Home
  By Author [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Title [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Language
all Classics books content using ISYS

Download this book: [ ASCII ]

Look for this book on Amazon


We have new books nearly every day.
If you would like a news letter once a week or once a month
fill out this form and we will give you a summary of the books for that week or month by email.

Title: La Puto kaj la Pendolo - Rakonto el la Hispana Inkvizicio
Author: Poe, Edgar Allan
Language: Esperanto
As this book started as an ASCII text book there are no pictures available.


*** Start of this LibraryBlog Digital Book "La Puto kaj la Pendolo - Rakonto el la Hispana Inkvizicio" ***


                            EDGAR ALLAN POE

                         La Puto kaj la Pendolo

                    Rakonto el la Hispana Inkvizicio


                            Esperantigita de

                    Alex. PRIDE (Esperantisto 8223)



[Transcriber's Note: Image with Esperanto motto: "Per Esperanto. Por
Esperanto".]



                                 PARIS

                       PRESA ESPERANTISTA SOCIETA

                          35. RUE LACÉPÈDE, 33



                                  1907



                              ANTAŬPAROLO

_Jam de longe la amerikaj verkistoj estas konataj pro ilia lerta
verkado de mallongaj rakontoj. Malmultaj el ili, tamen, sukcesis en tiu
fako de la literaturo tiel bone kiel Edgar Allan Poe (1809-1849). Pro
la stato de malriĉeco kaj mizero en kiu li vivis, ĉiuj liaj verketoj ne
estas egale lertaj, sed ĉirkaŭ dudek el ili estas preskaŭ perfektaj,
kaj unu el tiuj ĉi mi tradukis la jenan. La bonaĵoj devenas de la
verkisto; la malbonaĵoj devenas de la tradukinto._



                         LA PUTO KAJ LA PENDOLO

                          De Edgar Allan Poe.

Mi estis malsana, malsana ĝis morto, pro tiu longa agonio, kaj kiam
fine oni malligis min kaj permesis al mi sidiĝi, mi sentis ke konscieco
estis tuj forlasonta min. La juĝo, la timita kondamno al morto, estis
la lasta vorto kiu klare venis en mian orelon. Post tio, la sonado de
la inkvizitoraj voĉoj ŝajnis fariĝi nedifinita zumo. Ĝi pensigis min
pri turnado, eble pro ĝia simileco en mia fantazio al la zumado de
muelilorado. Tio daŭris nur mallongan tempon, kaj baldaŭ mi aŭdis
nenion plu. Tamen kelkatempe mi vidis; sed kun kia terura trograndigo!
Mi vidis la lipojn de la nigrevestitaj juĝantoj. Ili ŝajnis al mi
blankaj, — pli blankaj ol la papero sur kiun mi skribas tiujn ĉi
vortojn — kaj maldikaj ĝis groteskeco, maldikegaj pro la grandeco de
ilia esprimo de severeco, de nemovebla decideco, de malestimo por homa
turmentego. Mi vidis ke la juĝo de tiu, kiu por mi estis la Sorto,
ankoraŭ elfluis el tiuj lipoj. Mi vidi ilin formantajn la silabojn de
mia nomo, kaj mi tremis ĉar nenia sono venis al mi. Mi vidis ankaŭ, dum
malmultaj momentoj de delira teruro, la preskaŭ nevideblan svingadon de
la nigraj drapoj kiuj kovris la murojn de la ĉambro. Kaj tiam mia
rigardo falis sur la ses altajn kandelojn sur la tablo. Unue ili
surhavis mienon de bonfarado, kaj ŝajnis blankaj malgrasaj anĝeloj kiuj
savus min; sed tiam subite naŭzo envenis mian animon kaj ĉiu fibro en
mia korpo vibris kvazaŭ mi estis tuŝinta la fadenon de elektro-
produktilo, dum la anĝeloj fariĝis sensignifaj fantomoj havantaj kapojn
el flamo, kaj mi vidis ke de ili mi ricevus nenian helpon. Tiam venis
en mian animon, simile al riĉa muzika noto, penso pri la dolĉa ripozeco
en la tombo. La penso venis malrapide, kaj ŝajnis longtempe antaŭ ol ĝi
alvenis al ĝia plena graveco, sed ĵus kiam mia animo fine komencis
plene senti kaj kompreni ĝin, la figuroj de la ĵugantoj malaperis magie
el mia vido, la altaj kandeloj foriĝis; iliaj flamoj estingiĝis tute,
la nigreco de mallumeco kovris ĉion, kaj ĉiuj miaj sentoj ŝajnis
englutataj en terura rapidega malsuprenirado kvazaŭ de animo en la
Inferon. Tiam silento kaj senbrueco kaj nokto kovris la universon.

Mi estis sveninta; sed ankoraŭ mi ne diras ke mia tuta konscieco estis
perdita. Tion de ĝi kio restis mi ne penos defini, aŭ eĉ priskribi, sed
ĉio ne estis perdita. En la plej profunda dormo — ne! En deliro — ne!
En sveno — ne! En morto — ne! Eĉ en la tombo, _ĉio ne estas perdita._
Alie ne estas senmorteco por la homaro. Vekiĝante el la plej profunda
dormado, ni rompas la fadenojn de _ia_ sonĝo. Sed post sekundo (tiel
malfortaj estas tiuj fadenoj) ni ne memoras tion kion ni sonĝis. En la
reveno al vivo el sveno estas du gradoj; unue tiu de la sentiĝo de
spirata, due tiu de la sentiĝo de korpa ekzisteco. Ŝajnas kredinde ke,
se atinginte la duan gradon, ni povus revoki la impresojn de la unua,
ni trovus tiujn impresojn plenaj de memoroj pri la vivo ekstermonda.
Kaj tiu vivo estas — kio? Kiamaniere povas ni distingi inter ĝiaj
ombroj kaj tiuj de la tombo? Sed se la impresoj de tio, kion mi estas
nominta la unua grado ne estas laŭvole revokeblaj, tamen post longa
intertempo ĉu ili ne revenas nevokitaj, dum ni miras el kie ili venas?
Li kiu neniam svenis, ne estas li kiu trovas strangajn palacojn kaj
kurioze-konatajn vizaĝojn en la karboj brilantaj — ne estas li kiu
vidas vagantajn en aero malgajajn vidaĵojn kiujn ĉiu persono ne estas
permesata vidi — ne estas li kiu pripensas pri la partfumo de ia nova
floro — ne estas li kies cerbo konfuziĝas serĉante la signifon de iu
muzika kordo, kiu neniam antaŭe altiris lian atenton.

Inter oftaj kaj fervoraj penoj memori, inter diligentaj klopodoj
retrovi ian signon de la stato de ŝajnanta malpleneco en kiun mia
spirito estis falinta, estas momentoj kiam mi sonĝas pri sukceso, estas
mallongaj, tre mallongaj periodoj kiam mi revokas memorojn, kiuj, la
klara racio de posta tempo certigas min apartenas al tiu stato de
ŝajnanta malkonscieco. Tiuj ombraj memoroj parolas malklare pri altaj
figuroj kiuj levis kaj portis min silente malsupren — malsupren —
ankoraŭ malsupren — ĝis terura kapturno premis min je la nura ideo de
la senfineco de la malsuprenirado. Ili parolas ankaŭ pri malpreciza
teruro ĉe mia koro, pro la nenatura kvieteco de tiu koro. Tiam venas
memoroj de subita senmoveco de ĉiuj aĵoj, kvazaŭ tiuj, kiuj portis min
estis preterkurintaj dum ilia malsuprenirado, la limojn de la senlimaj,
kaj estis paŭzintaj pro la lacigeco de ilia laboro. Post tio mi memoras
platecon kaj malsekecon; kaj tiam ĉio estas _frenezeco_ — la frenezo de
memoro kiu okupas sin pri malpermesitaĵoj.

Tre subite revenis al mia animo movado kaj sonado — la tumulta movado
de mia koro kaj en miaj oreloj la sonado de ĝia batado. Tiam paŭzo, en
kiu ĉio estis konfuzata. Tiam denove sonado kaj movado kaj palpado, —
vibretanta sento trakuris mian korpon. Tiam konscieco de ekzistado, sen
pensado — stato kiu daŭris longtempe. Tiam, tre subite, _pensado_, kaj
teruro, kaj fervoraj klopodoj por kompreni mian veran staton. Tiam
forta deziro refali en nekonsciecon. Tiam rapidega reviviĝo de la animo
kaj sukcesa atento movi. Kaj nun, plena rememoriĝo de la juĝado, de la
juĝantoj, de la nigraj drapoj, de la kondamno, de la malsaneco, de la
sveno. Tiam tuto forgeseco de ĉio, kion nur post longa penado mi povas
nun neklare memori.

Ĝis nun, mi ne malfermis la okulojn. Mi sentis ke mi kuŝas sur mi
dorso, malligita.[TR1] Mi levis mian manon kaj ĝi falis peze sur ion
malsekan kaj malmolan. Tie mi permesis ĝin resti multajn momentojn, dum
mi penis sciiĝi kie kaj kio mi estis. Mi deziregis sed timis uzi miajn
okulojn. Mi timis la unuan vidon de miaj ĉirkaŭaĵoj. Ne ĉar mi timis
rigardi teruraĵojn, sed mi timis ke estus _nenion_ por vidi. Fine kun
malespero en la koro, mi rapide malfermis miajn okulojn. Miaj plej
malbonaj pensoj tiam estis konfirmataj. La mallumeco de eterna nokto
ĉirkaŭis min. Mi klopodis spiri. La denseco de la malheleco ŝajnis
premi kaj sufoki min. La atmosfero estis netolereble densa. Mi kuŝadis
kviete, kaj penis pripensi. Mi memoris la inkvizitorajn procedojn, kaj
penis el tiuj trovi mian nunan staton. La juĝo estis donita; kaj ŝajnis
al mi ke tre longa tempo jam pasis. Sed ne dum unu momento mi supozis
ke mi estis vere morta. Tia supozo, spite ĉio, kion ni legas en
rakontoj, estas tute malkonforma al vera ekzisteco; sed kie kaj en kia
stato mi estis? La kondamnituloj mi sciis, mortiĝis kutime ja la «auto-
da-fé», kaj unu el tiuj okazis la ĝustan nokton de mia juĝado. Ĉu mi
estis ree metita en mian subteran malliberejon, por atendi la venontan
buĉadon kiu ne okazus ĝis post multaj monatoj? Tio, mi tuj vidis, ne
povus esti. Suferuloj estis nepre postulitaj. Terurinda ideo non subite
kuregigis la sangon torente tra miaj vejnoj, kaj dum mallonga tempo mi
denove svenis.

Resaniĝinte, mi ree ekstariĝis, tremanta konvulsie en ĉiu fibro. Mi
etendis miajn brakojn sovaĝe supre kaj ĉirkaŭ mi je ĉiuj flankoj. Mi
palpis nenion; sed mi timis movi unu paŝon, pro la timo ke mi estus
haltigata de la muroj de _tombo_. Ŝvito fluis el ĉiu trueto, kaj staris
kiel grandaj malvarmaj gutoj sur mia frunto. La agonio de necerteco
fariĝis fine netolerebla kaj mi singardeme iris antaŭen, kun miaj
brakoj etendataj kaj miaj okuloj streĉataj el iliaj ingoj, esperante
trovi ian malfortan radion de lumo. Mi antaŭeniris multajn paŝojn, sed
ankoraŭ ĉio estis mallumeco kaj malpleneco. Mi spiris pli libere.
Ŝajnis evidente ke oni ne intencis ke mia estus la plej terurinda el
mortoj.

Kaj nun, dum mi ankoraŭ daŭrigis mian singardeman antaŭeniradon, venis
en mian memoron mil malprecizaj popoldiroj pri la teruraĵoj de Toledo.
Pri la subteraj malliberejoj oni rakontis multajn strangajn aferojn —
fabloj mi ĉiam nomis ilin — sed tamen strangaĵoj, kaj tro teruraj por
ripeti krom murmure. Ĉu oni lasis min perei pro malsateco en tiu ĉi
subtera mondo de malheleco; aŭ kia sorto, eble eĉ pli terurinda,
atendis min? Ke la fino estus morto, kaj morto kun pli ol ordinara
doloro, mi konis, tro bone la karakteron de miaj juĝantoj por dubi. La
speco kaj la horo sole okupis aŭ distris min.

Miaj foretendataj manoj fine tuŝis ian fortikan haltigilon. Estis muro
verŝajne el ŝtono, — tre ebena, ŝima[TR2] kaj malvarma. Mi sekvis ĝin,
paŝante ankoraŭ kun singardemeco. Tio tamen ne donis al mi ian rimedon
por trovi la grandecon de la malliberejo; ĉar mi povas ĉirkaŭiri kaj
reveni al la loko kie mi komencis ne rekonante ĝin, — tiel unuformaj
ŝajnis la muroj. Mi tial serĉis la tranĉilon kiu estis en mia poŝo kiam
oni kondukis min en la inkvizitoran ĉambron; sed ĝi estis malaperinta;
miajn vestojn oni estis anstataŭigitaj per kovrilo el maldelikata tuko.
Mi estis intencinta meti mian tranĉilon en ian fendeton inter la ŝtonoj
por rekoni la lokon de mia ekiro. La malfacilaĵo estis nur malgrava,
kvankam en mia malordigita fantazio ĝi ŝajnis unue nevenkebla. Mi
disŝiris parton de la bordero de mia vesto kaj eletendis la ĉifonaĵon
sur la planko. Dum mia irado ĉirkaŭ mia malliberejo mi ne povus
maltrafi tiun fragmenton kiam mi finis mian ĉirkaŭiradon. Tion almenaŭ,
mi pensis; sed mi forgesis la grandecon de la malliberejo kaj mian
propran malfortecon. La planko estis malseka kaj glata. Mi ŝanceliĝis
antaŭen dum kelka tempo; tiam mi falis. Mia troa laceco decidigis min
kuŝadi; kaj baldaŭ dormo kaptis min.

Vekiĝante kaj etendante brakon, mi trovis apud mi panon kaj kruĉon da
akvo. Mi estis tro laca por miri tion; sed manĝis kaj trinkis kun
avideco. Post nelonge mi daŭrigis mian vojaĝon ĉirkaŭ la malliberejon,
kaj post multe da laboro alvenis fine al la ĉifonaĵo de mia mantelo.
Ĝis la tempo kiam mi falis, mi kalkulis kvindek du paŝojn, kaj
rekomencinta mian iradon, mi estis kalkulinta kvardek ok paŝojn kiam mi
alvenis al la ĉifonaĵo. Estis tute, tial, cent paŝoj kaj allasante ke
du paŝoj egalas unu metron, mi supozis ke la ĉambro estis kvindek
metrojn ĉirkaŭe. Tamen mi renkontis multajn angulojn en la muro kaj
tial mi ne povis diveni la ĝustan formon de la ĉambro.

Mi havis malmultan kaŭzon por tiuj serĉoj, sed malpreciza scivoleco
devigis min daŭrigi ilin. Forlasante la muron, mi decidis transiri la
plankon de la subterejo. Unue mi iris kun grandega singardemeco, ĉar la
planko, kvankam ĝi ŝajnis el fortikaĵoj, estis perfida por ŝimo. Fine
tamen mi kuraĝiĝis, kaj ne ŝanceliĝis paŝi sentime, penanta marŝi kiel
eble plej senflankiĝante. Mi estis antaŭenirinta ĉirkaŭ dek aŭ dekdu
paŝojn kiam la disŝirita bordero de mia mantelo envolvis miajn krurojn
kaj faligis min.

Pro la konfuzeco kaŭzita de mia falo mi ne tuj komprenis tre
maltrankviligantan cirkonstancon, kiu tamen post kelkaj sekundoj, dum
mi ankoraŭ kuŝadis, altiris mian atenton. Estis tio ĉi; mia mentono
kuŝis sur la planko de la ĉambro sed miaj lipoj kaj la supra parto de
mia kapo, kvankam ŝajnantaj pli malsupre ol mia mentono, _tuŝis
nenion._ Samtempe[TR3] mia frunto estis banata de malseka vaporo, kaj
stranga flarado de kadukantaĵoj eniris miajn naztruojn. Mi elmetis mian
manon, kaj tremegis trovi ke mi estis falinta je la ĝusta rando de
ronda puto, pri kies grandeco kompreneble mi ne havis tiumomente ian
rimedon por sciiĝi. Palpante la ŝtonaĵojn iom malsupre de la rando mi
sukcese eltiris malgrandan fragmenton kaj permesis ĝin fali en la
profundegaĵon.

Multajn sekundojn mi aŭdadis ĝian sonadon, dum ĝi frapis la flankojn de
la puto; fine estis konfuza sono de subakviĝo, sekvata de laŭtaj eĥoj.
Sammomente aŭdiĝis sono simila al rapida malfermo kaj tiel rapida fermo
de pordo super mi, kaj malhela radio de lumo brilis subite tra la
mallumeco kaj tiel subite malaperis.

Mi vidis klare la sorton preparitan por mi, kaj gratulis min pro la
ĝustatempa okazo per kiu mi saviĝis. Alian paŝon antaŭ mia falo, kaj la
mondo ne estus vidanta min plu. Kaj la morto ĵus evitita estis de tiu
ĝusta speco kiu ŝajnis al mi fabla kaj malserioza en la rakontoj pri la
Inkvizicio. Al tiuj kiuj suferis pro ĝia tiraneco estis la elekto inter
morto kun ĝiaj plej teruraj korpaj agonioj, kaj morto kun ĝiaj plej
timegindaj spiritaj teruroj. Mi estis rizervata por la lasta. Pr longa
suferado miaj nervoj estis malfortigitaj ĝis mi tremis je la sono de
mia propra voĉo, kaj mi estis konvena objekto por la speco de
turmentego kiu atendis min.

Skuiĝante en ĉiu membro, mi serĉis la vojon al la muro — decidinte
perei tie pli ol riski la terurojn de la putoj, pri kiuj mi imagis ke
estis multaj en diversaj lokoj en la subterejo. En aliaj cirkonstancoj
mi eble estus havinta sufiĉan kuraĝon por tuj finigi mian malfeliĉecon
per salto en unu el tiuj profundegaĝoj, sed nuntempe mi estis la plej
timema el timuloj. Ne estis eble por mi forgesi tion kion mi legis pri
tiuj putoj — ke la _tuja_ mortigo ne estis ia parto de ilia plej
timeginda intenco.

Maltrankvileco de spirito devigis min resti veka multajn longajn
horojn, sed fine mi denove ekdormis. Revekiĝinte mi trovis ĉe mia
flanko panon kaj akvon kiel antaŭe. Bruliganta soifo konsumis min, kaj
mi tuj malplenigis la kruĉon. Verŝajne ĝi estis drogita, ĉar apenaŭ mi
trinkis ĝin kiam mi fariĝis treege dormema. Profunda dormado kaptis
min, — dormego simila al morto. Kiom longe ĝi daŭris mi ne scias; sed
kiam mi denove malfermis miajn okulojn, la ĉirkaŭaĵoj estis al mi
videblaj. Pro stranga sulfureca helo, pri kies deveno mi ne povis unue
sciiĝi, mi vidis la grandecon kaj vidiĝon de la malliberejo.

Pri ĝia grandeco mi estis profunde trompiĝinta. La tuta rondo de ĝiaj
muroj ne superis dudek kvin metrojn. Kelkajn momentojn, tiu fakto
kaŭzis al mi multan senutilan maltrankvilecon. — Senutilan vere — ĉar
kio povus esti malpli grava por mi, en la  teruraj cirkonstancoj kiuj
ĉirkaŭis min, ol la grandeco de mia kelo? Sed mia animo forte
interesiĝis pri bagateloj, kaj mi okupis min penante trovi la erarojn
kiujn mi faris en mia mezurado. Fine la vero frapis min. En mia unua
esplorado mi kalkulis kvindek paŝojn ĝis la momento kiam mi falis; mi
devis tiam estinta ne pli malproksime ol unu aŭ du paŝojn de la
cifonaĵo, tio estas, mi estis preskaŭ farinta la ĉirkaŭiradon de la
subterejo. Tiam mi dormis, kaj vekiĝinta mi ekiris laŭ mia antaŭa
irado, kaj tio pensigis min ke la grandeco estis duoble ĝia vera. La
konfuzeco de mia spirito malhelpis ke mi observu ke mi komencis mian
paŝadon havanta la muron maldekstre, kaj finiĝis havanta ĝin je mia
dekstra.

Mi estis trompiĝinta ankaŭ pri la formo de la ĉambro. Palpante mian
vojon, mi trovis multajn angulojn, kaj tiuj donis al mi la ideon de
malreguleco, tiel forta estas la efekt de tuta mallumeco sur persono
vekiĝanta el dormo... La anguloj estis nur malmultaj malgrandaj niĉoj.
La ĝenerala formo de la malliberejo estis kvadrata. Tio kion mi estis
pensinta masonaĵo ŝajnis nun fero aŭ alia metalo, en grandaj plataĵoj
kies kuniĝoj kaŭzis la niĉojn. La tuta supraĵo de tiu metala ĉambro
estis malklare kolorigita per ĉiuj malbelegaj signoj ekzistigitaj de la
superstiĉo de la monaĥoj. La figuraĵoj de diabloj kun timigantaj
vizaĝoj kaj skeletaj korpoj, kaj aliaj vere pli terurindaj skizoj
kovris kaj malbeligis la murojn. Mi vidis ke la konturoj de tiuj
malbelegaĵoj estis sufiĉe netaj, sed la koloroj ŝajnis velkiĝintaj kaj
malklaraj kvazaŭ pro malseka atmosfero. Mi nun ekvidis la plankon, kiu
estis el ŝtono. En la centro estis la ronda puto kies buŝon mi estis
evitinta, sed ĝi estis la sola en la ĉambro.

Tion-ĉi mi vidis neklare kaj kun granda penado ĉar mia propra stato
estis multe ŝanĝinta dum la dormado. Mi nun kuŝis plenetendate, kun mia
dorso sur speco de malalta trabaĵo el ligno. Al tiu mi estis alligita
per longa rimeno. Ĝi pasis kun multa kunvolvado ĉirkaŭ miaj membroj kaj
korpo, lasante al mia kapo kaj mia maldekstra mano nur liberecon
tiagrade ke mi povis post multaj klopodoj provizi min kun manĝaĵoj el
fajenca plado kiu sidis sur la planko je mia flanko. Mi vidis kun
teruro ke la kruĉo estas forigita. Mi diras «kun teruro», ĉar mi estis
konsumata de netolerebla soifo. Pligrandigi tiun soifon ŝajnis esti la
intenco de miaj persekutantoj, ĉar la manĝaĵo en la plado estis viando
pike spicita.

Rigardante supren mi vidis la plafonon de mia malliberejo. Ĝi estis
ĉirkaŭ tridek aŭ kvardek piedojn super mi, kaj konstruita simile al la
flankaj muroj. En unu el ĝiaj enkadraĵoj tre kurioza figuraĵo altiris
mian rigardon. Ĝi estis la pentrita figuraĵo de Tempo, tiel kiel ĝi
estas kutime prezentata, krom tio, ke anstataŭ falĉilo ĝi tenis tion
kion je la unua rigardo, mi supozis esti la pentrita figuro de grandega
pendolo, simila al tiuj, kiujn oni vidas en antikvaj horloĝoj. Estis
io, tamen, en la vidiĝo de tiu maŝino, kiu kaŭzis min rigardi ĝin pli
atente. Dum mi rigardis rekte supren al ĝi (ĉar ĝia loko estis ĝuste
super mi), mi imagis, mi vidis ĝin moviĝantan. Post momento la fakto
estis konfirmata. Ĝia svingo estis mallonga kaj kompreneble malrapida.
Mi rigardadis ĝin dum kelkaj momentoj kun iom da timo, sed pli da miro.
Fine, enuita de la vidado de ĝia movado mi turnis miajn okulojn flanken
al aliaj objektoj en la ĉambro.

Mallaŭta bruo aŭdiĝis kaj rigardante la plankon mi vidis kelkajn
grandegajn ratojn transirantajn ĝin. Ili estis elirintaj el la puto
kiun mi povis ĵus vidi je mia dekstro. Eĉ dum mi rigardis, ili eliris
arope kaj rapide, kun englutemaj okuloj, logitaj de la odoro de la
viando. Multaj klopodoj estis bezonataj por gardi la pladon.

Pasis eble duonhoro, eble eĉ unu horo (ĉar mi povis nur neprecize
kalkuli la tempon) antaŭ ol mi denove rigardis supren. Tio, kion mi
vidis, mirigis kaj konfuzegis min. La svingo de la pendolo estis
pligrandiĝinta je preskaŭ unu metro. Kiel komprenebla sekvo, ĝia
rapideco estis ankaŭ multe pli granda. Sed tio, kio precipe
maltrankviligis min, estis la ideo ke ĝi estis videble
_malsupreniĝinta._ Mi nun vidis — kun tia teruro, ne estas necese diri
— ke ĝia malsupra parto estis formita el duonrondo de brilanta ŝtalo,
ĉirkaŭ unu futon longa de korno al korno, kun la kornoj supre kaj
malsupre rando evidente akra, kiel razilo. Simila al razilo ankaŭ, ĝi
ŝajnis fortika kaj peza, plidikiĝanta de la tranĉilo ĝis larĝa kaj
fortika strukturo supre. Ĝi estis alligita al peza vergo el flava-
kupro, kaj la tuto _siblis_ dum ĝia svingiĝado tra la aero.

Mi ne povis plu dubi la sorton pretigitan por mi de monaĥoj lertaj en
la turmentarto. Mia saviĝo de la puto estis sciigita al la inkvizitoraj
agentoj — _la puto_ kies teruroj estis elpensitaj por sentimuloj kiel
mi — _la puto,_ simobolo de la Infero, kaj rigardata de popoldiroj kiel
la «Ultima Thule» de ĉiuj iliaj punoj. La falon en tiun puton mi estis
evitinta pro nura hazardo, kaj mi sciis bone ke surprizo estis grava
parto de ĉiuj groteskaĵoj de tiuj subterejaj  mortigoj. Evitante la
falon, ne estis ia parto de la diabla plano ĵeti min en la
profundegaĵon; kaj tial malsama kaj malpli terura detruiĝo atendis min.
Malpli terura! Mi preskaŭ ridis en mia agonio, kiam mi pensis pri tiu
uzo de tia esprimo.

Kion signifus skribi pri la longaj longaj horoj de teruro pli ol homa,
dum mi kalkulis la siblantajn svingojn de la ŝtalaĵo? Colo post colo,
linio post linio, kun malsupreniĝo videbla nur post intertempoj kiuj
ŝajnis esti jaroj, — malsupren kaj ankoraŭ malsupren ĝi venis! Tagoj
pasis — estas eble ke multaj tagoj pasis — ĝis ĝi svingiĝis tiel
proksime super mi ke ĝi ventumis min per ĝia acida espiraĵo. La odoro
de la akra ŝtalo penetris en miajn naztruojn. Mi preĝis — mi enuigis
Ĉielon pro miaj preĝoj — ke ĝi malsupreniru pli rapide. Mi fariĝis
paroksisme freneza kaj baraktis levi min supren kontraŭ la svingiĝoj de
la terurinda tranĉilo. Kaj tiam mi subite tranviliĝis kaj kuŝadis
ridetante je la brilanta mortigilo, kvazaŭ infano je nekutima ludilo.

Estis alia intertempo de tuta senkonscieco; ĝi estis mallonga, ĉar
rekonsciiĝinte, estis nenia videbla malsupreniĝo de la pendolo. Sed ĝi
eble estis longa, — ĉar mi sciis ke estis diabloj kiuj notus mian
svenon, kaj kiuj povus haltigi la pendolon laŭ ilia plezuro.
Rekonsciiĝinte ankaŭ, mi sentis min tre — ho, nedireble — malsana kaj
malforta kvazaŭ pro longa konsumiteco. Eĉ inter la agonioj de tiu
tempo, la homa naturo deziris manĝaĵon. Kun doloraj penoj mi eletendis
mian maldekstran brakon tiel malproksime kiel miaj ligiloj permesis,
kaj kaptis la malgrandan porcion lasitan de la ratoj. Kiam mi metis
parton de ĝi al miaj lipoj, venis al mi duon-formita penso de ĝojo, de
espero. Sed kian kaŭzon havis _mi_ por esperi? Ĝi estis, mi diras, duon-
formita penso, — la homo havas multajn similajn kiuj estas neniam plen-
formataj. Mi sentis ke ĝi estis de ĝojo, — de espero; sed mi sentis
ankaŭ ke ĝi pereis dum ĝia formiĝo. Vane mi penis perfektigi — retrovi
ĝin. Longa suferado estis preskaŭ foriginta ĉiujn miajn kutimajn povojn
de pensado. Mi estis malspritulo, idiotulo.

La vibrado de la pendolo estis rektangule al mia longeco. Mi vidis ke
oni intencis ke ĝi transiru la regionon de mia koro. Ĝi tranĉetus la
eksteraĵon de mia robo; ĝi revenus kaj repetus ĝian faron ree kaj ree.
Spite ĝia grandega svingo (ĉirkaŭ tridek futojn aŭ pli) kaj la siblanta
fortegeco de ĝia malsupreniĝo, sufiĉa eĉ por disfaligi tiujn ĉi ferajn
murojn, la tranĉado de mia robo estus ĉio kion ĝi farus dum kelkaj
minutoj. Kaj je tiu ĉi penso mi paŭzis. Mi ne kuraĝis preteriri tiun
penson. Mi pripensadis ĝin kvazaŭ tiamaniere mi povus haltigi tie la
malsupreniradon[TR4] de la ŝtalaĵo. Mi pensis pri la sono de la pendolo
dum ĝi pasadus tra la vesto — pri la stranga vibriganta sentiĝo kiun la
frotado de tuko produktas ĉe la vejnoj. Mi pripensis tiun sensencaĵon
ĝis miaj dentoj agaciĝis.

Malsupren, ĉiam malsupren ĝi venis. Ĝi svingiĝis dekstren, kun kriego
de kondamnita spirito, al mia koro kun la kaŝa paŝo de tigro. Mi
alterne ridegis kaj kriegis laŭ superrego de unu aŭ la alia ideo.

Malsupren — certe, senhalte, malsupren. Ĝi svingis ne pli ol tri coloj
for de mia brusto. Mi baraktis perforte — freneze — por liberigi mian
maldekstran[TR5] brakon. Ĝi estis malligita nur de la kubuto ĝis la
mano. Mi povis etendi mian manon de la plado apud mi al mia buŝo kun
granda peno, sed ne pluen. Se mi povis malligi la ligilojn supre de la
kubuto mi estus kaptinta kaj penus haltigi la pendolon. Tiel bone mi
povus peni haltigi lavangon.

Malsupren — ankoraŭ senhalte — ankoraŭ neeviteble — malsupren. Mi
spiregis kaj baraktis je ĉiu svingo. Mi kuntirigis min konvulsie je ĉiu
ĝia vibro. Miaj okuloj sekvis ĝin, supren kaj malsupren, kun la avideco
de la plej senintenca malespero; ili fermiĝis spasme je la
malsupreniĝo, kvankam morto estus liberiĝo — ho kiel neesprimebla.

Ankoraŭ mia ĉiu nervo tremis kiam mi pensis pri la malgranda
malsupreniĝo bezonata por meti la tranĉilon en mian bruston. Estis
_espero_ kiu devigis la nervon vibri — la korpon tremi. Estis _espero_
— la espero kiu triumfas je la fino — kiu murmuras al la kondamnituloj
eĉ en la malliberejoj de la Inkvizicio.

Mi vidis ke post dek aŭ dekdu svingoj la ŝtalaĵo tuŝus mian robon, kaj
kun tiu ĉi penso venis subite super mian animon la trankvileco de
malespero. La unuan tempon dum multaj horoj — aŭ eble tagoj — mi
_pensis_. Nun ekvidis mi ke la bandaĝo aŭ rimeno kiu alligis min estis
_senegala_. Mi estis ligita per nenia aparta ŝnura. La unua bato de la
razilo trans iun parton de la rimeno tranĉus ĝin tiamaniere ke ĝi povus
esti malvindita de mia korpo per mia maldekstra mano. Sed kiel
terurinda estus tiam la proksimeco de la ŝtalaĵo! La rezultato de la
plej malgranda barakto, kiel mortiga! Plie, ĉu la turmentantoj ne estus
antaŭvidintaj tiun eblecon kaj neebligintaj ĝin? Ĉu estis kredinde ke
la rimeno transiris mian bruston en la vojo de la pendolo? Timante
trovi mian malfortan kaj verŝajne lastan esperon forigita, mi levis
mian kapon por ke mi vidu klare mian bruston. La rimeno envolvis miajn
membrojn kaj korpon ĉiudirekte, _krom en la vojo de la detruanta
pendolo_.

Apenaŭ mia kapo falis en ĝian antaŭan lokon kiam trakuris mian cerbon
tio kion mi ne povas pli bone priskribi ol kiel la neformita duono de
tiu ideo de liberiĝo al kiu mi jam aludis, kaj de kiu nur duono venis
en mian kapon kiam mi levis la manĝaĵon al miaj brulantaj lipoj. La
tuta penso nun ĉeestis — malforta, apenaŭ racia, apenaŭ difinita — sed
tamen tuta. Mi komencis tuj, kun la nerva energio de malespero, atenti
ĝian faradon.

Dum multaj horoj la malalta trabaĵo sur kiu mi kuŝis, estis efektive
kovrata de ratoj. Ili estis sovaĝaj, maltimaj englutemaj — iliaj ruĝaj
okuloj brilegis sur mi kvazaŭ ili nur atendis senmovecon[TR6] antaŭ ol
fari el mi ilian manĝadon. «Al kiu manĝaĵo», mi pensis, «ili estis
kutimintaj en la puto?»

Ili estis manĝintaj spite ĉiuj miaj penoj malhelpi ilin, la tutan
restaĵon de la enhavo de la plado, krom malgranda porcio. Kun la pecoj
de la olea kaj spicita viando kiuj ankoraŭ restadis mi ŝmiris la
bandaĝon ĉie kie mi povis atingi ĝin; tiam levante mian manon de la
plano, mi kuŝis senmove.

Unue la bestetoj estis surprizitaj kaj timigitaj pro la ŝanĝo[TR7] — la
ĉeso de movado. Ili forkuris pro maltrankviliĝo; multaj reiris en la
puton. Sed tio daŭris nur momenton. Mi ne kalkulis erare ilian
englutemecon. Rimarkante ke mi kuŝis senmove, unu aŭ du el la plej
maltimaj saltis sur la trabaĵon kaj flaris la rimenon. Tio ŝajnis esti
signalo por komuna kurego. El la puto ili ĵetis sin en grandegaj aroj.
Ili pendis sur la lignaĵo — ili kuris supre ĝin kaj saltis centope sur
mian korpon. La regula svingiĝo de la pendolo ne maltrankviligis ilin
iele. Evitante ĝiajn svingojn, ili okupis sin pri la ŝmirita rimeno.
Ili premis — ili surrampis min en ĉiam pligrandiĝantaj aroj. Ili kuris
sur mia gorĝo; iliaj malvarmaj lipoj tuŝis la miajn; mi estis
duonsufokata pro ilia premado — naŭzo por kiu la mondo ne havas
konvenan nomon plenigis mian bruston, kaj malvarmigis mian koron.
Ankoraŭ unu momento, kaj mi sentiĝis ke la penado estus pasinta: sen ia
dubo mi sentis la malligiĝon de la rimeno. Mi sciis ke en pli ol unu
loko ĝi estis jam disigita. Kun pli ol homa decideco mi kuscis
_senmove_.

Kaj mi ne eraris en mia kalkulado — mi ne suferis vane. Fine mi sentis
ke mi estis _libera_. La rimeno pendis rubande ĉirkaŭ mia korpo. Sed la
bato de la pendolo jam premis mian bruston. Ĝi estis jam tranĉinta mian
robon; ĝi estis jam tranĉinta la malsupran tolon. Dufoje ree ĝi
svingiĝis, kaj akra sento de doloro trakuris ĉiun nervon. Sed la
momento de saviĝo estis veninta. Kun svingo de la mano mi forĵetis
miajn savintojn. Kun neŝancelebla movado — singardema, laŭflanka,
malrapida, mi glitis el la ĉirkaŭpremo de la rimeno kaj el la
atingebleco de la pendolo. Por momento almenaŭ, _mi estis libera_.

Libera! — sed en la manoj de la Inkvizicio![TR8] Mi estis apenaŭ
forlasinta mian lignan liton de teruro, kiam la movado de la infera
maŝino haltiĝis, kaj mi vidis ĝin tiriĝantan de ia nevidebla forto tra
la plafonon. Tiu estis leciono kiun mi prenis en mian koron. Miaj ĉiuj
movoj estis sendube observataj. Libera! Mi estis nur evitinta morton en
unu formo de agonio por esti liverata al morto en ia alia kaj pli
terura formo. Kun tiu penso, mi rigardis nerveme ĉirkaŭe la ferajn
murojn kiuj enfermis min. Io malkutima, ia ŝanĝo, kiun unue mi ne povis
ĝuste kompreni, estis videble okazinta en la ĉambro. Dum multaj
momentoj de revanta kaj tremanta abstrakteco mi min okupis pri
senutilaj divenoj. Dum tiu tempo mi sciiĝis unuatempe la devenon de la
sulfureca lumo kiu heligis la subterejon. Ĝi eliris el fendeto ĉirkaŭ
duoncolon larĝa, etendiganta tute ĉirkaŭ la malliberejo, je la malsupro
de la muroj kiuj tial ŝajnis estis tute disigitaj de la planko. Mi
penis, sed kredeble senrezultate, vidi tra la fendeton.

Miam mi leviĝis, la mistero de la ŝanĝo en la ĉambro tuj fariĝis
komprenebla. Mi jam skribis ke, kvankam la konturoj de la figuraĵoj sur
la muroj estis sufiĉe netaj, la koloroj ŝajnis intermiksitaj kaj
nedifinitaj. Tiuj koloroj estis nun surmetitaj kaj ĉiumomente
surmetadis tremigantan kaj grandegan brilecon kiu donis al la fantomoj
kaj diablaj portretoj vidiĝon kiu povus timigi nervojn pli maltimajn ol
la miaj. Diablaj okuloj de sovaĝa kaj palega viveco rigardegis min de
mil flankoj kie antaŭe neniu estis videblaj, kaj brilis kun la flama
brileco de fajro kiu, mi povis apenaŭ kredi, estis malreala.

_Malreala!_ Eĉ dum mi spiris venis en miajn naztruojn la odoro de
hejtata fero! Sufokanta odor plenigis la malliberejon! Pli profunda
brilo aperis ĉiumomente en la okuloj kiuj rigardegis miajn agoniojn!
Ilia riĉa koloro de ruĝeco disvastiĝis tra la pentritajn sangajn
teruraĵojn. Mi spiregis! Mi sufokiĝis! Ne estis ia dubo pri la intenco
de miaj turmentantoj — ho! plej kruelaj! — ho! plej diablaj homoj! Mi
forkuris de la brileganta metalo al la centro de la ĉambro. Inter la
pensoj pri la fajra detruiĝo kiu minacis min, la ideo de la malvarmeco
de la puto venis en mian animon kiel balzamo. Mi rapidis al ĝia rando.
Mi ĵetis mian rigardon malsupren. La brilo de la brulanta plafono
lumigis ĝian plej profundajn angulojn. Sed dum momento mia spirito
rifuzis kompreni la signifon de tio kion mi vidis. Fine ĝi devigis sin
— ĝi batalis vojon en mian spiriton. Ho! donu voĉon por paroli! Ho
teruro! Ho, ian teruron krom tiu! Kun kriego mi kuris for de la rando,
kaj kovrante mian vizaĝon per miaj manoj mi ploris korege.

La hejto rapide pligrandiĝis, kaj ree mi ĉirkaŭrigardis tremante kvazaŭ
pro atako de febro. Okazis dua ŝanĝiĝo en la ĉambro, kaj nun la ŝanĝiĝo
estis en la formo. Kiel antaŭe, estis senutile ke mi unue penu sciiĝi
aŭ kompreni tion kio okazis. Sed ne longe mi estis permesata dubi. La
inkvizitora venĝo estis plirapidigita pro mia dufoja saviĝo, kaj la
Reĝo de Teruroj ne prokrastis plue. La ĉambro estis kvadrata. Nun mi
vidis ke du el ĝiaj anguloj estis akraj kaj du, sekve malakraj. La
terura[TR9] ŝanĝiĝo rapide pligrandiĝis kun mallaŭte sonanta aŭ
ĝermanta bruo. Post momento la ĉambro ŝanĝis[TR10] sian formon en tiun
de lozanĝo. Sed la ŝanĝiĝo ne ĉesis tie — mi ne esperis, ne deziris ke
ĝi ĉesu. Mi povus premi la ruĝajn murojn al mia brusto kiel mantelon de
eterna paco. «Morto,» mi diris, «iu morto krom la puto.»

Simplanimulo! Ĉu mi ne povus koni ke _en la puton_ estis la intenco de
la brulanta fero urĝi min? Ĉu mi povus kontraŭstari ĝian brilon? Kaj eĉ
se jes, ĉu mi povus kontraŭbatali la premadon?

Kaj nun plata kaj pli plata fariĝis la lozanĝo kun rapideco kiu lasis
al mi nenian tempon por pensado. Ĝia centro, kaj kompreneble, ĝia plej
granda larĝeco estis ĝuste super la oscedanta profundegaĵo. Mi penis
foriĝi — sed la fermiĝantaj muroj premis min senĉese antaŭen. Fine por
mia bruligata kaj turmentata korpo ne estis plue unu colo por stari sur
la firma planko de la ĉambro. Mi ne baraktis plu, sed la agonio de mia
spirito soniĝis per unu laŭta longa kaj lasta kriego de malespero. Mi
sentis ke mi ŝanceliĝis sur la ĝusta _rando_. Mi forturnis miajn
okulojn.

Estis malakorda zumo de homaj voĉoj! Estis laŭta blovego kvazaŭ el
multaj trumpetoj! Estis raŭka raspado kvazaŭ de mil tondroj! La fajraj
muroj malantaŭen ruliĝis! Etendata mano kaptis min kiam mi falis
svenanta en la puton. Estis la mano de generalo Lasalle. La franca
militistaro estis enirinta Toledon. La Inkvizicio estis kaptita de ĝiaj
malamikoj.



                        TRANSCRIBER'S FOOTNOTES

[TR1] "malligigita" -> "malligita"

[TR2] "sima" -> "ŝima"

[TR3] "Santempe" -> "Samtempe"

[TR4] "mulsupreniradon" -> "malsupreniradon"

[TR5] "maldekstan" -> "maldekstran"

[TR6] "semmovecon" -> "senmovecon"

[TR7] "ŝango" -> "ŝanĝo"

[TR8] "Inkivizicio" -> "Inkvizicio"

[TR9] "turura" -> "terura"

[TR10] "ŝangis" -> "ŝanĝis"





*** End of this LibraryBlog Digital Book "La Puto kaj la Pendolo - Rakonto el la Hispana Inkvizicio" ***

Copyright 2023 LibraryBlog. All rights reserved.



Home