Home
  By Author [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Title [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Language
all Classics books content using ISYS

Download this book: [ ASCII ]

Look for this book on Amazon


We have new books nearly every day.
If you would like a news letter once a week or once a month
fill out this form and we will give you a summary of the books for that week or month by email.

Title: La kialo de la vivo
Author: Anonymous
Language: Esperanto
As this book started as an ASCII text book there are no pictures available.


*** Start of this LibraryBlog Digital Book "La kialo de la vivo" ***


                          LA KIALO DE LA VIVO



                     TRADUKITA EL LA FRANCA LINGVO



                                 PARIS

                PRESEJO DE LA PRESA ESPERANTISTA SOCIETO


                                  1907



                        -----------------------


                    ANTAŬPAROLO DE LA TRANSSKRIBANTO

Ĉiuj ŝanĝoj de la transskribanto estas registritaj per piednotoj.
([TR1], [TR2], ktp.)



                        -----------------------



                          La Kialo de la Vivo

En tiu ĉi jarcento de pozitivismo senlima, la religio tia, kia ĝi estas
al ni testamentita de niaj prapatroj, plu ne taŭgas por niaj deziroj.

La homo instruita, la pensulo, sentas la vanecon de la dogmoj, kaj li
konstatas kun timego la profundegaĵon fositan de la eltrovoj de la
scienco, profundegaĵo kiu lin forigas por ĉiam de la sanktaj tekstoj,
se li amas iom la veron. La homo simpla, tiu kiu penadas, tiu kiu
suferadas, pli kaj pli ribelas kontraŭ la neegalecoj socialaj, kaj li
sin deturnas de religio, kiu donas al li nur malprecizajn esperojn,
necertajn konsolaĵojn, kaj precipe estontajn punojn kaj eternajn
elpagojn.

La homo instruita kaj la homo simpla ne forĵetas el sia koro la ideon
pri Dio, sed ili alie imagas tiun Dion. Ili konsideras lin kiel patro,
Dio bona, kaj ne kiel Dio forta kaj ĵaluza, kiu punas ĝis la kvinan
generacion... Tiel, ne povante akordigi sian koron kun sana religio,
sen dogmoj kaj ridindaj antaŭjuĝoj, religio, kiun ili povus krei kaj
vastigi en si mem, ili sin lasas forporti de la fluo, kaj vivadas kun
pli aŭ malpli da maldolĉeco kaj rezignacio.

Nenia problemo estas pli interesa ol tiu de la «Kialo de la vivo», kaj
la religio, anstataŭ sin limigi laŭ la mallarĝeco de siaj dogmoj, kaj
la malklareco de la simboloj, havus belan kaj noblan rolon por ludi,
lumigante al la homamasoj pri tiu demando, tiel konfuzanta.

Kion la religio ne faras, tion la filozofio devas fari.

Homo povas vivi sen religio, sed li ne estus homo, se li ne havus en si
mem fondon naturan de filozofio. Ĉe la unuj, tiu filozofio estas
embria, ĉe la aliaj, ĝi estas pli vastigita, sed ĉe ĉiuj, ĝi estas
kapabla progresi. La filozofio de ĉiu estas la elradiiĝo de sia
konscienco, kaj la homa konscienco nepre devas evolucii.

Kial ni ne serĉus inter la multaj filozofioj, kiujn naskis la kleraj
cerboj[TR1] de la tempo kiam la mondo estas mondo, tiujn, kiuj sin
apogante sur la ezoterismo malkaŝita de la antikvaj religioj, serĉas
pli ol aliaj funde eldifini la kialon de la vivo, stimuli
racionalmaniere nian konsciencon subpremitan de la suferoj, plifirmigi
per nevenkebla logiko nian kredon al Dio justa kaj bona, klarigi metode
la estintecon, la estantecon, kaj la estontecon, elmontrante la diajn
leĝojn, kiuj regas la tutan universon.

La teozofio subtenas plej speciale siajn certigojn (kaj ne siajn
dogmojn, ĉar ĝi ne havas dogmojn) per la principoj konataj de la
kleruloj de la antikvaj religioj, principoj kiujn oni tiam devis kaŝi
por iaj mortemuloj, en la antikvaj tempoj, kiam oni uzis la religion
kvazaŭ levilon por instigi kaj regi la homamasojn.

La naturo pruvas al ni, ke ĉio en la universo estas metode reguligita,
ke ekzistas leĝoj neŝanĝeblaj, kiujn nur superega inteligento povis
krei. Se ni esploras la astran mondon, ni estas mirigitaj, vidante la
harmonion, kiu superregas la milojn da planedaj sistemoj, ruligantaj
siajn grandegajn globojn en la senlimo. Tiuj sunoj, tiuj steloj, tiuj
planedoj, naskiĝas, brilas, estingiĝas, mortas, por sin reformi, denove
brili kaj estingiĝi tra la sekvo de la jarcentoj, el kiuj ĉiu
dekalkulas apenaŭ unu sekundon de l' eterneco.

Se ni ekzamenas nian terglobon kaj la tutan potencon de vivo, kiun ĝi
turniĝigadas kun si en la spaco, ni konstatas la saman ordon, la saman
precizecon; ni sentas, ke sama mano direktas la tutan universon al celo
difinita. Tiu celo estas la perfekteco, kaj la leĝo kiu kondukas la
tutan universon al tiu celo estas la leĝo de evolucio.

Ĉe la komenco, nia tero, senĉese elrenversigita de la kataklismoj kiujn
kaŭzis ĝia densiĝado, estis neloĝebla, aŭ pliĝustedire, ne taŭganta por
la vivo. Iom post iom, kaj tiu periodo daŭris milojn da jarcentoj, la
malvarmiĝado de la tera tavolo permesis la elmontron de la vivo tia,
kia ĝi estas la plej simpla.

De la protozoarioj ĝis la homo, la evoluciado estis malrapida, la
jarcentoj sekvis la jarcentojn, kaj nia globo, farante sian harmonian
vojaĝadon ĉirkaŭ la suno, kvietege vidis la ŝanĝegon, kiun al ĝi estis
altrudinta superega volo.

Ĉu la homo reprezentas la lastan fazon de la evolucio sur la plano
fizika? Ĉio instigas nin ne kredi tion. Tiel perfekta kaj tiel mirinda
kiel ŝajnas al ni la maŝino homa, ĝi ne estas atinginta sian apogeon.
Niaj sentoj, taŭgantaj por niaj nunaj bezonoj, estas pliperfekteblaj:
ni ne ĉion vidas, ne ĉion aŭdas, ne ĉion sentas. La koloro violega ne
estas videbla per nia vida organo, la vibradoj de la akutegaj sonoj ne
atingas nian aŭdan organon. Ĉio kredigas, ke la homaro kiu sekvos,
havos sentojn pli delikatajn ol ni, kaj (kiu scias?) eble novajn
sentojn, kiel pretendas kelkaj filozofoj antaŭdivenantaj.

La evolucio tia, kia ni ĝin konstatas, daŭriĝas samtempe sur du planoj,
diversaj, la plano materia kaj la plano morala. Ĉe la komenco, la homo
sovaĝa estis preskaŭ besto kaj vivis same kiel la bruto, gvidata de
siaj maldelikataj instinktoj. Iom post iom, li penadis por delikatigi
sian materian vivon, kaj iom post iom ankaŭ, sentante ke ne nur
ekzistas en li la homa besto, li, vastigante sian inteligenton, altigis
sian animon al ĉio, kio estas granda, bela kaj bona, altegaj regionoj
kie superflugas la plej puraj virtoj.

Tiu evolucio de l' homo[TR2] estis logika kaj racionala konsekvenco de
la evolucio besta kaj vegeta. La bestoj sovaĝegaj pli kaj pli malaperas
el la tera supraĵo; la sovaĝaj bestoj, sklavigitaj de la homo, vidis
sian instinkton vastiĝintan kaj anstataŭigitan de reala inteligenteco.
La sovaĝaj kreskaĵoj ankaŭ ricevis influon de la homo, kaj dank' al
elektado rezonita, konservado konstanta, ili ludas hodiaŭ superregan
rolon en la homara vivo.

Se la leĝo de altiro al ni permesas kompreni la forton, kiu subtenas la
mondojn en la spaco, la leĝo de evolucio komprenigos al ni la kialon de
la vivo kaj sciigos nin, kun la tuta ŝajno de serioza logiko, pri la
problemo de la estado.

La homo, diras al ni la teozofoj, estas peceto de Dio, kiu, el sia
absoluteco, estas elmontriĝinta en la universo por perfektigi sian
kreitaĵaron. Dio nepersona estas personiĝinta. Ja Dio bona povis krei
nur estaĵon bonan. Efektive ĉiu homo, ĉe sia unua aperiĝo sur la tero,
ricevis, kiel nova animo, la samajn donacojn, kaj kun tiuj ĉi la ĝuadon
de la libera decideco kaj la kapablecon esti gvidata kaj subtenata de
sia _si_ individua aŭ sia _Ego_, parolante per la voĉo de la konscienco.

Sen la libera decideco, la kreito estus estinta nur maŝino; kun la
libera decideco ĝi fariĝis tutaĵo kapabla pligrandigi, en si mem, ĉiujn
virtojn, kiujn ĝi posedas kaj briligi belege la dian fajreron, kiun ĝi
havas en sia animo.

Dio kreis la homon bona, ni diris, sed li donis al ĝi la taskon akiri
la perfektecon, kiun la tuta kreitaro estis profitonta, kaj kiu devas
supre trovi sian rekompencon finan en la eterna kuniĝo kun li.

La libera decideco permesas al la homo reguli sian vivadon laŭ sia
volo; ĝi donis al li la eblon elekti tute libere la vojetojn, kiuj
estis kondukontaj lin, post la necesa tempo, al la celo montrita de Dio
mem.

Tiu libereco, same kiel ĉiu libereco malbone komprenata, estis fatale
naskonta la troliberecon kaj la trolibereco siavice estis cedonta la
lokon al la malvirtoj kaj elĉenigonta la pasiojn. Dio kreis la homon
bona; la homo bona, trouzante sian liberecon, kreis la malbonon, kiu
estas la fonto de ĉiuj suferoj.

Reale, nur la bono ekzistas. La malbono estas termino interkonsenta,
kiun oni uzas por esprimi la gradon de malgrandiĝo de la bono, same
kiel la malvarmo taŭgas por esprimi la gradon de malpliiĝo de la varmo,
ĉar science nur la varmo ekzistas. Eĉ tiu grado de malpliiĝo de varmo
kaj de malgrandiĝo de la bono estas tute rilata; ĝi ŝanĝiĝas, pri la
malvarmo, laŭ la lokoj kaj la kondiĉoj atmosferaj, kaj pri la malbono
laŭ la grado de evolucio, aŭ se vi preferas, de civilizacio de la
estantoj.

Ni ekzamenu tiun rilaton inter la malbono kaj la malvarmo.

Ni konsideru sovaĝulon, kiu kutimas mortigi homon, kiel ni mortigas
kokidon; tio estas kutimo ĉe lia gento, neniu el lia ĉirkaŭantaro
pensas rigardi tiun faron, tiel simplan, malbonaĵo; tamen, laŭ opinio
de la homo civilizita, kiu vidas la mortigon, estas krimo, kiu
elfariĝas. Afero de civilizacio aŭ de grado de evolucio.

Ni konsideru mahometanon. Al li ŝajnas tute nature havi senliman
nombron da virinoj; cetere lia religio tion al li permesas. Laŭ moralo
de kristano, kiu vivas kvazaŭedze kun multaj virinoj, estas malĉastulo,
perdiĝulo. La malbono, tie ĉi, estas afero interkonsenta.

Ni rigardu nun tion, kio okazas ĉirkaŭ ni. Ni konsideru homon kiu
mortigis iun, homon kiu ŝtelis, homon kiu drinkas, kaj homon
bonfaranteman.

Tiu ĉi lasta homo opinios nature, ke la tri aliaj agas malbone.
Kontraŭe, al la drinkulo nenio ŝajnas malbona en la ago, kiu senidigas
lin, sed li malestimos tiun, kiu ŝtelas, kaj tiun, kiu mortigas. Al
tiu, kiu ŝtelas, ŝajnas tute nature, ke li proprigas al si la propraĵon
de aliulo, sed li sin kredos multe pli valora ol la fripono, kiu
mortigis sian samulon; kaj tiu fripono mem, tute posedata de la sento
de sia venĝo, pensos ke li agis tute rajte. En tiuj ĉi tri ekzemploj,
la malbono povas esti difinita nur de tiuj, kies grado de evolucio
senpere superas tiun de la kulpuloj.

La «rilato» ekzistas same pri la malvarmo: Por Laplandano, kutimita je
tridek aŭ kvardek gradoj da malvarmo, la temperaturo de niaj Alpoj, kiu
ŝajnas al ni nesuferebla, estos por li temperaturo de varma kreskaĵejo.
Proksime de la nula grado, ni sentas malvarmon; tamen, se ni promenadas
dum la malvarmo estas dekkvin grada sub nulo, kaj poste ni eniras en
ĉambron, kie la temperaturo estas nulgrada, ni subite sentas
kvazaŭvarmon.

Do, ni notu bone tiun esencan punkton, tio, kion oni nomas malbono, ne
estas faritaĵo de Dio, sed de la homo. Dio toleras la malbonon, tial ke
ĝi utilas al la leĝo de evolucio, alportante al la kreito sian parton
de sperto kaj instruo, kiu taŭgas por igi lin pripensi kaj aŭskulti la
voĉon de sia konscienco.

Infano, kiu tuŝas ruĝan[TR3] feron bruliĝas kaj suferas. De tiam, la
memoro[TR4] pri sufero malhelpos lin alproksimiĝi al kio estas
brulanta. Same, la homo, se li serĉas la kaŭzon de sia suferado, tre
ofte trovos tiun kaŭzon en la malobeo al la leĝo. Ni diras «tre ofte»,
ĉar ekzistas malbonaĵoj, kies devenon ni ne konas, aŭ ŝajnas
neklarigebla, kaj kiuj estas konsekvenco, kiel ni vidos en la sekvo, de
kulpoj faritaj en antaŭaj ekzistadoj.

De kio estas superskribita, la sintezo liberiĝas nete kaj klare: la
homo posedas, je sia unua aperiĝo, ĉiujn virtojn, sed kaŝate; li povas
ilin vastigi, per kia ajn maniero, por atingi vole nevole, la
perfektecon kiujn li devas trafi frue aŭ malfrue. Ju pli li forlasas la
rektan vojon, des pli li estas suferonta, kaj ju pli li suferas, des
pli li akiras la sperton difinitan por rekonduki lin sur la bonan vojon.

Ĉu tiu evolucio, ŝajnante tiel malrapida al ni, estas ebla dum la
mallonga vivo de ĉiu homo! Tute certe ne, se ni konsideras, ke
individuo ne ekzistas plu, kiam la morto plenumis sian taskon. Sed se,
kontraŭe, ni akceptas la principon logikan kaj ĝustan de la intersekvaj
vivadoj, ni povas kompreni la grandecon kaj la belecon de tiu evolucio
daŭrigante sian agadon kun saĝa malrapideco, perfekta ordo, altega
harmonio kaj perfektega justeco.

Nur kiuj ne kredas al la nemortebleco de la animo, povas dubi pri la
rekorpiĝo de la estuloj, sed kiel do ili komprenigas la neegalecojn
sociajn, kiel do ili povas akordigi la justecon kun la konstanta
suferado dum la tuta vivo de estulo kiu, ĉiuŝajne, nenion faris por ĝin
meriti? Kiel klarigi la genion, kiel komprenigi la grandajn homojn,
kiuj gvidis la[TR5] homaron je diversaj epokoj?

La rekorpiĝo ekzistas, ĝi estas la helpanto, la devigata plenumigo de
la evolucia leĝo. Por plibone kompreni la vivojn intersekvajn, ni
elstudu atente la homon.

Ni ĵus diris, kun la filozofoj, ke la homo estas peceto de Dio. La homo
estas do individuaĵo, tiu «_si_», tiu «_Ego_», estante el dia esenco,
ne povas esti materio, sed spirito. La individuaĵo, antaŭ ol naskiĝi
sur tiu ĉi tero, ekzistas ja kiel estulo spirita. Sekve la gepatroj de
infano liveris al tiu individuaĵo korpiĝinta nur la materiajn
elementojn por la farigo de ĝia fizika korpo, kiu ne estas io alia ol
unu el la provizoraj ŝeloj de tiu individuaĵo, alvokita por vivi, por
sin vastigi, kaj akiri la perfektecon, kiu estas la komuna bieno por
ĉiuj estaĵoj.

Ni ĵus diris «unu el la provizoraj ŝeloj»; efektive, la teozofoj
sciigas al ni ke la «Ego» havas multajn ŝelojn, el kiuj unu materian
kiu disiĝas post la morto, kaj aliajn pli subtilajn kiuj postvivas pli
malpli longatempe, laŭ la grado de spirita antaŭenirado de la estaĵo.

Do la gepatroj donis al la infano kiu ĵus naskiĝis, nur la materian
ŝelon de ĝia spirito jam ekzistanta, ili ne donis al ĝi eĉ la vivon,
ĉar la viva forteco estas forto kaŝata, kiun disponas nur la
inteligento superega kaj dia. Neniam la homo havis la povon vivigi la
materion.

Tiu infano, ni diris, posedas en si ĉiujn virtojn kaŝate; li ricevas,
tuj kiam li ekvidas la influojn de la ĉirkaŭaĵaro, en kiu li devas
trovi sian vojon, kaj kiu estas altrudata al li por lia antaŭenirado.

Tio estas la studado de la vivo, kiu komenciĝas, tio estas la irado al
la celo, kiu difiniĝas, kun sia tuta malrapideco, siaj ŝanceliĝoj; siaj
haltoj. Al li apartenas la kapablo juĝi la bonon kaj la malbonon,
pligrandigi siajn virtojn; estas li, kiu povas venki siajn malbonecojn,
aŭ esti venkota de ili.

Se tiu infano, homiĝinte, eniras kaj iradas la malbonan vojon, malgraŭ
la riproĉoj, la avertoj de siaj proksimuloj, malgraŭ la internaj
alvokoj, kiujn li malŝatas kaj ne volas aŭdi, ĉu vi sincere kredas ke
sufiĉos ke li kredu je la horo de sia morto, por esti savota; ĉu vi
kredas ke penta horo akirigos al li la ĉielon sen partigo, ĉu vi kredas
fine ke nur la infero estas al li rezervata dum la eterneco? Ne! Same
kiel vi neniam komprenos ke infano, kiu ne laboras, kiu ne volas studi,
kiu lasas sin delogi de siaj devoj, gajnu siajn universitatajn rangojn
antaŭ ol li estu duoblinta siajn klasojn, replenuminta siajn
ekzamenojn, tiel vi neniam povos konsenti, se vi havas la plej
malgrandan senton pri justeco, kaj se vi iom pripensas, ke estulo tute
malbonema, vastiginte en si ĝis la plej alta grado ĉiujn plej
hontindajn pasiojn, povu, per la sola faleto de la «Diahelpo» aŭ per la
volo de pastro, gajni la eternan feliĉecon, kiel estulo kies la gvido
dum la vivo estis praktiko de la bonfarado, de la amo kaj de la
disdonemo.

La estulo malbonema do devos duobligi, triobligi, kvarobligi siajn
klasojn aŭ, pli ĝustedire, sin rekorpigi ĝis la tago kiam li komprenos
(la sperto lin helpante) ke li devas labori por antaŭeniri, kaj la
sperto, ho ve! estas en tiu ĉi mondo (ĉu ni bezonas rememori pri tio?)
nur la frukto de suferado.

La infero, kiel loko, ne ekzistas; ĝi estas nur provizora stato de
animo, kaŭzita de konsciencaj riproĉoj.

La leĝo pri evolucio povas do sentigi al homaro sian agadon, nur se ĝi
estas apogata, helpata kaj plifortigata de la rekorpiĝo de la estuloj.

Tiu rekorpiĝo estas ne nur la rimedo, kiun uzas la evolucio por trafi
sian celon, ĝi enhavas en si mem preciozan leĝon: la dian justecon. En
ĉiu societo formita, la justeco ludas en tiu ĉi mondo la superaltan
rolon, ĝi estas la fundamento de la homaj aroj, la garantio de la
institucioj, la certigo pri la moralo de leĝoj. La diaj leĝoj same
estas garantataj de dia justeco, kaj tiu ĉi justeco elmontriĝas kun sia
tuta majesteco, sia belegeco en la rekorpiĝo de la estuloj. Efektive,
se ni akceptas ke unu sola homa vivo estas tro mallonga por alkonduki
la homon al la perfekteco, ni same devas akcepti ke tiu sama vivo estas
tro mallonga por ke la homo elpagu ĉiujn kulpojn siajn, gravajn aŭ
negravajn, kaj ke li akiru tiele la necesan sperton por sia
antaŭenirado.

Se ni kreas kaj pligrandigas niajn malvirtojn, se ni cedas al niaj
pasioj, tiamaniere malakcelante nian antaŭeniradon, tio estas tiom da
ŝtonetoj, kiujn ni ĵetas kontraŭ muron, kaj kiuj fatale refalos sur
nin, kontuzante nin.

Same[TR6] kiel ne ekzistas efikoj sen kaŭzoj, tiel ĉiuj suferoj devenas
el malobeo al la leĝo de la progreso, al kiu ni kontraŭstaris iafoje aŭ
aliafoje.

La elpago, se ĝi ne alvenas hodiaŭ, nepre alvenos morgaŭ, kaj se hodiaŭ
estas la unua vivo, morgaŭ estas la estonta vivo. Malbonaj agoj,
malbonaj pensoj, ĉio estas pagota. Ne kredu ke riĉulo, kiu malbone uzis
la bienojn, kiujn li posedis, estos kvita tuj kiam li estos mortinta,
ne! Lia elpago venos je sia horo, kaj en sekvanta ekzistado, li konos
ĉiujn turmentegojn de la malriĉeco kaj de la mizero.

Ni do observu niajn agojn kaj precipe niajn pensojn, ĉar tiuj lastaj
havas la samajn konsekvencojn, kiujn havas niaj agoj. Efektive, ni tion
ne forgesu, la penso ludas grandegan rolon, nesufiĉe konata en la homa
vivo; ĝi[TR7] estas tre grava potenco kreanta. Ĉio, kio ekzistas, estas
laboro de la penso. La tuta naturo estis elpensita de Dio, antaŭ ol
esti kreita, la materiaj objektoj, kiuj nin ĉirkaŭas, estis ĉiuj
elpensitaj antaŭ ol esti faritaj de la homo. Niaj agoj mem estas
rezultato de bona aŭ malbona penso.

Se ni bone komprenas tion, kio estas supre skribita, kiel ajn mallonge
tio estu elmontrita, la grandaj linioj de la «kialo de la vivo»
ekaperos al ni klaraj kaj precizaj, kaj fine ni scios la rolon, kiun ni
ĉiuj devas ludi, laŭ la dia volo, en la granda dramo de la vivo.

Tiun perfektecon, kiu estas nia celo, ni atingu kiel eble plej frue. Ni
metu limon al niaj deziroj, al niaj pasioj, ni observu niajn pensojn,
kaj per klopodo de volo, ni akceptu nur la bonajn. Ni zorgu en ni mem
ĉion, kio estas kapabla pligrandigi la spiritualecon, ni sciu vivi ne
por ni sed por la aliaj, kiuj estas niaj fratoj; ni estu toleremaj,
amemaj por ili kaj fine, tiel en la ĝojo kiel en la malĝojo, ni
submetiĝu kun rezignacio kaj dankeco al tiu Dio tiel granda, tiel bona,
tiel justa, kiu al ĉiu, frue aŭ malfrue, promesas la eternan feliĉon,
justan rekompencon de liaj laboroj, de liaj bataladoj kaj de lia
suferado morala aŭ fizika.



                     PIEDNOTOJ DE LA TRANSSKRIBANTO

[TR1] "ĉerboj" -> "cerboj"

[TR2] "l'homo" -> "l' homo"

[TR3] "rugan" -> "ruĝan"

[TR4] "meroro" -> "memoro"

[TR5] "le" -> "la"

[TR6] "Sam" -> "Same"

[TR7] "gi" -> "ĝi"





*** End of this LibraryBlog Digital Book "La kialo de la vivo" ***

Copyright 2023 LibraryBlog. All rights reserved.



Home