Home
  By Author [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Title [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Language
all Classics books content using ISYS

Download this book: [ ASCII | HTML | PDF ]

Look for this book on Amazon


We have new books nearly every day.
If you would like a news letter once a week or once a month
fill out this form and we will give you a summary of the books for that week or month by email.

Title: Advokato Patelin - Triakta proza komedio
Author: Brueys, David Augustin de, Palaprat, Jean
Language: Esperanto
As this book started as an ASCII text book there are no pictures available.


*** Start of this LibraryBlog Digital Book "Advokato Patelin - Triakta proza komedio" ***


BRUEYS kaj PALAPRAT

Advokato Patelin

TRIAKTA PROZA KOMEDIO

(1706)

  ESPERANTIGITA DE
  M.-J. EVROT
  Subdirektoro de la Liceo en Grenoble.

  PARIS
  LIBRAIRIE HACHETTE ET Cie
  79, BOULEVARD SAINT-GERMAIN, 79

1904

Tous droits réservés.



PERSONARO

  Patelin, advokato.
  Sinjorino Patelin, edzino de l' advokato.
  Henriette, ilia filino.
  Guillaume, drapisto.
  Valère, filo de Guillaume, amanto de Henriette.
  Colette, servistino de Patelin, kaj fianĉino de Agnelet.
  Agnelet, paŝtisto de Guillaume, amanto de Colette.
  Bartolin, juĝisto de l' urbeto.
  Kamparano.
  Du policanoj.

La agado havas lokon en urbeto apud Parizo.

Esperantigitaj nomoj de la personaĵoj.

Patelin, _Patelino_.--Henriette, _Henrinjo_.--Guillaume,
_Vilhelmo_.--Valère, _Valero_.--Colette, _Kolnjo_.--Agnelet
 _Ŝafideto_.--Bartolin, _Bartolino_.



ADVOKATO PATELIN

TRIAKTA PROZA KOMEDIO

(1706)



AKTO UNUA


SCENO UNUA

PATELIN, sola.

Tion mi decidis; hodiaŭ, kvankam tute sen mono, mi volas akiri
novan veston. Ha! pravega estas la proverbo: avareco egalvaloras
malriĉecon. Kiu do, vidante min tiel malbone vestitan, povus
pensi, ke mi estas advokato? Ĉu ne ŝajnas kvazaŭ mi estus malriĉa
instruisto en tiu ĉi urbeto? Antaŭ dek kvin tagoj foririnte de
l' vilaĝo, kie mi loĝis, kaj ekloĝinte tie ĉi, mi esperis, ke
ĉi tie mi faros pli bonajn aferojn; sed ili estas pli kaj pli
malprofitaj. Mia dekstra najbaro, mia baptano, estas la ĉi-tiea
juĝisto; tamen neniu komisias al mi eĉ plej malgrandan proceson!
Maldekstre loĝas riĉa drapisto, kaj mi ne havas monon por aĉeti
malbelan veston! Ha! malfeliĉa, malfeliĉa Patelin! kiamaniere
vi kontentigos vian edzinon, kiu postulegas, ke vi edzinigu vian
filinon? ho ve! kiu volos edziĝi je ŝi, vidante tian ĉifonulon,
kia vi estas? Devigate vi uzos artifikaĵon..... Jes, mi penu
lerte por akiri senpage bonan drapan veston en la butiko de
sinjoro Guillaume, nia najbaro. Se nur mi povus preni sur min la
ŝajnon de riĉulo, anstataŭ malakcepti mian filinon, oni.....
(ekvidas sian edzinon) Jen estas mia edzino kun sia servistino; ili
interbabilas pri mia ĉifonvesteco; mi aŭskultu nevidate (sin
kaŝas).


SCENO II

PATELIN, SINJORINO PATELIN, COLETTE.

SINJORINO PATELIN. Nu, Colette, mi ne volis paroli kun vi hejme,
timante ke mia sentaŭgulo edzo subaŭskultos nin.

PATELIN (al si). Jen pri mi!

SINJORINO PATELIN. Sciigu al mi, de kie mia filino ricevas monon
por sin vesti tiel orname.

COLETTE. Kredeble via edzo donas al ŝi.....

SINJORINO PATELIN (interrompas). Mia edzo! li ne havas eĉ monon
por vesti sin mem!

PATELIN (al si). Estas vere!

SINJORINO PATELIN. Mi fordankos vin, kaj vi ne edziniĝos je
Agnelet, via fianĉo, se vi ne tuj konfesos al mi la plenan veron.

COLETTE. Nu, Sinjorino, devigate mi ĉion eldiros. Valère, la sola
filo de Sinjor' Guillaume, la riĉa drapisto, kiu loĝas tie
proksime, amindumas fraŭlinon Henriette, kaj de tempo al tempo faras
donacojn al ŝi.

PATELIN (al si). Mia filino ĉerpas el la butiko, kien mi mem
intencas iri.

SINJORINO PATELIN. De kie Valero ricevas monon por tiel donaci?
Lia patro estas riĉa malspritulo, kiu ne donas monon al li.

COLETTE. Ha! Sinjorino, kiam la patroj nenion donas al siaj filoj,
la filoj ŝtelas ilin! tiel estas ordinare; Valère faras same kiel
la aliaj: estas regule.

SINJORINO PATELIN. Kial do li ne sciigas al ni, ke li volas edziĝi
je mia filino?

COLETTE. Li farus tion; sed li timas, ke lia patro ne konsentos je
tio, ĉar (pardonu al mi) nia dommastro estas ĉiam malbonege
vestita; tial oni juĝas malfavore pri liaj aferoj.

PATELIN (al si). Tion mi plej baldaŭ korektos.

SINJORINO PATELIN. Mi aŭdas iun; deiru. (Colette eniras domen.)


SCENO III

PATELIN, SINJORINO PATELIN.

(Patelin eliras el sia kaŝejo).

SINJORINO PATELIN. Ha! jen estas vi?

PATELIN. Jes.

SINJORINO PATELIN. Kiel ĉifonvestita!

PATELIN. Ĉar..... mi..... ne estas fiera.

SINJORINO PATELIN. Ĉar vi estas ĉifonulo! Ĵus mi eksciis, ke via
ĉifonuleco naŭzas ĉiujn aspirantojn, kiuj sin prezentas por nia
filino.

PATELIN. Vi estas prava; la mondo ŝatas la homojn laŭ la vestoj.
Mi konfesas, ke la miaj malutilas al Henriette, kaj mi intencas tuj
hodiaŭ vesti min iom pli dece.

SINJORINO PATELIN. Iom pli dece? Per kia mono?

PATELIN (volas foriri). Ne maltrankviliĝu! Adiaŭ!

SINJORINO PATELIN. Kien vi iras, mi petas?

PATELIN. Aĉeti drapan veston.

SINJORINO PATELIN. Sen monero aĉeti veston?

PATELIN. Jes. Kian koloron mi devas elekti? Konsilu al mi:
fergrizan aŭ duonnigran?

SINJORINO PATELIN. Ha! vi elektos kiel vi povos, se vi trovos iun
tiel malsaĝan por doni ĝin al vi. Mi iras paroli kun Henriette;
ĵus mi eksciis iajn aferojn, kiuj malmulte plaĉas al mi.

PATELIN. Se oni serĉos min, mi estos apude, en la butiko de nia
najbaro.

(Sinjorino Patelin eniras domen.)


SCENO IV

PATELIN, sola.

La butiko ne estas ankoraŭ fermita..... Mi pensas, ke mi faros bone
surmetante mian advokatan robon. La robo kovros miajn ĉifonaĵojn,
kaj ankaŭ pligravigos miajn vortojn kun Guillaume, por ke mi plenumu
mian artifikon..... Jen estas li kaj lia filo; mi iru vestiĝi
_in habitu_, kaj mi revenu rapide.


SCENO V

GUILLAUME, portas pecon da drapo el la butiko; VALÈRE.

GUILLAUME, al si (li elmetas la pecon da drapo eksteren de sia
butiko). Iom mallumiĝas en la butiko: mi elmetu tion ĉi al la vido
de l' pasantoj..... Nu! Valère, mi komisiis al vi, ke vi dungu
paŝtiston por gardi la brutaron, el kies lano oni fabrikas miajn
drapojn.

VALÈRE. Ĉu, mia patro, vi ne estas kontenta je Agnelet?

GUILLAUME. Ne, ĉar li ŝtelas min; kaj mi suspektas, ke vi
partoprenas en la ŝtelado.

VALÈRE. Mi?

GUILLAUME. Jes, vi! Mi aŭdis, ke vi amindumas ian najbaran
fraŭlinon, kaj ke vi faras donacojn al ŝi. Mi scias ankaŭ, ke tiu
Agnelet fianĉiĝis je ia Colette, ŝia servantino. Tial mi suspektas
vin.

VALÈRE, al si. Diablo! kiu do denuncis nin? (Laŭte) Mi
certigas, mia patro, ke Agnelet estas por ni tre fidela servisto.

GUILLAUME. Jes, por vi, ne por mi. Antaŭ unu monato, foririnte de
l' farmomastro, ĉe kiu li loĝadis, li venis en mian servon, kaj en
la daŭro de tiu tempo mankas de mia brutaro cent dudek ŝafoj. Ne
estas eble, ke, en tiel mallonga tempo, tiom multe da ili mortis de
malsano, kiel li certigas.

VALÈRE. La malsanoj kelkfoje kaŭzas multe da pereo!

GUILLAUME. Jes, per la kuracistoj; sed kuracistojn ne havas la
ŝafoj. Cetere, tiu Agnelet ŝajnigas sin naivegulo: sed li estas la
plej ruza fripono..... Unuvorte, mi surprizis lin nokte, ĝuste ĉe
buĉado de ŝafo. Mi batis lin kaj enportis plendon al la juĝisto:
tamen, antaŭ ol daŭrigi la aferon, mi volas ekscii, ĉu vi ne
partoprenis en la ŝtelado, kiun li faris al mi.

VALÈRE. Ha! mia patro, mi tro respektas viajn ŝafojn!

GUILLAUME. Mi do persekutos lin antaŭ la juĝisto; sed mi volas
pli atente esplori l' aferon. Alportu mian spezlibron; alŝovu tiun
seĝon (Valère alportas libron kaj seĝon.) Sufiĉas, foriru. Se
juĝa persekutisto, kiun mi venigis, sin prezentos, alvokigu min. Mi
restos iom dome, eble okaze ia aĉetanto venos.

VALÈRE, al si. Mi tuj diros al Agnelet, ke li venu al mia patro
por konsentiĝi kun li.


SCENO VI

PATELIN, GUILLAUME.

PATELIN (al si). Bone! li estas sola, mi alproksimiĝu.

GUILLAUME, al si, tralegante sian libron. Kalkulo de l' ŝafoj.
k.t.p.; sescent brutoj, k.t.p.....

PATELIN, al si (palpebrumas al la drapo). Jen peco da drapo, kiu
tre taŭgus por mi. (Laŭte.) Sinjoro, mi estas via servanto.

GUILLAUME (ne rigardas). Ĉu estas la persekutisto, kiun mi
venigis? Li atendu.

PATELIN. Ne, sinjoro; mi estas.....

GUILLAUME (ekrigardas). Robon! Ĉu juĝoficisto? (Laŭte.) Via
servanto!

PATELIN. Ne, sinjoro; mi havas la honoron esti advokato.

GUILLAUME. Advokaton mi ne bezonas. Mi vin salutas.

PATELIN. Mian nomon, sinjoro, vi konas eble: advokato Patelin.

GUILLAUME. Mi tute ne konas vin, sinjoro.

PATELIN, al si. Mi devas konatiĝi. (Laŭte.) Mi eltrovis,
sinjoro, en la spezlibroj de mia mortinta patro, ŝuldon ne pagitan,
kaj mi.....

GUILLAUME. Tiaj aferoj ne koncernas min; mi ŝuldas nenion.

PATELIN. Tute kontraŭe, sinjoro. Mia mortinta patro ŝuldis al la
via tricent skudojn[1]; kaj, estante honora homo, mi venas por pagi
al vi.....

GUILLAUME. Pagi al mi? Atendu, sinjoro, mi petas; mi ekrememoras
vian nomon. Jes, mi de longe konas vian familion. Vi loĝis en la
proksima vilaĝo: ni kune interrilatis iam. Senkulpigu min, mi estas
via tre humila kaj obeema servanto. (Prezentas al li sian seĝon.)
Sidiĝu, mi petas; sidiĝu ĉi tien.

PATELIN. Sinjoro!....

GUILLAUME. Sinjoro!....

PATELIN (sidiĝas). Se ĉiuj miaj ŝuldantoj pagus siajn ŝuldojn
tiel akurate kiel mi, mi estus multe pli riĉa ol mi estas; sed mi ne
scias konservadi la monon de aliaj.

GUILLAUME. Tamen tion multe da homoj nun faras volonte.

PATELIN. Mi opinias, ke la ĉefa indo de honesta viro estas elpagi
siajn ŝuldojn, kaj mi venas demandi, en kia momento vi povos plej
oportune ricevi viajn tricent skudojn.

GUILLAUME. Tuj!

PATELIN. Mi havas hejme vian monon tute pretan kaj elkalkulitan;
sed mi devas doni tempon al vi, por ke la notario skribu kvitancon.
Tiuj necesaĵoj devenas de heredo, kiu koncernas mian filinon, kaj
pri tio mi devos redakti kalkulan raporton.

GUILLAUME. Estas juste. Nu!... morgaŭ matene, je la kvina.

PATELIN. Je la kvina, ĝi estu! Eble mi venis maloportune, sinjoro
Guillaume? Mi timas ĝeni vin.

GUILLAUME. Neniel! Ho ve! mi havas tro da libera tempo; mi vendas
neniom!

PATELIN. Tamen vi sola vendas pli multe ol ĉiuj ĉi-tieaj
vendistoj.

GUILLAUME. Ĉar multe mi penadas!

PATELIN. Vi estas, je l' honoro, la plej lerta homo el la tuta
lando..... (Rigardas la drapon) Jen beleta drapo!

GUILLAUME. Belega!

PATELIN. Vi komercadas tiel inteligente!.....

GUILLAUME. Ho! sinjoro.....

PATELIN. Tiel lertege!.....

GUILLAUME. Ho! ho! sinjoro.....

PATELIN. Per manieroj tiel noblaj kaj senartifikaj, kiuj altiras al
vi ĉiujn korojn.

GUILLAUME. Ho! neniel, sinjoro.

PATELIN. Je Dio! la koloro de tiu ĉi drapo ĉarmas la okulojn!

GUILLAUME. Estas vere!... Ĝi estas kaŝtankolora.

PATELIN. Kaŝtankolora! Kiel bele! Mi vetas, sinjor' Guillaume, ke
vi elpensis mem tian koloron!

GUILLAUME. Jes, jes, kune kun mia kolorigisto.

PATELIN. Mi ĉiam diris: enestas pli da sprito en via kapo sole, ol
en ĉiuj cerboj de l' urbeto.

GUILLAUME. Ha! ha! ha!

PATELIN (palpas la drapon). Tiu ĉi lano ŝajnas el bona
fabrikado.

GUILLAUME. Pura lano el Anglujo!

PATELIN. Mi pensis tiel; pri Anglujo..., mi pensas, sinjoro, ke iam
ni estis kunlernantoj.

GUILLAUME. Ĉe sinjoro Nikodemo?

PATELIN. Ĝuste! Vi estis tiel bela kiel Amoro!

GUILLAUME. Mia patrino kutimis tion diri.

PATELIN. Kaj vi ellernis ĉion, kion oni volis ke vi lernu.

GUILLAUME. Estante dekokjara, mi sciis legi kaj skribi.

PATELIN. Domaĝe vi ne dediĉis vin al grandaj aferoj! Mi certigas,
sinjoro, ke vi estus bona regnestro!

GUILLAUME. Kial ne?

PATELIN. Aŭskultu; mi ĝuste ekdeziris drapon de tiu sama koloro.
Mi memoras, ke mia edzino volas, ke mi farigu al mi veston; mi
pensas, ke, morgaŭ matene, je la kvina, alportante viajn tricent
skudojn, mi prenos eble iom da tiu ĉi drapo.

GUILLAUME. Mi ĝin konservos por vi.

PATELIN (al si). Konservi? ne profite por mi! (Laŭte.)
Aĉetonte renton, mi rezervis hodiaŭ matene mil ducent frankojn,
kiujn mi ne volis tuŝi; sed mi pensas, sinjoro, ke vi partoprenos en
ili.

GUILLAUME. Kial vi ne aĉetus renton? Vi havus tamen pecon da mia
drapo.

PATELIN. Sendube; sed mi malamas aĉeti kredite. Kiel mi ĝojas,
vidante vin tiel freŝa kaj gajema! Kiel sanema kaj longaviva mieno!

GUILLAUME. Jes, mi fartas bone.

PATELIN. Kiom da tiu ĉi drapo vi kredas, ke mi bezonos?
Tiamaniere, kun la tricent skudoj mi alportos ankaŭ monon por pagi
la drapon.

GUILLAUME. Vi bezonos..... Vi volas kredeble la plenan veston?

PATELIN. Jes, plenegan! jakon, pantaloneton, veŝton, kun subaĵo
el tiu sama ŝtofo; ĉion longegan kaj larĝegan.

GUILLAUME. Vi bezonos..... jes..... ses ulnojn..... Ĉu vi volas,
ke mi detranĉu ilin, atendante?

PATELIN. Atendante?... Ne, sinjoro, ne;.... kun la mono sur mia
mano, se vi permesos;... kun la mono sur mia mano, tia estas mia
maniero pagi.

GUILLAUME. Tre bona maniero..... (Al si mem.) Jen homo akuratega!

PATELIN.--Ĉu vi memoras, sinjor' Guillaume, tagon kiam ni kune
vespermanĝis en la restoracio «Ŝildo de Francujo»?

GUILLAUME. En la festotago de l' urbeto?

PATELIN. Ĝuste; ni diskutadis ĉe la postmanĝo pri la tiamaj
aferoj: kiajn belaĵojn vi paroladis!

GUILLAUME. Ĉu vi memoras ilin?

PATELIN. Ĉu mi memoras! Vi tiam profetis ĉion, kion poste ni
legis ĉe Nostradamus.

GUILLAUME. Mi antaŭvidas la estontaĵojn de longe.

PATELIN. Po kiom, sinjor' Guillaume, vi vendos al mi ĉiun ulnon da
tiu ĉi drapo?

GUILLAUME (rigardas la markon). Mi vidu...... alia pagus po ses
skudoj; sed al vi..... mi ĝin donos po kvin.

PATELIN (mallaŭte). Kia hebreo! (laŭte) Moderega prezo!
Sesoble kvin faros ĝuste.....

GUILLAUME. Tridek skudojn.

PATELIN. Jes, tridek; ĝusta estas la kalkulo..... Per Dio! por ke
ni rekonatiĝu kune, necese estas, ke ni kunmanĝu, morgaŭ tagmeze,
anseron, kiun procesanto donacis al mi.

GUILLAUME. Anseron! treege mi amas anserviandon!

PATELIN. Des pli bone! Donu la manon! Morgaŭ do ni tagmanĝos
kune. Anserojn mia edzino kuiras mirige. Vorton de honoro, mi
deziregas, ke ŝi vidu sur mia korpo veston el tiu ĉi drapo! Ĉu vi
pensas, ke, eklaborante de morgaŭ matene, oni povos fini la veston
antaŭ la tagmanĝo?

GUILLAUME. Se vi ne donos sufiĉe da tempo al la tajloro, li ĝin
fuŝos.

PATELIN. Estus domaĝe!

GUILLAUME. Faru pli bone: vi diras, ke via mono estas tute preta?

PATELIN. Sen mono preta mi ne ekvolus aĉeti.

GUILLAUME. Mi tuj portigos la drapon en vian domon per servisto. Mi
memoras, ke la ĝusta mezuraĵo estas tie jam detranĉita.

PATELIN. Des pli bone! (Prenas la drapon.)

GUILLAUME. Atendu! Antaŭe mi devas mezuri dum via ĉeesto.

PATELIN. Kial? ĉu mi ne tute konfidas al vi?

GUILLAUME. Lasu, lasu; mi tuj sendos ĝin, kaj ree vi sendos al mi
la....

PATELIN. Ree? tute ne! ne malhelpu viajn servistojn; nur du paŝoj
estas hejmen.... Kiel vi diris, la tajloro havos pli da tempo por
labori.

GUILLAUME. Permesu, ke vin akompanu servisto, kiu reportos al mi la
monon.

PATELIN. Neniel! Mi ne estas fiera; vesperiĝas, kaj sub mia robo
la drapo elŝajnos sako da procesoj.

GUILLAUME. Tamen, sinjoro, mi volas kunsendi serviston,
kiu....

PATELIN. Ho! mi malamegas ceremoniojn! Je la kvina
horo batanta la tricent skudojn, kaj la anseron sur la
tablo. Nu! malfruiĝas; adiaŭ, mia kara najbaro; via servanto
mi estas,... via servanto!

GUILLAUME. Via servanto, sinjoro, via servanto.

(Patelin eniras hejmen.)


PIEDNOTO:

[1] Itale: scudo; france: écu; valoris ĉirkaŭ tri frankojn.


SCENO VII

GUILLAUME, sola.

He! li foriras, kun mia drapo; sed baldaŭ estos la kvina de l'
mateno. Morgaŭ mi devas tagmanĝi ĉe li, li pagos al mi, jes, li
al mi pagos.... Certe, jen la advokato plej honesta kaj konscienca,
kiun mi vidis iam; mi bedaŭretas, ke mi vendis al li tiun drapon
iom tro kare, ĉar li volas elpagi tricent skudojn, kiujn mi ne
esperis: mi tute ne scias, el kie devenas tiu ŝuldo.... sed bone
estas.... Ho! noktiĝas; nenion plue mi enspezos hodiaŭ. (Al
servisto.) Enfermu zorge ĉiujn komercaĵojn.... Sed jen estas
Agnelet, tiu fripono, kiu ŝtelis miajn ŝafojn.


SCENO VIII

GUILLAUME, AGNELET.

GUILLAUME. Ha! rabisto! kion utilas, ke mi enspezas multe en la
butiko? tiu krimulo forprenas la tutan profiton!

AGNELET. Bonan vesperon, sinjoro, kaj bonan nokton!

GUILLAUME. Vi kuraĝas ankoraŭ aperi antaŭ mi?

AGNELET. Permesu, bona mastro, ke mi diru, ke ia sinjoro prezentis
al mi skribaĵon, en kiu oni parolas nur pri ŝafoj, juĝoj kaj vokoj
al juĝejo.

GUILLAUME. Vi ŝajnigas vin naivegulo! sed mi certigas, ke neniam
plu vi buĉos ŝafojn, sen grava puno.

AGNELET. He! mia dolĉa mastro, ne kredu al la kalumniantoj.

GUILLAUME. Kalumniantoj! fripono! Ĉu mi ne surprizis vin nokte,
dum vi buĉis ŝafon?

AGNELET. Mi certigas, ke mi volis savi ĝin de l' morto!

GUILLAUME. Mortigi por savi de l' morto?

AGNELET. Jes, de l' morto per malsano; ĉar (aŭskultu min), kiam
ŝafoj mortas de tiu malbelega malsano, ili estas forĵetindaj; kaj
mi buĉas ilin, antaŭ ol ili mortos.

GUILLAUME. Antaŭ ol ili mortos! Kia perfido! El la lano de tiuj
ŝafoj mi farigas Anglajn drapojn, kies ĉiun ulnon mi vendas po kvin
skudoj. For de tie ĉi, krimulo! cent dudek ŝafojn vi buĉis en la
daŭro de unu monato!

AGNELET. Ili malsanigis la aliajn, je l' honoro!

GUILLAUME. Ni esploros tion morgaŭ, antaŭ la juĝisto.

AGNELET. He! mia dolĉa mastro, ĉu ne sufiĉas, ke vi elbategis
min? ni konsentiĝu unu kun la alia, se estas agrable al vi.

GUILLAUME. Estas agrable, ke vi estu pendigita! ĉu vi aŭdas?

AGNELET. La Ĉielo ĝojigu vin! (Al si mem.) Mi do iros al
advokato por defendi mian rajton.


SCENO IX

VALÈRE, HENRIETTE, COLETTE, AGNELET.

HENRIETTE. Ellasu min, Valère. Miaj gepatroj venas poste; ni iras
vespermanĝi ĉe mia onklino, kaj ili diris, ke mi antaŭpaŝu.
Foriru!

AGNELET (Al Valère). Ĉu vi volas, sinjoro, ke mi estingu la
kandelon?

VALÈRE. Ne, vi senigus min de la plezuro ŝin vidi... Bela
Henriette, permesu, mi vin petas....

HENRIETTE. Ne, Valère, mi tremas....

VALÈRE. Ĉu vi timas tiun, kiu vin amegas?

HENRIETTE. Vi estas tiu, kiun mi pleje timas en la mondo, kaj vi
scias la kaŭzon.... Ne forlasu min, Colette! (Agnelet tiras la
brakon de Colette.)

COLETTE. Ĉi tiu kriplulo tiras mian brakon.

HENRIETTE. Se vi amas min, Valère, vi pensos al mi, nur kiam vi
estos certa, ke via patro konsentos nian edziĝon.

COLETTE. Agnelet kaj mi intencas klopodi pri tio.

AGNELET. Mi jam elpensis honestan rimedon, kiu sukcesos, se Dio
volos, kiam mi liberiĝos el la proceso.

VALÈRE. Kontraŭ ĉiu ajn malfeliĉo mi garantios al vi.

HENRIETTE. Jen mia patro! ni forkuru!


SCENO X

PATELIN, SINJORINO PATELIN.

PATELIN. Nu, edzino, ĉu mi bone elektis tiun ĉi drapon?

SINJORINO PATELIN. Jes, sed kiel vi pagos ĝin? Vi promesis alporti
monon morgaŭ frumatene. Sinjoro Guillaume estas hebreo, kiu venos
tien ĉi kaj faros inferan muzikon.

PATELIN. Kiam li alvenos, ne forgesu fari kion mi diris, kaj helpu
min zorge.

SINJORINO PATELIN. Vole-nevole, mi devas helpi vin por eliri el
implikaĵo; sed vi devus honti pro tia artifiko, kaj vi tute ne agas
honeste.

PATELIN. Agi honeste, mia edzino? Nenio estas pli facila, al
riĉulo; sed al malriĉulo la honesteco estas maloportuna. Sed ni
forgesu tion, kaj ni iru tagmanĝi ĉe via fratino. Reveninte hejmen,
ni, tuj hodiaŭ vespere, distranĉigos la drapon, timante ian
malfeliĉaĵon.

SINJORINO PATELIN. Ni foriru! sed mi timas, ke morgaŭ matene
fariĝos ĉi tie bela bruego.

Finiĝas la unua akto.



AKTO DUA


SCENO UNUA

GUILLAUME (sola); poste PATELIN.

GUILLAUME. Ordema homo devas resumi ĉiumatene ĉion, kion li
intencas fari dum la tago. Mi pripensu iom. Unue, mi estas ricevonta
je la kvina horo de sinjoro Patelin tricent skudojn, kiujn ŝuldis
lia mortinta patro; plue, tridek skudojn por ses ulnoj da drapo,
kiujn hieraŭ li kunportis el ĉi tie; _item_, tagmanĝi ĉe li
anseron, kuiritan de lia edzino; poste, prezentiĝi pro juĝa voko
antaŭ la juĝiston kontraŭ Agnelet, pri cent dudek ŝafoj, kiujn li
forŝtelis de mi. Mi pensas, ke mi forgesas nenion? (Ekrigardas sian
poŝhorloĝon.) Diablo! la horo jam pasis de longe, kaj mi ne vidas
la atendaton. Mi iru al li.... Ne, homo tiel akurata ne forgesos
siajn vortojn.... Tamen li havas mian drapon, kaj mi scias nenion pri
li. Kion mi faros? Mi ŝajnigu, ke mi vizitas lin, kaj mi eksciu
tion, kio okazas (aŭskultas ĉe la pordo de Patelin). Mi aŭdas,
ke li kalkulas mian monon.... (Flaras.) Mi flaras la kuiradon de l'
ansero.... Mi frapu!

PATELIN (en la domo.) Mia edzino! mi-a ed-zi-no!!....

GUILLAUME (al si.) Ĝi estas li mem.

PATELIN. Mal-fer-mu la por-don!... Jen estas l' a-po-te-kis-to!....

GUILLAUME. L' apotekisto?

PATELIN. Li alportas vomilon!.... vo-mi-lon!!

GUILLAUME. Vomilon? Iu estas malsana ĉe li; eble mi ne rekonis
lian voĉon tra la pordo. Mi frapu pli forte! (frapegas.)

PATELIN. Mal-bo-nu-li-no! Mask-ha-van-ti-no!! Ĉu vi tuj malfermos?


SCENO II

GUILLAUME, SINJORINO PATELIN.

SINJORINO PATELIN, mallaŭte. Ha! ĉu estas vi, sinjor'
Guillaume?

GUILLAUME. Jes, ĝi estas mi; vi estas kredeble sinjorino Patelin?

SINJORINO PATELIN. Jes, via servantino. Senkulpigu, sinjoro, ke mi
timas paroli laŭte.

GUILLAUME. Ho! parolu laŭ via plaĉo! Mi venas al sinjoro Patelin.

SINJORINO PATELIN. Pli mallaŭte, sinjoro!

GUILLAUME. He! kial mallaŭte? Mi venas viziti lin.

SINJORINO PATELIN. Eĉ pli mallaŭte, mi petas!

GUILLAUME. Tiel mallaŭte, kiel plaĉos al vi; sed estas necese, ke
mi lin vizitu.

SINJORINO PATELIN. Ho ve! ĉu la mizerulo estas vizitebla?

GUILLAUME. Kial? kio okazis al li de hieraŭ?

SINJORINO PATELIN. De hieraŭ? Ho ve! sinjor' Guillaume, jam ok
tagojn li ne ekmoviĝetis el la lito!

GUILLAUME. El la lito? tamen hieraŭ li venis al mi.

SINJORINO PATELIN. Li? al vi?

GUILLAUME. Jes, li al mi! kaj li estis gajema kaj sanega.

SINJORINO PATELIN. Ha! sinjoro, la lastan nokton vi certe sonĝis
tion!

GUILLAUME. Je Dio! vi ŝercas! mi sonĝis? Ĉu mi sonĝis ankaŭ
pri la ses ulnoj da drapo, kiujn li forportis?

SINJORINO PATELIN. Ses ulnoj da drapo?

GUILLAUME. Jes, da drapo kaŝtankolora. Kaj pri la ansero, kiu
estas tagmanĝota, ĉu mi sonĝis ankaŭ?

SINJORINO PATELIN. La momento tute ne konvenas por ridi!

GUILLAUME. Por ridi? mil diabloj! mi ne ridas, mi tute ne volas
ridi! Mi certigas, ke hieraŭ li forportis sub sia robo ses ulnojn da
drapo.

SINJORINO PATELIN. Ho ve! la kompatinda! plaĉu al Dio, ke li estu
povinta fari tion! Ha! sinjor' Guillaume, li suferis hieraŭ pro
cerba sangalfluo, kiu enĵetis lin en deliron, en kiu li estas
ankoraŭ.

GUILLAUME. Mil tondroj! vi mem deliras, kaj mi decide volas paroli
kun li.

SINJORINO PATELIN. Ho! estante tiel malsana, li ne povas havi
interparoladon. Ni sidigis lin en brakseĝon apud la pordo, dum la
repretigo de lia lito. Se vi vidus lin, vi kompatus.

GUILLAUME. Bone! mi kompatus! (Volas eniri domen.) Kiel ajn li
estas, mi volas lin vidi, aŭ....

SINJORINO PATELIN (interrompas kaj stariĝas antaŭ la pordo).
Ha! ne malfermu la pordon, vi mortigus mian edzon. Kelkfoje li volas
forkuradi.... (Sinjoro Patelin aperas kaj alkuras kun ĉifonaĵoj
ĉirkaŭ la kapo.) Ha! jen li ekforkuras!!


SCENO III

PATELIN, SINJORINO PATELIN, GUILLAUME.

SINJORINO PATELIN. Mi antaŭdiris tion. Nun helpu al mi, por ke mi
lin rekaptu.... Mia malfeliĉa edzeto! Sidiĝu ĉi tien! (ŝi
alŝovas brakseĝon).

PATELIN. Aj! Aj! mia kapo!

GUILLAUME. Efektive, jen estas homo kompatinda. Tamen li ŝajnas la
sama, kiun mi vidis hieraŭ.... Mi vidu pli proksime.... Sinjor'
Patelin, mi vin salutas.

PATELIN. Bonan tagon, sinjor' Anodin.

GUILLAUME. Sinjor' Anodin?

SINJORINO PATELIN. Li imagas, ke vi estas l' apotekisto. Foriru!

GUILLAUME. Mi ne volas foriri...... (Al Patelin). Sinjoro, ĉu vi
memoras, ke hieraŭ....

PATELIN. Jes, mi ordonis, ke oni konservu por vi....

GUILLAUME. Bone! li rememoras!

PATELIN. Plenan glason da mia urino.

GUILLAUME. Urinon mi ne bezonas!!

PATELIN. Edzino, montru ĝin al sinjor' Anodin.... Li vidos, ĉu mi
havas ian malsaneron en miaj urintuboj.

GUILLAUME. Urintuboj!... Sinjoro, mi petas, ke vi pagu al mi.

PATELIN. Ĉu vi povus iom maldensigi miajn elpuraĵojn? Ili estas
malmolaj kiel fero kaj nigraj kiel via barbo.

GUILLAUME. Ta, ta, ta! vi elpagas al mi per bela mono!

SINJORINO PATELIN. He! sinjoro, mi petas, ke vi eliru.

GUILLAUME. Bagateloj! Ĉu vi volas tuj elkalkuli mian monon? mi
volas, ke vi pagu al mi!

PATELIN. Plu ne donu al mi tiajn malbongustajn pilolojn; ili
preskaŭ eltiris la animon el mia korpo.

GUILLAUME. Ha! multe pli bone estus, se ili eltirus mian drapon el
viaj manoj!

PATELIN. Edzino, edzino, forpelu tiujn nigrajn papiliojn, kiuj
flirtas ĉirkaŭ mi! Vidu, kiel ili suprenflugadas!....

GUILLAUME. Mi vidas nenion.

SINJORINO PATELIN. Ĉu vi ne komprenas, ke li deliras? Foriru!

GUILLAUME. Neniel! mi volas monon!

PATELIN. La kuracistoj mortigis min per siaj drogoj.

GUILLAUME. Li ne deliras plu! mi tuj parolos kun li. Sinjor'
Patelin?

PATELIN. Sinjoroj, mi paroladas por Homero!...

GUILLAUME. Por Homero?

PATELIN. Kontraŭ la nimfo Kalipso!

GUILLAUME. Kalipso? Je l' diablo! Kio estas tio?

SINJORINO PATELIN. Li deliras, mi diras. Eliru, foriru, mi petas.

GUILLAUME. Mi volas resti.

PATELIN. La pastro de Kronido.... La Koribantoj.... Vidu!.. Li ĝin
ekkaptis.... li forportas!... Katon! Katon!... Ĝi forprenas mian
lardon!

GUILLAUME. Diru! kiam vi estos sufiĉe longe delirinta, ĉu vi
elpagos miajn tridek skudojn?

PATELIN. Ŝia groto ne resonis plu per la dolĉa kanto de ŝia
voĉo!

GUILLAUME (al si). Ĉu eble mi erarus pri la vera persono?

SINJORINO PATELIN. He! sinjoro, permesu, ke tiu malfeliĉulo
ripozu.

GUILLAUME. Atendu iom, eble li trankviliĝos. Li rigardas min,
kvazaŭ alparolonta.

PATELIN. Ha! Sinjor' Guillaume....

GUILLAUME (al Sinjorino Patelin). Ho! li rekonas min! (al
Patelin) Kio estas?

PATELIN. Senkulpigu min....

GUILLAUME. (al Sinjorino Patelin). Vi vidas, ke li ekrememoras!

PATELIN (al sinjoro Guillaume). Ĉar, estante dek kvin tagojn en
tiu ĉi urbeto, mi ne faris ankoraŭ viziton al vi.

GUILLAUME (al si). Diablo! pli bone mi esperis.... (Laŭte)
Tamen hieraŭ....

PATELIN. Jes, hieraŭ, por senkulpigi min, mi sendis al vi
juĝoficiston el mia amikaro....

GUILLAUME (al si). Diablo! juĝoficisto forprenis mian drapon! Ho
ve! mian drapon mi ne rehavos plu!... (Laŭte) Sed tio estas
mensogo; vi mem havas mian drapon; la pruvo estas....

SINJORINO PATELIN. He! sinjoro, se vi parolos kun li pri aferoj, vi
lin mortigos.

GUILLAUME. Ne maltrankviliĝu.... (al Sinjoro Patelin). La pruvo
estas, ke via mortinta patro ŝuldis al la mia tricent skudojn. Per
la diablo! mi ne foriros sen mia mono!

PATELIN. La juĝistaro rimarkos, mi petas, ke la piriko estas
antikva danco.... tra la la! Ni dancu! (ĉirkaŭprenas kaj dancigas
Sinjoron Guillaume.) Ni dancu! Baptanino mia, kiam mi dancas....

GUILLAUME. Ho! mi senfortiĝas! sed mi volas monon.

PATELIN (al si). Ha! mi fine forpelos vin! (Laŭte) Edzino,
edzino, mi ekaŭdas ŝtelistojn, kiuj malfermas nian pordon; ĉu vi
aŭdas? Ni aŭskultu! ni silentiĝu! ni aŭskultadu!... Jen estas
ili.... Ilin mi vidas... Ha! friponoj, mi vin forpuŝos de tie ĉi!
Halebardon! halebardon! (Li ekprenas halebardon apud la pordo kaj
reiras.) Ŝtelistoj! ŝtelistoj!

GUILLAUME (al si). Je Dio! estas danĝere tie ĉi. Ho ve! ĉiuj
ŝtelas de mi, unu drapon, alia ŝafojn. Nu, antaŭ ol mi venĝos min
al unu, mi tuj penos pro la pendigo de l' alia (foriras).

SINJORINO PATELIN. Bone! jen li forestas! mi eliras. Sed restu
ankoraŭ momenton, eble okaze li revenos.

PATELIN (imagas ke Sinjoro Guillaume revenas). Li revenas!
Ŝtelistoj!! Ha! Ĝi estas sinjor' Bartolin; li ekvidis min.


SCENO IV

BARTOLIN, PATELIN.

BARTOLIN. Kiu krias pri ŝtelistoj? Kia bruego antaŭ mia pordo!
Kia konfuzo! Ĉu estas vi, baptano?

PATELIN. Jes, mi kiu....

BARTOLIN. Vi tiel bele vestita?

PATELIN. Mi imagis ke....

BARTOLIN. Advokato!.... kun bataliloj?

PATELIN. Mi ekaŭdis.....

BARTOLIN. _Militant causarum patroni._

PATELIN. Mi aŭdis kvazaŭ ŝtelistoj perfortus mian pordon.

BARTOLIN. Perforti pordon _coram judice_?

PATELIN. Jes, mi imagis, ke ŝtelistoj.....

BARTOLIN. Oni devas esplori.....

PATELIN. Sed ne estis ŝtelistoj!

BARTOLIN. Alvoki atestantojn.....

PATELIN. Atestantojn? kontraŭ kiu?

BARTOLIN. Kaj ilin pendigi!

PATELIN. Kiun pendigi?

BARTOLIN. Nenia indulgo estu por la ŝtelistoj!

PATELIN. Mi ripetas, ne estis ŝtelistoj, kaj mi iluziis.

BARTOLIN. Ha! se estas tiel, _cedant arma togæ_. Deprenu tiun
halebardon, surmetu vian robon, kaj venu en la juĝejon, kie mi
prezidos post unu horo. (Deiras.)

PATELIN. Tion mi faros. Mi devas paroladi por ia paŝtisto, pri
kiu Colette parolis kun mi. Jen li venas. Mi ellasu tiun ĉi
armilaron, kaj mi revenu rapide. (Eniras hejmen.)


SCENO V

COLETTE, AGNELET.

COLETTE. Vi bezonas advokaton lertegan kaj ruzegan, kiu per
artifikaĵo gajnos vian proceson; en la tuta urbeto nur Sinjor'
Patelin povas tion plenumi.

AGNELET. Mi elprovis lian lertecon kune kun mia mortinta frato,
antaŭ kelke da tempo. Sed mi ne scias, kiel mi faros nun, forgesinte
pagi al li.

COLETTE. Eble li ne rememoros pri tio; plie, ne diru al li, ke vi
servas al Sinjor' Guillaume; eble li rifuzus paroladi kontraŭ li.

AGNELET. Mi parolos nur pri mia mastro, ne dirante lian nomon, kaj
li pensos, ke mi servas ankoraŭ al la mastro, ĉe kiu mi loĝis,
kiam ni gefianĉiĝis.

COLETTE (vidas Patelin'on revenantan). Jen via advokato, adiaŭ.
(Ŝi eliras.)


SCENO VI

PATELIN, AGNELET.

PATELIN. Ha! mi konas ĉi tiun sentaŭgulon. Ĉu vi ne estas la
fianĉo de mia servistino Colette?

AGNELET. Jes, Sinjoro, jes.

PATELIN. Vi estis du fratoj, kiujn mi savis de l' punlaboroj: unu
el du ne pagis al mi.

AGNELET. Mia frato!

PATELIN. Vi ambaŭ malsaniĝis elirante el la malliberejo: unu el
vi ambaŭ mortis.

AGNELET. Ne mi!

PATELIN. Kredeble!

AGNELET. Tamen mi estis pli malsana ol mia frato. Nun mi petas vin,
ke vi proparoladu por mi kontraŭ mia mastro.

PATELIN. Ĉu via mastro estas la apuda farmisto?

AGNELET. Li ne loĝas malproksime; mi pagos al vi multe.

PATELIN. Nepre! Nu, rakontu vian aferon, nenion kaŝante.

AGNELET. Eksciu do, ke mia bona mastro malmulte pagas al mi; tial,
por plenigi mian salajron ne malutilante al li, mi faras negocetojn
kun buĉisto, honesta homo.

PATELIN. Kiajn negocetojn?

AGNELET. Kun via permeso, mi antaŭgardas la ŝafojn de l' morto
per malsano.

PATELIN. Tio ne estas kulpo. Per kia rimedo?

AGNELET. Ĝi ne malplaĉu al vi, mi buĉas ilin, kiam ili estas tuj
mortontaj.

PATELIN. Efika kuracilo! Sed ĉu vi ne buĉas ilin intence, por ke
via mastro pensu: ili mortas de malsano kaj estas forĵetindaj; tiel,
vendinte ilin, vi proprigas al vi ilian prezon.

AGNELET. Tion diras mia dolĉa mastro, ĉar ian nokton, post la
enfermo de l' ŝafoj, li vidis min prenantan unu.... Ĉu mi devas
ĉion konfesi?

PATELIN. Jes, se vi volas, ke mi defendu vin.

AGNELET. Ian nokton do, li vidis, ke mi prenas ŝafon, dikan,
sanegan, kvankam ne elektinte. Mi ne sciis, kion fari..... Mi
submetis delikate mian tranĉilon al ĝia gorĝo... Mi ne scias, kiel
tio fariĝis..... sed ĝi tuj mortis.....

PATELIN. Mi komprenas.... Ĉu estis okulvidanto?

AGNELET. Mia mastro estis kaŝita en la ŝafejo; li certigis, ke mi
faris tiel same kun la cent dudek ŝafoj mankantaj. Kaj vi devas
scii, ke tiu homo diras ĉiam la veron. Li elbategis min, kiel vi
vidas, tiel forte, ke mi devos borigi mian kranion. Tial mi petas, ke
vi, estante advokato, vi aranĝu la aferojn tiel, ke vi malpravigu
lin kaj pravigu min, por ke mi havu nenian malprofiton.

PATELIN. Mi komprenas vian aferon. Estas du metodoj. Per la unua,
vi ne elspezos eĉ unu moneron.

AGNELET. Ni elektu la unuan, mi petas.

PATELIN. Ĝi estu. Ĉu via propraĵo estas tute mona?

AGNELET. Jes.

PATELIN. Kaŝu ĝin zorgeme.

AGNELET. Mi tre kaŝos.

PATELIN. Via mastro devos vole-nevole pagi ĉiujn elspezojn de l'
proceso.

AGNELET. Des pli bone!

PATELIN. Kaj vi ne elspezos eĉ unu monereton.

AGNELET. Tion mi deziras.

PATELIN. Necese estos (se li volos) ke li pendigu vin.

AGNELET. Ni elektu la duan rimedon, mi petas.

PATELIN. Jen. Oni tuj alvokos vin antaŭ la juĝiston.

AGNELET. Estas vere.

PATELIN. Memoru bone pri tio ĉi.

AGNELET. Mi havas bonegan memoron.

PATELIN. Pri kio ajn vi estos demandita, ĉu de la juĝisto, ĉu de
l' advokato de via mastro, ĉu de mi mem, respondu nur per tio, kion
ĉiutage blekadas viaj lanbestoj. Ĉu vi scios bone elparoli ilian
lingvaĵon kaj imiti ŝafblekon?

AGNELET. Ne malfacile!

PATELIN. La batvundoj, kiujn vi ricevis sur la kapon, permesas al
mi elpensi ian artifikaĵon, kiu eble senkulpigos vin; sed mi volas,
ke poste vi bone pagu al mi.

AGNELET. Nepre al vi estos pagite!

PATELIN. Sinjoro Bartolin tuj venos pro la juĝa ofico; ne forgesu
reveni tien ĉi; mi ankaŭ ĉeestos. Adiaŭ!...... kaj alportu la
monon!

AGNELET. Servanto mi estas.... Kiel maloportune nun vivas la
honestuloj!

Finiĝas la dua akto.



AKTO TRIA


SCENO UNUA

BARTOLIN, PATELIN.

BARTOLIN. Nun la procesantoj povas aperi.

PATELIN (mallaŭte al Agnelet). Al ĉiu ajn demando nur tiel
respondu, kiel mi instruis vin.

BARTOLIN (al Patelin). Kiu estas tiu?

PATELIN. Paŝtisto elbatita de sia mastro; tuj post la juĝo, li
iros al ĥirurgiisto por borigi sian kranion.

BARTOLIN. Ni atendu la kontraŭulon, lian konfidaton aŭ lian
advokaton. Sed pri kio venas Sinjor' Guillaume?


SCENO II

BARTOLIN, GUILLAUME, PATELIN, AGNELET.

GUILLAUME (al Bartolin). Mi venas por defendi mem mian aferon.

PATELIN (mallaŭte al Agnelet). Ha! perfidulo! ĉu kontraŭ
Sinjor' Guillaume?.....

AGNELET. Jes, kontraŭ mia bona mastro.

PATELIN (al si). Mi penu foriĝi.

GUILLAUME. Diablo! kiu estas ĉi tiu?

PATELIN. Sinjoro, mi paroladas nur kontraŭ advokato.

GUILLAUME. Advokaton mi ne bezonas..... (Al si mem) Ŝajnas,
kvazaŭ li estus mia homo.

PATELIN. Mi eliras.

BARTOLIN. Restu kaj proparolu!

PATELIN. Sed, sinjoro.....

BARTOLIN. Mi ordonas, ke vi restu; mi volas, ke almenaŭ unu
advokato ĉeestu en mia juĝa seanco. Se vi eliros, mi forstrekos
vian nomon el la tabelo de l' advokataro.

PATELIN (kaŝas sian vizaĝon per naztuko; al si). Mi kaŝu mian
vizaĝon plej lerte.

BARTOLIN. Sinjor' Guillaume, ĉar vi estas la plendanto, ekparolu.

GUILLAUME. Vi eksciu, Sinjoro, ke tiu malnoblulo....

BARTOLIN. Ne insultu!

GUILLAUME. Nu,.... ke tiu rabisto.....

BARTOLIN. Nomu lin per lia aŭ per la profesia nomo.

GUILLAUME. Unuvorte mi diros, Sinjoro, ke tiu malbonega paŝtisto
ŝtelis de mi cent dudek ŝafojn.

PATELIN. Tio estas tute sen pruvo!

BARTOLIN. Ĉu vi suferas, advokato?

PATELIN. Jes, pro dentodoloro.

BARTOLIN. Des pli malbone. Daŭrigu!

GUILLAUME (al si). Dio! tiu advokato iom similas al mia drapamanto.

BARTOLIN. Kian pruvon vi havas pri la ŝtelo?

GUILLAUME. Kian pruvon? Mi vendis al li hieraŭ..... mi komisiis al
li la gardon de ses ulnoj da..... de ses centoj da ŝafoj, kaj nun
mia brutaro konsistas nur el kvarcent okdek ŝafoj.

PATELIN. Mi neas la fakton.

GUILLAUME (al si). Vere, se mi ne estus ĵus vidinta la alian en
deliro, mi pensus, ke jen estas mia homo.

BARTOLIN. Forgesu vian homon, kaj pruvu la fakton.

GUILLAUME. Mi pruvas per mia drapo...., mi intencis diri: per mia
spezlibro. Kio fariĝis el la ses ulnoj...., el la cent dudek ŝafoj,
kiuj forestas el mia brutaro?

PATELIN. Mi neas, ne pri la persono: _Non est quæstio de
persona_. Sed mi certigas, ke la ŝafoj mortis de infekta malsano.
Kion vi respondas pri tio?

GUILLAUME. Mi respondas, kun via permeso, ke tio estas mensogo, ke
li forprenis sub..... ke li buĉadis kaj vendadis ilin, kaj hieraŭ
mi..... (Al si) Ĉielo! estas li mem! (Laŭte.) Jes, mi vendis al
li ses.... ses.... Mi surprizis lin nokte, dum li buĉis ŝafon.

PATELIN (Al Bartolin). Li tute mensogas, Sinjoro, por ke li
senkulpigu sin pri la bategado de tiu ĉi malfeliĉa paŝtisto, kiu
tuj post la juĝo devos borigi sian kranion.

GUILLAUME. Nu, via juĝa Moŝto, nenio estas pli vera; estas li
mem, jes; hieraŭ li forprenis el mia butiko ses ulnojn da drapo,
kaj, hodiaŭ matene, anstataŭ pagi al mi tridek skudojn.....

BARTOLIN. Kial do, per la diablo! vi nun parolas pri ses ulnoj da
drapo kaj tridek skudoj? La afero estas, ĉu ne vere? pri ŝafoj
ŝtelitaj.

GUILLAUME. Prava vi estas, Sinjoro, dirante, ke ĝi estas alia
afero; pri ĝi ni parolos poste. Tamen mi tute ne trompiĝas. Eksciu
do, ke mi estis kaŝita en la ŝafejo..... (Al si) Ho! Jen estas
li, sen ia dubo! (Al Sinjoro Bartolin.) Mi ja estis kaŝita en la
ŝafejo. Mi ekvidis tiun sentaŭgulon enirantan, li sidiĝis tien, li
prenis dikan ŝafon..... kaj..... per belaj vortoj li tiel lerte
ĉirkaŭlogis min, ke li forportis ses ulnojn.....

BARTOLIN. Ses ulnojn da ŝafo?

GUILLAUME. Ne, da drapo!.... Li!.... La homon forportu la diablo!

BARTOLIN. Forlasu la drapon kaj la homon, kaj revenu al viaj
ŝafoj.

GUILLAUME. Mi revenas. Tiu do sentaŭgulo, elpreninte el sia poŝo
sian tranĉilon.... mi intencas diri mian drapon, jes? mian.....;
ne, elpreninte sian tranĉilon...., li..... li..... ĝin metis
tiamaniere sub sian robon, kaj ĝin forportis en sian domon; kaj
hodiaŭ matene, anstataŭ elpagi miajn tridek skudojn, li neas al mi
drapon kaj monon.

PATELIN (ridegas). Ha! ha! ha!

BARTOLIN. Revenu al viaj ŝafoj! al viaj ŝafoj!!

PATELIN. Ha! ha! ha!

BARTOLIN. Vi tute malsaĝiĝas, Sinjor' Guillaume. Ĉu vi ne
sonĝas?

PATELIN. Vi aŭdas, ke li parolas sensence!

GUILLAUME. Mi parolas tre sence, Sinjoro. Li ŝtelis de mi cent
dudek ŝafojn, kaj, hodiaŭ matene, anstataŭ pagi al mi tridek
skudojn por ses ulnoj da drapo kaŝtankolora, li elpagis al mi per
nigraj papilioj..... nimfo Kalipso..... tra la la!..... mia
baptanino, kiam mi dancas..... Ĉu mi memoras, per la diablo, kiajn
absurdaĵojn li ankoraŭ kantadis?

PATELIN. Ha! ha! ha! li frenezas! li frenezas!

BARTOLIN. Efektive. Aŭskultu, Sinjor' Guillaume, ĉiuj juĝistaroj
en la regno kunigitaj ne komprenus ion el via afero. Vi kulpigas tiun
ĉi paŝtiston pro la ŝtelo de viaj cent dudek ŝafoj, kaj vi
intermiksadas ses ulnojn da drapo, tridek skudojn, nigrajn papiliojn,
kaj cent tielajn sensencaĵojn. Nu! ankoraŭ mi la lastan fojon
ripetas: revenu al viaj ŝafoj, aŭ mi tuj liberigos tiun ĉi
paŝtiston. Sed, por ke ni ŝparu iom da tempo, mi mem demandados
lin. Proksimiĝu! kiel vi estas nomata?

AGNELET. Bee!.....

GUILLAUME. Li mensogas! li estas nomata Agnelet!

BARTOLIN. Agnelet aŭ Bee, tute egale. Respondu; ĉu vere tiu
sinjoro komisiis al vi la gardon de sescent ŝafoj?

AGNELET. Bee!.....

BARTOLIN. Kio! Ĉu eble la timo antaŭ la juĝisto konfuzas viajn
pensojn? Aŭskultu! ne timu! Ĉu vere Sinjor' Guillaume surprizis vin
nokte, dum vi buĉis ŝafon?

AGNELET. Bee!.....

BARTOLIN. Ho! Kion signifas ĉi tio?

PATELIN. Elbatite sur la kapon, li perdis iom la saĝon.

BARTOLIN. Ha! tre kulpa vi estas, Sinjor' Guillaume.

GUILLAUME. Mi, kulpa? Ho ve! unu ŝtelas mian drapon, la alia miajn
ŝafojn, ĉi tiu pagas al mi per bagateloj, tiu per ŝafblekoj, kaj
plie, per la diablo, mi estos kulpa!

BARTOLIN. Jes, kulpa. Estas malpermesate bati, precipe sur la
kapon.

GUILLAUME. He! mil diabloj! estis nokte; kiam mi frapas, mi frapas
ĉien ajn!

PATELIN. Li konfesas sian kulpon! Sinjoro, _habemus confitentem
reum_.

GUILLAUME. Ho! frue-malfrue, _konfitareum_'ulo, vi pagos por
mia drapo, aŭ la diablo forprenos vin!

BARTOLIN. Ankoraŭ pri la drapo! Oni mokas la juĝistaron! La
paŝtisto estu liberigita el la proceso, nenion pagante.

GUILLAUME. Mi plendos al pli alta juĝistaro.... Kaj vin, via
fripona moŝto, mi rekaptos. (Foriras.)

PATELIN. Nun, vi danku lian juĝan moŝton.

AGNELET. Bee!... Bee!....

BARTOLIN. Sufiĉas! Rapidu al la ĥirurgiisto, malfeliĉegulo. (Eliras.)


SCENO III

PATELIN, AGNELET.

PATELIN. Nu, dank' al mia lerteco mi vin elliberigis kaj savis de
l' pendigilo. Nun decas, ke vi pagu al mi, laŭ via promeso.

AGNELET. Bee!

PATELIN. Jes, vian rolon vi mirege ludis. Sed nun mi postulas
monon. Ĉu vi aŭdas?

AGNELET. Bee!

PATELIN. He! forlasu vian beeon! Ne estas plu laŭtempe; ni
ĉeestas nur ambaŭ. Ĉu vi tuj plenumos vian promeson kaj pagos al
mi altpreze?

AGNELET. Bee!

PATELIN. Kio? fripono; ĉu min trompos ŝafo homvestita? Mil
diabloj! vi pagu al mi, aŭ....

(Agnelet forkuras.)


SCENO IV

PATELIN, COLETTE.

(Colette eniras funebre vestita.)

COLETTE. He! lasu lin, sinjoro. Nun la afero estas tute aliigita.

PATELIN. Kiel do?

COLETTE. Pro la batoj, kiujn ŝajne li ricevis sur la kapon, ni
elpensis nepran rimedon, por ke sinjor' Guillaume permesu la edziĝon
de sia filo kun via filino. Ĉu tiamaniere vi ne estus bone pagita?

PATELIN. Ĉu eble? sed pro kiu vi surmetis funebran veston?

COLETTE. Agnelet diris al la juĝisto, ke li iros al ĥirurgiisto:
li mortis dum la operacio, kaj sinjoro Guillaume estas la mortiginto.

PATELIN. Ha! mi ekvidas la artifikon. Jes, mi komprenas.

COLETTE. Nur helpu nin; mi tuj plendos al la juĝisto. (Eliras.)

PATELIN (sola). Efektive; ĵus vidinte Agnelet'on tiel
batvunditan, la juĝisto konvinkiĝos senpene, ke li mortis; kaj
feliĉe sinjoro Guillaume kulpigis sin mem. Mi konfesas, ke tiu
paŝtisto estas ruza fripono: li trompis eĉ min, kiu kelkfoje
trompas la aliajn. Sed mi pardonos al li, se dank' al lia lerteco mi
povos edzinigi je riĉulo mian filinon.


SCENO V

BARTOLIN, PATELIN, COLETTE.

BARTOLIN (al Colette). Kion vi diras? la malfeliĉulon! Kiel
rapidege li mortis!

PATELIN. Tion scias la tuta urbeto. Kiel unumomente okazas la
malfeliĉaĵoj!

COLETTE (ŝajnigas sin plorkrii.) Hi! hi! hi!

PATELIN (al Bartolin). Kompatinda fraŭlino! Malbone estos al
sinjoro Guillaume.

BARTOLIN. Mi punos la kulpulon; ne ploru tiom!

COLETTE. Li estis mia fianĉo! ho! ho! ho!

BARTOLIN. Konsolu vin, ĉar li ne estis ankoraŭ via edzo.

COLETTE. Se li estus mia edzo, mi ne tiom plorus! hu! hu! hu!

BARTOLIN. La kulpulo estos punata; jam, laŭ via plendo, mi
ordonis, ke li estu arestita. Oni tuj alkondukos lin tien ĉi. Tamen
pro la formo mi iros kaj vizitos la malvivulon. Vi diras, ke li
kuŝas ĉe via onklo la ĥirurgiisto? Mi tuj revenos. (Eliras.)

PATELIN. Li divenos la artifikon, ne trovinte la malvivulon.

COLETTE. Ne timu, ĉar mia onklo interkonsentis kun ni, kaj
Agnelet aranĝis sur lito ian kapegon, kiu forigos lin rapidege.

PATELIN. Sed iu en la urbeto renkontos eble Agnelet'on.

COLETTE. Li estas kaŝita en la fojnejo de najbaro, kaj li eliros
nur post la plenumo de l' edziĝo.


SCENO VI

BARTOLIN, PATELIN, COLETTE.

BARTOLIN (al Patelin.) Neniam en mia vivo mi vidis homan kapon
tiel kontuzitan; ĝi estas tute difektita per la batoj aŭ la
kranioborado, kaj tute ne konservas la homan formon. Mi ne povis
elporti tian vidon, ne deturnante la okulojn.

COLETTE (ŝajnigas sin plorkrii). Ha! ha! ha!

PATELIN (al Bartolin). Mi domaĝas la malfeliĉan sinjoron
Guillaume. Kia bonulo li estis! Kiel agrable estis komercadi kun li!

BARTOLIN. Mi ankaŭ domaĝas lin. Sed kion fari? Jen estas homo
mortinto, kies fianĉino postulas, ke mi kondamnu la mortiginton.

PATELIN. Colette, ĉu utilos al vi, ke li estu pendigita? Ĉu ne
estus pli bone por vi....?

COLETTE. Ho ve! sinjoro, mi estas nek profitama nek venĝema; kaj
se estus ia honesta rimedo.... Vi scias, kiom mi amas mian
mastrineton, vian filinon, la baptofilinon de sinjoro Bartolin.

BARTOLIN. Mia baptofilino? Nu, ĉu tio koncernas ŝin?

COLETTE. Valère, la sola filo de sinjoro Guillaume, ŝin amindumas;
sed lia patro malpermesas la edziĝon. Tiel lertaj vi estas ambaŭ!
Ĉu ne estus ia artifiko, por ke ĉiuj estu kontentigitaj?

BARTOLIN (al Patelin.) Jes, tiu fraŭlino forlasu sian
persekuton, kondiĉe ke sinjoro Guillaume permesu la edziĝon.

COLETTE. Kiel mirige elpensite!

PATELIN. Tio estas la indulga metodo.

BARTOLIN. Antaŭ ol li malliberiĝos, li estos alkondukita al mi;
mi parolos kun li pri tio. Ĉu vi konsentas, sinjor' Patelin?

PATELIN. He! mi ne intencis ankoraŭ edzinigi mian filinon....
tamen.... por savi sinjoron Guillaume de l' morto.... Fine mi
permesos, mi kunhelpos; mi bedaŭrus, se homo estus pendigita pro mi.

BARTOLIN. Jen, oni alkondukas lin.... (Al Colette.) Vi rapidu
enterigi sekrete la malvivulon, ĉar oni kulpigus min pro manko al
mia juĝa devo.

PATELIN. Mi pro la formo redaktigos kontrakteton, kiun vi igos lin
subskribi, mi petas. (Eliras.)


SCENO VII

BARTOLIN, GUILLAUME, DU POLICANOJ.

(Du policanoj enkondukas Guillaume'on.)

BARTOLIN. Jen vi alvenas! Nu, ĉu vi scias, sinjor' Guillaume, kial
vi estas arestita?

GUILLAUME. Jes, ĉar tiu fripono Agnelet diras, ke li mortis.

BARTOLIN. Efektive li mortis. Mi vidis la malvivulon, kaj vi
konfesis mem vian kulpon.

GUILLAUME. La diablo min forportu!

BARTOLIN. Nu, mi havas proponon por fari al vi. Dependas nur de vi,
ke vi tute liberiĝu kaj revenu en vian domon.

GUILLAUME. Nur de mi? Adiaŭ do!

BARTOLIN. Ho! atendu! Antaŭe mi devas ekscii, ĉu vi preferas la
edziĝon de via filo ol la pendigilon.

GUILLAUME. Bela propono! Mi preferas nek unun nek la alian.

BARTOLIN. Mi tuj klarigos miajn vortojn. Vi mortigis Agnelet'on,
ĉu ne vere?

GUILLAUME. Mi batis lin. Ke li mortis, li estas kulpa!

BARTOLIN. Vi mem estas kulpa! Aŭskultu; Sinjoro Patelin havas
filinon belan, virteman....

GUILLAUME. Kaj tiel malriĉegan kiel li!

BARTOLIN. Ŝin amindumas via filo.

GUILLAUME. Tio ne tuŝas min!

PATELIN. La fianĉino de l' mortigito forlasos sian persekuton, se
vi permesos ilian edziĝon.

GUILLAUME. Mi ne permesas!

BARTOLIN (al la policanoj). Forkonduku lin en la malliberejon!

GUILLAUME. En la malliberejon? Diablo! Permesu almenaŭ, ke mi iru
hejmen, kaj mi diru, ke oni ne atendu min.

BARTOLIN (al la policanoj). Vi atentu, ke li ne forkuru.


SCENO VIII

PATELIN, BARTOLIN, GUILLAUME, VALÈRE, HENRIETTE, COLETTE, du
policanoj.

PATELIN (al Bartolin). Jen la kontrakto (Al Guillaume.)
Sinjoro, pro via malfeliĉo, mia tuta familio venas proponi al vi
siajn servojn.

GUILLAUME (al si). Kiom da Patelin'anoj!

BARTOLIN. Nu, jen estas ĉiuj procesantoj; interklarigu vian
aferon. Ĉu vi deziras eliri el implikaĵo?

GUILLAUME. Sendube!

BARTOLIN. Subskribu tiun ĉi kontrakton.

GUILLAUME. Mi tute rifuzas.

BARTOLIN (al la policanoj). En la malliberejon, kun ĉenoj sur
liajn piedojn!

GUILLAUME. Ĉenoj sur miajn piedojn! Diablo! kiel severege!

BARTOLIN. Ĉi tio estas ankoraŭ nenio; mi tuj igos turmentegi vin.

GUILLAUME. La turmentego!

BARTOLIN. Jes, turmentego ordinara kaj eksterordinara; kaj poste vi
estos nepre pendigita.

GUILLAUME. Pendigita! Kompaton!

BARTOLIN. Subskribu do! se vi prokrastos eĉ unu momenton, vi
pereos; mi ne povos plu vin savi de l' morto.

GUILLAUME. Ĉielo! (Li subskribas la kontrakton.) Al kio mi estas
devigata!

BARTOLIN. Mi aŭdis faman kuraciston dirantan, ke la batvundoj sur
la kapon estas ege danĝeraj... (Post la subskribo.) Bone estas: mi
ĵetos fajren la procesan skribaĵaron, kaj pri tio mi tre gratulas
vin.

GUILLAUME. Ha! mi faris hodiaŭ belegajn negocojn!

PATELIN. La honoro de nia parenciĝo....

GUILLAUME. Al vi kostas malmulte!

VALÈRE. Mia patro, mi certigas....

GUILLAUME. Iru al la diablo!

HENRIETTE. Sinjoro, mi tre bedaŭras....

GUILLAUME. Mi ankaŭ bedaŭras!

COLETTE. Kion vi donos al mi anstataŭ mia fianĉo?

GUILLAUME. La ŝafojn, kiujn li ŝtelis de mi!


SCENO IX

La samaj, AGNELET, KAMPARANO.

(Eniras Kamparano kun Agnelet.)

KAMPARANO (al Agnelet). Marŝu! marŝu! laŭ ordono de l' reĝo!

AGNELET. Kompaton!

GUILLAUME. Ha! perfidulo! vi do ne mortis? Mi vin sufoku! ĝi ne
kostos plie al mi!

BARTOLIN. Atendu! El kie venas tiu fantomo?

KAMPARANO. Mi trovis tiun ŝteliston en mia fojnejo; tial, mi
alkondukas lin en la malliberejon.

BARTOLIN (al Agnelet). Kio? la batvundoj sur la kapon tute
malaperis?

AGNELET. Efektive.

BARTOLIN. Kion do oni vidigis al mi en lito, ĉe la ĥirurgiisto?

AGNELET. Bovidan kapon, sinjoro.

GUILLAUME (al Bartolin). Nu, ĉar li ne mortis, redonu al mi la
kontrakton, ke mi disŝiru ĝin.

BARTOLIN. Estas juste.

PATELIN (al Guillaume). Jes, kondiĉe ke vi repagos al mi dekmil
skudojn pro la repreno de via promeso.

GUILLAUME. Dekmil skudojn! Devigate mi forlasas la aferon. Sed ĉu
vi pagos al mi la tricent skudojn de via mortinta patro?

PATELIN. Jes, se vi prezentos lian ŝuldan bileton.

GUILLAUME. Lian bileton?..... Kaj pri la ses ulnoj da drapo?

PATELIN (ridas). Tio estos la edziĝa donaco.

GUILLAUME. Edziĝo? Ĉu almenaŭ mi gustumos la anseron?

PATELIN. Ni ĝin tagmanĝis.

GUILLAUME. Vi ĝin tagmanĝis? Ho! tiu krimulo pagos anstataŭ
aliaj kaj estos pendigita!

VALÈRE. Mia patro, fine mi devas konfesi, ke Agnelet faris ĉion
laŭ mia ordono.

GUILLAUME. Ho ve! ho ve! bone ja oni pagis al mi por mia drapo kaj
miaj ŝafoj!

FINO



ENHAVO

  Personaro   4
  Akto unua   5
  Akto dua   19
  Akto tria  30



  TUTMONDA JARLIBRO ESPERANTISTA
  ENHAVANTA LA
  Adresaron de D-o ZAMENHOF

Tiu jarlibro eliros ĉiujare en la monato marto. Ĝi enhavos: 1e
Sciigojn plenajn pri ĉiuj societoj propagandaj proesperantaj; 2e
_la adresaron de la novaj Esperantistoj_ de D-o Zamenhof; 3e
Nomaron kaj adresaron de multaj novaj kaj malnovaj esperantistoj,
ordigitaj laŭ landoj kaj urboj; 4e Sciigojn pri la ĵurnaloj kaj
gazetaj esperantistaj; 5e Plenan nomaron de ĉiuj verkoj aŭ
lernolibroj diverslingvaj esperantaj; 6e adresojn de komercistoj
uzantaj la lingvon Esperanto.

La enskribo estas senpaga, esceptite por la Komercaj reklamoj.

Sendi ĉiujn eblajn sciigojn al

  S-o DE MÉNIL
  _46, boulevard Magenta_
  PARIS (10e)



KOLEKTO ESPERANTA APROBITA de D-o ZAMENHOF

FRANCUJO, ANGLUJO, ITALUJO, HISPANUJO, GERMANUJO POLUJO, DANUJO

  FRANCUJO
  HACHETTE kaj K-o
  _79, boulevard Saint-Germain, PARIS_

  1. Grammaire et Exercices de la langue internationale «Esperanto»,
    par M. L. de Beaufront. Un vol. in-16, br.                   1 50
  1 _bis._ Corrigé de Grammaire et Exercices de la langue internationale
    «Esperanto», par M. L. de Beaufront. Un vol. in-16, br.      » 75
  2. Dictionnaire Esperanto-Français, par M. L. de Beaufront.
    Un vol. in-16, broché                                        1 50
  3. Dictionnaire Français-Esperanto, par M. L. de Beaufront.
    Un vol. in-16, br. (_En préparation_).
  4. Vocabulaire Français-Esperanto, publié avec des notions de
    grammaire et un Vocabulaire abrégé Esperanto-Français, par MM.
    Th. Cart, professeur agrégé de l' Université, M. Merckens et
    P. Berthelot. Un vol. in-16, br.                             2 50
  5. Commentaire sur la grammaire Esperanto, par M. L. de Beaufront.
    Un vol. in-16, br.                                           2  »
  6. L'Esperanto en dix leçons, par Th. Cart et M. Pagnier. Un vol.
    in-16, broché                                                » 75
  6 _bis._ Corrigés des Exercices de l'Esperanto en dix leçons, par
    MM. Th. Cart et M. Procureur. Un vol. in-16, br.             » 50
  7. Premières leçons d'Esperanto, par M. Th. Cart. Br. in-16    » 30
  8. Texte synthétique des règles, préfixes, suffixes, expressions
    de l'Esperanto, avec traduction française en regard, par M. L.
    de Beaufront. Un vol. in-16, br.                             » 50
  9. Thèmes d'application, _Lexicologie, Syntaxe, Formation des mots
    de l'Esperanto_, avec le vocabulaire des mots employés, par M. L.
    de Beaufront. Un vol. in-16, br.                             2  »
  (Cet ouvrage a pour corrigé _Ekzercoj de Aplikado_ indiqué ci-dessous).

  L'Esperanto, seule vraie solution de la langue internationale
    auxiliaire, _brochure de propagande_, Broch. in-16           » 15

TEKSTOJ EN ESPERANTO

  Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, de L. Zamenhof  3 50
  Ekzercoj de Aplikado, _Leksikologio, Sintakso, Vortfarado
    Esperantaj_, de L. de Beaufront                              1  »
  Esperantaj prozaĵoj                                            2 50
  Hamleto, dramo de Shakespeare tradukita de D-ro Zamenhof,
    _nova eldono_                                                2  »
  Leibniz. Monadologio, traduko de S-o Boirac, rektoro de l'
    Akademio de Dijon                                            » 60
  Diversaĵoj, rakontetoj tradukitaj de S-oj Lallemant kaj Beau   1 25
  Komercaj leteroj, de P. Berthelot kaj Ch. Lambert              » 50

  ANGLUJO
  «REVIEW of REVIEWS»
  _Mowbray House, Norfolk street, LONDON, W. C._

  First lessons in Esperanto, by Th. Cart and Joseph Rhodes   6 pence.
  Esperanto: The Student's complete Text-Book, with two
    vocabularies by J. C. O'Connor B. A.                        1s 7d
  Esperanto-English dictionary, by A. Motteau.
  English-Esperanto dictionary, by J. C. O'Connor B. A.         2s 6d
  English-Esperanto dictionary, by Joseph Rhodes and John Ellis
    (_in preparation_).

  ITALUJO
  RAFFAELLO GIUSTI
  _53, Via Vittorio Emanuele, LIVORNO_

  Prime lezioni d'Esperanto de Th. Cart e Alb. Gallois          0l 40
  Grammatica della lingua internazionale Esperanto di L. de
    Beaufront, tradotta da G. Puccinelli (_in preparazione_).
  Dizionario Esperanto-Italiano (_in preparazione_).
  Dizionario Italiano-Esperanto (_in preparazione_).

  HISPANUJO
  J. ESPASA
  _579, Calle de las Cortes, BARCELONA_

  Primeras lecciones de Esperanto de Th. Cart y L. Villanueva   0p 40
  Gramática y Ejercicios de Esperanto de Villanueva y Inglada.
  Diccionario Esperanto y Española de Villanueva y Inglada.

  GERMANUJO
  MÖLLER & BOREL
  _Prinzen-strasse, 95, BERLIN_

  Anfangsgründe der Esperanto-Sprache, von Th. Cart und Hermann
    Jürgensen                                                  M 0 30
  Wörterbuch Deutsch-Esperanto (_in Druck_).
  Wörterbuch Esperanto-Deutsch (_in Vorbereitung_).
  Grammatik und Übungsbuch der Esperanto-Sprache (_in Vorbereitung_).

  POLUJO
  M. ARCT
  _53, Nowy Swiat, WARSZAWA_

  Gramatik og Övelser Esperanto                                  »  »

  DANUJO
  ANDR.-FRED. HÖST & SÖN
  _KJÖBENHAVN_

  Dansk-Esperanto Ordbog                                         »  »
  Esperanto-Dansk Ordbog                                         »  »

1186-03.--Coulommiers. Imp. Paul BRODARD.--2-04.


Teksto de librokovrilo:

KOLEKTO ESPERANTA aprobita de D-o ZAMENHOF

BRUEYS kaj PALAPRAT

Advokato Patelin

TRIAKTA PROZA KOMEDIO

(1706)

  ESPERANTIGITA DE
  M.-J. EVROT
  Subdirektoro de la Liceo en Grenoble.

FRANCUJO.--HACHETTE et Cie, _PARIS_.

  ANGLUJO.--«REVIEW of REVIEWS», _LONDON_.
  DANUJO.--ANDR.-FRED. HÖST & SÖN, _KJOBENHAVN_.
  GERMANUJO.--MÖLLER & BOREL, _BERLIN_.
  HISPANUJO.--J. ESPASA, _BARCELONA_.
  ITALUJO.--RAFFAELLO GIUSTI, _LIVORNO_.
  POLUJO.--M. ARCT, _WARSZAWA_.



Noto de transskribinto:

Mi silente ĝustigis etajn interpunkciajn erarojn, kaj registris
aliajn ŝanĝojn per html-aj komentoj. Ankaŭ originalajn paĝkomencojn
mi simile registris.





*** End of this LibraryBlog Digital Book "Advokato Patelin - Triakta proza komedio" ***

Copyright 2023 LibraryBlog. All rights reserved.



Home