Home
  By Author [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Title [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Language
all Classics books content using ISYS

Download this book: [ ASCII ]

Look for this book on Amazon


We have new books nearly every day.
If you would like a news letter once a week or once a month
fill out this form and we will give you a summary of the books for that week or month by email.

Title: Stranga heredaĵo
 - Romano originale verkita
Author: Luyken, Heinrich August
Language: Esperanto
As this book started as an ASCII text book there are no pictures available.
Copyright Status: Not copyrighted in the United States. If you live elsewhere check the laws of your country before downloading this ebook. See comments about copyright issues at end of book.

*** Start of this Doctrine Publishing Corporation Digital Book "Stranga heredaĵo
 - Romano originale verkita" ***

This book is indexed by ISYS Web Indexing system to allow the reader find any word or number within the document.



H. A. LUYKEN

F. B. E. A.

STRANGA HEREDAĴO

Romano originale verkita


FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1922

ESPERANTO-FAKO



  ĈIUJ RAJTOJ ESTAS REZERVATAJ
  COPYRIGHT 1922 BY FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG

PRESEJO BREITKOPF & HÄRTEL, LEIPZIG



ĈAPITRO I


Belega, paca vidaĵo etendiĝis antaŭ la okuloj de maljuna sinjorino,
kuŝanta sur malsanula puŝveturilo en la ombro de granda ulmo.
Ĉirkaŭ ŝi regis dolĉa trankvilo; kaj ŝiaj sentoj, laŭ ŝia pozo
kaj la serena esprimo de la pala vizaĝo, estis en plena harmonio
kun la paca pejzaĝo. Sur ŝiaj genuoj kuŝis libro, sed jam de
kelka tempo ŝi ĉesis legi por fordoni sin al la ĝuo de la bela
vespero. Inter trunkoj de kelkaj aretoj da majestaj ulmoj ŝi povis
vidi, ĉi tie kaj tie en la malproksimeco, sin paŝtantajn bovinojn
kaj ŝafojn. Ĉe unu flanko vidiĝis glata deklivo, formanta kun
kontraŭa montetaro vastan, herboriĉan valon, en kies fundo ridetis
bela lageto, el kiu en tiu momento pentrinde rebrilis oraj radioj
de la subiranta suno. Malantaŭe de la sinjorino troviĝis buksaj
arbetaĵoj, arte tonditaj kiel verda muro. Post tiu barilo estis
videblaj florĝardeno kaj, pli malproksime, la malantaŭa parto de
kampara domego.

La reva, paca medito de la maljunulino interrompiĝis per malproksima
bruo de kariolo sur la ĉefa vojo de la vilaĝo. Ŝi bone konis la
bruon de tiuj radoj kaj la frapadon de tiuj hufoj; eble ŝi jam
duonkonscie atendis aŭdi ĝin. Tuj ŝia pensema, bonkora vizaĝo
alprenis iom maltrankvilan aspekton. Pli ol unu fojon ŝi turnis sian
preskaŭ blankharan kapon en la direkto al la domo. Post kelke da
minutoj aperis en malfermaĵo de la buksa barilo figuro de virino,
bonguste vestita per malhele blua kostumo kaj larĝranda ĉapelo kun
multekosta struta plumego, kiu belkurbe kaj iom kokete superpendis
ĝian maldekstran flankon. Ŝi havis la aĝon de ĉirkaŭ tridek
jaroj, kvankam en tiu momento ŝi aspektis kelkajn jarojn pli aĝa.
Tion kaŭzis, eble, malserena humoro kaj maldolĉa esprimo ĉirkaŭ
buŝo, alie belforma.

La sinjorino kuŝanta sur la litseĝo sin turnis al la venantino
kaj per zorgoplena rigardo penis ekkapti ŝiajn okulojn kvazaŭ por
diveni ŝiajn hodiaŭajn travivaĵojn. Tiun rigardon la pli juna
virino tuj komprenis; tamen ŝi volis ŝajnigi, ke ŝi ne rimarkas
ĝin. Penante alpreni pli gajan mienon, ŝi ekparolis kun bonkora
tono:--

--Bonan vesperon, onklino Ida. Mi bedaŭras, ke mi malfruas; sed
nia vagonaro devis halti senpaciencige longan tempon ĉe la lasta
diskruciĝejo por lasi preterpasi skotan poŝtvagonaron el Londono.
Niaj malrapidegaj vagonaroj estas tiel senceremonie flankenŝovitaj,
kvazaŭ nia tempo kaj niaj aferoj estas nekonsiderindaĵoj. Sed, kion
vi faris ĉi tiun longan tagon?

La suferantino ankoraŭ zorgoplene rigardis la vizaĝon de la
nevino, en kiu ŝi vidis ne nur malbonan humoron, sed ankaŭ nervan
streĉitecon kaj fortan maltrankvilon. Post momento ŝi respondis per
belsona, milda voĉo:--

--Antaŭ la temanĝo mi komencis legi unu el la novaj, ĵus
alvenintaj romanoj, ĝis mi laciĝis, kaj poste mi fordonis min al
la ĝuo de ĉi tiu bela vespero. Kiel belega estas ĉi tiu peceto de
la mondo, kaj kiel dolĉa la paco, kiun oni povas ĝui ĉi tie kun
ripozema koro, Delfino. Ĉu vi vizitis sinjorinon Standring?

--Jes.

--Ĉu vi ankaŭ renkontis tie sinjorinon Gresswell kaj Esteron
Travers?

--Jes, onklino Ida.--Delfino respondis kun iom da hezito kaj
maltrankvilo en la voĉo.--Sed okazis nenia laŭforma kunveno por
psikaj enketoj.

Fraŭlino Ida Leggat ekprenis kaj karesis la manon de la nevino.

--Karulino,--ŝi diris milde,--mi tre dezirus, ke vi ĉesu partopreni
tiujn ... misterajn spiritistajn kunsidojn. Mi, verdire, ne komprenas
tiajn aferojn; efektive mi ne volas kompreni ilin, ĉar mi estas
konvinkita, ke la bona Dio ne volas, ke ni sciu pri la mondo de
spiritoj kaj pri la okupoj de la mortintoj pli, ol Li malkaŝis al
ni en la Sankta Skribo. Mi tute ne povas kompreni, kial vi tiel
fervore interesiĝas pri tiuj teruraj okultaĵoj. Certe estas, ke ili
malklarigas al vi la spiritan perspektivon kaj ke ili fine difektos
vian tutan vivon.

Delfino nur duone aŭskultis. Jam multfoje ŝi aŭdis similajn
avertojn kaj ŝi kompatis la karan, simplaniman maljunulinon pro ŝia
timemo kaj pro ŝia kortuŝa ortodokseco. Dume ŝia kapo estis plena
de aliaj premantaj pensoj. Neatente ŝi eltiris la pinglegojn el sia
ĉapelo, metis ilin ambaŭ sur malgrandan ĝardentablon kaj post
kelka tempo diris:

--Ne, ni tute ne priparolis psikajn aferojn. Sed, ho, kara onklino,
mi estas pli malfeliĉa, pli turmentata, ol iam antaŭe. Prezentu
al vi: Estero akompanis min ĝis la stacio kaj survoje sciigis min,
ke ŝi klare vidas, kial ŝia frato Roberto forĵetis min. Ho!
estas terure; sed mi ankaŭ jam klare vidas ĝin: Hugo, mia propra
duonfrato, venenis liajn pensojn kontraŭ mi kaj inside, mensoge
kalumniis min.

--Sensencaĵo, kara knabino, vi devas ne aŭskulti tiajn konjektojn.

--Tio estas pli ol nura konjekto, onklino; pli ol suspekto. Roberto
skribis al mi tiun eksfianĉiĝan leteron la saman vesperon, tuj
post vizito de Hugo, kiam ili havis longan, seriozan interparolon.
La sekvintan matenon Roberto sciigis al Estero pri sia subita
decido entrepreni longan vojaĝon eksterlandan. Krom tio, rekte
pridemandite, Roberto ne neis ŝian konkludon; kio, laŭ ŝia opinio,
estis plena konfeso.

--Sed, Delfino, kial Hugo volus agi tiele?

--Ho, vi kara simplanimulino,--respondis la pli juna virino kun tre
maldolĉa rideto ludanta ĉirkaŭ ŝia buŝo,--kial? Li plivolas
havi fraŭlinan firmanon, ol edzinan, kaj fraŭlinan onklinon por
siaj infanoj, ol edzinan kun ŝia propra idaro. Mi ja konas lin pli
bone, ol vi. Kiel lia kunfirmanino mi observas lin de flanko, laŭ
kiu vi lin ne konas, kaj mi scias, ke li estas tute kapabla tiel agi.
Malgraŭ lia ekstera skrupula rekteco, lia familia fiero kaj lia
religieco, mi ofte rimarkis en li fortajn emojn al troa monavido kaj
ekspluatemo, kiuj ĝisiras malhonestecon. Pli ol unu fojon mi tre
malkaŝe kaj energie esprimis mian malaprobon pri tiaj emoj.

--Vere?

--Jes,--akcente respondis Delfino Haverford. Ŝi eksilentis kaj
videble penis regi sin.--Li bone scias, kiom mi amas Roberton; ke mia
tuta animo perdiĝis en li. Li prave konjektas, ke neniam mi povos
ami alian viron. Kaj jam Roberto estas for, for, eble, same kiel mi,
kun rompita koro, serĉante distriĝon, forgeson.

En tiu momento malhelpis pluajn plendojn eksono de gaja rido el la
apuda ĝardeno kaj apero, tuj poste, de du infanoj, dekdujara knabo
kaj okjara knabino, sekvataj de juna viro. La infanoj brue kuris al
la sinjorinoj kaj ame salutis ilin. Ĉirkaŭbrakinte kaj kisinte
Delfinon, la knabino ekkriis:--

--Ho, onklino Delfino, ni venis kun sinjoro Marston kaj ni multege
amuziĝis survoje! Nun ni tre volas, ke vi venu kun ni tra la parkon
ĝis nia domo.

Fraŭlino Haverford karesis la buklan kapon de la knabino, kaj
ridetante respondis:

--Kaj ĉu mi devos iri hejmen tute sola, en la krepusko, tra la
densejo, kie estas tiom da teruraj koboldoj, karulineto?

--Ho!--rediris, gaje ridante, la infano,--vi ne estas timema,
onklino. Krom tio, koboldoj ja nur ekzistas en ferakontoj; tion vi
bone scias.

La infano estis plensana, rondvanga knabino, el kies belaj, bluaj
okuloj radiis infana feliĉo kaj varma, impulsema koramo. La knabo,
deprenante sian ĉapon, unue aliris la sinjorinon kuŝantan sur la
malsanula litseĝo kaj ame kisis ŝin. Ĝentile li diris:

--La patro ordonis al mi saluti vin liaparte kaj demandi, kiel vi
fartas. Ĉu vi fartas pli bone, onklino Ida?

La malfortulino karese frapetis la vangon de la knabo kaj respondis:

--Jes, dankon, kara Malkomo, mi fartas sufiĉe bone, almenaŭ mi ne
sentas dolorojn, kuŝante senmove sur ĉi tiu mola kuŝejo. Salutu la
patron kaj danku lin en mia nomo, mi petas.

Similaj amaj salutoj interŝanĝiĝis inter la knabo kaj la pli juna
onklino, kaj inter la knabino kaj la malsanulino.

La juna sinjoro, Leonardo Marston, atendinte, ĝis la intersalutoj
finiĝos, nun alpaŝis, tenante en unu mano ĉapelon kaj portante en
la alia paperujon. Li estis altkreska, rimarkinde beltalia viro de
ĉirkaŭ dudek du jaroj, kun belforma, ronda kapo, kovrita de krispaj
helbrunaj haroj. Lia vizaĝo montris honestecon kaj sincerecon; kaj
liajn trajtojn multaj nomis klasikaj. La sintenado de la juna viro
estis samtempe modesta kaj trankvile memkonscia.

--Bonan vesperon, sinjorinoj,--li diris tre ĝentile, tamen kun
ioma, senĝena familiareco. Sin turnante al fraŭlino Haverford, li
aldiris:

--Sinjoro Vincent petis min, survoje hejmen, transdoni al vi la
dokumentojn pri la aĉeto de la patento Hildebrand. Li tre deziras,
ke vi bonvolu denove trarigardi ilin kaj redoni antaŭ la deka
morgaŭ matene.

Ĉe ĉi tiuj vortoj la vizaĝo de Delfino Haverford alprenis kontraŭ
ŝia volo malbonhumoran aspekton, kaj kun nuanco de malplezuro en la
voĉtono ŝi respondis:

--Mi pripensos la aferon, sinjoro Marston; dankon.

Fraŭlino Leggat rigardis kun maltrankvilo la malserenan vizaĝon de
la nevino kaj, por malhelpi senpripensajn, malagrablajn dirojn, ŝi
demandis la junan viron bonkore:

--Kiel fartas via patro, sinjoro Marston?

Leonardo Marston rimarkis la subitan ŝanĝon en la vizaĝo de la pli
juna sinjorino kaj la malafablecon en ŝia mallonga respondo, sed
li ne tre miris pri tio, ĉar li bone sciis, ke la kunfirmanino de
lia estro, sinjoro Hugo Vincent, kvankam kutime ĝentila kaj por li
tre afabla, havas ŝanĝiĝeman humoron kaj kelkafoje malkonsentis
kun sia duonfrato pri komercaj aferoj, sole pro kaprico. Sed lia
serioza vizaĝo ne montris liajn pensojn. Li iris kelkajn paŝojn al
la litseĝo kaj, facile salutinte, respondis:

--Dankon, fraŭlino Leggat; mi tre timas, ke li estas eĉ pli
malforta, ol hieraŭ. Post la tagmanĝo li aspektis tre malgaja kaj
premita, kvazaŭ li jam tute ĉesis esperi, ke li resaniĝos. Mi
sentas kreskantan maltrankvilon pro lia stato.

Li parolis, tamen, trankvile per belsona voĉo; sed ambaŭ
sinjorinoj, kiuj lin bone konis, rimarkis la profundan emocion sin
montrantan en liaj bluaj, pensemaj okuloj.

  *  *  *  * *

Delfino Haverford, Leonardo Marston kaj la du infanoj iris kune
trans la deklivon, preter la lageto kaj de tie trans malgrandan
monteton kovritan per arbetaĵoj. La infanoj gaje ludis, ŝercis kaj
petolis de tempo al tempo, sukcesante partoprenigi en la sporto la du
plenkreskulojn, kiuj, tamen, tiun vesperon sentis pro tre malsamaj
kaŭzoj malinklinon al ŝercaĵoj. Nevidata kuniranto povus subaŭdi
okazajn fragmentojn de la ofte interrompita konversacio inter tiuj
lastaj, kiel ekzemple, la jenajn:

--Jes, fraŭlino Haverford, mia patro ofte priparolas kun mi psikajn
aferojn. Ili tre interesas lin... Ne, kontraŭe, li plej serioze,
insiste avertadas min, neniel enmiksiĝi en tiuj enketoj... Nu, li ne
absolute neas la eblon komuniki kun la spiritoj de mortintoj. Laŭ
lia opinio oni devas ne nei la realecon de ia asertita okazaĵo. "Ne
kredu", li diradas, "se atestaĵoj ne kontentigas vin; sed pro tio ne
asertu la neeblecon..."

--Li, do, havas sperton...

--Mi estas certa, ke jes; sed, laŭ kelkaj aludoj liaj, mi timas,
ke liaj eksperimentoj pri psikaj aferoj estis treege malfeliĉaj.
Cetere, li opinias, ke nur malofte estas certigeble, kun kiaspeca
spirito oni havas aferon. Li neniel dubas, ke unu fojon li
kontaktiĝis kun teruraj demonoj. Tio okazis en Mezafriko, kiam li
trapasis distrikton de sovaĝa, demon-adoranta gento. Ŝajne tiuj
travivaĵoj ankoraŭ nun plenigas lin per teruroj...

--Sed, mia amiko, ĉu vi ne opinias, ke tiuj misteraj aferoj estas
tre elserĉindaj; ke ni, kiel inteligentaj estaĵoj, dotitaj per
animoj kaj destinitaj al postmorta vivo, devas elserĉi ilin?

Post kelkmomenta silento venis la respondo de la juna viro, milda,
tamen dignoplena kaj fervora:

--Jes, mi interesiĝas pri tiaj demandoj, sed kvazaŭ aparte,
senkontakte. Cetere, mi sentas, ke mi povas pli utile uzi mian
tempon. Almenaŭ nuntempe mi ankoraŭ penas plifunde kompreni
spiritajn aferojn, por ke poste, kiam mia intelekto estos pli firme
starigita, mi povu pli klare rigardi tiujn misterajn aferojn el
spirita, sendanĝera vidpunkto. Plue, aliaj ambicioj jam de longe
instigas mian animon.

--Kiaj?

--Suprenlevi premitajn popolojn; disvastigi la ideon pri universala
frateco; anstataŭigi ĵaluzon, malpacon, batalemon per amo, sankta
fratamo. Kaj ĉiuj ĉi tiuj aferoj per helpo de _Esperanto_.

-- ... ĉar mi ne povas ne admiri vian patron pro liaj multaj
estimindaj ecoj ... mi pensas, ke li estas eksterordinara homo; certe
mi neniam renkontis nek aŭdis pri modesta farm-administranto kun tia
klereco kaj tia filozofiemo. Mi ofte ricevis impreson, ke li penas
kaŝi sian superecon eĉ super nedubeblaj intelektuloj; efektive, ke
li ne estas tia, kia li ŝajnigas esti.

-- ... Tio estas vera; ni havas preskaŭ neniajn amikojn, krom unu la
alian. Strange, nia reciproka amo tiurilate tute kontentigas nin. Ni
ĉiam estas kune, kiel du nedisigeblaj amikoj. Kiel vi prave diras,
lia klereco estas eksterordinara, kaj li estas multe pli profunda,
pli altanima pensulo, ol konjektas liaj konatoj. Li estas nobla,
puranima homo, fraŭlino Haverford. Mi estas tre fiera pri li.

--Kaj, sendube, via patro estas fiera pri vi... Mi estas tre
kontenta, ke vi tiel bone progresas en nia oficejo. Sinjoro Vincent
tre ŝatas vian laboron.... Ĉu vi jam ricevis la finajn dokumentojn
pri via patento?

--Ili alvenis hodiaŭ kune kun la aliaj.

--Mi esperas, ke mia frato dece rekompencos vin.... Jes, jes, vi
estas tro modesta. Ne timu postuli salajron kaj pozicion en la
oficejo laŭ via valoro.

--Mi tre dankas vin pro via afableco kaj viaj bondeziroj. Mi esperas,
ke mi trovos mian patron pli fortika. Se vi permesos, fraŭlino
Haverford, mi forrapidos hejmen; mi sentas, ke mi devas, kiom eble,
esti apud li.

La infanoj, vidante, ke la onklino kaj sinjoro Marston haltas kaj
adiaŭe manpremas unu la alian, tuj alkuris.

--Ho, sinjoro Marston,--ekkriis la knabo, malplezure sulkigante
la frunton,--ĉu vi jam foriros? Vi promesis ludi kun ni, sed vi
preskaŭ nur parolis kun onklino Delfino.

La knabino ekprenis la brakon de la juna viro kaj karese diris:

--Sinjoro Marston, mi tre volas, ke vi venu kun ni ĝis nia domo.

--Ne estu postulemaj, infanoj,--diris la onklino,--sinjoro Marston
devas tuj iri hejmen al sia malsana patro.

--Ho kompatinda, kara sinjoro Marston!--kortuŝe murmuretis la
knabino.

Leonardo Marston karesis la vangon de la infano kaj diris:

--Mi tre bedaŭras, karulino, ke mi devas rapidi for; mia kara patro
estas tre malsana. Eble mi venos kaj ludos kun vi morgaŭ aŭ iun
alian tagon.

Ankoraŭ alkroĉiĝinte al la brako de la juna viro, la knabino
konsentis:

--Bone; sed memoru plenumi vian promeson kaj ne forgesu kunporti la
papiliojn, kiujn vi promesis al mi. Adiaŭ.

Tiam kun ĉarma infana elmontro de amo ŝi levis la vizaĝon por
ricevi adiaŭkison. La altkreska viro sin klinis kun kontenta rideto
kaj, kisinte ŝin, respondis:

--Ne. Mi ne forgesos mian promeson, Lorna, mia dolĉa sinjorineto;
bonan vesperon.

--Adiaŭ!

--Adiaŭ!

Delfino Haverford adiaŭis la gajajn, petolemajn infanojn ĉe
la ĝardenpordego de ilia patra domo kaj malrapide transpaŝis
longforman, triangulan terpecon, farante al si vojon inter
rubusarbetoj kaj teraltaĵetoj. Ŝi volonte akompanis ilin kaj la
junan viron, kies dignoplena seriozeco allogis ŝin, por forigi dum
kelka tempo la obtuzan doloron, mordetantan ŝian koron, kaj la
maldolĉajn pensojn, kiuj de tempo al tempo kontraŭ ŝia volo regis
ŝin. Sed nun ekposedis ŝian tutan estaĵon neordinara korpremateco,
kiun eĉ ŝia natura viveco ne povis venki.

Post kelkaj minutoj ŝi alproksimiĝis al la pinto de la triangula
terpeco ĉe vojoforko. Subite ŝia dolora medito interrompiĝis.
De malantaŭ densa arbetaĵo ŝi ekaŭdis du virojn konfide
interparolantajn, kaj tuj rekonis la voĉojn de sia duonfrato
Hugo kaj de la vilaĝa pastro, sinjoro Dent. Ili staris ĉe la
vojoforkiĝo, konjekteble interŝanĝante la lastajn vortojn, antaŭ
ol ili disiĝos. Delfino preskaŭ ne konsciis, kial ŝi ekhaltis,
kial ŝi sin kaŝis malantaŭ la arbetaĵo kaj aŭskultis; sed ŝi
tion faris. En tiu momento Hugo Vincent parolis:

--Mi estas al vi tre danka, sinjoro Dent; la elekto de guvernisto por
mia filo estas grava afero. Malkomo estas ja mia sola infano--Lorna
estas, kiel vi scias, nur mia duonfilino--kaj li estas al mi pli
karega, ol mi povas eldiri. Mi karesas pro li agrablajn esperojn,
altajn ambiciojn, sinjoro Dent. Li posedas, ŝajnas al mi, pli da
memfido, pli da ambicio, ol kiom mi havis ĉe lia aĝo. Eble vi, kiel
fraŭlo, ridetos je la ambiciaj revoj de amanta, fiera patro, sed mi
tre deziras iam vidi lin ne nur grava industriisto kaj landsinjoro de
lia patra bieno, sed ankaŭ parlamentano por nia distrikto.

--Ne, ne,--rediris la pastro,--tio tute ne estas ridindaĵo, sinjoro
Vincent, tio estas tre laŭdinda, patra ambicio, tre laŭdinda.

--Dankon. Mi ripetas, ke mi deziras dungi guverniston, kiu sentigos
al li la gravecon de lia estonta pozicio, kaj edukos lin severe laŭ
la altaj principoj de la eklezio kaj de bona, saĝa konservatismo.

--Mi denove certigas vin, amiko mia, ke la nomita sinjoro plene
respondos al viaj postuloj,--diris sinjoro Dent.

--Tre bone. Nu, pri unu afero plu mi deziras paroli: Malkomo, kvankam
bona knabo, altanima kaj amema, estas ekscitema kaj iom nerva, kaj,
mi devas konfesi, eble pro tio, ofte iom obstina.

--Mi bedaŭras. Vi devas atentigi sinjoron Adams pri tio. Nu, bonan
vesperon, sinjoro Vincent. Sed haltu momenton; mi renkontis hodiaŭ
vespere fraŭlinon Haverford, revenantan de la stacidomo, kaj al mi
ŝajnis, ke ŝi aspektas treege malserena. Efektive ŝi ne rimarkis
min, kvankam mi tute apude preterpasis kaj salutis ŝin.

--Ho, vere?--demandis la alia viro kun ŝajnigita miro. Li tiom
mallaŭtigis la voĉon, ke Delfino ne povis kompreni la sekvantajn
vortojn. Ŝi do antaŭenklinis sin kaj forte streĉis la aŭdon. Nun
ŝi ree aŭdis:

-- ... kaj kredu min, sinjoro Dent, mi tute ne bedaŭras, ke ili
malpaciĝis--tio estu konfidencie dirita. Ili estas, laŭ mia opinio,
tre malakordema paro. Mi ja intime konas ilin, kaj mi sentis, ke
estas mia devo averti ambaŭ pri la malkonsilindeco de ilia intenco.
Sed restigu ĉi tiun aferon tute inter ni, mi petas.

--Certe. Nu denove, bonan nokton.

--Bonan nokton, sinjoro Dent.

Delfino ekpremis per ambaŭ manoj siajn febre batantajn tempiojn kaj
kun flama indigno en la koro rigardegis la malaperantan figuron de la
duonfrato.--Mi jam ne povas dubi pri lia perfidemo,--ŝi diris al si
mem.--"Malakordema paro"?! Hontinda kontraŭveraĵo! Li diris, ke li
avertis nin ambaŭ: kia mensogo! Ke vi mensogis al Roberto pri mi,
estas vere, perfidulo.... Ho! kiel terure, scii, ke mia duonfrato
mem intence ĵetis min en tian abismon de malfeliĉo.... Kiun mi nun
havas en la mondo, krom la onklino,--ŝi demandis sin malgaje,--kaj
kiel longe vivos la kara, dolĉa virino? Tia kaduka estaĵo!

La penso pri la malsanulino, kiu kredeble jam atendis ŝin en sia
teretaĝa dormoĉambro, eltiris Delfinon el ŝia maldolĉa medito.
Vigle ŝi suriris la ĉefvojon, kondukantan al la vilaĝo, kaj sekvis
ĝin dum kelka tempo. Alveninte al muro, kiu borderis la vojon
preskaŭ duonmejlon, ŝi malfermis pordeton kaj eniris sian propran
bienon. Krepuskiĝis; la aero estis balzama, senventa, kaj ĉie en
la vasta, parkosimila teraĵo regis dolĉa reviga silento. Sed la
poeziaj ĉirkaŭaĵoj neniel serenigis la pensojn de la korpremata
virino. Male, la preskaŭ solena trankvilo ŝajnis malbonefiki sur
ŝian spiriton. La estonteco, kiu antaŭ nur kelke da semajnoj
aspektis tiel rozokolora kaj luma, nun estis malluma, senespera. Kiam
ŝi trapasis malgrandan, nedensan arbareton deklivetiĝantan ĝis la
jam nomita lageto en la valo, ŝia koro pli kaj pli senkonsoliĝis.
Venis al ŝi la penso, neklare, preskaŭ senkonscie, ke la morto
estus por ŝi pli dezirinda, ol la vivo. Irante malrapide kaj
en profunda enpensiĝo, ŝi preterpasis la ekstremaĵon de la
lageto kaj alproksimiĝis al areto da maljunaj ulmoj. Subite ŝi
haltis kaj rapidmove premis la manon sur la koron. Ŝia vizaĝo
morte paliĝis kaj ŝiaj vitreciĝantaj okuloj ŝajne rigardegis
objekton, ekaperantan en larĝa, pli luma interspaco inter du dikaj
trunkoj. Al ŝia febra vido montriĝis dum momento la figuro de viro,
sufiĉe klara, tamen strange etera figuro. Ĝi iris malrapide, fikse
rigardante la kvazaŭ al la tero algluitan virinon kun nedireble
malgaja kaj grava mieno. Momenton poste ĝi malaperis malantaŭ la
arboj. La palaj lipoj de Delfino malfermiĝis, por eligi kriegon,
sed nenia sono aŭdiĝis dum kelka tempo. Kun furioze batanta koro
ŝi atendis, tamen preskaŭ ne esperante, ke la figuro reaperos
ĉe la alia flanko de la arbo. Nenio aperis. Apenaŭ spirante, ŝi
murmuretis:

--Roberto, ho, mia Roberto!

  *  *  *  * *

Pala kaj rapide spirante, Delfino eniris la ĉambron de la onklino
kaj ŝlosis post si la pordon. Granda lampo kun ruĝa ŝirmilo,
staranta en la mezo de duonrondaĵo de elstara fenestrego, ĵetis
agrablan, hejmecan lumon sur la profundon de vasta salono. Fraŭlino
Leggat kuŝis sur sia litseĝo en la rozokolora ombro de la
lampŝirmilo ĉe malgranda tablo, sur kiu troviĝis kelke da libroj,
kaj sur kiun la lampo ĵetis sian plenan blankan lumon. Turnante la
kapon al la venintino, ŝi diris laŭ sia milda, karesa parolmaniero:

--Kial vi ŝlosis la pordon, Delfino? Mario alportos mian
vespermanĝeton post kelkaj minutoj.

--En tiu okazo ŝi devos atendi ekstere.

Delfino ekparolis rapide kun febra peno, kvazaŭ ŝi volus eligi
la vortojn, antaŭ ol ŝi perdos sinregadon. Kun signoj de granda
eksciteco ŝi aliris la kuŝejon kaj ĵetis sin genue antaŭ
ĝi. Teruro kaj dolorego esprimiĝis per ĉiuj trajtoj de ŝia
esprimoplena vizaĝo. Post dolorĝemo ŝi ekkriis:

--Ho! onklino... onklino, vi ne povas diveni, kion mi ĵus vidis apud
la maljunaj ulmoj en la lagovalo!

--Trankviliĝu, karulino,--diris la malsanulino per tremetanta voĉo,
ekprenante la manon de la amata nevino,--vi ja estas tro ekscitita...

--Ne, kara onklino, fakte mi estis tute trankvila kaj sobranima; sed
kredu min aŭ ne, kiel vi volas: preterpasante la lastan areton de la
ulmoj mi subite vidis, klare, sen ebla iluzio, la spiriton de Roberto
Travers. Vere, onklino...

--Mia kara infano,--respondis fraŭlino Leggat, penante firmigi sian
tremetantan voĉon,--prudentiĝu kaj ne lasu al via imagemo tiom
superregi vin. Ho ve! karulino, tio estas ja la fatala sekvo de via
troa okupiĝo pri supernaturaj aferoj.

--Ne, onklino, aŭskultu, mi petas. Mi ne eraris. Okazis ja multaj
similaj aperoj, plene atestitaj. La oficialaj raportoj de la Societo
por Psikaj Enketoj estas plenaj de ili. Sed ho, mia koro rompiĝas,
ĉar mi tute ne dubas, ke Roberto ĵus mortis kaj ke lia spirito,
antaŭ ol forlasi la teran mondon, venis por adiaŭi min.

--Vi timigas min. Tamen mi ne povas kredi tiajn fantaziajn asertojn.
Ili estas ja tiom kontraŭaj al ĉiuj ĝisnunaj spertoj; krom tio,
Delfino, memoru, ke verŝajne vi troviĝis en forta korpremateco kaj
eksciteco; via kapo estis plena de la bildo de Roberto, kaj, iel--mi
ne scias, kiel,--iel fantazia bildo projekciiĝis antaŭ vi. Mi ne
scias... mi sentas min tro timigita por klare pensi.

Efektive ŝia dolĉa, ordinare paleta vizaĝo estis morte pala,
kaj ŝiaj maldikaj manoj ektremis. Delfino nur duone aŭskultis la
vortojn de la onklino; metante la vizaĝon sur ŝiajn genuojn, ŝi
ekploregis kaj dum kelka tempo fordonis sin al neregebla kordoloro.

  *  *  *  * *

Post sia disiĝo de fraŭlino Haverford kaj de la du infanoj,
Leonardo Marston rapidis hejmen laŭ la vilaĝa ĉefvojo kun ĉiam
pli malĝoja antaŭsento, ke lia patro fartas pli malbone. La vojo
kondukis la junan viron laŭlonge de la muro, ĉirkaŭanta la
teraĵon de fraŭlino Haverford, kaj poste tra ĉefa parto de iom
granda, dise konstruita vilaĝo, okupanta duonon de vasta, bela
valo tra kiu fluis larĝa, sed malprofunda rivereto. Maldekstre
dometoj, pentrinde lokitaj, kaj kelke da negrandaj kampodomoj karese
alpremiĝis al folioriĉa deklivo kaj, kisate de la subiranta suno,
ŝajne penis allogi Leonardon al si. Dekstre, belsona, reviga plaŭdo
de la dormema rivereto kontraŭ ŝtonaĵoj invitis lin malrapidigi
siajn paŝojn por aŭskulti. Aliokaze ĉi tiuj ĉarmaĵoj de tempo
al tempo haltigus lin, kaj estigus en lia koro feliĉajn, poeziajn
pensojn, eble trankvilan ekstazon; sed tiuvespere lia kapo estis tro
plena de zorgemaj pensoj pro diversaj kaŭzoj. Ĉefe okupis lin la
danĝera sanstato de lia amata patro, sed ankaŭ la ĵusa interparolo
kun fraŭlino Haverford kaj kreskanta antaŭsento, ke la rilatoj kun
lia estro, sinjoro Hugo Vincent, povas fariĝi, en la estonteco,
malpli agrablaj pro ties pli kaj pli forte sin montranta manko de
sincereco kaj honesteco.

Juna Marston jam tre rapide progresis en la grava fabrikejo de
fotografaj kaj aliaj sciencaj aparatoj, eĉ preter seso da multe pli
aĝaj komizoj en la oficejo kaj la laborejo.

La vilaĝanoj, kiujn li preterpasis, por kiuj li estis antaŭ nur
kvin jaroj "Lenĉjo", kiam li alvenis en la vilaĝon kune kun sia
patro, respektoplene salutis "sinjoron Leonardon", kaj kelkaj viroj
eĉ ektuŝis la ĉapon, por montri sian estimon. La farmdomo de
lia patro troviĝis apud la ekstremaĵo de la vilaĝo. Kiam li
alproksimiĝis al la pordegejo, kondukanta al la antaŭdoma korto,
ŝajnis al li, ke la mienoj de aro da interbabilantaj virinoj estas
signifoplene seriozaj kaj kunsentemaj, kaj tio antaŭsentigis al
lia amzorga koro, ke malbona sciigo pri lia patro atendas lin. Li
ne eraris. Ĉe la pordo renkontis lin Anjo, la mezaĝa, fidela
domistino, kies bonkora kaj simplanima vizaĝo klare montris, ke ŝi
havas malĝojan sciigon por li. Dum momento ŝi rigardis la junan
viron kompateme, ne parolante. Ŝiaj lipoj tremetis, kvazaŭ ŝi
retenis la parolon, por ke ŝi ne ekploru. Jam leginte en la vizaĝo
de la virino la ricevotan novaĵon, Leonardo demandis:

--Nu, Anjo, kiel fartas la patro?

Anjo malgaje ekskuis la kapon kaj respondis mallaŭte:

--Mi preferus, Leonardo, ke doktoro Maitland sciigu al vi proprabuŝe
tion, kion li ordonis al mi diri. Li ordonis al mi prepari vin por
fatalaĵo. Li diris, ke la mastro jam ne povas vivi dudek kvar horojn
plu.

Senvorte la juna viro preterpasis la servistinon kaj mallaŭte
supreniris mallarĝan ŝtuparon. Senbrue li malfermis pordon kaj
eniris vastan, sed malaltan ĉambron, kiu donis vidon sur kvietan
angulon de kuireja ĝardeno. Lian amplenan rigardon renkontis
rigardo el viglaj, tamen trankvilaj okuloj de viro, kuŝanta en la
duonlumo de malnovmoda, kurtena lito. La vizaĝo de la viro estis tre
malgrasa kun kavaj vangoj kaj alta frunto de intelektulo. Longaj,
preskaŭ blankaj lipharoj kovris la buŝon, kaj la mentono montris
kelktagan, stoplecan kreskaĵon de grizaj haroj.

--Nu, kara patro?--demandis Leonardo kun trankvila, milda voĉtono.

--Kara knabo,--respondis basa voĉo de el la kurtenoj,--vi jam scias.
Anjo staris ĉe la dompordo en la daŭro de pli ol tuta horo por
milde sciigi al vi la konstaton de la kuracisto. Nun malsupreniru kaj
vespermanĝu. Poste revenu. Mi devas fari al vi gravajn komunikojn.
Tio malpezigos al mi la koron; kaj mi povos tiom pli trankvile dormi
mian longan dormon, ĝis la granda trumpeto eksonos, kaj la mortintoj
releviĝos. Mi ne timas la mondfinan juĝon, knabo mia, ĉar jam
de longe mi "estas pasinta de morto al vivo". Sed mi ŝuldas al vi
konfeson.

Tute laca la malsanulo eksilentis kaj ĝemetis. Leonardo sidiĝis
sur seĝon ĉe la lito kaj, premante la blankan, malgrasan manon de
la patro, kuŝantan sur la litkovrilo, li diris per kortuŝe karesa
voĉtono:

--Nenio grava, la vespermanĝo, kara patro; mi plivole sidos kun vi.

--Ne, karulo, faru laŭ mia deziro. La rakonto estas longa. Volu Dio
doni al mi fortojn kaj ... kuraĝon iri ĝis la fino.

Leonardo ne povis trovi vortojn por eldiri la pensojn, kiuj profunde
emociis lian koron. Silente li klinis sin super la mano de la patro,
ame kisis ĝin kaj senvorte eliris el la ĉambro. Post kvaronhoro
li revenis, portante negrandan lampon kun malhela ŝirmilo. Lia
bela vira vizaĝo aspektis preskaŭ kiel skulptaĵo el marmoro,
kaj montris solenecon kaj spiritecon, kiujn povas inspiri nur la
konsciata sankteco de mortoĉambro. Senbrue li metis la lampon sur
komodon, starantan apud la lito, tiel ke la kurteno detenis la lumon
de la vizaĝo de la malsanulo. Sidiĝinte, la juna viro ame rigardis
en la okulojn de la patro kaj, vidante en ili pli da trankvilo kaj
animpaco, ol li kuraĝis atendi, li ekdiris:

--Nu, kara patro, se vi pensas, ke la komuniko, kiun vi intencis
fari, iom malpezigos al vi la koron, parolu; kaj Dio donu al vi
serenecon.

--Aŭskultu, do, pacience kaj indulgeme. Antaŭ dudek ses jaroj mi
estis juna, ambicia guvernisto, M. A.[1] en la domo de tre fiera,
sed ŝuldopremata landsinjoro, Sir Albert Hamilton, en izola parto
de la graflando Roxburgh en Skotlando, ne malproksime de la angla
landlimo. Lia sola filino estis en tiu tempo deknaŭjara knabino de
eksterordinara beleco. Sed la ĉarmo de ŝia personeco, la pureco
kaj poeziemo de ŝia animo eĉ superis tiun belecon. Bela floro de
dolĉa, senmakula virineco tia, kian povas produkti nur delikateco
en kontakto kun la sendifekta naturo en poezioriĉa kamparo. De l'
komenco ni amis unu la alian kun profunda, senmorta amo.--

La enkaviĝintaj okuloj de la malsanulo ekbriletis, kaj sur lia pala
vizaĝo aperis febra ruĝeto.

--Ho! Kiel dolĉaj estis la ŝtelitaj duonhoroj, kiujn ni pasigis
kune en la biblioteko aŭ en la parko; momentoj de pura feliĉego,
ĉar niaj koroj estis puraj, senartifikaj kaj senzorgaj. Sed kiel
malsaĝaj ni estis, revante, ke la ĉielo super ni ĉiam estos blua
kaj gaja! Jam la nigraj nuboj de senkompata sorto kolektiĝis ĉe la
horizonto.

La parolanto eksilentis de laciĝo, aŭ de emocio; kaj Leonardo uzis
la okazon por diri:

--Lasu ĉi tiun parton de via rakonto, se ĝi rememorigas al vi tro
malgajajn epizodojn.

--Ne, filo mia, mi decidiĝis, ke, per la helpo de Dio, mi ĝisfine
rakontos ilin. Nur lasu min de tempo al tempo kolekti miajn pensojn
... kaj fortojn. Kiom da malfeliĉego kaŭzis al tiu senkompara floro
de beleco kaj altanimeco mia pasia amo kaj mia ekflamemo! ... Neniu
suspektis mian amon krom ĵaluza amindumanto, juna oficiro de gvardia
regimento. La riĉa, lorda bienego de lia patro estis najbara al la
bieno de Sir Albert Hamilton. Mi sciis, ke li estas mia malamiko
kaj ke li forte malamas min pro mia senhonta aroganteco konkuri kun
li pri la amo de Marta. Certa kaj fiera pri la posedo de ŝia koro,
mi ... ho, kia sortoplena malsaĝaĵo! ... mi incitadis lin. Sed
kial denove travivi tiun junecan malsaĝaĵon? Sufiĉu diri, ke ni
okaze renkontiĝis unu tagon en soleca loko, kvazaŭ en la ombro de
ruinigita kastelo, la lulilo de liaj fieraj antaŭuloj. Li mokridis,
kaj mi incitegis lin. Li la unua kuraĝis meti manon sur min, kaj ni
sovaĝe interbatalis. Dio sole scias, kio estis en niaj koroj; ĉu
nur deziro venki por montri superecon, ĉu mortigema malamo. Fine per
peza bastono mi faligis lin teren. Dio pardonu al mi tiun baton! Ja,
laŭdo estu al Lia Nomo, Li jam de longe pardonis. De tiam mi neniam
plu portis bastonon.--

Dum kelke da minutoj la malsanulo silentis kaj enpensiĝe rigardis
en la spacon, kvazaŭ li forgesus la ĉeeston de sia filo. Leonardo
restis senmove, tenante la manon de la patro. Lia vizaĝo estis pala,
kiel statuo; nur liaj esprimoplenaj okuloj montris profundajn amon
kaj kompaton. Fine la malsanulo ree parolis:

--Li tiam ankoraŭ vivis. Vundita kaj dolore laca mi trenis min
ĝis la domo de la vilaĝa policano kaj lasis lin aresti min. Helpo
alvenis tro malfrue; la juna nobelo jam estis senviva. Ho ve! mankas
al mi la fortoj priskribi la rapide sin sekvantajn okazintaĵojn.
Ĉiuj malfavoris min, ĉiuj, krom mia amatino. Sed tion mi tiam
ne sciis. Dank' al la lerteco de mia advokato, la verdikto estis,
laŭ stranga skota leĝo, "ne pruvita". Oni ne povis pruvi intencon
mortigi, kaj la supozo venkis, ke, defendante mian propran vivon, mi
malfeliĉe mortigis la atakinton. Mi do estis kovrita de honto, tamen
libera min kaŝi ie, kie mi estos nekonata. Mi ne volas dolorigi
al vi la koron per priskribo de la terura stato de mia animo en la
daŭro de la sekvintaj jaroj. Teruraj travivaĵoj! Oni mensogis al
mi, dirante, ke ĉiuj konatoj, ĉiuj, eĉ Marta, malestimegas min.
Ili mensogis. Tio estis la fatalaĵo, kiu dum multaj jaroj malbenis
mian vivon. La plej malbona afero estis la anima maldolĉeco, kiu
tiam regis min. Ho! kiom da vanaj, malsaĝaj, eĉ pekaj penadoj
forgesi, forgesi la pasintaĵon! Kiel tio estus ebla! Sed mi ne volas
priskribi ilin detale ... kial fari tion? Mi vojaĝadis eksterlande;
mi febre dronigis min en nebonaj distraĵoj kaj entreprenoj. Pri
ĉi tiuj lastaj mi parolos poste. Du jarojn post tiu malfeliĉa
okazintaĵo mi edziĝis, vane serĉante forgeson en edzeco. Ĝi
estis tre malfeliĉa edzeco. Neniam, filo mia, eniru tiun sanktan
kunulecon sen vera, reciproka amo; fari tion estas peko kontraŭ Dio
kaj kontraŭ la virino. Nelonge post via naskiĝo via patrino mortis,
kaj, kiel vi rememoras, via onklino Johana, bona virino, prenis sur
sin vian edukon en la daŭro de ses aŭ sep jaroj. Dume mi denove
travagis la mondon kiel Kain kun terura ŝarĝo sur la animo, vane
penante forkuri de mi mem, vane penegante pruvi al mi mem, ke Dio ne
ekzistas. Vortoj mankas al mi por priskribi la terurecon ... ne, ne,
mi ne volas turmenti vin senbezone. Mi dubis pri la ekzisto de Dio,
sed mi fariĝis absolute certa pri la ekzisto de Satano.--

La parolanto denove silentis kaj fermis la okulojn. Lia tuta korpo
ektremetis kaj poste senmoviĝis. Timo ekkaptis Leonardon, ke la
animo de la amata patro jam forflugis. Sed ne; ankoraŭ li spiretis.
Post kelkaj minutoj da peza silento la juna viro leviĝis kaj iris
al la fenestro. Li elrigardis en la nokton kun dolorplena koro,
demandante sin, ĉu ne pli bone estus deziri, preĝi, ke la patro
tiel fordormu la lastan horon, ne sciiginte al li la ceteran parton
de sia doloriga rakonto. Duonhoro pasis. Ĝi ŝajnis al Leonardo
eterneco. Fine li volis elŝteli sin el la ĉambro por paroli kun
Anjo, kiam lia patro vokis lin per trankvila voĉo:

--Mia filo; ne eliru.

--Bone, kara patro; ĉu mi povas doni al vi ion?

--Ne, nenion, krom trinko da akvo ... Dankon. Mi sentas min nun pli
forta, sufiĉe forta por daŭrigi mian rakonton ĝis la fino. Sopiro
al vi, karulo, igis min reveni Anglujon, kiam vi estis sepjarulo.
Tiam mi sciiĝis de mia iama advokato, ke unu jaron antaŭe Marta
estis pro soleco kaj malriĉeco devigata edziniĝi kun, laŭ supozo,
riĉa sinjoro en Londono, kaj ke la edzeco estis malfeliĉa. Ŝi
havis tri infanojn, el kiuj nur unu, la plej juna filino, ankoraŭ
vivas. Unu jaron post la naskiĝo de tiu filino ŝi fariĝis vidvino
sen monrimedoj, sen proksimaj parencoj, krom kuzo de la mortinta
edzo, preskaŭ mezaĝa vidvo kun unu infano, tri- aŭ kvar-jara
knabo. Ŝi edziniĝis kun li. Nelonge poste mi eltrovis tion. Denove
tro malfrue. Sed intertempe, trovinte per la mirinda, nemeritita
favoro de Dio pacon en Li, mi povis elporti tiun sortobaton. Tamen,
pelate de nevenkebla amo mi serĉis oportunan okazon esti apud ŝi,
sub nova, laŭleĝe alprenita nomo. Malgraŭ tre granda ŝanĝo,
kiun la pasintaj dek ok jaroj faris je mia eksteraĵo, ŝi tuj
rekonis min. Konsente kun ŝi mi akceptis vakantan oficon kiel
farm-administranto de ŝia edzo, sinjoro Hugo Vincent...

--Ho! patro,--Leonardo ekdiris mallaŭte kun granda surprizo,--ĉu
do, la mortinta sinjorino Vincent estis via Marta? Nun mi scias, kial
ŝi estis por mi ĉiam tiom bonkora.

--Jes, knabo mia. Nun mi devas rapidi; la fino alproksimiĝas. Jam...

Dum momento li silentis kaj poste denove ekparolis:

--Neniu en la vilaĝo sciis ion pri mia malfeliĉa historio,
kaj eĉ hodiaŭ neniu, krom Anjo, suspektas, kiu mi estas. Ni
neniam renkontiĝis, krom en la ĉeesto de aliaj personoj. Nu,
nemultajn horojn antaŭ ŝia morto mi ricevis sekretan peton de
sinjorino Vincent, ke mi tuj venu. Anjo kaŝe kondukis min en ŝian
dormoĉambron. Tuj mi vidis, ke ŝi estas mortonta. Ho, mia koro
preskaŭ rompiĝis! Per malmultaj vortoj ŝi sciigis min, ke la
pasintan nokton ŝi havis teruran, realsimilan vizion en sonĝo: Ŝi
vidis Lornan kiel jam plenkreskintan fraŭlinon en granda morala
danĝero. Ŝi volis diri al mi, kiel kaj de kiu, sed en tiu sama
momento ni aŭdis la voĉon de sinjoro Vincent en la vestiblo, kaj
ŝi nur povis kun larmoj petegi kaj ĵurigi min, ke mi gardu la
amatan knabinon post ŝia morto. Plej fervore mi ĵuris, adiaŭe
kisis ŝian manon kaj rapidis el la ĉambro.--

Sinjoro Marston ĝemis kaj post kelke da momentoj parolis plue per
jam pli malfortiĝinta voĉo:--Mi amas la dolĉan knabinon, kvazaŭ
ŝi estus mia propra infano. Sed nun, ho ve! mi mem ne povos plenumi
mian ĵurpromeson... Tio premas al mi la koron... --Turnante sin
al Leonardo kun peteganta rigardo en la okuloj, kiuj jam montris
signojn de proksimiĝanta morto, li diris:--Ĉu vi, kara knabo ...
por plidolĉigi al via patro la trapason tra la malluma valo de l'
morto ... ĉu vi volas preni sur vin la plenumon de tiu ĵurpromeso?

--Koncerne ĉi tiun deziron, kara patro, vi povas morti trankvile.
Plej volonte kaj solene mi ĵuras, ke mi volas preni sur min tiun
devon. Lorna estas dolĉa infano, kaj tio estos por mi sankta kaj
agrabla devo.

--Dankon, Lenĉjo. Dio benu vin ...

La mortonto denove fermis la okulojn, kaj solena silento regis en
la ĉambro en la daŭro de duonhoro. Leonardo rigardis la karan,
palan vizaĝon de la patro kun profunda amo kaj akra kordoloro.--Nur
malmultajn minutojn plu,--li diris al sia tremetanta koro,--kaj la
plej karega estaĵo, kiun la mondo entenas por mi, estos for.--Subite
la malsanulo ree moviĝis. Lace malferminte la okulojn, li ekparolis:

--Unu aferon plu, knabo mia. Mi ne estas tia neriĉulo, kia oni
min supozas. Efektive mi posedas... Ne, ne "posedas", mi disponas
sufiĉegan riĉaĵon... Sed mi nur rigardas min kiel administranton,
ĉar ... kara knabo ... jam mankas al mi la fortoj por rakonti pli
detale .... poste venis al mi la ... la terura konvinko, ke tiuj
riĉaĵoj ne akiriĝis honeste, tio estas ne per rimedoj, kiujn Dio
povas aprobi... Oramasigaj entreprenoj en Sta. Tomaso kaj Putumajo.
Ho ve! aferoj, kiujn mi poste ne povis malfari... Leonardo, vi
trovos ĉiujn detalojn kaj informojn pri la uzo, kiun mi faradis
el tiu mono ... jen en la forta kofro ... bonfaraj institucioj kaj
aliaj aferoj... Lenĉjo, de la tago de mia renaskiĝo mi ne uzis
eĉ unu pencon el tiu malbone akirita mono por mia persona profito,
nek por via. Ne tuŝu ĝin, mi petas. Mi _deziras_, karulo, ne
_devigas_ vin, nur deziras, ke vi daŭrigu... Vi povas plene fidi
miajn administrantajn prokuristojn, sinjorojn Hunter kaj Inman en
Londono... Ĉu....

La voĉo de la mortanto fariĝis pli kaj pli malforta kaj fine tute
neaŭdebla. Leonardo sin klinis antaŭen kaj diris:

--Jes, patro, tre volonte mi promesas, ke mi tuŝos tiun monon por
nenia persona profito.

Li apenaŭ rimarkis ekbalanceton de la kapo de la patro; nenion plu.
Dum longa tempo li rigardis la karan vizaĝon. En la duonlumo ŝajnis
al li, ke ĝiaj trajtoj fariĝis pli kaj pli pacaj, ke la aspekto de
doloro malaperis el ĝi, kaj ke eĉ la sulkoj iom glatiĝis. Fine
Leonardo eksciis, ke la spirito de lia patro jam forlasis sian teran
ujon kaj iris al sia eterna ripozo.

  *  *  *  * *

Fraŭlino Leggat kaj Delfino Haverford ofte pasigis varman someran
posttagmezon en la ombro de la granda ulmo, sub kiu ni konatiĝis
kun ili antaŭ kelkaj semajnoj. Prefere ili legis kune novan romanon
aŭ klasikajn poeziaĵojn; ambaŭ alterne voĉlegis kelkajn paĝojn.
Hodiaŭ posttagmeze Delfino legis la unua, sed, kontraŭ sia kutimo,
neatente, kaj jam post legado de nemultaj paĝoj ŝi donis la libron
al la onklino, petante ŝin, ke ŝi daŭrigu la legon. Fraŭlino
Leggat pensis, ke ŝi komprenas la kaŭzon de la malgajeco kaj
priokupiteco de la nevino kaj pro tio antaŭe elektis por la legado
atentodevigan, novan romanon de ekfamiĝanta aŭtoro, kies lerte kaj
ĉarme pentritaj roluloj certe tenados ŝian intereson. Ŝi daŭrigis
la legon, penante per zorga modulado de la voĉo rekapti la atenton
de la pli juna virino. Tiom ŝi estis absorbita, ke dum kelka tempo
ŝi preskaŭ ne atentis la nevinon. Ial tamen ŝi levis la okulojn
kaj ekrigardis ŝian vizaĝon. Terurite ŝi lasis fali la libron el
la mano, kaj en la daŭro de kelke da momentoj ŝia koro preskaŭ
ĉesis bati. La okuloj de Delfino, kvazaŭ vitrigitaj, rigardegis
en la spacon. Sia vizaĝo estis pala kaj ŝiaj trajtoj montris tian
malmolecon kaj tian strangan esprimon de malboneco, ke la kompatinda
malsanulino eksentis kapturniĝon pro konsternego. Fine ŝi ekkriis:

--Delfino, kio estas al vi? ... Respondu! Ho, mia Dio, kion signifas
tio?--

Plena minuto pasis. Poste la vizaĝo de Delfino subite malrigidiĝis
kaj alprenis preskaŭ sian kutiman mienon. Vagpense ŝi respondis:

--Mi supozas, ke mi estis profunde enpensiĝinta, onklino; negrave.

--Sed, kara knabino, via vizaĝo aspektis tiel ... mi ne povas trovi
vortojn por priskribi ĝin, tiel strangega, terura!

Ankoraŭ indiferente, Delfino diris:

--Efektive?

--Jes. Io tre terura okazis, kio aspektigis vin tiele. Ĉu vi ne
povas konfidi al mi, kio okazis?

Iom pli nature kaj laŭ sia kutima parolmaniero Delfino parolis, pli
kaj pli varmiĝante:

--Mi ne volis dolorigi vin, onklino Ida; mi timis tro eksciti vin.
Sed se vi volas scii, kio okazis, mi parolos. Roberto Travers
efektive mortis, laŭ nia nuna scio, en tiu sama tago, kiam mi vidis
lian spiriton en la lagovalo. Ne tremu, kara onklino. Mi ne dubis pri
tio eĉ unu momenton. Tial, kiam la novaĵo alvenis pri lia morto,
mi jam estis tute preparita. Antaŭ tri semajnoj, do iom pli ol unu
semajnon post la aperaĵo, Estero Travers ricevis oficialan komunikon
de la brita konsulo en Tanĝero, ke iu sinjoro Roberto Travers estas
mortigita de aro da Berberoj. Estero tuj petis pluajn informojn pri
la preciza dato kaj horo de lia morto. Ni nun senpacience atendas la
respondon de la konsulo.

Delfino eksilentis, kaj ŝia vizaĝo denove iom malmoliĝis.
Fraŭlino Leggat penis paroli, sed ne povis. Nerve ŝi tordis kvaston
de sia ŝalo kaj eĉ ne kuraĝis rigardeti la vizaĝon de la nevino.
Post momento ĉi tiu ree parolis:

--Hugo devas respondi pri tiu mortigo...

Tuj la maljuna sinjorino petege rediris:

--Ho, Delfino, ne lasu tian penson regi vin!

--Mi ne povas malhelpi ĝin. Ĉu vi volas aŭdi la daŭrigon,
onklino?

En la koro de la amema maljunulino interbatalis diversaj emocioj:
timego, scivolemo pro amo al la nevino, kaj neklare sentata espero
eltrovi argumentojn kontraŭ ŝia stranga kredaĵo. Fine ŝi diris
heziteme:

--Vi scias, ke tiaj okultaĵoj plenigas min per teruro, kvankam mi
tute ne povas kredi, ke ili estas realaj; sed se mi iel povos al vi
helpi retrovi vian animpacon, mi volonte aŭskultos.

--Nu, onklino, mi mem dufoje komunikiĝis kun la spirito de Roberto,
kaj tiel...

--Ho, Delfino, malgraŭ via promeso, ne plu submeti vin al tiuj
strangaj halucinacioj? Kial, karulino, kial vi persistas elmeti vin
al tiaj danĝeroj?

--Mi antaŭvidas nenian teruran sekvon; kaj en ĉi tiu okazo la
tento estis tro granda; sopirego komunikiĝi kun la amata viro
superregis min. Mi volis demandi lin, ĉu li ankoraŭ amas min; ĉu
li estas feliĉa ktp. Ho, kia travibra ĝojo, ricevi la certecon, ke
li ankoraŭ ekzistas, ke li povas esti kun mi, almenaŭ kelkafoje.
Eble lia kara spirito estas apud ni en la nuna momento. La unuan
fojon Estero kaj mi kune uzis la "planchette", sed poste mi sola
uzis liberan krajonon. Kiel ordinare, mia mano moviĝis facile, kaj
mi ricevis tujajn respondojn al niaj demandoj. Estero konservas la
komunikaĵojn. Li sciigis al ni, ke li ankoraŭ ne estas feliĉa, sed
ne estas permesate al li priskribi sian nunan staton. Ankaŭ ke ni
ne povus kompreni; ni scios pli poste. Responde al demando de Estero
venis la sciigo, ke Hugo mensogis al li pri mi. Pli ol tion mi ne
volas ripeti, vi ne povus elporti ĝin. Sed, onklino, mi jam konas
liajn dezirojn, kaj mi plenumos ilin je kia ajn kosto...

Ŝiaj okuloj denove alprenis teruran, vitrecan rigardon, kaj ĉiu
trajto en ŝia vizaĝo montris furiozecon. Kvazaŭ parolante al si
mem, ŝi plue diris, mallaŭte, tamen per voĉtono, kiu tremigis la
maljunan sinjorinon, kuŝantan sur la litseĝo:

--Mi ja scias, kiamaniere mi povas puni lin ... eĉ se mi pagus por
tio per mia animo.

La lastaj vortoj estis parolataj tiel malklare, ke fraŭlino Leggat
ne komprenis ilian signifon. Efektive dum kelkaj minutoj ŝi estis
tro terurita por paroli, eĉ por klare pensi. Fine, regate de forta
deziro alporti ioman trankvilon al la turmentata, duonfreneza animo
de la amata nevino, ŝi ekparolis milde, kvankam ŝia propra koro
preskaŭ rompiĝis:

--Mia kara Delfino, mi petegas vin, karulino, ne lasu venĝemajn
pensojn tiom superregi vin. Mi bone konas vin, kaj mi scias, ke pro
troeksciteco vi ne estas responda pri via diro. Ho, trankviliĝu;
post kelka tempo vi estos pli serena kaj rigardos vian elreviĝon jam
el pli racia vidpunkto. Mi ankaŭ spertis kruelegan elreviĝon, kiam
mi estis junulino, sed per la helpo de Dio mi forpelis la mallumajn
pensojn el mia koro, kaj trovis en rezignacio kaj vivo dediĉita
al bonfarado pli grandan animpacon, ol mi iam antaŭe imagis ebla.
Kvietigite mi eltrovis, ke multaj aliaj suferadas eĉ pli akrajn
kordolorojn kaj pli profundan mizeron, ol mi, kaj, prizorgante tiajn,
mi plenigis mian koron per kontento kaj feliĉo. La plej feliĉa vivo
estas sinofera vivo por aliaj. Tial mi laboris, ĝis tiu surfervoja
malfeliĉaĵo kuŝigis min sur liton de suferado. Sed mi ne plendas.
Dio favorkore forprenis el mia koro ĉian emon al plendo, kaj nun la
memoro mem de bonfaroj, alportintaj feliĉon al multaj mizeruloj,
estas tre dolĉa kaj mirige subtenas min.

Ŝi eksilentis kaj kun rigardo, esprimanta kortuŝan amon kaj
petegon, serĉis la okulojn de la korpremata nevino. Delfino intence
forturnis duone la vizaĝon por eviti la rigardon de la onklino. Dum
mallonga momento stariĝis en ŝia dolorŝirita koro akra batalo:
Ŝia amo al tiu sindonema, nobla estaĵo kaj ŝiaj naturaj pli bonaj
ecoj penis gajni superecon super ĉiu al ŝi fremda impulso, ĉiu
stranga, apenaŭ konsciata regantaĵo.

Terura, sortoplena krizo okazis: la mistera regantaĵo venkis.

Rigardegante, preter la malsanulino sur la litseĝo, en la direkto
al la aretoj da ulmoj apud la lageto, ŝi ekparolis:

--Tre kredeble niaj karakteroj estas sufiĉe malsimilaj. Vi estas tro
bona por ĉi tiu mondo; tia mi ne estas. La vundo en mia koro estas
tro profunda por cikatriĝi per bonfarada plastro.

Subite ŝi leviĝis kaj diris per sindevige ŝanĝita voĉtono:

--Mi volas sciiĝi, kial Mario ankoraŭ ne alportas la
temanĝilaron.



ĈAPITRO II


Dek jaroj pasis.

Granda internacia kongreso de Esperanto ĵus finiĝis, kaj centoj da
gajaj festintoj preparis sin forlasi la kongresurbon la morgaŭan
tagon en multaj direktoj. Ĉie ĉe la Esperantista popolo regis
gaja, kora frateco kaj plena kontento pro la bela sukceso de la
tiujara festo. Ĉi tie kaj tie, sur la stratoj, en la vestiblegoj
de la stacidomoj, apud publikaj konstruaĵoj ktp. vidiĝis senĝene
babilantaj grupetoj da Esperantistoj, kies lingvo kaj multenacieco
altiris la atenton de la preterpasantoj.

La vetero dum la kongreso estis brila, sed tre varma, kaj multaj
partoprenintoj, precipe kelkaj el la ĉefoj kaj bone konataj
laboremuloj, sentis streĉon de siaj fortoj. Multaj do sopiris al
postkongresa ripozo en kvieta libertempejo, kie ili povos en zorge
elektita rondeto da samideanoj trankvile reĝui la feliĉajn tagojn
per interŝanĝo de travivitaĵoj.

En ĝardenangulo de unu el la malpli luksaj hoteloj malproksime de
la centro de la urbo, sidis ĉirkaŭ ronda tablo aro da kongresanoj,
ses sinjoroj kaj kvar sinjorinoj, venintaj el kvin malsamaj nacioj.
Tri el la sinjoroj estis gazetistoj kaj unu estis fama rusa
literaturisto. La vespermanĝo finiĝis, kaj kelnerino, forportinte
la manĝilaron, eklumigis kelkajn lampionojn, pendantajn de branĉoj
super la tablo. Dum kelke da minutoj la ĝis tiam vigla interparolo
iom kvietiĝis, kaj la plimulto de la kuntablanoj, lacigite de
la multafera tago, fordonis sin al la ĝuo de la rava beleco kaj
trankvileco de la vespera pejzaĝo, kiu sin etendis trans malalta
muro apud ili.

Unu el la sinjorinoj, germana fraŭlino, sin apogante sur la supro de
la muro, kaj reve rigardante en mallumiĝantan valon, ekparolis kun
sincera fervoro:

--Homo, kiu, alrigardante tian vidaĵon en tiaj perfektaj
cirkonstancoj, ne sentas inklinon elspiri poemon... ne indas nomiĝi
homo.

--Vi estas prava, fraŭlino Gundrum,--diris la rusa
literaturisto,--kaj tio eble ne estas maloportuna elprovilo pri
tio, ĉu iu vere indas tiun altan nomon. Mi kore kompatas ĉiun
homon--permesu ĉi tiun signifon--al kiu tute mankas la poezia vejno,
kaj mi tute ne povas al mi prezenti, kiel homo povas esti vere
feliĉa sen poeziemo.

Post mallonga silento maljuna sinjoro, germano, ekprenis la parolon:

--Se ekzistas unu fakto, kiu jam antaŭ multaj jaroj funde konvinkis
min, ke Esperanto estas vivipova afero, ĝi estas jena, ke de l'
komenco tiom multaj adeptoj sentis sin inspirataj kanti en tiu
lingvo, kaj esprimi per ĝi poeme siajn plej profundajn emociojn.

Post kelkaj konsentaj diroj de aliaj, usona gazetisto demandis:

--Ĉu iu povas sciigi al mi, ĉu sinjoro Leonardo Marston ankoraŭ
estas ĉi tie? Mi tre volas konsentigi lin, se eble, verki por nia
gazeto serion da artikoloj pri siaj idealoj. Mi penis kapti lin
tuj post lia grandioza parolado en la Filharmoniejo. Li estas tro
sindetenema.

--Jes,--respondis la rusa literaturisto,--li ankoraŭ estas en la
urbo, sed li foriros morgaŭ matene, mi pensas, al _En Allier_,
kvieta, svisa vilaĝo, por kelktaga ripozo. Li meritas ripozon,
laborinte kiel galerosklavo. Mi intencas publikigi, kun lia permeso,
laŭvortan tradukon de lia parolo.

La juna germanino ekkriis:

--Li estas tre interesa persono. Kia kortuŝa elokventeco; kiaj altaj
idealoj! Mi asertas, ne timante kontraŭdiron, ke lia parolo pri la
amo, kiel la sola, sufiĉa dinamiko de pacmovadoj, estos la plej
elstaranta okazintaĵo de la tuta kongreso.

Energie ekbalancante la kapon, la maljuna germano konsentis:

--Sen ia dubo, fraŭlino Gundrum, sen ia dubo. Mi eĉ asertas plie:
tiu parolo estas epokofara; ĝi helpos meti nian Esperanto-movadon
sur pli altan, noblan, vere spiritan nivelon.

Alia sinjorino, rumanino, kies nacieco estis temo por diskutoj dum la
unuaj tagoj de la kongreso, diris:

--Mi jam multfoje bedaŭris, ke mi ne ĉeestis tiun kunvenon; mi
partoprenis fakan kunsidon de la internacia asocio de flegistinoj.
Kiel ofte oni ĉe niaj kongresoj bedaŭras, ke oni ne povas esti en
du aŭ tri lokoj samtempe! Amikino mia sciigis al mi, ke sinjoro
Marston eĉ pli amplekse malvolvis siajn pensojn en speciala kunveno
de la K.E.L. (tio estas Kristana Esperantista Ligo) kie, kompreneble,
li povis pli senĝene paroli.

_Franca gazetisto_:--Mi aŭdis pri tio. En sia granda parolado
en la Filharmoniejo sinjoro Marston certe ĝisiris la limon de
kongresa konveneco, enkondukante religiajn pensojn--ekvidante, ke
la maljuna germano volas interĵeti proteston, li aldiris:--mi ne
diras, ke li translimiĝis, tute ne. Kvankam mi ne povas kunsenti
kun li multrilate, mi ne povas ne atribui al li noblan sincerecon
kaj tre laŭdindan deziron nutri altan idealismon en nia movado.
Ambaŭ, la praktika kaj la idealema flankoj de Esperanto devas esti
egale akcentataj. La mondo estas tro praktika, por aŭskulti nurajn
idealistojn, kaj ĝi estas tro idealema, por atenti sole praktikajn
aferojn. Sed, aparte de la profunda religiemo subkuŝanta lian
parolon, mi plenkore admiris lian ardan elokventecon kaj lian belan,
fluan lingvaĵon.

_Franca sinjorino_:--Mi ankaŭ. Malofte mi aŭskultis tian flaman
kaj samtempe--pri tio mi ne dubas--tute senafektan, senkonscian
elokventecon. Oratoro, laŭ mia opinio, neniam estas elokventa, se li
estas memkonscia. La bone elektitaj frazoj elŝpiniĝis ja senpene,
glate kaj sen emo kaptaĉi efektojn.

_Germana instruisto_:--Leginte kelkajn el liaj artikoloj, precipe en
germanaj kaj anglaj Esperanto-gazetoj, mi atendis altaniman parolon;
tamen mi devas konfesi, ke ĝi superis mian atendon. Kelkaj el liaj
spritaj kaj sentoplenaj diraĵoj jam estas en nia lando kaj ankaŭ
en Anglujo--ĉu ne, sinjoro Lumsden?--"_Household-words_", hejmaj
sentencoj.

_Fraŭlino Gundrum_:--Mi notis stenografie, laŭ elpensita de mi
privata sistemo, kelkajn aforismojn.

_La rumanino_:--Ho! fraŭlino, citu al mi kelkajn, mi petas.

_Fraŭlino Gundrum_:--Mi ne rememoras multajn laŭvorte, sed unu
neforgeseble sin gravuris sur mia animo: Post sia bela panegiraĵo
pri universala amo li diris:--La vorto "Esperanto", ĉu parolata,
aŭdata aŭ pripensata, plenigas niajn animojn per ĝojego kaj
entuziasmo. Ĝi estas por ni sankta vorto. Tamen mi persone, en
revema humoro, ne povas kelkfoje ne preferi la vorton "_Amanto_".
Mia idealo por la Esperantistaro estas, ke ĝi fariĝu ne nur popolo
"_esperanta_", sed ankaŭ popolo internacie "_amanta_". Plue, neniam
foriĝos el mia memoro la bildo de sinjoro Marston, kiam, paŝinte
antaŭen ĝis la rando de la estrado, li diris milde sed tre fervore,
kun ambaŭ manoj etenditaj:--"Ho, miaj amikoj--materialistoj!
Via sindonemo kaj via entuziasmo ne estas ja malsuperaj al ĉies
ajn fervoro; sed, permesu al mi diri, ke vi ne povas paroli pri
universala frateco sen universala patreco, la patreco de Dio.
Esperanto--la lingvo kaj ankaŭ la movado--estas Diodonita donaco.
Parenteze mi volas diri, ke la fakto, ke ĝi venis al ni pere de
homo apartenanta al tiu gento speciale favorata de Dio, estas por
mi treege signifoplena fakto. Kaj per ĉi tiu donaco Li volas beni
la tutan homaron, sed Li ne volas esti elŝovita el nia movado." Li
aspektis majesta, kiel greka dio en moderna drapaĵo.

_La franca gazetisto_:--Efektive ĝuste tia; kaj mi timas, ke ne
malmultaj fraŭlinaj koroj rompiĝas pro li. Ekzemple...

_La edzino de la franca gazetisto_:--Ne, Victor, ne citu la nomon de
la kompatindulino; mi scias, pri kiu vi aludas. Ne decas.

_La germana maljunulo_:--Ĉu li estas ankoraŭ fraŭlo?

_Tri sinjorinoj kune_:--Jes, ankoraŭ fraŭlo.

_La germana maljunulo_:--Tiom pli bone. Nu, kelkaj diraĵoj de nia
amiko donis al mi materialon por serioza medito. Multaj pensemuloj ne
facile forgesos lian pasian petegon pri alpreno de pli alte spirita
konscio en nia movado. Precipe mi primeditis la jenajn vortojn:--"Oni
aŭdas multon en Esperantujo pri 'Tutmonda Frateco' ktp. Nenio
povus esti pli aprobinda, ĉar vera frateco estas la plej potenca
ilo por levi la premegatajn popolojn kaj klasojn. Tamen, amikoj
miaj, malgraŭ nia tuta fervoro kaj entuziasmo kaj sindonemo, nura
evangelio de humaneco, eĉ de homa amo, neniel sufiĉos: Ni bezonas
Dian amon, klopodantan en ni kaj per ni."

_La franca gazetisto_:--Sed, malfeliĉe, multaj "samideanoj" ne povas
simpatii kun li, kaj kelkaj malkaŝe malaprobas lian laŭdire altan
spiritan nivelon kaj eĉ nomos tion babilaĉo.

_La rusa literaturisto_:--Sendube; sed mi estas tre kontenta aŭdi
vin diri: "malfeliĉe".

_La franca gazetisto_:--Mi uzis la vorton tre sincere. Neniu serioza
studanto de la historio de l' homaro kaj de la homa koro povas
ne konscii, ke io, krom nure homaj rimedoj, estas bezonata, por
alproksimigi la celon, kiun miloj da altanimaj Esperantistoj metis
antaŭ sin.

_La germana maljunulo_:--Ĉu oni aprobas aŭ malaprobas, la parolo
okazis, kaj nepre bonefikos sur la Esperantistaron. La efekto estos
neelradikigebla.--

Neniu el la okaze kunveninta amikaro volis aŭ kuraĝis kontraŭdiri
ĉi tiun emfaze diritan opinion, kaj la konversacio iom post iom
transiris en aliajn temojn.

  *  *  *  * *

La tagoj, kiujn Leonardo Marston pasigis en la ĉarma, kvieta vilaĝo
_En Allier_ kaj ĝia ĉirkaŭaĵo, estis por li tagoj de senmiksa,
trankvila ĝojo kaj sendube ankaŭ por la areto da amikoj, kiuj
loĝis kune kun li en negranda, sed elektita pensiono.

Jam dum la dua parto de la kongresa semajno, kiam li fariĝis unu
el la ĉefaj allogaĵoj por multaj pensemaj laborantoj, li sentis
deziron foriri tuj post la ferma kunsido kaj tute sola pasigi unu
aŭ du semajnojn en bela kvieta loko por ĝui ripozon kaj meditadon.
Sed la petoj de kelkaj amikoj, kiujn li jam renkontis ĉe antaŭaj
kongresoj kaj en kunvenoj en Londono, kaj kiuj montris al li grandan
simpation, igis lin venki tiun inklinon kaj konsenti partopreni
ekskurson al belega ripozejo en Svisujo.

La amikaro konsistis el nur ses personoj. Du el ili estis usonanoj el
Boston, dunaskitaj fraŭloj, kies aĝo estis je la transa flanko de
kvardek. Sinjoroj Fleming estis viroj de rimarkinda amindeco, amataj
de ĉiuj kaj bone konataj ĉe la internaciaj kongresoj de Esperanto
kiel "la karaj ĝemeloj". Ilin akompanis juna nevino, dekkvinjara
knabino, kiun ambaŭ hontinde dorlotis. Fraŭlino Geraldino Kennedy,
ĉarma, sprita petolulino, estis tre korligita al siaj du molkoraj
onkloj, al kiuj ŝi tre egalmezure dividis siajn karesojn kaj
incitetojn.

La ceteraj anoj de la grupeto estis sinjorino kaj sinjoro Harding.
Intence mi skribis: "sinjorino kaj sinjoro", ĉar, efektive, la
edzino majstre "ludis la unuan violonon". Horacio Harding, almenaŭ
dek kvin jarojn pliaĝa ol ŝi, estis tute kontenta "ludi la duan
violonon", plenumi ĉiujn ŝiajn dezirojn, kaj iri ĉien, kien
ŝi proponis iri, kondiĉe, ke ŝi ne senigos al li tro longe
okazojn por ludi viston aŭ diskuti bienulajn kaj leĝajn aferojn
rilate al bienoj, pri kiuj li opiniis sin spertulo. Li estis aminda
angla sinjoro kun ronda, ruĝeta, senbarba vizaĝo kaj preskaŭ
arĝentoblankaj haroj. Estus malfacile trovi sur la kvin kontinentoj
sinjoron, kombinantan en si pli perfekte bonkorecon, gajecon kaj
simplanimecon kun natura, senafekta digno. Nenio pli feliĉigis lin,
ol vidi sian ĉarman edzinon admirata, la adorata kaj senrivala
estrino de la sociaj rondoj, al kiuj ili apartenis. Sinjorino Harding
estis sprita, bela, brila. Ŝia patrino estis italino de nobela, sed
malriĉiĝinta familio, kaj ŝia patro estis oficiro de la brita
mararmeo. De la unua ŝi heredis vivecon, poeziemon, kaj de la
dua dignon kaj emon al altaj idealoj. Ŝi estis tre fervora, lerta
Esperantistino, verkintino de kelkaj, ĉie ŝatataj poemoj, por kiuj
ŝi mem komponis beletajn melodiojn. Sinjoro Harding, aliflanke,
kvankam li plej diligente studadis Esperanton kaj plej laŭdinde
faris sian eblon entuziasmiĝi pri la Esperanto-movado, por plaĉi al
sia bela edzino, tamen atingis nur kompatindan gradon de flueco kaj
faradis ridindajn gramatikajn erarojn.

Bela vespero malleviĝis sur la pacan vilaĝon. De ĉiuj flankoj
revenis de la laboro farmistoj kaj laboristoj; kelkaj gajkore kantis,
aliaj, kurbiĝinte sub pezaj laktujoj, entenantaj, mi ne scias
kiom da litroj da lakto, pasadis senhalte, konstante, kun senmovaj
vizaĝoj rigardante la vojon antaŭ si. Ŝajne tiuj lastaj estis
senkonsciaj pri la rava beleco de la pejzaĝo ĉirkaŭ ili.

Ĉu alkutimeco al tiu beleco indiferentigis ilin kontraŭ ĝi? Ĉu
troa laborado obtuzigis en iliaj animoj ĉiun delikatan senton pri
naturaj belaĵoj? Ĉu vivado apud tiuj gigantaj montoj estigas pli da
facilanimeco kaj poeziemo, aŭ, male, pli da korpremateco kaj ioman
mankon de kapablo plenĝui la belecon, kiu tiom ravas vizitantojn el
aliaj landoj? Tiaj demandoj okupis la pensojn de Leonardo Marston
kaj de sinjorino Harding, kaj fariĝis temo de viva interparolo, dum
ili revenis, kune kun la ceteraj anoj de la grupeto, de posttagmeza
promeno.

Alproksimiĝante al la vilaĝo kaj uzante vojeton, kondukantan tra
fruktarbejo, la ekskursanoj disiĝis en tri partojn. Fratoj Fleming
iris antaŭe, kaj, inter ili, sampatrujano, profesoro de botaniko,
kiu loĝis en najbara hotelo. La ĝemeloj, nekonsciaj pri la
belegaj vidaĵoj ĉirkaŭ ili, prilaboris la profesoron, por venki
liajn antaŭjuĝojn kontraŭ Esperanto. La prilaborato ankoraŭ,
sed malpli forte, penis pravigi sian diron, ke, koncerne lin mem,
li ĉiam trovis la latinan lingvon sufiĉa por korespondado kun
alilandaj scienculoj pri botanikaj aferoj. Centon da metroj post
ili sekvis Leonardo Marston kaj sinjorino Harding, kaj samdistance
malantaŭe venis, brakon ĉe brako, la iom dika sinjoro Harding kaj
la juna, gracia usonanino, Geraldino Kennedy. La sprita, senĝena
babilo de la knabino tre amuzis la maljunulon, kaj li atente
aŭskultis ŝiajn humorajn rakontojn pri travivaĵoj en amerika
edukejo. Subite li pli rapidigis siajn paŝojn kaj aspektis iom
distrita. Geraldino ekskuetis lian brakon kaj diris:

--Vi tute ne aŭskultas, sinjoro Harding; pri kio vi meditas?

--Ho, pardonu, fraŭlineto,--ĝentile respondis la bonkorulo,--ĵus
venis al mi penso: mi volas demandi la usonan profesoron, ĉu li
ludas viston.

Estis aranĝite fari noktan ekskurson sur la plej altan monton de
la ĉirkaŭaĵo, "_Rocher de Naye_", por rigardi de ĝia pinto la
sunleviĝon el malantaŭ la neĝokovritaj suproj de Bern'a Alparo.
Post longa diskuto oni unue decidis, ke Geraldino devos postresti kaj
enlitiĝi, ĉar, laŭ la opinio de la pension-mastrino, la supreniro
kaj, ankoraŭ pli, la malsupreniro estas iom danĝeraj. La zorgemajn
onklojn ektremetigis eĉ la penso, ke malfeliĉaĵo povos trafi la
karegan nevinon. Geraldino estis tre ĉagrenita kaj argumentis,
petegis, turmentis la onklojn, por ricevi permeson akompani ilin.

--Nur imagu, miaj karaj gardistoj,--ŝi petole ekkriis,--reveninte
hejmen, vi, kun levitaj manoj kaj flamaj vizaĝoj, rapsodios pri
la sunleviĝo super la glora Bern'a Alparo, kiel la plej grandioza
vidaĵo sur nia mirinda planedo, kaj mi, mi devos stari apude kaj
konfesi, ke mi ne vidis ĝin, ĉar knabinetoj, kompreneble, devas
enlitiĝi, kiam vesperiĝas.

La ĝemeloj maltrankvile kaj nedecideme rigardetis unu la alian;
neniu kuraĝis, la unua, cedi; neniu volis rekte rifuzi. Geraldino
petegis plue kun ŝajnĝemeto:

--Mi vere pensis, ke vi amas min.

Ambaŭ onkloj preskaŭ samtempe rediris:

--Ĝuste pro tio, ke ni amas vin, karulino, ni deziras, ke vi ne
risku fali kaj elmeti vin al malfeliĉaĵo--aŭ io simila.

--Nu, onkloj,--diris la belkreska knabino, alŝoviĝante al la du
viroj,--rigardu, mi estas preskaŭ tiel altkreska kiel vi (tamen
mankis al ŝi almenaŭ dek kvin centimetroj) kaj vi devas konfesi,
ke mi havas fortajn, flekseblajn membrojn, dum vi ... nu, vi ofte
plendas pri ektuŝoj de reŭmatismo.

Sinjorino Harding proponis, ke oni malsupreniru vagonare anstataŭ
piede kaj, helpate de Leonardo Marston, aldonis sian elokventecon al
la petegado de la knabino. Fine ili venkis, kaj Geraldino ricevis
permeson partopreni la ekskurson, doninte fortan promeson, ne
malproksimiĝi de la flanko de la onkloj.

Je la duono post la deka horo la grimpistoj, provizitaj per
alpobastonoj kaj varmaj ŝaloj, ekforiris, kompreneble sen sinjoro
Harding, kiu en la lasta momento decidis postresti kaj ludi viston
kun la usona profesoro kaj kelkaj aliaj gastoj en lia hotelo. La
nokto estis belega, kvankam senluna, kaj varmeta. La vojo kondukis
ilin komence tra fruktarbejoj, preter izolaj farmdomoj, el kiuj, ĉi
tie kaj tie, brilis dolĉa, hejmeca lumo, iel antaŭsentigante al ili
la ĉarmon kaj pikantecon de la aventureto. Gaja babilado kaj feliĉa
ridado eksonis tra la nokto, de tempo al tempo eĥe resonantaj
de rokaj deklivoj trans valeto. Ŝercoj, incitetoj kaj amuzaj
rakontetoj vivigis la iradon kaj mallongigis la vojon.

Sed iom post iom la soleneco kaj la majesta silento efikis sur
la korojn de la irantoj; la interparolo fariĝis malpli brua kaj
kelkfoje ĉesis. Eĉ ŝprucema Geraldino iĝis pensema kaj pli ol unu
fojon ekhaltis por ĝui la neordinaran sorĉon de la ĉirkaŭaĵo,
aŭ por atentigi la kunmarŝantojn pri iu mistera, fantomeca
figuraĵo en la mallumo.

Leonardo Marston kaj sinjorino Harding senintence iom malrapidis kaj
iris kelkdekojn da paŝoj post la aliaj. La temo de ilia interparolo
estis la mistero de la belo. Jam antaŭe unu trovis en la pensoj de
la alia plaĉan akordon rilate al tio kaj multaj parencaj temoj.
Tiuvespere, sub la influo de la vere ega beleco de la stelbrila
nokto, ambaŭ sentis la animon forte, tamen dolĉe regata de mistera
ekstazo, estiganta en ili fluon de agrablaj emocioj kaj vekanta
altigajn pensojn pri la senlimeco, la grandiozeco kaj poezieco de
la kreaĵo de Dio. Ambaŭ estis idealistoj, same fervoraj, same
sinceraj; sed iliaj idealemoj montris ankaŭ malsamajn ecojn. Ŝia
estis idealismo, kiu ne liveris al ŝi kontentecon, eble tial, ke ĝi
estis iom tro ambicia kaj neklara, kaj tial, ke ŝi mem estis tro
ŝanĝiĝema kaj nepacienca. Kiel virino--mi esperas, ke miaj belaj
legantinoj pardonos ĉi tiun personan opinion--sinjorino Harding,
pli-malpli konscie, sentis bezonon apogi sin sur pli forta vira
personeco, kies idealismo kaj celkonscio povos inspiri al ŝi pli
grandan certecon, ol ŝi trovis en si mem, pri realigebleco de ŝiaj
propraj revoj. La idealismo de Leonardo Marston, aliflanke, estis
forta, sana, kaj konstrukapabla, kvankam malpli poeziema, tamen des
pli profunda, pasia.

La vojo, dum kelka tempo kondukanta laŭlonge de deklivo kaj
supreniranta ĝis la supro de altaĵo, estis sufiĉe larĝa kaj
sendanĝera, por permesi agrablan interparolon. Irante flankon ĉe
flanko, ili plene kaj kun sento de ĝojo akordis pri temoj, tiaj,
kiaj la jenaj:--Ĉiuj aferoj, posedantaj Diajn ecojn, estas belaj;
nur tial, ke la homa animo estis en la komenco kreita laŭ Dia tipo,
ĝi povas leviĝi ĝis tiu alto, kie, unue per filozofia medito kaj
poste per pura amo, ĝi povas ĝuste percepti kaj ŝati la belon;
pura, Dioposedata animo vidas en multaj objektoj belecon, nevideblan
por aliaj, ĉar beleco vidata estas plejparte nur rebrilo de la
pureco kaj beleco de la animo mem; k. a.

Atinginte la supron de la altaĵo, la kunularo haltis momenton.
Antaŭ ili etendiĝis vasta valo, formita de du montaj dorsoj, kiuj
unuiĝas maldekstre de ili, norde, dum dekstre ĝi malfermiĝas
apud Territet, sur la bela bordo de la lago de Ĝenevo. Ĉiuj tuj
sentis la solenigan imponecon de la vidaĵo. Nur la konturo de la
malproksima montodorso, transe, estis videbla kontraŭ la stelbrila
ĉielo, krom kelke da apudaj objektoj, kiuj iom post iom alprenis
fantomsimilajn formojn. Ĉio alia estis unu vasta kavego, nigra,
silenta, mistera. Nenia movo, nenia sono, nur superega silento,
superega, abisma nigreco. La tri viroj, la virino kaj la knabino
senvorte, senmove rigardis en la vastan, malluman spacon, preskaŭ
timante dispeli la sorĉon; iliaj koroj estis en la daŭro de kelkaj
momentoj tro plenaj por paroli.

Subite venis tra la silenta nokto de ie el la kontraŭa flanko de
la valo, aŭ el la valo mem, dolĉaj sonoj. Portate tra la pura,
maldensa aero el ŝajne granda distanco, aŭdiĝis kun mirinda
klareco, nedireble rave, altatonaj voĉoj, kantantaj "Jodel"-kanton.
Por tiuj kompatindaj legantoj, kiuj ankoraŭ ne aŭdis jodelkanton
en Svisujo, vibrantan trans bela lago aŭ saltetantan malsupren
de monta vojeto, estus tute vana ĉiu mia peno priskribi ĝin.
La gajaj triladoj, la ensorĉa vivoĝojo, la nekontraŭstarebla
facilanimeco, la tuta kuna ĉarmo estas ekster prezentado per vortoj.
La feliĉuloj, kiuj jam aŭdis jodeladon, komprenos; ili facile
revokos al si la neforgeseblan ĝuon.

Post kelka tempo la kanto ĉesis, kaj denove profunda silento
ekregis. Kun ekkrio de raviĝo Geraldino diris:

--Ho, onkloj, neniam mi aŭdis tian belan, tian belegan kantadon. Ho!
kiel mi bedaŭrus, se mi estus maltrafinta tion!

Apenaŭ la aliaj havis tempon, por doni liberan esprimon al siaj
sentoj, ree aŭdiĝis dolĉa melodio. Nun ĝi venis el pli granda
proksimeco de la apuda flanko de la valo. Ree la kunularo aŭskultis
kun ravo, dum la solenaj, majestaj vortoj de konata germana ĥoralo
travibris la silentan nokton:

"_Lobe den Herren, den mächtigen König der Ehren_"[2].

Dum paŭzo inter la dua kaj tria strofoj, sinjorino Harding diris
mallaŭte:

--Kiel rave, kiel bele en harmonio kun la solena grandiozeco de
la ĉirkaŭaĵo! Malfacile estas juĝi, kio estas pli ĉarma, la
jodelkanto aŭ la germana ĥoralo.

Oni povis distingi, ke la ĥoristaro konsistas el viraj kaj virinaj
voĉoj, bele kunmiksitaj kaj bone ekzercitaj. Sed la plej granda
ĉarmo kuŝis en la sentopleneco kaj pieco, kun kiuj la ĥoristoj
kantis. La efekto de la kanto estis nedireble emocianta kaj
animaltiga. Post la ĉeso de la kantado Geraldino ekkriis:

--Ho, sinjorino Harding, kiel vi povas opinii, ke ĉi tiu kanto estas
tiel bela, kiel la unua? Mi multe preferas la ĝojoplenan kanton kun
la belaj kadencoj. Onklo Johano, kio estas via opinio?

Onklo Johano respondis iom heziteme:

--Ili ambaŭ estis tre, tre belaj, sed la jodelkanto pli forte ravis
min.

Onklo Huberto konsentis kun sia frato, same heziteme, kaj
ekrigardante sinjoron Marston, kvazaŭ li timas kontraŭan opinion
de li. Neniu iam aŭdis ia dunaskitojn malkonsenti unu kun la alia.
Leonardo Marston sin apogis per ambaŭ manoj sur sia "Alpenstock"
kaj kun antaŭenklinita kapo rigardis mediteme en la nigran valon.
Parolante laŭ sia trankvila, serioza maniero, li diris:

--Por mi ne estas malfacile decidi, kiu el la du kantoj faris
sur min la pli profundan impreson: Mi estis ravata de la belega
jodelkanto, kaj pensis, ke nenio povus esti pli ĉarma; sed tiu
majesta ĥoralo--mi konas la germanajn vortojn kaj la Esperantan
tradukon de sinjoro Marx--tuŝis la profundon de mia animo. Eble
tial, ke la sonoj trovis en mia koro oportunan eĥon. Okaze la kordoj
de nia animo jam estas agorditaj al la spirito de kanto. Ĝi plenigis
min per nedirebla ĝojo kaj dankemo. Kiel sinjorino Harding saĝe
diris: ĝi estas pli multe en harmonio kun la nunaj cirkonstancoj.

Sinjorino Harding konsente ekbalancis la kapon.

--Ĉiuokaze,--rediris petole la juna usonanino,--vi estas voĉdone
venkitaj: tri voĉoj _por_, kaj du voĉoj _kontraŭ_ la jodelkanto;
do, plimulto de unu.

En tiu momento aŭdebliĝis la paŝoj de la ĥoristoj. Iom post iom
iliaj formoj elvenis kiel fantomoj el la inkosimila nigreco en la
malfortan duonlumon. Fine oni povis kalkuli la venantojn: aperis
kvar sinjoroj, tri sinjorinoj, kaj du knabinoj, el kiuj unu havis
proksimume la saman aĝon, kiel Geraldino.

--_Guten Abend, meine Herrschaften_[3]--venis plaĉa basa voĉo. La
usonanoj respondis angle:

--Bonan vesperon.

Leonardo Marston, sciiĝinte, ke neniu el la venintoj parolas
Esperanton, faris sian eblon danki al ili germanlingve pro la
bela kaj oportuna himno, kaj penis teni interparolon kun du el
la sinjoroj. La du knabinoj, aŭdinte la "_Good evening_" de la
usonanoj, vigle alparolis Geraldinon en la angla lingvo, tre
kontentaj uzi la okazon, por paradi sian negrandan lingvan scion.
Tuj viveca interparolo komenciĝis inter la junulinoj. Geraldino
parolis rapide, per lingvaĵo intertavolita per multe da fortaj,
tipe amerikaj lingvaĵoj, ĝis onklo Huberto admonis ŝin paroli tre
malrapide kaj simple pro ĝentileco. Tiel la du grupetoj, havante
la saman celon, iris kune en direkto al la kapo de la valo. Survoje
ili renkontis arojn da kaprinoj, kiuj mire, sed sentime rigardis la
preterpasantojn. Kiam ili atingis oportunan lokon por ripozo, sinjoro
Johano Fleming ekbruligis alumeton kaj, rigardinte sian horloĝeton,
ekkriis:

--Noktomezo, gesinjoroj; la horo interkonsentita pri nia noktomanĝo!

Ĉar la germanaj vojaĝantoj jam noktomanĝis, ili proponis iri
antaŭen kaj atendi la aliajn ĉe la videjo apud la supro de la
monto. Nia angla-amerika amikaro sidiĝis sur falinta arbo, kaj bone
regalis sin per kunportita provizaĵo, ĝuante samtempe la ĉarman
belecon de la silenta nokto kaj merititan ripozon. Nur de tempo al
tempo ili aŭdis mallaŭtan, muzikan tintadon de la sonoriletoj de
bovinoj aŭ kaprinoj. Antaŭ ili etendiĝis la tuta longo de la
nigra valo, ĉe kies suda ekstremaĵo ili povis vidi lumetojn de
elektraj lampegoj en Territet. Sinjorino Harding enpensiĝe rigardis
la abismon kaj diris:

--Kia bildo de l' morto!

--Bildo de l' morto?--Kun demanda tono ripetis Leonardo.--Tio ne
estas mia koncepto pri morto.

--Tamen la mia,--rediris la virino ĉe lia flanko iom
surprizite,--ja, longa, nigra valo, kaj lumo, lumego ĉe la alia
ekstremaĵo.

--_Excelsior!_--ekkriis Leonardo,--jam estas la unua horo; ni devas
iri antaŭen.

Nun komenciĝis la plej malfacila, efektive iom danĝera parto de la
supreniro. La vojo fariĝis en kelkaj lokoj tre kruta kaj kovrita de
malfirmaj ŝtonoj. Sinjoroj Fleming ame zorgis pri sia kara nevino,
kaj Leonardo proponis sian brakon al sinjorino Harding. Efektive
la sinjorinoj bezonis ĉian haveblan helpon. Post longa, peniga
grimpo ili atingis la dorson de la monto Naye. Jam matena krepusko
komenciĝis. Pli kaj pli multe da objektoj ĉirkaŭ ili akceptis
distingeblajn formojn. La pejzaĝo estis griza, senkolora, kaj
aspektis kvazaŭ ĝi vekiĝus el dormo. La aero nun estis senteble
pli freŝa, kaj el la nordo ekblovis malvarma vento. Sinjorino
Harding iom laciĝis kaj preskaŭ senkonscie apogis sin pli forte
sur la brako de Leonardo. Kiam la vojo fariĝis pli oportuna, ili
priparolis serioze rimedojn por pliprofundigi ĉe Esperantistoj la
konscion pri ilia alta, spirita misio. Poste la interparolo sin
turnis al amikeco; unue al internacia, sed iom post iom al persona
amikeco.

Neniu el ili havis feliĉajn spertojn pri intima amikeco. De post
la morto de sia patro, Leonardo ne trovis viron, al kiu li povis
senrezerve malfermi sian internan memon. Tion kaŭzis, parte, lia
ioma sindetenemo, la izoleco de la vilaĝo, en kiu li loĝis,
kaj oftaj vojaĝoj al Usono por kontroli tiean filion de la firmo
_Vincent kaj Haverford_, en kiu li jam de tri jaroj okupis pozicion
de asociano.

Sinjorino Harding jam havis multajn amikinojn, sed ne tre intimajn;
kaj kelkaj el ili forte malkontentigis ŝin. Dum oftaj kaj longaj
vojaĝoj kun sia edzo, kaj per partoprenado en diversaj filantropiaj,
sociaj kaj beletristikaj movadoj ŝi interrilatiĝis kun multaj
homoj; sed inter ili ŝi renkontis tre malmultajn, kiuj proksimiĝis
al ŝia idealo de amikeco. En multaj ŝi trovis tro da spirita
malprofundeco, memama ambicio kaj nura socia poluro. Neniu plene
komprenis ŝin, kaj malpleje el ĉiuj ŝia edzo. Li eĉ ne penis
kompreni ŝin; sufiĉa estis por li la scio, ke ŝi estas neordinare
lerta, bona virino, ĉiurilate--en liaj okuloj--supera al ĉiuj
ceteraj virinoj, kiujn li konas. Kial ŝi edziniĝis kun li, neniu
povis al si klarigi, ĉar la ĝenerala, malmola juĝo de la mondo,
ke kompare malriĉa virino edziniĝas kun riĉulo pliaĝa nur pro
mono kaj socia pozicio, eĉ ne sugestiĝis al ŝiaj konatoj. La
poeziema, fervora animo de Maria Harding ofte sentis, en la daŭro de
multaj jaroj, malkontentecon kaj izolecon, kaj pli-malpli konscie ŝi
sopiris al intima amikeco kun iu, kiu funde komprenos ŝin, kaj kun
kiu ŝi povos, kvazaŭ manon en mano, sekvi komunajn idealojn.

Maria Harding renkontis Leonardon Marston la unuan fojon en la
antaŭoficejo de sinjoroj _Hunter kaj Inman_>, la prokuristoj de li
kaj de ŝia edzo. Sinjoro Hunter prezentis unu al la alia, kiel same
fervorajn Esperantistojn. Post la foriro de Leonardo la maljuna
juristo sciigis al ŝi konfidencie, ke en la daŭro de sia longa,
profesia kariero li ne havis aferon kun pli noblaj, altanimaj homoj,
ol la mortinta Jakobo Marston kaj lia filo Leonardo. De tiu okaza
interkonatiĝo antaŭ kvar jaroj ŝia estimo por li ĉiam kreskis
ĝis respektego. En Leonardo Marston ŝi vidis idealon de siaj revoj
realigitan; inter ili, ŝi sentis, ekzistas ideala animparenceco. Por
ŝi lia nobla entuziasmo kaj celkonscio, lia neordinara trankvileco
kaj memkonfido, ĉiuj ĉi tiuj ecoj kune, formis karakteron, kiu
nekontraŭstareble allogis ŝin. Kaj nun, irante ĉe lia flanko,
apogite sur lia forta brako kaj interŝanĝante kun li simpatiajn
pensojn, ŝi sentis neordinaran serenecon, neklarigeble profundan
kontentecon.

Ili parolis pri amikeco. Pli ol unu fojon sinjorino Harding volis
demandi sian kunvojiranton, kion li opinias pri la ebleco de intima,
sed pura, tiel nomata platona amikeco inter viro kaj virino, sed
ĉiam io, ia neklare sentata timo, ekstarigi konscian baron inter
ili, detenis ŝin.

Fine, je la kvara horo de la mateno, ili atingis la hotelon apud
la supro de la monto, ĝuste kiam sonorilo aŭdiĝis, por veki la
gastaron. Preskaŭ la sola celo, kiun havis la sepdek aŭ okdek
gastoj, loĝantaj en tiu izola, kaj sufiĉe alttarifa hotelo,
estis, supozeble, vidi sunleviĝon de la plej alta pinto de la
monto. Trinkinte tason da varma kafo kaj ripozinte kelke da
minutoj, nia grupeto, kune kun aro da hotelgastoj, envolvitaj en
ŝaloj, supreniris la lastan parton de la vojo ĝis la famekonata
videjo--kaj atendis. La mateno jam estis sufiĉe klara, kaj la vasta,
neĝokovrita Bern'a Alparo etendiĝis antaŭ iliaj okuloj, ankoraŭ
iom grizkolora, tamen majesta.

Geraldino ekparolis plende:

--Ho ve! Ĝuste super la regiono, kie la suno leviĝos, malgrandaj
nuboj kolektiĝas. Kia maloportunaĵo!

--Ne ĉagreniĝu, Geraldino,--diris Leonardo--, ĝi estas nur
maldensa nubetaro, kiu, espereble, formoviĝos antaŭ ol aperos la
sunglobo.

Sinjorino Harding metis la brakon sur la ŝultron de la knabino kaj
diris:

--Ne timu, mia kara, tiuj nedensaj nubotavoloj neniel difektos la
vidaĵon; male, sunleviĝo ĉe tute klara, sennuba ĉielo estas multe
malpli bela, ol ĉe la alesto de kelkaj nubetoj. Jen, rigardu, la
nuboj jam disrompiĝas kaj plilongiĝas ambaŭflanken.

La plumba koloro de la ĉielo iom post iom, preskaŭ nerimarkeble,
ŝanĝiĝis kaj alprenis ĉiam plibeliĝantan, pliheliĝantan
marverdan nuancon. La okuloj de ĉiuj atentoplene fiksiĝis sur
loko, kiun flave-ruĝeta ardo ekmontris kiel la punkton de la
baldaŭa sunleviĝo. Jam la suba rando de la ĉehorizontaj nubetoj
ekkoloriĝis, unue sangoruĝe, poste punce, rozkolore kaj, tiele,
tra ĉiuj nuancoj ĝis hela, brilega, sukcena koloro. Dume la
maldensaj nuboj mem heliĝis kaj nun aspektis kiel lanecaj strioj.
La vidaĵo fariĝis de momento al momento pli rava, pli grandioza.
La mirinde belegaj nuancoj de la ĉielo, de la nuborandoj, kaj de la
neĝokovritaj suproj de la montoj ne restis senŝanĝe en la daŭro
de eĉ kvaronminuto. La nubetoj aspektis dum kelka tempo, kvazaŭ
ili estas brilega amaso da ĉiam ŝanĝiĝantaj, tralumigitaj gemoj,
enmetitaj en lumradia oro: Ĉi tie ardis rubenoj; tie briletis
topazoj; jen kristalaĵo kaj smeraldoj; jen ametistoj vidiĝis,
ĉirkaŭitaj de luma sukcenaĵo.

Fine la ruĝa rando de la suno aperis, aldonante ankoraŭ novan
belecon: ĉio surverŝiĝis per delikata rozkolora nuanco. Malantaŭ
la disŝiritaj nubetoj elĵetiĝis brilaj fingrosimilaj radioj, ĉe
la centro ruĝetaj, sed grade paliĝantaj ĝis ili perdiĝis en la
marverde-blua senfineco. Alten kaj pli alten la fajra globo de la
suno leviĝis, impona, majesta.

La brilego kaj grandiozeco de la vidaĵo plenigis la korojn de la
alrigardantoj per neesprimeblaj sentoj de pia ĝojo kaj profunda
emocio. Multaj staris mutaj. Nur ĉi tie kaj tie oni aŭdis el la
diversnaciaj grupetoj mallaŭtajn ekkriojn:

--_Magnifique!_

--_Overwhelmingly beautiful!_

--_Wunder-wunderschön!_ ktp.

Sendube kelkaj el la viroj kaj virinoj neniam antaŭe konsciis tiel
forte la apudeston de Dio; neniam antaŭe sentis tian inklinon, el
plena, danka koro adori la Dion de la Belo, de la Potenco, kaj de la
Amo.

Leonardo Marston silentis. Lia raviteco estis tro forta por
esprimiĝo. Liaj okuloj, ĉiu trajto de lia virbela vizaĝo montris,
ke lia tuta animo ardas de pia ekstazo. Geraldino demandis lin
mallaŭte:

--Kial vi ne diras ion, sinjoro Marston?

--Kion mi povus, diri li respondis milde;--antaŭ tia vidaĵo oni
povas nur silenti, adori; vortoj profanus.

Iom malproksime de nia grupeto staris tri studentoj (negrave el kiu
lando) kiuj senĝene elmontris sian entuziasmon; eble tial, ke ĝi ne
estis sufiĉe profunda, por devigi silenton. Unu post alia deklamis
iom parade, greklingve, kelkajn el la senmortaj versoj de Homero,
kiuj tiel neimiteble priskribas la leviĝon de la "rozfingra" mateno.
Apude staranta dika, pompa sinjoro, kiu aspektis kiel bankiero,
deprenis binoklon de antaŭ la okuloj, majeste sin turnis al la
tri junuloj kaj direktis al ili rigardegon, esprimantan furiozan
indignon:

--Kuŝiĝu!--li ĵetis al ili sufiĉe laŭte, por esti aŭdata de la
ĉirkaŭstarantoj.

La studentoj ĉesis deklami kaj serĉis pli oportunan lokon por
rigardi la vidaĵon.

Intertempe la suna globo leviĝis super la nuboj, salutante la
novenaskitan, belan tagon kaj surverŝante la tutan pejzaĝon per
brila, ĝoja lumo. Sed ju pli alten la radiluma sfero leviĝis, des
pli paliĝis la brileco de la koloraĵo, des pli la tuta vidaĵo
alprenis ordinaran aspekton; kaj multaj alrigardantoj sin turnis por
ĝui la belecon de aliaj partoj de la vasta panoramo. El la buŝoj
de ne malmultaj eliĝis ekkrio de ĝoja surprizo, kiam, rigardante
malantaŭen, ili ekvidis ĉe la kontraŭa flanko de la lago de
Ĝenevo la neĝokovritajn montojn _Dent du Midi_ kaj _Mont-Blanc_,
lumigitajn de bela, delikate ruĝeta lumo.

  *  *  *  * *

Post la vespermanĝo sinjorino Harding eniris en sufiĉe vastan
verandon de la gastejo "Valpaco" vestita per tre modere dekoltita
kaj duonmanika vesto el nigra silko kun delikata surmetaĵo el
gazosimila, heliotropa ŝtofo. En ŝiaj densaj, malhelaj haroj
vidiĝis ruĝa rozo, tenata per diamantobrila agrafo; kaj super ŝia
zono pendis malgranda bukedo da belaj rozoj "Marŝalo Niel". Malgraŭ
siaj tridek ses jaroj ŝi estis tre alloga virino, gracia, fleksebla,
kaj vigla.

La verando estis tegmentita per jasmeno kaj ornamita per grandfoliaj,
kvazaŭtropikaj kreskaĵoj en bareloj. Kelkaj elektraj lampoj kun
ruĝaj ŝirmiloj ĵetis mildan, belan lumon sur la foliaron. Pli
belan, revigan vesperon estus malfacile imagi, kaj pli ĉarma loko
por ĝui ĝin estus malofte trovebla. Brila lunfalĉilo staris super
la rando de herboriĉa valo kaj pentrinde lumigis per sia facila,
arĝenta lumo la elstarantaj objektojn en ĝi.

En angulo de la verando, sub palmo, sinjorino Harding trovis
Leonardon.

--Ho, sinjoro Marston,--ŝi ekparolis per tono, kiu montris
kontentecon sed ankaŭ nuancon de maltrankvilo,--vi estas ĉi tie,
ĝuante la belegan vesperon! Per la lasta poŝto mi ricevis du
sendaĵojn, pri kiuj mi volas kun vi paroli.

Kiam Leonardo turnis al ŝi la vizaĝon, ŝi rimarkis, ke liaj okuloj
estas malsekaj.

--Ho! amiko mia,--ŝi ekkriis kun surprizo kaj kortuŝo,--larmetoj
en viaj okuloj? Mi penis, ke viroj, kiel vi, tiel trankvilanimaj,
firmkarakteraj, ne havas larmojn.

--En tiu okazo vi eraris, sinjorino Harding. La neordinare dolĉa
vespero parolis al mi pri la senfina boneco kaj amo de Dio. Sed mi ne
konsciis, ke larmetoj malsekigis miajn okulojn. Nu, parolu, mi petas,
pri viaj interesaĵoj.

--Lastan semajnon mi mendis ĉe oraĵisto objekton laŭ mia propra
desegno. Jen...

Dirinte tion, sinjorino Harding ekprenis delikatan oran kolĉenon,
eltiris el la faldoj de sia surbrustaĵo medalionon kaj ridetante
enmanigis ĝin al Leonardo. Li tenis ĝin sur la manplato, ankoraŭ
varma, kaj rigardis ĝin. Kontenta, plaĉa rideto vidiĝis sur lia
trankvila vizaĝo. La medaliono montris sur unu flanko ruĝan,
kvinpintan stelon sur blanka, emajlita fundo. En la mezo de la stelo
troviĝis mozaika, ora litero "A". Sur la dorsa flanko estis verda,
kvinpinta stelo, ankaŭ sur blanka fundo, kaj en ĝia mezo ora litero
"E". En ĉiu interpinta, blanka spaco brilis malgranda gemo. Post
momento Leonardo ekparolis serene, ankoraŭ rigardante la juvelon:

--La litero "E" signifas, kompreneble, "Esperanto", kaj la litero
"A"... "Amanto"; ĉu ne? Delikata komplimenteto; mi dankas vin.

--Vi prave divenis. La verda koloro signifas esperon, kaj la ruĝa
koloro amon, tuthomaran amon.

--Ja, efektive, tuthomaran amon, tio estas. Dia amo, trovanta en niaj
homaj koroj ilojn, por efektivigi siajn favorajn celojn rilate al la
homaro. Kaj ĉiuj lojalaj koroj estas bezonataj por nia granda celo.
Ekzistas, sinjorino Harding, multaj senceluloj, viroj kaj virinoj,
kiuj ekardus, flamiĝus, tuj kiam iu montrus al ili la eblecon, ilian
propran kapablon, fari grandan, noblan servon al siaj kunhomoj.

La bela virino levis la malhelajn, lumplenajn okulojn admire al la
vizaĝo de la altkreska viro antaŭ ŝi, kaj fervore diris:

--Prave, bele dirite! Nu, tio venigas min al mia dua sciigo. Ni
ĵus ricevis leteron de niaj prokuristoj. Ili sciigas min, ke nia
lukontrakto kun Lord Morland estas elfarita. Ni luos lian kampodomon
"Elmcroft" en la graflando Hertford por unu jaro, dum li kun Lady
Morland kaj la du filinoj faros mondvojaĝon. Ni do loĝos ne tre
malproksime de vi en Linkfield. Mia edzo kaj mi tre esperas, ke ni
vidos vin ofte. Mi volas aranĝi kelkajn kunvenojn.

--Dankon, sinjorino Harding, dankon; sed vi scias, ke mi estas tre
multokupata homo, kaj ke grandmondaj kunvenoj ne estas multe laŭ mia
gusto. Do...

--Mi scias, amiko mia, mi konas vian sindetenemon,--vive rediris
Maria Harding, esplore rigardante la vizaĝon de Leonardo, en kiu,
ŝajnis al ŝi, ombreto de malplezuro ekaperis,--min ankaŭ jam de
longe tedas sencelaj vesperkunvenoj. Sed mi havas ambiciajn planojn
por nia movado, por ĉiu nobla celo, kiun "Esperanto" reprezentas:
militado kontraŭ milito; internacia fratiĝo; disvastigado de puraj,
noblaj vivoceloj, instigataj de amo; ktp. Ambiciajn planojn mi havas
ankaŭ por vi.

--Efektive?!

--Ĉu mi povas paroli malkaŝe?

--Mi aŭskultos kun plezuro kaj profito.

--Niaj neagemaj klasoj bezonas vekon, entuziasmigon, kaj vi, Leonardo
Marston, kun via flama elokventeco, kun viaj altaj idealoj, estas
ĝuste la persono por tiu tasko. Ne interrompu min; vi donis al mi
permeson paroli elkore. Vi tute ne eluzas vian talenton. Vi estas tro
sindetenema kaj devus pli senrezerve meti viajn naturdonojn sur la
altaron de nia movado. Nun ili konsumas vian koron; sed, donante al
ili plenan liberecon, vi estos pli feliĉa, ol vi estas nun. Ne neu
tion. Mi volas vidi vin brili.

--Mi ne volus brili, eĉ se mi povus; mi volas labori.

--Laborante vi brilos; kaj ju pli vi brilos, des pli vi bonfaros.

--Mi kredas je la potenco de la plumo.

--Ne malpli mi. Sed multe da homoj estos gajnitaj pli efike per
cento da elokventaj vortoj parolataj, ol per miloj da kilogramoj da
traktatoj, kiujn ili ne legas. Mi volas, ke vi renkontiĝu dum nia
loĝado en "Elmcroft" kun kelkaj, kun multaj inteligentuloj, kun
homoj, kiujn vi povos influi.

Vi povas fari tion, kaj mi volas doni al vi okazojn tie por fari
paroladojn. Vi nur bezonas taŭgajn okazojn tiajn, por realigi viajn
revojn. Mi konas personojn, kiuj, unufoje gajnite por nia movado,
nepre estos grandaj akiraĵoj.

Leonardo rigardis enpensiĝe en la suprenturnitan, emociitan vizaĝon
de la bela virino.

--Ĉu via Londona domo ne prezentas pli oportunan lokon, ol kampara
domo, rilate al taŭgaj parolantoj kaj la dezirindaj varbotoj?

Sinjorino Harding iomete ekruĝiĝis kaj embarasiĝis, sed
rapidapense respondis:

--Mi opinias, ke ne. La vivo en Londono estas tro senripoza; la homoj
tie imagas, ke ili havas nek la tempon, nek la inklinon studi tiajn
aferojn. Sed ili volonte pasigos kelke da tagoj da ripozo en bela
kampa domo, kaj tiam ili ĉiam plezure aŭskultos kaj priparolos
demandojn pri komunutilaj aŭ novaj ideoj.

--Mi bedaŭras, ke mi ne povas plene konvinki min, ke vi estas prava;
tamen mi estas al vi tre danka, sinjorino Harding, kaj tre volonte mi
konsentas provi vian planon. Via kunlaborado estos por mi tre valora.

--Dankon, sinjoro Marston, mi tre ĝojas.

--"Lia honorinda moŝto" Algernon Villiers[4], do, ne akompanos la
ceterajn. Mi konas lin. Li estas nove farita kapitano de la teritoria
volontularo en nia regiono.

--Kia honoro por via bataliono! Li estos ofta vizitanto ĉe ni,
sed mi timas, ke li ne estos unu el niaj konvertitoj. Mi ne scias
kial, sed, ial, mi ne povas vidi en Algernon Villiers, eĉ ne image,
grandaniman entuziasmulon pri io. Tamen, kiam li okaze ne montras
sian pretenditan superecon, li montras kapablon esti tre agrabla, eĉ
ĉarma.

--Sendube. Li scias perfekte ludi la rolon de ĝentilulo, kiam li
volas.

--Nu,--diris sinjorino Harding,--senkonscie iom mallaŭtigante la
voĉon,--lia kapitaneco ne estas la sola afero, kiu malhelpas lin
entrepreni tutjaran vojaĝon eksterlande. Lia fianĉino ne permesus
tion.

--Ĉu li do estas fianĉo?

--Ho, tio estas granda sekreto; neniu devas scii ĝin.

Leonardo Marston ekrigardis la delikate ĉizitan vizaĝon de la
virino, kaj demandis milde:

--Kial, do, vi sciigas ĝin al mi?

Sinjorino Harding ridetis, kvazaŭ pardonpetante, tamen gaje:

--Ho, mi scias, ke mi povas fidi vin. Mi certigas al vi, ke mi
malkovris la sekreton al neniu, krom mia edzo, kompreneble, kaj...

--Ne ĝenu vin citi la tutan nomaron.

--Tutan nomaron; efektive! La tuta nomaro konsistas el mia edzo. Mi
nur volis diri, kiam vi tiel ĝentile interrompis min, ke mi sciigos
la sekreton al neniu plu.

--Kial vi volas ŝarĝi min per la inkubo de ĉi tiu sekretego?

--Ĉar mi volas, ke vi sciu.

--Kial?

--Mi deziras ĝin.

--Virina kialo.

--Vi estas incitema.

--Tion mi tre bedaŭrus, kaj plivole mi cedas.

Ŝajnserioza klinsaluto akompanis liajn vortojn. La sinjorino
respondis per simila ŝerca riverenceto, kaj diris:

--Vere ĝi estas romaneca Romeo-kaj-Juliet-afero. Supozeble vi scias,
ke inter la du lordaj familioj Morland kaj St. Aŭbyn ekzistas
malamikaj rilatoj jam de la tempo de la krucmilitiroj, kiel oni
diras. Nu, "la honorinda" Algernon kaj "la honorinda" Melissa St.
Aŭbyn reciproke forte enamiĝis, furioze. Kiel longe ĉi tiu pasio
daŭros ĉe Algernon, la ventanimulo, mi ne scias. Melissa estas la
lasta ido de tiu tre malnova domanaro. La titolo kaj la nedisponebla
hereda bieno transiros al kuzo de Lord St. Aŭbyn, sed lia propra,
heredebla apartenaĵo kaj aparta propraĵo de la mortinta patrino
de Melissa estas tre grandaj. St. Aŭbyn estas senespera diabetulo,
kaj la geamantoj tenos sekreta la fianĉiĝon ĝis lia morto.
Antaŭ kelka tempo Lord St. Aŭbyn suspektis, ke Algernon Villiers
amindumadas lian filinon, kaj unu belan tagon kolere forordonis lin
for de lia teraĵo, minacante lin je elvergado.

--Kompatinda Villiers! Mi nepre tenos ĉi tiun interesan sekreton, se
nur por ne ĉagreni la ĉarman Julieto-Melissan.

--Ĉu vi konas ŝin?

--Ne, sed mi foje vidis ŝian portreton en, mi ne rememoras kiu,
modogazeto. Ŝi aspektas tre gracia, aminda junulino.--

En tiu momento eksonis la bonkora voĉo de sinjoro Harding:

--Ho, Marston, mi supozis, ke vi estas ĉi tie kune kun Maria, duete
rapsodiante pri la ĉiela beleco de la vespero, ĉu ne? Vi ankoraŭ
ne scias, ke aro da eminentaj Esperantistoj el du aŭ tri diversaj
landoj ĵus loĝiĝis en la hotelo "_Dent du Midi_". Unu el ili venis
peti aŭ permeson nin viziti aŭ la honoron de vizito de ni. La
"karaj ĝemeloj" jam ekiris transen. Geraldino jam kuŝiĝas. La kara
knabino estas lacega. Ŝi petis min ŝiaflanke deziri al vi ambaŭ
bonan nokton, en la okazo, se vi ankoraŭ troviĝas sur ĉi tiu
materia, prozaĉa tero. Ĉu vi volas veni?

Ambaŭ konsentis akompani sinjoron Harding, kaj viziti la venintajn
samideanojn, sed nur por mallonga tempo, ĉar ankaŭ ili sentis
bezonon de frua enlitiĝo. Tamen estis preskaŭ noktomezo, kiam fine
niaj amikoj adiaŭis la gastojn de la hotelo "Dent du Midi". Ĉiuj
ĝuis tre agrablan kaj viglan interparolon. Ambaŭ grupetoj trovis
en la alia personojn bonekonatajn en Esperantujo, kaj tiu neatendita
renkontiĝo faris al ili grandan plezuron.

  *  *  *  * *

La sekvintan matenon Leonardo Marston sidis en kvieta angulo de la
ĝardeno ĉirkaŭanta la pensionon "Valpaco". Liaj okuloj rigardis
al la sama valo, kiu, la pasintan vesperon, tiom ĉarmis lin, sed
hodiaŭ li preskaŭ ne estis konscia pri ĝia beleco. Lia vizaĝo
montris enpensiĝon kaj malgajecon. Antaŭ li, sur tablo, kuŝis
letero, kiun li ĵus tralegis la duan fojon. La skribinto estis Lorna
Prior, kaj la enhavo la jena:

"Kara sinjoro Marston!

"Vi faris al mi grandan plezuron per via belega poŝtkarto. Malkomo
ankaŭ ricevis la al li senditan. Mi tre ĝojas--ni ĉiuj ĝojas--ke
vi tiom plenkore ĝuas vian libertempon en tiu ĉarma, ripoziga loko
en Svislando. Ho! Kiam venos por mi la tago, kiam mi ankaŭ vidos
tiujn ravaĵojn, kiujn vi tiel pentraĵe priskribas? Mi envias vian
novan junan amikinon, Geraldinon Kennedy.

"Kvankam ŝajnas hontinde faligi eĉ ombreton sur viajn sunajn
tagojn kaj ĝeni vin per miaj--niaj--ĉagrenoj, mi ne povas pli
longe deteni min, kaj devas skribi al vi. Multfoje en la daŭro de
la lastaj du semajnoj mi sopiris al interparolo kun vi, al viaj
konsiloj kaj helpo. Vi ja ĉiam estis por mi tiel bona, kaj mi havas
neniun ĉi tie, al kiu mi povas tute malkaŝe paroli. La aferoj ĉe
ni plimalboniĝas de tago al tago. Kompatinda Malkomo fariĝas por
mi kreskanta enigmo. Lia farto estas pli, multe pli maltrankviliga,
ol iam antaŭe. Lia vizaĝo estas flava; liaj okuloj vitrecaj, kaj
kelkfoje liaj nervoj estas tiel malfortaj, ke li ne povas legeble
skribi nek teni tason sen tremo. Tamen li persiste rifuzas konsulti
kuraciston. Sed la plej malbona afero estas, ke, de kiam li atingis
sian plenaĝon, li tute ne volas esti regata aŭ eĉ konsilata de
la patro. Kaj nun--tio estas la ĉefa kaŭzo, pro kiu mi skribas al
vi hodiaŭ--li intencas tuj kontantigi sian patrinan heredaĵon kaj
vojaĝadi eksterlande kune kun tiu sinjoro Holden, kiun vi konas kaj
kiun, mi estas certa, vi ne fidas. Estas kompatinde, terure, vidadi
la suferojn de la patro: Malkomo, iam brila, esperplena Malkomo, lia
ĝojo kaj lia fiero, jam tia ruiniĝo! Vi estas la sola persono, kiu
vere povos boninflui lin. Onklino Delfino ja ankaŭ tre amas lin; sed
mi timas, ke ŝi nur dorlotas lin. Onklino Ida estas tiel malgaja kaj
tiel dolĉa, kiel kutime.

"Onklino Delfino kondukis min dufoje Londonon dum ĉi tiu monato, kaj
ni renkontis tre agrablajn societojn. Ne timu, tamen, kara sinjoro
Marston, mi ne vizitis spiritistajn kunvenojn. Dum la onklino vizitis
sinjorinon Standring, mi restis en la Brita Muzeo. Vi vidas do, ke
mi dece atentis viajn avertojn kaj, cetere, la dezirojn de la patro.
Kiam mi estis en Londono antaŭ tri semajnoj, mi aŭdis multon ĉe
sinjorino Dunlop pri nova societo, celanta harmoniigi la spiriton de
la belo en ĉiuj artoj kun la spirito de adorado. Kiaj novaj, ĉarmaj
vidaĵoj malfermiĝis antaŭ miaj okuloj! Mi tuj entuziasmiĝis; sed,
ho ve! tiuj ĉagrenoj en la hejmo sufokas ĉiun penon pri pli alta
vivado.

"Fartu bone. Jen mi estas en la arbaro _Bridling_, frumatene, antaŭ
la matenmanĝo. Mi venis ĉi tien, kie ni ofte promenas, por skribi
al vi. La vetero estas rava; kaj la birdoj dolĉe kantas. Ili ŝajnas
sendi al vi amajn salutojn. Mi sendas miajn kune kun la iliaj. Ĉiam
via,

  Lorna."

Dum kelka tempo ankoraŭ Leonardo Marston enpense rigardis en la
spacon.

--Lorna estas malfeliĉa,--li diris al si en la pensoj,--la gaja,
impulsema infano malgajiĝas pro sendanka duonfrato kaj pro egoista
duonpatro.--Denove li legis la vortojn de la letero: "Onklino Delfino
ja ankaŭ tre amas lin; sed mi timas, ke ŝi nur dorlotas lin".--Tion
mi ne kredas,--li meditis plue,--mi estas certa, ke ŝi ruinigas lin.
Ŝi estas por mi enigmo; kaj, la penso persekutas min, ke ŝi sekrete
uzas super li ian tre malican influon. Eble mi povos malhelpi tiun
malsaĝan paŝon... Mi ankaŭ ne povas ne timi, ke ŝi akiros tro
grandan influon sur la impreseblan koron de Lorna.--

Tiam ekaperis antaŭ liaj animokuloj la bildo de la amata patro,
kuŝanta sur la mortolito, kaj peteganta lin, ke li prenu sur sin la
devon laŭpove ŝirmi Lornan kontraŭ moralaj danĝeroj. Denove li
vidis la esprimojn de paco, de profunda amo kaj dankeco eklumigantajn
lian karan vizaĝon. Li rememoris ankaŭ, kiel volonte li ĵuris
anstataŭe plenumi la solenan promeson de la patro, por plidolĉigi
al li la lastajn momentojn, kaj kiom la penso, esti sekreta gardanto
kaj zorganto de la dolĉa, aminda infano ŝajnis al li tiam alloga
devo.

Ĝis nun lia promeso ne postulis de li grandan oferon; efektive ĝi
faris al li pli da plezuro kaj kontenteco. La du infanoj, Malkomo kaj
Lorna, ĉiam estis por li tre karaj, kaj inter li kaj ili ekzistis
varma amikeco, precipe inter li kaj Lorna. Kvankam la knabo, nun
fariĝinte juna viro, kelkfoje kondutis strange antaŭ li kaj iom
senpacienciĝis pro liaj bonintencaj konsiloj kaj avertoj, Leonardo
Marston tamen ankoraŭ amis lin. Lia amikeco kun Lorna estis ĉiam
tre feliĉa, kaj dum ŝia infaneco ilia interrilato preskaŭ neniel
ŝanĝiĝis. Ŝi estis por li ĉiam ankoraŭ la dolĉa, konfidema,
amema infano. La suneca, malkaŝanima karaktero de la knabino trovis
en la koro de la serioza viro simpatian ŝaton. Lorna rigardis lin
kiel parencon kaj dediĉis al li sinceran, kvazaŭ infanan amon
kaj malavaran admiron. Por ŝi la altkreska, serioza, sed molkora
viro estis idealo de altanimeco, kaj ŝia konfido je lia senerara
justeco kaj lia neskuebla rekteco estis kortuŝe forta. Plue ŝi
sciis--ne demandante al si la motivon--ke sinjoro Marston amzorge
sin interesas pri ŝia spirita bonstato. Ŝi ne demandis al si
kial--infanoj akceptas tiajn bonkoraĵojn senĝene, sendemande--kaj
respondis al liaj amikaĵoj varme, sincere kaj dankeme. Kiam Leonardo
Marston revenis de Ameriko post dumonata foresto antaŭ malpli ol du
jaroj, Lorna iris al la stacio kune kun kelkaj aliaj por bonvenigi
lin. Obeante subitan ĝojan impulson, ŝi kuris renkonte al li kun
etenditaj brakoj kaj ame kisis lin. Neniu vidis en tiu ĉarme farita
saluto ion nenaturan, kun escepto de fraŭla onklino el Skotlando,
kiu opiniis la agon tre nedeca. Lorna ne komprenis kial, kaj ne
ĝenis sin pri tiu opinio.

La kara kaj viva memoro, liganta lin al la profunda amo, kiu iam
ekzistis inter li kaj lia patro kaj la certeco pri tio, kion ĉi tiu
farus sur lia loko, ne lasis Leonardon dubi momenton pri sia devo.
Li firme decidiĝis tuj revojaĝi hejmen. Enpoŝiginte la leteron de
Lorna, li leviĝis, por serĉi siajn amikojn.

Lia subita anonco, ke li nepre devos reiri per la hodiaŭnokta
vagonaro, kaŭzis ĉiuflanke grandan bedaŭron kaj laŭtajn
protestojn. Sinjoro Harding nekaŝeme diris, ke li tute ne povas
kompreni, kiel fraŭlo, sen malsaĝaj amaĵoj, kies komerco floras,
povas havi sufiĉan motivon tiel ĉagreni siajn plej bonajn amikojn.
Sinjorino Harding korpremate observis la vizaĝon de la amiko, en
kiu ŝi vidis, la unuan fojon, signojn de profunda malĝojo.

--Ĉu vi nepre devas foriri?--ŝi demandis kunsenteme.

--Jes, sinjorino Harding; la devo vokas min.--La respondo estis
milda, tamen firma.

Ŝia deziro ekscii la kaŭzon de lia subita decido kaj de lia
neordinara malgajeco estis dolora, sed ŝi ne kuraĝis fari pluajn
demandojn. Mallaŭte, per malgaja voĉo ŝi diris:

--Mi tre bedaŭras tion, pro vi.

Poste ŝi miris kun tremanta koro pri la akra doloro kaj la stranga
korpremateco, kiujn ŝi tiam sentis.

La tuta amikaro kune kun la nove alvenintaj Esperantistoj akompanis
Leonardon vagonare ĝis Vevey, kie la nokta rapidira vagonaro de
Milano al Parizo haltis. Ĉiuj multvorte bedaŭris la subitan disiĝon,
ĝuste kiam kelkaj ekskursoj jam aranĝiĝis. La interparolo survoje
kaj sur la fervoja perono estis tre vigla. Ĉiu subite volis fari
multajn demandojn al la forironto kaj priparoli multajn aferojn kun
li. Kiam la vagonaro alproksimiĝis al la stacio, Geraldino kondukis
onklon Huberton flanken kaj, devigante sin ne rideti, mallaŭte petis:

--Ĉu mi povas adiaŭkisi sinjoro Marston, onklo?

Sinjoro Huberto Fleming rapide turnis sian bonkoran vizaĝon al la
knabino, ekrigardis ŝin kun surprizo kaj respondis:

--Oni neniam scias, vi petolulino, ĉu vi estas serioza aŭ ne.
Cetere, kio supozigas vin, ke sinjoro Marston deziras kisi vin?

Tia demando ne venis en la kapon de Geraldino:

--Ĉu vi pensas, ke li rifuzos?--ŝi demandis kun larĝe malfermitaj
okuloj.

--Ne, karulino, li ne rifuzus, sed eble li... iom ofendiĝus.

--Ofendiĝi ne estas en lia programo. Li estas tro bonkora kaj
aminda; kaj ne estis vere tre bonaj amikoj.

Kiam Leonardo Marston, jam adiaŭinte ĉiujn amikojn, sidis en la
kupeo, Geraldino alpaŝis, klinis sin antaŭen kaj prezentis al li
la vizaĝon kun mieno, kiun li ne povis malkompreni. Kun kontenta
rideto Leonardo metis ambaŭ manojn sur la ŝultrojn de la knabino
kaj volonte donis la petitan adiaŭkison. Ame rigardante en la naivan
vizaĝon li diris:

--Via amindeco, Geraldino, malpezigas al mi la disiĝon kaj irigas
min hejmen kun ankoraŭ plua, tre agrabla impreso. Adiaŭ. Dio benu
vin, amikineto mia.

Unu el la sinjorinoj de la laste alveninta amikaro, francino,
mallaŭte diris al sinjorino Harding:

--Knabina privilegio ĝis konscia virineco, ĉu ne?

--Jes,--respondis enpense la anglino,--la ago estis ambaŭflanke tute
natura, plena de ĉarma naiveco.

En la lasta momento sinjoro Harding enigis la kapon en la kupeon, kaj
dezireme demandis:

--Marston, ĉu troviĝas en via urbeto vistludantoj?

--Jes,--revenis seka respondo,--tri el niaj laboristoj kaj la
kortisto de la vilaĝa trinkejo.



ĈAPITRO III


Leonardo Marston staris sur la perono de la fabrikejo en Linkfield,
ironte hejmen, la unuan vesperon post sia reveno. Feliĉigis
lin, vidi ĉi tie kaj tie aretojn da kontentaspektaj laboristoj,
hejmenirantaj je frua horo. Kelkaj rapidis por ludi, post la
temanĝo, sur sportkampo, dediĉita de la firmo al la laboristoj;
aliaj, same kontentaj, intencis pace labori en siaj malgrandaj
ĝardenoj. Multaj el liaj proponoj pri reformoj kaj plibonigoj en
la stato de la laboristoj renkontis kontraŭstaron de l' flanko de
sinjoro Vincent kaj de fraŭlino Haverford. Tamen li persistis kaj
sukcesis efektivigi unu reformon post alia; kaj en ĉiu okazo oni
devis konfesi la saĝecon kaj la rezultantan profiton de la reformoj.
Li forte kontraŭstaris tendencojn malaltigi prezojn, sed insistis
pri profitodona kalkulado por superaj komercaĵoj, por ebligi la
firmon pagi decajn salajrojn al kompetentaj kaj feliĉaj metiistoj.
Ankaŭ la alpreno de ĉi tiu principo bonefikis kaj rezultis je
senegala reputacio pri fidindeco kaj altagrada kvalito de la
fabrikaĵoj.

La hodiaŭa tago alportis al Leonardo agrablaĵojn kaj
malagrablaĵojn: korajn bonvenigojn de multaj amikoj, de egaluloj,
kiel ankaŭ de subuloj,--kaj malagrablan interparolon kun lia ĉefo,
sinjoro Vincent. Tiun diskuton kaŭzis la intencata eltiro el la
firmo de la kapitalo apartenanta al Malkomo kiel depatrina heredaĵo.
Sinjoro Vincent forte malplezuriĝis, kiam lia juna kunfirmano
eldiris la opinion, ke fraŭlino Haverford malbone influas Malkomon,
kaj ke eble ŝi instigis lin al tiu stranga konduto. Malplaĉis al li
la trankvila asertemo de la pli juna viro, kaj la aludita supozo, ke
tio ne estas por li mem novaĵo. Ju pli sinjoro Vincent sentis, ke
li perdas la konfidon kaj amon de sia sola, amata filo, des pli li
ĵaluziĝis pri la ama respekto, kiun ĉi tiu montris al Leonardo.
Marston prave divenis, ke malantaŭ ĉi tiu elmontro de malplezuro
sin kaŝas ne nur ĵaluzo kaj turmentiĝo, sed ankaŭ, kaj senfine
pli dolore, kontraŭvola konfeso al si mem, ke la konjektoj de lia
juna kunfirmano estas tute ĝustaj. Sinjoro Vincent malbonhumore
komprenigis al li, ke ekzistas aferoj, kiuj estas tro privataj por
pritraktado en kontoro.

Sed ĉi tiuj malagrablaj aferoj jam ne okupis la pensojn de Leonardo.
La plaĉa vidaĵo antaŭ li tro forte ĉarmis lin. Trapasante la
ĝardenon antaŭ la fabrikejo, li trafis areton da bonorde vestitaj
junaj virinoj. Kun afabla saluto li volis preterpasi, kiam unu el
la knabinoj alparolis lin Esperante per malrapide, timeme eldiritaj
vortoj:

--Ni ĝojas, sinjoro Marston, ke vi jam revenis. Ĉu vi vizitos nian
Esperanto-klubon hodiaŭ vespere?

Alia knabino diris samlingve:

--Ni tre volas aŭdi vian rakonton pri la kongreso.

Leonardo Marston, la prezidanto de la loka Esperantista grupo,
respondis bonkore:

--Ne, bedaŭrinde, mi ne povas veni; ĵus reveninte, mi estas tro
okupita de privata laboro. Cetere, mia raporto estas farota laŭ
aranĝo venontan ĵaŭdon. Ĉu vi havis bonajn kunvenojn dum mia
foresto?

La dua parolintino, vigla, gajaspekta knabino, diris alprenante
seriozan mienon:

--Ne, ne tre bonajn. Ni certe ne tiom ĝuas la klubkunvenojn, kiam vi
forestas, sinjoro Marston.

La juna direktoro respondis ridetante:

--Tio estas malprava, Bessie; vi devas peni esti sendependaj de iu
kondukanto. Nu, bonan vesperon,--li aldiris angle, ĉar kelkaj el la
junaj laboristinoj ne estis Esperantistinoj.

--Bonan vesperon, sinjoro Marston,--ekkriis ĉiuj kore, tamen kun
plena respekto.

Leonardo Marston rapide iris antaŭen laŭ la ĉefvojo al la vilaĝo,
preterpasante kaj salutante kelkajn aliajn aretojn da laboristoj kaj
laboristinoj. Poste, por atingi sian domon pli frue, li devojiĝis
kaj transiris vastan ĉirkaŭbaritan herbejon. Ĉe la kontraŭa
ekstremaĵo de la herbejo troviĝis kampa pordego, kondukanta al alia
parto de la kurba ĉefvojo, apud la muro, kiu limigis la teraĵon
de fraŭlino Haverford. Ĉe tiu kampa pordego staris du homoj,
knabino kaj viro. Alproksimiĝante, Leonardo rekonis Lornan Prior
kaj "_the honourable_" Algernon Villiers en uniformo de kapitano
de teritoria[5] roto. Tiu lasta, antaŭen klinita al la knabino,
duonsidis sur protekta angulŝtono. Ŝajnis al Leonardo, ke li penas
igi sin agrabla al sia kunulino. Lorna Prior dorse apogis sin sur la
traboj de la pordego. Ŝiaj kunplektitaj manoj formis subtenilon por
la malantaŭo de la kapo, kiu havis amason da belaj, orbrunaj haroj,
neligite pendantaj sur ŝiaj ŝultroj. Ambaŭ ne rimarkis Leonardon.
Jam li povis aŭdi la arĝentsonan voĉon de la knabino, feliĉe,
naive ridanta. Subite ŝi turnis la vizaĝon al la oficiro kaj iom
dramece disetendis la brakojn, kvazaŭ ŝi volas geste ampleksi la
tutan mondon. Unu el ŝiaj manoj Algernon Villiers lerte ekkaptis
kaj, spite barakto de la flanko de la knabino, li sukcesis premi ĝin
al siaj lipoj. Lorna Prior, ridante, faris al la kuraĝulo kelkajn,
certe ne tro severajn, riproĉojn kaj jam kuris trans la vojon al
pordo en la muro, kiam ŝi ekvidis Leonardon Marston. Tuj ŝi haltis
kaj ĝoje ekkriis:

--Ho, jen venas sinjoro Marston. Vi devas resti momenton por paroli
kun li, sinjoro Villiers.

Sufiĉe alproksimiĝinte al la surprizita paro, Leonardo ĝentile
levis la ĉapelon kaj trankvile diris:

--Bonan vesperon.

La knabino iom ruĝiĝis, sed ŝia ĝojo ĉe la ekvido de la
veninto estis evidente tre sincera. Ili jam interŝanĝis salutojn
en la kontoro, kien Lorna venis kun ia preteksto, aŭdinte pri la
neatendita reveno de la amiko. Sur la vizaĝo de la juna oficiro
ekaperis ombro de malplezuro, sed li estis tro fiera pri sia
bonedukiteco, por ne peni tuj ŝajnigi plezuron kaj afablecon. Li
do salutis la industriiston kun ioma parado de ĝentileco, kiu,
tamen, enhavis pli-malpli da nekonscia sinmalaltigo, kaj nur mallerte
kaŝis lian kutiman arogantecon kontraŭ tiuj, kiujn li rigardis
kiel sociajn subulojn. Leonardo klare vidis tion, sed li sentis
nek surprizon, nek ofendiĝon. Li redonis la saluton kun perfekta
ĝentileco kaj sia kutima trankvila digno, kiu faris rimarkeblan
impreson sur la junan aristokraton.

--Fraŭlino Prior sciigis al mi,--diris ĉi tiu kun nuanco de
kompato en la voĉo,--ke vi ĵus revenis de internacia Esperantista
kongreso. Nu, malkaŝe dirite, mi ne ŝatas tiun movadon, almenaŭ
mi bedaŭras la partoprenon en ĝi de angloj. Se la angleparolantoj
sin tenus aparte de ĉi tiu, cetere, senespera projekto altrudi
al la mondo artefaritan, kaj tial nenaturan, lingvon, ĝi baldaŭ
fiaskiĝus.--Iomete riverencante al Lorna, li diris plue kun
favoropetanta rideto:--La ĉarma kaj fervora elokventeco de fraŭlino
Prior tamen preskaŭ sincere dezirigis min trovi kelkajn ecojn en
via movado, kiujn mi povus aprobi, ne perfortante mian senton de
patriota devo. Sed mia patriotismo estas por mi tro sankta afero,
por fari ion, kio iel povus malhelpi la universalan alprenon de
nia kara angla lingvo por internacia komunikiĝado kaj la el tio
rezultantan realiĝon de tute justa peno, fari la anglo-saksan nacion
la nedisputeblan mondpotencon.

Lorna ekturnis la okulojn for de la alloga, delikate ĉizita vizaĝo
de la parolinto al sia malnova amiko, por sciiĝi, kion ĉi tiu
diros responde al asertoj, kiujn ŝi ne povis, kontentige por si
mem, refuti. La senpasiaj trajtoj de Leonardo Marston montris nenian
emocion, nek malplezuron, nek deziremon konvinki profanulon. Preskaŭ
enpensiĝe li respondis:

--Oni ja trovas ankoraŭ nuntempe en ĉi tiu lando, kiel ankaŭ
en aliaj landoj, kelkajn--jam ne multajn--personojn, kiuj, kun
larmoj en la okuloj, bedaŭras, ke la mondo rifuzadas alpreni
ilian karan, belan idiomon kiel solan internacian lingvon. Sed
sopirado ne alkondukas nin al la tiel urĝe bezonata celo: la
unuanima alpreno de simpla, bela kaj ĉiurilate taŭga helplingvo
kiel internacian komunikilon. Esperanto estas tio altagrade. La
mondo kun sia lingva konfuzeco kaj la rezultantaj reciprokaj
malkompreno, malfidemo, kaj malamo; la mondo, ĝemeganta sub
sensencaj, diabloinspiritaj armilaroj, abomenitaj de ĉiuj, ne
povas senfine atendi la plenumiĝon de senespera deziro de miopaj
patriotoj.--Fikse sed bonkore rigardante en la vizaĝon de la pli
juna viro, kaj iom plivarmiĝante, li diris plue:--Mi tre timas,
sinjoro Villiers (pardonu ŝajnan malĝentilaĵon) ke viaj ideoj
pri patriotismo estas iom arĥajaj. Malvera patriotismo estis en la
daŭro de la historio de l' mondo unu el la plej grandaj malbenoj,
kiu estas hodiaŭ ekspluatata de arego da egoistaj fabrikantoj,
ŝtatistoj, ĵurnalistoj, ambiciuloj, kaj aliaj. Kredu al mi, ke
ekzistas pli altanima speco de patriotismo, nome: dezirego, vidi
sian propran patrujon okupi ĉefan lokon en komuna penado levi la
tutan homaron sur bonstate, morale, kaj spirite pli altan nivelon.
Tielnomita patriotismo, kiu celas nur pligrandigon je la malprofito
de aliaj, pli malfortikaj nacioj, kaj kiu sekvigas malamon al ĉiuj
aliaj popoloj, estas tendenco malutilega al la homaro, kaj ne meritas
la nomon patriotismo. Kian rajton havas unu popolo perforte fariĝi
mondpotenco?

La juna kapitano senpripense kaj iom varme respondis:

--La naturan rajton de supereco.

Trankvile, sed akcente Leonardo Marston rediris:

--Tio estas supraĵe tre belsona frazeto, sed tute bazita sur erara
koncepto. "Natura rajto" estas termina malĝustaĵo. "Rajto" estas
trispeca: Morala, laŭleĝa, aŭ speciale Diodonita. Ĉiu rajto,
do, estas: aŭ interkonsentitaĵo laŭ moralo aŭ leĝoj; aŭ
donitaĵo de supre. Verŝajne vi intermiksas la povon, kiun liveras
fizika supereco, kun la rajto libervole donita pro animsupereco.
Povo ne estas rajto, kaj perforta uzo de fizika supereco estas
maldecaĵo. Ne, la doktrino de "natura rajto de supereco" ne estas
akvotenebla[6], kaj vi estus, eble, la unua, kiu laŭte plendus pri
ĝi en la okazo, se iu, kiom ajn supera je vi, agus kontraŭ vi laŭ
ĉi tiu doktrino.

--Tute ne, sinjoro Marston; ĉar ĉiutage mi submetas min volonte
aŭ nekonscie al tiu doktrino. Kiel oficiro, mi estas regata de miaj
superuloj, kaj, kiel politikisto, de miaj estroj.

Leonardo Marston ridetis.--Ĉu vi vere penas kredigi vin,--li
demandis,--ke tiu komparaĵo estas ĝusta? Obei, kiel oficiro, al
armeaj superuloj kaj sekvi, kiel politikisto, propravole elektitajn
estrojn, estas aferoj tute malsimilaj, ol esti perforte regata de
fremda, malsimpatia popolo. Mi bedaŭras, tamen, ke mankas al mi la
tempo daŭrigi la diskuton.

--Mi ankaŭ timas, ke tute senutile estos de mia flanko, peni
konvinki tian fervoran Esperantiston, kiel vi, sinjoro Marston.

La juna oficiro kun granda afableco adiaŭis Leonardon Marston kaj
Lornan Prior, esprimante la esperon tre baldaŭ denove renkonti
ilin. Li havis elegantan, tre plaĉan eksteraĵon kun delikataj
vizaĝotrajtoj. Virinoj trovis lian senbarban vizaĝon kaj liajn
pro senzorgeco kaj facilanimeco ĉiam ridetantajn bluajn okulojn
tre allogaj, kvankam multaj ne estis blindaj je la malprofundeco
de liaj pensoj kaj je la egoismo de lia karaktero, kaj al kelkaj
malplaĉis lia naiva supozo, ke ĉiuj virinoj estas ĉarmataj de lia
nekontraŭstarebla personeco. Li flatis sin, ke li jam impresis la
koron de la ĉarma, sprita knabino, Lorna Prior. Ĉi tiu penso faris
al li plezuron, kiam li rapidis en la direkto al manovra tendaro,
sed la plezuron iom difektis malagrabla penso, ke tiu impertinentulo
Marston eble supozas, ke li donis al li trafan lecionon. Volonte li
rekomencus la diskuton kun li pri "Patriotismo kontraŭ Esperanto" en
la ĉeesto de amikoj, kiuj nepre aprobos liajn opiniojn. Li baldaŭ
farus "pajlhakaĵon" el liaj argumentoj kaj elmetus al malestimo
liajn malpatriotajn klopodojn kaj ĥimerajn ideojn pri tutmonda
frateco. Ridindaĵo! Kio tiam fariĝus el la nobliga militista
profesio? Nacio de laktosuĉulaĉoj ni estus, sen entreprenemo, sen
fiereco, sen nacia memestimo. Neniam! La juna kapitano soifis rompi
lancon kun sia ĵusa kontraŭulo.

Niaj malnovaj amikoj foriris en mala direkto al la vilaĝo. Gaje
ridante, Lorna prenis la brakon de Leonardo kaj ekkriis:

--Ho, sinjoro Marston, mi tre ĝuis la diskuton kun sinjoro Villiers
pri Esperanto.

Ŝi estis gracia knabino en la fruprintempo de dolĉa virineco,
sed, ŝajne, ankoraŭ nekonscia pri tio. Kvankam ŝi estis sufiĉe
altkreska kaj por sia aĝo treege boninstruita, ŝiaj neligitaj
haroj, ankoraŭ iom mallongaj jupoj kaj ĉarma naiveco, lumanta el
rimarkinde belaj, bluaj, okuloj, aspektigis ŝin tre knabineca.

Leonardo rigardis esplore kaj zorgeme en la suprenturnitan vizaĝon
de la knabino. Li ne rekte respondis al ŝia parolo.

--De kiam ekzistas tiaj amikaj rilatoj inter vi kaj "la honorinda"
Algernon Villiers?--li demandis.

Lorna gaje ridis sen embaraso kaj iom petole respondis:

--La akcento sur la vorto "tiaj" supozeble estas ĝentila aludo pri
la manovreto de sinjoro Villiers premi kiseton sur la dorson de mia
mano; ĉu ne? Li nur amuzas min. Ne aspektu tiel serioza, sinjoro
Marston. Se vi aŭskultus lin, dum li penadas fari el si filozofon,
vi vere amuziĝus. Filozofio certe ne estas lia plej brila forto.
Tre afable li penas fari sin agrabla. Sendube mi devus senti pro tio
profundan dankemon.

La viro ĉe ŝia flanko ekridetis kontraŭvole, sed, momenton poste,
denove alprenis pli seriozan mienon.

--Ne kuraĝigu lin, Lorna,--li diris milde.

--"Kuraĝigu lin!"--ekkriis la knabino kun iom riproĉa
voĉtono,--tia penso eĉ ne venis al mi en la kapon.

--Volonte mi kredas; tamen mi havas sufiĉan kaŭzon, por averti vin.

--Kaŭzon? Kian?

--Bedaŭrinde, virineto, mi ne povas, hodiaŭ, kontentigi vian
scivolecon. Fidu al mi; mi havas sufiĉan motivon.

Lorna rigardis en la enpensan vizaĝon de la amiko. Ŝajnis al
ŝi, ke ŝi neniam antaŭe vidis en ĝi tiom da bonkoreco, tiom da
nobleco kaj firmeco. Unu rigardo sufiĉis: al tiu viro ŝi povas fidi
sen plua demando. Tiom ŝi jam kutimis fidi lian saĝon kaj lian
sindonemon al ŝi, ke ŝi eĉ ne miris pri lia averto. Post momenta
silento ŝi ekparolis fervore kaj gravmiene:

--Mi estas tre kontenta, ke vi ree estas ĉi tie. Kiel bonkora
kaj aminda vi estis, tuj oferante pro ni la lastajn tagojn de via
libertempo! Mi tute ne volis tion, sinjoro Marston, kaj mi tre, tre
bedaŭras, ke tiaj belegaj tagoj estis tiel forprenitaj al vi.

--Tio ne estas grava afero, Lorna. Antaŭsento, ke mi povos iel helpi
al vi ĉiuj, pelis min ĉi tien. Mi neniel povus ĝui la lastajn
tagojn tie post la ricevo de via letero.

--Vi estas tiel bona, kaj mi neniam forgesos la grandan bonkorecon,
kiun vi ĉiam montras al ni.--Denove ŝi silentis momenton, kaj poste
parolis plue:--Estas hontinde ĝeni vin per niaj ĉagrenoj tuj post
via reveno, kiam viaj pensoj estas ankoraŭ plenaj de la plej ĉarmaj
impresoj, kaj kiam vi, kompreneble, sopiras paroli pri ili.

--Viaj ĉagrenoj estas miaj ĉagrenoj, Lorna.

--Jes, mi scias tion, kara sinjoro Marston... sed vi ne povas
prezenti al vi, kiel korpreme estas, vidadi la patron tiel
malfeliĉa, kaj Malkomon konduti tiel... strange. Rompiĝas al mi
la koro, kiam mi pripensas, kio fariĝos el li! Lastatempe li multe
pli malboniĝis. Ŝajnas, ke li jam perdis ĉian sinregadon, ĉiujn
antaŭajn ambiciojn, kaj oni nun jam neniel povas fidi al iu promeso,
farita de li. Lia karaktero estas detruita.

--Tio estas tre malĝojiga, sed ne senespera,--diris Leonardo. En
lia voĉo estis tono, kiu montris samtempe profundan kunsenton kaj
trankvilan esperemecon. Ili kvietigis la turmentitan koron de la
sentema knabino.--Ni ne laciĝu en penado eltrovi la kaŭzon de lia
malfeliĉo. Sed, eble, tio estas okazo pli multe por supernatura
helpo, ol por fizikaj rimedoj. Ni do ne forgesu lin en niaj preĝoj.
Cetere, mi havas miajn proprajn konjektojn pri lia malfeliĉo.
Bedaŭrinde Malkomo dum la lastaj monatoj penis eviti min kelkafoje,
kaj via patro sciigis al mi hodiaŭ laŭ ne-malkomprenebla maniero,
ke li ne volas priparoli ĉi tiun aferon kun mi.

--Vere? Sed mi ne tre miras pri tio. La patro estas en la lasta tempo
iom ekkolerema rilate al ĉio, kio koncernas Malkomon; kaj ŝajnas al
mi kelkafoje, ke li scias pri la kaŭzo pli, ol li volas konfesi.

Ĉi tiu diro firmigis al Leonardo la opinion, ke la kaŭzon de la
malfeliĉa stato de Malkomo oni devas serĉi ekstere de li.

--Malkomo ankoraŭ ofte vizitas sian onklinon Delfinon; ĉu ne?--li
demandis.

--Jes; kaj mi opinias, ke ŝi dorlotas lin.

--Kio pensigas al vi tion, Lorna?

--Ŝi estas ĉiam indulgema, kaj ĉiam pledas por li. Malkomo nur
bezonas esprimi deziron, kaj onklino Delfino tuj plenumas ĝin, aŭ
peti monon, kaj malfermiĝas ŝia monujo. Multfoje, kiam Malkomo
estas tre malbonhumora kaj videble ial suferas, li iras viziti la
onklinon kaj revenas bonhumora kaj vigla.

--Efektive?--diris Leonardo, serioze rigardante antaŭ si. Li
eksilentis momenton; poste, turnante sian penseman vizaĝon al la
knabino, li demandis:--Kaj ĉu vi iam rimarkis, ke, post vizito
al sia onklino, via frato estas pli obstina kaj netraktebla, ol
ordinare?

Lorna ekrigardis Leonardon mirigite, enpensiĝe.

--Mi volis diri: "Ne",--ŝi respondis malrapide,--sed mi ekmemoras,
ke unufoje aŭ dufoje, reveninte de "Grovelands", li estis neordinare
malafabla kaj obstina; sed, certe, sinjoro Marston, tio povas esti
nur kunokazaĵo.

--Eble.--La vizaĝo de la viro estis malgaja, sed trankvila kaj
senmova.

Alveninte al vojturniĝo, ambaŭ haltis.

--Kien vi iras, Lorna?--demandis Leonardo.

--Al "Grovelands" tra la vilaĝa pordo.

--Nu, estu singarda,--li diris, etendante la manon al la knabino kaj
ame rigardante en ŝian belan, malkaŝeman vizaĝon.--Ne lasu iun
malboninflui vin. Via koro estas tre impresebla, kaj via sperto pri
la mondo ankoraŭ nematura.

Lorna penis per rido liberigi sin de altrudiĝanta maltrankvilo:--Ho,
sinjoro Marston,--ŝi ekkriis,--vi estas tro zorgema; vi metus min
sub kloŝon, se vi povus!

--Jes, en la okazo, se tio estus necesa. Sed vi devas konfesi, ke
onklino Delfino iafoje estas iom stranga; ĉu ne?

--Jes; eble. Sed oni devas multe pardoni al ŝi, ĉar ŝi estas tre
malfeliĉa,--respondis la knabino heziteme.

--Sendube, Lorna, sendube; kaj mi bone scias, ke ŝia strangeco
datiĝas de terura sortobato, kiu ŝin trafis. Nu, kelkafoje, kiam vi
venis viziti la onklinojn, fraŭlino Haverford restis en sia ĉambro
kaj tiam onklino Ida aspektis eĉ pli malgaja, ol ordinare; ĉu ne?

Lorna ree ekrigardis esplore la vizaĝon de la amiko, kun surprizo
kaj nekaŝebla maltrankvilo. Ŝi respondis heziteme kaj dubeme:

--Jes, mi rimarkis tion unu- aŭ du-foje, kaj onklino Ida diris, ke
onklino Delfino suferas de kapdoloro. Sed kio do estas al ŝi?

--Nu, hodiaŭ mi nur povas diri: "Estu singarda."--Leonardo Marston
sin turnis por foriri.--Bonan vesperon, Lorna. Salutu de mia flanko
onklinon Ida, kaj sciigu al ŝi, ke mi vizitos ŝin morgaŭ vespere,
por rakonti al ŝi miajn travivaĵojn.

--Bone, dankon; ĝis la revido.

  *  *  *  * *

Leonardo daŭrigis sola sian vojon hejmen en profunda medito. Li
sentis kreskantan konvinkon, kies kaŭzon li apenaŭ povis konstati
per rezonado, ke, eble en tre proksima estonteco, akra batalo okazos
inter li kaj fraŭlino Haverford. Sed dum li trapasis la vilaĝon,
ĉi tiuj pensoj jam ne povis plene okupi lin. Tro ofte li devis
interŝanĝi amikajn salutojn kun vilaĝanoj. Unu virino invitis
lin enveni kaj viziti ŝian malsanan filineton. Alia petis lin legi
la unuan, ĵus alvenintan leteron de ŝia Joĉjo, kiu elmigris en
Kanadon.

Post la vespermanĝo Leonardo sidis ĉe sia skribtablo apud
nefermita fenestro, kiu donis ĉarman vidon sur kvietan angulon de
bela ĝardeno. La jam mallumiĝanta vespero estis mirinde paca,
reviga; kaj li sentis, eĉ meze de tre agrablaj memorbildoj de la
sukcesplena kongreso kaj de la svisa vojaĝo, dolĉan kontentecon
ree esti en sia komforta hejmo kun sia amata pro-esperanta laboro.
Antaŭ li kuŝis aro da leteroj postulantaj, respondon, pleje de
eksterlandaj amikoj kaj de du-tri esperantistaj eldonistoj kaj
redaktoroj de gazetoj. Reve li elrigardis tra la fenestro, lasante
la okulojn kuŝi sur la pintoj de akacioj, moviĝantaj en facila
venteto. Lian mediton interrompis la voĉo de lia domistino, maljuna,
fidela Anjo:

--Jen, Leonardo,--ŝi diris,--estas poŝtkarto el Svisujo kun multaj
subskriboj.

--Dankon, Anjo.

Leonardo rigardis jen la bildflankon, jen la skribaĵon, kun miksitaj
sentoj de surprizo, plezuro, kaj malkontenteco. La salutvortoj,
skribitaj de Geraldino Kennedy, estis jenaj: "Korajn salutojn el
Chamounix sendas al vi viaj adorantoj." Poste sekvis la subskriboj;
unue de la sprita juna usonanino, due de sinjorino Harding kaj
sube, kovrante la ceteran spacon en diversaj direktoj, la nomoj de
ĉiuj Esperantistoj loĝantaj en _En Allier_, krom kelkaj aliaj,
kiujn li ne konis. La adreso estis skribita de sinjorino Harding.
Li ne povis ne rideti; tamen li ne ŝatis la vorton "adorantoj",
kaj plivolis, ke ili uzu pli decan vorton. Dum momento Leonardo
sentis fortan inklinon retiri sin el la lumo de populareco, kiu
promesis al li malmulte da vera kontenteco, kaj denove klopodi
sole per sia plumo en la trankvilo de sia skriboĉambro. Sed nur
momenton. Li ne povis ne konfesi al si, ke la efiko, kiun havis
liaj paroloj, nedubeble montris, ke li havas oratoran talenton. La
mondo Esperantista postulas, ke ĉiu plene uzu siajn kapablojn por
la antaŭenigo de la movado. Denove reve rigardante la poŝtkarton,
kiun li ankoraŭ tenis en la mano, li demandis sin, kiu proponis
la vorton "adorantoj". Ĉu Geraldino; ĉu sinjorino Harding, aŭ
ĉu iu alia?--Maria Harding: la bildo de la ĉarma virino ekaperis
antaŭ liaj internaj okuloj, kaj preskaŭ senkonscie li rigardis
ĝin dum momento kun raviteco. Multajn tre agrablajn horojn ili
pasigis kune, kaj nun kelkaj plaĉaj epizodoj reve, sed vivasente
revenis al li en la memoron. Certe li ŝuldas multon al ŝia nobla,
inspira entuziasmo, al ŝia fervora sindonemo, kaj--li devis ankaŭ
konfesi--eĉ iom al ŝia malavara kaj ŝajne tute sincera admiro je
li, admiro kiu ne malmulte kuraĝigis lin, kaj ebligis al li eltrovi
en si naturdonojn, kiujn li antaŭe nur tre malklare konsciis.
Estos por li, li sentis, granda plezuro labori kune kun tia talenta
virino, kies socia pozicio, cetere, liveros al li tre valorajn
okazojn por pro-Esperantaj klopodoj en gravaj, influaj sferoj. Tamen
li ne povis ne senti samtempe ian maltrankvilon, sendube--li diris
al si--malsaĝan, senbezonan ĝenatecon. Jam unufoje antaŭe ĝi
maltrankviligis lin. Kvankam la amikeco kun sinjorino Harding, bazita
sur plena simpatio, estis, koncerne lin, animaltiga kaj tute pura,
li malamis la penson, ke ĝi povus estigi en la koro de ŝia edzo
eĉ momentan senton de ĵaluzo. Sed, li rezonis, ridetante, sinjoro
Harding estas ja tiel ĉarme fidema kaj simplanima homo; ĵaluzemo
tute malestas en lia karaktero. Ŝajnas, ke li efektive ŝatas kaj
kuraĝigas ĉi tiun amikecon. Cetere, sinjoro Harding povas plene
fidi la altanimecon de la edzino, kiu...

Subite la medito de Leonardo denove interrompiĝis; en tiu ĉi okazo
per brua malfermo de la pordo. En la ĉambron enkuris juna viro,
freneze ekkriante:--Helpu al mi, sinjoro Marston, helpu al mi!

La juna viro estis Malkomo Vincent. Leonardo leviĝis de la seĝo
kaj deprenis ŝirmilon de lampo, staranta sur apuda tablo. La lumo
vidigis la palan, malsanaspektan vizaĝon de la junulo kun vitrecaj,
per terurego plenigitaj okuloj. La altakreska viro alpaŝis al li
senekscite. Firme ekprenante ambaŭ liajn manojn kaj fikse, tamen ame
rigardante al li en la okulojn, li diris malrapide per trankvila,
ordona voĉo:

--Trankviliĝu, Malkomo. Ne ekzistas kaŭzo por timo. Sidiĝu ĉi
tie, kaj ni racie priparolu vian aferon.--Li kondukis la ankoraŭ
tremantan junulon al seĝo, kaj sidiĝis apud li, tenadante lian
dekstran manon. La firmaj vortoj de Leonardo kaj lia animforteco tuj
bonefikis sur la frenezan cerbon de Malkomo; tamen ankoraŭ granda
estis la teruro reganta lin, kiam li ekbalbutis:

--Ho, sinjoro Marston, mi estas teruregata. Iu en Peterburgo[7]
incitadas min mortigi min mem, kaj mi ne povos plu kontraŭstari lian
ordonon.--

Li estis kompatinda specimeno de ruinigita juneco. Lia malgrasa,
pala vizaĝo, kaj precipe liaj moviĝemaj, timoplenaj okuloj montris
malfortigitajn intelekton kaj volpovon, doloran senripozecon kaj
ekscitiĝemon. Ne povante elteni la rigardon de Leonardo, li turnis
la okulojn al la planko.

--Kara Malkomo,--diris Leonardo milde,--penu fariĝi pli trankvila,
kaj tuj vi komprenos, ke via timo estas tute senbaza.

--Ne, ne...

--Jes, mi _scias_, ke ĝi estas senbaza. Vi deziras, ke mi helpu al
vi, Malkomo. Vi estas al mi tre kara. Mi volas kaj povas helpi al vi,
sed mi nepre insistas pri du esencaj kondiĉoj. Aŭskultu, kaj fikse
rigardu min.

Malkomo petege kaj maltrankvile levis la okulojn al la parolanto,
senvorte. Leonardo Marston parolis plue:

--Unue mi postulas vian senrezervan konfidon kaj sincerecon; kaj
due estas necesa via plena, tutkora kunlaborado. Kun Dia helpo ni
kune sukcesos. Mia kara knabo, pripensu! Kian brilan karieron vi iam
havis antaŭ vi: plensano, utileco al la homaro, honoro, feliĉo!
Sed nun, kiel malfeliĉa vi estas! Tamen, ankoraŭ estas eble, per
la korfavoro de Dio kaj per la elstreĉado de ĉiuj viaj fortoj,
venki...

La juna viro ree mallevis la rigardon kaj malgaje ekskuis la kapon.

--Jes, kara Malkomo, tio _estas_ ebla. Viro! Rigardu supren kaj faru
unu penegon--mi helpos vin kaj vi venkos.

--Ho, se vi nur povus... povos helpi min.

--Mi povas. Nu, ĉu vi konsentas pri miaj kondiĉoj?

Malkomo respondis post momento mallaŭte kaj heziteme:--Jes, sinjoro
Marston.

--Ne, Malkomo,--rediris ĉi tiu energie,--mi bezonas multe pli
fervoran respondon. Kuraĝiĝu. Mi konas vian aflikton pli bone, ol
vi supozas. Nu?

En la turmentita cerbo de la malfeliĉa junulo okazis batalo, neakra
batalo, verdire, sed tiel akra, kiel la cerbo povis subteni. Sur
lia vizaĝo vidiĝis, iom post iom pli klare, signoj de interna
konflikto, kiuj naskis en la koro de Leonardo esperon, ke li sukcesos
savi la kompatindulon el lia terura stato. Ĉe ĉi tiu penso lia
amema koro ekpleniĝis de ĝojaj sentoj. Li vere amis kaj profunde
kompatis la junulon ĉe sia flanko, kaj lia amo igis lin paroli per
pasia, petega voĉo, kiun Malkomo ne povis longe kontraŭstari... Ame
metante manon sur lian ŝultron, li diris:

--Malkomo, vi kutimas preni sekretajn medikamentojn.

Ĉe tiuj ĉi vortoj la juna viro ekmoviĝis kaj timeme rigardis la
parolanton. Momenton poste li kolere ekkriis:

--Sensencaĵo!

Trankvile kaj milde, sed tre firme Leonardo rediris:

--Tute ne. Mi scias, ke vi malkonfesis tion antaŭ la kuracisto, kaj
mi atendis, ke vi nun malkonfesos--ĉiuj simile suferantaj faras
tion--sed tute senutile estas plue nei tion antaŭ mi: _Mi scias_,
pri kio mi parolas.

Denove Malkomo balbute penis konvinki sian amikon ke li eraras; sed
ĉi tiu daŭre parolis:

--Ĉu vi volas, ke mi helpu al vi eliĝi el ĉi tiu terura marĉo?

--Jes.

--Nu, vi konas la kondiĉojn. Eldiru la veron.--Post momenta silento
Leonardo aldiris per voĉo plena de amo kaj volpovo:--Mi certigas
vin, kara knabo, ke mi, kiom eble, gardos vian sekreton, se vi volas;
nur konfidu min... Nu?

La juna viro ree rigardis en la vizaĝon de Leonardo Marston. En liaj
okuloj montriĝis timo, sopiro kaj doloro. Fine li diris:

--Jes, sinjoro Marston, iafoje mi devas preni ion por firmigi miajn
nervojn.

--Dankon, por tiu konfido, Malkomo. Kiu, en la komenco, instigis vin
alpreni tiun rimedon?

--Neniu.

--Senutile estas tiel paroli. Al knaboj neniel venas senpere tia
penso, kaj ili ne havas la eblon havigi al si tiajn rimedojn. Iu, pro
misteraj, malicaj celoj, instigis vin. Tute evidente estas, ke ne vi
sola estas riproĉinda pri tio; kaj la persono, kiu alvenigis vin al
via nuna stato, ne meritas vian indulgon. Mi devas sciiĝi el via
buŝo mem. Eldiru!

Malkomo ree rigardis dubeme kaj timeme en la vizaĝon de la amiko.
Liaj manoj ektremis. Fine li diris mallaŭte:

--Onklino Delfino.

--Mi atendis tion. Kiel longe tio jam daŭras?

Iom lace Malkomo respondis:--Mi ne memoras; jam de longe.

--Penu rememori, kara knabo, penu.

Dum momento la junulo maltrankvile kaj nerve ekmoviĝis. La esprimo,
kiun iom post iom alprenis lia pala vizaĝo, estis simila al
rigardo de timigita, ĉasita besto, peteganta protekton de okaza,
bonkoraspekta homo:

--Mi timus ŝin. Ne lasu al ŝi diveni, ke mi sciigis vin.

--Ne timu, Malkomo. Se nur vi transdonos vin en miajn manojn kaj
sekvos miajn konsilojn, vi reakiros kun Dia helpo sufiĉe da volforto
por kontraŭstari ĉiujn tentojn kaj malbonajn influojn.--

La trankvila certeco en la voĉo de Leonardo videble kvietigis la
junan viron, kaj pliprofundigis lian konfidon. Propravole ĉi tiu
diris plue, enpense, kvazaŭ li penas ordigi sian malfortigitan
memoron:

--Jam antaŭ multaj jaroj--mi estis tiam nur malgranda knabo...

--Antaŭ la morto de mia patro aŭ post ĝi?

--Post ĝi, pli verŝajne. Mi tiam havis iafoje kapodoloron, kaj la
sola persono, kiu ame zorgis pri mi, estis onklino Delfino.

--Ĉu ne ankaŭ via patro?

--Jes,--heziteme,--jes, ankaŭ la patro; sed li kaj vi estis ĉiam
tiom okupitaj en la kontoro.

--Kaj onklino Ida?

--Jes, ŝi ankaŭ ĉiam estas tre ama por mi. Nu, onklino Delfino
ĉiam donis al mi sekrete bonajn sukeraĵojn, kiuj tuj forprenis
la dolorojn kaj kaŭzis sentojn de granda feliĉo. Tiam mi sentis
inklinon kanti kaj revi kaj ĝoji pri ĉio.

Leonardo ekleviĝis kaj enpensiĝe iris tra la ĉambro, tien kaj
reen. Lia vizaĝo estis severa, kaj en liaj okuloj brulis pasia
indigno:--Jen,--li murmuris al si,--jam tiam komenciĝis la diabla
afero. Ho, kia diablaĵo, elekti tiun senkulpan viktimon! _Haŝiŝ_,
sendube, estis la unua konfitaĵo uzita.--Li turnis sin al la
malfeliĉa junulo kaj volis fari pluajn demandojn, sed, rimarkante,
ke li jam montras signojn de dormemo kaj cerba laciĝo, li retenis
sin kaj diris milde:

--Ĉu vi volas resti ĉe mi hodiaŭ nokte? Mi petos Anjon iri al via
domo por sciigi vian patron.

--Jes, sinjoro Marston, dankon, mi tre volus.

--Bone. Apud mia dormoĉambro kaj interkomunikiĝanta kun ĝi per
pordo estas malgranda gastoĉambro. Vi povas dormi tie, kaj morgaŭ
matene ni plue priparolos vian situacion. Sed, kara knabo, ne forgesu
meti vin fide en la manojn de via ĉiela Patro.

Jam pasis noktomezo. Leonardo ankoraŭ ne serĉis tre bezonatan
ripozon. En profunda medito li iris tien kaj reen tra sia vasta
dormoĉambro. Lia vireca vizaĝo montris emocion kaj malserenecon.
De tempo al tempo li haltis por rigardi tra la fenestro la
stelbrilan ĉielon. Lia vizaĝo tiam alprenis aspekton pli molan,
pli trankvilan, kiel se li alsendas al ĝi preĝeton. Kelkafoje li
haltis antaŭ la pordo kondukanta en la ĉambron, kie kuŝis la
malfeliĉa junulo, preskaŭ plena ruinaĵo, por aŭskulti, ĉu li
spiras pli normale. Pli ol unu premanta demando konfuzis lin; sed pri
jeno li tute ne dubis:--Se fraŭlino Haverford, ruinigante la vivon
de esperplena knabo, estas instigata de diabla malamo, tiu malamo
ne celas la knabon mem, sed lian patron. Ke ŝi ne amas sinjoron
Vincent, efektive, ke nenia fratamo ekzistas inter ili, ne estis
sekreto por Leonardo jam de kelkaj jaroj. Tamen, kiel terura estis la
penso, ke virino pro malamo al frato povus tiel pereigi, korpe kaj
anime, senkulpan knabon! Lia animo pleniĝis de nedirebla naŭzo ĉe
tiu penso.

Jam delonge li ne povis ne senti, ke fraŭlino Haverford nutras
ankaŭ kontraŭ li mem malbonvolon, kaj ke la sintenado de sinjoro
Vincent ne estas tiel bonkora kaj sincera, kiel antaŭe. Kial? Ĉu
pro ĵaluzo? Certe, li ne povis ne rimarki, ke la neordinaraj amo kaj
konfido, kiujn Malkomo kaj Lorna montras al li, estas alrigardataj
per ĵaluzaj okuloj de ambaŭ, fraŭlino Haverford kaj sinjoro
Vincent. Pro tio kaj pro aliaj kaŭzoj li tre ofte, en la daŭro
de la lastaj kvar aŭ kvin jaroj, sentis fortan deziron forlasi
Linkfield kaj serĉi feliĉon aliloke, en Londono aŭ travojaĝante
la mondon. Ĉirkaŭvojaĝi la tutan mondon pro kaj per Esperanto
estis ofta revo lia. Sed unufojon plu li ĵetis for tiun penson.
Jen staris la lito, en kiu mortis lia amata patro: vive, kiel
multfoje antaŭe, li rememoris tiun neforgeseblan nokton, kiam,
antaŭ pli ol dek jaroj, la mortanto malkovris al li la sekretojn
de sia vivo. Rigardante kun ama emocio kaj malsekiĝantaj okuloj la
por li altvaloran meblaĵon, li diris al si en la pensoj, kvazaŭ
li alparolas la spiriton de la mortinto:--Ne, mia kara patro, mi
neniam forgesos la ĵurpromeson faritan al vi; mi ne forlasos la
postenon, kiun vi difinis por mi, kaj mi volonte, fidele plenumos
la devojn, kiujn mi prenis sur min rilate al la dolĉa knabino kaj
al via apartigita posedaĵo.--Tiu posedaĵo estis por lia patro
makulitaĵo, hontindaĵo; por li ĝi estis sankta konfiditaĵo.

--Lorna Prior: Ĉu la sonĝo de ŝia patrino,--li plue
meditis,--estis vera, supernature inspirita antaŭvido, aŭ ĉu ĝi
estis nur trompa fantaziaĵo de tro zorgopremata koro, tio ne estas
mia afero nun juĝi: sufiĉas por mi, ke mia patro kredis je la
realeco de la vizio.

Ankoraŭ alia penso ekpremis la koron de Leonardo. Por li, kiel
ankaŭ por ĉiuj ceteraj amikoj de la familio Vincent, estis
evidente, ke en la daŭro de la lastaj jaroj Lorna pli kaj pli
kariĝis al sia duonpatro. Ŝia natura, knabina dolĉeco, ŝia
malvolviĝanta altanimeco kaj malegoista sindonemeco iom post iom
kaptis la koron de la kalkulema viro, kies sola ambicio antaŭe
estis alcentrigita al lia filo. Sed nun ŝajnis, ke ju pli Malkomo
ĉagrenis sian patron, des pli ĉi tiu malfermis sian koron al la
filina amo de la kunsentema knabino. Tiu ŝatateco de la karaktero
de Lorna ĉiam ĝojigis Leonardon, sed nun ĝi ekplenigis lin per
antaŭtimo. Por li estis terure pensi eĉ pri la ebleco, ke fraŭlino
Haverford, malhelpate atingi sian diablan celon koncerne Malkomon,
penos ruinigi Lornan! Malgaje li daŭrigis sian trairadon tra la
ĉambro.--Kion li devas fari?--Li diskutis kun si, ĉu ne estus
bone, morgaŭ matene sciigi la tutan aferon al sinjoro Vincent. Sed
post plua pripenso li forlasis tiun planon. Li ne povis agi tiel, ne
rompante la promeson donitan al Malkomo; plue la certigitaj faktoj
ŝajnis al li nesufiĉaj, kaj liaj konjektoj ankoraŭ tro malklaraj,
por fari ilin bazo por decida ago. Krom tio la lastatempa konduto
de lia kunfirmano ne kuraĝigis lin denove sin enmiksi en privataj
aferoj de lia familio. Fine li opiniis, ke konsilinde estas, ne
trorapidigi sian agadon: eble onklino Ida povos ĵeti lumon sur la
problemon.

Inter Leonardo Marston kaj fraŭlino Leggat ekzistis, malgraŭ la
diferenco inter iliaj aĝoj, ama animamikeco, bazita precipe sur
komplementaj karaktertrajtoj kaj sur delikata simpatio, kiu igis ilin
percepti kaj ŝati la bonajn kvalitojn unu de la alia. La dolĉa
maljunulino varmkore admiris en la juna viro lian noblan virecon,
lian entuziasman fidon je la potenco kaj fina venko de ĉio bona,
bela, Dia. Leonardo sincere amis sian maljunan amikinon pro ŝia
sankteco, ŝia ĉiama mildeco kaj pacienco, kiuj ne malmulte helpis
al la formado de lia propra karaktero, donante al ĝi ĝentilecon kaj
malkaŝemecon, kiuj gajnis por li tiom da koroj. Kelkajn tagojn post
la enterigo de lia patro ŝi petis lin, pro kompato kaj korinklino,
ke li nomu ŝin onklino, proponante nomi lin per lia antaŭnomo. Tiu
bonkora propono plenigis la malĝojan koron de la junulo per profunda
kontenteco kaj dankeco.

Ankoraŭ dum kelka tempo Leonardo daŭrigis la mediton:--Kiel
strange,--li demandis sin,--ke sinjoro Vincent estas tiel blinda je
la ŝanĝita karaktero de sia duonfratino! Ĉu vere lia avareco povas
tiom blindigi lin? Aŭ, ĉu eble fraŭlino Haverford ial, iel tenegas
lin per tenilo, tiel ke li ne kuraĝas spiti ŝin? Stranga mistero!

Fine, fordoninte sin kaj la solvon de ĉi tiuj turmentaj demandoj al
Dia zorgo, li enlitiĝis.

La sekvinta tago trovis Malkomon jam iom pli trankvila, sed strange
malinklina iri hejmen. Ĉiu rigardo, kiun li direktis al sia amiko,
estis silenta, kortuŝa petego, helpi al li. Per amaj, kunsentaj
vortoj Leonardo sukcesis plie firmigi la konfidon de la junulo,
kaj krei en lia koro ne nur ekbrileton de nova espero, sed ankaŭ
decidemon, kvankam ankoraŭ tre malfortan, venki siajn malfeliĉajn
inklinojn per sia propra volforto. Tion Leonardo rigardis kiel
grandan gajnon. Konsentiginte lin, ne sen peno, forlasi sian planon
vojaĝi eksterlanden kun sinjoro Holden, li demandis:--Ĉu vi
memoras, ke vi renkontis, la tagon antaŭ mia foriro al la kongreso,
sinjoron promenantan kun mi apud la arbaro Bridling? Mi konatigis
lin al vi kiel sinjoron Garner, kaj vi interŝanĝis kun li kelke da
vortoj.

--Jes, mi rememoras.

--Nu, li efektive estas tre lerta londona kuracisto; sed mi ne nomis
lin "doktoro", por ne veki en vi suspekton. Li estas bona amiko mia,
intimulo de mia mortinta patro, kaj sin okupas speciale per nervaj
malsanoj. Mi pli ol unu fojon priparolis kun li vian staton. Li funde
komprenas ĝin, kaj mi estas certa, ke pro sia speciala scio, pro sia
kunsentemeco kaj amemeco, li estas la plej taŭga persono, en kies
manojn vi povus vin meti. Li volonte akceptos vin ĉe si, por ke vi
povu esti dum kelka tempo sub lia zorgo. Ĉu vi volas iri?

Dum momento Malkomo rigardis la bonkoran, volfortan vizaĝon de
Leonardo kun la nedecidemo propra al personoj malfortigitaj per longa
cedado al fikutimoj. Poste li respondis pli vigle kaj kun pli da
sincereco, ol lia amiko atendis:

--Jes, mi iros kien ajn, por foriĝi el ĉi tiu loko. Sed, sinjoro
Marston,--li diris plue, alprenante maltrankvilan, petegantan
voĉtonon,--vi ne perfidos min?

--Mi gardos fidele, kiom eble, vian sekreton.

Antaŭ ol sinjoro Vincent alvenis en la kontoron, Leonardo jam
intertelefonis kun doktoro Garner en Londono, kiu volonte konsentis
akcepti Malkomon la morgaŭan tagon kiel gasto-pacienton. Lia
interparolo kun sia kunfirmano pri la juna viro estis eĉ pli
malagrabla, ol la lasta. Kvankam la subita espero, ke lia filo eble
resaniĝos, ekbatigis pro ĝojo la prematan koron de la patro, lia
malgrasa, sulka vizaĝo montris pli da malplezuro, eĉ malbonvolo,
ol ĝojo. Per voĉtono, enhavanta senteblan nuancon de riproĉo
kaj malkontenteco, li dankis Leonardon pro lia sindonemo, sed iom
maldolĉe aldiris la opinion, ke pli dece estus de la flanko de la
knabo, veni al sia patro kun fila konfido.--La patro estas,--li
diris,--la plej taŭga persono por prizorgi la bonstaton de erarinta
filo, ĉar li plej funde konas lin, kaj vi devus atentigi lin pri
tio.--

Post plua malagrabla diskuto, kiu streĉis la paciencon de Leonardo,
sinjoro Vincent donis permeson por Malkomo sin meti sub la zorgon
de gesinjoroj Garner kaj resti ĉe sinjoro Marston, ĝis ĉi tiu
kondukos lin en la domon de sia amiko.

Dum la diskuto la pli maljuna viro montris grandan maltrankvilon.
Sidante kontraŭ sia kunfirmano ĉe dusidloka skribtablo, li nerve
ludis kun sia plumingo kaj preskaŭ nekonscie kovris sian sorban
paperon per strangaj figuraĵoj. Ili atendis la alvenon post kelkaj
minutoj de fraŭlino Haverford, kies aprobo pri iu entrepreno estis
necesa antaŭ la forsendo de la koncernaj dokumentoj. Leonardo
rimarkis ŝtelrigardetojn, kiujn la alia viro de tempo al tempo
ĵetas al la pordo, kaj li konjektis, ke liaj pensoj okupiĝas per la
maltrankvila demando, kion diros lia kapricema, akralanga fratino.
Tiun konjekton pravigis la unuaj vortoj, venantaj post kelkminuta,
peza silento de la kontraŭa flanko de la skribtablo:

--Mi timas,--ekparolis sinjoro Vincent,--ke mia fratino ne aprobos
vian proponon.

--Eble ne, sed ŝi devus ĝoji pri la plej malgranda ebleco, ke la
"kara knabo" eliĝos el sia terura stato.

Pluan diskuton malhelpis la enveno de la sinjorino mem. La pasintaj
dek jaroj estigis pli grandan ŝanĝon en ŝia eksteraĵo, ol la
tempopaso prirespondis. Ŝiaj brunaj haroj jam klare montris grizajn
striojn, aspektigante ŝin antaŭtempe maljuna. Tion akcentis ŝia
iom malnovmoda, maljunfraŭlina vestaro. Ambaŭ viroj tuj vidis,
ke ŝi estas en malbona humoro, kaj ke ŝiaj nervoj suferas de
neordinara streĉiteco. Post formala, malvarma "Bonan matenon",
fraŭlino Haverford aliris malgrandan, apud sinjoro Vincent starantan
tablon, kaj demetis sur ĝin paperujon kaj manteleton.

Leonardo Marston rigardis ŝian vizaĝon kun plivigligita intereso
kaj kun forta deziro esplori la fundon de tia, por li nekomprenebla,
mistera animo. La iam belformaj lipoj estis ankoraŭ pli kunpremitaj,
ol ordinare, kaj faris malagrablan impreson de malmoleco kaj
decidemeco. La plej rimarkinda parto de la malgaja vizaĝo estis
ŝiaj okuloj. Ili havis jen reveman, jen senpensan aspekton;
kelkafoje ili montris eksterordinaran maldolĉecon de l' animo. Tiam
ili povis elĵeti rigardojn de terura malamo; kaj tamen de tempo
al tempo ili kapablis esprimi preskaŭ la saman bonkorecon, kiu
karakterizis ŝiajn trajtojn, antaŭ ol trafis ŝin la sortobato,
rabanta al ŝi la fianĉon kaj kun li ĉian vivocelon krom venĝo.
Tiun matenon ŝiaj okuloj estis treege maltrankvilaj kaj malserenaj,
kvazaŭ en ŝia koro bolas aro da eksplodontaj sentoj. Kun videbla
intenco ŝi ignoris Leonardon Marston, sin turnante al sia frato kun
la vortoj:

--Kio estas al Malkomo, Hugo?

Sinjoro Vincent respondis per voĉtono, per kiu li sensukcese penis
malkaŝi sian maltrankvilon:

--La kompatinda knabo havis hieraŭ vespere tre fortan nervatakon,
sed li fartas multe pli bone hodiaŭ matene. Li pasigis la nokton ĉe
sinjoro Marston. Malkomo ŝajne havas grandan konfidon al li, kaj
konsentis iri kun li Londonon por meti sin sub la zorgon de doktoro
Garner, kies gasto-paciento li estos dum kelka tempo. D-ro Garner
estas lerta specialisto, intima amiko de sinjoro Marston.

Fraŭlino Haverford sin turnis rapide al Leonardo kaj demandis akre,
preskaŭ malĝentile:

--Specialisto pri kio?

Dum kelkaj momentoj Leonardo fikse rigardis en la penetremajn okulojn
de la virino, esplore, tamen trankvile. Fine li respondis kun
signifoplena emfazo:

--Specialisto pri specialaj nervaj malsanoj, fraŭlino Haverford.

Delfino Haverford tuj respondis al tiu diro per penetranta ekrigardo
de flama, nehoma malamo--silenta deklaro de ĝismorta malamikeco.
Ĝi estis nur momenta ekbrilo de la okuloj, ne rimarkita de sinjoro
Vincent; sed Leonardo plene sentis ĝian terurecon, kaj strangaj
emocioj, miro kaj ĝenateco, ekregis lian koron. Tamen li ne retiris
la rigardon, kaj lia vizaĝo ne perfidis la sentojn, kiuj regis lin.
Dume sinjoro Vincent daŭrigis la desegnadon sur sia sorba papero. Ne
suprenlevante la okulojn, li diris:

--Ĉar Malkomo montras tiom da konfido al sinjoro Marston, mi aprobas
la faritan aranĝon, kvankam mi tre dezirus, ke la knabo havu pli da
malkaŝemo antaŭ sia patro.

--Kompreneble!--Delfino Haverford ekparolis kun akra sarkasmo.--Tio
ja estas via afero, Hugo; sed mi ne ellasus el miaj manoj la zorgadon
pri la kara knabo.--Dirinte tion, ŝi ekprenis kun senpacienca movo
sian manteleton kaj la paperujon, kaj iris al la pordo.

--Delfino!--Sinjoro Vincent alvokis ŝin maltrankvile kaj
ĉagrenite,--mi ne povas kompreni vin. Vi ankoraŭ ne trarigardis ĉi
tiujn dokumentojn, kaj ili ja bezonas vian aprobon. Ni nepre devas
forsendi ilin hodiaŭ matene.

Jam tenante la pordotenilon, fraŭlino Haverford sin turnis kaj
respondis neĝentile:

--Negrave, mi ne estas en taŭga humoro hodiaŭ matene por aprobi
dokumentojn.

Ŝi foriris. Post la fermo de la pordo regis denove peza silento en
la kontoro dum kelkaj minutoj. Leonardo la unua rompis ĝin:

--Tre stranga konduto--por ne uzi pli fortan esprimon--ĉu ne?

--Nu, fraŭlino Haverford ĵaluziĝas, kiel vi vidas, pri la influo,
kiun vi gajnas sur la gejunuloj. Ŝi tre amas, eble dorlotas,
Malkomon.

La pli maljuna viro penis paroli apologie kaj malkaŝe, sed tono de
malsincereco kaj de profunda malgajeco ne evitis la orelojn de la
alia.

--Ĉu efektive?--La demando de Leonardo ne postulis respondon; ĝi
estis sciigo, ke li ne partoprenas la opinion de sia kunulo.

Denove regis silento. Kiom Leonardo deziris "ekpreni la virbovon ĉe
la kornoj" kaj sciigi al sinjoro Vincent ĉion, kion li jam eltrovis
kaj kion li el tio konjektis! Lia malkaŝema, honesta animo ribelis
kontraŭ la silento, kiun metis sur lin lia promeso al la malfeliĉa
junulo kaj la prudento. Li ja ne povis ne senti, ke pli saĝe estas,
antaŭe kolekti ĉiujn eblajn pruvojn kaj poste agi malkaŝe en
konsento kun Malkomo. Subite sinjoro Vincent leviĝis, dirante, ke li
volas kontroli la kunmetadon de nova aparato.

Irante hejmen por la tagmanĝo, Leonardo survoje renkontis Lornan,
revenantan kun amikino de bicikla ekskurseto. Ŝi desaltis kaj ĝoje
salutis la amikon:

--Ho, sinjoro Marston, mi parolis kun Malkomo hodiaŭ matene. Ĉu
estas vere, ke vi kondukos lin al amiko via en Londono, kiu estas
lerta specialisto?

--Jes, via patro jam konsentis. Ni iros morgaŭ matene.

--Ho, mi tre ĝojas. Kiel bonkora vi estas, kara sinjoro Marston!
Ŝajnas, ke Malkomo havas senliman konfidon al vi. Li estis preskaŭ
gaja. Nu, onklino Ida sendas al vi amajn salutojn, kaj kun granda
plezuro atendas vian viziton hodiaŭ vespere. Ne ĉagrenu la
karulinon.

--Ne; mi iros. Ĉu vi povos pasigi unu horon kun via frato por distri
lin dum mia foresto?

--Jes, certe, mi venos tuj post la vespermanĝo.

--Bone, dankon.

  *  *  *  * *

Jam krepuskiĝis, kiam la altkreska figuro de Leonardo Marston
trapasis pordeton, kondukantan en la belan parkon de fraŭlino
Haverford. Li troviĝis en neserena humoro. Kiom ajn li amis sian
dolĉan maljunan amikinon, kaj kiom ajn li deziris plezurigi ŝin
per rakonto de siaj libertempaj travivaĵoj, li iom malvolonte iris
viziti ŝin hodiaŭ vespere. Sekvante vojeton laŭ herbokovrita
deklivo, en la direkto al la lageto en la valo, li sentis la
aeron sufoka, kaj ŝajnis al li kvazaŭ lia koro premiĝas pro la
malvasteco de lia vivo en Linkfield. La fortaj, animaltigaj impresoj,
kiujn faris sur lin la libera aero kaj la grandiozeco de la eternaj
montegoj en Svisujo, vive revenis al li en la pensojn, kaj ne malpli
vive la memoro pri la ĉie trovita simpatio de multaj altanimaj
Esperantistoj. Neniam antaŭe li sentis tiel akre la antipation
kaj malharmonion ekzistantajn inter li kaj liaj du kunfirmanoj;
neniam antaŭe venis al li tiel forte la dezirego serĉi agadkampon
aliloke por siaj ambiciaj vivoceloj. Kvankam lia ĝisnuna kariero de
industriisto estis tre sukcesplena, li ofte sentis, ke la providenco
ne destinis lin por komerca okupo.

La intersalutoj kun fraŭlino Leggat estis tre koraj, kaj faris al
ambaŭ sinceran ĝojon.

--Estas tre aminde,--ŝi diris,--veni tiel frue post via reveno,
kiam, mi estas certa, vi devas multon fari.--

Ŝi kuŝis, kiel kutime, sur veturila kanapo en tiu sama, vasta
ĉambro, en kiu ni jam antaŭe renkontis ŝin. La pasintaj dek jaroj
ne efikis sur ŝi pli grandan ŝanĝon, ol kiom oni povis atendi. Ŝi
estis ankoraŭ pli kaduka kaj pala, kaj ŝia dolĉa, malgrasa vizaĝo
montris sulketojn gravuritajn de korpremado. El ŝiaj grizebluaj
okuloj ankoraŭ brilis tiu sama simplanima bonkoreco, kiu kaptis la
korojn de ŝia tuta konataro. Iafoje en ili kuŝis profunda paco, sed
hodiaŭ, malgraŭ la ĝojo sentata pro la vizito de Leonardo, ili
kelkafoje perfidis la maltrankvilon, regantan ŝiajn pensojn.

Onklino Ida aŭskultis kun kortuŝa intereso la rakonton de la amiko;
tamen la kaŝitaj rigardetoj, kiujn ŝi pli ol unu fojon ĵetis al la
pordo kaj tra la fenestro en la mallumiĝantan ĝardenon, konjektigis
al Leonardo, ke sekreta animdoloro fortiras ŝian atenton. Tio
igis ankaŭ lin distrita. Kiam li finis sian rakonton, la maljuna
sinjorino demandis:

--Ĉu ni ambaŭ ne ŝajnigas facilanimecon, dum niajn korojn premas
malgajaj pensoj?

--Vi estas prava. Ni do interparolu malkaŝe pri niaj ĉagrenoj.--

Jam de longe,--diris fraŭlino Leggat penseme,--mi sopiris malkaŝe
paroli kun vi. Mi devas malŝarĝi mian koron al iu, kaj vi, kara
Leonardo, estas la sola persono, al kiu mi kuraĝas malkovri ĝian
ofte teruran prematecon. Vi denove havis malagrablan scenon kun
Delfino; ĉu ne? Mi jam aŭdis pri tio. Mi tre bedaŭras tion,
Leonardo. Kiel fartas Malkomo? Anjo rakontis al mi, kio okazis
hieraŭ vespere.

--Dank' al Dio, li fartas pli bone; sed Anjo devus ne babili pri tia
okazintaĵo. Mi petis ŝin silenti pri ĝi. Tamen mi estas kontenta,
ke vi jam scias.--

Ne esence rompante la promeson donitan al Malkomo, Leonardo rakontis
al sia maljuna amikino la travivaĵojn, kiuj okazis de post lia
reveno el Svisujo. Li ankaŭ klarigis al ŝi, ke li ne volis malkaŝe
agi kontraŭ fraŭlino Haverford, ne antaŭe interkonsiliĝinte
kun ŝi por eltrovi, kian lumon ŝi povos ĵeti sur tiun strangan
konduton. En la daŭro de kelkaj momentoj fraŭlino Leggat ne
parolis. Neesprimebla malgajeco montriĝis sur ŝia delikata vizaĝo.
Fine ŝi diris varme:

--Vi estas bona homo, Leonardo. Vi elmetas vin al multaj
malagrablaĵoj pro la infanoj, kaj vi traktas ĉi tiun malfeliĉan
aferon tre takte.

Post momenta silento ŝi parolis plue kun lipoj tremetantaj pro
emocio:

--Neniu krom Dio scias, kiel terure mi suferis en la daŭro de la
pasintaj dek jaroj, ne havante personon, al kiu mi kuraĝis konfidi
miajn ĉiam plifortiĝantajn suspektojn. Mi devus antaŭe paroli kun
vi pri tio. Ĉio ĉi tio estas sekvo de enmiksiĝo en spiritistaj
aferoj.

--Tion mi jam de longe suspektis.

--Efektive? Nu, malgraŭ miaj petegoj kaj malgraŭ la teruraj avertaj
ekzemploj de kelkaj aliaj viktimoj de okultaĵoj, Delfino persiste
kredas, ke ŝi havas interkomunikojn kun sia mortinta fianĉo,
kvankam lastatempe ŝi ne ofte, eble neniam, partoprenas spiritistajn
kunvenojn en Londono. Supozeble ŝi tre ofte kondutas tre strange
antaŭ vi kaj aliaj, sed mi ne povus priskribi la scenojn, kiujn
mi vidis ĉi tie--terurajn, terurajn. Estas mirindaĵo, ke ŝia
cerbo ankoraŭ ne detruiĝis--kaj la mia. Ankoraŭ nun ŝi pasigas
kelkafoje tutajn horojn vespere en la lagovalo, esperante denove
renkonti tie la spiriton de sia iama amanto. Mi supozas, ke ŝi estas
tie en la nuna momento, ĉar mi ekvidis ŝin ŝtelirantan tra la
florĝardenon antaŭ duonhoro.

--Kiajn avertajn ekzemplojn vi aludas?

--Fraŭlino Travers, la fratino de la mortinta Roberto Travers,
kiu, mi pensas, komence instigis Delfinon sin okupi per spiritistaj
aferoj, kaj kiu, sekve, estas priresponda pri multe da malfeliĉo,
sciigis al ni, ke amikino ŝia, bone konata mediumo, freneziĝis.
Kelkaj aliaj ankaŭ, kutimintaj sin submeti al spiritoj de mortintoj,
nun troviĝas en privataj frenezulejoj.

Leonardo leviĝis, enpensiĝe iris al la elstara fenestrego kaj
elrigardis. Li volis antaŭe pripensi siajn vortojn. Li hezitis
ankoraŭ pli multe aflikti la premitan animon de la amikino per
sciigo pri la kredo, kiun li tenis jam de kelkaj jaroj, nome, ke
spiritistaj mediumoj--kiam ili ne intence praktikas trompaĵojn--ne
ricevas komunikojn de spiritoj de mortintoj, sed de demonoj,
personigantaj la mortintojn, kaj ke sindonado al la influo de
malbonaj spiritoj havas la plej terurajn sekvojn, moralajn kaj
spiritajn. En la rapide disvastiĝanta spiritista movado li vidis la
plej danĝeran el la multaj nuntempaj signoj de spirita senripozeco
de la mondo, kaj la plej subtilan penadon subfosi la veran kristanan
fidon. Antaŭ kelkaj jaroj li trovis inter la postlasitaj paperoj
de sia patro nefinitan manuskripton de grava verko, pritraktanta
personajn spertojn kun praktikantoj de okultaĵoj, kun demonadorantoj
en diversaj landoj, kaj kun la ĉefoj de societoj por psikaj enketoj.
Zorge trastudinte tiun kaj aliajn verkojn, Leonardo alprenis la
samajn opiniojn, tenitajn de lia patro, kaj kredis je la terura
realeco de demonoj kaj je la insidaj antaŭ-mondfinaj klopodegoj
farataj de la ĉef-malbonulo. Post kelkaj momentoj li sin turnis kaj
demandis:

--Ĉu vi scias, kial fraŭlino Haverford tiom malamas sian fraton?

La maljuna sinjorino divenis la signifon de la demando. Malgaje ŝi
respondis:

--Jes, mi scias la kaŭzon; aŭskultu.

Kun kreskanta eksciteco ŝi rakontis al Leonardo la historion de la
fianĉeco inter sia nevino kaj sinjoro Travers kaj de ĝia tragedia
finiĝo.

Laca pro eksciteco ŝi finis la rakonton, dirante:

--Ĉu ne estas tute nekompreneble, kiel Delfino eĉ unu momenton
povas kredi, ke la spirito de nobla, bonkora homo, kiel Roberto
Travers--vi ja konis lin; ĉu ne?--povus inspiri al ŝi tiajn terure,
nedireble kruelajn venĝopensojn? Ho, Leonardo, kiom mi petegis,
rezonadis kun ŝi, kaj kiom mi suferis!--Ĉiam vane. Iafoje ŝajnas
al mi, ke Delfino aludas pri sekreto, pendanta kiel Damoklesa glavo
super la kapo de Hugo.

--Kompatinda karulino,--diris Leonardo, profunde kortuŝita.--Tio
ja estas neesprimeble malĝojiga, sed eble ne tiel nekomprenebla,
kiel vi pensas. Vi nur konfirmas miajn proprajn konjektojn; sed kion
mi povis fari en tia privata afero? Nun ni devas agi kune. Sed vi
estas hodiaŭ vespere tro laca, kaj viaj nervoj tro streĉitaj por
priparoli planojn. Morgaŭ matene mi kondukos Malkomon al mia amiko,
d-ro Garner, kaj eble mi restos en Londono dum kelke da tagoj. Multe
jam estos gajnite, kiam la knabo estos for de ŝia influo.

Li volis leviĝi por adiaŭi la amikinon, kiam ĉi tiu metis la manon
sur lian brakon por deteni lin. Kun okuloj pleniĝantaj per larmoj
kaj kun tremetantaj lipoj ŝi diris:

--Leonardo, ŝi estas multe pli kompatinda, ol riproĉinda.

La altkreska viro rigardis la sur la kanapo kuŝantan, kadukan
virinon kun respektego kaj kortuŝiteco, kaj solene respondis:

--Vi estas prava, kara onklino; sendube. Ĉu vi memoras, kion
Jesuo iam diris, kiam Petro volis deflankigi Lin de Lia vojo de
suferado? Li diris:--"Iru malantaŭ min, _Satano_." Se ni nur povus
ĉiam ekkoni la ruzan instiganton de ofendoj, kiom alimaniere ni
juĝus, kaj kiom pli malofte ni akceptus revenĝajn pensojn pri niaj
malamikoj; ĉu ne?

Ame adiaŭinte fraŭlinon Leggat, Leonardo ekforiris hejmen tra la
parko laŭ la vojeto, per kiu li venis. Plenluno ĵetis arĝentan
lumon sur aron da lanecaj nuboj, reve naĝantaj tra la serena
ĉielo. La bela, lunlumigita parko havis por li misteran, fantomecan
aspekton, kiu tuj kaptis lian imagon. Penante forpeli la malgajajn
pensojn, premantajn lian koron, li haltis apud la supro de deklivo,
ĉe kies malsupro kuŝis en tuta sia arĝenta beleco la paca lageto,
respegulante la ridetantan vizaĝon de la luno. Dum kelkaj minutoj
li rigardis ravate la ombrojn de la malpezaj nubetoj, jen fantazie
moviĝantajn sur la supraĵo de la lago, jen ludantajn "Kaŝado kaj
Serĉado" inter la reve aspektantaj ulmoj.

Sed ne longe li ĝuis la pentrindan, kororipozigan vidaĵon. Subite
li vidis virinan figuron ekpaŝantan el ombro, centkelke da paŝoj de
li, en la plenan lumon de la luno. Tie ĝi staris dum kelka tempo,
senmove; frapanta aperaĵo. Per unu elstreĉita mano la virino apogis
sin al arbotrunko, dum la alia pendis senvivece ĉe ŝia flanko. La
kapo estis iom antaŭen klinita, kvazaŭ ŝi estas korpremata kaj
en profunda medito. La virino estis Delfino Haverford; tragedia,
kortuŝanta figuro. Amaso da pensoj tuj enflugis en la kapon de
Leonardo:--Kio estas,--li demandis al si,--la nuna animstato de tiu
malfeliĉa, iluziiĝinta virino? Ĉu ŝia koro disŝiriĝas per
malvirtaj pasioj: venĝemo, ribelemo kontraŭ la sorto; duonfreneza
sopiro al interkomunikiĝo kun ŝia mortinta amato; aŭ, eble,
ĉagreno pro tio, ke li malhelpis ŝian malbonan celon rilate al
Malkomo? Li ne povis tute elpeli el sia koro senton de indigno kaj de
spitema kontenteco, tial ke li intencas meti la senkulpan viktimon
ekster ŝian pereigan influon, almenaŭ por kelka tempo; tamen la
reganta sento en lia koro estis profunda kompato. Dum momento eĉ
regis lin forta inklino aliri ŝin kaj kuraĝe batali kontraŭ tiu
terura afero. Sed--prudente li demandis sin--kia devus esti lia
sinteno? Ĉu li rezonus, ĉu li petegus, aŭ ĉu li penus per severaj
riproĉoj elskui ŝin el ŝia malvirta iluzio? Dum li hezitis, la
izola figuro subite ekmoviĝis, kvazaŭ elvekiĝante el revo, kaj
rapidpaŝe ekiris en la direkto al la domo. Post kelkaj momentoj ĝi
malaperis malantaŭ densaj arbetaĵoj. Leonardo riproĉis sin pro
tio, ke li lasis preterpasi bonan okazon.

Tri tagojn poste Leonardo revenis de Londono, tre kontenta pri la
enloĝigo de Malkomo ĉe sia amiko kaj pri jam rimarkebla pliboniĝo
de lia farto. Doktoro Garner gajnis la konfidon de la junulo per
bonkoreco kaj firmeco, kaj la doktoredzino, patrineca kaj sagaca
maljunulino, tuj kaptis lian koron. Ambaŭ promesis fari sian
eblon por li pro amikeco al Leonardo kaj pro varma intereso en la
malfeliĉa juna viro.

Leonardo ankaŭ pasigis, kiel kutime, kelkan tempon kun siaj
prokuristoj, sinjoroj Hunter kaj Inman, konsiliĝante kun ili pri
diversaj aferoj rilate al la disponado kaj administrado de la
heredaĵo de lia patro.

Sur lia skribtablo troviĝis kelkaj, ĵus alvenintaj leteroj. Unu el
ili tuj okupis lian atenton. Ĝi venis el Rusujo kaj, unue sendite al
Linkfield, estis sekvinta lin de loko al loko dum liaj libertempaj
vojaĝoj. La skribinto estis altestimata korespondanto Esperantista,
profesoro Grafo Bogdanov, senrivale la plej fama biologiisto kaj
mikroskopisto de la nuna tempo. Li estis ankaŭ grava kliento de la
firmo Haverford kaj Vincent, aĉetinte ĉe ĝi kelkajn multekostajn
mikro-fotografajn aparatojn. La enhavo de la en Esperanto verkita
letero estis jena:

"Kara amiko! Senkompata sorto (aŭ, kiel vi kredeble dirus,
"edukema providenco") lastmomente malpermesas al mi partopreni la
komenciĝontan kongreson. Kia ĉagreno! Malsaneto tenas min en
hejma malliberejo, sed, dank' al Dio, mi povas uzi la cerbon kaj la
manojn. Efektive mi volas enprofundigi min en biologian esploron por
forgesigi al mi ĉi tiun ĉagrenon, kiun mi sentas des pli forte,
ĉar mi tiom fervore deziris denove manpremi, ne, ĉirkaŭpremi
vin kaj pasigi kune kun vi kelkajn feliĉajn tagojn. Mi esperas,
ke la kongresestroj donos al vi okazojn por fari paroladojn pri
viaj animaltigaj konceptoj rilate al nia Esperantismo, kiujn multaj
idealemaj Esperantistoj kun granda plezuro atendas. Mi eĉ esperas,
ke ili devigos vin paroli.

"Mi deziras al vi kaj al ĉiuj karaj samideanoj, partoprenontaj la
kongreson, grandan plezuron kaj plenan sukceson. Salutu miaflanke kaj
de l' flanko de mia edzino la ĉarman sinjorinon Harding kaj ŝian
bonkoran edzon.

"Mia amiko, profesoro Schulhoff, al kiu vi liveris mikro-fotografan
aparaton, laŭ mia desegnaĵo, sciigis al mi, ke ĝi tre kontentige
funkcias. Ankaŭ la mia, rilate al la samaj celoj, sed mi volas
taŭgigi ĝin por nova celo. Parenteze mi diru, ke mi pensas, ke
mi staras ĉe la pordo de grava, epokofaranta eltrovo. Kun granda
plezuro mi aŭdis pri via baldaŭ finiĝonta laboro koncerne la novan
patentotan aparaton, des pli ĉar miaj nunaj, supre aluditaj esploroj
bezonas tian alĝustaĵon.

"Nu, lasu min paroli ne nur kiel sincera amiko, sed ankaŭ kiel
praktikulo kaj profitemulo. Ordinare du kapoj povas elfari pli, ol
unu, precipe se unu el la kapoj estas tia kapo, kiel la via. Povas
esti, ke mi scias pli bone, kio estas bezonata; kaj vi ja scias pli
perfekte, kiel fabriki la bezonataĵon. En ĉiu okazo, la gloro kaj
la komerca profito estu la via, mia la scienca utilo. Do, kara amiko,
en la okazo, se vi dum via libertempa vagado trapasos Germanujon,
ĉu mi povas peti vin, ke vi venu ĉi tien? Mi certigas vin, ke mia
edzino kaj mi brakomalferme bonvenigos vin (rilate mian edzinon eble,
tio devas esti komprenata metafore, tamen ne malpli kore). Mi atendas
de nia kuna laboro grandan rezultaton, altvaloran por la scienco kaj
por via firmo.

"Korajn salutojn, mia kara, nobla amiko, ĝis espereble baldaŭa
revido.

  Sincere la via, Bogdanov."

Ĉi tiu letero kaŭzis al Leonardo grandan bedaŭron, ke ĝi ne
trafis lin antaŭ lia foriro al la kongreso, kaj fortan deziron
viziti la faman, varmkoran ruson. Li tuj tradukis la leteron anglen
kaj, kvankam jam malfruiĝis, iris al la domo de sinjoro Vincent por
montri ĝin al li.

La domego de la familio Vincent estis malnova konstruaĵo el la
tempo de reĝino Elizabeto, havanta, malgraŭ sia iom unutona kaj
severtrajta fasado, noblan kaj hejmecan aspekton. En la vasta, per
elektraj lampoj brile lumigita vestiblo Leonardo renkontis Lornan,
malsupren kurantan la larĝan, masivan ŝtuparon. Ŝi estis vestita
per rozkolora litoĉambra surtuto, kaj ŝiaj haroj estis virine
frizitaj laŭ la lasta modo. La riĉa orbruna hararo, malstreĉe
aranĝita ĉe la tempioj, donis al ŝia vizaĝo aparte virinan
ĉarmon. Kiam ŝi ekvidis Leonardon, ŝiaj lumaj okuloj alprenis
ridantan, preskaŭ petolan aspekton. Ŝi gaje demandis al si, kion
la amiko diros pri ŝia nova hararanĝo. Sed tuj poste ŝia vizaĝo
fariĝis serioza kaj, kun varmkora, karakteriza fervoro ŝi metis
ambaŭ manojn sur lian brakon ekkriante:

--Ho, sinjoro Marston, mi ne dubis, ke vi venos hodiaŭ vespere por
doni al ni sciigon pri Malkomo. Kiel li fartas?

Feliĉa rideto, aperinta sur la pensema vizaĝo de Leonardo, restis
sur ĝi dum li respondis:

--Bonan vesperon, virineto; mi estas tute kontenta pri la
transloĝiĝo de via frato. Mi vizitis lin hodiaŭ posttagmeze,
antaŭ ol mi iris al la stacidomo, kaj li aspektis trankvila kaj
kontenta. Doktoro Garner opinias lian staton sufiĉe esperiga. Li kaj
lia edzino tute gepatre interesiĝas pri li, kaj tre certe faros sian
eblon por resanigi lin. Kompreneble multo dependas de Malkomo mem.

--Mi tre ĝojas aŭdi tion. Vi estas bonkorulo. Kaj nun, kion vi
pensas pri mia nova hararanĝo?

Leonardo aprobe rigardis la kapon de la knabino de ĉiuj flankoj kaj
bonkore respondis:

--Ĝi estas tre bela kaj tre konvenas al via vizaĝo. Kiu frizis vin?

--Ho, onklino Maud el Harrogate venis hodiaŭ posttagmeze kaj forte
indignis pro tio, ke mi ankoraŭ portas la harojn neligitaj kaj multe
tro mallongajn jupojn ĉe mia aĝo. Ŝi insistis, ke mi lasu ŝin
frizi min por montri al mi, kia hararanĝo, laŭ ŝia opinio, plej
bone konvenas por mi. Mi ĵus volis montri min al la patro. Li estas
en la manĝoĉambro. Eniru, mi petas, lian kabineton, kaj mi sciigos
al li, ke vi estas tie.

Leonardo rigardis kun plezuro la okulplaĉan, facilmovan figuron de
la knabino, kaj murmuretis al si mem:--Kia ĉarma bildo de knabina
pureco!

Sinjoro Vincent akceptis Leonardon kun pli granda afableco, ol ĉi
tiu atendis post la lasta, tre malagrabla interparolo kun li en la
kontoro. La zorgopremata, frue maljuniĝanta patro aŭskultis kun
avideco la kontentigan raporton pri sia amata filo. Lia seriozmiena,
sulkoplena vizaĝo vidigis kelkafoje ekbriletojn de espero kaj
signojn de revenanta molkoreco. Kiam Leonardo finis sian rakonton,
li ekpremis lian manon, kaj diris kun videbla sentemeco kaj kun
tremetantaj lipoj:

--Mi tre dankas vin, Leonardo. Pardonu, ke iafoje mi ŝajne kondutas
iom neĝentile aŭ nedankeme; mia koro ofte estas ... soleca,
premegata. Sed--subite ŝanĝante la voĉtonon--mi ne volas plue
priparoli tion. Mi vidas, ke vi kunportis leteron, kiun, supozeble,
vi deziras montri al mi.

Leonardo jam rapide ekpripensis, kiel li povos enkonduki la temon,
kiu plej forte okupis liajn pensojn. Eble nun,--li pensis,--okazas
oportuna momento, kiam la koro de la malfeliĉa viro sufiĉe moliĝis
por pacience aŭskulti. La unuan fojon de multaj jaroj sinjoro
Vincent nomis lin per lia antaŭnomo. Tamen la subita ŝanĝo en lia
voĉtono kaj lia decida, aferema parolmaniero klare montris al li,
ke la horo por tia privata diskuto ankoraŭ ne alvenis. Ŝajne lia
kortuŝiteco ne daŭris pli ol momenton, kaj li jam bedaŭris, ke li
tiom cedis al subita emocio.

Ili do priparolis la leteron el Rusujo. La propono de la fama
profesoro tre plaĉis al sinjoro Vincent, kaj li senhezite eldiris
la opinion, ke Leonardo devas tuj akcepti la inviton kaj viziti
lin antaŭ la fina precizigo de sia patento.--Mia fratino,--li
diris,--iros Londonon morgaŭ frumatene, sed sendube ŝi plene
aprobos vian foriron.

Ambaŭ viroj silentis dum kelkaj momentoj; ĉiu ŝajne duondivenis la
pensojn de la alia, sed opiniis, ke konsilinde estas sin deteni de
disputo pri fraŭlino Haverford--pro malsamaj kaŭzoj.

Ankoraŭ la saman nokton Leonardo skribis al grafo Bogdanov,
kaj telegrafis al li la sekvantan matenon. Li ankaŭ skribis al
Esperantistaj delegitoj en Berlino kaj Peterburgo, petante ilin,
renkonti lin ĉe la alveno de lia vagonaro.



ĈAPITRO IV


Tri tagojn post sia elveturo Leonardo Marston alproksimiĝis al
la fino de la vojaĝo. Kunvojaĝanto, kun kiu li havis agrablan
interparolon en franca lingvo, forlasis la kupeon ĉe la lasta
haltejo. Li nun estis sola kaj sentis sin laca de la longa veturo.
La tiam trapasata pejzaĝo ne estis interesa, kaj nur malofte
vidiĝis izola kabano aŭ vilaĝeto kun mizeraspektaj dometoj. Reve
li elrigardis el la fenestro, preskaŭ nekonscie pri iaj specialaj,
sinsekvantaj pensoj, jen antaŭprezentante al si la akcepton, kiun
faros al li liaj gegastigontoj; jen sin trovante en la hejmo, aŭ ree
travivante okazaĵojn de la postkongresaj tagoj en Svisujo. Foje li
pripensis la vivkondiĉojn de la kamparanoj en la lando, en kiu li
nun troviĝis, kaj li demandis sin, ĉu vere la malgajaj priskriboj,
kiujn li legadis en gazetoj kaj libroj, estas ĝustaj. La vagonaro
iom malrapidiĝis, kaj tio vekis lin el lia revo. Lian atenton tiam
altiris idilia vidaĵo. Tre proksime de la fervoja digo li ekvidis
nove kalkitan dometon, ĉe kies pordo staris juna paro: li, fortika,
larĝa-ŝultra viro, vestita per griza kitelo; ŝi, beleta, ruĝvanga
knabino-edzino kun infaneto sur la brako. Per unu mano la juna viro
tenis fosilon, kvazaŭ li nur dum momento interrompis la laboron,
kaj per la dekstra brako li ame ĉirkaŭis la talion de la edzineto.
Feliĉa, kontenta rideto lumigis iliajn vizaĝojn.--Ĉarma bildo de
simpla, hejma feliĉo,--ekpensis Leonardo, rigardante kun plezuro la
junan paron tiel longe, kiel la vagonaro tion al li permesis.

Ree duonkuŝiĝinte en la angulo de la kupeo, li reve demandis al si,
kial li ankoraŭ ne pripensas edziĝon. Sendube pro tio, ke li estas
tro okupita per aliaj aferoj.

Li miris pri si mem, kaj ridetis ĝuste pro sia miro. Tiam senkonscie
li lasis la bildon de sinjorino Harding enveni en liajn pensojn.
Vivado kun ĉarma, altanima virino tia, kia ŝi, kaj sekvi kune
kun ŝi komunajn idealojn, estus vera feliĉo. Sinjorino Harding
aperis antaŭ liaj animokuloj, kiel li vidis ŝin antaŭ du semajnoj,
sur la verando de la pensiono en _En Allier_, kaj li denove aŭdis
ŝian belsonan, fervoran voĉon, kuraĝigantan lin, malfermantan al
li belajn vidaĵojn pri nobla utileco. Ŝi komprenigis al li pli
bone, ol li komprenis antaŭe, liajn proprajn kapablojn, kaj revigis
lin pri pli alta destino, ol komerca okupo. Sopire li pripensis la
proponitan vesperkunvenon, kiam li denove vidos ŝin. Tiam ankaŭ
venis al li en la pensojn la simplanima, blinde sindonema sinjoro
Harding--ŝia edzo--kaj hontante li devigis sin pensi pri io alia.
Tiam alnaĝis al li en la memoron alia, ne malpli ĉarma bildo:
la figuro de Lorna, malsupreniranta la ŝtuparon, vestita per sia
litoĉambra surtuto kaj kun la nova hararanĝo. La rideto el ŝiaj
animoplenaj okuloj estis tiel senartifika, tiel alloga, ke li ne
povis ne raviĝi pro la memorbildo. Sed ne longe li povis sekvi ĉi
tiun plaĉan imagaĵon. La vagonaro alproksimiĝis al la stacio, kaj
tuj novaj impresoj kaj la antaŭsento pri lia vizito ekokupis liajn
pensojn.

Jen, sur la perono staris malgranda grupo da homoj, viroj kaj
virinoj, super kiuj gaje flirtis verda standardo kun blanka kvarono,
en kiu estis kvinpinta verda stelo. Tuj kiam Leonardo malfermis la
pordon de la kupeo, maljuna, noblaspekta sinjoro kun blanka barbo
disiĝis el la grupo kaj vigle alpaŝis al li, dirante kun granda
koreco:

--Estu bonvena, kara sinjoro Marston!

Depreninte la ĉapelon, li ekpremis la manon de Leonardo kaj kisis
lin sur ambaŭ vangoj. La pli juna viro kortuŝiĝis de la korvarmeco
kaj ĝojo, kun kiuj la eminenta nobelo salutis lin. Rigardante kun
sento de profunda korinklino en la noblan, intelektulan vizaĝon de
la profesoro, li respondis:

--Mi dankas vin, sinjoro profesoro. Malmultaj okazaĵoj en mia vivo
faris al mi tiel grandan ĝojon, kiel ĉi tiu renkonto. Ĉu vi jam
tute resaniĝis?

--Jes, dankon, preskaŭ plene.

La maljunulo nun montris per facila mangesto al la malgranda grupo da
Esperantistoj, kaj afable diris:

--Jen, sinjoro Marston, mi havas la honoron prezenti al vi preskaŭ
la tutan anaron de nia loka klubo Esperantista, por kiu estas
granda plezuro bonvenigi vin. Ĝi estas iom diverskonsista anaro,
enkalkulante, interalie, unu kuraciston, du geinstruistojn, du
poŝtoficistojn, kelkajn komizojn, kelkajn tre fervorajn junulinojn,
kaj ne malpli ol kvar laboristojn. Sed vi espereble konatiĝos
kun ĉiuj persone venontan vendredon, kiam okazos la ĉiusemajna
klubkunveno. Nun permesu, ke mi tuj konduku vin hejmen; la vagonaro,
kiel kutime, malfruiĝis.

Leonardo dume alpaŝis la tiel prezentitajn Esperantistojn kaj kore
manpremis ĉiujn, dirante kelkajn afablajn vortojn por danki ilin
pro ilia bonvenigo. Kelkajn minutojn poste Leonardo sidis ĉe la
flanko de sia gastiganto en eleganta kaleŝo, tirata de du belaj,
viglaj ĉevaloj. Ili trapasis en la daŭro de kvaronhora veturo unue
la urbeton kaj poste okulplaĉan kaj bone kulturitan kamparon. La
profesoro demandis:

--Ĉu vi spertis malfacilaĵojn survoje?

--Jes, sed ĉiuj venkiĝis dank' al la servemo de kelkaj
Esperantistaj delegitoj, kiuj renkontis min ĉe la ĉefaj
stacioj. Tre malagrabla maloportunaĵo estus okazinta ĉe la
rusa limimpostejo, se mi ne havus la helpon de sinjoro Klinger.
La impostistoj suspektis la instrumentojn kaj modelojn, kiujn mi
kunportas, kaj volis reteni ilin aŭ eble ankaŭ min. Nia bona
samideano facile klarigis ilian celon; kaj mi aŭdis lin citi vian
nomon. Tio tuj ordigis la aferon.

En vasta, bela vestiblo akceptis lin kun senartifika koreco la
grafino, blankharulino de malaltkreska, sed gracia staturo:

--Estas por ni granda ĝojo bonvenigi vin, sinjoro Marston,--ŝi
diris, parolante en flua, belsona Esperanto.--Kiel kompleza vi estas,
tuj entrepreni tiun longan vojaĝon! Mi certigas vin, ke vi faras
al mia edzo tre grandan plezuron. De kiam alvenis via telegramo, li
rapide resaniĝis. Ĉu vi havis agrablan vojaĝon? Ho, mi tre ĝojas;
sed nun venu, mi persone prizorgos vian komforton.

Ne malpli sincerkore lin traktis la servistaro. Inter ili kaj la
gegrafoj ekzistis pli granda familiareco, ol ordinare ekzistas
en Anglujo inter gemastroj kaj iliaj servistoj. Ili ŝajne tiom
bedaŭris, ke ili ne povas paroli kun li, kaj des pli kore ili volis
atenti ĉiujn detaletojn de liaj bezonoj.

La ĉefa temo de la interparolo dum la vespero estis la okazintaĵoj
de la Esperantista kongreso kaj la postkongresaj travivaĵoj de
Leonardo. Liaj gastigantoj jam legis en "La Revuo" la spritajn kaj
amuzajn raportojn, kaj aŭdis de amiko pri lia epokofaranta parolado.

Leonardo rimarkigis, ke aliĝo al la Esperantista movado tute
ŝanĝis la vivodirekton de multaj nuntempaj ĉefoj en "Esperantujo",
kaj ke, laŭ lia scio, ĝi donis novan, feliĉigan kaj nobligan
celon al multaj aliaj, kies vivo antaŭe estis preskaŭ sencela.

--Ho, sinjoro Marston,--ekkriis la grafino,--kian ŝanĝon faris
Esperanto en nia vivado! Kiu supozus antaŭ dek du jaroj, ke ni iom
post iom nin retiros el nia kutima socia amikaro kaj entuziasmiĝos
pri nova idealisma mondmovado; ke mia edzo fariĝos prezidanto de du
kluboj, havantaj inter siaj anoj laboristojn kaj kamparanojn!

--Efektive!--aldiris ridetante ŝia edzo,--kaj sen influa amiko
ĉe la registaro oni suspektus min en la komenco eĉ pri danĝeraj
socialistaj tendencoj.

Leonardo parolis pri la noblaj klopodoj, kiujn faris sinjorino
Harding, por diskonigi la pli altajn ideojn de la Esperantistoj en
ŝiaj sociaj rondoj en Londono, kaj pri la okazo, kiun li havos post
ne longe, paroli ĉe vesperkunveno speciale aranĝota de ŝi.

Grafino Bogdanov rigardis la vizaĝon de la parolanto kun atento kaj
emocio. Fine ŝi diris kun certeco:

--Vi efektive rememorigas al mi nian karan, mortintan filon, sinjoro
Marston. Mia edzo kaj mi diskutis hieraŭ, kiom da simileco ekzistas
inter vi kaj li. Mi estas certa, ke, se li ankoraŭ vivus, li
aspektus tre simile al vi.

--Kortuŝa imago de ama patrina koro, amiko mia,--milde diris la
profesoro;--nia neforgesebla knabo mortis, kiam li havis la aĝon de
dek kvin jaroj. Li havis noblajn, regulajn trajtojn, sed, krom la
ronda kapformo kaj, iome, la fortaj linioj de la mentono, mi ne povas
eltrovi tre rimarkindan similecon inter vi kaj li.--

La sep tagoj, kiujn Leonardo pasigis kun la varmkoraj gegrafoj estis
tagoj de preskaŭ sendifekta feliĉo. Preskaŭ sendifekta: kelkafoje
li ne povis ne pensi pri Malkomo kaj demandi sin, kial fraŭlino
Haverford iris al Londono, kaj ĉu ŝi nun turnos sian malbonvolon
kontraŭ Lorna. Unu vesperon li ĉeestis, kune kun sia gastiganto,
kunvenon de la loka Esperantista klubo kaj faris parolon pri la plej
alta celo, kiun devas havi la Esperantistoj, nome, la plenumado de la
Dia mondcelo, la plifortigado kaj plivastigado de Lia regno. Ĉi tiu
temo sekvigis interesan diskuton, montrantan al Leonardo en kelkaj
anoj noblan entuziasmon kaj mirinde vastan elrigardon sur la mondon.
Sed en aliaj li vidis malgajigajn spiritajn statojn: skeptikecon
ĉe instruituloj kaj blindan superstiĉon, kunigitan kun profunda
religieco, ĉe simplanimaj anoj de pli humila socia sfero. Preskaŭ
ĉiuj, eĉ lia eminenta gastiganto, malkovris mirigan scimankon pri
la esencaj ecoj de la evangelio. Tamen lia parolo, kaj precipe la
sekvinta diskuto, faris sur kelkajn tre profundan impreson. En ĉi
tiuj li trovis kortuŝan spiritan malsaton, de ili mem nur malklare
konsciatan. Li promesis sendi al ĉiuj ĉeestantoj ekzempleron de la
Nova Testamento en Esperanto, kiel memorigilon pri lia vizito.

El komerca vidpunkto la vizito de Leonardo estis tute sukcesplena.
La laboro super la delikataj aparatoj estis por la du viroj granda
plezuro. Ambaŭ faris, unu al la alia, altvalorajn proponojn pri
plibonigoj, ĉiu laŭ sia aparta sperteco. Post kvartaga forta peno,
multaj eksperimentoj kaj paciencaj provoj ili kune ellaboris aparaton
kun la esencaj trajtoj de la projektita patento de Leonardo, sed
en kelkaj gravaj detaloj elstare supera je lia originala modelo.
La maljuna profesoro estis treege kontenta pri la rezultato de la
kuna laboro kaj ĝoje asertis, ke tiu feliĉa ellaboraĵo estos
epokofaranta kaj ebligos al li pruvi siajn plej amatajn teoriojn.
Kelkaj skeptikuloj,--li diris ekscitiĝe,--ja, enviemuloj kaj
obstinaj teoriuloj, kiuj ĝis nun malestime rifuzis serioze konsideri
la eblecon, ke ideo, radikale malsimila al la ilia, povas esti vera,
tiuj estos devigataj konfesi, ke ili rajdadis sur ligna ĉevalo.
Klaran rezonadon ili malestimis; ili nun havos pruvojn, mia kara
amiko, okulvideblajn pruvojn, kiujn ili devos atenti. Precipe en via
lando, sinjoro Marston, biologiaj antaŭjuĝoj mortas malfacile; eble
pro religiaj kaŭzoj.

--Eble,--respondis la gasto milde,--sed, aliflanke, niaj scienculoj
estas malpli ofte devigataj "manĝi"--kiel ni diras--siajn teoriojn
aŭ vidi ilin disŝiritaj de aliaj.

  *  *  *  * *

La fino de la vizito de Leonardo alproksimiĝis. La morgaŭan matenon
li volis survojiĝi hejmen, malgraŭ koraj petoj de siaj amindaj
gegastigantoj resti pli longe. La vespero estis tre bela kaj sufiĉe
varma. Profesoro Bogdanov proponis al sia gasto aŭ promenon en
malgranda, sed bela parko ĉirkaŭanta la kampodomon, aŭ pririgardon
de kolekto da interesaj sciencaj kuriozaĵoj. Leonardo ekrigardis la
mildatrajtan vizaĝon de la grafino kaj ĝentile respondis:

--Ambaŭ proponoj estas ja same allogaj, sed precipe ĉar la nuna
vespero estas la lasta por mi sub via gastama tegmento, mi plivole
unue volas ekscii la preferon de via grafina moŝto.

Post interŝanĝo de kelkaj ĝentilaĵoj, kutimaj en tiaj okazoj, ili
decidis promeni en la parko. Tio tre plaĉis al Leonardo, kvankam
leciono pri sciencaj objektoj, donita de tia afabla klerulo, estus
por li tre granda plezuro. Li volis havi okazon por remalfermi
diskuton pri la celoj de sciencaj esploroj, rigardataj el pli alta
vidpunkto, ol tiu, kiun la profesoro kutime okupis. Leonardo sincere
bedaŭris, ke tia bonkora, altanima homo de vasta instruiteco havas
tiel malvastan scion kaj ŝatkapablon pri spiritaj aferoj. Ankaŭ la
delikatasenta, klera grafino ŝajne havis tre limigitajn konceptojn
pri ili. Facila promeno, li esperis, donos al li oportunan okazon
atentigi siajn geamikojn pri la realeco kaj graveco de la spirita
flanko de la homa vivo.

Alportinte silkan ŝalon, la maljuna nobelo ame metis ĝin ĉirkaŭ
la ŝultrojn de la edzino, kaj kun ĉarma, natura kavalireco proponis
al ŝi la brakon, dirante:

--Ni ĝuu do ekstere ĉi tiun belegan vesperon, kaj utiligu ĝin per
interŝanĝo de bonaj pensoj.

Kiam ili alvenis al la bordo de lageto, la profesoro haltis ĉe
benko, sur kiu li kaj Leonardo sidis unu fruan matenon, priparolante
peresperantan pacmovadon. Parolante preskaŭ solene, li diris:

--Sinjoro Marston, kara amiko, via vizito estos por ni neforgesebla.
La kune pasigitaj tagoj, bedaŭrinde nur tro mallongaj, estis por
ni tre feliĉaj tagoj, kaj ni dankeme konscias, ke via noblanimeco
plenigis niajn korojn per deziro elspezi niajn fortojn pli ĝojoplene
pro la homaro. Via senafekta koreco neesprimeble kortuŝis nin.--Sin
turnante al sia edzino, li demandis:--Ĉu ne, karulino?

La grafino unue ekrigardis la edzon kun aproba rideto, kaj poste
diris dolĉe al Leonardo:

--Tio estas vera; ni jam pli ol unu fojon konfesis tion, unu al la
alia. Mi ankaŭ tre bedaŭras, ke via vizito jam finiĝas.

Ĉi tiuj vortoj, parolitaj kun evidenta sincereco kaj simplanimeco,
plenigis la koron de Leonardo per feliĉa sento, kaj ankoraŭ pli
profundigis la amon, kiun li sentis al tiuj bonkoraj kaj noblaj
homoj. Li rigardis dum momento la malkaŝanimajn vizaĝojn de la
paro iranta ĉe lia flanko, kaj diris laŭ sia trankvila, kaj pro tio
impresa parolmaniero:

--Via granda varmkoreco devas respondi pri la ioma danĝereco de
viaj paroloj, amikoj miaj. Ĉu vi ne konscias, ke oni bezonas
neordinaran humilecon por ne morale difektiĝi per tiom da troa
ŝatateco?--Ridetante li parolis plue post momento:--Nu, dirinte
tion, kiel mi esprimos miajn proprajn sentojn, ne riskante akuzon pri
la sama danĝereco? Okazas en la homa vivo elstarantaj epoketoj, kiuj
estas pro sennuba feliĉo neforgeseblaj, kaj kiuj nepre animaltige
influas la tutan postan vivon. Tian feliĉan epoketon mi pasigis ĉe
vi; kaj mia koro estas plena de dankemo al Dio pro ĝi.

Leonardo trovis malmulte da malfacilaĵo rilate al enkonduko de la
temo, kiun li celis. La interparolo sin turnis al novaj amikecoj,
estigitaj sole de la spirito de Esperantismo. La grafino diris, ke
Esperantismo estas nur faktoro, tamen tre grava faktoro, en la ĉiama
penado de la homaro liberigi sin el memforĝitaj sociaj katenoj.

--Jes, tio estas tute vera, via grafina moŝto,--diris Leonardo,
rigardante de ŝia al li suprenturnita vizaĝo al la vizaĝo de la
enpense kapjesanta profesoro,--kaj similan aserton oni povas fari pri
la scienco. La scienco en sia tuteco estas nur unu el multaj fazoj
de la tuthomara serĉado al Dio; aŭ--ĉu mi plivole diru?--de la
tutmonda penegado retrovi Dion.

Profesoro Bogdanov denove ekhaltis kaj rigardis la parolanton kun
esprimo de surprizo kaj dubo.

--Se tio estas vera,--li diris milde,--mi certigas al vi, ke tre
malmultaj sciencistoj konscias pri ĝi.

Leonardo rediris:

--Tre verŝajne ne; sed kiom da homoj, eĉ tiuj, kiuj pretendas
titolon de pensuloj, konscias pri la plej alta destino de sia propra
vivo?

La grafino demandis:

--Kio, do, laŭ via opinio, sinjoro Marston, estas la plej alta celo,
kiun povas aŭ devas havi, ekzemple, la scienco?

La respondo venis post kelkaj momentoj:

--Plenumi sian parton, difinitan kaj necesan parton, en la jam
aludita penegado en la direkto al Dio.

La trankvila certeco kaj la profunda konvinkiteco, kun kiuj Leonardo
parolis, faris rimarkeblan impreson sur la gegrafojn. Metante manon
sur la brakon de Leonardo, la profesoro diris kun granda mildeco:

--Vi estas tro granda viziulo por mi, kaj mi ne povus sekvi vin, se
mi tion dezirus...

Lia edzino ĝentile interrompis lin, dirante kun ama, zorgoplena
rigardo al li:

--Pro tio, karulo, ke vi tro multe laboradas super via speciala
laboro. Via ĉiama enprofundiĝo en mikroskopaĵoj forprenas de
vi la kapablon por pli vasta, viziista elrigardo! Se vi nur povus
kredi je la ekzisto de spirita mondo! Ho ve, vi estas tro obstina
materialisto.

La edzo ridetis.--La demando,--li respondis,--ĉu spirita mondo
efektive ekzistas aŭ ne, ĝis antaŭ kelka tempo ne interesis min,
kaj tio kaŭzis al la grafino iom da maltrankvilo. Sed de kiam mi
aŭdis tiom pri supozitaj spiritistaj aferoj de unu el niaj najbaroj,
mi trovas en ĝi sufiĉe da allogo--distriĝo, se vi volas--el pure
akademia vidpunkto, kompreneble.

Leonardo demande ekrigardis la gegrafojn, kaj diris vigle:

--Malmultaj scienculoj en mia lando dubas en la nuna tempo pri
la ekzisto de spirita mondo. Tre malĝojaj personaj spertoj
eksterdubigis por mi ne nur la ekziston de la spirita mondo, sed
ankaŭ la kredindecon de la aserto, ke malbonaj spiritoj okaze
enloĝas homojn kaj regas iliajn agojn.

--Efektive?--Ho!--Samtempe ekkriis la gegrafoj kun demanda tono,
montranta, ke ili deziras aŭdi ion pli pri ĉi tiu travivaĵo.
Pensante, do, ke rakonto pri la historio de fraŭlino Haverford povos
esti utila por liaj gastigantoj, Leonardo diris plue:--Se tio povas
interesi vin, mi volonte rakontos al vi tre strangan historion, kiu
profunde kortuŝas min, kaj kiu kaŭzas al mi grandan zorgemon.

Ambaŭ avide kaj kunsenteme petis lin tion fari. Dum ili malrapide
reiris al la domo, Leonardo elokupis la atenton de siaj bonkoraj
amikoj, parolante pri la terura ŝanĝo, okazinta en Delfino
Haverford sekve de memvola submetiĝo al la regado de spirita
estaĵo. Li priskribis la antaŭajn, estimindajn karakteraĵojn de
la kompatinda virino, la ruinigon de esperiga knabo, kaj la influon,
kiun havis ĉi tiu malfeliĉo sur la vivon de ties patro. Li rakontis
al ili pri la promeso, donita al sia mortanta patro rilate al Lorna
Prior, kaj pri la timo, kiun li sentadis, ke fraŭlino Haverford sub
la influo de okultaj potencoj nun penos morale ruinigi la knabinon.
Leonardo parolis kun granda seriozeco kaj kortuŝiteco, kiuj tre
impresis liajn aŭskultantojn. Antaŭ la fino de la rakonto, la trio
atingis, tra veranda pordo, la salonon. Tie, en la mezo de la ĉambro
ili staris dum kelka tempo en la duonlumo, priparolante vigle, sed
kun malsamaj sentoj, la psikologiajn demandojn, starigitajn de la
ĵus aŭdita rakonto.

La blankhara, dolĉvizaĝa grafino rigardis la seriozmienan anglon
kun varma korinklino kaj ekkriis:

--Kian teruran vidaĵon tio malfermas antaŭ ni; sed mi tute kredas
je la realeco de tiuj aferoj.

Ŝia edzo aspektis pensema.--Kara amiko,--li diris--, ĉi tiu afero
tre interesas kaj kortuŝas min, unue ĉar ĝi koncernas vin tiel
intime; sed ankaŭ de psikologia vidpunkto ĝi estas, sendube, tre
esplorinda. Nu, kiel vi jam scias, mia cerbo, ŝajne, ne estas
konstruita por esplorado de supernaturaj aferoj. Mia kampo estas
elserĉado de naturaj fenomenoj kaj leĝoj. Efektive pro tio, ke
kelkaj eminentaj fizikistoj, sin enmiksinte en psikaj enketoj,
pli-malpli sentaŭgiĝis por la laboro en siaj specialaj fakoj kaŭze
de antaŭjuĝoj, mi tenis min tute flanke de tiaj demandoj. Almenaŭ
mi penis fari tion. Sed tio estas por vi tre grava afero, kaj, antaŭ
ol vi foriros, vi nepre devas viziti viron, kiu povos, se tio estas
ebla, ĵeti lumon sur ĝin. Ĉu vi ne pensas, mia kara,--li demandis
sian edzinon,--ke vizito al Bazilo Musatov tre interesos kaj eble
helpos sinjoron Marston?

--Sendube,--respondis la grafino;--mi nur atendis oportunan okazon
proponi ĝin, kaj mi estas certa, ke Bazilo Musatov tre interesiĝos
pri tiu stranga afero.

La profesoro konsente ekbalancis la kapon kaj diris:

--Li estas stranga kaj kutime sindetenema homo, donanta al fremduloj
impreson de malĝentilulo. Tamen li estas famekonata, kaj de la
vilaĝanoj en la ĉirkaŭaĵo respektegata kiel sanktulo kaj kiel
homo posedanta grandan potencon super ĉiuspecaj demonoj, sorĉaĵoj,
k. t. p. Li loĝas en izola loko ĉirkaŭ dek verstojn de ĉi tie. Li
scias iom la Esperantan lingvon kaj regule korespondas kun du aŭ tri
alilandanoj pri psikaj aferoj. Sed, pro manko de buŝa ekzerciĝado,
li parolas iom neperfekte. Ĉu vi volas viziti lin? Bone. Mi tuj
ordonos pretigi la kaleŝon.

Survoje la profesoro sciigis al Leonardo multajn interesajn aferojn
el la historio kaj pri la karaktero de Bazilo Musatov kaj samtempe
kelkajn informojn pri nuntempaj religiaj statoj de la lando.
Bazilo Musatov edukiĝis de avo, _popo_ de vilaĝo en Vladim
gubernio, honesta, severmora homo. Ne estante filo de popo, Bazilo
ne estis devigata alpreni la saman, pastran okupon. Post la morto
de la avo, Bazilo aliĝis al _raskolniki_ t. e. malortodoksuloj.
Pro sia maltima parolemo li suferis multe da persekuto kaj fine
transportiĝis en Siberion. Tie--ĉu malgraŭ, ĉu sekve de teruraj
travivaĵoj--malvolviĝis en li tre stranga, fervora religieco. Laŭ
famo li suferadis ĉiajn insultojn, ĉiajn mizerojn senplende kaj
ĉiam ame benante siajn turmentantojn. Li havis, oni diras, misteran
povon sanigi malsanulojn per simpla manpremo aŭ milda frotado de la
doloranta loko. Kiam, en la jaro 1905, eliris proklamo, stariganta
en Rusujo religian liberecon, li revenis kun areto da sekvantoj.
Sed certe estas, ke li ŝuldas sian liberecon ne al tiu proklamo,
sed al unu mirinde nobla ago. Li sanigis de epilepsio aŭ--kiel
oni asertas--liberigis de malpura spirito la solan, amegatan filon
de la tiea guberniestro, kvankam ĉi tiu antaŭe traktadis lin kun
granda krueleco. Liaj sekvantoj, plejparte nur ŝajn-ortodoksuloj,
nun reiris malkaŝe al sia sekrete tenita kredaro. Multaj faris tion
tuj post tiu proklamo; kaj, laŭ ĵusa raporto, la ortodoksa eklezio
perdis multe da anoj.

Bazilo kun sia sekvantaro unue loĝiĝis en Moskvo kaj poste en
Peterburgo. Tie ili aliĝis al tiu nova organizaĵo, la _Bratzy_
aŭ _fratetoj_. La Bratzy predikas pri diversaj moralaj temoj
koncernantaj la ĉiutagan vivon, kaj konsolas tiujn, kiuj venas al
ili kun koroj vunditaj kaj premitaj en batalado kontraŭ neegalaj,
konfuzaj vivokondiĉoj. Sendube li celis inspiri al ili sian propran
religian fervoron kaj alprenigi al ili sian apartan kredaron pri
spirita vivado. Sed, malsukcesinte, Bazilo forlasis Peterburgon kaj
sin retiris en izolan kampodomon, ĉagrenita reformemulo. Malgraŭ
siaj strangaj ideoj kaj bigota fido je si mem, li estas profunda
pensulo kaj senduba noblulo, al kiu oni povas multe pardoni. Li
tenas kaj sentime disvastigas opiniojn, kiuj nepre alvenigus ĉiujn
aliajn en konflikton kun la guberniestro, sed ial oni ne volas aŭ ne
kuraĝas tuŝi lin.

Leonardo aŭskultis kun vigla intereso la rakonton de la maljuna
profesoro kaj plezure antaŭrigardis konatiĝon kun tia neordinara
persono. Subite la kaleŝo haltis. Jam noktaj ombroj falis, kaj
plena silento regis en la ĉirkaŭaĵo. Mallarĝa, falĉilforma luno
ĵetis inter malrapide preterpasantaj nubetoj malhelan lumon sur la
pejzaĝon, kies unutoneco malrigidiĝis nur per kelkaj strangaformaj
salikoj, starantaj ĉe la bordo de dormeme serpentumanta rivereto.
Elkaleŝiĝinte, la du viroj iris laŭ mallarĝa, malglata vojo,
gvidataj de servisto kun lanterno, kaj post nemultaj minutoj atingis
la hejmon de la sanktulo. Responde al demando de Leonardo, la grafo
diris:

--Ne, Bazilo Musatov ankoraŭ ne enlitiĝis, li foruzas multe da
"noktomeza oleo"; sed lia domistino, maljuna Sonjo Dmitrijevna, tre
verŝajne jam ronkas, metinte la noktomanĝon en kaserolo sur la
fornon. La sanktejo de nia amiko troviĝas ĉe la malantaŭa flanko
de la domo, kaj sendube ni baldaŭ vidos lumon de kandelo lumigantan
ĝian fenestreton.

En la duonlumo Leonardo povis nur vidi, ke la domo estas malnova,
plejparte ligna konstruaĵo, iom pli bonaspekta, ol la ordinara
rusa farmdomo de tiu distrikto. Du lignaj kaj iom nefirmaj peronoj
kondukis al mallarĝa verando, okupanta la tutan larĝon de la
domo. Super ĉi tiu verando, kaj super partoj de la du apudaj
flankoj de la konstruaĵo, troviĝis dua, tegmentita verando kun
krude ornamitaj, fenestrosimilaj arkaĵoj. La rusa nobelo la unua
supreniris la ŝtuparon kaj frapis la dompordon. Leonardo sekvis, per
la rigardo esplorante la strangan fasadon. Post kelkaj momentoj la
pordo malfermiĝis, kaj sur la sojlo aperis mezgranda, larĝaŝultra
viro, vestita per longa, paltosimila surtuto el malhela ŝtofo
kun leda zono. La lumo de la lanterno nur montris, ke lia vizaĝo
estas kovrita de nigra barbo. Malrapide li malfermis la pordon kaj
trankvile, preskaŭ reve, rigardis la venintojn. Subite li ekparolis
ruse:

--Ho! Via grafa moŝto. Tio estas vi? Kun amiko. Bone. Envenu, mi
petas. Tia malfrua vizito surprizas min; sed, supozeble, grava afero
alvenigas vin.

La sinteno kaj parolmaniero de la viro montris plezuron kaj simplan
dignon kun tuta malesto de la humileco, kiun Leonardo dum sia vizito
tiel ofte rimarkis ĉe subuloj alparolantaj superulojn. Ili eniris
iom vastan, krude meblitan ĉambron, lumigitan per lampo staranta sur
komodo. La profesoro respondis Esperante, parolante malrapide:

--Bonan vesperon, Bazilo Musatov. Mia amiko, sinjoro Leonardo
Marston, estas famekonata angla Esperantisto, kaj mi kondukis lin
ĉi tien, por ke li povu priparoli kun vi tre interesan okazaĵon,
kiu, laŭ lia opinio, klare pruvas la eblecon esti regata de malpuraj
spiritoj.

--Ho, via moŝto,--demandis la religiulo ruse,--ĉu li do konvertis
vin?

--Tute ne,--respondis la profesoro, iomete embarasite de la
neatendita demando,--tamen mi estas jam malpli inklina aserti la
neekziston de spiritaj estaĵoj.

--Kuraĝiga ŝanĝo;--diris solene la nigrabarbulo kaj, sin turnante
al Leonardo, ekprenis ambaŭ liajn manojn. La plena lumo de la lampo
nun montris al tiu lasta la rimarkindajn trajtojn de la kamparano.
Lia vizaĝo unuavide estis nedelikata, preskaŭ maldelikata kaj
ŝajne apartenis al la vulgara tipo de tiu parto de la lando. Lia
malhela hararo kaj longa barbo estis nekombitaj. Sed la frunto
estis la frunto de sentima pensulo, kaj liaj iom enkavigitaj,
malhelaj okuloj, malantaŭ superpendantaj, vilaj brovoj, montris
neordinarajn inteligentecon kaj animplenecon. Kelkaj sulkoj ĉirkaŭ
la buŝo kaj en la kavaj vangoj vidigis, ke multaj suferoj kaj
ĉagrenoj maldolĉigis al li la vivon. Tamen por simpatiaj okuloj la
plej karakterizaj trajtoj de la viro estis forta volpovo, strange
intermiksita kun kortuŝa mildeco.

Ambaŭ viroj esplore rigardis unu en la okulojn de la alia. Bazilo
Musatov la unua ekparolis, uzante la Esperantan lingvon, malrapide,
haltade:

--Ĉu la lumo de la Dia amo jam lumigis vian animon?--li demandis,
sed tuj aldiris:--mi ekvidas, ke ĝi lumigis. Sciigu al mi, frato, mi
petas, kial vi venis ĉi tien. Parolu malrapide kaj simple.

Metinte kun dignoplena mieno tri krudajn seĝojn apud la fornon, li
invitis siajn gastojn sidiĝi.

Per malmultaj kaj simplaj vortoj Leonardo denove rakontis sian
strangan historion. Sentante, ke li parolas al persono, kiu
plene simpatias kun li kaj plene komprenas lin, li prezentis la
okazintaĵojn kaj siajn proprajn konkludojn el spirita vidpunkto.

Bazilo Musatov aŭskultis seriozmiene kaj kun videbla kortuŝiĝo,
preskaŭ ne formetante la okulojn de la alloga vizaĝo de la anglo.
Kelkfoje li konsente ekbalancis la kapon, kaj du aŭ tri fojojn li
devis peti la profesoron, ke li afable traduku por li rusen frazon,
kiun li ne tute komprenis. Poste li pene respondis kun kelkfoja
helpo de la grafo. Lia esprimplena vizaĝo ardis pro profunda emocio
kaj fervora deziro, ne nur doni al sia fremda vizitanto la utilon
de sia propra sperto, sed ankaŭ malfermi la okulojn de sia najbaro
je la realeco de la spirita mondo. Ofte estis por la aŭskultantoj
dolore vidi lian grandan penon esprimi siajn pensojn per nesufiĉa
lingvaĵo. Li fervore parolis pri la baraktoj de sia animo en marĉoj
de malbonaj pasioj; pri la terura batalado, kiun li eltenis kun
potenculoj, volantaj entiri lin en ankoraŭ pli profundajn abismojn.

--Mi scias,--li ekkriis pasie,--kion signifas esti en la tenego de
malbonaj, mensogemaj demonoj, kaj mi scias la ekstazan ĝojon esti
liberigita el ilia potenco de la ama korfavoro de Dio. Liberigite,
mi petegadis la Dian Patron kun larmoj kaj ĝemado en la daŭro de
multaj sendormaj noktoj, ke Li donu al mi la povon spirite eltrovi
malbonajn supernaturulojn por la utilo de simile turmentataj animoj,
kaj liberigi ilin. Sed multajn lecionojn mi devis ellerni, antaŭ ol
mi ricevis tiun kapablon. Kelkajn el tiuj lecionoj mi tre dezirus
komuniki al vi, sinjor' anglo.

Al la streĉe aŭskultantaj vizitantoj Bazilo rakontis plue, kiel,
post longaj fastoj kaj preĝoj, li kapabliĝis kontraŭstari kaj
kelkafoje elpeli demonojn. Malfeliĉe Leonardo ne povis kompreni
ĉion, kion li diris, kaŭze de troa ekscitiĝo, kun kiu li parolis,
kaj iom tro laŭvorta traduko el lia gepatra lingvo. Fine la
nigrabarbulo diris:

--Mi sufiĉe bone konas la agadon de via "Societo por Psikaj
Enketoj" per Esperanta gazeto "La Spirita Mondo", kiun unu el miaj
korespondantoj en Parizo regule sendas al mi. Sendube multaj
honestaj ... _Ljuboznatelnie_?--via grafa moŝto,--li demandis, sin
turnante al la profesoro.

--Sciavidaj--tradukis ĉi tiu.

--Dankon;--sciavidaj homoj sin okupas per tiuj spiritistaj enketoj,
sed ho! Kiom ilin trompas mensogantaj demonoj, kaj kiom ili
endanĝerigas kaj efektive ruinigas multajn homojn, pleje malsaĝajn
virinojn. Jen la malnova deziro ... _obnaruĵit razvernut_--mi petas,
via moŝto?

--Malvolvi, malkaŝi, eltrovi misterojn.

--Dankon;--malnova deziro eltrovi spiritajn misterojn, kiujn
Providenco saĝe kaŝis antaŭ ni. Ili uzas danĝerajn, malpermesatajn
rimedojn, kiuj povas nur konduki, laŭ malĝustaj vojoj, for de Dio,
al malfeliĉego.

Leonardo estis tre kontenta renkonti spertulon, kiu tiel plene
samopiniis kun li. Dirinte sian kontentecon, li demandis:

--Nu, kara amiko, kiujn lecionojn vi devis lerni?

Elesplore kaj kun videbla korinklino rigardante en la vizaĝon de la
fremda vizitanto, la kamparano respondis solene:

--Antaŭ ĉio, unu lecionon, frato, la lecionon pri la ... ĉiopova
... ne, tio ne estas la ĝusta vorto ... la ĉion venkanta potenco
de la amo. Malamo faras, aŭ plibone, efikas neniom, eĉ ne kontraŭ
demonoj. Memoru, ke vi havas aferon ne nur kun malbonaj, spiritaj
estaĵoj, sed ankaŭ kun homaj estaĵoj. Se vi volas venki homajn
korojn, eĉ korojn en tenego de demonoj, lasu vian propran koron
pleniĝi per Dia amo. Nenio povas kontraŭstari ĝin. La mondo
ankoraŭ ne konas la potencon de la amo. Multaj malbonaĵoj nur
venkiĝas de amo; pli multaj, ol kiom homoj supozetas. Malamo kaj
malestimo estas senpovaj kontraŭ demonoj; ili nepre superos vin en
batalejo de malbonaj pasioj. Ne malamu. Ĉu vi memoras--kompreneble
vi scias ... _igumamma_ ... mi petas, mia grafa amiko ... ho,
jes, citaĵon el la Skribo de Sta Judaso?--Li serĉis momenton
en sia surtuto kaj eltiris pale verdan volumon, Esperantan Novan
Testamenton.--Jen ĝi estas: "Sed Miĥaelo, la ĉefanĝelo, kiam, en
kontraŭstaro al la diablo, li disputis pri la korpo de Moseo, ne
kuraĝis lin akuzi insulte, sed diris: 'La Sinjoro vin riproĉu'."

Bazilo Musatov fermis la libron kaj malrapide reenpoŝigis ĝin.
Ambaŭ vizitantoj atendis ĝis li parolos plue. Tion li faris post
momento, dirante:

--Kaj la dua leciono estas jena: gardu vin, ke via motivo estu pura.
Vi devas agi mal... malegoiste, en simpleco de l' koro, timante Dion.
Estas ja danĝera afero kontraŭstari supernaturajn potenculojn kun
... kio estas la ĝusta vorto? ... kun dividita koro. La povo kaj la
gloro alskribiĝu al la Eternulo.

Dum kelka tempo Leonardo rigardis enpense en la lumon de la lampo.
Li ne povis malkompreni la rektan inspiron de la stranga kamparano,
nek lian naivan supozon, ke li povos akiri superecon super la terura
demona estaĵo reganta fraŭlinon Haverford. Fine li diris:

--Frato Bazilo, tio estas por mi gravega vizito: Vi malfermis
antaŭ miaj okuloj novan vojon. Mi neniam forgesos viajn lecionojn.
Mi dankas vin.--Li leviĝis kaj varme manpremis la vilaĝanon,
aldirante:--Sed mi ekvidas, ke nia nobla amiko montras signojn de
laciĝo, kaj, cetere, ni devas ne stari inter vi kaj via noktomanĝo,
kiu, mi timas, difektiĝas sur la forno.

En la daŭro de la veturo hejmen Leonardo kaj la profesoro malmulte
parolis. Ambaŭ estis okupitaj de siaj propraj pensoj. Ĉiu sentis,
ke la medito de la alia estas tro serioza por enmiksiĝo; kaj ĉiu
demandis sin, kiaj pensoj trapasas la kapon de la alia, kaj kia estos
la sekvo de la ĵusa vizito rilate al lia propra vivo.



ĈAPITRO V


Leonardo revenis hejmen post unutaga resto en Londono. Tie li
konsiliĝis kun siaj prokuristoj pri gravaj aferoj rilate al la
sekreta heredaĵo kaj vizitis Malkomon Vincent ĉe sia amiko, doktoro
Garner. Kun ĝojo li trovis, ke la pliboniĝo de la junulo estas,
kvankam nerapida, tamen seninterrompa kaj esperplena.

Survoje de la stacidomo Linkfield li renkontis Lornan Prior kun
hokeo-bastono en unu mano kaj ĉapelo en la alia. Ŝi salutis lin kun
gaja rideto kaj montro de senartifika ĝojo. Ricevinte sciigojn pri
la feliĉa paso de lia longa vojaĝo kaj pri la farto de Malkomo, ŝi
ekkriis:

--Ho, sinjoro Marston, mi tiom senpacience atendis vian revenon!
Lastan sabaton la patro, Malkomo kaj mi ricevis de viaj amikoj,
gesinjoroj Harding el Elmcroft, invitokartojn al festeto, okazonta
venontan merkredon. Sendube vi trovos vian invitilon inter la
leteroj, kiuj atendas vin--tia amaseto, kuŝanta sur via skribtablo!
Bedaŭrinde kompatinda Malkomo ne povos iri, kaj la patro, malgraŭ
miaj petegoj, ne volas akcepti. Sed li permesis al mi iri sub via
kompetenta prizorgo.

--Bone, virineto. Mi bedaŭras, ke via patro ne volas iri--la
distriĝo farus al li bonon--sed, verdire, mi ne supozis, ke li
akceptos la inviton. Nu, volonte mi prenos sur min la gravan taskon
deteni vin de petolaĵoj. Mi estas tre kontenta, ke gesinjoroj
Harding ankaŭ invitis vin. Ili estas tre ĉarmaj kaj afablaj homoj.
Ĉu vi jam respondis?

--La patro skribis hieraŭ pro mi, akceptante, en la okazo se mi
povos akompani vin.

--Ĉu via onklino Delfino ankaŭ ricevis invitilon?

--Mi supozas, ke ne. Ŝi ne aludis ĝin. Morgaŭ aŭ postmorgaŭ
ŝi iros ien al la marbordo, verŝajne por siaj nervoj. Sed kial vi
aspektas subite tiel seriozmiena?

--Ĉu mi aspektas seriozmiena?--Leonardo demandis distrite.

--Jes,--respondis la knabino riproĉeme,--kutime via vizaĝo havas
tre trankvilan, senpasian aspekton, kiel statuo ĉizita el kolorita
marmoro, kvazaŭ vi vivadas en animoregionoj alte super ni ordinaraj
mortemuloj. Sed kelkafoje dum la lastaj monatoj mi rimarkis, ke vi
aspektas tre serioza, tro serioza; efektive. Kaj antaŭ momento via
vizaĝo alprenis mienon, kvazaŭ subite la zorgoj de la tuta mondo
surmetiĝus sur viajn ŝultrojn.

Leonardo devigis sin rideti.--Oni diras,--li respondis,--ke
karakteriza trajto de la tipa, moderna fraŭlino estas troa troigemo.
Mi vidas, ke ankaŭ vi, Lorna, suferas de tiu nuntempa, malbona
tendenco.

--Ho, sinjoro Marston,--rediris la knabino kun ŝajnige alprenita
digna mieno,--oni ne lernigis al vi troan ĝentilecon en Rusujo.
Efektive! Mi ne vidas en mi tipe modernan fraŭlinon; dankon!
Sed,--ŝi aldiris gaje,--mi devas ne malpaciĝi kun vi en la nuna
tempo, pro timo ke vi rifuzos konduki min al Elmcroft. Mi devas
konfesi, ke mi antaŭsentas grandan plezuron. Tio estas ja la
unua invito, kiun mi ricevis al festeto en malnova, historioriĉa
domego. Ho! kiel ofte mi deziregis rigardi de proksime tiun belan,
pentrindan konstruaĵon; sidi en la kiosko, kie malfeliĉa Lady Hilda
Etherington verkis siajn malgajajn, sed tiel belajn versaĵojn; kaj
trapasi la herbejon, kie la du kuzoj, Arturo Hampton kaj Paŭlo
Falkoner, tiel furioze duelis pro la amo de bela Dora Moffat.
Mi ankaŭ tre deziras konatiĝi kun sinjorino Harding. Oni jam
priparolas ŝin en la ĉirkaŭaĵo kiel treege ĉarman bonan, kaj
ankoraŭ tre belan virinon. Mi adoras belecon kunigitan kun boneco.

Leonardo ekrigardis kun konsenteco la animplenan vizaĝon de la
knabino, lumigitan de junula viveco. Vespera venteto flirtigis
ŝiajn brunajn harojn, kiujn radioj de la subiranta suno delikate
origis. Ŝi aspektis bela, korpura, bona.--Jes, Lorna,--li
diris,--noblanimeco kaj boneco kunigitaj estas elementoj de granda,
malofta ĉarmo. Boneco, precipe en sia plej alta grado, sankteco,
ĉiam beligas; sed ekstera beleco ne ĉiam estas signo de boneco;
male, ĝi ofte fariĝas malhelpo al boneco.

--Jes, mi tute konsentas kun vi, kaj certigas vin, ke mi multe pli
sopiras esti bona, ol esti bela. Sed, ho, mia animo raviĝas de la
belo en ĉio ĉirkaŭ mi. Mi ne povas ne esti ravata. En ĉio bela mi
vidas kvazaŭ la vizaĝon de Dio. Jen, rigardu, sinjoro Marston, tiun
belan malleviĝon de la suno kun tia riĉo da harmoniaj koloraĵoj.
Ĉu iu povas rigardi tian vidaĵon, ne sentante sanktajn emociojn kaj
inklinon adori?--

La pensemaj okuloj de la viro sin turnis denove, post rigardo al la
rimarkinde bela sunsubiro, kun nova sento de plaĉo kaj admiro al
la entuziasmigita vizaĝo de la knabino ĉe lia flanko. Lorna ne
rimarkis lian admiran rigardon; ŝian atenton ensorĉis la ardanta
okcidenta ĉielo.--Ĝoju,--li diris,--pro nobliga amo al la belo; ĝi
estas altvalora donaco. Nu, viaj vortoj rememorigas al mi kelkajn
frazojn el via lasta letero, pri kiu de mia reveno el Svisujo mi
deziris paroli kun vi. En tiu letero vi skribis pri kunvenoj, kiujn
vi ĉeestis en Londono, kaj kiuj donis al via vivo novan inspiron,
novan celon. Mi tre volus scii iom pli pri tiuj kunvenoj. En la nuna
tempo tiom da ŝajne bonaj, sed vere insidaj ideoj elmetiĝas, ke oni
devas esti tre singarda.

Ili nun alproksimiĝis al vojkruciĝo. La ĉefvojo kondukis rekte
antaŭen al la vilaĝo, kie troviĝis la domo de Leonardo, kaj
flanka vojo tra bela erikejo al la malnova hejma bieno de la familio
Vincent. Ĉe la lastaj vortoj de Leonardo Lorna malrapidigis siajn
paŝojn kaj kun signoj de ioma konfuziĝo surmetis al si la ĉapelon,
zorge fiksante ĝin per du pinglegoj.

--Jes,--ŝi respondis, ne rigardante la demandinton, kaj penante
paroli fervore,--mi tre ŝatas la okazajn kunvenetojn en la domo de
sinjorino Dunlop kaj aliaj. Oni tie renkontas tre agrablan kaj bonan
societon. La temoj pritraktataj ofte estas "la artoj en la servo de
la religio" kaj ... "la dediĉo de ĉiuj ... pensoj al la venonta
gloro de Mesio sur la tero". Sed mi devas ne reteni vin; vi certe
deziras rapidi hejmen, kaj mi volas esti en la domo, kiam la patro
revenas por la temanĝo.

Leonardo rimarkis la embarason, tiel neordinaran ĉe la knabino,
kaj ioman malinklinon priparoli tiujn kunvenojn. Li ne povis ne
senti surprizon kaj ĉagreneton. Ĝis tiam Lorna montris al li
ĉiam plenan, kvazaŭ infanan konfidon kaj kun kortuŝa malkaŝemo
lasis lin partopreni ŝiajn ĝojojn kaj malĝojojn. La sprita kaj
sciama knabino ĉiam volonte venis al li kun siaj intelektaj kaj
spiritaj malfacilaĵoj kaj avide aŭskultis lian instruon pri interna
vivado kaj memkulturado. La egalanima vizaĝo de Leonardo, tamen, ne
montris la pensojn, pasantajn tra lia kapo. Laŭ sia kutima milda
parolmaniero li diris:

--Bone, kuru do hejmen. Laŭvole vi povos sciigi al mi iom pli pri
tiu nova kulto sur la vojo al "Elmcroft".

Kelkajn tagojn poste, kabrioleto, tirata de bela, vigla ĉevalo,
laŭiris tre plaĉan ĉefvojon en la graflando Hertford en la direkto
al "Elmcroft". Leonardo sidis sur la veturigistejo, kondukante, kaj
ĉe lia flanko, sur iom pli malalta loko sidis Lorna. Malantaŭ ili,
sub lakea sidejo vidiĝis du malgrandaj valizoj. La frua posttagmezo
estis tre bela; pli idealan aŭtunan tagon gesinjoroj Harding ne
povus elekti por sia festeto. La du kunveturantoj babilis gaje.
Ambaŭ plene ĝuis la rapidan iradon tra la ĉarma, sunlumigita
kamparo. En la daŭro de duonhoro la vojo kondukis ilin laŭlonge
de la dorso de alta teraĵo. Ambaŭflanke etendiĝis, videbla ĝis
distanco de preskaŭ dek mejloj, tre okulplaĉa, ondoforma pejzaĝo,
prezentanta belajn, ĉiam ŝanĝiĝantajn vidaĵojn.

Lorna estis en serena humoro, plena de feliĉaj antaŭsentoj tiaj,
kiajn nur facilkora juneco povas estigi. Jen ŝi faris al sia
kunulo demandojn pri supozeblaj programeroj de la festeto aŭ pri
renkontotaj gastoj; jen ŝi petis la amikon paroli pri sia libertempa
vojaĝo en Svislando aŭ pri liaj travivaĵoj en Ruslando. Gaje ŝi
ekkriis:

--Ho, kiom mi antaŭĝuas vian parolon! Mi nur aŭdis vin paroli
kelkfoje en la vilaĝo kaj unufoje en Londono ĉe Esperantista
kunveno, kiam mi ankoraŭ ne povis plene kompreni "nian karan
lingvon". Nun vi estos en via elemento, kaj mi tre esperas, ke ĉiuj
forportos iom el la fajro de via entuziasmo.

Leonardo ne povis ne rideti.

--Ni esperu al la efiko de tiu fajro,--li respondis serene,--sed ne
supozu, ke ĉiuj el tia multspeca aŭdantaro estas tiel impreseblaj
aŭ tiel entuziasmigeblaj, kiel vi, Lorna.

Dum kelka tempo ambaŭ silentis, okupitaj de siaj propraj pensoj,
konsciante egalmezure la ĉarmon de senĝena, ama kunuleco. Leonardo
reveme sin amuzis per sia vipo, ludeme tuŝetante per ĝi la dorson
de la ĉevalo kaj aŭskultante la ritman sonon de ĝiaj hufoj. Lorna
ĉirkaŭrigardis enpensiĝe. Subite ŝi ekparolis fervore:

--Kiel bela estas la mondo, sinjoro Marston! Sufiĉe bela, mi
kelkfoje pensas, por la "miljaro", se nur la koroj de la homoj estus
en harmonio kun la beleco kaj la boneco ĉirkaŭ ni.

--Jes,--respondis Leonardo,--kaj tio denove rememorigas al mi vian
lastan leteron. Babilu iom pri via nova kulto.

La junulino, ĵetinte kaŝitan ekrigardon al la firma profilo de la
kunveturanto, klinis la kapon kaj iom nerveme kunfrapetis la lakitajn
pintojn de siaj novaj ŝuoj. Plivole ŝi ne parolus pri siaj novaj
konatoj en Londono, timante, ke ŝia prudenta, singardema amiko iel
malaprobos ilin. Sed eĉ ne unu momenton ŝi demandis sin, kian
rajton li havas, kontroli ŝiajn aferojn.

--Ho,--ŝi respondis kun sufiĉe gaja tono,--tio ne estas nova kulto,
sinjoro Marston. Mi jam sciigis al vi kelkajn temojn, kiujn oni
pritraktas. Lastan fojon,--ŝi diris plue kun ekmontro de profunda
sento,--sinjorino Lula N. Hogan, virino de granda spiritopleneco kaj
mirinda klereco, parolis pri baldaŭa dua apero de la Mesio kaj pri
jam amasiĝantaj signoj, antaŭombrantaj ĝin.

--Jes; ekzemple?

Lorno ne tuj respondis.

--Nu,--ŝi diris post momento,--la signoj estas ja multaj. Antaŭ
ĉio inspirita sopiro de la kristanaro kaj de kelkaj alikultanoj;
la priprofetita apero de "energio de eraro", erarigaj instruistoj,
ĝenerala preteco kaj multaj aliaj. Poste sinjorino Selinda Paul
priparolis belege kaj inspire la bezonon pri tujaj preparoj por la
bonvenigo per ĝisfunda korpuriĝo. Iu sinjoro Mirza M. Heilman, la
ĉefa instruisto, kiun oni ŝajne respektegas, voĉlegis kelkajn
treege belajn poemojn, verkitajn de li mem. En unu el ili li rave
priskribas la belegecon de purigitaj animoj kaj la eldiecon de pura
amo, belo, ĝojo, ktp. En alia li prikantas majstre, mi certigas
vin, majstre, la mallumecon de pekopremegata mondo kaj, kontraste,
la aperontan, radibrilan lumon de la "Suno de Justeco". Sed la
plej ĉarma parto de la kunveno estis la lasta: violonludo de
sinjoro Heilman. Neniam antaŭe mi aŭdis--kaj mi dubas, ĉu vi iam
aŭdis--tian ĉielecan ludadon. Mi ne povas priskribi ĝin. Kiel
mi povus? Mi nur scias, ke ĝi ekprenis mian tutan animon; ke ĝi
tremetigis ĉiun fibron de mia spirita estaĵo, kaj, je la fino,
ĵetis min en ekstazon de spirita ĝojo.

La veturilo nun alproksimiĝis al la enirejo de la parko,
ĉirkaŭanta la malnovan domegon de la familio Morland. Leonardo
ekstreĉis la kondukrimenojn kaj povis nur diri, kiam ili atingis la
duonrondan placon ĉe la pordistejo:

--Nu, nu, Lorna, nur ne perdu la prudenton. Fantaziemaj
entuziasmulinoj, kiel vi, bezonas multe da balasto por ne
kapturniĝi.

Malrapide li irigis la ĉevalon tra granda, bela pordego el forĝita
fero kaj afable salutis aperantan maljunan pordiston.

--Bonan tagon, sinjoro,--respondis ĉi tiu,--volu vin turni
maldekstren malantaŭ la arbareto.

Tuj kiam ili preterpasis la pordistejon, Leonardo demandis
Lorna'n:--Kiu enkondukis vin en tiun rondon?

--Sinjorino Robinson.

--Sinjorino Robinson? Kiu estas ŝi?

--Amikino de onklino Delfino.

--Hm!

--Ho, sinjoro Marston, rigardu, kia belega vidaĵo!--

La vidaĵo, nun prezentiĝanta al la kunveturantoj, efektive pravigis
la entuziasman ekkrion de la knabino. Vasta panoramo de frapanta
ĉarmo etendiĝis antaŭ iliaj okuloj: pli ol kvadrata mejlo da
ondoforma kaj tre diversaspekta teraĵo. En ĝia mezo, kvazaŭ
bela juvelaro, staris la domego, turohava kaj parte hederokovrita
konstruaĵo. La vitra, kupolsimila tegmento de oranĝerio, ĉe
ĝia dekstra flanko, brilis en la posttagmeza suno kiel grandega
diamanto. Antaŭ la domo kuŝis, kiel helverda tapiŝego, glata,
dekliveta ebeno. Tie ĉi kaj tie vidiĝis, en tre plaĉa diverseco,
kelke da herbejaj terpecoj inter arbetaĵoj kaj aretoj da majestaj
kverkoj aŭ ulmoj. Rimarkinda trajto de la rava pejzaĝo estis la
multediversaj aŭtunaj nuancoj de la arboj, variantaj de orflava
koloro de velkintaj betulfolioj ĝis malhela verdo de pinoj, kiu, en
la malproksimeco, aspektis malhela bluo.

Ravite, Lorna denove ekkriis:

--Kia paradizo, sinjoro Marston!

Post kelkaj minutoj la kabrioleto haltis antaŭ la portiko de la
domego, sur kies perono jam staris gesinjoroj Harding. Servistoj
alkuris, por prizorgi la ĉevalon. La vizaĝoj de la gastigantoj
vidigis sinceran plezuron.

--Mi ĝojas revidi vin, maljuna knabo,--gaje ekkriis sinjoro Harding,
forte skuante la manon de Leonardo.

Post ĝojoplena rigardo en la vizaĝon de la altkreska viro,
sinjorino Harding sin turnis al Lorna:

--Bonvenon al vi,--ŝi diris afable, premante la manon de la
knabino,--vi do estas fraŭlino Prior. Mi jam konas vin per la
priskriboj de sinjoro Marston. Mi esperas, ke ni estos bonaj
amikinoj.

Lorna rigardis la imponan, bonguste vestitan sinjorinon sen ĝeno,
kun natura scivolemo, laŭ sia impulsema, varmkora karaktero:

--Dankon, sinjorino Harding,--ŝi respondis,--mi estas certa, ke ni
estos. Ankaŭ mi ofte aŭdis sinjoron Marston paroli pri vi kaj pri
sinjoro Harding.

Dum Leonardo kaj sinjorino Harding interŝanĝis salutojn, dikmalalta
sinjoro Harding proponis siajn ĝentilaĵojn al Lorna. Lia bonkora
vizaĝo malkaŝe montris la plezuron, kiun donis al li la alveno de
ĉarma knabino. En li videble du inklinoj konkuris: deziro montri
dignan ĝentilecon, kiel gastiganto en lorda domego; kaj lia denatura
gaja senceremonieco. Ili eniris, gaje babilante, vastan, preskaŭ
kiel salono meblitan vestiblon, el kiu bela, marmora ŝtuparo
kondukis al supraj etaĝoj. Sinjorino Harding diris:

--Kelkaj el la gastoj ĵus ekiris sub la gvido de sinjoro Chapman,
la famekonata geologo, por esplori interesan rokaĵon en la parko.
Aliaj sidas sur teraso malantaŭ la oranĝerio, ĝuante la plaĉan
sunbrilon. "La honorinda" Algernon Villiers--sendube vi konas lin,
fraŭlino Prior--estas en la bilardejo, ludante kun fraŭlino
Douglas, lertega ludantino, kiu penas humiligi lin.

--Kaj seson da gastoj ni ankoraŭ atendas,--aldiris sinjoro Harding.

Post kvaronhoro Leonardo kaj Lorna, refreŝiĝinte en la
dormoĉambroj difinitaj al ili, estis kondukitaj de sinjorino Harding
al la teraso kaj prezentitaj tie al kelkaj malgrandaj grupoj da
gaje babilantaj gastoj. Leonardo konis neniun el tiuj lastaj, sed
preskaŭ ĉiuj ŝajne jam sciis, ke li venos kaj ke li estas unu el
la honorataj invititoj. Rimarkinte, ke du junaj sinjorinoj portas la
verdan steleton, Leonardo alparolis ilin Esperante.

--Ho!--ekkriis la pli juna verdstelulino,--vi ne rekonas nin, sed
ni ambaŭ ĉeestis la kongreson kaj aŭdis vin fari vian belan
paroladon. Nun ni atendas kun plezuro vian alparolon hodiaŭ vespere.
Kia domaĝo, ke vi ne povos paroli en nia kara lingvo!

La alia Esperantistino sin turnis al Lorna, dirante en Esperanto:

--Ni ankaŭ aŭdis, ke vi venos, kaj ke vi estas lerta samideanino.
Ni estas tre feliĉaj renkonti vin, kaj ni ĉiuj devas eluzi la
okazon por propagandi nian movadon.

Ĉe ĉi tiuj vortoj envenis tra fenestra pordego de la oranĝerio
sinjoro Villiers, kondukante malaltkreskan, mezaĝan sinjorinon kun
bonhumora vizaĝo.

--Nu,--demandis sinjoro Harding laŭte kaj petole,--kiu gajnis la
konkuron; he, sinjoro Villiers?

La triumfa rigardo ekaperanta sur la vizaĝo de la sinjorino estis
sufiĉa respondo. La honorinda Algernon penis aspekti bonhumora kaj
indiferenta.

--Ho ve,--li respondis kun sindeviga rideto,--la pilkoj kondutis
kontraŭ mi hodiaŭ tre mallojale, dum ili senkonscience favoris
fraŭlinon Douglas, simple falante en la poŝojn propravole. Sed
tre verŝajne mi estis distrita, antaŭsentante la plezuron ĝuotan
en ĉi tiu ĉarma societo. Kaj jen, kvazaŭ kiel kronaĵon de
mia ĝojo, mi ekvidas sinjoron Marston kun lia ĉarma amikino,
fraŭlino Prior.--Alirante la nove alvenintajn, li diris kun afekta
ĝentileco:--Per mia honoro: la leono kaj la florkrono de la tago!
Kiel vi fartas? Kaj vi?

La dika figuro de sinjoro Harding aliris la grupon kaj, petole
ridetante, li diris, sufiĉe laŭte, por esti aŭdata de ĉiuj sur la
teraso:

--Nova divenotaĵo, gesinjoroj: Kun forto alvenis dolĉo.

--Ho, sinjoro Ŝimŝon,--rediris lia edzino gaje,--ĉesigu viajn
ŝercojn; vi estas eĉ pli malbona petolulo, ol sinjoro Villiers.
Cetere vi certe ne donacus al ĉiu diveninto novan veston.

--Nu, sinjorino Filiŝtino,--rediris sinjoro Harding ridante,--mi
certe donacus, se vi ne aludus la solvon.

Sinjorino Harding milde eltiris sian edzon el la grupo ĉirkaŭanta
lin, ekokupis lian lokon, kaj diris:

--Geamikoj, kapitano Villiers afable konsentis gvidi vin tra la parko
kaj montri al vi kelkajn vidindaĵojn. Je la kvara teo estos servata
sur la herbejo, tie, apud la fontano. Dum la temanĝo ni havos la
plezuron aŭdi kelkajn harpsolojn de sinjoro Norman, deklamon de
fraŭlino Halstaff kaj aliajn aferojn, kredeble improvizaĵojn. Se la
ceteraj gastoj baldaŭ alvenos, ni aligos nin al vi.--Alvokinte al si
Lornan, ŝi diris, metante la brakon ĉirkaŭ ŝian talion:--Post la
temanĝo mi povos dediĉi al vi iom da tempo. Dume, bone amuziĝu.
Vi trovos fraŭlinojn Temple-Melling tre agrablaj kunulinoj. Parolu
Esperante pro propagando.

Al Leonardo ŝi diris:--Post la vespermanĝo ni havos muzikaĵojn
de invititaj profesiuloj, sinjorino Sarony kaj sinjoro D'Arcy en la
salono kaj poste mi petos vin fari vian parolon en la librejo, kie
mi jam elmetis kelkcentojn da Esperantaj libroj, broŝuroj, gazetoj
kaj aliaj Esperantaĵoj. La cetera parto de la vespero pasos per
babilado, ludoj, muzikaĵoj, ktp. Kapitano Alderson priparolos siajn
travivaĵojn ĉe la suda poluso kaj montros aron da kuriozaĵoj.

--Tio estas ja longa programo, sinjorino Harding.

--Jes, kaj, mi esperas, tre interesa.

Sinjorino Sarony ĵus finis fortepianan solon, kaj varma, bone
meritita aplaŭdo eksonis tra la ĉambraro. La ludado estis
prezentita kun mirinda delikateco kaj sentopleneco. Leonardo sidis
sola en angulo de la salono preskaŭ kaŝita de bela, palmeca
arbetaĵo. Lia vizaĝo estis revema kaj serena, kvazaŭ li lasas la
sorĉan muzikon ludi sur la kordoj de lia animo.

Kiam sinjorino Harding leviĝis por iri en la librejon, Lorna sekvis
ŝin. La knabino prezentis en sia nova vesperkostumo okulplaĉan
aspekton de ĉarma, freŝa virineco. Ŝia vesto estis, kompare kun
la vestoj de kelkaj aliaj sinjorinoj, tre simpla, sed eleganta kaj
bongusta. Malvaste alfarita kostumo el rezedokolora, silkeca ŝtofo,
ornamita per arĝentosimilaj brodaĵoj, tre konvenis al ŝi. Ŝian
taliveston kaj parton de la jupo kovris nigra gazosimila puntaĵo
kuntirita per zono, farita el plektitaj arĝentofadenoj. Prenante la
brakon de la gastigantino, Lorna demandis:

--Ĉu vi ne ankaŭ opinias, sinjorino Harding, ke pasie ami
la muzikon kaj ne posedi la kapablon kontentigi tian amon per
sinesprimado estas turmentego?

La gracia virino rigardis kortuŝite en la sentoplenan vizaĝon de la
knabino kaj, subpremante ĝemeton, respondis milde:

--Estu danka, mia kara, pro la kapablo ĝui la muzikon. Ne priĝemu
neposedon de kapabloj ne donitaj al vi. Detenado de prisopirataj
aferoj estas ja unu el la plej benoplenaj edukoj de l' vivo.
Sendube vi havas aliajn naturdonojn. Uzu ilin plene pro la gloro
de la Doninto kaj por la utilo de la homaro, kaj vi neniel sentos
turmentojn pri neakireblaj kapabloj.

--Dankon, kara sinjorino Harding. Mi ne forgesos vian saĝan
konsilon.

La librejo estis vasta kaj lukse meblita ĉambro, en kiu, kvaronhoron
poste, kolektiĝis la tuta gastaro. Kelkaj pririgardis la elmetitajn
librojn; aliaj, jam elektinte komfortajn sidlokojn, atendis la
komencon de la alparolo kaj intertempe gaje babilis. Sinjorino
Harding, belege vestita per malhele malvokolora, silka kostumo, havis
imponan aspekton. Ŝin ĉirkaŭis aro da sinjoroj, okupitaj kun ŝi
per serioza interparolo. Jen viroj, bonekonataj en literaturaj, artaj
kaj registaraj rondoj, videble ĝuis la kuneston kun tiu ĉarma,
sprita virino, kies brilaj talentoj altiris senkonscian adoron de
ĉiuspecaj intelektuloj. Ĉie ŝi estis la estrino, la animo de
la societo, inter junuloj, same kiel inter plenaĝuloj. Kelkaj el
la invititoj atentis ŝian bonkoran edzon nur pro ĝentileco kaj
konveneco, aliaj sin amuzis, de tempo al tempo, aŭskultante liajn
humoraĵojn. En la daŭro de la tuta vespero li vire penis esti
kontenta kaj gaja, malgraŭ la ĉagreno, ke li ne povas--laŭ deviga
interkonsento kun la edzino--aranĝi vistludon.

Leonardo eniris la ĉambron ĉe la flanko de maljuna sinjoro en
pastra vesto. Tio estis la tiea paroĥestro, bonekonata verkisto
kaj ekzegezisto. Ili vigle pridiskutis la demandon, ĉu efektive la
profeto Cefanja aludas en sia tria ĉapitro al internacia lingvo,
kiel Esperanto, dirante: "Tiam Mi ŝanĝos la lingvojn de la popoloj
per pura lingvo, ke ili ĉiuj voku al la nomo de la Eternulo por
servi Lin, ĉiuj en konsento." Leonardo ĵus eldiris sian konvinkon,
ke por la priprofetita rapidega unuiĝo de la tuta kristanaro "en la
lastaj tagoj" internacia lingvo estas nepre necesa, kiam sinjorino
Harding alpaŝis por peti lin, ke li bonvole komencu sian paroladon.
La blankhara pastro, dum momento retenante lin, diris:

--Mi tre esperas, sinjoro Marston, ke ni baldaŭ havos okazon plue
priparoli tiun tre interesan temon.

Leonardo iris en la profundon de la ĉambro kaj ekokupis lokon antaŭ
granda libroŝranko. La altkreska, beltalia viro, facile sin apoganta
al altdorsa seĝego, prezentis en sia frakvesto impresan figuron.
Dum kelke da momentoj li ĉirkaŭrigardis. Lia vizaĝo estis eĉ pli
ol kutime pensema. El liaj parolantaj okuloj, vagantaj de unu al li
turnita vizaĝo al alia, lumis arda rigardo, kvazaŭ forta deziro
regas lin, tuŝi la korojn de siaj aŭskultontoj. Jam ĉe liaj unuaj
vortoj: "Sinjorinoj kaj sinjoroj"--la tuta aŭdantaro estis, ŝajne,
sub la sorĉo de lia personeco. Li parolis kun la facileco kaj la
gracieco de oratoro, kutiminta alparoli bone edukitajn rondojn:

--Mi volas bazi mian parolon sur du asertoj, kies akcepton mi povas
antaŭsupozi. La unua estas, ke ĉiuj homoj, kun escepto, eble,
de personoj sen morala prirespondeco, pli-malpli konscie deziras
pasigi noblan vivon. Kaj la dua aserto estas jena: La plej nobla
vivo estas vivo de servado, de sinoferado.--En la homan koron saĝa,
ama Providenco enmetis senton de malkontento kaj senripozo, ĉiaman
penadon al io pli alta, nobla, dieca. Ne estas mia intenco prediki
al vi. Ĉi tie estas por tio nek la loko, nek la okazo. Mi nur volas
diri, ke nobleco estas nepra kondiĉo de kontenta, feliĉa vivo. Kial
tiom da homoj estas malkontentaj, malfeliĉaj? En tre multaj okazoj
tial, ke ilia vivo estas memcentrigita, aŭ, se vi volas, tial, ke la
pli noblaj aspiroj de la animo ne trovas taŭgan elirejon. Tio estas
precipe asertebla rilate al la superaj klasoj, almenaŭ en ĉi tiu
lando. Nur utila, per bonfaroj plenigita vivo povas esti vere feliĉa
vivo.

Post mallonga paŭzo li demandis, iomete sin klinante antaŭen:

--Ĉu vi pensas, ke la riĉaj kaj en komfortaj cirkonstancoj vivantaj
klasoj estas la plej feliĉaj? Certe ne! Komparu nur, ekzemple,
la vizaĝesprimojn de veturantoj en aŭtomobiloj--malantaŭ la
veturigisto--kun la mienoj de homoj--ni diru--en ŝarĝveturilo de
surstrata vendisto.

--Tre kredeble neniu el vi forte dubas pri la efektiveco de postmorta
vivo. Vi do volonte konsentos, ke la grado de feliĉo en tiu
transtomba vivo multe dependas de la ĉitiuflanka vivado, kiu estas
ja nur preparo kaj taŭgigo por la aliflanka vivado. Nu, mi ne povus
al mi prezenti en la transejo pli maldolĉan memriproĉon, ol la
pripenson, ke mi ne uzis ĉiujn miajn fortojn kaj oportunajn okazojn
por bonfarado.

Denove Leonardo paŭzis momenton. Ekprenante libron, kuŝantan sur
apuda tableto, li voĉlegis ĝian titolon: "Girlando da noblaj
vivoj. Tagoj el la vivo de dudek el la plej noblaj homoj konataj."
De Doroteo M. Langton, B. A. Mi rekomendas ĉi tiun libron al
vi.--Balancante ĝin en la mano por doni emfazon al siaj vortoj, li
parolis plue kun kreskanta sentopleneco: Ĉiuj ĉi tiuj homoj kaj
ĉiuj ceteraj, kiuj ornamas kiel belegaj oraj desegnaĵoj la paĝojn
de la historio, kaj kies memoro estas netakseble riĉa heredaĵo de
la homaro, ĉiuj gajnis sian senmortan glorkronon per nobla vivado
de sinofero al siaj kunhomoj. Ho vi, junaj viroj kaj junaj virinoj,
kun viaj talentoj, pri kiuj vi devos prirespondi; kun viaj sociaj
privilegioj, permesu, ke mi rekte alvoku vin: Plenigu vian vivon
per amo al Dio kaj amo al la homaro, amo montranta sin per noblaj
bonfaroj, kaj tiam vi estos vere feliĉaj kaj feliĉigaj por aliaj.

--Tre verŝajne kelkaj el vi nun pensas, ke mi vagas malproksime
de la temo anoncita de nia aminda gastigantino. Neniel. Inter
aspiroj pri nobla vivo kaj Esperanto ekzistas intima rilato, ĉar
la esenco de la Esperanto-movado estas penado plibonigi, plinobligi
la homan vivon. La savo de la homaro estas la celo de la plej
fervoraj Esperantistoj. Mi ne volas diri, ke Esperanto povas savi la
mondon. Tio estas senfine pli sankta afero. Sed jenon mi kuraĝas
aserti: Kvankam troviĝas ja multaj bonegaj movadoj, krom Esperanto,
tamen ekzistas preskaŭ nenia bonfara movado, eble tute nenia,
kiu ne fariĝus multe pli bonefika kaj benoplena per la helpo de
Esperanto. Por multaj homaltigaj movadoj internacia lingvo estas
nepre necesa. Mi nur bezonas citi tre malmultajn por pruvi mian
aserton: Interpopolaj pacmovadoj, misioj, klopodoj pri forigo de
multaj malvirtoj, kiel alkoholismo, blankasklava komerco, ekspluatado
de la malriĉaj klasoj, ktp.

--Mi ne volas paroli pri la komerca utileco de internacia lingvo,
nek plue pri la necesego por ĝi kaŭze de la ĉiam multobliĝantaj
interpopolaj rilatoj; mi eĉ silentos pri la grandegaj ŝparoj en
la militbudĝetoj, kiujn okazigos ĝenerala interkompreniĝo kaj
sekva interfratiĝo de la diversaj popoloj--mi volas fari alvokon al
pli altaj motivoj. Hodiaŭ vespere, laŭ deziro de niaj estimataj
gastigantoj, mi nur celas akcenti la etikan, la spiritan valoron de
Esperanto.

La parolanto faris svingan mangeston, kvazaŭ li forŝovas pli
materialajn konsiderojn el siaj pensoj.--La praktika valoro de
Esperanto,--li diris,--jam ne bezonas argumentadon. Rigardate el
ĉi tiu vidpunkto, Esperanto staras nun sur firma, nemovebla bazo.
La etika valoro de Esperanto estas netaksebla: Ĝi estas reformema,
nobligema potenco. Mi konas homojn, virojn kaj virinojn, kies vivo
per ĝi fariĝis radianta, feliĉa. Vivante, antaŭe, nur por si
mem, ili ofte sentis sin enuigataj, malkontentaj, ĝis ili venis sub
la sorĉon de nia movado. Kia ŝanĝo! Kio kaŭzis tiun ŝanĝon?
Pli vastigita perspektivo, sekve de kontakto kun samideanoj en
ĉiuj partoj de la terglobo; kredo je la solidareco de la homaro;
novenaskita konvinko, ke interfrateco kaj komuna, sur amo bazita
laboro por la feliĉigo de la homoj estas realigebla afero, jam
interne de la limoj de praktika celado. Troviĝas en ĉiuj landoj
homoj, kiuj forlasis sian okupon por sin dediĉi kun ĝojoplena
entuziasmo al la propagando de Esperanto kaj de novaj idealoj per ĝi
realigeblaj.

--Nu, amikoj, kio estas la komenca kosto de tiom da beno, beno
ricevota kaj beno donota? Dediĉo de nur kelke da horoj al la studo
de treege simpla, bela lingvo.

Tiam sekvis mallonga priskribo de la esencaj gramatikaj trajtoj de
Esperanto, kaj deklamo de la bela Zamenhofa himno "La Espero". Poste
Leonardo faris elokventan finan alvokon uzi Diodonitan rimedon por
progresigi ĉiaspecajn movadojn, starigitajn por la beno de suferanta
homaro.

Tuj post la fino de la parolado fariĝis vigla movo. Koran aplaŭdon
sekvis dankesprimoj, gratuloj kaj multaj demandoj pri Esperantaj
aferoj. Videble estis, ke la vortoj de Leonardo faris profundan
impreson sur la aŭdantaron. Lia evidenta sincereco kaj nobla
entuziasmo donis al ili nekontraŭstareble konvinkan forton kaj
aŭtoritatecon. Ĉiuj neesperantistoj promesis komenci la studon de
la internacia lingvo; eĉ "la honorinda" Algernon, iom brue; sed
Leonardo rimarkis malsincerecon en lia sintenado, kaj ne povis ne
senti kaŝitan sarkasmon en lia voĉo.

Lorna kaj sinjorino Harding okupis kune lokojn sur angulkanapo.
Sinjorino Harding intence elektis tiun oportunan lokon, ĉar el
tie ŝi povis nerimarkate observi la profilon de la parolanto de
malantaŭ stablo kun fotografaĵo. Ŝia koro strange batis, dum ŝi
aŭskultis la viron, kiu, malgraŭ ŝiaj konsciencaj riproĉoj kaj
interna baraktado, jam plenigis ŝian animon per profunda amo. Dum la
unua parto de la parolado ŝi, unu fojon plu, honeste penis sin regi
kaj konvinki, ke ŝi agas malsaĝe; sed iom post iom ŝia koro cedis,
kaj fine ŝi fordonis sin sen kontraŭstaro al ĝuego de pasia, adora
amo. Ŝi proponis al Lorna la sidlokon ĉe sia flanko pro du motivoj:
ŝi sentis sin tre allogata al tiu ĉarma, altanima knabino, kiu tuj
alportis al ŝi tiom da malkaŝa, varmkora simpatio, kaj kiu tiom
partoprenis ŝian admiron al Leonardo Marston. Sed ŝia ĉefa celo,
eble, estis, observi la vizaĝon de Lorna dum la parolado. La knabino
aŭskultis kun streĉita atento kaj nekaŝitaj admiro kaj ĝojo.
Nenion pli la vigle atenta okulo de sinjorino Harding povis eltrovi.

Fine Leonardo povis liberigi sin de aro da admirantoj. Kvaronhoron
antaŭe li ekvidis Lornan elirantan kune kun sinjoro Villiers, kaj
nun li sentis maltrankvilon pro ŝi. Trapasante la salonsimilan
vestiblon, li renkontis sinjoron Harding, kiu aspektis enuigita.

--Ĉu vi scias, kie estas fraŭlino Prior, sinjoro Harding?--li
demandis.

Prenante cigaron el la buŝo kaj petole ridetante, ĉi tiu respondis:

--Tre verŝajne en la oranĝerio aŭ sur la teraso kune kun "la
honorinda". Mi ekvidis ilin antaŭ duonhoro malaperi malantaŭ la
palmoj apud la elirejo. Estu gardema, amiko mia; li estas diabla
amaĵisto. Mia edzino ankaŭ demandis pri ŝi.

Enirante la palmejon, Leonardo jam ekaŭdis facilkoran ridon de Lorna
tra duonfermita pordego, kondukanta al la teraso. Alproksimiĝante al
la pordego, li aŭdis la voĉon de la viro:

--Fine mi sukcesis igi la naturan gajecon de via koro rompi la
katenojn de troa konveneco. Vi ne scias, kia ĉarma muziko estas en
via arĝentosona rido. Vi kutime estas tro serioza, via fraŭlina
moŝto.

--Kaj vi tro frivola,--diris la knabino kun duone ŝerca, duone
riproĉa tono.

Leonardo larĝe malfermis la pordon kaj elpaŝis sur la rave
lunlumigitan terason. La juna paro ne rimarkis lin, kvankam la
fera pordo sufiĉe laŭte knaris. Dekkelke da paŝoj de li, Lorna,
sidante sur salika brakseĝo, kubutapogis sin sur la balustrado.
Ŝia mentono kuŝis sur la dorsoj de la interplektitaj manoj, kaj
ŝia iomete suprenturnita vizaĝo ricevis la plenan, arĝentan lumon
de la helbrila luno. Dum momento Leonardo raviĝis de la dolĉa
vidaĵo; sed preskaŭ samtempe li ekvidis la kunulon de la knabino,
starantan apud ŝi, ĉe la flanko pli malproksima de li. Sinjoro
Villiers alpaŝis al ŝi, sin klinis super ŝin kaj etendis la
maldekstran brakon, kvazaŭ li volas meti ĝin ĉirkaŭ la talion de
la nesuspektema knabino.

--Mi volonte fariĝos serioza aŭ gaja,--li flustris--; ĉio por
plaĉi al vi, kara ...

Tuj Leonardo ekparolis por malhelpi nediskretaĵon, kiun, li ne
dubis, Lorna tre bedaŭrus:

--Pardonu, ke mi interrompas vin,--li diris trankvile kaj
ĝentile,--sinjorino Harding serĉas vin, Lorna.

--Ho, sinjoro Marston,--kriis la knabino, eksaltante kaj sin turnante
al li.--Kiel rave bela estas la nokta vidaĵo ĉi tie.

En ŝia voĉo montriĝis iometa konfuzo, sed ankaŭ ĝojo kaj sento
de liberiĝo. Eble la lastaj vortoj de la juna nobelo maltrankviligis
ŝin. Leonardo iris kelkajn paŝojn antaŭen kaj respondis zorgeme:

--Ja efektive, sed la nokta aero estas tro malvarma por vi en via
malpeza vesto; vi malvarmumos.

Lorna vigle alpaŝis al li, dirante:

--Tute ne; ne estas al mi malvarme. Tuŝu mian manon.

Esplore rigardante en la suprenturnitan, lunlumigitan vizaĝon de la
knabino, Leonardo ekprenis ŝian manon kaj diris bonkore:

--Nu, infano, via mano estas sufiĉe varma, sed ne estu tro riskema.
Ofte, kiam oni sentas frostotremon, la malfeliĉaĵo jam okazis.

--Ni iru do en la salonon,--Lorna diris obeeme.--Cetere, jen eksonas
la sonorilo; por la noktomanĝo, supozeble.--Senĝene ŝi prenis la
brakon de la amiko, kaj, ne plu atentante sinjoron Villiers, sin
turnis kun Leonardo al la pordo de la oranĝerio.

Dum tiu dialogo "la honorinda" Algernon staris ĉe la balustrado,
kolerega pro la maloportuna interrompo, kaj tiom surprizita, kiom
ĉagrenita de la senceremonia maniero, laŭ kiu Lorna forlasis
lin. Kun malamego li rigardis la beltalian figuron de Leonardo kaj
murmuris inter la dentoj:--Malaminda ŝvelkapulo!

Irinte nur du aŭ tri paŝojn, Leonardo ekpensis, ke pro ĝentileco
li devas diri kelkajn vortojn plu al la postlasita kunulo de la
knabino, kaj sin turnis por alparoli lin. Lorna ankaŭ haltis kaj
returne rigardis. Ili nur vidis la junan nobelon salti super la
balustradon kaj malaperi malantaŭ la arbetaĵoj en la ĝardeno.

Poste, ĉe la noktomanĝo, sinjoro Harding anoncis, ke kapitano
Villiers, devigate ellitiĝi je tre frua horo por deĵori kun sia
roto, jam sin retiris kaj per li petis la gastojn pardoni lin.

  *  *  *  * *

Granda, antikva horloĝo, staranta en angulo de la vestiblo, belsone
sonorigis duonon post noktomezo. Preskaŭ ĉiuj gastoj retiriĝis.
Sinjoro Harding, kiu en la daŭro de la lasta horo ne povis ne
oscedadi--li estus sufiĉe vigla, se li povus aranĝi vistludon--,
jam ronketis en sia lanuga lito.

La mezan parton de la vestiblo okupis la belega, marmora ŝtuparo,
komenciĝanta per grandioza vico da ŝtupoj, tre larĝaj kaj
preskaŭ duonrondaj ĉe la malsupro kaj plimallarĝiĝantaj ĝis
la unua plataĵo. Ambaŭflanke, sur la finoj de la kurbaj, masivaj
balustradoj staris grekaj, klasikaj figuroj el alabastro, tenantaj
elektrajn lampojn en formo de torĉoj. En la mezo de la spaco
antaŭ la ŝtuparo troviĝis triflanka kanapo, ĉirkaŭita kaj
preskaŭ enarkaĵigita de seso da grandaj palmosimilaj kreskaĵoj,
starantaj en bronzaj vazoj kun belaj reliefaĵoj. El tiu kiosko
elvenis Leonardo, sekvata de sinjorino Harding. Ĉe la malsupro de
la ŝtuparo li haltis, metis piedon sur la unuan ŝtupon kaj diris,
etendante la manon al la gastigantino:

--Bonan nokton, denove, sinjorino Harding. Mi treege bedaŭras, sed
mi devos reiri jam morgaŭ matene post la matenmanĝo.

--Ĉu efektive?

--Jes. Krom la neprokrastebla fina laboro rilate al nia patento,
estas aliaj kaŭzoj. Sinjoro Vincent lastatempe tiom maltrankviliĝis
pro kreskanta neprospero de nia amerika filio kaj pro aliaj aferoj,
ke mi ne povas altrudi al li tro multe da laboro. Li ne permesis al
si libertempon en la nuna jaro, kvankam mi pasigis for de la kontoro
jam multe pli ol mian kutiman difinitaĵon.

Sinjorino Harding tenis la manon de la amiko iomete pli longe, ol
kiom la okazo postulis. Ŝi sentis akran ĉagrenon. Se, dum la lasta
parto de la propaganda parolo de Leonardo, ŝi ne estus ĵetinta
al la ventoj la admonojn de la prudento kaj de la konscienco, ŝi
nun, eble, facile superregus inklinon, virinan malfortecon, lasi
al sia amiko, se nur unu momenton, rigardeti en ŝian koron. Sed,
malfortigite per la unua cedo, ŝi denove cedis kaj permesis al siaj
malhelaj, esprimoplenaj okuloj ekparoli al li pri la pasia amo,
pleniganta ŝian koron.

--Kia domaĝo!--ŝi diris maldolĉe; sed tuj poste, ekvidante, en la
nobla, trankvila vizaĝo de la adorata viro surprizan kaj doloran
rigardon, ŝi jam bedaŭris sian nesingardemon. Subita penso, ke
ŝi povus perdi la koran estimon, kiun Leonardo malkaŝe montris al
ŝi; ke ŝia perokula amkonfeso povus starigi barilon inter ili,
frostigis al ŝi la koron.--Bonan nokton, do,--ŝi aldiris konfuzite,
sin turnis kaj kvazaŭ enreviĝe reiris en la jam senhoman salonon.

Duonhoron poste sinjorino Harding sidis en sia tualetejo antaŭ
granda triparta spegulo, reveme brosante al si la longajn, brilajn
harojn. Ŝia alloga kaj, malgraŭ iom rondaj trajtoj, delikata
vizaĝo aspektis malgaja. Preskaŭ nekonscie ŝi haltis en la
brosado, kaj fikse rigardis en la okulojn de la spegulita bildo de
si mem, kvazaŭ ŝi volus esplori la fundon de sia propra animo. De
kiam ŝi disiĝis de Leonardo Marston ŝi perdis grandaparte sian
memfidon, sian fieron. Ĉirkaŭ ŝia belforma buŝo aperis maldolĉa
rideto. Pli kaj pli persista, pli kaj pli maldolĉa fariĝis la
penso, ke ŝi havas, malgraŭ ĉio, la malfortaĵojn de sia sekso;
ke ŝi estas multe malpli nobla kaj altanima, ol kiom ŝi antaŭe
supozis. Du larmoj kolektiĝis en ŝiaj okuloj kaj malklarigis al
ŝi la vidon.--Kio nun fariĝas,--ŝi demandis sin,--el ŝiaj altaj
idealoj, el ŝiaj belaj revoj, klopodi, kvazaŭ manon en mano kun
Leonardo Marston, por levi la Esperantan movadon sur spirite pli
altan nivelon? Ĝuste la plej plaĉa entuziasmigilo estis por ŝi la
penso, ke ili kune povas fari multon en intima, sed pura kaj senkulpa
interrilato. Nekonscie ŝi estis stariginta en sia koro du idolojn:
Leonardon Marston kaj la noblecon de siaj propraj vivoceloj. La lasta
idolo kuŝis, frakasita, ĉe ŝiaj piedoj, kaj rilate la alian, ŝi
eksentis kun memakuzanta doloro, ke ŝi ne rajtas, ne indas adori
ĝin. Kion nun li sentos pri ŝi? Malestimon? Ne, li estas tro
noblanima, por malestimi malfortan virinan koron... Ho! Kion pensus
la edzo, se li scius?

Senbrue ŝi leviĝis kaj ŝteliris en apudan dormoĉambron. Tie,
en la duonlumo de unu kandelo, kuŝis la edzo, pace dormanta, kiel
infano. Infanego li ja estis. Sinjorino Harding rigardis malgaje kaj
kortuŝite lian rondan, bonhumoran vizaĝon.--Bona, kara, indulgema
edzeto,--ŝi murmuretis,--pardonu ĉi tiun maljustaĵon. Mi ĵuras al
vi, ke mi neniam fariĝos malpli ama kaj malpli zorgema edzino, ol
antaŭe.

Metinte ŝalon ĉirkaŭ la ŝultrojn, ŝi eliris, trapasis la
tualetejon kaj elpaŝis sur balkonon. Ŝia koro estis tro premita,
kaj ŝia kapo tro konfuzita por dormi. Unu penso forpelis alian. La
homa koro ja ĉiam volonte sin trompas, ĉiam volonte silentigas la
akuzantan aŭ avertantan voĉon de la konscienco, kaj avide akceptas
ĉiajn argumentojn, kiuj ŝajne montras ĝiajn deziregojn en iomete
pli rozkolora lumo. La nokto estis tre bela, kaj profunda silento
regis en la vasta, en arĝenta lunlumo ripozanta parko. Venis al ŝi
en la memoron tiu simile bela nokto en Svislando, kiam ŝi staris
kune kun Leonardo Marston sur la verando de la pensiono, kaj kiam,
la unuan fojon, ŝi penis, malgraŭ maltrankvile batanta koro, igi
sin kredi, ke ŝia animo estas netuŝebla de inklinoj, malindaj je
ŝiaj altaj motivoj. Apogante sin sur la balustrado, ŝi reveme
lasis denove preterpasi antaŭ ŝiaj internaj okuloj la dolĉajn
momentojn pasigitajn en kuneco kun Leonardo, analizante samtempe en
la plej favora lumo siajn proprajn sentojn. Fine ŝi rememorigis al
si la vojaĝon de Montreux al Paris, kiam ŝi sentis maltrankvilon
pro nesubpremebla sopiro esti hejme kaj kiel eble plej baldaŭ
transloĝiĝi al Elmcroft por esti denove en proksimeco de la amata
viro. Tiam, je malfrua horo, ŝi penis ekdormi en angulo de la kupeo.
La ritme saltetantaj radoj ŝajne murmuretis senĉese:--"Leon-ardo,
Leon-ardo". Malkontenta pri si mem kaj iom penteme ŝi ŝteliris al
sia edzo, pace dormanta en alia angulo de la kupeo, kaj alpremetis la
kapon al lia ŝultro. Ŝi ne volis, ke malvarmetiĝu ŝia amo, tia,
kia ĝi estis, al tiu simplanima, bonkora kaj dorlotema viro. Sed ŝi
ne trovis tie la konsolon, kiun ŝi serĉis. La komfortamanta edzo
murmuretis dormeme:--Ne estu malsaĝa, Maria; mi volas dormi. Elektu
pli oportunan tempon ... por ... vi ... a ... Jam li estis kvazaŭ
senviva por la ekstera mondo.

Ricevinte iomete da animkomforto de la penso, ke ŝi honeste penas
esti lojala al la edzo, ŝi plue rezonis kun sia konscienco: Kial
mi ne povus esti amema edzino por li, tute kontentigante kaj
feliĉigante lin, kaj samtempe permesi al mia koro la indulgon de
la konscio pri animunueco kun tiu senkompara viro? La naturo kreis
niajn animojn, unu por la alia, kvazaŭ ĝemelaj animoj. Sed ĉi tiu
parenceco nepre kaŭzos akrajn dolorojn, kaj tio estu mia puno, se mi
malpravas.

Subite, ĉe la penso pri sia malforteco, ŝi ektremis.--Ho,--ŝi
diris al si,--mi bezonos mian spiritforton kaj ... kaj ... Dian
helpon por regi mian koron. Sed, eĉ se mi ne povos fidi min mem, mi
povas fidi lin. Lia nobleco, lia tureca forteco estos mia defendo
kontraŭ danĝero.

Tiu lasta penso preskaŭ serenigis ŝin. Tamen iom da maltrankvilo
restis, kaj, pro timo ke la konscienco pligrandigos ĝin kaj
dispecigos ŝiajn malsolidajn argumentojn, ŝi rapidis en la
dormoĉambron kaj penis okupi siajn pensojn per la aranĝoj de la
venonta tago.

Leonardo eniris lukse meblitan dormoĉambron en neserena humoro. Lia
vizaĝo estis serioza, malgaja. Enpense li aliris mole remburitan
apogseĝon, starantan apud granda, elstara fenestro, elrigardis dum
momento en la nokton, kaj kun decidiĝa ekmovo sidiĝis. Li volis
honeste pririgardi la situacion, en kiu li sin trovis, kaj antaŭ
ĉio, senindulge analizi siajn proprajn sentojn:--Ne,--li diris al si
en la pensoj,--senutile estas peni igi min kredi, ke mi eraris: En
tiu rigardo kuŝis profunda amo.--Sed li alkroĉiĝis al la penso,
ke tiu momenta malkaŝiĝo estis tute senintenca, sekvo de nesufiĉe
regita impulso. Malĝojo kaj kompato plenigis lian koron. Kion ajn
li pensis pri sinjorino Harding, rigardante returne al sia longa
amikeco kun ŝi, lia alta estimo al ŝi neniom ŝanceliĝis. Por li
ŝi restis bona, nobla virino, eĉ se iom pli ema al homa malforteco,
ol kiom li antaŭe supozis. Sed,--li demandis al si,--kiom _mi_ estas
riproĉinda rilate al ĉi tiu afero? Ĉu _mi_ agis ĉiam sufiĉe
diskrete?--Sinjorino Harding estis por li tre simpatia amikino,
eĉ intima amikino, kun plena konsento de ŝia edzo. Ĉu vere
nenion plu? Ĉu lia koro en la daŭro de unu mallonga momento ne
eksaltetis pro ĝojo, kiam li vidis tiun amrigardon ekbruli en ŝiaj
okuloj? Li devis al si konfesi, ke ŝia personeco, ŝiaj maloftaj
talentoj, ĉarmis lin pli, ol la allogaĵoj de iu alia virino. Plue,
li ne povis ne konfesi, ke en tiu momento li rigardus la amon de
virino tia, kia ŝi, kiel netakseblan trezoron.--Tamen,--li konsolis
sin,--mi povas kun trankvila konscienco diri al sinjoro Harding: "Mi
faris al vi nenian maljustaĵon, krom tio, ke mi iluziiĝis pri la
simpleco de platona amikeco."

Leonardo leviĝis kaj trairis kelke da fojoj la ĉambron. Lia vizaĝo
denove alprenis sian kutiman trankvilan aspekton. Kion nun fari? Li
ne volis tuj rompi la amikajn rilatojn kun sinjorino Harding kaj ŝia
edzo. Tio ja aspektus kiel signo de malestimo kaj kondamno, kaj ne
nur dolore vundus la senteman kaj sendube jam malfeliĉan koron de
la virino, sed ankaŭ povus kaŭzi malpacon inter la geedzoj. Tamen
li devos iom ŝanĝi sian sintenadon, maloftigi siajn vizitojn kaj
eviti esti sola kun sinjorino Harding. Cetere li esperis, ke ŝi mem
kontraŭbatalos kaj venkos tiun malfeliĉan korinklinon.

  *  *  *  * *

La tamtamo eksonis por la matenmanĝo. Reveninte de frumatena promeno
en la parko, Leonardo renkontis apud la teraso gaje babilantan kvaron
da sinjorinoj, brakojn ĉe brakoj en unu vico. Tio estis sinjorino
Harding kaj Lorna en la mezo kun fraŭlinoj Temple-Melling ĉe ambaŭ
flankoj. Tuj Lorna ekkriis:

--Ho! Sinjoro Marston, ni ĉiuj venis por serĉi vin.

--Bonan matenon, sinjorinoj. Kia ĉarma komplimento!--ridetante
respondis Leonardo.--Ĉu mi povas demandi, al kiu grava afero mi
dankas tian apartan honoron?

Ekruĝeto kaj ioma konfuzo aperis sur la vizaĝo de sinjorino
Harding, tuj kiam ŝi vidis Leonardon. Ĉi tiu, rimarkante tion,
alprenis ŝercan, senĝenan tonon, por trankviligi ŝin, kvankam lia
propra koro ekbatis iom pli forte. Lorna respondis, rigardante lin
kun malkaŝa korinklino kaj kun rideto, en kiu ŝia natura gajeco kaj
ĉagreno penis venki unu la alian:

--Estas granda domaĝo, ke vi insistas jam foriri. Sed mi bone scias,
ke senutila estas peno igi vin ŝanĝi vian decidon. Nu, mi ne estas
tiel volforta. Do lasu min resti ĉi tie unu aŭ du tagojn plu.
Sinjorino Harding tre aminde kaj vere forte petis min postresti ĝis
sabato.

Tion ŝi diris laŭ peta tono, kvazaŭ ŝi ne volas agi kontraŭ lia
deziro kaj konsilo. Sinjorino Harding nun levis la okulojn la unuan
fojon de la vizaĝo de Lorna kaj alrigardis Leonardon. Parolante tiom
trankvile, kiom la furioze batanta koro al ŝi permesis, si diris:

--Fraŭlino Prior ne volis konsenti sen via aprobo. Ni ĉiuj tre
deziras, ke ŝi postrestu ĝis sabato matene. Mi mem kondukos
fraŭlinojn Temple-Melling aŭtomobile al Maidenhead, kaj survoje
ni povas demeti ŝin antaŭ ŝia pordo. Oferu do la plezuron veturi
hejmen kun via amikino kaj kompleze sciigu al ŝia patro, ke ŝi
revenos sabaton.

Ĉi tiu propono ne tute plaĉis al Leonardo, kvankam en tiu momento
li preskaŭ ne konsciis kial. Tamen li respondis bonkore:

--Nu, mi ja devas agi laŭ unu el miaj propraj diroj, ke "la plej
nobla vivo estas vivo de sinofero".--Tiaj "amikoj" kelkafoje revenas
por alvoki nian gastamon. Cetere mi esperas, ke mi povos kvietigi la
koleron de sinjoro Vincent.

Post la matenmanĝo la tri junulinoj akompanis Leonardon ĝis
la enirejo de la parko. Lorna estis la lasta, kiu desaltis de la
veturilo. Antaŭ ol ŝi faris tion, Leonardo flustris al ŝi:

--En la okazo, se vi denove renkontos sinjoron Villiers, restigu lin
je deca distanco. Lia amikeco ne estas ŝatinda.

  *  *  *  * *

Ĉe sia alveno en la kontoro, Leonardo trovis sian kunfirmanon en
granda maltrankvileco. La kutime zorgolaca vizaĝo de sinjoro Vincent
montris signojn de forta ĉagreno. Preskaŭ ne redonante la saluton
de Leonardo, li turniĝis sur sia turnebla seĝo kaj montris al li
leteron per etendita mano.

--Jen, legu tion; mi petas,--li diris.--Miaj plej malĝojaj
antaŭvidaĵoj realiĝis. Mi estis prava; vi estas tro optimisma, tro
molkora, sinjoro Marston. Jen bela fuŝaĵo!

Dum lia vekrio Leonardo penis legi la leteron. La skribinto estis
la ĉefkomizo de la amerika filio, kiu denuncis la administranton
pri hontinda malatento al la aferoj de la firmo kaj pasigado de la
plej granda parto de la kontorhoroj per drinkado kaj kartludado. Per
konciza kaj verva lingvaĵo li priskribis kelkajn okazaĵojn kaj fine
eldiris la opinion, ke la filio nepre ruiniĝos, se iu ne venos por
elĵeti lin kaj realĝustigi la aferojn.

--Tio estas treege bedaŭrinda afero,--diris Leonardo. Certe estas,
ke li montris neniajn tiajn emojn, kiam mi estis tie antaŭ du jaroj;
kaj kiam li vizitis nin ĉi tie antaŭ sia enoficiĝo li faris ankaŭ
sur vin bonan impreson, ĉu ne?

--Ba! Bonan impreson! Nur la tempo pravigas impresojn. Mi jam delonge
suspektis tion. Estus pli bone, se vi estus irinta al Milwaukee
anstataŭ al via Esperanta kongreso.

--Tamen vi ne proponis tion.--Leonardo forte sentis la intencan pikon
en tiu lasta diro, des pli ĉar li ankaŭ jam de kelka tempo pensis,
ke du- aŭ tri-monata restado en Usono kaj kontrolo de la tiea filio
fariĝas pli kaj pli necesaj, aŭ por sinjoro Vincent aŭ por li mem.
Tamen lia kreskanta suspekto pri fraŭlino Haverford kaj nedifinebla
timo pro Malkomo kaj Lorna malinklinigis lin paroli pri tio.

La pliaĝa viro ne tuj respondis al la rediro de sia kunlaboranto.
Nerveme kaj enpense li rearanĝis skribilaron sur la skribotablo.
Eble similaj pensoj trapasis lian kapon. Post momento li subite
leviĝis, kaj iom energie diris:

--Mi vidas nenian alternativon; vi devos tuj iri al Milwaukee kaj
ordigi la aferojn per firma mano. Abomeninda ĝenaĵo!--Li frotis
al si la sulkoplenan frunton kaj trairis la ĉambron, parolante
plue:--Mi ne povas iri. Mia farto tion ne permesas. Cetere tiu
viraĉo estas tro elturniĝema por mi. La tuta fabrikejo tie tre
verŝajne bezonas rearanĝon, kaj por tio vi taŭgas pli bone, ol mi.

Leonardo mire ekrigardis la altkreskan, maldikan figuron de sinjoro
Vincent kaj rimarkis, ke li estas eĉ pli ol kutime nervema kaj
maltrankvila.

--Ĉu fraŭlino Haverford jam legis la leteron?--li demandis.

Sinjoro Vincent penis paroli senĝene, sed ne povis tute kaŝi sian
embarason:--Jes,--li respondis,--kaj ŝi tuj opiniis, ke vi devas
senprokraste entrepreni la vojaĝon. Ni povas hodiaŭ posttagmeze
fintuŝi la tekston de la patento. Morgaŭ vi povos viziti la
patentagentojn en Londono kaj de tie veturi al Southampton, por trafi
la vaporŝipon.

Tiu respondo ankoraŭ pli malagrabligis al Leonardo la proponon
pasigi kelke da monatoj en Usono, sed, ĉar li ne havis sufiĉajn,
eldireblajn kaŭzojn por malkonsento, li konsentis iri.

Jam vesperiĝis, kiam Leonardo iris hejmen. Li rapidis, ĉar multajn
aferojn li devis prizorgi antaŭ la forveturo. Por ŝpari tempon
li trapasis la malgrandan, triangulan erikejon apud la domo de
sinjoro Vincent. Jen en malproksimeco de iom pli ol duonmejlo staris,
pentrinde siluetite sur ardetanta vespera ĉielo, la granda domo
de fraŭlino Haverford. Liaj pensoj eliris al ŝi. Li ne povis ne
senti kompaton al ŝi, sed ankaŭ maltrankvilon pro sia okazonta
longa foresto. Sed ne longe li meditis. Subite aŭdiĝis brueto,
kvazaŭ aro da ektimigitaj kunikloj diskuras. Tuj poste li ekvidis
malantaŭ arbetaĵo la figurojn de du homoj, de viro kaj virino
aŭ knabino. Tiu lasta rapide forkuris en direkto al la domo, sed
ne sukcesis eviti rekoniĝon. Ŝi estis unu el la servistinoj de
sinjoro Vincent, la plej juna. Leonardo antaŭenpaŝis kaj sin trovis
vizaĝon kontraŭ vizaĝo kun Algernon Villiers. Dum momento ambaŭ
ne parolis; ambaŭ ŝajne sentis, ke la renkonto estas kriza.

Leonardo la unua ekparolis, trankvile, sed nekonscie kun ioma nuanco
de malestimo:

--Mi ne atendis revidi vin tiel baldaŭ.

La alia viro neniel penis kaŝi sian malbonhumoron kaj malamon. Kun
tono, per kiu li volis montri sian superecon, li respondis:

--Nek mi. Kaj, vidinte ĉe nia lasta renkonto specimenon de via
koncepto pri socia konveneco,--kaj tion en nia propra domo--mi sentis
nenian fortan deziron denove renkonti vin.

Malvarme Leonardo rediris:

--Mi scias pri kio "via moŝto" aludas. Nenia malĝentilaĵo estis
intencata, nek proponata; via propra forkuro malhelpis al mi eldiri
konvenaĵon, kiun mi volis diri. Sed mi alvenis en la ĝusta momento
por malokazigi _ne_konvenaĵon de _via_ flanko, sinjoro nobelo--kaj
tion en via propra domo.

--Kia malbeninda aroganteco,--ekkriis la juna oficiro, pro furiozo
preskaŭ perdante sinregadon.--Kio vi estas, sinjoro elsaltulo,
kuraĝante...?

--Ho, tio, do, estas specimeno de _via_ koncepto pri socia konveneco?

--Kion mi faras en mia propra domo, tio neniel koncernas vin.

--En ordinaraj cirkonstancoj, eble, neniel, sed kiam via ago
endanĝerigas nespertan knabinon sub mia prizorganteco, mi devas
interveni.

--Ha, ha,--ekridis la juna nobelo kun sindeviga rido, per kiu li
volis kaŝi sian koleregon;--vi do volas rezervi tiun beletan
papilion por vi mem? Eble ŝi havas iom da mono. Ha, ha!

Leonardon profunde indignigis kaj dolorigis tiu malĝentila, mensoga
rediro, kaj kun peno li regis sin. Iom pli atakeme li respondis:

--En ĉia okazo vi ne povus honeste amindumi ŝin, se tio iam enirus
vian frivolan kapon. Vi ne havas la rajton.

--Ne estu tro aroganta, sinjoro!--ekkriis minace "la honorinda"
Algernon, pli firme premante ĉevalvipon, kiun li tenis en la dekstra
mano, kaj iom levante ĝin.

Dum momento Leonardo sentis sin sub la rego de varmega kolero.
Alpaŝante sian kontraŭulon, li diris severe:

--Tuj mallevu vian vipon, alie mi kurbigos vin kune kun ĝi!

Eldirinte tiujn vortojn, li subite rememoris la fatalan scenon, kiun
lia mortanta patro rakontis al li, kaj kiu kaŭzis al tiu tiom da
malfeliĉo. Ŝajnis al li, ke li ekvidas, kvazaŭ magie, lian karan
vizaĝon kun liaj enkaviĝintaj, petegantaj okuloj, avertantan lin.
Unu sekundon la koro de Leonardo tremis ĉe la penso, ke li povus
forĵeti per simila eksplodo de kolerego la eblon plenumi la solenan
promeson, donitan al lia amata patro. Sento de honto ekregis lin, kaj
nekonscie li faris unu paŝon malantaŭen. La juna oficiro, timigite
de la minacanta sinteno kaj la decida tono de la pli altkreska viro
kontraŭ li, obee mallevis la vipon. Tuj poste li rimarkis la subitan
ŝanceliĝon de Leonardo, ŝanceliĝon kiun li ne povis kompreni, sed
el kiu li volontege faris uzon. Ŝajnigante, ke li vidas signon de
timo en tiu retiriĝo, li diris:

--Ne timu, mi ne volas malaltigi min per interbatiĝo kun vi apud
publika vojo.--Dirante tion, li rapide paŝis flanken kaj foriris.

Senmove Leonardo rigardis la malaperantan figuron de la juna
nobelo. En lia koro ondis diversaj sentoj. La reganta sento estis
malkontenteco je si mem pro tiu elmontro de kolerego, tiel fremda
al lia kutime trankvila, sinregema temperamento. Mire li demandis
sin, kio kaŭzis ĝin. Sed li ankaŭ sentis kontentecon pro tio, ke
li forigis moralan malutilon, se ne efektivan danĝeron, el la vojo
de Lorna, kaj dankecon pro tio, ke ĝustatempa memoro pri lia patro
evitigis al li agon, kiun li pentus en la daŭro de sia tuta vivo.

La penso pri lia patro restis kun li kelkan tempon, dum li malrapide
iris hejmen. Por li la patro ĉiam ankoraŭ estis kvazaŭ realaĵo,
vivanta persono, kies bona influo neniam forlasis lin. La memoro pri
lia amo, lia kunuleco kaj lia nobleco ankoraŭ estis por li inspiro,
la plej kara posedaĵo.



ĈAPITRO VI


La suno malleviĝis, unu helan tagon en la monato Januaro, malantaŭ
la pintoj de aro da grandaj hipokaŝtanarboj apud unu el la
enirejoj de la parko _Hyde_ en Londono. La ruĝiĝanta globo ĵetis
agrablan, moltonan lumon en lukse meblitan ĉambron de granda,
sed iom mallarĝa domo en Kensington, frontante la belan parkon
ne malproksime de la famekonataj "Albert Hall"[8] kaj "Albert
Monument". Apud gaje brulanta fajro sidis sur molaj apogseĝoj du
vigle interparolantaj homoj, sinjorino kaj sinjoro. La sinjorinon,
kiu surhavis ĉapelon kaj malbutonumitan mantelon, ni jam konas:
Ŝi estis fraŭlino Delfino Haverford. Ŝiaj malmolaj kaj malgajaj
trajtoj de tempo al tempo eklumiĝis per rideto, kiu forte penis esti
agrabla kaj senartifika, eĉ naiva, sed kiu ne povis plene kaŝi
signojn de malsincereco kaj malbonvolo.

La sinjoro sidanta en la kontraŭa seĝego estis pro diversaj kaŭzoj
frapanta persono. Li estis usonano, sinjoro Mirzo Markuso Heilman,
en kies domo okazis la kunvenoj, pri kiuj Lorna Prior iom nevolonte
parolis kun Leonardo Marston. Multaj, precipe virinoj, eble, vidante
lin sur la strato, sentus inklinon ekhalti kaj sekvi lin per la
okuloj, ne povante, tamen, eldiri, ĝuste kio frapis ilin en lia
fizionomio. Li estis beltalia kaj fortika viro de meza kresko,
vestita kun rimarkinda eleganteco. Li havis la aĝon de ĉirkaŭ
kvardek jaroj; sed multaj el liaj konatoj opiniis lin pli juna
pro lia senbarbeco kaj lia freŝeco. Lia frunto estis alta kaj
larĝa, al kiu rimarkinde viglaj, lumaj okuloj aldonis aspekton
de granda inteligenteco kaj imagemo. Unuavide, kiam lia vizaĝo
estis senmova, oni povus rigardi lin kiel viron de eksterordinara
volpovo kaj forteco de l' karaktero, sed liaj jen revemaj, jen flamaj
okuloj kaj iom dikaj lipoj iel konjektigis al atentema observanto,
ke fantaziemo kaj fortaj pasioj formas tro grandan parton de lia
karaktero, por meritigi al li tiun juĝon. Se lia animforto ne estis
tiel granda, kiel oni ĝenerale supozis, certe estis, ke ne mankis
al li memkonscieco kaj trankvila pretendemeco. Lia tuta sintenado
montris viron, kiu kredas, ke li estas destinita spirite regi siajn
kunhomojn, kaj kiu intencas regi. Tamen ofte ŝajnis, ke li fidas
pli al kapablo allogi kaj ensorĉi, ol superregi per forto de la
karaktero. Efektive multaj, plejparte virinoj, trovis rigardon el
liaj malhelaj, esprimoplenaj okuloj kaj ŝajne senartifikan rideton
ĉirkaŭ liaj lipoj eĉ pli nekontraŭstareblaj, ol lian flaman
elokventecon, lian fervoron kaj afektan sincerecon. Liaj intimaj
amikoj rigardis lin kiel preskaŭ superhoman sanktulon.

Fraŭlino Haverford ne estis regata de tiaj iluzioj, kaj sinjoro
Heilman bone sciis tion. Tamen ambaŭ ŝajnigis, ke ili kredas je la
sincereco unu de la alia. Delfino Haverford leviĝis:

--Jes,--ŝi diris, malice ridetante, dum ŝi butonumis siajn
gantojn,--se mi ne elpensus okazojn, kaj se mi ne helpus al fraŭlino
Prior, ŝi ne povus veni ĉi tien tiel ofte.

Sinjoro Heilman, ankaŭ sin levinte, respondis kun klinsaluto, kiu
havis en si ion afekteman, fremdulan:

--Sendube fraŭlino Prior ŝuldas al vi multon, kaj mi sentas min
sub simila ŝuldanteco. Via nevino estas tre ĉarma junulino kun
maloftaj kaj delikataj spiritaj naturdonoj. Mi certigas vin, ke la
sinjorinoj de nia rondo--inter kiuj troviĝas kelkaj el la plej
belaj spiritoj de ĉi tiu favorata lando--tre amas tiun travideble
sinceran, belaniman knabinon. Kaj neniu rondano ŝajnas eniĝi en la
spiriton de niaj kunvenoj pli profunde, pli ĝojoplene, pli ekstaze,
ol ŝi.

Denove ekaperis ĉirkaŭ la lipoj de Delfino Haverford malbela
mokrideto. Por kaŝi ĝin, ŝi turnis sin al apuda tableto kaj prenis
de ĝi kelke da malgrandaj magazenpaketoj.

--Tio estas tre kredebla,--si diris;--certe estas, ke ŝi adoras vin,
aŭ, ni diru, idoligas vin--kompatindulineto.

Fraŭlino Haverford iris al la pordo, sekvate de la "granda
instruisto". Dum aperis sur lia alloga vizaĝo rigardo de malica
ĝojo kaj singratulo, kiu surprizegus lian sekvantaron, li diris kun
kortuŝa humilo kaj riproĉeta tono:

--Ne uzu tian troigeman lingvaĵon, fraŭlino Haverford. Kvankam
fraŭlino Prior posedas delikatan, senteman spiriton, plenan de
juneca entuziasmo, ŝi estas aparte prudenta kaj diskreta knabino.
Cetere, ŝia pasia amo al ĉio bela en religiaj aferoj kaj al ĉio
dia en la artoj ne estas temo por ŝercoj.

--Bone, sinjoro Heilman, ni interkonsentu, ke mi nur ŝercis.

  *  *  *  * *

Kelkajn tagojn poste okazis en la sama domo, sed en pli vasta kaj
pli lukse meblita ĉambro, speco de estetika-religia kunveno. La
partoprenantaro konsistis el kelkdekoj da sinjorinoj kaj kvar
sinjoroj; ĉiuj elegante kaj rimarkinde bonguste vestitaj, kun
escepto de unu nejuna sinjorino, laŭ aspekto fraŭlulino, en
malnovmoda kaj iom eluzita vesto; kaj mezaĝa sinjoro, sidanta aparte
sur malalta seĝo kun humila sintenado, kvazaŭ li petadas pardonon
pro sia ekzisto. Granda soleneco regis en la ĉambro, kaj sur ĉiuj
vizaĝoj montriĝis raviteco kaj profunda emocio. Lorna Prior sidis
sur sofo inter diketa, mezaĝa sinjorino de nobla, alloga aspekto,
kies brakon ŝi premis al si, kaj pli juna, maldika sinjorino, kiu
pro raviteco ŝajne forgesis ĉion ĉirkaŭ si. En la fundo de la
ĉambro staris sinjoro Heilman, ludante violonon, mallaŭte kaj
dolĉe akompanate de sinjorino ĉe bela orgen-harmoniumo. La ludado
estis tiel rava, kiel ensorĉa estis la vizaĝo de la violonludanto.
Ŝajne animo, regata de arda, nobla pasio kaj revanta en altaj
regionoj, ludis, kvazaŭ sin elverŝante je serafa muziko. Subite li
haltis, metis la violonon kaj arĉon sub la brakon, kaj iris antaŭen
kelkajn paŝojn:

--Vere, karaj amikoj,--li ekparolis, kiel se la ludado estis nur
parto de parolado aŭ ilustraĵo de profunda, pritraktata temo,--nur
animo, pasie deziranta esti senmakule pura, efektive,--li diris per
impresa, mallaŭta voĉo,--nur animo, jam altagrade liberigita el
mondaj malhelpaĵoj, povas senti tian ekstazan ĝojegon. Ho, ve! Kiel
nesufiĉa, peza estas la homa lingvo; nur la muziko povas senteble
esprimi la altecon de tiaj aspiroj. Pura koro! Pekliberigita,
sanktigita! Ĉu iu homa lango povus priskribi la feliĉon, kiun nur
ĝi povas elĝui? Tio estu, miaj amataj amikoj, nia pasia deziro;
vivadi en spirita atmosfero de absoluta pureco, liberigita el la
katenoj de malindaj pensoj. Sendube multaj monduloj opinius tion
sensenca, malhumila ambicio. Ĉu absoluta korpureco en ni povas esti
kontraŭa al la favorplena volo de Dio, la spirito mem de la Puro?
Certe ne! Kiel do oni rajtus nomi tian sanktan ambicion sensenca kaj
malhumila? Sed, se nia ambicio havas la aprobon de la Eterna Spirito,
tiam nenia penegado, nenia oferado povas esti tro granda por ĝia
atingo.

Post drameca paŭzo li diris plue kun tre lerte ŝajnigita
soleneco:--Ja, nenia ofero, eĉ ne la plej karaj posedaĵoj; eĉ ne
parencoj: patro, patrino, edzo, infano, amanto. Antaŭ tri semajnoj
ni priparolis la multajn klarvideblajn temposignojn, kiuj montras sur
la tre, tre baldaŭ ekaperontan Sinjoron. Neniu el ni dubis tiujn
signojn, neniu el ni ne sopiris kun fervora sopiro, ke Li baldaŭ
venu! Antaŭ du semajnoj ni enprofundigis nin en la misteron de la
alegorio pri la kvin prudentaj kaj la kvin malprudentaj virgulinoj.
Kaj ni ĉiuj bone komprenis la mistikan signifon de virga animedzeco
kun ĉiela fianĉo. Ĉe nia lasta kunveno ni pritraktis la ĉiaman
ofendiĝon, kiun sentas ĉielocelantaj animoj, en ĉi tiu malvirta
mondo. Kaj ĉiu el ni pasie deziregis forŝiri de si la mondajn,
laŭkutimajn ĉirkaŭrampaĵojn, kiuj baraktigas niajn spiritojn, kaj
malhelpas ilin altflugi en serenaj, puraj regionoj, harmoniantaj kun
ili.

Denove la parolanto haltis momenton, kaj kun ŝajne sorĉa intenseco
rigardis en la vizaĝojn de la streĉe atentaj aŭskultantoj. Li
parolis plue:

--Tiuj tri meditoj estis nur preparaj studoj por difinita celo, al
kiu nekontraŭstareble peladas min, ne nur interna konvinkiteco,
sed ... ankaŭ ... la spirito mem de la Plejaltulo. Amataj amikoj,
la timiga graveco de la malkaŝo, ĝia mirindeco kaj la timo esti
malĝuste komprenata, hezitigis min paroli malkaŝe, ĝis mi trovos
aron da komprenemaj, simpatiemaj koroj, kiujn inspiras la sama
sankta animambicio. Nun pli longe deteni min mi ne kuraĝas, mi ne
bezonas.--Parolante malrapide kun ioma tremeto en la voĉo kaj kun
lerte ŝajnigita emocio, li diris:--La tempo jam alvenis, kiam la Dia
sendito diras al la sopire atendantaj: _Pretiĝu, ho vi virgulinoj,
ĉar Li baldaŭ venos_.----Mi, kiu funde konas viajn korojn; mi, kiun
vi fidas, mi vokas al vi:--Pretigu viajn lampojn; deskuu de vi ĉiujn
mondajn, alkroĉiĝemajn aferojn; apartigu vin de ĉio, kio volus vin
reteni aŭ deflankigi de via sankta celo. Pasigu la lastajn, ankoraŭ
restantajn tagojn per ĝojoplena animpretigado, por ke vi indiĝu
aŭdi la ravan krion: "La Fianĉo alvenas"!

--"Virgulinoj" mi nomas vin ĉiujn, ĉar animoj, kiel la sanktaj
anĝeloj, estas senseksaj; kaj, same, homaj estaĵoj, kies purigitaj
koroj estas regataj de nur unu penso, unu sopiro, nome la ĝoja,
glororiĉa alveno de la Fianĉo. Homaj estaĵoj, kies altiĝantaj
animoj, al absoluta pureco destinitaj, estas spirite kunigitaj kun
Li, jam estas apartigitaj, liberigitaj el la karnaj katenoj de
surtera vivo. Ho, miaj amataj samcelanoj! Niaj animoj kune flugu alte
en serenaj, serafaj altaĵoj de pura, libera ĝojego!

--Kulturu en la brilaj ĉambroj de via animo belajn ĝojoplenajn
pensojn, kaj via superega, interna beleco lumos el viaj okuloj kaj
aliformos vian vizaĝon, vian tutan korpon, donante al ĝi eternan
freŝon kaj sanon. Korpaj nebelaĵoj kaj malsanoj havigos al si
flugilojn per ĉi tiu kulturo de animbeleco.

Subite sinjoro Heilman haltis kaj, ekprenante de sub la brako sian
muzikilon, li diris:

--Nenion plu mi volas diri hodiaŭ. Jam mi parolis multe pli longe,
ol kutime.--Levinte la dekstran manon, li eldiris mallongan preĝon
laŭ la sama parolmaniero, dum la sinjorino ĉe la orgeno-harmoniumo
mallaŭte ludis, mirige en harmonio kun liaj vortoj. Tuj poste,
daŭrige de la preĝo, sinjoro Heilman denove violonis, moltone,
kvazaŭ anĝela ĥoro neklare aŭdiĝas en la malproksimeco. La kapoj
de la aŭskultantoj restis klinitaj. La violonludo ĉesis post kelkaj
minutoj, sed la akompanantino ankoraŭ daŭrigis dum kelka tempo sian
mallaŭtan muzikon. La instruisto kun ŝajne serena, tamen solena
kaj majesta mieno enujigis la violonon kaj iris rekte al la aparte
sidanta, maljuna sinjoro, kiun ni jam antaŭe rimarkis, kaj kun
granda afableco alparolis lin.

Dume la ceteraj ĉeestantoj arete grupiĝis, ĉi tie kaj tie, kaj
mallaŭte interŝanĝis la impresojn, kiujn faris sur ilin la ĵus
aŭdita parolo. Solena senbrueco ankoraŭ regis. Lorna, arda kun
feliĉa emocio, tamen kun ioma maltrankvilo en siaj belaj, animplenaj
okuloj, avide aŭskultis flustritan interparolon de kvar sinjorinoj,
unu el kiuj estis sinjorino Dunlop.

--Kia ĉiela revo!--diris juna virino, entuziasme, kunpremante la
manojn sur la brusto,--neniam mi sentis min tiom suprenlevita.

--Nek mi,--diris alia,--la alto, al kiu li portas nin, vere estas
kapturna.

--Sed, fraŭlino Belmont, reala, ĝojige reala,--sinjorino Dunlop
alkantis,--mi tute kredas je li kaj je la superhomeco de lia instruo.
Kia homo!

--Kia viro, vere!

--Mi povus sekvi lin ĉien.

La aliaj sinjorinoj ekrigardis la lastan parolintinon kun miro kaj
admiro pro ŝia kuraĝo.

--Kaj vi ne estus la sola persono, kiu lin sekvus ĝis la fino de la
mondo,--diris mezaĝa fraŭlino.

--Sed,--saĝmiene opiniis sinjorino Dunlop,--lia instruo tute ne
taŭgas por ordinaruloj; kaj li agas prudente, malkaŝante ĝin nur
al elektita rondo da personoj, kiuj povas elkompreni lin.

--Vi estas prava, tre malmultaj komprenas lin.

--Ho, amikinoj,--diris la juna sinjorino, kiu ekparolis la unua,
iom pli laŭte kaj kun kaŝita rigardo al sinjoro Heilman,--kian
feliĉegan ŝanĝon tiuj tri-kvar lastaj kunvenoj efikis en mia
koro! Verdire, mi nur lastatempe ekkonsciis, pri kio mi sekrete tiom
sopiradis: absoluta korpureco. Kia rava koncepto! Jam mi serĉos
feliĉon en nenio krom sekvado al ĉi tiu sankta ambicio.

Lorna silente aŭskultis. Ŝia koro estis tro plena, kaj ŝia kapo
tro konfuzita por paroli. Post kelkaj minutoj sinjoro Heilman,
preterpasante ĉi tiun grupeton, tuŝetis ŝian brakon kaj diris
milde al la knabino, kiu tuj sin turnis al li avide:

--Nu, fraŭlino Prior, mi tre ĝojas, ke vi nun povas partopreni
niajn kunvenojn tiel regule.

--Vi estas tre afabla, sinjoro Heilman,--Lorna respondis kun feliĉa
rideto,--mi ankaŭ tre ĝojas.

Ambaŭ iris flanken kelkajn paŝojn, laŭ senvorta interkonsento.
Lasante la knabinon preterpasi inter du seĝoj, la viro ĵetis sur
ŝin rigardon plenan je malnobla pasio kaj rapidmove klinis sin
antaŭen, kvazaŭ li volas tuŝi per la lipoj ŝiajn orbrunajn
harojn. Kiam la nesuspektema knabino ree turnis al li la vizaĝon,
liaj trajtoj jam alprenis sian kutiman serenan, solenan aspekton.

--Kiel mi povus danki al vi,--Lorna ekparolis,--por via mirinda
instruo. Ĝi estas tiel ... belega, ĉiela; kaj tamen viaj
paroloj--mi preskaŭ povus diri--esprimas la sekretajn, ĝis nun
ne komprenitajn sopirojn el la profundo de mia propra animo.--Ŝi
rigardis la instruiston kun knabine fidema rigardo kaj admiro,
miksita kun preskaŭ pia timo.

--Nenia mirindaĵo, mia kara juna amikino,--respondis sinjoro Heilman
solene;--iloj destinitaj por la sama alta celo inspiriĝas de la
samaj sentoj.

Lorna, nur dum momento, mire pripensis ĉi tiujn vortojn; ŝi estis
tro dezirema eldiri la demandojn, premantajn al ŝi la koron.--Ĉu vi
vere kredas, sinjoro Heilman,--ŝi diris,--ke ankaŭ mi povos fariĝi
inda esti unu el la elektitoj, kiuj ĉeestos la duan aperon de la
Majstro?

Sinjoro Heilman rigardis en la suprenturnitan vizaĝon de la knabino,
ardan kun emocio, kaj respondis milde kun certeca tono de voĉo:

--Mi funde konas vin, Lorna, eble pli bone ol vi vin mem kaj
mi diras al vi: Jes. Tio ne estas nura opinio; mi _scias_, ke
vi jam estas unu el la elektitoj. Ĉu mi ne evidentigis mian
senditecon per profetaĵoj, poste realigitaj, per mirigaj divenoj,
per miraklaj sanigoj, kaj aliaj aferoj? Vi nur bezonas pli da
memfido--pardonu--pli da sinoferemo.

--Ho, mi dubas nek vian senditecon nek vian supernaturan scion, sed
... mi nur timas esti tro malhumila. La nura pripenso pri tiom da
raviteco timigas min.

--Tute naturaj sentoj, kara fraŭlino, tamen vi posedas ĝuste tiun
delikatan komprenemon, tiun kapablon prave diferencigi inter aferoj
de eternaj beleco kaj vero kaj aferoj de supraĵa, trompa fipoluro.
Sed vi troviĝas en cirkonstancoj kaj vi estas ĉirkaŭita de
personoj, kiuj emas malhelpi la disvolviĝon de viaj maloftaj, brilaj
ecoj kaj la altiĝon ĉielen de via arda, al perfekta animbeleco
soifanta spirito.

Iom ruĝiĝante, Lorna vigle interrompis:--Ne ĉiuj, sinjoro
Heilman, ne ĉiuj. Sinjoro Marston kaj sinjorino Harding...

--Ne ĉiuj samgrade,--tuj rediris la instruisto tre milde kaj
trankvile,--sed ĉiuj, kiuj ne posedas la saman sanktan entuziasmon;
kiuj, eble, ne havas la saman destinon, efektive malhelpas.--Dirinte
tion, li sin turnis al kelkaj aliaj vizitantoj, kiuj jam pretiĝis
foriri. Por ĉiuj li havis agrablan vorton kaj plaĉan rideton.
Ricevi de li koran manpremon kaj afablan rideton, tute propran al
si, ŝajnis por ĉiuj granda ŝatindaĵo. La koroj de kelkaj el la
sinjorinoj ekbatis forte sub la fajro de rigardo el liaj profundaj,
sorĉaj okuloj. Tuŝo de lia mano havis por ili strangan, tremigan
efikon, kvazaŭ magneta influo el li travibras ilin, mistere pelante
ilin fordoni sin al lia superrego.



ĈAPITRO VII


Ĉe sia alveno en Milwaukee Leonardo vidis, ke la aferoj de la
filio estas en multe pli malbona stato, ol li supozis, kaj ke li
devos pasigi tie kelke da monatoj, por sufiĉe ordigi ilin. La
tuta maŝinaro kaj instalaĵo bezonis zorgan pririgardon; multaj
aparatoj bezonis riparon aŭ anstataŭigon per novaj, pli perfektaj
iloj. Li tuj konstatis, ke la administrado de la fabrikejo, kiel
ankaŭ de la oficejo, jam de kelka tempo estis hontinde malŝatita,
kaj ke nur radikala rearanĝo povos reĝustigi la iradon de la
komerco. Kun bedaŭro Leonardo trovis, ke estas necese maldungi la
administranton. Li do devigis lin alsendi al la firmo eksiĝleteron,
ŝajne propravolan, kaj klopodis pri enoficigo kaj taŭgigo de
posteulo.

Tiel la tuta tempo kaj ofte la pensoj de Leonardo premokupiĝis,
elbarante preskaŭ ĉiujn ceterajn aferojn. Tamen ĉiam kun li estis,
kvazaŭ en la sekreta profundo de lia animo, kaj senĉese pelanta
lin, zorgiga penso pri Lorna kaj Malkomo kaj Delfino Haverford.

Du monatojn post sia elveturo Leonardo ricevis en unu semajno
novaĵojn pri la morto de du personoj. Ambaŭ novaĵoj malĝojigis
lin kaj, kvankam pro malsamaj kaŭzoj, korpremis lin. La unua
letero sciigis lin, ke lia amata amikino, fraŭlino Ida Leggat,
estis liberigita el siaj suferoj. Li akre sentis la perdon de tiu
dolĉa, simpatia amikino; tamen li ne povis ne konfesi, ke lia
perdo kaj la perdo por aliaj estas ŝia gajno.--Sed,--li demandis
sin,--kian efikon havos ŝia morto sur fraŭlinon Haverford? Ĉu
ĉi tiu, senigite je ŝia retenema influo, fariĝos eĉ pli malica,
pli danĝera? La dua letero venis de sinjorino Harding kaj sciigis
al li la subitan morton de ŝia edzo sekve de cerba sangado. Ŝia
letero montris sinceran kaj profundan malĝojon kaj doloran senton de
soleco. Ŝi skribis multe, kun kortuŝeco kaj dankeco, pri la bonaj
karakteraĵoj de la mortinto.

Per streĉa laboro Leonardo estis peninta forgesi la eltrovon, kiun
li faris ĉe la amika kunveno en Elmcroft kaj la doloran mediton pri
tiu eltrovo en sia dormoĉambro tuj poste. Kaj nun simila memanalizo
de l' koro komenciĝis kun pliprofundigita kunsento kun la vidvino
pro ŝia soleco. Pli ol unu fojon en la daŭro de tiuj meditoj li
riproĉis sin pro la malindeco de siaj pensoj kunrilatantaj lin kun
sinjorino Harding tiel baldaŭ post la morto de ŝia edzo. Tamen,
iom post iom pensoj pri Lorna, fraŭlino Haverford, kaj Malkomo
superregis kaj preskaŭ elpuŝis konsiderojn pri lia vidviniĝinta
amikino.

  *  *  *  * *

Kvar monatoj pasis, kaj Leonardo ekpripensis baldaŭan vojaĝon
hejmen, kvankam sinjoro Vincent ripete instigis lin preni sur sin la
administradon de la filio dum kelkaj monatoj plu. Efektive ĉi tiu
forte aludis la dezirindecon, ke Leonardo daŭre restu en Ameriko. En
tiu deziro Leonardo klare vidis la influon de Delfino Haverford. Pro
kelkaj kaŭzoj, kaj en malsamaj cirkonstancoj, ĉi tiu aranĝo estus
por li sufiĉe agrabla; tamen la memoro pri la promeso, donita al lia
mortanta patro, malebligis al li eĉ unu momenton konsideri ĝin.
Eble la penso pri Lorna, krom lia promeso, sufiĉus por malinklinigi
lin konsenti.

Malkomo, kiu ankoraŭ loĝis ĉe gesinjoroj Garner, korespondis
regule kun li. El liaj leteroj kaj el komunikoj de liaj zorgantoj
Leonardo konkludis, ke lia cerbo plifortiĝas nur tre malrapide en
la lasta tempo. Tediĝinte de la okupo, difinita por li de doktoro
Garner, Malkomo forte deziris vojaĝi Amerikon por esti kun Leonardo
kaj por okupiĝi sub lia direktado per pli utila laboro. Sed la
specialisto kaj lia patro opiniis tiun proponon tute netaŭga,
ĉar la junulo ankoraŭ ne kapablis entrepreni sola tian longan
vojaĝon. Kun Lorna Leonardo interŝanĝis en la daŭro de la unuaj
monatoj de sia foresto tre ofte longajn leterojn. La leteroj de la
knabino, plejofte skribitaj en Esperanto, enhavis kelkfoje, krom
lokaj novaĵoj, bele redaktitajn traktatetojn pri estetikaj-religiaj
temoj, en kiuj Leonardo vidis la influon de stranga instruisto aŭ
de kunuleco kun ekstazuloj, kvankam rektaj aludoj pri tiaj personoj
ŝajne estis zorge evititaj. Foje, en la fino de la monato januaro
li serioze avertis ŝin, ne envolviĝi en dubaj ideoj kaj religiaj
fantaziaĵoj. De tiu tempo la leteroj de Lorna fariĝis tre maloftaj
kaj malpli nekaŝemaj. Leonardo sentis, kun kreskanta maltrankvilo
kaj doloro, ke intervenis _io_, kio minacas iliajn feliĉajn kaj
eksterordinare korajn interrilatojn.

Leonardo volis viziti, antaŭ ol reiri Anglujon, gravan klienton en
ne malproksima, malgranda urbo, kun kiu li konatiĝis en Londono
la pasintan jaron. Ĉi tiu sinjoro sin turnis al la ĉefoficejo
en Linkfield kun detaloj pri nova, komplika aparataro mendota,
ĉar, kiel li skribis, li pridubis la kapablon kaj la diligenton
de la filia administranto entrepreni la fabrikadon. Ricevinte la
transsenditan leteron, Leonardo tuj veturis al Horeham kaj ekloĝis
en la sola enloĝinda hotelo de la urbeto. Sinjoro Garrat, lia
kliento, kiu estis riĉa rentulo kaj sciencisto, tre petis lin, ke
li restu kelkajn tagojn en Horeham kaj transloĝiĝu en lian domon;
sed Leonardo, kun sincera danko kaj bedaŭro, malakceptis la inviton.
Li ne volis resti en Ameriko unu tagon pli, ol necese.

Priparolante kun sinjoro Garrat la hotelojn en Usono kompare kun
hoteloj en Anglujo, Leonardo diris:

--La mondo, tamen, estas malpli vasta, ol mi pensis. Prezentu al vi
mian surprizon: Hieraŭ nokte, serĉante mian ĉambron en nebone
lumigita koridoro, kaj preskaŭ enirante malĝustan numeron, mi
renkontis du hispanajn sinjorojn, kiujn, strange, mi renkontis en
similaj cirkonstancoj sur la ŝipo antaŭ ses monatoj.

--Nu,--diris sinjoro Garrat,--kalkulema amiko mia tuj kalkulus,
kiom da ŝancoj en biliono li havus denove renkonti tiujn samajn
virojn: Tiom da kunvojaĝantoj; tiom da urboj en Usono; tiom da aliaj
cirkonstancoj, ktp. Bela problemeto.--

--Surŝipe mi rimarkis unu tagon sur la subferdeko sinjoron,
portantan la verdan stelon. Li estis hispano, kiu scias nur malmulte
da anglaj vortoj, kaj mi povis fari al li kelkajn malgrandajn servojn
pere de Esperanto. La sekvintan tagon mi volis viziti lin en lia
kajuto, aŭdinte, ke li malsaniĝis. Malfeliĉe en nesufiĉe lumigita
trairejo mi frapis la malĝustan pordon. Unu el tiuj viroj duone
malfermis la pordon, hispanlingve murmuregis kaj tuj ĵetfermis ĝin
antaŭ mia nazo. Kaj hieraŭ ilia saluto ne estis tro kora.

--Nu, rigardoj ne mortigas. Sed evitu ilin kaj pasigu la tutan tempon
ĉi tie.

En la komenco de la vespero sinjoro Garrat veturigis sian gaston al
la stacidomo, voje de la hotelo, kie ĉi tiu volis pagi la kalkulon
kaj repreni sian valizeton. Alproksimiĝante al la gastejo, ili
trovis la mallarĝan alirejon antaŭ la perono okupita de malnovmoda
kaleŝo, apartenanta al la hotelmastro, kio staris ĉe la porto kun
cigaro en la buŝo kaj la manoj en la poŝoj. En la kaleŝo sidis
tri viroj. Du el ili, sidantaj kontraŭ la alvenantoj, estis la
hispanoj, kiuj, ŝajne, ne amis vizitojn de neinvititoj. La tria
viro, kies dorso estis turnita al Leonardo kaj sinjoro Garrat,
surhavis larĝrandan, molan ĉapelon, kiu preskaŭ tute kaŝis lian
kapon.

--Vi jam devas rapidi, se vi volas trafi la vagonaron--diris la
hotelmastro iom indiferente al la sidantoj en la hotelkaleŝo, kaj
faris ordonan signon per la kapo al sia veturigisto. La sinjoro kun
la larĝranda ĉapelo sin turnis al la gastejestro kaj diris, per
rimarkinde alttona, tinta voĉo, dum la veturilo jam ekmoviĝis:

--Adiaŭ, sinjoro O'Mulligan. Volu konservi mian kofron, ĝis mi
revenos.

Ĉe tiuj ĉi vortoj Leonardo ekleviĝis kaj sekvis per la okuloj la
malaperantan kaleŝon, senspira pro mirego.

--Kio fariĝis, sinjoro Marston?--demandis sinjoro Garrat, ekprenante
lian brakon.

Ne atentante tiun demandon, Leonardo sin turnis al sinjoro
O'Mulligan:

--Kiu estas la nomo de tiu sinjoro?--li diris, parolante rapide
kaj kun eksciteco, strange kontrasta kun lia kutima, trankvila kaj
sinregema temperamento.

--Sinjoro Hill; R. D. Hill,--respondis sinjoro O'Mulligan, tenante la
cigaron per la dentoj.

--Hill? Ĉu vi estas certa?

La dika hotelmastro ekrigardis kun miro sian gaston, prenis la
cigaron el la buŝo kaj respondis malrapide kun dramecaj paŭzetoj
inter la unuaj vortoj:

--Ĉu mi estas certa? Kompreneble. Almenaŭ tio estas la nomo, kiun
li donas al si.

Sinjoro Garrat mire kaj demandeme alrigardis sian vizitanton,
ankoraŭ atendante respondon.

Leonardo sin turnis al li:

--Tio estis,--li diris, kiel homo elreviĝinta,--la voĉo de viro,
kiun ni en la daŭro de pli ol dek jaroj kredis mortinta. Sed mi
devas ne perdi tempon. Ĉu mi povas peti vin, sinjoro Garrat, tuj
veturi al la stacidomo? Estas treege grava afero por mi vidi la
vizaĝon de tiu sinjoro.

La servema sciencisto tuj ektuŝis la ĉevalon per la vipo kaj lerte
pilotis la veturilon tra la movoplenaj stratoj. Sed, kiel tio ŝajne
ĉiam okazas, oftaj ĉagrenaj maloportunaĵoj survoje prokrastis la
iradon. En la daŭro de kelkaj minutoj Leonardo silentis, kaj lia
vizaĝo aspektis enpensa kaj decidema. Sinjoro Garrat kunsenteme
ankaŭ silentis. Fine Leonardo ekparolis per voĉo, impresa pro ĝia
trankvileco:

--Mi estas certa, ke estas li; kaj la afero estas des pli
eksterordinara, ĉar, laŭ aserto, la spirito de tiu viro aperis al
sinjorino en Anglujo en la sama tago de lia poste oficiale raportita
morto en Nordafriko.

Ĉe tiuj vortoj ili alvenis antaŭ stratnivela transirejo de la
fervojo, ĝuste en la momento, kiam la pezaj barilbrakoj brue
kuniĝis en la mezo de la strato por liberigi la vojon al ekveturonta
vagonaro, videbla ĉe la kontraŭa flanko. Senŝanceliĝe Leonardo
elsaltis el la veturilo, transpasis la relojn per ŝtupara ponto, kaj
kuris tra la stacidomon sur la elveturejon. Vane! La vagonaro jam
elmoviĝis el la stacio. Rapide li serĉis per la okuloj, ĉu eble
li povos sursalti vagonperonon, kiam la staciestro kaj suboficisto
kriegis ordone:--Haltu, sinjoro,--dum alia oficisto baris al li la
vojon. Senmove Leonardo rigardis la malaperantan vagonaron. Multaj
pensoj trakuris lian cerbon. Konsciante, laŭ sia kutimo, ke nenio
povas okazi por li sen la bonvolo de Dio, li demandis sin, kio povas
esti la kaŭzo kaj la celo de tiu stranga okazaĵo. Kvankam li ne
povis ne senti, ke la ideo sekvi tiun viron aspektas tre ĥimera,
kvazaŭ ĉasado post fantomo, neklarigebla io instigis lin je kia
ajn kosto lin atingi kaj alparoli vizaĝon kontraŭ vizaĝo. Vero
estis ja, ke ĉiu cirkonstanco en ĉi tiu drameto, krom la frapanta
simileco de la voĉo, kontraŭis lian supozon, ke tiu viro estas
Roberto Travers, kies morto oficiale certiĝis de la brita konsulo en
Algerio; tamen li alkroĉiĝis al sia unua impulso. Tiu voĉo estis
la voĉo de Roberto Travers. Ĉiuokaze, la penso ne esti kaptinta la
eblon solvi la misteron rilate al lia malapero, kaj forigi la teruran
premsonĝon, kiun tiu malapero kaŭzis al fraŭlino Haverford,
persekutus lin ĝis la fino de lia vivo. Kial do li devus reteni sin
aŭ ĝeniĝi pro mokoj de neinteresatoj, eĉ en la okazo se li ne
atingus tiun viron, aŭ, atinginte lin, sciiĝus, ke li estas tute
malsama persono?

La staciestro kaj kelkaj ĉirkaŭstarantoj mire kaj scivole rigardis
la altkreskan fremdulon, frapate de lia bela, enpensa vizaĝo.
Leonardo ne rimarkis tion. Li turnis sin al la enirejo, tra kiu en
tiu momento aperis sinjoro Garrat, rapidante, kaj kun ĉagreno sur
sia akra sed bonkora vizaĝo.

--Pendiĝu la vagaĉadantoj sur la stratoj! Nur kaŭze de ili vi
maltrafis lin.

Senekscite Leonardo diris:

--Mi nepre devas sekvi lin. Ĉu vi estas favorato ĉe la staciestro?

--Hm. Mi "konjektas", ke mi povos eltiri el li tiom da informoj, kiom
la plimulto el la Horeham'anoj.

--Bone, demandu lin, mi petas, kien vojaĝas tiu trio, kaj kiam mi
povos sekvi ĝin.

Sinjoro Garrat tuj sin turnis al la oficisto, maldika, soldataspekta
viro, kiu ankoraŭ staris sur la jam senhomiĝinta antaŭrelejo, kaj
kiu ŝajne atendis alparolon. Ĉi tiu alproksimiĝis kaj diris kun
kompleza mieno:

--Bonan vesperon; ĉu mi povas iamaniere servi al vi, sinjoro Garrat?

--Espereble, sinjoro Norris. Ĉu vi bonŝance scias, aŭ ĉu vi povas
eltrovi, kien vojaĝas la tri sinjoroj, kiuj ĵus elveturis? Unu kun
helgriza, larĝranda ĉapelo, kaj la aliaj kun nigraj, fremdlande
aspektaj ĉapeloj. Jen kara amiko mia, sinjoro Marston,--per mangesto
prezentante Leonardon,--por kiu ĉi tiu informo estas gravegaĵo.

--Nu, fremdulo,--diris la staciestro, alparolante Leonardon,--tre
verŝajne mi povos meti vin sur la postesignojn de tiu areto. Sed ĝi
estos sufiĉe longa linio, ĉar ili veturas rekte al Meksiko-urbo.

--Meksiko-urbo!--La sciencisto demande ekrigardis la vizaĝon de
la anglo, sur kiu, tamen, nenia ekmovo montris la efekton de tiuj
vortoj.

Sinjoro Norris parolis plue:

--Nu, lasu min diri ĉion, kion mi scias: la sinjoro kun la
helgriza ĉapelo, anglo konjekteble, venis unu tagon en la lasta
semajno--ĵaŭdon je la dua posttagmeze, pro precizeco--por mendi
tri biletojn al Meksiko. Li konsultis min pri elekto de la plej
oportuna vojo, kaj ni zorge komparis la diversajn hortabelarojn
rilate al kosto, daŭro de la vojaĝo, kaj ofteco de vagonarŝanĝoj.
Ĉar la celo de ilia vojaĝo ne estas Meksiko-urbo mem, sed iu
diforlasita vilaĝaĉo apud haltejo ĉe la Interoceana Fervojo,
liaj kunvojaĝantoj konsilis pro malkareco iri laŭ Shreveport kaj
Galveston kaj de tie ŝipe al Vera Cruz. Sed mi konvinkis lin, ke
ili oferus multan komforton pro malgranda monŝparo. Li do elektis
vojaĝi laŭ Austin--San Antonio--Largedo kaj de tie per la Nacia
fervojo de Meksikio.

--Mi tre dankas vin, sinjoro Norris,--diris Leonardo;--tio ŝajnas al
mi feliĉa cirkonstanco. Nun, sciigu al mi, mi petas, kiam foriros la
unua vagonaro, per kiu mi povos sekvi ilin.

La staciestro mire ekrigardis la demandanton:

--Nu, mi konjektas,--li respondis malrapide,--ke vi devos atendi ĝis
morgaŭ vespere je la sama horo. Neniu antaŭa vagonaro alvenigus vin
pli frue. Tamen estos eble konsilinde iri per la 2-33a por esti
certa trafi la _Pullman_-vagonaron en Austin.

--Do, ili havos antaŭkuron de plenaj dudek kvar horoj,--diris
sinjoro Garrat, ĝentile sed senkuraĝigeme.

--Negrave;--rediris Leonardo.--En Meksiko troviĝas delegito de la
Universala Esperanto-Asocio. Mi tuj telegrafos al li, kaj ne dubas,
ke li aŭ iu alia samideano renkontos min ĉe mia alveno tie. Ankaŭ
mi esperas, ke iu observos la vagonaron alportantan la trion kaj
penos "ombrumi" ĝin.

Sinjoro Garrat ekrigardis sian amikon kun miro kaj demandis:--Ĉu vi
do konas tiun Esperanto-delegiton?

--Ne; mi eĉ ne scias lian nomon. Feliĉe mi kunportas en mia
valizeto la jarlibron de U.E.A., kiu liveras ĉiujn tiajn informojn.
Verŝajne li konas mian nomon, kiu ne estas nekonata en Esperantujo,
sed eĉ sen tio mi estas certa, ke la samideanoj en Meksiko faros
sian eblon por helpi al mi. La ceteron mi devas lasi al la zorgo
de Dio. Ĉi tiu afero havas por mi kaj aliaj ekstreman gravecon.
Nu, sinjoro Garrat, mi rimarkis hodiaŭ ĉe la tagmanĝo, kiam mi
priparolis la profitojn kaj la oportunecon de nia Esperanta movado,
ke vi estas iom skeptika pri ĝi. Mi tiam ne supozetis, ke tiel
baldaŭ poste mi havos okazon elpruvi miajn asertojn.

La staciestro aŭskultis tiun dialogon kun videbla intereso, frotante
al si la mentonon.--Nu, fremdulo,--li diris,--frapetante la verdan
steleton en la butontruo de Leonardo,--tio decidigis min. Mi komencos
lerni Esperanton. Nevino mia jam de longe penegis per argumentoj kaj
karesoj konvinki min pri la senkompara graveco, belegeco, oportuneco,
kaj mi ne scias kio plu, de Esperanto. Sed tio decidigas la aferon.
Kaj vi ankaŭ, sinjoro Garrat, devos post ne longe konfesi vin
konvinkita; ĉu ne?

--Nu,--respondis ĉi tiu ridetante,--kvankam mi ne havis antaŭan
prepariĝon per ĉarma, karesema nevino, sinjoro Norris, mi devos
serioze pripensi la studon de tiu mirinda lingvo.

Leonardo estis tre kontenta pri tiu neatendita varbo kaj donis al
ambaŭ sinjoroj sciigojn pri lernolibroj, aliĝo al nacia asocio,
abonindaj gazetoj ktp. Ricevinte de la komplezema staciestro ĉiujn
necesajn informojn pri la vojaĝo, li kaj sinjoro Garrat reveturis al
la hotelo. Survoje ĉi tiu lasta diris serioze kaj kun dubema tono de
voĉo:

--Kia entrepreno, sinjoro Marston, kun tiaj dubaj donitaĵoj! Eĉ
malsama nomo.

--Mi jam tre zorge pesis la "pro-kaj-kontraŭ" en ĉi tiu afero,
kaj kalkulis la ŝancojn: mi devas iri; tro multe dependas de solvo
de terura psika mistero. Sed la ebleco entrepreni ĉi tiun serĉon
dependas de vi.

--De mi?

--Jes; mi ne havas kun mi sufiĉe da mono. Mi do devas peti vin
prunti al mi kelke da dolaroj.

--Tre volonte, amiko mia. Kiom vi bezonas?

--Tricent dolarojn.

--Pli, se vi volas; kial ne? Mi ja ŝuldas nuntempe al via firmo pli
ol duonon de tiu sumo. Morgaŭ matene ni iros al mia banko, kie usona
aŭ meksikia mono aŭ kreditletero sur banko en Meksiko-urbo estos je
via dispono.

--Multan dankon. Nun ni esploru, kion mia bona hotelmastro scias pri
tiu sinjoro Hill. Faru al mi la komplezon enveni.

--Plezure. O'Mulligan estas bonkora irlandano, kiu elbabilos ĉion,
kion li scias. Mi bone konas lin. Jen li estas.

--Ho!--ekkriis la irlanda amerikano surprizite, elprenante cigaron el
sia buŝo,--mia kara sinjoro, vi maltrafis la lastan vagonaron!

--Des pli bone por vi, mia kara gastiganto,--respondis Leonardo
afable,--ĉar mi devos resti unu nokton plu sub via gastama tegmento.

Sinjoro Garrat, doninte la kondukilon al kortisto, diris bonhumore:

--Se mi ne sentus malinklinon fari al vi malservon, O'Mulligan,
mi insistus, ke sinjoro Marston pasigu la nokton ĉe ni. Li ĉiam
plendas pri senprofitaj tempoj, sinjoro Marston. Sed, rigardu lin,
ĉu tiu ĉi ronda, gajmiena, ĉiam multekostajn cigarojn fumanta
vizaĝo aspektas kiel vizaĝo de viro minacata de bankroto?

La hotelmastro estis treege kontenta pri la afableco de la fama
sciencisto. Kun petola rideto li eltiris el sia brustpoŝo cigarujon,
malfermis ĝin, kaj proponis al li:

--Komplezu min, kaj prenu cigaron.

Ridetante, sinjoro Garrat sin turnis al Leonardo, kaj diris:

--Malkara malavareco, sinjoro Marston; Pat O'Mulligan bone scias, ke
mi ne fumas. Mi bezonas tutan mian cerbopovon por mia laboro, sed mi
sentas fortan inklinon preni kelkajn por mia ĝardenisto.

--Ne, mia bonkora sinjoro Garrat,--rediris la dika irlandano,
malaperigante la cigarujon en sia vasta poŝo,--vi estus tro saĝa
fari tion. Ĉi tiuj cigaroj estas multe tro fortaj por via maljuna
ĝardenisto.

--Bone, ĉi tiun fojon mi ne volas prirabi vin. Nun aŭskultu, amiko
mia. Vi povas fari al sinjoro Marston kaj al mi grandan servon.

--Ho; nenio igus min pli feliĉa, sinjoroj. Ĉu tio rilatas al
sinjoro Hill?

--Jes,--respondis sinjoro Garrat per kapmovo ekmontrante sur
Leonardon.--Mia amiko estas konvinkita, ke tio ne estas la vera nomo
de tiu sinjoro. Li konas lin, kaj per ĉia kosto devas trovi lin,
ĉar li havas por li treege gravan komunikon.

Leonardo ridetis pri la subita fervoriĝo de sinjoro Garrat. Ĉi tiu
parolis plue:

--Malfeliĉe ni ĵus malsukcesis atingi lin je unu ĉevallongo.
Vi povas prezenti al vi la gravegecon de la afero, sciiĝinte, ke
sinjoro Marston decidiĝis sekvi lin ĝis nekonata sovaĝejo en
Meksikio. Ni jam eltrovis, ke tio estas la vojaĝocelo de la trio.

--Tute prave,--jesigis sinjoro O'Mulligan,--tien ili vojaĝas. Sed
bonvolu veni en la domon, sinjoroj, kaj trinku tason da kafo! Mi tre
volonte sciigos al vi ĉion, kion mi scias. Bedaŭrinde mi scias nur
malmulte pri li.

Beleta filino de sinjoro O'Mulligan alportis en privatan salonon tri
tasojn da kafo kaj kukaĵojn kaj aranĝis la diversajn objektojn
antaŭ la sinjoroj iom pli malrapide, ol estis necese. Vane peninte
ricevi de Leonardo rideton, ŝi estis elironta, kiam sinjoro Garrat
revokis ŝin.

--Unu momenton, fraŭlino O'Mulligan,--li diris ŝerce,--zorgu, ke
via patro ne metu la koston de ĉi tiu manĝeto en la kalkulon de
sinjoro Marston. Ni estas invititoj.

--Bone, sinjoro Garrat,--respondis la knabino, ridante,--mi prizorgos
sinjoron Marston.

La enpensa vizaĝo de Leonardo ekgajiĝis. Sin turnante al ŝi, li
diris kun afabla kapjeso:

--Dankon, fraŭlino Mariono, mi fidas al via zorgo. Mi scias, ke vi
ne lasos min esti elrabita.

Post la eliro de la knabino Leonardo petis la hotelmastron unue
priskribi la eksteraĵon de sinjoro Hill.

--Nu,--respondis la irlandano dubeme kaj iom heziteme,--mi ne estas
lertulo je priskriboj. En la nuna momento mi tute ne memoras la
koloron de liaj okuloj, ĉu ili estas bluaj aŭ grizaj. Virinoj tiajn
aferojn pli bone rimarkas. Poste mi demandos pri tio la edzinon kaj
Marionon. Lia vizaĝo estas senbarba kun escepto de tre mallongaj
vangbarbetoj. Cetere ĝi estas iom longa kaj, mi pensas, pala. Por
viro de lia aĝo--mi kalkulas lian aĝon ĉirkaŭ kvardek kvin--liaj
dentoj estas rimarkinde bonaj kaj blankaj.--Elblovinte kelkajn
fumnubetojn, li kun mieno de saĝulo parolis plue:--Rilate al lia
sintenado, li certe estas detenema kaj ... kaj distanckonservema--vi
scias, kion mi volas diri--kvankam li ĉiam kondutas kiel ĝentilulo,
ĉiam, kaj ĉiam volontege pagas sian kalkulon, aldonante malavaran
trinkmonon por la servistaro. Ĉar vi devas scii, sinjoroj, ke
sinjoro Hill--aŭ kio ajn estas la nomo, kiun donis al li lia
patrino--jam vizitis nin tri aŭ kvar fojojn. Li ĉiam faris sur
nin impreson, kvazaŭ li estas profunde malgajema. Rilate al rido,
certe, ŝajnas al mi, ke li neniam ridis en la daŭro de sia tuta
vivo. Ankoraŭ unu aferon: li malamas virinojn. Tion mi ne povas
kompreni, ĉar tio ja ne estas eco de ĝentilulo. Kaj la muzikon li
malamegas; Mariono diras, ke li ne havas pli da muziko en sia animo,
ol nia kato; certe malpli ol virkato. Sed li estas granda klerulo,
per mia honoro! Eble granda klereco kaj muzikamo ne harmonias,
sinjoro Garrat? Mi ne scias. Li ĉiam studas kuriozajn librojn kaj
legas multajn strangajn gazetojn. Ho, jen sur la piano troviĝas unu
el tiuj kuriozaj gazetoj postlasita de li. Rigardu.--Li metis antaŭ
la du sinjorojn franclingvan broŝuron de egiptologia asocio kaj
diris plue:--Nu, mi estas malklerulo, sed mi pensas, ke tio estas
kuriozaĵo por studi.

Leonardo kaj sinjoro Garrat trarigardis la broŝuron, kiu enhavis
raportojn pri freŝdataj esploroj en Egiptujo kaj en Meksikio
kun multaj kliŝaĵoj de egiptaj, aztekaj[9] kaj toltekaj[10]
hieroglifoj.

--Ĉu vi scias,--demandis la amerika sciencisto,--kion faradis
sinjoro Hill dum siaj vizitoj ĉi tie?

--Legi, legi, skribadi kaj laboradi super strangaj, antikvaj
dokumentoj kaj planoj. Kelkfoje li vizitas doktoron Higgins en
Oakington.

Ekrigardante Leonardon, sinjoro Garrat diris:

--Mi supozis tion. Doktoro Higgins estas unuaranga egiptologo.

O'Mulligan babilis plue:

--Sed ĉi tiun fojon li ne vizitis lin, ĉar doktoro Higgins kaj lia
tuta familio forestas. Lia domo restos ŝlosita kelkajn semajnojn
plu.

--Tio estas granda domaĝo,--diris sinjoro Garrat,--ĉar mi bone
konas tiun sinjoron.

--Certe, kaj la sanktuloj benu vin, sinjoro Marston,--diris la
bonkora irlandano,--tio estas malfeliĉaĵo. Nu, malgraŭ ĉio mi
ne povas ne ameti sinjoron Hill; sed, sinjoro Marston, tiujn du
hispanojn mi malfidas. Ili alvenis antaŭ kvin tagoj por atendi ĉi
tie sinjoron Hill. Ili estas suspektemaj, sekretemaj friponoj, kiuj
neniam vidiĝas sen revolveroj en la koksopoŝoj. En la okazo, se vi
iel havos aferojn kun ili, estu singarda, mia kara amiko.

Leonardo aŭskultis kun streĉita atento kaj forta emocio, kvankam
lia gravmiena vizaĝo tion ne montris. Kelkafoje li iomete ekbalancis
la kapon, kiam detalo de la priskribo ŝajne akordis kun lia memoro
pri sinjoro Travers. Entute li ricevis nur malmultan kuraĝigon.
Nur unu afero iom pli firme kredigis lin, ke, malgraŭ tioma cetera
neverŝajneco, li efektive troviĝas sur la postesignoj de la iama
fianĉo de fraŭlino Haverford. Tio estis la fakto, ke la priparolita
sinjoro Hill diligente sin okupas per egiptologiaj kaj aztekaj
studoj. Leonardo sciis, ke sinjoro Travers antaŭ sia malapero
jam akiris nemalgrandan famon kiel specialisto en antaŭhistoriaj
civilizacioj. Sed eĉ tia efektivaĵo povas ja esti nura kunokazaĵo.
Tamen Leonardo posedis sufiĉe da optimismo kaj riskemo por lasi
sian unuan impulson regi lin kaj persisti en lia intenco sekvi tiun
viron, ĝis li vidos lin vizaĝon kontraŭ vizaĝo. Poste li ekspedis
longan telegramon al sinjoro Fernando Diaz, la U. E. A.-delegito en
Meksiko.



ĈAPITRO VIII


Tri tagojn poste Leonardo alvenis en la halegon de la _Estación de
Buena Vista_ en Meksiko. Starante ĉe la sojlo de la kupea pordo,
li trankvile ĉirkaŭrigardis la interpuŝiĝantan, bruan amason
da alvenintoj, bonvenigantoj, pordistoj kaj oficialemaj oficistoj.
Tamen lia koro ekbatis iomete pli rapide. Ĉu iu venis renkonti lin;
kaj kian sciigon li alportos? Jes, jen li ekvidis malgrandan verdan
flagon, flirtantan super la kapoj de la homoj. Tre kontente Leonardo
alpaŝis al la portanto de la Esperantista standardo kaj per mangesto
salutis lin. Tio estis juna sinjoro de eleganta, plaĉa eksteraĵo,
kiu, deprenante sian larĝrandan ĉapelon, alproksimiĝis al la
veninto, kaj kun ĝentila klinsaluto kaj gaja rideto bonvenigis lin:

--Mi havas la honoron saluti sinjoron Leonardon Marston; ĉu ne?
Malfeliĉe nia U. E. A.-deligito, sinjoro Fernando Diaz, ne estas
hejme, sed lia patrino petis min anstataŭi lin. Mia nomo estas Juan
Céspedes. Jam ni, kelkaj el niaj klubanoj, sukcesplene laboris por
vi.

--Ho, efektive!--ekparolis Leonardo, kore manpremante la junan
Meksikianon. Vi kaj viaj amikoj estas treege komplezemaj kaj vere
agas laŭ la plej bonaj tradicioj de Esperantujo.

Kun feliĉa mieno sinjoro Céspedes respondis:

--Ni estas tre fieraj tiel servi al angla samideano. Mi estas tute
certa,--li diris pli mallaŭte, kun subpremita ekscito,--ke ni jam
trafis la tri virojn, kiujn vi postkuras.

--Vere?

--Jes, ili ekloĝis en la hotelo de la _Constitución_, tre proksime
al la _Plaza Mayor_, en la centro de la urbo. Kaj je malgranda
distanco, ĉe tiu sama placo, ni rezervigis por vi malgrandan,
tamen sufiĉe komfortan ĉambron. La posedanto de la hotelo parolas
Esperanton. En la nuna tempo ĉiuj hoteloj estas ĉiam tute plenaj.
Ĉu tio estas laŭ via plaĉo?

--Jes, certe, koran dankon!

La juna Meksikiano nun komencis ĝuste priskribi la eksteraĵojn de
la tri serĉatoj, kiam Leonardo rimarkis, ke du Esperantistoj penas
atingi ilin tra la amaso. Sinjoro Céspedes, sekvante la rigardon de
Leonardo, ankaŭ vidis ilin, kaj interrompis sian priskribon.

--Ho,--li ekkriis,--jen kelkaj aliaj Esperantistoj, kaj inter ili
doktoro Lopez Cuadra. Volu sekvi min. Ni iru kune en la antaŭkorton.
Estas pli oportune tie.

Sur la placo antaŭ la stacidomo Leonardo konatiĝis kun aro da
entuziasmaj, bonkoraj Esperantistoj, ĉiuj dezirantaj helpi, ĉiuj
fieraj pruvi la utilecon de Esperanto. Unu el ili jam dungis fiakron,
dum alia fortenis kelkajn trudemajn _cargadores_, ĉagrenitajn
pro tio, ke la nobla _caballero_ volas mem porti sian valizeton.
Ĉiuj sin premis en la fiakron, kaj sinjoro Céspedes senkulpige
klarigis al Leonardo, ke la luprezo estas tiom sama, tute egale, kiom
da pasaĝeroj okupas la _coche de aquiler_. Tuj kiam la veturilo
survojiĝis al la _Plaza Mayor_ aŭ _Plaza de la Constitución_,
du sinjoroj proponis al Leonardo samtempe cigaredojn, kaj montris
grandan surprizon, kiam ĉi tiu malakceptis ilin, dirante kun afabla
rideto, ke li ne fumas.

Sinjoro Céspedes kaj doktoro Cuadra enkondukis Leonardon en la
hotelon por prezenti lin al sinjoro Rodriguez, la posedanto. Ĉi
tiu, dika, bonkorvizaĝa viro, sidis en komforta seĝego en la
_patio_, la vasta, rave malvarmeta vestiblo de la hotelo, neageme
fumante la neeviteblan cigaredon. Li salutis sian novan gaston ne
nur kun tiu kavalireca afableco, tiom karakteriza por Meksikio, sed
ankaŭ kun nepridubebla koreco. Interŝanĝo de ĝentilaĵoj sekvis,
multevortaj, troigitaj kaj delikate frazitaj unuflanke; dignoplenaj,
trankvilaj aliflanke, sed eldiritaj kun tono de profunda ŝato kaj
dankeco. Doktoro Cuadra diris:

--Ni Esperantistoj ĉiuj kune laboris por certigi la sukceson de via
admirinda vojaĝo. Ni vere admiregas la noblecon, la kavalirecon
de via entrepreno, sinjoro Marston--riverenco--sed precipe laboris
sinjoro Céspedes--ĝentila klinsaluteto kaj rideto por sinjoro
C.--Tio estas ja treege plaĉa afero por li. Li estas nia _Sherlock
Holmes_[11], kaj nia registaro farus al si grandan servon, dungante
lin je granda salajro. Nu, mi tuj komunikiĝis kun mia amiko, sinjoro
Victoriano, la posedanto de _La Constitución_, kaj li promesis al mi
sciigadi sinjoron Rodriguez pri la faroj de sinjoro Hill kaj de liaj
kunvojaĝantoj.

--Tio estas vere bonega!--diris Leonardo.--Via eksterordinara
komplezemo superas ĉiujn miajn esperojn.

Decidiĝis, ke Leonardo post refreŝiĝo per bano kaj manĝeto iros
al la hotelo _de la Constitutión_, akompanate de sinjoro Rodriguez,
kiu volis preni sur sin la taskon, aranĝi intervidiĝon kun sinjoro
Hill.

Leonardo eniris sian dormoĉambron kun koro plena de espero kaj
profunda dankeco al Dio pro Lia ĝisnuna mirinda helpo. Laca de la
longa vojaĝo kaj la streĉiĝo de la pensoj dum la lastaj tagoj, li
duonkuŝiĝis sur kanapo apud malfermita fenestro-pordo, kondukanta
al malgranda balkono. La ĉambro estis agrable ombrita per ŝirmilo
el blanka kotono kun verdaj strioj, pendanta super la balkono. Tra
interspaco inter la franĝoj de la ŝirmilo kaj la planko de la
balkono estis videbla arkaĵejo de la fama katedralo, konstruita sur
la loko, kie staris ĝis antaŭ 350 jaroj la grandega _Teocalli_, la
antikva templo de la Aztekoj. Dum kelkaj minutoj Leonardo fordonis
sin al revo pri la mirinda historio de la urbo, en kiu li nun sin
trovis, kaj pri la stranga civilizacio ekzistinta en tiu lando,
neniu scias kiom da centjaroj antaŭ la alveno de la hispanaj
_conquistadores_. Sed la deziro renkonti sinjoron "Hill" igis lin
forskui lacecon kaj revemon kaj rapidi pri la preparaj farotaĵoj.

Malpli ol horon poste, Leonardo sidis sola en ombra angulo de vasta
balkono, formanta parton de la manĝejo. Li jam finis la manĝeton
kaj, kunfaldante sian buŝtukon, volis leviĝi por sciigi al sinjoro
Rodriguez sian pretecon, iri kun li al la hotelo de la Constitución,
kiam ĉi tiu ekscitite enkuris en la ĉambron. Lia ronda, bonkora
vizaĝo montris ĉagrenon. Eklevante iom dramece la manojn, li kriis:

--Ne rapidu, via moŝto; ne rapidu! Ho ve! ne estas bezono por
rapido. Mia amiko Don Victoriano ĵus sciigis min telefone, ke
sinjoro Hill eliris. Li iras viziti Don Pedro Garcia, la direktoron
de nia muzeo, kaj ne revenos ĝis tre malfrue. Tion mi treege
bedaŭras, señor, ĉar vi nun devos pacienci ĝis morgaŭ matene.
Ĉu mi intertempe povas iel servi al vi?

Leonardo leviĝis kaj respondis trankvile:

--Ne, sinjoro Rodriguez; koran dankon. Mi jam ŝuldas al vi...

--Mi tre petas vin, señor Marstón, ne parolu pri ŝuldo, kiam mi
estas treege fiera pro la honoro servi al noblulo kaj eminentulo,
kiel vi.

Plaĉa rideto vidiĝis sur la serioza vizaĝo de Leonardo. Li jam
kutimiĝis al la floreca kaj flatema parolmaniero de la bonkoraj
Meksikianoj.

--Nu, amiko mia,--li diris,--mi do devas lasi paciencon regi mian
animon ĝis morgaŭ. Intertempe troviĝas en via bela urbo multaj
vidindaĵoj, kiuj helpos al mi agrable pasigi la reston de la tago.

--Bedaŭrinde, via moŝto,--diris la hotelmastro,--dum la nuna
malkvieta tempo multaj publikaj konstruaĵoj de nia belega urbo
ne estas viziteblaj, sed kelkajn vi nepre devas vidi. Ni estas
tre fieraj pri nia ĉefurbo. Ĉu mi povas havi la honoron, via
moŝto, konduki vin al kelkaj interesaĵoj ĝis la vespermanĝo?
Tre verŝajne doktoro Cuadra, Don Fernando Diaz kaj kelkaj aliaj
Esperantistoj venos post la vespermanĝo, por sciiĝi, kiel prosperis
al vi trovi vian honorindan amikon. Dezirego vin servi kaj sukcesigi
vian entreprenon, kaj eble--li aldiris ridetante--scivolemo, ne lasos
ilin resti for.

Leonardo volonte akceptis la bonkore faritan proponon de la servema
hotelposedanto, kaj pasigis kun li du tre agrablajn kaj instruajn
horojn.

Sinjoro Rodriguez estis prava. Dum la vespero alvenis du-tri-kvarope
preskaŭ la tuta anaro de la Esperantista klubo de Meksiko; ĉiuj
ceremonie klinsalutante kaj dirante belfrazan ĝentilaĵon. Iom post
noktomezo ili ĉiuj kune adiaŭis Leonardon, same ceremonie kaj kun
similaj graciaj paroletoj. Tiu longa vizito kaj la neceso daŭre, per
vigla interparolo amuzi aron da spritaj kaj babilemaj vizitantoj,
tre streĉis la fortojn de Leonardo, kiu jam sentis sin lacega. Sed
la sincera dankeco, kiun li sentis pro ilia kortuŝa servemo, kaj lia
natura ĝentileco malpermesis al li montri, ke la vizito estas por li
tre maloportuna.

Ĉu pro trolaceco, ĉu pro sufokeco de la nokta aero, aŭ la laŭta
duonhora sonorado de la katedrala horloĝego, ĉu pro ĉiuj ĉi tiuj
kaŭzoj kune, Leonardo sendorme ĵetiĝadis en la lito en la daŭro
de kelkaj horoj. Fine, kiam la suno jam komencis heligi lian ĉambron
li endormiĝis. Je la duono post la oka horo brua frapado ĉe la
pordo subite vekis lin.

--Ĉu via moŝto baldaŭ finos sin vesti?--eksonis la ekscitita voĉo
de sinjoro Rodriguez.

--Ne, kial?--respondis Leonardo, frotinte al si la okulojn, kaj nur
iom post iom konsciante, kie li sin trovas.

--Mi ĵus ricevis telefonan komunikon de Don Victoriano, ke sinjoro
Hill kaj liaj kunuloj tuj forveturos. Ili estas en la nuna momento
survoje al la stacio _Lázaro_.

Leonardo neniam antaŭe elsaltis el la lito kaj sin vestis
tiel rapidege. Malsuprenirante la ŝtuparon li renkontis la
hotelmastron kurantan ekscitite el sia oficejo. Post la kutima
matensaluto:--_¿Como ha pasado usted la noche?_--li kriis, ne
atendante respondon al sia demando,--Ho ve! via moŝto, la Fataloj
kruele malfavoras vin. Ambaŭ miaj kaleŝoj okaze estas for, kaj en
la nuna momento eĉ unu fiakro ne estas havebla sur la placo. Mi ĵus
traserĉis la fervojan horaron kaj trovis, ke neeble estas kuratingi
la stacidomon antaŭ la forveturo de la vagonaro je la naŭa kaj
kvin. Tio estas malbenita afero.

--Ne ĉagreniĝu, mia bona sinjoro Rodriguez,--diris Leonardo.--Ĉu
Don Victoriano scias, kien veturas nia trio?

--Bedaŭrinde ne. Mi demandis lin.

--Eble ni povos sciiĝi de la staciestro aŭ la biletisto?

--Tre verŝajne de la staciestro, kiun mi bone konas.

Post rapide prenita matenmanĝo ambaŭ iris al la _Estación de San
Lázaro_, la finstacio de _Ferrocarril Interoceanico_. La staciestro
volonte informis ilin, ke sinjoro, sendube fremdulo, aĉetis tri
biletojn al _Tepetlaxtoc_, tre malgrava stacio en direkto al _Vera
Cruz_, kiun li montris sur fervoja landkarto.

--Tepetlaxtoc!--ekkriis sinjoro Rodriguez,--en tian kotkavaĵon! Kion
ajn ili povas serĉi tie? Ekzistas en tiu regiono, kiom mi scias,
neniaj esplorindaj aztekaĵoj.

--Kiam elveturos la proksima vagonaro al tiu loko,--demandis
Leonardo,--mi devas sekvi ilin.

--Vere?

Responde al demando de la hotelmastro, la staciestro sciigis
Leonardon, ke li devas atendi ĝis la dua posttagmeze.

--Dankon,--diris ĉi tiu,--tio ebligas min fari kelkajn preparojn.

Subite sinjoro Rodriguez, reirinte al la landkarto, ekkriis:

--Ho, sinjoro Marston, se mi ne forte eraras, nia amiko doktoro
Cuadra venas el distrikto ne tre malproksima de tiu dioforlasita
loko. Eble li povos multe helpi al vi per la kono de sia naskiĝa
regiono. Ni iru senprokraste al lia domo.

Doktoro Cuadra, armea kuracisto, servanta tiutempe en milithospitalo,
ĵus revenis hejmen por manĝeto post frumatena deĵoro. Li kaj
lia juna edzino akceptis la du sinjorojn kun kora ĝentileco kaj
aŭskultis kun granda bedaŭro kaj vigla intereso la rakonton pri la
irado de la aferoj.

--Kia domaĝo,--ekkriis doktoro Cuadra,--ke mi ne povas akompani vin,
kara sinjoro Marston! _Caramba!_ Nenio, mi certigas vian moŝton,
farus al mi pli grandan plezuron, ol ĉasi kune kun vi vian interesan
kaptotaĵon sur la sovaĝejoj de mia naskiĝa ebenaĵo. Ĝuste tio,
kion mi deziregus! Sed, se mi persone ne povas helpi al vi, sendube
miaj amikoj povos. Pardonu; momenton.

Li iris al sia skribtablo kaj post nemultaj minutoj revenis, tenante
en la mano du leterojn.

--Jen du prezentleteroj,--li diris,--kun fervoraj petoj al la
adresitoj, proponi al vi ĉian eblan helpon. Tiu ĉi letero estas
por mia patro, kies _hacienda_ troviĝas en la malproksimeco de
unutaga vojaĝo de Tepetlaxtoc. Kun li loĝas nevino lia, laŭnome
Lucia Cuadra, kiun li, vidvo jam de multaj jaroj, tiom amas, kiom
dorlotema patro iam amis sian propran filinon. Ŝi estas izola, tamen
tre fluparola kaj entuziasma Esperantistino, kiu kun granda ĝojo
bonvenigos okazon interparoli kun eminenta Eŭropa samideano.

Leonardo ridetante montris per kapklino ŝaton pri la komplimento kaj
diris:

--Mi antaŭrigardas kun granda plezuro la honoron konatiĝi kun
sinjoro via patro, doktoro Cuadra, kaj kun via entuziasma kuzino.

--La knabino duonfreneziĝos pro ĝojo, eĉ se ŝi ne montros ĝin.
La dua letero estas adresita al Don Miguel de Lazoda kaj lia filino
Maria. Ili estas _Indios fideles_, devenantoj de la gento _Marjas_,
la plej inteligenta gento de la _Aztekoj_. Ili pretendas rektan
devenon de reĝa kaj ĉefpastra familio. En ĉia okazo ili estas
tre estimindaj kaj interesaj homoj, alte super la nivelo de vulgaraj
_Indios_. Don Miguel estas _cacique_ de la distrikto kaj grava
bienhavanto. Lia _hacienda_ troviĝas pli malproksime de la fervojo,
pli alte sur la granda plataĵo. Mi povas certigi al vi, ke vi trovos
tie same bonkoran akcepton kaj sindonan helpon. Don Miguel, kaj
sendube ankaŭ Maria, faros por vi sian eblon, ne nur pro la honoro
kaj plezuro esti komplezaj al vi, sed ne malpli pro dankeco al mi.
Mia plej granda profesia triumfo estis kaptado de Maria el la faŭko
de l' morto--tre interesa okazo de intestofebro. Mi pasigis ellacigan
semajnon en ilia domo, batalante tage kaj nokte kontraŭ tiu kruela
malsano. Fine mi venkis, kaj la ĝojo kaj la dankemeco de la patro
estis senlimaj. Cetere, Maria kaj mia kuzino Lucia estas intimaj
amikinoj, malgraŭ la granda malsameco de iliaj sociaj statoj.

Leonardo jam vivece prezentis al si viziton al tiuj interesaj homoj.
Varme li diris:

--Via kortuŝa sindonemo, karaj amikoj, kaj ĉi tiuj feliĉaj
cirkonstancoj antaŭsignas por mi prosperon. Mi ne dubas, ke fine
mi vidos vizaĝon kontraŭ vizaĝo mian konaton, kiu donas al si la
nomon "Hill". Certe, sen via afabla helpo mia ĉasado estus tute
senrezultata.

Dum manĝeto, al kiu sinjorino Cuadra invitis la du vizitantojn,
doktoro Cuadra diris:

--Ĉar mi ne povas akompani vin, via moŝto, vi nepre devos dungi
taŭgan _mozo'n_ aŭ indianan serviston.

--Kompreneble,--respondis Leonardo, la unuan fojon klare konsciante,
ke en tia sovaĝa regiono li ne povos vojaĝi sen gvidisto.

--Diru, sinjoro Rodriguez,--demandis la kuracisto,--ĉu vi ne
opinias, ke via kortisto José estos la plej taŭga _mozo_, kiun ni
povus trovi por nia honorata vizitanto?

Ĝis nun sinjoro Rodriguez parolis tre malmulte. Antaŭ siaj
hotelgastoj li estis senĝena kaj babilema, ĉiam preta kun oportunaj
"elprovizaj" frazoj, sed kiel gasto mem ĉe tre konata societulino,
al kiu li prezentiĝis nur antaŭ kelkaj minutoj, li iom perdis siajn
vivecon kaj multvortecon.

--Via moŝto estas prava,--li respondis vigle,--kaj mi jam pripensis
tion. José treege fieros pri tia honoro. Esti gvidanto por _el
noble Inglese_ estos la plej memorinda epizodo de lia vivo. La sola
bedaŭrindaĵo estos,--sinjoro Rodriguez aldiris ridante,--ke José
fariĝos ankoraŭ pli malmodesta, ol li jam estas. Pasinte kelke
da jaroj trans la landlimo en Usono, li sufiĉe scias la anglan
lingvon. Cetere, malgraŭ ke li estas mestizo kun nur malmultaj
gutoj da hispana sango, li certe estas vigla kaj sufiĉe sprita.
José estas sendube honesta kaj fidela _mozo_, via moŝto,--li
diris al Leonardo,--sed homo, al kiu oni devas okaze memorigi sian
devenstaton.

La doktoredzino, impona, gracia virino, kaj, malsimile al sia sincera
edzo, fiera kaj sindetenema, proponis al Leonardo jenan konsilon:

--Kompreneble, mi ne konas persone tiun modelan mozon José,
señor,--ŝi diris kun iomete malestima manieraĵo,--sed laŭ mia
opinio oni ne povas esti tro severa, eĉ senindulga al tiuj _Indios_,
precipe se ili fieras pri kelke da gutoj da blankula sango. Estas
tute malutile montri al ili kian ajn familiarecon. Pli bone prosperas
sen tio.

Leonardo aŭskultis ĝentile kaj dankis afable al sinjorino Cuadra
pro ŝia konsilo, sed en la pensoj li decidis agi laŭ siaj propraj
principoj.

--Sed, doktoro Cuadra,--diris la hotelmastro humile,--kiom mi scias,
en tiu parto de la plataĵo ekzistas neniaj antikvaj ruinoj; ĉu ne
vere?

--Ne multaj, señor,--respondis la kuracisto;--sed apud la _hacienda_
de mia amiko Don Miguel troviĝas monaĥejo de Anselm'anoj kaj,
interne de la muroj de ilia vasta posedaĵo, staras tre antikva
templo, unu el la plej antikvaj kaj belaj, mi supozas, en Meksikio.
La monaĥoj estas ĉiuj--aŭ preskaŭ ĉiuj--_Indios_ kaj iom mistere
sekretemaj. Oni do ne scias multe pri ili kaj pri la antikvaĵoj
apartenantaj al ili. Krom tio, la ridinde superstiĉaj _peones_ en
tiu regiono ĉiam parolas pri grandaj enterigitaj trezoroj--cetere
tre amata temo por interparolo inter peonoj--kaj antikvaj kavernoj,
plenaj de antaŭhistoriaj kranioj kaj ostoj kaj ŝtonaj iloj; sed
la esploradoj de antikvaĵistoj kaj trezoroĉasistoj ĝis nun estis
vanaj; eble pro la sekretemo de la Anselm'anoj kaj tial, ke la peonoj
estas tre malinklinaj helpi al la esploristoj. Laŭ ilia superstiĉa
kredo enterigitaj trezoroj el antikvaj tempoj estas ĉiam gardataj
de spiritoj; jen bonaj, jen malbonaj. En ĉiu okazo malfeliĉo
nepre kaptos tiujn, kiuj sin enmiksas en ilin. Peonoj certigus al
vi, ke tre proksime de kaŝita trezoro oni povas vidi nokte sur la
plataĵo misteran lumon flugpendantan super ĝi, precipe kiam la
aero estas malseka kaj nebula. Tiun lumon ili nomas _relación_.
Neniu peono kuraĝus alproksimiĝi al tia loko. Tio estas aŭ malbona
spirito, kiu volas gvidi la homojn al la trezoro por pereigi ilin,
aŭ bona spirito, kiu volas averti ilin. _Indios bravos_, t. e. la
nekulturitaj landidoj, rakontus al vi fantomrakontojn pri spiritoj de
la "Reĝo de la Mallumo", kiu estas en ilia superstiĉoriĉa mondo
senduba realaĵo.

Aĉetinte kelkajn necesaĵojn por la vojaĝo, tiajn, kiaj _serapes_
aŭ dikaj lanaj kovriloj, _sombrero_ el panama pajlo, dorsosakoj
ktp. sinjoro Rodriguez kaj Leonardo serĉis José'on. Tiu ĉi tuj
kun ĝoja vigleco pretiĝis ekforvojaĝi kun la _noble Inglese_. La
hotelmastro, parolante aparte kun sia servisto, kredigis lin, ke
sinjoro Marston ne estas ordinara persono, sed tre eminenta angla
nobelo kun treege grava misio de potenca societo, kaj admonis lin
konduti antaŭ li kun profunda respekto. José respondis kun alpreno
de grava mieno, kiu tre amuzis lian mastron:

--Mi ekkonas nobelon, precipe anglan nobelon, ĉe la unua rigardo,
señor, kaj mi bone scias, kiom da honoro kaj respektego decas al li.

José estis viro havanta la aĝon de ĉirkaŭ kvardek jaroj, de iom
pli ol meza kresko kun nedika sed fortmuskola staturo. Lia preskaŭ
kuprobruna vizaĝo montris bonkorecon kaj honestecon, sed ne malpli
viglecon kaj denaskan sagacecon. Li tuj plaĉis al Leonardo, kiu
diris al li kelkajn afablajn vortojn. Pretiĝinte por la vojaĝo kun
dika dorsosako, bastono kaj pafilo, José rigardis la altkreskan,
belforman figuron kaj la virecan, seriozan vizaĝon de la anglo kun
malkaŝa admiro kaj sincera humileco. Deprenante sian larĝrandan,
altapintan ĉapelon, li diris:

--Via nobela moŝto, mi estas preta kaj atendas viajn ordonojn.

  *  *  *  * *

Post kvinhora malrapida vojaĝo Leonardo kaj lia servanto alvenis ĉe
la stacio Tepetlaxtoc. Kvankam multaj seriozaj pensoj okupis la kapon
de Leonardo dum la veturo, li tamen tre ĝuis la belegajn vidaĵojn,
kiujn ili preterpasis. La traveturita lando, en la daŭro de la unuaj
tri aŭ kvar horoj, estis tre interesa kun multaj vidindaj preĝejoj
kaj _haciendoj_. Kelkfoje, en la malproksimeco, li ekvidis imponajn
ruinojn de tiuj grandiozaj temploj kaj majestaj piramidoj, pri kiuj
li ofte legis en vojaĝlibroj kaj gazetoj. Kiam, iom post iom, la
vagonaro atingis pli altajn regionojn, la aspekto de la kamparo
ŝanĝiĝis: tropika vegetaĵaro cedis lokon al mezazonaj kreskaĵoj,
ĝis fine la fervojo trapasis pinarbarojn kaj sovaĝaspektajn,
sekajn regionojn kun duonkreskaj arbetaĵoj. La humilan stacidomon
ĉirkaŭis aro da mizeraj dometoj, kiuj ne povis pretendi la nomon
vilaĝo, kaj, pli malproksime, dezerto. Leonardo ordonis al José
fari demandojn ĉe la staciestro pri la serĉata trio kaj sciiĝis,
ke ĝi alvenis per la antaŭa vagonaro kaj tuj foriris en direkto al
vilaĝo nomata _Calpan_. Tiu vilaĝo kuŝis, laŭ plua informo, ĉe
la vojo al la _hacienda_ de sinjoro Cuadra. Leonardo ĝoje bonvenigis
tiun sciigon.

Post longa, laciga marŝo tra preskaŭ senhoma regiono ili
alproksimiĝis al _Calpan_, kiam la suno jam malleviĝis al la
horizonto. Ilian alvenon anoncis bojegado de legio da hundoj, kiuj
venigis la tutan loĝantaron sur la straton, aŭ pli ĝuste sur
la senforman interspacon, kiu servis kiel komuna forĵetaĵejo,
infanludejo kaj trapasejo. Neniam antaŭe Leonardo vidis tian aron
da mizeregaj, malpuraj domaĉoj kaj tian specaĵaron da kompatindaj,
malgajaj mizeruloj, kun maldikaj, melankoliaj vizaĝoj. Li antaŭe
esperis trovi en tiu vilaĝo ian ripozejon, kiom ajn humilan, kaj
iajn refreŝigaĵojn, sed la nura vido de la eksteraĵo de la
_jacal_'oj aŭ budoj, mallerte kunmetitaj el branĉplektaĵoj kaj
argilo, kaj la malpura aspekto de la vilaĝanoj forprenis de li
ĉian deziron fari uzon el la gastamo de la sendube bonkoraj homoj.
Prefere li volus pasigi la nokton en ia ŝirmejo aŭ sub la ĉielo.
Kiam li proponis tion al José, ĉi tiu tre volonte konsentis, eble
por montri sian superecon super nuraj _Indios bravos_, aŭ eble
pro kontenteco pri la afableco de la eminenta anglo, kiu "proponis"
anstataŭ "ordoni". Sciiĝinte de la vilaĝestro, ke tri sinjoroj
de fremdlanda aspekto trapasis la lokon antaŭ kelkaj horoj, ili
daŭrigis sian vojiron en la direkto al la bieno de sinjoro Cuadra.
Leonardo ne povis aĉeti en la vilaĝo eĉ unu mulon. Tio precipe
ĉagrenis la mozon, kiu pensis, ke alveni al granda _hacienda_
piedire tre malaltigos la indon de la _noble Inglese_.

Kelkaj "strangaĵoj" de Leonardo tre mirigis José'on: Lia portempa
sinjoro insistis porti parton de la ŝarĝo, nome, sian malgrandan
valizon kaj sian "Thermos"-botelon; li ne fumis; li neniam blasfemis,
kaj li volonte permesis al nura _mozo_ instrui lin pri multaj
tiulandaj aferoj.

Leonardo aŭskultis kun intereso kaj plezuro la babiladon de sia
gvidanto. Jam ĉe la komenco de la vojaĝo José informis lin, ke,
pasiginte preskaŭ kvin jarojn en Usono, li tute liberiĝis el la
ridinda superstiĉo, reganta la malklerajn peonojn. Ne longe post tiu
fanfarono li subite malligis kaj demetis sian portaĵon kaj kuris
centkelke da paŝoj sur la supron de altaĵeto. Tie li levis falintan
krucon kaj firmigis ĝin en ĝia kruda ingo.

--Kial vi faris tion, José?--demandis Leonardo.

--Ni ĉiam faras tion, señor. Levo de falinta sankta kruco nepre
donas dum kelka tempo liberecon de malfeliĉo kaj certigas prosperon
de entrepreno. Atendu, ĉu tio ne efektiviĝos. Nenio pli bonŝanca
povus okazi, señor.

--Ho, José,--diris Leonardo ridetante,--vi kredigis al mi, ke vi
tute liberiĝis el superstiĉo!

La _Indio_ rigardis la fremdulon kun miro.

--Tio ne estas superstiĉo, señor,--li respondis.--Se via moŝto
aŭskultus interparolon inter aro da _Indios bravos_ dum vintra
vespero, vi eltrovus, kio estas superstiĉo.

La sunglobo alproksimiĝis al la horizonto kaj ĵetis ĉiam
plilongiĝantajn, groteskajn ombrojn de la du kunvojirantoj sur
la vojon antaŭ ili. De tempo al tempo José ekhaltis kaj esplore
ĉirkaŭrigardis. La tero nun fariĝis malebena kaj roka, prezentanta
ĉi tie kaj tie oportunan lokon por nokta ŝirmejo. Demetinte
siajn pakaĵojn, li rapide kolektis kelke da branĉaĵoj kaj lerte
konstruis sub superpendanta ŝtonego sufiĉe komfortan dormejon
por Leonardo. Dume ĉi tiu sidis sur altaĵeto, sorĉate de vido
de treege bela, kolororiĉa sun-malleviĝo. Apenaŭ José pretigis
simplan vespermanĝon sur oportuna plata ŝtono por "lia barona
moŝto", kaj por si mem je deca distanco, kiam mallumeco survenis kun
rapideco, kiu surprizis Leonardon. Samtempe la temperaturo de la ĝis
tiam agrable varma aero tiom malleviĝis en la daŭro de nur kelke da
minutoj, ke Leonardo volonte sekvis la ekzemplon de sia _mozo_ kaj
envolvis sin en unu el la aĉetitaj _serap_'oj.

Subite longa, malgaja blekado aŭdiĝis, komence unuopa, poste ĥora.

--Aŭskultu, José: Kio estas tiu plenda kriado?

--_Coyotes_[12], señor, _coyotes_, kriantaj al la ĉielo por pluvo.

Post la vespermanĝo Leonardo suriris la altaĵon, de kie li
estis ĝuinta la sunsubiron. La ĉielo nun estis stelbrila, kaj
mirinde luma, arĝenta duonluno vidiĝis super aro da nigraj
pinoj, ĵetante sorĉan belecon sur la pejzaĝon. Majesta silento
regis kaj preskaŭ mistera trankvilo. Ĉio estis impona vasteco,
senlimeco. Kiel mistera, li sentis, estas la profundo de senlima
spaco, kaj kiel mireginda la senerara irado de la nenombreblaj
legioj da steloj, ĉiuj ligitaj, unu al la alia, per la sama,
mistera pezoforto; ĉiuj kune formantaj unu grandan, komplikan,
tamen harmonian tutaĵon.--Forprenu,--Leonardo diris al si en la
pensoj,--unu el tiuj briletantaj eroj, kaj la tuta vasta kunmetaĵo
disfalos. Kia intelektego estas necesa por ellabori kaj konservi tiun
meĥanikaĵaron!

  "Kio estas homo, ke Vi lin memoras?
  Kio estas homido, ke Vi lin atentas?"

Kun profunda adoro li primeditis sian okazoplenan vivon kaj antaŭen
rigardis kun trankvila konfido en la estontecon, kiu estas ja sub la
kontrolo de la reganto de la steloj.

José rigardis dum kelka tempo kun admiro kaj respektego la
enpensan, senmovan figuron de la anglo. Poste li iris senbrue
sur la piedfingroj al la ripozejo, kiun li preparis por si, kaj
ĉirkaŭvolvis sin per du varmaj _serapoj_. Pie farinte signon de l'
kruco sur la brusto, li profunde endormiĝis.

La sekvintan tagon, je la sesa horo vespere, la du viroj
alproksimiĝis al preskaŭ bonaspekta vilaĝo, almenaŭ frapante
malsimila al la vilaĝaĉo, kiun ili trapasis la antaŭan vesperon.
Ĉe la fino de la vilaĝo bela aleo da fagoj kondukis ilin al pordego
de bonhaveca _hacienda_, ĉirkaŭita de altaj blankigitaj muroj.
Ili eniris vastan korton, ĉe kies kontraŭa fino staris granda,
blanka, unuetaĝa domo. En tiu momento du viroj trapasis la korton,
kondukante kvar mulojn, unu el kiuj portis cervon kaj kelke da
birdoj, supozeble la rezultato de tiutaga ĉasado. Leonardo donis al
José la leteron de doktoro Cuadra, adresita al ĉi ties patro, kun
ordono enmanigi ĝin per la helpo de tiuj viroj al la _hacendado_,
kaj malrapide iris en direkto al arkaĵa enirejo, tra kiu li ekvidis
folioriĉan, multekolonan placon. Nemultajn minutojn poste aperis en
ĉi tiu enirejo noblaspekta blankharulo sekvate de juna virino. Li
alpaŝis kun dignoplena mieno kaj, deprenante sian grandan, orŝnure
ornamitan _sombreron_, alparolis Leonardon hispane kun natura
gracieco:

--Koregan bonvenon, _caballero_; mi ŝatas, kiel maloftan honoron
kaj neordinaran plezuron, la okazon akcepti vin. Amiko de mia filo,
prezentata kun tiel elokventa laŭdo, estas centoble bonvena.
Señor,--li aldiris kun drameca svingo de la sombrero,--nia
_hacienda_ estas je via dispono.

La sinjorino, redoninte saluton de la veninto, tradukis Esperanten
la parolon de la sinjoro laŭvorte kun rimarkinda flueco. Ŝi estis
bela knabino, havanta la aĝon de ĉirkaŭ dudek tri jaroj. Ŝia
sanoplena, sunbrunigita vizaĝo kaj ŝia beltalia, fortika figuro
supozigis ageman vivadon en libera aero. Tion plue montris pafilo,
pendanta per rimeno de ŝia ŝultro, mallonga jupo kaj altaj,
dikaplandaj botoj. Brilaj, nigraj okuloj kaj riĉaj, nigraj haroj
kune kun malkaŝa, sentima rigardo, donis al ŝi imponan aspekton.
Kun ĉarma rideto ŝi aldiris:

--Kaj al la bonvenigo de la onklo, mi volas aldoni, ke estas por mi
aparta ĝojo persone konatiĝi kun vi. Laŭfame mi ja jam konas vin.
Ho ve! Nur tre malofte mi havas okazon paroli Esperante, kaj mi tiom
amas nian karan lingvon!

Kvankam Leonardo kaj la nevino de sinjoro Cuadra jam sentis sin
preskaŭ amikoj, la maljuna _hacendado_ pensis, ke estas necese
ceremonie interkonatigi ilin. Ambaŭ ridetante riverencis.

Ili trapasis la kolonejon kaj eniris la domon. Tie Leonardo
prezentiĝis al mezaĝa sinjorino, tre ĝentile kaj ĝoje, sed iom
malpli ceremonie. Tio estis Donna Lucia Castaños, domestrino aŭ
_duenna_ de la juna sinjorino, aŭ kunulino-amikino de ambaŭ. Almenaŭ
ŝi mastrumis ĉe la vespermanĝo, tamen ne multe partoprenante en la
interparolo. La maljuna sinjoro parolis hispane kun grandaj viveco
kaj multevorteco, kvazaŭ lia gasto plene komprenas lin. Nur
kelkafoje, memorante lian nescion de la hispana lingvo, li haltis
momenton por doni okazon al sia nevino traduki lian parolon
Esperanten.

--Per la letero de mia filo mi sciiĝas, señor,--diris la bienulo,
iom gravmaniere,--ke la sola celo de via longa vojaĝo estas renkonti
unu sinjoron Hill, usonanon. Se mi ne eraras, mi aŭdis amikon mian,
Don Miguel de Lozada, paroli pri tiu sinjoro, kiu estas, oni diras,
fama sciencisto kaj antikvaĵisto. Ĉu ne vere, karulino?--sin
turnante al sia nevino.

--Jes, onklo, li tre interesiĝas pri la antikva historio de nia
lando. Maria asertas, ke li konas ĝin pli bone, ol la profesoroj de
nia propra universitato.

--Tio estas por mi kuraĝiga sciigo,--diris Leonardo,--ĉar sinjoro
via filo, via moŝto, kies afablecon kaj komplezemecon mi ne povas
sufiĉe laŭdi, donis al mi prezentleteron al tiu sama sinjoro, kaj
mi intencas viziti lin morgaŭ matene.

--Ho, vere?--ekkriis fraŭlino Cuadra kun ĝoja ekbrileto en siaj
nigraj okuloj. Kara onklo,--ŝi diris plue, karesante manon de la
blankharulo,--ni jam de multaj semajnoj ne vizitis niajn amikojn
en _Tulanatlan_ kaj post ne longe _la estación de las aguas_[13]
komenciĝos. Ĉu ni ambaŭ akompanu sinjoron Marston? Mi ŝuldas
viziton al Maria jam de longe.

La maljuna sinjoro malrapide elblovis vicon da fumringetoj kaj
rigardis enpensiĝe la plafonon.

--Plue, onklo,--aldiris la juna virino vive,--mi povos pli konvene
servi kiel interpretisto, ol José, la _mozo_ de sinjoro Marston. Ĉu
ne?

--Nu, Lucinjo,--respondis la onklo,--volonte mi konsentas. Malfeliĉe
mi nepre devos ree esti ĉi tie postmorgaŭ por akcepti la du
bovospertulojn, kiuj venos de Vera Cruz, kaj konsulti ilin. Estos
do necese, ke ni foriru tre frue morgaŭ matene, por ke mi povu iri
returne la saman tagon. Se tio plaĉas al nia estimata gasto, mi
estos tre kontenta.

Post kiam fraŭlino Cuadra tradukis tiun parolon Esperanten, Leonardo
eldiris grandan ĝojon kaj ŝuldecon al siaj gastigantoj. Akompano
de tiuj bonkoraj kaj ĝentilaj Meksikianoj estos por li tre agrabla
kaj interesa afero. Don Alfonso Cuadra nun leviĝis kaj, gracie
riverencante, alparolis Leonardon:

--Bonvolu pardoni al maljunulo, via moŝto, se laceco venkas lian
grandan deziron elĝui ĝis malfrua horo la maloftan plezuron de
kunesto de altestimata kaj kara gasto. Ni pasigis tre lacigan tagon,
señor, mia nevino kaj mi, ĉasante tra vasta kamparo--feliĉe kun
tre kontentiga rezultato. Permesu do, ke mi deziru al vi dolĉan,
refreŝigan dormon. La sanktuloj gardu vin sub nia tegmento.

Post la eliro de la blankharulo la du samideanoj vivece interparolis
pri la prospero de Esperanto en la mondo, dum señora Lucia Castaños
brave penis per kroĉtrikado venki sian dormemecon. Leonardo supozis,
ke la kutimoj de la lando postulas la ĉeeston de gardistino.

La mateno estis ankoraŭ iom malvarma, kaj la suno apenaŭ leviĝis
super la malaltaj dometoj de la vilaĝeto, la vojaĝantaro trapasis
la eksteran pordegon de la _hacienda_. Ĉiuj rajdis sur belaj muloj.
La antaŭgvardio konsistis el juna servisto, _indio_, kaj nia
amiko José, kiu per dignoplena sinmalaltigo penis elmontri sian
superecon super la kunulo. Ilin sekvis kune la maljuna _hacendado_,
Leonardo kaj la juna sinjorino. Post la gesinjoroj rajdis mezaĝa
kreolo de serioza, senmova mieno; kaj la finon de la kavalkadeto
formis du pli junaj servistoj, kondukantaj po unu mulo, ŝarĝita
per pakaĵoj. La vilaĝanoj jam viglis. Ĉi tie kaj tie Leonardo
ekvidis virinon sidantan sur la sojlo de dometo, muelante, aŭ
viron, demetantan krudan ĝardenilon por rulfari al si cigaredon.
Unu malriĉe aspektantan viron li vidis saltetantan per siaj sandale
vestitaj piedoj, konjekteble por varmigi sin.

--La peonoj de la vilaĝoj leviĝas tre frue, frostotremetante,
señor--diris la maljuna bienulo.--Kun dankoplena laŭdo kaj ĝoja
saltetado ili bonvenigas la sunon, "_la capa de los pobres_"[14].

Ĉiuj en la vilaĝo salutis la gesinjorojn kun granda kaj videble
sincera respekto, sed sen tiu humilaĉa mieno, kiun Leonardo ordinare
rimarkis ĉe malriĉegaj peonoj. Dum kelka tempo la vojaĝantoj
trapasis belan bienaron kun multaj bone prilaboritaj kampoj,
ridetantaj en la hela matensuno; sed iom post iom la vojo fariĝis
malpli agrabla, enirante dezertan, montan regionon kun molaj,
ferkoloraj ŝtonaĵoj. Multjara pasado de ĉevaloj kaj muloj sur la
vojo elkavigis profundan sulkon, ĝisirantan la genuojn de la bestoj.
Kelkajn mejlojn pli malproksime la tero transiris en malsaman, eĉ
pli malagrablan specon, konsistantan el rompitaj masoj da bazalto kaj
aliaj vulkanaj substancoj. Tie la muloj devis paŝi tre singarde, kaj
unufoje la rajdantoj estis devigataj elseliĝi. En vastaj etendaĵoj
nenia postesigno de homa laboro estis videbla. Nur du- aŭ tri-foje
ili renkontis aretojn da Indioj, portantaj al malproksima foirejo
produktojn de siaj malgrandaj farmbienoj.

Nelonge post tagmezo ili alvenis ĉe la _hacienda_ de Don Miguel de
Lozada. Lia biendomo ne estis tiel granda kaj impona, kiel la bela,
laŭ kastilia stilo konstruita loĝejo de Don Alfonso Cuadra, sed ĝi
estis ne malpli interesa. Unuavide montriĝis, ke la tuta domo ne
estis konstruita en la sama tempo, kaj ke ĝi datiĝis je diversaj
epokoj, eble diversaj jarcentoj. Ŝajnis, ke la konstruisto de la
plej malnova, centra parto penis imiti aŭ rememorigi la pezan,
masivan stilon de la antikvaj landidoj, kaj ke, kontraŭe, la pli
modernaj plibonigintoj kaj aldonintoj verŝajne atentis prefere
siatempajn ideojn pri komforto kaj oportuneco. En la vasta korto
antaŭ la domo regis silento, dormemo pro la varmego. Kelke da
minutoj pasis, antaŭ ol la neeviteblaj hundoj vekis la domanaron
el la tagmeza dormeto. Unue aperis kun scivolaj rigardoj kelke da
farmlaboristoj, viroj kaj virinoj, poste fraŭlino Maria kaj fine Don
Miguel de Lozada. La knabino salutis siajn amikojn, precipe Lucian,
kun ĝojego kaj--ŝajnis al Leonardo--kun apenaŭ kaŝita emocio.
La _india hacendado_ alpaŝis, kun _sombrero_[15] en mano, kaj tre
ĝentile kaj kun certigoj de granda ĝojo akceptis siajn najbarojn.

Li estis frapanta personeco: altkreska kaj maldika, sed, malgraŭ
sia aĝo, fortmuskola kaj plena de energio. Lia vizaĝo, kvankam,
laŭ kelkaj trajtoj, ne malsimila al la ordinara landida tipo,
kun iom elstarantaj vangostoj, estis vizaĝo de viro inteligenta,
fortanima kaj kutiminta ordoni kaj esti obeata. Sed Leonardo ne povis
ne rimarki diferencon inter la du landsinjoroj. La _Indio_ ne posedis
la facilan, naturan kaj senkonscian graciecon, tiun nedifineblan,
kavalirecan sintenadon de nepridubebla supereco de Don Alfonso
Cuadra, la heredaĵon de longa vico da fieraj, superregemaj prauloj.

Leonardo, prezentite de Don Alfonso al Don Miguel kaj ĉi ties filino
kiel eminenta angla sciencisto kaj mondvojaĝanto, transdonis al
la dommastro la leteron de la juna kuracisto. Don Miguel, petinte
permeson, legis ĝin dum la kompanio malrapide iris en direkto al
larĝa enirejo en ombroriĉan _patio'n_. La _Indio_ sin turnis al
Leonardo kun perfekta ĝentileco kaj diris:

--Mi jam ŝuldas al mia kara amiko, doktoro Cuadra, pli, ol
vivodaŭra dankeco povus repagi; kaj nun li aldonas al mia ŝuldeco,
farante al mi la honoron kaj plezuron gastigi vin, señor. Mi tute
estas je via dispono.

Fraŭlino Cuadra lerte tradukis lian parolon kaj taŭgan respondon de
Leonardo. Don Miguel parolis plue:

--Vi entreprenis tre longan vojaĝon, señor, por renkonti nian
amikon, Don Hill. La sanktuloj vin gvidis sub nian tegmenton. Nia
famega amiko alvenos ĉi tien hodiaŭ vespere aŭ ne pli malfrue, ol
morgaŭ tagmeze.

Ĉi tiuj vortoj estis diritaj tre ĝentile, sed Leonardo havis
la senton, kvazaŭ la _Indio_ penas montri pli da ĝojo, ol li
efektive ricevis, kvazaŭ la alveno de tiomaj vizitantoj kaŭzas al
li embarason. Tamen li kaj lia filino kaj la tuta domanaro atentis
kun granda bonkoreco ĉiujn bezonojn de la gastoj.

Post la tagmanĝo kaj mallonga ripozo Don Alfonso Cuadra, akompanate
de juna servisto, survojiĝis hejmen. Ambaŭflanke diriĝis certigoj
pri bedaŭroj kaj danko, kaj florecaj ĝentilaĵoj. Kiam la du junaj
sinjorinoj foriris, por viziti grandaĝan, malsanan servistinon, Don
Miguel proponis al Leonardo ĉirkaŭrigardon al la bieno. Nun la
servoj de José denove estis bezonataj kiel interpretisto, je lia
granda kontenteco. En la daŭro de la lastaj dudek horoj lia digno
suferis, laŭ lia opinio, nemalgrandan humiliĝon, ĉar ĉiu okazo
estis forprenita al li, persone servi al la _noble Inglese_, kiu ĝis
tiam traktis lin kvazaŭ kiel egalulon kaj amikon. Leonardo pasigis
tre interesan kaj entute agrablan horon. Tamen li ne povis forigi la
senton, ke la kapo de la perfekte ĝentila kaj atentema viro ĉe lia
flanko estas plena de maltrankvilaj pensoj. Lia gastiganto pli ol
unufoje faris demandojn pri sinjoro Hill kaj pri la "senduba graveco"
de lia aventura vojaĝo, kiujn Leonardo trovis iom ĝenaj. Kiam ili
revenis tra la domĝardeno, Don Miguel multvorte petis sian gaston
senkulpigi lin pro nepre priatentota afero, kaj montrante al laŭbo,
aldiris:

--Jen, señor, vi trovos la junajn sinjorinojn, kiuj sendube jam
forte plendas pro tio, ke mi tiel longe kaj egoiste forprenis de ili
la plezuron de via kunesto. Mi tre dankas vin, señor, pro via afabla
intereso en mia bieno.

Alproksimiĝante al la foliodensa laŭbo, Leonardo ekvidis scenon,
kiu tuj haltigis kaj foririgis lin. La du amikinoj sidis kune, sin
alpremante unu al la alia. La kapo de Maria, la aztekidino, kuŝis
sur la ŝultro de fraŭlino Cuadra. Ŝiaj rondaj, brunaj vangoj
estis malsekaj de larmoj. Lucia, karesante la kunfalditajn kaj sur
siaj genuoj kuŝantajn manojn de la ploranta knabino, videble penis
konsoli ŝin. Kvankam Leonardo ŝajnigis enpensiĝon, ambaŭ knabinoj
eksciis, ke li retiriĝis pro ĝentileco.

Leonardo decidis promeni sola tra alloga sovaĝejo en direkto al la
monaĥejo, kies altajn, blankajn murojn li ekvidis en la malproksimo
de unu kilometro. Li volis esti sola. Tre verŝajne post nemultaj
horoj li renkontos sinjoron Travers, alinome Hill. Kia estos la
sekvo de tiu intervidiĝo sur fraŭlino Haverford? Denove zorgemaj
pensoj pro Lorna malgraŭvole ekregis lin. Jam preskaŭ sep monatojn
li estis for de Linkfield, sufiĉe da tempo por Delfino Haverford,
por antaŭenpuŝi iajn frenezajn, venĝemajn planojn. Pensinte pri
Lorna kun zorgemo kaj ankaŭ, preskaŭ senkonscie, kun amsento, li
ne povis ne pensi pri la bela, nobla virino, vidviniĝinta antaŭ
nemultaj monatoj. Virinoj ĉiam estis por li enigmaj estaĵoj, eble
des pli, ĉar li neniam spertis la amon kaj gvidon de patrino. Lia
patro, kaŭze de siaj malfeliĉaj travivaĵoj, ne helpis al li
kompreni ilin nek ŝati ilin. Lorna kaj sinjorino Harding estas, li
pensis, esceptoj. Ambaŭ, laŭ lia opinio, estas aparte sinceraj kaj
noblanimaj. La zorganteco pri la unua estis ja kvazaŭ parto de lia
patra heredaĵo, kaj la dua kariĝis por li pro sia sincera, varma
amikeco, al li, kaj siaj altaj idealoj rilate al la Esperantista
movado. Ambaŭ estis por li veraj samideaninoj.

Tiel lia atento dividiĝis inter pensoj pri la amikoj en la
hejmlando, la baldaŭa renkontiĝo kun sinjoro Hill kaj la kelkaj,
sub surkreskaĵoj kaŝitaj ruinaĵoj de kredeble granda antikveco.
Subite li trafis tri monaĥojn, duonkuŝantajn sur malgranda terpeco,
ĉirkaŭita de disĵetitaj masonaĵoj. Konjekteble ili estis okupitaj
per sekreta interkonsiliĝo. Du el ili surhavis grizan sutanon kaj
la tria brunan, kun longa zonŝnuro, kiu iam fieris pri blankeco.
Ŝajnis, ke ili atendas iun personon, kaj surpriziĝis, ekvidante
fremdulon. Leonardo tuj volis sin retiri kun pardonpeto, kiam li
rekonis en la grize vestitaj monaĥoj, malgraŭ ilia eksterordinara
alivestiĝo, la du Hispanojn, kiujn li jam trifoje renkontis, la
lastan fojon kune kun sinjoro Hill. Ĉi tiuj du viroj en tiu sama
momento rekonis Leonardon, kaj, furioze rigardegante lin, salte
leviĝis. Unu el ili eltiris el sub sia sutano revolveron, kriante
anglalingve:

--Haltu! Ne unu paŝon plu, se vi ŝatas vian vivon!

Sentime redonante la rigardojn de la atakantoj, Leonardo respondis:

--Certe; kial tia furiozo?

La sama viro siavice demandis:

--Kion vi serĉas ĉi tie? Evidente vi sekvadas nin kun nenia bona
celo. Se ni eltrovas vin perfidulo, ni senprokraste estingos vian
kandelon.

--Vi eraras, sinjoroj,--rediris Leonardo kun trankvila digno,--mia
sola celo estas interparoli kun via amiko kaj mia, sinjoro Hill.

--Mi ne povas kredi vin, señor,--diris la alia Hispano
malĝentile,--via konduto estas tro suspektinda. Vi havis ja
oportunan okazon interparoli kun sinjoro Hill en la hotelo en
Horeham, sed vi evitis lin.

--Vi tute eraras kaj senpripense rapidas al malĝusta juĝo. Niaj
antaŭaj renkontoj estis nuraj hazardaĵoj, ŝajne tre strangaj,
mi devas konfesi; sed mi havas kaŭzon por rigardi ilin kiel
providencajn okazaĵojn. Sinjoro Hill, cetere, certigos vin, ke
mi estas sendanĝera rilate al iaj viaj aferoj, pri kiuj mi scias
nenion, kaj neniel min ĝenas.

Leonardo parolis sen ekscitiĝo, ne montrante ofendiĝon, sed
malvarme, kun ioma malestimo en la voĉo. Dum li parolis, la tria
monaĥo--aŭ monaĥe vestita viro--fajfis, kaj, momenton poste,
ekaperis de ĉiuj flankoj dekkelke da krudaspektaj viroj, armitaj per
pafiloj, kaj ŝajne pretaj obei kiajn ajn ordonojn. La monaĥo, kiu
antaŭe minacis Leonardon per revolvero, diris:

Sinjoro Hill jam avertiĝis pri viaj suspektindaj iradoj. Ĉiuokaze
ni devas senigi vin je via libereco, ĝis sinjoro Hill venos.--Al
la ĉirkaŭstarantaj viroj li ordonis hispane:--Konduku ĉi tiun
sinjoron en la malnovan galerion kaj tie tenu lin garde.

La bando tuj ĉirkaŭis Leonardon, kaj unu el ili ekprenis lin ĉe
la brako. Nia amiko fortiregis sin kun gesto kaj rigardo, kiuj igis
la viron paŝi malantaŭen kun preskaŭ humila, pardonpetanta mieno.
Lin turnante al la meksikia monaĥo, Leonardo diris severe kaj
dignoplene:

--Bonvolu ordoni al viaj gardistoj sin deteni de perfortaĵoj. Mi
devas ja cedi al supera forto, sed senbezone estas aldoni perforton
al ofendego.

La bruna monaĥo direktis penetreman rigardon al la parolanto,
kaj post momento eldiris la deziritan ordonon per komanda voĉo.
Farinte tion, li leviĝis kaj forkondukis la gardistaron kun ĝia
malliberulo. Li estis mezaĝa, maldika viro de asketa, pensema
mieno. Ili eniris malebenan densejon kaj malfacile faris al si
vojon tra dornoplenaj subkreskaĵoj kaj dispecigitaj masonaĵoj,
multaj el kiuj aspektis kiel ŝtonegaĵoj. Post kelkaj minutoj la
monaĥo haltis apud masiva derompaĵo, kiu verŝajne antaŭ multaj
jarcentoj formis parton de grandega pordokadro. Flankenpuŝinte
kelkajn densajn branĉojn de arbetaĵo, li vidigis iom ruinigitan
ŝtuparon, kondukantan malsupren en malluman kavernon. Ĉiuj eniris,
unu post alia, kaj pasis tra mallonga, tunelsimila irejo en grandan
malplenan spacon, sed nelarĝan kaj sentegmentan, krom kelke da
superpendantaj arboj, arbetaĵoj kaj aliaj rampaj kreskaĵoj.

Leonardo ĉirkaŭrigardis kun granda intereso, forgesante dum kelka
tempo la strangajn kaj ne sendanĝerajn cirkonstancojn, en kiuj li
sin trovas. Unu flankon de ĉi tiu vasta, longforma spaco okupis
alta, roka muro kun bone konservitaj, belaj skulptaĵoj en regulaj
kaj ripetiĝantaj vicoj. La tri ceteraj flankoj estis preskaŭ tute
ruiniĝintaj; efektive ili montris malmultajn postesignojn, ke ili
iam formis murojn. Sur la malebena fundo kuŝis, ĉi tie kaj tie,
surskulptitaj derompaĵoj, verŝajne restaĵoj de enfalinta tegmento.
Li sin trovis konjekteble en iama subtera ĉambrego aŭ granda
galerio.

Doninte ordonojn al la gardistoj, la monaĥo foriris kune kun duono
de la viroj. La postrestantaj sidiĝis sur ŝtonoj aŭ kuŝiĝis sur
la tero apud la sola elirejo, kaj nur malofte ekrigardis scivole kaj
mire la figuron de la enpensa fremdulo. Tuj ĉiuj elprenis tabakujojn
kaj faris al si cigaredojn el sekigitaj maizfolioj kun surpulvoraĵo
de forta tabako. Anstataŭ alumetoj ili uzis malnovmodajn fajrilojn.
Post kelka tempo unu el la viroj alproksimiĝis al Leonardo kaj,
ĝentile depreninte sian ĉapelon, proponis al li cigaredon.

--_Gracias, señor, yo ... no_ ... fumas,--respondis Leonardo afable,
per kapskuo kaj mangesto tradukante la lastan, angle parolitan
vorton. Lia akiraĵo da hispanaj vortoj jam elĉerpiĝis.

La gardisto rigardis lin kun malkaŝa surprizo kaj videbla
malplezuro. Sendube li kaj liaj kunuloj vidis ofendon en lia
malakcepto de la cigaredo.

Esplorinte, kiom la duonlumo tion ebligis, kelke da skulptitaj
hieroglifoj, supozeble postlasitaj de la antaŭhistoriaj
_Toltecatl_'oj, Leonardo sidiĝis sur renversitan kolonplaton kaj
enfalis en mediton sub la pensiga influo de la nekoneblaj jarcentoj,
kiuj, li sentis, kvazaŭ alrigardas lin el tiuj silentaj, tamen
elokventaj ruinaĵoj. Kia estis la popolo, kaj kia ĝia spirito, kiu
starigis tiujn mirindajn konstruaĵojn, kiel senmortan memorigilon
pri siaj heroaĵoj, siaj kulturaj akiraĵoj? Estas do eble, ke
sendube granda nacio povas tiel plene malaperi, postlasante, krom
tiuj ŝtonaj atestaĵoj de alta kulturo, nur nomon, kredeble eĉ
nur legendan nomon? Ĉu venos tempo, kiam lia propra granda nacio
estos nur nomo; kiam ĝian pasintan ekzistadon atestos nur kelkaj
monumentoj, mirakle kontraŭstarintaj la dentojn de la tempo? Ne--li
diris al si en la pensoj,--nekalkuleblaj jarmiloj estos bezonataj por
tio, kaj la fino de la nuna tempaĝo ne povas esti tre malproksima.
La intensa sopiro de lia animo kaj, laŭ lia konvinko, de la animo
de la tuta kristanaro al la ekveno de la regno de justeco, estis
por li sufiĉa garantiaĵo, ke ĝi baldaŭ venos. Mire li demandis
sin plue, kial kaj kiel tia supozeble altkultura nacio pereis. Ĉu
same kiel multaj antikvaj regnoj de la alia duonsfero, ekstermitaj
per la furiozo de fremda nacio, terura ilo de la justa kolero de
obstine malobeita Dio? Se nur tiuj muroj povus paroli; se nur tiuj
sfinksosimilaj skulptaĵoj povus malkaŝi siajn sekretojn, kian
teruran averton ili eldirus eĉ al kelkaj laŭnome kristanaj nacioj
de la nuna tempo!

Ekridego de liaj kaptintoj vekis lin el lia medito kaj rememorigis
al li lian nunan necertan staton: En kiaj strangaj cirkonstancoj
li sin trovas! Kia estos lia sorto, en la okazo, se sinjoro Hill
kaj sinjoro Travers ne estas la sama persono? De la tempo de sia
alveno tie li ne povis ne senti, ke ial lia vizito ĝenas Don
Miguel'on. Io mistera okazas aŭ okazos.--Tiaj kaj multaj aliaj
demandoj prezentiĝis al li. Poste liaj pensoj denove sin turnis al
la personoj en la hejmlando, pro kiuj li entreprenis tiun aventuran
vojaĝon.

Dume la taglumo ankoraŭ pli paliĝis, kaj post kelkaj minutoj
plena mallumo regis en la galerio. La gardistoj ĉe la alia
ekstremaĵo fariĝis pli kaj pli bruaj kaj gajaj. Subite lia medito
interrompiĝis per susura brueto ĉe lia flanko. Malpeza mano tuŝis
lian ŝultron, kaj voĉo tre proksime de lia orelo flustris:

--Ŝ... ŝ... estas mi, Lucia.

En la malvarmiĝinta aero Leonardo povis senti sur sia vango varman
spiron de la knabino.

--Venu senbrue,--Lucia Cuadra flustris plue.--Jen ekprenu ŝnuron
pendantan de elstaranta arbo. Metu piedon en ĉi tiun ŝnuroringon.
José helpos al vi. Grimpu. Mi sekvos.

--Dankon.

Leonardo palpe, kun mano gvidata de la mano de la knabino, ekkaptis
la savilojn.--Ĉu estas necese forsaviĝi?

--Jes; ne parolu!

Li obeis kaj, unu minuton poste, troviĝis sur arbotrunko, pendanta
super la kaverno. De tie, gvidate de firma vira mano, li facile
atingis la nivelon de la supra densejo. Post ne longe Lucia staris
ĉe lia flanko. Ekprenante la manon de Leonardo, ŝi flustris:

--Sekvu min, singarde, senbrue.

Tralaboro en la mallumo tra la sovaĝejo estis tre peniga afero,
precipe por la knabino pro ŝia jupo. Leonardo kun dankoplena koro
admiris la sentimecon kaj energion de la juna virino, dum li ne
povis ne senti ian humiliĝon pro la situacio, en kiu li sin trovas.
Sed tiam ne estis oportuna okazo por pripensi tion. Tuj kiam ili
atingis liberan lokon, Lucia Cuadra ekparolis:

--Nun lasu min sciigi al vi per kiel eble plej malmultaj vortoj, kiel
staras la aferoj.--José,--alparolante la _mozo_'n,--rapidu antaŭen;
zorgu, ke la vojo estu sendanĝera; sciigu al Donna Maria, ke ni
venos, kaj, demandu, ĉu sinjoro Hill jam alvenis.

Antaŭ ol delasi la manon de la juna virino, Leonardo kore premis
ĝin kaj sincere dankis ŝin pro ŝia heroa helpo.--Sed,--li
demandis,--ĉu vere mia vivo estis en danĝero?

--Jes, sinjoro Marston,--respondis Lucia kun emocio en la voĉo,
kiu tuŝis lian koron.--Feliĉe mi okaze subaŭdis interparolon
inter la tri _padres_, kiuj malliberigis vin. Kiam mi ekaŭdis, ke
ili priparolas vin malamike, mi ne povis ne aŭskulti avide. Nu,
laŭ fragmentoj de la interparolo, kiujn mi kaptis, mi konkludis,
ke almenaŭ la du hispanaj monaĥoj volas fari atencon kontraŭ via
vivo--mi ne scias kial, ĉu pro ĵaluzo, ĉu pro timo--en la okazo,
se sinjoro Hill ne konas vin, aŭ diros, ke li ne konas vin.--Iom
heziteme ŝi parolis plue post momento:--Tio sufiĉis por mi. Mia
koro pleniĝis de teruro, kaj mi ne perdis momenton, decidiĝinte,
kiel helpi al vi forsavi vin el via mallibereco.

--Vi elfaris tion mirinde lerte kaj kuraĝe, fraŭlino Cuadra,--varme
diris Leonardo,--kaj neniam mi forgesos vian noblanimecon.

La virino parolis plue, spirante iom pli rapide:

--Aŭskultu. Ni alvenis ĉi tien en tre grava, tragedia tempo,
sinjoro Marston, plena de misteroj. Ĉiuj homoj en la lando kredas,
ke la monaĥoj en la apuda antikva monaĥejo estas fervoraj kaj
fidelaj filoj de la Eklezio, sed eltroviĝis--precipe per la vigleco
de _padre_ Alano, la monaĥo en la bruna sutano--, ke ili estas
sekrete idolanoj, kredantaj je la antikva religio de la Aztekoj. Tio
estas terura eltrovaĵo! Ĉar vi devas scii, ke ni estas lojalaj
katolikoj. Maria sciigis min, ke ili apartenas al la _Totonac_'aj
pastroj. Iliaj du ĉefpastroj dediĉiĝis al dio, nomita Cintotl, kaj
estas, laŭ supozo, aparte grandaj sanktuloj, ĵus plenumintaj kvar
jarojn de senintermanka preĝado--alterne, kompreneble--kun fastado.
Ili sin detenas de ĉiaj bongustaĵoj kaj prenas nur po unu manĝo
en tago. Oni kredas, ke ĉi tiuj ĉefpastroj komunikiĝadas kun la
dioj, kaj ke la dioj konfidis al ili siajn orakolojn. Kiel vi sendube
scias, tre multaj landidoj ankoraŭ kredas, pli-malpli malkaŝe,
je la antikvaj dioj, kaj ankoraŭ atendas la promesitan revenon de
la diigita sanktulo Gucumatz aŭ Quetzalcoatl. Tiu sanktulo, tre
severmora virtulo, pasigis, laŭ tradicio, dudek jarojn en la lando
kaj poste foriris en nekonatan landon, nomitan Tlapallan, promesinte
reveni post multaj jaroj.

--Jes, mi legis pri tiu mistikulo,--diris Leonardo.

--Efektive? Mi devas kun honto konfesi, ke ankoraŭ okazas sekretaj
homoferoj al la dioj. Plue, en la daŭro de la jarcentoj multaj
fervoraj _indiaj_ pastroj penis okazigi revolucion kaj restarigi
la antikvajn idolservojn. Nu, _padre_ Alano eltrovis, ne nur ke
tiu monaĥejo, kiu en la nuna tempo enkalkulas nur landidajn
monaĥojn, estas nesto de revolucia movado, sed ankaŭ, ke en
ĝi de tempo al tempo homoferoj fariĝas. Abato Ramon, kiu estas
samtempe estro de tiu monaĥejo kaj ĉefpastro de la _Totonac_'oj,
antaŭdiradis, ke baldaŭ post la venonta granda festo kun homofero
la longe prisopirata sanktulo venos. La oferbuĉoto devas esti en
ĉi tiu grava okazo, laŭ la sciata volo de la dioj, unu el la
monaĥoj-_Cintotl_'anoj de senmakula vivado. La pastra kolegio
jam elektis, laŭ dia inspiro, la pastron, kiun la dioj volas
honori per la aparta, glora privilegio, fariĝi la oferaĵo. Ĉiuj
monaĥoj promesis, per la plej teruraj ĵuroj, sin submeti al la
tranĉilo en la okazo, se la elekto lin trafos. Hodiaŭ nokte
komenciĝos la granda festo, kaj morgaŭ matene, en la momento de
la sunleviĝo--laŭ ilia programo--ĉefpastro Ramon eltranĉos la
koron de la viktimo, ligita sur antikva altaro, por bruloferi ĝin
poste en aparta sanktejo, dediĉita al la lundio Tetzcatlipoca. Ĉi
tiu antikva altaro, makulita per multaj miloj da abomenaj homaj
oferbuĉoj, ĉiam troviĝis sub la ĉefa altaro de la preĝejo. Ĉu
vi povas prezenti al vi pli abomenan, pli teruran malsanktigon?

Lucia ekhaltis, eldirinte tiun demandon kun profunda emocio. En la
malforta lunlumo Leonardo rigardis malsupren en la vizaĝon de la
bela knabino kaj respondis kunsente:

--Ne, tio estas preskaŭ nekompreneble abomena kaj malĝoja afero.
Sed la tenego de la malbonaj potencoj estas terura, kaj la homa koro,
ne-renaskiĝinta, estas kapabla je faroj, kies malbonegecon ĝi mem
eĉ ne konscias.

Lucia Cuadra, paŝante tra longa kaj seka herbaĵo, rigardis
enpensiĝe antaŭ si. Post kelke da momentoj ŝi respondis:

--Vi estas prava. Mia konfesprenanto ĉiam priploras la malbonegecon
de la natura--kiel vi diras ne-renaskiĝinta koro. Li estas aparte
sankta viro, tre malsimila al, ho ve! tiom da aliaj _padres_. Sed
mi devas rapidi kun mia rakonto. Ĝia plej malĝoja parto estas
jena: Don Miguel de Lozada, unu el la plej altestimataj _hacendados
de Hidalgo_ kaj, cetere, tre ĉarma viro, ankaŭ estas sekreta
adoranto de la antikvaj spiritoj kaj ne, kiel ni kredis, bona, lojala
kristano. Efektive ŝajnas, ke li estas unu el la estroj de tiu
kulto. Mi estas terure ĉagrenita, sinjoro Marston, ĉar mi ĉiam tre
ŝatis tiun noblaspektan viron. Li pretendas rektan devenon de la
antikva imperiestra familio, de la granda Moctheuzouma aŭ Montezuma
mem. Eble tio tentis lin. Eĉ mia kara, dolĉa Maria ĝis antaŭ
kelkaj monatoj sekvadis la vojon de sia patro. Ho! mi neniel povas
kompreni, kiel ni tiel longe trompiĝadis! Sed per Dia favorkoreco
kaj la sankteco de _padre_ Andreo, ŝi konvertiĝis. Ŝi ne kuraĝas
konfesi tion al sia patro; cetere, _padre_ Alano--pro siaj propraj
celoj, sendube--ne permesas al ŝi tion fari. _Padre_ Alano estas
tre rimarkinda homo, treege lerta kaj fervora, kaj nenio malpli ol
sekretario kaj dekstra mano de kardinalo Felix Martinez. Maria estas
nature poeziema, entuziasmoplena kreitaĵo, kaj jam tiel fervora
kristanino, kiel antaŭe ŝi estis fervora adorantino de spiritoj.
Nu, mi pardonis al mia amikino ŝian trompadon. Al bela vizaĝo oni
pardonas multon.

--Jes; malforteco precipe ĉe viroj.

--Mi pardonis kaj, se eble, amas ŝin pli, ol antaŭe. Mian
korinklinon pligrandigis profunda kompato.

--Kompato kaj amo estas ĝemeloj.

--Kaj nun mi venas al la plej tragedia parto de la tuta afero: La
elektita, oferota pastro estas juna, bela viro, kiun mia kompatinda
Maria amas per sia tuta pasia animo; kaj li reciprokas ŝian amon.
Don Miguel mem sciigis al ŝi la elekton kiel sekreton, tute ne
supozetante, ke la sciigo preskaŭ rompos la koron de la amegata
filino. Kompatinda knabino; ŝia sentema koro estas disŝirita per
akre konfliktantaj emocioj: amo kaj respektego al ŝia patro,
unuflanke kaj, aliflanke, pasia amo al la juna monaĥo Juan, kaj
lojaleco al la Eklezio. Kiom ŝia kara animo suferegas, estas
neimageble!

Lucia ekĝemis kaj haltis momenton, metante manon sur la brakon de
Leonardo:--Ni devas savi la junan monaĥon, sinjoro Marston,--ŝi
diris solene kaj firme.--Tre konjekteble la plano de _padre_ Alano
estas, kun la helpo de la du hispanaj monaĥoj kaj dekkelke da
armitaj viroj, kiujn vi vidis, subite interrompi la ceremonion,
ĝuste en la momento, kiam la oferbuĉo okazos, por kulpigi la
monaĥaron, kaj tiel elradikigi tiun malveran kulton, almenaŭ el la
frataro de San Anselmo. Inter ĉi tiu _hacienda_ kaj la monaĥejo
ekzistas sekreta, subtera pasejo, konata al neniu krom Don Miguel kaj
Maria. Oni supozas, ke tio estis antikva irejo inter reĝa palaco
kaj sekreta trezorejo. Kia ajn estu la plano de _padre_ Alano, ni
nepre devos malhelpi la mortigon de Juan, la amanto de Maria. Ni
bezonas ĉiun haveblan helpon. Vi estas fortega, altanima viro,
sinjoro Marston; ĉu vi volas helpi al ni? Mi petegas pro la iluziita
viktimo, pro dolĉa Maria ... pro mi.

En ĉi tiu momento Leonardo kaj Lucia atingis ĝardenan pordeton,
super kiu pendis malgranda, brilanta lampo kaj sanktfiguro en
vitra ujo. Leonardo haltis kaj kortuŝite rigardis en la elokvente
petegantan vizaĝon de la knabino. Laŭ sia trankvila parolmaniero li
respondis:

--Kun mia tuta koro mi helpos. Pri tio vi ne bezonis dubi eĉ unu
momenton. Nur unu penso iom ĝenas min.

--Kia penso?

--Mi sentas, ke, decidinte partopreni agon kontraŭ la volo de Don
Miguel de Lozada, mi ne povas pli longe resti lia gasto. Mi do
preferas pasigi la nokton ekster lia domo. Mi bedaŭras, ke mi jam
manĝis ĉe lia tablo.

--Sinjoro Marston!--ekkrietis Lucia per voĉo, montranta surprizon,
ĉagrenon kaj admiron,--certe vi estas tro, tro konscienca! Pripensu
la bonon, kiun ni celas.

Leonardo estis neŝancelebla, kaj post plua senutila peno Lucia
proponis provizi lin per manĝaĵoj restintaj en ŝia vojaĝa korbo.

La diskuto en tiu momento interrompiĝis. La pordo duone
malfermiĝis, kaj la kapo de José aperis en la interspaco:

--Pardonu, via moŝto,--li flustris,--la vojo estas tute sendanĝera.
Sinjoro Hill alvenis jam antaŭ kelka tempo. Li nun troviĝas en sia
dormoĉambro. Señor Don Miguel sin retiris en sian preĝoĉambron
por tie pasigi la nokton antaŭ la morgaŭa festo.

Leonardo tradukis la informon de José al Lucia sen la plej malgranda
signo de ekscitiĝo.



ĈAPITRO IX


Adelante![16]

Akratona voĉo eksonis tra masiva, malnova pordo kun vicoj da
dikkapaj najloj.

Leonardo eniris la ĉambron. Ĝi estis vasta loĝejo kun malalta
plafono, komforte meblita kiel dormoĉambro kaj salono, kaj lumigita
per sufiĉe granda lampo, pendanta de trabo super tablo en la mezo.
La lampo hele prilumis la vizaĝon de viro, sidanta ĉe la tablo
kaj rigardanta desegnaĵon. Li havis la aĝon de ĉirkaŭ kvardek
kvin jaroj. Lia alta frunto montris sulkojn, kiujn la lamplumo super
li igis ankoraŭ pli rimarkeblaj. La iom longa, preskaŭ senbarba
vizaĝo havis enpensan, malgajan aspekton, kaj posedis liniojn,
precipe ĉirkaŭ la buŝo kaj la okuloj, kiuj supozigis bonkoran
kaj sinceran karakteron, sed ne tre firman. La sinjoro alrigardis
la enveninton kaj malrapide leviĝis, montrante nek intereson, nek
malplezuron pri la vizito de nekonato.

Leonardo paŝis antaŭen kaj ekparolis per plaĉivola, gajeta
voĉtono, kiu, tamen, enhavis en si iometon da ŝanceliĝo:

--Kiel vi fartas, sinjoro Travers?

La vizaĝo de la tiel alparolita viro morte paliĝis. Unue vidiĝis
sur ĝi, en la daŭro de momento, konsterno kaj mirego, poste
profunda malgajeco, preskaŭ senespereco. Li aspektis kiel viro
elreviĝinta el longa dormo, kaj subite sin trovanta denove vizaĝon
kontraŭ vizaĝo kun malagrablegaj realaĵoj. Liaj grizaj okuloj sin
direktis nedecideme kaj esplore al la honesta vizaĝo de la vizitanto
kaj poste al ties al li etendita mano. Ĉirkaŭ lia buŝo ekludis
dolora, tremetanta rideto. Paŝante antaŭen kaj ŝanceliĝe prenante
la manon de Leonardo, li demandis funebre:

--Kiu vi estas, sinjoro, kiu alparolas min per nomo, kiun mi formetis
antaŭ multaj jaroj?

Leonardo volis ŝajnigi, ke li ne rimarkas la animdoloron, kiun lia
subita alparolo videble kaŭzis al tiu malfeliĉa viro, sed la tono
de lia respondo perfidis la bedaŭron kaj kompaton, kiujn li sentis:

--Mia nomo estas Leonardo Marston el...

--El Linkfield, certe,--sinjoro Travers kompletigis la
respondon.--Strange,--li diris plue per iom revema sed ankoraŭ
maltrankvila voĉo,--sed mi estis tro surprizita, por klare pensi.

--Mi treege bedaŭras, sinjoro Travers, ke tre malĝojaj aferoj
devigas min entrudi en vian sekreton kaj ŝajne malrespekti vian
privatecon. Volu kredi, ke nur la plej urĝa neceso igis min sekvi
vin ĉi tien de Horeham.

--De Horeham?--ripetis sinjoro Travers, surprizite.

--Jes. Kiam vi, kune kun du hispanaj sinjoroj, adiaŭis sinjoron
O'Mulligan antaŭ la pordo de lia hotelo, mi ekaŭdis--ne hazarde,
sed providence, mi forte kredas--vian voĉon. Mi ne povis vidi vian
vizaĝon, sed tiel certa mi estis, ke la parolanto estas la delonge
malaperinta kaj kiel mortinto priplorata sinjoro Travers, ke mi tuj
decidis sekvi vin je kia ajn kosto, malgraŭ ĉiuj kontraŭargumentoj
de la prudento. Malfeliĉe la vagonaro, kiun vi trafis, jam
ekmoviĝis el la stacio, antaŭ ol mi povis atingi ĝin. Sed mi volas
rakonti al vi poste per kiaj feliĉaj cirkonstancoj mi premsekvis
vian vojon.

--Miregindaĵo! Daŭrigu, mi petas.--Sinjoro Travers parolis kun tre
malgaja, sed jam pli firma tono de voĉo, kiel homo, kiu pretiĝas
aŭdi la plej malbonan novaĵon. Li alportis seĝon kaj per gesto
invitis Leonardon sidiĝi apud li ĉe la tablo.

Ambaŭ sidiĝis, kaj la pli juna viro ekparolis:

--Ĉu mi povas paroli tute malkaŝe?--La alia viro jese ekbalancis
la kapon.--Ĉar mi devas tuŝi aferojn, kiuj, mi treege bedaŭras,
malĝojigos vin.

Sinjoro Travers esplore rigardis en la vizaĝon de Leonardo, kaj post
momento respondis:

--Parolu. Mi devas ja suferi la sekvojn de miaj propraj agoj.

--Ni ne ĉiam povas antaŭvidi la sekvojn de niaj agoj, sinjoro
Travers; kaj mi estas certa, ke vi estus aginta alimaniere, se vi
tiam havus supozeton, ke tiel granda malfeliĉo rezultos el via
malapero. Kiam alvenis la erara sciigo pri via morto en Algerio,
fraŭlino Haverford, anstataŭ akcepti la sorton kaj antaŭrigardi la
ĝojon revidi vin en la transtomba vivo, penis senpere komunikiĝi
kun via spirito. Ŝi asertas, ke, ĝuste la tagon de via supozita
morto, ŝi klare vidis vin kiel fantoman aperaĵon. Tio okazis en la
vespero de la deka de Julio. Mi memoras la precizan daton, ĉar en la
sekvinta nokto mia bona patro mortis.

Sinjoro Travers ekĝemetis:--Aj! ... la deka de Julio. Kiel mi povus
forgesi tiun tagon! En la vespero de tiu tago mi kuŝis, vundita kaj
duonkonscia, ĉe la flanko de mia mortigita animparenco, Georgo Hill.
Duonkonscia, memoru, eble apenaŭ tia. Kiaj turmentaj duboj denove
min atakas! Ĉu vere, malgraŭ ĉio diradata kontraŭe, la homa animo
povas, dum tempospaco, forvagi; aŭ ĉu ni havas aferon ĉi tie kun
nura kunokazaĵo? Sed daŭrigu, mi petas.

--De tiu tempo fraŭlino Haverford iluziis sin, kredante, ke via
senkorpigita spirito de tempo al tempo regas ŝin. La sekvoj de
tiu iluzio estis, kaj ankoraŭ nun estas, teruraj, rilate al ŝi
mem kaj ankaŭ rilate al aliaj. Estas neeble imagi pli malĝojigan
aliiĝon en persono. Por mi ne povas ekzisti dubeto, ke iu malbona
demona spirito posedas ŝin, spirito, kiu ŝajnigas, ke ĝi estas vi,
kaj kiu instigadas ŝin al la plej profunda malamo. Iel fraŭlino
Haverford ricevis la ideon, ke ŝia duonfrato, sinjoro Vincent,
malice kaŭzis, pro malnoblaj, personaj celoj, ke vi rompis vian
fianĉecon kun ŝi, kaj malaperis. Kvankam fraŭlino Haverford
ankoraŭ restas aktiva membro de la firmo _Haverford kaj Vincent_--mi
ankaŭ jam de kvin jaroj estas kompaniano--estas por mi tre evidente,
ke ŝi persekutas lin per senkompata malamo. Kompatinda viro! Li
sendube scias tion. Lia koro estas premtordata; tamen ŝajnas, ke,
pro ia mistera kaŭzo, li troviĝas en kruela premtenilo de sia
fratino, kaj ne kuraĝas sin defendi. Ŝi uzas satane subtilajn
rimedojn por peli lin en abismon de malfeliĉego.

--Vi memoras Malkomon Vincent, tiam dolĉa dekjara knabo, nobla,
lerta kaj altesperiga, la idolo kaj fieraĵo de lia patro. Nu, iom
post iom ŝi faris el li per drogado--kaj mi ne scias, per kiaj pluaj
rimedoj--plenan ruinaĵon, korpan kaj animan. Priplorindaĵo!

Sinjoro Travers fikse rigardis en la spacon. Liaj okuloj alprenis
vitrecan aspekton, kaj iliaj randoj ekruĝiĝis. La buŝo nerve
moviĝadis, kaj la tuta pala vizaĝo vidigis akran animdoloron kaj
maldolĉan memriproĉon. Leonardo silentis dum momento, profunde
kortuŝite. Poste li diris plue:

--Mi tre malĝojas, ke mia parolo tiom afliktas vin, sinjoro Travers,
sed...

--Daŭrigu.

Leonardo daŭrigis, rakontante al la korpremata viro per malmultaj
vortoj pri siaj kreskintaj suspektoj; pri la iom-post-ioma ruiniĝo
de Malkomo; pri la vizito al la rusa religiulo, ktp. Li parolis
pri Lorna Prior, ame prezentante ĉarman bildon de la knabino, kaj
montris la timon, kiu jam de kelka tempo regas lin, ke fraŭlino
Haverford, farinte sian eblon kontraŭ Malkomo, nun ankaŭ penos
pereigi ŝin, ĉar sinjoro Vincent amas ŝin kiel propran filinon.
La novaĵo pri la morto de fraŭlino Leggat eligis el la brusto
de la aŭskultanto ekĝemon kaj la vortojn:--Dolĉa maljunulino.
Neanstataŭebla perdo por ŝi. Ha! se ni tiam atentus ŝiajn
avertojn! Tro malfrue.

Denove sinjoro Travers rigardis enpensiĝe en la spacon. Post kelkaj
silentaj momentoj Leonardo rekomencis paroli:

--Nu, tre certe estas, ke ni devas ne lasi la aferojn vagnaĝi.
Ni devas agi.--Tiam sin klinante antaŭen, li diris kun peteganta
seriozeco:--Reiru kun mi hejmen. Nur via reveno povas dispeli la
sorĉon, kiu tenegas ŝin, kaj malhelpi pluan malfeliĉon.

Sinjoro Travers malrapide skuis la kapon kun neesprimeble malgaja
rigardo en la okuloj. Dum kelka tempo peza, doloriga silento regis
en la ĉambro. Nur la tik-takado de malgranda horloĝo, staranta
sur apudlita komodeto, aŭdiĝis, kaj kelkafoje, el proksima stalo,
mallaŭta bruo de brutoj tirantaj siajn kolĉenojn tra murringoj.
Fine li levis la rigardon al la vizaĝo de Leonardo kaj respondis
malgaje sed firme:

--Elkore mi dankas vin, sinjoro Marston, sed iri hejmen kun vi mi ne
povas... Mi konfidas al vi, kaj se vi havas sufiĉe da pacienco por
aŭskulti al konfeso de erariĝinta, perdita, sed iom seniluziita
homo, mi lasos vin enrigardi en la profundon de mia animo... Stranga
rakonto estas la mia, sinjoro Marston, tre stranga. Ankoraŭ mi penas
kompreni min mem. Neniam mi pensis, ke mi renkontos animon, krom unu,
perdita por ĉiam, kiu kunsente elkomprenos min. Mi esperas, ke vi
indulgos min. En ĉia okazo la konfeso iom malpezigos al mi la koron.
Aŭskultu.

--Antaŭ dek du jaroj, cedante al insisto de amikoj, ni--tio estas
fraŭlino Haverford kaj mi--okupis nin pri spiritistaj aferoj. Mia
propra intenco estis serioze trakti ilin objektive, kiel sciencisto
kaj kritikisto. Fatala iluzio! Oni ne povas tuŝi malpuraĵon, ne
malpuriĝante. La influo de la misteraj potencoj, kun kiuj oni
interrilatiĝas, estas tiel subtila, ke eĉ la plej singardemaj kaj
senpasiaj esploristoj ne povas kontraŭstari ĝin. Eĉ kvankam mi ne
plene konvinkiĝis pri la vereco de spiritistaj pretendoj--fraŭlino
Haverford, ho ve! enĵetiĝis kapantaŭen--tamen la esploroj efikis
sur mi plej terure, venigante min preskaŭ al malesperego. Ne povas
esti pli granda, pli fatala iluzio, ol serĉi per okultaj rimedoj
certecon pri transtomba ekzistado, aŭ plifirmigon de la kredo al
la ekzisto de Dio. Nepre la malo okazos. Nepre. Mi perdis la tutan
malgrandan kredon, kiun mi posedis, kaj ricevis anstataŭe nur
dubojn, konfuzecon, malluman senesperecon. Fine venis torditaj,
fantaziaj, sensencaj ideoj pri la homa animo. Kredu min, amiko
mia, nenio en ĉi tiu mondo, nek en la venonta, povas esti pli
terura, ol konscio pri senmorta animo kaj Dio, inter kiuj ekzistas
netranspasebla profundego.

Leonardo volis ekparoli, sed sinjoro Travers detenis lin per mangesto
kaj parolis plue:

--Tiam pli kaj pli regadis min spirito de senripozeco, malkontenteco,
preskaŭ hipoĥondrio. Ekkaptis min duonfreneza deziro foriĝi de
mi mem, de mia memoro; deziro forkuri ien, kien ajn, for de mia
konataro, kaj komenci novan vivon aliloke. Plue, mi penis elpeli el
mia kapo la penson pri Dio. Vanaĵo! Ĉiam venis al mi en la memoron
la sperto de David kaj la bonekonataj versoj de la 139a Psalmo:

  "Kien mi iros for de Via spirito,
    kaj kien mi kuros for de Via vizaĝo?
  Se mi leviĝos al la ĉielo, Vi estas tie;
    se mi kuŝiĝos en abismo, jen Vi tie estas." ktp.

--Por David tiuj vortoj estis konsolo, inspiro; sed por mi
persekutanta premsonĝo.

--Nu, en tiu tempo mia animstato alkriziĝis pro pli ol unu
cirkonstanco: kelkaj agoj de miaj parencoj, precipe de mia fratino,
tre malplaĉis al mi, kaj malpaciĝo ŝajnis neevitebla. Plue
fraŭlino Haverford pli kaj pli ĵaluziĝis pri amiko, kiun mi amis
kun la tuta fervoro de mia animo. Lian amon--por diri la veron--mi
ŝatis pli alte, ol virinan amon. Tio estis Georgo Hill, usonano
de malofta, nobla karaktero. Eksteraĵe ni multe similis unu la
alian. Mi nomis lin David, ĉar nia amikeco estis tiel forta, kiel
la amikeco inter David kaj Jonatan. Lia estis la pli forta, vira
karaktero; vere reĝa animo. Kiam mi ricevis de David leteron el
Lisboa, sciigantan min, ke li estas survoje al Algerio por entrepreni
esploradon de antikvaĵoj, kaj petantan min akompani lin, mi avide
kaptis la okazon forlasi mian tutan konataron kaj aliĝi al mia
amiko. Mi tuj likvidis kiom eble plej multe el mia havaĵo kaj
veturis Algerion. Mi ne volas tedi vin per rakonto pri niaj kunaj
laboroj, ĉar ili ne rekte rilatas al la aktualaĵoj. Sufiĉas
diri, ke, per la perfido de niaj landanaj gvidistoj, ni falis en
embuskon de mortigemaj Kabiloj. Preskaŭ ĉiuj el nia kunularo perdis
la vivon. La banditoj lasis min senkonscia kaj preskaŭ senviva,
flankon ĉe flanko kun mia amiko, duope en sovaĝejo. Lia stato estis
ankoraŭ pli malbona, ĉar, rekonsciiĝinte, mi vidis kun teruro,
ke la kara viro antaŭ nur nemultaj minutoj elspiris la lastan
spiron. Estas destinite al malmultaj homoj sperti--kaj neniam pli
ol unufoje--tian superegan kordoloron, kiu lasas la koron dezerto,
velkinta, preskaŭ nekapabla senti pluan doloron. Tian doloregon
mi spertis tiun vesperon en la daŭro de kelkaj horoj. Mi ne volas
ofendi viajn orelojn per cito de la ribelaj, malpiaj pensoj, kiuj
uragane trafuriozis mian kapon; cetere mi maldeziregus revoki ilin en
la memoron.

--Preskaŭ subite venis al mi aliaj pensoj. En neklarigebla maniero
mi eksentis--aŭ imagis, ke mi sentas--la aleston de la spirito de la
ĵus mortinta amiko. Aj! ne sur la aleston, sed, iel, la eneston de
lia animo en la mia. Ĝojotremo ekkaptis min, kaj poste, kiam miaj
sentoj fariĝis pli trankvilaj, dezirego pri ĉiama kunfandiĝo de
niaj ambaŭ animoj. Kial ne?--mi rezonis. Ĉu niaj internaj estaĵoj
ne estis kunligitaj pli forte, ol per edzeco? Ĉu estis eble, ke tiel
proksime ligitaj animoj povas esti disigitaj per nura transiro, kiun
ni nomas morto? ... Aj! ĝuste la forto de mia dezirego, kaj lia,
malebligos disiĝon. Tiel mi revis tiun nokton sub la stellumigita
algeria ĉielo, ankoraŭ tenante la malvarmiĝintan kaj rigidiĝintan
manon de mia David.

--Mi leviĝis, malforta, ŝanceliĝante, kaj ekpripensis, kion
mi nun devas fari: Serĉi mian vojon returne al _La Cala_ kaj
meti plendon ĉe la plej proksima konsulo. Antaŭ ol mi foriris,
mi unu fojon plu rigardis lian ankoraŭ serenan kaj noblaspektan
vizaĝon.--Kial la sorto ne kaptis min anstataŭ li, kiu estis ja
multe pli nobla, feliĉa homo?--mi demandis min maldolĉe. Ho! Ĉu
lia karega, pli nobla kaj pli forta animo ne povus vivadi en mi?
Aŭ, prefere, ĉu mia memo ne povus perdiĝi en lia? Tiu fantazia
ideo ekkaptis kaj tremigis min. Sendube prudenta, aferema homo, kiel
vi, vidas en ĉio ĉi tio erarvagantan cerbon, sed penu prezenti
al vi la cirkonstancaron: La akra, freneziga doloro pri la perdo
de la amiko, miaj torditaj ideoj pri la spirita mondo, la mizera,
malkontenta stato de mia koro, ĉiuj ĉi tiuj influoj kune lasis
liberajn kondukilojn al miaj fantaziaj deziroj, ĝis, iom post iom,
mi firme kredis, ke la animo de mia amiko ne forlasis min, kaj ke
mi jam alprenis lian memon. Stranga iluzio, sendube, kiu, tamen,
ofte plidolĉigis al mi la alie malgajan vivon. Dank' al Dio, tiu
iluziaĵo, kompreneble, jam de longe malaperis; sed mi devas konfesi,
ke ankoraŭ nun kelkafoje duonkonscie mi image interparolas kun li,
kvazaŭ kun alestanta persono. Nu, por kompletigi la sintrompon,
mi alprenis lian nomon, aŭ pli ĝuste la nomon, kiun mi donis al
li--David Hill. Mi profundiĝis en liajn studojn kaj daŭrigis lian
vivlaboron, nome, la esploradon de antikvaĵoj en ĉi tiu parto de la
mondo kaj la deĉifradon de hieroglifoj de ĝiaj praloĝantoj. Ĉiujn
pensojn pri mia antaŭa memo mi penis per ĉiaj rimedoj forigi el mia
kapo. Mi eĉ alprenis la religion de mia amiko; li estis lojala ano
de la romkatolika eklezio. Sed mi ne volas daŭrigi ĉi tiun temon.
Jam mi tre timas, ke mi trouzis vian paciencon kaj vian ĝentilecon.

--Tute ne, sinjoro Hill; mi certigas vin pri mia profunda kunsento.

--Dankon. Tamen mi volas fini mian rakonton, ĉar post nemultaj
minutoj mi devos elŝteliĝi, por partopreni gravan dramon, okazontan
je sunleviĝo.

--Mi jam aŭdis pri tio.

--Efektive?

--Jes; fraŭlino Lucia Cuadra enlasis min en la sekreton, kaj petis
mian helpon pro milda Maria de Lozada, kies sekreta amanto estas la
difinita viktimo...

Sinjoro Hill salte leviĝis de la seĝo:

--Kio?--li ekkriis,--kiel prosperis al vi tiom elfari en tiel
mallonga tempo?

Ridetante Leonardo respondis:

--Nu, tio estas parto de la rakonto, kiun mi promesis al vi. Tiu
renkonto ne efektiviĝis sen aventureto. Viaj du kunvojaĝintoj
estas iom suspektemaj homoj. Kvankam ili surmetis la sanktan sutanon
de monaĥeco, ili minacis mian vivon, en la okazo, se vi ne plene
garantios mian senkulpecon. Sed pluajn sciigojn poste. Daŭrigu, mi
petas.

--Mi nun volas nur aldiri, ke--feliĉe aŭ malfeliĉe; Dio
scias--prosperis al mi, dank' al kelkaj oportunaj cirkonstancoj,
sendigi oficialajn, konsulajn informojn al Anglujo, ke mi mortis,
kaj al Usono, ke Georgo Hill mortis. La celo de mia vojaĝo ĉi
tien estas sole scienca, arĥeologia. Per tre zorgaj kaj longaj
traserĉoj en malmulte konataj arĥivejoj, precipe en malnovaj
hispanaj monaĥejoj, mi ricevis fortan konvinkon, alproksimiĝantan
al certeco, ke interne de la muroj de la ĉi tiea monaĥejo troviĝas
ne sur kelkaj el la plej bone konservitaj kaj plej ĵaluze gardataj
konstruaĵoj de la Toltekoj kaj Aztekoj, sed ankaŭ antikvaj trezoroj
de grandega valoro kaj, por mi, de eĉ pli granda intereso. Pli ol
unu afero estigis en mi suspekton, ke tie troviĝas, plue, sekreta
sidejo de landida societo, klopodanta re-enkonduki la antikvan
idolkulton kaj fermentigi la landon per ribelemaj ideoj. Mi komunikis
mian suspekton al la sekretario de kardinalo Felix Martinez, _padre_
Alano, viro de neordinara fervoro, kunigita kun senduba honesteco.
La du hispanoj, pri kiuj vi plendas, estas senditoj de la alta
estraro de la frataro San Anselmo en Hispanujo, provizitaj per plena
aŭtoritato detrui la tutan neston da malfideluloj kaj, precipe,
havigi al la centra sidejo de la frataro la trezorojn, trovotajn en
la ĉi tiea monaĥejo. Tio eble klarigos ilian troan suspektemecon.
Ili sciigis min pri suspektindulo, kiu ŝajne postflaras niajn
postesignojn. Nu, la ceteron vi jam scias.--Rigardante sian
poŝhorloĝon, li diris:

--La tempo alproksimiĝas, sinjoro Marston. Ni devas prokrasti nian
interparoladon ĝis post la ludota dramo.

Li klinis sin kaj frapetis la plankon per ŝlosilo. Minuton poste iu
mallaŭte frapis la pordon.

--Kompreneble, vi promesis al la junulinoj vian helpon, sinjoro
Marston?

--Kompreneble.

--Ni iru, do. Volu malfermi la pordon; mi estingos la lampon.

En la preskaŭ malluma koridoro staris du virinaj figuroj, Lucia
Cuadra kaj Maria de Lozada. Senvorte kaj irante sur la piedfingroj,
ili kondukis la du virojn en subteran ĉambron kaj de tie tra
mallarĝa elirejo, formita per granda, pivotebla ŝtono, en longan,
malsekan pasejon. Post kvaronhora laciga iro la knabinoj haltis.
Maria palpe serĉadis sur la muro kaj post momento turnis denove
grandan privotigitan ŝtonon. Trairinte la tiel faritan malfermaĵon,
la malgranda kompanio sin trovis en la longa galerio, kie Leonardo
pasigis kelkajn horojn en mallibereco. La kvazaŭ-subteran ĉambregon
lumigis du lignofajroj. Ĉirkaŭ unu, apud la alirejo de supre,
staris la tri monaĥoj, kun kiuj Leonardo jam faris konatecon, dum
ĉirkaŭ la alia, en la profundo de la spaco, sidis aŭ kuŝis la
gardistoj, kiuj, sendube, jam devis aŭdi akrajn riproĉojn pro sia
manko de vigleco. Ĉi tiuj lastaj, vestitaj per _sombreroj_ kaj
_serapoj_, formis pentrindan grupon. La saltetantaj flameroj ĵetis
groteskajn ombrojn sur la jam groteske surskulptitajn murojn de la
antikva konstruaĵo. Sinjoro Hill, paŝante antaŭen brakon ĉe brako
kun Leonardo, ekparolis:

--Permesu, viaj moŝtoj, ke mi prezentu al vi malnovan anglan amikon,
sinjoron Leonardo Marston, kiu kun eksterordinara kaj nobla sindonemo
sekvis min ĉi tien por komuniki al mi sciigojn de netaksebla graveco
kaj ekstrema urĝeco. Pro tio mi estos lia vivodaŭra ŝuldanto. Pri
lia honesteco mi prenas sur min plenan respondecon. Plue, jam antaŭ
ol li renkontis min, li promesis al niaj sinjorinoj tutkoran helpon.

_Padre_ Alano tuj antaŭenpaŝis kaj rapidmove etendis al Leonardo
la manon. Liaj iom akraj vizaĝotrajtoj alprenis mildan kaj sinceran
aspekton, kaj en liaj malhelaj okuloj ekbrilis honesta ĝojo: li
estis tre kontenta, ke li, malgraŭ la asertoj de la suspektemaj
Anselmanoj, ĝuste taksis la karakteron de la viro antaŭ li.
Parolante angle kun sufiĉa flueco, li diris:

--Sinjoro, bonvolu kredi, ke plej sincere mi bedaŭras, ke aro da
malfeliĉaj cirkonstancoj ŝajne devigis nin fari al vi ofendegon.
Lasu, mi petas, pledi por ni la granda graveco de nia entrepreno
ĉi tie kaj troa fervoro pri la honoro de nia glora eklezio. Mi
esperas, ke vi akceptos nian pardonpeton kun tiom da bonkoreco, kiom
ni proponas ĝin kun sincereco kaj humileco.

La du aliaj monaĥoj, sur kies severmienaj vizaĝoj aspekto de
malplezuro nur pene malaperis, montris per ĝentilaj riverencoj sian
konsenton kun la vortoj de la parolinto. Unu el ili diris:

--Erari estas homaĵo; pardoni--diaĵo.

La alia aldiris:

--Ni plenkore nun bonvenigas vian ĝustatempan helpon, sinjoro.

Ridetante kaj kore premante la manon de _padre_ Alano, Leonardo
respondis:

--La plezuro, kiun donas al mi ĉi tiu renkonto, plene kompensas la
ioman malagrablecon de la unua. Cetere, mi travivis tre interesan kaj
memorindan aventureton.

Dume la du knabinoj staris kune en kelka malproksimeco. La
kapo de la juna indianino kuŝis sur la brusto de ŝia iom pli
altkreska amikino. La unua maldolĉe ploris, kvazaŭ okupita sole
de animbatalo; la atento de la alia dividiĝis inter la ploranta
knabino kaj la apuda grupo da viroj. De tempo al tempo la knabinoj
interŝanĝis kelke da vortoj en la antikva _anahuac'a_ lingvo.

--Ho, Lucia,--Maria ĝemis mallaŭte,--kiel mi povos tiel perfidi
mian karan patron!

Ĉe tiuj vortoj _padre_ Alano sin turnis kaj alpaŝis al la
malfeliĉa junulino. Metante manon sur ŝian ŝultron, li diris kun
pli granda mildeco, ol kiom, el liaj trajtoj, oni supozus, ke li
estas kapabla, tamen kun la firmeco de viro, konscianta neordinaran
regecon super ordinaruloj:

--Mia filino, via korpremateco ne malplaĉas al mi. Ĝi estas natura.
Sed ju pli granda la sinofero, des pli granda la Dia konsolo; des pli
glora la krono de rekompenco. Sciu, ke la sanktuloj kaj la sanktaj
anĝeloj de Dio amase malsupren rigardas vin en ĉi tiu momento kun
ama favoro. Akceptu la konsolon, kiun ili proponas al vi. Precipe
San Anselmo neniam forgesos la rolon, kiun vi ludas en la elpurigo
de la sanktejo, dediĉita al li. Ĝis nun vi estis tre fidela, heroe
fidela, kaj vi posedas la fortojn elteni ĝis la fino. Pro vi ni
traktos vian patron, kiel mi jam certigis al vi, kun la plena mildeco
kaj pardonemo, kiujn la sankta eklezio povas montri al noblaj sed
erarintaj homoj, se ili vidigas nur la plej malgrandan inklinon
reveni en ĝiajn amajn brakojn. Vidante, ke liaj esperoj pereis, ke
liaj planoj disfalis, li revenos. Cetere, viaj kaj miaj preĝoj pro
li nepre plenumiĝos.

La indianino levis la kapon, kaj per larmoplenaj okuloj rigardis la
trankvilan, seriozan vizaĝon de la religiulo. Tiam, ekpreminte kaj
kisinte lian manon, ŝi plorpetis:

--Indulgu lin, _padre_, li estas nobla viro, sed li agas sub la
malbona influo de la _Totonac'aj_ pastroj.

Ŝi volis diri ion plu, sed eksilentis, kaj sin turnis kun demanda
rigardo al sia amikino, kvazaŭ ŝi serĉas konsolon pri afero, pri
kiu ŝi ne kuraĝas paroli al la _padre_. La silenta respondo de
Lucia estis plena de ama certigo, ke ŝi tute komprenas, kaj ke ĉio
bone prosperos. Senvorte ŝi metis la brakon ĉirkaŭ la jam pli
trankvilan knabinon kaj kondukis ŝin for en la malluman, subteran
pasejon. La sceno profunde tuŝis la koron de Leonardo. Kvankam li
komprenis nur tre malmultajn el la hispane parolitaj vortoj, li
sufiĉe divenis ilian signifon.

Interne de la monaĥejaj muroj, en arbareto da betuloj, ekmoviĝis
silente, antaŭ vekiĝanta krepusko, mallumaj figuroj de viroj. Tie
ĉi kaj tie staris grupetoj, mallaŭte interparolantaj. Sinjoro Hill
kaj _padre_ Alano penis konsentigi Leonardon preni armilon por okazo
de bezono, sed ĉi tiu rifuzis, dirante, ke li esperas plenumi la al
li difinitan taskon sen armiloj, kies uzon li ne aprobas.--Precipe
kontraŭuloj religiaj,--li aldiris, sin turnante al la monaĥo en la
bruna sutano,--devus esti venkitaj sen alpreno de mortigaj armiloj.

La religiulo aliris al la du Anselmanoj por lastamomenta
interkonsiliĝo, dum Leonardo kaj sinjoro Hill daŭrigis duope
la mallaŭtan interparolon. Tiu lasta, frotante al si la manojn,
rigidiĝintajn pro la malvarmo, diris:

--Se vi volas savi la vivon de la amato de Maria, vi devos vigli,
ĉar mi timas, ke la tri monaĥoj prefere lasos la oferbuĉon
efektive okazi antaŭ iliaj okuloj, por havi aldonan, neneigeblan
atestaĵon pri la kulpo de la pseŭdo-Anselmanoj.

Post kelkminuta silento la arĥeologo parolis plue:

--Rigardu, jen, sinjoro Marston, dekstre, vi nun povas ekvidi la
konturojn de du-tura preĝejo, konstruita ĉirkaŭ sepdek jarojn post
la venkakiro de Corteso, ĝuste sur la supro de la piramidoforma
_Teocalli_. Sur tiu supro sendube sennombraj miloj da oferbuĉoj,
libervolaj kaj kontraŭvolaj, okazis en la daŭro de--Dio scias kiom
da jarcentoj. Malantaŭ la _Teocalli_, kaŝita en arbareto, troviĝas
kredeble la plej bela kaj bone konservita templo de la Aztekoj, vera
juvelo de netaksebla valoro por arĥeologoj. Ĝi entenas belegan
statuon de _Quetzalcoatl_, solena, _Buddha_-simila figuro, sidanta
kun krucigitaj kruroj kaj manoj ripozantaj sur la genuoj. Lia frunto
estas ĉirkaŭita de riĉege juvelplena diademo kun superpendanta
multekolora plumaĵo. Krom tio, ni trovos tie en alkovoj statuojn de
_Tezcatlipoca_, el polurita nigra ŝtono kun ortegita ŝildo, kaj
de _Huitzilopochtli_, la dio de la milito. Laŭ informo de Maria,
tiu lasta ĵus enportiĝis el sekreta loko. Mi precipe deziras
pririgardi ĝin, por vidi, ĉu ĝi estas konforma al la priskriboj
de la hispanaj historiistoj. Mi posedas apartan aŭtoritaton de la
alta estraro de la monaĥaro, science esplori ĉiujn antikvaĵojn
trovotajn ĉi tie.

--Mi esperas, ke la trovotaĵoj respondos al via atendo. Ĉu vi
scias, kie okazos la oferbuĉo?

--Jes, en tiu idolejo. Mi estas tre kontenta, ke ĝi ne okazos en la
preĝejo, kvankam la nura alesto en ĝi de tiaj sangaj, perfidemaj
idolanoj jam malsanktigus la plej sanktan sanktejon. Tie, en la
valo, ankoraŭ pli malproksime, kaj de ĉi tie nevideble, kuŝas
la monaĥejo kune kun la farmkonstruaĵoj, apartenantaj al ĝi.
Aŭskultu!--li diris, sin klinante antaŭen, kvazaŭ por penetri per
la okuloj la preskaŭ-mallumon,--la muziko komenciĝas. Ni devas
ekmoviĝi singarde, ĉar la tagiĝo estas ĉi tie afero de nur kelke
da minutoj.

El la direkto, montrita de sinjoro Hill, aŭdiĝis sonoj de vira
ĥoro, kaj momenton poste aperis ruĝa flagrado de torĉluma
procesio. Tuj komenciĝis vigla movado. Gvidate de unu el la
dungitaj bravulaĉoj, ŝtelirante laŭ la rando de la arbareto,
la konspirantaro alvenis post kelkaj minutoj al muro de flanka
konstruaĵo formanta parton de la granda kaj iom neregule konstruita
templo. El la ĉefa parto de la templo venis sonoj de la ĥorkantado,
alterne kun ekkrioj kaj laŭta batado de tamburoj.

_Padre_ Alano de tiu momento energie prenis sur sin la finan
direktadon de la entrepreno malgraŭ malbone kaŝita ĉagreno de la
hispanaj monaĥoj, kiuj volus sin apogi sur la plena aŭtoritato,
donita al ili de la estraro en Hispanujo. Tamen ilia kontraŭstaro
estis malforta; la evidenta kaj de ili sentata supereco de la
Meksikiano kaj lia firma, memfida alpreno de estreco ne lasis lokon
por kontraŭstaro.

Sekvante la monaĥojn kaj sinjoron Hill tra breĉon en la muro,
kaŭzitan de dislokiĝo de du grandegaj ŝtonoj, Leonardo sin
enŝovis en ĉambron, kies grandon kaj aspekton li ne tuj povis
konjekti pro en ĝi reganta mallumo. Unu flankon de la ĉambro formis
aro da dikaj, maldelikataj kurtenoj, malantaŭ kiuj ĉeestantoj
povis nerimarkate vidi la strangan scenon okazantan en la templo. La
centra parto de la konstruaĵo estis vasta, rektangula ĉambrego,
ĉirkaŭita ĉe tri flankoj de majestaj, surskulptitaj kolonoj.
La tuta spaco estis brilege lumigita per du vicoj da vazoformaj
flamingoj sur masivaj piedestaloj, en kiuj brulis ia kenaĵo. Inter
la kolonoj kaj la flamingoj marŝis procesie aro da flave kaj
ruĝe vestitaj pastroj, solene kantante. Post momento la procesio
haltis, kaj Leonardo ekvidis, starantajn inter la flamaj vazoj,
la figurojn de du maljunaj pastroj en longaj, skarlataj manteloj
kun surŝultraĵoj el belege koloritaj, briletantaj plumoj. Iliajn
kapojn ĉirkaŭis arĝentaj ornamoj, prezentantaj serpentojn. La
forta lumo klare montris iliajn malgrasajn, asketajn vizaĝojn. Unu
el la ruĝmanteluloj antaŭenpaŝis kaj, levante preskaŭ senkarnan
brakon, komencis fervorege alparoli la ĉirkaŭstarantojn per akra,
altatona voĉo en _anahuac_'a lingvo. Liaj gestoj fariĝis pli kaj
pli energiaj, ĝis li saltadis, kiel frenezulo, kaj liaj okuloj
ardis, kiel karboj. Kelkfoje la du vicoj de flavaj kaj ruĝaj pastroj
respondis ĥore per laŭtaj ekkrioj kun duonfrenezaj gestoj kaj
svingado de la torĉoj.

Subite la supera ĉefpastro--tia sendube li estis--haltis, sin
turnis kaj alparolis personon riĉege vestitan per multekolora
mantelo el sennombraj, kolibraj plumoj, kaj ornamitan per granda
ĉeno el alterne oraj kaj arĝentaj koroj. Ĉi tiu, supozeble ĉefa
altrangulo, sidis sub baldakeno el plumegoj sur tronsimila brakseĝo,
staranta en la mezo de la templo sur altigita plataĵo. Arĝenta,
per brilaj gemoj beligita serpento ĉirkaŭis lian kapon. Li apogis
la vizaĝon sur la manplato de la dekstra mano kaj fikse rigardis en
la spacon kun esprimo de maltrankvilo kaj malbonhumoro. Post momento
Leonardo rekonis en la trajtoj de la viro sian gastiganton, Don
Miguel de Lozada, kiu, do, supozeble, okupis la sekretan tronon de
siaj prapatroj, kaj prezidis la grandan idolservon. Sed la okupado
de la antikva imperiestra trono ŝajne ne plenigis lin per feliĉaj
sentoj en tiu momento. Li aspektis nedecidema kaj malgaja, kaj
la fervora parolo de la ĉefpastro evidente ne povis veki en li
respondan entuziasmon. Povas esti, ke li apartenis al tiuj adorantoj
de _Quetzalcoatl_, kiuj malaprobas homajn oferbuĉojn.

Leonardo komprenis neniom de la parolado, krom la nomo
_Tetzcatlipoca_, kiun li aŭdis du aŭ tri-foje, elparolatan kun
granda respekto kaj alvoke suprenlevitaj manoj. Fine Don Miguel
respondis per malmultaj vortoj, kaj montris per la dekstra mano sur
objekton, kiun Leonardo ne povis vidi. Preskaŭ en la sama momento
enkuris en la ĉambregon juna pastro laŭte kriante kelkajn vortojn,
kiujn la tuta pastraro tuj vivece ripetis. Supozeble li anoncis, ke
tagiĝo komenciĝas. Ĉiuj okuloj sin turnis en la direkto, en kiu
la okupanto de la trono montris. Leonardo tuj serĉis pli oportunan
lokon por elrigardi. Tian lokon li trovis ĉe la fino de la kurteno
kaj nun vidis, ne sen ektremeto, je distanco de ĉirkaŭ dek kvin
paŝoj, duone nudan viron kuŝantan sur ŝtona altaro kun konveksa,
polurita supro. La brakoj kaj la kruroj de la viro estis ligitaj per
ruĝaj ŝnuroj. Lia kuprokolora korpo estis belkreska, vireca, kaj
lia vizaĝo, kiom Leonardo povis vidi, estis juna kaj plaĉa. La du
ĉefpastroj tiam alproksimiĝis al la altaro. Tiu el ili, kiu faris
la parolojn, alten levis per ambaŭ manoj maldikan ponardon kaj
solene kantis recitative.

Leonardo pretiĝis tuj elsalti, spite averta murmuro de la hispanaj
monaĥoj:--Ankoraŭ ne, sinjoro.--Li singarde fortiris la kurtenon
kaj serĉis per la okuloj kaŝejon pli proksiman al la altaro. La
atento de la tuta pastraro estis fiksita sur la preĝanta maljunulo
kaj la oferota viktimo. Leonardo elŝteliĝis, kaj nerimarkite sin
kaŝis malantaŭ kolono, ĝuste kontraŭ la altaro.

Ĉi tiu ago devigis la monaĥojn en la flanka ĉambro plifruigi la
interrompon de la idolana rito. Tuj poste, do, _padre_ Alano elpaŝis
el la alkovo, sekvate de siaj hispanaj kolegoj kaj sinjoro Hill. Kun
dignoplena, sentima mieno li iris antaŭen tra la vico da pastroj
ĝis la unua ŝtupo de la altaro. Levante la dekstran manon, li
ekkriis dramece:

--En la nomo de la sankta eklezio de la sola, vivanta Dio, mi
malpermesas ĉi tiun idolservan mortigon!

Tuj regis konsterno inter la pseŭdo-Anselmanoj. Kelkaj el ili
impulse volis sin ĵeti kontraŭ la sinentrudantojn, sed subita
apero de dekkelke da armitaj viroj kaj la sentima sintenado de la
du ĉefpastroj detenis ilin. La preĝinta ruĝmantelulo turnis al
_padre_ Alano rigardon, en kiu fanatikeco, malamo kaj malespero
konkuris. Parolante per voĉo, tremetanta pro eksciteco, li kriis:

--La sola eterna diaĵo, kiun ni ĉi tie adoras laŭ la kutimo de
niaj prauloj, _Tloque-Nahuaque_, humiliĝas por akcepti memvolajn
sinoferantojn kaj donas al ili ensorbiĝi en la dia estaĵo.

--Ĉesigu vian blasfemon!--rediris kun indigno la inkvizitoro,--via
diaĵo estas nenio alia, ol Satano mem, trompevestita. Mi permesas
nek libervolajn buĉoferojn nek kontraŭvolajn. Cetere, libervolajn
oferaĵojn oni ne bezonas ligi per ŝnuroj.

En tiu momento la dua ĉefpastro, staranta malantaŭ la unua,
rapidmove elprenis el sub sia mantelo longan ponardon, saltis
antaŭen sur la ŝtupareton de la altaro, kaj volis puŝegi ĝin en
la bruston de la malfeliĉa viktimo; sed tion malhelpis la vigleco
de Leonardo. Ĉi tiu ankaŭ sin ĵetis antaŭen en tiu sama momento,
kaj sukcesis per la brako deflankigi la mortigilon, ne, tamen,
malhelpante al ĝi fari longan kaj iom profundan tranĉvundon sur
la brusto de la juna pastro, el kiu ŝprucis fluo da sango. Uzante
preskaŭ herkulesan forton, li levis la ligitan viron de la altaro
kaj turnis sin por forporti lin.

La ĉagrenita ĉefpastro eligis furiozan ekkrion, kaj, saltante
antaŭen kiel sovaĝa besto, ekfrapis per la ponardo la ŝultron de
Leonardo. Se li estus sufiĉe proksime, li sendube mortigus lin;
efektive li faris al li profundan, danĝeran karnvundon. Ne atentante
la doloron, Leonardo portis la forte sangantan viktimon ĝis la
kurtenoj, kaj zorge metis lin sur la plankon.

Subite la kurtenoj dispuŝiĝis, kaj Maria kun vizaĝo plena de
teruro ĵetis sin genue antaŭ la amaton. Penante per blanka
antaŭtuko haltigi la elfluon de la sango, ŝi ĝemis:

--Ho, Juan, mia Juan!

Ĝis tiam Don Miguel de Lozada rigardis la rapidmovan scenon senmove,
sed kun pli kaj pli maldolĉiĝanta mieno. Nun, ĉe la vido de sia
filino, amzorge sin klinanta super la sanganta preskaŭ-viktimo, li
leviĝis de la trono. Lia pozo estis majesta kaj sentima, malgraŭ
intensa animdoloro, pentriĝanta en lia malgrasa vizaĝo. Per tono de
voĉo, per kiu sentiĝis tiom da submetiĝo, kiom da maldolĉeco, li
ekparolis:

--Perfidita de mia propra filino--mia sola infano! Tio kompletigas la
sortobaton.

Malrapide li nudigis al si la bruston, kaj elprenis el sub la faldoj
de sia multekolora mantelo malgrandan ponardon. Rigardante supren,
preskaŭ reveme, kvazaŭ li jam troviĝas en la pensoj ekster la
templo en la senlima spaco, li diris solene:

--Sencela jam estas mia vivo. Ho, longe alsopirata Quetzalcoatl,
kompatu vian servanton kaj korfavore akceptu mian spiriton en vian
gloran, dian estaĵon.

Dirinte tion, li trapikis al si la koron. Senviva li falis teren, kaj
ruliĝadis malsupren de la ŝtupareto de la trono.

Pri la sekvanta ekscitiĝo kaj tumulto Leonardo sciis malmulte. La
sangelfluo pli kaj pli senfortigis lin, kaj fine perdigis al li la
konscion. Poste li nur malklare rememoris la okazintaĵojn, kvazaŭ
ĝi estis malbela sonĝo.

  *  *  *  * *

Preskaŭ tri semajnoj pasis. En angulo de verando de la _hacienda_
dormis Leonardo sur malalta salika kanapo. Bela kaj serena
posttagmezo alproksimiĝis al la fino, kaj la subiranta suno
ekpenetris nedensan foliaron de rampa kreskaĵo, pendanta de la
veranda tegmento. Petolemaj radioj ludetis sur lia ankoraŭ pala
vizaĝo, igante lin maltrankvila kaj moviĝema. En alia parto de la
verando sidis du virinoj, Lucia Cuadra kaj Maria de Lozada, mallaŭte
interparolantaj kaj okupitaj de kudrolaboro. Ambaŭ aspektis
malgajaj. Subite Lucia leviĝis kaj iris sur la piedfingroj al la
dormetanta viro. Zorge kaj senbrue ŝi malsupren tiris sunkurtenon
por ŝirmi lian vizaĝon. Farinte tion, ŝi sin klinis super li kaj
ektuŝetis per la lipoj lian manon.

La tuŝo vekis Leonardon. Reveme li malfermis la okulojn, kaj dum
kelka tempo rigardis en la spacon. Lucia, ektimigite, tuj retiriĝis,
kaj ruĝo ekkovris ŝiajn vangojn. Vidante, tamen, ke Leonardo ne
rimarkas ŝian ĉeeston, ŝi paŝis antaŭen, kaj per milda, preskaŭ
amperfida voĉo diris:

--Ĉu vi sentas vin pli forta post via dormo, sinjoro Marston?
Sendube vi trotaksis viajn fortojn. Vi ankoraŭ estas iom pala.

--Eble vi estas prava, mia bona flegistino,--lace respondis la
resaniĝanto,--sed, plenuminte la celon de mia aventura vojaĝo ĉi
tien, mi devas resaniĝi kaj refortiĝi kiel eble plej rapide. Tre
urĝaj aferoj vokas min hejmen.

--Vere?--La knabino parolis kun pli malgaja tono, ol kiom ŝi
konsciis.--Mi timas, ke mi vekis vin el saniga dormo, malsupren
tirante la rulkurtenon por ŝirmi vian vizaĝon kontraŭ la ĝenaj
radioj de la suno.

--Negrave, fraŭlino Cuadra; mi tre dankas vin. Mi sonĝis, ke io
terura volas trapiki al mi la koron per flama armilo, kaj ke, iel, mi
ne povas defendi min. Tiam feino- aŭ anĝelosimila estaĵo survenis
kaj forpelis la monstron. Tuj kiam ŝi tuŝis min per mola, varma
mano, por forkonduki min en sendanĝeran lokon, mi vekiĝis. Eble vi
estis tiu ... feinosimila estaĵo. Vi ja unu fojon jam savis mian
vivon.

Lucia havis senton, kvazaŭ ŝi ruĝiĝas kaj paliĝas alterne.
Leonardo rimarkis la konfuziĝon de la knabino, kaj lia vizaĝo,
kiun rideto lumigis, tuj serioziĝis. Penante elpeli el siaj pensoj
la solan, memevidentan signifon de tiu embarasiĝo, kaj akuzante sin
pri nekonvenaĵo, li diris penteme:

--Pardonu, fraŭlino, se mi diris ion senpripensan.

Dum momento aperis ekbrilo en la malhelaj okuloj de la knabino, kaj,
alprenante iom sindeteneman, indecan sintenon, ŝi respondis:

--Certe ne. Nur ... kelkaj virinoj en Meksikio eble vidus en viaj
vortoj pli, ol vidus viaj samlandaninoj. Tamen, negrave; vi ja
sopiregas reiri en vian propran landon. Cetere, jen venas via amiko,
sinjoro Hill. Sendube li pli bone komprenas vin. Li estas viro ne tro
afabla por virinoj, tamen sincera.

Lucia volis montri indiferentecon, sed ŝia ondadanta brusto kaj la
dolora rideto ĉirkaŭ ŝia bela buŝo perfidis la akran ĉagrenon,
kiun ŝi sentis. Ne atendante rediron, ŝi turnis sin, reiris al la
alia parto de la verando kaj rekomencis sian laboron apud la amikino.

Leonardo tutkore bedaŭris, ke li senintence ĉagrenis tiun ĉarman
kaj fieran knabinon, al kiu li tiom ŝuldis, kaj por kiu li sentis
sinceran respekton kaj amikecon. Sed la alveno de sinjoro Hill
malhelpis longan, malgajan mediton. Post kelke da minutoj ĉi tiu
envenis tra enirejo en la mezo de la balustrado. Ignorante la
sinjorinojn, li aliris Leonardon, kaj kun iom pli bona humoro, ol
kutime, diris:

--Grandajn esplorojn mi faris hodiaŭ, amiko mia. Riĉaj kaj belegaj
trovaĵoj malkaŝiĝis; sed precipe altvalora por mi estas granda aro
da toltekaj hieroglifoj, bonege konservitaj. Tio denove esperigas
min, ke fine mi sukcesos deĉifri tiujn hieroglifojn, kaj tiel
malkovri la sekreton de tiu antikva civilizacio. Glora laboro! Ĝi
okupos min ĉi tie multajn semajnojn. Se nur mi povus ... sed,
negrave.

Leonardo, duonsidiĝinte, rigardis en la zorgosulkan vizaĝon de la
sciencisto, kaj rimarkis subitan alprenon de tre malgaja esprimo.
Divenante liajn pensojn, li diris milde:

--Ĉu mi povas, unu fojon plu, petegi vin, sinjoro Hill, reiri kun mi
Anglujon?

Sinjoro Hill malgaje, sed energie skuis la kapon. Tamen Leonardo
parolis plue:

--Pripensu, kiomege dependas de via reveno; nome la savo el
superimage terura, anima kaj spirita sklaveco de virino, kiun iam vi
amis; la ĉesigo de akraj suferegoj de viro, kiu jam dekoble elpagis
ĉiujn mallaŭdindaĵojn, kiujn li faris kontraŭ vi; espereble
plibonigo de la stato de treege kompatinda junulo; kaj fine--kiu
scias?--malhelpo de ruiniĝo de altanima, purkora knabino.

La vizaĝo de la pliaĝa viro, ordinare pala kaj senĝoja,
dolortordiĝis. Ĉiu vorto de Leonardo ŝajne trapikis lian animon.
Denove li skuis la kapon, sed nun malrapide, kvazaŭ senkonscie. Kun
profunda kunsento, Leonardo daŭrigis la petegon:

--Pardonu al mi. Mi bone komprenas, kian teruran malinklinon vi
devos venki, kaj kian malagrablan tempon vi travivos; sed ju pli
granda kaj nobla estos la memvola sufero, des pli plena estos poste
la kontenteco, kiam vi memoros, ke vi faris vian devon. Vi ne estas
feliĉa, sinjoro Hill, kaj vi neniam estos feliĉa, ĝis vi faros
tion, al kio via pli nobla memo, via konscienco vin pelas.

--Eĉ ne tiam,--rediris la malgajulo.--Krom la kontenteco, kiun
liveras al mi miaj arĥeologiaj studoj, mi jam ne serĉas
feliĉon.--Li alportis por si seĝon, sidiĝis ĉe la kanapo, kaj
parolis plue:--Mia konscienco ankoraŭ ne estas malviva, sinjoro
Marston, kaj mi plenkore admiras vian maloftan noblecon kaj
sindonemecon, kiuj--mi dolore ĝin sentas--min kovras per honto.
Tamen, iri kun vi nun mi nepre ne povas. Kun escepto de tio, mi
volontege farus ĉion por montri al vi mian korinklinon. Mi povas
doni al vi objekton, per kiu vi nepre povos konvinki ŝin, ke mi
ankoraŭ vivas. Cetere, mi fidas al la influo, kiun via personeco
sendube havas sur ŝi, kaj al via kortuŝa elokventeco. Vi certe
sukcesos.

Leonardo malgaje skuis la kapon:

--Malfeliĉe,--li diris,--mi povas pretendi nenian influon sur
fraŭlino Haverford. Ŝi scias, ke mi konas ŝian sekreton, ke mi
per ĉiuj rimedoj kontraŭbatalas ŝiajn malbonagojn. Ŝi min forte
malfidas kaj malamas kaj, eble, timas. Mi neniom fidus elokventecon,
se mi ĝin posedus. Prefere mi volas fidi superan potencon, kiu sola
povas efiki en tiaj aferoj. Sed en la okazo, se mi malsukcesos,
ĉu vi venos, tuj, responde al telegramo?--Trankvile kaj konfideme
Leonardo rigardis en la vizaĝon de la turmentita viro. Post momento
li aldiris:

--Agu laŭ via natura nobleco. Agu kiel viro, sinjoro Travers!

Ĉe tiuj ĉi vortoj rimarkinda ŝanĝo ekvidiĝis en la mieno de la
malgajaspekta viro. Supozeble la animpenetranta rigardo de Leonardo
kaŭzis tiun efikon tiom, kiom liaj vortoj. La aspekto de senespereco
kaj korpremateco forlasis lin kaj cedis lokon al pli trankvila,
natura mieno. Dum kelkaj momentoj li rigardis reveme antaŭ si,
kvazaŭ liaj pensoj translokiĝas malproksimen en la domon de
fraŭlino Haverford. Fine li respondis kun firma tono de voĉo:

--Bone, sinjoro Marston, en la okazo, se vi malsukcesos, mi nepre
venos tuj post ricevo de via telegramo.

--Dankon. Kio do estas la pruvilo, pri kiu vi aludis?

Leonardo parolis trankvile; li tute ne dubis, ke li venkos. La viro
ĉe lia flanko ekĝemetis.

--La vojoj de la homa vivo,--li diris,--ofte deflankiĝas per
etaĵoj, nuraj sableroj, kaj la hazardo de vivodaŭra feliĉo aŭ
malfeliĉo ofte dependas de ŝajne la plej sensignifa okazaĵo.
Veturante ĉi tien, mi volis senenuigi al mi la vojaĝon per legado
de tre interesa romano, kiun mi komencis legi antaŭ pli ol dek
jaroj: "La Filino de la Faraono" de granda germana verkisto, Georgo
Ebers. Ĉar min tiam plenokupis aliaj kaj pli gravaj aferoj, mi
pruntedonis la libron al fraŭlino Haverford. Ĉirkaŭ tiu tempo
niaj interrilatoj komencis iom streĉiĝi pro kaŭzoj, kiujn mi jam
citis. Nu, kiam mi malfermis la libron en la vagonaro antaŭ kelke
da tagoj, mi trovis letereton, ĝuste en la loko, kie mi interrompis
la legon antaŭ tiom da jaroj. Se mi estus tiam rimarkinta tiun
letereton, la posta irado de mia vivo, tre supozeble, estus tute
malsama. Fatala okazaĵo! La letero estis de fraŭlino Haverford, kiu
per ĝi penis klarigi nian malkompreniĝon kaj petis pardonon pri
okaza malbonhumoro ĉe nia lasta kunesto. Sed, malfeliĉe, la sorto
dekretis alie, kaj faritaĵo ne povas malfariĝi.

--Tamen, kelkfoje.

--Nu, mi donos al vi tiun leteron. Mi enkovertigos ĝin kaj adresos
al ŝi en la ĉeesto de iu altranga registara oficisto en Meksiko,
kiu sigelos ĝin kaj atestos mian skribon. Mi devos iri Meksikon post
kelke da tagoj por konsiliĝi kun kardinalo Martinez kaj, se eble,
ankaŭ kun la prezidanto de la respubliko. Ni iros kune, tuj kiam vi
estos sufiĉe fortika. Nin akompanos Juan. Lia helpo estis por mi tre
altvalora, kaj iom kompensas pri liaj pekoj. Feliĉa homo, ricevi
kun ĉarma virino ĉi tiun riĉan heredaĵon! Vorton de honoro! tio
estas pli, ol li meritas. Mi nur esperas, ke lia konvertiĝo estas
sincera.



ĈAPITRO X


Ankoraŭ kvar semajnoj pasis. Leonardo estis survojaĝe hejmen. La
ŝipego portanta lin preterpasis la lumturon Eddystone apud Plymouth,
ĝuste kiam la horloĝo de la fumĉambro sonis noktomezon. Li sidis
en luksa brakseĝo, ĉirkaŭita de aro da sinjoroj, plejparte Angloj
kaj germandevenaj Usonanoj. La spirito de la konversacio, en kiun li
tiriĝis iom kontraŭvole, ne plaĉis al li kaj malgajigis lin. Laŭ
sciigoj ricevitaj dum la vespero per senfadena telegrafo, malhelaj
militombroj amasiĝis ĉe la balkana horizonto, kaj, kompreneble,
la pensoj de la pasaĝeroj sin turnis al la demando pri ebleco de
tut-Eŭropa militego. Kelkaj rigardis militon kiel neeviteblaĵon;
kaj unu Germano, kiu fanfaronis, ke li sidis ĉe la piedoj de
Treitschke, kaj nun estas disĉiplo de Nietzsche, eĉ energie
asertis, ke militoj pro sia unuiga kaj nobliga efikeco estas ofte
dezirindaĵo. Li "preferis Korsikon ol Galileon" kaj "interpopolan
konflikton pri fiero kaj honoro ol la senenergiigajn doktrinojn de la
Nazaretano". Alia, kvankam malaprobante tiun diron, opiniis, ke la
kristanismo jam elĉerpiĝis.

Leonardo, kiu jam antaŭe faris paroladon pri la sanktaj celoj de
Esperantismo kaj konfesis sian kredon je la fina triumfo de la
filozofio de la amo super la filozofio de la forto, nun leviĝis
por eliri. Unuj el la sinjoroj, sur kiujn li faris pli profundan
impreson, ol li supozis, penis reteni lin.

--Certe,--diris unu el ili, ŝajnmire,--vi ne forkuros, ne refutinte
ĉi tiujn asertojn!--Ili estas ja intencaj provokoj, celantaj
vin,--riproĉetis alia.

Leonardo haltis ĉe la malsupro de la ŝtuparo, kondukanta sur
la ferdekon. Rigardante kun serioza kaj iom malgaja mieno la
diversnacianaron, li respondis:

--Kiam la fundamentaj konceptoj pri spiritaj aferoj tiom diferencas,
tiam argumentado estas plejofte nur perdo de tempo. Mi do nur volas,
responde, fari jenajn du redirojn: La kristanismo tute ne estas
elĉerpita. Male, kristanismo laŭ la prediko sur la monto ankoraŭ
ne proviĝis--nek en ekonomiaj, nek en internaciaj aferoj. Due,
militoj estas nek neeviteblaj, nek dezirindaj: Enigu la spiriton
de la Nazaretano en la internacian politikon, kaj militoj fariĝos
neeblaj; enigu ĝin en niajn sociajn kaj ekonomiajn rilatojn, kaj la
hontindaj internaj konfliktoj ĉesos. Bonan nokton, sinjoroj.

--Atinginte la jam senhoman ferdekon, Leonardo sidiĝis en ŝirmita
angulo sur salikan seĝegon. La somera nokto estis belega, sub
stelbrila ĉielo. Ĉio super kaj ĉirkaŭ li elspiris dolĉan pacon.
Ĉie,--li diris al si en la pensoj,--regas sereneco, profunda paco,
krom en la homa koro. La homara koro, same kiel la individua koro,
ĉiam sopiras al paco, tamen ĉiam rifuzas la solan, veran pacon,
kiun donas alkonformiĝo al la Dia volo.

Diskutoj pri mondpolitiko kun kosmopolitaj kunvojaĝantoj--iel
marvojaĝoj inklinigas al tiaj--konvinkis lin pli ol iam, ke mondpaco
devas veni de supre, kaj ke Esperantismo plene sukcesos nur tiam,
kiam ĝi estas inspirata de Dia amo, kaj laboras en harmonio kun la
volo de la Mondreganto.

Sed post nelonge pli personaj pripensoj ekokupis Leonardon. Post
malmultaj horoj fine devos okazi la timinda spirita batalo kontraŭ
Delfino Haverford. Malgraŭ trudiĝadantaj riproĉaj pensoj, ke
li estas tro aroganta, li ne perdis la konvinkon, ke liaj mirindaj
renkontoj kun la rusa kamparano kaj kun Roberto Travers en Ameriko,
sendube montras al li lian devon. Du aferoj, plue, tre klare
elstaris, nome, ke la batalo ne estos kontraŭ "karno kaj sango", sed
kontraŭ "spiritaroj de malbono en la ĉielejoj"; kaj ke li devos
unue elfari la batalon en sia propra koro, por akiri la necesan
spiritan forton kaj trankvilan fidon al Dia helpo. Jam de longe li
ne povis forigi el siaj pensoj antaŭtimon, ke fraŭlino Haverford
faris uzon el lia longa foresto, por malice endanĝerigi Lornan,
kaj nun, en ĉi tiu solena horo, li sentis, pli ol antaŭe, kiom li
devas gardi sian koron kontraŭ sentoj de malamo kaj flama indigno.
Antaŭ liaj internaj okuloj denove staris la impresa figuro de la
rusa religiulo kun sia plenbarba, enpensa vizaĝo kaj kun sia strange
profunda fido al la potenco de la amo. Kelkfoje li ne povis ne
deziri, ke Bazilo Musatov mem alestu por entrepreni la batalon, sed
ĉiufoje li riproĉis sin pri manko de memfido kaj manko de sindonemo
plenumi devon, tiel klare kaj tiel neeviteble kuŝantan antaŭ li. La
interna batalo estis longa kaj akra, sed kiam, en la matena krepusko,
li iris malsupren al sia kajuto, lia vizaĝo jam montris sian kutiman
trankvilon.

Li venkis sin mem, forigante el sia animo dubojn kaj timon kaj
plenigante ĝin je dezirego venki per amo. Kun trankvila memfido li
nun antaŭrigardis la renkonton kun Delfino Haverford.

La sekvintan tagon, malfrue en la posttagmezo, Leonardo staris sur
homplena fervoja perono de la stacio _King's Cross_ en Londono,
atendante la elveturon de rapida vagonaro kaj surreliĝon de
malrapida vagonaro, per kiu li intencis veturi hejmen. Li ĵus
ordonis al pakaĵisto prizorgi lian kofron kaj sin turnis al perona
librovendejo por aĉeti vesperĵurnalon, kiam voĉo, bone konata
de li, vokis lin el apuda kupeo. Tio estis la voĉo de lia amiko
kaj prokuristo, sinjoro Inman. Leonardo tre kontente alpaŝis al la
ankoraŭ nefermita kupeo por manpremi sian maljunan konfidaton, sed
la unua, kiu salutis lin, estis sinjorino en funebra vesto, sinjorino
Harding.

--Bonvenon, sinjoro Marston,--ŝi diris.--Supozeble vi ĵus
alteriĝis? Tio ja estas tre oportuna renkonto. Rapidu, mi petas, kaj
veturu kune kun ni ĝis Hitchin; nia aŭtomobilo alvenigos vin hejmen
tiel frue, kiel via malrapida vagonaro al Linkfield.

Sinjorino Harding penis paroli trankvile, sed, kvankam, kiel
sperta societulino, ŝi ordinare bone regis sian voĉon kaj sian
vizaĝesprimon, ŝi malsukcesis kaj konsciis, ke ŝi malsukcesas.
La rapideco, kun kiu ŝi parolis, la paliĝo kaj nerva spirado
videbligis--almenaŭ al la pli juna viro--profundan emocion, kiu
kvazaŭ kaptis ŝin senaverte.

--Koran dankon, sinjorino Harding,--sed ...

--Mankas la tempo por "sed-aĵoj",--interrompis lin mildavoĉe la
juristo.--Envenu rapide kaj poste, mi petas, klarigu al ni viajn
malfacilaĵojn. Apartaj motivoj igas tre konsilinde, ke vi veturu
kune kun ni.

Kelkajn minutojn poste Leonardo sidis ĉe la flanko de sinjoro Inman
kaj kontraŭ sinjorino Harding. Per simplaj, kortuŝaj vortoj li
kondolencis la amikinon pri la perdo de la edzo.

--Dankon, sinjoro Marston,--ŝi respondis kun ĝemo kaj tremetantaj
lipoj,--ankaŭ denove dankon pro via bela kondolenca letero. Ho! Kiom
malmulte ni pensis, ke li staras tiel proksime al la tombo, kiam vi
adiaŭis nin antaŭ nemultaj monatoj! Kaj vi suferis duan perdon per
la morto de via kara, maljuna amikino, fraŭlino Leggat.

--Aj!--diris Leonardo, balancante la kapon, malĝoje kaj
enpensiĝe,--ŝi estis tre kara amikino kaj neanstataŭigebla
konsilantino.

Post mallonga silento sinjoro Inman ekparolis, alprenante tonon de
juristo, kiu bedaŭras esti devigata komuniki tre malagrablan sciigon
al kliento. Sed tremeto en la voĉo montris, ke pli ol profesia
bedaŭro regas lin:

--Ĉi tiu neatendita renkonto, sinjoro Marston, estas tre oportuna.
(Mia malsanema edzino ĝuas dum kelke da tagoj la gastamon de bona
sinjorino Harding. Tio klarigas nian kuneston.) Nu, nia renkontiĝo
liveras al mi okazon, mia kara amiko, sciigi al vi tre malĝojigajn
novaĵojn. Bone estas, ke vi eksciu ilin antaŭ via reveno hejmen.

La maljuna viro haltis momenton, kaj kun profunda kunsento rigardis
Leonardon per siaj akraj sed bonkoraj okuloj.

--Lastan mardon en la nokto via fabrikejo tute forbruliĝis. Sed
tio, malfeliĉe, ne estas la plej malbona afero. La brulo okazis,
ĝuste kiam la posedaĵo estis, en la daŭro de nur du aŭ tri
tagoj, ne asekurita. Kiel vi scias, jam de kelka tempo via firmo
intencis transigi la asekuron de unu kompanio al alia. (Leonardo
jese ekbalancis la kapon.) Nu, ĉi tiu malfeliĉo okazis la tagon
antaŭ la definitiva aranĝo pri la poliso. Stranga fatalaĵo! Sed,
kara amiko, bedaŭrinde eĉ tio ne estas la tuta Ijobnovaĵo. En via
ĉirkaŭaĵo rondiras malbonaj famoj--sensencaj, kompreneble, kaj,
kiel kutime, kontraŭdiraj. Kelkaj vilaĝaj klaĉistoj rilatigas
fraŭlinon Haverford al la kaŭzo de la brulo. Oni diras, ke la plej
granda koreco ne ekzistas inter ŝi kaj ŝia duonfrato; efektive
kelkaj malkaŝe asertas, ke la jam de multaj jaroj bruletanta
malamikeco fine ekflamiĝis. Plua famo diras, ke ŝi antaŭ nelonge
vendis siajn akciojn de via firmo. Aliaj flustras, pli-malpli laŭte,
ke dum la lastaj jaroj ŝia konduto fariĝis pli kaj pli stranga, kaj
ke eble ŝi ne estas priresponda pri siaj agoj; aliaj, kontraŭe,
opinias, ke ŝi estas tre akrasenta, kalkulema kaj malmolkora virino.
Ankoraŭ aliaj diras, ke sinjoro Vincent estas tute korrompita
viro, kiu ankaŭ kondutas strange, precipe de kiam ... sed ĉi tiun
malĝojan ĉapitron sinjorino Harding pli bone al vi rakontos.

Metante manon sur la genuon de Leonardo, sinjoro Inman diris plue:

--Mi ne volas admoni vin, ne perdi la kuraĝon, sinjoro Marston,
mi konas vin tro bone, por fari tion. Vi leviĝos super ĉi tiujn
sortobatojn.

Strange, Leonardo sentis nek surprizon, nek maltrankvilon pro sia
propra perdo; ekregis lin nur obtuza, dolora antaŭtimo, ke la dua
malĝojiga ĉapitro--konjekteble eĉ pli malĝojiga--rilatas al
Lorna. Lia vizaĝo estis pala kaj serioza. Post momento li turnis
malgajajn okulojn al sinjorino Harding, atenteme, kaj demandis:

--Nu, kian do malfeliĉan novaĵon vi havas?

Sinjorino Harding dum la rakonto de sinjoro Inman rigardis per siaj
malhele brunaj, esprimoplenaj okuloj alterne la du virojn. Ĉiu
rigardo al Leonardo nekaŝeble montris doloran maltrankvilon kaj
profundan kunsenton. Nun ŝi iomete ruĝiĝis kaj, ekskuante la
kapon, diris:

--Ne, mi ne povas ...

Ŝi kunpremis la lipojn por ĉesigi ilian tremetadon, sed ŝi ne
povis malhelpi kolektiĝon de larmoj en ŝiaj okuloj.

--Tamen rakontu, mi petas,--diris Leonardo kun peto kaj kuraĝigo en
la voĉo.

La brusto de la virino dolore laboris, kvazaŭ ŝi forte penis regi
sin. Fine ŝi respondis:

--Antaŭ tri semajnoj ... Lorna mistere malaperis, kaj malgraŭ
ĉia penegado ne estas trovita ia postesigno de la kara, kompatinda
knabino.

Ŝia voĉo kaj ŝiaj okuloj montris sinceran aflikton pro la juna
amikino kaj ne malpli pro la viro, por kies sentema koro ĉi
tiu novaĵo certe estis forta bato. Sed kiam, dirinte ĉi tiujn
vortojn, ŝi ekrigardis la vizaĝon de Leonardo, ankoraŭ alia sento
montriĝis: preskaŭ febra deziro ekscii, ĉu Lorna estas por li
nur juna, prizorgata amikino, aŭ io pli kara. Unuavide la serioza,
nemoviĝema mieno de Leonardo ankoraŭ tenis ŝin en dubo; sed iom
post iom venis al ŝi doloriga certeco.

Tumultaj sentoj ekposedis la koron de Leonardo. Subite trudiĝis al
li la konscio pri profunda, forta amo al la altanima knabino, en
kiu ĝis nun li vidis nur infanon, amindan, belan infanon, karegan,
precipe pro amo al sia mortinta patro. Amzorgon pri ŝi li ĉiam
rigardis kiel sanktan heredaĵon. Kiel torento tiu nova sento
plenigis lin. En tiu momento li komprenis, ke lia tuta feliĉo estas
kunligita kun la animo de Lorna. La bildo de la bela kaj pura knabino
staris antaŭ liaj internaj okuloj, kaj la penso, ke ŝi estas en
granda morala danĝero, teruregis lin. Denove en la pensoj li estis
en la mortoĉambro de la patro: ĉu vere,--li demandis al si,--la
antaŭmorta vizio de sinjorino Vincent realiĝis? Ĉu ankaŭ senkulpa
Lorna fariĝis viktimo de la abisma malamo de Delfino Haverford?
Diabla virino! Kiel li povos sin deteni de flama indigno kontraŭ
ŝi? Sed ĝustatempe venis al li en la memoron la bildo de la
seriozmiena rusa sanktulo, kaj la interna batalo, kiun li eltenis en
la kvieto de la pasinta nokto, sola kun Dio kaj sia propra malkovrita
animo.

Denove li venkis.

Sed tuj poste lia turmentita koro riproĉe sin demandis:--Kiom el
ĉiuj ĉi tiuj malfeliĉaĵoj mi antaŭe povus malhelpi, se mi tiam,
de la komenco, penus akiri pli klaran komprenon pri la cirkonstancoj
kaj agus konforme kun decidemo, sentime?--Tamen, senutile estas nun
ĉagreniĝi pro tio; tiom pli energie kaj sindoneme li tuj devos agi.

La sagaca, maljuna viro, kiu en la daŭro de sia longa kariero
estis konfidato--kiel profesiulo kaj kiel amiko--de tre multe da
personoj, kunsenteme rigardis la vizaĝojn de la du kunvojaĝantoj,
kaj facile divenis la sekretojn de iliaj koroj. Preskaŭ reveme
Leonardo demandis:

--Kaj ĉiuj serĉadoj estis senrezultataj; ĉu jes?

--Tute.

--Ĉu eĉ la viaj?

--Eĉ la miaj,--respondis sinjorino Harding vivece,--mi ja amas la
karan knabinon kiel ... proksiman parencon.

--Aj! kompreneble,--diris Leonardo, malgaje ekbalancante la
kapon;--kiu povas ne ami ŝin?--Post momento li aldiris kun trankvila
decidemo:--Mi trovos ŝin.

La vagonaro haltis ĉe la stacio Hitchin. Dum Leonardo prizorgis
sian pakaĵaron, sinjorino Harding iris eksteren, por paroli al sia
aŭtomobilisto. Tiun momenton uzis sinjoro Inman, por aparte paroli
al Leonardo.

--Ĉi tiu subita perdo,--li diris iom timeme,--estos por vi forta
financa streĉiĝo. Lasu min, do, fari proponon.--Leonardo ĵetis
avertan rigardon al la maljuna juristo, kiu tamen, ne atentante
ĝin, parolis plue:--En la okazo, se vi tuj bezonos kontantan monon,
vi povos fari kelkatempan uzon el sufiĉe granda sumo, kiu nun
kuŝas en la banko je via dispono. Pluan sumon de £ 500 mi atendas
post kelke da tagoj el Italujo. Tio estas la unua repago kontraŭ
la £ 2000, kiujn vi pruntis al komitato en Messina.--Leonardo
malkonsente ekskuis la kapon, sed la maljunulo ne lasis sin ĝeniĝi.
Kun pardonpeta kaj pli dezirema tono de voĉo li daŭre parolis:--Mi
ja nur konsilas, ke vi prunteprenu la monon. Pripensu, ke la vivopano
kaj la prospero de tiom da familioj dependas de baldaŭa restarigo
de via fabrikejo. Krom tio, vi mem ja foje pruntis monon al via
patra fondaĵo kaj, plue, mi estas certa, ke via mortinta patro ne
malaprobus tian interpreton de sia volo.

Leonardo respondis milde:

--Pardonu, kara sinjoro Inman; mi ne povas akcepti vian, el bona
koro venantan konsilon. Mi dankas vin; sed mi plivolas laŭlitere
plenumi la dezirojn de mia patro, kaj ĝuste en la senco, laŭ kiu
mi tiutempe faris mian promeson. Mi ne dubas, ke en la daŭro de
la ŝanĝita vivo de mia patro kelkaj okazoj prezentiĝis, kiam li
opiniis bone, modifi sian decidon. Li havis la rajton tion fari; mi
ne havas. Ne, ni devos serĉi, kaj sendube trovos, aliajn rimedojn.

Dum Leonardo parolis, sinjorino Harding revenis, sed, vidante, ke la
du viroj mallaŭte kaj gravmiene interparolas, ŝi tenis sin aparta
kaj kaŝe rigardis la malgajan vizaĝon de la amata amiko. Sincera,
virina kunsento kun la malfeliĉa viro kaj obtuza sento de perdita
espero batalis en ŝia koro pri supereco. Io nedifinebla sciigis
ŝin, ke ŝi ĝuste interpretis la doloresprimon, kiun ŝi vidis sur
lia vizaĝo; ke lia koro, malgraŭ ĉio, apartenas al Lorna. Tamen,
ŝia soleco, amoavida koro denove instigis ŝin ne tute forlasi la
esperon fine gajni lian amon.

Ili alvenis antaŭ la domo de Leonardo en Linkfield. Tuj elkuris
maljuna, blankhara Anjo, tiel rapide, kiel ŝia dikeco permesis. Ŝi
preskaŭ ne povis paroli pro eksciteco kaj manko de spiro.

--Jen vi alvenas, Leonardo, mia kara knabo,--ŝi ekkriis kun larĝe
malfermitaj kaj amplenaj okuloj,--antaŭ ol la vagonaro estas
atendata; kaj mi ankoraŭ ne tute pretigis la vespermanĝon. Ho, Dio,
kia luksa "aŭto"!

Ĝis nun la bona animo ne rimarkis la ceterajn alvenintojn:
Ho, pardonu,--ŝi diris iom ĝenate kaj penante fari gracian
klinsaluton,--bonan vesperon, sinjorino Harding, kaj bonan vesperon,
sinjoro Inman.

Leonardo elpaŝis kaj, sin klinante al la dikmalalta virino, kore
kisis ŝian vangon:

--Ne maltrankviliĝu pri la vespermanĝo, Anjo,--li diris afable,--mi
ĝojas revidi vian bonkoran vizaĝon.

Dum momento ĝoja kontenteco pri tiu ama saluto antaŭ tiaj gravaj
personoj heligis la rondan vizaĝon de la fidela domistino, sed la
serioza mieno, kiun Leonardo vane penis forrideti, revokis al ŝi
la malĝojecon de lia reveno. Kun kortuŝa amo en la okuloj ŝi
rigardis la vizaĝon de la kara zorgato kaj senvorte premis al li
la manon. Leonardo komprenis ĉion, kion volis esprimi tiu ago,
pli elokventa, ol multaj vortoj, kaj danke redonis ŝian rigardon.
La blankhara virino nun sin turnis timeme al sinjorino Harding kaj
demandis ĝentile:

--Ĉu mi povas esperi, ke vi envenos kaj prenos manĝeton?

La sinjorino en la funebra vesto rigardis enpensiĝe la sceneton
ludiĝantan ĉe la ĝardenpordo. Maltrankvilaj pensoj ŝajne okupis
ŝian kapon. Sed, aŭdante la demandon de la aminda maljunulino, ŝi
tuj vigliĝis kaj respondis kun bonkora rideto:

--Dankon, sinjorino Bond; sed ni jam malakceptis tre afablan inviton
de sinjoro Marston. Estus ja kruele akcepti, ĉar vi ambaŭ deziras
esti solaj post tia longa disiĝo. Tiom multe vi volas rakonti unu al
la alia.

Anjo estis tro honesta por kontraŭdiri tiun parolon. Efektive ŝi
estis tre kontenta, ke sinjorino Harding malakceptis ŝian inviton,
kaj ŝia malkaŝema vizaĝo tion montris. Dum la aŭtomobilisto
enportis en la domon valizon de Leonardo, akompanate de Anjo, kaj
dum sinjoro Inman sin momente okupis per nova maŝinaĵo apud la
direktilo, sinjorino Harding sin klinis al Leonardo por paroli al
li mallaŭte. Sur ŝia iomete ruĝiĝanta vizaĝo vigla observanto
vidus interbatalantajn emociojn: timon ofendi; deziron unufoje ĵeti
diskreton al la ventoj; kaj penon ne montri la profundecon de siaj
sentoj. Kune kun tio, tamen, montriĝis ĉarma, natura sincereco. Dum
momento la tuta sentoplena animo de la virino speguliĝis en ŝiaj
okuloj kaj en ŝiaj delikataj trajtoj.

--Sinjoro Marston,--ŝi flustris rapide,--povas esti, ke vi bezonos
financan helpon. En tia okazo ne rifuzu al mi la ĝojon ĝin doni. Vi
ja scias, ke ĉio, kion mi havas, estas je via dispono.

Dirinte tion, ŝi tuj residiĝis, evitante la rigardon de Leonardo,
kvazaŭ ŝi hontas pri sia maltimo kaj volas malhelpi tujan
respondon.

Amaso da pensoj traflugis la cerbon de Leonardo. Li sentis surprizon
kaj ĝenatecon, sed ne malpli dankecon kaj kompaton. Vidante, ke
sinjorino Harding ne deziras respondon en ĉi tiu momento, li nur
diris mallaŭte:

--Dankon, sinjorino Harding.

La tono de lia voĉo kaj la malgaja, enpensa skueto de lia kapo
komprenigis al ŝi, ke ŝia alvoko malsukcesis. Sento de soleco kaj
forlasiteco denove ekregis ŝian koron. Kaptante rigardon, kiun
Leonardo ĵetis en la direkto al la domo de sinjoro Vincent, kies du
turetojn oni povis vidi en kelka malproksimeco, ŝi forgesis sian
propran kordoloron. La sufero, kiun ŝi vidis sur la vizaĝo de la
amata viro, ŝajnis al ŝi senkompare pli profunda, ol ŝia propra.

  *  *  *  * *

Leonardo kaj Anjo sidis ĉe la tablo, kune vespermanĝante. De la
komenco Anjo rompis al si la cerbon, demandante sin, kiel enkonduki
la malgajan temon, kiu okupis ŝiajn pensojn, kaj kiel poste konsoli
Leonardon. Ŝi ne havis proksiman parencon nek amikon, kaj ŝia tuta
feliĉo kunligiĝis kun la bonstato de Leonardo, kiu estis ŝia
zorgato de post la morto de sia patrino. Ŝi do preskaŭ rigardis lin
kiel sian propran filon. Fine ŝi demandis timeme:

--Vi do jam scias, kio okazis, Len'?

--Jes, Anjo, ĉion.

--Nu, tio evitigas al mi la doloran taskon, sciigi vin. Kuraĝiĝu,
knabo mia. Espereble ne estas tiel malbone, kiel ŝajnas.

--Espereble; kaj mi ankoraŭ ne perdis la kuraĝon, Anjo.

--Iom pli da pudingo? Vi devas manĝi kun bona apetito, ĉar ĝi
estas ja via favorataĵo.

--Ne, Anjo, dankon; mi jam finis. Mi tre bone manĝis. Nun mi devas
eliri.

Leonardo kunfaldis sian buŝtukon, eltrinkis la teon el sia taso,
kaj leviĝis. Anjo ankaŭ leviĝis. Ame rigardante en lian seriozan
vizaĝon, ŝi diris kun ĝemo:

--Kompatinda knabino! Mi bone scias, kiom vi suferas pro ŝi. Mi
ĉiam prezentis ŝin al mi en la pensoj kiel vian estontan edzineton,
Len'; jam de la tempo, kiam ŝi estis infano kaj kisadis vin. Tio
ĉiam ŝajnis al mi la plej natura afero. Ho! mi tre, tre esperas, ke
vi trovos ŝin. Sinjoro Vincent estis tro sennervigita, kompatinda
viro, por mem entrepreni viglan serĉadon. Sed mi supozas, ke
sinjorino Harding kaj aliaj amikoj ĉi tie kaj en Londono faris sian
eblon. Ho ve! vane. Nenia postesigno de la kara knabino!

Leonardo kore premis la manon de la amema maljunulino:

--Ne tro afliktiĝu pro ŝi, nek pro mi, mia kara Anjo,--li diris
karese.--Ŝi estas sub la ama okulo de Dio, kie ajn ŝi troviĝas.
_Mi_ faros mian eblon, kaj la ceteron ni devas lasi kun _Li_.

Li eliris. Kvaronhoron poste li staris ĉe unu el la arkaĵaj
trairejoj en la alta buksa barilo, kiu apartigis la florĝardenon,
ĉirkaŭantan la domon de fraŭlino Haverford, de la granda parko.
Jam krepuskiĝis, kaj vespera silento regis ĉirkaŭ li. Paŝinte
de la herba tapiŝo sur la ŝtonetaĵan vojeton de la ĝardeno, li
ekhaltis, vekite el sia medito per la grinco de la ŝtonetoj sub la
piedoj. En la malproksimeco de ducent paŝoj staris en sia rektlinia
simpleco la domo, konstruita laŭ _Georga_ stilo[17], neklare videbla
sur malhele griza fono de nubokovrita ĉielo. La preskaŭ enuige
regulaj fenestroj estis mallumaj, nur en kelkaj mansardaj fenestretoj
rebrilis ruĝete la mortanta ardo de la okcidenta horizonto. La
silento enhavis por Leonardo ion animopreman. La tuta aero ŝajnis al
li plenigita de stranga, nedifinebla spiriteco, kvazaŭ loĝata de
misteraj, spiritaj estaĵoj. Profunde enpense kaj kun peza soleneco
en la koro, li rigardis dum kelkaj momentoj la elstaran fenestregon,
ĉe kiu li tiel ofte ekvidis la duonkuŝantan figuron de la kara
amikino, fraŭlino Leggat, kiun--ho ve--li neniam revidos ĉi sube.
En tiu ĉambro, verŝajne, nun la zorgeme antaŭrigardata renkonto
kun fraŭlino Haverford okazos. Li sentis, ke li staras antaŭ la
plej solena kaj sortoplena horo de sia vivo.

Subite li vidis lumeton en tiu salono. Iu eklumigas grandan
lampon kun rozkolora ŝirmilo. Singarde, irante sur bedobordo,
li alproksimiĝis. La figuro iranta en la ĉambro estis Delfino
Haverford mem. Antaŭe li intencis ĉirkaŭiri la domon laŭ la
veturilvojo kaj sonorigi ĉe la ĉefa pordo, sed nun li decidis, ke,
prefere ol riski malakcepton, li riskos ŝian malplaĉon per enveno
sen invito. Li do eniris per la ĝardenpordo, per kiu li kutime
eniris, kiam li vizitadis fraŭlinon Leggat. Li sin trovis en larĝa,
sed neprofunda antaŭĉambro, komunikiĝanta dekstre kun la kuirejo
kaj servistejo, kaj maldekstre, per iom longa pasejo, kun vasta
vestiblo. En ĉi tiu irejo li trafis junan servistinon, nekonatan
de li, portantan kandeletan lumigilon, per kiu ŝi, supozeble,
ĵus lumigis la lampojn en la vestiblo. La knabino, timigite de
subita alveno de nekonata viro, eligis nelaŭtan krion, premante la
liberan manon al la brusto. Leonardo ne surpriziĝis, vidante novan
servistinon. Kun escepto de maljuna domistino, sinjorino Lockhart,
kaj de la ĉefĝardenisto, neniu restis longan tempon en la servo de
la stranga, timiga virino.

--Ne ektimiĝu,--li diris afable, alprenante preskaŭ gajan
tonon,--vi estas nova helpantino ĉi tie--ĉu ne?--kaj vi ne konas
min. Mi estas malnova konato ĉi tie. Marston estas mia nomo. Mi
deziras paroli kun fraŭlino Haverford. Kiel fartas sinjorino
Lockhart?

Iom dubeme kaj ankoraŭ premante la manon sur la brusto, la knabino
respondis:

--Sinjorino Lockhart fartas sufiĉe bone, sinjoro. Sed ho! vi vere
teruregis min!

--Mi tre bedaŭras tion, fraŭlino. Kiajn timemajn korojn knabinoj
nuntempe havas! Nu, trapasante la ĝardenon, mi ekvidis fraŭlinon
Haverford en la salono de mortinta fraŭlino Leggat. Se vi bonvolos
antaŭiri, mi sekvos vin tien.

Kontenta pri la ĝentileco de la noblaspekta sinjoro, pri kiu ŝi jam
aŭdis multajn laŭdojn, la servistino ridetis bonhumore kaj kondukis
Leonardon tra la granda vestiblo ĝis la fino de mallonga, flanka
koridoro. Leonardo sekvis ŝin de proksime. Ekfrapinte, ŝi larĝe
malfermis la pordon, dirante iom mallerte kaj timeme:

--Fraŭlino Haverford, se plaĉas al vi, sinjoro Marston volas paroli
kun vi.

Ne atendante inviton, Leonardo eniris la ĉambron. La mastrino
leviĝis de brakseĝo kaj, ignorante la vizitanton, tre malbonhumore
rigardegis la knabinon.

--Vi devus scii, Marta,--ŝi diris severe,--ke konvenas konduki
vizitantojn en la antaŭĉambron; ne ĉi tien.

--Ne riproĉu la knabinon, fraŭlino Haverford,--milde diris
Leonardo,--riproĉu min. Mi trapasis la parkon kaj envenis per la
ĝardenpordo por ŝpari tempon. Tre grava, urĝa afero venigas min.

Tuj kiam la servistino eliris, la sinjorino sin turnis al la veninto.
Ŝia mieno estis forpela kaj spitema.

Leonardo iris kelkajn paŝojn antaŭen. Rigardante en ŝian malmolan
vizaĝon, trofrue maljuniĝintan, li ekkonsciis ĉe si animforton
kaj trankvilon, kiuj ŝajnis al li mirindaj, misteraj: Nenian
malinklinon, nenian malbonvolon li sentis, nur fortegan deziron gajni
tiun virinon, kaj vidi ŝin liberigita el ŝia terura animstato. Eĉ
la penso pri Lorna dum kelka tempo forlasis lin.

--Nu, kion vi volas?--fraŭlino Haverford demandis malvarme.--Ĉu vi
venas por informiĝi pri la brulado?

--Ne, fraŭlino Haverford. De kiam mi ekiris por veni ĉi tien, la
afero pri la brulado eĉ ne unu fojon eniris mian kapon. Pli gravaj
aferoj alvenigis min; aferoj, kiuj tuŝas vin pli intime.--Leonardo
parolis serioze, sed trankvile, fiksante dezireman rigardon sur la
vizaĝon de la virino, kiun apuda, sur alta piedestalo staranta lampo
hele lumigis. Tamen lia voĉo ne estis sen signoj de profunda emocio.
Lia tuta animo, ŝajne, transiris al ŝi.--Efektive?--fraŭlino
Haverford rediris, penante reteni la saman malamikan tonon. Sed la
neordinare grava sintenado de Leonardo kaj lia rimarkeble sincera
voĉtono jam, malgraŭ ĉio, scivoligis ŝin.

--Jes, kaj la prepara pripensado pri ĉi tiu interparolo kaŭzis al
mi profundan koresploron.

La virino aspektis iom surprizita, kaj en ŝiaj grizaj okuloj
montriĝis maltrankvila, malkonfidema rigardo:--Vi estas
strangulo,--ŝi diris kolere,--kia ŝanĝo do survenis vin?

--Granda ŝanĝo, efektive. Gravajn lecionojn mi ellernis, de kiam mi
vidis vin la lastan fojon. Unu lecionon mi lernis pli profunde, nome,
ke la plej granda potenco en la mondo estas la amo. Kontraŭ vera amo
eĉ supernatura malamo ne povas stari.

Tuj fraŭlino Haverford rediris:

--Ĉu vere vi venis ĉi tien neinvitite, por tedi min per tiaj
ridinde altsonaj filozofiaĵoj?--Ŝi parolis akravoĉe, penante
per morda mokrido montri sian malestimon. Tamen ŝi ne povis tute
kaŝi tremeton en la voĉo, nek malserenan rigardon en la okuloj.
La eksterordinare solena mieno kaj la penetrema rigardo de la viro
maltrankviligis ŝin.

--Ne; mi ne volas tedi vin. Tio estis nur preludo, preparilo. Mi
estas portanto de sendaĵo de persono, kiun ni en la daŭro de multaj
jaroj supozis mortinta.--Leonardo eksilentis, turnante dum momento la
okulojn preskaŭ reveme al la fenestra pordo.

--De kiu, do?

--Ĉu vi povas elporti la novaĵon? Mi ekvidis en Ameriko viron, aŭ,
pli ĝuste mi ekaŭdis la voĉon de viro, kiun mi tuj rekonis kiel la
voĉon de sinjoro Travers.

--Vi mensogulo!--fraŭlino Haverford ekkriegis, tremante pro
ekscito.--Silentu! Mi _scias_, ke li mortis. Mi _scias_!

--Aŭskultu, trankvile, fraŭlino Haverford. Tio, sendube, aspektas
kiel fantaziaĵo, tamen ĝi estas veraĵo sen eĉ la plej malgranda
dubo. Aŭskultu, mi tre petas; malgraŭ via plej absoluta certeco, mi
konvinkos vin.

--Neniam!

--Tamen. Kvankam mi nur ekvidis lin de malantaŭe en la daŭro de
malmultaj sekundoj, io en mi, interna impulso, se vi volas, min pelis
sekvi lin. Antaŭa, eksterordinara travivaĵo, sendube preparis
min por tiu okazaĵo, en kiu mi nur povas vidi providencan gvidon.
Malgraŭ diversaj malfacilaĵoj kaj kontraŭaĵoj, mi sekvis lin ĝis
izola loko en malproksima sovaĝejo en Meksikio. Mi tuj rekonis lin.

Dum Leonardo parolis, la vizaĝo de fraŭlino Haverford alprenis,
iom post iom, eĉ pli teruran aspekton, ol tiun kiun li vidis en
ĝi antaŭ kelke da monatoj en la kontoro; sed en la nuna okazo, kun
furioza, duonfreneza malamego miksiĝis rigardo de timego, kvazaŭ
de konsternita sovaĝa besto. Ŝia brusto forte laboris; ŝiaj lipoj
malfermiĝis, kvazaŭ ŝi volas eligi krion, sed ne povas ĝin fari,
kaj ŝiaj fingroj nerveme pugniĝis. La virino similis al minacanta
furio. La koron de Leonardo profunda kompato regis kaj dezirego
eltiri ŝin el tiu terura animsklaveco. Alpaŝante, li metis manon
sur la altan dorson de brakseĝo, sin klinis iom antaŭen, kaj
parolis plue kun trankvila fervoro:

--Dufoje mia vivo estis en granda danĝero. Nenian penegon, nenian
oferon mi taksis tro granda pro vi. Aŭskultu; mi ne eraris. Dum mia
resaniĝo post preskaŭ mortiga ponardvundo, farita de fanatikulo, ni
ofte priparolis okazintaĵojn, kiujn nur li povas scii. Malkaŝe li
rakontis al mi sian vivon, kaj klarigis la motivon, kiu instigis lin
ŝajnigi, ke li mortis. Tion li jam tre dolore bedaŭras. Li alprenis
novan nomon, David Hill, sub kiu li estas bone konata kiel egiptologo
kaj mez-amerika antikvisto. En Meksikio li nuntempe sin okupas per
tre gravaj esploroj de antaŭhistoriaj konstruaĵoj. Unu vorton
plu,--li diris, vidante, ke fraŭlino Haverford volas interrompi
lin.--Malfeliĉe mi ne povis konsentigi lin akompani min ĉi tien ...

--Ha! Kompreneble ne,--ŝi interĵetis kun malbela mokrido.

Egalanime Leonardo daŭrigis:--Mi eluzis mian tutan elokventecon,
vane. Sed li donis al mi ĉi tiun palpeblan atestaĵon de sia
vivanteco.

Li elprenis el ĉebrusta poŝo grandformatan leteron kaj prezentis
ĝin al ŝi. Sur ĝia adresflanko estis skribita per firma, profesia
skribmaniero la nomo kaj adreso de fraŭlino Haverford. Ĉi tiu
senvorte kaj senmove rigardegis la leteron. Post kelke da momentoj
Leonardo, ankoraŭ tenante ĝin en la etendita mano, montris al
ŝi ankaŭ ĝian dorsan flankon. Sur ĝi troviĝis granda, ruĝa
sigelo el sigelvakso kaj jenaj vortoj: "La subskribanto volonte
atestas, ke la adreso sur la antaŭa flanko skribiĝis sub liaj
okuloj de sinjoro, bone konata de li dum la lastaj ok jaroj kiel
doktoro David Hill, sed kies vera nomo, laŭ lia propra aserto, estas
Roberto Travers. La subskribanto mem enfermis ĉi kune leteron,
skribitan de iu "Delfino" kaj fotografaĵon de la pridirita sinjoro
Travers, alinome sinjoro Hill, kaj sigelis la koverton per oficiala
sigelo de la ŝtata Muzeo. Mia animo eterne perdiĝu, se tio ne estas
senkolorigita veraĵo. La 22an de junio 1914, Pedro Garcia, direktoro
de la ŝtata Muzeo de Meksikio."

Pesa, korprema silento regis en la vasta ĉambro. Leonardo
antaŭsentis, ke nun komenciĝos terura batalo kun misteraj,
superhomaj potencoj, elvokanta tutan lian spiritan energion. Dum
ankoraŭ kelke da minutoj la virino rigardegis la koverton kun
ruĝiĝantaj okuloj. Subite ŝi eltiris ĝin rapidmove el la mano de
Leonardo kaj volis ĝin malfermi, sed ŝiaj manoj tro forte tremis.
Ŝia tuta korpo skuiĝis. Leonardo reprenis la leteron kaj, ne
difektante la sigelon, malfermis ĝin. El ĝi li prenis kunfalditan
leteron el rozkolora papero kaj nefinitan fotografaĵon de viro kun
malgrasa vizaĝo, delikate ĉizitaj trajtoj, kaj neesprimeble malgaja
rigardo en la okuloj. Ambaŭ objektojn li metis sur la tablon antaŭ
la preskaŭ ĝis frenezeco konfuzitan virinon. Momenton poste ŝi
ekkriis:

--Mensogoj! Fripona penado rabi al mi la solan komforton!

--Kial mi farus tion?

Leonardo ne sciis, ĉu ŝi aŭskultis lin; en la daŭro de kelke da
minutoj ŝi elverŝis torenton da disaj, pli-malpli nekompreneblaj
diraĵoj, miksitaj kun teruraj blasfemoj. Leonardo profunde
kortuŝiĝis de doloro kaj kompato. Uzante tutan sian volforton
kaj penante superregi ŝian animon per elfluo de kompatema amo, li
ekprenis ambaŭ ŝiajn manradikojn:

--Fraŭlino Haverford,--li diris firme, sed kun eksterordinara
amemo;--aŭskultu ...

La virino eksilentis, sed tuj komencis furioze barakti. Per ŝajne
superhoma forto ŝi liberigis la maldekstran manon kaj faris rapidan
movon kun la videbla intenco, frakasi la lampon. Tion Leonardo
feliĉe malhelpis per denova ekpreno de ŝia mano. Fraŭlino
Haverford nun iom kvietiĝis, kaj la baraktado post ne longe tute
ĉesis.

--Aŭskultu,--Leonardo rediris milde,--sinjoro Travers ne trovis
vian leteron, kiu nun tie kuŝas, ĝis antaŭ kelkaj semajnoj. Tio
kaŭzis ja la bedaŭrindan disiĝon. Ĉu vi ankoraŭ ne komprenas,
ke vi terure trompiĝis kaj eraris? Enlasu nur denove en vian koron
purigan, liberigan amon. Enfluo de ĉionvenkanta Dia amo povas elpeli
el ĝi ĉion malindan kaj malpuran. Vin turnu al Li.

Subite Delfino Haverford eligis ĝemon, kvazaŭ ŝia koro rompiĝas,
kaj falus teren, se Leonardo ne subtenus ŝin:--Ho mia Dio!--ŝi
plorĝemis kaj tuj poste senkonsciiĝis.

Leonardo levis la virinon kaj ŝin kuŝigis sur apudan kanapon. Li
rigardis ŝian vizaĝon kun profunda dankeco kaj granda malpeziĝo
de la koro. Jam ŝiaj malmolaj trajtoj komencis malstreĉiĝi, kaj
iom post iom ili alprenis pli naturan, trankvilan aspekton. Dum
li ĉirkaŭrigardis, serĉante revivigilon, fraŭlino Haverford
malfermis la okulojn kaj duonleviĝis, reve rigardante en la
spacon. Ŝia vizaĝo kaj ŝia tuta teniĝo montris lacecon, kaj dum
kelkaj momentoj ŝi ŝajne ne sciis, kie ŝi estas. Fine, ekvidante
Leonardon, ŝia rigardo subite ŝanĝiĝis; konfuziĝo kaj teruro
ekregis ŝin: la tuta, malbela, kruela realaĵo subite staris antaŭ
ŝia tremanta animo:

--Ho, mia Dio,--ŝi ripetis mallaŭte,--kompatu min.

--Li kompatas kaj pardonos,--solene diris Leonardo.

--Sed, sinjoro Marston, ĉu vi ne sentas en via koro abomenon?

--Ne; ĝojon kaj dankecon.

Delfino Haverford klinis la kapon kaj, kun manoj kunfalditaj sur la
genuoj, enpensiĝe rigardis la plankon. Silente, rapide sinsekvantaj
larmoj fluis sur ŝiaj vangoj, kaj de tempo al tempo ŝi skuetis
la kapon, kvazaŭ ŝi estas senparola pro miro. Ankaŭ la koro de
la viro pleniĝis de miro kaj pia timo. Li ne rompis la silenton;
fari tion ŝajnis al li profanaĵo. Post kelke da minutoj fraŭlino
Haverford levis la larme malsekajn okulojn al Leonardo, kaj kun
kortuŝa respektego diris:

--Kia homo vi estas; kaj kiomege mi ŝuldas al vi!

Leonardo preskaŭ ne aŭdis kaj ne atentis la vortojn de Delfino. Lia
kapo jam estis okupita de aliaj pensoj, kaj lia vizaĝo ree akceptis
malgajan, zorgoplenan aspekton. Kun tremeto en la voĉo, sed milde,
li demandis:

--Kie estas Lorna? ... Mi amas la knabinon kun la tuta forto de mia
animo.

La demando ŝajne ne surprizis ŝin. Malrapide ŝi leviĝis de la
kanapo, apogis sin per tremanta mano sur la tablo kaj, rigardante la
plankon, diris mallaŭte, preskaŭ preĝe:

--Ho, la kompatema Dio donu, ke ankoraŭ ne estu tro malfrue.--Sin
turnante al Leonardo, ŝi aldiris:--Ŝi estas en kaŝejo, en izola
domego en _Cornwall_, en la danĝeraj ungegoj de tiu fanatikulo kaj
trompulo Heilman. Ho ve, tio estas mia faro! Ŝi estas unu el la
senkulpaj viktimoj de mia blinda furiozo.--Kiom mi abomenas min mem!

--Ĉu vi scias, kie troviĝas tiu domego en Cornwall?

--Ne precize; ie proksime de malgranda vilaĝo, nomata, mi pensas,
Padmin aŭ Padmore. La plej proksima fervoja stacio estas Falbridge.

Leonardo elprenis sian poŝhorloĝon kaj post mallonga kalkulo diris:

--Mi tuj foriros. Eble mi trafos la "lakto"-vagonaron el Hitchin kaj
la fruan ĵurnalvagonaron en Londono al Cornwall.

--Per tuta mia koro mi deziregas, ke vi sukcesu trovi ŝin. Sed
estu singarda. Sinjoro Heilman estas ruza kaj, mi timas, danĝera,
senskrupula kontraŭulo.

--Lorna kelkafoje parolis pri li, sed ĉiam iom nevolonte, kiel tre
altanima, progresema instruanto kun, supozeble, iuj novaj religiaj
ideoj, kaj mi ĉiufoje, serioze avertis ŝin, ne lasi sin ensorĉiĝi
en unu el la multaj, nove elkovitaj kredaĵoj, kiuj en la nuna tempo
ja estas la plej granda spirita danĝero. Ĉu li estas sintrompulo?

--Iam li estis. Lia historio estas, laŭ tiuj, kiuj lin plej bone
konas, historio de viro, erarigita de eksterordinara imagopovo,
malbone regata, kaj de troa sinaltigo, kiuj igis lin vidi en li mem
apartan, sanktan ilon dian, sanktiganta ĉion en kontakto kun li.

--Strange,--diris Leonardo mire,--tuj kiam mi aŭdis pri la malapero
de la knabino, tiu persono ankaŭ venis al mi en la pensojn...

--Kune kun mi; ĉu ne?

--Jes; mi devas konfesi, jam de longe mi tre timis, ke ĉi tie grava
morala danĝero minacas ŝin. Sed pri tio ni parolos en pli oportuna
okazo. Mi devas jam forrapidi; kaj vi bezonas solecon kaj meditadon.



ĈAPITRO XI


--Bonan tagon, amiko. Bela posttagmezo.

Per ĉi tiuj aliĝaj vortoj Leonardo alparolis, la sekvintan
tagon, viron, kiun li atingis sur bela, ombroriĉa vojo kampara.
La alparolito estis leterportisto iom pli ol mezaĝa, portanta sur
kurbigita dorso pezan sakon, kaj marŝanta per nerapidaj, firmaj
paŝoj kiel viro, kutiminta al unutona piedirado sur la sama, longa
vojo. Li haltis kaj kun videbla kontenteco rigardis la atletan
figuron de la afabla nekonato.

--Bonan tagon, sinjoro,--li respondis ĝentile.--Aj! la posttagmezo
estas sufiĉe agrabla, sed, se mi ne forte eraras, la vetero
ŝanĝiĝos, antaŭ ol tagiĝos morgaŭ matene.--Frapetante sian
maldekstran genuon, li aldiris:--Ĉi tiu genuo, sinjoro, vundiĝis
en la jaro 1888 en Hindujo en la valo _Hunza_ apud la fortikaĵo
_Chalt_. Tio estas la ekstrema posteno de Kaŝmiro. Eble vi jam
aŭdis pri tiu puna ekspedicio kontraŭ tiuj rabistaj ŝtatoj?
Ne? Nu, ĉiam de mia reveno ĉi tiu genuo antaŭdiras al mi ĉian
ŝanĝon en la vetero.

Dirinte tion, li alĝustigis al si la sakon sur la ŝultro kaj
daŭrigis la vojon kune kun Leonardo. Ili parolis plue dum kelka
tempo pri la vetero ĝenerale kaj la ŝanĝiĝemo de la angla
klimato. Kiam ili trafis altiĝantan parton de la vojo, Leonardo
diris:

--Ĉu vi permesos al mi porti vian sakon ĝis la supro de la deklivo?
Vi aspektas laca, amiko.

La leterportisto denove haltis kaj gravamiene rigardis sian
kunvojiranton:

--Multan dankon, sinjoro,--li diris,--sed tio estas reĝa
poŝtaĵaro, kaj mi neniam lasas aliajn, ne oficialigitajn personojn
porti ĝin; kun escepto de mia propra filo; sed tio ja estas malsama
afero. Li estas la loka policano.

Leonardo ridetis kaj diris:

--Kiel plaĉas al vi... Kiu estas la nomo de la vilaĝo, tie en la
valo?

--Tio estas Padmoor, unu el la plej malnovaj vilaĝoj en la duklando,
kiu tamen trafis malfeliĉajn tagojn, de kiam la antikva familio
_Floyd_ forlasis la malnovan domegon "_Padmoor Hall_".

Leonardo aŭskultis kun intereso.

--Ĉu en la nuna tempo "_Padmoor Hall_" estas neloĝata?

--Ne, ĝi estas okupita de pasloĝantoj--almenaŭ mi esperas, ke ili
estas nur pasloĝantoj--, ia mistera religia societo.--Signifoplene
kaj malgaje skuante la kapon, li aldiris:--kaj tre stranga anaro ĝi
estas. Vi vidas, sinjoro, ili donas nenian laboron al la vilaĝanoj,
kaj ili aĉetas nenion en la ĉirkaŭaĵo. Ĉian bezonataĵon ili
alvenigas el Londono. Ĉi tiu sako enhavas ĉiuspecajn komercaĵojn
por ili. Tio plipezigas mian ŝarĝon.

--Sendube. Mi volus, ke vi lasu min porti ĝin.

--Ne, dankon ne malpli koran, sinjoro. Mi ĉiam agas laŭ miaj
principoj. Ne utilas ja havi principojn, se oni ne estas fidela al
ili; ĉu ne?--Transmetinte la sakon de unu ŝultro sur la alian,
li daŭrigis sian babiladon:--Jen, ekzemple, estas mia bofrato:
Li estis la ĉefĝardenisto de la domego en la daŭro de dudeksep
jaroj--kiam venos la unua de Aŭgusto. Li subite maldungiĝis, ĉar
la "sankta kunularo" mem prizorgos la kulturadon. Najbarino mia kaj
ŝia filino lavadis kaj ameladis kaj gladadis la delikatajn tolaĵojn
por la sinjorinaro, same kiel ŝia patrino ĝin faris por la antaŭa
generacio. Sed _ili_ mem lavas por si la simplan, neblankigitan
tolaĵon, se plaĉas al vi. Neniaj mondaj ornamaĵoj aŭ delikataĵoj
por _ili_, ho ne! Ili vivas laŭ la plej severaj principoj de la
"simpla vivo". Kun vastaj, malnovmodaj vestoj ktp., kiel oni vidas en
bibliaj ilustraĵoj. Sed sendube vi scias pri tio pli, ol mi.

--Tio estas por mi treege interesa.

--Kredeble. Kaj la tutan tempon, kiun ili povas ŝpari el sia
humila laboro, ili pasigas per himno-kantado, muzikado kaj piaĉa
stelrigardado. Mi ne estas kontraŭreligiulo, sinjoro, tute ne, sed
mi ne amas tiajn sekretemajn faradojn; certe, tio ne estas natura,
precipe por tiaj junulinoj, kiuj estas tie; ĝi ne estas.

--Kompreneble, ne. Vi vidis tro multe de la mondo por esti facile
trompita; ĉu ne?

--Aj! Kaj baldaŭ okazos tie kelkaj interesaj aferoj.

--Efektive? Kiaj?

--Antaŭ du tagoj unu sinjorino alvenis en la vilaĝon, tie,
amerikanino. Ŝi loĝas ĉe mia fratino kaj nur atendas oportunan
momenton, por enŝoviĝi en la pordon, por ekvivigi la aferojn en la
kolombejo.

--Kial?

--Ŝi asertas, ke ŝi estas la edzino, aŭ unu el la edzinoj, de la
kolombejestro.

--Tio ja fariĝas romaneca. Ĉu do estas malfacile sin enŝovi en la
domon?

--Malfacile! Nenia vivanta animo metis piedon internen de la muroj,
de kiam ili alvenis. La sola komunikiĝo kun la ekstera mondo
fariĝas tra malgranda fenestreto en la pordego, tra kiu ili
enprenas tiajn objektojn, kiujn ili aĉetas en Londono kaj aliaj
lokoj.

--Kioman grandon havas la fenestra malfermaĵo en la
pordego?--demandis Leonardo.

--De ĉirkaŭ unu kvadrata futo. Kial?

--Do, almenaŭ unu el la pakaĵoj en via sako ne povas trapasi ĝin.

--Ne. Kaj kiu ajn malfermos la pordegon, tiu nur tiom malfermos ĝin,
kiom estas necese por enlasi la pakaĵon.

--Kiom da viroj enkalkuliĝas en la kunularo,--plue demandis Leonardo
trankvile.

--Neniu scias precize; ĉirkaŭ kvar aŭ kvin, eble ses.

--Unu el ili estas sinjoro Heilman; ĉu ne?

La maljuna leterportisto ekhaltis kun surprizo, kaj ne sen respekta
timo demandis:

--Ĉu vi estas detektivo el Londono, sinjoro?

Leonardo ne povis ne rideti, sed tuj poste li respondis gravamiene:

--Ne, amiko, pli malgaja celo alvenigas min ĉi tien, ol nura
profesia esploro. Tio estas persona afero, kiu tre dolore tuŝas min.

La maljunulo kunsente kaj scivoleme ekrigardis la seriozan vizaĝon
de la viro ĉe sia flanko. Ĉi tiu plue parolis:

--Mi estas tre feliĉa, ke mi renkontis vin, ĉar mi vidas, ke vi
estas prudenta kaj fidinda homo. Nu, mi jam demandis min, ĉu vi
bonvole helpos al mi?

--Volonte,--tuj respondis la viro, aldirante tamen iom dubeme kaj
heziteme:--Tio estas, se ne...

--Ne maltrankviliĝu, amiko, via devosento ne suferos perforton.

La suno jam alproksimiĝis al la horizonto, ludeme lumante tra
sukoriĉa foliaro, kiu superpendis belan kamparan vojeton. La
aero fariĝis senmova, kaj la peza silenteco de la naturo estis
sentoprema. Tri paroj da homoj malrapide vojiris, je mallongaj
interspacoj, en la sama direkto. La unua duo konsistis el la
leterportisto kaj lia filo, la vilaĝa policano, kiu portis la
poŝtsakon. La dua paro estis Leonardo kaj la Usonanino, sinjorino
Heilman, sekvataj de la eks-ĝardenisto Bray kaj lia edzino, la
gastigantoj de la fremda sinjorino. Ĉiuj parolis mallaŭte,
serioze. Iafoje oni renkontas personojn, kies forta kaj, tamen,
sentema karaktero tuj elvenigas la konfidon de animoj premataj de
malfeliĉo, precipe de animoj nefortaj kaj nedecidemaj, kiuj en
krizaj tempoj kvazaŭ instinkte serĉas apogon ĉe pli firmaj naturoj
kun klarvidaj, trankvilaj juĝoj. Leonardo konatiĝis kun sinjorino
Heilman nur antaŭ unu horo, kaj tamen li jam sciiĝis pri la ĉefaj
okazintaĵoj de ŝia vivo kaj pri kelkaj el ŝiaj plej intimaj
animbaraktoj. En la daŭro de kelke da minutoj ili iris flanko ĉe
flanko en silento. Tra la kapo de Leonardo flugis multaj pensoj,
kiujn li ne volis eldiri pro timo vundi la sentojn de preskaŭ tute
nekonata, sed, sendube, altanima kaj tre sentema virino. Nun li
demandis sin, kian rilaton la ĵus ricevitaj sciigoj pri la vivo kaj
la karaktero de la religia strangulo havas kun la sorto de Lorna.
Sinjorino Heilman, laŭ nekonscia egoismo, ofte trovata ĉe pasie
amantaj virinoj, jam plu ne pensis pri la knabino, sed avide atendis
esperigan respondon de sia novo konato, en kies alveno ŝi vidis
providencaĵon. Ĉe kurbiĝo de la vojo ŝi kaŝe ekrigardis lian
penseman profilon. La vizaĝo, kiun ŝi turnis al li, estis alloga
kaj delikate ĉizita. Du linioj ĉirkaŭ ŝia belforma buŝo, ŝiaj
iom kavaj, paletaj vangoj kaj, precipe, ŝiaj grizaj, kaviĝintaj
okuloj kun sia kortuŝa rigardo de timo kaj deziremo, vidigis, ke la
sorto jam donis al ŝi pli ol ordinaran partaĵon da malfeliĉo.

--Nu, sinjoro Marston,--ŝi diris,--parolu malkaŝe.

Ne levante la okulojn de la tero, Leonardo respondis:

--Tre malmultaj homoj povas sen difektiĝo elporti adoradon de siaj
kunhomoj, kaj malpleje homoj de neordinaraj, intelektaj kaj spiritaj
naturdonoj. La plej danĝera adoro estas adoro de superstiĉuloj,
kiu blinde alskribas al homo superhomajn spiritajn povojn. Lia estis
verŝajne la malprogresado, kiun spertas ne malmultaj erariĝantaj
instruantoj: Pli-malpli sincera esploremo, sintrompo, adoranta
sekvantaro, spirita fiereco, kaj fine morala kaj spirita ruiniĝo.

Sinjorino Heilman mallevis la kapon kaj ĝemis:

--Vi estas prava. Mi ekvidis tion, kiam estis tro malfrue. Mi ankaŭ
iom kontribuis al ĉi tiu malfeliĉo per troa adoro--en la komenco.
Neniu ja estis tiam pli plene sub la sorĉo de tiu viro, ol mi.
Kiom da fojoj mi riproĉis min poste pri mia blinda ensorĉiteco!
Nun, eĉ se mi ne povos efektive rekonduki lin al racieco, mi
almenaŭ penos seniluziigi liajn kompatindajn trompitojn. Ho, sinjoro
Marston, korrompaj travivaĵoj kaj senindulga memanalizo donis al mi
maldolĉajn lecionojn. Tamen, kelkafoje, miaj malnovaj, pli raciaj
idealoj denove sin altrudas al miaj pensoj kaj plenigas min per nova
espero. Tio, kio estas vera, ja fine devas evidentiĝi.

--Sendube. La elprovo de idealo estas ĝia konformeco kun la finaj
celoj de Dia providenco rilate al la homaro; ĉu ne?

Pluan interparolon malhelpis apero de belega vidaĵo, kiu subite
prezentiĝis al iliaj okuloj. En kelka malproksimeco, rekte antaŭ
ili, kuŝis herboriĉa valo, ĉe kies fino vidiĝis pentrinda golfeto
kaj, pli malproksime, vastaĵo da blua maro. Dekstre de ili, tute
apude, staris alta kaj longa muro kun vitrorompaĵoj sur la supro.
Ĉe peza, kverka pordego, ornamita per masivaj feraĵoj, jam atendis
la poŝtisto kaj la policano.

Laŭ antaŭe farita plano prosperis al Leonardo, sinjorino Heilman
kaj la policano sin enŝovi internen. Kiam iu singarde malfermis
la pordegon por enlasi la pakaĵojn, Leonardo perforte enpaŝis
kaj, spite indignaj protestoj de blankhara kaj respektinde aspekta
sinjoro, enlasis la aliajn. La maljunulo, kiu estis vestita per griza
kitelo, griza pantalono kaj sandaloj, rifuzis al li ĉian informon
pri la domanaro kaj dramece alvokis la ĉielon malsuprenvenigi
venĝon sur la kapojn de la malpiaj maltrankviligantoj de la
sanktulejo. Ekstere de la pordo la geedzoj Bray aŭskultis
buŝmalferme, esperante, ke la ludota dramo ne finiĝos sen ilia
helpo. La leterportisto jam foriris por ne implikiĝi en la afero.
Lasante la junan policanon gardi la malfermitan pordon kaj diskuti
kun la kolera blankharulo la laŭleĝan aspekton de la entrudo,
Leonardo kaj sinjorino Heilman iris antaŭen.

La vidaĵo antaŭ ili estis sorĉe bela. Sur la supro de nekruta
deklivo staris, je interspaco de ili de ĉirkaŭ ducent metroj,
ĉarma, blanka domo kun helverde kolorigitaj lignaĵoj, pentrinde
reliefigita de malhela fono de grandaj fagoj. La fasado elrigardis,
trans glata, smeraldosimila herbejo, sur la jam rimarkitan valon
kaj, pli proksimen, sur la maron. Apude troviĝis reviga ripozejo
malantaŭ bela, artefarita lageto, en kiu kelkaj ŝprucaĵoj malvigle
plaŭdis el verdigriĝintaj ornamfiguroj. Ĉi tie kaj tie vidiĝis
florbedo aŭ grupeto da duontropikaj arboj kaj arbetaĵoj.

Ĉie regis silento; ĉio kvazaŭ elspiris pacon, dolĉan ripozon:
Tera paradizeto. Subite eksonis el malantaŭ aro da cipresoj,
centkelke da paŝoj de ili, rava, solenĝoja kantado, lerte
akompanata de harpo. Ambaŭ nekonscie haltis kaj aŭskultis.

--Kia elizea loko!--mallaŭte diris Leonardo,--oni facile supozus, ke
pekaj pensoj ne povas naskiĝi ĉi tie.

En tiu momento aperis sur la teraso de la domo du sinjorinoj,
blankevestitaj, brakon en brako. Ili haltis ĉe la supro de la
ŝtuparo kaj ŝajne trankvile ĝuis la belan vidaĵon. Leonardo
petis sinjorinon Heilman resti kaŝita malantaŭ arbetaĵo, dum
li iros rekte trans la herbejo en direkto al la domo. Tuj kiam la
sinjorinoj rimarkis lin, ili kuris domen kun gestoj de surprizo kaj
timo. Post kelke da momentoj elvenis sinjoro Heilman, akompanate
de juna sinjoro, kaj sekvate de la du sinjorinoj. Ambaŭ viroj
estis strange vestitaj per vastaj, blankaj vestoj el tolo kun
du-stria purpura borderaĵo: fantazia kombinaĵo el antikva greka
kaj mezepoka modoj. Sed la plena sameco de la vestoj estis la sola
komunaĵo, kiun montris ilia eksteraĵo. Dum sinjoro Heilman kun siaj
abundaj, malhele brunaj kaj ondantaj haroj kaj siaj allogaj trajtoj
de intelektulo aspektis memkonscia, fiera, lia kunulo prezentis
preskaŭ inan mienon. Lia glata vizaĝo havis treege mildan esprimon.
Liaj bluaj okuloj, reveme elrigardantaj tra okulvitroj, kaj liaj
longaj, linkoloraj haroj aspektigis lin kiel lirikan poetaĉon, ĵus
elpaŝintan el ŝercgazeto.

Leonardo iris rekte antaŭen, kaj la blankevestularo venis renkonte
al li. Intertempe ankaŭ la policano kaj la maljuna sinjoro
alproksimiĝis, ankoraŭ disputante. Sinjoro Heilman la unua
ekparolis. En lia sintenado kaj en lia voĉo montriĝis delikata
miksaĵo de indeco, piaĉa indigno, kaj malvarma ĝentileco:

--Ĉu mi povas demandi, sinjoro,--li diris,--laŭ kia rajto vi
entrudas vin en ĉi tiun nepre privatan ĝardenon?

Leonardo respondis:

--Laŭ la rajto, kiun donas al mi dolora devo rekonduki al ŝia
laŭleĝa zorganto knabinon, kiu troviĝas ĉi tie en anima
mallibereco.

Dum momento la du viroj staris senmove vizaĝon kontraŭ vizaĝo,
severe rigardante unu la alian. Ili sin reciproke mezuris. Ĉiu
vidis en la kontraŭulo viron de neordinara karaktero, idealiston;
sed samtempe ili sentis, ke inter ili nenia simpatio povas ekzisti.
Sinjoro Heilman denove parolis kun patoso, kies malsincerecon
Leonardo facile eltrovis:

--Spirita, mondula blindeco,--li diris,--igas vin ofendema kaj
maljusta, sinjoro. Sciu, do, ke "anima mallibereco" havas nenian
lokon ĉi tie. Male, ni ĉiuj vivas ĉi tie en la plena, sankta,
belega libereco, kiun donas plena malligiteco de malbona mondo
kaj konstanta preteco aliformiĝi ĉe la alsopirata alveno de la
majstro. Animoj en plena simpatio kun niaj aspiroj povas aliĝi al
ni aŭ foriri, tute laŭ sia plaĉo. Al ĉiuj aliaj personoj ni plej
kategorie malpermesas la eniron. Mi do devas peti vin, tuj kaj sen
plua vorto eliri laŭ la sama vojo, laŭ kiu vi envenis.

Majeste la supermondulo montris al la pordego. Ne atentante lian
geston, Leonardo respondis trankvile, sed firme:

--Laŭ ĉiuj aŭtentikaj informoj pri vi, sinjoro Heilman--supozeble
tio estas vi--mi havas sufiĉan kaŭzon maltrankviliĝi ĝuste pri
tiu plena libereco. Ĉiaokaze mi insistas pri interparolo kun
fraŭlino Lorna Prior, kiun vi venigis ĉi tien sen la konsento
de ŝia duonpatro, ŝia zorganto. Vi certe ne povas esti nescia
pri la fakto, ke vi elmetas vin al severa puno, detenante knabinon
neplenaĝan de laŭleĝa regado de sia patro aŭ zorganto.

--Insultoj ne prosperigos vin ĉi tie!--ekkriis sinjoro Heilman.--Mi
volas diskuti kun vi nek leĝajn demandojn, nek privatajn aferojn,
sed mi, kiel posedanto de ĉi tiu bieno, ordonas al vi tuj foriri.

--Mi ne foriros, ĝis mi plenumos mian celon.

--Mi nepre malhelpos tion,--sinjoro Heilman rediris, pala de
kolerego. Li sin turnis kaj ekforiris kelke da paŝoj; sed subite li
haltis. Verŝajne la timigitaj vizaĝoj de la sinjorinoj malantaŭ
li aliigis lian intencon. Returniĝinte, li sin direktis al la juna
policano kaj demandis kun superregema severo, per kiu, sendube, li
volis konsterni lin:--Kion vi serĉas ĉi tie, junulo?

La loka reprezentanto de la leĝo, altkreska kaj fortmuskola juna
viro, kiun Leonardo bone instruis antaŭe, respondis laŭ maniero,
kiu montris, ke li plene konscias la indecon de sia ofico kaj la
gravecon de la okazo:

--Mi ricevis ordonojn kaŝe observi la enirantojn kaj elvenantojn el
ĉi tiu bieno. Ĉiaokaze mi estas ĉi tie por prizorgi, senpartie, ke
nenia perforto fariĝu.

En tiu momento la malproksima kantado ĉesis. Leonardo tuj,
elstreĉante la bruston, laŭte vokis tri fojojn: Lorna!

La okuloj de ĉiuj direktiĝis al la cipresa bosko, el kiu la sonoj
venis. Momenton poste elkuris el ĝi blankevestita virina figuro,
sekvate, je kelka distanco, de du similaj figuroj. Pli poste aperis
areto da homoj, plejparte virinoj, kiuj kolektiĝis antaŭ la malhele
verda fono de la arboj kaj rigardis, sendube kun miro, en la direkto
al la malgranda grupo staranta sur la herbejo.

Leonardo, kun koro forte batanta pro sopirego, streĉe rigardis la
unuan, malrapide alproksimiĝantan figuron kaj post nelonge rekonis
ŝin. Ŝi estis Lorna. La knabino estis iom strange, sed tre ĉarme
vestita. Ŝi surhavis vastan, fluetantan veston el delikata, blanka
muslino, malstreĉe zonitan per rozkolora, tordita ŝnuro, kies
kvastoj svingpendis ĝis malsupre de la genuoj. La vesto estis
borderita ĉe la surbrustaĵo, ĉe la fino de la vastaj duonmanikoj
kaj ĉe la malsupro per rozokolora ornamaĵo laŭ antikvagreka
desegno. De la dekstra ŝultro flirtis blanka, malpeza ŝalo, bele
surbrodita per delikataj floraĵoj, kiu parte kaŝis rektangulan
dekoltaĵon. Ŝiaj densaj, brunaj haroj falis nefrizitaj sur la
ŝultrojn kaj la dorson; nur ruĝa rubando, ĉirkaŭanta la frunton,
firme tenis ilin al ŝia rondforma kapo. Subite la knabino haltis kaj
metis la maldekstran manon sur la bruston, kvazaŭ ŝi volas kvietigi
furioze batantan koron. Ŝanceliĝe ŝi antaŭen iris kelkajn paŝojn
kaj denove haltis.

Leonardo havis okulojn nur por la ŝanceliĝanta knabina figuro;
ĉio alia ĉirkaŭ li estis en tiu momento forgesata. Kun kreskanta
sentemeco li demandis sin, kiaj sentoj regas ŝian koron. Videble
forta batalo okazas en ĝi. Tuj kiam li paŝis antaŭen, por iri
renkonte al ŝi, sinjoro Heilman ankaŭ ekmoviĝis kun la intenco
bari al li la vojon. Sed unu firma rigardo de lia kontraŭulo igis
lin ekhalti. Alproksimiĝante al la knabino, Leonardo etendis al ŝi
ambaŭ manojn kaj per voĉo tremetanta pro kortuŝiteco li diris,
mallaŭte, karese:

--Lorna, revenu al ni. Lorna mia, revenu al mi!

Ne montriĝis en lia voĉtono nuanco de riproĉo, nur petego, kompato
kaj profunda amo. Lorna ekrigardis en lian vizaĝon. Tiu mallonga
rigardo estigis por ŝi novan, mirigan eltrovon kaj same novan,
travibrigan konscion: Leonardo amas ŝin, kaj ŝia koro ĝojoplene
respondas al lia amo. Sed la ĝojo, elsaltanta el ŝiaj okuloj,
estis nur momentodaŭra. La jam ekleviĝantaj manoj malleviĝis. Sur
ŝia ruĝiĝanta vizaĝo ekaperis signoj de diversaj emocioj: timo,
nedecidemo, konfuziĝo.

--Lorna,--plue parolis Leonardo per senafekta, sed kortuŝa
voĉo,--en Linkfield koroj rompiĝas. Mia koro rompiĝas. Vi vivas
ĉi tie en lando de danĝera iluzio. Trompulo, kies pasinta vivo igas
lin tre malkonvena kunulo por vi, malbonuzis vian nespertecon kaj
vian naturan fervoron, por konduki vin ĉi tien.

Ĉi tiuj lastaj vortoj videble kaŭzis al la sentema knabino doloran
animbaton, kiu senvortigis ŝin. Ŝi paliĝis, konsternite, kaj
rigardis la teron preskaŭ freneze. Fine ŝi diris mallaŭte,
enpense, kvazaŭ ŝi parolas al si mem:

--Mi ne povas kredi tion.

Leonardo rediris milde:

--Mi scias ja, ke tio estas por vi dolora seniluziiĝo, sed mi ne
akuzas sen sufiĉa praveco.

Antaŭ ol Lorna povis respondi, sinjoro Heilman afekte alpaŝis kaj
ekprenis ŝian manon. Laŭ sia kutima, karesa kaj plaĉa parolmaniero
li diris, ŝajnigante, ke li ne dubas pri la efiko de siaj vortoj:

--Fratino Lorna, ne aŭskultu admonojn, kiom ajn sincere donitajn,
de iu, kiu ne komprenas nin. La mondo ja tute ne komprenas nin. Vi
konscias, ke la spirito de la majstro vere liberigas. Nek atentu, mi
petas vin, insultajn aludojn, naskitajn de malamikoj kaj ripetitajn
de personoj blindigitaj de nescio kaj egoistaj motivoj. Rememorigu
al vi viajn sanktajn promesojn, la belegecon de niaj sanktaj celoj
kaj la grandan proksimecon de nia feliĉega aliformiĝo! Tiu subita
elprovo ekskuis viajn nervojn, kara fratineto. Via korpo tremas. Iru
domen kune kun nia fratino, sinjorino Gibson. Ŝia saĝa konsilo kaj
patrina zorgemo trankviligos vin.

Unu el la du sinjorinoj, kiuj estis sekvintaj Lornan, blankharulino,
jam metis manon sur la brakon de la konfuzita knabino, kiam Leonardo
ekparolis:

--Unu momenton plu! Jen tre proksime estas sinjorino, kiu deziras
diri kelkajn vortojn.--Duonturninte sin, li vokis:--Sinjorino
Heilman!

La voko kaŭzis grandan surprizon inter la komunumo. Sinjoro Heilman
ekpaliĝis, sed, tuj poste, laŭŝajne, retrovis sinregon. Li
interplektis la brakojn sur la brusto, kaj lia vizaĝo alprenis
malmolan, necedeman aspekton, kiel ĉe homo, kiu, sciante, ke la
masko tiriĝas for de lia vizaĝo, tamen sin kirasas per la lasta
armilo: obstina, senhonta spitemo.

Sinjorino Heilman elvenis el sia kaŝejo kaj nerapide alpaŝis. Ŝi
estis pala. En ŝiaj okuloj lumis deziremo, dolora de profundeco, kaj
tiom pli kortuŝa, ĉar ŝia vizaĝo montris, precipe ĉirkaŭ la
buŝo, signojn de sensukcese subpremata timo.

--Jen, Lorna,--diris Leonardo, alparolante tamen la tutan
ĉeestantaron,--jen estas la edzino de sinjoro Heilman, de li
kruelege traktita kaj forlasita. Ŝi volonte sciigos vin pri aliaj
virinoj, kiujn li senkompate dronigis en malfeliĉego kaj pereo--en
la okazo, se ŝi malsukcesos rekonduki lin al honesta vivo kaj fidela
edzeco. Sinjorino Heilman celas, unue, kaj pasie deziras, savi la,
malgraŭ ĉio, profunde amatan edzon el lia malfeliĉa, iluzia
animstato. En ĉia okazo, tamen, ŝi firme intencas, kiel nobla
virino, laŭpove malhelpi pluajn maljustaĵojn kontraŭ aliaj.

Sur la vizaĝoj de la ĉirkaŭstarantoj vidiĝis tre diversaj
esprimoj: konsterno, nekredemo, indigno. Sinjoro Heilman, ekstere
trankvila, aŭskultis, evitante, kun aspekto de forgeso, la rigardojn
de siaj kunuloj. Ĉirkaŭ liaj iom dikaj lipoj ludis malestima
rideto, kvazaŭ li jam tenis preta sufiĉan respondon. Antaŭ ol lia
edzino povis ekparoli, li komencis, ĵetante malantaŭen sian longan
Homeran ĥitonon kaj dramece levante la dekstran manon:

--Gefratoj! Kun miksitaj sentoj de malĝojo, naŭzo kaj indigno
mi respondas al ĉi tiu senhonta kalumnio. Mi ne respondus, se
mi ne sentus, ke pro vi mi devas venki mian grandan malinklinon.
Estas vero; la sinjorino, staranta tie, iam estis de mi rigardata
kiel edzino. Nu, vi vidas en tio pruvon, ke mi agis laŭ la ordono
de mia propra konscienco. En nia sankta, alĉiela vetkurado mi
ne hezitis senigi min de ĉiu malhelpaĵo, kiom ajn karega. Ja,
karaj samcelanoj, pro nia komuna, dioinspirita celo mi jam oferis
multegon; mi volonte oferus ĉion. Sed, kompreneble, vi bezonas
pluajn klarigojn, kaj kun rompiĝanta koro mi faros ilin: Post
kelkjara, feliĉa edzeco kaj plenharmonia kunlaborado venis por mi
tempo, kiam mi devis elekti inter tera amo kaj ĉielaj aspiroj;
inter tera edzeco kaj senpeka libereco de l' spirito. Kiam venis al
mi la glorinda dia malkaŝo, kiu, pere de mi, venis ankaŭ al vi,
amataj animparencoj, mia edzino malpie rifuzis ĝin. De tiu tempo,
ho ve! ŝia cerbo nebuliĝis. Terure mi suferis, kune kun areto da
elektitoj, pro ŝia malkomprenemo, ŝia ĵaluzo kaj malamo. Pro
kompato lasu min silenti pri la detaloj! Fine, kun sanganta koro mi
devis forigi ŝin en privatan frenezulejon. Evidente estas, ke ŝi
ankoraŭ troviĝas sub...

Ĝis tiu momento sinjorino Heilman staris senmove apud Leonardo kun
manoj interplektitaj sur la dorso--noblaspekta kaj majesta figuro.
Dum la parolo de la edzo ŝia delikata vizaĝo montris kreskantan
animdoloron. Nun ŝi ekkriis per voĉo tremanta pro emocio:

--Markuso, ĉesu! Mi ĵurpetas vin per la memoro de nia karega,
ĉielenirinta infano, per la memoro de via sankta patrino, kies
vivon mi iam savis je risko de la mia, aŭskultu! Vi _scias_, ke
neniam mi freneziĝis. Vi suferigis al mi neeldireblajn turmentojn
en fi-kuracejo, kie malboneguloj penis frenezigi min. Se fajrero da
humaneco restas en via koro, kiu iam batis en feliĉega harmonio kun
la mia, revenu al mi kaj forlasu ĉi tiun frenezan trompaĵon, je kiu
vi mem jam ne kredas, laŭ mia scio. Malgraŭ ĉio, mia edzo, mia
koro volontege pardonos, kaj miaj brakoj malfermiĝos al vi; kaj la
bona Dio ne povas esti malpli pardonema.

Sinjoro Heilman en la daŭro de unu momento ektremetis kaj aspektis,
kvazaŭ lia koro trapikiĝas. Sed tuj poste li regajnis sian sinregon
kaj, ĉirkaŭrigardante, diris kun bone ŝajnigita sentemeco:

--Ho ve! Jam antaŭe mi aŭdis tiajn parolojn; sed, malfeliĉe, tiaj
sentoj ne estas longedaŭraj. Vi scias, miaj amikoj, sufiĉe pri
cerbomalsanuloj, por kompreni min. En ĉia okazo restas ĉiam en
ŝia ruinigita animo tiu furioza, fatala malamikeco kontraŭ niaj
aspiroj. Mi do devas daŭre obei la de supre ricevitan kaj tre klare
komprenatan ordonon, kvankam tio ankoraŭ nun iafoje rompas al mi la
koron.

La vizaĝesprimo de sinjorino Heilman ricevis subitan ŝanĝon: ŝiaj
ŝtalgrizaj okuloj ekbrilis; ŝiaj vangoj ekruĝiĝis, kaj ŝia tuta
eksteraĵo montris flamecon ne plu subpremeblan.

--Bone, do,--ŝi diris,--dum mia terura mallibereco mi ĵurpromesis,
ke, se Dio pro favorkoreco liberigos min, mi faros mian eblon
regajni vin kaj sincere pardoni al vi. Tiun solenan promeson mi
konscience penis plenumi. Sed mi ankaŭ ĵuris, ke mi malhelpos per
ĉiuj rimedoj la animpereon de pluaj trompitoj.

Kun torento da flama elokventeco, kiu surprizis kaj ensorĉis la
tutan ĉirkaŭstarantaron, ŝi priskribis la iom-post-ioman spiritan
defalon de la edzo, lian postan karieron de trompulo kaj la mirindan
psikan potencon, kiun li posedis super siaj sekvantoj, precipe
virinoj, ĝis unu tago, kiam lia friponeco malkovriĝis.--En mia
valizo troviĝas,--ŝi diris fine,--leteroj de korrompitaj viktimoj
liaj. Mi volonte montros ilin al kiu ajn deziras ilin vidi. Unu
el ili enhavas la plej korŝiran konfeson kaj la plej kortuŝan
pardonpeton, kiujn iam unu virino faris al alia. Ĝin skribigis
kompatinda knabino sur mortlito, iam pura, altanima virineto, sed
ruinigita, korpe kaj anime, de viro, kiu povosciis vibrigi la kordojn
de ŝia naiva koro. Ŝia pasia, karna amo, kiun ŝi en sia blindeco
prenis por sankta, senpeka ĉieledzeco, iĝis oportuna ilo en la
manoj de li, kiun poste ŝi malbenis kun brulanta furiozo, tia, kian
nur ruinigita virina koro povas senti.

La ĉirkaŭstarantoj aŭskultis gravamiene en peza silento, tamen kun
kreskanta kortuŝiteco. La ĝisnunaj esprimoj de dubo kaj nedecidemo
en la vizaĝoj de la plimulto cedis lokon al teruro, senespereco.
Kelkaj el ili, ĵetante maltrankvilajn kaj malkonfidemajn rigardojn
sur sian ŝanceliĝantan idolon, kuniĝis en grupetoj por serĉi, unu
de la alia, klarigon kaj konsolon.

Leonardo atente rigardis Lornan. Ŝia vizaĝo estis pala kaj senmova,
kaj en ŝiaj larĝe malfermitaj okuloj vidiĝis timo kaj teruro.
Preskaŭ senscie ŝi aliris Leonardon kaj kun kortuŝa, senvorta
alvoko pri helpa kunsento metis manon sur lian brakon. Rigardo de
profunda amo kaj ĝojo en la okuloj de la fidela amiko kuraĝigis
ŝin flustri:

--Mi iros hejmen kun vi.

Se antaŭe restus en la pensoj de iuj el la sekvantoj de Markuso
Heilman dubeto pri lia abomena hipokriteco, subita ŝanĝo en lia
vizaĝesprimo ĝin tuj forpelus. Kun rigardo, en kiu malico kaj
kolerego konkuris, li sible diris al Leonardo:

--Jam estas tro malfrue, mia virtega amiko; ha! vi nur povos alpremi
al via brusto ĉifitan floron.--Dirinte tion, li sin turnis kaj
foriris en direkto al la domo. Antaŭ ol li alvenis tien, li estis
ĉirkaŭata de seso de siaj seniluziitaj sekvantoj, laŭte kaj kun
furiozaj gestoj disputantaj kun li.

Dum kelkaj momentoj Lorna rigardis en dolora konfuzeco la forirantan
figuron de la viro, en kiu ĝis antaŭ malmultaj minutoj ĉiuj ŝiaj
aspiroj alcentriĝis. La tuja impulso, kiun Leonardo sentis, estis
ekkapti la kanajlon je la kolo kaj skuegi lin. Sed li ne faris tion;
lia kutima sinregeco kaj sento de abomeno retenis lin.

--Lasu la arĥifriponon al la favorkoreco de lia furioziĝanta
kolegaro, sinjoro Marston,--diris sinjorino Heilman;--oni ja povis
vidi, ke li nur malice mensogas.

Juna sinjorino preskaŭ histerie sin ĵetis en la brakojn de Lorna,
petegante, ke ŝi ne forlasu ŝin. Dume unu sinjoro alparolis
Leonardon kaj sinjorinon Heilman kun funebra vizaĝo. Li esprimis
deziron ricevi de ili pluajn pruvojn pri la falsvirto de la ĝisnuna
majstro, kies senmaskiĝo,--li diris,--translokigas min de l' ĉielo
en inferon kaj dronigas min en abismo de senespera malfeliĉego.

Jam komencis mallumiĝi, kiam, laŭ senvorta interkonsento, la
restinta grupo foriris en la direkto al la ĉefa ĝardenpordego,
nelaŭte interparolante kun seriozaj mienoj.

Leonardo sopiris paroli intime kun Lorna, sed li ne trovis oportunan
okazon. Al neniu, ŝajne, eniris en la cerbon la penso, ke tiuj du
homoj povas deziri interparolon inter si. Kvankam Lorna sopiris
liberigi sin de la kunesto de aliaj personaj kaj serĉi en soleco kun
Leonardo trankviligon por sia ŝirita, tremanta koro, tamen neklara
sento de timo kaj honto retenis ŝin.

Sinjorino Heilman insistis, ke Lorna, kiu aspektis konfuzita kaj
nervoskuita, okupu kune kun ŝi la malgrandan kroman dormoĉambron,
metitan je ŝia dispono de la geedzoj Bray. Ŝi tuj sentis grandan
korinklinon al la malfeliĉa knabino kaj proponis provizi ŝin per
kelkaj vestaĵoj por anstataŭigi ŝian fantazian kostumon. Leonardo
iris, laŭ konsilo de la juna policano, al najbara vilaĝo por serĉi
pasloĝon ĉe la tiea pastro aŭ ĉe iu alia bonstatulo.

Tuj kiam, la sekvintan matenon, Leonardo povis konvene adiaŭi
la maljunan pastron kaj pastredzinon, en kies gastama domo li
trovis koran bonvenon, li rapidis for, portante sian valizeton, por
prizorgi Lornan. Ĝis tre malfrua horo li priparolis kun siaj amindaj
gastigantoj la eksterordinaran historion de sinjoro Heilman, kiu tre
interesis ilin ambaŭ el vidpunktoj spirita kaj psikologia.

La kapo de Leonardo estis plena de antaŭsentoj, jen feliĉaj, jen
seriozaj. Li preskaŭ ne rimarkis, ke la vetero estas malvarma kaj
pluva. Ĉion forgesigis al li pasia sopiro premi al sia brusto la
nun eldanĝerigitan knabinon kaj ŝirmi ŝin kontraŭ sortobatoj
en mondo, kiun ŝia nematura kaj iom fantaziema menso ankoraŭ
ne sufiĉe komprenis. Ĉe vido de maljuna, kaduka viro ekvenis al
li la memoro pri lia amata patro, kaj li ne povis ne senti ioman
sinriproĉon, pro tio, ke la travivaĵoj de la lastaj dek du horoj,
elokupante lian tutan koron, forprenis ĉiun penson pri li.--Mirinda
sorto!--li diris al si.--Kiom malmulte mi tiam antaŭsentis, kiam mi
akceptis, en tiu neforgesebla nokto, la strangan heredaĵon, ke pasia
amo al tiu knabineto fine estos por mi la plej forta instigo plenumi
mian solenan promeson.--Li sentis malkontentecon kaj ĉagrenon pro
tio, ke ĉe la plenumo de tiu tasko io, krom konscio pri lia devo al
la patro, povus instigi lin.

--Ĉu mi do vere jam plenumis mian devon,--li demandis sin;--ĉu tiu
ĉi okazaĵo vere vidiĝis en la supernatura, antaŭmorta vizio de
sinjorino Vincent? Sendube,--li respondis al si.

Dolĉa sento de ĝojo kaj espero jam ekokupis lian koron, kiam subite
lia revo interrompiĝis. Renkonte al li rapidis, preskaŭ kuris,
sinjorino Heilman, akompanata de malgranda vilaĝa knabino, filino de
la ĝardenisto. Ambaŭ videble estis en granda eksciteco. Kun vizaĝo
montranta akran korpremon la sinjorino ekkriis:

--Ho, sinjoro Marston, mi havas por vi malbonan novaĵon: Fraŭlino
Prior malaperis dum la nokto aŭ tre frue en la mateno. Kion mi povas
diri al vi krom tio, ke mi estas terure ĉagrenita; ĉar mi ja sentas
min iom priresponda? Sed kiel mi povis imagi, kiam mi endormiĝis ĉe
ŝia flanko, ke, vekiĝante, mi trovos ŝian lokon neokupita?

Timeme kaj malgaje la virino rigardis en la vizaĝon de Leonardo, kaj
ekmiris, vidante sur ĝi nenian signon de konsterniĝo. Liaj virecaj
trajtoj montris sian kutiman, nemaltrankviligeblan seriozecon.

--Rakontu al mi, mi petas, kio okazis de kiam mi foriris,--li diris.

Iom kvietigite per la egalanimeco de Leonardo, sinjorino Heilman
respondis, parolante, tamen, tre rapide:

--Tuj kiam ni alvenis en mian dormoĉambron, la kompatinda knabino
petis min, ke mi montru al ŝi la leterojn, pri kiuj mi parolis. Ŝi
legis ilin kun kreskanta ekscitiĝo, eldirante esprimojn plenajn de
kompato. Subite ŝia enpensa, senkulpa vizaĝo alprenis aspekton de
teruro. Ŝi paliĝis kaj ruĝiĝis, kaj ŝiaj okuloj rigardegis en
la spacon kun duonfreneza konsterno. Mi estas certa, ke la knabino
ĝis tiu momento ne komprenis la malbelan signifon por ŝi de tiuj
konfesoj, nek la malican aludon de tiu viraĉo Heilman. Ŝajnis, ke
la tuta realaĵo nun per unu terura bato trafis ŝin. Post kelke
da momentoj ŝi ekploris kaj, kuŝiginte la brakojn kaj la kapon
sur la liton, nekonsoleble plorĝemis. Per ĉiuj rimedoj mi penis
trankviligi ŝin, sed vane. Mi aŭdis ŝin ĝemi, parolantan al si
mem:--"Ho ve! Kiaj malkovroj! ... Mi ne povas elteni tion."--Poste,
leviĝinte de la lito, ŝi diris tre mallaŭte:--"Li do amas min ...
la plej dolĉa ĝojo de l' vivo ... kaj ĝi daŭris nur unu momenton,
unu solan, travibrigan momenton."

--Ŝi rifuzis vespermanĝon, kiun sinjorino Bray proponis al ŝi kun
kortuŝa afableco, kaj respondis al miaj demandoj kaj konsolado nur
silabe. Sendube ŝia kordoloro estis tro profunda por enmiksiĝo
de fremdulino. Fine, pensante, ke kelkhora dormo trankviligos la
kompatindulinon, mi konsentigis ŝin enlitiĝi. Prezentu al vi mian
surprizon, kiam hodiaŭ matene mi trovis, ke fraŭlino Prior mistere
malaperis, postlasinte nenian komunikon por vi. Kaj en tia pluvego,
vestite nur per sia ridinda, maldika kostumo kaj malpeza manteleto,
kiun mi donis al ŝi hieraŭ vespere. Sendube ŝi malsekiĝis ĝis
la haŭto en la daŭro de nemultaj minutoj.

La malgranda knabino, kiu buŝmalferme aŭskultis la rakonton de la
usonanino, nun timeme elmetis la ideon:

--Eble, sinjorino Heilman, ŝi dronigis sin en la muelejlageto
malantaŭ nia ĝardenmuro.

--Fi! silentu, malsaĝa knabineto,--timigite ekkriis sinjorino
Heilman, ekrigardante unue la infanon kaj poste Leonardon.

Ĉi tiu metis la manon sur la kapon de la knabino kaj diris bonkore:

--Verŝajne vi antaŭe aŭdis pri malfeliĉulo, kiu faris tion, sed
ne estas konvene, supozi ion tian pri ĉiu, etulino. Nun montru al
ni, mi petas, la plej mallongan vojon al la stacio Falbridge.

--Sinjoro Bray jam iris tien laŭ mia konsilo,--diris sinjorino
Heilman.

--Des pli bone.

--Ĉu mi iru kun vi?--demandis la knabino.

--Ne,--respondis Leonardo,--iru hejmen kaj sciigu la patrinon, kien
ni iris.

Rapidpaŝe Leonardo kaj sinjorino Heilman iris laŭ kampara vojeto en
la direkto montrita de la knabino. Trafinte la ĉefvojon, ili ekvidis
la ĝardeniston, kurantan returne. Jam el malproksime li ekkriis:--Mi
havas sciigon pri ŝi.--Tiel rapide, kiel spireganta brusto al li
permesis, la bonkora viro rakontis, ke la knabino enkuris en la
stacion dek minutojn post la kvina, ĝuste kiam la unua vagonaro
komencis formoviĝi orienten. Ne aĉetinte bileton ŝi envagoniĝis
en la lasta momento. La staciestro diris, ke ŝi estis senĉapela kaj
tiel malseka, ke la akvo gutis de ŝia vesto.

Fluego da kompato kaj sopiro ekplenigis kaj preskaŭ troŝarĝis
la koron de Leonardo. Sed post momento li reakiris sian kutiman
egalanimecon kaj demandis la ĝardeniston:

--Kiam foriros la proksima vagonaro?

--Nemultajn minutojn antaŭ la deka, do post kvaronhoro aŭ dudek
minutoj.

Ili rapidis kune al la stacio. Alveninte ili sciiĝis, ke la
vagonaro, kiun Lorna atingis, iris nur ĝis Plymouth, finstacio
Millbay. Leonardo tuj telegrafis al la staciestroj de tiu stacio
kaj de Plymouth--North Road, petante ilin fari demandojn pri la
malaperinta fraŭlino kaj, en okazo de trovo, peni konsentigi ŝin
tie resti ĝis lia alveno. Sinjorino Heilman bonkore proponis
postlasi siajn apartenaĵojn kaj akompani Leonardon ĉe lia serĉado,
sed post ĝentila kontraŭrezono ŝi komprenis, ke ŝia tuja devo
ankoraŭ kuŝas apud Padmoor. Verŝajne aliaj bezonas ŝian helpon
kaj konsilon.

Post pli ol duhora veturo--neniam vagonaro tiel
malrapidaĉis--Leonardo atingis Plymouth. De la intendanto de la
stacio Millbay li sciiĝis, ke fraŭlino, pri kies identeco kun Lorna
ne povis esti dubo, alvenis je la sepa kaj tridek en kunesto de bone
vestita, mezaĝa sinjorino. Ili kune eliris el la stacidomo kaj
revenis post ĉirkaŭ du horoj. La knabino estis malsame vestita, per
tre simpla, malhele blua vesto. La sinjorino aĉetis kaj prezentis
al la kontrolisto du biletojn, unu ĝis Londono kaj la alian ĝis
Taŭnton. Ĉi tiu novaĵo iom malpezigis al Leonardo la koron. Iu
bonkorulino do prizorgis ŝin, kaj pro tio li fervore dankis Dion.
Nun prezentiĝis al li jena demando: Ĉu Lorna veturas rekte al
Londono aŭ jam elvagoniĝis en Taŭnton, kie loĝas kuzino de
sinjoro Vincent? Sed momenton poste li forpuŝis la penson pri tiu
lasta eventualaĵo. La kuzino de sinjoro Vincent estas mallarĝanima
kaj juĝema virino, ĉe kiu Lorna trovus nenian simpation.

Nun estis duonhoro post la dekdua. Lorna supozeble alvenos en Londono
je la kvina kaj kvardek. Leonardo tuj telegrafis al sinjoro Vincent
kaj al gesinjoroj Garner, por sciigi ilin pri tiu verŝajneco kaj pri
lia alveno ĉe la stacio Paddington dudek minutojn post la oka.

Kiam la longa vagonaro malrapide alproksimiĝis al la stacia perono,
Leonardo elrigardis el la fenestro kun batanta koro:--Ĉu iu venis
por renkonti lin? Jes, jen staras gesinjoroj Garner kaj sinjoro
Vincent. Sed iliaj vizaĝoj estas malgajaj, precipe la vizaĝo de
lia kunfirmano. Ili do havas malbonan novaĵon. Tiel estis. Sinjoro
Vincent ricevis la depeŝon tro malfrue por alveni ĝustatempe, kaj
doktoro Garner ne estis hejme en la posttagmezo. La doktoredzino, kiu
bone konis Lornan kaj sentis al ŝi varman korinklinon, malfeliĉe ne
renkontis ŝin, laŭ sia supozo, pro la granda amaso da homoj.

Je la duono post la deka horo Leonardo kaj sinjoro Vincent revenis
en la hotelon _King's Cross_ post vana serĉado en ĉiuj lokoj, kie
Lorna eble povus trovi amikan rifuĝejon. Laŭ telegramo, atendanta
ilin, la knabino ne revenis hejmen. Noktomanĝetinte, la viroj sin
retiris en kvietan angulon de salono. Ambaŭ estis tro maldormemaj
por enlitiĝi, kaj ambaŭ sentis, ke bone estos malkaŝe pritrakti la
malagrablajn aferojn, pri kiuj ili ĝis nun, kvazaŭ interkonsente,
silentis. Dum la veturoj tra Londono Leonardo jam rakontis al sinjoro
Vincent siajn strangajn travivaĵojn en Padmoor. Li ne proponis,
kaj la alia viro ne petis klarigojn pri tio, kiel li trovis la
postesignojn de Lorna. Aludojn pri lia amo al Lorna sinjoro Vincent
akceptis kun signoj de profunda kontenteco.

La pli maljuna viro sidigis sin sur sofon, remalfermis la telegramon
ankoraŭ unu fojon kaj tralegis ĝin. Leonardo, sidiĝinte apud li,
observis lin kun kortuŝeco dum kelke da momentoj. Li diris al si en
la pensoj, ke neniam li vidis viron pli korpremegitan, aŭ vizaĝon
pli zorgolacan. Granda ŝanĝo okazis en li en la daŭro de la kelkaj
monatoj, dum kiuj Leonardo ne vidis lin. Lia altkreska, malgrasa
figuro fariĝis ankoraŭ pli maldika. Liaj ŝultroj kurbiĝis, kiel
ĉe grandaĝulo, kaj liaj haroj jam estis preskaŭ tute blankaj. La
mano tenanta la paperon tremetadis.

Dum kelka tempo ili priparolis la iom neordinaran karakteron
de Lorna, ame, simpatie; sed ili eĉ per unu vorto ne aludis
la bruldetruitan fabrikejon. Leonardo subite demandis, ŝajne
senpripense:

--Ĉu vi vidis fraŭlinon Haverford, de kiam mi revenis?

Sinjoro Vincent ne tuj respondis. Nerveme li kunfaldis malgrandformen
la paperfolion. Poste, alrigardante Leonardon, li ekparolis
gravamiene sed firme:

--Jes, mi ŝin vidis. Mi estas nun kontenta havi oportunan okazon
por tute malkaŝe priparoli kun vi aferojn, kiuj tre dolorige tuŝas
la plej internan parton de mia animo. Al neniu en la mondo mi tiel
malkovrus mian koron. Sed mi tion ŝuldas al vi.

Post momenta paŭzo li parolis plue:

--Leonardo--mi volonte nomos vin denove per via baptonomo...

--Leonardo konsente ekbalancis la kapon kun bonkora rideto.

--Leonardo, neniu viro iam suferis pli ol mi de rafinitaj virinaj
kruelegaĵoj. Se iam homo suferis premegantajn animdolorojn,
frenezigajn mordojn de la konscienco, kiel punon pro maljustaĵoj,
tiu homo estas mi. Pli terura infero, ol tiu, en kiu mi vivis, en
la daŭro de la lastaj dek unu jaroj, ne ekzistas. Mi ja scias, ke
multfoje vi volis helpi al mi, sed ĝuste pro la maldolĉeco en mia
animo mi forpuŝis vian kunsenton, kelkafoje tre malĝentile, mi
timas. Pardonu. Malĝusta fiero kaj kaŭterizita konscienco faris
el mi moralan malkuraĝulaĉon. Ju pli longe mi prokrastis, des pli
malfortiĝis mia volpovo, kaj des pli mi malamis kaj malestimis min
mem, ĝis tiu memabomeno rabis al mi la forton gardi tiujn, kiujn mi
amas pli ol ĉion alian en la mondo, kontraŭ la insida persekutado
de demona malamikino. Ho, en kia infero mi vivadis!

Profunde kortuŝite, Leonardo diris kun konsola tono:

--Sed nun, sinjoro Vincent, tiu vere demoninspirita malamo jam
ĉesis; kaj pli feliĉaj tagoj kuŝas antaŭ vi.

--Jes,--respondis la malfeliĉa viro, solene kaj varme,--en tia
okazo mi ŝuldas tion al via nobla sindonemo. Ni, efektive nia
tuta familio, neniam povos rekompenci al vi viajn eksterordinarajn
servojn.

--Ne parolu pri tio, mi petas.

--Nu, hieraŭ, kiam mi en doloroplena soleco tagmanĝetis, mi ricevis
letereton de mia fratino. Ĝia tono estis tiel kora, ke ĝi forprenis
al mi la spiron. Unue mi suspektis, ke tio estas nur diabla ruzo
iamaniere ekkapti min persone, por elfari sian lastan kaj plej
abomenan venĝon. Tamen mi devis ne malatenti eĉ la plej malgrandan
eblon liberigi min el tiu terura premsonĝo. Sed mi konfesas, ke
la nura penso pri intervidiĝo kun ŝi en ŝia domo tremigis min.
Fine mi decidiĝis iri. Sur la vojo nervodetruaj pensoj regis min;
turmentaj demandoj premsekve traflugis mian cerbon. Timo, memkulpigo,
malamo, kaj flama indigno, espero kaj malespero tordadis mian koron.

Ŝi akceptis min en malgranda buduaro sur la dua etaĝo, kiun
ŝi--ĉi tiu penso venis al mi poste--ornamis per objektoj, memorigaj
pri miaj gepatroj kaj pri mia juneco. Mi ne kredis, ke povas okazi
en homa vizaĝo tiel granda ŝanĝo en la daŭro de, supozeble,
malpli ol du tagoj. Estas tre malfacile priskribi ŝiajn trajtojn,
ili konfuzis min. La ĝistiamaj, maldolĉaj vizaĝesprimoj; eĉ la
malmolaj linioj, jam malaperis. Kaj ŝiaj okuloj! Vi scias, ke ili
ofte fortimigis la infanojn de la vilaĝo kaj suspektigis al kelkaj
personoj, ke ŝi estas freneza. La rigardo el ili estis malgaja,
sed nepriskribeble milda kaj sopirema. Ĝi forte rememorigis al mi
la belan fotogravuraĵon de Tomaso Mostyn en via salono, "Kristo en
Getsemane". La tuta vizaĝo montris lacecon kaj nervostreĉitecon,
kiel post terura animkonflikto, sed, samtempe, ankaŭ signojn de
nobla venko kaj trankvila decideco. Pardonu tiujn detalojn. Per la
unuaj vortoj, kiujn ŝi parolis kun voĉo tremetanta pro kortuŝeco,
ŝi preskaŭ tute senarmigis min: La malamo, la furiozo, kiujn mi
supozis profunde enradikigitaj en mia koro, ŝajne, ekvaporiĝis.
Mirindaĵo!:--"Hugo",--ŝi diris,--"mi faris al vi ne-malestigeblajn
maljustaĵojn, kies profundecon nur Dio scias. En la daŭro de
la lastaj dek unu jaroj mi estis la plej malfeliĉega virino en
la mondo, kaj, ŝajne, la plej abomeninda; sed, pli vere, tre
kompatinda estaĵo. Frato mia",--ŝiaj lipoj tremis, kaj ŝiaj okuloj
malsekiĝis,--"sub la nekontraŭstarebla influo de mensogaj spiritoj
mi kruelege revenĝis al vi la perdon de amanto, aŭ, pli ĝuste,
malamikaĵon, kiun vi, laŭ mia supozo, faris kontraŭ mi."--Klinante
la kapon sur la bruston, ŝi ekĝemis kun dolorego, korŝira pro
profundeco, kaj diris:--"Ho ve! tro bone mi sukcesis!"--Ĉe la
memoro de miaj teruraj suferoj mi ne povis ne intermeti:--"Aj!
plenege!" Sed tuj poste mi bedaŭris, ke mi tion faris, ĉar miaj
vortoj videble ankoraŭ pligrandigis ŝian suferon. Post momento
ŝi parolis plue:--"Mi ne povas peti vin, ke vi nun pardonu al mi,
sed mi preĝos, ke la kompatema Dio inklinigu vin alrigardi miajn
agojn en lumo, ĵetata sur ilin de Lia propra pardonema amo."--Poste
ŝi rakontis al mi iom pri via vizito antaŭhieraŭ kaj pri viaj
eksterordinaraj travivaĵoj. Sed tiam mi povis rimarki, ke la ekscito
jam trotaksis ŝian forton, kaj mi petis, ke ŝi indulgu sin.

"Jes",--ŝi diris,--"ĉio ĉi tio ankoraŭ kirlas al mi la kapon.
Sendube sinjoro Marston povos rakonti al vi pli bone, kio okazis."

--Nu, mi tre deziras aŭdi vian rakonton. Sed antaŭ ol vi komencos,
mi volas sciigi vin, ke Delfino preskaŭ konfesis, ke ŝi mem
ekbruligis nian fabrikejon; almenaŭ ŝi proponis proprakoste
rekonstruigi ĝin. Intertempe ŝi tuj metos je nia dispono sian domon
kiel provizoran fabrikejon. Plue Delfino promesis tuj venigi el
Hitchin sian notarion, sinjoron Golding, por refari sian testamenton.
Nun sciigu al mi, kiel prosperis al vi kaŭzi ĉi tiun mirindan
aliformigon.--

Jam eksonis la tria horo, kiam Leonardo finis sian rakonton. Li
parolis pri la strangaj travivaĵoj de sia mortinta patro rilate
al spiritismo kaj pri sia propra kredo koncerne ĝin. Poste li
priskribis sian viziton al la rusa mistikulo, sian aventuran
renkonton kun sinjoro Travers kaj fine la viziton ĉe fraŭlino
Haverford.

Dum kelke da momentoj sinjoro Vincent ne povis paroli pro
kortuŝiteco, poste li diris:

--Mirindaĵo! Kiel blinda mi estis! Leonardo, vi estas eĉ pli nobla
homo, ol mi opiniis.

La sekvintan matenon sinjoro Vincent kaj Leonardo decidis aparte
daŭrigi la serĉadon kaj de tempo al tempo telefoni al la
hoteloficejo por interkomunikiĝi kaj por demandi, ĉu sciigoj
alvenis. Iom post la tria horo Leonardo parolis la trian fojon
telefone al la administrejo kaj sciiĝis, ke po unu telegramo atendas
lin kaj sinjoron Vincent. Laŭ lia peto la komizo malfermis la al
li adresitan depeŝon kaj voĉlegis ĝian enhavon: "Lorna estas ĉe
sinjorino Harding. Ŝia aŭtomobilo ĵus alvenis por venigi vin kaj
sinjoron Vincent. Sinjorino Harding tre petas, ke vi tuj venu. Lorna
ne bonfartas. Anjo."

--Lorna ĉe sinjorino Harding! Strange,--li diris al si,--ke ni ne
tuj serĉis ŝin tie. La kompatinda knabino, do, elektis el sia
tuta konataro sinjorinon Harding, certa, ke ŝi trovos rifuĝejon
ĉe ŝia nobla, kunsentema koro. La sciigo, ke Lorna malsanas, ne
surprizis lin; jam de ŝia malapero el Padmoor li timis, ke ŝi
forte malvarmumos. Postlasinte komunikaĵon por sinjoro Vincent, li
rapidis al la stacidomo, telegrafis al sinjorino Harding kaj atingis
oportunan vagonaron al Hitchin.

La mastrino akceptis lin en la vestiblo de la domego. Kia malsimileco
inter ĉi tiu akcepto kaj la ĝoja bonvenigo, kiun li kaj Lorna
ricevis antaŭ sep monatoj! La vizaĝo de sinjorino Harding estis tre
serioza kaj zorgolaca. Manpremante Leonardon, ŝi diris mallaŭte:

--La kara knabino venis ĉi tien en la mezo de la nokto en
neeldireble kompatinda stato, tutlaca, febra kaj korrompita. Mi
estas tre kontenta, ke vi venis sola, kaj mi esperas, ke via alesto
trankviligos ŝin. Mi faris mian eblon.

--Ĉu ŝi rakontis al vi, kial ŝi forkuris el Padmoor?

--Nenion tre klaran,--respondis sinjorino Harding kun tremeto en la
voĉo.--Mi penis kunigi la kelkajn disajn parolojn, venantajn el
turmentita koro... Amo al vi forkurigis ŝin. Mi certigis al ŝi, ke
vi neniam dubos ŝin, neniam. Lorna estas ja tiel naiva, kiel infano.
Mi ne povis multe paroli kun ŝi, ĉar ... ŝia stato ne permesas
ĝin.

Leonardo rigardis kun kordoloro kaj samtempe kun dankemo kaj admiro
en la vizaĝon de la virino, noblan kaj belan pro emocio.

--Mi dankas vin, sinjorino Harding,--li diris varme;--ĉu vi jam
konsultis kuraciston?

--Jes, mi tuj venigis doktoron Foster kaj flegistinon el Hitchin. Je
la oka mi atendas Londonan specialiston, doktoron Mason, kaj speciale
spertan noktan flegistinon. Doktoro Mason pasigos la nokton ĉi tie,
se necese. Vi ankaŭ devas resti, kaj sinjoro Vincent. Mi jam ricevis
de li telegramon; li alvenos kune kun la specialisto je la oka.

--Ĉu vere ĉio ĉi tio estas necesa?--demandis Leonardo kun peza
koro.

La virino respondis:

--Nenio, kion kuracista lerteco kaj amo povas fari, estos
preterlasita. Nun venu supren. Mi preparis ŝin por via veno; sed la
flegistino insiste petas, ke via vizito estu tre mallonga, kaj ke ni
evitigu al ŝi ĉian ekscitiĝon.

Sinjorino Harding kondukis Leonardon en malheligitan ĉambron, kaj
tuj eliris. Ĉe lito sidis mezaĝa flegistino, kiu leviĝis por sin
retiri al la plej malproksima fenestro. Preterpasante Leonardon, ŝi
diris mallaŭte:

--Nur unu aŭ du minutojn, sinjoro; kaj ne paroligu ŝin multe.
Ekscitiĝo ankoraŭ pli altigus ŝian febron.

Leonardo alpaŝis kaj sin klinis super la kapon de la litkuŝanta
knabino. Videble ŝi estis en febra stato kaj spiris kun dolora
malfacileco. Lia amplena okulo vidis en ŝia laca rigardo malgajecon
kaj sopiremon. Kliniĝante pli malsupren, li tuŝetis per la lipoj
ŝian varmegan manon, kuŝantan sur la litkovrilo, kaj murmuretis:

--Mia karega Lorna.

La sentoplenaj vortoj, lia konfidema, ama rigardo, kaj la ektuŝo
de liaj lipoj aperigis sur ŝia vizaĝo feliĉan rideton. Leonardo
redonis ĝin per rideto, en kiu speguliĝis la ondantaj emocioj en
lia koro: dankemo, doloro kaj sopiro. Kun peno regante sian voĉon,
li flustris:

--Dio baldaŭ revenigu vin al ni, karulino.

Tuj poste li eliris mallaŭte, kontenta, ke li alportis ioman
trankvilon en ŝian koron, sed kun pezaj antaŭsentoj, ke lia nova
amrevo ne efektiviĝos; ke la malvarma mano de la morto jam ekprenos
tiun trezoron for de li, antaŭ ol li rajte povos nomi ĝin sia.

  *  *  *  * *

Tri sinjoroj, Leonardo, sinjoro Vincent kaj doktoro Mason, malrapide
promenis sur la herbejo antaŭ la domego, gvidate de brila lunlumo.
La beleco de la parko kaj la neordinara ĉarmo de la paca vespero
influis tre diverse sur la tri virojn. La specialisto, mezaĝa,
multokupita viro, estis tre kontenta eliĝi el sufoka Londono kaj
pasigi kelkajn horojn en la viviga aero de tiu altelokita, nobela
bieno. Foje, dum siaj studentaj jaroj, li estis gasto en tiu domego
en la daŭro de kelke da semajnoj, kaj nun li volis elĝui la
revidon--eĉ se nur en lunlumo--de la belaj ĉirkaŭaĵoj, memorigaj
pri multaj feliĉaj horoj. Priparolinte kun siaj kunpromenantoj la
danĝeran staton de la malsanulino--ŝian malsanon li nomis forta
atako de duobla pulmobrulumo, pligravigita kaj preskaŭ senesperigita
de iom malfortika koro--li ĝentile sed insiste penis gvidi la
interparolon al temoj pli en harmonio kun la belaĵoj ĉirkaŭ ili.

En la animo de sinjoro Vincent, male, la trankvila beleco de la
vespero nur pliakrigis lian malgajecon kaj maldolĉecon. La dolĉa
paco de la naturo ŝajne mokis lian turmentitan, ŝiritan koron. Ĉe
okaza cito de la nomo de Dio, malpiaj, ribelemaj pensoj traflugis
lian kapon. Li sciis, ke la malapero de Lorna, al kiu lia soleca koro
alkroĉiĝis per ĉiuj teniloj, kaj, sekve, ŝia verŝajne baldaŭa
morto, estas aljuĝeblaj al lia duonfratino. Denove maldolĉaj,
venĝemaj pensoj kontraŭvole ekregis lin. La ĝisnuna inkuba
timo pri malkovro de pasintaj malbonfaroj, kiu en la daŭro de
multaj jaroj faradis lin humila kaj preskaŭ pentema, nun senteble
malpeziĝis, kaj li ekdemandis sin, ĉu vere la ludo valoris la
kandelon: ĉu li nun ne montras al Delfino tro da indulgo.

Leonardo dankeme malfermis sian prematan koron al trankviligaj
influoj de la bela nokto. La sereneco de la vespero sentigis al li,
ke ĉiuj surteraj doloroj iam ĉesos; ke, kion ajn Dia providenco
destinis por li, nenio povus rabi al li animpacon kaj la heredon de
posttomba spiritaktiveco sen iluzioj kaj sen ĉagrenoj. La sereneco
ĉirkaŭ li, kaj la brilaj steloj super li ŝajnis certigi lin pri
tio.

La horloĝo en la granda vestiblo eksonis. Noktomezo. Sinjoro Vincent
jam enlitiĝis. Leonardo elvenis el studejo kaj staris en la daŭro
de kelkaj minutoj ĉe la malsupro de la ŝtuparo, rigardante supren
kaj streĉe aŭskultante. Li sentis sin tute laca. Post vico da
pli-malpli senripozaj noktoj, lia korpo senindulge postulis, malgraŭ
lia volforto, iom da dormo. Sed li ne volis sin retiri en sian
dormoĉambron, ne sciiĝinte pri la lasta bulteno de la specialisto,
kiu jam antaŭ duonhoro eniris la ĉambron de la malsanulino. Fine li
aŭdis paŝojn, kaj, momenton poste, sinjorino Harding aperis ĉe la
supro de la ŝtuparo. Ŝi jam demetis sian vespermanĝan robon kaj
estis vestita per tre simpla kotona vesto. Post mallonga ŝanceliĝo
ŝi venis malsupren, kaj la du homoj denove staris kune en la sama
loko, kie ili staris, en la silento de la nokto, antaŭ kelke da
monatoj. Sed tia estis ilia antaŭokupiteco, ke ili ne memoris la
antaŭan okazaĵon. La vizaĝo de sinjorino Harding estis tre serioza
kaj malgaja. Ŝiaj esprimoplenaj okuloj, ekrigardante la liajn,
vidigis profundan kunsenton kaj sinceran kompaton.

--Mi tre malĝojas,--ŝi diris kun tremetantaj lipoj;--doktoro Mason
lasas al ni tre malmulte da espero.--Ŝi ekhaltis, por sin regi kaj
parolis plue:--Efektive, mi timas, preskaŭ neniom.--Ĉar Leonardo
ne tuj respondis, ŝi aldiris:--Nun iru en vian dormoĉambron. Vi
aspektas morte laca.

La sciigo ne surprizis Leonardon; li jam antaŭsentis, ke ĝi venos,
kaj nun ekpremegis lin obtuza doloro, kiu preskaŭ malebligis al li
kompreni ĝian signifon.

--Kaj vi,--li demandis,--ĉu vi ne serĉos dormon? Vi ankaŭ aspektas
lacega.

--Ne,--ŝi respondis senafekte,--mi maldormos; mi tre amas flegadon.



ĈAPITRO XII


Ok monatoj pasis; sep monatoj post la eksplodo de la terura
mondmilito.

Malvarma posttagmezo, malagrable malseka, alproksimiĝis al peza,
malgaja vespero. Nebula krepusko surrampis la tombejon de la
vilaĝo Linkfield. Soleniga silento regis tie, interrompata nur de
susureto, kaŭzata de pezaj gutoj, falantaj sur velkintajn foliojn.
En ĉirkaŭbaro de granda, familia tombo staris altkreska viro en
profunda medito. Lia nekovrita kapo estis respektege klinita, kaj per
ambaŭ manoj li tenis belan girlandon el blankaj floroj.

La leganto jam rekonis en tiu enpensa figuro Leonardon. Li surhavis
_khakan_ uniformon de simpla soldato kun ruĝa kruco sur la manikoj.
Lia ĉapo pendis sur paliso de la feraĵa barilo. La lastaj dek ok
monatoj, precipe la lastaj ok, efikis sur li rimarkeblan ŝanĝon,
aspektigante lin pli maljuna, ol la paso de la tempo prirespondis.
Lia vizaĝo estis malgaja kaj serioza, tamen en liaj okuloj lumis
esperemo kaj celkonscio. Ĉi tiu kvieta angulo en la ombro de la
amata, malnova preĝejo estis nun por li la plej kara, la plej sankta
loko en la mondo. Li venis tiun vesperon por adiaŭi ĝin.

--Kiel strange estas,--li pensis,--ke mi troviĝas en militista
uniformo, preta foriri al la scenejo de la plej sanga, la plej
terura milito, kiun la mondo iam vidis; mi, kiu de miaj knabaj jaroj
malamadis la militon kaj ĉion, kio kaŭzas militon; mi, kiu jam
ankoraŭ multoble pli malamas ĝin, vidante, kian torentegon da
malamo kaj aliaj malbonaj pasioj ĝi povas malbari.

Sed li iris je la voko de suferantoj. Nun, kiam la nova fabrikejo
estis en laborordo, li ne povis pli longe kontraŭstari tiun
alvokon. Li elpensis aparaton por konstati la precizan lokon de
kuglo en la korpo de vunditoj kaj, ĉar multaj junaj militkuracistoj
trovis malfacilaĵojn en la uzado de la ilaro, li proponis al la
militministraro sian servon. Frumatene, la morgaŭan tagon, li
ekforiros al Francujo--ien, li ne sciis kien.

Sed ne sole tiuj pensoj okupis lin; aliaj venis al li en la koron;
pensoj, kiuj jam kelkafoje sin altrudis al li, kaj kontraŭ kiuj
li ĉiam honeste batalis: Ĉu li vere faris tutan sian eblon, por
plenumi la promeson, donitan al sia patro?

--Ĉu li ne restis tro longe en Usono?--Ĉu li antaŭe povus malhelpi
la trofruan morton de tiu bela homa floro, se li agus alimaniere, pli
kuraĝe? Tiuj demandoj prezentiĝis al li hodiaŭ ne en tre klara
formo; pliĝuste venis al li nur memoro pri ili kaj pri la respondoj,
kiujn li donis al si antaŭe. Denove li sentis, kaj nun kun serena
certeco, ke li konscience plenumis sian promeson. Certe ne povus esti
la volo de lia patro, ke li neniam forestu for de la vilaĝo aŭ de
Lorna; kaj nenio povus ŝanceli lian konvinkon, ke liaj vojaĝoj al
Rusujo kaj Ameriko estis providence aranĝitaj. Prosperis ja al li,
tiri la karan knabinon el granda danĝero--pli malbona ol la morto
mem--kiun sendube ŝia agonianta patrino antaŭvidis.--Lorna,--li
diris al si refoje,--iris en la ĉielan hejmon kun senmakula koro,
kaj estas en la ĉielejoj pli feliĉa kaj okupata per pli benoriĉa
laboro, ol ŝi trovus ĉi sube. Almenaŭ ŝia forpaso evitigis al
ŝi multajn ĉagrenojn kaj animkonfliktojn; la teruran streĉiĝon de
la nervoj, de kiu ĉiuj sentemaj personoj suferis de post la komenco
de la milito. Kelkafoje, pensante pri Lorna, li estis inklina preni
laŭlitere la diron de Salomono, kiu opiniis, ke:--"La mortintoj,
kiuj jam antaŭ longe mortis, estas pli feliĉaj, ol la vivantoj,
kiuj vivas ĝis nun."

La solaj aferoj, krom lia forta komerca okupateco, kiuj donis al li
distradon kaj konsolon, estis liaj literaturaj laboroj por Esperanto
kaj por plivastigo de pli pacamaj sentoj inter la nacioj. Meze
de tiom da akre konfliktantaj konceptoj pri la milito, pri ĝiaj
kaŭzoj kaj celoj; meze de tiom da liberigitaj pasioj kaj maljustaj
juĝoj, li penis fiksi la rigardon sur la pli vastaj kaj pli sanktaj
koncernoj de la homaro, kun fervora deziro, ke liaj propraj, nature
homaj sentoj estu en plena harmonio kun la volo de Dio, por ke li
povu senrezerve lasi la finajn decidojn en la manoj de saĝa kaj ama
Providenco.

Eĉ ne unu momenton ŝanceliĝis lia firma kredo je la fina triumfo
de la Esperanto-pacmovado, se nur ĝi inspiriĝos per la spirito de
Dia amo. Nun, pli ol iam antaŭe, li estis certa, ke la elstaranta
malsukceso de la multenombraj pacmovadoj estas atribuebla al la
fakto, ke ili pli-malpli lasis Diajn konsiderojn ekster siaj
kalkuloj.

Sur la vojo hejmen Leonardo renkontis sinjoron Vincent. La longa
vizaĝo de la altkreska, maldika viro estis serioza kun sulkoj sur
la frunto kaj ĉirkaŭ la buŝo, donantaj al li aspekton de nerve
malfortika homo, kies volforto rompiĝis de premegaj sortobatoj.
Kvankam li rigardis Leonardon kun korinklino, li ne povis malkaŝi
ioman malbonhumoron. Kiam, antaŭ kelke da semajnoj, lia kunfirmano
sciigis al li pri deziro proponi siajn servojn al la registaro, li
komence forte kontraŭstaris, rezonante, ke Leonardo povos pli bone
servi al la patrujo kiel fabrikanto kaj, eble, kiel elpensanto de
pluaj ĥirurgiaj aparatoj, ol kiel helpanto en milithospitalo. Sed li
bone sciis, ke senutile estas peni deklini lin de vojo de la devo,
kaj iom post iom li ĉesigis sian argumentadon. La ĉefa kaŭzo de la
kontraŭstaro de sinjoro Vincent ne estis manko de patrioteco, kiu,
efektive, trovis en lia kuntiriĝinta animo nur malvarman lokon, sed
timo. Kvankam Delfino Haverford faris sian eblon reakiri la konfidon
de la frato per sindonemo kaj malavareco, sinjoro Vincent ankoraŭ
sentis sin tre ĝenata kaj maltrankvila en ŝia kunesto. Li malamis
esti sola kun ŝi. Plue, li atendis baldaŭan revenon de Malkomo el
Skotlando, kie ĉi tiu pasigis kelke da monatojn kun parenco, kaj li
bone sciis, ke en liaj obstinemaj aŭ melankoliaj humoroj Leonardo
estas la sola persono, kiu povas efike trakti la malfeliĉan junulon.

Sinjoro Vincent ekparolis, haltigante Leonardon:

--Venu domen, Leonardo, kaj trinku kun mi tason da teo. Ĵus alvenis
granda pakaĵo el Parizo. Sinjorino Harding sendis belegan girlandon
kun la peto ĝin meti morgaŭ sur la tombon de Lorna. Morgaŭ estos
ŝia naskotago.

--Mi ne forgesis tion. La blankaj lilioj kaj konvaloj, kiujn mi
kreskigis en mia varmejo, estis destinitaj por girlando por ŝia
naskotago. Mi ĵus metis ĝin sur la tombon.--Survoje al la domo de
sinjoro Vincent Leonardo diris enpense:--Memori tiun tagon, estas
bela montro de la bonkoreco de sinjorino Harding.

--Aj! Nobla virino ŝi estas, Leonardo, nobla nobelino. Sed strange
estas, ke jam de ses monatoj ŝi kaŝas sin for de ĉiuj amikoj kaj
konatoj. Ŝia mallonga letereto enhavas nenian adreson. Kial? mi
demandas al mi.--Post momento li diris plue kun maldolĉa ĝemo:--Ŝi
estus por Lorna altvalora, patrina amikino. Tiom ŝi favoris ŝin, ke
per sia socia pozicio kaj per sia riĉeco ŝi povus certigi al ŝi
brilan estontecon. Tia knabino, kia Lorna, sub lerta zorganteco de
sinjorino Harding havus la mondon ĉe siaj piedoj. Turmenta penso!

Leonardo aŭskultis tiujn sentaktajn vortojn kun doloranta koro.
Silente li iris ĉe la flanko de la neplibonigebla egoisto,
meditante. Li eksentis senŝarĝiĝon ĉe la penso, ke li, almenaŭ
dum kelka tempo, liberiĝos de laborado kun sia kunfirmano. Plivole
li serĉus por ĉiam, malproksime inter nekonatoj, novan kampon de
agado. Tamen multaj sentimentalaj pensoj forte ligis lin al tiu kara,
ĉarma loko.

  *  *  *  * *

Fraŭlino Haverford promesis al Leonardo sendi sian kaleŝon frue, la
sekvintan matenon, por veturigi lin al la stacio. Apenaŭ tagiĝis.
La matena aero estis tranĉa, kiam la veturilo haltis antaŭ la
ĝardena pordo de lia domo.

Ame adiaŭinte Anjon, kiu sentis trograndan timon pri la danĝeroj,
al kiuj li sin elmetos, Leonardo aliris la veturilon. Kun surprizo
li trovis en ĝi Delfinon Haverford. Kore premante ŝian manon, li
diris:

--Ho, fraŭlino Haverford, kiel bonkore estas akompani min tiel frue
kaj en tia malagrabla vetero! Anjo ankaŭ volis veni, sed pro ŝia
malvarmumo mi konsilis al ŝi ne fari tion. Kompatinda virino, ŝi
senbezone forte maltrankviliĝas.

Dum Leonardo sidiĝis kontraŭ ŝi kaj demetis kelke da pakaĵetoj
sur la sidejon, fraŭlino Haverford rigardis lin kun kortuŝa
amsento, preskaŭ kun respektego. En ŝiaj malgajaj okuloj lumis
delikata emocio. Ia konato, kiu ne vidis ŝin en la daŭro de la
lastaj ok monatoj, miregus pri la granda ŝanĝo, surveninta ŝian
eksteraĵon. Ŝiaj haroj estis preskaŭ blankaj, kaj ŝiaj trajtoj
montris ĉarman mildecon, humilecon kaj pensemecon, kiuj igis ŝin
preskaŭ nerekonebla.

--Mi malĝojas, ke vi foriras,--ŝi respondis simple,--kaj mi volis
adiaŭi vin la lasta ĉe la vagonaro. Dio scias, kiam mi revidos vin.
Estu tre singarda; kaj Dio ŝirmu vin.

--Mi dankas vin, fraŭlino Haverford,--Leonardo diris kortuŝite
kaj penante gajigi ŝin per rideto,--sed mi ne elmetiĝos al tiaj
danĝeroj, kiel vi kaj Anjo prezentas al vi.

--Ne diru tion, sinjoro Marston; prizorgi vunditojn ĝuste malantaŭ
la paflinio aŭ en la tranĉeoj, estas tre danĝera afero.

La voĉo de la virino plivarmiĝis, kaj ŝiaj lipoj ektremetis:

--Ni akre sentos vian foreston,--ŝi diris plue,--vi ja fariĝis por
ni _tia_ necesaĵo. Kaj kiomege mi ŝuldas al vi.

--Kiom da fojoj vi jam promesis al mi ne plu paroli pri
tio!--respondis Leonardo.--Nemultaj homoj povus subpremi plezuran
senton ĉe la penso, ke kelkaj amikoj tiom bedaŭras ilian foreston;
kaj mi devas konfesi min iomete kulpa pri tia egoismo.

Fraŭlino Haverford penis rideti, sed ŝia koro estis tro premata.
Iom poste ŝi demandis subite, kvazaŭ la demando formas parton de
vico da sinsekvantaj pensoj:

--Kompreneble vi adiaŭe vizitis la tombon, ĉu ne?

--Jes, hieraŭ vespere.

--Hodiaŭ estas ŝia naskotago.

--Jes.

--Mi ŝteliros tien en la vespera krepusko, kiam mi estas certa, ke
mi renkontos neniun--por plori. Ho, la hodiaŭa tago estas por mi
malgaja tago.--La virino eksilentis, por venki sian korpremon. Post
momento ŝi parolis plue kun kortuŝa, sed sensukcesa peno forskui
la ŝin regantan malgajecon:--Sed mi ne venis por malgajigi al vi la
foriron; mi venis por iom gajigi vin. Ne tro ĉagreniĝu pro ŝi,
sinjoro Marston. Vi ja estas ankoraŭ juna, kaj la tempo resanigas
ĉiujn vundojn.

Plua surprizo atendis Leonardon ĉe la stacidomo. Kelkdekoj
da geamikoj, dungitoj el la oficejo, el la fabrikejo, kaj el
la farmbieno, kiun lia patro antaŭe administris, krom aliaj
vilaĝanoj, jam venis por, ankoraŭ unu fojon, adiaŭi lin. Iliaj
adiaŭkrioj estis tre koraj, kaj Leonardo profunde kortuŝiĝis de
tiom da bonkoreco kaj sidiĝis en la kupeo kun sento de miro pri
la multaj montroj de korinklino, kiujn li vidis. Kiam la lastaj,
tiel bonekonataj partoj de la hejma pejzaĝo malaperis el lia vido,
li sentis, ke, malgraŭ ĉio, la vilaĝo kun siaj loĝantoj, kun
siaj koncernoj kaj interrilatoj kaj kun siaj dolĉaj kaj maldolĉaj
memoroj estas por li pli kara, ol li supozis.

  *  *  *  * *

Pasis ankoraŭ kelke da monatoj. La terura mondmilito daŭre
furiozis, kaj blindigaj pasioj malproksimigis pli kaj pli ĉian
eblecon de baldaŭa paco. Tamen ĉie milionoj da mildaj, premataj
koroj, al kiuj tiu sensenca elverŝado de sango kaŭzis grandan
mizeron, sopiris al paco. Aliaj, kompare tre malmultaj, rigardante
pli profunden en la verajn kaŭzojn de la konflikto, preĝis ne por
nura ĉeso de la batalado, sed por granda, spirita reviviĝo en
ĉiuj landoj kaj por alkonformiĝo al la saĝaj instruoj de la milda
Nazaretano.

Leonardo laboris en kelkaj milithospitaloj en Flandrujo kaj Francujo
kun granda sed senparada sindonemo, funkciigante siajn novajn
aparatojn aŭ alportante vunditojn el tranĉeoj kaj senŝirmaj
batalkampoj. En la komenco lia seriozeco kaj ioma sindetenemo kaj
ne malpli lia malinklino abomeni ĉion rilatantan al la malamikoj
malfavoratigis lin ĉe multaj el liaj kunuloj kaj superuloj. Lia
pasia pacamo kaj lia firma kredo je ebleco de honora paco, bazita sur
reciproka estimo kaj kristana fratamo, estis malĝuste komprenataj
kaj maljuste juĝataj. En tia ekscita tempo, meze de fortaj pasioj,
noblaj kaj malnoblaj, kiam la homoj turnis la vizaĝon kiel silikaĵo
al la akiro de venko, ŝajne ne troviĝis loko por revemaj idealistoj
aŭ utopiuloj. Sed iom post iom tiuj antaŭjuĝoj malaperis, kaj li
akiris la korinklinon kaj altan estimon de ĉiuj kunuloj per sia
elstaranta sindonemo, sia ĉiama bonkoreco kaj sia sentima kuraĝo en
la plej danĝeraj situacioj.

Unu tagon Leonardo ricevis ordonon tuj iri aŭtomobile al hospitalo
en Epinal kune kun du francaj armeaj kuracistoj. Unu el la
kuracistoj, la pli juna, estis Esperantisto. La alia, kiu, antaŭ la
milito, estis inklina entrepreni la studon de la internacia lingvo,
precipe pro profesiaj celoj, nun forlasis tiun intencon. Li opiniis,
ke la Esperantista movado ricevis tro fortan puŝon malantaŭen per
la milito por plenumi, en la daŭro de tre multaj jaroj, la gravan
mision, kiun ĝiaj adeptoj laŭdire faris la celo de sia vivo.
Ĉi tiu demando formis la temon de vigla diskuto dum parto de la
aŭtomobila veturo.

--Jes, jes, sinjoro Marston,--diris la pliaĝa oficiro ĝentile,
levante blanke gantitan manon, kvazaŭ petante pardonon,--teorie viaj
maksimoj estas tre bonaj, sed, malfeliĉe, ĉi tiu milito montras la
neeblecon praktiki ilin.

Leonardo tuj rediris:

--Se maksimoj estas ĝustaj, ilia praktiko ne devus esti neebla,
kondiĉe, ke ne mankas la volo...

--Ha!--vive ekkriis la sama oficiro kun tono de facila triumfo, kaj
petole ekrigardante la pli junan kuraciston.--Sendube vi estas prava.
Ĝuste tiun punkton mi jam pridiskutis kun mia kolego kaj du aŭ tri
aliaj Esperantistoj. "Kondiĉe, ke" ... jen la malfacilaĵo! Ja,
kondiĉe, ke ne mankas volo, kuraĝo, sincereco...

--kaj amo,--aldiris Leonardo.

--kaj amo, se vi volas; ĉar la amo ampleksas ja ĉiujn virtojn.
Unu momenton, sinjoro kolego,--li diris al la juna kuracisto, kiu
volis ekparoli kaj, kiu aspektis iom embarasata,--mi kredas, ke
vi kaj kelkaj aliaj Esperantistoj en nun militantaj landoj restas
fidelaj al viaj laŭte proklamitaj pacprincipoj. Sed multaj, kiuj
fanfaronadis pri universala frateco kaj kantadis ĝis raŭkeco "La
Espero" kaj similajn himnojn, nun troviĝas inter la plej fervoraj
batalantoj. Ne decas enŝrankigi dum la milito siajn tiel laŭte
prikantitajn, kontraŭmilitajn principojn, por poste elpreni ilin kaj
rekomenci la kantadon. Oni devas indulgi vulgarulojn, se ili perdas
fidon al la ebleco de universala frateco. Mi persone konas francajn
Esperantistojn kaj aŭdis pri aliaj en landoj nun implikitaj en la
milito, kiujn la ondego de patriotismo perforte forportis kun ĉiuj
aliaj belaj maksimoj pri universala fratamo, tute,--kun signifoplena,
forbalaa mangesto.--Aj! kaj kelkaj el ili okupis altan lokon en la
konsilantejoj de la Esperantista movado.

La pli juna kuracisto vive ekparolis:

--Vi troigas, sinjoro kolego, vi troigas. Tamen mi asertadas, ke
patrioteco estas unu el la plej sanktaj sentoj en la homa koro. Ĉu
ne vere, sinjoro Marston?

--Sendube, doktoro Souchay,--respondis Leonardo enpense,--vera
patrioteco estas tre nobla karaktertrajto; sed falsa patriotismo
estas danĝera afero kaj treege malutila por la homaro. Multege
da krimoj fariĝis en ĝia nomo, same kiel en la nomo de religio.
Veraj patriotoj estas tiel maloftaj, kiel veraj sanktuloj. Ĝustaj
konceptoj pri patriotismo baldaŭ forigus la kaŭzojn de militoj.

La du kuracistoj mire rigardis la penseman vizaĝon de la parolanto.
Doktoro Souchay demandis lin:

--Kio do estas via difino pri patriotismo, sinjoro Marston?

Post momento Leonardo respondis:

--Mi konceptas veran patriotismon jene: "Forta deziro, ke la lando de
ies naskiĝo aŭ elekto plenumu en la internacia ekonomio tiun lokon,
kiun, pro la bono de la tuta homaro, Dia providenco al ĝi difinis."

--Hm! iom tro alte altruisma koncepto por la nuntempa humoro de
Eŭropo, mi timas,--rediris doktoro Flambert, la maljuna kuracisto.

--Sed pripensinda,--diris doktoro Souchay.

Penseme ekskuante la kapon, doktoro Flambert opiniis:

--La mondo estas tro egoista por alpreni tiun difinon; kaj kun ĉiam
kreskanta materialismo, mi vidas nenian esperon, ke ĝi fariĝos
malpli egoista.

--Ne malesperu,--diris Leonardo;--vero ja estas, ke, ĝis la koro de
la homaro ŝanĝiĝos, oni daŭre sin apogos al kruda, besta forto.
La homaro bezonas pli da amo kaj malpli da malamo; pli da internacia
altruismo kaj malpli da nacia egoismo. Sed, ĉar Dio ekzistas, amo
fine nepre venkos.

La diskuto interrompiĝis. La aŭtomobilo subite malrapidiĝis kaj,
momenton poste, haltis. La tri sinjoroj antaŭe ne rimarkis, ke ili
atingis la finon de regimento de franca infanterio, marŝanta en la
sama direkto. Tumulto reganta inter la soldataro, laŭtaj ordonoj de
oficiroj pri tuja pretiĝo kaj rapida diskuro, kaj multaj ĉielen
direktitaj rigardoj tuj sciigis al la okupantoj de la aŭtomobilo, ke
aro de malamikaj aeroplanoj alproksimiĝas. Post kelke da momentoj
oni jam povis distingi la "_Taŭbe_" tipon de la birdegoj, el
kiuj kvar, flugante en preskaŭ rekta linio, aspektis kvazaŭ
ili vetflugas por semi morton kaj detruon sur la serpentumantan
strion da malamikaj soldatoj. Du pluaj flugmaŝinoj sekvis en kelka
malproksimeco post la unuaj.

--Kion ni faru?--demandis la aŭtomobilisto al doktoro Flambert.

--Restu!--severe respondis la aldemandito.--Ĉi tie troviĝos laboro
por ni post kelkaj momentoj.

Li estis prava. Pli kaj pli proksimen venis la ses aeroplanoj; kaj
pli kaj pli laŭte aŭdiĝis la bruo de la motoroj. Tuj kiam ili
troviĝis super la ekstremaĵo de la rapide disiĝanta korpuso, la
bomboj komencis fali. Subite aŭdiĝis el la kontraŭa flanko bruo
de aliaj aeroplanoj, kaj post momento aperis du, tri, kvar francaj
aerveturiloj de iom pli granda tipo, ol la germanaj, altflugante kun
nukrompa rapideco.

La malamikaj aviadistoj tuj faris rondoflugon, rapide ĵetante siajn
bombojn. Leonardo kaj la du kuracistoj, rapide elpreninte valizetojn
kun urĝebezonaĵoj, jam elsaltis el la veturilo por provizore
bandaĝi kelkajn vunditojn. Malgraŭ la danĝero kaj la surdiga
bruo de la eksplodantaj bomboj, multaj soldatoj haltis kaj preskaŭ
senspire suprenrigardis por observi la komenciĝantan aerbatalon.
Kun miriga maltimo kaj granda furiozo la francaj aviadistoj atakis
la "_Taŭbojn_". Pafoj interŝanĝiĝis, kaj frakasado de flugiloj
aŭdiĝis. Nova, terura spektaklo sin prezentis: ambaŭflanke lertaj,
rapidaj turniĝoj; ruzaj, maltimaj penoj sin loki super la malamikaj
aerbataliloj. La furiozeco de la reciprokaj atakoj, la rapideco de la
movoj kaj la minacantaj, teruraj riskoj tenis multajn alrigardantojn
ensorĉitaj.

Leonardo ne vidis la finon de la batalo; nur kelke da semajnoj poste
li sciiĝis, ke tri germanaj aeroplanoj kaj du francaj kun siaj
aviadistoj pereis. La ceteraj "_Taŭboj_" forflugis. La venko do
apartenis al la pli grandaj kaj pli bone ekipitaj aviadiloj. Leonardo
ĵus alkuris al mortevundita oficiro, kaj sin klinis super li por
haltigi elfluon de sango, kiam okazis tre proksime de li terura
eksplodo, ekbrilo, surŝuto de frakasitaĵoj--kaj nenion plu li
konsciis.

  *  *  *  * *

Malrapide Leonardo malfermis la okulojn kaj duonkonscie
ĉirkaŭrigardis, penante kompreni, kie li estas. Lia rigardo reveme
vagis de belege ornamita plafono al kontraŭa, blanka muro kaj de
tie al neĝeblanka litkovrilo kaj bukedo da belaj floroj en kristala
vazo, staranta sur apuda tableto. Ĉirkaŭ li estis duonlume kaj
silente. Post kelke da minutoj aŭdiĝis el kelka malproksimeco
murmuretado, mallaŭta interparolado de mildaj, virinaj voĉoj.
Plaĉaj memoroj reve flugis al li en la pensojn: Li estis ree en
Svislando. Duonluno ĵetis arĝentan lumon sur rave belan valon. Ĉie
regis silento, kiun pligrandigis pli ol rompis plaŭda murmureto
de rivereto. La aero estis dolĉa kaj plena de bonodoro de floroj,
kaj en lian animon penetris mirinde pacaj, feliĉaj sentoj. Ĉe
lia flanko promenis, sur mola herbo, sinjorino Harding. Ŝi estis
vestita per nigra, silka vesto, same kiel antaŭ du jaroj, kiam
ŝi venis serĉi lin sur la teraso de la pensiono "Valpaco". Sur
ŝia surbrustaĵo pendis bela, kvinpinta stelo, ruĝe glazurita, en
kies mezo brilis diamanta litero "A". Ŝi aspektis reĝineca kaj
bela. Ial li ne kuraĝis alparoli ŝin. Kvankam lia brako preskaŭ
tuŝis ŝian manikon, ŝajnis al li, ke io, kion li ne povis difini,
kvazaŭ golfe disigis ilin. La sento de diseco kaŭzis al li grandan
bedaŭron. Tiam, iom post iom, li imagis, ke tio, kio iras ĉe lia
flanko, estas nur la animo de la virino. La aperaĵo iĝis pli kaj
pli etera, pli kaj pli luma kaj bela. Li sentis, ke inter lia animo
kaj ŝia animo ekzistas, kiel ĉiam ekzistis, mistera parenceco, kaj
ke ambaŭ animoj sopiras al unuiĝo. Subite li vidis ĉe la alia
flanko de sinjorino Harding blankevestitan figuron, anĝelosimilan.
Atente, sed senmire li rigardis ĝin kaj rekonis Lornan. Ju pli longe
li rigardis, des pli bela ŝi fariĝis. Ŝiaj oraj haroj pendis je
lumaj bukloj sur la ŝultroj. Ŝi surhavis belan veston, similan al
la vestaĵo, kiun ŝi portis, kiam li vidis ŝin en Padmoor, sed pli
belan, pli luman, preskaŭ diafanan. Mirinda, mistera lumeto elradiis
el ŝia tuta estaĵo.--Kiel supertere bela ŝi estas!

Neniu parolis vorton. De tempo al tempo Lorna dolĉe alridetis al
ili, unue al li kaj poste al sinjorino Harding. Ŝi aspektis tre
kontenta, supernature feliĉa. Iom post iom la blanka figuro iĝis
pli etera kaj post kelke da momentoj malaperis.

Leonardo turnis la kapon, por sekvi per la rigardo la malklariĝantan
aperaĵon kaj, farante tion en realeco, li dolorigis al si la
vunditan nukon. Ĝemo eliĝis el lia brusto, kaj li vekiĝis.

La unua objekto, kiun li vidis, estis la vizaĝo de virino, klinita
super li. Ŝiaj okuloj estis plenaj de amo kaj kompato.

--Sinjorino Harding?!--li diris mallaŭte.

Ekkonsciiĝante, li ne miris tiom pro tio, ke li vidas ŝin tie, kiom
pro tio, ke li vidas ŝin en flegistina vesto. Ankoraŭ iom sub la
influo de la sonĝo, li reve rigardis kun ĝoja emocio en la amzorgan
vizaĝon de la amikino.

--Jes, mi nun zorgas pri vi,--ŝi respondis milde, forigante per sia
mola, blanka mano ĝenan harbuklon de sur lia frunto.--Ĉu vi sentas
doloron?

--Ne; ne grandajn dolorojn en la nuna momento. Ĉu multaj mortiĝis
per la aeratako?

--Jes, dek du.

--Ĉu multaj vundiĝis?

--Jes, ĉirkaŭ tridek.

--Grave?

--Jes, kelkaj.

Leonardo silentis momenton kaj poste demandis per tono, enhavanta
mildan riproĉon:

--Kial vi ne sciigis al iu, ke vi estas ĉi tie?

La demando videble iom embarasis sinjorinon Harding, dum la varma
tono, per kiu ĝi estis farita, igis ŝian koron bati pli rapide. Kun
feliĉa rideto, ŝi respondis:

--Vi parolas tro multe por viaj fortoj. Ĉi tiu demando ne estas
urĝa. Pli urĝas havigi al vi manĝeton.

La farto de Leonardo rapide pliboniĝis, dank', al forta, sana korpo
kaj modera vivado. Unu tagon flegistino alkondukis el alia fako
francan koleginon, sur kies surbrustaĵo li vidis verdan stelon.

Sidiĝinte ĉe lia flanko la verdstelulino ekparolis Esperante kun
plaĉa rideto:

--Mi aŭdis de sinjorino Harding, ke ni havas ĉi tie bonekonatan
Esperantiston, kaj mi petis de ŝi permeson viziti vin.

--Vi estas tre afabla, fratino, dankon.

Farinte kelkajn ĝentilajn demandojn pri la farto de Leonardo, la
francino amuzis lin per gaja babilado. Ŝi sciigis al li, ke jam
multajn Esperantistojn oni akceptis en tiu hospitalo, kaj ke ŝi nun
flegas en sia fako germanan samideanon, kiu troviĝas en improvizita
konstruaĵo en la parko.--Sinjorino Harding,--ŝi diris,--vere
bonkora animo, ĉiam estas aparte afabla por Esperantistoj el ĉiuj
landoj, sed,--ŝi aldonis kun petola rideto,--laŭ onidiro, vi estas
tre aparta favorato ŝia.

--Efektive?--rediris Leonardo trankvile, kun feliĉa rideto,--nu, ni
ja estas malnovaj amikoj.

--Ho! kiel maltrankvila ŝi estis pro vi, precipe ĉe via alveno,
kiam via vivo pendis de fadeno!

En la koron de Leonardo verŝiĝis ondo da varmaj sentoj, kies
efekto, supozeble kaŭze de lia korpa malforteco, sin montris sur lia
vizaĝo, pli ol tio estis kutima ĉe li.

La flegistino babilis plue:

--Neniu, kiu eniras ŝian hospitalon, adiaŭas ĝin, ne sentante
profundan dankon kaj ŝaton pro ŝia princa malavareco kaj ŝia
granda bonkoreco. Ŝi estas aminda, nobla virino, kaj, kiel
Esperantistino, mi estas fiera pri ŝi.

--Ĉu sinjorino Harding proprakoste subtenas ĉi tiun
milithospitalon?--demandis Leonardo.

--_Mon Dieu!_ Ĉu vi ne sciis tion?--ekkriis la francino.--Jen, mi
devus ne lasi tion elgliti; tamen, negrave. Jes, oni diras ke ŝi
aĉetis ĉi tiun belan kampodomegon, forlasitan de ĝia ruinigita
posedanto, konstruigis du aldonajn fakojn en la parko kaj per sia
propra mono ekipis ilin kaj nun pagas ĉiujn elspezojn. Antaŭ
du semajnoj venis generalo De Blinval kun sia stabo, ŝajne, por
oficiale inspekti la hospitalon, sed efektive por danki al sinjorino
Harding por ŝiaj bonegaj servoj. Ili traktis ŝin kiel dukinon.
Nenia mirindaĵo! Kaj, tamen, ŝi laboregas, kvazaŭ la bonstato de
la tuta homaro dependas de ŝi.

Tiel babilis la flegistino, kiu, kiel vera Esperantistino, pritraktis
favoratajn temojn kun granda entuziasmo. Unu el la deĵorantaj
flegistinoj faris al ŝi nun avertan signon el la fundo de la longa
ĉambro. Tuj ŝi haltigis sian babiladon kaj, ekrigardinte sian
horloĝeton, diris:

--Mi timas, ke mi lacigas vin, sinjoro Marston. Cetere, sinjorino
Harding ordonis al mi ne resti pli ol unu kvaronhoron.

Leonardo dankis al la samideanino pro ŝia vizito kaj petis ŝin
reveni.

  *  *  *  * *

Unu sunbrilan posttagmezon en la monato septembro, Leonardo sidis
ĉe fenestro, reve elrigardante sur belan kaj bone prizorgitan
ĝardenon antaŭ la fasado de la domego. Liaj okuloj ripozis nevigle,
jen sur la aŭtunaj florbedoj, jen sur eleganta pordego kaj barilo,
arte faritaj el forĝita fero, kaj jen, pli malproksime, sur bela
ondoforma kaj arboriĉa pejzaĝo. Sed liaj pensoj tre ofte estis
aliloke. La dekstra brako pendis en blua silka skarpo, el kiu
bandaĝita mano elstaris. Per la alia mano, kuŝanta sur genuo, li
tenis ĵus alvenintan leteron de fraŭlino Haverford. Li levis la
leteron, kaj denove legis kelkajn el la lastaj frazoj:

"Mi dankas vin pro via admono kaj zorge konservos ĝin en mia koro.
Sed furioze mi devis batali kontraŭ malamemo al niaj malamikoj,
kiu volis regi min. Ĉu ili ne preskaŭ rabis al mi vin, al kiu mi
ŝuldas multe pli, ol la vivon mem? Viaj noblaj vortoj eble savis
min el danĝero, denove enprofundiĝi en la animan abismon, el kiu vi
tiris min. Mi tremas ĉe la penso. Vi estas prava; la amo venkos la
mondon, kaj la malamo ankoraŭ pliprofunden ĝin enmizerigus.... Nur
unu kordeziron mi nun havas, nome, vidi vin feliĉa kun bona virino,
inda vin. Sed ne multaj tiaj troviĝas.... Mi dankas Dion, ke fine,
post laciga atendado, mi estas nun sufiĉe sana por pripensi vojaĝon
al vi. Ĝis revido do post nemultaj tagoj!"

En la pensoj Leonardo jam vidis la antaŭtempe blankiĝintan virinon
alveni ĉe la pordego kaj antaŭĝuis la ĝojon ŝin revidi. Ŝia
kortuŝa dankeco kaj ŝia amo estis por li riĉa kompenso por ĉio,
kion li faris por ŝi.

Facila tuŝo sur la ŝultro vekis lin el lia revo. Antaŭ li staris
sinjorino Harding, vestita per promena vesto.

--Mi venis por veturigi vin aŭtomobile,--ŝi diris.--Mallonga veturo
tra la milda aero ne povas malutili al vi. Vi devas plifortiĝi,
prepare al la vizito de fraŭlino Haverford.

--Vi do scias, ke ŝi venos?--mire demandis Leonardo.

--Jes, mi ricevis leteron de ŝi, samtempe kun vi. Kiom zorgoplena
ŝi estas pro vi!

Sinjorino Harding mem direktis la aŭtomobilon. Dum kelka tempo ne
multaj vortoj paroliĝis inter la du homoj. Leonardo sin fordonis
al la ĝuo de la bela pejzaĝo kaj de la viviga aero. Li sentis
novan, dolĉan vivoĝojon kaj novan esperon plenigantajn lian koron.
Ekrigardante la vizaĝon de la virino ĉe sia flanko por vidi, ĉu
similaj sentoj ankaŭ regas ŝin, li rimarkis en ĝi--ŝajnis al
li--ne nur ardan feliĉon, kiu sendube lumis en ŝiaj okuloj, sed
ankaŭ ioman ĝenatecon. Por ke iaj ĝenaj pensoj ne difektu la
serenecon de la ekskurso, li tuj ekparolis:

--Dum la lastaj tagoj mia kapo forte okupiĝis de pensoj pri nia
malsukceso malhelpi la eksplodon de la milito kaj de pensoj pri la
estonteco de nia Esperantista movado.

--Mi ne dubis pri tio,--vive interrompis lin sinjorino
Harding,--rigardante lin zorgoplene,--efektive vi tro multe pensadis.
Vi bezonas korpan kaj animan ripozon.

Preskaŭ ne atentante la vortojn de la amikino, Leonardo parolis
plue, penseme:

--Ni Esperantistoj devas esti misiistoj en la plej ampleksa senco
de la vorto. Misiista entuziasmo naskiĝas de eltrovo de io nova,
superege bona, granda. Ni devas eltrovi, ke Dio estas en nia movado.
Nia misio estas, prediki tiun eltrovon al niaj samideanoj en la
mondo, persiste, entuziasmoplene, kiel novan, gravegan efektivaĵon.
Sed necesiĝas pli vasta, ampleksa misio, kiun ni ankaŭ devas
partopreni, kaj en kiu ni pro nia Esperantista elvido povas havi
tre gravan rolon. La eklezioj, centoj da pacosocietoj, internaciaj
kongresoj ĉiaspecaj, kaj Hago-konferencoj elstare malsukcesis
malhelpi la eksplodon de preskaŭ tutmonda militego. Evidente estas,
ke nia kompreno pri interhomaj rilatoj, nia tuta spirita sintenado
estis neĝustaj. Nova spirito devas regi ĉiujn niajn movadojn.
Renaskiĝo de Kristanismo estas bezona, por venki la mondon por
justeco, kaj renaskiĝo de Esperantismo kun nova konscio pri Dia
kunlaborado. En la mondon efektive devas veni nova sento, sed
ĝi devas esti sento en harmonio kun la sento de Dio. Konveneco,
konsilindeco kaj nure homaj konsideroj blindigis nin; kaj pretendema
pseŭdoscienca materialismo fine alvenigis nin en abismon. Nova
sento!

En la okuloj de sinjorino Harding ardis entuziasmo kaj ĝojo, kaj
varma ruĝo kovris ŝiajn vangojn.

--Similaj pensoj,--ŝi diris,--jam pli ol unu fojon okupis min; sed
ankaŭ aliaj.

--Kiaj?

Sinjorino Harding ne tuj respondis. Ŝi direktis la aŭtomobilon
en flankan vojon kaj post kelke da momentoj haltigis ĝin apud
vojokurbiĝo. De tiu loko etendiĝis tre bela vidaĵo antaŭ la
okuloj de la du veturantoj. En la mezo de iom vasta, verdoriĉa valo
staris bela kampodomo pentrinde ĉirkaŭita de ĝardeno, aspektanta
kiel kolora desegnaĵo. Apud ĝi vidiĝis kelke da dometoj kaj
farmkonstruaĵoj kaj, pli malproksime, aro da virinoj kaj infanoj,
laborantaj en kampoj. La vidaĵo sin prezentanta en loko atingebla,
de tempo al tempo, de la bruo de kanonoj estis eksterordinare paca,
kaj la du homoj ŝajne estis, en la daŭro de kelke da momentoj,
ensorĉitaj de la plaĉa kontrasto. Ankoraŭ ĉirkaŭrigardante,
Leonardo ree demandis:

--Nu, kiaj aliaj pensoj do okupis vin?

La manoj de la virino, tenantaj la direktilon, iom tremetis.
Trankviliginte sian mienon, ŝi respondis:

--Mi ofte pripensis la nunajn sociajn interrilatojn, kaj ĉiam kun
honta sento. Neniam antaŭe mi tiel klare komprenis, kiom maljustaj
ili estas. La milito, mi esperas, sufiĉe alĝustigos la rilatojn
inter la diversaj klasoj. Alĝustigo estas jam delonge posttempa.
Mi malĝojas, pripensante, kiom memama estis ĝis nun mia vivo.
Ni luis, ekzemple--mi hontas diri je kioma luprezo--por unu jaro
la ĉarman domegon "Elmcroft" kun ĝiaj vastaj teraĵoj. Ofte mi
staris sur la balkono de mia buduaro, sur la unua etaĝo, ĉarmite
de la vasta etendaĵo da herbejoj, neampleksebla de la okulo, kaj
ensorĉite de la silenta trankvileco de la vidaĵo. Nun mi vidas en
tiu raviteco multe da blinda egoismo. Centoj kaj centoj da hektaroj
tie, kaj multaj miloj da aliaj en la lando, tiel restas neutiligataj,
fortenataj for de la homoj, kiuj ilin forte bezonas. Forteno de la
lando for de la uzado de la komunumo estigis en nia prifanfaronata
civilizacio inferon, kiun la simplanimaj sovaĝuloj ne povas al
si prezenti. Unu el la idealoj, kiujn ni celas, estas nacia kaj
internacia frateco, sed la privilegioj, kiujn ni pretendas, naskite
de egoismo, nature naskas egoismon, malamikan al frateco. Ĉu en
la nunaj kondiĉoj la popolamasoj povas obei al la nova ordono:
"Amu unu la alian"? Per Dia helpo mi volas uzi la riĉaĵon al mi
postlasitan, en penado antaŭenigi niajn celojn. Kun sopirego mi
atendas la finon de ĉi tiu terura milito por ĵeti min en tiun
laboron. Ĝi feliĉigos nin. Sed, unu afero mankos por plenigi mian
feliĉon: Ĉu ni ne ĉiam povos labori kune, Leonardo?

Rideto, duone mira, duone feliĉa, flirtis trans la pensema vizaĝo
de Leonardo. Momenton ankoraŭ liaj okuloj vagis en la valo antaŭ
li; poste li turnis al la amikino rigardon, en kiu profunda emocio
kaj korinklino penis forpeli la lastajn signojn de malgajeco. El la
vizaĝo de sinjorino Harding malaperis ĉiuj montroj de hontemo kaj
ĝenateco. Kun plena konfido kaj digno de virino, scianta, ke ŝi
agis konvene, ŝi atendis lian respondon.

--Estis tempo, antaŭ du jaroj, kiam, pli ol unu fojon, la penso sin
entrudis en mian koron, ke iradi mian vivovojon kune kun virino kiel
vi, Maria, estus la kvintesenco de feliĉo. Tiam mi devis forpuŝi
tiajn pensojn kiel malindajn--Hodiaŭ ... nenio malhelpos al ni
serĉi feliĉon kune.

Maria Harding ne povis ne rimarki sur la vizaĝo de la amata viro la
malrapide malaperantan ombreton de malgajo. Kun kortuŝa sentemo ŝi
diris:

--Por esti feliĉaj, ni ne bezonos elpeli el niaj koroj la memoron
pri antaŭaj amsentoj, Leonardo.

--Ne, karulino, tiuj memoroj igos nin neniom malpli feliĉaj.

  *  *  *  * *

La franca flegistino kun la verda stelo sur la ĉebrustaĵo,
observinte la elveturon kaj la revenon de la aŭtomobilo, ekvidis, ke
superega feliĉo eniris la vivon de la nobla, malgajokula vidvino kaj
de ŝia seriozvizaĝa amiko.



Piednotoj

[1] Magister artium (magistro de artoj).

[2] Laŭdu ni Dion potencan, la reĝon de gloro.

[3] Bonan vesperon, gesinjoroj.

[4] "_The honourable_" Algernon Villiers, filo de Lord Morland.

[5] "_Territorials_"--teritoriuloj oni nomas volontulan soldataron,
organizitan precipe por enlanda (teritoria) defendo. Ili loĝas hejme
kaj nur intermite servas por instruiĝo kaj sinekzercado.

[6] Angla diraĵo kun signifo "ne povas elporti esploron".

[7] Nun nomata Petrogrado.

[8] Grandega koncertejo, tute rondformo.

[9] _Aztekoj_ = indiĝenoj, kiujn la Hispanoj sub Cortes trovis en
Meksikio.

[10] _Toltekoj_ = praloĝantoj de Meksikio, kies skulptitajn
hieroglifojn la aztekoj ne komprenis.

[11] Elparolu: Ŝerlok Homz.

[12] Canis latrans.

[13] La pluva sezono.

[14] La mantelo de la malriĉuloj.

[15] Larĝranda meksikia ĉapelo.

[16] Envenu!

[17] Stilo moda en la tempo de la reĝo Georgo IV.



ESPERANTO-LITERATURO


Bennemann, Paul: Internacia legolibro

TRA LA MONDO

1a parto: Por komencantoj. Kun multaj bildoj kaj muziknotoj. 1922.
2a eldono. 96 paĝoj. Kartonita.

2a parto: Por progresintoj. Kun aldono de 4 komponaĵoj. 1922. 144
paĝoj. Kun 12 paĝa muzika aldono. Kartonita.

-- Internacia Kantaro. 3a eldono de la Esperantista Kantaro. Kolekto
de 64 popolaj kantoj el 26 nacioj. Kun aldono de 3 famaj koncertarioj
(Händel-Mozart-Wagner) Tekstaro. 1922. 64 paĝoj. Broŝurita.

-- -- Muzika eldono. Aranĝita de Josef Achtélik, iama orkestrestro ĉe
la opero en Leipzig. 1922. 80 paĝoj. Broŝurita. Bindita.

Dietterle, Joh., Prof. D-ro.: La Vendreda Klubo. 11 diversaj
originalaj artikoloj, verkitaj de la Vendredoklubanoj en Leipzig.
Kun unu portreto kaj kelkaj desegnaĵoj. 1921. 115 paĝoj. Broŝurita.

Hankel, M.: Sableroj. Poeziaĵoj kaj skizoj. Kun portreto de la
altŝatata aŭtorino. 1911. 91 paĝoj. Broŝurita.

Hebbel, Friedrich: Gyges kaj lia ringo. Tragedio kvinakta. El la
germana originalo trad. P. Bennemann. 1916. 151 paĝoj. Bindita.

Luyken, H. A., F. B. E. A.: Stranga Heredaĵo. Romano originale
verkita. 1922. 320 paĝoj. Broŝurita kaj bindita.

Molière: La malsanulo pro imago. Komedio en tri aktoj. El la
franca originalo trad. W. Velten. 1913. 98 paĝoj. Broŝurita.

Zahn, Ernst: Svisaj rakontoj. El la germana originalo trad.
Ch. Pulvers. 1913. 68 paĝoj. Broŝurita.



Internacia Mondliteraturo


La kolekto estas submetita al la gvidado de Prof. D-ro Joh.
Dietterle, direktoro de la Esperanto-Instituto por la Germana
Respubliko.

Ĝi enhavas nur la plej famajn verkojn el ĉiuj naciaj literaturoj.
Nur tiuj tradukoj estas publikigotaj, kiujn faris samnacianoj de
la koncernaj naciaj verkistoj. Ĝis nun aperis la jenaj verkoj:

Volumo 1:

Goethe, J. W. von: Hermano kaj Doroteo. Eposo idilia. El la germana
originalo trad. B. Küster. 2a, korektita eldono. Kun antaŭparolo de
Prof. D-ro Joh. Dietterle. 1922. 77 paĝoj. Kartonita.

Volumo 2/3:

Niemojewski, A.: 12 Legendoj. El la pola originalo trad. B. Kuhl.
Kun antaŭparolo de Antoni Grabowski. 1911. 232 paĝoj. Bindita.

Volumo 4:

Raabe, Wilhelm: La nigra galero. Historia rakonto. El la germana
originalo trad. Prof. D-ro Fritz Wicke. 2a, korektita eldono. 1922.
64 paĝoj. Kartonita.

Volumo 5/6:

Meier, E. L.: Kvin germanaj noveloj de bone konataj aŭtoroj
(Rumohr-Körner-Seidl-Grillparzer-Halm). 1914. 254 paĝoj. Bindita.

Volumo 7:

Chamisso, A. de: La mirinda historio de Petro Schlemihl. El la
germana originalo trad. Eug. Wüster. 1922. 84 paĝoj. Kartonita.

Volumo 8:

Stamatov, G. P.: Nuntempaj rakontoj. El la bulgara originalo trad.
Iv. H. Krestanoff. 1922. 80 paĝoj. Kartonita.

La kolekto estas daŭrigota.

  FERDINAND HIRT & SOHN-LEIPZIG
  ESPERANTO-FAKO



Noto de transskribinto:

Mi senrimarke ĝustigis diversajn mispresaĵojn de la originalo.
Anstataŭ german-stilaj citiloj, mi uzis simplajn ascii-ajn citilojn.
Originalajn paĝkomencojn mi registris per html-aj komentoj.





*** End of this Doctrine Publishing Corporation Digital Book "Stranga heredaĵo
 - Romano originale verkita" ***

Doctrine Publishing Corporation provides digitized public domain materials.
Public domain books belong to the public and we are merely their custodians.
This effort is time consuming and expensive, so in order to keep providing
this resource, we have taken steps to prevent abuse by commercial parties,
including placing technical restrictions on automated querying.

We also ask that you:

+ Make non-commercial use of the files We designed Doctrine Publishing
Corporation's ISYS search for use by individuals, and we request that you
use these files for personal, non-commercial purposes.

+ Refrain from automated querying Do not send automated queries of any sort
to Doctrine Publishing's system: If you are conducting research on machine
translation, optical character recognition or other areas where access to a
large amount of text is helpful, please contact us. We encourage the use of
public domain materials for these purposes and may be able to help.

+ Keep it legal -  Whatever your use, remember that you are responsible for
ensuring that what you are doing is legal. Do not assume that just because
we believe a book is in the public domain for users in the United States,
that the work is also in the public domain for users in other countries.
Whether a book is still in copyright varies from country to country, and we
can't offer guidance on whether any specific use of any specific book is
allowed. Please do not assume that a book's appearance in Doctrine Publishing
ISYS search  means it can be used in any manner anywhere in the world.
Copyright infringement liability can be quite severe.

About ISYS® Search Software
Established in 1988, ISYS Search Software is a global supplier of enterprise
search solutions for business and government.  The company's award-winning
software suite offers a broad range of search, navigation and discovery
solutions for desktop search, intranet search, SharePoint search and embedded
search applications.  ISYS has been deployed by thousands of organizations
operating in a variety of industries, including government, legal, law
enforcement, financial services, healthcare and recruitment.



Home