Home
  By Author [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Title [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Language
all Classics books content using ISYS

Download this book: [ ASCII ]

Look for this book on Amazon


We have new books nearly every day.
If you would like a news letter once a week or once a month
fill out this form and we will give you a summary of the books for that week or month by email.

Title: Princo Serebrjanij
Author: Tolstoy, Aleksey Konstantinovich, graf
Language: Esperanto
As this book started as an ASCII text book there are no pictures available.


*** Start of this LibraryBlog Digital Book "Princo Serebrjanij" ***


  LITERATURA ALDONO DE GAZETO
  "LA ONDO DE ESPERANTO."

Grafo A. Tolstoj.

  PRINCO
  SEREBRJANIJ

HISTORIA ROMANO.

  EL LA LINGVO RUSA TRADUKIS
  S-ino M. Ŝidlovskaja.


  Librejo
  "Esperanto"
  Moskvo, Tverskaja, 26.
  RUSLANDO.

  Книжный Магазинъ
  "Эсперанто"
  Москва, Тверская, 26.
  РОССІЯ.

1912.


  AL NIA KARA MAJSTRO
  DEDIĈAS SIAN LABORON
  la tradukintino.



ANTAŬPAROLO DE L' TRADUKINTINO.


Prezentante ĉi tiun laboron al juĝo de la legantoj, mi sentas
internan bezonon kore danki nian karan Majstron, kiu, ricevinte en la
somero 1910 kelkajn ĉapitrojn de mia traduko, feliĉigis min per
kelkaj aprobaj linioj, kiuj decidigis min publikigi la laboron. Mi
kore dankas s-ron R. Mencel (Moskvo), kun kies kompetenta helpo estis
faritaj la rimarkoj pri botaniko kaj arĥeologio en la unuaj
ĉapitroj de l' libro.

   * * * * *

Grafo A. K. Tolstoj naskiĝis en Peterburgo en 1817. Dank' al la
amikeco de lia onklo kun la fama poeto Ĵukovskij, edukinto de l'
kronprinco, la 8-jara Tolstoj estis prezentita al la samaĝa
kronprinco (estonta imperiestro Aleksandro II), kaj Tolstoj estis
inter la infanoj, kiujn oni invitis ĉiudimanĉe al la kronprinco por
komuna ludo. Liaj riĉaj kaj kleraj gepatroj zorgis pri la edukado
kaj instruado de l' filo: de infanaj jaroj li jam konis la
ĉefverkojn de l' rusaj kaj eksterlandaj poetoj, tre frue li mem
komencis verki poeziaĵojn.

Plenuminte en 1836 siajn ekzamenojn en Moskva universitato, li
ricevis oficon ĉe la rusa konsulejo de Germana deputitaro en
Frankfurto a/M. Poste li havis oficon ĉe imperiestra kancelario en
Peterburgo, sed baldaŭ li eksiĝis kaj kun kortegana titolo de
ĉasmajstro, sed sen ia ofico, li sin dediĉis ekskluzive al la
literaturo. Komence la publiko ekkonis lin kiel aŭtoron de belformaj
lirikaj kaj eposaj versaĵoj. Ili preskaŭ ĉiuj per sia stilo
atingis plej altan gradon de perfekteco kaj sonas kiel plej ĉarma
muziko. Adorado de naturo en ĉiuj ĝiaj formoj, honorado de homo
sincera, sendependa, homo de forta volo kaj kredo, kiu "malŝatante
la publikan verdikton, pie kaj kuraĝe klinas sian liberan frunton
antaŭ ĉio, kio estas lumo, kio estas vero", "homo, kiu sentime iras
_kontraŭ la fluo_"[1],--jen estas la ĉefaj temoj de liaj
poeziaĵoj. Sed samtempe li diligente kaj fervore studis la rusan
historion. Kiel rezultato de liaj studoj aperis en 1863 lia fama,
ĝis nun multe legata en Ruslando, historia romano "Princo
Serèbrjanij", kiu sendispute apartenas al ĉefverkoj de l' rusa
historia beletristiko, pro la originala altgrade bela stilo, tre
interesa enhavo kaj la senduba realeco de la historiaj faktoj, funde
studitaj de la aŭtoro. La sama historia epoko servis al Tolstoj kiel
materialo por liaj 3 famekonataj dramoj: "Morto de Ivano IV" (1866),
"Caro Teodoro Ivanoviĉ" (1868) kaj "Caro Boriso" (1870). Ili
aperigas profundan konon de la epoko kaj havas altan literaturan kaj
draman valoron; tial ĝis nun ili estas multe aplaŭdataj en plej
bonaj rusaj teatroj, kiel en la fama Moskva Arta Teatro, sur kies
scenejo "Caro Teodoro Ivanoviĉ", ekzemple, estis prezentita pli ol
100 foje.

Kelkaj kritikistoj konsideras Tolstoj'n kiel reprezentanton de l'
principo "arto por la arto", kaj ĉi tiu titolo en lia epoko ne estis
tre honorinda: en tiu epoko de kultura reviviĝo de l' rusa vivo plej
multe estis ŝatataj poetoj-civitanoj, poetoj, kiuj uzis sian
pli-malpli grandan talenton kiel batalilon kontraŭ ĉiaspecaj
premegantoj de la rusa popolo. Sed Tolstoj estis tro granda
artamanto, por ne suferi, vidante en la literaturo la elmontrojn de
malvastiga materialismo, lin ne povis ne indignigi la preferado de la
"utilo" al la "belo". Kaj, kiel homo sincera kaj tute ne politikema,
li senkaŝe eldiradis sian opinion, kaj tial oni baldaŭ donis al li
nomon de konservativulo, de politika indiferentulo. Sed indiferentulo
li ne estis: li posedis propran socia-politikan kredon, kvankam li
laŭ sia karaktero ne estis batalanto por io ajn. En la antikva
Ruslando lian simpation altiris ne la epoko de l' moskvaj
caroj-potenculoj, sed precipe la liberplena komunuma reĝimo de
Pskovo kaj Novgorodo ("La Posadniko", "La heroo Potoko"). Li satire
kritikas la krudan perfortecon, kun kiu Petro la Granda penadis
aliformigi Ruslandon en ekstere kulturan landon; plenhumore li
rakontas, kiel "nia granda caro, patro nia Petro Aleksèeviĉ" kuiris
kaĉon el eksterlanda grio kaj, kuirante, per bastono ĝin knedis; la
kaĉo montriĝis tro sala, tro densa,--kion fari? la infanoj tamen
ĝin manĝu... Ĉiam sincera kaj sendependa, li en siaj humoraĵoj
("Sonĝo de Popov", "Skizo de l' rusa historio de Gostomislo ĝis
Timaŝev", ,"La heroo Potoko") sentime aludas la tiutempajn faktojn
de la historia kaj literatura vivo, kio donis al li ne malmulte da
malamikoj en oficialaj kaj neoficialaj sferoj. Kaj ĝis sia morto
(1875) li restis homo sendependa, libera kaj kritikema.

_Maria Ŝidlovskaja._



ĈAPITRO I.

La "opriĉnikoj".


En la jaro 1565, la 23-an de junio, dum varmega tagmezo, juna bojaro[2],
princo Nikito Romànoviĉ Serèbrjanij rajde algalopis al vilaĝo
Medvedevka, kuŝanta 30 verstojn de Moskvo.

Lin sekvis liaj militistoj kaj servistoj.

La princo nun revenis el Litovujo. Antaŭ kvin jaroj la caro Ivano
Vasìljeviĉ sendis lin tien por fari kun la reĝo Zigimondo
packontrakton por multaj jaroj. Sed tiun fojon la elekto de la caro ne
estis bona. Certe, Serèbrjanij fervore defendis la profitojn de sia
lando kaj ŝajne estis plej dezirinda peranto, sed li ne estis taŭga
por diplomatio. Malŝatante la artifikojn de l' diplomatia arto, li
deziris agi malkaŝe kaj malpermesis ĉiujn elturniĝojn al oficistoj,
kiuj lin akompanis. La reĝaj konsilantoj, jam pretaj cedi, profitis la
veremecon de l' princo, lerte informiĝis pri nia malforteco kaj tuj
plialtigis siajn postulojn. Tion ĉi Serèbrjanij ne volis toleri: en
kunsido de l' deputitaro ("sejmo") li ekfrapis la tablon per la pugno
kaj disŝiris la subskribotan kontrakton. "Vi ĉiuj, kun via reĝo,
estas ruzuloj kaj friponoj! Mi traktas kun vi laŭ konscienco, kaj vi
ĉiam penas min superruzi. Ne bone estas agi tiamaniere!" Lia varmegeco
neniigis unumomente ĉiujn rezultatojn de ĝisnuna traktado, kaj granda
cara malfavoro minacis al Serèbrjanij; sed feliĉe la saman tagon el
Moskvo venis la ordono lasi pacan traktadon kaj rekomenci militon.
Ĝojigita, Serèbrjanij tuj lasis Vilnon, ŝanĝis siajn velurajn
vestojn por brilanta kiraso, kaj de tiam li interbatalis kun litovoj
ĉie, kie li ilin renkontis. Pli bone li servis al la caro en milito, ol
en diplomatio, kaj grandan laŭdon li meritis en Rusujo same kiel en
Litovujo.

La fizionomio de l' princo estis konforma al lia karaktero. La ĉefaj
trajtoj de lia pli agrabla, ol bela vizaĝo estis simplanimeco kaj
malkaŝemeco. En liaj grizaj okuloj kun nigraj okulharoj oni distingis
eksterordinaran, senkonscian kaj kvazaŭ malgraŭvolan decidemecon, kiu,
en momento de agado, igis lin forĵeti ĉiun ajn hezitadon. Malordigitaj
brovoj, kun oblikva sulko inter ili, montris ion senordan kaj
nekonsekvencan en lia pensado. Sed lia buŝo, malsevere kaj firme
kurbigita, esprimis honestan neŝanceleblan persistecon, kaj lia
rideto--senfinan, kvazaŭ infanan bonkorecon; tial oni povus opinii lin
ne tre saĝa, se la nobleco, trapenetranta ĉiujn liajn trajtojn, ne
estus garantio, ke li ĉiam komprenas ĉion almenaŭ per koro, se ne per
saĝo. Entute lia fizionomio faris bonan impreson kaj atestis, ke oni
povas sendanĝere konfidi al li en ĉiuj okazoj, bezonantaj decidemecon
kaj sinoferemecon, sed ke li ne havas kutimon primediti siajn agojn,
ĉar meditado ne estas lia fako.

Serèbrjanij havis la aĝon de ĉirkaŭ 25 jaroj. Li estis mezkreska,
larĝŝultra, beltalia. Liaj densaj blondaj haroj estis pli helaj ol la
sunbrunigita vizaĝo kaj faris kontraston kun malhelaj brovoj kaj nigraj
okulharoj. Mallonga barbo, iom pli malhela ol la kapharoj, bele
konturigis la lipojn kaj la mentonon.

Kun ĝojo en la koro revenis la princo el eksterlando. La tago estis
sunbrila, unu el tiaj tagoj, kiam la tuta naturo spiras feste, kiam la
floroj ŝajnas pli helaj, la ĉielo pli blua, la aero sur la horizonto
fluas per travideblaj ondoj, kaj la homo sentas sin tiel facilmova,
kvazaŭ lia animo transloĝiĝis en naturon kaj tremetas en ĉiu folio
kaj balanciĝas en ĉiu herba trunketo.

Brila estis la junia tago, sed por la princo, kiu kvin jarojn pasigis en
Litovujo, ĝi ŝajnis ankoraŭ pli brila. Kampoj kaj arbaroj,--ĉio
estis Rusujo! Senflate kaj sincere la princo amis la junan caron Ivanon
IV. Li bone memoris sian perkrucan ĵuron, kaj nenio malhelpos lin ĉiam
defendi sian caron. Kvankam li delonge deziris revidi la patrolandon kaj
pense jam nun estis tie, tamen, se li en ĉi tiu momento ricevus ordonon
reveni Litovujon, anstataŭ rapidi Moskvon, al siaj parencoj, li tuj
senmurmure returnus sian ĉevalon kaj kun antaŭa fervoro rekomencus
militon. Cetere, ne li sola pensis tiel. Ĉiuj rusoj amis Ivanon, la
tuta lando amis lin. Ŝajne, kun li aperis en Rusujo nova ora epoko, kaj
la monaĥoj, tralegante la kronikon, ne povis tie trovi la caron,
similan al Ivano.

De malproksime ankoraŭ la princo kaj lia sekvantaro ekaŭdis gajan
kantadon kaj alproksimiĝinte ili ekvidis, ke la vilaĝanoj havis iun
feston. Sur la strato junuloj kaj knabinoj aranĝis du apartajn
dancrondojn; en la mezo de ĉiu rondo oni portis betuleton, ornamitan
per multkoloraj ĉifonetoj. Kronoj el verdaj folioj kovris ĉiujn
kapojn. Jen kantas junuloj, jen knabinoj, poste ĉiuj kune, jen ili
interparolas kaj interŝanĝas ŝercajn insultetajn vortojn. Laŭta
knabina rido ekaŭdiĝas je la fino de ĉiu kanto, kaj rapide moviĝas
la junuloj, vestitaj per diverskoloraj ĉemizoj. Amaso da kolomboj
flugis de tegmento al tegmento. Gaje moviĝis, kvazaŭ bolis la tuta
vilaĝo!

La princo estis rajdanta antaŭe, sed apud la vilaĝo lin galope atingis
lia ĉevalservisto.

--He, he! diris li kun rido. Jen kiel ili festas la tagon de sankta
Agripino la Banistino! Estus bone, kara princo, se ni ĉi tie iom
ripozus. Niaj ĉevaloj jam laciĝis, kaj ni ankaŭ pli gaje daŭrigus la
vojaĝon post ripozo kaj tagmanĝo. Satan ventron, kiel oni diras, bati
oni povas per hakiltenilo...

--Ĉu Moskvo ankoraŭ estas malproksime?--demandis la princo, kiu tute
ne deziris ripozi.

--He, vi, kara princo! Kiom da fojoj dum la tago vi jam faris la saman
demandon? Antaŭnelonge oni diris al vi, ke restas ankoraŭ preskaŭ 40
verstoj. Ordonu halti, princo, mi do diras la veron, la ĉevaloj estas
tre lacaj.

--Nu, bone,--konsentis la princo. Ni ripozu!

--He, he,--ekkriis Miĥeiĉ, sin turnante al militistaro. Deĉevaliĝu,
demetu kaldronojn, faru fajron!

La militistoj kaj servistoj ĉiuj obeis al Miĥeiĉ. Ili desaltis teren
kaj komencis malligi la pakaĵojn. La princo ankaŭ deĉevaliĝis kaj
demetis la kirason.

Rekoninte en li nobelon, la junularo ĉesis danci, la maljunuloj demetis
la ĉapojn kaj ĉiuj atendis momenton, kiam oni povus rekomenci la
festadon.

--Ne ĝenu vin, bonuloj!--afable diris Serèbrjanij: unu falko ne
malhelpas la aliajn!

--Dankon, via bojara moŝto,--respondis nejuna vilaĝano. Se vi toleras
nian societon, mi petas, sidiĝu apud la domo, kaj, se vi permesos, mi
vin regalos per mieltrinkaĵo[3], bonvolu, bojaro, trinki kun ni!--Nu,
vi, malsaĝulinoj!--li daŭrigis, sin turnante al knabinoj: kion do vi
timas? Ĉu vi ne vidas, ke tio estas bojaro kaj liaj servistoj, sed ne
opriĉnikoj? Jes, via bojara moŝto, de kiam aperis ĉe ni tiuj ĉi
opriĉnikoj, ni ĉion timas; por malriĉa homo ne eble estas vivi! Eĉ
dum la festo oni ne povas trankvile drinki, nek kanti. Ĉiam ili povas
ekaperi, tute neatendite, kiel neĝo dum vintro!

--Kion vi diras? Kiuj estas tiuj opriĉnikoj!--demandis la princo.

--Diablo ilin prenu! Ili sin nomas caraj viroj! Ili fanfaronas: ni estas
caraj viroj, opriĉnikoj, kaj vi--"zèmŝĉino"[4]. Ni povas vin rabi
kaj ofendi, kaj vi devas toleri kaj nin danki. Tiel deziras la caro!

Serèbrjanij ekkoleris.

--La caro ordonis ofendi la homojn? Friponoj ili estas! Diru, mi petas,
de kie ili venis? Kial vi ne arestas la rabistojn?

--Aresti la opriĉnikojn! Ho, ho, oni bone vidas, ke via bojara moŝto
estas de malproksime, se vi ne scias pri opriĉnikoj! Provu ilin
tuŝi!--Antaŭnelonge venis deko da ili al Stefano Miĥajlov,--jen tien,
kie vi vidas fermitan pordegon. Stefano estis en la kampoj, la edzino
hejme. Ili komencis postuli tion kaj tion ĉi; la maljunulino ĉion
alportis kun saluto. Fine ili ekkriis: donu monon! Ekploris la
malfeliĉulino, sed kion fari? Ŝi malfermis la keston, elprenis du
monerojn, donas al ili plorante: prenu, nur ne mortigu! Ili krias: donu
ankoraŭ! Kaj unu opriĉniko ekbatis ŝian kapon, ŝi tuj mortis! Poste
Stefano revenas el la kampoj, vidas sian maljunan edzinon mortintan, kun
dishakita kapo... Ne povis sin deteni la malfeliĉulo, komencis insulti
la carajn servistojn: ĉu vi ne timas Dion, malbenitoj? Estu enterigitaj
sen ĉerkoj! Ili tuj pendigis lin sur lia pordego.

Ektremis Nikito Romànoviĉ pro kolero. Ekbolis lia koro.

--Kion vi rakontas? Ĉi tie, apud Moskvo, iuj rabistoj rabas kaj
mortigas vilaĝanojn! Kion do faras viaj oficistoj? Kial ili permesas,
ke iuj kanajloj sin nomu caraj viroj?

--Jes, kara princo,--ripetis la vilaĝano. Ili diras: ni estas caraj
viroj, opriĉnikoj, ni ĉion povas, kaj vi estas zèmŝĉino. Estrojn
ili havas, kiuj portas signojn--balailon kaj hundan kapon. Certe, ili
estas caraj viroj!

--Malsaĝulo!--ekkriis la princo: ne kuraĝu nomi rabistojn caraj viroj!
Mi ne komprenas--li diris al si mem. Iuj signoj? Opriĉnikoj? Kion
signifas la vorto? Kiu estas la viroj? Alveninte Moskvon, mi nepre
ĉion rakontos al la caro. Li ordonu, ke mi ilin arestu! Mi ilin ne
indulgos, je Dio, ne indulgos.

La dancoj daŭris kiel antaŭe.

Juna knabo prezentis fianĉon, juna knabino--fianĉinon; la fianĉo
profunde salutis la geparencojn de l' fianĉino, kiujn ankaŭ prezentis
junuloj kaj knabinoj.

--Mia bona bopatro! kantis la fianĉo kun la ĥoro:--donu al mi bieron!

--Mia bona bopatrino, baku por mi kukojn!

--Mia bona bofrato, selu por mi rajdĉevalon!

Poste, tenante unuj la aliajn per la manoj, ĉiuj ludantoj faris rondon
ĉirkaŭ la gefianĉoj kaj moviĝadis jen al unu flanko, jen al
kontraŭa.

La fianĉo eldrinkis la tutan bieron, formanĝis la kukojn, finlacigis
la ĉevalon kaj forpelas la boparencojn:

--Al la diablo, bopatro!

--Al la diablo, bopatrino!

--Al la diablo, bofrato!

Ĉe ĉiu verso li forpuŝas el la rondo knabon aŭ knabinon.

La vilaĝanoj laŭte ridis.

Subite ekaŭdiĝis akra krio. Dekdujara knabeto sangkovrita sin ĵetis
en la rondon.

--Savu! Kaŝu min!--li kriis, kaptante la vilaĝanojn je la vestoj.

--Kio estas al ci, Ivaĉjo? Kial ci krias? Kiu cin batis? Ĉu eble
opriĉnikoj?

Tuj la du rondoj intermiksiĝis ĉirkaŭ la knabo, kiu pro teruro ne
povis elparoli eĉ unu vorton.

--Tie, tie,--fine li diris per tremanta voĉo: post legomĝardenoj mi
paŝtis bovidojn... ili alrajdis, komencis trapiki bovidojn, dishaki
ilin per sabroj. Dunjo venis, petis ilin,--ili ŝin prenis, Dunjon, kaj
min...

Nova kriado ekaŭdiĝis. Virinoj alkuris el apuda strato...

--Malfeliĉo, malfeliĉo!--ili kriis: opriĉnikoj! Forkuru, knabinoj,
kaŝu vin en la grenoj! Dunjon kaj Helenjon ili ekkaptis kaj
Sergèevno'n ili mortigis...

Samtempe oni ekvidis kvindek rajdantojn kun nudaj sabroj. Plej antaŭe
galopis nigrabarba viro, vestita per ruĝa kaftano, kapkovrita per
linkfela ĉapo kun orŝtofa supro. Al lia selo estis alligitaj balailo
kaj hunda kapo.

--Ho! ho! li kriis: trapiku brutaron, dishaku virojn, kaptu knabinojn,
forbrulu la vilaĝon! Sekvu min, kamaradoj! Neniun indulgu!

La vilaĝanoj forkuris ĉiuflanken.

--Bojaro nia kara! ĝempetis tiuj, kiuj staris pli proksime al la
princo:--defendu nin, malfeliĉulojn.

Sed la princo jam estis for.

--Kie do estas la bojaro? ekkriis lia antaŭa interparolanto, rigardante
ĉirkaŭen.--Li malaperis! Kaj liaj servistoj ankaŭ? Verŝajne, ili
forgalopis! Ho, ho, granda malfeliĉo venis, morto por ni ĉiuj!

La viro en ruĝa kaftano haltigis la ĉevalon.

--He, vi, maljunulaĉo! Ĉi tie oni dancis, kie do estas la knabinoj?

La vilaĝano silente kliniĝis.

--Pendigu lin sur betulo!--ordonis la nigraharulo: se li ŝatas
silenton, li silentu sur la betulo!

Kelkaj rajdantoj deĉevaliĝis kaj metis la maŝon ĉirkaŭ la kolo de
la vilaĝano.

--Sinjoroj, karaj! Ne mortigu min, maljunulon, lasu min, karuloj.
Indulgu!

--Ha, vi trovis vian langon, maljunulaĉo? Ne, vi tro malfruis, ne
ŝercu alian fojon! Pendigu lin!

La opriĉnikoj ektrenis la vilaĝanon al betulo. En ĉi tiu momento de
post la domo eksonis pafado, dek infanteriaj militistoj kun sabroj en la
manoj sin ĵetis sur la krimulojn, kaj samtempe la rajdantoj de
Serèbrjanij, algalopante de post la angulo de l' strato, kun laŭtaj
krioj atakis la opriĉnikojn. La princaj militistoj estis duone pli
malmultenombraj, sed la atako okazis tiel rapide, tiel neatendite, ke
ili tuj renversis la opriĉnikojn. La princo mem per tenilo de sabro
deĉevaligis ilian estron. Pli frue ol tiu ĉi havis eblecon
rekonsciiĝi, la princo desaltis de l' ĉevalo, ekgenuis sur lian
bruston kaj premis lian kolon per la mano.

--Kiu vi estas, kanajlo?--li demandis.

--Kaj vi?--per raŭka voĉo diris la opriĉniko, brilante per okuloj.

La princo alproksimigis pistolan tubfinon al lia frunto.

--Respondu, malbenita hundo, aŭ vi estos pafmortigita.

--Ne al vi mi servas, rabisto,--respondis la nigraharulo, ne perdante
kuraĝon:--vin oni pendigos, por ke vi ne tuŝu carajn servistojn!

La ĉano ekkrakis, sed la pafo malsukcesis, kaj la bravulo restis viva.

La princo rigardis ĉirkaŭen. Kelkaj opriĉnikoj kuŝis mortigitaj,
kelkaj estis ligataj de liaj servistoj, aliaj forkuris.

--Ligu ankaŭ lin!--li ordonis kaj, rigardante lian bestan sed sentiman
vizaĝon, li malgraŭvole miris.

--Bravulo, vera bravulo! li pensis:--domaĝe, ke li estas rabisto!

Dume aliris la princon lia ĉevalservisto Miĥeiĉ.

--Rigardu, kara princo, li diris, montrante faskon da maldikaj, sed
fortaj ŝnuroj kun maŝoj sur la ekstremaĵoj:--kiajn ilojn ili
kunportas! Estas videble, ke pli ol unu fojon jam ili havis okazon
mortigi homojn!

La militistoj alkondukis du ĉevalojn, sur kies seloj sidis alligitaj du
viroj. Unu estis maljunulo kun krispaj grizaj haroj kaj longa barbo. Lia
kunulo, nigrokula brava viro, ŝajnis esti ĉirkaŭ tridekjara.

--Kiuj estas tiuj ĉi viroj?--demandis la princo. Kial vi ilin alligis
al seloj?

--Ne ni tion faris, via bojara moŝto, sed la rabistoj. Ni nur trovis
ilin malantaŭ la legomĝardenoj, kie ili estis gardataj.

--Malligu ilin!

--La malligitaj kaptitoj etendadis la rigidiĝintajn membrojn, sed, ne
rapidante uzi la ricevitan liberecon, ili restis por ekscii, kia estos
la sorto de venkitoj.

--Aŭskultu, kanajloj!--diris la princo al ŝnurligitaj opriĉnikoj.
Respondu, kiel vi kuraĝis vin nomi caraj servistoj? Kiu vi estas?

--Ĉu vi perdis la okulojn?--respondis unu el ili.--Ĉu vi ne vidas, kiu
ni estas? Ĉiu konas nin, carajn servistojn, opriĉnikojn!

--Malbenitoj!--ekkriis Serèbrjanij: se vi ŝatas la vivon, diru la
veron!

--Certe, vi falis el la ĉielo,--ridante diris la nigraharulo, se vi
neniam vidis opriĉnikojn! Diablo vin sciu, de kie vi venas, diablo vin
prenu!

La obstineco de la rabistoj eksplodigis la princon.

--Nu, bravulo!--li ekkriis: via kuraĝeco al mi plaĉis, kaj mi intencis
vin indulgi. Sed se vi tuj ne respondos, kiu vi estas, je Dio,--mi vin
pendigos.

La rabisto prenis fieregan aspekton.

--Mi estas Mateo Ĥomjàk! li respondis,--ĉevalservisto de Gregoro
Lukìĉ Skuratov-Bjelskij! Kiel opriĉniko mi bone servas al mia mastro
kaj al mia caro. La balailo, kiun ni portas ĉe la selo, signifas, ke ni
balaas Rusujon, forbalaante la perfidon el la cara lando, kaj la hunda
kapo signifas, ke ni mordas malamikojn de l' caro.--Jen vi scias, kiu mi
estas; diru vi ankaŭ, kiel vi vin nomas, kiun nomon mi devas uzi, kiam
mi havos la okazon rompi vian kapon?

La princo pardonus al la opriĉniko lian arogantan parolmanieron.
Plaĉis al la princo la sentimeco de ĉi tiu viro ĉe la vido de l'
morto. Sed Ĥomjàk kalumniis la caron--tion ne povis toleri
Serèbrjanij. Li faris signon al siaj militistoj. Alkutimintaj obei al
la bojaro kaj krom tio ekscititaj per aroganteco de l' rabistoj ili
ĵetis maŝojn ĉirkaŭ iliaj koloj kaj estis farontaj la ekzekuton, kiu
antaŭnelonge minacis al la malfeliĉa vilaĝano.

Tiam la pli juna el la viroj, kiuj ĵus estis liberigitaj laŭ la ordono
de Serèbrjanij, aliris lin.

--Permesu al mi paroli, via princa moŝto!

--Bone, mi aŭdas.

--Via bojara moŝto, vi hodiaŭ faris bonan agon, liberiginte nin el la
manoj de ĉi tiuj bestoj,--tial mi nun volas pagi al vi per bona ago.
Videble, vi de longe ne estis en Moskvo. Sed ni bone scias, kio fariĝas
tie. Kredu al ni, bojaro! Se via vivo havas ankoraŭ valoron por vi, ne
pendigu ĉi tiujn diablojn! Forlasu ilin ĉiujn kune kun ilia ĉefdiablo
Ĥomjàk. Ne ilin mi kompatas, sed vin, bojaro! Kaj se mi iam ilin
renkontos, je Dio, mi nepre ilin pendigos. Sendube, ili trovos perfortan
morton, sed ne vi devas ilin sendi al la diablo, sed mi kun miaj
kamaradoj!

La princo mirigite rigardis la fremdulon. La nigraj okuloj aspektis
firme kaj traige; granda nigra barbo kovris la tutan malsupran parton de
l' vizaĝo; fortaj, ebenaj dentoj estis blindige blankaj. Laŭ la
vestoj, li similis urbanon aŭ riĉan vilaĝanon; sed li parolis tiel
persiste, tiel sincere, ŝajne, li volis averti la bojaron, ke
Serèbrjanij pli atente lin ekrigardis. Kaj li malkovris en liaj trajtoj
signojn de eksterordinara saĝeco kaj spriteco kaj en lia
rigardo--konstantan kutimon obeigi.

--Kiu vi estas, bravulo?--demandis la princo. Kial vi penas savi la
homojn, kiuj vin mem alligis al la selo?

--Jes, via bojara moŝto,--sen via heroaĵo mi nun jam pendus tie!
Tamen, ne malŝatu miajn vortojn. Kiam vi venos Moskvon, vi vidos, ke mi
estas prava. Ne tion vi tie ekvidos, kio estis antaŭ kvin jaroj!--Se mi
povus pendigi ĉiujn opriĉnikojn, mi volonte tion farus! Sed se vi
pendigos nur ĉi tiujn, restos ankoraŭ multe da tiuj hundoj en Rusujo!
Deko da ili estas forkurintaj, ili baldaŭ jam alvenos Moskvon kaj nepre
kulpigos vian bojaran moŝton!

Malklara parolado de l' nekonata viro malmulte impresis la princon, sed
lia kolerego jam pasis. Li pripensis, ke tuja ekzekutado de l' rabistoj
malmulte utilos, dume li povos malkovri la tutan bandon de tiuj strangaj
krimuloj, se li komencos juĝan proceson. Li informiĝis, kie estas
loĝejo de plej proksima juĝisto, kaj ordonis al sia ĉefa militisto
preni taĉmenton kaj akompani tien la kaptitojn,--kaj li mem volis
daŭrigi sian vojaĝon Moskvon sola kun Miĥeiĉ.

--Via bojara moŝto! ree komencis la nekonatulo. Sendube, vi povas sendi
ĉi tiujn hundojn al juĝisto, sed sciu, ke la juĝisto tuj malligigos
ilin. Estus pli bone, se vi mem donus al ili liberecon. Cetere, bonvolu
fari laŭ via plaĉo, via bojara moŝto!

Miĥeiĉ silente aŭskultis la interparoladon, gratante sin post la
orelo. Kiam la fremdulo ĉesis paroli, Miĥeiĉ aliris la princon kaj
profunde salutis lin.

--Via princa moŝto, eble, ĉi tiu viro diras la veron, eble, la
juĝisto liberigos la rabistojn. Sed se vi, pro bonkoreco, ne volas ilin
pendigi,--pro kio Dio estu malsevera kontraŭ vi,--permesu nun, ke ni,
antaŭ ol foririgi ilin, regalu la kanajlojn per kvindek vipbatoj, por
ke ili estu pli singardaj kaj ne mortigu la bonajn kristanojn!

Kaj, akceptante la silenton de l' princo kiel signon de konsento, li tuj
ordonis preni la kaptitojn kaj puni ilin, kio rapide kaj akurate estis
plenumita, spite la minacoj kaj la furiozeco de Ĥomjàk.

--Plej utila afero!--diris Miĥeiĉ kontentigita, revenante al la
princo. Unuflanke, ĉi tio ne estas granda ofendo, sed tamen memorinda
afero por ili ĉiuj!

La fremdulo, ŝajne, aprobis la trafan proponon de Miĥeiĉ. Li
ridetadis, karesante sian barbon, sed baldaŭ lia vizaĝo ree akceptis
la antaŭan esprimon.

--Via bojara moŝto! li diris, se vi nepre volas daŭrigi la vojon kun
via ĉevalservisto, permesu, ke mi kun mia kunulo vin akompanu. Ni iras
la saman vojon, kaj en kompanio oni pli gaje vojaĝas; ĉio povas okazi:
se ni ree devos batali dumvoje, ni kvar havos pli certan sukceson, ol vi
du.

Ne ekzistis kaŭzoj, por ke la princo suspektu siajn novajn konatulojn.
Li konsentis, kaj post mallonga ripozo ili kvarope ekvojrajdis.



ĈAPITRO II.

La novaj konatuloj.


Dum vojaĝo Miĥeiĉ kelkfoje provis ekscii, kiu estas la nekonatuloj,
sed ili ŝerce forflankigis liajn demandojn per diversaj artifikoj.

--Fi! fine diris Miĥeiĉ al si mem.--Strangaj homoj ili estas...
kvazaŭ angiloj: oni ilin kaptas je la vosto, kaj tuj ili forglitas
inter la fingroj!

Dume vesperiĝis. Miĥeiĉ algalopis al la princo.

--Kara princo!--li diris: ĉu bone ni faris, kunprenante ĉi tiujn
virojn kiel akompanantojn? Tro artifikemaj ili estas, nenion oni povas
de ili ekscii. Kaj fortegaj viroj ambaŭ, simile al Ĥomjàk! Ĉu ne
estas ili ankaŭ rabistoj?

--Nu, bone, se ili eĉ estas rabistoj,--senzorge respondis
Serèbrjanij,--ili tamen defendos nin, se eble ni ree renkontos novajn
opriĉnikojn.

--Ĉu oni povas esti certa pri tio, kara princo? Korvo al korvo okulojn
ne elpikas,--kaj ĉu vi ne aŭdis, kian strangan, tute nekompreneblan
lingvon ili ambaŭ parolas? Nenion oni povas kompreni, kvankam ili
ŝajne ruse parolas! Estu singarda, bojaro kara: gardatan ŝafon eĉ
lupo timas!

La mallumo pligrandiĝis. Miĥeiĉ eksilentis. Serèbrjanij ankaŭ
silentis. Estis aŭdeblaj nur ĉevala piedfrapado kaj iufoje raŭka
spirblovado.

Ili rajdis tra arbaro. Unu fremdulo komencis kanton, la dua kante
akompanis.

Ĉi tiu kantado aŭdata dum nokto, meze de arbaro, strange impresis la
princon post ĉiuj aventuroj de l' tago: malĝoje fariĝis al li! Li
ekmemoris pasintan tempon, li ekmemoris pri sia forveturo el Moskvo,
antaŭ kvin jaroj, kaj en revoj li ree sin vidis en la sama preĝejo,
kie antaŭ la forveturo li aŭskultis la diservon, kie, malgraŭ solena
kantado, malgraŭ laŭta murmureto de l' popolo, li bone distingis
delikatan, sed klaran voĉon, kiun ne forigis el lia memoro bruo de l'
glavoj nek tondro de l' litovaj pafiloj:--"adiaŭ, princo, mi preĝos
por vi!"

Dume, la fremduloj kantis kaj kantis, sed la vortoj de iliaj kantoj ne
estis konformaj al la pensoj de l' bojaro. La kanto rakontis pri
liberplena vivo en la vastaj stepoj, pri granda riverego Volgo, pri
diboĉa vivmaniero de burlakoj[5]. La voĉo jen kuniĝis, jen disiĝis,
jen fluis glate, unutone, kvazaŭ larĝa rivero, jen leviĝis kaj falis,
kiel ondoj dum ventego, kaj fine, suprenflugante tute alten, tre alten,
ŝvebis en aero, kvazaŭ agloj kun disetenditaj flugiloj...

Estas malĝoje kaj samtempe gaje aŭskulti liberan rusan kanton dum
trankvila somera nokto, meze de silenta arbaro! En ĝi oni aŭdas jen
angoron senfinan, senesperan, jen forton nevenkeblan, jen stampon
fatalan de l' sorto, feran antaŭdestinon, kiu estas unu el la ĉefaj
bazoj de nia popola spirito, klarigante multon enigman en la rusa
vivo... Sed multon alian ankoraŭ oni aŭdas en nia kanto, tirate
kantata dum somera nokto en silenta arbaro!

Akrelaŭta fajfado interrompis la revojn de l' princo. Du viroj elsaltis
el post la arboj kaj ekkaptis lian ĉevalon je la brido. Du aliaj tenis
liajn brakojn. Kontraŭbatalo estis neebla.

--Kanajloj!--ekkriis Miĥeiĉ, kiun ankaŭ ĉirkaŭis nekonataj
viroj.--Ĉio estas de ili aranĝita, malbenitaj rabistoj!

--Kiu rajdas?--demandis maldelikata voĉo.

--Ŝpinilo de avino!--respondis la pli juna kunvojaĝanto de l' princo.

--En bastŝuo de l' avo!--diris la antaŭa voĉo.

--De kie vi venas, samlandanoj?

--Ne skuu la pomarbon! Ne tuŝu fermentilon, ke la pasto estu bona!
daŭrigis la kunulo de l' princo.

La brakoj, tenintaj la bojaron, tuj lasis lin, kaj lia ĉevalo, sentinte
liberecon, ree ekspirblovis kaj ekpaŝis inter la arboj.

--Ĉu mi ne estis prava, via bojara moŝto,--diris la fremdulo,
galopante apud li, kiam mi diris, ke pli gaje estos vojaĝi kvarope ol
duope? Ĝis la muelejo ni vin akompanos kaj tie ni vin adiaŭos. Tie vi
povas pasigi la nokton kaj nutri la ĉevalojn. Du verstoj restas nur
ĝis la muelejo, kaj de tie Moskvo estas tute proksima.

--Dankon, bravuloj, por via servo! Se ni iam renkontiĝos, mi ne
forgesos vin. Dirite do estas: ŝuldo ne makulas, sed pagon postulas!

--Ne, bojaro, ni devas memori pri via helpo! Mi dubas, ke ni nin iam
renkontos. Sed se ĝi okazos, sciu, ke rusa homo ne forgesas bonaĵon,
kaj ke mi ĉiam estos via fidela servisto!

--Dankon, dankon, bravuloj! Sed diru do viajn nomojn!

--Mi havas multajn nomojn, bojaro,--respondis la pli juna. Nun mi estas
nomata Ivano Ringo kaj poste, eble, oni min nomos alie...

Baldaŭ ili alproksimiĝis al muelejo. Malgraŭ la nokto la rado sin
turnadis en la akvo. Ringo ekfajfis,--venis muelisto. Lia vizaĝo ne
estis videbla en mallumo, sed, laŭ la voĉo, li ŝajnis esti maljuna.

--Karulo mia!--li diris al Ringo: mi tute vin ne atendis hodiaŭ, kaj vi
venas kun gastoj! Pli bone estus, se vi ilin akompanus ĝis Moskvo. Mi
nun havas nek avenon, nek fojnon, nek vespermanĝon.

Ringo diris ion al la maljunulo en sia nekomprenebla lingvo. La muelisto
respondis per same nekompreneblaj vortoj kaj mallaŭte aldonis:

--Mi volonte farus ĉion, sed mi atendas gaston, gaston koleregan, kiun
mi tre timas.

--Kaj en apuda ĉambro?

--La ĉambro estas plenplena je sakoj.

--Vi havas ankoraŭ provizejon. Vi tuj devas trovi lokon kaj doni avenon
al ĉevaloj kaj vespermanĝon al la bojaro. Mi vin bone konas, min vi ne
superruzos!

La muelisto, ĉiam murmurante, kondukis la gastojn en la ĉambron, kie,
krom sakoj plenaj je greno kaj faruno, restis ankoraŭ sufiĉe da loko.

Dume li forestis, serĉante kenon[6], Ringo kaj lia kunulo adiaŭis la
bojaron.

--Diru do, bravuloj,--demandis Miĥeiĉ: kie ni povas vin trovi, se ni
bezonos atestantojn pri hodiaŭa aventuro?

--Demandu la venton,--respondis Ringo,--de kie ĝi venas; demandu
fluantan ondon, kie ĝi loĝas! Ni estas kvazaŭ sagoj akrigitaj,
trapikantaj la aeron: kien trafos la sago, tie estos ĝia hejmo! Ni ne
povas esti atestantoj por via princa moŝto. Sed se vi nin ekbezonos por
io alia, venu, maljunulo, al la muelisto: li helpos al vi trovi Ivanon
Ringo'n.

--Kiaj sagacaj paroloj!--murmuris Miĥeiĉ al si mem: diablo vin prenu,
sagaculoj!

--Via bojara moŝto, aldonis Ringo forirante.--Kredu al mi, vi ne devas
rakonti en Moskvo, ke vi havis la intencon pendigi la serviston de
Maluta Skuratov kaj ke vi lin ekvipis!

--Ĉiam li diras la samon,--ree murmuris Miĥeiĉ: foririgu la rabiston,
ne pendigu la rabiston, eĉ ne rakontu, ke vi volis lin pendigi! Ĉiam
la samaj paroloj,--sendube, li mem apartenas al tiaj... Trankviliĝu,
amiko,--li aldonis laŭte: nia princa moŝto neniun timas kaj vian
Skuratov'n li ankaŭ ne timas, li sole la caron obeas!

La muelisto alportis ekbruligitan kenon kaj enŝovis ĝin en la fendon
de l' trabara muro. Poste li alportis brasikan supon, panon kaj kruĉon
da "brago"[7]. Liaj trajtoj esprimis strangan miksaĵon de bonkoreco kaj
de ruzeco. Liaj haroj kaj lia barbo estis tute blankaj, liaj
okuloj--helgrizaj, la vizaĝon kovris multegaj sulkoj.

Post vespermanĝo la princo kaj Miĥeiĉ preĝis Dion kaj kuŝiĝis sur
la sakojn. La muelisto, dezirante al ili bonan nokton, profunde salutis
ilin, estingis la kenon kaj foriris.

--Kara princo!--diris Miĥeiĉ, kiam ili restis solaj: ŝajnas al mi, ke
ni ne devus ĉi tie pasigi la nokton. Estus pli bone daŭrigi la vojon
ĝis al Moskvo!

--Por timigi bonajn kristanojn meze de l' nokto, sur ĉiu strato
desaltante de l' ĉevaloj kaj malfermante barilojn?

--Jes, kara princo, mi pli volonte malfermus ĉiujn barilojn, ol dormus
en la diabla muelejo. Por kio do ĉi tiuj kanajloj venigis nin al
muelejo? Dum festo de Ivano la Banisto![8]. Pereu la diabla forto,
pereu!

--Ĉu vi sentas vin malbone ĉi tie?

--Ne, kara princo, kial malbone? Bona litaĵo, bona manĝaĵo por ni,
aveno por ĉevaloj; nur unu malbono, ke la mastro estas muelisto!

--Nu, do?

--Kial vi demandas?--diris Miĥeiĉ pasie.--Ĉu vi ne scias, ke ĉiu
muelisto havas parencojn inter diabloj? Alie li do ne povus fari digon,
sen helpo de diablo! Ne, certe ne!

--Mi aŭdis pri tio,--jesis la princo:--sed ne ĉio estas vera, kion oni
diras! Krome, ĉu hodiaŭ ni povas elekti: prenu, kion Dio sendas!

Miĥeiĉ silentis momenton, oscedis, silentis ankoraŭ iom da tempo kaj
ree demandis jam per dorma voĉo:

--Diru, karulo, kia homo estas Mateo Ĥomjàk, kiun vi elĵetis el la
selo?

--Rabisto, kompreneble!

--Vi estas prava. Kaj tiu alia, Ivano Ringo?

--Ankaŭ rabisto, ŝajne.

--Jen kio estas vero! Sed ĉi tiu rabisto estas pli danĝera ankoraŭ,
ol Ĥomjàk! Konsentite?

La princo ankoraŭ ne havis la tempon por respondi, kiam Miĥeiĉ jam
ronkis. Baldaŭ ekdormis ankaŭ la princo.



ĈAPITRO III.

Sorĉaĵo.


La luno aperis en la ĉielo, steloj hele brilis. Duone ruina muelejo kun
bruanta rado estis arĝentumita de lunaj radioj.

Subite eksonis ĉevala piedfrapado, kaj tuj ordonanta voĉo ekkriis apud
la muelejo.

--He, sorĉisto!

Ŝajne, la nova alveninto ne kutimis atendi, ĉar, ne ricevinte
respondon, li ekkriis ankoraŭ pli laŭte:

--He, sorĉisto! Eliru, aŭ mi vin frakasos!

Aŭdiĝis la voĉo de la muelisto.

--Mallaŭte, pli mallaŭte, kara princo, ni ne estas solaj, mi havas
gastojn, vojaĝantojn, mi tuj eliros, mi nur fermos la keston!

--Lasu la keston, diabla karbŝovelilo! ekkriis tiu, kiun la muelisto
nomis princo. Vi ja sciis, ke mi venos hodiaŭan nokton! Kial vi
kuraĝis doni rifuĝejon al iuj vojaĝantoj? For ilin de ĉi tie!

--Silentu, karulo, pro Dio, ne kriu, vi ĉion malhelpos. Mi jam diris al
vi, la afero devas esti farata senbrue, kaj forpeli la vojaĝantojn mi
do ne povis. Krom tio, ili tute ne malhelpas, ili dormas nun, se vi nur
ilin ne estas vekinta.

--Nu, bone, maljunulaĉo;--sed se vi volas min trompi, pli bone estus,
ke vi tute ne ekzistus en la mondo. Mi trovos por vi tian ekzekuton,
kiun neniu ankoraŭ iam elpensis!

--Kompaton, karulo! Kion mi devas fari, malfeliĉulo? Mi diros tion,
kion mi vidos, sed kio poste okazos,--estas en la manoj de Dio. Sed se
via princa moŝto volas min ekzekuti, prefere ni ne komencos la aferon.

--Nu, nu, maljunulaĉo, mi ja ŝercas!

La princo alligis la ĉevalon al arbo. Li estis altkreska kaj ŝajne tre
juna. La butonoj de lia kaftano brilis ĉe la luno, oraj penikoj de lia
ĉapo pendis ĝis la dorso.

--Nu, karulo,--demandis la muelisto: ĉu vi ellernis la vortojn?

--Jes, mi konas la sorĉvortojn kaj hirundan kapon mi ĉiam portas
ĉirkaŭ la kolo.

--Nu, ĉu ĉi tio ankaŭ ne helpas?

--Ne,--respondis la princo malĝoje: nenio helpas! Antaŭnelonge mi ŝin
ekvidis en ŝia ĝardeno. Min ekkoninte, ŝi paliĝis, eksaltis kaj
forkuris en la domon.

--Via princa moŝto... ne koleru... ne dehakigu mian nekulpan kapon,
permesu al mi diri la veron!

--Bone, maljunulo!

--Aŭskultu, via bojara moŝto! Sed--mi timas paroli...

--Parolu!--ripetis la princo, piedfrapante la teron.

--Diru, kara princo, ĉu ŝi ne amas iun alian?

--Kiun alian? Edzon? Maljunan?

--Kaj se ŝi--daŭrigis la muelisto, balbutante: se ŝi amas ne la
edzon, sed...

--Ha, arbara koboldo!--ekkriis la princo:--kiel vi kuraĝas eĉ pensi
pri tio? Se mi iun suspektus, mi per propra mano elŝirus la korojn de
ili ambaŭ!

La muelisto posteniris terurita.

--Sorĉisto!--daŭrigis la princo, kiel eble dolĉigante sian
voĉon:--helpu min! Venkis min amo, kvazaŭ malbonega serpento! Ĉion mi
provis fari! Tutajn noktojn mi preĝis antaŭ sankta pentraĵo,--mi ne
elpreĝis por mi pacon... Mi ĉesis preĝi, mi komencis galoprajdi,
vagadi en kamparo de mateno ĝis vespero, pli ol unu bonegan ĉevalon mi
mortlacigis rajdante; tamen, neniun pacon mi ricevis! Mi komencis
diboĉi tutajn noktojn, mi eldrinkis multe da forta vino,--sed ne dronis
mia sopiro en la vino, ne paciĝis mia animo post diboĉtagoj! Tiam mi
tute malesperis kaj fariĝis opriĉniko. Mi drinkas ĉe la cara
manĝotablo kun Basmanov'j, kun Grjaznij'j kaj t. p. Mi estis pli
kruela, ol ili, mi detruadis vilaĝojn kaj antaŭurbojn, mi forkondukis
virinojn kaj knabinojn, sed la sangverŝado ne helpis min forigi mian
sopiron! Min timas bojaroj, min timas opriĉnikoj, min laŭdas la caro
pro mia braveco, min malbenas la bonaj kristanoj! La nomo de l' princo
Afonasjo Vjàzemskij fariĝis same terura, kiel la nomo de Maluta
Skuratov. Jen kion faris mia amo, mi estas pereigonta mian animon! Por
kio mi bezonas nun mian animon? En la fundo de l' infero ne povas esti
pli malbone, ol ĉi tie. Nu, maljunulo, kial vi rigardas min? Ĉu vi
opinias min freneza? Ne, mia kapo ne freneziĝis: ĝi estas forta, same
kiel mia korpo. La plej terura turmento estas tiu, kiu ne mortigas!

La muelisto tremadis, aŭskultante la princon. Li konis lian senliman
koleron, li timis pro sia vivo.

--Kial vi silentas, maljunulo? Ĉu vi havas neniun sorĉherbon aŭ
sorĉradikon por venki ŝin? Diru, rakontu, kiujn sorĉkreskaĵojn vi
havas? Nu, nu, sorĉisto!

--Kara princo! kion mi diros al vi? Diversaj herboj estas. Ekzistas,
ekzemple, dornohava-herbo[9], oni ĝin ŝirkolektas dum St.-Petra fasto:
ĉirkaŭfumu per ĝi sagon,--la sago nepre trafos. Ekzistas
tirliĉ-herbo[10], kiu kreskas apud Kievo, sur Nuda monto: kiu ĝin
kunportas, neniam meritas caran koleron. Ekzistas ankoraŭ
plakùn-herbo[11]: kiu pendigas ĉirkaŭ sia kolo krucon, faritan el la
radiko de ĉi tiu kreskaĵo, tiun ĉiuj timas, kvazaŭ fajron!

Vjàzemskij maldolĉe ekridis.

--Mi jam estas sufiĉe timata,--li diris: mi ne bezonas vian
plakùn-herbon. Nomu aliajn!

--Ekzistas ankoraŭ Adama-kapo, kiu kreskas apud marĉoj; ĝi helpas al
akuŝantinoj kaj ricevigas donacojn. Ekzistas marĉa golubèc[12]: se vi
volas ĉasi urson, trinku infuzaĵon el ĉi tiu herbo, kaj la urso vin
ne tuŝos. Ekzistas rabarbo: kiam ĝi estas elŝirata el tero, ĝi
ĝemas kaj ploregas kiel homo: se oni ĝin kunhavas, oni ne dronas!

--Ĉu ne ekzistas aliaj herboj?

--Ne, ekzistas ankoraŭ kelkaj, ekzemple, filiko: havante ĝian floron,
oni nepre trovos kaŝitan trezoron. Ankoraŭ unu: "Ivano kaj Mario"[13].
Kiu scias ĝin uzi, ĉiam havas sukceson en veta ĉevalkurado, eĉ
rajdante sur plej malbona ĉevalaĉo.

--Kaj ĉu ne ekzistas herbo, kiu povus igi junan virinon ekami viron
malamatan?

La muelisto ŝanceliĝis.

--Mi ne scias, karulo, ĉu estas tia herbo, ĉu ne,--vere, mi ne scias,
je Dio, ne!

--Aŭ donu herbon, kiu igos la viron forgesi sian adoratinon!

--Ne, princo, tian herbon mi ankaŭ ne havas. Sed mi havas
razrìv-herbon[14]: kiam per ĝi oni ektuŝas seruron aŭ feran
ŝlositan pordon, la pordo tuj malfermiĝas.

--For kun viaj malbenitaj herboj!--kolere ekkriis Vjàzemskij kaj fiksis
sian severegan rigardon sur la mueliston.

Ĉi tiu mallevis la okulojn kaj silentis.

--Maljunulo!--subite ekkriis Vjàzemskij, kaptante lin je la
kolumo:--donu ŝin al mi! Ĉu vi aŭdas? Donu ŝin, donu al mi,
sorĉisto! Tuj donu!

Kaj li per ambaŭ manoj forte skuadis la malfeliĉan mueliston. La
muelisto decidis, ke estas alveninta lia lasta horo.

Subite Vjàzemskij lasis la maljunulon kaj falis teren antaŭ li.

--Kompatu min!--li ploregis: helpu al mi! Mi donos al vi riĉaĵon, mi
fariĝos via servutulo! Kompatu min, maljunulo!

La muelisto ektimis ankoraŭ pli multe.

--Via princa moŝto! Kion vi faras? Rekonsciiĝu! Kun vi estas mi,
Davìdoviĉ, muelisto! Rekonsciiĝu, via bojara moŝto!

--Ne, ne, mi kuŝos antaŭ vi, ĝis kiam vi min helpos.

--Via princa moŝto, kara princo!--per tremanta voĉo petis la muelisto:
ni devas rapidi. La tempo pasas senutile! Oni devas komenci. Leviĝu!
Pli bone ĝi estas en mallumo... Ni povas ĉion kaŝi kaj malkonfesi: mi
vin ne konas, vi min ne konas. Ĉu ne vere? Nu, rapidu, ni tuj komencu!

La princo leviĝis.

--Komencu!--li diris: mi estas preta.

Ili ambaŭ eksilentis. Ĉio ĉirkaŭe estis senbrua. Nur la rado,
lumigita de lunradioj, bruege turniĝis, kiel antaŭe. Malproksime en la
marĉoj kriis krekso[15]. Strigo ĝemis de tempo al tempo en densa
arbaro.

La maljunulo kaj la princo proksimiĝis al la muelejo.

--Rigardu sub la radon, via princa moŝto, kaj mi komencos sorĉadon!

La maljunulo kuŝiĝis teren kaj, ankoraŭ spiregante pro teruro,
ekmurmuretis iujn vortojn. La princo atente rigardis la akvon sub la
rado. Pasis kelkaj minutoj.

--Kion vi vidas, via princa moŝto?

--Mi vidas, kvazaŭ oni ŝutas perlojn, kvazaŭ oni briligas orajn
monerojn...

--Riĉega vi estos, via princa moŝto, plej riĉega viro en Rusujo.

Ekĝemis Vjàzemskij.

--Rigardu ankoraŭ, princo! Kion vi vidas?

--Mi vidas sabrojn interkruciĝantajn kaj ree la orajn monerojn...

--Vi havos sukceson en milito, via bojara moŝto, vi havos sukceson en
via servado al la caro. Nu, rigardu ankoraŭ, diru, kion nun vi vidas?

--Nun fariĝis mallumo, la akvo malklariĝis. Jen la akvo ruĝiĝas,
kvazaŭ sango. Kion signifas ĉi tio?

La maljunulo ne respondis.

--Kion signifas, he, maljunulo?

--Sufiĉe, sufiĉe, via princa moŝto. Ne decas rigardi tro longan
tempon, ni iru!

--Jen tiriĝas kvazaŭ purpuraj fadenoj, kvazaŭ tendenoj sangkovritaj;
jen oni malfermas kaj fermas grandan feran prenilon, jen...

--Ni iru, ni iru, via princa moŝto! Sufiĉe!

--Atendu,--diris Vjàzemskij, forpuŝante la mueliston: jen mi vidas
segilegon kun granda dentaro: ĝi malrapide moviĝas kaj el sube sango
ŝprucas...

La muelisto volis perforte fortiri la princon.

--Atendu, maljunulo, mi svenas, doloras ĉiuj miaj membroj... Doloras...

La princo mem saltis malantaŭen. Li ŝajne komprenis la viditaĵon...

Longe ambaŭ silentis. Fine Vjàzemskij diris:

--Kiel estas eble ekscii, ĉu ŝi amas iun?

--Via bojara moŝto, ĉu vi ne havas iun ŝian aĵon?

--Jen kion mi trovis ĉe ŝia ĝardenpordo!

La princo montris helbluan rubandon.

--Ĵetu ĝin sub la radon!

La princo obeis.

La muelisto donis al la princo argilan boteleton, kiun li estis portanta
sur la brusto, sub la vesto.

--Trinku!--li diris.

La princo trinkis. Li eksentis kapturniĝon, al li mallumiĝis antaŭ la
okuloj.

--Rigardu, rigardu nun, kion vi vidas?

--Ŝin mi vidas, maljunulo, ŝin...

--Ĉu ŝi estas sola?

--Ne, ne sola! Ili estas duope: ŝi kaj blonda junulo en karmezina
kaftano, la vizaĝon mi ne vidas. Atendu! Jen ili kuniĝas... Ĉiam pli
kaj pli proksime... Malbeno! Ili kisas unu la alian! Malbeno! Estu
malbenita, sorĉisto, malbenita...

La princo ĵetis al la muelisto plenmanon da moneroj, deŝiris de la
arbo la bridon de sia ĉevalo, kaj en la arbaro ekaŭdiĝis laŭta
ĉevala piedfrapado, kiu iom post iom ĉesis... Nur la rado kun antaŭa
bruego turniĝadis en la nokta silento.



ĈAPITRO IV.

Bojaro Morozov kaj lia edzino.


Se la leganto povus esti transportita en epokon antaŭ 300 jaroj kaj de
l' supro de sonorilejo ekrigardus la tiaman Moskvon, li trovus malmulte
da simileco kun la nuna ĉefurbo.

La bordoj de l' riveroj Moskvo, Jaŭzo kaj Neglinko estis kovritaj de
aro da lignaj dometoj kun lignaj kaj eĉ pajlaj tegmentoj, plejparte
nigraj pro tempo. Inter ĉi tiuj nigraj tegmentoj akre konturiĝis
blankaj kaj ruĝaj muroj de Kremlo, Kitàj-urbo kaj aliaj fortikaĵoj,
konstruitaj dum la lastaj jarcentoj. Multaj preĝejoj kaj sonorilejoj
levis al ĉielo siajn orumitajn kupolojn. Kvazaŭ grandegaj verdaj kaj
flavaj makuloj, vidiĝis inter la domoj densaj arbaretoj kaj grenkampoj.
Trans Moskvo-rivero kondukis ŝanceliĝaj pontoj, tre malaltaj, kiuj
tremadis kaj estis kovrataj de akvo, kiam ĉevaloj aŭ rajdantoj ilin
transpasis. Sur Jaŭzo kaj sur Neglinko turniĝadis dekoj da muelejaj
radoj, starantaj unu preskaŭ apud la alia. Ĉi tiuj arbaretoj,
grenkampoj kaj muelejoj meze de la urbo faris tiaman Moskvon tre
pentrinda. Plej gajigan aspekton prezentis la monaĥejoj, kiuj kun siaj
blankaj muroj kaj multaj oraj kaj multkoloraj kupoloj ŝajnis esti
apartaj urboj. Super la tuta labirinto de preĝejoj, de domoj, de
arbaretoj kaj de monaĥejoj fiere suprenleviĝis la preĝejoj de Kremlo
kaj la antaŭ nelonge konstruita preĝejo je honoro do Propeto de Sankta
Virgulino, komencita de l' caro Ivano antaŭ kelkaj jaroj, kiel
memoraĵo pri almilito de Kazanjo kaj nuntempe konata sub la nomo de
preĝejo de Bazilo la Sankta. Multe ĝojis la moskvanoj, kiam fine estis
forprenita la alta trabaro, ŝirminta ĉi tiun preĝejon, kaj kiam ĝi
fine sin prezentis al ĉiuj okuloj en sia tuta iom stranga beleco,
brilante per oro kaj multkoloraj ornamaĵoj! Dum longe ankoraŭ la
popolo laŭdegis la lertan arĥitekturiston, dankis Dion kaj gloris la
caron, kiu donis al la popolo vidindaĵon ĝis nun ne viditan. Belaj
estis ankaŭ aliaj moskvaj preĝejoj. La moskvanoj malavare donacis
monon kaj laboron por ornami la domojn de Dio. Ĉie oni vidis
multekostan koloritaĵon, oron kaj grandajn sanktajn pentraĵojn sur la
ekstera supraĵo de l' preĝejoj. La rusoj, volonte ornamante siajn
preĝejojn, tute malzorgis siajn proprajn dometojn: ĉiuj domoj estis
konstruitaj firme sed simple, el pinaj aŭ kverkaj traboj, eĉ ne
kovritaj de rabotitaj tabuloj, laŭ antikva rusa proverbo: domon ornamas
ne tukoj, sed kukoj!

Nur la domo de bojaro Druĵino Andrèeviĉ Morozov sur la bordo de
Moskvo-rivero distingiĝis per neordinara beleco. La kverkaj traboj
estis bele-rektaj kaj egale-rondaj; la domo havis tri etaĝojn, krom
subtegmenta ĉambreto. Larĝa tegmento, bele ĉizita, kovris eĉ la
peronon kaj sin apogis sur dikaj ornamitaj kolonoj. La fenestraj
kovriloj estis bele pentritaj, montrante florojn kaj birdojn, kaj en la
fenestroj oni vidis ne malklaran bovan vezikon, kiel ordinare, sed puran
travideblan glimon. Sur la vasta korto troviĝis mastrumaj konstruaĵoj,
provizejoj, fojnejoj, kolombejoj kaj somera dormoĉambro de l' bojaro.
Al la domo aliĝis de unu flanko hejma masonita preĝejo, de alia--vasta
ĝardeno, ĉirkaŭita de kverkligna palisaro, apud kiu staris alta, bele
pentrita kaj ornamita balancilo. Unuvorte la domo estis perfekte
konstruita. Kaj la homoj, tie loĝintaj, ne estis ne indaj por tia domo!

La bojaro Druĵino, kvankam maljuna, estis ankoraŭ forta kaj sana kaj
antaŭ nelonge li edziĝis kun plej rimarkinda moskva belulino. Ĉiuj
miris, ke la dudekjara Heleno Dmìtrievna, filino de okòlniĉij[16]
Pleŝĉeef-Oĉin, mortigita dum Kazanja militiro, konsentis fariĝi
edzino de ĉi tiu severa maljunulo. Ne tian fianĉon deziris por ŝi
moskvaj svatistinoj! Sed Heleno havis jam poredziĝan aĝon, estis
orfino, kaj ŝia beleco, ĉe malĉastaj moroj de novaj caraj
favoratuloj, povis pli ofte malutili al ŝi, ol doni feliĉon. Morozov,
kiel edzo, fariĝis ankaŭ ŝia protektanto, kaj en Moskvo ĉiu bone
sciis, ke malpermesite estas ofendi la fraŭlinon, kiun protektas bojaro
Morozov.

Multaj caraj favoratoj aspiris la amon de fraŭlino Heleno, plejmulte la
princo Afonasjo Ivànoviĉ Vjàzemskij. Multekostajn donacojn li sendis
al ŝi, en preĝejoj li ĉiam serĉis la okazon stari proksime de ŝi,
kelkfoje li pretergalopis, por plaĉi al ŝi, sur furioza ĉevalo kaj
dum pugnobatalo[17] li montris grandegan kuraĝon. Sed ne havis sukceson
la princo Vjàzemskij! La svatistinoj redonis al li liajn donacojn, kaj
Heleno, renkontante lin, deturnadis sin. Kia estis la kaŭzo? Ĉu ne
plaĉis al ŝi Afonasjo Ivànoviĉ aŭ eble ŝi jam amis iun alian, sed
spite ĉiuj penadoj de l' princo Vjàzemskij lia amindumado ne estis
akceptata. Fine li ekkoleris kaj decidiĝis sciigi la caron pri sia
malsukceso kaj peti lin pri helpo. La caro promesis sendi siaparte
svatistinojn al Heleno. Eksciinte ĉi tion, Heleno ekploregis. Ŝi kun
sia nutristino iris preĝejon, ekgenuis antaŭ sankta pentraĵo de
Dipatrino, ploregis kaj preĝis. La preĝejo estis malplena; sed kiam
Heleno ekstaris kaj rigardis posten, ŝi ekvidis bojaron Morozov,
vestitan per nebutonumita orŝtofa terliko[18], sub kiu oni vidis verdan
veluran kaftanon.

--Pro kio vi ploras, Heleno? demandis la bojaro. Heleno ekĝojis,
rekoninte lin. Li estis iam amiko do ŝiaj gepatroj kaj post ilia morto
li iufoje vizitis ŝin kaj estis kvazaŭ ŝia parenco. Heleno respektis
lin kiel patron kaj konfidadis al li siajn pensojn: nur unu sekreton ŝi
malkonfesis al li por sia malfeliĉo, por lia pereo!

Kaj nun ree, respondante al la bojaro, ŝi ne malkovris al li sian
sekreton. Ŝi nur rakontis, ke ŝin plorigas la sciigo pri la intenco de
la caro edzinigi ŝin kun princo Vjàzemskij.

--Heleno! diris Morozov: ĉu vere, vi ne amas la princon Vjàzemskij?
Pripensu bonege! Mi scias, ke ĝis nun vi ankoraŭ lin ne amas, sed
kredeble vi neniun ankoraŭ amas, kaj ĝis tiam fraŭlina koro similas
je mola vakso; poste vi alkutimiĝos kaj ekamos lin!

--Neniam! pasie respondis Heleno: neniam mi lin ekamos. Prefere mi
mortos!

La bojaro silentis kaj rigardis la kompatindulinon.

--Heleno! li diris post pripenso: ekzistas rimedo por vin helpi.
Aŭskultu! Mi estas maljuna kaj grizhara, sed mi vin amas kiel mian
propran filinon. Diru, Heleno, ĉu vi konsentus edziniĝi kun mi,
maljunulo?

--Ho jes, bojaro, mi konsentas! ekkriis Heleno ĝojigite kaj falis teren
antaŭ Morozov.

Neatendita konsento kortuŝis la bojaron; en sia feliĉo li ne divenis,
malfeliĉulo, ke la ĝojo de Heleno estis ĝojo de iu, kiu dronante
alkroĉiĝas al prunelo.

Karese li levis Helenon kaj kisis ŝian frunton.

--Infano!--li diris,--ĵuru al mi antaŭ ĉi tiu krucifikso, ke vi ne
senhonorigos mian grizan kapon!

--Mi ĵuras, mi ĵuras!--murmuretis Heleno.

La bojaro tuj venigis la pastron, la ceremonio de fianĉiĝo estis
plenumita, kaj ĉe la alveno de caraj svatistinoj Heleno jam estis
fianĉino de Morozov.

Ne pro amo Heleno edziniĝis kun Druĵino Andrèeviĉ! Sed ĉar ŝi
estis ĵurinta al li, ke ŝi restos fidela, ŝi firme decidiĝis plenumi
sian ĵuron, ne peki kontraŭ sia edzo per vortoj, nek eĉ per pensoj.

Kial do ne ami la bojaron Druĵino? Vere, la bojaro ne estis juna, sed
Dio donis al li sanon kaj fortojn, gloron militistan kaj firman
karakteron; krom tio li estis riĉa, posedis multajn vilaĝojn, multajn
bienojn trans Moskvo-rivero kaj multajn provizejojn superplenajn je oro,
orŝtofo kaj multekostaj feloj. Nur unu mankis al Druĵino: li ne havis
caran favoron. Eksciinte, ke malfruiĝis liaj svatistinoj, la caro Ivano
ekkoleris kontraŭ la bojaro, ekdeziris puni lin, invitis lin al sia
manĝotablo kaj sidigis lin ne nur pli malsupren ol Vjàzemskij'n, sed
eĉ pli malsupren ol Borìs Fèodoroviĉ Godunòv'n, kiu tiam ankoraŭ
ne estis multe honorata kaj havis neniun rangon[19].

Ne ektoleris la bojaro tian malhonoron, fortabliĝis: ne konvenas al
Morozov esti pli malsupre ol Godunòv! Tiam ankoraŭ pli multe ekkoleris
la caro kaj promesis al Godunòv la kapon de Morozov[20]. La bojaro
estis devigata peti pardonon de sia malamiko, sed anstataŭ tio li
insultis Godunòv'n, nominte lin "hundido".

Tiam la caro eksentis grandan koleregon kontraŭ Morozov, malpermesis al
li sin montri en la palaco kaj ordonis, ke li ne tondigu siajn grizajn
harojn, ĝis kiam la caro deprenos de li sian malfavoron. Kaj la bojaro
ne sin montris plu inter la korteganoj. De tiam li ĉiam surhavis
modestan vestaron, ne kombis la barbon, kaj lian larĝan frunton kovris
longaj grizaj haroj. Malfeliĉa li estis, ne vidante tiel longe sian
caron, sed tamen li ne senhonorigis sian genton, li ne sidiĝis pli
malsupre ol Godunòv!

La domo de Morozov estis riĉega. La servistoj timis kaj amis la
mastron. Ĉiun alvenantan li akceptis gastame. Konatoj kaj nekonatoj
ĝuadis lian afablecon: al ĉiuj li disdonadis bonkorajn vortojn,
riĉajn vestojn kaj saĝajn konsilojn. Sed plej multe li karesis, plej
multe superŝutis per donacoj sian junan edzinon Heleno'n, kaj la edzino
ŝajne sincere amis lin; ĉiumatene kaj ĉiuvespere ŝi longtempe
preĝis surgenue en sia preĝeja ĉambro, fervore preĝis por lia sano
kaj feliĉo.

Ĉu estis ŝi kulpa pri tio, ke meze de afabla interparolado kun la
edzo, meze de fervora preĝado antaŭ la sanktaj pentraĵoj subite kaj
nevole ŝia imago prezentis al ŝi figuron de la juna heroo, algalopanta
kun levita ŝestopro[21] kaj pelanta antaŭ si disordigitajn litovajn
regimentojn? Ĉu estis ŝi kulpa pri tio, ke la sama figuro persekutis
ŝin ĉie, hejme kaj en preĝejo, tage kaj nokte, ŝin riproĉante:
"Heleno! Vi rompis vian vorton, vi ne ĝisatendis mian revenon, vi
trompis min!"

La 24-an de junio de la jaro 1565-a, en la tago de Ivano la Banisto,
ĉiuj sonoriloj en Moskvo de l' mateno komencis sonori kaj ne ĉesis dum
la tuta tago. La preĝejoj estis plenplenaj. Post la meso la popolo
plenigis la stratojn. Junuloj kaj maljunuloj, riĉaj kaj malriĉaj,
ĉiuj alportadis hejmen verdajn branĉojn, florojn, freŝajn betuletojn,
ornamitajn per rubandoj. Ĉio estis gaja, vivoplena, multkolora.

Sed tagmeze la stratoj senhomiĝis: iom post iom la popolo disiĝis, kaj
baldaŭ oni ne povus en Moskvo renkonti eĉ unu homon en la stratoj.
Ekregis morta silento. La bonaj kristanoj dormis en siaj ĉambroj, kaj
neniun oni povus trovi, kiu kolerigus Dion, promenante en la stratoj,
ĉar Dia ordono estas, ke homo same kiel besto ripozu dum tagmezo, kaj
estas do peko malobei Dion, se ne urĝas iu afero. Tiel ĉiuj dormis,
Moskvo aspektis kiel neloĝata urbo. Nur en Bàlĉugo[22], en ĵus
konstruita drinkejo, aŭdiĝis krioj kaj kantoj. Tie, malgraŭ tagmezo,
diboĉfestenis militistoj, preskaŭ ĉiuj junaj, riĉe vestitaj. Ili
sidis ne nur en la drinkejo, sed ankaŭ ekstere, sur la korto, en la
strato. Ĉiuj estis ebriaj; iu junulo, kuŝante tere, verŝis pokalon da
vino sur sian veston, alia per raŭka voĉo penadis kunkanti, sed eligis
nur malklarajn, nekompreneblajn sonojn. Selitaj ĉevaloj staris ĉe la
pordego. Al ĉiu selo estis alligita balailo kaj hunda kapo.

Samtempe du rajdantoj ekaperis sur la strato. Unu el ili, kiu surhavis
karmezinan kaftanon kun oraj penikoj kaj blankan orŝtofan ĉapon, el
sub kiu falis ondantaj densaj blondaj bukloj, sin turnis al sia
kunvojaĝanto:

--Ĉu vi vidas la drinkulojn, Miĥeiĉ?

--Jes, bojaro kara, mi vidas. Ha, kiel ili bruegas!

--Sed atentu iliajn selojn!

--Jes, jes, bojaro: balailojn kaj hundajn kapojn ili kunportas, simile
al tiu rabisto Ĥomjàk. Do ili efektive estas caraj viroj. Kion ni
faris, bojaro? Kaj nun?

Serèbrjanij sulkigis la brovojn.

--Iru, demandu ilin, kie loĝas bojaro Morozov?

--He, bonuloj, honestuloj! ekkriis Miĥeiĉ, algalopante la aron: kie
loĝas lia bojara moŝto Druĵino Andrèeviĉ Morozov?

--Por kio scii, kie loĝas ĉi tiu hundo?

--Mia bojaro princo Serèbrjanij havas leteron al Morozov de vojevodo
princo Pronskij el la granda regimento.

--Donu la leteron!

--Ne eble, ne eble! Ĉu vi freneziĝis? Kial mi donos al vi la princan
leteron?

--Donu la leteron, maljunulaĉo, tuj donu! Ni rigardu, ĉu tiu ĉi
Morozov ne elpensis perfidon, ĉu li ne intencas pereigi la caron!

--Kanajloj!--ekkriis Miĥeiĉ, forgesante ĝisnunan singardemon: ĉu mia
mastro povas esti perfidulo aŭ interrilati kun perfiduloj?

--Ha, vi volas insulti? For de ĉevalo! Kamaradoj, ni vipu lin!

En la sama momento Serèbrjanij algalopis.

--Haltu!--li ordonis per tiel severega voĉo, ke ili obeis malgraŭvole.

--Se iu el vi,--daŭrigis la princo: se iu ektuŝos ĉi tiun viron eĉ
per fingro, mi dishakos la kapon al li, kaj vi ĉiuj respondos pro tio
antaŭ la caro!

La opriĉnikoj konfuziĝis. Sed novaj iliaj kunuloj aliris el apudaj
stratoj kaj ĉirkaŭis la princon. Arogantaj paroloj aŭdiĝis; kelkaj
opriĉnikoj jam elingigis la sabrojn, kaj granda malfeliĉo trafus la
princon, se en la sama momento tute proksime ne eksonus voĉo, kantanta
psalmon, voĉo, kiu haltigis la opriĉnikojn iom mirakle. Ĉiuj
ekrigardis al la direkto, de kie estis aŭdata la voĉo. Laŭlonge de la
strato iris viro ĉirkaŭ kvardekjara, vestita nur per tola ĉemizo. Sur
lia brusto tintadis feraj krucoj kaj ĉenoj, en la manoj li tenis lignan
rozarion. Lia pala vizaĝo, kun maldensa barbo, esprimis
eksterordinaran bonkorecon, sur la lipoj vagis rideto, sed la okuloj
havis malhelan kaj distritan rigardon.

Ekvidinte Serèbrjanij'n, li interrompis la kanton, rapidege aliris lin
kaj ekrigardis lin rekte en la vizaĝon.

--Vi ĉi tie?--li demandis, kvazaŭ mirante: por kio vi estas ĉi tie,
inter ili?..

Kaj, ne atendante respondon, li rekomencis la psalmon:

"Feliĉa estas la homo, kiu ne iras laŭ konsilo de malpiuloj!.."

La opriĉnikoj deflankiĝis kun respekto, sed la viro, ne atentante
ilin, daŭre rigardis la princon.

--Nikĉjo, Nikĉjo,--li diris, skuante la kapon: kien vi venis?

Serèbrjanij, kiu vidis la viron por la unua fojo, ekmiregis, ke li
konas lian nomon.

--Ĉu vi min konas?--li demandis.

La frenezulo ekridis.

--Vi estas mia frato!--li respondis: mi tuj vin ekkonis. Vi estas same
freneza, kiel mi... Kaj ne pli saĝa, alie vi ne venus ĉi tien. Vian
tutan koron mi bone vidas. Pura ĝi estas, nenion ol puran veron ĝi
enhavas,--ni ambaŭ estas frenezuloj. Kaj tiuj homoj,--li daŭrigis,
montrante la opriĉnikojn,--tiuj homoj estas por ni fremduloj. Fi!..

--Bazĉjo,--demandis unu el la opriĉnikoj: kion vi bezonas? Eble monon?

--Ne, ne, ne,--respondis la frenezulo: de vi mi nenion prenos. Bazĉjo
nenion prenos de vi, sed vi donu al Nikĉjo, pri kio li petas.

--Homo Dia,--rediris Serèbrjanij: mi deziras ekscii, kie loĝas bojaro
Morozov?

--Druĵino? Nia Druĵino? Piulo! Sed fierega... tiom fierega! Li ne
ŝatas klini sian kapon... Tamen baldaŭ li devos klini, kaj ĝi plu ne
releviĝos...

--Kie li loĝas, Bazĉjo?--bonkore ripetis Serèbrjanij sian demandon.

--Mi ne diros,--respondis la frenezulo, kvazaŭ kolera: aliaj diru! Mi
ne volas vin sendi por fari nebonan agon!

Kaj li tuj foriris, kantante sian psalmon.

Ne penante kompreni la strangajn parolojn, Serèbrjanij ree sin turnis
al la opriĉnikoj.

--Nu, li demandis: ĉu vi fine diros al mi, kie mi trovos la domon de
Morozov?

--Iru ĉiam rekten,--malafable respondis unu el ili: jen tie turnu
maldekstren, kaj vi trafos en la neston de l' maljuna korvo!

Dume la princo pli kaj pli malproksimiĝis, la opriĉnikoj, kiujn la
apero de l' frenezulo silentigis, ree ekbruegis.

--He, he! ekkriis unu: salutu niaflanke Morozov'n kaj diru, ke li sin
preparu por esti pendigita: tro longe li vivas!

--Kaj ankaŭ por vi mem preparu la ŝnuron!--aldonis alia.

Sed la princo tute ne atentis iliajn parolojn.

--Kion volis diri la frenezulo? li meditadis, rajdante kun mallevita
kapo.--Kial li ne volis montri al mi la domon de Morozov, aldoninte, ke
li ne volas min sendi por fari nebonan agon?

Voje la princo kaj Miĥeiĉ renkontis ankoraŭ multe da opriĉnikoj.
Kelkaj jam estis ebriaj, aliaj nur iris drinkejon. Ili ĉiuj aspektis
arogante, kaj kelkaj el ili permesis al si tiajn maldelikatajn parolojn
koncerne la preterrajdantoj, ke videble estis, ke ili jam alkutimiĝis
al senpuneco.



ĈAPITRO V.

Renkontiĝo.


Rajdante sur la bordo de Moskvo-rivero, oni bone povis vidi la tutan
ĝardenon de Morozov.

Florantaj tilioj ĉirkaŭis la klarakvan lageton, kiu liveradis abundan
manĝaĵon al la bojaro dum fasttagoj. Malantaŭ la lageto kreskis
verdaj pom-, ĉeriz- kaj prunarboj. Mallarĝaj vojetoj zigzage iris tra
nefalĉita herbo. Varmega estis la tago. Orflugilaj skaraboj rondflugis
super bonodorantaj floroj de ruĝaj nekulturitaj rozoj; abeloj zumis en
foliaro de tilioj; griloj ĉirpis en densa herbaĵo; el super la ruĝaj
ribarbetoj estis vidataj larĝaj kapoj de grandaj sunfloroj, kiuj
ŝajnis ĝui la tagmezan sunon.

Bojaro Morozov jam de unu horo ripozis en sia dormoĉambro. Heleno kun
siaj servistinoj sidis sub la tilioj sur herba benko, apud palisaro. Ŝi
surhavis helbluan veluran ljetnikon[23] kun rubenaj butonoj. Larĝaj
muslinaj manikoj, delikate falditaj, estis ĉirkaŭligitaj super la
kubutoj per perlaj ĉirkaŭmanoj. Perlaj orelringoj malsuprenpendis ĝis
la ŝultroj; la kapon kovris kokoŝniko[24], ankaŭ ornamita per perloj;
sur la piedoj ŝi havis marokenajn ŝuetojn orbroditajn.

Heleno ŝajnis esti gaja. Ŝi ridis kaj ŝercis kun knabinoj.

--Via bojarina moŝto,--diris unu el ili: provu ankoraŭ unu fojon ĉi
tiujn ĉirkaŭmanojn, ili estas plej belaj.

--Sufiĉe, sufiĉe, knabinoj--respondis Heleno per afabla voĉo.--Jam de
pli ol unu horo vi ĉiam min ornamas; sufiĉas por hodiaŭ!

--Surmetu nur ĉi tiun ĉirkaŭkolon! Tiam vi estos vera sankta
pentraĵo, ore enkadrigita!

--Ĉesu, Pranjo, granda peko estas tiel paroli!

--Nu, bone, se vi ne volas vin ornami, via bojarina moŝto, ni ludu
ŝtonetojn aŭ eble gorjelki![25] Aŭ ĉu vi ne volas nutri fiŝojn en
lageto aŭ balanciĝi sur balancilo? Eble vi deziras, ke ni kantu ion?

--Kantu, karulino, kantu por mi, Pranjo, tiun kanton, kiun vi kantis
antaŭnelonge, ŝirkolektante berojn!

--Ne, via bojarina moŝto, ne ĝojiga estas tiu kanto. Ĝi ne taŭgas
por festtago!

--Sed mi deziras nepre ĝin aŭdi, kantu do, Pranjo, mia karulino!

--Bone, bone, via bojarina moŝto: mi ĝin volonte kantos, se vi tion
nepre deziras; sed ne mi estos kulpa, se vi poste malĝojiĝos! Nu,
kamaradinoj, kunkantu!

La knabinoj sidiĝis ronde, kaj Pranjo per plenda voĉo ekkantis:

  Ho, ve, ve, se vintre ne estus malvarmege,
  Estus ankaŭ vintre florantaj la floretoj!
  Ho, ve, ve, se nuntempe ne havus mi ĉagrenon,
  Estus ankaŭ nun mi gaja kaj senzorga,
  Mi nun ne ploregus, sidante ĉe fenestro,
  Vane rigardante kamparon kaj herbejon...

     * * * * *

  Kiam mi trapaŝis hejman pordon,
  Zorge mi sublevis la vestaron,
  Por ke mia pelto zibelfela
  Per butonoj helaj ne ekbruu:
  Min ne devas vidi do bopatro mia,
  Min ne devas aŭdi edzo, lia fil'!

Pranjo ekrigardis la bojarinon: du larmoj ruliĝis el la okuloj de
Heleno.

--Malsaĝulino mi estas! ekkriis Pranjo: kion mi faris? Obeis mi al
la bojarino por mia malfeliĉo! Ĉu bone estas kantigi tiajn kantojn,
kara nia bojarino?

--Ne bone estas koni kaj kanti tiajn kantojn!--aldonis Dunjo, knabino
kun gajaj, vivecaj, nigraj okuloj.--Jen, aŭskultu, kian kanton mi
tuj ekkantos. Mi ĵuras, ke mi ĝojigos ŝian bojarinan moŝton!

Kaj Dunjo tuj eksaltis, apogis unu brakon al la kokso, la alian levis
supren, kliniĝis iom flanken kaj lerte kaj gracie dancante ŝi
ekkantis:

  "Panteleo Kuzmìĉ nun ornamas sin
  Kaj promenas li en belega kort'.
  Mustelpelton li havas ĝis la ter',
  Per zibela ĉap' li kapkovris sin.
  Ĉiam estas al li Dipatrina favor',
  Bela, bela estas fianĉino ĉe li.
  La bojaroj ĉiuj admiradas lin,
  Same kiel la bojarinoj;
  La bojaroj diras: "kiu estas li?"
  Bojarinoj diras: "kies fianĉo li?"
  Fianĉino diras: "mia kara kor'!"

Finis Dunjo kaj ekridis. Sed Heleno ankoraŭ pli malĝojiĝis. Ŝi
longe detenis la larmojn, sed subite ŝi kovris la vizaĝon per
ambaŭ manoj kaj eksplodis per ploregoj.

--Jen kion kaŭzis nia kantado!--ekkriis Pranjo: kion fari nun? Se
Druĵino Andrèeviĉ ekvidos la postplorajn okulojn de l' bojarino,
li ekkoleros, ke ni ne sukcesis ŝin amuzi!

--Miaj karaj kamaradinoj!--subite ekkriis Heleno, ĉirkaŭprenante
Pranjon: ni ploru kune! Ne malhelpu min!

--Kio estas al vi, kara bojarino? Kial vi tiel malĝojas?

--Ne tuj ĝi fariĝis, karulinoj! De mateno mi sentas min malgaje.
Kiam komenciĝis sonorado en preĝejoj, kiam mi ekvidis el la
fenestro arojn da viroj kaj virinoj, gaje rapidantajn al preĝejo,
tuj mi eksentis tian grandan malĝojon... Kaj ĝis nun doloras mia
koro! Krome, la tago estas tiel hela, sunbrila, kaj vi komencis min
ornami... Rapide demetu de mi ĉiujn ĉi tiujn ĉirkaŭmanojn,
rapide, karulinoj, demetu mian kokoŝnikon, plektu mian harligon laŭ
knabina kutimo!

--Ne, ne! estas peko ĉi tion fari, via bojarina moŝto! Ĉu estas
permesite plekti viajn harojn laŭ nia knabina kutimo? Dio nin gardu!
Druĵino Andrèeviĉ povus ekscii...

--Ne, karulinoj, kiel li ekscios? Poste mi ree surmetos la
kokoŝnikon!

--Ne, ni tion ne faros, ni ne volas peki, via bojarina moŝto, eĉ se
vi koleros!

--Ĉu estas peko,--meditis Heleno, eĉ rememorigi al si pasintan
tempon?--Nu, bone,--ŝi diris al la knabinoj: mi ne demetos la
kokoŝnikon, sed permesu, Pranjo, ke mi plektu vian harligon same,
kiel antaŭnelonge estis plektata la mia!

Pranjo, ruĝa pro plezuro, ekgenuis antaŭ la bojarino. Heleno
displektis ŝiajn harojn, dividis ilin je multaj egalaj faskoj kaj
komencis plekti larĝan rusan harligon, enhavantan naŭdek
harfaskojn. Ne facila estis ĉi tiu laboro. Plekti oni devis plej
malforte, por ke la harligo, kvazaŭ krado, kovru la tutan nukon kaj
poste malsuprenfalante iom post iom mallarĝiĝu. Heleno plektis
diligente, intermiksante kelkajn harfaskojn kun perlaj fadenoj.

Jen, la harligo estas finplektita! Heleno alligis al ĝia pinto
triangulan kosnikon[26] kun multekostaj ringoj.

--Mi finis, Pranjo,--ŝi ekkriis, admirante sian verkon.--Nun
ekstaru, preterpaŝu antaŭ ni! Ĉu ne vere, knabinoj, tia harligo do
estas pli bela ol kokoŝniko?

--Ĉio siatempe, via bojarina moŝto,--ridante respondis la knabinoj:
sed sciu, ke Dunjo volonte surhavus kokoŝnikon, ĉu ne vere?

--Nu vi, mokantulinoj!--respondis Dunjo.--Mi volonte neniam forlasus
mian harligon! Sed mi konas knabinojn, kiuj ne sen plezuro renkontas
bojaran ekonomon...

La knabinoj laŭte ekridegis kaj kelkaj el ili konfuzite ruĝiĝis.
Bela do devis esti la bojara ekonomo!

--Kliniĝu iomete, Pranjo, mi volas meti ankoraŭ rubandon kun
pòdnizi[27]. Vi scias, knabinoj, hodiaŭ ni havas feston de Ivano la
Banisto, hodiaŭ eĉ nimfoj plektas siajn harojn.

--Ne, ne, vi eraras, kara bojarino, ne hodiaŭ, sed je Semiko[28] kaj
je Pentekosta tago la nimfoj plektas siajn harojn. Sed hodiaŭ la
nimfoj vagas kun displektitaj haroj, forlogante la homojn for de la
filiko, por ke neniu deŝiru ĝian floreton[8].

--Gardu nin Dio,--diris Pranjo: kiom multe da strangaĵoj okazas en
ĉi tiu tago! Mi tute ne dezirus ion vidi!

--Ĉu vi timas la nimfojn, Pranjo?

--Sendube! Kial ne? Dum hodiaŭa nokto mi ne konsentus iri en
arbaron, same kiel je Pentekosto kaj dum semajno de l' nimfoj: tiam
la knabinojn ili morttiklas, la junulojn per amo pereigas!

--Nu, Pranjo, vi rakontas tion, kion vi mem ne scias! interrompis
alia knabino.--Ĉu ekzistas nimfoj ĉi tie, apud Moskvo? Ili tute
forestas ĉe ni. En Malgrandrusujo estas alia afero, tie svarmas
nimfoj. Pli ol unu junulon ili jam frenezigis. Junulo, kiu ekvidos
nimfon, sopiras al ŝi dum la tuta vivo, ĝis la morto; edziĝinta--li
forrifuzas sian edzinon, siajn infanojn, fraŭlo--li forgesas sian
amatinon!

Heleno ekmeditis.

--Knabinoj!--ŝi subite demandis: ĉu ekzistas nimfoj en Litovujo?

--Ho, jes, via bojarina moŝto, ĝuste tie estas ilia patrujo: en
Litovujo kaj en Malgrandrusujo...

Heleno profunde ekspiris. Sammomente aŭdiĝis ĉevala piedfrapado,
kaj el super la palisaro ekaperis la blanka ĉapo de Serèbrjanij.

Ekvidinte viran figuron, Heleno volis forkuri, sed ŝi ekkonis lin
kaj kvazaŭ rigidiĝis. La princo haltigis la ĉevalon. Li ne fidis
al siaj okuloj. Mil malsamaj pensoj en unu momento trakuris lian
kapon. Li vidis antaŭ si Helenon, filinon de Pleŝĉeev-Oĉin,
Helenon, kiu lin amis, kiu antaŭ kvin jaroj estis ĵurinta al li
resti fidela. Sed kial do ŝi troviĝas en la ĝardeno de l' bojaro
Morozov?

Nur tiam Serèbrjanij rimarkis la perlornamitan kokoŝnikon sur ŝia
kapo. Li paliĝis...

Ŝi estis edziniĝinta!

--Ĉu mi sonĝas? li pensis, rigardante ŝin per senmovaj, preskaŭ
teruritaj okuloj.

--Knabinoj!--petis Heleno: foriru, mi vin petas, lasu min por iom da
tempo, mi vin vokos. Mia Dio, mia Dio! Sankta Dipatrino! Kion fari?
Kion diri al li?

Dume Serèbrjanij retrovis la vortojn.

--Heleno Dmìtrievna!--li diris per decidoplena voĉo.--Bonvolu
respondi al mi unu vorton: vi estas edziniĝinta? Ne trompo, ne
ŝerco estas ĉi tio? Ĉu vere vi estas edziniĝinta?

Plena je malespero, Heleno ne tuj trovis la vortojn.

--Respondu, Heleno Dmìtrievna, ne moku min plue,--ni ne havas do
Kristnaskan semajnon?[29].

--Aŭskultu min! murmuretis Heleno.

La princo ektremis.

--Mi havas nenion por aŭskulti!--li diris: mi ĉion komprenas. Ne
perdu la vortojn senbezone, adiaŭ, via bojarina moŝto!

Kaj li ektiregis la bridon de sia ĉevalo.

--Nikito Romànoviĉ!--ekkriis Heleno: pro Jezuo Kristo, pro Sankta
Virgulino,--aŭskultu min! Poste mortigu min, sed nun aŭskultu...

Ŝi ne povis paroli plu, ŝia voĉo rompiĝis, ŝiaj genuoj
fleksiĝis, ŝi falis sur la herban benkon kaj petegante etendis al
la princo siajn brakojn.

Konvulsio trakuris lian tutan korpon: kun kompato en la koro, li
haltis.

Heleno, perdante la spiron pro larmoj, komencis rakonti, kiel ŝin
persekutadis Vjàzemskij, kiel fine la caro intencis ŝin edzinigi
kun sia favorato kaj kiel ŝi, malesperinte, fariĝis edzino de l'
maljuna bojaro. Interrompante la rakonton per ploro, ŝi kulpigadis
sin pri nevola perfido, ŝi konsentis, ke ŝi devus sin mortigi, sed
ne edziniĝi kun alia viro, ŝi malbenadis sian kuraĝmankon...

--Vi min ne povas nun ami, kara princo,--ŝi parolis: la sorto ne
volis, ke ni nin amu reciproke! Nur promesu al mi, ke vi min ne
malbenos; diru, ke vi pardonas al mi mian grandegan kulpon!

La princo aŭskultis kun sulkigitaj brovoj, sed ne diris eĉ unu
vorton.

--Nikito Romànoviĉ!--timeme ekmurmuretis Heleno: pro Dio, parolu
ion ajn!

Kaj ŝi direktis al li la okulojn, plenajn je timo kaj atendo, kaj
ŝia tuta animo alcentriĝis en ĉi tiu peteganta kaj elokventa
rigardo.

Fortege bataladis Serèbrjanij kun si mem.

--Via bojarina moŝto!--li fine diris per tremanta voĉo: sendube tia
estis volo de Dio... kaj vi ne estas tiel multe kulpa... jes, certe,
vi tute ne estas kulpa... mi havas nenion por pardoni al vi, Heleno
Dmìtrievna, mi ne malbenas vin, ne, tute kontraŭe, je Dio--mi, mi
vin amas, amas kiel antaŭe...

Ĉi tiuj vortoj senkonscie elglitis el lia buŝo.

Heleno ekkriis, ekploregis kaj sin ĵetis al la palisaro. Samtempe la
princo sin levis en piedingoj kaj ekkaptis la trabojn de l' palisaro.
En la ĝardeno Heleno jam staris sur la benko. Ne meditante, preskaŭ
senkonscie ili sin ĵetis unu al alia, kaj iliaj lipoj kuniĝis...

Kison donis Heleno al la juna bojaro! Edzino ruzega trompis sian
maljunan edzon! Ŝi forgesis la ĵuron, kiun ŝi faris en la tago de
edziĝo! Kiel nun ŝi ekaperos antaŭ sia Druĵino Andrèeviĉ? Li
ĉion ekscios, rigardinte nur ŝiajn okulojn. Kaj ne tia homo li
estas, ke li indulgos ŝin! Malpli multe Druĵino ŝatas la vivon, ol
sian honoron! Mortigos la maljunulo sian edzinon, mortigos li ankaŭ
la princon Nikito'n Romànoviĉ...



ĈAPITRO VI.

La gasto.


Morozov estis koninta la princon Serèbrjanij kiel knabon, kaj poste ili
dum longa tempo ne vidis unu la alian. Kiam Serèbrjanij forveturis
Litovujon, Morozov estis vojevodo de iu malproksima provinco; pli ol dek
jaroj pasis de post ilia lasta sinvido. Sed Druĵino Andrèeviĉ ne
multe ŝanĝiĝis: li estis vigla, kiel antaŭe, kaj la princo ĉiam tuj
ekkonus lin, ĉar la persono de l' maljuna bojaro estis de tia speco,
kiu firme engravuriĝas en la memoro. Eĉ lia altkreska kaj korpulenta
figuro imponis. Li estis unu kapon pli alta ol Serèbrjanij. Malpale
blondaj haroj, inter kiuj aperis jam multe da grizaj, senorde
malsuprenfalis sur lian saĝan frunton, markitan per kelkaj profundaj
cikatroj. Larĝa barbo, preskaŭ tute griza, duonkovris lian bruston. El
sub malhelaj densaj brovoj brilis penetremaj okuloj kaj ĉirkaŭ la
buŝo ludis afabla rideto kun nuanco de ia ruzeco. Liaj manieroj, lia
gracia sinteniĝo esprimis ion similan al leono, ian eksterordinare
kvietan, gravan trankvilecon, memestimon kaj altan memfidon. Lin
vidante, ĉiu ekpensus: "bone estas ne malpaci kun ĉi tiu viro!" Kaj
samtempe ĉiu dirus al si mem: "ne bone estus havi tian malamikon!"
Efektive, liaj trajtoj, atente rigardataj, divenigis, ke lia kvieta
vizaĝo devos fariĝi teruriga en momentoj de kolero! Sed afabla rideto
kaj sincera, ne ŝajnigata bonkoreco baldaŭ malaperigis ĉi tiun
impreson.

--Bonan tagon, mia princo, bonan tagon, mia kara gasto! Estu la
bonvenanto!--parolis Morozov, enirigante la princon en vastan ĉambron
kun kahela kuŝbenko apud la forno, kun longaj kverklignaj benkoj, kun
multekostaj bataliloj sur la muroj kaj kun amaso da bela ora kaj
arĝenta vazaro sur larĝaj murbretoj.

--Bonan tagon, princo! Jen kian gaston sendis al mi Dio! Mi memoras vin,
Nikĉjo, kiam vi estis ankoraŭ tute malgranda knabeto. Brava knabeto,
vera bravulo! Kiam vi, knaboj, ludis gorodkì[30], ne bone sin sentis,
Nikĉjo, viaj kontraŭuloj. Vi tiam fariĝis kiel juna falko, ekbolis
via juna sango, ekkoleregis vi, kvazaŭ malgranda ursido,--ne riproĉu
al mi, Nikito Romànoviĉ, ĉi tiun ne tre delikatan komparon! Kaj poste
vi komencadis faligi iujn dekstren, aliajn maldekstren, tiel ke la koro
ĝojis. Kaj nun kiel belega, kiel brava vi estas, verdire, mia princo!
Pri viaj faroj en Litovujo mi ankaŭ aŭdis! Bone, bone vi ilin
renversis, same kiel iam viajn ludkamaradojn!

Gaje ridetis Morozov, kaj brilis lia leonsimila vizaĝo.

--Ĉu vi memoras, Nikĉjo,--li daŭrigis, ĉirkaŭprenante la princon
per unu brako:--ĉu vi memoras, kiel dum ludado vin, knabon, kolerigis
ĉiu trompo? Se vi interbatalis kun iu, vi pli volonte cedis al
kontraŭulo, ol agus kontraŭ la kondiĉoj de l' ludo, ekzemple
substarigus la piedon kaj cetere. Ĉion vi estis preta toleri, sed ĉiam
vi restis verema, kaj al neniu estis permesate trompi aŭ superruzi vin!

La princo sentis sin ĝenata en ĉeesto de Morozov.

--Bojaro,--li diris: mi havas por vi leteron de princo Pronskij!

--Dankon, mia princo! Mi ĝin poste legos, mi ankoraŭ havos la tempon,
kaj nun mi volas vin regali. Kie do estas Heleno? He, servistoj! Diru al
ŝia bojarina moŝto, ke ni havas karan gaston, la princon Serèbrjanij,
ke ŝi bonvolu veni kaj regali la gaston!

Malrapide kaj facilmove eniris Heleno kun pleto en la manoj. Sur la
pleto staris pokaloj plenaj je diversspecaj vinoj. Heleno profunde
salutis la princon, kvazaŭ ŝi lin vidis por la unua fojo. Ŝi estis
mortpala.

--Mia princo,--diris Morozov,--jen mia kara edzino, Heleno Dmìtrievna!
Amu ŝin kaj estimu, Nikito Romànoviĉ! Vi do estas kvazaŭ nia
parenco. Via patro kaj mi--ni estis kvazaŭ fratoj, sekve, mia edzino
ankaŭ ne devas esti fremda por vi. Salutu, Heleno, regalu la princon.
Trinku, mia kara princo, ne malŝatu nian regalaĵon! Kion mi povas,
tion mi elŝovas! Jen estas roma vino, jen la hungara, jen mieltrinkaĵo
framba, preparita de la mastrino mem!

Morozov profunde salutis.

La princo respondis al salutoj de ili ambaŭ kaj eltrinkis unu pokalon.

Heleno ne ekrigardis la princon. Ŝiaj longaj okulharoj kovris la
pupilojn. Ŝi tremadis, kaj la pokaloj tintadis sur la pleto.

--Kio estas al vi, Heleno? subite demandis Morozov,--ĉu vi malsaniĝis?
Via vizaĝo estas blanka kiel neĝo! Helenjo--li aldonis mallaŭte: eble
ree preterrajdis Vjàzemskij? Jes? Ne ĉagrenu, Helenjo! Ĝi ne estas ja
via kulpo! Ne restu plue sola en la ĝardeno, sen mi! Trankviliĝu tuj,
mia karulino, mi ne permesos, ke oni vin ofendu. Nu, ridetu, estu pli
gaja, por ke la gasto nenion rimarku!--Pardonu, kara princo, ke mi
klopodas, mi nur petis la edzinon, ke la tagmanĝo estu tuj preta. Vi
certe ankoraŭ ne tagmanĝis, princo?

--Dankon, bojaro, mi jam tagmanĝis.

--Ne dankinde, mia kara. Vi tagmanĝos ankoraŭ unu fojon! Iru, Helenjo,
iru, pretigu pli rapide. Vi, princo kara, ne rifuzu al maljunulo, mi ja
estas en cara malfavoro! Ne pligrandigu mian doloron!

Morozov montris siajn longajn netonditajn harojn.

--Jes, jes, mi vidas, bojaro, sed mi ne fidas al miaj okuloj. Vi--en
malfavoro? Pro kio? Pardonu al mi mian demandon!

Morozov ekspiris.

--Pro tio, princo, ke mi ŝatas antikvajn kutimojn, ke mi gardas bojaran
honoron kaj ne falas teren antaŭ homoj novaj!

Ĉe tiuj ĉi vortoj lia vizaĝo malsereniĝis, kaj liaj okuloj prenis
severegan esprimon.

Li rakontis pri sia malpaco kun Godunòv, maldolĉe plendante pri la
maljusteco de la caro.

--Jes, princo mia, multaj ŝanĝoj okazis en Moskvo de post kiam la caro
kreis institucion de opriĉnikoj.

--Kion signifas ĉi tiu institucio, diru, mi petas, bojaro! Mi jam vidis
opriĉnikojn, sed mi nenion komprenas.

--Certe ni ekkolerigis Dion, mia princo, kaj Li mallumigis la klarajn
okulojn de l' caro! Post kiam oni kalumniis pri perfido la carajn
favoratojn Silvestron kaj Aleksiso'n Adaŝev, post kiam la caro forigis
ilin ambaŭ de l' kortego, ni ne havis plu feliĉajn tagojn. La caro
suspektas eĉ nin, siajn fidelulojn! Li ĉiam parolas pri perfido, pri
komploto, li elpensas tion, kion eĉ ne eble estas imagi! Kaj la novaj
homoj ĝojas kaj ĉiam murmuretas al li en orelon pri bojaroj, ĉu pro
kolero kontraŭ kelkaj el ili, ĉu pro espero havi sian propran
profiton. Kaj la caro ilin ĉiujn aŭskultas... Kiu havis malamikon
inter la bojaroj, tiu nun kalumnias la senkulpulon, ke li parolis
kontraŭ la caro, ke li intencis venigi la ĥanon aŭ litovan reĝidon
en Rusujon. Kaj, ne timante teruran Lastan Juĝon, ili ĵuras sian
kalumniaĵon antaŭ Krucifikso, ili donas mensogajn subskribojn. Multaj
senkulpaj homoj estis malliberigataj, multaj--turmentataj. Estas sufiĉe
nur diri "slovo i djelo"[31], por komencigi esploron pri politika
perfido. Iam la denuncanto mem estis devigata doni fidindajn pruvojn,
sed nuntempe eĉ ĉe okulvideblaj kontraŭparoloj oni kaptas la
kalumniatan kaj oni esploras la aferon per turmentado. Malfacilan tempon
ni travivas, princo. Tia teruro neniam estis vidata ĉe niaj caroj! La
turmentojn sekvas ekzekutoj. Kaj kiun oni ekzekutis? Eble vi jam aŭdis
pri tio, princo?

--Jes, mi aŭdis, sed ne precize. En Litovujo ni ricevis malfruiĝintajn
novaĵojn. Cetere, kial do vi miras? Ĉu la caro ne havas la rajton
ekzekuti siajn malamikojn?

--Certe, la caro havas la rajton puni kaj pardoni, mi nenion diras
kontraŭ. Sed estas terure, ke oni ne malamikojn ekzekutas, ne
krimulojn, sed ĉiam fidelajn servistojn de l' caro: la okòlniĉij'n[16]
Adaŝev (fraton de Aleksiso) kun malgranda filo; la tri fratojn
Satin, Iohanon Ŝiŝkin kune kun edzino kaj infanoj kaj ankoraŭ
multajn senkulpajn bojarojn.

Per indigno ekflamis la vizaĝo de Serèbrjanij.

--Ne la caro estas kulpa pri tio, sed liaj konsilantoj!

--Ho ve, kara princo! Min dolorigas la vortoj, teruras la penso! Sed mi
diras la veron! Ne nur konsilantoj kaj ĉikanistoj estas kulpaj pri
mortigado de senkulpuloj! Jen kio okazis antaŭnelonge. Basmanov, nova
kravĉij[32] de la caro, plendis al li kontraŭ princo Obolenskij-Ovĉina,
kiu, laŭ lia rakonto, lin vorte ofendis. Kion do faris la caro? Dum
tagmanĝo li propramane trapikis per tranĉilo la koron de l' princo!

--Bojaro!--ekkriis Serèbrjanij kaj salte leviĝis: se iu alia rakontus
al mi la teruraĵon, mi lin nomus kalumnianto! Mi mem lin mortpunus pro
tiaj vortoj!

--Nikito Romànoviĉ! mi jam tro maljuniĝis por esti kalumnianto! Kaj
ĉu mi povus kalumnii mian caron?

--Pardonu, bojaro! Sed diru, ĉu vi mem komprenas ĉi tiun ŝanĝon?
Eble oni ensorĉis la caron?

--Verŝajne. Sed sidiĝu, princo, kaj aŭskultu plue! Foje la caro,
multe drinkinte (hontinda estas eĉ penso pri tio!) kun siaj favoratoj,
surmetis maskon kaj komencis danci. Ĉeestis bojaro Mikaelo Repnìn. Li
ekploris pro ĉagreno. Tiam la caro ordonis al li ankaŭ surmeti
maskon.--"Ne!" respondis Repnìn: "mi ne malhonoros mian bojaran
rangon!" kaj li piedpremis la maskon. Post kvin tagoj oni lin mortigis
en preĝejo, laŭ ordono de la caro.

--Bojaro! Dio nin punas!

--Estu Lia sankta volo super ni, princo! Sed aŭskultu ankoraŭ. La
ekzekutoj ŝajne ne havos finon. Ĉiutage oni verŝas sangon ĉu en
ekzekutejo, ĉu en malliberejoj, ĉu en monaĥejoj. Ĉiutage oni kaptas
tiun aŭ alian bojaran serviston por fari perturmentan esploron. Dank'
al turmentoj kaj teruro multaj konfesas ĉion, pri kio oni ilin
demandas, kaj kalumniadas siajn mastrojn. Kaj tiuj, kiuj ne volas
fordoni siajn animojn en eternan inferon kaj kiuj senkulpigas siajn
bojarojn, tiuj mem estas mortigataj. Multaj suferis pro la vero, multaj
ricevis martiran kronon, mia princo! Iutempe la caro kvazaŭ
rekonsciiĝas. Tiam li pentofaras, li preĝas, ploregas, li sin nomas
mortiganto kaj krimulo... Tiam li dissendas donacojn en monaĥejojn, por
ke oni preĝu pri la mortigitaj. Sed ne longtempe daŭras la pentofarado
de Ivano Vasìljeviĉ! Fine jen kion li elpensis! Aŭskultu, kara
princo! Foje mi vekiĝas frumatene kaj mi vidas grandan tumulton. La
stratoj estas plenplenaj je popolo, oni kuras jen Kremlon, jen el
Kremlo. Ĉiuj krias: "forveturas nia caro, oni ne scias kien!" Teruro
ekposedis min. Mi min vestas, surĉevaliĝas; de ĉiuflanke bojaroj
rapidas Kremlon, iuj surĉevale, iuj piedire, kvazaŭ simpluloj,
forgesinte sian rangon! Kiam ni atingis Iverska-pordegon, ni ekvidis
militistojn, galope rajdantajn el Kremlo; la popolo disiĝas antaŭ ili.
Poste ni ekvidis glitveturilon, kie sidis la caro kun carino kaj kun
malgranda kronprinco. Ilin sekvis multego da glitveturiloj kun havo,
mono kaj vestoj de la caro, poste ree nobeloj, militistoj kaj ĉiurangaj
oficistoj,--ili ĉiuj forlasas Kremlon. Ni volis nin ĵeti al cara
glitveturilo, sed forpuŝis nin la rajdistoj kun la vortoj: "estas
malpermesite!" Tiel la karavano trapaŝis la tutan Moskvon kaj forlasis
la urbon kaj la antaŭurbojn.

Reveninte hejmen, ni longe atendis: eble la caro ŝanĝos sian intencon
kaj revenos Moskvon. Post ok tagoj la ĉefepiskopo ricevas de li
leteron. La caro skribas, ke pro sia granda ĉagreno li, la caro, ne
povante plu toleri la perfidon, forlasas Rusujon kaj foriras tien, kien
Dio bonvolos lin konduki. Kiam tiu sciigo estis disvastigita en Moskvo,
ĉie ekaŭdiĝis ploregoj: "nia caro volas nin forlasi! Kiu nun regos
nin?"

Verdire, severega estas Ivano Vasìljeviĉ, sed Dio mem lin starigis
super ni, tiel ke li, laŭ Dia volo, pro niaj pekoj punadis kaj
ekzekutadis nin. En nia bojara Duma[33] ni decidis, ke ni ĉiuj devas
iri al la caro, fali teren kaj petegi lin. Estis jam konate, ke la caro
loĝas en Aleksandra antaŭurbo, pli ol okdek verstojn de Moskvo. Ni
preĝis Dion kaj ekvojiris. Ekvidinte de malproksime la antaŭurbon, ni
haltis, ree preĝis. Timegon ni sentis! Ne tio nin timigis, ke la caro
povas ordoni nin mortigi, sed ke li nin ne allasos. Tamen ĉio bone
sukcesis. La caro nin allasis. Kaj ni ne rekonis la caron Ivanon! Ian
alian vizaĝon li havis, lia barbo, liaj kapharoj maldensiĝis. Kio
fariĝis al li? Kia ŝanĝo! Longe li parolis al ni: li riproĉis al ni
ĉiujn nefaritajn perfidojn, li kalkulis niajn kulpojn, kiujn ni ne
havis, kaj fine li diris, ke li konsentas resti nia caro nur tial, ke la
ĉefepiskopo kaj la episkopoj pri tio petegas, sed ke li donos siajn
kondiĉojn. Poste li permesis al ni kisi lian manon kaj adiaŭis nin.

--Kiaj estis liaj kondiĉoj? demandis Serèbrjanij.

--Vi poste ekscios, princo, bonvolu aŭskulti! Post tri semajnoj Ivano
Vasìljeviĉ alvenis Moskvon. Granda ĝojado estis, pli granda ol dum
Paskotagoj. La caro kunvenigis la Duma'n: bojarojn same kiel pastraron.
Kaj kiam ni kunvenis, li diris al ni, ke li konsentas resti nia caro
kondiĉe, ke oni lasu al li ekzekutigi liajn malamikojn, malfavorigi
perfidulojn, konfiski ilian havon kaj ke nek ĉefepiskopo, nek iu civila
estraro tedu lin per petoj pri kompato. "Mi volas", li diris, "fondi
novan institucion: ne nur mi havos apartan gardistaron, sed mi proprigas
al mi por miaj bezonoj ankaŭ kelkajn urbojn kaj antaŭurbojn kaj eĉ en
Moskvo kelkajn stratojn. Ĉi tiujn urbojn kaj stratojn kaj mian propran
gardistaron mi de nun nomas "opriĉnino" kaj ĉio alia estos
"zèmŝĉino"[4]. Kaj ke la bojaroj kun ĉefepiskopo ne sin enmiksu en
mian regionon! Nur ĉe tiaj kondiĉoj mi konsentas repreni la regadon".
Kaj de post tiu tago li komencis elekti por si novajn homojn,
opriĉnikojn, atentante, ke ili ne estu altranguloj kaj ke ili promesu
ne havi rilatojn kun bojaroj. Al ili li fordonis sian tutan regionon kun
ĉiuj domoj, kun la tuta havo; kaj la antaŭajn posedantojn de ĉi tiu
regiono, entute preskaŭ dekdu mil, li forpelis el iliaj domoj, kvazaŭ
brutaron el staloj. Verdire, mia princo, ĝis nun mi ne povas kredi al
tio, kvankam mi mem ĉion vidis! Kaj nun vagadas en Rusujo diablaj
sangavidaj aroj kun balailoj kaj hundaj kapoj: ili piedpremas la veron,
ili forbalaas ne perfidon, sed la rusan honoron, ili mordas ne
malamikojn de l' caro, sed liajn fidelajn servistojn, kaj neniu juĝejo
ekzistas kontraŭ ili!

--Kial vi akceptis ĉi tiujn kondiĉojn?--demandis Serèbrjanij.

--Kara princo! Ĉu oni povas disputi kun la caro, kun la sendito de Dio?

--Vi estas prava, bojaro. Sed li mem demandis vin pri via konsento. Kial
vi ne forrifuzis al li la opriĉnino'n?

--Tiaokaze li ree forveturus! Kion tiam ni farus? Sen la caro oni ne
povas resti! Kion dirus la popolo?

Serèbrjanij meditis.

--Jes, vi diras la veron, ne eble estis resti sen la caro! Sed nun? Kial
vi nun ne diras al la caro, ke ĉi tiu institucio pereigas la tutan
landon? Kial vi ĉion rigardas, komprenas kaj silentas?

--Mi ne silentas, princo,--respondis Morozov dignoplena.--Neniam mi
kaŝis miajn pensojn, tial mi nun estas en malfavoro. Se la caro min
invitos, mi certe ne silentos, sed li min ne invitos... Neniu el la niaj
troviĝas apud li. Rigardu lian sekvantaron! Kiaj altranguloj lin
ĉirkaŭas? Vi ne trovos eĉ unu. Ĉiuj devenas el popolamaso, iliaj
patroj ne taŭgus eĉ esti servistoj de niaj patroj. Ekzemple: la du
Basmanov'j, patro kaj filo, du abomenuloj, unu pli malbona ol alia,
Maluta Skuratov, tiu buĉisto aŭ sovaĝa besto, ĉiam sangkovrita;
Bazĉjo Grjaznòj--ne ekzistas por li iu ajn hontindaĵo; Borìs
Godunòv--preta vendi la gepatrojn kune kun siaj infanoj, se tio nur
helpos al li plialtiĝi en la cara favoro, viro kapabla trapiki ies
gorĝon per tranĉilo kaj moksaluti la trapikitan. Unu sola altrangulo
tie estas,--princo Afonasjo Vjàzemskij. Senhonorigis li sin kaj nin
ĉiujn, malbenitulo! Ne inde estas eĉ paroli pri li!

Morozov eksvingis la manon. Aliaj pensoj ekposedis la maljunulon.
Serèbrjanij ankaŭ sidis meditema: li pensis pri la terura ŝanĝo,
okazinta en la persono de l' caro; por kelke da tempo li preskaŭ
forgesis pri siaj rilatoj kun Morozov, kaŭzitaj de la sorto.

Dume la servistoj preparis la tablon.

Spite la rifuzo de l' princo, Druĵino Andrèeviĉ devigis lin gustumi
multenombrajn manĝaĵojn: ĉiuspecajn gelatenojn, rostaĵojn, supojn,
kukojn kaj porkaĵon. Kaj kiam oni alportis diversajn vinojn, Morozov
plenigis sian pokalon kaj tiun de l' princo per "malvazio", leviĝis,
ordigis siajn longajn harojn kaj tostis, alte tenante sian pokalon:--Por
la sano de nia granda caro, Ivano Vasìljeviĉ!

--Ke Dio malfermu liajn okulojn!--respondis Serèbrjanij, trinkante sian
pokalon ĝis la fundo. Ili ambaŭ faris signojn de kruco.

Heleno ne ĉeestis dum tagmanĝo kaj dum la interparolado de la bojaroj.

Multon ankoraŭ rakontis Morozov pri la ŝtataj aferoj, pri la atako de
l' Krimeaj tataroj kontraŭ Rjazanlando, poste li demandis la princon
pri la litova milito kaj severe mallaŭdis la princon Kurbskij pro lia
forkuro Litovujon[34]. La princo Serèbrjanij detale respondis ĉiujn
demandojn kaj fine rakontis pri sia aventuro kun opriĉnikoj en vilaĝo
Medvedevka, pri hodiaŭa sia malpaco kun ili en Moskvo, pri renkontita
frenezulo Bazĉjo, silentante cetere pri liaj malklaraj, misteraj
paroloj.

Morozov aŭskultis lin kun granda atento.

--Ne bone staras via afero, mia kara princo,--li diris, frotante sian
larĝan frunton;--ne bone! Ne estas mirinde, ke ili volis ĉirkaŭrabi
la vilaĝon: la vilaĝo estas mia, mi estas en malfavoro,--do ĉiu havas
la rajton ofendi miajn vilaĝanojn. Konata afero: oni forprenas, kion
oni povas kunporti, la reston oni forbrulas, la brutaron oni mortpikas.
Tia estas ilia kutimo. La frenezulon mi konas. Li estas efektive Dia
homo. Ne vin solan li nomis ĉe la unua rigardo, ne konante vian nomon:
ŝajne, li ĉion vidas trae. Eĉ la caro lin timas. Kiom da fojoj
Bazĉjo riproĉis la caron tute malkaŝe! Se ni havus pli multe da tiaj
sanktuloj, eble pereus la opriĉnino. Diru, princo, daŭrigis
Morozov,--kiam vi intencas saluti la caron?

--Morgaŭ frumatene, kiam lia cara moŝto estos eliranta el sia
dormoĉambro.

--Kion vi diras, princo? Jam vesperiĝis, kaj vi devas fari ankoraŭ pli
ol cent verstojn?

--Kiel? Ĉu la caro ne loĝas en Kremlo?

--Ne, kara princo, li ne loĝas tie. Kolerigis ni Dion, la caro forlasis
nin, revenis Aleksandran antaŭurbon, tie li loĝas kun siaj
favoratoj,--estu ili enterigitaj sen ĉerkoj!

--Tiuokaze mi devas rapidi, adiaŭ, bojaro. Mi ankoraŭ ne vizitis mian
hejmon. Mi iom ripozos kaj morgaŭ frumatene mi forveturos la
antaŭurbon.

--Princo, ne forveturu!

--Kial, bojaro?

--Vi estos mortigita, Nikito Romànoviĉ!

--Mi estas en la manoj de Dio, faru Li, kion Li volas!

--Princo, aŭskultu! Certe, vi ne memoras min, sed mi vin konis kiel
knabon. Via patro kaj mi--ni estis intimaj amikoj, ni kore amis unu la
alian. Li ne vivas plu, estu li en regno Dia! Neniun vi havas, kiu vin
gardus, kiu donus al vi konsilon. Kaj ne enviinda estas via sorto, ne,
ne enviinda! Se vi iros antaŭurbon, vi pereos, princo, nepre pereos!

--Eble, bojaro! Sekve tia estas mia fatala sorto!

--Restu, Nikĉjo, mi vin gardos. Neniu vin trovos, miaj servistoj vin ne
perfidos, vi loĝos ĉe mi, kvazaŭ mia propra filo!

--Bojaro kara, rememoru, kion vi mem parolis pri Kurbskij. Ne dece estas
al rusa bojaro sin kaŝi de sia caro!

--Nikito Romànoviĉ! Kurbskij estas perfidulo. Li forkuris al malamikoj
de la caro, kaj mi do ne estas malamiko de la caro!

--Pardonu, pardonu, bojaro, forgesu miajn malsaĝajn vortojn! Tamen
estu, kio estos!

--Se vi, Nikĉjo, restos ĉe mi, eble pasos la cara kolero kontraŭ vi,
eble mi kaj la ĉefepiskopo aranĝos vian aferon, dume en la nuna
momento la puno estas neevitebla.

--Mia vivo estas en la manoj de Dio, bojaro! Ne decas peni plilongigi
ĝin per ruzo, se Dio tion ne volas! Dankon por la regalado--diris
Serèbrjanij kaj leviĝis:--dankon por via amikeco (ĉe tiuj ĉi vortoj
li malgraŭvole konfuziĝis), mi foriras. Adiaŭ, Druĵino Andrèeviĉ!

Morozov ekrigardis la princon kun malgaja kompato, sed videble estis, ke
en la fundo de sia koro li lin aprobas kaj ke li mem agus same en
similaj cirkonstancoj.

--Dio benu vin, Nikĉjo!--li diris, ĉirkaŭbrakante la princon.--Ke Dio
dolĉigu la caran koron! Revenu sendifekta el la antaŭurbo, kiel junulo
el forno flamanta, ke mi vin tiam ĉirkaŭbraku tiel same, kiel hodiaŭ,
gratulante de mia tuta koro!

La princo kaj la bojaro adiaŭis unu la alian ĉe la sojlo de la
vestiblo.

Estis jam vespero. Rajdante preter la palisaro, Serèbrjanij ekvidis en
la ĝardeno blankan veston. Lia koro ekbatis. Li haltigis la ĉevalon.
Tie estis Heleno.

--Princo,--ŝi diris mallaŭte,--mi aŭdis vian interparoladon, vi volas
veturi antaŭurbon? Dio gardu vin, princo, vi trovos morton tie!

--Heleno Dmìtrievna! Kredeble Dio volas, ke mi ricevu la morton el la
manoj de la caro. Ne por ĝuado mi estas reveninta patrujon, ne feliĉon
preparis por mi Dio, ne al mi vi apartenas, Heleno Dmìtrievna! Estu Dia
volo super mi!

--Princo, ili vin turmentegos. Terura estas eĉ la penso! Dio mia,
princo, ĉu vi jam tute ne ŝatas la vivon?

--Pereu mia vivo!--ekkriis la princo, svingante la manon.

--Sankta Dipatrino! Se vi, princo, vin mem ne kompatas, kompatu do
aliajn! Kompatu min, kara princo! Rememoru, kiel multe vi min amis?

La luno ekaperis el post la nuboj. La vizaĝo de Heleno, ŝiaj
perlornamitaj orelringoj, ŝia kokoŝniko kaj ĉirkaŭkolo, ŝiaj
larmoplenaj okuloj mirinde ekbrilis. Ankoraŭ plorante, Heleno jam estis
preta ekrideti. Unu vorto de l' princo transformigus ŝian ĉagrenon en
senliman ĝojon. Ŝi forgesis pri la edzo, ŝi forgesis pri la neceso
esti singarda. La princo rimarkis en ŝiaj okuloj tian amon, tian
sopiron, ke li kontraŭvole ŝanceliĝis. Por ĉiam estis perdita lia
feliĉo. Heleno apartenis al la alia, sed ŝi amis nur lin, la princon.
Ĉu li ne povas resti, prokrasti sian vojaĝon? Eĉ Morozov donis la
saman konsilon. Tiamaniere meditis la princo, kaj ĉarman bildon pentris
al li lia imago, sed lia honorsento, silentiĝinta por momento, subite
ree vekiĝis.

--Ne, ne, li diris al si mem: hontinde estus al mi, se mi eĉ pense
ofendus la amikon de mia patro! Nur senhontulo pagas per trompo la
bonkoran akcepton, nur timemulo kuras for de la morto!

--Mi devas veturi! li diris decidtone. Mi sola ne povas min kaŝi de mia
caro, dume pereas plej eminentaj viroj. Adiaŭ, Heleno!

Ĉi tiuj liaj vortoj, kvazaŭ tranĉilo, vundis la koron de l' bojarino.
Plena je malespero, ŝi sin ĵetis teren.

--Disiĝu, tero! ŝi ĝeme kriis:--mi ne povas plu vivi. Mi min mem
mortigos, mi min venenos! Vin mi ne postvivos, princo! Vin mi amas pli
ol mian vivon, pli ol la mondon, neniun alian mi amas kaj estos
amanta!..

Doloris la koro al la princo! Li volis konsoli Helenon, sed ŝi ploregis
ĉiam pli kaj pli laŭte. Oni povis ŝin ekaŭdi, ekvidi ilin kune kaj
denunci al la bojaro. Bone komprenis ĉi tion la princo Serèbrjanij
kaj, por savi Helenon, li fariĝis decidema.

--Adiaŭ, Heleno! li diris: adiaŭ, mia koro, feliĉo de mia vivo!
Ĉesigu viajn larmojn, Dio estas kompatema, eble ni nin revidos
ankoraŭ!

Nuboj kovris la lunon, vento balancis la suprojn de tilioj kaj
superŝutis la princon kaj Helenon per bonodoraj floroj. Ekskuiĝis la
maljunaj branĉoj, kvazaŭ ili volis diri: kial ni verdas, kial ni
floras, vane pereas la viro, vane pereas lia amatino.

Serèbrjanij postenrigardis ankoraŭ unu fojon kaj en la fundo de la
ĝardeno li ekvidis kvazaŭ nigran homan figuron. Ĉu tio ŝajnis al la
princo, ĉu eble iu servisto promenis en la ĝardeno, aŭ ĉu tie estis
la bojaro Druĵino Andrèeviĉ mem?



ĈAPITRO VII.

Aleksandra antaŭurbo.


La vojo el Moskvo tra monaĥejo de Sankta Triunuo[35] ĝis Aleksandra
antaŭurbo prezentis plej vivplenan aspekton. Senĉese galopis tie
kurieroj de l' caro; piediris aroj da ĉiuspecaj pilgrimoj; taĉmentoj
da opriĉnikoj rapidis tien kaj reen; falkogardistoj[36] preterrajdis
por serĉi en apudaj vilaĝoj vivantajn kolombojn; komercistoj treniĝis
kun siaj komercaĵoj, ĉu sidante en veturiloj, ĉu rajde akompanante
longajn vicojn da ŝarĝveturiloj. Preterpaŝis aroj da arlekenoj en
diverskoloraj vestoj kun fajfiloj, volinkoj kaj balalajkoj[37]; ili
kuntrenis malsovaĝigitajn ursojn, ili kantadis aŭ petis almozon de
riĉaj vojaĝantoj.

--Ekkompatu nin, sinjoroj,--ili petis per ŝanĝitaj voĉoj:--al vi Dio
donis bienojn kaj ĉiuspecan havon, kaj al ni Li ordonis nin nutri per
via almozo, do ne forpuŝu nin, malriĉulojn!

--Sinjoroj, karuloj!--preĝkantis aliaj, sidante ĉe la rando de la
vojo: Dio donu al vi sanon! Dio vin helpu ekvidi Sanktan
Triunuon-Sergij'n.

Kelkaj aldonis iun spritaĵon, kiu farus la vojaĝantojn pli malavaraj.
Iufoje la arlekenoj komencis interbatiĝi kun ĉifonvestitaj almozuloj,
kiuj amase venis antaŭurbon por ricevi malavaran caran almozon.

Pasis ankaŭ kun harpoj surŝultre blindaj harpistoj kaj fabelkantistoj,
sin subtenante reciproke. Ĉio ĉi bruis, kantis, insultis. Homoj,
ĉevaloj, ursoj kriis, blekis, muĝegis. La vojo kondukis tra densa
arbaro. Kvankam ĝi tute ne estis dezerta, okazis tamen, ke armitaj
rabistoj atakis la komercistojn kaj rabis ilin.

Rabado en la ĉirkaŭaĵo de Moskvo precipe plioftiĝis de kiam la
opriĉnikoj senhomigis tutajn vilaĝojn, tutajn urbetojn. Senigitaj je
loĝejo, je ĉiu laborenspezo, ĉi tiuj homoj aliĝis al aroj da
rabistoj, faris embuskojn kaj tiel plimultenombriĝis, ke vere fariĝis
danĝeraj. La opriĉnikoj pendigis ĉiun kaptitan rabiston, sen iu
kompato; kompense la rabistoj pagis al ili sammaniere, kiam ili sukcesis
kapti opriĉnikon. Cetere, ne nur rabistoj rabis sur la vojoj. Arlekenoj
kaj almozuloj, renkontante vespere ŝarĝveturilaron ne bone gardatan,
ne malofte prenis sur sin la rolon de rabistoj. Plej malbone estis al
komercistoj. Ilin prirabis rabistoj kaj arlekenoj, almozuloj kaj ebriaj
opriĉnikoj. Sed, konsolante sin per proverbo "enspezo postulas
elspezon", ili ne ĉesis viziti antaŭurbon, dirante: "Dio gardos nin,
eble ni feliĉe alvenos". Kaj, malgraŭ ĉio, la komercistoj tamen ĉiam
havis sian profiton!

En la monaĥejo Serèbrjanij konfesis kaj komuniiĝis, same kiel liaj
servistoj. La ĉefabato, adiaŭante lin, benis lin kiel homon, irantan
al certa morto.

Tri verstojn antaŭ la antaŭurbo troviĝis trabbariero, kaj armitaj
gardistoj haltigis la vojaĝantojn, demandante ilin, kiu ili estas kaj
por kio ili iras "malliberejon". Tiel la popolamaso moke nomis
antaŭurbon, uzante vorton, havantan tute kontraŭan sencon[38].
Serèbrjanij kaj lia sekvantaro ankaŭ devis trairi severan ekzamenon
pri la celo de ilia vojaĝo. La estro forprenis de ili batalilojn, kaj
kvar opriĉnikoj denun rajde akompanis ilin. Baldaŭ ili ekvidis de
malproksime kolorigitajn kupolojn kaj strangformajn orkovritajn
tegmentojn de la cara palaco. Jen kion rakontas pri ĉi tiu palaco nia
historiisto, laŭ la atesto de eksterlandaj samtempuloj de Ivano:

"En ĉi tiu teruriga amuzo-palaco Ivano dediĉis plej grandan parton de
sia tempo al diservoj, celante per fervora preĝado pacigi sian animon.
Li eĉ intencis el la palaco fari monaĥejon kaj el opriĉnikoj--monaĥojn.
Li elektis tri cent siajn favoratojn plej kruelajn, nomis ilin
"frataro" kaj sin mem abato, la princon Afonasjo Vjàzemskij--kelaro[39],
Maluton Skuratov--paraklisiarĥo, li ordonis, ke ili surmetu
skufja'jn[40] kaj nigrajn pastrajn vestojn, sub kiuj ili portis riĉajn,
orbroditajn kaftanojn kun zibelfela randaĵo; li verkis por ili
monaĥejan regularon kaj mem sekvis ĝin. Tiele oni priskribas la
monaĥejan vivmanieron de Ivano. Je la kvara matene li kun siaj du
filoj kaj kun Maluto Skuratov supreniris sonorilejon por sonorigi al
matena preĝo; la frataro devis rapidi preĝejon: kiu ne ĉeestis, estis
punata per oktaga malliberigo. La diservo daŭris ĝis la sesa aŭ la
sepa horo. La caro kantis, laŭte legis kaj preĝis tiel fervore, ke sur
lia frunto ĉiam restis postsignoj de fortaj ĝisteraj salutoj. Je la
oka komenciĝis la meso, post la deka ĉiuj, krom Ivano, altabliĝis
por komuna tagmanĝo, dume la caro staris kaj laŭte legis iun edifan
libron. La frataro manĝis kaj trinkis ĝis plena satiĝo; ĉiu tago
similis festtagon; oni malavare donis vinon, mieltrinkaĵon; la resto
de manĝaĵo estis manĝata de almozuloj sur la placo antaŭ la cara domo.
La abato, t.e., la caro tagmanĝis poste kaj post tagmanĝo li
interparoladis kun siaj favoratoj pri la leĝo, dormetis iomete aŭ iris
malliberejon por ĉeesti perturmentan esploron de iu malfeliĉulo.
Ŝajne, ĉi tiu terura spektaklo lin amuzis: li ĉiam revenis
kontentigita, li ŝercis, babilis pli gaje ol ordinare. Je la oka oni
ĉeestis vesperan preĝon; je la deka Ivano reiris sian dormoĉambron,
kie tri blinduloj rakontis al li fabelojn; li atente aŭskultis ilin
ĝis kiam venis la dormo; sed ne longe daŭris lia dormo: noktomeze li
jam vekiĝis kaj komencis sian tagon per preĝado. Iufoje oni raportis
al li pri ŝtataj aferoj, dume li preĝis en preĝejo; kelkajn plej
kruelajn ordonojn Ivano donis dum maten- aŭ vesperpreĝo. La unutoneco
de tia vivmaniero estis interrompata dum tiel nomataj revizioj, kiam li
vizitis pli-malpli proksimajn monaĥejojn, apudlimajn fortikaĵojn,
ĉasis sovaĝajn bestojn en arbaroj kaj dezertaĵoj. Speciale li ŝatis
ĉasi ursojn kaj samtempe ĉie li sin okupadis je ŝtataj aferoj, ĉar
la bojaroj, pseŭdo-rajtigitaj regantoj de l' ŝtato, ne kuraĝis ion
ajn decidi sen li".

En la antaŭurbo Serèbrjanij ekvidis, ke la palaco aŭ la monaĥejo de
l' caro estis apartigita de aliaj konstruaĵoj per profunda fosaĵo kun
remparo. Malfacile estas priskribi ĉi tiun luksan, belegan palacon.
Neniu fenestro similis je alia, ankaŭ neniu kolono similis je alia per
koloro aŭ ornamo. La konstruaĵo havis multajn kupolojn. Ili ĉiuj
amase elstariĝis en la ĉielon, unu apud la alia kaj unu pli alta ol
alia, kelkaj--mallarĝaj kaj provizitaj je fenestroj, aliaj--larĝaj kaj
dikaj, similaj je grandaj vezikegoj. Oro, arĝento, multkoloraj kaheloj,
kvazaŭ brilanta skvamo, kovris la palacon de supre ĝis malsupre. Ĉe
sunlumo oni ne povis distingi, ĉu tio estas palaco aŭ granda bukedo el
gigantaj floroj, ĉu eble fajrobirdoj venis grandamase, disetendante ĉe
la suno siajn flamantajn plumojn.

Proksime de la palaco staris presejo kaj literfandejo kun loĝejo de
kompostistoj kaj aparta domo por eksterlandaj laboristoj, kiujn Ivano
venigis el Anglujo kaj Germanujo. Apude staris sennombraj mastrumaj
konstruaĵoj, kie loĝis ekonomoj, subekonomoj, kuiristoj, mielfaristoj,
bakistoj, veturigistoj, hundgardistoj, falkgardistoj kaj ĉiuspecaj
servistoj.

Ne malpli riĉaj estis preĝejoj en la antaŭurbo. Granda preĝejo de
Dipatrino estis ekstere multkolore kolorigita; kruco brilis sur ĉiu
briko, kaj la preĝejo estis kvazaŭ tegita per ora reto.

La beleco de la antaŭurbo dispelis por iom da tempo la malgajajn
pensojn, kiuj posedis la princon Serèbrjanij dum la tuta vojaĝo. Sed
baldaŭ malagrablega spektaklo rememorigis al la princo lian situacion.
Ili preterrajdis kelkajn pendigilojn, vice starantajn. Apude estis
eŝafodoj kun hakiloj. La pendigiloj kaj eŝafodoj, nigre kolorigitaj,
ŝajne, estis konstruitaj fortike, ne por unu tago nek unu jaro, sed
por multaj jaroj.

Kiom ajn sentima estus la homo, li ne povas resti indiferenta ĉe la
penso pri proksima morto, precipe se tio estas ne glorplena morto meze
de glavsonorado aŭ tondro de pafilegoj, sed malbrila kaj humiliga morto
el la manoj de malestiminda ekzekutisto! Kredeble Serèbrjanij,
preterrajdante apud ekzekutejo, ne povis kaŝi sian ekscitiĝon, kaj ĝi
malgraŭvole rebrilis sur lia reagema vizaĝo. La kondukantoj rigardis
la princon kaj diris ridetante:

--Jen niaj balanciloj, via princa moŝto! Ŝajne, ili plaĉas al vi,
ĉar vi ne povas deturni la okulojn!

Miĥeiĉ, kiu rajdis malantaŭ la princo, nenion diris, sed nur ekfajfis
kaj ekskuis la kapon.

Proksimiĝinte al la remparo, la princo kaj liaj kunvojaĝantoj
deĉevaliĝis kaj alligis la ĉevalojn al speciale destinitaj kolonoj.
Ili eniris grandegan korton, plenplenan je almozuloj. Ili ĉiuj laŭte
preĝis, kantis psalmojn kaj vidigis siajn abomenajn ulcerojn.
Dvoreckij[41] de l' caro disdonadis al ili manĝaĵon kaj monon, je la
nomo de l' caro Ivano. De tempo al tempo opriĉnikoj promenis en la
korto, aliaj sidis surbenke kaj ludis ŝakojn aŭ ĵetostojn. Kelkaj
opriĉnikoj en angulo de l' korto ludis svajko'n[42] kaj laŭte mokridis
la malgajninton. La vestoj de l' opriĉnikoj kontrastis la ĉifonojn de
l' almozuloj. La caraj servistoj brilis je oro. Ĉiu el ili surhavis
veluran aŭ orŝtofan kaftanon, ornamitan per perloj kaj multekostaj
ŝtonoj, kaj ili ĉiuj prezentis vivantajn ornamaĵojn de l' mirinda
palaco, kvazaŭ kunfandiĝante kun ĝi.

Unu juna opriĉniko altiris atenton de Serèbrjanij. Li estis ĉirkaŭ
dudekjara viro, eksterordinare bela, sed lia vizaĝo esprimis
malagrablan arogantecon. Li estis vestita pli riĉe ol aliaj, havis,
spite kutimo, longajn harojn, neniun barbon kaj virinsimilajn manierojn.
Stranga ankaŭ estis la sintenado de liaj kunuloj rilate al li. Ili
interparoladis kun li kiel kun egalulo kaj elmontris neniun respekton,
sed, kiam li aliradis iun grupon da opriĉnikoj, la rondo disiĝis, kaj
ĉiam oni donis al li lokon sur la benko. Oni lin ĉu gardis kontraŭ
io, ĉu timis. Ekvidinte Serèbrjanij'n kaj Miĥeiĉ'n, li arogante kaj
fikse rigardis ilin, vokis la kondukantojn kaj ŝajne demandis pri la
nomoj de l' alvenintoj. Poste li ree ekrigardis la princon, ekridetis
kaj diris ion al siaj kunuloj. Ili same ekridetis kaj komencis disiĝi.
La junulo supreniris ŝtuparon, sin apogis al balustrado kaj daŭre moke
rigardis la princon Serèbrjanij. Subite granda tumulto fariĝis inter
almozuloj. Ili grandamase sin ĵetis flanken kaj preskaŭ faligis la
princon. Ili kriadis kaj kuris for el la palaco kun teruregitaj mienoj!
La princo miris, sed baldaŭ li komprenis la kaŭzon de l' komuna
teruro. Grandega urso salte persekutadis la almozulojn. En unu momento
la korto malpleniĝis, kaj la princo restis sola kontraŭ la urso. Pri
la forkuro li ne pensis eĉ unu momenton. Pli ol unu fojon Serèbrjanij
sola ĉasis urson. Tia ĉaso estis lia amuziĝo. Li haltis kaj en la
sama momento, kiam la urso, premante siajn orelojn al la kapo,
proksimiĝis al li, volante lin ekkapti per siaj manegoj, li faris movon
por eltiri sian sabron. Sed la sabron li ne havis! Li forgesis, ke ĝi
estis fordonita al opriĉnikoj ĉe la trabbariero. La junulo, kiu lin
observis de l' supro de la ŝtuparo, ekridegis: jes, jes, serĉu la
sabron!--li mokis.

Per unu bato la urso faligis la princon teren, la dua bato forŝirus
lian kapon, sed, al lia mirego, la princo ne ricevis la duan baton kaj
eksentis fluon de varma sango lin superverŝanta.

--Leviĝu, bojaro!--diris al li iu, etendante la manon.

La princo leviĝis kaj ekvidis junan deksepjaran opriĉnikon kun
sangkovrita sabro en la mano. La urso kun dishakita kapo kuŝis surdorse
kaj, movetante siajn manegojn, estis mortanta ĉe liaj piedoj. La
opriĉniko, ŝajne, ne estis fiera pri sia venko. Lia dolĉa vizaĝo
esprimis profundan malĝojon. Konvinkita, ke la urso ne rompis la
membrojn de l' princo, li volis foriri, ne atendante lian dankon.

--Junulo! diris Serèbrjanij: bonvolu diri vian nomon, por ke mi sciu,
pri kiu mi devas preĝi!

--Por kio vi bezonas mian nomon, bojaro? respondis la junulo.--Mi ne
ŝatas mian nomon, je Dio!

Ĉi tiu stranga respondo mirigis Serèbrjanij'n, sed lia savinto jam
estis for.

--Nu, kara princo! diris Miĥeiĉ, viŝante per la basko de sia kaftano
la ursan sangon, kiu kovris la princon:--kiel multe mi estis timeganta!
Mi eĉ kriis al la urso, ke ĝi vin lasu kaj min ataku, sed samtempe tiu
bravulo--Dio lin gardu--dispecigis al la besto la kapon. Ĉio estas
aranĝita de tiu senbarbulo, kiu jen staras sur la ŝtuparo. Kara
princo,--li aldonis murmurete: kien ni alvenis? Ĉu estas eble, ke oni
deĉenigu ursojn en la korto de l' cara palaco?

Miĥeiĉ estis tute prava, sed la antaŭurbo havis siajn proprajn
kutimojn, kaj ĉi tie nenio okazis kiel ordinare.

En la cara kortego oni ĉiam havis kelkajn ursojn en feraj kaĝegoj kaj
de tempo al tempo la caro aŭ liaj opriĉnikoj deĉenigis la bestojn kaj
amuziĝis per popola teruro. Se la urso iun kripligis, la caro malavare
rekompencis lin per mono. Kaj se la urso iun mortigis, la caro pagis al
la parencoj de l' malfeliĉulo kaj la nomon de l' mortigita li
enskribigis en sian preĝlibron, por preĝi pri li dum diservoj, same
kiel pri aliaj viktimoj de l' cara amuziĝo aŭ de l' cara kolero.

Baldaŭ du stolnikoj[43] malsupreniris la ŝtuparon kaj diris al la
princo Serèbrjanij, ke la caro lin ekvidis el sia fenestro kaj deziris
scii, kiu li estas. Ekkoninte lian nomon, la caro ordonis demandi pri
lia sano kaj ekdeziris vidi lin la saman tagon ĉe sia manĝotablo.

Ĉi tiu favoro ne multe ĝojigis la princon. Eble Ivano ankoraŭ ne
aŭdis pri lia malpaco kun opriĉnikoj en la vilaĝo Medvedevka? Sed oni
ankaŭ povis supozi, kiel tio ne malofte okazis, ke la caro por iom da
tempo kaŝis sian koleron sub la masko de favoro, por ke neatendita puno
dum festeno kaj ĝojado aperu pli terura por la krimulo. Ĉiuokaze la
princo sin preparis al ĉio kaj fervore li preĝis pri sia savo.

Hodiaŭ estis escepta tago en Aleksandra antaŭurbo. Ĉar la caro
intencis pilgrimi Sùzdalon, li ekdeziris partopreni en la tagmanĝo de
sia frataro kaj ordonis inviti al sia tablo, krom ordinare kune
manĝantaj tricent membroj de la frataro, ankaŭ kvarcent opriĉnikojn,
tiel ke entute li havis sepcent invititojn.



ĈAPITRO VIII.

Festeno.


En granda duluma ĉambrego, ornamita per bele pentritaj kolonoj, staris
tri vicoj da longaj tabloj, po dek tabloj en ĉiu vico, ĉiu tablo
destinita por dudek personoj. Apartaj tabloj por la caro, la kronprinco
kaj plej intimaj favoratoj staris en la fundo de la ĉambrego. La gastoj
estas sidontaj sur longaj benkoj, tegitaj per orŝtofo kaj veluro; por
la caro estis preparita alta skulptita apogseĝo, ornamita per perlaj
penikoj kaj havanta du leonojn anstataŭ piedetoj kaj oritan dukapan
aglon kun disetenditaj flugiloj anstataŭ dorsapogilo. Meze de la
ĉambrego staris forta kvarangula kverkligna tablo kun same fortaj
tornitaj piedoj: tutan monton da ora kaj arĝenta vazaro ĝi estis
subtenanta. Tie staris fandefaritaj pelvoj kun skulptitaj teniloj, tiel
pezaj, ke kvar viroj apenaŭ povus levi ĉiun el ili; pezaj ĉerpiloj,
pokaloj, ornamitaj per multo da perloj, kaj diversgrandaj pladoj kun
presitaj desegnaĵoj. Tie staris pokaloj kaj kruĉoj el multekostaj
ŝtonoj kaj bovkornoj, ore kadrigitaj. Inter pladoj kaj ĉerpiloj staris
strangformaj oraj pokaloj, prezentantaj ursojn, leonojn, kokojn, pavojn,
gruojn, unukornulojn kaj t. p. Ĉiuj ĉi pezaj pladoj, ĉerpiloj,
pokaloj, birdoj kaj bestoj staris unuj super la aliaj, formante
piramidon, kies supro preskaŭ atingis la plafonon.

Etikete eniris la ĉambregon brilanta aro da korteganoj kaj dislokiĝis
sur la benkoj. Tiam sur la tabloj ankoraŭ staris neniu vazaro krom
salujoj, piprujoj kaj vinagrujoj, kaj neniuj manĝaĵoj krom malvarma
viando kun oleo, peklitaj kukumoj, prunoj kaj acida lakto en lignaj
vazoj.

La opriĉnikoj altabliĝis, sed ne komencis la tagmanĝon, atendante la
caron.

Baldaŭ stolnikoj popare eniris kaj stariĝis apud la cara apogseĝo,
ilin sekvis dvoreckij'j kaj kravĉij'j.

Fine ektondris trumpetoj, eksonoris multaj sonoriloj sur preĝejaj
turoj, kaj malrapide eniris la ĉambregon la caro Ivano mem.

Ivano IV estis altkreska, belstatura kaj larĝŝultra. Li surhavis
longan orŝtofan superveston, borderitan per perloj kaj juveloj. Longa
kaj peza ĉirkaŭkolo estis ornamita per emajlitaj pentraĵoj,
prezentantaj Dipatrinon, Kriston, apostolojn kaj profetojn. Ĉirkaŭ la
kolo li havis ankaŭ oran ĉenon kun granda desegnita kruco. Liaj piedoj
estis vestitaj per ruĝaj marokenaj botoj kun altaj kalkanumoj,
ornamitaj per arĝentaj krampoj. Grandan ŝanĝon ekvidis Serèbrjanij
en la caro Ivano. Lia regulforma vizaĝo restis ankoraŭ bela, sed la
trajtoj fariĝis pli akraj, lia agla nazo pliĝibiĝis, liaj okuloj
flamis per malhela fajro, kaj sulkoj vidiĝis sur lia frunto. Plej multe
mirigis la princon la maldensaj lipharoj kaj la barbo de l' caro. Ivano
estis nur tridekkvinjara, sed li ŝajnis pli maljuna ol kvardekjarulo.
Lia vizaĝo havis tute novan esprimon. Tiel ŝanĝiĝas konstruaĵo post
brulo: ĝi staras ankoraŭ, oni vidas ĉambrojn, sed la ornamo pereis,
malhelaj fenestroj rigardas iom malice, kaj kvazaŭ io malbona ekloĝis
en malplenaj ĉambroj!

Tamen, kiam Ivano rigardis afable, ankoraŭ ĉarma estis lia rigardo.
Lia rideto allogis eĉ tiujn, kiuj lin bone konis kaj malaprobis liajn
krimojn. Krom sia bela eksteraĵo Ivano posedis ankoraŭ talenton de
oratoro. Okazis, ke homoj bonkoraj, aŭdante lin, estis konvinkataj pri
neceseco kaj justeco de liaj teruraj ekzekutoj.

Kiam Ivano eniris, ĉiuj leviĝis kaj profunde salutis la caron. La caro
malrapide trapaŝis inter la tabloj ĝis sia apogseĝo, haltis kaj
salutis ĉiuflanken; poste li laŭte tralegis longan preĝon, faris
signon de kruco, benis la manĝaĵon kaj sidiĝis en sian apogseĝon.
Krom unu kravĉij kaj ses stolnikoj ĉiuj sekvis lian ekzemplon.

Aro da servistoj, vestitaj per veluraj violkoloraj orbroditaj kaftanoj,
laŭvice stariĝis antaŭ la caro, salutis lin kaj popare eliris el la
ĉambrego por alporti manĝaĵon. Baldaŭ ili revenis, portante du cent
rostitajn cignojn sur oraj pladoj.

La tagmanĝo komenciĝis.

La princo Serèbrjanij havis lokon proksime de la cara tablo kune kun
bojaroj de zèmŝĉino, kiuj, kvankam ne apartenante al opriĉnino,
ricevis ĉi tiun fojon, dank' al sia alta rango, la honoran inviton
tagmanĝi kun la caro. Kelkajn el ili la princo estis konanta antaŭ sia
forveturo Litovujon. De sur sia loko li bone povis vidi la caron mem kaj
ĉiujn, kiuj sidis ĉe la tablo de la caro. Malĝoje sin sentis la
princo, kiam li komparis Ivanon, tian, kian li konis antaŭ kvin jaroj,
kun nuntempa Ivano, sidanta ĉi tie meze de siaj novaj favoratoj.

Serèbrjanij demandis sian najbaron, unu el tiuj bojaroj, kiujn li iam
konis:

--Kiu sidas dekstre de la caro, tiu junulo pala kaj malgaja?

--Kronprinco Ivano Ivànoviĉ,--respondis la bojaro kaj,
ĉirkaŭrigardinte singarde, li ekmurmuretis:--Dio gardu nin! Li ne
similas al sia avo, sed al la patro, kruela estas la koro de la junulo,
kaj ŝajne ni ne havos feliĉon dum lia regado.

--Kaj ĉi tiu junulo kun nigraj okuloj kaj afabla vizaĝo, kiu sidas je
l' ekstremaĵo de la tablo? Liaj trajtoj ion rememorigas al mi, sed mi
ne scias, kie mi lin estis vidanta.

--Vi verŝajne vidis lin, princo, antaŭ kvin jaroj, kiel rindo'n[44]
ĉe la cara kortego; de tiam li multe sukcesis kaj pli multe li ankoraŭ
sukcesos. Li estas Boriso Teodòroviĉ Godunòv, plej amata cara
konsilanto. Rigardu,--daŭrigis la bojaro per mallaŭtigita voĉo:--vi
vidas apud li tiun flavruĝan larĝŝultrulon, kiu neniun rigardas kaj
avide manĝas cignoviandon, sulkigante la brovojn. Ĉu vi lin ne konas?
Li estas Gregoro Lukìĉ Skuratov-Bjelskij, nomata Maluto: amiko,
konsilanto kaj ekzekutisto de nia caro. Ĉi tie, en la monaĥejo, oni
lin nomas paraklisiarĥo. Sendube li estas plej intima persono ĉe la
caro, sed, se Boriso Godunòv eldiros eĉ unu vorton, ĉio fariĝos laŭ
la deziro de Godunòv! Rigardu tiun tute junan viron,--jen, li verŝas
vinon al la caro,--li estas Teòdoro Alekseiĉ Basmanov.

--Basmanov?--demandis Serèbrjanij, rekonante la belan virinosimilan
junulon, kies eksteraĵo lin frapis en la cara korto kaj kies neatendita
ŝerco apenaŭ lin ne pereigis.

--Jes, Basmanov. La caro tre amas lin, ŝajne li ne povas vivi sen li.
Tamen, en ĉiuj gravaj okazoj ne lian konsilon deziras ricevi la caro,
ne, ne lian,--Boriso'n li demandas!

--Jes, jes,--diris Serèbrjanij, fikse rigardante Godunòv'n.--Nun mi
lin rememoras. Li estis gardanto de l' cara saadako?[45]

--Jes, vi estas prava, princo. Ne tre alta ofico, ĉu ne vere? Ne facile
estas tie plirangiĝi. Sed foje okazis dum ĉasado jen kio: la caro
proponis vetan arkpafadon. Sendito de l' tatara ĥano Devlèt-Murzà
partoprenis. Ĉiun fojon, kiam li ekpafadis, la sago trafis la caran
ĉapon, pendigitan sur stango, cent paŝojn de l' cara tendaro. Dum
tagmanĝo ne malmulte da pokaloj estis malplenigitaj! Tiam leviĝas la
caro Ivano kaj diras: donu al mi mian pafarkon, mi trafos ne malpli bone
ol la tataro! Ekĝojis la tataro: "trafu, via cara moŝto, trafu; mi
vetas per mil ĉevaloj, kaj vi, via cara moŝto, per kio?"--Mi vetas per
la urbo Rjazanjo! diris la caro kaj aldonis: donu al mi mian pafarkon.
Boriso sin ĵetis al la ĉevalo, kiu portis la saadakon, surĉevaliĝis,
sed subite ni vidas: la ĉevalo batas per la hufoj, stariĝas sur la
postaj piedoj kaj ekgalopas tiel rapide, ke tuj ĝi malaperas kune kun
Boriso. Post kvarono da horo Boriso revenas,--la sagujo kaj la sagoj
rompitaj, parte disŝutitaj, la pafarko ankaŭ disrompita. Boriso--kun
vundo sur la frunto--tuj deĉevaliĝas, sin ĵetas al la piedoj de l'
caro: "pardonu, via cara moŝto, mi ne povis deteni la ĉevalon, mi
rompis vian saadakon!" Sed la caro tiam jam duone malebriiĝis.--Bone!
li diris: vi ne estos plu, malsaĝulo, ĉe mia saadako, sed mi nun ne
deziras pafi el alia pafarko!--De tiam Boriso komencis plialtiĝi, kaj
malfacile estas diveni, kiun rangon ankoraŭ li atingos. Kia
viro!--daŭrigis la bojaro:--neniam li sin ŝovas antaŭen kaj ĉiam li
estas proksime, neniam li diras la veron aŭ kontraŭdiras al la caro,
li iras sian apartan vojon, ne havante rilaton kun iu sanga ago aŭ
ekzekuto. Ĉirkaŭ li fluas rivero da sango, kaj li estas pura kaj
blanka kiel infano, li eĉ ne estas enskribita kiel opriĉniko. Jen
rigardu!--li montris viron kun malbona rideto:--jen patro de Teòdoro
Basmanov, Aleksiso Basmanov, jen Bazilo Grjaznòj, jen pastro Levkij,
abato de monaĥejo de Ĉùdovo. Dio gardu nin! Ne pastro li estas, sed
granda pekulo!

Serèbrjanij aŭskultis scivole, sed malĝoje.

--Diru, bojaro!--li demandis: diru, mi petas, kiu estas ĉi tiu
altkreska tridekjarulo kun nigraj okuloj kaj buklaj haroj? Li drinkas
jam kvaran grandegan pokalon! Bonege li drinkas, sed ŝajne ne pro
ĝojo! Kiel li sulkigas la brovojn! Liaj okuloj ĵetas fulmojn! Ĉu li
freneziĝis? Rigardu, kiel li tranĉas tablotukon per tranĉilo!

--Ĉu vi lin ne rekonas, princo? Li estas el la niaj. Verdire li multe
ŝanĝiĝis, de kiam li fariĝis opriĉniko por malhonoro de ĉiuj
bojaroj. Li estas princo Afonasjo Ivànoviĉ Vjàzemskij. Vera bravulo,
sed ne longe daŭros lia gloro! Kiam li enamiĝis, li fariĝis kvazaŭ
frenezulo. Nenion li vidas, nenion aŭdas, li parolas kun si mem, kiel
frenezulo, kaj en ĉeesto de la caro li parolas tion, ke terure fariĝas
lin aŭdi. Sed ĝis nun ĉion pardonas al li la caro: li lin amas kaj
kompatas. Oni diras, ke eĉ opriĉniko li fariĝis pro amo.

Kaj la bojaro sin klinis al la princo Serèbrjanij, volante rakonti al
li kelkajn detalaĵojn pri Vjàzemskij, sed en la sama momento
proksimiĝis al ili stolniko kaj diris al la princo, starigante antaŭ
li pladon kun rostaĵo:

--Princo Nikito, la granda caro donacas al vi pladon de sia propra
tablo!

La princo leviĝis kaj laŭkutime profunde salutis la caron.

Tiam ĉiuj sidantaj ĉe la sama tablo kun Serèbrjanij ankaŭ leviĝis
kaj salutis lin, gratulante lin okaze de la cara favoro. Serèbrjanij
devis ĉiun danki per aparta saluto.

Dume la stolniko revenis al la caro kaj diris al li kun saluto:

--Granda caro! Princo Nikito akceptis la pladon kaj profunde salutas
vian caran moŝton!

Kiam la cignoviando estis manĝita, la servistoj popare eliris el la
ĉambrego kaj revenis kun tricent rostitaj pavoj, kies disetenditaj
vostoj balanciĝis super ĉiu plado, kvazaŭ ventumilo. Poste oni
alportis grandajn kukojn kun farĉaĵo el kokviando kaj fromaĝo,
ĉiuspecajn flanojn, malgrandajn kuketojn kaj platajn kukojn. Dum la
gastoj manĝis, la servistoj disdonadis ĉerpilojn kaj pokalojn, plenajn
je mieltrinkaĵo--ĉeriza, junipera kaj frangola. Aliaj alportis
diversajn eksterlandajn vinojn--roman, rejnan kaj muskatan. Apartaj
stolnikoj iradis tien kaj reen inter la tabloj, montrante al servistoj,
kies pokalon oni devas plenigi.

Kontraŭ Serèbrjanij sidis maljuna bojaro, kiu ial estis ekscitinta la
caran koleron. La bojaro antaŭvidis nenion bonan por si, ne sciante
nur, kiel li estos punita, kaj trankvile atendis sian sorton. Ĉiuj
miregis, kiam la kravĉij[32] Teòdoro Basmanov mem alportis al li
pokalon da vino.

--Bazilo! diris Basmanov: la granda caro donacas al vi vinon!

La maljunulo leviĝis, salutis la caron kaj eltrinkis la vinon, kaj
Basmanov, reveninte al la caro, raportis:

--Bojaro Bazilo eltrinkis la pokalon kaj salutas vian caran moŝton!

Ĉiuj leviĝis kaj salutis la maljunulon, li ankaŭ devus ĉiujn
resaluti, sed la bojaro staris senmova. Li kun peno spiris, li tremis
per sia tuta korpo. Subite liaj okuloj fariĝis sangruĝaj, lia vizaĝo
bluiĝis, kaj li falis teren.

--La bojaro estas ebria!--diris la caro: oni lin forportu!

Murmureto trakuris la kunvenon, kaj la bojaroj de zèmŝĉino
interrigardadis kaj sidis kun mallevitaj okuloj super siaj teleroj, ne
kuraĝante eĉ eldiri vorton.

Ektremis Serèbrjanij. Antaŭ nelonge li ne volis kredi, aŭdante pri la
cara krueleco, nuntempe li mem fariĝis atestanto de ĉi tiu terura
venĝo.

--Eble min ankaŭ atendas la sama sorto?--li pensis.

Dume oni forportis la mortinton, kaj la tagmanĝo daŭris, kvazaŭ
nenio okazis. La harpistoj ludis, la sonoriloj sonoris, la korteganoj
laŭte interparolis kaj ridis. La servistoj, kiuj ĝis nun surhavis
velurajn vestojn, nun ekaperis en orŝtofaj kaftanoj. Ĉi tiu ŝanĝado
de l' vesto estis unu el luksaĵoj de l' cara tagmanĝo. Oni alportis
diversajn gelatenojn, plue--gruojn spicitajn, kokojn peklitajn kun
zingibro, kokinojn kaj anasinojn senostigitajn, kukumojn. Poste sekvis
diversaj supoj kaj interalie tri specoj da kokina supo--blanka, nigra
kaj safrana. Fine oni alportis tetraojn kun prunoj, anserojn kun milia
kaĉo kaj tetrojn kun safrano.

Tiam venis tempo de intermanĝo, kaj oni disdonis al la gastoj
mieltrinkaĵojn--riban kaj tiel nomatajn princan kaj bojaran--kaj
vinojn: alikanton, bastron kaj malvazion[46].

La interparolado fariĝis pli laŭta, la ridego aŭdiĝis pli ofte,
kelkaj jam fariĝis iom ebriaj. Serèbrjanij inter opriĉnikoj ekvidis
ĉe malproksime staranta tablo la junulon, kiu antaŭ kelkaj horoj estis
lin savinta. La princo demandis pri li siajn najbarojn, sed la bojaroj
de zèmŝĉino ne konis la junulon. La juna opriĉniko, kubutapoginte
sur la tablon, sidis en profunda medito kaj ne partoprenis la komunan
ĝojadon. La princo jam volis demandi pri lia nomo la preterpasantan
serviston, sed subite li aŭdis post sia dorso:

--Princo Nikito! La granda caro donacas al vi vinon!

Serèbrjanij ektremis. Post li staris, kun aroganta rideto sur la lipoj,
Teòdoro Basmanov, etendante al li pokalon, plenan je vino.

Ne hezitante eĉ unu momenton, la princo salutis la caron kaj eltrinkis
la tutan vinon.

Ĉiuj rigardis lin kun scivolo, li mem atendis tujan morton kaj tre
estis mirigita, ne sentante efikon de veneno. Anstataŭ antaŭmorta
malvarmo agrabla varmeco trakuris lian korpon kaj malaperigis nevolan
palecon de lia vizaĝo. La vino, donacita de la caro, estis pura malnova
bastro. Serèbrjanij divenis, ke la caro aŭ pardonis al li la kulpon,
aŭ eble ankoraŭ nenion scias.

Jam pli ol kvar horojn daŭris la tagmanĝo, tamen finiĝis nur la unua
duono. La kuiristoj de l' caro multe penadis en ĉi tiu tago. Neniam
antaŭe ili kuiris tiajn bonajn turnrostitajn renojn kaj karasojn kun
ŝafidviando. Apartan miregon vekis gigantaj fiŝoj, kaptitaj en Blanka
Maro kaj alsenditaj al la caro el la monaĥejo de Solovkì. La fiŝoj
estis alvenigitaj vivantaj, en grandegaj bareloj, la vojaĝo daŭris
kelkajn semajnojn. Ĉi tiuj fiŝoj kuŝis en grandegaj arĝentaj kaj
oraj pelvoj, kaj ĉiun portis po kelkaj servistoj. Jen kie la kuiristoj
aperigis sian tutan artecon! La sturgoj kaj sevrugoj estis tiel mirinde
preparitaj, ke ili similis je kokoj kun disetenditaj flugiloj, je
flugilhavaj serpentoj kun malfermitaj buŝegoj. Bongustaj estis ankaŭ
leporoj kun vermiĉelo, kaj la gastoj, kvankam treege sataj, ne
preterpasigis koturnojn kun bulba saŭco nek alaŭdojn kun ajlo kaj
safrano.

Fine, laŭ mansigno de l' stolniko, oni deprenis de l' tabloj salon,
pipron kaj vinagron, ĉiujn viandojn kaj fiŝojn. La servistoj foriris
kaj revenis en novaj vestoj. La orŝtofajn kaftanojn ili anstataŭigis
per someraj kuntuŝoj[47] el blanka veluro, arĝentbroditaj kaj
borderitaj per zibelfelo. Ĉi tiu vestaro estis ankoraŭ pli riĉa kaj
pli bela ol la du unuaj. La servistoj alportis en la ĉambregon figuron
de Kremlo, faritan el sukero, kvin pudojn pezan, kaj starigis ĝin
antaŭ la caro. La figuro estis tre arte farita. Dentohavaj muroj,
turetoj kaj eĉ homoj piedirantaj aŭ rajdantaj estis zorge ellaboritaj.
Similaj figuroj, nur pli malgrandaj, du-tri pudojn pezaj, ornamis aliajn
tablojn. Poste oni alportis preskaŭ cent oritajn kaj kolorigitajn
arbojn, kies branĉoj, anstataŭ fruktoj, estis ŝarĝitaj per mielkukoj
kaj dolĉaj kukoj. Samtempe aperis sur la tabloj leonoj, agloj kaj aliaj
birdoj, elfanditaj el sukero. Inter la urbfiguroj kaj la birdoj kuŝis
montoj da pomoj, beroj kaj nuksoj. Sed neniu jam manĝis fruktojn, ĉiuj
estis plensatigitaj. Kelkaj gastoj trinkis ankoraŭ siajn pokalojn da
vino pli pro etiketo ol pro soifo; aliaj dormetis, sin apogante sur la
tablon; multaj jam kuŝis sub la benkoj, ĉiuj senescepte jam demetis la
zonojn kaj malbutonumis la kaftanojn. La karaktero de ĉiu gasto
vidiĝis pli bone.

La caro preskaŭ nenion manĝis. Dum tagmanĝo li multe ŝercis kaj
bonkore parolis kun siaj najbaroj. Lia vizaĝo ne ŝanĝiĝis ĉe la
fino de l' tagmanĝo. La samon oni povas diri pri Godunòv. Boriso,
ŝajne, ne preterpasigis bongustan manĝaĵon, nek pokalon da forta
vino, li estis gaja, amuzis la caron kaj liajn favoratojn per saĝaj
paroloj, sed ĉiam restis sindetenema. La trajtoj de lia vizaĝo, same
kiel en komenco de l' tagmanĝo, aperigis miksaĵon de saĝeco, konscia
humileco kaj memfido. Boriso nerimarkite ekridetis, ĵetante rapidan
rigardon sur la aron da ebriaj kaj dormantaj korteganoj, kaj malestimo
trakuris liajn lipojn.

La kronprinco Ivano multe manĝis, silentis, aŭskultis kaj de tempo al
tempo interrompis la parolanton per maldeca aŭ ofenda ŝerco. Plej
multe li atakis Maluton Skuratov, kvankam Skuratov ne similis la homon,
kiu tolerus ofendon. Lia eksteraĵo teruris eĉ la plej maltimajn. Lia
frunto estis mallarĝa kaj kunpremita, la kapharoj komenciĝis de super
la brovoj, male--la makzeloj kaj vangostoj estis nekonforme grandaj; la
kapo havis malgrandan vizaĝon, kaj la nuko similis larĝan kaldronon,
ankaŭ post la oreloj troviĝis tiaj grandaj elstaraĵoj, ke la oreloj
ŝajnis enfalintaj. La okuloj de nedifinebla koloro neniun rigardis
rekte, sed teruro ekposedis tiun, kiu okaze renkontis ĉi tiun malhelan
rigardon! Ŝajne, neniu grandanima sento, neniu penso, superanta la
sferon de brutaj instinktoj, povis penetri en ĉi tiun malgrandan
cerbon, kovritan de dika kranio kaj densaj haregoj. La vizaĝo esprimis
ion senesperigan kaj nekortuŝeblan. Rigardante Maluton, oni klare
vidis, ke senrezultate estus serĉi en li iun homsenton. Efektive,
morale li vivis aparte de ĉiuj homoj, en ilia medio li vivis izolita,
sen ies amikeco aŭ intimeco; li ne estis plu homo, sed vera cara hundo,
preta disŝiri ĉiun, kiun montros al li Ivano.

La sola homa sento de Maluto estis, ŝajne, lia amo al la filo, la juna
Maksimo Skuratov. Sed kia amo? Amo de sovaĝa besto, amo senkonscia,
kvankam preta al sinoferado. Ĝin pligrandigis la ambicio de Maluto.
Devenante mem el popolamaso, li multege enviis nobelojn kaj
altrangulojn, kaj lia celo estis plialtigi almenaŭ siajn posteulojn,
antaŭ ĉio la amatan sian solan filon. La penso, ke lia Maksimo ĉiam
restos en okuloj de l' popolo pli malalta ol la fieraj bojaroj, milojn
da kiuj li, Maluto, jam estis ekzekutinta, ĉi tiu penso lin frenezigis.
Per oro li penadis atingi honorojn, je kiuj li estis senigita pro sia
deveno, kaj apartan plezuregon li sentis dum ekzekutoj: li sin venĝis
al la malamegataj bojaroj, li riĉiĝis per ilia havaĵo kaj li sin
plialtigis en cara favoro, alcelante ankaŭ plialtigi sian amatan filon.
Sed, krom ĉi tiuj motivoj, la sango mem estis por li necesaĵo kaj
fonto de plezuro. Multajn li mortigis propramane, kaj la kroniko
rakontas, ke iufoje, post la ekzekutoj, li propramane dishakadis la
kadavrojn, ĵetante pecojn al hundoj. Por plenigi la bildon de ĉi tiu
persono, oni devas aldoni, ke, malgraŭ lia tre limigita intelekto, li,
kvazaŭ sovaĝa besto, estis treege ruza, dum milito li distingiĝis
per eksterordinara braveco, en interrilatoj li estis tre suspektema,
kiel ĉiu sklavo, atinginta ne merititan honoron, kaj neniu tiel longe
memoris ofendon, kiel Maluto Skuratov.

Tia estis la viro, kiun tiel nesingarde ofendadis la kronprinco.

Specialan kaŭzon havis Ivano Ivànoviĉ por moki Maluton. Maluto,
turmentata de envio kaj ambicio, de longe soifis bojaran rangon; sed la
caro, kiu iufoje ankaŭ respektis antikvajn kutimojn, ne deziris
malhonori la plej altan rusan rangon per la persono de sia malaltranga
favoratulo kaj ne atentis liajn klopodojn. Tiam Maluto kuraĝis
rememorigi al Ivano sian deziron. La saman matenon, ĉe la eliro de la
caro el lia dormoĉambro, Maluto falis teren antaŭ li, elkalkulis
ĉiujn siajn meritojn kaj petis kiel rekompencon donaci al li bojaran
ĉapon. Ivano kun pacienco aŭskultis lin ĝis la fino, ekridis kaj
nomis lin hundo. Kaj nun, dum tagmanĝo, la kronprinco rememorigis al
Maluto lian nesukcesintan peton. Ne devus li tion fari, se li pli bone
konus Maluton! Maluto eksilentis kaj fariĝis pli kaj pli pala. Kun
granda malplezuro la caro konstatis la malamikajn rilatojn inter Maluto
kaj la kronprinco. Por ŝanĝi la temon, li sin turnis al Vjàzemskij.

--Afonĉjo,--li diris duonvoĉe: ĉu longe ankoraŭ vi estos malgaja? Mi
ne rekonas mian bonan opriĉnikon! Ĉu vin tute formanĝis la amo, la
malbonega serpento?

--Vjàzemskij ne estas opriĉniko,--rimarkigis la kronprinco.--Li
sopiras, kvazaŭ juna knabino. Via cara moŝto, ordonu vesti lin per
sarafano[48] kaj razigi lian barbon, por ke li similu je Teòdoro
Basmanov, aŭ ordonu, ke li kantu kune kun harpistoj. Harpo estos por li
pli konvena ol sabro!

--Via kronprinca moŝto!--ekkriis Vjàzemskij: se vi estus kvin jarojn
pli aĝa kaj ne estus filo de l' caro, mi vin elvokus pro tia
malhonorigo sur placon de Triunuo en Moskvo,--tie ni mezurus niajn
fortojn, kaj Dio mem decidus, al kiu konvenas manumi batalilojn, al kiu
ludi la harpon!

--Afonĉjo,--severe ekkriis la caro:--ne forgesu, antaŭ kiu vi parolas!

--Granda caro Ivano,--arogante respondis Vjàzemskij. Se mi ŝajnas al
vi kulpa, ordonu, ke oni min senkapigu, sed mi ne permesos, ke la
kronprinco min ofendu!

--Ne,--diris per pli mola tono la caro, kiu ĉiam pardonis al
Vjàzemskij ĉiujn liajn strangaĵojn, ŝatante lian bravecon:--ne venis
ankoraŭ tempo dehaki la kapon de Afonĉjo. Li ankoraŭ servu al la
caro! Aŭskultu, Afonĉjo, mi rakontos al vi fabelon, la saman, kiun la
pasintan nokton rakontis al mi la blinda Filĉjo. En la glora urbo
Rostovo, la bela urbo, loĝis brava junulo, Aleĉjo Popoviĉ. Pli ol
sian vivon li ekamis junan princinon, kies nomon mi forgesis. Sed ŝi
estis edzino de la maljuna Tugarin Zmejeviĉ kaj, kiom ajn klopodis
Aleĉjo, ĉiam li ricevis de ŝi rifuzon:--"mi ne amas vin, junulo, mi
amas sole mian edzon, mian karan maljunan Zmejeviĉ'n".--"Bone!"--diris
Aleĉjo: "vi ankaŭ min estos amanta, mia blanka cignineto". Kun dekdu
fidelaj servistoj li penetris en la palacon de Zmejeviĉ kaj forportis
lian junan edzinon.--"Gloro al vi, bravulo!"--diris la virino: "ke vi
povis ne nur min ami, sed ankaŭ min akiri per glavo; kaj pro tio mi vin
amas pli ol mian vivon, pli ol la lumon, pli ol mian abomenan maljunan
edzon Zmejeviĉ!"--Nu, diru, Afonĉjo,--aldonis la caro, fikse
rigardante Vjàzemskij'n:--kiel plaĉas al vi la fabelo de l' blinda
Filĉjo?

Avide aŭskultis la princo Vjàzemskij la rakonton de l' caro. Enfalis
ĝi en lian animon, kvazaŭ fajreroj en sekajn garbojn,--ekflamis pasio
en lia brusto, ekbrilis la okuloj.

--Afonĉjo,--daŭrigis la caro: nun mi forveturas al pilgrimado
Suzdalon, kaj vi iru Moskvon al bojaro Druĵino Andrèeviĉ Morozov,
demandu lin pri lia farto, diru, ke mi vin sendis por depreni mian
malfavoron... Kaj ne forgesu,--li aldonis plensignife: ne forgesu
kunpreni, por pli granda honoro, pli multe da opriĉnikoj!

Serèbrjanij bone vidis, kiel ŝanĝiĝis la vizaĝo de Vjàzemskij, kia
sovaĝa ĝojo ekbrilis en liaj okuloj, sed li ne estis aŭdinta la
interparoladon de la caro kun princo Vjàzemskij.

Se divenus Nikito Romànoviĉ, kio ĝojigas la princon-opriĉnikon, li
forgesus pri la ĉeesto de l' caro, li deŝirus akran sabron de la muro,
li dehakus la kapon al Vjàzemskij; pereigus li sendube sian kapon, sed
ĉi tiun fojon lin savis sonoj de l' harpoj, de l' preĝejaj sonoriloj
kaj laŭta interparolado de opriĉnikoj. Li ne sciis, pri kio ĝojis
Vjàzemskij!

Fine Ivano leviĝis. Ĉiuj korteganoj ekmoviĝis, kvazaŭ abeloj,
maltrankviligitaj en la abelujo. Kiu nur povis, leviĝis ankaŭ, kaj
ĉiuj laŭvice aliradis la caron por ricevi de li sekigitajn prunojn,
kiujn li propramane disdonis al la frataro. En la sama momento tra la
aro traŝoviĝis opriĉniko, ne partopreninta la festenon, kaj ion
murmuretis al Maluto Skuratov. Maluto ruĝiĝis, kaj koleron esprimis
lia vizaĝo. Ĉion rimarkis la akravida caro! Ivano postulis klarigon.

--Via cara moŝto!--ekkriis Maluto: neniam aŭdita ago! Perfido, ribelo
kontraŭ via cara moŝto!

Ĉe la vorto "perfido" la caro paliĝis, kaj liaj okuloj ekbrilis.

--Via cara moŝto!--daŭrigis Skuratov: antaŭ kelkaj tagoj mi sendis
revizion en ĉirkaŭaĵon de Moskvo por ekscii, ĉu apudmoskva
loĝantaro bone gardas vian caran regularon. Subite iu nekonata bojaro
kun siaj servistoj atakis la reviziistojn. Multajn ili mortigis, kaj
mian ĉevalserviston ili tute kripligis. Jen li staras post la pordo,
kruele batita! Ĉu li povas eniri?

Ivano ĉirkaŭrigardis ĉiujn siajn opriĉnikojn kaj sur ĉiuj vizaĝoj
legis koleron kaj indignon. Tiam liaj trajtoj akceptis esprimon de ia
stranga plezuro kaj li diris per trankvila voĉo:

--Li eniru!

Baldaŭ la aro disiĝis, kaj en la ĉambregon eniris Mateo Ĥomjàk kun
bandaĝita kapo.



ĈAPITRO IX.

Juĝa esploro.


Ĥomjàk eĉ ne estis lavinta la vizaĝon, male, li intence makulis per
sango sian bandaĝon kaj siajn vestojn, por ke la caro vidu, kiel kruele
oni lin batis.

Proksimiĝinte al Ivano, li falis teren kaj surgenue atendis la permeson
paroli.

Ĉiuj scivole rigardis Ĥomjàk'n. Caro la unua rompis la silenton.

--Kontraŭ kiu vi plendas?--li demandis: kiel okazis la afero? Rakontu
de l' komenco!

--Mi mem ne scias, via cara moŝto, kontraŭ kiu mi plendas. La hundo ne
diris al mi sian nomon! Kaj mi surgenue plendas nun al via cara moŝto,
ke mi estas batita kaj kripligita de nekonata viro!

La komuna atento plialtiĝis; oni eĉ ne kuraĝis spiri. Ĥomjàk
daŭrigis:

--Ni venis, via cara moŝto, kiel reviziistoj, en vilaĝon Medvedevka,
kaj subite atakis nin malbenitaj nekonatoj. Ili falis sur nin, kiel
neĝo sur la kapon, trapikis, dishakis unu dekon da viroj, la aliajn
ligis; kaj ilia bojaro, kanajlo, jam volis nin ĉiujn pendigi, kaj la
du rabistojn, kiujn ni estis kaptintaj dum revizio, li liberigis.

Eksilentis Ĥomjàk kaj ordigis sian sangmakulitan bandaĝon sur la
kapo. Nekredema surda murmuro ekaŭdiĝis inter la opriĉnikoj. La
rakonto ŝajnis nekredinda. La caro ankaŭ dubis.

--Ĉu la veron vi parolas, amiko?--li diris, trapikante Ĥomjàk'n per
sia agla rigardo.--Eble vi estis ebria? Eble bona kruĉo da "brago"[49]
sekvigis tiun kripligon?

--Mi estas preta ĵuri antaŭ kruco, ke mi diras la veron; aŭ, pli
bone, mi ĵuras per mia kapo!

--Sed diru do, amiko, kial la nekonata bojaro vin ne pendigis?

--Kredeble, li ŝanĝis sian intencon, li neniun pendigis, li nur
ordonis vipi nin ĉiujn.

Murmuro ree trakuris inter la aŭdantaro.

--Ĉu vi estis multaj en la taĉmento?

--Kvindek viroj, mi la kvindekunua.

--Kaj la liaj?

--Mi ne volas mensogi,--ili estis pli malmultenombraj, ĉirkaŭ dudek
aŭ tridek...

--Kaj vi permesis, ke oni vin ligu kaj vipu, kvazaŭ vi estus
virinaĉoj! De kie venis tia timegeco? Ĉu viaj brakoj estis
paralizitaj? He, vi, bravulo en via angulo, veran ridindaĵon vi
rakontas! Kiu do estas la bojaro, kiu dum plena tago kuraĝas ataki la
opriĉnikojn? Neeblaĵo!.. Certe, la bojaroj deziras neniigi la
opriĉnikojn, sed ili ne kuraĝas! Min ili ankaŭ volonte formanĝus,
tamen--okulo vidas, sed lango ne trafas! Aŭskultu, se vi deziras, ke mi
kredu al vi, diru la nomon de la bojaro, alie konfesu vian mensogon. Kaj
se vi ne povas ĝin nomi kaj ne konfesos,--malbone al vi estos, amiko!

--Via cara moŝto!--diris la ĉevalservisto tre firme: Dio scias, ke mi
diras la veron. Vi povas min ekzekutigi, mi ne timas la morton, mi timas
la mensogon, estu ĉiuj viaj homoj miaj atestantoj!

Kaj li montris la opriĉnikojn, kvazaŭ alvokante ilin esti atestantoj.
Subite lia rigardo falis sur Serèbijanij'n.

Ne facile estas priskribi, kio fariĝis en la koro de Ĥomjàk. Miregon,
dubon kaj fine ĝojon, malican ĝojon revidigis en si liaj trajtoj.

--Via cara moŝto!--li ekkriis: se vi deziras scii, kiu nin atakis, kiu
mortigis la kamaradojn kaj ordonis nin vipi, diru, ke ĉi tiu bojaro
deklaru sian nomon!

Ĉies okuloj sin turnis al Serèbrjanij. La caro kuntiris siajn
senharajn brovojn kaj fikse observadis la princon tute senparole. Nikito
Romànoviĉ staris senmova, trankvila, sed pala.

--Nikito!--fine diris la caro, malrapide eldirante ĉiun vorton: venu
ĉi tien, respondu, ĉu vi konas ĉi tiun homon?

--Jes, via cara moŝto!

--Ĉu vere vi estis atakinta lin kaj liajn kunulojn?

--Via cara moŝto! Ĉi tiu homo kaj liaj kunuloj mem atakis la
vilaĝanojn...

Ĥomjàk interrompis la princon. Por pereigi la malamikon, li decidis ne
indulgi sin mem.

--Via cara moŝto!--li diris: bonvolu ne fidi al la bojaro! Li mensogas!
Li volas min kalumnii, ĉar mi estas servisto, ĉar mi ne estas
altrangulo, kaj tiamaniere vi ne ekkonos la veron. Ordonu, via cara
moŝto, juĝe esplori la aferon, bonvolu demandi miajn kamaradojn aŭ,
prefere, ordonu nin ambaŭ turmente esplori, kaj vi vidos la veron!

Serèbrjanij rigardis Ĥomjàk'n kun malestimo.

--Via cara moŝto,--li diris: mi ne malkonfesas mian agon. Mi atakis ĉi
tiun homon kaj liajn kamaradojn, mi ordonis ilin vipi...

--Sufiĉas!--severe interrompis la caro.--Respondu: kiam vi ilin atakis,
ĉu vi sciis, ke ili estas miaj opriĉnikoj?

--Ne, via cara moŝto!

--Kaj kiam vi volis ilin pendigi, ili diris al vi, kiu ili estas?

--Jes, via cara moŝto!

--Kial do vi ilin ne pendigis?

--Ĉar mi preferis, ke viaj juĝistoj ilin juĝe esploru!

--Kial do vi tuj de komenco ne sendis ilin al miaj juĝistoj?

La princo ne sciis, kion diri.

La caro ekzamenis lin per rigardo, penetranta ĝis en la fundon de lia
animo.

--Ne pro tio vi ilin ne pendigis, ke vi ekdeziris ilin sendi al miaj
juĝistoj, sed pro tio, ke ili sin nomis caraj servistoj! Kaj
vi,--daŭrigis la caro kun ĉiam kreskanta kolero,--vi, sciante, ke ili
estas miaj servistoj, vi ordonis ilin vipi?

--Via cara moŝto...

--Sufiĉe!--ektondris Ivano.--La esploro estas finita. Frataro!--li sin
turnis al siaj favoratoj: diru, kion meritas la bojaro Nikito? Konigu
viajn pensojn, mi deziras scii, kion pensas ĉiu el vi!

La voĉo de la caro estis firma, sed lia rigardo diris, ke li jam estis
decidinta en sia koro la sorton de l' princo, kaj ke malfeliĉo atendas
tiun, kies verdikto estos pli malsevera, ol lia.

--Nu, diru, homoj!--li ripetis, plilaŭtigante la voĉon,--kion meritas
Nikito?

--Morton!--diris la kronprinco.

--Morton!--ripetis Maluto, Grjaznòj, pastro Levkij kaj ambaŭ
Basmanov'j.

--Li do ricevu la morton!--diris Ivano trankvile,--ĉar skribite estas:
kiu levis la glavon, per glavo pereos! Prenu lin!

La princo silente salutis la caron. Kelkaj viroj tuj ĉirkaŭis lin kaj
elirigis lin el la ĉambrego. Multaj sekvis ilin por vidi la ekzekuton,
aliaj restis. Malsonora murmuro aŭdiĝis en la ĉambrego. La caro sin
turnis al la opriĉnikoj. Lia mieno estis solena.

--Frataro!--li demandis: ĉu justa estis mia juĝo?

--Justa, justa! ekaŭdiĝis inter la plej proksimaj opriĉnikoj.

--Justa, justa!--ripetadis la pli malproksimaj.

--Ne justa!--diris unu sola voĉo.

La opriĉnikoj ekscitiĝis.

--Kiu diris? Kiu eldiris la vorton? Ne justa estas la juĝo de l'
caro?--aŭdiĝis ĉie.

Ĉies vizaĝoj esprimis miron, ĉies okuloj ekbrilis per indigno. Nur
unu, la plej kruela, ne montris koleron. Maluto fariĝis pala, kiel
morto.

--Kiu diras, ke ne justa estas mia juĝo?--demandis Ivano, penante doni
al siaj trajtoj plej trankvilan esprimon.--Kiu diris ĉi tion, elpaŝu
antaŭen!

--Via cara moŝto!--diris Maluto, treege ekscitita: inter viaj fidelaj
servistoj nun estas multe da ebriaj, multe da tiuj, kiuj parolas, ne
demandinte sian prudenton! Ne serĉu ĉi tiun drinkulon, via cara
moŝto! Kiam li estos sobra, li mem ne kredos, ke li tion eldiris en
ebria stato.

La caro nefideme rigardis Maluton.

--Sankta paraklisiarĥo!--li diris, ridetante: de kiam vi fariĝis tiel
bonkora?

--Via cara moŝto!--daŭrigis Maluto: ne ordonu...

Sed estis jam tro malfrue.

La filo de Maluto jam elpaŝis antaŭen kaj respektplene staris antaŭ
la caro. Maksimo Skuratov estis la sama opriĉniko, kiu ĵus savis
Serèbrjanij'n de l' urso.

--Ha, Makĉjo, do estas vi, kiu mallaŭdas mian juĝon,--diris Ivano,
rigardante kun malbona rideto jen la patron, jen la filon.--Nu, diru,
Makĉjo, kial do ne plaĉis al vi mia juĝo?

--Via cara moŝto, vi ne ĝis fino aŭskultis la princon Serèbrjanij,
vi ne permesis al li sin pravigi, vi eĉ ne demandis lin, pro kio li
volis pendigi Ĥomjàk'n.

--Via cara moŝto, ne aŭskultu lin,--petegis Maluto,--li estas ebria.
Ĉu vi ne vidas, li estas ebria. Bonvolu lin ne aŭskulti! For,
drinkulo, jen kiom multe vi drinkis! For, for de ĉi tie!

--Maksimo drinkis nek vinon, nek mieltrinkaĵon,--malice rimarkis la
kronprinco.--Mi lin observadis la tutan tagmanĝon, li eĉ ne trempis la
lipharojn!

Maluto ĵetis sur la kronprincon rigardon, kiu estus tremiginta ĉiun
alian. Sed la kronprinco opiniis sin neatingebla por la venĝo de
Maluto. La dua filo de Ivano la Terura, la kronprinco Ivano Ivànoviĉ
posedis preskaŭ ĉiujn malvirtojn de sia patro, kaj la malbonaj
ekzemploj ĉiam pli kaj pli malaperigis la bonajn trajtojn de lia
karaktero. La kronprinco jam ne konis kompaton.

--Jes,--li ripetis, ridetante: Maksimo nenion drinkis nek manĝis
hodiaŭ. Li ne ŝatas nian vivmanieron. Abomena estas por li via
opriĉnino, patro!

Dum li parolis, Boriso Godunòv fikse lin rigardis. Ŝajne, li studis
lian vizaĝon kaj poste senbrue, ne rimarkite li eliris el la
manĝoĉambro.

Maluto falis teren antaŭ la caro.

--Via cara moŝto! Patro nia, Ivano Vasìljeviĉ!--li balbutis, kaptante
la baskojn de l' cara supervesto. Hodiaŭ matene mi, malsaĝulo, sovaĝa
kamparanaĉo, petis vin donaci al mi bojaran rangon. Kie estis mia
prudento? Kie estis mia homa konscio? Ĉu mi, sklavo malbonodora, indas
porti bojaran ĉapon? Forgesu, via cara moŝto, pri miaj malsaĝaj
paroloj, ordonu demeti de mi ĉi-tiun orkovritan kaftanon, ordonu, ke mi
surmetu bastaĵon,--nur pardonu al Maksimo lian kulpon! Juna li estas,
via cara moŝto, juna kaj malsaĝa, li mem ne scias, kion li parolas.
Sed se vi iun ajn volas ekzekuti, ekzekutu min, por ke mi, malsaĝulo,
ne permesu al mia filo drinki tiel multe! Permesu, via cara moŝto, ke
mi suriru la eŝafodon, aŭ ordonu, ke mi mem min tuj mortigu?

Kompatinda fariĝis lia vizaĝo, malesperegon esprimis la trajtoj, kiuj
ĝis nun nenion rebriligis, krom sentoj de sovaĝa besto.

La caro ekridis.

--Por kio mi ekzekutos vin aŭ vian filon!--li diris: Maksimo estas
prava!

--Kion vi diras, via cara moŝto?--ekkriis Maluto.--Kiel Maksimo povas
esti prava?--Kaj pro ĝojo kaj mirego li komencis stulte rideti, sed
baldaŭ ree nebuliĝis lia vizaĝo, ĉar ekŝajnis al li, ke la caro lin
mokas. Ĉi tiuj rapidaj ŝanĝoj de lia vizaĝo estis tiel ridindaj, ke
la caro, lin rigardante, ree komencis ridi.

--Maksimo estas prava,--li ripetis fine kun tute serioza mieno: mi tro
rapidis. Neeble estas, ke Serèbrjanij propravole ion entreprenu
kontraŭ mi. Mi rememoras Nikiton ankoraŭ antaŭ la litova milito. Mi
ĉiam lin amis, li estis mia bona servisto. Vi, malbenitoj, daŭrigis la
caro, sin turnante al Grjaznòj kaj Basmanov'j,--vi ĉiam estas kulpaj
pri tio, ke mi verŝigas la sangon! Ĉu ne sufiĉas por vi niaj
mortigoj? Nun vi ekdeziris, ke mi pereigu mian fidelan bojaron! Kial vi
staras tie, sovaĝaj bestoj? Kuru, ĉesigu la ekzekuton! Ne, ne iru,
estas jam malfrue... Sendube, lia kapo jam estas forhakita. Vi, vi ĉiuj
pagos al mi por lia sango!

--Ne estas malfrue, via cara moŝto,--diris Godunòv, ree enirante la
ĉambregon.--Mi ordonis haltigi la ekzekuton. Kompato estas via eco; mi
scias, ke vi pli ol unu fojon kondamnis la krimulon kaj poste lin
pardonis. Sed la princo jam metis sian kapon sur la ŝtipon, kaj la
ekzekutisto sen kaftano staras, suprenvolvinte la manikojn, kaj atendas
vian caran ordonon.

Sereniĝis la vizaĝo de Ivano.

--Boriso, li diris,--iru al mi, mia kara servisto! Vi sola konas mian
koron. Vi sola scias, ke mi verŝigas la sangon ne pro amuzo, sed por
ekstermi la perfidon. Vi min ne opinias sangavida! Iru al mi, Boriso
Teodòroviĉ, mi vin kisos!

Godunòv klinis la kapon. La caro kisis lin.

--Alproksimiĝu ankaŭ vi, Maksimo, mi donos al vi mian caran manon por
kisi. Ĉiam diru la veron! Faru same en estonteco! Mi donacas al vi
zibelajn felojn por pelto!

Maksimo falis teren kaj kisis la manon de l' caro.

--Kiun salajron vi ricevas?--demandis Ivano.

--Kutiman salajron de ordinara opriĉniko, via cara moŝto!

--Mi vin egaligos kun ĉefaj opriĉnikoj. Vi ricevos salajron kaj
provizon, kiel ĉiuj estroj! Sed, ŝajnas al mi, vi havas ankoraŭ ion
por diri; diru senĝene, petu, kion vi bezonas!

--Via cara moŝto, mi ne meritas vian grandan donacon, mi ne indas
riĉan vestaron, donu al aliaj, pli altrangaj ol mi! Pri unu nur mi
petas vin, via cara moŝto! Permesu al mi militiri Litovujon aŭ
Livonujon, aŭ Rjazanon por batali kontraŭ tataroj!

Io simila je suspekto ekaperis en la okuloj de l' caro.

--Kial vi ekdeziris militiri, bravulo? Ĉu tedis al vi nia vivmaniero?

--Jes, via cara moŝto!

--Kial do, bravulo?--demandis Ivano, fikse rigardante Maksimon.

Maluto ne permesis al li respondi.

--Via cara moŝto,--li diris,--vi vidas, li deziras servi al via cara
moŝto. Li volonte meritus grivnon[50] sur ora ĉeneto el la manoj de
via cara moŝto. Tial li ekdeziris militiri kontraŭ tataroj aŭ
litovoj! Varmega estas lia sango!

--Ne por tio li deziras esti forsendita,--diris la kronprinco: sed por
ke ĉio fariĝu laŭ lia kaprico, por ke li povu diri al si mem: mi ne
deziras esti opriĉniko kaj mi ne estos opriĉniko. Estu tiel, kiel mi
volas, sed ne tiel, kiel volas la caro!

--Jen kio?--diris Ivano ironie: vi, Makĉjo, ekdeziris esti pli forta ol
mi? Kia heroo! Ĉu mi, malfeliĉulo, povas vin venki? Nu, bone, se vi ne
volas esti opriĉniko, mi vin enskribigos kiel...

--Via cara moŝto!--interrompis lin Maluto: kien ajn vi bonvolus
enskribigi Maksimon, ĉie li estos preta servi al vi kaj plenumi viajn
ordonojn. Iru hejmen, Maksimo, jam estas malfrue, diru al la patrino, ke
ŝi min ne atendu, mi estos okupata en malliberejo: ni faras
perturmentan esploron de bojaroj Kòliĉev'j. Iru, Maksimo, iru!

Maksimo foriris. La caro ordonis enirigi Serèbrjanij'n. La opriĉnikoj
enkondukis lin kun kunligitaj manoj, sen kaftano, en malbutonumita
ĉemizo. Lin sekvis la ĉefa ekzekutisto Terĉjo, kun suprenvolvitaj
manikoj, kun brilanta hakilo en la manoj: li ne sciis, ĉu la caro
pardonas la princon aŭ deziras nur ŝanĝi manieron de l' ekzekutado.

--Iru ĉi tien, princo!--diris Ivano.--Miaj servistoj estas tro
rapidemaj. Ne koleru! Tia estas ilia kutimo; ili ĉiam komencas
sonorigi, ne eksciinte, kiu festo estas![51] Ili forgesis, ke por
mortigi la homon oni ĉiam trovos la tempon; male, kiam la kapo estas
forhakita, oni ĝin ne povos alglui al la korpo. Dankon al Boriso! Sen
li, vi jam estus nun en alia mondo, kaj mi ne havus la eblon iun demandi
pri Ĥomjàk. Rakontu, pro kio vi lin atakis?

--Pro tio, via cara moŝto, ke li mem atakis senkulpajn vilaĝanojn.
Tiam mi ankoraŭ ne sciis, ke li estas via servisto, mi eĉ ne aŭdis
pri opriĉnino. Mi estis revenanta el Litovujo Moskvon kaj survoje mi
ekvidis, ke Ĥomjàk kun siaj kamaradoj atakis la vilaĝon kaj mortigis
la vilaĝanojn.

--Sed se vi scius, ke ili estas miaj servistoj, ĉu vi ilin estus
atakinta?

Ivano fikse rigardis la princon. Serèbrjanij meditis momenton.

--Jes, tiam mi same estus ilin atakinta,--li respondis simplanime: mi ne
povus kredi, ke ili mortigas laŭ via ordono.

Ivano fiksis sur Serèbrjanij malhelan rigardon kaj longe silentis. Fine
li diris:

--Bone vi respondis, Nikito! Ne por tio mi fondis en Rusujo la
opriĉninon, ke miaj servistoj mortigu senkulpulojn. Mi ilin destinis,
por ke ili, kvazaŭ fidelaj hundoj, gardu miajn ŝafojn kontraŭ lupoj
atakantaj, por ke mi povu respondi dum la Lasta Dia Juĝo tion, kion
diras la profeto: mi estas kune kun infanoj, kiujn donis al mi Dio! Bone
vi respondis. Mi diras malkaŝe: vi kaj Boriso, vi solaj ekkonis min.
Aliaj pensas alimaniere: oni min nomas sangavida, sed oni ne scias, ke,
verŝante la sangon, mi dronas en larmoj! Sangon ĉiu vidas, ĝi estas
ruĝa, videbla por ĉiu; sed mian koran ploregon neniu vidas, la
senkoloraj larmoj falas en mian animon kaj kvazaŭ varmega peĉo
tramanĝas ĝin, trabruligas ĝin ĝis la fundo! (ĉe tiuj ĉi vortoj la
caro levis la okulojn supren kun esprimo de profunda ĉagreno). Same
kiel iam Raĥelo,--li daŭrigis (kaj la pupiloj de liaj okuloj tute
malaperis sub la palpebroj). Same kiel iam Raĥelo ploris pri siaj
infanoj, tiel same mi nun ploras pri miaj malamikoj kaj perfiduloj! Bone
vi respondis, Nikito! Mi pardonas al vi vian agon. Malligu la manojn de
l' princo, Terĉjo, kaj foriru! Mi vin ne bezonas plu... Ne, atendu
iomete!

Ivano sin turnis al Ĥomjàk.

--Respondu!--li demandis severege: kion vi kuraĝis fari en Medvedevka?

Ĥomjàk strabe ekrigardis Terĉjon, la princon kaj ekgratis al si la
nukon.

--Mi iomete tuŝis la vilaĝanojn!--li respondis, duonarogante,
duonruze: mi ne malkonfesas, ni estas kulpaj, via cara moŝto, ke ni iom
maltrankviligis viajn nefavoratojn. La vilaĝo apartenas al bojaro
Morozov!

La severa mieno de Ivano moliĝis. Li ekridetis.

--Ĉu vi estas kontentaj je la vipbatoj de l' princo?--li
demandis.--Sufiĉas por vi? Bone, estu tiel, mi pardonas al vi. Iru for,
Terĉjo, hodiaŭ estas tia tago, en kiu mi vin ne bezonas.

La favoro de l' caro al Serèbrjanij vekis murmuron de kontentiĝo inter
la bojaroj de zèmŝĉino. La akrasentaj oreloj de Ivano aŭdis ĉion,
kaj lia suspektplena kapo klarigis ĉion laŭ sia propra maniero. Kiam
Ĥomjàk kaj Terĉjo estis for el la ĉambrego, Ivano fiksis sian
traigan rigardon sur la bojaroj.

--Vi, homoj!--li diris severege: vi ne revu, vidinte ĉi tiun mian
juĝon, ke mi vin indulgos!

Kaj samtempe en lia malkvieta animo naskiĝis la penso, ke eble ankaŭ
Serèbrjanij klarigos la pardonon per lia malforteco; li jam bedaŭris
pri sia bonkoreco kaj deziris korekti sian eraron.

--Aŭskultu, princo!--li diris al Serèbrjanij: hodiaŭ mi pardonis vin
pro viaj veraj paroloj, mi ne reprenos mian pardonon. Sed sciu, ke se vi
havos iun ajn novan kulpon, mi punos vin ankaŭ por la hodiaŭo. Kaj
tiam vi, sciante, ke vi estas kulpa, ne kuraĝu forkuri Litovujon aŭ
Tatarujon, kiel faras aliaj, sed ĵuru al mi tuj, ke kie ajn vi estus,
vi ĉiam atendos la punon, kiun mi destinos por vi!

--Via cara moŝto!--respondis la princo: mia vivo estas en viaj manoj.
Min kaŝi de vi ne estas mia kutimo. Mi ĵuras al vi, ke se mi iam estos
kulpa, mi atendos vian juĝon kaj ne forkuros!

--Ĵuru antaŭ ĉi tiu kruco!--gravmiene diris Ivano kaj etendis al
Serèbrjanij la ornamitan krucon, kiu pendis al lia kolo, kaj samtempe
ĵetis straban rigardon flanken, kie sidis bojaroj de zèmŝĉino.

Meze de komuna silento oni aŭdis nur la tintadon de la ora ĉeno, kiam
Ivano ĵetis sur sian bruston la krucifikson, kiun Serèbrjanij, sin
krucesigninte, estis kisinta.

--Nun iru!--diris la caro: kaj preĝu la Sanktan Triunuon kaj ĉiujn
sanktulojn, ke ili vin gardu kontraŭ nova, eĉ malgranda kulpo! Kaj
vi,--li aldonis, rigardante la bojarojn de zèmŝĉino: vi, kiuj aŭdis
nian kontrakton, ne atendu novan pardonon por Nikito kaj ne provu peti
min pri li, se li ankoraŭ unu fojon meritos mian koleron!

Tiamaniere la ebleco de lia estonta arbitra ago kontraŭ Serèbrjanij
fariĝis kvazaŭ lia morala rajto, kio tre kontentigis Ivanon.

--Nun iru ĉiu al sia ofico! La bojaroj de zèmŝĉino administru la
prikazojn[52], kiel antaŭe, kaj la opriĉnikoj, miaj elektitaj
servistoj kaj militistoj, ne forgesu vian perkrucan ĵuron kaj ne
konfuziĝu, ke mi hodiaŭ pardonis al Nikito: ĉar senpartia mi estas
rilate al ĉiu mia regato!

Oni komencis disiĝi. Ĉiuj iris hejmen, unuj kun teruro, aliaj kun
malĝojo, kun kolero, kun diversaj esperoj, kelkaj tute simple kun ebria
bruado en la kapo. La antaŭurbo dronis en mallumo, el super la arbaro
aperis nova luno. Terura ŝajnis la malluma palaco kun siaj kupoloj,
siaj akradentaj pezaj muroj. De malproksime ĝi similis kunvolviĝintan
monstron, pretan salte leviĝi. Unu malfermita fenestro brilis kvazaŭ
okulo de l' monstro: ĝi estis en la dormoĉambro de l' caro. Tie
fervore preĝis Ivano. Li preĝis pri dezirinda paco en Rusujo, li
petis, ke Dio helpu lin venki perfidon kaj malobeemon, ke Dio lin benu
plenumi malfacilegan taskon--egaligon de l' fortaj kaj malfortaj, por ke
en Rusujo neniu estu pli alta ol aliaj, ke ĉiuj estu egalaj, ke li
sola, la caro, staru super ĉiuj kvazaŭ kverko meze de l' kampoj.

La caro preĝis, ĉiumomente falante teren. Lin rigardis tra la fenestro
la helaj steloj kaj fariĝis malhelaj, kvazaŭ pensante: ha, granda
caro, Ivano Vasìljeviĉ! Vi grandan agon komencis, ne demandinte nian
konsilon, kaj ne havos vi sukceson: same kiel ne ekzistas du egalaj
spikoj en la grenkampo, same kiel ne eble estas egaligi altajn montojn
kun malgrandaj altaĵoj,--same estas neeble malaperigi en Rusujo la
bojaran rangon!



ĈAPITRO X.

Patro kaj filo.


Estis jam plena nokto, kiam Maluto, fininte perturmentan esploron de
bojaroj Kòliĉev'j, amikoj kaj parencoj de eksigita ĉefepiskopo,
forlasis malliberejon. Densaj nubegoj, kvazaŭ nigraj montoj, pendis
super la antaŭurbo kaj antaŭdiris ventegon. En la domo de Maluto ĉiuj
jam dormis. Maldormis nur Maksimo. Li venis renkonten al la patro.

--Paĉjo!--li diris: mi vin atendas, mi volas paroli kun vi.

--Pri kio?--demandis Maluto kaj malgraŭvole deturnis siajn okulojn.
Maluto neniam tremis antaŭ siaj malamikoj, sed en ĉeesto de Maksimo li
sin sentis ĝenata.

--Morgaŭ mi forveturos,--daŭrigis Maksimo:--adiaŭ, paĉjo!

--Kien?--demandis Maluto, kaj ĉi tiun fojon li direktis sian malklaran
rigardon al Maksimo.

--Mi ne scias, paĉjo: Rusujo estas granda, kaj por mi ankaŭ troviĝos
sufiĉe da loko!

--Ĉu vi freneziĝis? Malsaĝulo! Kion vi faris hodiaŭ dum la
tagmanĝo? Kiel vi kuraĝis kontraŭparoli al la caro? Ĉu vi ne scias,
kiu li estas, kaj kiu estas vi?

--Mi scias, paĉjo; kaj mi ankaŭ scias, ke la caro min por ĉi tio
dankis. Tamen mi ne povas resti.

--Arogantulo! Kie vi prenis tiun volon? Kio fariĝis al vi hodiaŭ? Kial
nun forveturi, post kiam la caro vin rekompencis, egaliginte kun la
opriĉnikestroj? Kial nepre nun forlasi la kortegon?

--Jam delonge mi suferas ĉi tie, vi jam scias, sed mi ne konfidis al mi
mem; de infana aĝo ĉiam mi aŭdas, ke la cara volo estas Dia volo, ke
plej terura peko estas pensi alie ol la caro. Pastro Levkij kaj ĉiuj
aliaj pastroj de l' antaŭurbo ĉiam dum konfeso trovis en mi grandan
pekon, ĉar mi havas aliajn pensojn, ol vi. Kompreneble, iufoje mi
komencis dubi, ĉu mi povas sola esti prava kontraŭ ĉiuj? Tial mi
prokrastis la forveturon kaj mi restis. Sed hodiaŭ,--daŭrigis Maksimo,
kaj lia vizaĝo ruĝiĝis,--hodiaŭ mi konsciis, ke mi estas prava! Kiam
mi ekaŭdis la rakonton de l' princo Serèbrjanij, kiam mi eksciis, ke
li estas disbatinta vian taĉmenton kaŭze de mortigado kaj rabado, kiam
poste li ne neis sian pravan agon antaŭ la caro, sed kvazaŭ martiro
estis preta morti pro ĝi, tiam ekbatis mia koro kunsente kun li kiel
neniam antaŭe, kaj finiĝis miaj duboj, kaj mi tute klare ekvidis, ke
ne viaflanke estas la vero!

--Jen kiu igis vin perdi prudenton!--ekkriis Maluto, kiu jam antaŭe
koleris kontraŭ Serèbrjanij:--jen kiu estas nia malamiko! Se li iam
estos en miaj manoj, li mortos ne per facila morto, hundo, mi tion
ĵuras!

--Dio gardu lin kontraŭ vi!--diris Maksimo, farante signon de
kruco.--Ne permesu Dio, ke vi neniigu ĉion bonan en Rusujo!
Jes,--daŭrigis en ekstazo la filo de Maluto:--tuj kiam mi ekvidis la
princon, mi komprenis, kiel bone estus ne disiĝi de li, kaj mi
ekdeziris lin peti, ke li min kunprenu, sed mi hontis antaŭ li: miaj
okuloj ne rigardos lin, ĝis kiam mi demetos ĉi tiun vestaron!

Dume Maluto aŭskultis la filon, du sentoj batalis en lia animo. Li
deziris insulti Maksimon, piedbati la teron kaj per minacoj obeigi la
filon, sed nevola respekto detenis lian koleron. Instinkte li komprenis,
ke la minacoj nuntempe ne havos sukceson, kaj li komencis serĉi en sia
malnobla animo aliajn rimedojn por deteni la filon.

--Makĉjo!--li diris petegante, penante mildigi sian sovaĝan vizaĝon:
ne ĝustatempe vi elpensis forveturi! Via hodiaŭa parolado plaĉis al
la caro. Kvankam vi multe timigis min per via elpaŝo, sed certe nin
gardas niaj sanktuloj, kaj moliĝis la koro de nia caro. Anstataŭ vin
ekzekutigi, li vin rekompencis, pligrandigis vian salajron kaj eĉ
donacis al vi zibelfelan pelton. Kiel rapide vi nun povas superiĝi!
Klarigu do al mi, mi petas, kial vi ne ŝatas ĉi tiean vivon?

Maksimo sin ĵetis al la piedoj de l' patro.

--Mi ne ŝatas ĉi tiean vivon, ne, paĉjo, mi ne povas ŝati! Neeble
estas por mi resti hejme! Mi ne povas plu aŭdi ĝemojn kaj ploregojn
dum la tuta tago, mi ne povas vidi, ke mia patro...

Maksimo haltis.

--Nu?--demandis Maluto.

--Ke mia patro estas ekzekutisto!--eldiris Maksimo kaj mallevis la
okulojn, kvazaŭ timigita, ke li diris tiajn vortojn pri sia patro.

Sed Maluton ne konfuzis ĉi tiu alnomo.

--Ekzistas diversaj ekzekutistoj!--li respondis.--Same kiel en ĉiu
ofico ekzistas simpluloj kaj estroj, tiel same unu ekzekutisto mortigas
simplajn ŝtelistojn, alia--bojarojn, kiuj subfosas la caran tronon kaj
intencas ŝanceli la tutan landon. Rabistojn mi ne mortigas; mia hakilo
forhakas nur kapojn de bojaroj-perfiduloj!

--Silentu, patro!--diris Maksimo, leviĝante: ne turmentu mian koron per
viaj paroloj! Kiu el tiuj, kiujn vi pereigis, intencis ion kontraŭ la
caro? Kiu el ili ribeligis la landon? Ne pro iuj kulpoj, sed pro via
malico vi forhakas bojarajn kapojn! Sen vi la caro ne estus tiel kruela.
Sed vi elserĉas perfidon, vi per turmentegoj eligas denuncojn. Vi,
patro, vi estas kulpa pri sangverŝado! Ne, patro, ne kolerigu Dion, ne
kalumniu la bojarojn, sed diru tute sincere, ke vi intencas radike
ekstermi la bojaran genton!

--Kial vi ilin defendas?--diris Maluto kun malbona rideto.--Ĉu vin tre
ĝojigas, ke, kiel ajn vi estu bela, gracia, vi tamen restos ilia
subulo? Kaj kial vi ne povas esti ilia egalulo? Kio igas ilin tiel
fieriĝi antaŭ vi? Ĉu Dio skulptis ilin el alia argilo? Se ili
fieriĝas per sia riĉeco, tiam atendu do, sinjoroj! La caro ne forgesas
siajn fidelajn servistojn; kaj kiam estos ekzekutitaj la bojaroj
Kòliĉev'j, ilia riĉaĵo venos ne al iu alia, ol al ni. Multe da
penadoj mi havas kun ili en la turmentejo, fortegaj estas la hundoj, mi
devas konfesi!

Malbona sento ekbolis en la koro de Maluto, sed, ĉar li ankoraŭ ne
perdis la esperon konvinki Maksimon, li nur kurbigis sian buŝon por
afabla rideto. Ne konvena al li estis ĉi tiu rideto, kaj teruron
eksentis Maksimo, ĝin ekvidinte. Maluto ne rimarkis ĉi tiun efekton.

--Makĉjo!--li diris: por kiu do mi ŝparis monon? Por kiu mi laboras,
mi penas? Ne forlasu min, restu ĉe mi! Vi ankoraŭ estas juna, vi ne
taŭgas ankoraŭ kiel militisto. Ne foriru. Memoru, ke mi estas via
patro! Kiam mi ekrigardas vin, sereniĝas mia animo, kvazaŭ la caro mem
estus min laŭdinta aŭ estus donanta al mi sian manon por kisi, kaj se
vin iu ofendas, mi sentas, ke mi povus lin formanĝi tute vivantan!

Maksimo silentis. Maluto penadis fari sian vizaĝon plej afabla.

--Ĉu vi min tute ne amas, Makĉjo? Ĉu neniu amsento estas en via koro
al mi?

--Neniu, patro!

Maluto apenaŭ detenis sian indignon.

--Kion do diros la caro, eksciinte pri via forveturo? Li nepre pensos,
ke vi forkuris pro li!

--Ĝi estos la vero, patro. Mi sentas teruron. Mi scias, ke Dio ordonas
ami la caron, sed kiam mi vidas liajn agojn, turniĝas mia tuta interno.
Mi deziras ami, sed la fortoj mankas. Kiam mi estos for, kiam mi ne
havos sangon de senkulpuloj antaŭ la okuloj, tiam eble, dank' al Dio,
mi ree ekamos la caron. Kaj se mi ne sukcesos lin ekami, mi tamen povos
servi al li, sed nur ne kiel opriĉniko.

--Kaj via patrinjo?--diris Maluto, uzante la lastan rimedon.--Ŝi ne
postvivos tian ĉagrenon! Vi mortigos la maljunulinon. Vi ja scias, ke
ŝi estas malsaneta, malfeliĉulino!

--Dio kompatema ne lasos mian patrinjon!--respondis Maksimo kun profunda
ekspiro:--ŝi senkulpigos min!

Maluto komencis grandpaŝe iri tien kaj reen. Post iom da tempo li
haltis antaŭ Maksimo. La afabla mieno, kiun li ŝajnige ĝis nun estis
montranta, tute malaperis. Lia maldelikata vizaĝo esprimis nur
nevenkeblan volon.

--Aŭskultu, suĉulo!--li diris, ŝanĝante la voĉon kaj
parolmanieron.--Ĝis nun mi petis vin, nun mi jen kion diros al vi: mi
ne benas vian forveturon. Mi ne permesas, ke vi foriru. Sed se vi ne
ĉesos paroli pri tio, mi morgaŭ ordonos al vi propramane ekzekuti la
carajn malamikojn. Eble, kiam vi mem sangkovros viajn manojn, vi ne
estos plu tia blankmanulo, kaj la patro ne estos al vi abomena!

Paliĝis Maksimo, sed ne diris eĉ unu vorton. Li konis la fortan
karakteron de Gregoro Lukìĉ, li sciis, ke ne facile estas rompi la
volon de l' patro.

--Tro multe mi parolis kun vi!--daŭrigis Maluto.--Baldaŭ estos
noktomezo, mi devas rapidi al la caro por redoni la ŝlosilojn de l'
malliberejo. Jen pluvo komenciĝas, donu al mi terlikon![53] Kia
bravulo! Mi volas foriri, mi ne volas resti... Kion ankoraŭ volas via
moŝto? Se oni donus al vi liberecon, vi eble min aliformigus laŭ via
bontrovo? Ne, bravulo, tro frue vi disetendis la flugilojn! Ne sole
viajn similulojn mi sciis kvietigi. Mi vin instruos, kiel oni devas obei
al la patro! Ha, kia vetero! Donu al mi la ĉapon! Kiaj fulmoj! La
ĉielo kvazaŭ fendiĝas! kvazaŭ la antaŭurbo jam brulas! Fermu la
fenestron kaj iru dormi; kredeble, ĝis mateno vi elĵetos el la kapo
malsaĝajn pensojn. Kaj vian Serèbrjanij'n mi havos en miaj manoj! Mi
rememorigos al li ĉion!

Maluto eliris. Restinte sola, Maksimo komencis mediti. Ĉio silentis en
la domo; nur ekstere bruadis la fulmotondro kaj de tempo al tempo la
vento, penetrante en la ĉambron tra la fenestro, balancis la ĉenojn,
pendantajn al la muro, kaj tiamaniere, tuŝante unu la alian, ili sonis
per malica fera sonado. Maksimo atingis la ŝtuparon, kondukantan en la
supran etaĝon, al la ĉambro de lia patrino. Li sin klinis kaj komencis
aŭskulti. Ĉio silentis ankaŭ tie supre. Maksimo singarde supreniris
la krutajn ŝtupojn kaj haltis antaŭ la pordo, post kiu dormis lia
patrino.

--Dio mia!--li diris al si mem.--Vi vidas mian koron, Vi konas miajn
pensojn. Vi scias, ho, Sinjoro, ke ne pro fiereco, ne pro obstineco mi
malobeas al la patro! Pardonu al mi, Dio, ke mi ne plenumas vian sanktan
ordonon! Kaj vi ankaŭ, panjo mia, pardonu al mi! Mi vin forlasas sen
via scio, mi forveturas sen via beno; mi scias, panjo, ke mi disŝiras
vian koron, sed alie mi ne povus foriri! Adiaŭ, bona, kara panjo, vi
min ne vidos plu!

Maksimo falis teren kaj kisis la sojlon de l' ĉambro. Poste li kelkfoje
signadis sin kruce, malsupreniris la ŝtuparon kaj eliris eksteren. La
pluvo falis, kvazaŭ kolerante kontraŭ la tuta mondo. Neniu estis en la
korto. Maksimo iris en la stalon, ĉevalservistoj ĉiuj dormis. Li mem
elstaligis sian favoratan ĉevalon kaj selis ĝin. Granda hundo,
alĉenigita ĉe la eniro, elgrimpis el sia dometo kaj komencis boji kaj
sin ĵeti, kvazaŭ antaŭsentante lian foriron. Ĝi estis vilhara hundo
el la speco de ŝafistaj luphundoj. Ĝia longa kaj malmola griz-bruna
hararo senorde kovris ĝian nigran buŝegon, kaj preskaŭ ne videblaj
restis ĝiaj saĝaj okuloj.

Maksimo karesis la hundon, ĝi metis siajn nigrajn manegojn sur liajn
ŝultrojn kaj lekis lian vizaĝon.

--Adiaŭ, Bujano,--diris Maksimo: gardu nian domon, fidele servu al
patrinjo!

Li malfermis la pordegon, surseliĝis kaj ekgalopis for el la patra
domo.

Li ankoraŭ ne atingis la remparon, kiam li ekaŭdis laŭtan bojadon kaj
rimarkis Bujanon, kiu saltadis antaŭ li, ĝojante, ke ĝi prosperis
rompi la ĉenon kaj ke ĝi nun povas akompani sian mastron.



ĈAPITRO XI.

Nokta procesio.


Dum Maluto parolis kun la filo, la caro preĝis. Ŝvito jam gutis de sur
lia vizaĝo; la bluaj makuloj sur lia alta frunto, postsignoj de multaj
antaŭaj dumpreĝaj ĝisteraj salutoj, ree plividebliĝis, ĉar multe da
tiaj salutoj li hodiaŭ ree faris; subite li aŭdis en la ĉambro iun
brueton, rigardis posten kaj ekvidis sian nutristinon Onùfrievna.

Tre maljuna estis lia nutristino. Ŝi servis en la cara palaco jam de
longe. Granda princo Bazilo Ivànoviĉ, patro de Ivano, prenis ŝin kiel
servistinon por sia edzino Heleno Glìnskaja; ŝi ĉeestis ĉe naskiĝo
de Ivano Vasìljeviĉ; la mortanta patro benis lin, infanon, en la
brakoj de Onùfrievna. Oni rakontis pri Onùfrievna, ke ŝi multon
scias, kion neniu eĉ suspektas. Dum infanjaroj de l' caro Ivano liaj
parencoj, bojaroj Glìnskij'j timis ŝin; aliaj bojaraj familioj,
Ŝujskij'j kaj Belskij'j ĉiam penis akiri ŝian favoron.

Multon misteran divenis Onùfrievna per sorĉarto kaj neniam ŝi eraris.
Dum plej glora epoko de princo Telepnèv,--kiam Ivano estis
kvarjara,--ŝi antaŭdiris al la princo permalsatan morton. Ĉi tio
efektiviĝis. Multaj jaroj pasis de tiam, sed ĝis nun la maljunuloj
rememoras tiun antaŭdiron.

Nuntempe Onùfrievna, maljunulino preskaŭ centjara, estis duone
kurbigita; la haŭto de ŝia vizaĝo havis tiom multe da sulkoj, ke ĝi
similis je arba ŝelo, kaj same kiel la ŝelon kovras maldensa musko,
ŝian mentonon kovris grizaj harflokoj. Jam de longe ŝi perdis ĉiujn
dentojn, la okuloj ŝajne nenion povis vidi, la kapo konvulsie
balanciĝis.

Onùfrievna sin apogis sur bastono. Longe ŝi staris kaj rigardis
Ivanon, movante siajn flavajn lipojn, kvazaŭ ŝi ion maĉadis aŭ
murmuradis.

--Nu!--ŝi fine diris per raŭka, tremetanta voĉo: vi preĝas, karulo?
Preĝu, preĝu, Ivano Vasìljeviĉ! Multe da preĝado vi ankoraŭ
bezonas! Se vi havus nur pasintajn pekojn, Dio kompatema certe pardonus
vin! Sed vi ĉiutage faras novajn pekojn, ĉiutage vi pekas eĉ pli ol
unu fojon!

--Ĉesu, Onùfrievna!--diris la caro, sin levante: vi mem ne scias, kion
vi parolas.

--Mi ne scias? Ĉu mi estas freneza? Ne, ne!

Kaj la senvivaj okuloj de l' maljunulino tuj ekbrilis.

--Kion vi faris hodiaŭ dum tagmanĝo? Pro kio vi venenis la bojaron? Vi
estas supozanta, ke mi nenion scias? Jes? Ne sulkigu la brovojn! Atendu,
Ivano: venos la horo de via morto, atendu! Tiam alkroĉiĝos al vi ĉiuj
viaj pekoj, kvazaŭ mil miloj da pudoj[54], ili fortrenos vin ĝis sur
la fundon de l' infero, kaj tie la diabloj per hokegoj turmentos vin!

La maljunulino ree komencis maĉadi, plena je indigno. Fervora preĝado
estis preparinta la caron al pieco. La ekscitita imago jam pli ol unu
fojon montris al li bildon de estonta puno, sed lia granda volo venkis
la teruron de postmortaj suferoj. Ivano penadis sin certigi, ke ĉi tiu
teruro kaj eĉ riproĉoj de la konscienco estis kaŭzataj en lia animo
de la diablo, kiu celas malhelpi lin, la sanktoleitan caron, en liaj
altcelaj taskoj. Al diabla ruzeco la caro kontraŭstarigis la preĝon;
sed ne malofte li perdis la fortojn sub la kruela atako de sia imago.
Tiam malespero ekposedis lin. Lia maljusteco tiam aperis al li tute
nevualita, kaj antaŭ liaj okuloj estis malfermataj teruraj
profundegaĵoj de l' infero. Sed ne longe daŭris tio. Baldaŭ Ivano jam
ree mallaŭdis sian kuraĝmankon. Plena je kolero kontraŭ si kaj la
diablo, li, spite la riproĉoj de sia konscienco, intence verŝis la
sangon, kaj neniam antaŭe lia krueleco atingis tian forton, kiel en
epokoj, sekvantaj ĉi tiujn momentojn de nevola senforteco.

Nuntempe la penso pri infero, vivigita de venanta fulmotondro kaj de
profeta voĉo de Onùfrievna, trapenetris lian tutan korpon, kiu febre
tremis. Li sidiĝis sur liton. Liaj dentoj interfrapadis.

--Nu, karulo?--diris Onùfrievna, mildigante sian voĉon: kio okazis al
vi? Ĉu vi malsaniĝis? Sendube? Jen kiel mi vin ektimigis! Negravaĵo,
karulo mia, konsolu vin, trankviliĝu. Kvankam grandegaj estas viaj
pekoj, sed boneco de Dio estas multe pli granda! Nur pentofaru kaj plu
ne peku. Mi preĝas por vi, mi preĝas ĉiam, tage kaj nokte mi preĝas
por viaj pekoj, kaj nun mi preĝos ankoraŭ pli multe! Volonte mi
konsentus mem iri en inferon, por ke vi trafu en paradizon! Tial mi
preĝas kaj preĝas!

Ivano ekrigardis sian nutristinon: ŝi kvazaŭ ridetis, sed malafabla
estis la rideto sur ŝia severa vizaĝo.

--Dankon, Onùfrievna, dankon; mi sentas min pli bone, iru kun Dio!

--Pli bone? Kiam oni konsolas vin, vi tuj perdas la timon. Vi jam min
volas forpeli: iru kun Dio! Ne, karulo, ne tro esperu Dian paciencon!
Dio mem perdos paciencon pro vi, pekulo! Dio forrifuzos vin, kaj diablo
ĝojigita tuj eniros vian animon! Nu, bone, ne tremu do! Ĉu vi volas,
ke mi faru por vi "zbiteno"'n?[55] Vi trinkos, karulo? Via mortinta
patro trinkis zbitenon ĉiuvespere kaj via panjo--Dio pacigu ŝian
animon!--ankaŭ ŝatis zbitenon. Malbenitaj Ŝujskij'j eĉ venenis ŝin
per zbiteno!

La maljunulino kvazaŭ ekdormetis. Ŝiaj okuloj estingiĝis; ŝi ree
komencis movi la lipojn, senĉese balancante la kapon.

Subite iu frapis la fenestron. La caro ektremis. La maljunulino per
tremanta mano faris signon de kruco.

--Jen!--ŝi diris: jam pluvas. Kaj fulmoj brilas! Jen tondras, gardu nin
Dio!

La fulmotondro plifortiĝis ĉiam pli, kaj baldaŭ ĝiaj eksplodoj
sekvis unu la alian seninterrompe. Ĉe ĉiu tondrobato Ivano tremetis.

--Jen kia frosttremado, karulo! Atendu iomete, mi kuirigos por vi
zbitenon!

--Ne, ne estas bezone, Onùfrievna, mi ne malsaniĝis.

--Ne malsaniĝis? Sed via vizaĝo estas tute pala! Enlitiĝu, karulo,
enlitiĝu, mi kovros vin per litkovrilo. Kia lito! Nudaj tabuloj! Por
kio? Ĉu ĝi decas al la caro? Ĉu monaĥo vi estas?

Ivano ne respondis. Li atente ion aŭskultis.

--Onùfrievna!--subite li ekkriis terurite: kiu estas en la vestiblo? Mi
aŭdas ies paŝojn!

--Kristo vin benu, karulo! kiu povas tie esti? Ĝi nur ŝajnas al vi!

--Iu venas, venas! Venas ĉi tien! Rigardu, Onùfrievna!

La maljunulino malfermis la pordon. Malvarma vento eniris la ĉambron.
Post la pordo staris Maluto.

--Kiu venas?--demandis la caro kaj salte leviĝis.

--Jen, via flavruĝa hundo!--respondis la nutristino kolertone,
rigardante Maluton.--Greĉjo Skuratov, kiel vi nin ektimigis, malbenito!

--Lukìĉ?--diris la caro, ĝojigita ĉe la vido de sia favorato: estu
la bonvenanto! De kie vi venas?

--El la malliberejo, via cara moŝto: mi faris esploron. Nun mi alportas
al vi la ŝlosilojn!

Maluto profunde salutis la caron kaj strabe ekrigardis la nutristinon.

--Ŝlosiloj!--ekmurmuretis la maljunulino: atendu iom, oni vin bruligos
per brulruĝigitaj ŝlosiloj en postmorta vivo, vin, la diablon! Vera
diablo, je Dio! Eĉ la vizaĝo similas la diablon! Vi neniel evitos
eternan fajron! Jes, Greĉjo, vi nepre lekos varmegajn patojn pro ĉiuj
viaj nunaj kalumnioj! Vi nepre bolos en brulanta peĉo, jes, nepre,
nepre, kredu al mi!

La fulmo eklumigis la minacantan maljunulinon, kaj terura ŝi estis kun
levita bastono, kun brilantaj okuloj.

Maluto mem iom ektimis; sed Ivanon kuraĝigis la ĉeesto de lia
favorato.

--Ne aŭskultu ŝin, Lukìĉ, li diris:--faru vian devon, ne aŭskultu
virinaĉan paroladon! Nu, iru, maljuna malsaĝulino, lasu nin!

Ŝiaj okuloj ree ekbrilis.

--Maljuna malsaĝulino?--ŝi ripetis: por vi mi nun estas maljuna
malsaĝulino? Atendu, vi ekmemoros min post la morto, vi ambaŭ min
ekmemoros! Ĉiuj viaj kunuloj, Ivaĉjo, ĉiuj ricevos sian punon,
ricevos en ĉi tiu vivo, ĉiuj, Grjaznòj, kaj Basmanov, kaj
Vjàzemskij, ĉiu ricevos konforme al siaj agoj, sed jen ĉi tiu,--ŝi
daŭrigis, montrante Maluton per bastono: ĉi tiu ne ricevos sian punon:
ne ekzistas en nia mondo suferoj, indaj je li; liaj suferoj estos en la
fundo de l' infero, tie estas lia loko, tie la diabloj lin atendas kaj
ĝojos pri lia alveno! Vi ankaŭ tie havas lokon, Ivaĉjo, varmegan,
varmegan lokon!

La maljunulino eliris, kun bruo ŝovante la piedojn kaj frapante per
bastono.

Ivano estis pala. Maluto eĉ unu vorton ne diris. Sufiĉe longe daŭris
la silento.

--Nu, Lukìĉ!--demandis la caro: ĉu konfesas la bojaroj Kòliĉev'j?

--Ne, ankoraŭ ne, via cara moŝto. Sed mi ilin igos konfesi, ili nepre
konfesos.

Ivano deziris ekscii ĉiujn detalojn de l' esploro. La rakonto de Maluto
ŝanĝis la direkton de liaj pensoj.

Ekŝajnis al la caro, ke li povas ekdormi. Li forsendis Maluton,
enlitiĝis kaj ekdormetis.

Li vekiĝis kvazaŭ pro subita ekskuo.

La ĉambro estis iomete lumigata per lampetoj, brulantaj antaŭ sanktaj
pentraĵoj. La lunaj radioj, penetrantaj tra malgranda fenestro, ludis
sur pentritaj kaheloj de l' forno. Post la forno ĉirpis grilo. Muso ie
mordetis lignaĵon.

Meze de ĉi tiu silento Ivano ree eksentis teruron.

Subite ŝajnis al li, ke leviĝas planka tabulo kaj el sub ĝi rigardas
lin la hodiaŭ venenita bojaro.

Ivano ofte havis samajn halucinaciojn. Li tion klarigis per diabla
sorĉaĵo. Por foririgi la fantomon, li faris signon de kruco.

Sed la fantomo ne malaperis, kiel iufoje. La mortinta bojaro daŭre
malafable lin rigardis. La okuloj de l' maljunulo, lia blua vizaĝo
havis la saman aspekton, kiel dum tagmanĝo, post kiam li estis
trinkinta la senditan de l' caro pokalon.

--Ree sorĉaĵo?--pensis la caro: sed mi ne cedos al la diablaj
artifikoj, mi venkos la diablan ruzecon! Ke Dio reviviĝu kaj ke estu
venkitaj liaj malamikoj!

La mortinto malrapide leviĝis el sub la planko kaj alproksimiĝis
Ivanon.

Ivano deziris ekkrii, sed ne povis. En liaj oreloj zumis.

La mortinto kliniĝis super la caro.

--Estu sana, Ivano!--diris raŭka nehoma voĉo: mi vin salutas, vin, kiu
mortigis min senkulpan!

Ĉi tiuj vortoj resonis en la fundo de l' koro de Ivano. Li ne sciis,
ĉu la fantomo eldiris ĝin aŭ lia propra penso aperis en la formo de
aŭdeblaj sonoj.

Sed jen leviĝis alia planka tabulo; el sub ĝi montriĝis la vizaĝo de
okolniĉij Danilo Adaŝev, ekzekutita de Ivano antaŭ kvar jaroj.

Adaŝev ankaŭ leviĝis el sub la planko, salutis la caron kaj diris:

--Estu sana, Ivano! Mi vin salutas, vin, kiu min ekzekutis senkulpan!

Post Adaŝev aperis bojarino Mario, ekzekutita kune kun siaj infanoj.
Ŝi leviĝis el sub la planko, akompanata de kvin siaj filoj. Ĉiuj
salutis la caron kaj ĉiu diris:

--Estu sana, Ivano! Mi salutas vin!

Poste montriĝis: princo Kurljatev, princo Obolenskij, Nikito
Ŝeremetjev kaj aliaj bojaroj, mortigitaj kaj ekzekutitaj de l' caro
Ivano.

La ĉambro pleniĝis je mortintoj. Ili ĉiuj profunde salutis la caron,
ĉiuj diris:

--Estu sana, Ivano! Estu sana! Ni vin salutas!

Jen leviĝis monaĥoj, maljunuloj, monaĥinoj, ĉiuj nigrevestitaj,
ĉiuj palaj, sangkovritaj.

Jen aperis militistoj, partoprenintaj kun la caro la Kazanjan militiron.
Teruraj vundoj vidiĝis sur iliaj korpoj, ne dum milito ricevitaj, sed
faritaj per la mano de l' ekzekutisto.

Jen aperis virgulinoj en disŝiritaj vestoj, junaj edzinoj kun
suĉinfanoj. La infanoj etendis al Ivano sangkovritajn manetojn kaj
balbutis:

--Estu sana, Ivano! Estu sana vi, kiu pereigis nin senkulpajn!

La ĉambro ĉiam pli kaj pli pleniĝis je fantomoj. La caro jam ne povis
ĉiujn distingi.

La vortoj de l' fantomoj estis ripetataj per centvoĉa eĥo. Samtempe
Ivano aŭdis rekviemon kaj kanton pro mortantaj. Liaj haroj
suprenstaris.

--Per Dio vivanta!--li ekkriis:--se vi estas la diabloj, senditaj el
infero, malaperu! Se vi vere estas animoj de miaj viktimoj, atendu la
Lastan Juĝon Dian, la Teruran Juĝon! Dio tiam nin juĝos!

Ekĝemis la mortintoj kaj ekrondflugis ĉirkaŭ Ivano, kvazaŭ aŭtunaj
folioj, pelataj de vento. Aŭdiĝis plenda rekviemo, la pluvo ree
ekfrapis la fenestron, kaj meze de l' ventbruo la caro distingis kvazaŭ
sonojn de l' trumpeto kaj la voĉon dirantan:

--Ivano, Ivano! Al Juĝo, al Juĝo!

La caro laŭte ekkriis. Servistoj alkuris el apudaj ĉambroj.

--Leviĝu!--ekkriis la caro:--kiu dormas nun? Venis la lasta horo, venis
la lasta horo! Ĉiuj iru preĝejon! Ĉiuj sekvu min!

La korteganoj ekmoviĝis. Eksonoris preĝejaj sonoriloj. Ĵus dormintaj
opriĉnikoj, ekaŭdinte la konatajn sonojn, ellitiĝis kaj rapide sin
vestis.

Multaj el ili ankoraŭ festenis ĉe Vjàzemskij. Ili sidis kun plenaj
pokaloj ĉe la tabloj kaj kantis gajajn kantojn. Ekaŭdinte la
sonoradon, ili salte leviĝis kaj surmetis nigrajn pastrajn vestojn kiel
supervestojn kaj kapkovris sin per altaj nigraj kapuĉoj.

La tuta antaŭurbo ekmoviĝis. Preĝejo de Dipatrino brilis per fajroj.
La timigita loĝantaro sin ĵetis al la palaco kaj ekvidis tra la
fenestroj multe da fajretoj, trapasantaj ĉiujn ĉambrojn al la ĉefa
eliro. Poste la fajroj formis longan ĉenon, kaj la procesio serpentiris
laŭlonge de l' koridoro, kuniganta la palacon kun preĝejo.

Ĉiuj opriĉnikoj, egale vestitaj per nigraj vestoj kun nigraj kapuĉoj,
portis peĉajn torĉojn. La lumo mirinde briligis la ĉizitajn kolonojn
kaj la belan muran ornamaĵon. La vento disblovadis la vestojn, kaj la
lunaj radioj kune kun lumo de torĉoj respeguliĝis en oro, en perloj
kaj multekostaj ŝtonoj.

Antaŭe iris la caro, vestita kiel monaĥo. Li batis sian bruston kaj
vokis, laŭte ploregante:

--Dio, kompatu min, pekulon! Kompatu min, malbonodoran hundon! Kompatu
mian abomenan kapon! Pacigu, ho, Dio, la animojn de l' homoj senkulpaj,
de mi mortigitaj!

En la vestiblo de la preĝejo Ivano falis svenanta. La torĉoj lumigis
maljunulinon, sidantan sur la ŝtupo. Ŝi etendis al la caro sian
tremantan manon.

--Leviĝu, karulo!--diris Onùfrievna:--mi helpos vin. Longe mi vin
atendis, Ivaĉjo! Eniru, ni preĝu kune!

Du opriĉnikoj levis la caron sub la brakoj. Li eniris preĝejon.

Aliaj procesioj, konsistantaj ankaŭ el homoj nigrevestitaj kun altaj
kapuĉoj sur la kapoj, rapidis sur la stratoj kun brulantaj torĉoj. La
preĝeja pordego englutis ĉiam novajn amasojn da opriĉnikoj, kaj
grandaj pentraĵoj de sanktuloj kolere rigardis ilin de super la altaj
muroj kaj la altaj kupoloj de la preĝejo.

Meze en la nokto, ĝis nun silenta, aŭdiĝis kantado de kelkcentoj da
voĉoj, kaj malproksimen flugis la sonoj de preĝejaj sonoriloj kaj la
malrapida kantado.

Arestitoj leviĝadis en malliberejo, bruante per siaj katenoj kaj
aŭskultante.

--Nia caro aŭskultas matenan diservon,--ili diris.--Mildigu, ho, Dio,
lian koron, metu kompaton en lian animon!

Malgrandaj infanoj en dometoj de l' antaŭurbo, dormintaj apud la
patrinoj, vekiĝis timigitaj kaj ploris.

Iu patrino longe ne povis trankviligi la infanon.

--Silentu!--fine ŝi diris: silentu, alie Maluto ekaŭdos.

Kaj ĉe la nomo de Maluto la infano ĉesis plori, teruregita ĝi sin
premis al patrino kaj en nokta silento ree aŭdiĝis nur psalmoj,
kantataj de opriĉnikoj, kaj senĉesa preĝeja sonorado.



ĈAPITRO XII.

Kalumnio.


La suno leviĝis, sed por Maluto ne ĝojiga estis la tago. Reveninte
hejmen, li ne trovis la filon kaj li divenis, ke Maksimo estas foririnta
por ĉiam. Granda estis kolero de Maluto. Al ĉiuj flankoj li dissendis
persekutantojn. La ĉevalservistojn, kiuj dormis kaj ne vidis la
forkuron de Maksimo, li tuj metis en malliberejon.

Sulkigante la brovojn, kunpremante la dentojn, li rajdis meze de la
strato, pripensante, ĉu li devas sciigi la caron pri ĉi tiu
okazintaĵo, aŭ silenti. Ĉevala piedfrapado kaj gaja interparolado
aŭdiĝis post lia dorso. Li ekrigardis posten. La kronprinco kaj
Basmanov kun aro da junaj opriĉnikoj estis revenantaj de matena
promenado. Pro la dumnokta pluvo la tero fariĝis ŝlimo, el kiu la
ĉevaloj kun peno elŝiradis siajn piedojn. Ekvidinte Maluton, la
kronprinco donis spronojn al sia ĉevalo, kaj el sub la hufoj de lia
galopanta ĉevalo ekŝprucis koto sur preterrajdantan Maluton.

--Mi profunde vin salutas, bojaro Maluto!--diris la kronprinco,
haltigante la ĉevalon.--Ni ĵus renkontis viajn persekutantojn.
Kredeble, ne bone sin sentis Maksimo en la patra domo, se li decidiĝis
forkuri. Cetere, eble vi mem sendis lin Moskvon por serĉi bojaran
ĉapon, kaj nun viaj intencoj ŝanĝiĝis?

Kaj la kronprinco ekridegis.

Laŭ kutimo Maluto deĉevaliĝis. Starante ne kapkovrita apud la
kronprinco, li per manplato viŝadis la koton de sur sia vizaĝo. Liaj
akraj okuloj kvazaŭ trapikis la kronprincon.

--Pro kio li forviŝas la koton?--diris Basmanov por plaĉi al la
kronprinco: sur alia vizaĝo ĝi estus videbla, sed ne sur lia...

Basmanov parolis duonvoĉe, sed Skuratov ekaŭdis. Kiam la tuta aro,
ridante kaj interparolante, forgalopis kune kun la kronprinco, li
surmetis la ĉapon, surĉevaliĝis kaj malrapide ekrajdis al la palaco.

--Bone!--li pensis:--atendu, sinjoroj, atendu!

Liaj paliĝintaj lipoj montris grimacon, kaj en lia koro, jam ekscitita
de l' forkuro de la filo, malrapide kreskis projekto de venĝo kontraŭ
la nesingardaj opriĉnikoj.

Kiam Maluto venis en la palacon, la caro sidis sola en sia ĉambro. Lia
vizaĝo estis pala, liaj okuloj brilis. Nigran pastran veston li
anstataŭis per flava strie stebita kaftano kun blua subaĵo. Anstataŭ
butonoj ĝi havis ok silkajn ŝnurojn kun longaj penikoj. Bastono kaj
ĉapo, ornamita per granda smeraldo, kuŝis sur la tablo antaŭ la caro.
La noktaj halucinacioj, senĉesa preĝado, maldormo ne konsumis la
fortojn de Ivano, sed nur altgrade ilin ekscitis. La noktan okazintaĵon
li ree konsideris kiel sorĉaĵon de la diablo. Nuntempe la caro hontis
pri sia teruro.

--Malamiko de Kristo--li meditis--obstine malhelpas min kaj subtenas
miajn malamikojn. Sed mi ne permesos, ke li amuziĝu je mia kosto! Min
ne timigos plu lia sorĉaĵo! Mi montros al li, ke ĉi tiun fojon la
kontraŭulo estas pli forta, ol li!

Kaj la caro decidis daŭrigi la ekzekutadon de siaj perfiduloj kaj la
mortigon de siaj malamikoj, se li havos eĉ milojn da ili.

Kaj li komencis rememorigi al si ĉiujn korteganojn, serĉante inter ili
perfidulojn.

Ĉiu rigardo, ĉiu ekmovo nun ŝajnis al li suspektindaj.

Li rememorigis al si diversajn parolojn de la korteganoj kaj en ĉiu
parolo li serĉis aludon al komploto. Eĉ liaj parencoj ne restis ekster
suspekto.

Maluto trovis lin en stato, simila je febra deliro.

--Via cara moŝto,--diris Maluto post silento: vi ordonas per turmenta
esploro ekscii ĉe Kòliĉev'j pri novaj perfiduloj. Fidu al mi! Mi scios
sukcesi, ke ili ĉion rakontu al mi dum turmentoj. Sed ekzistas io, kion
mi ne povas atingi. Mi ne povas postuli, ke ili nomu vian plej danĝeran
malamikon...

La caro mirigite ekrigardis la favoraton.

La okuloj de Maluto esprimis ion eksterordinaran.

--Tia estas la cirkonstanco, via cara moŝto,--daŭrigis Skuratov, kaj
lia voĉo ŝanĝiĝis,--ke la okuloj vidas, la oreloj aŭdas, sed la
lango ne kuraĝas eldiri...

La caro demande rigardis lin.

--Multajn malamikojn vi jam ekzekutis, granda caro, sed la perfido
ankoraŭ ne finiĝis en Rusujo. Kaj ankoraŭ vi povas ekzekuti la saman
kvanton, eĉ dekoblan kvanton, kaj la perfido restos...

La caro aŭskultis, sed ne divenis.

--Via cara moŝto, la kialo estas, ke vi dehakas branĉojn kaj
branĉetojn, dume la trunko kun radikoj daŭre kreskas, tute ne
difektitaj!

La caro ankoraŭ nenion komprenis, sed li aŭskultis kun pli granda
intereso.

--Mi tuj ĉion klarigos al vi, via cara moŝto! Vi certe memoras, ke,
kiam vi estis danĝere malsana kaj preskaŭ mortanta,--donu al vi Dio
multajn, multajn jarojn da sana vivo!--tiam la bojaroj elpensis
komploton kontraŭ vi. Tiam ili havis estro vian kuzon Vladimiron
Andrèeviĉ!

--Ha!--pensis la caro: jen kion signifas miaj noktaj teruroj! La diablo
volis nebuligi mian prudenton, por ke mi ne kuraĝu detrui la pereigajn
projektojn de mia kuzo. Sed estos alie! Mi ne indulgos la kuzon!

--Parolu!--li sin turnis al Maluto kaj diris per minaca voĉo:--parolu,
kion vi scias pri Vladimir Andrèeviĉ?

--Ne, ne, via cara moŝto! Mi parolas nun ne pri Vladimir Andrèeviĉ.
Ne estas supozeble, ke li ion intencu kontraŭ vi! Kaj la bojaroj ne
esperas plu ion de li. Jam delonge li ĉesis klopodi por atingi caran
rangon. Ne pri li mi parolas!

--Pri kiu?--demandis la caro, pli kaj pli mirante, kaj liaj trajtoj
konvulsie ekmoviĝis.

--Aŭskultu, via cara moŝto! Vladimir Andrèeviĉ ne pensas plu pri
perfido, sed la bojaroj ĉiam pensas. Ili silentas kaj pensas: se ni ne
sukcesis fari lin, Vladimiron, caro, ni faros...

Maluto ŝanceliĝis.

--Kiun?--demandis la caro, kaj liaj okuloj ekbrilis.

Maluto paliĝis.

--Via cara moŝto! Ne ĉion estas eble eldiri. Multon mi vidas kaj
komprenas, sed ne ĉion mi devas diri.

--Kiun?--ripetis Ivano kaj leviĝis.

Maluto ne respondis.

La caro ekkaptis lin je kolumo per ambaŭ manoj, altiris lin tute
proksime al sia vizaĝo, kvazaŭ trapikante lin per okuloj.

La piedoj de Maluto fleksiĝis.

--Via cara moŝto!--li diris duonvoĉe: ne koleru kontraŭ li, ne eble
estas, ke li mem tion elpensis...

--Parolu!--per raŭka voĉo ekmurmuretis Ivano kaj pli forte kunpremis
la kolumon de Maluto.

--Li mem ne povus elpensi tion,--daŭrigis Maluto, evitante la caran
rigardon:--certe, oni lin delogis, liaj plej intimaj amikoj lin delogis.
Kaj li, eble, pensis: ĉu ne estas egale, pli frue aŭ pli malfrue
fariĝos la samo!

La caro komencis diveni. Li paliĝis. Liaj fingroj rektiĝis, kaj li
ellasis Maluton.

Maluto kuraĝiĝis. Li komprenis, ke venis la tempo por la decidiga
ekbato.

--Via cara moŝto!--subite li diris per akra tono: ne serĉu perfidon
malproksime. Via malamiko sidas apud vi, li trinkas el via pokalo, li
manĝas el via plado, li surhavas viajn vestojn...

Eksilentis Skuratov kaj, plena je atento, li fine kuraĝis direkti siajn
ruĝajn okulojn al la caro.

Eksilentis ankaŭ la caro. Liaj brakoj malleviĝis. Li komprenis, kiun
aludis Maluto...

En la sama momento en la korto aŭdiĝis gajaj voĉoj. Kiam Maluto
komencis sian interparoladon kun la caro, la kronprinco kun sia
sekvantaro jam eniris en la korton, kie lin atendis komercistoj el
Moskvo kaj el antaŭurboj, alvenintaj lin peti pri multaj gravaj por ili
aferoj. Ekvidinte la kronprincon, ili ĉiuj ekgenuis.

--Kion vi bezonas, arŝinulaĉoj?[56]--demandis la kronprinco.

--Via kronprinca moŝto!--respondis delegitoj: ni venis plendi al vi!
Defendu nin! Kompatu nin! La opriĉnikoj nin ruinigas, formanĝas nin,
niajn edzinojn kaj niajn infanojn!

--Jen, malsaĝuloj!--ridante sin turnis la kronprinco al Basmanov.--Ili
deziras havi siajn edzinojn kaj siajn komercaĵojn por si mem
ekskluzive! Nu, ne ploru. Iru hejmen: mi konsentas diri vian plendaĵon
al mia patro!

--Via kronprinca moŝto, patro nia! Dio donu al vi multajn
jarojn!--ekkriis la komercistoj.

La kronprinco estis surĉevale. Apud li staris Basmanov. La komercistoj
estis surgenue antaŭ li. La plej aĝa delegito tenis en la manoj pladon
kun pano kaj salo[57].

Maluto ĉion observis tra la fenestro.

--Via cara moŝto!--murmuretis li al la caro: certe, lin instigis iu el
tiuj, kiuj nun staras apud li. Rigardu, jen salutas lin jam la
komercistoj, kvazaŭ li estus caro.

Same kiel sorĉisto iufoje timas la diablon, kiun li mem elvokis, Maluto
nun ektimis la esprimon, kiun liaj vortoj aperigis sur la vizaĝo de
Ivano. Sur ĉi tiu vizaĝo malaperis ĉio homeca. Tiel terura neniam
ĝis nun Maluto estis vidinta la caron. Pasis kelkaj minutoj. Subite
Ivano ekridetis.

--Griĉjo,--li diris, metinte ambaŭ manojn sur la ŝultrojn de
Maluto:--kiel vi ĵus diris? "Mi dehakas branĉojn kaj branĉetojn, kaj
la trunko staras nedifektita". Griĉjo,--daŭrigis la caro, malrapide
elparolante ĉiun vorton kaj rigardante Maluton kun teruriga
konfido:--ĉu vi konsentas elŝiri la perfidon plenradike?

Malbona ĝojo elkurbigis la buŝon de Maluto.

--Por via cara moŝto mi devas konsenti,--li ekmurmuretis, tremante per
la tuta korpo.

La vizaĝo de Ivano subite ŝanĝiĝis. La rideto malaperis, kaj liaj
trajtoj ricevis malvarman, nevenkeblan senmovecon. Lia vizaĝo estis
kvazaŭ skulptita el marmoro.

--Ne hezitu! Ne perdu la tempon!--li ordonis per interrompita
voĉo.--Neniu ion suspektu! Hodiaŭ li ĉasos. Hodiaŭ oni devas lin
trovi en arbaro. Oni diros, ke li falis de l' ĉevalo kaj mortis. Ĉu vi
konas la Malbenitan Ŝlimakvon?

--Jes, via cara moŝto.

--Tie oni devas lin trovi!

La caro montris al li la pordon.

Maluto eliris kaj en la vestiblo li ekspiris pli libere.

La caro longe restis senmova. Poste li malrapide sin direktis al sanktaj
pentraĵoj kaj falis teren, preĝante.

El ĉiuj servistoj de Maluto la plej brava kaj lerta estis lia
ĉevalservisto Mateo Ĥomjàk. Li ne evitadis la danĝeron, li ŝatis
diboĉon, ŝatis atakojn kaj nur lia mastro sola superis lin en la
krueleco. Se Maluto bezonis homon por bruligi vilaĝon, por subĵeti
leteron, laŭ kiu oni poste ekzekutos bojaron, por forŝteli ies
edzinon,--en ĉiuj ĉi cirkonstancoj li sendis Ĥomjàk'n. Kaj Ĥomjàk
forbruligis vilaĝojn, subĵetis leterojn kaj, anstataŭ unu forŝtelis
kelkajn edzinojn samtempe.

Al Ĥomjàk sin turnis Skuratov hodiaŭ. Kion ili interparoladis, neniu
aŭdis. Sed en la sama mateno, kiam la ĉashundoj de l' kronprinco
laŭte bojis en la ĉirkaŭaĵo de Moskvo, kaj la atento de l' ĉasistoj
estis okupata de l' ĉasado, kiam ĉiu havis sian zorgon kaj ne
interesiĝis pri siaj kunuloj,--en la sama mateno galopadis sur dezerta
intervilaĝa vojo, ĉiam malproksimiĝante de l' ĉasistoj, Ĥomjàk kaj
Maluto, kaj inter ili, sur aparta ĉevalo, galopadis ankoraŭ iu viro,
alligita al selo, kun kunligitaj brakoj, kun vizaĝo, kovrita per nigra
kapuĉo ĝis la mentono. Ĉe unu vojturno aliĝis al ili dudek armitaj
opriĉnikoj, kaj ĉiuj daŭrigis la vojon, ne interparolante.

Dume la ĉaso daŭris, kaj neniu rimarkis la foreston de l' kronprinco,
krom du ĉevalservistoj, kiuj nun estis mortantaj en intermonto,
trapikitaj per tranĉiloj.

Ĉirkaŭ 30 verstojn de l' antaŭurbo, meze de virga arbaro, troviĝis
netrairebla marĉo, kiun la popolamaso nomis Malbenita Ŝlimakvo. Multon
mirindan oni rakontis pri ĉi tiu loko. Lignohakistoj timis esti
proksime de ĝi vespere. Oni rakontis, ke dum someraj noktoj tie super
la akvo saltadis kaj dancadis fajretoj, animoj de l' homoj, mortigitaj
de rabistoj kaj ĵetitaj ĉi tien, en Malbenitan Ŝlimakvon. Eĉ tage la
marĉo aspektis misterplene. Grandaj arboj kun nudaj trunkoj kaj
branĉriĉaj suproj leviĝis el la akvo, nigra kaj malklara.
Respeguliĝante en la akvo, ili similis malbelegajn homojn kaj
neekzistantajn bestojn. Proksime de la marĉo neniu homa voĉo
aŭdiĝis. Aroj da sovaĝaj anasoj alflugis de tempo al tempo sin bani
en la akvo. En la kanoj aŭdiĝis plendantaj krioj de akva kokino[58].
Nigra korvo preterflugis super la arboj, kaj la eĥo ripetadis ĝian
minacantan krion. Kelkfoje oni aŭdis de malproksime sonon de hakilo,
krakadon de dehakita arbo, falanta teren.

Sed kiam la suno subiris, kiam super la marĉo leviĝis diafanaj
elvaporaĵoj, la bruo de l' hakilo silentiĝis, kaj novaj sonoj
aperadis: unutona kriado de ranoj, komence mallaŭta kaj malofta, poste
laŭta ĥora kvakado. Ju pli densiĝis la mallumo, des pli laŭte
kvakadis la ranoj. Iliaj voĉoj kvazaŭ kunfandiĝis en unu longan
senĉesan sonon, kiu ne malhelpis aŭdi ankaŭ malproksiman blekadon de
lupoj kaj ĝemojn de strigo... La mallumo plidensiĝas; la objektoj
perdas sian antaŭan formon kaj akceptas novan eksteraĵon. Akvo,
branĉoj de l' arboj kaj strioj de nebulo kunfandiĝas. Figuroj kaj
sonoj kunmiksiĝas kaj fariĝas nedistingeblaj. Malbenita Ŝlimakvo de
nun apartenas al fortoj superhomaj...

Al ĉi tiu malbenita loko Maluto kun siaj opriĉnikoj rapidis ne dum
malluma nokto, sed dum sunplena mateno.

Dum ili rapidigis la ĉevalojn, aliaj bravuloj kunvenadis en la virga
arbaro, proksime de Malbenita Ŝlimakvo.



ĈAPITRO XIII.

Ivaĉjo Ringo kaj liaj kamaradoj.


En la vasta arbara herbejo, ĉirkaŭita de maljunaj kverkoj kaj
netrairebla densejo, staris kelkaj terdometoj kaj antaŭ la dometoj
kuŝis kaj sidis sur eltiritaj arbostumpoj, sur amasoj da fojno kaj da
seka foliaĵo multe da viroj diversaĝaj, diversvestitaj. El la arbaro
senĉese alvenis armitaj viroj kaj aliĝis al la kamaradoj. Granda
diverseco estis inter ili. Popolaj kaftanoj kaj riĉaj vestoj, unuj
ĉifonaj, aliaj orbrilantaj vidiĝis inter la arboj. Kelkaj estis
armitaj per sabroj, aliaj havis en la manoj rimenkuglojn[59] aŭ sin
apogis sur larĝaj halebardoj. Kiom da cikatroj, da sulkoj, da malpuraj
nekombitaj hararoj kaj barboj!

La brava komunumo formis kelkajn apartajn rondetojn. En la mezo de l'
arbara herbejo oni kuiris kaĉon kaj rostis viandon. Super krakanta
fajro pendis kaldronoj; la fumo kvazaŭ nigrablua nubo apartiĝis de l'
verda maso, ĉirkaŭanta la herbejon. La kuiristoj tusadis, frotadis la
okulojn kaj sin deturnadis for de la fumo.

Flanke maljunulo kun krispaj grizaj haroj, kun longa barbo rakontis al
la junularo fabelon. Li staris, sin apogante sur hakilo kun longa
tenilo. Tiel li sentis sin pli oportune ol sidante, li povis rektiĝi
kaj sin turni tiun aŭ alian flankon, iufoje eksvingi la hakilon kaj
brave ekfajfi. Lin aŭskultis la junularo kun vera plezurego, eĉ kun
malfermitaj buŝoj. La rabistoj kaŭris tere aŭ sidis sur branĉoj de
l' arboj, kelkaj staris kun disstarigitaj kruroj kaj larĝe malfermitaj
okuloj; sed plej granda aro kuŝis surventre, apogante la kubutojn
teren kaj la kapon sur manplaton: la plej oportuna pozo!

Du junuloj interŝanĝadis pugnobatojn je la kapo. La ludo devas
finiĝi, kiam unu aŭ alia petas kompaton. Neniu volis cedi. Ambaŭ
vizaĝoj jam ruĝiĝis kvazaŭ du ruĝaj rapoj, sed la fortaj pugnoj
ĉiam frapadis la kapojn, kiel marteloj batas la amboson.

--Ĉu ne sufiĉe, Ĥlopko?--demandis tiu, kiu ŝajnis esti pli malforta.

--Ne, Anĉjo, kiam estos sufiĉe, mi diros! Atendu, estas vi, kiu tuj
devos cedi!

Kaj la pugnobatoj ripetiĝis.

--Rigardu, kamaradoj, Anĉjo tuj falos!--interparolis la observantoj.

--Ne, li ne falos!--respondis aliaj: por kio li falos, li havas fortan
kapon.

--Sed rigardu do, li nepre falos!

Sed Anĉjo tute ne volis fali. Li ekcelis kaj, anstataŭ ol ekfrapi la
kontraŭulon je la verto, ekfrapis la tempion.

Ĥlopko falis surdorsen.

Kelkaj observantoj ekridegis, sed la plej multaj indignis.

--Ne honeste! Ne honeste!--ili ekkriis.--Anĉjo faris friponaĵon! Ni
vipu Anĉjon!

Kaj oni vipis Anĉjon.

--De kie vi venas?--demandis la maljuna fabelisto kelkajn junulojn, kiuj
ĵus aliris al la fajro kaj timeme rigardis ĉirkaŭen. Ilin alkondukis
altkreska bravulo kun larĝa tranĉilo ĉe la zono; la junuloj ne havis
armaĵon kaj ŝajnis esti novuloj.

--Ĉu vi aŭdas, karuloj?--sin turnis al ili la altkreska bravulo:--la
avo Vulturo demandas, de kie vi venas? Respondu al la avo!

--Bone! Mi, mi estas de apud Moskvo,--respondis unu el la junuloj
balbutante.

--Por kio do vi elflugis el la nesto?--demandis Vulturo:--ĉu vin frosto
forpelis aŭ varmego?

--Varmego?--diris la junulo: jes, kiam la opriĉnikoj forbruligis la
domon, fariĝis vere varmege, sed kiam la domo ne ekzistis plu, ni
sentis ankaŭ froston ekstere.

--Bonege! Vi ne estas malsaĝulo! Kaj vi, alia, de kie vi estas?

--Mi serĉas parencojn!

La rabistoj ekridegis.

--Spritulo! Kiajn parencojn?

--Kiam la opriĉnikoj mortigis mian patron, mian patrinon, miajn fratojn
kaj fratinojn, mi sola restis en la mondo kaj ekenuis; kaj mi ekpensis:
mi iros al bonaj homoj, ili donos al mi trinki kaj manĝi, ili estos por
mi patro kaj fratoj. En drinkejo mi renkontis ĉi tiun vian bravulon kaj
petis lin min kunpreni.

--Bravulo!--diris la rabistoj: sidiĝu, manĝu kaj trinku, ni estos viaj
fratoj.

--Kaj ĉi tiu ploremulo, kial li staras kun mallevita nazo, kvazaŭ li
manĝis sen salo[60]? He, he, ne ŝveligu la lipojn! De kie vi venas?

--De apud Kolomno[61], malrapide kaj kvazaŭ ne volonte respondis forta
junulo kun malgaja vizaĝo.

--Vin ankaŭ ofendis la opriĉnikoj?

--Fianĉinon ili prenis!--respondis la junulo same nevolonte kaj per
tirata voĉo.

--Rakontu, bonulo!

--Kion rakonti? Ili venis kaj prenis!

--Kaj poste?

--Poste? Nenio estis poste.

--Kial do vi ne atakis ilin por ŝin repreni?

--Neeble estis! Ili venis kaj prenis!

--Kaj vi rigardis tion kun malfermita buŝo?

--Ne, kiam ili estis for, mi terure ekkoleris.

La rabistoj ree ekridegis.

--Ne tro rapidmova vi estas, bonulo!

La junulo konservis malsaĝan mienon kaj silentis.

--He, vi, putrinta rapo!--diris unu rabisto.--Se oni prenis vian
fianĉinon, kial ĉagreniĝi, ĉu alian oni ne trovos?

La junulo staris kun malfermita buŝo kaj nenion respondis.

Lia mieno amuzis la rabistojn.

--Nu, vi, ĉu vi ne aŭdas, kion oni diras?--kriis unu el ili, puŝante
la junulon.

La junulo silentis.

La rabisto ekpuŝis lin pli forte.

La junulo ekrigardis lin tiel stulte, ke ree ĉiuj ekridegis.

Tiam aliaj aliris kaj komencis puŝegi lin.

La junulo ne komprenis, ĉu li devas koleri aŭ ridi, sed unu puŝo, pli
forta ol aliaj, eligis lin el lia dorma hezito.

--Lasu min, ne puŝu!--li diris: ĉu mi estas sako kun faruno? Lasu, aŭ
mi ekkoleros!

La rabistoj ridegis ankoraŭ pli.

La junulo efektive volis ekkoleri, sed lia denaska maldiligenteco
malhelpis. Ŝajnis al li, ke ne penvaloras koleri pro bagatelo, ĉar
grava kaŭzo forestis.

--Nu, koleru do, malsaĝulo!--diris la rabistoj: kial vi ne koleras?

--Puŝu ankoraŭ unu fojon!

--Ha! Ĝi plaĉas al vi! Jen, ricevu!

--Puŝu pli forte!

--Bone, jen, vi havas!

--Nun haltu vi kaj gardu vin!--diris la junulo, kiu nun efektive
ekkoleris.

Li suprenvolvis la manikojn, kraĉis sur siajn pugnojn kaj komencis bati
kulpan kaj nekulpan. La rabistoj ne atendis tian atakon. La plej
proksimaj estis renversitaj en unu momento kaj faligis ankaŭ siajn
najbarojn. La tuta aro forŝoviĝis al la fajro, la kaldrono falis, kaj
la supo verŝiĝis sur la karbojn.

--Ĉesu vi, diablo, ĉesu do! Sufiĉe! He, he, aŭskultu,
ĉesu!--kriadis la rabistoj. Sed la junulo jam nenion aŭdis. Li ĉiam
svingis la pugnojn dekstren kaj maldekstren kaj per ĉiu ekbato faligis
unu aŭ du rabistojn.

--Kia urso!--parolis tiuj, kiuj sukcesis desalti flanken.

Fine la junulo kvietiĝis. Li ĉesis bati kaj haltis antaŭ la
renversita kaj rompita kaldrono, gratante la nukon, kvazaŭ volante
diri:

--Ĉion ĉi mi estas farinta, he!

--Nu, karulo,--parolis la rabistoj, sin levante de l' tero kaj frotante
siajn ripojn: se vi ĝustatempe ekkolerus, oni ne forkondukus vian
fianĉinon. Vera Elio Mùromec![62]

--Kia estas via nomo, karulo?--demandis la maljuna rabisto.

--Dmiĉjo.

--Dmiĉjo? Bonege. Bravulo, Dmiĉjo!

--Kamaradoj!--diris unu rabisto: la hetmano ree komencas rakonti pri sia
vivado apud Volgo. Neniu plu kantas aŭ aŭskultas fabelon, ĉiuj
deziras aŭskulti la hetmanon. Ni iru tuj, aŭ mankos al ni loko!

--Ni iru, ni iru! ni aŭskultu la hetmanon!--aŭdiĝis inter la
rabistoj.

Larĝŝultra, mezkreska viro, vestita per riĉa orbrodita kaftano, sidis
sur arbostumpo, en ombro de grandega kverko. Sur la kapo li havis feran
rondan ĉapon kun "bàrmica", t. e. ŝtala ringhava reto, kiu protektas
kolon, nukon kaj orelojn kontraŭ malamikaj sabroj. En la manoj li tenis
"ĉekanon", t. e. martelon sur longa tenilo. En ĉi tiu vesto ne facile
estis ekkoni nian konatulon, Ivaĉjon Ringon. Liaj okuloj rigardis jen
iun, jen alian. De post mallongaj nigraj lipharoj brilis liaj dentoj
tiel blankaj, ke ili, ŝajne, lumigis la tutan vizaĝon.

La rabistoj silente aŭskultis.

--Jes, kamaradoj,--diris Ringo: ĉu estas mirindaĵo, se vi haltigas
ŝarĝveturilaron aŭ bojaran karavanon, kiam vi estas dekoble pli
multenombraj, ol la pretervojaĝantoj? Sed estus mirindaĵo, se vi
unuope haltigus kaj prirabus pli ol kvindek virojn!

--Ne mensogu!--kriis la rabistoj: tro multon vi ekdeziris! Eble vi mem
farus tion?

--Mi ne parolas pri mi, sed mi konas iun, kiu unuope povis haltigi la
tutan karavanon!

--Via apudvolga heroo, ĉu ne vere?

--Certe, li. Foje oni trenis barkon sur ŝnuregoj kontraŭ la fluo de
Volgo, el Astraĥanjo. Multe da homoj troviĝis en la barko:
komercistoj, armitaj per sabroj kaj pafiloj, en disbutonumitaj kaftanoj,
kun ĉapoj, deklinitaj iom flanken--veraj rabistoj! Kaj kiaj
komercaĵoj: oro, multekostaj ŝtonoj, perloj, diversaj objektoj el
Astraĥanjo k. t. p. Alta la bordo, mallarĝa la vojeto, sur kiu paŝis
burlakoj, laboristoj, tirantaj la ŝnuregon. Kaj meze de Volgo--insulo:
nuda ŝtonego kun tre akra promontoro, kiu ĝuste estis preterirota. Mia
heroo sciis, kian ŝarĝon havis la barko. Dirinte al neniu eĉ unu
vorton, li de mateno iris sin kaŝi en la arbetaĵo, sidis kaj silentis.
Pasas unu, du horoj, fine, li vidas, treniĝas kun granda peno burlakoj,
ĉirkaŭ dekdu, unu post alia, streĉante la tirŝnuregon; ili ĝemas,
grakas. Ne malpeza estis la barko kaj multe malhelpis ankaŭ la rapida
fluo.

La heroo ekvidis, ke ili jam estis preteririntaj la akran ŝtonegon.
Tiam li elsaltas el post la arbetaro, ekbatas per sia sabro la ŝnuregon
kaj dupartigas ĝin, tiel ke ĉiuj burlakoj falis teren. Kaj li komencis
ilin bati iun per pugno, aliajn per rimenkuglo[59], nur kelkaj sukcesis
forkuri. La fluo de l' rivero tiris la barkon malsupren, rekte al la
akra ŝtonego. Ektimegis la komercistoj, ne pri pafado ili jam pensas,
ili meditas, kiamaniere eviti la teruran ŝtonegon kaj ne perei. Tiam
mia heroo, sin tenante je arbo per unu mano, ekkaptis per alia la
tirŝnuregon, kaj la barko haltis.

--He, vi, arŝinulaĉoj, komercistoj, bravuloj! Ĵetu en Volgon ĉiujn
viajn sabrojn, pafilojn, ĵetu tuj,--alie mi ellasos la ŝnuregon, kaj
vi ĉiuj pereos kun via tuta ŝarĝo!

La komercistoj komence intencis pafmortigi la heroon, sed ŝanceliĝis,
pensante: se ni lin mortigos, ni ankaŭ pereos!

Kaj ili ĵetis batalilojn en Volgon, nur kelkajn ili kaŝis, por lin
mortigi, kiam li venos prirabi la barkon. Sed la heroon ne facile estis
superruzi.

--Bone!--li diris,--la bataliloj dronis, nun vi iru, kien vi volas!
Alivorte: saltu el la barko en la riveregon, kun la kapo antaŭen!

Ili ŝanceliĝis, sed li alkroĉis la ŝnuregon al la arbo, ekkaptis
pafilon kaj ekpafis.

Tiam ili ĉiuj sin ĵetis en Volgon, kvazaŭ ili estus ranoj. Kaj la
heroo krias al ili:

--Ne alnaĝu ĉi tien! Naĝu al alia bordo, aŭ vi ĉiuj estos
mortigitaj, kiel anasidoj!

--Nu, kamaradoj, kion vi diros? Bona estas mia heroo?

--Bravulo!--aprobis la rabistoj,--vera bravulo! Kion li faris poste?

--Li per ŝnurego eltiris la barkon sur la sablon.

--Li devis esti tre altkreska?

--Ne, ne pli altkreska, ol mi, nur la ŝultroj iom pli larĝaj!

--Pli larĝaj ankoraŭ, ol ĉe vi? Kiel li aspektas?

--Li aspektas kiel bona bravulo: haroriĉa kapo, nigra barbo, iom
kurbigita figuro, plata vizaĝo; sed kiaj okuloj?--teruro!

--Nu, hetmano, vi rakontas pri via heroo mirindaĵon, sed ni ne tre
kredas al vi. Neniun ni iam vidis pli bravan, ol vi!

--He, he, ĉu vi multon vidis, malsaĝuloj? Ne,--daŭrigis Ringo kun
fervoro: eksciu, ke, kompare al li, mi estas nenio! Sentaŭgaĵo, nenio
plu!

--Kiel estas la nomo de via heroo?

--Jermako Timofèeviĉ!

--Ha, kia nomo! Ĉu li sola laboras, sen kamaradoj?

--Ne, ne sola. Li havas bonegajn kamaradojn. Sed la rusa caro ekkoleris
kontraŭ ili. Li sendis sian armeon al Volgo por venki ilin kaj venigi
Moskvon la dehakitan kapon de ilia esaulo[63] Ivano Ringo[64].

--Ĉu oni lin kaptis, Ivanon?

--La caraj servistoj kaptis Ringon, sed la ringo forglitis inter iliaj
fingroj kaj forruliĝis en la mondon. Kie ĝi nun estas, Dio scias, sed
kredeble baldaŭ ĝi ree aperos apud Volgo: kiu unu fojon vidis Volgon,
al tiu ne plaĉas aliloke!

Silentis la hetmano kaj meditis.

Silentis ankaŭ la rabistoj. Ili mallevis siajn bravajn kapojn
surbrusten kaj silente karesis siajn longajn lipharojn, siajn larĝajn
barbojn. Pri kio pensis la bravuloj, sidante sur la vasta arbara
herbejo, meze de l' virga arbaro? Ĉu pri pasintaj jaroj de sia juneco,
kiam ili estis ankoraŭ honestaj militistoj aŭ pacaj vilaĝanoj? Ĉu
pri Volgo arĝentkolora? Ĉu pri mirinda heroo, pri kiu ĵus rakontis la
hetmano? Ĉu pri alta konstruaĵo, staranta meze de l' vasta kampo, pri
du kolonoj, supre kunigitaj per trabo, pri kiuj en tiu epoko nepre
pensis ĉiu bravulo en momento de malgaja humoro?...

--Hetmano!--ekkriis unu rabisto, rapide alkurante kaj preskaŭ perdante
la spiron.--Kvin verstojn de ĉi tie, sur Rjazana vojo rajdas dudek
viroj, riĉe armitaj, en orkovritaj kaftanoj! Belegaj ĉevaloj, ne
malpli ol cent rublojn ĉiu!

--Kien ili rajdas?--demandis Ringo, eksaltante.

--Ili ĵus sin direktis al Malbenita Ŝlimakvo. Ekvidinte ilin, mi tuj
ekgalopis ĉi tien tra arbaro kaj marĉaĵo.

--He, kamaradoj!--ekkriis Ringo: leviĝu! Dudek viroj sekvu min! Vi,
Vulturo,--li sin turnis al la maljuna rabisto,--prenu aliajn dudek
virojn kaj kaŝu vin ĉe la malrekta kverko; ataku ilin, se ni eble
venos tro malfrue. Nu, rapide, prenu la sabrojn!

Ringo eksvingis per sia ĉekano, kaj ekbrilis liaj okuloj. Li similis
severan militestron meze de obeema armeo.

Ĝisnuna libera sintenado de l' rabistoj malaperis kaj estis
anstataŭita per senescepta disciplino.

En la sama momento kvardek rabistoj eliris el la aro kaj formis du
taĉmentojn.

--He, Dmiĉjo!--diris Vulturo al la junulo el apud Kolomno:--prenu
bastonegon, iru kun ni, eble vi ekkoleros ankoraŭ unu fojon!

Dmiĉjo faris stultan grimacon, sed sendispute prenis el la manoj de l'
maljunulo grandan bastonegon, metis ĝin surŝultren kaj iris ne
rapidante kun sia taĉmento al la malrekta kverko.

Alia taĉmento, gvidata de Ringo, galopis al Malbenita Ŝlimakvo,
penante alveni pli frue, ol la nekonataj rajdantoj.



ĈAPITRO XIV.

Survango.


Dume Maluto kun Ĥomjàk, akompanataj de dudek opriĉnikoj, sin direktis
kun sia kaptito al Malbenita Ŝlimakvo, Serèbrjanij sidis ĉe Godunòv
antaŭ kovrita tablo kun du pokaloj da vino.

--Diru, mi petas, Boriso Teodòroviĉ,--demandis la princo: kio fariĝis
la lastan nokton al la caro? Kial la tuta antaŭurbo leviĝis noktomeze?
Ĉu ofte ĝi okazas ĉe vi?

Godunòv levis la ŝultrojn.

--La granda caro,--li respondis,--ofte ploras nokte pri siaj malamikoj,
preĝas por iliaj animoj. Ne estas mirinde, ke li nin kunvokis noktomeze
por preĝi. Vi scias, en la dua letero de Bazilo la Granda al Gregoro
Nazianzin staras la vortoj: "kio por unuj estas mateno, tio estas
noktomezo por homo pia kaj preĝanta". Meze de nokta silento, kiam nek
okuloj, nek oreloj donas danĝerajn impresojn, tiam decas al la homo
resti en la ĉeesto de Dio!

--Boriso Teodòroviĉ! Antaŭe mi ankaŭ estis vidinta, kiel preĝis la
caro, sed ĝi okazis ne tiel, kiel nun. Nuntempe ĉio fariĝas
alimaniere. Kaj la opriĉninon mi tute ne povas kompreni. Ne monaĥoj
estas viaj opriĉnikoj, sed veraj rabistoj. Ne multe da tagoj mi vivas
en Moskvo, sed mi jam aŭdis, mi vidis tiom da teruraĵoj, ke ne facile
estus kredi... Eble, oni ensorĉis la caron. Boriso Teodòroviĉ, vi
estas intima kun la caro, la caro amas vin,--se vi dirus al li pri
opriĉnino?

Godunòv ekridetis pro la naiveco de l' princo.

--La caro estas al ĉiuj favora,--li diris kun ŝajniga humileco: kaj mi
ne estas inda je lia favoro. Ne konvenas al mi juĝi pri la caraj aferoj
aŭ instrui la caron! Sed la opriĉnino ne estas malfacile komprenebla.
La tuta Rusujo apartenas al la caro, ni ĉiuj estas liaj sklavoj: kion
prenas la caro por si mem, tio estos lia, kion li bonvolas lasi al ni,
tio estas nia; kiun li ne volas havi apud si, tiu restas en lia
sekvantaro; kiujn li ne volas alproksimigi, tiuj restas malproksime. Jen
kio estas la opriĉnino!

--Ne, Boriso Teodòroviĉ, kiam vi tion rakontas, ĉio ŝajnas esti bona,
sed en realeco ĉio estas tute alia. La opriĉnikoj pereigas kaj detruas
la zemŝĉinon pli multe ol la tataroj. Ekzistas neniu juĝo kontraŭ
ili. La tuta lando pereas pro ili. Vi diru pri tio al la caro! Al vi li
kredos!

--Princo Nikito Romànoviĉ, multe da malbono ekzistas en la mondo! Ne
pro tio homoj pereigas homojn, ke unuj estas opriĉnikoj kaj aliaj
bojaroj, sed pro tio, ke ili ĉiuj estas homoj! Se mi eĉ dirus al la
caro, kio sekvos? Ĉiuj ekkoleros kontraŭ mi kaj la caro ankaŭ!...

--Bone! Li ekkoleru, sed vi do faris laŭ konscienco, vi diris al li la
veron!

--Nikito Romànoviĉ! Ne multe da tempo oni bezonas por diri la veron,
sed oni devas scii ĝin elparoli. Se mi kontraŭdirus al la caro, jam de
longe mi ne estus ĉi tie, kaj se mi ĉi tie ne estus, kiu hieraŭ estus
savinta vin, princo!

--Vi estas prava, Boriso Teodòroviĉ, donu Dio sanon al vi! Sen vi mi
nun ne ekzistus plu!

Godunòv pensis, ke li estis konvinkinta la princon.

--Jen, Nikito Romànoviĉ!--li daŭrigis: bone ĝi estas defendi la
veron, sed unu sola soldato ne povas esti hetmano... Kion vi farus,
ekzemple, se en via ĉeesto kvardek rabistoj atakus senkulpulon?

--Kion mi farus? Mi tuj min ĵetus kun sabro en la mano al ili ĉiuj kaj
mi ilin batus ĝis kiam mi estus mortigita!...

Godunòv ekrigardis lin mirigite.

--Kaj post kiam vi mortigus kvin, eble dek rabistojn, vi nepre estus
mortigita kaj la restintaj rabistoj mortigus la senkulpulon. Ne, princo!
Ĉu ne estus pli bone ne sin enmiksi, sed, kiam ili estos senvestigantaj
la mortigitan, tiam krii al ili, ke Stepĉjo prenas pli multe ol Miĉjo,
kaj ili tranĉos la gorĝojn unuj al aliaj!

Ne plaĉis ĉi tiu ekzemplo al Serèbrjanij. Godunòv rimarkis ĝin kaj
ŝanĝis la temon.

--Rigardu, princo!--diris li rigardante tra fenestro:--kiu tie galopas
tiel rapidege? Ŝajne, via ĉevalservisto?

--Mi dubas!--respondis Serèbrjanij:--li forrajdis hodiaŭ matene al
malproksima pilgrimado!

Sed tio estis Miĥeiĉ, pala, sur neselita ĉevalo. Ŝajne, li prenis la
unuan ĉevalon, kiun li trafis, kaj nun li, spite kutimoj, enrajdis en
la korton, rekte al la fenestroj.

--Kara princo!--li kriis jam de malproksime: vi sidas, manĝas kaj
trinkas kaj ne scias, kio okazis! Mi ĵus renkontis Maluton Skuratov
kun Ĥomjàk, ambaŭ surĉevale, kaj inter ili--kun ligitaj brakoj,--ĉu
vi scias, kiu?--la kronprinco mem, jes, la kronprinco! Sur lian kapon
ili metis nigran kapuĉon, sed la vento forlevis la kapuĉon, kaj tial
mi rekonis la kronprincon! Li ekrigardis min, kvazaŭ petante pri helpo,
kaj Maluto algalopis kaj surŝovis la kapuĉon ĝis la mentono!

Serèbrjanij salte leviĝis.

--Vi aŭdas, vi aŭdas, Boriso Teodòroviĉ?--li ekkriis, brilante
per okuloj.--Ĉu nun oni povas atendi ĝis kiam la rabistoj
intermalpaciĝos?--Kaj li sin ĵetis eksteren.

--Ĉevalon!--li ordonis, prenante la bridon el la manoj de Miĥeiĉ.

--La ĉevalo ne konvenas por vi, karulo,--kriis Miĥeiĉ,--malbona
ĉevalaĉo, eĉ ne selita, ĉu eble estas kun tiu ĉevalo iri al la
caro?

Sed la princo jam rajdis, certe, ne al la caro, sed al persekuto de
Maluto...

   * * * * *

Forgesis Serèbrjanij, ke li ne kunhavas sabron, nek pafilon, ke li
sidas sur maljuna ĉevalo! Siatempe la ĉevalo estis bonega: pli ol
dudek jarojn ĝi bone servis en milito, sed ne ricevis ĝi ripozon por
siaj maljunaj jaroj, nuntempe ĝi servis kiel akvoportisto, ricevante
nur putran fojnon kaj bastonbatojn. Sed hodiaŭ ĝi eksentis sur sia
dorso lertan rajdiston, kaj ĝi ekmemoris pri siaj iamaj tagoj, kiam ĝi
surportadis heroojn dum militiroj, kiam ĝi estis nutrata per plej bona
aveno... Kaj ĝi plenblovigas siajn ruĝajn naztruojn, etendas la kolon
kaj galopas, streĉante siajn ĉiujn fortojn por atingi Maluton
Skuratov.

Maluto rajdas kaj rajdas en densa arbaro kun siaj opriĉnikoj. Li
rapidigas ilin por atingi Malbenitan Ŝlimakvon, ordigante la kapuĉon
sur la kapo de l' kronprinco, por ke ne sciu la opriĉnikoj, kiun ili
akompanas al la morto. Se ili konus la kaptiton, ili rifuzus helpi al
Maluto, eble ĉiuj forkurus. Ĝis nun ili kredas, ke simplulo rajdas
inter Maluto kaj Ĥomjàk, ili ne povas nur kompreni, por kio oni
decidis lin ekzekuti tiel malproksime.

Maluto rapidigas la opriĉnikojn, Maluto koleras kontraŭ la ĉevaloj,
li vipas la ĉevalojn senkompate.

--La caro eble ŝanĝos sian intencon, la caro eble sendos post ni por
nin revenigi!

Galopas la maljuna Maluto en densa arbaro, birdoj scivole rigardas post
li, etendante la koletojn, nigraj korvoj flugas super li, jam proksime
estas la Malbenita Ŝlimakvo.

--He!--diras Maluto al Ĥomjàk:--ŝajnas al mi, mi aŭdas ĉevalan
piedfrapadon post ni!

--Ne!--respondis Ĥomjàk:--vi aŭdas piedfrapadon de niaj propraj
ĉevaloj.

Pli kaj pli rapidigas Maluto la opriĉnikojn, pli kaj pli ofte ili vipas
siajn ĉevalojn.

--He!--diras Maluto al Ĥomjàk:--ŝajnas al mi, mi aŭdas kriojn post
ni!

--Ne!--respondis Ĥomjàk:--vi aŭdas la eĥon de niaj propraj voĉoj!

Multe koleras Maluto kontraŭ la ĉevaloj...

--Ĉu oni ne persekutas nin?

Subite Maluto aŭdas post si la voĉon:

--Haltu, Gregoro Lukìĉ!

Serèbrjanij estis post lia dorso. Bone servis al la bojaro lia maljuna
ĉevalo!

--Haltu, Maluto!--ripetis la princo kaj, streĉinte ĉiujn siajn
fortojn, li donis al li survangon.

Forta estis la ekfrapo de Nikito Romànoviĉ! Ĝia sono ektondris
kvazaŭ pafo: ekbruis la arbaro, ekfalis la folioj; arbaraj bestoj
flugkuris en densejon; strigoj kun larĝe malfermitaj okuloj elflugis el
siaj kavernoj, kaj kamparanoj, kiuj tre malproksime de tie estis
senŝeligantaj la tiliojn, rigardis unuj la aliajn kaj parolis:

--Kia krakado! Ĉu ne rompiĝis la maljuna kverko super la Malbenita
Ŝlimakvo?

Maluto falis el la selo. Malfeliĉa maljuna ĉevalo de Serèbrjanij
faletis, renversiĝis kaj mortis.

--Maluto!--ekkriis la princo, tuj leviĝante: ne taŭgan pecon vi volis
engluti! La peco vin sufokos! Kaj, elingiginte la sabron de Maluto, li
eksvingis ĝin por dehaki lian kapon.

Sammomente alia sabro ekfajfis super la kapo de Serèbrjanij. Mateo
Ĥomjàk venis helpi al sia mastro. Batalo ekbolis inter Ĥomjàk kaj la
princo. Aliaj opriĉnikoj kun nudaj sabroj ankaŭ atakis la princon,
kiun defendis nur la altaj arboj kaj la densega arbetaro.

--Certe, mi pereos,--li pensis dum batalo,--kaj ne savos mi la
kronprincon! Se mi povus elteni nur duonon da horo, eble alvenus iu ajn
helpo!

Apenaŭ li ĝin ekpensis, akra ekfajfo eksonis en la arbaro, poste
laŭtaj krioj.

La opriĉniko, kiu jam levis la sabron super la princo, falis kun
dishakita kapo, kaj super lia kadavro jam staris Ivaĉjo Ringo,
svingante sian sangkovritan ĉekanon. Samtempe rabistoj, simile je aro
da lupoj, sin ĵetis sur la opriĉnikojn de Maluto, kaj komenciĝis
manbatalo! Maluto volonte mem atakus la malamikojn, sed en la densejo li
ne havis sufiĉe da loko. Multaj opriĉnikoj jam kuŝis mortigitaj, sed
aliaj baldaŭ retrovis la fortojn, kriadis: "ha, ha, hurà!" kaj
piedpremadis la rabistojn per siaj ĉevaloj. Eĉ Ringo, ricevinte vundon
de l' brako, ne tiel fervore batis per sia ĉekano. Sed subite nova
ekfajfo ekaŭdiĝis en la arbaro.

--Vigle tenu vin, bravuloj!--ekkriis Ringo: la avo Vulturo venas helpi
nin!

Kaj li ankoraŭ ne finis siajn vortojn, kiam Vulturo kun sia taĉmento
atakis la opriĉnikojn, kaj ree ekbolis granda, kruelega manbatalo!

En densa arbaro la rajdantoj sentis sin ne tiel oportune, kiel la
infanterianoj. La ĉevaloj stariĝis sur postajn piedojn, falis sur la
dorson, premante la rajdantojn. Malespero ekkaptis la opriĉnikojn. La
sabro de Ĥomjàk fajfis kiel vento, kvazaŭ fulmoj brilis super lia
kapo.

Subite io nova okazis en komuna tumulto. La forta Dmiĉjo, dispuŝante
la batalantojn, ekcelis Ĥomjàk'n, renversante ĉiujn senescepte, la
siajn same kiel la fremdajn. Dmiĉjo ekkonis tiun, kiu estis rabinta
lian fianĉinon. Tenante sian pezan bastonegon per ambaŭ manoj, li
ekfrapis per ĝi sian malamikon. Ĥomjàk deflankiĝis, la ekfrapo
trafis la kapon de l' ĉevalo, la besto falis morta, la bastonego
rompiĝis.

--Atendu, atendu!--diris Dmiĉjo, sin ĵetante sur Ĥomjàk: nun vi ne
foriros!

La batalo estis finita. Forestis la malamikoj: ĉiuj opriĉnikoj falis
mortaj, nur Maluto forgalopis sur sia rapidega ĉevalo.

La rabistoj ankaŭ perdis multe da siaj.

--Jen, via bojara moŝto!--diris Ringo al princo Serèbrjanij,
forviŝante la ŝviton de sur sia vizaĝo.--Jen kie ni ree renkontiĝis!

La princo, ĉe la apero de la rabistoj, sin ĵetis al la kronprinco kaj
prenis lian ĉevalon flanken. La kronprinco estis alligita al la selo.
Serèbrjanij per sabro distranĉis la ŝnurojn, helpis al la kronprinco
deĉevaliĝi kaj demetis la tukon de antaŭ lia buŝo. Dum la batalo
Serèbrjanij staris antaŭ la kronprinco, protektante lin.

--Via kronprinca moŝto!--li diris, vidante, ke la rabistoj jam prirabas
la mortigitajn kaj kaptas la forkurantajn ĉevalojn:--la batalo estas
finita, ĉiuj viaj malamikoj mortis, nur Maluto forkuris, sed, ŝajnas
al mi, ne multon li ankaŭ gajnis, ĉar sendube la caro juĝe esploros
la kazon!

Ĉe la nomo de kronprinco Ringo posteniris.

--Ĉu vere?--li demandis: tio estas la kronprinco mem? La filo de l'
caro? Jen kiun defendi mi havis la feliĉon! Jen kiun la hundoj venigis
tien ĉi kunligitan!--Kaj la hetmano falis al la piedoj de Ivano
Ivànoviĉ.

La sciigo rapide disvastiĝis inter la rabistoj. Ĉiuj lasis la
mortigitajn kaj venis saluti la caran filon.

--Dankon al vi, bonuloj!--li diris afable, sen sia kutima fiereco: kiu
ajn vi estu, dankon al vi!

--Ne dankinde, via kronprinca moŝto--respondis Ringo: se mi scius, kio
minacas al vi, mi kunprenus ne kvardek, sed ducent bravulojn, kaj ne
forkurus de ni tiu Skuratov. Ni nepre kaptus lin vivantan kaj tuj
pendigus lin en via ĉeesto! Cetere, ŝajne, restis ĉe ni lia
ĉevalservisto, ankaŭ mia malnova konatulo; se la fiŝoj mankas, oni
kontentiĝas per kraboj[65].--He, bravulo, ĉu vi tenas Ĥomjàk'n?

--Jes!--respondis Dmiĉjo, kuŝante surventre kaj ne ellasante sian
viktimon.

--Ellasu lin, ne timu, nun li ne forkuros. Nu, bravuloj, faru fajron por
esplorado, alportu ŝnuregon kaj vergojn!

Dmiĉjo leviĝis. El sub li leviĝis forta altkreska junulo; kiam li
turnis la vizaĝon al la rabistoj, ĉiuj ekkriis mirigitaj:

--Ĥlopko! Li estas Ĥlopko! Ĥlopkon li premadis anstataŭ opriĉnikon!

Dmiĉjo rigardis ĉirkaŭen kun malfermegita buŝo.

Ĥlopko apenaŭ spiris.

--Jen kiun mi kaptis!--fine eldiris Dmiĉjo.--Kial do vi ne parolis?

--Ĉu eble estis paroli, kiam vi premadis mian gorĝon?

--Kiel do vi trafis sub min?

--Kiel, kiel? Vi, urso, ekfrapis la ĉevalon je la kapo, kaj la rajdanto
falis sur min, kaj tuj vi, anstataŭ lin, min ekkaptis kaj eksufokis!

--Jen kio!--malrapide diris Dmiĉjo, gratante al si la nukon.

La rabistoj ekridegis. La kronprinco ankaŭ ridetis. Ĥomjàk'n oni ne
povis trovi.

--Ne venis ankoraŭ lia tempo,--diris Ringo,--domaĝe, tre domaĝe! Nu,
eble Dio donos, mi havos lin ankoraŭ en la manoj! Kaj nun permesu, via
kronprinca moŝto, ke mi vin akompanu kun miaj bravuloj ĝis la ŝoseo!
Hontinde estas por mi, via kronprinca moŝto! Ne konvenus al mi,
malaltrangulo, eĉ paroli kun via kronprinca moŝto, sed kion fari? sen
mia helpo vi ne eliros de ĉi tie!

--Nu, kamaradoj,--daŭrigis Ringo: venu akompani lian kronprincan
moŝton! Vi, bojaro,--li diris al Serèbrjanij, montrante sian
ĉevalon:--surĉevaliĝu, mi prenos alian ĉevalon. Vi, Vulturo, povas
piediri kaj Dmiĉjo tiom pli!

--Por kio?--diris Dmiĉjo, ekkaptis la kolharojn de iu ĉevalo, preskaŭ
faliginte ĝin:--mi ankaŭ povas rajdi!

Li levis la piedon al piedingo, sed, ĉar li ne povis trovi ĝin per la
piedo, li surventre kuŝiĝis sur la dorson de l' ĉevalo, tiamaniere
tragalopis kelkajn paŝojn kaj nur poste trafis en la selon.

--He, he!--li ekkriis, balancante per la piedoj kaj levante la kubutojn.

La kronprinco direktis la ĉevalon hejmen, antaŭ- kaj postirata de la
tuta bando.

Kiam fine oni venis en la kamparon kaj ekvidis de malproksime tegmentojn
de l' antaŭurbo, Ringo haltis.

--Via kronprinca moŝto,--li diris, saltante for de la ĉevalo: jen
estas via vojo, jen la antaŭurbo! Ne konvenas, ke mi restu plue kun via
kronprinca moŝto. Krome, mi rimarkas tie polvon super la vojo:
kredeble, militistoj! Adiaŭ, via kronprinca moŝto! Ne koleru: neceseco
nin kunigis!

--Atendu, bravulo!--diris la kronprinco, kiu, sentante sin en
sendanĝereco, reprenis siajn antaŭajn manierojn:--atendu, bravulo!
Diru antaŭe, al kiu bojara familio vi apartenas, kial vi portas
orkovritan kaftanon?

--Via kronprinca moŝto,--modeste respondis Ringo: ekzistas ĉi tie
multe da tiaj bojaroj senfamiliaj, multe da princoj sennomaj! Ni
surhavas tion, kion sendas al ni Dio!

--Ĉu vi ne scias!--severtone daŭrigis la kronprinco,--ke por tiaj
princoj, kiel vi, estas starigita alta konstruaĵo sur la placo? Vi mem
ne estas inda ĉi tiun kaftanon! Se vi ne estus farinta al mi la
hodiaŭan servon, mi ordonus al tiuj militistoj kapti vin ĉiujn kaj
venigi en la antaŭurbon. Sed pro hodiaŭa via faro mi pardonas al vi
la antaŭan rabadon kaj mi defendos vin antaŭ mia patro, se vi volas
nun peti lian pardonon!

--Dankon por viaj afablaj paroloj, via kronprinca moŝto, grandan
dankon, sed ne venis ankoraŭ tempo, ke mi petu pardonon de la caro!
Grandegaj estas miaj pekoj antaŭ Dio, multenombraj miaj kulpoj antaŭ
la caro; ne povas min pardoni lia cara moŝto, kaj se eĉ li min
pardonus, mi ne povas nun forlasi miajn kamaradojn!

--Kion mi aŭdas?--miris la kronprinco: vi ne volas lasi vian rabistan
vivmanieron, kiam mi mem promesas al vi mian protekton kaj helpon!
Certe, rabado estas pli profita, ol honesta laborado?

Ringo karesis sian nigran barbon kaj ruze ridetante aperigis du vicojn
da ebenaj blankaj dentoj, pro kio lia sunbruligita vizaĝo ekŝajnis
ankoraŭ pli bruna.

--Via kronprinca moŝto!--li diris: por tio vivas ezoko en la maro, ke
karaso ne dormetu[66]. Mi ne estas alkutiminta al militista ofico nek al
komercista afero. Adiaŭ, via kronprinca moŝto: la polvo tie
alproksimiĝas, ni devas foriri: fiŝo serĉas dronon, homo serĉas
bonon, kaj ni, rabistoj, sendanĝeran rifuĝejon.

Kaj Ringo malaperis inter la arbetaro. Ĉiuj rabistoj ankaŭ malaperis
en la arbaro, kaj la kronprinco kun princo Serèbrjanij ekgalopis al la
antaŭurbo, kaj baldaŭ ili renkontis taĉmenton de rajdistoj,
kondukatan de Boriso Godunòv...

   * * * * *

Kiamaniere Maluto sukcesis klarigi sian kalumnion kaj ree ricevi la
caran favoron, ni ne scias. Eble Ivano, kiam lia ekscitita koro
kvietiĝis, aljuĝis la agon de sia favorato al trompita fervorego, eble
li parte konservis siajn suspektojn kontraŭ sia filo. Ĉiuokaze
Skuratov ne nur ne perdis la caran favoron, sed de nun fariĝis ankoraŭ
pli kara al Ivano. Ĝis tiam Rusujo malamegis Maluton, de nun
ekmalamegis lin la kronprinco. La caro estis la sola apogilo de Maluto.
Komuna malamego kontraŭ Maluto atestis al Ivano pri lia fideleco. Aludo
kontraŭ Basmanov ankaŭ ne restis sen sekvo. En la koro de Ivano restis
grajno de suspekto, kaj kvankam ĝi ne enradikiĝis, sed ĝi multe
plimalgrandigis lian favoron al Basmanov, ĉar neniam la caro pardonis
al tiu, kiu iam igis lin tremi, se eĉ li mem siatempe vidus sian
eraron.



ĈAPITRO XV.

Ceremonio de kisado.


Estas jam tempo, ke ni revenu al Morozov. La konfuziĝo de Heleno en la
ĉeesto de Serèbrjanij ne evitis la traigajn okulojn de l' bojaro.
Verdire, komence li opiniis, ke la kaŭzo estis ŝia renkontiĝo kun
Vjàzemskij, sed baldaŭ nova suspekto naskiĝis en lia animo.

Adiaŭinte la princon en la vestiblo, Morozov revenis en la ĉambron.
Liaj densaj brovoj estis minace kuntiritaj, profundaj sulkoj kovris la
frunton, li sufokiĝis pro varmego.

--Heleno nun dormas!--li pensis: ŝi ne atendas min, mi iros promeni en
la ĝardeno; eble, mia kapo refreŝiĝos!

Li eliris. En la ĝardeno regis mallumo. Ĉe la palisaro li rimarkis
blankan kaftanon. Li haltis. Subite amaj paroloj frapis lian aŭdon. La
maljunulo ekkonis la voĉon de sia edzino. Trans la palisaro konturiĝis
malklara figuro de rajdanto. La nekonatulo kliniĝis al Heleno kaj
parolis ion al ŝi. Morozov apenaŭ spiris, sed atako de vento ekmovigis
la suprojn de l' arboj kaj forportis la vortojn kaj la voĉon de l'
viro. Kiu li estis? Ĉu Vjàzemskij per sia persisteco sukcesis akiri la
koron de Heleno? Enigma estas virina koro! Hodiaŭ ŝi amas tiun, kiun
hieraŭ ŝi malamegis! Aŭ eble la princo Serèbrjanij havis rendevuon
kun lia edzino ĉi tie? Kiu scias? Eble, la princo, kiun li ĵus
akceptis kvazaŭ sian propran filon, la saman tagon faris al li, plej
bona amiko de lia patro, plej kruelan ofendon, al li, kiu estis preta
riski sian propran vivon, nur por kaŝi la princon Serèbjanij de l'
kolero de l' caro!

--Ne,--pensis la bojaro: tio ne estas Serèbrjanij, tio estas iu
opriĉniko, nova favorato de l' caro! Ĉu por la unua fojo ili
senhonorigas altrangulon? Kaj mia edzino, jen estas serpento! Ĉu mi
ŝin ne amis? Ĉu mi ŝin ne gardis, kvazaŭ mian propran filinon? Kaj
ĉu ne memvole ŝi edziniĝis kun mi? Kiel ŝi min estis dankanta,
ruzulino! Ŝi, kiu sankte promesis al mi fidelecon! Ne, ne fidu,
Druĵino, al virina fideleco! Alta palisaro, kverkligna pordego kaj fera
seruro--jen kio gardos virinan fidelecon! Vi iom rapidis, Druĵino
Andrèeviĉ, enmaniginte vian honoron al la virino! Ekflamis, maljunulo,
via ardanta koro! Vin trompis nun via juna edzino, vin mokos nun ĉiu en
Moskvo!

Tiel parolis al si Morozov, multege suferante. Li volis sin ĵeti
antaŭen. Sed la rajdanto forgalopos, kaj la bojaro ne ekscios, kiu
estas lia malamiko. Li preferis atendi.

La vento seninterrompe bruadis dum la tuta vespero, kaj la luno restis
kovrita de nuboj. Morozov ne rekonis la rajdiston, nek lian voĉon. Li
nur aŭdis, ke la bojarino diris al li plorante:

--Mi vin amas pli ol la vivon, pli ol la sunon. Mi neniun amis krom vi
kaj neniun amos, ne povas ami!

Baldaŭ Heleno preterpaŝis antaŭ Morozov, ne rimarkinte lin. Malrapide
sekvis ŝin la bojaro.

La sekvintan tagon li ne rimarkigis al ŝi siajn suspektojn. Kiel
antaŭe, li estis afabla kun ŝi. Nur iatempe, nerimarkite de ŝi, la
bojaro sulkigis la brovojn kaj minace rigardis ŝin. Terura sento
posedis la bojaron en tiuj momentoj! Li meditis, kiamaniere li povus
elserĉi sian malamikon.

Pasis kvar tagoj. Morozov sidis en sia ĉambro ĉe la kverkligna tablo.
Antaŭ li kuŝis malfermita libro, velurbindita, kun arĝentaj bukoj.
Sed la bojaro ne legis. Liaj okuloj glitis super la multkoloraj titoloj
kaj la implikitaj desegnaĵoj de l' paĝo, sed lia imago vagadis inter
la ĉambro de lia edzino kaj la palisaro de l' ĝardeno.

La pasintan tagon Serèbrjanij revenis el la antaŭurbo kaj laŭ sia
promeso vizitis Morozov'n. Heleno ŝajnigis malsanon kaj restis en sia
ĉambro. Morozov neniel ŝanĝis sian konduton rilate al Serèbrjanij.
Sed dum li lin gratulis okaze de lia feliĉa reveno, dum li fervore
regalis la karan gaston, li ĉiam penis diveni la esprimon de lia
vizaĝo, li ĉiam penis trovi postsignojn de perfido. Serèbrjanij estis
enpensema, sed simplanima kaj sincera kiel antaŭe. Nenion povis ekscii
Morozov.

Jen pri kio li pensis nun, sidante super la malfermita libro!

Lian meditadon interrompis la enirinta servisto, kiu, ekvidinte la
zorgoplenan vizaĝon de Morozov, haltis respektplene. La bojaro per
rigardo demandis lin.

--Via bojara moŝto!--diris la servisto: alvenas la caraj homoj. Antaŭe
rajdas princo Afonasjo Ivànoviĉ Vjàzemskij. Ili jam estas proksime,
ĉu vi ordonos, ke ni renkontu ilin?

Samtempe aŭdiĝis sonoj de tintilo, batata de antaŭeniranta servisto,
kiu havis oficon dispeli la popolon en la stratoj kaj fari vojon al sia
mastro.

--Vjàzemskij venas al mi?--diris Morozov.--Ĉu li freneziĝis?
Kredeble, li preterrajdos. Iru al la pordego kaj atendu, kaj se li
turnos la ĉevalon ĉi tien, diru al li, ke mia domo ne estas drinkejo,
ke mi ne konas la opriĉnikojn, ke mi ne volas ilin koni. Iru!

La servisto hezitis.

--Kio ankoraŭ?--demandis la bojaro.

--Via bojara moŝto, bonvolu puni min, sed... mi ne diros tion al
Vjàzemskij.

--Iru!--ekkoleris Morozov, piedfrapante.

--Via bojara moŝto!--diris la enkuranta dvoreckij[41]. Princo
Vjàzemskij kun opriĉnikoj estas proksime de nia pordego. La princo
diras, ke li estas sendita de lia cara moŝto!

--De lia cara moŝto? Ĉu vere, li diras,--de lia cara moŝto? Larĝe
malfermu la pordegon! Donu al mi oran pladon kun pano kaj salo! Ĉiuj
miaj homoj venu renkonten al la senditoj de lia cara moŝto!

Dume la sonoj de l' tintilo pli kaj pli alproksimiĝis. Ĉirkaŭ dudek
rajdistoj kaj antaŭ ili la princo Vjàzemskij, sur bonstatura
arĝentornamita ĉevalo, paŝe eniris en la korton. La princo surhavis
blankan atlasan kaftanon kun malalta kolumo; la nudan kolon ornamis
riĉa perla ĉirkaŭkolo. Perlaj ĉirkaŭmanoj subtenis super manradikoj
la larĝajn manikojn de l' kaftano, malzorgete zonita per ruĝa silka
zono kun ora franĝo je la ekstremaĵoj; broditaj gantoj pendis ĉe la
zono. Velura ruĝa pantalono faris larĝajn faldojn super la grandaj
flavaj marokenaj perlobroditaj botoj, dense falditaj supre kaj
provizitaj per grandaj kalkanumoj kun arĝentaj hufetoj. Super la
kaftano la princo surhavis silkan malpezan orkoloran somerveston kun
duobla diamanta agrafo ĉe la brusto, sur la kapo--blankan orŝtofan
ĉapon kun fleksebla diamanta plumo, kiu balanciĝis je ĉiu lia movo,
reflektante la sunradiojn. Nigraj bukloj de l' princo, pendantaj el sub
la ĉapo, kuniĝis kun lia mallonga krispa barbeto. La lipharoj faris
super lia buŝo ne nigran strion, sed apenaŭ videblan nuancon. Lia
staturo estis alta kaj gracia, lia aspekto--juna kaj gaja.

Laŭ kutimo de tiu epoko, malantaŭ la princo liaj piedirantaj
ĉevalservistoj kondukis je bridoj ses ĉevalojn tute vestitajn por
rajdado: unu--nigran, alian--flavruĝan kun pli hela kol- kaj
dorshararo, ankoraŭ unu--fergrizan kaj tri--tute blankajn. Sur la kapoj
de l' ĉevaloj balanciĝis multkoloraj plumoj, de sur iliaj dorsoj
pendis bestaj feloj aŭ orŝtofaj kovriloj, ornamitaj per multekostaj
ŝtonoj, kaj ĉiuj ses sonoradis dum irado per multaj arĝentaj
sonoriletoj aŭ per oraj truitaj globetoj, agorde sonantaj kaj pendantaj
per longaj tufoj ĉe ambaŭ oreloj.

Ĉe la apero de Druĵino Andrèeviĉ, Vjàzemskij kaj ĉiu opriĉnikoj
deĉevaliĝis.

Morozov kun ora plado en la manoj malrapide iris renkonten al ili, lin
sekvis liaj bojaraj servistoj de ĉiuj rangoj.

--Via princa moŝto,--eldiris Morozov,--vi estas sendito de lia cara
moŝto. Mi rapidas akcepti vin kaj la viajn kun pano kaj salo!

Kaj la longaj grizaj haroj de l' maljunulo kovris lian vizaĝon, kiam li
faris profundan saluton al la alvenintoj.

--Via bojara moŝto!--respondis Vjàzemskij: la granda caro ordonis diri
al vi sian caran volon. Druĵino Andrèeviĉ, la granda caro Ivano
Vasìljeviĉ de l' tuta Rusujo bonvolas demeti de vi sian koleron,
forpreni sian caran malfavoron, bonvolas pardoni al vi ĉiujn viajn
kulpojn, por ke vi, bojaro Druĵino, estu kiel antaŭe en favoro de lia
cara moŝto, ke vi daŭre servu al lia cara moŝto!

Fininte la paroladon, Vjàzemskij metis unu manon post la zonon, per
alia karesis sian barbon, prenis dignoplenan mienon kaj, observante la
bojaron per siaj aglaj okuloj, atendis lian respondon.

En la komenco de lia parolado Morozov ekgenuis. Nun la servistoj helpis
al li leviĝi. Li estis pala.

--Sankta Triunuo kaj la Moskvaj sanktuloj benu nian grandan caron!--li
diris per tremanta voĉo.--Dio malavarega, Dio bonkora plilongigu liajn
tagojn por eterne! Vin mi ne atendis, princo, sed vi estas sendito de
mia caro, bonvolu eniri! Bonvolu eniri, sinjoroj opriĉnikoj! Estu la
bonvenantoj! Kaj mi tuj iros diri dankan preĝon, kaj poste ni festenos
kune ĝis malfrua nokto!

La opriĉnikoj eniris.

Morozov vokis serviston.

--Surĉevaliĝu tuj, galopu al princo Serèbrjanij, salutu lin kaj diru
al li, ke mi lin invitas festeni ĉe mi la hodiaŭan tagon. Diru, ke la
granda caro sendis al mi feliĉon, bonvolis demeti de mi sian caran
malfavoron!

Poste Morozov kondukis la gastojn en la domon kaj mem iris trans la
korto en sian hejman preĝejon, kun ĉiuj siaj multenombraj servistoj.
En la domo restis nur unu dvoreckij kaj tiom da servistoj, kiom da ili
bezonis la gastoj.

Oni alportis ĉiuspecajn almanĝaĵojn kaj vinojn, sed la tagmanĝo
devis esti pli malfrue.

Baldaŭ alveturis Serèbrjanij, ankaŭ akompanata de multaj servistoj,
ĉar, laŭ tiama kutimo, en gravaj okazoj ne konvenis al bojaro veturadi
sola aŭ kun malmultenombra sekvantaro.

La tablo jam estis preta en la granda manĝoĉambro, la servistoj okupis
siajn lokojn, ĉiuj atendis la mastron.

Fininte la preĝon, Druĵino Andrèeviĉ eniris en la ĉambron en riĉa
orŝtofa kaftano, kun zibelfela ĉapo en la manoj. Liaj grizaj bukloj
estis bele tonditaj, lia barbo zorge kombita. Li salutis la gastojn, la
gastoj salutis lin, kaj ĉiuj altabliĝis.

Komenciĝis honora festeno, eksonoris pokaloj kaj kruĉoj, kaj samtempe
eksonoris io, nekunigebla kun la ĝojplena festeno, eksonoris bataliloj,
kaŝitaj sub la vestoj de l' opriĉnikoj.

Sed Morozov ne aŭdis la minacantajn sonojn. Aliaj pensoj priokupadis
lin. Interna sento diris al Morozov, ke lia nokta ofendinto sidas ĉe
lia tablo, kaj la bojaro primeditis rimedon, kiel lin malkovri. La
rimedo ŝajnis esti certa.

Jam multajn pokalojn malplenigis la gastoj, ili tostis la grandan caron,
ŝian carinan moŝton, ĉiujn carajn parencojn; poste ĉefepiskopon kaj
la tutan rusan pastraron; princon Vjàzemskij, princon Serèbrjanij,
fine la afablan mastron kaj ĉiun gaston aparte. Kiam la tostoj estis
elĉerpitaj, Vjàzemskij leviĝis kaj proponis tosti la junan bojarinon,
ilian mastrinon.

Ĉi tio estis antaŭvidita de Morozov.

--Karaj gastoj,--li diris: ne bone estas tosti la mastrinon en ŝia
foresto! Iru,--li diris al servistoj: iru kaj petu ŝian bojarinan
moŝton, ke ŝi bonvolu veni kaj regali la karajn gastojn!

--Bone, bone!--bruege jesis la gastoj: sen mastrino la mieltrinkaĵo ne
estas dolĉa!

Post iom da tempo venis Heleno en riĉa sarafano[48], akompanata de du
siaj ĉambristinoj; ŝi tenis en la manoj oran pleton kun unu sola
pokalo. La gastoj leviĝis. La dvoreckij enverŝis en pokalon vinon ĝis
la rando. Heleno ektuŝetis la vinon per lipoj kaj aliradis ĉiun gaston
laŭvice, salutante ĉiun kaj proponante trinki el pokalo. La dvoreckij
sekvis ŝin kaj plenigis la pokalon, kiam ĝi estis malplenigata.

Kiam Heleno finis la regaladon, Morozov, kiu la tutan tempon fikse ŝin
observis, sin turnis al la gastoj.

--Miaj karaj gastoj, nun, plenumante rusan antikvan kutimon, mi proponas
al vi, ke vi bonvolu honori mian hejmon, laŭdi mian mastrumaĵon, ke vi
bonvolu, karaj gastoj, kisi mian edzinon! Heleno, prenu la honoran lokon
kaj redonu al ĉiu gasto, laŭvice, lian kison!

La gastoj dankis la mastron. Heleno tremante okupis honoran lokon ĉe la
forno kaj mallevis la okulojn.

--Via princa moŝto, aliru!--diris Morozov al Vjàzemskij.

--Ne, ne, plenumu la kutimon!--ekkriis la gastoj: unue la mastro mem
devas kisi la edzinon! Faru laŭkutime, kiel faris niaj praavoj!

--Bone, estu laŭkutime!--konsentis Morozov kaj, alirinte Helenon, li
salutis ŝin ĝisteren. Kiam ili interŝanĝis la kisojn, la lipoj de
Heleno brulis kvazaŭ fajro; kiel glacio estis la malvarmaj lipoj de
Druĵino Andrèeviĉ.

Post la edzo aliris Helenon princo Vjàzemskij. Morozov atente observis.

La okuloj de Afonasjo Ivànoviĉ brilegis kvazaŭ du karboj, sed la
vizaĝo de Heleno restis senmova. En ĉeesto de l' edzo kaj de
Serèbrjanij ŝi ne timis la arogantan princon.

--Iu alia!--pensis Morozov.

Vjàzemskij salutis ĝisteren kaj kisis Helenon, sed ĉar lia kisado
daŭris pli longan tempon, ol estis bezonate, ŝi deturnis sin kun
rimarkebla malkontento.

--Ne, ne, iu alia!--ripetis Morozov al si mem.

Post la princo aliradis laŭvice ĉiuj opriĉnikoj. Ĉiu faris ĝisteran
saluton kaj kisis Helenon; sed Druĵino Andrèeviĉ nenion povis rimarki
sur la vizaĝo de sia edzino, krom maltrankvilo. Kelkfoje ŝiaj longaj
okulharoj leviĝis, kaj ŝia rigardo ŝajne kun timo serĉis iun inter
la gastoj.

Subite teruro ekposedis Helenon. Ŝiaj okuloj renkontis la okulojn de l'
edzo kaj per sia virina koro ŝi divenis liajn pensojn. Sub ĉi tiu
peza, senmova rigardo estis por ŝi neeble kisi Serèbrjanij'n kaj ne
aperigi sian amon al li. Ĉiuj cirkonstancoj de ilia interparolado ĉe
la palisaro de l' ĝardeno tuj renaskiĝis en ŝia memoro. Ŝia nuna
stato kaj la antaŭatendata kiso ŝajnis al ŝi Dia puno por tiu krima
renkontiĝo, por tiama krima kiso. Morta malvarmo trakuris ŝiajn
membrojn.

--Mi malsanetas...--ŝi murmuris: permesu al mi foriri, Druĵino
Andrèeviĉ!

--Restu, Heleno,--trankvile diris Morozov: atendu, nun vi ne povas
foriri, ĉi tio estas neeblaĵo, oni devas fini la ceremonion!

Kaj li trapikis la edzinon per inkvizitora rigardo.

--La piedoj ne subtenas min!--diris Heleno.

--Kion vi diras?--demandis Morozov, kvazaŭ ne bone aŭdinte: vi
malsaniĝis pro haladzo? Ne gravaĵo! Bonvolu, sinjoroj, aliru, ne
atentu ŝiajn parolojn! Ŝi ankoraŭ estas infano, tro hontema, kaj por
la unua fojo ŝi faras la ceremonion. Krom tio haladzo! Karaj gastoj,
bonvolu aliri!

--Kie do estas la princo Serèbrjanij?--pensis Morozov, trarigardante la
vicojn de l' gastoj.

Princo Nikito Romànoviĉ staris flanke. Li bone vidis eksterordinaran,
atentplenan rigardon de Morozov por la edzino kaj ĉiu aliranta gasto.
En ŝia vizaĝo li tralegis timon kaj maltrankvilon. Serèbrjanij, viro
decidema, kiam lia konscienco lin ne riproĉis, nuntempe ne sciis, kion
fari. Li timis, ke, alirinte Helenon, li nur pligrandigos ŝian
konfuziĝon, kaj samtempe li timis veki suspekton ĉe la edzo, se li ne
aliros. Se li nur povus diri al ŝi unu kuraĝigan vorton! Sed Heleno
estis ĉirkaŭata de gastoj, la edzo fikse ŝin rigardis; Serèbrjanij
devis preni ian decidon.

Li aliris, falis teren, sed li ne sciis, ĉu pli bone estus rigardi ŝin
aŭ eviti ŝian rigardon. Ĉi tiu hezitado lin denuncis. Siaflanke
Heleno ne eltenis la turmenton, kiun destinis al ŝi Morozov.

Heleno estis trompanta la edzon ne pro frivoleco, ne pro malbona koro.
Ŝi lin trompis, ĉar ŝi mem trompiĝis, opiniante, ke estos eble por
ŝi ekami Druĵinon. Kiam ŝi, ĉe la palisaro de l' ĝardeno, konfesis
al Serèbrjanij sian amon, la vortoj eliĝis malgraŭvole el ŝia buŝo,
ŝi ne serĉis la esprimojn, kaj se en tiu momento ŝi ekvidus post si
la edzon, ŝi tuj sincere ĉion al li konfesus. Sed spite sia pasia
imago, ŝi estis virino timema. Post la nokta rendevuo kun Serèbrjanij
riproĉoj de konscienco ĉiam turmentadis ŝin. Krom tio, ŝin multe
priokupis la malfeliĉa sorto de Serèbrjanij. Ŝian koron disŝiris
diversaj sentoj: ŝi havis grandan deziron fali teren antaŭ la edzo kaj
peti lian pardonon kaj konsilon; sed ŝi timis lian koleron, ŝi timis
pro Nikito Romànoviĉ.

Ĉi tiu batalado, ĉi tiuj turmentoj, la timego, kiun ŝi sentis antaŭ
la edzo, ĉiam bona kaj karesa sed nekortuŝebla en ĉio, kio rilatas
lian honoron, ĉio ĉi subfosis ŝiajn fortojn. Kiam Serèbrjanij
ektuŝetis per la lipoj ŝian buŝon, ŝi ektremis kvazaŭ en febro,
ŝiaj genuoj fleksiĝis, kaj ŝi ekkriis preskaŭ senkonscie:

--Sankta Dipatrino, indulgu min!

Morozov subtenis Helenon.

--He!--li diris: jen estas virina saneco! Laŭvide tiel sana, forta, kaj
iom da haladzo jam tute ŝin senfortigas! Nu, bone, ĉio pasos! Aliru,
karaj gastoj, aliru!

La voĉo kaj la sintenado de Morozov neniel ŝanĝiĝis. Li ŝajnis
same trankvila, same afabla kaj gastama, kiel antaŭe.

Serèbrjanij ne sciis, ĉu la bojaro ekkonis lian sekreton, aŭ ne.

Kiam la ceremonio finiĝis, kaj Heleno, subtenata de la ĉambristinoj,
foriris en sian ĉambron, la gastoj, invititaj de Morozov, ree
altabliĝis. Druĵino Andrèeviĉ ĉiujn regalis kaj gastigis kun
antaŭa fervoro kaj ne forgesis eĉ plej malgrandan devon, kies
plenumado donis al la mastro de tiama epoko famon de gastamulo.

Jam vesperiĝis. La vino varmegigis la opriĉnikojn, kaj strangaj vortoj
aŭdiĝis iafoje en la interparolado de l' opriĉnikoj.

--Via princa moŝto!--diris unu el ili sin klinante al Vjàzemskij:
estas jam tempo!

--Silentu!--murmuretis Vjàzemskij: la maljunulo ekaŭdos!

--Se li eĉ ekaŭdos, li ne komprenos!--laŭte daŭrigis la opriĉniko
kun obstineco de ebriulo.

--Silentu!--insistis Vjàzemskij.

--Mi diras al vi, princo, jam estas tempo! Je Dio, estas tempo! Mi tuj
donos signon!

Kaj la opriĉniko provis leviĝi.

La princo per forta mano residigis lin.

--Ĉesu!--li diris al li en la orelon: alie mi trapikos vin per ĉi tiu
tranĉilo!

--Ho, vi eĉ minacas!--ekkriis la opriĉniko, tuj leviĝante, jen kia vi
estas! Mi ĉiam diras, ke vi ne estas fidinda! Fremdulo! Se mi povus, mi
tuj ĉiujn princojn kaj bojarojn, ĉiujn, kiuj formanĝas nian
salajron... Atendu, princo, ni ekvidos ankoraŭ, kiu venkos! Demetu la
kirason! Prenu sabron! Ni rigardu, kiu el ni venkos!..

Ĉi tiuj vortoj estis diritaj per ebria tono, meze de komuna
interparolado kaj bruado; sed kelkajn el ili aŭdis Serèbrjanij kaj
fariĝis atenta. Morozov nenion aŭdis. Li nur rimarkis, ke inter la
gastoj komenciĝas malpaco.

--Karaj gastoj!--li diris, leviĝante: estas jam nokto ekstere! ĉu ne
venis tempo por ripozi? Por ĉiu el vi estas preparita mola kusenego,
lanugaj kusenoj!

La opriĉnikoj ĉiuj leviĝis, dankis la mastron, salutis lin kaj iris
en la dormoĉambrojn.

Serèbrjanij ankaŭ volis foriri.

Morozov haltigis lin.

--Via princa moŝto!--li murmuretis: atendu min ĉi tie!

Kaj Druĵino Andrèeviĉ iris en la ĉambron de sia edzino.



ĈAPITRO XVI.

Forrabo.


Dum tagmanĝo ĉirkaŭ la domo fariĝis io eksterordinara.

Kiam krepuskiĝis, novaj opriĉnikoj po unu aperis apud la ĝardena
palisaro, apud la muro, ĉirkaŭanta la korton, kaj fine en la korto
mem. La servistoj de Morozov nenion rimarkis. Ĉe la nokto la domo estis
de ĉiuj flankoj ĉirkaŭita de opriĉnikoj.

Ĉevalservisto de Vjàzemskij eliris el la domo, kvazaŭ por trinkigi
ĉevalojn. Sed antaŭ la ĉevalejo li ĉirkaŭrigardis, iris al la
pordego kaj ekfajfis siamaniere. Iu ŝteliris renkonte al li.

--Ĉu vi ĉiuj venis?--demandis la ĉevalservisto.

--Ĉiuj,--respondis la alia.

--Kiom da viroj?

--Kvindek!

--Bone, atendu la signalon!

--Ĉu baldaŭ? Oni enuas.

--Mi ne scias. Kiam la princo ordonos. Aŭskultu, Ĥomjàk, la princo
malpermesas bruligi aŭ prirabi la domon.

--Malpermesas? Li ne estas mia mastro, jes!

--Ne, ne, Ĥomjàk, Skuratov sendis vin hodiaŭ, por ke vi obeu al la
ordonoj de l' princo.

--Bone. Al li mi servos, sed nur al li, ne al bojaro Morozov. Mi helpos
al la princo forrabi la bojarinon, kaj poste mi mem scias, kion fari!

--Nu, Ĥomjàk, estu singarda, la princo ne ŝatas ŝercojn!

--Kion vi diras?--respondis Ĥomjàk kun malbona rideto.--La princo
havas sian intereson, mi la mian. Se mi volas diboĉi, tio estas mia
afero.

Dum ĉi tiu interparolado ĉe la pordego, Morozov eniris en la ĉambron
de Heleno.

La bojarino ankoraŭ ne dormis, sed jam demetis de l' kapo la
kokoŝnikon[24]. Ŝiaj densaj longaj haroj libere pendis sur la blankaj
ŝultroj, la ljetnikon[23] ŝi duone malbutonumis. Heleno estis
senvestiĝonta, sed ŝi klinis la kapon al la ŝultro kaj enpensiĝis.
Ŝiaj pensoj vagadis en pasinteco. Ŝi rememorigis al si sian konatiĝon
kun Serèbrjanij, siajn tiamajn esperojn, la malesperon, la
edziĝoproponon de Morozov kaj ĵuron al li. La imago pentris al ŝi,
kiel ŝi, laŭ kutimo de orfinoj, dum Radunica[67] vizitis la tombon de
sia patrino, metis sub la kruco vazon de ruĝe kolorigitaj ovoj, pense
deziris al ŝi bonan Paskon kaj petis ŝian benon por edziniĝo kun
Morozov. Tiam ŝi kredis, ke ŝi venkos la unuan amon, ŝi kredis, ke
ŝi estos feliĉa kun Morozov. Kaj nun... Heleno ekmemoris la ceremonion
de kisado kaj frostotremis. La edzo eniris nerimarkita de ŝi kaj haltis
ĉe la sojlo. Lia vizaĝo estis severa kaj malĝoja. Iom da tempo li
silente observis Helenon. Ŝi estis ankoraŭ tiel juna, tiel naiva, tiel
nesperta en trompado, ke Morozov eksentis nevolan kompaton.

--Heleno!--li diris: kial vi konfuziĝis dum la ceremonio?

Heleno ektremis kaj turnis al la edzo okulojn, plenajn je teruro. Ŝi
havis deziron fali al liaj piedoj kaj konfesi la tutan veron, sed,
esperante, ke li ankoraŭ ne suspektas la princon Serèbrjanij, ŝi ne
volis veki venĝsenton de l' edzo.

--Kial vi konfuziĝis?--ripetis Morozov.

--Mi estis malsaneta...--ekmurmuretis Heleno.

--Jes, vi estis malsaneta, nur ne korpe, sed anime: en via koro
troviĝas via malsano. Vi pereigos vian animon, Heleno!

La bojarino tremadis.

--Kiam hodiaŭ matene Vjàzemskij kun siaj opriĉnikoj venis en nian
domon, mi estis leganta la Sanktan Skribon. Ĉu vi scias, kio estas
dirita en la Sankta Skribo pri malfidelaj edzinoj?

--Mia Dio!--ekĝemis Heleno.

--Mi estis leganta,--daŭrigis Morozov,--pri puno pro adulteco...

--Mia Dio!--petegis la bojarino: estu kompatema, Druĵino Andrèeviĉ,
indulgu min, mi ne estas tiel kulpa, kiel vi supozas... Mi ne estis al
vi malfidela...

Morozov severe sulkigis la brovojn.

--Ne mensogu, Heleno. Ne faru artifikojn. Ne pligrandigu vian kulpon per
mensogaj paroloj! Vi ne estis al mi malfidela, ĉar por fariĝi
malfidela oni devis kelke da tempo esti fidela, kaj vi neniam estis
fidela al mi...

--Druĵino Andrèeviĉ, kompatu min!

--Jes! Vi neniam estis fidela al mi! Dum nia edziĝceremonio vi, kisante
la krucon, ĵurante al mi, vi amis alian... Jes, alian!--li daŭrigis,
plilaŭtigante la voĉon.

--Mia Dio, mia Dio!--ekmurmuretis Heleno kaj kovris la vizaĝon per
ambaŭ manoj.

--Heleno, ho, Heleno! Kial vi ne antaŭsciigis min, ke vi amis lin?

Heleno ploris kaj nenion respondis.

--Kiam mi ekvidis en preĝejo vin, malfeliĉan orfinon, kiun oni
intencis perforte edzinigi kun Vjàzemskij, mi decidis savi vin, por ke
vi ne havu malamatan edzon, sed certe mi bezonis vian ĵuron, ke vi ne
malhonoros miajn grizajn harojn. Kial vi donis al mi la ĵuron? Kial vi
ne konfesis ĉion? Viaj paroloj, Heleno, estis al mi, sed via koro, viaj
pensoj--al alia! Se mi scius pri via amo, ĉu mi prenus vin! Mi kaŝus
vin en iu izolita kampardomo, malproksime de Moskvo, aŭ en iu
monaĥejo, sed mi ne edziĝus kun vi, je Dio, ne! Pli bone estus forlasi
la mondon, ol havi la edzon, kiun oni ne amas. Kial do vi ne estis
forkurinta en monaĥejon? Ne, vi vin kaŝis post mia nomo, kvazaŭ post
ŝtona muro, kaj poste vi mokis min kune kun via amanto! Vi opiniis:
Morozov estas malforta, facile estas lin trompi!

--Ne, ne, sinjoro mia!--ekploregis Heleno kaj ekgenuis: neniam mi pensis
tiel, neniam! Kaj li estis tiam en Litovujo!

Ĉe la vorto "li" la okuloj de l' bojaro ekbrilegis, sed li ekposedis
sin kaj maldolĉe ekridetis.

--Jes! Vi konfesis vian reciprokan amon ne tiutempe, sed pli malfrue,
kiam li revenis Moskvon. Vi min trompis nokte, ĉe la ĝardena palisaro,
la saman vesperon, kiam mi lin akceptis kaj karesis kvazaŭ propran
filon. Diru, Heleno, ĉu vere vi esperis, ke mi ne malkovros vian
projekton, ke mi igos min trompi, ke mi ne povas puni la malfidelan
edzinon kaj mian malamikon, ŝian deloginton? Ĉu li vere esperis, tiu
suĉulo, ke lia abomena ago ne alportos al li malfeliĉon? Ĉu li ne
estis leganta en la libro de Levito[68]: "Se viro delogos ies virinon,
li mortu same kiel ŝi!"

Heleno terurigite ekrigardis la edzon. En liaj okuloj brilis malvarma
decido.

--Druĵino Andrèeviĉ!--ŝi diris plena je angoro: kion vi intencas
fari?

La bojaro elprenis de sub la vesto longan pafilon.

--Kion vi faras?--ekkriis la bojarino, postenirante.

Morozov ekridetis.

--Ne timu por vi mem!--li diris malvarmtone: vin mi ne mortigos. Prenu
kandelon, iru antaŭ mi!

Li ankoraŭ unu fojon reviziis la pafilon kaj sin direktis al la pordo.
Heleno ne moviĝis. Morozov ŝin rigardis.

--Lumigu al mi!--li ripetis ordontone.

En la sama momento en la korto aŭdiĝis bruado. Pli ol unu voĉo
parolis samtempe. La servistoj de Morozov vokis unu la alian. La bojaro
komencis aŭskulti. La bruado kreskis. Ŝajnis, multe da viroj penas
penetri en la vestiblon. Eksonis pafo.

Heleno tuj prezentis al si, ke Serèbrjanij estas mortigita laŭ ordono
de Morozov. Kolero revenigis ŝiajn fortojn.

--Bojaro!--ŝi ekkriis, kaj ŝia rigardo flamis: min mortigu, min! Mi
sola estas kulpa!

Sed Morozov ne atentis eĉ ŝiajn parolojn. Li atente aŭskultis,
klininte la kapon, kaj lia vizaĝo montris miregon.

--Mortigu min!--petegis Heleno en malespero: mi ne volas, mi ne povas
lin postvivi! Mortigu min! Mi vin trompis, mi poste vin mokis! Min
mortigu!

Morozov ekrigardis Helenon, kaj certe ne facile estus diveni, ĉu
kompato aŭ kolero superis en lia rigardo.

--Druĵino Andrèeviĉ!--ekaŭdiĝis voĉo de malsupre.--Perfido!
Perfido! La opriĉnikoj volas forrabi vian edzinon! Gardu vin, Druĵino
Andrèeviĉ!

Tio estis la voĉo de Serèbrjanij. Ekkoninte lin, Heleno kun
neesprimebla ĝojo sin ĵetis al la pordo. Morozov forpuŝis ŝin,
enŝovis la riglilon kaj enmetis la feran hokegon de la pordo.

Rapidaj paŝoj ekaŭdiĝis sur la ŝtuparo, poste tintado de sabroj,
malbenoj, batalado, laŭtaj krioj kaj falo...

La pordo ekkrakis sub la batoj.

--Bojaro,--kriis Vjàzemskij: malfermu, aŭ mi dispecigos vian tutan
domon!

--Mi ne kredas, via princa moŝto!--respondis Morozov dignoplene.--Ne
estas ankoraŭ vidite en Rusujo, ke gasto malhonoru la mastron, ke gasto
perforte eniru en la ĉambron de edzino de l' mastro. Ebriiga estis mia
mieltrinkaĵo, via kapo iom turniĝis, iru, via princa moŝto, dormu
bone, morgaŭ ĉio estos forgesita. Kaj mi ne forgesos, ke vi estas mia
gasto!

--Malfermu!--ripetis Vjàzemskij, krakigante la pordon.

--Afonasjo Ivànoviĉ! ekmemoru, kiu vi estas! Ekmemoru, ke vi ne estas
rabisto, sed princo kaj bojaro!

--Mi estas opriĉniko, ĉu vi aŭdas, bojaro, opriĉniko! Mi havas
nenian honoron! Mi ekamis vian edzinon, ĉu vi aŭdas, bojaro? Mi nenion
timas, la tutan Moskvon mi bruligos, sed Heleno estos mia!

Subite la ĉambro hele lumiĝis. Morozov ekvidis tra la fenestro, ke
brulis tegmentoj de liaj apuddomaj konstruaĵoj. Samtempe la pordo,
skuata per novaj fortaj ekbatoj, falis krakante, kaj ĉe la sojlo aperis
Vjàzemskij, lumigita de fajro, kun rompita sabro en la mano.

Lia blanka atlasa kaftano estis disŝirita kaj sangkovrita. Videble, ne
sen batalo li atingis la bojarinan ĉambron.

Morozov ekpafis lin preskaŭ korpotuŝe, sed la pafo malsukcesis: la
kuglo trafis la pordan foston, la princo sin ĵetis sur Morozov'n. Ne
longe daŭris la interbatalo. Post forta ekbato per sabra tenilo Morozov
falis surdorsen. Vjàzemskij kuris al Heleno, sed apenaŭ liaj
sangokovritaj manoj ŝin tuŝis, ŝi ekkriis, plena je malespero, kaj
svenis. La princo prenis ŝin en siajn brakojn kaj malsuprenkuris la
ŝtuparon, balaante la ŝtupojn per ŝiaj libere pendantaj haroj.

Ĉe la pordego estis preparitaj ĉevaloj. La princo svinge
surĉevaliĝis kun duonemorta bojarino, ekgalopis, kaj post li ekgalopis
liaj servistoj, tintante batalilojn.

Teruro regis en la domo de Morozov. La flamo ekkaptis ĉiujn mastrumajn
konstruaĵojn. Servistoj kriis, falante sub la batoj de l' opriĉnikoj.
Ĉambristinoj ploregante kuris tien kaj reen. La kamaradoj de Ĥomjàk
rabis la domon, elsaltis eksteren, amasigante multvaloran vazaron, monon
kaj riĉan vestaron, ĉion kune. Sur la korto, super amaso da arĝento
kaj oro, staris Ĥomjàk en sia ruĝa kaftano kaj laŭte vokis,
surdigante la kriojn, la bruon kaj la krakadon de fajro:

--He, he, gaje, gajege! Kia festeno!--kaj li frotis la manojn.

--Ĥomjàk!--ekkriis iu opriĉniko: la servistoj forportis Morozov'n en
boato. Ĉu revenigi ilin aŭ ne?

--Diablo ilin prenu! Lasu ĉion! He, he! ĉiuj eliru, por ne sufokiĝi!

--Ĥomjàk,--demandis alia opriĉniko: kion fari kun Serèbrjanij?

--Ne tuŝu lin! Ke oni bone lin gardu! Ni lin kun honoro veturigos en la
antaŭurbon. Vi ĉiuj vidis, kiel li ekfrapis nian princon Afonasjon
Ivànoviĉ, kiel li batadis per sia sabro la niajn?

--Jes, ni ĉiuj vidis!

--Kaj vi ĵure atestos ĉi tion antaŭ la caro?

--Jes, jes, ni ĵuros, ni ĉiuj ĵuros!

--Ne forgesu tion! Hodiaŭ neniu lin ofendu, sed, kiam ni estos hejme,
tiam Maluto rememorigos al li sian survangon, kaj mi--miajn vipbatojn!

Longtempe ankoraŭ bruis kaj rabis la opriĉnikoj. Sed kiam ili estis
for kun ĉevaloj, ŝarĝitaj de peza akiraĵo, longe ankoraŭ estis
vidata ĉielruĝo super la loko, kie antaŭ nelonge staris la domo de
Druĵino Andrèeviĉ, kaj Moskvo-rivero ĝis mateno ruligis fajrajn
ondojn kvazaŭ fanditan oron.



ĈAPITRO XVII.

Ensorĉado de sango.


La najbaroj, eksciinte pri la atako do opriĉnikoj kaj vidante brulantan
domon de Morozov, rapide fermis siajn pordegojn kaj estingis la lumon.

--Dio, kompatu nin,--parolis tiuj, antaŭ kies domoj pretergalopis
Vjàzemskij: forportu la malfeliĉon!--Kaj ili signadis sin kruce.

Kaj kiam la ĉevala piedfrapado kaj sonado de kirasoj ne estis plu
aŭdeblaj en malplenaj stratoj, la loĝantoj parolis: Dankon al Dio!
Malfeliĉo pasis!--Kaj ili ree signis sin kruce.

Dume la princo ĉiam galopis kaj galopis kaj multe postrestigis siajn
servistojn. Li intencis antaŭ tagiĝo atingi la vilaĝon, kie lin
atendis freŝaj ĉevaloj, por veturigi Helenon en sian Rjazanan bienon.
Sed antaŭ ol la princo faris kvin verstojn, li komprenis, ke li
elvojiĝis.

Samtempe li eksentis, ke la vundoj, kiujn li komence tute ne atentis,
nun kaŭzas al li neelporteblan doloron.

--Via bojarina moŝto!--li diris, haltigante la ĉevalon: miaj servistoj
postrestas... ni devas atendi!

Heleno iom post iom rekonsciiĝis. Malferminte la okulojn, ŝi ekvidis
unue malproksiman ĉielruĝon, poste arbaron kaj la vojon, poste ŝi
komprenis, ke ŝi kuŝas sur dorso de l' ĉevalo kaj ke fortaj brakoj
ŝin tenas. Iom post iom ŝi komencis rememori la okazintaĵojn de l'
tago, ŝi rekonis Vjàzemskij'n kaj ekkriis pro teruro.

--Via bojarina moŝto,--diris la princo kun maldolĉa rideto: mi vin
terurigas? Vi malbenas min? Ne min malbenu, Heleno Dmìtrievna, malbenu
vian sorton! Vane vi penis min eviti! Se decidos la sorto, helpos neniu
forto. Videble, la fatalo volis, ke vi apartenu al mi, jes, al mi,
bojarino mia kara!

--Princo!--ekmurmuretis Heleno, tremante pro teruro: se vi ne havas
konsciencon, rememoru vian bojaran honoron, rememoru la honton...

--Mi havas nek honoron, nek honton! Ĉion, ĉion mi fordonis por vin
havi, Heleno Dmìtrievna!

--Princo, ekmemoru pri la Dia juĝo, ne pereigu vian animon!

--Tro malfrue, mia bojarino! Mi jam pereigis mian animon! Ĉu povas savi
la animon tiu, kiu tiamaniere pagas por gastameco, kiel mi ĵus tion
faris? Ne, via bojarina moŝto! En hodiaŭa nokto mi perdis por ĉiam
mian animon! Hieraŭ ankoraŭ estis tempo, hodiaŭ forestas iu ajn
espero por mi, ne ekzistas eĉ pardono por mi en miaj krimoj! Kaj mi ne
bezonas paradizan feliĉegon sen vi, Heleno...

Vjàzemskij fariĝis pli kaj pli malforta. Li vidis sian malfortiĝon
kaj vane li sin kuraĝigis. Deliro malklarigis lian prudenton.

--Heleno!--li parolis,--mi mortas pro sangelfluo, la servistoj estas
malproksime... neniu helpo ĉi tie: eble baldaŭ mi iros en eternan
flamon... Do ekamu min, ekamu por la sola lasta horo... ke mi havu por
kio fordoni mian animon al la diablo! Heleno!--li daŭrigis, kunigante
la lastajn fortojn: ekamu min, trezoro de mia koro, pereigintino de mia
animo!

La princo volis ŝin ĉirkaŭpreni per siaj sangkovritaj brakoj, sed la
fortoj lasis lin, la kondukiloj elglitis el liaj manoj, li ŝanceliĝis
kaj falis teren.

Heleno, por ne fali, ekkaptis kolharojn de l' ĉevalo. Sentante
plimalgrandigitan ŝarĝon, la ĉevalo ekgalopis pli rapide. Heleno, por
ĝin haltigi, ekkaptis la kondukilon, sed la ĉevalo deflankiĝis kaj
galope forportis la bojarinon en arbaron. Longan tempon ĝi galopadis
tra malluma arbaro. Komence Heleno penis haltigi la ĉevalon, sed
baldaŭ ŝiaj brakoj laciĝis, kaj ŝi, tenante ĉevalajn kolharojn,
rezignacie sin donis al Dia volo. La ĉevalo galopis senhalte. Branĉoj
alkroĉiĝis al ŝiaj vestoj, vipis ŝian vizaĝon. Kiam ŝi pretergalopis
kampojn lunlumigitajn, ŝajnis al ŝi, ke en blanka nebulo moviĝas
nimfoj, kiuj allogas, allogas ŝin... De malproksime aŭdiĝis unutona
bruado, ripetata de eĥo. Ĉu arbara koboldo ridegis, ĉu io alia bruis,
sed la sonoj fariĝis pli kaj pli laŭtaj; la koro de Heleno preskaŭ
haltis pro teruro, kaj ŝi pli kaj pli firme alkroĉiĝis al la ĉevalaj
kolharoj. Kvazaŭ intence, la ĉevalo celis tien, kie aŭdiĝis la
bruado. Jen ekbrilis fajreto, jen arĝenta fantomo eksvingis
flugilojn... Subite la ĉevalo haltis, kaj Heleno svenis. Ŝi falis
sur molan herbaĵon. Agrabla freŝeco ĉirkaŭis ŝin. La aero estis
saturita de arbara parfumo, la bruado daŭris, sed plu ne estis
teruriga. Ĝi enlulis kaj endormigis Helenon kvazaŭ malnova kanto...
Kun peno ŝi malfermis la okulojn. Granda rado de akva muelejo turniĝis
antaŭ ŝi kaj malproksimen disŝprucis akvon. Lumigitaj de lunradioj la
ŝprucetoj rememorigis al ŝi juvelojn, per kiuj ŝiaj ĉambristinoj
ŝin ornamis en la tago, kiam alvenis Serèbrjanij.

--Ĉu ĝi estas mia ĝardeno?--pensis Heleno.--Vere, mi ree estas ĉe
mi! Knabinoj! Pranjo! Dunjo! Kie vi estas?

Sed anstataŭ freŝaj knabinaj vizaĝoj super ŝi kliniĝis sulkoriĉa
vizaĝo de maljunulo; neĝblanka barbo preskaŭ tuŝetis ŝian nazon.

--Jen, kiel bone Dio vin gardas!--diris la nekonata maljunulo, scivole
rigardante la trajtojn de la bela vizaĝo: se la ĉevalo sin direktus
iom pli maldekstren, ĝi trafus en marĉon; certe, la ĉevalo
alkutimis--li diris al si mem,--ĝi bone konas la lokon: Dio scias, kiom
da fojoj ĝi estis ĉe mi!

La apero de l' maljunulo komence ektimigis Helenon: ŝi ekmemoris
rakontojn pri arbaraj koboldoj, strange impresis ŝin la sulkigita
vizaĝo kaj la blanka barbo de l' maljunulo, sed io bonkora aŭdiĝis en
lia voĉo. Heleno, subite ŝanĝinte la sentojn, sin ĵetis al liaj
piedoj.

--Avĉjo, avĉjo!--ŝi ekkriis: defendu min, kaŝu min, kara avĉjo!

La muelisto tuj komprenis la cirkonstancojn. La ĉevalo, kiu alportis
Helenon, apartenis al Vjàzemskij. Sendube, tio estis bojarino Morozova,
la sama, kiun li penadis alsorĉigi al la princo. Li ŝin neniam vidis,
sed multe aŭdis pri ŝi de Vjàzemskij. Ŝi ne amis la princon, kaj nun
ŝi petis pri helpo, sekve, ŝi iamaniere sukcesis sin forsavi de l'
princo, uzinte lian ĉevalon. La maljunulo rapide ĉion kunigis en sia
kapo.

--Dio gardu vin, via bojarina moŝto! Kiamaniere mi povas vin savi?
Forta estas la princo Afonasjo Ivànoviĉ, longajn brakojn li havas, li
pereigos min, maljunulon!

Heleno terurigite ekrigardis la mueliston.

--Vi scias,--ŝi demandis,--de kie vi scias, kiu mi estas?

--Multon mi scias, kara Heleno Dmìtrievna! Multon dum mia longa vivo
rakontis al mi akvo kaj arbaro! Mi multon scias, sed ne ĉion mi povas
sciigi.

--Avĉjo, se vi ĉion scias, vi devas ankaŭ scii, ke Vjàzemskij ne
povas vin pereigi, ke li nun kuŝas survoje kaj mortas pro vundoj. Lin
mi ne timas, avĉjo, mi timas liajn servistojn kaj la opriĉnikojn. Pro
Sankta Virgulino, avĉjo, kaŝu min!

--Ho, ho, ho!--profunde ekspiris la muelisto.--Afonasjo Ivànoviĉ
kuŝas survoje, sed li ne mortas. Ne pro vundoj li mortos, ne tion
destinis al li la sorto. Leviĝos la princo, algalopos ĉi tien,
demandos: kie estas amata bojarino, trezoro de mia koro? Kion mi diros
al li? Li ne estas homo, kiun oni povus trompi. Li min tuj dispecigos!

--Avĉjo, jen mia ĉirkaŭkolo! Prenu! Multon ankoraŭ mi donos al vi,
se vi min savos!

La okuloj de l' muelisto ekbrilis. Li prenis la perlan ĉirkaŭkolon el
la manoj de Heleno kaj admiris ĝin ĉe lunradioj.

--Kara mia cignino, bela bojarina moŝto!--li diris kontenta: benu vin
Dio malavarega kaj la Moskvaj sanktuloj! Ne facile estas forkaŝi vin de
la princaj servistoj, se ili venos ĉi tien! Sed mi penos helpi al vi,
malgardante mian propran kapon... Dio gardu nin ambaŭ!

La maljunulo ne finis ankoraŭ ĉi tiujn parolojn, kiam en arbaro
aŭdiĝis ĉevala piedfrapado.

--Ili venas, ili venas!--ekkriis Heleno: ne perfidu min, avĉjo kara!

--Bone, bone, karulino, iru post mi!

La muelisto rapide enkondukis Helenon en sian muelejon.

--Kaŝu vin ĉi tie, post la sakoj,--li diris, ŝlosis la pordon kaj
kuris al la ĉevalo.

--Ha, mia Dio, kie do mi kaŝos la ĉevalon, por ke ili ĝin ne ekvidu!

Li prenis la ĉevalon je la brido kaj alligis ĝin apud la abelujoj,
kiuj troviĝis malantaŭ la muelejo.

Dume la ĉevala piedfrapado kaj la voĉoj pli kaj pli proksime
aŭdiĝis. La muelisto foriris en sian ĉambron kaj estingis la kenon.

Baldaŭ antaŭ la muelejo aperis servistoj de Vjàzemskij. Du servistoj
piedirante portis la senkonscian princon sur portilo, plektita el
branĉoj. Ĉiuj haltis ĉe la muelejo.

--Ĉu ni venis ĝustan lokon?--demandis la estro.

--La ĉevalo iris tien ĉi!--respondis la alia. Postsignojn mi vidis.
Tie ĉi loĝas la sorĉisto. Eble, li helpos al la princo!

--Kuŝigu lian princan moŝton teren, nur singarde! Nu, ĉu la sango
ĉiam fluas?

--Jes, respondis la servistoj: dumvoje la princo iom rekonsciiĝis kaj
ree svenis. Se la muelisto ne ĉesigos la sangadon, pereos nia princo!
Kie do li estas, malbenita sorĉisto? Voku lin!

La opriĉnikoj ekfrapis la pordon de la muelejo. Longe ili frapis kaj
vokis, ne ricevante respondon. Fine en la ĉambro aŭdiĝis tusado, kaj
la kapo de l' muelisto aperis en la fenestreto.

--Kiun venigis Dio tiel malfrue?--demandis la maljunulo, tusante tiel
forte, kvazaŭ li volus eltusi sian internon.

--Eliru, sorĉisto, venu rapide kaj ĉesigu la sangadon! La bojaro
Vjàzemskij mortas pro sabraj vundoj!

--Kiu bojaro?--ree demandis la muelisto, ŝajnigante surdecon.

--Nu, nu, sentaŭgulo! Li ankoraŭ demandas: kiu? Rompu la pordon, he,
servistoj!

--Atendu, atendu, karuloj! Mi mem malfermos, por kio rompi la pordon? Mi
tuj eliros!

--Ha, fine li ekaŭdis, surdulaĉo!

--Ne koleru, sinjoro,--diris la muelisto, elirante: pardonu, mi estas
iom surda, iafoje mi ne tuj komprenas, kion oni diras! Krom tio, mi
devas konfesi: kiam vi, karuloj, komencis frapegi la pordon kaj la
murojn, mi ektimis, pensante, ke venis rabistoj. Dio nin gardu! Ĉi tie,
en arbaro, ili ja havas siajn rifuĝejojn, jes, karuloj. Ĉiam mi devas
timi, loĝante en arbaro, ĉiam ili povas veni!...

--Nu, ne babilu. Iru tuj, rigardu, kia sangado! Ĉu vi povas ĉesigi?

--Mi tuj rigardos, karuloj, tuj! He, he, malbona afero! Kiu ekfrapis lin
tiel terure? Se li frapus iomete pli malsupren, la tempio estus
dishakita! Nu, bone, Dio gardis lin! Kaj, jen, ankoraŭ vundo. La
ŝultro estas vundita preskaŭ ĝis la osto! Jes, jes, karuloj, bone la
homo scias manumi la sabron, he, bonege!

--Ĉu estas eble ĉesigi la sangadon, maljunulo?

--Malfacile, karulo, tre malfacile. La sabro estis ensorĉita!

--Ensorĉita! Ĉu vi aŭdas, kamaradoj, mi tion supozis, ensorĉita!
Alie, kiamaniere li povis sola mortigi sep virojn?

--Jen kio!--interparolis la opriĉnikoj: certe ensorĉita, per alia
Serèbrjanij ne povus mortigi sep virojn!

La muelisto aŭskultis kaj bone kunigis ĉion.

--Kia sangado!--li daŭrigis: kiamaniere ĝin ĉesigi? Se la sabro ne
estus ensorĉita, mi povus helpi, sed nun... verdire ekzistas rimedo,
sed mi timas... kiam mi eldiros la sorĉaĵon, eble mi mutiĝos...

--Ne gravaĵo! Diru, sorĉisto!

--Ne gravaĵo? Por vi certe negravaĵo! Sed por mi?

--He!--diris la opriĉniko al unu servisto: donu la monujon de Morozov,
plenan je oraj moneroj. Jen, maljunulo, prenu plenmanon da dukatoj! Se
vi ĉesigos la sangadon, vi ricevos la duan plenmanon, se ne--mi
mortigos vin...

--Dankon, karulo, dankon! Ke Dio vin rekompencu kaj liaj sanktuloj! Nu,
karuloj, mi penos helpi al la bojaro, spite la danĝero, kiu min
minacas. Flanken iru, karuloj, en via ĉeesto nenio sukcesos!

La opriĉnikoj iris flanken. La muelisto kliniĝis super Vjàzemskij,
reviziis liajn vundojn, faris bandaĝon, legis "Patro nia", metis la
manon sur la kapon de la princo kaj ekmurmuretis: "Rajdis maljuna viro
sur bruna ĉevalo, rajdis tra kamparo, tra densa arbaro. Ci, kara sango,
sango en karno, ĉesu, ĉesu, haltu, revenu! Maljuna homo cin nun
fermas, cin varme pacigas. Same kiel forestas akvo por lia ĉevalo, same
forestu ci, kara sango! Tero lanuga, tero mola, ĉiuj estas parencoj,
okazu laŭ mia volo! Estu mia vorto forta!"

Dum la maljunulo murmuretis la sorĉaĵon, la sangado pli kaj pli
malmultiĝis, kaj ĉe liaj lastaj vortoj ĝi tute ĉesis. Vjàzemskij
ekspiris, sed ne malfermis la okulojn.

--Venu, karuloj,--vokis la muelisto: venu sentime, ĉesis la sangado, la
princo ankoraŭ vivos, sed malbone fariĝas al mi, jes, mi sentas, la
lango rigidiĝas!

--La opriĉnikoj ĉirkaŭis la princon. La luno lumigis lian mortpalan
vizaĝon, la sangado tute forestis.

--Efektive, la sango ne fluas plu! Jen, maljunulaĉo, li scias sian
fakon!

--Nu, ricevu viajn dukatojn!--diris la estro de l' opriĉnikoj. Sed
aŭskultu, maljunulo! Laŭ postsignoj ni scias, ke per ĉi tiu vojo
forkuris la ĉevalo de l' princo, eble kun bojarino surdorse. Se vi ilin
vidis, diru!

Muelisto faris grandajn okulojn, kvazaŭ li nenion komprenis.

--Ĉu vi vidis la ĉevalon kun bojarino?

La maljunulo iom ŝanceliĝis, pripensante, ĉu pli bone estos diri, ĉu
ne. Sed en unu momento li faris jenan kalkulon:

--Se Vjàzemskij estus sana, tiam estus tre danĝere penadi kaŝi la
bojarinon de li, sed estus multe pli profitdone, se li perfidus ŝin.
Sed ĉu Vjàzemskij resaniĝos ĉu ne, tio ankoraŭ estis tute nekonate.
Kaj la bojaro Morozov nepre rekompencos pri la servo. Krom tio, la
princo Serèbrjanij kredeble multe amas la bojarinon, se li pro ŝi tiel
kruele vundis la princon! Sekve--pensis la muelisto,--Vjàzemskij
nuntempe min ne ofendos, Serèbrjanij kaj Morozov dankos min, se mi
savos la bojarinon.

Tiu kalkulo lin tute decidigis.

--Ne, ne, karuloj, nenion mi vidis, nenion mi aŭdis!--li diris: mi eĉ
ne komprenas, pri kiu ĉevalo, pri kiu bojarino vi parolas?

--He, ne mensogu, maljunulo!

--Estu mi malbenita! Ke mi ne eniru la Regnon Dian! Ke fulmotondro min
tuj mortigu, se mi ion ajn scias pri ĉevalo aŭ pri bojarino!

--Nu, donu kenon, mi rigardos, ĉu ni trovos postsignojn sur la sablo!

--Ne penvaloras, sinjoro,--respondis la alia opriĉniko.--Se eĉ estis
postsignoj, niaj ĉevaloj jam ilin ĉiujn malaperigis. Nun neeble estas
ion rimarki!

--Nu, bone. Maljunulo, malfermu la pordon, ni kuŝigos la princon en la
ĉambro!

--Tuj, tuj, karuloj. Maljuna mi estas, karuloj, alie mi kurus en la
vilaĝan gastejon kaj alportus por vi bragon[7] kaj vinon.

--Ĉu vi ne havas vinon aŭ bragon?

--Ne, karuloj. Por kio mi havus? Mi havas nek vinon, nek manĝaĵon, nek
nutraĵon por viaj ĉevaloj. En la gastejo, sendube, ĉio estas. La tiea
vino taŭgus por la cara tablo. Ĉe mi estos por vi, karuloj, tro
malmulte da loko! Kaj kion vi manĝos? Certe, militistoj vi estas,
karuloj, kaj militistoj povas ankaŭ sen vespermanĝo iri dormi! La
ĉevaloj povas manĝi herbon... Sed jen kio! La herbo ĉe ni havas
strangan econ: iafoje ĉevalo, manĝinte ĝin, tuj malsaniĝas, fariĝas
dikventra kvazaŭ monto... Kelkaj jam mortis pro tio...

--Diablo vin prenu, maljunulaĉo! Ĉu vi volas, ke ankaŭ niaj ĉevaloj
mortu?

--Dio gardu vin, karuloj! La ĉevalojn oni povas ja tiel alligi, ke ili
ne povu atingi la herbon: ne estas grave, se ili ne manĝos unu nokton!
Kaj vin, karuloj, mi kore invitas, faru honoron al mia hejmo! Certe, mi
havas nek fojnon, nek pajlon, nuda planko. Ĉi tie ne estas gastejo, kaj
ne forgesu, karuloj, legi preĝon antaŭdorman, por ke vi ne havu
noktan teruron... la loko ne estas sankta...

--He, vi, diabla baptopatro! Pereu vi kune kun via ĉambraĉo! Kion vi
proponas al ni! Ne, kamaradoj, ni iru en la gastejon! Ĉu proksime estas
de vi la gastejo, he, maljunulo?

--Tute proksime, karuloj, tute proksime! Iru ĉi tiun vojeton: kiam vi
ekvidos larĝan vojon, turnu vin maldekstren kaj post ĉirkaŭ unu
versto vi ekvidos la gastejon!

--Ni iru!--decidis la opriĉnikoj.

Vjàzemskij ankoraŭ estis senkonscia. La servistoj relevis la portilon
kaj singarde ĝin portis. La opriĉnikoj surĉevaliĝis kaj ektrotis
poste.

Apenaŭ la aro foriris, kaj neniu homa voĉo jam estis aŭdata en la
arbaro, la maljunulo malŝlosis la pordon de la muelejo.

--Via bojarina moŝto! Ili estas for!--li diris.--Venu en mian ĉambron.
Ha, vi, mia karulino, kiel vi vin kaŝis? Venu en la ĉambron, mia
cignino, tie vi pli bone vin sentos!

Li sternis multe da freŝa musko en la angulo de l' ĉambro, ekbruligis
kenon kaj alportis al Heleno lignan vazon kun mielĉelaro kaj pecon da
nigra pano.

--Manĝu, manĝu kaj estu sana, kara bojarino!--li diris, profunde ŝin
salutante: mi tuj alportos al vi vinon!

Kaj el la muelejo li alportis grandan botelon kaj argilan kruĉon.

--Je via sano, via bojarina moŝto!

La maljunulo, kiel mastro, eltrinkis la unuan kruĉon. La vino lin
gajigis.

--Trinku, via bojarina moŝto!--li diris: nun vi timu neniun! Ili
serĉas gastejon! Ĉu ili trovos, ĉu ne trovos ĝin, ĉiuokaze ili ne
revenos: la vojo ne estas bone montrita, he, he! Kial vi ne gustumas
vinon, via bojarina moŝto? Cetere atendu, ne bona estas ĉi tiu vino!
Ne trinku! Mi tuj donos al vi alian!

La muelisto ree kuris al la muelejo kaj ĉi tiun fojon alportis alian
vinon kaj arĝentan pokalon.

--Jen, vino!--li diris, enverŝante.--Je via sano, via bojarina moŝto!
Ĉi tiun vinon same kiel la pokalon donacis al mi bona viro, oni nomas
lin Ringo... he, he! Tie ĉi en arbaro estas multe da tiaj bonaj viroj,
ĉiuj estas miaj amikoj! Manĝu, via bojarina moŝto! Kial vi ne manĝas
la mielon? Mia mielĉelaro estas perfektega. Tian mielon vi nenie
trovos. Kial? Ĉar mi bone scias, kiamaniere oni devas eduki la abelojn.
Mi ne faras, kiel aliaj. Ĉiun someron mi ĵetas plej bonan abelujon en
marĉaĵon por la nikso,--jes, jes, ke manĝu li, avĉjo, ke li manĝu!
He, he! Pro tio li gardas mian abelejon, jes, jes, via bojarina moŝto!
Vi ja scias, sen li la homo tute ne havus abelojn. Foje la nikso
mortlacigis sian ĉevalon kaj ĵetis ĝin en marĉaĵon, pro tio devenis
abeloj... Kaj fiŝistoj per siaj retoj eltiris abelojn anstataŭ
fiŝojn... He, via bojarina moŝto, kiel malmulte vi manĝas kaj
trinkas! Nu, atendu, mi tuj igos vin trinki vinon! Aŭskultu, mia kara!
He, he! Je la sano de--he, he! de la princo... ne de tiu, sed de la
princo Serèbrjanij! Donu Dio al li sanon, bonege li vundis la princon
Vjàzemskij! Kaj Druĵino Andrèeviĉ? He, he, kara mia bojarino, je lia
sano! Loĝu ĉe mi kelkajn tagojn tute kaŝita kaj poste iru, kien vi
volas, ĉu al Druĵino, ĉu al Serèbrjanij, por mi ĝi estas tute
egala. Je via sano...

Ekdoloris la koro de Heleno ĉe la lastaj paroloj de l' muelisto. Li
ŝajnis esti konanta ĉiujn ŝiajn plej sekretajn pensojn: kvazaŭ li
legis en ŝia koro. La keno, enŝovita en la muron, hele lumigis lian
sulkigitan vizaĝon; liaj grizaj okuloj malklariĝis pro ebrieco, sed
ŝajnis trapiki Helenon. Ŝi ree eksentis teruron kaj komencis laŭte
preĝi.

--He, he!--diris la muelisto: preĝu, preĝu, via bojarina moŝto, mi
tion ne timas... la preĝo ne timigas min, la incensoj ankaŭ ne... mi
mem scias preĝi... mi ne estas... min konas nikso, min konas... arbara
koboldo... kaj nimfoj... kaj sorĉistinoj, kaj kikimoroj[69]... min
ĉiuj... ĉiuj konas, min, min... Ĉu vi volas, ke mi ilin voku?..
_Ŝikalu, likalu!_

--Mia Dio!--murmuretis Heleno.

--_Ŝikalu, likalu!_ Nu? Ili ne venas? Atendu, mi tuj ilin venigos!
_Bdu, bdu!_

La maljunulo leviĝis kaj, ŝanceliĝante kaj dancante, eliris el la
ĉambro. Heleno, tute terurita, ŝlosis la pordon post li. Longe la
muelisto parolis kun si mem.

--Min ĉiuj konas!--li ripetis per fanfarona kaj jam neklara
voĉo,--arbara koboldo... kaj nikso... kaj nimfoj kaj kikimoroj... mi ne
estas iu tia... min ĉiuj konas... _Bdu, bdu!_

Estis aŭdeble, kiel la maljunulo dancis kaj piedfrapis. Poste lia voĉo
malfortiĝis, li kuŝiĝis teren kaj baldaŭ aŭdiĝis lia ronkado, kiu
la tutan nokton akompanis la bruon de la granda mueleja rado.



ĈAPITRO XVIII.

La malnova konatulo.


La sekvintan tagon post la ruinigo de la domo de Morozov, maljuna
rajdanto sur nigra ĉevalo malrapide trotis en densa arbaro. De tempo al
tempo li demetis sian ĉapon kaj ion aŭskultis.

--Nu, Galka, ne ronku!--li diris al sia ĉevalo, karesante ĝian kolon.
Jen kia besto: nenion mi aŭdas pro ĝi! Stranga afero, mi ne povas
rekoni la lokon! Ĉie tilioj kaj avelujoj, kaj tiam ŝajne, kiam ni
nokte tie ĉi rajdis, odoris koniferoj.

Kaj li daŭrigis sian vojaĝon.

--Atendu, Galka!--li diris subite, haltigante la ĉevalon: jen mi ree,
ŝajne, aŭdas ion! Staru do trankvile, ne faru bruon! Jes, mi vere
aŭdas! Tio ne estas jam bruo de folioj, sed mueleja rado. Jen kie ĝi
estas, la muelejo! Mi fine ĝin trovis kaj plu ne perdos!

Kaj Miĥeiĉ, por ree ne perdi la vojon, ekgalopis laŭ direkto de l'
bruado.

--Dank' al Dio!--li ekkriis, kiam li ekvidis inter la arboj la muelejon
muskokovritan kun ĝia turniĝanta rado.--Ne facile estis ĝin trovi, mi
bone laciĝis: jen bruis antaŭe, jen--malantaŭe, ne eble estis ion
distingi! Nu, fine mi vidas la muelejon! Pasintan fojon, kiam la
rabistoj montris al ni la vojon, ni venis de tiu flanko, mi kaj la
bojaro. Ne, mi ne bone komprenas. Tiam la rado estis dekstre kaj
nun--maldekstre, tiam la fenestroj de l' ĉambro rigardis sur la
muelejon, kaj nun--sur la arbaron, kaj la pordo estas flanke! Fi,
malbenita sorĉisto! Jen kiel li ensorĉas kaj trompas la homojn! Tial
mi erarvagis la tutan tagon ĉirkaŭ la sama loko, ne povante ĝin
trovi. Je neniu prezo mi venus ĉi tien, se nur mi ne bezonus helpon por
mia kara bojaro!

Miĥeiĉ deĉevaliĝis, alligis sian ĉevalon al arbo, iom timeme
proksimiĝis al muelejo kaj ekfrapis la pordon.

--Mastro, he, mastro!

Neniu respondo.

--He, he, mastro, eliru!

Ĉio silentis en la muelejo, nur la muelŝtonoj sonoris kaj la
dentradaro frapadis.

Miĥeiĉ provis puŝi la pordon: ĝi estis ŝlosita.

--Jen, grizhara diablo, ĉu li dormas aŭ sin kaŝas?--pensis Miĥeiĉ
kaj el ĉiuj siaj fortoj ekfrapis la pordon.

Neniu respondo! Miĥeiĉ ekkoleris.

--He, vi, maljunulaĉo!--li ekkriis: eliru do, aŭ mi ĉion bruligos!

Ekaŭdiĝis tusado kaj tra malgranda fenestreto super la pordo aperis
blanka barbo kaj sulkoplena vizaĝo kun helgrizaj okuloj.

Ekvidinte la mueliston, Miĥeiĉ iom hontis.

--Bonan tagon, mastro!--li diris afable.

--Dio vin gardu!--respondis la muelisto: kion vi bezonas, bonulo?

--Ĉu vi min ne rekonas, mastro? Iam mi pasigis la nokton ĉe vi kun mia
bojaro.

--Kun princo Serèbrjanij? Jes, jes, nun mi rekonas. Nu, karulo, kio
okazis?

--Kial do vi, mastro, sidas tie kvazaŭ gufo en kava arbo? Eliru aŭ
enirigu min, ne estas oportune interparoli tiel!

--Atendu, karulo, tuj mi enŝutos grajnon kaj mi venos, tuj, karulo!

--Jes,--pensis Miĥeiĉ: mi volonte vidus, kiun grajnon la diabla
baptano enŝutas tien! Certe, li pulvorigas hebreajn ostojn en sia
muelilo, preparante farunon por sorĉistinoj! Kiu povus veturigi grenon
ĉi tien? Tute sovaĝa loko, kaj eĉ ĉiuj radsignoj estas kovritaj de
herbaĵo!

--Jen mi estas, karulo, bonan tagon, karulo!--diris la muelisto, zorge
fermante post si la pordon.

--Fine vi venis. Malviglulo vi!

--Kion fari, karulo! Mi ja loĝas izola, en arbaro. Ne eble estas
malfermi al ĉiu pasanto, povas okazi malfeliĉo: ekzistas homoj kaj
homoj, mi ja ne povas scii antaŭe, ĉu iu panon portas sub la vesto,
aŭ ŝtonon por min mortigi.

--Jen, malbona fungaĉo!--pensis Miĥeiĉ: li nur ŝajnigas, ke li timas
rabistojn, kaj estas dubeble, ĉu li ne estas baptano de ĉiu arbara
koboldo!

--Nu, karulo, kion vi volas de mi? Bonvolu paroli, mi aŭskultas!

--Jen, kia malfeliĉo okazis, mastro: malbenitaj opriĉnikoj kaptis mian
mastron kaj ŝlosis lin en la grandan malliberejon de l' antaŭurbo: li
sidas nun, malfeliĉulo, en malliberejo kaj ĉagrenas. Kaj pro kio oni
lin kaptis, Dio scias, nenion malbonan li faris antaŭ la caro aŭ
antaŭ Sinjoro Dio; li nur defendis pravan aferon, li batalis pro bojaro
Morozov kaj pro lia bojarino, kiam la opriĉnikoj per trompo penetris en
la domon kaj dum festeno forbruligis la domon de l' bojaro!

La okuloj de l' muelisto prenis strangan esprimon.

--Ho, ho, ho!--li ĝemis: malbona afero, malbonega, malbonega afero,
karulo! Ne bone estas al via princo sidi en malliberejo, pli malbone
estas al bojaro Morozov sen lia juna edzino, ankoraŭ pli malbone estas
al princo Vjàzemskij pro la fremda edzino.

Miĥeiĉ miris.

--Kial vi scias, ke Vjàzemskij forrabis la edzinon de Morozov? Mi ja
nenion diris al vi!

--He, he, karulo, ne tion nur mi scias, kion mi diras! Foje malproksime
eksonas la frapo, sed la eĥo aŭdiĝas ĉi tie; foje malplialtiĝas
akvo sub mia rado, do devis esti senpluveco cent verstojn de ĉi tie,
kaj ĉie estos malbonega rikolto. Ĉion mi, maljunulo, devas observi kaj
pripensi!

--Nu, bone, mastro, ĉu vi povas elpensi rimedon por helpi al la bojaro?
Mi pripensis tion kaj tion ĉi, sed nenion mi povis elpensi. Tiam mi
venis al vi, ke vi donu konsilon, bonulo! Mi ja bone memoras: tiu
bravulo, kiu nin akompanis tiam ĝis al vi, parolis: se vi min bezonos,
iru al la muelisto, demandu lin, kie estas Ivaĉjo Ringo, kaj mi volonte
servos al la bojaro, mi eĉ mortos por li, se estos bezono! Tial mi nun
venis al vi, mastro: estu bona, bonvolu instrui min, kiamaniere oni
povas savi la bojaron. Se vi helpos al li, la princo bone vin
rekompencos, kaj mi ankaŭ estos via servisto dum mia tuta vivo!

--Ke li pereu, sorĉisto,--diris Miĥeiĉ al si mem: jen antaŭ kiu mi
devas humiliĝi!

--Bone, karulo, oni nepre devas peni forigi la malfeliĉon. Malbonaj
estas la cirkonstancoj, sed el grandega flamo oni ankaŭ elprenas poton
per forna forko, kaj el sub muelŝtono okaze elglitas grajneto
nemuelita. Ĉio okazas, malsaman sorton havas la homoj!

--Certe, certe, mastro: okazas, onidire, ke koko metas ovojn kaj skarabo
mortigas per kornoj kvazaŭ bovo; verdire, ĉio okazas, kaj nun vi
instruu min, kion mi devas fari, instruu, karulo, mi vin tre petas!

La muelisto mallevis la kapon kaj kvazaŭ aŭskultis la bruon de l'
rado.

Pasis kelkaj minutoj. La maljunulo skuis la kapon kaj komencis paroli,
ne atentante la gaston:

--"Turniĝas rado, turniĝas. Kio estis supre, estos malsupre; kio estis
malsupre, estos supre; jen aŭdiĝas ie preĝeja sonorado, ne sciate
estas, ĉu pro enterigo, ĉu pro edziĝo; kiun oni enterigas, kiun oni
edzigas, ne eble estas ekscii pro bruo de l' akvo, pro granda fumo".

--"De malproksime alflugas korvoj, vokas unuj la aliajn por riĉa
festeno, kaj kiun ili manĝos, kies okulojn ili forpinĉos, ili ne
scias, ili nur alflugas kaj kriegas! Akrigita jam estas la hakilo,
vestita jam la ekzekutisto, sur kverkligna eŝafodo fluos riveroj da
varma sango, kapoj falos de ies ŝultroj, sed nekonate estas, kies
kapoj".

Miĥeiĉ ektimis.

--Kion vi parolas, avĉjo, kvazaŭ vi priploras iun mortinton?

La muelisto, ŝajne, ne aŭdis, kion diris Miĥeiĉ. Li ĉiam ion
balbutis nekompreneblan. Liaj lipoj moviĝis senhalte, liaj grizaj
okuloj rigardis malklare, kvazaŭ nenion vidante.

--Avĉjo, he, avĉjo!--kaj Miĥeiĉ tiris lin je maniko.

--Nu?--respondis la muelisto kaj sin turnis al Miĥeiĉ, kvazaŭ li ĵus
lin rimarkas.

--Kion vi balbutas, avĉjo?

--He, karulo! Multon oni aŭdas, ne ĉion oni eldiras. Nu, iru tuj ĉi
tiun vojeton, preter la pino. Iru ĉiam rekten, vi vidos multajn vojojn,
dekstre kaj maldekstre, sed vi ĉiam iru rekten; post ĉirkaŭ kvin
verstoj vi vidos dometon flanke de la vojo, tie vi neniun trafos. Atendu
ĝis nokto, venos bonaj viroj, ili pli multe diros al vi. Kaj kiam vi
estos revenanta, venu al mi, vi havos ion fari: venis fajrobirdo en
kaptilon, ĝin vi redonos al reĝo Dalmato kaj ricevos duonon da pago,
mi--la alian.

Kaj ne atendante lian respondon, la muelisto foriris kaj fermis post si
la pordon.

--Avĉjo!--kriis Miĥeiĉ al li: avĉjo, klarigu pli bone al mi, pri
kiuj viroj vi parolas, pri kiu fajrobirdo?

Sed la muelisto plu ne aperis, kaj, kiom ajn Miĥeiĉ aŭskultis, li
nenion ekaŭdis krom bruado de akvo kaj frapado de radoj.

--Jen, sorĉisto!--pensis Miĥeiĉ: kien li sendas min? Kvin verstojn de
ĉi tie staras dometo, tie atendu ĝis nokto, kaj tiam, diablo scias,
kiu venos kaj pli multon diros? Volonte mi vin mem sendus tien,
maljunulaĉo! Se mi ne bezonus vin por la bojaro, vi ekscius bone, kiu
estas Miĥeiĉ! Fi, maljunulaĉo! Tamen, Galka, nenio estas farebla, mi
devas serĉi la diablan dometon!

Kaj Miĥeiĉ surĉevaliĝis kaj ektrotis laŭ la direkto, montrita de la
muelisto.



ĈAPITRO XIX.

Rusa homo ne forgesas bonaĵon.


Estis jam malfrue, kiam Miĥeiĉ ekvidis flanke de la vojo fumnigrigitan
malaltan dometon, similan pli je duoneputra fungo, ol je homa loĝejo.
La suno jam estis subirinta. Strioj de nebulo rampis super la alta
herbaĵo, kovranta la malgrandan arbaran herbejon. Estis malvarmete kaj
malseke. La birdoj ne pepadis plu, nur de tempo al tempo unu aŭ alia
duondorme komencis iun kanteton kaj ne fininte ree ekdormis. Iom post
iom ili ĉiuj eksilentis, kaj meze de komuna silento apenaŭ estis
aŭdebla murmuro de rivereto kaj iafoje zumado de vesperaj skaraboj.

--Jen kien ni venis, Galka!--diris Miĥeiĉ, rigardante ĉion ĉirkaŭe:
certe, neniu homo vivanta estas ĉi tie! Nu bone, mi atendos, mi
ekvidos, kiu venos, kiun konsilon oni al mi donos! Sed se venos iu el
tiaj, kiun... fi, fi! Gardu nin Dio! Certe mi havus neniun aferon kun la
muelisto, se mi ne bezonus lian helpon por la bojaro!

Miĥeiĉ deĉevaliĝis, demetis la bridon de sia Galka, metis ŝnuron
ĉirkaŭ ĝiaj postaj piedoj kaj lasis ĝin sin paŝti.

--Manĝu herbon, manĝu!--li diris: kaj mi eniros la dometon, se la
pordo ne estas fermita, kaj mi serĉos ion por manĝi. Kvankam nebone
estas manĝi ĉe sorĉisto, sed malsato ankaŭ ne estas frato!--Li
ekpuŝis per la piedo la malaltan kriplan pordon; strange eksonis en ĉi
tiu senhoma loko ĝia daŭra grincado, preskaŭ simila je homa plorado.
Kiam fine ĝi plene malfermiĝis kaj ekfrapis la muron, Miĥeiĉ
kliniĝis kaj eniris. Lin ekkaptis mallumo kaj odoro de fumo. Palpante
ĉirkaŭe, li trovis sur la tablo pecon da nigra pano kaj komencis avide
manĝi ĝin. Poste li alproksimiĝis al forno, ekpalpis en la cindro
varmegajn karbojn, kun peno disblovis ilin, ricevis fajron kaj
ekflamigis la kenon, kiu kuŝis sur benko. Inter la forno kaj la muro
troviĝis larĝa ligna benko, tiel nomata "polati"[70]. Tie kuŝis
diversspecaj vestoj, interalie orŝtofa kaftano, kvazaŭ bojara. Plej
multe altiris la atenton de Miĥeiĉ sankta pentraĵo, tute kovrita de
fulgo kaj staranta sur ia fosto. La sankta pentraĵo restarigis por li
la reputacion de l' nekonataj mastroj.

Miĥeiĉ faris kelkajn signojn de kruco, estingis la kenon, kuŝiĝis
sur "polati", ĝemkrakis kelke da fojoj kaj tuj bone ekdormis. Li dormis
dolĉan dormon, kiam subita pugnobato faligis lin teren.

--Kiu venis?--ekkriis Miĥeiĉ, jam kuŝante surtere: kiu kuraĝas min
bati? Gardu vin...

Antaŭ li staris viro kun senordigitaj haroj, kun larĝa tranĉilo ĉe
la zono, kaj pretiĝis regali lin per nova pugnobato.

--Ne tuŝu lin!--diris alia fortika, tute juna viro kun lanugo super la
lipo.--Ĉu li ion faris al vi? Nu? Kaj li forigis la kamaradon per
ekmovo de ŝultro, kaj li mem atente observis Miĥeiĉ'n kun larĝe
malfermitaj okuloj.

--Grizharulo!--li diris kun respektplena miro.

--Kial vi vin miksas en mian aferon, he, vi, foko?--insultis lin la
unua: ĉu li estas via patro aŭ parenco?

--Maljunulo! Grizhara, sekve maljuna! Nu, lasu do, mi jam diris al vi,
aŭ mi ekkoleros.

Laŭta rido eksplodis inter la rabistoj, kiuj amase eniris dometon.

--He, Ĥlopko,--diris unu el ili: gardu vin! Se Dmiĉjo ekkoleros,
nebone vi vin sentos! Ne provu lin eksciti!

--Iru li al arbara koboldo!--insultis Ĥlopko, deirante: en arbaro ni
loĝas, urson ni nutras!

Aliaj bravuloj, ĉiuj armitaj, ĉirkaŭis Miĥeiĉ'n kaj rigardis lin ne
tro afable.

--De kie vi venis?--demandis lin unu el ili, fikse rigardante lin.

Sed Miĥeiĉ jam kuraĝiĝis.

--He, he!--li pensis: ili estas ja la rabistoj mem!

--Bonan vesperon, bonuloj! Kie estas tiu, kiun oni nomas Ivaĉjo Ringo?

--Ha, li bezonas nian hetmanon? Kial vi tion ne diris pli antaŭe, vi ne
ricevus pugnobaton!

--Jen venas la hetmano!--aldonis la alia, montrante Ringon, kiu ĵus
eniris, akompanata de l' maljuna Vulturo.

--Hetmano, he, hetmano!--kriis la rabistoj: jen homo, kiu volas vin
vidi!

Ringo aliris kaj tuj rekonis la gaston.

--Ha, vi estas, kamarado?--li diris: estu la bonveninta! Nu, rakontu,
kiel fartas lia princa moŝto de post la tago, kiam ni kune estis
batintaj la opriĉnikojn de Maluto? Bonege ni ilin regalis apud
Malbenita Ŝlimakvo! Domaĝe estas, ke Maluto mem elglitis el niaj manoj
kaj ke tiu nia mallertulo, Dmiĉjo, forglitigis Ĥomjàk'n. Ne bone ili
sin sentus en miaj manoj! Sendube la granda caro multe ĝojis, revidinte
la kronprincon? Bonege li, certe, rekompencis la princon Serèbrjanij?

--Jes, karulo!--respondis Miĥeiĉ: la caro Ivano Vasìljeviĉ, donu Dio
al li sanon, estis favora al mia mastro. Sed ne plaĉis la princo al
liaj opriĉnikoj. Verdire, kiel ili povus ŝati nin, malbenitoj? Komence
ni ilin vipbatis en Medvedevka, poste Maluto ricevis bonan survangon
apud Malbenita Ŝlimakvo, kaj hieraŭ en Moskvo mia bojaro mortigis
multe da ili. Sed la malbenitoj, kiuj estis pli multenombraj, renversis
lin kaj veturigis lin ŝnurligitan en la antaŭurbon. Jen kio estas
malbona: Maluto, tiu hundo, kalumnios lin antaŭ la caro, li nepre
venĝos al la princo la survangon!

--Jes!--diris Ringo, sidiĝante surbenken: sekve la caro ne pendigis
Maluton? Kial do ne? Nu, tio nin ne koncernas, tia estas lia cara volo!
Diru, kion nun vi intencas fari?

--Kara Ivano, pardonu, mi ne konas vian patronomon...

--Por kio? Ivaĉjo--tute simple!

--Nu, bone, kara Ivaĉjo, mi mem nun ne scias, kion fari. Donu konsilon!
Du saĝoj valoras pli ol unu![71] Ankaŭ la muelisto sendis min al vi.
Iru,--li diris, al la hetmano, li helpos: mi bone vidas, laŭ miaj
antaŭsignoj, ke en ĉi tiu afero li havos sukceson kaj grandan
profiton! Iru al la hetmano!

--Jes? Ĉu vere? Li sendis vin al mi?

--Jes, jes, tute vere. Iru,--li diris, al la hetmano, salutu lin de mi,
diru, ke li nepre devas savi la princon; mi ja bone vidas, ke li havos
sian profiton, miaj antaŭsignoj ne trompas... Kio ajn estus, li nepre
liberigu la bojaron, kaj mi ne forgesos tiun lian servon,--tiel li
diris.--Sed se li ne savos la princon, estos grandega malfeliĉo por li,
t. e. por vi, hetmano... malsano lin konsumos kaj pereigos, kvazaŭ
herban trunketon!..

--Vere?--demandis Ringo, mallevinte la kapon kaj kvazaŭ
enpensiĝinte:--ĉu vere li diris, malsano konsumos?

--Jes, karulo, li diris ankaŭ, ke viaj piedoj kaj brakoj fariĝos
senfortaj, ke sur via kapo aperos tia abomenaĵo, Dio vin gardu!

Ringo levis la kapon kaj atente rigardis Miĥeiĉ'n.

--Kaj nenion plu diris la muelisto?

--Kiel ne?--daŭrigis la maljunulo, ĵetinte flankan rigardon sur la
grandan poton da varmega brasika supo, kiun la rabistoj ĵus metis sur
la tablon.--Ankoraŭ li parolis: diru al la hetmano, ke li vin bone
gastigu, kvazaŭ min mem. Sed plej grave estas,--li diris,--ke li savu
la princon. Jen, karulo, kion diris la muelisto!

Kaj Miĥeiĉ observis, kiel impresis la hetmanon liaj paroloj.

Sed Ringo ekrigardis lin ankoraŭ pli fikse kaj subite eksplodis per
laŭta, gajega rido.

--He, vi, maljunulo! Ĉu vere la muelisto diris al vi, ke mi pereos, se
mi ne penos savi la princon?

--Jes, jes, karulo,--respondis Miĥeiĉ, iom konfuzita: li diris, ke
viaj piedoj kaj brakoj...

--Kia ruzulo!--interrompis lin Ringo, bonkore ekfrapante lin je ŝultro
kaj ĉiam gaje ridante: por kio vi min, maljunulo, volas superruzi?

--Nu, altabliĝu, bonulo,--li aldonis, alirante kun li la tablon: bonan
apetiton! Prenu kuleron, kaj ni vespermanĝu kune; kaj se estos eble
helpi al la princo, mi volonte tion faros sen viaj elpensaĵoj. Nur
kiamaniere aranĝi la aferon? Kiajn rimedojn trovi? La princo sidas en
malliberejo?

--Jes, jes, karulo!

--En la sama, kiu troviĝas sur la placo, apud la domo de Maluto?

--Kredeble. Plej fortika malliberejo!

--Kaj la ŝlosiloj de l' malliberejo troviĝas ĉe Maluto?

--Jes, kiam ni estis en la antaŭurbo, okaze mi vidis, ke vespere li
ĉiam vizitis malliberejon por ĉeesti perturmentan esploron. Ŝlosilojn
li ĉiam kunhavis. Sed antaŭ la nokto li ilin alportis ĉiam al la
caro, kaj la caro, onidire, havas ilin sub sia kuseno.

--Jen kio!--diris Ringo, manĝante la supon: kia diablo povas helpi al
via bojaro? Nu, diru, kia diablo?

--Kion mi diros? Mi vidas, ke neeble estas ion fari! Jes, karulo,--diris
Miĥeiĉ kaj ĵetis la kuleron.--Tiuokaze mi ankaŭ ne volas plu vivi.
Mi tuj iros al mia mastro, kaj ni mortos kune, kaj mi servos al li en la
estonta mondo, se mi ne povis servi ĉi tie.

--Ne, ne, atendu iomete, vi havos ankoraŭ tempon priplori la mortinton!
Eble, via princo ne estas en malliberejo. Tiam pro kio plori? Sed se li
vere sidas en malliberejo, tiam ni pripensu... Mi bone konas la
antaŭurbon: en la pasinta monato mi tie estis kun dresita urso. La
palacon mi ankaŭ konas, ĉion mi bone observis pro ĉiu okazo: eble, mi
pensis, mi iam bezonos! Atendu, mi iomete pripensos!

Kaj Ringo meditis iom da tempo.

--Bone, mi trovis la rimedon!--li ekkriis kaj salte leviĝis.--Vulturo!
Nin ambaŭ la princo savis el mortdanĝero, nun ni iru savi lin, venis
nia tempo. Ĉu vi volas iri kun mi al nefacila ago?

La maljuna rabisto sulkigis la brovojn kaj skuis siajn grizajn buklojn.

--Nu, Vulturo, ĉu vi ne volas?

--Vi, hetmano, ŝajne, freneziĝis? Ĉu vi ne aŭdis, kie sidas la
princo? Ĉu vi ne aŭdis, ke la ŝlosiloj tage estas ĉe Maluto kaj
nokte sub la cara kuseno? Kio estas farebla? La vipo ne disrompas
hakildorson![72] Pereis la princo, ne eble estas al li helpi. Ĉu pro
tio ni ankaŭ devas perei? Ĉu li fartos pli bone, kiam oni nin
senhaŭtigos?

--Vi estas prava, Vulturo, sed ne forgesu la rusan proverbon: ŝuldo ne
makulas, sed pagon postulas! Se tiam la princo nin ne estus savinta, kie
nun ni estus? Ni pendus ie sur betulo, balancataj de vento. Kaj nun kiel
li devas suferi, malfeliĉa princo! Certe li pensas: tiam mi helpis al
bonaj homoj, nun ili venos helpi al mi! Sed se ni ne venos al li, li
havos la rajton nin malbeni, irante al eŝafodo: fi!--li diros, malbonaj
homaĉoj, rabistoj, ŝtelistoj, ili forgesis mian servon! Ili scias nur
verŝi sangon de senkulpuloj, sed savi bonan kristanon ili ne volas! Ne,
li diros, mi ne petos Dion por ili! Ke ili pereu en ĉi tiu mondo, same
kiel en la estonta! Jen kion diros la princo!

Vulturo ankoraŭ pli multe sulkigis la brovojn. Internan bataladon
rebriligis en si lia severega vizaĝo. Estis videble, ke Ringo komprenis
ektuŝi vivajn kordojn en lia malmoligita koro. Sed ne longe daŭris la
batalado. La maljunulo eksvingis la manon.

--Ne, hetmano!--li diris: sensencaĵon vi elpensis, ĉiu por si mem
estas la plej kara!

--Nu, bone!--diris Ringo.--Ni atendu ĝis mateno, eble ni trovos iun
alian rimedon. Venos mateno, venos konsilo! Kaj nun, kamaradoj, estas
jam tempo iri dormi. Kiu povas, preĝu Dion, kiu ne povas, kuŝiĝu!

Kaj la hetmano ĵetis flankan rigardon sur Vulturon. Kredeble, li konis
ion, ĉar Vulturo ektremetis kaj, por ke neniu tion rimarku, komencis
laŭte oscedi kaj eĉ kanteti.

La rabistoj leviĝis. Kelkaj tuj kuŝiĝis sur "polati", aliaj longe
ankoraŭ preĝis antaŭ la sankta pentraĵo. Dmiĉjo ankaŭ fervore sin
signis kruce kaj frunte batis la teron: se liaj vestoj kaj lia armaĵo
ne aperigus lian metion, neniu, vidante lian bonkoran mienon, rekonus en
li rabiston. Ne tia estis la maljuna Vulturo. Kiam ĉiuj jam kuŝis,
Miĥeiĉ ekvidis ĉe malforta estingiĝanta flamo, ke la maljunulo
leviĝis de l' benko kaj iris al la sankta pentraĵo. Li faris kelkajn
signojn de kruco, ion balbutante, kaj baldaŭ diris kolertone:

--Ne, mi ree ne povas preĝi! Mi opiniis, ke hodiaŭ ĝi estos pli
facile!

Longe Miĥeiĉ estis aŭdanta, kiel Vulturo sendorme sin turnadis de
flanko al flanko, ion murmurante por si mem. Antaŭ tagiĝo la rabisto
vekis la hetmanon.

--Hetmano, he, hetmano!

--Nu, karulo?

--Mi konsentas, mi iros kun vi, kien vi volas!

--Kial do?

--Mi ne povas dormi. Pli ol unu nokton mi maldormas!

--Ĉu vi definitive decidis?

--Jes, se mi promesas al vi, mi ne perfidos!

--Bone, Vulturo, dankon! Nun ni bezonas ankoraŭ ne pli multe ol unu
kamaradon! Ĉu baldaŭ tagiĝos?

--Jes, jam ekkantas birdetoj.

--Do, estas tempo leviĝi, sufiĉe oni dormis. Dmiĉjo,--vokis Ringo,
puŝante la junulon.

--Nu?--demandis li, malfermante la okulojn.

--Ĉu vi volas iri kun ni?

--Kien?

--Ĉu ne estas egale? Mi vin demandas, ĉu vi volas iri kun mi kaj kun
maljuna Vulturo?

--Kial ne?--respondis Dmiĉjo, oscedante, kaj liaj piedoj ekaperis de
super la "polati".

--Jen kial mi amas la junulon! Iru, kien oni vokas kaj ne demandu: kien?
Se oni dispecigos al vi la kapon, tio ne rilatas vin, tio estas nia
zorgo, kaj vi devas nur obei. Nun gardu vin: kiu sin jungis, tiu sin
dungis. Kiu reiros, estos nomata kankro!

--Mi ne estos nomata,--respondis Dmiĉjo kaj komencis ĉirkaŭvolvi la
piedojn per ĉifonoj.

La rabistoj leviĝis kaj sin vestis.

Kia estis la elpensaĵo de Ringo kaj ĉu li sukcesis en ĝia plenumado,
tion ni ekscios el la sekvontaj ĉapitroj.



ĈAPITRO XX.

Gajaj homoj.


En malluma subtera malliberejo kun malsekaj muroj, kovritaj de ŝimo,
sidis princo Serèbrjanij kun katenitaj manoj kaj piedoj, atendante
morton. Li ne sciis, kiom da tagoj pasis de kiam li estis kaptita, ĉar
la lumo ne penetris en la subterejon; nur de tempo al tempo atingis
liajn orelojn malproksima preĝeja sonorado kaj konforme al ĉi tiuj
surdaj kaj malfortaj sonoj li kalkulis, ke li troviĝas en malliberejo
jam pli ol tri tagojn. La pano, kiun oni lasis al li, delonge estis
formanĝita, la akvo en la kruĉo eltrinkita, soifo kaj malsato jam
komencis turmenti lin, kiam subite neatendita bruo altiris lian atenton.
Super lia kapo iu malŝlosis seruron. Ekgrincis la unua ekstera pordo de
la malliberejo. La sonoj aŭdiĝis pli proksime. Ekbruis la dua seruro,
kaj la dua pordo ekgrincis. Fine oni malŝlosis la trian pordon, kaj li
ekaŭdis paŝojn sur la ŝtuparo, kondukanta al lia ĉelo. Tra fendo de
l' lasta pordo ekbriletis fajro, la ŝlosilo turniĝis krietante, kelkaj
rigliloj estis formetitaj; la rustaj maŝoj knaris, kaj neelporteble
hela lumo blindigis la princon.

Kiam li mallevis la manojn, per kiuj li nevole kovris siajn okulojn,
antaŭ li staris Maluto Skuratov kaj Boriso Godunòv. La ilin
akompananta ekzekutisto alte tenis super iliaj kapoj peĉan torĉon.

Maluto, krucinte la brakojn, ridetante rigardis Serèbrjanij'n, kaj liaj
pupiloj alterne larĝiĝis kaj mallarĝiĝis.

--Bonan tagon, kara princo!--li diris per tia dolĉa voĉo, kiun neniam
antaŭe Serèbrjanij estis aŭdinta, voĉo tirata, karese penetrema kaj
malica, simila je sangavida miaŭado de katino, aliranta muskaptilon.

Malgraŭvole Serèbrjanij ektremetis, sed la ĉeesto de Godunòv bone
impresis lin.

--Boriso Teodòroviĉ,--li diris, sin deturnante de Maluto: dankon al vi,
ke vi min vizitis. Nun pli facila estos al mi la morto!

Kaj li etendis al li la katenitan manon. Sed Godunòv posteniris, kaj
neniu trajto de lia malvarma vizaĝo aperigis kompaton.

La mano de Serèbrjanij kun sono de katenoj refalis sur la genuojn.

--Mi ne atendis, Boriso Teodòroviĉ,--li diris kun riproĉo: ke vi min
forrifuzos. Ĉu vi venis nur por vidi miajn turmentojn?

--Mi venis,--trankvile respondis Godunòv, por ĉeesti vian esploron
kune kun Gregoro Lukìĉ. Forrifuzi vin mi ne havis okazon; mi neniam
estis via samideano kaj nur, konante la favorkorecon de nia kara caro,
mi tiam haltigis la ekzekuton, de vi merititan!

La koro de Serèbrjanij dolore kuntiriĝis, kaj ĉi tiu ŝanĝo en
Godunòv ŝajnis al li pli kruela, ol la morto mem.

--La tempo de favorkoreco nun pasis,--daŭrigis Godunòv
malvarmsange.--Vi ne forgesis la ĵuron, kiun vi donis tiam al la caro?
Obeu do nun al lia sankta volo kaj, se vi konfesos al ni ĉion senkaŝe,
vi evitos turmentegon kaj ricevos rapidan morton. Ni komencu la
esploron, Gregoro Lukìĉ!

--Atendu iomete, atendu!--ridetante diris Maluto.--Mi havas apartan
konton kun lia moŝto! Mallongigu liajn ĉenojn, Fomĉjo!--li ordonis al
la ekzekutisto.

Kaj la ekzekutisto, enŝovinte la torĉon en feran ringon ĉe la muro,
altiris la brakojn de Serèbrjanij ĝuste al la muro, tiel ke li ne
povis plu ilin movi.

Tiam Maluto alproksimiĝis al li kaj dum kelke da tempo rigardis lin kun
la antaŭa rideto.

--Kara princo Nikito Romànoviĉ!--li fine diris: faru al mi grandan
favoron!

Li ekgenuis kaj salutis la princon ĝisteren.

--Antaŭ via moŝto ni estas malgrandaj hometoj,--li daŭrigis kun moka
humileco:--tiom eminentajn bojarojn, kiel vi, ni neniam ankoraŭ estis
turmentintaj aŭ ekzekutintaj! Mi ne kuraĝas eĉ komenci la esploron!
Oni diras, malsama sango fluas en niaj kaj en viaj vejnoj...

Maluto haltis, lia rideto fariĝis plena je veneno, kaj la pupiloj ree
larĝiĝis kaj ekmoviĝis.

--Permesu, via princa moŝto,--li daŭrigis per peteganta tono: permesu,
ke mi, antaŭ ol komenci la esploron, reakiru la kuraĝon, ekvidinte,
kia estas via bojara sango?...

Kaj li elprenis tranĉilon el post la zono kaj surgenue alrampis al
Serèbrjanij.

La princo provis sin deŝiri kaj ĵetis rigardon sur Godunòv.

La vizaĝo de Godunòv restis senmova.

--Kaj poste,--daŭrigis Maluto, plialtigante la voĉon: permesu al mi,
malaltrangulo, eltranĉi rimenojn el via princa dorso! Permesu al mi,
servutulo, uzi vian bojaran haŭton kiel ĉevalkovrilon! Permesu al mi,
malbonodora sklavo, nutri miajn hundojn per via altrangula korpo.

La voĉo de Maluto, ordinare malmola, nun similis je bleko de ŝakalo,
plorado kaj rido samtempe.

La haroj de Serèbrjanij leviĝis. Kiam li la unuan fojon estis
kondamnita de la caro Ivano al la morto, li supreniris la eŝafodon
senŝanceliĝe, sed ĉi tie en malliberejo, kie li sidis katenita kaj
elkonsumita de malsato, mankis al li la fortoj por eltoleri ĉi tiun
voĉon kaj rigardon.

Maluto dum iom da tempo ĝuis la efikon de siaj vortoj.

--Via princa moŝto!--subite li ekkrietis, forĵetante la tranĉilon kaj
ree leviĝante:--antaŭ ĉio permesu al mi, ke mi honeste pagu al vi
mian ŝuldon!

Kaj, kunpreminte la dentojn, li levis la manon kaj pretiĝis doni
survangon.

La tuta sango alfluis al la koro de Serèbrjanij, kaj al lia kolerego
aliĝis terura abomeno, kiun ni sentas ĉe alproksimiĝo de iu
malpuregaĵo, nin tuŝonta.

Malespere li ekrigardis Godunòv'n.

En la sama momento la mano de Maluto estis kaptita de Godunòv.

--Gregoro Lukìĉ!--diris Godunòv tute trankvile: se vi lin ekfrapos,
li disrompos sian kapon al la muro, kaj ni ne havos, kiun esplori. Mi
konas ĉi tiun Serèbrjanij'n.

--For!--blekegis Maluto: ne malhelpu, ke mi amuziĝu per li! Mi devas
pagi al li por la Malbenita Ŝlimakvo.

--Rekonsciiĝu, Gregoro Lukìĉ! Ni respondas por li antaŭ la caro.

Kaj Godunòv ree ekkaptis la manojn de Maluto.

Sed Maluto, kvazaŭ sovaĝa besto, flaranta sangon, nenion plu
komprenis. Kun ĝemoj kaj malbenoj li alkroĉiĝis al Godunòv, penante
lin faligi por sin ĵeti sur sian viktimon. Batalo komenciĝis inter
ili; la torĉo, kiun iu el ili tuŝis, falis teren kaj estingiĝis sub
iliaj piedoj.

Tiam Maluto rekonsciiĝis.

--Mi diros al la caro!--li ronkis, spiregante: ke vi defendas lian
perfidulon.

--Kaj mi,--respondis Godunòv,--diros al la caro, ke vi volis mortigi
lian perfidulon sen esploro, ĉar vi timas esti de li denuncita.

Io simila je murmurego elŝiriĝis el la brusto de Maluto, kaj li sin
ĵetis for el la malliberejo, elvokante la ekzekutiston.

Dume ili, palpeserĉante en mallumo, suprenrampis la ŝtuparon,
Serèbrjanij eksentis, ke oni ree plilongigas liajn ĉenojn, kaj ke nun
li ree povas moviĝi.

--Ne malesperu, princo!--ekmurmuretis Godunòv, forte premante lian
manon:--ĉefe, oni devas gajni tempon.

Kaj li sekvis Maluton, post kiam li fermis la pordon kaj zorge metis
ĉiujn riglilojn.

--Gregoro Lukìĉ!--li diris al Skuratov, kiam li lin atingis ĉe la
eliro, kaj li etendis al li la ŝlosilojn en ĉeesto de la
gardistaro.--Vi forgesis ŝlosi la malliberejon. Ne decas tion fari: oni
povas konsideri vin kiel kunhelpanton de Serèbrjanij!

Dum la ĵus priskribita sceno okazis en la malliberejo, Ivano sidis en
sia palaco, malgaja kaj malbonhumora. Nekonata sento iom post iom
ekposedis lin. Ĉi tiu sento estis malgraŭvola respekto antaŭ
Serèbrjanij, kies sentima konduto indignigis lian aŭtokratan koron kaj
samtempe ne koincidis kun lia propra ideo pri perfido. Ĝis nun Ivano
renkontis aŭ videblan malobeemon, ekzemple en bojaroj, kiuj malgajigis
liajn infanajn jarojn per siaj malpacoj, aŭ fieran arogantecon, kiel en
Kurbskij[34], aŭ sklavan humiliĝon, kiel en ĉiuj nunaj liaj
ĉirkaŭantoj. Sed Serèbrjanij apartenis al neniu el tiuj kategorioj.
Li partoprenis la tiaman ideon pri la diaj netuŝeblaj rajtoj de l'
caro; li konfesis ĉi tiun ideon kaj, ĝenerale pli inklina agi ol
mediti, li neniam intence malobeis al la caro, kiun li konsideris kiel
reprezentanton do Dio sur la tero. Sed, malgraŭ tio, ĉiufoje, kiam li
renkontis videblan maljustaĵon, lia animo ekflamis pro kolero, kaj
denaska honesteco superis la regulojn, laŭkrede akceptitajn. Tiam li,
kvazaŭ senkonscie kaj tute senintence, agadis spite ĉi tiuj reguloj,
kaj la rezultato tute ne konformiĝis al tio, kion postulis la reguloj.
Ĉi tiu nobla nekonsekvenco renversis ĉiujn ideojn de Ivano pri la
homoj kaj konfuze ŝanĝis ĉiujn liajn ideojn pri la homa koro.
Malkaŝemeco de Serèbrjanij, lia nesubaĉetebla sincereco kaj lia
indiferenteco por liaj propraj profitoj estis videblaj por Ivano mem. Li
komprenis, ke Serèbrjanij lin neniam trompos, ke al li oni povas pli
multe fidi ol al iu ajn el la opriĉnikoj, kaj iafoje li havis deziron
alproksimigi lin kaj fari lin sia ilo; sed samtempe li sentis, ke ĉi
tiu ilo, kvankam tute fidinda, povas tute neatendite elgliti el liaj
manoj, kaj la sola ideo pri tiu ebleco transformigis lian favoron al
Serèbrjanij en malamon. Kvankam, sekve de sia ŝanĝema karaktero, la
caro iafoje forigis siajn sangplenajn ordonojn kaj eĉ pentofaris, sed
ĉi tiuj momentoj estis escepto; ordinare lin tute plenigis la konscio
de lia senerareco, li firme kredis je dia esenco de sia potenco kaj
ĵaluze gardis ĝin kontraŭ iuj atencoj; kaj atencon li vidis en ĉiu
eĉ senparola mallaŭdo. La samo okazis nun. La deziro pardoni al
Serèbrjanij preterflugis en lia animo kaj tuj cedis al konvinkeco, ke
Serèbrjanij apartenas al speco da homoj, ne tolereblaj en la regno.

--Se meze de la tuta ŝafaro, paŝanta dekstren, troviĝas unu ŝafo,
paŝanta maldekstren, paŝtisto prenas kaj mortigas tiun ŝafon.--Tiel
pensis Ivano kaj decidis en sia koro la sorton de Serèbrjanij. Lia
ekzekuto estis destinita por la sekvonta tago, sed li ordonis lin
senkatenigi kaj sendis al li manĝaĵon el sia cara kuirejo.

Samtempe, por malaperigi la impresojn de ĉi tiu interna batalado,
impresojn nekutimajn, lin ĝenantajn, li ekpensis amuziĝi per granda
birdoĉaso.

La mateno estis belega. Ĉefa falkgardisto, lia asistanto kaj ĉiurangaj
falkservistoj surĉevale kolektiĝis en la kampo, en brila ornamaĵo,
kun falkoj sur gantitaj manoj.

De antikvaj tempoj oni diras, ke la ĉasado konsolas malgajan homon kaj
ke speciale perfalka ĉasado ĝojigas junulon same kiel maljunulon. Kiom
ajn malĝoja estis la caro, sed, kiam li surĉevale elgalopis ekster la
antaŭurbo kun siaj opriĉnikoj kaj kiam li ekvidis brilantan aron da
falkgardistoj, lia vizaĝo sereniĝis. Loko de kuniĝo estis elektita
apud caraj herbejoj, du verstojn de l' antaŭurbo, sur la vojo
Vladimiron.

Ĉeffalkgardisto, en ruĝa velura kaftano kun ora surkudrita strio kaj
en ora skarpo, en orŝtofa ĉapo, en flavaj botoj kaj ornamitaj gantoj,
deĉevaliĝis kaj aliris Ivanon, akompanata de sia asistanto, kiu tenis
sur la mano blankan falkon en kapuĉeto kaj kun sonoriletoj.

Salutinte ĝisteren, la ĉeffalkgardisto demandis:

--Ĉu estas tempo, via cara moŝto, komenci la amuziĝon?

--Jes,--respondis Ivano,--komencu!

Tiam la ĉeffalkgardisto donis al Ivano riĉe ornamitan ganton kaj,
preninte la falkon de sia asistanto, li ĝin metis sur la manon de l'
caro.

--Honestaj kaj laŭdindaj ĉasistoj!--diris la ĉeffalkgardisto, sin
turnante al opriĉnikoj:--amuziĝu per glora, bela kaj saĝa ĉasado,
por ke malaperu ĉiuj viaj malĝojoj kaj por ke viaj koroj estu
ĝojigitaj!

Poste, sin turnante al siaj servistoj:

--Bonaj kaj diligentaj falkĉasistoj!--li diris: lasu flugi la birdojn
kaj ekĉasu!

Tiam la tuta multkolora aro da falkĉasistoj disiĝis en la kampo.
Kelkaj kun krioj sin ĵetis en la arbaron, aliaj ekgalopis al malgrandaj
lagetoj, kvazaŭ pecetoj de spegulo kuŝantaj inter la arbetaro.

Baldaŭ aro da anasoj leviĝis el sub la kanoj kaj flugpendis en aero.

La ĉasistoj ellasis falkojn. La anasoj komence volis reveni al siaj
lagetoj, sed tie ilin renkontis aliaj falkoj, kaj teruregitaj ili sin
ĵetis ĉiuflanken senorde.

Tiam la falkoj, kuraĝigitaj per krioj de falkĉasistoj, atakis la
anasojn, flug-atingante ilin aŭ kaptante tiujn, kiuj flugis renkonte al
ili, aŭ falante de supre, kvazaŭ ŝtonoj, sur la dorson de l' viktimo.

Tiam sin distingis Bjedrjàj kaj Smjeljàj, falkoj el Siberio, kaj
Arbàs, kaj Anpràs, sovaĝaj falkoj, kaj Horjàk kaj Hudjàk, kaj
Malèc, kaj Palèc. Multon da anasoj ili mortigis same kiel da tetroj,
kiujn la falkservistoj per vipfrapado fortimigis el la arbardensejo.
Mirinda kaj bela estis flugmaniero de ĉiuspecaj falkoj. La tetroj
ĉiumomente falis, turniĝante en aero. Kelkfoje la anasoj en malespero
sin ĵetis al la piedoj de l' ĉevaloj, kaj la ĉasistoj kaptis ilin
vivantajn.

Okazis ankaŭ perdoj. La juna Gamajùn, de supre ekvidinte maljunan
tetron, flugantan tute malsupre, frapiĝis per brusto al tero kaj tuj
mortis.

Astrec kaj Sorodum, du falkoj el Kazanjo, malaperis, malgraŭ vokado de
ĉasistoj, malgraŭ kolombaj flugiloj, per kiuj oni ilin reallogis.

Sed plej mirinda estis la konduto de l' cara falko, tiel nomata
Adrahàn. Du fojojn ellasis lin la caro kaj ĉiufoje ĝi longe restis en
la aero, bonŝance mortigis ĉiuspecajn birdojn kaj bone amuziĝinte
revenis kaj sidiĝis sur la orbroditan ganton de l' caro. Ellasita la
trian fojon, Adrahàn tiel multe ekscitiĝis, ke ĝi komencis bati ne
nur aliajn birdojn, sed ankaŭ siajn kamaradojn, la falkojn, kiuj okaze
preterflugis antaŭ li. La falko Smiŝljàj kaj ankaŭ Kruĵòk falis
teren kun disbatitaj flugiloj. Vane la caro kaj ĉiuj proksime starantaj
falkĉasistoj penis allogi Adrahanon per ruĝa tuko kaj per birdaj
flugiloj. La blanka falko faris en la aero larĝajn rondojn, leviĝis al
nevidebla alteco kaj fulmrapide sin ĵetis sur sian viktimon; kaj,
anstataŭ ol serĉi la mortigitan birdon surtere, Adrahàn, post ĉiu
nova venko, ree leviĝis supren kaj tre alten. La ĉeffalkgardisto,
perdinte la esperon kapti Adrahanon, tuj prezentis al la caro alian
falkon. Sed la caro amis Adrahanon kaj malĝojiĝis pro malapero de sia
plej bela birdo. Li demandis la ĉeffalkgardiston, kiu servisto flegadis
Adrahanon. La ĉeffalkgardisto nomis sian serviston Triĉjon.

Ivano ordonis, ke venu Triĉjo. Ĉi tiu, atendante malfeliĉon, aperis
tute pala antaŭ la caro.

--Homo!--diris al li la caro: jen kiel vi flegas la falkojn! Ĝis nun vi
ne scias allogi vian falkon? Aŭskultu, Triĉjo: vian sorton mi metas en
viajn manojn; se vi realportos Adrahanon, mi bone rekompencos vin, se
ne, vi estos senkapigita, por ke la aliaj timu! De longe jam mi vidas
nenion bonan inter la falkgardistoj, pereas la perfalka ĉasado!

Ĉe la lastaj vortoj Ivano severe ekrigardis de flanke la
ĉeffalkgardiston, kiu siavice paliĝis, ĉar bone estis konata de li la
signifo de tiu flanka cara rigardo.

Triĉjo, ne perdante la tempon, surĉevaliĝis kaj ekgalopis serĉi
Adrahanon, preĝante al sia patrono, la sankta Trifono, ke li montru al
li la perditan falkon.

Dume la ĉasado daŭris. Pli ol unu horon jam amuziĝis la caro, kaj jam
multe da ĉiuspecaj birdoj estis alligitaj per torokoj[73], kiam nova
vidindaĵo altiris la atenton de Ivano.

Sur la vojo al Vladimiro malrapide paŝis du blinduloj, unu mezjara,
alia maljuna kun griza bukla kapo kaj longa barbo. Ili surhavis blankajn
eluzitajn ĉemizojn, kaj sur viŝtukoj, krucitaj sur la dorso, pendis de
unu flanko sakoj por almozaĵo, de la alia--disŝiritaj kaftanoj, kiujn
ili demetis pro varmego. Aliajn aĵojn, kiel harpon, balalajkon[37] kaj
sakon kun pano ili estis surmetintaj sur fortan junulon, ilian
kondukanton. Komence pli juna blindulo tenis je ŝultro la kondukanton
kaj mem trenis post si la maljunulon. Sed la junulo, videble, forgesis
la kamaradojn, forlogita de l' ĉasado. La blinduloj postrestis;
subtenante unu la alian, ili palpadis la teron per altaj bastonoj kaj
ĉiumomente faletis. Rigardante ilin, Ivano ne povis sin deteni de rido.
Li altrotis pli proksime al ili. En la sama momento unu blindulo
faletis, falis en ŝlimakvon, kuntirinte la alian. Ili ambaŭ leviĝis,
kovritaj de koto, kraĉante kaj insultante la kondukanton, kiu kun
malfermita buŝo observis la brilantajn opriĉnikojn. La caro laŭte
ridegis.

--Kiu vi estas, bonuloj?--li demandis.--De kie vi iras kaj kien?

--Iru for!--respondis la pli juna blindulo, ne demetante la ĉapon: kiu
multon ekscios, baldaŭ maljuniĝos[74].

--Malsaĝulo!--ekkriis iu opriĉniko: ĉu vi ne vidas, kiu staras antaŭ
vi?

--Malsaĝulo vi!--respondis la blindulo, levante siajn blanketajn
okulojn.--Ĉu mi povas vidi, se mi ne havas okulojn? Kun vi estas alia
afero: vi havas kvar da ili sen du, do vi vidas bone kaj multe. Diru al
mi, kiu staras tie, kaj mi estos scianta.

La caro faris al la opriĉniko signon silenti kaj ree afable ripetis
sian demandon.

--Ni estas gajaj homoj,--respondis la blindulo: ni vagadas tra urboj kaj
vilaĝoj, nun ni iras el Muromo en la antaŭurbon por amuziĝi, amuzi
bonajn homojn, iujn surĉevaligi, aliajn deĉevaligi[75].

--Jen kio!--diris la caro, al kiu plaĉis la respondoj de l' blindulo:
vi estas el Muromo? Diru, mi petas, ĉu ekzistas ankoraŭ herooj en via
Muromo?

--Kial ne?--respondis la blindulo sen ia pripenso: ĉi tiu komercaĵo
neniam forestas. Ni havas onklon Miĥejon, li scias sin mem levi je l'
haroj de super la tero; ni havas onklinon Uljanon, ŝi sola atakas
blaton!

Ĉiuj opriĉnikoj ekridis. Jam de longe la caro ne sentis sin tiom gaja.

--Vere, ili estas gajaj homoj,--li pensis: videble, ne ĉi tieaj. Min
jam tedas miaj fabelistoj, ĉiam la samo kaj la samo. Kaj ankaŭ miaj
arlekenoj! De kiam mi permesis al mi ŝercon kun unu el ili, ili ĉiuj
min timas, nenion ridindan rakontas, kvazaŭ mi estas kulpa, ke la animo
de tiu malsaĝulo ne firme sidis en lia korpo.--Aŭskultu, bonulo: ĉu
vi scias rakonti fabelojn?

--Kiujn vi deziras?--respondis la blindulo: ne ĉian fabelon oni povas
rakonti. Foje mi rakontis al la vojevodo de Stàrici fabelon pri vila
kaprino, kaj okazis malfeliĉo por ni: la kaprino estis edzino de l'
vojevodo mem; li nin forpelis, rekompencinte per batoj. Ni plu ne estos
rakontantaj tiun fabelon.

Malfacile estas priskribi la eksplodon de ridego inter la opriĉnikoj.
Tiu vojevodo estis en malfavoro de la caro. La mokaj paroloj de la
blindulo venis ĝustatempe.

--Aŭskultu, bonuloj,--diris la caro: iru en la antaŭurbon rekte en la
palacon, tie atendu mian alvenon, diru, ke la caro vin sendis. Ke oni al
vi donu manĝi kaj trinki, kaj kiam mi revenos, mi aŭskultos viajn
fabelojn.

Ĉe la vorto "caro" la blinduloj ektimis.

--Via cara moŝto!--ili diris, falante teren: ne koleru pro niaj
maldelikataj kamparanaĉaj paroloj! Ne dehakigu niajn kapojn, pro nescio
tio okazis!

La caro ridetis ĉe la ektimo de la blinduloj kaj forrajdis por daŭrigi
la ĉason, kaj la blinduloj kun sia kondukanto sin direktis al la
antaŭurbo. Ĝis kiam la opriĉnikoj povis vidi ilin, ili tenis unu la
alian kaj senĉese faletadis, sed tuj kiam la vojturniĝo malaperigis la
opriĉnikojn, la pli juna blindulo haltis, rigardis ĉirkaŭen kaj diris
al sia kamarado:

--Nu, Vulturo, ĉu vi estas laca pro ĉiama faletado? Ĝis nun la afero
iras bonege, kio estos plue? Pro kio vi sulkigas la brovojn? He,
kamarado! Eble vi bedaŭras, ke ni komencis la aferon?

--Ne,--respondis la maljuna rabisto: se mi konsentis iri, certe, mi ne
rigardos posten; sed ne scias mi mem, kio fariĝas al mi! Doloras mia
koro, kiel neniam antaŭe, kaj kion ajn mi faras, ĉiam la samo sin
prezentas al miaj okuloj!

--Kio do?

--Aŭskultu, hetmano! Jam de dudek jaroj venis al mi sopiro, kaj pri tio
neniu scias ĉi tie, en Moskvo, nek apud Volgo; al neniu mi diris eĉ
unu vorton; mi kaŝis la sopiron en mia animo, kaj mi kunportas ĝin
kvazaŭ muelŝtonon ĉirkaŭ la kolo. Foje mi provis fasti kaj pentofari
dum Granda Fasto, mi volis ĉion konfesi al pastro, sed mi ne povis
preĝi, kaj mi ĉesis fasti. Kaj nun ĝi ree min sufokas kaj premas;
ŝajnas al mi, ke mi min sentus pli bone, se mi ĉion eldirus. Por mi
estas multe pli facile rakonti ĉion al vi, ol al pastro, ĉar vi mem
estas simila pekulo...

Profundan malĝojon esprimis la mieno de Vulturo. Ringo silente
aŭskultis. Ili ambaŭ sidiĝis ĉe la rando de l' vojo.

--Dmiĉjo,--diris Ringo al la kondukanto: sidiĝu iom pli malproksime
kaj bone rigardu. Se vi iun ekvidos, svingu la manon, nur gardu vin, ne
forgesu, ke vi estas surdamuta, ne parolu eĉ unu vorton!

--Bone,--diris Dmiĉjo,--ne, mi ne parolos.

--Estu pipso sur via lango, malsaĝulo, silentu! Ankaŭ kun ni ne
parolu. Alkutimiĝu al silento, alie vi nepre ion elparolos tiam, kiam
ni ne estos solaj, kaj pro vi ni ambaŭ pereos.

Dmiĉjo deiris cent paŝojn kaj kuŝiĝis surventren kun kubutapogita
kapo.

--Bonega junulo!--diris Ringo, postsekvante lin per okuloj,--sed
malsaĝega! Lasu lin sola, li tuj ion babilos. Tamen, li estas plej bona
ol ĉiuj, almenaŭ li ne perfidos: li defendos nin kaj sin mem, se, Dio
gardu, ni havos malfeliĉon. Nu, Vulturo, nun neniu nin aŭdos, parolu:
kiun ĉagrenon vi havas? Ha, kiel ne ĝustatempe la ĉagreno vin
ekposedis!

La maljuna rabisto mallevis sian buklan kapon kaj ektuŝis la frunton
per la mano. Granda estis lia deziro ĉion eldiri, sed la komenco ne
estis facila!

--Jes, hetmano,--li fine decidiĝis:--sufiĉe multe da homoj mi pereigis
dum mia vivo, kompreneble! De juneco mi ekamis la ruĝan ĉemizon. Se
okazis, ke komercisto ne tuj cedas aŭ virino komencas krieti, mi tuj
enigis tranĉilon en la bruston kaj finita estas la afero! Eĉ nune, se
venus la okazo iun mortigi, mia mano ne ektremus. Nu, ne penvaloras
paroli, al vi ĉio-ĉi estas konata: certe, ne malmulte da homoj vi
ankaŭ transloĝigis en la alian mondon. Ĉu ne?

--Nu, por kio tiaj demandoj?--diris Ringo kun videbla malkontento.

--Mi volas nur diri, ke ni ambaŭ estas nek virinoj, nek junaj
virgulinoj; multe da sango premegas niajn animojn; sed diru al mi,
hetmano, eble vi ankaŭ travivis la samon: se vi rememoras iun vian
agon, kvazaŭ kuntiriĝas via koro, jen varmego, jen frosto ekkaptas vin
de l' piedoj ĝis la kapo, kaj io mordetas, mordetas vin tiel terure, ke
vi prefere ne estus naskiĝinta en la mondon?

--Ĉesu, Vulturo, pro kio la demandoj? Ĉu ĝustatempe?

--Jes,--daŭrigis Vulturo:--mi jam multon forgesis el miaj faroj, jen
kion mi ne povas forgesi. Antaŭ dudek jaroj mi estis apud Volgo, ni
veturis sur naŭ flosoj; nia hetmano estis tiam Danielo Kato; vin ni
ankoraŭ ne konis, kaj mi jam estis konata sub la nomo Vulturo. Ni
disrompadis riĉajn ŝipojn, ni rabadis en apudvolgaj urboj, kaj ĉiun
rabaĵon ni dividis egalparte, neniujn disputojn permesis Danielo Kato.
Ĉu ne bone estis? Libera vivo, ĉiuj ĉiam sataj, bone vestitaj! Kiam
ni, surmetinte multkolorajn kaftanojn kaj deklininte la kapojn iom
flanken, komencis remi, ĥore kantante bravan rusan kanton, tiam la
homoj en vilaĝoj same kiel en urboj are amasiĝis ĉe la bordo por vidi
nin, bravulojn, nin admiri! Kaj ni remas kaj remas kaj kantas, kantas
plengorĝe, kaj de tempo al tempo ni pafas el pafiloj sencele,
palpebrumante al belaj knabinoj. Sed iafoje, kiam ni nin provizis je
ponardegoj kaj rogatinoj[76], niaj flosoj prezentis kvazaŭ arbaron.
Bone ni vivis, sed malbenita diablo min delogis! Foje mi ekpensis: mi
laboras pli ol aliaj, sed profiton mi havas la saman, kiel la aliaj. Kaj
mi tuj decidis iri sola, akiri ion kaj ne fordoni al komunumo, sed lasi
por mi mem. Mi min vestis kiel almozulo, same kiel hodiaŭ, metis sakon
ĉirkaŭ la kolo, prenis bonan ilon en la boton kaj ekiris laŭlonge de
la vojo al urbeto, atendante la unuan venonton. Mi longe devis atendi:
nek ŝarĝita veturilaro, nek iu komercisto, neniu estis vidata. Mi
ekkoleris. Nu, bone, se Dio ne donas al mi profiton, mi promesas, ke nun
mi plene prirabos ĉiun preterpasanton, se eĉ li estos mia propra
patro! Ĵus kiam mi ekpensis, mi ekvidis survoje malriĉan virinon kun
malgranda korbo, kovrita per ĉifono. Kiam ŝi min preterpaŝis mi
elsaltis el post la arbo. "Haltu, virino, donu la korbon!" Si ekgenuis:
prenu ĉion, nur ne korbon!

--He, he,--mi pensis: kredeble, vi havas monon tie!--Kaj mi ekkaptis la
korbon. Kaj la virino kriis, insultis, mordis mian manon. Mi jara
antaŭe estis kolera, ĉar mia tago senutile pasis, kaj nun mi ankoraŭ
pli ekkoleris. Diablo puŝis min, mi eltiris tranĉilon kaj enigis ĝin
en ŝian gorĝon. Kiam ŝi falis, timo ekposedis min. Mi volis forkuri,
sed pripensinte mi revenis preni la korbon. Mi prenis la korbon kaj ne
enrigardinte, kion ĝi enhavas, ekkuris tra arbaro. Sed ne longe mi
estis kuranta, miaj genuoj fleksiĝis, kaj mi ekdeziris ekscii, ĉu mi
akiris multe da mono. Mi demetas la ĉifonon kaj vidas: en la korbo
kuŝas malgranda infaneto, apenaŭ viva kaj spiranta kun peno. "Ha,
diablo!"--mi pensis. "Jen kial la virino ne volis fordoni la korbon! Pro
vi, malbenito, mi prenis pekon en mian animon!"

Vulturo volis daŭrigi, sed subite li eksilentis kaj enpensiĝis.

--Kion vi faris kun la infano?--demandis Ringo.

--Nu, ĉu mi povus ĝin flegi! Kion mi faris? Kompreneble, kion!

La maljunulo ree eksilentis.

--Hetmano!--diris li subite: kiam mi rememorigas al mi ĉion ĉi, mia
koro doloras. Kaj hodiaŭ mi, surmetante la vestaron de almozulo, denove
ĉion ekmemoris tiel klare, tiel vivege, kvazaŭ ĝi okazis hieraŭ. Sed
ne nur tion mi ekmemoris, ankaŭ multon alian, pri kio mi jam de longe
eĉ ne pensis. Kia estas la kaŭzo? Onidire, ne bone ĝi estas, se oni
subite senkaŭze rememoras tion, kio jam de longe malaperis el la
memoro?

La maljunulo malĝoje eksopiris.

Ambaŭ rabistoj silentis. Subite flugiloj ekfajfis super iliaj kapoj,
kaj bruna vulturo falis surdorsen ĝuste ĉe la piedoj de la maljunulo.
En la sama momento la falko Adrahàn facilmove kaj senskue preterflugis
en la aero, ne volante preni sian viktimon. Dmiĉjo eksvingis la manon.
Malproksime ekaperis la ĉasistoj.

--Karulo!--rapide diris Ringo:--penu forgesi la pasintecon, ni ja nun ne
estas rabistoj, sed blindaj almozuloj. Jen venas la caraj homoj, baldaŭ
ili estos ĉi tie. Nu, frato, estu vigla, preparu viajn spritaĵojn!

La maljunulo balancis la kapon.

--Malfeliĉo trafos min,--diris li, montrante la mortigitan
vulturon.--Min mortigis la blanka falko, mortigis kaj tuj estas for!

Ringo atente ekrigardis lin kaj plena je ĉagreno gratis sian nukon.

--Nu, karulo!--li diris: mi tute ne komprenas, kio hodiaŭ fariĝis al
vi! Sed mi ne volas vin devigi. Oni diras, koro estas plej bona
divenanto! Povas esti, via koro tute prave antaŭsentas malfeliĉon.
Restu, mi sola iros en la antaŭurbon.

--Ne, ne,--interrompis lin Vulturo: mi ne tion intencas diri. Se la
sorto destinas al mi morton en la antaŭurbo, ne bone estus postresti.
Kio devas okazi, okazu! Jen kun kia celo mi komencis paroli kun vi! Ĉu
vi konas, hetmano, apud Volgo vilaĝon, nomatan Bogoròdickoje?

--Kial ne? Mi konas.

--Kaj ne malproksime de tie, ĉirkaŭ kvin verstoj, estas loko, nomata
Pastra Rondo, ĉu vi ĝin konas?

--Jes, mi konas ankaŭ Pastran Rondon.

--Ĉu vi ne memoras tie, apud Pastra Rondo, maljunan kverkon?

--Jes, mi memoras, sed la kverko plu ne ekzistas, jam estas forhakita.

--Jes, vi estas prava, la kverko estas forhakita, sed restis la stumpo.

--Nu?

--Aŭskultu! Mi mem neniam plu vidos la belan Volgon, sed vi, kredeble,
ankoraŭ revidos la karan patrolandon. Kiam vi estos apud Volgo, trovu
la malnovan kverkon apud Pastra Rondo, t. e. ĝian stumpon. De tiu
stumpo faru kvardek kvin paŝojn al okcidento, tie elfosu la teron.
Tie,--daŭrigis Vulturo, malaltigante la voĉon,--tie mi iam enfosis
multe da arĝentaj kaj oraj moneroj, grandan riĉaĵon. Trovu ĝin kaj
prenu ĉion! Mi ne bezonos riĉaĵon post la morto. Se mi iafoje,
precipe nokte, ekpensas, ke por ĉiuj miaj faroj mi devos respondi en
postmorta vivo, kvazaŭ frosto trakuras tutan mian korpon! Hetmano, mi
petas vin, kiam mi plu ne ekzistos, mendu al pastro meson por mi. Ĝi
devas helpi! Kaj donu pli multe da mono por la meso, por ke la pastro
bone ĉion diru, nenion preterlasu. Mian nomon vi ja konas: Emeljano,
Vulturo min nomas nur la kamaradoj, sed mia baptonomo estas Emeljano. Do
vi petu la pastron, ke li servu la meson por Emeljano, kaj pagu al li
malavare, jes, hetmano, ĉar grandan riĉaĵon mi lasas al vi, grandan
riĉaĵon, kiu sufiĉos por via tuta vivo!

Vulturon interrompis algalopintaj falkĉasistoj.

--He, kripluloj!--diris unu el ili: tuj diru, kien flugis la falko?

--Mi volonte dirus al vi, karuloj,--respondis Ringo,--sed jam de kvardek
jaroj mi estas blinda.

--Kiamaniere tio okazis?

--Foje mi iris sur monton por senŝeligi ŝtonon, kaj jen mi ekvidis
kverkon, en kies kaverno pepas rostitaj kokidoj. Mi enrampis, formanĝis
ĉiujn kokidojn, fariĝis tiom dikega, ke elrampi mi jam ne povis. Kion
fari? Mi tuj kuris hejmen, alportis hakilon, plilarĝigis la truon de l'
kaverno kaj elrampis, sed, supozeble, rapide laborante mi faris grandan
polvon, la polvo difektis miajn okulojn; de tiam mi nenion vidas:
manĝante la supon, mi metas la kuleron en orelon; se la nazo al mi
jukas, mi gratas la dorson.

--Ha, vi estas la samaj blinduloj,--ridante diris la ĉasistoj,--kiuj
ĵus parolis kun la caro? La bojaroj ĝis nun ridas pri viaj spritaĵoj.
Jes, karuloj, tage ni amuzadis lian caran moŝton, nokte tio estos via
devo. Mi aŭdis, la caro deziras aŭskulti viajn fabelojn?

--Dio donu sanon al lia cara moŝto,--gaje ekkriis Vulturo,--kial ne
aŭskulti? Se ni ĝis la nokto ne elartikigos niajn langojn, ni estas
pretaj rakonti fabelojn ĝis mateno!

--Bonege,--respondis la ĉasistoj,--alifoje ni ankoraŭ babilos kun vi.
Nun ni rapidas serĉi la falkon, helpi al kamarado Triĉjo. Se li ne
trovos Adrahanon, la malfeliĉulo estos senkapigita: lia cara moŝto ne
amas ŝercojn!

Kaj ili forgalopis.

Ringo kaj Vulturo, ŝajnigante blindulojn, treniĝis kun Dmiĉjo al la
antaŭurbo.

Ĉe la unua gastejo ili de malproksime ekvidis du kantistojn, kiuj ludis
balalajkon[37] kaj kantis plengorĝe:

  Ha! Ĉe nia kamarado
  Estis gaja babilado!

Kiam la rabistoj preterpaŝis, unu el la kantistoj, flavruĝa viro
kun pava plumo sur la ĉapo, sin klinis al Ringo:

--Jam de kvin tagoj via princo estas en malliberejo,--ekmurmuretis
li, ĉiam tuŝante la kordojn de l' instrumento.--Mi ĉion eksciis.
Morgaŭ oni lin ekzekutos. En la granda malliberejo li sidas, apud la
domo de Maluto. De kiu flanko ni devas ellasi la ruĝan kokon?[77]

--De tiu,--respondis Ringo, montrante la flankon, plej malproksiman
de la malliberejo.

La flavruĝa kantisto ekbatis la kordojn per la tuta mano kaj, sin
deturnante de Ringo, kvazaŭ ili tute ne estis interparolantaj,
daŭrigis per alta voĉo:

  Ha, ĉe nia kamarado
  Estis gaja babilado!



ĈAPITRO XXI.

Fabelo.


La caro Ivano, laca, reveninte post la ĉaso, pli frue ol ordinare
foriris en sian dormoĉambron.

Baldaŭ Maluto alportis ŝlosilojn de la malliberejo.

Al la demando de l' caro Maluto respondis, ke forestas iuj novaĵoj,
ke princo Serèbrjanij konfesis fine, ke li estis defendanta bojaron
Morozov, ke li mortigis sep opriĉnikojn kaj vundis Vjàzemskij'n je
la kapo.

--Sed,--aldonis Maluto: li ne volas konfesi, ke li havis malbonajn
intencojn kontraŭ via cara moŝto, kaj Morozov'n li ankaŭ ne volas
denunci. Post matenpreĝo ni faros al li perturmentan esploron, kaj
se la fajro ne igos lin konfesi pri la kulpo de Morozov, tiam ni plu
ne atendos, estos tempo, ke li pereu.

Ivano ne respondis. Maluto volis ion aldoni, sed en la dormoĉambron
eniris la maljuna nutristino Onùfrievna.

--Via cara moŝto,--ŝi diris: matene vi venigis ĉi tien du
blindulojn, ŝajne ili estas fabelistoj; nun ili atendas en la
vestiblo.

La caro ordonis, ke ili eniru.

--Ĉu vi ilin konas, karulo?--demandis Onùfrievna.

--Kial vi demandas?

--Ĉu vi certe scias, ke ili estas blinduloj?

--Ĉu ili ne estas?--demandis Ivano, kaj suspekto tuj ekposedis lin.

--Aŭskultu, karulo,--daŭrigis la nutristino: gardu vin kontraŭ ĉi
tiuj fabelistoj; ŝajnas al mi, ke ne bonaj estas iliaj intencoj;
estu singarda, karulo, estu singarda!

--Kion vi scias pri ili?--demandis Ivano.

--Ne demandu min, karulo! Mia kono ne elmontriĝas per vortoj;
ŝajnas nur al mi, ke ili estas ne bonaj homoj, sed kial? pri tio ne
demandu min! Senkaŭze mi neniam iun avertis. Se via patrino estus
min obeinta, ŝi eble ĝis hodiaŭ vivus tute sana.

Maluto terurite rigardis la nutristinon.

--Kial vi min rigardas?--diris Onùfrievna: vi scias nur senkulpajn
pereigi, sed ekkoni malbonan homon vi ne povas! Via flarsento ne
helpas al vi, flavruĝa hundo!

--Via cara moŝto!--ekkriis Maluto: permesu, ke mi esploru tiujn
blindulojn. Mi tuj ekscios, kiu ili estas kaj kiu ilin sendis al vi!

--Ne estas necese,--diris Ivano: mi mem ilin esploros. Kie ili estas?

--Tie, post la pordo, karulo,--diris Onùfrievna: en la vestiblo ili
atendas.

--Maluto, donu al mi kirason de sur la muro; iru kvazaŭ hejmen, kaj
kiam ili eniros ĉi tien, revenu kun militistoj kaj kaŝu vin tie,
post la pordo. Kiam mi vin vokos, tuj enkuru kaj kaptu ilin.

--Onùfrievna, donu al mi la bastonon!

La caro surmetis kirason, poste nigran monaĥan veston, enlitiĝis
kaj metis apude la saman bastonon, per kiu li antaŭ nelonge trapikis
la piedon de l' sendito de l' princo Kurbskij[78].

--Nun diru, ke ili eniru!--li ordonis.

Maluto metis la ŝlosilojn sub la caran kusenon kaj eliris kune kun
Onùfrievna. Malgrandaj lampetoj antaŭ la sanktaj pentraĵoj
malforte lumigis la ĉambron. La caro kuŝis en la lito, ŝajnigante
laciĝon.

--Eniru, kripluloj,--diris la nutristino: la caro vin vokas!

Ringo kaj Vulturo eniris, malrapide kaj singarde movante la piedojn
kaj palpante ĉirkaŭe per la manoj.

Per unu rapida rigardo Ringo ĉirkaŭrigardis la ĉambron kaj ĉion
en ĝi.

Maldekstre de la pordo estis forno; antaŭe staris la cara lito;
inter la forno kaj la lito troviĝis fenestro en la muro, kiu neniam
estis ŝirmata per fenestra kovrilo, ĉar la caro deziris, ke la
unuaj sunradioj penetru en lian dormoĉambron. Nune la luno lumis tra
ĉi tiu fenestro kaj ĝiaj arĝentaj briloj ludis sur la multkoloraj
kaheloj de la forno.

--Bonan vesperon, blinduloj!--diris la caro, fikse kaj nerimarkite
studante la trajtojn de iliaj vizaĝoj.

--Estu sana por multe da jaroj, via cara moŝto!--respondis Ringo,
kaj ambaŭ falis teren.--Savu, defendu kaj pardonu vin sankta
Dipatrino pro tio, ke vi kompatas nin, malfeliĉajn kriplulojn, nin
vagulojn, senigitajn je lumo Dia! Savu kaj defendu vin sanktaj Petro
kaj Paŭlo, sankta Ivano Orbuŝa, sanktaj Kuzmà kaj Damiano,
miraklofarantoj de Ĥutin, kaj ĉiuj aliaj sanktuloj! Donu al vi Dio
tion, pri kio vi lin petas! Eterne surhavu oraĵon, manĝu
bongustaĵon, dormu dolĉan dormon! Kaj pri viaj malamikoj, ke ili
eterne estu malsataj kaj malsanaj, ke ĉiutage konvulsioj ilin
turmentegu kaj konsumu!

--Dankon, dankon, blinduloj!--diris Ivano, ĉiam atente rigardante la
rabistojn: diru, ĉu de longe vi estas jam blindaj?

--De junaĝo, via cara moŝto,--respondis Ringo, ekgenuante: de
junaĝo ni ambaŭ estas blindaj! Ni eĉ ne memoras, kiam ni estis
vidantaj la Dian sunon.

--Kiu vin instruis kanti kaj rakonti fabelojn?

--Dio mem, karulo, Dio mem kompatis nin ankoraŭ de antikva tempo.

--Kion vi diras?--demandis Ivano.

--Niaj maljunuloj rakontas,--respondis Ringo: kaj la samon kantas
niaj famaj kantistoj, ke en antikva tempo, dum Ĉieliro de Kristo,
malfeliĉaj kaj mizeraj blinduloj, kripluloj kaj aliaj almozuloj
komencis plori kaj plendi: "kien vi iras, Sinjoro Kristo? Kiel vi nin
forlasas, malfeliĉulojn? Kiu nin nutros kaj trinkigos?" Kaj Dio
Kristo diris al ili: "Mi donos al vi, homoj, oran monton, riveron el
mielo, ĝardenojn kaj vinberejojn kaj belegajn pomarbojn: vi ĉiam
estos sataj kaj ebriaj, ĉiam bone vestitaj!" Sed Ivano la Sankta,
lia disciplo, diris al Dio: "Dio kompatema! Donu al ili nek oran
monton aŭ mielan riveron, nek vinberejojn kaj belegajn ĝardenojn
kun pomarboj! Ili ne scios posedi tion; venos riĉuloj kaj
forteguloj, ĉion forprenos de ili. Sed donu al ili, ho, Sinjoro,
donu Vian Dian nomon, donu al ili dolĉajn kantojn, belegajn
rakontojn pri antikva tempo kaj pri viaj sanktuloj. La almozuloj
ĉien iros, ĉie rakontos siajn rakontojn, kaj ĉie ili estos bone
nutritaj kaj vestitaj, neniam ili suferos pro malsato aŭ malvarmo".
Kaj respondis Dio Kristo, caro de ĉielo: "Estu, kiel vi diris,
Ivano! Mi donas al ili dolĉajn kantojn, belsonajn harpojn, belegajn
rakontojn kaj fabelojn; kaj kiu ilin nutros kaj vestos, kiu ilin
gastigos kaj donos al ili noktan rifuĝejon, al tiu mi preparos lokon
en mia paradizo, al tiu mi malfermigos ĝian pordon!"

--Amen!--diris la caro.--Kiujn fabelojn kaj rakontojn vi konas?

--Ni konas ĉiuspecajn, via cara moŝto, kiajn vi nur deziras! Ni
povas rakonti fabelon pri Jerŝo Jerŝoviĉ, filo de Ŝĉetìnikov,
pri sep Simeonoj, pri la serpento Goriniĉ, pri harpo memludanta, pri
Dobrinja Nikitiĉ, pri Akundino...

--Diru,--interrompis lin Ivano: ĉu vi sola rakontas fabelojn? Kial
la maljunulo venis kun vi?

Ringo tiam nur ekmemoris, ke Vulturo ne diris ĝis nun eĉ unu
vorton, kaj por lin elirigi el malĝojo, ne deca al fabelisto, li tuj
ŝanĝis sian parolmanieron kaj komencis siajn spritaĵojn, samtempe
nerimarkite premante la piedon de Vulturo.

--Maljunulo? Li estas mia kunulo, Emelĉjo Gudòk. Li havas longan
barbon, sed mallongan saĝon; kiam mi rakontas ion liberan, ne tute
konvenan, aŭ mensogon sensencan, li min subtenas, min helpas,
laŭdas kaj silentas. Ĉu ne vere, karulo, blankbarbulo, anseraj
paŝoj, kokinaj piedetoj, ne perditaj estu niaj vojetoj!

--Vere, vere,--ekkriis Vulturo kun ŝajniga gajeco: nia kruĉo plena
je vino, trinku ĝin ĝis fino, kiu ĝin plenigis! Jen kiel, karulo,
talpa okulo, kokida voĉeto; se ni eliris unu fojon, ni faros la
tutan vojon!

--Ha, ha, ta, ra, ont, kaproj dancas sur la mont',--ekkriis Ringo,
dancante: kaproj dancas, muŝoj flugas, ĉe maljuna Efrosinjo zumas
io en orelo, ĉe maljuna la avino en maldekstra la orelo!

--Ha, ha, ho, ho!--interrompis Vulturo, ankaŭ dancante: kankro
surtere sidas, ploron ne vidas, gaje ĝi atendas, kiam alta akvo
venos!

--Via cara moŝto!--sin turnis Ringo al la caro kaj profunde salutis:
vi ne miru, sed nin admiru, ĝi ne estas fabelo, vera bagatelo, nur
antaŭfabelo!

--Bone, bone!--diris la caro, oscedante:--bona kutimo estas ĉiam
laŭdinda. Nun komencu fabelon pri Dobrinja Nikitiĉ, eble mi
ekdormos, vin aŭskultante!

Ringo kliniĝis ankoraŭ unu fojon, tusis kaj komencis la
fabelon:[79]

--Ĉe Voldemaro, princo de Kievo, estis aranĝita granda festeno por
princoj, bojaroj kaj grandaj herooj. Ĉe sunsubiro, kiam la festeno
ne estis ankoraŭ finita, oni ekaŭdis tute neatendite sonojn de
milita trumpeto. Tiam Voldemaro, princo de Kievo, sin turnis al siaj
korteganoj: "He, vi, miaj gloraj princoj, bojaroj kaj herooj! Oni
devas ekscii, kiu kuraĝis proksimiĝi al Kievo, kiu kuraĝis
trumpeti antaŭ nia fortega ĉefurbo, iru kaj rigardu, du el plej
grandaj herooj..."

--Nu, bone!--diris Ivano, intence ŝajnigante intereson al fabeloj:
la fabelon mi bone konas. Rakontu pri Akundino!

--Pri Akundino?--diris Ringo iom konfuzita, ĉar li ekmemoris, ke en
tiu fabelo estas honorata la ribela urbo Nòvgorod[80].--Ĉi tiu
fabelo ne estas bela, via cara moŝto,--malspritaj kamparanaĉoj de
Nòvgorod elpensis ĝin, kaj mi, ŝajne, ĝin ne bone memoras, via
cara moŝto!

--Rakontu, blindulo!--severe ordonis la caro: rakontu ĉion,
senŝanĝe, ne kuraĝu preterlasi eĉ unu vorton.

Kaj la caro ĝojis pri malfacila situacio, en kiun li metis la
fabeliston.

Ringo, nekontenta pri si mem, pro sia propra propono, sed ne sciante,
ĉu la caro bone konas la fabelon, decidis senhezite komenci la
rakonton, nenion preterlasante.

--En malnova urbo Nòvgorod estis brava junulo Akundino, li estis nek
metiisto, nek komercisto; kunulojn li havis, kun kiuj li boatveturis
sur la rivero Volĥov, ili ĉiuj estis liberaj viroj, per rabado ili
perlaboris al si la vivon, sed samtempe volonte venis defendi ĉiun
maljuste prematan urbon aŭ homon. Foje Akundino albordigis sian
ŝipon al kruta bordo de Volĥov. Tie ĉe la bordo li ekvidis
migrantan kriplulon. La kriplulo prenis Akundinon per la mano,
supreniris kun li la altan monteton kaj, montrante al li de tie la
urbon Rostislàvl, li demandis Akundinon: "ĉu vi vidas, Akundino,
kio fariĝas en la urbo Rostislàvl?" Akundino rigardis kaj terurite
vidis, kia granda malfeliĉo okazis en la urbo: la militistoj de la
juna Rjazana princo Gljèb Olègoviĉ staras meze de la placo, volas
defendi la urbon, sed tro malfortaj ili estas. Sur la rivero Okà li
vidas strangan monstron, serpenton Tugarin. Ĝi estas tricent
klaftojn longa, havas grandegan voston, per kiu ĝi batas la princan
armeon, rompante la bordojn per sia forta dorso kaj postulante
donacojn de la urbanaro. Tiam la kriplulo ree prenas la manojn de
Akundino kaj diras al li: "Brava junulo, kiu estas via nomo? De kie
vi estas?"--Mi estas el Granda Nòvgorod, mia nomo estas Akundino
Akundìnoviĉ!

--"Vin, Akundino, mi estas atendanta ĝuste tridek tri jarojn! Rekonu
vian onklon Zamjàtnja Putjatiĉ; mia samgepatra frato estis via
patro, Akundino Putjatiĉ. Kaj mi fordonos al vi lian glavon, la
faman glavon de Akundino Putjatiĉ!"--Kaj ĉe la lastaj vortoj
komenciĝis agonio de Zamjatnja Putjatiĉ, li havis nur tempon diri
jenon al sia nevo: "Kara Akundino Akundìnoviĉ! Kiam vi ree estos en
Granda Nòvgorod, salutu ĝin, la urbon, diru al ĝi, kion mi nun
diras al vi: Dio donu al vi, glora Nòvgorod, vivi eterne, ke viaj
urbanoj eterne estu famaj, ke vi, Nòvgorod, estu potenca kaj riĉa!"

--Sufiĉe!--kun kolero interrompis lin la caro, tute forgesante en
ĉi tiu momento, ke lia celo estis nur observi la fabeliston:--rakontu
alian fabelon!

Ringo, kvazaŭ timigita, genufleksis kaj kliniĝis ĝisteren.

--Kiun fabelon vi deziras aŭdi, via cara moŝto?--demandis li kun
iom ŝajniga timo.--Eble pri Virinaĉo Jagà? Pri Ĉurila Plènkoviĉ?
Pri Ivano nomata Lago? Aŭ eble ion el la sankta historio?

Ivano ekmemoris, ke li ne devas timigi la blindulojn. Tial li oscedis
ankoraŭ unu fojon kaj demandis per duone dorma voĉo.

--Kion vi povas rakonti el la sankta historio?

--Ĉion mi povas, via cara moŝto: pri Aleksiso Homo Dia, pri Georgo
la Bravulo, pri Jozefo la Bela, pri Libro Kolomba...

--Bone!--interrompis la caro, kies okuloj, ŝajne, jam
fermiĝis:--rakontu pri Libro Kolomba. Por ni, pekuloj, utile estas
aŭskulti nokte sanktaĵon!

Ringo ree tusis, rektiĝis kaj komencis per voĉo iom kantanta.

--Foje, dum terura ventego, ekaperis en la ĉielo nigra nubo, el ĉi
tiu nubo falis sur la teron Libro Kolomba. Al ĉi tiu Libro Kolomba
alvenis kvardek reĝoj kaj reĝidoj, kvardek caroj kaj caridoj,
kvardek princoj kun princidoj, kvardek pastroj kun pastridoj, multe
da bojaroj, da militistoj, multe da bonaj kristanoj. Inter ili estis
kvin grandaj caroj: Jesajo-caro, Bazilo-caro, Konstanteno-caro,
Voldemaro-caro kaj la saĝa caro Davido Jevsèeviĉ. Tiam ekparolis
Voldemaro caro: "Kiu el ni, fratoj, bone scias legi? Kiu povas
tralegi ĉi tiun Libron Kolomban? Kiu ekscios el ĝi pri la Dia
mondo: De kie aperis la bela suno? De kie aperis la hela luno? De kie
aperis la brilaj steloj? De kie aperis hela matenruĝo? De kie aperis
teruraj ventegoj? De kie aperis minacaj nubegoj? De kie aperis noktoj
mallumaj? De kie aperis la homoj en la mondo? De kie aperis la caroj
inter la homoj? De kie la princoj kaj bojaroj? De kie simplaj
kamparanoj?" Kaj ĉiuj caroj silentis. Respondis fine saĝega caro
Davido Jevsèeviĉ:--"Mi povas rakonti al vi, fratoj, pri ĉi tiu
Libro Kolomba. Ne malgranda ĝi estas: kvardek klaftojn longa, dudek
klaftojn larĝa; neniu povus ĝin relevi kaj porti, neniu povus ĝin
tralegi kaj trafolii. Ĝin skribis Sankta Ivano, ĝin legis Jesajo la
Profeto, li legis dum tri jaroj, tralegis nur tri foliojn,--do mi
tiom pli ne povas tralegi la libron, la Dian libron. Sed mi diros al
vi, fratoj, ne el libro tia, sed el mia memoro, kion mi scias pri
antikva tempo, pri antikva tempo, ne pri nuna tempo. Nia bela suno
aperis el hela vizaĝo Dia, nia luno--el blanka brusto Dia, brilaj
steloj--el okuloj Diaj, hela matenruĝo--el la vestoj Diaj, ventegoj
teruraj--el spirado Dia, nubegoj minacaj--estas pensoj Diaj, mallumaj
noktoj estas el mantelo Dia! La homoj devenas de Adamo: el Adama kapo
aperis niaj caroj, el Adama korpo--niaj princoj kaj bojaroj, el
Adamaj genuoj--niaj kamparanoj kaj ankaŭ ĉiuj virinoj!" Ĉiuj caroj
salutis lin:--Dankon, saĝega Davido Jevsèeviĉ! Sed ankoraŭ vi
devas klarigi al ni: kiu caro estas caro de l' caroj? Kiu lando estas
patrino de ĉiuj landoj? Kiu maro estas patrino de ĉiuj maroj? Kiu
rivero estas patrino de ĉiuj riveroj? Kiu monto estas patrino de
ĉiuj montoj? Kiu urbo estas patrino de ĉiuj urboj?

Ringo singarde ekrigardis la caron, kiu videble fariĝis pli kaj pli
dormema. De tempo al tempo li, kvazaŭ kun peno, malfermis la okulojn
kaj ree fermetis ilin, sed ĉiufoje li ĵetis sur la fabeliston
esplorantan, penetrantan rigardon. Ringo okulsignis al Vulturo kaj
daŭrigis:

--Al ili respondis la saĝega caro Davido Jevsèeviĉ: "Tion mi povas
klarigi al vi, fratoj. En Kolomba Libro estas skribite: nia Blanka
Caro estas caro de l' caroj, ĉar li havas bonan kredon ortodoksan,
kredon je Dipatrino Ĉiela kaj je Sankta Nedividebla Triunuo.
Submetiĝis al li ĉiuj popoloj, lia regno estas la tuta tero, la
tuta mondo, kaj ĉiuj humiliĝas antaŭ la Blanka Caro, ĉar la
Blanka Caro estas caro de l' caroj! Sankta Ruslando estas patrino de
ĉiuj landoj: tie estas konstruataj preĝejoj sanktaj, katedralaj. La
oceano estas patrino de ĉiuj maroj: el la oceano eliris la katedrala
preĝejo, en kiu ripozas la cindro de roma pastro, de roma pastro
Klemento; la oceano ĉirkaŭas la tutan teron, ĉiuj riveroj kuras al
maroj, ĉiuj maroj kuniĝas kun la oceano. La rivero Iordano estas
patrino de ĉiuj riveroj; en Iordano estis baptita Jesuo Kristo, nia
Caro Ĉiela. La monto Favòr estas patrino de ĉiuj montoj; sur la
monto Favòr okazis Aliformiĝo de Jesuo Kristo, tie montriĝis Lia
gloro al Liaj Apostoloj. La urbo Jeruzalemo estas patrino de ĉiuj
urboj; ĝi okupas la centron de l' mondo kaj tie staras preĝejo
katedrala, en kiu troviĝas ĉerko de nia Dio, kun Liaj sanktaj
vestoj; tie oni ĉiam bruligas incenson, tie brulas kandeloj
neestingataj!"

Ringo ree ekrigardis la caron. La okuloj de Ivano estis fermitaj, li
regule spiris. Ŝajne la caro dormis. La hetmano ektuŝetis Vulturon
per kubuto. La maljunulo alproksimiĝis du paŝojn. Ringo daŭrigis
per kantanta voĉo:

--Lin salutis ĉiuj caroj:--Dankon, saĝega caro Davido Jevsèeviĉ!
Sed vi devas ankaŭ klarigi al ni: kiu fiŝo estas patrino de ĉiuj
fiŝoj? Kiu birdo estas patro de ĉiuj birdoj? Kiu besto estas estro
de ĉiuj bestoj? Kiu ŝtono estas patro de ĉiuj ŝtonoj? Kiu arbo
estas patrino de ĉiuj arboj? Kiu herbo estas patrino de ĉiuj
herboj?--Al ili respondis saĝega caro Davido Jevsèeviĉ:--"Tion mi
povas klarigi al vi, fratoj: la fiŝo Baleno estas patrino de ĉiuj
fiŝoj, sur tri balenoj staras nia tero; la birdo Estrafilo estas
patrino de ĉiuj birdoj,--ĝi loĝas apud la blua maro; kiam la birdo
ekflirtas, la blua maro ekmoviĝas, dronigas ŝipojn kaj ŝipetojn;
kaj se la birdo Estrafilo je la dua horo postnoktomeze ekflirtas,
tiam ekkantas kokoj sur la tuta tero, tiam lumo aperas sur la tuta
tero".

Ringo deflanke ekrigardis la caron. Ivano kuŝis kun firme kunigitaj
okuloj; lia buŝo estis malfermita, kiel ĉe dormanto. Samtempe Ringo
rimarkis tra la fenestro, ke la preĝejon de la palaco kaj la
tegmentojn de l' proksimaj konstruaĵoj eklumigis flamo de
malproksima brulo.

Li nerimarkeble puŝis Vulturon, kiu faris ankoraŭ unu paŝon al la
caro.

--"La besto Indro,--daŭrigis Ringo,--estas estro de ĉiuj bestoj:
ĝi loĝas en subteraĵo same kiel la suno en la ĉielo; ĝi per siaj
kornoj fosas la teron, elfosas profundajn fontojn, donas al homoj
riverojn, riveretojn, lagojn kaj lagetojn, por ke ili havu akvon por
trinkado kaj lavado. La ŝtono Alatiro estas patro de ĉiuj ŝtonoj;
sur la ŝtono Alatiro Kristo mem estis ripozanta, tie li
interparoladis kun siaj 12 apostoloj, sur la ŝtono li firmigis la
kristanan religion. La arbo Ciprezo estas patrino de ĉiuj arboj; el
la ligno de ĉi-tiu arbo estis elĉizita la sankta Krucifikso; sur
ĉi tiu Krucifikso estis krucumita nia Kristo, Sinjoro Jesuo, nia
Caro Ĉiela, meze de du ŝtelistoj, du rabistoj. La herbo Plakùn[11]
estas patrino de ĉiuj herboj: kiam Jesuo Kristo estis pendanta sur
la kruco, venis al li Sankta Lia Dipatrino, venis al sia krucumita
filo; larmoj falis el ŝiaj sanktaj okuloj, kaj el tiuj sanktaj
larmoj puraj elkreskis herbo plakùn; el radiko de l' herbo plakùn
oni faras ĉe ni en Ruslando mirindajn krucojn, tiujn krucojn
surportas maljunaj monaĥoj, sanktaj viroj".

En ĉi-tiu momento Ivano profunde ekspiris, sed ne malfermis la
okulojn. La fajro de l' brulo fariĝis pli hela. Ringo timis, ke
tumulto komenciĝos pli frue, ol li havos la tempon preni la
ŝlosilojn. Ne kuraĝante mem ŝanĝi la lokon, por ke la caro ne
rimarku lian movon laŭ la ŝanĝita voĉo, li montris al Vulturo la
brulon, poste la dormantan caron kaj daŭrigis la fabelon:

--Salutis lin ĉiuj caroj:--Dankon, saĝega caro Davido Jevséeviĉ!
Bone vi ĉion diras parkere, kvazaŭ legante libron!--Kaj la caro
Voldemaro aldonis:--diru al mi, saĝega caro Davido Jevsèeviĉ, kion
signifas mia sonĝo de hieraŭa nokto: du bestoj, blanka kaj griza,
kunpuŝiĝis kaj komencis batali, kaj la blanka besto ŝajne estis
venkanta?--Respondis al li saĝega caro Davido Jevsèeviĉ:--"Granda
caro Voldemaro Voldemàroviĉ! Ne du bestoj tio estis, kiuj
interbatalis, tio estis en nia Ruslando granda batalo de bono
kontraŭ la malbono. La blanka besto estas la bono, kaj la griza la
malbono; venkis la bono la malbonon, iris la bono al Dio en la
ĉielon, kaj la malbono restis sur nia tero; kaj kiu vivos ĉe ni
laŭ vero, tiu heredos Regnon Dian, sed kiu vivos laŭ malvero, estos
kondamnita al eternaj turmentoj".

Tiam ili ekaŭdis malfortan ronkadon de la caro. Vulturo metis la
manon sur la kusenon de l' caro... Ringo aliris singarde al la
fenestro, sed por ne interrompi per subita silentiĝo la dormon de l'
caro, li daŭrigis sian fabelon per la sama unutona voĉo:

--Salutis lin ĉiuj caroj:--Dankon, saĝega caro Davido Jevsèeviĉ!
Vi ankoraŭ diru al ni: kiuj pekoj estos pardonataj kaj kiuj ne estos
pardonataj?--Respondis al ili la saĝega caro: "Ĉiuj pekoj estos
pardonataj, tri pekoj nur postulas longan penton: se oni delogas sian
baptaninon, se oni insultas siajn gepatrojn, se oni"...

En la sama momento la caro subite malfermis la okulojn. Vulturo
fortiris sian manon, sed estis jam malfrue: lia rigardo renkontiĝis
kun la cara rigardo. Dum kelkaj minutoj ili senmove rigardis unu la
alian, kvazaŭ kunligitaj per ia sorĉa forto.

--Blinduloj!--subite ekkriis la caro, rapide
salteleviĝante:--ekzistas la tria peko: se oni sin vestas kiel
almozulo kaj penetras en la caran dormoĉambron!

Kaj li ekfrapis per sia akra bastono Vulturon je la brusto. La
rabisto ekkaptis la bastonon per la mano, ŝanceliĝis kaj falis
teren.

--He! he!--ekkriis la caro, eltirante la akran pinton el la brusto de
Vulturo.

Enkuris la opriĉnikoj, tintante batalilojn.

--Kaptu ilin ambaŭ!--ordonis Ivano.

Kvazaŭ sovaĝa besto sin ĵetis Maluto sur Ringon, sed la hetmano
kun eksterordinara lerteco ekfrapis lin je la ventro, samtempe li
elŝiris per la mano fenestran kadron kaj forkuris en la ĝardenon.

--Ĉirkaŭgardu la ĝardenon! Kaptu la rabiston! ekmuĝegis Maluto,
volverampante pro doloro kaj per ambaŭ manoj tenante sian ventron.

Dume la opriĉnikoj levis Vulturon.

Ivano en sia nigra monaĥa mantelo, el sub kiu brilis la kiraso,
staris kun bastono en la tremanta mano, fiksante sian minacplenan
rigardon sur la vizaĝon de Vulturo. La teruritaj servistoj staris
kun brulantaj kandeloj en la manoj. Tra la disrompita fenestro estis
vidata la brulego. La antaŭurbo vekiĝis; malproksime jam sonis
tumulta sonorilo.

Vulturo staris, kuntirinte la brovojn, mallevinte la okulojn,
subtenata de opriĉnikoj; larĝaj sangaj makuloj kovris lian
ĉemizon.

Blindulo!--diris la caro:--diru, kiu vi estas kaj kion vi intencis
fari kontraŭ mi?

--Mi ĉion konfesos!--respondis Vulturo.--Mi deziris ŝteli
ŝlosilojn de via trezorejo kaj nenion plu mi intencis kontraŭ vi!

--Kiu vin alsendis? Kiu estas viaj kunuloj?

Vulturo sentime ekrigardis Ivanon.

--Via cara moŝto? Kiam mi estis juna, mia amata kanto estis: "ne
bruu, malluma kverka arbaro!" En ĉi tiu kanto la caro demandas la
bravan junulon-rabiston, kiu estas liaj kunuloj? Kaj la bravulo
respondas: kvarope ni estas, mia unua kunulo estas nokto malluma, mia
dua kunulo...

--Sufiĉe!--interrompis lin Maluto:--ni vidos, kion vi diros dum
perturmenta esploro! Ha, diablo!--daŭrigis li, atente rigardante
Vulturon,--kie mi jam vidis ĉi tiun vilan kapon?

Vulturo ridetis kaj profunde salutis Maluton.

--Jes, via moŝto, Maluto Skuràtoviĉ! Ni konatiĝis, se vi bonvolas
ekmemori, apud Malbenita Ŝlimakvo...

--Ĥomjàk!--interrompis lin Maluto, sin turnante al sia
ĉevalservisto:--prenu ĉi tiun maljunulon, interparolu kun li, petu
lin rakonti, por kio li bonvolis viziti lian caran moŝton? Mi tuj
mem venos en la turmentejon.

--Iru, maljunulaĉo!--diris Ĥomjàk, prenante Vulturon je kolumo: ni
iru kune, interparolu bone!

--Atendu!--diris Ivano: Maluto, gardu ĉi tiun maljunulon, por ke li
ne mortu dum perturmenta esploro. Por li mi elpensos modelan
ekzekuton, ekzekuton ankoraŭ ne aŭditan, neestintan, tian
ekzekuton, ke mi ekmirigos eĉ vin, patro paraklisiarĥo!

--Danku lian caran moŝton, vi, hundo!--puŝis Maluto Vulturon:--ne
venis ankoraŭ via tempo por morti. Sed viajn piedojn kaj manojn mi
tamen elartikigos ĉi tiun nokton!

Kaj kune kun Ĥomjàk li forkondukis la rabiston el la cara
dormoĉambro.

Dume Ringo, profitante la komunan konfuziĝon, transgrimpis la
ĝardenan palisaron kaj kuris al la placo, kie staris la malliberejo.
La placo estis dezerta: ĉiuj homoj sin direktis al la brulo.

Singarde glitante apud la mallibereja muro, Ringo puŝiĝis je io
mola kaj ekpalpis per la mano malvivan viron.

--Hetmano!--murmuretis al li la sama flavruĝa kantisto, kiu matene
renkontiĝis kun li:--la gardistojn mi mortigis! Tuj donu la
ŝlosilojn, ni malfermu la malliberejon kaj adiaŭ! Mi rapidas helpi
al la kamaradoj, kiuj rabas tie, kie brulas. Kie estas nia Vulturo?

--En la manoj de l' caro!--mallonge respondis Ringo:--ĉio pereis!
Kunigu la kamaradojn, kaj ni forkuru. Tss-ss: kiu iras?

--Mi iras!--respondis Dmiĉjo, alproksimiĝante.

--Forkuru, malsaĝulo! Rapidu! Ĉiuj forkuru el la antaŭurbo!
Kolektiĝu apud la malrekta kverko!

--Sed la princo?--malrapide demandis Dmiĉjo.

--Malsaĝulo! Ĉu vi ne aŭdas, ĉio pereis! Vulturon oni kaptis,
ŝlosilojn oni ne prenis!

--Ĉu la malliberejo estas fermita?

--Kompreneble! Kiu ĝin povis malfermi?

--Mi malfermis.

--Ne babilu, malsaĝulo! Por kio paroli sensencaĵon?

--Kia sensencaĵo? Mi venis kaj vidis, ke neniu gardas la
malliberejon, la gardisto kuŝas, disetendinte la krurojn. Mi
ekprovis, ĉu fortika estas la pordo, ekpuŝis ĝin per ŝultro, kaj
ĝin demetis de la maŝoj!

--Jen nia malsaĝulo!--ĝojigite ekkriis Ringo.--Prava estas la rusa
proverbo: malsaĝuloj subtenas la mondon. Kara mia malsaĝuleto,
permesu, ke mi vin kisu!

Kaj Ringo tutkore kisis Dmiĉjon, laŭ antikva rusa kutimo, je ĉiu
vango alterne, dum Dmiĉjo etendis al li ankaŭ siajn dikajn lipojn;
poste li tute trankvile viŝis sian vizaĝon por maniko.

--Nu, ni iru kune, karulo!--sin turnis Ringo al Dmiĉjo: kaj vi,
kamarado, restu ĉi tie. Se vi iun ekvidos, fajfu!

Ringo eniris malliberejan korton. Lin sekvis Dmiĉjo. En la interna
korto de la malliberejo ili renkontis ankoraŭ du sinsekvajn pordojn,
sed ĉi tiuj pordoj estis ankoraŭ malpli fortikaj kaj facile cedis
al heroaj brakoj de Dmiĉjo.

--Kara princo!--ekkriis Ringo, kiam li venis en la subteraĵon:
leviĝu!

Serèbrjanij pensis, ke oni venis konduki lin al la ekzekuto.

--Ĉu jam estas mateno?--li demandis: aŭ vi, Maluto, ne povas atendi
ĝis la tagiĝo?

--Princo, mi ne estas Maluto!--respondis Ringo.--Mi estas tiu, kiun
vi iam estis savinta de nepra morto. Leviĝu, princo. La tempo
urĝas. Leviĝu, mi vin elkondukos!

--Kiu vi estas?--siavice demandis la princo: mi ne rekonas la voĉon.

--Certe, via bojara moŝto, kiel vi povas memori min. Tamen leviĝu!
Ni devas rapidi!

Serèbrjanij ne respondis. Li pensis, ke tio estis unu el
ekzekutistoj, senditaj de Maluto, kiu intence mokis lin.

--Ĉu vi ne fidas al mi, princo?--ĉagrenite demandis Ringo.--Ĉu vi
forgesis la vilaĝon Medvedevka, la Malbenitan Ŝlimakvon? Mi estas
Ivaĉjo Ringo.

Ĝojo ekflamis en la koro de Serèbrjanij, li antaŭvidis liberecon
kaj vivon... Tuj ekaperis antaŭ liaj okuloj arbaroj kaj kampoj,
gloraj bataloj estontaj kaj, en aŭreolo de suno, hela bildo de
Heleno!..

Li jam estis leviĝonta kaj sekvonta Ringon, kiam li subite ekmemoris
la al la caro donitan ĵuron, kaj tuta lia sango alfluis al la koro.

--Mi ne povas foriri,--li diris.--Mi estis promesinta al la caro ne
malobei al li kaj atendi lian juĝon, kie ajn mi estus!

--Princo!--respondis Ringo mirigite: mi ne havas tempon disputi kun
vi! La kamaradoj atendas; ĉiu momento perdita povas valori niajn
kapojn, morgaŭ oni vin ekzekutos, nun ni havas ankoraŭ tempon,
leviĝu kaj sekvu min!

--Estas neeble!--malĝoje ripetis la princo: mi antaŭ krucifikso
ĵuris al la caro.

--Bojaro!--ekkriis Ringo, kaj lia voĉo ŝanĝiĝis pro kolero: ĉu
vi volas nin moki? Pro vi mi ekbruligis la antaŭurbon, pro vi mi
pereigis mian plej fidelan kamaradon, pro vi ni ĉiuj estas oferontaj
niajn kapojn, kaj vi ne volas eliri? Ĉu senutile ni venis ĉi tien?
Ĉu ni estas viaj arlekenoj? Mi ne permesos, ke oni tiel moku min!
Respondu lastfoje, ĉu vi konsentas eliri aŭ ne?

--Mi restas!--decidtone respondis la princo kaj kuŝiĝis sur
malsekan argilan plankon.

--Vi restas?--ripetis Ringo, kunpreminte la dentojn.--Ne, vi ne
restos! Dmiĉjo, prenu lin tuj!

Kaj sammomente la hetmano sin ĵetis sur la princon kaj kunligis lin
per sia zono, ŝtopinte ankaŭ lian buŝon.

--Nun provu disputi!--malice aldonis li.

Dmiĉjo levis la kunligitan princon kiel sakon kaj tute senpene,
kvazaŭ infanon, elportis lin el la malliberejo.

--Rapidu! Rapidu!--diris Ringo.

En unu strato ili renkontis opriĉnikojn.

--Kiun vi portas?--demandis ili.

--Burĝon vunditan dum brulo!--respondis Ringo.

Ĉe la eliro el la antaŭurbo gardisto ilin haltigis. Ili volis
preterpaŝi, gardisto malfermis la buŝon por ekkrii; Ringo ekfrapis
lin per rimenkuglo, kaj li falis senvoĉe. La rabistoj elportis la
princon Serèbrjanij sen pluaj malhelpaĵoj.



ĈAPITRO XXII.

Monaĥejo.


Ni lastfoje vidis Maksimon en pluva nokto forlasantan la Aleksandran
antaŭurbon. La vila Bujano bojis kaj saltis antaŭ li, ĝojante, ke ĝi
sukcesis sin deŝiri de la ĉeno.

Elirante el la gepatra domo, Maksimo ankoraŭ ne havis antaŭ si
difinitan celon. Li deziris nur ne partopreni plu la malamatan
vivmanieron de caraj favoratoj, ne vidi plu iliajn malĉastajn festenojn
kaj ĉiutagajn ekzekutojn. Forlasinte la teruran antaŭurbon, Maksimo
rezignacie sin donis al sia sorto. Komence li rapidigis la ĉevalon, por
ke ne povu lin atingi la patraj servistoj, kiujn certe sendos Maluto por
lin persekuti. Sed baldaŭ li sin direktis per flanka vojeto kaj
ekrajdis malrapide.

Ĉe la fino de la nokto fulmotondro ĉesis. La ĉielo ruĝiĝis sur la
horizonto, kaj Maksimo pli klare distingis la ĉirkaŭaĵon. Ĉe ambaŭ
flankoj de la vojo kreskis branĉriĉaj kverkoj alterne kun avelarboj.
Estis malvarmete; pluvgutoj falis de l' arboj sur la vojon. Baldaŭ
malgrandaj birdetoj ekflirtis kaj ekpepis en la verdaĵo, pego frapis la
sekan arbon, kaj pintoj de l' arboj oriĝis ĉe la leviĝanta suno. La
naturo pli kaj pli viviĝis, la ĉevalo paŝis pli vigle. Antaŭ Maksimo
disetendiĝis lia patrolando, la kara Ruslando, gaje li povus spiri meze
de ĝiaj liberaj spacoj, sed lian koron premegis sopiro, granda speciale
rusa sopiro! Lian kapon plenigis pensoj neklaraj pri lia kara forlasita
panjo, pri lia izoliteco, pri multo alia, kion li eĉ ne tute bone
konsciis, kaj pensoplena li ekkantis tirtonan kanton.

Bonegaj estas la kortuŝantaj rusaj kantoj! La vortoj, tute ne signifaj,
estas nur preteksto; ne per vortoj sed per sonoj estas esprimataj
profundaj, senlimaj sentoj!

Tiele Maksimo, rigardante la verdaĵon, la ĉielon, la tutan Dian
mondon, kantis pri sia malfeliĉa sorto, pri kara libereco, pri malluma
kverka arbaro. Li sin donis al sia ĉevalo, por ke ĝi portu lin en
fremdan landon, kie sen vento oni tremas, kie sen frosto estas
malvarmege. Li konfidis al la vento alporti lian saluton al la panjo. Li
prikantis ĉion, kion li havis antaŭ la okuloj, ĉion, kio venis en
lian kapon; sed la voĉo parolis pli klare ol la vortoj, kaj se oni
ekaŭdus ĉi tiun kanton, oni longe ne forgesus ĝin kaj de tempo al
tempo, en malĝojaj momentoj, oni ekmemorus ĝin...

Fine, kiam la sopiro pli kaj pli ekposedis Maksimon, li ordigis la
kondukilojn, surŝovis pli profunden sian ĉapon, ekfajfis, ekkriis kaj
ekgalopis kiel eble plej rapide.

Baldaŭ li ekvidis blankajn murojn de monaĥejo. La monaĥejo staris sur
deklivo de monteto, meze de kverka arbaro. Oraj kupoloj kaj ĉizitaj
krucoj akre konturiĝis sur la verdaĵo de l' kverkoj kaj sur la blua
ĉielo.

Maksimo renkontis taĉmenton da monaĥaj novicoj en kirasoj kaj kaskoj.
Ili rajdis malrapide kaj kantis la psalmon: "Mi ekamos Vin, Sinjoro, mia
Forto!" Ekaŭdinte la sanktajn vortojn, Maksimo haltigis la ĉevalon,
demetis sian ĉapon kaj faris signon de kruco.

Malgranda rivero fluis sub la monteto. Kelke da muelradoj bruadis tie.
Ĉe la bordo sin paŝtis dekkelkaj bovinoj.

Ĉirkaŭ la monaĥejo ĉio spiris tian pacon, ke la armita taĉmento
ŝajnis nenecesa. Eĉ la birdoj en la verdaĵo de l' kverkoj pepis
kvazaŭ intence mallaŭte, neniu vento movis la foliaĵon, kaj sole la
verdaj griloj, sin kaŝante en la herbo, senĉese ĉirpis. Kiu povus
pensi, ke malbonaj homoj rompus ĉi tiun silenton?

--Jen kie mi ripozos!--pensis Maksimo.--Post tiuj muroj mi pasigos kelke
da tagoj, ĝis kiam la patro ĉesos min persekuti. Mi pentefarante
konfesos al la abato mian tutan koron, eble li konsentos doni al mi
rifuĝejon por iom da tempo.

Maksimo ne eraris. La maljuna abato kun longa griza barbo, kun serena
vizaĝo, en kiu lumis plena indiferenteco pri mondaferoj, afable
akceptis lin. Du novicoj prenis lian lacan ĉevalon. La tria alportis
panon kaj lakton por la hundo. Ĉiuj gastame klopodis apud Maksimo. La
abato proponis al li iri tagmanĝi, sed Maksimo deziris antaŭe
pentofari.

La maljunulo ekrigardis lin per esploranta sed bonkora rigardo kaj, ne
dirinte unu vorton plu, li ekiris kun Maksimo tra la vasta korto al
malalta, unukupola preĝejo. Ili preteriris tombajn krucojn kaj longan
vicon da ĉeloj, ĉirkaŭitaj de florbedoj. La renkontataj de ili
monaĥoj silente salutis ilin. La ŝtonaj platoj, kiuj kovris la
tombojn, resonis ĉe la paŝoj de Maksimo; alta herbo kreskis inter la
platoj kaj duonekovris la surskribojn, plenajn je humilo. Ĉio memorigis
vantecon de la vivo, ĉio invitis al preĝo kaj medito. La preĝejo
staris meze de maljunaj kverkoj, kies centjaraj branĉoj preskaŭ kovris
la mallarĝajn glimajn fenestrojn de la preĝejo. Ĉe la eniro malvarmo
kaj mallumo ekkaptis ilin. Tra unu sola fenestro, malpli kovrita ol
aliaj, strabaj sunradioj falis sur la muran pentraĵon de la Lasta
Juĝo. Aliaj partoj de l' preĝejo ŝajnis pro tio ankoraŭ pli
mallumaj, nur tie kaj ĉi tie briletis arĝentaj globoj de lustroj,
arĝentaj kronoj, ornamantaj la sanktajn pentraĵojn, kaj
arĝentbroditaj krucoj kaj preĝoj sur nigra velura kovrilo, kuŝanta
sur la ĉerkoj de l' princoj Vorotinskij, fondintoj de la monaĥejo. La
oraj ornamaĵoj de la muro, apartiganta la altaron de la navo, kvazaŭ
karboj briletantaj sub la cindro, jen ekbrilis, jen ree mallumiĝis.
Odoris malsekeco kaj incenso. Iom post iom la okuloj de Maksimo
kutimiĝis al duonmallumo kaj distingis ankaŭ aliajn detalojn de la
preĝejo: super la ĉefa pordo de l' altaro pendis bildo de Sinjoro kun
ĉiuj Fortoj, kun keruboj kaj seruboj, kaj super ĝi la pentraĵo,
prezentanta dekses Sinjorajn festojn. La granda bildo de Ivano la
Baptisto prezentis lin kun flugiloj, tenantan sian dehakitan kapon sur
la plado. Sur la flankaj pordoj de l' altaro malbele kaj neartiste estis
pentritaj la parabolo pri migranta filo, la disputo inter vivo kaj morto
kaj la vojaĝo de l' animo peka kaj de l' animo virta. Ĉi tiuj
malĝojaj pentraĵoj forte impresis Maksimon: ree viviĝis en lia kapo
ĉiuj ideoj pri humiliĝo de l' animo, pri senescepta obeemo al patra
volo, ĉiuj tiuj ideoj, kiujn oni de frua infanaĝo penadis inspiri al
li. Li ekdubis, ĉu li estis prava, forlasinte la patron kontraŭ lia
volo? Sed la konscienco respondis al li, ke li estis prava, tamen, lia
animo ne estis tute trankvila. La pentraĵo pri la Lasta Juĝo plej
multe frapis lian imagon. Kiam la ombro de kverkaj folioj, movataj do
ekstera vento, tremetis sur la muro, kie pendis ĉi tiu pentraĵo,
ŝajnis al li, ke pekuloj kaj diabloj, havantaj normalan viran kreskon,
spiras kaj moviĝas...

Pia teruro plenigis lian koron. Li falis teren antaŭ la abato.

--Patro!--li ekkriis: sendube, mi estas granda pekulo!

--Preĝu!--kviete respondis la maljuna abato: grandega estas Dia
favorkoreco; pentofaru kaj vi ricevos helpon, mia filo!

Maksimo komencis la pentofaron. Lia voĉo tremis.

--Grandega estas mia krimo! Patro, aŭskultu! Mi eĉ timas eldiri;
malaperis mia amo al la caro, mia koro vokas min for de li!

La abato mirante ekrigardis Maksimon.

--Ne forpuŝu min, patro!--daŭrigis Maksimo: aŭskultu min ĝis la
fino. Longtempe mi batalis kontraŭ mi mem, ĉiam preĝante antaŭ la
sanktaj pentraĵoj. Mi zorge penadis trovi en mia koro amon al la caro,
sed ĝi malaperis!

--Mia filo!--diris la abato, plena je simpatio al la junulo: eble diabla
artifiko mallumigis vian spiriton; vi kalumnias vin mem. Estas neeble,
ke vi malamu la caron. Multajn grandajn krimulojn mi vidis antaŭ mi en
ĉi tiu preĝejo, preĝejajn ŝtelistojn, mortigintojn, sed neniam mi
vidis iun, kiu sin kulpigus pri malamo al la caro!

Maksimo paliĝis.

--Do, mi estas pli krima ol preĝeja ŝtelisto aŭ mortigisto!--li
ekkriis.--Patro, kion mi devas fari? Diru al mi, instruu min, mia animo
doloras!

La maljunulo rigardis la pentofarantan junulon kaj miris pli kaj pli.

La bela vizaĝo de Maksimo aperigis neniun kriman aŭ malvirtan trajton.
Tio estis vizaĝo modesta, plena je bonkoreco kune kun braveco, unu el
tiuj vizaĝoj, kiuj ĝis nun estas renkontataj inter Moskvo-rivero kaj
Volgo, en lokoj malproksimaj de la grandaj ŝoseoj, kien ankoraŭ ne
penetris pereiga influo de la grandaj urbegoj.

--Mia filo!--daŭrigis la abato: mi ne fidas al vi, mi ripetas, vi
kalumnias vin mem. Mi ne kredas, ke via koro vokas vin for de la caro.
Tio estas neebla. Pripensu vi mem; la caro estas por ni pli ol la patro,
kaj la Dian ordonon vi ja konas: honoru la gepatrojn... Diru al mi, mia
filo, ĉu vi plenumas ĉi tiun ordonon?

Maksimo silentis.

--Mia filo, diru, ĉu vi honoras vian patron?

--Ne!--apenaŭ aŭdeble diris Maksimo.

--Ne?--ripetis la abato kaj, postenirante, komencis signi sin kruce.

--Vi ne amas la caron? Vi ne honoras la patron? Do kiu vi estas?

--Mi estas... ŝanceliĝis la juna opriĉniko: mi estas Maksimo
Skuratov, filo de Skuratov Bjelskij.

--Filo de Maluto?

--Jes!--diris Maksimo kaj ekploregis.

La abato ne respondis. Malĝojega li staris antaŭ la terkuŝanta
Maksimo. Senmove rigardis ilin mallumaj vizaĝoj de l' sanktuloj. La
pekuloj sur la bildo de la Lasta Juĝo plende levis siajn brakojn al
ĉielo, sed ĉio silentis. La pacon de la preĝejo rompis nur ploregoj
de Maksimo, pepado de hirundoj sub tegmento kaj de tempo al tempo pli
laŭta vorto, kiun iafoje aŭdigis la abato, kiu senvoĉe preĝis.

--Mia filo!--fine diris la maljunulo: rakontu al mi ĉion laŭvice,
nenion kaŝante. Kiel komenciĝis via malamo al la caro?

Maksimo rakontis pri sia tuta vivo en la antaŭurbo, pri sia lasta
interparolo kun la patro kaj pri sia nokta forkuro.

Li rakontis malrapide, kun paŭzoj, meditante kaj penante memorigi al si
ĉion, por nenion forgesi kaj nenion kaŝi de sia konfesprenanto.

Fininte la rakonton, li mallevis la okulojn kaj longe ne kuraĝis
ekrigardi la abaton, atendante lian verdikton.

--Ĉu vi ĉion rakontis, mia filo?--demandis la abato: ĉu ne ŝarĝas
ankoraŭ io vian animon? Eble vi intencis ion kontraŭ la caro? Eble vi
volis entrepreni ion kontraŭ nia sankta patrolando?

La okuloj de Maksimo ekbrilis.

--Patro, prefere mi konsentus, ke oni forhaku mian kapon, ol mi permesus
al mi atenci ion kontraŭ la patrolando! Mi estas kulpa pri malamo al la
caro, sed ne pri perfido!

La abato kovris lian kapon per epitraĥilo[81].

--"Estas purigata Dia sklavo Maksimo!"--li diris: "Estas pardonataj liaj
pekoj volaj kaj nevolaj..."

Dolĉa sento plenigis la animon de Maksimo.

--Mia filo,--aldonis la abato: via konfeso purigis vin. La sankta
preĝejo ne kulpigas vin pri tio, ke vi forlasis la antaŭurbon. Ĉiu
povas kaj devas eviti la tenton. Sed timu obei al delogado de l'
malamiko de homaro. Timu imiti princon Kurbskij, altrangan rusan
bojaron, kiu fariĝis nun amiko de diablo! Dio kompatema, pro niaj
grandegaj pekoj, sendis al ni malfacilan tempon. Nia homa vanteco ne
estas inda prijuĝi la nekompreneblan Providencon. Kiam Dio sendas al ni
malsaton aŭ malsanon, kio restas al ni, ol preĝi kaj rezignacii antaŭ
Lia sankta volo? Same okazas nuntempe. Super ni staras terura caro,
kruelega caro. Ni ne scias, pro kio li nin pereigas kaj ekzekutas, sed
ni scias, ke li estas sendito de Dio, kaj ni respektas en lia persono ne
la caron Ivanon, sed la volon de Dio, lin sendinta. Ekmemoru la
profetaĵon: "Se la homoj kontentigos Dion, Dio donos al ili bonan caron
kaj juĝiston kaj ĉian feliĉon; se ili pekos antaŭ Dio, Li donos al
ili malbonan caron kaj juĝiston kaj ĉian malfeliĉon". Restu ĉe ni,
mia filo, vivu kun ni. Kiam vi foriros, mi mem kaj nia frataro preĝos
por vi, ke Dio helpu al vi ĉie, kien vi iros! Kaj nun,--bonkore
daŭrigis la abato, demetante la epitraĥilon: nun iru tagmanĝi! Post
nutraĵo porspirita ni ne forpuŝu nutraĵon porkorpan. Ni havas
grandajn ezokojn, bonegajn karasojn; manĝu nian kazeon, trinku nian
mieltrinkaĵon frangolan je la sano de nia caro kaj de nia sankta
ĉefepiskopo.

Kaj, amike interparolante, ili iris en la manĝoĉambron.



ĈAPITRO XXIII.

La vojo.


Pace kaj unutone pasis la vivo en la monaĥejo.

Dum libertempo monaĥoj ŝirkolektis herbojn kaj preparis sanigajn
miksaĵojn. Aliaj pentris, eltranĉis el cipresligno krucojn kaj
sanktajn figurojn, kolorigis kaj origis lignajn vazojn.

Maksimo ekamis la bonajn monaĥojn. Tute nerimarkite pasis lia tempo.
Sed post unu semajno li tamen decidis forveturi. Ankoraŭ en la
antaŭurbo Maksimo estis aŭdinta pri novaj atakoj de tataroj kontraŭ
Rjazanlando kaj tiam li estis dezirinta militiri kontraŭ la malamikoj
kun Rjazana armeo. Kiam li sciigis ĉi tion al la abato, la maljunulo
ĉagreniĝis:

--Por kio vi forveturas, filo?--li diris.--Ni ĉiuj vin amas, ni estas
alkutimintaj al vi. Eble, Dia beno vin vizitos, kaj vi restos ĉe ni por
ĉiam! Ne, Maksimo, ne forlasu nin.

--Estas neeble, patro! Jam de longe mia sorto vokas min en malproksimon!
Jam de longe mi aŭdas fajfadon de tatara pafarko, iafoje eĉ ŝajnas
al mi, kvazaŭ sago preterflugas super mia kapo. Jen kio forlogas min!

La abato plu ne detenis Maksimon, li aranĝis porvojaĝan diservon por
li, benis la junulon, kaj la tuta frataro malĝoje adiaŭis lin.

Kaj denove Maksimo galopas meze de verda arbaro! Kiel antaŭe, Bujano
saltas antaŭ la ĉevalo kaj gaje rigardas sian mastron. Subite la hundo
ekbojis kaj sin ĵetis antaŭen. Maksimo jam ekkaptis sian sabron,
atendante nebonan renkontiĝon, sed el post la vojkurbiĝo ekaperis
rajdanto en flava kaftano kun nigra dukapa aglo, brodita surbruste.

La rajdanto trotis, gaje fajfante kaj tenante sur multkolora ganto
blankan falkon en kapuĉo kaj kun malgrandaj sonoriletoj.

Maksimo rekonis la caran falkgardiston.

--Trifono!--li vokis lin.

--Maksimo Gregòrjeviĉ!--gaje ekkriis Trifono:--bonan tagon! Kiel vi
fartas? Jen kie vi estas! Kaj ni en la antaŭurbo supozis, ke vi
forveturis ien malproksimen! Kiel multe koleris via patro! Dio gardu!
Terure estis vidi! Kaj multon ankoraŭ oni rakontas pri via patro, pri
la kronprinco kaj pri princo Serèbrjanij! Ni ne scias, al kiu kredi.
Nu, dank' al Dio, vi revenas, Maksimo Gregòrjeviĉ! Kiel multe ĝojos
via patrino!

Maksimo estis tre malkontenta pri ĉi tiu renkonto. Sed Trifono estis
bona homo kaj sciis silenti, kiam ĝi estis necesa. Maksimo demandis
lin, de kiam li forestas el la antaŭurbo?

--Jam de ĉirkaŭ unu semajno. Dum la cara ĉaso Adrahàn
forflugis!--respondis Trifono, montrante sian falkon.--Cetere vi nenion
scias, Maksimo Gregòrjeviĉ? Multe mi timis, kiam la caro koleris
kontraŭ mi! Kompatis min Dio Favorkora kaj la sankta martiro Trifono,
mia patrono: miraklo okazis!

La servisto demetis la ĉapon kaj faris signon de kruco.

--Aŭskultu, Maksimo Gregòrjeviĉ! Antaŭ unu semajno la caro aranĝis
perfalkan ĉason! Du fojojn li sendadis Adrahàn'n, sed la trian fojon
Adrahàn kvazaŭ freneziĝis, komencis frapi la falkojn, faligis
Smiŝljaj'n kaj Kruĵòk'n kaj mem forflugis. Antaŭ ol oni havis tempon
kalkuli ĝis deko, ĝi jam malaperis el niaj okuloj. Mi ekgalopis post
ĝi, sed vane. Ĝi tute malaperis. La ĉeffalkgardisto sciigis al la
caro la malaperon de Adrahàn. La caro min vokis kaj severe ordonis
trovi la falkon kaj promesis min rekompenci, se mi ĝin trovos, kaj
forhaki mian kapon, se mi ne trovos. Kion fari? Lia cara moŝto ne
ŝatas ŝercojn. Mi ekgalopis, mi dum ses tagoj vane penadis trovi
Adrahàn'n, mi jam sentis ĉirkaŭ la kolo, ke baldaŭ mi restos sen
kapo... Mi ekploris, longe ploris kaj fine ekdormis en arbaro. En sonĝo
mi vidas strangan brilon en la arbaro kaj aŭdas sonon de
sonoriletoj.--Sonoriletoj de Adrahàn!--mi diris al mi mem. Jen mi vidas
blankan ĉevalon kun juna rajdanto, tute radianta, kaj en lia mano--mian
Adrahàn'n--"Trifono!" diris la rajdanto: "ĉi tie ne serĉu Adrahàn'n.
Leviĝu, iru al Moskvo, trovu lokon, nomatan Làzarevo, tie sur pino
sidas via Adrahàn". Mi vekiĝis kaj tuj komprenis, ke la rajdanto estis
neniu alia ol la sankta martiro Trifono. Mi galopis al Moskvo. Kaj ĉu
vi volas kredi, Maksimo Gregòrjeviĉ? Veninte en Làzarevon, mi vidas:
staras granda pino kaj sur la branĉo sidas Adrahàn, kiel estis dirinta
mia patrono!

La voĉo de l' falkgardisto tremis, grandaj larmaj gutoj ruliĝis el
liaj okuloj.

--Maksimo Gregòrjeviĉ,--aldonis li, viŝante la larmojn: se mi eĉ
perdos mian tutan havon, se mi eĉ mem fariĝos sklavo, tamen mi nepre
konstruos preĝejeton de Sankta Trifono. Tie mi konstruos, kie mi trovis
la falkon. Kaj en la preĝejeto estos pentraĵo de la sanktulo, tia,
kiel mi lin sonĝis: sur blanka ĉevalo, kun alte levita brako kaj kun
blanka falko sur la mano. Mi ordonos al miaj filoj kaj nepoj honori la
sanktan Trifonon, preĝi al li, starigi por li kolorajn kandelojn, ĉar
li ne deziris min pereigi, ĉar li savis min de l' eŝafodo. Jen,
rigardu,--li daŭrigis, montrante la falkon: jen Adrahàn, tute sana!
Nu, atendu, mi demetos vian kapuĉeton! Kial vi krias? Vi volas flugi?
Ne, karulo, atendu! Vi sufiĉe estis fluganta, nun mi vin ne ellasos!

Kaj Trifono incitetis la falkon per fingro.

--Jen, kia malbonulo! Kaptas la fingron! Kiel ĝi krias! Almenaŭ
verston de ĉi tie oni povas ĝin aŭdi!

La rakonto de Trifono kortuŝis Maksimon.

--Prenu ankaŭ mian donacon!--li diris, ĵetante plenmanon da oraj
moneroj en la ĉapon de Trifono.--Jen mia tuta mono; mi ĝin ne bezonas,
kaj vi multon ankoraŭ bezonas da mono por konstrui la preĝejeton!

--Dio benu vin, Maksimo Gregòrjeviĉ! Kun via mono mi konstruos ne nur
preĝejeton, sed grandan preĝejon. Kiam mi estos en la antaŭurbo, mi
preĝos por vi kaj prenos hostion por via sano. Eterne mi estos via
servisto, Maksimo Gregòrjeviĉ! Ordonu, kion vi volas!

--Aŭskultu, Trifono. Faru al mi ne tro malfacilan servon! Kiam vi venos
en la antaŭurbon, al neniu rakontu, ke vi min estas renkontinta. Kaj
post tri tagoj iru al mia patrino kaj diru al ŝi, kaj nur al ŝi sola,
tiel ke neniu aŭdu, ke ŝia filo, dank' al Dio, estas sana kaj sendas
al ŝi saluton.

--Nenion plu, Maksimo Gregòrjeviĉ?

--Aŭskultu ankoraŭ, Trifono! Mi forveturas malproksimen. Eble, mi ne
baldaŭ revenos. Se vi povas, venu de tempo al tempo al mia patrino kaj
diru al ŝi ĉiun fojon: "mi aŭdis, ke via filo, dank' al Dio, estas
sana,--vi ne ploru pri li!" Se ŝi demandos, de kiu vi aŭdis tion, vi
respondu:--mi aŭdis de Moskvaj homoj, kaj ili aŭdis de aliaj
homoj,--kaj kiu estas la homoj, ne rakontu, por ke oni min ne trovu, por
ke nur sciu la kara panjo, ke mi estas sana!

--Maksimo Gregòrjeviĉ, ĉu vi ne revenos la antaŭurbon?

--Dio scias! Sed vi al neniu rakontu, ke vi min estis vidinta!

--Fidu al mi, Maksimo Gregòrjeviĉ: mi al neniu rakontos. Sed se vi
forveturas malproksimen, mi ne prenos vian monon. Dio punos min!

--Por kio mi bezonas la monon? Ĉu ne ekzistas bonaj kristanoj?

--Ne, ne, Maksimo Gregòrjeviĉ, mi ne povas preni! Se vi estus
revenanta hejmen, ĝi estus alia afero. Por kio do mi prirabos vin,
kvazaŭ apudvoja rabisto? Ne, ne, se vi eĉ min mortigos, mi ne prenos!

Maksimo levis la ŝultrojn kaj prenis el la ĉapo kelkajn ormonerojn.

--Se vi ne prenos,--li diris:--prenos iu alia, sed mi ĝin ne bezonas!

Li adiaŭis Trifonon kaj ekgalopis.

La suno jam subiris. La longaj ombroj de l' arboj fariĝis ĉiam pli
longaj kaj kovris la kampojn. Apud Maksimo rajdis lia propra ombro,
kvazaŭ malluma grandegulo. Ĝi jen kuris sur la herbo, jen rampis sur
la arbojn. Bujano montriĝis kvazaŭ sorĉa besto. Iom post iom la
ombroj de Bujano, de la ĉevalo kaj de Maksimo malaperis sur la herbo
kaj sur la arboj; venis krepusko; nebulo kuŝiĝis tien kaj ĉi tien;
vesperaj skaraboj leviĝis super la tero kaj zumante flugadis en aero.
La luno aperis el super la arbaro; sur la mallumiĝanta ĉielo steloj
ekbrilis; antaŭe kuŝis senlima, kvazaŭ arĝenta kampo.

Ho, mia patrolando! Pli ol unu fojon ankaŭ mi vespere aŭ nokte
trarajdis vian dezerton! Kviete paŝis la ĉevalo, ripozante post la
taga varmego kun ĝiaj tabanoj; varmeta vento disportis odoron de
floroj, de freŝa fojno, kaj tiel dolĉe estis al mi, tiel malĝoje,
tiel multe mi pensis pri la pasinta tempo, tiel multe mi revis pri la
estonteco! Bone, bonege ĝi estas rajdi vespere tra dezertaj lokoj, tra
arbaroj, tra kampoj,--malrapide rajdi, malstreĉante la kondukilojn kaj
pensoplene rigardante la stelojn...

Jam pli ol unu horon rajdis Maksimo... Subite Bujano levis la buŝegon
kaj komencis svingi per la vosto. La vento alportis odoron de fumo.
Maksimo ekmemoris, ke estas tempo serĉi rifuĝejon por pasigi la
nokton, kaj rapidigis sian ĉevalon. Baldaŭ li ekvidis mizeran dometon
tute kurbiĝintan. La kamentubo forestis, la fumo eliris rekte el la
tegmento. En malgranda fenestro briletis fajro. Interne iu kantis
unutone. Maksimo alproksimiĝis al fenestro. Li ekvidis en la dometo
ĉiujn apartenaĵojn de malriĉa familio. Brulanta keno lumigis la
kuirejan ilaron, ĉio estis malnova, malbona. De super la plafono pendis
fleksebla stango, sur kies ekstremaĵo balanciĝis lulilo. Virino
ĉirkaŭ tridekjara, pala, malsana, balancis lulilon kaj mallaŭte
kantis. Apude sidis viro kun maldensa barbo, plektante bastŝuon. Du
malgrandaj infanoj rampis ĉe iliaj piedoj.

Ekŝajnis al Maksimo, ke en sia kanto la virino nomas lian patron.
Komence li pensis, ke li eraris, sed baldaŭ li tute klare ekaŭdis la
nomon de Maluto Skuratov. Plena je miro, li komencis aŭskulti.

  Dormu, dormu, mia kara,
  Dume daŭras malĝojego,
  Malfeliĉo nia daŭras,
  Dormu, dormu, infaneto,
      Dormu!
  Baldaŭ ĉesos nia malfeliĉo,
  Baldaŭ igos Car' forhaki al la hundo,
  Al malbona hund' Skuratov lian kapon.
  Dormu, dormu, infaneto,
      Dormu!

La tuta sango de Maksimo alfluis al lia koro. Li desaltis de la
ĉevalo kaj alligis ĝin al plektobaro.

La virino daŭrigis:

  Ĉar Maluto hundo malbonega
  Li sufokis sanktan la Filipon,
  La maljunan nian episkopon[82].
  Dormu, dormu, infaneto,
      Dormu!

Maksimo ne povis plu elteni kaj puŝis la pordon per piedo.

Vidante la riĉajn vestojn kaj la oran sabron de l' opriĉniko, la
gemastroj ektimis.

--Kiu vi estas?--demandis Maksimo.

--Via moŝto!--balbutis la vilaĝano tremante kaj salutante: ne koleru,
via moŝto! Mi estas Fedoto, kaj mian edzinon, jen ŝin, ne koleru, via
moŝto! oni ŝin nomas Mario.

--Per kio vi vivas, bonaj homoj?

--Ni senŝeligas tiliojn kaj plektas bastŝuojn; ankaŭ ni faras
kriblilojn kaj ĉion ni vendas al pretervojaĝantaj komercistoj.

--Kredeble, ne multe da vojaĝantoj estas tie ĉi?

--Malmulte, via moŝto, tute malmulte! Iafoje ni nenion havas eĉ por
manĝi. Oni povas morti ĉi tie pro malsato kaj malvarmo. Ĉevalon ni ne
havas por vendi la produktaĵojn en la urbo: antaŭ pli ol unu jaro
lupoj ĝin formanĝis.

Maksimo rigardis la mizerulojn kun kompato kaj elŝutis sian tutan monon
sur la tablon.

--Dio helpu vin, bonaj homoj!--li diris kaj volis eliri.

La geedzoj falis teren antaŭ la gasto.

--Diru, karulo, kiu vi estas? Por kiu ni preĝos Dion?

--Preĝu ne por mi, preĝu por Maluto Skuratov. Diru, mi petas, ĉu
estas proksime de ĉi tie la vojo al Rjazanjo?

--Jen ĝi estas, la vojo al Rjazanjo, karulo nia, falko nia kara. Nia
dometo staras ĉe la vojkruciĝo: rekte estas vojo al Muromo,
maldekstre--al Vladimiro kaj dekstre--al Rjazanjo. Sed ne risku vojaĝi
nun, karulo, la tempo estas malbonega: multe oni rabas ĉi tie. Hieraŭ
oni prirabis grandan veturilaron, ŝarĝitan per vino. Kaj krom tio, mi
aŭdis, ree ekaperis tataroj. Dormu ĉe ni la nokton, karulo, patro nia,
falketo kara nia. Dio gardu vin, ĉu oni scias, kie okazos malfeliĉo?

Sed Maksimo ne volis resti en la domo, kie antaŭ nelonge estis
malbenata lia patro. Li esperis trovi alian lokon por pasigi la nokton.

--Karulo!--kriis al li la gevilaĝanoj, kiam li jam ree trotis laŭlonge
de la vojo: revenu, karulo, kredu al ni, estas danĝere! Vi povas perei
nokte sur tiu vojo!

Sed Maksimo ne obeis, li trotis kaj trotis. Post duono da horo subite
Bujano sin ĵetis al malluma arbetaro kaj komencis boji tiel furioze,
tiel persiste, kvazaŭ ĝi flaris kaŝitan malamikon. Vane penis Maksimo
per fajfo ĝin revoki. Bujano bojis al la arbetaro, revenis al Maksimo
kun starigita harego kaj ree sin ĵetis al la arbetaro.

Tio tedis Maksimon. Li eligis la sabron kaj ekrajdis al la arbetaro.
Kelkaj viroj kun levitaj bastonegoj elsaltis renkonte al li, kaj iu per
raŭka voĉo ordonis:

--For de la ĉevalo!

--Jen, ricevu!--respondis Maksimo, ekfrapante la plej proksime
starantan viron.

La rabisto ekŝanceliĝis.

Maksimo estis fraponta la duan fojon, sed lia sabro kunpuŝiĝis kun
levita bastonego de alia rabisto kaj disrompiĝis.

--He, he, rigardu lian ilaron! Li estas opriĉniko. Prenu lin
vivantan!--ekkriis la sama voĉo.

--Jes, sendube, opriĉniko!--ekkrietis la alia,--jen estos amuziĝo
por ni ĉiuj, kamaradoj!

--Vi, Ĥlopko, ĉiam ŝatas amuziĝon.

Kaj sammomente ĉiuj sin ĵetis al Maksimo kaj forprenis lin de sur
la ĉevalo.



ĈAPITRO XXIV.

Ribelo de la rabistoj.


Unu verston kaj duonon de la loko, kie estis atakita Maksimo, aroj da
armitaj viroj sidis ĉirkaŭ malfermitaj bareloj da vino. Pokaloj kaj
bastaj ĉerpiloj estis transdonataj de unu al alia. Lignofajroj lumigis
maldelikatajn vizaĝojn, longe ne kombitajn barbojn kaj ĉiuspecajn
vestojn. Tie estis niaj konatuloj: Anĉjo, Vasĉjo, la flavruĝa
kantisto; forestis nur la maljuna Vulturo. Pli ol unu fojon la rabistoj
rememoris lin dum festeno!

--Ha!--parolis iu: kio estas nun al nia kara Vulturo?

--Kio estas? Konata afero,--respondis alia: oni turmentegas lin per tiu
aŭ alia maniero...

--Mi estas certa, li ne perfidos, ne, ne perfidos: nenion oni ekscios de
li.

--Certe ne, ne tia homo! Li ne perfidos, se eĉ oni lin dispecigos!

--Kompatinda nia grizbarbulo! Mi ne komprenas la hetmanon: kiel li mem
povis forkuri, lasinte al ili la maljunulon?

--Jes, ĉu Ringo estas hetmano? Ĉu hetmano tiel faras, kiel li: pereigi
la kamaradon por savi ian princon?

--Onidire, la princo estas lia amiko. Jen ili ree sidas kune en la
tendo! Silentu pri la princo; se la hetmano aŭdos, gardu vin Dio!

--Ĉu mi timas, he? Li aŭdu! Mi diros al li rekte en la okulojn, ke li
ne estas vera hetmano. Vulturo--jen kiu estus vera hetmano! La maljunulo
malhelpis Ringon kvazaŭ katarakto en okulo, tial li intence lin
pereigis!

--Verŝajne, bravuloj, li efektive intence perfidis Vulturon!

Malklara murmureto trakuris la rabistaron.

--Intence, sendube, intence!--parolis multaj el la aro.

--Kiu estas tiu princo?--demandis iu.--Por kio li kuntrenas lin? Ĉu la
hetmano esperas ricevi reaĉetpagon por li?

--Ne, kian reaĉetpagon!--respondis la flavruĝa kantisto.--La princon
ofendis nia caro, volis lin ekzekuti, do la princo forkuris de la caro
al ni; li diris: mi mem alkondukos vin, karuloj, en la antaŭurbon, mi
bone scias, kie kuŝas la cara trezoro. Ĉiujn opriĉnikojn ni
mortigos,--tiel li diris, la princo!--kaj la trezoron ni forportos kaj
interdividos.

--Jen kio! Do kial li ne kondukas nin? Jam tri tagojn ni restas ĉi tie
senutile!

--Kial? Tute simple, ĉar la hetmano estas vera virinaĉo!

--Ne, ne, ne mensogu, Ringo ne estas virinaĉo.

--Se ne virinaĉo, tiam io pli malbona...

--Kredeble, li nin trompas.

--Ŝajne,--aldonis ankoraŭ iu: li volas la caran trezoron proprigi al
si mem, kaj ni restos sen ĉio...

--Jes, jes, Ringo volas perfidi nin, same kiel li perfidis Vulturon!

--Nu, ni ne estas trompeblaj senpune!

--Kaj rigardu, li ja ne volas liberigi la maljunulon!

--Lasu lin! Al la diablo! Ni mem liberigos Vulturon!

--Sen lia helpo ni prenos la caran trezoron: la princo devas nin
konduki!

--Nun ni havas ĝustan tempon: la caro estas en pilgrimado, en la
antaŭurbo ne restis eĉ duono da opriĉnikoj.

--Ni forbruligos la antaŭurbon!

--Ni mortigos ĉiujn opriĉnikojn!

--For Ringon! La princo nin konduku!

--La princo nin konduku, la princo!--aŭdiĝis de ĉiuflanke.

Simile je tondro ruliĝis ĉi tiuj vortoj de grupo al grupo, atingis la
plej malproksimajn fajrujojn, kaj ĉio leviĝis, ĉio ekbolis, kaj ĉiuj
ĉirkaŭis la tendon, kie la princo Serèbrjanij kun Ringo vivege
interparolis.

--Ĉu vi volas aŭ ne,--parolis la hetmano: ĉu vi koleras aŭ ne,--mi
vin ne lasos. Ne pro tio mi vin savis el malliberejo, ke vi metu vian
kapon sur eŝafodon.

--Nur mi mem povas decidi tion!--respondis la princo nekontente.--Por
kio vi min savis el malliberejo, se mi nun ree estas en malliberejo?

--Kara princo, la tempoj aliiĝas! La caro povas alipensi, la caro povas
morti,--ĉio povas okazi,--tiam iru al ĉiuj kvar flankoj! Kion
fari?--li aldonis, vidante, ke la princo ĉiam pli kaj pli
koleras:--kredeble la sorto al vi destinis vivi ankoraŭ iom da tempo en
nia mondo. Vi estas homo tre obstina, sed mi ankaŭ ne cedos ĉi-tiun
fojon, jes, kara princo!

En la sama momento la voĉoj de la rabistoj ekaŭdiĝis apud ilia tendo.

--En la antaŭurbon, en la antaŭurbon! kriegis ebriaj rabistoj.

--Ni sendos ruĝan anseron[83] al la antaŭurbo!

--Ni sendos la tutan aron da anseroj!

--Ni iru liberigi Vulturon!

--Ni liberigu la avon!

--Ni prenu barelojn da vino el subteraĵo!

--Ni prenu la oron!

--Ĉiujn opriĉnikojn ni mortigu!

--Ĉiujn loĝantojn de l' antaŭurbo!

--Kie estas la princo? Li nin konduku!

--Li konduku, li konduku!..

--Se li ne volas, pendigu lin sur tremolon!

--Sur tremolon, sur tremolon...

--Kaj ankaŭ Ringon! Ringon sur tremolon!

Ringo salte leviĝis.

--Jen kion ili entreprenas!--li ekkriis:--mi de longe aŭdas tumulton,
sed mi ne sciis la kaŭzon. Eĉ diablo nun ilin ne haltigos. Nu, kara
princo, nenio estas farebla, vi venkis: mi plu ne detenos vin, liberulo
iras, kien li deziras! Eliru al ili, diru, ke vi konsentas konduki ilin
en la antaŭurbon!

La princo ekflamis.

--Mi... ilin konduki en la antaŭurbon?--li diris.--Prefere mi estos
dispecigita de ili.

--Nu, princo, ŝajnigu vian konsenton. Vi vidas, ili estas ebriaj,
morgaŭ oni povos paroli kun ili!

--Princo!--kriegis la aro: oni vin vokas, eliru!

--Eliru do, princo!--insistis Ringo: estos pli malbone, se ili venos en
la tendon!

--Bone!--diris la princo, elirante el la tendo: ni rigardu, kiel ili min
devigos konduki ilin en la antaŭurbon.

--Ha, ha!--kriegis la rabistoj: li venas, venas!

--Konduku nin en la antaŭurbon!

--Estu nia hetmano, alie ni pendigos vin!

--Jes, jes,--estu hetmano!

--Ni salutas vin!--vokis aliaj; estu hetmano, alie vi estos pendigita!

--Pendigita, je Dio, pendigita!

Ringo, kiu konis la flameman karakteron de l' princo, ankaŭ eliris.

--Kion vi faras, kamaradoj?--li sin turnis al la aro: ŝajne, vi perdis
la saĝon? La princo alkondukos vin, kien vi volas, morgaŭ frumatene
alkondukos, kaj nun donu al lia moŝto ripozon, kaj vi ankaŭ kuŝiĝu,
sufiĉe jam vi amuziĝis!

--Kial vi nin admonas?--kriis iuj: ĉu vi estas nia hetmano?

--Vi aŭdas, kamaradoj? Li ne volas cedi la hetmanan rangon!

--Sur tremolon!

--Sur tremolon! Tuj sur tremolon!

Ringo vidis sin ĉirkaŭita de malamikoj.

--He, vi, malsaĝuloj, malsaĝuloj!--li ekkriis.--Ĉu mi ŝatas vian
hetmanan rangon? Elektu, kiun vi deziras, kaj mi mem rifuzas, jes,
rifuzas. Kaj mi kraĉas sur vin, fi, fi...

--Bone!--kriis iu.

--Bonege li parolas!--aldonis alia.

--Jes, mi kraĉas sur vin!--daŭrigis Ringo.--Ĉu mi ne trovos tiajn,
kiel vi? Kia honoro--esti via hetmano! Se mi deziros, mi iros al Volgo,
kaj tie mi havos multe da pli bonaj kamaradoj!

--Ne, karulo, lasu ĉi tiujn parolojn! Ni permesos al vi nenien iri,
ĉar vi vendos nin same, kiel vi vendis Vulturon!

--Ni ne permesos, restu kun ni, obeu al la nova hetmano.

Sovaĝaj krioj surdigis la voĉon de Ringo.

Rabisto altkreska aliris la princon Serèbrjanij kun pokalo en la mano.

--Patro!--li diris, frapante lin per sia grandega mano je la
ŝultro:--vi nun vendis vian kapon, vi fariĝis nia parenco, do ni
trinku kune, kaj ni kisu unu la alian!

Dio scias, kion farus la princo! Eble, li faligus la pokalon kaj la
ebriigita aro lin dispecigus... Sed, feliĉe, nova kriado atentigis
ĉiujn.

--Rigardu, rigardu!--eksonis en la aro: oni kaptis opriĉnikon!
Opriĉnikon! Rigardu, rigardu!

El la arbaro venis kelkaj viroj en disŝiritaj vestoj kun bastonegoj
surŝultre. Ili kondukis la kunligitan Maksimon. La rabisto, kiun li
estis vundinta per sabrobato, rajdis lian ĉevalon. Antaŭe iris
Ĥlopko, fajfante kaj dancante. La vundita Rujano sin trenis malantaŭe.

Ĥlopko kantis, kunfrapadis la manojn, falis surdorsen kaj ruliĝis
kvazaŭ ringego.

Lin ekvidinte, la flavruĝa kantisto ne povis sin deteni, ekkaptis
balalajkon[37] kaj ankaŭ ekdancis antaŭ Maksimo.

--Jen, diabloj,--diris Ringo al Serèbrjanij.--Vi tuj vidos, ili ne
simple mortigos la opriĉnikon, ili lin turmentegos ĝis la morto. Mi
konas ilin ambaŭ: se ili sin enmiksis en la aferon, atendu nenion bonan
por la junulo!

Efektive, la kapto de l' opriĉniko estis vera festo por la tuta bando.
Ili volis venĝi al la kaptito ĉion, kion ili elsuferis de liaj
kamaradoj.

Kelkaj viroj kun bestaj vizaĝoj tuj komencis prepari ĉion por lia
ekzekuto.

Kvar stangojn oni enbatis en la teron, al ili oni fiksis horizontalajn
bastonojn, kaj oni komencis brulruĝigi najlojn.

Maksimo tute trankvile observis ĉi tion. Li ne timis turmentegon kaj
morton; nur tio malĝojigis lin, ke li devis morti sen glavo, kun
ŝnurligitaj brakoj, ke li ne aŭdos antaŭ la morto militkriojn, nek
blekojn de ĉevaloj, nenion, krom vulgaraj kantoj kaj ebria ridego de
siaj turmentantoj...

--La koro trompis min!--li pensis: mi ne atendis por mi tian morton.
Estu la volo Dia!

Subite li ekvidis la princon Serèbrjanij, rekonis lin kaj volis iri al
li. Sed la flavruĝa kantisto ekkaptis lin je kolumo.

--La lito estas preta!--li diris: demetu la kaftanon kaj enlitiĝu!

--Malligu miajn brakojn!--petis Maksimo: mi ne povas fari signon de
kruco.

Ĥlopko distranĉis la ŝnuron sur liaj brakoj.

--Preĝu, sed ne tro longe!--li ordonis, kaj kiam Maksimo finis la
preĝon, Ĥlopko kaj la flavruĝulo deŝiris de li la vestojn kaj
komencis jam alligi liajn brakojn kaj krurojn al la stangoj.

Tiam la princo Serèbrjanij elpaŝis antaŭen.

--Kamaradoj!--li ekkriis per la voĉo, uzata dum militservo: aŭskultu!

Kaj liaj laŭtaj vortoj eksonoris en la aro kaj malgraŭ la bruego estis
aŭdataj de plej malproksime starantaj rabistoj.

--Aŭskultu!--daŭrigis la princo.--Ĉu vi deziras ĉiuj, ke mi estu via
estro? Eble, kelkaj el vi tion ne deziras?

--He, he,--aŭdiĝis ies voĉo: kredeble, vi jam volas rifuzi?

--Princo, ne ŝercu kun ni!

--Foje elektita, estu hetmano!

--Akceptu la honoron dume oni vin ne pendigis.

--Donu al mi hetmanan ĉekanon!--diris Serèbrjanij.

--Bone!--ekkriis la rabistoj: jen kio estas bona!

Oni donis al la princo la ĉekanon de Ringo.

La princo venis rekte al la flavruĝa kantisto.

--Malligu la opriĉnikon!--ordonis li per severega voĉo.

La flavruĝulo ekrigardis lin grandmire.

--Malligu tuj!--ripetis Serèbrjanij per la sama voĉo.

--Jen, kion vi volas!--respondis la ruĝulo: eble, vi estas lia kunulo?
Nu, nu, ekpalpu, ĉu via propra kapo bone sidas sur la ŝultroj?

--Kanajlo!--ekkriis la princo: ne kuraĝu disputi, kiam la hetmano
ordonas!

Kaj, svinginte sian ĉekanon, li dishakis lian kranion.

La flavruĝulo falis teren senviva.

Ĉi tiu ago konfuzis la rabistojn. La princo uzis tiun tempon.

--Malligu, vi!--sin turnis li al Ĥlopko, levante la ĉekanon super lia
kapo.

Ĥlopko ekrigardis lian vizaĝon kaj rapide malligis la opriĉnikon.

--Kamaradoj!--daŭrigis la princo: jena junulo ne apartenas al tiuj,
kiuj vin ofendas; mi konas lin; li estas malamiko de opriĉnikoj, same
kiel mi kaj vi. Gardu vin Dio, se vi per unu fingro tuŝos lin! Kaj nun
ne perdu la tempon, prenu batalilojn, viciĝu laŭ centoj, mi alkondukos
vin!

La firma voĉo de l' princo, lia hetmana sintenado kaj la neatendita
decidemo forte impresis la rabistojn.

--He, he!--interparolis ili: li ne ŝercas!

--Vera hetmano!

--Kun li oni devas esti singarda! Kun li oni multe ne parolos! Jen kiel
rapide li finis kun nia kantisto!

Tiel interparoladis la rabistoj, kaj neniu plu kuraĝis frapi la
hetmanon je ŝultro aŭ kisi lin.

--Bone, bonege, via princa moŝto!--ekmurmuretis Ringo, kun granda
respekto lin rigardante:--jen kiel bone vi ilin kvietigis! Nur ne lasu
al ili la tempon por pripensi, iru kun ili al la antaŭurbo, kaj tie vi
jam vidos, kion fari!

Malfacila estis la situacio de Serèbrjanij. Fariĝinte hetmano, li
savis Maksimon kaj gajnis la tempon; sed ĉio tuj estus perdita, se li
rifuzus konduki la sovaĝan bandon. La princo sin turnis al Dio kaj tute
sin donis al Lia volo.

La rabistoj, sin preparante al forveturo, konstatis, ke forestas iu
Teodoro Poddubnij, kiu matene estis foririnta kun taĉmento kaj ĝis nun
ne revenis.

--Jen Teodoro!--diris iu: jen li iras kun la kamaradoj!

Poddubnij estis maldika viro kun difektita okulo kaj kun multe da
cikatroj sur la vizaĝo.

Lia kaftano estis disŝirita. Li iris kun peno, trenante la piedojn,
kiel homo treege laca.

--Nu?--demandis lin iu rabisto.

--Ree vi estas venkitaj?--demandis alia.

--Estas iu alia venkita!--respondis Poddubnij, sidiĝante apud la fajro:
sed ne ni! Jes, kamaradoj, multe da pekoj mi havis en la koro, sed
hodiaŭ la duonon mi forigis!

--Kiamaniere?

Poddubnij sin turnis al siaj taĉmentanoj.

--Kie estas la kaptito?

Oni alkondukis ŝnurligitan viron en striita kaftano kaj en alta ĉapo
kun levitaj randoj. La kunpremita nazo, la elstarantaj vangostoj kaj la
mallarĝaj okuloj atestis pri lia nerusa origino.

Unu el la kamaradoj de Poddubnij alportis ponardegon, sagujon kaj
saadakon, apartenantajn al la kaptito.

--Tataro?--ekkriis la rabistoj.

--Jes, kamaradoj! Kaj kia tataro! Apenaŭ ni sukcesis lin superforti,
tia fortegulo! Se Dmiĉjo ne helpus, li nepre forkurus de ni!

--Rakontu, rakontu!--petis la rabistoj.

--Aŭskultu, kamaradoj! Matene ni estis sur Rjazana vojo, ni renkontis
komerciston, haltigis lin, traserĉis lin, kaj li diris al ni: "nenion
vi trovos en miaj poŝoj! Mi iras el Rjazanjo, tie svarmas tataroj sur
ĉiuj vojoj, ili min prirabis ĝisfunde,--Moskvon mi venos tute sen
mono!"

--Jen, kanajloj!--ekkriis unu el la aro.

--Kion vi faris al la komercisto?--demandis la alia.

--Ni donis al li monon, por ke li povu daŭrigi la vojon, kaj lasis
lin,--respondis Poddubnij.--Poste ni renkontis ankaŭ vilaĝanon, kiu
rakontis, ke hieraŭ tataroj atakis vilaĝon kaj forbruligis ĝin.
Baldaŭ ni ree ekvidis virojn kun virinoj kaj infanoj, ĉiuj ploregis
kaj ĝemkriis: "nian vilaĝon forbruligis tataroj, la preĝejon oni
prirabis, la sanktajn pentraĵojn ili dispecigis, el pastra vestaro ili
faris ĉevalkovrilojn"...

--Ha, malbenitaj hundoj!--ekkriis la rabistoj: kiel ilin portas la tero,
la malbenitojn!

--La pastron,--daŭrigis Poddubnij,--ili alligis al ĉevala vosto...

--La pastron? Kiel fulmotondro ilin ne frapas, kanajlojn!

--Dio scias!

--Ĉu mankas fortoj al rusoj por neniigi tatarojn malbenitajn?

--Jes, jes, mankas fortoj! Ĉiuj regimentoj estas forpermesitaj, kion
povas fari vilaĝanoj, virinoj kaj maljunuloj? Kaj la malpiuloj profitas
la foreston de la militistoj, ili scias, ke ilin neniu atakos...

--Ho, se mi nur povus montri al ili!...

--Kaj mi ankaŭ!

--Kie vi trovis la kaptiton?

--Jen kiamaniere! Mi ekaŭdis ĉevalan piedfrapadon survoje. Mi diras al
la kamaradoj: "ni kaŝu nin en la arbetaro, ni rigardu, kiu
preterrajdos". Ni nin kaŝis kaj ekvidis: rajdas ĉirkaŭ tridek viroj,
ĉiuj kun la samaj ĉapoj, kun ponardegoj, kun pafarkoj kaj sagujoj.
"Kamaradoj!" mi murmuretis: "tio estas ili, la tataroj! Domaĝe, ke ni
estas malmultenombraj, alie ni povus ataki ilin!" Subite unu rajdanto
perdis sian sakon. Li haltis, deĉevaliĝis por preni la sakon, dume
liaj kunuloj jam estis malproksime. "Kamaradoj!" mi proponis: "se ni lin
atakus! Nu, karuloj, ĉiuj kune sekvu min!" Kaj ni nin ĵetis sur la
tataron. Sed vane! Li nur levis la ŝultrojn, kaj faligis nin ĉiujn. Ni
ree atakis lin, li ree faligis nin kaj ekkaptis la ponardegon. Tiam
Dmiĉjo ekiris antaŭen: "deflankiĝu, kamaradoj!" li ekkriis:--"ne
malhelpu min!" Ni liberigis por li la lokon, li forprenis de la tataro
lian ponardegon, ekkaptis lin je la kolumo kaj ĵetis lin teren. Tiam mi
metis la ganton inter liaj dentoj kaj kunligis lin, kvazaŭ ŝafon.

--Bravulo nia Dmiĉjo!--diris la rabistoj.

--Jes, li certe povus bovon faligi je la kornoj!--rimarkis Poddubnij.

--He, Dmiĉjo?--demandis lin iu: ĉu vi faligus bovon?

--Kial ne?--respondis Dmiĉjo kaj iris flanken, ne volante daŭrigi la
interparoladon.

--Kio estas en la sako de l' tataro?--demandis Ĥlopko.

--Jen, rigardu, kamaradoj!

Poddubnij malligis la sakon kaj montris pecon da pastra vesto,
multekostan ujon por Sankta Sakramento, oran krucon kaj aliajn
apartenaĵojn de diservo.

--Hundo!--ekkriis ĉiuj kune: li prirabis preĝejon!

Serèbrjanij utiligis la indignon de l' rabistoj.

--Kamaradoj!--li ekkriis: vi vidas, kiamaniere la malpiaj tataroj
insultas nian ortodoksan religion! Vi vidas, ili deziras pereigi la
sanktan Ruslandon! Kamaradoj, ĉu ni ankaŭ fariĝis malpiuloj? Ĉu ni
permesos insulti la sanktajn pentraĵojn? Ĉu ni permesos al tataroj
bruligi rusajn vilaĝojn kaj mortigi niajn kunfratojn?

Surda murmuro aŭdiĝis en la vicoj.

--Kamaradoj!--daŭrigis Serèbrjanij: kiu el ni estas senpeka? Nun ni
repurigos niajn animojn, ni meritos pardonon de Dio, ni ĉiuj iru ataki
la malamikojn de Ruslando kaj de la sankta religio!

La parolado de l' princo forte impresis la rabistaron; pli ol unu
malmoliĝinta koro ektremis, en ĉiuj harkovritaj brustoj naskiĝis amo
al la patrolando. La maljunuloj balancis la kapojn, la junuloj rigardis
unu la alian. Laŭtaj ekkrioj aŭdiĝis en la komuna tumulto.

--Jes!--diris unu: ĉu eble estas permesi al tataroj insulti niajn
preĝejojn?

--Ne, ne eble, ne eble!--ripetis la alia.

--Du mortojn ni ne havos, de unu ni nin ne savos!--aldonis la tria:
plibone estas morti dum milito, ol sur pendigilo!

--Vere!--jesis la maljuna rabisto: bonega estas morto dummilita!

--Nu, estu, kio estos!--ekkriis unu juna bravulo: mi ne scias, kion
faros la aliaj, sed mi atakos la tatarojn!

--Mi ankaŭ! mi ankaŭ! kaj mi, mi ankaŭ!--ekkriis multaj.

--Oni rakontas pri vi, kamaradoj,--daŭrigis Serèbrjanij,--ke vi
forgesis Dion, ke vi perdis konsciencon kaj animon. Nun estas por vi
bela okazo montri al la homoj, ke oni mensogas pri vi, ke vi havas
konsciencon, animon! Montru, ke nun, kiam venis la tempo defendi la
sanktan religion kaj nian karan patrolandon, vi ĝin defendos ne malpli
bone, ol la caraj militistoj, la caraj opriĉnikoj!

--Ni defendos, ni defendos!--ekkriis ĉiuj unuanime.

--Ni ne permesos al malpiuloj moki la sanktan Ruslandon.

--Ni atakos la tatarojn!

--Konduku nin, hetmano, kaj ni atakos la malpiulojn!

--Konduku nin, konduku! Ni defendos la sanktan religion!

--Kamaradoj!--diris la princo: se ni venkos la tatarojn, se nia caro
vidos, ke ni ne estas malpli bonaj, ol liaj opriĉnikoj, li pardonos al
ni niajn krimojn, li diros: mi ne bezonas plu miajn opriĉnikojn, krom
ili ne mankas al mi bonegaj servistoj!

--Li diru!--ekkriis multaj voĉoj: ni estas pretaj servi al li per niaj
kapoj!

--Ĉu mi laŭvole fariĝis rabisto?--diris unu.

--Kaj mi ankaŭ ne!--aldonis iu alia.

--Ni mortu, se estos bezone, por kara Ruslando!--ekkriis la princo.

--Ni mortu!--ripetis la rabistaro.

--Nu, kamaradoj!--daŭrigis Serèbrjanij: se ni deziras ataki la
malamikojn de Ruslando, oni devas trinki la sanon de nia rusa caro!

--Ni trinku!

--Prenu ĉiuj viajn pokalojn, kaj al mi donu la mian!

Oni alportis al la princo pokalon, plenan je vino. Ĉiuj rabistoj ankaŭ
plenigis la siajn.

--Estu sana nia granda caro, Ivano Vasìljeviĉ de la tuta
Ruslando!--tostis Serèbrjanij.

--Estu sana la caro!--ripetadis la rabistoj.

--Estu feliĉa nia Ruslando!--daŭrigis Serèbrjanij.

--Estu feliĉa, estu feliĉa!--ripetadis la rabistoj.

--Pereu ĉiuj malamikoj de sankta Ruslando kaj de nia kara ortodoksa
religio!--daŭrigis la princo.

--Pereu la tataroj! Pereu ĉiuj malamikoj de rusa religio!--kriadis la
rabistoj.

--Konduku nin, ke ni ataku la tatarojn! Kie ili estas, la malpiuloj,
kiuj forbruligas niajn preĝejojn?

--Konduku, konduku nin!--aŭdiĝis ĉie la sama voko.

--En fajron la tataron!--ekkriis iu.

--En fajron! En flamon la kaptiton!--subtenis la aliaj.

--Atendu, kamaradoj!--diris Serèbrjanij: antaŭe ni eldemandu lin!
Respondu,--diris la princo, sin turnante al la kaptito: ĉu estas multe
da viaj? Kie vi havas la tendaron?

La tataro faris signon, ke li ne komprenas.

--Atendu, princo,--diris Poddubnij: ni tuj malligos lian langon! He,
Ĥlopko, donu fajron! Bonege! Ĉu vi nun scias paroli?

--Jes, jes, moŝto!--ekkriis la brulvundita tataro.

--Ĉu estas multe da viaj?

--Multege, multege, moŝto!

--Kiom!

--Dek mil, moŝto: hodiaŭ dek mil, morgaŭ cent mil.

--Do vi estis nur antaŭgvardio? Kiu vin kondukas?

--La ĥano!

--La ĥano mem?

--Ne la ĥano mem. La ĥano morgaŭ venos; hodiaŭ princo Ŝiĥmàt
Ŝirinskij.

--Kie estas lia tendaro?

La tataro ree montris geste, ke li ne komprenas.

--He, Ĥlopko, fajron!--ordonis Poddubnij.

--Proksime la tendaro, moŝto, proksime!--tuj respondis la tataro: ne
pli multe ol dek verstojn de ĉi tie.

--Montru la vojon!--ordonis la princo.

--Ne eble, moŝto! Ne estas eble nun vidi la vojon. Morgaŭ mi montros,
moŝto!

Poddubnij metis la brulantan torĉon al la kunligitaj manoj de l'
kaptito.

--Ĉu vi trovos la vojon?

--Mi trovos, moŝto, mi trovos.

--Bone!--diris Serèbrjanij.--Nun manĝu, kamaradoj, donu ankaŭ al la
tataro manĝi, kaj ni tuj ekvojiru! Ni montru al la malamikoj, kion
valoras la rusa forto!



ĈAPITRO XXV.

Preparado al batalo.


En la bando komenciĝis tia movado, kriado kaj kurado, ke Maksimo eĉ ne
havis la tempon danki la princon. Kiam fine la rabistaro laŭkolone
ekmoviĝis el la arbaro, Maksimo, al kiu oni redonis lian ĉevalon kaj
lian armilon, alrajdis al la princo.

--Nikito Romànoviĉ!--li diris: hodiaŭ vi pagis al mi por la urso!

--Nu, Maksimo Gregòrjeviĉ,--respondis la princo: por tio ni vivas en
la mondo, ke ni helpu unu al alia!

--Princo,--aldonis Ringo, kiu rajdis apud Serèbrjanij: hodiaŭ mi vin
admiris kaj mi pensis: domaĝe estas, ke vin ne vidas la brava viro,
kiun mi lasis apud Volgo! Kvankam li ne estas nobelo, same kiel mi, vi
nepre ekamus lin, princo, kaj li vin ekamus! Ne ofendiĝu, princo, vere,
vi multe similas unu je alia laŭ karaktero. Kiam vi ekparolis pri
sankta Ruslando, kiam ekbrilis viaj okuloj, mi tuj ekmemoris Jermakon
Timofèeviĉ. Forte li amas patrolandon, kvankam li estas rabisto. Pli
ol unu fojon li diris al mi, ke hontinde estas vivi senutile, ke lia
plej granda deziro estas fari bonan servon por la patrolando. Ha! se
hodiaŭ li povus kune kun ni ataki la tatarojn! Li sola valoras pli
multe ol cent aliaj. Kiam li ekkrias: "sekvu min, kamaradoj!" tiam
ŝajnas al ni, ke ni fariĝis pli altaj, pli fortaj, kaj nenio jam povas
nin haltigi, kaj ĉio falas sub niaj batoj. Je Dio, Nikito Romànoviĉ,
vi multe similas je li, tre multe, vi ne ofendiĝu!

Ringo ekmeditis. La princo rajdis malrapide, atente rigardante antaŭen.
Maksimo silentis. Surde sonoris la piedfrapado de l' taĉmento; la
stelplena ĉielo silente kuŝis super la dormanta tero. Longe marŝis la
taĉmento laŭ la direkto, montrata de la tataro, kiun eskortis Ĥlopko
kaj Poddubnij kun seningaj sabroj.

Subite eksonis malproksime strangaj laŭtaktaj sonoj. Tio estis nek homa
voĉo, nek korneto, nek harpo, sed io simila je bruo de kanoj sub la
vento, se nur kanoj povus soni kiel vitro aŭ kordoj.

--Kio ĝi estas?--demandis la princo, haltigante la ĉevalon.

Ringo demetis la ĉapon kaj klinis la kapon preskaŭ ĝis la
selkurbiĝo.

--Atendu princo, mi aŭskultos!

La sonoj fluis laŭtakte kaj malgaje, jen per sonoraj arĝentaj triloj,
jen kvazaŭ bruo de arbaro, balancata de vento, kaj subite ĉio ree
eksilentis.

--Li finis!--ekridis Ringo.--Kiaj pulmoj! Dum duono da horo li blovis
seninterrompe.

--Kio ĝi estis?--demandis la princo.

--_Ĉebuzgà!_--respondis Ringo.--Io simila je nia korneto!
Verŝajne, baŝkiro![84] Kun la ĥano venas ĉiuspecaj azianoj: el
Kazanjo, Astrahanjo, Nogajaj malpiuloj! Jen, li ree ekludis!

Malproksime aŭdiĝis kvazaŭ nova ventekblovo, ĝi formis longajn,
malgajajn kaj belsonajn ruladojn kaj post iom da tempo ĉio finiĝis
subite, kvazaŭ ĉevala ronkado.

--Ha!--ekkriis Ringo: ĉi tiun fojon la rulado estis pli mallonga,
laciĝis la malbenita hundfilo!

Sed ree eksonis la kanto, pli kaj pli sonora, kvazaŭ multe da
sonoriletoj sonis kune kaj seninterrompe.

--Kia gorĝo!--diris Ringo: ĉu ne vere, de malproksime ŝajnas, ke oni
ludas instrumenton, sed nun li faras ĉion per gorĝo. Jen kiel
amuziĝas la malpiuloj!

La malgajajn sonojn anstataŭis gaja kanto, sed ne rusa gajo ĝi estis,
ne rusa malgajo. La kanto esprimis sovaĝan triumfon de nomada popolo,
kun ĝiaj ĉevalaroj, kun bravaj ekskursoj kaj militiroj, kaj migradon
tra novaj kaj ĉiam novaj landoj, kaj sopiron al nekonata
prapatrolando...

--Princo,--diris Ringo: la tendaro devas esti proksime. Malantaŭ la
monteto, kredeble, ni ekvidos la fajrojn. Permesu, ke mi iru kaj esploru
la aferon: por mi ĝi ne estas novaĵo, sufiĉe da tataroj mi vidis apud
Volgo, kaj dume vi donos al la kamaradoj mallongan ripozon.

--Iru, Dio vin helpu!--konsentis la princo. Ringo deĉevaliĝis kaj
malaperis en la mallumo.

La rabistoj ordigis la armaĵon kaj sidiĝis teren, tute pretaj al
batalo. Profunda silento regis en la bando. Ĉiu komprenis la gravecon
de l' entrepreno kaj la necesecon de senescepta obeemo. La sonoj de
ĉebuzgà ne ĉesis, la luno kaj la steloj lumigis la kampon, ĉio estis
paca kaj majesta, nur de tempo al tempo apenaŭ rimarkebla blovetado de
vento ondigis la arĝentkoloran herbon.

Pasis preskaŭ unu horo; Ringo ne revenis. La princo jam komencis perdi
paciencon, kiam subite, du paŝojn for de li, viro leviĝis el la stipo.
La princo ekkaptis sian sabron.

--Silento, princo, silento, jen mi venas!--mallaŭte diris Ringo
ridetante.--Tiel same mi alrampis al la tatara tendaro, kaj mi ĉion
bone esploris: nun mi ne malpli bone konas ĝin, ol mian propran tendon.
Se vi permesos, princo, mi kunprenos dek bravulojn, timigos la ĉevalojn
kaj ankaŭ la tatarojn; kaj vi samtempe, se vi volas, princo, povos
ataki ilin de ambaŭ flankoj, farante kiel eble plej multe da bruo;
tiam, mi estas certa, pli ol duonon da ili ni pereigos. Pardonu, ke mi
donas konsilon, sed nokte ne ĉiu vidas egale bone, kaj kiam la suno
leviĝos, mi plu nenion parolos: tiam vi estos ordonanta, princo, kaj ni
estos obeantaj.

Serèbrjanij bone konis la sperton kaj praktikan saĝon de Ringo, kaj li
permesis, ke li agu laŭ sia plano.

--Karuloj!--sin turnis Ringo al la rabistoj: ni iomete malpaciĝis, sed
al venĝema malpaculo estu elpikita la okulo[85]. Ĉu mi trovos inter vi
dekon da viroj, dezirantaj sekvi min en la tataran tendaron?

--Elektu, kiun vi volas,--respondis la rabistoj: ni ĉiuj estas pretaj!

--Dankon, karuloj: se vi permesas al mi elekti, mi kunprenos jen
kiujn!... Kaj li elvokis el la bando dek virojn...

--Por kio vi iras, Dmiĉjo? Mi vin ne kunprenos, restu apud la princo,
por nia ago vi ne taŭgas. Lasu, karuloj, viajn sabrojn, ili malhelpos
al ni rampi, niaj tranĉiloj sufiĉas. Sed aŭskultu, kamaradoj, vi
devas obei al mi, sen mia ordono nenion faru? Se vi volonte iras kun mi,
vi devas fari nur tion, kion mi ordonos. Se iu malobeos, mi ne indulgos!

--Bone, bone!--respondis la dek elektitaj: kion vi diros, tion ni faros.
Se ni ekiris por sankta ago, ni certe ne malpaciĝos!

--Jen vidu, princo, tiun monteton!--daŭrigis Ringo: de tie oni jam bone
povas vidi iliajn fajrojn. Mi konsilas al vi atendi apud la monteto, kaj
kiam mi timigos la ĉevalojn kaj vi aŭdos kriadon en la tendaro, tiam
ataku la malpiulojn. Kien ili povos iri? Ĉevalojn ili plu ne havos, de
unu flanko ni atakos ilin, de la alia flanko estas rivero kaj marĉo.

La princo promesis plenumi la konsilon de Ringo.

Tiam la ekshetmano kun siaj dek bravuloj foriris kaj baldaŭ malaperis
en la herbo. Estis supozeble, ke ili sin kaŝas tie; sed rigardante pli
atente, oni povus rimarki iom post ioman kaj kontraŭventan movetadon de
la herbo.

Post duono da horo Ringo kun sia deko jam estis apud la tatara tendaro.

Ringo levis la kapon super la densa herbo.

Kvindek paŝojn antaŭe brulis fajro, lumiganta dekkelkajn ronde
kaŭrintajn baŝkirojn. Iuj surhavis multkolorajn ĥalatojn[86],
aliaj--ŝafpeltojn, kelkaj--disŝiritajn kaftanojn el kamela lano. La
longaj ponardegoj staris apude, enŝovitaj en la teron, kaj iliaj longaj
ombroj atingis preskaŭ ĝis Ringo. Kelkmiloj da ĉevaloj, gardataj de
baŝkiroj, sin paŝtis en la apuda stepo. Aliaj fajroj, cent paŝojn de
tie, lumigis sennombrajn feltajn tendojn.

La baŝkiroj ne bone gardis siajn ĉevalojn. Ili estis venintaj de trans
Volgo ĝis Rjazanjo, ne renkontinte eĉ unu kontraŭatakon; ili sciis,
ke niaj regimentoj estis forpermesitaj kaj ke ili renkontos neniun
malamikon; kontraŭ la lupoj ili havis ĉebuzgon kaj kantojn. Kaj kvar
viroj, tenante en la fortikaj dentoj la pintojn de longaj tuboj kaj
pleniginte ĝisekstreme siajn vastajn pulmojn per aero, blovis el siaj
tutaj fortoj. Aliaj helpis al ili per gorĝo, kaj la fajro lumigis
iliajn larĝostajn fizionomiojn, ruĝiĝintajn pro streĉiĝo.

Dum kelkaj momentoj Ringo ĝuis la bildon, ne decidante, ĉu estos pli
bone tuj sin ĵeti kun tranĉiloj en la manoj kontraŭ la baŝkiroj kaj,
profitante ilian konfuziĝon, buĉi ĉiujn senescepte, aŭ fortimigi
antaŭe la ĉevalaron kaj poste komenci la buĉadon.

Ambaŭ planoj estis allogaj.--Jen kia granda ĉevalaro,--li pensis,
apenaŭ spirante: se ni bone ĝin fortimigos, la ĉevaloj disrompos
ĉiujn iliajn tendojn; tiom granda tumulto okazos, ke ili ne distingos
siajn kaj fremdajn. Kaj bone ankaŭ sidas tie la malpiuloj, bonege
sidas! Jen kiel ili amuziĝas, du paŝojn de ili oni povas sidi, sen
esti rimarkita!

Kaj Ringo ne povis preterlasi la okazon buĉi baŝkirojn.

Reŝetò!--li murmuretis al sia kamarado, kaŭrinta apud li: ĉu via
gorĝo fartas bone? Ĉu vi povas bone kriaĉi?

--Kial vi mem ne kriaĉas?--flustre demandis Reŝetò.

--Ŝajne, mi havas raŭkan voĉon!

--Bone, mi povas kriaĉi. Ĉu jam estas tempo?

--Atendu iomete! Alrampu kiel eble plej proksime al la ĉevalaro, rampu
ĝis kiam la ĉevaloj vin rimarkos, kaj tiam streĉu viajn tutajn
fortojn, kriegu kaj pelu la ĉevalaron rekte al la tendoj.

Reŝetò kapjesis kaj malaperis en la herbo.

--Kaj vi, kamaradoj,--murmuretis Ringo al ceteraj kamaradoj: rampu post
mi plej proksimen al la malpiuloj, nur singarde! Ili estas ne pli multaj
ol dudek, kaj ni estas naŭ viroj, ĉiu el vi havos du tatarojn, kaj por
mi restas kvar da ili. Kiam Reŝetò ekkriegos, vi ankaŭ kriegu ĉiuj
kune, kaj ĵetu vin kontraŭ ili! Ĉu vi estas pretaj?

--Jes, jes, ni estas pretaj!--murmuretis la rabistoj.

La hetmano atendis iom da tempo kaj malrapide eltiris el post la zono
sian longan tranĉilon.



ĈAPITRO XXVI.

Kunfratiĝo.


Serèbrjanij, duono da versto malantaŭ la tatara tendaro, malpacience
atendis la signon, por komenci la atakon.

--Princo,--diris al li Maksimo, kiu ne deiris de li: ne longe ni estos
atendantaj, baldaŭ jam komenciĝos la batalo. Kiam la suno leviĝos,
jam multaj el ni plu ne estos en vivo, kaj mi havas peton al vi...

--Kiun peton, Maksimo Gregòrjeviĉ?

--Tute simpla afero, sed mi hontas eldiri...

--Parolu, Maksimo Gregòrjeviĉ, mi plenumos, se estos eble!

--Nu, bone, kara princo, mi diros ĉion. Sekrete mi forlasis la
antaŭurbon, kontraŭ la volo de patro, sen scio de patrino. Mi ne povis
plu servi kiel opriĉniko: prefere mi min dronigus en rivero. Sola filo
de miaj gepatroj, mi neniam havis fraton. Mi havas aĝon de 19 jaroj
kaj--ĉu vi volas kredi al mi?--ĝis nun mi havis neniun, kun kiu mi
povus interŝanĝi amikajn vortojn. Mi vivis en la antaŭurbo kvazaŭ en
soleco, neniu amiko, ĉiuj fremduloj! Ĉiu penas nur malutili al alia
por sin plirangigi. Ĉiutage novaj turmentegoj, novaj ekzekutoj! Oni
preĝas simile je monaĥoj kaj oni pereigas pli multe da homoj, ol
rabistoj. Ili nur povu proprigi al si riĉaĵon kaj bienojn, kaj pereu
por ili la tuta Ruslando. Kvankam terura, kruelega estas la caro, li
ankaŭ iafoje deziras aŭdi la veron, sed ĉe neniu el ili la lango
scias eldiri la veron! Ili jese aprobas ĉiun lian parolon, ili ĉiuj
kaj ĉiam humiliĝas! Ĉu vi volas kredi aŭ ne, kiam mi ekvidis vin,
princo, ekĝojis mia koro, kvazaŭ mi ekvidis parencon. Ankoraŭ ne
sciante, kiu vi estas, mi vin jam ekamis; viaj okuloj rigardas ne tiel,
kiel ĉe aliaj, viaj paroloj sonas alie. Boriso Godunòv, ŝajne, estas
pli bona ol ili ĉiuj, tamen vi estas malsimila je li. Mi admiris vin,
kiam vi nearmita staris kontraŭ la urso; kiam Basmanov, post la morto
de tiu venenita bojaro, al vi ankaŭ alportis pokalon da vino; kiam oni
vin kondukis al ekzekuto; kiam hodiaŭ vi parolis al la rabistoj. Mia
koro estas al vi, mi volus vin ĉirkaŭbraki! Ne miru, princo, pri miaj
malsaĝaj paroloj,--aldonis Maksimo, mallevante la okulojn: mi ne
kuraĝas fariĝi via amiko, mi scias, kiu mi estas, kiu vi estas; sed
diru, kion fari, kiel deteni la vortojn, kiuj elsaltas senhalte, kiel
haltigi la koron, kiu al vi estas altirata?

--Maksimo Gregòrjeviĉ,--diris Serèbrjanij, forte premante lian manon:
mi ankaŭ ekamis vin kvazaŭ mian fraton!

--Dankon, kara princo, dankon! Se tiel estas, mi tuj eldiros ĉion, kio
estas en mia animo. Videble, vi ne malŝatas min. Permesu do, princo,
nun, antaŭ la batalo, plenumi antikvan kristanan kutimon de
kunfratiĝo! Jen pri kio mi volis vin peti, nenio plu, ne ofendiĝu, ho,
princo! Se mi scius, ke ni ambaŭ vivos ankoraŭ longe, mi ne petus vin,
mi ne forgesus, ke mi ne estas inda fariĝi via frato, sed nun...

--Ne kolerigu Dion, Maksimo!--interrompis lin la princo: kial vi ne
indas fariĝi mia frato? Mi scias, ke mia gento estas pli nobla, ol la
via, sed tio apartenas al ŝtataj aferoj; hodiaŭ, antaŭ la tataroj,
dum milito ni ĉiuj estas egalaj, jes, Maksimo Gregòrjeviĉ! Ĉie ni
estas egalaj, kie ni staras antaŭ Dio, ne antaŭ homoj. Ni kunfratiĝu,
Maksimo Gregòrjeviĉ!

Kaj la princo demetis sian krucon, pendantan je lia kolo sur bele
ĉizita ora ĉeno, kaj etendis ĝin al Maksimo.

Maksimo ankaŭ demetis sian simplan kupran krucon sur silka ŝnureto,
kisis ĝin kaj faris signon de kruco.

--Prenu ĝin, Nikito Romànoviĉ! La panjo per ĝi min benis, kiam ni
ankoraŭ estis malriĉaj homoj, kiam ni ankoraŭ ne ĝuis la caran
favoron. Gardu ĝin, ĝi estas plej kara al mi!

Poste ili ambaŭ ankoraŭ unu fojon faris signon de kruco kaj
interŝanĝinte siajn krucojn, ĉirkaŭbrakis unu la alian.

Maksimo sereniĝis.

--Nun,--li ekkriis: vi estas mia frato, Nikito Romànoviĉ! Kio ajn
okazu, mi ne forlasos vin; via amiko estos mia amiko, via malamiko estos
mia malamiko; mi amos per via amo, mi koleros per via kolero, mi pensos
per viaj pensoj! Nun por mi estas pli gaje eĉ morti, kaj la vivo
fariĝis ne tiel maldolĉa; mi havas, por kiu morti, mi havas, kun kiu
vivi!

--Maksimo!--diris Serèbrjanij kortuŝita.--Dio vidas, mi tutkore
fariĝis via frato; mi vin ne forlasos ĝis morto!

--Dankon al vi, Nikito Romànoviĉ, certe, ni ne disiĝos! Se ni restos
en vivo, ni kune pripensu, kio estas farebla por la patrolando, kiun
servon ni povas fari al sankta Ruslando! Ĉu vere, ĉio pereis en
Ruslando? Ĉu ne eble estas servi al la caro alimaniere, ol estante
opriĉniko?

Maksimo parolis kun nekutima fervoro, sed subite li haltis kaj ekkaptis
la manon de l' princo.

Akra kriego ekaŭdiĝis en malproksimo. La aero kvazaŭ ektremis, la
tero kvazaŭ balanciĝis; surdaj krioj, neklara bruado eksonis en la
tendaro de l' tataroj, kelkaj ĉevaloj kun levita kolhararo
pretergalopis antaŭ la rabistoj.

--Estas tempo!--diris Serèbrjanij, surseliĝis kaj prenis sian sabron.

--Nu, kamaradoj, obeu al mi, ne disigu la vicojn, ĉiu bone memoru sian
lokon, ne disŝutiĝu, ne kuniĝu amase! Dio helpu, sekvu min!

La rabistoj salte leviĝis de l' tero.

--Estas tempo, estas tempo!--aŭdiĝis en ĉiuj vicoj: ni obeu al la
princo!

Kaj la tuta taĉmento sekvis la princon trans la monteto, de kie oni jam
povis vidi la malamikajn fajrojn.

Tiam nova neatendita vidaĵo frapis iliajn okulojn. Dekstre de la tatara
tendaro fajro kuris el la stepo, kaj ĝiaj malregulaj desegnoj, pli kaj
pli larĝiĝantaj kaj kunfandiĝantaj, ĉiam pli proksimen alrampis al
la tendaro.

--Bravulo nia Ringo!--ekkriis la rabistoj: bravuloj la niaj! Jen ili
ekbruligis la stepon, la fajron ili pelas laŭvente rekte kontraŭ la
malpiuloj!

La fajro pligrandiĝis kun ega rapideco; la tuta stepo dekstre jam
fariĝis maro da fajro, baldaŭ la flamaj ondoj jam kaptis la plej
proksimajn tendojn kaj eklumigis la tendaron, similan je
maltrankviligita formikejo.

La tataroj, savante sin de l' fajro, senorde kuris renkonte al la
rabistoj.

--Ataku ilin, kamaradoj!--ektondris Serèbrjanij; ĵetu en akvon, pelu
en fajron!

Komuna krio respondis al la princo. La rabistoj sin ĵetis sur la
tatarojn, kaj la buĉado komenciĝis....

   * * * * *

Kiam la suno leviĝis, la batalo ankoraŭ daŭris, sed la kampo estis
kovrita per mortigitaj tataroj. Premataj de unu flanko per la fajro, de
alia--de la taĉmento de Serèbrjanij, la malamikoj senhelpe sin savadis
al marĉaj bordoj de l' rivero, kie multege da ili dronis. Aliaj pereis
en la fajro aŭ sufokiĝis en fumo. La fortimigita ĉevalaro tuj de
komenco sin ĵetis al la tendaro, disrompis la tendojn kaj tiel multe
konfuzis la tatarojn, ke ili erarvagante komencis premi kaj buĉi unuj
la aliajn, anstataŭ la malamikojn. Unu malgranda aro sukcesis penetri
tra la fajro kaj senorde diskuris en la stepo. Alia aro ne sen peno
kunigita de la Ŝirinska estro Ŝiĥmàt, venis trans la rivero kaj
formis tie malgrandan taĉmenton. Miloj da sagoj falis de tie sur la
triumfantajn rusojn! La rabistoj, ne havantaj aliajn batalilojn, krom
sabroj kaj tranĉiloj, ekvidinte trans la rivero la malamikojn kun
pafarkoj, konfuziĝis kaj ekkuris. Vane la princo per petoj kaj minacoj
penis ilin deteni. La tataroj, protektataj per siaj sagoj, jam revenis
de trans la rivero kaj intencis ataki la rusojn de malantaŭe, kiam
subite Ringo ekaperis apud la princo. Lia bruna vizaĝo flamis, la
ĉemizo estis disŝirita, lia tranĉilo sanggutis.

--Haltu, karuloj! Haltu, amikoj!--li ekkriis laŭtvoĉe: ĉu vi ĉiuj
blindiĝis? Ĉu neniu el vi vidas, ke ni ricevas helpon?

Efektive, ĉe la kontraŭa bordo de la rivero moviĝis taĉmento, preta
al batalo; ponardegoj kaj halebardoj brilis en la radioj de la
leviĝanta suno.

--Ĉu ne tataroj ili estas?--demandis iu.

--Vi mem estas tataro!--indignante respondis Ringo. Ĉu la tatara bando
tiel marŝas? Ĉu tataroj havas infanterion? Ili ĉiam rajdas sur siaj
ĉevaloj! Kaj ĉu vi ne vidas tiun viron, kiu antaŭ la taĉmento rajdas
sur griza ĉevalo? Ĉu tataran kirason li surhavas?

--Rusoj venas!--aŭdiĝis inter la rabistaro: haltu, kamaradoj, fratoj
venas helpi al ni!

--Vi vidas, princo,--sin turnis Ringo al Serèbrjanij: eĉ malpiuloj
komencis ne tiel ofte elĵeti siajn sagojn, ili komprenis, kio okazas.
Kaj kiam tiu taĉmento atakos ilin, mi montros al vi bonan transirejon,
ni vade transiros kaj atakos ilin de flanke.

La nova taĉmento proksimiĝis pli kaj pli, jam oni povis distingi ĝian
armaĵon kaj la vestojn, preskaŭ same multespecajn, kiel ĉe la
rabistaro. Super la kapoj de la militistoj oni vidis draŝilojn,
falĉilojn kaj forkegojn. Ili, ŝajne, estis kamparanoj, ĵus armitaj,
kaj nur la antaŭe rajdantaj viroj surhavis unukolorajn kaftanojn kaj
tenis halebardojn kaj ponardegojn. La estro estis gracia junulo. El sub
lia brilanta kasko pendis longaj blondaj haroj. Li lerte rajdis sian
arĝentogrizan ĉevalon, kiu jen stariĝis sur la postajn piedojn, jen
bele kaj gracie marŝis egalpaŝe kaj blekis, rimarkinte la tatarajn
ĉevalojn.

Kiel pluvo falis la tataraj sagoj al la proksimiĝanta taĉmento.

Princo Serèbrjanij kun siaj homoj transiris la riveron en malprofunda
loko kaj brave atakis la malamikojn de unu flanko, dume la alveninta
taĉmento premegis ilin de la alia flanko.

Unu tutan horon jam daŭris la batalo.

Serèbrjanij alrajdis al rivero por trinkigi la ĉevalon kaj ordigi la
jungilaron. Maksimo, ekvidinte lin, ankaŭ algalopis.

--Bone, bonege, princo,--gaje li ekkriis: ŝajne, Dio protektas la
sanktan Ruslandon, ni nepre venkos.

--Jes!--respondis Serèbrjanij: dankon al tiu bojaro, kiu venis
ĝustatempe por nin subteni. Jen kiel li disdonas batojn dekstren kaj
maldekstren! Kiu li estas? Ŝajnas al mi, mi lin ie estis vidinta!

--Nu, Nikito Romànoviĉ, ĉu vere vi lin ne rekonas?

--Ĉu vi konas lin?

--Kiel ne? Dio lin gardu! Multe da pekoj Dio pardonos al li por la
hodiaŭa tago. Sed vi ankaŭ devas koni lin, princo: Teodoro Basmanov!

--Basmanov? Ĉi tiu? Ĉu povas esti?

--Vi estas prava, li fariĝis tute alia. Antaŭ nelonge li
dancadis--hontinda afero! en virina vesto, kvazaŭ juna knabino.
Nuntempe li saĝiĝis, li kunigis vilaĝanojn kaj servutulojn kaj atakis
la tatarojn: la rusa koro vekiĝis en li! Kaj kia fortegulo! Jes,
princo, en tia tago oni ne povas ne ŝanĝiĝi,--daŭrigis Maksimo kun
entuziasmo, kaj liaj okuloj ĝojplene ekbrilis.--Mi ne rekonas min mem,
princo. Kiam mi foriris el la patra domo, mi sentis, ke por mi restas
malmulte da jaroj por vivi en la mondo. Mi deziris batali kontraŭ
malpiuloj, sed ne por venki ilin, venkon havos aliaj pli bonaj viroj,
sed por esti mortigita per tatara sabro. Kaj nun, princo, nun mi deziras
vivi! Ĉu vi aŭdas, kara princo, kiam tumulto ĉesas por momento, ĉu
vi aŭdas, kiel kantas alaŭdoj tie supre en la ĉielo? Same gaje kantas
mia koro! Tiom grandan forton kaj volon mi sentas, ke jarcento ŝajnas
al mi tro mallonga, por ĉion plenumi! Kaj multon, multon mi trapensis
de post la tagiĝo! Bone mi komprenis kaj konsciis, kiom multe da bono
oni povas ankoraŭ fari por la patrolando. La caro certe vin pardonos!
Ne eble estas, ke vi ne estos pardonita. Eble, li vin eĉ ekamos. Kaj vi
prenos min kune: ni ambaŭ ĉion pripensos kaj faros bone, simile je
Silvestro kaj Adaŝev[87]. Mi ĉion, ĉion rakontos al vi, kion hodiaŭ
mi havas en la kapo, kaj nun pardonu, princo, mi rapidas: rigardu, la
tataroj ĉirkaŭas Basmanov'n. Kvankam li ne estas tute bona homo, oni
ja devas helpi al li!

Serèbrjanij karese ekrigardis Maksimon, kvazaŭ li estus lia filo.

--Estu singarda, Maksimo,--li diris: ne ĵetu vin en batalon
senpripense, rigardu, sango estas sur via vesto!

--Ne, ĝi estas sango de malamikoj,--respondis Maksimo, gaje rigardante
sian ĉemizon;--mi ne ricevis eĉ unu graton, gardas min via kruco!

En la sama momento tataro, ŝtele kaŭrinta en la kanoj, elrampis al la
bordo, streĉis la pafarkon kaj ekcelis Maksimon.

Eksonis la bone streĉita pafarko, ekkantis la ŝnuro, ekkrietis la
sago, penetrante en la bruston de Maksimo, en la blankan bruston, sub la
koron. Maksimo ŝanceliĝis sur la selo, ekkaptis la kolharojn de sia
ĉevalo: li ne volas morti, sed jam venis lia tempo, li falis teren, la
piedo en piedingo. Kaj la galopanta ĉevalo ektrenis lin post si...
Kuŝas Maksimo surdorse, disĵetinte la brakojn, kaj liaj bukloj balaas
la teron, restigante sangmakulitajn postsignojn.

Venos la malbonega sciigo en la antaŭurbon, kaj ekploregos lia patrino,
ke pereis ŝia kara filo, ke mortis li, kiu devus fermi ŝiajn maljunajn
okulojn. Ekploregos ŝi, sed ne revivigos ŝi sian karan filon!

Venos la malbonega sciigo en la antaŭurbon, ekgrincigos Maluto la
dentojn, sin ĵetos li sur la kaptitajn tatarojn, forhakos li milojn da
kapoj kaj penos li sattrinki tiun sangon, sed ne revivigos li sian karan
filon!

La princo forgesis la batalon, la tatarojn. Li ne vidas plu, kiel
Basmanov forpelas la malpiulojn, kiel Ringo atakas la pelatajn, li vidas
nur la ĉevalon, trenantan lian novan fraton. Kaj Serèbrjanij ekrajdis
post la ĉevalo, kaptis ĝin per la brido, desaltis teren kaj liberigis
Maksimon el la piedingo.

--Maksimo, mia kara!--li diris, genufleksante kaj levante lian kapon:
ĉu vi vivas ankoraŭ, mia nova frato? Malfermu la okulojn, diru unu
vorton!

Kaj Maksimo malfermis la nebulajn okulojn kaj etendis al li la brakojn.

--Adiaŭ, mia kara frato, adiaŭ, karulo! Ne multe da tempo ni vivis
kune. Faru sola, kion ni intencis fari kune!

--Maksimo!--diris Serèbrjanij, kisante la varmegan frunton de l'
mortanto: ĉu vi ne komisios ion al mi?

--Redonu al mia patrino mian lastan kison, diru al ŝi, ke mi ŝin
rememoras, mortante!.. Kaj la krucon,--daŭrigis Maksimo,--la krucon,
kiun mi surhavas, donu al ŝi... kaj la mian vi surportu je mia memoro.

--Kara mia frato,--diris la princo: kion ankoraŭ vi havas en la koro?
Eble vi amis iun knabinon? Ne hontu, Maksimo, diru, kiun ankoraŭ vi
bedaŭras, krom panjo?

--Mi bedaŭras mian patrolandon, mi bedaŭras la sanktan Ruslandon! Ne
malpli multe mi ĝin amis, ol mian patrinon, kaj krome... mi neniun
amis...

Maksimo fermis la okulojn. Lia vizaĝo brulis, la spirado plioftiĝis.

Post kelke da minutoj li ree ekrigardis la princon.

--Frato,--li diris: mi soifas, donu akvon plej malvarman...

El la apuda rivero la princo ĉerpis per sia kasko akvon kaj alportis al
la mortanto.

--Nun mi sentas min pli bone,--diris Maksimo: levu min, mi volas preĝi!

La princo levis lin. La junulo ĉirkaŭrigardis, ekvidis la forkurantajn
tatarojn kaj ekridetis.

--Mi diris ja, frato, ke Dio nin protektas... rigardu, kiel ili
kuregas... Ne, mallumiĝas miaj okuloj, ho, ne volonte mi mortas...

La sango ekfluis el lia buŝo.

--Dio, akceptu mian animon!--ekmurmuretis Maksimo kaj mortis.



ĈAPITRO XXVII.

Basmanov.


La homoj de Basmanov kaj la rabistoj ĉirkaŭis princon Serèbrjanij.

La tataroj estis plene venkitaj, multaj kaptitaj, aliaj forkurintaj. Por
Maksimo oni elfosis tombon kaj oni lin enterigis kun honoro. Dume
Basmanov ordonis starigi ĉe la bordo de la rivero sian persan tendon,
kaj lia dvoreckij[41], unu el la ĉefmilitistoj de la taĉmento, venis
anonci al Serèbrjanij, ke la bojaro lin salutas kaj petas lin veni
tagmanĝi kune.

Kuŝante sur silkaj kusenoj, Basmanov, jam kombita kaj parfumita,
rigardis en spegulon, kiun tenis antaŭ li, starante surgenue, lia juna
ĉevalservisto. La vizaĝo de Basmanov aperigis strangan miksaĵon el
ruzeco, ambicio, dorlotita volupteco kaj senzorga braveco; kaj tra tiuj
diversaj sentoj tralumis malkonfido, kiu estis kutima por ĉiu
opriĉniko ĉe la vido de l' bojaro de zemŝĉino. Supozante, ke
Serèbrjanij devis lin malestimi, li, eĉ plenumante la devon de
gastiganto, jam primeditis la planon, kiel sin venĝi al la gasto, se li
aperigos sian malestimon. Ĉu la eniro de la princo Basmanov salutis lin
per kapmovo, sed ne leviĝis.

--Vi estas vundita, Teodoro Alekséeviĉ?--naive demandis Serèbrjanij.

--Ne,--respondis Basmanov, akceptante tiujn vortojn kiel mokon kaj
intence kontraŭmetante senhontecon: ne, vundita mi ne estas, nur iom
laca, kaj mia vizaĝo estas ŝajne sunbrunigita. Kiel vi opinias,
princo,--aldonis li, ĉiam rigardante en spegulon kaj ordigante siajn
perlajn orelringojn: kiel vi opinias, ĉu baldaŭ malaperos ĉi tiu
sunbrunaĵo?

Serèbrjanij ne sciis, kion respondi.

--Domaĝe estas,--daŭrigis Basmanov,--hodiaŭ ni ne povas preni banon:
ĝis mia bieno restas ĉirkaŭ 30 verstoj, kaj morgaŭ, princo, mi vin
invitas, tie mi regalos vin pli bone ol hodiaŭ, mi montros al vi mian
ĥorrondon,--ĉarmajn knabinojn kaj tute freŝajn junulojn, ne pli
aĝajn ol dudekjaraj!

Basmanov intence kartavis parolante.

--Dankon, bojaro, mi rapidas en la antaŭurbon,--seke respondis la
princo.

--En la antaŭurbon? Vi, ŝajne, estas forkurinta el tiea malliberejo?

--Mi ne estas forkurinta, bojaro, oni min perforte forkondukis. Ĉar mi
donis ĵuron al nia caro, mi ne rajtis forkuri kaj nuntempe mi ree min
donos al lia volo!

--Do, vi deziras esti pendigita? Liberulo iras, kien li deziras! Sed
vidu, mi vere ne scias, ĉu mi devas reveni?

--Kial do ne, bojaro?

--Aŭskultu!--respondis Basmanov, kvazaŭ ĉagrenita, aŭ eble volante
ricevi la konfidon de Serèbrjanij: tutkore mi servas al la caro, korpon
kaj animon mi donas al la caro, kaj jen la caro starigas super mi iun
Godunòv'n.

--Ŝajnas al mi, vi ĝuas la caran favoron.

--Favoron! Ĝis nun li eĉ ne konsentas, ke mi fariĝu okolniĉij[16].
Kaj ĉu li havas serviston pli fidelan ol mi? Lia Godunòv ne servas
tiel, kiel mi. Li estas homo singarda, li penas, ke la bojaroj de
zemŝĉino ne havu pri li malbonan opinion.--"He, Boriso, iru en
malliberejon juĝe esplori la bojaron!"--Bone, via cara moŝto, mi tuj
iras, sed la bojaro povos min trompi, mi ne estas sperta en similaj
aferoj, ordonu, ke Maluto iru kune!--"He, Boriso, vidu, tie ĉe la
tablo sidas bojaro, kiu malmulte drinkas! Iru, donu al li vinon, ĉu vi
komprenas?"--Mi komprenas, via cara moŝto, sed li min jam suspektas,
prefere sendu Teodoron Basmanov!--Kaj Teodoro ne rifuzas, li iras ĉien,
kien oni lin sendas. Se la caro okulsignos, mi venenos mian propran
fraton, ne demandinte eĉ pri la kaŭzo. Vi ne forgesis, princo, kiel mi
alportis al vi pokalon da vino, senditan de la caro mem? Je Dio, mi
certa estis, ke la pokalo enhavas venenon, je Dio, princo!

Serèbrjanij ridetis.

--Kie ankaŭ li trovos serviston pli belan ol mi?--daŭrigis Basmanov,
fariĝante pli kaj pli aroganta.--Ĉu vi iam vidis brovojn, similajn je
la miaj? Veraj zibelaj brovoj! Kaj miaj haroj? Ektuŝu, princo, mi vin
petas, vera silko, ĉu ne vere?

Abomenon montris la vizaĝo de Serèbrjanij. Basmanov ĝin bone rimarkis
kaj daŭrigis, por inciteti la gaston:

--Kaj miaj manoj, rigardu, princo, ĉu ili ne estas manoj de juna
knabino? Certe, hodiaŭ mi faris kelkajn kalojn. Tia estas mia
karaktero, mi neniam ŝparas miajn fortojn!

--Bojaro!--ekkriis la princo, ne povante plu deteni sian indignon: se
estas vere, kion oni rakontas pri vi...

--Kion oni rakontas pri mi?--demandis Basmanov, ruze fermetante la
okulojn.

--Sufiĉas tio, kion vi mem rakontas pri vi! Sed oni ankaŭ rakontas, ke
vi dancas antaŭ la caro en ljetniko[23] kvazaŭ knabino!

Basmanov ruĝiĝis, sed lia kutima senhonteco devis helpi al li.

--Nu bone,--li diris kun senzorga gesto: kaj se efektive mi dancas?

--Tiam adiaŭ,--diris Serèbrjanij: mi hontas ne nur tagmanĝi kun vi,
sed eĉ rigardi vin!

--Bone!--ekkriis Basmanov.--Lia ŝajniga senzorgeco malaperis, liaj
okuloj brilis kaj li jam ne kartavis:--bone, ke vi fine eldiris ĉion!
Mi scias, kion vi ĉiuj pensas pri mi! Sed sciu, ke mi kraĉas sur vian
opinion!

La brovoj de l' princo sulkiĝis, kaj li jam volis kapti sian sabron,
sed, ekmemorinte, kun kiu li parolas, li nur levis la ŝultrojn.

--Por kio vi kaptas la sabron?--daŭrigis Basmanov.--Min vi ne timigos.
Se mi ankaŭ prenos mian sabron, oni vidos, kiu el ni venkos.

--Adiaŭ!--diris Serèbrjanij kaj levis la kurtenon de l' tendo por
foriri.

--Aŭskultu!--ekkriis Basmanov, kaptante la baskon de lia kaftano: se iu
alia min same ekrigardus, mi ne pardonus al li, je Dio, ne pardonus, sed
kun vi, princo, mi ne volas malpaciĝi: tiel bonege vi batas la
tatarojn.

--Vi ne malpli bonege ilin batas,--bonkore diris la princo, haltante ĉe
la eniro kaj ekmemorante, kiel batalis Basmanov.--Por kio vi nun babilas
sensencaĵon kvazaŭ vera virinaĉo?

La vizaĝo de Basmanov ree fariĝis senzorga.

--Ne koleru, princo! Ne ĉiam mi estis tia; sed, vivante ĉe la kortego,
oni kontraŭvole fariĝas tia.

--Peko ĝi estas, Teodoro Aleksèeviĉ! Kiam mi vidas vin surĉevale,
kun sabro en la mano mi sentas ĝojon en la animo. Hodiaŭ vi montris
grandegan bravecon. Lasu viajn virinaĉajn kutimojn, tondigu la longajn
harojn, iru pentofari Kievon aŭ monaĥejon de Solovki kaj revenu
Moskvon kiel bona kristano![88]

--Nu, ne koleru, ne koleru, Nikito Romànoviĉ! Altabliĝu, mi petas, ni
manĝu kune. Mi ja ne estas hundo! Ekzistas homoj pli malbonaj, ĉu ne?
Kaj ne ĉio estas vero, kion oni diras pri mi: ne ĉiu raporto estas
vera vorto! Iafoje mi kolerante intence rakontas pri mi mem tion, kio
tute ne okazis.

Serèbrjanij estis ĝojigita, ke li povas bone klarigi al si la konduton
de Basmanov.

--Do ne estas vere, ke vi dancis, vestita per ljetniko?

--Ree tiu ljetniko! Ĉu mi ĝin surmetas laŭvole? Ĉu vi ne konas la
caron? Kaj mi tute ne deziras fariĝi sanktulo! En la antaŭurbo,
kompreneble, mi fastas por plaĉi al la caro, mi vizitas ĉiujn noktajn
diservojn, ĉiumerkrede kaj ĉiuvendrede mi faras po cent ĝisteraj
salutoj, mirinde estas, ke mia frunto ĝis nun ne estas rompita! Se vi
tutajn semajnojn devas surhavi monaĥan veston, vi ankaŭ volonte
anstataŭus ĝin eĉ per ljetniko, ĉu ne?

--Ne, ne! Mi preferus eŝafodon!--ekkriis Serèbrjanij.

--Jes?--moke diris Basmanov kaj, malice ekrigardinte la princon, li
daŭrigis konfideme:--ĉu vi opinias, princo, ke al mi estas agrable, ke
pro cara kaprico oni jam komencis min nomi Teodora[89] anstataŭ
Teodoro? Kaj kiun profiton mi havas el tio? Neniun profiton, nur honton!
Antaŭ nelonge mi rajdas tra Dorogomila antaŭurbo, kaj vilaĝanaĉoj
montras min per fingroj kaj mokas: "jen rajdas Teodora de la caro!" Mi
volis ilin puni, sed ili forkuris. Tiam mi iras al la caro kaj rakontas
al li ĉion, petante lin: "malpermesu, ke oni min moku, jen iu en
Dorogomila antaŭurbo jam nomis min Teodora!"--"Kiu li estas?"--"Se mi
scius, kiu li estas, mi ne venus vin tedi, mi mem lin mortigus!"--"Nu,
Teodĉjo,--li diris,--prenu el mia trezorejo kvardek zibelojn por fari
taliveston!"--"Por kio mi bezonas taliveston? Certe, vi ne donacos
taliveston al Godunòv, ĉu mi estas malpli bona, ol li?"--"Kion do vi
volas, ke mi donacu al vi?"--"Faru min via okolniĉij[16], por ke oni
ĉesu min moki!"--"Ne, Teodĉjo, okolniĉij vi ne estos: vi estas mia
amuzanto, kaj Godunòv--mia konsilanto, por vi mi havas monon, por
Godunòv--honoron. Kaj la Dorogomilan antaŭurbon, kie oni vin nomis
Teodora, mi ordonos enskribi en opriĉninon!" Vi aŭdas, amuzanto? Sed
de kiam ni forlasis Moskvon, ni tute ne amuziĝis. Ni nur fastas kaj
preĝas. Min tedis tia vivmaniero, kaj mi elpetis, ke la caro permesu al
mi viziti miajn bienojn. Sed tie mi ankaŭ enuis: ne eble estas ĉiutage
ĉasi leporojn aŭ koturnojn! Tial mi ekĝojis, eksciinte pri la
tataroj. Ĉu ne bone ni ilin atakis, je Dio, bonege! Multe da kaptitoj
ni venigos Moskvon! Ĝustokaze, princo, ĉu vi bone scias arkpafi?

--Kial vi demandas?

--Jen kial! Post tagmanĝo ni alligos tataron je cent paŝoj kaj faros
provon: kiu la unua trapafos lian koron? Nepre la koron, ne aliloken!
Kiam li mortos, ni alligos alian!

La serenaj trajtoj de Serèbrjanij malheliĝis.

--Ne, bojaro,--li respondis: mi ne arkpafas kunligitan homon.

--Ne? Tiuokaze ni ordonos al li kuri antaŭ ni: kiu el ni trafos lin
kurantan? Ĉu vi deziras?

--Ne, lasu, bojaro, mi ne deziras kaj al vi mi ankaŭ ne permesos. Dank'
al Dio, ĉi tie ni ne estas en Aleksandra antaŭurbo!

--Vi ne permesos?--ekkriis Basmanov, kaj ree liaj okuloj ekbrulis. Sed
kredeble li ne havis intencon malpaciĝi kun Serèbrjanij, tial li
subite ĝoje diris:

--He, he, princo, ĉu vi ne komprenas, ke mi ŝercas kun vi? Pri la
ljetniko vi ankaŭ ne kredu! Jam duonon da horo mi ridas kaj ŝercas,
kaj vi ĉion, kion mi babilas, akceptas kiel veron? Ho, princo, por mi
la antaŭurbaj kutimoj estas ankoraŭ pli abomenaj, ol por vi! Ĉu vi
opinias, ke mi havas bonajn rilatojn kun Grjaznòj, kun Vjàzemskij, kun
Maluto? Je Dio, por mi ili estas kvazaŭ katarakto en okulo! Aŭskultu,
princo,--daŭrigis li flateme: aŭskultu do! Se mi revenos antaŭurbon
pli frue, ol vi, mi elpetos por vi pardonon de la caro, sed kiam vi ree
estos en favoro, tiam vi ankaŭ devas helpi al mi. Se vi nur aludos al
la caro pri Vjàzemskij, poste pri Maluto kaj pri aliaj, vi ekvidos, ke
baldaŭ ni ambaŭ fariĝos liaj solaj konfidatoj! Kaj kion rakonti al li
pri ĉiu el ili, tion mi bone scias, sed estus pli efike, se la caro
tion aŭdos de iu alia, krom mi! Mi instruos vin, kion vi devas rakonti
al la caro, kaj poste vi mem min dankos por tio!

Strange sin sentis Serèbrjanij apud Basmanov. La braveco de l' bojaro
kaj la duone konfesita bedaŭro pri lia hontinda vivmaniero allogis la
princon. Li eĉ estis preta kredi, ke Basmanov efektive ŝercis aŭ pro
ĉagreno sin mem kalumniis. Sed la lasta propono, kiu videble enhavis
nenion ŝercan, estis por li abomena.

--Nu?--demandis Basmanov, arogante lin rigardante: ĉu vi deziras dividi
kun mi la caran favoron? Kial vi silentas, princo? Eble vi ne konfidas
al mi?

--Teodoro Aleksèeviĉ!--respondis Serèbrjanij, pensante esti kiel eble
plej ĝentila por sia gastiganto: tio, kion vi proponas, estas,--kiel mi
diros? tio estas...

--Nu?--demandis Basmanov.

--Tio estas hontindaĵo!--diris fine Serèbrjanij, opiniante, ke per sia
mola tono li malakrigis la esprimon.

--Hontindaĵo?--ripetis Basmanov, kaŝante sian koleron sub aspekto de
miro: ŝajne, vi forgesis, pri kiu mi parolis, princo? Ĉu vi simpatias
kun Vjàzemskij aŭ kun Maluto?

--Fulmotondron Dio sendu sur ilin kaj sur la tutan opriĉninon!--ekkriis
Serèbrjanij: se la caro permesos al mi paroli, mi malkaŝe rakontos pri
ili ĉion, kion mi scias kaj kion mi pensas, sed aludi ion pri ili aŭ
pri iu ajn mi ne povas, ne, ne povas, des malpli laŭ via deziro...

Malbonan rigardon ĵetis sur lin Basmanov.

--Do vi ne deziras, ke mi dividu kun vi la caran favoron?

--Ne, bojaro!--diris Serèbrjanij.

Basmanov klinis la kapon, prenis ĝin per ambaŭ manplatoj kaj komencis
balanciĝi.

--Ho ve, orfo mi estas, orfo malfeliĉa!--li kvazaŭ plorkantis: orfo
mizera! De kiam la caro ĉesis min ami, ĉiu volas min ofendi! Neniu
karesas, neniu konsolas, ĉiu min nur mallaŭdas. Ho ve, kia malĝoja
vivo! Kiel tedis min ĉi tiu hunda vivo! Pli bone estus, ke mi min
pendigu sur mia zono!

Serèbrjanij miregante rigardis Basmanov'n, kiu longe plendis kaj
ploregis, kvazaŭ virinaĉo dum enterigo[90], kaj de tempo al tempo
ĵetis arogantajn rigardojn al la princo por observi la impreson.

--Fi!--fine diris Serèbrjanij kaj volis eliri, sed Basmanov ree kaptis
lin je la basko.

--He, he!--li ekkriis,--kantistoj!

Eniris kelkaj viroj, kiuj sendube jam atendis ekstere. Ili malhelpis la
princon eliri.

--Karuloj!--sin turnis al ili Basmanov per plenda voĉo.--Kantu
malgajaĵon, por ke la animo plendu, ploru kaj forlasu la korpon...

La kantistoj komencis longan, malĝojan kanton, similan al enteriga
kanto, kaj Basmanov la tutan tempon balanciĝis kaj ripetis:

--Pli malrapide, pli plende! Ankoraŭ pli plende, miaj amikoj! Enterigu
vian bojaron, jen kiel, jen kiel! Bone! Bonege! Kial do la animo ne
forlasas la korpon? Aŭ deziras la sorto, ke mi ankoraŭ suferu en la
mondo? Se la sorto tiel decidis, oni devas obei! Se mi devas vivi, mi
vivos! Danckanton!--li subite ekkriis, kaj la kantistoj, jam
alkutimintaj al liaj kapricoj, komencis danckanton.

--Pli rapide!--komandis Basmanov, prenis du arĝentajn vazojn kaj
kunfrapadis ilin.--Karuloj, pli rapide! Pli rapide, diabloj! Kanajloj,
friponoj! Rapide!

La tuta eksteraĵo de Basmanov ŝanĝiĝis. Nenio virinsimila restis en
lia vizaĝo. Serèbrjanij rekonis la bravulon, kiu matene batalis en
plej danĝeraj lokoj kaj pelis arojn da tataroj antaŭ si.

--Jen kio plaĉas al mi!--ekkriis Serèbrjanij kun laŭdanta kapmovo.

Basmanov gaje lin ekrigardis.

--Kaj vi ree ekkredis al mi, princo? Vi kredis, ke mi vere ploris? He,
he, princo, kiel facile estas vin trompi! Nu, ni kunfrapu la pokalojn
por nia konatiĝo! Se ni kune vivos, vi vidos, ke mi ne estas tia, kia
mi ŝajnas!

La senzorga gajeco bone impresis la princon, li volonte prenis la
pokalon el la mano de Basmanov.

--Kiu povas vin kompreni, Teodoro Aleksèeviĉ? Neniam mi vidis iun,
similan al vi. Eble, efektive, vi estas pli bona, ol vi ŝajnas esti. Mi
ne scias, kion mi devas pensi pri vi, sed Dio nin kunigis en batalo,
tial--estu sana, bojaro!

Kaj li trinkis la pokalon ĝis la fundo.

--Bone, princo, bone, mia kara! Je Dio, mi vin amas. Ankoraŭ unu
pokalon, kaj pereu ĉiuj tataroj, kiuj restas en Ruslando!

Serèbrjanij ne facile fariĝis ebria, sed hodiaŭ post la dua pokalo
liaj pensoj iom konfuziĝis. Eble la vino estis tro forta, aŭ Basmanov
alŝutigis ion en lian pokalon, sed la princo sentis kapturniĝon, li
nenion vidis antaŭ si, li nur aŭdis gajegan kanton kaj ankaŭ la
ordonantan voĉon de Basmanov:

--Pli rapide, karuloj! Pli rapide! Ĉu vi dormas? Kiun vi enterigas,
kanajloj?

Kiam Serèbrjanij rekonsciiĝis, la kantado ankoraŭ daŭris, sed li jam
ne staris, sed duonkuŝis sur la persaj kusenoj, kaj Basmanov kun helpo
de sia ĉevalservisto penis vesti lin per virina ljetniko.

--Surmetu vian kaftanon, princo!--li diris: jam fariĝas malvarmete!

En la sama momento la kantistoj, fininte la kanton, iom haltis por
ripozi.

Punktoj flugis en okuloj de Serèbrjanij, liaj pensoj ankoraŭ ne estis
tute klaraj, kaj li surmetus virinan veston anstataŭ sia kaftano, sed
subite meze de silento aŭdiĝis kvazaŭ tirata ĝemblekado.

--Kiu blekas?--kolere demandis Basmanov.

--Hundo sur la tombo de Skuratov,--respondis la servisto, elrigardinte
el la tendo.

--Donu al mi pafarkon kaj sagon, mi lernigos ĝin ĝembleki, kiam mi
regalas la gaston!

Sed ĉe la nomo de Skuratov Serèbrjanij tute malebriiĝis.

--Atendu, bojaro!--li diris, leviĝante: ne tuŝu la hundon, ĝi estas
Bujano de Maksimo, ĝi vokas min al la tombo de mia frato! Tro longe mi
festenis kun vi, adiaŭ, mi devas for!

--Vi forgesis vian kaftanon, princo!

--Ne por mi ĝi estas kudrita,--respondis Serèbrjanij, ekkoninte, kiun
veston Basmanov tenas antaŭ li: surmetu ĝin mem kaj portu, kiel vi
portis ĝis nun.

Kaj, ne atendante la respondon, li kraĉis kaj eliris.

Post li aŭdiĝis malbenoj, insultoj, blasfemoj! Sed, ne atentante ilin
plu, la princo iris al la tombo de Maksimo, falis teren kaj preĝis por
sia mortinta frato, kaj poste li, akompanata de Bujano, revenis al la
rabistoj, kiuj, gvidataj de Ringo, jam aranĝis sian tendaron ĉirkaŭ
ekbruligitaj fajroj.



ĈAPITRO XXVIII.

La disiĝo.


Apenaŭ tagiĝis, kiam Ringo jam vekis la rabistojn.

--Kamaradoj!--li diris al ili: venis tempo, ke ni disiĝu! Adiaŭ,
kamaradoj! Mi ree iras al Volgo. Pardonu, se mi iun el vi ofendis!

Kaj li profunde kliniĝis antaŭ la kamaradoj.

--Hetmano!--ekkriis la rabistaro, kvazaŭ unu homo: ne forlasu nin! Kien
ni iros sen vi?

--Iru kun lia princa moŝto, karuloj! Per via hieraŭa heroaĵo vi
meritas pardonon, kaj vi povos reveni hejmen, la princo certe vin ne
forlasos.

--Bravuloj,--diris Serèbrjanij: mi promesis al la caro, ke mi ne estos
evitanta lian juĝon. Vi scias, ke el la malliberejo mi foriris ne
propravole. Nun mi devas plenumi mian promeson, kaj iri al la caro. Ĉu
vi volas kune?

--Sed se li nin ne pardonos?--demandis kelkaj.

--Tio estos Dia volo, mi ne deziras vin trompi. Eble li pardonos, eble
ne. Pripensu, priparolu ĉion kaj respondu al mi, kiu iros kun mi, kiu
restos.

La rabistoj interŝanĝis rigardojn, deiris flanken kaj
interkonsiliĝis. Post iom da tempo ili revenis al Serèbrjanij.

--Ni ĉiuj iros kun vi, princo, se nur la hetmano iros kune!

--Ne, karuloj,--respondis Ringo: min ne petu. Se vi ne sekvos la
princon, tute egale--niaj vojoj estas malsamaj. Sufiĉe da tempo mi
restis ĉi tie, mi devas reveni hejmen. Krom tio, ni iomete malpaciĝis,
kaj disŝiritan ŝnuron, kiel ajn oni penus, oni ne kunligos sen nodo!
Iru kun la princo, karuloj, aŭ elektu alian hetmanon, sed mi konsilas
al vi iri kun la princo: mi estas certa, ke post via venko la caro
pardonos vin kaj lin ankaŭ.

La rabistoj ankoraŭ interkonsiliĝis iomete, kaj baldaŭ poste ili
dupartiĝis. La plej granda grupo aliris la princon.

--Konduku nin!--ili diris: trafu nin la sama sorto, kiel vin!

--Kaj la ceteraj?--demandis Serèbrjanij.

--Ili elektis kiel hetmanon Ĥlopkon, sed ni lin ne deziras.

--Tie restis ĉiuj malpli bonaj homoj,--murmuretis Ringo al la princo:
ili hieraŭ ne tiel bone batalis, kiel la viaj.

--Kaj vi, Ringo,--ree demandis la princo: vi definitive forlasas nin?

--Jes, princo, mi ne estas kiel la aliaj. Miajn krimojn la caro ne povas
pardoni al mi. Krom tio, mi enuas sen Jermako Timofèeviĉ: kiom da
jaroj mi jam lin ne vidis! Adiaŭ, princo, ne koleru kontraŭ mi!

Serèbrjanij forte premis la manon de Ringo kaj ĉirkaŭbrakis lin.

--Adiaŭ, hetmano,--li diris: mi tre bedaŭras, ke vi nin forlasas kaj
iras al Volgo; ne tia vivmaniero decas al vi!

--Kiu scias, princo?--respondis Ringo, kaj lia rigardo fariĝis
stranga:--Dio estas favorkora, eble mi ŝanĝos la vivmanieron!

La rabistoj sin preparadis al foriro.

Kiam la suno leviĝis, ĉe la bordo de la rivero jam forestis la
taĉmento de Basmanov: la bojaro ekvojiris ankoraŭ nokte por pli frue
alporti al la caro sciigon pri la venko.

Adiaŭante la kamaradojn, Ringo ekvidis apud si Dmiĉjo'n.

--Adiaŭ, malsaĝuleto!--li diris gaje: hieraŭ vi servis al la caro
kiel kvar viroj, certe, li bone vin rekompencos.

Sed Dmiĉjo, kvazaŭ ne komprenante, gratis al si la nukon.

--Nu, Dmiĉjo, kion vi diros?--demandis Ringo.

--Nenion,--ne tuj respondis Dmiĉjo, gratante per unu mano la nukon, per
alia la lumbon.

--Nenion? Nu, bone!--kaj Ringo jam deiris de li, kiam Dmiĉjo fine diris
malrapide:

--Hetmano, ha, hetmano!

--Kion vi bezonas?

--Mi ne volas iri en la antaŭurbon.

--Kien do vi volas iri?

--Kun vi mi volas.

--Neeble: mi iras al Volgo.

--Mi ankaŭ al Volgo!

--Iru kun la aliaj, kun la princo!

Dmiĉjo, kvazaŭ konfuzita, observis la bastŝuon de sia elstarigita
piedo.

--Eble vi timas la opriĉnikojn?--moke demandis Ringo.

Dmiĉjo ĉiam gratis jen la nukon, jen la dorson aŭ la flankojn kaj
nenion respondis.

--Ĉu vi ilin ne vidis?--daŭrigis Ringo: ili ja ne formanĝos vin?

--Mian fianĉinon ili prenis,--diris Dmiĉjo kvazaŭ ne volonte.

Ringo ekridis.

--Kia venĝemulo! Vi ne volas havi rilatojn kun ili? Nu, iru kun
Ĥlopko!

--Mi ne volas!--decideme diris Dmiĉjo:--kun vi mi iros al Volgo.

--Mi ne tuj iros al Volgo!

--Mi ankaŭ ne tuj.

--Kien do vi nun iros?

--Kun vi.

--Nu, ne facile oni sin deŝiras de li. Sciu, ke mi antaŭe ankaŭ devas
viziti la antaŭurbon.

--Por kio?--demandis Dmiĉjo kaj per grandaj okuloj ekrigardis la
hetmanon.

--Por kio, por kio!--ripetis Ringo malpacience: por tio, ke antaŭ unu
jaro mi tie krevigis nuksojn kaj forgesis preni la ŝelon.

Dmiĉjo ekrigardis lin kun miro, sed li tuj ekridetis, plilarĝigante la
buŝon ĝis oreloj, dume lia sulkigita vizaĝo montris plej ruzan
esprimon, kvazaŭ li deziris diri: ne tiel facile estas min superruzi!
mi tre bone komprenas, ke vi iras en la antaŭurbon ne por preni la
nuksajn ŝelojn, sed por io tute alia. Tamen li nenion diris kaj nur
ripetis ridetante:

--Mi ankaŭ iras kun vi antaŭurbon.

--Kion fari kun la malsaĝulo?--diris Ringo, levante la ŝultrojn:
neeble estas liberiĝi de li. Nu, bone, iru kun mi, malsaĝulo, sed ne
koleru, se vi estos pendigita!

--Oni min pendigu!--apatie diris Dmiĉjo.

--Bonege, karulo! Jen kial mi vin amas! Nu, rapide diru adiaŭ al la
kamaradoj, kaj ni iru!

--La apatia vizaĝo de Dmiĉjo ne vigliĝis: li tuj mallerte aliris al
la kamaradoj kaj kisis ĉiun el ili po tri fojoj, ne atentante, ĉu ili
volas aŭ ne, kaptante iun je la ŝultroj, alian je la kapo.

--Hetmano!--diris Serèbrjanij: do, ni iras la saman vojon?

--Ne, bojaro. Kie mi iros, tie vi ne rajdos. En la antaŭurbo mi estos
pli frue, ol vi, kaj se vi min renkontos, ne rekonu min; tamen ni ne
povas renkontiĝi: mi estos for antaŭ ol vi alvenos; mi havas nur iujn
aferojn tie.

Serèbrjanij divenis, ke Ringo havis ion kaŝitan aŭ enfositan en la
ĉirkaŭaĵo de l' antaŭurbo, kaj li plu ne insistis.

Baldaŭ du taĉmentoj ekmoviĝis en du malsamaj direktoj.

La pli granda iris kun Serèbrjanij laŭlonge de la apudrivera
herbkampo, kovrita per postsignoj de hieraŭa batalo; post ĝi treniĝis
Bujano kun mallevita kapo kaj pendanta vosto. Ĝi de tempo al tempo
aliris la princon, plende blekis kaj sin turnis posten al la hieraŭ
elfosita tombo, ĝis kiam fine la altaj kanoj kaŝis ĉi tiun tombon de
la okuloj.

Alia pli malgranda taĉmento sekvis Ĥlopkon. Ringo ekiris aliflanken,
kaj lin sekvis Dmiĉjo, malrapide kaj mallerte movante la piedojn.

Senhomiĝis la vastaj stepoj, kaj ekregis la antaŭa silento, kvazaŭ
hieraŭ tie ne estis tumulto de batalo! Nur tie kaj ĉi tie paŝtis sin
la forgesitaj tataraj ĉevaloj, kaj en la bruligita herbo kuŝis
disĵetitaj bataliloj. Super la florantaj bordoj de la rivero alaŭdoj
laŭte kantis en la ĉiela bluaĵo, aliaj malgrandaj birdetoj pepis kaj
flirtis en la kanoj aŭ kantante ripozis sur la sagoj, kiuj dum batalo
enŝoviĝis en la teron kaj nun staris inter la marĉaj floroj,
similante je floroj, de longe ĉi tie kreskantaj.



ĈAPITRO XXIX.

Samtempa esploro de du kontraŭuloj.


Ok tagojn post la batalo la caro akceptis en sia dormoĉambro
Basmanov'n, ĵus alvenintan el Rjazanjo. La caro jam detale sciis pri la
batalo, sed Basmanov esperis, ke li la unua rakontos pri ĝi. Li esperis
alskribi al si sola la honoron de l' venko kaj kiel sekvon de sia
rakonto li deziris ree ricevi la antaŭan favoron de la caro.

La caro atente aŭskultis, movante la rozarion kaj observante la
perlornamitan ringon de sia montra fingro. Sed kiam Basmanov, fininte la
rakonton kaj ekskuinte siajn buklojn, diris memkonfide--"via cara
moŝto, vi vidas, kiel multe ni laboris por via cara moŝto!", Ivano
levis la okulojn kaj ekridetis.

--Ni ne ŝparis niajn fortojn,--flateme daŭrigis Basmanov,--kaj via
cara moŝto, certe, bone rekompencos vian fidelan serviston?

--Kion vi dezirus, Teodĉjo?--demandis la caro kun ŝajniga bonkoreco.

--Plej bone, faru min okolniĉij, por ke oni min plu ne kuraĝu ofendi.

Ivano fikse rigardis lin.

--Kaj per kio mi rekompencos la princon Serèbrjanij?--li demandis tute
neatendite.

--Vian malfavoraton?--demandis Basmanov, kaŝante sian konfuzon sub sia
ordinara senhonteco: kion pli li meritas, ol pendigilon? Li estis
forkurinta el malliberejo, li kun siaj rabistoj sufiĉe multe malhelpis
nin: se li ne ektimigus la tatarojn, ni atakus kaj kaptus ilin ĉiujn
kvazaŭ koturnojn.

--Ĉu vere? Kaj mi supozas, ke sen li ree iu tataro alligus vin al sia
ĉevalo, kiel iam, ĉu vi memoras, Teodĉjo? Ĝi estus ne por la unua
fojo, vi jam provis ĝin!

--Mi jam provis suferi por via cara moŝto, arogante daŭrigis Basmanov:
mi nur ne provis vian caran dankon. Nek Godunòv, nek Vjàzemskij, nek
Maluto tiel servas kiel mi, tamen, vi bone rekompencas ilin.

--Certe, ili ne tiel servas, kiel vi! Ĉu, ekzemple, ili povas danci,
kiel vi?

--Via cara moŝto,--diris Basmanov, perdante la paciencon: se mi ne
plaĉas al vi, bonvolu min forpermesi; mi iros for de la kortego.

Basmanov esperis, ke Ivano lin estos retenanta, sed lia foresto el la
antaŭurbo, anstataŭ revivigi la amon de l' caro por li, ankoraŭ pli
multe ĝin malpligrandigis: la caro lin forgesis, kaj aliaj favoratoj,
precipe Maluto, ofendita per la fiereco de Basmanov, utiligis la tempon
por deturni de li la caran koron.

La plano de Basmanov malsukcesis. Estis videble, ke lia ĉagreno amuzis
la caron.

--Kion fari?--diris la caro kun ŝajniga malĝojo:--kvankam mi enuos sen
vi, mi, malfeliĉa orfo, kvankam la ŝtataj aferoj eble malprosperos,
sed kion fari? mi provos ĉion fari sola, per mia malsaĝa kapo! Iru,
Teodĉjo, iru, kien vi volas! Mi ne deziras vin deteni perforte!

Basmanov ne povis kaŝi plu sian koleron; dorlotita de Ivano, li nun
tutplene aperigis sian karakteron.

--Dankon, via cara moŝto, dankon por via gastameco! Dankon, ke vi pelas
for vian serviston kiel malbonan hundon! Nun,--aldonis li
senpripense,--nun mi laŭdos en Ruslando vian caran bonecon! Estu la
aliaj por vi same bonaj servistoj, kiel estis via Teodora! Multaj pekoj
ŝarĝas mian konsciencon de post mia servado al vi,--unu nuran pekon mi
ne konas, mi ne havis rilatojn kun sorĉistoj!

Ivano komence ridetis, sed ĉe la lastaj paroloj lia mieno ŝanĝiĝis.

--Sorĉistoj?--li demandis, mirigita, preskaŭ kolera.--Kiu do havas ĉi
tie rilatojn kun sorĉistoj?

--Kiu? Ekzemple, via Vjàzemskij,--respondis Basmanov, brave renkontante
fiksan rigardon de l' caro.--Jes!--daŭrigis li, ne timigita de la
terura mieno de Ivano: vi sola nur ne scias, ke kiam Vjàzemskij estas
en Moskvo, li ĉiunokte vizitas la mueliston en la arbaro, la muelisto
ja estas sorĉisto, nepre ili kune penas pereigi vian caran moŝton!

--Kial vi scias ĉion ĉi?--demandis la caro, trapikante la opriĉnikon
per esploranta rigardo.

Ĉi tiun fojon Basmanov iom ektimis.

--Via cara moŝto,--li rapidis respondi: se mi ĝin scius pli frue, mi
certe raportus ĉion al via cara moŝto, sed mi nur hieraŭ ekaŭdis de
liaj servistoj...

La caro enpensiĝis.

--Iru!--li diris post mallonga silento: mi esploros la aferon. Ne
forlasu la antaŭurbon, ĝis kiam mi ordonos!

Basmanov foriris kontenta, ke li sukcesis veki en la suspektema koro de
l' caro dubon kontraŭ unu el siaj malamikoj, sed samtempe tro malĝoja
pro la malvarmeco, kun kiu la caro lin akceptis.

Baldaŭ la caro eliris el la dormoĉambro en sian akceptejon, sidiĝis
en apogseĝon kaj, ĉirkaŭita de opriĉnikoj, aŭskultis raportojn de
l' bojaroj, alvenintaj el Moskvo kaj el aliaj urboj. Disdoninte siajn
ordonojn, detale pridiskutinte kun ili ĉiujn bezonojn de l' ŝtato, la
rilatojn kun fremdaj landoj, la rimedojn kontraŭ la invado de tataroj
en Ruslandon, Ivano demandis, ĉu ĉiuj petantoj jam estas akceptitaj?

--Bojaro Druĵino Andrèeviĉ Morozov,--anoncis stolniko[43],--humile
salutas vian caran moŝton kaj petas, ke vi permesu al li aperi antaŭ
viaj helaj okuloj!

--Morozov?--demandis Ivano:--ĉu li ne forbrulis kun sia domo? Vivema
estas la maljuna hundo! Bone. Mi demetis de li mian malfavoron, li
eniru!

La stolniko eliris. Baldaŭ la aro da korteganoj donis lokon al bojaro
Morozov, kiu, subtenata de siaj du servistoj, alproksimiĝis al la caro
kaj falis teren antaŭ li.

Ĉies okuloj sin turnis al la maljuna bojaro. Lia vizaĝo estis pala, li
multe malgrasiĝis, sur la frunto estis videbla la cikatro, postsigno de
la sabra vundo, farita de Vjàzemskij; sed liaj enfalintaj okuloj
aperigis la antaŭan fortan volon, kaj sur liaj kunigitaj brovoj kuŝis
la antaŭa sigelo de nevenkebla obstineco.

Kontraŭ la kutimo de l' kortego, liaj vestoj ne estis luksaj.

Ivano silente rigardis lin.

Kiu sciis legi la carajn rigardojn, tiu legus nun kaŝitan malamon kaj
plezuron vidi la malamikon humiliĝintan, sed malatenta observanto povus
nomi la rigardon de Ivano eĉ bonkora.

--Druĵino Andrèeviĉ!--li diris grave, sed afable: mi demetis de vi
mian malfavoron; kial do vi surhavas tiajn vestojn?

--Via cara moŝto,--respondis la bojaro restante surgenue: ĉu luksaj
vestoj konvenas al tiu, kies domon forbruligis viaj opriĉnikoj, kies
edzinon ili forrabis? Via cara moŝto,--li daŭrigis per firma voĉo: mi
humile plendas al vi kontraŭ via opriĉniko, Afonĉjo Vjàzemskij!

--Leviĝu!--diris la caro: kaj rakontu ĉion laŭvice. Se iu el miaj
opriĉnikoj vin ofendis, mi ne indulgos lin eĉ se li estus plej intima
mia servisto.

--Via cara moŝto!--daŭrigis Morozov ĉiam surgenue: li mem venu,
Afonĉjo! Li respondu en mia ĉeesto al via cara moŝto!

--Bone!--konsentis la caro post pripenso: vi estas prava! La plendato
devas scii, pri kio oni lin kulpigas. Venigu Vjàzemskij'n! Kaj vi,--li
sin turnis al la servistoj de Morozov, kiuj humilege staris
flanke:--levu vian bojaron kaj sidigu lin sur benkon, ke li atendu la
plendaton.

De post la ruinigo de l' domo de Morozov pasis pli ol du monatoj.
Vjàzemskij jam resaniĝis post la ricevitaj vundoj. Kiel antaŭe, li
loĝis en la antaŭurbo, sed, nenion sciante pri la sorto de Heleno,
kiun neniu el liaj kurieroj povis trovi, li estis ankoraŭ pli malgaja,
ol antaŭe, li tre malofte sin montris ĉe la kortego, pretekstante
sian malsanon, ne partoprenis en festenoj kaj kelkaj lin opiniis eĉ iom
freneza. Al la caro ne plaĉis lia foresto dum komunaj preĝoj aŭ
festenoj; sed, sciante pri la malfeliĉa aventuro kun Heleno, li
alskribis la konduton de Vjàzemskij al amturmentoj kaj estis indulgema
por li. Nur post la interparolo kun Basmanov ĉi tiu konduto ekŝajnis
al li suspektinda. La plendo de Morozov donis bonan okazon multon ekscii
per samtempa esploro de ambaŭ kontraŭuloj,--jen kial la caro akceptis
Morozov'n pli afable, ol la korteganoj estis atendintaj.

Baldaŭ venis Vjàzemskij. Lia eksteraĵo ankaŭ multe ŝanĝiĝis. Li
ŝajnis esti pli aĝa per kelkaj jaroj, la trajtoj de lia vizaĝo
fariĝis pli akraj, kaj la vivo kvazaŭ alcentriĝis en liaj fajraj,
malkvietaj okuloj.

--Venu, venu, Afonĉjo?--diris la caro,--alproksimiĝu ankaŭ vi,
Druĵino! Diru, en kio konsistas via plendo? Diru malkaŝe, rakontu
ĉion, kiel ĝi okazis!

Druĵino Andrèeviĉ alproksimiĝis al la caro. Starante apud
Vjàzemskij, sed ne rigardante lin, li detale rakontis ĉiujn
cirkonstancojn de l' atako.

--Ĉu li rakontis la veron?--demandis la caro, sin turnante al
Vjàzemskij.

--Jes, via cara moŝto!--respondis Vjàzemskij, kiun mirigis la demando
de l' caro, ĉar la caro jam de longe ĉion sciis.

La vizaĝo de l' caro malsereniĝis.

--Kiel vi kuraĝis fari tion?--li diris kaj direktis al Vjàzemskij sian
severan rigardon:--ĉu mi permesas, ke miaj opriĉnikoj estu rabistoj?

--Vi scias, via cara moŝto,--respondis Vjàzemskij, pli kaj pli
miregante: vi scias, ke la domo estis rabita ne laŭ mia ordono, kaj se
la bojarinon mi forkondukis, mi havis ja vian permeson!

--Mian permeson?--demandis la caro, akcentante ĉiun vorton.--Kiam mi
donis al vi tian permeson?

Tiam Vjàzemskij komprenis, ke li ne devus sin apogi sur la aludo de l'
caro Ivano dum festeno, aludo, kiun Vjàzemskij konsideris kiel
rajtigilon por forkonduki perforte Helenon. Ne divenante ankoraŭ la
celon, kiu igas la caron nei tiun aludon, li tamen komprenis, ke li
devas ŝanĝi la manieron de sia defendo. Ne la timo aŭ la deziro
konservi la vivon, kiu, ĉe la ŝanĝebla karaktero de Ivano, ĉiam
povis esti en danĝero, decidigis Vjàzemskij'n serĉi senkulpiĝon. Li
ankoraŭ ne perdis la esperon retrovi Helenon, kaj ĉiuj rimedoj
ŝajnis al li taŭgaj por tia celo.

--Via cara moŝto!--li diris:--pardonu, vi ne estis permesinta al mi
forkonduki la bojarinon. Jen kiel okazis la afero! Vi sendis min Moskvon
por demeti la malfavoron de l' bojaro Druĵino Morozov, kaj la bojaro,
kiel vi scias, de longe konsideras min kiel malamikon, ĉar mi iam estis
konanta kun lia edzino, amindumis ŝin... Kiam mi alvenis en lian domon,
li decidis kune kun princo Serèbrjanij min mortigi. Post tagmanĝo ili
kun siaj servistoj atakis nin per plej perfida maniero; ni komencis nin
defendi, kaj la bojarino, lia edzino, konante la kruelan karakteron de
sia edzo, ne deziris resti ĉe li, kaj elpetis, ke mi ŝin kunprenu. Si
forlasis lian domon tute propravole, sed ĉar mi en la arbaro svenis, mi
ne scias, kio fariĝis al ŝi, kie ŝi estas. Kredeble, bojaro Morozov
trovis ŝin kaj kaŝas ŝin ie, eble li jam mortigis ŝin! Ne
li,--daŭrigis Vjàzemskij kun ĵaluza rigardo al Morozov: ne li devus
plendi, mi mem, via cara moŝto, kulpigas la bojaron pri tio, ke li kun
Nikito Serèbrjanij estis min atakinta en sia domo!

La caro ne atendis tian turniĝon. La kalumnio de Vjàzemskij estis
okulvidebla, sed Ivano tute ne intencis ĝin refuti. Morozov nun
unuafoje ekrigardis sian kontraŭulon.

--Mensogas la malbenita hundo!--li diris, malestimege rigardante lin de
la kapo ĝis la piedoj: ĉiu lia vorto estas abomeninda mensogo; mi
estas preta kisi la krucon por atesti la veron! Via cara moŝto! ordonu,
ke li, malbenito, redonu al mi mian edzinon, kun kiu min kunligas la
leĝo kristana!

Ivano ekrigardis Vjàzemskij'n!

--Kion vi diros?--demandis li kun la mieno de kvazaŭ senpartia
juĝisto.

--Mi jam diris al vi, via cara moŝto, ke mi kunprenis la bojarinon,
plenumanta ŝian propran peton; kiam survoje mi perdis multe da sango,
miaj servistoj trovis min svenintan en arbaro. Apud mi estis nek la
ĉevalo, nek la bojarino, oni min transportis en la muelejon, kie la
maljuna muelisto per sorĉvortoj haltigis la sangfluon. Nenion plu mi
scias.

Vjàzemskij ne supozis, ke, rakontante pri la muelisto, li plifortigas
en la caro lian jam naskiĝintan suspekton kaj kredebligas la vortojn de
Basmanov, sed Ivano ne aperigis atenton pri ĉi tiu cirkonstanco, li nur
notis ĝin en sia memoro por profiti, kiam alvenos la tempo; dume li
kaŝis siajn pensojn sub la masko de senpartieco.

--Ĉu vi aŭdis?--li diris al Vjàzemskij: la bojaro Druĵino estas
preta kisi la krucon por atesti la veron! Kiamaniere vi vin senkulpigos
antaŭ li?

--La bojaro ĉion povas diri,--respondis Vjàzemskij, decidiĝinta,--kio
ajn okazus--sin defendi ĝis la fino:--estas lia volo kalumnii min;
tamen mi kulpigas lin pri mia vundo, kaj mi mem ankaŭ kisos la krucon
por atesti mian veron!

Murmuro trakuris la ĉeestantaron. Ĉiuj opriĉnikoj sciis, kiamaniere
okazis la atako, kaj malgraŭ alkutimiĝo al krimoj ne ĉiu el ili
kuraĝus ĵuri malveraĵon.

Ivanon mem mirigis la aroganteco de Vjàzemskij, sed sammomente li
komprenis, ke per ĝi li povas pereigi malamegatan Morosov'n,
konservante la ŝajnon de severa justeco.

--Fratoj!--li diris, sin turnante al la ĉeestantoj: bonvolu atesti, ke
mi deziris ekscii la veron. Mi ne havas la kutimon juĝi, ne
aŭskultinte sinpravigon. Tamen estas neeble, ke en la sama proceso
ambaŭ partioj kisu la krucon por atesti la veron... Nepre unu el la
kontraŭuloj ĵurus malvere. Kiel bona paŝtisto, gardanta mian
ŝafaron, mi ne volas permesi, ke iu pereigu sian animon. Morozov kaj
Vjàzemskij estu juĝotaj per Dia juĝo. Mi donas al ili batalkampon ĉi
tie, sur la Ruĝa Placo. Post dek tagoj ili aperu kun siaj helpantoj kaj
atestantoj! Al kiu Dio donos la venkon, tiu estos pura ankaŭ antaŭ mi;
kiu malvenkos, tiu, se li restos viva, akceptu samloke mortpunon pere de
ekzekutisto!

La verdikto de Ivano forte impresis la ĉeestantaron. Kiel multaj
opiniis, ĝi por Morozov egalis la mortverdikton, ĉar estis pli ol
dubeble, ke la maljuna bojaro povus kontraŭbatali la junan kaj fortan
Vjàzemskij'n. Oni supozis, ke li forrifuzos la duelon aŭ almenaŭ
petos la permeson sin anstataŭigi per dungota batalanto. Sed Morozov
kliniĝis antaŭ la caro kaj diris per trankvila voĉo:

--Ĝi estu laŭ via volo, via cara moŝto! Mi estas maljuna kaj malsana,
jam delonge mi ne estis surmetanta kirason; tamen en Dia juĝo venkas ne
la forto, sed la vero! Mi esperas havi la helpon de Dio, kiu ne forlasos
min en mia prava afero kaj aperigos antaŭ via cara moŝto kaj antaŭ
ĉiuj homoj malpravecon de malamiko mia.

Aŭdinte la caran verdikton, Vjàzemskij komence ekĝojis, sed la
memkonfido de Morozov iom konfuzis lin. Li ekmemoris, ke, laŭ komuna
kredo, en juĝa duelo Dio neeviteble donas venkon al la vera partio, kaj
dubo pri sukceso kontraŭvole enrampis lian animon.

Tamen, subpreminte nun la konfuziĝon, li ankaŭ kliniĝis antaŭ la
caro kaj diris:

--Fariĝu laŭ via volo, via cara moŝto!

--Iru,--diris Ivano: serĉu atestantojn por vi, kaj post dek tagoj, je
tagiĝo, vi ambaŭ estu sur la Ruĝa Placo, kaj ve al tiu, kiu ne venkos
en la batalo!

Ĵetinte al ili ambaŭ traigan neklarigeblan rigardon, la caro leviĝis
kaj foriris en siajn ĉambrojn. Morozov eliris el la ĉambrego
dignoplena, postsekvata de siaj servistoj, tute ne atentante la
ĉirkaŭantajn opriĉnikojn.



ĈAPITRO XXX.

La ensorĉita sabro.


La sekvantan tagon Vjàzemskij forveturis Moskvon.

Alitempe, sin pretigante al duelo, li fidus al siaj fortoj, al sia
lerteco. Sed nun la afero rilatis Helenon. Ĝi ne estis simpla duelo, la
rezultato dependis de Dia juĝo, kaj la princo sentis sian malpravecon;
do, kiom malestiminda estus por li Morozov dum ordinara batalo, nun li
timis ĉielan fulmkoleron, li timis, ke dum la duelo liaj manoj
rigidiĝos aŭ senmoviĝos. La timo estis des pli forta, ke liaj antaŭ
nelonge resaniĝintaj vundoj ankoraŭ doloris kaj ke li de tempo al
tempo sentis malfortecon. La princo volis nenion preterlasi por certigi
al si la venkon. Kaj li decidis sin turni al la konata muelisto, preni
de li iun ajn sorĉradikon kaj tiamaniere fari siajn ekbatojn
nerebateblaj.

Meditoplena kaj ekscitita li rajdis malrapide tra arbaro, kliniĝante de
tempo al tempo en la selo por rigardi la vojetojn, kovritajn de filiko.
Post multaj turniĝoj li fine trovis pli bonan vojon, ĉirkaŭrigardis,
rekonis la signojn, faritajn sur arboj kaj ektrotis. Baldaŭ aŭdiĝis
bruado de mueleja rado. Alproksimiĝinte, la princo tra la bruado
distingis homan voĉon. Li haltis, elseliĝis kaj, alliginte la ĉevalon
al avelarbo, paŝe aliris la muelejon. Ĉe la dometo staris ies
rajdĉevalo, riĉe jungita. La muelisto interparolis kun belstatura
viro, kies vizaĝon Vjàzemskij ne povis vidi, ĉar la nekonato turnis
al li la dorson, preta surseliĝi.

--Vi estos kontenta, via bojara moŝto,--parolis al li la muelisto, jese
kapoklinante: vi estos kontenta! Ree vin ekamos la caro kaj, estu mi
samloke mortigita de tondro, se ne pereos Vjàzemskij kaj ĉiuj viaj
malamikoj! Estu trankvila, ĉar kontraŭ tirliĉo[10] neniu povas
elteni!

--Bone!--respondis la vizitinto, surĉevaliĝante: sed, maljuna diablo,
memoru nian interkonsenton: se mi ne havos sukceson, mi pendigos vin
kiel hundon!

La voĉo ŝajnis al Vjàzemskij konata, sed la rado bruis tiom forte, ke
li ne povis kompreni, kiu estis la vizitanto.

--Kial vi ne havos sukceson, karulo?--daŭrigis la muelisto, profunde
kliniĝante: nur ne demetu de vi la tirliĉon, kaj kiam vi estos
parolanta kun la caro, rigardu lin gaje kaj rekte en okulojn, kuraĝe
rigardu, karulo, ne aperigu timon, diru al li ŝercojn kaj spritaĵojn,
kiel antaŭe, kaj, estu mi anatemota, se vi ne ricevos ree la caran
favoron!

La rajdanto turnis la ĉevalon kaj, ne rimarkinte Vjàzemskij'n,
pretertrotis apud li.

La princo rekonis Basmanov'n, kaj lia ĵaluza imago ekbolis. Okupita per
unu sola penso pri Heleno, li komence ne atentis la parolojn de la
muelisto, sed, aŭdinte sian nomon, li eksuspektis en Basmanov novan
neatenditan konkuranton.

Dume la muelisto, kiam Basmanov forrajdis, sidiĝis apud la muro de sia
domo kaj komencis kalkuli la orajn monerojn. Li gaje ridetadis,
transmetante ilin el unu manplato en la alian. Subite li eksentis sur
sia ŝultro pezan manon. La maljunulo ektremis, salte leviĝis kaj
preskaŭ mortis pro teruro, kiam liaj okuloj renkontis la nigrajn
okulojn de Vjàzemskij.

--Pri kio vi, sorĉisto, parolis kun Basmanov?--demandis Vjàzemskij.

--Ho, karulo!--eldiris la muelisto, sentante tremadon en la piedoj: via
princa moŝto, Afonasjo Ivànoviĉ, kiel vi fartas?

--Respondu!--ekkriis Vjàzemskij, kaptante la mueliston je la gorĝo kaj
trenante lin al la rado: respondu, kion vi pri mi parolaĉis?

Kaj li ŝovis la maljunulon al la rado.

--Karulo mia!--ekĝemis la muelisto: mi ĉion diros, ĉion diros al via
princa moŝto, nur lasu min viva!

--Pro kio estis ĉe vi Basmanov?

--Pro radiko, karulo, pro tirliĉo! Mi ja sciis, ke vi estas ĉi tie, ke
vi ĉion aŭdas, ho, karulo, tial mi intence parolis pli laŭte por ke
vi povu ekscii la planon de Basmanov pereigi vian princan moŝton!

Vjàzemskij forpuŝis la mueliston flanken.

La maljunulo komprenis, ke pasis jam la unua eksplodo de kolero.

--Kiel kolerema vi estas, karulo!--diris li, sin levante de l' tero.--Mi
ja diris al vi, mi sciis, ke via princa moŝto estas proksime, de la
mateno mi jam atendas vin, karulo.

--Nu, kion do volas Basmanov?--demandis la princo per moligita voĉo.

La muelisto dume jam tute rekuraĝiĝis.

--Basmanov rakontis al mi,--li diris kun konfidema mieno: ke la caro
ĉesis lin ami, ke vin li pli multe amas, kaj ke nur al vi, al Godunòv
kaj al Maluto li havas favoron. Tial Basmanov insiste petis, ke mi donu
al li tirliĉon.--"Donu,--li diris,--tirliĉon, por ke mi ree povu havi
la caran favoron kaj por ke ilin la caro ĉesu ami kaj malfavoru!" Kion
mi devis fari kontraŭ li, kiam li kvazaŭ algluiĝis al mi? Ĉu eble
estis disputi kun li? Nu, mi donis al li radiketon, kompreneble ne
ĝustan, tute simplan radiketon, nur ke li min lasu viva! Ĉu mi povus
doni al li tirliĉon, por ke lin la caro ekamu pli multe ol vin!

--Diablo lin prenu!--trankvile diris Vjàzemskij: ĉu amas lin la caro,
ĉu ne--tio min ne rilatas. Ne pro tio mi venas al vi! Ĉu vi ion
eksciis, maljunulo, pri la bojarino?

--Ne, kara princo, nenion certan. Mi ja parolis al viaj kurieroj, ke
estas neeble ekscii. Kiel multe mi penadis por via princa moŝto! Sep
noktojn unu post alia mi rigardis sub la radon. Rajdas la bojarino tra
arbaro, mi vidas, duope kun maljuna viro, malgajega ŝi estas, kaj la
viro ŝin konsolas, kaj nenio plu estas videbla; la akvo malklariĝas
kaj nenion plu videbligas, karulo!

--Kun maljuna viro? sekve, kun Morozov? Kun la edzo?

--Ne, karulo: Morozov estas pli dika kaj li portas alian veston. La viro
surhavis simplan kaftanon, ne bojaran, li devas esti simplulo!

Vjàzemskij enpensiĝis.

--Maljunulo!--diris li subite: ĉu vi povas ensorĉi sabron?

--Kial ne? Sed, karulo, ĉu vi bezonas, ke la sabro haku, aŭ ke ĝi
estu malakra?

--Kompreneble, ke ĝi haku, arbara koboldo!

--Okazas, princo, oni ensorĉadas malamikan sabron, por ke ĝi fariĝu
malakra kaj rompiĝu kontraŭ kiraso...

--Mi bezonas ensorĉi la propran sabron. Mi devas dueli kaj mi nepre
devas mortigi mian malamikon, ĉu vi aŭdas, maljunulo?

--Mi aŭdas, karulo, mi aŭdas! Kial ne aŭdi?

Kaj la maljunulo komencis mediti: kun kiu li duelos? Kiu estos lia
malamiko? Ĉu eble Basmanov? Dubeble! Li tuj parolis pri li malestime,
kaj la princo ne estas homo lerta por kaŝi siajn pensojn. Eble kun
Serèbrjanij? Sed la muelisto sciis de Miĥeiĉ, ke Serèbrjanij estis
malliberigita, kaj li aŭdis de l' kurieroj de Vjàzemskij kaj ankaŭ de
kelkaj kamaradoj de Ringo, ke la rabistoj liberigis la princon kaj
forveturigis lin. Sekve ne kun Serèbrjanij. Restas bojaro Morozov. Li
pro forrabo de la edzino povus fari duelpostulon al Vjàzemskij. Kvankam
li estas tro maljuna, sed en juĝa duelo estas permesate sin
anstataŭigi per alia duelonto. Sekve,--decidis la muelisto: la princo
Vjàzemskij duelos aŭ kontraŭ Morozov, aŭ kontraŭ lia dungoto.

--Permesu al mi, kara princo,--li diris,--ĉerpi akvon por rigardi vian
kontraŭulon!

--Agu, kiel vi scias!--respondis Vjàzemskij kaj sidiĝis enpensema sur
faligitan arbostumpon.

La muelisto alportis el la domo sitelon, ŝovis ĝin sub la radon kaj,
ĉerpinte akvon, starigis ĝin apud la princo.

--Ho, ho!--li diris, kliniĝinte super la sitelo kaj fikse rigardante la
akvon: jen mi vidas vian kontraŭulon, princo, nur mi ne povas kompreni!
Li estas tro maljuna... Vin ankaŭ mi vidas, princo, jen vi elpaŝas
kontraŭ li...

--Nu, nu?--demandis Vjàzemskij, vane penante ion vidi en la akvo de la
sitelo.

--Anĝeloj protektas la maljunulon,--daŭrigis la muelisto mistertone
kaj kvazaŭ miregante pri tio, kion li vidis: la fortoj ĉielaj lin
protektas; estos malfacile ensorĉi vian sabron, princo kara!

--Kaj min neniu protektas?--demandis Vjàzemskij, kontraŭvole tremante.

La muelisto rigardis ĉiam pli fikse, liaj okuloj fariĝis tute
senmovaj; ŝajnis, ke li, komence mistifikante la princon Vjàzemskij,
estis surprizita per efektive terura vizio.

--Via princa moŝto ankaŭ havas protektantojn... Sed, jen, mi ree
nenion vidas, la akvo malklariĝis!

Li suprenlevis la kapon, kaj Vjàzemskij rimarkis, ke grandaj ŝvitgutoj
ruliĝis de sur lia frunto.

--Vi ankaŭ havas protektantojn, via princa moŝto,--flustris li
tememe.--Estas eble ensorĉi vian sabron!

--Prenu!--diris la princo, nudigante la pezan sabron: prenu, ensorĉu!

La muelisto profunde ekspiris, elfosis per la manoj kaveton en la tero,
enigis tien la sabrotenilon. Piedbatinte la teron ebene, li firmigis la
tranĉparton pintsupren kaj poste komencis paŝi ĉirkaŭe, dirante
ensorĉigajn parolojn.......

...Fininte, li eligis la sabron kaj redonis ĝin al la princo,
forskuinte de la tenilo la teron kaj zorge viŝinte ĝin per sia basko.

--Bonvolu ricevi, princo Afonasjo Ivànoviĉ! Bone ĝi servos al vi, se
nur via kontraŭulo ne trempos sian sabron en sanktan akvon.

--Sed se li trempos?

--Tiam nenio estas farebla, princo kara! Kontraŭ sankta akvo ensorĉita
fero ne havas forton. Cetere mi povas helpi al vi. Mi donos al vi
marĉan golubec'n[12], kaj vi enmetu ĝin en saketon kaj pendigu al la
kolo, tiam vi povos deturni flanken la okulojn de l' malamiko.

--Donu al mi la golubec'n!--diris Vjàzemskij.

--Volonte, karulo; por vi, karulo, mi ne povas esti avara!

La maljunulo eniris la dometon kaj alportis ion enkudritan en ĉifonon.

--Ne facile ĝi estas akirita,--li diris, kvazaŭ ne volante fordoni la
herbon: kun granda peno mi ĝin proprigis al mi. Se oni ne ĝustatempe
ĝin serĉas en la marĉo, oni vidas teruraĵon--Dio gardu!

La princo prenis la enĉifonigitan herbon kaj ĵetis al la sorĉisto
sakon, plenan de ormoneroj.

--Dio rekompencu vian princan moŝton!--diris la maljunulo kun profunda
saluto.--Ankoraŭ mi havas ion por diri al vi, karulo: atendante la
duelon, vi ne devas plu viziti preĝejon, aŭskulti la meson, alie mia
ensorĉaĵo desaltos de l' sabropinto.

Vjàzemskij nenion respondis kaj sin direktis jam al sia ĉevalo, sed
subite li haltis.

--Ĉu vi povas ekscii nun, kiu el ni restos viva?

La muelisto ŝanceliĝis.

--Vi, kredeble, restos viva, karulo! Ĉu vi povas ne resti viva? Jam
delonge mi antaŭdiris al vi: ne per glavo vi pereos!

--Rigardu ankoraŭ unu fojon en la sitelon!

--Por kio, kara princo? Nuntempe ne estas eble ion ekvidi, jam la akvo
malklariĝis.

--Ĉerpu freŝan akvon!--ordonis Vjàzemskij.

La muelisto nevolonte obeis.

--Nu, kion vi vidas?--senpacience demandis la princo.

La maljunulo sin klinis super la sitelo kun videbla abomeno.

--Nek vin, nek vian kontraŭulon mi vidas!--diris li, paliĝante: mi
vidas placon, multe da homoj, multe da kapoj pendas sur stangoj, kaj
flanke fajro finbrulas, kaj homaj ostoj tie, alĉenigitaj al paliso...

--Kies kapojn vi vidas sur stangoj?--demandis Vjàzemskij, plena je
nevola teruro.

--Mi ne vidas, karulo, ĉio ree malklariĝis, nur la fajro brulas, kaj
ies ostoj estas videblaj ĉe la paliso.

La muelisto kun peno levis la kapon kaj, ŝajne, nevolonte sin deturnis
de super la sitelo. Li havis konvulsiojn, lia frunto ŝvitis,
ĝemsopirante li alrampis ĝis antaŭ la pordo de sia dometo kaj tie
falis senkonscia.

Vjàzemskij revenis al sia ĉevalo, surseliĝis kaj pensoplena ekrajdis
Moskvon.



ĈAPITRO XXXI.

Dia juĝo.


Dum foresto de Vjàzemskij, Maluto ricevis gravan ordonon de l' caro:
preni servistojn de Vjàzemskij kaj per turmentegoj rakontigi ilin, ĉu
Afonasjo Ivànoviĉ vizitis la muelejon de la sorĉisto, kiom da fojoj,
kaj kion ĝuste li intencis kontraŭ la caro.

La plej multaj nenion konfesis, sed kelkaj ne eltenis la turmentegon kaj
jesis ĉion, kion Maluto ordonis. Ili atestis, ke la princo havas
rilatojn kun la muelisto por pereigi la caron; ke li foje elprenis la
teron el la postsigno de l' cara piedo kaj bruligis la teron en la
fajro; kelkaj eĉ atestis, ke Vjàzemskij rilatas kun princo Vladimir
Andrèeviĉ[91] por helpi al li akiri la caran tronon. Kvankam tute
sensencaj kaj senenhavaj, ĉiuj ĉi atestoj zorge estis registrataj de
oficistoj, ĉeestantaj la turmentegon, kaj poste estis legataj al la
caro. Ĉu la caro opiniis ilin veraj aŭ ne,--Dio scias! Sed li
malpermesis al Maluto malkovri al Vjàzemskij, post lia reveno, la
kaŭzon, kial liaj servistoj estis kaptitaj, kaj ordonis diri al li, ke
ili estas suspektataj kiel ŝtelintaj el cara provizejo. Tamen en iliaj
atestoj restis multe da malsamaĵoj, kaj Ivano venigis Basmanov'n, por
ke li ripetu ĉion, kion li certigis esti aŭdinta el la buŝo de ĉi
tiuj servistoj de Vjàzemskij.

Oni ne trovis Basmanov'n en la antaŭurbo. Hieraŭ li forveturis
Moskvon. Kaj la caro koleris, ke li kuraĝis forveturi, malobeinte al la
cara ordono. Maluto utiligis la fakton por veki suspekton kontraŭ
Basmanov mem.

--Kiu scias, via cara moŝto,--li diris,--kial li malobeis al vi? Eble,
li estas kunkulpulo de Vjàzemskij, eble li intence denuncis lin por pli
certe pereigi vian caran moŝton!

La caro ordonis al Maluto kaŝi dumtempe ĉi tiujn suspektojn kaj, kiam
Basmanov revenos, ne montri al li, ke lia forestado estis rimarkita.

Dume venis la tago, destinita por la juĝa duelo. Antaŭ tagiĝo multe
da homoj amasiĝis sur la Ruĝa Placo; ĉiuj fenestroj, ĉiuj tegmentoj
estis plenplenaj de scivoluloj. La sciigo pri la eksterordinara duelo
multe disvastiĝis en la ĉirkaŭaĵo. La famaj nomoj de la duelontoj
altiris multe da popolo el diversaj vilaĝoj kaj urboj, eĉ el Moskvo
venis homoj ĉiurangaj por vidi, al kiu Dio donos venkon en ĉi tiu
duelo.

--Nu, karulo!--diris iu elegante vestita harpisto al sia kamarado,
vastkorpa junulo kun bonanima, iom malsaĝeta vizaĝo: iru antaŭen,
eble vi sukcesos atingi la unuan vicon. Kiom da homoj! Permesu, karuloj,
donu lokon al ni, venintaj el Vladimiro, ni ankaŭ volas vidi la Dian
juĝon!

Sed liaj petegoj restis sensukcesaj. La arego estis tro densa, tiel ke
se eĉ oni volus, ne eble estis doni lokon.

--Iru do, foko!--ree diris la harpisto, puŝante antaŭen sian
kamaradon: ĉu vi ne povas veni antaŭen?

--Por kio ne?--apatie demandis la junulo.

Kaj per sia fortega ŝultro li komencis fari al si la vojon tra la
amaso, disŝovante la homojn kvazaŭ per fera kojno. Oni kriis, oni
insultis, sed la du kamaradoj moviĝis antaŭen, nenion atentante.

--Dekstren, pli dekstren,--komandis la pli aĝa: por kio vi iras
maldekstren, malsaĝulo? Iru tien, kie staras ponardegoj!

La loko, kiun montris la harpisto, estis preparita por la caro mem. Tie
staris ligna estrado, tegita per ruĝa tuko, sur la estrado--apogseĝo
por la caro, ĉirkaŭita de kelkdekoj da opriĉnikoj kun elingigitaj
ponardegoj kaj sabroj. Aliaj opriĉnikoj staris antaŭ la ĉeno,
ĉirkaŭanta la duelkampon, la vastan lokon, preparitan por batalo,
okazonta piedire aŭ surĉevale, laŭ interkonsento de la duelontoj. La
opriĉnikoj forpuŝadis la homojn, kiuj premegis unu la alian apud la
ĉeno.

Malrapide traborante al si la vojon, la harpisto kaj la forta junulo
atingis fine la duelkampon.

--Kien vi ŝovas vin?--ekkriis unu opriĉniko kaj volis ilin ekbati.

La junulo malfermis la buŝon kaj embarase sin turnis al sia kamarado,
sed ĉi tiu demetis per ambaŭ manoj sian lanan ĉapon kun orkolora
rubando kaj pava plumo kaj, kelkfoje kliniĝinte antaŭ la opriĉnikoj,
komencis peti:

--Permesu, bonaj sinjoroj, al ni, harpistoj el Vladimiro, rigardi la
Dian juĝon! El la urbo Vladimiro ni ĵus venis! Permesu al ni resti ĉi
tie, sinjoroj!

Kaj kun ruza, flatema rideto li aperigis el sub sia nigra barbo la
blankajn dentojn.

--Bone!--respondis la opriĉniko: staru ĉi tie, malantaŭen vi jam ne
sukcesos nun veni; nur trankvile staru kaj ne venu pli antaŭen, por ke
mi ne forhaku viajn kapojn!

Sur la duelkampo promenis atestantoj de ambaŭ partioj kaj oficistoj,
tie staris ankaŭ bojaro kaj okolniĉij[16], kiuj devis gardi la
duelkampon, kaj du diakoj[52], kies devo estis observi ordon dum la
duelo. Unu el la diakoj tenis la leĝaron, verkitan ankoraŭ ĉe la
granda princo Ivano Vasìljeviĉ III, kaj interparolis kun sia kamarado
pri diversaj eblaĵoj dum duelo.

--"Kaj se ili venos al duelkampo",--li legis el la libro: "kaj tie ili
deziros paciĝi"... Subite liaj vortoj estis interrompitaj per aklamoj:

--La caro! la caro!... Ĉiuj ekscitiĝis kaj demetis la ĉapojn.

Ĉirkaŭita de multaj opriĉnikoj, Ivano alrajdis al la duelkampo,
deĉevaliĝis, supreniris la ŝtupojn de l' estrado kaj, salutinte la
popolon, sidiĝis en sian apogseĝon kun mieno de homo, preta rigardi
ion tre interesan.

Malantaŭ li kaj ĉirkaŭe staris liaj korteganoj.

Samtempe eksonoris ĉiuj sonoriloj de ĉiuj antaŭurbaj preĝejoj, kaj
de du kontraŭaj flankoj aperis sur la duelkampo Morozov kaj
Vjàzemskij, ambaŭ vestitaj por batalo. Riĉa kaj peza, konforma al
antikva kutimo estis la armaĵo de Morozov, arĝento kaj oro kovris lin
kaj lian belan fortan rajdĉevalon... Malrapide kaj egalpaŝe iris la
ĉevalo, levante la belajn vilajn krurojn kaj fleksante la dikan kolon,
kaj kiam Morozov haltigis ĝin je distanco de ĉirkaŭ kvin klaftoj
antaŭ sia kontraŭulo, la ĉevalo komencis balanci sian densan ondantan
kolhararon, atingantan ĝis la tero, mordi la enbuŝaĵon kaj
senpacience fosi sablon per siaj fortaj hufoj, montrante ĉe ĉiu ekbato
la brilantajn najlojn de siaj larĝaj hufferaĵoj. Ŝajne, la granda
ĉevalo estis inda je sia brava rajdanto, eĉ ĝia blanka hararo
konformiĝis al la griza barbo de l' bojaro.

La armaĵo de Vjàzemskij estis ne tiel peza. Ankoraŭ ne tute sana post
siaj lastaj vundoj, li surhavis nur malpezan maŝkirason, ornamitan per
multekostaj ŝtonoj. Ornamita estis ankaŭ lia malalta, bele elkurbigita
kasko, provizita per ora sago, kiu devis gardi kontraŭ laŭlarĝaj
ekbatoj, se oni ĝin tenas antaŭ la vizaĝo. Sed Vjàzemskij pro
braveco kaj eleganteco levis la sagon supren, tiel ke lia tuta pala
vizaĝo kaj la nigra barbo restis ne ŝirmitaj kaj la sago aspektis kiel
ora plumo, ornamanta la kaskon. Ĉe lia flanko pendis la kurbigita
sabro, ensorĉita de la muelisto, sabro, al kiu nun Vjàzemskij multe
fidis. Lia bela orgriza, nigravosta ĉevalo estis kovrita de la kapo
ĝis la vosto per multaj kavaj arĝentaj sonoriletoj, formantaj
sonorantajn ĉenojn. Ankaŭ al ĉiu kruro estis alligita malgranda
arĝenta sonorileto.

Jam de longe aŭdiĝis sur la placo laŭta blekado de tiu ĉevalo. Kaj
nun la bela rajdato levis la kapon, larĝigis siajn flamantajn naztruojn
kaj, streĉinte sian nigran voston, ĝi komence per malpezaj paŝoj,
apenaŭ tuŝetante la teron, ekiris renkonte al la ĉevalo de Morozov;
sed kiam la princo subite devigis ĝin halti, forte ektirinte la
sonorantajn kondukilojn, la ĉevalo sin ĵetis flanken kaj transsaltus
la ĉenon, se la rajdanto per lerta mano ne returnigus ĝin sur la saman
lokon. Tiam ĝi stariĝis sur la postaj piedoj kaj rapide piedbatis la
teron, penante faligi la rajdanton malantaŭen; sed la princo kliniĝis
al la selkurbiĝo, malstreĉis la kondukilojn kaj enigis en la ventron
de l' ĉevalo la akrajn spronojn. La rajdato vigle eksaltis kaj haltis
kiel ŝtonigita. Neniu haro de ĝia nigra kolhararo moviĝis. Ĝiaj
sangoplenaj okuloj strabis, kaj sur ĝia orflava haŭto vidiĝis reto da
plenblovitaj vejnoj.

Kiam, brilante kaj sonante, aperis Vjàzemskij, kovrita kvazaŭ per
arĝenta kaj diamanta pluvo, la harpisto el Vladimiro ne povis deteni
sian admiron: pli plaĉis al li la ĉevalo ol la rajdanto.

--Brava ĉevalo!--li ekkriis: bonega ĉevalo! Neniam mi vidis tian
ĉevalon! Multajn ĉevalojn mi vidis, sed nur ne tian!

Kaj li pensis por si mem: se tiu rajdanto sur ĉi tiu ĉevalo venus tiam
al Malbenita Ŝlimakvo!

--Aŭskultu,--li gaje sin turnis al sia kamarado, puŝante lin per
kubuto: aŭskultu, malsaĝulo, diru, kiu ĉevalo pli al vi plaĉas?

--Tiu!--respondis la junulo, montrante per la fingro la ĉevalon de
Morozov.

--Vere? Kial do ne ĉi tiu?

--Ĝi estas pli dika!--respondis la junulo apatie.

La harpisto ridegis, sed en la sama momento eksonis la aklamoj de
heroldoj.

--He, vi, homoj!--ili kriis: tuj komenciĝas la juĝa duelo inter la
cara batalilestro, princo Afonasjo Ivànoviĉ Vjàzemskij, kaj la bojaro
Druĵino Andrèeviĉ Morozov. La kazo konsistas en senhonorigo, atako
kaj forrabo de la bojarino, edzino de Morozov! He, homoj! Preĝu al la
Sankta Triunuo, ke Ĝi sendu venkon al la prava partio!

La placo silentiĝis. Ĉiuj ĉeestantoj komencis sin signadi kruce, kaj
la bojaro, kiu devis observi la ordon de la duelo, aliris la caron kaj
demandis lin kun profunda saluto:

--Ĉu via cara moŝto ordonas komenci la duelon?

--Oni komencu!--respondis Ivano.

La bojaro, la okolniĉij, ĉiuj atestantoj kaj la du diakoj deiris
flanken.

La bojaro donis signon.

La kontraŭuloj eligis la sabrojn.

Post la dua signo ili devis sin ĵeti unu kontraŭ la alia. Sed subite
Vjàzemskij ekbalanciĝis en la selo kaj faligis la kondukilojn. Li
povus fali teren, se la alkurintaj atestantoj kaj oficistoj lin ne
subtenus kaj ne helpus al li deĉevaliĝi. Liaj ĉevalservistoj tuj
prenis lian ĉevalon per la brido.

--Prenu ĝin!--diris Vjàzemskij, ĉirkaŭrigardante per malklaraj
okuloj: mi batalos piedire.

Ekvidinte, ke la princo forlasis la ĉevalon, Morozov ankaŭ elseliĝis,
kaj la ĉevalservistoj forkondukis lian belan ĉevalon.

La oficisto donis al Morozov kaj al Vjàzemskij po unu ŝildo, preparita
por piedira batalo.

Sed la princo ne havis la fortojn teni sian ŝildon. Liaj kruroj
fleksiĝis, kaj li ree falus, se oni lin ne subtenus.

--Kion vi havas, via princa moŝto?--samtempe ekkriis la oficisto kaj la
atestanto, kun miro lin rigardante: rekuraĝiĝu, princo, fali antaŭ la
batalo egalas malvenkon!

--Demetu mian kirason!--diris Vjàzemskij, sufokiĝante: demetu la
kirason! La radiko min sufokas!

Li demetis sian kaskon, disŝiris la kolumon de la kiraso kaj forprenis
de sia kolo la ŝnureton, al kiu estis alligita la talismano kun
golubèc.

--Estu malbenita la sorĉisto!--li ekkriis, malproksimen ĵetante la
saketon kun golubèc.--Estu malbenita, li trompis min!

Druĵino Andrèeviĉ aliris la princon kun nuda glavo.

--Kapitulacu, hundo!--li diris kaj levis la sabron: konfesu vian krimon!

Oni sin ĵetis inter la du kontraŭuloj.

--Ne, mi ne kapitulacos!--diris Vjàzemskij, kaj lia nebula rigardo
ekflamis per antaŭa kolero!--Vi, maljuna korvo, min senfortigis! vi
trempis vian sabron en sanktan akvon. Nun mi prenos batalanton
anstataŭantan, kaj ni vidos, kiu venkos!

Inter la oficistoj komenciĝis disputo: unu certigis, ke Morozov jam
estas la venkinto; la dua insistis, ke la juĝo ankoraŭ ne okazis, ĉar
neniu batalo estis.

La caro ne preterlasis la movon de Vjàzemskij kaj ordonis levi kaj
alporti la objekton, ĵetitan de l' princo. Plena je scivolo kaj timo,
li ĉirkaŭrigardis la talismanon kaj flustris al Maluto:

--Kaŝu ĝin, ĝis kiam mi ĝin bezonos. Kaj nun,--daŭrigis li voĉe:
princo Vjàzemskij aliru!

--Nu, Afonĉjo!--li diris al li, ridetante dusence: videble Morozov
estas pli forta, ol vi!

--Via cara moŝto!--respondis Vjàzemskij, kies vizaĝo estis mortpala:
mia malamiko per sorĉaĵo malhelpis min! Krome, mi la unuan fojon post
la malsano surmetas la kirason. Miaj vundoj malfermiĝis: jen, vi vidas
sangon sub la vesto? Permesu, via cara moŝto, ke mi prenu
anstataŭanton!

La pretendo de Vjàzemskij estis kontraŭ la reguloj. Kiu ne deziris mem
batali, devis diri tion pli frue. Post la komenco de la duelo jam ne
estis permesate anstataŭigi sin per iu ajn. Sed la caro donis sian
konsenton, ĉar li deziris pereigi Morozov'n.

--Bone!--li diris:--la heroldoj voku: eble troviĝos iu pli sperta ol
vi! Se ne, Morozov estos pravigita, kaj vin mi fordonos al ekzekutisto.

Oni prenis la princon sub la brakoj kaj forkondukis lin. Baldaŭ aperis
heroldoj, kiuj malrapide paŝis laŭlonge de l' ĉeno kaj vokis
laŭtvoĉe:

--Kiu el antaŭurbaj aŭ moskvaj aŭ aliaj homoj deziras batali kontraŭ
bojaro Morozov? Kiu deziras anstataŭi princon Vjàzemskij? Eliru, vi,
batalistoj, eliru kaj defendu princon Vjàzemskij!

Sed la placo restis senmova, neniu batalanto aperis.

--Eliru, eliru, vi, batalistoj!--vokis la heroldoj,--eliru! Kiu venkos
Morozov'n, al tiu la princo donacos ĉiujn siajn bienojn; se la venkonto
estos ne-bojaro, la princo donacos al li ĉiujn siajn trezorojn.

Neniu respondis: ĉiuj sciis, ke Morozov estis prava, kaj la caro,
malgraŭ sia malamego por Morozov, jam estis proklamonta lin venkinto,
kiam subite aŭdiĝis la voko:

--Jen iras anstataŭanto! Li iras, li iras!--Kaj sur la areno aperis
Ĥomjàk.

--He, he!--li ekkriis, trafajfante la aeron per sia sabro: aliru, via
bojara moŝto, mi defendos Vjàzemskij'n!

Ekvidinte Ĥomjàk'n, Morozov, kiu ĝis tiam estis atendanta kun nuda
glavo, indignante sin turnis al la oficistoj:

--Mi ne batalos kun servisto!--li diris fiertone: ne konvenas al bojaro
Morozov batali kontraŭ la ĉevalservisto de Skuratov!

Kaj eningiginte sian glavon, li alproksimiĝis al la caro.

--Via cara moŝto!--li diris:--vi permesis al mia malamiko sin
anstataŭigi per alia batalanto; volu permesi ankaŭ al mi, ke mi elvoku
anstataŭanton, aŭ bonvolu prokrasti la duelon ĝis alia tago.

Kvankam la caro havis grandan deziron pereigi Morozov'n,--la pretendo de
Morozov estis tro justa. Ne deziris la caro montriĝi partia dum la Dia
juĝo.

--La heroldoj voku!--li diris kolertone: sed memoru, bojaro, se vi ne
trovos anstataŭanton, vi devas mem batali aŭ konfesi vian malpravecon
kaj esti ekzekutota.

Dume Ĥomjàk promenis antaŭ la ĉeno, svingante la sabron kaj mokante
la ĉeestantojn.

--Jen kiom da korvoj, kaj neniu falko! Ĉu neniu deziras ekprovi miajn
batojn, amuzi la caron? Kredeble viaj brakoj estas lacegaj post
draŝado? Aŭ eble vi, en litoj kuŝante, lacigis al vi la flankojn?

--Nu, diablo,--diris la harpisto duonvoĉe: mi bone regalus vin, se mi
havus mian sabron. Rigardu!--li ekpuŝis sian kamaradon: ĉu vi lin
rekonas?

Sed lia kamarado nenion aŭdis. Li staris kun larĝe malfermita buŝo,
kvazaŭ volante engluti Ĥomjàk'n per okuloj.

--Nu!--daŭrigis Ĥomjàk: ĉu vere neniu deziras batali kontraŭ mi?
He vi, batalaĉistoj, bakistoj, teksistoj, ŝpinistinoj! Kiu volas min
venki?

--Mi volas,--aŭdiĝis voĉo, kaj la kamarado de la harpisto, per ambaŭ
manoj ekkaptinte la ĉenon, levis ĝin super sia kapo kaj preskaŭ
elŝiris la kverklignajn stangojn, al kiuj ĝi estis alkroĉita.

Li jam estis sur la areno kaj, ŝajne, mem miregis pri sia trobraveco.

Malferminte la okulojn kaj la buŝon, li rigardis jen Ĥomjàk'n, jen la
opriĉnikojn, jen la caron, ne dirante eĉ unu vorton.

--Kiu vi estas?--demandis lin la oficisto.

--Mi?--siavice demandis la junulo kaj, iom pripensinte, ekridetis.

--Kiu vi estas?--ripetis la oficisto.

--Dmiĉjo!--li respondis bonanime, kvazaŭ mirante pri la demando.

--Dankon al vi, bravulo!--diris Morozov al la junulo: dankon, ĉar vi
volas defendi la pravan partion. Se vi venkos mian kontraŭulon, mi ne
estos avara; ne la tuta mia trezoro estas rabita de mi, dank' al Dio, mi
havas ankoraŭ per kio rekompenci mian defendanton!

Ĥomjàk estis vidinta Dmiĉjon apud la Malbenita Ŝlimakvo, kie Dmiĉjo
per sia bastonego mortigis lian ĉevalon kaj, anstataŭ Ĥomjàk'n,
preskaŭ sufokis sian propran kamaradon. Sed tiam en komuna batalo
Ĥomjàk ne vidis lian vizaĝon, eble li eĉ vidis, sed ne memoris ĝin,
ĉar nenion eksterordinaran havis la vizaĝo de Dmiĉjo,--ĉiuokaze
Ĥomjàk nuntempe lin ne rekonis.

--Per kio vi volas batali?--demandis la oficisto, scivole rigardante la
junulon, kiu havis nek kirason, nek batalilojn.

--Per kio?--ripetis Dmiĉjo kaj sin returnis por demandi konsilon ĉe
sia kamarado. Sed la harpisto, videble, estis for, kaj la okuloj de
Dmiĉjo ne povis lin trovi.

--Nu?--ree demandis la oficisto: surmetu kirason, prenu sabron; estas
tempo komenci la batalon!

Dmiĉjo konfuzite rigardis ĉiuflanken.

Liaj manieroj amuzis la caron.

--Donu al li batalilojn,--li ordonis: ni rigardu, ĉu li estas bona
batalanto.

Oni alportis plenan armaĵon, sed vane Dmiĉjo penis enŝovi siajn
brakojn en la kirason, kaj la kasko tiel malmulte taŭgis por lia granda
kapo, ke ĝi balanciĝis ĉe ĉiu lia movo.

Tiel vestita, Dmiĉjo senhelpe sin turnadis dekstren kaj maldekstren,
ĉiam esperante trovi la harpiston kaj demandi lin, kion li devas fari.

Rigardante lin, la caro laŭte ridis, same ridis ĉiuj opriĉnikoj kaj
ĉiuj ĉeestantoj.

--Kial oni disŝiras al si la gorĝon?--demandis Dmiĉjo malkontente: mi
atakos lin sen via kloŝo, sen via fera ĉemizo!

Li montris Ĥomjàk'n per fingro kaj komencis demeti la kirason.

Nova eksplodo de ridego.

--Per kio do vi estos batalanta?--demandis la oficisto.

Dmiĉjo gratis al si la nukon.

--Ĉu vi ne havas bastonegon?--li malrapide demandis, sin turnante al
opriĉnikoj.

--Jen, malsaĝulo!--De kie li estas? Kiu lin venigis tien ĉi? Ĉu vi
opinias, malsaĝulo, ke ni interbatalas per bastonegoj, kiel vi,
kamparanaĉoj?

Sed la caro amuziĝis per la mieno de Dmiĉjo kaj ne permesis lin
forpeli.

--Donu al li bastonegon!--li ordonis: li batalu, kiel li povas.

Ĥomjàk ofendiĝis.

--Via cara moŝto, ne permesu, ke iu kamparanaĉo ofendu vian bonan
serviston,--li ekkriis: mi kiel opriĉniko konscience servas al via cara
moŝto, sed neniam mi estis batalanta per bastonego.

Sed la caro havis sian bonan humoron.

--Vi batalu per via sabro, Ĥomjàk,--li diris: kaj la junulo batalos
laŭ sia bontrovo. Donu al li bastonegon. Ni ekvidu, kiel kamparano
defendos bojaron Morozov!

Oni alportis kelkajn bastonegojn.

Dmiĉjo malrapide trarigardis ĉiujn ilin kaj poste sin turnis al la
caro.

--Ĉu vi ne havas pli fortan!--li demandis apatie.

--Donu al li timonstangon!--ordonis la caro, atendante kun plezuro
interesan spektaklon.

Tuj oni donis al Dmiĉjo pezan timonstangon, elŝiritan el apudstaranta
ŝarĝveturilo.

--Nu, ĉu ĝi taŭgas?--demandis la caro.

--Kial ne?--respondis Dmiĉjo: eble ĝi taŭgas!

Kaj, por fari provon, li tiel forte eksvingis la timonon, ke granda
vento leviĝis kaj polvo ekturniĝis kvazaŭ pro subita ventego.

--He, diablo!--interparolis la opriĉnikoj.

La caro sin turnis al Ĥomjàk.

--Stariĝu!--li diris ordontone kaj aldonis ridetante: mi deziras vidi,
kiamaniere vi evitos la kamparanaĉan timonon.

Dume Dmiĉjo suprenvolvis la manikojn, kraĉis sur la manplatojn kaj,
forte tenante la timonstangon ambaŭmane, balancis ĝin, ĉiam
rigardante Ĥomjàk'n. Lia konfuziĝo tute malaperis.

--He, he, stariĝu!--li diris fine decidtone: mi montros al vi, kiel
ŝteli fianĉinon!

La situacio de Ĥomjàk, pro nekutima batalilo kaj eksterordinara forto
de Dmiĉjo, estis sufiĉe embarasiga, kaj la rigardantoj videble
simpatiis al la junulo kaj jam komencis moki Ĥomják'n.

La konfuziĝo de Ĥomjàk amuzis la caron. La okazonta duelo estis por
li same interesa, kiel teatraĵo aŭ ursĉaso.

--Komencu!--li ordonis, por ĉesigi la hezitojn de Ĥomjàk.

Tiam Dmiĉjo levis la timonon super la kapo kaj komencis turni ĝin,
salte irante renkonte al Ĥomjàk.

Vane Ĥomjàk serĉis momenton por ekbati Dmiĉjon per sia sabro. Li
ĉiam devis deflankiĝi, por eviti la terurigan timonon, kiu larĝronde
turniĝis super la kapo de Dmiĉjo, farante lin neatingebla.

Por granda plezuro de la rigardantaro kaj de la caro mem, Ĥomjàk
komencis posteniĝi, serĉante sendanĝerecon por si mem; sed Dmiĉjo
kun lerteco de urso pli kaj pli proksime aliris kun sia timono, kiu
fajfegis super lia kapo.

--Mi montros al vi, kiel ŝteli fianĉinon!--li kriis, pli kaj pli
furioziĝante kaj penante ekbati Ĥomjàk'n...

La simpatio de l' rigardantoj por Dmiĉjo montriĝis per aprobantaj
aklamoj kaj baldaŭ fariĝis vera entuziasmo.

--Bone! Bone!--kriis ĉiuj, forgesante pri la ĉeesto de l' caro: batu,
batu lin! Kia bravulo! Bonege! Defendu la bojaron, defendu la pravan
partion!

Sed ne pri Morozov zorgis Dmiĉjo.

--Mi montros al vi, kiel ŝteli fianĉinon!--li ĉiam ripetis la samon
kaj, turnante la timonstangon super sia kapo, ĉiam persekutis
Ĥomjàk'n, kiu streĉis ĉiujn siajn fortojn por lin eviti.

Kelkfoje la opriĉnikoj, starantaj laŭlonge de la ĉeno, devis
ekkaŭri, por ne esti mortigitaj per la bastonego, fajfeganta ĝuste
super iliaj kapoj.

Subite eksonis surda bato, kaj Ĥomjàk, trafita je la brusto per la
timono, falis teren kelkajn klaftojn pli malproksimen, disetendinte la
brakojn.

Ĝojplenaj ekkrioj ektondris tra la placo.

Dmiĉjo sin ĵetis sur Ĥomjàk'n kaj komencis lin sufoki.

--Sufiĉe, sufiĉe!--kriis la opriĉnikoj, kaj Maluto tuj sin klinis al
la caro kun zorgoplena mieno:

--Via cara moŝto, ordonu fortiri ĉi tiun diablon! Ĥomjàk estas nia
plej valora opriĉniko!

--Tiru for la malsaĝulon, tiru je la kruroj!--ordonis la caro:
superverŝu lin per akvo, nur lasu lin viva!

Ne sen peno la opriĉnikoj sukcesis fine fortiri Dmiĉjon, sed
Ĥomják'n oni jam trovis senviva. Kaj dume ĉies atento estis turnita
al lia bluiĝinta vizaĝo, la harpisto el Vladimiro aperis apud Dmiĉjo
kaj, tirante lin je la basko, ekmurmuretis:

--Nu, malsaĝulo, iru tuj! Iru kaj savu vian kapon!

Kaj ili ambaŭ malaperis en la homamaso.



ĈAPITRO XXXII.

La talismano de Vjàzemskij.


La caro ordonis, ke Morozov alproksimiĝu.

La placo ree silentiĝis. Ĉiuj scivole turnis siajn okulojn al la caro
kaj atendis, retenante la spiron.

--Bojaro Druĵino!--solene diris Ivano kaj leviĝis de sia seĝo: per
Dia juĝo vi vin pravigis antaŭ mi. Sinjoro nia Dio, venkinte vian
kontraŭulon, montris vian pravecon, kaj mi ankaŭ montros mian favoron
al vi. Ne forlasu la antaŭurbon sen mia ordono! Sed,--daŭrigis Ivano
severtone: tio estas nur duono de la afero! La vera juĝo ankoraŭ
sekvos. Venigu princon Vjàzemskij!

Kiam la princo venis, la caro longe rigardis lin per neesprimebla
rigardo.

--Afonasjo!--li fine diris: vi scias, ke mi ĉiam plenumas mian vorton.
Mi decidis kaj promesis, ke tiu el vi, kiu, mem batalante aŭ uzante
anstataŭanton, estos venkita en la duelo, devas esti mortigota. Via
anstataŭanto falis, Afonasjo!

--Kion fari?--respondis Vjàzemskij decidtone: ordonu, ke oni forhaku
mian kapon, via cara moŝto!

Stranga rideto trakuris la lipojn de l' caro.

--Vian kapon forhaki?--li ripetis malice: nur vian kapon forhaki? Eble
tio okazus, se vi estus kulpa nur antaŭ Morozov, sed vi devas elpagi
alian pli grandan krimon, multe pli gravan pekon. Maluto, donu la
talismanon!

Kaj preninte el la manoj de Maluto la saketon, ĵetitan de Vjàzemskij,
li levis ĝin, tenante la pinton per du fingroj.

--Kion vi havas ĉi tie?--demandis li, minace rigardante rekte en la
okulojn de Vjàzemskij.

La princo volis respondi, sed la caro ne donis al li la tempon.

--Ruzega sklavo!--li diris minactone, kaj malvarma tremo trakuris la
ĉeestantaron: ruzega sklavo! Mi vin alproksimigis al mia trono, mi vin
plirangigis kaj superŝutis per mia favoro, kaj vi kion faris? Vi en via
malpurega koro atencas pereigi min, vian caron, pereigi per sorĉaĵo,
certe, ĝuste por tio vi fariĝis mia opriĉniko? Kio signifas la
opriĉnino?--daŭrigis Ivano, ĉirkaŭrigardante kaj plilaŭtigante la
voĉon, por esti aŭdata de ĉiuj.--Mi, kvazaŭ mastro de vinberĝardeno,
estas metita de Sinjoro Dio super mia popolo por eduki miajn vinberojn.
Miaj bojaroj, miaj konsilantoj, la Duma ne volis min helpi kaj intencis
min pereigi; tiam mi forprenis de ili miajn vinberojn kaj fordonis al
aliaj gardistoj. Jen kion signifas la opriĉnino! La gastoj, invititaj
por festeno, ne venis, kaj mi sendis inviti ĉiujn, kiujn oni trovos sur
vojoj kaj vojkruciĝoj. Kaj tio ankaŭ estas opriĉnino! Nun mi demandas
vin ĉiujn: kion meritas la gasto, kiu venis al festeno, ne surmetinte
festajn vestojn? Pri li ni legas en Sankta Skribaĵo: "Ligu liajn
brakojn kaj krurojn kaj enigu lin en mallumegan ejon, kie estas
plorego kaj dentgrincado".

Tiel parolis Ivano, kaj la popolo silente aŭskultis ĉi tiun arbitran
uzon de l' evangelia sentenco, sen simpatio por Vjàzemskij, sed
profunde frapita per subita falo de l' potenca favorato.

Neniu el la opriĉnikoj kuraĝis nek deziris diri unu vorton, por
defendi Vjàzemskij'n. Teruron esprimis ĉies vizaĝoj. Nur Maluto en
siaj bestaj okuloj aperigis nenion krom la preteco tuj plenumi la caran
volon; ankaŭ la vizaĝo de Basmanov montris malican triumfon, kvankam
kaŝitan sub ŝajno de indiferenteco.

Vjàzemskij ne trovis necesa sin senkulpigi. Li konis Ivanon kaj decidis
rezignacie akcepti la baldaŭan turmentegon. Lia vizaĝo restis firma
kaj dignoplena.

--Prenu lin!--ordonis la caro.--Mi ekzekutigos lin kune kun tiu rabisto,
kiu estis penetrinta en mian dormoĉambron kaj nun atendas sian
mortpunon. Oni trovu ankaŭ kaj venigu la sorĉiston, kiu helpis al la
princo. Oni esploru lin per turmentoj, por ricevi novajn sciigojn.
Granda estas la malico de satano,--daŭrigis Ivano kun okuloj, turnitaj
al ĉielo: li, kvazaŭ leono blekeganta, iras ĉirkaŭ mi, penante min
formanĝi, trovante siajn fervorajn servistojn eĉ inter miaj intimuloj!
Sed mi esperas al la favoro de Dio kaj, kun Lia sankta helpo, mi
elradikigos la perfidon el Ruslando!

Ivano malsupreniris la estradon kaj rajde revenis en sian palacon,
ĉirkaŭita de siaj silentantaj opriĉnikoj.

Maluto venis al Vjàzemskij kun ŝnuro en la manoj:

--Pardonu, princo!--li diris ridetante, kunligante liajn brakojn post la
dorso: ni mem estas sklavoj!

Kaj ĉirkaŭita de militistoj kaj gardistoj Vjàzemskij estis kondukita
en malliberejon.

La popolo komencis disiri, silentante aŭ mallaŭte pridiskutante la
okazintaĵon, kaj baldaŭ la granda placo ree malpleniĝis.



ĈAPITRO XXXIII.

La talismano de Basmanov.


Oni esplordemandis Vjàzemskij'n, sed neniu turmentego igis lin eldiri
eĉ unu vorton. Kun eksterordinara volstreĉo li silente toleris la
malhumanajn torturojn, per kiuj Maluto penadis elŝiri de li la konfeson
pri liaj malbonintencoj kontraŭ la caro. Pro fiereco, pro malestimo aŭ
pro indiferenteco al sia propra vivo, li eĉ ne trovis necesa evidentigi
la kalumnion de Basmanov, atestante pri liaj propraj vizitoj al la
muelejo.

Laŭ la ordono de la caro oni kaptis la mueliston, sekrete gardis lin en
la antaŭurba malliberejo, sed lia turmentado estis prokrastita.

Basmanov klarigis al si la sukceson de sia kalumnio per efiko de l'
tirliĉo, kiun li ĉiam surhavis kaj tiom pli li kredis je ĝia
miraklofaranta potenco, ĉar Ivano montris neniun suspekton kaj kvankam
mokante lin, kiel ordinare, estis sufiĉe afabla por li.

Pereiginte unu el siaj konkurantoj, vidante la renaskiĝantan amon de l'
caro por si kaj ne sciante ankoraŭ, ke la muelisto jam sidis en la
antaŭurba malliberejo, Basmanov fariĝis ankoraŭ pli aroganta.
Plenumante la konsilojn de l' muelisto, li kuraĝe rigardis rekte en la
okulojn de l' caro, senĝene ŝercis kun li kaj malhumile respondis
liajn mokaĵojn.

La caro ĉion pacience toleris.

Foje, dum sia kutima revizio, la caro kun siaj favoratoj, interalie kun
la du Basmanov'j, ĉeestis frumatenan meson en apuda monaĥejo kaj poste
vizitis la abaton en lia ĉelo por matenmanĝi ĉe li.

La caro sidis surbenke en la ĉefa angulo de l' ĉambro, sub la sanktaj
pentraĵoj; la korteganoj staris ĉe la muroj, kaj la abato kun profunda
saluto alportis kaj metis antaŭ la caro mielĉelaron, konfitaĵojn,
lakton, freŝajn ovojn.

La caro havis bonan humoron; li ĉion gustumis, ŝercis kun siaj
akompanantoj kaj parolis edifajn sentencojn. Kun ambaŭ Basmanov'j li
estis pli afabla, ol ordinare, kaj Teodoro Basmanov pli ol antaŭe
konvinkiĝis pri la nerefutebla potenco de la tirliĉo.

Subite oni aŭdis ĉevalan piedfrapadon post la palisaro.

--Teodoĉjo!--diris Ivano: rigardu, kiu venas?

Basmanov volis eliri, sed la pordo malfermiĝis, kaj ĉe la sojlo aperis
Maluto Skuratov.

Lia mieno esprimis misteran kaj malican ĝojon.

--Eniru, Maluto!--afable diris la caro: kia novaĵo?

Maluto eniris la ĉambron kaj, interŝanĝinte rigardojn kun la caro,
komencis sin signadi kruce.

--De kie vi venas?--demandis Ivano, kvazaŭ Maluto venis por li tute
neatendite.

Sed Maluto, antaŭ ol respondi, profunde salutis la caron kaj poste
aliris la abaton.

--Bonvolu beni, patro!--li sin klinis antaŭ la abato, samtempe ĵetante
flankan rigardon al Teodoro Basmanov, kiun tuj ekposedis malbona
antaŭsento.

--De kie vi venas?--ripetis la caro sian demandon.

--El la malliberejo, via cara moŝto, mi turmente esploris la
sorĉiston.

--Nu, kion li diris?--demandis la caro kun preterfluganta rigardo al
Basmanov.

--Malfacile estas ion kompreni en lia balbutado. Tamen jen kion li
kriis, kiam oni komencis rompi liajn femurojn: "ne sole Vjàzemskij min
vizitis, ankaŭ Teodoro Basmanov, kiu prenis de mi radiketon, kaj la
radiketon li nun havas sur la kolo"...

Kaj Maluto ree ĵetis flankan rigardon al Basmanov.

La vizaĝo de Basmanov ŝanĝiĝis. Lia tuta aroganteco malaperis.

--Via cara moŝto!--li diris, streĉinte ĉiujn siajn fortojn por
ŝajnigi trankvilecon: kredeble li kalumnias min pro tio, ke mi lin
denuncis!

--Kaj kiam ni,--daŭrigis Maluto,--komencis brulvundi liajn plandojn, li
diris, ke tiun radikon postulis de li Basmanov, por pereigi vian caran
moŝton!

Ivano fiksis per sia rigardo Basmanov'n, kiu ektremis sub tiu rigardo.

--Via cara moŝto!--li diris: por kio vi fidas al la muelisto? Se mi
interrilatus kun li, ĉu mi lin denuncus?

--Ni tuj vidos. Malbutonumu la kaftanon, montru, kion vi havas sur la
kolo.

--Kion mi povas havi, krom kruceto kaj sanktaj pentraĵoj!--diris
Basmanov per voĉo tute malcerta.

--Malbutonumu la kaftanon!--insistis Ivano.

Basmanov konvulsie malbutonumis la supron de sia kaftano.

--Jen!--li diris, donante al la caro ĉeneton kun kruco kaj sanktaj
pentraĵetoj.

Sed la caro bone vidis, ke, krom ĉeneto, ĉirkaŭ la kolo pendis
ankoraŭ silka ŝnureto.

--Kaj kion ankoraŭ vi tie havas?--li demandis, mem malbutonumante lian
kaftanon kaj eltirante ŝnureton kun talismano.

--Tio estas,--balbutis Basmanov kun lasta malespera peno: tio estas, via
cara moŝto, benaĵo de mia patrino!

--Ni rigardu la benaĵon!--Ivano redonis la talismanon al Grjaznòj:
malkudru ĝin, Basĉjo!

Grjaznòj distranĉis per sia tranĉilo la kovrilon de la talismano kaj,
disvolvinte la pecon da tolo, elŝutis la internaĵon sur la tablon.

--Kio estas tie?--demandis la caro, kaj ĉiuj scivole sin klinis super
la tablo kaj ekvidis iujn radiketojn, intermiksitajn kun ranaj ostoj.

La abato faris signon de kruco.

--Jen per kio la patrino vin benis!--ironie diris Ivano.

Basmanov falis surgenuen.

--Pardonu, ho, via cara moŝto, pardonu al via sklavo!--li ekkriis
teruregite.--Vidante vian malamon por mi, mi tre ĉagreniĝis kaj, por
ree ricevi vian favoron, mi elpetis la radikon ĉe la muelisto. Ĝi
estas tirliĉo, via cara moŝto! La muelisto donis ĝin al mi, por ke vi
ree ekamu vian sklavon, kaj neniajn malbonintencojn kontraŭ vi mi iam
havis, mi per Dio ĵuras!

--Kaj la ranaj ostoj?--demandis Ivano, ĝuante la malesperon de
Basmanov, kies aroganteco jam de longe lin tedis.

--Pri la ostoj mi nenion sciis, je Dio, nenion sciis, via cara moŝto.

La caro sin turnis al Maluto.

--Vi diras,--li demandis: ke la sorĉisto denuncas Teodoron, ke Teodoro
vizitis lin por trovi rimedon min pereigi?

--Jes, via cara moŝto!--Kaj Maluto ne povis deteni sian ĝojon ĉe la
malfeliĉo de sia delonga malamiko.

--Nu, Teodoĉjo,--daŭrigis la caro ridetante: oni devas vin
esplordemandi en ĉeesto de l' sorĉisto. Li jam eltenis la turmentegon,
nun estas via vico, por ke oni ne diru: la caro per turmento esploras
nur la bojarojn, kaj por siaj opriĉnikoj li estas malsevera!

Basmanov falis teren antaŭ la caro.

--Suno mia bela!--li ekkriis, kaptante la baskojn de l' cara vesto: lumo
mia, granda caro, ne pereigu min, suno mia, mia luno, falko mia, ermeno
mia! Rememoru, kiel mi servis al vi, kiel mi ĉiam plenumis vian volon.

Ivano sin deturnis.

Basmanov en malespero sin ĵetis al sia patro.

--Paĉjo!--li ĝemkriis: petegu la grandan caron, ke li lasu al mi la
vivon. Mi estas preta surmeti ne nur virinan, eĉ arlekenan veston! Mi
estas lia sklavo, mi estas ĝoja, se mi povas servi kiel arlekeno al lia
cara moŝto!

Sed por Aleksiso Basmanov estis fremda la amo al sia propra filo, same
kiel kompato al iu ajn. Li ne deziris perdi la caran favoron pro la
simpatio al sia filo.

--For!--li diris, forpuŝante Teodoron: for, malpiulo! Kiu ribelas
kontraŭ mia caro, tiu ne estas mia filo. Obeu al la volo de lia cara
moŝto!

--Sankta abato!--ploregis Teodoro, rampante surgenue antaŭ la abato:
sankta abato, petu la grandan caron pri mi!

Sed la abato staris kvazaŭ ŝtonigita, kun okuloj, turnitaj malsupren,
kaj tremis per sia tuta korpo.

--Lasu la abaton!--diris Ivano malvarmtone: se estos bezone, li poste
preĝos pri vi, kiam vi estos ekzekutita.

Basmanov glitigis ĉirkaŭen siajn petegantajn okulojn kaj ĉie li
renkontis malamikan aŭ timigitan mienon.

Tiam ŝanĝo okazis en lia koro.

Li komprenis, ke neeble estas eviti la turmentegon, kiu per krueleco
egalis mortpunon kaj ne malofte finiĝis per morto; li komprenis, ke li
nenion plu havis por perdi, kaj kun tiu konvinkiteco revenis al li lia
decidemo.

Li leviĝis, rektiĝis kaj, kun la mano post sia zono, li sin turnis al
Ivano kun aroganta rideto:

--Via cara moŝto!--li ekkriis, svingordigante siajn buklojn.--Via cara
moŝto! Laŭ via ordono mi iras al turmentegoj kaj al la morto! Permesu
do, ke mi diru al vi mian lastan dankon por ĉiuj viaj favoroj! Mi
nenion atencis kontraŭ vi, kaj miaj pekoj kaj la viaj estas la samaj!
Kiam oni min kondukos al ekzekuto, mi ĉion rakontos al la popolo,
nenion forgesos. Kaj vi, abato, bonvolu tuj aŭskulti mian konfeson!

La opriĉnikoj kaj Aleksiso Basmanov malhelpis al li daŭrigi. Ili lin
fortiris el la ĉelo eksteren, kaj Maluto, metinte lin kunligitan
surĉevalen, tuj forkondukis lin en la antaŭurbon.

--Vi vidas, sankta patro,--diris Ivano al la abato: per kiom da
malamikoj mi estas ĉirkaŭita, unuj videblaj, aliaj kaŝitaj! Preĝu
Dion por mi, neinda, ke Li bonvolu doni bonan finon al miaj entreprenoj,
ke li benu min, pekulon, elradikigi la perfidon!

La caro leviĝis kaj, farinte krucsignon, sin klinis antaŭ la abato,
por ricevi la benon.

La abato kun sia frataro tremante akompanis la caron ĝis la pordego,
kie atendis la caraj ĉevalservistoj kun ĉevaloj riĉe ornamitaj. Kaj
longe ankoraŭ, post kiam la caro kun siaj opriĉnikoj malaperis en la
polva nubo kaj kiam ne estis plu aŭdebla la piedfrapado de iliaj
ĉevaloj, la monaĥoj staris senmovaj kun mallevitaj okuloj, ne
kuraĝante levi la kapojn.



ĈAPITRO XXXIV.

La arlekena kaftano.


En la sama tago frumatene du stolnikoj de l' caro venis al la bojaro
Morozov, kiu, plenumante la caran volon, restis en la antaŭurbo, kaj
invitis lin tagmanĝi ĉe la cara tablo.

Kiam Druĵino Andrèeviĉ alrajdis al la palaco, la opriĉnikoj jam
svarmis tie, la tabloj estis pretigitaj, servistoj, riĉe vestitaj,
preparis manĝaĵon.

Ĉirkaŭrigardinte, la bojaro ekvidis, ke el la bojaroj de zemŝĉino li
sola ĉeestis, kaj li komprenis, ke la hodiaŭa invito estis speciala
favoro por li.

Eksonoris la sonoriloj de l' palaco, aŭdiĝis trumpetoj, kaj la caro
Ivano kun afabla, bonfavora mieno eniris la ĉambregon, akompanata de l'
ĉefepiskopo Levkij, de Bazilo Grjaznòj, de Aleksiso Basmanov, de
Boriso Godunòv kaj de Maluto Skuratov.

Interŝanĝinte salutojn kun la ĉeestantoj, li altabliĝis, kaj ĉiuj
sekvis lian ekzemplon, sidiĝante laŭ rangoj. Restis unu libera loko
pli malsupera ol tiu de Godunòv[19].

--Altabliĝu, bojaro Druĵino!--diris la caro afable, montrante la
liberan seĝon.

La vizaĝo de Morozov ruĝiĝis.

--Via cara moŝto,--li respondis: kion Morozov faris dum sia tuta vivo,
tion li estos faranta ĝis la morto! Maljuna mi estas, via cara moŝto,
por preni novajn kutimojn! Bonvolu ree puni min per via malfavoro, pelu
min for de viaj okuloj, mi ne sidiĝos pli malsupren ol Godunòv!

Ĉiuj interŝanĝis miregitajn rigardojn. Sed la caro ŝajne atendis
tian respondon. Lia vizaĝo restis trankvila.

--Boriso!--li diris al Godunòv: antaŭ du jaroj mi, pro la sama
respondo de l' bojaro Druĵino, promesis al vi lian kapon. Sed kredeble
venis tempo, ke mi ŝanĝu mian kutimon. Kredeble, venis tempo, kiam ne
mi ordonos al la bojaroj, sed la bojaroj al mi! Kredeble, mi ne estas
plu mastro en mia propra domaĉo! Venis tempo, kiam mi, mizerulo, devas
forkuri ien kun ĉiuj miaj servistoj, kunportante mian mizeran havaĉon!
Oni min volas forpeli de ĉi tie. Same kiel el Moskvo oni min forpelis!

--Via cara moŝto,--humile respondis Godunòv, volante savi la bojaron
Morozov: pri la lokoj juĝi estas ne nia, sed via cara volo! Sed
maljunuloj ĉiam ŝatas malnovajn kutimojn, kaj ne koleru, via cara
moŝto, kontraŭ la bojaro, kiu memoras la rangojn. Se vi permesos, via
cara moŝto, mi cedos mian lokon al la bojaro kaj sidiĝos pli
malsupren. Ĉe via tablo ĉiuj lokoj estas same bonaj!

Li jam estis leviĝonta, sed Ivano detenis lin per rigardo.

--Vi estas prava, Boriso, maljuna estas Morozov!--li diris
malvarmtone,--kaj lia trankvileco ĉe la vido de evidenta malobeemo igis
ĉiujn atendi ion eksterordinaran. Neeble nur estis diveni, kiamaniere
elmontriĝos la cara kolero, kies antaŭsignoj jam estis videblaj en
konvulsietoj de l' vizaĝo, similaj je malproksima sentondra fulmado.

Ĉiuj koroj estis premitaj kvazaŭ antaŭ ventego.

--Jes,--daŭrigis Ivano trankvile: maljuna estas Morozov, sed lia
prudento estas kvazaŭ ĉe infano. Li ŝatas ŝercojn. Mi ankaŭ ŝatas
ŝercojn kaj dum libertempo mi volonte amuziĝas. Sed de kiam mortis mia
arlekeno Nogtev, mi neniun havas por min amuzi. Videble, al Druĵino
plaĉas ĉi tiu profesio! Kaj ĉar mi promesis donaci al li mian
favoron, tial mi nun lin nomas mia unuaranga arlekeno. Alportu la
kaftanon de Nogtev, surmetu ĝin sur la bojaron!

La konvulsioj sur la vizaĝo de l' caro plifortiĝis, sed lia voĉo
restis trankvila.

Morozov staris kvazaŭ tondrofrapita. Lia purpura vizaĝo paliĝis, la
sango alfluis al la koro, la okuloj ekbrilis, kaj la brovoj kuntiriĝis
tiel minace, ke eĉ en ĉeesto de l' caro Ivano lia mieno ŝajnis
teruriga. Li ankoraŭ ne fidis al siaj oreloj, li dubis, ĉu vere la
caro deziras publike senhonorigi lin, la fieran bojaron, kies meritoj
kaj kies multjara braveco estis de longe famekonataj.

Li staris silente, fiksante sur Ivanon senmovan demandantan rigardon,
kvazaŭ atendante, ke li ŝanĝos sian intencon kaj reprenos sian
ordonon. Sed Bazilo Grjaznòj, laŭ signo de l' caro, aliris la bojaron
Morozov, tenante en la manoj arlekenan kaftanon, faritan duone el
orŝtofo, duone el maldelikata drapo, kun multaj flikaĵoj kaj
sonoriletoj.

--Surmetu, via bojara moŝto!--diris Grjaznòj: la granda caro donacas
al vi ĉi tiun kaftanon de sia lasta arlekeno Nogtev!

--For!--ekkriis Morozov, forpuŝante la opriĉnikon: ne kuraĝu,
kanajlo, tuŝi la bojaron Morozov, al kies prapatroj viaj prapatroj
servis kiel sklavoj kaj hundgardistoj!

Kaj, sin turnante al Ivano, li diris per la voĉo, tremanta pro indigno.

--Via cara moŝto! reprenu viajn parolojn! Ordonu mortigi min! Vi povas
disponi mian kapon, sed ne mian honoron!

La caro ekrigardis siajn opriĉnikojn.

--Ĉu mi ne estis prava, dirante, ke Druĵino ŝatas ŝercojn? Ĉu vi
aŭdis? Mi ne havas la rajton donaci al li la kaftanon!

--Via cara moŝto,--daŭrigis Morozov: mi petegas vin per la nomo de
Sinjoro nia Dio, reprenu viajn parolojn! Via cara moŝto ankoraŭ ne
ekzistis, kiam via bonmemorinda patro min honoris. Tiam mi kun Ĥabàr
Simskij venkis ĉuvaŝojn kaj ĉeremisojn[92] apud la rivero Sviago,
tiam mi kun princoj Odojevskij kaj Mstislavskij forpelis for de
Oka-rivero la krimean reĝidon kaj savis Moskvon de l' tataroj. Multajn
vundojn mi ricevis, multe da sango mi perdis dum la servado al via
patro kaj ankaŭ al via cara moŝto! Mi ne ŝparis miajn fortojn en
milito, same kiel en bojara Duma mi disputadis, kiam vi estis infano,
kun princoj Ŝujskij kaj Bjelskij, defendante vin kaj patrinon vian! Unu
solan trezoron mi havis dum mia tuta vivo,--mian honoron, kaj al neniu
mi permesos ĝin makuli! Kaj nun, ĉu vere vi deziras senhonorigi mian
grizan kapon? Ĉu vere vi deziras ofendi la serviston de via patro?
Mortigu min, via cara moŝto, ordonu, ke mi supreniru eŝafodon, kaj mi
gaje iros al turmentego, kiel iam mi iradis al milito!

Ĉiuj silentis, frapitaj de l' fiera kaj majesta parolado de Morozov;
sed meze de profunda silento subite eksonis la minaca voĉo de Ivano:

--Sufiĉe vi babilaĉis!--li diris, kaj kolerego aŭdiĝis en lia ĝis
nun ironia voĉo: viaj malsaĝaj paroloj, maljunulo, montras, ke vi
estos bonega arlekeno. Surmetu la kaftanon!

--Nu!--daŭrigis la caro, sin turnante al opriĉnikoj: helpu al la
bojaro, li estas alkutiminta, ke oni lin helpu!

Se Morozov obeus aŭ, falinte teren antaŭ la caro, humilege petus lian
pardonon, eble Ivano cedus al lia peto. Sed Morozov havis tro fieran
aspekton, tro decidplenan voĉon; eĉ en lia peto aŭdiĝis
nefleksebleco, kaj tion Ivano ne povis toleri. Li ĉiam sentis
nevenkeblan malamon kontraŭ la fortaj karakteroj, kaj la ĉefa kaŭzo,
kial li, kvankam senkonscie, deturnis sian koron de Vjàzemskij, estis
la konata sendependeco de l' princo.

En unu momento la opriĉnikoj deŝiris de Morozov lian superveston kaj
surmetis la arlekenan kaftanon.

Post la lastaj vortoj de l' caro Morozov plu ne kontraŭparolis. Li ne
malhelpis, ke oni lin vestu, kaj silente staris dum la opriĉnikoj
ridante ordigis lian kaftanon. Liaj pensoj ŝajnis esti ie profunde, lia
koro estis okupita de ia interna laboro.

--Kaj la ĉapon ni forgesis,--diris Grjaznòj, kapkovrante Morozov'n per
multkolora kloŝo, kaj poste li posteniris kaj salutis la bojaron
ĝisteren.

--Druĵino Andrèeviĉ,--li diris: ni salutas vin okaze de via nova
ofico! Amuzu nin, kiel nin amuzis la mortinta Nogtev!

Tiam Morozov levis la kapon kaj ĉirkaŭrigardis.

--Bone!--li diris laŭte kaj firme: mi akceptas la novan caran favoron.
Ne konvenis al bojaro Morozov sidi apud Godunòv, sed konvenas al la
cara arlekeno sidi ĉe la cara tablo apud Grjaznòj kaj Basmanov.
Deflankiĝu, sklavoj, donu lokon al la nova arlekeno! Donu al li lokon
kaj aŭskultu vi ĉiuj, kiel li estos amuzanta la caron Ivanon!

Morozov faris ordonantan geston, kaj la opriĉnikoj kontraŭvole
deflankiĝis.

Tintante la sonoriletojn, la bojaro aliris la tablon kaj sidiĝis sur
benkon antaŭ la caro kun tiel majestaj manieroj, kvazaŭ li surhavus ne
arlekenan kaftanon, sed caran veston.

--Kiamaniere mi vin amuzos, via cara moŝto?--li demandis, apogante
siajn kubutojn sur la tablon kaj rigardante rekte en la okulojn de l'
caro.--Strangaj fariĝis viaj amuzaĵoj, ne facile estas vin per io
mirigi! Multe da ŝercoj oni ŝercis en Ruslando, de kiam vi fariĝis
caro! Kiel junulo, vi amuziĝis en la stratoj de Moskvo, piedpremante la
popolon per via ĉevalo; vi amuziĝis kiam vi ĉasante ordonis, ke viaj
hundgardistoj mortigu la princon Ŝujskij; vi amuziĝis, kiam la
deputitaro el Pskovo venis plendi al vi kontraŭ via vojevodo, kaj vi
ordonis ŝmiri iliajn barbojn per varmega peĉo!

La opriĉnikoj volis salte leviĝi kaj sin ĵeti sur Morozov'n, sed la
caro per kapmovo detenis ilin.

--Sed,--daŭrigis Morozov: tio estis amuzo de infano, ĝi baldaŭ tedis
vin. Vi komencis perforte monaĥigi la famekonatajn virojn, prenante
iliajn edzinojn kaj filinojn por via plezuro. Sed ankaŭ tio vin tedis!
Tiam vi komencis kapti viajn plej fidelajn servistojn kaj turmentegi
ilin. Jen estis plej gajiga amuziĝo! Sed ne longedaŭra! Ne ĉiam oni
povas moki kaj malhonori la bojarojn kaj la popolon! Ankaŭ la Dian
preĝejon oni povas senhonorigi! Kaj vi kunvokis ĉiajn drinkulojn,
sentaŭgulojn, ĉiajn malindajn kanajlojn, vi igis ilin sin vesti
monaĥe, vi mem surmetis monaĥan veston, vi komencis tage mortigi kaj
nokte kanti preĝojn. Vi mem, sangkovrita, kantis, sonorigis kaj,
ŝajne, mem diradis la meson, kvazaŭ pastro. Ĉi tiu amuziĝo estis
plej gaja, krom vi neniu povus elpensi ion similan!

--Kion plu mi diros al via cara moŝto? Kiamaniere mi ankoraŭ amuzos
vin? Jen kion mi ankaŭ rakontos al vi. Dum vi kun viaj opriĉnikoj
amuziĝas, sonorigante en preĝejoj kaj sattrinkante la homan sangon,
venos la litova Ĝigimondo el okcidento, venos germanoj el nordo, kaj de
sudo kaj de oriento leviĝos la tataroj. La ĥano tatara kun sia
militistaro atakos Moskvon, kaj mankos la vojevodoj por defendi la Diajn
sanktaĵojn! Ekflamos la rusaj preĝejoj kun sanktrestaĵoj, revenos la
tempoj de la unua tatara invado de Batìj. Kaj vi, la caro de l' tuta
Ruslando, falos teren antaŭ la ĥano kaj surgenue kisos lian piedingon!

Morozov eksilentis.

Neniu interrompis lin; la ĉeestantoj apenaŭ spiris. La caro
aŭskultis, sin klininte antaŭen, pala, kun brulantaj okuloj, kun
ŝaŭmantaj lipoj. Konvulsie li premadis per la manoj la apogilojn de
sia seĝo kaj, ŝajne, ne preterlasis eĉ unu vorton el la parolado de
Morozov, ĉion engravurante en sian memoron, por ke poste li elpagu
ĉiun sian vorton per aparta turmentego.

Ĉiuj opriĉnikoj estis palaj; neniu kuraĝis ekrigardi la caron.
Godunòv mallevis la okulojn kaj preskaŭ ne spiris, por ne altiri ies
atenton. Eĉ Maluto sin sentis ĝenata.

Subite Grjaznòj eligis sian tranĉilon, alkuris al la caro kaj
demandis, montrante Morozov'n.

--Permesu, via cara moŝto, ke mi ŝtopu lian gorĝon!

--Silentu!--respondis la caro, preskaŭ murmurete kaj sufokiĝante pro
ekscitiĝo: lia moŝto bonvolu fini sian paroladon!

Morozov fiere ĉirkaŭrigardis.

--Vi atendas ankoraŭ miajn ŝercojn, via cara moŝto? Bone, mi vin
ankoraŭ amuzos! Restis ĉe vi unu fidela servisto, bojaro altranga, el
bona malnova familio; lian ekzekuton vi prokrastis, eble timante la Dian
koleron, eble, ĉar vi ankoraŭ ne elpensis por li indan ekzekuton. Li
vivis en izoliteco, en malfavoro, kaj vi povus forgesi pri li, sed via
cara moŝto neniun forgesas... Vi sendis al li vian malbenitan
Vjàzemskij'n, por bruligi lian domon kaj forrabi lian edzinon. Kaj kiam
la bojaro venis al vi plendi kontraŭ Vjàzemskij kaj peti justan
juĝon, vi ordonis al ili interbatali en via ĉeesto, por amuzi vin...
Vi esperis, ke la juna Vjàzemskij mortigos vian maljunan serviston. Sed
Dio ne permesis, ke li pereu, Dio aperigis la veron.

--Tiam, kion vi faris, via cara moŝto? Tiam,--daŭrigis Morozov, kaj
lia voĉo ektremis, kaj la sonoriletoj de lia vesto ektintis: tiam vi
trovis, ke tro da honoro restas ĉe via servisto, kaj vi decidis lin
senhonorigi per maniero ankoraŭ ne aŭdita...

--Tiam,--ektondris Morozov, forpuŝante la tablon kaj rektiĝante,--tiam
via cara moŝto surmetis arlekenan kaftanon sur la bojaron Morozov kaj
ordonis, ke li, kiu estis defendinta Moskvon kaj Tulon, amuzu vin kune
kun viaj sklavoj kaj krimaj servistoj!

Minaca estis la aspekto de l' maljuna vojevodo meze de silentantaj
opriĉnikoj. Lia arlekena vesto ricevis tute alian sencon. El sub la
densaj brovoj brilis fulmoj. La blanka barbo majeste kovris la bruston,
kiu iam akceptis multe da malamikaj ekbatoj kaj nun estis kovrita per
multkoloraj flikaĵoj; kaj lia indignanta rigardo esprimis tiom da
indeco, tiom da nobleco, ke, kompare kun li, la caro Ivano montriĝis
malŝatinda.

--Via cara moŝto!--daŭrigis Morozov, plialtigante la voĉon: via nova
arlekeno staras antaŭ vi. Aŭskultu lian lastan ŝercon! Dum via vivo
la buŝo de l' rusa popolo estas sigelita de timo; sed finiĝos via
bestsimila regado, kaj restos en Ruslando nur memoro pri viaj agoj, kaj
transiros via nomo de posteuloj al posteuloj por eterna malbeno, ĝis
fine venos la terura Lasta Juĝo! Kaj tiam centoj kaj miloj da viroj kaj
virinoj, da infanoj kaj maljunuloj, ĉiuj, kiujn vi pereigis kaj
mortigis, ĉiuj stariĝos antaŭ Sinjoro Dio, plendante kontraŭ vi,
ilia turmentinto. Kaj en tiu terura tago venos ankaŭ mi antaŭ la
Eterna Juĝisto, mi venos en la nunaj vestoj kaj mi repostulos de vi
mian honoron, kiun vi prenis hodiaŭ de mi! Kaj vi ne havos plu viajn
opriĉnikojn, por silentigi la plendantojn. Kaj la Sinjoro Juĝisto
ekaŭdos ilin, kaj ĵetita vi estos en eternan flamon, preparitan por la
diablo kaj por liaj servistoj!

Morozov eksilentis kaj kun malestimega rigardo por la caraj favoratoj li
turnis al ĉiuj la dorson kaj malrapide foriris.

Neniu lin haltigis. Majeste li iris inter la vicoj de tabloj, kaj nur
kiam ne aŭdiĝis plu la tintado de liaj sonoriletoj, la opriĉnikoj
kvazaŭ elrigidiĝis, kaj Maluto, leviĝante, demandis la caron:

--Ĉu via cara moŝto ordonas tuj mortigi lin aŭ lin malliberigi?

--Malliberigi!--diris Ivano, kun peno spirante.--Gardu lin! Ke li manĝu
kaj vivu! Ne turmentegu lin, ke li ne mortu antaŭtempe: vi respondos
per via kapo!

Vespere la caro havis kun Maluto specialan interkonsiliĝon.

La bojaroj Kòliĉev'j, kiuj jam de longe sidis en malliberejo kaj estis
turmentegitaj de Maluto, parte konfesis sian kulpon, parte estis sufiĉe
kulpigitaj per atestoj de siaj amikoj kaj servistoj, kiuj ne povis
suferi la turmentegojn kaj ilin denuncis. Ankaŭ multaj aliaj personoj
estis enmiksitaj en la sama afero. Kaptitaj laŭ la ordono de l' caro
kaj kruele elturmentitaj ĉu en Moskvo, ĉu en la antaŭurbo, tiuj
personoj siavice nomis multajn aliajn, kaj la nombro de turmentataj kaj
turmentotaj kreskis ĉiutage kaj fine atingis tri cent.

Ivano, ŝatante la opinion de alilandaj reĝoj, decidis atendi la
forveturon de la litovaj senditoj, kiuj tiam gastis en Moskvo, kaj poste
aranĝi por ĉiuj kondamnitaj komunan ekzekuton; kaj por ke ĝia efiko
estu pli frapanta kaj teruriga por la estontaj ribeluloj, la ekzekuto
estis plenumota en Moskvo publike.

En la sama tago estis ekzekutotaj Vjàzemskij kaj Basmanov. La muelisto,
kiel sorĉisto, estis bruligota sur lignaro, kaj por Vulturo, kiu havis
trobravecon enŝteliĝi en la caran dormoĉambron kaj kiun oni gardis
por solena spektaklo, Ivano destinis specialan, tute novan turmentegon.
La sama sorto atendis la bojaron Morozov.

Pri la detaloj de tiu komuna ekzekuto la caro interparolis kun Maluto
ĝis malfrua nokto, kaj la kokoj jam dufoje kantis, kiam li adiaŭis
Maluton kaj foriris en sian dormoĉambron.



ĈAPITRO XXXV.

Ekzekuto.


Post la forveturo de la litovaj senditoj la moskvanoj kun teruro ekvidis
rapide preparatajn aranĝojn por la morgaŭa ekzekutado.

Sur la granda bazara placo, en la centro de Kitàj-gorod[93], oni
konstruis multe da pendigiloj kaj kelkajn eŝafodojn. Aparte sur
horizontala trabo, apogita sur du palisoj, pendis grandega fera
kaldrono. Aliflanke staris izolita paliso kun kelkaj ĉenoj, ĉirkaŭ
ĝi kuŝis amaso da sekaj branĉoj kaj da ligno por lignaro. Inter la
pendigiloj troviĝis nekonataj iloj, kies destinon la moskvanoj kun
teruro penadis diveni.

Iom post iom ĉiuj kutimaj vizitantoj de l' bazaro disiĝis teruritaj.
Senhomiĝis ne nur la placo, sed ankaŭ la apudaj stratoj. La loĝantoj
fermis pordojn de siaj domoj kaj murmurete parolis pri la okazontaĵo.
La sciigo pri la terura ekzekutado, okazonta morgaŭ, disvastiĝis en la
tuta Moskvo, kaj ĉie ekregis mortsimila silento. La butikoj estis
fermitaj, neniu eliris sur la straton, nur de tempo al tempo
pretergalopis kurieroj de l' caro Ivano, kiu, alveninte el la
antaŭurbo, loĝis en sia amata palaco ĉe la strato Arbàt. En
Kitàj-gorod oni ne aŭdis aliajn sonojn, krom frapado de hakiloj kaj
interparolado de opriĉnikoj, observantaj la laboron de ĉarpentistoj.

Kiam venis la nokto, silentiĝis ankaŭ ĉi tiuj sonoj, kaj la luno,
staranta super la dentohavaj muroj de Kitàj-gorod, lumigis la tute
senhoman placon kun palisoj kaj pendigiloj. Neniu lumo brilis en la
domoj; ĉiuj fenestraj kovriloj estis fermitaj, nur tie kaj ĉi tie
briletis lampetoj ĉe la eksteraj pordoj de preĝejoj, antaŭ la sanktaj
pentraĵoj. Sed neniu dormis en ĉi tiu nokto, ĉiuj preĝis, atendante
la tagiĝon.

Fine la fatala mateno venis, kaj en la ĉielo oni ekvidis multege da
korvoj kaj da monedoj, kiuj, antaŭsentante sangon, de ĉiuflanke
rapidis al Kremlo, kun laŭtaj krioj amase rondflugis super la placo kaj
per nigra tavolo kovris la domajn tegmentojn, la krucojn de preĝejoj
kaj eĉ la trabojn de pendigiloj.

La silenton rompis malproksimaj sonoj de tamburinoj kaj tulumbasoj[94],
pli kaj pli laŭtiĝantaj kaj alproksimiĝantaj. Montriĝis taĉmento da
rajdantaj opriĉnikoj po kvin en la vico. Fronte rajdis tamburinistoj,
por dispeli la homamason kaj fari vojon al la caro, sed senbezone ili
batis iliajn tamburinojn kaj tulumbasojn: neniun homan estaĵon ili
renkontis.

Ilin sekvis la caro Ivano surĉevale, en parada vesto, kun sagujo ĉe la
selo, kun orita pafarko sur la dorso. Lian kaskon ornamis tiel nomata
Dejesuo, t. e. kolorigita sur arĝento pentraĵo de Jesuo Kristo kun
Dipatrino, Ivano la Baptisto kaj aliaj sanktuloj. La ĉevalkovrilo
brilis per multekostaj ŝtonoj, kaj ĉirkaŭ la kolo de lia nigra
ĉevalo estis alligita hunda kapo.

Apud la caro rajdis lia filo, Ivano Ivànoviĉ, kaj ilin sekvis aro da
korteganoj, po tri en la vico. Poste iris pli ol tricent kondamnitoj al
mortpuno. Kun katenoj ĉe la piedoj kaj manoj, elturmentitaj per malsato
kaj doloro, ili apenaŭ moviĝis, pelataj de akompanantaj opriĉnikoj.

La procesion finis nova kavaleria taĉmento.

Kiam la procesio atingis la placon, kaj la tuta militistaro
deĉevaliĝis kaj amasiĝis ĉirkaŭ la pendigiloj, Ivano, ankoraŭ
surĉevale, ĉirkaŭrigardis kaj kun mirego ekvidis, ke sur la placo
forestis la popolo.

--Kunvoku la popolon!--li ordonis al siaj opriĉnikoj: ke oni nenion
timu! Diru al moskvanoj, ke la caro ekzekutigas krimulojn, sed al
senkulpuloj li promesas sian favoron.

Iom post iom la placo pleniĝis je popolamaso, la fenestraj kovriloj
malfermiĝis, kaj ĉe la fenestroj aperis palaj timemaj vizaĝoj.

Dume la fajro sub la fera kaldrono ekflamis, kaj ekzekutistoj supreniris
eŝafodon.

Ivano ordonis apartigi el la aro da kondamnitoj dekkelkajn malpli
kulpajn.

--Homoj!--li ekkriis laŭtvoĉe, por ke ĉiu lin aŭdu en la placo: kiel
amikoj kaj kunuloj de ribeluloj, al kiuj vi montradis gastamecon, vi
meritas la saman ekzekuton, kiel ili; sed, malĝojante pri viaj
pereontaj animoj, mi pardonas vin kaj donacas al vi la vivon, por ke vi
pentofarante elpagu viajn kulpojn kaj preĝu pri mi, neinda!

Laŭ la signo de l' caro, la pardonitaj deiris flanken.

--Moskvanoj!--tiam diris Ivano: hodiaŭ vi vidos ekzekutojn kaj
turmentegojn; sed mi punas krimulojn, kiuj volis perfidi Ruslandon al
malamikoj! Ploregante, mi donas iliajn korpojn al turmentegoj, ĉar mi
estas juĝisto, destinita de Dio mem, por juĝi mian popolon! Senpartia
estas mia juĝo, ĉar mi, kiel Abrahamo, levinta tranĉilon super sia
propra filo, oferdonas miajn plej intimajn favoratojn! Ilia sango falu
sur la kapojn de miaj malamikoj!

Tiam el la aro da kondamnitaj oni elkondukis la bojaron Druĵino
Andrèeviĉ Morozov.

La caro, en la unua eksplodo de kolerego, destinis por li plej terurajn
turmentojn, sed, laŭ nekomprenebla ŝanĝemeco de sia karaktero, eble
pro komuna amo de moskvanoj al la bojaro Morozov, Ivano hieraŭ
forprenis sian ordonon kaj destinis al li malpli kruelan mortpunon.

La diako[52], staranta ĉe la eŝafodo, malvolvis longan rulpaperon kaj
legis per laŭta voĉo:

--Estinta bojaro Morozov! Vi intencis ribeligi la regnon, venigi la
ĥanon el Krimeo kaj la litovan reĝon Ĝigimondon kaj fari aliajn
malfeliĉojn al sankta Ruslando! Vi kuraĝis per malbonaj akraj paroloj
insulti la caron de l' tuta Ruslando kaj ribeligi kontraŭ li liajn
bonajn regatojn. Pro tio vi meritis ne nur la mortpunon, sed kruelajn
turmentegojn; sed la granda caro, memorante viajn antaŭajn meritojn,
ekkompatis vin kaj ordonis ne turmentegi vin kiel la aliajn, sed
mortpuni per forhako de l' kapo, kaj vian havaĵon ankaŭ ne konfiski.

Morozov, jam staranta sur la eŝafodo, faris krucsignon.

--Mi estas pura antaŭ Dio kaj antaŭ la caro,--li diris tute trankvile:
mian animon mi fordonas al Jesuo Kristo, kaj la caron mi petas pri unu
sola favoro. Ĉion, kio restas post mi el mia havaĵo, oni dividu je tri
partoj: la unuan mi destinas por preĝejoj kaj por mesoj pro mia peka
animo; la duan--por almozuloj; la trian--por miaj fidelaj servistoj; al
ĉiuj miaj sklavoj mi donas liberecon! Mian vidvinon mi pardonas, kaj
ŝi bonvolu edziniĝi laŭ bontrovo...

Post ĉi tiuj vortoj Morozov ree faris krucsignon kaj metis la kapon sur
eŝafodon.

Eksonis surda sono, la kapo de Druĵino Andrèeviĉ ruliĝis, kaj lia
nobla sango ruĝigis la tabulojn de l' eŝafodo.

Post li la opriĉnikoj, ĉe mirego de l' popolo, elkondukis la caran
batalilestron, princon Vjàzemskij, la opriĉnikon Teodoron Basmanov kaj
lian patron Aleksison Basmanov, kiun Teodoro denuncis dum turmentegoj.

--Moskvanoj!--diris Ivano, montrante la kondamnitajn: jen estas viaj kaj
miaj malamikoj! Forgesinte sian ĵuron, ili vin premegis je mia nomo;
malŝatante la Dian juĝon, ili prirabis vin, pereigis vin, kiujn mi
komisiis al ilia gardado. Kaj nun ili akceptos turmentojn, indajn je
iliaj krimoj.

Vjàzemskij kaj ambaŭ Basmanov'j estis kondamnitaj al kruela morto.

La diako legis la verdikton, per kiu ili estis kulpigataj pri intenco
pereigi la caron per sorĉaĵo, pri rilatoj kun malamikoj de l' regno
kaj pri premegado de popolo je la nomo de l' caro.

Kiam la ekzekutistoj kun Teodoro Basmanov supreniris la eŝafodon, li
sin turnis al la popolo kaj ekkriis laŭtvoĉe:

--Homoj! antaŭ ol morti, mi volas pentofari antaŭ vi! Mi volas, ke vi
aŭdu pri miaj ĉiuj pekoj! Aŭskultu, homoj!

Sed Maluto, staranta post li, malhelpis lin daŭrigi. Per lerta
sabrobato li forhakis lian kapon en la sama momento, kiam li volis
komenci sian konfeson.

Lia sangokovrita kadavro falis sur eŝafodon, kaj la forhakita kapo
ruliĝis, tintante per orelringoj, sub la piedojn de l' cara ĉevalo,
kiu desaltis flanken, ronkante kaj timeme ĝin strabe rigardante. Per
sia lasta aroganteco Basmanov sukcesis eviti la turmentojn.

Lia patro kaj Vjàzemskij ne estis tiel feliĉaj. Ilin kune kun la
rabisto Vulturo oni suprenirigis sur eŝafodon, kie estis preparitaj
terurigaj iloj. Samtempe oni metis la maljunan mueliston sur lignaron
kaj alĉenigis lin al la paliso.

Vjàzemskij, elturmentita kaj senforta, kun peno staris, subtenata sub
la brakoj per ekzekutistoj, kaj promenigis ĉirkaŭe frenezajn
rigardojn. En liaj okuloj vidiĝis nek timo, nek pento. Ekvidinte la
alĉenigitan mueliston kaj la fumon, ĉirkaŭantan lin sur la lignaro,
la princo rememoris liajn lastajn parolojn, kiam la maljunulo,
ensorĉinte lian sabron, rigardis en sitelon da akvo; li ekmemoris
ankaŭ, ke li mem, dum luna nokto, observis la akvon sub la bruanta
muelrado, penante vidi sian estontecon, kaj ekvidis nur la akvon ruĝan,
kiel sango, kaj dentohavajn grandegajn segilojn, fermatajn kaj
malfermatajn ferajn prenilojn...

La muelisto ne vidis Vjàzemskij'n. Ensorbita en si mem, li murmuris ion
mallaŭte kaj kiel frenezulo dancis sur lignaro, tintante per la ĉenoj.

--Ŝikalu! Likalu!--li murmuris: alflugis korvoj por riĉa festeno!
Ekturniĝis la rado, ekturniĝis! Kio estis supre, fariĝis malsupre!
Ŝahadam! Vento, alflugu el mia muelejo, ataku miajn malamikojn! Kulla!
Kulla! Disventumu la flamon, estingu la fajron!

Kaj efektive, kvazaŭ respondante al lia sorĉado, vento leviĝis sur la
placo, sed, anstataŭ estingi la fajron, ĝi fortigis la flamon, kiu
ĉirkaŭkaptis la sekan lignon kaj kaŝis la figuron de la muelisto.

--Ŝahadam! Kulla! Kulla!--aŭdiĝis ankoraŭ el post la fuma nubo, sed
baldaŭ la krakado de l' flamanta ligno kovris la voĉon...

Vulturo preskaŭ tute ne ŝanĝiĝis sekve de longa malliberigo kaj
kruelaj turmentoj. Lia forta naturo kontraŭstaris al ĉio, nur lia
mieno ŝanĝiĝis, fariĝis pli mola, la okuloj rigardis pli trankvile.

De post la sama nokto, kiam li estis kaptita en la cara dormoĉambro kaj
ĵetita en malliberejon, la konsciencriproĉoj lin plu ne turmentis. Li
akceptis la venontan ekzekuton kiel elpagon de liaj pasintaj krimoj, kaj
sur la putra pajlo de l' malliberejo li ekdormis trankvile, kiel li jam
de longe ne dormis.

La diako legis por la popolo pri la krimo de Vulturo kaj la destinita al
li ekzekuto.

Vulturo, starante sur la eŝafodo, sin signadis kruce, rigardante la
kupolojn de l' preĝejoj, kaj poste kvarfoje falis teren antaŭ la
popolo, salutante al ĉiuj kvar flankoj.

--Pardonu, homoj!--li ekkriis: ho, pardonu al mi miajn pekojn, pardonu
min, rabiston, ŝteliston, mortigiston! Pardonu al mi ĉion, kion mi
pekis kontraŭ vi! Mi meritas la mortpunon, pardonu miajn kulpojn vi,
homoj!

Kaj sin turninte al ekzekutistoj, li mem metis siajn brakojn en
destinitajn ingojn.

--Nu, alligu!--li ordonis, ordigante sian grizan krispan barbon, kaj ne
diris unu vorton plu...

Tiam, laŭ signo de Ivano, la diako sin turnis al aliaj kondamnitaj kaj
legis iliajn verdiktojn, laŭ kiuj ili ĉiuj estis kulpigataj pri
komploto kontraŭ la caro, pri intenco fordoni Novgorod'n kaj Pskov'n al
litova reĝo kaj pri krimaj rilatoj kun la turka sultano.

Oni estis kondukonta ilin ĉu al pendigiloj, ĉu al kaldrono, ĉu al
aliaj ekzekutiloj.

La popolo laŭtvoĉe preĝis.

--Sinjoro Dio!--aŭdiĝis sur la placo: pardonu ilin, Dio, Jesuo Kristo!
Prenu iliajn animojn!

--Preĝu pri ni, ho, sanktuloj!--kriadis kelkaj el la popolamaso:
ekmemoru nin, kiam vi estos en la Dia regno!

La opriĉnikoj, por surdigi ĉi tiujn aklamojn, laŭte vokis:

--He, he! Pereu la malamikoj de l' caro!

Sed en ĉi tiu momento la popolo ekmoviĝis, ĉiuj kapoj turniĝis
unuflanken, kaj eksonis la aklamoj:

--Frenezulo venas! Rigardu, rigardu! jen la frenezulo!

Ĉe la rando de l' placo montriĝis viro kvardekjara kun maldensa barbo,
kun pala vizaĝo, nudpieda, vestita sole per blanka tola ĉemizo. Lia
vizaĝo esprimis eksterordinaran bonecon, kaj sur la lipoj ludis
stranga, kvazaŭ infana, bonkora rideto.

La apero de ĉi tiu figuro meze de tiom da homaj vizaĝoj, esprimantaj
timon, teruron aŭ kruelecon, forte impresis ĉiujn. La placo
silentiĝis, la ekzekutado haltis.

Ĉiuj konis la frenezulon, sed neniu ankoraŭ estis vidinta tian
esprimon de lia vizaĝo, kiel hodiaŭ. Kontraŭ kutimo, konvulsio
trakuris ĉi tiun ridetantan buŝon, kvazaŭ alia nekutima sento batalis
kontraŭ la bonkoreco.

Kliniĝinte antaŭen, tintigante la ĉenojn kaj la ferajn krucojn, lin
kovrantajn, la frenezulo, sin direktante al Ivano, iris tra la homamaso,
kiu disiĝis antaŭ li:

--Ivaĉjo, Ivaĉjo!--li kriis de malproksime, movante sian lignan
rozarion kaj ĉiam ridetante: Ivaĉjo, pri mi vi forgesis!

Ekvidinte lin, Ivano volis turni la ĉevalon kaj deiri flanken. Sed la
frenezulo jam staris antaŭ li.

--Rigardu min, Ivaĉjo!--li diris, prenante lian ĉevalon je la brido:
kial do vi ne ordonas ekzekuti la frenezulon? Ĉu Bazĉjo estas malpli
bona ol aliaj?

--Dio gardu vin!--diris la caro, prenante plenmanon da oraj moneroj el
sia desegnita saketo, pendanta sur ora ĉeneto ĉe lia zono: prenu,
Bazĉjo, iru, preĝu pri mi!

La frenezulo etendis ambaŭ manplatojn, sed tuj fortiris ilin, kaj la
mono disŝutiĝis teren.

--Aj, aj! ĝi brulas!--li ekkriis svingante kaj surblovante la fingrojn:
por kio vi brulruĝigis la monon? Por kio vi ekbruligis inferan fajron?

--Iru, Bazĉjo,--ripetis Ivano senpacience: lasu nin, ĉi tie ne estas
loko por vi!

--Ne, ne! Mia loko estas ĉi tie, kun martiroj! Donu al mi ankaŭ
pormartiran kroneton! Por kio vi min forgesis? Por kio vi ofendas min?
Donu al mi la saman kroneton, kiel al aliaj!

--Iru for!--diris Ivano kun naskiĝanta kolero.

--Mi ne foriros!--obstine ripetis la frenezulo, alkroĉiĝante al la
jungaĵo de la cara ĉevalo, kaj li ekridis, montrante Ivanon per la
fingro.--Rigardu, rigardu, vi ĉiuj! Kion li havas sur la frunto? Kion
vi havas Ivaĉjo? Kornoj super via kapo! Kapraj kornoj! Kaj via kapo
fariĝis hunda kapo!

La okuloj de Ivano ekbrilegis.

--For, frenezulo!--li ekkriis kaj, eligante la ponardegon de l' apude
staranta opriĉniko, li levis la manon super la malfeliĉulo.

Krioj de indigno aŭdiĝis en la homamaso.

--Ne tuŝu lin! Ne tuŝu la sanktan frenezulon! Disponu je niaj kapoj,
nur ne tuŝu la sanktulon!

Kaj Bazĉjo ĉiam ridetis duoninfane, duonfreneze.

--Traboru min, reĝo Saulo!--li diris, forŝovante la krucojn,
kovrantajn lian bruston: traboru ĉi tien, en la koron! Ĉu mi estas
malpli bona, ol tiuj martiroj? Enirigu ankaŭ min en la Dian regnon!
Eble vi envias, ke vi ne estos tie kun ni, reĝo Saulo, reĝo Irodo,
reĝo de infero?

La ponardego ektremis en la mano de l' caro. Unu momenton ankoraŭ, kaj
ĝi eniĝus en la bruston de l' frenezulo, sed denove la voĉoj en la
popolamaso detenis la caron. La caro venkis sian volon, sed la ventegon
sekvis fulmotondro.

Kun ŝaŭmanta buŝo, kun brilegantaj okuloj, kun levita ponardego, li
donis spronojn al sia ĉevalo, kiu salte sin ĵetis en la aron de l'
kondamnitaj, kaj la cara ponardego trapikis la plej proksime starantan.

Kiam li malrapide revenis sur sian lokon, kun mallevita sanggutanta
ponardego, la frenezulo jam estis forigita de opriĉnikoj.

Ivano eksvingis la manon, kaj la ekzekutistoj eklaboris. Sur la pala
vizaĝo de l' caro aperis ruĝo: liaj okuloj pligrandiĝis, bluaj vejnoj
vidiĝis sur lia frunto, la naztruoj plilarĝiĝis...

   * * * * *

Kiam fine, satiginte sian kruelan naturon, li turnis la ĉevalon kaj
ekrajdis hejmen, sangmakulita kaj ĉirkaŭita de siaj sangkovritaj
militistoj, la korvoj, sidintaj ĝis tiam sur preĝejaj krucoj kaj sur
domaj tegmentoj, unu post alia eksvingis flugilojn kaj malsuprenflugis
sur amason da disŝiritaj membroj kaj sur kadavrojn, balanciĝantajn sur
pendigiloj...

Boriso Godunòv ne troviĝis en tiu tago inter la sekvantaro de Ivano:
hieraŭ li proponis akompani la litovajn senditojn el Moskvo.

La sekvintan tagon la placo estis purigita, kaj la kadavroj estis
ĵetitaj en la fosaĵon, ĉirkaŭantan Kremlon. Tie post kelke da jaroj
moskvanoj konstruis kelkajn lignajn preĝejojn "super ostoj kaj sango",
kiel diras la antikvaj kronikoj.

Pasis multaj jaroj; la impreso pri la terura ekzekuto jam malaperis el
la memoro de l' popolo; sed longe ankoraŭ staris apud la fosaĵo de
Kremlo tiuj malriĉaj preĝejoj, kaj la vizitantoj aŭdis tie preĝojn
pri martiroj, elturmentitaj kaj mortigitaj laŭ ordono de l' caro Ivano
la Kvara de l' tuta Ruslando.



ĈAPITRO XXXVI.

Reveno en la antaŭurbon.


Terureginte Moskvon, la caro ekdeziris sin montri korfavora kaj
grandanima. Laŭ lia ordono, la malliberejoj estis malfermitaj kaj ĉiuj
malliberuloj, kiuj jam ne esperis por si pardonon, estis liberigitaj.
Kelkaj eĉ ricevis donacojn de l' caro. Ŝajne, lia kolerego, de longe
tropleniginta lian animon kaj ĉiam kreskinta, eksplodis dum la lasta
ekzekutado kaj forlasis lian animon, kvazaŭ garbo da flamantaj radioj
el fajrospiranta vulkano. Lia animo trankviliĝis, kaj li ĉesis ĉie
serĉi perfidon.

Ne ĉiufoje, verŝinte sangon de senkulpuloj, Ivano havis riproĉojn de
konscienco. Tio dependis ankaŭ de aliaj cirkonstancoj. Ĉielaj signoj,
subita fulmotondro, apero de popolaj malfeliĉoj vekis lian senteman
imagon kaj iafoje igis lin fari publikan penton; sed kiam ne okazis
brulado aŭ malbonega rikolto aŭ iu alia malfeliĉo, lia interna voĉo
silentis, lia konscienco dormetis. Tiel okazis en la nuna tempo.
Trankvila estis la animo de l' caro. Post siaj mortigoj Ivano sentis
kvazaŭ kontentiĝon, kiel homo satmanĝinta post longa fastado. Obeante
pli al sia kutimo ol al kora bezono, li, revenante en la antaŭurbon tra
la monaĥejo de Sankta Triunuo, interrompis sian vojaĝon por preĝi dum
kelkaj tagoj.

Dum la tuta vojaĝo la fronte rajdantaj oficistoj plenmane disdonadis
arĝentajn monerojn al almozuloj kaj, forlasante la monaĥejon, la caro
lasis al la ĉefabato riĉajn donacojn, por ke oni preĝu pri lia sano.

Dume en la antaŭurbo okazis io tute neatendita.

Godunòv, sendita antaŭen por prepari triumfan akcepton de l' caro,
fininte ĉion necesan, sidis en sia domo, ĉe kverkligna tablo, apoginte
la kapon sur la manplaton. Li primeditadis ĉion okazintan dum la lastaj
tagoj, la publikan ekzekuton, kiun li sukcesis ne ĉeesti, la malfacile
divineblan karakteron de l' terura caro kaj la rimedojn por ne perdi
lian favoron, ne partoprenante la farojn de l' opriĉnikoj,--kiam subite
eniris lia servisto kaj anoncis, ke ĉe la doma pordo atendas princo
Nikito Romànoviĉ Serèbrjanij.

Aŭdinte ĉi tiun nomon, Godunòv mirigite leviĝis.

Serèbrjanij estis malfavorato de l' caro, kondamnita al morto. Li estis
forkurinta el malliberejo, kaj rilatoj kun li povis kosti al Godunòv
lian kapon. Aliparte, rifuzi al la princo gastamecon aŭ denunci lin al
la caro, tio estus malindaĵo, kiun ne riskus Godunòv, timante perdi la
popularecon, kiun li plej multe ŝatis. Samtempe li ekmemoris, ke la
caro en la lastaj tagoj estis en bonega humoro, kaj li tuj decidis sian
agadmanieron.

Li ne eliris el la domo, por akcepti la princon, sed ordonis, ke oni lin
tuj invitu en la ĉambron. Neniuj fremdaj atestantoj ĉeestis, kaj
Godunòv, decidinte lin akcepti, deziris montri plenan gastamecon.

--Estu la bonveninta, princo,--li diris, ĉirkaŭbrakante la gaston:
bonvolu sidiĝi! Kiel vi kuraĝis reveni la antaŭurbon? Sed antaŭe
permesu, ke mi vin regalu, certe, vi estas tre laca?

Laŭ lia ordono oni alportis manĝaĵon kaj kelkajn pokalojn da vino.

--Diru, mi petas, princo,--demandis Godunòv: ĉu iu vin vidis, kiam vi
supreniris la ŝtuparon?

--Mi ne scias,--naive respondis la princo: eble, iu vidis, mi min ne
kaŝis, mi rekte alrajdis al via domo. Mi scias, ke vi ne simpatias por
la opriĉnikoj!

Godunòv sulkigis la vizaĝon.

--Boriso Teodòroviĉ,--daŭrigis Serèbrjanij konfideme: mi ne estas
sola, kun mi venis ĉirkaŭ ducent rabistoj el apud Rjazanjo.

--Kion vi diras, princo?--ekkriis Godunòv.

--Ili restis ekster la antaŭurbo. Ni ĉiuj prezentas niajn kapojn al la
caro: li bonvolu nin ekzekutigi aŭ pardoni, laŭ sia bontrovo!

--Mi scias, princo, mi aŭdis, kiel vi kun tiuj rabistoj forpelis
tatarojn; sed eble vi ne scias, kio dume okazis en Moskvo?

--Mi ĉion scias,--respondis Serèbrjanij, sulkigante la brovojn.--Mi
veturis ĉi tien kaj esperis, ke la opriĉnino estas finita, sed ĉe vi
fariĝas ĉiam pli kaj pli malbone. Dio pardonu al la caro! Sed kial do
vi, Boriso Teodòroviĉ, nur observas ĉion kaj nenion kontraŭdiras?

--Nu, princo, mi vidas, vi estas ĉiam la sama. Se mi eĉ dirus al la
caro, ĉu li obeus min?

--Tute egale,--obstine respondis Serèbrjanij: ĉu li obeos aŭ ne, sed
vi devis nepre eldiri vian opinion. De kiu li ekscius la veron, se ne de
vi?

--Ĉu, vi opinias, li ne scias la veron? Ĉu vi opinias, ke li efektive
kredas al la denuncoj, laŭ kiuj tiom da homoj estis ekzekutitaj?

Kaj Godunòv haltis, timante, ĉu li ne diris tro multe, sed li tuj
ekmemoris, ke li parolas kun Serèbrjanij, kies sincera mieno estis
garantio kontraŭ perfido.

--Ne, princo,--li daŭrigis duonvoĉe: maljusta vi estas kontraŭ mi. La
caro ekzekutigas tiujn, kontraŭ kiuj li koleras, kaj la impulsojn de
lia koro ĉu oni povas kontroli? "La koro de l' caro estas en la mano de
Dio",--diras la Sankta Skribo. La bojaro Morozov provis paroli la veron
al la caro,--kio sekvis? Morozov estas ekzekutita, tamen ĉu tio helpis
al la aliaj? Kaj vi, princo, ŝajne, malbone gardas vian kapon, se vi,
sciante pri la ĵusaj ekzekutoj, kuraĝis veni en la antaŭurbon?

Ĉe la nomo de Morozov Serèbrjanij ekspiris. Li multe amis la bojaron,
kvankam Morozov estis forpreninta lian feliĉon.

--Nu, Boriso Teodòroviĉ,--li diris al Godunòv, respondante al lia
demando: se decidos la sorto, helpos neniu forto! Verdire, la vivo tedis
min, ne bona vivo komenciĝis en Ruslando!

--Aŭskultu, princo, vi mem vin ne ŝparas, tia certe estas via
karaktero, sed Dio zorgas pri vi. Ĝis nun, malgraŭ ĉio, vi restas en
vivo. Eble, la sorto ne destinis, ke vi pereu senbezone. Se vi estus
reveninta antaŭ unu semajno, vi certe jam ne ekzistus plu; sed nun,
ŝajnas al mi, vi povas havi iujn esperojn. Nur ne rapidu aperi antaŭ
la caro, antaŭe mi devas paroli kun li.

--Mi dankas vin, Boriso Teodòroviĉ, sed vi ne zorgu multe pri mi, nur
miajn rabistojn, se eble, bonvolu pardonigi. Kvankam krimuloj, ili ja
bone elpagis siajn kulpojn!

Godunòv mirigite ekrigardis la princon. Li ne povis alkutimiĝi al la
naiveco de l' princo, kaj lia indiferenteco pri la propra vivo ŝajnis
al Godunòv nenatura.

--Ĉu pro iu ĉagreno vi, princo, ne volas plu vivi?--li demandis.

--Eble pro ĉagreno. Por kio vivi nun? Ĉu vi volas kredi, Boriso
Teodòroviĉ, iafoje malgraŭvole mi pensas pri Kurbskij[34]: timo
ekposedas min, mi mem tiam havas la deziron forlasi la patrolandon kaj
iri for al la poloj, se nur la poloj ne estus niaj malamikoj!

--Jes, princo! En la nuna tempo ni ne havas alian vojon: aŭ imiti la
princon Kurbskij kaj por ĉiam forlasi la patrolandon, aŭ fari, kiel
mi--resti apud la caro kaj peni konservi lian favoron. Kaj vi, princo,
celas nek unu, nek alian: la caron vi ne forlasas kaj samtempe vi
kontraŭstaras al li; tio estas neeble, princo, oni devas elekti tion
aŭ ĉi tion. Se vi ne deziras forkuri el Ruslando, plenumu la volon de
l' caro. Kaj se li vin ekamos, eble li mem forlasos sian opriĉninon. Se
ni, ekzemple, estus duope apud li, subtenante unu la alian, tiel ke
hodiaŭ mi dirus al li necesan vorteton, morgaŭ vi,--io nepre restos en
lia kapo, senĉesa gutado eĉ ŝtonon traboras. Sed perforte, kara
princo, nenio estas farebla!

--Se li ne estus la caro,--malgaje diris Serèbrjanij,--mi scius, kion
mi devus fari, sed nun mi mem ne povas decidi, kion fari: unuflanke, Dio
malpermesas kontraŭstari al la caro, duaflanke--mi ne povas simpatii
por li; se oni min dispecigos, mi ne povas interrilatiĝi kun
opriĉnikoj!

--Atendu, princo, ne malesperu! Ekmemoru, kion mi tiam diris al vi! Ni
lasu la opriĉnikojn; ni ne kontraŭparolu al la caro; la opriĉnikoj
pereigos sin mem. Jam tri ĉefoj ne ekzistas, ambaŭ Basmanov'j kaj
Vjàzemskij. Atendu, princo, la tuta opriĉnino sin mem formanĝos.

--Kaj ĝis tiam kion fari?--demandis Serèbrjanij.

--Ĝis tiam,--respondis Godunòv, evitante tuj malkovri la ideon, kiun
li intencis firmigi en la kapo de sia interparolanto: ĝis tiam, se la
caro vin pardonos, vi ree povas batali kontraŭ tataroj, tio ja estas
utila faro!

En la cerbo de Serèbrjanij ne facile kunvivis du malsamaj impresoj, kaj
la perspektivo batali kontraŭ tataroj tuj malaperigis lian malĝojon.

--Jes,--li diris: nenio plu al ni restas, ol batali kontraŭ tataroj!
Bone estus, se ni ne atendus, kiam ili venos Ruslandon, sed se ni kun
ĉiuj niaj regimentoj atakus ilin en Krimeo, eble ni eĉ povus almiliti
Krimeon!

Li eĉ ekridetis ĉe tiu ĉi penso.

Godunòv demandis lin pri lia kontraŭvola liberigo kaj pri la batalo
apud Rjazanjo. Jam vesperiĝis, kaj ili ĉiam sidis kaj interparoladis
antaŭ du pokaloj da vino.

Fine Serèbrjanij leviĝis.

--Adiaŭ, bojaro,--li diris: jam vesperiĝis!

--Kien vi iras, princo? Restu ĉe mi, pasigu la nokton, morgaŭ mi
parolos kun la caro pri vi, li devas reveni.

--Neeble estas, bojaro! Mi devas reveni al la miaj. Mi timas, ke ili
komencos malpacon kun iu. Se la caro estus en la antaŭurbo, ni rekte
irus al li kun nia pento,--estu, kio estos,--sed estas danĝere resti
longtempe apud ĉi tieaj kanajloj: kvankam ni havas nian tendaron ne
survoje, apud la arbaro, tamen iu taĉmento da opriĉnikoj ĉiam povas
veni...

--Adiaŭ, princo,--diris Godunòv.--Gardu vin, ne iru al la caro, ĝis
kiam mi sendos voki vin.

--Atendu! Kien vi iras?--aldonis Godunòv, vidante, ke Serèbrjanij
volas eliri en la straton, kaj preninte lin je la mano, li elkondukis
lin tra la korto.

--Adiaŭ, Nikito Romànoviĉ!--li ripetis kaj ĉirkaŭbrakis la
princon.--Dio estas kompatema, eble, via afero bone sukcesos!

Kaj ne pli frue, ol kiam la princo surĉevale trairis la kortan
pordegon, Godunòv revenis en sian ĉambron, tre kontenta, ke
Serèbrjanij ne konsentis pasigi la nokton en lia domo.

La sekvintan matenon la caro kun granda pompo revenis la antaŭurbon,
kvazaŭ post sukcesplena militiro. La opriĉnikoj akompanis lin kun
aklamoj: he, he, hurrà! tra ĉiuj stratoj ĝis la palaco.

Nur la maljuna nutristino Onùfrievna akceptis lin per insultoj:

--Besto!--ŝi ekkriis, irante renkonten al li: kiel la tero ne englutas
vin, sangavidan beston! Vi haladzas sangan odoron, mortigisto! Kaj vi
kuraĝis ankoraŭ viziti la tombon de Sankta Sergèj post via moskva
krimo! Dia fulmotondro frapos vin, malbenitan, kune kun via diabla
militistaro!

Sed ĉi tiun fojon la insultoj de l' maljunulino tute ne impresis la
caron. Estis neniu fulmotondro aŭ ventego. La suno bele brilis en la
sennuba ĉielo kaj lumigis la orornamitajn multkolorajn flankdomojn de
l' palaco kun iliaj strangformaj kupoloj. Ivano ne diris eĉ unu vorton
kaj preteriris apud la nutristino en siajn ĉambrojn.

--Atendu, atendu!--ŝi daŭrigis, sekvante lin per okuloj kaj frapante
la plankon per sia bastono: Diaj fulmoj frapos vin kaj bruligos vian
tutan malpian antaŭurbon!

Kaj la maljunulino foriris en sian ĉambreton, malrapide movante la
piedojn kaj kolere rigardante la korteganojn, kiuj deflankiĝis antaŭ
ŝi, plenaj je superstiĉa timo.

En la sama posttagmezo Godunòv, vidante, ke la caro estas bonhumora kaj
kontraŭ sia kutimo deziras iom ripozi, sekvis lin en lian
dormoĉambron. La amo de la caro por li rajtigis lin tion fari, precipe
se li havis ion raporti, kion ne ĉiuj devis aŭdi.

En la cara dormoĉambro staris du litoj: unu farita el nuraj tabuloj
nekovritaj,--tie Ivano Vasìljeviĉ kuŝis dum periodoj de anima
ekscitiĝo kaj de pentofarado; alia--pli larĝa, estis kovrita per mola
ŝaffelaĵo, lanugaj kusenegoj kaj silkaj kusenoj; en ĉi tiu lito la
caro dormis, kiam lia animo estis trankvila. Verdire, ĝi ne ofte
okazis, kaj pli ofte ĉi tiu lasta lito restis neuzata.

Bone oni devis koni la naturon de l' caro, por ĉiam senerare
diveni lian humoron. Ne ĉiam dum turmentoj de l' konscienco li
fariĝis pardonema kaj korfavora. Ne malofte li aljuĝis siajn
konsciencriproĉojn al artifikoj de l' diablo, kiu deziris malhelpi al
li persekutadi la perfidon, kaj tiam, anstataŭ montriĝi pardonema, li,
por kontraŭbatali la diablon, ĉiam preĝante kaj farante krucsignojn,
sin donadis al plej granda krueleco. Ne ĉiam ankaŭ lia videble
trankvila vizaĝo atestis pri interna trankvileco. Ofte ĝi estis ne pli
ol ŝajno, kaj la caro, kun sia eksterordinare traiga rigardo kaj la
kapableco diveni fremdajn pensojn, pli ol unu fojon mirigis sian
interparolanton kaj frapis lin per neatendita eksplodo de kolero dum
momentoj, kiam ĉi tiu esperis vidi esprimon de favoro.

Sed Godunòv sciis distingi la plej malgrandajn nuancojn de l'
karaktero de l' caro kaj ĉiam senerare divenis kaj komprenis la por
aliaj neklarigeblajn ŝanĝojn de lia vizaĝo.

Kiam la caro kuŝiĝis en sian molan liton, Boriso Godunòv, vidante en
liaj trajtoj nenion krom laciĝo, diris sen iaj preparoj:

--Via cara moŝto, via malfavorato troviĝis!

--Kiu?--demandis Ivano, oscedante.

--Nikito Serèbrjanij, la sama, kiu sabrovundis vian perfidulon
Vjàzemskij kaj estis malliberigita.

--Ha!--diris Ivano: fine oni kaptis la paseron! Kiu lin kaptis?

--Neniu, via cara moŝto. Li mem venis kaj kunvenigis ĉiujn rabistojn,
kun kiuj li apud Rjazanjo venkis la tatarojn. Ili ĉiuj kune kun
Serèbrjanij venis konfesi al via cara moŝto siajn kulpojn.

--Ili retrovis la prudenton, bone!--diris Ivano.--Ĉu vi vidis lin?

--Jes, via cara moŝto! Li rekte venis al mi; li ne sciis, ke vi
forestas, kaj li venis peti min, ke mi raportu pri lia reveno al via
cara moŝto! Komence mi intencis lin malliberigi, sed poste venis al mi
la ideo, ke Skuratov eble kulpigos min, ke mi alproprigas al mi lian
rajton; certe, Serèbrjanij ne forkuros, se li mem venis ĉi tien!

Godunòv parolis tute malkaŝe, kun sincera mieno, sen iu konfuziĝo,
kvazaŭ sen ruzeco, sen iu simpatio por Serèbrjanij. Kiam li hieraŭ
estis elkondukanta Serèbrjanij'n per la korta pordo, li tute ne havis
la intencon kaŝi de la caro lian viziton (tro danĝere tio estus!), li
nur ne volis, ke iu el la opriĉnikoj, pli frue ol li, sciigu la caron
pri tiu vizito kaj, kiel unua sciiganto, kolerigu la caron eble eĉ
kontraŭ Godunòv mem. La aludo, ke Serèbrjanij estis malamiko de l'
ekzekutita Vjàzemskij, ne sencele estis uzita de Godunòv.

La caro oscedis ankoraŭ unu fojon, sed nenion respondis, kaj Godunòv,
observante lin tre atente, ne legis en lia vizaĝo ion similan je kolero
eĉ kaŝita. Male, ŝajnis al li, ke la intenco de Serèbrjanij sin
prezenti kun la rabistoj al la cara volo, plaĉis al Ivano.

La caro Ivano, verŝante sangon kaj tremigante ĉiujn, havis tamen la
deziron, ke oni opiniu lin justa kaj eĉ favorkora; lia krueleco ĉiam
havis la ŝajnon de severa justeco, kaj la fido je lia favorkoreco tiom
pli multe flatis lin, ĉar ne ofte li renkontis tiun fidon.

Post iom da tempo Godunòv kuraĝis demandi:

--Via cara moŝto, eble mi devas voki Gregoron Lukìĉ?

Sed la lastaj ekzekutoj jam trosatigis Ivanon; kelkaj kapoj nenion povis
aldoni por lia kontentiĝo nek povis ree eksciti lian sangsoifon, nun
dormantan.

Li fikse ekrigardis Godunòv'n.

--Ĉu vi opinias, ke mi ne povas vivi sen mortigoj?--li diris severtone:
la ribelulojn, kiuj subfosas la regnon, ĉu oni povas kompari kun
Nikito, kiu vundis Afonĉjon? Kaj la rabistoj ankaŭ ne ĉiuj meritas
mortpunon. Ili ĉiuj kun Nikito kolektiĝu en mia korto. Kiam mi eliros
el la dormoĉambro, mi ekvidos, kion fari kun ili!

Godunòv, dezirinte al la caro bonan ripozon, foriris kun profunda
saluto.

Ĉio nun dependis de l' humoro de Ivano post lia vekiĝo.



ĈAPITRO XXXVII.

Pardono.


Sciigita de Godunòv, Serèbrjanij venis en la caran korton kun ĉiuj
siaj rabistoj.

En disŝiritaj, diversspecaj vestoj, unuj en kaftanoj, aliaj en
ŝafpeltoj, kelkaj en bastŝuoj aŭ nudpiedaj, multaj vunditaj, kun
bandaĝitaj kapoj kaj vizaĝoj, ĉiuj sen ĉapoj kaj sen armaĵo, ili
silente amase staris en la korto de la palaco, atendante la vekiĝon de
l' caro.

Ne por la unua fojo la rabistoj nun vidis la antaŭurbon; ili vizitadis
ĝin kiel harpistoj, kiel almozuloj aŭ kiel ursaj kondukantoj. Kelkaj
eĉ partoprenis la lastan brulatencon, dum kiu Ringo kun Vulturo venis
liberigi Serèbrjanij'n. Multe da konataj figuroj ni trovus inter ili,
sed ne ĉiuj ĉeestis. Forestis tiuj, kiuj, defendante Ruslandon, mortis
antaŭnelonge sur Rjazanja batalkampo, forestis tiuj, kiuj, post la
venko, ŝatante la liberan nomadan vivon, ne deziris prezenti al la caro
siajn kulpajn kapojn. Forestis Ringo, Dmiĉjo, la flavruĝa kantisto kaj
Vulturo! Ringo, kiu la lastan fojon vizitis la antaŭurbon la tagon post
la dia juĝo, malaperis Dio scias kien; Dmiĉjo sekvis lin; la
kantiston, kiel ni scias, mortpunis Serèbrjanij, kaj la kadavron de
Vulturo nun disŝiregis hundoj kaj bekpikis korvoj apud la muroj de
Kremlo...

Dum du horoj jam staris la bravuloj, kun mallevitaj okuloj; ili ne
sciis, ke la caro de longe ilin observas el sia malgranda fenestreto
super la doma pordo. Ĉiuj silentis same kiel Serèbrjanij, kiu staris
aparte, enpensiĝinte kaj ne atentante la homojn, amasiĝantajn apud la
pordego kaj en la korto. Meze de scivoluloj troviĝis la nutristino de
l' caro. Ŝi staris sur la perono, sin apogante sur bastonon, kaj
rigardis ĉirkaŭen per siaj senvivaj okuloj, atendante la aperon de
Ivano, eble, kun celo malhelpi lin per sia ĉeesto fari novan
kruelaĵon.

Ivano Vasìljeviĉ, satrigardinte el la kaŝita fenestro siajn
malfavoratojn, kun ĝojiga penso, ke nun ili troviĝas inter vivo kaj
morto kaj ke ne agrable ili devas sin senti, subite aperis sur la
perono, akompanata de kelkaj stolnikoj[43].

Ĉe la apero de l' caro, en orŝtofa vesto kaj kun desegnita bastono en
la mano, la rabistoj genufleksis kaj kliniĝis ĝisteren.

Ivano silentis iom da tempo.

--Bonan tagon, ĉifonuloj!--fine li diris kaj, sin turnante al
Serèbrjanij, li aldonis: pro kio vi venis la antaŭurbon? Ĉu vi enuas
sen malliberejo?

--Via cara moŝto,--respondis Serèbrjanij modeste: la malliberejon mi
forlasis ne propramove, min perforte forkondukis la rabistoj. Ili poste
venkis la Ŝirinan ĥanon Ŝiĥmàt, pri kio vi jam devas scii, via cara
moŝto. Kune ni batalis kontraŭ tataroj, kune ni venis prezenti al vi
niajn kulpajn kapojn: bonvolu ekzekutigi aŭ pardoni, laŭ via bontrovo!

--Ĉu vi lin estis forkondukintaj el la malliberejo?--demandis Ivano la
rabistojn: kial vi lin konas?

--Via cara moŝto!--duonvoĉe respondis la rabistoj: li estis savinta
nian hetmanon, kiam en Medvedevka oni volis lin pendigi. La hetmano
siaflanke lin forkondukis el la malliberejo!

--En Medvedevka?--ripetis la caro kaj ekridetis: tio estis, kiam vi
regalis Ĥomjàk'n per vipbatoj? Mi memoras la okazintaĵon. Mi pardonis
al vi tiun unuan kulpon kaj, laŭ nia interkonsento, vi estis
malliberigita post via dua kulpo, kiam ree vi atakis miajn servistojn en
la domo de Morozov. Kiel vi klarigos al mi ĉi tion?

Serèbrjanij volis respondi, sed Onùfrievna sin enmiksis en la
interparoladon.

--Por kio kalkuli liajn kulpojn?--kolertone ŝi sin turnis al
Ivano.--Anstataŭ rekompenci lin pro tio, ke li venkis la tatarojn kaj
defendis la sanktan preĝejon, vi nur penas trovi iun lian kulpon. Ĉu
ne sufiĉas por vi la moskvaj ekzekutoj? fi, lupo nesatigebla!

--Silentu, maljunulino!--diris Ivano severtone: ne decas al virinaĉo
min instrui!

Sed kolerante kontraŭ Onùfrievna, la caro ne deziris ŝin inciti kaj,
sin turnante al la rabistoj, ĉiam starantaj surgenue, li diris:

--Kie estas via hetmano, kanajloj? Li eliru antaŭen!

Serèbrjanij respondis anstataŭ la rabistoj.

--Ilia hetmano forestas, via cara moŝto! Tuj post la Rjazanja batalo li
forlasis nin. Mi proponis al li iri kune, sed li ne konsentis!

--Li ne konsentis?--ripetis Ivano.--Ŝajnas al mi, ke via hetmano estas
la sama blindulo, kiu kun maljunulo penetris en mian dormoĉambron!
Aŭskultu, ĉifonuloj! Mi ordonos trovi vian hetmanon kaj mortpuni lin!

--Atendu, kion faros al vi mem la diabloj post via morto!--ekmurmuretis
la nutristino.

Sed la caro ŝajnigis, ke li ne aŭdas, kaj daŭrigis, rigardante la
rabistojn:

--Kaj vin ĉiujn, pro tio, ke vi mem venis al mi kun viaj kulpaj kapoj,
mi pardonas. Oni donu al ili tuj kvin barelojn da mieltrinkaĵo! Nu,
maljuna malsaĝulino, ĉu vi estas kontenta?

La nutristino ekmaĉis siajn lipojn.

--Vivu nia caro!--ekkriis la rabistoj. Ni servos al via cara moŝto! Ni
meritos la pardonon per niaj kapoj!

--Oni donu al ili,--daŭrigis Ivano,--bonajn kaftanojn kaj po unu ora
monero al ĉiu! Mi faros ilin miaj opriĉnikoj! Ĉu vi deziras,
kanajloj, servi al mi kiel opriĉnikoj?

Iuj el la rabistoj ŝanceliĝis, sed plej multaj tuj ekkriis:

--Ni estas feliĉaj servi al via cara moŝto laŭ via ordono!

--Kia estas via opinio?--sin turnis Ivano al Serèbrjanij kun kontenta
mieno: ĉu taŭgas ili esti militistoj?

--Sendube, ili taŭgas,--respondis Serèbrjanij: sed mi kuraĝas peti
vin, via cara moŝto, ne faru ilin opriĉnikoj!

La caro opiniis, ke Serèbrjanij konsideras la rabistojn neindaj tian
honoron.

--Se mi iun pardonas,--li diris majeste,--mi pardonas tutplene kaj donas
mian tutan favoron.

--Kia favoro, via cara moŝto?--interrompis Serèbrjanij.

Ivano ekrigardis lin kun miro.

--Via cara moŝto,--daŭrigis Serèbrjanij, iom ŝanceliĝante: ili ja
faris bonan agon, sen ilia venko eble la tataroj atakus la urbon
Rjazanjo.

--Nu, pro kio do ili ne povas fariĝi opriĉnikoj?--demandis Ivano,
trapikante Serèbrjanij'n per siaj okuloj.

--Pro tio, via cara moŝto!--ne tuj eldiris Serèbrjanij, vane penante
trovi pli konvenan esprimon,--pro tio, ke ili, kvankam rabistoj, tamen
estas pli laŭdindaj, ol viaj krimuloj!

Ĉi tiu neatendita kaj neintenca arogantaĵo de Serèbrjanij mirigis
Ivanon. Li ekmemoris, ke jam pli ol unu fojon Serèbrjanij tiel malkaŝe
parolis kun li. Tamen Serèbrjanij, kondamnita al morto, propramove
revenis en la antaŭurbon kaj sin prezentis al lia cara volo. Pri multo
oni povis kulpigi lin, nur ne pri malobeemo, kaj la caro ne povis
decidi, kiel konsideri ĉi tiun arogantaĵon, sed subite nova homa
figuro altiris lian atenton.

En la aron da rabistoj tute nerimarkite enŝteliĝis maljunulo preskaŭ
sesdekjara, bone vestita, kiu, sin kaŝante por ne esti vidata de la
caro, penadis atingi Serèbrjanij'n. Jam pli ol unu fojon li etendis
sian manon el post la unua vico de la rabistoj, penante kapti la baskon
de l' princo kaj post malsukceso ree sin kaŝante post la dorsoj de l'
rabistoj.

--Kiu estas tiu rato?--demandis la caro.

Sed la maljunulo jam sin kaŝis en la aro.

--Deflankiĝu, homoj!--komandis la caro.--Montru al mi tiun, kiu sin
kaŝas tie!

Kelkaj opriĉnikoj disŝovis la aron kaj ekkaptis la maljunulon.

--Kiu vi estas?--demandis la caro kun suspektplena mieno.

--Li estas mia ĉevalservisto!--rapide diris Serèbrjanij, rekoninte
sian maljunan Miĥeiĉ'n: li min ne vidis, de kiam...

--Jes, jes, via cara moŝto!--jesis Miĥeiĉ, balbutante pro timego kaj
ĝojo: lia princa moŝto estas tute prava, mi lin ne vidis de kiam oni
malliberigis lin. Permesu do, via cara moŝto, ke mi nun rigardu mian
karan bojaron! Sinjoro Dio, mia karulo! Mi jam perdis esperon vin iam
revidi!

--Kion vi deziris diri al li?--demandis la caro ankoraŭ suspekteme: por
kio vi vin kaŝis post la dorsoj?

--Mi timas, via cara moŝto, Ivano Vasìljeviĉ, mi timas viajn
opriĉnikojn! Vi ja scias mem, ili estas tiaj...

Kaj Miĥeiĉ haltigis sian langon.

--Kiaj!--demandis Ivano, penante ŝajnigi bonkorecon: diru do,
maljunulo, diru senĝene, kiaj estas miaj opriĉnikoj?

Miĥeiĉ ekrigardis la caron kaj trankviliĝis.

--Ili estas tiaj, via cara moŝto, kiujn ni neniam estis vidintaj antaŭ
la litova militiro!--li tuj diris, kuraĝigita de l' bonkora mieno de l'
caro: mi ne volas ilin ofendi, sed ne fidindaj ili ĉiuj estas, certe,
nefidindaj, via cara moŝto!

La caro fikse rigardis Miĥeiĉ'n, mirante vidi la serviston same
sincera, kiel lia mastro.

--Nu, pro kio vi malfermegas la okulojn?--ree enmiksiĝis Onùfrievna:
Ĉu vi volas lin formanĝi? Ĉu ne la veron li diris? Tiajn kanajlojn
ĉu ni antaŭe vidis en Ruslando?

Miĥeiĉ ĝojis, trovinte helpantinon.

--Jes, avinjo, vi estas tute prava!--li diris: ili estas kulpaj pri ĉiu
malbono, kiu okazas en Ruslando! Ili ankaŭ kalumniis mian bojaron! Ne
fidu al ili, via cara moŝto, ne fidu! Ĉe la selo ili havas hundajn
kapojn kaj en la buŝo hundan langon! Mia mastro estas via plej fidela
servisto, tamen Vjàzemskij kun tiu Ĥomjàk lin kalumniis. Jen la avino
diras la veron, ke tiaj rabistoj neniam estis vidataj en Ruslando.

Kaj rigardante la ĉirkaŭstarantajn opriĉnikojn, Miĥeiĉ aliris pli
proksimen al Serèbrjanij: kvankam lupoj, vi nin nune ne formanĝos!--li
kvazaŭ deziris diri.

Kiam la caro eliris en la korton, li jam estis decidinta pardoni la
rabistojn. Li nur intencis ĝui kelke da tempo ilian konfuzon! La
enmiksiĝo de l' nutristino venis ne ĝustatempe kaj preskaŭ kolerigis
Ivanon, sed feliĉe li havis sian bonkoran humoron, kaj, anstataŭ
ekkoleri, li elpensis ridindigi la maljunulinon kaj senvalorigi ŝin en
la okuloj de siaj korteganoj kaj samtempe moketi la ĉevalserviston de
Serèbrjanij.

--Do vi ne ŝatas la opriĉninon?--li demandis Miĥeiĉ'n kun bonkora
mieno.

--Kiu ĝin ŝatas? Via cara moŝto, de kiam ni revenis el Litovlando,
ĉiuj malfeliĉoj de mia bojaro okazas pro via opriĉnino. Se ne estus
ĉi tiuj senfeligistoj, Dio nin gardu, mia mastro estus, kiel antaŭe,
via favorato.

Miĥeiĉ ree ĵetis singardan rigardon al la caraj korpogardistoj kaj
samtempe pensis: Diablo ilin prenu! Mi volonte pereigus mian kapon, se
mi nur sukcesus senkulpigi mian karan bojaron antaŭ la caro!

--Bonegan serviston vi havas!--diris la caro al Serèbrjanij.--Mi estus
kontenta havi similajn servistojn! Ĉu de longe li estas ĉe vi?

--Via cara moŝto,--enmiksiĝis Miĥeiĉ, tute rekuraĝigita de la cara
laŭdo: mi servas al mia princo de lia infaneco. Eĉ al lia karmemora
patro mi servis, kaj mia patro servis al lia avo, kaj miaj infanoj, se
mi ilin havus, servus al liaj infanoj!

--Ĉu vi ne havas infanojn, avĉjo?--demandis Ivano ankoraŭ pli
bonkore.

--Du filojn mi havis, via cara moŝto, sed Dio forprenis ilin ambaŭ.
Ili falis en batalkampo apud Polock, kiam mi kun mia princo Nikito
Romànoviĉ kaj kun princo Pronskij defendis la urbon. Al mia pli aĝa
filo Bazilo iu polo dishakis la kapon, kaj mia pli juna filo Stefano
ricevis pafvundon en la bruston, jen tien ĉi, iomete pli supren ol la
maldekstra mampinto.

Kaj Miĥeiĉ per fingro montris sur sia brusto la lokon, kie Stefano
havis la vundon.

--Domaĝe!--diris Ivano, balancante la kapon, kvazaŭ li multe kompatis
Miĥeiĉ'n kaj liajn filojn.--Sed kion fari, maljunulo? Se Dio prenis
ilin, oni devas ricevi aliajn.

--Kiamaniere, via cara moŝto? Mia maljunulino jam mortis, ĉu el maniko
mi ricevos infanojn?

--Nu!--respondis la caro, kvazaŭ por konsoli la serviston: se estos Dia
volo, novan edzinon oni povas trovi!

--Sendube, oni povas, se oni deziras,--diris Miĥeiĉ, kontente
ridetante: sed mi ne tre ŝatas virinaĉojn, via cara moŝto, kaj pasis
jam la tempo, kiam mi min okupadis per tiaj aferoj!

--Estas virinaĉo kaj virinaĉo!--diris Ivano kaj prenante Onùfrievna'n
je ŝia talivesto: jen edzino por vi!--li diris kaj antaŭenŝovis la
nutristinon.

--Prenu ŝin, maljunulo, amu ŝin kaj vi nasku infanojn!

La opriĉnikoj, ĉe la ŝerco de l' caro, laŭte ridegis. Miĥeiĉ
mirigite rigardis la caron, esperante ekvidi rideton sur lia vizaĝo,
sed Ivano restis serioza.

La senvivaj okuloj de la nutristino ekflamis.

--Senhontulo!--ŝi ekkriis: malpiulo! mi ne permesos, ke vi min moku!
Senhontulo, fi, herezulo senkonscienca!

La maljunulino ekfrapis per sia bastono la peronon, ŝiaj lipoj
ekmaĉadis ankoraŭ pli multe kaj la nazo bluiĝis.

--Ne koleru, avino,--diris la caro: mi svatas al vi bonan edzon: li vin
amos, faros al vi donacojn, instruos vin! Hodiaŭ post la vespera preĝo
ni festos vian edziĝan feston! Ĉu plaĉas al vi la fianĉino,
maljunulo?

--Indulgu, via cara moŝto!--ekkriis Miĥeiĉ, postenirante.

--Amo venos kun la tempo,--diris Ivano: kaj mi donos al ŝi bonan
doton!

Miĥeiĉ konsternite ekrigardis Onùfrievnan, kiun la caro ĉiam tenis
je la talivesto.

--Via cara moŝto, Ivano Vasìljeviĉ,--li ekkriis genuante: ekzekutigu
min, nur ne senhonorigu tiamaniere! Pli volonte mi iros eŝafodon, ol
edziĝos kun ŝi!

La caro iom pripensis kaj subite laŭte ridegis.

--Nu, bone!--li diris, fine ellasante la nutristinon, kiu rapide
foriris, insultante kaj kraĉante: ne prenis pastro la donon, rekaŝu
sako la monon. Mi deziris fari vian feliĉon, sed mi tute ne intencis
vin geedzigi perforte. Servu al via bojaro, kiel antaŭe, bona
maljunulo, kaj vi, Nikito, proksimiĝu! Mi pardonas al vi vian duan
kulpon. Kaj viajn kanajlojn mi ne faros opriĉnikoj, efektive miaj
bravuloj povus ofendiĝi. Ili iru Ĵizdro'n, al gvardia regimento. Se
ili volonte batalas kontraŭ tataroj, ili havos tie laboron! Kaj vi,--li
daŭrigis kun speciala favoro, sen ordinara ironio kaj metinte la manon
sur la ŝultron de Serèbrjanij:--vi restu ĉe mi. Mi pacigos vin kun la
opriĉnino. Kiam vi nin pli bone ekkonos, vi ĉesos nin eviti. Bone
estas batali kontraŭ tataroj, sed miaj malamikoj estas ne nur tataroj;
ekzistas ankaŭ pli malbonaj. Tiujn vi devas scii mordeti per dentoj kaj
forbalai per balailo!

Kaj la caro ekfrapis la princon je la ŝultro.

--Nikito!--li aldonis bonkore, ne forprenante la manon de lia
ŝultro:--vi havas veramantan koron, via lango ne scias ruzecon; ĝuste
tiajn servistojn mi bezonas! Fariĝu opriĉniko, mi donos al vi oficon
de Vjàzemskij! Al vi mi fidas, vi min ne perfidos!

Ĉiuj opriĉnikoj kun envio rigardis Serèbrjanij'n, ili jam antaŭvidis
novan naskiĝantan stelon, kaj multaj jam komencis intermurmureti kaj
esprimi sian malkontenton, ke la caro, malatentante iliajn meritojn,
starigas super ili malfavoraton altrangan el antikva princa familio.

Sed la koro de Serèbrjanij dolore kunpremiĝis ĉe la vortoj de Ivano.

--Via cara moŝto,--li diris ne sen peno: mi vin treege dankas por via
favoro, sed bonvolu permesi, ke mi aliĝu al la gvardia regimento. Ĉi
tie mi ne scias, kion fari, mi ne estas alkutiminta vivi en la
antaŭurbo, kaj tie mi estos servanta al via cara moŝto ĝis miaj
fortoj sufiĉos!

--Jen kiel?--diris Ivano kaj demetis sian manon de l' ŝultro de
Serèbrjanij: tio signifas, ke ni ne plaĉas al via princa moŝto? Eble
vi opinias, ke estas pli honorinda afero vivi kun viaj kanajloj, ol
fariĝi mia batalilestro? Bone,--li daŭrigis sarkasme:--mi ne deziras
kontraŭvolajn amikojn, mi ne deziras trudi mian amikecon kaj neniun mi
perforte detenas. Se vi bone kunvivas, estu tiel: servu ĉiuj kune!
Bonan vojaĝon, kanajlara vojevodo!

Kaj kun rigardo, plena de malestimo, la caro turnis al Serèbrjanij la
dorson kaj eniris en sian palacon.



ĈAPITRO XXXVIII.

Elmarŝo el la antaŭurbo.


Godunòv proponis al Serèbrjanij loĝi en lia domo ĝis la elmarŝo.
Nun la propono estis farita tutkore, ĉar Godunòv, kiu bone observis
ĉiujn parolojn, ĉiujn gestojn de l' caro, konkludis, ke la ventego
preterpasis kaj ke la caro kontentiĝos per malvarmeco kontraŭ la
princo.

Plenumante la promeson, donitan de li al Maksimo, Serèbrjanij tuj el la
cara palaco iris al lia patrino por redoni al ŝi la krucon. Maluto ne
estis hejme. La maljunulino jam sciis pri la morto de la filo kaj
akceptis Serèbrjanij'n kiel parencon; sed kiam li, fininte la komision,
adiaŭis ŝin, ŝi ne kuraĝis lin deteni, timante la revenontan edzon,
kaj ŝi kun benoj akompanis la gaston ĝis la dompordo.

Vespere, kiam Godunòv lasis Serèbrjanij'n solan en dormoĉambro,
dirinte al li "bonan nokton", Miĥeiĉ donis plenan liberecon al sia
ĝojo.

--Nu, bojaro kara,--li diris: fine mi havas feliĉan tagon post tiom da
malfeliĉaj! De kiam vi estis malliberigita, mi, kara princo, kvazaŭ ne
vidis la Dian mondon! Ĉiam mi vagadis en Moskvo kaj en la antaŭurbo,
por aŭdi ion pri vi! Kiam hodiaŭ mi ekaŭdis, ke vi kun rabistoj estas
reveninta, mi flugkuris en la caran korton, kaj la caro jam staras sur
la perono! Tiam mi komencis klopodi por vin atingi el post la dorsoj de
l' rabistoj, mi ne povis min deteni kaj kaptis vin je la basko, kaj tiam
la caro min rimarkis. Jes, kiom multe mi ektimis! Kion mi travivis!
Neniam mi tion forgesos! Du dankpreĝojn mi mendos morgaŭ: la
unuan--por via sano, la duan--pro tio, ke Dio min liberigis de tiu cara
sorĉistino kaj deturnis tiun malfeliĉon.

Kaj Miĥeiĉ komencis detale rakonti ĉion, kion li travivis post la
ruinigo de l' domo de Morozov, kiel li, sciiginte Ringon kaj reveninte
al la muelisto, trovis tie Helenon kaj konsentis ŝin akompani ĝis la
bieno de Morozov, kien la servistoj de tiu lasta lin alportis dum la
brulo.

Serèbrjanij senpacience aŭskultis senĉesajn deflankiĝojn de
Miĥeiĉ.

--Kara princo,--parolis la maljunulo: mi ja ne estas blinda, mi ĉion
vidas, kvankam mi silentas. Mi devas konfesi, karulo, al mi treege ne
plaĉis viaj vizitoj al bojaro Druĵino. Neniu bono sekvos,--mi
pensis,--kaj mi eĉ hontis pro vi, kiam vi sidis kun li ĉe la sama
tablo kaj trinkis el la sama pokalo. Vi min komprenas, karulo? Kvankam,
verdire, neniu estas kulpa en tiaj aferoj,--Dio scias, de kie ĝi venas
al la homo,--tamen kontraŭ la edzo ĝi estis peko. Nun, certe, estas
alia afero; nun ŝi dependas de neniu, estu li en Dia regno! Kaj tro
juna ŝi estas por resti vidvino!

--Ne riproĉu min, Miĥeiĉ,--diris Serèbrjanij malkontente,--sed diru
al mi, kie ŝi estas nun kaj kion vi scias pri ŝi?

--Atendu, karulo, atendu, mi ĉion diros laŭorde. Jen, kiam mi revenis
de ĉe la rabistoj, la muelisto diras: "venis al mi fajrobirdo, akompanu
ŝin al reĝo Dalmato!" Komence mi ne povis kompreni, kiu birdo, kiu
Dalmato? Sed kiam li montris al mi la bojarinon, mi komprenis, ke li
parolas pri ŝi. Kaj ni ekvojaĝis ambaŭ kune al la bieno de Druĵino
Andrèeviĉ. Komence ŝi silentis kaj sidis kun mallevitaj okuloj; poste
ŝi komencis demandi pri sia edzo, pri tio kaj ĉi tio, fine pri vi; ŝi
ne rekte demandis, sed ĉirkaŭfraze, kvazaŭ kontraŭvole deturninte la
okulojn. Kompreneble, virina modo! Mi ĉion rakontis al ŝi, kion mi
estis scianta, kaj ŝi, malfeliĉulino, ankoraŭ pli multe ekmalĝojis,
mallevis la okulojn kaj la reston de l' vojaĝo ŝi ne diris eĉ unu
vorton plu! Kiam ni estis jam proksime al la bieno, ŝi, videble,
malkvietiĝis. "Kial vi malkvietiĝas, bojarino?" mi demandis. Ŝi
ekploregis. Mi devis ŝin konsoli: "ne malĝoju, mia karulino, bojaro
Druĵino ja estas sana!" Ĉe la nomo de Druĵino ŝi ankoraŭ pli
maldolĉe ploris. Mi tiam ekrigardis ŝin kaj vere mi ne sciis, kion
paroli plu. "Kaj princo Nikito Romànoviĉ"--mi fine diris--"estas
kvankam en malliberejo, tamen sendube ankaŭ sana". Mi vere ne sciis,
karulo, kion diri al ŝi, mi sentis, ke mi ne tion diras, kio decas, sed
ion ajn mi ja devis paroli! Kaj kiam mi nomis vin, karulo, ŝi tuj
haltigis la ĉevalon kaj diris: "ne, mi ne povas veturi en la bienon de
l' bojaro!"--"Kion vi diras, via bojarina moŝto, kien do vi
veturos?"--"Ĉu vi vidas oritajn krucojn tie post la arbaro?"--"Jes,
bojarina moŝto, mi vidas."--"Tie estas monaĥinejo",--ŝi diris,--"mi
rekonas la krucojn: akompanu min tien!" Mi komence rifuzis, sed ŝi
insistis kaj insistis: "Akompanu! Mi tie pasigos unu semajnon aŭ du, mi
preĝos Dion, kaj poste mi sciigos al bojaro Druĵino, kie mi estas, li
sendos iun por min akompani!" Nenio estis farebla, mi ŝin akompanis,
karulo, mi ŝin tie restigis ĉe la abatino!

--Kiom da verstoj estas ĝis la monaĥinejo?--demandis Serèbrjanij.

--De la muelejo restas ĉirkaŭ kvardek verstoj, de Moskvo iom pli ol
kvardek. Kiam ni iros Ĵizdro'n, la monaĥinejo estos preskaŭ survoje.

--Miĥeiĉ,--diris Serèbrjanij:--faru al mi servon. Pli frue ol matene
mi ne povas ekmarŝi kun mia regimento: miaj homoj devas ĵuri al la
caro per kruckisado. Sed vi tuj prenu du ĉevalojn kaj rajdu rapide, ne
kompatante la ĉevalojn; vizitu la bojarinon, rakontu al ŝi ĉion,
petegu ŝin, ke ŝi min akceptu, petegu ke ŝi nenion decidu antaŭ ol
ŝi min revidos!

--Bone, karulo, bone! Ŝajne vi supozas, ke ŝi povas fariĝi monaĥino?
Tio ne okazos, karulo. Pasos unu jaro, certe, ŝi sufiĉe ploros, afero
neevitebla, ĉu oni povas ne plori pri Druĵino? Estu li en Dia regno!
Kaj poste ni havos edziĝan feston! Mi diras la veron, ĉu ne, princo?
Ne ĉiam ni ja havos malĝojon kaj malfeliĉon!

Miĥeiĉ tuj ekrajdis al la monaĥinejo, kaj Serèbrjanij tuj post
tagiĝo iris adiaŭi Godunòv'n.

Boriso jam estis reveninta de l' matena preĝo, kiun li ĉeestis,
laŭkutime, kune kun la caro.

--Kial vi tiel frue leviĝis, princo?--demandis lin Godunòv: ni, kiuj
loĝas en la antaŭurbo, estas devigataj tion fari, sed vi povus iomete
ripozi post la hieraŭa tago. Aŭ ĉu vi ne havis komforton en mia domo?

Sed la ruzeta rigardo de Godunòv montris, ke li bone sciis la kaŭzon
de l' sendormeco de l' princo.

La afableco de Godunòv, lia sincera simpatio al Serèbrjanij, la
servoj, kiujn li jam pli ol unu fojon estis farinta al la princo, kaj,
kio estis plej grava, lia plena malsimileco al aliaj korteganoj, allogis
la princon. Li konfesis antaŭ li sian amon al Heleno.

--Ĉion ĉi jam de longe mi scias!--diris Godunòv, ridetante.--Mi
divenis ĝin ankoraŭ dum via unua vizito en la antaŭurbon laŭ viaj
rigardoj, ĵetitaj al Vjàzemskij. Kaj krom tio, kiam mi intence
ekparolis kun vi pri Morozov, vi ne volonte parolis pri li, kvankam vi
estis lia amiko. Vi, princo, nenion scias kaŝi: kion vi pensas, tio
estas videbla sur via vizaĝo. Kaj tro verema vi estas en viaj paroloj,
princo! Vi ne ofendiĝu! Hieraŭ mi ektimis pro vi kaj eĉ koleris
kontraŭ vi, princo, kiam vi tute malkaŝe respondis al la caro, ke vi
ne deziras fariĝi lia opriĉniko.

--Ĉu mi povis respondi ion alian, Boriso Teodòroviĉ?

--Vi devus danki la caron kaj akcepti lian favoron.

--Vi ŝercas, bojaro? Ĉu mi povus danki la caron por tio? Vi ja mem ne
estas opriĉniko!

--Mi estas io alia, princo. Mi scias, kion mi faras. Mi ne kontraŭdiras
al la caro, li mem ne deziras, ke mi fariĝu opriĉniko. Tia estas mia
situacio. Sed vi, ricevinte la oficon de Vjàzemskij, fariĝinte
batalilestro de l' caro, lia plej intima servisto, vi povus bone servi
al la tuta lando. Ni estas samideanoj kaj kune ni eble sukcesus faligi
la opriĉninon.

--Ne, ne, bojaro, ĉi tion mi ne povus! Vi ja mem diras, ke mia vizaĝo
aperigas ĉiujn miajn pensojn.

--La kaŭzo estas, ke vi ne volas vin devigi, princo. Se vi fine decidus
venki vian veremon kaj fariĝus opriĉniko, almenaŭ laŭaspekte, kiom
multe ni farus duope! Nun, vi scias, mi multe suferas: mi estas tute
sola, tute izolita, ĉiun homon mi devas timi, ĉiun vorton pripensi;
iafoje turniĝas al mi la kapo! Kaj se ni duope starus apud la cara
trono, niaj fortoj duobliĝus! Ne multe ekzistas da tiaj homoj, kiel vi,
princo. Se diri la veron, de post nia unua renkontiĝo mi esperis je vi!

--Mi ne taŭgas por tia rolo, Boriso Teodòroviĉ. Kiom da fojoj mi
penadis ludi fremdan rolon, ĉiam mi malsukcesis. Vi, efektive, estas
majstro en tiaj aferoj. Verdire, komence ne tre plaĉis al mi, ke vi
iafoje parolas ne tion, kion vi pensas, sed nun mi komprenas, kien vi
celas, kaj mi vidas, ke vi bone faras. Mi volonte farus same, sed mi ne
povas: Dio ne donis al mi tian kapablon. Tamen, ne penvaloras nun ĉi
tion pritrakti. Vi ja scias, ke la caro konsentis sendi min al la
gvardia regimento.

--Tio ne malhelpas, princo. Vi ree venkos tatarojn, la caro ree
ekdeziros vin vidi. Certe, li vin ne faros batalilestro, sed, se vi lin
petos, li faros vin opriĉniko. Sed, se vi ne havos la okazon venki la
tatarojn, vi ja nepre venos Moskvon, kiam finiĝos la vidvintempo por
Heleno Dmìtrievna. Vi ne timu, princo, ke ŝi fariĝos monaĥino, tio
ne okazos: la homan koron mi pli bone konas, ol vi. Ne pro amo ŝi
edziniĝis kun Morozov, nun ŝi ne havas la kaŭzon fariĝi monaĥino.
Atendu, ĝis kiam la larmoj sekiĝos, kaj, se vi deziras, mi vin
svatos.

--Dankon, bojaro, dankon, Boriso Teodòroviĉ. Mi hontas, ke vi tiom
multe jam por mi estas farinta, per nenio mi povus al vi pagi. Se mi
havus okazon suferi turmentegon por vi, morti por vi, mi volonte tion
farus. Sed ne admonu min fariĝi opriĉniko aŭ kortegano. Pro tio mi
devas aŭ tute perdi konsciencon, aŭ esti simila je vi. La laston mi ne
povas. Ĉiu havas sian propran agadmanieron, destinitan de Dio: falko
flugas laŭ sia maniero, cigno laŭ alia,--nur ĉiu gardu sian veron!..

--Do vi min plu ne kulpigas, princo, ke mi iras flankan vojon?

--Mi pekus, se mi vin kulpigus, bojaro. Ni ne parolu pri mi, sed kiom da
bonaĵo vi faris al aliaj! Ankaŭ al miaj kamaradoj ne bone estus sen
via helpo! Ne senkaŭze oni vin tre ŝatas en Ruslando, precipe la
popolamaso. Ĉiuj esperas je vi, la tuta lando rigardas vin.

La bruna vizaĝo de Godunòv iom ruĝiĝis, liaj okuloj ekbrilis pro
plezuro. Akceptigi sian agadmanieron al Serèbrjanij por li estis grava
afero kaj atestis pri lia alloganta forto.

--Miavice dankon al vi, princo,--li diris.--Pri unu mi vin petas: se vi
ne volas min helpi, bonvolu ne kredi almenaŭ, se vi aŭdos malbonan
parolon pri mi; diru al la kalumniantoj ĉion, kion vi pri mi scias!

--Estu senzorga, Boriso Teodòroviĉ! Al neniu mi permesos pensi pri vi
malbone, tiom malpli paroli. Miaj rabistoj jam preĝas por via sano, kaj
reveninte hejmen ili preĝigos ankaŭ siajn parencojn. Ke nur Dio gardu
vin!

--Dio gardas tiujn, kiuj ne faras malbonaĵon!--diris Godunòv, modeste
mallevante la okulojn,--tamen ĉio estas en Lia sankta volo! Do, adiaŭ,
princo, ĝis baldaŭa revido! Ne forgesu, ke mi deziras esti invitota al
via edziĝa festo!

Ili amike ĉirkaŭbrakis unu la alian, kaj la koro de Serèbrjanij
ĝojis. Li kutimis kredi, ke Godunòv ne faras falsajn supozojn, kaj lia
antaŭa timo pro Heleno malaperis.

Baldaŭ li forlasis la antaŭurbon kun sia infanteria taĉmento. Sed
antaŭe okazis io, kio, laŭ tiama opinio, estis malbona antaŭsigno.

Apud unu preĝejo la taĉmento devis halti pro amaso da almozuloj,
okupantaj la tutan straton antaŭ la preĝejo, atendante donacojn de iu
riĉa persono.

Malrapide rajdante kun sia taĉmento tra la homamaso, Serèbrjanij
ekaŭdis rekviemon kaj demandis, por kiu oni preĝas? Oni respondis, ke
ĝi estis meso por la filo de Maluto, de la tataroj mortigita Maksimo.
Samtempe ekaŭdiĝis laŭta plorego, kaj el la preĝejo oni elportis
maljunulinon svenintan: ŝia malgrasiĝinta vizaĝo estis larme-malseka,
kaj ŝiaj grizaj haroj senorde falis de sub velura ĉapeto. Tio estis
patrino de Maksimo.

Maluto en funebraj vestoj aperis sur la perono, kaj liaj okuloj
renkontiĝis kun tiuj de Serèbrjanij, sed la trajtoj de Maluto ne havis
ĉi tiun fojon esprimon de kutima krueleco, ili estis rigidaj, kvazaŭ
sen esprimo. Li ordonis kuŝigi la maljunulinon sur la peronon, revenis
mem en la preĝejon por aŭskulti ĝis fino la meson, kaj la rabistoj
kun la princo, sen ĉapoj kaj sin signante kruce, preterpasis la
preĝejon, de kie aŭdiĝis solena kaj malrapide kantata preĝo: "kun
sanktuloj Viaj lin en paco metu!"

Tiu malĝoja kantado kaj la rememoroj pri Maksimo ne bone impresis la
princon, sed li ankoraŭ ne forgesis la trankviligan parolon de
Godunòv, kaj la impresoj de l' rekviemo baldaŭ malaperis. Ĉe la
vojturniĝo, enirante la malluman arbaron, li ĵetis la lastan rigardon
al la Aleksandra antaŭurbo, kaj kiam la oritaj kupoloj de l' cara
palaco jam ne estis plu videblaj, li eksentis, kvazaŭ lia koro
senpeziĝis.

La mateno estis suna kaj malvarmeta. La iamaj rabistoj, bone vestitaj
kaj armitaj, regulpaŝe sekvis la princon kaj la rajdistojn lin
akompanantajn. Verda mallumo ĉirkaŭis ilin de ĉiuflanke. La ĉevalo
de Serèbrjanij, plena de malpacienca kuraĝo, deŝiradis preterpasante
foliojn de l' pendantaj branĉoj, kaj Bujano, kiu, post la morto de
Maksimo, ne forlasis plu la princon, kuris antaŭe, de tempo al tempo
levante sian vilan buŝegon, por flari la aeron, aŭ kliniĝante la
orelon, se iu malproksima sono aŭdiĝis en la arbaro.



ĈAPITRO XXXIX.

La lasta revido.


Dum kelkaj tagoj jam vojaĝis Serèbrjanij kun sia taĉmento. Foje ili
haltis por pasigi nokton ĉe vojkruciĝo, de kie flanka vojo kondukis al
la monaĥinejo. La princo lasis siajn militistojn kaj sola ekrajdis
renkonte al Miĥeiĉ, kiu devis alporti al li respondon de Heleno.

La tutan nokton li rajdis seninterrompe. Ĉe tagiĝo li rimarkis sian
Miĥeiĉ'n, sidantan apud estingiĝanta fajro. Liaj du selitaj ĉevaloj
sin paŝtis ne malproksime.

Ekaŭdinte la ĉevalan piedfrapadon, Miĥeiĉ salte leviĝis.

--Mia kara princo!--li ekkriis, rekonante Serèbrjanij'n:--ne rajdu
pluen! Revenu, nenio jam estas farebla!

--Kio okazis?--demandis Serèbrjanij, kaj lia koro preskaŭ ĉesis bati.

--Ĉio estas finita, karulo! Dio ne donis al ni feliĉon!

Serèbrjanij desaltis teren.

--Diru,--li ekkriis: kio okazis?

La maljunulo silentis.

--Kio okazis al Heleno Dmìtrievna?--ripetis la princo konsternita.

--Ne ekzistas plu Heleno Dmìtrievna, karulo!--severe respondis
Miĥeiĉ:--ekzistas nur fratino Eŭdoksio!

Serèbrjanij ŝanceliĝis kaj sin apogis sur arbon.

Miĥeiĉ malgaje lin rigardis.

--Kion fari, kara princo? Videble, tia estis Dia volo. Ne feliĉa estas
nia sorto!

--Rakontu!--diris Serèbrjanij, rekonsciiĝinte.--Rakontu ĉion, ne
indulgu min. Kiam la bojarino monaĥiniĝis?

--Post kiam ŝi eksciis pri la ekzekutigo de Druĵino Andrèeviĉ, post
kiam en la monaĥinejo estis ricevita la cara ordono kun la nomoj de
ĉiuj ekzekutitoj, por kiuj oni devas preĝi; ŝi monaĥiniĝis unu
tagon antaŭ mia alveturo!

--Ĉu vi ŝin vidis?

--Jes, karulo.

Serèbrjanij estis ion dironta, sed ne povis.

--Mi ŝin vidis por unu momento; komence ŝi ne volis min akcepti.

--Kion ŝi ordonis diri al mi?--demandis Serèbrjanij kun peno.

--Ke vi preĝu por ŝi, karulo.

--Kaj nenion plu?

--Nenion, karulo.

--Miĥeiĉ!--diris la princo post mallonga silento: akompanu min en la
monaĥinejon, mi deziras adiaŭi ŝin!

La maljunulo balancis la kapon.

--Por kio, karulo? Ne maltrankviligu ŝin plu! Nun ŝi estas kvazaŭ
sanktulino. Prefere ni revenu al la taĉmento kaj ni iru rekte
Ĵizdro'n.

--Mi ne povas,--respondis Serèbrjanij.

Miĥeiĉ ree balancis la kapon, sed poste montris al la princo unu el
siaj ĉevaloj.

--Prenu ĉi tiun,--li ekspiris: la via tro laciĝis!

Silente ili ekrajdis al la monaĥinejo.

La vojo iris la tutan tempon tra arbaro. Baldaŭ aŭdiĝis murmuro de
akvo, kaj malgranda rivereto ekbrilis tra densa verdaĵo de kanaro.

--Ĉu vi rekonas la lokon?--malgaje demandis Miĥeiĉ.

Serèbrjanij levis la kapon kaj ekvidis lokon, antaŭ nelonge
bruligitan. Tie kaj ĉi tie la tero estis elfosita; la ruinoj de
konstruaĵoj kaj la rompita rado montris, ke ĉi tie iam estis muelejo.

--Kiam ili arestis la sorĉiston,--diris Miĥeiĉ,--ili ankaŭ lian
loĝejon forbruligis, esperante tie trovi trezoron.

Serèbrjanij distrite ekrigardis la lokon, kaj ili daŭrigis la vojon,
ne parolante plu eĉ unu vorton.

Kelke da horoj poste la arbaro maldensiĝis. Inter la arboj ili rimarkis
blankan ŝtonan ĉirkaŭbaron kaj konstruaĵojn de la monaĥinejo,
staranta meze de arbaro. La monaĥinejo ne okupis, kiel ordinare, iun
altaĵon. Tra mallarĝaj kradfenestroj oni ne vidis vastajn stalojn,
ĉevalejojn, bovinejojn kaj aliajn mastrumajn konstruaĵojn, kiel en
aliaj monaĥejoj; la rigardo ĉie renkontis nur la nudajn trunkojn kaj
la malgajan pinglaĵon de pinoj, kiuj per mallarĝa ringo ĉirkaŭis la
barilon. La lokaĵo estis malgaja kaj senhoma; la monaĥinejo ne ŝajnis
esti riĉa.

La rajdantoj deĉevaliĝis kaj ekfrapis ĉe la pordeto. Pasis kelkaj
minutoj; ektintis la ŝlosiloj.

--Gloro al nia Sinjoro Jesuo Kristo!--mallaŭte diris Miĥeiĉ.

--Por eterne, amen!--respondis la fratino-pordistino, malŝlosante la
pordeton.--Kiun vi deziras vidi, sinjoroj?

--La fratinon Eŭdoksion,--duonvoĉe diris Miĥeiĉ, timante per tiu
nomo dolorigi la korvundon de sia bojaro.--Vi min konas, patrino, mi
estis ĉi tie antaŭ kelkaj tagoj.

--Ne, mi ne konas, sinjoro: mi nur de hodiaŭ estas pordistino, pli frue
estis fratino Agnio.

Kaj la pordistino timeme ekrigardis la alvenintojn.

--Tute egale, patrino,--daŭrigis Miĥeiĉ: bonvolu nin enlasi kaj diri
al via abatino, ke venis princo Nikito Romànoviĉ Serèbrjanij.

La pordistino ĵetis sur la princon timoplenan rigardon, posteniris kaj
fermis post si la pordeton.

Estis aŭdeble, kiel rapide ŝi malproksimiĝis, ĉiam balbutante: Dio
Sinjoro nia, savu nin!

--Kio okazis?--pensis la ĉevalservisto: por kio do ŝi timas mian
princon?

Li ekrigardis la princon kaj komprenis, ke lia polvokovrita armaĵo,
liaj vestoj, disŝiritaj en pikanta dornarbetaro kaj lia konsternita
mieno fortimigis la pordistinon. Efektive, la trajtoj de l' princa
vizaĝo tiel multe ŝanĝiĝis, ke Miĥeiĉ mem povus lin ne rekoni, se
li ne estus kune alveninta.

Post iom da tempo ree aŭdiĝis la paŝoj de l' pordistino.

--Ne koleru, sinjoroj,--ŝi diris per iom tremanta voĉo tra la pordeto:
nun la abatino ne povas vin akcepti; bonvolu veni morgaŭ post
matenpreĝo!

--Mi ne povas atendi!--ekkriis Serèbrjanij kaj, frapinte la pordeton
per la piedo, li elbatis ĝin kaj eniris la korton.

Antaŭ li staris la abatino, preskaŭ same pala, kiel li.

--Je la nomo de Jesuo Kristo,--ŝi diris per tremanta voĉo,--haltu! Mi
scias, kion vi deziras... sed Dio punas la krimulon, kaj senkulpa sango
falos sur vian kapon!

--Honorinda patrino!--respondis Serèbrjanij, ne komprenante la kaŭzon
de ŝia timo kaj tro ekscitita: honorinda patrino, permesu al mi vidi
fratinon Eŭdoksion! Nur por unu momento. Mi deziras adiaŭi ŝin.

--Adiaŭi?--demandis la abatino: vi deziras nur adiaŭi ŝin?

--Jes, respektinda patrino; kaj mian tutan havon mi donacos al via
monaĥinejo.

La abatino ekrigardis lin, ne fidante.

--Vi venas perforte,--ŝi diris: vi vin nomas princo, sed Dio scias, kiu
vi estas kaj kiuj estas viaj intencoj... Mi scias, ke nuntempe la
opriĉnikoj venas en sanktajn monaĥinejojn por mortigi edzinojn kaj
filinojn de l' sanktuloj, kiuj ĵus estis ekzekutitaj en Moskvo...
Fratino Eŭdoksio estis edzino de l' ekzekutita bojaro...

--Sed mi ne estas opriĉniko!--ekkriis Serèbrjanij: mi mem donus mian
tutan sangon pro bojaro Morozov! Permesu, ke mi vidu la bojarinon, ho,
respektinda patrino!

Kredeble, veron kaj sincerecon esprimis la trajtoj de Serèbrjanij. La
abatino trankviliĝis kaj ekrigardis lin kun simpatio.

--Mi pekis kontraŭ vi!--ŝi diris: sed dank' al Dio kaj Sankta
Dipatrino nun mi vidas, ke mi eraris. Gloro al Kristo, Sankta Triunuo
kaj al ĉiuj Diaj sanktuloj, ke vi ne estas opriĉniko! La pordistino
min timigis, mi intencis nur gajni tempon, por kaŝi la fratinon
Eŭdoksion. Malfacilan tempon ni nun travivas, bojaro! Eĉ la sanktaj
rifuĝejoj ne estas bona kaŝejo por malfavoratoj! Dank' al Dio, ke mi
eraris! Se vi estas amiko aŭ parenco de Morozov, mi venigos vin al
Eŭdoksio. Sekvu min, bojaro, ĉi tien, en la ĝardenon: tie troviĝas
ŝia ĉelo.

La abatino kondukis la princon tra la ĝardeno al izolita ĉelo,
dronanta en loniceroj kaj sovaĝaj rozujoj. Tie, surbenke, antaŭ la
pordo, sidis Heleno, nigre vestita, kun vualo antaŭ la vizaĝo. La
malrektaj radioj de l' subiranta suno lumigis ŝin tra la densaj aceroj
kaj oris super ŝi iliajn velkantajn branĉojn. La somero proksimiĝis
al fino. La lastaj sovaĝaj rozoj estis velkantaj; la nigraj vestoj de
l' monaĥino estis superŝutitaj de iliaj rozkoloraj folietoj. Malgaje
observis Heleno malrapide kaj unutone falantajn sekajn kaj flavajn
acerajn foliojn, kaj nur la bruo de alproksimiĝantaj paŝoj rompis
ŝian meditadon. Ŝi levis la kapon, rekonis la abatinon kaj leviĝis
por iri renkonte al ŝi. Sed, subite rimarkinte la princon, ŝi ekkriis,
premis la manojn al la koro kaj tute senforta falis sur benkon.

--Ne timu, infano!--diris karese la abatino: li estas via konata bojaro,
amiko de via mortinta edzo, li venis por adiaŭi vin.

Heleno ne povis respondi. Ŝi nur tremis kaj kun teruro rigardis la
princon. Longe ili ambaŭ silentis.

--Jen kiel ni revidis unu la alian!--fine diris Serèbrjanij.

--Alie estis neeble,--diris Heleno apenaŭ aŭdeble.

--Kial vi min ne atendis, Heleno Dmìtrievna?--demandis Serèbrjanij.

--Se mi vin atendus,--murmuretis ŝi,--tiam al mi mankus la fortoj... vi
ne permesus al mi... sufiĉe da pekoj mi jam havas...

Ekreĝis ree silento. La koro de Serèbrjanij forte batis.

--Heleno Dmìtrievna!--li diris per interrompita voĉo: mi por ĉiam vin
adiaŭas, por ĉiam... Permesu do, Heleno Dmìtrievna, ke mi vin rigardu
la lastan fojon, senvualigu vin, Heleno...

Heleno per maldikiĝinta mano levis la nigran teksaĵon, kovrantan ŝian
vizaĝon, kaj la princo ekvidis ŝiajn karajn plorruĝajn okulojn,
ekvidis la multe konatan karan rigardon, nebulitan per sendormaj noktoj
kaj animaj suferoj...

--Adiaŭ, ho, Heleno!--li ekkriis, falante teren antaŭ ŝi: adiaŭ por
ĉiam! Dio helpu min forgesi, ke ni povus esti feliĉaj!

--Ne, Nikito Romànoviĉ,--malgaje diris Heleno: feliĉo ne estas por ni
destinita. La sango de Druĵino Andrèeviĉ kuŝus inter ni kaj la
feliĉo. Pro mi li ricevis malfavoron de l' caro, kaj mi pekis kontraŭ
li, mi estas kulpa pri lia morto! Ne, princo, ni ne povus esti feliĉaj.
Kaj ĉu ekzistas nuntempe feliĉaj homoj?

--Jes,--ripetis Serèbrjanij: ĉu ekzistas nuntempe feliĉaj homoj? Dio
ne havas favoron por nia sankta Ruslando; tamen mi neniam estis
supozanta, ke ni devos disiĝi por ĉiam!

--Ne por ĉiam, ne,--ekridetis Heleno malgaje: nur por ĉi tiu tera
vivo! Ĝi devis okazi. Ne dece estus, se ni ĝojus, kiam la tuta
patrolando suferas malfeliĉon.

--Kial,--diris Serèbrjanij malgajege: kial mi ne estis mortinta dum la
tatara milito? Kial la caro min ne estis ekzekutinta, kiam mi alportis
al li mian kulpan kapon? Kio nun restas por mi en la mondo?

--Portu vian krucon, Nikito Romànoviĉ, same kiel mi--la mian! Via
sorto estas pli facila ol la mia. Vi povas defendi la patrolandon, kaj
mi povas nur preĝi por vi kaj priplori mian pekon!

--Kiun patrolandon? Kie estas nia patrolando?--ekkriis la
princo.--Kontraŭ kiu defendi la patrolandon? Ne tataroj, sed nia caro
pereigas Ruslandon! Miaj pensoj konfuziĝas, Heleno... Vi sola povus
ankoraŭ subteni mian prudenton; nun ĉio mallumiĝas antaŭ mi, mi plu
ne vidas, kie estas vero, kie malvero! Ĉiu bono pereas, ĉiu malbono
triumfas. Ofte, ho, Heleno, pri princo Kurbskij mi ekmemoris, kaj mi
forpelis de mi tiujn malbonajn pensojn, sed tiam mi havis ankoraŭ
antaŭ mi la celon de mia vivo, mi estis forta,--nun mi plu ne havas la
celon kaj miaj fortoj malaperas... mia prudento konfuziĝas...

--Helpu al vi Dio, princo! Ĉu pro tio, ke via propra feliĉo pereis, vi
fariĝos cara malamiko, vi kontraŭstaros al la tuta popolo, kiu
kliniĝis antaŭ sia caro? Ekmemoru, ke Dio sendas al ni pruvojn, por ke
ni povu renkonti unu la alian en la venonta vivo! Rememorigu al vi vian
tutan vivon, ne mensogu antaŭ vi mem, princo!

La princo mallevis la kapon. La eksplodinta indigno cedis al severaj
ideoj de l' devo, en kiuj li estis edukita kaj kiujn li ĝis nun portis
kiel sanktaĵon en sia koro, kvankam ne ĉiam li sukcesis agi laŭ ili.

--Portu vian krucon, Nikito Romànoviĉ!--ripetis Heleno,--iru, kien la
caro vin sendas. Vi forrifuzis fariĝi opriĉniko, kaj via konscienco
devas esti pura! Batalu kontraŭ la malamikoj de Ruslando, kaj mi ne
ĉesos preĝi por ni ambaŭ ĝis mia lasta horo!

--Adiaŭ, Heleno, adiaŭ, mia fratino!--ekkriis Serèbrjanij, sin
ĵetante al ŝi.

Heleno trankvile renkontis lian malesperan rigardon, ĉirkaŭbrakis lin
kvazaŭ fraton kaj kisis lin trifoje, sen iu timo aŭ konfuzo; ĉar en
tiu adiaŭa kiso jam forestis la sento, kiu antaŭ du monatoj, apud la
palisaro de l' ĝardeno de Morozov, ŝin nevole kaj senkonscie ĵetis en
la brakojn de Serèbrjanij.

--Adiaŭ!--ŝi ripetis kaj, mallevinte la vualon, ŝi rapide foriris en
sian ĉelon.

Oni sonorigis por vesperpreĝo. La princo longe postsekvis Helenon per
sia rigardo. Li ne aŭdis, kion diris al li la abatino, li ne sentis,
kiel ŝi prenis lian manon kaj akompanis lin ĝis la pordeto. Silente li
surĉevaliĝis, silente li rajdis kun Miĥeiĉ tra la pina arbaro sur
konata vojeto. La sonoj de l' monaĥineja sonorilo fine lin elrigidigis.
Nur tiam li komprenis sian tutan malfeliĉon. Lia koro disfendiĝis ĉe
tiuj sonoj, sed li tamen ameme aŭskultis ilin, kvazaŭ ili enhavis la
lastan adiaŭon de Heleno. Kaj kiam la kupraj sonoj, kunfluante, fine
tute malaperis en la vespera aero, ekŝajnis al li, ke ĉio parenca
forlasis lian vivon kaj ke de ĉiuflanke lin ĉirkaŭkaptas malvarma,
senesperiga soleco.

La sekvintan tagon la taĉmento de Serèbrjanij daŭrigis sian vojon,
Ĉiam pli kaj pli enprofundiĝante en mallumajn densajn arbarojn, kiuj
post iu interspaco aliĝis al la fama Brjanska densejo. La princo rajdis
fronte de l' taĉmento, kaj Miĥeiĉ sekvis lin de malproksime, ne
kuraĝante rompi lian silenton.

Serèbrjanij rajdis, mallevinte la kapon, kaj meze de liaj malgajaj
pensoj, meze de lia malespero brilis al li, kvazaŭ matenruĝo, sento
konsolanta. Tio estis la konscio, ke li laŭforte plenumis sian devon,
ke li iris rektan vojon, ke intence li ne deflankiĝis eĉ por unu
momento. Netaksebla sento, kiu meze de malfeliĉoj kaj ĉagrenoj
ĉiuspecaj, kvazaŭ neforprenebla trezoro, vivas en la homa koro kaj
antaŭ kiu ĉiuj trezoroj de l' mondo, ĉio, kio estas celo de l' homa
penado, ĉio estas polvo...

Sole ĉi tiu konscio ebligis la princon ne morti, kaj rememorante ĉiujn
cirkonstancojn de sia adiaŭa revido kun Heleno, ĉiujn ŝiajn parolojn,
li trovis malgajan plezuron en la penso, ke efektive estus ne dece ĝoji
nuntempe, kaj ke li ne sin apartigas de ĉiuj, sed portas sian parton de
komuna malfeliĉo.

Ankaŭ la dirojn de Godunòv li ekmemoris, kaj li maldolĉe ridetis pri
la certeco, kun kiu Godunòv parolis pri sia scio de l' homa
koro.--"Kredeble",--li pensis: "ne ĉion povas diveni Boriso
Teodòroviĉ? La ŝtataj aferoj kaj la koro de l' caro estas por li bone
konataj; li antaŭvidas, kion diros Maluto, kion faros tiu aŭ alia
opriĉniko; sed kion sentas tiuj, kiuj ne serĉas sian profiton, por li
estas tute nekonata!"

Kaj kontraŭvole Serèbrjanij ekmemoris Maksimon kaj meditis, ke li
juĝus alie. Li ne dirus: "ŝi ne pro amo edziniĝis kun Morozov, do ŝi
vin atendas". Li dirus: "rapidu, mia frato! Ne perdu eĉ momenton,
lacpelu la ĉevalon, sed haltigu ŝin, dum estas ankoraŭ tempo!"

Kaj nun, la soleco ŝajnis al Serèbrjanij ankoraŭ pli senespera, ĉar
li sciis, ke neniu jam estos tia amiko por li, kiel Maksimo, neniu
plenigos lian animon per sia animo, neniu helpos al li kompreni tion,
kion li bone sentis per sia honesta koro, sed kion li ankoraŭ ne
sukcesis klare respeguligi en sia konscio...

Kaj de nun iros lia vivo sian vojon, ne demandante, ĉu liaj plej bonaj
deziroj koincidas kun ĝiaj severaj reguloj, kaj dum longe ankoraŭ
estos disetenditaj ĝiaj multkoloraj desegnaĵoj, en kiuj ĉiu detalo,
aparte prenita, havas, eble, neniun sencon, sed en kiuj ĉiuj partoj
estas interligitaj per unu seninterrompa ĉeno, sekvante unu la alian
kun severa interna logikeco...

Serèbrjanij mallevis la kapon kaj malstreĉis la kondukilojn, malrapide
rajdante tra densa arbaro, same mallumega, kiel liaj pensoj. Egalpaŝa
marŝado de l' rabistoj interrompis la ĉirkaŭantan trankvilecon. La
sovaĝa loĝantaro de l' densejo, sciuroj kaj aliaj bestoj, ne havinte
ĝis nun kaŭzon timi homon, ne sin kaŝis ĉe la apero de l' rajdantoj,
sed nur suprenrampis la suprajn branĉojn, de kie ili scivole observis
la preterpaŝantajn. Multkoloraj pegoj, alkroĉiĝinte al muskokovrita
ŝelo de l' arbaj trunkoj, direktis siajn ruĝajn kapetojn al la gastoj
kaj poste ree frapis kaj frapis la sekan arbon.

Unu militisto duonvoĉe ekkantis tirtone sonantan melodion; aliaj
alkantis, kaj baldaŭ ĉiuj voĉoj formis komunan ĥoron, kiu potence
plenigis la aeron sub la densa arbara tegmento...

Ni povus fini nian malgajan rakonton, sed restas al ni ankoraŭ diri,
kio okazis al aliaj personoj, kiuj, eble, same kiel princo Serèbrjanij,
ĝuas la simpation de l' legantaro. Pri la princo mem ni ankoraŭ aŭdos
ĉe la fino de nia rakonto. Nun ni devas forĵeti deksep malgajajn
jarojn kaj veni Moskvon en la glora jaro de l' almilito de Siberio.



ĈAPITRO XL.

La senditaro de Jermako.


Multe da tempo pasis de kiam Serèbrjanij forlasis la antaŭurbon kun
siaj pardonitaj rabistoj. Multaj ŝanĝoj okazis en Ruslando dum ĉi tiu
intertempo. Sed la caro Ivano, kiel antaŭe, jen fariĝis suspektema kaj
ekzekutigis siajn plej fidelajn, plej famajn regnanojn, jen
rekonsciiĝis, faris publikan penton kaj sendis en monaĥejojn riĉajn
donacojn kaj nomaron de mortigitaj de li homoj, por ke oni preĝu pri
ili. El liaj estintaj favoratoj neniu restis. La plej ĉefa, Maluto
Skuratov, eĉ unu fojon ne estis malfavorata, sed li mortis sub la muroj
de Vejsenŝtein en Livonio, kaj je lia honoro Ivano forbruligis ĉiujn
kaptitajn germanojn kaj svedojn.

Centoj, eĉ miloj da rusoj, perdinte la tutan paciencon kaj esperon pri
pli bona tempo, are forkuris Litovujon kaj Polujon.

Dum ĉi tiu periodo okazis unu sola feliĉo por Ruslando. Caro Ivano
komprenis la malutilon de l' dividado de Ruslando en du duonoj, el kiuj
unu turmentegis la alian, kaj, instigata de Godunòv, konsentis neniigi
la malamegatan opriĉninon. Li revenis Moskvon, kaj la teruriga palaco
en la Aleksandra antaŭurbo por ĉiam restis neloĝata.

Dume, multe da malfeliĉoj frapis nian patrolandon. Malsato kaj
epidemioj dezertigis urbojn kaj vilaĝojn. Pli ol unu fojon la tatara
ĥano invadis Ruslandon, kaj li eĉ sukcesis forbruligi ĉiujn
antaŭurbojn de Moskvo kaj grandan parton de la urbo mem. Svedoj atakis
nin de Nordo, Stefano Batorio, kiun la litova deputitaro elektis post
Ĝigimondo, rekomencis la militon kaj, spite la kuraĝo de niaj
regimentoj, li nin venkis per sia sperto kaj forprenis ĉiujn niajn
okcidentajn regionojn.

La kronprinco Ivano, kvankam aprobanta ĉiujn krimojn de sia patro, tiun
fojon eksentis humiligon de l' regno kaj deziris iri kontraŭ Stefano
Batorio. Ivano la Terura suspektis, ke li intencas detronigi lin, kaj la
kronprinco, kiu iam estis savita de Serèbrjanij apud Malbenita
Ŝlimakvo, nun ne evitis kruelan morton. Dum eksplodo de frenezeco, la
patro mortfrapis lin per sia akrapinta bastono. Oni rakontas, ke
Godunòv, kiu sin ĵetis inter la patro kaj la filo, ricevis multe da
vundoj kaj ne mortis nur dank' al kuracarto de l' Perma komercisto
Stroganov.

Post tiu mortigo Ivano en sia malespero kunvokis la bojaran Duma'n,
proklamis sian deziron monaĥiĝi kaj ordonis elekti alian caron. Nur
cedante al insista petegado de l' bojaroj, li fine konsentis resti caro
kaj kontentiĝis per pento kaj riĉaj donacoj al preĝejoj. Sed baldaŭ
ree komenciĝis la mortekzekutoj. Laŭ atesto de Oderborn, li mortigis
du mil tri cent siajn militistojn pro tio, ke ili kapitulacis al la
malamiko kelkajn fortikaĵojn, kvankam Batorio mem miris pri ilia
grandega kuraĝo en milito.

Perdante siajn posedaĵojn unu post alia, ĉiuflanke ĉirkaŭita de
malamikoj, vidante plenan malorganizadon en la regno, Ivano terure
suferis, kaj tio montriĝis en liaj manieroj, en liaj vizaĝtrajtoj. Li
malzorgis siajn vestojn, lia altkreska figuro fleksiĝis, liaj okuloj
estingiĝis, la malsupra makzelo pendis kvazaŭ ĉe maljunulo kaj nur
dum kunvenoj li penadis sidi rekte, rigardi fiere kaj suspektplene, ĉu
oni ne rimarkas lian malfortecon. En ĉi tiuj momentoj li estis ankoraŭ
pli teruriga, ol dum la tagoj de lia iama majesteco. Neniam ankoraŭ
Moskvo estis suferinta tian premegon de malĝojo kaj de teruro!

Dum ĉi tiu epoko tute neatenditaj sciigoj venis de l' oriento kaj
ĉiujn kuraĝigis, aliformigante komunan malĝojon en ĝojon.

De la bordoj de l' malproksima riverego Kamo alvenis Moskvon riĉaj
komercistoj Stroganov'j. Ili posedis oficialajn leterojn de l' caro,
permesantajn al ili proprigi al si neloĝatan teritorion de l' Perma
lando, kaj tie ili loĝis kvazaŭ princoj-posedantoj, sendependaj de l'
caraj vojevodoj, havante propran administracion kaj propran
militistaron, kondiĉe ke ili devis defendi la limojn kontraŭ sovaĝaj
popoloj de Siberio, kiuj antaŭ kelkaj jaroj promesis pagi al ni
tributon, sed ne estis plene fidindaj. Ĉar la ĥano Kuĉumo pli ol unu
fojon atakis iliajn lignajn fortikaĵojn, ili fine decidis penetri trans
la Ŝtona Zono[95] kaj siavice ataki la tatarojn. Por havi pli da
sukceso, ili sin turnis al kelkaj rabistaj aŭ tiel nomataj kozakaj
hetmanoj, kiuj tiutempe ofte dezertigis la bordojn de Volgo kaj de Dono.
La plej ĉefaj el ili estis Jermako Timofèeviĉ kaj Ivano Ringo, kiu
iam estis kondamnita al mortpuno, sed prosperis forkuri de l' caraj
militistoj kaj longatempe vagadis. Jermako kaj Ringo, ricevinte de l'
komercistoj Stroganov'j donacojn kaj leterojn, alvokantajn ilin al glora
kaj honora faro, unuiĝis apud Volgo kun tri aliaj kozakaj hetmanoj, kaj
kun granda militistaro, varbita el liberamaj junaj bravuloj, ili venis
al Stroganov'j. Kvardek flosoj tuj estis provizitaj de armaĵo kaj
manĝprovizo. La malgranda taĉmento, kun Jermako kiel estro,
aŭskultinte la meson, kun gaja kantado ŝipveturis kontraŭ la fluo de
l' rivero Ĉusovaja[96] al sovaĝaj Uralaj montoj. Ĉie venkante la
malamikon, ili transportis siajn ŝipojn el unu rivero en alian kaj fine
atingis la bordojn de Irtìŝ, kie ili venkis kaj malliberigis la ĉefan
tataran vojevodon de Siberio, nomatan Mametkulo, kaj okupis la urbon
"Siberio", starantan sur kruta monto super Irtìŝ. Post ĉi tiu
almilito Jermako marŝis pluen, venkis la tataran landon ĝis la rivero
Obj kaj igis la venkitajn popolojn kisi lian sangmakulitan sabron je l'
nomo de Ivano Vasìljeviĉ, la caro de l' tuta Ruslando. Nur tiam li
sciigis la komercistojn Stroganov'j pri sia venko kaj samtempe sendis
sian amatan hetmanon Ivanon Ringon en Moskvon, por saluti la grandan
caron kaj prezenti al li nove almilititan landon. Kun ĉi tiu ĝojiga
sciigo Stroganov'j alvenis al Ivano, kaj baldaŭ poste alveturis ankaŭ
la senditaro de Jermako.

Granda triumfo ekregis en Moskvo. En ĉiuj preĝejoj estis legataj
specialaj dankpreĝoj, ĉiuj sonoriloj sonoris kvazaŭ dum Paska
semajno. La caro, favore akceptinte Stroganov'jn, destinis la tagon por
triumfa akcepto de la senditaro.

En granda salono de l' Kremla palaco Ivano, brilante per ĉiuj signoj de
sia cara majesteco, sidis sur sia trono en granda, Monomaĥa ĉapo, en
larĝa orŝtofa talaro, ornamita per sanktaj pentraĵoj kaj multekostaj
ŝtonoj.

Dekstre staris kronprinco Teodoro, maldekstre Boriso Godunòv. Ĉirkaŭ
la trono kaj ĉe la pordo staris la caraj korpogardistoj en blankaj
atlasaj kaftanoj, arĝente broditaj, kun ornamitaj hakiloj surŝultre.
La tuta salono estis plena de princoj kaj bojaroj.

Rekuraĝigita per la sciigo, alportita de Stroganov'j, Ivano jam ne
havis tian malgajan aspekton, kaj eĉ rideto de tempo al tempo aperis
sur liaj lipoj, kiam li sin turnis al Godunòv kun afablaj vortoj. Sed
lia vizaĝo multe maljuniĝis, la sulkoj pliprofundiĝis, la kapo perdis
preskaŭ ĉiujn harojn, same kiel la barbo.

Boriso Godunòv en la lastaj jaroj ĉiam pli kaj pli rangiĝis: li
fariĝis bofrato de l' kronprinco, ĉar lia fratino Ireno edziniĝis kun
Teodoro, kaj nun Boriso havis altan bojaran rangon de l' cara
ĉevalejestro. Oni rakontis, ke foje Ivano Vasìljeviĉ, por montri sian
grandan amon al Godunòv, levis supren siajn tri fingrojn kaj diris,
kalkulante ilin: "tio estas Teodoro, tio--Ireno, tio--Boriso: egalan
doloron mi sentus, se oni dehakus al mi iun ajn el tiuj tri fingroj;
same estus al mi dolorige perdi iun el miaj tri karaj infanoj!"

Tia eksterordinara favoro vekis en Godunòv nek ambicion, nek
arogantecon. Kiel antaŭe, li restis modesta, por ĉiu afabla, ne multe
kaj saĝe parolis, nur liaj manieroj ricevis pli da seriozeco kaj da
kvieta graveco, kio konvenis al lia alta rango.

Ne sen kompromisoj kun sia konscienco Godunòv atingis tian influon,
tiajn honorojn. Ne ĉiam li sukcesis per sia ruzeco sin liberigi de l'
faroj, kiujn lia konscienco ne aprobis. Tiel ekzemple li, vidante en
Maluto tro fortan kontraŭulon kaj perdinte la esperon diskreditigi lin
antaŭ la caro, fariĝis lia intima amiko kaj, por plimultigi iliajn
reciprokajn profitojn, edziĝis kun lia filino. La dudek jaroj,
pasigitaj de li ĉe la trono de l' caro Ivano, ne restis sen efiko por
lia naturo, kaj en Boriso Godunòv jam okazis tiu granda metamorfozo,
kiu, laŭ atesto de samtempuloj, faris krimulon el ĉi tiu diversflanke
talenta viro.

Rigardante la junan kronprincon Teodoron, oni tuj komprenis, ke
malfortaj estis la brakoj, kiuj post la morto de Ivano IV estis
subtenontaj la regnon. Lia bonkora, sed kvazaŭ senviva vizaĝo montris
neniun trajton de inteligenteco aŭ de spirita forto. Jam du jarojn li
estis edzigita, sed la esprimo de lia vizaĝo restis infana. Li estis
malaltkreska, malbonstatura, havis palan, kvazaŭ ŝvelintan, vizaĝon.
Li ofte ridetis kaj havis timeman rigardon. Ne senkaŭze oni diris pri
la caro, ke li, rememorante sian plej aĝan filon, parolis al Teodoro:
"preĝeja sonorigisto vi devus naskiĝi, Teodoĉjo, sed ne kronprinco!"

--Sed Dio estas favora,--pensis multaj: bone estas, ke la malforta
kronprinco similas nek patron, nek sian plej aĝan fraton! Lia bofrato,
Boriso Godunòv, povas ja lin helpi. Ĉi tiu viro ne pereigos la regnon!

Murmuro inter la korteganoj subite estis interrompita per trumpetado kaj
sonorigado. Eniris la ĉambregon antaŭirataj de ses stolnikoj la
senditoj de Jermako, post ili Maksimo kaj Nikito Stroganov'j kun sia
onklo Simeono. Post ili oni enportis multekostajn felojn, strangajn
vazojn kaj ilojn kun multe da neordinara, nenie vidata armaĵo.

Ivano Ringo, kiu iris en la fronto de l' senditaro, estis viro
proksimume kvindekjara, mezkreska, staturfortika, kun rapidaj traigaj
okuloj, kun densa nigra iom griziĝanta mallonga barbo.

--Granda caro!--li diris, starante ĉe la ŝtupoj de l' trono: via
kozaka hetmano Jermako Timofèeviĉ, kune kun ĉiuj viaj malfavoritaj
apudvolgaj kozakoj, kiujn via cara moŝto iam estis kondamnita al morto,
penadis elpagi siajn kulpojn kaj nun prezentas al vi novan almilititan
landon. Granda caro! Bonvolu aligi al viaj antaŭ nelonge akiritaj
provincoj Kazanjo kaj Astraĥano ankaŭ ĉi tiun provincon Siberion kaj
posedu ĝin tiom longe, kiom ekzistos la mondo.

Kaj post tiuj nemultaj paroloj Ringo kaj liaj kamaradoj ekgenuis kaj
salutis la caron ĝisteren.

--Leviĝu, miaj bonaj servistoj!--diris Ivano.--Ne iras hakilo al kolo
humila! Mi donacas al vi ĉiuj mian caran favoron. Aliru, Ivano!

Kaj la caro etendis la manon, Ringo leviĝis kaj, por ne tuŝi per la
piedo la tapiŝokovritajn ŝtupojn de l' trono, ĵetis antaŭen sian
ŝaffelan ĉapon, sur ĝin starigis sian piedon kaj, profunde
kliniĝinte, tuŝetis per la lipoj la manon de l' caro, kiu lin
ĉirkaŭbrakis kaj kisis je la kapo.

--Mi dankas Plejbonegan Eternan Triunuon,--diris la caro, levante la
okulojn al ĉielo: mi vidas super mi Ĉiopovan Dian Providencon. Ĉar en
la sama tempo, kiam min premegas miaj malamikoj, kiam miaj intimaj
servistoj malice intencas min pereigi, Dio Kompatema sendas al mi venkon
super malpiuloj kaj glore pligrandigas miajn posedaĵojn!

Kaj kun triumfantaj rigardoj ĉiuflanken li aldonis minactone:

--Se Dio Sinjoro nin subtenas, neniu nin ofendos! Kiu havas orelojn,
aŭskultu!

Sed tuj li sentis, ke li ne devus mallumigi la komunan ĝojadon, kaj li
sin turnis al Ringo, intence moligante sian rigardon kaj tonon.

--Ĉu plaĉas al vi Moskvo? Ĉu vi ie vidis tiajn salonojn, preĝejojn?
Aŭ eble vi estis ĉi tie pli frue?

Ringo ekridetis ruze kaj samtempe modeste, kaj liaj blankaj dentoj
kvazaŭ lumigis lian brunan sunbruligitan vizaĝon.

--Kie ni, simpluloj, povus vidi tiajn mirindaĵojn?--li diris, humile
levante la ŝultrojn: eĉ sonĝante ni ne revas pri io simila, ho,
granda caro! Apud Volgo ni vivas kiel kamparanaĉoj, pri Moskvo ni nur
aŭdis, sed neniam ni havis okazon ĝin viziti!

--Restu ĉi tie iom da tempo,--diris Ivano bonfavore: mi ordonos vin
bonege regali. Kaj la leteron de Jermako, mi legis, bone komprenis, kaj
mi jam sendis la princon Bolĥovskij kaj Ivanon Gluĥov kun kvin cent
militistoj por helpi vin.

--Grandan dankon!--respondis Ivano Ringo kun profunda saluto: sed, via
cara moŝto, ĉu ne malmulte da militistoj estas de vi senditaj?

Ivano miris pri la trobraveco de Ringo.

--Jen rapidemulo!--li diris severtone: eble vi deziras, ke mi mem tuj
flugkuru por helpi vin? Ĉu vi opinias, via Siberio estas mia sola
zorgo? Mi bezonas militistojn kontraŭ la ĥano, kontraŭ Litovlando.
Estu kontenta pri tio, kion oni donas al vi! Kaj revenante varbu
volontulojn! Sufiĉe da malriĉaj sentaŭguloj ni havas en Ruslando.
Anstataŭ ĉiutage tedi min, petante almozon, ili prefere transmigru
novajn landojn! Kaj al la episkopo de Vologdo mi skribis, ke li sendu al
vi dek pastrojn por diservi ĉe vi kaj plenumi ĉiujn sakramentojn.

--Dankon por tio al via cara moŝto!--respondis Ringo kun nova
saluto.--Bonege vi ĉion aranĝis, via cara moŝto! Sed estu malavara:
ne nur pastrojn, bonvolu doni al ni ankaŭ kiel eble pli multe da
armaĵo kaj da pulvo.

--Ne mankos al vi ĉio tio! Mi jam ordonis al Bolĥovskij.

--Kaj niaj vestoj estas sufiĉe eluzitaj, via cara moŝto!--diris Ringo,
kun flatema rideto levante la ŝultrojn.

--Ha, en Siberio vi ne havas kiun prirabi ĉe la vojoj?--diris la caro,
nekontenta pri la trudemo de l' hetmano.--Mi vidas, vi nenion forgesas
por via mastrumaĵo, sed mia malforta kapo jam ĉion antaŭe pripensis.
Vestojn liveros por vi Stròganov'j; kaj mi destinis mian salajron al
viaj estroj kaj ordinaraj militistoj. Kaj por ke vi, sinjoro mia
konsilanto, ne restu sen vesto, mi donacas al vi mian propran pelton.

Laŭ signo de l' caro du stolnikoj alportis multekostan pelton, kovritan
per orŝtofo, kaj surmetis ĝin sur Ringon.

--Via lango, videble, estas tre akra, diris Ivano: sed ĉu vi havas same
akran sabron?

--Bonega estis mia sabro, via cara moŝto, sed ĝi iom malakriĝis pro
malamikaj kapoj en Siberio.

--Prenu en mia armaĵejo sabron, kiu plej plaĉas al vi, sed elektu
bone, ne eraru. Cetere, kredeble, vi vin ne ĝenos, ĉu ne?

La okuloj de l' hetmano ekbrulis pro ĝojo.

--Granda caro--li ekkriis:--el ĉiuj viaj favoroj la lasta estas plej
granda! Estus peko, se mi min ĝenus, elektante sabron. Certe mi elektos
la plej bonan. Sed,--li aldonis post iom da tempo: se via cara moŝto
bonvolas donaci al mi sabron, permesu, ke mi ĝin transdonu al Jermako
Timofèeviĉ je via cara nomo!

--Ne klopodu pri li, mi lin ne forgesos. Sed se vi timas, ke mi ne scios
bone elekti por lia moŝto, elektu mem du sabrojn, unu por vi, alian por
Jermako.

--Vivu la granda caro!--ekkriis Ringo entuziasmigita.--Kiel bonege ni
ankoraŭ servos al via cara moŝto per tiuj ambaŭ sabroj!

--Sed krom sabroj vi bezonas ankaŭ kirasojn,--daŭrigis Ivano: por vi
mi povas trovi laŭmezure, sed por Jermako estas eble ne bone trafi. Ĉu
altkreska li estas?

--Ne pli altkreska, ol mi, sed iom pli larĝŝultra. Li similas al ĉi
tiu bravulo,--diris Ringo, sin turnante kaj montrante unu el siaj
kamaradoj, vastkorpan viron, kiu, alportinte grandegan amason da armaĵo
kaj ĵetinte ĝin teren, staris kun malfermegita buŝo kaj ĉiam miregis
jen pri la orŝtofa vesto de l' caro, jen pri la ornamitaj vestoj de l'
rindoj[44], ĉirkaŭantaj la tronon. Li eĉ provis ekparoli kun iu el
ili, por ekscii, ĉu ne estas ili ĉiuj reĝidoj? Sed la alparolata
ekrigardis lin tiel severege, ke li ne kuraĝis plu ripeti demandojn.

--Alportu,--ordonis la caro,--la grandan kirason kun agloj, kiu pendas
en la unua vico en la armaĵejo. Ni provos meti ĝin sur ĉi tiun
strigon kun elstarantaj okuloj!

Baldaŭ oni alportis pezan feran kirason kun kupraj manumoj, kun kupra
strio ĉe la malsupra rando, kun du oraj dukapaj agloj sur la dorso kaj
sur la brusto.

Bonege estis forĝita la kiraso kaj ĝi elvokis ĉirkaŭe
laŭd-aklamojn.

--Surmetu, foko!--diris la caro.

La viro obeis, sed kvankam multe li penadis, li tamen ne povis ĝin
surtiri, li povis enigi sian manon nur ĝis la mezo de l' maniko.

Ia delonge forgesita rememoro trakuris la kapon de l' caro.

--Sufiĉe!--ekkriis Ringo, kiu atente rigardis lian senrezultatan
penadon: lasu la caran kirason! Alie vi ĝin disŝiros, urso! Via cara
moŝto! la kiraso estas bonega, kaj ĝi certe taŭgos por Jermako
Timofèeviĉ. Sed ĉi tiu mia kamarado ne povas ĝin surmeti pro siaj
pugnoj. Tiajn pugnojn neniu havas, krom li!

--Nu, montru la pugnon!--diris Ivano, scivole observante la viron.

Sed la viro rigardis lin, kvazaŭ ne komprenante la ordonon.

--Ĉu vi ne aŭdas, malsaĝulo?--ripetis Ringo: montru la pugnon al lia
cara moŝto!

--Kaj se li pro tio forhakos mian kapon?--diris la viro per tirtona
voĉo, kaj lia malsaĝa vizaĝo aperigis timon.

La caro ekridis, kaj ĉiuj ĉeestantoj apenaŭ detenis la ridon.

--Malsaĝulo, malsaĝulo!--diris malkontente Ringo: ĉiam vi estis
malsaĝulo kaj ĝis nun vi restas malsaĝulo!

Kaj liberiginte la viron el la kiraso, li altiris lin al la trono kaj
montris al la caro lian larĝan manon, similan pli al ursa manego, ol al
homa mano.

--Ne koleru, granda caro, pro lia malsaĝeco! Li estas malsaĝulo, kiam
li parolas, sed bonega viro, kiam li agas. Li propramane arestis la
reĝidon Mametkulon.

--Kia estas lia nomo?--demandis Ivano,--ĉiam pli kaj pli atente lin
rigardante.

--Dmiĉjo!--respondis la viro simplanime.

--Atendu!--diris Ivano, subite rekonante Dmiĉjon: ŝajne, vi estas la
sama, kiu en la antaŭurbo batalis por Morozov kaj mortigis Ĥomjàk'n
per timonstango?

Dmiĉjo ekridetis malsaĝe.

--Mi ne tuj vin rekonis, malsaĝulo, sed nun mi bone rememoras vin.

--Kaj mi tuj de la komenco vin rekonis!--diris Dmiĉjo kontente: vi
sidis tie supre, apud la batalkampo!

Nun ĉiuj laŭte ridegis.

--Dankon al vi,--diris Ivano,--ke vi ne forgesis min, malaltrangulon.
Kiel do vi kaptis Mametkulon?

--Per ventro!--respondis Dmiĉjo apatie kaj nekomprenante, pro kio ĉiuj
ree ekridis.

--Jes!--diris Ivano, rigardante Dmiĉjon: se tia ŝtipo kuŝiĝos per
ventro sur iun, ne facile oni sin liberigos de sub li! Mi memoras, kiel
li dispremis Ĥomjàk'n! Kial do vi tiam foriris de la batalkampo? Kaj
kiel vi el la antaŭurbo trafis Siberion?

La hetmano ekpuŝis Dmiĉjon nerimarkite per kubuto, ke li silentu, sed
li komprenis tiun signon tute male.

--Li min forkondukis de l' batalkampo? kaj li montris la hetmanon per
fingro.

--Li forkondukis?--ripetis la caro, kun miro rigardante Ringon: kiel
do,--li daŭrigis, lin fikse rigardante: kiel vi ĵus diris, ke vi
venis ĉi tien la unuan fojon? Atendu, amiko, ŝajne ni estas malnovaj
konatoj! Ĉu vi ne estis iam rakontinta al mi pri la libro Kolomba? Jes,
jes, mi vin rekonas! Kaj vi ankaŭ forkondukis princon Serèbrjanij el
mia malliberejo? Kiel do, Dia homo, de tiam vi retrovis la vidkapablon?
Kie vi preĝis, kiu sanktrestaĵo vin kuracis?

Kaj ĝuante la konfuziĝon de Ringo, la caro fiksis sur lin sian
traigan, demandantan rigardon.

Ringo mallevis la okulojn teren.

--Nu,--fine diris la caro: farita ne estas refarebla,
farita--elstrekita! Sed diru al mi nun, kial vi post la Rjazanja venko
ne deziris veni por peti de mi pardonon kun aliaj viaj rabistoj?

--Granda caro!--diris Ringo tute sincere kaj sentime: tiam mi ankoraŭ
ne estis meritinta vian favoron. Mi hontis tiam aperi antaŭ viaj
okuloj, kaj kiam princo Nikito Romànoviĉ kondukis al vi kamaradojn, mi
revenis al Volgo, por kune kun Jermako Timofèeviĉ trovi okazon
ankoraŭ servi al via cara moŝto?

--Kaj intertempe forŝteli mian trezoron de l' ŝipoj, prirabi la
senditojn de Kizilbàŝ, veturantajn Moskvon al mi?

Pli mokema ol minaca estis la mieno de Ivano. De post la aroganta ago de
Ivano Ringo pasis jam deksep jaroj, kaj la venĝemo de l' caro ne
daŭris tiom longe, se samtempe ne estis ekscitita lia ambicio.

Ringo legis en la mieno de Ivano nur deziron moki lian konfuziĝon.
Konsiderante lian nunan favoron, li mallevis la kapon kaj kun zorge
detenata ruza rideto sur la lipoj diris duonvoĉe:

--Okazis tio kaj ĉio, ho granda caro! Ni estas kulpaj antaŭ via cara
moŝto!

--Bone,--diris la caro:--vi kaj Jermako Timofèeviĉ repagis viajn
kulpojn, kaj ĉio pasinta nun estu forgesita. Sed se vi tiam trafus en
miajn manojn, estus alia afero, ne ofendiĝu!

Ringo nenion respondis, sed pensis por si mem: "tial do mi ne volis tiam
alporti al vi mian kulpan kapon, granda caro!"

--Atendu!--daŭrigis Ivano: ĉi tie devas esti via amiko! He!--li
ekkriis, sin turnante al korteganoj: ĉu ĉi tie estas la kanajlara
vojevodo, nomata--mi ne memoras--ŝajne, Nikito Serèbrjanij?

Murmuro trakuris en la aro, sed neniu respondis.

--Ĉu vi aŭdas?--ripetis Ivano, plialtigante la voĉon: mi demandas,
ĉu ĉi tie estas Nikito, kiu deziris servi apud Ĵizdro kun siaj
rabistoj?

Post la dua demando de l' caro eliris antaŭen iu maljuna bojaro, kiu
iam estis vojevodo de Kalugo.

--Granda caro!--li diris kun profunda saluto: la persono, pri kiu vi
demandas, plu ne ekzistas. Li estis mortigita de tataroj antaŭ deksep
jaroj, tuj, kiam li estis veninta al Ĵizdro, kaj lia tuta taĉmento
pereis kune.

--Ĉu vere?--diris Ivano: kaj mi ne sciis tion! Nu,--li daŭrigis sin
turnante al Ringo: se li ne ekzistas, kion fari? Mi nur havis la deziron
rigardi, kiel vi kisos unu la alian.

La vizaĝo de l' hetmano aperigis ĉagrenon.

--Ĉu vi bedaŭras la kamaradon?--demandis Ivano ridetante.

--Jes, via cara moŝto!--respondis Ringo, ne timante inciti la caron per
sia konfeso.

--Sendube,--diris Ivano malestime,--ĝi devas esti tiel: egalulo ĉiam
estas kunulo!

Ĉu efektive la caro ne estis scianta pri la morto de Serèbrjanij aŭ
li nur ŝajnigis nescion, por montri, kiel malmulte li ŝatas la
personojn, kiuj ne aspiras lian favoron, Dio scias. Sed se li efektive
hodiaŭ nur aŭdis pri tiu morto, ne facile estis diveni, ĉu li
bedaŭras la pereinton aŭ ne: la vizaĝo de l' caro aperigis neniun
kompaton; ĝi ne ŝanĝiĝis post la ricevita sciigo.

--Restu ĉe ni,--li diris al Ringo: sed kiam Bolĥovskij estos preta, vi
revenu kun li Siberion... Ha, mi preskaŭ forgesis: Bolĥovskij devenas
de Rjuriko[97], tiaj altranguloj tre ŝatas sian rangon kaj ĉie vidas
humiligon. Ne ĉiuj, kiel Nikito, konsentus fariĝi rabistoj! Do, por ke
li ne ofendiĝu esti submetata al kozaka hetmano, mi nun donas al
Jermako Timofèeviĉ la rangon de Siberia princo. Ŝĉelkalov!--li diris
al apudstaranta diako: skribu al Jermako leteron, ke li bonvolu esti
vojevodo super la tuta Siberio, kaj Mametkulon, bone gardatan, li
bonvolu alsendi Moskvon. Krome, skribu leteron al Stroganov'j, ke mi
ilin rekompencas pro iliaj bonegaj servoj kaj zorgoj: al Simeono mi
donacas grandan kaj malgrandan salminejon apud Volgo kaj al Nikito kun
Maksimo mi donas la rajton komerci, ne pagante impostojn, en ĉiuj
Siberiaj urboj kaj vilaĝoj.

Stroganov'j danke salutis.

La caro komencis trarigardi felaĵojn kaj aliajn donacojn, senditajn de
Jermako, kaj adiaŭis Ringon post kelkaj same favoraj mokparoloj.

La kunvenintoj disiris.

La saman tagmezon Ringo kun Stroganov'j tagmanĝis ĉe Boriso Godunòv
en granda kompanio de invititoj.

Post kutimaj tostoj je la sano de l' caro, de l' kronprinco, de la tuta
cara familio, de l' granda ĉefepiskopo, Godunòv leviĝis kun sia ora
pokalo en la mano kaj proponis tosti Jermakon Timofèeviĉ kaj ĉiujn
liajn bonajn kamaradojn.

--Vivu ili longe je l' gloro de l' tuta Ruslando!--ekkriis la gastoj,
leviĝante kaj salutante Ivanon Ringon.

--Mi salutas vin je la nomo de l' tuta Ruslando!--diris ankaŭ Godunòv
kun profunda saluto: vin kaj Jermakon Timofèeviĉ mi salutas je la nomo
de ĉiuj princoj kaj bojaroj, de ĉiuj komercistoj, de l' tuta rusa
popolo! Akceptu nian grandan saluton pro viaj grandaj servoj al
Ruslando!

--Viaj nomoj transiru al viaj filoj kaj nepoj kaj sekvontaj posteuloj
por eterna gloro, amo kaj imitado!

La hetmano leviĝis por danki por la honoro, sed lia reagema vizaĝo
subite ŝanĝiĝis pro emocio, la lipoj ektremis, kaj larmoj, eble la
unuan fojon dum lia tuta vivo, aperis en liaj bravaj okuloj.

--Vivu Ruslando!--li diris mallaŭte kaj post saluto ĉiuflanken li ree
sidiĝis, ne aldoninte unu vorton plu.

Godunòv petis la hetmanon rakonti ion el siaj aventuroj en Siberio, kaj
Ringo, modeste silentante pri si mem, rakontis kun entuziasmo pri
eksterordinara forto, granda braveco de Jermako, pri lia amo al severa
justeco kaj pri lia kristana boneco rilate la venkitojn.

--Per sia boneco,--finis Ringo,--Jermako Timofèeviĉ ricevis, eble, pli
multe ol per sia sabro. Preninte iun malamikan urbon aŭ fortikaĵon, li
tuj karese traktis kun la loĝantaro, eĉ faris donacojn. Kaj kiam ni
malliberigis Mametkulon, li eĉ ne sciis, kiamaniere lin pli bone
honori! Sian propran pelton li demetis kaj vestis la reĝidon. En la
tuta lando estis disvastigata la famo pri Jermako, ke tute ne malfacile
estas submetiĝi al li, kaj multaj tieaj princoj mem venis al li kaj
alportis tributon. Gaja estis nia vivo en Siberio,--aldonis Ringo: mi
nur ĉiam bedaŭris, ke forestas princo Nikito Romànoviĉ Serèbrjanij:
al li certe plaĉus ĉe ni, kaj ni estus feliĉaj lin kune havi. Ŝajne,
vi, Boriso Teodòroviĉ, estis amiko lia? Permesu, ke mi nun lin tostu!

--Estu li en regno Dia!--kun ekspiro diris Godunòv, kiu sciis, ke
forestas nun iu ajn danĝero montri simpation por viro, tiom multe
respektata de lia gasto: estu li en regno Dia!--li ripetis, plenigante
sian pokalon,--ofte mi lin rememoras!

--Eternan memoron al li!--diris Ringo kaj, trinkinte sian pokalon, li
mallevis la kapon kaj enpensiĝis.

Longe ankoraŭ ili interparolis, kaj post la tagmanĝo Godunòv ne
adiaŭis la gastojn, sed invitis ilin iom ripozi kaj pasigi ĉe li la
reston de l' tago. Kelkfoje dumtage oni regalis ĉiujn gastojn, kaj
ĉiuj gaje kaj agrable kune pasigis la tagon ĝis kiam en malfrua
vespero preterrajdantaj gardistoj pli ol unu fojon admonis, ke estas
tempo estingi fajron. Tiam la gastoj disiĝis, ĉarmitaj de la gastameco
de Boriso Teodòroviĉ.

   * * * * *

Pasis pli ol tri cent jaroj de post tiam, kaj ne multe da rememoraĵoj
restis en Ruslando pri la priskribita epoko. Oni povas aŭdi inter la
popolamaso legendojn kaj rakontojn pri gloro, pompo kaj krueleco de l'
terura caro, kantojn pri la kronprinco, aljuĝita al la morto de sia
propra patro, pri invado de l' tataroj en Moskvon, pri almilito de
Siberio de Jermako Timofèeviĉ, kies portretojn, kredeble ne similajn,
ĝis nun oni renkontas preskaŭ en ĉiuj domoj de Siberiaj vilaĝanoj.
Sed en ĉiuj rakontoj, kantoj kaj legendoj la vero estas intermiksita
kun fantazio, kaj la realajn okazintaĵojn ili aperigas kvazaŭ tra
moviĝanta nebulo, por ke imago laŭplaĉe rekonstruu tiujn neklarajn
figurojn.

Veran ateston pri la epoko prezentas kelkaj konstruaĵoj, kiel preĝejo
de Bazilo la Sankta, kies multkoloraj pentritaj kupoloj povas doni ideon
pri groteska arĥitekturo de l' cara palaco en la Aleksandra antaŭurbo,
aŭ preĝejo de Trifono Superlageta en Moskvo, konstruita de l'
falkĉasisto Trifono, laŭ lia sankta promeso, preĝejo, en kiu ĝis nun
oni povas vidi pentraĵon de l' sanktulo sur blanka ĉevalo, kun falko
sur gantita mano.

La Aleksandra antaŭurbo, post kiam la caro Ivano kun sia kortego ĝin
forlasis, staris forgesita kiel malgaja monumento de lia kolerega pieco,
kaj vivo aperis tie nur unu fojon, kiam la princo Mikaelo Vasìljeviĉ
Skopin-Ŝujskij, unuigita kun sveda generalo Delagardi, alcentrigis en
ĝiaj fortikaj muroj siajn regimentojn kaj de tie devigis la polan
vojevodon Sapjega'n forrifuzi la longedaŭran sieĝon de l' monaĥejo
Triunuo Sergèj.

Post kelkaj jaroj, dum malvarma januara tago, subite aperis super la
antaŭurbo nigra nubego, malleviĝis ĝuste sur la caran palacon kaj
eksplodis per fulmotondro, kiu forbruligis ĉiujn konstruaĵojn de l'
palaco kaj poste la tutan antaŭurbon. Restis neniuj postsignoj de la
ejo de lukso, malĉasteco, diboĉo, mortigoj kaj sakrilegiaj diservoj.

Dio nin ankaŭ helpu ekstermi el niaj koroj la lastajn signojn de l'
terura epoko, kies influo, kiel hereda malsano, longe ankoraŭ vidiĝis
en sinsekvaj generacioj! Ni pardonu al la peka ombro de l' caro Ivano,
ĉar ne li sola estas respondeca pri sia regno, ne li sola estas kreinta
siajn kapricojn, ĉiujn turmentegojn, ekzekutojn, denuncojn,
fariĝintajn kutimo kaj devo. Ĉi tiuj indignigaj fenomenoj estis
preparitaj de l' pli fruaj epokoj, kaj la malfeliĉa lando, kiu povis
senindigne rigardi ĉion ĉi tion, mem kreis kaj pliperfektigis Ivanon,
same kiel la sklavemaj Romanoj de l' epoko de regreso mem kreis siajn
Tiberon, Neronon kaj Kaligulon.

La viroj, kiel Bazilo la Sankta, princo Repnin, Morozov kaj
Serèbrjanij, ne malofte aperis kvazaŭ klaraj steloj sur la senĝoja
ĉielo de nia rusa vivo, sed simile al steloj ili ne povis dispeli ĝian
mallumon, ĉar ili lumis izolitaj, malkunigitaj, ne subtenataj de la
socia opinio. Do, ni pardonu al la peka ombro de Ivano Vasìljeviĉ, sed
ni danke ekmemoru la personojn, kiuj, de li dependante, tamen persistis
honeste, ĉar malfacile estis ne fali dum epoko, kiam ĉiuj ideoj
aliiĝis, kiam malnoblaĵo estis nomata virto, perfideco fariĝis leĝo,
honoro kaj homa indeco estis konsiderataj kiel krima devrompo! Paco al
viaj cindroj, honestuloj! Laŭ kredo de l' epoko, vi vidis en la terura
caro elmontraĵon de l' Dia kolerego kaj pacience lin toleris; sed vi
mem iris rektan vojon, timante nek malfavoron, nek morton; kaj via vivo
ne pasis senutile, ĉar nenio en la mondo malaperas; ĉiu faro, ĉiu
vorto, ĉiu penso kreskas kiel arbo el malgranda ĝermo; kaj multe da
bono kaj malbono, ĝis nun, kiel enigma fenomeno, ekzistanta en la rusa
vivo, havas la radikojn, kaŝitajn en mallumaj profundegaĵoj de l'
pasinteco.



Tabelo de enhavo.

                                                        Paĝoj.
  Antaŭparolo                                                I
  Ĉapitro       I.  La opriĉnikoj                          1-9
  Ĉapitro      II.  La novaj konatuloj                   10-14
  Ĉapitro     III.  Sorĉaĵo                              14-18
  Ĉapitro      IV.  Bojaro Morozov kaj lia edzino        19-26
  Ĉapitro       V.  Renkontiĝo                           26-32
  Ĉapitro      VI.  La gasto                             32-42
  Ĉapitro     VII.  Aleksandra antaŭurbo                 42-48
  Ĉapitro    VIII.  Tagmanĝo                             48-59
  Ĉapitro      IX.  Juĝa esploro                         59-68
  Ĉapitro       X.  Patro kaj filo                       68-73
  Ĉapitro      XI.  Nokta procesio                       73-80
  Ĉapitro     XII.  Kalumnio                             80-86
  Ĉapitro    XIII.  Ivaĉjo Ringo kaj liaj kamaradoj      86-93
  Ĉapitro     XIV.  Survango                            93-100
  Ĉapitro      XV.  Ceremonio de kisado                101-108
  Ĉapitro     XVI.  Forrabo                            109-114
  Ĉapitro    XVII.  Ensorĉado de sango                 114-123
  Ĉapitro   XVIII.  La malnova konatulo                123-127
  Ĉapitro     XIX.  Rusa homo ne forgesas bonaĵon      127-133
  Ĉapitro      XX.  Gajaj homoj                        133-146
  Ĉapitro     XXI.  Fabelo                             146-159
  Ĉapitro    XXII.  Monaĥejo                           159-164
  Ĉapitro   XXIII.  La vojo                            164-170
  Ĉapitro    XXIV.  Ribelo de la rabistoj              170-180
  Ĉapitro     XXV.  Preparado al batalo                180-184
  Ĉapitro    XXVI.  Kunfratiĝo                         185-191
  Ĉapitro   XXVII.  Basmanov                           191-199
  Ĉapitro  XXVIII.  La disiĝo                          199-202
  Ĉapitro    XXIX.  Samtempa esploro de du kontraŭuloj 202-209
  Ĉapitro     XXX.  La ensorĉita sabro                 209-214
  Ĉapitro    XXXI.  Dia juĝo                           214-224
  Ĉapitro   XXXII.  La talismano de Vjàzemskij         224-226
  Ĉapitro  XXXIII.  La talismano de Basmanov           226-230
  Ĉapitro   XXXIV.  La arlekena kaftano                230-237
  Ĉapitro    XXXV.  Ekzekuto                           237-244
  Ĉapitro   XXXVI.  Reveno en la antaŭurbon            244-251
  Ĉapitro  XXXVII.  Pardono                            251-258
  Ĉapitro XXXVIII.  Elmarŝo el la antaŭurbo            258-263
  Ĉapitro   XXXIX.  La lasta revido                    263-270
  Ĉapitro      XL.  La senditaro de Jermako            271-283


LA TRADUKOJ DE LA SAMA AŬTORO.

L. TOLSTOJ. 1) Pentofaranta pekulo. "Germ. Esp. Gaz." 1910. N-o 16.

-- 2) Tri mortoj. "Ling. Intern." 1910. N-o 10-11 kaj aparta eldono de
Pres. Esp. Soc. 1911.

-- 3) La kafejo de Surate. "Ĉirkaŭ la mondo" 1911 N-o 4 (18).

-- 4) Unuaj rememoroj. "Germ. Esp. Gaz." 1911. N-o 2.

-- 5) Tri rakontoj:
      1) Per kio la homoj vivas.
      2) Kie estas amo, tie estas Dio.
      3) Du junuloj ("Esper. Univ. Bibliot." N-o 2).

-- 6) Pri milito (el "Infana saĝeco") "G. Esp. Gaz." 1912. N-o 19.

A. ĈEĤOV. 7) Sen titolo. "La Ondo de Esper." 1910. N-o 4.

-- 8) Nebona ago. "La Ondo de Esper." N-o 10.

-- 9) En somerloĝejo. "La Ondo de Esper." 1911. N-o 11.

-- 10) Malbonintenculo. "Germ. Esp. Gaz." 1910. N-o 21.

-- 11) Terura nokto. "Vesp. Horo" 1910. N-o 16.

-- 12) Okazintaĵo. "La Revuo" 1910. N-o 4.

-- 13) Antaŭpaska semajno. "Germ. Esp. Gaz." 1911. N-o 31.

-- 14) Griĉjo. "Universo" 1911. N-o 10.

KOROLENKO. 15) Paska nokto. "Germ. Esperant." 1910. N-o 3.

-- 16) La lasta radio. "La Ondo de Esp." 1910 N-o 5.

VERESAEV. 17) La stelo. "La Ondo de Esp." 1910. N-o 5-6.

DOROŜEVIĈ. 18) Saĝulo. "La Ondo de Esp." 1911. N-o 12.

V. GARŜIN. 19) Legendo pri la fiera Aggej. "Universo". 1910. N-o 3.

ZWJEZDIĈ. 20) Anguleto de muzikema Vieno. "Pol. Esper." 1910. N-o 8.

G. PETROV. 21) Pripensoj pri la tutmonda ekspozicio. "Esperanto". 1910.
N-o 90, 91.


ESTAS PREPARITAJ POR ELDONO:

KOROLENKO. Senlingvulo.

ĈEĤOV. Negravaĵo de l' vivo.

L. TOLSTOJ. Rakonto por infanoj (el postmortaj verkoj).

-- El "Infana saĝeco": a) Pri malliberejoj; b) Pento; c) Pri boneco.

IV. TURGENEV. Stranga historio.

A. HERCEN. Aforismoj.

N. MOROZOV. En maron kaj en aeron.


MOSKVA LIBREJO "ESPERANTO".

26, Tverskaja, Moskvo, Ruslando.


Plena Esperanto-Rusa Vortaro de D-ro L. L. Zamenhof. La plej plena
kaj nova esperanto-rusa vortaro. 80 kop. (Sm. 0,85)

Patroj kaj Filoj, romano de J. S. Turgenev, tradukita de D-ro K. Bein.
1 rub. (Sm. 1,06)

En Malliberejo, rakonto de E. Ĉirikov, tradukita de D-ro K. Bein.
10 kop. (Sm. 0,10)

Du rakontoj de A. Ĉeĥov, tradukitaj de B. Kotzin. 10 kop. (Sm. 0,10)

Kaŭkaza Kaptito de L. Tolstoj, trad. de A. Ŝarapova. 10 kop.
(Sm. 0,10)

Plena verkaro, libro 3-a, de V. Devjatnin. 65 kop. (Sm. 0,65)

Эсперанто въ 10 уроковъ, Каръ и Панье. 20 kop. (Sm. 0,21)

Ключъ къ учебнику "Эсперанто въ 10 уроковъ", сост. В. Н. Девятнинъ.
15 kop. (Sm. 0,16)

Полный курсъ Эсперанто, сост. Т. А. Щавинскій, 2-e изд. 60 kop.
(Sm. 0,63)

Internacia Krestomatieto kun laŭartikola vortaro seslingva,
de A. Ajspurit. 15 kop. (Sm. 0,16)

Sur vojo al kunfratiĝo de popoloj, de A. A. Saĥarov. Kolekto de
artikoloj en esperanta kaj rusa lingvoj. 60 kop. (Sm. 0,63)

Ĉefeĉ--ŝlosilo por rusoj. 2 kop. (Sm. 0,02)

En Rusujo per Esperanto, de A. Rivier. 60 kop. (Sm. 0,63)

Ruslanda Adresaro Esperantista 40 kop. (Sm. 0,40)

Signifo de akciaj societoj por la Esperanta movado, de A. A.
Saĥarov. 5 kop. (Sm. 0,05)

Rusa-Esperanta Vortaro, verkis D-ro N. Korzlinskij, R. Mencel,
G. Smirnov, A. Stupin, trarigardis D-ro L. L. Zamenhof. 1 r. 75 k.
(Sm. 1,85)

Por kaj kontraŭ Esperanto, de A. Nedoŝivin. 25 kop. (Sm. 0,25)

Ornitologia Vortaro oklingva de birdoj Eŭropaj, de P. Stojan.
1 rub. (Sm. 1,00)

Titolaro de Esper. verkoj, trad. el la Rusa Literaturo, de G.
Davidov. 10 kop. (Sm. 0,10)


НАСТОЛЬНОИ КНИГОИ

для каждаго русскаго эсперантиста долженъ быть

ПОЛНЫЙ ЭСПЕРАНТО-РУССКІЙ СЛОВАРЬ

съ производными и интернаціональными словами.

2-е изданіе 1912 года.

Составилъ авторъ языка Эсперанто Д-ръ Л. Л. Заменгофъ.

Ц. 80 к. (Съ пересылкой наложеннымъ платежомъ 1 руб.).


АДРЕСНАЯ КНИГА

Ruslanda Adresaro

por la jaro 1912. Prezo 40 kop.


LA ONDO DE ESPERANTO

ВОЛНА ЭСПЕРАНТО.

Ĉiumonata ilustrata organo de ruslandaj esperantistoj, eldonata
de la jaro 1909.

Literaturaj konkursoj kun premioj. Portretoj de konataj Esperantistoj.
Diversaj ilustraĵoj. Beletristiko originala kaj tradukita. Plena
kroniko. Bibliografio. Amuza fako (kun premioj). Anekdotaro. Korespondo
tutmonda (poŝtk. ilustr.).

Al kunlaborado ĉiam estas altirataj la plej bonaj esperantaj
verkistoj.

  Jara abonprezo kun senpage aldonitaj libroj[*]
  2 rubl. (2,120 Sm.)

Redakcio kaj Administracio: Moskvo, (Ruslando), Tverskaja, 26.

La abonpagon (2 rubl. = 2,120 sm.) oni sendu al librejo "Esperanto"
(Moskvo, Tverskaja, 26) aŭ al aliaj Esper. librejoj--poŝtmandate,
respondkupone, papermone aŭ per bankĉekoj. La Moskva librejo
"Esperanto" akceptas la pagon ankaŭ per rusaj poŝtmarkoj.

Anonco en la "Koresponda Fako" kostas nur 30 kop. (Sm. 0,30).

Plenaj jarkolektoj de gazeto "La Ondo de Esperanto" por la jaroj
1909, 1910 kaj 1911. Prezo afrankite de unu jarkolekto 80 kop.

[*] En la jaro 1911 la abonantoj senpage ricevis "Rivier. En Rusujo
per Esperanto" kaj V. Devjatnin. Plena verkaro. V. III. En la jaro
1912--"Princo Serebrjanij" de A. Tolstoj.



Piednotoj


[1] Titolo de lia famekonata poeziaĵo.

[2] Nobelo.

[3] Alkohola trinkaĵo, preparata de vilaĝanoj hejme el mielo kun diversaj
herboj kaj beroj.

[4] "Zèmŝĉino"--institucio el zemskaj homoj aŭ landanoj. La rusa radikvorto
"zem", "zemljà" signifas "lando" aŭ "tero".

[5] "Burlakoj" estis apudvolgaj laboristoj, kiuj dum la tuta antaŭvaporŝipa
epoko trenadis per dikaj ŝnuregoj ŝipojn kaj barkojn kontraŭ la fluo
de Volgo.

[6] La rusaj vilaĝanoj iam uzis brulantan kenon anstataŭ kandelo por lumigi
siajn ĉambrojn vespere.

[7] Speco de biero, hejme preparata.

[8] La 24-an de junio estas festo de Ivano la Banisto; dum la nokto
antaŭ ĉi tiu tago okazas, laŭ la kredo de rusa popolamaso, diversaj sorĉaĵoj:
interalie ekfloras filiko, sin kovrante per helruĝaj floroj, kiuj malaperas
ĉe la tagiĝo: kiu sukcesos havigi al si tiun floron, nepre trovos
grandan riĉaĵon, kaŝitan en la tero.

[9] "Carlina" (lat.).

[10] "Gentiana" (lat.).

[11] "Litrum salicaria" (lat.).

[12] "Baccinum uliginosum" (lat.).

[13] "Melampirum" (lat.).

[14] "Razrìv"--ruse "rompi" aŭ "krevigi".

[15] "Crex pratensis" (latin.).

[16] «Okòlniĉij»--de rusa radikvorto «òkolo»--signifas «apud»: viro, kiu
devas troviĝi apud la caro. La oficistoj, tiel nomataj, havis la devon prizorgi
ĉion dum vojaĝo de l' caro kaj aranĝi prezentadon de alilandaj senditoj
al la caro.

[17] «Pugnobatalo»--kruela amuzo, multe disvastigita en antikva Rusujo.
La batalon oni aranĝis plej ofte dum vintraj festtagoj, sur glacio de rivero.
La ludantoj formis du malamikajn partiojn kaj, laŭ donita signo, unu partio
sin ĵetis kontraŭ alian. La interbatalantoj donis batojn je la brusto, je
l' ventro, je l' vizaĝo, batojn kruelajn, senkompatajn, kaj ne malofte okazis,
ke kelkaj el la batalantoj restis por tuta sia vivo kripligitaj aŭ eĉ mortis
sur la batalkampo.

[18] «Terliko»--longa laŭtalia supervesto.

[19] Laŭ tiama rusa kutimo, la gastoj, invitataj al manĝotablo de la caro,
sidis laŭ sia rango. Oni konsideris kiel senhonorigon, se la caro donacis
pli malproksiman, pli malsuperan lokon al iu, kiu per rango meritis sidi
pli supre. Tiu ĉi kutimo, nomata "mjèstniĉestvo" ("miesto"--ruse "loko")
estis konservata ankaŭ ĉe disdonado de oficoj kaj ne malmulte malutilis
al bona administrado en Rusujo: rango ĉiam devis esti preferata al merito.
Kiom da malpacoj ĉi tiu kutimo naskis inter la rusa nobelaro kaj oficistaro!

[20] "Promesi la kapon" signifis, ke, se la ofendinto ne elpetos pardonon
de la ofendita de li homo, ĉi tiu havas la rajton lin puni je sia bontrovo,
eĉ per morto, kaj neniu leĝo lin defendos.

[21] Nefajropafa armilo.

[22] Parto de Moskvo.

[23] Malpeza somera vesto: "ljeto" ruse "somero".

[24] Kapornamo, kiun laŭkutime devis surhavi ĉiu rusa virino (edzinigita).

[25] Komuna ludo: la ludantaj paroj stariĝas unu post alia, havante
antaŭe unu personon, kiu "brulas" (gorjetj--ruse signifas bruli), t. e. kaptas.
Ambaŭ personoj de plej malantaŭa paro diskuras antaŭen, ĉiu siaflanken, penante
antaŭ "brulanta" persono kunmaniĝi. Se tio sukcesas antaŭ ol la
"brulanto" ilin kaptos, ili stariĝas plej antaŭe, kaj la "brulanto" penas
kapti sekvantan diskurantan paron. Kiam tio fine sukcesas al li (aŭ al ŝi),
li faras kun la kaptita persono novan paron kaj okupas plej antaŭan lokon
kaj la nekaptita parano devas "bruli".

[26] Ornamaĵo de l' harligo.

[27] Perla franĝo de la kokoŝniko, interplektita kun juveloj.

[28] Lasta ĵaŭdo antaŭ Pentekosto. En ĉi tiu tago estas kutimo ornami
per rubandoj betuleton. Junaj knabinoj promenas, kunportante tian betuleton
kaj kantante specialajn kantojn. Vespere ili ĵetas florkronojn en riveron
aŭ lagon: kies krono dronas, tiu knabino mortos dum sekvonta jaro;
kies krono elnaĝas, tiu edziniĝos k. t. p.

[29] Dum Kristnaska semajno maskiĝado estas kutimo ĉe la rusoj.

[30] Infana ludo. La vorto "gorodkì" signifas "urbojn".

[31] «Vorto kaj faro»--estis signaldiro, uzita, por kaptigi kaj malliberigi
iun ajn, por turmente esplori la aferon.

[32] «Kravĉij»--ofico ĉe la cara kortego, iom pli malsupera ol tiu de okòlniĉij:
honora ofico, kiun oni okupadis ne pli longe ol 5 jarojn, poste ricevante
oficon de okòlniĉij.

[33] Kunveno de bojaroj.

[34] Bojaro princo Kurbskij, verkisto kaj politika aganto, homo tre inteligenta
kaj klera, ne povis eltoleri la vivon en Rusujo ĉe Ivano la IV-a kaj
elmigris Litovujon, el kie li skribis al la caro Ivano leterojn, malkaŝe
eldirante al li sian opinion pri lia kruela regado kaj penante malkovri al
la caro la veron pri opriĉnikoj kaj iliaj intrigoj kontraŭ la zemskaj bojaroj.

[35] Fama en la historio de Rusujo kaj ĝis nun ekzistanta riĉa monaĥejo,
fondita je la nomo de Sankta Triunuo kaj samtempe de Sankta Sergèj
Radoneĵskij: la popolo plimallongigas la nomon de monaĥejo, nomante ĝin
Triunuo Sergij.

[36] La rusaj caroj ŝatis perfalke ĉasi ĉiuspecajn birdojn. Detale pri ĉi
tiu ĉaso vid. ĉap. XX.

[37] "Volinko"--popola muzika instrumento kun aera rezervujo el unupeca
bovida aŭ kapra felo; "balalajka"--popola korda muzika instrumento.

[38] La loĝantoj de l' antaŭurboj havis iam kelkajn privilegiojn kompare
kun urbanoj, tial antaŭurbo ruse estas nomata laŭ popolamasa dirmaniero
"slobodà", kripligita vorto "svobòda", kio signifas "libereco".

[39] "Kelaro"--monaĥeja ekonomo.

[40] Ĉapelo el lana ŝtofo, kiun tiam surhavis ĉiuj ekleziaj personoj.

[41] Ofico ĉe la cara kortego, kvazaŭ kortegestro, kiu administris ĉiujn
servistojn de l' kortego kaj prizorgis terkulturadon sur terposedaĵoj de
l' kortego.

[42] Popola ludo: per dika najlo, ĵetata de supre, oni penas trafi en feran
ringon, enfosigitan en la teron.

[43] Ofico ĉe la cara kortego. Komence ili nur servis ĉe la cara manĝotablo
("stol" signifas ruse "tablo"), alportante manĝaĵojn kaj enverŝante
vinojn. Ĉe solena tagmanĝo estis bezonataj ne pli malmulte ol 100 stolnikoj.
Sed ĉi tiu servado ne estis ilia ekskluziva aŭ ĉefa ofico. Multaj el
ili, pli altrangaj, servis kiel vojevodoj, t e. administrantoj de la provincoj,
pli malaltrangaj servis kiel militistoj en caraj regimentoj aŭ havis iun civilan
oficon.

[44] Honora rango de cara korpogardisto. "Rindoj" estis junaj viroj plej
belaj, plej bonstaturaj el plej altrangaj familioj; ordinare ili samtempe havis
oficon de stolnikoj (vid. noto 43). Dum akcepto de eksterlandaj gastoj ili
staris ĉe ambaŭ flankoj de l' cara trono kun malgrandaj hakiloj surŝultre,
dekstre pli altrangaj, maldekstre malpli altrangaj. Dum milito ili postsekvis
la caron, portante liajn batalilojn.

[45] "Saadako"--plena armaĵo de rajdmilitisto per pafarko kaj sagoj.

[46] Nomoj de la tiamaj vinoj.

[47] Mezepoka kaftano de polaj nobeloj (imitaĵo de tatara supervesto)
kun malfermitaj manikoj tiom longaj, ke oni ilin facile povis ĵeti post la
dorson.

[48] Popola virina vesto.

[49] Alkohola trinkaĵo, hejme preparata.

[50] Monero.

[51] Rusa proverbo.

[52] Prikazoj ("prikàz"--ruse "ordono") estis organoj de centra administrado
kaj parte juĝado en la cara Rusujo: ili aŭ administris apartajn regionojn
de l' regno, aŭ havis apartajn fakojn de l' ŝtataj aferoj. Tiel ni konas
prikazojn: servistan, palacan, apotekan, militistan, senditaran, aŭ alilandulan,
presan, kontraŭrabistan, petan kaj ankaŭ: Rjazanjan, Kazanjan,
Siberian, Malgrandrusujan. La oficistoj de l' prikazo estis: 1--2 juĝistoj,
kiuj faris rezolucion, djakoj kaj subdjakoj, kiuj gvidis kancelarion. Ili ĉiuj
estis elektataj de l' caro mem. La loĝantoj en la sfero de l' influo de ĉiu
prikazo senapelacie estis submetitaj al ĝia administra kaj juĝista povo kaj
ili rajtis plendi nur al la caro mem.

[53] Longa laŭtalia vesto.

[54] Pudo=proksimume 15 kilo.

[55] Popola trinkaĵo, preparata el varmega akvo, mielo kaj diversaj
spicaĵoj.

[56] Popolamasa malrespekta nomo por komercisto: arŝino=proksimume
2⁄3 de metro.

[57] Rusa popola kutimmaniero, uzata eĉ nuntempe dum solenaj okazoj.

[58] Porzana marulta (lat.).

[59] Rimeno kun metala globeto sur la ekstremaĵo. Tiun ĉi ilon oni kaŝas
en maniko kaj tute neatendite faras kruelajn batojn per ĝi.

[60] Rusa popola esprimo, signifas altan gradon de konfuziĝo.

[61] Urbo de Moskva gubernio.

[62] Heroo de rusaj antikvaj legendoj.

[63] Esaulo--estro de kozakoj.

[64] «Ringo» signifas ruse 2 vortojn: «pèrstenj» kaj «kolcò». La hetmano
estis nomata Irano pèrstenj, kaj nun li uzas en sia rakonto la nomon
«kolcò» por ne esti rekonata.

[65] Rusa proverbo.

[66] Rusa proverbo.

[67] Printempa pormortinta festo de l' antaŭkristaneca epoko. La idolistoj
kredis, ke la animoj de l' mortintoj leviĝas dum tiu festo el la tomboj, por
partopreni la festenon de l' vivantaj parencoj sur iliaj tomboj. Nuntempe
simila kutimo restis ĉe la popolo, kiel travivitaĵo: marde en la semajno de
St. Tomaso (la sekvanta post la Paska semajno) parencoj de l' mortintoj
kunvenas en tombejo, alportante kolorigitajn ovojn kaj alian porpaskan
manĝaĵon, kaj manĝas sur la tomboj.

[68] Biblio.

[69] "Kikimora"--mitologia estaĵo, kiun la popolo prezentas al si kiel
idon aŭ malbelan malgrandegulon kun kapo ne pli granda ol fingringo kaj
la korpo simila je pajla trunketo. Laŭ popola kredo "kikimora" fariĝis
infano, mortinta nebaptite, precipe antaŭtempe naskita, abortulo, ankaŭ
kriplulo senbraka, senpieda, infano malbenita de gepatroj, sekve propraĵo de
diablo. "Kikimora", kiel estaĵo porhejma, tedas la loĝantojn per senĉesa
klopodado, bruado k.t.p. Nokte ĝi atakas la dormantojn, kvazaŭ sufokante
ilin (france "cauchemar"). Tiu ĉi kredo apartenas al kulto de l' animoj de
mortintaj praavoj.

[70] Oni konstruas "polati"n tute supre sub la plafono, tiel ke ĝi pli
similas je larĝa breto ol je benko. Ĉe rusaj vilaĝanoj "polati" anstataŭas
liton, kaj sur ĝi preskaŭ ĉiuj anoj de familio trovas lokon por pasigi la nokton.

[71] Rusa proverbo.

[72] Rusa proverbo.

[73] Mallarĝaj krudledaj rimenoj, 2½ arŝinojn longaj, kiujn oni havis
ĉe ĉiu selo, po du antaŭe kaj malantaŭe, por alligi ĉasaĵon kaj ankaŭ
vestojn de l' ĉasisto.

[74] Rusa proverbo.

[75] Ŝercoj sensencaj.

[76] Armilo, uzata ĉefe por la ĉaso al urso: stango, du arŝinojn longa,
kun dutranĉa pinto.

[77] "Ellasi la ruĝan kokon" signifas ekbruligi.

[78] Bazilo Ŝibanov, servisto de Kurbskij, alportis el Litovujo
famekonatan leteron de sia mastro al la caro Ivano (vid. noto 34).
La caro, indignante pro la enhavo de l' letero sed ne povante puni
la forestantan aŭtoron, venĝis al lia sendito kaj, dum legado de la
letero, sin apogis sur la piedon de l' malfeliĉa Bazilo per sia
akrapinta bastono. Kiel martiro, sen krio, sen ĝemo elsuferis la
fidela servisto ĉi tiun turmentegon.

[79] Bedaŭrinde, la tradukintino povis doni nur la enhavon de la legendoj,
ne penante imiti la formon: speciala porlegenda stilo de la rusa teksto
estas tute ne tradukebla. _Rim. de la Red._

[80] La loĝantoj de la privilegiita komerca urbo Nòvgorod, per sia sendependa
liberama spirito, prezentis kvazaŭ malharmonion en la epoko, kiam
aŭtokrata ideo pri la cara potenco atingis sian apogeon. Antaŭ kelkaj jaroj
Ivano IV atakis la urbon kaj senkompate ruinigis ĝin, mortiginte kelkcentojn
da ĝiaj loĝantoj, elmigriginte milojn da ili en aliajn regionojn de Rusujo.

[81] Epitraĥilo aŭ stolo estas parto de pastra vesto: longa rubando el
orŝtofo, kiun la pastro dum diservo surhavas kvazaŭ antaŭtukon. Per stolo
li kovras la kapon de pentofaranto, kiam li diras absolvantan preĝon.

[82] Historia fakto.

[83] Aŭ «ruĝan kokon», t. e. ni ekbruligos.

[84] Azia popolo.

[85] Rusa proverbo.

[86] Sentalia longa bluzo.

[87] Noblaj kaj saĝaj bojaroj, konsilantoj kaj kunlaborantoj de Ivano IV
dum lia junaĝo, poste viktimoj de kalumnio.

[88] Laŭ la kredo de l' epoko, post maskiĝado, kiel peka ago, oni devas
esti purigata per preĝoj kaj pento.

[89] Virina nomo.

[90] Antikva kutimo: dum enterigo virinoj, aŭ apartenantaj al parencaro
de l' mortinto, aŭ eĉ dungataj, devas ploregi kaj plorkanti, memorigante
ĉiujn ecojn de l' mortinto.

[91] Vid. ĉapitro XII.

[92] Sovaĝaj popoloj de apud Volgo kaj ĉirkaŭaĵo.

[93] Parto de Moskvo.

[94] Muzikinstrumentoj.

[95] Uralaj montoj.

[96] Riverbranĉo de Kamo.

[97] Unua princo en Ruslando.



Noto de transskribanto:

En la originala libro aperis listo de preseraroj. Tiujn, kaj aliajn
diversajn preserarojn en ĉi tiu teksto, mi senrimarke ĝustigis. Mi
forigis la frazon "Rim. de l'traduk.", kiu estis ĉe la fino de ĉiuj
piednotoj. Originalajn paĝkomencojn mi registris per html-aj komentoj.





*** End of this LibraryBlog Digital Book "Princo Serebrjanij" ***

Copyright 2023 LibraryBlog. All rights reserved.



Home