaj suprenlevis la
ŝalupojn, aŭdiĝis de la insulo sovaĝaj krioj. Samtempe
debordiĝis multaj malgrandaj boatoj.

La indignitaj indiĝenoj alveturis kiel uragano. Iuj ĵetis sur la
ferdekojn ŝtonojn, aliaj puŝegis ŝipmurojn.

"Streĉi ĉiujn velojn!" ordonis admiralo.

La vento ekblovis, karaveloj ekveturis. Post mallonga tempo restis la
boatoj tre malproksime.

La malkovritajn insulojn nomigis admiralo 'Ladrones' -- Ŝtelistaj
insuloj.

Kaj denove komenciĝis veturo, kiu fariĝis la turmento. La provizoj
estis rapide konsumitaj kaj revenis malsato. Nur post dekkvartaga
veturo ili vidis denove grandan insulon.

Jam el malproksimo ĝi allogis al ripozo. Kokospalmoj promesis
riĉajn fruktojn.

La insulo estis ŝajne neloĝata. Nenie estis videblaj homaj kabanoj
nek indiĝenoj.

Post alteriĝo maristoj forlasis la karavelojn. Ĉiuj rapidis sur
bordon. Jen ili trovis unuajn allogajn kokosojn. La maristoj ridis
kiel infanoj. Gustumu, sinjoro admiralo, ili estas bonegaj! Ĉu vi ne
povas? Kien vi denove rapidas? Ĉu vi ne ripozos eĉ momenton? Ho, vi
rapidas al malsanuloj, kompreneble, vi estas nia admiralo, pastro kaj
kuracisto, ĉion vi vidas, ĉion vi memoras -- --

Subite aperis indiĝenoj. Kelkaj boatoj veturis en la golfon, kiu
troviĝis malproksime de karaveloj.

Magalhaes donis signon al maristoj, ke ili kaŝu sin en densaĵoj.
Poste akompanate de Pigafetta li iris al ili renkonten. Kun kiaj
intencoj ili venas?

La ekspedicio havis feliĉon. La alveturintoj estis kvietaj
fiŝkaptistoj, kiuj veturis por ĉasi fiŝojn.

Admiralo invitis ilin sur la ŝipon.

Ili interkompreniĝis per gestoj. Pigafetta estis ankaŭ ĉi-foje tre
inventema. Oni trovis nek unu ideon, kiun li ne kapablus esprimi.

Lerte li desegnis bildon de porko. Li montris ĝin al la indiĝenoj.
Ĉu vi havas tiajn bestetojn?

Tiuj observas miregante ĉiun tiron de lia mano. La sorĉisto! Ĉu ni
havas porkojn? Iliaj vizaĝoj radias. Kompreneble! Kaj kiajn porkojn!
Ili estas grasaj, ili apenaŭ povas teni sin sur la kruroj, ili
iras rigardi, tiamaniere -- kaj unu indiĝeno iras sur la kvar, li
groteske balancas, la ceteraj ridas -- estas sufiĉe da porkoj, nur
venu rigardi -- Pigafetta kokerikas. Ĉu vi havas ankaŭ kokojn?

La indiĝenoj estas ravitaj de lia kapableco. Ili kapjesas -- jes,
ĉi tion ĉion ni havas, ankaŭ rizo estas en niaj hejmoj, nur venu
kaj vi vidos!

Ĉu viaj kabanoj estas malproksime?

Tute ne! Jen vi vidas palman arbareton, vi trairos ĝin, poste vi
vidos valon trafluatan de rivero, tiun vi travados -- kaj jam vi
estos en la vilaĝo.

Se ni jam iros tien, ĉu vi vendus al ni ion por manĝi? Nuksojn
ni havas ĉi tie en sufiĉa kvanto, sed ion de la viando, ĉu vi
komprenas? Se vi donos al ni porkojn kaj kortbirdaron, jen ĉio estos
via! Kaj Pigafetta montras tukojn, ĉapojn, ŝtofojn, tranĉilojn,
ludkartojn. La fiŝkaptistoj haltigas spiron, iliaj okuloj estas
preskaŭ elkavigitaj. Ni donos al vi ĉion en sufiĉa kvanto, amikoj,
nur venu kaj kunprenu tiujn sorĉajn objektojn, niaj virinoj estos
entuziasmigitaj...

Admiralo estas kontenta. Poste li kondukas la gastojn en la
magazenon. Tie li havas belaspektajn ŝranketojn, en kiuj estas
specimenoj de multekostaj spicoj: zingibro, cipro, kariofilburĝonoj --

Ĉu vi havas ankaŭ tiajn aĵojn?

Magalhaes kaj Pigafetta observas la indiĝenojn tre streĉe. Ja se
estos la respondo jesa, tio signifos, ke ili troviĝas sur Molukoj!

Ne, nenio simila kreskas sur nia insulo, respondas la alvenintoj. Tuj
poste ili aldonas: Sed ni konas sufiĉe da homoj, kiuj negocas kun
tio. De tempo al tempo ili venas ankaŭ al ni. Reciproke ili aĉetas
de ni aliajn varojn.

De kie ili venas al vi? demandas Magalhaes kaj li estas pala de
emocio.

La indiĝenoj montras al la okcidento!

Fernao sentas sekecon en la buŝo, en lia kapo bruas sovaĝa torento.
Pigafetta fartas neniom pli bone.

Ni venos al vi, ili adiaŭas, jes, ankaŭ la objektojn ni alportos.
Ili diras tion kun forestantaj animoj, ĉar en ĉi tiu momento ili ne
pensas pri la komercaj aferoj, ili ne pensas pri kokoj, porkoj, rizo
kaj aliaj gravaj nutraĵoj, sed pri io tute, tute alia. Ili volas
esti solaj, por ke ili reciproke asertu unu la alian pri ideo, kiu
ebriigis ilin.

"Do -- de okcidento!" elspiras Pigafetta.

"Jes, de okcidento..." ripetas mallaŭte admiralo kaj la sovaĝa
akvofalo en lia kapo fariĝas ĉiam pli brua.

"Versimile Ĉinoj," flustras Pigafetta. "Ili de okcidento, ni de
oriento. Sinjoro admiralo, mi gratulas vin!"

Magalhaes premas manon de fidela kunulo kaj sindona amiko. Fine,
finfine apud la celo!

Kia konfuzo naskiĝos inter sciencistoj! Kiel ĝojos tiuj, kiuj
kredis, ke la Tero havas formon de kuglo! Kiel furiozos la
malprogresemuloj, kiuj kredis, ke Tero estas ebena kiel tabulo! Sed
ili faru kion ajn, la fakton ili ne ŝanĝos.

Ĉu estis tempestoj? Ĉu muĝis ventegoj? Ĉu furiozis frostoj? Ĉu
mortigis malsato? Ĉu brulis flamoj de ribelo? Ĉu terenfaligis
malespero?

Tio ĉio devis okazi, ke venu la hodiaŭa tago! Magalhaes kredis, ke
ĝi venos, per tuta forto de sia koro. Certecon li ne havis, ĉar li
nur veturis malkovri ĝin, sed li havis firman fidon.

Kiomfoje boriĝis en liajn pensojn la vermo de duboj, malkonfido,
senaŭdaco! Se ĝi estis apud orientaj bordoj de Suda Ameriko, kie
miloj da golfoj mokis lian revon pri la trapasejo, se ĝi estis sur
senmezuraj akvoj de Pacifiko, kie senfinaj semajnoj kaj monatoj
ruinigis en cindron ĉiujn liajn kalkulojn kaj hipotezojn pri pozicio
de Molukoj -- ĉiam tio estis lia neskuebla fido, kiu venkis ĉion!

Fernao staris sur la ferdeko kaj en liaj rememoroj defilis homoj,
kiuj ebliĝis alvenon de ĉi tiu neforgesebla momento: preceptoro
Behaim, Francisko, komercisto Haro, freneza astronomo Faleiro, reĝo
Karolo, Aranda, maljuna Barbosa, edzino Beatrice -- kaj precipe
kompreneble liaj maristoj, kiuj nun ludetas sur la sablo kiel
infanoj.

El ili fariĝis homaj ruinoj. Ili similas pli multe al skeletoj ol
al homoj. Sed en la fabela lando, kiun ili nun atingis, ili baldaŭ
resaniĝos. Ili forgesos ĉion, kion ili devis travivi. Poste ili
fariĝos historiaj personoj. Iliaj nomoj estos eble forgesitaj, sed
ilia faro restos en memoro de la homaro por eterne.

Fernao Magalhaes la unuan fojon post dek naŭ monatoj, kiuj forpasis
de lia forveturo el Hispanujo, elspiris facile, sen premo, libere.
Nun jam nenio angorigis lin. Li plenumis ĉion, kion li volis
plenumi. Li malkovris trapasejon kaj pruvis, ke la Tero estas
kugloforma. Molukoj estas proksime --

Ridetante li iris kun Pigafetta sur la kajon. Malavara naturo abundis
per riĉaj donacoj. La indiĝenoj jam alportis unuajn bestojn por
vendi ilin. Ĉie estis multe da suno, ĉio ridetis.

Tie ili ripozis unu semajnon. Dum tiu tempo ili sufiĉe refreŝiĝis.
La pacientoj, kiuj estis malsanaj nur ne grave, komencis jam promeni.
Nur kelkaj gravaj pacientoj kuŝis sur siaj kuŝbretoj senmove kaj
triste ridetante ili aŭskultis gajan rakontadon de siaj pli feliĉaj
kamaradoj. Iliaj malfortigitaj stomakoj jam ne toleris nutraĵojn.
Ĉiuj sentis, ke proksimiĝas neevitebla fino. Kaj tio estis ununura
peza ombro, kiu pendis super la ekspedicio.

Post unu semajno admiralo ordonis forveturon. Ili veturos al pluaj
insuloj.

Pigafetta staris ĉe balustrado tenante en la mano longan
fiŝkaptilstangon. Li kaptis fiŝojn. La ŝipo ĵus preterveturis
vastan golfon.

Li sentis subite puŝegon. Karavelo surveturis koralajn rifojn, kiuj
kuŝis sub la akvonivelo.

Pigafetta perdis ekvilibron. La fiŝkaptilo falis el lia mano. Li
volis ĝin rekapti, lia piedo forglitis -- kaj malfeliĉa Italo falis
en la maron.

Kiam li elnaĝis al akvonivelo kaj ĉirkaŭrigardis, li ekvidis aron
da ŝarkoj, kiuj proksime de li kruele luktis. Ili batalis pri grasa
viandopeco, kiu falis en la maron de sur la ŝipo. La akvo forte
ondiĝis, naĝiloj ĉiumomente aperis super la akvonivelo.

Pigafetta malespere rigardis al Trinidado. La ŝipo veturetis iomete
malantaŭe. Pigafettan neniu rimarkis. Ili ne povis vidi lin, ĉar li
estis ĵus ĉe la malantaŭa kilo.

"Helpon!" aŭdiĝis super la golfo.

Sur la ferdeko regis ĥaoso. Ĉiuj maristoj estis okupataj per
liberigo de la ŝipo. La ĉenoj tintis, levilaj radoj bruegis, kaj en
ĉi tiu tumulto neniu aŭdis vokon de la malfeliĉulo.

Pigafetta palptuŝis flankojn de la ŝipo, li serĉis iajn truetojn,
en kiujn li povus bori siajn fingrojn, grimpi iamaniere supren,
almenaŭ super la akvon, ĉar -- jen! -- la lukto de ŝarkoj fariĝas
ĉiam pli furioza, akvo jam farbiĝas de ilia sango! -- sed vane.

"Helpon! Helpon!" li vokis ĝeminsiste.

Sed la ferdeko tondris de sennombraj paŝoj kaj de laborbruo. Fine
oni sukcesis dank' al komuna peno de tuta ŝipanaro liberigi la
minacatan ŝipon. Ĝi malrapide ekveturis...

"Helpon! Helpon! Helpon!" ĝemis Pigafetta.

La ŝipo jam veturis pli rapide, ol li naĝis. Ĝi antaŭveturis lin.

Kaj jam li restis kelkajn metrojn malantaŭe! Li ĉesis naĝi por
enspiri al lasta krio:

"Hel --!"

Meze de la vorto io frapis lian vizaĝon. Kio okazis? Ĉu la ŝarkoj
rimarkis jam novan kaptaĵon kaj persekutas lin? Ĉu ĝi estis eble
naĝilo de iu el tiuj rabfiŝoj de oceano?

Ne. Malantaŭ la ŝipo treniĝis la velŝnurego. Ĝia libera finaĵo
tuĝis vizaĝon de Pigafetta, flugaperis antaŭ liaj okuloj -- kaj
jam ĝi saltetis sur la ondoj antaŭ li.

Pigafetta suprenĵetiĝis kiel fluganta fiŝo. Li atendis la brakon
-- kaj en sekvanta momento li konvulsie kunpremis la lastan eblon de
la saviĝo!

Dume karavelo ekveturis sufiĉe rapide. Korpo de Pigafetta kuŝis sur
la ondoj preskaŭ akvonivele. De tempo al tempo li kriis, sed neniu
aŭdis lin.

Nur kiam maristo iris kunvolvi la ŝnuregon, li ekvidis en la akvo
elĉerpitan Italon. Ili rapide mallevis savboaton. Post nelonge
Pigafetta troviĝis sur la ferdeko.

Li estis iomete pala -- la rememoro pri ŝarkoj estis teruriga -- sed
baldaŭ revenis lia bonhumoro.

"Cetere min tedis, ke mi estis devigata skribi en mian taglibron
nur pri okazintaĵoj de aliaj homoj," li finis sian rakonton al
ariĝintaj maristoj. "Nun fine mi povos skribi ankaŭ ion pri mi."

Post kelkaj tagoj ili atingis novan insulon. Ĝia nomo estis Masavo.
Sur la bordo staris sennombraj amasoj da indiĝenoj. Mallarĝa
ŝipeto kun kelkaj loĝantoj de la insulo veturis renkonten al ili.

"Nun, sinjoro Pigafetta," diris admiralo signifoplene, "ni faros
punkton post niaj hipotezoj. Ni atestos ilin."

"Kiamaniere, sinjoro admiralo?"

"Henriko devenas el Sumatro. Se ni fakte ĉirkaŭveturis la Teron,
Sumatro ne povas esti malproksime de ĉi tie. El tio sekvas, ke
ĉitieaj indiĝenoj devas paroli aŭ per la sama aŭ almenaŭ per tre
simila lingvo, per kiu oni parolas en patrujo de Henriko."

"En tiu kazo... Henriko devus kompreni ilin?"

"Kompreneble."

Admiralo vokis la serviston kaj instruis lin pri lia venonta tasko.
Pigafetta zorgis pri tio, ke ĉiuj ŝipanaroj sciu, pri kio temas.
Ĉiuj streĉe atendis la rezulton.

Kiam la ŝipeto kun indiĝenoj alveturis al Trinidado, Henriko vokis
malaje:

"Kion vi deziras?"

La demando sonis kiel pafo, post kiu sekvis trankvilo. Ĉu ili ne
komprenis?

Sed post momento flugis supren la respondo:

"Reĝo Kolambu, sinjoro de ĉi tiu insulo, demandas, ĉu vi venas
kiel amikoj aŭ malamikoj."

Henriko donis manon al oreloj, ke li pli bone aŭdu. Okuloj de la
tuta ŝipanaro estis fiksitaj al li. Henriko havas en la vizaĝo
strange koncentritan, streĉan esprimon. Sed lia koncentriĝo subite
malaperas kaj liaj okuloj ĝoje brilas.

Li komprenis!

Per balbuta, interrompata voĉo li tradukis al admiralo demandon de
indiĝenoj.

Sur Trinidado eksonis ĝojkrioj. Plenaj da admiro rigardis ĉiuj la
ridetantan Magalhaeson.

"Diru al ili, ke ni alportas mision de paco kaj amikeco de la hispana
reĝo, kiu estas plej potenca el ĉiuj regnestroj en la mondo."

La indiĝenoj estis evidente kontentaj.

Kiel pruvon de amikeco Magalhaes sendis al reĝo kelkajn donacojn:
tranĉiletojn, koraletojn, kombilojn, ĉapojn. Kaj li komisiis la
delegitojn inviti la reĝon al admirala ŝipo.

Sur Trinidado oni faris fervorajn preparojn por bonvenigo de gastoj.
Kaj apenaŭ estis ĉio preta, la reĝo alveturis.

Kiam Henriko transdonis al admiralo donacojn de la reĝo -- rizon
kaj fiŝojn --, Kolambu esprimis ĝojon pri propono de admiralo fari
kontrakton. Li jam de longe sopiras havi fortan aliancanon. "Vi
neniam bedaŭros tion," certigis lin Magalhaes. "La hispanan reĝon
obeas ankaŭ regnestroj, kies lando estas kelkfoje pli granda ol tuta
Masavo."

La reĝo ŝatus scii, kiamaniere eskadro atingis ilian landon.
Henriko tradukis rakonton de Magalhaes pri la veturo al trapasejo,
tra markolo de Magalhaes, tra Pacifiko.

"Sed kiel estas ebla veturi tiom da monatoj kaj ne vojerari, se ĉie
oni vidas nur akvon?" miris la reĝo.

Magalhaes kondukis reĝon kaj lian akompanantaron en sian
kabinon. Tie li montris al ili markartojn, kompasojn, astronomajn
instrumentojn kaj klarigis, kiel oni uzas ilin.

Poste li invitis ilin en magazenon. Dumvoje ili renkontis maristojn.
Jen unu, jen du, baldaŭ tutan grupon, el unu kabino soniĝis
laŭtega debato minimume de dudek viroj, tie denove novaj kaj novaj.
La reĝo miregis. Li ne sciis, ke multaj el maristoj montriĝis al li
kelkfoje.

En magazenoj kuŝis en longaj vicoj kestoj kun la varoj. Tie
estis amasoj da koloritaj ŝtofoj, koraletoj, speguletoj, vitraj
ornamaĵoj, ludkartoj, tranĉiloj, hakiloj, segiloj --

Magalhaes donacis al la reĝo kelkajn objektojn, kiujn li aĉetis en
Eŭropo ridinde malmultekoste. La indiĝena reĝo radiis.

Admiralo tamen volis montri ne nur riĉecon, sed ankaŭ forton de
la hispana reĝo kaj ties delegitoj. Li kondukis la gastojn en
armilejon. Dumvoje nur kvazaŭ senintence li instigis Spinozon, ke
sur la ferdekon alvenu armitoj.

La armilejo blindigis reĝon ankoraŭ pli multe ol magazeno. Sur
longaj etaĵeroj estis apogitaj muskedoj, malantaŭ ili pendis
ponardoj, rapiroj, pezaj glavoj, kurbigitaj sabroj, plue estis tie
kestoj kun kanonkugloj, bareloj kun pulvo, feraj helmoj.

Poste ili revenis sur la ferdekon.

Tie staris en modelaj vidoj tridek armitaj maristoj. Sur la kapoj ili
havis metalajn helmojn, brustojn kaj dorsojn kovris kirasoj, ĉiu
havis en la mano ŝildon garnitan per fero, en dekstraj manoj ili
havis pezajn glavojn. En subiranta suno ĉio brilis kvazaŭ en la
fajro kaj elvokis impreson de teruraj batalantoj el regno de demonoj.
Magalhaes informis sian gaston, ke li intencas montri al li, kiel oni
luktas en lia patrujo.

Post ordono kaj signalo -- Antaŭen! -- alkuris grupo da maristoj,
kiuj ĝis tiu momento staris sur alia flanko de la ferdeko.
Fulmrapide ili elŝovis ponardojn kaj mallongajn glavetojn kaj metis
sin kontraŭ la armitoj. Ili furioze pikis kontraŭ iliaj brustoj,
dorsoj, ili celdirektis al la kapoj, sed la armiloj forpuŝiĝis
kaj deglitis farinte neniun domaĝon. La armitoj staris kiel roko,
ili ne movis eĉ per muskuleto en la vizaĝoj -- kion ili ja saman
posttagmezon prov-ekzerciis!

La reĝo ne povis kompreni tion. Admiralo kondukis lin al la armitoj,
li denove klarigis, instruis. Fine li prezentis al la reĝo sian
rapiron.

"Por kiu celo?" demandis la indiĝeno.

"La maristoj ekatakos ankoraŭ unufoje. Se vi deziras, vi povas ataki
ankaŭ."

La reĝo kuregis kun ceteraj atakantoj, li pikis per ĉiuj siaj
fortoj, sed la kirasoj estis netrapenetreblaj.

Li redonis rapiron kaj diris rekone:

"Tia armito valoras kiel cent aliaj soldatoj."

"Ankoraŭ pli multe," diris serioze Magalhaes.

"Kaj kiom da ili vi havas?"

"Sur ĉiu ŝipo du cent," respondis admiralo, kiu volis akiri
respekton por la ekspedicio.

La indiĝeno rapide kalkulis. Tri ŝipegoj, sur ĉiu du cent -- ĝi
povas esti, ja en subferdeko ili ŝajnis abundegaj --

Nova energia ordono -- la armitoj faris kelkajn ekzercaĵojn kun
armiloj. Ĉiufoje ĝi eksonis kiel malhela tamburbatego.

Lasta numero estis kulmina punkto de la tuta teatraĵo.

Magalhaes iris kun la reĝo kaj ties sekvantaro al kapitana ponteto.
Post kelkaj paŝoj, li donis apenaŭ rimarkeblan mansignon. En tiu
momento la tuta karavelo skuiĝis de tondra bruego. El ĉiuj kanonoj
oni pafis samtempe. El pafiltuboj ruliĝis fumo --

Reĝo kaj lia sekvantaro ege teruriĝis. Sed Magalhaes trankviligis
ilin dirante, ke ĝi apartenis nur al montro de la lukto.

La hispana reĝo elkreskis en okuloj de indiĝena regnestro en
supernaturan estaĵon. Bone, ke li sekurigis por si favoron de tiaj
homoj! La sekvantan tagon estis fermita alianco kun reĝo de Masavo.

Kaj denove komencis por maristoj vivo, kiu superis ĉiujn iliajn
revojn. La indiĝenoj kondutis afable kaj amike kaj la naturo abundis
pri riĉeco de fruktoj. La sekvoj de grandegaj suferoj sur Pacifiko
malrapide malaperis. Sed estis ĉiam ankoraŭ sufiĉe da maristoj,
kiuj ne povis moviĝi. Al tiuj volis Magalhaes doni kiel eble plej
multe da kvieto, komforto kaj senriproĉa flegado. Tial li prokrastis
la forveturon, malgraŭ tio, ke Molukoj tiris lin.

Kaj ankoraŭ pro unu kaŭzo li ne rapidis kun forveturo. Li volis
esti certa, ke la okupado de Masavo por Hispanujo ne estos
renversita per iu okazintaĵo post forveturo de lia ekspedicio. Tial
li volis firmigi la reĝon Kolambu kaj regnestrojn de apudaj insuloj
en konvinko, ke ilia alianco kun Hispanujo estas fermita por eterne.
Ili ĉiutage konvinkiĝu, kia avantaĝo por ili kuŝas en tio, ke ili
kunligis sian sorton kun tiu de la hispana regno.

Sed forveturo de la ekspedicio estis plirapidigita pro neatendita
okazintaĵo.

El najbara insulo alveturis kiel vizitantoj tieaj loĝantoj. Maristoj
interkompreniĝis kun ili. Ili volis interŝanĝi varojn. Kia estis
ilia mirego, kiam ili ekvidis ĉe indiĝenoj oron! Kiel ekbrilis
iliaj okuloj, kiam ili vidis la flavan metalon, pri kiu ili tiom
revis! Por normala speguleto vi ricevas tiom da oro, ke vi hejme
povos aĉeti milojn da tiaj ludiloj! Por kuireja tranĉilo aŭ rapiro
vi ricevas tutan bulon da oro! Por hakilo tiom da oro, kiom ĝi mem
pezas!

Ili perdis intereson pri ĉio, kio ne estis kunligita kun la oro.
Fantomo de la brila metalo difektis al ili ĉiun prudenton. Ili amase
vendadis armilojn kaj vestaĵojn. Por kio servas al ili armiloj? Se
la admiralo alkondukis ilin ĝis ĉi tien, li alkondukos ilin facile
ankaŭ hejmen, kaj vestaĵoj kaj tolaĵoj, kiujn ili havis kiel feran
provizon? Ho, ĉio estos denove bona -- ili alveturos en landojn, kie
floras komercado, tie ili aĉetos novajn kaj pli bonajn aĵojn! Ĉi
tie valoras ununura intereso, ununura sopiro: Oro! Oro! Oro!

Danĝera febro ekkaptis la eskadron. Maristoj vivis kiel en sonĝoj.
Ankaŭ oficiroj kaj kapitanoj.

Nur admiralo staris super ĉi tiu frenezado kun sana prudento.

Li antaŭsentis grandecon de la danĝero, kiu penetris en karavelojn.
Se la afero tiamaniere progresos, maristoj havos ja amasojn da oro,
sed dum plua veturo eble ĉifonitajn vestaĵojn, senarmitajn manojn
kaj malplenajn stomakojn. Aŭ ankoraŭ pli malbone: li ne sukcesos
devigi ilin al forveturo, ĉar ili ŝanĝiĝos en avarulojn.

Jam nun kelkaj el ili kondutas kiel senraciaj. La admonan rigardon
ili malatentas, la avertan vorton kvazaŭ ili ne aŭdus.

Ĉu ili pro tio aranĝis ĉi tiun veturon, ke ili ĉi tie senespere
finiĝu?

Li kunvokis konsilon de kapitanoj.

"Ni devos ĉesigi tiun frenezadon," li diris.

"Kial?" miris la kapitanoj.

Admiralo komunikis al ili, kion li timas. Ili ne konsentis. La
avideco je oro kaptis ankaŭ ilin.

Magalhaes vidis, ke nepre devos interveni li mem. Li malpermesis
vendadi al indiĝenoj objektojn por oro. Kiu agus kontraŭ tiu
ordono, tiu estos ekzekutita.

Baldaŭ poste la eskadro forlasis Masavon.

Reĝo Kolambu ja ne konis vojon al insuloj de multekostaj spicoj, sed
komercistoj rakontadis al li pri ĝi. Oni veturas al insulo Cebuo --
kaj de tie jam rekte al Molukoj!

La ŝipgvidanto dumvoje al Cebuo fariĝis Kolambu mem. Ili alveturis
tien post tri tagoj de kvieta vojaĝo.

En Cebuo ili estis akceptitaj kun rigida sindeteno. Ties regnestro
Humabon havis evidente pli klarajn imagojn pri eŭropaj 'aliancanoj'
ol reĝo de Masavo. Ankaŭ merkaton li komprenis. Li postulis, ke
Hispanoj pagu al li doganon por la varoj, kiujn ili aĉetos. Nur kiam
Henriko kaj Kolambu klarigis al li forton de la eskadro, li revokis
sian postulon pri la dogano.

Kiam Magalhaes konstatis, ke ĉiu insulo havas sian propran reĝon,
li decidiĝis, ke li nomigos unun el ili la plej supera regnestro. La
ceteraj reĝoj devos rekoni ties hegemonion.

Kolambu bone taŭgus al ĉi tiu rango, sed Masavo estas tro
malproksima. Tial li faros pli bone, se li komisios tiun rangon al
Humabon.

Magalhaes ordonis servi celebran meson. Ĝin partoprenis ĉiuj
indiĝenoj ankaŭ kun sia reĝo. Regnestroj de ĉirkaŭaj insuloj
estis postulataj, ke ili ankaŭ venu.

En ĉeesto de nesupervideblaj amasoj pasis la reĝoj unu post alia
antaŭ sian samlandanon, kiu hegemonios ilin post forveturo de
Hispanoj. Kun longaj ceremonioj ili promesis al li fidelecon. Kiel
pruvon de sia sindono ili kisis liajn manojn.

Poste la eminentigita indiĝeno en profunda trankvilo ĵuris fidelon
al hispana reĝo.

Magalhaes kontente observis realigon de sia ideo. Nun li jam povas
trankvile forveturi. Cebuo kaj ceteraj insuloj restos por ĉiam la
hispanaj kolonioj...

Sur karaveloj oni faris lastajn preparojn por forveturo. Aĉetitaj
nutraĵoj estis forveturigataj el surborda magazeno en internon de la
ŝipoj.

Sed iun tagon alveturis al Trinidado reĝa ŝipeto.

Admiralo afable bonvenigis reĝon Humabonon. Li vidis, ke tiu estas
iom ekscitita.

"Zilapulapu sciigis min, ke li min ne obeos!" gestis kolere per la
manoj la vizitanto.

"Zilapulapu? Kiu estas 1i?" demandis Magalhaes kun sulkigitaj brovoj.

"Reĝo de Maktano."

Maktano estis malgranda najbara insulo.

Malhela rigardo de admiralo traflugis markolon, per kiu estis ambaŭ
insuloj dividitaj.

"Kion fari?" insistis Humabon.

"Ni reordigos la aferon," trankviligis lin Magalhaes. "Mi sendos al
Maktano miajn armitojn."

"Ni helpos vin," proponis la reĝo. "Mi sendos en batalon milon da
soldatoj."

"Ne, dankon. Ĝi ne estos necesa," rifuzis memkonfide admiralo. "Niaj
armitoj estas nevenkeblaj. Zilapulapu konvinkiĝos pri tio."

"Kiam vi ekveturos, sinjoro admiralo?"

"Hodiaŭ post duonnokto."

"Ĉu ni povus rigardi la batalon almenaŭ el malproksimo, se vi
rifuzas nian helpon?"

"Memkompreneble!" konsentis volonte Magalhaes. "Viaj homoj almenaŭ
vidos, kion scipovas Hispanoj."



XVI.

Batalo sur Maktano


Post adiaŭo kun reĝo Humabon restis la admiralo peze enpensiĝinta
sur la ferdeko. En kian aferon li denove implikiĝis? Francisko sur
Molukoj atendas, por forveturo estas ĉio jam preparita -- kaj li
tute superflue aranĝas militekspedicion. Ankaŭ se liaj maristoj
venkos -- pri tio li estis neskueble konvinkita -- kelkaj estos certe
vunditaj. Iuj eble eĉ mortaj. Kaj ĉu li rajtas oferi vivojn de
la homoj, kiuj helpis al li realigi revon de lia tuta vivo? Ĉu li
rajtas minacigi vivon eĉ de unu el tiuj, kiuj de San Julian ĝis
Cebuo travivis tiom da superhomaj suferoj?

Superflua, superflua batalo!

Jam li ekbedaŭris sian decidon. Sian devon li tamen faris. Li
malkovris novajn insulojn, li okupis ilin por Hispanujo. Li alveturos
en Hispanujon, montros landkartojn kun nove tien desegnitaj insuloj
kaj diros: Jen estas Ŝtelistaj insuloj, tie ni longe ne restis --
ĉi tie estas Masavo kun fidela reĝo Kolambu -- jen troviĝas Cebuo,
kie vivas reĝo Humabon, la supera regnestro de najbaraj insuloj --
apude ni vidas Maktanon...

Kion li diros pri Maktano?

Ĉu li ne malkaŝos la lastan epizodon kun reĝo Zilapulapu? Ili
ja demandos lin, kiamaniere li estis tie akceptita, kiel rigardas
aliancon kun Hispanujo la reĝo de Maktano --

Nova maltrankviliĝo. Ĉu malkaŝi ion? Li konas sin mem tre bone.
Pri nenio li silentos. Do kion li diros? Ke Zilapulapu ĉesis obei
ankoraŭ dum la ĉeesto de ekspedicio? Vi estas stranga konkistadoro,
sinjoro admiralo! Tiel ni ne imagis al ni viajn servojn!

Ne, ne, ĉi tie oni ne povas heziti! La kontrakto estas tute klara:
subigi -- kaj por ĉiam!

Cetere -- batalo. Kia batalo? Malgranda interbataleto, kaj ĉio
estos en ordo. Kelkaj dekoj da armitoj sur ŝalupoj -- la ŝipegoj
restos sur siaj lokoj -- kelkaj muskedpafoj, por pli granda surprizo
ili kunprenos ankaŭ du tri kanonojn, kaj ĉio estos finita. La
indiĝenoj diskuros kaj Zilapulapu kapitulacos.

Firme decidita li kunvokis konsilon de kapitanoj. Li klarigis al ili
sian planon.

"Ĉu vi volas aldoni ion?" li demandis finante la konsilon.

"Plej bone estus," aŭdiĝis Serrao, "se ni senprokraste ekveturus al
Molukoj."

Admiralo ridetis.

"Mi komprenas vian sopiron je via frato, Juano. Mi sentas la samon.
Sed per ekspedicio al Maktano ni perdos nur du tagojn."

"Tiamaniere mi ne opiniis tion," defendis sin Serrao. "Kion signifas
du tagoj, se ni vojaĝas jam pli ol jaron kaj duonon. Sed mi rigardas
ĉi tiun batalon tute superflua."

Magalhaes senvole ektremis. Superflua batalo! Ankaŭ Serrao opinias
ĝin superflua! Ĉu la meditoj de Fernao estis tamen ĝustaj?

"Mi konsentas kun kapitano Serrao," diris Barbosa. "Kial deteniĝi?"

Nur kiam admiralo rememorigis ilin pri la reĝa kontrakto kaj devoj,
kiuj sekvis el ĝi, ili rekonis, kvankam nevole, liajn argumentojn.

"Kiu gvidos la ekspedicion?" demandis objektive Spinoza. "Mi,"
respondis Magalhaes.

Ĉiuj saltis de sur siaj lokoj.

"Neniam, sinjoro admiralo!" vokis flame Serrao.

"Tion ni ne permesos!" aŭdiĝis ankaŭ serioza astronomo Marteno.

"Sur Ŝtelistaj insuloj ni silentis, kiam vi stariĝis en frunton de
la ekspedicio," diris unua oficiro Carvalho. "Sed tiam ĉio aspektis
tute alie. Vi estis unusola sana komandanto. Sed hodiaŭ?"

"Sinjoro admiralo, ne forgesu pri la reĝaj instrukcioj," diris
Pigafetta. "Tiuj tute klare ordonas, ke en kazo de batalo vi ne
rajtas forlasi karavelojn."

Magalhaes ridetis. La zorgemo de lia komandantaro ĝojigis lin.

"Mi estimas la instrukciojn de la reĝo. Sed mi scias, ke ili estas
kunmetitaj en komforta oficejo. La oficejo kaj oceano -- ili estas
iomete antitezaj aferoj, ĉu vi ne opinias?"

"Mi petas, ke vi komisiu la komandon al mi," insistis Spinoza.

"La prerogativon havas mi!" defendis sin Serrao.

"Mi estus malbona komandanto, se mi ne troviĝus en vicoj de miaj
maristoj en momento de la danĝero," finis konsilon admiralo. "Do --
mi komandos. Ceteraj taskoj estos dividitaj jene..."

Kapitanoj kaj oficiroj silentiĝis kaj atente sekvis pluajn
instrukciojn.

Antaŭ duonnokto regis sur karaveloj vigla vivo. Sesdek maristoj
enŝalupiĝis. Ĉiu kunprenis la plej bonajn armilojn. La ekspedicio
kunveturigis ankaŭ kelkajn kanonojn.

Antaŭ forveturo alproksimiĝis al karaveloj ĉirkaŭ kvindek boatoj,
en kiuj sidis batalantoj de reĝo Humabon.

"Mi tamen kunprenus ilin en la batalon," konsilis Serrao al admiralo.

"Malgraŭ tio, ke iliaj armiloj estas preskaŭ senvaloraj, ili tamen
helpus nin per sia nombro."

"Ne. Kun taĉmento de miaj maristoj mi ne timas eĉ tutan armeon de
indiĝenoj," respondis Magalhaes.

En lasta momento alveturis reĝo Humabon. Li kondukis al admiralo
araban komerciston.

"Li konas lingvon de loĝantoj de Maktano. Eble li povos esti al vi
iamaniere utila."

La komercisto sidiĝis en ŝalupon de Magalhaes.

En nokta kvieto aŭdiĝis mallongaj ordonoj. La ekspedicio ekveturis.

Fernao sidis apud Serrao. Proksime de ili estis Henriko. Pigafetta
amuziĝis kun maristoj.

Varmeta nokto trankvile spiris. La maro estis kvieta. Remiloj
egaltempe plaŭdis je la akvonivelo.

"Mi havas impreson, kvazaŭ ni tute ne veturus por batali," Magalhaes
kliniĝis al Serrao.

"Estas vere belega nokto," diris Serrao.

"Kaj ĝi forte rememorigas min pri tiu nokto en Malako, kiam ni
estis kun Francisko lastfoje. Ho, kiom da jaroj forpasis jam de tiu
tempo!"

Ili silentiĝis, pensante pri Francisko. Kiel strange, ke lia veturo
donis impulson al ekspedicio de Magalhaes!

Fine aperis sur malhela horizonto siluetoj de malalta insulo.
Maktano!

Subite la ŝalupo ekkrakis. Ĉu ili puŝiĝis je la fundo? Ili ja
troviĝas ankoraŭ tiom malproksime de la insulo!

"Malfavora okazintaĵo, sinjoro admiralo," diris Serrao. "Ĝuste en
ĉi tiuj lokoj estas la maro tre malprofunda."

"Kaj estas ĉi tie koralaj rifoj," aldonis trompite Henriko.

Kion fari?

Salti en akvon kaj vadi al la bordo? Ili ja ne povas atendi fluson
kelkajn horojn kaj fariĝi la objekto de mokado de indiĝenoj!

En matena krepusko maristoj rigardas la admiralon. Ili atendas lian
ordonon, energian, mallongan, kiel kutime --

Sed stranga afero -- admiralo silentas. Li hezitas. Li rigardas siajn
maristojn, poste Maktanon. Li ne povas decidiĝi. Li, kiu neniam
hezitis, estas subite konfuzita.

Denove li konsciiĝas pri la sensenco de ĉi tiu batalo. Kial invadi
insulon de trankvilaj homoj, kiuj neniel domaĝis al Hispanoj? Kial
tiel superflue verŝi sangon de la maristoj, kun kiuj li kunkreskis
kaj kiujn li alkondukis tra la vojoj bonaj kaj ankaŭ dornoplenaj
ĝis ĉi tien, al Maktano?

Kaj la granda admiralo subite decidiĝas al la faro, kiu ĉiujn
miregas.

Li vokas al si la araban komerciston.

"Iru sur la insulon," li instigas tiun. "Diru al la reĝo, ke mi
donas al li ankoraŭ eblecon ĉion plibonigi kaj ordigi. Se li
estos kompleza publike diri, ke li rekonas Humabonon kiel sian plej
superan estron, ni ne kurbigos al li eĉ hareton sur la kapo. Alie li
memkompreneble lernos koni hardecon de niaj armiloj."

"Jes, sinjoro," diras kompleze la sendito. Li saltas en akvon, kiu
atingas lian talion, li vadas al la insulo kaj malaperas en surbordaj
densaĵoj...

Post unu horo li revenas. Lia vizaĝo estas pala de emocio.

"Indiĝenoj estas preparitaj, ili atendas vin," li informas per
tremanta voĉo la admiralon.

"Kaj mia komuniko?"

"Mi devas sciigi al vi, ke ili regis sur ĉi tiu insulo ĉiam mem
kaj ili neniam obeos la reĝon de insulo Cebuo. Kaj se vi volas veni
kun pafiloj, ili bonvenigos vin per sagoj kaj ĵetlancoj, kiuj estas
ankaŭ kapablaj mortigi homon."

"Do -- jen klaraj vortoj," diras la admiralo kaj li rektiĝas.

"Kaj ankoraŭ ion, sinjoro admiralo. Apud la bordo estas multaj
kavaĵoj superkovritaj per branĉoj."

"Por ke ni falu malsupren kaj poste trapikiĝu," diris Serrao. "Ne,
tiun ĝojon ni ne faros al ili."

"Ĉu ili estas multaj?" demandis ankoraŭ la admiralo.

"Malfacile diri tion," respondis la komercisto. "Mi mem vidis nur
kelkajn grupojn. Sed mi havis impreson, kvazaŭ moviĝus ĉiuj
densaĵoj."

Admiralo donis ordonojn.

"Bombardiloj devas resti sur la ŝalupoj. Sur ĉiu ŝalupo estos du
viroj."

"Domaĝe!" ĝemetis Serrao. "Nia malgranda nombro estos per tio
ankoraŭ plimalgrandigita kaj ni restos sen la kanonoj, kiuj devis
esti la plej granda surprizo."

"Ni devos helpi al ni ankaŭ sen ili," respondis admiralo kaj kiel
unua li saltis en marondojn.

Ili progresis antaŭen nur malrapide. El sabla profundaĵo elstaris
glitaj ŝtonegoj kaj akraj rifoj. La maristoj paŝis singarde. Ili
devis zorgi pri tio, ke ili ne malsekigu pulvon kaj muskedojn.

La reĝo de la insulo Cebuo restis kun siaj batalantoj malproksime sur
la maro.

Pigafetta priskribis la batalon sur Maktano jene:

"Ni saltis en akvon, kiu atingis ĝis niaj talioj, kaj ni devis
vadi al bordo certe tiom malproksimen, ĝis kien oni povus pafi
el pafarko, dume niaj ŝalupoj ne povis sekvi nin, ĉar tie estis
koralaj rifoj. Sur la bordo ni trovis mil kvin cent indiĝenojn,
kiuj estis dividitaj en tri grupoj. Terure kriante ili ekatakis nin.
Du grupoj atakis el flankoj, unu grupo el antaŭe. Nia admiralo
dividis ŝipanaron en du grupojn. Muskedistoj kaj sagpafistoj pafis
de sur boatoj duonhoron, sed senrezulte, ĉar iliaj kugloj kaj
sagoj kaj ĵetlancoj ĵetataj el tia distanco jam ne estis kapablaj
trapenetri la lignajn ŝildojn kaj maksimume ili vundis brakojn de
la malamikoj. La admiralo donis laŭtvoĉe ordonon, ke ili jam ĉesu
pafi (versimile por ŝpari municion al lastaj momentoj de la batalo),
sed ili ne obeis lin. Kiam insulanoj vidis, ke niaj pafaĵoj kaŭzas
al ili nur etan aŭ tute nenian domaĝon, ili cedis nek unu paŝeton.
Ili nur ĉiam pli laŭte batalkriis, transsaltante de unu flanko al
alia, por eviti la pafaĵojn. Samtempe ili senĉese alproksimiĝis,
ŝirmante sin per siaj ŝildoj. Ili ĵetis al ni sagojn kaj lancojn
en fajro harditajn, lignajn ĵetlancojn, ŝtonaron kaj marĉon, tiel
ke ni nur malfacile defendis nin. Iuj el ili ĵetis al nia admiralo
eĉ lancojn ekipitajn per metalaj pintoj.

Volante fortimigi ilin, sendis admiralo kelkajn niajn homojn por
bruligi loĝejojn de la insulanoj. Sed tio kolerigis ilin ankoraŭ
pli multe. Iuj el ili forkuris al la fajro, kiu konsumis dudek aŭ
tridek kabanojn, kaj mortigis tie du el niaj homoj. La restantaj
ekatakis nin des pli furioze. Kaj kiam ili ekrimarkis, ke niaj kruroj
ne estas ŝirmataj per la ŝildoj, ili celdirektis precipe al ili.
Al admiralo traboris dekstran kruron venenigita sago, post kio li
ordonis, ke ni paŝon post paŝo cedu. Sed preskaŭ ĉiuj niaj homoj
komencis en tiu momento senpripense forkuri, tiel ke el ni restis
kun li apenaŭ ses aŭ ok (kaj li, estante jam jarojn lama, evidente
plimalrapidigis la cedon).

Tiam ruliĝis al ni el ĉiuj flankoj sagoj kaj ŝtonoj, kiujn
la malamiko ĵetis al ni, kaj ni ne estis kapablaj rezisti. La
bombardiloj, kiujn ni havis en boatoj, ne povis helpi al ni, ĉar
malprofunda akvo detenis ilin en troa malproksimo. Tiel ni cedis
ĝis la maro. Ni klopodis cedi kiel eble plej malproksimen de la
bordo. Senĉese batalante ni cedis paŝon post paŝo kaj ni jam
estis je pafdistanco de la bordo kaj akvo atingis niajn genuojn.
Sed la insulanoj persekutis nin tro obstine kaj ili ĉasis ĉiam la
ĵetlancojn, kiujn ili ĵetis al ni antaŭe, tiel ke ili povis uzi
la saman ĵetlancon kvinfoje aŭ sesfoje. Kaj ĉar ili distingis la
admiralon, ili pafcelis precipe al li: ili jam dufoje batfaligis al
li helmon de sur la kapo. Sed li persistis kun kelkaj malmultaj el
ni kiel brava kavaliro sur la loko, ne provante cedi plu. Tiel ni
batalis pli longe ol unu horon, ol unu el insulanoj sukcesis ĵeti
en vizaĝon de la admiralo pafaĵon el kano. En sekvanta momento la
koleriĝinta admiralo trapuŝis bruston de la atakinto per sia propra
lanco, sed ĝi restis fiksita en korpo de la mortigito. Kiam nun
admiralo provis elingi glavon, li sukcesis tion fari nur duone, ĉar
bato de la ĵetlanco lamigis lian dekstran brakon. Kiam la malamikoj
observis tion, ili ĵetis sin kune kontraŭ li. Unu el ili donis al
li per sabro tian baton en maldekstran kruron, ke li sinkis kaj falis
sur la vizaĝon. Ili tuj ĵetiĝis al li kaj trapikis lin per lancoj
kaj per ĉiuj armiloj, kiujn ili havis. Tiel ili senvivigis nian
spegulon, nian lumon, nian konsolon, nian fidelan estron."



XVII.

Viktorio


Maristoj sur la ŝalupoj rigardis al la bordo kaj ne povis kredi
tion, kio okazis. Ĉu estas eble, ke ilia admiralo estu morta? Ke li
forlasu ilin en la momento, kiam li kondukis ilin tra la plej malbona
parto de la grandioza vojo?

Teruregiĝinte ili rigardis la lokon, kie li malaperis. Eble tio
estas nur malbona sonĝo. Eble la admiralo elstaros el kvietaj ondoj,
kiuj forlavos al li postsignojn de la akceptitaj vundoj. Kiu ja
kondukus la ekspedicion al Molukoj kaj hejmen, en Hispanujon?

Sed la oceano estis trankvila kaj ondetoj senkulpe balanciĝis,
kvazaŭ en ilia sino ne troviĝus homo, sur kies ŝultro kuŝis
grandega ŝarĝo de la plej aŭdaca kaj plej fama ekspedicio de ĉiuj
tempoj kaj de ĉiuj popoloj...

Kaj ili tamen ankoraŭ unufoje ekvidis lin.

La insulanoj tiras el akvo kadavron de la admiralo, ili portas
ĝin sur la bordon, ili ĝojkrias, dancas, ĵetas lancojn alten.
Malfortigitaj, sangomakulitaj maristoj prenas siajn armilojn. Ili
liberigos almenaŭ kadavron de la admiralo.

Ĉiuj rigardas Serraon. Ili atendas lian ordonon.

Serrao komprenas ilin. Ankaŭ li ŝatus doni sian vivon por tio, ke
la korpo de lia komandanto ne estu malestimita.

Sed la prudento venkas. Admiralo mortis, sed ni devas finigi lian
verkon. La vojo hejmen estas ankoraŭ longa kaj tie embuskas nin
centoj da danĝeroj. Oni bezonos ĉiun viron.

La okuloj de la maristoj pendas sur Serrao.

"Ĉu ni ekatakos?" demandas iuj malpacience.

"Ne," respondas Serrao.

Ili rigardas lin ne komprenante.

"Ni sendos tien tradukiston. Ni ofertos al ili varojn aŭ armilojn,
ke ili redonu al ni korpon de la admiralo."

Ĉiuj sekvas per okuloj la komerciston-tradukanton retenante
spiradon. Sed la kolero de la venkintaj batalantoj por libereco
estis pli granda ol ilia avideco je armiloj. Ili respondis, ke ili
ne redonos la kadavron de sia plej granda malamiko eĉ por ĉiuj
trezoroj de la mondo.

Serrao kun peza koro donis ordonon por reveturo al karaveloj. Tie
ekregis konsterniĝo. Neniu atendis tian malvenkon. Neniu povis
kredi, ke admiralo estas morta.

Ruinigita Pigafetta foriras en sian kajuton kaj tie li skribas en
sian taglibron:

"... Tiel ili senvivigis nian spegulon, nian lumon, nian konsolon,
nian fidelan estron. Kiam ili vundis lin, li turniĝis ankoraŭ
kelkfoje al ni por vidi, ĉu ni ĉiuj atingis la boatojn.

Lia ĉefa virto estis memkonfido kaj persistemo eĉ en la plej
malbonaj momentoj de la vivo. Ekzemple malsaton li toleris pli bone
ol ni ĉiuj kune. Bonege li konis legi marmapojn kaj li scipovis
gvidi ŝipojn pli majstre ol ĉiuj liaj ŝipgvidistoj. La plej
bona pruvo, kiajn kapablojn havis ĉi tiu viro, estas fakto, ke li
ĉirkaŭveturis Teron -- ĉar en la momento, kiam li mortis, ĝi
estis kvazaŭ ĉirkaŭveturita malgraŭ tio, ke li ne havis en tio
iun antaŭulon."

Kaj dume ferdekoj de ŝipoj de Magalhaes tremegas de kolero, bedaŭro
kaj antaŭtimo. Kio sekvos? Kiu gvidos la ekspedicion dum plua
navigado?

Post interkonsilo estis elektita kiel komandanto Duarte Barbosa,
bofrato de Magalhaes.

La restado sur insulo Cebuo fariĝis danĝera. Indiĝenoj malkaŝis
multajn signojn, ke Eŭropanoj estas ne bonvenataj gastoj. Pro tio la
ekspedicio faris rapide preparojn por forveturo.

Ĉiuj laboris en febra rapideco. Nur malsanuloj alrigardis la
plilongan labortempon nenion farante. Ili estis multaj, preskaŭ
ĉiuj partoprenintoj de la ekspedicio al Maktano, inter ili ankaŭ
Pigafetta. Sago trafis lin rekte en la frunton. Ĝi estis pafita el
granda distanco, tiel ke Pigafetta estis nur malgrave gratvundita.
Sed ĉar la sago estis venenigita, minacis danĝero, ke la veneno
penetros en tutan korpon.

Ankaŭ Henriko estis vundita. Li kuŝis apud admirala estra ponteto
kaj malgaje rigardis al la firmamento. La morto de admiralo dolorigis
lin pli multe ol propra vundo. Li luktis ĉe flanko de sia sinjoro
kiel leono. Vane. Lia sinjoro kaj komandanto ne vivas plu. Kia
sinjoro li estis! Li kondutis al sia sklavo ĉiam afable, neniam
batis lin, neniam tro ŝarĝis lin per laboro. Kaj dumvoje sur
Pacifiko li promesis al Henriko, ke reveninte hejmen, li nuligos lian
sklavecon. Henriko estos denove libera kaj nekatenita, kiel en sia
infanaĝo. Se li volos, li povos resti en familio de Magalhaes, sed
se estos lia sopiro, li povos reveni en sian patrujon. Kaj nun -- la
morto de Magalhaes ruinigis ĉion. Kiu ja kredas lin, ke oni promesis
al li liberecon?

Suno brulegis. La vundo en flanko doloregis. En cerbo de Henriko
estis ununura demando: "Kio nun estos kun mi?"

Sur la ferdeko paŝis Barbosa. Nova rango ebriigis lin. Ĉie li estis
videbla kaj aŭdebla. Ĉien disvastiĝis liaj arogantaj ordonoj.

Kiam li vidis la kuŝantan sklavon, li kriis:

"Kial vi ĉi tie kuŝripozas?"

"Mi estas vundita, sinjoro kapitano," respondis Henriko.

"Vundita! Vundita!" kriegis Barbosa. "Niaj homoj povus morti de la
laboro, kaj vi kuŝripozos! Eble vi opinias, ke post morto de la
admiralo vi jam ne bezonos labori?"

"Ne, sinjoro kapitano."

"Ĉesu kun tiu kapitano, vi ja devas jam scii, ke mi estas
vicadmiralo!"

"Al mi forfluis multe da sango, sinjoro vicadmiralo."

"Jam estu en magazeno, vi maldiligentulo!"

"Mi vere ne povas, sinjoro vicadmiralo!"

"Vi mallaboremulo!" ekkriis Barbosa kaj saltis al li. "Do vi vere
opinias, ke vi ne obeos? Sed pri tio ne eraru, vi hundo!"

La korpo de Henriko ektremis de la piedbato, kiun donis al li Barbosa
por akcenti siajn vortojn.

La vundita sklavo kun granda peno leviĝis. Li treniĝis al la
balustrado. Poste li sidiĝis en ŝalupon, kiu veturis al la bordo por
varoj. Li volis rektiĝi, sed li ekĝemis. Doloris lin la vundo el
batalo kaj ankaŭ piedbato de Barbosa. Tiu bruligis la korpon, sed
ankoraŭ pli multe la animon.

La piedbaton por ĉio, kion li faris por la admiralo. Kompatinda
admiralo! Se li scius, kio okazis kun lia sklavo! Li jam scipovus
bridi la sovaĝan Barbosan! Sed nun? Kiu defendos la sklavon, kiu ne
havas sinjoron? Ĉiuj ordonos lin, ĉiuj donos al li laboron, ĉiuj
batos lin. Plena da kontuzmakuloj kaj malfermitaj vundoj li veturos
kun ili en Hispanujon renkonten al la plej malhela estonteco.

Ne! Li ne veturos kun ili! La admiralo estas morta, ĉu koncernas lin
iu alia? Li saltos sur la bordon, malaperos en la densaĵoj, atendos
ĝis forveturo de la karaveloj kaj poste li prezentos sin antaŭ
reĝo de Cebuo. Iun tempon li vivos sur la insulo kaj poste li jam
iamaniere atingos Sumatron.

Sed la piedbato brulis kaj flamigis en la animo danĝeran fajron. La
vicadmiralo devos penti pro sia brutaleco!

Henriko elboatiĝis kaj iris en loĝejon de la reĝo. Tie ili
interkonsentiĝis pri la plano, kiamaniere venĝi sin je la Hispanoj.

Sekvantan tagon li aperis apud la vicadmiralo.

"Kion vi volas ĉi tie denove?" malamike ektraktis lin Barbosa. "Mi
ordonis al vi labori en la magazeno!"

"Jes, sinjoro vicadmiralo," respondis humile la sklavo. "Mi laboras
tie. Sed mi alportas al vi sciigon de la reĝo."

"Kion li volas ankoraŭ?"

"Li sciigas al vi, ke li sendos al hispana reĝo riĉajn donacojn.
Bonvolu veni por ili sur la insulon. La reĝo preparis por ĉiuj
sinjoroj kapitanoj kaj oficiroj solenan tagmanĝon por adiaŭo."

"Kiam?"

"Hodiaŭ."

Duarte Barbosa kontente ridis. Bone komenciĝas lia kariero. Apenaŭ
li fariĝis la vicadmiralo, jam li kolektas riĉaĵojn!

"Sciigu la reĝon, ke ni dankas pro lia invito. A1 la tagmanĝo ni
venos."

Henriko faris profundan komplimenton kaj malaperis.

Dum konsilo de oficiroj aŭdiĝis voĉoj de malkonfido. Estas
strange, ke la reĝo invitas ĉiujn oficirojn.

Ankaŭ Serrao ne konsentis kun la propono viziti la reĝon. Sed kiam
Barbosa kulpigis lin pro la malkuraĝo, li ĉesis protesti.

Dudek naŭ oficiroj enŝalupiĝis. Ili iris tiamaniere, kiel oni
kutimis iradi al festenaj regaloj. En festaj vestoj, sen armiloj.
Kelkaj havis malpezajn spadetojn.

En frunto de la procesio iris Serrao kun Barbosa. Malantaŭ ili
ceteraj oficiroj. La procesion fermis Spinoza kaj Carvalho.

Kelkajn momentojn ili iris tra stratoj de la urbo ne rimarkinte ion
okulfrapantan. Sed subite viviĝis ĉiuj kabanoj, dometoj, stratoj,
el ĉiuj flankoj kuregis al malgranda procesio indiĝenoj kun armiloj
en la manoj.

La ekatako estis tiom rapida, ke Hispanoj ne havis tempon por
forkuri, kaj por defendo ili havis neniujn armilojn. La komandantaro
de la ekspedicio de Magalhaes estis falĉata kiel herbo.

Nur du viroj sukcesis kursavi sin. Ili estis Carvalho kaj Spinoza,
kiuj deteniĝis per alligo de la ŝalupo. Kiam ili ekvidis la
armitajn indiĝenojn, ili forkuris, surŝalupiĝis kaj feliĉe
atingis karavelojn.

Carvalho transprenis komandon sur la ŝipoj. Karaveloj proksimiĝis
al firma tero kaj bombardistoj komencis pafegi sur la bordon.

La kanonpafaĵoj konfuzigis vicojn da insulanoj. Ilia kriego
plifortiĝis. Kelkaj kabanoj ruiniĝis.

"Fajron!" komandis ree kaj ree Carvalho.

Novaj bategoj, nova kriego.

Subite ĉio silentiĝis.

Sur la bordo aperis procesio de indiĝenoj. Ili kondukis unu
oficiron. La maristoj el karaveloj vidis, ke lia blanka vesto estas
tute makulita de sango.

"Jen Serrao!" vokis Pigafetta, kiu ne povis partopreni la viziton de
la urbo pro sia vundiĝo.

Estis li.

"Ne pafu!" li vokis per malforta voĉo.

Sur karaveloj neniu eĉ spiris.

"Carvalho, savu min! Se vi donos al ili bombardilojn, ili forlasos
min libera!"

"Kio okazis kun la ceteraj?"

"Ili estas mortaj!"

En ĉi tiu momento Carvalho konsciiĝis, ke post murdiĝo de la
oficiroj li povos fariĝi la admiralo.

Rapide decidita li respondis:

"Kun la sovaĝuloj ni jam ne povas trakti! Ni ne kredas al ili!"

"Carvalho, eble vi ne lasos min ĉi tie perei!" ekĝemis vundita
Serrao.

"Mi bedaŭras, sed mi ne povas helpi vin," respondis kun senkompata
apatio Carvalho. Kaj turniĝinte al la maristoj li komandis:

"Streĉu velojn!"

Neniu moviĝis.

"Ĉu vi ne komprenis?" kriegis Carvalho kaj li tute ruĝiĝis. Elcano
stariĝis antaŭ li. Li rigardis rigide la novan komandanton. Lia
rigardo estis plena de malestimo, kiam li diris:

"Sed tion vi ne opinias serioze, sinjoro Carvalho?"

"Kial ne? Eble vi volas, ke mi ĵetu en pereon tutan ekspedicion pro
unu homo?"

"Admiralo Magalhaes agus sur via loko tute alie," respondis Elcano.
"Se vi mem ne estas sufiĉe kuraĝa, ni batalos eĉ sen vi -- ĉu vi
komprenas?"

"Bonege!" grimacis Carvalho. "Se iu post Maktano kaj post hodiaŭa
murdiĝo havas inklinon perei, mi tute ne kontraŭstaras!"

"Kiu iros memvole kun mi?" demandis Elcano kaj lia rigardo hardiĝis
de aŭdaco kaj decido.

"Mi!" diris senhezite Pigafetta.

"Mi!" decidiĝis ankaŭ Spinoza.

"Mi!" ekĝemis Garcia, venkante grandan doloron en la tuta korpo. En
batalo sur Maktano li ricevis kelkajn gravajn vundojn. Li estis unu
el tiuj, kiuj defendis la cedon de Magalhaes ĝis la lasta momento.
Nun skuegis lin altgrada febro.

Tio estis ĉio.

Tri viroj.

La ceteraj estis terurigitaj kaj silentis. Ili klinis kapojn, ne
volante renkonti rigardojn de la bravaj kunuloj.

"Hontu!" vokis indigne Elcano.

"Mi ja diris tion al vi!" ĝojis pro sia venko Carvalho. "Streĉu
velojn!"

La maristoj malrapide disiris.

Veloj streĉiĝis. La karaveloj forveturis.

De la bordo ili aŭdis senesperegan krion. Jen forlasita kaj
perfidita Serrao falis sub la batoj de kolerigitaj indiĝenoj.

Ĝi estis malgaja veturo de insulo Cebuo. Ĉiuj maristoj estis kvazaŭ
lamigitaj. Ili sentis, ke jam ne estas ĉi tie forta mano, kiu tiom
majstre gvidis ilin.

Novan admiralon ili malestimis. Ili malamegis lin pro lia fieco, kiun
li montris al Serrao. Ili hontis antaŭ si mem. Ili ja devis iri en
malegalan batalon. Pli volonte morti en batalo, ol vivi tiamaniere.

Baldaŭ montriĝis, ke la nombro de maristoj ne sufiĉas por priservi
tri ŝipojn. Ili ja restis jam nur cent ok. Inter ili estis multaj
vunditoj.

Ili decidiĝis neniigi unu ŝipon. Kiun? Concepcion estis la plej
kaduka. Ili transportis provizojn kaj ĉion, kio iel valoris, en du
restantajn karavelojn. Concepcion ili forbruligis.

El la tuta ekspedicio restis jam nur Viktorio kaj Trinidado...

Ili veturis -- kien ili veturis? Kiu sciis, kien ili veturas? Jen
ili veturas okcidenten, jen suden, tuj denove orienten. Konsterniĝo
kaj teruro falis sur la karavelojn. Ili baraktiĝas en ĉi tiuj
malproksimaj maroj senpove, ili similas al du sableroj en la dezerto,
denove aperas tiu minaca fantomo el Pacifiko -- malsato -- malsanoj
-- -- --

Konsterniĝo kaj teruro falis sur la karavelojn. Do tiaj estos finoj
de la ekspedicio, kiu ekveturis kun tiom da esperoj?

Kiam ŝajnis, ke jam estas ĉio perdita, ili veturis al Borneo. Ili
estis akceptitaj de la indiĝena loĝantaro afable kaj amike.

Tie ili restis sufiĉe longan tempon. Ili aĉetis nutraĵojn kaj
riparis ŝipojn. Precipe Trinidado estis jam kaduka.

Iam ili vidis grandan nombron de indiĝenaj boatoj, kiuj veturis
el la haveno. Carvalho, terurigita jam per batalo sur Maktano kaj
malkonfida per atako en Cebuo, kredis, ke boatoj intencas ataki la
karavelojn. Por malebligi tion, li mem donis ordonon al atako.

Hispanoj sukcesis atingi la vastan maron. Nur de la kaptitoj ili
estis informitaj, ke la batalo estis superflua, ĉar indiĝenoj ne
havis militistajn planojn.

En tiu batalo pereis kelkaj Hispanoj -- inter ili ankaŭ Carvalho.
Kiu nun gvidos la ekspedicion? Kiu alia ol Elcano, kiu montris plej
multe da aŭdaco kaj energio el ĉiuj maristoj kaj estas ankaŭ plej
sperta! Kaj plie -- jen homo, kiu eliris el vicoj de ŝipanaro, li
certe komprenos la ĝeneralan sopiron reveni kiel eble plej baldaŭ
en Hispanujon.

Ĉiuj jam volis hejmen. Ili sopiris je tio pli akre kaj pli elemente
ol en San Julian kaj en la trapasejo. Tiam ili nur antaŭsentis la
danĝeron, al kiu ili iras renkonten. Sed nun ili jam sciis, kion ili
povos atendi, kaj tial for, for de ĉi tiuj lokoj, kie ĉe ĉiu paŝo
embuskas la morto!

Sopirante reveni ĉiuj estis pretaj forgesi la originan planon de la
veturo de Magalhaes.

Ĉiuj -- nur ununura ne.

Elcano!

Li kunvokis la maristojn.

"Kamaradoj," li diris, "mi konas vian sopiron. Ankaŭ mi jam ŝatus
esti en Hispanujo. Sed vi ne rajtas forgesi, kion intencis nia granda
admiralo: atingi Molukojn. Ĉu ni perfidu liajn planojn? Ĉu ni
malkuraĝe rezignu pri tio, je kio li tiom sopiris -- kiam ni venkis
jam tiom da malhelpaĵoj?"

La maristoj embarasite silentis.

Elcano daŭrigis:

"La granda admiralo oferis por sia ideo vivon. Ĉu vi ne opinias,
ke estas nia devo daŭrigi lian verkon, finigi ĝin? Ni ofte agis
maljuste kontraŭ li. Ankaŭ mi estis inter la erariĝintoj,
kiuj ne komprenis lin. Mi bedaŭras tion. Ni devos reĝustigi la
maljustaĵojn, kiujn ni faris kontraŭ li dum lia vivo. Rememoru,
kiel li kondutis al ni dumvoje sur Pacifiko! Rememoru Maktanon! Li
ja povis resti en Trinidado kaj sendi en la batalon nur nin! Kaj kia
estis la fakto! Ĉu vi rememoras, kiel aŭdace li batalis? Kiel li
ŝirmis nian cedon, vidante, ke la batalo estas jam perdita?"

La partoprenintoj de la ekspedicio al Maktano kapjesis. La staturo de
admiralo subite aperis antaŭ ili. --

Elcano entuziasmiĝis:

"Kamaradoj, granda admiralo vivis kaj batalis kune kun ni ĝis lasta
spiro. Li oferis vivon por sia ideo kaj por ni. Do -- fidelecon por
fideleco! Mi proklamas al vi, ke mi dediĉos ĉiujn miajn fortojn al
ununura celo: plenumi testamenton de la admiralo. Ĉi tiu testamento
signifas -- veturon al Molukoj kaj poste hejmen, en Hispanujon!"

Elcano sukcesis gajni ĉiujn maristojn por plenumo de la testamento
de Magalhaes.

Sed -- kie troviĝas Molukoj?

Ĉi tie estas tia miksaĵo da insuloj, ke du karaveloj veturas inter
ili kiel du vaglumoj. Neniu konas la vojon al Molukoj.

Post kelkmonata vaga veturo ili atingis malgrandan insuleton. Areto
da Hispanoj sub gvido de Elcano penetris en apudmaran vilaĝon.
Malajoj forkuris, sed du kaptitoj estis tamen alkondukitaj sur la
ŝipon.

Elcano alparolis ilin rekte:

"Kie estas Molukoj?"

La kaptitoj silentis. Ĉu ili ne komprenis? Elcano ripetis la
demandon ankoraŭ pli akcente.

Subite unu indiĝeno plivigliĝis:

"Moloko?"

"Jes. Moloko!" ripetis Elcano ĝojigite.

La indiĝeno montris al la sudo kaj promesis, ke li alkondukos tien
la ekspedicion. Ili navigadis unu semajnon, sed Molukoj ĉiam ne
aperis. Nur la sepan tagon ili ekvidis kelkajn kanusformajn insulojn.

"Moloko!" ekkriis Malajo.

Molukoj, la celo de ilia veturo! Sopiro de Magalhaes! Lando de
Francisko Serrao!

Kiamaniere bonvenigos ilin la amiko de admiralo? Kaj kiel li estos
sendube ruinigita, ĝis ili diros al li pri morto de la granda
admiralo kaj de Juan Serrao!

Sed Francisko Serrao ne bonvenigis ilin. Li jam estis unu duonjaron
-- morta!

Li mortis kiel viktimo de rivaleco kaj ekspansio de Portugalujo kaj
Hispanujo.

Portugaloj volis malebligi la ekspedicion de Magalhaes tuj de la
komenco. Unue ili intervenis pere de sia ambasadoro Alvarez, poste
ili sendis sur la maron sian ŝiparon, antaŭ kiu la ekspedicio
forflugis sendube nur pro tio, ke Magalhaes gvidis la karavelojn el
vasta oceano al Afriko.

Forpasis monatoj kaj pri heroaj marnavigantoj estis nenio aŭdebla.
Poste alveturis en Hispanujon perfida Gomez kun San Antonio. Li ja
ne ricevis rekompencon, kiun li atendis, male li estis arestita,
sed la nomon de Magalhaes li tamen makulis per fiaj kalumnioj.
Ambasadoroj de Manuelo tiel eksciis, ke la ekspedicio jam atingis
sudan promontoron de Ameriko, kaj nun ĝi certe veturas rekte al
Molukoj!

Ĉu Portugalujo permesu ŝtelon de la insuloj, kie kreskas
multekostaj spicoj?

Novan militŝiparon al Molukoj!

Sensukcese. Pri karaveloj de Magalhaes absolute neniu postsigno...
Sed ili certe baldaŭ alveturos. Kaj Serrao konatigos Magalhaeson,
sian amikon de infaneco, kun ĉiuj komercaj sekretoj. Tion oni devas
malebligi!

Al Molukoj alveturis portugala ambasadoro. Li vizitis Franciskon
Serraon kaj dum la traktado li verŝis en trinkaĵon de nenion
antaŭvidanta malkovrinto de Molukoj fortefikan venenon...

Tiel pereis Francisko Serrao. Ĝi okazis en la sama tempo, kiam
Magalhaes troviĝis sur la insulo Cebuo.

Molukoj ravis maristojn per sia beleco kaj precipe per malkareco de
multekosta spico. Por bagatelaĵo vi aĉetas ĉi tie centkilogramon
da kariofilo, hejme vi vendos ĝin kaj vi fariĝos riĉulo. Vere.
Molukoj estis indaj de tiel longa veturo!

Ili restis sur la insuloj ĉirkaŭ ses semajnojn. Dum la tuta tempo
ili interŝanĝis ŝtofojn kaj aliajn varojn por multekosta spico.

Kiam ili volis finfine en decembro 1521 ekveturi, ili konstatis, ke
ŝipo Trinidado havas en suba parto grandan truon, per kiu penetris en
ĝin senĉese akvo. Estis necese fari ĝeneralan riparon.

Elcano insistis reveturi hejmen. Ĉiumomente povis aperi apud
Molukoj portugalaj ŝipoj, kiuj havus kun hispanaj konkurantoj
neniun kompaton.

Tial estis decidite, ke ili veturos en du direktojn: Elcano kun
Viktorio daŭrigos la veturon okcidenten, Spinoza kun Trinidado
elektos pli mallongan vojon al meza parto de Ameriko, al tiuj
lokoj, kiujn atingis Balboa kun siaj homoj. Tie li ekrilatos kun
aliaj hispanaj ŝipoj, kiuj estas en orienta parto de Dario, li
sendos al ili varojn trans terkolon de Dario kaj mem sen ŝarĝo li
ĉirkaŭveturos Sudan Amerikon.

Maristoj estis dividitaj egalnombre al ambaŭ ŝipoj.

Ĉiuj estis profunde kortuŝitaj, kiam Viktorio streĉis velojn kaj
ekveturis okcidenten.

La karavelo Trinidado post finiĝo de riparoj celdirektis orienten.
Sed ĝi ne havis feliĉon. Distanco al meza parto de amerika
kontinento estis multe pli granda, ol la kapitanoj supozis. La
provizoj malaperis. La veloj disŝiriĝis. Ŝnuregoj traŝiriĝis.
La maristoj estis turmentataj de skorbuto. Multaj el ili mortis de
malsato.

Spinoza vidis, ke li ne atingos celon. Tial li decidiĝis veturi
returnen al Molukoj.

Li alveturis tien en la tempo, kiam apud la insuloj ankris portugala
ŝipanaro. Pezaj militkrozoŝipoj rapidegis al Trinidado, por ke la
karavelo ne malaperu al ili. Sed la kaduka ŝipo jam droniĝis.
Apenaŭ Portugaloj forportis ĝian valoran ŝarĝon, ĝi subakviĝis.

La ŝipanaro de Trinidado estis kaptita kaj arestita. Hispana
registaro intervenis pli poste en Lisbono, ke ili estu liberigitaj.
La intertraktado daŭris kelkajn jarojn. Dume multaj el la kaptitaj
maristoj mortis en malliberejo sekve de neaŭdataj suferoj. Kiam ili
estis finfine en la jaro 1527 liberigitaj, restis vivantaj nur tri
viroj. Unu el ili estis komandanto de la malfeliĉa ŝipo Spinoza, la
dua maristo Garcia, kies forta korpo rezistis ĉiujn suferojn.

El kvin ŝipoj de Magalhaes restis unusola: Viktorio.

Ĉu ĝi sukcesos plenumi testamenton de Magalhaes? Ĉu ĝi atingos
sian celon?

Elcano tion firme intencis. La vojo de Molukoj estis al li jam
konata. Li sciis, ke li devos veturi ĉiam okcidenten, eventuale
sudokcidenten. Ĝis li atingos Afrikon, tiam li sentos sin kiel
hejme.

Do iun vojeraron li ne timis.

Sed Viktorion kaj ties ŝipanaron embuskis alia danĝero: Portugaloj.
La ŝipo veturis tra la duonmondo, kiu laŭ divido de papo apartenis
al Portugaloj. Ve al Viktorio, se ĝin vidos iu malamika ŝipo!

Elcano devis veturi tra vasta Hinda oceano, eviti la portugalajn
ŝipojn kaj koloniojn, veturi sen albordiĝo, ĉiam antaŭen --

Pli longe ol kvaronjaron daŭris ĉi tiu heroa veturo de Molukoj
al kabo de Bona Espero. Sur la ŝipo denove furiozis malsato, venis
malsanoj. Apud kabo de Bona Espero trafis ilin akra tempesto. Trans
la ferdekon ruliĝis tiom grandaj ondoj, ke maristoj devis esti
alligitaj per ŝnuregoj, por ne esti forprenitaj en la maron. La
ŝipo krevis, ĝemis, jam estis rompita eĉ la masto, maristoj
malesperiĝis, sed Elcano ne rezignis.

Kiel facila estus reveturi iomete returnen, viziti iun havenon kaj
aĉeti nutraĵojn kaj medikamentojn, kies manko estis tiom urĝa!
Sed Elcano ne volis ĵeti la ŝipon kun maristoj en ankoraŭ pli
malbonan danĝeron, ol estis tempestoj kaj rokaro. Ja en la haveno
ili renkontus Portugalojn kaj tio signifus finon por Viktorio,
por la ŝipanaro, por la multekosta ŝarĝo de spicoj, por ĉiuj
ferdeklibroj, kiujn tiom zorgeme skribas Francisko Albo, por la
taglibro, en kiu tiom interese priskribas ĉiun tagon de la veturo
Pigafetta -- tio signifus finon por testamento de admiralo.

Kaj tial elteni -- antaŭen en Hispanion!

Du monatojn ili luktis apud kabo de Bona Espero. Poste la maro
kompatis ilin.

Nepriskribeble suferante ili veturis norden laŭlonge de Afriko. Ili
formanĝis provizojn da rizo.

Fine Elcano vidis, ke ili ne ĝisveturos. Maristoj estis nuraj ostoj
kaj haŭtoj. La morto ŝvebis en la aero.

Ĉu jam ekzistas neniu ebleco por savi nin?

Post nelonge ili veturos ĉirkaŭ Kapverd-insuloj. Ĉi tiuj insuloj
apartenas ja al Portugaloj -- sed ĉu ne estus eble akiri nutraĵojn
per ia ruzo?

Elcano decidiĝis al danĝera entrepreno. Kelkaj ordonoj kaj Viktorio
ŝanĝis direkton. Ĝi veturis al Santiago.

Ili ankris antaŭ la haveno. Elcano kunvokis ĉiujn sanajn virojn;

"Ni ne devas malkaŝi nin," li diris al ili. "Se ili demandos vin, de
kie ni veturas, diru, ke ni veturis al Ameriko, tempesto rompis nian
ĉefstabon, tial ni revenas hejmen. Neniu malkaŝu, ke ni estas resto
de ekspedicio de Magalhaes!"

La boato de Viktorio veturis en la havenon, kie ankris portugalaj
krozoŝipoj. Inter maristoj estis ankaŭ Pigafetta.

Hispanoj rakontis, pri kio instruis ilin Elcano. La Portugaloj kredis
tion...

Kaj jam oni veturigis al Viktorio necesajn provizojn, rizon, viandon,
freŝan akvon.

Pigafetta parolis kun oficisto. Dum la parolo li eksciis, ke estas
ĵaŭdo.

"Eble vi eraras, sinjoro," diris Pigafetta ridetante. "Hodiaŭ estas
merkredo."

"Ne mi, sed vi eraras, sinjoro. Hodiaŭ estas ĵaŭdo."

"Tio ne estas ebla!" ne povis kompreni la aferon Pigafetta. Li
ja ĉiutage skribis en sian taglibron kaj scias certe, ke estas
merkredo.

"Jen vi dormoforgesis unu tagon," ekridis la oficisto. "Demandu kiun
ajn vi volas. Ĉu diros al vi, ke estas ĵaŭdo."

Pigafetta ne povis klarigi al si ĉi tiun enigmon.

Elcano estis kun aĉeto kontenta. Li gaje rigardis la maristojn.
Iliaj okuloj brilis, sed la movoj estis malrapidaj, senvivaj.
Kiajn ruinojn li alveturigos en Hispanujon! Kaj kiom ili devos
ankoraŭ labori, antaŭ ol ili atingos sian hejmon! Viktorio bezonas
ĝeneralajn riparojn. Tra multaj truoj fluas en ĝin akvo. Kelkaj
maristoj devas seninterrompe, tage kaj nokte, stari apud ĉerpiloj
por elĉerpi akvon!

Rigardo al ruinigaj maristoj vekis en Elcano novan ideon. Se ili tiom
bone sukcesis aĉeti nutraĵojn, ĉu ne estus eble aĉeti ankaŭ
kelkajn sklavojn? Li ja ne havas sufiĉe da mono, sed ĉu ili ne
havas superflue da pagiloj en varoj?

Ŝalupo kun dek tri maristoj veturis denove en la havenon.

"Ĉu vi deziras ankoraŭ ion, sinjoroj?" bonvenigis ilin oficisto kun
afabla rido. Li estis ĝojigita, ke li faris kun Hispanoj bonegan
komercaĵon.

"Ĉu vi povas vendi al ni kelkajn sklavojn? En nian ŝipon fluas
akvo, ni jam estas malfortigitaj de senĉesa ĉerpado."

"Volonte, sinjoroj!" ridetis kompleze la oficisto. "Ni havas fortajn
negrojn. La prezoj estas kompreneble iomete pli altaj ol via
hejmlando."

"Ni pagos bone."

La oficisto venigis kelkajn negrojn.

Prezo estis baldaŭ interkonsentita. Hispanoj ne marĉandis.

"Eble ne ĝenos vin," diris la maristo, kiu estis komisiita fari
aĉeton, "se ni pagos per varoj."

"Tute ne. La varoj estas egalvaloraj kiel mono. Kaj kion vi havas?"

"Venu kun ni al la ŝalupo!"

"Volonte, sinjoroj."

Ili venis al la ŝalupo. Sur ĝia fundo kuŝis tri sakoj da kariofilo
kaj muskataj nuksoj.

La oficisto palpis en la sakon, eltiris manplaton da kariofilo,
alflaris ĝin -- kaj malfermegis okulojn. Jen la plej bela varo, kiun
alveturigas portugalaj ŝipoj el Molukoj!

Li apenaŭ regis sin.

"Pardonu, sinjoroj, mi venos tuj." Li diris rapide kaj malaperis en
gvardia dometo.

"Oni ŝajnas, ke li ion antaŭsentas," ektimis unu el la maristoj.
"Ĝi aspektas tiel!"

"Ni forkuru!"

Ili enŝalupiĝis.

Sed jam estis malfrue. El la dometo kuregis patrolo.

Hispanoj estis tuj kaptitaj. Kelkaj soldatoj kuris al krozoŝipoj.

La gvidanta oficisto rapidis al la loko, kie ankris Viktorio.

"Mi instigas vin en la nomo de Portugalujo pri eldono de via ŝipo!"
li vokis al Elcano.

Tiu jam kelkajn momentojn maltrankvile observis, kio okazas sur la
bordo. Kiam li vidis strangan malkvieton, li ordonis prepari velojn.

"Ĉu mi rajtas demandi, kial?"

"Ĉar vi alveturas el portugalaj kolonioj kaj veturigas spicojn!"
Elcano vidis, ke ĉio estas malkaŝita.

Li turniĝis al la oficisto per dorso kaj ordonis:

"Streĉu velojn! Antaŭen!"

La maristojn sur la insulo li jam devas oferi. Cetere hispana
registaro insistos pri ties liberigo.

Ĉio dependis nun de la rapideco.

En streĉitajn velojn ekblovis vento. Viktorio ekveturis.

Kaj jam komencis persekuti ĝin pezaj krozoŝipoj.

Komencis sovaĝa vetveturo. Ĉu Viktorio estos venkita? Ĉu ĝi
fariĝos kaptaĵo de Portugaloj? Aŭ ĉu ĝi estos dronigita?

Maristoj sciis, pri kio temas. Ili subite perdis ĉiun lacecon,
senfortecon. Ĉiu laboris per ĉiuj siaj fortoj.

Viktorio flugis kiel grandega birdo. Eble ankoraŭ neniam ĝi veturis
tiom rapide. Distanco inter ĝi kaj krozoŝipoj ĉiam pligrandiĝis.

Viktorio forkuras kaj -- kursavas sin! Ĝi perdiĝas sur bluetaj
akvoj de Atlantika oceano kiel malgranda punkto. Ĝi malaperas el
vidatingo de senpovaj Portugaloj --

"Tio estis veturo, ĉu, sinjoro kapitano?" diris Pigafetta kaj viŝis
sian ŝvitintan frunton.

"Vi pravas," ridetis feliĉa Elcano. "Ili ja pellacigis nin
rimarkinde, sed ĉefa afero, ke ni tamen forkuris. Nun, mi esperas,
ni jam venkis."

"Kiel ili povis diveni, ke ni ne veturas el Ameriko?"

"Versimile laŭ la spicoj. Ĝi estis malsingardemo -- nu, kion fari.
Domaĝe pri niaj knaboj! Ili estas arestitaj kaj ni devos labori
ankoraŭ pli multe.

Ili silentiĝis.

Post momento diris Pigafetta:

"Sed unu aferon mi ne povas kompreni, sinjoro kapitano. Tiuj homoj
sur Kapverdoj asertis, ke estas ĵaŭdo!"

"Kaj?"

"Laŭ miaj enskriboj devus esti merkredo."

"Unu tago -- nu, oni povas facile erari. Eble vi iun tagon ne
enskribis."

"Mi scias tute precize, ke mi skribis en taglibron ĉiutage!"

"En tiu kazo mi ne komprenas tion."

"Mi ankaŭ ne," miris Pigafetta kaj foriris en subferdekon. Li volis
reordigi siajn enskribojn. Sed li povis reordigi ilin kiel ajn li
volis, diferenco de unu tago restis ĉiam.

Pigafetta ne konis gravan fakton, kiu klarigus al li diferencon en la
dato.

La Tero rotacias ĉirkaŭ sia akso en direkto de okcidento al
oriento. Ĉi tiun movon ĝi faras dum unu tago, tio estas dum 24
horoj. Se iu ŝipo ĉirkaŭveturas terglobon en direkto de ĝia
movo, tio signifas de okcidento al oriento, ĝi rotacias ĉirkaŭ la
terakso unuoble pli ol la Tero mem. Kiam ĝi atingas lokojn, el kiuj
ĝi, iam forveturis, ĝi konstatas, ke ĝi estas je unu tago antaŭe:
ĝia ŝipanaro havas ekzemple dimanĉon, sed ceteraj loĝantoj nur
sabaton.

Se la ŝipo veturas en kontraŭa direkto, ol la Tero rotacias, tio
estas de oriento al okcidento -- kaj tio okazis al ekspedicio de
Magalhaes -- ĝi turniĝas ĉirkaŭ la terakso unuoble malpli ol la
Tero. Post alveturo al elirloko ĝi konstatas, ke ĝi estas je unu
tago malantaŭe: sur Kapverdaj insuloj oni havis ĵaŭdon, Pigafetta
havis merkredon.

Por eviti ĉi tiun diferencon en la datoj, estas fiksita tiel nomata
limo de la dato. Ĝi estas idea linio, kiu tiriĝas proksimume
laŭlonge de 180-a meridiano. Ŝipoj, kiuj transveturas ĉi tiun
linion, ŝanĝas sian daton je unu tago. Tiuj, kiuj veturas de
oriento al okcidento, unu tagon ellasas kaj havas ekzemple post
dimanĉo tuj mardon. Kiuj veturas de okcidento al oriento, havas
dufoje la saman tagon: post dimanĉo ili havas ankoraŭ unufoje
dimanĉon.

Viktorio rapidegis al hispanaj bordoj. Elcano instigis maristojn al
ĉiam pli granda rapideco.

Iliaj suferoj tute ne estis finitaj. Eĉ se ili havis nutraĵojn,
ilia nombro estis tro malgranda por fari ĉiujn laborojn, precipe por
ĉerpi akvon el interno de Viktorio. Ili sentis tre urĝe mankon de
dek tri homoj, kiujn ili devis postlasi sur Kapverdaj insuloj.

Fine ili atingis -- post dumonata veturo -- la hejman teron. La 6-an
de septembro 1522 ili enveturis Sanlucaron. Du tagojn pli poste
Sevilon, de kie ili forveturis antaŭ tri jaroj.

Ilia vojaĝo superis ĉion, kio ĝis tiu tempo estis farita rilate al
malkovraj navigadveturoj.

Ĉu Bartolomeo Diaz atingis kabon de Bona Espero? Ĉu Kristoforo
Kolumbo malkovris Amerikon? Ĉu Vasco da Gama ĉirkaŭveturis Afrikon
kaj naĝante sur maro atingis Hindujon? Ĉu Balboa vidis Sudan maron?
Ĉu Francisko Serrao trovis Molukojn?

Jes, ili atingis, malkovris, vidis, trovis.

Sed la ekspedicio de Magalhaes ĉirkaŭveturis tutan terglobon! Ĝi
alportis nediskuteblan pruvon, ke la Tero estas kugloforma! Ĝi
forigis ĉiujn fabelojn, ke la Tero estas ebena tabulo, sur kies fino
estas eble falegi en abismon! Ĝi kuraĝigis marnavigantojn al pluaj
malkovroj! Ĝi kaŭzis neantaŭvidatan ekfloradon de geografio!

La ekspedicio atingis ĉion, kion Fernao Magalhaes atendis de ĝi.

Tuj post alveturo de Viktorio en Senlucaron flugis la venka sciigo
tra tuta Hispanujo. Homamasoj rapidis en Sevilon, kien estis la
ekspedicio alveturonta.

Kie estas la kvin ŝipoj, kiuj forveturis de ĉi tie antaŭ tri
jaroj? Santiago estas frakasita apud la bordoj de Suda Ameriko.
Antonio sekrete forkuris de trapasejo de Magalhaes.

Concepcion ili devis bruligi post batalo sur Maktano kaj perfido en
Cebuo.

Trinidado ripozas ĉe bordoj de ĉarma lando de multekostaj spicoj.

Unusola Viktorio veturas en la havenon.

Kaj kie estas la 265 maristoj, kiuj forveturis de ĉi tie antaŭ tri
jaroj kun tiom kuraĝaj esperoj?

La tuta vojo ĉirkaŭ la mondon estas borderita per ili: ili estas
en Brazilio, en San Julian, en Pacifiko, sur Maktano, en Cebuo, sur
Borneo; sur Molukoj en Hinda oceano, apud kabo de Bona Espero, en
Atlantika oceano. Kelkaj estas ankoraŭ nun arestitaj sur Molukoj
kaj sur Kapverdaj insuloj.

Kaj ĉi tiu grupeto -- jen ĉiuj, kiuj revenis?

Jes, ĉi tiuj dek ok mizeruloj, palaj, malfortigitaj, elĉerpitaj,
malsanaj, kiuj iras en la preĝejon nudpiedaj, en la ĉemizoj, kun
longaj kandeloj en la manoj -- jen tuta restaĵo de la ekspedicio!
Kaj jam venas senditoj de la reĝo. Kapitano Elcano iru tuj al la
kortego -- Lia Reĝa Moŝto atendas lin.

La reĝo Karolo -- intertempe li fariĝis la imperiestro de Germanujo
-- aŭskultis raporton de Elcano kaj kontente skuis la kapon. Vere,
jen sukceso! La tuta mondo parolas kaj longe parolos pri hispanaj
marnavigantoj. Scienculoj estos devigataj klini la kapojn antaŭ
homoj, kiuj realigis ĉi tiun ŝipveturon. Por multekostaj spicoj,
kiujn alveturigis Viktorio, oni enspezos tiom da mono, ke per ĝi
estos kovritaj ĉiuj elspezoj kaŭzitaj de la ekspedicio, sinjoro
Haro ricevos ĉion, kio apartenas al li, kaj krom tio ankoraŭ
grandega monsumo fariĝos la havaĵo de la reĝa trezorejo. Molukoj
kuŝas sur nia parto de la terglobo. Portugaloj havas kaŭzon por
plendi. Cetere, se ili volos, ni vendos Molukojn al ili, ni ricevos
de ili grandan kompenspagon kaj ili veturadu tien ankaŭ estonte.

Kapitano Elcano, vi faris por nia lando kaj por nia reĝa trezorejo
netakseblajn servojn, do vi meritas ankaŭ rekompencon!

Kaj feliĉa Elcano estis superŝutata per honoroj de ĉiuj flankoj.
Li fariĝis la hispana hidalgo. Lia nobela blazono portis oran
ŝlosilon en ruĝa kampo, sub ĝi signojn de la spicoj: muskatajn
nuksojn, kariofilon kaj cinamon. Sur la blazono serpentumis rubando
kun surskribo: Vi unua ĉirkaŭveturis min. -- Krom tio li ricevis
grandan dumvivan renton.

Ankaŭ ceteraj maristoj kaj familioj de postvivantoj estis riĉe
rekompecitaj.

Portugalujo lasis por si hegemonion super Molukoj, sed ĉar ili
kuŝis sur tiu parto de la terglobo, kiu laŭ divido de papo
apartenis al Hispanoj, ili devis pagi al hispana reĝo multajn
milionojn da kronoj. Pli poste oni konstatis, ke tiu mono estis
pagita malprave: sciencistoj nome elkalkulis, ke Molukoj kuŝas sur
la parto portugala!

Ĉie regis ĝojo, emocio, entuziasmo. Ĉien trapenetris la nekredebla
sciigo, ke la Tero estis ĉirkaŭveturita. Ĉie oni devis ekkredi, ke
la Tero havas formon de kuglo. Ĉie oni laŭdis kuraĝon, aŭdacon
kaj persistemon de tiuj, kiuj realigis tiel miregindan ekspedicion.

Kaj meze de tiu ĝenerala gloro nur unu nomon preskaŭ neniu
rememorigis. Nur unu nomo kvazaŭ ne ekzistus:

Fernao Magalhaes.



XVIII.

La faro de Magalhaes


Sed la historio estas justa.

Por mallonga tempo estis eble forgesi la meritojn de la granda
malkovrinto. Estis eble malpurigi rememoron pri li. Estis eble
ofende trakti lian vidviniĝantan edzinon kaj malgrandan Rodrigon,
gardi ilin kiel krimulojn kaj fine lasi ilin morti en malhonesto kaj
humiligo.

Sed kiam aperis presita tagolibro de Pigafetta -- "La unua vojaĝo
ĉirkaŭ la terglobo" -- ĝi malfermis okulojn al tuta kultura mondo.
Nur tiam montriĝis, ke admiron meritas ne nur Elcano, reĝo Karolo
kaj aliaj, kiuj rikoltis la gloron por la historia ŝipveturo, sed
precipe kaj antaŭ ĉio Fernao Magalhaes kaj centoj da maristoj, kiuj
oferis siajn vivojn por realigi la grandiozan ideon.

Kaj tiam estis donita al granda admiralo la loko, kiu plenrajte
apartenas al li en la ŝtorma epoko de renversiĝo en historio de la
homaro. La faro de Magalhaes fariĝis unu el fundamentaj pilastroj,
pri kiuj apogis sin nova epoko, la epoko de neantaŭvidata progreso
en homa scio.

Ĝi estis epoko, super kiu pli gloran ni malfacile serĉus en la
pasinta historio de la homaro. Post la epoko daŭranta pli ol unu
miljaron, kiam la sole rekonataj aŭtoritatoj en scienco estis
verkoj de greka filozofo Aristotelo kaj la Biblio, kiam plej multaj
universitatoj papage ripetis ĝis tediĝo doktrinojn, kiuj jam antaŭ
longe malnoviĝis -- post ĉi tiu epoko la homa spirito ekrezistis
kontraŭ la subpremado kaj serĉis novajn, progresajn, revoluciajn
vojojn. La grandioza eltrovo de Gutenberg kunligis homajn spiritojn
sen atento pri distancoj de spaco kaj tempo. Pola astronomo Nikolao
Kopernik, samtempulo de Magalhaes, venis kun sia revolucia doktrino,
ke la Tero ne estas centro de la Universo, sed ke ĝi turniĝas
ĉirkaŭ Suno kune kun aliaj planedoj. Lian renversitan doktrinon
defendis kaj pliriĉigis germana astronomo Johano Kepler. Por la
sama ideo aŭdace batalis Giordano Bruno, itala filozofo. Scion pri
Universo senmezure pliriĉigis Italo Galileo Galilei, kiu per sia
teleskopo malkovris kvar satelitojn de Jupitero. Inter ĉi tiujn
pionirojn apartenas ankaŭ la universalulo Leonardo da Vinci, plue
malkovrinto de la leĝo pri graviteco Isak Newton kaj aliaj kaj
aliaj, kiuj bruligis kaj alte portis torĉon de la lumo, de la scio
kaj progreso kaj kondukis homaron el mucidaj mezepokaj ĉeloj al la
suno.

Same kiel Fernao Magalhaes, ankaŭ ĉi tiuj famaj sciencistoj devis
multe suferi dum sia vojo al ekkono. La eklezio malpermesadis
disvastigadon de la novaj ideoj kaj persekutis ties aŭtorojn.
Ĝi timis, ke ĝia aŭtoriteco malgrandiĝos, se ne plu validos
ideoj, kiujn ĝi proklamis kaj defendis longajn jarcentojn. Ĝi
defendis sin kontraŭ progreso ĉiamaniere. Ĝiaj reprezentantoj eĉ
rifuzis inviton de Galilei, ke ili rigardu la firmamenton per la
teleskopo kaj tiamaniere je propraj okuloj konvinkiĝu pri ĝusteco
de lia doktrino. Ili oferlasis la kadukan maljunulon al terura
eklezia tribunalo -- inkvizicio -- kaj devigis lin sub minaco de
turmentego kaj morto, ke li dementu sian doktrinon pri la stela
ĉielo. Giordanon Brunon ili brulmortigis nur pro tio, ke li ne volis
dementi sian ideon pri turniĝado de la Tero ĉirkaŭ la Suno.

Kaj la herooj de la scienco tamen persistis.

Fine ĉiam venkas tio, kio estas ĝusta kaj vera, kio alportas
efektivan progreson. Pro tiu kaŭzo ankaŭ tiam -- en la dekkvina,
deksesa kaj deksepa jarcentoj -- venkis ideoj de la homoj, kiuj volis
ekkoni kaj la sciojn komunikadis al tuta homa societo.

Kian lokon okupas Fernao Magalhaes inter tiuj progresemaj homoj?

Se ni volas konstrui domon, plej frue ni devas konstrui fundamentojn.

Se ni volas esti kapablaj legi, unue ni devas ekkoni literojn. Kaj se
iu volas ekkoni Universon, unuavice li devas havi firman bazon sub
la piedoj -- li devas koni Teron, sur kiu li vivas. Li devas havi
certecon.

Meritoj pri tiu certeco apartenas al senmezuraj vicoj de tiuj homoj,
kiuj de praaj tempoj akiradis kaj disvastigadis konojn pri la Tero
paŝon post paŝo.

Kaj lastan punkton malantaŭ ĉiuj hipotezoj kaj malcertecoj pri
formo de la Tero signifis la nemortebla faro de Fernao Magalhaes kaj
ties kamaradoj -- la unua vojaĝo ĉirkaŭ la mondon.



PIEDNOTOJ

[1] Malnovaj eŭropaj nomoj por tiam apenaŭ konataj landoj: Ĉinujo,
Barato, kaj Japanujo.

[2] _Kandino_ (Candyn) estis supozita malproksime orientazia insulo,
kiu aperis en la globuso de Behaim kaj aliaj tiutempaj mapoj.

[3] _Leguo_ estas malnova hispana mezurunuo de longeco (ĉirkaŭ 5.5
kilometroj).

[4] _Patagona_ havas signifon "longpieda".


ENHAVO

  1. Amikoj
  2. En paĝia lernejo
  3. Vasko da Gama
  4. La konkerantoj
  5. Revoj kaj realeco
  6. Ruy Faleiro
  7. Triumvirato
  8. En Hispanujo
  9. Preparoj
 10. Tra Atlantiko
 11. Laŭlonge de amerikaj bordoj
 12. Ribelo
 13. Trapasejo
 14. Trans Pacifikon
 15. Inter indiĝenoj
 16. Batalo sur Maktano
 17. Viktorio
 18. La faro de Magalhaes



Notoj de tekstpreparintoj.

Ĉi tiu teksto devenas el neeldonita tajpita manuskripto. En
la jaro 1971, Františka Omelková (edzino de la verkisto) sendis
la manuskripton al d-ro Vlastimil Novobilský, kiu tiam zorgis pri
literaturo por Ĉeĥa Esperanto-Asocio. Li arkivis ĝin dum kvardek
jaroj, poste ĝin transdonis al Miroslav Malovec, kiu la tajpaĵon
skanis, tekstigis kaj transdonis al Esperanto-muzeo en Svitavy.
Kunlabore kun la filino de la verkisto, s-ino Věra Kramářová,
M. Malovec poste tekstigis la tutan verkaron de František Omelka,
ĉeĥlingvan kaj esperantlingvan, por faciligi ties disdonado.

Ni senregistre ĝustigis diversajn eraretojn, kaj anstataŭis malmultajn
strangajn aŭ malkutimajn vortojn de la aŭtoro per pli kutimajn
vortojn. Ekzemple: _Princo-elektisto_ anstataŭ _kurfirsto_; _blazono_
anstataŭ _erbo_; _balustrado_ anstataŭ _relingo_; _raĝo_ anstataŭ
_radĵo_.

Ni ankaŭ provis uzi kutimajn esperantajn formojn por lokonomoj.
Ekzemple: _Malako_ anstataŭ _Malakka_; _Cebuo_ anstataŭ _Zebu_;
_Lisbono_ anstataŭ _Lisabono_.

Ni aldonis klarigitajn piednotojn pri kelkaj arkaikaj vortoj.

La kovrilobildon ni dediĉas al publikhavaĵo.





*** End of this LibraryBlog Digital Book "La Granda Admiralo: Unua vojaĝo ĉirkaŭ la mondo" ***

Copyright 2023 LibraryBlog. All rights reserved.



Home