Home
  By Author [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Title [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Language
all Classics books content using ISYS

Download this book: [ ASCII ]

Look for this book on Amazon


We have new books nearly every day.
If you would like a news letter once a week or once a month
fill out this form and we will give you a summary of the books for that week or month by email.

Title: Kiel plaĉas al vi
 - komedio en kvin aktoj
Author: Shakespeare, William
Language: Esperanto
As this book started as an ASCII text book there are no pictures available.


*** Start of this LibraryBlog Digital Book "Kiel plaĉas al vi
 - komedio en kvin aktoj" ***


book was produced from images made available by the
HathiTrust Digital Library.)



  [Ilustraĵo: D-ro Ivy Kellerman
  la tradukinto de Kiel Plaĉas al Vi]

  [Ilustraĵo: Robert Nugent Hickman
  la direktoro de "The Hickman Players"]



SHAKESPEARE

KIEL PLAĈAS AL VI

KOMEDIO EN KVIN AKTOJ

  Tradukis
  DRO. IVY KELLERMAN

  Speciale tradukita por, kaj ludita ĉe
  La Sesa Internacia Kongreso de Esperanto

Washington, D. C., USONO.

MCMX


  COPYRIGHT, 1910
  By IVY KELLERMAN, Ph. D.
  WASHINGTON, D. C.



La jena tradukaĵo estis ludata sur eksterdoma scenejo, je la
dekkvina de aŭgusto, 1910a, en la urbo Washington, Distriko
Kolumbio, Usono, de la "Hickman Players" sub la kontrolo de S-ro
Robert Nugent Hickman, kiu estis dek du jarojn Scendirektoro por la
trupoj de Charles Frohman, William Gillette, Annie Russell, k.t.p.,
el la Empire Teatro en Nov-Jorko, kaj kiu nun estas la Direktoro
de la "Hickman Players" kaj Direktoro de la "Hickman School of
Speech and Drama," en Washington, Distrikto Kolumbio.

La ilustraĵoj de diversaj scenoj, kiuj estas en ĉi tiu libro, estas
fotografaĵoj de la "Hickman Players" ludantaj Kiel Plaĉas al Vi.



Antaŭparolo.


Ĉe antaŭaj kongresoj oni jam rekonis la valoron de la drama arto
kiel rimedo por prezenti la belecon kaj simplecon de Esperanto,
ludinte scenojn kaj recitinte elektaĵojn teatrajn; kaj ĉe la Kvara
kaj Kvina Kongresoj de Esperanto oni ludis tutajn dramojn.

Scenojn kaj recitaĵojn el Shakespeare oni jam donis, sed restis por
la Sesa Kongreso prezenti je la unua fojo, kiel tutan teatraĵon en
Esperanto, unu plej popularan el la verkaĵoj de tiu universale
konata verkisto.

Por tia entrepreno estas bezonita la plej zorga preparado je la
aranĝado de la teksto, je la tradukado, je la elektado de la
aktoroj, kaj je la antaŭripetado. La sukceso de la entrepreno ni
ŝuldas al la nelacemaj klopodoj de D-ro Kellerman kaj S-ro Robert
Nugent Hickman. Al D-ro Kellerman ni ŝuldas la akuratecon kaj
bonsonecon de la tradukaĵo, la fidelan altenadon al la originala
verkaĵo, eĉ ĝis la plej malgranda detalo en versfarado de ĉi tiu
miriadintenca poeto; al Direktoro Hickman ni ŝuldas la administradon
de la ludo, la paciencan kontroladon de la antaŭripetoj, kaj la
kunvenigadon de kapablaj volontaj aktoroj, je libertempa sezono,
malproksime de la teatra centro de Usono.

  Edwin C. Reed,
  Sekretario de la Sesa Internacia
  Kongreso de Esperanto.



PERSONOJ:

  La Duko, kiu estas ekzilita.
  Frederiko, lia frato, kiu uzurpis lian dukolandon.
  Amienso, } lordoj sekvantaj la ekzilitan dukon.
  Jakveso, }
  Labelo, kortegano sekvanta Frederikon.
  Karlo, baraktisto de Frederiko.
  Olivero, }
  Jakveso, } filoj de Siro Rolando de Bojz.
  Orlando, }
  Adamo,  } servistoj de Olivero.
  Deniso, }
  Tuŝ-ŝtono, ŝercemulo.
  Siro Olivero Martekst, pastro.
  Koreno, } paŝtistoj.
  Silvio, }
  Gulielmo, kamparano, enamiĝinta je Aŭdreo.
  Persono reprezentanta Himenon.
  Rozalindo, filino de la ekzilita duko.
  Celio, filino de Frederiko.
  Febino, paŝtistino.
  Aŭdreo, kamparanino.
  Lordoj, paĝioj, sekvantoj, k.t.p.

Sceno: La domo de Olivero; la kortego de Duko Frederiko;
kaj la arbaro Ardeno.



Kiel Plaĉas Al Vi



AKTO I.



SCENO I.

Fruktoĝardeno apud la domo de Olivero.


Eniras Orlando kaj Adamo.

Orl.

Kiel mi rememoras, Adamo, okazis laŭ la jena maniero: li donis
testamente al mi nur du mil kvincent spesmilojn, kaj, kiel vi diras,
ordonis al mia frato ke li bone min eduku; kaj de tiam komenciĝas
mia malĝojo. Mian fraton li sendis al la lernejo, kaj rumoro bonege
parolas pri lia progreso: sed min mem li edukas kamparmaniere ĉi tie
ĉehejme, aŭ, por diri pli precize, li min ĉi tie maledukas; ĉar ĉu
oni nomus tion edukado, por sinjoro havanta mian rangon, kio ne
malsimilas al la endomigo de bovviro? Liaj ĉevaloj estas pli bone
edukitaj; ĉar krom tio, ke ili estas belaj pro bona nutraĵo, oni
dresas ilin, kaj por tio oni dungas multekostajn rajdistojn: sed mi,
lia frato, gajnas ĉe li nenion, krom altkreskadon; pro kio liaj
bestoj en la farmokorto ŝuldas al li tiom, kiom mi. Aldone al ĉi tiu
"nenio," kiun li tiel sufiĉege donas al mi, lia konduto ŝajnas
forpreni de mi tion, kion la Naturo donis al mi: li min lasas manĝi
kun la servistoj, malpermesas al mi la rangon fratan, kaj laŭ sia
eblo forprenas mian ĝentilecon per tia maledukado. Estas ĉi tio,
Adamo, kio min ĉagrenas; kaj la spirito de mia patro, kiu, mi
kredas, enestas en mi, komencas ribeli kontraŭ tia sklaveco: mi ne
plu ĝin elportos, kvankam mi ankoraŭ ne konas ian ajn rimedon por
ĝin eviti.

Adamo.

Jen venas mia mastro, via frato.

Orl.

Flanken iru, Adamo, kaj vi aŭdos kiamaniere li kondutos kontraŭ mi.

Eniras Olivero.

Oli.

Nu, vi! Kion vi faras ĉi tie?

Orl.

Nenion: oni ne instruis al mi kiel fari ion ajn.

Oli.

Do, kion vi difektas?

Orl.

Efektive, mi helpas al vi difekti per senokupeco tion, kion Dio
faris, kompatindan malindan fraton vian.

Oli.

Nu, vin pli bone okupu, kaj estu pendigita!

Orl.

Ĉu mi paŝtu viajn porkojn, kaj manĝu maizoŝelojn kun ili? Kian
trograndan porcion mi elspezis, ke mi suferu tian malriĉecon?

Oli.

Ĉu vi scias kie vi estas?

Orl.

Ho jes, tre bone: ĉi tie en via fruktoĝardeno.

Oli.

Ĉu vi scias antaŭ kiu vi staras?

Orl.

Jes, pli bone ol li min konas. Mi scias ke vi estas mia pli maljuna
frato; kaj laŭ la kondiĉo de altranga deveno, vi devus min tia
rekoni. La ĝentileco de nacioj faras vin pli altranga ol mi, pro
tio, ke vi estas la unue naskita; sed la sama tradicio ne forprenas
de mi mian parencecon, eĉ se naskiĝus dudek fratoj inter ni: mi
havas en mi tiom de mia patro, kiom vi, kvankam, mi konfesas, via
plifrua naskiĝo vin rajtigas al pli granda porcio da respekto.

Oli.

Kion, junulo!

Orl.

Nu, nu, pli maljuna frato, vi estas tro juna en ĉi tio.

Oli.

Ĉu vi metos la manon sur min, kanajlo?

Orl.

Mi ne estas kanajlo; mi estas la plej juna filo de Siro Rolando de
Bojz; li estis mia patro, kaj tiu, kiu diras ke tia patro naskis
kanajlojn, estas trioble kanajlo. Se vi ne estus mia frato, mi ne
forprenus la manon de via gorĝo, ĝis post la alia mano estus
elŝirinta vian langon, kiu tion diris. Vi vin riproĉas.

Adamo.

Karaj mastroj, estu paciencaj: pro la rememoro pri via patro, estu
pacemaj.

Oli.

Min lasu, mi diras!

Orl.

Mi ne vin lasos, ĝis kiam mi volos: vi devos min aŭdi. Mia patro
ordonis en sia testamento ke vi bone min eduku; vi min edukis kiel
kamparanon, malklarigante kaj kaŝante al mi ĉiun noblan econ. La
spirito de mia patro fariĝas forta en mi, kaj mi ne plu tion
elportos: tial, permesu al mi tiajn ekzercojn, kiaj decas al nobelo,
aŭ donu al mi la malgrandan porcion kiun mia patro testamente lasis
al mi; havante tion, mi iros por aĉeti mian bonŝancon.

Oli.

Kaj kion vi faros? Ĉu vi petos almozojn, post kiam vi estos
elspezinta tion? Nu, do, eniru: mi ne min plu ĝenos je vi; vi
ricevos iom, laŭ via volo: mi petas al vi, foriru de mi.

Orl.

Mi ne plu vin ĝenos ol estas necese por mia bonstato.

Oli.

Iru kun li, maljuna hundaĉo.

Adamo.

Ĉu "maljuna hundaĉo" estas mia rekompenco? Efektive ja, mi eluzis
miajn dentojn servante al vi. Dio gardu mian maljunan mastron! Li ne
estus tiamaniere parolinta.

[Orlando kaj Adamo foriras.]

Eniras Deniso.

Den.

Ĉu via moŝto vokis?

Oli.

Ĉu Karlo, la baraktisto de la Duko, ne ĵus ĉeestis por paroli kun
mi?

Den.

Se plaĉas al vi, li jam ĉeestas ĉe la pordo, kaj petas permeson
eniri ĉe vin.

Oli.

Envoku lin. [Deniso foriras.] Tio estos bona metodo; kaj morgaŭ
okazos la barakta konkurso.

Eniras Karlo.

Kar.

Bonan matenon al via moŝto.

Oli.

Bona Sinjoro Karlo, kia novaĵo ĉe la nova kortego?

Kar.

Estas nenia novaĵo ĉe la kortego, Sinjoro, krom malnova novaĵo: tio
estas, ke la maljuna Duko estas ekzilita de sia pli juna frato, la
nova Duko; kaj kun li sin propravole ekzilis tri aŭ kvar amantaj
lordoj, kies bienoj kaj rentoj riĉigas la novan Dukon; tial li
volonte permesas ke ili forvagu.

Oli.

Ĉu vi povas diri ĉu Rozalindo, la filino de la Duko, estas ekzilita
kun sia patro?

Kar.

Ho ne; ĉar la filino de la nova Duko tiel amas ŝin,--ĉar de infaneco
ili estas kune edukitaj,--ke ŝi estus sekvinta ŝin en ekzilon, aŭ,
restinte post ŝi, estus mortinta. Rozalindo estas ĉe la kortego, ne
malpli amata de la Duko ol estas lia propra filino; kaj neniam du
sinjorinoj tiom amis reciproke, kiom ili amas.

Oli.

Kie loĝas la maljuna Duko.

Kar.

Oni diras ke li jam estas en la arbaro Ardeno, kaj multe da bonaj
viroj kun li; kaj tie ili loĝas, same kiel pratempa Robino Hood
en Anglujo. Oni diras ke multe da junaj viroj iras amase al li,
ĉiutage, kaj gaje pasigas la tempon tiel, kiel oni ĝin pasigis dum
la ora epoko.

Oli.

Nu, ĉu vi baraktos ĉe la nova Duko?

Kar.

Jes, certe; kaj mi venis por diri ion al vi. Oni diris sekrete al
mi, ke via pli juna frato, Orlando, deziras veni maskevestita, por
provi la baraktadon kontraŭ mi. Morgaŭ, Sinjoro, mi baraktos por mia
bona famo; kaj tiu, kiu forkuros de mi, ne havante rompitan kruron,
estos bonega baraktanto. Via frato estas juna kaj delikata; kaj, pro
amo al vi, mi ne volus lin faligi, se li enirus kontraŭ min; tamen,
mi devos, pro mia propra honoro; tial, pro mia amo al vi, mi venis
ĉi tien por vin sciigi, tiucele, ke vi povu lin deteni de lia
intenco, aŭ bone elporti tian malhonoron, kian li suferos, ĉar li
mem estos ĝin kaŭzinta, tute kontraŭ mia deziro.

Oli.

Mi dankas vin, Karlo, pro via amo al mi, kiun mi bone rekompencos.
Min mem oni sciigis pri tiu intenco de mia frato, kaj mi per kaŝitaj
modoj penis lin deturni de ĝi, sed li estas obstina. Mi diros al vi,
Karlo: li estas la plej obstinaĉa junulo en Franclando, plena je
ambicio, enviema imitanto de ĉies bonaj ecoj, kaŝema kaj malbonega
konspiranto kontraŭ mi, sia propra frato: tial, agu laŭ via
diskreteco; estas indiferente al mi ĉu vi rompos al li la kolon, ĉu
la fingron. Kaj, atentu; ĉar se vi lin iomete hontigos, aŭ se li ne
glore sukcesos kontraŭ vi, li venenos vin, enkaptiligos vin per ia
perfida rimedo, kaj neniam ellasos vin, ĝis post li iamaniere estos
vin mortiginta. Ĉar, mi certigas al vi, kaj preskaŭ kun larmoj mi
ĝin diras, ke ne vivas nuntempe iu ajn, tiel juna kaj kanajla kiel
li. Mi parolas nur frate pri li; sed se mi detale lin priskribus al
vi, mi devus ruĝiĝi kaj plori, kaj vi paliĝus kaj miregus.

Kar.

Mi estas kore kontenta ke mi venis ĉi tien ĉe vin. Se li venos
morgaŭ, mi donos al li pagadon! Se iam poste li povos marŝi
nehelpate, mi ne plu baraktos por premio; tial, Dio gardu vian
moŝton!

Oli.

Adiaŭ, bona Karlo. [Karlo foriras.] Nun mi incitos ĉi tiun
petolulon: mi esperas ke mi vidos lian finiĝon; ĉar mia animo, mi
ne scias kial, lin malamas kiel eble plej multe. Tamen li estas
ĝentila, klera, kvankam neniam instruita, plena je nobla spirito,
multe amata de personoj en ĉiu rango, kaj, efektive, tiel multe oni
lin amas, precipe inter miaj propraj popolanoj, kiuj lin plej bone
konas, ke oni tute malestimas min: sed ne longe tio daŭros; ĉi tiu
baraktisto aranĝos ĉion; nenio restas por fari, escepte ke mi incitu
la junulon al tio; kion mi nun ekfaros.

[Li foriras.]



SCENO II.

Herbejeto antaŭ la palaco de la Duko.


Eniras Celio kaj Rozalindo.

Cel.

Mi petas al vi, mia kara kuzineto, estu gaja.

Roz.

Kara Celio, mi jam montras pli multe da gajeco ol mi sentas; ĉu vi
dezirus ke mi estu ankoraŭ pli gaja? Se vi ne povas instrui al mi
kiel forgesi ekzilitan patron, vi ne devus instrui al mi kiel
rememori ian eksterordinaran plezuron.

Cel.

Per tio mi vidas ke vi ne tiel multe min amas, kiel mi amas vin. Se
mia onklo, via ekzilita patro, estus ekzilinta vian onklon, mian
patron la Dukon, kondiĉe ke vi estu ankoraŭ ĉe mi, mi estus
instruinta al mia amo akcepti vian patron kiel la mian: tiel vi
estus lin akceptinta, se via amo al mi estus tiel hardigita kiel
estas mia amo al vi.

Roz.

Nu, mi forgesos la staton de mia sorto, por ĝoji pri la via.

Cel.

Vi scias ke mia patro havas neniun infanon krom mi, kaj neniun
havos, kaj, vere, kiam li mortos, vi estos lia heredanto, ĉar tion,
kion perforte li forprenis de via patro, mi redonos ameme al vi. Je
mia honoro, mi ĝin redonos; kaj kiam mi rompos tiun ĵuron, mi fariĝu
monstro: tial, mia dolĉa Rozinjo, mia kara Rozo, estu gaja.

Roz.

De nun mi estos gaja, kuzineto, kaj elpensos amuzaĵojn; mi pensu:
kion vi opinius pri la enamiĝado?

Cel.

Jes, certe, por nin amuzi: sed amu neniun serioze kaj vere; kaj, por
vin amuzi, ne pli multe amu ol tiom, ke vi povos poste forkuri kun
pura ruĝiĝo kaj kun plena honoro.

Roz.

Kiel, do, ni nin amuzos?

Cel.

Ni sidiĝos, kaj formokos de ŝia ŝpinilo la bonan mastrinon la
Sorton, por ke ŝi de nun donu egale siajn donacojn.

Roz.

Mi volus ke ni povu tion fari, ĉar ŝi treege maljuste disdonas siajn
bonfaraĵojn, kaj la donacema blindulino plej multe eraras je siaj
donacoj al virinoj.

Cel.

Tio estas vera; ĉar tiun, kiun ŝi faras bela, ŝi apenaŭ faras
honesta; kaj tiun, kiun ŝi faras honesta, ŝi faras malbela.

Roz.

Ne, vi pasas nun de la ofico de la Sorto, ĝis tiu de la Naturo; la
Sorto regas je la donacoj mondaj, ne je la donacoj de la Naturo.

Eniras Tuŝ-ŝtono.

Cel.

Ĉu ne? Post kiam Naturo estas farinta belan kreitaĵinon, ĉu la Sorto
ne povos faligi ŝin en la fajron? Kvankam la Naturo estas doninta al
ni spritecon, per kiu ni povas moki je la Sorto, ĉu la Sorto ne
estas sendinta al ni ĉi tiun ŝercemulon, por ĉesigi la argumentadon?

Roz.

Efektive, jen la Sorto estas tro ruza por la Naturo, kiam la Sorto
faras el la kreitaĵo de la Naturo la ĉesigonton de ŝia spriteco.

Cel.

Eble ĉi tiun faris ne la Sorto, sed ja la Naturo: kiu trovas niajn
naturajn spritecojn tro malspritaj por rezonadi pri tiaj diinoj, kaj
sendas al ni ĉi tiun ŝercemulon por nia akrigilo; tial, ke ĉiam la
malspriteco de ŝercemulo estas akrigilo por la spriteco. Ho, nu
spritulo! Kien vi vagadas?

Tuŝ.

Mastrino, vi devos antaŭen veni, al via patro.

Cel.

Ĉu oni sendis vin kiel la dironton?

Tuŝ.

Ne, je mia honoro, sed oni ordonis al mi ke mi venu por vin venigi.

Roz.

Kie vi lernis tiun ĵuron, ŝercemulo?

Tuŝ.

De iu kavaliro, kiu ĵuris je sia honoro ke ili estas bonaj kukoj,
kaj ĵuris je sia honoro ke la mustardo estas nenio; kaj nun, mi
atestas ke la kukoj estis nenio, kaj ke la mustardo estis bona,
tamen la kavaliro ne ĵurorompis.

Cel.

Kiel vi pruvas tion, per la granda amaso da via sciado?

Roz.

Jes, nun malbuŝumu vian saĝecon.

Tuŝ.

Nu, vi ambaŭ antaŭen paŝu: frotu la mentonojn, kaj ĵuru je la barboj
ke mi estas fripono.

Cel.

Je la barboj, se ni havus tiujn, vi estas fripono.

Tuŝ.

Je mia friponeco, se mi havus tiun, mi ja estus fripono; sed, se oni
ĵuras je tio, kio ne ekzistas, oni ne ĵurorompas; jes, pli multe
ĵurorompis tiu kavaliro, ĵurinte je sia honoro, ĉar li havis neniom
da honoro; aŭ, se li estis iom havinta, li ĝin forĵuris longtempe
antaŭ ol li vidis tiujn kukojn kaj mustardon.

Cel.

Mi petas, kiun vi intencas?

Tuŝ.

Iun, kiun amas maljuna Frederiko, via patro.

Cel.

La amo al mia patro sufiĉas por lin honori: sufiĉe! Ne plu parolu
pri li; oni vipos vin iam, pro insultema parolado.

Tuŝ.

Des pli domaĝe, ke ŝercemuloj ne estas permesataj diri saĝe tion,
kion saĝuloj malsaĝe faras.

Cel.

Je mia honoro, vi diras la veron; ĉar depost kiam oni silentigis la
malmultan spritecon de ŝercemuloj, la malmulta malspriteco de saĝaj
viroj faras grandan bruon. Jen venas Sinjoro Labelo.

Roz.

Havante ia buŝon plena je novaĵo.

Cel.

Kiun li sammaniere liveros al ni, kiel kolomboj nutras la idojn.

Roz.

Tiam ni estos novaĵo-plenigita.

Cel.

Des pli bone; ni estos des pli vendeblaj.

Eniras Labelo.

Bonan tagon, Sinjoro Labelo. Kia novaĵo?

Lab.

Bela princino, vi forestis de multe da bona sporto.

Cel.

Sporto? Havanta kian koloron?

Lab.

Havanta kian koloron, Sinjorino! Kiel mi respondos al vi?

Roz.

Tiel, kiel spriteco kaj la Sorto deziras.

Tuŝ.

Aŭ tiel, kiel la Parcoj ordonas.

Cel.

Bone dirite! Tio estas surmetita per trulo.

Tuŝ.

Ne, se mi ne tenas mian rangon,--

Roz.

Vi ĝin perdos.

Lab.

Vi min konfuzas, sinjorinoj; mi volis rakonti al vi pri bona
baraktado, kiun vi ne vidis.

Roz.

Tamen, rakontu al ni la manieron de la baraktado.

Lab.

Mi rakontos al vi la komencon; kaj, se plaĉos al viaj moŝtoj, vi
povos vidi la finon; ĉar la plej bona baraktado estas ankoraŭ
okazonta; kaj ĉi tien, kie vi estas, oni venos por ĝin okazigi.

Cel.

Nu, la komenco estas mortinta kaj enterigita.

Lab.

Venis maljunulo kaj liaj tri filoj,--

Cel.

Mi povus egali ĉi tiun komencon per malnova fabelo.

Lab.

Tri belaj junaj viroj, havantaj bonegajn staturon kaj mienon.

Roz.

Portantaj je la koloj afiŝojn "ĉiu sciiĝu per ĉi tio."

Lab.

La plej maljuna el la tri baraktis kontraŭ Karlo, la baraktisto de
la Duko; kaj post unu momento Karlo lin faligis, rompinte tri
el liaj ripoj, tiel, ke estas malmulte da espero je lia vivo;
sammaniere li faligis ia duan, kaj la trian. Jen ili tie kuŝas; la
kompatinda maljunulo, ilia patro, tiel kortuŝe malĝojegas pri ili ke
ĉiu rigardanto ploras pro kompato.

Roz.

Ho ve!

Tuŝ.

Sed kia estas la sporto, Sinjoro, kiun la sinjorinoj ne vidis?

Lab.

Ĉi tio, kion mi priparolas.

Tuŝ.

Tiamaniere oni povas fariĝi pli saĝa ĉiutage; nun, je la unua fojo,
mi aŭdas ke la rompado de ripoj estas sporto por la sinjorinoj.

Cel.

Mi ankaŭ je la unua fojo, mi certigas al vi!

Roz.

Sed ĉu estas ankoraŭ alia kiu deziras aŭdi tian rompitan muzikon en
siaj flankoj? Ĉu ankoraŭ alia ŝategas riporompadon? Ĉu ni rigardos
ĉi tiun baraktadon, kuzino?

Lab.

Vi devos, se vi restos ĉi tie; ĉar tiu ĉi estas la loko decidita por
la baraktado, kiun ili estas pretaj efektivigi.

Cel.

Jen, efektive, ili venas; ni restu kaj ĝin vidu.

Brumuziko. Eniras Duko Frederiko, lordoj, Orlando, Karlo, kaj
sekvantoj.

Duko F.

Antaŭen venu; tial, ke oni ne povas forkonvinki la junulon, li
ŝuldos la danĝeron al sia propra riskemo.

Roz.

Ĉu tiu estas la viro?

Lab.

Jes, Sinjorino, tiu estas la viro.

Cel.

Ho ve, li estas tro juna! Tamen li havas sukceseman vidiĝon.

Duko F.

Kiel, nu, filino kaj kuzino; ĉu vi venis ĉi tien por vidi la
baraktadon?

Roz.

Jes, via moŝto, se vi afable permesos.

Duko F.

Malmulte vi ĝin ĝuos, mi certigas al vi, ĉar la viroj tute ne estas
egalfortaj. Kompatante la junecon de la elvokinto, mi volonte lin
forkonvinkus, sed li obstinas kontraŭ konvinkado. Parolu al li, kaj
penu lin deturni de la intenco.

Cel.

Lin alvoku ĉi tien, bona Sinjoro Labelo.

Duko F.

Jes, alvoku lin; mi flanken iros.

Lab.

Sinjoro Elvokinto, la princino vin alvokas.

Orl.

Mi ĉeestos kun granda respekto, laŭ mia devo.

Roz.

Juna viro, ĉu vi elvokis Karlon, la baraktiston?

Orl.

Ne, bela princino; li estas la ĝenerala elvokinto: mi nur envenas,
kiel la aliaj, por provi la forton de mia junaĝo.

Cel.

Juna sinjoro, via spirito estas tro kuraĝa por viaj jaroj. Vi vidis
kruelan pruvon de ĉi ties forto: se vi vin vidus per viaj okuloj, aŭ
vin konus per via propra prudento, la timo pri via aventuro vin
konsilus al pli egala entrepreno. Ni petas vin, pro vi mem, ke vi
kaptu vian propran sendanĝeron, kaj forlasu ĉi tiun provon.

Roz.

Jes, juna sinjoro; oni ne pro tio malestimos vian reputacion: ni
petos al la Duko ke la baraktado ne daŭru.

Orl.

Mi petas al vi, ne min punu per severaj pensoj: je tio mi konfesas
min tre kulpa, ke mi rifuzas ion ajn al tiaj belaj kaj bonaj
sinjorinoj. Sed permesu ke viaj belaj okuloj kaj bonkoraj pensoj
kuniru kun mi al mia provo: se mi estos venkita en tio, nur estos
iu hontigita, kiu neniam estis favorita; se mi estos mortigita, nur
estos mortigita iu, kiu ne kontraŭvolas: mi ne agos malbone kontraŭ
miaj amikoj, ĉar mi havas neniom da amikoj por min priplori; mi
faros nenian malbonon kontraŭ la mondo, ĉar en ĝi mi havas nenion;
en la mondo mi nur plenigas lokon, kiu eble estos pli bone plenigata
post kiam mi ĝin malplenigos.

Roz.

La malmulta forto kiun mi havas--mi volus ke ĝi estu ĉe vi.

Cel.

Kaj la mia, por aldoni al la ŝia.

Roz.

Adiaŭ: mi petas la ĉielon ke mi estu trompita pri vi!

Cel.

Ke vi prosperu laŭ la deziroj de via koro!

Kar.

Nu, kie estas tiu juna bravulo kiu tiel multe deziras kuŝi sur sia
patrino, la tero?

Orl.

Preta, Sinjoro; sed li havas pli modestan ambicion.

Duko F.

Vi provos nur unu faligon.

Kar.

Ne, mi certigas al via duka moŝto, vi ne incitos lin al dua faliĝo,
tiel insiste lin dekonsilinte de la unua.

Orl.

Vi intencas min moki poste; vi ne devus esti mokinta min antaŭe; sed
venu, kiel vi volas.

Roz.

Nun Heraklo donu al vi helpon, juna viro!

Cel.

Mi volus ke mi estu nevidebla, por kapti la fortulon je la kruro.

[La du viroj baraktas.]

Roz.

Ho, lerta juna viro!

Cel.

Se mi havus fulmofajron en mia okulo, mi povus diri kiu estos
faligata.

[Oni ekkrias. Karlo estas faligita.]

Duko F.

Ne plu, ne plu.

Orl.

Jes, mi petas al via duka moŝto: mi ankoraŭ ne malfacile spiras.

Duko F.

Kia estas via stato, Karlo?

Lab.

Li ne povas paroli, via moŝto.

Duko F.

Lin forportu. Kiel vi estas nomata, juna viro?

Orl.

Orlando, via duka moŝto; la plej juna filo de Siro Rolando de Bojz.

Duko F.

  Mi volus ke al ia vir' alia
  Vi estu filo: lin la mondo taksis
  Tre honorinda, tamen mi lin trovis
  Nur malamiko: tial vi pli bone
  Min estus ekplaĉinta, per la venko,
  Se vi devenus de alia patro.
  Sed vivu bone; vi kuraĝa estas:
  Mi volus nur ke vi alian patron
  Nominta estu.

[Duko F., sekvantoj, kaj Labelo foriras.]

Cel.

                Kuzineto mia,
  Se mi la patro estus, ĉu mi farus
  Ĉi tion?

Orl.

           Nu, mi pli fiera estas,
  Estante filo, la plej juna filo,
  De Sir' Rolando, kaj ne volus ŝanĝi
  Ĉi tion, eĉ ke Duko Frederiko
  Adoptu min por heredonto sia.

Roz.

  Rolandon mia patro kore amis,
  La tuta mondo same amis lin;
  Se mi antaŭe estus eltrovinta
  En tiu ĉi junulo lian filon,
  Mi estus aldoninta miajn larmojn
  Al miaj petoj, ke li ne baraktu.

Cel.

  Kuzino, ni aliru por lin danki,
  Kaj kuraĝigi: ĉar la karaktero,
  Severa, enviema, de la patro
  Min pikas je la koro. Do, Sinjoro,
  Bonege vi meritas. Se precize
  Promesojn pri la amo vi plenumas,
  Tutsame, kiel ĉies atendadon
  Vi ĵus superis, via amatino
  Feliĉa estos.

[Ŝi donas al li ĉenon de sia kolo.]

Roz.

                Tion ĉi, Sinjoro,
  Pro mi portadu, kiu de l' Bonŝanco
  Ne favorita estas, kaj donacus
  Pli multe, se pli multe mi posedus.
  Kuzino, ĉu ni iru?

Cel.

                     Jes. Adiaŭ,
  Sinjoro.

Orl.

           Ĉu mi ne vin povas danki?
  L' animo mia estas faligita,
  Kaj tio, kio staras tie ĉi,
  Senviva ŝtipo, ludstatuo, estas.

Roz.

  Li nin revokas: la fiero mia
  Malsupren falis kune kun bonŝanco;
  Mi lin demandos kion li deziras:
  Sinjoro, ĉu vi vokis? Vi baraktis
  Bonege, kaj faligis eĉ pli multe
  Ol viajn malamikojn.

Cel.

                       Ĉu ni iru,
  Kuzino?

[Rozalindo kaj Celio foriras.]

Roz.

           Venu kun mi. Vi, adiaŭ.

Orl.

  Pasio kia premas mian langon?
  Ne povas mi respondi, tamen ŝi
  Kvazaŭe petis interparoladon!
  Orlando kompatinda, vin faligis
  Aŭ Karlo, aŭ ja io malpli forta!

Revenas Labelo.

Lab.

  Sinjoro, tre amike mi konsilas
  Ke vi foriru de ĉi tiu loko.
  Ĉar, kvankam vi meritis multan laŭdon,
  Aplaŭdon veran, kaj amadon, tamen
  Humoron tian havas nun la Duko
  Ke li malprave juĝas viajn agojn.
  Li estas kapricema: efektive,
  Pli dece estas ke vi nur konceptu
  Ol ke mi diru kia li ja estas.

Orl.

  Mi dankas vin: el tiuj du fraŭlinoj
  Ĵus ĉeestintaj ĉe la baraktado,--
  Bonvole diru al mi,--kiu estas
  Filino de la Duko?

Lab.

                      Nu, neniu,
  Se oni juĝas laŭ la karaktero.
  Sed tiu pli altkreska estas vere
  Filino lia: kaj l' alia estas
  Filino de la ekzilita Duko,
  Ĉi tie restigita de la onklo,
  La uzurpanto, por ke ŝi kunestu
  Kun la kuzino: la fraŭlinoj amas
  Pli kore reciproke ol fratinoj.
  La Duko, tamen, antaŭ ne tre longe,
  Ekmalŝategis la nevinon dolĉan,
  Ĉar oni tre laŭdadas ŝiajn virtojn,
  Kaj ŝin kompatas pro la bona patro.
  Mi estas certa ke l' malico lia
  Subite kontraŭ ŝi montriĝos. Nu,
  Adiaŭ: iam en pli bona mondo
  Mi volos bone konatiĝi kun vi.

[Labelo foriras.]

Orl.

  Mi dankas vin, Sinjoro; do, adiaŭ.
  Mi iros nun el fumo al fumego:
  De l' Duko al la frato kruelega,
  Sed Rozalind' ĉiela!

[Li foriras.]



SCENO III.

Ĉambro en la Palaco.


Eniras Celio kaj Rozalindo.

Cel.

Nu, kuzino! nu, Rozalindo! Kupido estu indulga al ni! Ne unu vorto?

Roz.

Ne eĉ unu, por ĵeti kontraŭ hundon!

Cel.

Ne, viaj vortoj estas tro valoraj por esti forĵetataj kontraŭ
hundaĉojn; ĵetu kelke da ili kontraŭ min; lamigu min per kialoj.

Roz.

Tiam du kuzinoj estus en malbona stato: unu lamigite de kialoj, la
alia freneza sen ia kialo.

Cel.

Ĉu do ĉio ĉi estas pro via patro?

Roz.

Ne, iom da ĝi estas pro la patro de mia infano. Ho, kiel plena je
dornoj estas ĉi tiu labortaga mondo!

Cel.

Ili estas nur bardanoj, kuzino, ĵetitaj sur vin pro petoleco: se ni
ne marŝas laŭ la piedbatita vojeto, eĉ niaj jupoj kaptos ilin.

Roz.

Mi povus ilin forskui de mia vestaĵo; ĉi tiuj bardanoj estas en mia
koro.

Cel.

Fortusu ilin.

Roz.

Mi penus ilin fortusi, se per tuso mi povus lin havi.

Cel.

Nu, do, baraktu kontraŭ via amo.

Roz.

Ho, mia amo helpas al pli bona baraktisto ol mi mem.

Cel.

Ho, mi volas bone al vi! Vi fine penos, spite faliĝo. Sed,
forlasante ĉian ŝercadon, ni parolu serioze: ĉu estas eble, ke tiel
subite vi enamiĝus je la plej juna filo de maljuna Siro Rolando?

Roz.

La Duko mia patro kore amis lian patron.

Cel.

Ĉu tial vi devus kore ami lian filon? Per tia rezonado, mi devus lin
kore malami, ĉar mia patro kore malamis lian patron: tamen, mi ne
malamas Orlandon.

Roz.

Ne, certe, pro mi ne lin malamu!

Cel.

Sed kial ne? Ĉu li ne bone meritas?

Roz.

Lasu al mi ami lin pro tio, kaj vi lin amu tial, ke mi lin amas.
Rigardu, jen venas la Duko.

Cel.

Kun la okuloj plenaj je kolero.

Eniras Duko Frederiko kun lordoj.

Duko F.

  Fraŭlino, kiel eble plej rapide
  Foriru vi de la kortego nia.

Roz.

  Mi, onklo?

Duko F.

            Vi, kuzino. Post dek tagoj.
  Se oni trovos vin je dudek mejloj
  Proksima de l' kortego, vi ekmortos.

Roz.

  Mi petas vian moŝton, mi kunportu
  Sciiĝon pri la kulpo en ekzilon:
  Se ion ajn mi scias pri mi mem,
  Aŭ konas la dezirojn miajn proprajn,
  Se mi ne revas, ne freneza estas,--
  Kaj mi ne tia estas,--kara onklo,
  Neniam eĉ per penso nenaskita
  Mi vin ofendis, moŝto.

Duko F.

                         Same diras.
  La perfiduloj ĉiuj: Se en vortoj
  Konsistus senkulpiĝo, ili estus
  Senkulpaj, kiel senkulpeco mem:
  Sufiĉu al vi, ke mi ne vin fidas.

Roz.

  Sed per malfido nura, vi ne povas
  Min fari perfidulo. Diru al mi
  Je kio ajn dependas la komparo.

Duko F.

  Vi estas la filin' de via patro,
  Kaj jen sufiĉe.

Roz.

                 Sed mi tia estis,
  Eĉ kiam via moŝt' la dukolandon
  De li forprenis; kaj mi tia estis
  Eĉ kiam via moŝto lin ekzilis;
  Perfidon oni ne heredas, moŝto;
  Kaj, eĉ se oni tiel ĝin akirus,
  Ĉu tio min rilatas? Mia patro
  Nenia perfidulo estis: tial
  Ho bona moŝto, tiom ne trompiĝu,
  Kredante ke la malriĉeco mia
  Perfida estas.

Cel.

                 Via moŝt', aŭskultu!

Duko F.

  Celio, jes, pro vi ni ŝin restigis;
  Aŭ kun la patro estus ŝi irinta.

Cel.

  Mi tiam ne petegis ke ŝi restu;
  Vi agis nur laŭ volo, kaj pro pento;
  Je tiu tempo mi tro juna estis
  Por ŝin estimi. Nun mi konas ŝin.
  Se ŝi perfida estas, same mi:
  Ni ĉiam kune dormis, kaj leviĝis;
  Lernadis kune, kunludadis ankaŭ;
  Kunmanĝis ĉiam; kien ajn ni iris
  Eĉ kiel tiuj cignoj de Junono,
  Ni ĉiam iris kune kaj duope.

Duko F.

  Ŝi estas tro subtila. La ruzeco
  La pacienco, kaj silento ŝia
  Parolas al la popolanoj, kiuj
  Kompatas ŝin; vi estas malsaĝulo:
  Ŝi rabas al vi vian propran famon.
  Pli hela vi vidiĝos, kaj pli virta,
  Post kiam ŝi jam foririnta estos.
  La lipojn ne malfermu. Neŝanĝebla
  Kaj certa estas la kondamno, kiun
  Anoncas mi: ŝi estas ekzilita.

Cel.

  Min same do kondamnu, duka moŝto,
  Sen ŝia kunuleco mi ne vivos.

Duko F.

  Vi estas malsaĝulo. Vi, nevino,
  Provizu vin: se vi tro longe restos,
  Je mia vorto kaj honor', vi mortos.

[Duko Frederiko kaj lordoj foriras.]

Cel.

  Ho kara Rozalind', vi kien iros?
  Ĉu vi konsentus interŝanĝi patrojn?
  Mi donos al vi mian! Ho, mi petas,
  Ne estu pli malĝoja ol mi estas.

Roz.

  Mi havas ja pli multe da kialo.

Cel.

  Kuzino, ne; mi petas, estu gaja.
  Ĉu vi ne scias ke la Duk' ekzilis
  Min ankaŭ, la filinon sian?

Roz.

                              Ne.

Cel.

  Ĉu ne? Ho, Rozalind' malhavas do
  La amon kiu montras ke ni ambaŭ
  Unuo estas; ĉu ni apartiĝos?
  Ĉu oni nin disigos, dolĉulino?
  Ne: mia patro nun por si elserĉu
  Alian heredonton. Tial, ni
  Elpensu kiel ni forkuros, kien
  Ni ekvojaĝos, kion ni kunportos.
  Ne penu vian sortoŝanĝon preni
  Sur vin tutsole, por elporti tiel
  Malĝojon vian, min ellasadante;
  Ĉar, je l' ĉielo, kiu jam paliĝas
  Pro nia malĝojego, mi kuniros,--
  Jes, malgraŭ ĉio, mi kun vi kuniros.

Roz.

  Sed kien iros ni?

Cel.

                    En la arbaron,
  Ardenon, por elserĉi l' onklon tie.

Roz.

  Ho ve, sed kiel danĝerege estos,
  Se ni, knabinoj, tiel malproksimen
  Vojaĝos! La beleco, pli ol oro,
  Rabistojn allogadas.

Cel.

                       Mi min vestos
  Malriĉe kaj mallukse. La vizaĝo
  Per ia ombrotero mi ŝmirados.
  Vi faru same: ni antaŭen iros
  Neatakite.

Roz.

              Ĉu ne estus bone,--
  Ĉar pli ol multaj mi altkreska estas,--
  Ke mi min vestu tute kiel viro?
  Kun glavo ĉe la flanko, kaj kun lanco
  En mia mano? Tiam,--en la koro
  Sin trovu kia ajn virina timo,--
  Ni havos eksteraĵon fanfaronan,
  Kaj militeman, kiel ja aliaj
  Timuloj virsimilaj havas, kiuj
  La timon kaŝas sub mieno brava.

Cel.

  Kaj kiel mi vin nomos, kiel viron?

Roz.

  Eĉ kiel la paĝion jupiteran:
  Min nomu Ganimedo. Kiel vi
  Nomata estos?

Cel.

                Ho, per ia nomo
  Al mia nuna stato rilatanta:
  Ne plu Celio nun, sed Alieno.

Roz.

  Ĉu estus bone ke ni penu ŝteli
  El la kortego tiun ŝercemulon,
  De via patro? Ĉu li ne nin helpus
  En nia vojaĝado?

Cel.

                    Li kuniros
  Kun mi tra l' tuta mond'. Mi lin konvinkos.
  Rapidu do, ni amasigu ĉiom
  De la riĉaĵo kaj juveloj niaj;
  Elpensu la pli bonan manieron,
  Kaj tempon, por nin kaŝi de l' sekvado
  Farota tuj post mia forkurado.
  Ni iru do, kun tuta kontenteco,
  Ne en ekzilon, sed al libereco.

[Ambaŭ foriras.]



AKTO II.



SCENO I.

La arbaro Ardeno.


Eniras la Duko, kaj du aŭ tri lordoj, vestitaj kiel arbaristoj.

La Duko.

  Kunuloj miaj, fratoj en ekzilo,
  Ĉu ne dolĉigas pli la kutimiĝo
  La nunan vivon, ol la vivon pompan?
  Ĉu ne l' arbaro pli senriska estas
  Ol la kortego tiu enviema?
  Ni sentas nur la sorton de Adamo;
  Nur ŝanĝojn de l' sezonoj; kiel, mordon
  De l' vintra vent', glacian, malĝentilan;
  Kaj kiam mordas ĝi, kaj blovas forte
  Sur mian korpon, ĝis mi frostotremas,
  Mi diras ridetante "Jen ĉi tio
  Ne estas flategado; tiu estas
  La konsilanto kiu min konvinkas
  Per sentoj veraj, kio mi ja estas."
  Dolĉaj l' utiloj de la malbonŝanco:
  Simile al la bufo, veneneca,
  Malbela ankaŭ, tamen en la kapo
  Ĝi portas altvaloran juveleton:
  Kaj jen la nia viv', liberigite
  De vizitad' publika, trovas langojn
  En arboj, librojn en la riveretoj,
  Predikojn en la ŝtonoj, bonon ĉie.
  Mi ne ĝin volus ŝanĝi.

Ami.

                         Ho, bonŝanca
  La duka moŝto estas, kiu povas
  Traduki l' obstinaĉon de la sorto
  Laŭ tiel dolĉa kaj trankvila stilo.

La Duko.

  Nu, venu, ĉu ni iru al la ĉaso,
  Por nin provizi je cervaĵo? Tamen
  Min ĝenas ke la kompatindaj bestoj,
  La brune makulitaj malsprituloj,
  Naskitaj enloĝantoj de l' dezerto
  En tiu ĉi arbaro, siaj limoj,
  Per forkpintitaj sagoj tamen estus
  Je l' kurbaj koksoj trapikitaj.

Unua Lordo.

                                 Certe
  Jakveso la malgaja tre malĝojas
  Pro tio, kaj je tio al si ĵuras
  Ke vi pli multe ja uzurpas tie
  Ol tiu frato kiu vin ekzilis.
  Hodiaŭ mi kaj lordo Amienso
  Postiris lin tre kaŝe, tien, kie
  Sub kverko kies radikar' antikva
  Ekrigardetas sur la rivereton
  Murmurfluantan preter la arbaro:
  Li kuŝis laŭ ĝi; kaj al tiu loko
  Ekvenis sekestrita cervo, kiu,
  Kompatindulo, pro la trafo bona
  De la ĉasisto, havis vund-doloron.
  Ĝi venis por suferi; efektive,
  La malfeliĉa besto tiel ĝemis,
  Ke tiu ĝemo streĉis lian felon,
  Ĝis preskaŭ disrompiĝo, kaj la larmoj
  Globformaj, grandaj, unu la alian
  Sin sekvis laŭ la senkulpeta nazo,
  En kompatinda kuro. Tiel staris
  La malspritulo (multe rimarkite
  De tiu tre malgaja vir', Jakveso)
  Sur plej ekstrema bordo de l' fluaĵo,
  Pligrandigante ĝin per larmoj.

La Duko.

                                Sed, do,
  Jakveso diris kion? Ĉu li tiam
  Ne moraligis je spektaklo tia?

Unua Lordo.

  Ho jes, per miloj da komparoj belaj.
  Unue, pro plorado en la akvon,
  La rivereton kiu ne bezonis,
  Li diris "Kompatinda cervo, kiel
  Monduloj, ankaŭ vi la testamenton
  Nun faras, dum vi donas vian parton
  De tiom plu al tio jam havanta
  Tro multe." Tiam, ĉar ĝi estis sola,
  Kaj forlasita de l' amikoj kornaj,
  Li diris "Bone estas: tiel ĉiam
  Mizero apartigas la kunulojn."
  Senzorga aro, sata je la herbo,
  Hazarde preterkuras, ne haltante
  Por ĝin saluti. Jen Jakveso diras
  "Ho jes, antaŭen iru, vi, regnanoj,
  Dikkorpaj, grasaj! Estas ja la modo!
  Do, kial vi rigardas unufoje
  La kompatindan bankrotulon tie?"
  Kaj tiel plej riproĉe li trapikas
  La korpon de l' kampar', kortego, urbo,
  Kaj eĉ de nia viv', ĵurante ke ni
  Nur uzurpuloj estas, aŭ tiranoj,
  Aŭ eĉ ankoraŭ pli malbonaj homoj,
  La bestojn timigante, mortigante,
  En la iliaj difinitaj hejmoj,
  Kaj ĉe la indiĝena enloĝejo.

La Duko.

  Kaj vi lin lasis en la meditado?

Dua Lordo.

  Jes, via moŝt', plorantan, parolantan
  Pri tiu ploreganta cervo.

La Duko.

                             Montru
  Al mi la lokon. Mi tre amas trovi
  Ĉi tiun viron en cinika stato,
  Li estas tiam plena je prudento.

Unua Lordo.

  Mi rekte gvidos vin al li antaŭen.

[Ĉiuj foriras.]



SCENO II.

Ĉambro en la palaco.


Eniras Duko Frederiko, kun lordoj.

Duko F.

  Ĉu estas eble ke neniu homo
  Ekvidis ilin? Ĝi ne povas esti:
  Kanajloj iuj ĉe l' kortego certe
  Konsentis kaj en tio partoprenis.

Unua Lordo.

  Neniun, kiu vidis ŝin, mi trovas.
  La sinjorinoj, servistinoj ŝiaj,
  Kuŝigis ŝin, kaj frue je l' maten'
  Ĉi tiuj samaj trovis ŝian liton
  Je tiu trezoreto senigita.

Dua Lordo.

  Kaj, moŝto via, tiu ŝercemulo,
  Je kiu tiel ofte vi ridadis,
  Forestas ankaŭ. Hisperio, ĉefa
  Princina servistin', konfesas ke ŝi
  Subaŭdis kaŝe la filinon vian,
  Kaj ankaŭ la kuzinon Rozalindon,
  Dum multe ili laŭdis la gracion
  Kaj lertegecon de la baraktisto,--
  Li kiu ĵus elvenkis fortan Karlon.
  Ŝi kredas ke, eĉ kien ajn foriris
  La sinjorinoj, certe la junulo
  Kun ili estas.

Duko F.

                 Sendu al la frato
  De tiu vir'. Konduku lin ĉi tien;
  Se li forestas, tiam lian fraton
  Konduku al mi. Lin mi ja devigos
  La viron trovi. Faru tion tuj,
  Ne ŝanceliĝu nun la esplorado
  Kaj la serĉado, antaŭ ol reporti
  Ĉi tiujn malsaĝetajn forkurintojn.

[Ĉiuj foriras.]



SCENO III.

Antaŭ la domo de Olivero.


Eniras Orlando kaj Adamo, renkonte unu la alian.

Orl.

                          Jen kiu?

Adamo.

  Ho, mia juna mastro? Mastro mia,
  Ĝentila! Dolĉa mastro! Rememoro
  Pri Sir' Rolando! Kion nun vi faras
  Ĉi tie? Kial estas vi virtulo?
  Kaj kial oni amas vin? Kaj kial
  Vi estas forta, brava, dolĉanima?
  Ho, kial vi malsaĝe volis venki
  La lertan baraktiston de la Duko,
  La kapricema Duko? Viaj laŭdoj
  Alvenis antaŭ vi al via hejmo
  Kun troa rapideco. Mastro mia,
  Ĉu vi ne scias ke al iaj viroj
  Iliaj bonaj ecoj estas malamikoj?
  La viaj same: viaj virtoj, mastro,
  Nur sanktaj perfidintoj al vi estas.
  Ho, kia mondo estas nia, kiam
  Eĉ tio, kio estas bela, tamen
  Venenas tiun, kiu havas ĝin!

Orl.

  Nu, kion ajn vi havas?

Adamo.

                         Ho, junulo,
  Tra tiu ĉi pordego ne eniru!
  Sub tiu ĉi tegmento ja loĝadas
  La malamik' al ĉiuj viaj virtoj:
  La frato,--ne, nenia frato, tamen,
  La filo,--tamen ne la filo; filon
  Mi ne lin nomos, de la viro, kiun
  Mi preskaŭ nomis lian patron.--Nu,
  Li aŭdis vian laŭdon, kaj vespere
  Hodiaŭ, li intencas ekbruligi
  La domon kie vi kutime loĝas,
  Kaj ankaŭ vin mem en ĝi; se je tio
  Li malsukcesos, tamen li havigos
  Rimedojn alispecajn, por vin trafi.
  Mi kaŝe aŭdis lin, kaj la projektojn.
  Ĉi tio ne loĝejo estas. Por vi
  Ĉi tiu domo estas nur buĉejo:
  Ho, ĝin malŝatu! Timu! Ne eniru!

Orl.

  Nu, kien ajn, Adamo, vi deziras
  Ke mi do iru?

Adamo.

                Kien ajn vi volas.
  Se nur en tiun domon vi ne iros.

Orl.

  Nu, kion, ĉu vi volas ke mi iru
  Petante je almozoj por nutraĵo?
  Aŭ per bruega malĝentila glavo
  Ŝtelante vivrimedojn laŭ la vojo
  Perforte? Tion ja mi devos fari,
  Aŭ esti nescianta kion fari:
  Ĉi tion, tamen, mi neniel faros,
  Plivole mi cediĝos je l' malico
  De korinklino kiu sin forturnis,
  Kaj sangavida frato.

Adamo.

                       Ne ĝin faru.
  Mi havas mil spesmilojn, la salajron
  Sub via patro, de mi mem ŝparitan,
  Kaj konservitan por min nutri, kiam
  La servadpovo en la membroj miaj
  Sin trovos kripligita, kiam ankaŭ
  La maljuneco estos forĵetita:
  Ĝin prenu; eĉ Li kiu nutras korvojn,
  Kaj sufiĉege donas al paseroj,
  Prizorgu min maljunan! Jen la oro!
  Mi donas ĉiom da ĝi. Nun permesu
  Ke mi servisto via estu; kvankam
  Mi ŝajnas ja maljuna, efektive,
  Mi estas forta, jes, fortika viro,
  Ĉar dum juneco mi neniam verŝis
  Varmigajn kaj ribelajn eltrinkaĵojn
  En mian sangon, nek mi amindumis,
  Kun nehontema frunto, la rimedojn
  De malforteca kaj kaduka stato.
  Kaj tial mia aĝo tre similas
  Fortikan vintron, frostan, sed ĝentilan:
  Permesu ke mi iru kune kun vi,
  Mi servos kiel pli junkorpa viro,
  En ĉiu faro, en bezono ĉiu.

Orl.

  Ho bona maljunulo, kiel bone
  En vi aperas la konstanta servo
  De l' mond' antikva, kiam servo tia
  Pro devo ŝvitis, ne por rekompenco!
  Vi estas ne laŭ modo nunatempa,
  En kiu ŝvitas, krom por promocio,
  Neniu viro, kaj, havinte tion,
  Sufokas ili tute tiun servon,
  Eĉ je l' havado. Vi ne tia estas.
  Sed, kompatinda maljunulo, vi
  Haketas je kaduka arbo, kiu
  Ne povas unu floron ekprodukti,
  Eĉ malgraŭ penoj viaj, kaj laboro.
  Sed venu, do, kuniros ni antaŭen,
  Kaj antaŭ ol elspezi vian monon
  Esploru ni, konforme la bezonon.

Adamo.

  Antaŭen iru, mastro, mi postvenos,
  Kun lojaleco, kaj kun vero penos.
  Deksepjarul' ekloĝis mi ĉi tie,
  Havante okdek jarojn, loĝos kie?
  Deksepjaruloj serĉas bonan sorton,
  Okdekjaruloj trovos nur la morton.
  Bonŝancon rekompencos ne pli vante
  Ol bone morti, mastron ne ŝuldante.

[Ambaŭ foriras.]



SCENO IV.

La arbaro Ardeno.


Eniras Rozalindo por Ganimedo, Celio por Alieno, kaj Tuŝ-Ŝtono.

Roz.

  Ho Jupitero, kiel lacigita
  Jam estas la spirito en mi mem!

Tuŝ.

Indiferenta estas al mi la spirito, se nur la kruroj ne estus
lacaj.

Roz.

Mi povus trovi en mia koro la povon malhonori mian vestaĵon viran,
kaj plori kiel virino; sed mi devas konsoli la pli malfortan animon,
ĝuste kiel korpvesto kaj ŝtrumpoj devus sin montri kuraĝaj al jupo.
Tial estu kuraĝa, bona Alieno.

Cel.

Mi petas al vi, estu indulga al mi; mi ne povas plu iri.

Tuŝ.

Miaflanke, mi preferus elporti vin, ol porti vin! Tamen mi ne portus
krucon, se mi vin portus; ĉar mi opinias ke vi havas neniom da mono
en via monujo.

Roz.

Nu, ĉi tio estas l' arbaro Ardeno.

Tuŝ.

Jes, nun mi estas en Ardeno; des pli mi estas malspritulo; dum mi
estis ĉehejme, mi estis en pli bona loko; sed vojaĝantoj devas esti
kontentaj.

Roz.

Jes, estu tia, bona Tuŝ-ŝtono.

Eniras Koreno kaj Silvio.

Rigardu, kiuj ĉi tien venas; junulo kaj maljunulo, solene
kunparolante.

Kor.

  Nu, tiamaniere vi nur igos
  Ke ŝi ankoraŭ malestimu vin.

Sil.

  Koreno, ke vi nur komprenu kiom
  Mi amas ŝin!

Kor.

                Mi iom ĝin divenas,
  Ĉar mi mem antaŭ nun ekamis.

Sil.

                                Ne,
  Estante maljunulo, vi ne povas
  Diveni, kvankam en juneco via
  Vi estis eĉ amanto tiel vera,
  Kiel sopiris sur kusen' noktmeza;
  Se l' amatino via iam ajn
  Similis al la mia,--tiel certa
  Mi estas, ke neniu tiom amis;--
  Kiom da agoj viaj plej ridindaj
  Vi faris pro la fantazio via?

Kor.

  Ho, milojn, kiujn jam mi mem forgesas.

Sil.

  Neniam do vi amis tiel kore;
  Se vi ne rememoras eĉ la plej
  Malgrandan malsaĝaĵon kiun l' Amo
  Vin igis fari,--vi ne vere amis.
  Se vi neniam sidis, kiel mi,
  Tedante la aŭdantojn per la laŭdo
  De l' amatino,--vi ne vere amis.
  Se vi foriris ne de l' kunularo
  Subite, kiel nun mi mem foriros,
  Pro la pasio,--vi ne vere amis.
  Febino, ho Febino, ho Febino!

[Li foriras.]

Roz.

  Ho ve, paŝtisto kompatinda! Jen,
  La vundon vian esplorante, mi
  Kruelhazarde trovis mian propran.

Tuŝ.

Kaj mi la mian. Mi rememoras, ke dum mi enamiĝis, mi frakasis mian
glavon kontraŭ ŝtonon, kaj ordonis al li ricevi tion, ĉar li venis
nokte, al Ĵanino Smajl'; kaj mi rememoras ke mi kisis ŝian
lavpadelon, kaj la bovinmamojn kiujn ŝiaj beletaj fendetitaj manoj
melkis; kaj mi rememoras ke mi amindumis pizoŝelon anstataŭ ŝi. El
kiu ŝelo mi elprenis du pizojn, kaj redonante ilin mi diris plorante
al ŝi "Portu ĉi tiujn pro mi;" Ni, kiuj estas veraj amantoj, faras
strangajn agojn. Sed, kiel ĉio en Naturo estas mortema, same ĉiom da
Naturo enamiĝinta estas mortema laŭ malsaĝeco.

Roz.

  Pli saĝe vi parolas ol vi scias.

Tuŝ.

Ne, mi neniam sciiĝos pri mia propra spriteco ĝis post mi rompos la
tibikarnojn kontraŭ ĝi.

Roz.

  Ĉielon! Tiu paŝtista ampasio
  Min plaĉas multe je l' racio!

Tuŝ.

Min ankaŭ; sed ĝi fariĝas iom teda al mi.

Cel.

  Mi petas, unu el vi tuj demandu
  Ĉu tiu donos iom da nutraĵo
  Pro oro, al ni, ĉar mi svenas jam
  Ĝis preskaŭ morto.

Tuŝ.

                    He, vi ŝercemulo!

Roz.

  Silentu, malsaĝulo; li ne estas
  Parenco via.

Kor.

                Kiu al mi vokas?

Tuŝ.

  La superuloj viaj.

Kor.

                     Ho, alie
  Mizereguloj ili certe estas.

Roz.

  Silentu, mi ordonas. Bonan tagon,
  Amiko mia.

Kor.

             Kaj al vi, Sinjoro.
  Kaj al vi ĉiuj, gesinjoroj miaj.

Roz.

  Mi petas vin, paŝtisto, se aŭ l' amo
  Aŭ l' oro en ĉi tiu dezerto povas
  Aĉeti gastigadon, nin konduku
  Al ia loko kie estos eble
  Ripozi kaj nin nutri. Junulino
  Jen estas, pro l' vojaĝo lacigita,
  Kaj jam pro helpomanko ŝi eksvenas.

Kor.

  Sinjoro, mi kompatas ŝin, kaj volas,
  Pro ŝi eĉ pli ol pro la mia stato,
  Ke la riĉaĵoj miaj pli ebligu
  Al ŝi la helpon. Sed mi estas nur
  Paŝtisto por alia viro; tial
  Mi ne tondadas la lanarojn dikajn
  De l' ŝafoj kiujn mi mem paŝtas; plie,
  Tre malafablan karakteron havas
  La mastro, kiu tute ne penadas
  La vojon trovi al ĉiela hejmo
  Per faroj gastamecaj; kaj, aldone,
  La bestdometon, kaj ŝafarojn, ankaŭ
  La ŝafpaŝtejon tutan, nun li vendas;
  Kaj, ĉe la ŝafarejo, jen nenio
  Kion vi povus manĝi; tamen, venu,
  Por vidi kio ajn ankoraŭ restas;
  Per mia voĉo vi bonvenaj estas.

Roz.

  Kaj kiu do aĉetos la ŝafaron
  Kaj la paŝtejon?

Kor.

                   Tiu amanto.
  La juna viro kiun ĵus vi vidis,
  Malmulte li deziras nun aĉeti.

Roz.

  Mi petas al vi, se honeste estas,
  Ke vi aĉetu la dometon, ŝafojn,
  Paŝtejon. Vi ricevos de mi mem
  La monon por pagado.

Cel.

                       Tiam do
  Ni pligrandigos al vi la salajron.
  Ĉi tiu loko plaĉas al mi; en ĝi
  Volonte mi pasigus mian tempon.

Kor.

  Ĝi estas ja vendota. Venu kun mi:
  Se post klarigo vi aprobos tiam
  La teron, la profiton, kaj vivmodon,
  Servisto via estos mi fidele,--
  Aĉetos ĝin per via mono bele.

[Ĉiuj foriras.]



SCENO V.

La arbaro.


Eniras Amienso, Jakveso, kaj aliaj.

KANTO

Ami.

    Kiu sub l' arb' kun mi
    Volas sin kuŝigi,
    Ho jen, la gaja son'
    Kvazaŭ la birdoton',
  Ho venu, ho venu, ho venu:
    Ĝenos lin do
    Ja nenio,
    Krom vintro kaj la ventoj.

Jak.

Pli multe, pli multe, mi petas.

Ami.

Ĝi malgajigos vin, Sinjoro Jakveso.

Jak.

Mi dankas al ĝi. Pli multe, mi petas, pli multe. Mi povas elsuĉi la
melankolion el kanto, same kiel mustelo elsuĉas ovojn. Pli multe, mi
petas al vi, pli multe.

Ami.

Mia voĉo estas malbelsona. Mi estas certa ke mi ne povas al vi
plaĉi.

Jak.

Mi ne deziras ke vi plaĉu al mi; mi nur deziras ke vi kantu. Nu, pli
multe; ankoraŭ unu stanco; ĉu vi nomas ilin stancoj?

Ami.

Kion ajn vi volas, Sinjoro Jakveso.

Jak.

Nu, iliaj nomoj estas indiferentaj al mi; ili ŝuldas nenion al mi.
Ĉu vi kantos?

Ami.

Plivole pro via peto ol por plaĉi min mem.

Jak.

Nu, do, se iam mi dankas al iu ajn viro, mi dankos al vi; sed tio,
kion oni nomas komplimento similas la renkonton de du pavianoj, kaj
kiam oni kore dankas al mi, mi supozas ke mi donis al li pencon, kaj
li donis al mi la dankaĉon. Sed, kantu. Tamen, se vi ne kantos,
silentu!

Ami.

Nu, mi finos la kanton. Sinjoroj, preparu la tablon; la Duko
trinkados sub ĉi tiu arbo. Li serĉis vin la tutan tagon.

Jak.

Kaj mi la tutan tagon evitis lin. Li estas tro malbonfama por mia
kunuleco. Mi pensas pri tiom da aferoj, kiom li: sed mi dankas al la
ĉielo, kaj ne fanfaronas pri ili. Nu, kantu, kantu, kantu!

[Ĉiuj kune kantas.]

KANTO

    Kiu sen ambici'
    Vivas je l' sunradi',
    Kaj serĉas por si mem
    Nutraĵon, kun dankem':
  Ho venu, ho venu, ho venu:
    Ĝenos lin do
    Ja nenio,
  Krom vintro kaj la ventoj.

Jak.

Mi donos al vi verson laŭ ĉi tiu ario, kiun mi elverkis hieraŭ,
spite mia pensado.

Ami.

Kaj mi ĝin kantos.

Jak.

Ĝi estas la jena:--

    Se viro fariĝus
    Azen', kaj forgesus
    Pri lukso kaj riĉec',
    Pro sia obstinec',
  Ho, duc da me, duc da me, duc da me:
    Jen aliaj
    Ja similaj,
  Se venos li nur ĉe min.

Ami.

Kio estas tiu "duc da me?"

Jak.

Tio estas greka ensorĉilo, por alvoki malsaĝulojn en cirklon. Mi
iros por dormi, se mi povas; se ne, mi riproĉos ĉiujn unue-naskitojn
de Egipto.

Ami.

Kaj mi serĉos la Dukon. La festo estas preparita.

[Ili foriras.]



SCENO VI.

La arbaro.


Eniras Orlando kaj Adamo.

Adamo.

Kara mastro, mi ne povas plu iri; ho, mi mortas pro manko de
nutraĵo! Ĉi tie mi kuŝiĝos, por mezuri al mi la tombon. Adiaŭ, bona
mastro.

Orl.

Nu, kio, Adamo! Ĉu vi ne havas pli kuraĝan koron? Vivu ankoraŭ iom;
konsolu vin iom; gajigu vin iom. Se ĉi tiu sovaĝa arbaro produktadas
ion sovaĝan, mi aŭ estos nutraĵo al ĝi, aŭ ĝin reportos kiel nutraĵo
por vi. Via imago estas pli proksima de la morto ol via forto estas
proksima de ĝi. Pro mi estu komforta; fortenu la morton iom da
tempo, je la fino de la brako; mi estos baldaŭ ree kun vi; kaj se
mi alportos al vi nenion por manĝi, mi permesos ke vi mortu: sed se
vi mortos antaŭ mia reveno, vi estos mokanto je mia laboro. Bone
dirite! Vi ŝajnas gajeta, kaj mi estos tuj kun vi. Sed vi kuŝas sub
la vintra aero; venu, mi vin portos al ia ŝirmejo; kaj vi ne mortos
pro malhavo de manĝo, se io ajn vivas en ĉi tiu dezerto! Estu gaja,
bona Adamo!

[Ambaŭ foriras.]



SCENO VII.

La arbaro.


Tablo estas preparita. Eniras la Duko, Amienso, kaj lordoj,
vestitaj kiel leĝforpelitoj.

La Duko.

  Mi opinias ke li jam ŝanĝiĝis
  En ian beston. Ĉar nenie mi
  Lin povas trovi sub la homa formo.

Unua Lordo.

  Nu, via moŝto, li ĵus ekforiris:
  Li estis gaja, kanton aŭskultante.

La Duko.

  Se li fariĝos muzikema, li,
  Farite el la malbonsono, baldaŭ
  Ni havos en la sferoj de ĉielo
  La malmuzikon. Iru, serĉu lin,
  Kaj diru ke mi volas kunparoli.

Eniras Jakveso.

Unua Lordo.

  Li faras nenecesa mian penon,
  Ĉar jen li venas. Jen Jakveso mem.

La Duko.

  Nu kio do, Sinjoro, kia vivo
  Ĉi tiu estas, se l' amikoj viaj
  La kunulecon vian devas serĉi?
  Sed kiel nu! Vi ŝajnas gaja, ne?

Jak.

  Ho, ŝercemulo, ŝercemulo! mi lin
  Renkontis en l' arbaro, multkoloran
  La ŝercemulon! Ho, mizera mondo!
  Nu, kiel mi per la nutraĵo vivas,
  Mi ŝercemulon ĵus renkontis, kiu
  Kuŝiĝis kaj ripozis je l' sunbrilo,
  Riproĉegante multe la Bonŝancon,
  Multege ja, la gaja ŝercemulo!
  "Nu, bonan tagon, ŝercemulo," mi
  Parolis; "Ne," li diris, "min ne nomu
  La ŝercemulon, ĝis al mi Ĉielo
  Bonŝancon sendos." Tiam li eltiris
  El sia sako sunhorloĝon, kaj
  Ĝin rigardante per okul' malhela,
  Tre saĝe diris "Estas nun la deka:
  Ni tiel vidas kiamaniere
  La mond' moviĝas. Antaŭ unu horo
  La naŭa estis; kaj post horo plu
  La dekunua estos; same ni
  De hor' al horo maturiĝas ree,
  Kaj tiam forputriĝas ĉiuhore;
  De tio ja dependas fabeleto."
  Kiam mi aŭdis tiun ŝercemulon
  En multkolora vest' moraliganta
  Laŭ tia maniero, pri la tempo,
  La pulmoj miaj faris kokoblekon,
  Ke ŝercemuloj estus meditemaj.
  Mi ridis unu horon, ja senĉese,
  Laŭ lia sunhorloĝo. Noblanima
  Indega ŝercemulo! Viaj vestoj,
  La multkoloraj, estas sole decaj!

La Duko.

  Nu, kiu ŝercemulo estas tiu?

Jak.

  Ho inda ŝercemulo! Iam ajn
  Li estis kortegano, kaj li diras
  Ke se la sinjorinoj estas belaj
  Kaj junaj, ili bone scias tion;
  En lia cerbo, kiu estas seka,
  Simile al biskvito post vojaĝo,
  Li havas strangajn lokojn, plenigitajn
  Je observado, kiun li ellasas
  En kripligitaj formoj. Ho, se nur
  Mi estus ŝercemulo! Mi ja estas
  Avida je la multkolora vesto!

La Duko.

  Nu, vi ricevos tian.

Jak.

                       Ĝi do estas
  Por mi la sola vesto. Nur kondiĉe
  Ke vi senigu vian rezonadon
  Je ĉia opinio kreskadanta
  Senzorge tie, ke mi estas saĝa.
  Mi devas havi ankaŭ la liberon,
  Liberon tiel grandan kiel vento,
  Por blovi kontraŭ kiun ajn mi celos;
  Ĉar tion certe havas ŝercemuloj.
  Kaj tiuj, kiujn plej la malspriteco
  Piketas, eĉ plej multe devas ridi.
  Kaj kial, ho Sinjoro, oni devas?
  Nu, klara la kialo estas, kiel
  La vojo al preĝejo. Tiu, kiun
  La ŝercemulo foje saĝe trafas,
  Malsaĝe ja kondutus, malgraŭ vundoj,
  Se li ne ŝajnus ne la sagon senti.
  Se ne, la malsaĝeco de l' saĝulo
  Pruvata estas, de l' okazaj vidoj
  De l' ŝercemulo. Donu al mi tial
  Vestaĵon multkoloran, kaj permesu
  Ke mi eldiru mian penson. Tiam
  Mi tute purigados tiun korpon
  Malpuran de la mondo infektita,
  Se oni pacience nur akceptos
  La sanigilon mian.

La Duko.

                     Fi pro tio!
  Mi povas diri kion vi ekfarus.

Jak.

  Nu, kion, je la senvalora veto,
  Mi farus krom la bono?

La Duko.

                         Malbonaĵon
  Grandegan ja, riproĉadante tiel
  Al la pekado, ĉar vi mem ja estas
  Malbonegulo, tre volupta, kiel
  La bestnaturo mem. Kaj la infekton
  Maturan, malbonecan, kiun vi
  Liberpiede laŭ permeso kaptis,
  Ĉu tion vi ekvomus en la mondon?

Jak.

  Nu, kiu nun riproĉas la fieron,
  Povante trafi iun ajn personon?
  Ĉu ĝi ne forfluegas kiel la maro,
  Ĝis tiu laca materio mem
  Defluas? Kiun sinjorinon, do,
  En l' urbo mi eknomas, nur dirante
  Ke l' urbanino ja la koston portas
  De princoj, sur la tro malindaj ŝultroj?
  Nu, kiu povas veni insistante
  Ke iam mi intencas ŝin, ĉar tia
  Eĉ kia ŝi la najbarino estas?
  Aŭ kia estas li, havante staton
  Malnoblan, kiu diras ke la lia
  Kuraĝo estas ne je mia kosto,
  Pensante ke mi lin intencas nomi,--
  Laŭ tia ago tuj konformigante
  La malspritecon sian al la senco
  De miaj vortoj? Nu, do, kiel estas?
  Nur montru kie mia lango faris
  La maljustaĵon al li. Se ĝi juste
  Kondutis kontraŭ li, tiam li mem
  Malbone ja kondutis kontraŭ si;
  Se li libera estas, la riproĉo
  Simile al l' anser' sovaĝa, flugas,
  Alproprigite de neniu. Kiu venas?

Eniras Orlando, havante la glavon eltirita.

Orl.

  Detenu vin! Ne manĝu plu!

Jak.

                            Ankoraŭ
  Mi manĝis ja nenion.

Orl.

                       Vi ne manĝos.
  Ĝis kiam oni servos al neceso.

Jak.

  De speco kia ajn la kok' devenas?

La Duko.

  Ĉu vi kuraĝa estas pro sufero,
  Aŭ ĉu nur malestimas vi, junulo,
  Ĝentilajn morojn, ke vi ŝajnas nun
  Malplena je la ĝentileco?

Orl.

                             Ho,
  Ektuŝis vi unue miajn nervojn;
  La dorna pinto de sufero nuda
  Forprenis jam de mi konduton mian
  Konforman al la ĝentileco. Tamen
  Mi estas ja enlande edukita,
  Kaj konas iom da bonmoroj. Sed
  Detenu vin, mi diras! Li ekmortos
  Kiu tuŝos iom da ĉi tiu frukto
  Ĝis la bezonoj miaj estos sataj!

Jak.

Se vi ne akceptos respondon racian, mi devos morti.

La Duko.

  Vi volas kion? Via dolĉanimo
  Perfortos pli efike, ol la forto
  Ekmovos nin por esti dolĉanimaj.

Orl.

  Mi preskaŭ mortas, tiom mi bezonas
  Nutraĵon. Do, mi havu ĝin!

La Duko.

                            Sidiĝu,
  Bonvenu al la tablo. Manĝu do.

Orl.

  Ĉu vi respondas tiel malsevere?
  Pardonu min, mi petas. Mi supozis
  Ke ĉio tie ĉi sovaĝa estas;
  Kaj tial mi ŝajnigis la mienon
  Severe ordonadan. Kiu ajn
  Vi estas, kiu en ĉi tia loko
  Neatingebla, sub malgaja ombro,
  Ignoras, perdas la rampantajn horojn;
  Se iam vi pli bonan staton havis,
  Se iam aŭdis preĝosonorilojn,
  Se iam vi sidiĝis ĉe la festo
  De bona homo, aŭ se iam vi
  Forviŝis larmon de l' palpebroj viaj,
  Kaj scias kio estas la kompato;
  Malsevereco estu mia helpo:
  Kaj tion esperante, kun ruĝiĝo
  Mi metas mian glavon en la ingon.

La Duko.

  Jes, iam havis ni pli bonan staton.
  Kaj je la sonoriloj sanktaj iris
  Al la preĝejo; sidis ĉe la festoj
  De bonaj viroj, kaj forviŝis larmojn
  Naskitajn de la sankta kompatado.
  Nun tial vi sidiĝu kun mildeco,
  Laŭvole ordonante miajn virojn,
  Por tuj satigi vian malsategon.

Orl.

  Do, vin detenu nur mallongan tempon
  De l' manĝo, dum mi, kiel la cervino,
  Elserĉos la cervidon por ĝin nutri.
  Ĉar estas kompatinda maljunulo,
  Li kiu multajn lacigantajn paŝojn
  Min sekvis pro la amo, lamirante.
  Ĝis kiam li satiĝos, premegate
  De du ĝenaĵoj de l' malforto, nome,
  Malsato, maljuneco,--mi gustumos
  Nenion.

La Duko.

          Iru do, lin serĉu; dume,
  Ni manĝos ja neniom ĝis vi venos.

Orl.

  Mi dankas vin, kaj benas vin pro tio.

[Li foriras.]

La Duko.

  Iru do, lin serĉu; dume
  Ni manĝos ja neniom ĝis vi venos.
  Prezentas pli malgajan teatraĵon
  Ol tiu sceno kie oni ludas.

Jak.

  La tuta mondo estas ja teatro,
  La viroj kaj virinoj, nur aktoroj:
  Havante jen elirojn, jen enirojn;
  Kaj unu homo ludas multajn rolojn
  En sia viv', kun aĝoj sep, por aktoj.
  Unue la infano, ploradante
  Ĉe l' brakoj de la vartistino. Tiam
  La juna lernejknabo, plendetante,
  Havante librosakon, kun vizaĝo
  Matenopura, rampetante kiel
  Limako nevolante al lernejo.
  Kaj tiam la amanto, sopirante
  Kiel fornego, kun balad' malgaja
  Al brovo de la amatino. Tiam
  Soldato, plena je mirigaj ĵuroj,
  Havante barbon kvazaŭ leopardo,
  Ĵaluza pri honoro, malpacema,
  Celante tiun aerglobon, gloron,
  Eĉ ĉe la faŭko de la pafilego.
  Kaj tiam, la juĝisto, dikakorpa,
  Pro multe da donacoj de kaponoj,
  Severokula, kun tondita barbo
  Laŭ profesio lia, kaj dirante
  Sentencojn saĝoplenajn, kaj ekzemplojn
  Modernajn. Tiel li la rolon ludas.
  La sesa aĝo transmoviĝas tiam
  Je grimacul' maldika, en pantofloj,
  Portanta okulvitrojn, kun saketo
  Ĉe l' flanko; liaj ŝtrumpoj, konservitaj
  Ankoraŭ de juneco, jam tro larĝaj
  Por la malgrasaj kruroj. Lia voĉo
  Ne plu vireca baso, ŝanĝiĝinte
  En infanecan sopranaĉon, pepas
  Kaj fajfas en la son'. La lasta sceno
  De l' stranga okazplena historio,--
  Maljunegeco--nura forgeseco,
  Sen dentoj, sen okuloj, gusto, ĉio.

Revenas Orlando, kun Adamo.

La Duko.

  Bonvenu! Vian respektindan ŝarĝon
  Demetu, kaj lin lasu tuj manĝi.

Orl.

  Por li mi plej vin dankas.

Adamo.

                             Vi ja devas;
  Apenaŭ povas mi pro mi paroli,
  Por danki al vi.

La Duko.

                   Nu, bonvenu. Manĝu!
  Ankoraŭ mi ne ĝenos, por demandi
  Pri viaj ŝancoj. Sonu la muziko,
  Kaj vi, ho mia kuzo, al ni kantu!

KANTO

Ami.

    Ho blovu, vintra vent'!
    Ne akra via dent',
      Kiel la maldankem':
    Ne tiom vundas vi,
    Ĉar vin ne vidas ni,
      Malgraŭ la frostotrem'.
  He ho! nu he ho! je verda ilekso!
  Malsaĝa la am', l' amikec' nur preteksto!
    Do, he ho, l' ilekso!
    Kaj vivo gajeca!

    Frostiĝu, griza ĉiel'!
    Ne mordas vi tiel,
      Kiel la sendankec':
    Kaj spite la glaci',
    Vi ne doloras pli
      Ol falsa amikec'.
  He ho! nu he ho! je verda ilekso
  Malsaĝa la am', l' amikec' nur preteksto!
    Do, he ho, l' ilekso!
    Kaj vivo gajeca!

La Duko.

  Se vi la filo estas de Rolando,
  Kiel vi al mi subparolis vere,
  Kaj ĉar mi mem la similecon vidas
  Pentrita bone, kvazaŭ ja vivanta,
  Sur la vizaĝo via, tial, estu
  Ĉe ni la bonveninta. Mi mem estas
  La Duko kiu vian patron amis:
  En mia kavernhejmo vi rakontos
  Al mi la pluan travivaĵon vian.
  Vi, bona maljunulo, jam fariĝas
  Bonvena kiel via mastro mem.
  Subtenu lin ĉe l' brako. Donu vi
  La manon, kaj al mi rakontu plene
  Pri viaj ŝancoj, por ke mi sciiĝu.

[Ĉiuj foriras.]



AKTO III.



SCENO I.

Ĉambro en la palaco.


Duko F.

  Vi ne lin poste vidis? Ne, neeble:
  Sed se el la kompato mi ne estus
  Plejparte elfarita, mi ne serĉus
  Viktimon aliloke, por lin puni,
  Dum vi ĉeestas mem. Aŭskultu tamen:
  Elserĉu ie ajn la fraton vian;
  Elserĉu per kandelo; lin reportu
  Aŭ mortan aŭ vivantan, antaŭ fino
  De l' jaro nuna, aŭ vi mem ne plu
  Revenu por en nia lando loĝi.
  La posedaĵojn viajn, kaj bienojn,
  Kaj ĉion vian je l' prenad' valoran,
  Mi jen ekprenas kaj al mi proprigas,
  Ĝis kiam vi, per vortoj de la frato,
  Vin senkulpigos je l' kulpigo kiun
  Mi havas kontraŭ vi en mia menso.

Oli.

  Ke via moŝto nur la koron mian
  Ekkonu pri ĉi tio! Mi neniam
  En mia vivo amis mian fraton!

Duko F.

  Kanajlo des pli granda! Lin elpelu!
  Kaj miaj oficistoj, kies devo
  Ĉi tio estas, faru tujan kapton
  Je lia domo kaj bien'. Rapide
  Ekfaru tion, kaj lin tuj forpelu.

[Ĉiuj foriras.]



SCENO II.

La arbaro.


Eniras Orlando, havante paperon.

Orl.

  Ekpendu tie, poezio mia,
  Pri mia amo klare atestonte,
  Kaj vi, reĝino de la nokto, kiu
  La kronon portas en tri mondoj viaj,
  Rigardu, per l' okuloj viaj virtaj,
  De l' pala regiono super ni,
  La nomon de la ĉasistino via,
  Reganta plene mian tutan vivon.
  Ho Rozalind'! Ĉi tiuj arboj estos
  La libroj miaj, kaj sur ties ŝeloj
  La pensojn miajn tuj mi enskribados.
  Por ke l' okuloj ĉiuj, rigardantaj
  En tiu ĉi arbaro, ĉie vidu
  La virton vian ĉiam atestatan.
  Rapidu vi, Orlando, bone skulptu
  Sur ĉiu arbo, pri la junulin',
  Neesprimeblan, belan virtan ŝin!

[Li foriras.]

Eniras Koreno kaj Tuŝ-ŝtono.

Kor.

Nu, kiel plaĉas al vi la nuna paŝtista vivmaniero, Sinjoro
Tuŝ-ŝtono?

Tuŝ.

Efektive, ŝafisto, rilate al si mem, ĝi estas bona vivado. Sed
rilate tion, ke ĝi estas paŝtista vivmaniero, ĝi estas nenio. Pro
tio, ke ĝi estas soleca vivado, mi tre ŝatas ĝin; sed pro tio, ke ĝi
estas individua, ĝi estas vivaĉo. Nu, tial ke ĝi estas en la kampoj,
ĝi bone plaĉas al mi; sed pro tio, ke ĝi ne estas ĉe la kortego, ĝi
estas teda. Ĉar ĝi estas ŝparema vivmaniero, notu bone, ĝi plaĉas al
mia humoro; sed ĉar ne estas en ĝi pli multe da sufiĉego, ĝi treege
malplaĉas al mi. Ĉu vi havas iom da filozofio en vi, ŝafisto?

Kor.

Ne pli multe ol la sciado ke kiam oni malsaniĝas, des pli oni estas
malkomforta; kaj tiu, al kiu mankas la mono, posedaĵoj, kaj la
kontenteco, malhavas tri bonajn amikojn; estas la eco de pluvo, ke
ĝi malsekigas; la eco de fajro, ke ĝi brulas; bona paŝtejo grasigas
la ŝafojn; la nokto ekzistas precipe pro la foresto de la suno;
tiu, kiu lernis neniom da prudento per la naturo aŭ per la arto
povas plendi pri manko de edukado; alie li devenas de tre malspritaj
parencoj.

Tuŝ.

Tia homo estas natura filozofo. Ĉu vi iam ĉeestis la kortegon,
ŝafisto?

Kor.

Ne, vere.

Tuŝ.

Tiam vi estas kondamnita.

Kor.

Mi esperas ke ne.

Tuŝ.

Vere, vi estas kondamnita, kiel ovo malbone rostita, tute je unu
flanko.

Kor.

Tial, ke mi neniam ĉeestis ĉe la kortego? Nu, kial?

Tuŝ.

Nu, se neniam vi ĉeestis la kortegon, vi neniam vidis ĝentilajn
morojn; se vi neniam vidis tiajn, nepre viaj moroj estas malbonaj
kaj la malboneco estas peko, kaj la pekado kondukas al la
kondamnado. Vi estas en danĝera stato, ŝafisto.

Kor.

Tute ne, Tuŝ-ŝtono: la agmanieroj kiuj estas bonaj ĉe la kortego
estus tiel ridindaj en la kamparo, kiel la kampara konduto estus
plej mokinda ĉe la kortego. Vi diris al mi, ke oni ne salutas, ĉe la
kortego, sed oni kisas la manojn. Tia ĝentilaĵo estus malpura, se
korteganoj estus ŝafistoj.

Tuŝ.

Citu ekzemplon, mallongavorte; nu, citu ekzemplon.

Kor.

Do, ni ankoraŭ nin okupas je la ŝafinoj, kaj la lanaj feloj estas
graskovritaj.

Tuŝ.

Sed ĉu la manoj de la kortegano ne ŝvitas? Kaj ĉu la grasaĵo de
ŝafinoj ne estas tiel pura kiel la ŝvito de la homoj? Malklerega,
malklerega! Donu pli bonan ekzemplon, mi petas. Rapidu!

Kor.

Aldone, niaj manoj estas malmolaj.

Tuŝ.

Niaj lipoj ilin sentus des pli bone. Ankoraŭ malklerega! Donu pli
ĝustan ekzemplon. Rapidu!

Kor.

Kaj ili estas ofte kovritaj je gudro, pro la ĥirurgio al niaj
ŝafinoj; nu, ĉu vi volus ke ni kisu la gudron? La manoj de la
kortegano estas parfumitaj je cibetaĵo.

Tuŝ.

Ho, plej malklera viro! Vi vermnutraĵo, kompare al bona karno,
efektive! Lernu de la saĝuloj, kaj pripensu! Cibetaĵo havas pli
malhonorindan naskiĝon ol gudro, estante la malpura elfluo el ia
kato. Plibonigu la ekzemplon, ŝafisto!

Kor.

Vi havas tro kortegeman spritecon por mi. Mi restos je tio.

Tuŝ.

Ĉu vi restos malbenita? Dio vin helpu, malkleregulo! Dio donu al vi
pli bonan racion. Vi estas kruda.

Kor.

Sinjoro, mi estas vera laboristo. Mi gajnas tion, kion mi manĝas,
ricevas tion, kion mi portas; mi malamas nenion; mi envias nenion
pro lia feliĉeco; mi ĝojas je la bonŝanco de aliaj; mi estas
kontenta je miaj malbonŝancoj, kaj la plej granda fiero mia estas,
vidi miajn ŝafinojn manĝantaj la herbon, kaj miajn ŝafidojn
suĉantaj.

Tuŝ.

Tio estas alia malsprita peko via. Se vi ne estos malbenata pro tio,
la diablo mem havos neniujn ŝafistojn; mi ne komprenas kiel alie vi
forkuros.

Kor.

Jen venas juna mastro Ganimedo, la frato de mia nova mastrino.

Eniras Rozalindo, legante paperon.

Roz.

  Neniu juvelo ĉe la hindo,
  Similas do al Rozalindo.
  Rajdante venton, via indo
  Tra l' mondo iras, Rozalindo.
  Neniu bildo plej laŭdinda
  Egalas vin, ho Rozalindo.
  Neniu vizaĝo memorinda,
  Krom via bela, Rozalindo.

Tuŝ.

Mi faros rimojn tiajn dum ok jaroj senintermite, esceptinte nur la
manĝojn kaj la horojn por dormi; ĝi estas ĝuste la falsa galopo de
la buterfaristino iranta vendejon.

Roz.

Fi, malspritulo!

Tuŝ.

Ekzemple:

  Se serĉas cerv' por cervin' inda,
  Li kuru tuj al Rozalindo.
  Sopiras kat' je katin' inda,
  Nu, same faras Rozalindo.
  Vestaĵo estas subkovrinda,
  Kaj beltalia Rozalindo.
  Rikolto estas kunliginda,
  Hejmportu ĝin kun Rozalindo.
  Plej dolĉa nuks' en ŝel' malinda
  Similas ja al Rozalindo.

Ĉi tio estas la falsa galopo mem de versoj; kial vi vin infektas per
ili?

Roz.

Silentu, vi stulta ŝercemulo! Mi trovis ilin sur arbo.

Tuŝ.

Vere, la arbo naskas malbonajn fruktojn.

Roz.

Mi ĝin greftos je vi, kaj tiam mi ĝin greftos je mespilo: pro tio ĝi
naskos la plej frue maturiĝintajn fruktojn en la regiono; ĉar vi
putriĝos antaŭ ol duone maturiĝi,--kaj tio estas la propra eco de la
mespilo.

Tuŝ.

Vi tiel diras. Ĉu saĝe aŭ ne, la arbaro decidu.

Eniras Celio, havante paperon.

Roz.

Silentu! Jen la fratino venas. Flanken iru!

Cel. [legas.]

  Nu, kiel ĉi tio dezerto ja estas?
  Pro tio, ke mankas la homoj? Ho ne.
  Ĉar langojn en kiuj sentencoj enestas
  Mi mem ekpendigos sur l' arboj ĉie.

  Jes, kelkaj elmontros ke l' vivo de l' homo
  Rapide trakuras la vojon eraran;
  Ke nur tempospaco treege mallonga
  Enfermas ja tute la vivon homaran.

  Aliaj elmontros la ĵurojn rompitajn
  Antaŭe faritajn de bonaj amikoj;
  Je l' fin' de la frazo mi skribos senĉese,
  Sur ĉiu branĉet' en l' arbaraj portikoj,

  La nomon por ŝi, Rozalindo la bela,
  Por tiel instrui al li kiu legas,
  Ke jen kvintesencon de ĉia spirito
  Ĉiel' per malmulto elmontri amegas.

  Pro tio, Ciel' al Naturo ordonis
  Ke en unu korpon ŝi tuj enmetu
  La ĉarmojn plej bonajn de ĉiu virino,
  Kaj ĉion de l' tempo pasinta ripetu.

  Naturo do baldaŭ distilis la vangon
  El bela Heleno, sed ne ŝian koron.
  Kaj el Kleopatro, la grandan majeston,
  Kaj el Atalanto, la altan honoron.

  Kaj tiam Natur' modestecon sufiĉan
  En tiu malgaja virin', Lukrecino,
  Eltrovis por uzi en la kreitaĵo,--
  Jen kia deveno por mia fraŭlino!

  Jes, tial sinodo ĉiela ja kreis
  Por ni Rozalindon, kun belaj bonmoroj,
  Havantan en si ĉiun tuŝon plej karan
  De multaj vizaĝoj, okuloj kaj koroj.

  Ĉielo volis ke ŝi tia estu,
  Kaj volis ke mi ŝia sklavo restu.

Roz.

Ho, ĝentila pastrino! Per kiel teda prediko vi enuigas viajn
paroĥanojn, neniam tamen ekkriante "Estu paciencaj, gebonuloj!"

Cel.

Kio, nu! malproksimiĝu, amikoj! Paŝtisto, foriru iomete. Vi iru kun
li.

Tuŝ.

Venu, ŝafisto, ni honore nin retiru! Kvankam ne kun ĉiuj propraĵoj,
tamen kun ĉiuj skribaĵoj!

[Koreno kaj Tuŝ-ŝtono foriras.]

Cel.

Ĉu vi aŭdis ĉi tiujn versojn?

Roz.

Ho jes, mi aŭdis ĉiom, kaj eĉ plu; ĉar kelkaj el ili enhavas pli
multe da piedoj ol la versoj povas porti.

Cel.

Tio ne estas grava; la piedoj povus porti la versojn.

Roz.

Jes, sed la piedoj estis lamaj, kaj ne povis sin porti sen la
versoj, tial ili staris lame en la versoj.

Cel.

Sed ĉu vi aŭdis, ne mirante kiel via nomo estas pendigita kaj
skulptita sur ĉi tiuj arboj?

Roz.

Mi jam sep tagojn eliris el la naŭtaga mirindaĵo, antaŭ ol vi venis.
Ĉar rigardu ĉi tion, kion mi trovis sur palmarbo. Mi neniam estis
tiel pririmita depost la epoko de Pitagoro, kiam mi estis Irlanda
rato,--kion mi apenaŭ povas rememori.

Cel.

Ĉu vi scias kiu faris ĉi tion?

Roz.

Ĉu li estas viro?

Cel.

Havante ĉirkaŭ la kolo ĉenon kiun vi foje portis? Ĉu vi ruĝiĝas?

Roz.

Mi demandas al vi, kiu?

Cel.

Ho, Dio! Renkonti unu la alian estas malfacile por amikoj. Sed
montoj povas esti formovitaj de tertremoj, kaj tiamaniere renkonti.

Roz.

Ne, sed kiu li estas?

Cel.

Ĉu estas eble?

Roz.

Nu, mi petas al vi per plej petega forto, diru al mi kiu li estas.

Cel.

Ho, mirinde, kaj plej mirinde, mirinde! Kaj ankoraŭ unu fojon,
mirinde, kaj post tio, ekster ĉia miro!

Roz.

Je mia vizaĝkoloro! Ĉu vi supozas ke kvankam mi estas vestita kvazaŭ
viro, mi havas viran korpveston kaj ŝtrumpojn en mia humoro? Unu
colo da prokrasto plu estos suda maro je eltrovo! Mi petas al vi,
diru tuj al mi kiu li estas, kaj parolu rapide! Mi volus ke vi povu
balbuti, por elverŝi ĉi tiun kaŝitan viron el via buŝo, same kiel
vino elvenas el botelo havanta malgrandan faŭkon,--aŭ tro multe je
unu fojo, aŭ tute neniom. Mi petas al vi, elprenu la ŝtopilon el via
buŝo, por ke mi eltrinku vian novaĵon. Ĉu li estas farita de Dio?
Kia viro? Ĉu lia kapo meritas ĉapelon? Aŭ lia mentono barbon?

Cel.

Ne, li havas nur malmulte da barbo.

Roz.

Nu, Dio sendos pli multe se la viro estos dankema. Mi atendos la
kreskadon de lia barbo, se vi ne prokrastos al mi la konadon de lia
mentono.

Cel.

Li estas juna Orlando, kiu faligis la baraktiston kaj ankaŭ vian
koron, ambaŭ samtempe.

Roz.

Ne, nu, la diablo prenu la mokadon! Parolu serioze kiel verema
junulino.

Cel.

Je mia fido, kuzineto, estas li.

Roz.

Orlando?

Cel.

Orlando.

Roz.

Ho ve! Kion mi faros el miaj korpvesto kaj ŝtrumpoj? Kion li estis
faranta kiam vi lin vidis? Kion li diris? Kia li vidiĝis? Kien li
iris? Kion li faras ĉi tie? Ĉu li demandis pri mi? Kie li restas?
Kiamaniere li adiaŭis vin? Kaj kiam vi ree lin vidos? Respondu al mi
per unu vorto.

Cel.

Vi devas antaŭe pruntepreni por mi la buŝon de Gargantuo. Tiu vorto
estas tro granda por iu ajn buŝo havanta la amplekson de la nuna
epoko. Respondi jes aŭ ne al ĉiu detalo estas pli multe ol respondi
en kateĥismo.

Roz.

Sed ĉu li scias ke mi estas en ĉi tiu arbaro, portante viran
vestaĵon? Ĉu li ŝajnas bonsana kiel je tiu tago kiam li baraktis?

Cel.

Estas tiel facile kalkuli atomojn kiel solvi la proponojn de amanto.
Sed gustumu mian trovadon de li, ĝuante tion per bona observado. Mi
trovis lin kvazaŭ falintan kverkofrukton, sub arbo.

Roz.

Oni povas prave ĝin nomi la arbo de Jupitero, kiam ĝi elfaligas tian
frukton.

Cel.

Aŭskultu al mi, bona sinjorino.

Roz.

Daŭrigu.

Cel.

Jen li kuŝis, laŭlonge sterniĝinte kvazaŭ vundita kavaliro.

Roz.

Kvankam kompatinde estas vidi tian vidaĵon, tamen ĝi beligas la
teron.

Cel.

Diru "haltu" al via lango, mi petas. Ĝi saltetas malĝustatempe. Li
estis vestata kiel ĉasisto.

Roz.

Ho, malbonsigne! Li venas por mortigi mian koron!

Cel.

Mi volus kanti mian kanton sen rekantaĵo. Vi malagordas min.

Roz.

Ĉu vi ne scias ke mi estas virino? Kiam mi pensas, mi devas paroli.
Daŭrigu, dolĉulino!

Cel.

Vi malagordas min. Silentu! Ĉu li ne venas ĉi tien?

Eniras Orlando kaj Jakveso.

Roz.

Estas li: mallaŭte preteriru, kaj lin observu.

Jak.

Mi dankas vin pro via kuneco; sed, je bona fido, min tiel multe
plaĉus esti sola.

Orl.

  Min ankaŭ; sed, por agi laŭ la modo,
  Mi dankas vin pro la kuneco via.

Jak.

  Adiaŭ. Kiel eble plej malofte
  Ni do renkontu unu la alian.

Orl.

  Fariĝu ni pli bonaj malkonatoj.

Jak.

Mi petas al vi, ne plu difektu la arbojn, skribante amokantojn sur
iliaj ŝeloj.

Orl.

Mi petas al vi, ne plu difektu miajn versojn, malafable ilin
legante.

Jak.

Ĉu Rozalindo estas la nomo de via amatino?

Orl.

Jes, ĝuste.

Jak.

Ŝia nomo ne plaĉas al mi.

Orl.

Oni ne sin ĝenis pri la plaĉado al vi, kiam oni ŝin nomobaptis.

Jak.

Kiel altkreska ŝi estas?

Orl.

Tiel alta kiel mia koro.

Jak.

Vi estas plena je beletaj respondoj. Ĉu vi estas koninta la edzinojn
de oraĵistoj, lerninte parkere la respondojn, el ringoj?

Orl.

Ne. Sed mi respondas al vi el sentenco-tapetoj el kiuj vi mem
elstudis viajn demandojn.

Jak.

Vi havas viglan spiriton. Mi opinias ke ĝi estas farita el la
kalkanoj de Atalanto. Ĉu vi sidiĝos kun mi? Kaj ni du riproĉos nian
amatinon, la mondon, kaj ĉiom da nia mizero.

Orl.

Mi riproĉos neniun spiranton en la mondo, krom mi mem, kontraŭ kiu
mi konas plej multe da kulpoj.

Jak.

Via plej malbona kulpo estas, ke vi amas.

Orl.

Tio estas kulpo kiun mi ne donus interŝanĝe por via plej bona virto.
Mi enuas je vi.

Jak.

Je mia fido, mi ĵus esperis trovi ŝercemulon, kiam mi vin trovis.

Orl.

Li dronis en la rivereto: nur enrigardu, kaj vi lin vidos.

Jak.

Mi vidos tie sole mian propran bildon.

Orl.

Kiu, laŭ mia opinio estas aŭ malsaĝulo aŭ nulo.

Jak.

Mi ne plu restos kun vi: adiaŭ, bona sinjoro Amo.

Orl.

Mi ĝojas pro via foriro: adiaŭ, bona sinjoro Melankolio.

[Jakveso foriras.]

Roz. [mallaŭte al Celio.]

Mi parolos al li kiel petola lakeo, kaj sub tiu rolo ludos la
ŝercemulon kun li. Ĉu vi aŭdas, arbaristo?

Orl.

Bone: kion vi volas?

Roz.

Mi petas al vi, kioma horo estas?

Orl.

Vi devus demandi al mi, kioma _tago_ estas: ne estas horloĝo en la
arbaro.

Roz.

Do, estas neniu vera amanto en la arbaro; alie la ĉiuminuta sopirado
kaj la ĉiuhora ĝemado eltrovus la malrapidan piedon de la Tempo,
tiel bone kiel horloĝo.

Orl.

Kaj kial ne la rapidan piedon de Tempo? Ĉu tio ne estus tiel prava?

Roz.

Tute ne, Sinjoro: la Tempo iras laŭ diversaj rapidoj por diversaj
personoj. Mi diros al vi por kiu la Tempo amblas, por kiu la Tempo
trotas, por kiu la Tempo galopas, kaj por kiu la Tempo staras
senmove.

Orl.

Mi demandas al vi, por kiu li trotas?

Roz.

Certe, li ageme trotas por junulino inter la kontraktado pri ŝia
edziniĝo kaj la tago je kiu oni ĝin solenigas; se la tempospaco
estas nur semajno, la paŝado de la Tempo estas tiel malfacila ke ĝi
ŝajnas tiel longa kiel sep jaroj.

Orl.

Por kiu amblas la Tempo?

Roz.

Por pastro kiu ne konas latinan, kaj por riĉa viro kiu ne estas
podagrulo; ĉar unu facile dormas pro tio, ke li ne povas studi, kaj
la alia gaje vivas pro tio, ke li ne sentas doloron; ĉar unu
malhavas tiun elportaĵon kiu estas malgrasiga kaj malŝparema
klereco, kaj la alia ne konas la elportaĵon kiu estas peza teda
malriĉegeco: por ĉi tiuj la Tempo amblas.

Orl.

Por kiu li galopas?

Roz.

Por ŝtelisto iranta al la pendigilo; ĉar kvankam li iras tiel
mallaŭte kiel la piedo povas teron tuŝi, li pensas sin tro frue
alveninta.

Orl.

Por kiu la Tempo staras senmove?

Roz.

Por advokatoj en la libertempo; ĉar ili dormas inter la periodoj,
kaj tiam ili ne sentas kiel pasas la Tempo.

Orl.

Kie vi loĝas, beleta junulo?

Roz.

Kun ĉi tiu paŝtistino, mia fratino; ĉi tie, en la rando de la
arbaro, kiel franĝo sur jupo.

Orl.

Ĉu vi estas indiĝeno de ĉi tiu loke?

Roz.

Kiel la kuniklo kiun vi vidas loĝanta tie, kie ŝi naskiĝis.

Orl.

Via akcento estas iom pli bonsona ol tia, kian vi povus akiri en
tiel malproksima loĝejo.

Roz.

Oni ofte diris tion al mi: sed efektive, maljuna religiulo, onklo
mia, kiu en sia juneco estis enlandulo, instruis al mi kiamaniere
paroli; li konis la kortegon tro bone, ĉar tie li enamiĝis. Mi aŭdis
lin leganta multajn paroladojn kontraŭ ĝi, kaj mi dankas al Dio ke
mi ne estas virino, tuŝota de tiom da frivolaj peketoj pri kiom li
kutime akuzis tiun tutan sekson.

Orl.

Ĉu vi povas rememori kelkajn el la ĉefaj peketoj pri kiuj li akuzis
la virinojn?

Roz.

Estis neniuj ĉefaj; ili ĉiuj similis unu al la alia, same kiel
moneroj; unu peketo ŝajnis terura ĝis kiam la sekvanta peketo venis
por ĝin egali.

Orl.

Mi petas al vi, rakontu kelke da ili.

Roz.

Ne, mi ne malŝparos sanigilojn escepte por tiu, kiu estas malsana.
Estas iu viro kiu vizitadas la arbaron, kaj difektas niajn arbojn
skulptante "Rozalindon" sur iliaj ŝeloj; kiu pendigas odojn sur
kratagoj, kaj elegiojn sur dornarbetaĵoj; ĉio ĉi, vere, diigas la
nomon Rozalindon: se mi povus renkonti tiun amantaĉon, mi donus al
li iom da bona konsilo, ĉar li ŝajne suferas pro la ĉiutaga
amofebro.

Orl.

Mi estas tiu, kiu tiel ŝanceliĝas pro amo: mi petas al vi, diru al
mi la sanigilon de via onklo.

Roz.

Neniuj el la signoj konataj de mia onklo estas sur vi. Li instruis
al mi kiel malkaŝi viron enamiĝintan; mi estas certa ke vi ne estas
kaptito en tia kaĝo el junkoj.

Orl.

Kiaj estas liaj signoj?

Roz.

Malgrasa vango, tia, kian vi ne havas; interniĝintaj okuloj, kaj
lacigitaj, tiaj, kiajn vi ne havas; neparolema humoro, tia, kian vi
ne havas; nezorgita barbo, tia, kian vi ne havas; sed tion mi
pardonas al vi, ĉar via nura posedo de barbo estas rento de pli
juna frato; plie, viaj ŝtrumpoj devus esti neligitaj, via ĉapo sen
rubando, viaj manikoj nebutonumitaj, viaj ŝuoj nelaĉitaj, kaj ĉio
sur vi devus montri senzorgan malesperon; sed vi ne estas tia viro;
vi estas anstataŭe perfekta en via vestaĵo, kvazaŭ amante vin mem,
pli ol iun alian.

Orl.

Bela junulo, mi volus ke mi povu kredigi vin ke mi amas.

Roz.

Mi kredu tion? Vi povas tiel baldaŭ kredigi ŝin mem, kiun vi amas;
kaj mi vetas, ke ŝi pli kredeble kredos ol ŝi konfesos sian kredon:
tio estas unu el la aferoj pri kiuj la virinoj ankoraŭ mensogas al
siaj konscioj. Sed, vere, ĉu estas vi kiu pendigas sur la arboj la
versojn en kiuj Rozalindo estas tiel multe admirata?

Orl.

Mi ĵuras al vi, junulo, je la blanka mano de Rozalindo, ke mi estas
tiu malfeliĉulo.

Roz.

Sed ĉu vi tiel multe enamiĝas kiel viaj rimoj diras?

Orl.

Nek rimado nek rezonado povas esprimi kiel multe.

Roz.

La amo estas nur frenezo; kaj, mi diras al vi, ĝi tiom meritas
malluman domon kaj vipilon, kiom la frenezuloj: kaj la kialo, pro
kiu oni ne tiamaniere punas kaj kuracas amantojn, estas, ke tia
frenezo estas tiel ĝenerala ke la vipistoj mem enamiĝas. Tamen mi
pretendas ke mi povas ĝin kuraci per konsilado.

Orl.

Ĉu iu ajn tiamaniere ĝin iam kuracis?

Roz.

Jes, unu viro, kaj laŭ la jena maniero: li devis imagi min lia
amatino; kaj mi ordonis al li ke li ĉiutage min amindumu: je tiuj
okazoj, estante nekonstanta junulo, mi plendadis, mi min ŝajnigadis
virineca, ŝanĝema, sopirema, kaj amema; fiera, kapricema, imitema,
frivola, nekonstanta, plena je larmoj, plena je ridetoj; mi estis
ia al ĉia pasio, kaj neniel vera al iu ajn pasio; kiel junuloj kaj
virinoj estas pliparte estaĵoj de tia speco: jen mi lin ametis, jen
mi lin malamis; jen mi lin amuzis, jen mi lin forpelis; jen mi
ploris pro li, jen mi lin malestimis; mi pelis mian amindumanton el
sia freneza amohumoro ĝis vivema frenezohumoro; tio estis, forlasi
la plenan fluon de la mondo, kaj loĝi en angulo sole monaĥeja. Kaj
tiel mi lin resanigis; kaj tiel mi prenos sur min lavi vian hepaton
tiel pura kiel estas la koro de bona ŝafo, ke ne estos tie unu
makulo da amo.

Orl.

Mi ne volas esti resanigita, junulo.

Roz.

Mi resanigos vin, se vi nur min nomus Rozalindo, kaj venus ĉiutage
al mia dometo, por min amindumi.

Orl.

Nu, je la fido de mia amo, mi venos: diru al mi kie ĝi estas.

Roz.

Iru kun mi al ĝi kaj mi ĝin montros al vi: kaj survoje vi diros al
mi kie en la arbaro vi loĝas. Ĉu vi iros?

Orl.

Tre volonte, bona junulo.

Roz.

Ne, vi devas min nomi Rozalindo. Venu, fratino, ĉu vi iros?

[Ĉiuj foriras.]



SCENO III.

La arbaro.


Eniras Tuŝ-ŝtono kaj Aŭdreo; Jakveso postvenas.

Tuŝ.

Venu rapide, bona Aŭdreo: mi alpelos viajn kaprojn, Aŭdreo. Kaj
kiel, Aŭdreo? ĉu mi estas la viro? ĉu mia simpla mieno kontentigas
al vi?

Aŭd.

Via mieno! Dio nin gardu! Kia mieno?

Tuŝ.

Mi estas ĉi tie kun vi kaj viaj kaproj, same kiel la plej kapricema
poeto, honesta Ovido, estis inter la gotoj.

Jak. [mallaŭte.]

Ho sciado malbone loĝanta, pli malbone ol Jupitero en pajltegmentita
domo!

Tuŝ.

Kiam ies versoj ne povas esti komprenataj, kaj lia spriteco ne povas
esti helpata de tiu frumatura infano, la komprenado, tio pli
mortfrapas ol granda kalkulo por malgranda ĉambro. Efektive, mi
volus ke la dioj vin estu farintaj pli poeta.

Aŭd.

Mi ne scias kio estas "poeta": Ĉu tio estas honesta laŭ vorto kaj
ago? Ĉu ĝi estas veraĵo?

Tuŝ.

Ne, vere; ĉar la plej vera poezio estas plej ŝajniga; kaj amantoj
volonte uzadas la poezion, kaj tio, kion ili ĵuras en poezio, povas
esti dirata kiel amantoj ŝajnigas.

Aŭd.

Ĉu vi volus do ke la dioj estu min farintaj poeta?

Tuŝ.

Jes, vere; ĉar vi ĵuras al mi ke vi estas honesta: do, se vi estus
poetino, mi povus iom esperi ke vi pretekstas.

Aŭd.

Ĉu vi ne volas ke mi estu honesta?

Tuŝ.

Ne, vere, escepte se vi estus malbela; ĉar honesteco kunigita kun
beleco similas la uzadon de mielo kiel saŭco por sukero.

Jak. [mallaŭte.]

Li estas materialista ŝercemulo!

Aŭd.

Nu, mi ne estas bela; tial mi preĝas al la dioj, ke ili min faru
honesta.

Tuŝ.

Nu, tio estu laŭ via volo, sed mi edziĝos je vi; tial mi vizitis
Siron Oliveron Martekst, la paroĥestron de la plej proksima vilaĝo,
kiu promesis renkonti nin en ĉi tiu loko en la arbaro, kaj nin
edzigi.

Jak. [mallaŭte.]

Mi volus vidi ĉi tiun renkonton.

Aŭd.

Nu, la dioj donu al ni la feliĉecon!

Tuŝ.

Amen. Se oni ne havus kuraĝan koron, li povus ja ŝanceliĝi je tia
provo; tial, ke ni havas ĉi tie nenian templon krom la arbaro,
nenian kunvenon krom kornhavaj bestoj. Sed kio, nu! Kuraĝu! Same
kiel kornoj estas malagrablaj, ili estas necesaj. Oni diras, ke
multe da homoj ne travivas eluzadon de siaj posedaĵoj: prave; multe
da homoj havas bonajn kornojn, kaj ne travivas eluzadon de ili. Nu,
tio estas la doto de lia edzino; li mem ne ĝin akiris. Kornoj? Jes,
certe:--malriĉuloj sole? Ne, ne; la plej nobla cervo havas ilin tiel
grandaj kiel la fripono. Ĉu la fraŭlo estas tial benita? Ne: same
kiel murhava urbo estas pli inda ol vilaĝo, tiel la frunto de
edzigita viro estas pli honorinda ol la nuda frunto de fraŭlo; kaj
ju pli multe defendado superas mallertecon, des pli multe korno
estas pli valora ol la bezonado. Jen venas Siro Olivero.

Eniras Siro Olivero Martekst.

Siro Olivero Martekst, vi estas bonvena; ĉu vi finos je ni ĉi tie
sub tiu ĉi arbo, aŭ ĉu ni iru kun vi al via kapelo?

Siro Oli.

Ĉu estas neniu ĉi tie por fordoni la virinon?

Tuŝ.

Mi ne ŝin akceptos kiel la donacon de iu ajn viro.

Siro Oli.

Vere, ŝi devos esti donita, alie la edziĝo ne estos laŭleĝa.

Jak.

Komencu! komencu! mi ŝin donacos.

Tuŝ.

Bonan vesperon, bona Sinjoro kiel-nomita: kiel vi sanas? Vi estas
tre bonvena: Dio vin rekompencu pro via ĵusantaŭa kunularo: mi tre
ĝoje vin vidas: jen bagatelo por fari ĉi tie, Sinjoro: ne, remetu la
ĉapelon, mi petas.

Jak.

Ĉu vi edziĝos, multkolorulo?

Tuŝ.

Same kiel la bovo havas sian jugon, Sinjoro, la ĉevalo sian bridon,
kaj la falko siajn sonorilojn, tiel la homo havas siajn dezirojn;
kiel kolomboj kunbekiĝas, tiel edzigotoj volus gustumi.

Jak.

Sed ĉu vi, viro kun tia edukado, edziĝus sub arbetaĵo, kvazaŭ
almozulo? Iru al la preĝejo, kaj havu bonan pastron kiu povas
klarigi al vi, kio estas la edziĝado: ĉi tiu homaĉo nur vin kunigos
kiel oni kunigas panelaron: tiam unu el vi pruvigos malŝvelita
panelo, kaj kvazaŭ nematura ligno, kurbiĝos, kurbiĝos, kurbiĝos.

Tuŝ. [mallaŭte.]

Mi ne estas certa ke mi ne preferus esti edzigita de li anstataŭ
iu alia: ĉar kredeble li ne bone min edzigos; kaj ne estante bone
edzigite, mi havos pli bonan pretekston por poste forlasi mian
edzinon.

Jak.

Nu, iru do kun mi; konsilos mi al vi.

Tuŝ.

    Nu venu, ho Aŭdreo, dolĉkore,
  Ni devas edziĝi, aŭ vivi malbonmore.
  Adiaŭ, Sinjoro Olivero; ne,--
      Ho dolĉa Olivero,
      Ho brava Olivero.
    Ne min forlasu post vi.
  Sed,--
      Forvagu do, foriru,
      Mi diras, al vi, iru!
  Mi ne edziĝos per vi.

[Jakveso, Tuŝ-ŝtono, kaj Aŭdreo foriras.]

Siro Oli.

Tio ne estas grava. Neniu fantaziulo el ili formokos min el mia
profesio.

[Li foriras.]



SCENO IV.

La arbaro.


Eniras Rozalindo kaj Celio.

Roz.

Tute ne parolu al mi: mi volas plori.

Cel.

Nu, ploru, mi petas; sed tamen bonvole memoru ke larmoj ne decas al
viro.

Roz.

Sed ĉu mi ne havas bonan kialon por plori?

Cel.

Tiel bonan kialon kiel oni povus deziri; tial, ploru.

Roz.

Liaj haroj mem havas hipokritan koloron.

Cel.

Ili havas iom pli brunan koloron ol tiuj de Judaso; efektive, liaj
kisoj estas la infanoj mem de Judaso.

Roz.

Je mia fido, liaj haroj havas belan koloron.

Cel.

Bonegan koloron. Via kaŝtana koloro estis ĉiam la plej bona.

Roz.

Kaj lia kisado estas tiel plena je sankteco kiel la tuŝado de sankta
pano.

Cel.

Li aĉetis paron da marmoraj lipoj de Diano: monaĥino de vintra
fratulinaro ne kisas pli religie: la ĉasteca glacio mem enestas en
ili.

Roz.

Sed kial li ĵuris ke li venos hodiaŭ matene, kaj tamen ne venas?

Cel.

Nu, certe, enestas neniom da vero en li.

Roz.

Ĉu vi tiel opinias?

Cel.

Jes; mi opinias ke li ne estas ŝtelisto de monujoj aŭ de ĉevaloj;
sed koncerne lian verecon en amo, mi ja pensas lin tiel malplena
kiel kovrita pokalo aŭ vermdetruita nukso.

Roz.

Ĉu vi ne pensas lin fidela en amo?

Cel.

Jes, kiam li enamiĝas; sed mi opinias ke li ne enamiĝis.

Roz.

Vi lin aŭdis rekte ĵuri ke li enamiĝis.

Cel.

Ke li estis enamiĝinta, ne ke li ankoraŭ enamiĝas: la ĵuro de amanto
ne estas pli fidinda al la parolo de vinoĉerpisto: ili ambaŭ pruvas
falsajn kalkulojn. Li estas sekvanto de via patro la Duko, ĉi tie
en la arbaro.

Roz.

Mi renkontis la Dukon hieraŭ, kaj multe interparolis kun li: li
demandis al mi de kia familio mi devenas; mi respondis al li, de
tiel bona kiel li mem; tiam li ridis, kaj min lasis foriri. Sed kial
ni parolas pri patroj, kiam ekzistas tia viro kia Orlando?

Cel.

Ho, tiu estas brava viro! Li skribas bravajn versojn, parolas
bravajn vortojn, ĵuras bravajn ĵurojn, kaj ilin brave rompas, tute
transe, tra la koro de sia amatino; same kiel mallerta lancisto, kiu
spronpikas sian ĉevalon sur unu flanko sole, rompas sian bastonon
kiel vera malspritulo: sed ĉio estas brava kion la juneco rajdas kaj
la malsaĝeco gvidas. Kiu venas ĉi tien?

Eniras Koreno.

Kor.

  Gemastroj, ofte vi demandis pri
  Paŝtisto suferanta pro la amo,--
  Ĉar lin vi foje vidis sur la herbo
  Sidanta apud mi, laŭdanta
  La paŝtistinon malŝateman,
  Fieran, sian amatinon.

Cel.

  Nu, kio pri li?

Kor.

                  Se vi volas vidi
  La palan haŭton de la vera amo
  Kaj ruĝan brilon de fiera moko
  Ludantaj bone bonan teatraĵon,
  Foriru iom, kaj mi vin kondukos,
  Se vi ĝin volus vidi.

Roz.

                       Jes, ni iru!
  Rigardi la amantojn ja konsolas
  Personon kiu amas. Nin konduku
  Al tiu vidindaĵo, kaj vi diros
  Ke mi en tiu lud' ageme ludos.

[Ĉiuj foriras.]



SCENO V.

Alia parto de la arbaro.


Eniras Silvio kaj Febino.

Sil.

  Febino kara, ne min malestimu;
  Ho ne, Febino, diru ke vi ne
  Min amas, sed ne tion akre diru.
  La ordinara eĉ ekzekutisto,
  Li kies koron la vidad' kutima
  De morto severigas, tamen ne
  Faligas la hakilon trans la kolon
  Antaŭ li kliniĝintan, antaŭ ol
  Pardonon peti: ĉu vi estos pli
  Severa ol la viro kiu gajnas
  La vivrimedojn per la sangaj gutoj?

Eniras Rozalindo, Celio, kaj post ili Koreno.

Feb.

  Ekzekutisto mi ne volus esti:
  Mi vin evitas, ne volante vundi;
  Vi diras al mi, ke l' mortigo kuŝas
  En la okuloj miaj: certe estas,
  Kredeble ankaŭ, ke okuloj, kiuj
  Plej delikataj kaj plej molaj estas,
  Fermante siajn malkuraĝajn pordojn
  Je eĉ pulveroj, estus do nomataj
  Tiranoj, mortigistoj, kaj buĉistoj!
  Nu, kiel eble plej mi eksulkigos
  La frunton kontraŭ vi, kaj se l' okuloj
  Vin povas vundi, ili vin mortigu!
  Ŝajnigu nun svenadon; nun vi falu;
  Se vi ne tion povas, hontu do!
  Mensogu ne, dironte ke l' okuloj
  La miaj estas mortigantoj; nu,
  La vundon montru, kiun mi ekfaris
  Per la okuloj miaj: gratu vin
  Per nura pinglo, kaj ankoraŭ restos
  Grataĵo ia; kontraŭ junko tiam
  Apogu vin, kaj via polmo montros
  Cikatron kaj impreson ja senteblan,
  Post kelka tempo; sed l' okuloj miaj
  Celinte al vi, tute ne vin vundis:
  Mi estas certa ke nenia forto
  Ekzistas en okuloj, kiu povas
  Dolori.

Sil.

          Ho, Febino kara, se
  Vi iam,--kaj vi mem ne scias kiam,--
  Renkontos ĉe la vango de alia
  La povon de la Amo, vi eksentos
  La nevideblan vundon, kiun faras
  La akraj sagoj de la Amo.

Feb.

                            Dume,
  Ĝis tiu tempo, ne alproksimiĝu:
  Kaj, kiam venos tiu temp' malgaja,
  Min dolorigu per mokado; ne
  Kompatu min; sammaniere kiel
  Ĝis tiu tempo mi ne vin kompatos!

Roz.

  Sed kial do? Nu, de patrino kia
  Devenas vi,--samtempe ĝojegante
  Kaj insultante je malfeliĉulo?
  Nu, kvankam vi belecon ja ne havas,--
  Kaj, je la fido mia, mi ne vidas
  Pli multe da ĝi sur vizaĝo via
  Ol povus sen kandelo enlitiĝi,--
  Ĉu vi, pro tio sole, devas esti
  Fiera kaj entute senkompata?
  Nu, kion vi intencas? Kial vi
  Rigardas min? Pli multe mi ne vidas
  Ĉe vi, ol ĉe la ordinara speco
  De ia pretfarita kreitaĵo
  De la Naturo. Nu, je mia vivo!
  Mi opinias ke ŝi eĉ intencas
  Ensorĉi ankaŭ la okulojn miajn!
  Ho ne, fraŭlin' fiera, ne ĝin celu:
  Nek brovoj nigraj, nek la nigraj haroj,
  Silkecaj, nek l' okuloj hele nigraj,
  Nek via bela vango, povas dresi
  L' animon mian por vin adoradi.
  Ŝafisto stulta, kial vi ŝin sekvas,
  Simile al la nebuleca Sudo,
  Pro l' vento kaj la pluvo blovetanta?
  Pli bela viro estas vi miloble,
  Ol ŝi virino bela estas: plie,
  Pro tiaj malsprituloj, kiaj vi,
  La mond' fariĝas plena je infanoj
  Malbelaj: La spegulo ne ŝin flatas,
  Ŝin flatas sole vi, kaj ŝi, pro tio,
  Sin pensas pli belega ol la trajtoj
  De la vizaĝo ŝia povas montri.
  Fraŭlino, vin rekonu! Genufleksu,
  Kaj, dum vi fastas, danku la Ĉielon
  Pro l' amo de bonulo. Mi konsilas
  Amike kaj mallaŭte al vi, jene:
  Ekvendu kiam ajn vi povas. Vi
  Ne plaĉos ĉiam al la aĉetonto:
  Pardonon petu de la vir'. Lin amu,
  Akceptu lin: ĉar malbelino ŝajnas
  Ankoraŭ pli malbela se ŝi mokas.
  Ŝin prenu do, paŝtisto, kaj adiaŭ.

Feb.

  Junulo dolĉa, min riproĉu tiel
  Dum tuta jaro, ĉar mi ja preferas
  Aŭskulti tian riproĉadon vian
  Plivole ol amindumadon lian.

Roz.

Li enamiĝis je via malbeleco, kaj ŝi enamiĝos je mia kolero. Se tio
estas vera, tiel rapide kiel ŝi respondas al vi per malafablaj
rigardoj, mi petole parolos al ŝi per maldolĉaj vortoj. Kial vi
tiamaniere rigardas min?

Feb.

Pro nenia malamo al vi.

Roz.

  Mi petas, ne al mi ekenamiĝu!
  Mi estas pli perfida ol la ĵuroj
  Faritaj en la vino. Kaj aldone
  Mi ne vin ŝatas. Se vi volas koni
  La domon mian, jen ĝi estas, apud
  La olivarbetaĵo, tre proksima.
  Fratino, ĉu vi iros? Nu, paŝtisto,
  Petegu forte. Venu do, fratino.
  Kondutu, paŝtistino, pli afable,
  Kaj ne fiera estu. Ĉar neniu
  Pli malfeliĉa estas ol ĉi tiu.
  Nu, venu al la ŝafinaro nia.

[Rozalindo, Celio, kaj Koreno foriras.]

Feb.

  Paŝtist' mortinta, nun mi trovas prava
  La frazon vian, kaj ĝi estas grava:
  "Neniu amis, ne enamiĝinte,
  L' amaton unufoje ekvidinte."

Sil.

  Febino kara,--

Feb.

                  Kion do vi diras,
  Silvio?

Sil.

           Min kompatu, kara.

Feb.

  Nu, mi kompatas vin, Silvio kara.

Sil.

  Sed kie ajn kompato estas, tie
  Sendolorigo devus esti. Tial
  Se vi bedaŭras mian amdoloron,
  Per via amo vi forigos mian
  Malĝojon, kaj la malgajecon vian.

Feb.

  Vi havas mian amikeman amon.

Sil.

  Mi vin deziras.

Feb.

                  Vi avara estas.
  Silvio, iam mi malamis vin,
  Ankoraŭ mi ne amas vin; sed tamen,
  Ĉar pri la amo bone vi parolas,
  Mi nun elportos vian kunulecon,
  Je kiu mi antaŭe tre enuis.
  Mi ankaŭ donos al vi okupadon:
  Sed ne deziru pluan rekompencon
  Ol vian ĝojon pro la okupado.

Sil.

  Perfekta tiel mia amo estas,
  Kaj sankta, kaj mi tiom ja malhavas
  Da via komplezemo, ke mi pensos
  Ke mi rikolton sufiĉegan havas,
  Kvazaŭe rikoltante nur la spikojn
  Rompitajn, kiam jam la rikoltistoj
  Forportis la rikolton mem. Kelkfoje
  Donacu nur rideton, kaj je tiu
  Mi nutros min.

Feb.

                 Sed ĉu vi konas tiun,
  La junan viron kiu ĵus parolis?

Sil.

  Ne bone, sed mi ofte lin renkontis:
  La domon li aĉetis, kaj bienon,
  De tiu malagrabla maljunulo.

Feb.

  Mi ne lin amas, kvankam mi demandas
  Pri li; li estas nur petola knabo;
  Sed bone li parolis; tamen, vortoj
  Valoras kion? Sed la vortoj plaĉas
  Se nur la parolanto kontentigas
  Al sia aŭdantar'; li estas bela,
  Sed ne tre bela; li fiera estas,
  Sed la fiero certe lin beligas;
  Li estos bela viro. Plej laŭdinda
  La vizaĝhaŭto lia; kion ajn
  Li diris malĝentile, li nuligis
  Per ekrigardoj el l' okuloj belaj.
  Li ne altkreska estas, sed sufiĉe
  Por lia aĝo. Liaj lipoj havas
  Ruĝecon belan, iom pli brilegan
  Ol liaj vangoj. Tia diferenco
  Ekzistas inter la konstante ruĝa
  Kaj multkolora silko. Nu, Silvio,
  Virinoj iuj, tiel lin vidinte,
  Detale, kiel mi, sendube estus
  Je li enamiĝinta; miaflanke,
  Mi nek lin amas, nek malamas lin;
  Sed mi pli multe da kialo havas
  Por lin malami ol por ami lin:
  Ĉar li pro kia rajto min riproĉis?
  Li nomis nigraj la okulojn miajn,
  Kaj miajn harojn nigraj. Ankaŭ nun
  Mi rememoras, ke li mokis min.
  Mi miras kial ajn mi ne respondis:
  Nu, do; nefari ne kvitanci estas;
  Mi skribos insulteman letereton,--
  Vi tien portos ĝin, ĉu ne, Silvio?

Sil.

  Febino, tre volonte.

Feb.

                      Tuj mi skribos.
  Material' por tio jam enestas
  En mia kor', kaj en la cerbo mia.
  Maldolĉa kaj abrupta kontraŭ li
  Mi estos. Nu, Silvio, iru kun mi.

[Ambaŭ foriras.]



AKTO IV.



SCENO I.

La arbaro.


Eniras Rozalindo, Celio kaj Jakveso.

Jak.

Mi petas, bela junulo, permesu ke mi bone konatiĝu kun vi.

Roz.

Oni diras ke vi estas malgajulo.

Jak.

Mi estas tia; mi preferas tion, plivole ol la ridado.

Roz.

Oni kiu estas ekstreme tia aŭ la malo estas abomenulo, kaj meritas
ĉiun modernan riproĉon, pli multe ol drinkuloj.

Jak.

Nu, estas bone esti malgaja, kaj nenion diri.

Roz.

Sed, do, estus bone esti nura stango.

Jak.

Mi havas nek la konkureman melankolion de klerulo; nek la
fantazieman melankolion de muzikisto: nek la fieran melankolion de
kortegano; nek la ambician melankolion de soldato; nek la politikan
melankolion de advokato; nek la delikatan melankolion de sinjorino;
nek la melankolion de amanto, kiu enhavas ĉiujn ĉi; sed mi havas
mian propran melankolion, elfaritan el multaj sanigaj kreskaĵoj,
eltiritan el multaj objektoj; kaj ankaŭ el la diversa meditado pri
miaj vojaĝoj, kiu ofta meditado min enprofundigas en plej spritan
malgajecon.

Roz.

Vi estas vojaĝinto! Je mia fido, vi havas bonan kialon por esti
malgaja! Mi timas ke vi vendis viajn proprajn bienojn, por povi vidi
tiujn de aliaj viroj; tial, esti multe vidinta kaj neniom posedanta
estas havi riĉajn okulojn kaj malriĉajn manojn.

Jak.

Jes, mi gajnis mian spertadon.

Roz.

Kaj via spertado vin malgajigas: mi preferus ŝercemulon por min
gajigi, plivole ol la spertadon por min malgajigi; kaj plivole ol
vojaĝi por ĝin akiri.

Eniras Orlando.

Orl.

Ho, bonan tagon, kara Rozalindo.

Jak.

Nu do, adiaŭ, se vi parolas per senrimaj versoj.

[Li foriras.]

Roz.

Adiaŭ, Sinjoro Vojaĝinto. Atentu, ke vi kartavu, kaj portu strangan
vestaĵon; malalte taksu ĉiun profiton de via propra lando; malŝatu
vian naskiĝejon, kaj preskaŭ riproĉu Dion, tial, ke Li donis al vi
tian mienon kian vi havas; aŭ mi apenaŭ pensos ke vi iam naĝis en
gondolo. Nu, kiel do, Orlando? Kie vi estis la tutan tempon? Ĉu vi
estas amanto! Se vi duan fojon tiel kondutos kontraŭ mi, neniam plu
venu antaŭ miajn okulojn!

Orl.

Sed mia bela Rozalindo, mi venis malpli ol unu horon post la
decidita horo.

Roz.

Vi rompus horan promeson je amo! Li kiu dividos minuton en mil
partojn, kaj rompos nur parton de la milono de minuto, en aferoj de
amo,--oni povus diri pri li ke Kupido lin frapis amike sur la
ŝultron, sed lia koro estas netuŝita.

Orl.

Pardonu al mi, kara Rozalindo.

Roz.

Ne, se vi tiel prokrastos, ne venu al mi plu: mi tiel multe dezirus
ke limako min amindumu.

Orl.

Limako?

Roz.

Jes, limako: ĉar, kvankam li malrapide venas, li portas sian domon
sur la kapo; pli bonan doton, mi opinias, ol vi donos al virino;
aldone, li kunportas sian sorton kun si.

Orl.

Kio estas tio?

Roz.

Nu, kornoj, pro kiuj tia viro, kia vi, volonte ŝuldas al la edzino.
Sed li venas armite je sia riĉeco, kaj malhelpas la kalumnion de sia
edzino.

Orl.

La virto ne produktas kornojn; kaj mia Rozalindo estas virta.

Roz.

Kaj mi estas via Rozalindo.

Cel.

Plaĉas al li vin tiel nomi; sed lia Rozalindo havas pli belan
vizaĝon ol vi.

Roz.

Rapidu, amindumu min, amindumu min; ĉar nun mi estas tre gaja kaj
kredeble konsentus. Kion vi nun dirus al mi, se mi ja estus via
Rozalindo mem?

Orl.

Mi vin kisus, antaŭ ol paroli.

Roz.

Ne, vi devus unue paroli; kaj kiam vi havus nenion plu por diri, vi
povus kapti la okazon por kisi.

Orl.

Kion fari, se ŝi malpermesus la kison?

Roz.

Tiam ŝi vin devigas peti, kaj de tio komenciĝas nova interparolado.

Orl.

Kiu povus havi nenion por diri, estante ĉe sia amata amatino?

Roz.

Certe, vi mem havus nenion por diri, se mi estus via amatino, aŭ mi
pensus mian honestecon pli granda ol mian spritecon.

Orl.

Kiel! Ĉu mi havus nenion por diri?

Roz.

Ne. Ĉu mi ne estas via Rozalindo?

Orl.

Mi ĝoje diras ke vi estas ŝi, ĉar mi volonte parolos pri ŝi.

Roz.

Nu, pro ŝi persone, mi diras al vi ke mi ne vin akceptos.

Orl.

Do, pro mi persone, mi mortos.

Roz.

Ne, do, mortu per anstataŭanto. La kompatinda mondo havas preskaŭ
sesmil jarojn, kaj en tiu tuta tempo neniu viro mortis, en sia
propra persono, pro amo. Oni mortbatis Troilon per greka bastonego;
tamen li faris sian eblon por antaŭe morti, kaj li estas unu el la
imitinduloj, rilate al amo. Leandro estus vivinta multajn jarojn,
kvankam Hero fariĝis monaĥino, escepte pro varma somermeza nokto;
ĉar la bona junulo nur eliris por sin bani en la Helesponto, kaj,
venkite de konvulsio, li dronis: kaj la malsaĝaj historiistoj de tiu
epoko eltrovis ke Hero de Sestoso tion okazigis; sed ĉiuj ĉi estas
mensogaĵoj; viroj mortis, de tempo al tempo, kaj vermoj ilin manĝis,
sed ne pro la amo.

Orl.

Mi ne volus ke mia efektiva Rozalindo tiel opiniu: ĉar, mi ja
kredas, ŝia malrideto povus min mortigi.

Roz.

Ne, je ĉi tiu mano, ĝi ne mortigus eĉ muŝon. Sed nu, mi estos via
Rozalindo en pli afabla humoro; petu de mi kion ajn vi volas, mi ĝin
permesos.

Orl.

Do, min amu, Rozalindo.

Roz.

Jes, je mia fido, mi faros tion, vendrede kaj sabate kaj ĉiam.

Orl.

Kaj vi min akceptos?

Roz.

Jes, kaj dudek tiajn virojn.

Orl.

Kion vi diras?

Roz.

Ĉu vi ne estas bona?

Orl.

Mi esperas ke jes.

Roz.

Nu do, ĉu oni povus deziri tro multe da bona afero? Venu, fratino
mia, vi estu la pastro, kaj nin edzigu. Donu al mi la manon,
Orlando. Kion vi diras, fratino mia?

Orl.

Mi petas al vi, nin edzigu.

Cel.

Mi ne povas diri la vortojn.

Roz.

Vi devos komenci, "Ĉu vi, Orlando,--"

Cel.

Silentu. Ĉu vi Orlando, prenos ĉi tiun Rozalindon por la edzino?

Orl.

Jes.

Roz.

Jes, sed kiam?

Orl.

Nun, tuj kiam ŝi povos nin edzigi.

Roz.

Tiam vi devos diri "Mi prenas vin, Rozalindo, por la edzino."

Orl.

Mi prenas vin, Rozalindo, por la edzino.

Roz.

Mi povus peti de vi vian rajtskribaĵon; sed mi vin prenas, Orlando,
por mia edzo: jen estas fraŭlino kiu antaŭiras la pastron; kaj certe
la virina pensado antaŭiras la virinan agadon.

Orl.

Tion faras ĉiuj pensoj: ili havas flugilojn.

Roz.

Nun diru al mi kiom da tempo vi retenos ŝin, post kiam vi ŝin
posedas.

Orl.

Ĉiam, kaj unu tagon aldone.

Roz.

Diru "unu tagon," ellasante la "ĉiam." Ne, Orlando; viroj estas
aprilo kiam ili amindumas, decembro kiam ili edziĝas; fraŭlinoj
estas majo kiam ili estas fraŭlinoj, sed la vetero ŝanĝiĝas kiam
ili fariĝas edzinoj. Mi estos pli ĵaluza je vi ol Berbera kolombo
estas ĵaluza je la kolombino; mi estos pli kriema kontraŭ vi ol
papago estas kriema kontraŭ la pluvo. Mi ploros pro nenio, same kiel
Diano en la fontano, kaj mi ploros kiam vi volos esti gaja: mi ridos
kiel hieno, precipe kiam vi volos dormi.

Orl.

Sed ĉu mia Rozalindo tiamaniere kondutos?

Roz.

Je mia vivo, ŝi kondutos same kiel mi.

Orl.

Ne, ŝi estas saĝa.

Roz.

Jes, alie ŝi ne estus sufiĉe saĝa por fari ĉi tion: ju pli saĝa, des
pli petola: fermu la pordojn por reteni virinan spritecon, kaj ĝi
eliros el la fenestro; fermu tiun, kaj ĝi eliros el la seruro; fermu
tiun, kaj ĝi elflugos kune kun la fumo de la kamentubo.

Orl.

Mi devos vin lasi sola, Rozalindo, la venontajn du horojn.

Roz.

Ho ve, kara amato, mi ne povas elporti vian foreston dum du horoj!

Orl.

Mi devos servi la Dukon je la tagmeza manĝo; je la dua mi estos ree
ĉe vi.

Roz.

Jes, iru vian vojon; mi scias kia vi estos pruvata; mia amiko diris
tion al mi, kaj mi ne malpli ĝin suspektis; tiu flatloga lango via
gajnis mian koron; estante malproksima nur unu ĵeton, venu, tial,
ho morto! La dua estas la decidita horo?

Orl.

Jes, dolĉa Rozalindo.

Roz.

Je mia fido, kaj plej serioze, kaj je ĉiuj beletaj ĵuroj, kiuj ne
estas danĝeraj, se vi ne plenumos vian promeson, aŭ se vi venos unu
minuton post la decidita horo, mi pensos vin la plej kompatinda
malplenumanto de promesoj, kaj plej falsa amanto, kaj plej malinda
je Rozalindo, kiun oni povus elekti el la aroj da nefideluloj. Tial,
evitu mian riproĉon, kaj plenumu vian promeson.

Orl.

Mi ĝin plenumos tiel solene kvazaŭ vi estus efektive mia Rozalindo;
tial, adiaŭ.

Roz.

Nu, la Tempo estas la maljuna juĝisto kiu esploras pri ĉiu tia
ofendanto; tial, la Tempo juĝu. Adiaŭ.

[Orlando foriras.]

Cel.

Vi ja malbone kondutis kontraŭ nia sekso en via amparolado.

Roz.

Ho kuzineto, kuzineto, mia kara kuzineto, ke vi komprenu kiel
profunde mi enamiĝis! Sed oni ne povus sondi mian amon: ĝi havas
nekonatan fundon, same kiel la golfo Portugala.

Cel.

Pli kredeble ĝi estas senfunda; tuj kiam vi enverŝas amon, la amo
elverŝiĝos.

Roz.

Ne, tiu sama fileto de Venuso, kiun naskis la pensado, la kolereto,
kaj la frenezo, tiu blinda petola knabo, kiu atakas ĉies okulojn
pro tio, ke liaj propraj ne vidas,--li decidu kiel profunde mi
enamiĝis. Mi diras al vi, Alieno, mi ne povas elporti la foreston de
Orlando: mi foriros por trovi ombritan lokon kie mi povos sopiri ĝis
kiam li venos.

Cel.

Kaj mi dormos.

[Ambaŭ foriras.]



SCENO II.

La arbaro.


Eniras Jakveso, lordoj, kaj arbaristoj.

Jak.

Kiu estas li kiu mortigis la cervon?

Lordo.

Estas mi, Sinjoro.

Jak.

Ni lin prezentos al la Duko, kiel Romanan venkinton, kaj estus bone
meti la kornojn de la cervo sur lian kapon, por venkobranĉo. Ĉu vi
ne havas kanton, arbaristo, por ĉi tio?

Arb.

Jes, Sinjoro.

Jak.

Ĝin kantu; la melodio estas negrava, se nur ĝi faras sufiĉe da bruo.

KANTO.

Arb.

  Cervon li trafis ja por ni,
  La felon, kornojn, portu li.
    Lin kantu hejmen.

[Ceteraj kantas rekantaĵon.]

  Ne estu je la korn' hontem'.
  Ekzistis ĝi antaŭ vi mem:
    Ĝin via avo portis,
    Kaj ĝin la patro portis.
  La korn', la korn', la brava korn',
  Ho ne mokinda tiu korn'.

[Ĉiuj foriras.]



SCENO III.

La arbaro.


Eniras Rozalindo kaj Celio.

Roz.

Kion vi opinias nun? Ĉu ne estas jam post la dua? Kaj Orlando ne
ĉeestas!

Cel.

Mi kredas certe, ke pro pura amo kaj maltrankvila cerbo, li prenis
sian pafarkon kaj sagojn, kaj foriris por dormi. Rigardu, kiu venas
ĉi tien?

Eniras Silvio.

Sil.

  Junulo bela, jen por vi sendaĵo:
  Febino mia kara sendis ĝin.
  La enhavaĵon mi ne konas, tamen,
  Pro ŝia frunt' severa, dum ŝi skribis,
  Kaj akra maniero, mi suspektas
  Ke ĝi koleran sencon havas; tial
  Pardonu min, senkulpan alportinton.

Roz.

  La Paciencon mem surprizus tia
  Letero, kaj ŝi ludus fanfarulon;
  Nu, oni, kiu tion ĉi elportus,
  Elportus ĉion: jen ŝi min sciigas
  Ke mi nebela, malĝentila estas;
  Ŝi nomas min fiera, kaj informas,
  Ke ŝi ne povus ami min, se viroj
  Malmultenombraj kiel la feniksoj
  Fariĝus! Nu, je mia fido! Mi
  Ne celas ŝian amon! Kial do
  Ŝi skribis al mi tiel? Vi, paŝtisto,
  Vi mem elverkis tiun ĉi leteron.

Sil.

  Ne, mi insistas tute ne mi konas
  La enhavaĵon. Ĝin Febino skribis.

Roz.

  Ho, malsaĝulo. Vi venkita estas
  De Amo. Mi ekvidis ŝian manon;
  Ŝi havas ledan manon, kaj malpalan;
  Mi ja supozis ke ŝi portas gantojn,
  Sed estis ŝiaj manoj; ŝi ja havas
  La manojn de laboristino. Tamen
  Negrava estas tio. Mi deklaras
  Ke ŝi ne verkis tiun ĉi leteron.
  Ne, viro ĝin elverkis, kaj ĝin skribis.

Sil.

  Certe, ŝi skribis ĝin.

Roz.

  Kruela kaj bruega stil' enestas,
  Eĉ por la elvokantoj al batalo:
  Ŝi min insultas: la virina cerbo
  Ne povus naski tian malĝentilan
  Verkaĵon, tiel etiopajn vortojn,
  Pli nigrajn laŭ efekto ol mieno.
  Ĉu vi deziras aŭdi la leteron?

Sil.

  Se plaĉas al vi, ĉar mi ne ĝin aŭdis;
  Pli multe tamen pri la krueleco
  De Febineto jam aŭdinte.

Roz.

                           Aŭdu
  Laŭ kia modo la tirano skribis:

[legas]

    Ĉu vi paŝtist' el di' fariĝis,
    Ke kor' virina enamiĝis?
  Ĉu virino povas tiamaniere riproĉegi?

Sil.

  Ĉu vi nomas tion riproĉego?

Roz. [legas]

    Ĉu demetante la diecon,
    Vi tial mokas koramecon?
  Ĉu iam vi aŭdis tian riproĉegon?
    Dum nuraj viroj amindumis,
    Nenian vundon ĝi plenumis.
  Ŝi nomas min bruto.
    Se moko el l' okuloj viaj
    La amon naskas en la miaj,
    Ho ve, do kion ili naskus,
    Se sub mildeco ili maskus!
    Mi amis vin, malgraŭ riproĉoj,
    Do kiom gajnus viaj petoj!
    Li kiu portas tion al vi
    Ne scias pri la amon en mi;
    Per li decidon diru vian
    Ĉu vi akceptos l' amon mian;
    Se vi rifuzos la proponon,
    Havante en la koro ŝtonon,
    Se tion devos li raporti,
    Mi tuj eltrovos kiel morti.

Sil.

Ĉu vi nomas ĉi tion riproĉo?

Cel.

Ho ve, kompatinda paŝtisto!

Roz.

Ĉu vi lin kompatas? Ne, li ne meritas kompaton. Ĉu vi volas ami tian
virinon? Jen, ŝi faras el vi instrumenton, por muziki je vi falsajn
tonojn! Tio estas neelportebla! Nu, iru vian vojon al ŝi,--ĉar mi
vidas ke la amo jam faris el vi dresitan rampaĵon,--kaj diru ĉi tion
al ŝi: ke se ŝi min amas, mi ordonas al ŝi ke ŝi vin amu; kaj se ŝi
ne obeos, mi ne ŝin akceptos, escepte se vi pro ŝi pledos. Se vi
estas vera amanto, foriru, ne respondante; ĉar jen venas aliaj
personoj.

[Silvio foriras.]

Eniras Olivero.

Oli.

  Amikoj, bonan tagon! Ĉu vi scias
  En tiu ĉi landparto kie staras
  Domet' de olivarboj enbarita?

Cel.

  Jes, okcidente, en valet' apuda:
  Tenante je la dekstra tiun vicon
  De saliketoj, laŭ la rivereto
  Murmuretanta tie, vi alvenos
  Al tiu eta domo. Sed nuntempe
  Neniu ĉe ĝi estas.

Oli.

                     Se mi juĝas
  Laŭ priskribaĵ' donita, mi vin konas:
  Ĉar oni diris, "La junulo estas
  Virinsimila, blonda, kaj kondutas
  Kiel fratin' matura: la virino
  Malalta estas, kaj pli brunvizaĝa
  Ol sia frato:" Ĉu vi mem ne estas
  La posedanto de l' serĉata domo?

Cel.

  Sen fanfaron' ni diros, jes, ni estas.

Oli.

  Orlando al vi sin rememorigas,
  Sendante nun al tiu ĉi junulo
  --De li nomita lia Rozalindo,--
  La jenan sangkovritan poŝotukon.
  Ĉu vi li estas?

Roz.

                  Jes. Pri kio do
  Ni devus nun el tio ĉi sciiĝi?

Oli.

  Pri hontindaĵo mia; se vi volas
  De mi sciiĝi kia vir' mi estas,
  Kaj kiel, kial, kie la poŝtuko
  Sangmakulita estas.

Cel.

                     Jes, rakontu!

Oli.

  Orlando, kiam li de vi foriris,
  Promesis al vi ke post unu horo
  Li tuj revenos. Tiam tra l' arbaro,
  Jen dolĉe jen maldolĉe meditante,
  Formarŝis li. Aŭskultu kio okazis!
  Ekrigardante flanken, li ekvidis,--
  Sub kverko kies branĉojn maljuneco
  Je musko kovris, kies alta supro
  Pro antikveco tute nuda estis,--
  Mizeran ĉifonulon, nerazitan,
  Kaj nekombitan, kiu dormis tie.
  Kaj ĉirkaŭ lia kolo sin kunplektis
  Serpent' orverda, kiu sian kapon
  Alproksimigis, vigle minacante,
  Al lia buŝo. Tiam ĝi, subite
  Orlandon ekvidinte, sin malplektis,
  Kaj per glitad' onduma, tuj forrampis
  Sub arbetaĵon. En ĉi ties ombro
  Jen kaŭris leonino, kies mamoj
  Jam elsuĉitaj estis, kun la kapo
  Surtere, rigardante katsimile
  Ĝis kiam ekmoviĝos la dormanto.
  Ĉar estas laŭ la reĝa karaktero
  De tiu besto, ke ĝi manĝokaptos
  Nenion, kio ŝajnas jam mortinta.
  Vidinte tion ĉi, Orlando iris
  Proksimen de la viro,--kiu estis
  La pli maljuna frato, lia propra!

Cel.

  Ho, mi lin ofte aŭdis parolanta
  Pri tiu frato, kaj li nomis lin
  La plej kontraŭnatura kiu iam
  Ekzistis inter homoj.

Oli.

                       Juste tiel
  Li nomis lin, ĉar mi mem bone scias
  Ke li kontraŭnatura estis.

Roz.

                             Sed pri
  Orlando: Ĉu li lasis tiun tie
  Por formanĝata esti de l' malsata
  Kaj mamsuĉita leonin'?

Oli.

                         Dufoje
  Li forturniĝis, tion intencante,
  Sed bonkorec', pli nobla ol revenĝo,
  Kaj la Naturo, pli potenca ol
  Okazo rajtigita, lin devigis
  Batali kontraŭ tiu leonino;
  Rapide mortis ŝi per lia mano:
  Kaj meze de la brua batalado
  Vekiĝis mi.

Cel.

              Ĉu vi la frato estas?

Roz.

  Ĉu estas vi do kiun li mem savis?

Cel.

  Vi estas tiu, kiu tiel ofte
  Penadis lin mortigi?

Oli.

                       Estis mi,
  Sed ne plu estas mi la sama viro;
  Kaj mi ne hontas, al vi klarigante
  Eĉ kia mi ja estis, tial ke
  La konvertiĝo mia al mi donas
  Tre dolĉan senton, per komparo nuna
  Al tio, kio mi antaŭe estis.

Roz.

  Sed pri l' poŝtuko, tiu sangkovrita?

Oli.

  Mi tuj klarigos: kiam ni kun larmoj
  Kaj plej amike unu al l' alia
  Rakontis ĉion ĝis nun okazintan,--
  Ekzemple, kiel mi alvenis tien,--
  Mallongavorte, li min alkondukis
  Al tiu bona Duko, kiu donis
  Vestaĵon puran al mi, kaj nutraĵon,
  Rekomendante min je l' amo zorga
  De mia frato, kiu, min rapide
  Al sia groto kondukinte, tie
  Sin senvestigis: kaj sur lia brako
  La leonino estis forŝirinta
  De l' karno iom; kaj la tutan tempon
  La vundo estis ellasinta sangon;
  Li svenis tiam; kaj svenante kriis
  Je Rozalindo; nu, mallongavorte,
  Mi lin rekonsciigis, kaj bandaĝis.
  Kaj post nelonga tempo, li, estante
  Fortkora, min ĉi tien al vi sendis,
  Eĉ kvankam nekonatan, por rakonti
  L' okazintaĵon tutan, por ke vi
  Pardonu al li la promeson lian
  Malplenumitan; ankaŭ por transdoni
  Poŝtukon tiun ĉi, sangmakulitan
  Je lia sango, al la juna viro
  Paŝtista, kiun li ŝerceme nomas
  La Rozalindo lia.

[Rozalindo svenas.]

Cel.

                    Ganimedo!
  Ho Ganimedo! Kara Ganimedo!

Oli.

  Personoj multaj svenas, ekvidante
  La sangon.

Cel.

            Ne, pli grava la kialo!
  Ho, Ganimedo! Kara Ganimedo!

Oli.

  Sed jen, li jam rekonsciiĝas iom.

Roz.

  Ho ke mi nur ĉehejme estu nun!

Cel.

  Ni alkondukos vin rapide tien.
  Mi petas, ĉu vi lin je l' brako prenos?

Oli.

Estu kuraĝa, junulo! Ĉu vi estas viro? Vi ne havas viran koron!

Roz.

Ne, mi konfesas tion! Nu, Sinjoro, ĉu oni ne konsentus ke mi bone
ŝajnigis tion? Mi petas al vi, diru al via frato kiel bone mi
ŝajnigis. He, ho!

Oli.

Ĉi tio ne estis ŝajnigado: via vizaĝkoloro tro klare atestas ke ĝi
estis reala sufero.

Roz.

Ŝajnigita, mi certigas al vi.

Oli.

Nu do, estu kuraĝa, kaj ŝajnigu la virecon.

Roz.

Tion mi faras: sed, efektive, laŭrajte mi devus esti virino.

Cel.

Venu, vi fariĝas pli kaj pli pala; mi petas al vi, iru hejmen.

Oli.

  Mi iros, ĉar mi devas tuj raporti
  Al mia frato, kiamaniere
  Vi lin pardonas, Rozalindo lia.

Roz.

Mi elpensos ion. Sed, mi petas ke vi laŭdu al li mian ŝajnigadon.

[Ĉiuj foriras.]



AKTO V.



SCENO I.

La arbaro.


Eniras Tuŝ-ŝtono kaj Aŭdreo.

Tuŝ.

Ni trovos okazon, Aŭdreo; estu pacienca, bona Aŭdreo.

Aŭd.

Certe, la pastro estis sufiĉe taŭga, spite ĉio, kion la maljuna
sinjoro diris.

Tuŝ.

Li estas tre malbona Siro Olivero, Aŭdreo, tre malbonega Siro
Martekst. Sed, Aŭdreo, estas junulo ĉi tie en la arbaro, kiu
pretendas al vi.

Aŭd.

Jes, mi scias kiu li estas; li havas nenian rajton al mi. Jen venas
la viro kiun vi intencas.

Tuŝ.

Vidi ŝercemulon estas kvazaŭ nutraĵo kaj trinkaĵo al mi: je mia
fido, oni, kiu havas bonan spriton, estas respondeca; ni devas moki;
ni ne povas nin deteni de tio.

Eniras Gulielmo.

Gul.

Bonan vesperon, Aŭdreo.

Aŭd.

Bonan vesperon, Gulielmo.

Gul.

Kaj bonan vesperon al vi, Sinjoro.

Tuŝ.

Bonan vesperon, amiko mia. Remetu la ĉapon, remetu la ĉapon; ne, mi
petas al vi, remetu la ĉapon. Kiom da jaroj vi havas, amiko mia?

Gul.

Dudek kvin, Sinjoro.

Tuŝ.

Tio estas matura aĝo. Ĉu via nomo estas Gulielmo?

Gul.

Gulielmo, Sinjoro.

Tuŝ.

Bona nomo. Ĉu vi naskiĝis en ĉi tiu arbaro?

Gul.

Jes, Sinjoro, mi dankas al Dio.

Tuŝ.

"Mi dankas al Dio,"--bona respondo. Ĉu vi estas riĉa?

Gul.

Nu, do, Sinjoro, nur iomete.

Tuŝ.

"Iomete" estas bona, bonega, tre bonega stato; kaj tamen ĝi ne estas
bona; ĝi estas nur iomete bona. Ĉu vi estas saĝa?

Gul.

Jes, Sinjoro, mi havas lertan spritecon.

Tuŝ.

Nu, vi bone respondas. Mi nun rememoras sentencon jenan; "la
malsaĝulo sin pensas saĝa, sed la saĝulo rekonas sian malsaĝecon."
La idolana filozofo, kiam li deziris manĝi vinberojn, kutime
malfermis la lipojn kiam li alproksimigis al ili la vinberojn,
intencante montri tiamaniere, ke vinberojn estas kreitaj por esti
manĝataj, kaj lipojn por malfermiĝi. Vi amas ĉi tiun fraŭlinon?

Gul.

Mi amas ŝin, Sinjoro.

Tuŝ.

Donu al mi la manon. Ĉu vi estas klera?

Gul.

Ne, Sinjoro.

Tuŝ.

Do, lernu jene de mi: havi estas havi; ĉar estas retorikaĵo, ke
trinkaĵo, elversite el pokalo en glason, plenigas la glason, kaj
malplenigas la pokalon; ĉar ĉiu el la verkistoj konsentas ke
_ipse_ estas tiu; nu, vi ne estas _ipse_, ĉar mi mem estas tiu.

Gul.

Kiu vi estas, Sinjoro?

Tuŝ.

Mi estas tiu, kiu devas edziĝi je ĉi tiu virino. Tial, vi, grimaculo,
foriru de la ĉeesto de ĉi tiu ina estaĵo,--de ĉi tiu virino,--aŭ,
grimaculo, vi pereos; aŭ, kiel vi pli bone komprenos, vi mortos; tio
estas, mi vin mortigos, vin forigos; mi ŝanĝos vian vivon en morton,
vian liberecon en sklavecon; mi agos kontraŭ vi per veneno, per
bastonfrapado, per glavo; mi kontraŭstaros vin per argumentoj; mi
vin superos per strategio; laŭ cent kvindek modoj mi vin mortigos.
Tial, tremu, kaj foriru.

Aŭd.

Jes, faru tion, bona Gulielmo.

Gul.

Dio vin gardu, Sinjoro.

[Li foriras.]

Eniras Koreno.

Kor.

Niaj gemastroj vin serĉas; venu, for, for!

Tuŝ.

Paŝetu, Aŭdreo! Paŝetu, Aŭdreo! Mi venos, mi venos.

[Ĉiuj foriras.]



SCENO II.

La arbaro.


Eniras Orlando kaj Olivero.

Orl.

Ĉu estas eble ke post tiel mallonga konatiĝo vi ŝin estimus? ke nur
vidinte ŝin, vi ŝin amus? ke amante ŝin, vi lin amindumus? ke li vin
akceptus? kaj ĉu vi daŭrigos tion?

Oli.

Ne diskutu pri la kapricemo de ĉi tio, nek pri ŝia malriĉeco, nek
pri la mallonga konatiĝo, nek la subita amindumado, nek ŝia subita
konsento; sed diru kun mi, ke mi amas Alienon; diru kun ŝi ke ŝi min
amas: donu vian konsenton al ni ambaŭ: tio vin prosperigos; ĉar mi
donos al vi por via heredaĵo la domon de mia patro, kaj ĉiom de la
rento kiun Siro Rolando posedis; ĉi tie mi vivos kaj mortos paŝtisto.

Orl.

Vi havas mian konsenton. Via edziĝo okazu morgaŭ: tien mi invitos la
Dukon kaj ĉiun el liaj kontentaj sekvantoj. Iru vi kaj preparu
Alienon; ĉar, rigardu, jen venas mia Rozalindo.

Eniras Rozalindo.

Roz.

Dio vin gardu, frato mia.

Oli.

Kaj vin, fratino mia.

[Li foriras.]

Roz.

Ho, mia kara Orlando, kiel mi malĝojas, vidante ke vi portas vian
koron en skarpo!

Orl.

Ĝi estas mia brako.

Roz.

Mi pensis ke vian koron vundis la ungegoj de leono.

Orl.

Ĝi estas vundita, sed de virinaj okuloj.

Roz.

Ĉu via frato rakontis al vi kiamaniere mi ŝajnigis svenadon, kiam li
montris al mi vian poŝtukon?

Orl.

Jes, kaj ankoraŭ pli mirindajn aferojn.

Roz.

Ho, mi scias kion vi intencas: jes, ĝi estas vera; neniam estis io
tiel subita, escepte de brutobatalo, aŭ tiu fanfarona diraĵo de
Cezaro, "Mi venis, vidis, venkis." Ĉar tuj kiam via frato kaj mia
fratino renkontis unu la alian, ili reciproke sin rigardis; tuj kiam
ili rigardis unu la alian, ili reciproke sin amis, tuj kiam ili amis
unu la alian, ili reciproke sopiris; tuj kiam ili sopiris, ili
serĉis la kialon, kaj eltrovinte la kialon, ili serĉis la kuracilon;
per tiaj gradoj ili faris ŝtuparon al edziĝo, kiun ili senprokraste
supren iros; ili amas fervorege; kaj volas esti kune; bastonegoj ne
povas ilin apartigi.

Orl.

Ili edziĝos morgaŭ, kaj mi invitos la Dukon al la edziĝo. Sed ho,
kiel maldolĉe estas enrigardi en feliĉecon per la okuloj de alia
viro! Ju pli mi pensos morgaŭ ke mia frato, atinginte tion, kion li
deziras, estos feliĉa, des pli mi estos kiel eble plej malĝoja!

Roz.

Ĉu mi ne povos morgaŭ fari al vi servon, anstataŭante Rozalindon?

Orl.

Mi ne povas plu vivi per la pensado.

Roz.

Tial mi ne plu vin enuigos per vana parolado. Sciiĝu tial, ĉar nun
mi parolas serioze, ke mi scias ke vi estas sinjoro kun bona
inteligento. Mi ne diras ĉi tion por ke vi estimu mian sciadon, ĉar
mi diras ke mi scias tion; mi deziras de vi nur tiom da estimo, kiom
vin devigas kredi je mi, por helpi min, ne por gajni al mi laŭdon.
Kredu, do, mi petas, ke mi povas elfari strangaĵojn. Depost kiam mi
havis tri jarojn, mi ofte interparolis kun magiisto, majstro en lia
arto, tamen ne kondemninda. Se vi ja amas Rozalindon tiel kore, kiel
via gesto atestas, vi edziĝos je ŝi tiam, kiam via frato edziĝos je
Alieno. Mi scias kiamaniere la malbonŝanco ŝin premegas, kaj ne
estas neeble al mi, se ne estos maloportune al vi, ŝin meti antaŭ
viajn okulojn morgaŭ, en ŝia homa formo, tute sen danĝero.

Orl.

Ĉu vi parolas kun serioza intenco?

Roz.

Jes, je mia vivo; kiun mi alte taksas, kvankam mi diras ke mi estas
magiisto. Tial, vin plej bele vestu; invitu viajn amikojn; ĉar se
vi deziras edziĝi morgaŭ, vi povos; kaj je Rozalindo, se vi deziras.

Eniras Silvio kaj Febino.

Rigardu, jen venas amantino mia, kaj amanto ŝia.

Feb.

  Junulo, vi tre malĝentila estis,
  Montrinte tiun letereton mian.

Roz.

  Negrava tio estas; mi deziras
  Malica, malĝentila al vi ŝajni;
  Jen sekvas vin paŝtisto tre fidela;
  Rigardu, amu lin; li vin adoras.

Feb.

  Paŝtisto, diru kio l' amo estas.

Sil.

  El larmoj kaj sopiroj ĝi konsistas;
  Kaj tia por Febino estas mi.

Feb.

  Por Ganimedo, tia estas mi.

Orl.

  Por Rozalindo, tia estas mi.

Roz.

  Ne tia, por virino, estas mi.

Sil.

  El fido kaj servemo ĝi konsistas;
  Kaj tia por Febino estas mi.

Feb.

  Por Ganimedo, tia estas mi.

Orl.

  Por Rozalindo, tia estas mi.

Roz.

  Ne tia, por virino, estas mi.

Sil.

  El fantazio tute ĝi konsistas;
  Kaj tute el sopiroj kaj pasio,
  El adorado kaj el servemado,
  El humileco, kaj el pacienco,
  Kaj el malpacienco, kaj pureco,
  El la provado kaj el rigardado;
  Kaj tia por Febino estas mi.

Feb.

  Por Ganimedo, tia estas mi.

Orl.

  Por Rozalindo, tia estas mi.

Roz.

  Ne tia, por virino, estas mi.

Feb.

  Se tio estas vera, kial vi
  Min malaprobas, ĉar mi amas vin?

Sil.

  Se tio estas vera, kial vi
  Min malaprobas ĉar mi amas vin?

Orl.

  Se tio estas vera, kial vi
  Min malaprobas ĉar mi amas vin?

Roz.

Al kiu vi parolas, dirante "Kial vi min malaprobas ĉar mi amas vin?"

Orl.

Al ŝi forestanta, ne aŭdanta.

Roz.

Mi petas al vi, neniom plu da ĉi tio; ĝi similas la blekado de
Irlandaj lupoj kontraŭ la luno. [al Sil.] Mi helpos al vi se mi
povas. [al Feb.] Mi edziĝos je vi, se iam mi edziĝos je virino,
kaj mi ja edziĝos morgaŭ. [al Orl.] Mi vin kontentigos, se iam
mi iun ajn kontentigis, kaj vi morgaŭ edziĝos. [al Sil.] Mi vin
kontentigos, se tio, kio al vi plaĉas, vin kontentigas, kaj morgaŭ
vi edziĝos. [al Orl.] Se vi amas Rozalindon, venu al la rendevuo.
[al Sil.] Se vi amas Febinon, venu al la rendevuo; kaj, ĉar mi
amas neniun virinon, mi venos al la rendevuo. Tial, adiaŭ: mi donis
al vi ordonojn.

Sil.

Mi ne forestos, se mi vivos.

Feb.

Nek mi.

Orl. Nek mi.

[Ĉiuj foriras.]



SCENO III.

La arbaro.


Eniras Tuŝ-ŝtono kaj Aŭdreo.

Tuŝ.

Morgaŭ estos la ĝoja tago, Aŭdreo; morgaŭ ni edziĝos.

Aŭd.

Kaj mi tutkore tion deziras; kaj esperas ke la deziro esti edzigita
virino estas nenia malhonesta deziro. Jen venas du el la paĝioj de
la forpelita Duko.

Eniras du paĝioj.

Unua Paĝio.

Bone renkontita, honesta sinjoro.

Tuŝ.

Je mia fido, bone renkontita. Venu, sidiĝu, sidiĝu, kaj kantu.

Dua Paĝio.

Ni estas je via dispono: sidiĝu inter ni.

Unua Paĝio.

Ĉu ni tuj komencu, ne tusinte, ne kraĉinte, ne dirinte ke ni estas
raŭkaj, kio estas nur la prologo al malbonsona voĉo?

Dua Paĝio.

Certe, certe; kaj ambaŭ en akordo, kiel du ciganoj sur ĉevalo.

KANTO

  Vagis amanto kaj knabin',
  Kun la hej, kaj la ho, kaj la hej noni no,
  Kaj en la kampoj trovis sin,
  En la printemp', la sola bela ringtemp',
  Nun kantas fring', hej ding a ding ding,
  Amantoj amas ĝin.

  Inter la kampoj de sekal',
  Kun la hej, kaj la ho, kaj la hej noni no,
  Kuŝadis ili en la val',
  En la printemp', k. t. p.

  Ekkantis ili je la hor',
  Kun la hej, kaj la ho, kaj la hej noni no,
  Ke vivo estas nura flor',
  En la printemp', k. t. p.

  Ho, ĝoju dum la estantec',
  Kun la hej, kaj la ho, kaj la hej noni no,
  Ĉar kronas amon maturec',
  En la printemp', k. t. p.

Tuŝ.

Vere, junaj sinjoroj, kvankam estis nenia granda materialo en la
kanteto, tamen la ario estis tre malbelsona.

Unua Paĝio.

Vi vin trompas, Sinjoro; ni kantis laŭtakte, kaj ne perdis la
taktotempon.

Tuŝ.

Je mia fido, jes; mi pensas la tempon perdita, dum kiu mi aŭdis tiel
malspritan kanton! Adiaŭ; kaj Dio plibonigu al vi la voĉojn. Venu,
Aŭdreo.

[Ĉiuj foriras.]



SCENO IV.

La arbaro.


Eniras la Duko, Amienso, Jakveso, Orlando, Olivero, kaj Celio.

La Duko.

  Orlando, ĉu vi kredas ke l' junulo
  Elfaros ĉion, kion li promesis?

Orl.

  Ho, jen mi kredas, jen mi ne ĝin kredas;
  Simile ja al tiu, kiu timas
  Ke li esperas, dum li scias ke
  Li timas.

Eniras Rozalindo, Silvio, kaj Febino.

Roz.

           Estu pacienca, dum
  Mi citas la kontrakton: do, vi diras
  Ke, se mi alkondukos Rozalindon,
  Vi donos ŝin al tiu ĉi Orlando?

La Duko.

  Mi certe donus ŝin, se mi posedus
  Reĝlandojn por kundoni.

Roz.

                         Kaj vi diras
  Ke vi akceptos ŝin, alkondukitan?

Orl.

  Mi certe ŝin akceptus, se mi estus
  La reĝo de eĉ ĉiuj reĝolandoj.

Roz.

  Vi diras, ke kun mi vi edziniĝos,
  Se mi konsentos?

Feb.

                   Jes, mi edziniĝos,
  Kun vi, eĉ se mi mortus horon poste.

Roz.

  Se vi rifuzos je min edziniĝi,
  Vi donos vin al la paŝtist' fidela?

Feb.

Kontrakto tio estas.

Roz.

  Se ŝi konsentos, vi Febinon prenos?

Sil.

  Eĉ kvankam havi ŝin la morto estus!

Roz.

  Elfari ĉion ĉi mi jam promesis:
  Plenumu, Duko, la promeson vian,
  Ke vi filinon donos. Vi, Orlando,
  Plenumu vian, ke vi ŝin akceptos:
  Kaj vi, Febino, ke vi edziniĝos
  Je mi, aŭ rifuzinte min, ke vi
  Je tiu ĉi paŝtisto edziniĝos:
  Silvio, vi plenumu vian, ke vi
  Je ŝi edziĝos, se ŝi min rifuzos:
  Kaj de ĉi tie mi foriros nun
  Por ĉion ĉi efektivigi bone.

[Rozalindo kaj Celio foriras.]

La Duko.

  En tiu ĉi junulo mi rekonas
  Ja kelkajn trajtojn de l' filino mia.

Orl.

  Ho, via moŝto, kiam mi unue
  Lin vidis, mi supozis ke li estas
  La frato de l' filino via. Tamen,
  Naskiĝis en l' arbaro la junulo,
  Kaj lin instruis, pri la elementoj
  De multaj riskaj studoj, lia onklo,
  Tre fama magiisto li lin nomas,
  Kaŝita ie ajn en la arbaro.

Eniras Tuŝ-ŝtono kaj Aŭdreo.

Jak.

Certe, alia superakvego okazos, kaj ĉi tiuj duoj venas el la arkeo.
Jen venas paro da tre strangaj bestoj, kiujn en ĉiu lingvo oni nomas
ŝercemuloj.

Tuŝ.

Mi salutas vin ĉiujn.

Jak.

Via moŝto, lin bonvenu: ĉi tiu estas la multkolorulo kiun mi ofte
renkontis en la arbaro. Li ĵuras ke li antaŭe estis kortegano.

Tuŝ.

Se iu dubas pri tio, li min provu. Mi estas dancinta; mi estas
flatinta sinjorinon; mi estis diplomata kun mia amiko, kaj
glatparolema kun mia malamiko; mi ruinigis tri tajlorojn; mi havis
kvar malpacojn, kaj preskaŭ duelis pri unu.

Jak.

Kaj kiel vi ree paciĝis?

Tuŝ.

Nu, ni renkontis unu la alian, kaj trovis ke la malpaco estas je la
sepa kialo.

Jak.

Kiel, je la sepa kialo? Via moŝto, ŝatu ĉi tiun viron.

La Duko.

Mi tre lin ŝatas.

Tuŝ.

Dio vin rekompencu, via moŝto; mi volas la saman al vi; mi venas ĉi
tien, inter la aliaj edziĝemuloj, por ĵuri kaj por ĵurorompi, tiel,
kiel la edzigo kunligas, kaj la naturo disrompas: ŝi estas
malaltvalora virgulino, Sinjoro, malbelaĵo, Sinjoro, sed mia propra;
estas kompatinda humoro mia, Sinjoro, preni tion, kion neniu alia
deziras; sufiĉega ĉasteco, kiel avarulo, loĝas en malbona domo,
Sinjoro; same kiel la perlo troviĝas en la malpura ostro.

La Duko.

Je mia fido, li estas tre rapidpensa, kaj sentencoplena.

Tuŝ.

Laŭ la sago de l' ŝercemulo, Sinjoro, kaj aliaj similaj doloroj.

Jak.

Sed, pri la sepa kialo; kiamaniere vi trovis la malpacon je la sepa
kialo?

Tuŝ.

Je mensogo sepoble malproksima:--staru pli gracie, Aŭdreo:--jene,
Sinjoro: mi malaprobis la barbformon de iu kortegano: li sendis al
mi sciigon, ke, se mi opinias ke la barbo ne estas bone tondita, li
mem ĝin opinias bone tondita; tion ĉi oni nomas la Respondo Ĝentila:
Se mi ree anoncus al li ke mi malaprobas la formon, li sendus al mi
sciigon ke li ĝin tondis laŭ tia modo, kia plaĉas al li; ĉi tion oni
nomas la Sarkasmo Modesta. Se ree mi malaprobus, li malestimus mian
juĝpovon; ĉi tion oni nomas la Respondo Malafabla. Se ree mi dirus
"Ĝi ne estas bone tondita," li respondus, ke mi ne parolas la veron:
ĉi tion oni nomas la Riproĉo Kuraĝa. Se ree, "Ĝi ne estas bone
tondita," li respondus, ke mi mensogas: ĉi tion oni nomas la
Kontraŭaĵo Malpacema: kaj tiel plu, ĝis la Mensogo Cirkonstanca, kaj
la Mensogo Rekta.

Jak.

Kaj kiel ofte vi diris ke la barbo ne estas bone tondita?

Tuŝ.

Mi ne kuraĝis iri pli antaŭen ol ĝis la Mensogo Cirkonstanca, kaj li
ne kuraĝis min akuzi je la Mensogo Rekta; tial ni reciproke provis
nian lertecon je la glavoj, kaj disiris.

Jak.

Ĉu vi povas nun nomi laŭvice la gradojn de la mensogo?

Tuŝ.

Ho, ni malpacadas laŭ presitaj libroj; same kiel vi havas librojn
pri ĝentilaj manieroj. Mi nomos por vi la gradojn. La unua estas la
Respondo Ĝentila; la dua, la Sarkasmo Modesta; la tria, la Respondo
Malafabla; la kvara, la Riproĉo Kuraĝa; la kvina, la Kontraŭaĵo
Malpacema; la sesa, la Mensogo Cirkonstanca; la sepa, la Mensogo
Rekta. Ĉiujn ĉi oni povas eviti, escepte de la Mensogo Rekta; kaj
oni povas eviti ankaŭ tion, per la vorto "se." Mi sciiĝis pri
malpaco kiun sep juĝistoj ne povis pacigi, sed kiam la malpaciĝintoj
mem renkontis unu la alian, unu el ili elpensis pri iu "se," jene:
"Se vi diris tion, mi diris tion ĉi." kaj ili manpremis, kaj ĵuris
ke ili estos fratoj. La "se" estas la sola paciganto; multe da bono
enestas en "se."

Jak.

Ĉu li ne estas bonegulo, via moŝto? Li estas tiel saĝa pri io ajn,
tamen li estas ŝercemulo.

La Duko.

Li uzas sian ŝercemon por enlogilo, kaj kaŝate post tio, li pafas
per sia spriteco.

Eniras Himeno, Rozalindo, kaj Celio.

[Sonas mallaŭta muziko]

Him.

  Ĝoj' en ĉielo sonas,
  Ĉar terestaĵoj konas
    Por si kuniĝon.
  Filinon, Duko, prenu,
  Vi ŝuldas al Himeno
    La belan vidon.
  Ke vi transdonu ŝin al li
  Ĉar lin korege amas ŝi.

Roz.

  [al la Duko] Al vi mi donas min, estante via.
  [al Orl.] Al vi mi donas min, estante via.

La Duko.

  Se vere diras la vidado,
  Vi estas la filino mia.

Orl.

  Se vere diras la vidado,
  Vi estas mia Rozalindo.

Feb.

  Nu, pro l' aspekto via,
  Adiaŭ, amo mia.

Roz.

  Neniun patron volas mi, krom vi.
  Neniun edzon volas mi, krom vi.
  Mi ne edziĝos je virin', krom vi.

Him.

  Silentu! Ne krietu!
  Mi mem la finon metu
    Al tiuj ĉi strangaĵoj:
  Vi ok, la manojn prenu,
  La jenon ĉiam tenu,
    En ĉiaj travivaĵoj:
  Nenio vin disigos;
  La amo vin kunigos;
  Kaj vi forlasu tute lin,
  Aŭ edziniĝu je virin'.

  Vi kaj vi nun kune restas,
  Kiel vent' kun vintro estas.
  Dum ni kantos por l' edzigo
  Vi demandu pri klarigo;
  La kialon vi eltrovos
  Pri l' renkonto, se vi povos.

KANTO

  Edzeco estas bela kron';
  Benita lig', la unuiĝ'
  Plenigas urbojn, por Junon';
  Honoro tial je edziĝ'!
  Kaj je Himen', pro tiu bon'
  Al urboj ĉiuj, por Junon'.

La Duko.

  Nevino kara, estu tre bonvena,
  Bonvena kiel la filino mia.

Feb.

  Mi ne insistos ke vi estu mia,
  Al vi min ligas fideleco via.

Eniras Jakveso de Bojz.

Jak. de B.

  Aŭskultu al mi du aŭ tri minutojn:
  Ĉar mi la dua filo vere estas
  De Sir' Roland' maljuna, kaj mi portas
  Novaĵon jenan al ĉi tiu bona
  Kunveno: nome, Duko Frederiko,
  Aŭdinte kiel ĉiutage venas
  Al tiu ĉi arbar' altrangaj viroj,
  Potencaj ankaŭ, tuj armeon povan
  Ekipis, kiu sub konduko lia
  Jam estis tien ĉi almarŝadanta,
  Celante kapti kaj mortigi tiun,
  La fraton lian. Al l' arbarorando
  Li venis, kaj renkontis, per hazardo,
  Religiulon bonan kaj maljunan,
  Kaj kun li iom interparolinte
  La Duko estis tuj forkonvertata,
  De sia celo, kaj de l' mondo mem.
  Li donis testamente sian kronon
  Al l' ekzilita frato, kaj redonis
  Al ĉiu kun la frato ekzilita
  La posedaĵojn liajn, kaj bienojn.
  Ke tio ĉi la vero nepre estas
  Je mia vivo mi al vi atestas.

La Duko.

  Bonvenu, juna viro! Je l' edziĝo
  De viaj fratoj bone vi prezenta
  Al unu la bienon detenitan,
  Al la alia vastan dukolandon.
  Unue en l' arbaro ni plenumu
  Ĉi tion bone tie komencitan,
  Kaj poste, ĉiu el la aro gaja
  Kun mi la tagojn vintrajn elportinte,
  Kaj noktojn vintrajn, kun mi partoprenos
  La bonon de l' bonŝanco reveninta,
  Laŭ sia stato. Dume, ni forgesu
  Ĉi tiun nove alvenintan rangon,
  Kaj tuj komencu la kamparan feston.
  Muziko sonu! Vi, geedzoj novaj,
  Ĝojege dancu, estu facilmovaj.

Jak.

  Sinjoro,--laŭ permeso via bona,--
  Se mi vin prave aŭdis, vi anoncis
  Ke l' Duko, forlasinte kortegvivon,
  Religiulo ĵus fariĝis?

Jak de B.
                          Jes,

Jak.

  Mi iros al li: oni povas aŭdi
  Kaj lerni multe de konvertiĝintoj.
  [al la Duko] Mi donas vin al via rang' antaŭa,
  Vi ĝin meritas pro la pacienco
  Kaj pro la virto via. [al Orl.] Vin mi donas
  Al amo kiun fideleco gajnas:
  [al Oli.] Vin al la amo via, kaj bienoj,
  Kaj kunligintoj. [al Tuŝ.] Vin al malpacado,
  Mi testamente donas: vi provizis
  Por amvojaĝ' nur du monatojn longa.
  Do, iru tiel al la ĝojoj viaj:
  Malsamaj al danctempoj estas miaj.

La Duko.

Restu, Jakveso, restu!

Jak.

  Ne por ĉeesti feston: mi atendos
  En via groto kion ajn vi sendos.

[Li foriras.]

La Duko.

  Daŭrigu! Nun komencu nia festo,
  Kiel finiĝos ĝi,--en ĝojatesto!

[Oni dancas.]



Epilogo.


Roz.

Ne estas laŭ la modo ke la sinjorino diru la epilogon; sed tio ne
estas pli malbonmoda ol ke la sinjoro diru la prologon. Se estas
vere ke bona vino ne bezonas vinberbranĉon, estas vere ke bona
teatraĵo bezonas neniun epilogon; tamen por bona vino oni ja uzas
bonajn vinberbranĉojn, kaj bonaj teatraĵoj fariĝas des pli bonaj per
helpo de bonaj epilogoj. En kia stato mi do estas, nek estante bona
epilogisto, nek povante fari min plaĉanta al vi pro bona teatraĵo!
Mi ne estas vestita kiel almozulo, tial ne decos ke mi petu kvazaŭ
por almozoj; mia metodo estas, vin ensorĉi; kaj mi komencos je la
virinoj. Mi rekomendas al vi, ho Sinjorinoj, pro la amo kiun vi
sentas al viroj, ke vi aprobu tiom de la teatraĵo, kiom plaĉas al
vi: kaj mi rekomendas al vi, ho Sinjoroj, pro la amo kiun vi sentas
al virinoj,--ĉar mi rimarkas per viaj afektaj ridetoj ke neniu el vi
malamas ilin,--ke, inter vi kaj la virinoj, la teatraĵo plaĉu al vi.
Se mi estus virino, mi kisus ĉiun el vi, kies barbo plaĉas al mi,
kies vizaĝhaŭton mi admiras, kaj kies elspiron mi ne malŝatas: kaj,
pro mia afabla propono, mi estas certa ke ĉiu el vi, kiu havas bonan
barbon, bonan vizaĝhaŭton, kaj dolĉan elspiron, volonte, kiam mi
kliniĝas antaŭ vi, diros al mi adiaŭ.

[Ĉiuj foriras.]



Notoj de transskribinto:

En la originala libro, la rolulonomoj aperis en kompakta formo, por
konservi spacon je la presita paĝo. Mi iom aliformis ties prezenton
en ĉi tiu versio de la teksto.

Mi senrimarke ĝustigis etajn interpunkciajn kaj citilajn erarojn,
kaj registris aliajn ŝanĝojn de mispresaĵoj per html-aj komentoj.
Ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi simile registris.

Mi tute refaris la lokojn de la ilustraĵoj, por meti ilin nur
inter la scenoj.

Mi aldonis la sekvantan linion en akto I, sceno II:
  Roz. Tiam ni estos novaĵo-plenigita.
Ŝajne ĝi erare malaperis en la originala libro.





*** End of this LibraryBlog Digital Book "Kiel plaĉas al vi
 - komedio en kvin aktoj" ***

Copyright 2023 LibraryBlog. All rights reserved.



Home