Home
  By Author [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Title [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Language
all Classics books content using ISYS

Download this book: [ ASCII ]

Look for this book on Amazon


We have new books nearly every day.
If you would like a news letter once a week or once a month
fill out this form and we will give you a summary of the books for that week or month by email.

Title: Dokumentoj de Esperanto - Informilo pri la historio kaj organizo de la Esperanta movado
Author: Anonymous
Language: Esperanto
As this book started as an ASCII text book there are no pictures available.


*** Start of this LibraryBlog Digital Book "Dokumentoj de Esperanto - Informilo pri la historio kaj organizo de la Esperanta movado" ***


book was produced from images made available by the
HathiTrust Digital Library.)



Dokumentoj de Esperanto

  Informilo pri la historio kaj organizo
  de la Esperanta movado

  Kunmetita de
  Dro A. Möbusz

Lübeck

Berlin 1921

Esperanto-Verlag Friedrich Ellersiek



Antaŭparolo


Kara leganto, vi partoprenis kurson por komencantoj aŭ trastudis
memstare elementan lernolibron. Nun vi konas la gramatikon kaj
vortfaradon de Esperanto, scias multe da Esperantaj vortoj, iom pri
la Esperantismo. Vi komprenas Esperantajn tekstojn, scias skribi
Esperantajn tradukojn kaj leterojn, kapablas partopreni Esperantan
interparoladon--se ĝi okazas ne tro flue kaj ne tro malfacile.

Ĉu vi nun estas bona Esperantisto? Tamen ne. Lerta Esperantisto
devas _regi_ nian lingvon, uzante ĝin ne nur en praktika aplikado,
sed ankaŭ flue parolante Esperanton, tradukante eĉ plej malfacilajn
tekstojn, memstare verkante artikolojn pri iuj temoj (ne sole el
la ĉiutaga vivo!) k.t.p. Plie: Bona Esperantisto devas scii la
historion de la Esperanta movado, la organizon de la Esperantistaro,
la sciencan bazon de nia lingvo, kaj ne laste ankaŭ la atakojn
de niaj kontraŭuloj kaj konkurantoj, por refuti ilin per trafaj
argumentoj.

Ĉu vi deziras fariĝi tia Esperantisto? Se jes, mi volas helpi vin
iomete per la antaŭ vi kuŝanta verko, kiu enkonduku vin en la
Esperantismon laŭ dokumentoj originale represitaj.

Nia Majstro okupu en ĉi tiu verko la plej ampleksan spacon! Liaj
kongresparoladoj, restantaj ĉiam historiaj dokumentoj, reprezentas
gravan parton el la evoluo de la Esperanta movado. Krom tio ili estas
atestantoj de lia alta idealismo kaj homamo, kiuj instigu nin, sekvi
liajn postsignojn.

Por enkonduki vin en la Esperantan historion, mi kunmetis kelkajn
eltranĉaĵojn el historiaj verkoj, esperante, ke vi iam ankaŭ havos
okazon, trastudi entute ĉi tiujn librojn, kies plenaj titoloj estas
aldonitaj sur la unuaj paĝoj.

En la ceteraj partoj de mia libro mi kolektis regularojn, leterojn
k.t.p., kiuj havas dokumentan karakteron por nia movado. Ili estas
dissemitaj en malnovaj gazetoj kaj maloftaj dokumentoj, kiuj
hodiaŭ ne facile estas akireblaj por nova adepto de nia lingvo,
tamen sciindaj por ĉiu Esperantisto, precipe por propagandistoj
kaj--kandidatoj por Esperantaj ekzamenoj. Studinte mian libron,
vi posedas la plej necesan scion pri la Esperantismo antaŭ la
mondmilito, kiu tiel kruele disrompis ĝian esperoplenan evoluadon.
Kompreneble la enhavo de la libro en venontaj noveldonoj estos
pliriĉigata. Tial, se vi havas dezirojn pri akcepto de tiu aŭ alia
artikolo aŭ dokumento, sciigu ilin al mi; laŭeble mi ilin plenumos.

Pri la aplikado de mia libro en kursoj permesu al mi nur jenajn
konsilojn: Oni legu kaj traduku--alterne--la tekstojn, rerakontu kaj
priparolu ilian enhavon, kompletigu ĝin per specialaj paroladoj
laŭ la nomitaj aŭ aliaj verkoj k.t.p. De tempo al tempo oni
interrompu--por ne laciĝi--ĉi tiun laboron per legado de aliaj
verkoj el nia riĉa Esperanta literaturo; ĉar la studado de la nun
antaŭ vi kuŝanta libro estas kaj devas esti ne amuza, sed serioza
afero. Tamen la gajno el ĝi, tion mi certe esperas, estos grava por
ĉiu mem kaj por nia kara Esperanto.

  _Lübeck_, Pentekosto 1920
  Dr. A. Möbusz



A. Historio



Al la historio de la provoj de lingvoj tutmondaj de Leibniz ĝis la
nuna tempo

Publika parolado, havita en la Nurnberga klubo de instruistoj la
11an de Novembro 1884 de L. _Einstein_[1]


Jam de 200 jaroj kun rilate malgrandaj interrompoj estis farataj
provoj krei lingvon internacian, kaj la deziro de komuna lingvo por
ĉiuj homoj estis esprimita eĉ jam antaŭ pli ol 2000 jaroj de la
profeto Zefanja. Tiu ĉi deziro havas ankaŭ tre gravan fundamenton;
ĉar de ĉiam la babilona konfuzo de lingvoj estis granda malhelpo
al la spirita komunikiĝo inter la nacioj. En nia tempo, kiam la
interkomunikiĝo de la popoloj per la telegrafoj, vaporŝipoj kaj
fervojoj grandiĝis en maniero neniam supozita, ankaŭ la ellernado
de la lingvoj de ĉiuj tiuj ĉi popoloj fariĝis bezono de la bone
edukitaj kaj precipe de la komercistoj; sed tiu ĉi lernado estas
tiel malfacila kaj tempon deprenanta, ke ĝi pleje devas esti farata
kun perdo por la aliaj regionoj de scienco, kaj tial la postulado de
unu lingvo komuna, akceptita de ĉiuj edukitaj homoj, anstataŭanta
ĉiujn aliajn fremdajn lingvojn, montras sin des pli pravigita. Oni
povus tial atendi, ke tia elpenso estos de la homaro akceptita kun
la plej granda plezuro! Sed tiu ĉi ideo entute en la publiko ne
estas tiel hejme, kiel ĝi devus esti, kontraŭe, ni renkontas, eĉ
en sferoj, kie ni devus ĝin atendi la plej malmulte, antaŭ ĉio la
antaŭjuĝon, ke enkonduki unu lingvon por ĉiuj homoj estas simple
afero neebla. Tamen la argumentoj, per kiuj oni kontraŭ tio ĉi
batalas, estas aluzeblaj nur por lingvoj naturaj kaj neniel por
lingvo arta, kiun oni devas rigardi nur kiel arte laŭ la modeloj
de la lingvoj naturaj kreitan »elekton de la plej bona«. Cetere
mi trovis, ke vera kompreno de tiu ĉi objekto nur tiam povas esti
atingita kun utilo, kiam ni antaŭe okupos nin iom je la preparaj
laboroj, kiuj antaŭiris al la nuna sistemo de lingvo tutmonda.

Tie ĉi ne estas al mi eble doni detalan priskribon de tiuj ĉi
ĉirkaŭ 60 provoj; estas sufiĉe, se ni nur enkomune vidos, kio ĉio
estis farita en tiu ĉi rilato, kaj kiajn rimedojn oni ĉiufoje volis
uzi, por ĉiujn homojn lingve unuigi. Dume el ĉiuj tiuj ĉi penoj
montriĝas la instruo, kiu ankaŭ en aliaj aferoj pruviĝas, ke la
grandajn verojn oni atingas ne per tre malgranda kosto, sed ke al
tio, kion oni fine konfesas kiel »mirinde simpla«, oni proksimiĝis
ĉiam per malrapidaj kaj malfacilaj flankaj vojoj nur iom post iom
kaj paŝo post paŝo.

Oni vidas ordinare en _Leibniz_ la patron de la »ideo de lingvo
tutmonda«; tiu ĉi publikigis sian ideon pri la »Pazigrafio aŭ
la arto fari sin komprenebla per komunaj skribaj signoj al ĉiuj
nacioj de la tero, en kiaj ajn malegalaj lingvoj ili parolas, se ili
nur konas tiujn ĉi komunajn signojn« la unuan fojon en la jaro
1666 en latina disertacio (Dissertatio de arte combinatoria, Lipsiae
1666). Tiu ĉi ideo ankaŭ okupis la grandan pensanton ĝis la fino
de lia vivo, kvankam li en tio ĉi venis al nenio, krom senfruktaj
iniciatoj. Tamen oni povas jam la hieroglifojn rigardi kiel specon de
pazigrafio, kiel ankaŭ la ĥinajn signojn de skribado, kiujn uzas
pli ol triono de la tuta homaro, malgraŭ iliaj preskaŭ nevenkeblaj
malfacilaĵoj. Ĉar tiu ĉi idea skribado, konsistanta el ĉirkaŭ 40
000 signoj, en kiu per unu komuna simbola signo estas esprimata tiu
sama penso aŭ komprenaĵo, kiu, estante elparolata, en ĉiu lingvo
sonus alie, povas tial esti legata en ĉiu lingvo, kaj la Ĥino tial
ankaŭ legas siajn skribajn signojn ĉiam en sia dialekto, kaj la
aliaj popoloj de Azio legas tiujn samajn signojn en ilia lingvo.
Tiuj ĉi popoloj reciproke sin tiel ne komprenas per sia lingvo,
sed komprenas sin per sia skribado, oni povus diri, per la Azia
pazigrafio[2].

Tiaj kredeble estis la konsideroj, kiuj jam en la jaro 1668 igis
la episkopon John _Wilkins_[3] eldoni sian grandiozan pazigrafian
provon, kiun prezentas al ni en bonega maniero Max Müller en la 2a
volumo de siaj »Lekcioj pri la scienco de la lingvo«, el kiuj ni
vidas, ke tie la ideoj kun siaj signoj estis orditaj laŭ specoj kaj
dividitaj en klasojn, tiel ke de la komuna oni venadis al la aparta
kaj de tie ĉi per ĉiam pli precizaj specialigadoj oni venadis fine
al la plej speciala, kion oni volis esprimi en tia maniero.

Sed jam Leibniz esprimas sin malfavore pri ĝi pro la multego da
signoj kaj pro la malfacileco de ilia uzado por la intencita celo,
kaj Max Müller mem montras al ni, kiel Wilkins fine, kvazaŭ
kondukita de natura instinkto, venis al la vera, nome al »lingvo
vorta«, kaj tiun ĉi vojon oni devus nur iri plu, por ŝpari al la
homaro ducentjaran vanan penadon kun fantomo pazigrafia.

Sed kiel eĉ tia granda pensanto, kiel Leibniz, sin movadis ankoraŭ
en mallumaj antaŭsentadoj, oni vidas el tio, ke li ankoraŭ eĉ
ne povis klare sin esprimi pri sia ideo de lingvo tutmonda; ĉar
li diris pri la laboroj de Wilkins kaj de _Dalgarno_, ke la ĉefa
afero, kiu tie ĉi estas bezona, la eltrovo de komunaj signoj por
ĉiu objekto kaj ĉiu ideo, al ili ankoraŭ ne prosperis. Tiaj signoj
laŭ lia opinio devis esti similaj je la signoj de la algebro, kaj
ŝajnis al li necese, se oni volis tute atingi la celon, elpensi
ion en la maniero de alfabeto de la homaj pensoj[4], el kio cetere
Immanuel Niethammer (1808) volas tiri la konkludon, ke Leibniz per
tio ĉi jam pensis »fonetikan lingvon vortan«.

Jam antaŭ Wilkins D-ro Joh. Joach. _Becher_ (1661) proponis numeri
la vortojn de tuta vortaro kaj tiujn ĉi nombrojn uzi kiel komunan
lingvon de skribado. Sed sendube estas pruvite, ke nur de la tempo
de Leibniz la ideo krei pazigrafion ricevis dece radikojn kaj okupis
parte apartajn instruitulojn, parte instruitajn akademiojn kaj
registarojn. En Germanujo, Francujo, Anglujo, Hispanujo, Hungarujo,
Rusujo, Danujo k. c. estis faritaj multaj provoj kaj proponoj por la
atingo de tiu ĉi celo, kaj ankoraŭ en la jaro 1811 la akademio de
sciencoj en Kopenhago difinis premion por la plej bona prezento de
facila kaj praktike efektivigebla pazigrafio.

Sed tiel same kiel Wilkins kaj Dalgarno, ne venis al la celo ankaŭ
Anastasius _Kirchner_ (1665), Peter _Porele_ (1667) aŭ Joh.
_Upperdorf_ (1679-80), ankaŭ Andreas _Müller_ (1681), kiu havis la
intencon krei universalan lingvon, fonditan sur la Ĥina lingvo kaj
ĝiaj signoj de skribado, kaj ne pli bone prosperis al Joh. Caramuel
von _Lobkowitz_ (1687), kiel ankaŭ al lia antaŭiranto la jezuito
_Besuier_ (1684), aŭ al lia postiranto David _Solbrig_ (1725). En la
jaro 1772 la Hungaro Kalmar de _Taboltzafö_ en sia verko reduktis
la tutan sumon de la homaj ideoj al ĉirkaŭ 500 fundamentaj kaj
komunaj, ĉe kio li uzis skribajn signojn de ĉiuj popoloj, sed
precipe Malabarajn. Tiu ĉi universala signa skribado, kiu sekve
prave portis la nomon »pazigrafio«, estis tamen tiel malfacila, ke
nur la senlaca Boyle povis ĝin tute ekposedi.

Post tiu ĉi verko sekvis ankoraŭ multaj, kiel ekzemple de Chr. G.
_Berger_ »Plan zu einer allgemeinen Rede- und Schriftsprache für
alle Nationen« (Berlin 1779) kaj _Delormel_ (1795), la pazigrafio de
_Vater_ (Wien 1795), la pazigrafio de M. de _Maimieux_ (Paris 1797),
kiu ankaŭ estas fondita sur la numerado de la vortoj, kiel ankaŭ en
tiu sama tempo M. _Budet_ kaj M. _Chambry_.

Ĉiuj tiuj ĉi havis nenian sukceson, ĝis en la jaro 1796 la glora
instruisto de surdamutuloj, _Sicard_, kun granda pompo antaŭanoncis
oportunan pazigrafion, kiu, atendita kun granda senpacienco, estis
eldonita en la oficejo de pazigrafio en Parizo en la lingvoj Germana
kaj Franca du jarojn post ĝia antaŭanonco. Kvankam li certigis,
ke li bezonas nur 12 signojn, nomitajn »gamoj«, li tamen uzis da
ili multe pli multe, por ordigi multajn vortojn, helpajn verbojn
kaj ideojn, kiujn li dividis en 3 ĉefajn apartaĵojn kaj poste
ankoraŭ en klasojn kaj subklasojn, kaj al kiuj estis ankoraŭ
bezonaj diversaj linioj kaj punktoj. La vortaro servas al ĉiu en
lia propra lingvo, sed estas en sia konstruo tre vasta, kaj kiel ajn
genia la sistemo estas--ĉar nenia havis tian difinitecon--, ankaŭ
tie ĉi la ellernado kostis multan kaj grandan laboradon.

Post tio ĉi la bone konata en sferoj pedagogaj lingvisto _Wolke_[5],
profesoro de la universitato en S. Peterburgo, publikigis en la
jaro 1797 en Dessaŭ sian propran elpenson de interkomunikiĝa
skriba lingvo, kiu konsistis en tio, ke ĉiu lingvo postulis
apartan leksikonon, kiu devis enhavi ĉiun vorton kun ĝiaj formoj
deklinaciaj kaj konjugaciaj; la vortoj sur ĉiu paĝo estis numeritaj
per 1, 2, 3 k. c., kaj al ĉiuj sur la flanko estis aldonitaj la
nombroj de la paĝoj kaj numeroj, sub kiuj tiu sama vorto estas
trovebla en ĉiuj aliaj vortaroj. Oni tiel en kiu ajn dezirita lingvo
devis ion nur anstataŭ per literoj skribi per nombroj de paĝoj
kaj numeroj de la vortoj, tiam ĉiu, kiu volis legi la skribitan en
alia lingvo, devis serĉi la enhavon en la vortaroj de tiu aŭ alia
lingvo. Sed se ni konsideros, kiel mallerta, malfacila kaj multekosta
tio ĉi devis esti, ni ne devas miri, ke tia sistemo ne povis trovi
amikojn. Ĉar se oni volus pretigi vortarojn de nur ĉirkaŭ 16
lingvoj, tiam, alkalkulante la nombron kaj la komon necesan apud ĉiu
el ili, estus necesa loko de 135 literoj tipografiaj. Kaj tiu ĉi
laboro, plendas Wolke, pli multe lin okupis, ol kiom li volus pro
siaj aliaj laboroj. Al tio ĉi li eĉ ne pensis pri la sintakso de la
lingvoj.

El la ceteraj pazigrafiaj sistemoj, kiuj aperis ĉirkaŭ la fino
de la 18a centjaro, de _Fry_ en London, de G. E. _Busch_
en la »Jahrbuch des Fortschrittes der Wissenschaften«, kiel
ankaŭ de _Grotenfeld_ en Göttingen, la verko »Pasigraphie und
Antipasigraphie« de J. S. _Vater_ (Weißenfels kaj Leipzig 1799)
estas la sola, kiu havas indon; ĉar la aŭtoro jam esprimas en ĝi
la opinion, ke la pazigrafio estas rimedo por la interkomunikiĝo kaj
komerco en malproksimaj landoj, kies lingvojn ni ne komprenas, kaj ke
tio ĉi estas la plej bona parto, kiun la pazigrafio povas atingi.

En la komenco de la 19a centjaro ni trovas antaŭ ĉio _Näther_-on
en Görlitz, kiu en la jaro 1805 publikigis verkon[6], en kiu li
faras la proponon uzi karakteran skribadon, kiu estus figura kaj
prenita el la naturo. Sed ĉar ne facile estas ellerni senfinan
nombron da figuraj signoj, tial tiu ĉi simbola skribado, tute
malegala je la ĝistiamaj sistemoj, estas tre maloportuna kaj
malfacile uzebla. Prave sin levas kontraŭ tiu ĉi, kiel ankaŭ
kontraŭ ĉiuj aliaj ĝistiamaj sistemoj, en bonege skribita kritika
polemiko, la tiama reĝa Bavara centra konsilano de instruado ĉe
la sekreta ministraĵo de internaĵoj en Munĥeno, Friedr. Immanuel
_Niethammer_[7], kiu tute vere venas al la konkludo, ke sur vojo
simbola, ĉu ĝi estos signoj hieroglifaj aŭ nombraj aŭ signoj
de sonoj (literoj), uzataj kiel signoj de pensoj, oni neniam povos
veni al la celo. Sed tute ne intencante forĵeti la penson de
norma lingvo, li fine venas al la prudenta opinio, ke nur imitita
al la lingvoj naturaj »fonetika vorta lingvo« povas solvi la
problemon de lingvo tutmonda; ankaŭ pli: tiu ĉi natura iro de
ideoj alkondukas lin eĉ al la penso, ke devas esti eble elpensi
skribadon, kiu permesus, »pensadi sur la papero«, t. e. skribadi
kun la rapideco de la pensado, sekve »tempoŝparantan ideoskribadon
aŭ pensodesegnadon«, kiun li nomis »Ideografiko«. Kiel oni
tamen vidas el la pluaj partoj de lia traktato, tiu ĉi ideografiko
devus kvankam elveni el la ideofoniko kaj per tio ĉi tuj fariĝi
ideolaliko, tamen ankaŭ lia idealo ŝajnas iri pli malproksimen, ol
nia nuna stenografio kaj la Volapük de Schleyer; sed estas sendube,
ke per sia skribado li pensas nian alfabetan skribadon de sonoj, kiel
per sia lingvo li pensas lingvon vortan, similan je tiu, por kiu ni
batalas.

Ĉiuj tiuj ĉi kaj aliaj provoj rilate la praktikan utilon alkondukis
tiel same malmulte al ia rezultato, kiel la jam dirita voko de la
Kopenhaga akademio, kaj de tiu tempo (1811) ĝis la nuna (esceptinte:
»Le polyglotte improvisé ou l'art d'écrire les langues sans les
apprendre« de A. _Renzi_ en Parizo 1840 kaj la pazigrafio de
_Sunderwall_ en Svedujo kaj la »New universal cipher language«
1874 de unu ne nomita aŭtoro en Londono) ni havas nenion pli
por noti. Por tio la plej novaj pazigrafiistoj, pri kiuj ni nun
parolos, nome: barono de Gablenz, Moses Paic, Don Sinibaldo de Mas
kaj Anton Bachmaier, kiel ankaŭ Albert Walter--staras pli alte, ol
iliaj antaŭirantoj, aŭ en rilato de la konstruo, aŭ en rilato de
facileco de la metodo.

La konstruo de la »Gablenzografia kaj Gablenzolalia« de barono de
_Gablenz_ estas grandioza. Antaŭ ĉio li penis per aparta alfabeto
laŭ 33 diversaj lingvoj en tiom same da ŝlosiloj solvi la problemon
por la mondo lingvista skribadi tiel, kiel oni parolas. Li verkis
gramatikon kaj vortaron, kiu pleje konsistas el vortoj unusilabaj.
Sed kiel ajn bonega lia laboro estus, tre granda estas la malfacileco
ellerni la 33 kaprompantajn ŝlosilojn. Al tio ĉi li tamen ne turnis
atenton, ke la popoloj Orient-Aziaj ne tre facile povas elparoladi
la Eŭropajn konsonantojn, nome la »r«, kiun li precipe multe uzas
en siaj nomoj de nombroj (ra 1, re 2, ri 3, ro 4, ru 5). Kvankam la
provoj de la pazigrafio de Gablenz por la praktika vivo ne taŭgas,
li tamen montris, ke li bone konas la spiriton de la lingva scienco.

En la jaro 1863 samtempe kun la proponoj de _Grimm_ en Konstantinopolo
aperis la verko de Don _Sinibaldo de Mas_, pri kiu ankaŭ estas iom
parolite en la jam diritaj lekcioj de Max Müller; ĝi aperis samtempe
en Londono, Parizo kaj Leipcigo kaj meritas atenton pro sia sistemo.
Sed jam la difino, kiun li donas al ni pri ideografio: »L'idéographie
est l'art d'écrire avec des signes qui représentent des idées et non
avec des mots (sons) d'une langue quelconque« ankoraŭ unu fojon
montras, ke oni ĉiam ankoraŭ sin movadis sur la malvera vojo, kiu
ĝis nun ne kondukis al la celo kaj ankaŭ neniam al ĝi kondukos.
Elirante el la penso, ke la signoj de nombroj en la aritmetiko kaj
algebro por tiuj popoloj, kiuj ilin uzas, estas nenio alia, ol
signoj ideografiaj, li penas elmontri, ke 500 milionoj da homoj,
la Japanoj, Koĥinĥinanoj, Tonkinanoj sin komprenas reciproke nur
per unu sama skribado kaj uzas ĝin ĉiutage. Kaj kio ĝi estas alia,
ol signoj ideografiaj? Ĉu oni tiel povos ankoraŭ dubi la eblecon
de tiu ĉi sistemo? Ĉu ni estus nekapablaj fari tion, kion faras
la Azianoj, kiam ni ja kredas, ke ni staras multe pli alte, ol
ili?--La eblecon de la uzado ankaŭ ni ne dubas, sed ni ankaŭ ne
dubas la malfacilecon de la enkondukado. La Ĥinoj laboru multajn
jarojn super la lernado de sia skriba lingvo kun ĝiaj 40000
diversaj signoj--ni okcidentuloj jam de antaŭe havas nian
hereditan de la Feniko-Hebreoj fonetikan skribadon alfabetan,
kiu donas al ni la eblon, el 23 literoj formi multajn milionojn da
sonoj, kiuj, estas vere, ne povas esti nomataj vortoj, se kun ili
ne estas ligataj difinitaj ideoj (komprenaĵoj). Sed el tio ĉi
almenaŭ sekvas, ke ni povas krei al ni neniajn pli riĉajn kaj pli
praktikajn reprezentantojn por la grandioza diverseco de niaj ideoj,
ol la vortojn de lingvo, kiuj ĉiuj estas kunmetitaj nur el malmultaj
sonoj fundamentaj. Kaj ni devus nun ree nin turni al la senmovaj
Egiptaj aŭ Ĥinaj signoj figuraj, kiuj estas fonditaj ankoraŭ sur
la primitiva senta pririgardado kaj nur kun grandaj malfacilaĵoj
permesas la prezentadon de abstraktaĵo!--Don Sinibaldo de Mas prenas
por ĉiu »ideo« unu signon, pruntitan el la muzika nota sistemo,
nur kun la diferenco, ke li donas ne efektivajn notojn en ĉiuj iliaj
nuancoj. La signon fundamentan formas noto kvarono, kaj laŭ tio,
ĉu ĝi staras sur tiu aŭ alia linio, ĝi ŝanĝas sian signifon
kiel substantivo, verbo, adjektivo k. c., kaj en simila maniero estas
esprimataj ĉiuj formoj de la gramatiko. Kiel ajn facila tiu ĉi
sistemo ŝajnas je la unua rigardo, tamen tre baldaŭ montriĝas, ke
la signoj por universala uzado estas tro komplikitaj.

Unu jaron poste Moses _Paic_, Serbo el Zemlin, publikigis pazilalion
kaj pazigrafion[8]. Li uzis sole ciferojn, por esprimi ĉiujn vortojn
laŭ iliaj elementaj ideoj, tiel ke difinita vorto aperas ĉiam
esprimata per difinita cifero. Tiel li uzas la nombrajn signojn de
1 ĝis 999 por ĉiuj gramatikaj fleksioj; la nombroj komencante de
1000 estas la pazigrafiaj signoj de ideoj. La apudaj komprenaĵoj de
komuna ideo, la vortaj aliformaĵoj kaj devenaĵoj estas formataj
per aldonado de pluaj nombroj al la nombroj de la ideoj per signoj
de aldonado aŭ deprenado. Tiel ekzemple 3243 signifas la komunan
ideon de aĉetado, kaj tiam 3243 + 10 = aĉetanto, 3243 + 13 = la
aĉetanto, 3243 + 101 = la aĉetantoj k. c. El sia pazigrafio M.
Paic faras pazilalion per tio, ke li por la apartaj nombroj metas
literojn kaj por »+« »m«, por »-« »n«; ekzemple: 3243 + 10 =
aĉetanto= »fegimanos«, 3243 + 20 = aĉetantino = »fegimenos«,
3243 + 40 = aĉeto = »fegimonos« k. c. k. c.

Oni tiel vidas, ke ankaŭ Paic fine en simila maniero kiel Wilkins
venus al la ĝusta, nome al skribado kaj lingvo sona, kvankam Wilkins
tuj en la komenco laboris kun literoj, dum Paic kun ciferoj. Li
ankaŭ pensis, ke por la ordinaraj aferoj de la vivo estas sufiĉa la
ellernado de 1000 signoj de ideoj, kiuj kun la plej granda facileco
per helpo de la devenigitaj apudaj ideoj povas esti alkondukitaj
al 10000. Sed jam D-ro Wild rimarkis, ke tiu ĉi sistemo postulas
tro grandan pripensadon, por povi esti enkondukita en la ordinaran
interkomunikiĝon kun malproksimaj popoloj. Li opiniis ankaŭ, ke
se la pazigrafio estus enkondukebla ĉe la Aziaj popoloj, oni devus
preni por fundamento ne la ellaboritajn lingvojn Eŭropajn, sed ni
devus por tio ĉi krei pazigrafion multe pli facilan, ol eĉ la
Ĥina; kaj, apogante sin sur tiun ĉi principon, la lasta partiano de
la ideo pazigrafia, Anton _Bachmaier_ en Munĥeno, ĉefo de unu tiea
granda komerca firmo, jam en la jaro 1852 konstruis novan sistemon
de pazigrafio, kiu en komparo kun la antaŭe nomitaj distingas sin
per ekstrema simpleco. Bachmaier ankaŭ fondis sian sistemon sur
la signoj de la nombroj, ĉar ĉiuj komercaj popoloj posedas la
sistemon de la 10 signoj de nombroj, kvankam iliaj formoj eĉ estas
malegalaj. Ankaŭ tiuj ĉi signoj povas esti skribataj laŭ ĉiuj
direktoj, ne sole horizontale de maldekstre al dekstre, kiel ĉe
la Eŭropanoj, sed ankaŭ de dekstre al maldekstre, kiel ĉe la
Mahometanoj, aŭ de supre al malsupre, kiel ĉe la Orientazianoj, kaj
al tio ĉi ili estas facile prezenteblaj per skribado, presado kaj
telegrafo. Bachmaier esprimas ĉiun komprenaĵon per nombro, ne uzas
difinitan artikolon, sed por la artikolo nedifinita la nombron 1,
kaj signas la multenombron per substrekado de la nombro de la ideo.
La substantivoj estas sen sekso kaj deklinacio. La gradoj de komparo
estas distingataj per unu aŭ du punktoj metitaj super la nombro de
la ideo, la nombronomoj fundamentaj per supre metitaj, la nombronomoj
ordaj per malsupre metitaj punktoj. La verbo estas uzata nur en la
modo nedifinita (infinitivo), la estonta tempo estas esprimata per
superstrekado, la tempo pasinta per trastrekado de la nombro de la
ideo k. c. La plej konataj nomoj propraj kaj geografiaj ricevis en
la vortaroj apartajn nombrojn. Bachmaier lasis jam en 18 lingvoj
prepari provajn ekzemplerojn de tiaj vortaroj, super kiuj laboris
la konata lingvisto profesoro Ignatz Gaugengigl kaj la privata
instruitulo Wilh. Stephanus. Al tio ĉi formiĝis en Munĥeno centra
societo por pazigrafio, al kiu apartenis unuaklasaj instruituloj,
kiel la Germana Mezzofanti: Prof-ro Richter, kiu paroladis en 34
lingvoj, Prof-ro Lauth, la glora egiptologo, D-ro Wild, la bonega
naciekonomiisto kaj statistikisto kaj multaj aliaj, kiel ankaŭ la
barono von Gablenz en Dresdeno, Don Sinibaldo de Mas kaj Paic estis
honoraj membroj de ĝi.

Malgraŭ ke la sistemo de Bachmaier estis ekstreme simpla, uzante
nur 9 komunajn kaj 6 apartajn signojn, kaj eĉ jam turnis sur sin
la okulojn de la registaroj, tiel ke jam estis intencita universala
kongreso, kiu devis havi lokon en Parizo, tamen la entrepreno ree
perdiĝis sen rezultato. Kaj kial?--Se ĝin ankaŭ sonoraj kaŭzoj,
la elsekiĝo de materialaj fontoj, antaŭ ĉio pereigis, tamen la
veran kaŭzon oni devas serĉi pli profunde, ĝi kuŝas en la sistemo
mem. Ĝi nome estis konstruita sur sablo, kiel la sistemoj de ĉiuj
antaŭirantoj de 200 jaroj, ĉar la plej simplan kaj plej facilan oni
la plej malfacile trovas.

Tamen oni ne devas pensi, ke sistemo en tiel alta grado simpligita,
kiel la sistemo de Bachmaier, kvankam ĝi ne portis en si la
fundamenton por lingvo tutmonda, foriris el la mondo, alportinte
nenian utilon. Bachmaier diris mem en la antaŭparolo al siaj
pazigrafiaj vortaroj: »Estas kompreneble, ke tiu ĉi skriba maniero
de komunikiĝo neniam estos egala al la bonaĵoj de lingvo; tamen
por la komunikiĝo kun tiuj, kies lingvon oni ne komprenas (kiu
homo komprenas ĉiujn lingvojn!) ĝi estas ekstreme grava helpo«.
Efektive tiu ĉi sistemo por mallongaj notoj komercaj, por sciigoj
de gazetoj kaj precipe por telegramoj al ĉiuj landoj de la mondo
montriĝis uzebla.

La »Sistemo ĉifrada kaj telegrafada« de A. _Walter_ en Winterthur,
kiu en trimembraj kunigoj de literoj de »aaa« ĝis »zzz« kune kun
kelkaj ciferoj por la plej necesaj gramatikaj rilatoj, en maniero de
sekreta skribado prezentas ĉiujn necesajn ideojn en formo tabela,
donas en ĉiu okazo por ĉifraj telegramoj ŝparon de kostoj ĝis 40%
en komparo kun vortaj telegramoj en la lingvo Germana; sed por lingvo
tutmonda, kiel por parolado, tiel ankaŭ por skribado, ankaŭ al ĝi
mankas la natura fundamento, ĉar eĉ Mezzofanti ne povus teni en
la kapo tiujn ĉi kunligojn de literoj, kiuj ankaŭ tie ĉi devas
servi anstataŭ vortoj. Al tio ĉi ili estas neelparoleblaj kaj tial
por la buŝa interkompreniĝado tute ne uzeblaj. Ankaŭ la verkado
de vortaroj jam en unu lingvo estas ligita kun grandegaj laboroj kaj
malfacilaĵoj, ne parolante jam pri kelkaj kaj multaj lingvoj...


Piednotoj

[1] Fundamenta Krestomatio, p. 256-268. Germane en: Bayerische
Lehrerzeitung 1885, 11 kaj 12.

[2] V. D-ro Albert Wild: Ȇber Geschichte der Pasigraphie und ihre
Fortschritte in der Neuzeit« München 1864 (Aparta represo el la
»Chronik der Gegenwart«).

[3] John Wilkins, An Essay towards a real character and philosophical
language, 1668.

[4] D. S. Choffin, Amusements liter. vol. I p. 28.--En
aparta traktato: »Geschichte und Empfehlung einer allgemeinen
Schriftzeichensprache« (v. Leibniz Werke nach Raspe, vol. II p.
645-653). Leibniz eĉ klare komprenigas, ke por ĉiu ideoj oni devas
akcepti karakterajn nombrojn k. c.

[5] C. H. Wolke, Erklärung, wie die wechselseitige
Gedankenmittheilung aller kultivierten Völkern des Erdkreises
oder die Pasigraphie möglich und ausüblich sei, ohne Erlernung
irgend einer neuen, besonderen oder einer allgemeinen Wort- oder
Zeichensprache. Dessau 1797.

[6] Zach. Näther, Versuch einer ganz neuen Erfindung von Pasigraphie
oder die Kunst zu schreiben und zu drucken, daß es von allen Nationen
der ganzen Welt in allen Sprachen eben so leicht gelesen werden kann
als die Zahlencharaktere 1, 2, 3; in Form einer Sprachlehre oder
Grammatik nebst 20 pasigraphischen Übungen. Görlitz 1805.

[7] F. J. Niethammer, Über Pasigraphik und Ideographik, Nürnberg,
bei Karl Felssenecker, 1808.

[8] Pli detale v. en la verko de D-ro Wild.



El la biografio de D-ro L. L. Zamenhof

Originale verkis D-ro Leono Zamenhof[9]


Lazaro Ludoviko Zamenhof naskiĝis la 15-an (laŭ la Rusa kalendaro
la 3-an) de Decembro 1859-an la urbo Bialystok (gubernio de Grodno).
Liaj gepatroj estis Marko kaj Rozalio (naskita Sofer). Lia patro
havis lernejon kaj krom tio donadis privatajn lecionojn de Germana
kaj Franca lingvoj. De sia plej frua juneco Ludoviko Zamenhof ĉiam
estis tre revema, pensema kaj impresebla, kaj oni konis lin kiel
infanon eksterordinare kaj ĉiuflanke kapablan. Li komencis lerni tre
frue: havante la aĝon de kvar jaroj, li jam bone legis kaj skribis.

Lia sano estis tre delikata, kaj en sia infaneco li ofte estis
malfacile malsana. En Aŭgusto 1869 li komencis la studadon en la
Bialystoka reala lernejo; sed ĉar li tiam ne havis ankoraŭ la
aĝon de plenaj 10 jaroj (kion la leĝo tiam postulis), tial oni ne
kalkulis al li tiun jaron, kaj efektiva lernanto de la unua klaso de
la lernejo li povis fariĝi nur en 1870. En Decembro de 1873 liaj
gepatroj transloĝiĝis Varsovion, kie lia patro akceptis la oficon
de inspektoro de privata lernejo kaj baldaŭ poste ricevis la oficon
de profesoro de la regna Varsovia reala lernejo. Laŭ la konsilo de
konatoj la patro de Ludoviko decidis, ke li lernu la lingvojn Latinan
kaj Grekan kaj daŭrigu sian studadon en gimnazio filologia. En
Aŭgusto 1874 li efektive ekzameniĝis en la Varsovia 2a gimnazio kaj
estis akceptita tien kiel lernanto de la 4a klaso.

Dum la tuta gimnazia tempo, kiel en Bialystok, tiel ankaŭ en
Varsovio, Zamenhof estis ĉiam la unua en sia klaso. Li ĉiam estis
sincere amata de ĉiuj siaj kolegoj. En ĉiuj demandoj lia opinio
estis ĉiam rigardata kiel la plej aŭtoritata.

En la gimnaziaj jaroj lin varmege interesis diversaj sociaj demandoj.
De la plej fruaj jaroj li revis pri la solvo de diversaj sociaj
problemoj. Sed plej multe interesis lin la problemo de intergentaj
rilatoj, kiu instigis lin al kreado de neŭtrala intergenta lingvo.
En la komenco de la vintro de 1878 la primitiva formo de tiu lingvo
estis preta kaj Zamenhof kun siaj gimnaziaj kolegoj (en sia ĉambreto
ĉe la strato Nowolipie Nr. 28) aranĝis feston, kiun ili nomis
»tago de vivigo de la universala lingvo«.

Sed pro diversaj kaŭzoj la kolegoj de Zamenhof baldaŭ tute
malvarmiĝis por la afero. Ili venis al la konvinko, ke, malgraŭ
ke tion faras la ĝis nun ĉiam aŭtoritata »Zamenhof mem«, la
kreado de lingvo estas infanaĵo, kiu por ili, kiel nun jam »maturaj
homoj«, ne konvenas. Al tio aliĝis ankoraŭ la cirkonstanco, ke la
patro de Zamenhof rakontis pri la laboroj de sia filo al la direktoro
de unu el la Varsoviaj gimnazioj, kaj tiu diris al la patro, ke lia
filo estas por ĉiam perdita, ke lia laborado estas plej senduba
simptomo de komenciĝanta nesanigebla frenezo. Zamenhof devis promesi
al sia patro, ke li almenaŭ ne elpaŝos publike kun sia laboro,
antaŭ ol li finos la studadon en la universitato kaj fariĝos
kuracisto. Ĉio ĉi tio kaŭzis, ke Zamenhof decidis ne paroli plu
kun iu pri sia ideo kaj labori tute izolite.

En Junio 1879 Zamenhof finis la kurson gimnazian, kaj en Aŭgusto
li forveturis en la urbon Moskvo, por studi medicinon en la tiea
universitato. Por ne esti ŝarĝo por siaj gepatroj, kies financa
stato neniam estis sufiĉe bona, Zamenhof serĉis en Moskvo ian
okupon, sed bedaŭrinde nenion povis trovi. Tial post du jaroj
li forlasis Moskvon kaj revenis Varsovion, kie li daŭrigis
sian studadon en la universitato. En Januaro 1885 li finis la
universitatan kurson kaj ricevis diplomon de kuracisto. Tiam, por
komenci laborenspezi por sia vivo, li forveturis en tre malgrandan
urbeton Wejseje (Sulvaka gubernio), kie loĝis lia fratino Fanny
Pikower kaj kie li komencis sian medicinan praktikadon. Sed, havante
tro impreseblan karakteron, li tro multe suferis morale en sia rolo
de »kuracisto por ĉio«; ĉiufoje, kiam li al iu el siaj pacientoj
ne povis helpi, aŭ des pli kiam iu el liaj pacientoj mortis, li
faris al si akrajn riproĉojn, ke tio estas la kulpo de lia nebona
kuracado; tial post kvarmonata praktikado en la urbeto li decidis
elekti por si ian specialecon. Li revenis Varsovion kaj komencis tie
perfektiĝi en kuracado de okuloj. Dum duono da jaro li laboris
en la okulista apartaĵo de la Varsovia hebrea malsanulejo sub la
gvidado de D-ro Kramsztyk. En la fino de 1885 li forveturis en la
urbon Plock (kie tiam estis neniu okulisto), por provi tie kuracadon
kiel okulisto kaj konvinkiĝi praktike, ĉu li sentas sin jam
sufiĉe forta en la okulista scienco. Restinte tie dum 5 monatoj
kaj konvinkiĝinte, ke multe ankoraŭ mankas al li, li en Majo 1886
forveturis Vienon kaj dum kelke da monatoj fervore studis tie en
la specialaj kursoj por okulistoj. En aŭtuno de 1886 li komencis
okulistan praktikadon en Varsovio, en la loĝejo de siaj gepatroj
(strato Muranowska No. 40).

De 1878 ĝis 1885 Zamenhof multe kaj fervore laboris super sia
lingvo. En 1885 li decidis eldoni sian unuan lernolibron kaj komencis
serĉi eldononton. Sed dum du jaroj li tute vane serĉis, malgraŭ ke
la libreto estis tre malgranda, neniu volis ĝin eldoni. Fine en 1887
li sukcesis ricevi prunte kelkan sumon da mono kaj eldoni mem sian
unuan libron.

La 9-an de Aŭgusto 1887 Zamenhof edziĝis kun fraŭlino Klaro
Silbernik (el Kovno) kaj aranĝis sian loĝejon en Varsovio ĉe la
strato Przejazd No. 9. Lia edzino havis kelkan negrandan kapitalon,
kaj la junaj geedzoj havis la plej bonajn esperojn. Sed, malgraŭ la
plej modesta maniero de vivado, la kapitaleto baldaŭ disfandiĝis.
Grandan parton de ĝi englutis la eldonado de la unuaj libroj, la
anoncado en gazetoj, la dissendado de grandega nombro da senpagaj
ekzempleroj al ĉiuj gazetoj de la mondo, al diversaj societoj,
lernejoj k.t.p.; la ceteran parton englutis la modesta vivado de la
geedzoj, ĉar la nombro de la pacientoj de Zamenhof estis terure
malgranda. En Junio 1888 naskiĝis la unua filo de Zamenhof, Adamo.
En la mezo de 1889 el la tuta kapitaleto de la geedzoj ne restis plu
eĉ unu kopeko. La bopatro de Zamenhof donis al li kelkan helpon,
sed tio, kompreneble, sufiĉis nur por tre mallonga tempo. Tiam en
aŭtuno de 1889 Zamenhof vole-ne-vole devis decidi forlasi Varsovion
kaj serĉi sian panon en ia alia urbo, kie ne loĝas aliaj okulistoj
kaj kie li sekve povus pli esperi laborenspezojn per sia profesio.

La forlaso de Varsovio estis por ambaŭ geedzoj ekstreme dolora, kaj
ĉiuj eĉ plej malgrandaj detaloj el tiu malgaja tempo ĝis nun vive
restis en ilia memoro. Kvankam ambaŭ geedzoj ne estis naskitaj
en Varsovio kaj kvankam ili tre malmulte ĝuis iam la urban vivon,
tamen ili tiel varmege amis tiun urbon, ke la devigita forlaso de ĝi
estis por ili kvazaŭ plej terura porĉiama ekzilo el la patrujo. Kun
treege premita koro la edzino kun la infano forveturis en la urbon
Kovno al sia patro, kaj la edzo elveturis, por serĉi panon. La unua
urbo, en kiu li haltis, estis Brest-Litovsk; sed tie oni klarigis
al li, ke la urbo estas tro malriĉa, por ke specialisto--okulisto
povu tie havi eĉ plej modestan panon por sia familio. Tiam li venis
en sian urbon de naskiĝo (Bialystok), ĉar, kvankam tie loĝis
jam okulisto, Zamenhof esperis tamen, ke la gepatra urbo alportos
al li pli da feliĉo. Sed tie oni diris al li, ke la esperoj estas
tre malgrandaj, ĉar »Bialystok ne havas konfidon al kuracisto,
kiu ne fordonas sin tute al sia profesio kaj okupas sin per aferoj
_flankaj_«. Post kelkaj tagoj da restado en Bialystok Zamenhof
aŭdis, ke la granda urbo Ĥerson (en la suda Rusujo) ne havas
okuliston. Li telegrafis al unu Ĥersona konato, kaj, ricevinte la
respondon, ke tiel efektive estas, li entreprenis la malproksiman
vojaĝon al Ĥerson. Li veturis tien kun la plej bonaj kaj viglaj
esperoj. Sed, veninte tien, li sciiĝis, ke la informo, kiun li
ricevis, estis malĝusta, ke en Ĥerson loĝas jam delonge okulisto,
kaj ellabori al si tie medicinan praktikon estos afero tre malfacila.
Li tamen decidis jam resti tie kaj pacience provi ellabori al si
panon.

La vivo en Ĥerson estis por Zamenhof tre malfacila. Malgraŭ ke
li prenis por si tre malgrandan loĝejon (strato Hannibalovska,
domo de Tarle) kun tre malriĉa meblaro, kaj servanton li havis
nur por kelkaj horoj ĉiutage, la tre malgranda sumo da mono, kiun
li kunportis kun si, apenaŭ sufiĉis por unu monato. Ne dezirante
akcepti por sia propra persono helpon de sia bopatro (al kiu,
kiel ankaŭ al sia edzino, li nenion skribis pri la malfacileco
de sia situacio), kaj dezirante elteni kiel eble plej longe, li
aranĝis sian vivon tiamaniere, ke liaj elspezoj estu kiel eble plej
malgrandaj, ekzemple li hejtis la fornon tre malmulte, tagmanĝis en
plej malkara restoracio kaj ne ĉiutage, k.t.p. Malgraŭ la admonado
de kelkaj Ĥersonaj konatoj, kiuj ripetadis al li, ke tiel longe,
kiel li ne forĵetos sian fantaziaĵon kaj ne fariĝos kuracisto
_serioza_, li neniam havos panon; malgraŭ la akraj riproĉoj, kiujn
li ofte mem faradis al si, memorante pri siaj edzino kaj infanoj, lia
tempo kaj kapo restis okupitaj nur de Esperanto, kaj li ne perdis la
esperon, ke ĉio estos bona. Al sia edzino, kiu dume naskis la duan
infanon, Sofion, li skribadis plej konsolajn kaj esperigajn leterojn.
Tamen post kvin monatoj da tre malfacila vivo li fine konvinkiĝis,
ke li plu ne povos elteni. Kaj kiam lia bopatro, diveninte iamaniere
la malfacilecon de lia situacio, insistis, ke li akceptu denove lian
subtenon kaj reveturu Varsovion, li tion faris, kaj en Majo 1890 li
revenis Varsovion, supozante, ke liaj malmultaj pacientoj eble ne
forgesis lin, ke eble ankaŭ Esperanto donos al li kelkajn enspezojn,
kaj ĉio kune, ligite kun la subtenado, promesita de la bopatro, eble
donos al li la povon iamaniere elteni, ĝis lia situacio pliboniĝos.

Reveninte Varsovion, li rekomencis sian medicinan praktikadon ne
malproksime de sia antaŭa loĝejo, en la domo No. 21 de la strato
Nowolipki; esperante havi kelkan helpan profiton, li prenis sur sin
la eldonadon de la tiama gazeto »Esperantisto«, kiun la ĝistiama
eldonanto ne deziris daŭrigi. Sed la gazeto donis nur malprofiton,
kiun kovri li ne povis; tial, sensukcese provinte aranĝi malgrandan
akcian societon, Zamenhof estis devigita anonci, ke li plu ne povas
eldoni la gazeton. Tiam kun sia helpo aperis Trompeter, kiu ne sole
prenis sur sin la eldonadon de la gazeto, sed ankaŭ destinis por
Zamenhof pagon de 50 rubloj ĉiumonate por la redaktado.

Tamen la nombro de la pacientoj de Zamenhof ĉiam estis ankoraŭ
terure malgranda, kaj Zamenhof venis al la konvinko, ke en granda
urbo li neniam povos sin teni. Tre malgaje la geedzoj decidis denove
forlasi Varsovion kaj serĉi feliĉon en urbo negranda. Ĉar oni
diris al li, ke la urbo Grodno estas sufiĉe granda, por doni panon
al unu okulisto, kaj ĉar lin tre allogis la ideo vivi denove en la
provinco, en kiu li naskiĝis, Zamenhof forveturis tien en oktobro
1893, por provi tie okulistan praktikadon. La komenco estis sufiĉe
bona. Tial la 25-an de novembro Zamenhof revenis Varsovion, por preni
sian familion, kaj la 27-an, en malgaja nebula tago, la geedzoj
Zamenhof kun siaj du infanoj forlasis Varsovion, ŝajne jam por
ĉiam. En la stacidomo diris al ili adiaŭ nur la patro kaj gefratoj
de Zamenhof (la patrino mortis antaŭ unu jaro); el la amikoj aŭ
konatoj estis neniu.

Kvar jarojn la familio Zamenhof loĝis en Grodno. La unua tempo estis
sufiĉe bona. La enspezoj estis ne grandaj, sed tamen sufiĉis por
modesta vivado. Sed baldaŭ en Grodno enloĝiĝis alia okulisto,
kaj la vivo fariĝis pli malfacila, ĉar Grodno ne sufiĉis por du
okulistoj, kaj por »konkurado pro pano« Zamenhof ne estis kapabla.
Zamenhof denove devis akceptadi helpon de sia bopatro. Kvankam la
lasta donadis sian helpon tute volonte kaj sen riproĉo, Zamenhof
tamen morale multe suferis de tio. La afero Esperanta ankaŭ iris
tre malfacile. Pro artikoloj de Tolstoj, presitaj en la gazeto
»Esperantisto«, la Rusa cenzuro malpermesis al ĝi la eniradon
en Rusujon, kaj la gazeto, kies plimulto da abonantoj estis tiam
Rusujanoj, devis malaperi. La »Biblioteko de Esperanto«, kiun
Zamenhof tiam eldonadis, ne havis sufiĉe da abonantoj, por kovri
la elspezojn. Kun konstante streĉita cerbo Zamenhof serĉadis ian
pandonan okupon por si kaj iun personon, kiu volus preni sur sin la
daŭrigon de la Esperantaj eldonoj. Sed neniu volis ion aŭdi pri
tio. Fine s-ro Gernet el Odeso prenis sur sin la eldonadon de la
gazeto (sub ŝanĝita nomo) kaj de la Biblioteko.

Vidante, ke la vivo en Grodno fariĝas por li ĉiam pli kaj pli
malfacila, kaj konvinkiĝinte, ke li nenie kaj neniam havos sian
panon, se lia kapo estos fordonita ekskluzive al Esperanto Zamenhof
fine decidis fari la lastan provon. La decido estis por li tre
turmenta, ĝi minacis pereigi la tutan esencon de lia vivo, sed li
sentis tre bone, ke li nepre _devas_ fari tiun provon ĉar alie
restas por li absolute nenia espero. Li decidis tute formeti de si
por 2-3 jaroj la aferon Esperantan (daŭrigante sole la eldonadon de
la »Adresaroj« kaj la plej necesan korespondadon) kaj dediĉi sin
tute kaj ekskluzive al sia profesio. En Aŭgusto 1897 li forveturis
Vienon, por iom refreŝigi siajn medicinajn sciojn, kaj en Novembro
li kun sia familio denove transloĝiĝis Varsovion. Li tie luis
loĝejon en la plej malriĉa kvartalo de Varsovio (strato Dzika No.
9, kie li loĝas ankoraŭ nun), kie neniu kuracisto-specialisto iam
loĝis, ĉar la pacientoj tie pagas tro malmulte kaj pli bonstataj
personoj ne volas tien veni. Li komencis akceptadi la malriĉajn
pacientojn, dediĉadi al ili sian tutan atenton, por akiri ilian
konfidon; li penis per ĉiuj fortoj ke oni forgesu, ke li estas
aŭtoro de ia lingvo, ke oni vidu en li nur kuraciston.

Estas tute kompreneble, ke, malgraŭ ĉia penado, la unua tempo ne
povis ankoraŭ doni ian bonan rezultaton. Sed Zamenhof konsciis,
ke por li tio estas la lasta, absolute la _lasta_ provo, ke se li
nun ne sukcesos, li havos plu nenian esperon en la vivo. Tial liaj
nervoj estis tiam terure ekscititaj kaj li fariĝis preskaŭ freneza.
Ŝajnis al li tiam, ke tio estas la lastaj tagoj de lia vivo. Ĉiuj
penoj de lia familio, por konsoli lin, estis vanaj. Ĉiumonate li
devis akcepti de sia bopatro kelkan sumon da mono, kaj ĉiufoje tio
estis por li infera sufero. Ĉar en Grodno liaj enspezoj estis pli
grandaj kaj liaj elspezoj pli malgrandaj, tial li konstante faradis
al si akrajn riproĉojn, kial li forlasis Grodnon. Al la suferoj
financaj aliĝis ankoraŭ nostalgio, ĉar post kvarjara vivado en la
provinco de sia naskiĝo Zamenhof jam ne sentis sin en Varsovio tiel
hejme, kiel antaŭe. De tempo al tempo li penadis konvinki sin mem,
ke li tute ne faris la »frenezan« transloĝiĝon, ke ĉio estas
sonĝo, ke li baldaŭ vekiĝos kaj vidos sin denove en sia Grodna
loĝejo ĉe la strato Policejska.

Sed post la paso de unu jaro la cirkonstancoj fine komencis
pliboniĝi. La nombro de la pacientoj de Zamenhof komencis regule
kreski. Fine en la jaro 1903 Zamenhof atingis tiun feliĉan momenton,
kiam liaj enspezoj jam tute kovris liajn elspezojn, kiam li kun
ĝoja koro povis diri al sia bopatro: »mi plu ne bezonas helpon«,
kaj kiam li denove kun tute pura konscienco povis komenci energian
laboradon por Esperanto. Tio estis eble la plej feliĉa jaro en la
vivo de la geedzoj Zamenhof. En la jaro 1905 Zamenhof havis jam
la eblon (la unuan fojon post 20 jaroj) fari al si kelksemajnan
libertempon kaj entrepreni kun sia edzino vojaĝon al la Bulonja
kongreso.

Nun la vivo de Zamenhof estas jam trankvila. Li laboras tre multe,
ĉar lian tutan tagon okupas lia profesio, kaj la tutan vesperon li
laboras por Esperanto. Sed malgraŭ lia granda laborado kaj malgraŭ
la malbona stato de lia sano (malforteco de la koro kaj manko de
pulso en la piedoj) li estas tute kontenta. Li nur bedaŭras, ke lia
tagnokto havas ne pli ol dudek kvar horojn kaj la manko de tempo
kaj la malbona sano ne permesas al li plenumi ĉion, kion li volus
plenumi.


Piednoto

[9] Universo II, 6; 1910, p. 170-178.



Letero pri la deveno de Esperanto

Eltiro el privata letero de D-ro L. _Zamenhof_ al N. _Borovko_

El lingvo Rusa tradukis V. G.[10]


Vi demandas min, kiel aperis ĉe mi la ideo krei lingvon internacian,
kaj kia estis la historio de la lingvo Esperanto de la momento de
ĝia naskiĝo ĝis tiu ĉi tago? La tuta _publika_ historio de la
lingvo, t. e. komencante de la tago, kiam mi malkaŝe eliris kun
ĝi, estas al vi pli-malpli konata; cetere _tiun ĉi_ periodon de la
lingvo estas nun, pro multaj kaŭzoj, ankoraŭ neoportune tuŝadi;
mi rakontos al vi tial en ĝeneralaj trajtoj sole la historion de la
_naskiĝo_ de la lingvo.

Estos por mi malfacile, rakonti al vi ĉion ĉi tion detale, ĉar
multon mi mem jam forgesis. La ideo, al kies efektivigo mi dediĉis
mian tutan vivon, aperis ĉe mi--estas ridinde ĝin diri--en la plej
frua infaneco kaj de ĉi tiu tempo neniam min forlasadis; mi vivis
kun ĝi kaj eĉ ne povas imagi min sen ĝi. Ĉi tiu cirkonstanco
parte klarigos al vi, kial mi kun tiom da obstineco laboris super
ĝi kaj kial mi, malgraŭ ĉiuj malfacilaĵoj kaj maldolĉaĵoj, ne
forlasadis ĉi tiun ideon, kiel tion faris multaj aliaj, laborintaj
sur la sama kampo.

Mi naskiĝis en _Bjelostoko_, gubernio de Grodno (en Rusujo). Ĉi tiu
loko de mia naskiĝo kaj de miaj infanaj jaroj donis la direkton al
ĉiuj miaj estontaj celadoj. En Bjelostoko la loĝantaro konsistas
el kvar diversaj elementoj: Rusoj, Poloj, Germanoj kaj Hebreoj. Ĉiu
el ĉi tiuj elementoj parolas apartan lingvon kaj neamike rilatas la
aliajn elementojn. En tia urbo pli ol ie la impresema naturo sentas
la multepezan malfeliĉon de diverslingveco kaj konvinkiĝas ĉe
ĉiu paŝo, ke la diverseco de lingvoj estas la sola, aŭ almenaŭ
la ĉefa kaŭzo, kiu disigas la homan familion kaj dividas ĝin
en malamikajn partojn. Oni edukadis min kiel idealiston: oni min
instruis, ke ĉiuj homoj estas fratoj, kaj dume sur la strato kaj sur
la korto, ĉio ĉe ĉiu paŝo igis min senti, ke homoj ne ekzistas:
ekzistas sole _Rusoj_, _Poloj_, _Germanoj_, _Hebreoj_ k.t.p. Ĉi
tio ĉiam forte turmentis mian infanan animon, kvankam multaj eble
ridetos pri ĉi tiu »doloro pro la mondo« ĉe la infano. Ĉar al
mi tiam ŝajnis, ke la »grandaĝaj« posedas ian ĉiopovan forton,
mi ripetadis al mi, ke kiam mi estos grandaĝa, mi nepre forigos ĉi
tiun malbonon.

Iom post iom mi konvinkiĝis, kompreneble, ke ĉio ne fariĝas tiel
facile, kiel ĝi prezentiĝas al la infano; unu post la alia mi
forĵetadis diversajn infanajn utopiojn, kaj nur la revon pri unu
homa lingvo mi neniam povis forĵeti. Malklare mi iel min tiris al
ĝi, kvankam, kompreneble, sen iaj difinitaj planoj. Mi ne memoras
kiam, sed en ĉiu okazo sufiĉe frue, ĉe mi formiĝis la konscio, ke
la sola lingvo internacia povas esti nur ia neŭtrala, apartenanta al
neniu el la nun vivantaj nacioj. Kiam el la Bjelostoka reala lernejo
[tiam ĝi estis ankoraŭ gimnazio] mi transiris en la Varsovian duan
klasikan gimnazion, mi dum kelka tempo estis forlogata de lingvoj
antikvaj kaj revis pri tio, ke mi iam veturados en la tuta mondo kaj
per flamaj paroloj inklinados la homojn revivigi unu el ĉi tiuj
lingvoj por komuna uzado. Poste, mi ne memoras jam kiamaniere, mi
venis al firma konvinko, ke ĉi tio estas neebla, kaj mi komencis
malklare revi pri _nova_, arta lingvo.

Mi ofte tiam komencadis iajn provojn, elpensadis artifikajn riĉegajn
deklinaciojn kaj konjugaciojn, k.t.p. Sed homa lingvo kun sia, kiel
ŝajnis al mi, senfina amaso da gramatikaj formoj, kun siaj centoj da
miloj da vortoj, per kiuj min timigis la dikaj vortaroj, ŝajnis al
mi tia artifika kaj kolosa maŝino, ke mi ne unufoje diradis al mi:
»for la revojn! ĉi tiu laboro ne estas laŭ homaj fortoj«,--kaj
tamen mi ĉiam revenadis al mia revo.

Germanan kaj Francan lingvojn mi ellernadis en infaneco, kiam oni ne
povas ankoraŭ kompari kaj fari konkludojn; sed kiam, estante en la
5-a klaso de gimnazio, mi komencis ellernadi la lingvon Anglan, la
simpleco de la Angla gramatiko ĵetiĝis en miajn okulojn, precipe
danke al la kruta transiro al ĝi de la gramatikoj Latina kaj Greka.
Mi rimarkis tiam, ke la riĉeco de gramatikaj formoj estas nur blinda
historia okazo, sed ne estas necesa por la lingvo. Sub tia influo mi
komencis serĉi en la lingvo kaj forĵetadi la senbezonajn formojn,
kaj mi rimarkis, ke la gramatiko ĉiam pli kaj pli degelas en miaj
manoj, kaj baldaŭ mi venis al la gramatiko plej malgranda, kiu
okupis sen malutilo por la lingvo ne pli ol kelkajn paĝojn. Tiam
mi komencis pli serioze fordoniĝadi al mia revo. Sed la grandegulaj
vortaroj ĉiam ankoraŭ ne lasadis min trankvila.

Unu fojon, kiam mi estis en la 6-a aŭ 7-a klaso de la gimnazio,
mi okaze turnis la atenton al la surskribo »Ŝvejcarskaja«,
kiun mi jam multajn fojojn vidis, kaj poste al la elpendaĵo
»Konditorskaja«. Tiu ĉi »skaja« ekinteresis min kaj montris
al mi, ke la sufiksoj donas la eblon, el unu vorto fari aliajn
vortojn, kiujn oni ne devas aparte ellernadi. Ĉi tiu penso ekposedis
min tute, kaj mi subite eksentis la teron sub la piedoj. Sur la
terurajn grandegulajn vortarojn falis radio de lumo, kaj ili komencis
rapide malgrandiĝadi antaŭ miaj okuloj.

»La problemo estas solvita!« diris mi tiam. Mi kaptis la ideon
pri sufiksoj kaj komencis multe laboradi en ĉi tiu direkto. Mi
komprenis, kian grandan signifon povas havi por la lingvo konscie
kreata la plena uzado de tiu forto, kiu en lingvoj naturaj efikis nur
parte, blinde, neregule kaj neplene. Mi komencis komparadi vortojn,
serĉadi inter ili konstantajn, difinitajn rilatojn, kaj ĉiutage
mi forĵetadis el la vortaro novan grandegan serion da vortoj,
anstataŭigante ĉi tiun grandegon per unu sufikso, kiu signifis
certan rilaton. Mi rimarkis tiam, ke tre granda amaso da vortoj pure
_radikaj_ [ekz. »patrino«, »mallarĝa«, »tranĉilo«, k.t.p.]
povas esti facile transformitaj en vortojn _formitajn_ kaj malaperi
el la vortaro. La meĥaniko de la lingvo estis antaŭ mi kvazaŭ sur
la manplato, kaj mi nun komencis jam laboradi regule, kun amo kaj
espero. Baldaŭ post tio mi jam havis skribitan la tutan gramatikon
kaj malgrandan vortaron.

Ĉi tie mi diros ĝustatempe kelkajn vortojn pri la materialo por
la vortaro. Multe pli frue, kiam mi serĉis kaj elĵetadis ĉion
senbezonan el la gramatiko, mi deziris uzi la principojn de la
ekonomio ankaŭ por la vortoj, kaj, konvinkita, ke estas tute
egale, kian formon havos tiu aŭ alia vorto, se ni nur _konsentos_,
ke ĝi esprimas la donitan ideon, mi simple _elpensadis_ vortojn,
penante, ke ili estu kiel eble plej mallongaj kaj ne havu senbezonan
nombron da literoj. Mi diris al mi, ke anstataŭ ia 11-litera
»interparoli« ni tute bone povas esprimi la saman ideon per ia ekz.
2-litera »pa«. Tial mi simple skribis la matematikan serion da plej
mallongaj, sed facile elparoleblaj kunigoj de literoj kaj al ĉiu el
ili mi donis la signifon de difinita vorto (ekz. a, ab, ac, ad, ...
ba, ca, da, ... e, eb, ec, ... be, ce, ... aba, aca, ... k.t.p.).
Sed ĉi tiun penson mi tuj forĵetis, ĉar la provoj kun mi mem montris
al mi, ke tiaj elpensitaj vortoj estas tre malfacile ellerneblaj kaj
ankoraŭ pli malfacile memoreblaj. Jam tiam mi konvinkiĝis, ke la
materialo por la vortaro devas esti Romana-Germana, ŝanĝita nur
tiom, kiom ĝin postulas la reguleco kaj aliaj gravaj kondiĉoj de
la lingvo. Estante jam sur ĉi tiu tero, mi baldaŭ rimarkis, ke
la nunaj lingvoj posedas grandegan provizon da pretaj vortoj
jam internaciaj, kiuj estas konataj al ĉiuj popoloj kaj faras
trezoron por estonta lingvo internacia,--kaj mi kompreneble
rutiligis ĉi tiun trezoron.

En la jaro 1878 la lingvo estis jam pli-malpli preta, kvankam inter
la tiama »lingwe uniwersala« kaj la nuna Esperanto estis ankoraŭ
granda diferenco. Mi komunikis pri ĝi al miaj kolegoj [mi estis tiam
en 8-a klaso de la gimnazio]. La plimulto da ili estis forlogitaj de
la ideo kaj de la frapinta ilin neordinara facileco de la lingvo,
kaj komencis ĝin ellernadi. La 5-an de decembro 1878 ni ĉiuj kune
solene festis la sanktigon de la lingvo. Dum ĉi tiu festo estis
paroloj en la nova lingvo, kaj ni entuziasme kantis la himnon, kies
komencaj vortoj estis la sekvantaj:

  »Malamikete de las nacjes
  Kadó, kadó, jam temp' está!
  La tot' homoze in familje
  Komunigare so debá.«

(En la nuna Esperanto ĉi tio signifas: »Malamikeco de la nacioj
falu, falu, jam tempo estas! La tuta homaro en familion unuiĝi
devas«.)

Sur la tablo, krom la gramatiko kaj vortaro, kuŝis kelkaj tradukoj
en la nova lingvo.

Tiel finiĝis la unua periodo de la lingvo. Mi estis tiam ankoraŭ
tro juna por eliri publike kun mia laboro, kaj mi decidis, atendi
ankoraŭ 5-6 jarojn kaj dum ĉi tiu tempo zorgeme elprovi la lingvon
kaj plene prilabori ĝin praktike. Post duonjaro post la festo de 5-a
de decembro, ni finis la gimnazian kurson kaj disiris. La estontaj
apostoloj de la lingvo provis paroleti pri »nova lingvo« kaj,
renkontinte la mokojn de homoj maturaj, ili tuj rapidis malkonfesi
la lingvon, kaj mi restis tute sola. Antaŭvidante nur mokojn
kaj persekutojn, mi decidis, kaŝi antaŭ ĉiuj mian laboron. Dum
5½ jaroj de mia estado en la universitato, mi neniam parolis kun
iu pri mia afero. Ĉi tiu tempo estis por mi tre malfacila. La
kaŝeco turmentis min; devigita zorgeme kaŝadi miajn pensojn kaj
planojn, mi preskaŭ nenie estadis, en nenio partoprenadis, kaj la
plej bela tempo de la vivo--la jaroj de studento--pasis por mi plej
malgaje. Mi provis iafoje min distri en la societo, sed sentis min ia
fremdulo, sopiris kaj foriradis, kaj de tempo al tempo faciligadis
mian koron per ia versaĵo en la lingvo, prilaborata de mi. Unu
el ĉi tiuj versaĵoj [»Mia penso«] mi metis poste en la unuan
broŝuron eldonitan de mi; sed al la legantoj, kiuj ne sciis, en
kiaj cirkonstancoj ĉi tiu versaĵo estis skribita, ĝi ekŝajnis,
kompreneble, stranga kaj nekomprenebla.

Dum ses jaroj mi laboris perfektigante kaj provante la lingvon--kaj
mi havis sufiĉe da laboro, kvankam en la jaro 1878 al mi jam
ŝajnis, ke la lingvo estas tute preta. Mi multe tradukadis en
mian lingvon, skribis en ĝi verkojn originalajn, kaj vastaj
provoj montris al mi, ke tio, kio ŝajnis al mi tute preta teorie,
estas ankoraŭ ne preta praktike. Multon mi devis ĉirkaŭhaki,
anstataŭigi, korekti kaj radike transformi. Vortoj kaj formoj,
principoj kaj postuloj puŝis kaj malhelpis unu la alian, dume en la
teorio, ĉio aparte kaj en mallongaj provoj, ili ŝajnis al mi tute
bonaj. Tiaj objektoj, kiel ekz. la universala prepozicio »je«, la
elasta verbo »meti«, la neŭtrala, sed difinita finiĝo »aŭ«,
k.t.p., kredeble neniam enfalus en mian kapon teorie. Kelkaj formoj,
kiuj ŝajnis al mi riĉaĵo, montriĝis nun en la praktiko senbezona
balasto, tiel ekz. mi devis forĵeti kelkajn nebezonajn sufiksojn.
En la jaro 1878 al mi ŝajnis, ke estas al la lingvo sufiĉe, havi
gramatikon kaj vortaron; la multpezecon kaj malgraciecon de la
lingvo mi alskribadis nur al tio, ke mi ankoraŭ ne sufiĉe bone
ĝin posedas; sed la praktiko ĉiam pli kaj pli konvinkadis min, ke
la lingvo bezonas ankoraŭ ian nekapteblan »ion«, la kunligantan
elementon, donantan al la lingvo vivon kaj difinitan, tute formitan
_spiriton_.

[La nesciado de la spirito de la lingvo estas la kaŭzo, kial kelkaj
Esperantistoj, tre malmulte legintaj en la lingvo Esperanto, skribas
senerare, sed per multepeza, malagrabla stilo, dume la Esperantistoj
pli spertaj skribas per stilo bona kaj tute _egala_, al kiu ajn
nacio ili apartenas. La spirito de la lingvo sendube kun la tempo
multe, kvankam iom post iom kaj nerimarkite, ŝanĝiĝos; sed se la
unuaj Esperantistoj, homoj de diversaj nacioj, ne renkontus en la
lingvo tute difinitan _fundamentan_ spiriton, ĉiu komencus tiri
en sian flankon kaj la lingvo restus eterne, aŭ almenaŭ dum tre
longa tempo, malgracia kaj senviva kolekto da vortoj.]--Mi komencis
tiam evitadi laŭvortajn tradukojn el tiu aŭ alia lingvo kaj penis,
rekte _pensi_ en la lingvo neŭtrala. Poste mi rimarkis, ke la
lingvo en miaj manoj ĉesas, jam esti senfundamenta ombro de tiu
aŭ alia lingvo, kun kiu mi havas la aferon en tiu aŭ alia minuto,
kaj ricevas sian propran spiriton, sian propran vivon, la propran
difinitan kaj klare esprimitan fizionomion, ne dependantan jam de iaj
influoj. La parolo fluis jam mem, flekseble, gracie kaj tute libere,
kiel la viva patra lingvo.

Ankoraŭ unu cirkonstanco igis min por longa tempo prokrasti mian
publikan eliron kun la lingvo: Dum longa tempo restis nesolvita unu
problemo, kiu havas grandegan signifon por neŭtrala lingvo. Mi
sciis, ke ĉiu diros al mi: »Via lingvo estos por mi utila nur tiam,
kiam la tuta mondo ĝin akceptos; tial mi ne povas ĝin akcepti ĝis
tiam, kiam ĝin akceptos la tuta mondo«. Sed ĉar la »mondo« ne
estas ebla sen antaŭaj apartaj »unuoj«, la neŭtrala lingvo ne
povis havi estontecon ĝis tiam, kiam ĝia utileco fariĝos por ĉiu
aparta persono sendependa de tio, ĉu jam estas la lingvo akceptita
de la mondo aŭ ne. Pri ĉi tiu problemo mi longe pensadis. Fine
la tiel nomataj sekretaj alfabetoj, kiuj ne postulas, ke la mondo
antaŭe ilin akceptu, kaj donas al tute nedediĉita adresato la
eblon, kompreni ĉion skribitan de vi, se vi nur transdonas al la
adresato la ŝlosilon,--alkondukis min al la penso, aranĝi ankaŭ la
lingvon en la maniero de tia »ŝlosilo«, kiu, enhavante en si ne
sole la tutan vortaron, sed ankaŭ la tutan gramatikon en la formo de
apartaj, tute memstaraj kaj alfabete ordigitaj elementoj, donus la
eblon al la tute nedediĉita adresato de kia ajn nacio, tuj kompreni
vian leteron.

Mi finis la universitaton kaj komencis mian medicinan praktikon.
Nun mi ekpensadis jam pri la publika eliro kun mia laboro. Mi
pretigis la manuskripton de mia unua broŝuro [D-ro Esperanto.
»Lingvo internacia. Antaŭparolo kaj plena lernolibro».] kaj
komencis serĉi eldonanton. Sed ĉi tie mi la unuan fojon renkontis
la maldolĉan praktikon de la vivo, la financan demandon, kun kiu
mi poste ankoraŭ multe devis kaj devas forte batali. Dum du jaroj
mi vane serĉis eldonanton. Kiam mi jam trovis unu, li dum duonjaro
pretigis mian broŝuron por eldono kaj laste--rifuzis. Fine, post
longaj klopodoj, mi prosperis, mem eldoni mian unuan broŝuron en
Julio de la jaro 1887. Mi estis tre ekscitita antaŭ ĉi tio; mi
sentis, ke mi staras antaŭ Rubikono kaj ke de la tago, kiam aperos
mia broŝuro, mi ne havos plu la eblon reiri; mi sciis, kia sorto
atendas kuraciston, kiu dependas de la publiko, se ĉi tiu publiko
vidas en li fantaziulon, homon, kiu sin okupas je »flankaj aferoj«;
mi sentis, ke mi metas sur la karton la tutan estontan trankvilecon
kaj ekzistadon mian kaj de mia familio; sed mi ne povis forlasi
la ideon, kiu eniris mian korpon kaj sangon kaj ... mi transiris
Rubikonon.

D-ro L. _Zamenhof_


Piednoto

[10] Gazeto »Lingvo Internacia«. 1897, 6. 7.



Amerika Filozofia Societo kaj »Aldono al la Dua Libro«

De Edm. Privat[11]


Dum Volapük plej forte bruadis, en 1887, grava Usona societo
ekstudis la demandon pri lingvo internacia: La 21an de Oktobro
1887, la Amerika Filozofia Societo (Amerikan Philosophical Society,
Philadelphia, fondita de Franklin en 1743), elektis komitaton »por
ekzameni la sciencan valoron de Volapük«. Tiu komitato, ankoraŭ
ne ricevinte la unuan broŝuron de D-ro Esperanto, tute kondamnis
Volapük kaj alvenis al tiuj samaj konkludoj pri lingvo tutmonda,
al kiuj venis ankaŭ Zamenhof. La principoj, kiujn la komitato
ellaboris por lingvo teorie, estis pli malpli egalaj al tiuj, kiujn
Esperanto efektivigis praktike, t. e. ke la lingvo internacia devas
havi gramatikon plej simplan kaj naturan, ortografion tute fonetikan,
belsonecon agrablan al la oreloj kaj vortaron konsistantan el la
plej komunaj radikformoj inter la ĉefaj Eŭropaj lingvoj de l'
Aria fonto. La Amerika Filozofia Societo decidis dissendi al ĉiuj
instruitaj societoj la proponon, fari internacian kongreson de
kleruloj por decidi la finan formon de lingvo tutmonda.

Kiam la komitato ricevis la broŝuron de D-ro Esperanto, ĝi
kompreneble trovis, ke lia Lingvo Internacia estas la plej simpla
kaj la plej racia solvo de problemo. Unu el la tri komitatanoj, S-ro
Henry Phillips, prezentis raporton pri la nova lingvo kaj baldaŭ
publikigis ĝin kun Angla-Esperanta vortaro (An attempt towards an
international language by D-ro Esperanto, Henry Phillips, 1889).

La iniciato de l' Amerika Filozofia Societo ĝuste respondis la revon
de Zamenhof. Tuj kiam li sciiĝis pri tio, granda ĝojo plenigis lian
koron. En Junio 1888 Zamenhof publikigas la Aldonon al la »Dua Libro
de l' Lingvo Internacia« de D-ro Esperanto, en kiu li anoncas la
decidon de l' Amerika Filozofia Societo. La tutan sorton de la lingvo
internacia li transdonas al la kongreso proponita de l' Amerika
Filozofia Societo: »Mia rolo nun estas finita, kaj mia persono tute
foriras de la sceno«. Sed feliĉe Zamenhof antaŭvidas ankaŭ eblan
malsukceson de tia kongreso, kaj li ĉiujn amikojn admonas, ke ili ne
ĉesigu sian laboradon »atendante la kongreson«; ĉar ĝi »povas
ankoraŭ ne efektiviĝi, kaj se ĝi efektiviĝos, povus ankaŭ okazi,
ke ĝi donos neniajn praktikajn rezultatojn«.

Li do petas, ke ĉiuj diligente laboru laŭ la vojo jam unu fojon
elektita, sed ke oni ne plu konsideru lin kiel kondukanton: »Ĉion,
kion mi de nun faros aŭ skribos, mi ĝin ĉion faros jam kiel
simpla privata amiko de la lingvo internacia, havanta nek pli da
kompetenteco, nek pli da moralaj aŭ materialaj privilegioj, ol ĉiu
alia«. Li deklaras ke tiu ĉi _Aldono al la Dua Libro_ estas la
lasta el la anoncitaj kajeroj; kaj la manieron, en kiu devas vivi
la lingvo, li priskribas per kelkaj admirindaj paĝoj, kies science
profetan valoron montros ĉiumomente la posta historio de Esperanto.

Unu fojon por ĉiam li volas en tiu ĉi lasta libro respondi al
gravaj demandoj.

Li decidas anstataŭigi _ian_, _ĉian_, _kian_, ktp., per _iam_,
_ĉiam_, _kiam_, por eviti konfuzon kun la akuzativo de ia, ĉia,
kia, ktp., sed krom tio li anoncas, ke li faros en la lingvo absolute
nenian ŝanĝon. Tiu privilegio apartenos nur al la kongreso
proponita de l' Amerika Filozofia Societo, kaj, se tiu ĉi ne
efektiviĝos, la amikoj de la lingvo faros mem kongreson por tio.

Genio kelkfoje montriĝas per aferoj, kiujn unu homo _ne_ faras, dum
ĉiuj ceteraj ĝin farus en simila cirkonstanco. Zamenhof komprenis,
kiel lingvo estas kreata _de la vivo_. Li ne volas »eldoni aŭtore
plenan vortaron kaj krei laŭ sia persona plaĉo la tutan lingvon de
l' kapo ĝis la piedoj«; »Unu homo tie povas esti nur iniciatoro,
sed ne kreanto«. Li jam ekvidas, ke lia lingvo fariĝas vere vivanta
per uzado. La malgranda fundamento estas kvazaŭ semo ĵetita en
la mondon, sed el ĝi, super ĝi devas kreski la tuta lingvo, kiel
potenca kverko el humila glano.

»Por ke la lingvo povu regule, unuforme kaj unuvoje progresadi
malgraŭ ia disĵetita laboro de malsamaj personoj en malsamaj lokoj
de la tuta mondo, oni devis krei komunan fundamenton, sur kiu ĉiuj
povus labori. Tia komuna fundamento por la »Lingvo internacia«
devas esti mia unua broŝuro (Lingvo internacia. Antaŭparolo kaj
plena lernolibro), kiu havas en si la tutan gramatikon de la lingvo
kaj sufiĉe grandan nombron da vortoj... Ĉio cetera devas esti
kreata de la homa societo kaj de la vivo tiel, kiel ni vidas en
ĉiu el la vivantaj lingvoj... En ĉio, kio en la dirita broŝuro
ne estas trovata, kompetenta devas esti de nun ne la aŭtoro aŭ ia
alia persono--la solaj kompetentaj nun devas esti talento, logiko
kaj la leĝoj kreitaj de la plej granda parto de la verkantoj kaj
parolantoj«.

Pri ĉiuj stilaj aŭ gramatikaj demandoj, kiujn ne decidas klare
la Unua Libro, Zamenhof konsilas, ke oni sin ne turnu al li, sed
rigardu, kiel tiun demandon decidas la plejmulto de l' verkantoj.

»La lingvo internacia devas vivi, kreski kaj progresi laŭ la samaj
leĝoj, laŭ kiaj estis ellaborataj ĉiuj vivaj lingvoj, kaj tiu
formo, kiun mi donis al ĝi, tiu gramatiko kaj vortaro, kiujn mi
prezentis, devas esti sole fundamento, sur kiu estos ellaborata la
efektiva lingvo internacia de l' estonteco«.

Ne ellaborata per decidoj de komitato, sed per la ĉiutaga vivado,
uzado de la lingvo. En tiuj paĝoj Zamenhof ŝajnas jam forgesi pri
la ebla reformado, kiun la »kongreso de kleruloj« povus fari en la
fundamento. Li bone sentas, ke la ĉefa afero estas, ke la lingvo
vivu kaj kresku el tiu fundamento en si mem tiel malgrava.

Konsilante, li prave profetas samtempe. Kiel efikos ŝanĝoj en la
fundamento, kiam la lingvo estos jam vaste elkreskinta, kiam ĝi
havos tradicion kaj literaturon? Kleruloj povos veni, diskutadi,
proponi reformojn de l' fundamento, sed la lingvon mem tio ne tuŝos.
Jam longe for ĝi kuradis. Al ĝia fonto riveregon neniu povas
revenigi. La fundamento estas nur malgranda forira punkto. Ĝin
detruu kaj ŝanĝadu: la lingvo ne vivas tie, sed en sia tradicio,
kiun neniu povos forpreni. »Kiam la lingvo sufiĉe fortiĝos, kaj
ĝia literaturo sufiĉe vastiĝos, tiam ankaŭ tio, kio estas en mia
unua broŝuro, devos perdi ĉian signifon, kaj sole kompetentaj tiam
devos esti la leĝoj ellaborataj de la plejmulto«.

»Por la lingvo internacia, la fundamento reprezentas tiun lingvan
materialon, kiu estis por ĉiu moderna lingvo en la komenco de
regula skriba literaturo. Estis jam gramatiko kaj sufiĉa kolekto
da vortoj, sed multo ankoraŭ malestis, multaj vortoj kaj esprimoj.
Tiuj ĉi vortoj estis kreataj unu post unu, laŭ la kreskanta bezono,
kaj malgraŭ, ke ili estis kreataj dise de malsamaj personoj, sen
ia kondukanto aŭ leĝdonanto, la lingvo ne sole ne disdividiĝis,
sed kontraŭe, ĝi ĉiam pli unuformiĝis, la dialektoj kaj
provincialismoj iom post iom perdiĝis antaŭ la fortiĝanta komuna
literatura lingvo... Oni devas memori, ke ĉiu lingvo servas por
esprimi niajn pensojn, sed ne por senpense traduki el aliaj lingvoj;
oni devas tial peni esprimi siajn pensojn per la jam estantaj vortoj
kaj kreadi novajn vortojn nur tie, kie ĝi estas efektive necesa, kaj
tiam la vortoj nove kreataj estas nur malofte disĵetitaj inter la
multo da vortoj jam konataj kaj povos facile aliĝi al la lingvo kaj
riĉigi ĝin ne perdigante ĝian unuformecon.«

La diversaj novaj vortoj trapasos dum kelka tempo la necesan batalon
por la vivo. Ĉiuj neoportunaj kaj nebelaj estos forlasitaj kaj
»mortos de neuzado«. Kontraŭe la plej bonaj kaj bezonataj vortoj
baldaŭ troviĝos sub ĉiuj plumoj, sur ĉiuj lipoj, kaj vere
eniĝos la lingvon. »Tiel ju pli energie vastiĝos kaj riĉiĝos
la literaturo de la lingvo internacia, des pli baldaŭ ni havos
unuforman pli malpli plenan vortaron«. Zamenhof klare esprimas, ke
la interesoj de l' afero postulas lian rifuzon fari tuj grandan
vortaron laŭ lia propra plaĉo. Li rekomendas, ke oni verku
literaturaĵojn kaj eldonu ĵurnalojn.

Li esperas, ke diverslandaj samideanoj preparos bonajn naciajn
lernolibrojn. Li intencas doni numeron al ĉiu nova eldonaĵo kaj
publikigi bibliografian liston ĉiumonate, komencante de Aŭgusto
1888. La ĉefa deziro de Zamenhof estas, ke oni _uzu_ la lingvon,
ke ĝi vivu kaj riĉiĝu per si mem. La plej bona propagando ankaŭ
estas la uzado. Zamenhof insistas, por ke ĉiuj libere laboru, en sia
sfero kaj laŭ siaj fortoj, sed senhalte kaj diligente.

Tiuj ĉi konsiloj baldaŭ troviĝis profetaĵoj, ĉar la invito de l'
Amerika Filozofia Societo ricevis nur tre malmulte da respondoj, kaj
la proponita kongreso ne povis okazi. S-ro Henry Phillips fariĝis
varma pioniro de la lingvo de D-ro Esperanto, ĝin propagandis kaj
eĉ energie defendis kontraŭ reformaj proponoj.

La Lingvo malrapide--sed bone--iradis, laŭ la tute natura vojo
antaŭmontrita de ĝia »iniciatinto«.


Piednoto

[11] El: E. _Privat_, Historio de la lingvo Esperanto, p.
23-27. Universala Esperantia Librejo. Genève, 1912.



La unua tempo de Esperanto en Germanlingvujo

Kelkaj skizoj, kolektitaj de Karlo Steier[12]


En la unuaj numeroj de la »Germana Esperantisto« de jaro 1910a
okazis diskuto pri la ĉi-supra temo, al kiu nia kara kunlaboranto,
S-ro. profesoro P. Christaller, liveris kelkajn solvigajn datojn. Jen
resumo de la diskutaĵo kun kelkaj personaj notoj:

La plej unua societo Esperantista certe estis, laŭ la kolektitaj
sciigoj, la Klubo Esperantista en Nürnberg (Nurnbergo). Ĝi
formiĝis el la en jaro 1885a fondita »Weltsprachverein«, unuiĝo,
kiu propagandis Volapükon, sed laŭ propono de sia prezidanto, S-ro
Christian _Schmidt_, farita en la ĝenerala kunveno de Decembro
1888, decidis pluen labori por la propagando de »Esperanto«.
Nürnberg, la historia urbo en Bavarujo, estas sekve la lulilo de
la Esperantista movado tutmonda. En tiu urbo vivis kaj senlace
agis la unua energia propagandisto de Esperanto, S-ro. Leopoldo
_Einstein_, bedaŭre mortinta en jaro 1890a. Einstein estis antaŭe
fervora propagandisto de Volapük, sed kiam li en jaro 1888a
konatiĝis kun la »Lingvo internacia«[13], li fariĝis nelacigebla
Esperantisto. Krom multaj gazetaj artikoloj kaj propagandaj
paroladoj li verkis du broŝurojn (lernolibron kaj propagandan
broŝuron komparantan Volapük kun »Lingvo internacia«). Jen
la titoloj de la broŝuroj, kiuj feliĉe ambaŭ troviĝas en la
biblioteko de Esperanto-Propaganda Instituto: »La lingvo internacia
als beste Lösung des internationalen Weltsprache-Problems«,
»Weltsprachliche Zeit- und Streitfragen: I. Volapük und Lingvo
internacia«. En Nurnbergo ankaŭ aperis la unua Esperantista gazeto
»La Esperantisto«, en Oktobro 1889, eldonata de S-ro Christian
_Schmidt_. La gazeto havis 544 abonantojn, nome en Ruslando 335, en
Germanujo 124, en Svedujo 56, en Francujo 10, en Usono 6, en Italujo
4, en Bulgarujo 3, en Hispanujo 2, en Anglujo, Belgujo, Portugalujo
kaj Brazilio po 1. Estas evidenta afero, ke la unuaj Esperantistoj
estis plej parte Rusoj kaj Poloj. Tion ankaŭ pruvas la de D-ro L.
L. _Zamenhof_ en jaro 1889a eldonita »Adresaro de la personoj,
kiuj ellernis la lingvon »Esperanto« Serio I. (Nro. 1 ĝis
1000)«. Jen la nombro da unuaj mil, en tiu ĉi adresaro enskribitaj
adeptoj, kiujn ni ordigis laŭ landoj: Rusujo 921, Germanujo 29,
Aŭstrujo-Hungarujo 21, Anglujo 9, Francujo 5, Usono 4, Svedujo 4,
Turkujo 2, sen adreso 2, Italujo 1, Ĥinujo 1, Rumanujo 1.

Ankaŭ la »Biblioteko de la lingvo internacia Esperanto« estis
presata en Nürnberg ĉe W. Tümmel. La biblioteko, redaktata kun
plej granda zorgemo de nia kara Majstro mem, aperadis laŭ formato
14 x 21 cm kaj kostis 1 Sm por ĉiuj cent paĝoj. Ĝi enhavis pleje
verkojn de Rusaj aŭtoroj, aŭ tradukitaj, aŭ originalaj, kaj ankaŭ
lernilojn en diversaj lingvoj. Oni povas facile diveni, ke tiu ĉi
tre valora entrepreno ne trovis multe da abonantoj en la tiama
tempo kaj kaŭzis al la tiom oferema D-ro L. L. Zamenhof grandajn
elspezojn. Kun pia admiro mi rigardas tiujn unuajn altajn pruvojn
pri literaturebleco de nia kara lingvo. Netakseble valoraj estas por
ĉiuj veraj Esperantistoj tiuj ĉi kajeroj kun verdaj kovriloj. La
unuaj 400 paĝoj enhavas sekvantajn verkojn: _Hamleto_, tragedio
de Ŝekspir, trad. D-ro L. L. Zamenhof; _Ekzercaro de la lingvo
Esperanto_, de L. L. Zamenhof; _Boris Godunov_, dramo de Puŝkin,
trad. V. Devjatnin; _Granda Vortaro Germana-Esperanta_, folio 1, de
L. L. Zamenhof; _Iliado_, poemo de Homero, kajeroj I kaj II (kantoj
1-3), trad. A. Kofman; _Vortaro Esperanto-Esta_ de W. Waher; _Aŝik
Kerib_, rakonto de Lermontov, trad. N. Kuŝnir; _Dio ĉiam veron
vidas_, rakonto de Leo Tolstoj, trad. J. Lojko; _Ŝtona Gasto_, dramo
de Puŝkin, trad. N. Borovko.

Krom tiuj verkoj ni citu ankoraŭ laŭ la ekzempleroj troviĝantaj
en nia bibliotekujo: _Unua brandfaristo aŭ kiel diableto meritis
pecon da pano_, komedio de L. N. Tolstoj, trad. A. Burenkov; _Kvar
tagoj_--_Attalea princeps_, du rakontoj de V. Garŝin, trad. N.
Kazi-Girej; _Nevola mortiginto_, rakonto (originalo) en versoj de V.
Devjatnin; _El la vivo de Esperantistoj_, rakonto (originalo) de V.
Stankieviĉ.

Krom la jam citita fervora protagonisto L. Einstein, nia kara lingvo
trovis nelacigeblan kaj ofereman subtenanton en la neforgesebla
W. H. _Trompeter_, termezuristo en Schalke (Westfalio), kiu en
jaro 1888a fondis malgrandan grupon en Schalke kaj en jaro 1891a
aperigis la duan Germanan lernolibron sub la titolo »Die Weltsprache
Esperanto. Vollständiges Lehrbuch nebst Wörterbüchern, nach
der russischen Ausgabe von Dr. L. Samenhof«. Kune kun sinjoroj
L. _Einstein_, L. E. _Meier_, _Ch. Schmidt_, S-ro _Trompeter_
fervore subtenis la tiaman gazeton »La Esperantisto«, kiam ĝi
troviĝis en malfacilaj cirkonstancoj[14]. La nelacigebla verkisto
kaj propagandisto _Einstein_ mortis jam en jaro 1890 post longtempa
suferado; admirinda estis lia persisteco kaj nerompebla energio,
kortuŝaj la leteroj, kiujn li, malsanulo, skribis antaŭ sia morto
al la Majstro, estante plene konvinkita pri la fina neretenebla venko
de nia sankta bela afero. Post lia morto pro homa indiferenteco kaj
kaŭze de la malsukcesinta »Volapük«, la unuaj ĝermoj de la
Esperanta movado iom post iom pereis. Sed dume en aliaj landoj, en
Francujo, Rusujo, en Kanado, Bulgarujo, Holando kaj Belgujo Esperanto
malrapide, sed certe progresis.

Ankaŭ en la poliglota Aŭstrio ĝi trovis varmajn amikojn.
Malriĉa Bohema instruisto, Th. _Ĉejka_ en Bystřice-Hostyn
(Moravio), fariĝis kun kelkaj amikoj ĝia protagonisto[15]. En
Novembro 1902 Ĉejka aperigis modelan gazeton »Revuo Internacia«
kun du nacilingvaj aldonoj »Bohema Esperantisto« kaj »Germana
Esperantisto«. La »Revuon« kunlaboris eminentaj Esperantistoj
Rusaj: J. _Seleznjov_, N. P. _Evstifejev_ k. a. Bedaŭre pro
nesufiĉa subteno aperis nur 5 numeroj kaj ankaŭ la »Germana
Esperantisto« mortis post apero de la 2a numero en Decembro 1902.
Ĝi enhavis sciigojn de la grupoj en Brünn (Moravio), Wien, Glatz
kaj Kiel (Germanujo). Tiuj modestaj okpaĝaj folietoj gazetaj kaj
la kelkajn monatojn poste de S-ro _Ĉejka_ eldonita »Schlüssel«
(gramatiko kaj vortareto Esperanta-Germana, similenhava al la
Ĉefeĉa ŝlosilo laŭ duobla formato), aligis kelkan Germanon ĉefe
en Aŭstrio al nia movado. En la »Revuo Internacia«, 3-a numero,
Januaro 1903, troviĝas anonco, kiu informas, ke en Januaro 1903
aperos lernolibro de la konata pacifisto-verkisto A. H. _Fried_,
kiu jam en Junio 1902 verkis tre bonan artikolon por la konata
gazeto »Die Woche«. La lernolibro aperis en »Esperanto-Verlag«,
Berlin-Schöneberg, sub la titolo »Vollständiges Lehrbuch der
Internationalen Hilfssprache Esperanto mit zwei Wörterbüchern:
Esperanto-Deutsch und Deutsch-Esperanto«.

Je tiu tempo en diversaj urboj: en Gotha, Glatz, Hamburg,
Königsberg, Leipzig, Lübeck, München, Potsdam, Straßburg k. a.
ekzistis izolitaj Esperantistoj, kiuj atendis la kunliganton kaj
organizanton de laŭcela propagando; tiu kunliganto fariĝis la
franclingva Sviso, ekskapitano _Jean Borel_, iama volapükisto, kiu
pervojaĝe spertinte la necesecon de interkomprenilo kaj la jaman
utilecon de Esperanto, fariĝis ĝia fervora apostolo kaj fondinte
en jaro 1902 kun aliaj samideanoj la Svisan Esperantan Societon,
venis dum vintro 1903 Berlinon, kie li estigis, en Novembro 1903,
per helpo de S-roj _Jürgensen_, _Mehlisch_ kaj prof-oj _Schmidt_
kaj _Wetekamp_ la Esperantistan Grupon de Berlino kaj unu monaton
poste kun sia frato, _Jules Borel_, posedanto de presejo, la firmon
»Esperanto-Verlag Möller kaj Borel«. Per lia nelacigebla laboro
kaj oferema agado baldaŭ estiĝis la propaganda broŝuro »Die
Frage einer internationalen Hilfssprache und das Esperanto« kaj
la »Esperantistische Mitteilungen«, kies unua numero aperis en
Februaro 1904. La gazeteto, havanta komence nur 4 paĝojn kaj
destinita por la membroj de grupo Berlina, dumjare pligrandiĝis kaj
fariĝis komuna ligilo de la unuaj Esperantistoj kaj novaj grupoj.

S-ro Fritz _Schuck_, lerta Esperantisto kaj aŭtoro de »Albumo de
konataj Esperantistoj« fondis en Februaro 1904 la Esperantistan
Grupon en Brunsvigo; lin sekvis unu monaton poste en Munĥeno
la »Nestoro« de la Germanlingva movado, S-ro L. E. _Meier_,
ekskapitano kaj verkisto, kiu jam en jaro 1889 konatiĝis kun
Esperanto. Li fondis en 1891 la Societon Esperantistojan kaj poste,
transloĝiĝinte Nurnbergon, daŭrigis sian poresperantan agadon en
tiu urbo.

En Januaro 1905 la modesta gazeteto »Esperantistische Mitteilungen«
aperis en bela kaj riĉenhava formo sub la _titolo_ »Germana
Esperantisto« kaj jam per sia unua numero fariĝis oficiala organo
de la grupoj en Berlino, Brunsvigo kaj Vieno. La Viena klubo kaj
aliaj grupoj kaj izolitaj Esperantistoj Germanaj en Aŭstrio
kunlaboris ĝis la jaro 1908a pro manko de propra organizaĵo
kun siaj fratoj en Germanujo. Dum la Dresdena Kongreso tamen
efektiviĝis la fondo de »Ligo de Germanlingvaj Esperantistaj Grupoj
en Aŭstrio« per la konata protagonisto Prof. Otto _Simon_.

Konklude: al la nelacigebla energio de nia samideano Jean _Borel_
apartenas la granda merito, unuigi la disajn batalantojn en
Germanlingvujo kaj organizi la propagandan agadon por Esperanto inter
Germanoj.

La grupoj baldaŭ sentis la bezonon, alcentriĝi en unu tutlanda
societo. Jam en jaro 1903a S-ro L. E. _Meier_ intencis fondi
tutlandan asocion sub la nomo »Germana Esperantista Societo«,
tamen je lia alvoko adresita al 100 konataj al li Esperantistoj
alvenis nur 10 aliĝoj. La grava projekto efektiviĝis nur en Majo
1906, per helpo de la Esperantista grupo Brunsviga, kiu faris la
antaŭlaborojn. Dum la tagoj 19a kaj 20a de Majo la en Brunsvigo
kunvenintaj samideanoj decidis la regularon de la »Germanlingva
Esperantista Societo« kaj kreis la bazon por la nuna modela
»Germana Esperanto-Asocio«. La tiom oferema D-ro _Mybs_ fariĝis
prezidanto, D-ro _Hanauer_ sekretario kaj S-ro _Schuck_ kasisto
de la nova asocio, kiu elektis kiel oficialan organon la gazeton
»Germana Esperantisto«. Tiel efektiviĝis la de S-ro _Jean
Borel_ dorlotita deziro pri nacia organizaĵo; li bedaŭre baldaŭ
devis reiri Svisujon, por serĉi resanigon de siaj trostreĉitaj
nervoj, sed spirite li restis daŭre kunligita kun nia Germanlingva
movado kiel direktanto de »Germana Esperantisto« kaj verkinto de
lernolibroj por Germanoj, kiuj esperantigis milojn kaj milojn de
novaj kunbatalantoj...


Piednotoj

[12] El: La Kroniko I, 1911, p. 7-8, 73-78.

[13] Tiel estis nomita nia kara lingvo en la unua tempo; poste ĝiaj
adeptoj baptis ĝin »Esperanto« laŭ samnoma pseŭdonimo de D-ro Zamenhof.

[14] Kruela morto forrabis lin la 7-an de Novembro 1901 en Essen.

[15] La unuan lernolibron en lingvo Bohema eldonigis en jaro 1890
S-ro Fr. Vl. Lorenc en Zbislav apud Cáslav, nune en Brazilio.



Leopold Einstein

De D-ro L. L. Zamenhof[16]


La Germanaj Esperantistoj legos kun intereso ion pri la unua apostolo
de Esperanto en Germanujo. Tial ni publikigas tie ĉi nekrologian
artikolon verkitan de D-ro Zamenhof ĉe la fino de l' jaro 1890 kaj
alprenitan de S-ro de Beaufront en »l'Espérantiste« en la unua
parto de lia interesanta »Historio de Esperanto«.

...»Antaŭ kelkaj semajnoj mortis en Nürnberg post longa kaj
malfacila suferado sinjoro Leopold Einstein, unu el la plej varmaj
kaj energiaj amikoj de nia afero, la aŭtoro de la verkoj »La
Lingvo internacia als beste Lösung des internationalen Weltsprache
Problems«, »Weltsprachliche Zeit- und Streitfragen« kaj diversaj
artikoloj en Germanaj gazetoj. La mortinto estis la unua, kiu donis
antaŭpuŝon al nia afero en Germanujo. Ĝis nia lingvo estis
publikigita, li estis varmega volapükisto, batalis por Volapük
kun fervoro kaj energio, kaj li tre multe helpis al la vastiĝo de
tiu lingvo. (Li skribis ĉirkaŭ 200 artikolojn en diversaj gazetoj
por Volapük.) Jam de la komenco li sentis la tutan malfortecon de
la Volapüka vortaro, sed, ne esperante, ke tiu ĉi demando estos
iam solvita pli bone, kaj vidante, ke la diversaj novaj proponataj
sistemoj estas nur efemeraj nepripensitaj provoj, kiuj volas detrui
Volapükon, sed donas nenion pli bonan, li daŭrigis sian fervoran
laboradon kaj batalis kontraŭ ĉiu nova propono. Sed ricevinte okaze
en 1888 la unuan libron de nia lingvo kaj la »Duan libron«, li tute
ŝanĝiĝis. Malgraŭ lia aĝo (li havis tiam kvindek kvar jarojn),
li en la daŭro de kelkaj tagoj perfekte ellernis nian lingvon kaj
fariĝis ĝia varmega amiko. »La demando de lingvo internacia«,--li
skribis al ni kelkan tempon poste,--»estas fine absolute solvita,
kaj ĝoje mi sendas al vi koran gratulon pri tiu ĉi solvo. Kion mi
longe atendis, tio fine venis. Laborante por Volapük mi diris al
mi, ke unu duono de tiu ĉi lingvo (la gramatiko) estas bona, sed la
dua duono (la vortaro) estas malbona; sed mi timis, ke nenio povas
esti perfekta kaj unu parto devos suferi je la kosto de la dua. Sed
en la Internacia[17], la unua parto kaj la dua estas solvitaj plej
bone, kaj tial mi ekkrias kun plena certeco: la demando de lingvo
internacia estas fine absolute solvita! Ĉar neniam povos esti kreita
gramatiko pli simpla, ol en la Internacia, kaj nenia vortaro de
lingvo internacia povos esti logike konstruita sur aliaj principoj
ol en la vortaro de la Internacia. Se en la Internacia estos eble
trovitaj kelkaj eraroj, ili estos nur malgrandaĵoj, kiuj kun la
tempo estos facile bonigitaj sen bezono rompi la sistemon. Kia ajn
estos la estonta lingvo de l' mondo, estas tute sendube, ke ĝi povas
esti nur la Internacia, aŭ en ĝia nuna formo, aŭ en formo iom
ŝanĝita nur en detaloj, sed ne en la fundamento. Alia fundamento
estas neebla, kaj tial mi nun povas tute trankvile labori, ne timante
jam, ke mi devos iam defali de la sistemo«.

Jam ok semajnoj post la aliĝo de Einstein eliris prese lia verko
»La lingvo internacia als beste Lösung des internationalen
Weltsprachen-Problems«, kiu elvokis konfuzon inter la volapükistoj,
kaj alportis al la aŭtoro grandan persekuton de ilia flanko. Ne
povante respondi ion gravan kontraŭ la verko de Einstein, ili
komencis batali kontraŭ li per la plej sentaktaj personaj atakoj
kaj insultoj. Ne timigite de la atakoj, la mortinto daŭrigis
energie bataladi; per vasta korespondado kaj dissendado de verkoj
li serĉis amikojn por nia afero, kiom kaj kie li povis, kaj jam
kelkajn monatojn post lia unua verko eliris lia verko polemika
»Weltsprachliche Zeit- und Streitfragen«. Li havis la intencon
komenci vastan sisteman agitadon per publikaj paroladoj en diversaj
urboj; sed bedaŭrinde la sorto ne permesis al li tion ĉi fari:
malfacila malsano alforĝis lin baldaŭ al la ĉambro; doloroj kaj
suferoj ne permesis al li plu labori. Eĉ sian korespondadon li
estis devigita preskaŭ tute ĉesigi, kaj nur al ni li de tempo al
tempo ankoraŭ skribadis leterojn plenajn je entuziasma fajro: tra
la suferoj de l' maljunulo brilis la idealaj flamoj de junulo. Inter
la plej grandaj korpaj suferoj li ne forgesis nian aferon kaj, ne
povante plu labori por ĝi, li ĉiam sonĝis kaj revis pri ĝi. En
la komenco li havis ankoraŭ esperon, ke li resaniĝos, kaj li ofte
skribadis al ni pri siaj pianoj por la estonteco, pri la intencataj
paroladoj pri nia afero k. c., sed en la lasta duonjaro li perdis
la esperon kaj skribis al ni, ke li senpacience atendas, ke la
bonfara morto lin liberigu de liaj suferoj. Havante jam por si mem
nenian esperon, li skribis al ni kelkajn monatojn antaŭ sia morto:
»Mi estas maljuna kaj malsana kaj ne vidos jam la venkon de nia
sankta bela afero, sed vi ĝin vidos baldaŭ, baldaŭ en ĝia tuta
beleco. Se eĉ pasos kelka nombro da jaroj en malfacila batalo, ne
perdu la kuraĝon kaj laboru! Antaŭ ol nia centjaro finiĝos, nia
afero venkos, kaj la kuraĝaj konstantaj batalantoj havos dolĉan
rekompencon«. Skribante pri la malvarma printempo, kiu malhelpis
lin uzi la freŝan aeron, li aldonis: »La vintro ne volas foriri
kaj obstine batalas kontraŭ la alvenanta somero; sed malgraŭ la
nuboj kaj la frostoj la somero baldaŭ venkos. Tiel ankaŭ pasantaj
malfacilaĵoj povas malrapidigi por kelka tempo la iradon de nia
afero, sed neniaj nuboj kaj frostoj povos reteni ĝian finan
venkon«.


Piednotoj

[16] Germana Esperantisto III, 1906, p. 13, 14, 25, 26.

[17] Esprimo prenita de S-ro Einstein el la nomo oficiala de la
lingvo »Lingvo internacia«. La kutimo, ĝin nomi »Esperanto«, laŭ
la pseŭdonimo de D-ro Zamenhof, ne ankoraŭ ekzistis inter ni.



La unua gazeto Esperantista

De Adam Zakrzewski[18]


Zamenhof prave diris, ke la nomo de Leopold Einstein devas esti
enskribita per oraj literoj en historio de Esperanto. Liaj mallongaj,
sed gravaj kaj seriozaj laboroj, baldaŭ alportis neatenditan
rezultaton, kiun oni povas konsideri, kiel unuan venkan batalon
Esperantan: en Nürnberg, urbo, kiu estis unu el plej fortaj centroj
de Volapükismo, en Decembro 1888, la grava Germana societo, fondita
18-an de Februaro 1885: »Nürnberger Weltsprache-Verein«, en sia
plena ĝenerala kunveno, laŭ propono de sia prezidanto, Christian
Schmidt, post varma diskutado, decidis per granda plejmulto da voĉoj
de siaj anoj--aliĝi al Esperanto!

Tiu societo estas do la _unua Esperantista organizaĵo_. De tiu
momento la Esperantista afero, kuŝanta ĝis nun sur ŝultroj de unu
homo, trovis por sia kresko pli larĝan kaj fortan bazon. Baldaŭ
poste efektiviĝis la malnova revo de Zamenhof: en Nürnberg aperis
la _unua Esperanta ĵurnalo_.

La ĵurnalo eliradis ĉiumonate kun malgrandaj interrompoj dum ses
jaroj kaj estis en tiu epoko la ĉefa centro de la Esperantista
movado, ĉirkaŭ kiu kuniĝis kaj proksimiĝis ĉiuj tiamaj Esperantistaj
laboristoj.

Zamenhof komencis la unuan numeron per deklaracio konforma al ĉiuj
liaj antaŭaj vortoj kaj agoj. Li deklaris, ke la lingvo ne estas
fermita, nek neŝanĝebla, ke li neniam volis esti leĝdonanto kaj
ke la sorto de la lingvo trovas sin en manoj de ĉiuj Esperantistoj.
»Ĉio en la lingvo devas resti tiel, kiel decidos la plejmulto, tute
egale, ĉu mi persone konsentos aŭ ne«. Tamen, ni tuj vidos, ke lia
aŭtoritata opinio estis ankoraŭ multfoje necesa por savi la aferon.

La numero 8-paĝa enhavis: _Prospekton_ en tri lingvoj: Germana,
Franca kaj Esperanta, subskribitan: »La Redakcio«; komencon de
artikolo »Esperanto kaj Volapük« de D-ro L. L. Zamenhof, Germane
kaj Esperante, sur 4½ paĝoj; poezion »Al la Esperantisto« en 16
versoj, subskribitan »Amiko« kun ĝia Germana traduko de »Ein
Freund«; »Bibliografion«, Germane kaj Esperante, enhavantan
nomaron de 16 unuaj verkoj, daŭrigotan; anoncojn pri eldonotaj
verkoj. La numeron subskribis »Für die Redaktion verantwortlich:
Chr. Schmidt, Nürnberg. Druck von W. Tümmel in Nürnberg«.

La Redakcio anoncas, ke, »la ĉefan kondukadon de nia gazeto prenis
sur sin la aŭtoro de la lingvo mem (Dr. L. Zamenhof,--en Germana kaj
Franca tekstoj: Dr. Samenhof) kaj »ke la gazeto estos centra organo
por ĉiuj disĵetitaj amikoj de nia afero«.

Jam en la tria numero de »Esperantisto« (20. Decembro 1889)
Zamenhof revenas al sia antaŭa ideo, kiu ŝajnis al li sola rimedo
por definitive solvi ĉiujn dubajn demandojn pri la lingvo.

»La kongreso Esperanta laŭ iniciato de la Amerika Filozofia
Societo--skribis li--bedaŭrinde ne efektiviĝis pro indiferenteco de
la instruituloj... La afero estas sen kondukanto, kvankam de multaj
flankoj oni turnas sin ankoraŭ al mi mem kun diversaj proponoj... Mi
ne havas jam privilegion nek akcepti, nek malakcepti tiujn proponojn,
kaj fari en la lingvo ian ŝanĝon laŭ mia propra bontrovo... Ni
bezonas havi ian Ligon aŭ Akademion, kreitan de la Esperantistoj kaj
aŭtoritatan de ili«.

Zamenhof klarigas, ke kvankam en la »Aldono al la dua libro«
li proponis fari kongreson aŭ fondi akademion ne pli frue, ol
post kvin jaroj, tamen multaj Esperantistoj estas lacaj atendi.
Li mem ne volas preni sur sin respondecon por tiel grava afero,
li timas ankaŭ, _ke oni vidu en lia maniero de laborado aŭtoran
obstinecon_. Pro tiuj kaŭzoj Zamenhof proponas fondi tutmondan Ligon
de Esperantistoj--_sola kaj absoluta leĝdonanto en nia afero_.

En Marta numero 1890 (No. 6) la redakcio anoncis, ke la Ligo
estas fondita kaj publikigis regularon de la Ligo kaj de Akademio
»konsistanta el 10 personoj, elektataj ĉiujare per voĉdonado de
ĉiuj kluboj de la Ligo«. Oni elektis, kiel membrojn de provizora
administra komitato: Hugon Barbeck, Christianon Schmidt kaj Josefon
Gagel en Nürnberg.

Kvankam tiu ĉi regularo havis subskribon de Zamenhof, tamen en la
11a numero de »Esperantisto« la Majstro deklaris, ke ĝi faris al
li grandan surprizon, ĉar la redakcio enkondukis en lian projekton
gravajn ŝanĝojn. Ĉar krom tio multaj Esperantistoj,--kaj inter
ili: Einstein, Grabowski, de Wahl, Majnov, Geoghegan--esprimis
opiniojn malaprobantajn la Ligon, la tuta projekto estis forlasita.
Zamenhof nomis ĝin--infano malvive naskita (No. 12, Decembro 1890).

Tiu incidento estis verŝajne kaŭzo, ke Zamenhof prenis sur sin la
redaktadon. Sed tiu ĉi tasko estis por li terure malfacila. En tiu
ĉi tempo li ofte transloĝiĝis de urbo en urbon, serĉante vane
lokon, en kiu lia kuracista praktiko povus sufiĉi al liaj modestaj
bezonoj. Por la eldonado de la gazeto li devis konstante turni sin
al helpo de Esperantistoj. Zamenhof eĉ plendas, ke »niaj amikoj
estas tiel ekonomiaj, ke anstataŭ aboni, 9/10 legas ekzempleron
de ia konatulo, aŭ tute nian gazeton ne legas«. Kun la vivo de
centra organo--skribis li--estas ligita vivo de nia afero; ĝi estas
trunko kaj tiel longe, kiel la trunko vivas, oni povas timi nenian
vintron. Se ĝi eĉ glaciigos la branĉojn kaj foliojn, ni povas
atendi printempon kun bona espero. Sed se la trunko ĉesos vivi,
ĉiuj esperoj estos perditaj. Li konkludis, ke Esperantistoj devas
antaŭ ĉio certigi kaj sendanĝerigi la ekzistadon de la gazeto.
Nenian paŝon plu, antaŭ ol la plej grava estos farita. »Mia
situacio--aldonas Zamenhof--atingis lastan gradon de neebleco«.
(Aŭgusto, 1891.)

Ne mankis certe diversaj proponoj por krei monan fondon por la
gazeto. Grabowski proponis krei akcian societon, Trompeter--akcian
librovendejon, Lojko--fondon por konkursoj...

Zamenhof provis sekvi tiujn ĉi bonajn konsilojn kaj proponis fondi
akcian societon Esperantan kun 1000 akcianoj, pagantaj ĉiuj po 10
rubloj jare, kaj petis ĉiujn respondi, ĉu ili aprobas la projekton
aŭ proponas alian pli bonan kaj, en unua okazo, deklari, kiom da
akcioj ĉiu volas aĉeti.

El ĉiuj tiuj ĉi projektoj ne alvenis eĉ unu ora aŭ arĝenta
monero! Kun malĝojo kaj bedaŭro, en la lasta numero de tiu ĉi jaro
(No. 11--12, Novembro-Decembro, 1891) Zamenhof anoncis: »Kun la nuna
numero mi devas interrompi mian laboradon en nia afero: mi faris
ĉion, kion mi povis. Mi tenis min tiel longe, kiel mi povis, sed nun
mi devas foriĝi kaj peni refortigi miajn piedojn, kiuj rifuzas plu
min porti«.

La tuta afero,--kaj speciale la gazeto--travivis tiam danĝeran
momenton. Aperis tamen nova homo, kiu ne nur savis la gazeton, sed
oferis al la Esperanta afero fortan helpon dum kelkaj sekvantaj
jaroj: W. H. Trompeter, termezuristo, en urbo Schalke en Vestfalio
(Okcid. Germanujo). Kun novaj esperoj kaj pli trankvila horoskopo
la malgranda grupo de tiamaj Esperantistoj komencis la jaron 1892.
Trompeter prenis sur sin ne nur ĉiujn eldonajn kostojn por tri
jaroj, sed li oferis krom tio monatan pension je 100 markoj por la
redaktisto. Li plenumis siajn promesojn sen bruo, sen sinlaŭdo,
konscience ĝis la starigita limo, t. e. en la daŭro de jaroj 1892,
1893, ĝis la lasta numero de 1894.

Oni prave skribis en Esperantaj kronikoj, ke la nomo de tiu ĉi homo
ĉiam brilos, kiel luma stelo en historio de nia afero.

»Se nia afero ne mortis, sed vivas kaj floras,--skribis Zamenhof
post morto de Trompeter (li mortis 7-an de Novembro 1901 en
Essen)--tio ĉi estas en tre granda parto merito de Trompeter. Ripozu
en paco, kara kaj multmerita amiko de nia afero! La Esperantistoj
neniam forgesos vian nomon! En historio de Esperanto al vi apartenos
ĉiam plej grava, neniam elŝirebla, neniam elstrekebla paĝo«!

La formo de la gazeto estis iom ŝanĝita, la abonkostoj
malgrandigitaj de 6 ĝis 2 frankoj jare, kaj abonantoj de 10
ekzempleroj ricevis dekunuan senpage.

Ĉar la estonto de la gazeto estis tiamaniere certigita, Zamenhof
decidis uzi ĉiujn oferojn, alsendatajn de Esperantistoj por eldonado
de lernolibroj en lingvoj, en kiuj ili ankoraŭ ne ekzistis, oferante
al la aŭtoroj ¾ de la nombro da ekzempleroj por vigligi tiamaniere
aperon de novaj lernolibroj.

La nombro de Esperantistoj iom kreskis kaj--afero
neevitebla--vekiĝis denove reformaj projektoj...

[Sekvas priskribo de la lingvaj diskutadoj.]

Jen kiel Zamenhof, regajninte fine liberecon esprimi sian propran
personan opinion, karakterizas tiun ĉi momenton: »Nuboj paralizadis
dum la lasta jaro la tutan energion de niaj amikoj. Ĉiam pli
densiĝante, ili solviĝis per fulmotondro, kiu minaca en la komenco,
montriĝis en la fino tre bonfara, ĉar ĝi per unu fojo, dank' al
la novembra decido de la Ligo, purigis la atmosferon kaj donacis al
ni pacon kaj lumon por longa tempo. Liberigita de demandoj internaj,
nia afero povas nun en plena tuteco turniĝi eksteren al senhalta kaj
senmalhelpa progresado«.

Bedaŭrinde tiuj ĉi esperoj ankoraŭ ne devis efektiviĝi en tiu
epoko. Alproksimiĝis momento, ĝis kiu Trompeter promesis sian
helpon. Homo neriĉa, li ne povis daŭrigi siajn oferojn senfine. En
decembra numero 1894 li sciigis, ke li ĉesas eldoni la gazeton, kiu
transiros plene en manojn de Zamenhof. Krom tio okazis malfeliĉa
en siaj sekvoj afero: en No. 2a de 1895 estis enpresita tradukaĵo
de malgranda verketo de Leo Tolstoj: »Prudento kaj kredo«, kaj
tuj poste la Rusa cenzuro malpermesis abonon de »Esperantisto«
en Rusujo. Tiamaniere la ĵurnalo perdis ¾ de siaj abonantoj,
restis nur 172 (Aprilo). Tio devigis interrompi la eldonadon de
la Biblioteko kaj de la gazeto por kelkaj monatoj kaj prokrasti
la anoncitan konkurson kun premio de 250 fr. »por Esperantisto,
alportinta plejmulton da utilo«.

En la lasta numero, datita: Majo-Junio 1895 (No. 5-6 [65-66], VI.
jaro), sed kiu efektive aperis nur en Aŭgusto, Zamenhof anoncis,
ke li jam ne havas eblon eldoni gazeton en ĝisnunaj kondiĉoj kaj
proponas novajn: duona formato, numeroj dumonataj, la abonantoj,
al kiuj la gazeto devos esti sendata en fermitaj kovertoj, t. e.
en Rusujon, aldonos 1.25 fr. jare, kaj se iu ne akceptos tiujn
kondiĉojn, ¾ de la abonpago, pagita por jaro 1895, estos al li
resendataj.

Sed post la pretigo de tiu ĉi numero la cirkonstancoj devigis
Zamenhof forpreni eĉ tiun ĉi proponon; en letero, datita 15-an de
Aŭgusto, li skribis: »kun doloro en la koro mi devas diri al vi
adiaŭ, miaj karaj amikoj kaj kunbatalantoj... Kiam la cirkonstancoj
pliboniĝos, mi komunikos kun vi denove!«

Tiel finiĝis historio de la unua kaj dum ses jaroj sola gazeto
Esperantista (se ni ne kalkulus Bulgaran ĵurnalon, aperintan kun
interrompoj en jaroj 1890 kaj 1891 en Sofio)[19]. Ni povas nur
admiri sindonecon kaj energion de tiu malgranda rondo, kiu en plej
malfavoraj cirkonstancoj, sukcesis subteni Esperantan publikan
agadon, krei Esperantan centron, alte teni standardon, ĉirkaŭ kiu
grupiĝis samideanoj, trapasi venke neeviteblan en ĉiuj similaj
okazoj batalon inter reformistoj kaj tiuj, por kiuj la vivo de la
lingvo estis celo pli grava ol ĝia perfektigado,--disĵeti en dekon
da landoj fruktoportajn semojn, kiuj ĉu pli, ĉu malpli frue, ĉie,
kien ili trafis, alportis riĉan rikolton...

En »Esperantisto« ni trovas lingvajn artikolojn de E. de Wahl,
A. F. Rundstedt, N. Borovko, Krikortz, V. Serbin, M. Koĉergow, J.
Janowski, J. Waśniewski; prozaĵojn originalajn, de V. Devjatnin,
Enbe (Borovko); tradukitajn de V. Devjatnin, B. G. Jonson, J.
Kaminski, J. Ferreira, L. E. Meier, E. Weilhamer, J. Janowski, O.
Holmquist, M. Karovina, A. Roswall; poeziojn originalajn de V.
Devjatnin, J. Seleznet, Dm. Jegorov, Otto Zeidlitz, A. Olschwang,
Joz. Waśniewski, V. Lojko, W. Waher, A. Kofman; tradukitajn de A.
Grabowski, E. de Wahl, L. B--al (Blumental), Mozes Goldberg, Hemza,
S. Ŝatunovskij, N. Kuŝnir, S. Bskij, L. de B., Lojko, A. Nauman,
E. Haller, Enbe, Fez, N. Borovko, V. Devjatnin, L. Sokolov, Em.
Smetanka, M. Soloviev, Otto Zeidlitz, G. Janowski, M. Jezerski, W.
Waher, A. Olschwang, V. Gernet, M. Ĵerebko, A. Kofman, Dm. Jegorov,
Stankieviĉ; diversajn artikolojn de Grabowski, Trompeter, Lojko,
N. Borovko, J. Grohn, L. Meier, Fez, K. Hubert, A. Grünfeld,
Ŝmurlo, G. Dumpert, M. Soloviev, J. Selesnev, E. Hall, E. Haller,
P. Koĉergov, L. Okromĉdjelova, A. Thorn, K. Kildĵuŝevskij, E.
Neumark, F. Kuschner, N. Kuŝnir, Ernrot, M. Jezerski.


Piednotoj

[18] El: Z. Adam, Historio de Esperanto 1887-1912, p. 30-56.
Gebethner & Wolff, Warschau, 1913 2 Fr.

[19] Eldonadis ĝin Miloslav Bogdanov sub titolo »Mondlingvisto«
(Dec. 1889-Febr. 1890), poste »La Espero« (Jan. 1890-Dec. 1891).
Al Bulgario apartenas do honoro de la unua Esperanta-nacia gazeto.



Firmo Hachette kaj Esperanto[20]


Krom kelkaj libroj eldonitaj diversloke, preskaŭ ĉiuj unuaj
Esperantaj verkoj estas presitaj ĉe la Germana firmo Tümmel en
Nürnberg. Sed Tümmel ne estis propramova kaj propramona eldonisto;
li estis nur presisto, kaj la financaj riskoj estis elportitaj de
Doktoro Zamenhof, de la unuaj Germanaj propagandistoj Einstein
kaj precipe Trompeter, de S-ro Anton Grabowski kaj aliaj. Post la
mortoj de Einstein kaj Trompeter, la malapero de la gazeto »La
Esperantisto«, la momenta senkuraĝiĝo de S-ro Grabowski, la
presado ĉe Tümmel subite ĉesis.

Do, ĝis la jaro 1900, neniu eldonisto sin interesis pri Esperanto,
neniu volis preni sur sin la publikigon de necesegaj lernolibroj kaj
vortaroj kaj la malmultaj, maldikaj broŝuroj Esperantaj estis nur
eldonaĵoj de sindonaj privatuloj.

En tiuj malfacilaj cirkonstancoj okazis grava fakto: en komenciĝo
de la jaro 1901 S-ro Prof-o _Bourlet_, altirita al Esperanto de sia
eminenta kolego Prof-o _Charles Méray_, fariĝis agema Esperantisto.
Kun sia konata praktika sento, li tuj komprenis, ke antaŭ ĉio
necesas, ke nia lingvo estu subtenata de bona eldonisto, kaj li,
tiucele, klopodis. Kiel aŭtoro de multaj matematikaj verkoj
eldonitaj ĉe la firmo _Hachette_, ankaŭ kiel persona amiko de
S-ro _Bréton_, unu el la estroj de ĉi tiu firmo, li sin turnis
al ĝi kaj sukcesis, cetere ne facile, ĝin decidigi al eldonado de
Esperantaj libroj.

Prof. Bourlet, estante tiam nur kelkmonata Esperantisto, juĝis
sin ne sufiĉe kompetenta, por konduki mem tiun aferon. Li venigis
Parizon S-ron De _Beaufront_, interrilatigis lin kun la firmo
Hachette kaj poste lasis lin aranĝi libere, tute sola, la materiajn
kaj moralajn kondiĉojn de la eldono.

En 1901, Hachette komencis la publikigon de Francaj lernolibroj,
unue verkitaj de S-ro De _Beaufront_ kaj poste de Prof. _Cart_, kaj
dank' al tiuj libroj la disvastiĝo de Esperanto en Francujo rapide
kreskis. Baldaŭ la bezono eksentiĝis, helpi la propagandon ekster
Francujo. S-ro De Beaufront kaj liaj amikoj tiam opiniis, ke por tio
plej simple estus, se la firmo Hachette eldonus mem ĉiulingvajn
lernolibrojn kaj vortarojn, kaj kompreneble prefere tradukojn de la
Beaufront'aj verkoj. Por pravigi tiun ideon, oni citis la ekzemplon
de Baedeker. Sed S-ro Bourlet kaj la firmo Hachette opiniis malsame.
Ili asertis, ke tiu agmaniero estus malbona por Esperanto, ke tiel la
publiko imagus, ke Esperanto estas ia librista afero, la Francaĵo.
Ili do kontraŭe volis, ke en ĉiu lando estu almenaŭ unu nacia
eldonisto de Esperantaj lernolibroj, ne tradukitaj, sed verkitaj de
enlandanoj. Por tion efektivigi, malgraŭ la kontraŭstaro de De
Beaufront, S-ro Bourlet vojaĝis, meze de la jaro 1902a, Germanujon
por tie serĉi eldoniston. Li ne sukcesis; sed, reveninte, por
pli bone povi plenumi sian planon, li deziris ekkoni la materiajn
kondiĉojn aranĝitajn de De Beaufront. Tiam, kaj nur tiam, li legis
la kontraktojn, kiujn faris tiu ĉi kun Zamenhof kaj Hachette. Kun
granda surprizo li konstatis, ke tiuj kontraktoj ne nur estis ĉefe
profitdonaj al unu sola persono, nome al S-ro De Beaufront, sed plie,
ke ili metis preskaŭ la tutan sorton de nia lingvo en la manojn de
la tiama Prezidanto de la Franca Societo. Tio estis tre riskoplena,
kaj, interkonsente kun la firmo Hachette kaj D-ro Zamenhof, S-ro
Bourlet energie klopodis, por neniigi tiujn danĝerajn kontraktojn.
Post longa penado, li sukcesis ilin disŝirigi, kaj, en la komenciĝo
de la jaro 1903a, ili estas anstataŭigitaj de unu sola kontrakto
senpere inter Hachette kaj nia Majstro.

Ĉar oni ofte parolis pri tiu fama kontrakto kaj preskaŭ ĉiam
diris pri ĝi malĝustaĵojn, ŝajnas al ni utile, klarigi per kelkaj
vortoj ĝian esencon.

Laŭ tiu papero, D-ro Zamenhof elektis la firmon Hachette kiel
preferan eldoniston de siaj propraj verkoj kaj de la verkoj
surportantaj la surskribon »Kolekto aprobita de Doktoro Zamenhof«.
Reciproke, la firmo Hachette: 1e promesis pagi taŭgajn honorariojn
al la aŭtoroj, 2e estis _devigita_ eldoni _nur_ verkojn Esperantajn
aprobitajn de D-ro Zamenhof, 3e estis _devigita_ eldoni mem aŭ
eldonigi, antaŭ difinita templimo, lernolibrojn kaj vortarojn en ses
aŭ sep el la ĉefaj Eŭropaj lingvoj.

Tiu lasta punkto estis gravega. Ĝis tiam Esperanto staris antaŭ
malfacile solvebla dilemo: unuflanke la lingvo ne disvastiĝis kaj
ne ekzistis Esperantistoj, ĉar mankis lernolibroj, sed aliflanke la
eldonistoj ne volis presi, je sia propra risko, lernolibrojn, ĉar
ekzistis neniuj legantoj. La kontrakto kun Hachette fine solvis la
demandon. Nun oni ne plu atentis, ĉu ekzistas Esperantistoj aŭ
ne, ĉu la libroj estos aĉetataj aŭ ne, la firmo Hachette estis
ĉiokaze _devigita_ publikigi la necesajn studlibrojn. Konforme
je sia propra opinio, por plenumi sian devon, ĝi ne eldonis mem
la nefrancajn librojn, sed turnis sin al nefrancaj eldonistoj,
kiujn ĝi morale kaj finance subtenis. Tiel, sinsekve, ĝi ligis
amikajn interrilatojn kun la firmoj _Stead_ en Londono, _Möller
& Borel_ en Berlino, _Espasa_ en Barcelono, _Giusti_ en Livorno,
_Arct_ en Varsovio, k.t.p. Tiamaniere la diverslandaj eldonistoj,
riskante nenion aŭ malmulton, povis provizi siajn samlandanojn per
propagandiloj kaj lernolibroj, ĝis venos la tempo, kiam Esperanto
estos sufiĉe disvolviĝinta, por ke ili ne plu bezonu la kunhelpon
de Hachette.

Oni do komprenas, kian grandan signifon tiu kontrakto kaj la kuraĝa
sindono de Hachette al Esperanto havis por nia lingvo. Mirinde estas,
sekve, ke troviĝis sendankaj Esperantistoj, kiuj, kvankam bone
konante tiujn servojn, akre batalis kontraŭ la firmo Hachette.

En fino de Julio 1905, unu monaton antaŭ la unua kongreso de
Esperanto, subite eksplodis fortikaj atakoj. Kunligante la demandon
pri fondo de Internacia Ligo, proponita de D-ro Zamenhof, kun la
libristaj aferoj de Hachette, oni disvastigis inter la Esperantistaro
la famon, cetere tute maljustan, ke en tiu projekto troviĝas
»kaŝita glavo, kiu minacas Esperanton, minacas la tutan aferon
de helpa lingvo, je mortiga bato«. Oni diris, ke »kelkaj homoj
profitis sian apartan situacion kaj la izolecon de D-ro Zamenhof, por
iom post iom agadi sur la spiriton de la aŭtoro de Esperanto, kaj
puŝadi lin sur la vojon, kie li servos privatajn interesojn«. Oni
certigis, ke la firmo Hachette volas kapti tutan Esperanton kaj trudi
sian monopolon al ĉiuj; kaj de tiu tempo datumas tiu nemeritita
famo, ke Zamenhof estas katenita de ia monopolo de Hachette. Kion ni
diris supre, jam montras la malĝustecon de tiuj rakontoj. Zamenhof
ne estas katenita, sed tute libera; neniam la firmo Hachette sin
enmiksis en la Esperantistajn aferojn, neniam ĝi esprimis eĉ la
plej malgrandan deziron al nia Majstro, ke li kondutu iamaniere.
Ĉiuj Esperantistoj estis ja tiam liberaj eldoni siajn verkojn sub
sia persona respondeco, kiel ili nun estas ankoraŭ. Eĉ la fama
»Kolekto aprobita» ne estis verdire monopolo, ĉar Hachette havis
nur la _preferon de elekto_, kaj se tiu firmo rifuzis eldoni verkon
aprobitan de Zamenhof, la aprobita aŭtoro havis rajton sin turni al
tiu eldonisto, kiu plaĉis al li.

En tiaj kondiĉoj, kial do--eble vi diros--la firmo Hachette ne tion
publike sciigis, kaj kial ĝi ne tuj konigis la malverecon de tiuj
asertoj?

La respondon al tiu demando donis Prof. Bourlet en unu el siaj
»Babiladoj« en »La Revuo« (Januaro 1911), en kiu li aludis tiujn
tre bedaŭrindajn faktojn. Li diras:

»Kion fari en tiaj cirkonstancoj? Se tiuj, kiuj bone konis la tutan
demandon, kontraŭstarante la bruemulojn, kun skribitaj pruvoj kaj
dokumentoj en manoj, venus publike konigi la veron, tio certe naskus
neimageblan konfuzon. La unua kongreso de Esperanto ne eviteble
fariĝus interfrata batalado. Por eviti tiun skandalon, por la bono
de Esperanto, kiun ili lokas super ĉia persona intereso, Zamenhof
kaj la aliaj atakitoj silentis«.

Post la kongreso en Boulogne, Zamenhof, por haltigi tiujn malpravajn
atakojn, decidis, ke li ĉesigos la »Kolekton aprobitan«. Li
liberigis la firmon Hachette de ĝia promeso, ke ĝi eldonos nur
verkojn aprobitajn de li, kaj siaflanke li ne plu donis aprobon al
iu ajn verko. La rezultato de tiu batalo estas do jena: unuparte la
aŭtoroj, kiuj deziris esti kontrolitaj de Zamenhof, perdis tiun
helpon; kaj aliparte D-ro Zamenhof perdis la malgrandajn profitojn,
kiujn li ricevis de la »Kolekto aprobita«.

Liberiĝinte de la deviga aprobo, la firmo Hachette profitis sian
liberecon por ankoraŭ pli energie kaj pli taŭge labori por la
bono de Esperanto. Ĝi fondis »La Revuo-n« kaj komencis eldonon
de multaj literaturaj kaj teĥnikaj verkoj. Ĉiu, kiu eldonis tiajn
librojn, tre bone scias, ke ili ne vendiĝas sufiĉe, por ke la
enspezoj kompensu la elspezojn. Kiel ekzemplon, ni citos la fakton,
ke la unua eldono de »Faraono», la ĉefverko de Kabe, ne estas
ankoraŭ elvendita. La Esperantista popolo estas ja ankoraŭ en
infaneco, ĝi _lernas_, sed ne _legas_, kaj, krom kelkaj klasikaj
legolibroj, ĉiuj literaturaj aŭ teĥnikaj verkoj restas sur la
bretoj en la magazenoj. Tion la firmo Hachette sperte sciis, kaj
tamen ĝi kuraĝe daŭrigis sian eldonadon, por helpi nian lingvon.
Tiel aperis la novaj verkoj de nia Majstro: La Rabistoj, La Revizoro,
Georgo Dandin, Ifigenio, Marta kaj ceteraj, la multaj kaj gravaj
tradukoj el la Biblio; tiel aperis la belaj tradukoj, faritaj de
niaj plej lertaj samideanoj: Faraono, Aspazio, Makbeto, La Reĝo de
l' Montoj, Mistero de Doloro, Eneido k.t.p. Tiel aperis la Anatomia,
Matematika, Marista, Muzika Terminaroj, la teĥnikaj Vortaroj de
Verax, kaj ni ekscias, ke ĵus aperis Farmakopeo en naŭ lingvoj.

Vidante tiun senĉesan produktemon, trompitaj ankaŭ de malveraj
diroj, kelkaj Esperantistoj supozas, ke la firmo Hachette gajnas
monton da oro per siaj eldonaĵoj, kaj la vero estas, ke ĝi certe
multon malgajnas. Se hodiaŭ tiu ĉi firmo starigus la plenan
kalkulon de ĉiuj en- kaj elspezoj, kiujn ĝi faris por Esperanto, la
fina bilanco estus certe _malprofito_.

Hachette kondutis kontraŭ Esperanto ne kiel profitama komercisto,
sed kiel sindona propagandisto. Ĝi ne fanfaronas pri sia rolo, ĝi
ne sin prezentas, kiel unike Esperanta entrepreno, ĝi ne en gazetoj
donas al si mem laŭdojn, sed ĝi silente, senbrue, persisteme
helpadas al nia afero. Neniu estas, kiu estas sin turninte al la
firmo Hachette, por peti de ĝi helpon, ne ricevis afablan respondon
kaj plej ofte efektivan subtenon. Kiam oni senpasie studas la
historion de Esperanto, oni neeviteble alvenas al la konkludo, ke la
rolo de la firmo Hachette estas tiel grava, ke oni rajte povas sin
demandi, ĉu Esperanto nuntempe ankoraŭ ekzistus sen tiu »firma«
apogo.

Ni esperas, ke niaj legantoj komprenos, ke nur nia plena senpartieco
puŝis nin, esprimi ĉi tie nian sinceran admiron al la bela konduto
de Hachette kaj nian koran dankon pro ĝia oferema agado.

Ni ŝuldis al tiu ĉefa propagandisto de nia lingvo, ke, almenaŭ unu
fojon, ni rakontu la veran historion kaj la veran rolon de Hachette
en Esperanto, kaj ni supozas, ke niaj legantoj aplaŭdos nin pro tio,
kaj ke estonte ili havos al Hachette la dankajn sentojn, kiujn ĝi
meritas de la tuta Esperantistaro.


Piednoto

[20] El: Universo II, 1910, p. 181-186.



La universalaj kongresoj de Esperanto

De Dr. A. Möbusz


La plej gravajn pruvojn por la taŭgeco de Esperanto kiel internacia
helplingvo liveris la universalaj kongresoj. Kio estas kongreso? Tiun
demandon respondas R. de Ladevèze[21] jene: »Kongreso estas kunesto
de diverslandaj samcelantoj ĝojaj sin revidi aŭ ekkoni reciproke,
deziraj partopreni en tiuj grandaj festoj de l' homaro, de l' vera
homaro neapartigita de lingvaj bariloj, gvidata de l' samaj sentoj
kaj kuniganta siajn fortojn por la akiro al alta idealo, antaŭe
utopio kaj jam fakto, sur kiu estas eble bazi plej grandajn esperojn.
Kongreso estas do vere festo de l' interna ideo de Esperantismo...
Kongreso fine celas ankaŭ havigi okazon al la anoj de la diversaj
internaciaj unuiĝoj aŭ komitatoj, interparoli pri siaj aferoj,
kaj precipe ĝi celas doni objektivan lecionon al la neesperantista
publiko... Kongreso, ne estante kunsido de delegitoj, ne rajtas fari
decidojn, sed nur esprimi dezirojn, fari proponojn, prezentotajn
al la aprobo de la diversnaciaj asocioj kaj grupoj. Ĉu estus pli
bone, se ne nur personoj posedantaj la necesan monon, por fari
la vojaĝon al la kongresurbo, sed ankaŭ kaj almenaŭ delegitoj
de la Esperantistaro kunestus en tiaj okazoj, tio estas ankoraŭ
nerespondita demando, kies solvon nur estonteco donos al ni«.

Pri la preparoj kaj okazintaĵoj de la universalaj kongresoj raportis
pli-malpli detale la Oficiala Esperantista Dokumentaro kaj la gazetoj
Esperantistaj, el kiuj mi resumis la plej ĉefajn datojn en la
sekvantaj linioj.

La _Ia kongreso_ okazis de la 5a ĝis la 13a de aŭgusto
1905 en Boulogne s. m. (Francujo). Partoprenis ĉirkaŭ 800
personoj. Prezidantoj estis A. Michaux kaj prof. Boirac. Decidoj:
Deklaracio pri Esperantismo, Fondo de la Lingva Komitato (provizora),
la Organiza komitato de la kongresoj, la Centra Oficejo. La
Esperanta flago estis akceptata. Okazis ekspozicio, literaturaj
konkursoj, internacia balo, koncerto, teatraĵo: Edziĝo kontraŭvola
(Molière), Mensogo pro amo. Postkongresaj ekskursoj al Anglujo
(Folkstone, Dover). D-ro Zamenhof ricevis la krucon de la Honora
legio.

La _IIa kongreso_, de la 27a de aŭgusto ĝis la 5a de septembro
1906 en Genève (Svisujo). Partoprenis ĉirkaŭ 1200 personoj.
Prezidis Pastro Schneeberger. Decidoj: Deklaracio pri neŭtraleco de
la kongresoj de Esperanto, fondo de Lingva Komitato (definitiva),
Konstanta Komitato de la Kongresoj. Krom la ĝeneralaj kunsidoj
okazis 23 apartaj kunestoj de fakanaroj. Protestanta diservo (pastro
Schneeberger). Teatraĵoj: La floro de l' pasinto (E. de Amicis),
Agrabla surprizo (W. Frerking). Ekskursoj al Vevey, Chamounix,
Annecy, Aix-les-Bains, Berna Oberlando.

La _IIIa kongreso_, de la 12a ĝis la 17a de aŭgusto 1907 en
Cambridge (Anglujo). Partoprenis 1324 personoj. Prezidis kolonelo
Pollen. Proponoj: fondi Esperantajn oficejojn, pri internacia
helpmonsistemo (De Saussure). Krom la ĝeneralaj okazis 28 fakaj
kunsidoj. Unuafoje ŝtata registaro (Belgujo) estis reprezentata
dum la kongreso. Diservoj protestantaj (pastroj Edmonds kaj
Schneeberger), katolika (abato Richardson). Teatraĵoj: Boks kaj Koks
(Morton), Bardell kontraŭ Pickwick. Ekskursoj al Letchworth, Ely,
London, Kimrujo, Skotlando. Oficiala akcepto de D-ro Zamenhof en la
Londona Guildhall (Parolado pri Esperanto kaj patriotismo).

La _IVa kongreso_, de la 17a ĝis la 22a de aŭgusto 1908 en
Dresden (Germanujo). Ĉirkaŭ 1500 partoprenantoj. Prezidis D-ro
Mybs. Lingva Akademio, Kongresa Kaso, Oficiala Gazeto Esperantista
fonditaj. Krom la ĝeneralaj okazis 31 fakaj kunsidoj. 3 ŝtatoj
oficiale reprezentitaj. Protektoro: la Saksa reĝo. Diservoj
protestanta (pastro D-ro Kühn) kaj katolikaj (abato Richardson kaj
Pichot). Teatraĵoj: Ifigenio (Goethe); en Meißen: La Malfeliĉuloj
(Kotzebue), Tie ĉi oni parolas Esperante (Williams). Ekskursoj al
Meißen, Saksa Svisujo, Berlin.

La _Va kongreso_, de la 5a ĝis la 11a de septembro 1909 en
Barcelona (Hispanujo). Ĉirkaŭ 1300 partoprenantoj. Prezidis
Pujulà y Valles. Deziresprimo pri fondo de Internacia Konsilantaro,
por zorgi pri la financaj rimedoj de niaj oficialaj institucioj.
Krom la ĝeneralaj okazis 15 fakaj kunsidoj. 4 ŝtatoj oficiale
reprezentitaj. Protektoro: la Hispana reĝo. Teatraĵo: Mistero de
Doloro (Gual). Floraj ludoj. Ekskursoj al monto Tibidabo, Montserrat,
Valencia.

La _VIa kongreso_, de la 14a ĝis la 20a de aŭgusto 1910 en
Washington (Usono). Partoprenis 357 personoj. Prezidis J. J. Barrett.
Internacia Konsilantaro definitive fondita. Krom la ĝeneralaj okazis
11 fakaj kunsidoj. 16 ŝtatoj oficiale reprezentitaj. Diservoj.
Teatraĵo: Kiel plaĉas al vi (Shakespeare). Vespera akceptado en la
palaco de la paco. Pilkludo »Baseball«. Ekskursoj sur Potomak, al
Mt. Vernon.

La _VIIa kongreso_, de la 20a ĝis la 27a de aŭgusto 1911 en
Antwerpen (Belgujo). Partoprenis 2107 personoj. Prezidis Van der
Biest. Regularo pri Rajtigitaj Delegitoj akceptita, studkomisio pri
Internacia organizado de Esperanto decidita. Krom la ĝeneralaj
okazis 14 fakaj kunsidoj. 14 ŝtatoj oficiale reprezentitaj. Diservoj
protestantaj (Griethuysen, A. Rust, Soham) kaj katolikaj (abato
Richardson, Parker). Teatraĵoj: Kaatje (Spaak), Devo de Reĝo (De
Tière), Por kvietaj personoj (Van Driessche); Revuo de la Sepa
(Jan). Ekskursoj sur Schelde, al Charleroi, Dinant, Liège, Spaa,
Ostende, Brügge, Gent, Bruxelles. D-ro Zamenhof ricevis la ordenon
de Isabella la Katolika.

La _VIIIa kongreso_ (Jubilea kongreso de Esperanto), de la 11a ĝis
la 18a de aŭgusto 1912 en Kraków (Aŭstria Galicio). Partoprenis
ĉirkaŭ 1000 personoj. Prezidis D-ro Mikolajski. Regularo pri la
kunsidoj de la kongresoj akceptita, internacia organizo de Esperanto
diskutita, sed decidoj prokrastitaj. Krom la ĝeneralaj okazis 16
fakaj kunsidoj. Diservoj protestanta (Michejda), katolika (Szurek),
hebrea (Saphra). Teatraĵoj: Mazepa (Slovacki), Urso (Ĉeĥov),
opero Halka (Moniuszko). Ekskurzoj al la salminejoj de Wieliczka, al
Zakopane.

La _IXa kongreso_, de la 24a ĝis la 31a de aŭgusto 1913 en
Bern[22] (Svisujo). Partoprenis 1203 personoj. Prezidis J. Schmid.
Krom la ĝeneralaj okazis 11 fakaj kunsidoj. 6 ŝtatoj oficiale
reprezentitaj. Diservoj protestanta (Rust), katolika (Rajczi), hebrea
(Saphra). Teatraĵoj: Ginevra (Privat), La Patreco. Oratora konkurso.
Ekskurso al Interlaken.

La _Xa kongreso_, projektita por la 2a ĝis 10a de aŭgusto
1914 en Paris (Francujo) kaj grandioze preparita, promesis gravan
sukceson kaj antaŭenpuŝon por la Esperanta movado. Pli ol 5000
kongresanoj estis anoncitaj. La eksplodo de la mondmilito detruis
ĉiujn laborojn. Okazis nur afera kunsido.


Piednotoj

[21] R. de Ladevèze, Demandaro pri la historio, literaturo kaj
organizaĵoj de Esperanto por Esperantaj ekzamenoj. Ader & Borel,
Dresden-A 1911. p. 34 kaj 36.

[22] Unue projektita en Genova (Italujo).



Parolado de D-ro L. L. Zamenhof

ĉe la malfermo de la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne s. m.,
la 5an de aŭgusto 1905[23]


Estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj! Mi salutas vin, karaj samideanoj,
fratoj kaj fratinoj el la granda tutmonda homa familio, kiuj kunvenis
el landoj proksimaj kaj malproksimaj, el la plej diversaj regnoj
de la mondo, por frate premi al si reciproke la manojn pro la nomo
de granda ideo, kiu ĉiujn nin ligas (Aplaŭdado). Mi salutas vin
ankaŭ, glora lando Francujo kaj bela urbo Bulonjo-sur-Maro, kiuj
bonvole oferis gastamon al nia kongreso. Mi esprimas ankaŭ koran
dankon al tiuj personoj kaj institucioj en Parizo, kiuj ĉe mia
trapaso tra tiu ĉi glora urbo esprimis sub mia adreso sian favoron
por la afero Esperanto, nome al s-ro la ministro de la Publika
Instruado, al la Urbestraro de Parizo, al la Franca Ligo de Instruado
kaj al multaj diversaj sciencaj eminentuloj (Aplaŭdado).

Sankta estas por ni la hodiaŭa tago. Modesta estas nia kunveno;
la mondo ekstera ne multe scias pri ĝi, kaj la vortoj, kiuj estas
parolataj en nia kunveno, ne flugos telegrafe al ĉiuj urboj kaj
urbetoj de la mondo; ne kunvenis regnestroj, nek ministroj, por
ŝanĝi la politikan karton de la mondo, ne brilas luksaj vestoj
kaj multego da imponantaj ordenoj en nia salono, ne bruas pafilegoj
ĉirkaŭ la modesta domo, en kiu ni troviĝas; sed tra la aero de
nia salono flugas misteraj sonoj, sonoj tre mallaŭtaj, ne aŭdeblaj
por la orelo, sed senteblaj por ĉiu animo sentema: ĝi estas la
sonoj de io granda, kiu nun naskiĝas. Tra la aero flugas misteraj
fantomoj; la okuloj ilin ne vidas, sed la animo ilin sentas; ili
estas imagoj de tempo estonta, de tempo tute nova. La fantomoj flugos
en la mondon, korpiĝos kaj potenciĝos, kaj niaj filoj kaj nepoj
ilin vidos, ilin sentos kaj ĝuos (Aplaŭdado; krioj: bone! bone!
Vivu Zamenhof!)

En la plej malproksima antikveco, kiu jam de longe elviŝiĝis el la
memoro de la homaro, kaj pri kiu nenia historio konservis al ni eĉ
la plej malgrandan dokumenton, la homa familio disiĝis kaj ĝiaj
membroj ĉesis kompreni unu la alian. Fratoj kreitaj ĉiuj laŭ unu
modelo, fratoj, kiuj havis ĉiuj egalan korpon, egalan spiriton,
egalajn kapablojn, egalajn idealojn, egalan Dion en siaj koroj,
fratoj, kiuj devis helpi unu la alian kaj labori kune por la feliĉo
kaj la gloro de sia familio,--tiuj fratoj fariĝis tute fremdaj unuj
al aliaj, disiĝis ŝajne por ĉiam en malamikajn grupetojn, kaj
inter ili komenciĝis eterna milito. En la daŭro de multaj miljaroj,
en la daŭro de la tuta tempo, kiun la homa historio memoras, tiuj
fratoj nur eterne bataladis inter si, kaj ĉia interkompreniĝado
inter ili estis absolute ne ebla. Profetoj kaj poetoj revadis pri
ia tre malproksima nebula tempo, en kiu la homoj denove komencos
komprenadi unu la alian kaj denove kuniĝos en unu familion: sed tio
ĉi estis nur revo. Oni parolis pri tio, kiel pri ia dolĉa fantazio,
sed neniu prenis ĝin serioze, neniu kredis pri ĝi.

Kaj nun la unuan fojon la revo de miljaroj komencas realiĝi. En la
malgrandan urbon de la franca marbordo kunvenis homoj el la plej
diversaj landoj kaj nacioj, kaj ili renkontas sin reciproke ne mute
kaj surde, sed ili komprenas unu la alian, ili parolas unu kun la
alia kiel fratoj, kiel membroj de unu nacio. Ofte kunvenas personoj
de malsamaj nacioj kaj komprenas unu la alian; sed kia grandega
diferenco estas inter ilia reciproka kompreniĝado kaj la nia! Tie
komprenas sin reciproke nur tre malgranda parto da kunvenintoj, kiuj
havis la eblon dediĉi multegon da tempo kaj multegon da mono, por
lerni fremdajn lingvojn--, ĉiuj aliaj partoprenas en la kunveno
nur per sia korpo, ne per sia kapo; sed en nia kunveno reciproke
sin komprenas ĉiuj partoprenantoj, nin facile komprenas ĉiu,
kiu nur deziras nin kompreni, kaj nek malriĉeco, nek nehavado de
tempo fermas al iu la orelojn por niaj paroloj. Tie la reciproka
kompreniĝado estas atingebla per vojo nenatura, ofenda kaj maljusta,
ĉar tie la membro de unu nacio humiliĝas antaŭ la membro de
alia nacio, parolas lian lingvon, hontigante la sian, balbutas kaj
ruĝiĝas kaj sentas sin ĝenata antaŭ sia kunparolanto, dum tiu
ĉi lasta sentas sin forta kaj fiera; en nia kunveno ne ekzistas
nacioj fortaj kaj malfortaj, privilegiitaj kaj senprivilegiaj,
neniu humiliĝas, neniu sin ĝenas; ni ĉiuj staras sur fundamento
neŭtrala, ni ĉiuj estas plene egalrajtaj; ni ĉiuj sentas nin kiel
membroj de unu nacio, kiel membroj de unu familio, kaj la unuan
fojon en la homa historio ni, membroj de la plej malsamaj popoloj,
staras unu apud alia ne kiel fremduloj, ne kiel konkurantoj, sed kiel
fratoj (Aplaŭdoj), kiuj ne altrudante unu la alia sian lingvon,
komprenas sin reciproke, ne suspektas unu la alian pro mallumo ilin
dividanta, amas sin reciproke kaj premas al si reciproke la manojn ne
hipokrite, kiel alinaciano al alinaciano, sed sincere, kiel homo al
homo (Aplaŭdado). Ni konsciu bone la tutan gravecon de la hodiaŭa
tago, ĉar hodiaŭ inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro
kunvenis ne Francoj kun Angloj, ne Rusoj kun Poloj, sed homoj kun
homoj. Benata estu la tago, kaj grandaj kaj gloraj estu ĝiaj sekvoj
(Aplaŭdado)!

Ni kunvenis hodiaŭ, por montri al la mondo, per faktoj nerefuteblaj,
tion, kion la mondo ĝis nun ne volis kredi. Ni montros al la mondo,
ke reciproka kompreniĝado inter personoj de malsamaj nacioj estas
tute bone atingebla, ke por ĉi tio tute ne estas necese, ke unu
popolo humiligu aŭ englutu alian, ke la muroj inter la popoloj tute
ne estas io necesega kaj eterna, ke reciproka kompreniĝado inter
kreitaĵoj de tiu sama speco estas ne ia fantazia revo, sed apero
tute natura, kiu pro tre bedaŭrindaj kaj hontindaj cirkonstancoj
estis nur tre longe prokrastita, sed kiu pli aŭ malpli frue nepre
devis veni kaj kiu fine nun venis, kiu nun elpaŝas ankoraŭ tre
malkuraĝe, sed, unu fojon ekirinte, jam ne haltos kaj baldaŭ tiel
potencege ekregos en la mondo, ke niaj nepoj eĉ ne volos kredi, ke
estis iam alie, ke la homoj, la reĝoj de la mondo, longan tempon ne
komprenis unu la alian! Ĉiu, kiu diras, ke neŭtrala arta lingvo
estas ne ebla, venu al ni, kaj li konvertiĝos. Ĉiu, kiu diras, ke
la parolaj organoj de ĉiuj popoloj estas malsamaj, ke ĉiu elparolas
artan lingvon alie kaj la uzantoj de tia lingvo ne povas kompreni
unu la alian, venu al ni, kaj, se li estas homo honesta kaj ne volas
konscie mensogi, li konfesos, ke li eraris. Li promenadu en la
venontaj tagoj en la stratoj de Bulonjo-sur-Maro, li observadu, kiel
bonege sin komprenas reciproke la reprezentantoj de la plej diversaj
nacioj, li demandu la renkontatajn Esperantistojn, kiom multe da
tempo aŭ mono ĉiu el ili dediĉis por ellerni la artan lingvon, li
komparu tion ĉi kun la grandegaj oferoj, kiujn postulas la lernado
de ĉiu lingvo natura,--kaj, se li estas homo honesta, li iru en
la mondon kaj ripetadu laŭte: »Jes, lingvo arta estas tute ebla,
kaj la reciproka kompreniĝado de homoj per neŭtrala arta lingvo
estas ne sole tute ebla, sed eĉ tre kaj tre facila. Estas vero, ke
multaj el ni posedas nian lingvon ankoraŭ tre malbone kaj malfacile
balbutas, anstataŭ paroli flue; sed, komparante ilian balbutadon
kun la perfekte flua parolado de aliaj personoj, ĉiu konscienca
observanto facile rimarkos, ke la kaŭzo de la balbutado kuŝas ne
en la lingvo, sed nur en la nesufiĉa ekzerciteco de la diritaj
personoj«.

Post multaj miljaroj da reciproka surda-muteco kaj batalado, nun en
Bulonjo-sur-Maro fakte komenciĝas en pli granda mezuro la reciproka
kompreniĝado kaj fratiĝado de la diverspopolaj membroj de la
homaro; kaj unu fojon komenciĝinte, ĝi jam ne haltos, sed irados
antaŭen ĉiam pli kaj pli potence, ĝis la lastaj ombroj de la
eterna mallumo malaperos por ĉiam. Gravegaj estas la nunaj tagoj en
Bulonjo-sur-Maro, kaj ili estu benataj! (Aplaŭdado.)

En la unua kongreso de la Esperantistoj estas necese diri kelkajn
vortojn pri la ĝisnunaj batalantoj de nia afero. Sed antaŭ ol mi
parolos pri la batalantoj speciale Esperantistaj, mi sentas la devon
diri ĉi tie kelkajn vortojn pri unu homo, kiu havas tre grandajn
meritojn en nia afero kaj al kiu bedaŭrinde la Esperantistoj ofte
rilatas maljuste nur tial, ĉar li, multe farinte por la ideo de
lingvo internacia ĝenerale, ne apartenas tamen al la amikoj de tiu
speciala lingva formo, por kiu ni batalas. Mi parolas pri la tre
estiminda sinjoro Johann Martin Schleyer, la aŭtoro de Volapük. La
lingva formo, por kiu laboris tiu respektata maljunulo, montriĝis
ne bona, kaj la afero, por kiu li batalis, baldaŭ falis, kaj per
sia falo ĝi alportis grandan malutilon al nia ideo entute kaj
precipe al tiu speciala formo de la ideo, por kiu ni batalas. Sed
ni devas esti justaj, ni devas taksi ĉiun homon ne laŭ lia venko
aŭ malvenko, sed laŭ liaj laboroj. Kaj la laboroj kaj meritoj de
sinjoro Schleyer estis tre grandaj. Kun granda fervoro li laboris
por la ideo de lingvo internacia en la daŭro de multaj jaroj; dum
multaj personoj donadis nur nudajn projektojn, li estis la unua,
kiu havis sufiĉe da pacienco, por ellabori plenan lingvon de la
komenco ĝis la fino (kvankam Esperanto tiam estis jam preta, ĝi ne
estis ankoraŭ publikigita), kaj ne estas lia kulpo, se la lingvo
montriĝis ne praktika. Li estis la unua, kiu per senlaca laborado
vekis la intereson de la mondo por la ideo de lingvo neŭtrala, kaj
ne estas lia kulpo, se lia falinta afero por longa tempo malvarmigis
la mondon por ĉia arta lingvo. Li volis fari grandan bonon, kaj por
la atingo de tiu bono li laboris tre multe kaj fervore, kaj ni devas
lin taksi ne laŭ lia sukceso, sed laŭ lia volo kaj laboro. Se la
ideo de lingvo internacia iam venkos la mondon--tute egale, ĉu ĝi
estos sub la formo de Esperanto aŭ de ia alia lingvo--la nomo de
Schleyer okupos ĉiam la plej honoran lokon en la historio de nia
ideo, kaj tiun ĉi nomon la mondo neniam forgesos. Mi esperas, ke mi
esprimos la opinion de ĉiuj partoprenantoj en nia kongreso, se mi
diros: »Ni esprimas nian koran dankon al sinjoro Schleyer, la unua
kaj plej energia pioniro de la ideo de neŭtrala lingvo internacia!«
(Aplaŭdado.)

Nun mi transiros al la laborantoj speciale Esperantistaj. Ne venis
ankoraŭ la tempo skribi oficialan historion de nia afero, kaj
mi timas, ke mi povus fari ian publikan maljustaĵon al tiu aŭ
alia persono ĉe la kompara taksado de la meritoj de la diversaj
batalantoj. Tial mi ne nomos ĉiun el ili aparte, sed al ĉiuj kune
mi esprimas koran dankon pri ilia laborado en la nomo de ĉiuj
amikoj de Esperanto. (Aplaŭdado) Dek ok jaroj pasis de la tago,
kiam Esperanto aperis en la mondo. Ne facilaj estis ĉi tiuj dek ok
jaroj. Nun mi vidas antaŭ mi grandegan nombron da varmegaj amikoj
de Esperanto, kiuj reprezentas per si preskaŭ ĉiujn landojn de la
tera globo, preskaŭ ĉiujn naciojn de la mondo, ĉiujn rangojn,
statojn kaj klasojn de la homoj. Tre granda kaj vasta estas jam
nia literaturo, tre multaj estas niaj gazetoj, en la tuta mondo ni
havas nun grupojn kaj klubojn Esperantistajn, kaj al neniu klera
homo en la mondo la nomo de nia afero nun estas jam nekonata. Kiam
mi rigardas la nunan brilantan staton de nia afero, mi rememoras
kortuŝite pri la unuaj pioniroj, kiuj laboris por nia afero en
tiu malĝoja tempo, kiam ni ĉie renkontadis ankoraŭ nur mokon
kaj persekuton. Multaj el ili vivas ankoraŭ kaj ili rigardas nun
kun ĝojo la fruktojn de sia laborado. Sed ho ve, multaj el niaj
pioniroj jam ne vivas. Dek ok jaroj estas granda peco da tempo. En
tiu ĉi granda spaco da tempo la morto rabis al ni tre multe el niaj
fervoraj kunbatalantoj. Citi ĉiujn nomojn estus nun afero ne ebla;
mi nomos nur kelkajn el ili. La plej frue forlasis nin Leopoldo
Einstein, (aplaŭdado) la unua energia propagandisto de nia afero;
lia morto estis granda bato por nia afero entute, kaj speciale por
ĝia divastiĝado en Germanujo. Poste la morto rabis al ni Jozefon
Wasniewki, (aplaŭdado) la simpatian kaj de ĉiuj amatan apostolon de
nia afero en Polujo. Kaj antaŭ kelke da jaroj mortis tiu persono,
al kiu Esperanto ŝuldas multe, tre multe kaj sen kiu nia afero nun
eble tute ne ekzistus: mi parolas pri la neforgesebla W. H. Trompeter
(aplaŭdado). Neniam parolante pri si, postulante por si nenian
dankon, li prenis sur siajn ŝultrojn nian tutan aferon, kiam ĝi
troviĝis en la plej malfacilaj cirkonstancoj; li sola subtenadis
ĝin tiel longe, ĝis la nombro de la Esperantistoj fariĝis sufiĉe
granda, por subtenadi la aferon per fortoj komunaj. Kiel li ĝojus
nun, se li vidus la nunan staton de nia afero!

Krom la nomitaj tri personoj estas ankoraŭ granda, ho ve, tre granda
nombro da personoj, kiuj multe laboris por nia afero kaj ne povas
vidi la fruktojn de siaj laboroj. Ili mortis korpe, sed ili ne mortis
en nia memoro. Mi proponas, estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj, ke ni
honoru ilian memoron per leviĝo de niaj seĝoj (la aŭskultantoj
leviĝas). Al la ombroj de ĉiuj mortintaj batalantoj Esperantistaj
la unua kongreso Esperantista esprimas sian respekton kaj pian
saluton. (Longa aplaŭdado.)

Baldaŭ komenciĝos la laboroj de nia kongreso, dediĉita al vera
fratiĝo de la homaro. En tiu ĉi solena momento mia koro estas plena
de io nedifinebla kaj mistera, kaj mi sentas la deziron faciligi
la koron per ia preĝo, turni min al iu plej alta forto kaj alvoki
ĝian helpon kaj benon. Sed tiel same kiel mi en la nuna momento ne
estas ia naciano, sed simpla homo, tiel same mi ankaŭ sentas, ke en
tiu ĉi momento mi ne apartenas al ia nacia aŭ partia religio, sed
mi estas nur homo. Kaj en la nuna momento staras inter miaj animaj
okuloj nur tiu alta morala Forto, kiun sentas en sia koro ĉiu homo,
kaj al tiu ĉi nekonata Forto mi turnas min kun mia preĝo:

  Al Vi, ho potenca senkorpa mistero,
  Fortego, la mondon reganta,
  Al Vi, granda fonto de l' amo kaj vero
  Kaj fonto de vivo konstanta,
  Al Vi, kiun ĉiuj malsame prezentas,
  Sed ĉiuj egale en koro Vin sentas,
  Al Vi, kiu kreas, al Vi kiu reĝas,
  Hodiaŭ ni preĝas.

  Al Vi ni ne venas kun kredo nacia,
  Kun dogmoj de blinda fervoro:
  Silentas nun ĉiu disput' religia
  Kaj regas nur kredo de koro.
  Kun ĝi, kiu estas ĉe ĉiuj egala,
  Kun ĝi, la plej vera, sen trudo batala,
  Ni staras nun, filoj de l' tuta homaro
  Ĉe via altaro.

  Homaron Vi kreis perfekte kaj bele,
  Sed ĝi sin dividis batale;
  Popolo popolon atakas kruele,
  Frat' fraton atakas ŝakale,
  Ho, kiu ajn estas Vi, forto mistera,
  Aŭskultu la voĉon de l' preĝo sincera,
  Redonu la pacon al la infanaro
  De l' granda homaro!

  Ni ĵuris labori, ni ĵuris batali,
  Por reunuigi l' homaron.
  Subtenu nin, Forto, ne lasu nin fali,
  Sed lasu nin venki la baron;
  Donacu Vi benon al nia laboro,
  Donacu Vi forton al nia fervoro,
  Ke ĉiam ni kontraŭ atakoj sovaĝaj
  Nin tenu kuraĝaj.

  La verdan standardon tre alte ni tenos:
  Ĝi signas la bonon kaj belon.
  La Forto mistera de l' mondo nin benos,
  Kaj nian atingos ni celon.
  Ni inter popoloj la murojn detruos,
  Kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruos,
  Kaj falos por ĉiam, kaj amo kaj vero
  Ekregos sur tero.



Aldono: Deklaracio pri Esperantismo

Akceptita de la Unua Kongreso en sia lasta kunsido[24]


Ĉar pri la esenco de la Esperantismo multaj havas tre malveran
ideon, tial ni subskribintoj, reprezentantoj de la Esperantismo en
diversaj landoj de la mondo, kunvenintaj al la internacia kongreso
Esperantista en Boulogne-sur-Mer, trovis necesa laŭ la propono de la
aŭtoro de la lingvo Esperanto doni la sekvantan klarigon:

1. La Esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon
de lingvo neŭtrale homa, kiu »ne entrudante sin en la internan
vivon de la popoloj kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn
lingvojn naciajn«, donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon
kompreniĝadi inter si, kiu povus servi kiel paciga lingvo de
publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj batalas
inter si pri la lingvo, kaj en kiu povus esti publikigataj tiuj
verkoj, kiuj havas egalan intereson por ĉiuj popoloj. Ĉiu alia ideo
aŭ espero, kiun tiu aŭ alia Esperantisto ligas kun la Esperantismo,
estos lia afero pure _privata_, por kiu la Esperantismo ne respondas.

2. Ĉar en la nuna tempo neniu esploranto en la tuta mondo jam dubas
pri tio, ke lingvo internacia povas esti nur lingvo _arta_, kaj
ĉar el ĉiuj multegaj provoj, faritaj en la daŭro de la lastaj
du centjaroj, ĉiuj prezentas nur teoriajn projektojn, kaj lingvo
efektive finita, ĉiuflanke elprovita, perfekte vivipova kaj en ĉiuj
rilatoj pleje taŭga montriĝis nur unu sola lingvo, Esperanto, tial
la amikoj de la ideo de lingvo internacia, konsciante ke teoria
disputado kondukos al nenio kaj ke la celo povas esti atingita nur
per laborado praktika, jam de longe ĉiuj grupiĝis ĉirkaŭ la sola
lingvo _Esperanto_ kaj laboras por ĝia disvastigado kaj riĉigado de
ĝia literature[25].

3. Ĉar la aŭtoro de la lingvo Esperanto tuj en la komenco rifuzis
unu fojon por ĉiam ĉiujn personajn rajtojn kaj privilegiojn rilate
tiun lingvon, tial Esperanto estas »nenies propraĵo«, nek en
rilato materiala, nek en rilato morala.

Materiala mastro de tiu ĉi lingvo estas la tuta mondo kaj ĉiu
deziranto povas eldonadi en aŭ pri tiu ĉi lingvo ĉiajn verkojn,
kiajn li deziras, kaj uzadi la lingvon por ĉiaj eblaj celoj; kiel
spiritaj mastroj de tiu ĉi lingvo estos ĉiam rigardataj tiuj
personoj, kiuj de la mondo Esperantista estos konfesataj kiel la plej
bonaj kaj plej talentaj verkistoj en tiu ĉi lingvo.

4. Esperanto havas neniun personan leĝdonanton kaj dependas de neniu
aparta homo. Ĉiuj opinioj kaj verkoj de la kreinto de Esperanto
havas, simile al la opinioj kaj verkoj de ĉiu alia Esperantisto,
karakteron absolute _privatan_ kaj por neniu devigan. La sola unu
fojon por ĉiam deviga por ĉiuj Esperantistoj fundamento de la
lingvo Esperanto estas la verketo »Fundamento de Esperanto«, en
kiu neniu havas la rajton fari ŝanĝon[26]. Se iu dekliniĝas de
la reguloj kaj modeloj donitaj en la dirita verko, li neniam povas
pravigi sin per la vortoj »tiel deziras aŭ konsilas la aŭtoro de
Esperanto«. Ĉiun ideon, kiu ne povas esti oportune esprimata per
tiu materialo, kiu troviĝas en la »Fundamento de Esperanto«, ĉiu
Esperantisto havas la rajton esprimi en tia maniero, kiun li trovas
la plej ĝusta, tiel same, kiel estas farate en ĉiu alia lingvo.
Sed pro plena unueco de la lingvo al ĉiuj Esperantistoj estas
rekomendate imitadi kiel eble plej multe tiun stilon, kiu troviĝas
en la verkoj de la kreinto de Esperanto, kiu la plej multe laboris
por kaj en Esperanto kaj la plej bone konas ĝian spiriton[27].

5. Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la
lingvon Esperanto tute egale, por kiaj celoj li ĝin uzas. Apartenado
al ia aktiva societo Esperantista por ĉiu Esperantisto estas
rekomendinda, sed ne deviga[28].


Piednotoj

[23] Esperantista Dokumentaro I, p. 25-30.

[24] Esperantista Dokumentaro I, p. 31-32.

[25] Tie ĉi, la originala projektita teksto daŭrigis
tiel: Sed se kontraŭ ĉiu atendo iam montriĝus, ke per ia alia
vojo la ideo de lingvo internacia povas esti realigita pli bone, pli
certe kaj pli rapide, ol per Esperanto, tiam la aŭtoro de Esperanto
aliĝos al tiu nova vojo kaj kune kun li espereble ankaŭ ĉiuj
Esperantistoj.

[26] En la projektita teksto estis: ... fari eĉ la plej malgrandan
ŝanĝon.

[27] La projekto enhavis ĉi tiun kvinan paragrafon:

5. Pri ĉiuj duboj, kiuj aperas ĉe la uzado de la lingvo Esperanto,
decidas ĉiam la Centra Komitato Esperantista, elektata de la
Esperantistoj de la tuta mondo en la internaciaj kongresoj
Esperantistaj. Ĉiuj decidoj de la Centra Komitato, tuŝantaj la
dubajn demandojn de la lingvo, estas devigaj por ĉiuj uzantoj de la
lingvo Esperanto; ĉiuj decidoj, tuŝantaj la manieron de praktika
agado, estas devigaj nur por tiuj personoj, kiuj deziras aparteni al
la aktiva organizacio Esperantista.

[28] La projekto enhavis ĉi tiun finan paragrafon:

7. Por faciligi al la komencantaj Esperantistoj la elekton de
fideblaj libroj kaj gardi ilin kontraŭ uzado de libroj, kiuj
instruas tute eraran lingvon, estas eldonita serio da libroj, kiuj
portas sur si la aprobon de la aŭtoro de la lingvo. Tiu ĉi aprobo
tamen havas nur la signifon de konsilo por la komencantoj, sed ĝi
havas en si nenion devigan. Ĉiu Esperantisto povas libere uzi ĉiun
libron aŭ gazeton, kiun li deziras.



Parolado de D-ro L. L. Zamenhof

ĉe la malfermo de la Dua Kongreso Esperantista en Genève, la 28an
de aŭgusto 1906[29]


Estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj! Mi esperas, ke mi plenumos la
deziron de ĉiuj alestantoj, se en la momento de la malfermo de nia
dua kongreso mi esprimos en la nomo de vi ĉiuj mian koran dankon
al la brava Svisa lando por la gastameco, kiun ĝi montris al nia
kongreso, kaj al lia Moŝto la Prezidanto de la Svisa Konfederacio,
kiu afable akceptis antaŭ du monatoj nian delegitaron. Apartan
saluton al la urbo Ĝenevo, kiu jam multajn fojojn glore enskribis
sian nomon en la historion de diversaj gravaj internaciaj aferoj.

Permesu al mi ankaŭ esprimi en la nomo de vi ĉiuj koran dankon
al la organizintoj de la nuna kongreso, al la sindonaj Svisaj
Esperantistoj, kiuj tiel multe kaj senlace laboris en la daŭro de
la pasinta jaro, fondis preskaŭ en ĉiuj urboj de la Svisa lando
grupojn Esperantistajn kaj diligente faris ĉion, kion ili povis,
por sukcesa pretigo de nia kongreso; al la Provizora Centra Organiza
Komitato, kiu precipe en la persono de sia prezidanto tiel energie
laboris kaj tiel diligente zorgis pri ĉiuj preparoj; fine--sed certe
ne malplej grave--al tiuj kaŝitaj amikoj, kiuj per malavara fondo de
la Centra Oficejo donis fortikan fundamenton por ĉiuj plej gravaj
laboroj.

Sinjorinoj kaj sinjoroj! Ĉe la malfermo de nia kongreso vi atendas
de mi ian paroladon; eble vi atendas de mi ion oficialan, ion
indiferentan, palan kaj senenhavan, kiel estas ordinare la oficialaj
paroloj. _Tian_ parolon mi tamen ne povas doni al vi. Mi ĝenerale
ne amas tiajn parolojn, sed precipe _nun_, en la nuna jaro, tia
senkolora oficiala parolo estus granda peko de mia flanko. Mi venas
al vi el lando, kie nun multaj milionoj da homoj malfacile batalas
por libereco, por la plej elementa homa libereco, por la _rajtoj de
homo_. Pri tio ĉi mi tamen ne parolus al vi; ĉar se kiel _privata
homo_ ĉiu el vi eble sekvas kun intereso la malfacilan bataladon
en la granda multemiliona lando, tamen kiel _Esperantistojn_ tiu
ĉi batalado ne povus vin tuŝi, kaj nia kongreso havas nenion
komunan kun aferoj politikaj. Sed krom la batalado pure politika,
en la dirita lando estas nun farata io, kio nin kiel Esperantistojn
ne povas ne tuŝi: ni vidas en tiu lando kruelan bataladon inter
la _gentoj_. Tie ne homo de unu lando pro politikaj patrolandaj
interesoj atakas homojn de alia lando--tie la naturaj filoj de sama
lando ĵetas sin kiel kruelaj bestoj kontraŭ la tiel same naturaj
filoj de tiu sama lando nur tial, ĉar ili apartenas al alia gento.

Ĉiutage estingiĝas tie multe da homaj vivoj per batalado politika,
sed multe pli da homaj vivoj estingiĝas tie ĉiutage per batalado
_intergenta_. Terura estas la stato de aferoj en la multelingva
Kaŭkazo, terura estas la stato en la Okcidenta Rusujo. Malbenita,
milfoje malbenita estu la intergenta malamo! Kiam mi estis ankoraŭ
infano, mi, en la urbo Bielostok, rigardadis kun doloro la reciprokan
fremdecon, kiu dividas inter si la naturajn filojn de sama lando kaj
sama urbo. Kaj mi revis iam, ke pasos certa nombro da jaroj, kaj ĉio
ŝanĝiĝos kaj boniĝos. Kaj pasis efektive certa nombro da jaroj,
kaj anstataŭ miaj belaj sonĝoj mi ekvidis teruran efektivaĵon:
en la stratoj de mia malfeliĉo urbo de naskiĝo sovaĝaj homoj
kun hakiloj kaj feraj stangoj sin ĵetis kiel plej kruelaj bestoj
kontraŭ trankvilaj loĝantoj, kies tuta kulpo konsistis nur en tio,
ke ili parolis alian lingvon kaj havis alian gentan religion, ol
tiuj ĉi sovaĝuloj. Pro tio oni frakasis la kraniojn, kaj elpikis
la okulojn al viroj kaj virinoj, kadukaj maljunuloj kaj senhelpaj
infanoj! Mi ne volas rakonti al vi la terurajn detalojn de la bestega
Bielostoka buĉado; al vi kiel al Esperantistoj mi volas nur diri,
ke terure altaj kaj dikaj estas ankoraŭ la interpopolaj muroj,
kontraŭ kiuj ni batalas.

Oni scias, ke ne la Rusa gento estas kulpa en la besta buĉado en
Bielostok kaj multaj aliaj urboj; ĉar la Rusa gento neniam estis
kruela kaj sangavida; oni scias, ke ne la Tataroj kaj Armenoj estas
kulpaj en la konstanta buĉado, ĉar ambaŭ gentoj estas gentoj
trankvilaj, ne deziras altrudi al iu sian regadon, kaj la sola,
kion ili deziras, estas nur, ke oni lasu ilin trankvile vivi. Oni
scias nun tute klare, ke kulpa estas aro da abomenindaj krimuloj,
kiuj per diversaj kaj plej malnoblaj rimedoj, per amase dismetataj
mensogoj kaj kalumnioj arte kreas teruran malamon inter unuj gentoj
kaj aliaj. Sed ĉu la plej grandaj mensogoj kaj kalumnioj povus doni
tiajn terurajn fruktojn, se la gentoj sin reciproke bone konus,
se inter ili ne starus altaj kaj dikaj muroj, kiuj malpermesas al
ili libere komunikiĝadi inter si kaj vidi, ke la membroj de aliaj
gentoj estas tute tiaj samaj homoj, kiel la membroj de nia gento, ke
ilia literaturo ne predikas iajn terurajn krimojn, sed havas tiun
saman etikon kaj tiujn samajn idealojn kiel nia. Rompu, rompu la
murojn inter la popoloj, donu al ili la eblon, libere konatiĝi kaj
komunikiĝi sur neŭtrala fundamento, kaj nur tiam povos malaperi
tiaj bestaĵoj, kiujn ni nun vidas en diversaj lokoj!

Ni ne estas tiel naivaj, kiel pensas pri ni kelkaj personoj; ni ne
kredas, ke neŭtrala fundamento faros el la homoj anĝelojn; ni scias
tre bone, ke la homoj malbonaj ankaŭ poste restos malbonaj; sed ni
kredas, ke komunikiĝado kaj konatiĝado sur neŭtrala fundamento
forigos almenaŭ la grandan amason de tiuj bestaĵoj kaj krimoj, kiuj
estas kaŭzataj ne de malbona volo, sed simple de sinnekonado kaj de
devigata sinaltrudado.

Nun, kiam en diversaj lokoj de la mondo la batalado inter la gentoj
fariĝis tiel kruela, ni, Esperantistoj, devas labori pli energie
ol iam. Sed por ke nia laborado estu fruktoporta, ni devas antaŭ
ĉio bone klarigi al ni la internan ideon de la Esperantismo. Ni
ĉiuj senkonscie ofte aludadis tiun ĉi ideon en niaj paroloj kaj
verkoj, sed ni neniam parolis pri ĝi pli klare. Estas jam tempo, ke
ni parolu pli klare kaj precize.

El la deklaracio unuanime akceptita en la Boulogne'a kongreso, ni
ĉiuj scias, kio estas la Esperantismo en rilato praktika; el tiu
ĉi deklaracio ni ankaŭ scias, ke »Esperantisto estas nomata ĉiu
persono, kiu uzas la lingvon Esperanto tute egale, por kiaj celoj li
ĝin uzas«. Esperantisto sekve estas ne sole tiu persono, kiu uzas
Esperanton sole kaj ekskluzive por celoj praktikaj; Esperantisto
ankaŭ estas persono, kiu uzas Esperanton, por gajni per ĝi monon;
Esperantisto estas persono, kiu uzas Esperanton nur por amuziĝadi;
Esperantisto fine estas eĉ tiu persono, kiu uzas Esperanton por
celoj plej malnoblaj kaj malamaj. Sed krom la flanko praktika,
deviga por ĉiuj kaj montrita en la deklaracio, la Esperantismo
havas ankoraŭ alian flankon, ne devigan, sed multe pli gravan,
flankon idean. Tiun ĉi flankon diversaj Esperantistoj povas klarigi
al si en la plej diversa maniero kaj en la plej diversaj gradoj.
Tial, por eviti ĉiun malpacon, la Esperantistoj decidis, lasi al
ĉiu plenan liberecon akcepti la internan ideon de la Esperantismo
en tiu formo kaj grado, kiel li mem deziras, aŭ--se li volas--eĉ
tute ne akcepti por la Esperantismo ian ideon. Por demeti de unuj
Esperantistoj ĉian respondecon por la agoj kaj idealoj de aliaj
Esperantistoj, la Bulonja deklaracio precizigis la oficialan, de
ĉiuj sendispute akceptitan esencon de la Esperantismo kaj aldonis la
sekvantajn vortojn: »Ĉiu alia espero aŭ revo, kiun tiu aŭ alia
persono ligas kun la Esperantismo, estas lia afero pure privata,
por kiu la Esperantismo ne respondas«. Sed bedaŭrinde la vorton
»privata« kelkaj amikoj-Esperantistoj klarigis al si en la senco de
»malpermesata«, kaj tiamaniere, anstataŭ konservi por la interna
ideo de la Esperantismo la eblon tute libere disvolviĝi, ili volis
tiun ideon tute mortigi.

Se ni, batalantoj por Esperanto, propravole donis al la vasta mondo
plenan rajton rigardadi Esperanton nur de ĝia flanko praktika kaj
uzadi ĝin nur por nia utilo, tio ĉi kompreneble al neniu donas la
rajton postuli, ke ni ĉiuj vidu en Esperanto nur aferon praktikan.
Bedaŭrinde en la lasta tempo inter la Esperantistoj aperis tiaj
voĉoj, kiuj diras: »Esperanto estas nur lingvo; evitu ligi eĉ tute
private la Esperantismon kun ia _ideo_, ĉar alie oni pensos, ke ni
ĉiuj havas tiun ideon, kaj ni malplaĉos al diversaj personoj, kiuj
ne amas tiun ideon! Ho kiaj vortoj! El la timo, ke ni eble ne plaĉos
al tiuj personoj, kiuj mem volas uzi Esperanton nur por aferoj
praktikaj por ili, ni devas _ĉiuj_ elŝiri el nia koro tiun parton
de la Esperantismo, kiu estas la plej grava, la plej sankta, tiun
ideon, kiu estis la ĉefa celo de la afero de Esperanto, kiu estis
la stelo, kiu ĉiam gvidadis ĉiujn batalantojn por Esperanto! Ho,
ne, ne, neniam! Kun energia protesto ni forĵetas tiun ĉi postulon.
Se nin, la unuajn batalantojn por Esperanto, oni devigos, ke ni evitu
en nia agado ĉion idean, ni indigne disŝiros kaj bruligos ĉion,
kion ni skribis por Esperanto, ni neniigos kun doloro la laborojn
kaj oferojn de nia tuta vivo, ni forĵetos malproksimen la verdan
stelon, kiu sidas sur nia brusto, kaj ni ekkrios kun abomeno: »Kun
_tia_ Esperanto, kiu devas servi ekskluzive nur al celoj de komerco
kaj praktika utileco, ni volas havi nenion komunan«! Venos iam
la tempo, kiam Esperanto, fariĝinte posedaĵo de la tuta homaro,
perdos sian karakteron idean; tiam ĝi fariĝos jam nur lingvo, oni
jam ne batalados por ĝi, oni nur tirados el ĝi profiton. Sed nun,
kiam preskaŭ ĉiuj Esperantistoj estas ankoraŭ ne profitantoj,
sed nur batalantoj, ni ĉiuj konscias tre bone, ke al laborado
por Esperanto instigas nin ne la penso pri praktika utileco, sed
nur la penso pri la sankta, granda kaj grava _ideo_, kiun lingvo
internacia en si enhavas. Tiu ĉi ideo--vi ĉiuj sentas ĝin tre
bone--estas _frateco kaj justeco inter ĉiuj popoloj_. Tiu ĉi ideo
akompanadis Esperantismon de la unua momento de ĝia naskiĝo ĝis
la nuna tempo. Ĝi instigis la aŭtoron de Esperanto, kiam li estis
ankoraŭ malgranda infano; kiam antaŭ dudek ok jaroj rondeto da
junaj diversgentaj gimnazianoj festis la unuan signon de vivo de la
estonta Esperanto; ili kantis kanton, en kiu post ĉiu strofo estis
ripetataj la vortoj: »malamikeco de la nacioj, falu, falu, jam estas
tempo«.

Nia himno kantas pri la »nova sento, kiu venis en la mondon«,
ĉiuj verkoj, vortoj kaj agoj de la iniciatoro kaj de la nunaj
Esperantistoj ĉiam spiras tute klare tiun saman ideon. Neniam ni
kaŝis nian ideon, neniam povis esti eĉ la plej malgranda dubo pri
ĝi, ĉar ĉiu parolis pri ĝi, kaj sindone laboris. Kial do aliĝis
al ni la personoj, kiuj vidas en Esperanto »nur lingvon«? Kial
ili ne timis, ke la mondo kulpigos ilin pri granda krimo, nome pri
la deziro, helpi al iom-post-ioma unuiĝo de la homaro? Ĉu ili ne
vidas, ke iliaj paroloj estas kontraŭaj al iliaj propraj sentoj kaj
ke ili senkonscie revas pri tio sama, pri kio ni revas, kvankam pro
neĝusta timo antaŭ sensencaj atakantoj ili penas tion ĉi nei?

Se mi, la tutan pli bonan parton de mia vivo memvole pasigis en
grandaj suferoj kaj oferoj kaj ne rezervis por mi eĉ ian rajton de
aŭtoreco--ĉu mi faris tion ĉi pro ia praktika utileco? Se la unuaj
Esperantistoj pacience elmetadis sin ne sole al konstanta mokado,
sed eĉ al grandaj oferoj, kaj ekzemple unu malriĉa instruistino
longan tempon suferis malsaton, nur por ke ŝi povu ŝpari iom da
mono por la propagando de Esperanto--ĉu ili ĉiuj faris tion ĉi pro
ia praktika utileco?

Se ofte personoj alforĝitaj al la lito de morto skribadis al mi,
ke Esperanto estas la sola konsolo de ilia finiĝanta vivo, ĉu ili
pensis tiam pri ia praktika utileco? Ho, ne, ne, ne! Ĉiuj memoris
nur pri la interna ideo entenata en la Esperantismo; ĉiuj ŝatis
Esperanton ne tial, ke ĝi alproksimigas reciproke la _korpojn_ de la
homoj, eĉ ne tial, ke ĝi alproksimigas la _cerbojn_ de la homoj,
sed nur tial, ke ĝi alproksimigas iliajn _korojn_.

Vi memoras, kiel forte ni ĉiuj estis entuziasmigitaj en Bulonjo
ĉe l' Maro. Ĉiuj personoj, kiuj partoprenis en la tiea kongreso,
konservis pri ĝi la plej agrablan kaj plej entuziasman memoron
por la tuta vivo, ĉiuj ĝin nomas »la neforgesebla kongreso«.
Kio do tiel entuziasmigis la membrojn de la kongreso? Ĉu la
amuzoj per si mem? Ne, ĉiu ja povas havi sur ĉiu paŝo multe
pli grandajn amuzojn, aŭskulti teatraĵojn kaj kantojn multe pli
bonajn kaj plenumatajn ne de nespertaj diletantoj, sed de plej
perfektaj specialistoj! Ĉu nin entuziasmigis la granda talento de
la parolantoj? Ne; ni tiajn ne havis en Bulonjo. Ĉu la fakto, ke
ni komprenis nin reciproke? Sed en ĉiu kongreso de samnacianoj ni
ja komprenas nin ne malpli bone, kaj tamen nenio nin entuziasmigas.
Ne, vi ĉiuj sentis tre bone, ke nin entuziasmigis ne la amuzoj per
si mem, ne la reciproka sinkomprenado per si mem, ne la praktika
utileco, kiun Esperanto montris, sed la interna _ideo_ de la
Esperantismo, kiun ni ĉiuj sentis en nia koro. Ni sentis, ke
komenciĝas la falado de la muroj inter la popoloj, ni sentis la
spiriton de ĉiuhoma frateco. Ni konsciis tre bone, ke, ĝis la fina
malapero de la muroj, estas ankoraŭ tre kaj tre malproksime; sed ni
sentis, ke ni estas atestantoj de la unua forta ekbato kontraŭ tiuj
muroj; ni sentis, ke antaŭ niaj okuloj flugas ia fantomo de pli bona
estonteco, fantomo ankoraŭ tre nebula, kiu tamen de nun ĉiam pli
kaj pli korpiĝados kaj potenciĝados.

Jes, miaj karaj kunlaborantoj! Por la indiferenta mondo Esperanto
povas esti nur afero de praktika utileco. Ĉiu, kiu uzas Esperanton
aŭ laboras por ĝi, estas Esperantisto, kaj ĉiu Esperantisto havas
plenan rajton vidi en Esperanto nur lingvon simplan, malvarman
internacian kompreniĝilon, similan al la mara signaro, kvankam pli
perfektan. _Tiaj_ Esperantistoj kredeble ne venas al niaj kongresoj
aŭ venos al ili nur por celoj esploraj, praktikaj aŭ por malvarma
diskutado pri demandoj pure lingvaj, pure akademiaj, kaj ili ne
partoprenos en nia ĝojo kaj entuziasmo, kiu eble ŝajnos al ili
naiva kaj infana. Sed tiuj Esperantistoj, kiuj apartenas al nia afero
ne per sia kapo, sed per sia _koro_, tiuj ĉiam sentos kaj ŝatos
en Esperanto antaŭ ĉio ĝian internan _ideon_; ili ne timos, ke
la mondo moke nomas ilin utopiistoj, kaj la naciaj ŝovinistoj eĉ
atakos ilian idealon kvazaŭ krimon; ili estos fieraj pri tiu nomo
de utopiistoj. Ĉiu nia nova kongreso fortikigos en ili la amon al
la interna ideo de la Esperantismo, kaj iom post iom niaj ĉiujaraj
kongresoj fariĝos konstanta festo de la homaro kaj de homa frateco.



Aldono: Deklaracio pri neŭtraleco de la kongresoj de Esperanto

Akceptita de la Dua Kongreso[30]


La komitato elektita en Boulogne por organizi la duan kongreson
zorgis, de la komenco, por ke tiu kongreso estu malfermata al ĉiuj
personoj, kiuj povas esti nomataj Esperantistoj, laŭ la deklaracio
de Boulogne pri la esenco kaj neŭtraleco de Esperanto, t. e. al
»ĉiuj personoj, kiuj scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute
egale por kia celo ili ĝin uzas«.

Aliparte, certe estas, ke la ĝenerala alpreno de helpa lingvo
internacia havos, eble nur post longa tempo, gravajn kaj tre
fruktoportajn konsekvencojn por la vivo de la popoloj, en la
politika, religia kaj sociala kampoj.

Tiu vero inspiris de l' komenco nian majstron, D-ron Zamenhof, kaj
ĉiam subtenis lin dum la malfacilaj bataladoj kaj oferoj, el kiuj
konsistis lia tuta ĝisnuna vivo. Tiun saman ideon li prezentis
al la mondo en la famaj poezioj, kiujn ĉiu Esperantisto konas kaj
admiras.

Sed certe estas ankaŭ, ke tiuj konsekvencoj estas atingeblaj nur
per grandaj aliformigoj de la nunaj institucioj kaj moroj. Pri tiaj
ŝanĝoj oni povas opinii tre diversmaniere, kaj ilia nuntempa
esploro povus do naski nedezirindajn diskutojn kaj malkonsentojn
inter la Esperantistoj, kies ĉefa bezono estas unueco, por la venko
de ilia kara lingvo.

Pro tio la organizintoj de tiu ĉi kongreso, konsiderante ke ĝia
programo ne devas permesi la diskuton de politikaj, religiaj kaj
socialaj demandoj, konigis tiun kondiĉon, laŭ la peto de D-ro
Zamenhof mem, al ĉiuj personoj, kiuj petis klarigojn en tiu rilato.
Kompreneble, tio ne malhelpos la esploron de utilaj aplikadoj, jam
faritaj aŭ ankoraŭ fareblaj, de Esperanto al la sociala vivo,
kies direkton la registaroj ne kutimas rezervi al si: oni povos do
priparoli en la kongreso, ekzemple, la demandojn pri Esperanto ĉe la
blinduloj, stenografiistoj, instruistoj, komercistoj, industriistoj,
laboristoj, ĉe la Ruĝa Kruco, k. c., k. c. Sed la prezidanto devos
nepre rifuzi la parolon al ĉiuj, kiuj deziras trakti la pli supre
aluditajn temojn, kaj haltigi la oratorojn, kiuj enirus unu el tiuj
ne permesitaj kampoj.

Tamen, por ebligi al la kongresanoj, kiuj interesiĝas pri unu aŭ
alia el tiuj demandoj, ilin priparoli inter si en privataj kunsidoj,
la komitato zorgis, por ke ili povu disponi ĉambrojn, kien ili
kunvenos laŭ deziro. La kunvenaj lokoj kaj horoj, elektitaj de ĉia
tiel formiĝinta grupo, estos oficiale sciigataj.


Piednotoj

[29] Esperantista Dokumentaro IV, p. 41-46.

[30] Esperantista Dokumentaro IV, p. 31-32.



Parolado de D-ro L. L. Zamenhof

ĉe la malfermo de la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge, la
12an de aŭgusto 1907[31]


Karaj samideanoj! Konforme al la ĝisnuna moro, mi komencas mian
parolon per tio, ke mi permesas al mi en la nomo de ĉiuj kongresanoj
esprimi nian saluton kaj dankon al la lando, kiu gastame nin
akceptis, kaj precipe al niaj Britaj samideanoj, kiuj per multaj
laboroj kaj granda zorgemeco pretigis por ni tiun feston, en kiu ni
nun ĉiuj partoprenas. De la momento, kiam niaj Britaj amikoj invitis
nin al si, ni ĉiuj estis konvinkitaj, ke nia kongreso en ilia lando
havos apartan signifon kaj estos epokofaranta. Kaj ne estas malfacile
antaŭvidi, ke nia espero nin ne trompos, ĉar tion ĉi garantias al
ni ne sole la konata energio kaj sindoneco de niaj Britaj amikoj, sed
ankaŭ la karaktero mem de ilia lando.

La fakto, ke ni kongresas nun en glora universitata urbo de Granda
Britujo, havas grandan signifon. La kontraŭuloj de nia ideo
konstante ripetadis al ni, ke la Angle parolantaj popoloj neniam al
ni aliĝos, ĉar ne sole ili malpli ol ĉiuj aliaj popoloj sentas la
bezonon de lingvo internacia, sed por ili la fortikiĝado de lingvo
internacia estas rekte malutila, ĉar tia lingvo konkurados en la
mondo antaŭ ĉio kun la lingvo Angla, kiu celas fariĝi internacia.
Kaj tamen rigardu, kiel forte eraris niaj kontraŭuloj! Rigardu,
kiel multope jam aliĝis al ni la Britoj, kiuj tiel nevolonte lernas
aliajn lingvojn krom sia nacia; rigardu, kun kia amo ili preparis
nian kongreson kaj en kia granda nombro ili aperis, por deziri al
ni bonvenon! Tio ĉi montras antaŭ ĉio, ke la homoj komencis jam
kompreni, ke lingvo internacia estas utila ne sole por popoloj
malfortaj, sed ankaŭ por popoloj fortaj; sed tio ĉi montras
ankoraŭ alian aferon, multe pli gravan: ke la homoj vidas en la
Esperantismo ne sole aferon de egoisma oportuneco, sed gravan ideon
de intergenta justeco kaj frateco, kaj al tiu ĉi ideo volas servi
la noblaj homoj de _ĉiuj_ popoloj, tute egale, ĉu iliaj popoloj
estas fortaj aŭ malfortaj, kaj ĉu la intergenta justeco estas por
ili profita aŭ malprofita. Ni scias, ke la plimulton de niaj Britaj
samideanoj alkondukis al ni la interna ideo de la Esperantismo, kaj
ni tiom pli ĝoje esprimas al niaj Britaj amikoj nian koran dankon.
La Kembriĝanoj akceptas nin hodiaŭ ne kiel komercistojn, kiuj
alportas al ili profiton, sed kiel apostolojn de ideo homara, kiun
ili komprenas kaj ŝatas; koran dankon al la Kembriĝanoj, koran
dankon al la glora Kembriĝa universitato, kiu pruntis al ni siajn
ĉambrojn, koran dankon al la Kembriĝa urbestraro, kiu gastame
zorgis pri nia bono. Ni kore salutas vin, granda Brita popolo, ni
plej respekte salutas vian altan reprezentanton, Lian Reĝan Moŝton.
Vivu la Reĝ' al vi, tre longe vivu Li, gardu Lin Di'!

Samideanoj! En la momento de la malfermo de nia tria kongreso ni ne
povas silenti pri la tro multaj amikoj, kiujn la morto kaptis dum
la pasinta jaro; vi ĉiuj memoras, ke tuj post la Ĝeneva kongreso,
ni sciiĝis pri la malfeliĉa morto de D-ro _Lloyd_, prezidanto de
la Liverpoola Grupo. Ni perdis ankaŭ du eminentajn amikojn de nia
afero, la gloran scienculon _Berthelot_ kaj Prof-on Michael _Foster_,
kiu esperis nin akcepti en Kembriĝo. Fine, mortis nia plej kara
samideano kaj amiko, kiu estis la animo de niaj ĝisnunaj kongresoj,
la ĉefa motoro de nia lasta kongreso en Ĝenevo, la fondinto,
subteninto kaj inspirinto de nia Konstanta Kongresa Komitato. Vi
ĉiuj scias, pri kiu mi parolas. Nia neforgesebla amiko _Javal_ plu
ne ekzistas. Al vi, amikoj-Esperantistoj de ĉiuj landoj, kaj al vi,
niaj estimataj gastoj, kiuj simpatias nian aferon, mi proponas, ke ni
honoru la memoron de nia multemerita samideano kaj de ĉiuj mortintaj
Esperantistoj per leviĝo de niaj seĝoj.

Samideanoj! Antaŭ tri semajnoj finiĝis ĝuste dudek jaroj de la
tago, kiam aperis publike la unua libro pri la lingvo Esperanto. En
ĉiuj partoj de la mondo la Esperantistoj festis tiun tagon. Kiel
fondinto de Esperanto, mi ricevis en tiu tago multajn gratulajn
telegramojn kaj leterojn. Ĉar mi ne havas kancelarion, sed mi devas
mem ĉion plenumi en miaj liberaj horoj, tiel oni facile komprenos,
ke respondi ĉiujn ricevitajn esprimojn de amikeco estis por mi afero
absolute ne ebla, kaj oni min facile pardonos. Mi uzas nun la bonan
okazon, por esprimi mian plej sinceran dankon al ĉiuj, kiuj sendis
al mi amikajn bondezirojn. La gratuloj apartenas kompreneble ne al mi
persone, sed al la tuta batalantaro Esperantista, kaj mi estas nur la
centra punkto, en kiu kolektiĝis ĉiuj gratuloj, por resalti de tie
al ĉiuj flankoj de la mondo, al ĉiuj lokoj, kie loĝas kaj laboras
niaj senlacaj samideanoj. Kvazaŭ silente komisiita de la tuta
Esperantistaro, mi vokas al ĉiuj Esperantistaj batalantoj: Mi vin
gratulas! Mi kore vin gratulas, ke vi pacience eltenis en la daŭro
de dudek jaroj, malgraŭ la multaj atakoj kaj malagrablaĵoj, kiuj al
neniu el vi mankis. Mi kore vin gratulas pro tiuj rezultatoj, kiujn
donis via energia kaj sindona dudek-jara laborado. Dudek jaroj da
laborado por la Esperantismo! Kion tio signifas,--oni komprenos nur
iam poste, kiam oni legos la detalan historion de la Esperantismo.
Kian grandegan gravecon havas niaj ĝisnunaj akiroj, tion oni ankaŭ
ĝuste komprenos nur iam poste, kiam oni ekscios detale la historion
de niaj unuaj jaroj, kiam la akiro de ĉiu nova Esperantisto estis
ligita kun senfina laborado kaj oferado.

Multaj el vi konas la historion de la _lastaj_ dek jaroj de la
Esperantismo, kiam la longe dormintaj semoj komencis doni la unuajn
trunketojn; sed tre malmultaj el vi konas la historion de la _unuaj_
dek jaroj, kiuj konsistis el senfina, ŝajne tute sensukcesa semado.
La historio de la Esperantismo iam rakontos al vi pri ĉiuj tiamaj
semantoj.

Nun nia afero staras forte. La glacia tavolo da antaŭjuĝoj de la
mondo estas rompita, kaj nia afero kreskas regule kaj senhalte. Ĉiu
jaro potence pligrandigas niajn fortojn, kaj ni iras al nia celo
jam kun plena trankvileco. Centoj da miloj da radikoj kaj radiketoj
subtenas nian arbon, kiu jam ne timas la venton. La naturo, kiu
longan tempon batalis _kontraŭ_ ni, batalas nun _por_ ni, ĉar tiu
sama forto de inercio, kiu longan tempon terure malhelpis ĉiun nian
paŝon, ĝi mem ŝovas nin antaŭen. Eĉ se ni volus halti, ni jam ne
povus.

Mi transiras al la vera temo de mia hodiaŭa parolado. Mi volas
paroli al vi hodiaŭ pri la esenco kaj celo de niaj kongresoj. Sed
por eviti ĉian malkompreniĝon, mi tuj en la komenco atentigas
vin, ke mia parolo ne estas io oficiala, ĝi prezentas simple mian
personan opinion, kiun ĉiu el vi povas aprobi aŭ ne aprobi.

Ĉar ni decidis kunvenadi ĉiujare el ĉiuj landoj de la mondo kaj
multaj el ni faras eĉ tre grandajn oferojn, por povi partopreni en
niaj kongresoj, tial ni devas klarigi al ni, por _kio_ ni kunvenas.
Se ni konscios bone la esencon kaj celon de niaj kongresoj, tiam ni
venados al ili kun ĉiam freŝa kaj neniam malfortiĝanta entuziasmo,
kiel homoj, kiuj klare vidas antaŭ si la belan celon, al kiu ili
iras; sed se ni ne konscios la celon de niaj kongresoj, tiam ni
baldaŭ tute malvarmiĝos por ili, kiel homoj, kiuj vagas sencele kaj
kiujn tiu vagado baldaŭ lacigas kaj enuigas. Por kio do ni kunvenas?
Ĉu ni kunvenas por paroli pri Esperantaj lingvaj demandoj? Ne!
tiuj ĉi demandoj apartenas ne al la kongreso, sed ekskluzive al la
Lingva Komitato, kaj por ili sufiĉus kongreso de komitatanoj. Ĉu
ni kunvenas por ekzerciĝi en Esperanta parolado? Por tio sola ni ne
bezonas veturi al kongreso, ĉar en niaj hejmaj grupoj ni povas en
la daŭro de la tuta jaro multe pli ekzerciĝi, ol en la kelkaj tagoj
de la kongreso, kaj por la sola kelkataga ekzerciĝo en parolado
neniu entreprenus vojaĝojn. Ĉu ni kunvenas por fari manifestacion
kaj sekve propagandon? Jes, certe! Sed ĉar el cent kongresanoj
almenaŭ naŭdek-naŭ havas de Esperanto nur _moralan_ profiton, por
kio do ni ĝin propagandas? Mi ne dubas, ke la plimulto el vi donos
al ni nur unu respondon: Ni faras manifestacion kaj propagandon por
la Esperantismo ne pro ia utilo, kiun ĉiu el ni persone povas havi
de ĝi, sed pro tiu gravega signifo, kiun la Esperantismo havas
por la tuta _homaro_, pro tiu komunehoma celo, kiu nin, aktivajn
Esperantistojn, altiris al Esperanto; ni kunvenas ĉiujare el ĉiuj
partoj de la mondo, por havi la ĝojon vidi samideanojn, por premi al
ili la manon, por varmigi en ni per reciproka renkontiĝo kaj kunvivo
la amon kaj entuziasmon por la ideo, kiun la Esperantismo en si
enhavas. Kiel la antikvaj Hebreoj tri fojojn ĉiujare kunvenadis en
Jeruzalemo, por vigligadi en si la amon al la ideo monoteisma, tiel
ni ĉiujare kunvenas en la ĉefurbo de Esperantujo, por vigligi en ni
la amon al la ideo Esperantisma. _Kaj tio ĉi estas la ĉefa esenco
kaj la ĉefa celo de niaj kongresoj._

Ĉar la mondo ĉiam komprenis, ke la Esperantismo estas forte ligita
kun certa interna ideo, kaj tre multaj personoj ne volis lerni kaj
uzi Esperanton nur tial, ĉar ili ne volis esti rigardataj kiel
partianoj de ia ideo, tial--por ne fortimigi de ni la grandajn
amasojn,--ni estis devigitaj klarigi per la Bulonja deklaracio,
ke la simpla _Esperantisteco_, t. e. la uzado de la lingvo
Esperanto, neniun devigas esti partiano de tiu aŭ alia ideo, ke
ĉiu Esperantisto restas homo tute libera kaj unuj Esperantistoj
ne respondas por la ideoj de aliaj Esperantistoj. Sed se la simpla
praktika _Esperantisteco_, t. e. la simpla lernado kaj uzado de
Esperanto, neniun devigas aliĝi al ia ideo, tamen neniu povas dubi,
ke ĉiujn, aŭ almenaŭ la grandegan plimulton de la personoj, kiuj
_batalas_ por Esperanto, ligas unu komuna ideo, kiu estas la tuta
stimulo de ilia laborado.

Ĉiu _privata_ Esperantisto povas havi tiajn konvinkojn aŭ fari
tiajn agojn, kiajn li volas, kaj ni ne respondas por liaj konvinkoj,
nek agoj, kiel li ne respondas por niaj. Li povas esti la plej
granda egoisto, genta ŝovinisto, malamanto de homoj aŭ eĉ la
plej malnobla krimulo, kaj se li nur uzas la lingvon Esperanto,
ni ne povas malpermesi al li, nomi sin Esperantisto. Sed se li
volas veni al Esperantista _kongreso_, aŭ se li volas aliĝi al
ia alia institucio, kiu portas la verdan standardon, tiam la afero
ŝanĝiĝas. Tiam li venas en landon, kiu havas siajn apartajn
leĝojn, siajn apartajn morojn kaj principojn.

En Esperantujo regas ne sole la _lingvo_ Esperanto, sed ankaŭ la
interna _ideo_ de la Esperantismo; en Esperantujo regas ne sole la
oficiala ĝenerala Esperantismo,--tie regas ankaŭ io alia, io ĝis
nun ankoraŭ ne precize formulita, sed tre bone sentata de ĉiuj
Esperantujanoj--tie regas la _verda standardo_!

Kio estas la verda standardo? Se por iu komercisto, kiu uzas
Esperanton nur por vendi siajn komercaĵojn, aŭ por iu sportisto,
kiu uzas Esperanton nur por amuziĝi, nia standardo estas simpla
signo de nia lingvo, simpla interkonsentita dekoracio por niaj
kongresoj kaj institucioj--ni, Esperantistoj-batalantoj, certe vidas
en nia standardo ion alian: Ĝi estas por ni io sankta, ĝi estas la
signo, sub kiu ni marŝas al nia paca batalado, ĝi estas la voĉo,
kiu konstante memorigas al ni, ke ni laboras por Esperanto nur tial,
ĉar ni esperas, ke pli aŭ malpli frue, eble post multaj jarcentoj,

  Sur neŭtrala lingva fundamento,
  Komprenante unu la alian,
  La popoloj faros en konsento
  Unu grandan rondon familian.

Ni konstante ripetadis, ke ni tute ne deziras nin enmiksi en la
_internan_ vivon de la gentoj, sed ni deziras nur krei ligantan
ponton _inter_ la gentoj. La devizo de la ideaj Esperantistoj,
neniam ĝis nun precize formulita, sed ĉiam klare sentata, estas:
»_Ni deziras krei neŭtralan fundamenton, sur kiu la diversaj homaj
gentoj povus pace kaj frate interkomunikiĝadi, ne altrudante al si
reciproke siajn gentajn apartaĵojn_«.

Tia, laŭ mia opinio, estas la devizo de la verda standardo, de tiu
bela kaj majesta standardo, kiu kunvokas nin ĉiujare el ĉiuj partoj
de la mondo en la nomo de la plej bela revo de la homaro.

Por formuli precize ĉiujn detalojn de la dirita devizo, ne venis
ankoraŭ la tempo; ili formuliĝos per si mem, iom post iom, per nia
ĉiujara kunvenado kaj kunvivado. Mi volis nur atentigi vin, ke niaj
kongresoj, farataj sub la signo de la verda standardo, estas ne sole
kongresoj de la _lingvo_ Esperanto, sed ankaŭ de la interna ideo de
la Esperantismo. Sekve ĉiu temo, en kiu ni sentas la spiriton de la
verda standardo, ĉio kio kondukas al rompado de la muroj inter la
gentoj, apartenas al nia kongreso.

Vi ofte aŭdis pri la _neŭtraleco_ de niaj kongresoj. Jes,
neŭtraleco estas la ĉefa principo de niaj kongresoj; sed
oni devas ĝuste kompreni la sencon de tiu ĉi neŭtraleco.
Neŭtraleco ekzistas en _ĉiuj_ internaciaj kongresoj; sed dum tie
la neŭtraleco estas simple afero de _takto_, ĉe ni ĝi estas la
ĉefa principo, ĉe ni la neŭtraleco, aŭ pli ĝuste la neŭtraligo
de la intergentaj rilatoj estas la tuta enhavo, la tuta celo de
niaj laboroj. Tial ni neniam devas paroli en niaj kongresoj pri
aferoj speciale politikaj, kiuj apartenas al la diplomatoj, aŭ
pri aferoj speciale religiaj, kiuj apartenas al la ekleziuloj kaj
filozofoj,--ĉar la verda standardo malpermesas al ni fari ion, kio
povus ofendi tiun aŭ alian genton aŭ religian grupon; sed ĉio,
kio, neniun ofendante, povas krei pacan _ponton_ inter la popoloj,
tio ne sole ne devas esti timeme evitata en niaj kongresoj, sed
kontraŭe, ĝi devas esti ĝuste la _esenco_ de niaj kongresoj, ĉar
ĝi apartenas al la verda standardo.

Se ni memoros pri la postuloj de la verda standardo, tiam ni ne timos
plu paroli kaj agi, tiam ni irados al nia celo konscie kaj kuraĝe,
kaj niaj kongresoj fariĝos kun ĉiu jaro pli interesaj kaj pli
gravaj por la mondo. La verda stelo ĉesos esti malkuraĝa signo de
silento, ĝi fariĝos signo de laboro.

Ĉio, kio kondukas al rompado de la muroj inter la gentoj, apartenas
al nia kongreso. Vastaj kaj grandaj estas la rilatoj inter la gentoj
kaj nacioj, kaj vastaj kaj multenombraj estas la temoj, kiujn ni
devos pridiskutadi. Tiel ekzemple, havante nenian intencon enmiksi
sin en ian specialan sistemon pri tiu aŭ alia temo, oni povas
proponi al niaj kongresoj internaciajn sistemojn por la oportuneco
kaj neŭtraleco de la rilatoj internaciaj, kiel ekzemple internacian
monsistemon, horsistemon, kalendaron, k.t.p., kaj tiam ni povos
esplori, ĉu la propono estas bona aŭ ne, sed ni ne devas diri, ke
la diskutado pri tiuj projektoj estas kontraŭa al nia programo. Oni
eble ankaŭ proponos al ni la aranĝon de kelkaj festoj intergentaj,
kiuj ekzistus paralele kun la specialaj festoj de ĉia gento kaj
eklezio kaj servus, por frate ligi inter si la popolojn; oni proponos
ankaŭ aliajn similajn aferojn. Ne venis ankoraŭ la tempo, por
paroli pri ĉio detale, tial pardonu min, ke mi nur aludas per kelkaj
vortetoj tion, pri kio mi volus multe, tre multe paroli kun vi; sed
ĉiam pli kaj pli, komencante de aferoj bagatelaj kaj transirante
al aferoj plej gravaj, komencante de aferoj pure materialaj kaj
transirante al ĉiuj flankoj de la homa spirito kaj moralo, oni
proponados al ni diversajn rimedojn, kiuj servas al la fratigado de
la homoj kaj al la rompado de la muroj inter la gentoj--kaj ĉion
tion ĉi ni povos prijuĝi, akcepti aŭ ne akcepti, sed ni neniam
devos ĝin blinde forĵeti antaŭe. Ĉar ĉio, kio servas al la
fratigado de la gentoj kaj al la rompado de la malamikaj muroj inter
la popoloj--se ĝi nur ne enmiksas sin en la internan vivon de la
gentoj--apartenas al la verda standardo.

Karaj amikoj! Mi klarigis al vi, kio--laŭ mia opinio--devas
esti la celado de niaj kongresoj. Dum ĉiu privata Esperantisto
povas kontentiĝi per tio, ke li uzas la lingvon Esperanto, niaj
kongresoj--laŭ mia opinio--devas labori ne sole por la lingvo, sed
ankaŭ por la interna ideo de la Esperantismo. Mi ripetas, ke tio
ĉi estas mia privata opinio, kion mi tute ne volas proponi al vi
kiel ian oficialan programon por niaj kongresoj. Nia kongreso devas
esti simple kongreso de Esperantistoj, kaj kondiĉe ke ĝia programo
estu preparita laŭ la kongresa regularo, ĝi devas resti tute libera
kaj konformiĝi ĉiufoje al la opinioj kaj deziroj de la plimulto
de la kongresanoj. Sed ĉu vi aprobos mian opinion aŭ ne, ĉu vi
volos labori laŭ la postuloj de la verda standardo aŭ ne--mi ne
dubas, ke en la profundeco de viaj koroj vi ĉiuj _sentas_ la verdan
standardon, vi ĉiuj sentas, ke ĝi estas io pli, ol simpla signo de
lingvo. Kaj ju pli ni partoprenados en niaj ĉiujaraj kongresoj, des
pli ni interfratiĝos kaj des pli la principoj de la verda standardo
penetros en nian animon. Multaj personoj aliĝas al la Esperantismo
pro simpla scivoleco, pro sporto, aŭ eble eĉ pro atendata profito;
sed de la momento, kiam ili faras la unuan viziton en Esperantujo,
ili malgraŭ sia propra volo ĉiam pli kaj pli entiriĝas kaj
submetiĝas al la leĝoj de tiu lando. Iom post iom Esperantujo
fariĝos edukejo de la estonta interfratigita homaro, kaj en tio ĉi
konsistos la plej gravaj meritoj de niaj kongresoj.

Vivu Esperanto, sed antaŭ ĉio vivu la celo kaj la interna ideo de
la Esperantismo, vivu la frateco de la popoloj, vivu ĉio, kio rompas
la murojn inter la gentoj, vivu, kresku kaj floru la verda standardo!


Piednoto

[31] Esperantista Dokumentaro VI, p. 38-45.



Parolado de D-ro L. L. Zamenhof

en la Guildhall (City of London), la 21an de aŭgusto 1907[32]


Estimata Reprezentanto de la Urbo Londono, karaj samideanoj!

Estas al mi tre agrable, ke mi havas nun la okazon, saluti la
Britan popolon en ĝia granda ĉefurbo. Ni venis el Kembriĝo, kie
niaj Britaj samideanoj kun la plej granda laboremeco kaj gastameco
preparis por ni belegan feston; ne sole niaj samideanoj, sed ankaŭ
la ankoraŭ ne esperantigita urbo faris ĉion, kion ili povis, por ke
ni, Esperantistoj, elportu el la urbo la plej bonan rememoron. Tial
nun miaj unuaj vortoj estas sincera danko por la gastameco, kiun ni
ĝuis. Jam la duan fojon ni ĝuas la Britan gastamecon, ĉar certe
ja neniu el ni forgesis, kiel amike ni estis akceptitaj en la Britaj
urboj Folkestone kaj Dover antaŭ du jaroj, en la tempo de la Bulonja
kongreso.

La ĉambrego, en kiu ni nun troviĝas, havis jam multe da tre
gravaj kunvenoj, kaj tie ĉi estis akceptitaj jam multe da tre
gravaj gastoj. Nun tiu ĉi sama ĉambrego akceptas la ĉiulandajn
reprezentantojn de la mondo Esperantista. Kiuj estas tiuj novaj
gastoj? Kio estas la afero, kiun ili reprezentas? La Esperantismo
celas la reciprokan sinkomprenadon kaj konsekvence ankaŭ estimon
kaj amon inter ĉiuj gentoj kaj nacioj. Sed tiu celado estas ofte
malbone komentariata, kaj sub la influo de agitado de diversaj niaj
malamikoj oni ofte kulpigas nin pri celoj, kiujn ni neniam havis. Mi
parolos ĉi tie pri du kulpigoj, kiujn ni ofte aŭdas. De diversaj
malkontentuloj ni ofte aŭdas, ke la demando de lingvo internacia
devas esti solvata en alia, pli bona maniero, sed ke ni estas
obstinuloj, kiuj volas _nur_ Esperanton.

Multajn fojojn mi ripetis, kaj en Bulonjo mi tion ĉi proklamis
per oficiala deklaracio, ke la Esperantismo celas nur al tio, ke
ia taŭga kaj vivipova komprenilo inter la popoloj _ekzistu_, sed
ke la _formo_ de tiu komprenilo estas por ni--aŭ almenaŭ por mi
persone--tute indiferenta; ke se, anstataŭ fari konstantajn kaj
senfinajn eksperimentojn kaj teorian rezonadon, ni decidis elekti
la pretan kaj elprovitan lingvon Esperanto kaj labori speciale kaj
ekskluzive por ĝi kaj fiksi por ĝi netuŝeblan fundamenton--ni
faris ĉi tion ne, ĉar al ni plaĉas speciale Zamenhof kaj lia
verko, kaj ne tial, ke li volas esti ia papo, kiel mensoge kredigas
diversaj niaj kontraŭuloj--sed nur tial, ke la esploro kaj sperto
montris al ni, ke tia maniero de agado estas la sola, kiu plej certe
alkondukos nin al nia celo. Ekzistas personoj, kiuj penante deklini
nin de nia vojo, havas la plej bonan kaj plej honestan intencon; ili
estas tre sindonaj al nia afero, sed ili pensas, ke se ni faros tiujn
plibonigojn, kiujn ĉiu el ili proponas, nia afero iros multe pli
bone. Pri tiuj personoj ni estas konvinkitaj, ke pli aŭ malpli frue
ili komprenos sian eraron; ili komprenos, kiel danĝeraj estas iliaj
proponoj en la nuna tempo, kiam ni antaŭ ĉio bezonas plej severan
unuecon, kaj ili pacience laboros kun ni laŭ la vojo elektita ĝis
tiu tempo, kiam la estonteco de nia afero estos absolute ekster
danĝero. Sed ekzistas aliaj personoj, kiuj laboras simple por
detrui; al tiuj sinjoroj, kiujn nia bele elkreskinta arbo ne lasas
dormi kaj kiuj per ĉiuj fortoj penas ĝin subfosi, ni vokas: se vi
havas alian vojon, kiu povas nin konduki al nia celo pli bone kaj
_pli certe_, montru ĝin al ni, kaj ni ĝin sekvos. Sed vi scias, ke
vi proponas ne ion pretan kaj certan, sed nur supozojn kaj teoriajn
opiniojn; vi scias, ke la akcepto de via tre duba kaj baldaŭ siavice
kritikota plibonaĵo ruinigus la laboron de dudekjara disciplina kaj
sukcesa laborado de miloj da personoj kaj nenion kreus anstataŭ ĝi;
vi scias, ke se ni dekliniĝus de nia disciplina vojo kaj lasus fali
Esperanton, tiam la konfido de la mondo por la ideo mondolingva,
konfido fine akirita post centoj kaj miloj da faroj de nekredado,
pereus por ĉiam kaj jam neniam povus esti reakirita; vi tion scias,
kaj tamen vi per ĉiuj fortoj penas senkreditigi nin en la okuloj de
la mondo... Bone, daŭrigu do vian Herostratan laboradon, kaj ni iros
trankvile nian vojon!

La dua kulpigo, kiun ni ofte devas aŭdi, estas tio, ke ni
Esperantistoj estas malbonaj patriotoj. Ĉar tiuj Esperantistoj, kiuj
traktas la Esperantismon kiel ideon, predikas reciprokan justecon
kaj fratecon inter la popoloj, kaj ĉar laŭ la opinio de la gentaj
ŝovinistoj, patriotismo konsistas el malamo kontraŭ ĉio, kio ne
estas nia, tial ni laŭ ilia opinio estas malbonaj patriotoj, kaj ili
diras, ke la Esperantistoj ne amas sian patrujon. Kontraŭ tiu ĉi
mensoga, malnobla kaj kalumnia kulpigo ni protestas plej energie, ni
protestas per ĉiuj fibroj de nia koro! Dum la pseŭdo-patriotismo,
t. e. la genta ŝovinismo, estas parto de tiu komuna malamo, kiu
ĉion en la mondo detruas, la vera patriotismo estas parto de tiu
granda tutmonda amo, kiu ĉion konstruas, konservas kaj feliĉigas.
La Esperantismo, kiu predikas amon, kaj la patriotismo, kiu ankaŭ
predikas amon, neniam povas esti malamikaj inter si. Ĉiu povas
paroli al ni pri ĉiuspeca amo, kaj ni kun danko lin aŭskultos;
sed kiam pri amo al la patrujo parolas al ni la ŝovinistoj, tiuj
reprezentantoj de abomeninda malamo, tiuj mallumaj demonoj, kiuj ne
sole inter la landoj, sed ankaŭ en sia propra patrujo konstante
instigas homon kontraŭ homo--tiam ni kun la plej granda indigno nin
deturnas. Vi, nigraj semantoj de malpaco, parolu nur pri malamo al
ĉio, kio ne estas via, parolu pri egoismo, sed neniam uzu la vorton
»amo«; ĉar en via buŝo la sankta vorto »amo« malpuriĝas!

Vi staras nun antaŭ miaj okuloj, mia kara Litovujo, mia malfeliĉa
patrujo, kiun mi neniam povas forgesi, kvankam mi forlasis vin kiel
juna knabo. Vi, kiun mi ofte vidas en miaj sonĝoj, vi, kiun nenia
alia parto de la tero iam povos anstataŭi en mia koro, vi atestu,
kiu vin pli multe, pli kore kaj pli sincere amas: ĉu mi, idea
Esperantisto, kiu revis pri frateco inter ĉiuj viaj loĝantoj,
kvankam mi devis bedaŭrinde forlasi vin, simile al multaj centoj da
mitoj da aliaj viaj filoj--aŭ ĉu tiuj personoj, kiuj deziras, ke
vi apartenu nur al ili, kaj ĉiuj aliaj viaj filoj estu rigardataj
kiel fremduloj aŭ sklavoj! Ho patriotismo, patriotismo, kiam fine la
homoj lernos kompreni ĝuste vian sencon! Kiam via sankta nomo ĉesos
esti armilo en la manoj de diversaj malhonestuloj! Kiam fine ĉiu
homo ricevos la rajton kaj la eblon algluiĝi per sia tuta koro al
tiu peco da tero, kiu lin naskis!

Longe daŭros ankoraŭ malluma nokto sur la tero, sed ne eterne
ĝi daŭros. Venos iam la tempo, kiam la homoj ĉesos esti lupoj
unuj kontraŭ aliaj. Anstataŭ konstante batali inter si, elŝiri
la patrujon unuj al la aliaj, perforte altrudi al si reciproke
siajn lingvojn kaj morojn, ili vivos inter si pace kaj frate, en
plena interkonsento ili laboros sur la tero, sur kiu ili vivas, kaj
kontraŭ tiuj krudaj fortoj de la naturo, kiuj ilin ĉiujn egale
atakas. Kaj kune kaj interkonsente ili celados ĉiuj al unu vero, al
unu feliĉo. Kaj se iam venos tiu feliĉa tempo, ĝi estos la frukto
de konstanta kaj senlaca laborado de tiuj homoj, kiujn ni vidas nun
en ĉi tiu ĉambrego kaj kies nomo, ankoraŭ tre malmulte konata kaj
tre malmulte ŝatata, estas »Esperantistoj«.


Piednoto

[32] Esperantista Dokumentaro VI, p. 83-86.



Parolado de D-ro L. L. Zamenhof

ĉe la malfermo de la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden, la
17an de aŭgusto 1908[33]


Sinjorinoj kaj Sinjoroj!

Aperante antaŭ vi kiel tradicia malfermanto de la Esperantistaj
kongresoj, mi permesas al mi antaŭ ĉio esprimi la plej respektan
dankon de nia kongreso al Lia Regnestra Moŝto la Reĝo Frederiko
Aŭgusto de Saksujo por la granda honoro, kiun li faris al ni,
prenante sur sin la altan protektadon de nia kvara kongreso. Mi
esprimas ankaŭ profundan dankon de nia kongreso al sinjoroj la
Ministroj kaj aliaj eminentaj personoj, kiuj bonvolis eniri en la
honoran komitaton de nia kongreso. Mi esprimas ankaŭ nian dankon
al tiuj landoj, kiuj sendis al nia kongreso oficialajn delegitojn,
kaj al la alilandaj konsuloj, kiuj honoris nin per la reprezentado
de iliaj landoj ĉe nia malferma kunveno. Nun la unuan fojon nia
kongreso aperas sub la oficiala sankcio de regnestro kaj registaro;
mi estas certa, ke la Esperantistoj alte taksos la gravecon de tiu
ĉi fakto; mi esperas, ke ĝi estos komenco de tiu nova tempo,
kiam nia ideo ĉesos esti penado de nur privataj personoj, sed ĝi
fariĝos grava tasko por la registaroj de la mondo.

En la nomo de la kvara tutmonda Esperantista kongreso mi salutas
la landon Germanan, kies gastoj ni ĉiuj estas en la nuna momento;
precipe mi salutas la Saksan reĝlandon, kiu al ni, filoj de la plej
diversaj landoj kaj gentoj, aranĝis belan akcepton en sia centro
mem, en sia fama kultura ĉefurbo. Mi esprimas nian koran dankon al
la Saksa registaro kaj precipe al la Dresdena urbestraro por la tuta
helpo, kiun ili donis al nia kongreso, kaj por la saluto, kiun ili
aŭdigis al ni per siaj estimataj reprezentantoj.

Fine mi esprimas, certe en la nomo de ĉiuj Esperantistoj, nian
koran kamaradan dankon al niaj Germanaj samideanoj kaj antaŭ ĉio
al nia Kvaro por la Kvara, kiu prenis sur sin la malfacilan taskon,
aranĝi nian kongreson ĝuste en ĉi tiu jaro, kiam ekzistis tiom da
malhelpoj, kaj kiu, dank' al sia granda sindoneco, aranĝis ĉion en
la plej bona maniero kaj enskribis per tio tre gravan paĝon en la
historion de nia afero.

Germanujo, la lando de la filozofoj kaj poetoj, kiu estis iam la
centro de la humanistoj, havas por nia ideo specialan signifon per
tio, ke en ĉi tiu lando, dank' al la neforgesebla granda merito
de la pastro Johann Martin Schleyer, nia ideo ricevis sian unuan
disvolviĝon kaj la unuan potencan puŝon antaŭen. Germanujo sekve
estas la lulilo de la ideo de lingvo internacia. Ni, speciale
Esperantistoj, havis ankaŭ en Germanujo niajn unuajn plej gravajn
batalantojn, Einstein kaj Trompeter. Estas vero, ke poste en la
daŭro de tre longa tempo nia ideo en ĉi tiu lando ŝajnis tute
mortinta; sed en la lastaj jaroj ĝi ĉi tie denove vigle reviviĝis,
kaj ni havas plenan esperon, ke post nia nuna kongreso, kiam la
Germanoj ekkonos nin pli proksime kaj konvinkiĝos per siaj propraj
okuloj kaj oreloj, ke ni ne estas iaj teoriaj fantaziuloj, nia afero
ĉi tie ekfloros ne malpli potence, ol en la aliaj grandaj landoj,
kaj en la komuna ĉiuhoma afero Germanujo baldaŭ okupos unu el la
plej honoraj lokoj.

Karaj Samideanoj!

En la daŭro de la lasta jaro en nia afero okazis faktoj, kiuj
maltrankviligis por iom da tempo la mondon Esperantistan. Nun ĉio
jam denove trankviliĝis. Nia arbo, pri kiu mi parolis en Kembriĝo,
en la pasinta jaro plej konvinke montris sian tutan fortecon kaj
sanecon, ĉar malgraŭ la tute ne atenditaj atakoj, kiuj en la
daŭro de kelka tempo kaŭzis grandan krakadon, la arbo konservis
sian tutan potencon kaj perdis nur tre malmultajn foliojn. Malgraŭ
la kaŝite preparitaj kaj rapide plenumitaj atakoj, kiuj ne donis al
niaj soldatoj la povon dece orientiĝi kaj interkomunikiĝi, ĉiu el
ili sur sia aparta loko staris forte kontraŭ ĉiuj forlogoj, kaj nur
tre malmultaj lasis sin kapti per lertaj vortoj. Super la okazintaj
faktoj ni povus sekve silente transiri al la tagordo. Tamen, por
gardi niajn venontajn batalantojn kontraŭ similaj surprizoj, mi
permesos al mi diri kelke da vortoj pri tiu temo. El la tempo pasinta
ni ĉerpu instruon por la tempo venonta.

Pasis jam ĝuste tridek jaroj de la momento, kiam Esperanto unue
aperis antaŭ malgranda rondo da amikoj; pasis jam dudek unu jaroj
de la momento, kiam Esperanto unue aperis publike antaŭ la mondo.
Tre malforta ĝi estis en la unua tempo; ĉiu plej malgranda
bloveto povis ĝin renversi kaj mortigi. Ĉiu bona vorto de la
plej sensignifa homo aŭ de la plej senvalora gazeto donis al niaj
pioniroj esperon kaj kuraĝon; ĉiu atakanta vorto kaŭzis al ili
doloron. Kiam antaŭ dudek jaroj la Amerika Filozofia Societo volis
preni la aferon de lingvo internacia en siajn manojn, tio estis por
la aŭtoro de Esperanto tiel altega kaj neatingebla aŭtoritato, ke
li, kiu tiam havis ankoraŭ la rajton disponi pri Esperanto, tuj
decidis fordoni ĉion al la manoj de tiu societo, ĉar estante tute
sensperta, li tiam ankoraŭ ne sciis, kia grandega diferenco estas
inter teorio kaj praktiko.

Feliĉe la entrepreno de la Amerika Societo ne sukcesis. Mi uzas la
vorton »feliĉe«; ĉar efektive nun, kiam mi estas pli sperta, por
mi estas afero tute senduba, ke, se la entrepreno de tiuj teoriistoj
daŭrus iom pli longe, la tuta ideo de lingvo internacia jam de longe
estus tute senkreditigita kaj enterigita por ĉiam, aŭ almenaŭ por
tre longa, longa tempo.

Niaj pioniroj laboris, kaj la afero kreskis. Baldaŭ ni ĉiam pli
kaj pli akiradis la konvinkon, ke de teoriistoj ni devas atendi tre
malmulte da bono por nia afero; ke ĉiuj laŭdoj kaj mallaŭdoj de
flankaj personoj havas por ni nur tre malgrandan signifon; ke ni
devas fidi nur niajn proprajn fortojn, nian propran paciencon kaj
konstantecon; ke la mondo venos al ni nur tiam, kiam ĝi vidos en
ni potencon, kiam ĝi vidos, ke ni ne palpas en mallumo, ke ni ne
perdas hodiaŭ, kion ni akiris hieraŭ, ke nia vojo estas klara kaj
rekta kaj ni de ĝi neniam deflankiĝas.

Sed ne per unu fojo ni venis al tiu fortika konvinko. En la unua
tempo, vidante, ke nia afero progresas tre malrapide kaj malfacile,
multaj Esperantistoj pensis, ke la kaŭzo de tio kuŝas en nia
lingvo mem, ke, se ni nur ŝanĝos tiun aŭ alian detalon, la
mondo tuj venos al ni en granda amaso. Tiam venis la periodo de
la granda postulado de reformoj. Feliĉe tiu periodo daŭris
ne longe. La Esperantistoj baldaŭ konvinkiĝis, ke veni al ia
komuna, ĉiujn kontentiganta kaj silentiganta interkonsento pri la
esenco de la reformoj estas tute ne eble, kaj la ekstera mondo,
kiujn la reformemuloj celis, restis absolute indiferenta koncerne
tion, ĉu tiu aŭ alia detalo havas en nia lingvo tian formon
aŭ alian; oni baldaŭ konvinkiĝis, ke per reformado ni nur
perdos ĉion ĝis nun akiritan kaj gajnos absolute nenion. Tiam la
Esperantistoj firme decidis ne paroli plu pri iaj reformoj. Kelkaj
tre malmultaj malkontentuloj forlasis Esperanton kaj kune kun kelkaj
neesperantistoj, kiuj rigardis sin kiel plej kompetentajn en la
afero de lingvo internacia, komencis inter si ĝis nun ankoraŭ ne
finiĝintan kaj neniam finiĝontan diskutadon pri diversaj lingvaj
detaloj, kaj ili staras nun sur tiu sama punkto, sur kiu ili staris
antaŭ dek kvar jaroj. La tuta cetera Esperantistaro en plena
harmonio forte grupiĝis ĉirkaŭ sia konstanta standardo kaj faris
de tiu tempo grandan, grandegan marŝon antaŭen.

De la tempo, kiam la Esperantistoj ĉesis paroli pri reformoj,
komenciĝis por Esperanto periodo ĉiam pli kaj pli brilanta. En
la komenco, sub la premo de tre grandaj malhelpoj eksteraj, ni
progresadis tre malrapide kaj malfacile. Sed sub la influo de nia
plena interna harmonio kaj nia nedekliniĝa irado rekte antaŭen,
niaj fortoj ĉiam pli kaj pli kreskis. Nun ni atingis tian potencon,
pri kiu multaj el ni antaŭ dek jaroj ne kuraĝis eĉ revi, kaj se ni
marŝos en tia sama harmonio kiel ĝis nun, nenia forto en la mondo
povos haltigi nian iradon, kaj ni plene atingos nian celon. Ĉiuhore
kreskas la nombro de niaj partianoj; ĉiutage pligrandiĝas la nombro
de niaj grupoj. Nia literaturo kreskas tiel senhalte kaj rapide, ke
multaj malgrandaj nacioj jam nun povas nin envii. La praktika uzado
de nia lingvo fariĝas ĉiam pli kaj pli granda. Dum ankoraŭ antaŭ
ne longe oni tute silentis pri ni, kaj poste oni nin mokis, nun oni
jam ĉie nin respektas kiel grandan potencon. Eĉ tiuj niaj principaj
kontraŭuloj, kiuj antaŭ ne longe malŝate rigardis nin de alte, nun
jam krias alarmon.

Nia lingvo mem konstante pli riĉiĝas kaj elastiĝas. Iom post
iom konstante aperas novaj vortoj kaj formoj, unuj fortikiĝas,
aliaj ĉesas esti uzataj. Ĉio fariĝas kviete, senskue kaj eĉ
nerimarkeble. Nenie montriĝas ia diferenciĝado de nia lingvo
laŭ la diversaj landoj, kaj ju pli spertaj fariĝas la aŭtoroj,
des pli similiĝas reciproke ilia uzado de nia lingvo, malgraŭ la
granda malproksimeco de iliaj lokoj de loĝado. Nenie rompiĝas
aŭ difektiĝas la kontinueco inter la lingvo malnova kaj nova,
kaj malgraŭ la fakto, ke nia lingvo forte disvolviĝas, ĉiu
nova Esperantisto legas la verkojn de antaŭ dudek jaroj kun tia
sama perfekta facileco, kiel Esperantisto tiutempa, kaj li eĉ ne
rimarkas, ke tiuj verkoj estas skribitaj ne nun, sed en la unua,
suĉinfana periodo de nia lingvo.

Nia afero regule kaj trankvile iras antaŭen. La tempo de la teoriaj
juĝoj kaj de kliniĝado antaŭ ŝajnaj aŭtoritatoj jam de longe
pasis. Se iu nun esprimas sian opinion aŭ konsilon pri Esperanto,
oni jam ne demandas, ĉu li estas homo grandfama aŭ ne,--oni nur
demandas, ĉu liaj konsiloj estas konformaj al la naturaj bezonoj
kaj la natura irado de nia lingvo aŭ ne. Se iu glornoma persono
en plena nesciado de nia afero esprimas iun el tiuj sensencaĵoj,
kiujn ni jam tiel ofte aŭdis, ekzemple, ke arta lingvo estas utopio,
ke la Esperantistoj sin reciproke ne komprenas, k.t.p., aŭ se li,
forgesante la nunan staton de Esperanto kaj la teruran ekzemplon
de la Volapüka akademio, postulas, ke ni rebaku la tutan lingvon
laŭ lia teoria recepto,--tiam ni, Esperantistoj, indiferente ĉion
aŭskultas kaj trankvile iras nian vojon.

Ne por fieri pri nia forteco mi diras ĉion ĉi tion; neniu el ni
havas la rajton esti fiera; ĉar nia forteco ne estas la merito
de iu el ni aparte, sed ĝi estas nur la rezultato de multejara
pacienca laborado de _multo_ da personoj. Mi volis nur atentigi vin
pri tio, ke en nia afero ĉio povas esti atingita nur per harmonio
kaj konstanteco. Se nin ne gvidus fera konstanteco, nia lingvo jam de
longe ne ekzistus, kaj la vortoj »lingvo internacia« estus nun la
plej granda mokataĵo por la mondo.

La longa kaj malfacila batalado nin hardis, kaj ne sole la voĉoj
de apartaj personoj, sed eĉ la premo de ia granda potenco nun jam
ne povus deklini la Esperantistaron de ĝia klara kaj rekta vojo.
Kia do estas la kaŭzo, ke en la pasinta jaro en nia tendaro subite
naskiĝis tia granda vento, kiu en la daŭro de momento minacis
alporti al ni tiom da malbono? Kiu estis tiu ŝajne grandega forto,
kiu por momento enportis tian neatenditan konfuzon en nian mezon?
Nun, kiam ĉio jam klariĝis, ni povas konfesi, ke ĝi ne estis ia
eksterordinare granda potenco, ĝi estis simple kelkaj malmultaj
personoj; sed la danĝereco de ilia atako konsistis en tio, ke tiu
atako ne venis malkaŝe el ekstere, sed ĝi estis kaŝite preparita
kaj tute neatendite aranĝita _interne_ de nia tendaro.

Ĝi estas historio, pri kiu mi ne volas paroli. Nun mi volas nur
diri jenon: Ni ĉiuj estas reprezentantoj de la ideo de lingvo
internacia, ni faru kun ĝi, kion ni volas, sed ni agu honeste kaj
ni memoru, ke pri niaj agoj la estonteco severe nin juĝos. Memoru,
ke Esperanto estas nenies propraĵo, ke la Esperantistoj havas
plenan rajton fari kun ĝi ĉion, kion ili volas, se ili nur faros
ĝin singarde, lojale kaj interkonsente. Nur por gardi nian lingvon
kontraŭ anarĥio de la flanko de apartaj personoj, nia lingvo havas
sian plej senpartie elektitan kaj el plej kompetentaj personoj
konsistantan kaj konsistontan Lingvan Komitaton, kiu, dependante
de neniu mastro, havas plenan rajton kaj plenan povon esplori kaj
prezenti al la sankcio de la Esperantistaro ĉion, kion ĝi volos.
La Bulonja Deklaracio malpermesas nur, ke apartaj personoj rompu
la lingvon _arbitre_, ĝi estas kreita nur, por gardi la ekstreme
necesan _kontinuecon_ en nia lingvo. Se iu el vi trovas, ke ni devas
fari tion aŭ alian, prezentu vian deziron al la Lingva Komitato.
Se tiu Komitato ŝajnos al vi tro konservativa, tiam memoru, ke ĝi
ekzistas ne por la plenumado de diversaj personaj kapricoj, sed por
la gardado de la interesoj de la tuta Esperantistaro; ke pli bone
estas, ke la Komitato faru tro malmulte, ol ke ĝi facilanime faru
ian paŝon, kiu povus malutili al nia tuta afero. Ĉar vi ĉiuj
konfesas, ke la esenco de nia lingvo estas ĝusta kaj oni povas
disputi nur pri detaloj, tial ĉio bona kaj ĉio efektive necesa
povas facile esti farata en ĝi per vojo lojala, en harmonio kaj
paco.

La personoj, kiuj volas altrudi al la tuta Esperantistaro siajn
dezirojn, diras ordinare, ke ili havas la plej bonajn ideojn, kiujn
la plimulto da Esperantistoj certe aprobus, sed iaj ĉefoj ne volas
ilin aŭskulti kaj ne permesas al ili, prezenti siajn ideojn por
esplorado. Tio estas ne vera. Vi scias, ke laŭ la nova ordo, kiun
per komuna voĉdonado akceptis por si nia Lingva Komitato, ĉiu homo
ne sole havas la rajton prezenti al la Komitato siajn proponojn, sed
se la propono havas eĉ nur plej malgrandan ŝajnon de seriozeco, se
inter la cent membroj de la Komitato la propono akiris por si eĉ
nur la aprobon de _kvin_ personoj, tio jam sufiĉas, ke la Lingva
Komitato estu _devigata_ esplori tiun proponon. Vi vidas sekve,
ke neniu povas plendi, ke oni lin ne aŭskultas aŭ ke iaj ĉefoj
prezentas al voĉdonado nur tion, kion _ili_ deziras.

Se iu diras al vi, ke oni devas ĉion krude rompi, se oni per ĉiuj
fortoj kaj per ĉiuj eblaj rimedoj penas malkontentigi vin; se de la
vojo de severa unueco, de tiu sola vojo, kiu povas konduki nin al
nia celo, oni penas forlogi vin,--tiam gardu vin! tiam sciu, ke tio
kondukas al malordigo de ĉio, kion multaj miloj da personoj atingis
por la granda ĉiuhoma ideo per multejara pacienca laborado.

Mi finis. Pardonu al mi la malagrablan temon, kiun mi elektis. Ĝi
estas la unua kaj espereble ankaŭ la lasta fojo en la historio de
niaj kongresoj. Kaj nun ni ĉion forgesu; ni komencu la grandan
feston, por kiu ni ĉiuj kunvenis el la diversaj landoj de la
mondo; ni ĝoje pasigu nian grandan ĉiujaran semajnon de la
pure homara festo. Ni memoru pri tio, ke niaj kongresoj estas
ekzercanta kaj edukanta antaŭparolo por la historio de la estonta
interfratigita homaro. Por ni estas gravaj ne iaj bagatelaj eksteraj
detalaĵoj de nia lingvo, sed ĝia esenco, ĝia ideo kaj celo, tial
ni antaŭ ĉio devas zorgi pri ĝia seninterrompa _vivado_, pri ĝia
senhalta _kreskado_. Granda estas la diferenco inter homo-infano kaj
homo-viro; granda eble estos la diferenco inter la nuna Esperanto kaj
la evoluciinta Esperanto de post multaj jarcentoj; sed dank' al nia
diligenta gardado la lingvo fortike vivos, malgraŭ ĉiuj atencoj,
ĝia spirito fortiĝos, ĝia celo estos atingita, kaj niaj nepoj
benos nian paciencon.


Piednoto

[33] Esperantista Dokumentaro XII, p. 39-44.



Parolado de D-ro L. L. Zamenhof

ĉe la malfermo de la Kvina Kongreso Esperantista en Barcelona, la
6an de septembro 1909[34]


Karaj samideanoj kaj amikoj! Ĉiufoje kiam komenciĝas nova
interkongresa jaro, ĉiu Esperantisto, kiu antaŭvidas por si iom da
libera tempo kaj povas ŝpari iom da mono, komencas prepariĝadi al
la estonta kongreso Esperantista, al la plej proksima granda komuna
festo de la popolo Esperantista. Amikoj, kiujn ligas la sama ideo, la
samaj aspiroj kaj esperoj, kortuŝite diris al si reciproke »ĝis la
revido«, kaj kun ĝojo ili atendas tiun revidon. Kiel reciproke sin
amantaj gefratoj, kiuj nur de tempo al tempo povas kuniĝi en la domo
de siaj gepatroj, tiel la Esperantistoj sopire atendas tiun momenton,
kiam ili povos renkontiĝi en la centro de Esperantujo, ame saluti
sin reciproke, varme premi al si la manojn kaj diri al si: »ni
vivas, ni honeste laboris en la daŭro de la jaro, ni gardis honeste
la honoron de nia domo, ni povas kun pura konscienco partopreni en la
komuna festo de nia familio«.

Sed dum ĉiu el vi prepariĝas al nia komuna festo kun koro tute
ĝoja, mi faras tion saman ĉiam kun koro iom peza, ĉar en niaj
kongresoj la sorto donis al mi rolon, kvankam tre flatan, tamen
samtempe ankaŭ tre ŝarĝan: mi estas devigata akceptadi honorojn,
kiuj apartenas ne al mi. Prave aŭ malprave la mondo vidas en mi
ĉiam la naturan reprezentanton de la anaro Esperantista, la simbolon
de la Esperantismo, de la Esperantista lojaleco kaj unueco; kaj ĉar
la homoj ne povas esprimi siajn sentojn al io abstrakta, tial ĉiuj
esprimoj de simpatio kaj entuziasmo por la Esperantismo direktiĝas
sub mia adreso.

Ekzistas tamen personoj, kiuj tion ne komprenas aŭ ne volas
kompreni; ili envias la flagon pro la honoroj, kiuj estas farataj
al ĝi; ili vidas en mi personon, kiu kvazaŭ ludas la rolon de ia
reĝo. Jen estas la kaŭzo, pro kiu mi ĉiam kun peza koro veturas al
niaj kongresoj. Forte, tre forte mi dezirus forrifuzi mian por mi tro
turmentan rolon, kaj stari ne antaŭ vi, sed inter vi; sed la afero
ne dependas de mia volo, ĝi dependas de diversaj cirkonstancoj,
antaŭ kiuj mi devas min klini, se mi ne volas malutili al nia
movado. Tial ankaŭ hodiaŭ mi staras antaŭ vi kiel simbolo de via
afero kaj de via unueco, kiel via konkreta reprezentanto; mi akceptas
ĉion, kio estas destinata por vi, kaj mi ĉion fidele transdonas al
vi, popolo Esperantista.

En ĉi tiu mia rolo de via reprezentanto, mi antaŭ ĉio atentigas
vin pri la granda honoro, kiun faris al ni lia reĝa moŝto la reĝo
Alfonso XIIIa, afable akceptinte la honoran prezidantecon de nia
kongreso. Mi esprimas en via nomo nian plej respektan dankon al lia
reĝa moŝto. La reĝo Alfonso XIIIa longe vivu!

Mi atentigas vin pri ia granda simpatio, kiun montris al nia afero
la registoj de tiu lando, en kiu ni nun troviĝas; ne sole ĉiuj
ministroj prenis sur sin la patronecon de nia kongreso, sed la
registaro de la lando en sia propra nomo per siaj ambasadoroj
oficiale invitis la registarojn de aliaj landoj, ke ili sendu
delegitojn al nia kongreso. Por ĉi tiu granda kaj tre grava servo mi
esprimas en via nomo plej varman dankon al la registaro de la Hispana
regno.

Vi scias, kiel energie kaj zorge la loka organiza komitato laboris
por belega kaj plej fruktoporta preparado de nia nuna kongreso. Vi
scias, ke ili ne perdis la kuraĝon, eĉ malgraŭ la malfeliĉaj
Barcelonaj okazintaĵoj, kiuj ĉiun el ni devigis pensi, ke la
kongreso en Barcelono estas jam absolute nefarebla. Parton de tio,
kion la komitato faris, vi jam vidis, la ceteran parton vi vidos
dum la kongreso mem kaj en la postkongresaj tagoj. Al ĉi tiu multe
laborinta komitato, kaj precipe al ĝia kara prezidanto, mi esprimas
en la nomo de ni ĉiuj nian plej koran dankon.

Vi vidis, kian eksterordinare honoran kaj simpatiplenan akcepton
preparis por ni la urbo Barcelono. Vi scias, ke nur apartaj,
neantaŭviditaj cirkonstancoj malhelpis la urbon, montri kun plena
entuziasmo kaj en sia plena amplekso sian grandan estimon, sian
plej vivan simpation al vi, popolo Esperantista, al via penado kaj
laborado, al via celo kaj esperoj. En via nomo mi esprimas al la urbo
nian plej profundan kaj sinceran dankon.

En la ĝisnunaj kongresoj mi havis ion por diri al vi, tial ĉe la
malfermo de la kongreso mi parolis longe; hodiaŭ mi havas nenion
gravan por diri, tial mi parolos mallonge. Vi scias, kia estas nia
celo; vi scias, kia estas la sola vojo, per kiu ni povas atingi tiun
celon; ni marŝu do antaŭen diligente kaj harmonie. Se ni demandos
nin, kion ni faris en la ĵus finiĝinta interkongresa jaro, ni
povos respondi: »Ni same vivis, ni kreskis, ni fortiĝis en ĉiuj
rilatoj«. Kian grandan signifon tio havas, tion povas kompreni nur
tiuj, kiuj komprenas la tutan gravecon kaj malfacilecon de nia afero,
kaj kiuj mem laboris por ĝi. Kiel en la jaroj pasintaj, tiel ankaŭ
en la jaro ĵus finiĝinta, multaj el vi laboris por nia komuna
afero kun granda fervoro kaj sindoneco; al ili la Esperantistaro
esprimas sian koran dankon. Sed dum la Kongreso, ni ne sole rakontos
al ni reciproke pri la laboroj faritaj, ni devos plenumi ankaŭ
kelkajn laborojn komunajn, kiuj postulas komunan interkonsiliĝon kaj
interkonsenton.

Ni komencu en feliĉa horo niajn kongresajn laborojn kaj festojn, al
la unuaj ni penu doni la plej bonan sukceson, en la duaj ni ĉerpu
kuraĝon kaj forton por la laboroj de la jaro venonta.


Piednoto

[34] Esperantista Dokumentaro XIV, p. 56-58.



Parolado de D-ro L. L. Zamenhof

ĉe la malfermo de la Sesa Kongreso Esperantista en Washington, la
15an de aŭgusto 1910[35]


Lando de libereco, lando de estonteco, mi vin salutas! Lando, pri
kiu revis kaj nun ankoraŭ revas multaj suferantoj kaj senkulpaj
persekutatoj, mi vin salutas! Regno de homoj, kiu apartenas ne al
tiu aŭ alia gento aŭ eklezio, sed al ĉiuj siaj honestaj filoj,
mi klinas min antaŭ vi, kaj mi estas feliĉa, ke la sorto permesis
al mi, vin vidi kaj spiri almenaŭ dum kelka tempo vian liberan, de
neniu monopoligitan aeron.

Saluton al vi, Usono, plej potenca reprezentanto de la nova mondo.
Ni, filoj de la malnova kaj maljuna kontinento, venis al vi kiel
gastoj; sed ne vidama turismo enŝipigis nin, ne la espero de ia
komerca akiro pelis nin al via bordo: ni venis, por alporti al vi
novan senton kaj novan ideon, ni venis, por alporti novan kuraĝon al
tiuj niaj samideanoj kaj samidealanoj, kiuj ĝis nun laboris inter vi
kaj kies vortoj pri ia nova popolo eble ŝajnis al vi tro fabelaj.
Peco de tiu miksdevena kaj tamen lingve kaj kore unuigita popolo
nun staras antaŭ vi reale kaj vivante. Rigardu nin, aŭskultu nin,
kaj konvinkiĝu, ke ni ne estas fabelo. Ni estas diversgentanoj,
kaj tamen ni sentas nin kiel samgentanoj, ĉar ni komprenas nin
kiel samgentanoj, havante nenian bezonon humiligi aŭ fremdlingve
balbutigi unu la alian. Ni esperas ke dank' al nia laborado pli aŭ
malpli frue la tuta mondo similiĝos al ni kaj fariĝos unu granda
homa gento, konsistanta el diversaj familioj, interne apartlingvaj
kaj apartmoraj, sed ekstere samlingvaj kaj sammoraj. Al tiu nia
laborado, kiu celas krei iom post iom unuigitan, sekve fortigitan kaj
spirite altigitan homaron, ni nun invitas vin, filoj de Usono. Kaj ni
esperas, ke nia voko ne restos vana, sed ĝi baldaŭ eĥe resonos en
ĉiuj anguloj de via lando kaj tra tuta via kontinento.

Nur tre malmultaj el ni povis veni en vian landon, ĉar ni,
Esperantistoj, ne estas homoj riĉaj; de nia nuna kongreso ni sekve
ne povas atendi gravajn decidojn, kiuj havus signifon por la tuta
Esperantistaro. Ni venis al vi, Usonanoj, precipe por pasigi en via
mezo kaj antaŭ viaj okuloj unu semajnon de nia Esperantista vivo,
por montri al vi almenaŭ malgrandan pecon de tiu vivo, por alporti
al vi semon; kaj ni esperas, ke post nia foriro tiu semo potence
ĝermos kaj kreskos, kaj en via lando nia afero baldaŭ havos siajn
plej fervorajn kaj plej gravajn apostolojn.

En via lando, Usonaj samideanoj, nia afero estas ankoraŭ tro juna,
kaj multaj el vi ne ellaboris al si ankoraŭ tute klaran juĝon pri
ĝi; tial permesu, ke mi almenaŭ _iom_ esploru antaŭ vi la vojon,
kiun ni iras.

Kion celas la Esperantista movado? Ĝi celas atingi reciprokan
komprenadon inter ĉiuj homoj kaj popoloj. Por kio ni bezonas tian
reciprokan komprenadon? Kiaj estas la sekvoj, kiujn ni atendas de
ĝi? Kial ni deziras, ke ĝi estu nepre sur fundamento neŭtrala?
Kial ni tiel persiste laboras por ĝi? Kia estas la spirito, kiu nin
ĉiujn ligas inter ni? Pri ĉio ĉi tio mi jam multe parolis, kaj
mi ne volas nun ripeti miajn vortojn, des pli, ke ĉiu el vi post
kelka meditado facile mem trovos la respondojn. Antaŭ vi, praktikaj
Amerikanoj, mi volas analizi alian demandon, nome: ĉu ni kun nia
laborado staras sur vojo tute _certa_, aŭ ĉu ni povas timi, ke iam
nia tuta laborado montriĝos vana? Nur plena konscio pri la irota
vojo donas al la marŝantoj sufiĉe da energio, por kontraŭbatali
ĉiujn malfacilaĵojn, kiuj troviĝas sur la vojo.

La celo, por kiu ni laboras, povas esti atingita per du vojoj: aŭ
per laborado de homoj privataj, t. e. de la popolaj amasoj, aŭ per
dekreto de la registaroj. Plej kredeble nia afero estos atingita per
la vojo unua, ĉar al tia afero, kiel nia, la registaroj venas kun
sia sankcio kaj helpo ordinare nur tiam, kiam ĉio estas jam tute
preta. Kia devas esti la karaktero de la unua vojo, pri tio neniu
povas dubi; pri afero, kies tuta esenco kaj vivo estas bazita sur
interkonsento, ĉiu komprenas tre bone, ke laborado de amasoj povas
ĝin konduki al celo nur tiam, se ĉiuj laboras unuanime. En tia
afero, se ĝi per si mem montriĝis vivipova, konkordo estas la plej
certa garantio de senduba sukceso, malkonkordo signifas la morton.
Tion komprenas tre bone niaj samideanoj, kaj tial ili kun indigno
forpuŝas ĉiun, kiu volas delogi ilin de la komuna vojo. Sed iufoje
en la kapo de tiu aŭ alia samideano aperas la sekvanta demando: kio
estos la sekvo, se la solvon de la internacilingva problemo volos
iam preni sur sin ia granda _forto_, kontraŭ kiu ni ĉiuj estas tro
senfortaj, ekzemple la registaroj de la mondo? Ĉu ni devas timi, ke
ili eble elektos alian solvon, ol ni elektis, kaj tiamaniere nia tuta
laborado fariĝos vana?

Por trovi klaran respondon al tiu demando, ni prezentu al ni, ke la
registaroj de la mondo aŭ iaj aliaj grandaj kaj influaj potencoj
starigis aŭtoritatan komitaton, kiu devas decidi, kia lingvo devas
fariĝi internacia. En la artikolo »Esenco kaj estonteco«, kiun
multaj el vi legis en la »Fundamenta Krestomatio«, mi analizis tiun
demandon detale, kaj mi montris tute klare tion, pri kio en la nuna
tempo jam neniu esploranto dubas, nome, ke tia komitato, pri kio mi
parolis, neniel povus elekti ian lingvon nacian, nek ian lingvon
mortintan, nek ian lingvon kun plene elpensita vortaro, sed ĝi devus
nepre elekti nur aŭ Esperanton en ĝia nuna formo, aŭ Esperanton
iom ŝanĝitan. Se la komitato kontraŭ ĉiuj postuloj de la prudento
volus fari ian alian decidon, ĝia decido restus nur decido papera
kaj praktike absolute senvalora. Nun ni rigardu, kia estas la sola
maniero, en kiu la komitato povus solvi la lastan alternativon.

Plej nature kaj plej kredeble estas, ke la komitatanoj rezonados
simple en la sekvanta maniero: »Ekzistas lingvo artefarita, kiu
montriĝis tute vivipova, bonege funkcias, bonege sin tenas jam
multe da jaroj, kreis grandan literaturon, ellaboris sian spiriton
kaj vivon, k.t.p.; sekve anstataŭ fari tute senbezone kaj sencele
riskajn novajn eksperimentojn, ni simple akceptu tion, kio jam
ekzistas; ni donu al ĝi la aŭtoritatan apogon de la registaroj,
kiujn ni reprezentas, kaj tiam la tuta eterna problemo estos tuj
plene solvita, kaj de morgaŭ la tuta civilizita homaro reciproke sin
komprenos«.

Tia, mi ripetas, estas la plej natura decido, kiun ni povas atendi de
la registare elektota komitato. Sed ni supozu, ke la komitato trovos,
ke diversaj ŝanĝoj en Esperanto estas efektive tre _necesaj_. Kiel
do ĝi agos?

Antaŭ ĉio ĝi sin demandos, ĉu ĝi estas sufiĉe _forta_, por
altrudi sian teorian volon al tiuj multaj miloj da homoj, kiuj ĝis
nun estis la solaj laborantoj en la afero. La esperantistoj laboris
dum longa vico da jaroj, multe laboris, multe oferis kaj kun tre
granda malfacileco fine akiris tion, kio dum multaj miljaroj ŝajnis
neakirebla kaj kio, unu fojon perdita, neniam plu reakiriĝus, ĉar
la mondo perdus la tutan konfidon al la internacilingva ideo. Sekve
ĉiu prudenta komitato dirus al si: »Ni devas esti tre singardaj,
por ke, anstataŭ akceli la aferon, ni ĝin ne pereigu por ĉiam«.
Se la komitato scius, ke ĝin elektis ekzemple nur ia unu tre
malgranda kaj malgrava landeto, ke la elekto estis nur tute senvalora
formalaĵo, ke la elektintoj tute sin ne interesas pri la afero kaj
ne havas eĉ la plej malgrandan intencon ĝin subteni, nek la forton
por tio, tiam prudentaj komitatanoj nur simple esprimus sian opinion
kaj dezirojn pri diversaj farindaj ŝanĝoj en Esperanto kaj lasus
la akceptadon aŭ neakceptadon al la decido de la Esperantistoj mem,
sed neniam komencus konkuradon kontraŭ la Esperantistaro; ĉar ili
komprenus, ke morale tio estus nur peko kontraŭ la internacilingva
ideo kaj praktike ĝi pli aŭ malpli frue kondukus nur al fiasko.

Nun ni supozu, ke por la decido de la demando pri lingvo internacia
estas kreita komitato, kiu havas forton ne _fikcian_ sed _efektivan_
kaj _grandan_. Antaŭe mi jam montris, ke se tia komitato ne volos,
ke ĝia decido restu praktike absolute senvalora, ĝi povos preni
nur aŭ Esperanton, aŭ ion tre similan al Esperanto. Mi diris
jam, ke plej kredeble ĝi akceptos simple Esperanton en ĝia nuna
formo. Sed ni supozu, ke ĝi tion ne volos fari; kiel do ĝi agos?
Ĉar ĝi komprenos tre bone, ke por krei vivipovan lingvon, tute ne
sufiĉas esti instruita homo kaj diri al si »mi kreos«; ke oni
ne povas tion fari laŭ mendo en la daŭro de kelke da semajnoj; ke
tio postulas tre longan, fervoran, sindoneman, amoplenan laboradon,
elprovadon, trasentadon, k.t.p.; kaj ĉar ĝi scios, ke ekzistas
jam lingvo, super kiu multe da homoj tre longe laboris, kiu havas
multejaran historion kaj tutan vivon, ke tiu lingvo bonege funkcias,
kaj nur malmultaj punktoj povas en ĝi esti disputeblaj: tial estas
tute kompreneble, ke se la komitato traktos sian taskon serioze,
ĝi ne riskos preni sur sin mem la kreadon de tute nova lingvo, nek
prenos alian lingvan projekton, kiun la vivo ankoraŭ ne sufiĉe
elprovis, ne komencos tute senbezone, sekve neprudente bataladon
kontraŭ tiuj, kiuj ĝis nun laboris en la afero, sed ĝi prenos
Esperanton kaj faros en ĝi tiujn ŝanĝojn, kiujn ĝi trovos
necesaj.

Al kiu la komitato komisius la faradon de la ŝanĝoj? En la tempo
_prepara_, kiam estus necese esplori principe la demandon, _kian_
lingvon oni devas elekti, la komitato povus komisii la laboron al
kiu ajn, zorgante nur, ke la elektitoj estu homoj prudentaj kaj
senpartiaj kaj komprenu la tutan respondecon, kiun ili prenas sur
sin. Sed kiam la lingvo estus jam elektita kaj oni decidus fari en
ĝi ŝanĝojn, kun kiu oni konsiliĝus pri tiu laborado? La plej
simpla prudento kaj la plej simpla komprenado de sciencaj metodoj
diras, ke pri tia laboro oni devus konsiliĝi ne kun personoj, kiuj
konas la lingvon de _ekstere_, sed antaŭ ĉio kun personoj, kiuj
plej bone konas la lingvon _interne_, kiuj plej multe _laboris_ por
ĝi, plej multe praktike ĝin _uzis_ kaj sekve havas en ĝi plej
grandan sperton kaj plej bone konas ĝiajn mankojn _efektivajn_.
Ĉiu komprenas tre bone, ke fari ŝanĝojn en iu lingvo, gvidante
sin nur per ekstera ŝajno kaj ne konsiliĝinte kun personoj, kiuj
plej bone konas tiun lingvon, estus tia infanaĵo, kiun certe nenia
komitato povus fari, se ĝi traktus sian taskon serioze kaj ne estus
sugestiata de personoj, kiuj havas ian kaŝitan celon.

Kaj se la komitatanoj decidos fari ŝanĝojn en Esperanto, kion ili
povos ŝanĝi? Se ili ekzemple volos diri, »tiu vorto estas prenita
el lingvo, kiun parolas cent milionoj, tial ni elĵetu ĝin kaj
prenu vorton el lingvo, kiun parolas cent dudek milionoj«, aŭ se
ili dirus, »al ni ne plaĉas la praktike tute bona vorto »estas«,
ni preferas »esas«, k.t.p., tio estas ja simpla infanaĵo, kiun
seriozaj homoj certe ne permesus al si, ĉar ili komprenus, ke en
lingvo, kiu havas jam multejaran vivon, ŝanĝi grandan amason da
vortoj pro simpla kaprico, pro ia pure teoria kaj praktike absolute
senvalora motivo estus sensencaĵo. Memorante, ke oni atendas de
ili ne ian teorian filologian amuziĝon, sed laboron _praktikan_,
ili kompreneble ŝanĝus nur tiujn vortojn aŭ formojn, kiuj
montriĝis kiel malbonaj _per si mem_, malbonaj _absolute_, grave
maloportunaj por la _uzantoj_ de la lingvo. Sed se vi trarigardos
ĉiujn kritikojn, kiuj estis faritaj kontraŭ Esperanto en la daŭro
de dudek tri jaroj--kaj Esperanton ja kritikis jam multaj miloj da
homoj, kaj certe neniu eĉ plej malgranda el ĝiaj mankoj restis
kaŝita--, vi trovos, ke la grandega plimulto el tiuj kritikoj estas
simple personaj kapricoj. La nombro de tiuj ŝanĝaj proponoj, kiuj
efektive povus havi ian praktikan valoron, estas tiel malgranda,
ke ili ĉiuj kune okupus ne pli ol unu malgrandan folieton, kiun
ĉiu povus ellerni en duonhoro; sed eĉ inter tiuj tre malmultaj
supozeblaj ŝanĝoj la plej gravaj estas nur plibonigo _ŝajna_, sed
en efektiveco ili post pli matura pripenso montriĝus eble nur kiel
malplibonigo. Tiel ekzemple la forigo de la supersignoj kaj de la
akuzativo, kion mi antaŭ dek ses jaroj proponis, por liberiĝi de
la turmentantoj kaj faciligi la propagandon, kaj kion postulas la
plimulto de la reformistoj, tiu ŝanĝo en la _nuna_ tempo, kaj tiom
pli antaŭ la okuloj de registare starigota kaj sekve forton havanta
komitato, devas aperi kiel tute ne akceptebla; ĉar ĝi prezentus
kripligon de la _interna_ valoro de la lingvo, por plaĉi al ĝiaj
_eksteraj_ rigardantoj, forigon de necesaj gravaj sonoj el la lingvo
kaj de libera vortordo kaj klareco por ... ke la presistoj ne
bezonu elspezi kelke da spesmiloj kaj la komencantoj ne havu kelkan
malfacilaĵon.

Se vi prenos ian artikolon Esperantan, prezentitan de niaj
kontraŭuloj, por senkreditigi Esperanton, vi preskaŭ ĉiam trovos
nur unu aferon: grandan amasigon de la plurala finiĝo »j«; tiu
malfeliĉa »j«, kiun neniu tamen kuraĝas kritiki en la bela
greka lingvo, estas la kvintesenco de ĉiuj teruraĵoj, kiujn niaj
kontraŭuloj montras en Esperanto!

Unuvorte, ĉiu el vi povas facile konvinkiĝi, ke se iam registare
starigota komitato decidos fari ŝanĝojn en Esperanto kaj se tiu
komitato traktos sian taskon serioze, ĝi povos ŝanĝi en Esperanto
nur tre, tre malmulte; la postkomitata Esperanto restos tute la
sama lingvo, kiel la Esperanto antaŭkomitata, nur eble kelkaj nunaj
formoj fariĝos arĥaismoj kaj cedos sian lokon al pli oportunaj
formoj, neniel rompante la kontinuecon de la lingvo kaj neniel
ruinigante la valoron de tio, kion ni ĝis nun akiris. Tio estas
ne nia pia deziro, sed tion plene certigas al ni simpla logiko kaj
prudento, kontraŭ kiu certe nenia serioza komitato volos peki,
se ĝi ne volos, ke ĝiaj laboroj restu absolute sen ia praktika
rezultato.

Nun mi resumos ĉion, kion mi diris. Logika esploro de la afero
montras al ni, ke:

1. Lingvo internacia ne povas esti alia ol Esperanto.

2. La evoluado de la lingvo fariĝos plej kredeble nur per tiu sama
natura vojo, per kiu ĝi fariĝis en ĉiu alia lingvo, t. e. per la
senrompa vojo de neologismoj kaj arĥaismoj.

3. Se iam aperos la neceso, fari en Esperanto ian ŝanĝon, tion
povas fari nur aŭ la Esperantistoj mem, per komuna interkonsento,
aŭ ia grandega forto, sed nepre en plena interkonsento kun la tuta
Esperantistaro.

4. Se iam la Esperantistoj mem aŭ ia granda ekstera forto decidos
fari en Esperanto iajn ŝanĝojn, tiuj ŝanĝoj povas esti nur
ekstreme malgrandaj; neniam rompos la kontinuecon kun tio, kion ni
ĝis nun havis kaj neniam senvalorigos tion, kion ni ĝis nun faris,
faras aŭ poste faros.

Tio estas la sole ebla natura irado de la aferoj. Ĉiu, kiu volos
kontraŭbatali tiun naturan iradon, nur perdos senbezone siajn
fortojn. La Esperantaj radikoj de la arbo internacilingva jam tiel
profunde penetris en la teron de la vivo, ke ne povas jam ĉiu
deziranto ŝanĝi la radikojn aŭ ŝovi la arbon laŭ sia bontrovo.

Karaj kongresanoj! Ĉio, kion mi diris, ne estas ia aŭtora memfido,
ĉar mi plene konsentas kaj konfesas malkaŝe, ke, por ŝanĝi ion
en la natura irado de la internacilingva afero, mi estas tiel same
senpova, kiel ĉiu alia persono. Mi defendas fervore nian nunan vojon
nur tial, ke la nerefuteblaj leĝoj de la logiko diras al mi, ke
tio estas la sola vojo, kiu kun plena certeco alkondukos nin al nia
celo. Kiu ajn volus ŝanĝi la naturan iradon de la internacilingva
afero--tute egale, ĉu li estas malamiko de Esperanto aŭ ĝia plej
flama amiko, ĉu li estas senfamulo aŭ eminentulo, ĉu li agas
per vortoj aŭ per mono kaj ruzaĵoj, ĉu li estas plej fanatika
konservemulo aŭ plej facilanima eksperimentisto de novaĵoj, ĉu li
estas plej pura idealisto aŭ plej profitama egoisto, ĉu li bruas
kaj malbenas aŭ kaŝite laboras sub la tero--li neniam sukcesos; li
povos nur krei kelktempan skismon kaj akiri la malĝojan gloron de
malhelpanto kaj subfosanto, sed neniam li povos devigi ĉiujn amikojn
de la internacilingva ideo, pro iaj sensignifaj bagateloj forĵeti
tion, kion ili posedas, kio montriĝis plene vivipova, en kion estas
jam enmetita tia multego da laboroj kaj da vivo kaj kio per natura
vojo devas iom post iom konstante ensorbi novajn sukojn. Tion devas
bone memori ĉiuj, kiuj laboras sur la kampo de lingvo internacia,
kaj se ili tion ne memoros, la vivo mem donos al ili la necesan
instruon.

Ni povas sekve labori trankvile; ni ne devas malĝoji, se nia
laborado estas iafoje tre malfacila kaj sendanka; sur nia flanko
estas ne sole la fajro de niaj sentoj, sur nia flanko estas ankaŭ
la nerefuteblaj leĝoj de la logiko kaj prudento. Pacience ni semu
kaj semu, por ke niaj nepoj iam havu benitan rikolton. Al la Sesa
Esperantista Kongreso, kiu sendube enĵetos multe da semoj en la
teron Amerikan, mi eldiras mian koran saluton.


Piednoto

[35] Esperantista Dokumentaro XVI, p. 1-7.



Parolado de D-ro L. L. Zamenhof

ĉe la malfermo de la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen, la
21an de aŭgusto 1911[36]


Kiel tradicia malfermanto de la kongresoj Esperantistaj, mi permesas
al mi esprimi en la nomo de ĉiuj kongresanoj nian respektan kaj
sinceran dankon al lia reĝa moŝto Alberto por la granda honoro,
kiun li faris al nia afero, prenante sur sin la protektantecon
super nia kongreso. Mi esperas, ke mi esprimos la deziron de ĉiuj
kongresanoj, se mi proponos, ke ni sendu telegrafe nian diversgentan
saluton al la regnestro de la lando, kies gastoj ni estas, kaj nian
dankon al nia alta protektanto. Mi esprimas ankaŭ en la nomo de la
kongresanoj nian koran dankon al la urbestraro de Antverpeno, kiu
afable donis al ni sian helpon kaj moralan apogon. Fine mi esprimas
nian koran fratan dankon al tiuj niaj Belgaj samideanoj, kiuj tiel
laboreme kaj zorge pretigis nian grandan feston.

Mi uzas ankaŭ la okazon de nia festo, por revoki en vian memoron la
nomon de unu viro, kiu havas grandegajn meritojn en nia afero. La
prelato _Johann Martin Schleyer_, kies nomon ĉiu el vi konas tre
bone, la aŭtoro de Volapük, antaŭ nelonge festis la okdekjaran
datrevenon de sia naskiĝo, kaj estus nepardoninde, se ni ne uzus
la okazon de nia nuna ĝenerala kunestado, por esprimi al li tiujn
sentojn, kiujn ni ĉiuj havas por li. Li estas la vera patro de la
tuta internacilingva movado. Antaŭ li oni ankaŭ revis pri lingvo
internacia, oni provis labori por ĝi; sed tio estis nur teoriaj
skizoj, palaj senkorpaj fantomoj en la regiono de revoj. Li estis la
unua, kiu diris al si: Por lingvo internacia mi volas ne revi, sed
_labori_; dum ĉio ĉirkaŭe dormis, li estis la unua, kiu praktike
kreis la internacilingvan _movadon_. Volapük ne estis venkita de
Esperanto, kiel multaj personoj pensas tute erare; ĝi pereis _per
si mem_ en tiu tempo, kiam la trankvile kaj senartifike laboranta
Esperanto estis ankoraŭ tro malforta, por iun venki; ĝi pereis ne
pro sia stranga sonado aŭ pro aliaj similaj kaŭzoj, ĉar al ĉio
oni povas alkutimiĝi, kaj kio hieraŭ ŝajnis sovaĝa, tio morgaŭ
aperas kiel io tute natura kaj bela; per longa kaj multespeca uzado
eĉ la plej sovaĝa idiomo de la plej barbara gento iom post iom
fariĝas riĉa, eleganta kaj oportuna lingvo.

Volapük pereis ĉefe pro _unu_ grava eraro, kiun ĝi bedaŭrinde
enhavis: _absoluta manko de natura evoluipovo_; kun ĉiu nova
vorto aŭ formo la lingvo devis konstante dependi de la decidoj de
unu persono aŭ de facile inter si malpaconta personaro. Kiel sur
bastono plantita en teron, novaj branĉoj kaj folioj ne povis nature
kreski sur ĝi, sed devis esti konstante skulptataj kaj algluataj.
Se ne ekzistus _tiu_ eraro, kiun korekti oni bedaŭrinde ne povis,
Volapük neniam pereus kaj ni ĉiuj nun verŝajne parolus Volapüke.
Sed tiu bedaŭrinda eraro, kiun kaŭzis ne manko de talento kaj de
laboremeco, sed nur tro rapida publikigo de la lingvo, sen sufiĉe
matura elprovado,--tiu eraro, kiu pereigis Volapükon, neniel
malgrandigas la meritojn de ĝia aŭtoro, kiu la unua potence
skuis la mondon por nia ideo; la grandaj meritoj de Schleyer en la
internacilingva historio neniam malaperos.

Mi proponas al vi, ke okaze de la festo de Schleyer ni telegrafe
sendu al li en la nomo de la tuta Esperantistaro nian koran gratulon,
nian dankon por lia granda laboro kaj nian deziron, ke li vivu
ankoraŭ longe kaj havu la konscion, ke la fruktoj de lia laboro
neniam pereos.

Karaj amikoj! Mi staras hodiaŭ antaŭ vi ne esperinte. Ĉar dum la
lasta tempo la stato de mia sano estis tro malbona, mi decidis ne
veturi al la kongreso en ĉi tiu jaro. Tamen en la lasta momento mi
devis ŝanĝi mian decidon, ĉar mi rimarkis, ke la projekto, kiun
mi prezentis por diskutado dum la sepa kongreso, ne de ĉiuj estas
ĝuste komprenita kaj eble bezonos klarigojn de mia flanko. Tial ne
miru, ke mi ne prepariĝis paroli antaŭ vi pri ia speciala temo, sed
mi tuŝos nur per nemultaj vortoj tiun demandon, kies pridiskutadon
dum la kongreso mi proponis al vi. Mi ne antaŭvenos vian decidon
por aŭ kontraŭ la diskutota projekto, mi volas nur diri kelkajn
ĝeneralajn vortojn, por instigi vin bone kaj senpartie prepariĝi
por la venontaj diskutoj.

Ekzistas en nia afero demandoj, kiuj povas esti solvataj ne de
iu aparta persono, ne de iu aparta nacia asocio, ne de iu aparta
institucio, sed nur de la tuta Esperantistaro; ekzemple la demandoj
pri nia Lingva Komitato, Konstanta Kongresa Komitato, k.t.p. Se iu
volas fari simple konsilajn proponojn pri la interna agado de tiuj
institucioj, li povas prezenti siajn proponojn al la estroj de la
diritaj institucioj; sed se oni faras plendojn, se oni postulas
reorganizon, anstataŭigon aŭ eĉ forigon de tiuj institucioj,--tiam
al kiu oni devas sin turni? Aŭ se aperas iaj demandoj, kiuj
koncernas la tutan Esperantistaron, sed apartenas nek al la Lingva
Komitato, nek al la Komitato de la Kongresoj,--tiam kiu havas la
rajton ilin solvi? En sia privata Esperantista vivo ĉiu persono
aŭ grupo aŭ asocio estas kompreneble tute liberaj kaj povas agi,
kiel ili volas kaj povoscias; sed pri ĉiuj demandoj, duboj aŭ
entreprenoj, kiuj koncernas la _tutan_ Esperantan aferon, estas nepre
necese, ke ni havu la eblon, ĉiam scii la veran opinion aŭ deziron
de la tuta Esperantistaro. Esperanto ne estas ankoraŭ en tia feliĉa
stato, ke ĉiu povu nur tiri el ĝi profiton, ne zorgante pri la
bonstato de la afero mem: ni devas kaj dum longa tempo ankoraŭ devos
propagandi ĝin, kreskigi ĝin, defendi ĝin kontraŭ malamikoj;
sed se ni ne havas la eblon regule interkonsiliĝadi, aŭ se niaj
interkonsiliĝoj, farataj ne en orda parlamenta maniero, ne havos
moralan valoron por la Esperantistoj, ni similos organismon sen kapo
kaj sen manoj, ni nenion povos entrepreni, ni staros senmove kaj
malpacos inter ni mem.

Mi ne volas en la nuna momento defendi la projekton, pri kiu vi en
la plej proksimaj tagoj diskutos; tre povas esti, ke la projekto
havas gravajn erarojn, kiujn via pridiskutado forigos; tre povas
esti, ke la tuta projekto montriĝos neakceptinda, kaj tiam--vi
scias tion tre bone--mi ne penos altrudi ĝin al vi, kiel mi neniam
ion al vi altrudis. Nur pri unu afero mi kore vin petas: kion ajn
vi decidos,--ni ne fermu nian kongreson, antaŭ ol ni en tia aŭ
alia formo faros ian aranĝon, kiu donos al ni la eblon, almenaŭ
unu fojon en jaro solvi ĉiujn kolektiĝintajn disputojn aŭ dubojn
en lojala interkonsento kaj konforme al la vera deziro de la tuta
Esperantistaro.

La aranĝo de regula kaj rajtigita kongresa voĉdonado, kiun mi
proponis al vi, aŭ ia alia simila aranĝo, kiu eble rezultos
el via diskutado, ne estos ia nova institucio kaj per si mem ne
ŝanĝos la iradon de nia afero; sed ĝi donos al ni la forton de
ordo kaj de solidareco. La institucioj, kiujn ni kreis, aŭ eble
ankoraŭ kreos, ĉesos havi la karakteron de ia privataĵo, kiun
neniu subtenas kaj multaj atakas. Ili havos rajton diri al la
Esperantistaro: se ni estas bonaj, respektu nin kaj subtenu nin; se
ni estas malbonaj, reorganizu nin aŭ forigu nin. Ĉiu Esperantisto
scios, al kiu plej alta instanco li devas sin turni, se tio aŭ alia
en la komun-esperantistaj aferoj ne plaĉas al li, kaj oni ĉesos
konstante sin turnadi al mi, kiu hodiaŭ vivas kaj morgaŭ povas
ne vivi, kaj kiu cetere havas nek rajton nek deziron, solvi ĉiujn
disputojn propradecide.

Ni komencu nian feston kaj ankaŭ niajn laborojn, al kiuj ni dediĉu
nian plenan atenton kaj senpartiecon. Se el niaj laboroj rezultos la
enkonduko de preciza ordo en nian aferon, tiam la kongreso Antverpena
estos unu el la plej gravaj inter niaj kongresoj. Tion ni esperu!
Ĉiu el ni havu la firman decidon, helpi per ĉiuj fortoj al la
enkonduko de ordo kaj forigo de ĉiu malpaco en nia afero. Kun tiu
firma kaj solena decido en la koro ni kriu: Vivu, kresku kaj floru
nia afero!


Piednoto

[36] Esperantista Dokumentaro XVIII, p. 84-87.



Parolado de D-ro L. L. Zamenhof

ĉe la malfermo de la Oka Kongreso Esperantista en Kraków, la
11an de aŭgusto 1912[37]


La unuaj vortoj, kiujn mi volas hodiaŭ eldiri al vi, karaj
samideanoj, estas vortoj de kora gratulo, ĉar ni havas hodiaŭ
grandan feston. Ĵus finiĝis dudek kvin jaroj de la tempo,
kiam--post longa naska preparado--aperis publike la lingvo, kiu nin
ĉiujn unuigas, por kiu ni ĉiuj laboras kaj kiu enkorpigas en si
tiun homofratigan ideon, kiun la plimulto el ni havas en sia koro kaj
kiu dum dudek kvin jaroj flame instigadis nin labori, malgraŭ ĉia
malfacileco kaj ĉiuj malhelpoj.

Dudek kvin jaroj da laborado por Esperanto kaj por ĝia ideo! Tion
povas plene kompreni nur tiuj personoj, kiuj partoprenis en tiu
laborado de la komenco ĝis nun. Bedaŭrinde tre nemultaj estas
tiuj personoj. El la laborantoj de la unua tempo tre multaj jam
delonge plu ne vivas, aliajn lacigis la malfacila, grandan paciencon
kaj persistecon postulanta vojo, kaj ili malaperis el nia anaro.
El tiuj personoj, kiuj troviĝas nun en ĉi tiu ĉambrego, la
grandega plimulto en la unuaj jaroj de Esperanto nenion sciis pri
ĝi aŭ neklare aŭdis pri ĝi nur kiel pri ia freneza, mokinda
kuriozaĵo; tre multaj el vi en la momento de la apero de Esperanto
estis ankoraŭ infanoj; multaj, kaj certe ne la malplej fervoraj
el vi, en tiu tempo eĉ tute ne ekzistis ankoraŭ en la mondo. La
grandega plimulto el vi aliĝis al nia afero nur tiam, kiam ĝi
estis jam sufiĉe forta kaj elprovita. Tre kaj tre malgranda, facile
kalkulebla per la fingroj, estas la nombro de tiuj personoj; kiuj
iris kun Esperanto de la momento de ĝia naskiĝo ĝis la nuna tempo.
Kortuŝite ili povas nun rememori, kiel terure malfacila estis ĉiu
paŝo en la komenco, kiam ĉiu aludo pri Esperanto postulis specialan
kuraĝon, kiam el ĉiu milo da semoj, kiujn ni en plej primitiva
maniero, sen helpo kaj sen rimedoj, pacience ĵetadis en la teron,
apenaŭ unu ricevis radikojn.

Dudek kvin jaroj! Grandegan gravecon havas tia peco da tempo
en la historio de lingvo artefarita. Lingvoj naturaj kreskas
tute trankvile, ĉar kun tia lingvo neniu kuraĝas fari iajn
eksperimentojn aŭ fleksi ĝin laŭ sia gusto; sed pri lingvo
artefarita ĉiu opinias, ke li havas rajton de voĉo, ke li povas
aŭ eĉ devas direkti la sorton de la lingvo laŭ sia kompreno.
En lingvo natura ĉiu eĉ plej granda efektiva malbonaĵo neniun
incitas, eĉ neniun meditigas, kaj estas akceptata kun plena
kontenteco aŭ rezignacio; en lingvo artefarita ĉio ŝajnas al ni
kritikinda, ĉiu bagatelo, kiu ne estas konforma al nia gusto, pikas
al ni la okulojn kaj vekas deziron de refarado. Lingvo artefarita dum
longa tempo estas elmetata al senĉesaj ventoj, al senĉesa tirado
kaj puŝado. Kiom da ventoj, kiom da senĉesa tirado nia lingvo devis
suferi dum sia dudekkvinjara vivo! Se ĝi tamen ĉion sane eltenis,
se malgraŭ ĉiuj ventoj kaj puŝoj ĝi dum dudek kvin jaroj vivis
kaj kreskis regule kaj rekte, ĉiam pli fortiĝante kaj riĉiĝante,
neniam fleksiĝante aŭ kripliĝante, neniam minacante disfali en
dialektojn, sed ĉiam pli kaj pli fortikigante sian tute difinitan,
ĉie egalan spiriton, neniam perdante hodiaŭ, kion ĝi akiris
hieraŭ,--ni povas pri tio sincere nin gratuli.

Antaŭ dudek kvin jaroj mi timeme demandis min, ĉu post dudek kvin
jaroj iu en la mondo scios ankoraŭ, ke ekzistis iam Esperanto,
kaj--se Esperanto vivos--ĉu oni tiam povos ankoraŭ kompreni ion,
kio estis skribita en Esperanto en ĝia unua jaro, kaj ĉu Angla
Esperantisto povas kompreni Esperantiston Hispanan. Nun pri ĉi tio
la historio donis jam plenan kaj perfekte trankviligan respondon.
Ĉiu el vi scias, ke verko, skribita en bona Esperanto antaŭ dudek
kvin jaroj, en plena mezuro konservas sian bonecon ankaŭ nun, kaj la
legantoj eĉ ne povas diri, ke ĝi estas skribita en la unua jaro de
ekzistado de nia lingvo; ĉiu el vi scias, ke inter la stilo de bona
Angla Esperantisto kaj la stilo de bona Hispana Esperantisto en la
nuna tempo ekzistas absolute neniu diferenco. Nia lingvo konstante
progresas kaj riĉiĝas, kaj tamen, dank' al la _reguleco_ de sia
progresado, ĝi neniam ŝanĝiĝas, neniam perdas la kontinuecon kun
la lingvo de tempo pli frua. Kiel la lingvo de homo matura estas
multe pli riĉa kaj pli elasta, ol la lingvo de infano, kaj tamen
la lingvo de ĝuste parolanta infano neniom diferencas de la lingvo
de homo matura, tiel verko, skribita en Esperanto antaŭ dudek kvin
jaroj ne estas tiel vortoriĉa, kiel verko, skribita en la nuna
tempo, kaj tamen la lingvo de tiu tempo perdis absolute nenion el sia
valoro ankaŭ en la nuna tempo.

Lingvo, kiu eltenis la provon dum dudek kvin jaroj, kiu en plej bona
kaj ĉiam pli floranta stato travivis jam tutan homan generacion kaj
estas jam pli maljuna, ol multaj el ĝiaj uzantoj, kiu kreis jam
grandan, potence kreskantan literaturon, kiu havas sian historion kaj
siajn tradiciojn, sian tute precizan spiriton kaj siajn tute klarajn
idealojn,--tia lingvo ne bezonas jam timi, ke io pereige depuŝos
ĝin de tiu natura kaj rekta vojo, laŭ kiu ĝi evoluas. La vivo kaj
la tempo garantiis al nia lingvo naturan forton, kiun neniu el ni
povas senpune malrespekti. La hodiaŭa jubileo estas festo de tiu
vivo kaj tempo.

Por ke ni, vivantoj, povu festi la hodiaŭan jubileon, fervore kaj
sindone laboris multaj personoj, kiuj nun jam ne vivas. Nia morala
devo estus rememori ilin en la nuna solena momento. Sed ho ve! ilia
nombro estas tro granda, por ke ni povu ilin ĉiujn citi; kaj krom
tio la pli granda parto el ili laboris tiel modeste, ke ni eĉ ne
scias iliajn nomojn. Tial, por ne fari maljustan apartigon inter
eminentuloj kaj ne-eminentuloj, mi citos neniun nomon. Mi devas fari
escepton nur por nia kamarado Van der Biest, kies nomo estas ankoraŭ
tro freŝa en la memoro de ni ĉiuj, kiu en la pasinta jaro aranĝis
kaj prezidis nian grandan ĉiujaran feston, kaj kies morto estas
sendube ligita kun tiuj grandaj laboroj kaj malagrablaĵoj, kiujn li
prenis sur sin por ni ĉiuj. En via nomo mi esprimas funebran saluton
al la ombroj de _ĉiuj_ niaj karaj kamaradoj, kiujn dum la pasintaj
dudek kvin jaroj forŝiris de ni la morto. Iliaj ombroj staru nun
antaŭ niaj okuloj, kvazaŭ partoprenante en tiu granda festo, kiun
ili preparis, sed ne ĝisvivis. Mi proponas al vi, ke ni honoru ilian
memoron per leviĝo de niaj seĝoj.--

Nun, kiam la matureco de nia afero estas jam tute eksterduba, mi
turnas min al vi, karaj samideanoj, kun peto, kiun mi jam antaŭ
longe volis direkti al vi, sed kiun mi ĝis nun prokrastis, ĉar
mi timis fari ĝin tro frue. Mi petas, ke vi liberigu min de tiu
rolo, kiun mi, pro kaŭzoj naturaj, okupis en nia afero dum dudek
kvin jaroj. Mi petas vin, ke de la nuna momento vi ĉesu vidi en mi
»majstron«, ke vi ĉesu honori min per tiu titolo.

Vi scias, ke tuj en la komenco de nia movado mi deklaris, ke mi
ne volas esti mastro de Esperanto, sed ke la tutan mastrecon pri
Esperanto mi en tuta pleneco transdonis al la Esperantistoj mem. Vi
scias ankaŭ, ke de tiu tempo mi ĉiam lojale agadis aŭ almenaŭ
penis agadi konforme al tiu deklaro. Mi donadis al vi konsilojn,
kiel mi povis, sed neniam vi aŭdis de mi la vortojn: »tion mi
postulas« aŭ »tion mi deziras«. Neniam mi provis altrudi al vi
mian volon. Tamen, konsciante, ke ĝis sia plena fortikiĝo nia afero
bezonas ian enkorpigitan standardon, mi--laŭ via deziro--dum dudek
kvin jaroj plenumadis tiun rolon, kiel mi povis, kaj mi permesadis,
kvankam tre nevolonte, ke vi vidu en mi ĉefon kaj majstron. Kun
ĝojo kaj fiereco mi konstatas, ke vi ĉiam montris al mi sinceran
konfidon kaj amon, kaj pro tio mi eldiras al vi mian plej koran
dankon.

Sed nun permesu al mi, ke mi fine formetu de mi mian rolon. La nuna
kongreso estas la lasta, en kiu vi vidas min _antaŭ_ vi; poste, se
mi povos veni al vi, vi ĉiam vidos min nur _inter_ vi.

Jen estas la kaŭzo, kiu devigis min fari la nunan decidon:

La ekzistado de ia natura konstanta ĉefo, eĉ se tiu ĉefo
havas nur la karakteron de unuiganta standardo, prezentas gravan
maloportunaĵon por nia afero, ĉar ĝi donas al la afero kvazaŭ
personan karakteron. Se al iu ne plaĉas mia persono, aŭ miaj
politike-religiaj principoj, li fariĝas malamiko de Esperanto.
Ĉion, kion mi persone diras aŭ faras, oni ligas kun Esperanto.
La tro honora titolo de majstro, kiun vi donadis al mi, kvankam
ĝi en efektiveco koncernis nur la aferon de la lingvo, fortenis
de Esperanto multajn personojn, al kiuj mi pro ia kaŭzo ne estis
simpatia kaj kiuj timis, ke, fariĝante Esperantistoj, ili devus
rigardi min kiel sian moralan ĉefon. Ĉiu, kies opinio pri aferoj
Esperantistaj estas alia ol mia, ofte sin ĝenas, eldiri libere sian
opinion, por ne kontraŭbatali publike tiun, kiun la Esperantistoj
nomas sia majstro. Se ies opinion la Esperantistoj ne volas akcepti,
li vidas en tio nur la ĉiopovan influon de la majstro. Nun, kiam
nia afero estas jam sufiĉe forta, estas necese, ke ĝi fine fariĝu
absolute libera, ne sole libera de ĉiuj personaj _dekretoj_, kia ĝi
fariĝis jam antaŭ dudek kvin jaroj, sed ankaŭ de ĉia efektiva
aŭ ŝajna persona _influo_. Estas necese, ke la mondo sciiĝu tute
klare, ke Esperanto povas havi aŭ ne havi siajn libere elektitajn
gvidantojn, sed ke ĝi posedas nenian konstantan _majstron_. Nomu min
per mia nomo, nomu min fondinto de la lingvo, aŭ kiel vi volas, sed
mi petas vin, ne nomu min plu »majstro«, ĉar per tiu morale tro
liganta nomo vi malliberigas nian aferon.

Multaj el vi portas en sia koro la samajn idealojn, kiel mi, kvankam
ne ĉiuj en tute egala formo; sed la mondo devas scii, ke tiu spirita
parenceco inter mi kaj vi estas laŭvola, ke la Esperantismo ne povas
esti responda pri miaj personaj ideoj kaj aspiroj, kiuj por neniu el
vi estas devigaj. Se mi ion diras aŭ faras, kio ne estas konforma
al la gusto aŭ konvinkoj de tiu aŭ alia el vi, mi deziras, ke tio
neniun el vi ĝenu kaj ĉiu el vi havu la rajton diri: tio estas
tute privata ideo aŭ frenezaĵo de Zamenhof, kaj ĝi havas nenion
komunan kun la Esperanta movado, en kiu li estas nun persono tute
privata. La interna ideo de Esperanto, kiu havas absolute nenian
devigon por ĉiu Esperantisto _aparta_, sed kiu, kiel vi scias, plene
regas kaj ĉiam devas regi en la Esperantaj _kongresoj_, estas:
sur neŭtrala lingva fundamento forigi la murojn inter la gentoj
kaj alkutimigadi la homojn, ke ĉiu el ili vidu en sia proksimulo
nur homon kaj fraton. Ĉio, kio estas super tiu interna ideo de
Esperanto, estas nur _privataĵo_, kiu povas eble esti _bazita_ sur
tiu ideo, sed neniam devas esti rigardata kiel _identa_ kun ĝi.--

Antaŭ ol mi formetas de mi ĉian oficialan rolon en nia afero,
mi ankoraŭ la lastan fojon admonas vin: laboru ĉiam en plena
unueco, en ordo kaj konkordo! Ĉiujn dubajn demandojn, kiuj
koncernas la tutan Esperantan aferon kaj kiuj ne tuŝas la personan
liberecon de ĉiu aparta Esperantisto, solvu ĉiam pace, per regula
interkonsiliĝo de viaj egalrajte elektitaj delegitoj kaj per
disciplina cedo de la malplimulto al la plimulto! Neniam permesu,
ke en nia afero regu la principo: »kiu pli laŭte krias, tiu estas
prava«! Per unueco ni pli aŭ malpli frue certe venkos, eĉ se la
tuta mondo batalus kontraŭ ni; per interna malpaco ni ruinigus nian
aferon pli rapide, ol tion povus fari ĉiuj niaj malamikoj kune. Ne
forgesu, ke Esperanto estas ne sole simpla lingvo, kiun ĉiu el ni
uzas nur por siaj propraj bezonoj, sed ke ĝi estas grava _socia
problemo_, ke, por atingi nian celon, ni devas konstante _propagandi_
nian aferon kaj zorgi pri tio, ke la mondo havu _estimon_ kaj
_konfidon_ por ĝi. Se en nia afero aperas io, kio ŝajnas al ni
malbona, ni povas trankvile ĝin forigi per komune interkonsentita
decido; sed ni neniam semu en nia tendaro reciprokan malamon kaj
malpacon, kiu nur ĝojigas kaj triumfigas niajn malamikojn. En la
unuaj jaroj de nia laborado sur nia standardo estis skribitaj la
vortoj »espero, obstino kaj pacienco«; tio tute sufiĉis, ĉar ke
ni, samideanoj, devas reciproke nin estimi kaj helpi, tio por ĉiu
estis komprenebla per si mem. En la lastaj jaroj ni bedaŭrinde ofte
forgesis tiun devon; tial nun, transirante en la duan gravan periodon
de nia historio, en la duan kvaronjarcenton, ni skribu sur nia
standardo novan vorton, kaj ĉi tiun vorton ni ĉiam respektu kiel
sanktan ordonon; tiu vorto estas: »konkordo«.

Mi finis tion, kion mi intencis diri al vi, karaj amikoj. Mi scias
tre bone, ke multajn el vi mia nuna parolo malagrable seniluziigos.
Kun maldolĉa sento de neplenumita espero vi eble demandos: »ĉu
en sia lasta kongresa parolo, en sia »kanto de cigno«, li nenion
pli havis por diri al ni? ĉu en la grava tago de la jubileo de la
Esperantismo, de tiu jubileo, kiun ni atingis post tiom multe da
laboroj kaj suferoj, li nenion pli havis por diri al ni? ĉu en la
unua kaj eble ankaŭ la lasta fojo, en kiu ni el ĉiuj partoj de
la mondo alproksimiĝis, kiom ni povis, al tiu loko, kie Esperanto
naskiĝis kaj kie la atmosfero, saturita de intergenta malpaco, per
neevitebla natura reago naskis la Esperantisman movadon,--ĉu en ĉi
tiu grava kaj solena momento li nenion pli havis por diri al ni?
Ho ne, miaj karaj amikoj, miaj karaj samideanoj kaj kunlaborantoj!
Multe, multe, tre multe mi volus hodiaŭ diri al vi, ĉar mia koro
estas plena; en la jubilea momento de la Esperantismo mi volus paroli
al vi pri tio, kio naskis la Esperantismon, pri ĝia esenco kaj
espereblaj sekvoj; sed hodiaŭ mi staras antaŭ vi ankoraŭ en rolo
oficiala, kaj mi ne deziras, ke mia privata kredo estu rigardata kiel
deviga kredo de ĉiuj Esperantistoj. Tial pardonu min, ke mi pli ne
parolas.

Kio estas la esenco de la Esperantisma ideo kaj al kia estonteco
alkondukos iam la homaron la interkompreniĝado sur neŭtrale-homa,
sengenta lingva fundamento,--tion ni ĉiuj sentas tre bone, kvankam
ne ĉiuj en tute egala formo kaj grado. Ni donu do hodiaŭ plenan
regadon al tiu silenta, sed solena kaj profunda sento, ni ne profanu
ĝin per teoriaj klarigoj.

Samideanoj! La antikva pola ĉefurbo, en kiu ni kunvenis, pretigis
por ni gastaman akcepton, faris multe, por honori nian aferon kaj
por agrabligi al ni nian restadon dum la kongreso. Mi esperas, ke,
revenante en sian hejmon, ĉiu el vi kunportos kun si plej bonan
rememoron pri tiu lando kaj urbo, kiujn la plimulto el vi ĝis nun
verŝajne tre malmulte konis. Al la regno kaj lando, kiuj montris al
ni sian amikecon, sed precipe al la estraro de la gastama Krakovo
kaj al ĉiuj institucioj kaj personoj, kiuj donis al nia kongreso
sian moralan kaj materialan subtenon, mi esprimas en via nomo la plej
koran dankon. Plej koran kamaradan dankon ni esprimas kompreneble
antaŭ ĉio al la senlaca loka organiza komitato, kiu ne ŝparis
laboron por la plej bona aranĝo de nia kongreso. Kaj nun mi deziras
al vi ĉiuj gajan feston kaj sukcesan laboron.


Piednoto

[37] Esperantista Dokumentaro XXI, p. 107-113.



B. Organizo



Oficialaj Institucioj


Oficialaj institucioj de la Esperantistaro, t. e. institucioj
starigitaj de la Universalaj Kongresoj de Esperanto, estas la
Esperantista Lingva Komitato, la Konstanta Komitato de la Kongresoj
kaj la Centra Oficejo.

La _Lingva Komitato_ (L. K.) estas fondita dum la 2a kunsido de la
Unua Universala Kongreso en Boulogne-sur-Mer 1905, por konsiliĝi kun
D-ro Zamenhof pri ĉiuj demandoj rilataj al la lingvo. Dum la 4a
kunsido la prezidanto legis »la nomojn de tiuj personoj, el kiuj
konsistos la provizora Lingva Komitato, kies elekton oni komisiis al
D-ro Zamenhof, en antaŭa kunsido. Li petas, ke oni montru aliajn
nomojn, se estas necese, por plenigi la Komitaton. Tiu ĉi granda
Lingva Komitato decidos mem pri sia organizado kaj funkciado, ĉu
elektante oficistaron, ĉu dividiĝante en grupojn«[38].

Laŭ deziro de D-ro Zamenhof efektivigis la direktadon de la Lingva
Komitato s-ro rektoro _Boirac_; la sidejo de la Komitato estas ĉe
Esperantista Centra Oficejo en Paris, rue de Clichy 51.

Dum la 2a Universala Kongreso en Genève la Lingva Komitato estas
definitive aprobita.

Por forigi la malutilojn de la grandnombreco de la Lingva Komitato,
ĝi kreis inter si superan komisionon konsistantan el 18 membroj, kiu
estas nomata _Akademio_.


Piednoto

[38] Citita laŭ Oficiala Protokolaro.



Regularo de la Lingva Komitato[39]

Aprobita la 25an de Majo 1912


I. Celo.

1. La Esperantista Lingva Komitato estas komisiita por zorgi pri la
konservado de la fundamentaj principoj de la lingvo Esperanto kaj
kontroli ĝian evolucion. Ĝi do esploras ĉiujn lingvajn demandojn
kaj solvas ilin laŭ la suprediritaj principoj. Neniel la Fundamento,
nek la Lingva Komitato povos esti baroj por la normala evolucio de
la lingvo, kiun ili kontraŭe certigas (Deklaro de la Akademio al la
Kvara Kongreso).

II. Nombro de anoj.

2. La Lingva Komitato konsistas el lingvaj kompetentuloj, kies nombro
ne estas limigita.

III. Daŭro de la ofico de ano.

3. La anoj de la Lingva Komitato konservas sian oficon dum 9 jaroj.

La kalkulo de la jaroj ankaŭ koncernas la jam pasintan tempon antaŭ
la starigo de la jena nova regularo.

IV. Elekto de la anoj.

4. La anoj de la Lingva Komitato estas elektataj de la Lingva
Komitato mem, per absoluta plimulto de la voĉdonantoj, inter
kandidatoj, kies liston preparas la Akademio (Vidu regulon 5an).

5. Por starigi tiun liston, la Akademio grupigas:

  1e. La anojn, kies 9-jara periodo de aneco finiĝis;
  2e. La personojn, proponitajn por esti novaj anoj, laŭ la maniero
      montrata en la regulo 6a.

La Akademio eltiras el tiu grupo la Esperantistojn, kiujn ĝi juĝas
indaj fariĝi aŭ refariĝi anoj de la Lingva Komitato, kaj starigas
liston prezentotan al la voĉdono de la Lingva Komitato.

6. La proponoj pri novaj anoj venas, ĉu de la propagandaj, ĉu de
la aplikaj kaj specialaj Esperantistaj societoj kaj grupoj, ĉu
de Lingvo-komitatanoj kaj de anoj de aliaj altaj Esperantistaj
institucioj. En ĉiu lando, la Akademio komunikas la kandidat-liston
al la koncernataj naciaj asocioj, petante ilian opinion.

V. Rolo de la anoj de la Komitato.

7. La rolo de la anoj de la Lingva Komitato estas:

  1e. Voĉdoni pri elektoj de novaj anoj (regulo 4a);
  2e. Voĉdoni por elekto de la Akademio (regulo 11a);
  3e. Subskribi la proponojn devige esplorotajn de la Akademio
      (regulo 15a);
  4e. Aprobi aŭ malaprobi la decidojn de la Akademio (regulo 22a);
  5e. Partopreni, se ili estas petataj pri tio, en la laboroj de la
    diversaj komisioj kaj subkomitatoj.

VI. Oficiala organo.

8. La oficiala organo de la Lingva Komitato estas _Oficiala Gazeto_.

Ĉiu dokumento, cirkulero aŭ avizo, publikigita en tiu organo, estos
konsiderata, kiel legota de ĉiuj anoj de la Komitato.

VII. Eksigoj.

9. Estos rigardataj kiel eksiĝintaj:

  1e. La anoj, kiuj dufoje sinsekve ne respondis al leteroj aŭ
      cirkuleroj, ne partoprenis en voĉdonoj, kaj ĝenerale montris
      indiferentecon pri sia ofico;
  2e. La anoj, kiuj publike kontraŭbatalas Esperanton;
  3e. La anoj, kiuj pro malgloriga ago estas kondamnitaj de iu leĝa
      juĝistaro al puno de malliberejo.

En ĉiu okazo, la konsidero pri eksigo estos decidata de la Akademio,
post esploro de la klarigoj de la interesato.

VIII. Elekto de la Akademio.

10. Estas starigita en la Lingva Komitato supera komisio aŭ
Esperantista Akademio. La nombro de ĝiaj anoj ne povas superi 18.

11. La Akademianoj estas elektataj de la Lingva Komitato per absoluta
plimulto de la voĉdonantoj, laŭ proponlistoj enhavantaj nombron
da kandidatoj proksimume duoblan de la nombro de elektotoj. Tiuj
kandidatoj estas elektitaj de la estraro inter la membroj montritaj
per speciala lingva kompetenteco, kaj kiuj havas la eblon doni efikan
partoprenon en la laboroj de la komitato.

12. La Akademianoj estas elektataj por 9 jaroj, kaj rebalotataj
ĉiun trian jaron po triono. Ili estas reelekteblaj. La unua ordo de
rebalotado estas montrita per lotado. La Akademianoj estos submetataj
al nova elekto, kiel anoj de la Lingva Komitato, nur post finiĝo de
ilia 9-jara periodo de Akademianoj.

IX. Estraro.

13. La Lingva Komitato kaj Akademio havas la saman estraron, kiu
enhavas, krom D-ro Zamenhof, honora prezidanto:

  Unu efektivan prezidanton,
  unu aŭ du vicprezidantojn,
  unu ĝeneralan sekretarion, se necese,

kaj la direktorojn de la laboraj Sekcioj. Al la Sekcioj pri Gramatiko
kaj Vortaro oni povos aldoni novajn, se necese.

La membrojn de tiu estraro elektos la Akademio.

14. La estraro estas elektata por tri jaroj, kaj novaj elektoj de la
tuta estraro okazos ĉiun trian jaron, post la reelekto de la triono
de la Akademio.

X. Laboro de la Akademio.

15. La Akademio esploras:

  1e. La demandojn, kiujn ĝi elektis per propra iniciato;
  2e. La demandojn senditajn al ĝi de la diversaj subkomitatoj,
      sekcioj kaj komisioj;
  3e. Ĉiujn demandojn prezentitajn al ĝi per favora raporto
      subskribita de almenaŭ 5 anoj de la Lingva Komitato.

16. La direktoro de ĉiu sekcio raportas pri la proponoj senditaj
al li de la prezidanto. Liaj raportoj estas poste komunikataj al la
Akademio, kiu esploras ilin por decidi pri la afero.

17. La Direktoroj de la sekcioj povas publikigi en »Oficiala
Gazeto« kun aprobo de la Prezidanto lingvajn studojn verkitajn de
kiu ajn kompetentulo kaj respondojn al lingvaj demandoj.

XI. Naciaj subkomitatoj.

18. En ĉiu lando la anoj de la Lingva Komitato starigas naciajn
subkomitatojn, kies tasko estas:

  1e. Helpi la propagandajn societojn, se ili tion petas, por la
      organizo de la ekzamenoj kaj diplomoj;
  2e. Esplori la Esperantajn verkojn aperintajn en la lando kaj
      raporti pri ili, kiel estas montrite en la sekvanta paragrafo 19a.

19. Pri ĉiu verko aperinta en la lando la nacia subkomitato povas:

  1e. Fari rimarkojn, kiujn ĝi sendas al la aŭtoro de la esplorita
      verko;
  2e. Elĉerpi eventuale interesajn ekstraktojn el tiuj rimarkoj por
      »Oficiala Gazeto«;

3e. Eventuale, fari proponojn al la Akademio.

XII. Rekompenco de Libroj.

20. Speciala internacia komisio raportos al la Akademio pri verkoj
rekompencindaj laŭ la stila rilato, laŭ la regularo publikigita en
la numero 39 de »Oficiala Gazeto«.

XIII. Specialaj Komisioj.

21. Por esplori specialajn demandojn la Akademio povas starigi
specialajn konsiliĝajn kaj laborajn komisiojn, kiuj povas enhavi
kiujn ajn anojn de la Lingva Komitato kaj eĉ personojn, kiuj ne
apartenas al tiu komitato.

XIV. Decidoj de la Akademio.

22. La decidoj de la Akademio, kiuj koncernas oficialigon de lingvaj
novaĵoj, estas konigataj al la anoj de la Lingva Komitato por
konsulto.

Pri ili ĉiu ano de la Komitato devas voĉdoni. Se ili ne estas
malaprobitaj de pli ol unu triono de la Komitato, ili fariĝas
oficialaj.

Se pli ol unu triono de la Komitato malaprobas la decidon, ĝi estas
denove pridiskutata de la Akademio.

XV. Ŝanĝoj en la Regularo.

23. Ĉiu Esperantisto, kaj speciale ĉiu Esperantista grupo aŭ
asocio povas proponi ŝanĝojn en tiu Regularo. La Lingva Komitato
mem decidas pri tiuj proponoj post raporto de la Akademio.


Piednoto

[39] Tutmonda Jarlibro Esperantista 1913-1914, Parto IIa.



Nomaro de la anoj de la Akademio kaj de la Lingva Komitato

(Laŭ la stato de 1913)


a) Akademianoj

_Honora Prezidanto_: D-ro L. L. Zamenhof. _Prezidanto_: Emile Boirac.
_Vicprezidanto_: D-ro Mybs. _Direktoroj de Sekcioj_: A. Grabowski
(Gramatiko), Th. Cart (Vortaro). _Membroj_: Christaller, Evstifejeff,
Höveler, Inglada, Lengyel, Nylén, Saussure, Wackrill[40].

b) Lingvokomitatanoj

_Angla_ lingvo: Adam, Beauchemin, Bicknell, Busutill, Butler,
Blaise, Eggleton, Gauntlett, Geoghegan, Kellermann-Reed, Ledger,
Lowell, Mann, Millidge, Moscheles, Mudie, Muschamps, Padfield,
Pollen, Reed, Rhodes, Richardson, Rust, Ŝefer, Underhill, Warden,
Wackrill. _Bohema_ lingvo: Ĉejka, Krumpholc, Kühnl, Svaĉina.
_Bulgara_ lingvo: Krestanoff. _Dana_ lingvo: Barüel. _Finna_
lingvo: Antilla, Runeberg. _Flandra_ lingvo: Clé, van Melckebecke,
Witteryck. _Franca_ lingvo: Artigues, Aymonier, Bastien, Benoit,
Blangarin, Bobin, Boirac, Borel, Boucon, Boulet, Bourlet, Bricard,
Capé, Carlos, Cart, Chavet, Colas, Corret, Degon, Delvaŭ, Evrot,
Fauvart-Bastoul, Ferter, Flourens, Fruictier, Grosjean-Maupin,
Hoffbauer, Lallemant, Matton, Meyer, Michaux, Noel, Parisot,
Privat, Renard, Rollet de l'Isle, de Saussure, Sebert, G. Stroele,
H. Stroele, Verax, Wenger. _Germana_ lingvo: Arnhold, Behrendt,
Bünemann, Christaller, Ebner, Fridori, Hankel, Höveler, Mybs,
Pulvers, Rohrbach, Schmid, Schmidt, Schröder, Simon, Velten.
_Hispana_ lingvo: Benavente, Codorniu, Fabres, Inglada, Kontreras,
Morin, Perogordo, Sepulveda, Vargas, Villanueva, Villaréal.
_Holanda_ lingvo: Block, Bulthuis, Uitterdyk. _Hungara_ lingvo:
Lengyel, Polgar-Politzer, Schatz, Süßmuth, Török. _Islanda_
lingvo: Thorsteinsson. _Itala_ lingvo: Bagnulo, Bianchini, Junck,
Meazzini, Nalli, Tellini. _Kataluna_ lingvo: Bremon, Grau-Casas,
Pujulá y Vallès, Sabadell. _Pola_ lingvo: Blumenthal, Grabowski,
Mikolajski, D-ro Zamenhof, L. Zamenhof, Zakrzewski. _Portugala_
lingvo: Backheuser, Costa e Almeida, Couto Fernandes, Furtado,
Geyer, Keating. _Rumana_ lingvo: Fischer. _Rusa_ lingvo: Devjatnin,
Dombrowski, Evstifejeff, Kabanov, Kofmann, Mencel, Naumann,
Ostrovski, Zinoviev. _Sveda_ lingvo: Lundgren, Nylen.


Piednoto

[40] Laŭ la novaj elektoj en 1920 la stato estas jena: _Prezidanto_:
Prof. Th. Cart. _Vicprezidantoj_: D-ro Mybs, J. M. Warden.
_Direktoroj de Sekcioj_: A. Grabowski (Gramatiko), E. Grosjean-Maupin
(Komuna Vortaro), D-ro P. Corret (Scienca kaj Teknika Vortaro),
D-ro E. Privat (Konkursoj kaj Premioj). _Membroj_: P. Christaller,
E. Evstifejeff, V. Inglada, E. Kühnl, P. Lengyel, P. Nylén,
A. E. Wackrill.



Deklaracio de la Akademio

Cirkulero, Decembro 1920


Nelonge antaŭ la eksplodo de la milito la Akademio publikigis
la _Duan Oficialan Aldonon_ al la Universala Vortaro. Pro
multaj materiaj malhelpoj kaj baroj, pro neebleco de internacia
interkomunikiĝo, pro la morto de ĝia prezidanto, pro la neregula
situacio de triono de ĝiaj anoj, kiuj estis rebalototaj, ĝia laboro
kompreneble haltis kaj _ne povis ne halti_.

Sed tuj, kiam la cirkonstancoj ebligis la regulajn balotojn kaj la
refunkciadon de niaj Lingvaj institucioj, la Akademio, senbrue kaj
senreklame, sed senprokraste kaj diligente, rekomencis labori. Ĝi ne
nur preparas la baldaŭan starigon de la _Tria Oficiala Aldono_, sed
ĝi priesploras ankaŭ kelkajn aliajn urĝajn demandojn, kaj speciale
la preparadon de teknikaj vortaroj.

Tial ke estas certe, ke la antaŭa labormetodo estis iom malrapida,
la Akademio atente ekzamenos la problemon pri eventuala reorganizo de
la Lingva Komitato kaj modifoj en ĝia regularo.

Ĉar, aliparte, pro troa diskreteco kaj nesufiĉa publikeco de
la laboroj de la Akademio kaj de la Lingva Komitato, multaj
Esperantistoj estis inklinaj, malprave kredi kaj malĝuste diri, ke
la Lingvaj Institucioj dormetas, tial la Akademio de nun konigos la
disvolviĝon de siaj laboroj per komunikoj sendotaj al la Esperanta
gazetaro. La plenaj oficialaj dokumentoj aperos, kiel kutime, en la
_Oficiala Gazeto_. La Akademio danke akceptos ĉian kunlaboradon de
spertaj kaj kompetentaj Esperantistoj.

La jena deklaracio montras, kiaj estas, laŭ ĝia opinio, la devoj de
la Esperantistaro kaj tiuj de la Lingvaj Institucioj.

1. Difino kaj devoj de la Esperantistaro

Esperanto estas lingvo, kaj same, kiel ĉiuj lingvoj, ĝi estas
indiferenta ilo, kiu povas servi al kiu ajn celo kaj ideo. »Ĉiu
ideo aŭ espero, kiun tiu aŭ alia Esperantisto ligas kun la
Esperantismo, estas lia afero pure _privata_, per kiu la Esperantismo
ne respondas«. Sekve »Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu
scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale, por kiaj celoj
li ĝin uzas. Apartenado al ia aktiva societo Esperantista por
ĉiu Esperantisto estas rekomendinda, sed _ne deviga_« (Bulonja
Deklaracio).

Ĉar Esperanto estas _vivanta_ lingvo, ĝi evoluas laŭ natura
maniero, same kiel la naciaj lingvoj per iomaj post iomaj aldonoj
aŭ ŝanĝiĝoj, laŭbezone eniĝantaj en la uzadon. La sorto de nia
lingvo kuŝas do en la manoj de la Esperantistaro mem.

Tamen ĉi tiu povo kaj libereco de la Esperantistaro por riĉigi la
lingvon kompreneble ne estas senlima kaj senbrida, nek devas degeneri
en pereigan anarkion. La Esperantistaro havas la rajton libere uzi
la lingvon; ĝi ne rajtas detrui kaj pereigi ĝin. Evolucio natura
tute ne samsignifas kiel evolucio kaprica, senkritika, senpripensa.
Ĉar Esperanto estas _internacia_ lingvo, ĝia natura evolucio
devas fariĝi _internacie_, unuece kaj ĉiulande sammaniere, ne
malhelpante la internacian interkompreniĝon. Severa unueco, estante
nepra kondiĉo de internacia interkompreno, estas nepra kondiĉo de
ekzistado de lingvo internacia, kiun baldaŭ mortigus la pereiga
disfalo je diversaj dialektoj.

Tiu ĉi mortiga danĝero ne estas duba, ĉar ĝi kuŝas en la
kondiĉoj mem de la vivo de internacia lingvo: la uzantoj de nacia
lingvo, pro la praktikaj necesoj de konstanta interkomunikiĝo kaj
interkompreniĝo, ne povas libere ŝanĝi aŭ riĉigi la lingvon laŭ
persona gusto kaj kaprico; ilia libereco estas severe limigata de la
necesa tuja komprenebleco. Por ke ili estu komprenataj, ili devas
paroli sammaniere, kiel ĉiuj ĉirkaŭ ili parolas. La konstanta
praktika uzado de la lingvo estas do konstanta senkonscia korektilo
kaj kritikilo.

Kontraŭe, almenaŭ en la nuna propaganda periodo, oni ne uzas la
_internacian_ lingvon por la ĉiutagaj praktikaj urĝaj bezonoj de
la vivo. Tial la malsamkutimaj kaj malsamtradiciaj homoj, kiuj ĝin
uzas nur intertempe kaj precipe skribe, ne povas rimarki, ĉu ili
estas komprenataj aŭ ne, kaj ili ne estas devigataj, korekti pro
nekompreniĝo sian malbonan lingvaĵon.

Por eviti la eblan disfalon de nia lingvo, estas do necese, ke ĉiu
Esperantisto, konsciante sian devon, sin korektu mem per interna
memvola, plej severa disciplino, inspirante al ĉiuj per sia ekzemplo
profundan respekton al la lingvo Esperanto. Neniam oni tro firme
konvinkiĝos, ke nian Esperantan lingvon oni devas konsideri kun
sama respekto, kiel niajn gepatrajn. Neniu certe kuraĝus enkonduki
sisteme kaj amase aŭ kaprice en ilin novaĵojn aŭ ŝanĝojn, ĉar
tiamaniere oni fariĝus nur ridinda.

La unua kondiĉo de normala progresado, la ĉefa kondiĉo de ne
ŝajna, sed plena, libera vivo, estas tiu profunda respekto, kiu
malebligos, ke oni serĉu sen absoluta neceseco novan vorton aŭ
esprimmanieron. Neniu, eĉ la plej konservema, malpermesas al ĉiu
Esperantisto uzi novan vorton, se ĝin li nepre bezonas. Sed de
ĉiuj ni rajtas postuli, ke novaĵon oni neniam enkonduku senutile
kaj senbezone. Cetere, rimarkinde estas, ke ju malpli da fremdaj
lingvoj iu konas, des pli facile li alportas novajn esprimojn kaj
ilin senĝene defendas kun insisto, forgesante, ke la rajto krei
vorton estas tute escepta kaj ke tiu ĉi sola ĝin havas, kiu funde
scipovas kaj posedas la lingvon. Ni do devas esti _tre singardaj_
kun ĉia perfektigado kaj riĉigado de la lingvo, kaj ni devas provi
novajn vortojn nur en okazoj de efektiva neceseco.

En la Antaŭparolo de la Fundamento de Esperanto, Zamenhof mem
klarigas tute precize la manieron, kiel la lingvo povas riĉiĝadi
kaj perfektiĝadi per vojo _natura_ kaj libera, sed ankaŭ
internacia, singarda, senkonfuza kaj sendanĝera: Ĉiu Esperantisto
povas riĉigadi la lingvon per novaj vortoj, ĉu senkonscie, ĉu
konscie, sed neniam senkritike kaj senpripense. Li rajtas provi
novan vorton nur »per konsiliĝado kun tiuj personoj, kiuj estas
rigardataj kiel la plej aŭtoritataj en nia lingvo, kaj zorgante pri
tio, ke ĉiuj uzu tiujn vortojn en la sama formo«. Plie, la novajn
vortojn »oni devas uzadi nur en la literaturo«... Estas ĉies
devo, antaŭ ol uzi novan vorton, zorge konstati, ke ĝi ne estas
_superflua_.

Ĉiuj Esperantistoj konstante rememoru tiujn saĝajn majstrajn
konsilojn.

2. Difino kaj devoj de la Lingvaj Institucioj

La _Lingva Komitato_ kaj ĝia _Akademio_ ne havas la rajton, iniciati
iun ŝanĝon, korekton aŭ aldonon, nek krei novajn vortojn; ili
devas nur konstati, kontroli, elekti, konsili, rekomendi aŭ
malrekomendi: ili estas nur ordigiloj, moderigiloj kaj reguligiloj,
kiuj celas konservi la necesan unuecon kaj harmonion.

La rolo de la Lingva Komitato kaj de la Akademio ne dependas de
la plaĉo de iliaj anoj, nek de la okaza ŝanĝebla opinio de
iuj Esperantistaj grupoj aŭ kongresoj. Tiun rolon, tre klare
kaj precize difinitan per la Fundamento,--kiu estas konstitucia
leĝo por ĉiu Esperantisto,--per la Fonda Regularo kaj per la
Zamenhofaj komentarioj kaj konsiloj, devas akcepti ĉiu Komitatano
kaj Akademiano.

Kreante la Lingvan Komitaton kaj la Akademion, la Esperantistaro
konigis sian precizan celon kaj firman volon, deklarante, ke ĉi tiuj
institucioj estas komisiitaj, »por zorgi pri la _konservado_ de la
fundamentaj principoj de la lingvo kaj _kontroli_ ĝian evolucion«
(Regularo).

Sekve la rolo de la Akademio, kiu estas nur organizantaro por la
laborado de la Lingva Komitato kaj de la prilingvaj nekomitatanaj
kompetentuloj, estas, tute same kiel tiu de ĉiuj Akademioj en
la mondo, rolo esence konserva: la Akademio devas unue malhelpi
rompon de la fundamentaj gramatikaj reguloj kaj malrespekton de la
fundamenta vortaro; due ĝi devas zorgi, por ke la evoluado de la
lingvo fariĝu laŭ la principoj, reguloj kaj instrukcioj entenataj
en la _fundamentaj_ dokumentoj.

La signifo de la vorto _kontroli_, uzata en la Fonda Regularo, ne
estas duba: »kontroli« estas «esplori, ĉu io estas tia, kia
ĝi devas esti« (Vortaro de Kabe). Kompreneble tiu ĉi esploro
estus tute vana teoria laboro kaj senutila batado de vento, se
ĝin ne sekvus efektivigaj konsiloj kaj admonoj. La Fundamento de
Esperanto estas je la dispono de ĉiu Esperantisto kiel »konstanta
kontrolilo, kiu gardos lin de deflankiĝado de la vojo de unueco«
(Antaŭparolo de la Fundamento); sed tiu kontrolilo estas senaga,
inerta, pasiva, ĝi estas nur ilo, kiun oni povas uzi aŭ ne uzi.
Facile, eĉ senintence, oni povas malzorgi ĝin, forgesi ĝiajn
ekzemplojn. La Akademio estas aganta, vivanta, aktiva kontrolanto,
kiu kvazaŭe vivigas, efikigas la Fundamenton kaj efektivigas en la
praktiko ĝiajn principojn.

La kontrolo de la Akademio, ne forprenante la liberecon de ĉiu
Esperantisto, nek barante la normalan naturan kaj laŭ-nature
internacian evoluadon kaj pliriĉiĝadon de la lingvo, tamen
konservas ĝian severan unuecon, kaj gardas la Esperantistojn de
blinda kaj senkritika alproprigo de eraroj, de malkorektaĵoj, de
novaj nenecesaj, neutilaj kaj nesufiĉe internaciaj radikoj, aŭ
de naciaj apartaĵoj kaj _idiotismoj_, kiuj ne estas internacie
aŭ almenaŭ sufiĉe ĝenerale kompreneblaj. Ne deprenante de ĉiu
Esperantisto »la eblon kritike proprigi al si ĉiujn riĉiĝojn kaj
regule faritajn perfektigojn, kiujn li trovas en la literaturo«, la
Akademio devas esti konstanta helpanto, informanto kaj konsilanto de
ĉiuj Esperantistoj kaj precipe de la verkantoj kaj de la gazetoj,
senlace rememorigante al ili la necesan disciplinon, la fundamentajn
principojn kaj la neprajn kondiĉojn de internacia lingvo, ebligante
al ili la necesegan kritikon, refoje postulitan de Zamenhof, kaj la
elekton inter relative internaciaj kaj nure naciaj radikoj, inter
apartaj naciaj idiotismoj kaj internacie ĝenerale kompreneblaj
esprimoj, »ĉar la lingvo internacia, simile al ĉiu lingvo nacia,
povos bone atingi sian celon nur en tiu okazo, se _ĉiuj_ uzos ĝin
plene _egale_« (Antaŭparolo de la Fundamenta Krestomatio).



Konstanta Komitato de la Kongresoj


La Ia universala kongreso de Esperanto en Boulogne-sur-Mer decidis,
»ke la Komitato, kiu organizos la venontan Kongreson, konsistos
el la estraro de la nuna kongreso, elektita en la unua ĝenerala
kunveno, kies membroj estas D-ro Zamenhof, prezidanto, rektoro
Boirac, S-ro Michaux, D-ro Mybs, kolonelo Pollen, generalo Sebert,
vic-prezidantoj, kaj la kvar sekretarioj. Tiu ĉi Organiza Komitato
ankaŭ esploros la diversajn demandojn resenditajn, prokrastitajn aŭ
ne esploritajn en la nuna kongreso, kaj prezentos raportojn al la
venonta kongreso«.

La IIa universala kongreso de Esperanto en Genève decidis:

»Krei _Konstantan Komitaton de la Kongresoj_, konsistantan el:

  _Internacia Organiza Komitato_, elektita de ĉiu kongreso por
    prepari la sekvontan;
  _Loka Komitato_, apudmetita al ĝi por difinita loka tasko;
  Konstanta _Ĝenerala Sekretariejo de la Kongresoj_, kiun disponos
    la Organiza Komitato, kaj kiu sidos provizore ĉe la Esperantista
    Centra Oficejo«.

La IIIa universala kongreso de Esperanto fine aprobis kompletan
regularon, kiu per diversaj decidoj de sekvintaj kongresoj ŝanĝita
nun havas jenan formon:



Kongresa Regularo[41]

(Esperantista Dokumentaro XXVI, p. 2-7)


1. Konsisto de la Kongreso.

Art. 1a. En la Universala Kongreso de Esperanto povas partopreni
»ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale
por kiaj celoj li ĝin uzas«[42], kondiĉe ke tiu persono:

  a) sendis sian aliĝon, ĉu antaŭ la Kongreso al la Loka Komitato,
     ĉu dum la Kongreso al la Kongresa Sekretariejo;
  b) pagis la kotizon, fiksitan de l' Organiza Komitato.

Art. 2a. La aliĝo al la Kongreso signifas akcepton de tiu ĉi
regularo.

2. Celo de la Kongreso.

Art. 3a. Celo de la Kongreso estas la esploro de ĉiuj demandoj
komuninteresaj por ĉiuj Esperantistoj, kun escepto de la religiaj,
politikaj kaj socialaj demandoj, kiuj ne devas esti tuŝataj en
kongresa kunsido[43], kaj de la lingvaj demandoj, kies esploro kaj
solvo estas rezervitaj al la Lingva Komitato[44].

Art. 4a. Povas esti priparolataj nur la temoj enskribitaj en la
tagordon.

La temoj, akcepteblaj laŭ artikolo 3a, estas senpere metataj en la
tagordon, se ilia esploro ne postulas specialistan kompetentecon. La
temoj, kies priparolado postulas tian kompetentecon, estas metataj en
la tagordon, nur post esploro en specialista sekcio (vidu art. 13a).

[Art. 5a. Ĉar la Kongreso ne konsistas el rajtigitaj delegitoj, ĝi
povas esprimi dezirojn kaj konsilojn, sed neniel alpreni decidojn
devigajn, ĉu por izolaj Esperantistoj, ĉu por la Esperantistaj
societoj.][45]

3. Konstanta Kongresa Komitato.

Art. 6a. La Konstanta Kongresa Komitato konsistas el:

Internacia Organiza Komitato, elektita de ĉiu Kongreso, laŭ propono
de la Estraro, por prepari la sekvontan Kongreson [krom la elektitaj
membroj; ĝi enhavas la prezidintojn de la antaŭaj Kongresoj].

La Organiza Komitato estas ĉiujare aŭtomate formata, laŭ la
sekvanta maniero:

Ĝi enhavos kiel membrojn:

  1e. Du anojn de la Komitato de la antaŭa Kongreso;
  2e. Du anojn de la Komitato de la nuna Kongreso;
  3e. Du anojn elektitajn por ĉiu Kongreso decidita por la venonta
      jaro;
  4e. Unu prezidanton (kaj se necese unu vicprezidanton) senpere
      elektitajn de la Kongreso mem;
  5e. Unu ĝeneralan sekretarion, same elektitan de la Kongreso kun la
      nombro necesa de sekretarioj-adjunktoj, almenaŭ unu por Eŭropo
      kaj unu por ĉiu alia kontinento, kie okazos kongreso[46].

Loka Komitato, starigita kiel delegacio de la Internacia Organiza
Komitato:

[Ĝenerala Sekretario, elektita de la Kongreso, laŭ propono de la
Estraro, por la periodo ĝis la sekvonta Kongreso, kaj reelektebla.

La Ĝenerala Sekretario povas esti helpata de unu aŭ kelkaj
sekretarioj, elektitaj, laŭ la propono, de la Internacia Organiza
Komitato.]

Art. 7a. La Internacia Organiza Komitato estas komisiita decidi
la ĝeneralajn preparojn rilatajn al la Kongreso, nome fiksi la
pagotan kotizon, prepari la provizoran tagordon, fari la oficialajn
internaciajn klopodojn.

La proponoj pri la temoj priparolataj en la Kongreso devas esti
senditaj sufiĉe frue al la Prezidanto de la Konstanta Komitato. Se
la sekvo donita al la propono ne ŝajnas bona al la aŭtoro de tiu
propono, tiu povas apelacii al la Prezidanto de la Komitato, por nova
esploro.

La Prezidanto sendas al la komitatanoj ĉiujn dokumentojn por ebligi
tiun novan esploron[47].

Art. 8a. La Loka Komitato estas komisiita pri ĉiuj detaloj de la
loka organizo.

Art. 9a. La ofico de la Ĝenerala Sekretario estas, konservi la
arĥivojn de la Kongresoj, prepari la laborojn de la Internacia
Organiza Komitato kaj plenumi ĝiajn decidojn, prezenti al la
Kongreso la dokumentojn kaj raportojn necesajn por ĝiaj laboroj,
prepari la protokolon de ĉiu labora kunsido kaj prezenti ĝin al la
posta kunsido, publikigi la protokolaron kaj oficialajn dokumentojn
de la Kongreso, por kies presado la Kongresa Kaso posedas la necesan
monon; plenumi la Kongresajn decidojn, kiel ekzemple komuniki ĝiajn
dezirojn al la koncernataj personoj, nome al la registaroj.

4. Kongresa Estraro.

Art. 10a. La Kongresa Estraro konsistas, krom la honoraj prezidantoj
kaj membroj el:

  La Kondukanta Estraro, por la laboraj kunsidoj;
  la Naciaj Delegitoj, por la solenaj kunsidoj kaj festoj.

Art. 11a. La Kondukanta Estraro konsistas el:

  Unu Prezidanto kaj almenaŭ unu Vicprezidanto el la lando, kie sidas
    la Kongreso;
  kelkaj aliaj Vicprezidantoj, laŭprincipe el la nacioj plej
    grandanombre reprezentataj en la Kongreso;
  la Ĝenerala Sekretario;
  Sekretarioj, nome a) la Sekretarioj de la Ĝenerala Sekretariejo,
    b) la Sekretarioj de la Loka Komitato.

La Prezidanto kaj la Vicprezidantoj estas elektitaj de la Kongreso,
laŭ propono de la Kongresa Konstanta Komitato.

Art. 12a. La Naciaj Delegitoj estas:

  Unu Delegito kaj laŭvole unu anstataŭanto, el ĉiu regno, kies
    regnanoj ĉeestas la Kongreson;
  unu Delegito kaj laŭvole unu anstataŭanto, por ĉiu lingvo parolata
    en tiu regno, krom la oficiala lingvo, kondiĉe ke reprezentantoj
    de la dirita lingvo ĉeestas la Kongreson.

Tiuj Delegitoj estas elektitaj en preparaj kunsidoj, antaŭ la unua
kongresa kunsido, de la kongresanoj, kiujn ili reprezentos.

5. Specialaj Sekcioj.

Art. 13a. Por la esploro de ĉiuj specialaj aŭ teknikaj temoj aŭ
eĉ de la temoj rezervitaj pro la kongresa neŭtraleco (art. 3a),
oni povas formi specialistajn studajn Sekciojn.

Tiuj sekcioj konsistas, ĉu el specialistaj societoj, antaŭe
organizitaj, kaj decidintaj kunveni dum la Kongreso, ĉu el personoj,
kiuj grupiĝas libere, dum la Kongreso, por esplori kune temojn, pri
kiuj ili havas specialistan kompetentecon aŭ interesiĝas speciale.

Art. 14a. La Sekcioj povas peti, ke la deziroj, kiujn ili esprimis,
aŭ la konkludoj de iliaj raportoj, estu prezentataj al la Kongreso.

La Kondukanta Estraro decidas, ĉu tiu prezento estas farebla laŭ la
ĝeneralaj principoj, kiuj regas la Kongreson.

6. Kongresaj Konsiliĝoj.

Art. 15a. La Kongreso pridiskutas:

  a) La temojn senpere metitajn de la Internacia Organiza Komitato en
     la tagordon;
  b) la dezirojn kaj konkludojn de la Sekcioj, prezentitajn de la
     Kondukanta Estraro.

Art. 16a. Neniu oratoro povas paroli pri unu temo dum pli ol dek
minutoj[48].

Art. 17a. Pri la temoj senpere metitaj en la tagordon, projekto de
deziro aŭ de konsilo, redaktita de la Kondukanta Estraro, povas esti
prezentata al la Kongresa voĉdonado.

Se la Kongreso opinias, ke la proponita teksto bezonas ŝanĝojn pli
gravajn ol la redaktaj plibonigoj fareblaj dum la kunsido mem, la
Kondukanta Estraro estas komisiata redakti novan tekston.

Art. 18a. Kiam deziro aŭ konkludo de Sekcio estas prezentita al
la Kongreso, ĉi tiu povas pridiskuti la konvenon alpreni ĝin
kiel kongresan deziron aŭ konkludon, ne rekomencante la teknikan
diskuton, antaŭe faritan de la specialistoj.

En nenia okazo, tia teksto povas esti ŝanĝata de la Kongreso; se
ĝi ne estas akceptata, ĝi estas resendata al la Sekcio.

Tiu lasta povas ĝin ŝanĝi, laŭ la direkto montrita de la Kongresa
konsiliĝo, kaj ĝin prezentigi denove. Se la tempo mankas por tio,
la afero estas prokrastata ĝis la sekvonta Kongreso.



Aldono al la regularo de la kongresoj

(Aprobita de la Sepa Kongreso, Antwerpen, 1911)[49]


1e. Ĉiu decido de Internacia Esperantista Kongreso estas deviga nur
por la Oficialaj Esperantistaj Institucioj, t. e. institucioj kreitaj
kaj subtenataj laŭ deziroj de Internaciaj Esperantistaj Kongresoj,
aŭ decidoj de la Rajtigitaj Delegitoj. Por la Esperantistoj
privataj, ĝi havas valoron nur moralan, montrante al ili la deziron
aŭ opinion de la plimulto.

2e. Partopreni en la Kongreso kaj en ĝiaj diskutoj havas la rajton
ĉiu, kiu pagis la kotizon kaj submetiĝis al la Kongresa Regularo,
sed rajton de voĉdonado havas nur la regule elektitaj delegitoj de
Esperantistaj grupoj aŭ societoj.

3e. Kiel delegito estas rigardata ĉiu persono, kiu prezentas al la
kongresa komitato rajtigan leteron, kiun en la nomo de la grupo aŭ
societo subskribis ĝia prezidanto, konigante samtempe la nombron de
la membroj de tiu grupo aŭ societo.

4e. Ĉiu loka, regiona aŭ landa grupo aŭ societo de propagando
povas elekti po unu delegito por ĉiuj 25 membroj. Malgrandaj grupoj
povas por elekto de delegito kuniĝi kun aliaj grupoj.

5e. Ĉiu grupo povas elekti siajn delegitojn, aŭ inter siaj propraj
membroj, aŭ inter aliaj Esperantistoj, kiuj partoprenos en la
Kongreso. Ĉiu delegito havas tiom da voĉoj, kiomfoje po 25 anoj
havas la grupo aŭ societo, kiun li reprezentas.

6e. La tagordon de la Kongreso fiksas la prezidanto de la Konstanta
Kongresa Komitato, post interkonsiliĝo kun la aliaj anoj de tiu
Komitato, kaj li publikigas ĝin tri monatojn antaŭ la Kongreso en
»Oficiala Gazeto«, por ke ĉiuj societoj kaj grupoj havu la eblon,
esprimi al siaj delegitoj sian opinion pri la diskutotaj demandoj.

Se ia propono ne estas akceptita en la tagordo, ĝia aŭtoro povas
ricevi de la Kongresa Estraro la rajton, disdoni ĝin dum la kongreso
al la delegitoj de la Kongreso, kaj se ne malpli ol 100 delegitoj
subskribis ĝin kiel diskutinda, la Kongresa Komitato devas enporti
ĝin en la tagordon.

7e. En ĉiu grupo aŭ societo estas konsiderata kiel elektanta
membro ĉiu ano de la grupo aŭ societo, kiu pagis jaran kotizon al
la Centra Oficejo, difinitan de la Administra Komitato de la Centra
Oficejo.



Regularo por la kunsidoj de la Kongresoj

(Aprobita de la Oka Kongreso, Kraków, 1912)[50]


1. La laboraj kunsidoj de la kongreso estas prezidataj de la
prezidanto de la kongreso, elektita laŭ la regulo 2a de la Kongresa
Regularo, aŭ de unu el la vicprezidantoj.

2. Ĉiu oratoro devas doni sian nomon skribe al la estraro de la
kunsidoj.

3. Ĉiu rezolucio aŭ amendo devas esti komunikita skribe al la
estraro.

4. La oratoroj sin sekvas laŭ ordo de sia enskribo.

5. Ĉiu oratoro, krom la raportantoj, povas paroli nur dum dek
sinsekvantaj minutoj. Ĉiu oratoro ne povas, sen speciala permeso de
la prezidanto, paroli dufoje pri la sama demando, escepte pri punkto
pri ordo.

6. La oratoroj povas paroli nur pri la tagordo. La prezidanto
reprenas la parolon al ĉiu oratoro, kiu parolas pri alia temo.

7. La interrompoj estas malpermesitaj.

8. Post la fermo de la diskuto, decidita de la kunsidantaro, oni
voĉdonas.

9. Oni devas voĉdoni pri la amendoj, antaŭ ol voĉdoni pri la
prezentita propono.

10. La voĉdonoj povas okazi per levitaj manoj, se ne ekzistas dubo
pri la rezultato de tiu voĉdono. Se ekzistas dubo, la opinioj de la
prezidanto kaj de la proponintoj, oni voĉdonas per bultenoj.

11. Por la kalkulo de la voĉdonoj la kunsidantaro elektas
kalkulistojn, kiuj kalkulas kun la helpo de la estraro.

12. La prezidanto de la kunsido proklamas la rezultaton de la
voĉdono.

13. La bultenoj estas konservataj en sigelfermita koverto dum 24
horoj. Se 24 horojn post la proklamo de la rezultato neniu peto
pri kontrolado okazis, oni brulas ilin, kaj la voĉdonado estas
konsiderita kiel definitiva.

14. Ĉiu peto pri kontrolo de iu voĉdono devas esti subskribita de
kvin delegitoj. La kontrolado estas farita de tiuj kvin personoj, de
la prezidanto de la kunsido kaj de kvin delegitoj elektitaj de la
estraro.

15. Ĉiuj elektoj okazas laŭ la absoluta plimulto en la unua
voĉdonado. Se tiu unua voĉdonado ne donas rezultaton, oni faras
duan voĉdonadon, kaj tiam sufiĉas relativa plimulto.

16. Kiam la demandoj enmetitaj en la tagordo estas diskutitaj kaj
solvitaj, la prezidanto povas kun konsento de la kunsidantaro
malfermi diskutojn pri aliaj demandoj, sed neniu voĉdono povos okazi
pri ili. Oni povas nur esprimi dezirojn pri tiuj demandoj.

17. La sekretario de la Konstanta Komitato devas kun helpo de necesaj
sekretarioj redakti protokolojn, kiuj estas subskribitaj de la
prezidanto de la kunsidoj post aprobo de la kongreso.


Piednotoj

[41] La partoj presitaj inter krampoj [] estas nuligitaj de
postaj decidoj.

[42] Bulonja Deklaracio pri Esperantismo, 1905. Vidu la broŝuron:
»Fundamentaj dokumentoj pri la Lingva Komitato«.

[43] Vidu Deklaracion pri la neŭtraleco de la Kongresoj de
Esperanto, 1906.

[44] Fondita de la Bulonja Kongreso.

[45] La artikolo 5-a estas nuligita de la Aldono al la
Regularo, voĉdonita de la Sepa Kongreso.

[46] El la Kongresa Decidaro de la 4a Kongreso.

[47] El la Kongresa Decidaro de la 4a Kongreso.

[48] Pri la artikolo 16a, vidu pli malsupre la specialan
regularon de la kongresaj kunsidoj.

[49] Esperantista Dokumentaro XXVI, p. 6-7.

[50] Esperantista Dokumentaro XXVI, p. 7-9.



Fondo de Esperantista Centra Oficejo en Paris

(Cirkulero 1a, la 25-an de Septembro 1905)[51]


Por prepari kiel eble plej rapide la efektivigon de la decidoj de la
unua internacia kongreso okazinta en Boulogne-sur-Mer de la 5a ĝis
la 13a de Aŭgusto 1905, aparte pri la starigo de la provizora Lingva
Komitato kaj de la provizora Komitato de Organizado, la membroj de
tiu ĉi lasta komitato ankoraŭ ĉeestantaj en Boulogne, antaŭ ol
forvojaĝi el tiu urbo kaj laŭ la insista peto, al ili farita de
D-ro Zamenhof, prenis la jenajn decidojn, al kiuj poste aliĝis
skribe la ceteraj membroj de la dirita komitato.

Por efektivigi unuecon kaj ordon en la laboroj kaj agoj de ambaŭ
komitatoj sub la konstantaj direktado, kontrolado kaj inspirado de
D-ro Zamenhof, estas elektita oficeja sidejo, sendependa de ĉiu jam
ekzistanta Esperantista grupo aŭ societo, kaj provizore fiksita en
Paris, 51, rue de Clichy.

La ofico de la korespondoj koncernantaj, ĉu la Lingvan, ĉu
la Organizan Komitaton, estos alcentrigata per la zorgoj de la
sekretario-agento de la Oficejo, kiu havas la taskon, sendi tiujn
korespondojn al la koncernata komitato kaj plenumi la donotajn
sekvojn.

Provizore ankaŭ S-ro rektoro Boirac kaj S-ro generalo Sebert, laŭ
la deziro de D-ro Zamenhof, akceptis efektivigi, ĉiu siaflanke, la
apartajn direktadojn de ambaŭ komitatoj.

Laŭ la peto esprimita ankaŭ de D-ro Zamenhof mem, kiu tre deziras
la malpliigon de la laboro, kiu lin premas, ĉiujn korespondojn
pri demandoj rilataj al Esperanto oni devos sendi principe al la
prezidanto de la Komitato, kiun la afero koncernas, per adreso de
la Centra Oficejo kaj evitante kunmiksi sur sama folio demandojn
samtempe rilatajn al ambaŭ komitatoj aŭ eĉ al diversaj aferoj[52].

La Esperantista Organiza Komitato:

  D-ro Zamenhof, _Prezidanto_.
  S-roj Boirac, Michaux, Mybs, Pollen, Sebert, _Vic-prezidantoj_.
  S-roj Boulet, Dervaux, Grabowski, Kühnl, _Sekretarioj_.



Klarigo

Komunikaĵo de D-ro L. L. Zamenhof

(Cirkulero 5a, la 1-an de Marto 1906)[53]


El leteroj kaj gazetaj artikoloj mi vidas, ke kelkaj Esperantistoj ne
ĝuste komprenas la esencon de la Centra Oficejo kaj ili pensas, ke
mi propravole fondis ian novan leĝdonantan komitaton. Tial mi devas
iom klarigi la aferon.

La Centra Oficejo ne estas ia leĝdonanta komitato, ĝi estas simple
_oficejo_, ĝi estas simple _loko_, en kiu koncentriĝas la laboroj
de la du komitatoj, kreitaj de la Bulonja Kongreso. La Kongreso kreis
provizoran Lingvan Komitaton kaj provizoran Organizan Komitaton,
sed ĝi donis neniajn monajn rimedojn, por ebligi al la ambaŭ
komitatoj sukcesan laboradon; tiam troviĝis sindonaj kaj malavaraj
Esperantistoj, kiuj el sia propra poŝo donis (almenaŭ por la
unua tempo) la necesan monon, luis apartan loĝejon, en kiu povus
koncentriĝi la laboroj de la ambaŭ komitatoj, ĉiuj dokumentoj,
ĉiuj leteroj, irantaj al la diritaj komitatoj kaj de la komitatoj;
ili ankaŭ difinis kelkan salajron por aparta sekretario, kiu--kun
konsento de la prezidantoj de ambaŭ komitatoj--devas plenumadi la
necesan korespondadon, registradon k.t.p. Sekve la Centra Oficejo
estas ne ia memstara leĝdonanta institucio, sed nur simple helpa
oficejo por la ambaŭ komitatoj kreitaj de la Kongreso.

Mi devas diri ankaŭ kelkajn vortojn pri mia persona rilato al la
ambaŭ komitatoj. Pro la nunaj cirkonstancoj en mia patrujo, kiuj
iafoje por longa tempo detranĉas min de la tuta mondo Esperantista,
kaj parte ankaŭ pro la stato de mia sano, kiu nun jam ne permesas al
mi tiel multe labori eksterprofesie, kiel antaŭe, mi ne povas nun
aktive partoprenadi en la laboroj de la ambaŭ komitatoj elektitaj
de la kongreso, kaj tial mi petas, ke kun ĉio koncernanta la agadon
de la komitatoj oni sin turnu ne al mi, sed al la prezidantoj de la
diritaj komitatoj, nome:

  a) Por la Lingva Komitato al S-ro Rektoro Boirac.
  b) Por la Organiza Komitato al S-ro Generalo Sebert.

Por konservado de bona ordo en la laboroj estas utile, ke ĉiuj
leteroj al ambaŭ prezidantoj, laŭ ilia propra deziro, estu
direktataj al ili per la »Centra Oficejo«.

  17. Februaro 1906.
  L. L. Zamenhof.


Piednotoj

[51] Esperantista Dokumentaro XI, p. 4-5.

[52] Modeloj de adresoj uzotaj:

  Al prezidanto de la Esperantista Organiza Komitato
    aŭ
  Al prezidanto de la Esperantista Lingva Komitato
  Esperantista Centra Oficejo
  51, rue de Clichy, Paris.

[53] Esperantista Dokumentaro XI, p. 9-10.



Esperantista Centra Oficejo[54]


1. La Esperantista Centra Oficejo estas oficiale komisiita, por
funkciigi la servojn de sekretariejo de la Oficialaj Esperantistaj
institucioj, tio estas de la institucioj, kies kreadon regule
deziresprimis la Universalaj Kongresoj de Esperanto aŭ la Rajtigitaj
Delegitoj de la Esperantistaj societoj, kaj kies subtenadon devas
regule provizi tiuj societoj.

Ĝi estas ankaŭ komisiita, sed ne oficiale kaj nur bonvole kaj laŭ
siaj agadaj rimedoj, por kunhelpi kaj kunapogi la entreprenojn de
Ĝenerala Propagando, por kiuj la Esperantistaj societoj povas peti
ĝian helpon.

Fine ĝi povas ankaŭ same helpi la entreprenon de starigo
de statistikoj, de kolekto kaj konservado de arkivoj kaj de
bibliografiaj dokumentaroj, entute laŭ la programoj, kiujn oni
redaktis dum jaroj 1905 kaj 1906, interkonsentite kun D-ro Zamenhof,
kaj kiuj estas publikigitaj en la Esperantista Dokumentaro (kajero
4a) kaj poste represitaj en la verko »Fundamentaj Dokumentoj pri la
Esperantista Centra Oficejo«.

2. La Oficialaj Institucioj, kiuj estas nun kreitaj, kaj kiujn la
Esperantista Centra Oficejo devige helpos, estas:

  la Konstanta Komitato de la Kongresoj;
  la Lingva Komitato kaj Akademio;

»Oficiala Gazeto« kaj »Esperantista Dokumentaro«, organoj de tiuj
Institucioj.

La aliaj entreprenoj, kiujn ĝi laŭ peto povos eble utile helpi laŭ
siaj agadaj rimedoj estas:

  La Tutmonda Esperantista Societaro;
  la ĝeneralaj verkoj pri Statistiko de Esperanta Movado;
  la Informa Bulteno por ĝenerala propagando de Esperanto;
  la bibliografiaj verkoj pri Esperanta literaturo.

3. La Centra Oficejo estas kondukata de Ĝenerala Sekretario,
direktoro de siaj servoj, kiun helpas la necesa nombro de sekretarioj
kaj oficistoj. Li estas submetita al kontrolo de Administra Komitato,
formita el delegitoj regule elektitaj de la partoprenantoj al la
subtenado de la Centra Oficejo, kiel estas dirite en la sekvanta
paragrafo.

4. La anojn de la Administra Komitato elektas la Esperantistaj naciaj
societoj, ĝenerale po unu Delegito por ĉiuj mil anoj aliĝintaj,
laŭ la regularo, kiun akceptas ĉiu lando por siaj elektoj, kiel
jam akceptite por la elekto de la anoj de la Internacia financa
Konsilantaro, provizore kreita dum la Kvina Kongreso, kaj kiun ili
estonte anstataŭos.

Ili estos elektitaj por du jaroj, kaj ĉiu societo devos sen ia
alia avizo zorgi, je la 1a de Januaro de ĉiu dua jaro, ĉu pri la
renovigo de siaj delegitoj, ĉu pri la elekto de novaj delegitoj, se
okaze.

La anoj de la nuna Internacia Konsilantaro rajtos, resti anoj de la
Administra Komitato ĝis la epoko de la renovigo de siaj povoj, kaj
se ne okazos sciigo de ŝanĝo antaŭ la 1a de la kvara monato de
ĉiu dua jaro, la elektitaj anoj konservos siajn oficojn ĝis la fino
de la komencita jarduo.

5. La sidejo de la Esperantista Centra Oficejo estas provizore
fiksita en Paris, 51, rue de Clichy. Ĝi povos esti translokata en
iun alian lokon, laŭ decido de la Administra Komitato.

6. La proksimuma sumo necesa por la funkciado de la Centra Oficejo
dum la venonta jaro estas fiksota ĉiujare per decido de la
Administra Komitato, laŭ propono de la kondukanta estraro de la
Oficejo.

La dispartigo de tiu sumo inter la diversaj landoj estas farita
proporcie je la disvastiĝo jam atingita de la Esperantista movado en
ĉiu lando.

Ĝi estas sciigita, je la nomo de la Administra Komitato, por
la sekvo donota, al ĉiu el la societoj, kiuj partoprenas al
la subtenado de la Oficejo, kaj devas zorgi pri la kolekto kaj
ĝustatempa sendado de la mono.

7. Oni organizos konstantan internacian monoferadon, kiu celos
starigon de Garantia Kapitalo, difinita por provizi la mankojn
eventuale rezultantajn de la suprediritaj agmanieroj.

La organizadon de tiu monoferado kaj la starigon de tiu garantia
kapitalo oni alkonfidos al societo de Amikoj de Esperanto, kiun oni
fondos apud la Esperantista Centra Oficejo, laŭ la deziresprimo de
la Kvara Universala Kongreso de Esperanto.

8. La anoj de la Administra Komitato verkas sian internan regularon.
Ili elektas prezidanton kaj vicprezidanton. Ili kunvenas ĉiujare,
almenaŭ unufoje, dum la Universala Kongreso. Dum la kunsidoj, la
neĉeestantaj anoj povas esti reprezentataj per aliaj personoj, kiujn
ili skribe rajtigas, kun konsento de la koncernataj societoj.

9. Ĉiuj malfacilaĵoj pri apliko de la jena regularo estos provizore
solvitaj de la sekretario kaj poste prezentitaj al la Komitato por
akcepto aŭ neakcepto.


Piednoto

[54] Esperantista Dokumentaro XVIII, p. 88-91; Oficiala
Gazeto Esperantista IV, 4. 1911, p. 142-144.



Pri internacia organizacio de Esperanto

El parolado de D-ro Bein (Kabe) dum la 1a Universala
Esperanto-Kongreso 1905[55]


Nun, kiam ĉiuj niaj penoj kaj laboroj celas la disvastigon de nia
lingvo, kiam ĉiuj veraj Esperantistoj varbas novajn adeptojn por nia
ideo, unuvorte, kiam ni per ĉiuj rimedoj propagandas Esperanton, ni
travivas epokon, kiun mi nomus la _propaganda epoko_ de Esperanto.
Ni esperu, ke baldaŭ finiĝos ĉi tiu epoko, kiu daŭras jam dek ok
jarojn; ni esperu, ke baldaŭ nia lingvo estos oficiale akceptita
de la tuta mondo kiel lingvo internacia. Tiam Esperanto, kiu nun
estas por ni _celo_, fariĝos por ni _rimedo_. Ni uzos ĝin, mi ne
dubas, ne nur por nia propra utilo, sed antaŭ ĉio por la bono de la
homaro.

En la unua epoko de la historio de Esperanto, kiun mi nomis
propaganda, facile estas distingi tri periodojn. En la unuaj jaroj
Esperanto disvastiĝis preskaŭ ekskluzive en Rusujo, la plejmulto de
adeptoj, la propagandistoj kaj aŭtoroj preskaŭ ĉiuj estis Rusoj:
_Kofman_, _Gernet_, _Zinovjev_, _Postnikov_, _Ostrovski_ kaj multaj,
multaj aliaj skribis kaj agis en ĉi tiu periodo, kiun oni devas nomi
Rusa. Ankaŭ en aliaj landoj ni trovas en tiu tempo nomojn, kiuj ne
estos forgesitaj: _Waŝniewski_, _Grabowski_ en Polujo, _Einstein_
kaj _Trompeter_ en Germanujo, _Beaufront_ en Francujo, _Nylén_ kaj
_Langlet_ en Svedujo; sed ilia agado, tre fruktoporta por Esperanto
entute, ne sukcesis altiri al nia ideo iliajn samlandanojn...

La _Rusa periodo_ de la historio de nia lingvo estas do tre grava;
ĝi estas la tempo de la malfacila batalado de la unuaj pioniroj
kontraŭ la homa indiferenteco kaj skeptikeco.

La lingvo multe gajnis de tio, ke la unuaj aŭtoroj estis Slavoj.
La simpleco de la Slava sintakso, la logika aranĝo de la frazoj
en la Slavaj lingvoj, ilia absolute libera kaj natura vortordo
estis senkonscie enkondukitaj en Esperanton de la Slavaj aŭtoroj
kaj estis poste imitataj de neslavoj. Sed krom aferoj imitindaj
la Rusoj kaj aliaj Slavoj enkondukis en Esperanton ankaŭ kelkajn
malbonaĵojn, kiuj bedaŭrinde ankaŭ trovis imitantojn. La riĉeco
de la Slavaj lingvoj dependas de la uzado de prepozicioj-prefiksoj.
Ili donas al la radiko tre multajn signifojn, kiuj iafoje tiel
ŝanĝas la radikan sencon, ke preskaŭ neeble estas, klarigi la
kialon de la fakto. Krom tio la prepozicioj-prefiksoj anstataŭas en
la Slavaj lingvoj la kunmetitajn tempojn. Pri ĉi tiuj du punktoj
ofte forgesas la Slavaj Esperantistoj kaj uzante prepoziciojn laŭ
la Slava maniero, fariĝas iafoje nekompreneblaj. Kiel ekzemplon
mi citos la vortojn »elrigardi, subaĉeti«, kiuj estas teruraj
nekompreneblaj idiotismoj, elvokantaj la ĉielan venĝon. Malgraŭ
tio la Slavoj estos elemento ekstreme utila en la estonta lingva
internacia komitato, pro kaŭzoj diritaj supre kaj pro ilia sciado de
fremdaj lingvoj.

Post la Rusa venis la _Franca periodo_ de Esperanto. La senlaca
dekjara agado de S-ro _Beaufront_ alportis fine fruktojn, kaj en la
jaro 1898, en kiu estis fondita la Franca societo por la propagando
de Esperanto kaj la gazeto »L'Espérantiste«, Esperanto komencis
rapide disvastiĝi en la lando, kiu tiel gasteme nun akceptas nin
en Boulogne. Sed se mi nomas la duan periodon Franca, mi faras tion
ne sole pro la granda disvastiĝo de nia lingvo en Francujo, sed
antaŭ ĉio pro la gravegaj verkoj, kiuj estis skribitaj en tiu
tempo de Francoj. La lernolibroj, kiuj ekzistis antaŭe, enhavis
nur tre malgrandajn klarigojn pri la signifo de la prefiksoj kaj
sufiksoj kaj tute ne posedis sintakson. Tiun mankon forigis la
verkoj de S-ro _Beaufront_: »La grammaire de la langue Esperanto«
kaj »Le commentaire sur la langue Esperanto«. Se ni rememoros,
ke S-ro _Beaufront_ verkis la unuan pli vastan Esperanto-nacian
vortaron, ni rajte kaj prave povos diri, ke li kodifikis Esperanton.
Sed S-ro _Beaufront_ ne estis la sola talenta kaj senlaca batalanto
en Francujo. Mi ne ripetas ĉi tie la nomojn, kiuj estas konataj
de ĉiuj Esperantistoj: _Méray_, _Cart_, _Bourlet_, _Fruictier_
kaj aliaj faris dum kelkaj jaroj tiom por nia ideo, ke la atingita
rezultato sendube superis eĉ iliajn proprajn esperojn.

La Franca periodo, tiel fruktoporta por nia afero, ankaŭ lasis
kelkajn malbonaĵojn en nia lingvo. Se en la unuaj jaroj al ni mankis
la teorio, post la apero de la Francaj lernolibroj oni komencis tro
zorgi pri la teorio, penis skribi tro klare kaj enkondukis multepezan
stilon. La trouzado de la kunmetitaj tempoj kaj aliaj Beaufront'ismoj
estas la postsigno de la Franca periodo.

Post la Rusa kaj Franca periodoj en la lastaj jaroj venis la tempo,
en kiu Esperanto rapide disvastiĝis en ĉiuj landoj. Aliĝis tiel
longe indiferentaj por nia ideo Anglujo kaj Germanujo, en aliaj
landoj nia movado komenciĝis en tiuj jaroj aŭ faris grandajn
kaj rapidajn progresojn,--unuvorte venis la _multenacia periodo_
de Esperanto, venis tempo, pri kiu oni povas rajte diri, ke en
Esperantolando la suno neniam subiras.

Superflue estas insisti pri la grandegaj utiloj, kiujn la
multenacieco alportis al nia lingvo: ĉiu popolo, ĉiu idiomo donacis
al Esperanto ion el sia trezorejo; pliriĉiĝis nia frazeologio
kaj fariĝis kapabla esprimi ĉion, eĉ plej delikatajn nuancojn.
Sed, ho ve, ni ne kaŝu ankaŭ la malbonaĵojn, liveritajn de tiu
periodo. Pro manko de analizo, pro nekompreno de la principo de la
internacieco, la diversnaciaj aŭtoroj uzas tre ofte idiotismojn
de siaj idiomoj, kio iafoje faras nekompreneblaj frazojn de iliaj
artikoloj. Ni esperu, ke eĉ tiu periodo ne longe daŭros, ke baldaŭ
ĉiuj aŭtoroj komprenos, ke ne sufiĉas skribi _Esperante_, sed oni
devas skribi _internacie_-egale kompreneble kaj facile kompreneble
por ĉiuj nacioj. S-ro _Cart_ diras: »En Esperanto estas 1-e, nur
unu stila regulo: skribi plej klare; kio estas klara, tio povas esti
nekorekta, sed neniam malbona; 2-e, unu malpermeso: skribi malklare;
kio ne estas klara, tio povas iafoje esti korekta, sed neniam bona«.

»La principo de la internacieco devas ĉiam superi ĉiujn aliajn«.

La historio de Esperanto liveras do sufiĉe da pruvoj, ke ni
bezonas ion, kio certigos la unuecon de la lingvo, kio gardos la
Zamenhofan fundamenton, solvos ĉiujn dubojn pri la senco de la
vortoj, pri la uzado de la esprimoj kaj pri la akceptebleco de novaj
vortoj,--unuvorte, ke ni bezonas lingvan internacian komitaton. Kiam
aperos la fruktoj de ĝia agado, la multenacia periodo de Esperanto
fariĝos internacia--la lasta de la propaganda epoko. Tiun ĉi
periodon malfermos jam nia kongreso, kie la reprezentantoj de dekduo
da lingvoj parolas unuj kun la aliaj, havas la eblon juĝi, kia
maniero de parolado estas plej bona, plej facile komprenebla, kie ni
lernas evitadi la malbonaĵojn kaj imitadi ĉion imitindan. Kvankam
S-ro Bourlet en sia artikolo antaŭdiris, ke ne plej spertaj, sed
plej riĉaj Esperantistoj venos kongreson, tamen mi estas certa,
ke hodiaŭ li ŝanĝis sian opinion. Li sendube konsentos, ke li
eraris, ĉar ĉiuj landoj sendis eminentajn, spertajn samideanojn,
kies reciproka interparolado kreas unuforman, internacian stilon.

Se la historio de nia lingvo klare pruvas, ke ni bezonas internacian
lingvan komitaton, ĝi montras ne malpli konvinke, ke ni bezonas
_internacian organizacion_ por ĉiuj ĝeneralaj aferoj, kiuj
koncernas ne apartajn societojn aŭ grupojn, sed la tutan
Esperantistaron. Multajn, tre multajn aferojn povas aranĝi kaj
plenumi nur internacia federacio de niaj societoj, grupoj kaj
izolitaj Esperantistoj. Ĝi kaj nur ĝi povas kunigi la fortojn de
ĉiuj samideanoj. Mi citos nur kelke da ekzemploj. De du jaroj S-ro
_Ménil_ eldonas Tutmondan Jarlibron, kiu enhavas la nomaron de
la Esperantistoj en la tuta mondo. S-ro Ménil kaj liaj helpantoj
faris ĉion eblan, por doni al ni verkon plenan kaj konfidindan, kaj
ni ĉiuj estas dankaj al ili, sed ĉu tian laboron povas plenumi
privataj personoj? Scii, kiom da anoj ni havas en la tuta mondo, kiom
da aprobantoj kaj kiom da veraj Esperantistoj, kiom da societanoj kaj
kiom da izolitaj anoj, estas afero ekstreme por ni grava. La kvanto
kaj la kvalito de la Esperantistaj batalionoj--mi ripetas la trafan
esprimon de S-ro _Seynaeve_--devas esti bone konata de ni. Sed tian
statistikon povas liveri al la Tutmonda Jarlibro nur organizita Ligo
de niaj societoj. Nia centra komitato prilaboros planon, dissendos
cirkulerojn al ĉiuj societoj, kaj ili facile kolektos en ĉiuj urboj
la nomojn de Esperantistoj, antaŭ ĉio de veraj Esperantistoj, kiuj
interesiĝas pri la afero kaj kiuj ... ne forlasis ankoraŭ nian
mondon.

Kaj aliaj ĝeneralaj aferoj? Esperantistaj kongresoj, ekspozicioj,
reprezentado de Esperanto en neesperantistaj kongresoj kaj
ekspozicioj, vasta propagando kaj multaj aliaj aferoj povas esti
aranĝataj nur de internacia organizacio. Ĝi naskos ankaŭ la
lingvan komitaton.

La utilo de la organizacio estas nedubebla, tion facile konsentos
eĉ ĝiaj kontraŭuloj. Sed laŭ ilia opinio krom utilo ĝi alportas
ankaŭ malutilojn, tiel grandajn kaj danĝerajn, ke ĝi pereigos nian
aferon. Kiuj estas ĉi tiuj danĝeroj? La kontraŭuloj nomas du:
unue, ke la Ligo neniigos la liberecon de ekzistantaj societoj kaj
due, ke la internacia federacio timigos la registarojn, kiuj vidos
en ni danĝeran korporacion kaj agos kontraŭ ni. Pri la unua punkto
sufiĉas diri, ke la kontraŭuloj de la Ligo atakas fantomojn,
imagas kaj divenas en la projekto intencojn, kiujn havas neniu. La
Ligo regos nur aferojn, kiuj koncernas la tutan Esperantistaron.
Ni--partianoj de la federacio de niaj societoj ankaŭ opinias, ke
ĉiuj nunaj societoj devas resti tute sendependaj kaj liberaj; kiel
S-ro _Moch_, ni ankaŭ postulas, ke »la federacio estu organizita
formo de libereco, la celo, kiun devas alkuri egaluloj liberaj, kiam
ili volas kunlabori«.

Eraras ankaŭ personoj, kiuj supozas, ke registaroj de kelkaj landoj
persekutos nin. Sinjoroj, la registaroj kontraŭbatalas ne ĉion, kio
havas la nomon »internacia«, sed nur tion, kies esencon ili opinias
danĝera por la ŝtato. La registaroj ne timas la verdan koloron.
Kiel la bovon sur la areno ilin timigas nur la ruĝa. Ili ne estas
daltonistoj kaj distingas la kolorojn ne malpli bone, ol la bovo. Eĉ
se ni supozos, ke en iu lando oni persekutos la liganojn, ĉu tio
devas deteni nin de la fondo de la Ligo? Ne, certe ne! Esperanto ne
estas kreita por unu lando kaj vivas ne per unu lando. La malpermeson
de la registaro atentu la Esperantistoj de tiu lando, ĉi tio estas
ilia afero. Oni povas esti certa, ke eĉ sen oficiala permeso ili
partoprenas en la agado de la Ligo, same kiel la anoj de la landoj
liberaj, se ili ne faros ĝin, aliaj laboros en la Ligo sen ili. Sed
ĉar ekzistas landoj-malliberejoj, ĉu ĉiuj devas porti katenojn?

Fine, Sinjoroj, ankoraŭ kelke da vortoj. La grava demando pri la
Ligo, sendepende de la rezultato de niaj disputoj, ne devas dissemi
malpacon en nia anaro. Kun la Ligo aŭ sen la Ligo, nia celo ĉiam
restas la sama:

  »Ni ĝin atingos per la potenco
  De nia sankta fervoro,
  Ni ĝin atingos per pacienco
  Kaj per sentima laboro.

  Glora la celo, sankta l' afero,
  La venko--baldaŭ ĝi venos.
  Levos la kapon ni kun fiero,
  La mondo ĝoje nin benos«.


Piednoto

[55] Lingvo Internacia, X (1905), p. 373-377.



Propono pri la organizo de niaj Kongresoj

De D-ro L. L. Zamenhof[56]


Internacia Esperantista Kongreso estas antaŭ ĉio festo de la
Esperantismo kaj propaganda manifestado. Sed krom tio ĝi havas (aŭ
almenaŭ devus havi) ankoraŭ alian tre gravan rolon: diskuti kaj
decidi pri ĉiuj demandoj, kiuj koncernas nian tutan aferon kaj ne
povas esti solvataj de apartaj personoj, societoj aŭ institucioj
Esperantistaj.

Ĉiu Esperantisto estas homo libera, kaj neniu havas la _devon_
partopreni en ia komuna Esperantista entrepreno; sed la plimulto de
la Esperantistoj havas la _deziron_ tion fari; ĉar ili konscias
tre bone, ke Esperanto prosperos nur tiam, kiam ni laboros kune;
tial apartaj personoj kuniĝas en grupojn kaj societojn, kaj la
grupoj kaj societoj devas interkomunikiĝi, por priparoli kaj
aranĝi entreprenojn komunajn. Tiel longe, kiel ni tion ne havos,
ni ĉiam estos tute senfortaj; ĉar ĉiufoje, kiam aperos la
neceso, fari ian laboron komunan, troviĝos neniaj plenumantoj;
ĉiu aparta persono aŭ societo diros: »mi estas tro malforta aŭ
ne sufiĉe aŭtoritata«, aŭ »mi ne volas labori sola por la tuta
Esperantistaro; ĉar eble oni povus rekompenci min nur per atakado
aŭ nekompreno de miaj bonaj intencoj«. Se ni ne volas esti tute
senfortaj, la Esperantistaj grupoj kaj societoj devas en orda
maniero, per rajtigitaj delegitoj, periode priparoli kaj aranĝi
ĉiujn necesajn komunajn entreprenojn. La plej bonan rimedon por tio
prezentas niaj internaciaj kongresoj.

Ĉar ĉiu Esperantisto estas homo libera, neniu havas ankaŭ la
devon, alkonformigi sin al la volo kaj opinio de ĉiuj aliaj
Esperantistoj (se li nur ne ŝanĝas la lingvon laŭ sia bontrovo
kaj ne perdas per tio la rajton, sin nomi Esperantisto); sed la
plimulto de la Esperantistoj havas la _deziron_, alkonformigi sin al
la volo kaj opinio de ĉiuj aliaj; ĉar ili konscias tre bone, ke nia
afero postulas antaŭ ĉio plenan unuecon, kaj Esperanto progresos
nur tiam, kiam siajn proprajn kapricojn, dezirojn aŭ opiniojn ĉiu
Esperantisto submetos al la deziro kaj opinio de la plimulto. Tial
estas necese, ke pri ĉiu aperanta demando ni havu la eblon, scii la
veran opinion de la plimulto. Tiel longe, kiel ni tion ne havos,
al ni ĉiam minacos anarĥio, ĉiam troviĝos personoj, kiuj diros,
ke nur ilia opinio estas la opinio de la plimulto kaj ke ĉia alia
opinio estas nur maljusta altrudo aŭ provo de regado. Se ni deziras,
ke la Esperantistoj laboru en plena unueco, ni devas de tempo al
tempo en orda maniero, ankaŭ per rajtigitaj delegitoj, esplori
kaj publike klarigi pri diversaj aperantaj demandoj la deziron kaj
opinion de la plimulto, kaj por tio ankaŭ la plej bonan rimedon
prezentas niaj internaciaj kongresoj.

Bedaŭrinde ĝis nun niaj kongresoj ne povis plenumi sian agadan
rolon; ĉar ili ne estis organizitaj kaj ne havis la eblon, aranĝi
aŭtoritatan voĉdonadon. Ni povis decidi nur pri demandoj plej
malgravaj, kiujn oni povis solvi per aklamo; pri ĉio pli grava, pri
kio la opinioj ne estis egalaj, ni nenion povis decidi; ĉar niaj
decidoj, faritaj ne de orde elektitaj delegitoj, havus nenian valoron
en la okuloj de la Esperantistoj.

Por meti finon al tiu stato kaj doni al niaj kongresoj la eblon
labori kun klaraj rezultatoj, mi proponas, ke oni enportu la malsupre
donitan aldonon en la regularon de niaj kongresoj.

Ĉar ni ne havas ankoraŭ ian aŭtoritatan institucion, kiu povus
pli rajte decidi pri mia propono, tial mi prezentas mian proponon al
la Konstanta Komitato de la Kongresoj. Se ĝi aprobas mian proponon,
tiam mi petas, ke ĝi publikigu sian decidon kiel eble plej baldaŭ
en la Oficiala Gazeto, por ke al la Antverpena Kongreso ĉiuj
Esperantistoj povu jam prepariĝi laŭ la nova ordo.

L. L. Zamenhof.


Piednoto

[56] Oficiala Gazeto Esperantista III, 8. 1911, p. 281-282.



Raporto pri la projekto de Internacia Reprezentantaro de la
Esperantistaj Societoj

prezentita al la Kvina Kongreso de G. Chavet[57]


De longa tempo la Esperantistoj esprimis la deziron, ke oni starigu
regulan kaj oficialan komitaton, kiu, en gravaj cirkonstancoj, povus
reprezenti la ĝeneralajn interesojn de la tuta Esperantistaro kaj
paroli en ĝia nomo.

Projektoj pri tia organizaĵo estis prezentitaj jam en la unuaj
jaroj de la ekzisto de nia propagando, sed oni povas diri, ke ili
havis tiam multe pli grandan amplekson.

Ni efektive memorigas, ke laŭ la projekto prezentita de D-ro
Zamenhof, antaŭ la unua Kongreso de Boulogne-sur-Mer, la kreotaj
institucioj, sub la sola titolo »Tutmonda Ligo Esperantista«
entenis multajn komitatojn, kies titolojn mi tie ĉi nur citos kaj
kiuj respondis al diversaj bezonoj de la Esperantista movado, nome:
Centra Komitato, kaj specialaj apartaj komitatoj de Agado, de la
Lingvo, de Kongresoj, de Cenzuristoj, kaj de la Ekzamenoj.

En la sama epoko, multaj aliaj projektoj aŭ proponoj de aldono al
la projekto de D-ro Zamenhof estas ankoraŭ prezentitaj de fervoraj
Esperantistoj, kaj kelkaj el ili lasis postsignojn en la decidoj de
la kongresoj.

Oni trovos la plenan liston de tiuj projektoj kaj proponoj en la
raporto prezentita al la dua Kongreso de Ĝenevo, en la jaro 1906
(Vidu »Esperantista Dokumentaro«, kajero kvara, p. 50).

Jam antaŭ la unua kongreso, la Esperantistaj gazetoj multe diskutis
pri tiuj projektoj, kiujn oni intencis prezenti al la voĉdonado
de la kongresanoj. Sed fine, dum tiu ĉi Kongreso, oni decidis nur
la kreadon de du Oficialaj Institucioj, nome la _Lingva Komitato_,
al kiu oni komisiis la taskon zorgi pri la lingvaj demandoj, kaj
la _Konstanta Komitato de la Kongresoj_, por organizi ĉiujare
universalan kongreson de Esperanto. Oni ankaŭ komisiis al tiu lasta
Komitato la taskon, esplori ĉiujn postajn proponojn pri Centra
Organizado.

Efektive, en tiu epoko, la solvo de la demando ne ŝajnis ebla;
ĉar la Propagandaj Societoj estis ankoraŭ malfortaj, nemultaj kaj
dissemitaj, sen fortaj ligoj inter si, kaj do ŝajnis nur necese,
zorgi pri la normala funkcio de la du kreitaj Komitatoj.

La fondo de la _Centra Oficejo_, kun la helpo de privataj monrimedoj,
provizore permesis tiun regulan funkciadon, donante sidejon al la
sekretariejoj de tiuj Komitatoj.

En la Ĝeneva Kongreso, oni decidis prokrasti ankaŭ la kreadon de
aliaj organizaĵoj, kaj oni nur definitive organizis la _Lingvan
Komitaton_, kaj starigis por la Kongresoj mem specialan regularon,
kiu garantiis la neŭtralecon de tiuj Kongresoj, kontraŭ ĉiuj
politikaj kaj religiaj demandoj.

Poste, dum la tria Kongreso (Cambridge, 1907), oni akceptis la
definitivan regularon de niaj Kongresoj, kiuj difinis la rajtojn
de la partoprenantaj Esperantistoj kaj rezervis al la sola Lingva
Komitato la esploron kaj la solvon de la lingvaj demandoj, kaj dum la
Kvara (Dresden, 1908) oni ankaŭ pliprecizigis kelkajn detalojn de la
Regularo, rajtigis la elekton de la Akademianoj, aprobis la fondojn
de tiu Akademio, de la Kongresa Kaso, kaj de la Oficiala Gazeto, kaj
fine konsilis kreadon de Societo de Amikoj de Esperanto por monhelpi
la funkciadon de la Oficialaj Institucioj.

Oni do vidas, ke iom post iom, niaj Universalaj Kongresoj sinsekve
fiksis la ĉefajn detalojn de la organizado de Esperanto, kiujn
citis D-ro Zamenhof mem en sia projekto de 1905, kaj eĉ oni aldonis
kelkajn detalojn proponitajn de aliaj, nome la alprenon, kiel bazon,
de la Fundamento, proponita de la Grupo Pariza, kaj la kreadon de
Akademio, proponita de S-ro Aymonier ankaŭ depost 1905.

Sed oni zorgis lasi flanken la ideon de kreado de Tutmonda
Esperantista Ligo, kiun la granda plimulto de la Esperantistoj
persiste malakceptis kaj kies kreadon oni ne plu povus proponi.

Tamen, en la projektoj prezentitaj de D-ro Zamenhof mem, restis
ankoraŭ kelkaj demandoj, kiuj meritas atenton kaj ne estas ĝis nun
solvitaj.

Tiuj demandoj estis speciale enskribitaj en la parto de la projekto,
kiu koncernis la Komitaton de Agado.

Efektive, tiu ĉi Komitato, krom la proponita eldonado de la
Centra Organo de la Ligo, kiun anstataŭis la publikigado de
_Oficiala Gazeto_, devis sin okupi pri la aferoj de ĝenerala
propagando, alcentrigante, kun interkonsento kaj helpo de ĉiuj
grupoj Esperantistaj, la preparadon de la diversaj propagandaj
rimedoj uzotaj, en la tuta mondo, kaj organizante servojn de
informado kaj gvidado por ĉiuj grupoj, pri tiuj aferoj de enkonduko
de la internacia lingvo en ĉiuj landoj.

Tiu komitato, laŭ la opinio de nia Majstro, devis do esti utila por
starigi rilatojn inter la Esperantistoj de ĉiuj nacioj kaj oni povas
diri, ke la nekreado de tiu organo estas la motivo, kiu pravigas
oftajn plendojn de la Esperantistoj, pri bezono de iu organizado de
informado kaj gvidado, kaj ankaŭ naskis la multnombrajn proponojn,
kiuj la Organiza Komitato ricevis pri la Centra Organizo de la
Esperantistaj propagandaj societoj.

Nun la momento ŝajnas taŭga, por denove esplori kaj eble solvi
tiun demandon, ĉar multaj simptomoj montras, ke, post kvar jaroj
de atendo, tiu demando tute maturiĝis, kaj oni povas sendanĝere
plenumi la organizadon de la Esperantista movado.

Unue la Esperantistaj Societoj de propagando estas nun multaj kaj
forte organizitaj. En preskaŭ ĉiu lando de la mondo troviĝas
grupoj, kiuj estas grupigitaj en naciaj Societoj aŭ regionaj
Federacioj, kaj konsekvence oni ne plu devas timi ian intencon de
regado aŭ de malliberigo.

Due, la organizado kaj la normala funkciado de la Oficialaj
Institucioj (Lingva Komitato kaj Konstanta Komitato de la Kongresoj)
pruvis klare la utilecon de tiuj institucioj por ĉiuj Esperantistoj,
kaj montris, ke la devo de ĉiu estas partopreni, iamaniere, en ilia
financa subtenado.

Fine, multaj Societoj kaj Grupoj sentas la bezonon, havi ian
oficialan rajton partopreni en la diskutoj pri ĝenerala intereso.
Tion pruvas la fakto, ke jam, en la okazo de ĉiuj niaj kongresoj,
multaj societoj sendis al la Konstanta Komitato oficialajn
rajtigilojn, por doni al iu kongresano la rajton paroli je la nomo de
tiuj societoj.

Aliparte, la decidoj alprenitaj, por rezervi al la sola Lingva
Komitato kaj al la Esperantista Akademio la esploron kaj solvon de la
lingvaj demandoj, donas plenan garantion kontraŭ ĉiu danĝero de
ŝanĝo de la lingvo, se oni zorgas lasi flanken ĉiun proponon pri
tiu punkto.

Oni do povas sen ia danĝero studi la proponojn faritajn, nur
prenante el ili tion, kio ne estas iam solvita aŭ eĉ principe
forigita.

Jen la listo de la ĉefaj el tiuj proponoj, kiuj povas prezenti
praktike solveblan demandon kaj meritas atenton.

1. _La Grupo de la urbo de Le Creusot_ (Francujo) sendis projekton
pri Centra Organizo por Esperantista Propagando. Tiu organizo
konsistus el propaganda Komitato, kiu enhavus la estrarojn de niaj
Kongresoj kaj la prezidantojn de ĉiuj societoj, enhavantaj pli
ol 500 anojn (Se la societo havas pli ol 1000 anojn, ĝi havos du
reprezentantojn k.t.p.). Tiu Komitato estus rajtigita por organizi
kaj direkti la ĝeneralan Esperantistan propagandon (Organizo de la
Kongresoj, Agado apud la registaroj, Eldono de oficialaj dokumentoj).
Tiu Komitato estus monprovizita de Societo, kies anoj pagus jaran
kotizon de 1 franko.

2. S-ro _René Beck_ el Rennes proponas, ke ĉiu Grupo havu la nepran
devon aboni kelkajn difinitajn gazetojn.

3. S-ro _Lewis Law_ proponas, ke la Kongreso instigu ĉiujn grupojn
Esperantistajn, sendi al la kaso de C. O. 4 sd. por ĉiu ano.

4. La Prezidanto de la _Svisa Propaganda Komitato_, S-ro _Uhlmann_,
proponas regularon por Tutmonda Esperanto-Ligo. Tiu Ligo kunigus la
Esperantistojn de la tuta mondo por kuna agado en komuninteresaj
aferoj, propagando, lingvaj demandoj k.t.p. Ĉiu nacia societo
elektus el sia anaro unu delegiton por 1000 membroj. Ĉiu nacia
sekcio pagus 2 spesdekojn por unu membro.

5. La _Grupo de Leitmeritz_ (Aŭstrio) proponas, por subteni la
Oficialajn Instituciojn de Esperanto, ke ĉiu societo aŭ grupo pagu
fiksan kotizaĵon, ekz. 1 Sm por 50 membroj.

6. S-ro _Ĥoa_, Ĥina Esperantisto, loĝanta en Paris, kiu fondis la
gazeton »Ĥina Esperantista Revuo« proponas la kreon de financa
Komitato.

7. Fine, grava propono venis de la _Esperanto-Asocio de Norda
Ameriko_, kiu oficiale sendis al ni projekton pri Esperantista
organizado. Tiu organizado estus Komitato, en kiu ĉiu Asocio povus
havi unu reprezentanton por du cent anoj. Tiuj Asocioj pagus unu
spescenton por ĉiu ano, kaj laŭ tiu pago oni decidus la nombron de
voĉoj, kiujn ĉiu Asocio rajtus havi.

El tiuj projektoj, forĵetante proponojn, kiujn oni devas senhezite
rifuzi, pro antaŭaj decidoj kaj laŭ suprecititaj rimarkoj, oni
povas eltiri la jenajn komunajn ideojn:

Internacia Organizo ŝajnas utila en specialaj okazoj, nome por
la klopodoj apud la registaroj kaj por la financa subteno de la
Oficialaj Institucioj.

Efektive gravaj propagandaj klopodoj povas tre ofte esti farataj
nur de ia forta kaj internacia organismo. Oni jam havis la okazon
konstati, ke, se oni estus povinta paroli apud la registaroj, je la
nomo de tia organismo, oni estus havinta pli da ŝanco por sukcesi.
Neefike estus ekzemple trafi la enkondukon de Esperanto en la
lernejojn de unu lando, se oni ne trafas la saman celon en almenaŭ
unu alia lando. Kaj neniu registaro akceptus tian peton, se ĝi venus
nur de samnacianoj. Esperantistaro estas esence internacia anaro, ĝi
do devas esti reprezentata de internacia organismo.

Ĉiuj projektoj ankaŭ akordiĝas por opinii, ke oni nepre bezonas
alporti ian financan subtenon al la oficialaj institucioj. De la
kongreso de Boulogne-sur-Mer, tiuj institucioj vivis nur dank' al la
malavareco de kelkaj amikoj. Sed tiuj bonvolaj mondonacoj ne povos
ĉiam daŭri kaj normale estas, ke la Esperantistaro mem pagu por
siaj organoj.

Preskaŭ ĉiuj projektoj ankaŭ konsentas por akcepti la sistemon
de reprezentado de la Esperantistaj Societoj, proporcie je ilia
multmembreco.

Fine, ili konsentas ankaŭ por akcepti, ke ĉiu Societo devas pagi
ian kotizon proporcian ankaŭ al sia multmembreco.

La Konstanta Komitato de la Kongresoj zorge esploris tiujn projektojn
kaj por esti certa, ke ili estas realigeblaj, ĝi penis starigi ian
Regularon, kiu povus kontentigi ĉiujn proponantojn.

Jen tiu projekto[58] tia, kia ĝi estis korektita post
interkonsiliĝo en Barcelono de la ĉeestantaj anoj de la Konstanta
Komitato de la Kongresoj sub la prezido de D-ro Zamenhof, kaj kian
oni intencas prezenti ĝin al la diskuto kaj voĉdonado de la kvina
Kongreso.

Tiu projekto alprenas la ĝeneralajn komunajn ideojn supre
montritajn, t. e. agado de la organizaĵoj en la ĝenerala
propagando, elekto de reprezentantoj de la societoj, proporcie je
ilia multmembreco, kaj pago de ia kotizo laŭ la sama proporcio.

Sed tiu projekto kompreneble lasas flanken la lingvajn demandojn,
rezervitajn al la Lingva Komitato kaj al la Akademio, la demandojn
pri propagando en unu sola lando aŭ regiono, kiuj estas rezervitaj
al la naciaj aŭ lokaj societoj, kaj la demandojn pri propagando
en specialaj fakoj de aplikado, kiuj estas rezervitaj al la fakaj
societoj de specialistoj.

Cetere, la projekto celas interligi nur la propagandajn societojn kaj
lasas flanken la societojn de specialistoj; ĉar oni opinias, ke la
Esperantistoj, kiuj estas anoj de tiuj specialistaj societoj, estas
ankaŭ samtempe anoj de propagandaj...

Kiel oni diris supre, ĉar la esploro en labora kunsido de la
Kongreso de tia detala projekto ŝajnis tute neebla, la Konstanta
Komitato redaktis mallongan tekston de deziro, prezentotan al la
aprobo de la Kongreso, kaj kiu sufiĉus, por doni al la Komitato la
necesajn povojn por plenumi la aferon.

Jen tiu teksto.

La Kongreso esprimas la deziron ke:

1. Estu fondita, aparte de la Lingva Komitato kaj de la Konstanta
Komitato de la Kongresoj, Administra Reprezentantaro de la
propagandaj societoj, por oficiale reprezenti la Esperantistajn
propagandajn societojn en ĝeneralaj okazoj, kaj zorgi pri la
funkciado de la Oficialaj Institucioj de Esperanto.

2. Tiu Reprezentantaro estu elektita de la diversaj propagandaj
societoj de Esperanto, proporcie je ilia multmembreco, po unu
delegito por mil Esperantistoj, laŭ metodo difinota de la unua
Reprezentantaro.

3. La unua tasko de tiu Reprezentantaro estu, starigi specialan
regularon por finance subteni la Oficialajn Instituciojn de
Esperanto.

4. La unua Reprezentantaro estu elektita laŭ provizora regularo
difinita de la Konstanta Komitato de la Kongresoj.

Tiu teksto estis aprobata, de la anoj de la Konstanta Komitato, de la
estraro de la Kvina Kongreso, de multaj naciaj delegitoj de la Kvina
Kongreso, kiuj ĉeestis kunsidon speciale aranĝitan en tiu celo.

Interese estas rimarkigi, ke inter la personoj, kiuj troviĝas en
tiuj tri anaroj, estas kelkaj, kiuj prezidas gravajn propagandajn
societojn kaj kies opinio pri tiu demando estas speciale atentinda.
Ni citos: Kolonelon _Pollen_, prezidanto de B. E. A., kiu per letero
aprobis la projekton, D-ron _Mybs_, prezidanto de G. E. A., _Reed_,
reprezentanto oficiala kaj rajtigita de E. A. N. A., _Boirac_ kaj
_Bourlet_, prezidantoj de Francaj federacioj, _Pujulà_, prezidanto
de Kataluna federacio, _Schramm_, prezidanto de la Saksa Ligo, _Van
der Biest_, prezidanto de la B. E. L., _Cart_, prezidanto de la S. F.
P. E., de _Saussure_, prezidanto de la S. E. S., k.t.p....


Piednotoj

[57] Oficiala Gazeto Esperantista IV, 1. 1911, p. 17-29.

[58] Forlasita, ĉar ne aprobita.



Komisio por ĝenerala organizaĵo

Decido de la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen 1911[59]


La Rajtigitaj Delegitoj de la Esperantistaj propagandaj Societoj,
konvinkitaj, ke estus dezirindaj:

1. Ĝenerala organizaĵo por doni firman bazon al la Oficialaj jam
ekzistantaj institucioj, nome la Konstanta Komitato de la Kongresoj,
la Lingva Komitato kaj ĝia Akademio, la Esperantista Centra Oficejo
kaj ĝiaj oficialaj organoj, kaj por ilin subteni kaj interligi;

2. Unuiĝo de la naciaj Esperantistaj societoj (propono 8a de la
tagordo);

3. Amikaj kaj efikaj interrilatoj inter la propagandaj kaj la
specialaj, fakaj aŭ aplikaj societoj, kiel ekzemple la Universala
Esperanto-Asocio;

Decidas, ke ili elektas komision por studi la tutan demandon kaj
prezenti, dum la Oka Kongreso, al la Delegitoj, planon por efektivigo
de tiuj deziroj.

Tiu plano devos esti publikigita en »Oficiala Gazeto« kaj konigita
al la Delegitoj almenaŭ tri monatojn antaŭ tiu Kongreso.

La anoj de tiu Komisio estas S-roj Bourlet, Cart, Ĉefeĉ, von
Frenckell, Hodler, Kandt, Michaux, Mudie, Mybs, Reed, Rollet de l'
Isle, Perogordo, Pujulà, Schmid, Sebert, Van der Biest, Warden.


Piednoto

[59] Esperantista Dokumentaro XVIII, p. 91.



Letero pri Rajtigitaj Delegitoj kaj pri la Centra organizo

De D-ro L. L. Zamenhof[60]


Kara Sinjoro Redaktoro! Laŭ la propono de la »Espero Katolika«,
Vi petis min, ke mi per Via estimata gazeto esprimu mian opinion
pri tiu demando, kiu en la lasta tempo vekis tiom multe da disputoj
kaj malpaco inter la Esperantistoj (demando pri organizo). Mi
konfesas, ke mi ne tute klare komprenas, por kio povas utili la
petata publikigo de mia opinio. Ĉiu, kiun mia opinio interesas,
povas ja scii ĝin tre bone, ĉar en la antaŭparolo al mia projekto
pri Rajtigitaj Delegitoj kaj parte ankoraŭ en mia publika parolo
Antverpena mi esprimis mian opinion tute klare kaj precize.

En ia stranga, por mi ne komprenebla, maniero ekkuris bedaŭrinde la
famo, ke la projekto pri Rajtigitaj Delegitoj estas ne _mia_ opinio,
sed opinio _fremda_, kiun oni altrudis al mi! Kaj tio sufiĉis, por
ke multaj Esperantistoj, anstataŭ memstare pripensi mian projekton,
tuj en la komenco akceptis ĝin kun malkonfido. En Antverpeno, tiu
malkonfido malaperis, sed poste, sub influo de agitado, ĝi denove
aperis. Bone, en tia okazo por kio do servos mia nun ripetota
klarigo? Oni ja simple diros denove, ke la nunan artikolon iu
_devigis_ min publikigi...

En Antverpeno, mi laŭte kaj tre klare demandis la Esperantistojn,
ĉu ili deziras, ke en niaj kongresoj ni de nun havu Rajtigitajn
Delegitojn? Pri tiu demando, kiu ne estis ja starigita surprize,
sed pri kiu ĉiuj havis antaŭe sufiĉe da tempo, por ĝin pripensi
kaj priparoli, la grandega plimulto respondis per »jes«. Se la
demando estus pri tio, ĉu la Esperantistoj konfidas al _mi_ la
kondukadon de la tuta Esperanta afero, oni povus eble pensi, ke ili
sin ĝenas, fari al mi malagrablaĵon; sed ĉar la demando absolute
neniom koncernis mian personon, tial neniu havis kaŭzon, por sin
ĝeni.

La voĉoj kun »jes« prezentis tian frakase grandegan plimulton, kaj
ĉe la tuj farita kontraŭpruvo la voĉoj kun »ne« prezentis tian
bagatelan nombron, ke pri la volo de la kongresanoj povis ekzisti
absolute nenia dubo. Ŝajnis do, ke ni havas plenan kaj absolute
nedisputeblan rajton esperi, ke de nun ĉio estos en plej bona
ordo, ke finiĝos la konstanta malpaco, kiu regis en nia tendaro
dum la lastaj jaroj, ke de nun ĉiu dubo, koncernanta la tutan
Esperantistaron, estos solvata ne de apartaj demagogoj, kiuj altrudas
al ĉiuj sian opinion aŭ deziron, sed de la Esperantistaro mem, per
iliaj ĉiujare kaj orde elektotaj delegitoj...

Sed ho ve, la espero nin trompis. Tuj post la Antverpena Kongreso
komenciĝis denove agitado kontraŭ la institucio de Rajtigitaj
Delegitoj. La malkontentuloj kredigas, ke la decido Antverpena
estis _altrudita_ al la Esperantistoj, ke oni ne sciis, pri kio oni
voĉdonis, k.t.p., k.t.p. Kontraŭ tiaj asertoj mi energie protestas,
kaj mi alvokas la ateston de ĉiuj, kiuj partoprenis en la Kongreso.

Sinjoroj malkontentuloj! Se vi trovas, ke la Antverpena decido ne
prezentas la volon de la Esperantistaro, tiam _pruvu_ tion kaj donu
al ni la eblon, informiĝi pli ĝuste pri tiu volo; se vi volas diri,
ke la _esenco_ de la projekto pri Delegitoj estas akceptita kaj
oni nur neregule voĉdonis pri ia _detalo_, tiam diru tion _klare_
kaj ne senkreditigu en la okuloj de la Esperantistaro la _tutan_
aferon; se nia voĉdonado estis neregula, aranĝu al ni alian pli
regulan voĉdonadon; miaflanke mi promesas al vi, ke ĉion, kion
ajn la Esperantistaro decidos, mi jam antaŭe blinde akceptas; sed
mi deziras nur, ke tio estu la volo de la _Esperantistaro_ kaj ne
la volo de _apartaj personoj_. Se montriĝos, ke la Esperantistoj
ne volas mem esti la administrantoj de sia afero, mi certe tion ne
altrudos al ili; se en Antverpeno ni faris ian eraron, ĉu principe,
ĉu en detaloj, donu al ni bonajn, trankvilajn konsilojn kaj helpu
al ni rebonigi tiun eraron; sed se vi ne konsilas, sed nur atakas,
senkreditigas kaj senkuraĝigas,--vi per tio certe ne faras bonan
servon al Esperanto.

Kelkaj diras, ke oni atakas nun ne la principon de kongresaj
Rajtigitaj Delegitoj, sed nur la konstantan »Ĝeneralan Organizon«.
Sed tio estas ja nur vortoj erarigaj. Oni scias, ke konstanta,
ĝenerala organizo ne sole ankoraŭ tute ne ekzistas, sed ĝi eĉ ne
estas ankoraŭ proponita. En Antverpeno, oni nur elektis komitaton,
kiu devas _esplori_ la demandon pri tia organizo kaj eventuale
ellabori kaj prezenti al la Esperantistoj ian projekton. Kontraŭ kiu
do kaj kontraŭ kio batalas la malkontentuloj, kiuj priskribis la
elekton de la studa komitato kiel ion tute senordan, kontraŭregulan
kaj eĉ preskaŭ kiel ian friponaĵon? Ni ne scias ankoraŭ, kiam la
komitato finos sian studan laboron (en la nuna jaro--verŝajne sub
la senkuraĝiga influo de la konstanta atakado--ĝi _ne_ finis je
la difinita templimo, kaj tial en Krakovo la rezulto de ĝia laboro
_ne_ povos esti prezentata al voĉdonado); ni ne scias ankoraŭ, al
_kia_ konkludo la komitato venos, t. e. ĉu ĝi trovos konstantan
ĝeneralan organizon rekomendinda aŭ ne; se ĝi en la jaro 1913
prezentos projekton de organizo, ĝi laŭ la regularo publikigos la
projekton almenaŭ tri monatojn antaŭ la Kongreso, por ke ĉiuj
Esperantistoj havu sufiĉe da tempo, por ĝin pripensi kaj priparoli;
poste ĝi estos diskutata de bone preparitaj Delegitoj en la
Kongreso, kaj nur poste ĝi estos regule voĉdonata... Kian do sencon
havas la atakado kontraŭ projekto, pri kiu oni ne scias ankoraŭ,
_ĉu_ ĝi estos kaj _kia_ ĝi estos?

Ĉu niaj malkontentuloj, kiuj la malbonecon de la Antverpena Kongreso
penis pruvi, interalie per elmeto de la protesto de S-ro Michaux,
efektive kaj sincere kredas, ke la Antverpena Kongreso, kiu tute ne
estis preparita, nek rajtigita por la esploro de tia grava afero,
devis tuj, senstude, akcepti la projekton de S-ro Michaux, anstataŭ
transdoni ĝin al studa komitato? Ĉu ili mem ne estus la unuaj,
kiuj terure protestus kaj insultus, se la Kongreso farus ion similan?
Ĉu niaj malkontentuloj efektive kaj sincere kredas, ke la tute
ne preparita kaj ne rajtigita Kongreso devis rapidece esplori kaj
akcepti la projekton de U.E.A., kiu aperis nur dum la Kongreso mem,
kaj kiun la Esperantistaro tute ne havis la eblon antaŭe pripensi?
Ĉu efektive kaj sincere la malkontentuloj vidas krimon en tio, ke,
anstataŭ akcepti nepreparite kaj nerajtigite la projekton de S-ro
Michaux de U.E.A., la Kongreso decidis, ke antaŭe ĉio devas esti
studata?

Ne sole ia definitiva ĝenerala organizo, sed eĉ ia _propono_ pri
tia organizo ne estas ankoraŭ akceptita; ĉio estas nun ankoraŭ
_studata_. Neniu sekve povas dubi pri tio, ke la tuta atakado celas
ne la ankoraŭ ne ekzistantan Ĝeneralan Organizon, sed nur la
principon de kongresaj Rajtigitaj Delegitoj; la malkontentuloj
simple ne volas, ke la Esperantistoj havu la eblon, decidi pri siaj
komunaj aferoj. Kion do ili havas kontraŭ la principo de Rajtigitaj
Delegitoj?

Ili timigas la Esperantistojn, ke la Rajtigitaj Delegitoj forrabos
de la Esperantistoj ilian liberecon! Ke ili prezentos Estraron,
kiu donos al la Esperantistoj ordonojn, metos sur ilin ŝarĝojn!
Pardonu min, Sinjoroj, sed tia timigado estas ja tre stranga. Ĉiu
komprenas ja tre bone, ke la Esperantistoj ne prezentas ian regnon
kun ĝendarmoj, kaj neniu havas aŭ iam povos havi la forton,
_devigi_ la Esperantistojn, ion fari aŭ ion oferi. Por la personoj,
kiuj povus ankoraŭ havi ian dubon, estas ja tute klare dirite ne
sole en la antaŭparolo al la regularo pri Delegitoj, sed ankaŭ
en la regularo mem, ke por privataj Esperantistoj la decidoj de la
Delegitoj havas absolute nenian devigon, sed ili elmontras nur la
opinion de la plimulto por tiuj Esperantistoj, kiuj _deziras_ scii
tiun opinion kaj kiuj propravole _deziras_ alkonformigi siajn agojn
al tiu opinio. Kiu ne _deziras_ tion fari, tiun certe neniu devigos.
Ĉiu senpartia homo komprenas, ke la ĉefa celo de la Rajtigitaj
Delegitoj estas: doni al Esperantistoj plenan _liberecon_ kaj
_forton_. Nun, nia afero dependas de kelkaj plej popularaj gazetoj,
kiuj sugestias al la tuta Esperantistaro siajn opiniojn, kaj tio
(kiel montris ekzemple la historio de nia movado en Svedujo) en ia
neantaŭvidebla okazo povus iam fariĝi tre danĝera por nia tuta
afero. La institucio de Rajtigitaj Delegitoj, kiu donas al ni la
eblon, ĉiam informiĝi pri la opinio de la plimulto, celas liberigi
la Esperantistaron de tiu dependo kaj nian tutan aferon de tiu
danĝero.

Oni timigas la Esperantistojn, ke la kongresaj Delegitoj eble
iam ŝanĝos la lingvon! Sed en la regularo de niaj Kongresoj
ekzistas ja fundamenta paragrafo, kiu tre klare _malpermesas_ al
la kongreso, pridiskuti demandojn lingvajn. Cetere, se eĉ tiu
paragrafo ne ekzistus, ĉu efektive iu povas serioze pensi, ke la
tuta Esperantistaro iam fariĝos tiel idiota, ke demandojn pri lingvo
aŭ aliajn demandojn, postulantajn specialan kompetentecon, ĝi
pridiskutos en Kongreso, konsistante el nekompetentaj kaj ne speciale
preparitaj personoj? Ĉiu komprenas tre bone, ke se aperos ia lingva
demando, ĝi estos forsendita al la Akademio, poste--se la Akademio
aprobos--al la tuta Lingva Komitato, kaj nur fine--se ankaŭ la tuta
Lingva Komitato aprobos--ĝi venos al la Kongreso, tamen kompreneble
ne por lingva diskutado, sed nur por aprobo aŭ malaprobo. La
Kongreso sekve ne sole neniam povas decidi ian reformon kontraŭ
la deziro de la Lingva Komitato, sed kontraŭe ĝi povas doni sian
malpermeson, se la Lingva Komitato farus ian facilaniman decidon.
Sekve se ni tute prave ne timas, ke la _Lingva Komitato_ iam farus
facilaniman paŝon (kion ĝi _sen_ kontrolo de kongresaj Delegitoj
povus ja fari multe pli facile, ol _kun_ ilia kontrolo)--de la flanko
de la _Delegitoj_ certe minacas al ni _nenia_ danĝero en ĉi tiu
rilato, sed kontraŭe, la Delegitoj prezentos por ni _defendon_ en la
okazo, se eble la Lingva Komitato iam volus fari ian danĝeran agon.
Neniu povas nun dubi, ke ĉia provo, fari en nia lingvo rompojn,
renkontus plej energian kontraŭstaron de la tuta Esperantistaro,
ĉar en la nuna tempo ni ĉiuj konscias, ke tio estus pereiga por
nia afero; sed la mondo devas scii, ke ni gardas la netuŝeblecon
de nia lingvo nur pro _prudento_ kaj kiel homoj _liberaj_, kaj ke
se iam _efektive_ aperus ia senduba neceseco, ŝanĝi nian lingvon,
ni principe havas la _rajton_, tion fari tiel same, kiel ĉiu nacio
principe havas la rajton, fari kun sia nacia lingvo ĉion, kion ĝi
trovos necesa. Ĉiu penado gardi la netuŝeblecon de nia lingvo per
rimedoj de iaj _Aziaj regnoj_, t. e. per malpermeso de kunvenado
kaj konsiliĝado pri niaj aferoj pro la timo, ke eble ni volos
iam konsiliĝi pri la lingvo mem,--tia penado, ludi la rolon de
ĝendarmoj sen forto, estus ne sole ridinda kaj tute sensukcesa,
sed ĝi donus rezulton rekte malan: ĝi nur _instigus_ deziron
de reformoj kaj senkreditigus nian lingvon en niaj okuloj kaj en
la okuloj de la tuta mondo multe pli, ol tion povus fari ĉiuj
kontraŭesperantistoj kune prenitaj.

Oni eble timas, ke la Delegitoj povos iam fari _alian_ (ne lingvan)
facilaniman decidon? Sed ĉiu diskutota demando estos ja publikigita
tri monatojn antaŭ la Kongreso; ĉiuj Esperantistoj sekve havos
sufiĉe da tempo, por pripensi ĝin kaj averti siajn Delegitojn;
kaj se malgraŭ ĉio la Delegitoj faros ian facilaniman decidon, la
malkontentuloj povos ja dum tuta jaro priparoli la decidon, prepari
la spiritojn kaj prezenti al la venonta Kongreso proponon pri forigo
de la antaŭa decido.

Oni plendas kontraŭ diversaj _detaloj_ de la regularo pri Rajtigitaj
Delegitoj; ekzemple oni protestas kontraŭ la decido, ke la
Societoj, sendantaj Delegitojn, devas ion pagi por tio; aŭ oni
plendas kontraŭ tio, ke la kondukado de la aferoj pri la Delegitoj
estas transdonita al la Centra Oficejo, kiu laŭ la diro de la
malkontentuloj malbone kondukas la aferon kaj malbone uzos la
enkasigitan monon. Bone; sed se la malkontentuloj estas konvinkitaj,
ke ili estas pravaj, kiu do malpermesas al ili, ke al la venonta
Kongreso ili lojale kaj trankvile prezentu proponon pri la forigo aŭ
ŝanĝo de la al ili malplaĉantaj detaloj?

Oni diras, ke proponon, kiu estas malagrabla al la prezidanto de la
Konstanta Kongresa Komitato, tiu prezidanto ne volos enporti en la
tagordon de la Kongreso, kaj sekve oni ne povos ĝin pridiskuti. Sed
ĉiu povas ja facile kompreni, ke tia timo estas tute senkaŭza,
ĉar la prezidanto de la Konstanta Kongresa Komitato ne havas ja
la rajton, nek la povon, malakcepti ion en la tagordon laŭ sia
propra plaĉo. En Antverpeno la tuta kongresa komitato (ne la
prezidanto) rifuzis akcepti unu proponon nur pro tio, ke ĝi celis
elvoki _skandalon_. Sed se iu en ĝentila maniero skribos ekzemple:
»mi proponas, ke la rajto sendi Delegitojn estu senpaga«, aŭ:
»mi proponas, ke por plena senpartieco kaj superpartieco de la
institucio de Rajtigitaj Delegitoj, ĉiuj aferoj, koncernantaj tiujn
Delegitojn, kaj ĉiuj pagoj de tiuj Delegitoj estu administrataj
ne de la Centra Oficejo, sed de ia speciala sekretario-kasisto,
elektata de la Delegitoj mem«,--ĉu efektive iu povas timi,
ke tiamaniere redaktitajn proponojn la kongresa komitato povus
propravole malakcepti en la tagordon? Kaj se eĉ ni supozus, ke
la kongresa komitato farus tian maljustaĵon, la proponanto havas
ja ĉiam la rajton, apelacii al la Delegitoj private kaj senpere,
kolekti por sia propono la necesan nombron da subskriboj kaj _devigi_
la komitaton, enporti la maljuste rifuzitan proponon en la tagordon.

Oni eble diros, ke pro ia _premado_ de la flanko de la
»eminentuloj«, nenia propono malagrabla por la eminentuloj povas
havi esperon, ricevi por si en la Kongreso plimulton da voĉoj. Sed
ankaŭ tio estas ja tute ne vera; ĉar dum longa tempo antaŭ la
Kongreso ĉiu proponanto havas ja plenan povon, bone motivi sian
farotan proponon en la gazetoj aŭ per cirkuleraj leteroj al la
Societoj kaj Grupoj Esperantistaj kaj sekve garantii al si, ke, se
lia propono estas efektive prava, ĝi certe trovos por si en la
Kongreso la plimulton da voĉoj.

Vi vidas sekve, ke ĉion, kio povas esti utila por nia afero, oni
povas tre bone atingi en maniero trankvila, kaj tute ne estas necese,
semi konstantan malpacon kaj per ĉiuj fortoj paralizi ĉian vivon
kaj progreson en nia afero. La Delegitaro konsistas el homoj kaj
kompreneble povas erari; precipe facile ĝi povis erari en la nuna
momento post sia naskiĝo, kiam ĝi havis ankoraŭ tro malmulte
da sperto. Tion ĉiu devas kompreni, kaj ĉiu bona Esperantisto,
al kiu ŝajnas, ke la Delegitaro eraris, devas lojale diri al si:
»la plimulto decidis, sekve mi devas min submeti; sed ĉar mi
estas konvinkita, ke la decido estas erara, tial mi penos, ke en
la venonta Kongreso oni rebonigu la eraron«. Sed se iu, al kiu ne
plaĉas tiu aŭ alia decido, tiu aŭ alia eble nelerta faro de la
kongresa estraro, tuj malpaciĝas, komencas atakadon, bojkotadon,
senkreditigadon de la tuta Kongreso, k.t.p.... ĉu tia agado estas
bona?

Ĉi tiu mia artikolo estos verŝajne mia lasta artikolo sur la kampo
de Esperantista diskutado. Pro kelkaj kaŭzoj, mi de nun verŝajne
neniam plu partoprenos en diskutado, nek en la Kongresoj, nek en la
gazetoj. _En Krakovo mi tute certe detenos min de ĉia partoprenado
en la diskutoj_; sekve tiuj, kiuj estas kontraŭ mia opinio, havas
plenan povon, kontraŭbatali ĝin per ĉiuj fortoj, ne timante, ke
mi polemikos kontraŭ ili eĉ per unu vorto. Sed ĝuste pro tio, ke
mi ne intencas plu diskuti, mi nun la lastan fojon klarigis mian
opinion.

Mi atentigas pri tio, ke mi esprimis ne mian _deziron_, sed nur mian
_opinion_, ĉar mia _deziro_ estas nur unu: Ke la Esperanta afero
vivu kaj progresu sane, en kia ajn maniero tio estos. Se mia opinio
estas erara, la Esperantistoj forĵetu ĝin; sed ili faru tion en
maniero orda, per regula voĉdonado.

L. L. Zamenhof.


Piednoto

[60] »Pola Esperantisto«, Junio 1912, represita en
»Oficiala Gazeto Esperantista« V, 3. 1912, p. 100-106.



Regularo de la Internacia Unuiĝo de Esperantistaj Societoj
(I.U.E.S.)

Akceptita de la Naŭa Kongreso Esperantista en Bern, 1913, laŭ
proponoj de D-ro Arnhold kaj aliaj[61]


1. Per tiu ĉi statuto kaj por interligi la Esperantistajn Societojn,
kiuj deziras starigi interrilatojn por la plej rapida sukceso de
siaj klopodoj, estas kreata Asocio nomata _Internacia Unuiĝo de
Esperantistaj Societoj_, kies celo estas, plifaciligi la propagandon
de la Lingvo internacia Esperanto kaj plirapidigi ĝian enkondukon en
la tutan mondon.

2. La sidejo de tiu societo estas la Esperantista Centra Oficejo, kiu
estas komisiita por plenumi la taskon de sekretariejo.

3. Tiu Asocio estas organizita kiel nura federacio, kaj la aliĝantaj
societoj konservas sian memstarecon kaj sendependecon, nur nomante
konsilantojn, por reprezenti ilin en speciala kondukanta supera
komitato ĉi-poste montrata.

Ili nur kune interligas siajn fortojn kaj klopodojn por la studado
de la demandoj, kiuj povas prezenti por ili komunan intereson, kaj
por la sekvoj donotaj, se okazas, al la decidoj de la komitato,
rezultantaj de tiuj esploroj.

4. Povas esti ano de la Unuiĝo ĉiu grupo aŭ societo, ĉu loka,
ĉu faka, regule enskribita sur la listo de la Esperantistaj
societoj, kiuj pagas kotizon al la Centra Oficejo Esperantista, por
ricevi interŝanĝe la servojn kaj la oficialajn dokumentojn de tiu
Oficejo[62].

Nur tiuj anoj de la Unuiĝo povas elekti Rajtigitajn Delegitojn por
la kongresoj, kaj konsekvence voĉdoni en tiuj kongresoj, laŭ la
regularo fiksita por tiu elekto, t. e. unu delegito por 25 elektintaj
anoj pagintaj la ĉiujare fiksotan kotizon (Vidu Oficiala Gazeto, IV,
4, 1911, p. 141).

Nur ili ankaŭ povas grupiĝi aŭ klopodi, laŭbezone, por elekti
la anojn de la Administra Komitato de la Centra Oficejo, laŭ la
regularo antaŭe fiksita por la elekto de la anoj de la Internacia
Konsilantaro, t. e. unu delegito por 1000 elektintaj anoj aŭ
ankoraŭ por ĉiu nacia societo, eĉ ne entenante tiun nombron (Vidu
Oficiala Gazeto, IV, 4, 1911, p. 143, kaj III, 4, 1911, p. 128).

5. La Unuiĝo estas kondukata de estraro, kiu konsistas el du partoj.

La unua parto entenas la reprezentantojn de la grandaj societoj,
kiuj, en ĉiuj landoj, grupigas la Esperantistojn sub formo de ligoj,
asocioj aŭ federacioj.

Tiuj reprezentantoj estas ĉu la prezidantoj mem de tiuj societoj,
ĉu la prezidantoj de iliaj agadaj komitatoj.

La vicprezidantoj aŭ sekretarioj de tiuj asocioj aŭ komitatoj estas
komisiitaj, por anstataŭi tiujn reprezentantojn en okazo de foresto.

En la landoj, kie ekzistas pli ol unu granda societo de propagando,
ĉiu societo organizita sub formo de asocio aŭ federacio, havanta
anojn en la tuta lando, povos uzi tiujn rajtojn de aliĝo kaj
reprezentado.

La dua parto de la estraro povos enteni la saman nombron de anoj kiel
la unua. Ilin elektos la Rajtigitaj Delegitoj dum ĉiu kongreso inter
la plej taŭgaj Esperantistoj de tiuj landoj, kiuj bonvolos akcepti
kandidatecon.

Tiuj lastaj komitatanoj estos ĉiujare rebalotataj, sed estos
reelekteblaj.

La anoj de la unua parto estos enskribitaj la unuan fojon laŭ avizo
de la elektintaj societoj kaj restas senŝanĝe ĝis nova avizo de
tiuj societoj, kiuj devos zorgi por anstataŭi ilin, kiam bezonos.

6. Por starigi amikajn kaj efikajn rilatojn inter la I.U.E.S. kaj la
specialaj, fakaj kaj aplikaj societoj kaj speciale kun la Universala
Esperanto-Asocio, ĉiu prezidanto de aliĝinta societo devos zorgi,
por starigi konstantan interkonsenton kun la reprezentantoj de
tiuj societoj por la sama lando, elektante por tio la necesajn
reprezentantojn.

7. La estraro studas la aferojn, kiujn proponis al ĝia esploro la
Esperantistaj aliĝintaj societoj, por intermeto de siaj Delegitoj en
la Universalaj Kongresoj.

Ĝi ne rajtos, mem alpreni decidojn, kiuj povus altrudi iajn devojn
al la tuta Esperantistaro aŭ eĉ al iu aliĝinta societo aŭ grupo,
kaj ĝi povas nur formuli dezirojn aŭ esprimi konsilojn.

Ĝi devas submeti al la decidoj de la Rajtigitaj Delegitoj ĉiun
proponon, kiu povos trudi devojn al la Oficialaj Institucioj aŭ
ŝanĝi la fiksitajn kondiĉojn de financa helpo donota de la
Esperantistoj al tiuj institucioj. Nur en okazo de urĝa bezono, ĝi
povos provizore formuli decidojn pri tiuj demandoj.

8. Tiu estraro estos speciale komisiita por internacie reprezenti,
en okazo de bezono, la Esperantistojn apud la registaroj aŭ apud
oficialaj institucioj de ĉiu lando aŭ apud la diversaj internaciaj
asocioj, kiel ekzemple kongresoj, naciaj ekspozicioj, k.t.p.

Ĝi devas zorgi, por informi la aliĝintajn societojn pri la aferoj,
kiuj koncernas la ĝeneralan propagandon de la lingvo, kaj povas
interesi tiujn societojn.

Ĝi devas ankaŭ helpi, laŭ sia povo, la klopodojn de la agadaj
komitatoj de la aliĝintaj societoj de propagando.

9. La anoj de la estraro starigas mem la regularon por la funkciado
de la Unuiĝo.

Ili elektas ĉiujare inter si unu prezidanton, unu vicprezidanton,
unu sekretarion-kasiston kaj du aŭ tri asesorojn por la plenumado
kaj solvado de la urĝaj aferoj.


Piednotoj

[61] Esperantista Dokumentaro XXVI, p. 89-92.

[62] Laŭ klarigo donita dum la diskutado en la 9a Kongreso kaj
aprobita de la Kongreso, tiu paragrafo aplikiĝas nur al naciaj,
regionaj aŭ lokaj societoj de propagando aŭ de aplikado, kondiĉe
ke ili entenos samnacianojn, kaj kun escepto de la internaciaj
societoj.



Statuto de la Universala Esperanto-Asocio (UEA)


I. Celoj kaj principoj

1. Sub la nomo _Universala Esperanto-Asocio_ ekzistas asocio, fondita
en 1908, kiu celas:

  Disvastigi la uzadon de la internacia helplingvo Esperanto;
  Plifaciligi la ĉiuspecajn moralajn kaj materiajn rilatojn inter
    la homoj, sen diferenco pri raso, nacieco, religio aŭ lingvo;
  Krei internaciajn servojn uzeblajn de ĉiuj homoj, kies intelektaj
    aŭ materiaj interesoj celas trans la limoj de ilia genta aŭ lingva
    teritorio;
  Kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco kaj
    disvolvigi ĉe ili la komprenon kaj estimon por fremdaj popoloj.

2. UEA estas neŭtrala rilate al religio, nacieco aŭ politiko.
En ĝi viroj kaj virinoj estas egalrajtaj kaj elekteblaj al ĉiuj
oficoj.

3. La oficiala lingvo de UEA estas la Zamenhofa Lingvo Esperanto,
tia, kia ĝi estas difinita per sia literatura kaj teknika verkaro.

4. La sidejo de UEA troviĝas ĉe sia Centra Oficejo, en Genève,
Svislando. UEA deklaras sin asocio kun celo ideala kaj je ne
limigita daŭro, konforme al art. 60 de la Svisa civila kodo.
La Centra Oficejo de UEA estas oficiale nomata: »Internacia
Esperanto-Oficejo«, »Bureau international de l'Espéranto«,
»Internationales Esperantoamt«, k.t.p.

La Komitato rajtas translokigi la sidejon de la Asocio kaj oficejo en
alian svisan lokon, kaj laŭbezone ilin enskribi en- kaj eksterlande
en la ŝtatajn registrojn por societoj.

5. La oficialaj publikigoj de UEA fariĝas per la Jarlibro, per la
gazeto »Esperanto«, per bultenoj aŭ cirkuleroj. La Asocio rajtas
eldoni ĉiuspecajn presaĵojn rilatantajn al ĝia celo kaj agado.

La administra jaro kalkuliĝas de 1. novembro ĝis 31. oktobro.

La tempolimoj fiksitaj per tiu statuto aŭ regularoj valoras por
Eŭropo. Por la rilatoj el lokoj kun speciale malfacilaj poŝtaj
komunikoj aŭ el aliaj kontinentoj la Direktoro plilongigas tiujn
tempolimojn.

6. Por ĉiuj membroj estas devigaj tiu statuto kaj la ĝeneralaj
regularoj de la Asocio.

Por la agoj de siaj reprezentantoj, oficistoj, k.t.p. la Asocio estas
nur responda, se tiuj agoj okazis en la limoj de la kompetenteco,
kiun por ĉiu ofico difinas ĉi tiu statuto aŭ la regularoj.

La Asocio malakceptas ĉiun financan respondecon por la funkciado de
la servoj kaj por negocoj al ili rilatantaj.

7. La havaĵo de UEA estas destinata al la Esperanta movado. La
membroj nek havas personan rajton je tiu havaĵo, nek estas respondaj
por la ŝuldoj de la Asocio.

II. Membroj, Fakoj, Societoj

_Membroj_

8. Povas esti akceptata kiel membro ĉiu honorinda persono, favora al
la principoj de UEA.

La _Membroj_ (M.) pagas la kutiman jaran kotizon, kaj eblan
enirpagon, fiksotan de la Komitato.

_Membroj-Abonantoj_ (M. A.) estas membroj pagantaj kun la kotizo la
abonon al la gazeto »Esperanto«, laŭ favoraj kondiĉoj al ili
rezervataj.

_Membroj-Subtenantoj_ (M. S.) estas membroj, kiuj, por helpi al la
Asocio, pagas la por ili fiksitan pli altan kotizon-abonon.

_Dumvivaj membroj_ (D. M.) estas la akirintoj de almenaŭ unu atesto
de la »Garantia Kapitalo» (Art. 49) kaj la personoj havantaj tiun
rajton konforme al la ĝisnuna statuto. Ili estas liberigataj je ĉiu
plia kotizo aŭ abonpago.

_Honoraj membroj_ (H. M.) estas la personoj, kiujn, pro gravaj servoj
aŭ donacoj faritaj al la Asocio, la Komitato distingas je tiu
titolo. Ili ne pagas kotizon.

9. La membroj rajtas:

  Elekti la Delegiton kaj Vicdelegiton; voĉdoni en la kunveno de sia
    loko kaj en kongreso de UEA; ĉeesti ĉiujn membrokunvenojn aŭ
    manifestaciojn aranĝitajn sub la nomo de la Asocio;
  Iniciati voĉdonon de la Delegitoj, partopreni je la ĝenerala skriba
    voĉdonado kaj plendi konforme al art. 59;
  Ricevi membrokarton, la jarlibron kaj uzi la ĝeneralajn servojn.
    Subtenantaj, Dumvivaj kaj Honoraj membroj ricevas laŭeble pliajn
    presaĵojn.

La prezojn de la kotizoj kaj membro-abonoj fiksas la voĉdonado de
la Delegitoj. La organizantoj de festoj aŭ kongresoj rajtas postuli
enirpagon, por kovri la kostojn. Escepte de tio, la membroj ne povas
esti devigataj pagi pliajn sumojn por la bezonoj de la Asocio.

10. La Delegito kolektas la aliĝojn, enkasigas la kotizojn de sia
loko, kaj sendas ilin en tempolimo de du semajnoj al la Centra
Oficejo. Ĉi tiu ankaŭ akceptas senperajn pagojn, aŭ enkasigas mem,
se mankas Delegito aŭ pro aliaj gravaj kaŭzoj.

Delegito kaj Direktoro rajtas malakcepti aliĝproponojn. Delegito
rifuzinta aliĝon raportas al la Direktoro. Same la Direktoro, se
li rifuzis aliĝon akceptitan de Delegito, informas tiun Delegiton.
Malinterkonsentojn inter ili decidas la Prezidanto.

Se malakceptita kandidato tion speciale deziras, oni informas lin
pri la motivo. Ĝis 30 tagoj post alveno de tiu klarigo, tri membroj
rajtas kune peti la Prezidanton, ke li prijuĝu la aliĝproponon.

11. La membreco komencas kun la enskribo en la membra kontrolo de
UEA. La jara kotizo estu pagata ĝis fino de marto, prefere al la
loka Delegito, aŭ al la Centra Oficejo. Poste la oficejo laŭeble
avertos la nepagintojn aŭ sendos al ili poŝtrepagilojn. Estas
forstrekataj la membroj, kiuj eksiĝis aŭ kies kotizoj nek alvenis
ĉe la oficejo ĝis fino de julio, nek povis esti deprenataj de ebla
bonhavaĵo.

_Fakoj_

12. _Fako de UEA_ nomiĝas organizita grupiĝo de membroj, kiuj volas
plivigligi la rilatojn inter si, por Esperantistaj, profesiaj aŭ
aliaj ne kontraŭstatutaj celoj. La fakoj starigas propran statuton,
elektas fakestron kaj eblan komitaton, povas postuli specialan
kotizon de la fakanoj kaj krei servojn al ili rezervatajn.

La Komisiono de UEA, konforme al la ĝeneralaj interesoj de la
Asocio, decidas pri akcepto aŭ ĉesigo de fakoj kaj privoĉdonas
iliajn statutojn. La elekto de Fakestroj estas submetata al la
aprobo de la Prezidanto de UEA, kiu nomas Fakestron, se elekto per
la fakanoj ne povis okazi. La Fakestroj havas proponrajton ĉe la
Komisiono. Ĉiun jaron ili raportas ĝis fino de novembro al la
fakanoj kaj al la Direktoro.

La fakoj administras sin mem, konforme al la metodoj de la Asocio.
Kun la konsento de la Direktoro ili povas transdoni tuton aŭ parton
de siaj negocoj al la Centra Oficejo, kiu malfermas al ili kontojn.
La Komisiono povas doni monsubtenojn al fakoj tre gravaj aŭ kiuj
faras servojn al ĉiuj membroj.

La ĉefaj informoj de la fakoj aperas en la oficiala gazeto.

_Entreprenoj_

13. Entreprenoj de UEA estas nomataj la societoj, korporacioj,
firmoj k.t.p., kiuj, pagante ĉiujare fiksan sumon, deziras esprimi
sian simpation al UEA aŭ rilati kun la Esperantistoj. Ili rajtas
publikigi sian nomon en speciala parto de la jarlibro kaj ĝuas
aliajn favorojn, konforme al regularo.

Tiom kiom la laboro de la oficejo tion permesas, la Direktoro rajtas
helpi al la poresperantaj klopodoj de membroj aŭ entreprenoj,
konsentante, ke la oficejo peradu por ili leterojn, funkciu kiel
pagejo, k.t.p.

_Societoj_

14. La Asocio povas fari ĉiajn kontraktojn laŭ la bezonoj de sia
agado.

Kun societoj, korporacioj, firmoj kun celoj similaj al tiuj de UEA,
aŭ kies kunlaboro aŭ simpatio estas dezirindaj, la Komisiono rajtas
fari interkonsentojn pri komuna agado, pri interŝanĝo de servoj,
k.t.p. Ĝi povas helpi al tiaj societoj, meti je ilia dispono spacon
en la oficiala gazeto, kaj doni al iliaj reprezentantoj konsilan
voĉon interne de la Asocio.

Societoj kaj firmoj, entreprenoj kaj aliaj, ne estas membroj de UEA.
Por ilia agado la Asocio ne respondas, sed post ricevo de pravigitaj
plendoj ĝi ĉesigos la rilatojn kun ili.

_Organizo_

15. La organoj de la Asocio estas:

  Kunvenoj kaj skribaj voĉdonoj;
  La loka Delegito kaj Vicdelegito; la Delegito por specialaj celoj;
  La Ĉefdelegito kun sia Sekretario; la Fakestro;
  La Komitato, la Komisiono, la Prezidanto;
  La Centra Oficejo, kun Direktoro, Vicdirektoro kaj oficistoj;
  La Redakcio, kun la Redaktoro de »Esperanto« kaj eblaj oficistoj.

Ĉiuj personoj havantaj oficon devas esti membroj.

III. Delegitoj kaj Ĉefdelegitoj

_Delegitoj_

16. En ĉiu loko, grava pro sia grando, siaj komercaj aŭ turismaj
rilatoj, la Asocio klopodas elekti _Delegiton_ kaj _Vicdelegiton_.

La Delegito reprezentas UEA kaj administras ĝiajn lokajn aferojn,
konforme al la instruoj de la Direktoro.

La Vicdelegito estas la kunlaboranto kaj anstataŭanto de la
Delegito. Ĉiuj reguloj por la Delegito valoras laŭsence por la
Vicdelegito.

Sub sia respondeco la Delegito povas nomi Agentojn aŭ Helpantojn,
kiuj rilate la Asocion nek havas oficialan rolon, nek uzu titolojn je
oficiala aspekto.

Delegitoj por Komerco aŭ aliaj specialaj celoj estas elektataj
okaze de la starigo de tiaj servoj. Ne koncernas ilin la sekvantaj
artikoloj.

17. En unu loko estu kutime nur unu Delegito kaj Vicdelegito.

Grandegaj urboj povas esti dividataj en partoj kun po unu Delegito
kaj Vicdelegito, sub la gvidado de Ĉefdelegito, kiu reprezentas la
tutan urbon.

Kie la Esperantista movado estas malforta, pluraj lokoj dissemitaj
povas esti administrataj de unu Delegito kaj Vicdelegito.

Najbaraj Delegitoj fiksas inter si la geografiajn limojn de sia
agadkampo. Se necese, decidas la Direktoro.

18. La elekto de Delegito fariĝu laŭeble konforme al jenaj
principoj: Li bone konu la Esperantajn lingvon kaj movadon; li abonu
kaj regule legu la gazeton de la Asocio; li estu plenaĝa enlandano
daŭre loĝanta en sia loko, kaj, sub la kutima rezervo de gravaj
malhelpoj, promesu plenumi sian oficon tri sinsekvajn jarojn.

En lokoj, kie loĝas minimume 10 membroj, ĉi-tiuj elektas la
Delegiton kaj Vicdelegiton. Kie ne povis okazi regula elekto, kaj en
lokoj kun malpli ol 10 membroj, la Delegito kaj Vicdelegito estas
elektataj de la Direktoro.

Ilia ofico daŭras ĝis la laŭstatuta elektado de la Delegitoj,
okazanta ĉiun trian jaron.

Se en loko, por kiu la Direktoro elektis la Delegiton, troviĝas
poste 10 membroj, ili povas okazigi propran elekton.

19. La elektitaj Delegitoj estas publikigataj en la oficiala gazeto.
Se ĝis 30 tagoj post ĝia forsendo neniu membro protestas pro gravaj
kaŭzoj, la elekto fariĝas valora. Intertempe la Delegito funkcias
provizore.

Se la Direktoro opinias, ke nova Delegito ne taŭgas por la ofico,
li rajtas haltigi la publikigon, informante la elektiton pri siaj
motivoj. Ĝis 30 tagoj post la informo, ke kontraŭstaras iu membro
aŭ la Direktoro, la rifuzito aŭ liaj elektintoj povas peti la finan
decidon de la Prezidanto.

20. La Delegito:

  Reprezentas en sia loko la Asocion, kaj rilate al la estraro de
    UEA siajn membrojn;
  Propagandas, varbas membrojn, enkasigas kotizojn kaj prizorgas la
    administrajn aferojn;
  Respondas la informpetojn de la membroj kaj helpas ilin okaze de
    vojaĝo;
  Klopodas starigi en sia loko la aliajn oficialajn servojn kaj
    kontrolas ilian funkciadon;
  Konservas en bonordo ĉiujn leterojn kaj dokumentojn koncernantaj
    lian oficon.

21. La Delegiteco estas honora ofico.

La Delegito rajtas rifuzi laŭregularan peton de servo, kiun li
kredas ne akordigebla kun sia honoro aŭ konscienco. Li sciigas pri
tio la petinton.

Al membroj, kiuj misuzas la aranĝojn de la Asocio, li rajtas rifuzi
siajn servojn, informante la petinton kaj la Direktoron.

Libervole farante servojn al ne-membroj, li klopodas ilin varbi por
UEA. Li nek faras servojn, nek metas aranĝojn de la Asocio al la
dispono de personoj, kiuj nur volas profiti je ĝi.

22. La Delegito kvitancas por la Asocio la ricevitajn kotizojn, sed
li ne estas kompetenta fari en ĝia nomo elspezojn aŭ mendojn.

Por kompensi siajn personajn elspezojn kaj laŭeble tiujn de siaj
kunlaborantoj, la Delegito deprenas de la kotizoj de li ĝustatempe
enkasigitaj la parton por tiu celo fiksitan. Procentaĵoj je lia
favoro estos ankaŭ starigataj por la pagoj de la Entreprenoj, por
anoncoj en la jarlibro, k.t.p.

Ĉiuj sumoj ricevitaj por la Asocio devas esti sendataj afranke al la
Centra Oficejo en tempolimo de du semajnoj.

El donacoj, vendoj, k.t.p. povas esti kreata loka kaso por helpi la
agadon de la Delegito. Pri tiaj kasoj decidas la membroj; UEA ne
estas responda por ili.

23. En lokoj kun minimume 10 membroj la Delegito kunvenigas la
membrojn almenaŭ unufoje ĉiujare, prefere dum aŭtuno. Kunveno
devas esti aranĝata: por elekti Delegiton, kaj se tion petas kvinono
de la lokaj membroj aŭ la Direktoro.

La ĉefaj traktotaĵoj estas konatigataj per invitilo, unu semajnon
antaŭe. La kunveno elektas prezidanton kaj protokoliston, aŭdas la
raporton de la Delegito, esploras faritajn proponojn kaj fiksas laŭ
ili la lokan agadon de la Asocio. La Delegito ne estas elektebla kiel
prezidanto de kunveno. Laŭ postulo de la Delegito aŭ de kvinono de
la ĉeestantoj, oni voĉdonas skribe.

La elekto de Delegito aŭ Vicdelegito nur valoras, se ĉeestas
minimume la duono de la membroj, kaj se la kandidatoj ricevis pli ol
la duono el la voĉoj de la kunvenintoj. Se tiuj kondiĉoj ne estas
plenumataj, la ĉeestantoj decidu, ĉu oni aranĝos novan kunvenon
aŭ voĉdonos per la poŝto. Tiun duan fojon sufiĉas la simpla
plimulto de la donitaj voĉoj.

24. Se Delegito neplu povas plenumi sian oficon, pro foriro el la
loko, grava malsano, morto, k.t.p., la Vicdelegito informas la
Direktoron. Se estas malpli ol 10 membroj, li indikas samtempe ĉu li
estas preta fariĝi Delegito kaj kiun novan Vicdelegiton li proponas.
Se li havas minimume 10 membrojn, li okazigas en tempolimo de 60
tagoj la elekton de nova Delegito.

De la antaŭa Delegito la nova reprenas la materialon, kaj el la
aktoj tion, kion li bezonas por sia agado.

_Ĉefdelegitoj_

25. Por grandega urbo, landparto aŭ tuta lando povas esti elektata
_Ĉefdelegito_ kaj anstataŭanto. Lia geografia agadkampo nomiĝas:
»Teritorio de UEA«. La limoj de teritorio akordiĝu kun la
ŝtataj landdividoj, kiel regionoj, provincoj, k.t.p., se la
praktikaj bezonoj ne konsiligas alian apartigon.

Teritorio estas fiksata per decido de la Komisiono, ĉu laŭ propra
iniciato, ĉu laŭ peto de almenaŭ 15 najbaraj Delegitoj, kune
reprezentantaj minimume 75 membrojn. La Komisiono ĉiam rajtas dividi
aŭ kunigi teritoriojn.

La Komisiono elektas la Ĉefdelegiton kaj lian anstataŭanton.
En teritorioj kun la supre citita nombro de Delegitoj kaj entute
75 membroj, la Delegitoj mem elektas la Ĉefdelegiton kaj
anstataŭanton, rezervante la aprobon de la Prezidanto.

26. Al la Ĉefdelegitoj la Komisiono povas doni jenajn taskojn:

  Reprezenti la Asocion en sia teritorio, konsili kaj gvidi la
    Delegitojn, koncentrigi la administradon kaj certajn servojn ĉe
    sekretariejo, de li kontrolata;
  Propagandi por la Asocio kie ĝi ne estas sufiĉe reprezentata,
    elektigi Delegitojn kaj funkciigi la servojn;
  Peradi la rilatojn inter la Centra Oficejo kaj la Delegitoj, en
    teritorioj tre malproksimaj aŭ kun speciale malfavoraj poŝtaj
    kondiĉoj.

Kun la konsento de ia Direktoro povas esti donataj al la Ĉefdelegito
kelkaj el la direktoraj kompetentecoj, speciale la elekto de
Delegitoj ne havantaj 10 membrojn. La Ĉefdelegito raportas ĉiujare
ĝis fino de novembro al la Direktoro pri sia agado, la sekretariejo
kaj eblaj kasaferoj.

27. La Ĉefdelegito kunvenigas la Delegitojn kaj la aliajn membrojn
de sia teritorio almenaŭ unu fojon jare, prefere dum nacia
Esperantista kunveno. Li raportas, priparoligas la agadon de UEA,
k.t.p. Tiuj kunvenoj decidas ĉion, kion ili juĝas utila al la
progreso de UEA en la teritorio. La procedo estas laŭsence la sama
kiel dum loka kunveno, sed Ĉefdelegito kaj anstataŭanto, elektitaj
de la Delegitoj, ne rajtas funkcii kiel prezidanto aŭ protokolisto.
La Delegitoj povas doni voĉrajton al la ĉeestantaj membroj, escepte
pri elekto de Ĉefdelegito kaj pri teritoria kaso, plenigita el
Delegitaj procentaĵoj.

28. En teritoriaj aferoj ĉiu Delegito havas unu voĉon. La kvinono
el ili kaj same la Direktoro rajtas peti, ke la Ĉefdelegito organizu
korespondan voĉdonadon pri elekto aŭ alia grava negoco. La elekto
de Ĉefdelegito kaj anstataŭanto estas skriba kaj fariĝas ordinare
dum kunveno, alie per la poŝto. Elekto nur valoras, se voĉdonis
en kunveno almenaŭ la duono, en la koresponda procedo almenaŭ du
trionoj de la teritoriaj Delegitoj, kaj se la kandidatoj ricevis pli
ol la duonon de la voĉoj. Se du korespondaj voĉdonadoj ne donis
rezultaton, decidas la Prezidanto.

29. Kie troviĝas la necesaj rimedoj, la Ĉefdelegito kaj la
Direktoro elektas kune _Sekretarion_ de UEA.

La Sekretario helpas la Ĉefdelegiton, reprezentas la Centran
Oficejon, prizorgas administrajn laborojn konforme al la instruoj de
la Direktoro, kaj faras se necese parton de la servoj anstataŭ la
Delegitoj.

Laŭeble la Sekretario estas pagata el donacoj por tiu celo, el
procentaĵoj de kotizoj, abonoj kaj vendoj, el teritoria kaso,
k.t.p. Al Sekretarioj, kies laboro notinde malŝarĝigas la Centran
Oficejon, la Direktoro rajtas konsenti rabaton ĝis 10% je ĉiuj
sumoj alsendotaj. La Komisiono povas kuraĝigi la Sekretariojn per
monsubtenoj aŭ premioj, se la financa stato de la Asocio tion
permesas.

30. Por ebligi la pagon de Sekretario kaj por aliaj asociaj celoj
povas esti kreata _Teritoria Kaso_. Ĝia havaĵo apartenas al UEA,
sed la Asocio ne respondas por ĝiaj ŝuldoj.

Se la kaso devas esti plenigata el la Delegitaj procentaĵoj, la
kondiĉoj estas: ke la Delegitoj rezignas minimume je la duono de
siaj procentaĵoj favore de tiu kaso, kaj ke la decidon akceptas
skribe tri kvaronoj de la Delegitoj en la teritorio. Decido tiel
akceptita fariĝas deviga por ĉiuj Delegitoj, kaj valoras ĝis la
fino de la jaro, dum kiu ĝi estis forigita per la sama procedo.
La havaĵon administras kasisto elektita de la kunveno, kaj la
Ĉefdelegito ĝin laŭofice kontrolas.

IV. Centra Organizo

_Komitato kaj Komisiono_

31. La ĝenerala gvidado de la Asocio estas komisiata al _Komitato_.
Ĝi konsistas el 15-25 membroj diversnaciaj, elektitaj de la
Delegitoj por tri jaroj.

Se pro iuj kaŭzoj fariĝas en ĝi lokoj liberaj, tiam la Komitato
povas, kaj, se alimaniere lando aŭ grupo de landoj estus tute ne
reprezentata, la Komitato devas sin rekompletigi mem ĝis la proksima
elekto. Je la fino de ĉiu periodo la Komitato decidas, konforme al
la disvastiĝeco de la Asocio, kiom da membroj enhavu la elektota
Komitato.

32. La Komitato:

  Elektas inter siaj membroj: La Prezidanton, la Vicprezidanton
    kaj la Komisionon de UEA. Plie ĝi elektas: la Direktoron kaj
    Vicdirektoron, la Redaktoron kaj la honorajn membrojn. Ĝi rajtas
    elekti honoran Prezidanton;
  Fiksas la ĝeneralan agadon de UEA laŭ la voĉdonoj de la Delegitoj
    kaj la deziresprimoj de la Kongreso;
  Privoĉdonas la jaran raporton kaj kontrolas la administradon de
    la Asocia kapitalo;
  Decidas pri apelacioj, kaj pri la aliaj aferoj al ĝi rezervataj.

33. La Prezidanto de UEA reprezentas la Asocion en ĉiuj eksteraj,
ne pure administraj rilatoj, kaj subskribas kun la Direktoro la
ĉefajn dokumentojn. Li prezidas la Komitaton kaj Kongreson. Persone
aŭ ilin transdonante al alia Komitatano, li prizorgas la pliajn
taskojn al li destinatajn per tiu statuto aŭ regularoj. En gravaj
kaj urĝaj okazoj li havas la kompetentecojn de la Komitato aŭ
Komisiono, al kiuj li raportos plej baldaŭ. La Vicprezidanto helpas
kaj anstataŭas lin.

34. La _Komisiono_ konsistas el la Prezidanto aŭ Vicprezidanto
de UEA, kaj, laŭ decido de la Komitato, el 4 aŭ el 6 pliaj
Komitatanoj, loĝantaj en landoj ne tro malproksimaj de la oficiala
sidejo.

La Komisiono:

  Decidas konforme al la instrukcioj de la Komitato pri ĉiuj
    aferoj superantaj la kompetentecojn de la Direktoro, Redaktoro
    kaj Ĉefdelegitoj;
  Starigas novajn servojn aŭ aranĝojn, fiksante la ĝeneralajn
    regularojn pri ili; voĉdonas pri la fakoj;
  Kontrolas la Centran Oficejon kaj la Redakcion;
  Administras la kapitalon de la Asocio;
  Prizorgas la aliajn aferojn al ĝi komisiitajn de la Komitato
    aŭ per tiu statuto.

35. Komitato kaj Komisiono laboras per rondiranta kajero aŭ per
cirkuleroj. Ili kunvenas ĉiujare okaze de la Kongreso, la Komisiono
se eble pli ofte. En la voĉdonoj valoras la simpla plimulto,
okaze de voĉegaleco decidas la Prezidanto. Tiom kiom permesas la
cirkonstancoj, elekto, ĉe kiu neniu kandidato ricevis la absolutan
plimulton, estu ripetata, ĝis unu ĝin atingas. Valoras provizore
kaj devos poste esti submetataj al nova voĉdono: Decidoj, je kiuj
partoprenis malpli ol du trionoj de la Komitatanoj; decidoj de la
Komisiono, se ne respondis du membroj.

36. Por esplori iujn problemojn, la Komitato ĉiam povas elekti inter
aŭ ekster si specialajn komisionojn, sed ne rajtas transdoni al
ili siajn kompetentecojn. Same la Komisiono de UEA povas peti la
kunlaboron de Fakestroj, Delegitoj, k. t p. La Komitato decidas pri
kredito donata al la membroj de la Komisiono por iliaj administraj
kaj vojaĝaj elspezoj.

_Honoraj Reprezentantoj_

37. Honoraj Reprezentantoj de UEA estas personoj, elektitaj por tri
jaroj de la Komisiono, kiuj pro sia sperto, aŭtoritateco aŭ socia
pozicio povas utili al la Asocio. Ili patronas la propagandon, helpas
okaze de klopodoj ĉe aŭtoritatoj aŭ estraroj, kaj reprezentas kun
la Delegito la Asocion ĉe publikaj manifestacioj. Ili devas esti
membroj kaj ne havas administran rolon.

_Kongreso_

38. Okazas ĉiujare Kongreso de UEA, kies lokon, tempon kaj
kondiĉojn fiksas la Komitato.

La Kongreso:

  Aŭdas la oficialajn raportojn;
  Ekzamenas la moralan kaj financan situacion de la Asocio;
  Esploras la proponojn de la Komitato kaj de la membroj, kaj fiksas
    laŭ tio la ĝeneralan agadon por la proksima jaro.
  La Prezidanto de UEA gvidas la kongreson; la protokolisto estas
    elektata de la kongresanoj. Rajtas voĉdoni ĉiuj membroj pagintaj
    la kongreskarton. La traktotaĵoj devas esti konatigataj en la
    oficiala gazeto, la ĉefaj raportoj kaj proponoj estas presite
    disdonataj al la kunvenintoj.

La Kongreso aprobas aŭ malaprobas la raportojn, kaj decidas pri la
proponoj en formo de deziresprimoj al la Komitato.

_Centra Oficejo_

39. La Centra Oficejo de la Asocio konsistas el _Direktoro_,
_Vicdirektoro_, oficistoj kaj helpantoj. Direktoro kaj Vicdirektoro
estas elektataj de la Komitato, ilian salajron kaj eblan kontrakton
fiksas la Komisiono. Ili ne povas esti Komitatanoj, sed havas en la
Komitato kaj Komisiono konsilan rolon kaj proponrajton.

40. Se momente ne estas trovebla sperta Direktoro, aŭ se ĉi tiu ne
povas dediĉi sian tutan tempon al la ofico, la Komisiono elektas
profesian oficejestron kun la titolo: _Ĝenerala Sekretario de UEA_.
La Komisiono decidas, kiuj el la direktoraj kompetentecoj iras al la
Ĝenerala Sekretario, kaj kiujn ĝi rezervas al la Direktoro aŭ al
unu el siaj membroj.

41. La Direktoro gvidas la administradon konforme al la agadplano
de la Komitato kaj klopodas por la disvastigo de la Asocio. Li
reprezentas ĝin en ĉiuj kutimaj administraj aferoj kaj subskribas
en ĝia nomo. Por negocoj de li kontraktitaj, kiuj superas lian
agadrajton, li restas responda ĝis ili estas formale aprobitaj.

La Vicdirektoro helpas kaj anstataŭas la Direktoron. Kun la konsento
de la Prezidanto, la Vicdirektoro povas memstare prizorgi administran
departementon kaj subskribi por ĝi.

42. La Direktoro, la Ĝenerala Sekretario kaj la Centra Kasisto
deponu mongarantion ĉe banko, laŭ kondiĉoj fiksataj de la
Komisiono.

La Direktoro dungas la oficistojn kaj helpantojn, fiksas iliajn
laborkondiĉojn kaj salajrojn. Al la centra kasisto, kaj al po unu
sekretario por la administrado kaj por la gazeto, li povas doni la
subskribrajton por iliaj funkcioj.

La Centra Oficejo konservas la bibliotekon kaj arĥivejon de la
Asocio.

43. Post novjaro la Direktoro raportas al la Komitato pri la stato
de la Asocio: Oficejo, gazeto, teritorioj, fakoj, k.t.p. Al la
kongreso li submetas ekstrakton de tiu jara raporto kaj skizon pri la
ĝiskongresa agado. Laŭbezone li raportas al la Komisiono, kaj li
informas la Prezidanton pri gravaj okazintaĵoj. Li tenas liston de
la plendoj.

La Direktoro redaktas la »Oficialan Jarlibron«, la »Oficialan
Informilon« en la gazeto, kaj eblan bultenon. Al la aprobo de la
Prezidanto li submetas la regularojn pri administrado, kasaferoj, kaj
Entreprenoj. Devas esti aprobitaj de la Komisiono: Eksterordinaraj
elspezoj; la starigo de novaj servoj; ĉiuj kontraktoj kaj eblaj
procesoj, kiuj ne koncernas la kutiman administradon aŭ estas gravaj
por la eksteraj rilatoj de la Asocio.

_Oficiala Gazeto_

44. La Asocio eldonas je sia risko kaj profito la gazeton:
»Esperanto«. Skribas ĝin tute aŭ parte _Redaktoro_, elektita de
la Komitato. Lian salajron kaj eblan kontrakton fiksas la Komisiono.

La gazeto estu gvidata laŭ la ĝisnuna tradicio kaj enhavu nenion
kontraŭ la celoj aŭ la interesoj de la Asocio. Escepte de tio, la
Redaktoro ĝuu en sia laboro plej eblan liberecon.

La Redaktoro klopodas gajni kunlaborantojn, prefere senpagajn, kaj
korespondas kun ili. Por la parto de li redaktita, li portas la
leĝan respondecon. El ĉiuj alsenditaj presaĵoj la unua ekzemplero
apartenas al la biblioteko de UEA, la aliaj al la Redaktoro aŭ la
kunlaborantoj. La Redaktoro fiksas interkonsente kun la Direktoro la
detalojn pri labordivido kaj aperado, konforme al la disponebla mono.
Se necese, decidas la Prezidanto.

45. La Centra Oficejo administras kaj eldonas la gazeton. Ĝi
aperigas la parton oficialan, eble aliajn, kaj la anoncojn.

La Direktoro fiksas la kutimajn rabatojn al revendistoj kaj
anoncagentoj; li starigas la prezojn por anoncoj, por la aldonado de
fremdaj presaĵoj, k.t.p., malakceptante tion, kio estas kontraŭ la
celoj aŭ bonaspekto de la gazeto, aŭ povus ofendi la membrojn.

Pri la abonprezo por membroj-abonantoj decidas la voĉdonado de la
Delegitoj, tiun por ne-membroj fiksas la Direktoro, aŭdinte la
Redaktoron.

46. La gazeto estas administrata laŭ komercaj metodoj kaj debitigata
je ĉiuj kostoj, kiujn ĝi kaŭzas. Ebla profito estas uzata por ĝia
plibonigo, kaj favore de la Redaktoro, de la kunlaborantoj kaj de la
varbintoj de abonoj aŭ anoncoj. Se la gazeto ne povas ekzisti el
propraj rimedoj, la Komisiono metas je la dispono de la Direktoro
krediton el la Asocia kapitalo.

Estas submetataj al la Prezidanto: Kontraktoj pri perioda ludonado de
paĝoj por teksto aŭ anoncoj; kontraktoj kun presistoj por pli ol
du jaroj, aŭ kun societoj uzontaj la gazeton kiel oficiala organo;
urĝaj plialtigoj de la kredito kaj similaj gravaĵoj.

La Komisiono estas kompetenta decidi pri ĉio, kio koncernas la
gazeton kaj ĝian eldonadon, kaj ŝanĝi en okazoj de urĝa bezono la
aranĝojn fiksitajn en tiuj tri artikoloj.

V. Administrado

_Financoj_

47. La Asocio kalkulas laŭ Svisaj frankoj.

La Direktoro fiksas la oficialan prezon de la kotizoj por ĉiu lando
en nacia mono, konforme al la kurzo kaj la praktikaj bezonoj.

La Prezidanto rajtas provizore malaltigi la prezojn por landoj kun
kurzoj tiel malfavoraj rilate al la Svisa, ke plenvaloraj prezoj
malhelpus grandan parton de la tieaj Esperantistoj daŭrigi ilian
membrecon.

Se kontraŭe la Svisa mono multe perdas de sia laŭleĝa valoro, la
Komisiono povas provizore deklari la oficialajn prezojn de alia lando
kiel normalaj, kaj rilatigi al ili la tabelon de la kotizoj.

La monhavaĵo de UEA konsistas el: la Centra Kaso, la kasoj de la
Teritorioj kaj de la Fakoj, la kapitalo de la Garantiantoj, kaj la
Asocia kapitalo.

48. La _Centra Kaso_ estas administrata de la Direktoro aŭ
Vicdirektoro kun la helpo de Centra Kasisto. Tiu kaso prizorgas la
kutimajn spezojn de la Asocio. Ĝi ricevas la kotizojn, abonojn,
flankajn gajnojn kaj la donacojn ne superantajn po Fr. 500, kaj pagas
ĉiujn salajrojn kaj kostojn de la centra administrado kaj gazeto.

Laŭ regularo aprobita de la Prezidanto, la centra kaso malfermas
kontojn al la membroj, faras librotenadajn laborojn por aliaj partoj
de la Asocia havaĵo, kaj povas funkcii kiel pagejo por fremdaj
entreprenoj. La alsenditaj monsumoj aŭ ĉekoj vojaĝas je la risko
de la sendinto. Ili estu adresataj al la Oficejo kaj ne al privataj
personoj.

En landoj, el kiuj mono estas sendebla nur malfacile aŭ kun
kurzperdo, la Direktoro povas elekti fidindan membron aŭ bankon kiel
peranto-reprezentanto. Ĉi tiu enkasigas la monon kaj provizore ĝin
konservas kiel havaĵo de la Asocio.

La Direktoro sendas kvaronjarajn konteltirojn al la Prezidanto.
La jara bilanco, se eble kun buĝeto, devas esti aprobata de la
Komisiono kaj Komitato, kaj publikigata en la oficiala gazeto.
Ĉiujare kontrolas la kason reprezentanto de banko, elektita de la
Komisiono.

49. La _kasojn de la Teritorioj_ administras la Ĉefdelegito, aŭ
kasisto elektita de la Delegitoj.

Pri la _kasoj de la Fakoj_ decidas la fakaj statutoj.

La _kapitalo de la Garantiantoj_ konsistas el la pagoj de la Dumvivaj
Membroj kaj el donacoj al ĝi destinitaj. Ĝi celas plifortigi la
financan situacion kaj disvastigi la laborkampon de UEA. Sub la
kontrolo de la Komisiono, la Garantiantoj administras la kapitalon
mem, kaj, escepte de Art. 60, ne povas esti senigataj je iliaj
akiritaj rajtoj. La atestoj de la mortintaj Garantiantoj apartenas
al la Asocio. Por estontaj Dumvivaj Membroj, la voĉdonado de la
Delegitoj povas fiksi aliajn kondiĉojn.

50. La _Asocia kapitalo_ konsistas el la havaĵo ricevita per
donacoj, heredaĵoj, k.t.p. Ĝi estas konservata kaj administrata
ekster la Centra Oficejo. Por tiu celo la Komisiono elektas
Komitatanon kiel Administranto.

Tiu kapitalo formas la ĝeneralan rezervon de la Asocio, el kiu ĝi
kreas novajn aranĝojn aŭ pagas jarajn deficitojn. La Komisiono
povas rajtigi la Administranton, ke li aĉetu de la Centra Kaso
fremdlandan monon, atendante la supreniron de la kurzoj, kaj donu en
urĝaj kazoj tujan monhelpon al la Centra Kaso. En la jara bilanco
klare vidiĝu, kiom entute ricevis aŭ alpagis la Asocia kapitalo.

Spekulacioj kun la havaĵo de UEA estas formale malpermesataj.

51. Pri finiĝo de la Asocio decidas la skriba voĉdonado de la
membroj, kaj, se la situacio ne plu ebligas tiun procedon, decidas
la Delegitoj aŭ la Komitatanoj. Devas esti pagataj la ŝuldoj kaj
la atestoj de la Garantiantoj. La restanta havaĵo estas deponata
tri jarojn, favore de Esperantistoj, kiuj intencus refondi similan
societon. Se tio ne okazas, la havaĵo estas donacata al alia
internacia asocio kun idealaj celoj, kiun nomigas la decido pri la
dissolviĝo.

_Proponoj kaj Voĉdonoj_

52. Ĉiu membro povas sendi al la Centra Oficejo liston de kandidatoj
por asociaj elektoj kaj mallongajn proponojn pri la agado de la
Asocio, presotajn en la oficiala gazeto, tiom, kiom la spaco
permesas.

Dek membroj rajtas peti de la Direktoro la okazigon de voĉdonado de
la Delegitoj. La Direktoro publikigas la peton en la oficiala gazeto
aŭ bulteno, kaj, se 60 tagojn poste la kvinono de la Delegitoj
postulas voĉdonon, li organizas ĝin en tempolimo de pliaj 60 tagoj.

53. Ĝenerala voĉdonado de ĉiuj membroj okazas:

  Se la Komitato ĝin decidas,
  Se la kvinono de ĉiuj membroj ĝin skribe postulis en tempolimo
    de ses monatoj, kalkulitaj de la unua ĝis lasta subskribo. La
    Direktoro ĝin aranĝas kun la helpo de la Delegitoj, plej malfrue
    tri monatojn post ricevo de la subskriboj.

Tiu voĉdonado povas laŭleĝe nuligi ĉiujn elektojn kaj decidojn,
ŝanĝi la statuton kaj dissolvi la Asocion.

54. La Centra Oficejo okazigas ĝeneralan voĉdonadon de la
Delegitoj, kutime dum oktobro-novembro:

  Por elekti la Komitaton de UEA, ĉiun trian jaron,
  Por fiksi la kotizojn aŭ ŝanĝi la statuton,
  Por aliaj aferoj, laŭ decido de la Komitato aŭ Komisiono, aŭ la
    iniciato de la membroj.

Ĉiu Komitatano, Ĉefdelegito, Fakestro kaj Delegito havas unu
voĉon. Duobla ofico ne donas plian rajton. Delegitoj en lokoj kun
10--19 membroj havas du voĉojn, kun 20--29 tri, kaj ĉiam plian
voĉon por komencata deko. La nombron de ĉiuj voĉoj fiksas la
Centra Oficejo, konforme al la membra kontrolo. Valoras la nombro de
la membroj, kiuj estis notitaj en la kontrolo je la fino de la monato
antaŭa al la oficiala publikigo de la voĉdonado en la gazeto.
Se la aparteneco de membro estas ne certa, ĝi kalkulas favore de
la Delegito, kiu kvitancis ĝian lastan kotizon. Sekretarioj en
grandurboj, ricevintaj multajn senperajn aliĝojn, disdonu la voĉojn
al la Delegitoj en la koncernaj urbopartoj.

55. Antaŭ la elekto de nova Komitato, la funkcianta Komitato
decidas, el kiom da personoj konsistos la nova Komitato, kaj kiom
da reprezentantoj ricevos ĉiu lando aŭ grupo de landoj. Plie
la Komitato publikigas en la oficiala gazeto plenan liston de
kandidatoj. En la sekvanta numero de la gazeto la Direktoro konatigas
la proponojn intertempe alsenditajn de la membroj. La Delegitoj povas
voĉdoni favore de iu membro, egale ĉu ĝi estis publikigita kiel
kandidato aŭ ne.

Por la rezultato valoras en principo la plimulto de ĉiuj voĉoj.
Tamen lando aŭ grupo de landoj, rajtigita je certa nombro de
reprezentantoj, ricevas ilin, eĉ se ĉi tiuj kandidatoj kunigis
malpli multajn voĉojn ol kandidatoj el aliaj landoj.

56. La Delegitoj havas la devon partopreni je tiuj voĉdonadoj, kiuj
estas skribaj, sekretaj kaj valoras, se partoprenis pli ol la duono
de la voĉrajtigitoj. Proponoj kaj elektoj estas akceptitaj, se jesis
pli ol la duono de la alvenintaj voĉoj, ne kalkulinte la malplenajn
aŭ neklarajn bultenojn. La voĉojn kontrolas la Centra Oficejo,
antaŭ 3 membroj de sia sidejo. La Direktoro kaj tiuj membroj skribe
certigas la korektecon de la procedo.

57. Se la Direktoro scias, ke iu voĉdonado fariĝis malkorekte aŭ
se alvenis plendo, pruviĝinta prava kaj sufiĉe grava, li devas:

  Ripetigi la elekton de Delegito sub la kontrolo de Komitatano,
    Ĉefdelegito aŭ loka membro, por tiu celo de li nomata, aŭ mem
    elekti la Delegiton;
  Ripetigi sammaniere la elekton de Ĉefdelegito kaj Fakestro, aŭ
    peti la Prezidanton, ke li elektu.

La ĝenerala skriba voĉdonado de la membroj aŭ de la Delegitoj
estas nur ripetata, se la malkorektaĵoj povis influi la ĝeneralan
rezultaton.

58. Ĉiuj elektoj al honoraj oficoj valoras ĝis la proksima
ĝenerala elektado. Kutime alternas en trijara vico la elektoj de la
Delegitoj, de la Ĉefdelegitoj kaj Fakestroj, kaj de la Komitatanoj.
La salajritaj kunlaborantoj estas elektataj konforme al la bezono
kaj la lokaj kondiĉoj, maksimume por tri jaroj. La leĝoj de ilia
laborloko difinas ilian ĝeneralan situacion, kaj tiu statuto iliajn
rajtojn kaj devojn kiel Esperantianoj.

_Plendoj_

59. Plendoj de membroj kontraŭ aliaj membroj, Delegitoj kaj la
Centra Oficejo estu laŭ la kazo adresataj al la Ĉefdelegito,
Fakestro aŭ Direktoro. Aliaj plendoj iru al la Prezidanto. La
ricevinto informiĝas kaj rajtas postuli de ĉiu membro la alsendon
de la necesaj dokumentoj. Se la plendo montriĝas prava, oni
riproĉas la kulpigiton. Se necese, la Prezidanto aŭ Direktoro
publikigas la aferon en la oficiala gazeto aŭ procedas konforme al
la sekvantaj artikoloj.

60. Estas eksigataj el la Asocio kaj en gravaj okazoj publike
citataj:

La membroj aŭ estintaj membroj, kiuj malgraŭ averto ne plenumis
financajn devojn, kiujn ili havas kontraŭ la Asocio.

La membroj aŭ estintaj membroj, kiuj ne konformiĝis al la statuto
kaj regularoj malgraŭ avertoj; kiuj intence agis kontraŭ la
principoj aŭ gravaj interesoj de UEA; kiuj grave malbonuzis la
konfidon aŭ servemon de aliaj membroj aŭ alimaniere fariĝis per
siaj agoj malindaj je la Asocio.

La eksigo ne nuligas eblan laŭleĝan plendrajton de UEA.

61. Membroj, kiuj malbone plenumas oficon al ili konfidatan de la
Asocio, povas en urĝaj okazoj tuj esti haltigataj en siaj funkcioj
per decido de la Direktoro. Pri revoko el la ofico estas kompetentaj:
ĉe helpantoj, oficistoj kaj sekretarioj: la Direktoro, Ĉefdelegito
aŭ alia persono, kiu ilin dungis; ĉe Delegitoj: la Prezidanto; ĉe
aliaj oficialuloj: la Komisiono.--Krom el kaŭzoj laŭ art. 60 la
ofichavantoj estas eksigeblaj pro misuzo de konfidita mono, aŭ de
iliaj titoloj, aŭ kompetentecoj.

62. Pri la eksigo de membro aŭ Delegito decidas la Prezidanto,
aŭdinte la Direktoron; pri aliaj eksigaj aferoj, ne rilatantaj
Komitatanojn, decidas la Komisiono.

La kulpigito estas informata per rekomendita letero pri la plendo,
kaj sendu sian defendon en tempolimo de 30 tagoj post ricevo de tiu
sciigo. Membro forigita de ofico aŭ eksigita, kiu opinias, ke la
procedo fariĝis ne serioze aŭ malkorekte, apelaciu ĝis 30 tagoj
post ricevo de la decido: al la Komisiono, se estis kompetenta la
Prezidanto, kaj al la Komitato en la aliaj kazoj.

Nova aliĝo de eksigita membro nur valoras, se konsentis la organo,
kiu decidis la eksigon.

VI. Servoj

63. La servoj de la Asocio estas rezervataj al ĝiaj membroj.
Aranĝas la servojn la Centra Oficejo, la Fakoj, aŭ la societoj kaj
firmoj, kun kiuj UEA kontraktis.

La servoj de informpetado kaj helpo al la vojaĝantoj estas principe
senpagaj kaj prizorgataj de la Delegitoj.

La membroj rajtas peti de la Delegitoj parolajn aŭ skribajn
informojn pri ĉiu ajn temo rilatanta al la agado de UEA.

64. La korespondaĵoj interne de la Asocio devas esti precize
formulataj, tre legeble skribataj en la oficiala lingvo kaj korekte
afrankataj. La sendinto indiku ĉiam sian plenan adreson kaj la
membronumeron, ne esperantigante la nomojn de stratoj, placoj,
k.t.p. Skribaĵoj sendataj al reprezentanto de UEA montru sur la
adreso lian titolon, por ke, se li forestas, ili estu transdonataj al
la anstataŭanto.

Al la informpetoj kaj al aliaj ne pure administraj korespondaĵoj
oni ĉiam aldonu respondkarton aŭ internacian respondkuponon.
Poŝtmarkojn kaj poŝtmandatojn naciajn oni nur almetu, se oni certe
scias, ke la ricevonto povos ilin senpene valorigi. Neplenumo de tiuj
kondiĉoj nuligas la rajton al plendo.

65. En tempolimo de 7 tagoj post ricevo de laŭregula informpeto la
Delegito devas ĝin zorge respondi. Se por trovi plenan informon li
bezonas pli longan tempon, li respondu provizore.

La Delegito rajtas malatenti petojn ne konformaj al la antaŭa
artikolo. Tamen, se la peto devenas supozeble de membro, traktas
seriozan aferon kaj kunhavas respondilon, la Delegito sciigu la
petinton pri la kaŭzo de la neplenumo.

Devas esti nepre rifuzataj: Petoj de servoj kontraŭ la celoj de
UEA aŭ la bonaj moroj; petoj havantaj konfidencian karakteron (pri
morala indeco, pagokapablo aŭ familiaj cirkonstancoj de persono),
kaj ripetitaj petoj de ne-membroj.

66. Dum vojaĝoj la membroj povas peti la konsilon de la Delegito
pri ĉiuj turismaj aferoj, kaj lian helpon, se okazis al ili
malagrablaĵoj en hoteloj, magazenoj, ĉe doganaj aŭ aliaj
aŭtoritatoj, k.t.p. Granda perdo da tempo kaj elspezoj estu pagataj.

La Delegito donas ĉiujn informojn por faciligi la restadon, sed ne
estas lia devo, iri al rendevuoj, atendi la membrojn en la stacidomo
aŭ ilin promenigi.

67. Antaŭ ol fari servon, kiu kaŭzus elspezojn, la Delegito demandu
la petinton kaj postulu antaŭan pagon. La Delegito ankaŭ rajtas
peti antaŭan pagon aŭ povas malakcepti servojn, kiuj necesigas
multan tempon, teknikajn konojn aŭ specialajn klopodojn, por
kiuj salajro aŭ maklerpago estas kutimaj. Se li ne volas fari la
servon, li respondu kaj sendu laŭeble liston de personoj aŭ firmoj
prizorgantaj tiajn negocojn.

Al la Delegitoj kaj aliaj personoj sin okupantaj pri la servoj estas
malpermesate, uzi tiun oficon por persona profito aŭ por favori iujn
personojn aŭ firmojn.

68. La Delegito estas responda por la bona funkciado de la nomitaj
servoj en sia loko. Li zorgas, ke dum lia foresto la korespondaĵoj
estas transdonataj al la Vicdelegito aŭ la Helpanto.

La interŝanĝo de poŝtmarkoj kaj kartoj, la rondirigo de leteroj
aŭ petskriboj, k.t.p. ne koncernas la servon de informpetado, sekve
estas neniel deviga por la Delegito.

Por persona korespondado, interŝanĝoj, k.t.p. la Asocio kreos
specialan aranĝon aŭ fakon.

69. Plendoj pri malbone faritaj servoj priskribu klare la faktojn kaj
estu sendataj al la Direktoro aŭ Fakestro. Se lia esploro konstatas
ne gravan malkorektecon, li oficiale rememorigas la regulojn al la
kulpigito.

Estas citataj en la gazeto: Delegitoj, kiuj ne respondis al oficiala
enketo de UEA, malgraŭ unu ĝenerala averto; Delegitoj, kiuj en 12
monatoj devis esti riproĉitaj la duan fojon: ĉar ili ne zorgis por
la transigo de la korespondaĵoj, okaze de foriro aŭ malsano; aŭ
ĉar ili nek respondis korektan informpeton, nek senkulpigis sin ĝis
30 tagoj poste ĉe la petinto. Ankaŭ estas citataj la membroj, kiuj
grave aŭ ripete misuzis la servemon de la Delegitoj aŭ de la fakaj
reprezentantoj.

70. Se en loko aŭ lando tre malfacilaj cirkonstancoj, grava malpaco
aŭ aliaj ne-antaŭvideblaj kondiĉoj malhelpas, procedi konforme
al tiu statuto, la Direktoro rajtas fari esceptojn. La Prezidanto
povas provizore ŝanĝi la kutiman organizon, elektante specialan
Ĉefdelegiton kun plenaj povoj, aŭ per aliaj aranĝoj adaptataj al
tiuj eksterordinaraj bezonoj.



C. Lingvaj Demandoj



Antaŭparolo al la »Fundamento de Esperanto«

De D-ro L. L. Zamenhof[63]


Por ke lingvo internacia povu bone kaj regule progresadi kaj por ke
ĝi havu plenan certecon, ke ĝi neniam disfalos kaj ia facilanima
paŝo de ĝiaj amikoj estontaj ne detruos la laborojn de ĝiaj
amikoj estintaj,--estas plej necesa antaŭ ĉio unu kondiĉo: la
ekzistado de klare difinita, neniam tuŝebla kaj neniam ŝanĝebla
_Fundamento_ de la lingvo. Kiam nia lingvo estos oficiale akceptita
de la _registaroj_ de la plej ĉefaj regnoj kaj tiuj ĉi registaroj
per speciala _leĝo_ garantios al Esperanto tute certan vivon kaj
uzatecon kaj plenan sendanĝerecon kontraŭ ĉiuj personaj kapricoj
aŭ disputoj, tiam aŭtoritata komitato, interkonsente elektita
de tiuj registaroj, havos la rajton fari en la fundamento de la
lingvo unu fojon por ĉiam ĉiujn deziritajn ŝanĝojn, se tiaj
ŝanĝoj montriĝos necesaj, sed _ĝis tiu tempo_ la fundamento de
Esperanto devas plej severe resti absolute senŝanĝa, ĉar severa
netuŝebleco de nia fundamento estas la plej grava kaŭzo de nia
ĝisnuna progresado kaj la plej grava kondiĉo por nia regula kaj
paca progresado estonta. _Neniu persono kaj neniu societo devas havi
la rajton, arbitre fari en nia Fundamento iun eĉ plej malgrandan
ŝanĝon!_ Tiun ĉi tre gravan principon la Esperantistoj volu
ĉiam bone memori kaj kontraŭ la ektuŝo de tiu ĉi principo ili
volu ĉiam energie batali, ĉar la momento, en kiu ni ektuŝus tiun
principon, estus la komenco de nia morto.

Laŭ silenta interkonsento de ĉiuj Esperantistoj jam de tre longa
tempo la sekvantaj tri verkoj estas rigardataj kiel fundamento de
Esperanto: 1. La 16-regula _Gramatiko_, 2. La _Universala Vortaro_,
3. La _Ekzercaro_. Tiujn ĉi tri verkojn la aŭtoro de Esperanto
rigardadis ĉiam kiel _leĝojn_ por li, kaj malgraŭ oftaj tentoj kaj
delogoj li neniam permesis al si (almenaŭ _konscie_) eĉ la plej
malgrandan pekon kontraŭ tiuj ĉi leĝoj; li esperas, ke pro la bono
de nia afero ankaŭ ĉiuj aliaj Esperantistoj ĉiam rigardados tiujn
ĉi tri verkojn kiel la solan leĝan kaj netuŝeblan fundamenton de
Esperanto.

Por ke ia regno estu forta kaj glora kaj povu sane disvolviĝadi,
estas necese, ke ĉiu regnano sciu, ke li neniam dependos de la
kapricoj de tiu aŭ alia persono, sed devas obei ĉiam nur klarajn,
tute difinitajn fundamentajn _leĝojn_ de sia lando, kiuj estas
egale devigaj por la regantoj kaj regatoj kaj en kiuj neniu havas la
rajton, fari arbitre laŭ persona bontrovo ian ŝanĝon aŭ aldonon.
Tiel same por ke nia afero bone progresadu, estas necese, ke ĉiu
Esperantisto havu la plenan certecon, ke leĝdonanto por li ĉiam
estos ne ia _persono_, sed ia klare difinita _verko_. Tial, por
meti finon al ĉiuj malkompreniĝoj kaj disputoj, kaj por ke ĉiu
Esperantisto sciu tute klare, per kio li devas en ĉio sin gvidi, la
aŭtoro de Esperanto decidis nun eldoni en formo de unu libro tiujn
tri verkojn, kiuj laŭ silenta interkonsento de ĉiuj Esperantistoj
jam de longe fariĝis fundamento por Esperanto, kaj li petas, ke la
okuloj de ĉiuj Esperantistoj estu ĉiam turnataj ne al li, sed al
_tiu ĉi libro_. Ĝis la tempo, kiam ia por ĉiuj aŭtoritata kaj
nedisputebla institucio decidos alie, ĉio, kio troviĝas en tiu ĉi
libro, devas esti rigardata kiel deviga por ĉiuj; ĉio, kio estas
kontraŭ tiu ĉi libro, devas esti rigardata kiel malbona, se ĝi
eĉ apartenus al la plumo de la aŭtoro de Esperanto mem. Nur la
supre nomitaj tri verkoj publikigitaj en la libro »Fundamento de
Esperanto«, devas esti rigardataj kiel oficialaj; ĉio alia, kion
mi verkis aŭ verkos, konsilas, korektas, aprobas k.t.p., estas nur
verkoj _privataj_, kiujn la Esperantistoj--se ili trovas tion ĉi
utila por la unueco de nia afero--povas rigardadi kiel _modela_, sed
ne kiel _deviga_.

Havante la karakteron de _fundamento_, la tri verkoj represitaj en
tiu ĉi libro devas antaŭ ĉio esti _netuŝeblaj_. Tial la legantoj
ne miru, ke ili trovos en la nacia traduko de diversaj vortoj en tiu
ĉi libro (precipe en la Angla parto) tute nekorektite tiujn samajn
_erarojn_, kiuj sin trovis en la unua eldono de la »Universala
Vortaro«. Mi permesis al mi nur korekti la preserarojn; sed se ia
vorto estis erare aŭ nelerte _tradukita_, mi ĝin lasis en tiu ĉi
libro tute senŝanĝe; ĉar se mi volus plibonigi, tio ĉi jam estus
_ŝanĝo_, kiu povus kaŭzi disputojn kaj kiu en verko fundamenta ne
povas esti tolerata. La _fundamento devas resti severe netuŝebla
eĉ kune kun siaj eraroj_. La _erareco_ en la nacia traduko de tiu
aŭ alia vorto ne prezentas grandan malfeliĉon; ĉar, komparante la
kuntekstan tradukon en la aliaj lingvoj, oni facile trovos la veran
sencon de ĉiu vorto; sed senkompare pli grandan danĝeron prezentus
la _ŝanĝado_ de la traduko de ia vorto; ĉar, perdinte la severan
netuŝeblecon, la verko perdus sian eksterordinare necesan karakteron
de dogma fundamenteco, kaj, trovante en unu eldono alian tradukon
ol en alia, la uzanto ne havus la certecon, ke mi morgaŭ ne faros
ian alian ŝanĝon, kaj li perdus sian konfidon kaj apogon. Al ĉiu,
kiu montros al mi ian nebonan esprimon en la fundamenta libro, mi
respondos trankvile: »Jes, ĝi estas eraro, sed ĝi devas resti
netuŝebla, ĉar ĝi apartenas al la fundamenta dokumento, en kiu
neniu havas la rajton fari ian ŝanĝon«.

La »Fundamento de Esperanto« tute ne devas esti rigardata kiel la
plej bona lernolibro kaj vortaro de Esperanto. Ho, ne! Kiu volas
_perfektiĝi_ en Esperanto, al tiu mi rekomendas la diversajn
lernolibrojn kaj vortarojn, multe pli _bonajn_ kaj pli _vastajn_,
kiuj estas eldonitaj de niaj plej kompetentaj amikoj por ĉiu nacio
aparte kaj el kiuj la plej gravaj estas eldonitaj tre bone kaj
zorgeme, sub mia persona kontrolo kaj kunhelpo. Sed la »Fundamento
de Esperanto« devas troviĝi en la manoj de ĉiu bona Esperantisto
kiel konstanta _gvida dokumento_, por ke li bone ellernu kaj per
ofta enrigardado konstante memorigadu al si, kio en nia lingvo
estas oficiala kaj netuŝebla, por ke li povu ĉiam bone distingi
la vortojn kaj regulojn _oficialajn_, kiuj devas troviĝi en ĉiuj
lernoverkoj de Esperanto, de la vortoj kaj reguloj rekomendataj
_private_, kiuj eble ne al ĉiuj Esperantistoj estas konataj aŭ
eble ne de ĉiuj estas aprobataj. La »Fundamento de Esperanto«
devas troviĝi en la manoj de ĉiu Esperantisto kiel konstanta
_kontrolilo_, kiu gardos lin de deflankiĝado de la vojo de unueco.

Mi diris, ke la fundamento de nia lingvo devas esti absolute
netuŝebla, se eĉ ŝajnus al ni, ke tiu aŭ alia punkto estas
sendube erara. Tio ĉi povus naski la penson, ke nia lingvo restos
ĉiam rigida kaj neniam disvolviĝos... Ho, ne! Malgraŭ la severa
netuŝebleco de la Fundamento, nia lingvo havos la plenan eblon,
ne sole konstante riĉiĝadi, sed eĉ konstante _pliboniĝadi_ kaj
_perfektiĝadi_; la netuŝebleco de la Fundamento nur garantios
al ni konstante, ke tiu perfektiĝado fariĝados ne per arbitra,
interbatala kaj ruiniga _rompado_ kaj _ŝanĝado_, ne per nuligado
aŭ sentaŭgigado de nia ĝisnuna literaturo, sed per vojo natura,
senkonfuza kaj sendanĝera. Pli detale mi parolos pri tio ĉi en la
Bulonja kongreso; nun mi diros pri tio ĉi nur kelkajn vortojn, por
ke mia opinio ne ŝajnu tro paradoksa.

1. _Riĉigadi_ la lingvon per novaj vortoj oni povas jam _nun_
per konsiliĝado kun tiuj personoj, kiuj estas rigardataj kiel la
plej aŭtoritataj en nia lingvo, kaj zorgante pri tio, ke ĉiuj
uzu tiujn vortojn en la sama formo; sed tiuj ĉi vortoj devas esti
nur rekomendataj, ne altrudataj; oni devas ilin uzadi nur en la
_literaturo_; sed en korespondado kun personoj _nekonataj_ estas
bone, ĉiam peni uzadi nur vortojn el la »Fundamento«; ĉar nur pri
tiaj vortoj ni povas esti certaj, ke nia adresato ilin nepre trovos
en sia vortaro. Nur iam poste, kiam la plej granda parto de la novaj
vortoj estos jam tute matura, ia aŭtoritata institucio enkondukos
ilin en la vortaron oficialan, kiel »Aldonon al la Fundamento«.

2. Se ia aŭtoritata centra institucio trovos, ke tiu aŭ alia
vorto aŭ regulo en nia lingvo estas _tro neoportuna_, ĝi ne devos
_forigi_ aŭ _ŝanĝi_ la diritan formon, sed ĝi povos proponi
formon _novan_, kiun ĝi rekomendos uzadi paralele kun la formo
malnova. Kun la tempo la formo nova iom post iom elpuŝos la formon
malnovan, kiu fariĝos _arĥaismo_, kiel ni tion ĉi vidas en ĉiu
natura lingvo. Sed, prezentante parton de la _fundamento_, tiuj ĉi
arĥaismoj neniam estos elĵetitaj, sed ĉiam estos presataj en ĉiuj
lernolibroj kaj vortaroj samtempe kun la formoj novaj, kaj tiamaniere
ni havos la certecon, ke eĉ ĉe la plej granda perfektiĝado la
unueco de Esperanto neniam estos rompata kaj neniu verko Esperanta
eĉ el la plej frua tempo iam perdos sian valoron kaj kompreneblecon
por la estontaj generacioj.

Mi montris _en principo_, kiamaniere la severa netuŝebleco de
la »Fundamento« gardos ĉiam la unuecon de nia lingvo, ne
malhelpante tamen al la lingvo ne sole riĉiĝadi, sed eĉ konstante
_perfektiĝadi_. Sed en la praktiko ni (pro kaŭzoj jam multajn
fojojn priparolitaj) devas kompreneble esti _tre singardaj_ kun
ĉia »perfektigado« de la lingvo: a) ni devas tion ĉi fari ne
facilanime, sed nur en okazoj de efektiva _neceseco_; b) fari tion
ĉi (post matura prijuĝado) povas ne apartaj personoj, sed nur ia
centra institucio, kiu havos nedisputeblan aŭtoritatecon por la tuta
esperantistaro.

Mi finas do per la jenaj vortoj:

  1. pro la unueco de nia afero ĉiu bona esperantisto devas antaŭ
     ĉio bone koni la _fundamenton_ de nia lingvo;
  2. la fundamento de nia lingvo devas resti por ĉiam _netuŝebla_;
  3. ĝis la tempo, kiam aŭtoritata centra institucio decidos
     _pligrandigi_ (neniam _ŝanĝi_!) la ĝisnunan fundamenton per
     oficialigo de novaj vortoj aŭ reguloj, ĉio bona, kio ne troviĝas
     en la »Fundamento de Esperanto«, devas esti rigardata ne kiel
     deviga, sed nur kiel _rekomendata_.

La ideoj, kiujn mi supre esprimis pri la Fundamento de Esperanto,
prezentas dume nur mian _privatan_ opinion. Leĝan sankcion ili
ricevos nur en tia okazo, se ili estos akceptitaj de la unua
internacia kongreso de Esperantistoj, al kiu tiu ĉi verko kune kun
sia antaŭparolo estos prezentita.


Piednoto

[63] Dua eldono 1907.



Cirkulera letero al ĉiuj Esperantistoj[64]

de D-ro L. L. Zamenhof


Varsovio, la 18-an de Januaro 1908.

En la jaro 1900, kiam la esenco de la internacilingva afero estis
ankoraŭ tro malmulte konata kaj la mondo pensis, ke ekzistas
diversaj internaciaj lingvoj, kiuj inter si batalas, sinjoroj
Couturat kaj Leau en Parizo fondis »Delegacion«, kies celo estis:
peti la Internacian Ligon de Akademioj, ke ĝi esploru, kiu el
la ekzistantaj artefaritaj lingvoj taŭgas plej bone por la rolo
de lingvo internacia, aŭ elekti mem komitaton, kiu esplorus ĉi
tiun demandon. Kvankam, de la jaro 1900 ĝis nun, la vivo jam mem
solvis la diritan demandon, tamen por plenumi sian promeson, la
Delegacio en Oktobro 1907 kunvokis komitaton, kiu devis elekti
lingvon internacian. Sed bedaŭrinde la komitatanoj ne ĝuste
komprenis sian taskon, kaj, elektinte Esperanton, ili decidis fari en
ĝi _reformojn_, forgesante, ke tia tasko tute ne estis kaj neniam
povis esti komisiita al ili. Tiu ĉi tre bedaŭrinda decido estis
kaŭzita de kelkaj tre gravaj malkompreniĝoj:

1e. Oni forgesis, ke la afero de lingvo internacia estas nun
ankoraŭ en la stato de _propagando_; ke la mondo ne akceptas
lingvon internacian ne pro tiuj aŭ aliaj ĝiaj _detaloj_, sed nur
pro malkonfido al la _tuta_ afero; ke sekve nun ĉiu vera amiko de
lingvo internacia devas absolute silenti pri siaj personaj gustoj
kaj gustetoj, kaj ni ĉiuj devas antaŭ ĉio labori en plej severa
_unueco_, por ke ni akiru por nia afero la _konfidon_ de la mondo.
Kiam nian aferon prenos en sian manon ia granda _forto_ (ekzemple
la registaroj de la ĉefaj landoj), kiu per sia potenco povos doni
al ni ne senvalorajn tro memfidajn vortajn promesojn, sed plenan
_garantion_, ke ĝi alkondukos nian aferon al la celo _pli certe_ ol
ni kaj ke ĝi ne faros facilanime iajn decidojn, antaŭ ol ili _tute
mature_ kaj perfekte estos pripensitaj kaj praktike _elprovitaj_ kaj
_fiksitaj_, tiam ni povos konfide transdoni al tiu potenca forto
la sorton de nia afero; sed se _privataj_ personoj, kiuj havas nek
ian aŭtoritaton, nek ian forton, postulas, ke ni forlasu la vojon,
kiun ni pacience kaj sukcese sekvis en la daŭro de multaj jaroj,
kaj ni komencu plej danĝerajn rompajn eksperimentojn, ĉiuj veraj
Esperantistoj energie protestos. Nun, kiam ni estas ankoraŭ tro
malfortaj, ni povas atingi nian celon nur per _severa disciplino_ kaj
per _absoluta unueco_; alie ni pereigos nian tutan aferon por ĉiam,
por _ĉiam_; ĉar kiu scias, kun kia grandega malfacileco kaj per kia
superhome pacienca dudekjara laborado de multaj miloj da personoj
estas atingita la nuna favora rilato de la mondo al nia afero, tiu
komprenas, ke se, pro interna malpaco, Esperanto nun pereus, la mondo
jam neniam, _neniam_, volos ion aŭdi pri ia nova lingvo internacia,
eĉ se ĝi estus ne senviva teoria produkto de multaj reciproke
malproksimaj kapoj, sed la plej genia kreitaĵo! Mi ripete memorigas
tion ĉi al la reformistoj, mi ripete kaj insiste petas ilin, ke ili
pripensu, kion ili faras, ke ili ne ruinigu tiun grandan kaj gravan
aferon, por kiu ni ĉiuj laboras kaj por kies ebla pereo la posteuloj
iam severe nin juĝus.

2e. Oni forgesis, ke ne sole eĉ en sia nuna formo Esperanto
en la praktiko montriĝis perfekte taŭga por sia rolo kaj ke
plibonaĵo povas fariĝi danĝera malamiko de bonaĵo, sed ke se
eĉ _efektive_ aperus la neceseco plibonigi Esperanton, la solan
kompetentecon kaj rajton por ĉi tio havas ne flankaj personoj, sed
nur la _Esperantistoj_ mem. Kaj en ĉiu momento, kiam plibonigoj
montriĝos efektive necesaj kaj ĝustatempaj, la Esperantistoj tre
facile _povas_ ilin efektivigi. Ĉar ĉiu rakontado pri ia baro,
kiun kvazaŭ prezentas la Bulonja Deklaracio, aŭ pri ia kvazaŭa
senviveco kaj senforteco de nia Lingva Komitato, estas simpla
malvero, per kiu oni penas fortimigi de ni tiujn personojn, kiuj ne
konas bone la staton de la aferoj.

Ĉiu, kiu legis la antaŭparolon de la »Fundamento de Esperanto«,
scias tre bone, ke ĝi ne sole ne prezentas ian baron kontraŭ la
evolucio de la lingvo, sed kontraŭe, ĝi donas al la evolucio tian
grandegan liberecon, kiun neniu alia lingvo iam posedis eĉ parte.
Ĝi donas la eblon, se tio estus necesa, iom post iom eĉ ŝanĝi
la tutan lingvon ĝis plena nerekonebleco! La sola celo, kiun la
fundamento havas, estas nur: gardi la lingvon kontraŭ _anarĥio_,
kontraŭ reformoj _arbitraj_ kaj _personaj_, kontraŭ danĝera
_rompado_, kontraŭ forĵetado de malnovaj formoj, antaŭ ol la
novaj estos sufiĉe _elprovitaj_ kaj tute definitive kaj sendispute
_akceptitaj_. Se la Esperantistoj ĝis nun tre malmulte faris uzon de
tiu granda libereco, kiun la Fundamento al ili donas, ĝi ne estas
kulpo de la Fundamento, sed ĝi venas de tio, ke la Esperantistoj
komprenas tre bone, ke lingvo, kiu devas trabati al si la vojon ne
per ia potenca dekreto, sed per laborado de amasoj, povas disvolviĝi
nur per tre singarda vojo de natura _evolucio_, sed ĝi tuj mortus,
se oni volus ĝin disvolvi per kontraŭnatura kaj danĝerega vojo de
_revolucio_.

Cetere, se la Bulonja Deklaracio efektive prezentus ian malbonaĵon
aŭ neprecizaĵon, kiu do malpermesas, ke iu proponu ĝian ŝanĝon
aŭ eĉ ĝian tutan forigon? Jes, tiuj sinjoroj, kiuj sub la influo
de agitantoj diras, ke la »Fundamento« prezentas »eternan baron
kontraŭ la evolucio de Esperanto«, parolas pri afero, kiun ili tute
ne konas!

Ĉar la Lingva Komitato ĝis nun faris ankoraŭ neniun rompon en la
lingvo, tial la reformistoj ĝin kulpigas, ke ĝi estas senviva,
senforta, senaŭtoritata, sentaŭga! Sed se ĝi estas malbona, kiu
do malpermesas, ke la Esperantistoj mem ĝin reorganizu? Anstataŭ
semi malkontentecon, malpacon kaj ribelon, ĉu ne estus pli bone, se
iu el la malamikoj de la nuna Lingva Komitato prezentus projekton de
reorganizo de tiu ĉi komitato? Se la projekto estos bona, ĝi ja
certe estos akceptita; mi povas eĉ sciigi la malkontentulojn, ke la
prezidanto de la Komitato mem preparas nun projekton de reorganizo,
kiun li intencas prezenti al la plej proksima kongreso. Per vojo de
paco kaj harmonio ni ĉion povas krei, per vojo de malpaco kaj ribelo
ni ĉion nur detruos.

Por fari reformojn en Esperanto, la »Delegacia Komitato« ricevis
komision nek de la Esperantistoj, nek de siaj propraj delegintoj
(kiuj ne sole ne donis, sed eĉ ne _povis_ doni tian strangan
komision); siajn proprajn, de neniu rajtigitajn postulojn de
reformoj--kiuj apogis sin sur zorge kolektitaj voĉoj de kelka nombro
da malkontentuloj, sed tute ignoris la opinion de multaj dekmiloj da
personoj, kiuj estas kontraŭ ĉiuj ŝanĝoj--la Delegacia Komitato
prezentis al la Esperantistaro en formo tre ofenda, postulante,
ke la tuta multemila kaj longe laborinta Esperantistaro akceptu
la decidojn, kiujn kelkaj flankaj personoj ellaboris en la daŭro
de 8--10 tagoj; ili eĉ malhumile postulis, ke tiuj decidoj estu
akceptataj _tuj_, ne atendante la Esperantistan Kongreson; tial
la sola respondo, kiun ni devis doni al la postulantoj, estus
simpla kaj tuja rifuzo. Sed ĉar troviĝis personoj, kiuj per ĉiuj
eblaj rimedoj komencis grandan kaj lertan agitadon inter ĉiuj
Esperantistoj, penante per ĉiuj fortoj ruinigi la harmonion, kiu
ĝis nun regis inter ni, penante semi malpacon kaj malkontentecon kaj
kredigi al ĉiu aparte, ke ĉiuj postulas reformojn, nur la ĉefoj
kontraŭstaras; kaj ĉar ni komprenis tre bone, kiel pereiga povas
fariĝi por nia tuta afero ĉia publika malpaco kaj skismo, precipe
se ĝi al la nenion scianta publiko estas tute malvere prezentata
kiel »deziro de multaj societoj«; tial ni en la daŭro de tri
monatoj faris ĉion, kion ni povis, por kvietigi la ribelantojn en ia
paca maniero. Ni multe korespondis kun ili, penante klarigi al ili,
kiel danĝerega ilia agado estas por tiu afero, kies amikoj ili sin
kredas; ni prezentis la demandon al la voĉdonado de ĉiuj membroj
de la Lingva Komitato; kaj kiam la Lingva Komitato rifuzis akcepti
iliajn strangajn kaj tro grandajn postulojn, ni eĉ decidis, ke ni
_mem_ en nia propra nomo prezentos al la Esperantistoj iliajn plej
ĉefajn postulojn, kvankam ni tute ne vidas en ili ian necesaĵon;
sed ni nur deziris, ke ĉio estu farata sen rompado, per vojo
laŭleĝa; ke ĝis la komuna akcepto la novaj formoj estu rigardataj
ne kiel devigaj, sed nur kiel permesataj, kaj ili ricevu forton nur
tiam, kiam la Lingva Komitato ilin aprobos kaj Kongreso Esperantista
donos al ili sian sankcion.

Sed ĉiuj niaj penoj de pacigo nenion helpis. La postulantoj
respondis, ke por ili ne estas aŭtoritata nia Lingva Komitato, nek
nia kongreso, kaj ili rezervas al si plenan liberecon de agado.

Tiam ni estis devigitaj rompi ĉiun intertraktadon kaj sciigi, ke
la »Delegacia Komitato« por ni plu ne ekzistas. Laŭ la propra
tute preciza programo de la »Delegacio«, la Komitato ricevis de
siaj delegintoj la komision nur _elekti_ lingvon; de la momento,
kiam tiu elekto estis farita, la »Delegacia Komitato« ĉesis
ekzisti kaj restis nur kelkaj _privataj_ personoj, kiuj--laŭ siaj
propraj vortoj--fariĝis nun Esperantistoj. Sed kiam tiuj kelkaj
novaj Esperantistoj, kiuj aliĝis al Esperanto nur antaŭ malmultaj
semajnoj, ekdeziris dikti leĝojn al la tuta popolo Esperantista,
kiu laboras jam pli ol dudek jarojn, kaj ĉiuj niaj admonoj nenion
helpis, tiam ni simple lasis ilin flanke.

Ni estas konvinkitaj, ke tiuj kelkaj scienculoj, kiuj lasis sin
entiri en reton, baldaŭ komprenos la eraron, kiun ili faris; ili
baldaŭ komprenos, ke nia gravega kaj malfacilega afero povas atingi
sian celon _nur per severa unueco_; kaj pro la bono de ilia amata
ideo ili baldaŭ discipline aligos siajn fortojn al tiu komuna granda
armeo, kiu sen personaj ambicioj, en plena harmonio, kaj kun ĉiam
kreskanta sukceso, pacience laboras jam tiom multe da tempo.

Kiel ĝis nun, tiel ankaŭ plue, ni, Esperantistoj, iros trankvile
nian vojon.

L. L. Zamenhof.


Piednoto

[64] »Lingvo Internacia« XIII, 1908, p. 73-77.



Pri Delegacio

De B. Kotzin[65]


La delegacio estis »tre lerte kombinita teatraĵo, kies scenojn
2-3 personoj direktis post la kulisoj«. (Prof. Boirac, rektoro de
Diĵona Universitato, membro de la Delegacia Komitato.)

»Linguo Internaciona di la Delegitaro«--tiu grandlitera, fiera
surskribo nepre ornamas la kovrilon de Idistaj presaĵoj. Do, estos
nature, se ni komencos per mallonga historia skizo.

La Delegacio por elekto de lingvo internacia estis iniciatita de
s-roj L. Couturat kaj L. Leau dum la Universala ekspozicio en Parizo
(1900), kaj la 17-an de Januaro, en la jaro 1901 estis subskribita
de s-roj Cugnin, Laisant, Lalande, Couturat, R. de la Grasserie,
Limousin kaj Leau la sekvanta deklaracio, kiun ni citas, ĉar ĝi
prezentas oficialan programon kaj regularon de la Delegacio:

§ 1. Oni devas elekti kaj disvastigi la uzadon de helplingvo
internacia, destinita ne por anstataŭi la naciajn idiomojn en la
vivo individua de ĉiu popolo, sed por servi al la rilatoj, skribaj
kaj buŝaj, inter la personoj, kies patrolingvoj diferencas.

§ 2. Helplingvo internacia devas, por plenumi utile sian rolon, esti
konforma al la sekvantaj kondiĉoj:

  1-a kondiĉo.--Esti kapabla servi al rilatoj ordinaraj de la socia
    vivo, al komerco kaj al la raportoj sciencaj kaj filozofiaj;
  2-a kondiĉo.--Esti facile lernebla por ĉiu persono meze instruita
    kaj speciale por la personoj de civilizacio Eŭropa;
  3-a kondiĉo.--Ne esti unu el lingvoj naciaj.

§ 3. Oni devas organizi Delegacion ĝeneralan, reprezentontan la
tutan kvanton de personoj, kiuj komprenas la necesecon kaj la eblecon
de helplingvo internacia kaj kiuj interesiĝas pri ĝia realigo.
La Delegacio elektos komitaton, konsistantan el membroj, povantaj
kunsidi dum kelka tempo.

La rolo de la Komitato estas fiksita en la sekvontaj paragrafoj:

§ 4. La elekto de la helplingvo internacia apartenas unue al la
Asocio internacia de l' Akademioj, poste, en okazo de malsukceso, al
la Komitato laŭ § 3.

§ 5. Konsekvence, la unua misio de la Komitato estas prezenti,
en deca formo, al la Asocio Internacia de l' Akademioj, la
deziresprimojn de l' aliĝintaj societoj kaj kongresoj, kaj ĝin
inviti respekte, ke ĝi realigu la projekton de helplingvo.

§ 6. Apartenas al la Komitato la rajto, krei societon propagandan,
destinitan por disvastigi la uzadon de la helplingvo elektita.

§ 7. La subskribintaj delegitoj sin turnas al ĉiuj societoj de
sciencistoj, komercistoj kaj turistoj, invitante ilin aliĝi al la
prezentata projekto.

§ 8. La Delegacion povos partopreni la reprezentantoj de _societoj
regule formitaj_, kiuj aliĝos al la nun legata Deklaracio.

Se nun la leganto supozos, ke,--konforme al la § 8 de la
Deklaracio,--la Delegacio mem estis regule formita societo, li
eraros; la Delegacio, kiu devis propagandi sian ideon tra la tuta
mondo, kiu kolektis monon, eldonis multe da libroj, broŝuroj,
cirkuleroj, la Delegacio, kiu devis elekti specialan komitaton
por fine solvi la problemon de lingvo internacia, aspektis, kiel
_privata_ entrepreno, kaj kvankam ekz. en ĉiu privata akcia kompanio
estas elektata la Administrantaro k.t.p., la Delegacio ne havis
prezidanton, nek administracian komitaton (en la Delegacio funkciis
nur du oficoj: sekretario estis s-ro Leau kaj kasisto s-ro Couturat),
nek revizian komision, la Delegacio ne havis plenan regularon,
kunsidojn k.t.p. Kiel ni jam diris, oficiale s-ro Couturat okupis
nur la modestan oficon de la kasisto, sed en la realeco li estis
la sola direktoro kaj eĉ diktatoro de la nomita pseŭdo-asocio.
En la daŭro de ses jaroj s-ro Couturat aŭtokrate regis la tutan
aferon, tamen li mem certe ne povus atingi ian rezultaton sen potenca
helpo de la Esperantistoj. Dank' al morala kaj financa helpado
de la tutmonda Esperantistaro oni eldonis multe da libroj pri la
Delegacio; precipe dank' al energia agado de Esperantistoj, membro de
Franca Akademio de l' Sciencoj, generalo Sebert (ano de la Delegacia
Patronkomitato), prof. Laisant, Meray k.t.p., oni kolektis la
subskribojn de multaj societoj, sciencistoj, kaj oni efektivigis la
petskribon de 1250 scienculoj, adresitan al la Internacia Asocio de
Akademioj[66]. Fervore laboris por la Delegacio nia samideanaro, ĉar
estis nedubeble, ke oni elektos Esperanton. Membro de la Delegacia
patronkomitato, prof-ro Ostwald, mem skribis, ekz., en sia broŝuro
»Lingvo Internacia«, pĝ. 30-a (rusa eldono); »persone mi pli kaj
pli konvinkiĝas, ke Esperanto estos elektita«. La samon aludis la
fondintoj de la Delegacio, s-roj Couturat kaj Leau, en kies 576-paĝa
»Histoire de la Langue universelle« estis defendataj Esperanta
akuzativo, la multenombra finiĝo »j«, la tabelo de pronomoj, la
supersignitaj literoj k.t.p., k.t.p.

La senlaca agitado de l' Esperantistoj efikis: al la Delegacio
aliĝis 310 societoj[67], la petskribo, adresita al la Internacia
Asocio de l' Akademioj, estis subskribita de 1250 scienculoj,
kaj rezultate la 15-an de Januaro de la jaro 1907 s-roj Couturat
kaj Leau,--sekve de la §4--5 de la Delegacia programo,--petis la
internacian Asocion de l' Akademioj elekti la plej bonan lingvon
internacian[68], sed la Asocio de l' Akademioj,--konforme al la
propono de Viena Akademio,--rezoluciis la 29-an de Majo (1907): ne
decidi la demandon _senkompetente_[69] kaj teorie, ĉar la vivo mem
praktike solvos la problemon kaj elektos mem la plej bonan lingvon
universalan.

Post kiam la Asocio,--scienca aŭtoritato plej supera kaj plej
internacia,--kategorie rifuzis la peton de la Delegacio, kiu sole
kolektis la subskribojn de nur 310 societoj, precipe turistaj,
sportistaj, fotografistaj (eĉ kelkaj urbaj bibliotekoj elektis
sian delegiton), ĝi tamen kuraĝis preni sur sin la rolon de pli
alta apelacia instanco: la 25-an de Junio ĝi elektis--aŭ, pli
ĝuste, konfirmis--la komitaton, elektitan de s-ro Couturat, kaj
tiu komitato devis solvi la problemon, konsistante el la sekvantaj
12 personoj: prof. de Lima Medicina Fakultato Barrios (Peru,
Sud-Ameriko), prof. Baudouin de Courtenay (Peterburgo), prof.
Boirac (Diĵono), medicinisto prof. Bouchard (Paris), matematikisto
Eötvös (Budapest), prof. Foerster (Berlin), gazetisto Harvey
(New York), prof. Jespersen (Kopenhago), Lambros (Ateno), Paige
(Liège), ĥemiisto prof. Ostwald (Leipzig), prof. Schuchard (Graz).
Sed el 12 »elektitaj« komitatanoj nur 3 konstante partoprenis la
Komitaton kaj pro tio la Komitato mem invitis kelke da personoj
kaj sen la elekto de la Delegacio enkomitatigis ilin, ekz. s-ron
Rados (Budapest), s-ron Couturat, s-ron Leau, prof. Peano (Torino),
s-ron Stead (London), la lasta ankaŭ ne povis veni, kaj tial lin
reprezentis s-ro Hugon (Leitchwort); same profesoron Bouchard
(Paris) reprezentis kuracisto Rodet, s-ron Harvey (New York) abato
Dimnet (Parizo) profesoron Boirac reprezentis s-ro Moch. Kiel
honor-prezidanto estis elektita prof. Foerster, prezidanto Ostwald,
vic-prezidantoj Baudouin de Courtenay kaj Jespersen.

La Komitato kunsidis en Parizo, inter 15.--24. de Oktobro 1907.
Okazis vera konkurso de lingvoj artefaritaj, konkurso, kiu,--laŭ
atesto de prof. Baudouin de Courtenay,--tre similis la faman religian
konkurson, aranĝitan de antikva Kieva princo Vladimir la Sankta,
nome la Komitato esploris longan serion de lingvo-projektoj: de s-ro
Wise (Filipinoj), Lundström (Elberfeld), »Langage simplifié«
de Thaust (Toulon), »Dilpok« de Marchand (Franclando), »l'
Apolema« de R. de la Grasserie (Paris), »The Master Language« de
Houghton (Ameriko), »Logo« de s-ro Darde, (Makeevka, Ruslando),
»Universal« de Molenaar (München), »Idiom neutral« de »Akademi
internasional de Lingu universal«, »Neutral reformed« de
Rosenberger (Peterburgo), »Novilatin« de Beerman, projekton de
Blondel, k.t.p. La Komitato diskutis kun D-ro Nicolas, aŭtoro de
»Spokil«, kun Bollack, aŭtoro de »Langue Bleue«, kun s-ro
Spizer, aŭtoro de »Parla«. La kreinto de Esperanto, D-ro Zamenhof,
ne alvenis persone Parizon kaj petis sian karan kaj fidelan amikon,
markizon Louis de Beaufront, ke li estu advokato de Esperanto, kaj
s-ro Couturat skribis al D-ro Zamenhof: »_Via elekto estas tre bona
kaj mi tute aprobas ĝin_«.

Multe da lingvoprojektoj ekzamenis la komitato, kaj finfine, la
24an de Oktobro dum foresto de komitatano Boirac, prezidanto de
Esp. Lingva Komitato, oni decidis elekti en principo Esperanton sub
rezervo de kelkaj modifoj, ekzamenotaj de la konstanta Komisio _en la
senco difinita per la raporto de la sekretarioj kaj per la projekto
de Ido_, kiu estis »anonime« naskita samtempe kun la komitata
kunsido. Pli frue oni absolute ne konis Idon. Tamen la 2an de
Novembro la Delegacio sendis nur 25 ekzemplerojn de Ida gramatiko al
centmembra Lingva Komitato Esperantista kaj postulis respondon pri
la reformo post unu monato, kvankam kelke da Lingvokomitatanoj el
Ameriko kaj Afriko povis respondi nur post du monatoj. Prezidanto
de »Lingva Komitato«, rektoro Boirac,--membro de la Delegacia
Komitato,--vane protestis. El 100 membroj de Lingva Komitato nur
8 aprobis la reformon, proponitan de Ido, kaj 11 membroj akceptis
malpli radikalan reformon. Rezultate, la 18an de Januaro (1908)
aperis la konata cirkulera letero de D-ro Zamenhof[70]...

Eble D-ro Zamenhof estis ne prava, opiniante, ke la Delegacio ne
rajtis reformi Esperanton? Kiel juristo, mi plene konsentas kun la
opinio de D-ro Zamenhof, ĉar estas nedubeble, ke la Komitato de la
Delegacio ne havis la necesan mandaton por reformi la lingvon. La
oficiala programo (»Programme officiel«), kiu entenas eĉ negravan
detalon (ekz. la § 6 pri la rajto, krei propagandan societon por
la elektita lingvo), tamen per neniu vorto aludas la plej esencan
rajton:--reformi la lingvon elektitan. La § 1 diras nur, ke oni
devas »_elekti_ kaj disvastigi la uzadon de helplingvo« (»faire le
choix et de répandre l'usage d'une Langue auxiliaire«). Laŭ § 4
»La _elekto_ de la helplingvo apartenas unue al la Asocio internacia
de Akademioj...« Laŭ § 6 la Komitato rajtas »disvastigi la
uzadon de la lingvo _elektota_« (»qui aura été choisie«). En la
cirkulero (de I./XII. 1906) same nur la termino »_elekto_« estas
trovata. Plue, la 10an de Majo (1907) al la Delegacianoj estis
dissendita la cirkulero kun nomaro de la kandidatoj por la Komitato
de la Delegacio; voĉdonante, ĉiu membro de la Delegacio havis
samtempe la rajton, esprimi sian personan opinion kaj opinion de la
reprezentata societo nur pri la _elekto_ de la lingvo. La Komitato
devis esplori la opiniojn kaj konsideri ilin. Estas ja grave, ke
el 74 ricevitaj opinioj 57 estis por Esperanto; pri la ebleco aŭ
intenco, _reformi_ la elektitan lingvon, la cirkulero silentis
absolute, kaj ĝi devis silenti, ĉar se la Delegacio havus la
rajton, reformi ekzistantan lingvon, aŭ la rajton, krei tute novan
sistemon de lingvo internacia, sendube tiu rajto estus klare markita
en la regularo, sed--ni ripetas--ĝi ne estis eĉ aludita kaj same en
neniu cirkulero de la Delegacio, en neniu dokumento estis uzita la
vorto »reformoj«.

Oni komprenas cetere, ke kolegio, kompetenta por elekto de lingvo,
povas esti nekapabla por ĝia plibonigo aŭ por ĝia originala
kreo. Analogie, muzika kritikistaro povas juste elekti kaj premii
la plej bonan muzikverkon, kvankam, eble, neniu el la kritikintoj
kapablus, memstare aŭ »komitate« komponi plej primitivan
melodion. La nekompetenteco de la Delegacia Komitato estas ekster
dubo, kaj vane la Idistoj (ekz. en la broŝuro »Apprenez Ido«!)
certigas, ke »Esperanto estas reformita de internacia komitato
el sciencistoj-lingvistoj, elektitaj inter la plej kompetentaj«;
vane en la libro »Internacia lingvo kaj Scienco«, verkita
kvarope de ĥemiistoj Ostwald kaj Lorenz, fizikisto Pfaundler kaj
filozofo Couturat, oni kredigas, ke Esperanto estas plibonigita per
laborado de »plej spertaj lingvosciencistoj«. En la realeco la
Delegacia Komitato _havis nur 2 lingvistojn_, nome Rusan profesoron
Baudouin de Courtenay kaj Danan profesoron Jespersen. La unua, kiu
estis vicprezidanto de la Komitato, diris, ke per la reformoj oni
flikis unu lokon, krevigante la alian. En oficiala organo de Ido
»Progreso« prof. Baudouin de Courtenay skribis: »tiu tendenco
al la reformoj venas de l' inklino, serĉi truon sur la tuto bona,
t. e. ofta flikado de Esperanto sen sufiĉaj motivoj. La rolo de
la Delegacio, de la Komitato, elektita de ĝi, kaj de la konstanta
komisio estas malprosperinta«. (»Progreso«, 1909, p. 114)[71]. Kaj
ni vidos poste, ke prof. Baudouin de Courtenay malaprobas preskaŭ
la tutan reformaron de Ido. La dua,--kaj lasta--lingvisto de la
Delegacia Komitato, prof. Jespersen, proponis al la Delegacio sian
propran originalan gramatikon, alian ol ia Idista, kun la multenombro
ne-idista per _oi_, _ai_, ne-idistaj pronomoj _lo_, _la_, _loi_,
_lai_, adjektiva finiĝo -e kaj inigo per a, ekz, frato = frato;
frata = fratino[72]. La lasta demando estis longe diskutita, sed
la Komitato per plimulto rifuzis akcepti la proponon de la »plej
sperta lingvisto«. Do, oni ne devas moki D-ron Zamenhof, kiu skribis
al s-ro Lemaire: »La proponoj de Couturat ne povas plaĉi al mi;
se oni min demandus, mi proponus ŝanĝojn tute aliajn, kiuj laŭ
mia opinio, estas multe pli gravaj«. Kiu scias? Eble D-ro Zamenhof
samopinias ĝuste kun lingvisto Jespersen!

Sed ni revenu al la Delegacio! La rezolucio pri la reformo de
Esperanto indignigis ne nur la tutan Esperantistaron. Pli ol 70
profesoroj, interalie la honora prezidanto de la Delegacia Komitato,
prof. Foerster, protestis kontraŭ la pretendo, reformi Esperanton.
El 310 societoj, formintaj la Delegacion, nur 14 aprobis Idon en la
jaro 1910. La plej gravaj societoj, kun pli ol 100 000 membroj, akre
protestis kaj deklaris, ke ili rajtigis la Komitaton nur _elekti_
la plej perfektan lingvon internacian. Tamen, ĝis la nuna tago
en ĉiu Idista lernolibro, broŝuro, sur ĉiu Idista poŝtkarto
vi nepre legos, ke Ido estas Esperanto, reformita de Delegacio,
kiu konsistis el 310 societoj kaj 1250 scienculoj. Sed, Idistoj
diplomatie sekretigas, ke la 1250 scienculoj ne partoprenis la
elekton de la Delegacia Komitato, ke _ili nur subskribis la peton,
senditan al la Internacia Asocio de l' Akademioj, kiu malaprobis
ĝenerale la ideon »elekti« lingvon internacian_. Kaj certe la
1250 scienculoj ne lernis Idon. Tuŝante la demandon pri la 310
societoj, oni ne devas forgesi, ke la plimulto de la societoj estis
varbita de Esperantistoj, kaj se la lastaj suspektus, ke la Delegacio
havas la rajton reformi, certe ili ne laborus por la Delegacio, kaj
aliparte la Delegitoj, se ili scius, ke la Delegacio povas reformi,
ili eble elektus la Komitaton nur el personoj, kies fideleco estis
ekster dubo. Cetere s-ro Couturat mem skribis en sia broŝuro
»La réforme justifiée« ke »la Komitato de la Delegacio estis
komisiita ne komponi teorian studon pri la demando, nek prezenti
respektajn dezirojn al kiu ajn ekstera kaj ŝajnanta aŭtoritato,
nek proponi humile plibonigojn en kiu ajn lingvo jam ekzistanta, sed
elekti unu lingvon kompletan, pretan kaj tuj uzeblan praktike por la
interesatoj«.

Sed ni eĉ supozu por unu momento, ke la Delegacia Komitato efektive
rajtis reformi Esperanton kaj tamen estas facile trovi sufiĉan
motivaron por kasacio de la Komitata decido. Unue, laŭ § 5 de la
Deklaracio »la unua misio de la Komitato« estas sin turni al la
Internacia Asocio de l' Akademioj, tamen la Komitato estis elektita
nur, post kiam la Asocio jam rifuzis la peton prezentitan de s-roj
Couturat kaj Leau; tiamaniere ili uzurpis »la unuan mision« de
la Komitato, kaj tiu uzurpo, eble, estis tre grava, ĉar se la
Komitato mem turnus sin al la Asocio, la rezultato povus esti tute
alia. Due, la komitatanoj estis »elektitaj« laŭ propono de
s-ro Couturat, kiu ne devis influi la elekton, ĉar kiel ni vidos
poste, li estis kunaŭtoro de Ido. Plue, por konscie elekti ian
komitaton, estas necese koni la »kredon«, la programon de ĉiu
elektota kandidato, sed s-ro Couturat ne diskonigis tion kaj ne
levis la vizieron de sia kavaliraro. Do, estas supozeble, ke li
intence proponis elekti unuparte siajn samideanojn kaj aliparte
la personojn, kies nepartopreno en la kunsidoj estis certa[73],
ĉar nur tiamaniere estas klarigebla la fakto, ke el 12 elektitaj
komitatanoj nur 3 persone, kaj ne havante ian reprezentanton, vizitis
la kunsidojn,--spite la § 3 de la Deklaracio, kiu diras, ke »_La
Delegacio elektos Komitaton, konsistantan el membroj, povantaj
kunsidi dum kelka tempo_«. Ne kuraĝante kunsidi triope, la Komitato
invitis interalie prof. Peano, aŭtoron de »Latino sine flexione«
kaj ne protestis kontraŭ la partopreno de s-roj Rodet kaj Hugon,
aŭtoroj de reform-projektoj, kvankam laŭ Delegacia cirkulero,
datita de I/XII 1906, la aŭtoroj de lingvo internacia ne rajtas
partopreni la Delegacion kaj des pli ne rajtas eniri en la Komitaton.
Tamen la vicprezidanto de la Komitato, prof. Jespersen, prezentis
al la Komitato sian propran projekton »Esquisse de grammaire
éclectique«.--Fine, la Delegacio ne rajtis diskuti kiun ajn
projekton ne-eldonitan, ĉar aliokaze estus tro absurda la rajto de
ĉiu elektita aŭ invitita komitatano, ne veni persone kaj sendi sian
reprezentanton. Efektive, la projekto de Ido aperis dum la kunsido
de la Komitato kaj estas memkompreneble, ke s-ro Barrios (Lima,
Peru) aŭ s-ro Harvey (New-York) k. a. ne konis Idon, kaj tial iliaj
_reprezentantoj_ en la Komitato _ne povis_ esprimi la opinion de siaj
_reprezentatoj_. Same la elektitaj komitatanoj, ekzamenante Idon,
absolute ne povis esprimi la opinion de la elektintaj Delegacianoj,
ĉar Ido aperis publike nur post la kunsidoj de la Komitato. Jen
estas la motivoj por kasacio de la Delegacia decido, eĉ se ni flanke
lasos la demandon: ĉu la Komitato ĝenerale havis la juron, reformi
Esperanton.

Pri la rezolucio de la Komitato ni jam parolis sur la pĝ. 6,
kaj nun ni devas aldoni, ke, »solvinte« la problemon de lingvo
internacia,--problemon, kiun pro nekompetenteco rifuzis solvi la
Internacia Asocio de l' Akademioj--tiu strangamaniere elektita
Komitato, plena de neelektitaj membroj, siavice elektis--sen konfirmo
de la Delegacio--konstantan komision, por esplori kaj fiksi detale la
elektitan lingvon. La komisio konsistis el prof. Ostwald, Baudouin
de Courtenay, Jespersen, L. de Beaufront, L. Couturat kaj L. Leau.
Vicprezidanto de la komisio prof. Baudouin de Courtenay post nelonge
eksiĝis; same eksiĝis la prezidanto, prof. Ostwald, kiu--laŭ
atesto de Baudouin de Courtenay--ne nur rifuzis la titolon de la
prezidanto, sed ĝenerale eksiĝis kaj unu el la motivoj estis, ke
s-ro Couturat volas krei novan netuŝeblan fundamenton de lingvo
internacia[74]. Post eksiĝo de la prezidanto kaj vicprezidanto, en
la komisio restis nur kvar personoj, el kiuj tri estis kunaŭtoroj de
la reformprojekto kaj, sekve, ili devis juĝi sian propran verkon.
Du el ili estis, nome s-roj Couturat kaj Leau, sekretarioj de la
Komitato, decidinta reformi Esperanton »en la senco, difinita per
la _raporto de la sekretarioj_ (t. e. de s-roj Couturat kaj Leau)
kaj per la projekto Ido«. Aliparte estas notinde, ke la mistera
aŭtoro de Ido en sia subita broŝuro, disdonita al la membroj de la
Delegacia Komitato, kvazaŭ interkonsente kun Couturat, skribis, ke
li tute ne parolas pri la novaj reguloj de la vortfarado, ĉar ili
estas majstre kaj tre praktike difinitaj de ... s-ro _Couturat_ en
»Étude sur la dérivation en esperanto«. Fine, estas atentinde, ke
s-ro Couturat mem prezentis Idon, kies aŭtoro estis anonima. Kiu do
estis la tria kunaŭtoro, la efektiva ĉefaŭtoro de Ido? Ĉu s-ro L.
de Beaufront, advokato de Esperanto,--advokato, rekomendita de s-ro
Couturat? Ni vidos tion en la ĉapitro IIa.


Piednotoj

[65] El: Kotzin, Historio kaj teorio de Ido. Librejo
»Esperanto«, Moskvo. 1913, p. 1--12.

[66] La Internacia Asocio de l' Akademioj estas
reprezentantaro de l' Akademioj diverslandaj (Amsterdamo, Berlino,
Bruselo, Budapesto, Kristianio, Kopenhago, Lejpcigo, Londono,
Munĥeno, Parizo, Peterburgo, Romo, Stokholmo, Vieno, Vaŝingtono).
Ĝi estis fondita en la jaro 1900 kaj post ĉiu trijara periodo ĝi
havas ĝeneralajn kunsidojn. La lasta kunsido okazis en la jaro 1913
en Peterburgo.

[67] La aliĝo konsistis en tio, ke oni resendis al s-ro
Couturat la presitan sur la pĝ. 180 »Deklaracion« kun subskribo,
atestanta, ke la subskribinto opinias dezirinda la fondon de la
Delegacio.

[68] La peto estis sendita pere de la Viena Akademio de Sciencoj.

[69] »Elle se déclarait incompétente«--diras la oficiala
raporto de la Delegacio (Couturat et Leau. Compte rendu de Travaux du
Comité, pĝ. 2).

[70] Vidu pĝ. 175--179!

[71] La samon skribis la konata lingvisto Brandt, profesoro
de Moskva Universitato: »Mi pensas, ke Ido ŝanĝas tro multe kaj
ofte sen sufiĉaj motivoj« (»Progreso«, 1909, pĝ. 265).

[72] Ni povus citi ne malpli ol 12 lingvoprojektojn kun
inigo per -a, ekz. Idiom Neutral, Panroman, lingvo de Liptay,
Novilatin de Beerman k.t.p. Eble, Ido post kelka tempo enkondukos la
saman inigmanieron.

[73] Estus tro naive kredi, ke ekz. s-ro Barrios el Peru aŭ
s-ro Harvey el New-York venos Parizon.

[74] Mi citas la propran artikolon de s-ro Baudouin de
Courtenay, presitan en »Espero«, 1908, Nr. 10, pĝ. 478, gazeto
eldonita kun Rusa organo »Vestnik Znanja«, kies kunlaboranto (por
la fako de lingvistiko) estas s-ro B. de Courtenay. Do, la artikolo
estas nedubeble aŭtentika.



La „10 superecoj de Ido kontraŭ Esperanto“ kaj 10 respondoj al ili

De D-ro P. Haller[75]


Sur (germanlingva) flugfolio, eldonita de la Ido-Eldonejo en
Lüßlingen, troviĝas »10 superecoj de Ido kontraŭ Esperanto«,

kiuj meritas esti rigardataj iomete kritike.

1. Alfabeto. »Ido uzas la ordinaran internacian alfabeton,
do ne havas supersignitajn literojn«.

Jes, sed pro tio en la Esperanto-alfabeto estas plenumitaj plej
severe la _principoj de la fonetiko_, kiujn la teoriuloj de Ido
postulas. _Nur en Esperanto, ne en Ido, apartenas al ĉiu sono unu
signo, kaj al ĉiu signo unu sono._ -- Krome la Esperanto-alfabeto
taŭgas pli bone por la transskribo de propraj nomoj, speciale de
geografiaj, ol la Ido-alfabeto. Plue estas pli praktike kaj pli
mallonge, skribi kaj komposti _ŝ_ kaj _ĉ_ anstataŭ _sh_ kaj _ch_.
Esperanta _ŝ_, _ĉ_ k.t.p. tiel same ne estas retropaŝo rilate
al _sh_ kaj _ch_, kiel la Germana _ö_, _ä_, _ü_ rilate al _ae_,
_oe_, _ue_, kiel la Franca _é_ rilate al _ais_ k.t.p. -- Pro
la duobla rolo, kiun ludas la Ida _j_, naskiĝas nenaturaj
vortbildoj, ekz. jenante, injeniero, jeneroza, jino, jirafo, k. c.
La malgrandaj malutiloj, kiujn la supersignoj povas kaŭzi al la
presisto, estas eviteblaj (kion la Ido-Eldonejo bone scias!) kaj
malaperos pli kaj pli kun la disvastiĝo de Esperanto.

2. Akcento. »Ido havas naturan akcenton (_fi_lio), ne
rigidan, nenaturan kiel Esperanto (fi_li_o)«.

Tiu tielnomata »natura« akcento alportas al Ido-lernanto nombron da
reguloj kaj esceptoj pri akcento kaj prononco, dume _Esperanto havas
unu regulon pri akcento sen iu ajn escepto_.

La »natura« akcentado celata de Ido grandparte ne ekzistas.
(Komparu Germ.: Sys_tem_, Angl.: _sys_tem; Germ.: Hori_zont_, Angl.:
ho_riz_on; Germ.: »Ko_mö_die«, Franc.: »comé_die_«.) Krome, tiu
akcentado tuj estas modifata, kiam nur unu sufikso aliĝas.

Laŭ Ida regulo oni devas akcenti: ga_le_rio, fila_te_lio,
filo_lo_gio, _re_vuo, e_ner_gia, in_du_strio, geo_gra_fio, _lo_trio,
epi_de_mio k.t.p. Tio estas la natura akcento, laŭ Ida »te_o_rio«.
Ho, kia »fan_ta_zio«!

Tial, _senescepta akcentregulo estas la pli simpla kaj la pli
laŭnatura_, precipe por ĉiuj unulingvuloj, kiuj ne komprenas tiajn
lingvistajn »delikatecojn«. _La akcento sur la antaŭlasta silabo
de ĉiu vorto kaŭzas en Esperanto facilan, nature fluantan ritmon de
la frazo_, mankantan ofte en Ido. (Vidu poste.)

La ekzemplo _filio_ estas malĝusta; ĉar la Ida _filio_ nomiĝas
Esperante _filo_, do ĝi havas la akcenton sur la sama _i_ kiel en
Ido.

3. Multnombro. »Ido havas la Italan, belan pluralformon
_i_, ne la pezan, malbelan per _oj_, _aj_, _uj_«.

Jes, sed anstataŭ tio Esperanto havas la »belan italan _i_« kiel
finaĵon de la _verboj_. Cetere, oni povas disputi pri la gusto. La
Germanaj filologoj laŭdas la belecon de la antikva Greka lingvo
ĝuste pro ĝia riĉeco je la plensonaj _oj-_ kaj _aj-_sonoj (laŭ
la ordinara prononco en Germanlando). La Germana frazo: _Heute fuhr
ein neuer mit Heu beladener Wagen in eine Scheune ein_, tute ne sonas
malbele, kvankam ĝi abundas je _oj-_ kaj _aj-_sonoj.

Tiuj ĉi finaĵoj en Esperanto havas grandan gravecon por la _ekzakta
disigo de la vortoj_ unu de la alia kaj por la _klara kompreno kaj
diferencigo_ precipe de la _parolata_ teksto. Sed la taŭgeco de
helplingvo, speciale ankaŭ por _buŝa uzado_, ŝajnas esti por la
Idistoj malĉefaĵo.

4. Adjektivo. »Ido havas la neflekseblan adjektivon;
Esperanto ĝin fleksas laŭ nombro kaj kazo«.

Tiu pli granda simpleco estas supereco kaj malsupereco. Ĉar estas
klare, ke _adjektivo konforma laŭ nombro kaj kazo kun la substantivo
montras pli klare sian logikan apartenecon_ ol aliokaze, ke per tio
la senco de frazo estas komprenebla pli facile kaj rapide, kaj ke pli
granda libereco en la vortordo estas ebla.

Cetere _ne ĉiam en Ido la adjektivo estas nevarianta_, kiel oni
asertas: En kelkaj okazoj ĝi devas ricevi pluralan kaj akuzativan
signon.

5. Verbo. »Ido havas la internacian finaĵon _r_ anstataŭ
la arbitran _i_ de Esperanto. Ido do povas formi la infinitivojn
konforme al la verbtempoj«.

Tiu ĉi tielnomata internacia _r_ nur en _Hispanaj_ verboj ĝenerale
estas parolata kiel finaĵo; en la plej oftaj Francaj verboj ĝi
estas muta, kaj en la Itala lingvo la verbfinaĵoj sonas _are_,
_ire_, _ere_; ili do enhavas _r_, sed ne kiel finaĵon.

_Ĉu estas plej science aŭ plej ridinde, elekti tian nur formalan
finaĵon laŭ la principo de la maksimuma internacieco?_ Ĉu ne
estas multe pli _racie, elekti tian finaĵon laŭ nur praktikaj
vidpunktoj_, t. e. laŭ tio, ke ĝi estu _facile prononcebla_, _klare
aŭdebla_ kaj _bone distingebla_ de aliaj finaĵoj?

Laŭ tiu vidpunkto _la enkonduko de la finaĵo_ _ar_ _en Ido estis
unu el la plej grandaj maltrafoj_. La kontraŭdiro, ke la Hispana
lingvo ĝin ankaŭ posedas, estas senvalora, ĉar en natura lingvo
estas pli bagatele, ĉu tia finaĵo estas klare distingebla aŭ ne,
ol en artefarita lingvo. Baldaŭ la kreintoj de Ido rimarkis, ke
la finaĵo _r_ dum la parolado estas preskaŭ ne aŭdebla, se oni
ĝin ne »rrr zumas«. Tial ili rompis la regulon pri akcento,
akcentante la _lastan_ silabon de la verboj ĉe la infinitivo.
Per tio la manko ne estas forigita, sed _novaj malutiloj estas
aldonitaj_: per la akcentado de la nur formala silabo »ar«, _la
atento de la aŭdanto rekte estas fortirita de la ĉefaĵo, t. e. la
vortradiko, al la malĉefaĵo: la sufikso_. Oni legu kompare:

   Ido:        Esp.:
  tradu_kar_  tra_du_ki
  obedi_ar_   o_be_i
  puni_sar_   _pu_ni
  kare_zar_   ka_re_si k.t.p.

Kiel plia malagrabla sekvo venas la ĝeno de la _frazakcento_, kio
en Ido ĉiam okazas, kiam dusilaba vorto sekvas la infinitivon. Ekz.
»Me _vo_las skri_bar_ _kar_to« kontraŭ la flua Esperanta »Mi
_vo_las _skri_bi _kar_ton«. (Vidu ankaŭ sub 8!)

Do, _ni lasu senenvie al Ido ĝian »internacian«_ _r_, _kaj ni
konservu zorge nian »arbitran«_ _i_!

Dua maltrafo laŭ fonetika vidpunkto estas la finaĵo _ez_ por la
imperativo. Ankaŭ ĉi tiu finkonsonanto aŭdebliĝas nur, se oni
ĝin laŭte zumas; krome oni povas facile konfuzi _ez_ kaj _is_.
Kontraŭe oni komparu la plenvoĉe kaj decide sonantan finan _u_
en Esperanto: _lernu_ kontraŭ _lernez_. La naciaj lingvoj plej
multe havas la molan _z_-sonon interne aŭ komence de la vortoj,
malofte ĉe la fino. La kontraŭparolo, ke la franca imperativo
ankaŭ finiĝas je _ez_, kompreneble estas stulta, ĉar tiu ĉi _z_
ne estas prononcata [_ez_ = _e_].

La mallongigitajn konjugformojn, kiujn Ido krome posedas, Esperanto
ĉiutempe povus enkonduki, se la bezono pri ili montriĝus kaj se iu
aŭtoritato (registaroj, ne kelke da scienculoj!) garantius ilian
enkondukon.

6. Deklino. »Ido ne havas devigan akuzativon, sed uzas
ĝin nur en la plej necesa okazo ĉe la vortinversigo«.

... Por ke oni ĝin forgesu ĝuste en la plej necesa okazo, kiel
eĉ montras la ekzemplo[76] de la »vere idana leono« (tiel la
»Idano« titolas S-ron Peus; neniu ŝerco!) Ĉar _ĉiu laŭvola uzo
de iu gramatika formo postulas denove specialan regulon_ pri tio,
kiam tiu regulo estas aplikota kaj kiam ne.

Sed per kio Ido pagas tiun »superecon«? Per tio, ke ĝi, anstataŭ
la deviga akuzativo, nun havas la _devigan vortordon_ kaj devas formi
ĉiun frazon laŭ la skemo: _subjekto_, _predikato_, _komplemento_.
Sed ofte ĝuste la _komplemento_ estas la ĉefaĵo en la frazo, kiun
oni tial volas meti ĉe la komenco de la frazo.

Nu, estas afero de gusto, preferi unu aŭ la alian devigon; tia
devigo ne estas evitebla pro logikaj kaŭzoj. Ĉiuokaze _la akuzativo
en Esperanto havigas plej grandan liberecon pri la vortordo_
(ŝatindan precipe ĉe parola uzado) _kaj pli grandan logikan
klarecon_ (ŝatindan precipe laŭ scienca vidpunkto).

7. Vortaro. a) »Ido aplikas neniujn artefaritajn vortojn
kiel Esperanto«.

Anstataŭ tio ĝi aplikas tie vortojn el mortinta lingvo, la
latina; anstataŭ tio oni devas lerni en Ido 24 diversajn
elementojn, kie sufiĉas en Esperanto 14. Krome, la signifo
de tiuj Esperanto-vortoj tre precize estas logike difinita per iliaj
elementoj. Cetere, la tielnomataj _tabelvortoj_ ne estas arbitraj:
ĉiuj vortoj kun la nedifinita senco komenciĝas per _i_, memoriganta
pri la Germana irgend; ĉiuj demonstrativaj per _ti_ (Germ. _d_,
Angl. _th_); ĉiuj neaj per _ne_ komuna al ĉiuj lingvoj; ĉiuj
demandaj per la Franca _ki_ (Germ. ĉiam _w_, Angl. _wh_).

b) »Ido havas neniujn arbitre elektitajn vortradikojn kiel
Esperanto, sed Ido ilin elektas laŭ la principo de la maksimuma
internacieco. Ekz.: El Germ. Kavallerie, Angl.: _cavalry_, Fr.:
_cavalerie_, Ital.: _cavallo_, Hisp.: _caballo_, Rus.: _kavaleria_,
Ido elektas por Germ.: _Pferd_, Fr.: _cheval_ la sole internacian
vorton _kavalo_; Esperanto elektas la kripligitan Francan vorton
_ĉevalo_«.

Certe Ido plenumis la principon de la maksimuma internacieco,
regantan ankaŭ en Esperanto, pli konsekvence ol Esperanto, _sed
ankaŭ pli pedante. La kreintoj de Ido traktis tiun principon tro
formale_; ili ĝin konsideras nur kiel _nombran_ aferon, kalkulante 1
Hispanon (aŭ 1 Mez- aŭ Sudamerikanon) aŭ 1 Suditalon tiom, kiom 1
Francon, 1 Germanon, 1 Anglon kaj 1 Skandinavon. Aliavorte: oni ne
enkalkulis la _kulturvaloron_ de la diversaj nacioj, el kio sekvas,
ke Ido dank' al la Hispana kaj Itala lingvoj ricevis tro Romanan
aspekton. Esperanto justamaniere koncesias al la Germanikaj lingvoj
iom pli grandan influon rilate al la vortaro.

Se en la ĉi-supra ekzemplo la Germ.: _Kavallerie_ estas citata
por kavalo, estas permesata ankaŭ nomi Germanan _Chevaux-legers_
kaj _chevaleresk_, same Anglan _chivalrous_ por _ĉevalo_, kiu
laŭ tio ne estas vorto konata nur de Francoj. Plue, la vorto
_ĉevalo_ tute ne estas kripligita Franca vorto; _alie la Idovortoj
tuchar_, _chasar_, _chapelo_, _charniro_, _chanjar_ k. a. _estus same
kripligita Franclingvo_; ĉar Ida _ch_ = Esp. _ĉ_.

8. Derivo. »Ido havas klaran, logikan regulan derivon, tiu
ĉi de Esperanto estas ofte neklara, mallogika kaj senregula. Pro tio
Ido estas pli klara, pli facile komprenebla kaj pli facile uzebla«.
Kiel ekzemplo sekvas la traduko de la Germana frazo: Ein Fischer kann
fischen, ohne Fische zu fangen. Esp.: Fiŝkaptisto povas fiŝkapti,
sen kapti fiŝojn. Ido: Peskero povas peskar, sen kaptar fishi.

Kion oni mallaŭdas en la Esperanta traduko? Vere, la vortludo kaj
la ironio inter la antaŭa kaj malantaŭa frazo de la Germana teksto
estas interpretata per la Esperanta traduko multe pli delikate ol
per la Idotraduko, kie ili malaperas per la speciala vorto _peskar_
anstataŭ _fiŝkapti_. Aŭ ĉu oni mallaŭdas la kunmetitaĵon
_fiŝkapti_? Se jes, oni forigu antaŭe el Ido la formojn _tronsidar_
(tronsidi), _seglirar_ (velŝipveturi), _trabapogar_ (apogi per
trabo), k. c. (Flanke dirate: Legante la Idan tekston laŭte, oni
denove ekkonas la ĝenantan ritmon de la frazo: Kap_tar_ _fi_shi.)
Cetere oni povas diri en Esperanto anstataŭ _fiŝkapti_ ankaŭ
_fiŝreti_ aŭ _fiŝhoki_.

Nun pri la ĝenerala pretendo! La vortoderivo en Ido _laŭdire_ estas
klara, logika, regula per la _principo de la renversebleco_, t. e.
principo _malfacile komprenebla_ por simplaj personoj, ankoraŭ pli
_malfacile uzebla, precipe en rapida interparolado_; ĉar sekve
de tiu principo _Ido ŝarĝas la komunan lingvon per tro granda
nombro da afiksoj_, sed tamen _ne atingas logikan unu-sencecon_[77].
Kontraŭ tio, la _principoj de neceso kaj sufiĉo_, formulitaj por
Esperanto de S-ro de Saussure, laŭ logika vidpunkto, ne nur estas
samvaloraj, sed krome multe pli simplaj, donante la necesan liberecon
rilate al la apliko por personoj diverskleraj.

Poste sekvas en la Idoteksto kiel ekzemploj por la asertita
mallogikeco de Esperanto la verboj _kroni_, _brosi_, _plumi_, _remi_.

(Inter ili ree troviĝas malĝusta Esperantovorto: _Plumi_ anstataŭ
_senplumigi_.)

Esperanto derivigas la vortojn _kroni_ kaj _brosi_ _rekte el la
substantivoj, sekvante la kutimon en ĉiuj nacilingvoj_: Fr.:
_couronne_, _couronner_, Germ.: _Krone_, _krönen_; It.: _corona_,
_coronare_; Hisp.: _corona_, _coronar_; Angl.: _crown_, _to crown_.
_Same_: _brosse_, _brosser_; _Bürste_, _bürsten_; _spazzola_,
_spazzolare_; _cepilo_, _cepilar_; _brush_, _to brush_.

Fine la verkinto de la Ido-teksto daŭrigas, konfidante la absolutan
regulecon de la derivo:

»Ido diferencigas precize _brosar_ per _brosilo_, _remar_ per
_remilo_...«

Nu, se oni konfidus la pretenditan regulan derivon, oni tuj venas en
interpremon inter sia propra intelekto kaj la oficiala Ido-vortaro.
Ekz. oni ne povas traduki: _martelar per martelilo_ (marteli per
martelo), _limar per limilo_ (fajli per fajlilo), _kriblar per
kriblilo_ (kribri per kribrilo), _frenar per frenilo_ (haltigi
per haltigilo); sed oni devas derivigi: _martelagar per martelo_,
_limagar per limo_, _kriblagar per kriblo_, _frenagar per freno_, kaj
multe da similaj ekzemploj.

La logika rilato inter ĉiuj tiuj vortoj estas la sama kiel inter
_remi_ kaj _remilo_.

Tia estas la »_klara_, _logika_, _regula derivo_« _en Ido_!

9. Evoluado. »Ido havas regulan fidindan evoluadon, ĉar
la Ido-Akademio, konsistanta el kompetentaj viroj el diversaj lingvaj
teritorioj, havas la taskon, esplori ĉiujn lingvoproblemojn, por
ilin solvi laŭ precize difinitaj principoj; kontraŭe en Esperanto
ĉiu ulo, eĉ la plej nekompetenta, povas enkonduki novajn vortojn
kaj faras pro tio la lingvon tute nekomprenebla...«

Kontraŭ la ebleco, ke iu persono _uzas_ malbonajn vortojn en siaj
tekstoj, Ido _ne estas ŝirmata_, tute same kiel Esperanto. Sed ke
tiaj vortoj fariĝas _oficialaj vortoj_ de la lingvo, _kontraŭ tio
Esperanto same kiel Ido estas ŝirmata per sia Lingva Akademio_.

Ke la Ido-Akademio kontraste al la Esperanto-Akademio konsistas,
_laŭdire_, el »kompetentaj« viroj, tio bezonas tre fundan
pruvon. La fakto, ke du lingvistoj apartenas al ĝi, certe ne jam
estas pruvo; ĉar disputis ja la lingvistiko, ankoraŭ ĝis nun,
eĉ kontraŭ la _ebleco_ de artefarita lingvo, ankaŭ kiam jam
ekzistis la plej evidentaj pruvoj por ĝi. _Ĉar la universala
helplingvo estas tute nova kampo por la ĝenerala filologio._ Jen
la _ne-filologo_ sin okupinta multajn jarojn praktike kaj teorie
pri la afero, _eventuale estas multe pli kompetenta_, speciale pri
la postulo de la simpleco kaj facileco, ol lingvisto ekipita je
instruiteco kaj ampleksa lingvoscio.

Ke ankaŭ _la Esperanto-Akademio starigis precizajn principojn_, laŭ
kiuj la evoluado de la lingvo estas reguligata, tion la verkinto de
la ĉi supraj linioj devus scii. Sed kial? La »kompetentaj viroj«
laŭ li ja nur sidas en la Ido-Akademio. Ke _Esperanto jam travivis
prospere kvaronan jarcenton, pruvante dum tiu tempo plej konfidindan
evoluadon_, pri tiu fakto li silentas.

10. Stabileco kaj progreso. »Ido estas la efektiva
internacia lingvo. Ĉar Ido unuigas en si la praktikan stabilecon kun
la scienca progreso, dume Esperanto devas konservi ĉiujn mankojn kaj
neperfektaĵojn pro tio, ke en la 1a kongreso tute nekompetentaj kaj
nerajtigitaj, okaze ĉeestintaj partoprenantoj deklaris libron kiel
fundamenton, kiu eĉ en la evidentaj mankoj kaj preseraroj devas esti
neŝanĝota...«

La unua frazo tute _ne_ esprimas _fakton_, sed nuran _deziron_
de la skribinto. Se oni substituas en ĝi la vorton »Ido« per
»Esperanto«, ĝi multe pli ĝustiĝas.

La _periodo de stabileco_ en Ido, enkondukita nur depost la jaro
1912, daŭros nur tiel longe, kiel la »kompetentaj viroj« en
la Akademio ĝin konservos. (Konate estas, ke la enkonduko de la
stabileco havas multe da kontraŭuloj en la Idista rondo mem.) Sed
kiam tiuj viroj ree ŝanĝos sian sciencan opinion--kio jam okazis
diversfoje--, aŭ kiam novaj laboremaj viroj aliĝos al la Akademio,
tiam la stabileco de la lingvo facile povos ekŝanceliĝi. Ĉar _sur
lingva kampo oni sufiĉe facile povas »science« pruvi preskaŭ
malajn teoriojn_.

La frazo, ke _Esperanto devas konservi ĉiujn mankojn kaj
neperfektaĵojn, estas unu el tiuj erarigantaj asertoj, kiujn la
Idistoj konstante disportigas pri Esperanto_, kontraŭ kio parolas
la tuta ĝisnuna evoluado de Esperanto. La verkinto mem devas
poste konfesi, ke tia »sankta netuŝebleco« de la Fundamento ne
ekzistas, ke, kie evidentaj mankoj estas entenataj en ĝi, tiuj estas
forigataj.

_Pri la praktika neceseco de firma bazo, pri la ĝisnuna evoluado
de Esperanto, pri la starigo de sciencaj vortaroj en Esperanto_, la
verkinto ŝajne nenion scias aŭ volas scii.

Li finas siajn »10 superecojn« per la vortoj:

»La netuŝebla fundamento de Ido estas: 1e la _simpleco_ de la
gramatiko; 2e la _ĝusteco_ de la derivo; 3e la _internacieco_ de
la vortradikoj«, sed li forgesas, ke tiuj ĉi tri ideoj: simpleco,
ĝusteco kaj internacieco, estas nur _relativaj ideoj_, malsamaj laŭ
profesio, nacieco kaj klereco de tiuj personoj, kiuj devas gardi
ilin. Do, _Ido havas ŝanceliĝan fundamenton, Esperanto firman_.

Kontraŭ tiuj »10 superecoj de Ido« staras _unu supereco de
Esperanto kompensanta ĉiujn dek: t. e. la multjara pruvado de la
taŭgeco de Esperanto sur ĉiuj kampoj, en komerco kaj industrio,
scienco kaj arto, dum la vojaĝo, je skriba kaj parola uzado, ne nur
por la interrilatoj de science instruitoj, sed ankaŭ de personoj
kun plej simpla klereco_.--Ĉiuflanke montrita taŭgeco sole estas
la _vera pruvilo_ pri ĝusta teoria fundamento en tia afero eminente
_praktika_, kia estas helplingvo.


Piednotoj

[75] »Informa Bulteno« 1, p. 15-22.

[76] Gautherot-Meier, Esperanto kaj Ido, p. 10.

[77] Vidu: _Haller_, Esp. und Ido und die Forderungen der
Wissenschaft (»Ĉirkaŭ la Mondo«, 1912, n-roj 9 k. 10); _de
Saussure_, La logika bazo de vortfarado en Esperanto; C. _Aymonier_,
Pri Esperanto; _Gautherot_, La Question de la Langue auxiliaire
internationale.



Pri la vortfarado

Decido de Akademio kaj Lingva Komitato[78]


1. La Akademio opinias, ke la vortfarado en Esperanto estas fondita
sur la logika kaj senpera konstruo de ĉiu aparta vorto, kaj ne
sur tiel nomitaj »reguloj de derivado«; ke reguloj de derivado
malutilus al la lingvo, agante kontraŭ ĝia normala funkciado,
ke tiaj reguloj alportus arbitrajn elementojn, ĝenantajn por la
skribata lingvo kaj malutilajn por la parolata lingvo.

2. La Akademioj opinias, ke kelkaj aŭtoroj trouzas sufiksojn: tio
estas preskaŭ neevitebla en la parolata lingvo, sed tio estigas la
skribatan lingvon nenecese peza. La kaŭzo de tiu trouzo kuŝas en
la fakto, ke nevole oni ofte tro insistas sur ĉiu esprimota ideo,
por ĝin penetrigi pli forte en spiriton de l' aŭskultanto aŭ de l'
leganto. Ĉar aliflanke, oni ne devas tiom ŝparegi la sufiksojn, ke
la vortoj fariĝas nekompreneblaj, estas konsilinde difini la limojn,
inter kiuj oni devas resti, tiamaniere ke oni lasos al arbitro kaj al
personaj preferoj rolon kiel eble plej malgrandan.

La Akademio do rekomendas al la Esperantistaj aŭtoroj, ke ili sekvu
la du jenajn principojn, kiuj kontraŭstaras unu la alian kaj estas
la logika bazo de vortfarado en Esperanto:

a) _Principo de neceso_: En konstruon de vorto oni devas enkonduki
ĉiujn vortradikojn, sufiksojn, prefiksojn kaj finiĝojn necesajn por
elvoki klare kaj plene la ideon reprezentotan de tiu vorto.

b) _Principo de sufiĉo_: Se la ideo tiamaniere esprimita estas
jam bone kaj nekonfuzeble komprenata el la kunteksto sen iu el la
sufiksoj uzitaj, tiu ĉi sufikso povas esti elĵetata kiel neutila
kaj nenecesa.


Piednoto

[78] »Oficiala Gazeto Esperantista« V, 11 (1913), p. 271-272.



Literatura montrilo


Espereble la studintoj de ĉi tiu libro deziras, sin okupi pli
profunde pri la tie aluditaj demandoj koncerne al Esperanto kaj
Esperantismo, ilia historio, evoluo, organizo k.t.p. Al ili mi
rekomendas la studadon de jenaj verkoj:

Adam Zakrzewski, Historio de Esperanto 1887-1912*. Varsovio,
Gebethner & Wolff, 1913.

Andreo Fiŝer, Historieto de Esperanto. Tiflis, Presejo Esperanto,
1911.

Edmond Privat, Historio de la lingvo Esperanto*. Genève, Universala
Esperantia Librejo, 1912.

Pri la kongresoj oni trovos detalaĵojn en la »Esperantista
Dokumentaro«*, kajeroj 1a (I), 4a (II), 6a (III), 12a (IV), 14a (V),
16a (VI), 18a (VII), 21a (VIII), 26a (IX), 28a (X).

(Franca Esperantisto) Studo pri la organizo de Esperanto.--Étude sur
l'Organisation de l'Esperanto. Paris, Franca Esperantisto 1913.

Smulders, La internacia organizo de la Esperanto-movado. Den Haag,
Sleijffers, 1912.

Aymonier-Ferter, Pri Esperanto. Diskutado pri kelkaj ŝanĝoj de Ido
proponitaj. Paris, Esperantista Centra Oficejo, 1913.

B. Kotzin, Historio kaj teorio de Ido*. Moskvo, Librejo »Esperanto«,
1913.

E. Ĉefeĉ, La elementoj kaj la vortfarado, gramatiko kaj sintakso en
Esperanto, kun notoj pri la novlatinigo »Ido«. Paris, G. Warnier &
Co., 1911.

R. de Saussure, La vort-teorio en Esperanto. Genève, Universala
Esperantia Librejo, 1914.

Dr. A. Möbusz


Piednoto

* Provojn vidu antaŭe!



Tabelo de enhavo

  A. Historio       Paĝo

  L. _Einstein_, Al la historio de la provoj de lingvoj tutmondaj
    de Leibniz ĝis la nuna tempo                                  5
  _Leono Zamenhof_, El la biografio de D-ro L. L. Zamenhof       15
  L. L. _Zamenhof_, Letero pri la deveno de Esperanto            22
  E. _Privat_, Amerika Filozofia societo kaj Esperanto           28
  K. _Steier_, La unua tempo de Esperanto en Germanlingvujo      32
  L. L. _Zamenhof_, Leopold Einstein                             37
  A. _Zakrzewski_, La unua gazeto Esperantista                   39
  Firmo Hachette kaj Esperanto                                   45
  A. _Möbusz_, La universalaj kongresoj de Esperanto             50
  L. L. _Zamenhof_, Kongresparoladoj                             53
  1a Kongreso en Boulogne                                        53
  Aldono: Deklaracio pri Esperantismo                            60
  IIa Kongreso en Genève                                         62
  Aldono: Deklaracio pri neŭtraleco de la kongresoj de Esperanto 68
  IIIa Kongreso en Cambridge                                     69
  Parolado de D-ro L. L. Zamenhof en la Guildhall (London)       77
  IVa Kongreso en Dresden                                        80
  Va Kongreso en Barcelona                                       87
  VIa Kongreso en Washington                                     89
  VIIa Kongreso en Antwerpen                                     96
  VIIIa Kongreso en Krakow                                      100

  B. Organizo

  Oficialaj institucioj                                         106
  Regularo de la Lingva Komitato                                107
  Nomaro de la Akademianoj kaj Lingvokomitatanoj                111
  Deklaracio de la Akademio                                     112
  Konstanta Komitato de la Kongresoj                            116
  Kongresa Regularo                                             117
  Aldono al la regularo de la Kongresoj                         121
  Regularo por la kunsidoj de la Kongresoj                      122
  Fondo de Esperantista Centra Oficejo en Paris                 123
  Klarigo. Komunikaĵo de D-ro L. L. Zamenhof                    124
  Esperantista Centra Oficejo                                   125
  K. _Bein_, Pri internacia organizacio de Esperanto            128
  L. L. _Zamenhof_, Propono pri la organizo de niaj Kongresoj   133
  G. _Chavet_, Raporto pri la projekto de Internacia
    Reprezentantaro de la Esperantistaj Societoj                134
  Komisio por ĝenerala organizaĵo                               140
  L. L. _Zamenhof_, Letero pri Rajtigitaj Delegitoj kaj pri
    la Centra organizo                                          141
  Regularo de la Internacia Unuiĝo de Esperantistaj Societoj    148
  Statuto de la Universala Esperanto-Asocio (UEA)               150

  C. Lingvaj Demandoj

  L. L. _Zamenhof_, Antaŭparolo al la »Fundamento de Esperanto« 170
  L. L. _Zamenhof_, Cirkulera letero al ĉiuj Esperantistoj      175
  B. _Kotzin_, Pri Delegacio                                    179
  P. _Haller_, La 10 superecoj de Ido kontraŭ Esperanto kaj
    10 respondoj al ili                                         188
  Pri la vortfarado                                             196
  Aldono: Literatura montrilo                                   198



  Se vi bezonas Esperantaĵojn
  bonvolu turni vin al
  Esperanto-Verlag Friedrich Ellersiek Berlin S 59

  Postulu alsendon de
  Esperanto-Katalogo
  kaj specimenon de
  Esperanto-Praktiko

  Monata gazeto
  por perfektigo en la Lingvo Internacia


_Göttingen_, Druck der Dieterichschen Univ.-Buchdruckerei (_W.
Fr. Kaestner_).


Noto de transskribanto:

Diversajn mispresaĵojn de la originalo mi senrimarke ĝustigis.





*** End of this LibraryBlog Digital Book "Dokumentoj de Esperanto - Informilo pri la historio kaj organizo de la Esperanta movado" ***

Copyright 2023 LibraryBlog. All rights reserved.



Home