Home
  By Author [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Title [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Language
all Classics books content using ISYS

Download this book: [ ASCII | HTML | PDF ]

Look for this book on Amazon


We have new books nearly every day.
If you would like a news letter once a week or once a month
fill out this form and we will give you a summary of the books for that week or month by email.

Title: Verkaro de V. N. Devjatnin, Libro Unua
Author: Devjatnin, Vasilij N.
Language: Esperanto
As this book started as an ASCII text book there are no pictures available.


*** Start of this LibraryBlog Digital Book "Verkaro de V. N. Devjatnin, Libro Unua" ***


  VERKARO
  DE
  V. N. DEVJATNIN

(RUSA ESPERANTISTO)

LIBRO UNUA

  PARIS
  LIBRAIRIE HACHETTE ET Cie
  79, BOULEVARD SAINT-GERMAIN, 79

1906

Tous droits réservés.



ANTAŬPAROLO DE AŬTORO


En unu feliĉa Maja tago de 1892a jaro mi iris sur «Granda» strato
de Vilno kaj tute okaze ekvidis en fenestro de unu librovendejo tre
modestan malgrandan libreton sub titolo «lernolibro de lingvo
internacia «Esperanto». Ankoraŭ pli frue mi sciis pri ekzistado de
lingvo internacia (?) «Volapük», kiu estis senfine malfacila por
ellernado,--tial mi estis interesigita je nova provo de artefarita
lingvo internacia, kaj aĉetis tiun-ĉi libreton, kiu kostis nur 10
kop.--Libreto estis skribita ruse, ĉar aŭtoro difinis ĝin escepte
por rusoj. Traleginte tre atente malgrandetan lernolibron, mi estis
tute frapita per simpleco kaj komprenebleco de ĝia enhavo, kaj tuj
mem komencis ellernadi novan lingvon internacian. Post kelkaj
tagoj mi jam sufiĉe bone konatiĝis kun «Esperanto», tiom bone,
ke mi jam povis skribi al ĝia genia aŭtoro leteron, kiun li
baldaŭ respondis, kaj inter ni de tiu tempo komenciĝis tre viva
korespondado. Poste S-ro Zamenhof elsendis al mi plenan vortaron
ruse-esperantan, «Duan libron», gazeton «Esperantisto» (ĝi
eliradis en Nurenbergo) kaj ankoraŭ kelkajn libretojn esperantajn.
(Literaturo esperanta tiam estis ankoraŭ tre malriĉa!) Ankoraŭ
post kelka tempo mi estis enskribita en nombron de esperantistoj
(en «adresaro» de D-ro Zamenhof), kaj de tiam mi komencis tre
fervore laboradi pro nia karega lingvo. Tiun-ĉi laboradon multe
helpis mia konatiĝo--proksimume en tiu sama tempo--kun kelkaj
esperantistoj, kiuj loĝis tiam en Vilno; unuaj samideanoj, kiujn
mi ekkonis, estis sinjoroj Lojko, Nauman kaj Zambrĵickij, kiuj
konatiĝis kun Esperanto iom pli frue, ol mi. (S-ro Lojko estis iam
varmega Volapükisto kaj eĉ havis de ĝia aŭtoro ian diplomon, por
kiu li pagis, ŝajnas al mi, 15. rublojn!). Kune kun tiuj-ĉi miaj
unuaj amikoj--esperantistoj ni laboradis pro utilo de nia sankta
afero sufiĉe fruktoporte kaj varbis kelkajn novajn adeptojn de
Esperanto. Dank' al senĉesa influo de tiuj-ĉi miaj amikoj, mi estis
en tiu tempo plej laborema kaj, krom propagando de Esperanto,
mi komencis mian verkadon: plej frue mi tradukadis rakontojn
de grafo Tolstoj (unuaj estis: «Per kio homoj estas vivaj» kaj
«Du maljunuloj»), poste mi provis poezion, kaj en Junio de 1892a
jaro tradukis unuan versaĵan--«Anĝelo» (el Lermontov), kiu estis
presita en n-o 9a de «Esperantisto» por 1892 j.; tio-ĉi estis mia
unua provo, kiu, afable akceptita de nia estimata majstro, estis
komenco de tuta mia postea verkado.

Proksimume en tiu sama tempo mi konatiĝis per korespondado kun
S-ro Grabovskij, kun fraŭlino Manjkovskaja (ĉu ŝi memoras
ankoraŭ tiun someron, kiam ŝi gastadis ĉe mi en Gedrojci?), kun
D-ro Ostrovskij, kun S-ro L. de Beaufront, L. Lemaire kaj kun
multaj aliaj geesperantistoj rusaj kaj alilandaj (el tiuj-ĉi
lastaj mi aparte longe korespondadis kun S-ro Riĉard Geoghegan
el «Ist Zound de nord-amerikaj unuigitaj ŝtatoj», kiu eĉ
ellernadis lingvon rusan). Ĉiuj tiuj-ĉi amikoj miaj ankaŭ bone min
influis,--kaj mi tradukadis kaj verkadis senhalte: unu post alia
aperis miaj originalaj kaj tradukitaj verkoj: «Ludilo de Sorto»,
«Nevola mortiginto», «Demono», «Boris Godunow», «Arturo»,
«Edziĝo» kaj multe da diversaj malgrandaj versaĵoj...

Sed post granda bruado ĉiam venas silento,--tiel same fariĝis
ankaŭ kun mi: ĉiuj miaj amikoj forveturis el Vilno en diversajn
lokojn de nia Grandega Rusujo, mi mem, laŭ volo de sorto, estis
transmetita ian sovaĝan vilaĝon, kie preskaŭ tute forestis eĉ ia
similaĵo je civilizita homaro, kaj mi restis tute sola; mia familio
pligrandiĝis, miaj infanoj jam bezonis edukadon, kaj mi devis
pli multe pensi pri miaj devoj familiaj kaj servaj, ol pri
Esperanto,--tial mi preskaŭ tute forlasis mian laboradon sur kampo
de nia kara afero, aliaj interesoj de vivo min okupis, iom post iom
mi komencis tute nerimarkeble forgesadi eĉ pri ekzistado mem de
lingvo Esperanto, kaj, fine, mi preskaŭ tute ekdormis...

El tiuj-ĉi teruraj brakoj de bruta dormado min elŝiris mia malnova
amiko-esperantisto D-ro A. G. Naŭman: per sia laŭta, kuraĝa kaj
bonfavora voĉo li vekigis min kaj igis ree laboradi!... Tielan
efektive amikan agon oni neniam forgesas!... Kaj jen mi vekiĝis,
renaskiĝis por Esperanto,--kaj nun mi volas ree labori, ree batali
kaj aŭ venki aŭ morti kun batalilo en manoj, por ke oni min pardonu
por mia kontraŭvola perfido je nia sankta afero!...

Por komenco mi decidis eldoni unuan libron de mia plena verkaro, en
kiu mi lokigas preskaŭ trionon da tio, kion mi skribis esperante en
daŭro de lastaj 13 jaroj.

Eldonon de mia plena verkaro afable prenis sur sin estimata Pariza
firmo «Hachette et Cie», kiun mi korege dankas por tio-ĉi, ĉar
alie, dank' al multaj malfacilaj cirkonstancoj, mondo esperantista
neniam ekvidus miajn verkojn.

Post kelka tempo, se nur nenio min malhelpos, mi intencas eldoni duan
libron, en kiu multaj el miaj malnovaj amikoj inter aliaj trovos
kelkajn konatajn por ili verkojn.

Kun komprenebla sento de timemo mi prezentas nun al juĝo de tutmonda
esperantistaro unuan libron de mia plena verkaro: ĝi ja estas unua
provo en tiu-ĉi direkto, ĝis nun en nia ankoraŭ juna literaturo
esperanta forestis tielaj kolektoj,--kaj mi deziras el tuta mia koro,
ke tiu-ĉi mia laboro estu feliĉa komenco (_nur komenco!_), ke aliaj
geesperantistoj sekvu min kaj en plej mallonga tempo riĉigu nian
junan literaturon, por ke ni ĉiuj povu diri, ke nia kara Esperanto
havas propran literaturon eĉ pli grandan, ol ia nacia lingvo...
Donu, Dio, ke tiu-ĉi deziro plej baldaŭ efektiviĝu!

Oni min kritiku, oni min insultu, aŭ laŭdu,--por mi persone ĝi
estas tute egala: komenco estas farita, kaj mi el tuta mia animo
invitas ĉiujn geesperantistojn sekvi mian ekzemplon! Ni laboru kaj
esperu! Vivu nia karega Esperanto kaj ĝia genia kreinto!...

V. Devjatnin.



VERKARO



VERSAĴOJ


1. ESPERO

(El Ŝiller.)

  Tre multe homar' kun espero en koro
    Pri vivo estonta revadas,
  Kaj ĉiam al celo feliĉa kaj ora
    Aliri ĝi baldaŭ voladas.
  Jen mondo ekvelkas, jen ree disfloras,--
  Sed homo esperon senĉese odoras.

  Espero kun ni senaparte vivadas:
    Ĝi knabon dorlotas, junulon
  Per sorĉa radio ĝi gaje logadas,
    Konsolas ĉe tomb' maljunulon:
  Li, trolacigita per vojo de tero,
  Foriras en tombon kun dolĉa espero.

  Ho, ne! ĝi ne estas elpenso malvera,
    Per revoj malsaĝaj naskita!
  Ni scias, ni sentas kun kredo sincera,
    Ke estos esper' plenumita.
  Kaj tiu-ĉi sento ĉu estas kapabla
  Nin trompi en nia revaĵo agrabla?


2. KVAR JARTEMPOJ

I.
  Ridetas gajege kaj hele naturo:
  Ĝin vestas smeralda verdaĵo,
  Ĉirkaŭe vidiĝas de vivo plezuro
  Kaj ĝojo en ĉiu kreskaĵo.

  Kaj suno favore, amike etendas
  Al ĉio brilantan radion,
  Al ĉio feliĉon, konsolon ĝi sendas,
  Vivigas, varmigas ĝi ĉion.

II.
  Naturo jam estas en luksa disfloro,
  Je vivo matura pleniĝas,
  Kaj suno simila je globo de oro
  En blua ĉielo ruliĝas.

  Sed ĝi tro varmege bruligas aeron:
  Arbaroj jam pluvon avidas,
  Kaj herbo flaviĝas kaj falas sur teron,
  De suno sin kaŝi rapidas...

III.
  Ĉesiĝis jam tute varmego somera,
  Naturo malgaje forfloras,--
  Kaj ofte en sia malĝojo sincera
  Per pluvo senhalta ĝi ploras!

  Nur vento ribela, trapike fajfante,
  Ŝancelas foliojn kun bruo,
  Kaj ilin forpelas, de arboj ŝirante...
  Ĉagreno, sopiro, enuo!...

IV.
  Blankiĝas naturo, en neĝo vestita,
  Kaj kiel arĝento ĝi brilas;
  Per prujno lanuga kaj griza kovrita,
  Ĝi je maljunulo similas.

  Sed morto severa vidiĝas en ĉio,--
  Ĝin forta eĉ frost' ne forigas...
  Malvarmo, silento... Kaj suna radio
  Nur lumas, sed jam ne vivigas!...


3. ŜI ESTAS GAJA

  Ŝi estas ankoraŭ malgranda infano,
  Ŝin ĉiuj dorlotas kaj amas;
  En ŝia vizaĝo, floranta per sano
  Gajeco senzorga nur flamas.

  Jen jaroj forpasas. Ŝi lukse disfloras,
  Ŝin sorto renkontas afable;
  Ŝi estas tre gaja, neniam ŝi ploras,
  Kaj vivon pasigas agrable.

  Rigardu: jen rajdas en cirka areno
  Konata al vi belulino,--
  Ŝi saltas, ŝi dancas sen deva konveno,
  Ĉar estas ŝi gaja fraŭlino!

  Kaj ĉiuj laŭtege kriante ŝin laŭdas,
  Je ŝia talio admiras,
  Ŝin multe elvokas, senfine aplaŭdas,
  Al ŝi ornamejon eniras...

  Jen domo gajega. En ĝia salono
  Belegaj virinoj promenas...
  En tiun-ĉi domon pro vino kaj mono
  Tre multaj fraŭlinoj alvenas...

  Jen vidu: ekfalas sur molan kanapon,
  En brakoj de iu sinjoro,
  Belega fraŭlino... Jen levis ŝi kapon
  Kaj ridas en bona humoro....

  Ĉu vi ŝin ekkonis? Tre gaja fraŭlino!...
  Pasie ŝin kisas sinjoro,
  Karesas kaj donas pokalon da vino,--
  Ŝi trinkas kaj... ridas el koro!...

  Post tio forflugas apenaŭ nur jaro,
  Kaj ŝin mi denove ekvidis,--
  Sed kie? Sur kota drinkeja ŝtuparo
  Ĝi staris malsobra kaj ridis....

  Foriĝis jam ŝia beleco vizaĝa,
  Nenio antaŭa jam restis...
  Ŝi min ekrigardis kun vido malsaĝa
  Kaj kvazaŭ kontenta ŝi estis.

  «Vi eble per brando regali min volas?»
  Demandis ŝi min arogante:
  «Ĉar vidu... hodiaŭ... mi... iom petolas!...»
  Kaj ŝi ŝanceliĝis ridante...

  Kaj ĉiam ridanta, kaj ĉiam kontenta,
  Vivanta pro mono kaj vino,
  Senzorga, senhonta, sensaĝa, sensenta,--
  Jen vivo de gaja virino!...


4. MALLIBERULO

  Ne besto sovaĝa, fermita en kaĝo,
  De ĉeno fortika sin ŝiras,
  Ne gaja birdeto, kaptita per reto,
  Pri freŝa aero sopiras,--

  De ĉeno sin ŝiras, senfine sopiras
  Junulo tre bela, tre brava!...
  Predikis li veron, justecon, liberon,
  Kaj pensis, ke estas li prava....

  Revanto ne vidis, ke ĉiuj nur ridis
  Je lia parolo sovaĝa:
  Sin amo inspiris, sed ĉiuj rediris,
  Ke estas li homo malsaĝa!...

  Li multe suferis, li multe esperis,
  Li kredis, ke venos libero,--
  Kaj ree kun flamo predikis pri amo,
  Pri paco tutmonda, pri vero....

  Ho, kia eraro! Neniam homaro
  Resonos al voko predika:
  Homaro--prudenta, kaj estas sensenta
  Al voko malforta amika!

  Sed li ne silentis: li pensis, li sentis,
  Ke homoj lin fine komprenos,
  Ke liaj amikoj al liaj predikoj
  De ĉie kun ĝojo alvenos....

  Kaj jen rezultato: li en kazemato
  En ŝarĝaj katenoj nun sidas,
  De ĉeno sin ŝiras, senfine sopiras,
  Kaj vane liberon avidas.--


5. PRINTEMPO

  Printempo venas! Vivon donas
  Al ĉio belulina veno:
  Varmega suno jam proponas
  Radiojn siajn, kaj mateno
  Vizaĝon belan kun rideto
  Al ĉiuj montras; jam de montoj
  Kun bruo fluas rivereto,
  Kaj detruataj estas pontoj....

  Denove ĉio reviviĝas,
  Kantadas venon de printempo....
  Por mi nur daŭras, ne finiĝas
  Malbona, malvarmega tempo!
  Por mi forestas suna lumo,
  Kaj de printempo bela veno
  Nenion donas... Nur mallumo,
  Mallumo sola kaj ĉagreno!...


6. AL LABORISTO

(El Foss.)

  Ho, frato! Dum vi laboradi
  Ankoraŭ povas sen ripozo,
  Ne volu manon etendadi
  Al bonaj homoj pro almozo.

  Sed kiam de kruela sorto,
  Ho, mia mizerega frato,
  Foriĝas tuta via forto,--
  Vi vin mortigu per malsato.


7. INFANO DE ZORGO

(El Gerder.)

  Finiĝis varmega jam tago,
  Kaj nokto agrabla fariĝis,
  Sub ombra cipreso, ĉe lago
  Diino de Zorgo sidiĝis.

  El ruĝa argilo Diino
  Malgaje figuron skulptadis,--
  Kaj luno, de nokto reĝino,
  De blua ĉiel' rigardadis.

  Jen Zeŭso al bela Diino
  Parolis kun dia favoro:
  «Rakontu, malgaja knabino,
  Pri via doloro en koro.»

  «Ho, Zeŭso, Diino rediras:
  Alportu al mi vi plezuron!
  De vi mi nur solan deziras:
  Vivigu vi mian figuron!»

  --Volonte! Mi vin kontentigos:
  Viviĝas figuro jam via!...
  Sed tamen de nun mi devigos,
  Ke estu eterne ĝi mia!--

  «Ho, ne! Al li Zorgo parolas:
  Figuron mi longe skulptadis,
  Al vi mi ĝin cedi ne volas,
  Ĉar ĝin mi por mi preparadis!

  Por mi ĝin restigu!» korege
  Ŝi Zeŭson potencan admonis.
  --Ho, ne! mi ĝin amas varmege,
  Al ĝi ĉar animon mi donis!--

  «Pro kio disputon vi tenas?»
  Subite la Ter' al li diras:
  «Al mi ĝi sen dub' apartenas,
  Ĉar tera en teron foriras!»

  Kaj dioj disputis senfine,
  Ĉar cedi neniu deziris
  Figuron argilan,--sed fine
  Al Kron' ili ĉiuj ekiris.

  «Ĉar unu al dua ne volis
  Figuron vi tiun-ĉi cedi,--»
  Grizhara Saturn' elparolis:
  «Vi kune ĝin povas posedi.»

  «Aŭskultu-do, dioj: nur kiam
  Ĝi mortos, anim' apartenos
  Al Zeŭso potenca,--kaj tiam
  Jam Ter' ĝian korpon alprenos.

  Kaj vi, ho, de Zorgo Diino,
  Ĝin povas posedi ĝis morto!...»
  Mi pensas, ke tia difino
  Similas al homa la sorto?...


8. DEKTRIA NUMERO

  Li estas krimulo!... Mallevis li kapon,
  Pri vivo pasinta pensante,
  Malsupren al brovoj surŝovis li ĉapon,
  Kaj iras, per ĉenoj sonante....

  Vi pensas, kredeble, ke estas li homo?
  Ho, vane! ĝi estas malvero:
  Li estas nur ia vivaĵo sen nomo,
  Cifero, «dektria numero»...

  Piedojn kaj manojn katenoj turmentas,
  Animon plenigas doloro,
  En korpo malsana malvarmon li sentas,
  Sopiron grandegan en koro.

  Li forte laciĝis, ripozi li volas,
  Kaj jen li sidiĝas sur tero...
  «He, vi!... sonas krio: vi ree petolas?!...
  Vin levu, «dektria numero»!

  Kaj ree li paŝas, per ĉenoj sonante,
  Kaj ree sopiras sen fino,
  Pri celo de sia vojaĝo pensante,
  Pri domo, infanoj, edzino....

  Rapide traflugas en lia memoro
  Pentraĵoj de vivo mizera...
  Kaj ree en korpon penetras doloro,
  En koron--turmenta infera!...

  En malliberejo malluma, malpura,
  Senkulpe ŝlosita li estis,--
  Kaj tie en stato malbona, terura
  Kvin jarojn longegajn li restis!

  Li jam humiliĝis al juĝo malvera,
  Kaj nur liberiĝon avidis,--
  Sed vane: subite lin sorto severa
  Denove kruele jeridis...

  En malliberejo fariĝis ribelo,--
  Al ĝi ankaŭ lin oni igis...
  Sed oni neniom aliris ol celo,
  Por ĉiam nur sin pereigis....

  Kaj jen rezultato!... Mallevis li kapon,
  Pri vivo pasinta pensante,
  Malsupren al brovoj surŝovis li ĉapon,
  Kaj paŝas, per ĉenoj sonante.

  Vi kredas sendube, ke estas li homo?
  Ne kredu,--ĝi estas malvero:
  Li estas nur ia vivaĵo sen nomo,
  Cifero, «dektria numero»...


9. HETMANO (suĵeto estas pruntita).

(Poemo.)

  En senviva arbaro vivas brava anaro
  Da rabistoj kun sia hetmano.
  Li, ankoraŭ junulo, estas glora bravulo
  Kaj jam tenas potencon en mano.

  Ĉiuj multe lin timas, lian saĝon estimas,
  Lian vivon zorgeme prigardas,
  Li-do estas severa, malkontenta, kolera,
  Kaj rabistojn fiere rigardas.

  En pasinta somero li kun muta kolero
  Patran domon forlasis por ĉiam,
  Kredi veron li ĉesis, sanktan Dion forgesis,
  Kaj rabisto fariĝis de tiam.

  Li el mondo forkuris kaj solene li ĵuris
  Senkompate forvenĝi homaron,
  Kaj kun tiu-ĉi ĵuro kruelega, terura,
  Li foriris senvivan arbaron.

  En arbaro sur fundo de kavego profunda
  Lin okaze rabistoj renkontis:
  Forkurinto mizera kun konfido sincera
  Lian sorton al ili rakontis.

  Lin rabistoj komprenis kaj tuj mem lin alprenis,
  Kiel membron de bando ilia,
  Sed tre baldaŭ bandano mem fariĝis hetmano,
  Komandanto de aro malpia.

  Li, kruela, kuraĝa, kvazaŭ besto sovaĝa,
  Al pasantoj kuradis renkonte,
  Kaj, kaptante oferon, ĝin ĵetadis sur teron
  Senkompate, senkore, senhonte.

  Eĉ rabistoj malvarmaj iafoje kun larmoj
  Kruelecon hetmanan rigardis,
  Sed, ĉe vido de brilo sur lakita tranĉilo,
  Ion diri al estro sin gardis.

  Foje unu bandano pri senkulpa infano
  Senkompatan hetmanon ekpetis,
  Sed per propra lin mano tuj mortigis hetmano
  Kaj al hundoj por manĝo forĵetis...

  Lin jam serĉis polico, kaj kun lerta malico,
  Grandan monon promesis al tiu,
  Kiu vivan lin trovos, aŭ mortigi nur povos,
  Sed lin trovis, mortigis neniu.

  Longe vagis sen baroj en senvivaj arbaroj
  Nekaptebla hetmano kuraĝa,
  Kaj mokeme nur ridis, kiam aŭdis aŭ vidis,
  Ke lin serĉas polico sensaĝa.

  Unu fojon lin trovis kaj mortigi eĉ provis
  Du tro lertaj, kuraĝaj soldatoj,
  Sed hetman' ilin ligis kaj kun si veturigis
  En tendaron de siaj kunfratoj.

  Malfeliĉaj kaptitoj estis forte vergitaj
  De hetmano en densa arbaro,
  Kaj post tiam bandanoj kun katenoj sur manoj
  Ilin sendis kun rid' al estraro.

  Kaj estraro kolora en indigno sincera
  Nepre kapti krimulon intencis:
  Kun decido tiela kontraŭ bando ribela
  Ĝi regulan militon komencis.

  Kaj subite arbaro, ĉirkaŭita per baro
  El soldatoj tre bone armitaj,
  Estis tute simila je grandega kaptilo
  Kun bestegoj en ĝi enŝlositaj.

  Al rabistoj kaptitaj venis spertaj senditoj
  Kun propono de plena pardono,
  Se nur ili sen vorto humiliĝos al sorto
  Kaj hetmanon fordonos pro mono....

  --Nu, amikoj-kunfratoj, nin ĉirkaŭis soldatoj,
  Diris brava hetmano fiera:
  --Humiliĝu al sorto, ĉar minacas vin morto,--
  Mi ĝin diras el koro sincera!

  --Mi konsilas vin cedi, ĉar ne povas mi kredi,
  Ke vi estas kapablaj al grando...
  Ekrigardu, kunfratoj: en arbaro soldatoj
  Nin ĉirkaŭis de rando ĝis rando.

  --Vin soldatoj mortigos, aŭ po unu kunligos
  Kaj eltrenos el via arbaro,
  Sed se vi nur deziros, vi liberaj eliros
  Kaj kun mono el tiu-ĉi baro....

  --Nu, malpiaj bandanoj, jen al vi miaj manoj
  Senarmitaj kaj jam sendanĝeraj:
  Ligu ilin sen timo, kaj kun gaja animo
  Iru for el arbaro liberaj!...

  Lin respondis neniu,--sed en brusto de ĉiu
  Frapis koro per sento kolera....
  --Vi obstine silentas? Ĉu kun mi vi konsentas?--
  Diris ree hetmano fiera.

  Kaj tuj mem sonis krio: «nin devigos nenio
  De hetmano foriri perfide!
  Ni hetmanon estimas, ni danĝeron ne timas!
  Ni batalon deziras avide!...»

  Kaj senditoj kaptitaj estis tuj disŝiritaj
  De rabistoj kun krio sovaĝa...
  Tiam juna hetmano kun tranĉilo en mano
  Proksimiĝis al bando kuraĝa.

  Jen li ĉapon formetis, ĝin sur teron li ĵetis
  Kaj per brusto ondanta enspiris:
  Kaj memfide, kun vido de kuraĝa decido,
  Al rabistoj solene li diris:

  --Venis tempo fatala de kruela batalo:
  Ni atendas aŭ venkon, aŭ morton,
  Nin danĝero minacas, kaj al vi mi donacas
  Mian kapon, kaj koron, kaj forton!

  --Sed mi kredas, kolegoj, ke eĉ grandaj nubegoj
  Da soldatoj kun trafaj pafiloj
  Nun disflugos por ĉiam kaj batalos neniam
  Kontraŭ niaj brilantaj tranĉiloj!...

  Kun konfido anima kaj kun ĝojo senlima
  Lin salutis rabistoj--kunfratoj:
  «Vivu estr' estiminda! Vivu frato aminda!
  Forpereu malnoblaj soldatoj!...»

  Kaj en nokto senstela tuta bando ribela
  Sian neston malluman forlasas....
  Rampas ventre kunfratoj, kaj simile je katoj
  Ili mute, senbrue trapasas....

  Jen ekpafo trasonis... bando tuj ĝin ekkonis:
  Por komenco ĝi estas signalo...
  Kaj rabistoj atakas: pafas, tranĉas kaj hakas...
  Komenciĝis kruela batalo!..

  Kiel iaj demonoj saltas lertaj friponoj,
  Eksvingante per akraj tranĉiloj....
  Kaj batalon bruantan, homan sangon fluantan
  Kaŝas nokto sub nigraj flugiloj...

  En mateno-do frua estis ĉio senbrua,
  Hele suno suriris brilanta...
  Sed ĝi sangon ekvidis, kaj foriri rapidis
  Sin kovrinte per nubo fluganta...

  Kaj en tuta ĉielo tuj fariĝis ribelo:
  Fulmotondro eksonis kolere,
  Nigraj nuboj ekbruis kaj pluvego ekfluis,
  Pri mortintoj plorante sincere...

  Kaj per larmoj naturaj homaj agoj teruraj
  Estas iom post iom lavataj...
  Nur sur loko fatala, kie estis batalo,
  Restos longe skeletoj soldataj....

  *  *  *  *  *  *  *
  *  *  *  *  *  *  *

  Multaj jaroj forpasis. Jam hetmano forlasis
  Sian bandon kaj sian metion.
  Li senfine sopiris, en dezerton foriris,
  Kaj en ĝi rememoris li Dion.

  Lia vivo sencela, malprudenta, ribela
  Elpentriĝis en lia memoro:
  Ĉiam vivis li krima kun malpura animo,
  Sen espero, sen kredo en koro.

  Nun malpia krimulo jam ne estas junulo,--
  Baldaŭ venos jam morto severa,
  Poste--juĝo de Dio... Lin pravigos nenio,
  Ĉar ne kredis li, vermo fiera!...

  En senlima sopiro lin vizitis deziro
  Formortigi sin mem, kiel hundon...
  Kun decido tiela en animo ribela
  Li eniris kavegon profundan.

  Lia mano tremanta kun tranĉilo brilanta,
  Jam sin levis al gorĝo sulkita...
  Unu movo de mano--kaj por brava hetmano
  Estus ĉio por ĉiam finita!...

  Sed subite formetis li tranĉilon kaj ĵetis
  Ĝin rapide kun forto sur teron:
  Li eksentis kun ĝojo je unua nur fojo
  En mizera animo esperon...

  Li de ĝojo ekploris, ĉar li tuj rememoris,
  Ke li povas formorti kun gloro:
  Lia vivo rompita estas alte taksita
  De estraro per multo da oro...

  Li ekĝemis facile, al ĉielo humile
  Siajn manojn li pie etendis,
  Kaj kun kredo kreskanta al Potenca Juĝanto
  Sian preĝon unuan li sendis.

  Tiu preĝo sincera por hetmano fiera
  Estis ĝusta saniga balzamo:
  Nun, anstataŭ sopiro, lin vizitis deziro
  De reveno al bono, al amo...

  Kaj terura rabisto al malriĉa botisto
  Venas nokte kun stranga propono:
  «Vi fortike min ligu kaj en urbon venigu,
  Kaj ricevos vi multe da mono.»

  Malriĉulo ekmiris: «ĉu ne estas, li diris,
  Vi freneza, amiko amata?!»
  --Ne, mi estas en sano,--sed mi estas hetmano
  De rabistoj, krimulo sciata....

  *  *  *  *  *  *  *
  *  *  *  *  *  *  *
  *  *  *  *  *  *  *
  *  *  *  *  *  *  *

  .... Jen en mezo de placo, kiel morta minaco
  Por senkoraj scivolaj vidantoj,
  Staras alta Pendingo, ĉirkaŭita per ringo
  De senmovaj policaj gardantoj.

  Kaj subite murmuro de nevola teruro
  Sonis brue en popolamaso:
  Sur pendinga submeto kun feliĉa rideto
  Maljunulo aperis malgrasa....

  Jen per mano tremanta kun kateno sonanta
  Sanktan signon de kruco li faris,
  Kaj kun vido trankvila en vizaĝo humila
  Sin al morto kruela preparis.

  Oni donis signalon... Kaj en maŝon fatalan
  Estas kapo grizhara metita....
  Kelkaj movoj malfortaj, konvulsioj postmortaj,
  Kaj spektaklo jam estas finita!...

  El bluaĵo ĉiela lumas suno tre hela
  Per radioj varmegaj brilantaj...
  Ĉio estas silenta, ĉio estas kontenta,
  Kaj senbrue disiras vidantoj...


10. SUR STRATO

(Sceno el efektiva vivo.)

  Sur strato promenas gravega sinjoro:
  Li ĵus fortagmanĝis, kaj iras kontenta,
  Kun plena ventrego, kun ĝojo en koro,
  Senzorga, trankvila, fiera, sensenta.

    Subite al li knabineto aliras.
    Malgrasa ŝi estas, en vesto malriĉa,--
    Plorante, ŝi manon etendas kaj diras:
    «Ho, donu almozon al mi, malfeliĉa!»

  --For, for, abomena, senhonta knabino!
  Labori vi devas, almozon ne petu!...
  Vin sendis, kredeble, malĉasta patrino
  Por ke je almozo vi brandon aĉetu?

    «Ho, ne, estimata, aminda sinjoro!
    Patrino... ho, mia karega patrino!
    Ŝi, eble, jam mortis en tiu-ĉi horo,...
    Malsana ŝi estas... --Ne, truda knabino,

  Foriru, foriru! Al via rakonto
  Ne kredas mi tute: ĝi estas malvera.
  For, for! ne mensogu! Al vi estas honto
  Pasantojn trompadi per vido mizera!...»

    Kaj ree promenas gravega sinjoro
    Kun plena ventrego, kun vido kontenta,
    Kun nigra animo, kun ĝojo en koro,
    Feliĉa, trankvila, fiera, sensenta....


11. NAJTINGALO

(Malgrandrusa kanto.)

  Ne pepadu, najtingalo,
  En mateno frue,
  Ne pepadu, malgrandeta,
  Sub fenestr' proksime...

    Via kanto estas bela,
    Vi bone kantadas,
    Vi, feliĉa, jepariĝis
    Kaj nesteton havas.

  Mi, mizera, malfeliĉa,
  Sen nesto, sen paro,--
  Kaj ne povis mi en mondo
  Kun ĝojo kantadi.

    Flugu, kantu vi al tiuj,
    Kiuj bone vivas:
    Ili de kantado via
    Multe amuziĝus.

  Sed al mi kantado via
  Bruston nur disŝiras.
  Koron pikas, kaj animon
  Turmentas senfine!...

    Strigo--birdo por mi restu:
    Ĝi ploras, ne kantas....
    Ploru, strigo, kaj ĝemegu,
    Morton al mi voku!...


12. FROSTETO

(Rusa kanteto.)

  Ho, frosteto kara,
  Rusa vi bravulo!
  Iras vi en gantoj
  Kaj en fela ĉapo!
  Ho, frosteto kara
  Kun vangetoj ruĝaj!
  Korpon vi frostigas,
  Sed anim' varmiĝas!
  Ĉu frostet' memoras,
  Kiam kun knabino
  Sur glitveturilo,
  Kvazaŭ birdo, flugis
  Mi en nokt' malluma?
  Kaj al mi mallaŭte
  Ŝi kun am' murmuris:
  «Vi frostiĝis, kara?
  Apud mi kuŝiĝu,
  Mi vin tuj varmigos!...»
  Pelton ŝi malfermas,--
  Kaj ĉe blanka brusto
  Bone mi varmiĝas!...
  Ŝiaj okuletoj
  Fajreretojn ŝutas,
  Kaj vangetoj ŝiaj
  Kvazaŭ flamo brulas,--
  Mia fajra koro
  Ankaŭ ekbruliĝas....
  Ho, frosteto kara,
  Rusa vi bravulo,
  Ja por mi vi ĉiam
  Estis frat' aminda!


13. FASTANTOJ

(Fablo.)

  Profite en urbo sekalon vendinte
  Kaj monon por ĝi ricevinte,
    Antono reiris kun ĝojo
    Al hejmo. Subite sur vojo

  Rabistoj duope al li alŝteliĝis...
  De ili forkuri rapide li penis,
  Sed ili lin kaptis, kaj monon deprenis,
  Kaj poste, lin mem mortiginte, foriĝis.

    Lasinte arbaran densejon,
    Rabistoj eniris drinkejon.
    Al ili mastro brandon donas,
    Kolbason, ŝinkon li proponas...

  Sed unu rabisto al mastro rediras:
  «Vi estas sendube tre granda pekulo,--
  Je via propono senfine mi miras!...
  Forgesis pri tio vi, senprudentulo,

    Ke fasto hodiaŭ ja estas,--
    Ĝi sankta por ni ĉiam restas....»
    *  *  *  *  *  *  *
    Ĉu ne ekkonas vi, legantoj,
    Vin mem en tiuj-ĉi fastantoj?


14. HUSARO

(El Puŝkin.)

  Ĉevalon sian li purigis,
  Estante forte kolerega,
  Kaj diris: «min diabl' devigis
  En loko loĝi malbonega!

    Ni ĉiam tie-ĉi restadas
    En turka kvazaŭ batalado:
    Nur solan supon ni manĝadas
    Kaj eĉ ne pensas pri drinkado.

  Kaj mastro tie-ĉi malbona,
  Malbonan havas li edzinon...
  Nek via skurĝ', nek vorto bona
  Admonas tie-ĉi virinon!..

    Jen urbo Kiev! lando kia!
    En buŝon falas mem buletoj,
    Kaj vinon havas domo ĉia,--
    Kaj kiaj tie virinetoj!...

  Ne estas eĉ domaĝ', je Dio,
  Sin mem pro ili pereigi!...
  Malbone estas nur per tio....»
  --Per kio? Volu min sciigi!--

    Kaj li komencis plibonigi
    Lipharon. «Eble ne timulo--
    Li diris--estas vi, sed igi
    Vin miri povas mi--spertulo.»

  «Aŭskultu: regimento nia
  Ĉe Dnepro larĝa enlokiĝis.
  Mastrino estis bona mia,
  Kaj tombon ŝia edz' foriĝis.

    Kun ŝi mi baldaŭ amikiĝis;
    Ni vivis pace, tute bone,
    Al mi Mario humiliĝis,
    Ne diris vorton eĉ malbone.

  Se mi malsobra estis tute,
  Ŝi mem min zorge kuŝigadis;
  Ŝi ĉiam pace, sendispute
  Je ĉio tuj mem konsentadis

    Feliĉan vivon mi pasigis,
    Kaj longe tiel vivus eble,--
    Sed jen subite ĵaluzigis
    Min io,--mem diabl' kredeble.

  Mi pensis: kial baptanino
  Sin levas nokte? Kiu volas?
  Tre juna estas ŝi virino
  Kaj tial, eble, ŝi petolas!...

    Mi observadi ŝin intencis.
    Jen foj' ne dormis mi (en korto
    Jam estis nokto, kaj komencis
    Bruegi vent' kun granda forto).

  Kaj vidas mi: ŝi forrampetis
  De forno, prenis ŝi karbeton,
  Min tre facile pripalpetis
  Disblovis apud forn' fajreton;

    Ŝi ekbruligis kandeleton,
    Kun ĝi angulon ŝi foriĝis,
    De tie prenis boteleton,
    Sur balailon ŝi sidiĝis,

  Ŝi senvestiĝis, kaj sorbinte
  El boteleto, ŝi tra tubo,
  Sur balailo sidiĝinte,
  Tuj malaperis, kvazaŭ nubo!

    «Ŝi eble estas sorĉistino»,
    Mi pensis, kaj de forn' rapidas,
    Por vidi sorĉon de virino;
    Kaj jen mi boteleton vidas.

  Mi flaris: ia acidaĵo...
  Mi plankon verŝis el botelo:
  Forflugis--kia mirindaĵo!--
  Kaj forna forko kaj sitelo!

    Sub benko katon mi ekvidis,
    Sur ĝin mi ŝprucis el botelo:
    Ĝi ternis tuj kaj ekrapidis
    Subite fornon post sitelo.

  Sur ĉion ŝprucis sen kompato
  Jam mi per tuta forto mia,--
  Kaj ĉio: tablo, benko, pato
  Forflugis unu post alia.

    Al ili mi ne volis cedi,--
    Kaj trinkis mem per unu fojo
    Restaĵon... Ĉu vi povas kredi?
    Mi ekaperis tuj en vojo:

  Mi flugis,--kien? mem ne sciis,
  Kun forto tranĉis nur aeron,
  Al steloj mi: «pli dekstren» kriis...
  Kaj jen ekfalis mi sur teron.

    Jen mont'. Sur ĝi kaldronoj bolas.
    Kaj oni faras ian ludon:
    Kantadas, fajfas kaj petolas,
    Kun granda ran' edzigas judon.

  Mi kraĉis... Flugas jen Mario:
  «For! hejmen kuru, petolulo!
  Vin oni tuj formanĝos!..»--Kio?!
  --Nu, mi ne estas timemulo:

    Vi ne kriegu! Kie vojo
    Al hejmo estas?--«Jen sidiĝu
    Sur fornan feron,--kun malĝojo
    Respondis ŝi,--kaj tuj foriĝu!...»

  --Vi volas, ke husar' sidiĝu
  Sur fornan feron?! Baptanino,
  Mi petas vin, ne freneziĝu,
  Ne estu vi malsaĝulino!...

    --Ĉevalon!... «Prenu, malsaĝulo!»
    Ŝi efektive diris veron:
    Jen antaŭ mi ĉeval'-bravulo
    Per hufo forte batas teron.

  Sidiĝas mi kun brava vido
  Sur ĝin kaj trovi bridon penas,
  Sed vane! Rajdas mi sen brido--
  Kaj tuj.. al forno mi alvenas.

    Kaj jen mi tion saman vidas...
    Ĉevalo tute jam forestas,
    Kaj mi sur benko rajde sidas:
    Jen kia strang' okazo estas!»

  Kaj li daŭrigis plibonigi
  Lipharon. «Eble ne timulo,--
  Li diris,--estas vi, sed igi
  Vin miri povas mi--spertulo.»


15. GARANTIO

(El Ŝiller.)

  Damon' unu fojon mallaŭte trairis
  Kun akra tranĉilo sub bask' al tirano--
  Al Dionisio,--sed unu gardano
  Lin kaptis subite. Tiran' al li diris:
  «Pro kio al mi vi, bastardo, aliris?»
  --Mi sanktan promeson ekvolis plenumi...--
  «Krimulo! mi tuj vin ordonos krucumi!»

  --Jam longe al morto mi estas pretita,
  Kaj, kredu, ne diros mi eĉ unu vorton
  Pro mia pardono, ĉar havas mi forton,
  Por morti sur kruco; sed se inklinita
  Vi estas al bono,--ho, estu donita
  Al mi kelka tempo, por fraton edzigi,--
  Ĉe vi--do mi povas amikon restigi.--

  Kruele ekbrilis tirana rigardo,
  Kaj jen li eldiris post kelka silento:
  «Tre bone, kun tio mi estas konsenta;
  Sed bone vi tamen memoru, bastardo,
  Ke vian amikon mi tenos sub gardo
  Ne pli, ol tri tagojn,--kaj poste li mortos,
  Al vi li per tio pardonon alportos.»

  Al sia amiko Damono alvenis
  Kaj diris: «tiran' min aljuĝis krucumi,
  Ĉar volis mi sanktan promeson plenumi...
  Kaj mi nur tri tagojn ricevi elpenis
  Por fraton edzigi...» Kaj li ĉirkaŭprenis
  Amikon kaj petas: «Ho, restu, karulo,
  Vi por garantio ĉe malbonegulo!»

  Amiko volonte konsentis, kaj restis
  En malliberejo li por garantio,
  Kaj tuj liberigis Damonon per tio....
  Damono edziĝon de frato forfestis,
  En tria mateno tre frue sin vestis
  Kaj vojon rapidas, malfrui timante
  Kaj ĉiam pri sia amiko pensante...

  Subite tre forta ventego fariĝis,
  Kaj tondro, kaj fulmo, kaj granda pluvego;
  Pli forte, pli brue koleras ventego,--
  Kaj jen riveretoj de mont' ekruliĝis,
  Riveron plenigis, kaj ĝi ekondiĝis....
  Damono al ponto rapidas de monto,--
  Kaj vidas, ke estas rompita jam ponto.

  Li vagas sub pluvo sur bord' de rivero,
  Kaj tre malproksime li vidas dometon;
  Li krias, li vokas, li petas ŝipeton,
  Sed vane,--neniu ĉar kun malespero
  Ekvolos batali kun brua rivero....
  Kaj baldaŭ rivero jam aliformiĝis:
  Je maro ĝi larĝa simila fariĝis.

  Kaj jen lian koron plenigis doloro--
  Li ploras, antaŭen li manojn etendas,
  Kaj preĝon varmegan al Zeŭso li sendas:
  «Kompatu!--li petas kun granda fervoro--
  Kaj min ekrigardu kun dia favoro!
  Se al Sirakuzoj vi min ne alportos,
  Ho! mia amiko senkulpe ja mortos!»

  Sed vane kompaton de Zeŭso li petas:
  Ventego, kaj ondoj, kaj pluv' ne ĉesiĝas,
  Sed ĉiam pli fortaj, teruraj fariĝas,--
  Kaj tempo forpasas... Damono formetas
  De si sian veston, kuraĝe sin ĵetas
  En bruan riveron kaj naĝas, tranĉante
  Per brusto nur ondon, kun mort' batalante...

  Kaj jen li jam estas sur bordo,--elŝiris
  Sin mem li el brakoj teruraj de morto,
  Kaj multe dankem' al favoro de sorto
  Rapidas li plu.... Sed subite eliris
  El granda arbaro rabistoj. Aliris
  Al ili Damono,--kaj ili malpace
  Ĉirkaŭis lin tute, rigardas minace.

  «Ho, kion vi volas, krimuloj?--li diris--
  Ankoraŭ ne scias, friponoj, vi tion,
  Ke, krom ŝarĝa vivo, mi havas nenion,--
  Sed vivo ne estas jam mia!» Li iris
  Al ili, de unu bastonon elŝiris,
  Per ĝi li eksvingis, kaj tri formortigis,
  Aliajn--do ĉiujn facile forigis.

  Sed suno post pluvo varmege bruligis
  Migranton, kaj tute li perdis jam forton,
  Kun granda teruro atendis li morton,--
  Kaj preĝis li Zeŭson: «vi min liberigis
  El ondoj bruegaj, de mi vi forigis
  Rabistojn,--ĉu tie-ĉi devas suferi
  Mi vane kaj morti, amikon oferi?!...»

  Kaj--kio-do?--ŝajnas al li, murmuretas
  Ne tre malproksime malgranda rivero:
  Rapide sin turnas al ĝi kun espero
  Damono--kaj vidas, ke fonto fluetas.
  Al ĝi superforte li tuje vagetas,
  Soifon brulegan kun ĝoj' kvietigas
  Kaj korpon malsanan en ĝi refreŝigas

  Jam suno varmega majeste subiras
  Kaj ombroj longegaj kuŝiĝas sur tero:
  Tre baldaŭ jam venos trankvila vespero.
  Sur vojo al urb' du migrantoj jen iras,
  Damono--do ilin sur voj' preteriras.
  Migrantoj parolas, Damono aŭskultas
  Kaj aŭdas: «nun lin oni jam ekzekutas!...»

  Tumulto piedojn al li flugiligas,--
  En lia animo--senfinaj teruroj....
  Kaj jen Sirakuzoj! Nur suprojn de turoj
  Malalta jam suno facile origas:
  Jam estas vespero!... Kaj li rapidigas
  Ankoraŭ pli paŝojn,--kaj vidas--en strato
  Renkontas lin lia servant' Filostrato.

  --Revenu, ĉar ĉio jam estas finita!
  Li diris malgaje:--en urbon ne iru,
  Mi petas vin, el Sirakuzoj foriru!
  Li estas jam al ekzekuto metita.
  Li kredis ĝis fin', ke li estos trompita
  Neniam de sia amik', kaj nenio
  Lin povis devigi ne kredi je tio...--

  «Ho, se jam malfrui al mi estas sorto,
  Kaj se mi ne povas de mort' liberigi
  Amikon, mi devas min ankaŭ mortigi:
  Tirano ne diru, ke kuris de morto
  Mi nur dank' al mia anima malforto!
  Al vi mian vivon volonte mi cedas,
  Sed sciu, ke homoj kaj amas, kaj kredas!...»

  Vespere Damon' Sirakuzojn eniras
  Kaj vidas, ke kruco sur placo jam staras,
  Kaj oni jam tute amikon preparas,
  Por lin ekzekuti... Kun forto traŝiras
  Amason popolan Damono kaj diras:
  «Mi morton deziris de Dionisio,--
  Mi estas krimulo, li--nur garantio!»

  En granda mirego popol' silentiĝas...
  En ĝojo amikoj tuj sin ĉirkaŭprenas,
  Kaj ploras,--pri kio--neniu komprenas,
  Sed larmoj el ĉiuj okuloj ruliĝas....
  ... Minaca tirano pri ĉio sciiĝas;
  Li je amikeco tiela tre miras
  Kaj verajn amikojn li vidi deziras.

  Kaj jen ili venas. Kun vido afabla
  Tirano renkontas amikojn kaj diras:
  «Vi tute min venkis, senfine mi miras!...
  Mi estas ankoraŭ por amo kapabla,
  Kaj se mi ne tute al vi malagrabla,
  Permesu al mi, ke en ligo mi via,
  Amikoj varmegaj, por vi estu tria!»



NEVOLA MORTIGINTO

(Rakonto.)


I.
  Varmega tago jam finiĝis,
  Tre bela sun' adiaŭ diris
  Al tero, kaj alproksimiĝis
  Trankvila nokto. Mi reiris
  Al domo mia kaj koleris,
  Ĉar tutan tagon mi ĉasadis,
  Kaj mia ĉaso ne prosperis:
  Mi eĉ ĉasaĵon ne vidadis.
  Sur mia voj' en unu loko
  Al lago venis mi, kaj vidas
  Sur ĝia bordo kun fiŝhoko
  Konata maljunulo sidas.
  Mi lin salutis: «helpu Dio!»
  --Mi dankas,--maljunulo diras.
  «Nu, eble, vi, pro kompanio,
  Kun mi jam hejmen kune iras?»
  --Ho, ne, sinjoro! mi intencas
  Tre longe sidi,--dankas kore;
  Vi finis ĉason, mi komencas,--
  Nenion kaptis mi ankoraŭ.
  Sed eble vi malmulte provos
  Fiŝetojn kapti? Mi fiŝhokon
  Provizan havas, tial povos
  Al vi mi servi,--prenu lokon.--

    Mi tuj konsentis, ĉar laciĝis
  Mi kaj apenaŭ mi iradis,--
  Fiŝhokon prenis kaj sidiĝis
  Sur laga bord'. Ni paroladis
  Pri mia ĉaso malprospera.
  Al maljunulo mi rakontis
  Kun fajro forta kaj sincera
  Pri tio, kion mi renkontis
  En ĉaso, li do tre atente
  Rakonton mian aŭskultadis
  Kaj nur korkaĵon diligente
  Sur akvsupraĵo observadis.--

II.
  Mi eksilentis. Maljunulo
  Fiŝhokon sian plibonigis
  Kaj diris: «kiam mi junulo
  Ankoraŭ estis, mi pasigis
  En ĉaso tutan tempon mian.
  Sed nun mi ĉasi tute ĉesis,
  Forĵetis eĉ pafilon mian,
  Kaj kiel teni ĝin--forgesis.»
  Je tio miris mi kaj petis,
  Ke li sciigu min, pro kio
  Pafilon, ĉason li forĵetis?
  «Tre longa estas historio!»
  Al mi malgaje li rediris,
  Per griza kapo balancante,
  Kaj li subite eksopiris,
  Rakonti, ŝajne, ne volante.
  Sed jen silenton li ĉesigas
  Kaj, cigareton ekfumante,
  Komencis: «eble vi devigas
  Min rakontadi, atendante
  Ekaŭdi ĝojan historion?
  Se tiel estas, mi certigi
  Vin devas, ke al vi nenion
  Tre gajan povas mi sciigi!»
  --Vi vane tiel opinias,--
  Rediris mi al maljunulo.
  «Ne vane, ĉar mi bone scias,
  Pri kio pensas eĉ junulo!»
  Kaj ree li eksilentinte,
  Fiŝhokon sian plibonigis;
  Sed post momento, ekĝeminte,
  Li jam sen halto ekdaŭrigis.

III.
    «Aŭskultu. Antaŭ dudek jaroj
  Mi ofte kun pafil' ĉasadis,
  Kaj jen en tiuj ĉi arbaroj
  Mi multajn tagojn pasigadis.
  Ankoraŭ tiam troviĝadis
  Multego da sovaĝaj kaproj,
  Kaj en arbar' sin renkontadis
  Eĉ ursoj kaj teruraj aproj.

    Jen iam vintre en mateno
  Sur kampo, apud mem arbaro
  Ĉasistoj estis en kunveno.
  Mi ankaŭ estis. Jam hundaro
  De ĉeno forte sin ŝiradis
  Kaj, ne havante paciencon,
  Aeron frostan nur flaradis,
  Sentante baldaŭ jam komencon.
  Ni ankaŭ, ĉason atendante,
  Malpaciencaj jam fariĝis,
  Kaj, tre mallaŭte parolante,
  En ĉeno ĉiuj ni stariĝis...

IV.
    Subite en densejo sonis
  Trumpeto forta,--mi ektremis:
  Per tio ĝi signalon donis,
  Ke estas ursoj... Mi ekpremis
  Pafilon mian kaj instinkte
  Nevole ĉirkaŭ ekrigardis:
  De mi proksime, sin arminte
  Tre bone, oficiro staris.
  En manoj tenis li pafilon,
  Ĉe zono larĝa kaj lakita
  Pistolon havis kaj tranĉilon.
  Mi estis tute konvinkita,
  Ke tiel brava militisto
  Sendube estas kuraĝulo,
  Ke vera estas li ĉasisto
  Kaj tial estos ne timulo;
  Sed bedaŭrinde mi eraris!...
  Mi tamen devas plu rakonti...
  ... Mi ĉe arbara rando staris
  Kaj urson tie ĉi renkonti
  Mi tre esperis, ĉar mi scias
  Kutimojn ursajn... Jen mi aŭdas,--
  Al mi «vin gardu» iu krias...
  Antaŭen bone mi rigardas
  Kaj,--kia granda mirindaĵo!--
  Subite mi proksime vidas
  Ursegon: ĝi en arbetaĵo
  Senmove kaj silente sidas
  Kaj kvazaŭ pensas, kien devas
  Ĝi kuri? ĉie estas baro...
  Jen multepeze ĝi sin levas
  Kaj tuj eliras el arbaro.

V.
    Mi kelkajn paŝojn posten faris,
  Min al pafilo jam almetis,
  Kaj urson pafi min preparis,
  Sed... ho, teruro! mi faletis
  Je ŝtipo kaj subite teron
  Mi tute falis kaj... ekpafis...
  Por mi ekvidis mi danĝeron
  Grandegan: urson mi ne trafis!
  Ĝi tre rapide kun kriego
  Sur min sin ĵetis kaj kun forto
  Min premis, ŝiris per ungego...
  Jam tre proksime estis morto!...
  Mi oficiron ekrigardis--
  Kaj kun teruro mi ekvidis,
  Ke li sin mem nur bone gardis,
  Ĉar li jam kuri for rapidis...
  Tranĉilon preni mi intencis,--
  Ne povis, ĉar min urso premis...
  Mi fortojn perdi jam komencis
  Kaj de doloro mi nur ĝemis...

VI.
    Subite pafo!... Urso saltis
  De mi tuj, tute min lasinte,
  Kaj ĝi de mi proksime haltis.--
  Jen liberecon eksentinte,
  Min levis mi kun malfacilo,
  Al urso mem mi alŝteliĝis
  Kaj ĝin ekbatis per tranĉilo:
  En gorĝon rekte ĝi eniĝis...
  Mi bone trafis,--urso mortis.
  Ĉasistoj ĉiuj tuj kunvenis,--
  Sed mi malforton ne elportis
  Kaj falis... Ili min subtenis
  Kaj portis al glitveturilo...
  Subite vidas mi--aliris
  Kun sia bela batalilo
  Jen oficiro; li ekmiris:
  «Ho, kio tie ĉi fariĝis?
  Mi estas tute ekfrapita!
  Sinjoro, vi ekmalsaniĝis?»
  Per tio ĉi indignigita,
  Ekkriis mi: «arogantulo!
  Vi ĉion tute bone vidis,
  Sed vi, malnobla timemulo,
  De mi forkuri ekrapidis!»
  Kaj en incito mi minuta
  Min levis el glitveturilo
  Kaj lin kun mia forto tuta
  Mi tuj ekbatis per tranĉilo...
  Mi vidis sangon, aŭdis krion,
  Sed mi nenion jam komprenis,
  Ĉar tute perdis mi konscion...
  Mi falis.--iu min subtenis....

VII.
  Mi sen konscio longe restis,
  Kaj kiam mi ekkonsciiĝis,--
  En malsanejo mi jam estis.
  Vespero jam alproksimiĝis...
  Nenion tute mi komprenis...
  Tre longe kuŝis mi silente
  Kaj ion rememori penis...
  Jen venis iu. Tre atente
  Li ekrigardis min kaj diris:
  «Nu, ĉu pli bone vi vin sentas?»
  Li tute ĝis mi mem aliris,
  Murmuris: «bone, mi kontentas...»
  Proksime li de mi sidiĝis
  Kaj ekparolis: «nu, ĉasisto,
  Vi eble jam ekprudentiĝis?
  Respondos jam al esploristo?»
  Je tio ĉi mi tre ekmiris
  Kaj ne respondis; li daŭrigis:
  «Al mi pli frue vi ja diris,
  Ke lin sendube vi mortigis...»
  Subite ĉion mi komprenis...
  Ekkriis laŭte mi, ekpenis
  Min levi,--kaj denove svenis:
  Malsana korpo ne eltenis!...

VIII.
  Terure tempon mi pasigis!
  Kaj mia korpo kaj animo
  Suferis... ho, de viv' senigis
  Mi homon!... Kun senfina timo,
  Malpacience mi atendis
  Severan juĝon,--mi ploradis,
  Al Dio mi petegojn sendis,
  Mi ĝemis, mi freneziĝadis!
  Sed baldaŭ tute mi saniĝis,
  Suferojn parte mi eltenis
  Kaj nun pli forta mi fariĝis.
  Kaj jen terura tago venis:
  Nun mi, anstataŭ malsanejo,
  Kun malmodera tremo vidis,
  Ke en majesta mi juĝejo
  Sur benko de juĝatoj sidis.
  Min puno tute ne timigus,
  Mi ĝin eĉ volis en animo,
  Ĉar sole ĝi min liberigus
  De min preminta ŝarĝa krimo...
  Sed mi timegis, ke ĵurintoj
  Min sen bedaŭro ekkulpigos
  Kaj de aliaj mortigintoj
  Min tute ne diferencigos.
  Ho, Dio! mi, honesta homo,
  Eterne estos kondamnita
  Kaj mia senmakula nomo
  De ĉiuj estos mallaŭdita!...

IX.
  Jen ekparolis prokuroro;
  Mi tre atente aŭskultadis,--
  Sed frapis forte mia koro,
  Kaj mi nenion komprenadis...
  Li finis; advokat' komencis
  Pravigi min,--li multe penis;
  Kaj lin kompreni mi intencis,
  Sed vane: ree ne komprenis!...
  Nur tion bone mi sciiĝis,
  Ke nun mi estas en juĝejo,
  Ke malbonulo mi fariĝis
  Kaj estos en malliberejo...

X.
  Ĵurintoj iris konsiliĝi,
  Post ili ankaŭ nun juĝantoj
  Eliris,--eble por nutriĝi...
  Mi restis sola kun gardantoj.
  Duono pasis nur da horo,
  Ĵurintoj dum konsiliĝadis,
  Sed mia malfeliĉa koro
  Centjaron kvazaŭ suferadis!
  Priskribi, kio min turmentis
  En tiu temp'--ne estas eble,
  Kaj kion tiam mi trasentis,
  Por mi eĉ mem ne kompreneble!
  Se povas vi vin mem prezenti
  Starantan antaŭ pafilego,
  Ekpafi preta,--kion senti
  Vi devus,--mia jam timego,
  Kredeble, estos komprenita;
  Alie--tute kun nenio
  Ĝi povas esti komparita!
  Esperis sole mi je Dio...
  Subite pordo malfermiĝis:
  Ĵurintoj kaj juĝantoj venis...
  Al mi kapturno komenciĝis,
  Mi ŝanceliĝis kaj eksvenis...

XI.
  Konsciiĝinte, mi min trovis
  Sur lito, hejme; min domanoj
  Ĉirkaŭis,--mi do movi povis
  Nek per piedoj, nek per manoj,
  Ĉar tute mi ekmalfortiĝis...
  De ŝarĝa krimo pravigita,
  Honesta ree mi fariĝis,
  Sed longe estis mi premita
  Per tio, ke animo mia
  De krimo estas pravigita
  Per juĝo homa, sed ne Dia!
  De tiu tempo mi forlasis
  Jam tute ĉason kun pafilo,
  Kaj, krom fiŝhoko nur, mi ĉasis
  Jam kun nenia batalilo...»
  Li eksilentis. Jam finiĝis.
  Malluma nokto, kun rideto
  Mateno roza proksimiĝis,
  Nebulo flugis sur lageto....
  Kaj jen, levinte nin, de lago
  Ni kun akiro nun foriris.
  Nur kiam venis hela tago,
  Al domo mia mi aliris.



BORIS GODUNOV

(Dramo de A. Puŝkin.)


Ĉambro en Kremlo (20 Februaro 1598).

Princoj ŜUJSKIJ kaj VOROTINSKIJ.

Vorotinskij.
  Ni estas rajtigitaj urbon gardi,
  Sed, ŝajne, ni nenion havas fari:
  Malplena--Moskvo, ĉar post patriarko
  Al monaĥejo eĉ popol' ekiris.
  Per kio, pensas vi, finiĝos ĉio?

Ŝujskij.
  Per kio? Tre facile estas scii:
  Popolo krios kaj ankoraŭ ploros,
  Boris ankoraŭ, kvazaŭ malsobrulo
  Ĉe brando, eksulkiĝos tre malmulte,
  Kaj, fine, dank' nur al favoro sia,
  Humile preni kronon li konsentos,
  Kaj poste--poste li komencos regi
  Denove, ree.

Vorotinskij.
               Sed monat' jam pasis,
  Dum li en monaĥejo kun fratino
  Forlasis tute, ŝajne, mondan vivon.
  Nek patriarko, nek bojaroj noblaj
  Ĝis nun lin kun sukceso konvinkadis;
  Aŭskultas li nek larmajn admonadojn,
  Nek varmajn petojn, nek ploregojn Moskvajn,
  Nek voĉon eĉ de Granda Konsiliĝo.
  Fratinon lian oni vane petis,
  Ke ŝi Boris'on benu por reĝado;
  Je li simile, monaĥin'-reĝino
  Fortika estas kaj neelpetebla.
  Boris, videble, ŝin al tio igis.
  Nu, kio estos, se reganto vere,
  De zorgoj regnaj forte lacigita,
  Ne prenos tute tronon senpotencan?
  Vi kion diros?

Ŝujskij.
                 Diros mi, ke vane
  Verŝiĝis sango de infan'-reĝido,--
  Kaj diros, ke Dimitrij povus vivi.

Vorotinskij.
  Terura estas krimo!... Sed ĉu vere
  Boriso pereigis lin?

Ŝujskij.
                        Sed kiu?
  Sed kiu Ĉepĉugov'on subaĉetis?
  Kaj kiu ankaŭ sendis Bitjagovskij'n
  Kun Kaĉalov? Ugliĉon tuj sendita
  Sur lok' esplori tiun ĉi aferon,
  Postsignojn freŝajn tie mi eltrovis:
  Ja, tuta urbo estis atestanto,
  Urbanoj ĉiuj tre konsente diris;
  Kaj, reveninte, mi per unu vorto
  Krimulon povus tute pereigi.

Vorotinskij.
  Kaj kial do vi lin ne pereigis?

Ŝujskij.
  Li, mi konfesas, tiam min konfuzis
  Per sia aroganta trankvileco;
  Li min rigardis tiam kvazaŭ prava:
  Min pri detaloj multe li demandis,--
  Kaj jen al li ripetis sensencaĵon
  Mi tiun saman, kiun li deziris.

Vorotinskij.
  Malbone, princo.

Ŝujskij.
                  Kion do mi farus?
  Al Teodoro ĉion dirus eble?
  Sed ĉiam ĉion aŭdis li kaj vidis
  Per aŭdo kaj rigardo Godunova:
  Se tute mi certigus lin je ĉio,--
  Boriso lin je mala ekcertigus,
  Kaj poste oni, eble, min forsendus
  Kaj tiam, kiel ankaŭ mian onklon,
  Min eĉ sufokus en malliberejo.
  Ne fanfaronas mi, sed se okazus,
  Nenia ekzekuto min timigus;
  Mi--ne timulo, sed--ne malsaĝulo,
  Kaj mi ne volas vane preni maŝon.

Vorotinskij.
  Terura estis krimo!... Sed kredeble
  Jam pento turmentadas mortiginton,--
  Kaj certe sango de infan' senkulpa
  Malhelpas lin, ke tronon li alprenu.

Ŝujskij.
  Transpaŝos; li ne estas tre timema!...
  Honoro granda estos por Rusujo!
  Tataro, sklav', bofrato de Maluto,
  Krimulo, en anim' ekzekutisto,
  Akceptos kronon, sceptron Monomaĥan!...

Vorotinskij.
  Ne glora estas li,--ni--multe pli!...

Ŝujskij.
  Mi pensas, jes.

Vorotinskij.
                 Ja Ŝujskij, Vorotinskij....
  Ĉu scias vi? naturaj estas princoj.

Ŝujskij.
  Naturaj, kaj devenas de Rjuriko.

Vorotinskij.
  Aŭskultu, princo,--ni ja havas rajton
  Heredi Teodoron.

Ŝujskij.
                   Eĉ pli multe,
  Ol Godunov.

Vorotinskij.
             Ja efektive!

Ŝujskij.
                          Vidu:
  Se Godunov ruzadi ne forlasos,
  Komencu ni popolon ekscitigi,
  Foriru ili tute de Boriso:
  Da princoj propraj ili multe havas
  Kaj tial povas kiun ajn elekti.

Vorotinskij.
  Ni estas multaj, idoj de Rjuriko,
  Sed estas van' batali kun Boriso!
  De ni popolo tute malkutimis,
  Forgesis, ke ni estas Rjurikidoj,
  Ĉar longe ni jam restas sen provincoj
  Kaj longe nur al reĝoj ni servadas,--
  Sed li popolon tutan jam ensorĉis
  Per amo, per timigo kaj per gloro.

Ŝujskij (rigardas fenestron).
  Kuraĝos li, sed ni... Silentu! Vidu:
  Popolo iras reen en senordo,--
  Ni kuru, kaj sciiĝu, ĉu jam fino?...


Ruĝa Placo.

Popolo.

Unua.
  Neelpetebla! Li de si forpelis
  Bojarojn ĉiujn, pastrojn, patriarkon.
  Malsupren ili tute vane falis;
  Brilanta trono forte lin timigas.

Dua.
  Ho, Dio mia! Kiu nin regados?
  Malĝojo estas!

Tria.
                  Jen sekretario,
  Eldiros li decidon magistratan.

Popolo.
  Silentu! Jen sekretario diras;
  Aŭskultu!...

Ŝĉelkalov (sur Ruĝa perono).
             Granda Konsiliĝ' decidis
  Ankoraŭ lastan fojon sin returni
  Al malĝojega koro de reganto:
  Denove morgaŭ sankta patriarko,
  En Kreml' farinte plej solenan preĝon,
  Antaŭirata per standardoj sanktaj,
  Kun ĉiuj sanktfiguroj Dipatrinaj,
  Ekiros,--kaj kun li bojaroj ĉiuj,
  Nobeloj multaj, elektitaj homoj
  Kaj loĝantaro Moskva ortodoksa,--
  Ni ĉiuj iros kaj reĝinon petos,
  Ke ŝi kompatu nian orfan Moskvon
  Kaj ŝi Borison benu por reĝado.
  Vi iru nun kun Dio viajn domojn
  Kaj preĝu,--flugu al ĉielo sankta
  Fervora preĝo de ortodoksuloj.--

(Popolo disiras.)


Knabina Kampo.

Nova-Knabina Monaĥejo. Popolo.

Unua.
  Eniris ili de reĝin' ĉambreton;
  Boris eniris kaj bojaroj noblaj
  Kun patriarko.

Dua.
                 Kio do?

Tria.
                          Ankoraŭ
  Obstinas li; espero tamen estas.

Virino (kun infano).
  Ne ploru! Nu, silentu, ĉar vin lupo
  Tuj prenos kaj formanĝos! Nu, silentu!

Unua.
  Ĉu ni ne povas trans barilon rampi?

Dua.
  Ho, ne! Malvaste estas eĉ en kampo,
  Ne sole tie! Baroj kaj tegmentoj,
  Etaĝoj ĉiuj de preĝeja turo,
  Kupoloj ĉiuj kaj eĉ ĉiuj krucoj
  Pleniĝis je popolo.

Tria.
                      Estas bone!

Unua.
  Sed kia bruo estas!

Dua.
                      Jes... Aŭskultu!
  Popol' ekkriis; kvazaŭ ondoj falas
  Popolaj vicoj.... jen ankoraŭ! Frato,
  Jam nia estas vico: nu, genuu!...

Popolo (sur genuoj; krio kaj ploro).
  Kompatu, nia patro! Nin potencu!
  Ho, reĝu, patro!

Unua (mallaŭte).
                   Kial oni ploras?

Dua.
  Ne scias mi! Bojaroj, eble, scias
  Nur bone tion.

Virino (kun infano).
                 Kial vi ne ploras?
  Jam oni devas plori nun!... Jen lupo!
  Ploregu tuj! (Infano ploras.)
               Tre bone!...

Unua.
                          Ĉiuj ploras--
  Ni ankaŭ kio?

Dua.
                Mi ne havas larmojn.
  Ankoraŭ kio?

Unua.
               Ĉu mi povas scii!...

Popolo.
  Li prenis kronon! Tute li konsentis!
  Li estas nia! Vivu, reĝ'-Boriso!


Kremlaj ĉambroj.

BORISO, Patriarko, Bojaroj.

Boriso.
  Ho, sankta patro kaj bojaroj noblaj!
  Animo mia estas malkovrita:
  Vi ĉiuj vidas, ke mi prenas sceptron
  Kun granda timo kaj kun humilego.
  Tre malfacila estas devo mia!
  Heredas mi potencojn Iohanajn,
  Heredas ankaŭ mi anĝelon-reĝon!...
  Sanktulo vera, mia patr' potenca!
  Ekvidu larmojn de fidelaj sklavoj,
  Kaj sendu vi al tiu, kiun amis,
  Kaj kiun tie ĉi vi ekaltigis,
  Sanktegan vian benon por reĝado:
  Ke regu mi popolon mian glore,
  Ke estu mi kaj justa, kaj bonega.
  Al mi vi helpu nur, bojaroj gloraj,
  Kaj servu, kiel vi al li servadis,
  Ankoraŭ kiam kune ni laboris
  Por bono de popolo nia Rusa.

Bojaroj.
  Neniam ni je nia ĵur' perfidos.

Boriso.
  Nun iru kaj salutu ni jam ĉerkojn
  De formontintaj potenculoj Rusaj,
  Kaj poste--tutan vi popolon voku
  Festenon fari,--voku tute ĉiujn:
  Je ĉiuj mi senfine estos ĝoja.

(Li foriras, bojaroj ankaŭ.)

Vorotinskij (haltiginte princon Ŝujskij).
  Divenis vi.

Ŝujskij.
            Sed kion?

Vorotinskij.
                     Vi memoras?
  Ne longe?...

Ŝujskij.
              Ne, nenion mi memoras.

Vorotinskij.
  Sed kiam ja popol' knabinan kampon
  Ekiris...

Ŝujskij.
          Nun ne estas temp' memori;
  Konsilas mi forgesi iafoje...
  Cetere tiam per mallaŭdo ŝajna
  Deziris mi nur vin malmulte provi,
  Deziris mi ekscii viajn pensojn;
  Sed jen popolo jam salutas reĝon--
  Foreston mian povas li rimarki,
  Mi sekvu lin. (Li foriras.)

Vorotinskij.
                Ho, ruza kortegulo!


Nokto. Ĉambreto en Ĉudova Monaĥejo.

(1603 j.)

PIMENO, GRIGORIO (dormanta).

Pimeno (skribas antaŭ sankta lampo).
  Ankoraŭ unu lasta nur rakonto,--
  Kaj mia jam kronik' finita estos;
  Kaj mi plenumos devon, kiun Dio
  Al mi ordonis. Dio min ne vane
  Devigis longe tie ĉi vivadi
  Kaj legi min kaj skribi ekinstruis:
  Monaĥo ia laborema iam
  Laboron mian tre fervoran trovos,
  Bruligos, kiel mi, li lampon sanktan,
  Kaj de kroniko polvon forskuinte,
  Rakontojn miajn verajn li transskribos,--
  Ke sciu idoj de ortodoksuloj
  Pasintan sorton de patruja lando,
  Ke reĝojn siajn grandajn rememoru
  Por laborad', por bono kaj por gloro;
  Kaj por pekado, por mallumaj krimoj
  Humile Dion pardoneman preĝu.
  En maljuneco mi denove vivas;
  Pasinta ree antaŭ mi trapasas....
  Ĉu longe fluis ĝi, je agoj plena,
  Ondante, kvazaŭ granda oceano?
  Ĝi estas nun silenta kaj trankvila:
  Malmulte da personoj mi memoras,
  Malmultaj ankaŭ vortoj min atingas,-- --
  Alia do--pereis senrevene!
  Sed tago estos tuj, forbrulas lampo....
  Ankoraŭ unu lasta nur rakonto. (Skribas.)

Grigorio (vekiĝinte).
  Denove tio sama! Trian fojon!
  Ho, sonĝo malbenita!.... Jen li sidas
  Kaj ĉiam skribas antaŭ lamp',--videble
  Okulojn tutan nokton li ne fermis.
  Tre amas mi trankvilan vidon lian,
  Precipe kiam pri pasintaj jaroj
  Kronikon sian skribas li; mi ofte
  Diveni provis, kion li priskribas:
  Ĉu pri regad' malluma de tataroj?
  Ĉu pri ekzekutadoj de Johano?
  Ĉu pri popola brua konsiliĝo?
  Ĉu pri patruja gloro? Tute vane!
  Nek en rigardoj, nek sur lia frunto
  Tralegi oni povas liajn pensojn;
  Kaj ĉiam vid'--humila kaj majesta....
  Sekretario griza tiel same
  Trankvile vidas kulpajn kaj senkulpajn,
  Egale aŭdas bonon kaj malbonon,
  Kaj nek kompaton, nek koleron scias.

Pimeno.
  Ĉu vi vekiĝis, mia frato?

Grigorio.
                            Benu,
  Min, sankta patro mia.

Pimeno.
                         Dio benu
  Hodiaŭ vin, kaj ĉiam, kaj eterne.

Grigorio.
  Vi ĉiam skribis kaj ne dormis tute,
  Kaj mian koron longe pekaj revoj
  Turmentis, kaj diablo min konfuzis.
  Mi sonĝis, kvazaŭ per ŝtuparo kruta
  Mi turon venis,--kaj de alta pinto
  Ekvidis Moskvon, kvazaŭ formikejon;
  Sur plac' malsupre estis multaj homoj,--
  Kun rido ili ĉiuj min montradis;
  Kaj mi timegis, kaj mi hontis kune,--
  Kaj falis mi rapide kaj vekiĝis....
  Tri fojojn tion saman mi sonĝadis.
  Ĉu ne mirinde?

Pimeno.
                 Juna sango ludas;
  Per preĝo kaj per fasto kvietiĝu,
  Kaj viaj sonĝoj je vidaĵoj bonaj
  Pleniĝos. Jen ĝis nun ankoraŭ, ĉiam,
  Se mi ne preĝas longe antaŭ nokto--
  Ne dormas mi trankvile kaj senpeke:
  Mi sonĝas tiam jen festenojn riĉajn,
  Militistaron, jen batalojn bruajn,--
  Amuzoj senprudentaj de juneco!

Grigorio.
  Junecon vian gaje vi pasigis!
  Batalis vi sub turoj de Kazano,
  Armeon Litvan iam vi rebatis,
  Kortegon luksan de Johano vidis!
  Feliĉa vi!... Kaj mi de knabaj jaroj
  En monaĥejo, plej mizera, vivas!
  Sed kial mi ne povas bataladi
  Kaj festenadi en palacoj reĝaj?
  Mi povus, kiel vi, en maljuneco
  De mondo vanta tute min forigi
  Kaj meti min trankvilan monaĥejon.

Pimeno.
  Ne plendu, ke vi frue pekan mondon
  Forlasis, ke malmulte da tentaĵoj
  Al vi potenca Dio sendis. Kredu:
  Ensorĉas ofte gloro nin kaj lukso,
  Kaj tre malica amo de virinoj.
  En vivo mi per multo plezuriĝis;
  Sed vere trovis mi feliĉon plenan
  Nur kiam monaĥejon mi eniris.
  Memoru, filo, vi pri grandaj reĝoj:
  Pli alta kiu estas? Sola Dio.
  Kuraĝas kiu kontraŭ reĝ'? Neniu
  Sed ofte ora krono ilin premas--
  Anstataŭ ĝi kapuĉon ili prenas.
  Johano reĝo serĉis trankviliĝon
  En simileco de laboroj niaj;
  Palac' kun ĉiuj ĝiaj fieruloj
  Je monaĥejo tute similiĝis:
  Servantoj en kapuĉoj, en harvestoj,
  Novicoj fariĝadis kaj monaĥoj,
  Kaj reĝo mem abato estis pia.
  Vidadis mi en tiu sama ĉambro
  (En ĝi Kirilo pia tiam vivis,
  Verema viro; tiam mi jam ankaŭ
  Eksciis dank' al Di' sensignifecon
  De mondo),--tie ĉi mi vidis reĝon
  De ekzekutoj kaj de pensoj lacan:
  Enpensa, pia, li, Minaca, sidis;
  Ni ĉiuj antaŭ li senmove staris,
  Kaj li kun ni mallaŭte paroladis.
  Li diris al abat' kaj al frataro:
  «Ho, patroj miaj; venos iam tago--
  Kaj tie ĉi pro savo mi jam estos;
  Vi, Nikodim', Sergio kaj Kirilo,
  Alprenu vi promeson mian sanktan:
  Alvenos mi, krimulo malbenita,
  Kaj al piedoj viaj, sankta patro,
  Falinte, pia mi monaĥ' fariĝos.»
  Parolis tiel plej potenca reĝo,
  Kaj dolĉe fluis liaj bonaj vortoj,
  Kaj ploris li. Kaj ni kun larmoj preĝis,
  Ke Dio bona sendu amon, pacon
  Al lia peka, malkvieta koro.--
  Kaj filo lia Teodor'? Sur trono
  Pensadis ĉiam li pri paca vivo
  De Diservanto. Li palacon reĝan
  Aliformigis en monaĥan ĉambron;
  En tiu ĉambro ŝarĝaj reĝaj pensoj
  Ne indignigis jam animon lian.
  Ekamis Dio reĝan humilecon,
  Kaj ja sub li Rusuj' en granda gloro
  Konsolis sin,--kaj kiam li mortadis,
  Nepriskribebla mirindaĵ' okazis:
  Al lia lito venis viro luma,
  Videbla sole nur al pia reĝo,--
  Kaj Teodor' kun li interparolis
  Kaj nomis lin plej granda patriarko....
  Kaj ĉiuj estis forte timigitaj,
  Ĉielan tiun vidon kompreninte,
  Ĉar antaŭ reĝo sankta patriarko
  En ĉambro tiu tiam ne troviĝis.
  Kaj kiam mortis li, palaco tuta
  Pleniĝis tuj per sankta bonodoro,
  Vizaĝ' do lia, kvazaŭ suno, brilis.--
  Jam ne ekvidos ni tielan reĝon!
  Ho, plej terura, granda malĝojego!
  Ni kolerigis Dion, ni ekpekis:
  Regnestron ni de reĝo mortiginton
  Elektis!

Grigorio.
           Longe jam, ho sankta patro,
  Demandi vin deziris mi pri morto
  De juna Dimitrio; vi ja tiam,
  Mi aŭdis, estis en Ugliĉ'.

Pimeno.
                            Memoras!...
  Devigis Dio min malbonon vidi,--
  Terura peko! Tiam mi Ugliĉon
  Pro ia novicaĵ' sendita estis.
  Mi venis nokte. Jen matene frue
  Ekaŭdis mi tumultan sonorilon....
  Kriego, bruo.... Oni kuras korton
  Reĝinan...--ankaŭ mi,--kaj tie estas
  Jam tuta urbo... Vidas mi reĝidon:
  Jen mortigita li sur tero kuŝas.
  Reĝin'--patrino apud li en sveno,
  En malespero ploras nutristino,--
  Kaj jam popol' furioziĝe trenas
  Malpian perfidintan vartistinon....
  Subite jen kruela, tute pala
  Aperas tie Judo--Bitjagovskij.
  «Jen, jen krimulo!» ĉiuj tuj ekkriis,
  Kaj oni lin disŝiris. Poste multaj
  Ekkuris post aliaj tri krimuloj;
  Kaŝintajn sin krimulojn oni kaptis
  Kaj alkondukis al infan' malviva:
  Ho, mirindaĵo!--malvivul' ektremis!
  «Ekpentu!» al krimuloj oni kriis;
  Kaj en teruro granda sub hakilo
  Ekpentis ili--kaj Borison nomis.

Grigorio.
  De kia aĝ' reĝido tiam estis?

Pimeno.
  Sep-jara, ŝajne; nun li sekve estus--
  (Dek jaroj pasis jam... Ne, ne, pli multe:
  Dek du.)--li estus via samaĝulo
  Kaj reĝus; Dio do alie volis.
  Per tiu ĉi rakonto mi nun finos
  Kronikon mian; jam de tiu tempo
  Malmulte mi eniĝis mondon. Frato,
  Ellernis vi legadon kaj skribadon,
  Al vi transdonas mi laboron mian.
  Libera kiam estos vi de preĝo,
  Ne filozofiante nur, priskribu
  Vi ĉion, kion vi en vivo vidos:
  Militon, pacon, kaj regadon reĝan,
  Kaj mirindaĵojn ĉiujn de sanktuloj,
  Kaj profetaĵojn, kaj ĉielajn signojn,--
  Al mi do tempo estas jam ripozi,
  Estingi lampon.... Sed sonor' jam estas
  Al sankta preĝ'.... Servantojn benu, Dio!....
  Al mi bastonon donu, Grigorio.... (li foriras.)

Grigorio.
  Boriso!... Ĉio antaŭ vi tremadas!
  Neniu memorigi vin kuraĝas
  Pri sorto de infano malfeliĉa;
  Kaj en malluma ĉambro jen ermito
  Teruran tie ĉi raporton skribas....
  Kaj tiel de terura juĝo Dia,
  Vi ankaŭ juĝon mondan ne evitos!...


Ĉambroj de patriarko.

PATRIARKO kaj Abato de ĈUDOVA MONAĤEJO.

Patriarko.
Kaj li forkuris, patro abato?

Abato.
Forkuris, sankta patro,--jen jam pasis tria tago.

Patriarko.
Petolulo malbenita! El kia gento li devenas?

Abato.
El gento de Otrepiev'oj, de nobelidoj; en frua juneco li
fariĝis monaĥo,--oni ne scias kie, loĝis en Suzdal, en Jefima
monaĥejo; de tie li foriris, estadis en diversaj monaĥejoj,--fine
li venis al mia Ĉudova frataro; mi, vidante, ke li estas ankoraŭ
juna kaj senprudenta, donis lin sub estradon de patro Pimeno,
maljunulo kvieta kaj humila. Li estis scianta legi kaj skribi, li
legadis niajn kronikojn, verkadis kanonojn por sanktuloj,--sed,
videble, tiu ĉi sciado ne de Dio estis al li donita....

Patriarko.
Ho, tiuj ĉi sciuloj! Kian sensencaĵon li elpensis!
«Mi estos reĝo en Moskvo!» Ho, vazo diabla!.... Sed pri tio ĉi
oni ne devas eĉ raporti al reĝo; pro kio tumulti patron-regnestron?
Sufiĉe estos anonci pri lia forkuro al sekretario Smirnov, aŭ al
Sekretario Jefimiev... Kia herezo! «Mi estos reĝo en Moskvo!» Oni
devas kapti, kapti servanton diablan, kaj forsendi lin Solovkan
monaĥejon por eterna pentado.--Tio ĉi ja herezo estas, patro abato?

Abato.
Herezo, sankta patro, ĝusta herezo!...


Reĝa palaco.

Du Korteguloj.

Unua.
  Regnestro kie?

Dua.
                 En dormejo sia.
  Kun ia li sorĉisto sin enŝlosis.

Unua.
  Jen kia estas lia okupado!
  Sorĉistoj, magiistoj, sorĉistinoj!
  Divenas ĉiam, kvazaŭ fianĉino.
  Mi volus scii, kion li divenas?

Dua.
  Jen iras li. Ĉu volas vi demandi?

Unua.
  Malluma li....

(ili foriras.)

Reĝo (eniras).
               Atingis mi potencon...
  Jam sesan jaron reĝas mi trankvile,
  Feliĉon do ne havas!... Ĉu ne tiel
  Ni en juneco enamiĝas, volas
  Plezurojn amajn, sed nur kvietigis
  Malsaton koran ni per posedado,--
  Malvarmiĝinte jam, ni turmentiĝas!...
  Al mi sorĉistoj vane promesadas
  Longegajn tagojn de potenc' trankvila,--
  Nek vivo, nek potenco min gajigas:
  Mi antaŭsentas tondron kaj malĝojon.
  Feliĉ' forestas. Pensis mi popolon
  En kontentec', en gloro kvietigi,
  Kaj per boneco ĝian amon trovi,--
  Sed vanan provon baldaŭ mi forlasis:
  Potenco viva por popol' ne estas
  Agrabla,--ĝi mortintojn sole amas.--
  Malsaĝaj estas ni, se kri' popola,
  Aŭ forta plor' tumultas nian koron.--
  Malsaton sendis Di' sur nian teron;
  Popolo en suferoj pereadis;
  Por ili tuj malfermis mi grenejojn;
  Mi oron ŝutis; mi laborojn trovis--
  Kaj ili furioze min mallaŭdis!
  Bruleg' iliajn domojn neniigis;
  Por ili mi konstruis novajn domojn--
  Kaj ili min riproĉis je brulego!
  Jen estas juĝo, amo de popolo!
  En familio serĉis mi konsolon,
  Filinon mi ekvolis edzinigi;
  Fianĉon morto, kvazaŭ vent', forportis--
  Kaj jen subite ruza famo faras
  Min kulpa je filina vidvineco,
  Min mem, min mem, min, patron malfeliĉan!...
  Se iu mortas,--mortigint' mi estas:
  Mi rapidigis morton Teodoran,
  Venenis ankaŭ mi fratin'-reĝinon,
  Humilan monaĥinon... mi eterne!
  Mi sentas: nin nenio iam povas
  En mondaj malĝojegoj kvietigi;
  Nenio.... Eble, sola konscienco,--
  Jes, sola ĝi, sendube, ektriumfos
  Je malboneco kaj je kalumnio;
  Sed se en ĝi makulo kvankam unu,
  Nur unu, eĉ okaze, eltroviĝas,
  Mizero estas: kvazaŭ per ulcero
  Anim' forbrulos, koro veneniĝos,
  Riproĉo, kvazaŭ per martelo, frapas
  En kap', kaj naŭzo ĉiam, kaj kapturno,
  Kaj punktoj estas sangaj en okuloj...
  Forkuri vi deziras, sed... Terure!
  Terure!... Plej mizera estas tiu,
  En kiu konscienc' ne pura estas!...


Drinkejo sur Litva limo.

MISAILO kaj VARLAAMO, vagistoj--kvazaŭ monaĥoj;
GRIGORIO OTREPIEV en ordinara vesto; Mastrino.

Mastrino.
Per kio do mi vin regalos, honoraj maljunuloj?

Varlaamo.
Per tio, kion Dio donis, mastrineto.--Ĉu vi ne havas
brandon?

Mastrino.
Kial do ne, pastroj miaj! Mi tuj alportos.

(Ŝi eliras.)

Misailo.
Pro kio do vi eksopiris, kolego? Jen estas limo Litva,
kiun vi tiel volis atingi.

Grigorio.
Ĝis kiam mi ne estos en Litvo, ĝis tiu tempo mi ne
povas esti trankvila.

Varlaamo.
Kial vi tiel ekamis Litvon? Jen ni, patro Misailo
kaj mi, peka, de tiu tempo kiel ni forkuris el monaĥejo, ni pri
nenio eĉ pensas: ĉu Litvo, ĉu Rusujo, ĉu fajfilo, ĉu harpo, por
ni estas tute egale, estu nur brando... kaj jen ankaŭ ĝi estas!...

Misailo.
Bone estas dirite, patro Varlaamo.

Mastrino (eniras).
Jen, vi havas, patroj miaj. Trinku por sano.

Misailo.
Mi dankas, kara, Dio vin benu. (Ili trinkas. Varlaamo
ekkantas.) Kial do vi ne kantas kaj ne trinkas?

Grigorio.
Mi ne volas.

Misailo.
Libero estas por liberulo...

Varlaamo.
Kaj paradizo--por malsobrulo, patro Misailo! Trinku do
glaseton pro mastrineto... (li trinkas.) Tamen, patro Misailo,
kiam mi drinkas, tiam mi ne amas sobrajn: alia afero estas drinkado,
kaj alia--fierado; se vi volas vivi kiel ni,--ni petas, se ne--for!
malaperu: arlekeno ne estas kolego por pastro.

Grigorio.
Sidu ĉe brando kaj pensu pri grando, patro Varlaamo!...
Ĉu vi vidas, mi ankaŭ iafoje scias bone diri.

Varlaamo.
Pri kio do mi devas pensi?

Misailo.
Forlasu lin, patro Varlaamo.

Varlaamo.
Kial do li estas tia fastulo? Li mem al ni venis, kiel
kolego, oni ne scias--kiu, ne scias--de kie, sed li tiel fieras.
(Li trinkas kaj kantas.)

Grigorio (al mastrino).
Kien iras tiu ĉi vojo?

Mastrino.
Litvon, mia kara, al Luevaj montoj.

Grigorio.
Kaj ĉu malproksime estas Luevaj montoj?

Mastrino.
Ne malproksime, ĝis vespero oni povus tien aliri, se
ne estus baroj reĝaj kaj gardantaj observistoj.

Grigorio.
Kiaj baroj? Kion tio ĉi signifas?

Mastrino.
Iu forkuris el Moskvo kaj estas ordonite ĉiujn
kapti kaj pririgardi.

Grigorio (al si mem).
Jen vi havas!... (Laŭte.) Kiun do oni
bezonas? Kiu forkuris el Moskvo?

Mastrino.
Dio lin konas, ĉu ŝtelisto, ĉu rabisto,--sed tie
ĉi eĉ bonaj homoj nun ne povas trairi. Kaj kiaj rezultatoj el tio
ĉi estos? Neniaj; oni eĉ laman diablon ne kaptos: kvazaŭ Litvon ne
ekzistas alia vojo, krom vojo granda! Jen, ekzemple, de tie ĉi--sin
turnu maldekstren, kaj per arbaro iru sur vojeto ĝis preĝejeto, kiu
estas super Ĉekana rivereto, kaj poste rekte trans marĉon al
Ĥlopino, de tie al Zaĥarievo, kaj tie jam ĉiu knabeto povas vin
alkonduki al Luevaj montoj. Tiuj ĉi observistoj nur pasantojn
premas, kaj nin, mizerulojn, ĉirkaŭŝiras. (Estas aŭdata bruo.)
Kio tie ankoraŭ estas? Ha, jen estas ili, malbenitaj! ili patrolas.

Grigorio.
Mastrino! ĉu vi ne havas en dometo ian alian angulon?

Mastrino.
Ne, mia kara,--mi mem volus min kaŝi. Estas nur solaj
vortoj, ke ili patrolas,--sed donu al ili brandon, panon kaj
ĉion,--malviviĝu ili, malbenitaj! Ke ili....

(Observistoj eniras.)

Observisto.
Bonan tagon, mastrino!

Mastrino.
Bone venu, karaj gastoj, mi petas!

Unua observisto (al dua).
Ba! Tie ĉi oni drinkas; ni havos, kion
manĝeti. (Al monaĥoj.) Vi kiaj homoj estas?

Varlaamo.
Ni estas Diaj maljunuloj, monaĥoj humilaj, ni iradas
en vilaĝoj, kaj kolektas almozon kristanan por monaĥejo.

Observisto (al Grigorio).
Kaj vi?

Misailo.
Nia kolego....

Grigorio.
Mi estas burĝo el urbeto: mi akompanis maljunulojn
ĝis limo; de tie ĉi mi iros hejmen.

Misailo.
Ĉu vi jam ne volas....

Grigorio (mallaŭte).
Silentu.

Observisto.
Mastrino, donu ankoraŭ brandon; ni do tie ĉi kun
maljunuloj trinkos kaj interparolos.

Dua observisto (mallaŭte).
Knabo, ŝajne, estas nuda, de li oni
nenion povas preni; sed maljunuloj....

Unua.
Silentu, tuj ni ilin palpos.--Kio do, patroj miaj, ĉu
bone iras viaj aferoj?

Varlaamo.
Malbone, filo, malbone! Nun kristanoj fariĝis avaraj;
ili monon amas, monon kaŝas. Malmulte ili donas al Dio. Venis peko
granda sur popolojn terajn. Ĉiuj komencis komercadi, profitadi;
pensas pri monda riĉeco, sed ne pri savo de animo. Ni iradas,
iradas; petadas; iafoje en tri tagoj eĉ tri kvaronkopekojn ne povas
elpeti. Tia estas peko! Forpasas semajno, dua, ni enrigardas monujon,
kaj en ĝi estas tiel malmulte, ke eĉ honte estas monaĥejon iri;
kion fari? de malĝojo ni eĉ restaĵon fordrinkas; mizero estas, kaj
nenio plu.--Ho, malbone estas, videble, nia lasta tempo venis....

Mastrino (ploras).
Dio kompatu kaj savu!

(En daŭro de Varlaama parolo unua observisto signifie rigardas Misailon.)

Unua observisto.
Alekso! Ĉu vi havas reĝan ordonon?

Dua.
Jes, mi havas.

Unua.
Donu do ĝin al mi.

Misailo.
Kial vi tiel atente min rigardas?

Unua observisto.
Jen kial: el Moskvo forkuris iu malbona
herezisto, Griŝko Otrepiev. Ĉu vi tion ĉi aŭdis?

Misailo.
Mi ne aŭdis.

Observisto.
Ne aŭdis? Bone. Kaj tiun forkurintan hereziston
reĝo ordonis kapti kaj sufoki.--Ĉu vi tion ĉi scias?

Misailo.
Ne, mi ne scias.

Observisto (al Varlaamo).
Ĉu vi scias legi?

Varlaamo.
En juneco mi sciis, sed forgesis.

Observisto (al Misailo).
Kaj vi?

Misailo.
Min ne instruis Dio.

Observisto.
Jen, vi havas reĝan ordonon.

Misailo.
Por kio mi ĝin bezonas?

Observisto.
Al mi ŝajnas, ke tiu ĉi forkurinta herezisto,
ŝtelisto kaj fripono--estas vi.

Misailo.
Mi? Kompatu! kion vi diras!

Observisto.
Haltu! Fermu pordon. Jen ni tuj ekscios.

Mastrino.
Ha! malbenitaj turmentantoj! Ili eĉ maljunulon
ne forlasas!

Observisto.
Kiu tie ĉi scias legi?

Grigorio (eliras antaŭen).
Mi scias!

Observisto.
Jen, prenu... Sed de kiu vi ellernis?

Grigorio.
De nia sanktaĵisto.

Observisto (donas al li ordonon).
Legu do laŭte.

Grigorio (legas).
«El Ĉudova monaĥejo seninda monaĥo Grigorio,
el gento de Otrepievoj, fariĝis herezisto kaj, instruita de diablo,
kuraĝis eksciti sanktan frataron per diversaj tentaĵoj kaj
malpiaĵoj. Kaj, laŭ informiĝoj, montriĝis, ke forkuris li
malbenita Griŝko, al limo Litva...»

Observisto (al Misailo).
Kiel do ne vi?

Grigorio.
«Kaj reĝo ordonis lin kapti....»

Observisto.
Kaj sufoki!

Grigorio.
Tie ĉi ne estas dirite: «sufoki.»

Observisto.
Vi mensogas! ne ĉiun vorton oni skribas en linion.
Legu: kapti kaj sufoki.

Grigorio.
«Kaj sufoki. Aĝon havas ŝtelisto Griŝko.... (rigardante
Varlaamon) pli ol kvindek jaroj, lia alteco estas meza, frunton li
havas senharan, barbon grizan, ventron dikan.» (Ĉiuj rigardas
Varlaamon.)

Unua observisto.
Fratoj! Tie ĉi estas Griŝko! tenu, ligu
lin! Mi eĉ ne pensis pri tio ĉi!

Varlaamo (depreninte paperon).
For, petoluloj! Kia mi estas
Griŝko? Kiel! kvindek jaroj, barbo griza, ventro dika! Ne, frato, vi
ankoraŭ juna estas por fari ŝercojn kun mi. Mi jam longe ne legis
kaj legas tute malbone, sed nun mi jam tralegos, se oni min volas
sufoki (Li legas silabe.) «Aĝon li havas de dudek jaroj.»--Kio,
frato, kie do estas kvindek? vidu--dudek?

Dua observisto.
Jes, mi memoras, dudek; tiel same ankaŭ al ni
estis dirite.

Unua observisto (al Grigorio).
Vi, frato, videble estas
ŝerculo.

(En daŭro de legado, Grigorio staras, mallevinte kapon, havante
manon en brusta poŝo.)

Varlaamo (daŭrigas).
«Alteco lia estas malgranda, brusto
larĝa, unu mano estas pli mallonga, ol alia, okuloj estas bluaj,
haroj--flavruĝaj, sur vango estas veruko, sur frunto--alia.» Ĉu ne
vi, amiko, tio ĉi estas?

(Grigorio subite elmetas ponardon; ĉiuj antaŭ li disiras; li
rapide sin ĵetas fenestron.)

Observistoj.
Tenu! Tenu!...

(Ĉiuj kuras en senordo.)


Moskvo.--Domo de Ŝujskij.

ŜUJSKIJ; multego da gastoj; vespermanĝo.

Ŝujskij.
  Ankoraŭ vinon! (Li sin levas, ĉiuj ankaŭ.)
                 Karaj gastoj miaj,
  Ĉerpilon lastan! Legu preĝon, knabo.

Knabo.
  Ĉiela reĝ', estanta ĉie, ĉiam!
  Atentu preĝon vi de sklavoj viaj:
  Unua preĝo pri regnestro nia,
  De Dio elektita kaj plej pia,
  Pri aŭtokrata reĝo de kristanoj.
  En domo gardu lin, kaj en milito,
  Sur vojoj, kaj sur lito de ripozo.
  Al li de malamikoj venkon donu,
  Kaj glora estu li de mar' ĝis maro.
  En sano floru lia familio,
  Kaj ĝiaj plej amindaj branĉoj ombru
  Senfinan mondon; kaj al ni, al sklavoj,
  Li estu, kiel ĉiam, bonfavora,
  Afabla, bona, longepacienca;
  Kaj fontoj de saĝec' lia senfina
  Sur nin elfluu sufiĉege, gaje!
  Kaj jen, ĉerpilon reĝan eklevinte,
  Ni preĝas antaŭ Vi, Ĉiela Reĝo.

Ŝujskij (trinkas).
  Ho, estu ĉiam sana, granda reĝo!
  Adiaŭ, gastoj miaj vi plej karaj;
  Mi dankas, ke ne abomenis mian
  Regalon vi. Adiaŭ, bonan nokton!

(Gastoj foriras, li akompanas ilin ĝis pordo.)

Puŝkin.
Fine ili foriris; nu, princo Vasilij Ivanoviĉ, mi
jam pensis, ke ni ne povos eĉ interparoladi.

Ŝujskij (al servantoj).
Vi kial buŝon malfermis? Vi ĉiam nur
sinjorojn viajn subaŭskultas. Forigu ĉion de tablo kaj iru
for!--Kio okazis, Atanaso Miĥajloviĉ?

Puŝkin.
  Mirindaĵoj, kaj nenio plu!
  Hodiaŭ mia nev', Gavrilo Puŝkin,
  Al mi kurjeron sendis el Krakovo.

Ŝujskij.
  Nu?

Puŝkin.
      Strangan li al mi novaĵon skribas...
  Fil' de Johan'... Atendu (aŭskultas ĉe pordo).
                           Reĝa knabo,
  Laŭ ordo de Boriso mortigita....

Ŝujskij.
  Sed tio ĉi ne estas nov'.

Puŝkin.
                            Atendu:
  Dimitrij vivas.

Ŝujskij.
                  Jen sciigo kia!
  Reĝido vivas! Nu, mirinde estas!
  Nur tio ĉi?

Puŝkin.
              Aŭskultu min ĝis fino;
  Li estus kiu ajn, ĉu mem reĝido,
  Ĉu ia eĉ spirit' en lia vido,
  Aŭ tre kuraĝa uzurpul'--fripono,--
  Sed tie nun Dimitrij ekaperis.

Ŝujskij.
  Ne povas esti.

Puŝkin.
                Lin mem Puŝkin vidis.
  Unue kiam li palacon venis,
  Tra vicoj da sinjoroj Litvaj rekte
  Trairis li sekretan ĉambron reĝan.

Ŝujskij.
  Sed kiu li, de kie?

Puŝkin.
                      Mi ne scias.
  Nur oni scias, ke li longe servis
  Ĉe Viŝneveckij; kaj ke kiam estis
  Malsana li, li al konfesprenanto
  Malkovris ian sekretaĵon gravan;
  Kaj fierul', sekreton eksciinte,
  Dorlotis lin, kaj levis lin de lito
  Kaj lin al Sigizmund' forveturigis.

Ŝujskij.
  Vi ion aŭdis pri bravulo tiu?

Puŝkin.
  Mi aŭdis, ke li estas saĝa, lerta,
  Al ĉiuj plaĉas. Forkurintojn Moskvajn
  Li ravis tute. Litvaj pastroj estas
  Kunuloj liaj. Reĝo lin dorlotas--
  Kaj, oni diras, helpi lin promesis.

Ŝujskij.
  Nu, tio ĉi konfuzo tia estas,
  Ke esti povas eĉ kapturno, frato.
  Sendube, jes, li estas uzurpulo!
  Konfesas mi, danĝero estas granda,
  Sciigo grava estas! se atingos
  Popolon ĝi, ventego estos forta.

Puŝkin.
  Ventego tia, ke malcerte reĝo
  Konservos kronon sur saĝega kapo.
  Kaj prave estos, ĉar li nin regadas
  Simile je minaca reĝ' Johano.
  Ĉu havas vi utilon, ke forestas
  Por ĉiuj ni videblaj ekzekutoj,
  Ke nun de sangigita plank' publike
  Kanonojn ni ne kantas jam al Kristo,
  Ke oni ne bruligas nin kaj reĝo
  Per sia sceptro ne subŝovas karbojn?
  Ĉu havas garantion ni en vivo!
  Nin ĉiutage malfavor' atendas,
  Malliberej', kapuĉo, aŭ katenoj,
  Kaj ankaŭ eĉ malsata mort', aŭ maŝo.
  Pli eminentaj niaj gentoj kie?
  Kaj Ŝestunov, kaj Sickij-princoj kie?
  Romanov, li, espero de patrujo?
  Forturmentitaj estas en ekzilo....
  Tiela sama estos via sorto.
  Eĉ hejme, kvazaŭ per Litvanoj, estas
  Ni ĉirkaŭitaj per malfideluloj:
  De ĉie--langoj, pretaj nin perfidi,
  Ŝtelistoj, de estrar' subaĉetitaj.
  Dependas ni de ĉia servutulo,
  Se lin ni iafoje prave punis.
  En propraj eĉ bienoj ni ne regas:
  Maldiligentan sklavon ne forpelu!
  Lin nutru! Laboriston eĉ ne provu
  Forvoki de najbar'! alie--puno!
  Ĉu iam aŭdis vi similan ion
  Eĉ en reĝado de Minaca reĝo?
  Ĉu vivas jam pli bone nun popolo?
  Demandu ĝin. Jen, venos uzurpulo,
  Al ĝi promesos li diversajn bonojn,--
  Kaj estos jam amuz'.

Ŝujskij.
                       Vi estas prava.
  Sed ĉu vi scias? Pri sciigo tiu
  Silentu ni ĝis tempo.

Puŝkin.
                        Kompreneble,
  Por si nur sciu. Estas vi prudenta;
  Kun vi mi ĉiam amas paroladi,
  Kaj se min io iam nur tumultas,
  Mi tion jam de vi ne povas kaŝi;
  Al tio mielvino kaj biero
  Al mi malligis langon mian tiel...
  Adiaŭ princ'!

Ŝujskij.
               Adiaŭ, ĝis sinvido.

(Akompanas lin.)


Reĝaj ĉambroj.

Reĝido desegnas geografian karton. Reĝidino, Nutristino
de reĝidino.

Ksenio (kisas portreton).
Ho, mia kara fianĉo, mia plej bela
reĝido, ne al mi vi apartenas, ne al via fianĉino, sed al malluma
tombeto en fremda landeto: neniam mi min konsolos, eterne mi ploros.

Nutristino.
Nu, reĝidino! Fraŭlino, ploras, kvazaŭ roso falas:
suno suriros, roson sekigos. Vi havos alian fianĉon--kaj belegan kaj
afablan. Vi lin ekamos, mia infano aminda, kaj vi forgesos
Johanon-reĝidon.

Ksenio.
Ne, nutristineto, al li, eĉ mortinta, mi estos fidela.

(Boriso eniras.)

Reĝo.
  Ksenio mia! ho, filino kara!
  Ankoraŭ fianĉino--jam vidvino!
  Vi ĉiam ploras pri fianĉo via?
  Infano mia! sorto ne permesis
  Al mi feliĉon vian eĉ vidadi.
  Kredeble kolerigis ni ĉielon,
  Feliĉon vian mi ne povis fari;
  Sed vi, senkulpa! kial vi suferas?
  Kaj vi, fileto mia, kion faras?

Teodoro.
  Mi? Teron Moskvan mi desegnas; vidu:
  Jen estas tuta nia regn'; jen Moskvo,
  Jen Novgorod', jen Astraĥan'! Jen maro,
  Plej densaj estas jen arbaroj Permaj,
  Kaj jen Sibir'.

Reĝo.
                  Kaj tio kio estas,
  Jen, tie elkurbiĝas?

Teodoro.
                       Volgo estas.

Reĝo.
  Tre bone! Dolĉaj fruktoj de scienco!
  De nubo kvazaŭ, povas tuj ekvidi
  Vi regnon tutan: urbojn kaj riverojn....
  Ho, lernu, fil'; scienco mallongigas
  Spertadojn de rapidfluanta vivo.
  Jen iam, eĉ tre baldaŭ, eble, ĉiuj
  Provincoj tiuj, kiuj vi hodiaŭ
  Desegnis sur papero tiel bone,
  Sub via glora potencado estos.
  Ho, lernu, mia filo, pli facile
  Laboron regnan tiam vi komprenos.

(Eniras Semiono Godunov.)

  Jen iras kun raporto Semiono.
  (Al Ksenio.) Animo mia, iru vian ĉambron;
  Adiaŭ, kara; Dio vin konsolu.

(Ksenio kun nutristino foriras.)

  Nu, kion diros Semion'?

Semiono Godunov.
                          Hodiaŭ
  Al mi de Puŝkin kaj de princ' Vasilij
  Servantoj venis frue kun raporto.

Reĝo.
  Nu!

Semiono Godunov.
      Kaj servant' de Puŝkin alraportis,
  Ke en maten' hieraŭ alveturis
  Al ili el Krakov' kurjer',--kaj baldaŭ
  Li sen letero resendita estis.

Reĝo.
  Tuj kaptu lin.

Sem. Godunov.
                 Mi sendis persekuton.

Reĝo.
  Kaj Ŝujskij?

Sem. Godunov.
                Jen hieraŭ li regalis
  Amikojn siajn: fratoj Miloslavskij,
  Buturlin estis, Saltikov Miĥajlo,
  Kaj Puŝkin, kaj ankoraŭ kelkaj homoj;
  Disiris ili tre malfrue. Puŝkin
  Kun mastro mem nur en soleco restis,
  Kaj longe ili interparoladis.

Reĝo.
  Alvoku tuje princon Ŝujskij.

Sem. Godunov.
                              Reĝo!
  Li estas tie ĉi.

Reĝo.
                    Al mi lin voku!

(Godunov foriras.)

Reĝo.
  Kun Litvo interkomuniko! Kio?!...
  De Puŝkin gento estas abomena,
  Al Ŝujskij ankaŭ mi ne tre konfidas:
  Li ruza kaj kuraĝa, evitema....

(Ŝujskij eniras.)

  Bezonas mi kun vi interparoli.
  Sed, ŝajne, vi mem venis pro afero,
  Kaj tial mi aŭskultos vin unue.

Ŝujskij.
  Regnestro! devas mi al vi raporti
  Sciigon gravan.

Reĝo.
                 Mi jam vin aŭskultas.

Ŝujskij (mallaŭte montrante Teodoron).
  Sed reĝo, jen...

Reĝo.
                 Reĝido povas scii
  Pri tio, kion scias Ŝujskij. Diru.

Ŝujskij.
  El Kiev' sciigo venis....

Reĝo.
                          Tiu, kiun
  Kurjer' al Puŝkin mem alveturigis?

Ŝujskij.
  (Li ĉion scias!...) Pensis mi, regnestro,
  Ke vi ne scias tiun ĉi sekreton.

Reĝo.
  Nenio, princo; volas mi kombini
  Sciigojn,--ĉar alie ne ekscios
  Ni veron.

Ŝujskij.
            Mi nur tion bone scias,
  Ke en Krakov', aperis uzurpulo,
  Kaj ke sinjoroj kaj mem reĝ' lin amas.

Reĝo.
  Sed kiu estas tiu uzurpulo?

Ŝujskij.
  Ne scias.

Reĝo.
            Sed... per kio li danĝera?

Ŝujskij.
  Regnestro! forta estas via regno;
  Per amo vi kaj per malavareco
  Aldonitigis korojn de subuloj;
  Sed mem vi scias, ke popolamaso
  Perfida estas, forte ribelema,
  Kaj ne espera, kaj superstiĉema,--
  Obea estas al inspir' momenta,
  Al vero--surda kaj indiferenta,
  Ĝi nur al fabloj ĉiam konfidadas.
  Kuraĝo senprudenta al ĝi plaĉas;
  Kaj, se fripono tiu nesciata
  Transiros iel nian limon Litvan,
  Al li popolamason malsaĝegan
  Altiros nom' reviva de Dimitrij.

Reĝo.
  Dimitrij!... Kiel? tiu ĉi infano?
  Dimitrij!... Ha!...--Reĝido, vi foriru.

Ŝujskij (al si mem).
  Ruĝiĝis li: ventego estos!...

Teodoro.
                               Reĝo,
  Permesu, ke....

Reĝo.
                Ne, mia filo, iru.

(Teodoro foriras.)

  Dimitrij!...

Ŝujskij (al si mem).
              Li nenion tute sciis.

Reĝo.
  Aŭskultu, princo, ĉion tuj pretigu;
  De Litv' Rusujo estu debarita
  Per baroj; ke neniu kreitaĵo
  Transiru nian limon; ke leporo
  Eĉ ne alkuru el Poluj'; ke korvo
  Ne flugu el Krakovo. Nu, rapidu!

Ŝujskij.
  Tuj.

Reĝo.
      Haltu. Ĉu ne vere, ke sciigo
  Tre sprita estas? Ĉu vi iam konis
  Mortintojn, el ĉerkujoj elirintajn,
  Por demandadi reĝojn, leĝajn reĝojn,
  Publike, unuvoĉe elektitajn,
  De sankta patriarko mem kronitajn?
  Ridinde? ha? Sed kial vi ne ridas?

Ŝujskij.
  Regnestro!...

Reĝo.
             Ne, aŭskultu, princ' Vasilij:
  Eksciis kiam mi, ke tiun knabon...
  Ke tiu ĉi knabeto iel mortis,
  Mi sentis vin por esplorado; nun do
  Per kruco, kaj per Dio mi vin petas,
  Laŭ konscienco, vi anoncu veron:
  Ĉu vi ekkonis mortigitan knabon?
  Kaj ĉu ne estis ŝanĝo? Nu, respondu.

Ŝujskij.
  Sed ĵuras mi....

Reĝo.
                Ne, Ŝujskij, vi ne ĵuru,
  Respondu: ĉu reĝido estis?

Ŝujskij.
                             Jes.

Reĝo.
  Pripensu, princ', favoron mi promesas,
  Mensogon jam pasintan mi ne punos
  Per malfavoro. Sed se nun vi ankaŭ
  Deziras ruzi vi--je kap' de mia filo
  Mi ĵuras vin kruele ekzekuti.
  Mi tiel ekzekutos, ke Johano
  Eĉ mem en ĉerko de terur' ektremos.

Ŝujskij.
  Ne puno,--malfavoro min timigas!
  Ĉu mi kuraĝos antaŭ vi malici?
  Kaj ĉu mi povis tiel ekerari,
  Ke lin mi ne ekkonis? Mi tri fojojn
  Vizitis en preĝejo malvivulon,
  Portitan tien per Ugliĉo tuta.
  Ĉirkaŭis lin ankoraŭ dek tri korpoj,
  Per man' popola disŝiritaj,--ili
  Jam rimarkeble tute forputradis,
  Vizaĝo do reĝida estis klara,
  Trankvila, freŝa, kvazaŭ li nur dormis;
  Profunda vund' ankoraŭ ne krustiĝis,
  Kaj trajtoj liaj tute ne ŝanĝiĝis.--
  Ho ne, regnestro, tute mi ne dubas:
  Dimitrij mortis.

Reĝo.
                   Nu, sufiĉe, iru. (Ŝujskij foriras.)
  Ha, ŝarĝe estas!... Pensojn mi kolektu!...
  Mi tentis: sango tuta al vizaĝo
  Sin ĵetis, poste reen ĝi defluis....
  Jen kial dek tri jarojn intersekve
  Infanon mortigitan mi sonĝadis!
  Jes, jes--jen kial! nun mi jam komprenas.
  Sed kiu estas mia kontraŭulo?
  Kaj kiu kontraŭ mi? Nur nomo, ombro,--
  Ĉu povas ombr' de mi forŝiri kronon,
  De idoj miaj heredaĵon preni?
  Ho, malsaĝulo! kial mi ektimis?
  Nur blovu vi fantomon--ĝi forflugos.
  Jes, estas decidite: mi ne timos--
  Malŝati tamen mi nenion devas....
  Tre peza vi, ho, ĉapo Monomaĥa!


Krakovo. Domo de Viŝneveckij.

Uzurpulo kaj Pastro Ĉernikova.

Uzurpulo.
  Ne, mia patro, embaras' forestas.
  Animon molan de popolo mia
  Mi bone scias: ĉiam sankta estos
  Por ĝi ekzemplo de regnestro ĝia.
  Por religio--ĝi indiferenta.
  Kaj baldaŭ--donas mi eĉ garantion--
  Entute religio orienta
  Ekamos forte Petran vikarion.

Patro.
  Vin bone gardu sankta Ignatio!
  Alie jam komencos vi vivadi.
  Sed nun, reĝido, devas vi ĝis tiam
  Intencojn viajn en anim' kaŝadi;
  Ŝajnigi sin kun plej malpia mondo
  Al ni ordonas ofte sankta devo:
  Aferojn viajn, vortojn--juĝas homoj,
  Intencojn do nur sola Dio vidas.

Uzurpulo.
  Amen! Kiu tie?

(Eniras servanto.)

                 Diru: ni akceptas.

(Pordo malfermiĝas. Eniras amaso da Rusoj kaj Poloj.)

  Kolegoj miaj! morgaŭ jam eliros
  Ni el Krakovo. Mi deziras, Mniŝek,
  Al vi Samboron post tri tagoj veni.
  Mi scias, ke kastel' gastama via
  Briladas ĉiam per lukseco nobla
  Kaj estas glora per mastrino juna.
  Marinon plej belegan mi esperas
  Ekvidi tie. Vi do, ho amikoj,
  Rusujo, Litvo, kun kuraĝ' levintaj
  Standardojn fratajn kontraŭ malamiko
  Malica ĉiam, mia malbonulo,--
  De Slavoj filoj, baldaŭ mi kondukos
  Por batalado kolegarojn viajn!
  Sed inter vi mi vidas novajn homojn?

Gavrilo Puŝkin.
  Alvenis ili al favoro via
  Pro glavo kaj servado.

Uzurpulo.
                         Mi tre ĝojas.
  Alvenu. Kiu do, al mi vi diru,
  Belulo tiu?

Puŝkin.
              Kurbskij.

Uzurpulo.
                       Glora nomo!
  Parenc' vi estas de hero' Kazana?

Kurbskij.
  Mi--filo lia.

Uzurpulo.
               Vivas li?

Kurbskij.
                        Ne, mortis....

Uzurpulo.
  Grandega saĝo! Viro de batalo!...
  De tiu tempo tamen, kiam estis
  Li sub antikva Olga urb' kun Litvoj,
  Por venĝi tie siajn ofendantojn,--
  Pri li silentas famo.

Kurbskij.
                        Mia patro
  Pasigis reston de vivado sia
  En de Batorij donacita tero.
  En izoleco li trankvile vivis,
  Serĉante en sciencoj nur konsolon;
  Sed ne konsolis lin laboro paca:
  Patrujon de juneco memorante,
  Pri ĝi li ĉiam forte sopiradis.

Uzurpulo.
  Ho, estro malfeliĉa! Kiel hele!
  Tre ĝojas mi, heroo mia nobla,
  Ke lia ido kun patruj' paciĝas--
  De patroj kulpojn mi ne rememoras;
  Alproksimiĝu, Kurbskij... donu manon!
  Tre strange! Fil' de Kurbskij mem kondukas
  Sur tronon--kiun? filon de Johano!...
  Min helpas ĉio: homoj kaj mem sorto!
  Kaj vi?

Polo.
          Sobanskij mi, nobel' libera.

Uzurpulo.
  Mi vin salutas, id' de libereco!
  Al li trionon de salajr' elpagu.
  Sed tiuj ĉi? Sur ili mi ekkonas
  Patrujan veston. Ili estas niaj.

Ĥrusĉov (salutas).
  Jes, nia patro-reĝ'. Ni estas viaj
  Fervoraj, elpetitaj servutuloj.
  El Moskvo ni de malfavor' forkuris
  Al vi, regnestr',--pro vi ni estas pretaj
  Eĉ morti,--estu niaj malvivuloj
  Por vi ŝtupar' al Moskva reĝa trono.

Uzurpulo.
  Kuraĝu vi, senkulpaj turmentitoj--
  Permesu nur al mi atingi Moskvon,
  Kaj tie jam Boris elpagos ĉion.
  Vi kiu?

Karelo.
          Venis mi de Don' libera.
  Al vi min sendis niaj kuraĝuloj,
  Okulojn viajn klarajn reĝajn vidi,
  Al vi proponi ĉiujn niajn kapojn.

Uzurpulo.
  Mi konas Donon: mi ne dubis vidi
  Standardon Donan inter miaj vicoj.
  Tre dankas ni militon nian Donan.
  Ni scias, ke kozakoj nune estas
  Maljuste alpremataj kaj pelataj;
  Sed se nin Dio helpos ekposedi
  De patro tronon, tuj, laŭ antikveco,
  Favoros ni fidelan nian Donon.

Poeto (alproksimiĝas, malalte salutante kaj kaptante baskon de Griŝko).
  Plej granda princo kaj reĝid' plej klara!

Uzurpulo.
  Vi kion volas?

Poeto (donas al li paperon).
                  Prenu kun favoro
  Mizeran frukton de fervor-laboro.

Uzurpulo.
  Ho, kion vidas mi? Latinaj versoj!
  Plej sankta estas lig' de glav' kun liro,--
  Ĉar unu laŭr' amike ilin ligos.
  Sub norda mi ĉielo eĉ naskiĝis,
  Sed kun latina muzo konatiĝis,
  Kaj florojn de Parnas' mi kore amas.
  Mi kredas profetaĵojn de poetoj.
  Ne vane en ilia flama brusto
  Ekbolas ravo: faron, kiun gloris
  Poetoj, jam antaŭe benu, Dio!
  Alvenu, kara. Pro memoro mia
  Alprenu. (Donas al li ringon.)
           Kiam jam kun mi fariĝos
  Antaŭdifin' de sorto, kiam kronon
  Prapatran mi surmetos, ree aŭdos
  Mi voĉon vian kaj inspiran himnon:
  «Musa gloriam coronat gloriaque musam.»
  Kaj nun, amikoj, ĝis sinvido morgaŭ!

Ĉiuj.
  Eliru!... Vivu princ' Dimitrij, vivu!
  Eterne vivu granda princo Moskva!


Kastelo de vojevodo Mniŝek en Samboro.

_Tualetejo de Marino._

MARINO, RUZJA (ornamas ŝin). Servantinoj.

Marino (antaŭ spegulo).
  Ĉu baldaŭ? Vi ne povas rapidigi?

Ruzja.
  Permesu--estas jen malfacilaĵo,--
  Per kio vi vin volas ornamigi,
  Per belaj perloj, aŭ per smeraldaĵo?

Marino.
  Al mi vi donu kronon diamantan.

Ruzja.
  Bonege! Vi memoras? vi ĝin vestis
  Ankoraŭ kiam balon plej brilantan
  Kortegan vi veturis? Tie estis
  Vi kvazaŭ suno,--ĉiuj viroj restis
  De vi en rav', fraŭlinoj for rapidis....
  Ĥotkeviĉ juna tiam vin ekvidis
  Kaj sin mortpafis.... Kiu proksimiĝas
  Al vi nur, tiu tuj vin enamiĝas!...

Marino.
  Ĉu baldaŭ?

Ruzja.
             Tuj, fraŭlino kara mia.
  Je vi espera forte patro via;
  Ne vane vidis vin reĝido, eble;
  Ne povis li eĉ kaŝi ravon sian;
  Kaj tial povas vi jam koron lian
  Facile venki nun kredeble.
  Ĉe ni lin sole amo tenas!
  Monaton tutan jam, veninte
  Al ni, militon forgesinte
  Kaj tronon Moskvan, li festenas
  Kaj Rusojn, Litvojn kolerigas....
  Al tio kio lin devigas?
  Esperas mi, ke, kiam vin, fraŭlino,
  Dimitrij faros Moskvan jam reĝinon,
  Vi ne forlasos vian servantinon?

Marino.
  Ĉu pensas vi, ke estos mi reĝino?

Ruzja.
  Sed kiu? La plej bela vi ja estas,
  Je vi egalaj per belec' forestas!
  De Mniŝek gento cedis al nenia;
  Vi estas bela super laŭdo ĉia....
  Feliĉa estos tiu, kiun vi ekamos,
  Al kiu via bona kor' per amo flamos--
  Se eĉ li estus reĝo nia
  Aŭ eĉ de francaj reĝoj ido....
  Ne sole tiu ĉi reĝido
  Mizera, nesciata ia!

Marino.
  Reĝidon tuta mond' lin opinias.

Ruzja.
  Sed ja pasintan vintron li estadis
  Ĉe Viŝneveckij, kaj al li servadis.

Marino.
  Li kaŝis sin.

Ruzja.
               Nu, tion ĉi mi scias.
  Sed ĉu jam estas vi sciinta,
  Pri li popolo kion diras?
  Ke estas li el Moskvo forkurinta
  Fripono, kiu nur pro krimo iras.

Marino.
  Ho, kia sensencaĵo!

Ruzja.
                      Tute vere!
  Je tio ĉi ne kredas mi, fraŭlino;
  Sed danka devas esti li sen fino,
  Ke lin el multaj amas vi sincere....

Servantino (enkuras).
  Alvenis gastoj!

Marino.
                  Kiel, kara mia,
  Vi tiel babilema estas
  Kaj kiel longe vi min vestas!

Ruzja.
  Tuj, tuj!... (servantinoj kuradas kaj rekuradas).

Marino (al si mem).
  Ekscios mi pri sort' pasinta lia....


Vico da lumigitaj ĉambroj. Muziko.

VIŜNEVECKIJ kaj MNIŜEK

Mniŝek.
  Kun mia nur Marino li parolas,
  Pri unu nur Marino ankaŭ pensas...
  Afero al edziĝo proksimiĝas;
  Ĉu pensis vi--konfesu, Viŝneveckij,
  Ke iam ŝi, Marin'--reĝino estos?

Viŝneveckij.
  Mirinde estas!... Sed ĉu pensis Mniŝek,
  Servanto mia prenos tronon Moskvan?

Mniŝek.
  Sed kia ja Marino mia estas?
  Al ŝi mi sole diris: nu, rigardu!
  Reĝidon ne forlasu!... kaj subite
  Finiĝis ĉio, li--en ŝiaj retoj!

(Muziko ludas polkon, Uzurpulo kun Marino iras en unua paro.)

Marino (al Uzurpulo).
  Jes, morgaŭ, jes en dekunua horo,
  Aleo de tilioj, ĉe fontano....

(Ili foriras. Dua paro.)

Sinjoro.
  Sed kion trovis en Marin' Dimitrij?

Sinjorino.
  Ŝi estas belulino.

Sinjoro.
                     Ŝtona nimfo:
  Okuloj, buŝo--sen ridet' sen vivo....

(Nova paro.)

Sinjorino.
  Ne bela estas li, sed tre agrabla;
  En li vidata estas reĝa sango.

(Nova paro.)

Sinjorino.
  Eliro kiam?

Sinjoro.
               Kiam li ordonos.
  Ni pretaj estas; sed kun li Marino
  Videble, longe nin en kapto tenos.

Sinjorino.
  Agrabla estas kapto.

Sinjoro.
                       Jes, se ankaŭ...

(Ili foriras; ĉambroj fariĝas malplenaj.)

Mniŝek.
  Ni, maljunuloj, nune jam ne dancas,
  Muziko nin jam tute ne alvokas,
  Manetojn ni ne premas kaj ne kisas....
  Mi tamen ne forgesis petolaĵojn!...
  Nun jam ne tio, kio estis iam!
  Junar' ne tiel estas jam kuraĝa,
  Beleco ankaŭ jam ne tiel ĝoja;
  Konfesu: ĉio jam malgaja estas.
  Forlasu ilin; iru ni, kolego,
  Ordonu ni malŝtopi boteleton
  Da vin' hungara ĉirkaŭherbigitan,
  En anguleto ni duope trinku
  Plej densan bonodoran fluidaĵon,
  Kaj poste paroladu ni pri io.
  Nu, iru, frato.

Viŝneveckij.
                   Kaj afero iros.


Nokto, Ĝardeno, Fontano.

Uzurpulo (eniras).
  Kaj jen fontan'; ŝi tien ĉi alvenos.
  Naskiĝis, ŝajne, mi ne tre timema,
  Mi antaŭ mi proksime vidis morton:
  Animo antaŭ morto ne tremadis.
  Al mi minacis eĉ mallibereco,
  Min oni persekutis--mi ne timis
  Kaj per arogantec' libera restis.
  Sed kio nun animon mian premas?
  Pro kio nun mi tiel forte tremas?
  Ĉu estas tio ĉi pasia tremo?
  Ne, tio estas timo. Tutan tagon
  Atendis mi sinvidon kun Marino,
  Pripensis tion, kion mi eldiros,
  Ensorĉos kiel mi fieran saĝon,
  Kaj kiel nomos ŝin reĝinon Moskvan;
  Sed venis hor',--nenion mi memoras,
  Ne trovas mi parolojn ellernitajn;
  Imagon mian tute am' konfuzas...
  Sed io jen ekbrilis... jen brueto...
  Ne, tio--lumo de malica luno,
  Ventet' ekbruis tie ĉi....

Marino (eniras).
                           Reĝido!

Uzurpulo.
  Ŝi!... Tuta sang' en vejnoj malvarmiĝis.

Marino.
  Dimitrij! vi?

Uzurpulo.
                 Ho, sorĉa, dolĉa voĉo!
  (Iras al ŝi.) Ĉu estas vi? Ĉu vin mi, fine, vidas
  Kun mi sub nokta ombro en soleco?
  Ho, kiel malrapide iris tago
  Kaj malrapide suno estingiĝis!
  Kaj kiel longe vin mi atendadis!

Marino.
  Forkuras horoj, mi ne havas tempon--
  Mi tie ĉi kun vi kunveni volis
  Ne por aŭskulti delikatajn vortojn
  De amo. Vortoj estas malnecesaj.
  Mi kredas, ke vi amas; sed aŭskultu:
  Decidis mi kun via sorto brua
  Kunigi mian sorton; sekve povas
  De vi, Dimitrij, mi postuli solan:
  Postulas mi, ke vi al mi malkovru
  Esperojn ĉiujn de animo via,
  Intencojn ĉiujn kaj eĉ ĉiujn timojn;
  Ke mi kun vi kuraĝe povu kune
  Eniri vivon--kaj ne kiel blinda
  Sklavino de deziroj ĉiuj edzaj,
  Silenta kromvirino sole via,
  Sed kiel via inda leĝ-edzino
  Kaj helpantino de regnestro Moskva.

Uzurpulo.
  Almenaŭ nun permesu, ke forgesu
  Mi tute zorgojn kaj tumultojn miajn!
  Forgesu mem, ke antaŭ vi vi vidas
  Reĝidon. Ho, Marino, nun vi vidu
  En mi de vi amanton elektitan,
  Feliĉan eĉ de sola vido via.
  Aŭskultu kore vi petegojn amajn!
  Permesu koron vi plifaciligi!

Marino.
  Ne estas tempo, princ'; vi malrapidas,
  Kaj amo de kolegoj viaj ĉiuj
  Jam malvarmiĝas; kaj jam nun danĝeroj,
  Laboroj viaj multe pligrandiĝas;
  Jam min atingis malagrabla famo,
  Kaj nova jam novaĵ' novaĵon ŝanĝas;
  Kaj Godunov rapide pretiĝadas....

Uzurpulo.
  Ĉu estas en potenco Godunova
  Feliĉo sola mia, via amo?
  Ne, ne! Rigardas nun indiferente
  Mi tronon lian kaj potencon reĝan.
  Sed via am'... sen ĝi por kio estas
  Kaj mia viv', kaj gloro, kaj potenco?
  Vi en dezerto eĉ, en terdometo
  Por mi anstataŭigos reĝan kronon.
  Jes, amo via....

Marino.
                   Hontu! Ne forgesu
  Plej altan kaj plej sanktan vi difinon:
  Ja via rang' pli kara devas esti
  Por vi, ol ĉiuj ĝojoj, ravoj vivaj,--
  Ĉar kun nenio povas ĝi egali.
  Vi devas scii, ke ne al junulo,
  Ravita tute per beleco mia,
  Mi kun soleno donas manon mian,
  Sed nur al heredist' de Moskva trono,
  Nur al reĝido, kiun sorto savis.

Uzurpulo.
  Marino bela, vi min ne turmentu,
  Ne diru, ke ne min, sed mian rangon
  Elektis vi. Marino, vi ne scias,
  Ke vi al mi per tio koron pikas.
  Ĉu vere, se... ho, dubo plej terura!
  Eldiru: se al mi ne reĝan naskon
  Antaŭdifinus mia blinda sorto,
  Se mi ne estus filo de Johano,
  Ne tiu ĉi infano forgesita,--
  Ĉu tiam... tiam vi min ankaŭ amus?

Marino.
  Dimitrij, vi ali' ne povas esti;
  Alian mi ne amus.

Uzurpulo.
                     Ne! sufiĉe--
  Ne volas mi dividi kun mortinto
  Al li apartenantan amantinon;
  Sufiĉe sin ŝajnigi! mi eldiros
  Jam tutan veron; sciu, ke Dimitrij
  Pereis, mortis--kaj ne reviviĝos;
  Ĉu volas scii vi, mi kiu estas?
  Al vi mi diros: estas mi monaĥo;
  Ekenuinte de mallibereco,
  Mi sub kapuĉo mia grandan planon
  Pripensis; mi al mondo mirindaĵon
  Preparis, kaj el monaĥej' forkuris
  Mi al kozakoj bruaj kaj kuraĝaj;
  Ellernis rajdi mi kaj glavon uzi,
  Al vi mi venis, nomis min «Dimitrij»
  Kaj polojn mi sencerbajn tute trompis.
  Nu, kion diros, vi, Marin' fiera?
  Ĉu vi kontentas per konfeso mia?
  Silentas vi?

Marino.
               Ho, honto, ho, malĝojo! (Silento.)

Uzurpulo (mallaŭte).
  Ho, kien do entiris min ĉagreno!
  Feliĉon, malfacile konstruitan,
  Mi por eterne, eble, pereigis.
  Mi estas malsaĝul'! (Laŭte.) Mi vidas, vidas;
  Vi forte hontas je ne princa amo;
  Eldiru do al mi fatalan vorton,
  En via man' vi havas mian sorton;
  Atendas mi. (Stariĝas sur genuojn.)

Marino.
              Vin levu, uzurpulo!
  Ĉu pensas vi en mi, per genuflekso,
  En konfidema kvazaŭ knabineto,
  Vantegan mian koron favorigi?
  Eraris vi: mi ĉe piedoj miaj
  Eĉ grafojn noblajn, kavalirojn vidis;
  Sed ilin malvarmege mi forĵetis,--
  Kaj ne por vi, monaĥo forkurinta....

Uzurpulo (sin levas).
  Ne malestimu junan uzurpulon;
  En li sin kaŝas, eble, grandaj ecoj,
  Je Moskva reĝa trono tute indaj
  Kaj indaj je plej kara mano via....

Marino.
  Je maŝo indaj, ho arogantulo!

Uzurpulo.
  Mi estas kulpa: dank' al fiereco
  Mi Dion trompis, trompis ankaŭ reĝojn,--
  Mensogis mi; sed vi min ekzekuti
  Ne povas; antaŭ vi mi estas prava.
  Ne, mi ne povis trompi vin, Marino.
  Por mi vi estis sola nur sanktaĵo,
  Kun ĝi ŝajnigi min mi ne kuraĝis:
  Nur amo, amo nur ĵaluza, blinda,
  Nur sola amo mia min devigis
  Eldiri....

Marino.
           Ho, per kio vi vin laŭdas!
  Konfeson vian ĉu postulis iu?
  Se vi, vagist' sennoma, nesciata,
  Mirinde du popolojn jam blindigis,--
  Almenaŭ nun vi nepre devas esti
  Je via sukcesego tute inda
  Kaj kuraĝegan trompon garantii
  Nun per sekret' profunda kaj eterna.
  Nu, diru, ĉu mi povas min aldoni
  Al vi kaj, forgesinte mian genton
  Kaj honton virgan, mian bonan sorton
  Kunigi kun mizera via sorto,
  Se mem vi ĉiam tiel flirtanime
  Kaj simple malhonoron vian montras?
  Vi nur pro amo ĉion elbabilis!
  Mi miras, kial antaŭ mia patro
  Vi ne malkovris sin pro amikeco,
  Aŭ ankaŭ antaŭ nia reĝ' pro ĝojo,
  Aŭ antaŭ eĉ sinjoro Viŝneveckij
  Pro fervorego de fidela sklavo.

Uzurpulo.
  Al vi mi ĵuras, ke el koro mia
  Nur vi konfeson povis elturmenti;
  Mi ĵuras, ke neniam kaj nenie,
  Nek en festeno ĉe pokal' da vino,
  Nek en amika kora parolado,
  Nek sub tranĉilo, nek en turmentado--
  Sekreton tiun ĉi mi elbabilos.

Marino.
  Al mi vi ĵuras, kaj mi devas kredi.
  Mi kredas! Sed, ĉu povas mi ekscii,
  Per kio ĵuras vi? Per nom' de Dio,
  Vi, pia kvazaŭfil' de jezuitoj?
  Aŭ per honor', kiel heroo nobla?
  Aŭ, eble, kiel vera reĝa filo,
  Per sola reĝa vort'? Ĉu tiel? Diru.

Uzurpulo (fiere).
  Min ombro de Minaca reĝ' filigis,
  «Dimitrij» min el ĉerk' malluma nomis,
  Kaj ĉirkaŭ mi popolojn ekondigis,--
  Kaj por ofer' al mi Borison donis.
  Reĝido--mi. Sufiĉe! Mi nun hontas,
  Ke antaŭ vi, fierulino pola,
  Mi malaltiĝis. Fino! Nun adiaŭ!
  Milita ludo, miaj grandaj zorgoj
  Sopiron aman, eble, silentigos.
  Ho, kiel vin komencos mi malami,
  Forpasos kiam malhonora amo!
  Mi iros nun,--aŭ krono, aŭ pereo
  Atendas en Rusujo mian kapon;
  Ĉu en batalo mi honore mortos,
  Aŭ kiel eĉ krimul' sur ŝtipo placa,--
  Ne estos vi jam mia amikino;
  Kun mi vi mian sorton ne dividos;
  Sed iam, eble, forte vi bedaŭros
  Pri tiu sorto, kiun vi forĵetis.

Marino.
  Sed se mi ĝustatempe vian trompon
  Elmontros klare antaŭ ĉiuj homoj?

Uzurpulo.
  Vi, eble, pensas, ke mi vin timegas!
  Ke oni kredos al knabino pola
  Pli multe, ol al mi, reĝido rusa?
  Sed sciu: reĝo, papo kaj sinjoroj
  Ne pensas eĉ pri ver' de vortoj miaj.
  Dimitrij mi, aŭ ne--egale estas,
  Mi estas nur preteksto de milito.
  Nur tion ĉi bezonas ili; vin do,
  Ribelistin', silenti ili igos.
  Adiaŭ.

Marino.
          Ho, reĝido, haltu. Fine
  Mi aŭdas jam parolon de grandaĝo.
  Kun vi ĝi, princo, tute min pacigas.
  Atencon senprudentan mi forgesas,
  Reĝidon ree vidas. Sed aŭskultu:
  Jam tempo, tempo estas! Ne prokrastu,
  Konduku regimentojn vi al Moskvo;
  Posedu Kremlon, ankaŭ tronon Moskvan--
  Kaj poste jam al mi svatiston sendu;
  Sed, aŭdas Dio, dum piedo via
  Ankoraŭ ne ekpaŝos tronajn ŝtupojn,
  Dum ne deĵetos vi de tron' Borison,
  Pri via am' mi tute ne aŭskultos. (Foriras.)

Uzurpulo.
  Plivolas mi kun Godunov batali,
  Aŭ ruzi kun kortega jezuito,
  Ol kun virin'. Diablo ilin prenu!
  Konfuzas, elkurbiĝas ŝi, kaj rampas,
  El manoj lerte glitas, muĝas, pikas...
  Serpento estas!... Mi ne vane tremis.
  Ŝi nun apenaŭ min ne pereigis.
  Sed mi decidis: morgaŭ ni eliros.


Limo Litva (16 Oktobro 1604).

Princo KURBSKIJ kaj Uzurpulo, ambaŭ estas rajde.
Regimentoj proksimiĝas al limo.

Kurbskij. (Alveturinte unue.)
  Jen estas ĝi, jen estas rusa limo!
  Rusujo sankta! mi jam estas via!
  Kun malestim' mi polvon alilandan
  Forskuas; kun avid' aeron novan
  Enspiras mi: por mi ĝi estas hejma;
  Ho, patro mia! nun animo via
  Konsolis tute sin, kaj jam en ĉerko
  Ekĝojos viaj malfeliĉaj ostoj!
  Hered' ekbrilis ree nia grava,
  Plej glora glav'--de Moskvaj reĝoj servo!
  Nun en festeno brua ekdiboĉos
  Ĝi pro espero-reĝo, patro nia!...

Uzurpulo. (Li veturas malrapide kun mallevita kapo.)
  Feliĉa estas li! animo pura
  En li de ĝojo, gloro ekpetolis!
  Heroo mia, ho mi vin envias!
  Heroo, en ekzilo edukita,
  Ofendojn patrajn tute forgesinte,
  Liberiginte lian kulpon tutan,
  Vi prepariĝas pro Johana filo
  Nun verŝi vian sangon,--leĝan reĝon
  Redoni al patrujo... Estas vero,
  En vi anim' de ĝojo devas flami.

Kurbskij.
  Ĉu vi ne ĝojas en animo via?
  Rusujo estas via jam, reĝido.
  En ĝi jam vin atendas ĉiuj koroj,
  Kaj via Moskvo, via Kreml' kaj regno.

Uzurpulo.
  Ho! Kurbskij! Rusa sango elverŝiĝos!
  Batalas vi pro reĝ', vi estas puraj.
  Sed mi kondukas kontraŭ fratoj; Litvon
  Mi sur Rusujon vokis; mi en Moskvon
  Al malamikoj bonan vojon montras!
  Sed ne sur min ekfalu mia peko,
  Sed nur sur vin, Boris--reĝmortiginto!
  Antaŭen!....

Kurbskij.
              Jes antaŭen! kaj pereo
  Al Godunov, al mortigint' de reĝo!

(Ili rapide veturas. Regimentoj transiras limon.)


Reĝa magistrato.

REĜO, PATRIARKO kaj Bojaroj.

Reĝo.
  Ĉu ebla ĝi? Monaĥo forkurinta
  Al ni kondukas krimajn kolegarojn,
  Al ni kuraĝas eĉ minaci! Tempo
  Jam estas humiligi malsaĝulon!
  Veturu vi, Trubeckij kaj Basmanov;
  Bezonas helpon niaj vojevodoj.
  De ribelisto ĉirkaŭita estas
  Ĉernigov. Savu urbon.

Basmanov.
                        Mia reĝo!
  De nun apenaŭ pasos tri monatoj--
  Kaj eksilentos fam' pri uzurpulo;
  Ni Moskvon baldaŭ lin alveturigos
  En fera kaĝo, kvazaŭ beston. Ĵuras
  Per Dio mi. (Li kun Trubeckij foriras.)

Reĝo.
              Al mi regnestro Sveda
  Per senditaro ligon proponadis;
  Sed ne bezonas ni malpropran helpon--
  Sufiĉe ni da propraj homoj havas,
  Por forrebati perfidistojn litvajn.
  Rifuzis mi.
              Ŝĉelkalov! tuj dissendu
  Ordonojn vi al ĉiuj vojevodoj,
  Ke ili tuj sidiĝu sur ĉevalojn
  Kaj ke por servo siajn homojn sendu;
  En monaĥejoj ankaŭ vi elektu
  Servantojn kelkajn. En pasintaj jaroj,
  Mizero kiam al patruj' minacis,
  Monaĥoj mem por batalado iris;
  Sed nun tumulti ilin ni ne volas--
  Por ni preĝadu ili: tia estas
  Ordono kaj aljuĝo de bojaroj.
  Kaj nun dissolvu ni demandon gravan:
  Vi scias, ke malbona uzurpulo
  Dismetis ĉie plej malican famon;
  De li leteroj ĉie dissenditaj
  Produktis dubon kaj tumulton grandan:
  Sur placoj vagas murmuret' ribela,
  Kaj saĝoj bolas... oni devas ilin
  Malmute malvarmigi; mi tre volus
  Al ekzekutoj multaj antaŭveni,--
  Sed kiel kaj per kio? nun decidu.
  Vi, sankta patro, vian penson diru.

Patriarko.
  Benita estu Dio, inspirinta
  Favoron kaj kvietan paciencon
  Al via koro, ho, regnestro granda;
  Ne volas vi pereon de pekanto.
  Sed vi atendas, ke erar' forpasu:
  Forpasos ĝi, sun' de eterna vero
  Lumigos ĉiujn.--
                  Mi, preĝanto via,
  En faroj mondaj tre ne kompetenta,
  Kuraĝas nun al vi eldiri jenon:
  Diabla fil', fripono malbenita,
  Nomadas sin «Dimitrij» en popolo;
  Per nomo de reĝid', per vesto kvazaŭ
  Malpropra, li sin tute, ŝajne, kaŝis;
  Sed nur disŝiru ĝin--kaj li subite
  Malhonoriĝos per nudeco propra.
  Jen Dio mem al ni rimedon sendas:
  Regnestro, sciu: antaŭ ses jam jaroj,
  En tiu sama jaro, kiam Dio
  Vin por regado en favoro benis--
  Al mi en hor' vespera iam venis
  Paŝtisto simpla, maljunul' grandaĝa;
  Mirindan diris li al mi sekreton:
  «Mi en juneco, diris li, blindiĝis,
  Kaj sciis mi nek nokton kaj nek tagon
  Ĝis maljuneco. Vane min kuracis
  Per herboj mi kaj per almurmurado,
  Kaj vane mi iradis por saluto
  En monaĥejoj al mirindfaristoj,
  Kaj vane ŝprucis mi el sanktaj putoj
  Okulojn blindajn per saniga akvo--
  Al mi ne sendis Dio resaniĝon.
  Jen, fine, mi esperon tute perdis,
  Alkutimiĝis, kaj eĉ miaj sonĝoj
  Al mi neniajn jam alprezentadis
  Objektojn ekzistantajn en naturo,
  Nur sonojn sonĝis mi.
                        Jen unu fojon
  En sonĝo aŭdas mi, ke voĉ' infana
  Al mi ekdiris: iru, maljunulo,
  Ugliĉon, de Aliformiĝ' preĝejon;
  Sur mia tombo tie vi ekpreĝu,
  Favora Dio, eble, vin pardonos.
  Sed kiu vi? demandis mi infanon.
  Dimitrij mi, reĝido. Reĝ' ĉiela
  Akceptis min en rondon de anĝeloj
  Kaj nun mi--granda mirindaĵfaristo.
  Ekiru, maljunulo. Mi vekiĝis
  Kaj pensis: eble, efektive, Dio
  Al mi donacas sanktan resaniĝon.
  Kaj mi ekiris malproksiman vojon.
  Ugliĉon mi atingis; jen mi venas
  Preĝejon sanktan kaj aŭskultas preĝon,
  Kaj en fervoro mi anima ploras,
  Sed tiel dolĉe, kvazaŭ jam blindeco
  Per larmoj el okuloj miaj fluis.
  Popolo jam eliris,--kaj mi diris
  Al nepo: min konduku vi al ĉerko
  De sankt-reĝido. Kaj knabeto mia
  Kondukis min,--kaj nur mi antaŭ ĉerko
  Mallaŭtan preĝon pie elparolis,
  Okuloj sin malfermis: kaj ekvidis
  Mi lumon Dian, nepon kaj tombeton.»
  Jen, reĝo, kion maljunul' rakontis.

(Komuna konfuzo. En daŭro de tiu ĉi rakonto Boris kelkajn fojojn elviŝas
per tuketo vizaĝon.)

  Ugliĉon tiam mi intence sendis
  Servanton, kaj eksciis li, ke multaj
  Ricevis resaniĝon antaŭ ĉerka
  Tabulo de reĝido mortigita.
  Konsilas mi: restaĵojn sanktajn Kremlon
  Transporti kaj starigi en preĝejo
  De Ĉefanĝeloj: kaj popolo klare
  Ekvidos tiam trompon de krimulo,
  Kaj fort' diabla tute malaperos.

(Silento.)

Princo Ŝujskij.
  Ho, sankta patr', intencojn de Plejsupra
  Ĉu scias iu? Mi ilin ne kritikos.
  Neputran morton, forton mirindfaran
  Li povas doni al infanaj ostoj;
  Sed oni devas famon de popolo
  Esplori tre atente, senpartie;
  Kaj ĉu ni povas nun, en brua tempo,
  Eĉ pensi pri afero tiel grava?
  Parolas oni, ke sanktaĵon uzas
  Ni, kiel ilo, en aferoj mondaj.
  Popolo jam sen tio ŝanceliĝas,
  Kaj multe da paroloj bruaj estas:
  Ne estas temp' ondigi saĝojn homajn
  Per tiel grava nova enkonduko.
  Mi vidas, ke forigi oni devas
  De uzurpulo dismetitan famon;
  Sed estas ja rimed' alia ankaŭ.
  Regnestro, se vi nur al mi permesos,
  Mi mem aperos tuj sur plac' popola,
  Admonos mi, riproĉos malsaĝulojn
  Kaj trompon de fripono mi elmontros.

Reĝo.
  Nu, estu tiel! Sankta patriarko,
  Mi petas vin palacon nian veni:
  Bezonas mi kun vi interparoli.

(Li foriras; post li ankaŭ bojaroj.)

Unu Bojaro (mallaŭte al alia).
  Ĉu vi rimarkis, kiel reĝ' paliĝis,
  Kaj ŝvito de vizaĝo lia gutis?

Dua.
  Mi ne kuraĝis eĉ okulojn levi,
  Mi ne kuraĝis spiri kaj min movi.

Unua.
  Kaj liberigis Ŝujskij'-princ'. Bravulo!


Placo antaŭ katedra preĝejo en Moskvo.

Popolo.

Unua.
Ĉu baldaŭ jam reĝo eliros el preĝejo?

Dua.
Meso finiĝis; nun fariĝas preĝo?

Unua.
Kio do? oni jam malbenis lin?

Dua.
Mi staris en vestiblo kaj aŭdis, ke diakono anoncis:
Griŝko Otrepiev estu malbenita!

Unua.
Malbenu, malbenu; reĝinon ne interesas Griŝko.

Dua.
Kaj al reĝo unu oni kantas eternan memoron.

Unua.
Eternan memoron al viva! Ho, kiaj ili estas malpiuloj!

Tria.
Jen bruo! Ĉu ne reĝo?

Kvara.
Ne, tio ĉi estas frenezulo.

(Eniras Frenezulo, en fera ĉapo, pripendigita per ĉenoj
kaj ĉirkaŭita per Knabetoj.)

Knabetoj.
Fera ĉapeto! Fera ĉapeto!...

Maljunulino.
Forlasu lin, diabletoj. Preĝu, feliĉulo, por mi
peka.

Frenezulo.
Donu, donu, donu kopekon!

Maljunulino.
Jen vi havas kopekon; preĝu do por mi.

Frenezulo (Sidiĝas sur teron kaj kantas):

    Luno veturas,
    Kateto ploras,
    Frenezulo, vin levu,
    Dion preĝu!

(Knabetoj ree lin ĉirkaŭas.)

Unu el ili.
Bonan tagon, frenezulo, kial do vi ĉapon ne deprenas?
(frapas lian feran ĉapon). Jen, kiel ĝi sonas!

Frenezulo.
Jen, mi kopekon havas.

Knabeto.
Ne estas vero! nu, montru.

(Deprenas kopekon kaj forkuras).

Frenezulo (ploras).
Oni prenis mian kopekon, oni ofendis
frenezulon.

Popolo.
Reĝo, reĝo iras!

(Reĝo eliras el preĝejo; bojaro antaŭe disdonas al malriĉeguloj
almozon. Bojaroj.)

Frenezulo.
Boris, Boris! Knabetoj ofendas frenezulon.

Reĝo.
Donu al li almozon! Pri kio li ploras?

Frenezulo.
Knabetoj min ofendas.... Ordonu ilin forbuĉi, kiel
vi forbuĉis malgrandan reĝidon.

Bojaroj.
Iru for, malsaĝulo! Kaptu malsaĝulon!

Reĝo.
Forlasu lin. Preĝu por mi, frenezulo. (Foriras.)

Frenezulo (tuj poste al li).
Ne, ne! Oni ne povas preĝi por
reĝo-Irodo: Dipatrino ne permesas.


Sjevsko[1].

Uzurpulo, ĉirkaŭita per siaj homoj.

Uzurpulo.
  Kaptito kie?

Polo.
               Tie ĉi.

Uzurpulo.
                       Alvoku!

(Eniras rusa kaptito.)

  Vi kiu?

Kaptito.
          Mi--Roĵnov; nobelo Moskva.

Uzurpulo.
  Ĉu longe servas vi?

Kaptito.
                      Monato pasis.

Uzurpulo.
  Ĉu vi ne hontas, ke vi levis glavon
  Sur min, Roĵnov?

Kaptito.
                    Ne mia estas volo.

Uzurpulo.
  Ĉu vi batalis sub Sjeverskij?

Kaptito.
                                Venis
  Mi post batalo jam, post du semajnoj.

Uzurpulo.
  Boriso kio?

Kaptito.
               Forte timigita
  Per perdo de batalo kaj per vundo
  De princ' Mstislavskij,--kaj li princon Ŝujskij
  Alsendis al militistaro.

Uzurpulo.
                           Kial
  Devokis li en Moskvon Basmanov'on?

Kaptito.
  Meritojn liajn rekompencis reĝo
  Per oro kaj honor'. En magistrato
  Li estas.

Uzurpulo.
            Ĉi li estis pli necesa.
  Nu, kio do en Moskvo?

Kaptito.
                       Tre kviete.

Uzurpulo.
  Ĉu oni min atendas?

Kaptito.
                      Dio scias;
  Pri vi paroli oni ne kuraĝas.
  Al unu langon, al alia kapon
  Fortranĉas oni. Tia estas tempo,
  Ke ĉiutage oni ekzekutas;
  Malliberejoj tute jam pleniĝis;
  Sur placo, kie nur tri homoj estas--
  Spion' jam tie ankaŭ ĉirkaŭsaltas,
  Kaj mem regnestro en libera tempo
  Sekretajn raportistojn demandadas.
  Pli bone, sekve, tute jam silenti.

Uzurpulo.
  Ne enviinde vivas homoj moskvaj!
  Nu, kaj militistaro kio?

Kaptito.
                            Kio?
  Vestita estas ĝi kaj ankaŭ sata,
  Kontenta estas.

Uzurpulo.
                  Ĉu ĝi estas granda?

Kaptito.
  Nur Dio scias.

Uzurpulo.
                  Tridek miloj estas?

Kaptito.
  Eĉ povas vi kalkuli kvindek miloj!

(Uzurpulo enpensiĝas; ĉiuj rigardas unu alian.)

Uzurpulo.
  Nu! kaj pri mi parolas oni kion?

Kaptito.
  Pri via princa moŝto oni diras,
  Ke, se eĉ estus vi fripono, tamen
  Bravulo.

Uzurpulo (ridante).
           Tion ĉi mi en afero
  Elmontros. Nu, amikoj, ne atendu
  Ni princon Ŝujskij; mi vin nun gratulas:
  Batalo estos morgaŭ. (Foriras.)

Ĉiuj.
                        Vivu Dmitrij!

Polo.
  Batalo! Ili havas kvindek milojn,
  Kaj ni apenaŭ havas dekkvin milojn:
  Li freneziĝis.

Dua.
                 Nu, amiko: polo
  Eĉ sola povas venki kvincent rusojn.

Kaptito.
  Vi venkos! En batal', fanfaronulo,
  De unu eĉ forkuros vi rapide.

Polo.
  Se glavon havus vi, arogantulo,
  Mi vin (montrante sian glavon) per tio ĉi ekhumiligus.

Kaptito.
  Ho, rusoj tute ne bezonas glavon:
  Ĉu vi ne volas tion ĉi, sencerba!

(Montras pugnon. Polo fiere rigardas ĝin kaj silente foriras.
Ĉiuj ridas.)


Arbaro.

Uzurpulo kaj PUŜKIN. (En malproksimo kuŝas mortanta ĉevalo.)

Uzurpulo.
  Ĉevalo malfeliĉa! Kiel vigle
  Eksaltis ĝi hodiaŭ en batalon,
  Vundita min rapide kiel portis.
  Ĉevalo malfeliĉa!

Puŝkin (al si mem).
                     Li bedaŭras
  Ĉevalon, dum militistaro tuta
  En polvon disbatita nun.

Uzurpulo.
                           Aŭskultu,
  Ĝi, eble, nur de vundo eklaciĝis
  Kaj ĝi ripozas?

Puŝkin.
                  Ne, ĝi malviviĝas.

Uzurpulo (iras al ĉevalo).
  Ĉevalo mia! Kion fari? bridon
  Forpreni kaj deseli. Malviviĝu
  En liberec'.

(Li deselas ĉevalon. Eniras kelkaj poloj.)

                 Sinjoroj, bonan tagon!
  Sed kial mi ne vidas princon Kurbskij?
  Hodiaŭ mi lin vidis en batalo;
  Bravulon tuj ĉirkaŭis multaj glavoj,
  Similaj je flekseblaj feraj spikoj;
  Sed lia glavo levis sin plej supre
  Kaj forta krio ĉion supersonis.
  Li kie estas?

Polo.
                Oni lin mortigis.

Uzurpulo.
  Ho, estu paco al anim' kuraĝa!
  Sed ni malmultaj post batalo restis!
  Kozakoj, perfiduloj malbenitaj,
  Krimuloj! vi, nur vi nin pereigis!
  Eĉ tri minutojn ili ne eltenis!
  Ni ilin punos: dekan mi pendigos!
  Rabistoj!

Puŝkin.
            Iu estas, eble, kulpa,
  Sed estas ni jam tute disbatitaj
  Kaj ekstermitaj.

Uzurpulo.
                    Sed afero povus
  Tre bona esti; mi unuan vicon
  Detruis, sed germanoj nin debatis;
  Bravuloj ili estas! jes, bravuloj!
  Por tio ilin amas mi; mi nepre
  El ili kolegaron mian faros.

Puŝkin.
  Hodiaŭ kie ni pasigos nokton?

Uzurpulo.
  Jen tie ĉi,--en tiu ĉi arbaro.
  Eliros frue ni; en Rilsk'on venos
  Ni al tagmanĝo mem. Nu, bonan nokton.

(Li kuŝiĝas, metas selon sub kapon kaj ekdormas.)

Puŝkin.
  Agrablan nokton!... Tute disbatita,
  Reĝido, per forkuro sin savanta,
  Li, tute kvazaŭ knab', senzorga estas;
  Kredeble Dio mem lin ĉiam gardas,--
  Kaj ankaŭ ni, amikoj, ne malĝoju!


Moskvo. Reĝaj ĉambroj.

BORIS, BASMANOV

Reĝo.
  Venkita estas li, sed ĉu ni havas
  Utilon? ĝojis ni de vana venko.
  Kolektis ree li militistaron
  Kaj nin minacas de Putivlaj muroj.
  Kaj kion do herooj niaj faras?
  Ĉe Kromoj[2] ili staras, kaj kozakoj
  Je ili ridas nur el ĉirkaŭbaroj.
  Jen gloro! Ne, ne estas mi kontenta;
  Mi kiel estron--vin al ili sendos--
  Ne genton, sed nur saĝon--vojevodon
  Mi faros; ili pri rangec' malĝoju!
  Jam tempo estas malestimi plendon
  De eminenta gento de bojaroj
  Kaj plej perean moron fordetrui.

Basmanov.
  Ho, reĝo mia! estu plej benita
  Eterne tago, kiam rangajn librojn
  Kaj kune ankaŭ kaj malpacojn ĉiujn,
  Kaj fierecon gentan flam' ekstermos.

Reĝo.
  Jam tre proksima estas tiu tago;
  Unue nur mi devas humiligi
  Popolon.

Basmanov.
           Ho, ŝatinda ĝi ne estas!
  Popolo estas ĉiam ribelema:
  Ĉevalo vigla tiel mordas bridon,
  Indignas tiel knab' potencon patran;
  Ĉevalon do rajdant' direktas bone
  Kaj patro ĉiam knabon ordonadas.

Reĝo.
  Ĉeval' rajdanton iafoje ĵetas,
  Ne ĉiam ankaŭ fil' al patr' obeas:
  Ni povas nur per severeco granda
  Popolon teni. Tiel pensis ankaŭ
  Johan', humiligisto de ventegoj,
  Plej saĝa, plej potenca aŭtokrato,
  Kaj ankaŭ lia furioza nepo.
  Popol' favoron tute ne sentadas;
  Vi faru bonon--ĝi ne diros dankon;
  Vi rabu, batu--rezultat' egala.

(Eniras bojaro.)

  Nu, kio?

Bojaro.
           Gastoj alilandaj venis.

Reĝo.
  Akceptos mi, atendu min, Basmanov,
  Vi restu tie ĉi: kun vi bezonas
  Paroli mi. (Foriras.)

Basmanov.
             Spirito alta reĝa!
  Nur uzurpulon malbenitan venki
  Lin helpu, Dio; li ankoraŭ multe
  Da bono al Rusujo povas fari.
  En lia saĝo bona pens' naskiĝis--
  Ne volas mi, ke ĝi foriĝu. Kia
  Por mi areno estos, kiam rompos
  Li kornon al bojaroj altagentaj.
  Mi konkurantojn en milit' ne havas;
  Mi apud reĝa tron' unua staros....
  Kaj, eble.... Sed pro kio estas bruo?

(Tumulto, Bojaroj, kortegaj servantoj kuras en senordo, sin renkontadas,
kaj murmuretas.)

Unua.
  Al kuracisto!

Dua.
               Tuj al patriarko!

Tria.
  Reĝidon, li al si reĝidon vokas!

Kvara.
  Konfesprenanton!

Basmanov.
                   Kio do fariĝis?

Kvina kaj sesa.
  Ekmalsaniĝis reĝo, reĝo mortas.

Basmanov.
  Ho, Dio!

Kvina.
           Li de tron' subite falis,
  Ekfluis sang' el buŝ' kaj el oreloj.

(Reĝon oni elportas sur seĝo; tuta reĝa familio; ĉiuj bojaroj.)

Reĝo.
  Eliru ĉiuj, ĉiuj--kaj forlasu
  Kun mi reĝidon solan. (Ĉiuj foriras.) Nu, mi mortas;
  Ni kisu nin. Ho, mia fil', adiaŭ:
  Tuj vi komencos reĝi... Dio, Dio!
  Al Vi mi tuj aperos--kaj animon
  Ne estas tempo per konfes' purigi!
  Mi sentas--filo, vi por mi pli kara,
  Ol sav' anima estas.... tiel estu!
  Subulo mi naskiĝis, kaj subulo
  Mi morti ankaŭ devas en mallumo;
  Jen tronon mi atingis--sed per kio?
  Vi ne demandu. Vi ne estas kulpa,
  Sufiĉe... Nun vi jam laŭ rajto reĝos,
  Kaj sola mi al Dio mem respondos.
  Ho, filo! ne forlogu vin malvere,
  Kaj ne blindigu ankaŭ vin memvole.
  En bruaj tagoj prenas vi potencon:
  Tre, tre danĝera estas uzurpulo--
  Per nom' terura estas li vestita.
  De longa tempo en regado sperta,
  Eltenis mi konfuzon kaj ribelon:
  En timo oni antaŭ mi tremadis,
  Perfido voĉon doni ne kuraĝis;
  Sed vi--ne sperta, juna potenculo,
  Sub forta fulmotondr' vi kiel reĝos?
  Ribelon bruan kiel vi estingos?
  Perfidon kiel vi de vi deturnos?
  Sed Dio granda estas! Li junecon
  Saĝigas kaj al malforteco donas
  Li forton... Jen, aŭskultu: vi unue
  Por vi elektu konsiliston bonan,
  Fidindan, malvarmegan kaj maljunan,
  Amatan de popolo kaj honoran
  De gento glora inter bojararo--
  Ekzemple, Ŝujskij. Por militistaro
  Necesa estas lerta kondukanto:
  Vi sendu Basmanovon kaj fortike
  Eltenu plendon de bojaroj noblaj.
  Vi de junec' kun mi en magistrato
  Sidadis, scias vi regadon regnan;
  Ne ŝanĝu vi iradon de aferoj.
  Kutim'--animo estas de potenco.
  Mi devis nun denove refarigi
  Ekzekutadojn, malfavorojn--povas
  Forigi ilin vi; kaj oni benos
  Vin, kiel oni benis vian onklon,
  Prenintan tronon de Minaca reĝo.
  Sed poste iom vi post iom ree
  Kuntiru forte regnajn kondukilojn;
  Kaj nun vi povas ilin malfortigi,
  El mano tamen ne elforlasante.
  Favora estu al alilanduloj,
  En servon ilin kun konfid' akceptu.
  Konservu religian regularon.
  Silenta estu; reĝa voĉ' ne devas
  Sin perdi tute vane en aero:
  Ĝi, kvazaŭ sankta son', anonci devas
  Aŭ grandan feston, aŭ malĝojon grandan.
  Ho, filo! Vi eniras tiujn jarojn,
  En kiuj sang' ondiĝas de virinoj.
  Ho, gardu, gardu vi purecon sanktan
  De virguleco kaj fieran honton:
  Se iu en juneco plezuriĝi
  Kutimis per malvirta sentameco,
  En granda aĝo tiu malafabla,
  Malforta, sangavida ĉiam estas,
  Kaj lia saĝo tute mallumiĝas.
  En familio estu ĉiam kapo;
  Patrinon vi estimu, sed potencu
  Vi mem: vi estas viro kaj regnestro;
  Fratinon vian ĉiam vi amadu,
  Ĉar sola restas ŝia vi gardisto,

Teodoro (sur genuoj).
  Ne, ne, vi vivu kaj eterne reĝu--
  Popol' kaj ni sen vi pereos tute!

Reĝo.
  Finita estas ĉio--mallumiĝas
  Okuloj miaj, jam malvarmon tomban
  Mi bone sentas....

(Eniras patriarko, monaĥoj; post ili ĉiuj bojaroj; reĝinon oni kondukas
sub brakoj; reĝidino ploregas.)

                     Kiu tie estas?
  Ha! sankta monaĥigo... Jes, tre bone...
  Eksonis horo! Reĝo jam monaĥo
  Fariĝas,--ĉerk'--ĉambreto mia estos.
  Atendu, sankta patriark': ankoraŭ
  Mi reĝo estas... Ho, bojaroj miaj!
  Jen estas tiu, kiu min heredas,--
  Al li potencon mian mi transdonas;
  Al Teodoro ĵuru... ho, Basmanov,
  Amikoj miaj... antaŭ ĉerk' petegas
  Mi vin: al li fervore, vere servu!
  Li tiel juna estas kaj senkulpa.
  Ĉu ĵuras vi?

Bojaroj.
              Ni ĵuras.

Reĝo.
                       Mi kontentas.
  Pardonu do al mi erarojn, pekojn,
  Ofendojn volajn kaj sekretajn....
                                 Estas
  Mi preta jam,--aliru, sankta patro...

(Komenciĝas ceremonio de monaĥigado. Virinojn en sveno oni
elportas.)


Tendaro.

BASMANOV kaj PUŜKIN.

Basmanov.
  Eniru, tie ĉi libere diru,
  Kaj tiel sekve li al mi vin sendis?

Puŝkin.
  Al vi ĉiaman amikecon sian
  Proponas li kaj plej unuan rangon
  En Moskva regno.

Basmanov.
                   Sed sen tio estas
  De Teodoro mi jam starigita
  Tre alte: de militistar' mi estas
  Unua estro; li pro mi eĉ rangojn
  Aristokratajn malestimis tute.
  Al li mi ĵuris.

Puŝkin.
                  Ĵuris vi al leĝa
  De trono heredanto; sed se vivas
  Pli leĝa?...

Basmanov.
              Ne, aŭskultu, Puŝkin: kial
  Malveron vi parolas? Mi ja scias,
  Li kiu estas.

Puŝkin.
                Litvo kaj Rusujo
  Jam longe nomis lin «reĝid' Dimitrij»;
  Sed tion ĉi mi tute ne defendas.
  Ne ĝusta, eble, li Dimitrij estas,
  Li estas, eble, ia uzurpulo;
  Nur scias mi, ke frue, aŭ malfrue,
  Sed Teodor' al li ekcedos Moskvon.

Basmanov.
  Dum mi defendas mian junan reĝon,
  Ĝis tiu temp' li tronon ne forlasos;
  Da regimentoj ni sufiĉe havas!
  Per venko nur mi ilin kuraĝigos,--
  Sed kontraŭ mi de vi eliros kiu?
  Kozak' Karelo, eble,--eble Mniŝek?
  Ĉu multaj vi? apenaŭ ja ok miloj.

Puŝkin.
  Eraris vi; eĉ tiom ni ne havas.
  Mi diros eĉ, ke ni militistaron
  Malbonan tute havas, ke kozakoj
  Vilaĝojn rabas nur, ke ĉiuj poloj
  Nur multe fanfaronas kaj drinkadas,
  Ke rusoj... Eĉ paroli mi ne volas,--
  Mi antaŭ vi malici ne deziras;
  Sed ĉu ekscii volas vi, Basmanov,
  Per kio ĉiam fortaj ni restadas?
  Ne per militistaroj, ne per poloj,
  Sed nur per opinio de popolo.
  Memoras vi triumfon de Dimitrij,
  Almilitadojn liajn tute pacajn?
  Al li sen pafo, sen batalo ĉie
  Sin donis obeeme ĉiuj urboj,
  Kaj vojevodojn mem popolo ligis;
  Vi vidis mem: ĉu viaj regimentoj
  Kun li batalis tre volonte? Kiam?
  Ankoraŭ apud Godunov! Sed nune?
  Ho ne, Basmanov, tre malfrue estas
  Disputi kaj inciti ree flamon
  De tute finiĝinta jam milito:
  Kun via saĝo kaj kun forta volo
  Eĉ ne eltenos vi; pli bone estos,
  Se vi unua donos plej prudentan
  Ekzemplon kaj anoncos, ke Dimitrij
  Regnestro leĝa estas,--estos bone,
  Per tio lin vi tute kontentigos!
  Vi kiel pensas?

Basmanov.
                  Morgaŭ vi ekscios.

Puŝkin.
  Decidu.

Basmanov.
          Nu, adiaŭ.

Puŝkin.
                     Vi pripensu.

(Li foriras.)

Basmanov.
  Jes, prava li, perfido maturiĝas;
  Sed kion faros mi? Ĉu mi atendos,
  Ke ribelistoj ankaŭ min kunligu
  Kaj al Otrepjev donu? Ĉu ne estos
  Pli bone, se mi antaŭvenos ilin
  Kaj mem... Sed ĵuron, ĵuron mi perfidos!
  Eterne perdos mi honoron mian!
  Konfidon de junulo kronportanto
  Mi pagos per perfido plej terura!...
  Al elpelito estas tre facile
  Ribelon kaj konspiron pripensadi;
  Sed mi, sed mi, amato de regnestro....
  Sed mort'... potenco... de popol' mizeroj....

(Li enpensiĝas.)

  He! kiu tie estas? (fajfas) Nu, alvenu!
  Ĉevalon! Kaj trumpetu tuj kolekton!


Ekzekutejo.

Iras PUŜKIN, ĉirkaŭita per Popolo.

Popolo.
  Al ni reĝido jen bojaron sendis.
  Aŭskultu, kion li al ni parolos.
  Alvenu tien ĉi!

Puŝkin (sur tribuno).
                   Regnanoj Moskvaj!
  Saluti vin al mi reĝid' ordonis. (Salutas.)
  Vi bone scias, kiel zorg' ĉiela
  Reĝidon nian de krimulo savis;
  Kaj li krimulon ekzekuti iris,
  Sed Dia juĝo batis jam Boris'on.
  Rusujo al Dimitrij humiliĝis,
  Basmanov mem al li kun pent' fervora
  Jam alkondukis siajn regimentojn,
  Al vi Dimitrij iras ame, pace.
  Ĉu levos glavon vi, pro kontentigo
  Al familio de Boris', sur reĝon
  Plej leĝan kaj sur nepon Monomaĥan?

Popolo.
  Sendube ne.

Puŝkin.
             Regnanoj karaj Moskvaj!
  Vi ĉiuj scias, kiam vi suferis
  Sub potencado de fremdul' kruela:
  Depagojn, ekzekutojn, malfavoron,
  Laboron kaj malsaton vi ekprovis.
  Dimitrij do favori vin intencas,
  Bojarojn ĉiujn kaj popolon tutan.
  Ĉu estos vi obstinaj senprudente?
  Ĉu vi forkuros de favoroj liaj?
  Sed iras li sur Moskvan patran tronon
  Ne sola, sed kun akompan' minaca.
  Ne kolerigu reĝon, timu Dion!
  Kaj ĵuru tuj al leĝa potenculo;
  Ekhumiliĝu: sendu al Dimitrij
  Vi patriarkon kaj bojarojn viajn,
  Sekretariojn, elektitajn homojn,--
  Salutu ili al regnestro--patro.

(Li foriras. Bruo popola.)

Popolo.
  Pri kio pensi? Li parolis veron.
  Dimitrij vivu! vivu nia patro!

Vilaĝano (sur tribuno).
  Popol'! popol'! En Kremlon! Reĝajn ĉambrojn!
  Kaj ligu tuj hundidon de Boriso!

Popolo. (Rapide kuras en amaso).
  Dronigi! ligi! Vivu reĝ' Dimitrij!
  Pereu tuta gento de Boriso!


Kremlo. Domo de Boriso. Gardantoj apud perono.

TEODORO apud fenestro.

Malriĉegulo.
Donu almozon, pro Kristo!

Gardantoj.
Iru for! oni ne permesas paroladi kun enŝlositaj.

Teodoro.
Foriru, maljunulo, mi estas pli malriĉa, ol vi: vi
libera estas.

(Ksenio sub kovrilo aliras al fenestro.)

Unu el popolo.
Frato kaj fratino--malfeliĉaj infanoj,--kvazaŭ
birdetoj en kaĝo.

Dua.
Kiun vi kompatas? Malbenita gento!

Unua.
Patro estis krimulo, infanetoj do estas senkulpaj.

Dua.
Pomo de pomarbo ne malproksime falas.

Ksenio.
Frateto! frateto! Ŝajnas, al ni bojaroj iras.

Teodoro.
Tio ĉi estas Golicin, Mosalskij. Aliajn mi ne konas.

Ksenio.
Ha, frateto, koro formortas!

(Golicin, Mosalskij, Malĉanov kaj Ŝerefedinov; post ili tri pafistoj.)

Popolo.
Disiru, disiru, bojaroj iras.

(Ili eniras domon.)

Unu el popolo.
Kial ili venis?

Dua.
Kredeble, ĵurigi Teodoron Godunov.

Tria.
Efektive. Ĉu vi aŭdas, kia bruo estas en domo?... Tumulto!
oni batalas!

Popolo.
Ĉu vi aŭdas? Krieto! Tio ĉi estas virina voĉo. Eniru....
Pordoj estas fermitaj--krioj eksilentiĝis--bruo daŭras.

(Pordoj sin malfermas. Mosalskij aperas sur perono.)

Mosalskij.
Popolo! Mario Godunov kaj ŝia filo Teodoro sin
venenis. Ni vidis iliajn malvivulajn korpojn. (Popolo en teruro
silentas.) Kial do vi silentas? Kriu: vivu reĝo Dimitrij Johanoviĉ!

(Popolo silentas.)


PIEDNOTOJ:

[1] Malgranda urbeto.

[2] Malgranda urbeto.



DEMONO

Orienta rakonto.


Parto unua.

I.
  Traflugis super peka mondo
  Demon' malgaja, elpelita;
  Li estis per bruega ondo
  De rememoroj ĉirkaŭita,--
  Pri tiu temp' feliĉa, bela,
  En kiu estis li kerubo,
  Kometo kiam lin ĉiela
  Renkontis kun rideto hela
  El forkurinta luma nubo;
  Ankoraŭ kiam tra nebuloj
  Li rigardadis kun sciemo
  En spac' amason da migruloj
  Ĉielaj; kiam li kredema
  Ankoraŭ estis kaj amema,
  Unua kreitaĵo bona,--
  Al li nek dubo, nek malbono
  Konataj estis, lia saĝo
  Ankoraŭ estis lumigita...
  Kaj multe, multe... kaj tutaĵo
  Ne povis esti memorita.

II.
  Ĉielon longe li forlasis,--
  En mond' li sen rifuĝo estis
  Eterno post eterno pasis,
  Minuto post minuto, restis
  Li ĉiam multe enuanta.
  Li, teron pekan posedanta,
  Malbonon semis sen plezuro;
  Neniu staris al demono
  Kontraŭ' en lia art' terura,--
  Kaj tedis jam al li malbono.

III.
  Kaj super suproj de Kaŭkazo
  Demono flugis elpelita.
  Kazbeko, diamanto kvazaŭ,
  Per neĝ' eterna priŝutita,
  Sub li brilegis; ond' Darjala
  Simila je serpento pala,
  Kurbiĝis, kaj Terek' ribela,
  Saltante kiel leonino[3]
  Kun vila kolaharo bela
  Sur forta kaj potenca spino,
  Kriegis; bestoj kaj birdetoj
  Je ĝia voĉo atentadis,
  De sudo ĝin akompanadis
  Amaso ora da nubetoj;
  Ŝtonegoj altaj, en dormeto
  Al ĝi klininte kapojn grizajn,
  Observis kun esprim' sekreta
  Rapidkurantajn ondojn ĝiajn;
  Kasteloj multaj sur ŝtonegoj
  Minace staris en nebuloj,
  Gardantaj kvazaŭ grandeguloj
  Ĉe de Kaŭkazo mem pordegoj!
  Sovaĝa kaj belega estis
  Ĉirkaŭa mondo; tamen restis
  Spirit' fiera malkontenta;
  En sia koro tre malpenta
  Rigardis li kun malestimo
  Kreadon de potenca Dio,
  Kaj profundaĵon de animo
  Al li penetris tut' nenio....

IV.
  Jen antaŭ li pentraĵ' alia
  De malproksime sin prezentis
  Gruzujo per beleco sia
  Spiriton de neigo tentis.
  Feliĉa, luksa lando kia!
  Ruinoj ĉie sin etendis,
  Riveroj jen sonor-kurantaj
  Sur fund' el ŝtonoj multkoloraj,
  Kaj najtingaloj bonkantantaj
  Pri amo flama de senkoraj
  Virinoj belaj de montaro;
  Jen densa ombro de ĉinaro[4],
  Ĉirkaŭvolvita per hedero;
  Kavernoj, kie ĝis vespero
  Timeme kaŝas sin cervaro;
  Brilado, vivo kaj bruado
  Sonora, dolĉa parolado
  Kaj spir' agrabla de kreskaĵoj;
  Kaj tagoj varmaj voluptaĵaj,
  Per ros' malsekigitaj stelaj
  Brilantaj noktoj, kvazaŭ helaj
  Okuloj de gruzino juna,
  Simila je lumado suna.
  Sed, krom envio malvarmega,
  Ekscitis de naturo tento
  En kor' demona malbonega
  Nenian ŝanĝon eĉ en sento,--
  Kaj ĉion, kion nun li vidis,
  Li aŭ malamis, aŭ jeridis.

V.
  Tre altan domon, korton larĝan
  Gudalo princ' al si konstruis....
  De sklavoj ĝi laboron ŝarĝan
  Postulis, kaj pro ĝi forfluis
  Da larmoj multe el okuloj
  De obeemaj servutuloj.
  Matene sur montar' najbara
  De ĝiaj muroj ombroj iras;
  Jen estas en ŝtoneg' ŝtuparo:
  Ĝi de angula tur' sin tiras
  Al rivereto; kaj Tamaro,
  Princino juna kaj tre bela,
  En ĉadro[5] blanka, ĉiam hela
  Tre ofte tie ĉi iradas
  Kaj akvon el Aragv' ĉerpadas.

VI.
  Silente de ŝtonego ĉiam
  Rigardis domo mallumega;
  Sed festo nun en ĝi grandega
  Bruegas jen kiel neniam:
  Gudal' forsvatis ĵus filinon
  Kaj havis tutan familion.
  Jen sur tapiŝoj, sur tegmento
  Sidiĝas juna fianĉino
  Kun sia bona amikino.
  Jen post montaro en silento
  Sin kaŝas jam radio suna.
  Fraŭlinoj kantas, kaj ekprenas
  Tintilon fianĉino juna.
  Jen ŝi ĝin super kapo tenas,
  Gracie dancas kaj tintilas,
  Jen flugas, jen subite haltas,
  Jen ree kvazaŭ ĉamo saltas,--
  Rigardo ŝia hele brilas;
  Jen brovojn nigrajn ŝi kuntiras,
  Jen naĝas kun teniĝ' inklina,
  Kaj lerte sur tapiŝo iras
  Glitanta piedet' diina;
  Kaj ŝi rigardas kun rideto
  De bela, ĉasta infaneto.
  Radio luna klara, bela
  Je tiu ĉi rideto hela,
  Plej juna, de mem viv' donita,
  Ne povas esti komparita.

VII.
  Mi ĵuras je noktmezo stela,
  Kaj je radioj de suriro,
  De tago mem kaj de subiro,--
  Regnestro de Persujo bela,
  Neniu reĝo posedanta
  Tielan kisis okuleton;
  Nenia eĉ fontan' ŝprucanta
  Per sia roso plej brilanta
  Tielan lavis piedeton;
  Ankoraŭ man' nenies tera
  Kun amo flama kaj sincera
  Tielajn harojn displektadis.
  Jes, de komenc' de mondo nia,
  Mi ĵuras, belulino tia
  Sub suno suda ne floradis.

VIII.
  En patra domo ŝi kun ĝojo
  Nun dancas jam en lasta fojo....
  De sort' nenio ŝin defendos:
  Ho ve! jen morgaŭ jam atendas
  Ŝin, de Gudal' heredantinon,
  De viva liberec' filinon,
  Patrujo fremda, kaj alia
  Malgaja sorto de sklavino
  En fremda rondo familia.
  Kaj ofte bela fianĉino
  Malgajon sentis en animo;
  Sed tamen ĉiuj movoj ŝiaj
  Konservis tiel sin graciaj
  Kaj tiel plenaj de esprimo,
  Ke, se Demono, traflugante,
  En tiu tempo ŝin ekvidus,--
  Antaŭon rememoriĝante,
  Li, ekĝeminte,--for rapidus....

IX.
  Kaj li ŝin vidis.... Por momento
  Neklarigebla nova sento
  Malbonan koron ekondigis.
  Dezerton de animo lia
  Benita sono troplenigis,
  Kaj li en profundaĵo ĝia
  Komprenis ion el sankteco
  De amo, bono kaj beleco....
  Kaj longe tiu ĉi pentraĵo
  Per si lin ĉarmis, kaj revaĵo
  Pri viv' feliĉa, kiu pasis,
  Lin longe, longe ne forlasis
  Per ia forto alforĝita,
  Eksciis li malgajon sencan;
  Kun nova sent' konatigita,
  Ekaŭdis voĉon li parencan.
  Ĝi, eble, renaskiĝo estis?
  En lia saĝo nun forestis
  Jam vortoj de tentad' malpia.
  Forgeso? ĝin ne donis Dio.
  Kaj li ne pensis eĉ pri tio...
  *  *  *  *  *  *  *


X.
  Rapidas en malpacienco
  Fianĉ' al festo de edziĝo;
  Ĉevalon ĝis subir' de tago
  Li forlacigis. Al Aragvo
  Plej bela li feliĉe venas.
  Malantaŭ li apenaŭ tenas
  Kameloj multaj da donaco
  Portaĵon inter ĝiboj altaj,--
  En voja malaperas spaco
  Ilia vico kun sonantaj
  Sub koloj multaj sonoriloj--
  De tute bona ord' montriloj....
  De Sinodalo posedanto
  Persone estas kondukanto
  De riĉa karavano. Lia
  Talio lerta kaj gracia
  Per zono estas ĉirkaŭita;
  Pro moro, ankaŭ pro singardo
  Li estas ĉirkaŭpendigita
  Per bela, riĉa batalilo:
  Ĉe zono--glavo kaj ponardo,
  Post dorso--tego kun pafilo,
  Tre lukse, arte eltranĉita;
  De lia ĉuĥo[6] per manikoj
  Venteto estas amuzita,
  Ĝi per galon' ĉirkaŭkudrita.
  Ĉevala brido kun penikoj;
  Brodita estas lia selo
  Per multkoloraj riĉaj silkoj;
  Sub li ĉevalo flama, bela.
  En Karabaĥo edukita,
  Je timo ĝi troplenigita,
  Ronkante, strabas de krutaĵo
  Saltantan ŝaŭmon de ondaĵo.
  Danĝera estas vojo bela:
  Ŝtonegoj--de maldekstra flanko,
  De dekstra-do--river' ribela.
  Malfrue. Nur altaĵo blanka
  Lumiĝas; levis sin nebuloj....
  Kaj jam rapidas plu migruloj.

XI.
  Jen staras preĝejet' sur vojo....
  Sub ĝi jam longe kun malĝojo
  Princ' ia estas enfosita,
  Per man' venĝema mortigita.
  De tiu temp' migranto ĉiu,
  Al fest', aŭ al batal' iranta,
  Ĉe sankta preĝejeto tiu
  Haltadis kun teniĝ' preĝanta;
  Kaj preĝo tiu estis gardo
  De malamiko kaj ponardo.
  Sed nun fianĉo juna, brava
  Ne pensis eĉ pri mor' praava,
  Ĉar per malica lin revaĵo
  Demono ruza ekondigis:
  Nun li sub nokta mallumaĵo
  Je fianĉino sin ĝojigis....
  Kaj jen antaŭe aperetis
  Du homoj.... pli... jen ekbriletis
  Ankoraŭ io.... Jen ekpafo....
  Kuraĝa princo, kun papaĥo[7]
  Sur brovojn tute surŝovita,
  Eĉ unu vorton ne eldiris;
  Sur piedingoj sin levinte,
  Pafilon turkan li eltiris,--
  Kaj skurĝon supren eksvinginte,
  Li kun plej granda kuraĝego
  Antaŭen flugas.... ree pafo,--
  Kaj ĝemo forta, kaj kriego:
  Sendube--pafo ne sen trafo....
  Ne longe batalad' daŭriĝis,--
  Ĉar gruzoj baldaŭ jam distriĝis.

XII.
  Mallaŭte estas.... Sin puŝantaj
  Sen ord' kameloj iafoje
  Rigardis kun terur' sur vojo
  Malvivajn korpojn de rajdantoj,
  Soniloj sonis kun malĝojo.
  Rabita estas karavano,
  Kaj sur korparo jam kristana
  Flugilojn nokta bird' etendas!
  Ripozo paca de ĉerkujo
  Kun patroj kune en Gruzujo
  De nun jam ilin ne atendas;
  Ne venos tien ĉi patrinoj
  En ĉadroj[8] longaj, kaj fratinoj,
  Por kun sopiro, kun plorego,
  Kun ĝemo forta, kun petego
  Sin klini antaŭ ĉerk' ilia!
  Sed tie ĉi sur ŝtono voja
  Per mano zorga kaj tre pia
  Farita estos kruc' malĝoja;
  Hedero nur per branĉo sia
  Smeralda, en printemp' agrabla,
  Envolvos ĝin kun vera ĝojo
  Kaj kun kareso plej afabla;
  Kaj jen, turninte sin de vojo,
  Migranto iafoje pia
  Ripozos en ombraĵo Dia....

XIII.
  Ĉevalo flugas jen sur valo,
  Ĝi ronkas, kvazaŭ en batalo;
  Jen ĝi subite tute haltas,
  Facilan venton aŭskultante,
  Jen ree, kvazaŭ tigro, saltas,
  Per hufoj teron ekbatante
  Kaj truojn nazajn disŝovante;
  Jen ĝi, kolharon eksvinginte,
  Antaŭen flugas, frenezinte.
  Sur ĝi rajdant' silenta sidas;
  Balancas li per kapo bela
  Kaj klinas ĝin al kurbo sela.
  Nenion li jam sentas, vidas,
  Ne regas li per kondukilo,
  En piedingo enŝovita
  Piedo lia, kaj kovrilo
  Per sango estas makulita....
  Saltulo lerta, vi sinjoron
  Tuj el batalo liberigis,
  Sed kuglo lian junan koron
  En mallumego eĉ mortigis!

XIV.
  En dom' Gudala ploro forta,
  Amaso da popol' en korto:
  Ĉevalo kies lacigita
  Sur ŝtonoj falis ĉe pordego?
  Kaj kiu estas mortigita
  Rajdanto tiu ĉi? Timego
  Konservis sin sur frunto bruna.
  En sango estas vesto tuta,
  Kaj sur kolhar' en premo muta
  Jam malvarmiĝis mano juna.
  Ne longe vi fianĉon vian,
  Ho, fianĉino, en gajeco
  Al fest' atendis de edzeco!
  Brilante princan vorton sian
  Kaj tute vere li eltenis:
  Al fest' li ĝustatempe venis....
  Sed nun, ho ve! neniu vidos,
  Ke ree sur ĉeval' li sidos!...

XV.
  Je tondr' simila puno Dia
  Al familio flugis gaja!
  Falinte, jen sur lito sia
  Tamaro ploras, plej malgaja;
  Ĉe ŝi ruliĝas larm' post larmo,
  Tre alte, ŝarĝe brusto spiras....
  Kaj jen ŝi aŭdas, kvazaŭ diras
  Subite voĉo sorĉa, varma:
  «--Ne ploru vane, kara mia!
  Ja malvivulon larmo via
  Per ros' brilanta ne vivigos;
  De ĝi rigard' nur klara Dia
  Nebula estos, ĝi bruligos
  Koloron de vangetoj belaj--
  Jes, larmoj estas nur sencelaj;
  Li jam ne estos estimanta
  Plej indan vian sopiradon;
  Ĉielo estas karesanta
  Spiritan lian nun rigardon:
  Amuzas lin jam sankta kanto....
  Ĉu estas senc' en sonĝoj teraj,
  En larmoj de fraŭlin' sinceraj
  Por gast' de paradiza lando?
  Ne, ho anĝelo mia tera,
  Al mi vi kredu, kreitaĵoj
  De mondo tuta plej malvera
  Ne indas unu eĉ momenton
  De viaj karaj sopiraĵoj
  Kaj vian plej malgajan senton.

    «En aera oceano,
    Sen remiloj kaj sen veloj
    Naĝas bela karavano
    Da graciaj lumaj steloj.

    Inter kampoj travideblaj
    En arkaĵ' ĉiela, alte
    Flugas nuboj nekapteblaj
    En lanuga ar' senhalte.

    Jen disiĝas, jen kuniras--
    Ili tute ja ne ĝojas,
    Kaj estontan ne deziras,
    Kaj pasintan ne malĝojas.

    Vi en tago plej turmenta
    Rememoru nur pri ili,
    Estu vi al ter' sensenta
    Kaj senzorga, kiel ili!

  «Apenaŭ per kovrilo sia
  Kaŭkazajn suprojn nokt' ombrigos;
  Apenaŭ mondon sorĉo ia
  Per forto sia silentigos;
  Apenaŭ vent' ŝtonegon puŝos
  Kaj flavan velkan herbon tuŝos,
  Apenaŭ flitos bird', kaŝita
  En ĝi, per vento timigita;
  Kaj sub vinbera branĉo bela
  Apenaŭ flor', pro ros' ĉiela,
  Foliojn solvos tre avide;
  Apenaŭ luno malrapide
  El de montaro sin eklevos
  Kaj, rigardante vin, ekrevos,--
  Al vi mi ĉiam alflugados,
  Gastados ĝis suriro suna
  Kaj por anĝelo mia juna
  Mi sonĝojn orajn alblovados....»

XVI.
  Ĉesiĝis vortoj, formortante
  Post sono son' en malproksimo.
  Rigardas ŝi, de lit' saltante....
  Konfuz' aperis en animo
  Neesprimebla: nek ektimo,
  Nek flama rav', nek sopirado.
  En ŝi nun ĉiuj sentoj ŝiaj
  Samtempe estis en bolado:
  Animo de katenoj siaj,
  Ligintaj ĝin, sin liberigis,
  Kaj koron ia fajr' bruligis,
  Kaj, ŝajne, tiu voĉ' afabla
  Ankoraŭ sonis tre agrabla.
  Nur en mateno sonĝo kara
  Animon lacan silentigis,
  Sed ŝian penson ĝi ondigis
  Per revo eksterordinara:
  Nebula, muta enmigrinto,
  Brilanta per belec' netera,
  Al ŝia kapo sin klininta,
  Kun tia amo plej sincera
  Kaj kun malĝojo ŝin rigardis,--
  Kompatis kvazaŭ ŝin, aŭ gardis.
  Ne estis li anĝel' ĉiela,
  Gardanto ŝia sankta, bela:
  Kroneto el de sun' radioj
  Ne kuŝis super bukloj liaj;
  Kaj ne spirito de infero,
  Malvirta turmentit' terura,--
  Ho, ne! li estis bela, pura,
  Simila tute je vespero:
  Nek tago estis li, nek lumo,
  Nek nokto nigra, nek mallumo!...


Parto dua.

I.
  «Ho patro! patro! min aŭskultu,
  Tamaron vian ne insultu!
  Mi ploras. Vidu mian ploron!...
  Ĝi forsekigas junan koron....
  Nenies estos mi edzino--
  Al miaj vi fianĉoj diru:
  Eterne restos mi knabino
  Kaj ili ĉiuj nun foriru.
  Post tempo, kiam, mortigita,
  Li estis jam enterigita,
  Per revoj min neforbateblaj
  Spirito ruza tumultigas;
  Kaj sonĝoj tre nekompreneblaj
  En nokto min maltrankviligas;
  Ne povas preĝi mi anime:
  Pens' pia estas malproksime,
  Kaj mi en vejnoj fajron sentas...
  Sekiĝas, velkas mia koro.
  Ho patro! io min turmentas....
  Ho, cedu, patr', al mia ploro!
  En sanktan monaĥejon sendu
  Filinon vian senprudentan;
  Savinto tie min defendu,
  Akceptu mian koron pentan.
  Por mi forestas gajo luma....
  Nur sankta monaĥejo restas:
  Ĝi kaŝos min de viv' malluma,
  Por mi ĝi ĉerk' agrabla estas.»

II.
  Kaj monaĥejon tre malluman
  Kun parencaro ŝi enpaŝis,
  Kaj tie ĉi ŝi bruston junan
  Per nigra hara vesto kaŝis.
  Sed, kiel sub ŝtofaĵ' arĝenta,
  Sub vesto hara, plej humila,
  Frapadis koro maltrankvila
  En brusto per revaĵo tenta.
  Eĉ ĉe altaro plej brilanta
  En daŭro de solena kanto,
  Per kiu oni Dion laŭdis,
  Konatan ŝi parolon aŭdis.
  Sub ark' preĝeja duonluma
  Tre ofte, nur por ŝi vidata,
  Figuro glitis tre konata;
  En bonodor' facila fuma,
  Brilante kiel stelo, tien
  Li loge vokis ŝin... sed kien?

III.
  Jen monaĥejo en montaroj,
  De tuta mond' apartigita,
  Per vic' de poploj kaj ĉinaro[9]
  De ĉiuj flankoj ĉirkaŭita.
  Tra ili, post subiro suna,
  En ĉambr' briletis izolita
  Lampet' de monaĥino juna.
  Sub ombr' de belaj migdalujoj,
  Ĉe multaj krucoj plej malgajaj--
  Gardantoj mutaj de ĉerkujoj,--
  Kantadis ĥor' da birdoj gajaj;
  Sur ŝtonoj malvarmetaj fontoj
  Trafluis brue kaj saltante,
  Kaj, sub superpendantaj montoj
  En intermont' sin kunverŝante,
  Ruliĝis inter arbetaĵo,
  Per prujn' kovrita de floraĵo.

IV.
  En nord' montaro estis bela
  En bril' de ĉielruĝo hela;--
  Fumeto kiam bluiĝante
  Gajigas koron de gruzinoj,
  Kaj, orienten sin turnante,
  Al preĝo vokas muezinoj[10];
  Kaj kiam laŭta sonorilo,
  De monaĥejo vekigilo,
  Tremadas en aer' matena
  En horo paca kaj solena;
  Gruzino kiam bela, juna
  Deklivas sin de kruta monto
  Kun longa kruĉ' al brua fonto,--
  Montaro en lumado suna
  Per tuta sia ĉeno bela
  Tre longe en altaĵ' ĉiela
  Viola kvazaŭ muro restis.
  Kaj en vespero ĝi sin vestis
  Per tuko lume-ruĝa, hela.
  Plej alta en montar' parenca--
  Kazbeko: en eterna neĝo
  En vest' arĝenta, kvazaŭ reĝo
  Ĝi staras forta kaj potenca.

V.
  Sed, plena je revaĵo krima,
  Ne estis de Tamar'animo
  Al ravoj puraj atingebla.
  Por ŝi per ombr' nepenetrebla
  Nun mondo estis ĉirkaŭita,
  Egale ĉiam kaj per ĉio
  Ŝi estis multe turmentita:
  Matene per de sun' radio
  Kaj nokte per mallum' terura.
  Apenaŭ nokto superpendas,
  Tre ofte ŝi ĉe sanktfiguro
  En frenezeco sin etendas--
  Kaj ploras; kaj en nokt' silenta
  Migranto ia kun atento
  Aŭskultas, kiel ŝi ploregas,
  Kaj pensas li: «spirit' malpenta
  Punita en kavern' ĝemegas!»--
  Kaj li tre akran aŭdon streĉas,
  Ĉevalon pelas, savon serĉas.

VI.
  Tre ofte en revaĵ' tremante,
  Ĉe mem fenestro en silento
  Tamaro sidas meditante;
  Ŝi malproksimon kun atento
  Rigardas longe kaj sopiras....
  Al ŝi do ia voĉo diras:
  «Li nepre venos! Sonĝoj viaj
  Ne vane ja vin karesadis,
  Kaj li kun vortoj flamaj siaj
  Kaj kun rigardo plej brilanta
  Al vi ne vane aperadis.»
  Ŝi longe estas sopiranta,
  Pro kio--tute ne komprenas;
  Ŝi Dion sanktan preĝi penas,
  Sed preĝas lin obstina koro;
  De batalado lacigita,
  Sur lito kuŝas ŝi kun ploro--
  Kusen' bruligas, sufokita
  Kaj timigita, ŝi eksaltas,
  Sin levas brusto tre rapide
  Kaj flamas ŝultroj, kaj ekhaltas
  Spirado ŝia, kaj, avide
  Serĉante brakojn plej pasiajn,
  Ŝi strange diras vortojn iajn....
  *  *  *  *  *  *  *

VII.
  Gruzujo tuta per kovriloj
  De nokto estas jam vestita.
  Demon', per amo forlogita,
  Rapidas gaje sur flugiloj
  Humilan sanktan monaĥejon.
  Sed ne kuraĝis li tuŝeti
  Tre longe pacan rifuĝejon.
  Kaj unu fojon eĉ forĵeti
  Li tute, ŝajne, preta estis
  Intencon de animo sia.
  Enpensa, jam tre longe restis
  Ĉe alta mur' spirit' malpia;
  Li vagas, kaj de paŝoj liaj
  Sen vento tremas eĉ folioj.
  Antaŭen li rigardon sendas:
  Fenestro estas lumigita,--
  Jam longe iun ŝi atendas.
  Kaj jen en valo izolita
  Eksonis de ĉinhar'[11] tintado
  Kaj belaj sonoj de kantado;
  Kaj fluis tiuj sonoj ĉarmaj
  Mezure unu post alia,
  Simile je agrablaj larmoj;
  Kaj estis tiu kanto dia
  Tre delikata kaj tre bela,--
  Ĝi kvazaŭ estis kunmetita
  Por tero peka en ĉielo.
  Ekvolis, eble, mem anĝelo
  Sinvidi kun amiko tera,
  Kaj al anim' de suferanto,
  Kun amo sankta kaj sincera,
  Ekkantis pri estinta, vera,
  Por per belega sia kanto
  Forigi lian suferadon?...
  Nun amon, ĝian sopiradon,
  Kaj ekscitiĝon, kaj malĝojon
  Demono nur unuan fojon
  Komprenis.... Li en maltrankvilo
  Forflugi volas,--sed flugilo
  Ne movas sin, ne ŝanceliĝas!
  Kaj,--kia mirindaĵ' senfina!--
  Sur vangoj ŝarĝa larm' ruliĝas....
  Ĉe tiu ĉambro monaĥina
  Ĝis nun ankoraŭ estas ŝtono,
  Trabruligita per plej varma,
  Je fajr' simila flama larmo,
  Per ŝarĝa larmo de Demono!...

VIII.
  Jen rifuĝejon li eniras,
  Por amo preta, li deziras
  Jam bonon fari, li komprenis,
  Ke nova viv' por li alvenis.
  Ne klara trem' de atendado,
  De necerteco muta timo,
  Malĝojo ama, sopirado,--
  Unue venis al animo
  Fiera, peka de Demono;
  Ĝi estis antaŭdir' malbona....
  Eniras de neig' spirito
  Kaj vidas: antaŭ li kerubo,
  El sankta paradiz' sendito,
  Gardant' de pekulino bela,
  En vest' facila, kiel nubo,--
  Li staras kun rideto hela,
  Kaj per flugilo blanka sia
  De malamiko ŝin ombrigis....
  Kaj jen radi' de lumo Dia
  Rigardon lian ekblindigis,
  Kaj ne saluton li afablan,--
  Riproĉon aŭdas malagrablan:

IX.
  «Spirit' malvirta, maltrankvila,
  Vi kial tien ĉi eniris?
  En rifuĝejo plej humila
  Ĝis nun malbon' ankoraŭ spiris
  Neniam; via adoranto
  Forestas tie ĉi! Kun krimo,
  Kun tento lerta en animo,
  Malbonon sole dezirante,
  Ne tuŝu sanktan amon mian!
  Vin kiu vokis?»
                  Respondante,
  Spirit' malica plej malpian
  Vizaĝon faris kaj ekridis;
  Ĵaluze brilis, kiel flamo,
  Rigardo lia, kaj revidis
  En si antaŭan li malamon.
  «Ŝi--mia! li ekkriis brue:
  Forlasu ŝin! ŝi estas mia!
  Aperis vi jam tro malfrue,
  Ho, sankta de ĉiel' gardanto,--
  Por mi kaj ŝi, sendito Dia,
  Vi nun ne estas jam juĝanto.
  Kaj ŝia koro, kaj beleco
  Sendube tute miaj estas;
  Kaj via virto, kaj sankteco
  Jam tute tie ĉi forestas;
  Vi vane gardi ŝin intencas,
  Ĉar mi ŝin amas, mi potencas!»
  Kaj jen malgaje rigardinte
  Oferon de malpia tero,
  Kaj, per flugiloj eksvinginte,
  Anĝelo dronis en aero....
  *  *  *  *  *  *  *

X.
Tamaro.
  Ho, kiu estas vi? Danĝera
  Parolo via! Vi ĉiela
  Sendito estas, aŭ infera?
  Vi kion volas?

Demono.
                 Vi plej bela!

Tamaro.
  Sed diru--do, vi estas kiu?...
  Respondu tuj....

Demono.
                 Mi estas tiu,
  Je kies voĉo vi atentis
  En nokto nigra kaj trankvila,
  Malĝojon kies vi eksentis,
  Kaj kies penso plej facila
  Al via saĝo iam venis.--
  En sonĝo kiun vi divenis;
  Mi--tiu kies eĉ rigardo
  Pli mortigema, ol ponardo,
  Esperon tutan pereigas,
  Apenaŭ hom' kun ĝi sin ligas;
  Neniu min kun am' alprenas
  Kaj ĉio viva min malbenas.
  Eterno, spac'--por mi nenio;
  Mi estas vip' de sklavoj miaj,
  Mi--reĝo de libera scio,
  Mi--malamiko de mem Dio,
  Kaj vidu: ĉe piedoj viaj
  Mi klinas min, mi, mi--teruro,
  Malbono, puno de naturo!
  Al vi mi nun en kortuŝeco
  Alportis preĝon diligentan
  De amo kaj de amikeco,
  Pasion mian teran varman,
  Malĝojon teran plej turmentan,
  Unuan mian veran senton,
  Unuan ankaŭ mian larmon.
  Kompatu--do pri mia sorto!
  Vi min returnus al ĉielo,
  Al bono nur per unu vorto;
  Per am' vestita, mi anĝelo
  Fariĝus ree, kaj ankoraŭ
  Pli bela estus, pli brilanta.
  Aŭskultu nur, mi petas kore,--
  Mi--via sklavo suferanta,
  Senfine forte vin amanta!
  Apenaŭ nur mi vin ekvidis,
  Subite en anim' jeridis,
  Malamis forton mi inferan,
  Kaj senmortecon, kaj potencon,
  En kiuj mi ne vidis sencon,--
  Kaj mi enviis ĝojon teran:
  Ne vivi, kiel vi,--ne povas,
  Mi tute, kaj mi eĉ ne provas
  De vi aparte vivi. Mia
  Sensanga, forta kor' malpia
  Eksentis jam sur sia fundo
  Radion de agrabla sento,
  Kaj ree en malnova vundo
  Sin movas de malĝoj' serpento....
  Sen vi--pro kio miaj fortoj?
  Potenco mia? Senmorteco?
  Ĝi estas nur bonsonaj vortoj,
  Preĝejo granda sen dieco!

Tamaro.
  Forlasu min, spirit' envia!
  Silentu, mi al vi ne kredas!....
  Ho ve!... Kreint' potenca mia!
  Mi sentas: mi al li jam cedas;
  Ne povas preĝi mi; je morta
  Veneno estas plenigita
  Jam mia saĝo plej malforta!
  Kompatu, vi min pereigas;
  Per morto estas ĉirkaŭita
  Parolo via... Kio igas,
  Ke vi min amu? Ho, pro Dio,
  Al mi respondu, diru!...

Demono.
                         Kio?
  Ho ve! mi mem ne scias kio;
  Je vivo nova tute plena,
  Tuj mem de mia kap' malbena
  Kroneton pikan mi formetis,
  Pasintan tutan mi forĵetis;
  Kaj paradizon, kaj inferon
  Mi en okuloj viaj trovas!
  Al vi mi sentas amon veran,
  Ekami tiel vi ne povas:
  Per tuta forto, per potenco
  De revo kaj de pens' senmorta
  Mi amas. En de mond' komenco
  Jam en animo mia forta
  Figuro via ĉiam bela
  Fortike estis impresita,
  Kaj longe antaŭ mi, ĉarmita,
  Ĝi flugis en eter' ĉiela.
  Jam longe, maltrankviliĝante,
  Agrablan nomon mi atentis;
  En paradizo eĉ estante,
  Mi ĉiam unu mankon sentis,
  Kun mi vin belan ne havante.
  Ho, se vi povus kompreniĝi,
  Sopiro kia kaj malbeno--
  En tuta viv' sen partopreno
  Suferi, ĝemi, turmentiĝi,
  Kaj plezuriĝi,--sed por bono
  Jam ne atendi ian laŭdon,
  Kaj rekompencon--por malbono;
  Elporti ĉiam bataladon,
  Sed nek triumfi, nek paciĝi!
  Domaĝi ĉiam, ne volante,
  Kaj ĉion vidi, kaj sciiĝi,
  Kaj senti, kaj nenion timi,
  En tuta ter' nenion ami,
  Kaj peni ĉion nur malami,
  Kaj tutan mondon malestimi!...
    Apenaŭ nur de Di' malbeno
  Al mi subite proksimiĝis,--
  Natura varma ĉirkaŭpreno
  Por mi eterne malvarmiĝis....
  Jen vidis mi ĉielarkaĵon,
  Brilantan klaran ornamaĵon
  De bonkonataj lumaj steloj,
  Vestitaj en kronetoj belaj;
  Sed ili tute ne rekonis
  Min en vestaĵo de infero!
  Kaj tute jam en malespero
  Al mi alveni mi admonis
  Kunfratojn, je mi mem similajn,
  Sed--ve! mi ankaŭ mem rekonis
  Nek vortojn de malbon' iliajn,
  Nek vizaĝegojn kun rigardoj
  Pli mortigemaj, ol ponardoj....
  Kaj, eksvinginte per flugiloj,
  Forflugis mi... sed kien? kial?
  Ne scias.--Min amikoj miaj
  Forĵetis ĉiuj; mondo tuta
  Por mi fariĝis surda, muta,
  Kiel ĉiel' kun bonoj Diaj.
  Ŝipeto tiel difektita,
  Sen direktilo kaj sen velo,
  Per ond' libera ekkaptita,
  Rapide naĝas,--sed sen celo;
  Tiele en mateno frua
  Fragment' de nubo tondra brua,
  En ark' ĉiela nigriĝante,
  Nenie halti kuraĝante,
  Vidante celon eĉ nenie,
  Traflugas--kien kaj de kie
  Ĝi mem ne scias:--sola Dio
  Potenca scias nur pri tio!...
    Sed mondon mi ne longe regis,
  Al pek' ne longe ĝin instruis,
  Kaj ĉion belan mallaŭdegis,
  Kaj ĉion noblan fordetruis;
  Mi kredon el homara koro
  Forigis tute sen laboro....
  En mondo sole malsaĝuloj
  Enuaj kaj hipokrituloj,
  Plej abomenaj kaj malpiaj,
  Kun kredo en animo restis....
  Sed... sed ĉu ili indaj estis
  Je zorgoj, je laboroj miaj?
  Kaj jen mi kaŝis min en montoj;
  Kaj flugis, kiel meteoro,
  Mi nokte super bruaj fontoj....
  Migranto kun kredema koro
  Kaj kun espero en animo,
  Trompita per fajret' proksima,
  Loĝejon trovi atendante
  Kaj kune kun ĉeval' falante,
  Pereis en profundegaĵo,
  Kaj ĝemis,--kaj post li kurbiĝis
  Postsigno sanga sur krutaĵo....
  Sed mi ne longe amuziĝis
  Per tiel krima malbonego.
  Tre ofte, polvon eklevinte,
  En batalado kun ventego,
  Per fulmotondro min vestinte,
  Sur nuboj flugis mi facilaj,
  Volante inter elementoj
  Bruegaj, fortaj, malhumilaj,
  Animon savi de turmentoj
  Kaj de pensad' neevitebla,--
  Forgesi pri neforgesebla!
  Ĉu estas senco en mizeraj
  Laboroj homaj, en turmentoj,
  Malĝojoj, malfeliĉoj teraj
  De nunaj, de estontaj gentoj,
  Eĉ komparitaj kun minuto
  De mia suferado muta?
  Kaj homoj? Viv', labor' ilia?
  Ĉu estas senc' en ili ia?
  Ja ili pasis, ili pasos,
  Pri ili homoj pensi lasos!
  Espero estas: juĝ' severa;
  Ĝi ĉiam pardonema restos!
  Sed mia malĝojad' netera
  En mi, kun mi eterne estos,
  Ĝi finon, kiel mi, ne havos,
  De ĝi en tomb' mi min ne savos!
  Jen al serpento ĝi similas,
  Jen kvazaŭ flamo hela brilas,
  Bruligas per bonega tento,
  Jen penson premas kvazaŭ ŝtono--
  Nedetruebla monumento
  De pereintaj jam esperoj,
  De revo pri pasinta bono,
  De sentoj, de pasioj teraj!

Tamaro.
  --Vi kiu estas diveninta
  Ne estas mi, sed seniĝinta
  Por ĉiam je trankvilo mia,
  Nevole al parolo via
  Atentas mi kun ĝoj' sekreta,
  Amiko mia suferanta.
  Sed se vi ruzi estas preta,
  Se trompon en anim' kaŝante...
  Ho, min kompatu!... Kia gloro!...
  Por kio estas mia koro
  Al vi? Ĉu estas por ĉieloj
  Pli kara mi, ol ĉiuj belaj,
  Ne vidis kiujn vi? Ribelaj
  Ja manoj de mortemaj homoj
  Ilian liton virgan puran
  Ne ĉifis en iliaj domoj!
  Ne! donu vi fatalan ĵuron....
  Eldiru,--vidu: mi sopiras,
  Vi vidas revojn miajn! Timon
  Agrablan, dolĉan vi enspiras
  Al mi nevole en animon...
  Sed ĉion vi komprenis tute
  Kaj min kompatos sendispute!
  Ho, ĵuru,--ke jam malkonfesas
  Malbonon vi, kaj ke promesas...
  Ĉu jam en mond' ne estas eblaj
  Promesoj, ĵuroj nerompeblaj?...

Demono.
  --Mi ĵuras je unua horo
  De mond', je ĝia horo lasta,
  Je krimo ĵuras malhonora
  Kaj je triumf' de vero ĉasta;
  Mi ĵuras je turment' de falo,
  De venko je revado pala;
  Mi ĵuras je kun vi sinvido
  Kaj je disiĝo atendata;
  De spiritaro je kunsido,
  Je ĝia sorto malamata,
  Je fratoj subpotencaj miaj,
  Je glavoj de anĝeloj sanktaj,
  Belegaj, fortaj, senpasiaj,
  Senfine min malestimantaj,
  Kaj je ĉielo, je infero,
  Je vi kaj je sankteco tera;
  Je lasta ĵuras horo mia
  Kaj je unua larmo via;
  Je spir' de via buŝo bela,
  De silka bukl' je ondo hela;
  Je amo ĵuras mia tera
  Kaj je feliĉo, je sufero,--
  Malnovan venĝon malkonfesas--
  Mi tute, malkonfesas ankaŭ
  Fierajn pensojn, kaj promesas,
  Ke nun jam de nenia flanko
  Mi per venen' de flato bela
  Al iu ektumultos koron.
  Mi tute ŝanĝos mian moron,
  Paciĝos mi kun Di' ĉiela,
  Ĉar volas mi al li jam cedi;
  Mi volas preĝi, senti amon,
  Mi volas ankaŭ bonon kredi,
  Mi verŝos mian pentan larmon,
  Kaj ĝi tuj mem de frunto mia
  Je vi jam inda, mia bela,
  Forviŝos signojn de ĉiela
  Sanktega fajro,--mond' malpia
  Jam floros en nescio sia
  Sen mi, trankvile kaj sen bruo!
  Ho, kredu: mi ĝis nun unua
  Komprenis vin, kaj vin elektis
  Por mi sanktejon, kaj potencon
  Mi ĉe piedoj viaj metis;
  Min amo via kiel dono
  Altiras,--kaj mi eternecon
  Al vi proponas por momento,--
  En amo, kiel en malbono,
  Tre granda estas mia sento
  Kaj ne ŝanĝema,--ho, Tamaro!
  Al mi vi kredu, mia kara.
  Mi, fil' libera de etero,
  Vin, Dian kreitaĵon belan,
  Forprenos de malbona tero
  Kun mi en landon superstelan,
  Kaj estos vi de mond' reĝino,
  Unua mia amikino;
  Sen partopreno, sen bedaŭro
  Rigardos vivon vi sur tero,
  Forestas kie longedaŭra
  Beleco kaj feliĉo vera,
  Alestas kie sole krimoj
  Kaj ekzekutoj, en animoj
  De ĉiuj kie--nur pasioj
  Tre sensignifaj, tre malpiaj;
  Ne povas kie oni ami
  Sen granda abomena timo,
  Aŭ malestimi kaj malami
  Per tutaj fortoj de animo.
  Ĉu vi ne scias, mia bela,
  Signifas kion am' minuta
  De homoj? Ondo nur ribela
  De sango de naturo bruta!
  Sed tagoj kuras,--ĉio pasas
  Kaj homoj baldaŭ ĝin forlasas.
  Ĉu homo povas ĉe disiĝo
  Fortika resti? Ĉu li ŝparos
  Sin de enuo, de laciĝo?
  Ĉu longe ankaŭ kontraŭstaros
  Li al forlogo de beleco,
  Aŭ al revad' de arbitreco?
  Ne, mia kara amikino,
  Eksciu, ke ne estas sorto
  Al vi, simile al sklavino
  De malĝentila tera forto,
  Silente velki inter teraj
  Malvarmaj kaj malgrandanimaj
  Amikoj ŝajnaj kaj malveraj,
  Kaj en senfinaj, grandaj timoj,
  En senfrukteco de esperoj
  Kaj en laboroj ŝarĝaj viaj!
  Post mur' de sankta monaĥejo
  Ne estingiĝos sen pasioj
  Vi inter preĝoj en preĝejo.
  De tuta mondo sin kaŝante,
  Neniam homojn eĉ vidante,
  En malproksim' de viva ĉio,
  De homoj kaj de sankta Dio.
  Ho, ne! plej bela kreitaĵo,
  Por vi alia estas sorto:
  Alia granda profundaĵo,
  De ravoj, kaj turmento forta
  Atendas vin! Forlasu mondon
  Mizeran vi al ĝia sorto:
  Anstataŭ ĝi grandegan rondon
  Da multaj kaj fieraj scioj
  Al vi, plej kara, mi proponos.
  Amason da spiritoj miaj
  Al vi, pro servo, tuj mi donos;
  Sklavinojn sorĉajn kaj facilajn,
  Plej obeemajn kaj humilajn
  Al vi mi donos, mia bela;
  Forŝiros mi kroneton oran
  Por vi de orienta stelo,
  Mi prenos noktan roson floran,
  Kaj ĝin per tiu roso pura
  Mi superŝutos; per purpura
  Radio bela de subiro
  Envolvos mi talion vian
  Belegan, luksan kaj gracian;
  Per bonodora, pura spiro
  Aeron tutan mi plenigos!
  Eterne per ludado mira
  Mi aŭdon vian amuzigos;
  El or', turkiso kaj safiro
  Konstruos mi palacon karan;
  Mi min mallevos fundon maran
  Post nubon flugos mi humile,
  Al vi mi donos ĉion teran,--
  Nur amu min!...

XI.
                 Kaj jen facile
  Kaj dolĉe kisis li mizeran
  Oferon sian; per parolo,
  Da logo sorĉa plenigita,
  Batalis li kun sia volo,
  Kun ŝia saĝo ŝancelita,
  Potenca de Demon' rigardo
  Bruligis ŝin; en nokt' sensona,
  Malluma, ĝi brilegis forta,
  Neforbatebla, kiel ponardo.
  Triumfis, ve, spirit' malbona!
  De lia kis' veneno morta
  Aperis tuj en koro ŝia...
  Turmenta kaj terura krio
  Silenton noktan ekondigis.
  En si ĝi ĉion tuj kunigis:
  Kaj amon flaman, kaj suferon,
  Riproĉon kun petego lasta,
  Kaj adiaŭon senesperan
  Kun vivo juna, vivo ĉasta....
  *  *  *  *  *  *  *

XII.
  En tiu nokta temp' gardanto,
  Ĉirkaŭirante muron altan,
  Tabulon feran ekbatante,--
  Malrapidigis tuj senhaltan
  Ĉirkaŭiradon: li atingis
  Ĉambreton ŝian... Kun esprimo
  De konfuziĝo en animo
  Subite manon li haltigis
  Kaj en tabulon ne frapadis.
  Jen tra ĉirkaŭa li silento
  Subite ŝajne klare aŭdis,
  Ke sonis kiso tre konsenta,
  Malforta ĝem', minuta krio.
  Kaj dubo peka kaj malpia
  Al li aperis en animo...
  Sed poste silentiĝis ĉio,
  Kaj jen ankoraŭ post momento
  Alflugis nur el malproksimo
  Per blovo de facila vento
  Murmuro dolĉa de folioj,
  Kaj en mallumaj bordoj siaj
  Rivero bruis en silento.
  Kanonon sanktan de piulo
  En timo legas maljunulo,
  Por de diabla forta tento
  Forigi pekan penson sian;
  Por fingroj benas li tremantaj
  Ekscitiĝantan bruston pian,
  Kaj jen per paŝoj rapidantaj
  Daŭrigas plu iradon sian....
  *  *  *  *  *  *  *

XIII.
  En ĉerko kuŝis ŝi simila
  Je mem anĝelo de ĉielo;
  Pli blanka, pura, ol kovrilo,
  Konservis sin koloro hela
  De ŝia frunto juna, bela,
  Fermitaj okulharoj estas...
  Sed, Dio! ĉu ne dirus ĉiu,
  Ke juna belulino tiu
  En sia ĉerko nur dormetas,
  Kaj kison varman nur atendas,
  Aŭ tagon? Sed radio suna
  Senfrukte tute sin etendas
  Sur frunto de knabino juna;
  Kaj vane en malĝoj' sensenca
  Nun kisis buŝo ŝin parenca.--
  Ne, ne,--neniu estas forta
  Batali kun kruela morto!

XIV.
  Neniam eĉ en grava festo
  Ankoraŭ estis tiel kara
  Kaj tiel bela, riĉa vesto
  De formortinta nun Tamaro.
  Floretoj, laŭ antikva moro,
  Ornamas ŝin,--agrabla, forta
  De ili fluas bonodoro,
  Sed igas ilin mano morta
  Adiaŭ diri jam al mondo.
  Nenio en vizaĝo ŝia
  Parolis, ke en brua ondo
  De ravo flama kaj pasia
  Ŝi mortis. Estis plenigita
  Vizaĝo ŝia je marmora
  Beleco, tute senigita
  Je saĝo, je esprimo kora,
  Sekreta, kiel muta morto,
  Aŭ kiel mem severa sorto.
  Rideto stranga malvarmiĝis
  Sur ŝia bela buŝ' silenta;
  Pri malĝojad' de ĝi sciiĝis
  Okulo sperta kaj atenta.
  En ĝi vidiĝis malestimo
  De horo forflorinta, bona,
  De lasta senca pens' esprimo,
  Al tero--adiaŭ' sensona.
  Rebrilo vana de pasinta,
  Ankoraŭ estis ŝi pli morta,
  Pli senespera, pli malforta,
  Ol mem rigard' estingiĝinta.
  Tiele en vespera horo,
  Fluidiĝinte kiam tute,
  Jam kaŝas sin en maro ora
  Kaleŝo taga,--tuj minute
  Kaŭkazaj neĝoj, konservante
  Radion ruĝan kaj brilante,
  Lumiĝas nur sur horizonto
  Sed jam al tiu lum' malĝoja
  Ne iros en dezert' renkonte
  Rebrilo, kaj nenies vojo
  Neniam estos lumigita
  De ĝia supro glaciita!...

XV.
  Parencoj ĉiuj kaj najbaroj
  Kunvenis por malgaja vojo.
  Ŝirante siajn grizajn harojn,
  Batante bruston en malĝojo,
  Gudalo princ' en lasta fojo
  Jam sidas sur ĉevalo brava,--
  Kaj ĉiuj rajdas. Longa vojo
  Por ili estas. Inter ava
  Ostaro estas elfosita
  Por ŝi rifuĝo plej trankvila.
  Prapatr' Gudala, priglorita
  Rabisto brava malhumila,
  Malsano kiam lin kunligis
  Kaj kiam venis penta horo,
  En profundaĵ' de sia koro
  Preĝejon fari sin ŝuldigis
  Sur supro de montar' granita,
  Sur kiu estis nur aŭdita
  Kantado de neĝvent' terura
  Kaj kie flugas nur vulturo.--
  Kaj baldaŭ en neĝar' Kazbeka
  Preĝejon vento ĉirkaŭblovis,
  Kaj ostoj de rabisto peka
  Por si trankvilon tie trovis;
  Kaj alta mont' aliformiĝis,
  Sur ĝi aperis nun tombejo:
  Postmorta kvazaŭ nun loĝejo
  Al mem ĉielo proksimiĝis;
  Ĝin malproksime de okuloj
  Ne tuŝos kvazaŭ vivo tera...
  Sed vane! Sonĝas malvivuloj
  Nek ĝojon de feliĉo vera,
  Nek malgajecon de pasinta,
  Jam por eterne formortinta.

XVI.
  En spaco de etero blua
  Traflugis unu el anĝeloj
  Sanktegaj sur flugiloj helaj;
  Animon li de mondo brua
  En brakoj portis al ĉieloj;
  Per dolĉa vorto de espero
  Li ĝin de dubo ŝarĝa savas,
  Kaj signon kriman de sufero
  Per larmoj li de ĝi forlavas.
  Al ili estis jam aŭdita
  El paradizo sankta kanto--
  Subite, vojon trahakanta,
  Sin levis el infer' spirito.
  Potenca kiel vent', severe
  Li brilis, kvazaŭ fulm' radia,
  Kaj arogante, kaj fiere
  Ekkriis li: «ŝi estas mia!»
    Kun tim', per preĝo defendata,
  Alpremis sin al brusto ŝpara
  Animo peka de Tamaro.
  Nun sorto estis decidata
  De estonteco: li denove
  Nun staris antaŭ ŝi senmove,
  Sed, ho potenca sankta Dio!
  Kun li fariĝis stranga io:
  Rigardo lia estis plena
  Da malboneco, da esprimo
  De malfavor', de malestimo,
  Kaj de malpaco al veneno;
  Kaj de vizaĝo senmovema
  Malvarmo blovis mortigema.
    «For, malaperu, ho malpia
    Spirito de malluma dubo!»
  Respondis lin sendito Dia,
  Vestinte sin per blanka nubo:
  «Sufiĉe vi jam triumfadis
  Kaj ŝin sufiĉe posedadis;
  Sed hor' de juĝo nun alvenis,
  Ekprovon ŝarĝan ŝi eltenis,
  Kaj bona estas volo Dia!
  Forpasis tagoj de sufero,
  Jam de animo bela ŝia
  Nun kun kaduka vest' de tero
  Forfalis ĉenoj de malbono,
  Ni ŝin,--eksciu, ho Demono,--
  Atendis longe en ĉielo!
  Ja vivo de animo ŝia
  Sur peka tero estis tia,
  Ke ĝi prezentis nur momenton
  De suferad' neelportebla,
  De granda ĝoj' neatingebla
  Kaj de turmenta kora sento;
  El plej bonega ĝi etero
  De Dio estis elteksita,
  Ĝi estis tute ne por tero,
  Kaj tero ne por ĝi kreita!
  Ŝi dubojn siajn elaĉetis
  Per kosto granda kaj kruela...
  Ŝi amis kore, sin turmentis,--
  Kaj nun atendas ŝin ĉielo!»
    Kaj ekrigardis lin anĝelo
  Severe per okuloj brilaj,
  Kaj, eksvinginte per flugiloj,
  Fordronis en bluaĵ' ĉiela.
  Demono forvenkita estis....
  Revaĵojn siajn li, fiera,
  Malbenis, kaj denove restis
  Li sola sur enua tero
  Sen am', sen kredo, sen espero!...
  *  *  *  *  *  *  *
  Ĝis nun ankoraŭ en montaro
  Kaŭkaza, sur dekliva klino,
  En valo bela de Kajŝaro
  Restaĵoj estas de ruino.
  Pri ĝiaj detruitaj turoj
  Ekzistas inter kaŭkazanoj
  Rakontoj multaj kaj teruraj,
  Amataj forte de infanoj....
  Jen inter arboj monumento,
  Fantomo kvazaŭ, en silento
  Nigriĝas ĉiam en nebuloj.
  Pri tagoj ĝi rakontas sorĉaj;
  Malsupre montras sin auloj[12],
  Kaj tero floras kaj verdiĝas,
  De ĉie flugas sonoj voĉaj,--
  Rivero brilas kaj ruliĝas,
  De alta monto ekfalante;
  El malproksimo, sonorante,
  Trairas granda karavano.
  Naturo--belulin', ŝercante,
  Sen zorg', simile je infano,
  Amuzas sin per vivo juna,
  Kaj per printempo, kaj per suno.
    Sed nun kastelo, jam fininta
  Antikvan longan servon sian,
  Kiel aĝulo, transvivinta
  Amikojn, karan familion,
  Malgaje staras, sen espero.
  En ĝi loĝantoj nevideblaj
  Atendas nokton nur: libero
  Kaj fest' por ili estas eblaj
  Nur tiam, kiam lun' subiras!
  Kaj ili zumas, kaj disiras,
  Disflugas kun diversa krio.
  Jen araneo en sekreto
  Alpaŝis al ŝpinad' de reto;
  Jen de lacertoj familio
  Petolas gaje sur tegmento,
  Kaj singardema jen serpento
  Elrampas el malluma truo
  Sur platon de peron', kaj volvas
  Sin ringe sen nenia bruo,
  Jen ree lerte sin disvolvas,
  Jen al bastono ĝi similas
  Kaj kuŝas, kaj tre hele brilas,
  Simila kvazaŭ glavo ŝtala,
  Forlasis kiun mortigita
  Heroo ia en batalo
  En tempo longe forgesita....
  --Sovaĝa estas ĉio, ĉie.
  Postsignoj iaj de pasinta
  Vidataj estas nun nenie,--
  Ĉar ilin estis balainta
  Man' de eterno senpartia,
  Kaj memorigos jam nenio
  Pri glora nomo de Gudalo
  Kaj pri filino kara lia!
    Sed sur plej alta monta valo,
  Sur kiu estis enfosita
  Ostar' ilia, konservita
  Preĝejo inter nuboj staras:
  Ĝis nun ĝin sankta Dio ŝparas;
  En gardo ĉe pordegoj ĝiaj
  Vidiĝas vico da granitoj,
  Per neĝ' eterna priŝutitaj:
  Sur brust' ilia el glacioj
  Tavol' eterna hele brilas
  Kaj tute al kiras' similas,
  Grandegoj dormaj da neĝaroj
  Sur suproj montaj sin etendas,
  Kaj, sulkiĝinte, ĉie pendas
  Frostitaj kvazaŭ falakvaroj.
  Iradas tie vent' patrole,
  Forblovas polvon ĝi memvole
  De grizaj antikvegaj muroj
  Kaj de ruinaj altaj turoj--
  Jen kantas ĝi senfinajn kantojn,
  Jen laŭte vokas gardstarantojn.
  Aŭdinte pri preĝejo mira
  En tiu ĉi sovaĝa lando,
  Al ĝi nur nuboj de suriro
  Rapidas en amaso granda;
  Kaj al plataro tomba tiu
  Neniu jam de homoj iras
  Por plori tie, kaj neniu
  Nun tie ĝemas kaj sopiras!
  Ŝtoneg' malluma de Kazbeko
  Gardadas nur akiron sian,
  Kaj plendo de homaro peka
  Ne tuŝos sonĝon jam ilian.


PIEDNOTOJ:

[3] Iam oni min riproĉis (s-ro Grabovskij), ke mi diris malveron, ĉar
_leonino ne havas kolharon_; mi ĝin bone scias, sed mi ja estas nur
tradukinto, kaj en originalo estas dirite «leonino» (Vidu Verkaron de
Lermontov). _Trad._

[4] Ĉinaro estas plej amata arbo en Kaŭkazo. _Trad._

[5] Ĉadro estas vualo, kiun uzas orientaj virinoj. _Trad._

[6] Ĉuĥo estas supra gruza vesto kun malplenaj manikoj. _Trad._

[7] Papaĥo--alta fela ĉapo, kiun uzas loĝantoj de Kaŭkazo. _Trad._

[8] Ĉadro estas vualo, kiun uzas orientaj virinoj.

[9] Ĉinaro estas tre ombra arbo, pleje amata de Kaŭkazanoj. _Trad._

[10] Muezinoj estas servantoj en orientaj preĝejoj. _Trad._

[11] Ĉinharo estas muzika instrumento, simila je gitaro. _Trad._

[12] Aulo--estas malgranda monta vilaĝo. _Trad._



KOLEKTO ESPERANTA APROBITA DE D-o ZAMENHOF

FRANCUJO.--HACHETTE kaj K-o, 79, Boul. St-Germain, Paris


LIVRES D'ÉTUDE
  Grammaire et Exercices de la langue Esperanto, par L.
    de Beaufront.                                                   1 50
  Corrigé de Grammaire et Exercices de la langue Esperanto,
    par L. de Beaufront.                                            » 75
  Commentaire sur la grammaire Esperanto, par L. de Beaufront.      2  »
  Texte synthétique des règles, préfixes, suffixes, expressions de
    l'Esperanto, traduction française en regard, par
    L. de Beaufront.                                                » 50
  Thèmes d'application, _Lexicologie_, _Syntaxe_, _Formation des
    mots de l'Esperanto_, vocabulaire des mots employés, par
    L. de Beaufront.                                                2  »
  Cours commercial d'Esperanto, par Marissiaux.                     1 50
  Corrigé des exercices du Cours commercial d'Esperanto,
    par M. Marissiaux.                                              1  »
  L'Esperanto en dix leçons, par Th. Cart et Pagnier.               » 75
  Corrigé des Exercices de l'Esperanto en dix leçons, par
    Th. Cart et M. Procureur.                                       » 50
  Premières leçons d'Esperanto, par Th. Cart.                       » 30
  Dictionnaire Esperanto-Français, par L. de Beaufront.             1 50
  Structure du dictionnaire Esperanto. _Réponse à beaucoup
    d'objections_. (Teksto esperanta kaj franca), par
    L. de Beaufront.                                                » 30
  Vocabulaire Français-Esperanto et Vocabulaire abrégé
    Esperanto-Français, par Th. Cart, M. Merckens et P. Berthelot.  2 50
  Vocabulaire des mots spéciaux à la philatélie, par R. Lemaître.   » 40

TEKSTOJ EN ESPERANTO
  Brueys et Palaprat. _Advokato Patelin_, tradukita de J. Evrot.    » 75
  Diversaĵoj, rakontetoj tradukitaj de S-oj Lallemant kaj Beau.     1 25
  Ekzercoj de Aplikado, _Leksikologio_, _Sintakso_, _Vortfarado
    Esperantaj_, de L. de Beaufront.                                1  »
  Esperantaj prozaĵoj, de diversaj aŭtoroj.                         2 50
  Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, de D-ro Zamenhof.  3 50
  Fundamento de Esperanto, de D-ro Zamenhof.                        3  »
  Godineau. _La Kolorigisto-aerveturanto_.                          » 30
  Hamleto, dramo de Shakespeare tradukita de D-ro Zamenhof,
    _nova eldono_.                                                  2  »
  Komercaj leteroj, de P. Berthelot kaj Ch. Lambert.                » 50
  Kondukanto de l' interparolado kaj korespondado kun aldonita
    Antologio Internacia, de Grabowski.                             2  »
  Kurso tutmonda, de E. Gasse.                                      » 75
  Labiche et Legouvé. _Cikado ĉe Formikoj_, unuakta komedio.        » 60
  La Fontaine. _Elektitaj Fabloj_, esperantigitaj de G. Vaillant.   » 75
  La Komerca sekretario, de Ros Sudria.                             » 50
  Leibniz. _Monadologio_, tradukita de E. Boirac.                   » 60
  Maistre (X. de). _Vojaĝo interne de mia Ĉambro_, tradukita
    de S. Meyer.                                                    » 75
  Matematika terminaro kaj krestomatio, de R. Bricard.              » 75
  Molière. _L' Avarulo_, tradukita de S. Meyer.                     » 75
  Orzesko. _La interrompita kanto_, tradukita de Kabe.              »  »
  Norman. _Poŝlibro Internacia_, por Aferistoj, Turistoj, K. C.     2  »
  Perrault (Ch.) _Rakontoj pri Feinoj_, tradukitaj de
    Sinjorino Sarpy.                                                1  »
  Rakontoj kaj Fabeloj (el Esperantaj Prozaĵoj).                    » 25
  Sieroŝevski (Vaclav). _La Fundo de l' mizero_, tradukita de Kabe. » 75
  Virgilio. _Eneido_, kantoj I et II, tradukita de D-ro Vallienne.  » 60


ANGLUJO.--REVIEW of REVIEWS, Norfolk street, LONDON, W. C.
  First lessons in Esperanto. by Th. Cart and J. Rhodes         6 pence.
  Esperanto: The Student's complete Text-Book, with two vocabularies
    by J. C. O'Connor Ph. Dr. M. A.                                1s 6d
  Esperanto-English dictionary, by A. Motteau.                     2s 6d
  English-Esperanto dictionary, by J. C. O'Connor Ph. Dr. M. A.    2s 6d
  English-Esperanto dictionary, by J. Rhodes and J. Ellis
    (_in preparation_).
  Grammar and exercises of the International Language Esperanto,
    by Richard H. Geoghegan.                                       1s 6d
  Dickens, Kristnaska sonorado (A Christmas Carol), tradukita
    de M. Vestcott.                                                1s  »

BELGUJO--HOLANDUJO.--A.-J. WITTERYCK-DELPLACE, 4, Nouvelle Promenade, BRUGES
  Het Esperanto in tien lessen, door A.-J. Witteryck naar Cart
    et Pagnier.                                                     » 50
  Paĝoj el la Flandra Literaturo, tradukitaj de D-ro
    Seynaeve et D-ro Van Melckebeke.                                1 50

BULGARUJO.--KLUBO «STELO», PLOVDIV
  Esperanto en 10 lecionoj, de Cart et Pagnier.                     1  »
  Unuaj lecionoj, de Cart et Atanasov.                              » 40
  Propaganda folio.                                                 » 10

DANUJO.--ANDR.-FRED. HÖST & SÖN, Bredgade, 35, KJÖBENHAVN
  Esperanto-Dansk-Norsk Ordbog, af F. Skeel-Giörling            Kr. 3 50
  Grammatik.                                                        »  »
  Dansk-Esperanto Ordbog.                                           »  »

GERMANUJO.--MÖLLER & BOREL, Prinzenstrasse, 95, BERLIN
  Anfangsgründe der Esperanto-Sprache, von Th. Cart und Hermann
Jürgensen.                                                        M 0 30
  Vollständiges Lehrbuch der Esperanto-Sprache, von J. Borel.     M 1 20
  Wörterbuch Deutsch-Esperanto, von Dr Zamenhof.                  M 2  »
  Wörterbuch Esperanto-Deutsch, von H. Jürgensen.                 M 1 80
  Schlüssel zum Lehrbuch der Esperanto-Sprache, von J. Borel.     M 0 50
  Pri unu speco de Kurbaj linioj, von Profesor A. Dombrovski.     M 0 50
  Lernolibro de Esperanta Stenografio, (laŭ sistemo Stolze-Schrey)
    de F. Schneeberger.                                           M 0 80

HISPANUJO.--J. ESPASA, 579, Calle de las Cortes. BARCELONA
  Primeras lecciones de Esperanto de Th. Cart y L. Villanueva.    P 0 40
  Manual y Ejercicios de la lengua internacional Esperanto, por
    V. Inglada Ors y A. L. Villanueva.                            P 3  »
  Vocabulario Esperanto-Español y Español-Esperanto, por Inglada
  Ors y Villanueva.                                               P 6  »

ITALUJO.--RAFFAELLO GIUSTI, 53, Via Vittorio Emanuele, LIVORNO
  Prime lezioni d'Esperanto, de Th. Cart e Alb. Gallois.            0 40
  Grammatica della lingua internazionale Esperanto, di L. de
    Beaufront, tradotta da G. Puccinelli.                           1 50
  L'Esperanto in dieci lezioni, di Cart e Gallois.                  » 75
  Dizionario Esperanto-Italiano, de J. Puccinelli.                  1 50
  Dizionario Italiano-Esperanto, de J. Meozzini (_in preparazione_).

POLUJO.--M. ARCT, 53, Nowy Swiat, WARSZAWA
  Esperanto: Czecs I. Gramatyka i ćwiczenia, Dr L. Zamenhof.     R. 0 25
   ---- Czecs II. Slownik                                        R. 0 15

PORTUGALUJO.--BRAZILUJO
  Primeiras lições de Esperanto, do professor Th. Cart, trad.
    portugueza de A.-C. Coutinho, Paris, Hachette.                  » 40

SVEDUJO.--Esperantoförening, STOCKHOLM
  Esperanto-Svensk ordbok, de P. Ahlberg.                       Kr: 1 75

OUVRAGES DIVERS
  Tutmonda jarlibro esperantista por 1905                           2 50
  Couturat (L.) et Leau (L.).--Histoire de la langue universelle.  10  »
  -- Extraits de l'Histoire de la langue universelle.               1  »
  Lafarge (G.).--Nécessité de l'adoption d'une langue
    internationale auxiliaire.                                      1  »
  Sacré (E.).--L'Esperanto.                                         1  »
  Thiaucourt (C.).--Dernière conférence sur la Langue
    Internationale Esperanto                                        1  »
  Premier manuel de la langue auxiliaire Esperanto                  » 10

1265-05.--Coulommiers. Imp. Paul BRODARD.--2-06.


Teksto de librokovrilo:

KOLEKTO ESPERANTA APROBITA DE D-O ZAMENHOF

  VERKARO
  DE
  V. N. DEVJATNIN

(RUSA ESPERANTISTO)

LIBRO UNUA

FRANCUJO.--HACHETTE et Cie, _PARIS_.

  ANGLUJO.--«REVIEW of REVIEWS», _LONDON_.
  DANUJO.--ANDR.-FRED. HÖST & SÖN, _KJOBENHAVN_.
  GERMANUJO.--MÖLLER & BOREL, _BERLIN_.
  HISPANUJO.--J. ESPASA, _BARCELONA_.
  ITALUJO.--RAFFAELLO GIUSTI, _LIVORNO_.
  POLUJO.--M. ARCT, _WARSZAWA_.
  SVEDUJO.--ESPERANTOFÖRENING, _STOCKHOLM_.



Notoj de transskribinto:

Ĉi tiu 1906a libro havis multajn preserarojn. Mi kompare ekzamenis
antaŭajn originalajn presadojn kaj original-lingvajn versiojn kiel
gvidilojn dum korektado.

Mi senrimarke ĝustigis etajn interpunkciajn kaj citilajn erarojn,
kaj registris aliajn ŝanĝojn per html-aj komentoj. Ankaŭ originalajn
paĝkomencojn mi simile registris. Mi movis ĉiujn la reklamojn al
la fino.





*** End of this LibraryBlog Digital Book "Verkaro de V. N. Devjatnin, Libro Unua" ***

Copyright 2023 LibraryBlog. All rights reserved.



Home