Home
  By Author [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Title [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Language
all Classics books content using ISYS

Download this book: [ ASCII | HTML | PDF ]

Look for this book on Amazon


We have new books nearly every day.
If you would like a news letter once a week or once a month
fill out this form and we will give you a summary of the books for that week or month by email.

Title: Literatura Mondo, numero 3, 1922 Decembro
Author: Various
Language: Esperanto
As this book started as an ASCII text book there are no pictures available.


*** Start of this LibraryBlog Digital Book "Literatura Mondo, numero 3, 1922 Decembro" ***


by Linda Cantoni.



UNUA JARO

1922 DECEMBRO

NUMERO 3

  LITERATURA
  MONDO

RESPONDA REDAKTORO: D-RO TEODORO SCHWARTZ

  REDAKTA KOMITATO: JULIO BAGHY, DRO KOLOMANO DE KALOCSAY,
  PAŬLO DE LENGYEL, PAŬLO BALKÁNYI, ADALBERTO BAYER

ADMINISTREJA DIREKTORO: ANDREO BÁN

NIA KUNLABORANTARO: LOUISE BRIGGS (ARMLEY), J. GRAU CASAS
(BARCELONA), F.E. HAINE (BRUXELLES), NIKOLAO HOHLOV (ZAGREB),
DRO EMIL PFEFFER (WIEN), IVAN H. KRESTANOFF (DRESDEN), PAUL
MEDEM (KAUNAS), EMMA H. OSMOND (LONDON), M. SOLOVJEV (SKOPLJE),
JULIO WERNER (BUDAPEST), DRO LEONO ZAMENHOF (VARSOVIO)

REDAKTEJO KAJ ADMINISTREJO: BUDAPEST VI, ANDRÁSSY-UT 81

PRESITA: GLOBUS PRESARTINSTITUTO A. S.



KARAJ GESAMIDEANOJ!

La Kristnasko jam frapis sur la pordo kaj la Nova Jaro staras
antaŭ la sojlo. Ni profitas ĉi tiun okazon por tutkore deziri al vi
agrablajn festotagojn kaj feliĉan novjaron. Ni ne venas kun malplenaj
manoj al vi, ĉar kune kun niaj bondeziroj ni metas sur vian tablon la
plej freŝan numeron de la „Literatura Mondo“. Ĝi estas vera donaco,
kiu postulis de ni oferojn, sed ni faris tion volonte, ĉar per tio, ni
volis esprimi nian dankon por la sincera kaj komprena akcepto, por viaj
gratuloj. Per tiu ĉi numero ni volas doni pruvon al vi pri tio, ke niaj
entuziasmo, persisteco, sindonemo al la grava entrepreno ne malpliiĝis,
eĉ plifortiĝis. Per tio ni volas montri, ke estu konvinkiĝintaj la
dubantoj, ke nia serioza klopodo staras sur firma financa bazo kaj
neelĉerpebla morala fundamento. Per tiu ĉi lasta ni aludas je tiu ĉi
morala fundamento, kion ni trovis en viaj koroj.

Ni ne eraris do, opiniante, ke la Esperantistaro jam estas matura
havi _belegan, grandan kaj ampleksan fakan gazeton por literaturo
kaj arto_, kiu inde povus esti komparata kun la nacilingvaj
revuoj.

„Krom _Esperanto_ de U.E.A. kaj _Esperanto Triumfonta_, nepre
_LITERATURA MONDO_ devas esti abonata de ĉiu serioza Esperantisto“ --
skribis al ni unu el niaj legantoj. Ni konsentas, ĉar nur tiam ni povos
efektivigi tute nian programon kaj doni ampleksan, luksan, rimarkindan,
artan revuon al la tutmonda Esperantistaro, se _ĉiuj kunhelpas
kaj subtenas nian laboron_, donante al ni financan kaj moralan
rimedojn.

Dankon kaj koran bonvenon al ĉiuj!

  _LA REDAKTA KOMITATO_



Prezo de unu numero: 1 svisa franko aŭ egalvaloro.

Abonprezo por unu jaro:
   2.-- dolaroj
   5.-- guldenoj
   7.-- sved. kronoj
  10.-- svis. frankoj
  10.-- danaj kronoj
  25.-- fr. frankoj
  10.-- norv. kronoj
  12.-- pesetoj
  10.-- ŝilingoj
  40.-- liroj
  60.-- ĉ. kronoj
   5.-- jenoj

Abonon bonvolu sendi laŭeble en registrita letero _al nia adreso_,
aŭ en la sekvantaj landoj, al niaj abonejoj:

  Aŭstrujo: Wien, Esperanto-eldonejo „Nova Tempo“, VI., Mollardgasse 55.
  Britujo: The British Esperanto Association, 17 Hartstreet, London, WC. 1.
  Bulgarujo: Centra Librejo Esperanto (Gaŝevsky) Sofia.
  Belgujo: Franz Schoofs, 45 Kleine Beerstraat. Antwerpen, Poŝtĉekkonto
    No 284. 20. -- E. Haine, 23, rue du Marais, Rysbroek, Bruxelles.
  Ĉeĥoslovaka: Otto Sklenĉka, Hradec Králové.
  Danujo: Martin Blicher, International Boghandel, Hotel d'Angleterre,
    Kobenhavn.
  Estujo: Helmi Dresden, postkast 6, Tallin.
  Francujo: Raymond Schwartz, 4, rue d'Hauteville, Paris.
  Finnlando: O/Y. Movado A/B. Helsinki, Kasarminkatu 20.
  Hispanujo: Konrado Domenech, Hotelo Flora Banyoles, Ĝirona. -- Ferdinando
    Montserrat, Barcelona, Str. Villaroel 107, 20 20.
  Italujo: Johano Maindari. Viale Vittoria 1, Milano 21.
  Jugoslavujo: D. D. Maruzzi, Zagreb, Jezuitska-ul. 1.
  Polujo: Adolfo Oberrotman, Krak. Przedm. 10 Warszawa
    (P. K. O. n-o 3125).
  Rumanujo: Esperanto Oficejo, Cluj.

LAŬVOLE SENDU ALTAN SUMON KAJ NI LIVEROS TIOM DA NUMEROJ, KIOM
VALORAS LA PAGO!

Vi povas ankaŭ pagi per ia ajn banko al sekvantaj naciaj bankoj,
por la konto de _Hungara Ĝenerala Kreditbanko_ (Banque Générale de
Crédit Hongrois Ungarische Allgemeine Creditbank), _Budapest_, por
„Literatura Mondo“:

NACIAJ BANKOJ:

  Amsterdam: Amsterdamsche Bank
  Bratislava: Slovenská Všeobecná Úverná Banka
  Berlin: Direction der Disconto Gesellschaft
  Bruxelles: Banque de Bruxelles
  Christiania: Den norske Creditbank
  Copenhague: Kobenhaven's Handelsbank
  Milano: Banca Commerciale Italiana
  London: The National Provincial & Union Bank of England Ltd.
  New-York: Guaranty Trust Comp of New-York
  Paris: Banque de l'Union Parisienne
  Sofia: Banque Balkanique
  Stockholm: Skandinaviska Kreditaktiebolaget
  Zürich: Schweizerische Bankgesellschaft



[Bildo: BENCZUR: PETŐFI]

ALEKSANDRO PETŐFI

1823-1849


La hungara nacio festas la centjaran datrevenon de la naskiĝo de sia
plej genia lirika poeto Petőfi. La nacio rememoras pri sia filo, kies
meteorsimila apero kaj malapero lasis por ĉiam sian lumon en koro de
ĉiu hungara generacio. Sed ne nur la hungaroj festas, nun rememoras pri
li la literaturaj medioj de aliaj nacioj, ĉar li estas ne nur nacia,
sed ankaŭ internacia poeto, kies genio iris trans la landlimojn.

Lia vivo estis erupcia, senĉese alternanta inter sufero kaj ĝojo
en malespero kaj gloro. La vivo donis al li ĉion, escepte riĉecon kaj
longajn jarojn.

Post forigo el la liceo, pro pasia vizitado de la teatroj, li ĵetis
sin en la ventegon de la vivo kaj sen protektantoj, sen ia ajn subteno
li komencis la lukton por la ekzisto. Neestingeblaj sopiroj flamis en
lia koro kaj lia ekstrema karaktero kvazaŭ pelis lin por serĉi la vojon
al la senmorteco. Netrovante helpon kaj mecenojn li soldatiĝis pro
malespero, sed baldaŭ lia malsano liberigis lin el la militservo kaj li
fariĝis migranta aktoro. Li ekvagis tra la lando, sed konvinkiĝinte,
ke li neniam povas fariĝi fama aktoro, baldaŭ li revenis al Peŝto.
Tiutempe jam kelkaj el liaj poemoj estis bone konataj. Oni ekkonis lin
kaj la famo levis lin al piedestalo de la gloro kaj li fariĝis idolo
de la junularo. Li studis fremdajn lingvojn kaj tradukis. Li edziĝis
kontraŭ la volo de la gepatroj de la fianĉino sed lia familia vivo
estis feliĉa. En la batalo por la libereco li fariĝis majoro, adjutanto
de generalo Bem. La ardanta patriota sento igis lin serĉi la plej
grandajn danĝerojn en la bataloj kaj en sia dudeksesa jaro li fariĝis
heroa viktimo en la malgajnita batalo ĉe Ŝegeŝvár. Neniu scias, kie
kaŝas lian cindraron la patrina tero.

Spontana sincereco, vere ideala entuziasmo, flamema senpacienco,
oferemo, vanteco, barojn detruanta energio, katenojn netoleranta
liberamo karakterizis lin kaj liaj poemoj respegulas ĉion ĉi.

Liaj plej famaj poemoj estas: „La apostolo“, en kiu li rakontas la
martirvivon de viro, kiu batalas por la popol-libereco. En tiu ĉi poemo
Petőfi vere donas sin mem kune kun siaj tiranmalamo, komprenemo por
mizeruloj, profeta povo; „Johano la Brava“, en kiu li rakontas pri amo,
malfeliĉo, formigro, aventuroj, heroaj faroj kaj veno en Feolandon de
juna kamparano; sennombraj popolkantoj, en kiuj li pentris la allogan
dolĉecon de la kampara vivo. La naturpentrantaj poemoj montras lian
amon al sia amata ebenaĵo, kie li naskiĝis, kie vivis liaj simplaj
gepatroj.

La mizero de la vagabonda vivo plantis profundajn pensojn en li,
lia penetra observemo igis lin vidi la mondon tia, kia ĝi estas,
kaj li disŝutis la trezorojn de sia koro kun senafekta simpleco kaj
malavareco. La florpolva freŝeco de liaj poeziaj floroj eĉ nun, post
cent jaroj; restis pompanta. La tempo ne povis velkigi ĝin, ĉar la
lingvo kaj esprimriĉeco de lia poezio kaj profunda graveco de liaj
pensoj estas tiel modernaj, tiel aktualaj, kvazaŭ la hodiaŭo estus
naskinta ilin.

Nemirinde, ĉar li anticipis ja epokojn kaj okupas rajtan lokon en la
Parnaso de popoloj.



EL LA POEMOJ DE ALEKSANDRO PETŐFI

  TRADUKO DE
  KOLOMANO DE KALOCSAY


FINO DE SEPTEMBRO

  Floradas ankoraŭ la floroj en valo
  Kaj verdas ankoraŭ la poplo ĉe l' pont',
  Sed vidu, jam tie la vintra vualo,
  La neĝo ekkovris la supron de l' mont'.
  En kor' mia juna kun fajra radio
  Printempe brilegas ankoraŭ la sun',
  Sed griza jam iĝis ĉe mia tempio
  La nigra harar' pro la prujn' de aŭtun'.

  La floro forfalas, la vivo forpaŝas...
  Alflugu, edzin', ho amata kolomb',
  La vangojn sur bruston nun mian vi kaŝas,
  Ĉu eble ne -- baldaŭ -- sur herbojn de l' tomb'?
  Ho diru, se mort' min antaŭe forŝiros,
  Ĉu restos mi ĉe vi en plora memor',
  Aŭ iam la am' de junul' vin altiros,
  Kaj nomon la mian faligos vi for?

  Se ĵetos vi for la vidvinan vualon,
  Ĉe l' tomb' ĝin pendigu, flirtigu ĝin vent',
  Ĝis flagon la nigran, lasinte for valon
  De l' mort' mi subportos en nokta silent',
  Deviŝi la vangojn malsekajn de ploro
  Pro vi, forgesint' kun facila anim'
  Kaj vindi la vundon kruelan de l' koro
  Amonta eĉ tiam, eĉ tie, sen lim'.


LA VENTO

  Nun, kun mola flustro, milda vent' mi estas,
  Mi la verdajn kampojn tra- kaj trapromenas,
  Kison spiras mi, la dolĉan, varman kison
  Lipoj de l' burĝonoj amdonace prenas.
  „Floru, ho filinoj belaj de l' printempo,
  Floru, floru!“ -- diras mia dolĉ-susuro.
  Ili senvestiĝas kun hontemo ĉarma,
  Sur ilia brust' mi svenas pro l' plezuro.

  Morgaŭ blov' sovaĝa, sibla bru' mi estos,
  Tremas antaŭ mi, ĉar timas min la branĉo,
  Scias, ke mi havas en la man' tranĉilon,
  Kaj defalos ĝi per ĝia akra tranĉo.
  „He, knabinoj stultaj, trokredemaj, velku!“
  Siblas mi al palaj floroj ĉeorele.
  Ili velke falas brusten de l' aŭtuno
  Kaj mi ridas ilin moke kaj kruele.

  Nun kun flu' pli mola ol river' trankvila
  Tra l' aero naĝas mi silente, pace,
  Pri ekzisto mia scias nur abelo,
  Se ĝi hejmenvenas de la kampo lace.
  Se jam pene flugas la abel' pro ŝarĝo,
  Kiun ĝi kunportas por miel-prepari,
  La skarabon etan prenas mi sur manon
  Por flugadon ĝian pli facila fari.

  Morgaŭ uragano kun hurlanta muĝo,
  Sur ĉeval' sovaĝa tra la mar' mi bruas.
  Kiel instruisto al infan' petola
  Mi la verdajn buklojn de la mar' ekskuas
  Se mi trovas ŝipon, mi flugilon ĝian,
  La flagrantan velon, ŝiras furioze,
  Skribas mi per mast' sur ondojn ĝian sorton:
  Ke ĝi ne plu kuŝos en haven' ripoze.


KIEL STRANGE SONĜIS MI...

  Kiel strange sonĝis mi ĉi-nokte!
  Mian koron pikis vi, trezor'.
  Tuta sang' elfluis el la kor'... sed
  Ĉiu guto iĝis ruĝa flor'...

  Kio estas la signif'? Nenio,
  Krom ke tia estas ama sent':
  Morte ĝi turmentas nian koron,
  Tamen estas dolĉa la turment'!


MAJSTRO PAŬL'

  Cerbumis majstro Paŭl' ĉi-maniere,
  Kaj sur okulojn
  La ĉapon ŝovis li sovaĝ-fiere:
  „He, per diablo!
  Por kio ja edzin'! Mi ŝin enuas!
  Sen ŝi la vivo pli libere fluas.
  Forpelos mi ŝin... tiel ŝajnas sorto...“
  Kaj jen, li agis ĝuste laŭ la vorto.

  Cerbumis majstro Paŭl' ĉi-maniere,
  Sed sur okulojn
  Ne ŝovis ĉapon nun sovaĝ-fiere:
  „He, per diablo!
  Forpeli tamen estis ŝin domaĝe,
  Ŝi pligrandigis la havaĵon saĝe.
  Nun ĝi pereos... tiel ŝajnas sorto...“
  Kaj jen, okazis ĝuste laŭ la vorto.

  Cerbumis majstro Paŭl' ĉi-maniere,
  Kaj sur okulojn
  Denove ĉapon ŝovis li fiere:
  „He, per diablo!
  Ja min malĝojo plu ne persekutos,
  Eĉ, kio restis, tion mi forŝutos.
  Jes, mi forŝutos... tiel ŝajnas sorto...“
  Kaj jen, li agis ĝuste laŭ la vorto.

  Cerbumis majstro Paŭl' ĉi-maniere,
  Kaj sur okulojn
  La ĉapon ŝovis li malĝoj-kolere:
  „He, per diablo!
  Ja estas jam je ĉio, ĉio fin' nun,
  Do kion fari? Ĉu pendigi min nun?
  Jes, mi pendigos... tiel ŝajnas sorto...“
  Kaj jen, okazis ĝuste laŭ la vorto.


LA BOSKETON BIRDO RAVAS

  La bosketon birdo ravas,
  La ĝardeno floron havas,
  Kaj la nokto havas stelon,
  Kaj la fraŭlo -- koranĝelon.

  Floro floras, birdo trilas,
  La radi' de l' stelo brilas,
  Kaj ŝi -- brilas, trilas, floras,
  Ilin ĝoja kvar' adoras.

  Ha, ja baldaŭ flor' ekpalas,
  Bird' forflugas, stel' defalas.
  Sed knabino -- tie restas.
  Plej feliĉa -- fraŭlo estas.


KANTO DE LA HUNDOJ

  Fajfegas la ventego
  Sub peza, nigra nub'
  De l' vintro du ĝemeloj:
  Frapadas neĝ' kaj pluv'.

  Sed kiom nin koncernas!
  La bona grand-sinjor'
  En kuirej-angulo
  Nin lasas kun favor'.

  Pri manĝo ni ne zorgas;
  Post lia satmanĝad'
  La niaj estas ĉiuj
  Restaĵoj sur la plad'.

  Ja vere, ke kelkfoje
  Eksonas vipa plaŭd',
  Doloras plaŭdo, sed ja
  Saniĝas hunda haŭt'.

  Kaj se kolero pasis,
  Nin vokas la Sinjor',
  Piedojn liajn lekas
  Ni kun feliĉa kor'.


KANTO DE LA LUPOJ

  Fajfegas la ventego
  Sub peza, nigra nub'
  De l' vintro du ĝemeloj:
  Frapadas neĝ' kaj pluv'.

  Ni loĝas en la nuda
  Dezerto sen defend',
  Ne ŝirmas tie nin eĉ
  Arbeta branĉotend'.

  Ekstere la malvarmo,
  Interne la malsat':
  Du niaj turmentantoj
  Nin pelas sen kompat'.

  Kaj tie, jen la tria:
  Pafil' kun kugloŝut'.
  Ruĝiĝas blanka neĝo
  Per nia sangogut'.

  Ni frostas kaj malsatas,
  Hurlante pro l' mizer',
  Kun kuglo en la flank'... sed
  Ni vivas en liber'!



KRISTNASKA DONACO

IVAN VAZOV


Restis nur unu tago ĝis Kristnasko. La vintro furiozis. La
englaciiĝinta Vitoŝa-montaro severe rigardis el sub sia blanka mantelo,
trafendita kelkloke de akraj rokoj. Frosta vento, boranta ĝis la ostoj,
blovis de la neĝaj pintoj super Sofian. Era neĝo kaj prujno traflugis
de tempo al tempo en la frostiĝinta aero, pilkevolvis sin kaj kovris la
tegmentojn, kortojn, stratojn. Estis malvarmege. La kamentuboj elĵetis
nigrajn kolonojn de fumo al la senvoĉa griza ĉielo, kaj mirinde, tiu
ĉi fumo estis nun tiel gaja, tiel ĝentila, tiel ĝojigis la animon! Ĝi
memorigis la varmon, la bonfarton, la kontentecon, kiu ĉirkaŭis la
feliĉulojn en tiu ĉi mondo, spite la frostoj, la Vitoŝaj ventegoj, la
glacia mortiga spirado de la vintro...

Nome, tiun vidaĵon ĝuadis de sia fenestro, sidiĝintaj sur la mola
kanapo, gesinjoroj Jordanov, edziĝintaj antaŭ unu kaj duono jaroj.
Canko Jordanov, grava oficisto en iu ministerio, homo klera, monduma
kaj pasie sindona al sia juna edzino, fiksis silente la rigardon ien
al la neĝaj koksoj de Vitoŝa. Evidente, li nek rigardis ion tie, nek
estis okupita de ia difinita penso, ĉar lia vizaĝo havis la esprimon de
tiu trankvila, senzorga distreco, kiu ekposedas nevole la homon, kiam
lia animo estas trankvila, kiam lia vivo fluas facile kaj glate kaj
kiam li, el varma ĉambro, vivigata de la ĉeesto de belega edzino kaj
de l' gaja bruado de l' forno, rigardas ekstere la furioze bruegantajn
blovadojn de l' vintro. Ĉiu estas travivinta tiun feliĉan-egoistan
sonĝsimilan staton.

[Bildo: ARANKA SCHULHOF: Korto de bavara kamparano]

La rigardo de lia edzino ankaŭ kuris eksteren de la ĉambro, sed ne
tiel malproksimen kaj sencele. Ŝi estis ĝin direktinta malsupren al
najbara korto. En la fundo de tiu ĉi korto estis duonruinigita dometo
kun malalta kamentubo, kiu rigardis malĝoje al la ĉielo, sendante al
ĝi varman fumon; el sub la pendanta kaj kurbiĝinta tegmento rigardetis
fenestreto, kies tri rompitaj vitroj estis anstataŭitaj de ĉifonoj, kaj
antaŭ la sojlo de la malalta pordo estis amasiĝinta lavango. Tiu ĉi
mizera dometo, kaŝita inter la grandaj riĉulaj domoj, similis al ĉifona
almozulino, perdiĝinta inter amaso da feliĉaj kaj fieraj majoredzinoj.
La simileco inter la dometo kaj almozulino ankoraŭ pligrandiĝis per la
aspekto, kiun ĝi havis kvazaŭ etendinte manon al la ĉirkaŭaj grandegaj
domoj, kaj dirante: „Kompaton, sendu al mi unu el viaj lignoj kaj
mi pleniĝos je varmo; sendu al mi unu el viaj multekostaj ornamaĵoj
kaj mi pleniĝos je ĝojo, eble ankaŭ je kanto tiun ĉi vesperon... Ĉu
vi vidas?... Malmulton mi bezonas por esti dankema al Dio. Kompatu
min!“

Sed la grandaj domoj silentas, ili estas senanimaj; kaj la feliĉaj
homoj ne aŭdas (ho ve! la feliĉo havas tiun ĉi mankon -- malakrigi la
oreltambureton); la abunda bruado de l' forno ne lasas veni ĝis iliaj
oreloj la akran kanton de la ventego en la truita domo de la malriĉulo.
Verŝajne, S-ino Jordanov aŭdis tiun kanton, ĉar ŝia vizaĝo iom post iom
kovriĝis per nuboj kaj subita kompato larmigis ŝiajn okulojn.

-- Kompatinda Danĉovica, kiu scias, kiel ŝi fartas nun?... Ĉu vi
vidas, Canko, nur ilia kamentubo ne fumas -- diris ŝi meditante al
sia edzo, ne levante la okulojn de la ĉifona fenestreto de l' mizera
loĝejo.

Ŝia edzo mallevis tiam la rigardon de la pintoj de Vitoŝa kaj vigle
ekrigardis la malriĉulan korton.

-- La malriĉa, -- ekparolis li -- kaj krom tio kvin infanoj!... Kaj
ĉiuj loĝas en tiu ĉambreto sen fajro. Se ŝia edzo estus viva, li
subtenus ilin per sia malgranda salajro. Kaj nun, kiel ili fartas, mi
prezentas al mi Vera!

-- Dio, Dio, kial vi kreas malriĉulojn! -- ekkriis nevole Vera, kaj
sur ŝia vizaĝo pasis nova nubo de sincera malĝojo.

-- Kaj diras iuj, ke ne ekzistas ĉe ni granda malriĉeco: kredeble tio
ĉi estas dirita por senkulpigi sin, ke ne ekzistas ankaŭ kompatemo --
rimarkigis Canko.

En tiu ĉi momento la ventego tiel furioze muĝis ekstere, ke la
fenestroj ektremis. Vera neatendite ekkriis montrante la domon de
Danĉovica. La ventego, per sia nevenkebla forto, estis elpuŝinta la
ĉifonojn, kiuj ŝtopis la rompitajn vitrojn de l' fenestro, kaj libere
eniris en la malluman ĉambreton. Tio ĉi kaŭzis teruran tumulton en la
ĉambro. La infanoj ekkriegis pro la ekmordo de la furioza malvarmego
kaj tuj eliris eksteren, kovritaj preskaŭ per ĉifonoj, kaj la
malgranduloj, nur en ĉemizetoj kaj forte plorantaj. Ĉiuj ekkuris tra
la korto kaj kaŝiĝis sub la tegmento de forĝejo ĉe la alia rando de l'
korto, kie la fajrejo mildigis iom la aeron. Nur la patrino restis en
la ĉambro por ŝtopi tie la truojn. Ŝia malsanema kaj malgrasa vizaĝo
videtiĝis tra ili kiel fantomo... Sed la ventego malheligis per neĝaj
nuboj la aeron kaj malhelpis al la geedzoj rigardi la spektaklon.

Tiam ili turniĝis malantaŭen kaj iliaj rigardoj falis en ilian
varmigitan ĉambron, riĉe ornamitan per bildoj en luksaj kadroj, kun
pompaj lampoj metitaj sur juglandlignaj seĝetoj, kun silkaj kanapoj,
multekostaj tapiŝoj, senutilaĵetoj, statuetoj. Tiu ĉi aspekto de ilia
propra feliĉo kaj komforteco por momento konfuzigis iliajn animojn per
sia kontrasto la unua... Sed baldaŭ la malbona humoro malfortiĝis, kaj
ilia interparolo tuŝis alian temon. Kvazaŭ dika kurteno falis inter
la feliĉa paro kaj la mondo de la malfeliĉuloj. Almenaŭ ĉe Vera oni
povis vidi tiun trankviliĝon. Ŝi stariĝis pro io kaj, pasinte preter
la spegulo, ĵetis rapidan kaj feliĉan rigardon al la blanketa, ĉarma,
ridetanta vizaĝeto, kiun ŝi vidis en la granda kristalo.

-- _A propos_, mi estis forgesinta, sed kion vi faris pri la vesto? --
vigle ŝi demandis sian edzon, kiu restis ĉiam ankoraŭ meditanta.

-- Kiu vesto?

-- Kiel, ĉu vi forgesis? La balmantelo.

-- Ah, la balmantelo! Vere mi forgesis...

-- Bonega afero... Forgesis... Kiel originala vi estas, Canko! --
diris Vera duonkolere, korektante sian tualeton.

Canko stariĝis kaj meditante komencis iradi en la ĉambro.

-- Kaj ĉu vi aŭdas? -- ree turniĝis Vera -- iru en la modan magazenon
de Sinjorino U. Tie mi vidis belegan balmantelon... brokato, mirindaĵo,
belegeco!... Io sensimila!

-- Sed ĝi estas saleta[1], birdeto.

-- Saleta? Centtridek frankoj! Tian mizeraĵon vi nomas saleta! Aŭ vi
volas konfuzi min... Vi scias, ke ni estas invititaj je la balo ĉe X la
trian tagon de Kristnasko, kaj necesa estas al mi la mantelo, kiel la
aero, kiun mi spiras.

-- Bonege, bonege.

-- Ne estas sufiĉe nur, ke vi diru „bonege“, Canĉjo... Sed vi devas
rapidi, por ke iu alia belulino ne aĉetu tiun superbelegan veston...
Prezentu al vi, tio estus terura!

-- Mi prezentas al mi.

„Pli terura ol la sceno, kiun ni vidis antaŭ malmulte da tempo“,
volis ironie fini Canko, sed ne eldiris siajn vortojn.

Senpacience lin rigardis Vera.

-- He?

-- Aŭskultu, kara Vernjo... -- komencis Canko kun serioza mieno.

Ŝi antaŭvidis, ke li faros kontraŭdirojn kaj decide interrompis
lin.

-- Mi ne volas „kara Vernjo“, la demando estas solvita.

-- Vi scias, ke mi nenion rifuzis al vi, nenion, sed...

-- Sen „sed“, Canĉjo! -- ekkriis Vera, karese vangofrapinte sian edzon
kaj ravinte lin per la brilo de ŝia mirinda rideto -- vi estus mem
devinta al mi fari agrablan surprizon... Vi scias fari ilin en plej
delikata maniero... Kaj se ne tiun ĉi veston, vi povas fari alion... Mi
submetas min al via estetika gusto.

La vanta Vera evidente volis ekbrili per ia ekstera ornamo dum
Kristnasko. Sen tiaĵo ŝajnis al ŝi, ke ŝi ne renkontos la feston
dece.

-- Bone, mi konsentas! -- diris subite kun heligita vizaĝo Canko. --
Mi faros al vi surprizon indan je vi, je via natura bona koro, je via
nekomparebla kaj amanta animo.

-- Donu la manon, _faisons la paix!_ -- diris Vera, preninte la dekstran
manon de Canko kaj ĝin pacige skuinte.

Baldaŭ vesperiĝis. Vera estis en granda eksciteco la tutan tagon pro
la surprizo preparata por ŝi. Ŝia imago jam de nun laboris por malkovri
la sekreton de la surprizo, kaj tiu surprizo estos tre, treege ĝoja
por ŝi: ŝi sciis ke kiam Canko promesas ion, li scipovas ĝin plenumi
nobele. Kaj vere, ĉu tio estos la sensimila, la dia balmantelo, el la
belega brakato, aŭ alia ornamaĵo -- ora, juvela, brilanta? Sed ŝi nevole
preferis la balmantelon. Kiel ravita ŝi estos! Kiel nobla estas tiu
Canko!

Canka malfruis kaj ne revenis hejmen. Tio grandigadis la
dolĉe-turmentan sopiron de Vera.

Tute vesperiĝis. Canko ne venis. La ventego kolerege muĝis ekstere
en la densaj mallumoj. La fenestroj krakis pro ĝia furiozeco. Tiu
malagrabla bruo rememorigis al Vera la malriĉan Danĉovica'n kaj ŝiajn
nudajn infanojn.

-- La Sankta Vespero estas nun... Ili kuŝiĝas sen fajro, ili
renkontas la Kristnaskon malsataj... Dio, Dio, kial vi kreis
malriĉulojn? -- ree murmuretis ŝi, kaj ŝia koro subite kaj dolore
konvulsiis, kvazaŭ ia riproĉo de l' konscienco ŝin atakus...

Tiom da feliĉo apud tiom da malfeliĉo ekŝajnis al ŝi kiel krimo. Al
ŝi fariĝis peze ĉe tiuj pensoj, ŝi sentis, ke ŝi estis kulpa antaŭ iu
pri io, sed ŝi ne kuraĝis doni al si kalkulon pri tio, respondi al si
kial ŝi estas maltrankvila, kaj en ŝi aperis nevola deziro dekliniĝi
de tiuj pensoj, distriĝi per io alia: animo vanta, sed nature bona,
malforta kaj impresebla, kia ŝi estis, ŝi sentis, ke ne estas bone,
ke ŝi estu tiom feliĉa, dum en la mondo estas tiom da suferoj, ke ŝi
devus nepre fari ion por tiuj ĉi suferoj, sed ŝi ne havis kuraĝon,
nek kutimon por sin trempi brave en tiun alian mondon de l' homa
malfeliĉego. Ĉar ne sufiĉas havi deziron kaj eĉ havi eblecon por fari
bonan -- oni devas ankaŭ kuraĝi ĝin fari... Ĉar fari la bonon, kiel
ĉiun luman agon, tio ĉi postulas certan dozon da braveco, preskaŭ
heroecon... Nur la malbono estas farata facile kaj eĉ senkonscie, tial
ankaŭ la regiono de ĝia regado ampleksas tutan mondon. Kaj Vera, sub
la potenco de la pezaj pensoj, kiuj premis ŝian cerbon, kun nevola
ĝojo aŭdis paŝojn, ke ili venas al la pordo. Ekĝojis ŝi pri la okazo,
kiu venis por ŝin distri... Kredeble Canko alpaŝis kun sia brilanta
donaco.

-- Nepre la balmantelo estas! -- ŝi diris al si, kaj ŝia koro ekbatis
pro nova infana ravo. Ŝi saltis ekstare.

La pordo malfermiĝis. Anstataŭ Canko eniris Danĉovica kun siaj kvin
infanoj. Vera ne povis ilin rekoni! Ili estis en novaj vestoj, ĉiuj en
varmaj peltetoj, ĝojaj kaj ridetantaj.

-- Kisu, miaj karuletoj, la maneton de la sinjorino, -- diris
Danĉovica al siaj infanoj, kiuj unu post la alia viciĝis kisante ŝian
manon, sen tio, ke ŝi povus rekonsciiĝi pro konsterniĝo.

-- Kio estas? kio estas? demandis Vera.

-- Dio redonu ĝin al vi centoble kaj vin ĝojigu, kiel vi ĝojigis nin,
sinjorino -- diris Danĉovica larmokule. -- Dankon al vi, ke vi kompatis
nin kaj ne forgesis nin en la antaŭvespero de la Dia festotago... Dio
kaj Sankta Dipatrino vin benu, pro ke vi vestis nin kaj ke vi sendis
al ni veturilon da lignoj kaj manĝaĵon, por ke ni povu renkonti la
Kristnaskon. Nun ni ankaŭ kredas, ke Dio naskiĝas... Kisu, kisu,
karuletoj, la manon de la sinjorino!

Vera malfermis la buŝon pro miro. Ŝi mem estis kortuŝita ĝis larmoj,
sed ŝi ne povis klarigi al si, kion signifas tiuj benoj kaj dankoj de
Danĉovica.

-- Kredeble vi eraras, junedzino Danĉovica... -- ŝi diris vigle.

Sed en la sama momento la pordo malfermiĝis kaj tie aperis la
ridetanta vizaĝo de ŝia edzo, kiu haltis kaj ĵetis feliĉan rigardon al
la kortuŝa sceno, kiun li mem estis delikate preparinta.

Vera konjektis: ĉi tio estis la surprizo! Ŝi kuris al Canko
larmokule kaj lin kisis surfrunte per sonanta, longa kaj karesa
kiso.

Tiu ĉi kiso estis la plej pura, la plej nobla, la plej feliĉiga per
kiu edzo estis dotata de sia edzino.

  El la bulgara, kun speciala permeso de l' aŭtoro:
  IVAN H. KRESTANOFF, L. K.


[1] En senco de tre multekosta. _(Rim. de l' trad.)_



PRI KELKAJ FAKTOROJ DE LA NUNTEMPA RUSA ARTO

N. HOHLOV DED. AL J. BAGHY


Kvazaŭ terura paroksismo, la revolucioj haltigis por kelka tempo
la tutan normalan fluon de pensoj, de laboro kaj vivo en Rusujo. La
lando kvazaŭ izoliĝis de la tuta mondo, perdis la lastajn ligilojn kun
ĝi, kaj restinte izolita, sub la influo de la unika politika fermento
en sia organismo, per malrapidaj, propraj paŝoj ĝi ektransiris al
nova, malfacile ankoraŭ konturebla socia kaj mensa vivo. Kvankam la
mondo teruriĝis pro tiu bildo de sanga transformo, kaj ĝi, timante
la malsaniĝon, ĉirkaŭis Rusujon per fera ringo, -- tamen la mondo
ankaŭ ekdeziris pli profunde konatiĝi kun la kialoj de la katastrofo
kaj kun la vizaĝo kaj animo de la malsana giganto. Tiuj, kiuj volis
nur satigi sian sci-avidon, eklegis la priskribojn de la aventuroj,
kun kiuj kuraĝaj eŭropanoj faris siajn vojaĝojn tra nova Rusujo, la
raportojn pri iliaj vizitoj al urboj, vilaĝoj kaj eĉ al la regantoj de
la lando; eklegis ĉion, kion oni diras kaj skribas pri ĉi tiu lando
en gazetoj kaj en la moderna literaturo tutmonda. Sed ekzistas aliaj
homoj, kiuj volas fakte kompreni la animon de la nova Rusujo, ĝian
efektivan ĝeneralan vizaĝon, ĝiajn karakterajn trajtojn kaj celadojn.
Por tiuj homoj restis la sola kaj certa vojo: konatiĝi kun la rusa
literaturo, rusa arto, ekstudi ilin kaj el ili lerni ion. Ekzistas
multaj, kiuj komencas la studon ĉe la malnovaj tempoj, kaj paŝon post
paŝo, per certaj vojoj ili penetras en la rusan koron. Ekzistas aliaj,
-- la plimulto -- kiuj ne havas tempon por fari tian profundan studon,
kaj ili simple prenas la verkojn de Turgenev, Puŝkin, Dostojevskij,
Tolstoj, Ĉeĥov, Gorkij, ili deĉifras por si la muzikon de Glinka,
Rubinŝtejn, Ĉajkovskij, Rimskij-Korsakov, Glazunov, Skrjabin; ili
vizitis la spektaklojn de la Moskva Arta Teatro, la dancojn de la rusa
baleto, la artajn ekspoziciojn de rusaj pentristoj kaj skulptistoj.
Tiu vojo estas ankaŭ bona, kaj se ĝin akompanas sincera deziro ekkoni
Rusujon, ĝi neniam restas sen rezulto. Kurteno post kurteno falas antaŭ
la esplora rigardo, kaj la vivo de la lando fariĝas pli kaj pli klara,
ĝia fizionomio perdas sian fremdecon kaj ĝia animo la strangecon. Sed
ekzistas aparta tendenco inter tiuj studoj. Kelkaj preferas ekkoni la
puran rusan arton. Kiel floro de arbo unika kaj karakteriza, tiu ĉi
floro de popola animo portas en si la kvintesencon de nacia genio,
de nacia spirito. Por tiuj homoj, kiuj studas la puran rusan arton,
ofte restas nekonataj la geografia situo de la lando, ĝia topografio,
ĝiaj komerca kaj industria statistikoj, la datoj de ĝenerala historio,
kaj tamen ili povos fiere diri, ke ili konas la landon, konas ĝian
animon. Tiu krio de l' animo, kreaĵo, kiu kondukas la homan intelekton
pli kaj pli malproksimen de la aktuala mizera monda materialismo kaj
pli proksimen al la koro de la granda Nekonato -- ĝi servu por ni kiel
ŝlosilo por vere malfermi la fremdajn ŝajne pordojn, kiuj poste bonvene
malfermiĝas kaj donas novan ĝuon, novan inspiron.

Celo de tiu ĉi artikolo estas ĝuste montri al la esplorema fremdlanda
artamanto tiujn faktorojn de la nuntempa pura rusa arto, kiuj --
kvankam elektitaj laŭ la personaj plaĉo kaj inklino de la
skribanto -- povas kaj devas servi kiel gvidiloj, ĉar pro siaj
grandaj influo, talento kaj signifo, ili ĉial estas studindaj kaj ili
ĉial restos eternaj monumentoj en la historio de nacia arto. Ne estos
do strange, se mi, komencante paroli pri la nuntempa rusa literaturo,
tuj haltas antaŭ la verkoj de Aleksandro Blok, tiu titano, kies
grandecon ankoraŭ plene ne komprenis lia naskolando mem kaj kiuj oni
amos kaj studos en multaj pluaj dekjaroj kaj jarcentoj. De l' tempo
de Puŝkin, rusa muzo al neniu donis tian belecon, ĉarmon kaj forton
de parolo ol al Blok, neniam post Puŝkin ies vortoj portis tiom da
pura profeteco kaj profeta simbolismo. Mirinda estas la misio de tiuj
du homoj, aperintaj en diversaj tempoperiodoj, en diversaj politikaj
situacioj. Ĉi tiuj misioj havas tiom oftajn paralelojn, ke per ili
kvazaŭ identiĝas la kantoj de ili ambaŭ. La kantoj de Puŝkin, skribitaj
en juna, kreata de la poeto rusa lingvo, kaj la lingvaj puntaĵoj de
Blok -- parolas pri la samo, tiom alta estas ilia nivelo, kiam ili tuŝas
la plej kaŝitajn angulojn de la homa animo, la animon, eternan lingvon
de la naturo. Iliaj serĉadoj ankaŭ estas eternaj kaj ili kondukas al
revelacioj. La elekto de vortoj portas sur si la stampon de ĉiela
muziko, hipnotigas. Feliĉe ni havas en nia Esperanta literaturo multajn
tradukojn el Puŝkin, sed ni preskaŭ tute ne havas tiujn de Blok. Sed
certe tio restos nur demando de tempo, kaj la Esperantistoj ankoraŭ
havos la ĝuon konatiĝi kun la lasta poeto pere de nia gracia lingvo.

Kio estas plej karakteriza por Blok? Estas: lia animo de geniulo,
kiu donas al liaj vortoj superhoman, magian ĉarmon. Kaj li scias sian
forton, siajn kapablojn, li uzas ilin kiel mirindan dian instrumenton,
tiu Blok, flagranta de pasio, luksa, petola, voluptema kaj ĉerpanta
sian forton el nekonata por aliaj fonto. Li konas sin mem kaj sian
destinon. Parolante pri Puŝkin, pri sia amata poeto, en la Domo de la
literaturistoj en Petrogrado, li efektive parolis pri si mem, kiam li
diris: „Puŝkin estas poeto -- la kanto senŝanĝa, eterna. Povas fariĝi
malnovaj, neuzeblaj lia lingvo, lia maniero de parolo, sed la esenco de
liaj verkoj neniam malnoviĝos.“ En kio tamen vidas Blok la eternecon de
Puŝkin? En tio, ke li opinias Puŝkin'on vera poeto. „Kio estas poeto?“
denove demandas Blok. „Ĉu homo kiu nur skribas versojn? Certe ne. Li
nomiĝas poeto ne tial ĉar li skribas versojn, sed ĉar li skribas per
versoj, tio estas: faras harmonion el sonoj kaj vortoj -- ĉar li estas
filo de la harmonio: poeto.“ Iom komplika, tiu formulo fariĝas simpla,
kiam Blok klarigas: „Kio estas la harmonio? Estas la konkordo de la
mondaj elementoj, la ordo de la monda vivo. Tiel aperas la antitezo:
'ordo -- kosmoso, kaj malordo -- ĥaoso'; la lasta estas tute parenca al
la unua, kiu el ĝi formiĝas. La unua tasko de la poeto -- el tri por li
nepre devigaj -- estas liberigi la vortojn el tiu senforma, senkomenca,
senfina elemento (ĥaoso), en kiu ili neŭtrale restadas. La dua tasko
estas ordigi tiujn rabitajn de ĥaoso sonojn kaj fari el ili harmonion,
doni al ili formon. La tria tasko estas enkonduki, porti tiun harmonion
en la eksteran mondon. Forrabitaj de la elemento kaj harmoniigitaj
kaj enportitaj en la mondon, la vortoj komencas per si mem fari sian
aferon. La vortoj de la poeto estas samtempe liaj verkoj. „Kaj ne estas
eble“, diras Blok, „kontraŭstari al la forto de la harmonio, kiun la
poeto ĵetas en la mondon. Tiuj, kiuj ne volas tion kompreni, estas
kondamnitaj per la nigra nomo: popolamaso. Se Puŝkin pereis de la duela
kuglo de Dantes, tio estas okazo ekstera: efektive lin mortigis tiu
'burokrata kaj aristokrata popolamaso', kiu ĉirkaŭis la poeton kaj
formis la regantan, premantan klason en la Rusujo samtempa al Puŝkin,
kun la karakterizaj por tiu klaso intrigoj kaj moraloj, kiujn ne povis
elporti Puŝkin, parolinta en siaj lastaj tagoj:

  ...Jam venas mia temp'
  Kaj koro pacon petas...

En la lastaj versoj, en la antaŭmortaj elspiroj, Puŝkin revis
pri 'paco kaj libero'. „Sed“, diras Blok, „la pacon kaj liberon oni
ankaŭ forprenas, eĉ ne la eksteran pacon, sed la pacon de la kreo. Ne
la infanan liberon, nek la liberon de politika liberalismo, sed la
kreantan liberon, la sekretan liberon de l' animo. Kaj la poeto mortas,
ĉar li ne havas jam aeron por spiri, kaj lia vivo perdas la sencon.“

[Bildo: ATTILA SASSY: SEPVUALA DANCO]

La vortoj -- tiom profunde memprofetaj -- montras, kian tragedion
travivis Blok antaŭ sia devigita morto, en la reĝimo, kiu per sia
bruta, venĝa materialismo kaj pure teraj tendencoj mortigis lin. Li
devis elekti en la dilemo ĉu „Ars longa vita brevis“ aŭ la
evangelio de Karl Marx, kiu traktas nur pri kaj por la dua parto de
la latina proverbo. Li sufokiĝis kaj lia morto staros kiel plej nigra
malbeno al tiuj liaj samtempuloj kiuj povis, sed ne volis subteni la
fajron de eterna lumo, brulanta en tiu granda talentulo.

La leganto do komprenas nun, kiel la paraleloj en la vivo de Puŝkin
kaj Blok kvazaŭ ligas ilin, kaj neniu skizo pri Blok estus klara sen
aludo al Puŝkin, en kies granda fonto sin banis la animo de Blok kaj
kies juvelojn li facetis kun majstra beleco, estante mem grandulo; kaj
nur akcentante per tiu laboro pri sia antaŭulo sian heredan gloran
destinon.

Pri kio skribis Blok? Li skribis pri ĉio, kien penetris lia
rigardo, liaj sentoj, lia penso kaj fantazio. Kaj ili penetris en
la plej profundajn sekretojn de la vivo kaj portis al ni de tie,
kvazaŭ el minejo, ĉiam novajn kaj freŝajn leĝojn, lumon, vokon kaj
revelaciojn.

Do, studi la modernan rusan arton kaj ne konatiĝi kun Blok -- estus
tia eraro, kiel veni al Parizo kaj ne vidi la turon de Eiffel. El tiu
komparo ankaŭ evidentiĝas, ke simila eraro estas preskaŭ neebla.

Al la plej famaj verkoj de Blok apartenas lia „Dekduo“, jam
tradukita en multajn eŭropajn lingvojn, sed certe preskaŭ ĉion perdante
en la traduko.

Dezirinte priskribi la tutan ciklon de la rusa revolucio, Blok
ne elektis la literaturan lingvon, nek ian modernigitan lingvaĵon,
sed prenis la parolan, simplan lingvon de amaso. Oni do povas imagi,
kian miraklon kreis el ĝi Blok! Tiu lingvo, kvazaŭ nefacetita ankoraŭ
diamanto, sub lia facetadilo subite ekbrilis per nekomparebla,
originala, natura beleco. Sola tiu eksperimento faras el Blok kreanton
de epoko. Kaj lia percepto pri la revolucioj estas, en tiu ĉi verko,
tute alia ol la percepto de la plimulto el liaj samtempuloj. En la
bildo de Kristo, akceptanta la ofendojn, batojn, sed ilin neniam
timanta, li vidis tiun kontraŭvenenilon, kiu povus kuraci la animon de
la malsana popolo. Homoj, harditaj sub la batoj, sub la nemerititaj
batoj de l' sorto, kontraŭmetintaj al tiuj batoj sian amon, indulgon
kaj forgeson -- jen estas la eliro, jen la apoteozo. La harmonio, la amo
venkos la ĥaoson, la revolucion. Tiu harmonio, la amo, kiun predikis
Blok, estas ja samtempe ankaŭ la stimulo de nia movado. Li apartenas
ankaŭ al ni, la monda kvanto. Liaj paroloj faras honoron al la tuta
homaro, el ili povus ĉerpi la homoj de blanka, flava, nigra aŭ ruĝa
haŭto, kaj Esperanto, tiu perfekta kunigilo de l' homaro, certe taŭgus
por helpi ĉi tiun celon pli perfekte ol iaj naciaj lingvoj.

  *

La alia giganto de la rusa arto, de l' arto pentra estas
M. Vrubel, mirakla estaĵo, veninta sur sian artistan vojon per
kaŝitaj paŝoj de esploranto, lumiginta la ĉielon kiel unuaranga
ĉiela astro kaj foririnta de ĝi en la mistikan mondon de frenezo
kaj blindeco. En la pentrarto de Vrubel estas videbla la stranga,
ŝtoniĝinta penso. Kvazaŭ ĉeestinto de grandaj geologiaj mondaj
kataklismoj, li ĉion vestas, dekoracias per la mantelo de tiamaj
rokoj kaj ŝtonoj. Lia penso kvazaŭ suprenlevas la tavolon de la tera
ŝelo, el post kiu li volas trovi, elfosi ian fikspensan sekreton, kaj
masonas montojn ĉirkaŭ la ĉefa temobjekto de siaj pentraĵoj. Tiun
fortikecon de ŝtonoj li donas ĉiam eĉ al la herooj de siaj bildoj, aŭ
metante grandan rokon kaj ĉizante el ĝi la rusan „bogatiron“ (fortulon,
mezepokan kavaliron), aŭ ebrian de gajeco Pan'on; aŭ prenante delikatan
marmoron por la figuro de doloranta, ploranta Dipatrino en la
Vladimir'a katedralo de Kiev. Liaj pentraĵoj ne estas lingvo homa; en
ili parolas la mineraloj, fajranta, primitiva elemento, malmoliĝinta en
juvelojn.

[Bildo: RÉVÉSZ: Fino de Septembro]

Scienco de magio donas al la juveloj grandan forton. Per sorĉaj
paroloj la magoj scias preni el la animo de juvelo ian mirindan forton,
faras el ĝi amuleton. Kaj la esplora animo de Vrubel sciis tiun magian
lingvon de la juveloj kaj mineraloj, kiujn li alportadis el la alia
mondo, de altaĵoj atingeblaj nur por la flugiloj de kondamnita Anĝelo.
Vrubel sentis tro mallarĝa la tolon por pentri sur ĝi. Li bezonis
surpentri, dekoracii templojn, grandajn monumentojn. Lia animo ĉiam
estis serĉanta, deziranta atingi la perfektan belecon, kvazaŭ tra
ponto, pere de la akcepto de Demona beleco. En liaj serĉadoj kvazaŭ
gravuriĝis la fama sentenco de Dostojevskij: „Terure estas, ke la
beleco estas ne nur afero timiga, sed ankaŭ mistika; en ĝi Diablo
batalas kontraŭ Dio kaj la areno de batalo estas homaj koroj.“ Tiu
senalterna penso: atingi la belecon, akceptinte en la animon la
tutan abismon de Demona spirito, fariĝis lia dumviva deliro kaj fine
alkondukis lin al la anima malsano. Tiu imago de Demona figuro faris
ĉe la pentristo ankaŭ sian evolucion. Lia unua „Sidanta Demono“ de
1890-a kaj la Demono de la lastaj tagoj (1907) havas diferencon
grandan. Dum la unua aperigas la tutan forton de malluma potenco,
junan, fortmuskolan, arogantan, la dua montras jam la korupcion,
krimecon de la animo de falinta Spirito, sur kies lipoj, kiel venena
floro, krustiĝas la postsignoj de voluptaj, nehomaj kisoj, la stampo de
senmezura orgio.

Notinde estas, ke Vrubel eĉ ne finis la akademion kaj lasis
ĝin post kvarjara studado for. En la akademio li estis kiel
specialisto-desegnisto, arto al kiu Vrubel preskaŭ neniam revenis
poste. Li ne estas hodiaŭ-data artisto. (Lia lasta pentraĵo estas
datita en 1910, post kio li freneziĝis.) Sed kompreni, profunde
kompreni lin oni komencis nur nun, en niaj tagoj. Li instruis dekoracii
laŭ sia propra metodo, kiun multaj komparas al kubismo, sed kun kiu ĝi
laŭsence havas nenion komunan, kaj lia leciono portis en si grandan,
propran originalecon. Mirindaj, preskaŭ timigaj estas la okuloj sur
ĉiuj laboroj de Vrubel. Tiajn okulojn, unikajn, oni renkontas malofte
sur la tolo. Kaj ŝajnas, ke el ĉiu tia okulo ŝprucas al ni la mistero,
sekreto, kiun la pentristo forportis kun si kun la penso nek eldirita,
nek des pli elpentrita.

El la verkoj de Vrubel estas plej konataj: „Bogatiro“, „Supertomba
ploro“, „La juĝo de Pariso“, „Carino-cigno“, „Princino-Revo“, „Mikula
Seljaninoviĉ“ kaj tri „Demonoj“; krom tio al lia peniko apartenas la
laboroj en kelkaj katedraloj kaj preĝejoj, precipe en tiu de la cirila
monaĥejo apud Kiev.

  *

Se ni nun transiros al la muziko, ni trovos la kampon, kie oni pli
ol ie ajn aliloke povus esti internacie komprenata; laŭ la senco
mem de tiu arto. Nota lingvo de muziko -- kvazaŭ la prototipo de
nia Esperanto -- permesas eĉ al verkoj kreitaj en pure naciaj kondiĉoj
fariĝi kompreneblaj por la alinaciuloj, certe pli ol malpli profunde ol
la aŭtoro tion dezirus.

Du rusaj nomoj estas plej ofte ripetataj nun alilande, kiel la plej
brilaj reprezentantoj de la rusa muziko. Tiuj nomoj estas: Skrjabin kaj
Stravinskij. Malfacile estas trovi talentojn tiom malsamajn, verkojn
pli kontraŭajn, ol la verkoj de tiuj du komponistoj.

Muziko, vice kun danco, ŝajnas esti la memsufiĉa, „sencela arto“.
Ilin ambaŭ kuniganta esenco -- la ritmo -- prezentiĝas kiel perfekte
neŭtrala, abstrakta aĵo, sendependa de la konscio de l' kreanto.
Ritmigita movo, transporto de ritmo en la spacon estas la embrio de
danco, ritmigita sono estas la embrio de la muziko. Sonanta materialigo
de ritmo estas la muziko, kiu atingis en niaj tagoj plej subtilan
delikatecon, aperigas eksterordinaran, ekstazigan potencon, entenatan
de du ĝiaj elementoj -- sono kaj ritmo.

Tiu ĉi hipnotiga, mistika forto, enmetita en la sonritman esencon
de la muziko, konsistigas la spiriton de la kreo de Skrjabin. Skrjabin
kiel muzikisto ne estas apartigebla de Skrjabin la homo. Se oni iam
aplikos la sentencon de Schopenhauer, kiu difinas la muzikon kiel
senperan esprimon de volo, ĝuste tiun difinon oni devas apliki al la
verkoj de Skrjabin. Tuta Skrjabin dronis en mistika, religia, streĉa
celado. Tuta lia vivo estis kvazaŭ serĉo de eliro en la aliajn mondojn.
La muziko neniel estis, nek povis esti por Skrjabin la celo mem, ĝi
estis nur rimedo plej potenca por atingi aliajn celojn, por kiuj li ne
trovis la vortojn en lingvo. Muzika penso anstataŭis por li la penson
diskutan, la sonoj -- vortojn kaj frazojn. La muziko de Skrjabin estas
ĉiam nur lirika. Muzika eposo, „pentro“ estas por li nekonataj, same
mankas al li la „objekteco“. Skrjabin en la muziko ludas rolon iom
komunan kun la rolo de Dostojevskij en la literaturo, pro lia streĉa
direktiĝo al celoj, kiuj solaj havas por li la absolutan valoron.

Tute kontraŭa al li estas Stravinskij. La personecon de Stravinskij
malfacile estas trovi en liaj verkoj. Muziko prezentiĝas al li kiel
sia propra mondo, en kiu la objektoj havas ĉiu sian apartan koloron.
Stravinskij estas subiĝinta al la muzika elemento, sed majstre
posedante ĝiajn leĝojn, li restas majstro de la elemento pli granda ol
li mem. Skrjabin konkeris la muzikon kaj per titana volstreĉo devigis
la elementon servi al li, ne li eniĝis en la spacon de la muziko, sed
ĝin li enkondukis en sian propran mondon. Majstreco de Stravinskij
estas plej mirinda, sed _lia volo_, _li mem_ en lia muziko ne estas
videblaj.

Ankoraŭ kelkajn interesajn trajtojn de ili ambaŭ. Ŝajnas esti ke
Stravinskij entute estas plenigita de rusa nacia spirito: li prenas
la motivojn kaj kolorojn el nacia rusa fonto. Skrjabin neniam prenis
la ultranaciajn rusajn temojn, sed lia streĉa celado faras lin rusa
laŭsence, dum Stravinskij estas plimulte eŭropano. Tial la lasta,
kvankam ne tiel multe konata kiel Skrjabin fariĝas en Eŭropo pli
bonvena, dank' al lia komprenebleco, dum la gigantaj verkoj de Skrjabin
malofte trovas ĝustajn kaj bone lin kompreni kapablajn aŭditorojn.

  *

Kvar nomoj el la centoj da ili -- kaj jam ili brilas kiel kronaj
juveloj sufiĉaj por glorigi unu apartan nacion. Ni ne tuŝis ankoraŭ
rusajn teatron, baleton, popolan arton. Pristudi ĉion estas granda
laboro, la homa vivo por tio ne sufiĉas. Kaj tamen ne estas eble ne
studi tiun senfinan trezorejon de homa spirito -- la rusan arton, -- ĉar
la studado mem fariĝas ĝuo kaj aparta, delikata feliĉo.



RAKONTO PRI KIŜ[2]

JACK LONDON


Kiŝ vivadis antaŭ longe apud la bordo de l' polusa maro. Li estis
ĉefulo en sia vilaĝo, kaj mortinte, li estis honorata, kaj lia nomo
restis sur la lipoj de la homoj. Li vivis en tiel malproksima tempo,
ke nur la maljunuloj memoris lian nomon kaj la rakonton, kiujn la
prapatroj postlasis al ili. Ankaŭ la venontaj maljunuloj, siavice,
same faros al siaj idoj ĝis la tempfino. Kaj estis dum la vintra
mallumo, kiam la nordvento blovegas tra la glaciebenaĵo kaj la aero
pleniĝas per fluganta blankaĵo tiel, ke neniu kuraĝas eliri, kiam oni
rakontis, kiamaniere Kiŝ sukcesis sin levi el la plej humila „igluo“[3]
de la vilaĝo, ĝis fine li fariĝis la ĉefulo super ĉiuj.

Oni diras, ke li estis inteligenta knabo, sana kaj forta, kaj estis
vidinta dektri sunojn. Tiamaniere oni mezuris la tempon tiutempe, ĉar
dum ĉiu vintro la suno forlasas la landon, kaj en la venonta jaro
aperas nova suno por ke la homoj povu ree varmiĝi kaj rigardi reciproke
la vizaĝojn. La patro de Kiŝ estis tre kuraĝa viro, sed li mortis dum
tempo de malsatego, kiam li penis subteni la vivon de siaj kunuloj per
mortigo de granda polusa urso. Pro tiu forta deziro li ekluktis kontraŭ
ĝi, kaj liaj ostoj frakasiĝis. Sed la urso havis multe da karno, kaj la
homoj estis savitaj. Kiŝ estis lia sola filo, kaj post la morto de l'
patro, Kiŝ kaj la patrino loĝis kune. Sed la homoj estis forgesemaj kaj
forgesis la heroaĵojn de l' patro; kaj ĉar Kiŝ estis nur knabo kaj la
patrino estis nur vidvino, ili ankaŭ estis forgesitaj, kaj baldaŭ loĝis
en la plej humila el la „igluoj“.

Iun nokton, kiam la konsilantaro kunsidis en la granda „igluo“ de
la ĉefulo Kloŝ-Kŭan, Kiŝ montris, kia sango trafluis siajn vejnojn
kaj kiajn virajn kvalitojn li posedas. Kun kvazaŭ plenaĝula digno li
leviĝis kaj atendis la ĉeson de la babilado.

-- Estas vere, ke la viando estas porciita al mi kaj mia patrino, --
li diris -- sed ofte ĝi estas maljuna kaj malmola, kaj krome ĝi enhavas
ekstreman kvanton da ostoj.

Ĉiuj ĉasistoj, grizharaj same kiel junaj, konsterniĝis. Neniam
antaŭe aŭdiĝis io simila: knabo, kiu parolas kvazaŭ plenaĝulo kaj
eldiras severaĵojn rekte al ili. Sed firme kaj serioze daŭrigis Kiŝ:

-- Ĉar mi scias, ke mia patro Bok estis eminenta ĉasisto, tial mi
parolas tiel. Oni diras, ke Bok havigis pli da viando ol du plej
bonaj ĉasistoj; ke per siaj propraj manoj li disporciis ĝin; ke per
siaj propraj okuloj li atentis, ke eĉ la plej humila maljunulo kaj
maljunulino ricevu justan porcion.

-- Na, na! -- ekkriis la viroj -- for la infanon! Enlitigu lin! Li ne
estas viro, kiu rajtas paroli al viroj kaj grizbarbuloj!

Trankvile li atendis la ĉeson de la bruego.

-- Vi havas edzinon, Ugh-Gluk, -- li diris -- kaj pro ŝi vi parolas.
Kaj vi, Massuk, havas edzinon kaj patrinon, kaj pro ili vi parolas. Mia
patrino havas neniun krom mi; pro tio mi parolas. Kiel mi antaŭe diris,
kvankam mortis Bok, pro tio ke li ĉasis tro bone, tamen estas juste, ke
mi, lia filo, kaj Ikiga, lia vidvino kaj mia patrino, havu sufiĉe da
viando, kondiĉe, ke la gento havas abundan provizon... Mi, Kiŝ, filo de
Bok, estas parolinta!

Li sidiĝis kaj aŭskultis vigle la fluegon de protesto kaj indigno,
kiujn vekis liaj vortoj.

-- Knabo parolas en konsilejo! -- konsterne murmuris la maljuna
Ugh-Gluk.

-- Ĉu la infanetoj diras al ni, plenaĝuloj, kion ni devas fari?
-- demandis Massuk laŭtvoĉe. -- Ĉu mi, plenaĝulo, estu mokata de ĉiu
infano, kiu petaĉas viandon?

La kolero bolis treege. Ili ordonis, ke li enlitiĝu, minacis, ke li
havos nenian viandon, ke li estos batata pro lia aroganteco. La okuloj
de Kiŝ ekbrilis kaj la sango ekpulsis sub lia haŭto. Dum ili riproĉis
kaj mallaŭdis lin, li ekleviĝis.

-- Aŭskultu min, vi, viroj -- li kriis. -- Mi ne parolos plu en tiu
ĉi konsilejo, ĝis kiam la plenaĝuloj venos al mi kaj diros: „Estas
ĝuste, Kiŝ, ke vi parolu; estas ĝuste, kaj ni tion volas,“ Jen al vi,
plenaĝuloj, mia lasta vorto. Bok, mia patro, estis eminenta ĉasisto.
Ankaŭ mi, lia filo, iros kaj ĉasos la viandon, kiun mi manĝos. Kaj
sciu, ke tio, kion mi kaptos estos juste disporciita, kaj nek vidvino,
nek malfortulo ploros nokte pro tio, ke mankas manĝaĵo, dum la fortuloj
ĝemas dolore pro la trosateco. Kaj en la venontaj tagoj hontos la
fortuloj, kiuj estas tro multe manĝintaj. Mi, Kiŝ diris ĉi tion.

Mokoj kaj ridaĉoj sekvis lin, sed kun neŝancelebla volo li foriris,
sin turnante nek dekstren, nek maldekstren.

La sekvintan tagon li iris laŭlonge de la bordo, kie renkontiĝas la
tero kaj la glacio. Tiuj, kiuj rigardis lin dum lia foriro, vidis, ke
li kunportas sian pafarkon kaj sufiĉe grandan provizon de ostpintaj
sagoj. Ili ankaŭ vidis, ke surŝultre li portas la longan ĉaslancon de
sia patro. Estis ridado kaj multe da babilado pri la neniam antaŭe
vidita okazo. Neniam knaboj tiel junaj foriris por ĉasi; kaj ĉi tiu
iris sola! Kaj ili kapbalancis kaj murmuris kvazaŭ profete, kaj la
virinoj kompate rigardis Ikiga'n, kaj la vizaĝo de Ikiga estis serioza
kaj malĝoja.

-- Li revenos post nelonga tempo -- ili diris kuraĝige.

-- Li iru; per tio li havos bonan lecionon, -- diris la ĉasistoj -- kaj
li revenos baldaŭ kaj li fariĝos humila kaj malfanfarona por ĉiam.

Sed pasis tago; pasis du tagoj. Kaj je la tria blovis ventego,
kaj Kiŝ ankoraŭ forestis. Ikiga ŝiris al si la harojn kaj sur la
vizaĝon ŝi ŝmiris fulgon de fokoleo por montri sian ĉagrenon. Kaj la
virinoj riproĉis la virojn per maldolĉaj vortoj pro tio, ke ili estis
malbontraktintaj la knabon kaj kaŭzis per tio lian morton. Kaj la viroj
nenion respondis, sed intencis serĉi la kadavron, post kiam la ventego
trankviliĝos.

Tamen, la sekvintan tagon, frumatene, marŝis Kiŝ en la vilaĝon. Sed
ne honteme li venis. Surŝultre li portis ŝarĝon da viando ĵus akirita.
Kaj fiere li marŝis, kaj arogante li parolis.

-- Iru vi, plenaĝuloj, kun hundoj kaj glitveturiloj, kaj laŭiru la
vojon, kiun mi tramarŝis dum preskaŭ unu tago -- li diris. -- Estas sur
la glacio multe da viando, ursino kaj du duonkreskintaj ursidoj.

Ikiga treege ĝojis, sed per virsimila mieno li akceptis ŝiajn
karesojn, dirante:

-- Venu, Ikiga, ni manĝu. Kaj poste mi dormos, ĉar mi laciĝis.

Tion dirante, li eniris la „igluon“ kaj manĝis ĝis sato, kaj dormis
dudek horojn.

Tiam estiĝis granda dubo -- dubo kaj diskutado. Mortigi polusan urson
estas faro tre danĝera, sed multoble pli danĝere estas mortigi ursinon
kun idoj. La plenaĝuloj ne povis kredi, ke la knabo, tute sola, povis
fari tian mirindaĵon. Sed la virinoj atestis pri la freŝa viando,
kiun li alportis surdorse, kaj ĉi tiu estis nerefutebla aserto. Fine
do ili foriris, plendante, ke tre kredeble, eĉ se li vere mortigis la
urson, li certe ne distranĉis la kadavron. En la nordlando estas tre
necese, ke tio okazu tuj post mortigo. Alie la karno tiel frostiĝas,
ke, provante tranĉi, oni difektas la plej akran tranĉilon, kaj urson
pezan je tricent funtoj oni ne facile metas sur glitveturilon por ĝin
treni tra la malebena glaciaĵo. Sed veninte al la loko, ili trovis
ne nur la kadavron (pri kiu ili dubis), sed ankaŭ tion, ke Kiŝ estis
distranĉinta la korpon laŭ la maniero de lerta ĉasisto, kaj formetis la
internaĵon. Tiel komenciĝis la mistero pri Kiŝ -- mistero kiu konstante
pliprofundiĝis. Je la dua ĉasiro, li mortigis junan ursan, preskaŭ
plenkreskan, kaj je la tria, grandan virurson kaj ties kunulinon.
Ĝenerale li forestis tri-kvar tagojn, sed kelkfoje li estis for dum
tuta semajno sur la glacikampo. Ĉiuokaze li rifuzis akompanantojn, kaj
la homoj miregis.

-- Kiel li faras tion? -- ili demandis sin. -- Li eĉ ne kunhavas
hundon, kaj hundo certe helpus lin.

-- Kial vi ĉasas nenion krom ursoj? foje demandis lin Kloŝ-Kŭan.

Kaj Kiŝ taŭge respondis:

-- Estas konata afero, ke urso havas la plej grandan kvanton da
viando.

Sed oni parolis en la vilaĝo ankaŭ pri sorĉarto.

-- Per la helpo de malbonaj spiritoj li ĉasas, -- diris kelkaj -- tial
lia ĉasado sukcesas. Kiel ĝi ja sukcesus, se tio ne estus?

Aliaj diris:

-- Eble tiuj spiritoj ne estas malbonaj. Oni scias, ke lia patro
estis lerta ĉasisto. Ĉu ne estas eble, ke tiu helpas lin, por ke li
fariĝu lerta, pacienca kaj vigla? Kiu scias?

Spite de ĉio, li daŭre sukcesis, kaj la malpli lertaj ĉasistoj ofte
estis okupitaj per la alporto de la viando; kaj li disporciis ĝin laŭ
justa maniera, kiel lia patro faris iam, antaŭe, tiel li ordonis, ke
la plej humilaj maljunuloj kaj maljunulinoj ricevu justajn porciojn,
kaj prenis por si mem nur tiom, kiom li bezonis. Kaj pro tiu justaĵo,
kaj ĉar li estis tre lerta ĉasisto, oni rigardis lin kun respekto, eĉ
kun solena timo. Oni ankaŭ proponis, ke li fariĝu ĉefulo post kiam la
maljuna Kloŝ-Kŭan eksiĝos je la ofico. Pro liaj faroj la plenaĝuloj
atendis lin reaperi en la konsilejo, sed li venis neniam plu, kaj ili
hontis demandi pri tio.

-- Mi pensas, ke mi konstruos por mi igluon, -- iun tagon li diris al
Kloŝ-Kŭan kaj kelkaj aliaj ĉasistoj. -- Ĝi estos granda igluo, en kiu
Ikiga kaj mi povos loĝi komforte. Ili kapjesis serioze.

-- Sed al mi mankas la tempo. Mia afero estas la ĉasado, kaj per tiu
laboro mi estas ĉiam okupita. Do estas juste, ke la vilaĝanoj, kiuj
manĝas mian viandon, konstruu mian igluon.

Do la igluo estis konstruata laŭ grandaj mezuroj -- laŭ pli grandaj
ol la loĝejo de Kloŝ-Kŭan. Kiŝ kaj lia patrino translokiĝis en ĝin. Ĝis
tiu tempo, depost la morto de Bok, Ikiga ĝuis nenian komforton. Kaj ne
nur materian utilon ŝi havis; pro la alta stato, kiun ŝi atingis kaŭze
de la mirindaĵoj de sia filo, oni rigardis ŝin la ĉefa virino en la
tuta vilaĝo. Kaj la virinoj vizitis ŝin por peti ŝian konsilon, kaj
poste citis ŝiajn saĝajn vortojn, kiam okazis disputoj inter ili aŭ kun
la viroj.

Sed la mistero pri la mirinda ĉasado de Kiŝ, precipe okupis la
mensojn de la vilaĝanoj. Kaj iun tagon Ugh-Gluk rekte akuzis lin pri
sorĉarto.

-- Oni asertas, -- diris Ugh-Gluk, laŭ impona maniero -- ke per la
helpo de malbonaj spiritoj vi ĉasadas; per tio vi sukcesas.

-- Ĉu la viando ne estas bona? -- respondis Kiŝ -- ĉu iu vilaĝano
malsaniĝis post manĝo? Kiel vi scias, ke mi uzas la sorĉarton? Aŭ ĉu vi
fariĝis kvazaŭ blinda pro la envio, kiu vin konsumas?

Kaj Ugh-Gluk retiris sin venkita, kaj la virinoj mokis lin. Sed
iun nokton en la konsilejo, post longa diskutado, oni decidis spioni
lin, kiam li foriros ĉasi, por ke oni sciu liajn metodojn. Do, je la
sekvanta ĉasiro, Bim kaj Bon, du el la plej lertaj ĉasistoj, sekrete
sekvis lin. Post kvin tagoj ili revenis kun okuloj alŝvelintaj kaj
langoj tremantaj, kaj rakontis, kion ili vidis. La konsilantaro rapide
kunvenis en la loĝejo de Kloŝ-Kŭan, kaj Bim komencis rakonti:

-- Fratoj, kiel vi ordonis, ni marŝis malantaŭ Kiŝ, marŝis kaŝe por
ke li ne sciu, kaj je la mezo de la unua tago li renkontis grandan
virurson. Estis tre granda urso.

-- Ne estas iu pli granda -- Bon konfirmis kaj daŭrigis. -- Sed la urso
ne montris sin batalema, ĉar ĝi flankenturnis sin kaj iris malrapide
tra la glaciaĵo. Tion ni vidis de la rokoj ĉe la marbordo, kaj la urso
proksimiĝis al ni, kaj malantaŭ ĝi marŝis Kiŝ, tute sentime, kaj li
kriis laŭtvoĉe, kaj svingis la brakojn kaj faris grandan bruon. Tiam
la urso koleriĝis kaj ekstaris rekte sur la malantaŭaj kruroj kaj
murmuregis. Sed Kiŝ marŝis ĝis li venis proksimen al la urso.

-- Jes, -- daŭrigis Bim -- rekte ĝis la urso li marŝis, kaj la urso
minacis lin kaj Kiŝ forkuris. Sed, kurante, li lasis fali etan pilkon
sur la glacion. Kaj la urso haltis kaj flaris, kaj poste englutis ĝin.
Kaj Kiŝ, konstante kuris kaj faligis pilketojn, kaj la urso englutis
ĉiujn.

La aŭskultantoj ekkriis kun dubo, kaj Ugh-Gluk malkaŝe esprimis sian
malkredon.

-- Per niaj propraj okuloj ni vidis tion -- asertis Bim.

Kaj konfirmis Bon:

-- Jes, per niaj propraj okuloj. Kaj tio daŭris, ĝis kiam la urso
rekte ekstaris kaj blekegis pro doloro kaj freneze batadis per
siaj antaŭaj piedoj. Kaj Kiŝ konstante kuris, ĝis kiam li atingis
sendanĝeran lokon. Sed la urso malatentis lin, ĉar ĝin okupis la
turmento kiun kaŭzis al ĝi la pilketoj en ĝia interno.

-- Jes, ĝia interno, -- interrompis Bim, -- ĉar ĝi sin gratis kaj
ĉirkaŭsaltis kiel ludema hundido; sed per ĝiaj krioj oni povus diveni,
ke ĝi ne ludas, sed doloras. Neniam mi vidis tian spektaklon!

-- Ne, neniam oni vidis tian, -- daŭrigis Bon -- kaj krome ĝi estis
tiel granda urso!

-- Sorĉarto -- Ugh-Oluk supozis.

-- Mi ne scias, -- Bon respondis -- mi rakontas nur tion, kion mi
vidis. Kaj post mallonga tempo la urso malfortiĝis kaj laciĝis, ĉar ĝi
estis tre peza, kaj estis saltinta tre forte, kaj ĝi iris for tra la
glaciaĵo, balancante la kapon alflanke kaj multfoje sidiĝante por bleki
kaj krii. Kaj Kiŝ postsekvis la urson, kaj ni postsekvis Kiŝ, kaj dum
tiu tago kaj ankoraŭ dum tri tagoj ni sekvis lin. La urso malfortiĝis
kaj senĉese blekis pro doloro.

-- Ĝi estis ensorĉita! -- ekkriis Ugh-Gluk. -- Certe ĝi estis
ensorĉita!

-- Verŝajne.

Kaj Bim transprenis la parolon de Bon:

-- La urso vagadis jen tien, jen ĉi tien, ĉirkaŭirante kaj reirante
sian antaŭan vojon tiel, ke fine ĝi troviĝis tie, kie Kiŝ je la komenco
renkontis ĝin. Nun la urso jam estis tute malsana kaj ne povis iri plu.
Tial alproksimiĝis Kiŝ kaj mortpikis ĝin.

-- Kaj poste? -- demandis Kloŝ-Kŭan.

-- Tiam ni forvenis, dum Kiŝ senhaŭtigis la urson, kaj ni kuris
rapide al vi, por ke vi sciu pri la mortigo.

Kaj tiun tagon, posttagmeze, la virinoj hejmentrenis la viandon,
dum la viroj kunsidis en la konsilejo. Kiam alvenis Kiŝ, ili invitis
lin veni al la konsilejo, sed li respondis dirante, ke li malsatas kaj
estas laca. Li ankaŭ diris, ke lia igluo estas granda kaj komforta
kaj povas enhavi multajn homojn. Kaj tiel forte ili volis scii pri
la okazintaĵoj, ke iris al la igluo de Kiŝ la tuta konsilantaro kun
Kloŝ-Kŭan antaŭe. Kiŝ estis manĝanta, sed akceptis ilin kun respekto
kaj sidigis ilin laŭ ilia rango. Ikiga montriĝis jen fiera, jen
embarasita, sed Kiŝ estis tute trankvila. Kloŝ-Kŭan rerakontis la
sciojn kiujn alportis al li Bim kaj Bon.

-- Do ni deziras klarigon, ho Kiŝ, pri la maniero de via ĉasado. Ĉu
vi uzas la sorĉarton?

Kiŝ levis la vizaĝon kaj ridetis.

-- Ne, ho Kloŝ-Kŭan, ne konvenas, ke mi nura knabo, sciu ion pri
sorĉistinoj, kaj pri tiuj mi nenion scias. Mi nur eltrovis rimedon,
per kiu mi povas facile mortigi la glaciurson, jen ĉio! Tio estas
„cerbarto“, ne „sorĉarto“.

-- Kaj ĉu povas fari tion ĉiu homo?

-- Ĉiu homo.

Estis longa silento. La viroj rigardis la vizaĝojn reciproke, kaj
Kiŝ daŭrigis la manĝadon.

-- Kaj... kaj... ĉu vi sciigos nin, ho Kiŝ? -- fine demandis Kloŝ-Kŭan
per tremanta voĉo.

-- Jes, mi sciigos vin.

Kiŝ, suĉinte oston, leviĝis.

-- Estas tute facile. Jen!

Li prenis maldikan pecon da balenosto kaj montris ĝin al ili. La
pintoj estas tiel akraj kiel la kudriloj. Li zorge faldis la pecon
da osto tiel, ke ĝi kaŝiĝis en lia mano. Tiam, subite, li lasis ĝin
refleksiĝi. Li prenis pecon da graso.

-- Jen! -- li diris. -- Oni prenas peceton da graso kaj faras en ĝi
kavaĵon. Nun en la kavaĵon oni enmetas la balenoston rigide falditan
kaj fiksas ĝin per alia peceto da graso. Poste, oni metas ĝin ekster
la domon, kaj ĝi frostiĝas kiel pilko. La urso englutas la pilketon,
la graso fluidiĝas, kaj la osto kun akraj pintoj streĉiĝas rekta. La
urso malsaniĝas, kaj kiam la urso estas tre malsana, oni mortpikas ĝin.
Estas tute simple.

Kaj Ugh-Gluk diris: „Oh!“ Kaj Kloŝ-Kŭan diris: „Ah!“ Kaj ĉiu diris
ion laŭ sia propra maniero, kaj ĉiu komprenis.

  * * * * *

Kaj tio estas la rakonto pri Kiŝ, kiu vivadis antaŭ longe sur la
bordo de l' polusa maro. Ĉar li uzis „cerbarton“ kaj ne sorĉarton, li
levis sin el la plej humila igluo, ĝis fine li fariĝis la ĉefulo de la
vilaĝanoj, kaj, dum sia tuta vivo -- oni diras -- la gento prosperis,
kaj nek vidvino, nek malfortulo laŭtploris dum la nokto pro manko de
viando.

  El la angla: E. H. COLLISON.


[2] Rekomendita de E. L. A.

[3] Loĝejo.



SONĜO DE LA MORTO

Dediĉata al S-ro Zanoni


Teruro furiozis sur la tero. Preminte sian plugilon en la animojn de
la homoj, ĝi tranĉis profundajn sulkojn sur la fruntoj. Ĝi kuŝis sur la
brusto de la naturo kaj diboĉante en sia veanta doloro, lasis post si
mortvokan ĉagrenon.

[Bildo: Liniogravuraĵo de M. Kun]

Ĝia neniiga torento frakasis ĉion. Al abismoj ĝi portis la kredon
de la homoj, la revojn de la idealistoj. Per sia neimagebla pezo ĝi
subpremis kaj mortigis ĉiujn burĝonojn de la progreso kaj amo, kaj
poste ridegis kun mondoskuanta plorego.

  *

La Morto forviŝis de sia falĉilo la gelatiniĝintan sangon. Kun
transtera, rikana ironio ĝi rigardis per siaj okulkavoj al la
finrikoltita kampo de la Vivo. Belega rikolto: la vivo de la homaro.

Ĉesis la Vivo kaj la Morto triumfis. Plenkontente ĝi kuŝiĝis por
ripozi. La kraksonanta bruo de la ostokorpa Pereo nevidebla sonis timon
vekante en la regno de la eterna muteco.

Ankoraŭ unufoje, ebriiĝinte de triumfo, ĝi esplore rigardis
ĉirkaŭen. Ĉu hazarde ne estas preterlasita io, el kiu nova vivo povus
ekĝermi? Ne! Ĉio mutas. Ne estas fantazio, kiu vidus sonĝojn; ne
ekzistas batanta koro, en kiu povus naskiĝi aro da sentoj; ne estas
krimo, kiu atendus kondamnon; ne estas juro, kiu soifas juĝofaron, kaj
ne estas plu religio dion kreanta por si; ne estas dio, kiun per teraj
ĉifonoj vestus la religio. Venkitaj eĉ la senmorteco kaj la eterna
vivo, ĉar ne ekzistas mortonto, kiu kredus ilin. Ekzistas nur ĝi: la
Morto.

  *

Ĝi laciĝis kaj sopiris ripozon. Jen, en la regno de la eterna muteco
subite, timeme eksonis ĉirpado de eta grilo. Kun sovaĝa furoro ĝi
eksaltis kaj mutigis la adiaŭon de la iama glora vivo, kaj poste rikane
ridegis... ridegis...

  *

Rigardante al la ceteraj brilantaj mondoj de la universo, ĝi sentis
kruelan ĝojon. Por nova rikolto estas ankoraŭ sufiĉe da materio sur la
firmamento senlima.

Ĝi rigardis ilin aŭ nur ŝajne rigardis, ĉar griza, nebula vualo
flugis antaŭ la okulkavojn. Ĝi ne povis diveni, kio estas tiu
misteraĵo, kiu ĉiam pli kaj pli densiĝas, nigriĝas kaj malhelpas la
vidon. Ĝi penis eksalti, sed ne povis. Kiel sorĉa plenpotenca sugesto
prenis for tiu ĉi nova forto ĝian tutan energion?

  *

Ĝi vidis jam nenion, kvazaŭ eĉ ĝi mem ĉesus ekzisti. Ankoraŭ ĝi
faris senkonscian geston al la neniiga falĉilo, sed vane, ĉar venkis
ĝin la lasta spiraĵo de la Vivo: la sonĝon donanta dormo.

   *
  * *

Voĉo de miliardaj ĥoroj kun spiritmonda murmuro eĥis tra la
etero.

-- Vi povis neniigi la organismojn, sed vi ne estas reganto de animo.
Tiu ĉi estas la plej potenca forto, pli potenca ol la penso, kiu estas
nur ĝia infano.

La Morto kurbigis la senlipan buŝon je ironia rideto.

-- Sensenca parolo. Kion valoras la forto sen organismo, kaj kion
valoras la penso, se ĝi ne havas ilojn por krei.

-- La volo de la animo estas senfina kaj ĝi fluas libere.

-- Eĉ la senfina volo rompiĝas, se ĝi ne havas spacon. Kion povas
fari la volo per la senfina Nenio?

-- Nur la konscie moviĝantajn organismojn vi povis neniigi, sed
la senmovaj tavoloj kaj libere vagantaj elementoj estas ekster via
potenco. Vi ne havas forton kontraŭ la akvo, la fajro, kaj vi ne povas
ordoni al la kureganta vento.

-- Vere! Mi ne havas potencon kontraŭ ili, sed kion valoras la
senmova mondo, kiu mankumas la konscion?

-- Estos kreita la nova mondo! Estos donacita konscio al ĉiuj atomoj
de la Tero, kaj se la penso donos flugilojn al la elementoj, tiam via
potenco rompiĝos.

-- Vi forgesas, ke la fajro, se ĝi ekkonscias, nur finos la taskon
ĉesigitan de mi. Ĝi cindrigos ĉion.

-- Kaj se tiel okazus, ankaŭ via estaĵo fariĝus ĝia viktimo. Venkita
via senmorteco, vi neniiĝos.

La Morto, preninte la potencan falĉilon, furioze svingis ĝin ĉirkaŭ
si.

La misteraj sonoj respondis per rido.

  *

-- Kiamaniere vi volas krei novan mondon? Kio estos tiu potenca
forto, kiu povus disŝuti la semojn de la vivo sur la mortinta
terglobo?

[Bildo: ATTILA SASSY: LA KULPO.]

-- Ekzistas forto, kiu havas potencon por tio.

-- Kio do?

-- La amo.

-- Ĉu ekzistas vivanta koro, en kiu ĝi povas ekĝermi?

Kun ironia triumfo ridegis la Morto.

-- Jes!... La koro de la tero.

-- La koro de la tero?!

Kun terura furoro ĝi trapikis la terglobon per la falĉilo.

-- Hahaha! Senfrukta estos la laboro kaj vana ĉiu penado! Donu do
antaŭe vivon al la mortinta homaro!

-- Sian militon faros la tero mem, kaj en tiu ĉi sankta aliformiĝo vi
estos ĉesinta. Poste reviviĝos la miliardoj da homoj kaj komenciĝos la
profetita eterna vivo: la transtomba edeno.

-- Ĉu mi neniiĝos? Mi, kiu estas naskita samtempe kun la Tero. Mi,
kiu en ĉiu batalo de la Tero, en ĉiu metamorfozo havis la ĉefrolon?
Neeble! Neeble!

-- Mensogo!

Tondris voĉo, pro kiu la tero ektremis kaj la Morto terurite falis
teren.

-- Mensogo! La okan tagon de la kreado vi estiĝis, kiam Kain mortigis
sian fraton Abel. Sole la penso de Kain estas vi, kiu prenis sur
sin nevideblan ostokorpon. Vi kaŭzis la unuan doloran larmon kaj vi
disŝutis la semojn de la funebra ĉagreno. Ne mi kreis vin, sed la ĉion
neanta spirito de la Malbono.

  *

-- Kiu vi estas, potenca spirito, kiu jam per via ekparolo vekas
timon en mi?

-- Via ordonanta Sinjoro kaj reganto de la tuta universo: Dio.

-- Dio? Ho ve al mi! Vi ekzistas do vere! Ne sole la religio naskis
vin? Ĉu vere ekzistas vi, kies potencon mi ĉiam neis, kaj ĉu ankaŭ mi
estus via sklavo, kiu ne konis suverenon super mi?

-- Vere mi estas tiu!

-- Se vi estas Dio, do vi estas la Justo mem, kaj mi estis nur blinda
ilo en via potenca mano. Vi ne povas min puni pro kulpo de Kain, kiun
vi mem kreis erarema kaj malforta!

-- Vi estis blinda ilo de via propra memo, kiu estas senanima. Vi
estas detruanta penso, kiu venenis la beston kaj la homon. Via tasko
estas finita kaj la destino plenumiĝis, via senanima memo neniiĝos.

La Morto, kun senespera veado, baraktis.

  *

-- Estu lumo!

Sonis la potenca voĉo kaj la Tero sopire ektremis. Ĝian nigran
korpon ĉirkaŭprenis milda, fosfora lumo, kiu jen aperis jen malaperis.
La lumo vagadis, ŝajne sencele, sed subite en la atmosfero de la
Tero balancis sin violkolora vaporaĵo. Fendiĝis la Tero kun terura
detonacio. La maroj forlasis la profundojn kaj unuiĝinte, preninte
novan orbiton, kiel la ringego de Saturno, ili turnis sin ĉirkaŭ la
Tero.

Bolis, ardis, fandiĝis kun surdiga bruego la giganta globo.
Komenciĝis la lasta milito. Kie aperis la vaganta lumo, tie sekvis
ĝin la violkolora vaporaĵo kaj la tavolo konsciiĝis. Veante furiozis
la ventego kaj per sia uragana kolero vipis la ekkonsciintan fajron,
kiu pasie ĉirkaŭplektis la Teron per flamantaj brakoj. Ŝajnis, ke ĝi
cindrigos ĉion, sed en tiu momento bridis ĝian furoron la potenca
akvoringego, kiu per tuta pezo subpremis la furioziĝantan elementon. Ĝi
mole, kvazaŭ silke sternis sin kaj kompate vindis la Teron, laciĝintan
pro la batalo. La Tero aspektis, kiel kolosa, nemezurebla akvoglobo,
kiu kuregis en la spaco senfina.

Super la Tero, kiel giganta krisigno, ŝvebis la violkolora vaporaĵo:
la lumo de la konscio.

La Morto ironie ekridegis.

-- Ho granda Sinjoro! Finiĝis jam la unua tago de la kreado kaj tamen
mi ekzistas!

  *

La misterplena voĉo denove eksonis.

-- Ekbatu la koro de la Tero kaj la tuto de la animoj okupu ĝin. La
semo de la Amo ekĝermu en ĝi kaj kreiĝu per tio la nova firmamento!
Estu!

Hela rozkolora lumo radiis super la akvoamaso. Saniga varmo penetris
en korpon de la Tero. Ĉiu atomo ektremis pro nekonata fenomeno. La Tero
enamiĝis la senliman spacon de la etero. Aromaj spiraĵoj flugis for el
ĝia korpo kaj la Morto svenante apogis sin per la falĉilbastono.

La Spaco restis senmova. En ĝia glacia memo ne naskiĝis sentoj. La
Tero ploris, faligis fajre brulantajn larmojn kaj el la larmogutoj
fariĝis steloj, brilantaj meteoroj, vagantaj planedoj kaj kreiĝis -- la
nova firmamento.

-- Potenca Sinjoro! Finiĝis jam la dua tago kaj tamen mi ekzistas.

  *

-- Evoluu la semo! Disiĝu la akvo kaj la tero, kiel estis antaŭe!
Estu! Tuj, kvazaŭ je bato de sorĉovipo, la akvo per forfluo de tajdo
okupis nur la profundaĵojn kaj egaj, senherbaj rokoj aperis zigzage
ĉie. Iom post iom formiĝis maroj, lagoj, riveroj, riveretoj kaj vastaj
kontinentoj etendis sin sur la Tero. La akvo estis diafane pura, sed la
vastaj kontinentoj ankoraŭ etendis sin sen ornamoj.

-- Potenca, ĉionreganta Sinjoro! Finiĝis jam la tria tago kaj tamen
mi ekzistas. Ĉu vi indulgis min aŭ mi estas ekster via potenco?

-- Mi povus neniigi vin, sed mi ne volas. Potenco via ĉesis. Kion
valoras la intenco, se vi estas sen armilo?

-- Ĉu sen armilo?

La Morto per subita gesto turnis sin al la falĉilo, sed ĝia
ostobrako vane serĉis ĝin. Dum momento ĝi ektremis, sed poste skuis
ĝian tutan estaĵon raŭka, freneziga ridego. Minace ĝi levis la
pugnojn.

-- Ĉu sen armilo? Ĉu mi ne havas ankoraŭ manojn, kies nura tuŝo
sufiĉas por ĉesigi la vivon? Ĉu mi ne povas spiri kaj mia spiraĵo ne
estas jam tiom detrua, kiom ĝi estis antaŭe? Vi eraras granda Sinjoro,
ĉar kien mi metos la piedojn, tie mi subpremos la semojn de la Vivo!

-- Rigardu ĉirkaŭen! Ĉu vi ne vidas, ke la Tero ĉiam plimalgrandiĝas
kaj la horizonto perdiĝas en la blua grizo de la malproksimo? Ĉu vi
ne sentas, ke tio estas nur eta meteoro, sur kiu vi staras? Ĝi kuras,
portante vin, en la senfina spaco. Mi povus neniigi vin, sed via
porĉiama puno estas: vagadi sen potenco, vidante la eternan vivon sur
miliardoj da Teroj.

La Morto venkite kun muta rezigno miris la Terglobon, ĉiam pli kaj
pli malgrandiĝantan.

  *

-- Estu, kiel antaŭe estis, pompantaj kreskaĵoj, florodoro ŝvebu en
la aero kaj ombro de verdantaj arboj ŝirmu ilin kontraŭ la sunradioj
dum sekeco! Estu!

La marĉa humo ekmovis sin. Scivole aperis kapeto de la unua herbo
kaj ĝin sekvis la dua. Ili klinis sin unu al alia per printempa kiso.
Pro tiu ĉi kiso riĉe ekburĝonis la Tero.

Silka herbaĵo kovris la nudajn rokojn. Laŭbriĉaj arbaroj ornamis la
dezertojn kaj multkoloraj floroj spiris ozonplenan aromon.

Jen, alvenis la eterna printempo, profetita de la ĉiam verda
vinko.

  *

-- Reviviĝu la bestaro oceana kaj kontinenta! Miliardoj da birdoj
flugadu gaje kantante! Estu!

Subite sonis timema ĉirpado de grilo. Je ĝia muziko vekiĝis mil kaj
mil sonoj. La lazuroj de maroj kaj lagoj facile ektremis kun milda
muĝado. La riveroj ekfluis kaj la riveretoj gaje plaŭdante rapidis
inter la florornamitaj bordoj. La vento siblis melodion kaj birdpepadon
eĥis la prasilento.

En la aero aperis flugilhava monstro kun akra dentaro: la drako
de la fabeloj. El la densejo de la arbaro kuregis mamutoj. El post
arbetaĵoj venis leonoj kaj inter la altaj herboj serpentumis boao.
Iom post iom reviviĝis la tuta bestaro kaj komenciĝis malsovaĝa ludo
anstataŭ lukto por la ekzisto.

  *

-- Reviviĝu la homo! Reviviĝu kaj havu la eternan vivon, promesitan
post perdo de la paradizo! Estu!

Ĉio eksilentis. La naturo senmove atendis la renaskiĝon de la krono
de ĉiuj kreitaĵoj. La suno varme kisadis per radioj la Teron. La floroj
bonodoris parfumon el siaj kalikoj. La arboj donis pompajn kolorojn al
la fruktoj kaj la bestaro silente kun muta pieco atendis.

Subite fendiĝis la tero kaj aperis sub du diktrunkaj pomarboj la
unua homparo: Adamo kaj Evo.

  *

Humile rampis al ili serpento. Rigardante ilin kun verdkoloraj, sed
mildaj okuloj ĝi ĉirkaŭvolvis sin sur trunko de la arbo, kiu iam donis
al ili la frukton de la scio.

Papilio flugis al ili. Ĝi frapetis la florpolvajn flugiletojn al la
lipoj de Evo. Jen estis la unua kiso, vekanta el longa dormo al eterna
vivo.

Evo ektremis. Honteme ŝi kaŝis per la rustoruĝaj haroj, ĝistere
kreskintaj, sian mirinde belan nudecon. Ŝi ĉirkaŭrigardis kaj petole,
sed kun ĉasta rideto, gracia alpremiĝo sin klinis al Adamo.

  *

Adamo vekiĝis. Per siaj brile nigraj okuloj, kvazaŭ li volus
finesplori sian animon, li rigardis la ĉarman, sindonan belecon.

Ekvidinte la serpenton, milde sibletantan al ili, li kaptis arbeton
por elŝiri kaj mortbati ĝin. Li prenis la arbeton, sed lia forta premo
ŝajnis esti nur ama kareso kaj li ne povis eĉ ekmovi ĝin. La brako
senforte falis kaj li surprize vidis, ke la bestoj humile, kun kapoj al
tero klinitaj, proksimiĝis al ili.

-- Evo! Diru, kio estas? Ĉu vizio aŭ realo? Ĉu ankaŭ vin regas tiu ĉi
sorĉo?

-- Ni sonĝis, Adamo.

-- Ĉu vere ni sonĝis? Ĉu ni sonĝis la suferojn de miljaroj, kiujn
kompreni nun mi ne povas? Ĉu mi sonĝis min forta, potenca, kiu nun
eĉ junan arbeton ne povas ekmovi? Ĉu mi estus sonĝinta, ke mi manĝis
el frukto de tiu ĉi arbo kaj per tio naskiĝis la unua kulpo? Kaj la
fratmortigo de Kain estas ankaŭ sonĝo?

-- Vere nur sonĝo. Tie venas ja Kain kun Abel fratame brakumante unu
la alian. Sur iliaj lipoj flirtas gaja rideto.

-- Kaj la signo sur la frunto de Kain? Rigardu!

-- Estis nur sonĝo, turmenta, sed pasinta. Rigardu lian frunton! Ĝi
estas pura, kiel la sennuba ĉielo. En liaj okuloj brilas senpekeco. Ili
venas al ni.

-- Ĉu ankaŭ vi sonĝis la dolorojn de akuŝo kaj la ĝistomban ĉagrenon
post perdo de Abel? Ĉu vi ne rememoras plu pri la suferoj dum la batalo
por la vivo?

-- Forgesite! Ĉio estis nur sonĝo.

-- Kaj kion vi sentas nun?

-- Mi amas vin, eble pli arde ol hieraŭ, kiam la suno subiris.

-- Hieraŭ! Strange! Ŝajnas al mi, kvazaŭ inter la hodiaŭ kaj hieraŭ
estus pasintaj mil kaj mil jaroj. Jes! Jes! Rigardu ĉi besteton kaj
tiun pepantan birdeton! Mi ne konas ilin. Kio estas iliaj nomoj?...
Hieraŭ Kain vagadis ankoraŭ senhejme en la dezerto kaj Abel ne estis
plu vivanta... Hieraŭ... Kiel strange! Mi ne komprenas... mi ne
komprenas...

  *

Li arde premis al si la alvenintan Abel, kiu per unu brako ankoraŭ
tenis ĉe si sian fraton. Kun fila obeemo kisis Kain la frunton de
Evo.

-- Malbonaj knaboj! Kie vi forestis tiom longe? Dum la nokto vi estis
tro malproksime de ni. Kie forestas mia filino, Heloa?

Ho, patrino! -- komencis Kain. -- Ni estis ne malproksime de vi por
bani nin en la rivereto. Ĝi plaŭdis al ni strangan fabelon kaj hodiaŭ
ni bone ridis pri ĝi. Ĉu ne, Abel?

-- La fabelo estis stranga, sed mi ne komprenis.

-- Kion ĝi fabelis? -- demandis Adamo.

-- Forgesite! Nur tion mi sentas, ke mi amas mian fraton... tre...
tre.

-- Kaj vi?!

-- Abel kaj mi: ni estas unu.

-- Kie estas Heloa? -- urĝis Evo.

-- Tie, ĉe la montdeklivo ni vidis ŝin pelanta papilion. Ekvidinte
min kune kun Abel, ŝi rigardis nin longe, kvazaŭ ŝi neniam estus
vidinta nin. Poste ŝi kuris al ni kaj superŝutis nin per pluvego da
kisoj... „Nur sonĝo estis, nur sonĝo!“ ripetis ŝi senĉese. Mi ne
komprenas, patro!

  *

Ĉe la vojkurbiĝo aperis knabino, vigla kiel kapreolineto. Ŝia irado
estis facila, kvazaŭ ŝi havus flugiletojn. Laŭte ridante ŝi persekutis
papilion antaŭ si.

[Bildo: IMRE PÉRELY: GOLGOTO.]

-- Patrino!

-- Heloa!

-- Kiaj strangaĵoj okazas hodiaŭ! Ĉu vi vidas tiun blankharan,
longbarban viron, kiu proksimiĝas al ni de la montdeklivo? Mi renkontis
lin kaj li diris al mi, ke li estas pli ol 900 jara.

-- Pli ol 900 jara?

-- Jes! Lia nomo estas Matusalemo kaj li serĉas siajn gefilojn kaj
genepojn. Li kisis min. Li estas tiel stranga homo. Li demandis min pri
mi kaj aŭdante, ke mi estas filino de Adamo, li ŝajnis dube rideti.
Poste li demandis pri la monstro, fluganta super ni. Nekredeme li skuis
la kapon, kiam mi diris ĝian nomon. „Ĉu drako?... Sonĝo, verŝajne estas
nur sonĝo“ -- li murmuris.

-- Ĉu li venas al ni?

-- Mi ne scias! Li atendas la Mesion. Kiu estas la Mesio?

-- Strange!... Mi ne scias, Heloa!

  *

-- Patro! Rigardu! -- ekkriis Abel -- Rigardu al la dezerto! Kvazaŭ
sonĝo aperus antaŭ niaj okuloj. Ĉu fendiĝis la tero aŭ korpiĝis la
nenio, sed mi vidas multe da tiaj homoj, kiaj ni estas. Sur iliaj
korpoj estas io, kio kovras la nudecon. Kio estas tio, patro mia?

-- Mi ne scias, Abel!

-- Rigardu, rigardu ilin! Ili venas al ni. Ili estas multaj. Unu
havas vizaĝon, brilantan de ĉiellumo, kaj liaj manoj, piedoj estas
vunditaj. Apud li marŝas longbarba viro, portanta du ŝtontabulojn. La
vizaĝo de tiu ankaŭ brilas. Rigardu, tie sekvas ilin la tria. Liaj
okuloj estas mallarĝaj, strange oblikvaj. Liaj haroj estas plektitaj
kaj pendas ĝis tero. Tie la kvara, kun duonluno sur sia kapornamo...
kaj tie ankoraŭ unu. Ho rigardu, patro, tie venas multaj. Iliaj vizaĝoj
estas brilantaj. Manon en mano ili venas. Kiuj ili estas?

-- Mi ne scias, Abel. Mi vidas nur, ke ankaŭ via vizaĝo estas
brilanta, kaj ankaŭ tiu de via patrino. Vi ĉiuj havas lumon ĉielan sur
la vizaĝoj kaj mildecon en la okuloj. Mi sentas nur, ke io nekonata
lokiĝis en mia koro. Tio faris min malforta, sed plialtigis mian
animon. Mi sentas nur, ke mi devas ami tiujn, kiuj venas al ni. Mi
devas ami la herbeton, bestojn kaj ĉion, kio estas ĉirkaŭ ni. Io flugis
for el mia brusto. Ho, diru, kio estas tio?

  *

La grupo jam pliproksimiĝis kaj ili povis bone aŭdi la parolon. La
ŝtontabula viro parolis.

-- Viaj manoj kaj piedoj estas vunditaj. Ĉu ili doloras?

-- Ne, Moseo! Ili estas ja la vundoj de la amo.

-- Kiu vi estas, konanta mian nomon?

-- Kiun vi profetis al via popolo. La Mesio.

-- La Mesio? Filo de Dio?

-- Filo de Dio, kiel vi ĉiuj, kiuj venis de tempo al tempo instrui la
popolojn por la perfekta boneco.

-- Ĉu vi estas martiro? Ĉu la sorto frapis vin senmerite aŭ vi pekis
kontraŭ Dio kaj Li punis vin?

-- Nek la unua, nek la dua. Dio neniam punis la kreitaĵojn, ĉar Li
estas la senfina indulgo. Agon sekvas ago, kion nur la homa malforteco
nomis punanta mano de Dio. Mi estas mi mem, ĉar en Kristo per Kristo
naskiĝis la krista ideo.

-- Kaj vi? Kiu vi estas? Viaj vizaĝo kaj vesto estas fremdaj por
mi.

-- Mi estas Kong-Fu-Ce kaj jen apud mi Budho.

-- Ĉu ankaŭ viaj religioj estas revelacioj?

-- Same kiel la viaj.

-- La religioj estis neniam revelacioj, nur la kredo, kiu fondis
ilin -- diris la Mesio. -- Ili devenis el la dependa sento de la homoj.
Sen religioj, sen certa scio pri Dio la homo estus vivinta izolite en
plena, senĉesa turmento. Benita donaco estis la dependa sento ĉar ĝi
ebligis la socian vivon.

Sed kiu religio estis do la sola, ĉielan gracon donanta religio?

-- Ĉiu religio estis gracon donanta al tiu, kiu pie, konvinkiĝinte
sekvis ĝin. Post ĉeso de la vivo zorgis la senfina indulgemo de Dio
pri la animo. Ĉu vi opiniis, ke homo povis fari leĝon por la ĉiela
regno?

-- Ne!

-- La sama kredo vivis en ĉiu homo de la tempokomenco ĝis la fino.
Nur la formo, la eksteraĵo konformiĝis al la epoko.

-- Majstro! Permesu al mi kisi viajn vundojn. Mi estas Luther.

-- Vian nomon mi ne konas, sed vi estas mia homfrato. Kisu min!

-- Majstro! Permesu meti la pekeman kapon sub vian plandon! -- petegis
ruĝbarba viro.

-- Ne, Judaso! Per kiso vi perfidis min, per kiso mi povas absolvi
vin. Kisu min!

Post la kiso la vizaĝo de la ruĝbarba viro ŝajnis brili. Pro doloroj
rompita virino kaj sortofrapita viro venis al la grupo. La Mesio
ĉirkaŭprenis ilin.

-- Jen la patro kaj la patrino.

  *

La grupo preterpasis kaj Adamo rigardis mirigite ilin.

-- Evo! Denove ni sonĝas.

-- Ne! Nur ĵus ni komencas vivi.

  *

Nova grupo proksimiĝis. Pompe vestitaj faraoj, kirasitaj reĝoj,
ordenriĉaj kavaliroj.

-- Ho, cezaro, se tiu ĉi manpremo povus forgesigi mian krimon!

Ĝi forgesigas tion, Brutus, ĉar ne la ponardpiko rompis mian koron,
sed la maldanko. Sed ĝi estis sonĝo kaj jen la vekiĝo. Kiu vi estas,
viro, amare meditanta eĉ nun?

-- Heredinto de via trono. Sed ne homo. Vandala besto. Oni nomis min
Nero. Mi lasis mortigi patrinon kaj gefratojn. Vaporiĝis la sango de
homoj sur sablaĵo de mia cirko.

-- Vi havis malbonan sonĝon, filo! Mi estas ja ĉi tie kaj ankaŭ viaj
gefratoj. Kisu min kaj vi forgesos vian inkubon.

-- Patrino, pardonu vian filon!

-- Rememoru! En sangplenaj bataloj ni staris unu kontraŭ alia. Tiam
venkis mi, sed nun min turmentas mia triumfo. Ĉu vi povus pardoni min,
Konstantin?

-- Tiu ĉi manpremo estu la signo por nia paco, Mahomed!

  *

La grupo preterpasis. Adamo sentis sin renaskiĝi en cent kaj cent
figuroj de la historio.

-- Evo! Kial estis la batalo?

-- Por kompreni kaj taksi la eternan feliĉon.

  *

Paroj proksimiĝis. Amplene, kun delikata rideto ili rigardis unu la
alian. Kelkaj el ili gaje kantis, aliaj flustris amajn vortojn. Ĉiu
penis diveni la penson de sia kunulo aŭ kunulino.

-- Ne estas pli purpuraj la radioj de la aŭroro ol viaj lipoj kaj
ne estas rozoj pli ĉarme pompantaj, ol tiuj de viaj vangoj, ho mia
Julia.

-- Ho, Romeo, teruraj sonĝoj turmentis min dumnokte.

-- Forgesu! Vi mem diras ja, ke ili estis nur sonĝoj.

-- Ĉu sonĝo estis aŭ turmenta maldormo -- mi ne scias.

-- Preterlasu ĝin! Rigardu ĉirkaŭen! Miloj da feliĉaj geamantoj
ĉirkaŭas nin. Printempa odoro ŝvebas en la aero, kante pepadas la
birdoj sur la arboj, ame karesas vin la sunradio kaj la kampo prezentas
al vi milkolorajn florojn. Ho venu!

-- Antonio! Lipojn viajn mi sentas denove sur la miaj. Via kiso
feliĉon ŝtelas en mian koron. Amo via donas al mi novan vivon.

-- Ni forgesu la hieraŭon! Amaraj rememoroj forpasu el niaj koroj.
Ho, Kleopatra, la vekiĝo estas pli bela ol estis nia maldormo.

  *

Evo rigardis ilin. En ŝia koro vekiĝis la sento, ke en ĉiuj virinoj
ŝi vidis sin mem.

-- Adamo! Por kio estas la virino, se ŝia nomo estas malforteco?

-- Por venki per ĝi la fortecon de la viro kaj dolĉigi la amaran
postguston de la triumfoj vanaj.

  *

Grupo de seriozaj, trankvilaj viroj proksimiĝis. Ili parolis
mallaŭte sed kun firma certeco. Unu el ili portis lanternon lumantan,
la alia tenis sub la brako amason da libroj, la tria... sed kiu povus
finkalkuli ilin?

-- La lampon kial vi ne estingas? Estas ja taglumo! Viaj okuloj
esplore kiun serĉas?

-- Malnova kutimo! Vian nomon diru, afabla viro!

-- Nur flustre mi diras ĝin, ĉar timas, ke iu povas ekaŭdi, kun kiu
mi travivis jam foje la teran vivon. Venu pli proksimen! Mia nomo estas
Sokrato!

-- Mia modesta nomo estas Diogeno. Diru, ĉu vi ne konas tiujn du
virojn, kiuj marŝas antaŭ ni? La unua havas en sia mano solan bastonon
kaj la alia faskon da volumoj. Ili ŝajnas enprofundiĝi en amika
diskuto.

-- Preterpasinte ilin mi aŭskultis la parolon. La bastonhava estas
Zaratustro kaj la alia Nietzsche. Ili parolis pri...

-- Ho, Sokrato, amata edzo mia! -- ŝovis sin virino inter la
parolantojn.

-- Jen Xantippe! Neniu perdis en la renaskiĝo, nur mi.

-- Vi eraras, ĉar mia lango humiliĝis, kiel hundo de ŝafisto...

-- Kiu tamen kelkfoje ekbojas.

-- Pardonu min!

-- En mia koro ne estas kolero.

  *

-- Adamo kaj Evo ridetante rigardis unu la alian.

  *

Ondis homamaso post homamaso en pli aŭ malpli grandaj grupoj.
Laboristoj, rompitaj de la vivoŝarĝo; parioj de la iama Hindujo;
forlasitaj infanoj; perfiditaj knabinoj kaj malĉastulinoj. En ĉiu grupo
regis la senlima pardono, malsupreniĝinta el la ĉiela regno.

Adamo kunvokis siajn gefilojn kaj terenĵetis sin por sendi
dankplenan preĝon al la Sinjoro de la universo.

  *

Kaj sonis la preĝo kaj ĝi trovis eĥon en koro de ĉiuj kreitaĵoj. La
arboj humile klinis la laŭbkronojn, la bestoj ame premis sin unu al
alia kaj la homoj, superŝutitaj de la nekonata sento, ekgenuis sur la
teron.

Fendiĝis la ĉielo kaj la ĉielaj radioj superbrilis tiujn de la suno.
Sonis laŭde aklamanta ĥoro de serafoj, keruboj.

El la fendiĝinta ĉielo sonis ĉion trapenetranta voĉo.

-- Amo kaj paco regu en viaj koroj! La batalo estas finita kaj
alvenis la promesita eterna feliĉo. La spirito de la Malbono, Lucifero,
estas ekzilita. La Morto estas venkita, por ke la harmonio de la Amo
regu la mondon. Estu vi gracoplenaj kaj kun komprena sento de la koro
amu unu la alian!

La milionoj da popoloj komencis vivon en feliĉo, neniam forpasonta.
La tempo haltis kaj la miljaroj pasis sen postsigno, pli-ĝuste, ilia
paso eĉ ne komenciĝis.

  *

En la spaco du longvostaj meteoroj sekvis unu la alian. Sur la unua
sidis inerte, senpotence, en obstina muteco la Morto. Sur la alia
staris la ĉionneanta spirito de la Malbono: Lucifero.

Kun furioza rapideco la du fajrerantaj globoj kuregis kaj la dua
atingis la unuan. La Morto ironie ekkriis.

-- Frato! Venkitaj ni estas post la batalo. La promesita eterna vivo
fine realiĝis!

-- Eĉ kontraŭe! La batalon ni gajnis.

-- Mi ne komprenas vin. Kial do ni estas ekzilitaj?

-- Ĝuste pro tio, ĉar la homon ni levis al enviinda alteco. La homo
estis kreita, kiel la bestoj. Nur tiam fariĝis vere la Homo, kiam mi
donis al li el la frukto de la scio. Mi estis la sendependa volo kaj
mi estis ankaŭ la ĉion reganta pasio. Kion valoras la homo sen mi. Li
estas nur movebla pupo, kiun lia majstro laŭplace puŝetas tien kaj
reen. Li ne estas plu sinjoro de siaj propraj agoj kaj li ne estas
plu sklavo de la pasioj. Kiu ne estas reganto pri propraj pensoj kaj
ne estas sklavo de la pasioj, tiu estas jam mortinta. Ili ambaŭ donas
la forton por progresi kreante novan. Penso unuiĝinte kun pasio faris
miraklojn kaj donis valoron al la vivo.

-- Sur la Tero denove regas vivo. Vivo en plena harmonio de la
Amo.

-- En harmonio de la eterna stulteco. Rigardu al la Tero kaj ĝuu la
plorindan aspekton. Jen: Nero trovas ĉielan feliĉon banante la piedojn
en la rivereto, kiel la plej simpla kamparano; Shakespeare, kiun
admiris la tuta mondo, kun cerbo malvarmiĝinta nun rigardas la ludon
de la sunradioj sur la sablo. Kio estas ĉi tiu vivo? Kiso, unutona
komplimento, enuiga jugo de la ĉiela graco? De tempo al tempo oni ĵetas
sin teren antaŭ la dia lumo. Jen la imperio de la „perfekta amo“, kie
oni ne povas krei, ĉar oni devus antaŭe detrui ion. La amo estas nur
tiam belega poemo, se la muzikon mi komponas al ĝi. Disharmonio kaj
ĉiam disharmonio! Jen la sola faktoro al la perfekteco. Nur nun mi
vidas ke mi estis sur tiu ĉi kotglobo -- la dio.

[Bildo: ATTILA SASSY: ADAMO.]

-- Kaj kiu estis mi?

-- Vi?! Sole ilo!

-- Ne! Dio!

-- Mi diras, ke nur ilo.

-- Ne! Mi naskis la unuan doloron. Tiun doloron, el kiu ĝermis ĉiu
belo, per kiu nobliĝis la homo.

-- Kiu donis la konscion pri ĝi? Mi kaj sole mi!

-- Naskinto de la malfeliĉo kaj angora sento ankaŭ mi estis.
Kiamaniere oni povis konsciiĝi pri feliĉo, se mi ne estus
ekzistinta?

-- Mi mem naskis vin, sklavo! Via ekzisto estis nur malbeno, frukton
neniam donanta.

-- Ĉu pri benitaj fruktoj fanfaronas vi, kiu estas spirito de la
Malbono mem? Via memo, la disharmonio estis fatalo via.

-- Neniiĝu sklavo, atakanta vian sinjoron!

-- Neniiĝu vi, pro kiu mi estas ekzilita.

La Morto leviĝis kaj per la potenca ostobrako ĝi batis al Lucifero,
sed perdinte ekvilibron falis de la meteoro. Ankoraŭ ĝi aŭdis la
longesonantan raŭkan ridon de Lucifero kaj poste, kiel eta sensignifa
planedo, komencis kuri sur nova orbito ĉirkaŭ iu suno.

   *
  * *

La sonĝo finiĝis kaj la Morto vekiĝinte ĉirkaŭrigardis kun terura
timo.

Silento regis sur la finrikoltitaj kampoj de la Vivo.

Subite ĝi etendis la manon al la falĉilo, kvazaŭ certiĝi pri sia
potenca posedaĵo kaj poste, kun ironia rideto, ekiris por nova rikolto
-- al la Marso.

  JULIO BAGHY



EL MIAJ REMEMOROJ

(Daŭrigo)


Tial, en unu letero, kiun mi skribis al S-ro Fruictier, mi aldonis
kiel preteriran ekkrion: kiel bone estus, se... k. t. p.
-- Kaj S-ro Fruictier respondis same: jes ja, kiel bone estus, se...
k. t. p.

Dirite, farite.

Kaj tiam nia interkorespondado temadis ĉirkaŭ tiu ideo. Kaj ĝia
rezultato estis, ke ni enpresis en la gazeto alvokon al la tutmonda
esperantistaro por fondi propran eldonejon-presejon, akcian societon,
kies centro estus en Parizo. Kaj la esperantistoj aĉetis akciojn,
tiamaniere, ke baldaŭ kunestis la necesa sumo por fondo de la „Presa
Esperantista Societo“.

Mia transmigro estis decidita. En septembro 1904 mi rapide disvendis
mian presejon, konservante el ĝi nur tiujn ilojn, kiujn mi juĝis utilaj
en Parizo, -- kaj, kun mia familio kaj kun mia preshelpanto mi forlasis
Hungarujon, por fariĝi loĝantoj de Francujo.

Ĉu mi tedu la legantojn per la detala priskribo de mia vojaĝo
Parizon? Ne; tion mi ne volas fari. Sufiĉu diri nur, ke dumvoje mi
vizitis la maljunan samideanon S-ro E. Meier, en München; tio estis
la unua okazo, kiam mi parolis kun esperantisto nekonanta la hungaran
lingvon.

Tamen, pri unu epizodo mi raportas. Kiam ni forlasis la lastan
germanan urbon, Deutsch-Avricourt, kaj nia vagonaro eniĝis en
Francujon, en la unuan francan urbon, Igney-Avricourt, tie mi
malagrable spertis la konsekvencojn de mia nekono de la franca lingvo.
Estis posttagmeze, kiam ni alvenis en la ĵus nomitan francan limurbon,
kaj tie ni devis atendi pli ol unu horon ĝis la reforiro. Tiun tempon
mi intencis profiti por tagmanĝo; mi mendis do nutraĵojn en la
stacidoma restoracio -- en lingvo germana (tiam mi ne ankoraŭ parolis
france). Sed, ho ve! _neniu komprenis min!_ oni ne alportis
manĝaĵojn... Kun patra doloro mi rigardis miajn malgrandajn infanojn,
kiuj jam komencis plendi pri malsato. Mi denove mendis ion por manĝi
-- denove germane -- parolante pri la infanoj, kiuj jam de longa tempo
ne vidis konvenajn nutraĵojn, -- vane! oni ne komprenis, ne komprenis.
Tiam, kun edza doloro, maldolĉe mi turnis min al mia edzino, nerve
plendante, en lingvo _hungara_:

-- Belaĉa afero, ĝis Parizo ni ne manĝos, je diablo!

Kaj jen, nun sinjorino, el la servopersonaro de la restoracio,
ĝentile demandis min _germane_:

-- Kiun lingvon vi parolas, gesinjoroj?

-- La hungaran; ni estas Hungaroj, kaj ni vojaĝas Parizon.

-- Do vi ne estas Germanoj?

-- Ne, sinjorino, kaj...

-- Ho, tiuj ĉarmaj infanoj, kredeble ili estas lacaj kaj malsataj;
oni tuj servos al vi, gesinjoroj.

Kaj, ho miraklo! tiam kelnero, servisto, kasisto, ĉiuj, ĉiuj
komprenis germane... ĉar ili jam sciis, ke ni ja _ne_ estas
Germanoj...

En Parizo, S-ro Fruictier atendis nin en la stacidomo kaj li
servoprete kondukis nin en nian provizoran, kaj la morgaŭan tagon en
nian definitivan loĝejon.

Tuj la unuan tagon de mia estado en Parizo S-ro Fruictier prezentis
min al S-ro Th. _Cart_. Ne estas necese, -- ĉu ne vere, kara
leganto? -- ke mi pli detale raportu al vi, kiu estas S-ro Cart; vi
ja konas lin, ĉiu konas lin. Lia nomo estos markita per oraj literoj
sur ĉiu paĝo de la historio de Esperanto, kaj mi tute ne troas
dirante, ke sen li eĉ ne estas certe, ĉu Esperanto vivus hodiaŭ.
Por plilarĝigi vian konon pri li, mi aldonos nur, ke mi ne nur
respektas, ne nur admiras tiun modelecan viron, sed mi vere amas
lin, kaj mi estas fiera, sciante, ke tiu amo estas adresita al
plenmerita homo.

Post kelktaga ripozo ni (S-ro Fruictier kaj mi) komencis labori.
Ni priparolis detale la fondotan presejon, faris planon, luis ejon
(33, rue Lacépède) kaj mendis ĉion necesan. Mi parolis ĉiam esperante
(devige!), ĉie, en literfandejo, en maŝinfabriko, en inkaĵfarejo, en
papermagazeno, ĉe konstruistoj, ĉe masonistoj, ĉe lignaĵistoj, ĉe
vitristoj, ĉe ĉifonistoj, ktp. ktp., propagandante tiamaniere nian
lingvon ĉie. Post kelkaj semajnoj la presejo estis funkciopreta, kaj
la oktobra numero 1904 estis jam presita en ĝi. (La antaŭan numeron,
por ne tro malfruigi ĝin, pro la manko de presejo, oni presis en Céret,
sub la gvidado de nia fervora, bedaŭrinde jam mortinta samideano Paul
Berthelot.)

Krom la necesaj litertipoj kaj kompostmaterialoj, kune kun la
specialaj supersignitaj literoj esperantaj, la presejo konsistis
el unu granda presmaŝino, unu malgranda platpresila maŝino, unu
„Linotype“ kompostmaŝino, unu motoro kun la bezonaj transmisioj, kaj
en la papermagazeno unu granda papertranĉmaŝino. Ses ĉambrojn okupis
la Societo, el kiuj unu -- la kompostejo -- sur la strata fronto; en
tiu ĉi ni akceptis la klientojn kaj la samideanojn, el kiuj kelkaj
entuziasmuloj konsideris nian esperantan entreprenejon kvazaŭ ĝi estus
la „oka mirindaĵo de la mondo“.

Post la oficiala deklaracio pri la fondo de la „Presa Esperantista
Societo“, farita per fondodokumento antaŭ notario, la Societo faris
sian unuan ĝeneralan kunvenon, en kiu oni elektis la estraron:
prezidanto: S-ro Th. Cart; delegito: S-ro Paul Fruictier; sekretario:
S-ro William Mann; teknika direktoro: mi. Poste, oni elektis ankoraŭ
unu delegiton: S-ron Ch. Verax, kaj, post la finiĝo de la deĵorado de
S-ro Mann, F-ino Cécile Royer fariĝis sekretariino.

(Daŭrigota.)

  PAŬLO DE LENGYEL.



ĈU ESTAS LAND'?...

Dediĉata al S-ino A. Sergeant.

D-RO LEONO ZAMENHOF


  Ĉu estas land',
  Kie eternas suno,
  Kie ĉiel'
  Ne ploras en aŭtuno?
  Kie la ter'
  En ama sentebrio
  Per flora brust'
  Ridas al sunradio?

  Ĉu estas land',
  Kie la ĝoj' ne ĉesas,
  Senzorga kant'
  Dorlotas kaj karesas,
  Kie kontent'
  Kaj forta vivadoro,
  Ne senesper'
  En ĉies regas koro?

  Ĉu estas land',
  Kie de vivmateno
  Ne nutrus nin
  De la mensog' veneno?
  Kie preĝej'
  Glorante amon Dian,
  Imitus mem
  Ekzemplon grandan Lian?

  Ĉu estas land',
  Kie la amo tronas,
  Kie la kor'
  Perfidi vin ne konas?
  Kaj kie larm'
  Ne estas larm' de ploro
  Sed de feliĉ'
  De amoplena koro?

  Ĉu estas land',
  Kie animo laca
  Trovus en ĝi
  Ripozon vere pacan?
  Kaj kie bru'
  Kaj krioj de batalo
  Ne igus nin
  Memori pri realo?

  Ĉu estas land',
  La lando ideala,
  Kie la hom'
  Estas al hom' egala?
  Kie fratec'
  Ne estas vort' de vano,
  Sed ideal'
  Plej sankta de regnano?

  Ne serĉu ĝin
  Ĉi landon sur la tero:
  Ĝi trovas sin
  En kred' nur kaj espero.
  En tiu land' --
  En land' de propra sento
  Troviĝas nur
  Korpaco kaj kontento!



LA KANTISTO DE L' MIZERO

JACINTO BENAVENTE


Lia aspekto: fripona, senhonta, strata kantisto. Li estis la
sorĉa poeto de l' popolamaso, de tiu mizera amaso, kiu suferas ĉiajn
dolorojn, sen propra sento pri la sufero.

De la tagiĝo li vagadis en la urbo, trairis la ĉefajn stratojn,
kie nobeloj, potenculoj kaj komercistoj marŝadis en ofenda bruo, kaj
li eĉ unu fojon ne haltis tie por kanti; sed dum lia malrapida irado
li melankolie meditis pri la streĉita, vigla urbovivo, kaj lia animo
ensuĉis indignon kaj malĝojon.

En flankaj stratoj, en mallumaj amasloĝejoj, haladzaj spiradejoj
por la mizeraj loĝantoj, kantis la poeto ĉirkaŭata de homoj malriĉaj,
sensciaj, ĉifonaj, malsataj; kelkfoje li kantis kun la sankta malamo de
l' poeto, alifoje kun malgajo, senkonsolo: homa Kristo al kiu mankis
dieco de Savanto; ofte liaj strofoj estis senenhavaj, sed brilaj pro
harmonio: amaj litanioj, kiuj penetris en la animon kun aromoj de ĉiuj
amoj, kaj subita interna tagiĝo heligis la mienojn kiuj antaŭe esprimis
malgajan nescion, kaj ĉiuj proksimiĝis ĉirkaŭ lin por aŭskulti kaj
posedi liajn vortojn; sanktoleitaj per dia poezio, al ili restis sur la
fruntoj por ĉiam gravuritaj ĉielaj vortoj... justeco, pieco, espero!

Neniam kantis aliajn amojn la poeto: Kantisto de l' Mizero, kiel
ĉiuj lin nomis. Mizero estis lia amatino, kaj li neniam havis pli
fidelan amon.

Sed la filino de l' Reĝo estis tre inklina al poezio; cent kortegaj
poetoj flatis ĉiam ŝian vantemon de belulino kaj princino, ŝi tamen
deziris aŭskulti la popolan poeton de libera spirito, kiu atakis la
kortegajn morojn per sia satiro, kiu minacis la potenculojn per detruo
kaj morto, kiu ne submetiĝis al beleco, nek al forto, nek al riĉeco; ŝi
deziris aŭskulti la Kantiston de l' Mizero.

Kaj ŝi fine aŭdis lin kaj ploris lin aŭdante, kaj ŝi aspektis tre
bela dum ŝi malĝoje ploris pri doloroj neniam de ŝi sentitaj, ĝis la
poeto Kantisto de l' Mizero, unuafoje, ekkantis pri beleco de virino.
La princino certigis, ke neniu alia poeto kortuŝis ŝin tiel dolĉe;
kaj la poeto certigis, ke neniu alia komprenis lin tiel, kiel la
princino.

-- Ne bone mi faris, ke mi aŭskultis tiom da kortegaj poetoj!
Kion ili povis diri al mi krom flataj mensogoj? De nun vi estos mia
preferata poeto.

-- Ne bone mi faris, ke mi kantis miajn kantojn antaŭ mizeruloj. Ĉu
ne pli bone decas kortuŝi pie la potenculojn ol veki per minacoj la
humilulojn? De nun mi kantos nur por vi.

Kaj tiel la poeto restis por servi al la filino de l' Rego. Kun
koloraj brodaĵoj ĉe brusto, sur koro, oni vidis lin rajdanta je la
servo de l' rega ĉaro; la mizeruloj perdis por ĉiam sian poeton, kaj
de tiam se nova trubaduro diris al ili: „Aŭskultu min, mi estas nova
Kantisto de l' Mizero“, ili preteriris malkonfide, malgaje, senkrede
kaj diris:

-- Certe! Kantisto de l' Mizero, ĝis kiam princinoj ekdeziros
aŭskulti vin.

  El la hispana: FELIKSO DIEZ



NOVA SENTO

(HIMNO DE E. R. A.)

Poemo de Julio Baghy -- Muziko de Teodoro Pallós


  Nova sento, salutas kore vin ni kune
  Regu en nia frata rond'.
  Nova sento, radioj viaj brilu sune
  Portu komprenon por la mond'.

  Hardite ni kun ĝojo
  Rapidu sen ŝancel'.
  Ĉar gvidas ĝi sur vojo
  Tra l' nigra nokt' al cel'.

  Profetas klare por ni
  Mistera kora son':
  Por teran pacon formi
  Vi homo restu hom'.

  Nova sento, magia forto de l' konkordo
  Je vi sopiras la fratar'.
  Nova sento, kerubo de l' socia ordo
  Gardu la pacon de l' homar'.

  Ĉar pacon kreus amo,
  Homecon gardas ĝi
  Ni ĵuras ke ĉi flamon
  Ne ĵetos for de ni.

  Ni semos se modeste,
  Sed sen ripoz' sen lac',
  Ke fine venku feste:
  Tutmonda homa pac'.



LA OVO

ALBERT KIVIKAS


Trans la marĉon kondukis piedsigna vojeto, dronanta en marĉeto,
leviĝanta sur altaĵeton, trairanta arbetaĵojn kaj ebenaĵon,
serpentumanta kvazaŭ stria kolubro ĉirkaŭ dika arbo, finkondukanta
tamen al sablejo, al mizera kabano.

Laŭ tiu piedsigna vojeto hejmenpaŝis laboristo, havante lacecon
kvazaŭ ŝarĝon de sablo en karno kaj sango, kaj en la stomako kvazaŭ
malsatajn hundojn kolere bojantajn. Pro malforteco liaj piedoj
fleksiĝis kaj devigis lin sidiĝi sur altaĵeto por ripozo.

Sidas la viro, laciĝinta, luktanta kun la dormo; preskaŭ perforte la
okuloj fermiĝas.

Dormas la viro kaj subite ekaŭdas, kiel iu plaŭdante venas laŭ la
akvoplena vojeto kaj murmuras.

-- Verŝajne hundo, -- pensas la viro, kaj ne malfermas la okulojn -- ĝi
vagadu!

Sed la murmurado kaj plaŭdado jam estas tute proksimaj.

Nun la viro volas malfermi la okulojn, sed la palpebroj estas
strange pezaj; li provas per la dika fingro suprenŝiri ilin, per la
manplato li viŝas la vizaĝon -- nenio helpas, li ne povas malfermi la
okulojn.

Sed la murmurado proksimiĝas pli kaj pli.

Subite rimarkas la viro, ke li vidas ne malferminte la palpebrojn,
tute klare li vidas per siaj okuloj tra la fermitaj palpebroj.

Jen: granda lupo venas laŭ la vojo, la vosto treniĝas en nura akvo,
la kolsupro suprenstaras kvazaŭ la haregoj de virporko, sed la okuloj
estas fermitaj -- kaj ĝi murmuras. Rigardas kaj rigardas la viro tra la
fermitaj palpebroj kaj miras:

[Bildo: RÉVÉSZ: PETŐFI EN LA DRINKEJO.]

-- La okuloj de la lupo estas fermitaj, sed ĝi sen deflankiĝo rekte
iras la vojeton! Miraklo de mirakloj, ĝi iras sen deflankiĝo la vojeton
kaj murmuras!

Sed la lupo, plaŭdante, pli kaj pli alproksimiĝas.

Ho! Ĝi kvazaŭ havas ion en la buŝo?

Rigardas kaj rigardas la viro, kaj vidas: la lupo havas kokinan ovon
en la buŝo. Rigardas la viro ankoraŭ pli fikse: jes, la lupo efektive
havas kokinan ovon en la buŝo!

Pensas la viro, kion do faru la lupo kun la kokina ovo: neniam dum
sia vivo li aŭdis, ke la lupo manĝas ovojn.

Ŝtelrigardas kaj ŝtelrigardas la viro la ovon en la buŝego de la
lupo, kaj subite eksentas kolektiĝi la salivon en la buŝo pro apetito --
li estas tre malsata, kaj eble la ovo estas kuirita kaj manĝebla.

Sed la lupo, ne malfermante la okulojn, pli kaj pli proksimiĝas
laŭ la vojeto, inter la dentegoj ĝi portas la ovon, la tutan tempon
murmurante.

Ĝi jam preskaŭ estas atinginta la viron, kiam ĉi tiu subite ekkrias:
-- He!

La lupo pro timo ekbojas, faligas la ovon el la buŝo, malfermas
la okulojn, ekvidas la viron kaj forkuras arbaron. Sed la ovo restas
ruliĝanta sur la vojeto.

-- Ovo, -- pensis la viro -- ovo kiel ovo!

Sed mirinde granda estas ĉi tiu ovo, pli granda ol tiu de anaso aŭ
de ansero.

La ovo eble estas kuirita -- pensas la viro denove, kaj ekprenas ĝin
en la manon.

Sed la ovo estas varma, kvazaŭ ĵus prenita el la kaldrono. Palpas la
viro ĝin de ĉiu flanko -- sed subite -- la ovo ekmurmuras!

Li rompis per tranĉilo ĝian ŝelon, la murmuro ĉesis. La ovo estis
efektive kuirita, eĉ la ovoflavo estis malmola.

Manĝas la viro longan tempon avide la ovon, li manĝas, sed formanĝi
ĝin ne povas. Li estas jam tute sata, sed duono de la ovo estas ankoraŭ
ne formanĝita.

-- Restos eĉ por mateno -- pensas la viro, kaj metas la duonovon en
sian sakon.

Post tio li, sur la altaĵeto, ekdormas profunde.

Matene vekiĝinte li vidas:

Nenie plu estas la duonovo, en la sako troviĝas la vosto kaj la
malantaŭaj femuroj de lupido.

  El la estona: HILDA DRESEN.



[Bildo: JACINTO BENAVENTE]

MONDLITERATURA OBSERVO


JACINTO BENAVENTE. Denove la ĉarma Hispanlando ricevis nordan
kareson. La Nobel-premio venas jam la trian fojon en la landon
de l' oranĝarbaroj. Ĝin jam gajnis Echegeray (matematikisto kaj
dramverkisto), Ramón y Cajal (histologo), kaj nun la dramverkisto
Jacinto Benavente.

Benavente aperas antaŭ la eksterlandanoj kiel nekonita, ĵus trovita
homo. En lia patrolando jam delonge estas solena okazaĵo kaj brila
sukceso ĉiu nova dramo de Benavente, sed en fremdajn lingvojn oni
apenaŭ tradukis dekon el la riĉega verkaro de la rekonstruinto de
l' hispana teatra arto kaj pro la neeviteblaj perdoj en traduko la
profunda kaj delikata artisto... ne ĉiam plaĉis tiel kiel li meritas.
Germana traduko, kiun mi legis tute ne plenumis miajn esperojn.

(Estas interese ke al la Esperanta publiko Benavente estis jam
antaŭlonge prezentita. En „La Revuo“ aperis de li, en la traduko de
Vicente Inglada „La Angora Katino“, „La Gefavoratoj“, „Kruela Adiaŭo“.
La „Hispanaj Dramaj“ en la Internacia Biblioteko de Borel konsistas nur
el verkoj de Benavente.)

Benavente estas vere delikata artisto, kiu trovas altajn ideojn
kaj subtilajn sentojn kaj vestas ilin per susuranta silko de sia
poezia prozo. Ni ne scias kion pli multe admiri, ĉu la belecon de lia
lingvo, ĉu la trafan, ĉiam altrangan (kvankam kelkfoje iom sofisman)
spiritesprimon, ĉu lian majstrecon en karakterizo kiu per kelkaj vortoj
kaj trajtaj povas al ni plene prezenti homojn pli perfekte ol per
longedaŭra priskribado. Majstra konanto de la eleganta mondo kun ĝiaj
artifikaj intrigoj, spritaj malicaĵoj, flataj hipokritoj, li vivigas
antaŭ ni ĉi tiun mondon tiel brilegan ekstere. Kaj la virinan animon,
jen flirteman, kaprican, bagateleman, jen varman, sindonan, sinoferan
li konas mirinde. Tion li pruvas jam en unu el siaj unuaj verkoj, en
la „Virinaj Leteroj“, kiu estas ĉarme kaj facile verkita, sed profunda
virinpsikologio.

Inter la kadroj de mallonga artikolo apenaŭ oni povas konigi lian
abundan verkaron, nur skize ni volas paroli pri kelkaj karakterizaj
trajtoj de lia verkadmaniero.

Ĝi montras bone videblan evoluon de la facile amuza Muzo al la
profundpensa, altnivela, kvazaŭ filozofia arto. La unuaj komedioj:
Konataj Personoj, Edzo de Sinjorino Tellez ktp. estas graciaj satiraj
komedioj kun temo pri amo en diversflanka variado. Ilia sprita kaj
kolora lingvaĵo, interesaj, amuzaj konfliktoj tuj altiris la atenton
de la publiko, baldaŭ li fariĝis famekonata. Sed la sukceso ne delogis
lin, lia genio savis lin de tio, ke li fariĝu simpla amuzisto de la
publiko. Lia poezio ĉiam pliprofundiĝas en la misterojn de la homa
animo, en la sekretojn de la socia vivo. La „Manĝaĵo de Sovaĝbestoj“,
„La Fajra Drako“, „Sabata Vespero“, „Triumfanta Amo“ surprizas, frapas
kaj konsternas per sia realeco, per la kuraĝa eldiro de kruelaj veroj.
Lian poetan koron montras la „Princino sen Koro“, lian romantikan
fantazion la „Kuzo Roman“ kaj „La Bruta Forto“. Lia kono pri virinanimo
en majstraj koloroj pompe ekbrilas en „La Angora Katino“. Kiel grandan
stiliston montras lin precipe la „Kreitaj Interesoj“. Rava antaŭparolo
anoncas la farson: la ludon de pupoj. Kaj sur la kruda tolaĵo li brodas
per oraj kaj silkaj fadenoj, la pupoj parolas sorĉebrilan, dolĉan
lingvon, eldiras elegantajn, akrajn sentencojn kaj sub la krakantaj
lignomembroj pulsas vivanta sango, homaj sortoj, deziroj, voloj
luktas kaj penas, homaj eraroj pentas, homaj intrigoj artifikas. Kaj
super ĉio regas la potenco de la Amo. Tiel vera bildo aperas al ni en
ĉi tiu pupludo pri la nuntempa homa socio ke oni suspektis certajn
kaŝ-atakitajn personojn sub ĉi tiuj pupigitaj tipoj. Ĉi tiu verko faros
sian gloran vojon tra la mondliteratura historio. Leandro restos ĉiam
la sinjoro de altaj revoj kaj lia fidela Crispin, en la servo de sia
sinjoro, venkos ĉian malfacilaĵon per sia profunda homkono.

Ni ne forgesu pri la altmorala „Lernejo de Princinoj“ kaj pri la
„Princo, kiu ĉion lernis en la libroj“, pri ĉi tiu nobla fantazia
verko.

Nun Benavente forestas el sia hejmo. En Ameriko li ricevis la kison
de diino Rekompenco. Kion li alportos el la nova mondo?

Kiam Goethe revenis Germanujon, li verkis sian Ifigenio en Taŭrido,
ĉi tiun korpigitan revon de nordulo pri la lando de la Antikvo, pri la
sopirata Sudo.

Per kio vibrigos nian koron Benavente reveninte el la lando de
l' „senlimaj eblaĵoj“?

  F. DIEZ



BIBLIOGRAFIO


STRANGA HEREDAĴO. Romano originale de H. A. Luyken. 320 pĝ. broŝur.
Eldonejo Ferd. Hirt & Sohn. Esperanto-fako. Leipzig.

La tria originala romano de la aŭtoro. Vera Luyken-a romano, plena
de tendencoj, en kiuj la okazintaĵoj preskaŭ perdas sin. Troimagitaj
heroo kaj heroino, kies ideala mondpercepto tre malfacile povas sin
lokigi en la tera mondo. La aŭtoro, kaj tion sentas la leganto, vere
luktas kontraŭ la realeco, kiu prezentus sin ĉiam tute male ol estus
deca al pensmaniero de la verkisto, sed tamen lia rutina lerteco venkas
la barojn kaj li sukcese finkonstruas sian verkon. Malfacila kaj ne
danka tasko estas montri al la egoista mondo, ke la mondo de altruismo
estas pli bela, pli homa ol la senĉesa pelado kaj blinda kuro al
efemeraj plezuroj. Kvankam ne perfekte, sed sufiĉe klare prezentas la
verko la erarojn de la nuntempo kaj montras ĝustan vojon al pli bela
estonteco.

Specialan atenton meritas en la romano la epizoda figuro de religia
sektestro, en kiu la aŭtoro donas veran homon kun virtoj kaj eraroj
kaj ĝuste pro tio la sceno en la mistera domo estas majstre verkita.
La vivo pulsas ankoraŭ en tiu parto, en kiu la aŭtoro nin kondukas en
Meksiklandon kaj en la tragedia parto, kiam la juna heroino konsciiĝas
pri sia morala malaltiĝo.

La verko estas tre valora el vidpunkto de nia originala literaturo,
ĉar ĝiaj enhavo, konversacioj klare montras la erarojn de la
Esperantista popolo, kiu ankoraŭ ĉiam nur revadas anstataŭ la energia
agado.

Ni varme rekomendas al ĉiu la romanon ĉar ĝia stilo estas bona kaj
flua, ĝia enhavo multloke tre valora kaj la eksteraĵo tre plaĉa.

Ni mencias, ke nia ŝatata verkisto baldaŭ surprizos nin per la kvara
originala romano, kiun ni atendas kun sincera interesiĝo. Ĝia titolo
estas: „En tempo de la Gol“.

  (by)


VORTARO DE LA OFICIALAJ RADIKOJ DE ESPERANTO, -- de Th. Cart. -- 32 paĝoj.
Esperantista Centra Librejo, Paris (IX.), 51, rue de Clichy. Prezo:
1 franko (franca).

Tiu ŝajne sensignifa, modesta broŝuro, verkita de la talenta
prezidanto de la esperantista Akademio kaj Lingva Komitato, enhavas,
post klariga noto, oficialajn, dokumentojn, t.e.: eltiraĵon el la
„Deklaracio pri Esperantismo“, -- konsilojn pri enkonduko de novaj
vortoj en la komunan lingvon. -- la plenan gramatikon de Esperanto,
-- poste la tutan _Oficialan Radikaron_ de Esperanto (sen nacilingvaj
tradukoj), -- fine la ĉefajn landnomojn kaj aliajn geografiajn
nomojn. Sur la kovrilo, krom anoncoj, ĝi publikigas la adresojn
de la akademianoj.

Tre utila estas tiu verko, precipe nun, kiam multaj esperantistoj
estas tentataj fari novajn vortojn kaj sufiksojn, enkondukante
tiamaniere senutilajn kaj embarasajn neologismojn kaj naciismojn en
Esperanton. Ne nur ĉiu verkisto, gazetisto kaj presisto, sed ĉiu
serioza esperantisto devus posedi jenan verkon, kiu estas efike
konsultebla en okazo de hezito, por konservi la lingvan unuecon de
Esperanto.

La samideanoj povas nur gratuli kaj danki la fervoran S-ron Cart,
kiu nelacigeble laboris por doni en la manojn de la esperantistoj tiun
bonegan ilon, rezultaton de laboro de nia Akademio.

  (p d l.)


FIDELECO KAJ ESPER'. -- HIMNO PRI UNIVERSALA PACO. Poemoj de S. _Frantz_,
muziko de F. de Menil kaj Vincent F. Bort.

Ĉarmaj melodioj. Vere rekomendindaj por kantado dum Esperantaj
festoj.

BABILADOJ DE BONHUMORA ZAMENHOFANO, de Ŝapiro (Joŝo).

Trafaj satiroj pri interna vivo de la Esperantistaj societoj. Vergas
kaj samtempe instruas nin pri la evitindaĵoj.

AKORDOJ ESPERANTAJ, de M. L. Kaplan.

Poemoj, kiuj montras evoluantan talenton. Ne nur lirika, sed
ankaŭ epika poezio trovas kelkfoje valorajn interpretaĵojn en tiu ĉi
verketo.

VOGTLANDO. Gvidlibro okaze de la Dekvina 1923 en Nürnberg.

Bele ilustrite aperas antaŭ la okuloj la belegaj pejzaĝoj de la
vidindaĵriĉa Vogtlando.



DISPUTO


PRI LA DISPUTO. -- Kiam ni ekirigis ĉi tiun rubrikon en nia revuo,
ni sentis nin iom kulpaj, kiel Pandora post la malfermo de sia tenujo.
Ni sciis, ke en Esperantujo, sub la serena marsupraĵo de la konkordo
embuskas profundaj ondomovoj, tute ne pacemaj, kaj ni pensis, ke ili
nun ĉiuj tumultos al tiu ĉi rubriko kaj minacos nin per superakvego de
viglaj spiritaj parolskermoj, parolluktoj, parolbataloj.

Kaj ni eĉ estis tiel malicaj, ke ni deziris tion. Ni deziris havi en
ĉi tiu rubriko ne sekajn diskutojn laŭ akademia maniero, sed ŝaŭmante
bonhumorajn, viglajn, batalemajn ataketojn kontraŭ _ideoj_
(neniam kontraŭ personoj), ataketojn, kiuj petole mallaŭdas, kun malica
rideto grumblas kaj kiuj por argumento prefere uzas la vekon de rido.
Disputi ni volas, karaj samideanoj, kelkfoje eble eĉ friponete, kvazaŭ
ŝuistbubeto eliganta sian langon, kaj solan timon ni havas, ni ne volas
esti enuaj.

La rubriko atendas sian majstron. Ĝis nun vane. Nun ĝi silentas, ne
volas embarasi la feston de Kristnasko. Sed poste, hu -- mi frostotremas
pri la terura lukto kiu komenciĝos ĉi tie. Venu, disputemuloj! Disputu,
grumblu, mallaŭdu. Redisputu, regrumblu, remallaŭdu! Kontraŭredisputu...
ktp. Sed estu viglaj, spritaj, amindaj ankaŭ en la malico, ataku, sed
amuzu. Kaj kiu koleros, tiu jam apriorie ne estos prava.

DISPUTESTRO.



SENTITOLE...

  Aglo flugas alte en l' aero,
  Struto marŝas pene sur la tero.
  La flugilojn struto vane movas,
  Ĝi atingi aglon, ho, ne povas...

(by)



RICEVITAJ GAZETOJ.

L'Esperanto, Belga Esperantisto, The British Esperantist,
La Policisto, Esperanto Praktiko, Hungara Esperantisto, Franca
Esperantisto, Interligilo de la P. T. T.

  *

Ni ĉi tie atentigas la legantojn pri la aldonita folieto pri la
Kataluna Internaciaj Floraj Ludoj kaj pri la konkurso de la Literatura
Mondo, kies kondiĉoj estas troveblaj en nia dua numero.

  La grafikajn ornamaĵojn de nia revuo desegnis
  MIĤAELO KUN
  la talenta grafikartisto.



ANONCOJ:

GRANDAJ LAŬ INTERKONSENTO!

MALGRANDAJ:

PO DU EMPRESOJ LA PREZO DE UNU NUMERO!

PAGO NEPRE ANTAŬE!



Nia sola semajna gazeto estas la

ESPERANTO TRIUMFONTA

Internacia! Semajna! Neŭtrala!

Nepre abonu ĝin!

Abonejoj en ĉiuj landoj

  Administracio:
  Horrem bei Köln, Germ.



La evoluon de la grafikaj industrioj servas la interesa

MAGYAR GRAFIKA

(HUNGARA GRAFIKO)

BUDAPEST VI, ARADI-UTCA 8

Ĉiuj, kiujn interesas la grafiko de l' arto, mendu
ĝin! Unu numero kostas hungara K 250.--



MODERNAJ ROBINZONOJ!

? ? ? ? ? ? ? ? ? ? ?



INTERNACIA FOIRO EN PRAHA

(Ĉeĥoslovakio)

Informojn donas: PRAŽSKÉ VZORKOVÉ
VELETRHY Staroměststká radnice PRAHA

Esperanto korespondata!



PAN YAN

EN LA TUTA MONDO LA PLEJ BONAJ

VINAGRA KONSERVAĴO KAJ SAŬCO

Pro sia unika, tre agrabla gusto ili kam atingis lokon ĉe la
publiko pli altan ol ĉiu alia.

La diferenco kuŝas ĝuste en tio, ke ili atingis la plej altan
gradon de bonegeco.

Vendataj ĉie en boteloj de du grandoj je modera prezo

Solaj posedantoj:

  MACONOCHIE BROSS., LTD
  LONDON, E. 14



Könyves Kálmán

r.-t.

Fama eldonejo de reproduktaĵoj por artaj bildoj!

Desegnaĵoj, pentraĵoj de mondfamaj artistoj! Rekomendas siajn eldonaĵojn

Petu ilustritan prezaron!

Budapest VI, Nagymezö-utca 37-39



ESPERANTO SERVICE CORPORATION „ESKO“

500 FIFTH AVENUE NEW-YORK CITY

Telegrafa adreso: ESPERANTO NEW-YORK

Aĉeto, eksporto, importo kaj maklerado de ĉiuspecaj komercaĵoj

Katalogoj, prezaroj kaj specimenoj estos danke ricevataj



ORIENTO!

Havigu al vi tuj la interesplenajn literatur-historiajn verkojn,
kun tri-koloraj etnografiaj kartoj, en plej konciza Esperanto,
laŭditaj de ĉiuj:

  LA BULGARA LANDO KAJ POPOLO
  LA NAJBAROJ DE RUSLANDO

Kontraŭ 1 dol., 5 sv. fr., 10 fr. fr., 25 ĉ. kr., 500 g. mk. (laŭ
la monvaluto de l' mendinto) sendas rekomendite la aŭtoro:

IVAN H. KRESTANOFF

Dresden-A., Wintergartenstrasse 9. Germanujo.



Ĉiu konscia esperantisto devas esti membro de la oficiala mondorganizacio

U. E. A.

Aliĝu tuj ĉe la delegito de via loko aŭ ĉe la Centra Oficejo de

  UNIVERSALA ESPERANTO ASOCIO:
  12 BOULEVAND DU TÉÂTRE,
  GENÈVE, SVISLANDO!



ATENTU!

BABILADOJ DE BONHUMORA ZAMENHOFANO
DE JOŜO
kaj
AKORDOJ ESPERANTAJ
DE M. L. KAPLAN
estas riceveblaj ambaŭ kune por 6 nove stampitaj respondkuponoj ĉe

J. ŜAPIRO

LIPOVA 33, BIALYSTOK (POLUJO)



Seriozaj, humoraj rakontoj, teatraĵeto, poemoj, noveloj.

POR LA PREZO DE TIU ĈI NUMBERO

aŭ por du 60 centimaj respondkuponoj:

KVIN LEGINDAJ LIBRETOJ

  Mendu tuj ĉe PAŬLO BALKÁNYI
  Budapest, VI., Hajós-utca 15. Hungarujo.



Bulgara ROZOLEO

La fama bonodoraĵo por parfumaĵoj, sapoj, k.t.p. unuakvalita,
pogrande kaj pomalgrande

Specimena botelo kontraŭ 10 sv. fr. aŭ 25 fr. fr.

  IVAN KRESTANOFF, Eksportoficejo
  Wintergartenstrasse 9, Dresden-A., Germanujo.



FAKULOJ ABONU LA OFICIALAN GAZETON

  LA POLICISTO
  KUN LA KONSTANTA ALDONO
  LA POŜTISTO

  REDAKCIO:
  BUDAPEST, IX, ÜLLŐI-UT 59.



  ARTPLENAJN FOTOGRAFAĴOJN
  FARAS
  DISKAY

  BUDAPEST
  VII., RÁKÓCZY-UT 72



  KIU NE POVAS ABONI „LITERATURA MONDO“-N EĈ POR DUONJARO
  MENDU ĜIN PONUMERE!

PROFITU PER „LITERATURA MONDO“;

Kolektu abonantojn ankaŭ alilandajn. Post du abonantoj vi ricevas
L.M. dum duonjaro senpage, post kvar por tuta jaro. Vendu po numeroj. --
Reprezentantoj rajtas depreni 20% de la abonprezo.



  HUNGARA
  NUTRAĴLIVERANTA
  KAJ KOMERCA A. S.

IMPORTO EKSPORTO

  ADMINISTREJO:
  BUDAPEST, V., FÜRDŐ-UTCA 2.





*** End of this LibraryBlog Digital Book "Literatura Mondo, numero 3, 1922 Decembro" ***

Copyright 2023 LibraryBlog. All rights reserved.



Home