Home
  By Author [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Title [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Language
all Classics books content using ISYS

Download this book: [ ASCII ]

Look for this book on Amazon


We have new books nearly every day.
If you would like a news letter once a week or once a month
fill out this form and we will give you a summary of the books for that week or month by email.

Title: Raporto pri la oka kongreso de esperantistoj
Author: Katryn, Ned
Language: Esperanto
As this book started as an ASCII text book there are no pictures available.
Copyright Status: Not copyrighted in the United States. If you live elsewhere check the laws of your country before downloading this ebook. See comments about copyright issues at end of book.

*** Start of this Doctrine Publishing Corporation Digital Book "Raporto pri la oka kongreso de esperantistoj" ***

This book is indexed by ISYS Web Indexing system to allow the reader find any word or number within the document.



NED KATRYN

  RAPORTO
  PRI LA
  OKA KONGRESO
  DE
  ESPERANTISTOJ

(_Krakovo 1912_)

Eltirita el _Lingvo Internacia_

PARIS

  PRESA ESPERANTISTA SOCIETO
  33, RUE LACÉPÈDE, 33

1912



LA OKA KONGRESO



Postkongresaj pripensoj.


La solan instrukcion, kiun, kiel ĉefredaktoro, mi donis al nia
Kongresa raportonto estis:

«Skribu libere, senpartie, laŭkonscience, _gajan_, _amuzan_
raporton!»

Kiamaniere,--sprita filozofo, kiu ridetas kaj ŝercas,--li sukcesis,
tion konstatos kun plezuro kaj danko niaj legantoj. Pli longa, ol
la antaŭaj, estas tiu ĉi raporto, kiu preskaŭ plenigas trioblan
kajeron, sed tro longa trovos ĝin neniu.

  * * *

Bona estis la Kongreso.

Oficiale ĝi decidis, ke ĝi nenion decidos, kaj el ĉiuj eblaj
decidoj tiu ĉi vere estis la plej saĝa.

Ĝi prokrastis la demandon pri centra internacia organizaĵo, kaj pro
tio, oni devas ĝin ankaŭ gratuli. Ni esperas, ke por la sukceso,
por la ĝojo de niaj estontaj Kongresoj, por la bono de Esperanto oni
daŭrigos same agi.

Kiel tute prave skribis H. Hodler en la gazeto «_Esperanto_», niaj
Kongresoj devas esti antaŭ ĉio festoj, propagandaj festoj, en kiuj
oni devas serĉi sole tion, kio nin unuigas kaj zorge eviti tion, kio
antaŭ la publiko nin disigas kaj semas en niajn vicojn la malkonfidon
kaj la malfidon.

  * * *

Ĉar Esperanto estas _oficiale_ nur lingvo, paroli je la nomo de
Esperanto rajtas nur la L. K. kaj ĝia Akademio, kies rolo estas la
konservado de la lingvo de l' Fundamento.

Tute stranga, ne verŝajna, estas la supozo, ke ian tagon ia
registaro, antaŭ ol akcepti Esperanton, postulus kelkajn ŝanĝojn,
kiel ekz. la forigon de l' akuzativo aŭ la anstataŭigon de nia
multnombra finiĝo _j_ per _i_, _n_ aŭ _x_, sed, eĉ tiam, neniu
tutmonda esperantista reprezentantaro, se ĝi estus ebla (kaj efektive
ĝi estas nepre neebla), havus la rajton diskuti pri tiuj ĉi lingvaj
punktoj, kiujn oni devus resendi al la L. K., regule reprezentata de
la Akademio.

Sekve tiu ĉi argumento por pravigi la starigon de ia oficiala
reprezentantaro de l' Esperantistoj estas senvalora.

Pli firmaj ne estas la aliaj argumentoj, nelingvaj.

Ju pli ni iros antaŭen, des pli ni konstatos, ke inter ni
Esperantistoj _nur_ la lingvo estas komuna, sekve nur ĝi vere
_oficialaĵo_. Pri ĉiuj aliaj aferoj: pacemo aŭ militemo,
patriotismo aŭ internaciismo, socialismo aŭ konservativismo,
liberpenso aŭ religio, kaj, en nia propra organizaĵo, demokratismo
aŭ aŭtoritatismo, «centrismo» aŭ kunfederiĝo, apartenado al
ia aktiva esperantista societo aŭ ne,--plej diversaj estas la
opinioj, kaj neniu homo aŭ komitato havas la rajton, _je la nomo
de l' Esperantistaro_, aprobi aŭ malaprobi unu aŭ alian el tiuj
vidmanieroj, nek elĵeti el nia Esperantistaro tiujn, kiuj ne same
opinias kiel ili pri ĉio tio ĉi.

Ni ne bedaŭru tiujn nunajn vivkondiĉojn. Post la dudekkvinjara
heroa periodo alvenas nova pli praktika, dum kiu nia tasko estas
enpenetri,--precipe per persona, ne esperantista influo,--en ĉiujn
rondojn, por ilin almiliti. La lingvon ni devas prezenti nur kiel
lingvon, ĉar per si mem ĝi estas nenio alia. Sed ni ne timu: ĝi
senrimarke kunportos kun si internan ideon, kaj ĝia venko ne estos
nur lingva!

Sed ĉu tiuj, kiuj deziras ian oficialan reprezentantaron, sin
demandis, kiu estus la situacio de tia oficiala _nelingva_
Reprezentantaro, se ia registaro postulus de ĝi,--kaj tio ne
estas vana supozo,--ke ĝi rifuzu oficiale, t. e. je la nomo de
l' Esperantistaro, ĉiun solidarecon kun la agado de aliaj, eble
alilandaj Esperantistoj? Kion do ĝi respondus por sin senkulpigi? Ke
alian ligilon, ol la lingvon ni ne havas inter ni, ke _Esperanto estas
nur lingvo_!

Nu! ĉu tian nelingvan reprezentantaron ni sekve bezonas? Utila ĝi
povus esti al kelkaj, kiujn ĝi «eminentuligus», sed certe ne al
Esperanto mem.

Oni do, laŭ la ekzemplo de la Oka kaj por nia estonta paco, ne
plu parolu pri tio, kaj definitiva fariĝu la _sine die_'a Krakova
prokrastiĝo.

  * * *

Sed eble oni demandos: kiamaniere vivos do niaj Oficialaj Institucioj?

Pri la nelingvaj mi preferus ne paroli. Vole, nevole ili restos ĉiam
_fakte_ privataj institucioj, ĉar nur arta estas ilia oficialeco.
Vivrimedojn ili facile trovos, kiam ili konsentos, lasante flanke
ĉiun lingvan demandon, ne plu paroli je la nomo de la tutmonda
Esperantistaro kaj simple alportos sian memvolan, sindonan helpon al
la propagando de nia Esperanto. Liberaj institucioj, ili renkontos,
kiel la U.E.A., neniun malamikon inter ni, sed male apogon _laŭ iliaj
servoj_.

La lingvaj institucioj ne bezonas la «monan» helpon de l'
Esperantistaro. Multaj estas la gazetoj, kiuj volonte pagos difinitan
sumon por ricevi la oficialajn komunikaĵojn de l' Akademio kaj
multaj la eldonistoj, kiuj volonte aĉetos la privilegion eldoni la
akademiajn librojn.

Cetere por la sukceso mem de nia lingvo, dezirinde estas, ke tiuj ĉi
lastaj restu maloftaj kaj malmultaj. Neniu eraro estus pli grava,
ol la opinio, ke la Akademio, laborante rapide, devas _direkti_ la
lingvon. Modesta, senbrua, ne elvokante lingvajn diskutojn, estas
ĝia plej racia labormetodo. Ĝi ne havas kaŭzon por timi antaŭ
la riproĉoj de tiuj, kiuj plendas, ke ĝi nenion faras, pro tio
ke ĝi ne alportas ĉiujare novajn vortojn, novajn regulojn kaj
eble reformojn.... Ĝi ne altiras sur sin la atenton kaj apenaŭ
oni konas ĝian ekziston kaj la nomojn de la Akademianoj!--Des pli
bone.--Tio pruvas, ne ke ĝi estas mallaborema, sed ke ĝi komprenas,
ke ĉiu vana «lingvistika» agitado povas esti nur malutila, ke grava
estas ĝia morala respondeco kaj ke--ĉar Esperanto estas vivanta,
por multaj _natura_ lingvo--neniun paŝon la Lingva Komitato devas
fari antaŭen tian, ke ĝi poste devus returnen iri. Ne per teoriaj
diskutoj, sed per uzo, kvazaŭ instinkta, oni vivigas lingvon.

La tre saĝan raporton de Rektoro Boirac aprobis en Krakovo la L. K.
kaj tute prave.

Kaj nun ni ĝoje, sentime, daŭrigu nian propagandon por Esperantismo,
per _Esperanto nur lingvo_!

  Th. Cart.



LA OKA KONGRESO DE ESPERANTO

(Krakovo, 11-18. de Aŭgusto 1912)

  Rido estas pli bona, ol ploro.
    Sokrato.


En la antaŭparolo de sia bela libro, «Kiel mi retrovis Livingstone»,
Stanley rakontas, kiamaniere estis komisiita al li tiu malfacila
tasko. Li estis subite vokita al Parizo per telegramo de la
Direktoro de «New-York Herald», gazeto, kies _reportero_ li estis.
Kiam li alvenis en la hotelon, kie loĝis S-ro Gordon Bennett (la
dirita direktoro), li trovis ĉi tiun potencan sinjoron ankoraŭ en la
lito, kaj tuj okazis la jena interparolo:

--Ĉu vi, Stanley?--Jes, Sinjoro.--Vi scias, ke de kvar jaroj oni ne
havas sciigojn pri Livingstone.--Jes, Sinjoro.--Ĉu li mortis aŭ
ankoraŭ vivas?--Mi ne scias, Sinjoro.--Vi tuj foriru al Centra Afriko
kaj retrovu Livingstone vivan aŭ malvivan.--Bone, Sinjoro!--Jen
ĉeko.--Dankon, Sinjoro.--Bonan vojaĝon; ĝis la revido!--Ĝis la
revido, Sinjoro!

Kaj Gordon Bennett denove ekdormis.

Tute simila afero okazis dum la unua semajno de Aŭgusto en la domego
de la strato Lacépède, centra sidejo de ĉi tiu centra gazeto.
Mi estis en la speciala salonego de la redaktoroj, ripozante post
laciga laboro. (Mi redaktas la unuan paĝon de l' kovrilo de L. I.).
Sidante en remburita seĝego, mi fumis tre longan cigaron kun ringo
el orumita papero, kaj nenion pripensante mi rigardis la dube-bluan
fumon, kiu supreniris spirale al la plafono. Antaŭ mi, sur tablo,
staris grandampleksa glaso kaj multe da boteloj enhavantaj ruĝajn,
verdajn, bluajn likvorojn. En mia glaso estis science farita miksaĵo
de diversaj alkoholaĵoj, kiun mi trinkis de tempo al tempo per
pajlotubeto. (Sed tion ne diru, ĉar mi estas sekretario de sobreca
societo). Kun plezuro mi pensis pri la longa monato de mallaboremo
kuŝanta antaŭ mi. (La gazeto ne eliras en Aŭgusto). Ĉirkaŭ mi
oni aŭdis la ĉiuspecajn bruojn de laboranta gazetejo. Senĉesa
sonorado de telefono (L. I. havas specialan fadenon kun ĉiu ĉefurbo
de Esperantujo), pordoj fermataj kaj malfermataj, muziko de la liftoj,
kiuj ĉiame alteniĝas kaj malalteniĝas inter la teretaĝo kaj la
kvin etaĝoj[1] de nia granda abelujo, ronkado de la aŭtomobiloj
ĉiam pretaj por la foriro en nia vasta korto. Kaj ĉi tiuj multaj
bruoj unuiĝis, kunfandiĝis por liveri al la orelo impreson de
senĉesa murmurado simila al bruo aŭdata, kiam oni ŝtopas la orelon
per mara konko. Ĉi tiu bruo (kaj eble ankaŭ la alkoholaĵoj) igis
min unue revema, poste dormema kaj la konscio pri ekstera mondo estis
iom post iom neniiĝanta, kiam subite voĉo min vekis. Antaŭ mi
staris malalta viro, senhara, kun blankaj vangharoj, verde vestita,
kun arĝentaj galonoj sur ĉiuj kudraĵoj kaj ŝtala ĉeno ĉirkaŭ la
kolo. Li estis la propra pedelo de la ĉefredaktoro, terura drako, kiu
gardas la pordon de l' sanktejo.

Li faris profundan saluton kaj diris:

--«Lia ĉefredaktora Moŝto petas sinjoron redaktoron, ke li tuj venu
en lian skribejon.»

Mi pene leviĝis, tre malkvieta. Plej ofte, kiam lia Moŝto venigas
mian malmoŝton, ne estas por min gratuli. Kaj sekvante malrapide
la gravmienan pedelon, mi serĉis en la memoro, je kio mi povas
esti kulpa. Ĉu mi skribis ion kontraŭfundamentan, ĉu mi uzis
iun «Maŭpinaĵon»? Ĉu oni trovis en unu el miaj artikoloj la
aĉajn vortojn _heziti_, _konkeri_ aŭ _menso_? Cetere mi ne havis
multe da tempo por pripensi la aferon. Terure rapida lifto min levas
ĝis nivelo de la timinda ĉefredaktorejo. Momente mi staras en
vestiblo; apud la muroj atendas sinjoroj kaj sinjorinoj sidantaj sur
ledaj benketoj. Unuj junaj, aliaj maljunaj (ne la sinjorinoj); unuj
longharaj, aliaj senharaj (ne la sinjorinoj); unuj palaj, aliaj ruĝaj
(ne la sinjorinoj); sed ĉiuj, ĉiuj kun paperoj en la mano; ili estas
gesinjoroj verkistoj, novelistoj, versistoj, dramistoj, humoristoj
alportantaj siajn verkojn al la terura manĝegulo, kiu sidas malantaŭ
la malbenita pordo.

Sed ĉi tiu pordo malfermiĝas; du paŝojn antaŭen, mi staras en
la sanktejo. Kredeble ĉiuj legantoj jam konas la skribejon de nia
ĉefredaktoro. Nur per kelkaj vortoj mi ĝin priskribas por la
samideanoj malproksime loĝantaj (Groenlando aŭ Centra Afriko), kiuj
tre malofte pasas tra la strato Lacépède.

Funde de l' ĉambro, sur muro, la Fundamento skribita per oraj
literoj sur tabulo el marmoro; en anguloj, diversaj aparatoj:
kribrilo por vortoj, filtrilo por stilo, pesilo por esprimoj; apud la
pordo, kaptilo por Idistoj; fosiloj por fosi nian sulkon; grandega
paperkorbego plenigita, ĝis rando, per manuskriptoj ankoraŭ ligitaj
de siaj rubandoj (la nepresitajn manuskriptojn ni ne resendas[2]). En
mezo de la ĉambro granda skribotablo kovrita de amaso da paperaĵoj
(atestoj pri fideleco, k. t. p.), kaj ornamita de amikaj portretoj
(D-ro Smulders kaj aliaj). Fine, malantaŭ la tablo, lia ĉefredaktora
Moŝto mem, kiu min rigardas kun satana rideto sur la lipoj.

--Bonan tagon, li diras per tondra voĉo, kiu tintigas la vitraĵojn.

Mi salutas, murmuretante ion.

--S-ro Corret ankaŭ tiun ĉi jaron ne povos ĉeesti la kongreson.

(Kial li diras tion al mi!)

--S-ro Era ankaŭ ne estas libera.

(Timtremo komencas trakuri mian dorson.)

--Vi iros al la kongreso kaj faros raporton.

(Fulmotondro falanta antaŭ miajn piedojn ne farus al mi pli teruran
impreson; mi lin rigardas kun okuloj similaj al radoj de veturilo, ne
povante elparoli eĉ unu vorton.)

--Jen mia propra «kongresa Fundamento». Tion dirante, li prezentas
al mi belan libron marokene binditan kun arĝentaj fermiloj.

Mi prenas la volumon, kaj tuj revenas mia voĉo.

--Sed, Sinjoro, Krakovo estas en sovaĝa lando.

--Vi havas la Fundamenton.

--Oni diras, ke lupoj kuras en la stratoj.

--Vi ŝirmos vin per la Fundamento.

--Kiam mi devos foriri?

--Tuj.

--Sed... mi ne pretigis mian valizon.

--Sufiĉas la Fundamento.

--Mi ne kisis mian edzinon. (Malvere, mi estas fraŭlo.)

--Kisu la Fundamenton.

--Mi...

--Sufiĉe... silentu... foriru!

Forta pugnobato akompanis tiujn ĉi vortojn. La atestoj pri fideleco
saltis en la aeron; la portreto de D-ro Smulders falis teren.

Timegigita mi prenis per unu mano mian ĉapelon, per la dua la tenilon
de l' pordo, kaj per la tria... mi forkuris.

En la vestiblo staris la kasisto, kiu plenigis miajn poŝojn per
spesmiloj; en la koridoro sidis la ĝenerala sekretario, kiu metis
en miajn brakojn dikan paperujon, skribilaron kaj blankan paperon
nigrigotan (kompatinda papero!); en la halo kuŝis granda lakeo,
kiu maldolĉe min puŝis en aŭtomobilon. Post dek minutoj mi estis
en la Norda Stacidomo kaj saltis en kupeon, ĵus kiam la vagonaro
ekmoviĝis.

Pene spiranta, duone freneza, malsatega, mi falis kiel sako da karbo
sur la benketon, kaj por kvietigi mian plendantan stomakon, mi legis
el la Fundamento tiujn ĉi nutrajn frazojn:

«Jen estas pomo.--La patro donis al mi dolĉan pomon.--Lakto estas
pli nutra, ol vino.--Mi havas pli freŝan panon, ol vi.--Mi havas cent
pomojn.--Trovinte pomon mi ĝin manĝis.--Mi trinkis teon kun kuko kaj
konfitaĵo.--Mi manĝis bongustan ovaĵon.»

  * * *

Jen kial, karaj legantoj, vi, tiun ĉi jaron, ne legos raporton
tian, kian vi kutimis legi en L. I. Anstataŭ la precizaj kaj plenaj
raportoj de D-ro Corret, anstataŭ la spritaj kaj artaj raportoj de
S-ro Era, vi legos nur okazan raportaĉon de okaza raportintaĉo.

Anstataŭ promeni tra bela kamparo kun verdaj herbejoj kaj arbaretoj,
vi faros tedan vojaĝon tra senarba stepo. Sed kiu estas kulpa pri
tio? Ne mi. Oni ne elektas por fari kongresan raporton la redaktoron
de la kovrilo.

(Ne rediru tiujn ĉi miajn vortojn al S-ro Cart, ĉar li povus koleri.
Se vi estas diskreta, li tute ne scios, ĉar li neniam legas L. I.; li
legas nur aliajn gazetojn.)

  * * *

LA REVENO DE L' FILO

(Alegorio)

De Antoni Grabowski.


  Post foresto multejara
  Venas filo mia kara;
  El migrado ĉiulanda
  Venas filo mia, granda!

  En kabano mankis pano,
  Do elmigris li, infano;
  Nun revenas beljunulo
  Al hejmlando, al Vistulo.

  Kiel volus mi, patrino,
  Premi lin al mia sino[3];
  Doni volus mi festenon
  Por saluti la revenon.

  Ve! ne mastras mi kabanon
  Nek liberan havas manon;
  Mi, en mia propra domo,
  Estas kvazaŭ fremda homo.

  Ĉar al vi, fratin' pli aĝa,
  Post kamplimo hejmvilaĝa,
  Brilas, laŭ destino dia,
  Stel' alia, pli radia...

  Do akceptu lin, fratino,
  Per muziko kaj per vino!
  Li ne vidu ĉe l' festeno,
  Kiel premas min ĉagreno.


Tiu belega, kortuŝanta poemo de nia esperanta poeto Antoni Grabowski
estas la vera prologo de la Oka Kongreso, de la Jubilea Kongreso.

Kia estis ĉi tiu Jubilea Kongreso okazanta post ĉiuspecaj diskutoj
por aŭ kontraŭ centra organizaĵo, diskutoj, kiuj bedaŭrinde
kelkafoje transiris la limon, kiu disigas la du landojn de kvieteco
kaj akreco, de principeco kaj personeco. Mi devas tuj diri, ke ĝi
estis la suno post la ventego, paco post iom da malpaco, nova frateco
post negrava kolereto.

Ĝi estis tia, kia ĝi devis esti; festo, nur festo, dum kiu ĉiuj
koroj unuiĝis por inde kaj ame glori nian Majstron kaj la dudekkvinan
jaron de ekzistado de nia kara lingvo.

La Krakova Kongreso ne estis grandioza kongreso per la nombro de
la ĉeestantoj, sed ĝi estis grandioza per la fervoro de ĉiuj
kongresanoj, per ilia sindonemo al nia sankta afero. Ĝi estis
grandioza per la pruvo donita de la Esperantistaro, ke, kiam la
demando estas pri la sukceso de nia afero, ĉiu estas preta por
oferi al ĝenerala intereso siajn proprajn dezirojn, siajn proprajn
preferojn, siajn proprajn opiniojn.

Se oni volas ĝin karakterizi per unu vorto, oni povas diri, ke ĝi
estis familia festo, intima festo kaj sekve ĝi estis ankaŭ la plej
nacia el niaj internaciaj kongresoj. Kaj tio donis al ĉi tiu familia
kunveno ĉarmon, kiun ne posedis je tia grado niaj aliaj ĉiujaraj
festoj.

Certe ĉiu el niaj internaciaj kongresoj havis kaj havos sian propran
karakteron, elvenantan ne sole el la konsisto de la internacia
kongresanaro, sed ankaŭ el la nacia ĉirkaŭo, el la nacia organiza
komitato, el ĉiuj naciaĵoj, kiuj enŝoviĝas en la ĉiutagan vivon
de l' kongreso.

Sed neniam kaj nenie ĉi tiuj influoj havis efekton tiel potencan kaj
profundan, kiel en Krakovo. Kaj la kaŭzo de ĉi tiu speciala fenomeno
estas facile trovebla.

Ĉi tie, en Polujo, ne estis okaza influo de iu ajn medio sur iun ajn
estaĵon; inter la estaĵo kaj la medio ekzistis patrujaj rilatoj. Jam
antaŭ dudek kvin jaroj naskiĝinta Esperanto spiris la polan aeron,
kaj nun ankoraŭ la pola aero facile kaj nature enŝoviĝis en la
pulmojn de la beljunulo revenanta hejmlanden.

Dum la tuta Kongreso ni vere baniĝis en pola intelekta atmosfero,
atmosfero de ĝojo kaj de plezuro, sed en kiu aŭdiĝis intertempe
mallaŭta bruo de senĉesa plendo kaj de kaŝita plorĝemo.

  * * *

Tuj post elvagoniĝo oni ricevas bonan impreson pri la organizado de
l' kongreso. Sur la perono agemaj komitatanoj atendas la alvenantajn
kongresanojn. Ĉar la Akceptejo estas iom malproksima de la stacidomo,
tial la enloĝiga sekcio havas propran oficejon en la stacidomo mem.
Tien oni nin kondukas kaj tie ni ricevas plenajn informojn pri nia
loĝejo, la ĉefa afero post longa kaj laciga vojaĝo. En kelkaj
minutoj ni estas akceptitaj, enskribitaj, sciigitaj kaj senditaj, ĉu
per tramo, ĉu per veturilo al nia kuŝejo. Cetere dum la tagoj de
alveno la stacidoma oficejo funkciis tage kaj nokte kaj ni devas danki
niajn polajn samideanojn, kiuj tiel sindoneme oferis siajn noktojn al
Esperanto. Ĉar mi ne havas pakaĵon (mi havas nur la Fundamenton),
kaj, ĉar mi ŝatas piede iri, se vi bonvolos, ni iros kune tra la
urbo al la Akceptejo (vi ne estas laca, bone!)

Post kelkaj paŝoj ni ekvidas la «Plantaciojn», tiun ĉi verdan
juvelon de Krakovo, kiun ni ofte revidos. Tra la arboj estas videbla
bela konstruaĵo, la Nova Teatro, kie oni ludos Mazepa'n.

Sed kio estas?... Ĉu feino per bato de sia magia bastono nin
transportis subite en centjaron jam de longe pasintan? Antaŭ ni
staras ronda milita konstruaĵo mezepoka kun ogiva pordego, pafturoj
kaj ekstera galerio difinita por ĵeti sur la atakantojn bolantan
oleon aŭ peĉon; sur alia flanko bela kvadrata turo kaj fortikaj
muroj kronitaj per dentegoj. Eble el la tura pordego eliros taĉmento
de kavaliroj por akcepti la fidelajn Esperantistojn kaj forpeli la
Idistojn. Sed tute ne; el la pordo eliras... elektra tramveturilo. La
ronda konstruaĵo estas la Barbakano, kaj la kvadrata turo la Pordego
de Sankta-Floriano, restaĵoj de la antikvaj remparoj de Krakovo.

Ni iru sub la turon, demetante la ĉapelon antaŭ la malgranda
kapeleto sub arkaĵo, kie konstante brulas kandeloj. Antaŭ niaj
okuloj kuŝas longa strato iom mallarĝa, la Floryanska. Sed kio
estas? Sur ambaŭ flankoj la domoj estas ornamitaj per flagoj, kaj
ne sole flagoj, sed ankaŭ grandaj banderolegoj ruĝaj kaj blankaj
(koloroj de Polujo) aŭ bluaj kaj blankaj (koloroj de Krakovo).
Kredeble estas ĉi tie ia festo ĉu urba, ĉu nacia. Sed ankaŭ
vidiĝas multaj esperantistaj standardoj. Ne por iu ajn festo estas
elmetitaj ĉiuj tiuj ĉi flagoj kaj standardoj, sed por _nia_ granda
festo: saluto ili estas de Krakovo al la alvenintaj Esperantistoj.

Kaj nun ni eniras la reĝlandon de l' revoj; ni ne plu estas en
Krakovo, ni ne plu estas en Galicio, ni estas en iu ajn urbo de
la mistera lando Esperantujo. Ĉe ĉiu paŝo, sur ĉiu magazeno,
sur ĉiu vendejo, sur ĉiu butiko staras esperantaj afiŝoj,
esperantaj reklamoj, esperantaj surskriboj. Ĉie la verda stelo kun
la surskribo: speciale rekomendata; ĉie «oni parolas esperante».
Jen la _Sukeraĵejo_, kun desertaj sukeraĵoj kaj krakenoj; jen
la Instituto Tajlora de pretaj vestaĵoj; tie ĉi oni rekomendas
ĉiuspecajn modaĵojn por sinjorinoj; tie oni vendas veŝtojn
stebitajn kaj gantojn Prahajn; alie oni sciigas nin, ke «kiu
volas havi blankajn kaj sanajn dentojn, uzados nur la _Perlan
Kremon_»; en la «Louvre» vi trovas kravatpuntojn por virinoj; fine
_Drogejo_ rekomendas kaŭĉukajn higienajn artikolojn por sinjoroj kaj
sinjorinoj, radikalajn ekstermilojn de puloj kaj cimoj, plibeligajn
kremojn, k. t. p.

Kaj ni paŝu, ni paŝu, post magazenoj aliaj magazenoj, post butikoj
aliaj butikoj, sed ĉiam kaj ĉie novaj esperantaj afiŝoj.

Sed mia vido malklariĝas, mi ne plu povas legi; dank' al Dio,
finiĝas la strato, kaj antaŭ niaj okuloj etendiĝas la centro kaj la
koro de Krakovo, la granda Placo Rynek.

Apud ni la Preĝejo Sankta-Mario, meze de l' placo la Draphalo, granda
konstruaĵo, kiu enhavas la Nacian Muzeon, vendejon kaj magazenojn.
En angulo de l' placo la antikva preĝejeto de Sankta-Adalberto; en
alia angulo alta turo, restaĵo de iama urbodomo. Antaŭ la Draphalo
la monumento de la plej granda pola poeto, Adam Mickiewicz.

Ĉirkaŭ la placo ankoraŭ multe da butikoj kun flagoj.

Sed kio do vidiĝas apud pordo de Draphalo? Ligita al muro per ĉeno
pendas malnova tranĉilo, tute ruĝa pro rusto. Jes, jes, mi memoras,
mi legis pri tiu ĉi tranĉilo. Ne estas sole rusto, kiu ĝin
ruĝigis (tremu!), estas ankaŭ sango. Jen la historio:

Estis iam du fratoj, kiuj.... Sed pardonu, estas iom malfrue, mi ne
rakontos nun la aferon. Ni rapidu al la Akceptejo.

Ankoraŭ unu strato, denove la «Plantacioj», kaj vidu tiun ĉi
grandan tabulon sur du fostoj, kun la magia surskribo:

INTERNACIA KONGRESO ESPERANTISTA

AKCEPTEJO -- EKSPOZICIO -- VENDEJO

Jen la Komerca Akademio, jen nia kongresa hejmo.

Antaŭ la pordo jam granda amaso: kongresanoj eniras, kongresanoj
eliras, kongresanoj staras kaj kongresanoj babilas.

Ni eniru. Jen--antaŭvestiblo, dekstre nigra tabulo, maldekstre
nigra tabulo, la unua por privataj komunikoj, la dua por ĝeneralaj.
Dekstre ni legas, ke maljuna, malbela kaj malriĉa samideano serĉas
junan, belan kaj riĉan edzinon; maldekstre ni vidas, ke la tutmonda
ŝuista asocio kunvenos morgaŭ je la kvara antaŭtagmeze. Sed
bedaŭrinde antaŭ tiuj ĉi tabuloj staras benkoj, sur kiuj sidas
konstante samideaninoj tiamaniere, ke, kiam oni devas kurbiĝi por
legi surskribojn, oni similas dancontojn, kiuj faras inviton al valso.

Post la antaŭvestiblo, la vestiblo. Dekstre bufedo, maldekstre banko.
Kien iri? Unue ni iru maldekstren. Afiŝo montras al ni, ke en tiu
ĉi oficejo estas monŝanĝejo, enkasigo de ĉekoj kaj elpagigo de
kreditleteroj.

Efektive, sorĉa oficisto ŝanĝas markojn en kronojn, rublojn en
frankojn, ŝilingojn en florenojn, sed li tute rifuzas ŝanĝi miajn
spesmilojn. Mi klarigas al li, ke tiu ĉi mono estas internacia, sekve
akceptita nenie; li volas nenion aŭdi. Mi devas foriri kaj trapasi
la bufedon, rigardante kun bedaŭro la bonajn manĝaĵojn, la bonajn
trinkaĵojn, kiuj estas sur granda tablo. Apud la bankaĉo, afiŝo:
Jen Babilejo! kaj sago montranta la ĝardenon. Estus pli bone meti la
afiŝon en la strato, montrantan la Komercan Akademion, ĉar la tuta
domo estas babilejo. La Akceptejo estas vera abelujo pro la bruo.
Ankoraŭ en la vestiblo leterkesto; la leteroj ĵetitaj en ĉi tiun
keston ricevas specialan kongresan stampon.

Sed ni supreniru la ŝtuparon. La muroj estas kovritaj per afiŝoj
kaj anoncoj. Per unu oni estas sciigata, ke «Sinjorino Farges ĵus
alvenis». Cetere dum ok tagoj Sinjorino Farges estis ĵus alveninta;
kredeble ŝi pasigis la tempon inter la stacidomo kaj la Akceptejo.
Landokarto de Eŭropo montras al ni la vojon sekvitan de S-ro Parrish
dum sia paroladvojaĝo. Tiu ĉi vojaĝo bone komencita havis teruran
finon: en Danujo S-ro Parrish trovis... edzinon. La virto estas ĉiam
punita.

Sur la unua etaĝo amaso da babilistoj; pene mi venas ĝis la pordo
de la akcepta ĉambro. Sed mi subite haltas, mirigita. Apud la pordo
staras tiuj ĉi vortoj skribitaj per grandaj literoj: _Iru for._
Stranga Akceptejo!

Sed feliĉe mi ne legis la tutan afiŝon, kiu estis jena: Faru vian
aferon kaj iru for. Efektive la Oficejo estas plenega de samideanoj,
kies afero kredeble estas interbabili.

Malantaŭ longa tablo sidas afablaj komitatanoj kaj ĉarmaj
komitataninoj, kies oficoj estas montrataj per grandaj surskriboj.

Sinjoro Kartulo prenas mian provizoran karton kaj donas al mi
definitivan.

Sinjoro Insignulo donas al mi mian kongresan insignon, ĉarma plateto
kun verda rubando. (La verda rubando montras, ke mi estas nek Polo,
nek Krakovano; la Poloj havas ruĝa-blankan rubandon kaj la Krakovanoj
blua-blankan.)

Mi rigardas la plateton kaj fariĝas tute ruĝa (kvankam ne Polo):
sur la plateto estas ĉarma senĉemiza knabino, sidanta sur globo
flugilhava kaj tenanta en manoj levitaj brilan stelon. Kredeble
tiu ĉi bela virino estas nia kara dudekkvinjara lingvo, kaj ŝin
rigardante, mi jam ne miras pri la granda nombro de ŝiaj amantoj, sed
tre miras pri la frenezo de tiuj, kiuj volas ŝin plibeligi.

Sed kiuj estas tiuj ĉi rondetoj el kartono, kiuj kuŝas sur la tablo;
jen ruĝaj, jen flavaj, jen blankaj; kredeble la ruĝaj estas por la
ruĝuloj, la flavaj por edzigitaj kongresanoj kaj la blankaj por la
fraŭlinoj. Sed pardonu! Sinjoro Insignulo petas ion de mi.

--Ĉu vi estas Konstanta Komitatano?--Ho, ne, Sinjoro.--Ĉu vi
estas Lingva Komitatano?--Tute ne, Sinjoro.--Ĉu Administra
Komitatano?--Neniel.--Ĉu Rajtigita Delegito?--Mi ne havas la
honoron... mi estas nur Esperantisto.

Sinjoro Insignulo min rigardas kun iom da kompato, kaj mi trapasas.

Sinsekve mi pasas antaŭ Sinjorino Dramulino, kiu vendas al mi karton
por Mazepa, antaŭ Fraŭlino Operulino, kiu liveras al mi sidlokon
por Halka, antaŭ Sinjoro Salminejulo, kiu oferas kontraŭ mono
iran-reiran bileton al centro de l' tero, antaŭ mi ne scias kiom da
personoj, kiuj vendas biletojn por aŭdi ion, vidi ion, malsupreniri
ien; fine tute senmonigita mi alvenas antaŭ lastan sinjoron....
«Dankon, dankon, sinjoro, tiu ĉi valizo ne estas la mia....» Sed
ne estas valizo, estas grandega paperujego el papero, kiu enhavas
amasegon da paperaĵoj. Kaj pene portante ĝin per ambaŭ manoj, mi
fine eliras kaj fale sidiĝas sur benketon de l' koridoro.

Ni malfermu tiun ĉi trezorujon kaj trarigardu la juvelojn. Unue
jen belega libreto, la Kongresa Libro, elegante presita sur luksa
papero, kaj enhavanta interesajn artikolojn pri Krakovo kun multe
da ilustraĵoj. Jen grandega folio el papero, la programo de l'
Kongreso, speco de dama tabulo kun blankaj kaj nigraj kvadratoj, sed
tre malmulte da blankaj. Ha! ni ne estas tie ĉi por amuzo.

Jen dika kajero blanka, la Oficialaj Raportoj de ĉiuj komitatoj
kaj komisioj, kaj ĉiuj paperaĵoj de la komisio por ĝenerala
organizaĵo: Antaŭklarigoj, Raportoj, Proponoj, Projektoj, Avizoj
kaj eĉ Projekto de Aldono al Raporto. Ho mia kapo! mia kapo! Feliĉe
mi ne estas Rajtigita delegito kaj ne estas devigata legi ĉi tiujn
ĉefverkojn. Ĉar Esperanto estas precipe lingvo, la Raporto de Lingva
Komitato tute sufiĉas por mia feliĉo. La ceteron mi legos vespere en
lito, por alvoki la dormon.

Jen dika kajero kun verda kovrilo; ni demetu la ĉapelon, estas la
leĝaro de Esperanto. Vere, feliĉa estas la esperantista popolo;
neniel ĝi povas envii la aliajn popolojn; ĝi havas leĝaron,
kiu ĉiujare plidikiĝas kaj komplikiĝas. Baldaŭ estos necese,
krei specialan sekcion de Esperantistaj juristoj por klarigi al la
simplanimaj popolanoj ĉiujn belaĵojn de niaj leĝoj.

Sed kion mi vidas? Jen granda bildo kun mikrofotografaĵoj de
strangaj estaĵoj ĉiuformaj, unuj rondaj, aliaj longaj, mikroboj
kaj bakterioj. Kredeble ili estas la teruraj estaĵoj, kiuj
infektas la esperantan organismon. Jen la insida bakterio de centra
organizulozo, kiu vivas nur en mona kulturo; jen la avida bakterio
de plibonigomanio, kiu sin nutras per novaj sufiksoj; jen la terura
bakterio de decimala klasigo kun ĝia stranga formo ∞ (oni ĝin
trovas precipe en Parizo en kelkaj domoj kaj oficejoj); sed ankaŭ
jen la bonaj kuracaj serumoj de Fideleco, Libereco kaj Frateco. Sed
pardonu! mi eraras. Tiuj ĉi bakterioj estas ne moralaj, sed tute
fizikaj, kaj la bildo apartenas al interesa scienca verko de D-ro Odo
Bujwid, prezidanto de la Loka Komitato de la Oka, «Kvin paroladoj pri
Bakterioj», verko malavare donacita al ĉiuj kongresanoj.

Ankoraŭ multe da prospektoj kaj cirkuleroj pri diversaj ekspozicioj,
urboj aŭ firmoj, unuj internaciaj, aliaj iom tro naciaj, ekzemple
la Ekspozicio de Breslau okaze de la centjarfesto pro la militoj en
1813-1815. Mi opinias, ke la kovrilo oficiale donata de la Kongresa
Komitato ne estis tre bona loko por tiaspeca prospekto.

Sed ni daŭrigu nian viziton de l' Akceptejo. Jen pordo,
skriboĉambro. Mi malfermas la pordon, sed tuj refermas. Sendube
la Komerca Akademio ne ankoraŭ tute finis sian laboron, ĉar mi
ekvidis multajn gelernantojn sidantajn antaŭ pupitroj. Sed la pordo
denove malfermiĝante, mi konscias mian eraron. La gelernantoj estas
samideanoj, kiuj de mateno ĝis vespero skribas, skribadas centojn kaj
centojn da leteroj kaj poŝtkartoj kaj ili skribas des pli facile,
ke la malavara komitato disdonas senpage luksan leterpaperon kun
bela marko kongresa. Kiom da folioj estis uzataj dum la Kongreso? La
Statistika Oficejo ne povis liveri la sciigon, sed mi povas diri, ke
ĉiuj tiuj ĉi leteroj estis sekigataj per la sorba papero de L. I.,
malavare dismetita sur la tabloj.

Alia pordo fermita: Sekretariejo. Kio okazas malantaŭ tiu ĉi pordo?
Ni ne serĉu kaj trapasu. Malantaŭ tablo en la koridoro sidas
kongresa oficisto. Li disdonas al kelkaj maloftaj personoj blankajn
kaj verdajn kuponarojn. Ĉu kuponarojn? Tute ne. La personoj surhavas
ruĝajn rondetojn; ili estas Rajtigitaj delegitoj laŭleĝaj (paginte
po unu spesmilo ĉiu kapo), kaj ricevas siajn voĉdonilojn; la blankaj
valoras nur unu voĉon, kaj la verdaj kvin. Kelkaj samideanoj rigardas
de malproksime la disdonadon, ili estas delegitoj nenion paginte kaj
sekve tute senvoĉaj.

En la fundo de l' koridoro mistera pordo kun surskribo: «Eniro
malpermesita al Sinjoroj» kaj sube: «Tualetejo por Sinjorinoj».

Kio okazas en tiu ĉi loko, mi tute ne povas diri (mi estas Sinjoro),
sed strangan fenomenon mi konstatas. Eniras en tiun ĉi ejon ĉiuaĝaj
sinjorinoj, kelkaj eĉ grizharaj, sed eliras nur junulinoj kun brilaj
okuloj, ruĝaj lipoj, freŝaj vangoj. Kiu sorĉisto loĝas en tiu ĉi
rebeligejo?

Ne povante trovi la solvon de l' enigmo, ni supreniru ĝis la dua
etaĝo, kie kuŝas la ekspozicio kaj la vendejo. La ekspozicio okupis
tri ĉambrojn kaj la plej granda parto de la montritaj dokumentoj
apartenis al la fama kolekto de S-ro Brzostowski el Varsovio. Tiu
ekspozicio similis al ĉiuj aliaj de l' mondo per tio, ke en angulo
de ĉiu ĉambro severa gardisto... dormis. Cetere ĉiuj valoraj
dokumentoj estis ŝlositaj en vitrita ŝranko. En la vendejo kelkaj
vendistoj; librejo de _Pola Esperantisto_, de Esperanto-Instituto
de Leipzig, kaj montrejo de S-ino Farges (la ĉiam ĵus alveninta
Sinjorino). En la koridoro juna Polino nacie vestita vendas artajn
objektojn.

La dua etaĝo estante la lasta, ni malsupreniru. Meze de l' ŝtuparo
mi haltas subite kaj frotas miajn okulojn. Ĉu mi vere maldormas?
Tien rigardu sur la unua etaĝo, meze de tiu ĉi grupo. Estas neeble!
estas revo! sed tute ne! tie, karne kaj oste, vestita laŭ la plej
nova modo, staras la imperiestro Napoleono; ne Bonaparte kun kavaj
vangoj kaj longaj haroj, sed Napoleono kun jam grasa vizaĝo kaj
tondita kapo; Napoleono, kiu jam venkis, nun venkas kaj ankoraŭ
venkos. Sed estas nur iluzio; tiu ĉi esperantista Napoleono estas
D-ro Leon Rosenstock, la ĝenerala sekretario de la Loka Organiza
Komitato, akso de la tuta Kongreso; kiel lia genia samvizaĝulo, li
estas ĉiam sur la ĝusta loko en la ĝusta momento. Nuntempe li estas
en la Akceptejo, post kvin minutoj li estos en la stacidomo, kaj
post dek minutoj aliloke. Ĉiam afabla, ĉiam ridetanta, ĉiam preta
respondi eĉ la plej tedajn demandojn, li estis la vera modelo por
ĉiuj estontaj ĝeneralaj sekretarioj.

La Akceptejo estas nun plena, plenega de la tuta kongresanaro,
kiu zumas, bruas, bruegas. Ĉie babilantoj, en la ĉambroj, en la
koridoro, sur la ŝtuparo, en la ĝardeno. Ne estas la Turo Babela,
sed la Turo Babila. Kaj sur ĉiuj vizaĝoj brilas la ĝojo retrovi
amikojn ne reviditajn de unu jaro, de du jaroj, eĉ kelkafoje de la
Bulonja Kongreso. Kaj oni salutas malnovajn konatojn, oni konatiĝas
kun novaj samideanoj, tre multenombraj en tiu ĉi Kongreso.

Kaj sidanta sur benketo en angulo mi rigardas, pasantaj kaj
repasantaj, la diversajn tipojn de kongresanoj, kiujn oni renkontas en
ĉiuj niaj jaraj kunvenoj.--Jen kelkaj el ili:

La _verda kongresano_, esperante vestita, kun verdaj steloj sur la
ĉapela rubando, verdaj steloj sur la poŝoj de l' jaketo, verdaj
steloj sur la tuta veŝto. Li havas verdajn flagetojn sur la ĉapelo,
verdajn flagetojn en ĉiuj butontruoj de la jaketo; li purigas sian
nazon (abomeno!) per malgranda esperanta flago. Ĝenerale li estas
vegetarano kaj manĝas nur verdajn legomojn.

La _bonhumora kongresano_, ĉiam ridanta, ĉiam kontenta. Li venis
al la Kongreso por amuziĝo, kaj li amuziĝas. Li ĝojas, kiam
brilas suno, li ankaŭ ĝojas, kiam falas pluvo. Li gratulas ĉiun,
aplaŭdas post ĉiuj paroladoj, havas ĉiam saman opinion, kiel
lia kunparolanto. Li estas kontenta pri la manĝo, kontenta pri la
ĉambro, kontenta pri la puloj (ĉar ekzistas ankaŭ kongresaj puloj).

La _malbonhumora kongresano_, ĉiam malgaja, ĉiam kritikanta. Tuj
de la alveno li kritikas kaj plendas. La donitan loĝejon li trovas
abomena, li postulas tuj alian. Kiam la ŝanĝo estas farita, li
sopiras je la unua. En la kunvenoj li plendas, tial ke lia sidloko
estas tro malproksima, ke la oratoroj tro mallaŭte parolas. Se la
parolado estas longa, li plendas, tial ke oni diras neutilajn vortojn;
se la parolado estas mallonga, li plendas, tial ke la oratoro petis
parolon por nenion diri. Ĉiam kaj ĉie la malbonhumora kongresano
malfermas la buŝon nur por diri malagrablaĵon. Kaj la lastan tagon
li malaperas murmurante, kritikante la faritan elekton pri la sidejo
de la venonta kongreso.

La _politika kongresano_, kiu revas nur pri parlamento, partioj,
proponoj, k. t. p. Li portas ĉiam sub la brako grandan paperujon kun
dokumentoj, projektoj, broŝuroj. Li alkondukas vin en angulon por
malkovri al vi grandan sekreton. Li estas aŭtoro de vasta projekto
por organizado de Esperantistaro. Ĝis nun oni parolis nur pri
Tera Esperantistaro; sed oni scias, ke kredeble oni povos baldaŭ
interrilatiĝi kun aliaj planedoj. Tiutempe la propagando estos ne
sole nacia, ne sole internacia, sed ankaŭ interplaneda. Oni do devas
nun pensi pri la kreado de centra organizo, por la tuta suna sistemo.
Tiu ĉi centra organizo bezonas oficejon, sekretariejon. Sed ekzistas
jam tute preta oficejo, la Centra Oficejo, kiu plene konvenas por la
rolo de Sunsistema Oficejo, pro la multaj aŭtobusoj pasantaj antaŭ
la pordo.

La _mallaborema kongresano_, kiu venis al la kongreso por ripozi
kaj... ripozadas. Li leviĝas tre malfrue, bone ĝuas la matenmanĝon,
kaj ĉirkaŭ la dekunua iras al la Akceptejo. Li babilas en la
koridoroj, skribas kelkajn poŝtkartojn kaj je la unua iras por
tagmanĝi kun samideanoj. Li longe babilas, trinkas nigran kafon
kaj je la tria akompanas amikojn ĝis la pordo de l' kongresejo.
Kelkafoje li eniras la vestiblon por fini babiladon. Li unufoje eĉ
malsupreniris la ŝtuparon kaj rigardis scivole tra la pordo en la
kongresan salonon. Sed la severaj mienoj de la estradaj sinjoroj lin
timigis kaj li tuj malaperis. Dum la kunvenoj li promenas tra la urbo,
aŭ, sidanta en publika ĝardeno, legas nacian gazeton. Li konas
ĉiujn kafejojn aŭ sukeraĵejojn de la kongresa urbo, japanajn kaj ne
japanajn, sed havas nenian ideon pri oficialaj institucioj.

La _ĝenerala specialisto_, ano de ĉiuj societoj, ligoj aŭ
asocioj. Li ĉiam kuras kun programo en mano, ŝvitante kaj viŝante
la frunton. Li ĉagreniĝas, tial ke okazas samtempe kunvenoj de
katolikoj kaj liberpensuloj, bankistoj kaj socialistoj, farmaciistoj
kaj juristoj. Li estas en stranga embaraso; ĉu li estas pli
socialisto ol bankisto aŭ pli bankisto ol socialisto. Ne trovante
solvon de l' problemo, li eniras la kunvenon de maristoj (li neniam
vidis maron), kie oni lin enskribas en la Societon de la Amikoj de la
Maro.

La _kolektista kongresano_, kiu kolektas ĉiujn librojn, ĉiujn
paperojn, ĉiujn afiŝojn rilatantajn Esperanton. Li abonis ĉiujn
Esperantajn gazetojn aperintajn kaj malaperintajn. Li havas la solan
konatan ekzempleron de la _Groenlanda Esperantisto_ presita ĉe la
Norda Poluso mem sur foka haŭto. Li posedas ankaŭ la bonan eldonon
de la verkaro de Devjatnin, tre maloftan, tiun, kiu enhavas multe
da preseraroj en la Antaŭparolo. En ĉi tiu momento li estas tute
ĉagrena; li vidis en la mano de samideano prospekton pri iu Esperanta
botpoluro, kiu mankas en lia kolekto kaj li nenie povas ĝin trovi.
Li petas la maloftaĵon de ĉiu oficisto, de ĉiu vendisto, kaj fine,
ho feliĉo! sur la strato li ĵus ekvidas unu iom makulitan de koto.
Zorge li ĝin prenas, stampas per sia marko kaj enskribas en la
katalogon kun numero 364523.

La _kongresano, kiu elpensis novan vorton_, terura viro, kiu vin
prenas per butono de jaketo, vin puŝas en angulon de koridoro, kaj
ne volas vin liberigi. Vane vi konstante jesas, vane vi oscedas,
vane vi rigardas la poŝhorloĝon. Li daŭrigas malvarme la pruvadon.
Esperanto estas perfekta, per ĝi oni povas esprimi ĉiujn nuancojn de
l' penso krom unu; Esperanto havas ĉiujn kvalitojn, ĝi estas logika
escepte pri unu punkto. Kelkafoje la kongresano, kiu elpensis novan
vorton, kaptas alian elpensinton. En tia okazo ambaŭ parolas samtempe
ne aŭskultante unu la alian.

Fine, _the last but not the least_, kiel diras niaj britaj samideanoj.

La _kongresano, kiu scias nenion pri Esperanto_, krom la nomo
Esperanto.

Vi ridas, vi diras, ke mi estas ŝerculo, mensogulo. Mi ĵuras, ke ĉi
tiu speco ekzistas. Mi vidis la solan ekzempleron ĝis nun konatan per
miaj propraj okuloj. Li havas du krurojn, du brakojn, du okulojn kaj
unu buŝon, el kiu neniam eliris iu ajn esperanta vorto.

La dirita kongresano kutimas dum sia libertempo ĉeesti ian ajn
kongreson por amuziĝo. Li legis en la gazetoj pri la Krakova Kongreso
kaj tuj aliĝis. Li alvenis Krakovon kaj estis tute mirigata. En ĉiuj
aliaj kongresoj oni parolis diversajn lingvojn kaj li povis kompreni
la paroladojn faritajn en sia propra gepatra lingvo. Nun en ĉi tiu
esperanta kongreso li povas nenion kompreni, ĉar ĉiuj parolas la
saman lingvon, tute nekonatan de li. Kia ridinda kongreso! Li pensis,
ke oni faros paroladojn por klarigi, kio estas Esperanto. Sed tute ne,
oni nenion klarigas, oni nur uzas la lingvon. Kia stranga kongreso!...
Kelkaj samideanoj donas al li ŝlosilon. Li legas la frazon pri
artikolo, kritikas la unuecon de ĉi tiu, kritikas kelkajn radikojn
de la vortaro, deklaras, ke al Esperanto ĉiam mankos literaturo,
kaj malaperas, ĵurante, ke neniam li ĉeestos denove esperantan
kongreson.


Sabaton, la 10. de Aŭgusto.--Antaŭkongresa prezentado en
«Teatro de Novaĵoj». La salono estis preskaŭ plena de Esperantistoj
altiritaj precipe de la «Esperanta parto» de ĉi tiu prezentado.

Oni komencis per Viena opereto polen tradukita. Ĉar mi tute ne konas
la polan lingvon, mi ne povas rakonti precize la temon. Sed la muziko
estis ĉarma kaj la dancoj allogaj. Post la malleviĝo de l' kurteno
Krakova samideano petis pardonon de la aŭskultantaro, ĉar oni ludis
polan teatraĵon nekompreneblan kaj eble enuigan por la nepoloj.

Vivaj protestoj aŭdiĝis. Ne, kara samideano, ni ne enuis, tial ke ni
povis ĝui la ĉarmon de via lingvo kantata kaj la poeziecon de viaj
dancoj.

Nun la esperanta parto. Kurteno leviĝas; staras sur la scenejo duobla
vico de ĉarmaj junulinoj kaj de afablaj junuloj, kiuj ĥore kantas
nian himnon.

Tuj de la komenco la ĉeestantaro leviĝas kaj akompanas solene,
religie la kantadon. Eĉ la neesperantistoj ĉeestantaj aŭskultas
kun miro kaj respekto, impresataj de la fido kaj seriozeco, kiuj
montriĝas sur ĉiuj esperantaj vizaĝoj.

Poste S-ro Felikso Lidor, tenoro, kantas konatan polan kanzonon: «Ho,
vi vera anĝelo» kaj ŝercplenan alian «Aeroplano».

S-ino Heleno Palĉevska, kantistino, per agrabla voĉo donas al ni tri
ĉarmajn kantaĵojn: «Porcelana statueto», «Hej antaŭen!» kaj
«Ĉarmoj de la Nokto».

Jen Josefo Karbowski, humoristo, kiu ridigas la tutan ĉeestantaron
per spritaj ŝercaĵoj: «Kial la Oka Kongreso okazas en Krakovo?»
kaj «Paŭlo kaj Gaŭlo».

Fine, bele vestita Ĥino, kies voĉo multe similis tiun de nia
samideano Kriss, faris spritan paroladon: «Kiel okazas kunsido
de _Rajtigita Delegitaro_», en kiu li aludis la necesecon de
Centra Kuirejo[4] por liveri bonan supon al la Esperantistaro. La
ĉeestantaro, figuranta Rajtigitan Delegitaron, estis dividita en
tri partoj, kiuj laŭ gesto de la oratoro diris: la dekstra «jes,
jes», la maldekstra «ne, ne!», kaj la centra «eble, eble!» Vera
figuraĵo de vera parlamento.

Multaj aplaŭdoj rekompencis la oratoron, kiu estis samtempe la
organizinto de ĉi tiu esperanta «varietea» parto kaj la tradukinto
de la plej multo el la kantaĵoj kaj deklamaĵoj.

Nun la esperanta parto finiĝis; dum la interakto ni eliru momenton
por spiri freŝan aeron. Sed kion krias ĉi tiu bubo en la strato;
ŝajnas al mi, ke li parolas esperantajn vortojn. Jes, li havas en
mano paketon da gazetoj kaj oni aŭdas: «Kongresa Bulteno! dek
helerojn!» En daŭro de fulmo la bubo disvendas ĉiujn ekzemplerojn
kaj ĉie oni vidas samideanojn, kiuj avide legas la unuan numeron de
nia oficiala organo.

La kongresa organo fariĝas nun neceseco de nia kongresa organizado
kaj mi opinias, ke ĝia utileco pli kaj pli grandiĝos. Kiam niaj
kongresoj okazos en grandaj urboj, ekzemple en Parizo, la nigraj
tabuloj de l' Akceptejo, kun siaj paperoj gluitaj laŭhazarde,
siaj perkretaj surskriboj tute ne sufiĉos kiel informilo por la
kongresanoj. Mi diris informilo, ĉar mi pensas, ke tia devus esti la
rolo de la kongresa organo. Ĝi devas paroli ne pri aferoj estintaj
(raporto pri kunvenoj aŭ festoj), sed pri aferoj estontaj. Ĉiun
tagon ĝi devas enhavi ĉiujn programojn kaj komunikaĵojn pri la
morgaŭa tago[5].

Mi opinias ankaŭ, ke la redaktado de la kongresa organo estas afero
de la kongresa estraro mem. Ĝi ne devas transdoni la taskon al
gazeto.

La Kongresa Bulteno en Krakovo aperis kiel aldono al pola gazeto;
mi bone scias, ke tio estis farita en speciala celo. Dank' al tiu
aldoneco, la Bulteno publikigis ĉiutage la lastajn telegramojn de
la mondo. Ĉu ĉi tiu novigo estis tre ŝatata de la kongresanoj, mi
ne scias, sed mi ne kredas, ke tio estas vera neceseco pro la deviga
mallongeco de la telegramoj.

Alia grava kondiĉo por la gazeto estas, ke ĝi devas esti facile
aĉetebla. Ĉi tiu kondiĉo estis mirinde plenumita en Krakovo, ĉar
oni vendis ĝin ĉie, en la Akceptejo, en la urbaj vendejoj, sur la
stratoj, en la tramvojoj.

Cetere, la bona redaktado de la kongresa organo ne dependas nur de la
redaktistaro, sed ankaŭ de ĉiuj estraroj ĝeneralaj kaj fakaj. Se
ĉi tiuj ne liveras ĝustajn kaj akuratajn informojn, estas neeble
doni al la publiko bonan laboron.

Ŝajnas, ke la redaktanta komitato ne estis ĉiam sufiĉe helpata,
ĉar en unu numero oni plendas pri la baroj renkontitaj de la
redakcio de l' Bulteno: «Komence mankis esperantaj redaktantoj, la
kompostistoj ne konantaj la lingvon ne povis tiel rapide komposti la
gazeton kiel en naciaj lingvoj, kaj tial la plibonigado de elpresita
teksto postulis pli multe da tempo. La kvar laborantoj estis devigataj
samtempe verki, traduki, plibonigi la tekston.»

Do, malgraŭ kelkaj kritiketoj (enpreso de politikaj artikoletoj en la
gazeto), ni devas esti dankemaj al la redaktanta komitato kaj speciale
al S-ro Kronenberg, kiu senlace laboris por plenigi la gazeton.

Kredeble en venontaj jaroj la kongresa gazeto eliros ne kiel privata
entrepreno, aŭ entrepreno de la loka komitato, sed kiel oficiala
organo de niaj oficialaj institucioj, eble kiel aldono al la _Oficiala
Gazeto_.


Dimanĉon, la 11. de Aŭgusto.--Dum la mateno, privataj
kunsidoj en diversaj ĉambroj de la Komerca Akademio por elekto de
naciaj delegitoj. Kiel Franco, mi ĉeestis nur la kunsidon de la
Francoj, prezidatan de S-ro Rollet de l'Isle, prezidanto de la Societo
Franca por la Propagando de Esperanto. En ĉi tiu kunveno oni elektis
kiel vic-prezidanton de la Kongreso, S-ron Rollet de l'Isle, kaj kiel
delegiton parolontan en nomo de francaj esperantistoj, S-ron Sergeant,
nian konatan Bulonjan samideanon, elokventan advokaton. Responde al
demando de S-ro Sergeant pri la nepagintaj delegitoj (nun senvoĉaj),
S-ro Bourlet klarigas kiamaniere, ili eble retrovos la voĉon. Sed
ŝŝt... mi povas nenion diri, tio estas sekreto, vi vidos morgaŭ.

Alia grava kunveno estis tiu de la Germana Esperanto-Asocio. La G. E.
A. venis Krakovon kun milita organizaĵo; en la Komerca Akademio ĝi
havis specialan kunvenejon, specialan oficejon, ĉiuspecajn specialajn
ejojn. Ĝi estas modelo de disciplino kaj de ordo. Eble aliaj landoj,
en kiuj la Esperanta movado iras laŭhazarde, povus preni kiel
ekzemplon ĉi tiun potencan Societon. Volo kaj disciplino ŝajnas esti
ĝia devizo. En sia kunveno, la Germanoj elektis kiel vic-prezidanton
de la Kongreso S-ron Behrendt kaj kiel naciajn delegitojn D-ron Mybs
kaj D-ron Kandt.

Okazis ankaŭ multaj aliaj naciaj kunvenoj; la plej interesa estis
tiu de la Turko, mi uzas la ununombron ĉar estis nur unu Turko, S-ro
Romano, kiu tute rifuzis sin nomi mem delegito.

La programo anoncis ankaŭ Ekzamenojn de l' Instituto (S-ro
Privat); sed en la difinita ĉambro, je la difinita horo, estis nur
ekzamenotoj; aperis neniu ekzamenonto. Post unuhora atendo kaj ne
volante sin ekzameni reciproke, la malfeliĉaj kandidatoj iris por
tagmanĝi.

Ni imitu ilin; eble ni estos embarasitaj, sed ne por trovi manĝejon,
nur por elekti. Ĉie ni trovas bonan kuiradon, ĉie ni trovas
manĝokarton en Esperanto, preskaŭ ĉie ni trovas kelnerojn kun kono
sufiĉa de Esperanto. Certe ili ne povos paroli kun vi pri la belaĵoj
de Mazepa aŭ la arĥitektura stilo de la Draphalo, sed ili komprenas
bone, kion vi petas, kiam vi montras per la fingro sur la karto, kaj
ili tuj vidas, ke vi deziras trinki, kiam vi tuŝas vian malplenan
glason.

Eĉ por la vegetaristoj estas vegetarana restoracio, direktata severe
laŭ la vegetaranaj principoj. Efektive, kiam mi diris al la mastrino,
ke mi estas bestarano, ŝi tuj proponis al mi viandon.

Oni parolis ankaŭ al mi pri mineralana restoracio (eble en Wielicka),
sed mi ĝin ne vidis.

Ĉar ni finis nian tagmanĝon, mi volas daŭrigi la rakonton pri
la sanga tranĉilo, vi memoras: la tranĉilo, kiu pendas apud la
pordo de la Draphalo. Ĉu vi memoras? Jes. Bone. «...Estis iam du
fratoj, masonistoj, al kiuj oni komisiis la gravan taskon konstrui
la preĝejon "Sankta-Maria". Unu konstruis....» Sed diablo! nur
kvaronhoro antaŭ la tria. Ni rapidu al la Malnova Teatro por la
Inaŭguracia Kunsido.

Fine jen nia kongresejo, la Malnova Teatro. Ni eniru. Eble ni
eraris, ĉar tie staras pordisto belege vestita, tute simila al
preĝeja halebardisto. Sed tute ne; ĉi tiu bela sinjoro kun blua
vesto arĝente brodita, kun dupinta ĉapelo, estos dum ok tagoj nia
pordisto, la pordisto de l' kongresejo.

Granda vestiblo, bela ŝtuparo. Ambaŭflanke de la ŝtuparo staras
lakeo vestita kiel la pordisto, sed nudkapa. Mi volas supreniri; oni
min haltigas. Mi montras mian karton; ne, ne, ne estas por karto.
Ha! mi komprenas, mi ne povas eniri kun mia pluvombrelo. Mi iras al
oficejo en la vestiblo; tie oni prenas mian ŝirmilon, oni postulas de
mi dudek helerojn kaj interŝanĝe de mia bela pluvombrelo kaj de mia
bela monero oni donas al mi... malpuran kartoneton; kion mi povos fari
kun ĉi tiu kartoneto, se pluvos?

Suprenirinte la belan ŝtuparegon, oni alvenas en altan kaj vastan
antaŭsalonon bele ornamitan. Inter du kolonoj el marmoro pendas
belega standardo el verda veluro, surhavanta la orebroditajn nomojn de
niaj jaraj bataloj:

_Boulogne, Genève, Cambridge, Dresden, Barcelona, Washington,
Antwerpen, Kraków_.

Nur tri lokoj estas malplenaj. Kredeble la brodisto opiniis, ke post
tri jaroj la venko estos plena kaj ni ne plu bezonos kongresojn.

Pordo malfermiĝas; en apuda salono mi ekvidas grandan tablon
kaj gesinjorojn gaje trinkantajn kaj babilantajn; kredeble estas
restoracio en la Malnova Teatro. Sed samideano sciigas min, ke
nuntempe okazas matenmanĝo oferita de la Krakova urbestraro por
honorigo de nia Majstro kaj de nia eminentularo. Ĉirkaŭ cent
personoj ĉeestis ĉi tiun festenon; kiom da eminentuloj ni havas! Mi
nur povas diri al vi, ke oni flaris tre bonan odoron tra la malfermita
pordo.

Jen nia kunvenejo, bela salonego tre diskrete ornamita. Sur la estrado
neniu preparo estas ankoraŭ farita; tabloj kaj seĝoj staras disaj;
mi serĉas la kutiman tablon difinitan por la gazetistoj, ĝenerale
lokitan apude kaj malsupre de la estrado; sed estas nenia tablo. Bone,
ni sidiĝu ie ajn.

Iom post iom la salono pleniĝas; jam la tria pasis kaj nenio aperas.
La ĉeestantoj tre pacience atendas, ili bone scias, ke se ilia
eminentularo kuniĝis ĉirkaŭ tablo kovrita de bonaj manĝaĵoj kaj
de bonaj trinkaĵoj, estas nur por la bono kaj la sano de Esperanto.

Sed jen S-ro Ĝenerala Sekretario, kiu tre ekscitita aranĝas mem
tablojn kaj seĝojn laŭ protokola ordo. Reprezentanto de registara
gazeto, petinte de li tablon por la gazetistaro, estas repuŝita kiel
simpla kontraŭorganiza gazetisto.

«La gazetistoj skribu sur siaj genuoj», deklaras Lia Sekretaria
Moŝto. Eble ĉi tiuj ĝenantaj sinjoroj konkurencas kun _Oficiala
Gazeto_. Fine oni donas al ili malgrandan tablon en angulo de l'
estrado. Ni esperu, ke en venontaj kongresoj oni zorgos iom pli pri
ĉi tiuj servantoj de l' publiko.

Subite ĉiuj leviĝas; aplaŭdoj, krioj, entute varma ovacio. D-ro
Zamenhof aperis sur la estrado. Ŝajnis al mi, ke ĉi tiun jaron la
kutima ovacio farita por la unua apero de la Majstro en la Kongreso
estis pli serioza, pli decoplena, ni diru la vorton: malpli histeria,
ol en aliaj kongresoj. Oni honoris lin ne kiel iun Azian regnestron,
sed kiel viron, certe genian viron, sed viron. Kaj ĉi tiu maniero
estas vere pli inda por ambaŭ partoj, la honorato kaj la honorantoj.

La diversaj anoj de la kongresa estraro sidiĝas malantaŭ la verda
tapiŝo kaj la kunsido komenciĝas.

S-ro _Bourlet_ malfermas la kunsidon, Li diras, ke laŭ la tradicio
la prezidanto de la pasinta kongreso devis transdoni siajn povojn
al la prezidanto de la nuna. Bedaŭrinde grandan perdon suferis
la Esperantistaro sekve de la morto de la organizinto de nia Sepa
Kongreso, D-ro Van der Biest. Li mortis post la triumfo de ĉi tiu
granda Antverpena elmontro; li mortis eble pro la tro granda fortuzo,
kiun li oferis por la sukceso de nia sepa festo.

Kiel vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Kongresoj, S-ro
Bourlet devas anstataŭi la mortintan prezidanton de la Sepa kaj
plenumi la transdonon de l' povoj.

Laŭ la Regularo la K. K. K. proponas al la elekto de la Kongreso la
jenan estraron:

  _Prezidanto_, S-ro Stefan Mikołajski.
  _Vicprezidantoj_,
    Britujo: S-ro Bolingbroke Mudie.
    Francujo: S-ro Rollet de l'Isle.
    Germanujo: S-ro Behrendt.
    Polujo: S-ro Grabowski.
    Rusujo: S-ro Nedoŝivin.
  _Sekretarioj_: S-ro Chavet, S-ro Rosenstock.

La elekto estas aprobita.

S-ro _Mikołajski_ okupas la prezidan lokon. Li tre kore dankas por
la honoro, kiun oni faris al li, lin elektante kiel prezidanton de la
Jubilea Kongreso, epokfaranta en la historio de l' Esperanta movado.
Li havas fidon, ke la nuna kongreso bone sukcesos; siaflanke li faros
la eblon por konduki senpartie la diskutojn; li esperas, ke ĉiuj lin
helpos por faciligi lian malfacilan taskon, kaj estas certe, ke ordo
kaj paco regos en ĉiuj niaj kunvenoj.

Li esprimas la deziron, ke por la venonta Jubilea Kongreso post
nova periodo da dudek kvin jaroj Esperanto estos venkinta kaj ke la
ĉeestantoj de ĉi tiu kongreso vidos inter si nian Majstron en vivo
kaj bonfarto. Li proponas, ke ni donu materialan formon al ĉi tiu
deziro, leviĝante de niaj seĝoj.

Ĉiuj leviĝas. Aplaŭdoj.

S-ro _Szarski_, vicurbestro de Krakovo, salutas la Kongreson en la
nomo de la urbo. Li esprimas sian plej koran dankon al la Antverpena
Kongreso, kiu elektis Krakovon kiel sidejon de la Oka. Tie ĉi, en
Polujo, dank' al speciala situacio, ni devas interrilati kun multaj
popoloj de diversaj kulturoj. Sekve, ni tre bezonas helpan lingvon,
kiu ŝparos tempon en lernado de fremdaj lingvoj, kaj permesos sin
dediĉi tute al spirita disvolviĝado de la propra pola kulturo.
Fidelaj al la tradicioj, sed fidelaj al la progreso, ni povos tiel
akordigi amon al patrujo kaj amon al ĉiuj popoloj. Li petas pardonon
pri la multaj strataj kaj konstruaj laboroj faritaj en Krakovo dum
tiu ĉi sezono, kaj esperas, ke malgraŭ ĉi tiuj malhelpaĵoj la
kongresanoj povas ĝui la ĉarmon de la multaj antikvaĵoj de la urbo.
(_Varmaj aplaŭdoj._)

La Prezidanto de la Komerca Ĉambro de Krakovo salutas la Kongreson en
pola lingvo. Li estas aplaŭdata precipe de la nepoloj.

La Sekretario de la Ĉambro por Komerco kaj Industrio en Krakovo
parolas pri la graveco de internacia komprenigilo por la komercistoj.
Li certigas la kongresanojn-komercistojn pri bona akcepto de iliaj
Krakovaj kolegoj.

D-ro _Odo Bujwid_, prezidanto de la Loka Organiza Komitato, faras
longan kaj gravan paroladon. Li esprimas la ĝojon de ĉiuj polaj
esperantistoj kaj speciale de la Krakovaj, akceptante gastojn,
samideanojn, venantajn el ĉiuj partoj de l' mondo, kaj kun kiuj
ili povas interŝanĝi ideojn, dank' al la mirinda ilo kreita de la
genio de D-ro Zamenhof. Neniam kongreso tiel grava okazis en Krakovo,
neniam tiel granda kongresanaro kuniĝis en la Malnova Teatro[6]. Li
longe parolas pri la interna ideo de Esperanto; li starigas paralelon
inter vera patriotismo, kiu instigas al amo al la propra patrujo, sed
ne instigas al la malamo al la aliaj patrujoj, kaj la ŝovinismo,
kiu trudas la mortigon de aliaj homoj nur en celo de almilito kaj de
superrego, aŭ kiu volas trudi al popolo alian kulturon.

Fine li montras la gravecon de helpa lingvo en scienca rilato. Li
aludas la multajn malfacilaĵojn okazantajn en sciencaj kongresoj pro
la diverseco de la lingvoj, kaj deziras la baldaŭan venkon de nia
lingvo en ĉiuj rondoj de scienculoj.

Ĉi tiu bela parolado de konata scienculo elvokis grandajn aplaŭdojn.
Neutile estas insisti pri la graveco de aliĝo al Esperanto de famaj
personoj, kiel Profesoro Bujwid, disĉiplo de Pasteur kaj de Koch,
fondinto de bakteriologiaj Institutoj en Varsovio kaj Krakovo.

  * * *

D-ro Zamenhof leviĝas por sia kutima ĉiujara parolado.

Tondras aplaŭdoj, leviĝas brakoj, eliĝas krioj.

Kiam la kongresanaro kvietiĝas, nia Majstro eldiras la jenan belan,
sed iom malgajan paroladon, per voĉo klara, sed, ŝajnis al mi, kun
iomete da momenta emocio:

"La unuaj vortoj, kiujn mi volas hodiaŭ eldiri al vi, karaj
samideanoj, estas vortoj de kora gratulo, ĉar ni havas hodiaŭ
grandan feston. Ĵus finiĝis dudek kvin jaroj de la tempo, kiam--post
longa naska preparado--aperis publike la lingvo, kiu nin ĉiujn
unuigas, por kiu ni ĉiuj laboras kaj kiu enkorpigas en si tiun
homofratigan ideon, kiun la plimulto el ni havas en sia koro kaj
kiu dum dudek kvin jaroj flame instigadis nin labori, malgraŭ ĉia
malfacileco kaj ĉiuj malhelpoj.

Kion signifas dudek kvin jaroj da laborado por Esperanto kaj por ĝia
ideo, tion povas plene kompreni nur tiuj personoj, kiuj partoprenis
en tiu laborado de la komenco ĝis nun. Bedaŭrinde tre malmultaj
estas tiuj personoj. El la laborantoj de la unua tempo tre multaj jam
delonge plu ne vivas, aliajn lacigis la malfacila, grandan paciencon
kaj persistecon postulanta vojo, kaj ili malaperis el nia anaro. El
tiuj personoj, kiuj troviĝas nun en ĉi tiu ĉambrego, la grandega
plimulto en la unuaj jaroj de Esperanto nenion sciis pri ĝi aŭ
neklare aŭdis pri ĝi nur kiel pri ia freneza, mokinda kuriozaĵo;
tre multaj el vi en la momento de la apero de Esperanto estis ankoraŭ
infanoj; multaj, kaj certe ne la malplej fervoraj el vi, en tiu tempo
eĉ tute ne ekzistis ankoraŭ en la mondo. La grandega plimulto el vi
aliĝis al nia afero nur tiam, kiam ĝi estis jam sufiĉe forta kaj
elprovita. Tre kaj tre malgranda, facile kalkulebla per la fingroj,
estas la nombro de tiuj personoj, kiuj iris kun Esperanto de la
momento de ĝia naskiĝo ĝis la nuna tempo. Kortuŝite ili povas nun
rememori, kiel terure malfacila estis ĉiu paŝo en la komenco, kiam
ĉiu aludo pri Esperanto postulis specialan kuraĝon, kiam el ĉiu
milo da semoj, kiujn ni en plej primitiva maniero, sen helpo kaj sen
rimedoj pacience ĵetadis en la teron, apenaŭ unu ricevis radikojn.

Dudek kvin jaroj! grandegan gravecon havas tia peco da tempo en la
historio de lingvo artefarita. Lingvoj naturaj kreskas tute trankvile,
ĉar kun tia lingvo neniu kuraĝas fari iajn eksperimentojn aŭ
fleksi ĝin laŭ sia gusto; sed pri lingvo artefarita ĉiu pensas,
ke li havas rajton de voĉo, ke li povas aŭ eĉ devas direkti la
sorton de la lingvo laŭ sia kompreno. En lingvo natura ĉiu eĉ plej
granda efektiva malbonaĵo neniun incitas, eĉ neniun meditigas,
kaj estas akceptata kun plena kontenteco aŭ rezignacio; en lingvo
artefarita ĉio ŝajnas al ni kritikinda, ĉiu bagatelo, kiu ne estas
konforma al nia gusto, pikas al ni la okulojn kaj vekas deziron
de refarado. Lingvo artefarita dum longa tempo estas elmetata al
senĉesaj ventoj, al senĉesa tirado kaj puŝado. Kiom da ventoj,
kiom da senĉesa tirado nia lingvo devis suferi dum sia dudekkvinjara
vivo! Se ĝi tamen ĉion sane eltenis, se malgraŭ ĉiuj ventoj
kaj puŝoj ĝi dum dudek kvin jaroj vivis kaj kreskis regule kaj
rekte, ĉiam pli fortiĝante kaj riĉiĝante, neniam fleksiĝante aŭ
kripliĝante, neniam minacante disfali en dialektojn, sed ĉiam pli
kaj pli fortikigante sian tute difinitan, ĉie egalan spiriton, neniam
perdante hodiaŭ, kion ĝi akiris hieraŭ,--ni povas pri tio sincere
nin gratuli.

Antaŭ dudek kvin jaroj mi timeme demandis min, ĉu post dudek kvin
jaroj iu en la mondo scios ankoraŭ, ke ekzistis iam Esperanto,
kaj--se Esperanto vivos--ĉu oni tiam povos ankoraŭ kompreni ion,
kio estis skribita en Esperanto en ĝia unua jaro, kaj ĉu angla
esperantisto povos kompreni esperantiston hispanan. Nun pri ĉi tio
la historio donis jam plenan kaj perfekte trankviligan respondon.
Ĉiu el vi scias, ke verko, skribita en bona Esperanto antaŭ dudek
kvin jaroj, en plena mezuro konservas sian bonecon ankaŭ nun, kaj la
legantoj eĉ ne povas diri, ke ĝi estas skribita en la unua jaro de
ekzistado de nia lingvo; ĉiu el vi scias, ke inter la stilo de bona
angla esperantisto kaj la stilo de bona hispana esperantisto en la
nuna tempo ekzistas absolute nenia diferenco. Nia lingvo konstante
progresas kaj riĉiĝas, kaj tamen, dank' al la _reguleco_ de sia
progresado, ĝi neniam ŝanĝiĝas, neniam perdas la kontinuecon kun
la lingvo de tempo pli frua. Kiel la lingvo de homo matura estas pli
riĉa kaj pli elasta, ol la lingvo de infano kaj tamen la lingvo de
ĝuste parolanta infano neniom diferencas de la lingvo de homo matura,
tiel verko, skribita en Esperanto antaŭ dudek kvin jaroj ne estas
tiel vortoriĉa, kiel verko, skribita en la nuna tempo, kaj tamen la
lingvo de tiu tempo perdis nenion el sia valoro ankaŭ en la nuna
tempo. Lingvo, kiu eltenis la provon dum dudek kvin jaroj, kiu en plej
bona kaj ĉiam pli floranta stato travivis jam tutan homan generacion
kaj estas jam pli maljuna, ol multaj el ĝiaj uzantoj, kiu kreis jam
grandan, potence kreskantan literaturon, kiu havas sian historion kaj
siajn tradiciojn, sian tute precizan spiriton kaj siajn tute klarajn
idealojn,--tia lingvo ne bezonas jam timi ke io pereige depuŝos ĝin
de tiu natura kaj rekta vojo, laŭ kiu ĝi evoluas.

La vivo kaj la tempo garantiis al nia lingvo naturan forton, kiun
neniu el ni povas senpune malrespekti. La hodiaŭa jubileo estas festo
de tiu vivo kaj tempo.

  * * *

Por ke ni, vivantoj, povu festi la hodiaŭan jubileon, fervore kaj
sindone laboris multaj personoj, kiuj nun jam ne vivas. Nia morala
devo estus rememori ilin en la nuna solena momento. Sed ho ve! ilia
nombro estas tro granda, por ke ni povu ilin ĉiujn citi, kaj krom tio
la pli granda parto el ili laboris tiel modeste, ke ni eĉ ne scias
iliajn nomojn. Tial, por ne fari maljustan apartigon inter eminentuloj
kaj ne-eminentuloj, mi citos neniun apartan nomon. Mi devas fari
escepton nur por nia kamarado Van der Biest, kies nomo estas ankoraŭ
tro freŝa en la memoro de ni ĉiuj, kiu en la pasinta jaro aranĝis
kaj prezidis nian grandan ĉiujaran feston kaj kies morto estas
sendube ligita kun tiuj grandaj laboroj kaj malagrablaĵoj, kiujn li
prenis sur sin por ni ĉiuj. En via nomo mi esprimas funebran saluton
al la ombroj de _ĉiuj_ niaj karaj kamaradoj, kiujn dum la pasintaj
dudek kvin jaroj forŝiris de ni la morto. Iliaj ombroj staru nun
antaŭ niaj okuloj, kvazaŭ partoprenante en tiu granda festo, kiun
ili preparis, sed ne ĝisvivis. Mi proponas al vi, ke ni honoru ilian
memoron per leviĝo de niaj seĝoj.

  * * *

Nun, kiam la matureco de nia afero estas jam tute eksterduba, mi
turnas min al vi, karaj samideanoj, kun peto, kiun mi jam antaŭ longe
volis direkti al vi, sed kiun mi ĝis nun prokrastis, ĉar mi timis
fari tion tro frue. Mi petas, ke vi liberigu min de tiu rolo, kiun
mi, pro kaŭzoj naturaj, okupis en nia afero dum dudek kvin jaroj. Mi
petas vin, ke de la nuna momento vi ĉesu vidi en mi «majstron», ke
vi ĉesu honori min per tiu titolo.

Vi scias, ke tuj en la komenco de nia movado mi deklaris, ke mi
ne volas esti mastro de Esperanto, sed ke la tutan mastrecon pri
Esperanto mi en tuta pleneco transdonis al la esperantistoj mem. Vi
scias ankaŭ, ke de tiu tempo mi ĉiam lojale agadis aŭ almenaŭ
penis agadi konforme al tiu deklaro. Mi donadis al vi konsilojn, kiel
mi povis, sed neniam vi aŭdis de mi la vortojn: «tion mi postulas»
aŭ «tion mi deziras». Neniam mi provis altrudi al vi mian volon.
Tamen, konsciante, ke ĝis sia plena fortikiĝo nia afero bezonas ian
enkorpigitan standardon, mi--laŭ via deziro--dum dudek kvin jaroj
plenumadis tiun rolon, kiel mi povis, kaj mi permesadis, kvankam tre
nevolonte, ke vi vidu en mi ĉefon kaj majstron. Kun ĝojo kaj fiereco
mi konstatas, ke vi ĉiam montris al mi sinceran konfidon kaj amon,
kaj pro tio mi eldiras al vi mian plej koran dankon. Sed nun permesu
al mi, ke mi fine formetu de mi mian rolon. La nuna kongreso estas la
lasta, en kiu vi vidas min _antaŭ_ vi; poste, se mi povos veni al vi,
vi ĉiam vidos min nur _inter_ vi.

Jen estas la kaŭzo, kiu devigis min fari la nunan decidon:

La ekzistado de ia natura konstanta ĉefo, eĉ se tiu ĉefo havas nur
la karakteron de unuiganta standardo, prezentas gravan maloportunaĵon
por nia afero, ĉar ĝi donas al la afero kvazaŭ personan karakteron.
Se al iu ne plaĉas mia persono, aŭ miaj politike-religiaj principoj,
li fariĝas malamiko de Esperanto. Ĉio, kion mi persone diras aŭ
faras, oni ligas kun Esperanto. La tro honora titolo de majstro, kiun
vi donas al mi, kvankam ĝi en efektiveco koncernas nur la aferon de
la lingvo, fortenas de Esperanto multajn personojn, al kiuj mi pro ia
kaŭzo ne estas simpatia kaj kiuj timas, ke, fariĝante esperantistoj
ili devas rigardi min kiel sian moralan ĉefon. Ĉiu, kies opinio
pri aferoj esperantistaj estas alia ol mia, ofte sin ĝenas eldiri
libere sian opinion, por ne kontraŭbatali publike tiun, kiun la
esperantistoj nomas sia majstro. Se ies opinion la esperantistoj
ne volas akcepti, li vidas en tio nur la ĉiopovan influon de la
majstro. Nun, kiam nia afero estas jam sufiĉe forta, estas necese,
ke ĝi fine fariĝu absolute libera, ne sole libera de ĉiuj personaj
_dekretoj_, kia ĝi fariĝis jam antaŭ dudek kvin jaroj, sed ankaŭ
de ĉia efektiva aŭ ŝajna persona _influo_. Estas necese, ke la
mondo sciiĝu tute klare, ke Esperanto povas havi aŭ ne havi siajn
libere elektitajn gvidantojn, sed ke ĝi posedas nenian konstantan
_majstron_. Nomu min per mia nomo, nomu min fondinto de la lingvo,
aŭ kiel vi volas, sed mi petas vin, ne nomu min plu «majstro», ĉar
per tiu morale tro liganta nomo vi malliberigas nian aferon.

Multaj el vi portas en sia koro la samajn idealojn, kiel mi, kvankam
ne ĉiuj en egala formo; sed la mondo devas scii, ke tiu spirita
parenceco inter mi kaj vi estas tute laŭvola, ke la esperantismo
kaj la esperantistoj ne povas esti respondaj pri miaj personaj ideoj
kaj aspiroj, kiuj por neniu el vi estas devigaj. Se mi ion diras aŭ
faras, kio ne estas konforma al la gusto aŭ konvinkoj de tiu aŭ alia
el vi, mi deziras, ke tio neniun el vi ĝenu kaj ĉiu el vi havu la
rajton diri: tio estas tute privata ideo aŭ frenezaĵo de Zamenhof,
kaj ĝi havas nenion komunan kun la Esperanta movado, en kiu li estas
nun persono tute privata. La interna ideo de Esperanto estas: sur
neŭtrala lingva fundamento forigi la murojn inter la gentoj kaj
alkutimigadi la homojn, ke ĉiu el ili vidu en sia proksimulo nur
homon kaj fraton. Ĉio, kio estas super tiu interna ideo de Esperanto,
estas nur _privataĵo_, kiu povas esti _bazita_ sur tiu ideo, sed
neniam devas esti rigardata kiel _identa_ kun ĝi.

  * * *

Antaŭ ol mi formetas de mi ĉian oficialan rolon en nia afero, mi
ankoraŭ la lastan fojon admonas vin: laboru ĉiam en plena unueco, en
ordo kaj konkordo. Ĉiujn dubajn demandojn, kiuj koncernas la tutan
Esperantan aferon, kaj kiuj ne tuŝas la personan liberecon de ĉiu
aparta esperantisto, solvu ĉiam pace, per regula interkonsiliĝo
de viaj egalrajte elektitaj delegitoj kaj per disciplina cedo de la
malplimulto al la plimulto. Neniam permesu, ke en nia afero regu la
principo: «kiu pli laŭte krias, tiu estas prava». Per unueco ni pli
aŭ malpli frue nepre venkos, eĉ se la tuta mondo batalus kontraŭ
ni; per interna malpaco ni ruinigus nian aferon pli rapide, ol tion
povus fari ĉiuj niaj malamikoj kune. Ne forgesu, ke Esperanto estas
ne sole simpla lingvo, kiun ĉiu el ni uzas nur por siaj propraj
bezonoj, sed ke ĝi estas grava _socia problemo_, ke, por atingi nian
celon, ni devas konstante _propagandi_ nian aferon kaj zorgi pri tio,
ke la mondo havu _estimon_ kaj _konfidon_ por ĝi. Se en nia afero
aperas io, kio ŝajnas al ni malbona, ni povas trankvile ĝin forigi
per komune interkonsentita decido; sed ni neniam semu en nia tendaro
reciprokan malamon kaj malpacon, kiu nur ĝojigas kaj triumfigas
niajn malamikojn. En la unuaj jaroj de nia laborado sur nia standardo
estis skribitaj la vortoj «espero, obstino kaj pacienco»; tio tute
sufiĉis, ĉar ke ni, samideanoj, devas reciproke nin estimi kaj
helpi, tio por ĉiu estis komprenebla per si mem. En la lastaj jaroj
ni bedaŭrinde ofte forgesis tiun devon; tial nun, transirante en la
duan gravan periodon de nia historio, en la duan kvaronjarcenton, ni
skribu sur nia standardo novan vorton, kaj ĉi tiun vorton ni ĉiam
respektu kiel sanktan ordonon; tiu vorto estas: «konkordo».

  * * *

Mi finis tion, kion mi intencis diri al vi, karaj amikoj. Mi scias
tre bone, ke multajn el vi mia nuna parolo malagrable seniluziigos.
Kun maldolĉa sento de neplenumita espero vi eble demandos: ĉu en
sia lasta kongresa parolo, en sia «kanto de cigno», li nenion
pli havas por diri al ni? ĉu en la grava tago de la jubileo de la
esperantismo, de tiu jubileo, kiun ni atingis post tiom multe da
laboroj kaj suferoj, li nenion pli havas por diri al ni? ĉu en la
unua kaj eble ankaŭ la lasta fojo, en kiu ni el ĉiuj partoj de
la mondo alproksimiĝis, kiom ni povis, al tiu loko, kie Esperanto
naskiĝis kaj kie la atmosfero, saturita de intergenta malpaco per
neevitebla natura reago naskis la esperantisman movadon,--ĉu en ĉi
tiu grava kaj solena momento li nenion pli havas por diri al ni? Ho
ne, miaj karaj amikoj, miaj karaj samideanoj kaj kunlaborantoj! Multe,
multe, tre multe mi volus hodiaŭ diri al vi, ĉar mia koro estas
plena; en la jubilea momento de la esperantismo mi volus paroli al vi
pri tio, kio naskis la esperantismon, pri ĝia esenco kaj espereblaj
sekvoj; sed hodiaŭ mi staras antaŭ vi ankoraŭ en rolo oficiala, kaj
mi ne deziras, ke mia privata kredo estu rigardata kiel deviga kredo
de ĉiuj esperantistoj. Tial pardonu min, ke mi plu ne parolas.

Kio estas la esenco de la esperantisma ideo kaj al kia estonteco
alkondukos iam la homaron la interkompreniĝado sur neŭtrale-homa,
sengenta lingva fundamento,--tion ni ĉiuj sentas tre bone, kvankam ne
ĉiuj en tute egala formo kaj grado. Ni donu do hodiaŭ plenan regadon
al tiu silenta, sed solena kaj profunda sento kaj ni ne profanu ĝin
per teoriaj klarigoj.

  * * *

Samideanoj! La antikva pola ĉefurbo, en kiu ni kunvenas, pretigis
por ni gastaman akcepton, faris multe, por honori nian aferon kaj
por agrabligi al ni nian restadon dum la kongreso. Mi esperas, ke,
revenante en sian hejmon, ĉiu el vi kunportos kun si plej bonan
rememoron pri tiu lando kaj urbo, kiujn la plimulto el vi ĝis nun
verŝajne tre malmulte konis. Al la regno kaj lando, kiuj montris al
ni sian amikecon, sed precipe al la estraro de la gastama Krakovo kaj
al ĉiuj institucioj kaj personoj, kiuj donis al nia kongreso sian
moralan kaj materialan subtenon, mi esprimas en via nomo plej koran
dankon. Plej koran dankon ni esprimas kompreneble antaŭ ĉio al la
senlaca loka organiza komitato, kiu ne ŝparis laboron por la plej
bona aranĝo de nia kongreso. Kaj nun mi deziras al vi ĉiuj gajan
feston kaj sukcesan laboron."

  * * *

Aplaŭdegoj sekvas la lastan frazon de la parolado, sed en la rigardoj
direktataj al nia eks-Majstro oni vidas miksaĵon de respekto kaj de
riproĉo. Kio! la Majstro ne plu volas esti Majstro! Ĉu tio estas
ebla? Kiel diris sprite nia samideano Belmont, ĉu Dio povas fariĝi
eks-Dio?

S-ro _Bourlet_ proponas, ke oni kantu «La Esperon».

Ĉiuj leviĝas kaj la gravaj sonoj de nia himno eliĝas el ĉiuj
brustoj. Ŝajnas al mi, ke oni kantas iun malgajan, kvazaŭ funebran
kanton por enterigo de la majstreco de nia eks-Majstro.

La _Ĝenerala Sekretario_ legas diversajn telegramojn de saluto
al la Kongreso senditajn de forestantaj samideanoj. La legado de
ĉiu telegramo estas sekvata de aplaŭdoj. La sendintoj estas:
Generalo Sebert, Rektoro Boirac, Grupo de Charlottenburg, Hungaraj
Esperantistoj, S-ro Schröder (el Wien), Fraŭlino Ad. Zamenhof, S-ro
Leon Zamenhof, S-ro Edmond Privat, Esperantistoj de Graz, Kapitano
Peregordo, S-ino Ranfaing Zabilon d'Her, Ukranaj Samideanoj, F-ino
Lawrence, D-ro Arnholdt, Esperantista Grupo de Shanghai, Möller
kaj Borel, Otto Simon, Japanaj Esperantistoj, Pola Societo Paca de
Varsovio.

Li legas poste liston de la delegitoj, kiujn diversaj registaroj
oficiale sendis al nia Kongreso. Jen tiu listo:

  _Aŭstrujo_: Ministro de la Milito kaj Landa Militistaro: Kapitano
    Engel.
      Bohema Nacia Konsilantaro: S-ro Adalbert Kraus.
  _Bulgarujo_: Ministro de l' Instruo kaj Asocio Bulgara: S-ro
    Krestanof.
  _Hungarujo_: Ministro de la Nacia Instruo: S-ro Kanoniko Giesswein.
  _Germanujo_: Urbo Breslau: S-ro Behrendt.
  _Rumanujo_: Agrikultura Ministro kaj Komerca Ĉambro el Galatz:
    S-ro Henriko Fischer.
  _Rusujo_: S-ro Aleksandro Nedoŝivin, ŝtata konsilanto.
  _Usono_: Ŝtato Pensilvania: S-ro Hitzel.

Ĉiuj siavice salutas la kongreson per afablaj vortoj, kaj deziras
sukceson al nia lingvo.

_Kapitano Engel_ rimarkigas, ke la unuan fojon, kiam Esperanta
Kongreso okazas en Aŭstrujo, ĝi havas kiel sidejon urbon
ĉirkaŭitan de fortikaĵoj. Li esperas, ke Krakovo fariĝos vera
kastelo de Esperanto, kiu ĉiam trovos en ĝi protektadon kontraŭ
ĉiuj atakantoj.

S-ro _Prezenti Levi_, nia blinda samideano, havas tuj la parolon post
la reprezentanto de Aŭstrujo, ĉar li parolas en la nomo de Ŝia
Moŝto la reĝino de Rumanujo. Ŝi komisiis al S-ro Levi la agrablan
taskon oferi al D-ro Zamenhof sian portreton kun propra subskribo.

S-ro _Kraus_ estas varme aplaŭdata pro la mallongeco de sia parolado.

S-ro _Krestanof_ diras, ke Esperanto estos la pli potenca ilo por
dissemi la sciencojn kaj unuigi la korojn.

S-ro _Behrendt_ parolas pri la utileco de Esperanto en praktikaj
celoj. Kiel ekzemplon li citas la ekspozicion de Breslau dum la
venonta jaro; ĉi tiu ekspozicio aliĝis al U. E. A. kaj fariĝis
esperanta entrepreno. Li invitas la kongresanojn veni multenombraj
Breslau'on.

S-ro _Kanoniko Giesswein_ faras trafan komparon inter la lingvoj
kaj la modernaj komunikiloj. La patraj lingvoj similas la malnovajn
transportilojn, ĉevalojn, veturilojn, kiuj ebligis nur la iradon
en tre malgranda rondo. La internaciaj lingvoj similas la nunajn
transportilojn kaj komunikilojn, fervojojn, telegrafojn, telefonojn,
kiuj ebligas la iradon en la tuta mondo kaj la komunikadon kun ĉiuj
partoj de l' terglobo. En malnova tempo la rolo de interkomprenilo
estis ludata de la lingvoj latina kaj araba. Nuntempe ĉi tiuj lingvoj
ne respondas je la stato de la civilizacio. Li salutas la kongreson en
la nomo de Hungarujo kaj invitas la kongresanojn al la postkongresaj
festoj en Budapeŝto.

S-ro _Fischer_, Delegito de Agrikultura Ministro, de la Komerca
Ĉambro de Galatz kaj de la Prefekto de Polico de Rumanujo, petas
pardonon pro la multaj delegacioj. Li legas raporteton por ĉiu
fako kaj insistas pri la graveco de Esperanto por la policistaro de
Rumanujo, kien venas multaj alinaciaj policistoj. Li opinias, ke
Esperantistoj devas labori mano en mano kaj ne kontraŭbatali unu la
alian. Li aldonas, ke nun ni estas maljunaj (dudekkvinjaraj) kaj sekve
ni malobeos al D-ro Zamenhof, daŭrigante lin nomi «patro».

S-ro _Nedoŝivin_ alportas la saluton de sia grandega patrujego, kie
estas parolataj tiom da diversaj lingvoj, ne sole en apartaj regionoj,
sed kelkafoje eĉ en la sama loko.

S-ro _Hitzel_ transiris Atlantikon por alporti gratulojn kaj esperojn
de la Amerika Esperantistaro.

S-ro _Mudie_ rimarkigas, ke morgaŭ matene okazos la malferma kunsido
de U. E. A., sed ankaŭ estas projektita ĝenerala fotografado de la
kongresanoj. Li proponas, ke oni fotografu la kongresanaron tuj post
la kunsido.

  * * *

Kaj nun la granda bataliono de la naciaj delegitoj ŝarĝitaj de
salutoj, komplimentoj, bondeziroj.... Iu ŝerculo proponis, ke ĉiuj
parolu samtempe, por ŝpari tempon; sed en tia okazo la malferma
kunsido estus tro mallonga. Cetere dum tiu salutanta kunveno oni ne
diskutas, nek disputas, kaj tio estas bona afero. Aliparte ĉi tiu
aŭdado de ĉiulingvaj samideanoj estas bona okazo por konvinkiĝi,
ke malgraŭ neeviteblaj diferencetoj en elparolado aŭ konstruo de la
frazoj, ĉiuj oratoroj estas bone kompreneblaj, kondiĉe ke ili parolu
sufiĉe laŭte.

S-ro _Glück_ (Aŭstrujo, germana lingvo) diras, ke la Kongreso estos
sufiĉe signifa. Ĝi certe estos modelo de paco kaj konkordo; ĝi
estos ankaŭ glorigo de la genia elpensinto de Esperanto, kiu restos
por ni ĉiam Majstro.

S-ro _Schulhof_ (Aŭstrujo, bohema lingvo) salutas la kongreson kaj
diras, ke inter la Bohemoj Esperanto faras grandajn progresojn.

S-ro _Jakimĉuk_ (Ukrajna) diras, ke lia lando estas tre vasta, sed
ke la nombro de la loĝantoj estas malgranda kompare al la areo. La
Esperantistoj estas sekve iom disaj; tamen ili estas tre proksimaj per
la koro kaj laboras mano en mano por la bono de Esperanto.

D-ro _Ghez_ (Aŭstrujo, itala lingvo) parolas pri sia lando baniĝanta
en la ondoj de Adriatika maro, vera paradizeto de Esperanto.

D-ro _Loránd_ (Hungarujo) invitas la kongresanojn, iri multnombraj al
Budapeŝto por la postkongresaj festoj.

S-ro _Ŝpicer_ (kroata lingvo) certigas la kongreson, ke malgraŭ la
malgrandeco de sia lando la kroataj Esperantistoj tenas alte la verdan
standardon. Li finas per la krioj: Vivu la nobla nacio pola! Vivu
Krakovo!

S-ro _Ernst_ (Belgujo) deziras al la Oka Kongreso la saman sukceson,
kiel havis la Sepa.

S-ro _Krestanof_ (Bulgarujo) anoncas, ke la Ministro de la Popola
Instruado aprobis lian lernolibron por Bulgaroj kaj ĝin rekomendis
al ĉiuj lernejoj en la reĝolando. Tio estas la unua paŝo al ĝia
enkonduko en la lernejojn. Sed por la definitiva venko estas necesa
antaŭ ĉio konkordo inter la Esperantistoj.

D-ro _Schneider_ parolas en la nomo de la Turista Ligo de Polujo kaj
de la Popola Universitato.

_Kolonelo Pollen_ (Britujo) ... Post voko de la nomo, oni aŭdas
voĉon venantan el... la plafono. Ĉiuj kapoj leviĝas kaj oni
ekvidas nian gajan samideanon sur alta galerio en fundo de l' salono.
Bedaŭrinde nur la pezaj vortoj (multsilabaj) venas ĝis mia orelo, la
malpezaj (unu- aŭ dusilabaj) restas en aero kaj ne falas teren. Mi
nur aŭdis, ke la Ministro de Edukado faris ion bonan por Esperanto.

S-ro _Harvey_ (Skotujo) certigas, ke la skotaj Esperantistoj estas
firmaj kiel iliaj montoj. Li esperas, ke post tri jaroj la kongreso
okazos en Skotujo. Paco ĉiam regos inter ni. La Skotoj cedos lokon al
neniu pri fervoro.

S-ro _Jameson Johnston_ (Irlando) alportas la bondezirojn kaj esperojn
de sia lando.

S-ro _Edwards_ (Kimrujo) venas de malgranda lando kaj parolas en la
nomo de malgranda nacio; ĝi estas ankaŭ aparta nacio pro la lingvo,
kio estas bona kaŭzo por fariĝi Esperantistoj.

S-ro _Hansen_ (Danujo) esperas ankaŭ, ke oni baldaŭ festos
Esperanton en dana lando.

S-ro _Anttila_ (Finlando) donas la certigon, ke ĉiuj finnaj
Esperantistoj estas firme fidelaj kaj veraj Esperantistoj.

S-ro _Sergeant_ (Francujo) diras, ke ne al li persone la Francoj faris
la honoron ilin reprezenti, sed oni lin elektis, ĉar li estas urbano
de Boulogne, kie la unuan fojon flirtis la verda standardo, kiu nun
estas starigita en ĉiuj partoj de l' mondo. Li memoras kun emocio la
malgrandan tablon de malgranda butiko en malgranda strato en Boulogne,
sur kiu estis verkita la projekto de flago esperantista, kiun akceptis
la unua kongreso, ĉi tiu flago, simbolo ne nur de Esperanto, sed
ankaŭ de Esperantismo. Elektante la oratoron, la Francoj volis
montri, ke ili estas fidelaj al la Fundamento kaj opinias, ke la plej
bona maniero honori la Majstron estas respekti la Fundamenton, tiun
veran kaj solan ligilon de ĉiuj Esperantistoj.

D-ro _Mybs_ (Germanujo) konstatas, ke de kelka tempo kelkaj nubetoj,
eĉ kelkaj nuboj aperis sur la blua ĉielo de Esperantujo. Sed ni ne
devas forgesi la gravan parolon, fundamenton de Esperantismo, «ni
amu unu la aliajn». Sub ĉi tiu signo ni venkos. Kvankam pluvas sur
Krakovo, brilas la suno de samideaneco.

S-ro _Serabĵi_ (Hindujo) petas pardonon pri sia parolado, ĉar li
estas nur unujara Esperantisto. En Hindujo la Esperantistoj ne estas
multaj, sed ĉiuj estas tre fervoraj.

S-ro _de San Millán_ (Hispanujo, kastila lingvo) certigas, ke ĉiuj
hispanaj koroj estas tiel varmaj, kiel la radioj de l' suno en lia
lando.

S-ro _Sabadell_ (Hispanujo, kataluna lingvo) montras la fervoron
esperantistan en sia lando per la fakto, ke la urbestraroj de du
urboj, Terrassa kaj Sabadell donis al stratoj la nomon de D-ro
Zamenhof.

S-ro _Allende_ (Hispanujo, baska lingvo) diras, ke ĝis nun la
parenceco de baska lingvo kun aliaj lingvoj ne estis klare montrita,
sed kun unu ĝi rilatiĝas almenaŭ per la koro de ĝiaj parolantoj,
nome Esperanto.

D-ro _Stromboli_ (Italujo) alportas en Krakovon la saluton de italaj
samideanoj, sed esperas, ke la venontan jaron li povos ŝpari la
vojaĝon kaj akcepti la Esperantistaron en sian hejmon.

S-ro _X._ (Japanujo): «En la nomo de la japanaj Esperantistoj mi vin
salutas». Plena teksto. (_Varmaj aplaŭdoj._)

S-ro _Bermudez_ (Meksikujo) venis Krakovon post malpaca periodo en sia
lando. Li estos kontenta retrovi tie ĉi pacon kaj ordon.

S-ro _Bonnevie_ (Norvegujo) bedaŭrinde preparis sian paroladon en sia
malvarma lando dum la vintro kaj la vortoj frostis en la gorĝo.

S-ro _Grabowski_ (Polujo) ĝojas kun ĉiuj samideanoj, ke la Kongreso
okazas nun en pola tero, kie estis ĵetitaj la unuaj semoj de
Esperanto. Li ĝojas ankaŭ pro tio, ke ni havas ĉi tie mil semantojn
de Esperanto, ĉar de ĉi tiu tago Esperanto efektive ekfloros en
Polujo. Kaj nun li volas esprimi al nia komuna Majstro sian ĝojon pri
la jubileo de nia lingvo:

  Feliĉa la semanto estas,
  Kiu printempe semis grenon,
  Kaj en aŭtuno ĝoje festas
  De bonrikolto la solenon.

  Feliĉa, kiu en la koro
  Pri granda verko flame revis,
  Kaj el la ĉarma flamo-revo
  Maturan frukton elricevis.

  Arbeto, kiun Majstro kara,
  Vi plantis ĉe Vistul'-rivero,
  Elkreskis ĝis lazuro klara,
  Etendas branĉojn ĉirkaŭ tero.

  Sub ĝi kolektis terofilojn
  La jubile' de nova sento,
  Per kiu frate ligas milojn
  Neŭtrala lingva fundamento.

  Krakovaj muroj ĝojresonas,
  Dum lernantaro multnacia
  Dankeme sian Majstron kronas
  Per la verdaĵo laŭrfolia.

  En niaj koroj, granda homo,
  Stariĝas viaj monumentoj;
  La gloron de l' benata nomo
  Ripetos ĉiuj la jarcentoj.

D-ro _Fiŝer_ (Rusujo) parolas en la nomo de la regnanoj kaj en la
nomo de Kaŭkaza Societo. Unueco, fideleco kaj paco estu nia devizo.

S-ro _Andonoviĉ_ (Serbujo) diras, ke en lia lando oni devas lerni
multe da lingvoj; la malgrandaj lingvoj ne povas batali kun la
grandaj. Sekve Esperanto havas multe da graveco por la Serboj.

S-ro _Neniulo_ (Svedujo) nenion diras kaj ne estas aplaŭdata.

S-ro _Schmid_ (Svisujo) proponas, ke oni nomu D-ron Zamenhof «patro
de homara konkordo».

Laŭ propono de diversaj samideanoj oni decidas sendi telegramojn
al Lia Moŝto la Imperiestro de Aŭstrujo, al Reĝino Elisabeto de
Rumanujo, al Generalo Sebert kaj al Rektoro Boirac.

Ĉar ankoraŭ pluvas kaj estas malfrue, oni decidas, ke la fotografado
okazos morgaŭ matene je la oka. Kunvena loko: la statuo de Adamo
Mickiewicz.

La prezidanto fermas la kunvenon je la sesa.

En la vestiblo, kontraŭ la malpura kartono, oni redonas al mi la
pluvombrelon, sed oni tute ne redonas la monereton.

  * * *

Je la naŭa komuna festmanĝo en la salono de «Pafista Societo».

Amiko diris al mi: «Ne venu tro malfrue, por havi bonan lokon ĉe
tablo». Kvaronon antaŭ la naŭa mi transiris la stratan pordon.
En la vestiblo oni prenas mian pluvombrelon (kosto: 20 heleroj).
Mi eniras la salonon kaj vidas... neniun tablon. Nur laŭlonge de
unu el la muroj, longa, mallarĝa tablo estas kovrita de malvarmaj
manĝaĵoj. Kredeble oni ne ankoraŭ dismetis la tabletojn. Ni venis
tro frue; ni atendu. Iom post iom la salono pleniĝas, samideanoj
en ĵaketo, samideanoj en frako, samideaninoj en simplaj roboj,
samideaninoj en festroboj. La babilado komenciĝas kaj la bruo de la
konversacioj fariĝas pli kaj pli laŭta, sed neniu tablo aperas.
Subite mi ekvidas sur tablo en antaŭsalono glasetojn da brando kaj
ŝinkobulkojn. Bona afero! Estas la antaŭmanĝo, difinita por akrigi
la apetiton; sed mi devas konfesi, ke je ĉi tiu malfrua horo mia
apetito estis jam tre akra. Ni antaŭmanĝu! Mi revenas en la salonon,
sed ankoraŭ neniu tablo!

Nur la morgaŭan tagon mi legis en la Kongresa Bulteno, ke mi
ĉeestis «Raŭton». Ĉu vi konas Raŭton? Estas tre amuza ludo.
Por «raŭti», estas necesa granda, kvarangula salono; en ĉi tiu
salono vi metas apud unu el la muroj grandan tablon kun diversaj
manĝaĵoj. Sur la libera loko staras la ludantoj, kies parto devas
esti frake vestita; post signalo (trumpeto aŭ orkestro aŭ krio:
antaŭen Esperantistoj!) la ludantaro marŝas al la tablo kaj amase
ĝin ĉirkaŭas. Laŭ la regularo oni devas alproksimiĝi al la tablo,
preni teleron, meti sur ĝin pecon da viando kaj salaton. Poste
oni devas trairi la amason, kiu vin premas kaj vin puŝas, kaj iri
al malproksima parto de l' salono, nenion disŝutante, precipe sur
la frakulojn dislokitajn en la amaso. Kaj ne estas ĉio: oni devas
ankoraŭ iri al alia malproksima parto de l' salono, por preni glason
da biero aŭ da siropo, kaj reveni en sian antaŭan lokon nenion
disverŝante.

La ludo estas tre amuza, precipe kiam malvarma guto da biero falas sur
la nudan kolon de sinjorino aŭ kiam guto da ruĝa siropo venas makuli
la blankan ĉemizan antaŭaĵon de sinjoro. En tia okazo la malbonaj
ludantoj koleriĝas, sed la bonaj dolĉe ridetas. Precipe la frakuloj
havas tre malbonan karakteron, ili faras teruran mienon, kiam oleita
salato flugas al ilia frako.

Efektive, post signalo donita de la orkestro, la ludo komenciĝis,
kiel dirite. Mi estis tre malbona ludanto, mi ne volis movi mian
teleron kaj manĝis sur la tablo, mi ne volis movi mian glason kaj
trinkis apud la fonto de biero. Laŭ tio, kion mi aŭdis, la gajninto
estis S-ro Bourlet, lerta por ĵongli kun ciferoj kaj ekvilibri
buĝetojn; la malgajninto estis iu samideano vestopurigisto, kun kvin
frakoj makulitaj, ok ĵaketoj malpurigitaj kaj mi ne scias, kiom da
sinjorinoj bierumitaj.

Samtempe oni konstatas, ke la Esperantistaro ne malŝatas la
bonan manĝaĵon. En angulo, S-ro Grabowski englutas ĉiuspecajn
bonaĵojn. Kaj oni miras, kiam oni pensas, ke ĉi tiuj bonaĵoj
aliformiĝos en belajn versojn. Nenio perdiĝas en la naturo. En
mezo de la salono, D-ro Zamenhof ĉiam afabla, ĉiam nelacigebla,
surskribas subskribojn. Li surskribas sur kajerojn, sur albumojn, sur
ventumilojn, sur rubandojn, sur la plej strangajn objektojn. Se li
pagigus siajn surskribojn, kia fonto da enspezoj por niaj malriĉaj
oficialaj institucioj! Sed nun la stomakoj estas plenaj kaj la bareloj
malplenaj. Oni revigliĝis, la kruroj fariĝas agitemaj kaj baldaŭ
paroj komencas turniĝi. Balo organiziĝas kaj daŭris ĝis malfrua
horo. Kredeble jen la kaŭzo de la netableco.


Lundon, la 12. de Aŭgusto.--Je la oka kaj kelkaj kvaronoj
okazis la ĝenerala fotografado de la kongresanoj, unue apud la statuo
de Mickiewicz, poste antaŭ la kastelo Wawel.

Dum la mateno okazis diversaj kunvenoj de istuloj en Komerca Akademio,
kaj vagante tra la koridoroj oni vidas la kutiman spektaklon. Sur
la pordoj de la ĉambroj, vi legas mirindajn titolojn: «Tutmonda
Societo de Rabistoj», «Universala Asocio de Unukruruloj», k. t. p.
Se kurioze vi malfermas la pordon, vi ekvidas sur la estrado kelkajn
gravmienajn sinjorojn kaj en la ĉambro unu aŭ du samideanojn.
La estradaj sinjoroj estas la estraro de la Societo (Prezidanto,
Vic-prezidantoj, Ĝenerala sekretario, Sekretarioj neĝeneralaj, k. t.
p.); la izolita samideano reprezentas la tutmondan anaron.

Kelkafoje vi ekvidas sur sojlo de pordo du sinjorojn, kiuj vin
rigardas kun peteganta mieno. Ili estas la prezidanto kaj la
sekretario de «Universala Asocio», kiuj atendas la neekzistantajn
membrojn. Se, pro kompato, vi eniras, oni rapide fermas la pordon por
ke vi ne povu eliri kaj la kunsido tuj komenciĝas.

La plej grava okazintaĵo de ĉi tiu mateno estis la malferma kunsido
de U. E. A. Ĝi havis lokon en la Kongresejo ĉe la Malnova Teatro.
Kiam S-ro _Mudie_, prezidanto, malfermas la kunvenon, deko da personoj
estas disaj en la salono. La aliaj estas ankoraŭ en la fotografado.

S-ro _Mudie_ diras, ke kredeble niaj fotografotaj samideanoj estis
kaptitaj kaj enŝlositaj en la kastelo. Atendante ilin, li legas la
programon de la Tria Kongreso de U. E. A. Poste, li insistas pri la
granda utileco de U. E. A., aludas la laboron plenumitan de U. E.
A. dum la lasta jaro, citas la ĝojigan kreskon de la nombro de la
membroj kaj la malpli ĝojigan staton de la financoj, kiuj bezonas
specialan atenton kaj finan solvon. Li parolas pri la malfacila
tasko de Delegito de U. E. A. en granda urbo, ekzemple en Londono,
kiam la Delegito devas kelkafoje dum la semajno iri al iu Londona
stacidomo, je la kvina matene, por renkonti samideanon, kiu tute ne
scias la anglan lingvon. Li anoncas, ke de nun en Londono speciala
sekretario prizorgos la akcepton de samideanoj; sed tio postulas
financajn rimedojn. Poste, li tuŝas la ofte priparolitan problemon de
«per» kaj «por». Vane klopodas kelkaj personoj disigi ĉi tiujn du
movadojn. Ili ne estas praktike tiel apartigeblaj, kiel eble teorie
ili ŝajnas. Ili estas multe tro ligitaj unu kun la alia. La plej bona
propagando estas la peresperanta. Agante per Esperanto oni agas por
Esperanto. Ne la akademiaj demandoj, sed la praktikaj estas interesaj
por la plimulto. U. E. A. dum kvin jaroj senbrue iris sian vojon al la
nuna sukceso. Ne multe paroli, sed des pli obstine labori; kun ĉi tiu
devizo U. E. A. daŭros kaj progresos, kaj neniu povos tion malhelpi.

Varma aplaŭdo sekvis ĉi tiun ĝustan kaj trafan paroladon. Efektive,
ĉiufoje, kiam mi provis varbi iun ajn personon, tuj okazis la jena
interparolado:

--Jes, mi volonte lernus Esperanton, sed kiam mi estos en fremda
lando, ĉu mi povos paroli esperante kun la fervojaj oficistoj?--Ne
ankoraŭ.--Ĉu mi povos doni ordonojn al portisto en la stacidomo?--Mi
ne kredas.--Ĉu mi povos peti informojn de policano?--Malofte.--Ĉu mi
povos paroli kun mia veturigisto?--Kredeble tute ne.--Tiam, kun kiu mi
povos paroli?...

Antaŭ la fondo de U. E. A. la respondo al ĉi tiu lasta demando
estis: «Eble kun iu samideano post longa duontaga serĉado, se ĉi
tiu samideano ne estas forhejme kaj se li havas tempon». Sed nun mi
povas venke respondi: «Antaŭ via alveno en la urbon, vi povos peti
informojn de speciala delegito, kiu tuj respondos al vi. En la urbo,
vi povos iri al difinita loko, kie vi trovos ĉiam samideanon, kiu
liveros al vi ĉiujn deziratajn sciigojn aŭ informojn; eĉ se vi
deziras, li venos mem al la stacidomo por vin akcepti kaj faciligi al
vi la alvenon ĉiam malagrablan, kiam oni ne scias la lingvon de la
lando.»

Kaj mi povas certigi, ke ĉi tiu respondo faras pli grandan impreson
ol ĉiuj teoriaj argumentoj.

Ĉar la fotografemaj kongresanoj ne ankoraŭ alvenas, S-ro Mudie, bona
humoristo, komencas legi iom da statistiko. La efekto estas tuja. Post
kvin minutoj la ĉeestantaro foriris al la reĝlando de l' sonĝoj.

Granda bruo de paŝoj malsuprenigas al la tero la sonĝantojn; jen
la bataliono de la fotografitoj. La salono pleniĝas kaj oni plu ne
parolas pri statistiko.

S-ro _Hodler_, direktoro de U. E. A., havas la parolon. Li metas
sur la tablon dikan paketon da paperfolioj, kiun la ĉeestantaro
rigardas kun iom da maltrankvileco. Li komencas tre belan paroladon
pri la teorio de la praktiko, aŭ la praktiko de la teorio (mi ne
scias la ĝustan titolon); li foriras el la tero kun ĝiaj praktikaj
bezonoj kaj iom post iom supreniras al pli altaj ideoj, kaj tiam mi
observas strangan fenomenon: ju pli leviĝas la ideoj de la oratoro,
des pli malleviĝas la kapoj de la ĉeestantoj; eĉ kelkaj personoj
de la aŭskultantaro fermas la okulojn kredeble por pli bone ĝui la
vortojn aŭdatajn. Kaj simila al majesta rivero, kies glateco estas
neniam difektita eĉ per la plej malgranda ondeto, fluas la parolado,
kaj folioj sekvas foliojn, frazoj sekvas frazojn, paroladeroj sekvas
paroladerojn; eĉ momente oni timis, ke la oratoro senatente relegis
la unuajn paĝojn. Pro la ĉesado de l' bruo leviĝas ĉiuj kapoj kaj
varmaj aplaŭdoj rekompencas la Direktoron de U. E. A. pro lia senlaca
agado.

Sed kial S-ro Hodler, ĉi tiu praktikema viro tiel ŝatas la teorion?
Kial li volas (sen aeroplano) flugi al la ĉielo? Restu sur la tero,
kara sinjoro, restu kun ni sur la tero!

Poste oni legas la unuan raporton pri la agado de la Centra Oficejo de
U. E. A.

S-ro _Lidl_ (Poremba-Silezio) aprobas la laboron de U. E. A., sed
deziras la disigon de «por» kaj «per».

S-ro _Allende_ (Bilbao) rakontas pri la malfacila tasko de la
karavanestroj, S-roj Poncet kaj Génermont, kaj esprimas al ili la
koran dankon de la karavananoj.

S-ro _Mahn_ (Breslau) bedaŭras la forstrekon de la aprobantoj.

La _Prezidanto_ petas lin pritrakti ĉi tiun demandon ĉe la financa
raporto, al kiu ĝi pli multe rilatas.

S-ro _Silbernik_ (New-York) transdonas la salutojn de la «Usona
Esperanto-Asocio». Li ĉeestis la kongreson de ĉi tiu Asocio en
Boston kaj raportis al ĝi pri U. E. A. Li petas, tute aprobante la
celon de U. E. A., ke oni sin limigu al la per-Esperanta agado.

La _Prezidanto_ atentigas denove pri la praktika malebleco de nepra
disigo.

S-ro _von Frenckell_ (Dresden) transdonas al la Kongreso la salutojn
de la G. E. A. kaj de la Dresdenaj samideanoj. Li petas informojn
pri la starigo de la Delegitoj kaj deziras por atingi plej grandan
fidindecon, la kunlaboradon kun la naciaj societoj.

La _Prezidanto_ atentigas lin pri la raporto de S-ro Rousseau, en kiu
ĉi tiu demando estas speciale traktita en la senco de kunlaboro. U.
E. A. mem deziras tian kunlaboradon.

S-ro _Edwards-Aberystwytt_ (Kimrujo) deziras, ke oni evitu la
diskutojn de «por kaj per», kaj ke laŭ bona angla uzo ĉe laboraj
subskriboj oni agu «por-per».

S-ro _Drtina_ (Roznov) deziras, ĉar ĉiuj Delegitoj laboras ankaŭ
«por», ke oni enmetu paragrafon pri tio en la statuton.

La _Prezidanto_ respondas, ke estas preferinde lasi la nunan staton,
ĉar U. E. A. ne deziras fari iun ajn konkurencon al naciaj societoj.
La aranĝo de kursoj, k. t. p., devas esti lasata al la naciaj
societoj, ankaŭ se la aranĝantoj aŭ instruistoj estas la Delegitoj
de U. E. A.

S-ro _Hansen_ (Kopenhago) opinias, ke estas necese, diskuti la
demandon «por» kaj «per». Sendube la per-Esperanta agado de U. E.
A. estas la plej efika por-Esperanta propagandilo. La personoj estas
multe pli facile haveblaj por Esperanto per la «pera» agado, ĉar
nur ĉi tiu povas promesi profitojn. La uzo de Esperanto ĉe societoj
aŭ urboj, kiel ekz. en Breslau, ne okazas por servi al Esperanto, sed
por servi al si mem. Ili ne uzas ĝin por propagandi, sed por ricevi
palpeblajn profitojn.

S-ro _Mahn_ esprimas la opinion, ke U. E. A. kun siaj nunaj celoj
estas la plej grava nuna movado kaj ke en estonteco U. E. A. estos la
intelekta patrujo de la homa kulturo.

S-ro _Behrendt_ (Breslau) atentigas pri la fakto, ke ankaŭ ekster U.
E. A. ekzistas fervoraj propagandistoj de Esperanto.

La _Prezidanto_ respondas, ke ĉi tiu fakto estas de neniu kontestata
kaj ke U. E. A. kompreneble ne povas enhavi ĉiujn fervorajn
propagandistojn, ĉar multaj personoj tute ne ŝatas eniri asocion.

S-ro _Pazelt_ (Bohemujo) diras, ke interne de U. E. A. estu fondata
fako simila al la jam ekzistantaj fakoj, kiu sin okupus kun la
por-Esperanta propagando.

Tiel finiĝis ĉi tiu batalo de _por_ kontraŭ _per_, de _o_ kontraŭ
_e_, kiun oni povus nomi la Batalo de la Du Vokaloj. Kio rezultis el
la diskutado? Nenio. Sed kiel oni diras en iu lando: Estas pli bone,
ol iri al la drinkejo.

Cetere, la kunsido estis gajigita de bohema samideano, kiu konkludis
sian paroladon ludante mallongan arion sur trumpeteto. Tre bona rimedo
por averti la dormantajn neaŭskultantojn, ke la parolado estas finita
kaj ke oni devas aplaŭdi.

  * * *

Je la tria kaj duono posttagmeze, unua labora kunsido de la Kongreso.

Post forlaso de mia pluvombrelo kaj de dudek heleroj, alproksimiĝante
de la salono, mi aŭdas gajan arion kaj tra la pordo ekvidas
muzikistaron starantan sur la estrado. Ĉu la kunsido jam komenciĝis?
Ĉu nia eminentularo aliformiĝis en muzikistaron? Ĉu D-ro Zamenhof
fine agordigante aŭ akordigante sian orkestron kondukas majstre per
bastono niajn eminentulojn? Mi ĝojas pensante baldaŭ vidi la jenan
spektaklon: S-ron Bourlet batantan tamburegon, S-ron Mudie blovantan
en fluto kaj D-ron Mybs glitigantan dolĉe arĉon sur violono, ĉiuj
farante ĉirkaŭ nia eks-Majstro malgrandan rondon familian. Sed
enirante la salonon mi tuj komprenas mian eraron. Nur estas sur
la estrado militista muzikistaro, kiu prove ludas por la hodiaŭa
Festvespero. Ve! la bela sonĝo vaporiĝis, sed eble ĝi baldaŭ
efektiviĝos. Nun la muziko ĉesas; kvazaŭ sorĉe, pupitroj kaj
muzikiloj estas anstataŭataj de tablo kovrita per verda tapiŝo,
muzikistaro de severmienaj sinjoroj nigre vestitaj kaj muziko de bruo
de paroladoj.

Kun miro mi ne vidas nian eks-Majstron sur la estrado; ĉu li estas
malsana? ĉu Idistoj lin forrabis dum la nokto? Sed rigardante la
ĉeestantaron, mi ekvidas sur la unua vico malgrandan grizharan
sinjoron kun okulvitroj. Laŭ ricevita informo, ĉi tiu sinjoro
estas tute nova Esperantisto, varbita de S-ro Bourlet, iu kuracisto
el Varsovio, Doktoro Samenhof aŭ Zamenhof (mi ne konas la ĝustan
ortografion). Cetere, dum ĉiuj kunvenoj, li aŭskultis tre atente la
oratorojn, sed neniam petis parolon, kredeble pro sia nesperto en uzo
de Esperanto.

  * * *

La _Prezidanto_ malfermas la kunsidon kaj diras, ke antaŭ ĉiu
diskutado estas necese havi regularon. Li legas projekton de regularo
kaj demandas, ĉu iu deziras paroli pri ĉi tiu regularo.

S-ro _Mudie_ diras, ke laŭ la artikolo XI la kunsidantaro elektas
du kalkulistojn por la kalkulo de la voĉdonoj; ĉi tiu nombro
estas eble sufiĉa por la kongresoj, kies partoprenantoj ne estas
multnombraj, sed ĝi estos tute nesufiĉa en la okazo, se la
kongresanoj venos grandnombre. Li proponas, ke oni ne fiksu la nombron
de la kalkulistoj.

Oni voĉdonas per levitaj manoj kun kontraŭprovo. La korekto estas
akceptita.

Oni voĉdonas poste pri la tuto de la regularo, kiu estas unuanime
aprobita.

S-ro _Chavet_, sekretario de la Kongreso, legas la protokolon de la
malferma kunveno, kiu estas akceptita sen rimarkoj.

S-ro _Sharpe_ diras, ke en la nuna Kongreso estas duspecaj delegitoj,
unuj pagis la kotizaĵon difinitan de la Administra Konsilantaro,
aliaj ne pagis ĝin. Ĉu ambaŭ specoj havos saman rajton pri
voĉdonado.

S-ro _Bourlet_, vic-prezidanto de la Konstanta Komitato de la
Kongresoj, respondas, ke, sekve de la neĉeesto de Generalo Sebert,
prezidanto de la K. K. K., li estas la reprezentanto de ĉi tiu
Komitato kaj devas paroli en ĝia nomo. Li donas la jenajn sciigojn
pri la priparolita demando: La K. K. K. ne estas leĝdonanta, sed
leĝplenumanta organo, sekve ĝi devas obei la regularon. Laŭ
la regularo akceptita de la Antverpena Kongreso estas rajtigitaj
delegitoj nur tiuj, kies grupoj pagis la laŭleĝan kotizon. Do,
kiel vicprezidanto de la K. K. K. li devas kaj povas akcepti kiel
voĉdonantojn nur ĉi tiujn delegitojn.

Sed laŭ sia privata opinio, li devas aldoni, ke en celo de paco kaj
konkordo inter Esperantistoj kaj pro speciala karaktero de la nuna
kongreso, jubilea kongreso, dum kiu ĉiuj koroj devas bati samtakte,
estus tre bone, se la Prezidanto bonvolus demandi la rajtigitajn
delegitojn (pagintajn), ĉu ili volas konsenti, ke la nepagintaj
partoprenu la voĉdonojn. Ĉiam laŭ privata opinio li pensas, ke la
pagintaj devus konsenti, ĉar en la Krakova Kongreso devas regi paco.
Cetere li esperas, ke post la klarigoj, kiuj estos liverataj al la
Kongreso, ĉiuj grupoj akceptos la regularon kaj pagos la kotizon dum
la venonta jaro.

La _Prezidanto_ demandas la Kongreson, ĉu iu rajtigita delegito estas
kontraŭ la propono. Neniu mano leviĝas. (_Aplaŭdoj._)

S-ro _Chavet_, sekretario, petas, ke oni montru al li, kiamaniere
li devos disdoni la voĉdonilojn al la nepagintaj delegitoj.
La C. O. sendis al la grupoj rajtigilojn; inter la nepagintaj
grupoj, unuj resendis la rajtigilojn, aliaj tute ne respondis. La
sekretario opinias, ke oni devas doni voĉdonilojn nur al la delegitoj
enskribitaj antaŭ la Kongreso.

La _Prezidanto_ opinias, ke ĉiuj delegitoj, kiuj enskribiĝos nun,
devas ricevi voĉdonilojn.

Laŭ S-ro _Mudie_, nur la jam enskribitaj devas esti konsiderataj kiel
rajtigitaj delegitoj.

S-ro _Sergeant_ klarigas, ke, ĉar li opiniis, ke laŭ la regularo oni
devis pagi antaŭ la enskribo, tial lia grupo neestas enskribita. Ne
intencante pagi, li ne sendis aliĝilon.

S-ro _Behrendt_ opinias, ke oni devas akcepti ĉiujn delegitojn, kiuj
prezentos laŭregularan rajtigilon. Oni devas rifuzi nur tiujn, kiuj
povos nenion montri.

S-ro _Bourlet_ aprobas la proponon de S-ro Behrendt kaj diras, ke oni
devas submeti al la voĉdono de la rajtigitaj delegitoj la sekvantan
proponon:

Ricevos voĉdonilojn la nepagintaj delegitoj, kiuj antaŭ mardo
tagmeze alportos regulan rajtigilon subskribitan de la estraro de sia
grupo.

S-ro _Krestanof_ demandas, ĉu enskribante sin nun, oni devos poste
pagi la kotizon.

S-ro _von Frenckell_ diras, ke la pago aŭ nepago de kotizo estis ne
persona, sed principa afero. Li demandas, ĉu la K. K. K. ne povos
doni klarigojn, kiuj malaperigos ĉiujn dubojn. Li esperas, ke ĉi
tiuj klarigoj estos tiel trafaj, ke, post aŭdado, la delegitoj jam ne
rifuzos pagi tuj la kotizon.

S-ro _Bourlet_ rimarkigas, ke la propono farita valoros nur por ĉi
tiu Kongreso, sed ne por la aliaj. Ni deziras akcepti la nepagintajn
delegitojn, sed tute ne postulas, ke ili pagu tuj.

S-ro _Lévi_ opinias, ke la deviga pagado de kotizo por akiri rajton
de voĉdono estas malbona afero. Oni decidis tion laŭ decido de
kongreso, kiu tute ne povis reprezenti la tutan Esperantistaron,
ĉar multaj grupoj ne povas sendi delegitojn kaj sekve ne estas
reprezentataj.

La _Prezidanto_ diras, ke la afero estis jam decidita de la Sepa
Kongreso kaj jam ne estas en diskutado.

Li submetas al la voĉdono la tekston de la propono farita de S-ro
Bourlet.

La propono estas unuanime aprobita.

Longaj aplaŭdoj sekvas ĉi tiun voĉdonon, kiu certigas pacon por la
aliaj kunvenoj de la Kongreso.

La _Prezidanto_ donas la parolon al S-ro Bourlet, kiu en la nomo de K.
K. K. prezentos al la Kongreso kelkajn klarigojn pri la funkciado de
niaj Oficialaj Institucioj.

S-ro _Bourlet_ diras, ke laŭ la interna regularo de la kunsidoj la
parolantoj povas paroli nur dum dek sinsekvantaj minutoj; ĉi tiu
tempo tute ne sufiĉos por elĉerpi la pritraktotan temon.

S-ro _Chavet_ rimarkigas, ke la raportantoj povas paroli pli ol dek
minutojn.

La _Prezidanto_ opinias, ke en la nuna okazo S-ro Bourlet ne estas
raportanto kaj demandas la ĉeestantaron, ĉu la parolonto rajtos
paroli dum nelimigita tempo.

Neniu kontraŭstaras.

S-ro _Bourlet_ komence diras, ke la grizaj nuboj, kiuj lasttempe iom
malheligis la esperantistan ĉielon, devas esti forpelataj per lojalaj
klarigoj.

La malkonsento pri la organiza punkto estas nur pro principo. Multaj
diras: ni ne volas doni monon, nesciante al kio utilos ĉi tiu mono.

La postulo estas tute rajta kaj tiuj, kiuj faris tiun kontraŭdiron
estas tute pravaj.

Kiam la Unua Kongreso fondis niajn oficialajn instituciojn, t. e. la
Lingvan Komitaton kaj la Konstantan Komitaton de la Kongresoj, ĝi
forgesis nur unu aferon, tio estas doni al ili vivrimedojn. Ĉi tiu
forgeso estis komprenebla, ĉar en la unua momento de nia komuna vivo,
ni estis ankoraŭ tre nespertaj pri la organizado de tiaj institucioj.
Tial D-ro Javal kaj Generalo Sebert private fondis la Centran Oficejon
por ebligi la funkciadon de la du kreitaj komitatoj.

En Ĝenevo oni oficialigis C. O., sed oni ankoraŭ ne donis al ĝi
monan subtenon. Generalo Sebert malavare daŭrigis sian materialan
apogon por certigi la vivon de nia C. O. Eble li faris tion laŭ iom
tro luksa maniero, sed ni ne povas lin kritiki, ĉar la mono eliris
el lia propra poŝo. Ni povas nur lin danki pro ĉi tiuj montroj de
malavareco.

La servojn de C. O. oni povas distranĉi en du partojn: la oficialajn,
necesajn servojn, kaj la aliajn.

La unuaj konsistas el la servoj faritaj al la Lingva Komitato, la
Akademio, la K. K. K.; la konservado de la Arĥivoj; la publikigado
de Oficiala Gazeto. Ĉi tiuj servoj devas esti bazitaj sur niaj
propagandaj societoj.

La aliaj servoj estas: la Bibliografio, la Statistiko, diversaj
eldonaĵoj, kiel ekzemple la Tutmonda Jarlibro, k. t. p.

Ĉi tiuj lastaj servoj estas utilaj, sed ne necesaj. Ili povas esti
kelkafoje tre utilaj. Oni povas citi interalie la partoprenadon en
ekspozicioj. Dum la Brusela ekspozicio la C. O. starigis konstantan
oficejon kun du oficistoj por reprezentado de Esperanto en la diversaj
kongresoj. La rezultatoj por la propagando estis tre grandaj.

Sed multaj personoj diras: Vi petas de ĉiu Esperantisto nur 0,040 Sm.
Kiel vi povas kun tia malgranda sumo konduki la aferon? Estas guto da
akvo en la maro. C. O. ne povos vivi kaj restos en la mano de potencaj
personoj.

La oratoro provos, ne per rezonado, sed per faktoj, pruvi ke la afero
estas ebla.

Li prezentos projekton de buĝeto de la C. O.; tia projekto ne estas
kaj ne povas esti tute firma, kaj en multaj punktoj oni estas devigata
fari supozojn.

Oni kalkulos unue la enspezojn:

Estas proksimume 30 000 Esperantistoj enskribitaj en diversaj
societoj. (En Antverpeno, 26 000 estis reprezentataj).

Kun kotizo de 0,040 Sm., oni tiel ricevos sumon da 1 200 Sm. Tia estas
la tuta sumo enspezota per kotizoj.

Dua fonto de enspezo estos la abonoj al Oficiala Gazeto; nia centra
organo entenas ĉiujn oficialajn raportojn kaj sciigojn. Ĉiuj grupoj
devas nepre ĝin aboni. Nuntempe la plimulto el la abonantoj estas
privatuloj kaj ilia nombro estas 800. En la estonteco, kun abonoj de
grupoj kaj societoj, oni povas kalkuli minimume 2 000 abonantojn.

La prezo de la jara abono estante 2 Sm., la enspezoj elvenantaj el ĉi
tiu fonto atingos la sumon da 4 000 Sm.

Ambaŭ fontoj kune (kotizoj kaj abonoj) liveros la tutan sumon da 5
200 Sm.

Sed estas prudente, dekalkuli de ĉi tiu sumo procenton da dek, por la
diversaj elspezoj farotaj por enkasigo de kotizoj kaj abonoj.

Post dekalkulo restas neta sumo da 4 680 Sm.

Nun la elspezoj:

Por la funkciado de C. O. unu sola oficisto sufiĉos; oni povas taksi
je 1 200 Sm. lian jaran salajron.

(_Voĉoj en la salono_: Ne sufiĉe, ne sufiĉe!)

Jes, estas sufiĉe; en Parizo oni povas facile trovi oficiston kun
ĉiuj kvalitoj postulotaj de sekretario de C. O. por la dirita prezo.
Por la loĝejo, du ĉambroj sufiĉas (unu por la atendejo, alia por la
oficejo mem). Por luprezo, lumigado, hejtado kaj poŝtaj elspezoj, ni
kalkulu 480 Sm.

Nun la elspezoj por eldonado de Oficiala Gazeto.

Ĝis nun O. G. estis presita ĉe tre bona, sed tre kara Pariza
presisto, sed ne estas necese uzi tian presiston. La kosto de presado
de 2 000 ekzempleroj, ĉe ordinara presisto, estos 120 Sm. ĉiumonate,
sekve por tuta jaro 1 440 Sm. La poŝtaj elspezoj por sendo de la
gazeto atingos 520 Sm.

Entute la elspezoj faras tuton da 3 640 Sm.

La diferenco inter la enspezoj kaj la elspezoj estas 1040 Sm., kio
donas sufiĉan marĝenon por neantaŭviditaj okazoj.

Jen kion utilos la ricevita mono. Sed alia grava demando stariĝas:
Kiu kontrolos la uzon de ĉi tiu mono?

Oni scias, ke en Barcelono estis kreata Internacia Konsilantaro, kiu
poste fariĝis Administra Komitato, po unu ano por mil Esperantistoj.
Ĝis nun ĉi tiu Komitato nenion faris, ĉar ion fari ĝi ne povis.
Ĝi devis zorgi pri la enkasigita mono, sed en la kaso estis nenio.
Nun ĝi povos kaj devos labori. La elspezoj faritaj kun via mono estos
kontrolitaj de Administra Komitato, kies anoj estos elektitaj de ĉiuj
grupoj. Laŭ nia opinio, ĉi tiu Komitato devas enteni reprezentantojn
de ĉiuj gravaj societoj kaj speciale la prezidantojn de niaj grandaj
naciaj societoj; ĝi devas esti ĉiujare renovigita.

Resume, je iu difinita dato, ekzemple la 1-an de Januaro 1913, la
fondintoj kaj subtenintoj de C. O. diros al la Esperantistaro: Jen
institucio tute starigita, en plena funkciado. Prenu en ĝi la fakojn,
kiujn vi deziras mem direkti. Ni transdonos ilin al vi kaj de tiam ili
estos la propraĵo de la tuta Esperantistaro.

S-ro _von Frenckell_ demandas, ĉu la Esperantistaro prenos C. O. kun
ŝuldoj aŭ sen ŝuldoj.

S-ro _Bourlet_ respondas, ke je la difinita dato C. O. estos
transdonita sen ia ajn ŝuldo. Li finas la paroladon dirante, ke
post ĉi tiuj klarigoj li pensas, ke ĉiuj duboj pri la mona afero
forflugos en la ĉielon, ke ĉiuj grupoj akceptos la regularon, ke
ĉiuj Esperantistoj pagos la modestan kotizon jam pagitan de 9000 el
ili, kaj ke de nun ĉiama konkordo regos inter ĉiuj Esperantistoj.
(_Longaj aplaŭdoj; la oratoro estas varme gratulata de siaj
najbaroj._)

Mi provis raporti senpartie la parolojn de S-ro Bourlet. Sed ĉi tiuj
skribitaj vortoj ne povas fidele pentri la veran elokventecon de ĉi
tiu lerta advokato de malfacila proceso, la mirindan arton, kun kiu li
scias meti en helan lumigon la evidentajn aferojn kaj lasi en saĝa
mallumo la dubajn punktojn.

Mi devas konfesi la eksterordinaran efekton sur la aŭskultantaro de
ĉi tiuj elegantaj frazoj elirantaj el ora buŝo. Oro vokas oron. Post
la parolado de S-ro Bourlet ĉiuj monujoj kvazaŭ sorĉe malfermiĝas
kaj ŝilingoj, frankoj, markoj forflugas al la kaso de C. O., por
formi en ĝi kvazaŭan moneran internacian kongreson.

S-ro _Sergeant_ proklamas, ke li estas kontentega kaj tuj pagos. Li
volas senprokraste meti sian kotizon sur la altaron de la konkordo (t.
e. la verdan tapiŝon de la kongresa tablo).

Oni estas devigata moderigi lian pageman fervoron kaj lin resendi al
la Kasisto.

S-ro _Mudie_, malpli flamiĝema, diras, ke antaŭ ses monatoj, la
deviga pago estis tro frua. Oni volis unue nin pagigi kaj poste doni
klarigojn. Oni metis la ĉevalon malantaŭ la veturilon. Li raportos
al la Komitato de la Brita Asocio pri la nuna stato de l' afero kaj
ĉi tiu Komitato decidos pri la sekvota konduto. Nur pro principo la
Brita Asocio decidis la nepagon, kaj tute ne pro personaj motivoj.
Cetere la postulita mono estas difinita nur por la funkciado de la
Oficialaj Institucioj kaj ne por la kongresoj. La kongresoj devas
esti memstaraj entreprenoj. Kelkaj el ili lasis profiton, aliaj
deficiton. Ekzistas kongresa kaso, kiu devas servi kiel reguligilo.
Li opinias, ke la projekto de buĝeto de S-ro Bourlet estas tro
optimista. Kredeble oni havos iom malpli da abonoj.

La _Sekretario_ legas diversajn telegramojn, el kiuj unu de S-ino Rosa
Junck, nia tipa elparolantino.

La _Prezidanto_ fermas la kunsidon je la kvina.

  * * *

Je la oka kaj duono, Jubilea Festvespero en la Malnova Teatro.

Kiam mi donas mian pluvombrelon (kaj dudek helerojn) en la vestejo, la
vestiblo estas jam plena de amaso belege vestita: frakoj, festroboj,
juveloj; kun mia simpla ĵaketo, inter ĉi tiuj elegantaj gesinjoroj,
mi similas kotan makulon sur lakita boto. Tute honta mi supreniras
galope ĝis la pli alta galerio kaj min kaŝas en angulo. El ĉi
tiu pinto la vido estas belega. La salono estas plena, plenega,
superplenega; tra la malfermitaj pordoj la ĉeestantaro elfluas en la
koridorojn. Maro da kapoj, unuj senharaj, aliaj multharaj, moviĝas
malsupre kaj veraj ondoj trakuras ĉi tiun maron; ankoraŭ el ĝi
supreniras senĉesa bruado farita de centoj da interparoladoj.

Subite la bruo mallaŭtiĝas kaj ĉesas. Sur la estrado aperis milita
orkestro, kiu komencas la koncerton ludante «Polonezon» de Chopin.

Poste Krakova ĥoro akompanata de orkestro kantas la «Jubilean
kantaton» de Grabowski, kiun la aŭtoro deklamis al ni hieraŭ en la
fino de sia saluta parolado.

Mi ne bezonas paroli pri la entuziasmo, kiu sekvis la kantadon de ĉi
tiu bela poezio, ankoraŭ pli ĉarma sub ĝia muzika vesto. Cetere oni
devas rimarkigi, ke preskaŭ ĉiuj versaĵoj kantitaj aŭ deklamitaj
dum ĉi tiu vespero estas verkoj aŭ tradukoj de nia amata poeto;
la Jubilea Festvespero estis ne sole la festo de nia eks-Majstro,
sed ankaŭ la glorigo de unu el niaj plej malnovaj kaj plej talentaj
samideanoj, al kiu oni povas nepre doni la nomon de vera eminentulo.

La ĝenerala scivolo estis vekita de la titolo de la tria numero de
l' menuo (mi volas diri de l' programo): «Solena parolado», kaj
neniu nomo. Kiu parolos? Ne nia eks-Majstro, ĉar li subite mutiĝis.
Eble S-ro Bourlet, nia ĉiutema parolanto. Eble S-ro Grabowski faros
al ni novan poezian surprizon. Kaj ankaŭ ĉi tiu majesta adjektivo
«solena» iom malkvietigas; soleneco kaj gajeco ne ĉiam iras brako
ĉe brako. Eble aperos solena sinjoro, kiu el la pinto de sia soleneco
solene solenigos ĉi tiun solenaĵon. Sed tute ne, sur la estrado
aperas S-ro... Belmont, nia malnova Pola samideano. For la timon!
La solena parolado estos solena nur per la nomo. Mi ne povas detale
raporti pri ĉi tiu sprita kaj amuza parolado; nur unu parton mi volas
iom pritrakti, en kiu Belmont klarigas al ni, ke D-ro Zamenhof ne
prenis laŭhazarde ion de ĉiu lingvo, sed ke tio estis farita laŭ
peto de ĉarmaj junulinoj reprezentantaj ilian landon, kaj fine li
diras:

«Sur pola tero mi ne povas silenti nur pri unu--kaj mi rajtigita
estas aldoni nur unu, kio koncernas Polino.

  Kaj fine alvenis Polino
  Kun larmoj en blua okul'
  Kaj diris: ĉu vi min forgesis?
  Pro kio respondu, saĝul'.
  Servado al landoj potencaj
  Ne estas ordono al Vi...
  Polujo ne estas perdita
  Dum vivas ankoraŭ ja ni!...
  Kaj Majstro respondis: Polino
  Neniam forgesos mi Vin...
  Mi estas ja filo de tero
  De kiu vi estas filin'.
  Aŭskultu! plej granda en mondo
  Mistero de l' viv' logaritm'
  Ho! estas batado de l' koro
  La sanga akcento--la ritm'.
  Sur la antaŭlasta silabo
  La pola stariĝas akcent',
  Ĝi estu do en Esperanto!...
  En ritmo vivadas la sent'...
  Kaj reĝas akcent' poezion,
  Ritm' estas la gaj' kaj dolor'...
  Pro tio en Lingv' Esperanto
  Batados la pola kor'!
  Kaj dum Esperanto travivos--
  En ĝia belsonharmoni'
  Travivos la pola akcento
  La ritmo de Pol-poezi'!...»

Kaj kredeble alian polan aferon, krom la akcento, D-ro Zamenhof metis
en sian lingvon, ĉar Poloj lernas Esperanton kun mirinda facileco.
Pri ĉi tiu punkto, mi volas rakonti al vi vojaĝan rememoron. Venante
el Parizo, mi vojaĝis kun Pola junulino iranta al Varsovio kaj post
kelke da tempo ni interbabilis. (Mi estas grizhara sinjoro tute
sendanĝera por la junulinoj). Kompreneble, mi parolis pri Esperanto.
Ankaŭ kompreneble, ĉar ŝi estis el Varsovio, ŝi nenion sciis pri
Esperanto. (Neniu estas profeto en sia lando!). Mi montris al ŝi la
tradukon de «Mazepa»; ŝi malfermis la libron kaj... ho mirego! ŝi
komencis legi kun perfekta elparolado. Eble vi diros: ŝi vin mokis.
En tia okazo mi estas ĉarmita... Sed pardonu! la najbaroj faras
ŝŝt... ŝŝt kaj min rigardas kun teruraj okuloj. Ĵus komenciĝis
la kantado de S-ino Ada Sari, kiu havas en la gorĝo mi ne scias, kiom
da najtingaloj kaj silvioj. Tondrego de aplaŭdoj tradukas la sentojn
inspiratajn al la aŭskultantaro de ĉi tiu magiistino.

Sed kio tuj okazos? Junuloj formas duoncirklon sur la scenejo; meze
de ili oni metas malaltan kesteton, sur la kesteto stariĝas maljuna
sinjoro kun bastono en la mano. Subite la maljunulo kolere levas la
bastonon kaj per ĉiuj fortoj batas al la kapoj de la junuloj, kiuj
tuj komencas krii. Sed kredeble la doloro ne estis granda, ĉar la
krioj estas tre agrablaj, eĉ muzikaj. Kaj la malbona sinjoro sur
la kesteto daŭrigas la gestadon. Jen li minacas dekstren, jen li
minacas maldekstren, kaj ĉiufoje la minacata flanko krias kaj la ne
minacata silentas. Momente li stariĝas sur pinto de la piedoj kaj
movas brakojn kiel flugiloj; poste li pene levas imagan ŝarĝon;
fine li faras rapidan geston per la manoj kvazaŭ li ĵetus pipron en
la okulojn de la malfeliĉuloj; ĉi tiuj ellasas lastan plendon kaj
silentas. La malbonkora publiko aplaŭdas ĉi tiun kruelan sporton,
kaj la barbara maljunulo senhonte salutas. La programo klarigas al mi,
ke mi ĵus aŭdis la «Krakovan viran ĥoron» kaj ke la direktoro ne
estas sinjoro barbara, sed S-ro Barabasz.

Nun jen S-ino Stanisława Wysocka, kiun ni aplaŭdos morgaŭ en
«Mazepa». Ŝi deklamas du versaĵojn esperantigitajn de samideano,
kies nomon mi ne bone memoras--ĝi komenciĝas per _G_ kaj finiĝas
per _i_--«Sur Jungfrau» kaj «Mi malĝojas, Sinjoro». Kaj aŭdante ĉi
tiun lastan poezion, kiun S-ino Wysocka eldiris kun barelo da larmoj
en la voĉo, mi revidas la malgrandan teatron de Boulogne-sur-Mer kaj
S-ron Grabowski mem deklamanta la saman poezion. Kiel rapide
forflugas la tempo, la iluzioj kaj la haroj!

Grandaj aplaŭdoj revenigas min de Boulogne al Krakovo en centono da
sekundo. Vere la penso flugas ne malpli rapide ol la iluzioj.

Denove S-ino Sari ĵetas en ĉiujn angulojn de l' salono la perlojn de
sia voĉo.

Sed jen ankoraŭ la batitaj junuloj kaj la batanta maljunulo, kaj
dank' al la bastono de S-ro Barabasz la Krakova ĥoro nin ĉarmas per
kolekto de polaj popolaj aŭ de popolaj polaj kantoj (laŭplaĉe).
Ĉiuj estis esperantigitaj de samideano, kies nomon mi ne konas.
Mi nur scias, ke estas _rabo_ en la vorto. Unu el ili, titolita
«Fajr-eligu hufumetoj» estis tre rimarkita. Oni uzis nian bonan
prepozicion _ĝis_ por imiti la bruon faritan de la dancantoj frotante
la pargeton per la piedoj por preni la takton, laŭ pola kutimo. Kaj
la kantistoj elpuŝis terurajn «ĝis, ĝis, ĝis». Atentu, sinjoroj!
se vi uzas nian kompatindan prepozicion kun tia forto, vi ĝin eluzos
ĝis la vokalo.

La «Espero», rekantata de la tuta ĉeestantaro, markis la finon de
ĉi tiu neforgesinda vespero.

En la vestiblo juna studento staranta senmove sur seĝo portas sur
la dorso afiŝon, per kiu ni estas sciigataj, ke la kunveno de la
studentoj okazos tuj post la festo. Feliĉaj studentoj! Kiel diris
poeto, kies nomon _vi_ memoras:

  Ĝoju, ĝoju ni, kolegoj,
  Dum ni junaj estas!
  Post plezura estanteco,
  Post malgaja maljuneco--
  Sole tero restas.


Mardon, la 13. de Aŭgusto.--Hodiaŭ ripozo. Neniu kunveno de
neniu Parlamento. Oni ne aŭdos paroladojn, oni ne aŭdos diskutojn,
oni ne parolos pri malorganizaĵo centra aŭ organizaĵo malcentra. Mi
ne estos devigata skribi galope tedajn notojn; miaj oreloj ripozos,
miaj fingroj ripozos, mia kapo ripozos, sed mia lango ne ripozos,
ĉar mi intencas babileti, babili, babilegi kun ĉiu kaj kun ĉiuj.
Hodiaŭ oni promenas sub la kamparo; jes, sub la kamparo, ĉar sur la
programo montriĝas ĉi tiuj magiaj vortoj: _Ekskurso al salminejoj
en Wieliczka_, kio tute ne signifas, ke iam oni faris kurson en la
minejoj, sed ke posttagmeze ni promenos sub la tero.

Diversaj nelacigeblaj ist-aroj kunsidiĝis ĉi tiun matenon; la plej
taŭga por la tago estis la Internacia Libertempa Asocio, kiu certe
priparolis la hodiaŭan libertempon. Ankaŭ la Societo de la Virinoj
havis sian unuan kunvenon; bedaŭrinde ĉi tiu interesa Asocio ne
sukcesas trovi anojn, ĉar artikolo de ĝia regularo diras, ke la
membrinoj devas esti almenaŭ tridekjaraj.

Fine la Lingva Komitato tenis solenan kunsidon.

_Tagmezon._--En la stacidomo bruas, bruegas la kongresanoj, kiuj are
invadas nian specialan vagonaron; jes, specialan, ĉar specialaj
oficistoj nin kondukas al specialaj kupeoj de specialaj vagonoj
formantaj specialan vagonaron tiratan de speciala lokomotivo kondukata
de speciala meĥanikisto. Nur la reloj ne estas specialaj, ili estas
komunaj reloj. Oni ne povas ĉion havi. Baldaŭ la longega vagonaro
estas superplenega kaj la malfruintoj devas iri per alia vagonaro.
Pli ol 1200 personoj partoprenis la ekskurson al Wieliczka. Ĉirkaŭ
la unua la vagonaro pene ekmoviĝas kaj komencas iri al sia celo kun
saĝa malrapideco. Atentu, meĥanikisto, vi kondukas Esperanton kaj
ĝian sorton, sekvu zorge la vojon celitan: kelkajn metrojn ekster ĉi
tiu vojo kaj Esperanto faros malantaŭan salton da dudekkvin jaroj.

Dum ĉi tiu mallonga vojaĝo afabla Polino rakontis al mi legendon pri
la eltrovo de la salminejoj kaj ĉi tiu legendo estas tiel ĉarma, ke
mi tuj rediros ĝin al vi:

Estis iam, antaŭ multaj, multaj jaroj, hungara reĝo, kiu havis
belan, saĝan kaj pian filinon nomitan «Kingo». Kaj ĉi tiu junulino
estis tiel virta kaj tiel pia, ke Dio donis al ŝi la povon fari
miraklojn. En ĉi tiu tempo la reĝo de Polujo, Boleslavo Hontema, kiu
multe aŭdis pri Sankta Kingo, petis de ŝia patro, ke ŝi fariĝu
lia edzino. La hungara reĝo konsentis kaj Boleslavo sendis al la
junulino multekostan fianĉigan ringon. La patro, kiu tre amis sian
filinon, demandis, kion ŝi deziras kunporti kun si kiel doton. Cetere
tute preta li estas, donaci al ŝi siajn plej belajn trezorojn.
Sed, li miregis, kiam Kingo petis de li la salminejon de Hungarujo;
unue li tre ridis pri ĉi tiu stranga peto, sed, ĉar la filino
persistis en sia kaprico, li konsentis. Tiam la princino iris al
la salminejo, demetis sian fianĉigan ringon kaj ĝin ĵetis en
la salan profundegaĵon. Kiam ŝi alvenis Polujon, Boleslavo tre
miris, tial ke ŝi plu ne havis la donitan ringon; tiam ŝi kondukis
sian edzon en urbeton Wieliczka, kaj en difinita loko ŝi ordonis
fosi profundan puton; tagon post tago, nokton post nokto fosis la
laboristoj, kaj fine ili alvenis al blanka tavolo tiel malmola, ke
estis neeble daŭrigi la fosadon. Tiam Kingo ordonis alporti al ŝi
pecon de la blanka tavolo, kaj la ĉeestantoj konstatis kun miro, ke
ĝi estas sala ŝtoneto. La junulino ridetante rompigis la ŝtoneton,
kaj--miraklo!--en la mezo kuŝis la fianĉiga ringo. La petita doto
magie transportiĝis en Polujon....

«Wielicka! Wielicka! Ĉiuj eliĝu!» Krioj, bruo, muziko. Flagoj
ornamas la stacidomon. Sur la perono nin atendas la urbestraro;
en bona Esperanto la urbestro deziras bonvenon al ĉiuj, D-ro
Mikołajski respondas, kaj sekvante la muzikistaron de la salminejoj,
la kongresanoj en kvaropaj vicoj sin direktas al la puto. Parto de la
kongresanoj devas malsupreniri lifte, alia parto piede. Apud la lifto
mineja oficisto diras al mi kelkajn polajn vortojn, mi tuj prezentas
al li mian pluvombrelon, sed li rifuzas; ne estas vestejo ĉi tie.
Kial vi ridas? Ne estas ridinde. Vi mokas min, ĉar mi kunportis
pluvombrelon por promeni sub la kamparo. Vi diras eble, ke ne pluvas
en minejo. Vi tute eraras; pluvis en la minejo kaj eĉ falis sala
pluvo. Ne ĉie oni ricevas salan pluvon sur la kapon.

Post unu minuto la lifto nin malsuprenigas sur la unuan etaĝon de la
minejo; ankoraŭ du etaĝoj malsuprenirotaj, kaj ve! suprenirotaj.
Nun ni iras de mirindaĵo al mirindaĵo, de ĉambrego al ĉambrego,
kaj ĉi tiuj ĉambregoj (malplenaj lokoj, en kiuj antaŭe sin trovis
la salo), lumigitaj de centoj da lampoj, kies radioj estas resenditaj
ĉiuflanken de la minejaj ŝtonegoj ĉiukoloraj, oferas spektaklon
nenie videblan kaj neniam forgeseblan. Kaj dum ni malsupreniras per
galerioj, per ŝtuparoj, sur pontoj, la sonoj de l' muziko, kiu nin
akompanas, venas el malproksime, resendita de roko al roko; kaj la
arioj foje gajaj, foje malgajaj, akirantaj en ĉi tiu subteraĵo
sonorecon tute specialan, faras impreson nedifineblan. Kaj ĉi tiuj
lumoj, ĉi tiuj sonoj kuniĝas por formi plenan feston, feston de l'
oreloj kaj feston de l' okuloj.

Jen la ĉambrego «Michalowice», la plej vasta el ĉiuj. La plafono
subtenata de multaj lignaj pilastroj, havas altecon je 36 metroj. En
la mezo pendas lustro el kristala salo. Ĉi tiu kavegaĵo, iluminata
per koloraj bengalaj flamoj, liveras korpremantan impreson; la bruo de
la konversacioj iom post iom mallaŭtiĝas kaj fine ĉiuj silentas sub
mistera influo de la ĉirkaŭanta beleco.

Jen la «ĉambrego de imperiestro Francisko» kun salaj obeliskoj kaj
belega sala pordego.

En la sekvanta ĉambrego «Drozdowice» troviĝas marmora tabulo,
rememoraĵo de la 500-jara jubileo de la Krakova Universitato.

Jen la «ĉambrego de ĉefduko Frederiko» sur la tria etaĝo, je 135
metroj sub la tera supraĵo. Ĉi tie ni estas vere en la reĝlando de
la gnomoj kaj de la koboldoj.... Sed kio moviĝas en fundo de ĉi tiu
malluma galerio? Eble koboldoj, kiuj venas por vidi la Esperantistojn;
vi ne timas, ne; ni iru por vidi koboldojn kaj eble varbi ĉi tiujn
misterajn estaĵojn.... Haltu! mi ekvidis konfuze blankan robon (robo
de koboldo) kaj aŭdis brueton de kisoj.... Ni foriru sur pinto de
piedoj, oni ne devas interrompi ĉi tiun koboldan idilion.

Fine, fine ni alvenas al la celo de nia ira vojaĝo, la stacidomo
de la grafo Goluchowski. Kia feliĉo! Jen belega bufedo kun multe
da bonaĵoj, oni povas manĝi, oni povas trinki, oni povas ripozi.
En unua momento oni nur aŭdas bruon de makzeloj kaj de mandibuloj,
tintadon de glasoj; sed iom post iom la malsataj satiĝas, la soifaj
malsoifiĝas, kaj la babilemeco reprenas siajn rajtojn. La brueto de
la konversacioj fariĝas unue bruo, poste bruego, kaj fine tute kovras
la sonojn de la muzikistoj, kiuj vane blovas en siaj muzikiloj per
tutaj fortoj.

Ve! ve! oni donis signalon por la suprenirado. Pene kaj sopire la
Esperantistaro komencas moviĝi. Malproksime, tre malproksime briletas
lumetoj. Tien ni devas iri.

  Tra densa mallumo briletas la celo,
  Al kiu kuraĝe ni iras.
  Simile al stelo en nokta ĉielo,
  Al ni la direkton ĝi diras.

Kaj la celo estas belega; ĝi estas la ĉambro de la ĉefduko Rudolfo
kaj ĉefdukino Stefanio, en kies mezo kuŝas subtera lago. En ĝiaj
akvoj rebrilas la multaj lumoj, kiuj estas fiksitaj al la muroj de l'
kaverno. El la plafono pendas belaj stalaktitoj de salo kaj el la lago
stariĝas sala figuro de Sankta Johano Nepomuceno.

Ni reiru nian vojon; funde de galerioj oni ekvidas misterajn ombrojn;
en kelkaj lokoj ne tro lumigitaj ni faletas sur reloj aŭ pecoj da
ligno; mokemaj ministoj rigardas la ŝanceliĝe irantan kongresanaron.
Ni iru, ni iru;

  Ĉar nin ne timigas fantomoj la noktaj,
  Nek batoj de l' reloj, nek mokoj ministaj,
  Ĉar klara (?) kaj rekta kaj tre difinita
  Ĝi estas, la voj' elektita.

Atentu, atentu, sinjoroj! iru nek dekstren, nek maldekstren;

  Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante,
  Ni iru la vojon celitan.

Jen kapelo de Sankta Kingo, en la preciza loko, kie oni trovis la
faman ringon.

Ni iru, ni iru; atentu, gesinjoroj, falas salaj gutoj el la plafono,
ne restu ĉi tie.

  Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
  Traboras ĉapelon pajlitan.

Ni iru, ni iru; ni paŝas malpli rapide; oni viŝas al si la frunton.

  Ni ŝvitas kaj ŝvitas, neniam laciĝas,
  Pri l' tempo ripoza pensante.
  Cent paŝoj fariĝas, mil paŝoj fariĝas,--
  Ni ŝvitas kaj ŝvitas konstante.

Jam ĉarmaj sinjorinoj, lacegaj, pene spirantaj, sidas en ĉiuj
anguloj.

  «Ho, haltu!» petante virinoj admonas,--
  «Ne haltu, ne haltu!» en ĥoro resonas:
  «Obstine antaŭen!»

Jen la bala ĉambrego! sed la kruroj tute ne suferas pro dancaj
tikloj.

Ni iru, ni iru; la gorĝoj fariĝas tre sekaj; kia feliĉo! milda
aera blovo dolĉe karesas la varmajn vizaĝojn; momente ĉi tiu blovo
fariĝas blovego kaj eĉ kunportas artefaritajn foliojn sur ĉapelon
de sinjorino.

  Se longa sekeco aŭ ventoj subitaj
  Velkantajn foliojn deŝiras,
  Ni dankas la venton, kaj, repurigitaj,
  Ni forton pli freŝan akiras.

Ni iru, ni iru! ankoraŭ kelkaj minutoj de pena marŝado, kaj jen la
eliro, jen la lumo, jen la celo.

  Ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
  Atingis la celon en ŝvito,--

kaj kun ĝojo la peklita kongresanaro revidas la belan sunon.

Ni reiru rapide al la stacidomo por retrovi nian specialan vagonaron,
kiu saĝe nin atendas.

La forira horo estas la sesa; sed kiel okazas por ĉiuj specialaj
vagonaroj, je la sesa kaj duono la nia ne forlasis ankoraŭ la
stacidomon. Atendante la ekmoviĝon, ni promenu en la koridoro de
l' vagonaro. Sed... ĉu estas vere la esperantista transportilo? En
ĉi tiu kupeo oni parolas nur la lingvon de Byron, en tiu nur la
lingvon de Victor Hugo, en ĉi tiu alia nur la lingvon de Gœthe;
mi ne sukcesas trovi la kupeon, en kiu oni parolas la lingvon de...
Zamenhof. Kiel facile nia granda internacia rondo dispeciĝas en
malgrandajn rondetojn naciajn! Samideanoj, samideanoj, en niaj
esperantistaj kongresoj forkuru de viaj samlandanoj, kiel de la pesto!
Alvenante la kongreson, lasu vian gepatran lingvon en la vestejo
(kosto: dudek helerojn); vi ĝin retrovos sendifekta, kiam vi foriros.

Fine ni ekmoviĝas; sed nun la laceco kvietigas la langojn, iom post
iom la bruo de la konversacioj malgrandiĝas, kaj estas vera fantoma
vagonaro, kiu eniras la stacidomon de Krakovo je la sepa kaj duono.

La bravuloj iris ankoraŭ por ĉeesti Teatran Vesperon en la
«Arĥitektura Ekspozicio». La ĉefaĵo de ĉi tiu Vespero estis la
prezentado de «Urso», komedio en unu akto de Ĉeĥov, tradukita el
la rusa lingvo de Devjatnin, kaj ludata de Germanino, Turko kaj Ruso
(la tradukinto mem).

Ĉi tiun vesperon okazis ankaŭ kunveno de la Psikistoj. Oni diskutis
pri mediumo, kiu en stato konvena parolas per tute nekonata lingvo.
Unue oni kredis, ke ĉi tiu lingvo estis ĥina aŭ japana, sed estis
eraro; poste oni pensis pri la lingvo de la libro Zend Avesta,
ankaŭ tio ne estis; fine psikisto tre klera pri malnovaj lingvaĵoj
eltrovis, ke ĉi tiu stranga idiomo estas Ido... en ĝia stato
ĉirkaŭ la 1-a de Julio 1912. Kredeble Idisto tre lerta (povanta
paroli sian lingvon), mortis en ĉi tiu epoko, kaj hodiaŭ lia
spirito, per buŝo de la mediumo parolas ĉi tiun Idon, hodiaŭ
nekompreneblan pro la multaj plibonigoj faritaj de post ĉi tiu
malproksima dato.


Merkredon, la 14. de Aŭgusto.--Dum la mateno, kunsidoj de
multaj specialistoj. La plej gravaj estis tiuj de U. E. A. kaj de la
kuracistoj. En la kuracista kunveno oni donis esperantajn nomojn al
kelkaj nove elpensitaj malsanoj ne ankoraŭ kuraceblaj. Tio estas tre
konsola sciigo, ĉar nun vi ne riskas morti per malsano sennoma,
okazintaĵo, kiu igus vin tute ridinda.

Posttagmeze kunsidis ankaŭ Scienca Asocio; la plej rimarkinda fakto
estis la ĉeesto en ĉi tiu kunsido de... scienculoj (Profesoro
Cotton, Doktoro Bujwid, k. t. p.).

Je la tria kaj duono, Dua Labora Kunsido de la Kongreso.

La _Prezidanto_ malfermas la kunsidon kaj petas la parolontojn, ke ili
estu tre precizaj en siaj konkludoj.

La _Sekretario_ legas la protokolon de la antaŭa kunsido, kiu estas
akceptata sen rimarkoj.

La Sekretario poste legas la respondon de Lia Moŝto la Imperiestro
de Aŭstrujo al la telegramo sendita antaŭhieraŭ. Ĉi tiu respondo,
dezirante la sukceson de la laboroj de l' Kongreso, elvokas longan
aplaŭdon.

Li legas poste kelkajn telegramojn senditajn al la Kongreso, ĉu
de privataj esperantistoj, ĉu de grupoj. Tiu de la Bjelostoka
Esperantista Grupo estas varme aplaŭdata.

La _Prezidanto_ diras, ke laŭ la tagordo ni alvenas al Raporto de
la Prezidanto de la Lingva Komitato. Ĉi tiu raporto estas disdonita
al ĉiuj kongresanoj, kiuj verŝajne ĝin jam legis. Sekve, kaj por
ŝpari tempon, oni povus ne legi ĝin en la kunsido.

La _Sekretario_ aldonas, ke la Lingva Komitato kunvenis hieraŭ, ke
ĝi aprobis la raporton kaj priparolis diversajn aferojn.

Neniu petas parolon pri la Raporto, kiu estas aprobita.

La _Prezidanto_ diras, ke nun ni venas al la raporto de la Prezidanto
de la Konstanta Komitato de la Kongresoj kaj donas la parolon al S-ro
Bourlet.

S-ro _Bourlet_ respondas, ke li jam donis en la lasta kunsido la
necesajn klarigojn.

S-ro _Hansen_ plene aprobas la antaŭhieraŭan paroladon de S-ro
Bourlet kaj diras, ke por doni al ĉi tiu parolado la necesan
konkludon, oni devas voĉdoni pri la jena propono:

«De la 1-a de Januaro 1913 la oficialaj fakoj de Centra Oficejo
estos apartigataj de la neoficialaj. La unuaj estos transdonitaj sen
ŝuldoj al la Esperantistaro, kiu ilin subtenos kaj administros per la
Administra Komitato.»

Oni voĉdonas per manoj levitaj kun kontraŭprovo.

La propono estas unuanime akceptita. (_Aplaŭdoj._)

S-ro _Mudie_ konstatas, ke hodiaŭ oni voĉdonis nur per manoj
levitaj, kaj, ke la propono estis unuanime voĉdonita.

La _Prezidanto_ diras, ke nun oni venas al la Raporto de la Komisio
por Ĝenerala Organizaĵo kaj donas la parolon al S-ro Rollet de
l'Isle, vicprezidanto de ĉi tiu komisio.

S-ro _Rollet de l'Isle_ legas resumon de la raporto de la Prezidanto
de la Komisio kaj klarigas, ke pro malfavoraj kaj bedaŭrindaj
cirkonstancoj la Subkomisio komisiata por esplori ĉiujn projektojn
aŭ proponojn jam prezentitajn aŭ prezentotajn kaj por prepari
raporton submetotan al la aprobo de la tuta komisio kaj poste
publikigota en _Oficiala Gazeto_, ne povis fini sian laboron sufiĉan
tempon antaŭ la Oka Kongreso. Sekve la Kongreso povas, se ĝi
deziras, ekzameni kaj diskuti iajn montritajn projektojn, sed oni
devas prokrasti ĝis la venonta kongreso ĉiun voĉdonon.

S-ro _von Frenckell_ diras, ke kiom da kapoj, tiom da opinioj;
kelkafoje kelkaj malsamaj opinioj en la sama kapo. Li opinias, ke oni
devas studigi la demandon pri ĝenerala organizaĵo de unu komisio.
Sed ĉi tiu komisio ne povas bone funkciadi, se ĝiaj anoj estas
disigitaj en diversaj landoj. Estas necese, ke ĉiuj anoj loĝu en la
sama urbo. Eĉ estus pli bone, se oni elektus unu solan homon por fari
projekton de ĝenerala organizado. Almenaŭ, se oni ne volas trudi
ĉi tiun gravan taskon al sola homo, oni devas elekti komision de
samurbanoj.

S-ro _Belmont_ rimarkigas, ke la elektita homo povas malsaniĝi; oni
devas ankaŭ elekti anstataŭanton.

S-ro _Mudie_ proponas, ke oni prokrastu _sine die_ la aferon. Cetere
en okazo de neprokrastigo li opinias, ke la tasko estas tro peza
ŝarĝo por la ŝultroj de sola homo. Oni devas elekti la anojn en
diversaj landoj.

S-ro _Bourlet_ principe tute konsentas kun S-ro Mudie. Ni devas
prokrasti almenaŭ dum kelkaj jaroj la demandon pri ĝenerala
organizaĵo. Estus pli bone konsideri la komision elektitan en
Antverpeno kiel eksiĝintan. Ni devas atendi, ĝis kiam la demando
estos pli matura kaj nuntempe provi la funkciadon de la ekzistantaj
institucioj. Jam en Antverpeno ni havis nian _Parlamenton_,
konsistantan el rajtigitaj delegitoj. Ĉi tiu Parlamento funkciis
ankaŭ ĉi tiun jaron kaj jam faris gravan laboron; sed estus bone, se
antaŭ ol fari novan paŝon antaŭen, ni vidus, kiamaniere funkcias la
kreita organismo. Ni devus fari novan ŝanĝon, se bezone, nur post
tri aŭ kvar jaroj. Nia sistemo de institucioj ripozas sur la mona
helpo de societoj, sed ni ne scias ankoraŭ, ĉu tiuj ĉi societoj
alportos siajn kotizojn.

S-ro _Mudie_ konfesas, ke li preferas la paroladon de S-ro Bourlet pli
ol la sian propran.

S-ro _Heller_ opinias, ke oni povas tuj decidi per jes aŭ ne, ĉu
oni volas ĝeneralan organizaĵon. Ĉi tiu organizaĵo devus esti
sendependa de U. E. A.

S-ro _Pazelt_ estas konvinkita, ke ni bezonas ĝeneralan organizaĵon;
ni devas havi centran lokon, el kie ni povos ricevi sendubajn
informojn pri la ĝenerala movado kaj renkonti, se bezone, aliajn
samideanojn. Ĉi tiu centra oficejo devus eldoni poŝlibron entenantan
ĉiujn sciigojn necesajn al Esperantisto.

La _Prezidanto_ memorigas, ke la diskutata temo estas: ĉu prokrasti
aŭ ne la demandon pri ĝenerala organizaĵo?

S-ro _von Lidel_ pensas, ke prokrasti la aferon estas la plej bona
decido prenota. Se ni havus ĉiam la manon en la poŝo por disdoni
propagandilojn, centra organizaĵo estus neutila.

D-ro _Kandt_, sekretario de la Komisio por ĝenerala organizaĵo,
defendas la subkomision. Oni diris, ke la anoj de ĉi tiu subkomisio
estas mallaboremuloj. Sed kelkafoje mallaboremo estas laboro. Nur la
atenta tralegado de ĉiuj projektoj pri ĝenerala organizaĵo estis
granda tasko. Ju pli da projektoj legis la oratoro, des pli liaj
ideoj konfuziĝis. Ne estas eble labori sen buŝa interkomunikado,
ĉu kun aŭtoroj de projektoj, ĉu kun aliaj komisianoj. La afero
estas solvebla nur per kompromisoj; ne skribe oni povas atingi iun
rezultaton, sed nur buŝe.

D-ro _Mybs_ diras, ke la laboro de la komisio kredeble kontentigos nek
la per-esperantistojn, nek la por-esperantistojn; oni devas daŭrigi
la studadon.

La Germana Asocio esprimis la deziron, ke oni starigu ĝeneralan
organizaĵon; li opinias, ke ankaŭ la plimulto de la Esperantistoj
tion deziras. Oni devas konservi la komision, sed ne fiksi templimon
por la fino de ĝia laboro.

S-ro _Mahn_ tute kontraŭstaras la proponon de S-ro Bourlet. La
daŭrigo de la laboro estas ebla: prokrasti la aferon estas tre
danĝere.

S-ro _Anttila_ opinias, ke la ekzistanta komisio devas fini sian
laboron. Sen organizo la enkonduko de Esperanto en oficialajn sferojn
ne estas efektivigebla. Kiu devas reprezenti la Esperantistaron apud
la registaroj: ĉu la Lingva Komitato aŭ la K. K. K.?

S-ro _Bourlet_ rimarkigas, ke li ne petis la tutan prokraston de
la afero, li nur petis, ke oni ŝanĝu nian nunan organizaĵon, se
bezone, nur post kelkaj jaroj.

De unu jaro li pripensas la aferon, kaj ju pli li pripensas, des pli
ŝajnas al li, ke oni diskutas pri afero jam solvita.

La nuna afero prezentas du flankojn:

  1-e Subtenado de niaj oficialaj institucioj;
  2-e Reprezentado de niaj societoj.

Niaj oficialaj institucioj povas esti ordigataj laŭ tri ŝtupoj:


  _1-a ŝtupo_: La Esperantista Parlamento, konsistanta el niaj
    rajtigitaj delegitoj, demokrata bazo de ĉiuj aliaj institucioj.
  _2-a ŝtupo_: La Lingva Komitato, por la lingvaj demandoj;
  La Administra Komitato, por la financaj demandoj;
  La unua por la spiritaj aferoj, la dua por la materialaj.
  _3-a ŝtupo_: La Akademio, elektita de la Lingva Komitato.
  La Konstanta Komitato de la Kongresoj;
  La Centra Oficejo,--
    ambaŭ elektitaj de la Administra Komitato.

Ni havas ĉion necesan. Nur mankas, ke ĉi tio funkcias. Ni havis la
maŝinon, sed ni ne turnis la turnilon.

Por la dua celo oni volas fari unuiĝon de la Societoj; sed se la
societoj ne volas unuiĝi? Ŝajnas, ke ankaŭ en ĉi tiu okazo oni
metis la ĉevalon malantaŭ la veturilon. Ne ni, sed la societoj devas
fari unuiĝon, se ili volas. Tio ne estas kongresa afero; la kongreso
devas sin okupi nur pri la oficialaj institucioj.

S-ro _Mudie_ proponas, ke la Kongreso esprimu la deziron, prokrasti
la aferon pri ĝenerala organizaĵo kaj ke oni ne reelektu novan
komision.

Koncerne la unuiĝon, tio dependas de la societoj; oni povus nur
deziri, ke ili interrilatiĝu pli intime.

La _Prezidanto_ submetas la antaŭan proponon al voĉdonado per
manoj levitaj; la nombro de la levitaj manoj estas tre granda dum la
provo kaj la kontraŭprovo. La voĉdono estante duba, oni decidas
uzi voĉdonilojn. Oni komencas kolekti bultenojn, sed tuj S-ro _von
Frenckell_ leviĝas; li diras, ke la Germanoj bezonas interkonsiliĝi
pri la propono farita kaj petas paŭzon.

La kunsido estas interrompita dum kvin minutoj. La ĉefoj de la
Germana Asocio kuniĝas en apuda ĉambro.

La kunsido estas denove malfermata.

S-ro _von Frenckell_ petas klarigojn pri uzo de la voĉdoniloj.

La _Sekretario_ klarigas, ke la delegitoj devas voĉdoni per la
bulteno 1 de sia voĉdonilo; ke la blankaj voĉdoniloj valoras unu
voĉon, la verdaj kvin kaj la ruĝaj dek. Ekzemple, delegito kun sep
voĉoj devas meti en bultenujon unu verdan bultenon kaj du blankajn.

S-ro _von Frenckell_ petas la parolon por sciigi, ke li kun siaj
amikoj voĉdonis kontraŭ la propono de S-ro Mudie nur, ĉar ili ne
volas, ke oni reelektu novan komision.

La _Sekretario_ diras, ke li ne komprenas bone la staton, en kiu ni
estas. Ŝajnas, ke kelkaj delegitoj ne bone komprenis la sencon de la
propono kaj voĉdonis por tuta prokrasto. Li opinias, ke oni devas
bruligi la voĉdonilojn kaj daŭrigi la diskutadon.

S-ro _Mudie_ estas preta forstreki la duan parton de la propono, se
oni deziras tion.

La _Prezidanto_ diras, ke voĉdonado per voĉdoniloj estas malfacila,
longa kaj teda afero kaj ke oni devas ĝin uzi kiel eble plej malofte.

Li relegas la unuan parton de la propono kaj submetas ĝin al voĉdono
per manoj levitaj. Ĉi tiu parto estas akceptita.

D-ro _Kandt_ petas, ke oni ne nuligu la unuan voĉdonadon.

S-ro _von Frenckell_ petas, ke en la propono oni forstreku la vortojn
«kaj ne reelekti komision».

La propono kun ĉi tiu korekto estas unuanime akceptita[7].

S-ro _Poncet_ diras, ke la okazintaĵo de ĉi tiu kunsido montris
gravan mankon en nia nuna kongresa organizacio. Ekzemple la
Germanoj, kiuj havas nur unu solan multenombran Asocion, povis tuj
interkonsiliĝi, la Francoj ne povis same fari.

Por forigi ĉi tiun mankon, estus bone alpreni metodon similan al tiu
proponita de S-ro Dejean. Ĉar ĉi tiu propono ne estis farita tri
monatojn antaŭ la kongreso, oni ne povis ĝin oficiale prezenti.

Jen la aludita paragrafo:

«Dum la kongreso, la Rajtigitaj Delegitoj studas la demandojn, ilin
diskutas kaj elmetas dezirojn. Sed post la kongreso, tiuj deziroj
povas esti submetataj al la aprobo de la grupoj laŭ metodo simila
al tiu, kiu estis uzita por la elekto de la membroj de la Administra
Komitato. Ili havas tiom da voĉoj, kiom da fojoj ili deklaris 25
membrojn. Oni ne povos apliki la dezirojn esprimitajn en la kongresoj
antaŭ tiu ĉi konsulto.»

Ĉi tiu konsulto estus utila, ĉar oni scias, kiom estas malfacile tuj
voĉdoni dum la kongreso.

Kolonelo _Pollen_ diras, ke en la Kongreso estas nek Francoj, nek
Germanoj, sed nur Esperantistoj.

La _Sekretario_ legas diversajn telegramojn, inter kiuj unu de la
Slava Societo.

S-ro _Mudie_ proponas, ke oni aranĝu komunan senceremonian
vespermanĝon en la bufedo de la Malnova Teatro antaŭ la balo.

La _Prezidanto_ fermas la kunsidon je la kvina kaj duono.

  * * *

Unu kvarono antaŭ la oka mi sidas en la nova teatro en mia vesto de
drama kritikisto. Jes, de drama kritikisto. Vi ridas, sinjorino, des
pli bone, ĉar oni vidas viajn belajn dentetojn; vi ridas, sinjoro,
des pli malbone, ĉar oni vidas viajn malbelajn dentegojn.

Kial mi ne estus kritikisto? Arto estas malfacila, sed kritiko
estas facila. Estas bona metio: neniu scio estas necesa. Cetere oni
povas ĝin fari en sia domo; multaj kritikistoj neniam vidis la
prezentadon de la recenzitaj teatraĵoj, aŭ kiam ili iras teatron,
ili bone dormas sur siaj komfortaj seĝoj. Mi estas tre konscienca,
mi ĉeestas la prezentadon kaj tute ne intencas dormi. Mi havas en
mano mian kritikilon kaj fariĝas tre severmiena: mi decidis esti
senkompata. Tremu, ombro de Słowacki; tremu, realaĵo de Grabowski;
tremu, aktoraro; tremu, reĝisoro; tremu, sufloro. Vane la aŭtoro
oferos al mi monon por laŭdi lian verkon[8], mi estos el bronzo;
vane la tradukinto petegos min surgenue, mi estos el marmoro; vane la
ĉarmaj aktorinoj oferos al mi sian plej allogan rideton, mi estos el
ligno[9].

Iom post iom la salono pleniĝas, kaj kelkajn minutojn antaŭ la oka,
ĝi estas plenega.

Ruĝaj libroj vidiĝas en manoj de multaj ĉeestantoj, kiuj intencas
sekvi la tragedion sur la teksto. Bedaŭrinde unu minuton antaŭ la
leviĝo de l' kurteno, ĉiuj lumoj de l' salono estingiĝas kaj la
kompatindaj libruloj devas fermi siajn librojn. La sama afero okazis
en Dresdeno. Konkludo: ĉiam legu kaj relegu la ludotaĵon antaŭ la
prezentado, precipe kiam ĝi estas versaĵo. En versaĵoj la frazoj
estas ofte tre fleksitaj, ne havas ĉiam, pro postulo de la ritmo,
aspekton tute naturan, multaj vortoj estas senvostaj kaj ne estas
facile sekvi la penson de l' aŭtoro, kiam oni aŭdas la tekston la
unuan fojon. La esperantaj prezentadoj ne okazas tre ofte, kaj estas
necese sin meti en staton konvenan por eltiri el ili la plej eble
grandan profiton. Sed la kurteno leviĝas aŭ pli bone flankeniĝas;
_Mazepa_ ĵus komenciĝis.

La dramon aŭ tragedion (laŭ la titola esprimo) mi ne rakontos, ĉar
ĉiu povas kaj eĉ devas legi tiun ĉi belan verkon.

En sia recenzo de _Kaatje_, teatraĵo ludita dum la Antverpena
Kongreso, S-ro Era diris, ke la aŭtoro de _Kaatje_ ne estis Gœthe,
_Kaatje_ ne estis _Ifigenio en Taŭrido_, kaj S-ro Van der Biest, la
tradukinto, ne estis Zamenhof. Simile mi povos diri, ke Słowacki ne
estas Victor Hugo, _Mazepa_ ne estas _Hernani_ aŭ _Ruy Blas_, sed
Grabowski estas preskaŭ Zamenhof. Efektive, konsiderinte la periodon,
en kiu estis skribita la dramo, periodo, kiu vidis la aperon de multaj
romantikaj verkoj, la nomo de la franca poeto venas nature en la
spiriton, kaj liaj dramoj prezentiĝas kiel kompariloj. Ĉiu verkisto
metas devige en sian verkon pensmanieron, ideojn, kiuj apartenas al
la tempo, en kiu li vivis, al la mondo, kiu lin ĉirkaŭis. Ju pli
ĉi tiuj markoj de difinita epoko estas maloftaj, des pli la verko
havas signifon sendependan de la jaro de sia naskiĝo. Tre malmultaj
estas la aŭtoroj, la poetoj, kiuj prosperis doni al la esprimo de sia
penso formon tiel altan, tiel spiritan, ke ĉi tiu esprimo fariĝis
sendependa de la tempo kaj de la nacieco. Malmultaj estas la verkoj,
kiuj ĉiam restas junaj kaj ne montras ĉi tie kaj tie simptomojn de
velko. Ĉe Victor Hugo ili jam aperas en kelkaj lokoj. Ni devas diri,
ke en la dramo de Słowacki ĉi tiuj simptomoj montriĝas tre forte.
La verko estas nun sepdekdujara kaj ĝia aĝo estas jam legebla sur
ĝia vizaĝo; ĝi oferas multe da belegaj scenoj, sed la interligo de
ĉi tiuj scenoj estas ofte nenatura; la aŭtoro uzis en la konstruo
de la tragedio la procedojn de la romantika epoko, sed Słowacki,
pli poeto ol dramverkisto, ne ĉiam ilin uzis kun necesa modereco.
Iafoje oni tro vidas la ŝnuretojn, per kiuj la aŭtoro movigas siajn
heroojn; en aliaj okazoj la personoj agas iom blinde, kvazaŭ iliaj
ŝnuretoj estus rompitaj. Sed kiel pentristo de sentoj Słowacki estas
nekomparebla kaj enigas nin profunde en la koron de la homoj. Tial la
elekto de ĉi tiu klasika dramo de la pola teatro estas tute aprobinda
kaj tute akordiĝis kun la ĝenerala karaktero de la Kongreso. Ne
rekte ni vidis ĉi tiun artan verkon, sed tra la Grabowski'a vitraĵo;
laŭ tio, kion diris niaj polaj amikoj, ĉi tiu estis vere glata
vitraĵo kaj ne lenso; la traviditaj objektoj, karakteroj aŭ sentoj
ne estis grandigitaj, malgrandigitaj aŭ aliformigitaj. Ni ricevis
vere fotografaĵon de la originalo.

Plenan laŭdon sen iu ajn kritiketo ni ŝuldas al S-ro Stanislawski,
kiu ludis la rolon de Mazepa. Perfekte elparolanta Esperanton, li
estis ĉiam mirinde komprenebla; eĉ en la malfacila sceno, kiam
Mazepa rakontas sian aventuron en la alkovo, per voĉo mallaŭta de
duone morta viro, ĉiuj vortoj estis aŭdeblaj, neniu sono perdiĝis.
Ludanta laŭ sobra maniero, sen neutilaj gestoj, S-ro Stanislawski tre
bone esprimis la karakteron de la paĝio, kiu sub sia ventkapuleco
kaŝas kavaliran animon kaj kompateman koron.

S-ro Sosnowski, la vojevodo, havis malfacilan kaj antipatian rolon.
Preskaŭ dum kvar aktoj li muĝas, kaj certe la muĝado kaj la terura
barbo, kiu ornamis lian mentonon, ne estis tre favoraj kondiĉoj de
bona elparolado, tial multe da versoj alvenis iom kripligitaj al la
oreloj de la aŭskultantoj; tamen S-ro Sosnowski bone tradukis la
sovaĝan karakteron de ĉi tiu maljunulo obstina en sia venĝemo, kiu
dissemas ĉirkaŭ si la malfeliĉon kaj la morton.

S-ro Marjanski montris al ni Zbignjev'on senteman, sed kun animo
malkvieta, en kiu batalas seninterrompe la pasio kaj la devo, kaj
kiu fine serĉas en la morto solvon de la terura dilemo, en kiu li
baraktas. En la sceno de la alkovo li mirinde tradukis la sentojn
de la vojevodido, kiu sin oferdonas por virino amata, kiun li
kredas kulpa. Lia esperanta elparolado, malpli bona ol tiu de S-ro
Stanislawski, estis tamen sufiĉa kaj tre komprenebla.

S-ro Jednowski, en rolo de la reĝo, lerte desegnis la egoistan
karakteron de Jan Kazimir, kiu, sen malboneco oferas la honoron, eble
la vivon de siaj servantoj al kontentigo de siaj kapricoj.

Sincerajn gratulojn al S-ino Visocka pro ŝia belega interpretado de
la rolo de Amelja. Ŝia voĉo varma, emociplena, laŭvice fariĝis
gaja, plenda, indigna, malespera kaj en ĉiuj aliformiĝoj restis
klara kaj belsona. En multaj scenoj ŝi nin vere kortuŝis kaj
montriĝis vera artistino, en la plej alta senco de ĉi tiu vorto.
Nur unu kritiketon ni faros; momente S-ino Visocka havas gestojn,
sintenadojn iom nenaturajn kaj tro rigardas la plafonon.

Nun venu ĉi tien, sinjoro Reĝisoro, mi tuj «lavos al vi la kapon».

Vi scias (pli bone ol mi), kiom estas delikataj kaj malfacilaj la
vere tragediaj scenoj, kiel la lastaj scenoj de _Mazepa_; ĉi tie ni
estas en la belegeco, kaj inter la belegeco kaj la... ridindeco estas
limo pli maldika, ol la paperfolio, sur kiu mi skribas. Pli ol unu
fojon, dum la lasta akto mi tremis, timante, ke oni transpasos ĉi
tiun teruran limon. Kaj nur vi, sinjoro Reĝisoro estis kulpa pri
tio. Unue, ni vidis dum la unuaj aktoj grandan vivantan Zbignjev, kaj
nun vi alportas tute malgrandan ĉerkon, en kiu estas neeble meti
pli ol duonon da Zbignjev. Kie oni metis la alian duonon? Kaj ĉi
tiun ĉerketon oni kuŝigas en grandega salono tute lumigita, kie
ĝi similas forgesitan skatolon da domenoj! Due, la vojevodo faras
per ĉi tiu skatolo ĉiuspecajn gimnastikajn ekzercojn, li ĝin
metas laŭlarĝe, laŭlonge, oblikve, li ĝin tiras, puŝas; momente
mi ne plu sciis, ĉu ni estis en la palaco de la vojevodo aŭ en
Krakova stacidomo, ĉambro de la pakaĵoj. Feliĉe vi havis, kiel
ĉeestantojn, bravajn Esperantistojn, kiuj nur deziras aŭdi sian
karan lingvon kaj ne multe atentas pri materialaj detaloj. Tamen,
sinjoro Reĝisoro, grandigu vian ĉerkon, malgrandigu kaj mallumigu
vian scenejon kaj iom ŝanĝu la aranĝon de via lasta akto. El
Parizo, kie ripozas liaj restaĵoj, Słowacki mem vin benos.

Mi ne povas kritiki la sufloron, ĉar mi lin tute ne aŭdis; kredeble
la aktoraro neniam bezonis lian helpon.

La falo de l' kurteno, post la kvina akto, estis sekvita de sennombraj
aplaŭdaroj, oni ĝin relevis mi ne scias kiom da fojoj. Fine S-ro
Grabowski sur la scenejo, en la nomo de la Esperantistaro, dankis la
aktorojn pri la belega spektaklo, kiun ni ĵus ĉeestis. Li diris, ke
de nun _Mazepa_, ĉi tiu perlo de la pola dramaro, fariĝis internacia
verko, kiun povos ĝui personoj de ĉiuj nacioj, kaj ke ĉi tiu
prezentado estas difinitiva glorigo de la jam fama pola poeto.

Lasta konsilo: kiam vi iros teatron en Krakovo, dum la interakto
reprenu vian lokon tuj kiam oni sonoriĝas, ĉar kelkajn minutojn
antaŭ la leviĝo de l' kurteno oni estingas ĉiujn lumojn en la
salono. Se vi malfruas, vi devas reiri vian lokon tra mallumo. Tiu
malfeliĉo okazis al mi, kaj mi atingis mian seĝon nur post teruraj
aventuroj, palpinte kiel blindulo ĉu la pintan barbon de S-ro
Bourlet, kiu murmuris, ĉu la freŝajn vangetojn de fraŭlino, kiu
ellasis krion, kaj paŝinte sur nekalkulebla nombro da piedoj.


Ĵaŭdon, la 15. de Aŭgusto.--Frumatene mi estis vekita per la
sonoriloj de la kvardek unu preĝejoj de la «pola Romo», samtempe
bruantaj. Momente mi aŭskultis la gajan muzikon de la sonoradoj,
kiu rememorigis al mi la faman ĉapitron de la romano de Victor Hugo
«Nia Sinjorino Pariza»[10]. Sed konscio pri la profesiaj devoj
tuj revenas, mi saltas el la lito kaj enprofundiĝas en la legon de
la oficiala programo. Je la naŭa horo katolika Diservo, je la deka
samtempe protestanta kaj hebrea Diservoj; je la dekdua devis okazi
manovroj de «Ruĝa Kruco», sed, pro neĉeesto de la direktantoj, ĉi
tiuj manovroj estis forigitaj.

Ni rapidu al la preĝejo de Sankta Mario; ĝuste kiam mi alvenas sur
la Rynek, estas la naŭa. El unu el la preĝejaj turoj venas sonoj
de trumpetoj; efektive, ĉiuhore trumpetisto laŭvice rigardanta la
kvar kardinalajn punktojn, aŭdigas melankolian arion, laŭdire la
saman, kiun uzis la pola militistaro. Kiam ni eniras la preĝejon,
la navo estas jam superplenega de granda amaso, kaj pene oni eniĝas
inter la popolanoj pitoreske vestitaj, kaj la kamparaj vendistinoj,
kiuj alportis kun si vendotajn legomojn aŭ fruktojn. Tia devis esti
en antikvo la aspekto de temploj, kiam la adorantoj alportis la
oferojn difinitajn por la Diino. Fine ni sukcesas atingi la fundan
kapelon, ĵus kiam komenciĝas la prediko. Devis paroli Lia Episkopa
Moŝto pastro Bandurski, vera pola Demosteno, sed pro malhelpo, li
estis anstataŭata de pastro, kiu eble ne estis Demosteno, sed certe
estis Cicero. Kun flameco de apostolo li parolis klaran, puran, fluan
Esperanton, eĉ momente tiel fluan, ke la superŝutitaj oreloj ne
povis ĉion ensorbi kaj ke multaj vortoj reŝprucis eksteren. Tamen
lian elokventecon tre admiris la ĉeestantaj Esperantistoj, katolikaj
kaj nekatolikaj.

Ni rapidu al la hebrea sinagogo. La interna aspekto tute malsimilas
tiun de la katolika preĝejo. Anstataŭ pitoreska malordo, severa
ordo; anstataŭ piuloj en ĉiuj sintenadoj, ĉu starantaj, ĉu
genuantaj, ĉu eĉ teren kuŝiĝantaj, sinjoroj en regulaj vicoj kun
ĉapelo sur la kapo, sinjorinoj en altaj galerioj. Rabeno Saphra jam
komencis esperantan paroladon; li parolas klare, bonege kaj elokvente;
li diras, ke Hebreoj disaj sur la tuta terglobo jam havis propran
lingvon por komuniki inter si, la hebrean; sed mankis al ili alia por
komuniki kun iliaj fratoj, anoj de aliaj religioj. Li ĝojas, vidante
unu el ili alporti al la mondo ĉi tiun netakseblan donacon. Profundan
impreson sur ĉiujn ĉeestantojn hebreajn aŭ nehebreajn faras ĉi
tiu alta parolado. Sed momente Rabeno Saphra parolis strangan,
nekompreneblan Esperanton. Ĉu intertempe li fariĝas Idisto? Oni
klarigas al mi, ke la strangaj vortoj ne estas idaj citaĵoj de
Couturat, sed hebreaj citaĵoj el la Biblio. Elirante el la sinagogo,
la popolamaso ĉirkaŭanta la templon, faris al D-ro Zamenhof veran
ovacion. La kvartalo Kazimierz, kie staras la sinagogo, estas la
hebrea kvartalo de Krakovo; en ĝi la Hebreoj estas pli ol religio,
pli ol raso, ili formas preskaŭ nacieton, kaj ĝojis vidante la
kreinton de Esperanto, kiun ili salutis kvazaŭ Mesion.

Je la dekunua, sur la Rynek okazis manifestado antaŭ la monumento
de la glora pola poeto Mickiewicz. Oni metis sur la monumenton
florkronon, kaj en la nomo de la kongresanoj S-ro Hodler esprimis la
sentojn de la Esperantistoj pri la plej glora reprezentanto de la pola
genio kaj antaŭtempa adepto de la interna ideo de Esperantismo; tiun
paroladon polen tradukis D-ro Mikołajski.

Je la tria, manifestado de profesoroj kaj studentoj apud la monumento
de Kopernik, en la korto de Jagellona Biblioteko. Atendante la
oficialan oratoron (ankoraŭ nekonatan), kiu estas iom malfruinta,
la manifestantoj amuziĝas per fotografiĝo. Estas fotografistoj en
ĉiuj anguloj, sur la altaj galerioj, sur la korto, en la kelo, kaj
oni fotografas la manifestadon ĉiumaniere: superkape, bruste, dorse,
flanke, subpiede. Subite bruo; sur la tablo metita kiel paroladejo
aperas la oficiala oratoro, kaj ĉi tiu oratoro estas... (vi ne
divenu! sinjoro), estas... (vi ne divenu! sinjorino), estas S-ro
Bourlet. Oni premas la butonon de la sciencaj paroladoj kaj S-ro
Bourlet parolas. Cetere li faras tre lertan kaj tre trafan paralelon
inter la vivo de Kopernik kaj la vivo de D-ro Zamenhof, inter la
persekutoj, per kiuj estis akceptata la verko de Kopernik, kaj la
mokoj, kiujn renkontis la verko de Zamenhof, inter la fina sukceso de
la Kopernikaj ideoj kaj la fina venko de la Zamenhofa Esperanto.

Je la kvara (kia metio! kia metio!), vizitado de la Arĥitektura
Ekspozicio. En la ĝardeno de la Ekspozicio, la fotografa manio de
la kongresanaro atingas la paroksismon. La oficialaj fotografistoj
estas ĉi tie kun ĉiuspecaj fotografiloj, unuj sur altaj tripiedoj
(kredeble por fotografi personojn je fenestroj de unua etaĝo), aliaj
preskaŭ sur tero (kredeble por fotografi kelistojn je fenestretoj
de ilia kelo). Kaj oni fotografas samnacianojn, oni fotografas
samprofesiulojn, oni fotografas samkreskulojn, oni fotografas
samaĝulojn, oni fotografas sama-nombro-da-harulojn, oni fotografas
samulojn elektitajn ĉiumaniere kaj eĉ neniumaniere. Kaj meze de ĉiu
grupo sidas la afablega kaj bonega Doktoro, ĉiam ridetanta, ĉiam
nemoviĝanta, ĉiam rigardanta rekte la fotografilon. Sinsekve li
fariĝas Hungaro, Japano, juristo, poŝtisto, du-metrulo, dekok-jarulo
kaj eĉ pacifista sinjorino. Feliĉe je la kvina finiĝas lia
turmentiĝo kaj ĉiuj kongresanoj, fotografitaj aŭ ne fotografitaj,
sidiĝas duonronde ĉirkaŭ la muzika estrado por ĉeesti la Disdonon
de Premioj de la «Literatura Konkurso» organizita de nia bonega
kolego _Pola Esperantisto_. Ni diru tuj, ke ĉi tiu konkurso mirinde
sukcesis, almenaŭ per la nombro de la partoprenantoj. Efektive,
la Komitato ricevis: por la beletristika parto, 18 laborojn; por
la poezia, 30; por la scienca, 11. S-ro Nedoviŝin prezidas la
ceremonion, li diras kelkajn vortojn pri la graveco de tiaj konkursoj
kaj iliaj influoj al progresado de nia lingvo.

Pro la neĉeesto de S-ro Cart, raportinto de la beletristika parto,
supreniras la estradon por lin anstataŭi sinjoro... (divenu, kara
leganto!) sinjoro... (divenu, kara legantino!)... S-ro Bourlet. Oni
premas la butonon por literatura parolado kaj S-ro Bourlet ekmovas
la lipojn. «Ankoraŭ mi!» li diras. Li petas pardonon, ĉar nun li
estas sur kampo, kiun li ne ordinare plugas. Li estas simpla scienculo
kaj time sin riskas en literaturan regionon. Sed eble ĉar li estas
direktoro de literatura gazeto, li povis tamen akiri iom da sperto en
la beletristika fako. Li ĝojas, ĉar nun Esperanto havas belan kaj
riĉan literaturon, kaj povas rebati la kutiman kontraŭdiron, ke ĝi
estas nur iu ĵargono de kelnero.

La unua premio estas aljuĝita al la aŭtoro de la verko titolita:
«La Genio kaj la Karaktero de Byron»; oni malfermas la koverton,
kiu entenas la nomon de la aŭtoro, kaj la ĉeestantaro sciiĝas kun
ĝojo, ke ĉi tiu aŭtoro estas aŭtorino: nia bone konata samideanino
Adela Schafer (el Londono).

Loko mankas por citi aliajn rekompencitajn laborojn.

S-ro Grabowski, raportinto de la poezia parto, legas raporton
(mirinde! ĉi tiu raporto estas en prozo). Li diras, ke esprimo de
ideoj sub poezia formo estas vera provilo por lingvo; Esperanto venke
sukcesis en ĉi tiu provo. Ni sciiĝas kun bedaŭro, ke ne ankoraŭ
naskiĝis esperanta Mickiewicz, kaj sekve oni ne donos unuan premion.
La dua premio estas aljuĝita al la aŭtoro de la poemo «Narciso»,
kaj ĉi tiu aŭtoro estas nia amiko Devjatnin, kies apero sur la
estrado estas salutata de longa aplaŭdado.

S-ro Rollet de l'Isle, raportinto de la scienca parto, legas
raporton. Kiel Prezidanto de la Societo Franca por Propagando de
Esperanto, li malkaŝe montras al ĉiuj sian naciecon, fiere kaj forte
metante la tonikan akcenton sur la lastan silabon. Li parolas pri la
graveco de Esperanto en sciencaj interrilatoj kaj sciencaj kongresoj.

La unua premio estas aljuĝita al la aŭtoro de la verko: «Pri la
absorbo de la pluvo kaj roso per folioj, trunketoj kaj branĉoj». Ĉi
tiu aŭtoro estas nia samideano Dreusicke, el Cassel.

Ĉu tiaj konkursoj estas bonaj por la propagando de nia afero?
Unuavide ŝajnas, ke la respondo devas esti jesa. Evidente ĝi ne
povas esti plene nea; sed ankaŭ, laŭ mia opinio, ĝi ne povas esti
plene jesa. Efektive, ni rigardu la nunan staton de nia esperanta
literaturo; ĉu ĉi tiu stato estas bona? Ne, nia literaturo suferas
de malsano kaj ĉi tiu malsano ne estas manko de verkistoj, ĝi estas
manko de... legantoj. Rigardu en magazenoj de eldonistoj.... Sed tuj
vi protestas: «Esperanto... sankta afero... bono de homaro... ni ne
estas komercistoj... veraj Esperantistoj ne atentas monan profiton,
k. t. p....» Kvietiĝu, sinjoro, kvietiĝu kaj ni interparolu
trankvile. Mi ne estas verkisto, mi ne estas eldonisto, mi ne estas
presisto kaj ĝis nun Esperanto ne enirigis en mian poŝon eĉ la
plej malgrandan parton de spesmilo. Do mi estas tute senpartia. Ĝis
nun oni ne trovis la rimedon por publikigi esperantajn librojn sen
mono. La fabrikisto de papero ne liveras senpage sian paperon, la
presisto ne presas senpage la manuskriptojn. La eldonado de libro
estas devige elspezo da mono; kvankam la eldonantoj de esperantaj
libroj estis ĝis nun tre neprofitemaj, ili almenaŭ deziras retrovi
la elspezitan monon. Afero neebla, se ĉiuj ekzempleroj restas en
la magazeno. Literaturo ne povas ekzisti sen verkistoj; ankaŭ ĝi
ne povas ekzisti sen legantoj. Kaj tio estas konstato ĉagrena, sed
konstato vera: Esperantistoj ne legas. Sed vi respondos: «Legado
de libroj postulas tempon kaj monon, Esperantistoj ĝenerale estas
nek senokupuloj, nek riĉuloj». Vi estas prava, sed mi certigas, ke
la sumo elspezita de la Esperantistaro por aĉeto de libroj tute ne
respondas je la stato de ĝia monujo. Ankoraŭ vi diros: «Estas bonaj
libroj, sed ankaŭ aliaj malbonaj; mi timas aĉeti librojn nekorekte
skribitajn». Tre vere, sed mi konstatis, ke sufiĉe granda nombro
de Esperantistoj tute ne scias eĉ la nomon de jam klasikaj verkoj
de nia literaturo. Karaj gesamideanoj, se vi deziras, ke Esperanta
literaturo disvolviĝadu, ĝin helpu per viaj tutaj fortoj; kaj por
tio la sola rimedo estas: legado kaj legado kaj ankoraŭ legado. Apud
la bona konkurso de verkistoj, mi proponas, por la venonta kongreso,
konkurson de legantoj.

  * * *

Je la naŭa kaj duono, Internacia Balo en la Malnova Teatro.

Antaŭ mia foriro, S-ro Ĉefredaktoro estis dirinta al mi: «Vi prenos
kiel modelon S-ron Era; kiel li faris, tiel vi faros». Mi malfermis
la Raporton pri la Sepa Kongreso kaj pri la balo mi trovis la jenan
paragrafon:

«Ĉiuj estas pretaj je la naŭa, kaj la dancoj tuj komenciĝas. Ili
daŭris ĝis la unua matene, laŭ tio, kion oni diris al mi, ĉar je
tiu malfrua horo, mi jam de longe dormegadis.»

... Leginte ĉi tiujn liniojn, mi tuj iris kuŝiĝi.

Sed la morgaŭan tagon mi «intervjuis» eminentulojn, kiuj ĉeestis
la ceremonion.

Jen kion diris al mi kelnero de la bufedo:

«Je la sepa okazis komuna manĝeto organizita de tre moviĝema
sinjoro, kies nomon mi ne memoras; mi nur scias, ke por elparoli
ĉi tiun nomon oni devas «miaŭi». Oni manĝis barĉon, kolbason
polan kaj tortojn. Kelkaj personoj ne tre ŝatis nian kolbason; eĉ
germana sinjorino faris veran grimacon. La ĉeestantoj multe bruegis,
ili faris ĉiuspecajn ŝercojn, kantis kaj deklamis. La nombro de la
ĉeestantoj estis ĉirkaŭe 200, la nombro de la purigotaj teleroj
estis...»

--Sufiĉe; sufiĉe, kelnero, mi ne ŝatas la statistikon.

Jen kion rakontis al mi sinjorino de la vestejo, vi scias, la terura
rabistino de pluvombreloj:

«Ha! sinjoro, kiom da manteloj! kiom da kaptukoj! kiom da pluv...
(mi scias, mi scias)... kaj kiaj belaj kostumoj de sinjorinoj kaj de
sinjoroj! Hungarinoj kaj Hungaroj, Bohemoj, Rusoj, Bulgaroj, k. t.
p.[11] kaj precipe niaj Polaj kostumoj, tiel ĉarmaj. Sed la plej
bela rememoro de ĉi tiu vespero kaj eĉ de mia tuta vivo estos la
gardo de la mantelo de la Imperiestro Napoleono. (Kion vi diras,
sinjorino! Eble la laceco pro maldormo.) Jes, la Imperiestro ĉeestis
la balon; li portis la kutiman veston, blankan mallongan pantalonon,
verdan veŝton, epoletojn kaj la tufeton sur la frunto. (Se li havis
la tufeton, oni ne povas plu dubi.) La ekzakta nombro de la objektoj
deponitaj en la vestejo estas...»

--Sufiĉe, sufiĉe, sinjorino, mi ne ŝatas la statistikon.

Jen kion rakontis al mi muzikisto de l' orkestro:

«Ha! sinjoro! en kia stato ni estas hodiaŭ. La violonistoj kuŝas
en lito kun paralizitaj brakoj, la violonĉelisto pro lacego falis
hieraŭ sub sian instrumenton kaj estis tute kontuzita, la klarnetisto
englutis parton de sia muzikilo, la hobojisto ne plu havas pulmojn, la
tamburegisto faris truon en la haŭton de sia ilo kaj la kuracistoj
ne povas haltigi la brakon de la muzikestro, kiu daŭrigas montri la
takton. La preciza nombro de la notoj...»

--Sufiĉe, sufiĉe, muzikisto, mi ne ŝatas la statistikon.

Jen kion murmuretis en mian orelon la servistino de la sinjorina
tualetejo...

--Kio! sinjoro, vi alproksimiĝas kun scivolema mieno kaj brila
rigardo? Fi! estas honte!--vi tute ne scios, kion murmuretis al mi en
la orelon la servistino de la sinjorina tualetejo.


Vendredon, la 16. de Aŭgusto.--Je la tria kaj duono, Tria
labora kunsido de la Kongreso.

La _Prezidanto_ malfermas la kunvenon kaj donas la parolon al S-ro
Sekretario.

La _Sekretario_ legas la protokolon de la lasta kunsido, kiu estas
unuanime aprobita; li ankaŭ legas diversajn telegramojn.

S-ro _von Frenckell_ legas sian raporton pri fondo de por-esperanta
Internacia Esperanto-Asocio.

D-ro _Kandt_ post kelkaj klarigoj pri la tasko de la Komisio pri
ĝenerala organizaĵo, proponas la jenan tekston:

«La rajtigitaj delegitoj de la propagandaj societoj en la Oka
Kongreso decidis:

1-e Ke la Komisio elektita en Antverpeno por studi la demandon pri
ĝenerala organizaĵo daŭru funkcii;

2-e Ke ĝi prezentu al la Naŭa Kongreso raporton pri la nun
ekzistantaj institucioj, pri ilia funkciado kaj pri rimedoj por ilin
kunordigi;

3-e Ke oni publikigu tiun raporton tri monatojn antaŭ la Kongreso kaj
ke oni proponu pri ĝenerala organizaĵo.»

S-ro _Bourlet_ principe konsentas kun S-ro von Frenckell kaj D-ro
Kandt, ĉar li estas partiano de ĝenerala organizaĵo. Sed la sperto
montris, ke ne estas saĝe doni tro da laboro al la Komisio. La
subkomisio kaj D-ro Kandt faris ĉion eblan, ni ŝuldas al ili multajn
dankojn. Vere la afero estas tro komplika. Pli bone estos iri paŝon
post paŝo; la unua paŝo estas la dua paragrafo: Raporto pri la nunaj
institucioj; meti ordon en la aferojn. Antaŭ ol scii, kion oni povos
fari, oni devas scii, kion oni faris; tiam oni scios, kion oni devos
fari. Ni ne donu al la Komisio tro da laboro deviga. Li do faras la
jenan proponon aŭ korekton: forstreki en la 3-a paragrafo la vortojn
«kaj ke oni proponu pri ĝenerala organizaĵo».

D-ro _Kandt_ akceptas la proponon de S-ro Bourlet.

S-ro _Mudie_ estas subtenanto de la propono de S-ro Bourlet. Li ne
volis fari riproĉon al iu ajn en sia hieraŭa propono.

La propono de S-ro Kandt kun korekto de S-ro Bourlet estas unuanime
akceptata.

S-ro _Mudie_ parolas pri la prezento de kandidatoj al la diversaj
postenoj en la komitatoj. Li diras, ke oni devas havi almenaŭ liston
da 13 kandidatoj por 10 postenoj, se oni volas havi veran elekton.

La afero estas lasata al la Komisio.

S-ro _Bourlet_ diras, ke estas ankoraŭ du proponoj senditaj al la K.
K. K.:

1-e Propono, por ke oni nomu la kongresojn universalaj anstataŭ
internaciaj.

2-e Propono, ke la kongresoj okazu nur ĉiudujare.

La proponoj estas resenditaj al la Komitato.

S-ro _Bourlet_ esprimas sian grandan feliĉon, ke, kiam por la unua
fojo kunvenis la rajtigita delegitaro, ĝi tiel bone funkciis. Ĉiuj
proponoj estis voĉdonitaj unuanime. Esperantujo estas loko interfrata
kaj la ĉeestantoj donis al la tuta Esperantistaro spektaklon de vera
konkordo. (_Aplaŭdoj._)

La _Prezidanto_ diras, ke nun oni venas al la demando pri la sidejo de
la venonta kongreso.

S-ro _Stromboli_ petas parolon, kaj lia apero sur la estrado estas
signalo de longa aplaŭdado[12]. En la nomo de Italaj Esperantistoj
li petas la Kongreson, ke la Naŭa Kongreso okazos en Genova. Li
jam faris la inviton dum la malferma kunsido kaj ĝin faras denove,
aldonante kelkajn detalojn. Italujo, lando de l' arto, lando de la
poezio, deziras kaj estas inda, ricevi sur sian teron la tutmondan
Esperantistaron. La Italoj kredas, ke Esperanto estas simila al itala
lingvo kaj sekve estas malfacila por aliaj popoloj. Ni montru al
ili per nedubinda fakto, ke Esperanto estas same facile ellernebla
por ĉiuj lingvanoj. Genova estas bone elektita loko por internacia
kongreso, ĉar ĝi havas facilajn komunikaĵojn kun ĉiuj landoj de
Eŭropo; rapidaj vagonaroj kaj rektaj vagonoj venas al Genova de
multaj grandaj urboj. Aliparte, ĝi estas ankaŭ granda haveno, kun
ŝiplinioj al ĉiuj partoj de l' terglobo. Fine, ĝi estas granda
kaj bela urbo; la amantoj de la pasinto trovos en ĝi antikvajn
monumentojn kaj historiajn rememorojn; la amantoj de la naturo povos
viziti en ĉirkaŭaĵo ĉiuspecajn naturajn belaĵojn; la amantoj de
la civilizacio vidos tre interesajn industriajn aferojn. Sub la blua
ĉielo, rigardante la bluan maron, la kongresanoj povos gaje resonigi
nian karan lingvon, kies belsoneco agrable miksiĝos kun la belsoneco
de la itala lingvo. (_Ĉiumanaj aplaŭdoj._)

S-ro _Lederman_ (Holando), en nomo de la grupo «Estonto estas nia»,
protestas kontraŭ la diro dissemita, ke la Holandaj Esperantistoj
proponis ne fari kongreson en Italujo pro la milito. Tio estas
malvera.

S-ro _Behrendt_ bone scias, ke la Esperantistoj estos altirataj de la
multaj ĉarmoj de Genova kaj kredeble voĉdonos por Italujo, sed li
estas komisiita de la urbestraro de Breslau por inviti la kongreson
en Breslau la venontan jaron kaj li devas fari la inviton. Almenaŭ
li esperas, ke multaj kongresanoj sur la vojo al Italujo haltos en
Breslau. Li proponas sendi dankleteron al la urbestraro de Breslau por
ĝia kora invito.

S-ro _Mudie_ aprobas la proponon de S-ro Stromboli, sed parolante pri
komunikaĵoj kun aliaj landoj, nia itala samideano forgesis Britujon.
Lasttempe la oratoro legis pri itala militŝipo nomita «Stromboli».
Li proponas, ke oni petu Lian Moŝton la Reĝon de Italujo, ke li
sendu la ŝipon «Stromboli» por transporti Britojn al Genova.
(_Ridoj kaj aplaŭdoj._)

S-ro _Lévy_ invitas la kongreson en nomo de la Rumanaj Esperantistoj.
Li diras, ke Bukarest estas centro por nia movado en la Balkanoj.

S-ro *** bohema laboristo diras, ke en nomo de laboristoj li devas
protesti kontraŭ la elekto de Italujo, ĉi tiu lando, kiu sovaĝe
sin ĵetis.... (_Brueto, bruo, bruego. La oratoro malaperas meze de
protestoj_)[13].

La _Prezidanto_ rimarkigas, ke laŭ la regularo oni devas tuŝi en
kongresaj kunsidoj nek religiajn, nek politikajn, nek socialajn
demandojn. Li esperas, ke la ekzemplo donita de la ĵus parolinta
oratoro ne estos sekvita.

S-ro _Iu ajn_ (de ie ajn) proponas, ke oni faru ĉiujare du
kongresojn, unu por amuzo kaj la dua por laboro.

La _Prezidanto_ voĉdonigas pri ĉi tiu stranga propono, kiu tamen
akiras du voĉojn.

Oni poste voĉdonas pri la sidejo de la venonta kongreso.

Genova estas elektita kun frakasa plimulto.

Oni ankaŭ sendas dankojn al Breslau por ĝia senlaca invito.

S-ro _Bourlet_ diras, ke kvankam la kutimo estas elekti nur la sidejon
de la venonta kongreso, li petas, ke oni faru escepton kaj ke oni tuj
decidu por 1914. Li venas oficiale inviti la kongreson al Parizo en
1914.

S-ro _Rollet de l'Isle_, prezidanto de la S. F. P. E., certigas la
ĉeestantaron, ke ili ricevos bonegan akcepton ne sole de la Parizaj
Esperantistoj, sed ankaŭ de la tuta Franca Esperantistaro kunigita
en Parizo. Ĉi tiu grava okazintaĵo faros profundan impreson en tuta
Francujo.

Parizo estas elektita kiel sidejo de la Deka Kongreso.

S-ro _Warden_ (Skotlando) invitas la kongreson ĉe Edinburg por 1915.

La _Sekretario_ diras, ke la K. K. K. ricevis oficialan inviton de
la urbo San Francisco por elekti ĉi tiun urbon kiel sidejon de la
dekunua Kongreso, okaze de la inaŭguracio de la Kanalo de Panama.

S-ro _Schmidt_ proponas, ke la kongreso de 1915 okazu en Berno.

S-ro _Krestanof_ diras, ke la centro de la Balkanoj estas ne Bukarest,
sed Sofio. Li invitas la kongreson al Sofio.

S-ro _Hansen_ invitas la kongreson al Kopenhago.

S-ro _Bourlet_ rememorigas, ke en la K. K. K. devas esti du personoj
de la lando, en kiu okazos la kongreso. Li proponas:

Por la naŭa kongreso:

  D-ro Stromboli
  S-ro Benova.

Por la deka kongreso:

  S-ro Rollet de l'Isle
  S-ro Chaussegros.

Neniu kontraŭstaras.

S-ro _Soriano_ proponas sendi dankojn al la Ĥina Ministro de Edukado,
kiu oficiale enkondukis Esperanton en la normalajn lernejojn.

S-ro _Bourlet_ proponas, sendi dankojn al la du urboj Terrasa kaj
Sabadell, kiuj donis la nomon de D-ro Zamenhof al stratoj.

S-ro _Ferter_, rajtigita delegito por Katalunujo, dankas por la
gratuloj senditaj.

S-ro _Hansen_ proponas, ke oni danku S-ron Michelin por lia belega
donaco al Esperanto.

S-ro _Bourlet_ rakontas, ke S-ro Michelin ricevis leteron de
ĉef-idisto, kiu lin riproĉis pro la mono donita al Esperanto kaj kiu
diris, ke Esperanto tute ne ekzistas. Li proponas, ke ĉiu kongresano
sendu al S-ro Michelin poŝtkarton kun kelkaj dankaj vortoj.

S-ro _Mudie_ proponas danki la Biblian Societon, kiu ĵus eldonis
tradukon de la Biblio en Esperanto.

S-ro _Sergeant_ proponas, ke oni danku la Aŭstran Ministron de
la Fervojoj por eldonado de la belaj gvidlibroj disdonitaj al la
kongresanoj kaj por la rabato konsentita.

S-ro _Claudius Colas_, de la C. O., donas klarigojn pri la lasta
verko de ĉi tiu oficiala Institucio. La produktaĵo estas la
Tutmonda Jarlibro Esperantista, enhavanta kolekton de niaj leĝoj kaj
liston de ĉiuj grupoj de l' mondo. Post ĉiu geografia nomo staras
inter krampoj misteraj ciferoj, kiuj (laŭ la antaŭparolo) estas
bibliografiaj indeksoj de la decimala klasifiko. Kaj vidu la utilecon
de ĉi tiuj ciferoj: dank' al ili oni tute solvis la gravan demandon
pri skribado kaj elparolado de la propraj nomoj. Ekzemple mi povas
sciigi vin, ke por iri al la Kongreso, mi foriris de la ĉefurbo de
44.362, iris al la ĉefurbo de 44.361 kaj tie uzis la vagonaron al
ĉefurbo de 43.12. Dum la vojaĝo, mi trapasis la landojn 493 kaj 43.
De la ĉefurbo de 43.12, mi rekte iris al la kongresurbo, ĉefurbo
de 43.74 en la lando 43.6. Ĉiuj popoloj same elparolas ĉi tiujn
geografiajn nomojn. Cetere, se vi deziras mendi la libron de via
libristo, vi nur bezonos doni al li tiun sciigon: 412 (058) (∞)
«1912» 12. Li tuj komprenos.

La _Prezidanto_ proponas, ke pro la Esperantistoj, kiuj deziras
forveturi morgaŭ tuj post la kunsido, oni fiksu la komencon de la
kunveno je la tria anstataŭ la tria kaj duono.

Li fermas la nunan kunsidon je la sesa.

  * * *

Je la sepa kaj duono, mi sidis en la Nova Teatro en mia vesto de
muzika kritikisto. Jes, de muzika kritikisto. Vi ridegas, sinjorino?
des pli bone, ĉar oni vidas vian beletan langeton; vi ridegas,
sinjoro? des pli malbone, ĉar oni vidas vian malbelegan langegon.
Kial mi ne estus muzika kritikisto? Tial ke mi nenion scias pri
muziko? Bela afero! Mi legis la muzikan terminaron de S-ro de Ménil.
Estas sufiĉe.

Mi havas en mano mian aŭdigan kornon. (En Francujo, mi estas surda
kiel poto, en Anglujo kiel fosto, en Italujo kiel kloŝo, en Hungarujo
kiel pafilego, en Polujo... mi ne scias.)

Iom post iom la salono pleniĝas. Ĉi tiu vespero devas esti
epokfaranta en la historio de Esperanto. «Halka» estos la unua
esperanta opero kaj Moniuszko la unua komponisto, kies verko ricevos
esperantan maskon. Ĉu tiu privata entrepreno de la direktoro de
Krakova teatro sukcesos? Respondos la teatra kasisto. Ŝajnis al mi,
ke la aŭskultantaro kvankam ne tiel granda, kiel ĉe «Mazepa»,
estis tamen sufiĉe grava. Mi devas aldoni, ke du pagaj prezentadoj
dum unu kongreso, estas ŝarĝo iom peza por la monujo de multaj el la
kongresanoj. Tamen la nuna entrepreno estas interesa kaj subteninda.

Sed la orkestro iras al sia loko, la ĉefo levas la bastonon,
«Halka» komenciĝas. (Vere la muzikistoj estas strangaj personoj,
ili laboras nur, kiam ilin minacas bastono.)

La libreto de «Halka», kiel la plej multo el la libretoj de operoj,
estas tre simpla kaj estas entenata en unu linio: Halka, kamparanino,
forlasita de sia amanto, kiu edziĝas kun riĉa fraŭlino, sin ĵetas
en riveron.

Sur ĉi tiu temo Moniuszko[14] .......................

Post la prezentado, la talenta tradukinto, nia senlaca poeto
Grabowski, venis sur la scenejon por danki la gekantistojn de la unua
esperanta opero. Sennombraj ovacioj kaj bruegaj aplaŭdoj rekompencis
samtempe tradukinton kaj aktorojn por ilia kuraĝa provo.


Sabaton, la 17. de Aŭgusto.--Je la tria, Ferma kunsido de la
Kongreso.

La _Sekretario_ legas respondan telegramon de S-ro Boirac.

La nova Esperantisto Zamenhof petas la parolon kaj suriras la
estradon. Li anoncas, ke li ĵus legis pri la morto de Abato
Schleyer. Jam la pasintan jaron la famo pri lia morto disvastiĝis
en Antverpeno, sed feliĉe estis malvera. Hodiaŭ oni ne povas dubi
pri la sciigo. Kelkafoje en la pasintaj kongresoj li parolis pri la
graveco de la verko farita de ĉi tiu pioniro de lingvo internacia.

Li proponas al la ĉeestantaro honori lian memoron per leviĝo de la
seĝoj. (_Ĉiuj leviĝas._)

S-ro _Pazelt_ en nomo de la german-bohema Esperantista Ligo oferas al
D-ro Zamenhof belan albumon, kiel memoraĵon de la Jubileo. Li aldonas
dezirojn de vivo kaj feliĉo.

S-ro _Lévy_ (blindulo) parolas pri esperanta movado inter blinduloj.
Li esprimas la dankemon de ĉiuj siaj blindaj gefratoj por la
sindonemaj personoj, kiuj penetrigis Esperanton en la blindulan
mondon. Ili faris multekostan donacon. Li memorigas la nomojn de F-ino
Zabilon d'Her (S-ino Ranfaing), Profesoro Cart, k. t. p. Li deziras
prezenti al la naŭa Kongreso raporton pri la du jenaj punktoj:

1-e Ĉu la kongresoj povas interesiĝi je la blinduloj;

2-e En kia maniero estas eble, ke ili faru ion.

La blinduloj estas disaj en ĉiuj urboj de siaj landoj, en ĉiuj
landoj de l' mondo; Esperanto estas vera ligilo inter ĉiuj loĝantoj
de la blindula mondo.

Ĝis nun nur privataj personoj starigis specialan fakon por la
blinduloj. Profesoro Cart fondis _Esperanta Ligilo_, kio estis granda
helpo farita al ĝiaj uzantoj. (_Aplaŭdoj_). Sed la publikigo de
gazeto kaj libroj por blinduloj estas peza ŝarĝo. Malgraŭ sia
bonvolo, la subtenantoj havas aliajn gravajn okupojn kaj ne povas
ĉiam private daŭrigi sian verkon. Eble oni povos oficiale helpi al
ili, ekzemple per kreado de Centra Biblioteko por la blinduloj.

La afero estas resendita al la K. K. K.

S-ro _Belmont_ parolas pri Abato Schleyer. Li rememorigas, ke ĉi tiu
viro faris tre gravan verkon en la kampo de lingvo internacia. Li
estis vera amiko de la homaro.

La oratoro proponas sendi al la urbestraro de Konstanz funebran
telegramon. (_Akceptita de la Kongreso._)

S-ro _Ernst_ anoncas Esperantan semajnon, kiu okazos en Gento dum la
tiea ekspozicio.

S-ro _Bourlet_ aldonas, ke la ekspozicia estraro de Gento voĉdonis
gravan monhelpon por la Esperanta semajno.

S-ro _Devjatnin_, kiu, nova Homero, venis piede el Paris, transdonas
la salutojn de la Esperantistaj grupoj vizititaj dum lia vojaĝo.

S-ro _Salomea Pattowa_ salutas la Kongreson en la nomo de la
Krakovaninoj kaj de la Pacifistinoj.

S-ro _Kandt_ dankas la ĉi tiean Komercan Ĉambron. Li petas, ke
Esperanto estu reprezentata de Varsovia samideano en la Kongreso de la
Komercistoj okazonta en Bostono kaj parolas pri ĝenerala organizado
de la komercistoj.

S-ro _Nedoŝivin_ diras, ke oni ne devas forgesi la neĉeestantojn, el
kiuj konsistas la plej granda parto de la Esperantistaro. Li invitas
ĉiujn kongresanojn vojaĝi tra Rusujo. (S-ro Nedoviŝin forgesinte
alporti pasporton por via humila servanto, ĉi tiu ne povis akcepti la
afablan inviton.)

S-ro _Schmidt_ avertas la Esperantistojn, ke ili ne aliĝu al la
Mondlingva Oficejo en Berno, kiu havas nur ŝajnan neŭtralecon, sed
estas efektive Idista entrepreno, pri kies sukceso dubas la prezidanto
mem.

Li proponas aranĝi antaŭkongreson en Berno.

S-ro _Behrendt_ parolas pri la enkonduko de Esperanto ĉe la
poŝtistoj kaj petas adresojn de poŝtoficistoj.

S-ro _Pazelt_ atentigas pri gvidlibro de Franzensbad kaj la tie
okazonta postkongreso, dum kiu oni povos sin bani senpage.

S-ro _Mudie_ diras, ke oni ne fonografis la voĉon de nia Majstro dum
ĉi tiu Kongreso; li opinias, ke oni devas tuj ripari ĉi tiun mankon.

La _Prezidanto_ ĝojas, ĉar dum la tuta semajno regis inter ni
simpatio frata. Kredeble en estonteco:

  La popoloj faros en konsento
  Unu grandan rondon familian,--

sed atendante la Esperantistoj mem devas komenci ĉi tiun rondon. Li
pensas, ke de nun ĉesos ĉiuj diskutoj. Li dankas al ĉiuj, kiuj
helpis al la Kongreso: urbestraro, registaro, loĝantoj de Krakovo.

Ĝis revido en Genova! (_Longa aklamado._)

S-ro _Glück_ (el Wien) laŭdas la aranĝon de l' Kongreso; ĝi estis
la kongreso de l' amo, de la paco kaj de la konkordo; ĝi havis kiel
devizon: unueco kun ordo. Ni memoru, ke la dua parto de l' Fundamento
estas la sankta konkordo. En la historio de Esperanto la nomo Krakovo
estos enskribita per oraj literoj. Li oferas al la Loka Komitato
albumon subskribitan de ĉiuj kongresanoj kaj atestantan pri ilia
dankado pro la aranĝo de tiel grandioza kaj sukcesplena manifestado.

_Napoleono_... pardonu! S-ro Rosenstock petas la parolon meze de
varmega ovacio. Li diras, ke hieraŭ sur la nigra tabulo oni afiŝis,
ke estas promesite, rekompenci tiun, kiu retrovos la perditan voĉon
de S-ro Rosenstock. Li meritas la rekompencon, ĉar li mem retrovis
la voĉon. Li estimos sin alte repagata por siaj klopodoj, se
ĉiuj kongresanoj foriras kun bona rememoro de Polujo. Poloj estis
ĉiam gastamaj al fremduloj; kiom pli ili devas esti gastamaj,
kiam ĉi tiuj fremduloj estas tiaj nur per la nomo, kiam ili estas
Esperantistoj, kiuj ĉie estas en sia lando. Ĉu en ĉi tiu direkto la
Poloj faris sian devon? Al tio respondos la kongresanaro.

D-ro _Bujwid_ dankas la kongresanojn en la nomo de la Loka Komitato.

S-ro _Mudie_ dankas S-ron Mikołajski pro la lerta kondukado de l'
Kongreso kaj gratulas la Lokan Komitaton pro la bona organizado de l'
Kongreso.

S-ro _Kronenberg_ diras, ke Esperantisto estas ĉiu homo kiu uzas
Esperanton, sed Esperantisto estas ankaŭ tiu, kiu propagandas la
internan ideon, kiu nin unuigas.

Oni devas propagandi ĉie kaj ĉiam kaj precipe inter la junularo; kiu
havas la junularon havas la estontecon. Vivu la Esperantismo inter la
Esperantistoj.

(Ĉiuj leviĝas kaj laŭ la kutimo, oni kantas nian esperantan
himnon.)

D-ro _Zamenhof_ deziras al ĉiuj kongresanoj bonan reiran vojaĝon
al sia hejmo. Li diras, ke ni eniras duan periodon de nia movado; li
estas certa, ke de nun ĉiu malpaco malaperos el nia tendaro kaj ke ni
iros trankvile nian vojon.

La _Prezidanto_ fermas la Okan Kongreson de Esperanto.

  * * *

En la vestiblo bruas por la lasta fojo la tuta kongresanaro. Oni
adiaŭas, oni manpremas, kaj ĉiuflanke resonas la krioj: «Ĝis la
revido! ĝis la revido en Genova!» Kaj tuj poste okazas stranga
fenomeno. Kiel se feino tuŝus la kongresejon per sia bastono,
Esperantistoj malaperas el Krakovo. Unuj tuj foriras al Budapest, kie
komenciĝos la dimanĉon mem Katolika Esperantista Kongreso; aliaj
preparas sian valizon por foriri morgaŭ frumatene al Zakopane, en
kiu okazos tritaga ekskurso. Kaj nur restas en la urbo la esperantaj
flagoj kaj la esperantaj afiŝoj, kiel postsignoj de nia trapaso.
Sed ne sole materialajn postsignojn lasos en Krakovo la Esperanta
Kongreso, la ĵetitaj semoj fruktiĝos kaj la bonaj Krakovaj
ĝardenistoj, kiuj sciis krei la «Plantaciojn», ankaŭ scios
kreskigi Esperantan arbon branĉoriĉan kaj fruktodonan.

  * * *

Apud Krakovo staras artefarita monteto konstruita de la Krakovanoj
por honori la memoron de Kościuszko, la heroon de Pola sendependeco.
Oni rakontas, ke ĉiuj loĝantoj, riĉaj aŭ malriĉaj, potencaj
aŭ humilaj, konsideris kiel honoron labori por ĉi tiu konstruado.
Studentoj manumis ŝovelilojn kaj profesoroj puŝis radportilojn. Eĉ
la plej nobelaj sinjorinoj, la plej junaj infanoj alportis sian pecon
da tero, simbolon de amo kaj sindono al la komuna patrujo.

Similaj al ĉi tiuj Polaj patriotoj, ni, Esperantistoj, alportu ĉiuj
nian pecon da tero al la konstruaĵo, kiun ni penas starigi por la
estonta progreso de la homaro. Ĉiuj, riĉaj aŭ malriĉaj, potencaj
aŭ humilaj, maljunaj aŭ junaj, virinoj kaj infanoj, ni laboru laŭ
nia povo, laŭ niaj fortoj. Tia estas la instruado, kiun kunportos
el Krakovo tiuj, kiuj havis la honoron resonigi Esperanton, vivantan
lingvon en vivanta Polujo.

  Ned Katryn.



Reklamoj


  Kongresaj Raportoj
  aparte presitaj
  eltiritaj el _Lingvo Internacia_.

  Oficiala Protokolaro de la unua Kongreso, en Boulogne  » 30
  Raporto pri la unua Kongreso de Esperanto (_elvendita_)
  Raporto pri la dua Kongreso de Esperanto
    (_nur kelkaj ekzempleroj estas vendeblaj_)           » 75
  Raporto pri la tria Kongreso de Esperanto              » 75
  Raporto pri la kvara Kongreso de Esperanto             » 75
  Raporto pri la kvina Kongreso de Esperanto             » 75
  Raporto pri la sesa Kongreso de Esperanto              » 75
  Raporto pri la sepa Kongreso de Esperanto              » 75
  Raporto pri la oka Kongreso de Esperanto               1 »


  Presa Esperantista Societo
  33, rue Lacépède, Paris.

_Juna Esperantisto_

  Monata Gazeto Beletristika
  por Junuloj, Instruistoj kaj Esperanto-Lernantoj

Jara abono: 2 fr. 50 (1 Sm).

Specimena numero por unu respondkupono.

  Lingvo Internacia kaj Juna Esperantisto kune
  jara abono 6 fr. 25 (2,50 Sm).

Post la 1. Januaro 1913, la jarabono al «Juna Esperantisto» estos
3 Fr. (Sm. 1,200), kaj «Lingvo Internacia» kaj «Juna Esp.» kune:
7 Fr. (Sm. 2,800).


La plej malnova el ĉiuj Esperantistaj gazetoj, fondita en 1895

LINGVO INTERNACIA

  CENTRA ORGANO DE LA ESPERANTISTOJ
  eliranta post la 15. de ĉiu monato.

Ĉefredaktoro: TH. CART

Jara abono: 5 fr. (2 Sm.)

_OPINIO DE LA GAZETARO_:

THE BRITISH ESPERANTIST (_Sept. 1912_): Mi volas atentigi la
multajn novajn gesamideanojn, kiuj lastatempe eniras niajn vicojn,
pri tiu ĉi ĵurnalo, eldonata en Presa Esperantista Societo, Paris,
33, rue Lacépède, kun kiu, kvankam ĝi estas la plej malnova en
la Esperantista mondo, ili eble ne persone konatiĝis. Ĝi havas
la respektindan aĝon de dek ok jaroj, kaj spite de tio, ĝi tute
ne maljuniĝas. Ho ne! Ĝi ĉiam pliboniĝas, kaj estas nuntempe
tre fortika kaj vigla. Oni rimarku, ke ĉe la homoj ne estas la
kutimo aldoni la titolon «sinjoro» al tiu, kiu fariĝis eminenta;
ekzemple, oni ne diras «_Sinjoro_ Shakespeare», «_Sinjoro_
Molière», sed uzas nur la simplan nomon. «Lingvo Internacia»
do devas esti eminenta ĵurnalo, ĉar estas samideana kutimo, nomi
ĝin «Lingvo». Ĉiu, kiu volas akurate informiĝi pri ĉio aktuala
en la Esperantista agado, kaj volas senpartie juĝi pri la oftaj
gravaj aferoj internaciaj, aŭ lingvaj, organizaj aŭ propagandaj,
ne povas sin turni al pli bona informilo, ol tiu ĉi ĵurnalo. Ĝia
literatura fako ĉiam liveras ion, kio riĉigas la internacian penson.
En ĝi troviĝas interesaj elĉerpaĵoj el la Esperantistaj gazetoj:
problema fako estrata de nia malnova samideano, Paul de Lengyel; tre
spritaj «flugfolioj» de «Era», kiu ĉiam akre kritikas diversajn
aferojn per tre milda maniero! Sed precipe estas ŝatataj la redakciaj
ĉefartikoloj, verkitaj de P-ro Th. Cart: li ĉiam prezentas al la
leganto la plej saĝan kaj klarvidan konsilon. Entute, L. I., kiu
estas kvazaŭ la _Review of Reviews_ de nia movado, havas tonon pure
«fundamentan» kaj stilon la plej bonan; ĝi egale taŭgas por la
grupo aŭ la izolita studanto. Ampleksante 40 paĝojn ĉiumonate, ĝi
estas abonebla per la B. E. A. po 2 Sm. por jaro.


AMIKOJ DE _LINGVO INTERNACIA_


La titolon «Amiko de _Lingvo Internacia_» oni akiras per unufoja
donaco de sumo de 40 Sm. (100 fr.) al la revuo _Lingvo Internacia_.

La «Amikoj de _Lingvo Internacia_» ricevas senpage kaj dumvive la
diritan revuon.

Jam estas Amikoj:

S-roj Bastien, Cl. Bicknell, H. Hodler, Niéger, Linarès, Rollet de
l'Isle, Bobin, Warden, Era, Cart, Frécot, F-ino Royer, S-roj D-ro
Servin, Letenneur, Grisier, Chaussegros, S-ino Tiard, D-ro P. Corret,
F-ino Huguenin, S-roj D-ro Noel, V. Polgar, Blangarin, F-ino
Pelletier, S-roj P. de Lengyel, D-ro Dor, J. de Luczenbacher,
Bolingbroke-Mudie, J. M. Picard, L. Lamant, R. Bollack, Em.
Robert, Bacquet, Bastié, k. t. p.

Tiuj, kiuj donacas 200 fr., ricevas plie, laŭ samaj kondiĉoj, _Juna
Esperantisto_ kaj ĉiujn eldonaĵojn de la Firmo _Presa Esperantista
Societo_.


Presa Esperantista Societo, 33, rue Lacépède, Paris.

_ĴUS APERIS_:

  PLENA
  Klasika Libro
  de Esperanto

Tiu ĉi verketo, dediĉita al la gloro de l' genia aŭtoro de l'
Fundamento okaze de l' dudek-kvinjara jubileo de Esperanto, enhavas la
dek ses oficialajn regulojn de l' gramatiko kaj ĉiujn radikojn ĉu de
l' _Fundamento_ (Antaŭparolo, Ekzercaro, Universala Vortaro), ĉu de
l' _Oficiala Aldono_, kun franca, angla kaj germana tradukoj.

Plej konscience ellaborita de S-roj Th. Cart kaj Em. Robert, kaj kun
granda zorgo presita de S-ro V. Polgar, ĝi estas vera juvelo,
kiun ĉiu Fundamentisto, t. e. ĉiu Esperantisto volos posedi.

Pli ol iam, en la nuna periodo, necese estas, ke ni pruvu nian amon al
la lingvo, kiun donis al ni D-ro Zamenhof, severe respektante ĝin, t.
e. skribante ĉiuj kiel eble plej klasike. Grandan helpon por
tio alportos la ĵus eldonita libreto.

Formato 9 × 6 × 0,5 cm. Paĝoj 160. Pezo 30 gram.

Prezo: Kun eleganta fleksebla tolbindaĵo: Fr. 1 (Sm. 0,400);
  La sama en firma kartona ingo: Fr. 1,25 (Sm. 0,500).

Tiu ĉi verketo estas vendata sen ingo, nur kiam oni ĝin
aĉetas en nia magazeno, aŭ aĉetas almenaŭ dek
ekzemplerojn.


  10 ekzempleroj  sen ingo,  afrankite  Fr.  9.50
                  kun ingo,      »       »  11.50
  25 ekzempleroj  sen ingo,      »       »  22.50
                  kun ingo,      »       »  27.50
  50 ekzempleroj  sen ingo,      »       »  43.--
                  kun ingo,      »       »  51.50
 100 ekzempleroj  sen ingo,      »       »  84.--
                  kun ingo,      »       » 100.--



Piednotoj

[1] Nia raportanto vere iom trograndigas. Ĝis nun nur la
unuan etaĝon ni konstruis, sed se niaj amikoj varbos al ni multegajn
abonantojn, ni penos konstrui la ceterajn antaŭ la Pariza Kongreso en
1914. (_N. d. l. R._)

[2] Ne ligitaj, ho ne! Ĉiujn manuskriptojn zorge tralegas la
Redakcio kaj klasigas. (_N. d. l. R._)

[3] _Sino_ = brusto.

[4] En kuirejo oni ofte pretigas bonegajn saŭcojn por
envolvi la dubajn manĝaĵojn.

[5] Ankaŭ ĝi povas fari gravan servon publikigante
la nomojn kaj kongresajn adresojn de la kongresanoj alvenintaj
dum la tago. En Krakova Kongreso oni publikigis neniun liston de
kongresanoj, kaj tio estis grava manko kaj ĝeno, pri kiu plendis
multaj kongresanoj.

[6] Efektive, por la Inaŭguracia kunsido la salono estis
superplenega kaj estis kongresanoj eĉ en la vestiblo. Ĉu tio okazis,
tial ke la salono estis tro malgranda, aŭ tial ke la ĉeestantaro
estis tro granda? Mi lasas la solvon de ĉi tiu enigmo al S-ro P. de
Lengyel.

[7] Jen difinita teksto:

1) _ke la demando pri ĝenerala organizaĵo estu prokrastita_;

2) _ke koncerne la demandon pri unuiĝo de naciaj societoj, la
kongreso opinias, ke tiu dependas de la societoj mem, kaj sekve
decidas ne diskuti ĝin, sed nur rekomendas, ke la diritaj societoj
studu la oficialajn raportojn kaj faru ĉion eblan por interkonsiliĝi
kaj tiel pli bone antaŭenpuŝi nian propagandon tra la tuta mondo_.

[8] Kredeble li nenion oferos, ĉar li mortis en la jaro
1849. (_N. d. l. R._)

[9] Ne estas granda merito, ĉar la raportinto estas, laŭ
sia diro, naŭdekkvinjara. (_N. d. l. R._)

[10] T. e. la Sankta Virgulino.

[11] La forgesitaj kostumoj estas entenataj en k. t. p.

[12] Oni legis en unua numero de _Kongresa Bulteno_:

«Oni sciigas nin el Messina, ke vulkano Stromboli estas tre aktiva.
El kratero eliĝas densa fumo kaj grandaj masoj da lafo. Oni aŭdas
subteran bruegon.»

[13] Kredeble li konfuzis _Esperanto_ kaj _Esperantismo_.

[14] Ni ne presigos la dekpaĝan muzikan recenzon de nia
surda recenzisto, recenzon tute senvaloran. Abonantoj, kiuj tamen
interesiĝas je ĉi-tiu fantaziaĵo, ĝin trovos en la paperkorbo de
la ĉefredaktoro de L. I., 33, strato Lacépède, Parizo. (_N. d. l. R._)


Noto de transskribanto:

Mi samigis literumado de kelkaj nomoj, kiuj malsimilis en la
originalo. Mi registris kelkajn aliajn ŝanĝetojn kontraŭ la
originalo per html-aj komentoj. Mi movis ĉiujn la reklamojn al
la fino, kaj ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi simile registris.





*** End of this Doctrine Publishing Corporation Digital Book "Raporto pri la oka kongreso de esperantistoj" ***

Doctrine Publishing Corporation provides digitized public domain materials.
Public domain books belong to the public and we are merely their custodians.
This effort is time consuming and expensive, so in order to keep providing
this resource, we have taken steps to prevent abuse by commercial parties,
including placing technical restrictions on automated querying.

We also ask that you:

+ Make non-commercial use of the files We designed Doctrine Publishing
Corporation's ISYS search for use by individuals, and we request that you
use these files for personal, non-commercial purposes.

+ Refrain from automated querying Do not send automated queries of any sort
to Doctrine Publishing's system: If you are conducting research on machine
translation, optical character recognition or other areas where access to a
large amount of text is helpful, please contact us. We encourage the use of
public domain materials for these purposes and may be able to help.

+ Keep it legal -  Whatever your use, remember that you are responsible for
ensuring that what you are doing is legal. Do not assume that just because
we believe a book is in the public domain for users in the United States,
that the work is also in the public domain for users in other countries.
Whether a book is still in copyright varies from country to country, and we
can't offer guidance on whether any specific use of any specific book is
allowed. Please do not assume that a book's appearance in Doctrine Publishing
ISYS search  means it can be used in any manner anywhere in the world.
Copyright infringement liability can be quite severe.

About ISYS® Search Software
Established in 1988, ISYS Search Software is a global supplier of enterprise
search solutions for business and government.  The company's award-winning
software suite offers a broad range of search, navigation and discovery
solutions for desktop search, intranet search, SharePoint search and embedded
search applications.  ISYS has been deployed by thousands of organizations
operating in a variety of industries, including government, legal, law
enforcement, financial services, healthcare and recruitment.



Home