Home
  By Author [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Title [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Language
all Classics books content using ISYS

Download this book: [ ASCII ]

Look for this book on Amazon


We have new books nearly every day.
If you would like a news letter once a week or once a month
fill out this form and we will give you a summary of the books for that week or month by email.

Title: Marta
Author: Orzeszkowa, Eliza
Language: Esperanto
As this book started as an ASCII text book there are no pictures available.


*** Start of this LibraryBlog Digital Book "Marta" ***


book was produced from images made available by the
HathiTrust Digital Library.)



ELIZA ORZESZKO

MARTA

Rakonto

EL POLA LINGVO, KUN PERMESO DE LA AŬTORINO

  tradukis
  D-ro L. L. ZAMENHOF

PARIS

  LIBRAIRIE HACHETTE ET Cie
  79, BOULEVARD SAINT-GERMAIN, 79

1910

  Droits de traduction et de reproduction réservés.
  Copyright 1910 by Hachette and Co.



MARTA



La vivo de virino estas eterne brulanta flamo de amo, diras unuj. La
vivo de virino estas sinoferado, certigas aliaj. La vivo de virino
estas patrineco, krias parto da homoj. La vivo de virino estas
amuziĝado, ŝercas aliaj. La virto de virino estas blinda kredo,
ĥore konsentas ĉiuj.

La virinoj kredas blinde; ili amas, sin oferas, edukas infanojn,
amuziĝas... sekve ili plenumas ĉion, kion la mondo ordonas al ili
plenumi, kaj tamen la mondo ial rigardas ilin senkonfide, kaj de
tempo al tempo ĝi esprimas sian opinion en formo de riproĉo aŭ
averto: vi ne estas en ordo!

Inter la virinoj mem la pli akrevidaj, pli prudentaj aŭ pli
malfeliĉaj, esplorante sin mem aŭ rigardante ĉirkaŭen, ripetas:
ni ne estas en ordo!

Por ĉia malbono estas necesa ia helpa rimedo; tiuj kaj aliaj vidas
ĝin en tio aŭ alia, sed la malsano ne cedas per helpo de la
recepto.

Antaŭ ne longe unu el la verkistoj plej merite estimataj en nia
lando (S-ro Zacharyasiewicz en la novelo sub la titolo «Albina»)
anoncis publike, ke la virinoj malsanas fizike kaj morale kaŭze de
tio, ke al ili mankas granda amo (kompreneble, koncerne la viron).

Ho, ĉielo! kia grandega maljusteco tio estas!

La rozokolora dio Eroso helpe flugu al ni malsupren kaj atestu,
ke nia tuta vivo estas nenio alia ol konstanta incensado pro lia
honoro.

Apenaŭ ni komencis marŝi per niaj propraj infanaj piedoj, ni
jam aŭdas, ke nia destino estos ami iun el la sinjoroj de la
kreitaĵaro: estante ankoraŭ knabinetoj, ni pri tiu sinjoro kaj
reganto revas ĉiun vesperon, kiam en la ĉielo la luno lumas aŭ la
steloj brilas, ĉiun matenon, kiam la neĝoblankaj lilioj malfermas
al la suno siajn bonodorajn kaliketojn, ni revas kaj sopiras. Ni
sopiras ĝis tiu momento, kiam estos al ni permesite, kiel lilioj al
la suno, turniĝi al tiu, kiu el la nebulo de la matenaj nuboj aŭ
el la maro de la luna lumo elnaĝas antaŭ nia imago en la formo de
Adoniso, dormanta sur ia mistero.... Poste... kio do estas poste?
La Adoniso malsupreniras el la nuboj, enkorpiĝas, ni interŝanĝas
kun li ringojn kaj ni edziniĝas... Tio estas ankaŭ akto de amo,
kaj kvankam la supre citita verkisto, en siaj cetere tre belaj
rakontoj, volas kredigi, ke ĉiam kaj senescepte tio estas nur
akto de prikalkulo, mi ne konsentas kun li en tio. Ĝi estas akto
de prikalkulo en esceptaj aferoj kaj cirkonstancoj, sed ĝenerale
ĝi estas akto de amo. De kia amo? Tio estas jam tute alia afero,
tre subtila kaj postulanta longan priparoladon; sed en ĉiu okazo,
kiam en blanka muslino, kovrante la honteman vizaĝon per la tulaj
randaĵoj, ni iras al la altaro, la ĉarma Eroso flugas antaŭ ni kaj
balancas super nia kapo la torĉon kun la rozokoloraj flametoj.

Poste? Kio do estas poste? Ni denove amas... se ne tiun el la
sinjoroj de la kreitaĵaro, kiun la knabineto vidis en sia revado
kaj kiu al la junulino metis sur la fingron la edzigan ringon, -- tiam
alian; kaj cetere, se ni amas neniun, ni almenaŭ deziras ami... ni
konsumiĝas, ni enfalas en ftizon, ni ofte fariĝas furioj kaŭze de
nia dezirego de amo.

Kaj kio sekvas el ĉio ĉi tio? Unuj el ni, ŝirmitaj de la flugiloj
de la dio de amo, traflugas la tutan vivon honeste, virte kaj
feliĉe, sed aliaj, pli multaj, forte plimultaj, per sangantaj piedoj
marŝas sur la tero, batalante pro la pano, pro trankvileco, pro
virto, verŝante multe da larmoj, terure suferante, kruele pekante,
falante ĉiam pli kaj pli en la abismon de honto, mortante de
malsato....

Sekve la recepto, konsistanta el la sola vorto «amu», helpas ne
kontraŭ ĉiuj malsanoj.

Eble ni aldonu al ĝi ankoraŭ unu ingrediencon, por ke ĝi estu pli
efika?

Kian?

Tion eble diros al vi folieto, elŝirita el la vivo de virino...

  * * * * *

La strato Graniczna estas unu el la sufiĉe vivoplenaj stratoj de
Varsovio. Antaŭ kelke da jaroj, en tre bela aŭtuna tago, tra tiu
strato iris kaj veturis multe da homoj, el kiuj ĉiu rapidis aŭ al
siaj aferoj, aŭ al plezuro, ne rigardante flanken, nek dekstren nek
maldekstren, kaj tute ne atentante tion, kio fariĝas en la profundo
de unu el la kortoj, kiuj kuntuŝiĝas kun tiu strato.

Tiu korto estis pura, sufiĉe vasta, de kvar flankoj ĉirkaŭita
de altaj masonitaj konstruaĵoj. La konstruaĵo, kiu staris en la
profundo, estis la plej malgranda, sed laŭ la grandaj fenestroj, la
larĝa eniro kaj la bela perono, kiu ornamis tiun eniron, oni povis
konkludi, ke la loĝejoj, kiuj tie troviĝas, estas komfortaj kaj
belaj.

Sur la perono staris juna virino en funebra vesto kun tre pala
vizaĝo. Egale pala kaj ankaŭ funebre vestita kvarjara knabineto
alkroĉiĝis al ŝiaj manoj, kiuj, kvankam ne perdinte sian forton,
pendis tamen velke, donante al la figuro de la virino la eksteraĵon
de granda malĝojo kaj sufero.

De la pura, larĝa ŝtuparo, kiu kondukis al la pli alta etaĝo de
la konstruaĵo, konstante deiradis homoj en malelegantaj vestoj kaj
malelegantaj polvokovritaj botoj. Tio estis portistoj, kiuj portis la
plej diversajn meblaĵojn, per kiuj povas esti plenigita kaj ornamita
loĝejo, se ne tro vasta kaj eleganta, tamen almenaŭ bele kaj
oportune aranĝita. Tie estis litoj mahagonaj, kanapoj kaj brakseĝoj
tegitaj per punca lana damasko, belformaj ŝrankoj kaj komodoj, kelke
da tabletoj eĉ kun marmoraj plataĵoj, kelke da sufiĉe grandaj
speguloj, du grandaj oleandraj arboj en florpotoj kaj unu daturarbo,
sur kies branĉoj pendis ankoraŭ kelke da ne tute defalintaj kalikoj
de blanka floraĵo.

Ĉiujn objektojn la portistoj portis malsupren de la ŝtuparo,
kaj, pasante preter la virino, kiu staris sur la perono, ili
starigis la objektojn sur la pavimo de la korto, aŭ lokis sur du
ŝarĝveturiloj, kiuj staris proksime de la pordego, aŭ portis
eksteren sur la straton. La virino staris senmove kaj akompanis
per la okuloj ĉiun el la elportataj meblaĵoj. Oni povis rimarki,
ke tiuj objektoj, kiuj videble estis forprenataj de ŝi, havis por
ŝi valoron ne sole materialan; ŝi disiĝis de ili en tia maniero,
en kia oni disiĝas de videblaj signoj, kiuj prezentas antaŭ niaj
okuloj historion de senrevene foririnta pasintaĵo, ŝi disiĝis de
ili tiel, kiel oni disiĝas de mutaj atestantoj de perdita feliĉo.
La pala nigrokula infano pli forte ektiris la veston de la patrino.

-- Panjo! -- mallaŭte diris la knabineto, -- la skribtablo de la
patro!

La portistoj portis de la ŝtuparo kaj metis sur la ŝarĝveturilon
grandan kabinetan skribtablon, tegitan per verda drapo kaj ornamitan
per bele skulptita galerieto. La virino en la funebra vesto per
longa rigardo fiksis la meblaĵon, kiun montris al ŝi la malgranda
fingreto de la infano.

-- Panjo! -- mallaŭte diris la knabineto, -- ĉu vi vidas tiun grandan
nigran makulon sur la skribtablo de la patro?... Mi memoras, kiel tio
fariĝis... La patro sidis antaŭ la skribtablo kaj tenis min sur
la genuoj; vi, panjo, venis kaj volis forpreni min de la patro. La
patro ridis kaj ne donis min, mi petolis kaj elverŝis la inkon. La
patro ne koleris. La patro estis bona, li neniam koleris, nek min,
nek vin...

La infano mallaŭte parolis tiujn vortojn, kaŝante sian vizaĝeton
en la faldoj de la funebra vesto de la patrino, per sia tuta korpeto
alpremante sin al ŝiaj genuoj. Videble eĉ sur tiu infana koro la
rememoroj montris jam sian forton, premante ĝin per senkonscia
doloro. El la ĝis nun sekaj okuloj de la virino elfluis du grandaj
larmoj; la momento, kiun revokis en ŝian memoron la vortoj de la
infano, momento, kiu iam perdiĝis en miliono da similaj ĉiutagaj,
ekridetis nun al la malfeliĉulino kun ĉarma maldolĉeco de perdita
paradizo. Povas esti, ke ŝi ankaŭ ekpensis pri tio, ke la libereco
kaj gajeco de tiu momento alportis al ŝi hodiaŭ perdon de unu el
la lastaj pecoj da pano, kiuj restis al ŝi kaj al ŝia infano, kaj
morgaŭ alportos al ŝi malsaton; la inka makulo, kiu naskiĝis meze
de ridado de la infano kaj kisoj de la gepatroj, deprenis unu aŭ du
spesmilojn de la valoro de la meblaĵo. Post la skribtablo aperis sur
la korto bela fortepiano, sed la virino en funebra vesto akompanis
ĝin jam per rigardo pli indiferenta. Videble ŝi tute ne estis
artistino, la muzika instrumento vekis en ŝi malplej da bedaŭroj
kaj rememoroj; sed malgranda mahagona liteto kun kovrilo el kolora
brodlano, kiam oni ĝin elportis el la domo kaj starigis sur la
ŝarĝveturilo, alforĝis al si la rigardon de la patrino, plenigis
per larmoj la okulojn de la infano.

-- Mia liteto, panjo! -- ekkriis la knabineto, -- tiuj homoj forprenas
ankaŭ mian liteton, kaj ankaŭ tiun kovrileton, kiun vi mem al mi
faris! Reprenu, panjo, de ili mian liteton kaj la kovrileton.

La tuta respondo de la virino konsistis nur en tio, ke ŝi pli forte
alpremis al la genuoj la kapon de la ploranta infano; ŝiaj nigraj,
belaj, iom enfalintaj okuloj estis denove sekaj, la pala delikata
buŝo estis fermita kaj silenta.

Tiu bela infana liteto estis jam la lasta el la elportitaj meblaĵoj.
Oni malfermis en la plena larĝo la pordegon, la veturiloj ŝarĝitaj
per la meblaĵoj enveturis en la belan straton, post ili foriris la
portistoj, tenante sur la ŝultroj la reston de la ŝarĝoj, kaj
malantaŭ la najbaraj fenestroj malaperis la homaj kapoj, kiuj ĝis
nun scivole elrigardis sur la korton.

De la ŝtuparo malsupreniris juna knabino en supervesto kaj ĉapelo
kaj haltis antaŭ la virino en la funebra vesto.

-- Sinjorino, -- ŝi diris, -- mi plenumis jam ĉion... mi pagis, al kiu
oni devis... jen estas la resto de la mono...

Tion dirante, la juna knabino donis al la virino malgrandan rulon da
monpaperetoj.

La virino malrapide turnis al ŝi la vizaĝon.

-- Mi dankas vin, Sonjo, -- ŝi diris mallaŭte, -- vi estis por mi tre
bona.

-- Sinjorino, vi ĉiam estis bona por mi, -- ekkriis la knabino, -- mi
servis ĉe vi kvar jarojn, kaj nenie estis al mi nek iam estos pli
bone, ol ĉe vi.

Dirinte tion, ŝi tuŝis la larme malsekajn okulojn per sia mano, sur
kiu estis videblaj postesignoj de kudrilo kaj gladilo, sed la virino
en la funebra vesto kaptis tiun krudan manon kaj premis ĝin forte en
siaj blankaj delikataj manplatoj.

-- Kaj nun, Sonjo, -- ŝi diris, -- adiaŭ....

-- Mi akompanos vin al la nova loĝejo, -- rediris la knabino, -- mi
tuj vokos veturilon.

Kvaronhoron post tiu interparolo la ambaŭ virinoj kaj la infano
eliĝis el veturilo antaŭ unu el la domoj ĉe la strato Piwna.

Tiu domo estis mallarĝa, sed alta, trietaĝa, ĝi havis eksteraĵon
malnovan kaj malgajan.

La malgranda Janjo per larĝe malfermitaj okuloj rigardis la murojn
kaj la fenestrojn de la domo.

-- Panjo, ĉu ni loĝos ĉi tie?

-- Ĉi tie, mia infano, -- per mallaŭta voĉo respondis la virino en la
funebra vesto, kaj ŝi turnis sin al la pordisto, kiu staris en la
pordego.

-- Mi petas, sinjoro, la ŝlosilon de la loĝejo, kiun mi luis antaŭ
du tagoj.

-- Ha! en la mansardo, sendube, -- respondis la pordisto kaj
aldonis: -- iru supren, mi tuj malfermos.

El la malgranda kvadrata korto, kiu de du flankoj estis ĉirkaŭita
de senfenestra brikokolora muro kaj de la du aliaj -- de malnovaj
lignaj staloj kaj konservejoj, la virinoj kaj la infano supreniris
sur mallarĝan, malluman kaj malpuran ŝtuparon. La juna knabino
prenis la infanon sur sian brakon kaj iris antaŭe, la virino en
funebra vesto malrapide marŝis post ŝi.

La ĉambro, kies pordon la pordisto malfermis, estis sufiĉe vasta,
sed malalta kaj malluma; unu negranda fenestreto, malfermiĝanta
super la tegmento de la domo, donis nesufiĉan lumon; la plafono,
oblikve iranta de supre malsupren, kvazaŭ premis la murojn, de kiuj
blovis malsekeca odoro de kalko, per kiu oni videble freŝe ilin
blankigis.

En la angulo apud la forno el simplaj brikoj estis negranda kameno
por kuirado; kontraŭe ĉe unu el la muroj staris negranda ŝranketo,
poste ankoraŭ lito sen flankapogiloj, kanapeto tegita per disŝirita
katuno, tablo, nigre kolorigita, kaj kelke da flavaj seĝoj kun pajla
reto, parte disŝirita kaj kavigita.

La virino en funebra vesto haltis momenton sur la sojlo, ĵetis
malrapidan rigardon en la tutan ĉambron kaj poste, farinte kelke da
paŝoj, sidiĝis sur la kanapeto.

La infano stariĝis apud la patrino kaj senmova, pala, turnadis ĉien
la okulojn, en kiuj vidiĝis miro kaj timo.

La juna knabino forliberigis la veturiliston, kiu enportis en la
ĉambron du malgrandajn pakaĵetojn, kaj ŝi komencis klopodi pri
ordigo de la objektoj, elprenitaj el la pakaĵetoj.

Ili ne estis en granda nombro, ilia ordigo sekve daŭris mallonge;
ne deprenante la superveston kaj la ĉapelon, la knabino en unu el
la pakaĵetoj orde aranĝis kelke da infanaj vestetoj kaj iom da
tolaĵo, la duan, malplenigitan, ŝi forŝovis en angulon de la
ĉambro, la liton ŝi ordofaris per du kusenoj kaj lana kovrilo, al
la fenestro ŝi pendigis blankan flankkurtenon, en la ŝranko ŝi
ordometis kelke da teleroj kaj potetoj, argilan kruĉon por akvo,
tian saman pelvon, latunan kandelingon kaj malgrandan samovaron.
Farinte ĉion ĉi tion, ŝi prenis ankoraŭ el malantaŭ la forno
faskon da lignetoj kaj ekbruligis sur la kameno gajan fajron.

-- Jen tiel, -- ŝi diris, leviĝinte de la genua pozicio kaj turnante
al la senmova virino la vizaĝon, ruĝigitan de la blovekscitado de
la fajro: -- mi ekbruligis fajron, kaj tuj estos al vi pli varme kaj
pli lume. Lignon por hejtado vi trovos malantaŭ la forno, estos
kredeble sufiĉe por ĉirkaŭ du semajnoj; la vestoj kaj tolaĵo
estas en la pakaĵeto, la vazoj kuirejaj kaj bufedaj en la ŝranko,
la kandelo en la kandelingo ankaŭ en la ŝranko.

Dirante ĉi tion, la bona servistino videble penis havi gajan tonon,
sed la rideto ne povis sin teni sur ŝia buŝo, kaj la okuloj apenaŭ
retenis larmojn.

-- Kaj nun, -- ŝi diris pli mallaŭte, kunmetante la manojn, -- nun,
mia sinjorino, mi devas jam iri!

La virino en funebra vesto levis la kapon.

-- Vi devas jam iri, Sonjo, -- ŝi ripetis, -- ĝi estas vero, -- ŝi
aldonis, ĵetinte rigardon al la fenestro, -- komencas jam
vesperiĝi... vi certe timos iri vespere tra la urbo.

-- Ho, ne tio, kara sinjorino! -- ekkriis la knabino, -- por vi mi en
la plej malluma nokto irus al la fino de la mondo... sed... miaj
novaj gesinjoroj morgaŭ tre frue matene elveturas el Varsovio, kaj
ili ordonis al mi veni antaŭ la vesperiĝo. Mi devas iri ĉar ili
hodiaŭ ankoraŭ min bezonos...

Ĉe la lastaj vortoj la juna servistino kliniĝis kaj, preninte la
blankan manon de la virino, volis levi ĝin al sia buŝo. Sed la
virino subite leviĝis kaj ĵetis ambaŭ brakojn ĉirkaŭ la kolon de
la knabino. Ambaŭ ploris, la infano ankaŭ komencis plori, kaj per
ambaŭ manetoj ĝi kaptis la superveston de la servistino.

-- Ne foriru, Sonjo! -- kriis Janjo, -- ne foriru! ĉi tie estas tiel
terure, tiel malĝoje!

La knabino kisis al sia estinta sinjorino la brakojn, la manojn,
premis al sia koro la plorantan infanon.

-- Mi devas, mi devas iri! -- ŝi ripetadis plorĝemante, -- mi havas
malriĉan patrinon kaj malgrandajn fratinojn, mi devas labori por
ili...

La virino en funebra vesto levis la palan vizaĝon kaj rektigis sian
elastan talion.

-- Mi ankaŭ, Sonjo, mi ankaŭ laboros, -- ŝi diris per voĉo pli forta
ol tiu, per kiu ŝi ĝis nun parolis, -- mi ankaŭ havas infanon, por
kiu mi devas labori...

-- Dio vin ne forlasu, kaj Li vin benu, mia plej kara sinjorino!
-- ekkriis la juna servistino, kaj, ankoraŭ unu fojon kisinte la
manojn de la patrino kaj la plorantan vizaĝon de la infano, ŝi,
ne rigardante returne, elkuris el la ĉambro.

Post la eliro de la knabino en la ĉambro ekregis granda silento,
interrompata nur de la kraketado de la fajro, kiu brulis sur la
kameno, kaj de la bruo de la strato, kiu obtuze kaj neklare atingadis
la mansardon. La virino en funebra vesto sidis sur la kanapeto, la
infano en la unua momento ploris, poste ĝi alpremiĝis al la brusto
de la patrino, silentiĝis kaj laca endormiĝis. La virino apogis
la kapon sur la manplato, per la brako ŝi ĉirkaŭis la malgrandan
talion de la infano, kiu dormis sur ŝiaj genuoj, kaj per senmovaj
okuloj ŝi rigardis la tremetantan brilon de la flamo. Kun la foriro
de la fidela kaj sindonema servistino foriris de ŝi la lasta homa
vizaĝo, kiu estis atestanto de ŝia estinteco, la lasta apogo,
kiu restis al ŝi post la malapero de ĉio, kio antaŭe servis al
ŝi kiel apogo, helpo kaj subteno. Ŝi restis nun sola, elmetita
al la volo de la sorto, al la malfacileco de la soluleco, al la
forto de siaj propraj manoj kaj kapo, kaj kune kun ŝi estis nur tiu
malgranda, malforta ekzistaĵeto, kiu povis nur ĉe ŝia brusto
serĉi ripozon, de ŝia buŝo postuli kareson, el ŝia mano atendi
nutron. Ŝia domo, kiu estis iam aranĝita por ŝi de la amanta mano
de la edzo, nun, forlasita de ŝi, akceptis en sian internon novajn
loĝantojn: la bona, amata homo, kiu ĝis nun ĉirkaŭadis ŝin per
amo kaj bonstato, de kelke da tagoj kuŝis en la tombo....

Ĉio forpasis... la amo, bonstato, trankvileco kaj sereneco de la
vivo, kaj sola postesigno de sonĝosimile malaperinta estinteco estis
por la malfeliĉa virino la doloraj rememoroj kaj tiu pala, malforta
infano, kiu nun, malferminte la okulojn post momenta dormo, ĵetis
siajn manetojn ĉirkaŭ ŝian kolon kaj, alpremante sian buŝeton al
ŝia vizaĝo, mallaŭte diris: Panjo! donu al mi manĝi! Nun tiu peto
ankoraŭ havis en si nenion, kio povus veki timon aŭ malĝojon en la
koro de la patrino.

La vidvino metis la manon en la poŝon kaj eltiris monujon, kiu
enhavis kelke da monpaperetoj -- la tuta havo de ŝi kaj ŝia filino.

Ŝi ĵetis la tukon sur la ŝultrojn, kaj, dirinte al la infano, ke
ĝi trankvile atendu ŝian revenon, ŝi eliris el la ĉambro.

Sur la mezo de la ŝtuparo ŝi renkontis la pordiston, kiu portis
faskon da ligno al unu el la loĝejoj, kiuj troviĝis en la unua
etaĝo.

-- Kara sinjoro, -- diris la vidvino ĝentile kaj iom nekuraĝe, -- ĉu
vi ne povus alporti al mi el ia proksima butiketo lakton kaj bulkojn
por mia infano?

La pordisto, ne haltante, aŭskultis ĉi tiujn vortojn, poste li
deturnis la kapon kaj respondis kun apenaŭ kaŝata malkontenteco:

-- He, kiu havas tempon, por iri serĉi lakton kaj bulkojn! Ne por tio
mi estas ĉi tie, ke mi alportadu manĝon al la loĝantoj.

Dirante la lastajn vortojn, li malaperis malantaŭ flekso de la muro.
La vidvino iris pli malsupren.

-- Li ne volis fari al mi komplezon, -- ŝi pensis, -- ĉar li divenas,
ke mi estas malriĉa.... Al tiuj, de kiuj li esperas ricevi pagon, li
portis pezan faskon da ligno.

Ŝi iris malsupren sur la korton kaj rigardis ĉirkaŭen.

-- He, kion do vi tiel ĉirkaŭrigardas? -- eksonis apud ŝi virina
voĉo raŭka kaj malagrabla.

La vidvino ekvidis virinon, kiu staris antaŭ malalta pordeto
proksime de la pordego kaj kies vizaĝon ŝi en la krepusko ne
rekonis, sed kies mallonga jupo, granda tola kufo kaj simpla tuko,
malrekte ĵetita sur la ŝultrojn, kaj ankaŭ la sono de la voĉo kaj
la tono de la parolado montris, ke ŝi estas virino popolamasa.

La vidvino konjektis, ke tio estas la edzino de la pordisto.

-- Mia bona sinjorino, -- ŝi diris, -- ĉu mi ne trovos ĉi tie iun, kiu
alportus al mi lakton kaj bulkojn?

La virino pripensis momenton.

-- De la kioma etaĝo vi estas? -- ŝi demandis, -- Mi vin ial ankoraŭ
ne konas.

-- Hodiaŭ mi enloĝiĝis en la mansardo....

-- Ha, en la mansardo! Nu kial do vi parolaĉas pri ia alportado al
vi? ĉu vi ne povas mem iri al la vendejo?

-- Mi pagus por la servo, -- mallaŭte diris la vidvino; -- sed la
pordistedzino ne aŭdis, aŭ ŝajnigis, ke ŝi ne aŭdas ŝiajn
vortojn, kovris sin pli bone per la tuko kaj malaperis malantaŭ la
malgranda pordeto.

Kelke da minutoj la vidvino staris senmove, videble ne sciante, kion
fari kaj al kiu sin turni; ŝi ekĝemis kaj lasis fali la manojn.
Sed baldaŭ ŝi levis la kapon, kaj, alirinte al la pordego, ŝi
malfermis la pordeton, kiu kondukis al la strato.

Estis ankoraŭ ne tre malfrue vespere, sed sufiĉe mallume; malmultaj
lanternoj malbone lumis la mallarĝan strateton, plenan de amasoj da
homoj; sur la trotuaroj larĝaj partoj estis en plena mallumo. Ondo
da malvarma aŭtuna vento enfluis en la pordegan arkaĵon tra la
malfermita pordeto, frapis la vizaĝon de la vidvino kaj ekturnis
la flankojn de ŝia nigra tuko; la bruo de la veturiloj kaj la
murmurego de la intermiksitaj paroloj surdigis ŝin, la mallumo sur
la trotuaroj ŝin timigis. Ŝi retiriĝis je kelke da paŝoj en la
profundon de la pordega arkaĵo kaj staris denove kelkan tempon kun
mallevita kapo; subite tamen ŝi elrektiĝis kaj paŝis antaŭen.
Ŝi eble rememoris sian infanon, kiu atendis manĝon, aŭ eble ŝi
eksentis, ke ŝi devas akiri de sia volo kaj kuraĝo tion, kion ŝi
de nun devos jam akiradi ĉiutage, ĉiuhore. Ŝi metis la tukon sur
la kapon kaj transpaŝis la sojlon de la pordeto. Ŝi ne sciis, en
kiu flanko oni devas serĉi butiketon kun manĝeblaĵoj. Ŝi iris
sufiĉe grandan pecon, esplorante per la rigardo la elmetaĵojn de
la magazenaj fenestroj, ŝi preterpasis kelke da cigarbutiketoj,
ian kafejon, ian butikon de silkaĵoj, kaj ŝi iris returne. Ŝi ne
kuraĝis pli enprofundiĝi en la straton, nek peti de iu klarigon.
Ŝi direktis sin en la alian flankon, kaj post kvaronhoro ŝi revenis
kun kelke da bulkoj en blanka tuketo.

Lakton ŝi ne alportis; ĝi ne estis ricevebla en la butiko, en kiu
ŝi trovis la bulkojn, ŝi ne volis, ne povis serĉi pli longe, ŝi
estis maltrankvila pri la infano, ŝi reiris rapide, ŝi preskaŭ
kuris. Ŝi estis jam kelke da paŝoj antaŭ la pordego, kiam tuj
malantaŭ si ŝi aŭdis viran voĉon, kiu kantetis:

  «Haltu, kara mia, haltu,
  Piedetoj, ne forsaltu.»

Ŝi penis certigi al si en la animo, ke la kanteto celas ne ŝin, ŝi
ekmarŝis pli rapide kaj jam atingis la pordeton, kiam la voĉo de la
kantanto ekparolis:

-- Kien tiel rapide? kien? la vespero estas bela! eble ni iom
promenos?

Sen spiro, tuta tremante de timo kaj ofendo, la juna vidvino enkuris
en la pordegon kaj forte ĵetfermis post si la pordeton. Post kelke
da minutoj Janjo, vidante la patrinon, enirantan en la ĉambron,
ĵetis sin al ŝi, alpremante sin al ŝiaj brakoj.

-- Tiel longe vi ne revenis, panjo! -- ŝi ekkriis, sed subite ŝi
silentiĝis kaj fikse rigardis la patrinon: -- panjo, vi denove
ploras, vi denove havas tian aspekton, kiel... kiel tiam, kiam oni en
ĉerko elportis la patron el nia loĝejo.

La juna virino efektive tremis per la tuta korpo, larmoj amase fluis
sur ŝiaj flamantaj vangoj. Tio, kion ŝi suferis en la daŭro
de sia kvaronhora ekskurso en la urbon, la batalo kun sia propra
timemeco, la rapida kuro en la glitiga strato, meze de la amaso da
homoj kaj la malvarmaj ondoj de la vento, precipe la ofendo, kiun
ŝi ricevis kvankam de homo nekonata, sed kiun ŝi ricevis la unuan
fojon en la vivo, -- ĉio videble tre profunde ŝin skuis. Estis tamen
videble, ke ŝi decidis venkadi sin mem sur ĉiu paŝo, ĉar ŝi
rapide trankviliĝis, forviŝis la larmojn, kisis la infanon, kaj,
blovekscitante la fajron sur la kameno, ŝi diris:

-- Mi alportis al vi bulkojn, Janjo, kaj nun mi preparos la samovaron
kaj pretigos teon.

Ŝi prenis el la ŝranko la argilan kruĉon, kaj, rekomendinte al la
infano esti singarda kun la fajro, ŝi denove malsupreniris sur la
korton al la puto. Baldaŭ ŝi revenis, malfacile spirante kaj lace,
kun talio klinita pro la pezo de la kruĉo plena de akvo, kiun ŝi
portis; ŝi tamen ne ripozis eĉ unu momenton, sed tuj komencis la
preparadon de la samovaro. Ĉi tiu laboro, kiun ŝi faris videble
la unuan fojon en la vivo, iris tre malfacile, tamen post ne plena
horo la teo estis trinkita. Janjo estis senvestigita kaj endormigita.
La egalmezura kaj mallaŭta spirado de la infano atestis dormon
trankvilan, de la pala vizaĝeto malaperis la postesignoj de larmoj,
tiel multe elverŝitaj en la daŭro de la tuta tago.

Sed la juna patrino ne dormis; en sia funebra vesto, kun
disliberigitaj nigraj bukloj, kun vizaĝo apogita sur la manplato,
ŝi sidis senmove kontraŭ la estingiĝanta fajrejo kaj meditis.
Komence mordanta doloro faldis ŝian blankan frunton en kelke
da profundaj sulkoj, la okuloj pleniĝis de larmoj, la brusto
leviĝadis per malfacilaj ĝemoj. Sed post iom da tempo ŝi ekskuis
la kapon, kvazaŭ ŝi volus forpeli la amason da kordoloroj kaj
timoj, kiuj ŝin sieĝis, ŝi leviĝis, rektigis la talion kaj diris
mallaŭte:

-- Nova vivo!

Jes, tiu virino juna, bela, kun blankaj manoj kaj elasta talio,
eniris en vivon tute novan por ŝi, tiu tago devis esti por ŝi
komenco de nekonata estonteco.

Kia do estis ŝia estinteco?

  * * *

La estinteco de Marta Swicka estis mallonga koncerne la jarojn,
simpla koncerne la okazintaĵojn.

Marta naskiĝis en nobela bieno ne tre luksa kaj riĉa, sed bela kaj
komforta. La bieno de ŝia patro, kiu troviĝis en la malproksimeco
de nur kelke da mejloj de Varsovio, konsistis el kelke da centoj da
hektaroj da semotaŭga tero, flororiĉa, sufiĉe granda herbejo,
bela betula arbareto, kiu liveris hejtan materialon en vintro kaj
belajn promenojn en somero, el vasta ĝardeno plena de fruktarboj
kaj el bela dometo kun ses frontaj fenestroj, elirantaj sur
rondoforman herbotapiŝe kovritan korton, kun verdaj gajaspektaj
fenestrokovriloj, kun balkono kun kvar kolonoj, kiujn ĉirkaŭvolvis
puncofloraj faboj kaj trikoloroj kun belaj violkoloraj kalikoj.

Super la lulilo de Marta sekve kantis najtingaloj kaj maljunaj tilioj
balancis siajn seriozajn fruntojn, rozoj floris kaj tritikaj spikoj
rulis ondojn da oro. Kliniĝadis super ĝi ankaŭ la bela vizaĝo de
la patrino kaj per varmegaj kisoj kovradis la nigraharan kapeton de
la infano.

La patrino de Marta estis virino bona kaj bela, la patro estis homo
klera kaj ankaŭ bona. La sola infano de tiuj gepatroj kreskis meze
de amo de homoj kaj de karesoj de bonstato.

La unua doloro, kiu trafis la ĝis tiam sennuban vivon de la bela,
gaja kaj vigla knabino, estis la perdo de la patrino. Marta havis
tiam la aĝon de dekses jaroj, ŝi malesperis iom da tempo, ŝi
sopiris longe, sed la juneco metis sanigan balzamon sur la unuan
vundon de ŝia koro, ruĝo refloris sur ŝia vizaĝo, la gajeco,
esperoj kaj revoj revenis.

Tamen baldaŭ venis aliaj malfeliĉoj. La patro de Marta, parte
pro sia propra nesingardeco, sed precipe kaŭze de ekonomiaj
ŝanĝoj, kiuj fariĝis en la lando, enfalis en danĝeron perdi sian
posedaĵon. Lia sano ekŝanceliĝis, li antaŭvidis ne sole la ruinon
de sia havo, sed ankaŭ la proksiman finon de sia vivo. Tamen la
sorto de Marta tiam ŝajnis jam asekurita. Ŝi amis kaj estis amata.

Johano Swicki, juna oficisto, kiu havis jam sufiĉe altan oficon en
unu el la regnaj institucioj en Varsovio, ekamis la belan nigrokulan
fraŭlinon kaj vekis en ŝi reciprokan senton de estimo kaj amo.
Kelke da semajnoj post la edziĝa festo de Marta mortis ŝia patro.
La ruinigita nobelo, kiu eble iam revis pli brilantan sorton por sia
solinfano, kun ĝojo enmetis ŝian manon en la manon de neriĉa, sed
laborema homo; pensante, ke de la momento, kiam Marta foriris de la
edziĝa altaro, ŝia estonteco ricevis sufiĉan asekuron kontraŭ
la suferoj de soleco kaj la danĝeroj de malriĉeco, li mortis
trankvile.

La duan fojon en la vivo Martan trafis granda doloro, sed ĉi tiun
fojon ĝin kvietigis jam ne sole la juneco, sed ankaŭ la amo de
edzino kaj poste patrino. Ŝia bela loko de naskiĝo perdiĝis por
ŝi por ĉiam, transiris en la manojn de fremdaj homoj, sed kompense
la amata kaj amanta edzo meze de la urba bruo aranĝis por ŝi molan,
varman kaj oportunan neston, en kiu baldaŭ eksonis la arĝentosona
voĉo de infano.

Inter familiaj ĝojoj kaj devoj kvin jaroj pasis por la juna virino
feliĉe kaj rapide.

Johano Swicki laboris konscience kaj lerte, ricevadis sufiĉe grandan
salajron, kiu donis al li la eblon ĉirkaŭigi la amatan virinon per
ĉio, al kio ŝi alkutimiĝis depost sia naskiĝo kaj kio enhavis
en si ĉarmon por ĉiu kuranta momento kaj trankvilecon por ĉiu
morgaŭa tago. Por ĉiu? ne! nur por la plej proksima. Ĉar Johano
Swicki ne estis sufiĉe antaŭzorga, por pensi pri pli malproksima
estonteco, se tio postulis ian eĉ plej malgrandan rifuzon al si en
la nuna momento.

Juna, forta, laborema, li fidis sian junecon, sian forton kaj
laboremecon, pensante, ke ĉi tiuj trezoroj neniam elĉerpiĝos.
Ili tamen elĉerpiĝis tro baldaŭ. La edzo de Marta enfalis en
malsanon malfacilan kaj subitan, el kiu ne savis lin la konsiloj de
la kuracistoj, nek la penoj de la malesperanta edzino. Li mortis.
Kune kun lia morto finiĝis ne sole la hejma feliĉo de Marta,
sed elglitiĝis el sub ŝiaj piedoj ankaŭ la fundamento de ŝia
materiala ekzistado.

Ne por ĉiam sekve la edziĝa altaro savis la junan virinon de la
suferoj de soleco kaj de la danĝeroj de malriĉeco. La tre malnova
aksiomo, ke ekzistas nenio certa en la mondo, efektiviĝis sur
ŝi en tiu mezuro, en kiu ĝi estas vera. Ĉar ĝi estas vera ne
en plena absoluteco. Ĉio, kio venas al la homo el ekstere, pasas
kaj ŝanĝiĝas ĉirkaŭ li sub la influo de tiuj miloj da fluoj
kaj komplikiĝoj, kun kiuj iras kaj reciproke interligiĝas la
sociaj rilatoj kaj aranĝoj, sub la ofte plej terura, ĉar malplej
antaŭvidebla kaj antaŭkalkulebla influo de la blinda trafo. Sed
la sorto de la homo sur la tero estus efektive tre bedaŭrinda, se
lia tuta forto, ĉiuj liaj posedoj kaj garantioj teniĝus nur en
tiuj elementoj eksteraj, ŝanĝiĝemaj kaj pasemaj kiel akvaj ondoj,
dependantaj de la ordonoj de la ventoj. Jes, ekzistas nenio certa
sur la tero, krom tio, kion la homo posedas en sia propra brusto kaj
kapo: krom klereco, kiu montras vojojn kaj instruas iri sur ili;
krom laboro, kiu lumas la solecon kaj asekuras kontraŭ mizero;
krom sperto, kiu instruas, kaj altaj sentoj, kiuj gardas kontraŭ
malbono. Ankaŭ ĉi tie la certeco estas nur relativa: ĝin rompas
la malserena, sed nevenkebla potenco de malsano kaj morto. Sed tiel
longe, kiel senskue kaj regule daŭras kaj disvolviĝas tiu proceso
de la homa moviĝado, pensado kaj sentado, kiu estas nomata vivo,
tiel longe la homo ne disiĝas de si mem, tiel longe li mem sin
servas, helpas, apogas sin sur tio, kion li sukcesis kolekti al si en
la estinteco, kio servas lin kiel batalilo en la batalo kontraŭ la
komplikiĝoj de la vivo, la ŝanĝiĝoj de la sorto, la krueleco de
la blinda okazo.

Martan trompis kaj forlasis ĉio, kio, venante de ekstere, ĝis nun
estis por ŝi amika kaj protekta. La sorto, kiu ŝin trafis, tute ne
estis ia sorto escepta, ŝia malfeliĉo ne havis sian fonton en ia
stranga, neordinara okazintaĵo, en ia miriga katastrofo, kiu malofte
aperas en la historio de la homaro. Financa ruiniĝo kaj morto ĝis
nun ludis en ŝia vivo la rolon de detruantoj de la trankvileco kaj
feliĉo. Kio do estas pli ordinara? kio precipe ĉe ni estas pli
ordinara ol la unua? kio estas pli ofta, pli neevitebla ol la dua?

Marta renkontiĝis vizaĝo kontraŭ vizaĝo kun tio, kun kio
renkontiĝas milionoj da homoj, milionoj da virinoj. Kiu ne renkontis
ofte en sia vivo homojn, kiuj ploras super la riveroj de Babilono,
ĉirkaŭfluantaj la ruinojn de ilia perdita bonstato? Kiu povas
prikalkuli, kiom da fojoj en sia vivo li rigardis funebran veston de
vidvino, palajn vizaĝojn kaj larmelacigitajn okulojn de orfoj?

Ĉio, kio akompanis ĝis nun la vivon de la juna virino, disiĝis
de ŝi, forflugis de ŝi, sed ŝi ne disiĝis de si mem. Kio ŝi
mem povis esti por si mem? kion ŝi sukcesis kolekti por si en la
estinteco? kiaj armiloj de instruiteco, volo aŭ sperto povis servi
ŝin en la batalo kontraŭ la komplikaĵoj de la socia vivo, kontraŭ
la mizero, blinda okazo, soleco? En ĉi tiuj demandoj kuŝis la
enigmo de ŝia estonteco, la demando pri vivo kaj morto, ne sole por
ŝi, sed ankaŭ por ŝia infano.

Materiale tiu juna patrino posedis nenion, aŭ preskaŭ nenion.
Kelkaj dekoj da spesmiloj, kiuj restis de la vendo de la meblaĵoj
post la pago de malgrandaj ŝuldoj kaj de la kosto de la enterigo
de la edzo, iom da tolaĵo, du vestoj prezentis ŝian tutan havon.
Grandvalorajn juvelojn ŝi neniam havis: tiujn, kiujn ŝi havis, ŝi
vendis dum la malsaneco de la edzo, por pagi la vanajn konsilojn
de la kuracistoj kaj la same vanajn medikamentojn. Eĉ la mizeraj
meblaĵoj, kiuj troviĝis en ŝia nova loĝejo, ne estis ŝia
propraĵo. Ŝi luis ilin kune kun la ĉambro en la mansardo, kaj por
ilia uzado, tiel same kiel por la ĉambro, ŝi prenis sur sin la
devon pagi en la unua tago de ĉiu monato.

Tio prezentis estantecon malgajan, nudan, sed almenaŭ jam klare
difinitan. Nedifinita restis la estonteco. Oni devis ĝin akiri,
preskaŭ krei.

Ĉu tiu juna, bela virino kun la gracia talio, la blankaj manoj
kaj silkecaj nigraj haroj, dense ĉirkaŭantaj la belforman kapon,
posedis ian forton de akirado? ĉu el sia estinteco ŝi elportis ion,
el kio ŝi povus krei estontecon? Ŝi meditis pri tio, sidante sur
malalta ligna seĝeto antaŭ la ardantaj karboj de la kameno. Ŝiaj
okuloj kun esprimo de profunda amo estis fiksitaj sur la vizaĝeto
de la infano, kiu trankvile dormis sur la blankaj kusenoj. Por vi,
ŝi diris post kelka silento, kaj por mi, pro pano, pro azilo, pro
trankvileco mi laboros!

Ŝi stariĝis antaŭ la fenestro. La nokto estis malluma, Marta
vidis nenion, nek la krutajn tegmentojn, kiuj staris malsupre de
la alta mansardo en formo de multe da levitaĵoj kaj fleksitaĵoj,
nek la mallumajn fummalpurigitajn kamentubojn, starantajn super
la tegmentoj, nek la stratajn lanternojn, kies malklara brilo ne
atingis la altecon de ŝia fenestreto. Ŝi ne vidis eĉ la ĉielon,
ĉar ĝi estis kovrita de nuboj kaj neniu stelo en ĝi brilis. Sed
la bruo de la granda urbo atingis ŝiajn orelojn, senĉesa, kvankam
nokta, surdiga, kvankam malfortigita de la malproksimeco. La horo ne
estis tro malfrua; en la larĝaj, belegaj stratoj, kiel ankaŭ en la
malvastaj mallumaj stratetoj, homoj ankoraŭ iris, veturis, celis
plezuron, serĉis profiton, kuris tien, kien vokis ilin la scivoleco
de la penso, la volupto de la koro, aŭ la espero de akiro.

Marta metis la frunton sur la interplektitajn manojn kaj fermis
la okulojn. Ŝi aŭskultis la milojn da voĉoj, intermiksitajn en
unu voĉon grandegan, kvankam neklaran kaj monotonan, sed tamen
plenan de flamecaj eksplodoj, de subitaj silentiĝoj, de obtuzaj
ekkrioj kaj misteraj murmuroj. La granda urbo aperis antaŭ la okuloj
de ŝia imago en la formo de grandega abelujo, en kiu moviĝis,
bolis per vivo kaj pelado, multo da homaj ekzistaĵoj. Ĉiu el tiuj
ekzistaĵoj posedis lokon, sur kiu ĝi laboris, kaj lokon, sur kiu
ĝi ripozis, celojn, al kiuj ĝi iris, ilojn, per kiuj ĝi liberigis
al si vojon tra la amaso. Por ŝi, la malriĉa, en senbordan solecon
ĵetita virino, kia estos la loko de laborado kaj ripozado? kie
estas tiu celo, al kiu ŝi sin direktos? kie ŝi prenos la ilojn,
kiuj liberigos la vojon por la malriĉa kaj forlasita virino? Kaj
kiaj estos por ŝi tiuj homaj ekzistaĵoj, kiuj tie bruas tiel
senĉese kaj kies spirado kaŭzas tiun flamecan murmuron, en kies jen
leviĝantaj, jen malleviĝantaj ondoj ŝiaj oreloj nun naĝas? Ĉu
ili estos por ŝi justaj aŭ kruelaj, favorkoraj aŭ senkompataj?
Ĉu malfermiĝos antaŭ ŝiaj paŝoj tiuj dense fermitaj falangoj,
kiuj puŝiĝas al la feliĉo kaj bonstato, aŭ ĉu ili fermiĝos
ankoraŭ pli dense, por ke la novevenintino ne malvastigu al ili
la lokon, ne antaŭiĝu al iu el ili en la pena puŝiĝado? Kiaj
regularoj kaj moroj estos por ŝi favoraj kaj kiaj estos malamikaj,
kaj ĉu pli granda estos la nombro de la unuaj aŭ de la lastaj?
Sed antaŭ ĉio, antaŭ ĉio -- ĉu ŝi estos kapabla mem venki la
elementojn malamikajn, fari ĝustan uzon el la elementoj amikaj, el
ĉiu momento, el ĉiu bato de la koro, el ĉiu penso, kiu flugos
tra la kapon? ĉiujn ektremojn, kiuj tuŝos la fibrojn de la koro,
kunigi en unu forton prudentan, persistan, grandan, en tian forton,
kiu estos kapabla forpeli mizeron, asekuri la homan honoron kontraŭ
humiliĝo, gardi kontraŭ senfruktaj doloroj, malespero kaj -- morto
per malsato?

En tiuj demandoj koncentriĝis la tuta animo de Marta. Rememoroj
agrablaj kaj samtempe mordantaj, rememoroj de virino, kiu iam,
estante gracia kaj gaja knabino, per malpezaj piedoj paŝadis sur la
freŝa herbo kaj belkoloraj floroj de la hejma vilaĝo; kiu poste,
flanke de amata edzo, pasigadis tagojn feliĉajn, liberajn de zorgoj
kaj malĝojoj, kaj nun en vesto de vidvino staris ĉe la malgranda
fenestreto de mansardo, kun pala frunto, apogita sur la kunmetitaj
manplatoj; rememoroj de virino, kiuj en la daŭro de la tuta pasinta
tago ŝin ĉirkaŭis per amaso da logantaj fantomoj, vundante kaj
ŝirante, forflugis nun de ŝi antaŭ la minaca, mistera, sed reale
palpebla bildo de la estanteco. Ĉi tiu bildo englutis ŝiajn
pensojn, tamen videble ŝin ne teruris. Ĉu ŝi ĉerpis sian kuraĝon
el la patrina amo, kiu plenigis ŝian koron? Ĉu ŝi posedis tiun
fierecon, kiu abomenas timon? Ĉu... ŝi ne konis la mondon nek
sin mem? Ŝi ne timis. Kiam ŝi levis la vizaĝon, sur ĝi estis
postesignoj de larmoj, kiujn ŝi elfluigis en la lastaj tagoj,
sur ĝi estis la esprimo de kordoloro kaj sopiro, sed timo kaj
senespereco sur ĝi ne estis.

  * * *

La sekvantan tagon post sia transloĝiĝo en la mansardon Marta je la
deka horo matene estis jam en la urbo.

Videble ŝi rapidis al ia celo; ia bruliganta penso, maltrankvila
espero pelis ŝin antaŭen, ĉar ŝi iris rapide, kaj malrapidigis
siajn paŝojn nur tiam, kiam ŝi troviĝis sur la strato Dluga. Tie
ŝi iris jam ĉiam pli kaj pli malrapide, malforta ruĝo aperis
sur ŝiaj palaj vangoj, la spirado fariĝis pli rapida, kiel
estas ordinare ĉe la alproksimiĝo de momento tre dezirata kaj
samtempe terura, kiu postulas la streĉiĝon de ĉiuj fortoj de la
prudento kaj volo, kiu vekas esperon, senkuraĝecon, aŭ eble eĉ
malgraŭvolan honton, kaŭzitan de la kutimoj de la tuta vivo, de la
serioza noveco de la situacio.

Antaŭ la pordego de unu el la plej grandaj domoj ŝi haltis kaj
rigardis la numeron de la domo; la numero videble estis ĝuste tiu,
kiun ŝi havis en sia memoro, ĉar post unu iom pli longa kaj pli
profunda ekspiro ŝi komencis malrapide supreniri sur la luma kaj
larĝa ŝtuparo.

Apenaŭ ŝi pasis dekkelke da ŝtupoj, ŝi vidis du malsuprenirantajn
virinojn. Unu el ili estis vestita penplene, eĉ kun eleganteco, kaj
havis teniĝon memfidan, vizaĝesprimon trankvilan, kontentan. La
dua, pli juna, tre juna, en malhela lana vesto, iom eluzita ŝalo
sur la ŝultroj, kun ĉapelo, kiu videble travivis jam pli ol unu
aŭtunon, iris kun mallevitaj manoj, kun rigardo direktita al la
tero. La iom ruĝaj palpebroj, la pala koloro de la vizaĝo kaj la
maldikeco de la talio donis al la tuta figuro de tiu juna kaj sufiĉe
bela knabino la esprimon de malgajeco, malforteco kaj laceco. Tiuj du
virinoj videble bone konis sin reciproke, ĉar ili parolis inter si
intime.

-- Dio, mia Dio! -- diris la pli juna mallaŭte kaj iom ĝemante, --
kion mi malfeliĉa nun faros? la lasta espero min trompis. Kiel mi
diros al la patrino, ke ankaŭ hodiaŭ mi ne ricevis ankoraŭ lecionojn!
Ŝi pli malsaniĝos... kaj eĉ sen tio en la domo estas jam nenio por
manĝi....

-- Nu, nu, -- respondis la pli maljuna per tono, en kiu krom kunsento
sonis ankaŭ kordo de forte sentata propra plialteco; -- ne malĝoju
tiel forte! laboru ankoraŭ iom super la muziko....

-- Ha! se mi scius tiel ludi, kiel Vi! -- ekkriis la pli juna, -- sed
mi ne scias....

-- Talenton vi ne havas, mia kara! -- diris la pli maljuna, -- kion
fari? vi ne havas talenton!

Tiel parolante, la du virinoj pasis preter Marta; ili estis tiel
okupitaj unu de sia kontenteco kaj la dua de sia malĝojo, ke ili
ne donis eĉ la plej malgrandan atenton al la virino, kies funebra
vesto preterŝoviĝis antaŭ ili. Sed ŝi haltis subite kaj akompanis
ilin per sia rigardo. Ili videble estis instruistinoj, kiuj forlasis
la lokon, al kiu ŝi nun celis. Unu el ili forlasis tiun lokon kun
vizaĝo tre kontenta, sed la dua -- kun larmoj. Post duonhoro, eble
post kvaronhoro, ŝi ankaŭ malsupreniros per tiu ŝtuparo, per kiu
nun ŝi supreniras. Ĉu ĝojo aŭ larmoj estos ŝia sorto? Ŝia koro
batis forte, kiam ŝi ektuŝis la sonorilon ĉe la pordo, sur kiu
brilis kupra plato kun la surskribo: Informa oficejo por instruistoj
kaj instruistinoj, de Ludovikino Zminska.

Tra malgranda antaŭĉambro, kies pordo malfermiĝis post la eksono
de la sonorilo, Marta eniris en vastan ĉambron, lumitan de du
grandaj fenestroj, elirantaj sur multehoman straton; en la ĉambro
staris multe da belaj mebloj, inter kiuj distingiĝis kaj tuj falis
en la okulojn tute nova tre eleganta kaj multekosta fortepiano.

En la ĉambro estis tri personoj, el kiuj unu leviĝis renkonte al
Marta. Ĝi estis virino de meza aĝo, kun haroj de nedifinita koloro,
glate frizitaj sub eleganta blanka kufo, kun sintenado iom rigida.
Ŝia vizaĝo kun sufiĉe regulaj trajtoj ne havis ian klare difinitan
karakteran esprimon, kaj, tiel same kiel la griza vesto sen iaj
ornamoj, butonumita sur la brusto per vico da monotonaj butonoj, ĝi
per nenio forpuŝis kaj per nenio altiris. Tio estis figuro, de la
kapo ĝis la piedoj portanta la esprimon de oficeco; tiu virino eble
estis kapabla en alia tempo kaj alia loko rideti libere, rigardi
senteme, per kora movo etendi la manon por manpremo, sed ĉi tie, en
tiu saloneto, en kiu ŝi akceptadis la personojn, kiuj bezonis ŝian
konsilon kaj helpon, kaj aperadis en la karaktero de oficperistino
inter tiuj personoj kaj la publiko, ŝi estis tia, kia ŝi sendube
devis esti, ĝentila kaj bonmaniera, sed sindetena kaj singarda.
Tiu ĉambro havis ŝajnon de saloneto; sed en efektiveco ĝi estis
komercejo tia sama, kiaj estas ĉiuj aliaj komercejoj; ĝia mastrino
proponadis siajn konsilojn, klarigojn kaj rilatojn al tiuj, kiuj ilin
postuladis de ŝi, interŝanĝe kontraŭ reciproka servo en formo
de mono. Ĝi estis ankaŭ puriĝejo, tra kiu pasadis homaj animoj,
enirante el ĝi en la ĉielon de akirita laboro, aŭ en la inferon de
kontraŭvola senlaboreco.

Marta haltis momenton apud la pordo kaj ĵetis sian rigardon sur la
vizaĝon kaj la figuron de la virino, kiu iris al ŝi renkonte. Ŝiaj
okuloj, kiuj hieraŭ ĉiuminute pleniĝadis de larmoj, sed hodiaŭ
estis sekaj kaj brilantaj, akiris la esprimon de neordinara akreco,
eĉ preskaŭ penetremeco. Videble en ili koncentriĝis la tuta
pensokapableco de la juna virino kaj penis penetri en la profundon
de la persono, kies buŝo devis elparoli juĝon pri ŝia estonta
suferado aŭ trankvileco. La unuan fojon en sia vivo Marta nun venis
al iu pro negoco; kaj tiu negoco estis unu el la plej gravaj negocoj
de malriĉaj homoj: bezono de laborenspezo.

-- Estimata sinjorino kredeble havas bezonon al la informa
oficejo? -- diris la mastrino de la loĝejo.

-- Jes, sinjorino, -- respondis la venintino. -- Mi estas Marta
Swicka.

-- Volu sidiĝi kaj atendi momenton, ĝis mi finos la interparoladon
kun tiuj sinjorinoj, kiuj venis antaŭe.

Marta sidiĝis sur seĝo, kiu estis montrita al ŝi, kaj nur nun ŝi
direktis sian atenton al la du aliaj personoj, kiuj troviĝis en la
ĉambro.

Tiuj personoj forte diferencis inter si per la aĝo, vestaĵo kaj
eksteraĵo. Unu el ili estis fraŭlino, havanta la aĝon de eble
dudek jaroj, tre bela, kun rideto sur la rozokolora buŝo, kun bluaj
okuloj, kiuj rigardis serene, preskaŭ gaje, en silka vesto de hela
koloro kaj malgranda ĉapelo, kiu bele ornamis la hele blondajn
harojn. Videble ĝuste kun ŝi Ludovikino Zminska interparolis antaŭ
la eniro de Marta, ĉar al ŝi ankaŭ ŝi sin turnis tuj post la
saluta akcepto de la venintino. Ŝi parolis angle, kaj jam de la
unuaj vortoj de respondo de la juna fraŭlino oni tuj povis diveni,
ke ŝi estas naskita anglino. Marta ne komprenis la paroladon de la
du virinoj, ĉar ŝi ne sciis la lingvon, kiun ili parolis, ŝi vidis
nur, ke libera rideto ne forlasis la buŝon de la bela anglino, ke
ŝia vizaĝo, sintenado kaj maniero de parolado esprimis kuraĝecon
de persono, kiu kutimis havi sukceson, kaj kiu plene fidas sin mem
kaj la sorton, kiu ŝin atendas.

Post mallonga interparolado la mastrino de la loĝejo prenis folieton
da papero kaj komencis rapide skribi ion sur ĝi.

Marta, kiu kun streĉita atento observis la detalojn de la sceno, kiu
havis proksiman rilaton al ŝia propra situacio, vidis ke Ludovikino
Zminska skribis la leteron france, metis tie ciferon, esprimantan la
sumon de 600 spesmiloj, kaj sur la koverto ŝi skribis unu el la
grafaj familinomoj kaj aldonis la nomon de la plej bela strato en
Varsovio. Farinte ĉion ĉi tion, ŝi kun ĝentila rideto transdonis
la leteron al la anglino, kiu leviĝis, faris saluton kaj eliris el
la ĉambro per facilaj paŝoj, kun kapo levita kaj kun rideto de
kontenteco sur la buŝo.

-- Sescent spesmiloj por jaro, -- meditis Marta, -- kia riĉeco, mia
Dio! kia feliĉo, kiam oni povas tiom multe laborenspezi! Se oni
promesus al mi almenaŭ duonon de tiu sumo, mi estus trankvila pri
Janjo kaj pri mi!

Meditante tiamaniere, la juna virino kun intereso kaj senkonscia
kompato rigardis la personon, kun kiu post la foriro de la anglino la
mastrino de la loĝejo komencis interparoladon.

Ĝi estis virino, kiu povis havi la aĝon de ĉirkaŭ sesdek jaroj,
malgranda, malgrasa, kun vizaĝo velkinta, kovrita de multo da
sulketoj, kun haroj preskaŭ tute blankaj, kombitaj en la formo
de du glataj strioj sub ĉapelo nigra, ĉifita kaj de antaŭlonge
pasinta modo. Nigra lana vesto kaj silka antikva manteleto pendis
sur la malgrasa korpo de la maljunulino, ŝiaj manoj, travideblaj,
blankaj kaj maldikaj, per maltrankvila movado ĉiam ĉifadis kaj
turnadis en la senkarnaj fingroj blankan tolan tuketon, kiu kuŝis
sur ŝiaj genuoj. Tian saman maltrankvilecon montris ŝiaj okuloj,
kiuj videble iam estis bluaj, sed nun senkoloriĝis kaj senbriliĝis;
ili jen leviĝadis al la vizaĝo de la mastrino, jen kovriĝadis
per la ruĝaj palpebroj, jen kuradis de objekto al objekto, kvazaŭ
spegulante per tio la maltrankvilecon kaj doloran streĉiĝadon de
la elturmentita cerbo, kiu serĉis por si ian punkton de apogo, ian
rifuĝon kaj kvietiĝon.

-- Ĉu vi, sinjorino, jam estis iam instruistino? -- demandis france
Ludovikino Zminska, sin turnante al la maljunulino. La kompatinda
maljunulino moviĝis sur la seĝo, trakuris per la okuloj laŭlonge
kaj laŭlarĝe la kontraŭan muron, per konvulsia movo kunpremis
la fingrojn ĉirkaŭ sia globe kunvolvita tuketo kaj komencis
mallaŭte:

-- _Non, Madame, c'est le premier fois que je... je..._ -- Ŝi
interrompis; ŝi serĉis videble la fremdlingvajn vortojn, per kiuj
ŝi povus eldiri sian penson, sed ili forkuris el ŝia laca memoro.

-- _J'avais..._ -- ŝi komencis post momento, -- _j'avais la fortune...
mon fils avait le malheur de la perdre...._

La mastrino de la loĝejo sidis malvarma kaj rigida sur la kanapo.
La lingvaj eraroj, farataj de la maljunulino, ŝia malfacila kaj
malagrable sonanta elparolado ne aperigis sur la buŝo de la mastrino
rideton, tiel same kiel ties turmentiĝo kaj dolora maltrankvileco
ŝajne ne vekis en ŝi kompaton.

-- Tio estas bedaŭrinda, -- ŝi diris, -- kaj vi havas nur tiun solan
filon?

-- Mi lin jam ne havas! -- ekkriis pole la maljuna virino; sed subite
rememoriĝinte pri la devo montri sian sciadon de la fremda lingvo,
ŝi aldonis: -- _il est mourru par désespoir!_

La senkoloriĝintaj pupiloj de la maljunulino ne malsekiĝis per
larmo kaj ne eklumis eĉ per la plej malgranda brilo, kiam ŝi
ekparolis la lastajn vortojn, sed ŝia pala mallarĝa buŝo ektremis
inter la amaso de la ĝin ĉirkaŭantaj sulketoj kaj la kava brusto
ektremis sub la antikvamoda manteleto.

-- Ĉu vi scias la muzikon? -- demandis la mastrino pole, kvazaŭ la
kelkaj interŝanĝitaj vortoj jam sufiĉe informis ŝin pri la franca
sciado de la maljunulino.

-- Mi iam ludis, sed... antaŭ jam tre longe... vere mi ne scias, ĉu
mi povus jam nun....

-- Nu, eble la germanan lingvon....

Anstataŭ ĉia respondo la maljunulino nee skuis la kapon.

-- Sekve kion do, sinjorino, vi povas instrui?

Ĉi tiu demando estis farita per tono ĝentila, sed samtempe tiel
seka kaj malvarma, ke ĝi havis la saman signifon, kiel klara rifuzo.
Tamen la maljuna virino tion ne komprenis, aŭ penis ne kompreni.
La franca lingvo videble estis tiu el ŝiaj scioj, de kiu ŝi
esperis plej multe, per kiu ŝi esperis ricevi pecon da pano, kiu
devis gardi kontraŭ mizero la lastajn tagojn de ŝia elturmentita
vivo. Sentante, ke la starejo elŝoviĝas el sub ŝiaj piedoj, ke
la mastrino de la informa oficejo intencas fini la interparoladon
kun ŝi, doninte al ŝi nenian informon, ŝi kaptis tiun solan
kaj laŭ ŝia opinio lastan tabulon de savo, kaj, ĉiam pli forte
ĉifante la tolan tuketon en la tremantaj fingroj, ŝi rapide
komencis:

-- _La géographie, la histoire, les commencements de l'arithmétique...._

Ŝi subite silentiĝis kaj direktis rigidan rigardon al la kontraŭa
muro, ĉar Ludovikino Zminska leviĝis.

-- Mi tre bedaŭras, -- malrapide komencis la mastrino, -- sed en la
nuna momento mi scias nenian lokon, kiu povus taŭgi por vi...

Ŝi finis, kaj ŝi staris nun kun manoj kunmetitaj sur la talia parto
de sia cindrokolora vesto, tre klare atendante adiaŭon. Sed la
maljunulino sidis kiel alforĝita al la loko, ŝiaj ĝis nun moviĝemaj
manoj kaj okuloj rigidiĝis, dum la pala buŝo malfermiĝis.

-- Nenian! -- ŝi elmurmuretis post momento... -- nenian! -- ŝi
ripetis, kaj rigide, kvazaŭ movita de ia forto sendependa de ŝi
mem, ŝi malrapide leviĝis de la seĝo.

Ŝi tamen ne foriris. Ŝiaj palpebroj ŝvelis, la pupiloj kovriĝis
per vitreca vualo. Ŝi apogis la tremantan manplaton sur la brakparto
de la seĝo kaj diris mallaŭte:

-- Eble poste... eble iam poste... estos ia loko...

-- Ne, sinjorino, promesi mi ne povas, -- respondis la mastrino
monotone, ĝentile, sed rigide.

Dum kelke da sekundoj en la ĉambro regis plena silento. Subite sur
la sulkoplenaj vangoj de la maljunulino ekfluis du riveretoj da
senhaltaj larmoj. Ŝi tamen eligis nenian sonon, ne diris eĉ unu
vorton, faris saluton al la mastrino kaj rapide forlasis la ĉambron.
Eble ŝi hontis siajn larmojn kaj deziris kaŝi ilin kiel eble plej
rapide, aŭ eble al alia loko, simila al tiu, kiun ŝi nun forlasis,
ŝi rapidis kun nova espero, por ricevi novan disreviĝon...

Nun Marta restis duope kun la virino, kiu devis solvi la demandon pri
plenumiĝo aŭ falo de ŝiaj plej karaj esperoj, de ŝiaj plej fortaj
deziroj. Ŝi ne sentis sin timigita, sed nur profunde malĝoja.

La scenoj, kiuj en la lastaj minutoj preterŝoviĝis antaŭ ŝiaj
okuloj, faris sur ŝia spirito fortan impreson, des pli fortan,
ke ĝi estis tute nova. Ŝi ne kutimis vidi homojn, kiuj serĉas
laborenspezon, pelas sin pro peco da pano, ŝi ne supozis, ŝi neniam
antaŭsentis, ke tiu sinpelado enhavas en si tiom da maltrankvileco,
turmentoj, trompiĝoj. Ĝis nun la laboro, ĉiufoje kiam Marta pensis
pri ĝi, aperadis en ŝia imago kiel io, pro kio oni bezonas nur
kliniĝi, por tuj ricevi la deziratan objekton. Ĉi tie, tuj sur la
unua stacio de tiu nekonata vojo, ŝi komencis diveni la ekzistadon
de aferoj teruraj, tamen ŝi ne tremis, en siaj pensoj ŝi certigadis
sin mem, ke ŝin, virinon junan kaj sanan, iam tre zorge edukitan de
plej bonaj gepatroj, ŝin, estintan kunvivantinon de homo inteligenta
kaj akiranta sian panon per laboro spirita, ne povas trafi sorto
simila al tiu, kiu trafis tiun kompatindan malĝojan knabinon,
kiun ŝi renkontis sur la ŝtuparo, kaj tiun centoble ankoraŭ pli
malfeliĉan maljunulinon, kiu foriris antaŭ momento kun du fluetoj
da larmoj sur la sulkoplenaj vangoj.

Ludovikino Zminska komencis per la demando, per kiu ŝi videble
ordinare komencadis la interparolojn kun la venantaj kandidatinoj por
ofico de instruistino.

-- Ĉu vi jam okupadis vin per instruado?

-- Ne, sinjorino; mi estas vidvino de oficisto, kiu mortis antaŭ
kelke da tagoj. Nur nun la unuan fojon mi deziras komenci la
profesion de instruistino.

-- Ha! sekve vi eble posedas ateston de trapaso de ia el la plej altaj
lernejoj?

-- Ne, sinjorino; mi ricevis mian edukon hejme.

Tiujn vortojn la du virinoj interŝanĝis inter si france. Marta
parolis tiun lingvon sufiĉe bone kaj facile, ŝia elparolado ne
estis la plej perfekta, sed ĝi ankaŭ ne prezentis iajn tro gravajn
dekliniĝojn.

-- Kiujn do objektojn vi povas kaj deziras instrui?

Marta ne tuj respondis. Estas mirinde, ŝi venis ĉi tien kun la
intenco akiri por si lokon de instruistino, sed ŝi ne sciis bone,
kion nome ŝi povas kaj deziras instrui. Ŝi ne kutimis fari kalkulon
pri la spiritaj provizoj, kiujn ŝi posedas, ŝi konsciis nur tion,
ke tio, kion ŝi scias, estas tute sufiĉa por virino, kiu troviĝas
en tiaj situacioj, en kiuj ŝi troviĝas, por filino de nobelo, por
edzino de oficisto. Sed nun ne estis tempo, por longe pripensi; al
la memoro de Marta aperis kompreneble tiuj objektoj, super kiuj ŝi
en la infaneco laboris plej multe, kiuj prezentis la fundamenton de
klereco por ŝi kaj ŝiaj samstatanoj.

-- Mi povus doni lecionojn de muziko kaj de franca lingvo, -- ŝi diris.

-- Koncerne la lastan, -- respondis la mastrino, -- mi trovas, ke vi
havas francan elparoladon sufiĉe facilan kaj bonan, kaj kvankam
tio ne estas ankoraŭ ĉio, kion oni bezonas por povi instrui, mi
tamen estas certa, ke al vi ankaŭ la gramatiko kaj ortografio kaj
eble ankaŭ iom la franca literaturo ne estas nekonataj. Koncerne la
muzikon... volu min pardoni... mi devas scii la gradon de via artisma
klereco, por ke mi povu trovi rimedon fari de ĝi konforman uzon.

Sur la palaj vangoj de Marta aperis ruĝo. Ŝi estis edukata
hejme, neniam antaŭ iu submetis sin al ekzameno, ŝi eĉ neniam
prezentiĝis kun sia ludado antaŭ la mondo, ĉar kelke da monatoj
post la edziniĝo ferminte la fortepianon, kiun aĉetis por ŝi la
edzo, ŝi malfermis ĝin poste nur kelke da fojoj, kaj nur tiam,
kiam ŝian ludadon aŭdis nur la kvar muroj de ŝia bela saloneto
kaj la malgrandaj oreletoj de Janjo, kiu saltadis sur la genuoj de
la vartistino laŭtakte de la muziko de la patrino. Kaj tamen la
postulo de la mastrino de la informa oficejo havis en si nenion,
kio povus esti rigardata kiel ofenda, ĝi estis bazita sur tiu
simpla kaj komune akceptita regulo, ke, por diri ion pri la valoro
kaj ecoj de objekto, oni devas ĝin antaŭe ĉirkaŭrigardi, taksi
kaj almezuri, en kia formo ĝi povos esti bezona kaj konforma.
Marta tion komprenis, ŝi leviĝis de la seĝo kaj, depreninte la
gantojn, aliris al la fortepiano. Tie ŝi staris momenton kun okuloj
direktitaj malsupren al la klavaro. Ŝi rememorigadis al si sian
knabinan muzikan repertuaron kaj ŝanceliĝadis, kion elekti inter la
komponaĵoj, kiuj iam kaŭzadis al ŝi laŭdojn de la instruistino
kaj kisojn de la gepatroj. Ŝi sidiĝis kaj ĉiam ankoraŭ serĉis en
sia memoro, kiam la pordo brue malfermiĝis kaj de la sojlo eksonis
virina voĉo akra kaj penetranta.

-- _Eh bien! mame! La Comtesse arrive-t-elle à Varsovie?_

Kun ĉi tiuj vortoj eniris, aŭ pli vere enĵetis sin en la ĉambron
virino vigla, beleta, kun malhela vizaĝkoloro, de meza alteco, en
originala mantelo kun punca kapuĉo, akre distingiĝanta ĉe la
profunda nigreco de la haroj kaj malheleco de la vizaĝo. La nigraj
brilantaj okuloj de la venintino rapide trakuris la ĉambron kaj
renkontiĝis kun la figuro de la virino, kiu sidis ĉe la fortepiano.

-- _Ah, vous avez du monde, madame!_ -- ŝi ekkriis, -- _continuez,
continuez, je puis attendre!_

Tion dirante, ŝi ĵetiĝis en brakseĝon, apogis la kapon al la
dorsa parto de la seĝo, krucigis la krurojn, montrante per tio tre
belformajn piedojn vestitajn per belaj ŝuoj, kaj, intertransmetante
la manojn sur la brusto, ŝi fiksis scivolan, penetrantan rigardon
sur la vizaĝo de Marta.

Sur la vangoj de la juna vidvino plifortiĝis la ruĝo, la nova
atestanto de ŝia ekzameniĝa ludado ne malgrandigis la malagrablecon
de ŝia situacio. Sed Ludovikino Zminska turnis al ŝi la kapon kun
tiu speciala atento kaj vizaĝesprimo, kiu kvazaŭ diras: Ni atendas!

Marta komencis ludi. Ŝi ludis _la Prière d'une vierge_. En la
tempo, kiam ŝi lernis muzikon, la junaj fraŭlinoj ĉie ludadis
_la Prière d'une vierge_, tiun sentimentalan komponaĵon, kies
tonoj melankolie kunfandiĝadis kun la lunaj radioj, penetrantaj
tra la fenestro, kaj kun la knabinaj sopiroj, elflugantaj el la
brusto. Sed la saloneto de la informa oficejo estis lumita de klara,
senfantazia taga lumo, la sopiroj de la virino, kiu ludis nun _la
Prière d'une vierge_, ne estis tiaj sopiroj, kiuj flugas «en la
regionojn superterajn» aŭ al tiu «kampo vasta, kampo hela, kie
rajdas fraŭlo bela», sed tiaj sopiroj, kiuj kaŝitaj, forpremitaj
al la fundo de la brusto, tamen ĉiam releviĝas, enverŝante en la
orelon de virino-patrino la simplan, teran, trivialan, sed tamen
tragedian, minacan, trudiĝeman, ŝirantan krion: panon! laborakiron!

La mallarĝaj brovoj de Ludovikino Zminska iom kunŝoviĝis, kaj per
tio ŝia vizaĝesprimo fariĝis ankoraŭ pli malvarma kaj severa, ol
antaŭe; sur la malhela vizaĝo de la francino, kiu larĝe etendite
sidis en la brakseĝo, konstante kuradis petolaj ridetoj. Marta
sentis mem, ke ŝi ludas malbone. Ŝi nun ne komprenis plu tiun
grupon da sentoplenaj tonoj, kiu iam ŝajnis al ŝi anĝela melodio;
ŝiaj fingroj perdis la ekzercitecon kaj konfuziĝadis sur la klavoj,
ne ĉiam trafante la ĝustan, ŝi eraradis en la pasaĵoj, premadis
senbezone la pedalon, forlasadis tutajn taktojn, haltadis kaj
serĉadis sur la klavaro la vojon, kiun ŝi perdis.

-- _Mais c'est une petite horreur qu'elle joue là!_ -- ekkriis
la francino, kvankam per duonvoĉo; sed ŝian ekkrion aŭdis ankaŭ
Marta.

-- _Chut! Mlle Delphine!_ -- diris mallaŭte la mastrino de la
loĝejo.

Marta frapis la lastan akordon de la sentimentala melodio kaj tuj,
ne levante la okulojn nek la manojn de la klavoj, komencis ludi
la Nokturnon de Zientarski. Ŝi sentis, kian por ŝi nefavoran
impreson ŝia ludado faris sur la virino, kiu tenis en sia mano
ŝiajn plej karajn esperojn; ŝi sentis, ke mallerte tuŝante la
klavojn, ŝi samtempe elfaligas el la mano unu el la nemultaj iloj de
laborakirado, kiujn ŝi fidis; ke ĉiu erara tono, kiu eliras el sub
ŝiaj fingroj, disŝiras kaj distranĉas unu el la nemultaj fadenoj,
sur kiuj pendas la ekzistado de ŝi kaj de ŝia infano.

-- Mi devas ekludi pli bone! -- ŝi diris al si en la pensoj, kaj sen
minuto da meditado ŝi komencis ludi la malgajan Nokturnon. Kaj tamen
ŝi ne ludis pli bone ol antaŭe, ŝi ludis eĉ pli malbone, la
komponaĵo estis pli malfacila, en la manoj dekutimiĝintaj de ludado
ŝi komencis senti doloron kaj rigidiĝon.

-- _Elle touche faux! Mame! he! he! comme elle touche faux_, --
ekkriis denove la francino, pafante per la ridantaj okuloj kaj
apogante la graciajn piedojn sur la plej proksima seĝo.

-- _Chut, je vous en prie, mademoiselle Delphine!_ -- ripetis la
mastrino kun iom da malkontenteco, levante la ŝultrojn.

Marta forleviĝis de la fortepiano. Sur ŝia vizaĝo antaŭe iom
ruĝa nun aperis purpuraj makuloj, la okuloj brilis de forta
ekscitiĝo. Ĝi fariĝis! El ŝia mano elfalis unu el la rimedoj,
al kiuj ŝi esperis; unu el la fadenoj, kiuj povis ŝin konduki al
laborenspezo, senespere disŝiriĝis. Ŝi nun jam sciis, ke lecionojn
de muziko ŝi ricevi ne povas; ŝi ne mallevis la okulojn kaj per
senŝanceliĝaj paŝoj aliris al la tablo, ĉe kiu sidis la du
virinoj, kiuj troviĝis en la ĉambro.

-- Mi neniam havis talenton por muziko, -- ŝi komencis per voĉo
sufiĉe mallaŭta, tamen ne intence mallaŭtigita nek tremanta, -- mi
lernis ĝin en la daŭro de naŭ jaroj, sed tion, por kio oni ne
havas kapablon, oni facile forgesas. Krom tio en la daŭro de kvin
jaroj post mia edziniĝo mi tute ne ludis.

Ŝi diris tion kun facila rideto. La sur ŝi fiksita rigardo de la
penetremaj okuloj de la francino estis por ŝi tre turmenta, ŝi
timis ekvidi en tiuj okuloj kompaton aŭ mokon. Sed la francino, ne
kompreninte la vortojn de Marta, diritajn pole, oscedis larĝe kaj
laŭte.

-- _Eh bien! Mame!_ -- ŝi sin turnis al la mastrino de la
loĝejo, -- finu kun mi; mi volas diri al vi nur kelke da vortoj. Kiam
la grafino alveturos?

-- Post kelke da tagoj.

-- Ĉu vi skribis al ŝi pri la kondiĉoj, kiujn mi metis?

-- Jes, kaj sinjorino la grafino ilin akceptis.

-- Sekve miaj kvarcent spesmiloj estas certaj?

-- Absolute certaj.

-- Kaj mian malgrandan nevinon mi povos havi ĉe mi?

-- Jes.

-- Kaj mi havos apartan ĉambron, apartan servantinon, ĉevalojn por
veturpromenado, kiam mi volos, kaj du monatojn da libertempo?

-- Ĉiujn ĉi tiujn kondiĉojn sinjorino la grafino konsentas.

-- Bone do, diris la francino leviĝante, -- post kelke da tagoj mi
venos, por demandi denove pri la alveno de sinjorino la grafino.
Tamen se ŝi post unu semajno ne alvenos aŭ ne sendos peti min,
mi liberigos min de la interkonsento. Plue atendi mi ne volas nek
bezonas. Mi povas havi dek lokojn similajn. _Bonjour, Madame._

Ŝi faris facilan kapsaluton al la mastrino kaj al Marta kaj foriris.

Ĉe la sojlo ŝi surŝovis sur la kapon la puncan kapuĉon kaj,
malfermante la pordon, ekkantetis false ian francan kanton. Marta
la unuan fojon en la vivo eksentis ion kvazaŭ envion. Aŭdante
la interparoladon de la franca guvernantino kun la mastrino de la
oficejo, ŝi pensis: kvarcent spesmiloj kaj permeso havi kun si
malgrandan nevinon, aparta ĉambro, servantino, ĉevaloj, longa
libertempo! Mia Dio! kiom da kondiĉoj, kiel feliĉa, bonega estas
la pozicio de tiu virino, kiu tamen ne ŝajnas tre klera nek tre
simpatia! Se oni al mi promesus kvarcent spesmilojn por jaro kaj
permesus havi Janjon ĉe mi....

-- Sinjorino! -- ŝi diris laŭte, -- mi tre dezirus ricevi ian firman
oficon.

Zminska meditis momenton.

-- Tio ne estas absolute nehavebla, sed ĝi ne estas ankaŭ facila,
kaj krom tio mi dubas, ĉu ĝi estus oportuna por vi. Mi esperas, ke
vi konfesos, ke en la rilatoj kun la personoj, kiuj sin turnas al
mi, malkaŝeco estas mia devo. Kun via franca lingvo, kiu estas ne
malbona, sed ne tute pariza, kun via malgranda kaj preskaŭ nenia
muzika klereco, vi povus fariĝi instruistino nur por komencantoj.

-- Tio signifas? -- demandis Marta kun frapanta koro.

-- Tio signifas, ke vi ricevus 100, 120, maksimume 150 spesmilojn por
jaro.

Marta ne hezitis eĉ unu momenton.

-- Mi konsentus tian pagon, -- ŝi diris, -- se oni akceptus min kune
kun mia malgranda filineto.

La okuloj de Ludovikino Zminska, kiuj antaŭ momento esprimis
esperigan meditadon, nun malvarmiĝis.

-- Ha! -- ŝi diris, -- vi ne estas do sola, vi havas infanon....

-- Kvarjaran knabineton, bonaniman, trankvilan, kiu al neniu farus iam
ian malagrablaĵon.

-- Mi kredas, -- diris Zminska, -- kaj tamen mi ne povas doni al vi eĉ
la plej malgrandan esperon ricevi lokon kune kun la infano.

Marta rigardis la parolantinon kun miro.

-- Sinjorino, -- ŝi diris post momento, -- la personon, kiu ĵus
foriris de ĉi tie, oni akceptis ja kune kun ŝia malgranda parencino...
kaj kun tiom... tiom da aliaj kondiĉoj. Ĉu ŝi estas tiel alte klera?

-- Ne, -- respondis Zminska, -- ŝia klereco estas tute ne granda; sed
ŝi estas fremdlandulino.

Trans la buŝon de la rigidmiena mastrino de la oficejo la unuan
fojon en la daŭro de la tuta interparolado glitis nun rideto, kaj
ŝiaj malvarmaj okuloj ekrigardis la vizaĝon de Marta kun tia
esprimo, kiu kvazaŭ diris: «Kio! vi ne sciis do tion? de kie do vi
venas?»

Marta venis el la hejma bieno, kie floris rozoj kaj kantis
najtingaloj, el la trankvila loĝejeto ĉe la strato Graniczna, kie
estis kvar muroj ornamitaj kaj varmigitaj, kiuj ŝirmis antaŭ ŝi
ĉirkaŭe la mondon; ŝi venis el regiono, en kiu regas antaŭe
naiveco kaj nenionsciado de virgulino, poste gajeco kaj nenionsciado
de juna edzino; ŝi venis el tiu rondo da homaj vivoj, en kiu virino
mallevas la okulojn kaj sekve nenion vidas, pri nenio demandas kaj
sekve nenion scias.... Ŝi ne sciis, aŭ ŝi nur pase, preterfluge
apenaŭ ion aŭdis pri tio, ke kio estas permesata al Jupitero, ne
estas permesata al bovo. La okuloj de Ludovikino Zminska, malvarmaj,
sed prudentaj, kiuj rigardis ŝin nun kun iom da ironio, diris al
ŝi: tiu virino kun la punca kapuĉo, ŝi, kiu akre parolas, laŭte
krias, metas la piedojn sur la seĝon, ŝi estas Jupitero, sed vi,
kompatinda ekzistaĵo, triviale naskita sur tiu sama tero, sur kiu
naskiĝas ĉiuj niaj infanoj, estas bovo.

-- Se vi, sinjorino, povus disiĝi de via filineto, se vi ie ŝin
lokus, tiam tre povas esti, ke vi trovus por vi lokon kun cent
kvindek spesmiloj por jaro.

-- Neniam! -- ekkriis Marta, interplektante la manojn, -- neniam mi
disiĝos de mia infano, mi ne donos ĝin en fremdajn manojn.... Ŝi
estas ĉio, kio restis al mi sur la tero....

Tiu ĉi ekkrio kontraŭvole elsaltis el la brusto de la patrino, sed
Marta tuj komprenis ĝian nekonvenecon kaj sencelecon. Ŝi perforte
sin kvietigis kaj komencis trankvile paroli.

-- Sekve se mi ne povas havi esperon ricevi oficon firman, volu havigi
al mi lecionojn privatajn....

-- Lecionojn de franca lingvo? -- interrompis la mastrino de la loĝejo.

-- Jes, sinjorino; kaj ankaŭ de aliaj objektoj, ekzemple: de
geografio, universala historio, historio de la pola literaturo... iam
mi lernis ĉion ĉi tion, poste mi legadis, kvankam ne tre multe,
tamen mi iom legadis. Laborante super mi mem, mi kompletigus miajn
sciojn....

-- Ĝi nenion utilus al vi, -- interrompis Zminska.

-- Kial, sinjorino?

-- Jes, ĉar nek mi, nek iu alia el la posedantinoj de informaj
oficejoj povus kun pura konscienco promesi al vi lecionojn de la
objektoj, pri kiuj vi parolis....

Marta per larĝe malfermitaj okuloj rigardis la parolantan virinon;
ĉi tiu post momenta halto aldonis:

-- Ĉar per tiuj objektoj sin okupas preskaŭ ekskluzive viroj.

-- Viroj? -- elbalbutis Marta, -- kial ekskluzive viroj?

Zminska levis kontraŭ la junan virinon siajn okulojn, kiuj kvazaŭ
diris denove: de kie do vi venas? kaj voĉe ŝi diris:

-- Verŝajne tial, ke la viroj estas viroj.

Marta venis el la regiono de feliĉa virina senscieco, tial ŝi
por kelke da minutoj enpensiĝis pri la vortoj de la mastrino de
la oficejo. La unuan fojon en ŝia vivo la sociaj komplikaĵoj kaj
problemoj aperis antaŭ ŝiaj okuloj, konfuzite, malklare; sed iliaj
intermiksitaj konturoj, farante sur ŝi senkonscian, turmentan
impreson, tamen nenion al ŝi lernigis.

-- Sinjorino, -- ŝi diris post momento, -- ŝajnas al mi, ke mi
komprenis, kial la viroj estas pli dezirataj, kiam la afero koncernas
instruadon; ili posedas klerecon pli altan, pli fundamentan, ol la
virinoj..., jes, sed tiu konsidero povas havi lokon nur tie, kie la
instruado ricevas jam pli grandan amplekson, kie la kompetenteco
de la instruanto devas esti tiel vasta kaj fundamenta, ke ĝi
respondu al la bezonoj de la jam maturiĝanta spirito kaj koro. Sed
mi, sinjorino, ne havas tiel grandajn pretendojn. Mi volus instrui
la komencojn de historio, de geografio, de la historio de nia
literaturo....

-- Tiujn komencojn ordinare instruas ankaŭ la viroj... interrompis
Zminska.

-- Certe tiam, kiam la afero koncernas donadon de lecionoj al
knaboj, -- rimarkigis Marta.

-- Kaj al knabinoj ankaŭ, aldonis la mastrino de la informa oficejo.

Marta denove enpensiĝis.

-- Sekve, -- ŝi diris post momento, -- kio do en la regiono de
instruado restas por la virinoj?...

-- La lingvoj, artoj....

La okuloj de Marta ekbrilis per espero. La lasta vorto de Zminska
rememorigis al ŝi ankoraŭ unu akiran rimedon, pri kiu ŝi ĝis nun
ne pensis.

-- Artoj, -- ŝi eldiris rapide, -- sekve ja ne sole muziko... mi
lernis pentri... oni iam eĉ laŭdadis miajn pentraĵojn.

-- Certe, -- ŝi diris, -- se vi scias pentri, tio povas iom utili
al vi, tamen multe malpli, ol kiom utilus lerteco en muziko....

-- Kial, sinjorino?

-- Verŝajne tial, ke pentrado estas mallaŭta kaj muziko estas
laŭta.... Por ĉiu okazo, aldonis Zminska, alportu al mi provaĵojn
de via pentrado. Se vi estas tre lerta en ĝi, se vi estas kapabla
pentri ion, kio montrus talenton grandan kaj kleran, mi povos trovi
por vi unu aŭ du lecionojn....

-- Tre lerta en la pentrado mi ne estas, -- respondis Marta; -- mi
ankaŭ ne pensas, ke mia talento por pentrado estas granda, kaj la
instruiteco, kiun mi havas en ĝi, tute ne povas esti nomata alta.
Tamen mi scias la pentradon tiom, ke mi povus doni instruon pri ĝiaj
plej elementaj reguloj.

-- En tia okazo mi ne promesas al vi elementajn lecionojn de
pentrado, -- diris Zminska, trankvile krucigante la brakojn sur la
brusto. Sed la manoj de Marta interplektiĝis ĉiam pli forte sub la
influo de ĉiam pli turmenta sento.

-- Kial, sinjorino? -- mallaŭte demandis la juna virino.

-- Tial, ke tiujn lecionojn donas viroj, -- respondis la mastrino de
la oficejo.

Marta klinis la kapon sur la bruston kaj senvorte sidis du minutojn
en profunda meditado.

-- Pardonu, sinjorino, -- ŝi diris post momento, levante sian
vizaĝon, sur kiu estis pentrita la esprimo de turmenta maltrankvileco,
-- pardonu sinjorino, ke mi tiel longe okupas vin per mia parolado.
Mi estas virino nesperta, mi ĝis nun eble tro malmulte atentis la
interhomajn rilatojn, la ordon de la aferoj, kiuj ne koncernis min
persone. Mi ne komprenas ĉion, kion vi al mi diras; mia prudento,
pri kiu ŝajnis al mi, ke mi ĝin havas, protestas kontraŭ tiuj multaj
neeblaĵoj, kiujn vi al mi montras, ĉar ĝi ne rimarkas, kiaj povus
esti iliaj kaŭzoj. Ricevo de laboro, de kiom eble pli granda kvanto
da laboro, estas por mi pli ol demando pri vivo aŭ morto, ĝi estas
demando pri la vivo kaj pri la eduko de mia infano.... Miaj pensoj
konfuziĝas... mi dezirus ĝuste juĝi pri la aferoj, kompreni... sed...
mi ne povas.... mi ne komprenas....

Dum Marta parolis tiujn vortojn, la mastrino de la oficejo rigardis
ŝin en la komenco indiferente, poste kun granda atento, fine ŝiaj
malvarmaj okuloj ekbrilis per pli varma lumo. Ŝi rapide mallevis la
rigardon kaj silentis momenton, sur ŝia severa frunto aperis kelke
da moviĝantaj sulkoj, malgaja rideto montriĝis por momento sur la
ordinare indiferenta buŝo. La oficiala tego, per kiu sin kovradis
la mastrino de la informa oficejo, ne defalis de ŝi tute, sed ĝi
fariĝis travidiga; tra ĝi oni povis nun rimarki virinon, kiu
rememorigis al si ne unu paĝon el sia propra vivo, ne unu bildon el
la vivo de aliaj virinoj. Ŝi levis malrapide la kapon kaj renkontis
per sia rigardo la sur ŝi fiksitajn, profundajn, brilantajn kaj
maltrankvilajn okulojn de Marta.

-- Vi, sinjorino, ne estas la unua, -- ŝi komencis per voĉo malpli
seka, ol kiel ŝi parolis ĝis nun, -- vi ne estas la unua, kiu
parolas al mi en tia maniero. De ok jaroj, tio estas de la tempo,
kiam mi fariĝis estrino de ĉi tiu institucio, konstante venadas
ĉi tien virinoj de diversaj aĝoj, klasoj, kapabloj, parolas kun
mi kaj diras: ni ne komprenas! Mi komprenas tion, kion ili ne
komprenas, ĉar mi multe vidis kaj ne malpli multe mi spertis mem.
Sed la klarigadon de la aferoj, kiuj por la personoj nespertaj
estas mallumaj kaj ne kompreneblaj, mi ne volas entrepreni, -- al
ĉiu klarigos ilin sufiĉe la necesaj bataloj, la neeviteblaj
disreviĝoj, la faktoj, klaraj kiel tago kaj samtempe mallumaj kiel
nokto.

Ia maldolĉa ironio sonis en la voĉo de la nejuna virino kun severaj
trajtoj de vizaĝo, kiam ŝi parolis tiujn vortojn. Ŝiaj okuloj
ĉiam estis fiksitaj sur la nun jam pala vizaĝo de Marta, en ilia
profundo estis iom da tia kunsento, kun kia homo matura, kiu konas
bone la mallumajn flankojn de la vivo, rigardas naivan infanon, kiu
ilin ĉiujn havas ankoraŭ antaŭ si. Marta silentis. Ŝi estis
dirinta la veron: la pensoj konfuziĝis en ŝia kapo kaj neniel povis
klarigi al ŝi tion, kio subite aperis antaŭ ŝia imago, okupis
ŝian tutan atenton. Nur unu aferon ŝi vidis klare kaj precize:
ŝi vidis, ke laboro tute ne estas tia objekto, por kiu la homo,
precipe virino, devus nur kliniĝi, por ĝin akiri. Kaj ankoraŭ unu
aferon ŝi vidis klare kaj precize: la blankan vizaĝeton de Janjo
kaj la grandajn nigrajn okulojn de la infano, kies rigardo pikadis
ŝian koron, kiel senĉesa, trudiĝa rememoro pri ia granda, urĝa,
neforpelebla bezono....

-- Vane vi streĉas viajn pensojn, -- plue diris Ludovikino
Zminska, -- nenion ili diros al vi, ĉar vi ne vivis ĝis nun meze de
mondo reala, vi havis vian mondon antaŭe de fraŭlinaj revoj, poste
de familiaj sentoj, kaj ĉio, kio estis ekster tio, vin ne interesis.
Vi ne konas la mondon, kvankam vi vivis en ĝi dudek kaj kelke da
jaroj, kiel vi ne scias ludi, kvankam vi lernis muzikon en la daŭro
de naŭ jaroj. Nu, la faktoj, kiuj de ĉiuj flankoj vin ĉirkaŭos
kaj regos vian propran vivon, ili instruos vin pri la mondo, la
homoj, la socio. Kio min koncernas, mi nur tion volas, povas kaj
devas diri: en nia socio, sinjorino, nur tia virino povas atingi
laborenspezon sufiĉan por la vivo kaj asekuri sian sorton kontraŭ
grandaj suferoj kaj mizeroj, kiu posedas altan perfektecon en ia
sciado, aŭ ian efektivan kaj energian talenton. Ĉiu elementa sciado
kaj nesufiĉaj kapabloj akiras aŭ absolute nenion, aŭ maksimume
ili akiras pecon da pano sekan kaj malmolan, malsekigatan eble nur
per larmoj kaj spicatan -- per humiligoj. Mezo ĉi tie ne ekzistas,
virino devas en ia fako de laboro esti perfekta, per tiu perfekteco
ellabori al si nomon, famon, sekve serĉatecon. Se ŝi staras unu
aŭ du ŝtupojn malpli alte en la sciado aŭ en la talento, tiam ŝi
ĉion havas kontraŭ si -- por si ŝi havas nenion.

Marta aŭskultis tiujn vortojn kun avideco, sed ju pli longe ŝi
aŭskultis, tiom pli fariĝis videble, ke ankaŭ en ŝia kapo
kolektiĝas tiaj samaj pensoj, en la buŝon puŝiĝas vortoj.

-- Sinjorino! -- ŝi diris, -- ĉu ankaŭ ĉiuj viroj devas posedi ian
perfektecon, por akiri al si staton liberan de grandaj suferoj kaj
mizero?

Zminska ekridetis mallaŭte.

-- Ĉu ili estas perfektaj en ia sciado, tiuj kancelariistoj, kiuj
kopias en la oficejoj fremdan skribaĵon, tiuj magazenaj komizoj,
tiuj instruistaĉoj, kiuj instruas komencojn de geografio, de
historio, de pentrado k.t.p.?

-- Sekve, -- ekkriis Marta kun nekutima flameco, -- sekve pardonu,
sinjorino, ke mi ankoraŭ unu fojon ripetas: kial, kial la kampo de
laboro por unuj estas malfermita de la komenco ĝis la fino kaj por
aliaj ĝi estas mezurata per futoj kaj coloj? Kial mia frato, se mi
lin havus, povus doni lecionojn de pentrado, havante tiom same da
talento kaj kapablo kiel mi, kaj mi ne povas? Kial li povus kopii
en oficejoj fremdajn skribaĵojn, kaj mi ne povas? Kial al li estus
permesite ekspluati por si kaj por la siaj ĉion, ĉion kion ajn li
posedus en la provizejo de sia menso, kaj mi povas ekspluati nenion,
krom ludado sur fortepiano, por kiu mi ne havas kapablon, kaj sciado
de lingvoj, kiun mi posedas en malalta grado?

Marta parolis tion per buŝo tremanta. Ŝi ne estis grandmonda
sinjorino, kiu sur velura sofo de salono sprite konversacias pri
emancipado de virinoj, nek teoriisto, kiu inter la kvar muroj de
kabineto pesas kaj mezuras cerbon viran kaj virinan, por trovi inter
ili similecon kaj malsimilecon. La demandoj, kiuj elpuŝiĝis el ŝia
buŝo, estis demandoj, kiuj ŝiradis la koron de patrino, flamigadis
la kapon de malriĉa virino, ŝoviĝadis antaŭ ŝin kiel ŝildo, kiu
devas defendi ŝin kontraŭ -- morto per malsato!

Zminska levis iom la ŝultrojn kaj diris malrapide:

-- Vi ripetis multfoje la demandon: kial? Ne formulante kategorian
respondon, mi diros al vi, ke verŝajne pleje kaj antaŭ ĉio tial,
ke la viroj estas kapoj de domoj, patroj de familioj.

Marta rigardis la parolantan virinon kiel orakolon.

La granda brilo de ŝiaj okuloj, kiun antaŭe kaŭzis la scivoleco de
la penso kaj la fortegeco de la sentoj, kaŝiĝis nun malantaŭ du
larmoj, kiuj elfluis el sub la palpebroj kaj vitrigis la pupilojn.
Ŝiaj manoj interplektiĝis kvazaŭ malgraŭvole.

Ludovikino Zminska leviĝis. En la antaŭĉambro eksonis la sonorilo,
anoncante la venon de ia nova persono, la mastrino de la oficejo
volis fini la paroladon kun la juna vidvino.

-- Mi faros ĉion, kion mi povos, por trovi por vi konforman okupon;
tamen ne esperu, sinjorino, ricevi ĝin tre baldaŭ. Ĝenerale en
la regiono de la instruado la proponado de laboro multe superas
ĝian postuladon. Instruistinoj kun tre alta lingvista kaj artista
kapableco estus dezirataj kaj ili ricevus rilate bonegajn lokojn,
sed la nombro de tiaj estas plej malgranda, eĉ tro malgranda en
rilato al la bezono; sed koncerne la instruadon elementan, sin okupas
aŭ volas sin okupi per ĝi tia multego da virinoj, ke tiu ĉi
supermezura konkurado ne sole alkondukas la prezon de la laboro al
terure malalta cifero, sed ĝi malfaciligas kaj por la plimulto eĉ
neebligas la akiron de laboro! Mi tamen ripetas, ke mi faros ĉion,
kion mi povos, por trovi por vi lecionojn; cetere ĝi koncernas ja ne
sole vian intereson, sed ankaŭ mian propran. Post kelke da tagoj,
post semajno, volu veni ĉi tien denove, kaj eble vi trovos jam ian
sciigon.

Dirante ĉi tiujn vortojn, la mastrino de la oficejo jam de la kapo
ĝis la piedoj estis kovrita de oficiala malvarmeco kaj rigideco,
ĉar en la ĉambro aperis nova virina figuro.

Marta foriris. Ŝi malsupreniris la ŝtuparon malrapide. Ŝi ne
ploris kiel tiu juna knabino, kiu antaŭ unu horo iris tiun saman
vojon, sed ŝi estis profunde enpensa. Nur elirinte sur la straton,
ŝi forigis la rigardon de la tero kaj rapidigis siajn paŝojn. En
tiu tago ŝi devis ankoraŭ multe fari.

En la domo, kiu estis najbara de tiu domo, en kiu troviĝis ŝia
loĝejo, ekzistis restoracio. Marta eniris en tiun ejon kaj petis,
ke oni alportadu al ŝi tagmanĝojn. Pro la proksimeco de la loko
kaj sub la kondiĉo de malgranda alpago oni konsentis sendadi al ŝi
tagmanĝojn en la mansardon per malgranda servisto. Oni postulis
nur antaŭan pagon, kiu konsistis el unu kaj duono da spesmiloj por
semajno, sumo sufiĉe granda por Marta, kies tuta havo estis ĉirkaŭ
tridek spesmiloj.

Malfermante la papermonujon, kiu enhavis en si tiun riĉecon, Marta
eksentis ian nedifinitan, sed turmentan maltrankvilecon. Tiu ĉi
sento ankoraŭ pligrandiĝis en ŝi, kiam, enirinte en la loĝejon de
la domadministranto, ŝi fordonis al li kvar spesmilojn kiel monatan
pagon por la luado de la ĉambreto kaj ĝiaj meblaĵoj. Ankoraŭ
antaŭ tio ŝi aĉetis en la butiko de necesaĵoj iom da sukero, teo,
kelke da bulkoj, malgrandan lampeton kaj iom da petrolo. Ĉio ĉi tio
kune forprenis kvaronon de ŝia havo.

Janjo, kiu la tutan matenon estis fermita en la ĉambreto, ĝoje
ekkriis, kiam ŝi aŭdis la ŝlosilon turniĝantan en la seruro.
Ŝi ĵetis sin al la kolo de la eniranta patrino kaj kovris ŝian
vizaĝon per kisoj.

La impreso de la momento estas la sola potenco, kiu forte efikas sur
organismoj de infanoj. La estonteco ne ekzistas por ilia penso, la
pasinteco rapide elviŝiĝas el ilia memoro. La hieraŭa tago estas
jam por infano malproksima estinteco; kio estis, okazis aŭ fariĝis
antaŭ kelke da tagoj, malaperas kaj disfluas antaŭ iliaj okuloj en
la nebulo de forgeso. Janjo estis gaja.

La mallarĝa radio de lumo, kiu penetris en la mansardan ĉambreton
tra la malgranda fenestro, ĝojigis ŝin, la kameno kun la
fumkolorigita profundo ŝin scivoligis kaj interesis, ŝi faris
konatecon kun la novaj meblaĵoj, ŝi ridis pri la du seĝoj, ĉe
kiuj unu piedo estis malpli longa ol la tri aliaj, kaj ŝi komparis
ilin kun la kripluloj-maljunuloj, kiujn ŝi vidadis sur la stratoj de
la urbo. La soluleco, en kiu ŝi pasigis la tutan matenon, amasigis
en ŝia kapeto provizon da pensoj, kiujn la parolavida langeto per
rapida kaj laŭta pepado eligadis antaŭ la patrino.

La unuan fojon nun la gajeco de la infano faris preman impreson sur
la menso de Marta. Hieraŭ, kiam Janjo ankoraŭ memoris pli bone la
malaperintan bildon de la patro, kiam, malĝoja pro la perdo de la
muroj, inter kiuj ŝi vivis ĝis nun, kaj de ĉiuj belaj objektoj,
kiujn ŝi kutimis vidi, ŝi plorante rifuzadis manĝon, levadis
siajn grandajn nigrajn okulojn al la vizaĝo de la patrino kun
esprimo de dolora petegado kaj senkonscia teruro, Marta fordonus
ĉion, kio ankoraŭ restis al ŝi, por aperigi rideton sur ŝia
malgranda buŝeto, ruĝeton de sano sur la palaj vangetoj. Hodiaŭ
la arĝentosona ridado de la infano kaŭzis al ŝi nedifinitan, sed
pezan maltrankvilecon. Kio do ŝanĝiĝis en ŝia situacio? Ŝi estis
soleca kiel hieraŭ, malriĉa kiel hieraŭ, sed inter la hieraŭ
kaj hodiaŭ staris tiu prova mateno, en kiu, elirinte unuafoje en
nekonatan mondon, ŝi pli precize ol iam antaŭe faris kalkulon pri
si mem. Hieraŭ ŝi estis certa, ke, antaŭ ol pasos dudek-kvar
horoj, ŝi jam posedos en sia mano la povon labori kaj prikalkuli la
esperatan laborenspezon, kiu devos doni certajn difinitajn konturojn
al ŝia estonteco. La dudek-kvar horoj pasis, sed la estonteco restis
nedifinita. Oni ordonis al ŝi atendi, ne difinante eĉ la tempon de
atendado, atendi ion, kio en ĉiu okazo devos esti tre malgranda.

-- Kiel do nesperta mi estis, pensante, ke mi ne bezonos atendi, kiel
do malprudenta mi estis, esperante de mi mem grandajn aferojn!

Tiel Marta meditis, starante vespere apud la fenestro, tra kiu
vidiĝis nigra aŭtuna nokto kaj la granda urbo senĉese bruis.

-- Kia amaso! ĉiuj sociaj klasoj, aĝoj, nacioj puŝiĝas tie, tra
kie mi intencis iri! Ĉu mi trabatos al mi vojon meze de ĉi tiu
amaso, kaj per kio mi trabatos, se mi posedas tiel malgrandajn ilojn
por la batalo! Kaj se oni tute ne lasos min sur tiun vojon, se pasos
semajno, du, monato, kaj mi ne trovos akirlaboron?

Ĉe tiu ĉi penso malvarma tremo trakuris la korpon de Marta. Ŝi
deturnis rapide la kapon kaj ĵetis sur la dormantan kapeton de Janjo
tian rigardon, kvazaŭ ŝi subite ektimus pri ŝi, kvazaŭ ŝi subite
ekvidus ian teruran danĝeron, kiu pendas super ŝia infano.

  * * *

Estis griza, pluva, kota novembra tago, kiam Marta per tre rapidaj
paŝoj marŝis de la strato Dluga al la strato Piwna, de la informa
oficejo hejmen. La nuboj ploris, sed la vizaĝo de la juna virino
estis ĝoja. Homoj ŝirmis sin per pluvombreloj kontraŭ la pluvo,
per manteloj kontraŭ la malvarmo, sed ŝi, per nenio sin ŝirmante,
indiferenta kontraŭ la atakado de la naturo tiel same, kiel
indiferenta ŝi sendube estus en tiu momento kontraŭ ĝiaj karesoj,
facile kuris sur la kotaj trotuaroj, kun kapo levita, kun okuloj
brilantaj.

Ankoraŭ neniam, depost la tempo, kiam ŝi ekloĝis en la alta
mansardo, la pasado de la mallarĝa, malpura, malluma, trietaĝa
ŝtuparo estis por ŝi tiel facila; ŝi ridetis, kiam ŝi eltiris el
la poŝo la pezan kaj rustan ŝlosilon, kun rideto ŝi transpaŝis,
preskaŭ transsaltis la sojlon de la ĉambreto, genuiĝis, malfermis
la brakojn kaj, nenion dirante, alpremis forte al sia brusto la
nigrokulan infanon, kiu kun krio de ĝojo ĵetis sin al ŝi renkonte.
Ŝi forte alpremis la buŝon al la frunto de la knabineto.

-- Dank' al Dio, dank' al Dio, Janjo! -- ŝi apenaŭ eldiris; ŝi volis
diri ion plu, sed ŝi ne povis: du larmoj defluis sur ŝian ĝoje
ridetantan buŝon.

-- Kial panjo, vi ridas? Kial vi ploras? -- ekpepis Janjo, karesante
per la malgrandaj manetoj la flamantajn vangojn de la patrino.

Marta ne respondis; ŝi rapide leviĝis kaj rigardis en la nigran
profundon de la kameno. Nur nun ŝi eksentis, ke ŝi estas malseka,
ke en la ĉambro estas malvarme.

-- Ni povas hodiaŭ fari al ni fajron sur la kameno, ŝi diris,
prenante el malantaŭ la forno la solan tie troviĝantan faskon da
ligno.

Janjo eksaltis de ĝojo.

-- Fajron! fajron! -- ŝi kriis, -- mi amas fajron, panjo! Vi jam tiel
longe ne faris ĝin sur la kameno!

Kiam la flavaj flamoj leviĝis supren, plenigis per hela brilo la
nigran profundon de la kameno kaj disverŝis en la ĉambron ondojn de
agrabla varmo, Marta sidiĝis antaŭ la fajro kaj prenis sian infanon
sur la genuojn.

-- Janjo! -- ŝi diris, kliniĝante al la pala vizaĝeto; -- vi estas
ankoraŭ malgranda infano, sed vi devas jam kompreni tion, kion mi
al vi diros. Via patrino estis tre, tre malriĉa, tre malĝoja. Ŝi
elspezis sian tutan monon, kaj post kelke da tagoj ŝi jam ne havus
por kio aĉeti nek tagmanĝon por vi kaj por si, nek lignon por fari
fajron. Hodiaŭ oni donis al via patrino laboron, por kiu oni pagos
al ŝi.... Tial, venante, mi diris al vi, ke vi danku Dion, tial mi
ekflamigis tiun belan fajron, por ke hodiaŭ estu al ni varme kaj
gaje....

Marta efektive ricevis laboron. Post monato da atendado, post pli
ol dek senrezultataj iroj al la informa oficejo, Ludovikino Zminska
sciigis al la juna virino, ke ŝi ricevis por ŝi lecionon de
franca lingvo. Tiu laborenspezo, kiu estis konsistonta el duono da
spesmilo por tago, ŝajnis al Marta kvazaŭ malfermiĝinta antaŭ ŝi
fosejo de riĉaĵoj. En tiu sama ĉambreto, en kiu ŝi nun loĝis,
kontentigante siajn bezonojn tiel same ŝpareme aŭ eble ankoraŭ
pli ŝpareme ol ĝis nun, ŝi povis kun tiaj enspezoj vivi kun sia
infano. Ŝi povis vivi! Tiuj ĉi vortoj havis grandegan signifon por
la virino, kiu ankoraŭ hieraŭ informiĝadis, kie kaj al kiu ŝi
povus vendi malpli necesegan parton de siaj vestoj.

Krom tio la unua ekbrilo de sukceso lumigis antaŭ ŝi perspektivon kun
pli bona estonteco en la fino. «Se, -- diris Zminska, -- en la domo,
en kiun mi vin enkondukas, vi akiros al vi nomon de instruistino
konscienca kaj kapabla, tiam tre povas esti, ke viajn lecionojn
ekdeziros multaj aliaj; tiam vi ricevos la rajton ne sole elekti,
sed ankaŭ postuli kondiĉojn pli profitajn ol tiuj, kiujn oni nun
proponis al vi.»

Tio estis la vortoj, per kiuj Ludovikino Zminska finis la
interparoladon kun la juna vidvino. En la kapo de Marta profunde
enfortikiĝis la du vortoj: «konscienca kaj kapabla».

La unua el tiuj du vortoj kaŭzis al ŝi nenian timon aŭ dubon, la
duan ŝi, mem ne sciante kial, penis forpuŝi de si; ŝi deziris
forgesi ĝin, kvazaŭ ion, kio povus malserenigi al ŝi la unuan post
longa tempo momenton da trankvileco.

En la difinita horo Marta eniris en unu el la loĝejoj, kiuj
troviĝis ĉe la strato Swieto-Jerska. En la bela, bonguste kaj
sufiĉe multekoste aranĝita saloneto renkontis ŝin virino ankoraŭ
juna, tre bela, tre bele vestita, vera tipo de Varsovianino, kun
teniĝo vigla kaj plena de ĉarmo, kun vizaĝo esprimanta grandan
inteligentecon, kun parolado rapida, vigla kaj eleganta. Ŝi estis
la edzino de unu el la plej famaj lokaj literaturistoj, sinjorino
Mario Rudzinska. Tuj post ŝi enkuris en la saloneton dekdujara
knabineto, ridanta, brilanta per siaj inteligentaj okuloj, movetanta
sian mallongan, belforman, lastmode aranĝitan vesteton kaj tiranta
kun si longan puncan laĉon, kun kiu ŝi antaŭ momento verŝajne
faradis gimnastikajn ekzercojn en la komforta kaj vasta loĝejo de
siaj gepatroj.

-- Verŝajne mi havas la plezuron vidi sinjorinon Marta Swicka? --
diris la mastrino de la loĝejo, etendante unu manon al la venintino
kaj per la dua mano montrante al ŝi unu el la brakseĝoj, kiuj staris
apud la kanapo. -- Sinjorino Zminska hieraŭ multe parolis al mi pri
vi, tial mi sincere ĝojas, ke mi vin ekkonas. Mi prezentas al vi
mian filinon, vian estontan lernantinon. Jadvinjo! Ĉi tiu sinjorino
estas tiel bona, ke ŝi volas doni al vi lecionojn de franca lingvo,
memoru, ke vi faru al ŝi nenian malplezuron, kaj lernu tiel bone,
kiel ĉe fraŭlino Dupont!

La knabino kun la gracia kaj elasta talio, kun la fizionomio plena de
libereco kaj inteligenteco, sen ia eĉ plej malgranda konfuziĝo, tre
gracie riverencis al sia estonta instruantino.

En tiu sama momento en la antaŭĉambro eksonis la sonorilo; tamen en
la salonon neniu eniris, sed post minuto la pordokurteno, preskaŭ
tute ŝirmanta la pordon de la najbara ĉambro, movetiĝis kaj en la
fendo, kiu fariĝis inter la pezaj faldoj de la punca ŝtofo, aperis
paro da karbe nigraj flamaj okuloj, kiuj apartenis videble al vizaĝo
vira, ĉar super ili oni povis vidi ankaŭ pecon da bruna frunto, kun
densa, nigra, malalte tondita frizaĵo, kaj pli malsupre montriĝis
anguleto de nigra, rigide staranta barbeto. Tamen ĉio ĉi tio estis
apenaŭ videbla inter la densaj faldoj de la ŝtofo, kaj ĝi restis
tute nevidebla por la personoj, kiuj interparolis en la salono kaj
estis turnitaj profile al la pordo.

La mastrino de la loĝejo daŭrigis sian interparoladon kun Marta.

-- La lasta instruantino de mia filino, fraŭlino Dupont, instruis
tre bone, kaj Jadvinjo faris ĉe ŝi grandajn progresojn. Sed mia
edzo opiniis kaj ankaŭ min konvinkis pri tio, ke estas ne tute bone
de nia flanko, ke ni donas al fremdlandulino la eblon labori, dum
ĉirkaŭ ni troviĝas tiom multe da estimindaj lokaj virinoj, kiuj
tiel penege serĉas laboron kaj tiel malfacile ĝin trovas. Al ĉiuj
instruistoj, kiuj klerigos la menson de nia filino, mi kaj mia edzo
faras la solan peton, ke la instruado estu fundamenta, larĝa, plena,
ke ĝi ampleksu ĉiujn branĉojn de la koncernata objekto tiamaniere,
ke nia infano povu iam perfekte ĝin posedi.

Marta silente salutis kaj leviĝis.

-- Se vi, sinjorino, volas jam de hodiaŭ komenci la lecionojn -- diris
la mastrino, ankaŭ leviĝante kaj per afabla gesto montrante la
pordon kun la pordokurteno, malantaŭ kiu samtempe kun la leviĝo
de la ambaŭ virinoj malaperis la paro da okuloj, la lipharoj kaj
la barbeto, -- jen estas la kabineto, destinita por la lernado de mia
filino.

La kabineto estis aranĝita pli modeste ol la salono, tamen en
ĝi regis bona gusto kaj komforto. Ĉe unu el la muroj staris
granda tablo, kovrita per verda drapo, plena de libroj, kajeroj kaj
skribiloj. Jadvinjo tie ĉi jam sentis sin ĉe si kaj, levante la
belajn okulojn al la vizaĝo de la estonta instruantino, kun serioza
mieno alŝovis al la tablo oportunan brakseĝon kaj metis antaŭ ĝi
kelke da libroj kaj sufiĉe grandan nombron da dikaj kajeroj.

Marta tamen ne tuj sidiĝis. Ŝia vizaĝo, kiu post la ĵus pasinta
monato da atendado estis pli malgrasa kaj pala ol antaŭe, ricevis
en tiu momento la esprimon de profunda enpensiĝo, la palpebroj
malleviĝis, la manoj, per kiuj ŝi alkroĉiĝis al rando de la
tablo, iom tremis. Ŝi staris tiel kelke da minutoj, kun senmova
vizaĝo kaj teniĝo. Oni povus diri, ke ŝi meditas pri la ĵus
aŭditaj vortoj de la patrino de ŝia lernantino, aŭ ŝi mem faras
al si ian demandon, serĉante por ĝi respondon en sia prudento aŭ
konscienco. Kiam ŝi levis la rigardon, ŝiaj okuloj renkontiĝis
kun la sur ŝi fiksita rigardo de la mastrino. Tiu ĉi rigardo en la
daŭro de momento laŭkuris de la piedoj ĝis la kapo la gracian,
delikatan, noble belan figuron de la nova instruistino. Ĝi haltis
iom pli longe sur la larĝa blanka rubando, kiu per funebra strio
borderis ŝian nigran veston, kaj fiksiĝis nun sur ŝia pala enpensa
vizaĝo kun esprimo de kunsento kaj iom da scivoleco.

-- Vi portas funebron, -- diris Mario Rudzinska per mallaŭtigita, mola
voĉo, -- eble pro la patrino, aŭ la patro....

-- Pro la edzo, -- mallaŭte respondis Marta, kaj ŝiaj palpebroj denove
malleviĝis malrapide kaj peze.

-- Vi sekve estas vidvino! -- ekkriis Mario, kaj en ŝia voĉo sonis tiu
kompato, tiu timo, kiujn virino edzece feliĉa sentas ĉiufoje, kiam
ŝi aŭdas, ke iu perdis tian feliĉon, ke sekve ankaŭ ŝia feliĉo
certe ne estas eterna; -- kaj eble... eble vi havas infanojn?

Ĉi tiun fojon Marta levis la rigardon, en kiu ektremis viva lumo.

-- Mi havas filinon, sinjorino! -- ŝi respondis; kaj kvazaŭ tiuj
vortoj frapus ŝin per ia subita, ordona rememoro, ŝi sidiĝis sur
la seĝo, kiu antaŭ momento estis donita al ŝi, kaj per la manoj
ankoraŭ iom tremantaj ŝi komencis malfermadi unu post alia la
librojn, kiuj estis metitaj antaŭ ŝi. El tiuj libroj Marta povis
kompreni, ke la dekdujara Jadvinjo jam multe lernis kaj jam multe
progresis en la lernado; pri la profunda lingva sciado, kiun posedis
la antaŭa instruistino de la knabineto, atestis la diversloke en la
kajeroj troviĝantaj notoj, lertaj, plej facile venkantaj la plej
grandajn lingvajn malfacilaĵojn kaj penetrantaj en la esencon kaj
subtilajn nuancojn de la objekto. Marta viŝis per la mano siajn
okulojn, kvazaŭ ŝi volus klarigi sian rigardon aŭ forpeli de si
ian trudiĝeman penson, kaj, fermante la kajerojn kaj librojn, ŝi
faris al sia lernantino kelkajn demandojn. Mario Rudzinska dume
foriris al la fenestro, kaj, preninte en la manojn ian kudrolaboron,
ŝi intencis sidiĝi kun ĝi ĉe malgranda tableto, sed subite la
pordokurteno iom disŝoviĝis kaj malantaŭ ĝi aŭdiĝis bonsona
vira voĉo:

-- Kuzino Marinjo! mi petas vin ĉi tien por unu minuto.

Mario trapasis mallaŭte la ĉambron, ankoraŭ unu fojon haltigis
amikan rigardon sur la vizaĝo de la nova instruistino de sia
filino kaj senbrue fermis post si la pordon, kaŝitan malantaŭ la
pordokurteno, kondukantan el la kabineto al la salono.

En la mezo de la salono staris juna homo, kiu havis la aĝon de
ĉirkaŭ 26 jaroj, maldika, gracia, vestita laŭ la lasta modo, kun
bruna mallarĝa vizaĝo, nigraj haroj kaj karbe nigraj okuloj. La
eksteraĵo de tiu ĉi homo estis agrabla kaj ĉe la unua rigardo eĉ
interesa. Antaŭ ĉio frapanta en ĝi estis la granda pleneco de
vivo libera, gaja, kvazaŭ senpacience sin elpuŝanta kaj kaprice
ekscentra. Ĉi tiu pleneco de vivo post pli atenta rigardo aperis
eĉ kiel troeco. La pupiloj de la juna homo flamis, fulmetadis,
ĉirkaŭ la buŝo, kiu estis duone kovrita de malgrandaj lipharoj,
ludis svarmo da ridetoj, jen plaĉivolaj, jen petolaj, jen ŝercemaj,
la tuta fizionomio en unu sekundo ŝanĝiĝadis, akceptante ĉiam
alian esprimon de sprito, de ŝerco. Li estis videble homo de eterna
gajeco, de eterna ridado, sed samtempe oni vidis, ke li estis homo
de gaja, pri nenio zorganta vivo. Ĉi tiun lastan montris la iom
laca koloro de lia vizaĝo, kiu kontrastis kun la juneco de lia
tuta figuro, la flama brilo de liaj pupiloj, la preskaŭ infana
malseriozeco de liaj ridetoj.

En la momento, kiam Mario Rudzinska eniris en la salonon, la pozo de
tiu juna homo estis iom stranga. Li staris kun vizaĝo turnita al
la kabineta pordo, kiun la mastrino fermis, kun talio iom fleksita
malantaŭen, kun manoj levitaj supren, kun rigardo fiksita al la
plafono. Tiun teatran pozon akompanis vizaĝesprimo, kiu signifis
ankaŭ teatran kaj tre komike aspektantan ravitecon.

-- Aleĉjo! -- diris Mario kun admona tono, -- kia do nova sensencaĵo
ĝi estas?

-- Diino! -- ekkriis la juna homo duonvoĉe, ne ŝanĝante la pozon nek
la vizaĝesprimon. -- Diino! -- li ripetis, kaj kun ĝemo laŭ la maniero
de herooj de komedio li mallevis la kapon kaj la manojn.

Mario ne povis deteni sin de rideto. Tamen ŝi levis la ŝultrojn,
kaj, sidiĝante sur la sofo kun laboro en la mano, ŝi diris kun tono
de facila riproĉo:

-- Vi forgesis diri al mi bonan tagon, Aleĉjo!

Ĉe tiuj ĉi vortoj la juna homo suprensaltis kaj metis kelke da
kisoj sur la manon de la mastrino.

-- Pardonu, Marinjo, pardonu! -- li diris kun tiu sama patosa tono
kiel antaŭe, -- mi estis tiel ravita! ho!

Li sidiĝis sur seĝo apud la juna virino kaj, alpreminte la manon al
la koro, denove levis la rigardon al la plafono. Mario rigardis lin
tiel, kiel oni rigardas petolantan infanon.

-- Kia nova strangaĵo enflugis al vi en la kapon? -- ŝi demandis,
videble devigante sin esti serioza, tamen ne povante tute kaŝi
rideton. -- Ĉu dum la irado al mia domo vi trovis tiun ian novan
diinon, kiu tiel vin ravis? Efektive mi tre timas, ke ŝi eble por la
tuta tago forprenos vian prudenton.

-- Vi estas kruela, Marinjo, kun tiu via prudento, -- diris la juna homo
kun nova ekĝemo; -- ĝuste en via domo mi ekvidis tiun belulinon....

Ĉe la lasta vorto li kun teatra gesto montris la pordon de la
kabineto. Mario ŝajnis duone ridigita, duone mirigita.

-- Kio? -- ŝi diris, -- vi parolas do pri la nova instruistino de
Jadvinjo?

-- Jes, kuzino, -- respondis la juna homo, subite akceptante seriozan
mienon; -- mi estigas ŝin reĝino de ĉiuj miaj diinoj...

-- Kaj kie vi ŝin vidis, ventulo?

-- Venante al vi, mi sciiĝis en la antaŭĉambro, ke vi estas okupita
je parolado kun nova instruistino de via filino. Mi ne volis vin
malhelpi, kaj, enirinte per la pordo de la kuirejo, mi enrigardis tra
la pordokurteno.... Sed sen ŝercoj, kia bela persono ŝi estas! kiaj
okuloj! kiaj haroj! staturo de reĝino!

-- Aleĉjo! -- interrompis la mastrino kun iom da nekontenteco, -- ŝi
estas videble ia malfeliĉa virino: ŝi portas funebron pro la
edzo....

-- Juna vidvineto! -- ekkriis la juna homo, denove levante la
okulojn; -- vi eble ne scias, kuzino, ke ne ekzistas sur la tero pli
ĉarmaj estaĵoj ol vidvinetoj... kompreneble en la okazo, se ili
estas belaj... vizaĝo pala, okuloj sentimentalaj... mi adoras palajn
vizaĝojn kaj sentimentalajn okulojn ĉe la virinoj.

-- Vi babilas sensencaĵon! -- diris Mario, levante la ŝultrojn. -- Se
vi ne estus mia propra kuzo kaj se mi ne scius, ke malgraŭ via tuta
ventanimeco vi esence estas bona knabo, mi vere povus ekmalami vin
por tiu stranga malŝatado de virinoj....

-- Malŝatado! -- ekkriis la juna homo, -- sed, mia kuzino, mi adoras
virinojn! Ili estas la diinoj de mia koro kaj vivo....

-- Diinoj, da kiuj vi havas sufiĉe multe.

-- Ju pli da objektoj de amo homo havas, mia kuzino, des pli li
amas.... Ili estas ekzercoj, kaj nur per ekzercoj la koro atingas
tiun forton, tiun fajron, kiu....

-- Estas jam sufiĉe, Aleĉjo, -- interrompis la mastrino jam kun viva
kaj videbla malkontenteco, -- vi scias bone, kiel min malĝojigas la
direkto de via menso kaj koro....

-- Kuzino! Kuzineto! Kuzinjo! Amen! Pro Dio, diru jam amen! -- ekkriis
la juna homo, forŝovante sin kune kun la seĝo, sur kiu li sidis,
kaj kunmetante la manojn kvazaŭ por preĝo; -- por bela buŝeto de
virino nenio malpli konvenas ol prediko....

-- Se mi estus vere bona fratino, mi parolus al vi predikojn de matene
ĝis vespere....

-- Kaj vi farus nenion bonan, fratineto. Prediko devas esti mallonga:
simple regulo, prenita el la leĝoj moralaj, filozofiaj, artismaj.
Nu, rakontu al mi pli bone ion pri tiu nigrokula nimfo, kiu certe
meritas pli bonan sorton, ol sidaĉadon super via Jadvinjo.

-- Nu, pli bone, -- vive respondis la mastrino, -- diru al mi, kial
en ĉi tiu tempo de la tago vi estas ĉi tie?

-- Kie do mi devus esti, se ne ĉe viaj piedetoj, kara kuzino?

-- En la oficejo, -- mallonge respondis Mario Rudzinska.

La juna homo faris sopiran ĝemon, interfingrigis la manojn kaj
klinis la kapon sur la bruston.

-- En la oficejo! -- li diris mallaŭte, -- ho, Marinjo, kiel kruela
do vi estas! Ĉu mi estas haringo? diru al mi, ĉu mi efektive estas
simila al haringo?

Elparolante ĉi tiun demandon, la homo de eterna ridado levis la
kapon kaj rigardis la mastrinon per tiel larĝe malfermitaj okuloj,
kun tiel komika esprimo de plendo, ofendiĝo kaj mirego, ke Mario ne
povis sin deteni de preskaŭ laŭta rido.

Tamen baldaŭ seriozeco anstataŭis ĉe ŝi la momentan gajecon.

-- Vi ne estas haringo, -- ŝi diris, rigardante la laboron, kiun ŝi
tenis en la mano, verŝajne pro timo, ke ŝi denove ne ridu, -- vi ne
estas haringo, sed vi estas....

-- Mi ne estas haringo! -- ekkriis la juna homo, profunde ekspirante,
kvazaŭ post granda timegiĝo, -- dank' al Dio, mi ne estas haringo!
kaj ĉar mi ne estas tia, estas do afero tute simpla, ke mi ne
povas la tutajn tagojn sufokiĝi en la oficejo, kiel haringo en la
barelo....

-- Sed vi estas homo kaj vi devas ja unu fojon jam pli serioze
pripensi la vivon kaj ĝiajn taskojn. Ĉu oni povas tiel konstante
faradi facilanimaĵojn kaj kuradi post diinoj? Estas efektive domaĝe
pri via bona koro, kiun vi ja havas, kaj pri viaj kapabloj, kiuj ja
ankaŭ ne mankas al vi. Se pasos ankoraŭ kelke da jaroj da tia vivo,
vi fariĝos unu el tiuj homoj sen celo, sen okupo, sen estonteco, da
kiuj ni sen tio havas jam tro multe....

Ŝi haltis, kaj kun esprimo de vera malĝojo ŝi mallevis la vizaĝon
al la laboro. La juna homo elrektiĝis kaj diris kun soleneco:

-- Amen! La prediko estis longa, oni tamen ne povas malkonfesi en ĝi
kelkan esencon moralan, kaj banita en ĝi, kiel spongo trempita en
larmoj, mia koro falas al viaj piedoj, kara kuzino!

-- Aleĉjo! -- diris la mastrino leviĝante, -- hodiaŭ vi estas ankoraŭ
pli malprudenta ol ordinare... mi ne povas plu interparoli kun vi;
iru al la oficejo, kaj mi iros en la kuirejon!

-- Fratineto! Marinjo! en la kuirejon! _fi donc! c'est mauvais
genre!_ La edzino de literaturisto en la kuirejon! ŝia edzo eble
skribas pri la poezieco, kiu estas deviga por virino, kaj ŝi iras en
la kuirejon!

Tion dirante, li leviĝis kaj kun etenditaj brakoj rigardis la
forirantan virinon.

-- Fratino! -- li ekkriis ankoraŭ unu fojon, -- Mario! ha, ne forlasu
min!

Mario ne returniĝis kaj estis jam apud la pordo de la antaŭĉambro.
Tiam la juna homo alsaltis al ŝi kaj kaptis ŝian manon.

-- Ĉu vi koleras min, Marinjo? Ĉu vi efektive koleras min? Nu,
hontu! Ĉesu! Ĉu mi volis vin ofendi? Ĉu vi ne scias, ke mi vin
amas, kiel samgepatran, plej karan fratinon? Marinjo! Nu, ekrigardu
min! Kion do mi estas kulpa, ke mi estas juna? Mi pliboniĝos, vi
vidos, mi nur antaŭe iom maljuniĝu! -- Dirante ĉion ĉi tion, li
kisadis la manojn de la juna virino, kaj lia fizionomio prezentadis
tian esprimon de interligitaj aŭ rapide sin reciproke sekvantaj
plendo, facilanimeco, malĝojo, sentemeco, plaĉemeco, ke, rigardante
ĝin, oni povis ridi, aŭ foriri, levante la ŝultrojn, sed koleri
tiun grandaĝan infanon oni absolute ne povis. Tial ankaŭ Mario
Rudzinska, batalante momenton kontraŭ la karesoj kaj la pardonpetoj
de la kuzo, finis per rideto.

-- Kiom multe mi donus por tio, ke vi povu ŝanĝiĝi, Aleĉjo....

-- Kiom multe mi donus por tio, ke mi povu ŝanĝiĝi, Marinjo! sed...
la natura karaktero ne estas servanto, ĝi la lupon en la arbaron...
tiras....

Dirante la lastan vorton, li kuntiriĝis kiel infano, kiu nekuraĝe
esprimas sian deziron, kaj la montran fingron li etendis al la pordo
de la kabineto.

-- Ĉu denove? -- diris Mario, metante sian manon sur la anson de la
pordo.

-- Jam eĉ unu vorton mi ne diros plu pri tiu nigrokula diino, kiun,
kiel mi vidas, vi simile al anĝelo gardanto ŝirmas per flugiloj
de pia prizorgado! -- ekkriis Aleĉjo, kaptante denove la manon de la
kuzino; -- sed vi prezentos min al ŝi, fratineto? Ĉu ne vere, vi
prezentos?

-- Mi ne havas eĉ la plej malgrandan intencon, -- respondis Mario.

-- Mia kara! mia ĉarma! mia sola! prezentu min al ŝi, kiam ŝi
eniros ĉi tien! Diru: jen estas mia frato, modelo de ĉiuj ecoj kaj
perfekteco, knabo bona....

-- Kaj samtempe granda sentaŭgulo!

Kun la lastaj vortoj Mario eliris el la salono, Aleĉjo staris
momenton apud la pordo, kvazaŭ ŝanceliĝante, ĉu li devas resti
aŭ iri post la kuzino, poste li sin turnis sur la kalkano, stariĝis
antaŭ la spegulo, ĝustigis la kravaton kaj frizon, ekmurmuretis
kanteton, ĉesis murmureti, sur la fingroj de la piedoj aliris al la
pordo de la kabineto kaj, iom forŝovinte la pordokurtenon, almetis
la orelon al la pordo. Malantaŭ la pordo oni aŭdis la voĉon de la
malgranda Jadvinjo:

-- _L'imparfait du subjonctif!_ mi forgesis, kiel oni devas
skribi la trian personon. De kia verbotempo, sinjorino, oni devenigas
_l'imparfait du subjonctif_?

Respondo venis ne tuj. Oni aŭdis transturnadon de la folietoj de
libro. Videble la instruistino serĉis en libro la respondon, kiun
ŝi devis doni al sia instruatino.

-- _Du passé défini de l'indicatif_, -- diris Marta post momento.

Aleĉjo rektiĝis, levis supren la okulojn kaj mallaŭte ripetis:

-- _De l'in-di-ca-tif!_ kia anĝela voĉeto!

En la kabineto denove regis silento. La lernantino videble estis
okupita per skribado, kaj nur post kelka tempo ŝi lasis sin denove
aŭdi:

-- _Batau!_ mi ne scias, sinjorino, kiel oni skribas _bateau_.
_E-a-u_ aŭ _a-u_?

Estis nenia respondo, la instruistino silentis.

-- Ho! -- diris Aleĉjo al si mem, -- iel malfacile iras la afero ĉe
mia diino! videble ŝi ne scias, kion respondi al la demando de tiu
malgranda saĝulaĉino... aŭ eble ŝi revas... ha!

Sur la fingroj de la piedoj li foriris de la pordo kaj stariĝis ĉe
la fenestro; sed apenaŭ li ekrigardis tra la vitro sur la multehoman
kaj multemovan straton, li ekkriis:

-- Kion mi vidas! fraŭlino Malvino jam tiel frue estas en la urbo. Mi
kuras, flugas, rapidas!

Tion dirante, li efektive kuris al la pordo kaj, malfermante ĝin per
forta puŝo, renkontiĝis okulo al okulo kun Mario, kiu revenis en la
salonon.

-- Pro Dio, -- diris la mastrino, retirante sin al la antaŭĉambro,
-- kien do vi tiel flugas? Ĉu al la oficejo?

-- Mi vidis tra la fenestro fraŭlinon Malvinon, -- respondis la
juna homo, rapide surmetante la palton, -- ŝi iris al la placo de
Krasinski, certe al la magazenoj, por fari aĉetojn. Mi devas ja tie
nepre esti kun ŝi....

-- Ĉu vi timas, ke fraŭlino Malvino eble elspezos tro multe da mono,
se vi ŝin ne prizorgos?...

-- La mono estas nenio! sed peceton de sia koro ŝi povas perdi en la
vojo. Ĝis revido, Marinjo... salutu de mi la nigrokulan diinon....

La lastajn vortojn li elparolis jam sur la ŝtuparo.

Pli-malpli unu horon poste Marta eniris en sian ĉambreton en la
mansardo. Forlasante ĝin, ŝi havis vizaĝon viglan, paŝon facilan,
kun rideto ŝi alpremis al la koro kaj kisis sur la frunto la
malgrandan filineton, instruante ŝin, kiel ŝi, en la tempo de ŝia
forestado, devas ludi kun sia pupo kaj kun la du kriplaj seĝoj, kiuj
servis al la pupo kiel lito kaj lulilo; ŝi revenis per malrapidaj
paŝoj, kun mallevitaj okuloj kaj kun esprimo de premanta enpensiĝo
sur la vizaĝo. Al la salutaj ekkrioj kaj karesoj de la infano ŝi
respondis per apenaŭ tuŝanta, silenta kiso. Janjo rigardis la
patrinon per siaj grandaj inteligentaj okuloj.

-- Panjo! -- ŝi diris, ĉirkaŭprenante la kolon de la patrino per sia
malgranda brako, -- ĉu oni ne donis al vi laboron. Vi jam ne ridas, ne
kisas min, vi estas denove tia, kia vi estis tiam... tiam, kiam oni
ne donis al vi laboron.

Ĉi tiuj ambaŭ estaĵoj de malsamaj aĝoj tiel interkonformiĝis
reciproke, meze de mizero kaj soluleco, ke la infano laŭ la esprimo
de la vizaĝo kaj la forteco de la kiso divenadis la malĝojojn kaj
maltrankvilecojn de la virino. Sed ĉi tiun fojon Janjo demandadis
vane, ŝia patrino apogis la frunton sur la manplato kaj tiel
profunde enpensiĝis, ke ŝi ne aŭdis eĉ ŝian voĉon. Post kelka
tempo tamen Marta leviĝis.

-- Ne, -- ŝi diris mallaŭte, -- tiel ne povas esti. Mi lernos, mi devas
lerni, mi devas povi! Mi bezonas librojn, -- ŝi diris plue, kaj post
momenta pripenso ŝi malfermis malgrandan ligpakaĵon, elprenis el
ĝi ian objekton, ĉirkaŭkovris ĝin per la tuko kaj eliris en la
urbon.

Kiam ŝi revenis, ŝi alportis kun si tri librojn. Tio estis franca
gramatiko, krestomatio kaj destinita por lernejoj historio de la
franca literaturo.

Vespere en la ĉambreto de la mansardo brulis malgranda lampeto,
kaj antaŭ ĝi super malfermita libro sidis Marta. Ŝi apogis la
frunton sur la manplatoj kaj englutadis per la okuloj la paĝojn de
la libro. La komplikitaj gramatikaj reguloj, la miloj da problemoj de
unu el la plej malfacilaj ortografioj en la mondo, interkonfuziĝis
antaŭ ŝiaj okuloj, kiel buloj da interimplikitaj fadenoj, kiel
labirinto da instruaj montroj kaj faktoj tute ne konataj, aŭ eble
iam konitaj, sed jam de longe forgesitaj. Marta alcentrigis la tutan
forton de sia komprenado, ĉiujn fortojn de sia memorado, por en la
daŭro de unu vespero, de unu nokto, kompreni, ekmemori, alproprigi
al si tion, kies komprenado postulas la laboron de kelke da jaroj,
laboron malrapidan, paciencan, sisteman, logike kondukatan kaj grade
kompletigatan kurson. La kompatinda virino pensis, ke forte streĉita
febra penegado kompensos al la cerbo la jarojn da senlaboreco, ke
la eta nuna momento iros sur la pesilon kontraŭ la tuta pasinteco
kaj superpezos ĝin, ke grandega dezirado egalvaloras en la vivo la
povadon. Ŝi faris al si iluziojn. Sed la iluzioj ne povis teniĝi
longe. Ŝia penegado sin mem konsumadis en la febro, lacigis
la korpon kaj la spiriton, per sia propra tro forta streĉiĝo
nepovebligis ĉiun progreson; la nuna momento, plene okupita de
turmenta maltrankvileco, penetrigis ankoraŭ nedifinitan sed jam
mordantan maldolĉecon en la koron de la virino, kiu, forlasita de
ĉiuj sur la tero, komencis kompreni, ke ŝi trompiĝis rilate sin
mem, ke ŝia situacio estas plej malfavora por studado, kiu, por doni
riĉajn fruktojn, bezonas trankvilecon, kiel birdo por la disvolvo
de siaj flugiloj bezonas aeron. La plej forta dezirado, la plej
varmega aspirado de la spirito, la plej turmenta streĉiĝo de la
volo ne povis fari tion, ke menso neinstruita penetru per unu fojo la
misterojn de la scienco, ke la neekzercitaj organoj de komprenado kaj
de memorado fleksiĝu kiel delikataj kordoj, ke ili simile al fulmo
saltu rapidajn rondojn, simile al vakso moligita per fajro ensorbu en
sin tion, kion oni enŝutas en ilin.

Longe fari al si iluziojn Marta ne povis; sed surdigante en si ĉian
analizemecon per la tuta forto de sia spirito kaj volo, ŝi obstine
ripetadis al si la penson: ellernu! tiel same kiel ŝiprompiĝulo,
kiu batalas kontraŭ la ondegoj de la maro, per la tuta forto de siaj
ambaŭ manoj tenas sin je la sola tabulo, kies apogo obstine subtenas
en lia kapo la penson: mi restos sur la supraĵo!

Nun kiel antaŭe, dum la longaj aŭtunaj noktoj, simile al ventego,
bruis kaj per senfinaj gamoj leviĝadis kaj malleviĝadis la misteraj
murmuroj de la granda urbo, sed Marta ilin ne aŭskultis, timis
aŭskulti ilin, ĉar ili vekis en ŝi tiun nedifinitan teruron, kiu
kaptas homan estaĵon, kiu sentas senhelpan eniĝadon en elementon
potencan, nekonatan, senfundan.

Nun en la mezo de la nokto ŝi marŝadis en la ĉambreto lumata de
la pala flamo de la lampeto, kun ruĝo sur la vangoj, kun nigraj
harligoj mallevitaj sur la ŝultrojn, kun manoj nerve interplektitaj,
kun buŝo senĉese murmuranta fremdajn vortojn, ĉerpitajn el tiu
libro, kiu, malfermita sub la radioj de la lampo, kvazaŭ per dornoj
estis plenigita de vicoj da sennombraj gramatikaj finiĝoj, signoj,
ciferoj notantaj regulojn, parentezoj, esceptoj. Tiu libro estis la
verko de Chapsal kaj Noël, kiu instruas al multaj la misterojn de
la subtila lingvo de la francoj. La vortoj, kiujn la lipoj de Marta
ripetadis de vespera krepusko ĝis noktomezo, ofte de noktomezo ĝis
tagiĝo, estis tiuj enuigaj deklinacioj kaj konjugacioj, super kiuj
sur la tera globo ĉiutage oscedas miloj da infanoj.

Sed Marta ne oscedis. La sekaj kaj monotonaj sonoj, kiuj la
ĉambrojn de la lernejoj plenigas per enuo, posedis en ŝia buŝo
signifon tragedian. Ŝi batalis kun ili kaj kun si, kun sia nesperta
komprenado, kun sia neekzercita memoro, kun la pensoj, forflugantaj
ien aliloken, kun la malpacienco, metanta la korpon en nervan
tremadon. Ŝi batalis kun ĉio, kio estis ĉirkaŭ ŝi, plej precipe
kun tio, kio estis en ŝi mem, kaj de tiu obstina batalado ŝi
ricevis nenion, aŭ preskaŭ nenion.

Ŝi progresadis malrapide, tre malrapide; la morgaŭa tago
ofte ruinigadis kaj ĵetadis en abismon de forgeso tion, kion
ŝi kun granda malfacileco sukcesis atingi hieraŭ: la sciado
alproksimiĝadis kaj retiriĝadis, donadis pecetetojn da profito
kaj forprenadis multegon da fortoj kaj tempo. Marta interbatadis la
manojn, kiel senmova statuo kun ŝtonigita vizaĝo ŝi sidadis super
la libro en la daŭro de tutaj horoj; ŝi leviĝadis, per febraj
paŝoj trakuradis la ĉambreton, trinkadis malvarman akvon, trempadis
en ĝi la frunton kaj la okulojn kaj lernadis denove, devante tamen
la morgaŭan tagon, vekiĝinte, diri al si: mi ankoraŭ nenion scias!

-- Tempon! tempon! -- ofte kriadis en la penso la juna virino,
kalkulante, kiom da linioj ŝi povas ellerni ĉiutage, aŭ kiom da
paĝoj ĉiusemajne. -- Se mi havus antaŭ mi du jarojn, unu jaron, aŭ
almenaŭ kelke da monatoj da tempo!...

Sed la tempo, kiu iam estis por ŝi tiel malavara dum ŝia
senlaboreco kaj ripozado, nun pelis ŝin per teruro de malsato,
malvarmo, honto, mizero. Ŝi deziris ekposedi kiel sian absolutan
propraĵon almenaŭ unu jaron, dume jam la morgaŭ ne apartenis al
ŝi. Morgaŭ ŝi devis jam scii ĉion, kion apenaŭ jaro aŭ serio da
jaroj povas ellernigi; ŝi devis, ŝi devis, se ŝi ne volis, ke el
ŝiaj manoj elfalu ilo de laborenspezado. La tempo, en kiu tiu virino
komencis la batalon pro ekzistado por si kaj por sia infano, ne estis
jam por ŝi tempo favora por lernado, kaj tamen ŝi lernis...

Jam estis finiĝanta monato depost tiu tago, en kiu la juna
vidvino la unuan fojon eniris en la belan loĝejon ĉe la strato
Swieto-Jerska. La mastrino de tiu loĝejo renkontadis ŝin ĉiam
ĝentile, paroladis al ŝi amike, eĉ kore, sed al la koreco
aliĝadis ĉiam pli videbla nuanco de silenta kompato, ofte
eĉ de embaraso, de sindevigo, kiu retenadis sur la lipoj iajn
vortojn malfacile eldireblajn. La malgranda Jadvinjo rilate sian
instruistinon restis ĉiam ĝentila, kiel bone edukita infano, sed
el ŝiaj moviĝemaj, tre viglaj okuloj de tempo al tempo elflugadis
ironia radieto, sur la freŝa buŝo aperadis petola rideto, kvankam
tuj forigata, tamen sufiĉe montranta internan kontentecon aŭ miron
de lernantino, kiu kaptas la malgajan sekreton de senklereco de sia
instruantino, aŭ diras al si interne: sed mi ja estas pli scianta ol
ŝi!

Venis la tago, en kiu Marta devis ricevi de la patrino de sia
lernantino la pagon por sia tutmonata laboro. Mario Rudzinska sidis
en la salono kun laboraĵo en la mano, kiun ŝi tamen enpense faligis
sur la genuon. La ordinare serena frunto de la feliĉa virino en tiu
tago estis iom nebulita, ŝiaj belaj okuloj kun esprimo de malgajeco
estis direktitaj al la fermita kaj kurtenita pordo de la kabineto.

-- Ĉu estas permesite scii, kio mian karan fratinon metis hodiaŭ en
tiel malgajan humoron? -- eksonis vira voĉo apud la fenestro.

Mario direktis la rigardon al la flanko de la parolanto.

-- Mi estas efektive tre afliktita, Aleĉjo, kaj mi vin petas, ke vi
konsideru la staton de mia animo kaj ne malpaciencigu min per iaj
ŝercoj....

-- Ho! ho! ho! ho! -- diris la juna homo, demetante la gazeton, per kiu
li ĝis nun ŝirmis al si la vizaĝon; -- kia soleneco de parolado!
Kio do fariĝis? Ĉu artikolon, verkitan de la talenta plumo de
mia bofrato, oni ne volis akcepti por presi? Ĉu al la malgranda
Jadvinjo ekdoloris la pinto de la nazeto? Ĉu la pudingo el pomoj ne
sufiĉe elbakiĝis? Ĉu.... -- La juna homo faris tiujn demandojn kun
sia ordinara komika emfazo en la voĉo, sed subite li ĉesis paroli,
leviĝis, aliris al la kuzino, sidiĝis apud ŝi kaj en la daŭro de
minuto rigardis ŝian vizaĝon kun pli longa kaj pli profunda atento,
ol kiom oni povis atendi de tiel moviĝema kaj ventanima estaĵo.

-- Ne, -- li diris post momento, -- ĝi ne estas artikolo, nek la nazeto
de Jadvinjo, nek pudingo. Vi, Marinjo, estas efektive afliktita kaj
de io grava... kio estas....

La lastajn vortojn li eldiris kun efektiva sentemeco en la voĉo.
Samtempe li prenis la manon de la kuzino kaj alpremis ĝin al sia
buŝo.

-- Nu, -- li diris, rigardante al ŝi en la okulojn, -- kio estas,
kio vin tiel afliktas? diru....

En tiu momento tiu homo de eterna ridado havis la aspekton de knabego
bona kaj sincere sindona al sia kuzino. Tial ankaŭ Mario rigardis
lin amike.

-- Mi scias, ke vi havas bonan koron, Aleĉjo, kaj ke mia malĝojo vin
sincere afliktas. Volonte mi ĝin klarigus al vi, sed mi timas elvoki
viajn ŝercojn.

Aleĉjo elrektiĝis kaj almetis la manon al la koro.

-- Parolu kuraĝe, mia fratino! -- li diris, -- mi aŭskultos vin
kun seriozeco de pastro, kiu sidas en la konfesprena seĝo,
kaj kun sento de frato, por kiu vi multe da fojoj estis bona
anĝelo-konfesprenanto.... Mi vin aŭskultos kun preteco por
ĉio.... Se vi ekdeziris havi la arbon kantantan, aŭ la birdon
parolantan, mi iros serĉi ilin trans la montoj kaj maroj.... Se
al Jadvinjo ekdoloris la nazeto aŭ la buŝeto, mi tuj kunvokos
ĉiujn kuracistojn, kiuj en Varsovio dormas kaj manĝas... Se iu
vin ofendis... mi vokos lin al duelo aŭ... aŭ mi lin prilaboros
per bastono, kaj ke mi ĉion ĉi tion faros kaj plenumos, mi ĵuras
per ĉiuj belaj okuloj de ĉiuj miaj diinoj... per la memoro pri la
infanaj jaroj, kiujn mi pasigis kun vi, Marinjo, per la polvokovritaj
muroj de mia oficejo kaj per la kameretoj de mia koro, en kiuj fluas
sango tiu sama kiel via!

Dum la juna homo parolis ĉion ĉi tion, lia ĥameleona naturo
kovradis al li la vizaĝon kaj la staturon per tiel diversaj kaj
rapide ŝanĝiĝantaj koloroj, de senenhava ventanimeco, de kora
sentemeco, de troigata emfazo kaj de efektiva preteco por sin oferi,
ke Mario videble havis deziron jen koleri, jen ridi, jen premi la
manon al tiu ventanimulo, kiu tamen rememorigadis al ŝi la infanajn
jarojn, pasigitajn kune kun li, kaj la samecon de la sango, kiu fluis
en la vejnoj de ili ambaŭ.

-- Cetere ĝi ne estas afero tiel eksterordinare grava, ŝi diris
post momento de ŝanceliĝado, -- nenio, kio povus havi influon sur
mia sorto aŭ sur la sorto de la personoj, kiuj estas al mi plej
proksimaj. Sed mi terure bedaŭras tiun kompatindan virinon, kiu en
la nuna momento estas tie, malantaŭ tiu ĉi pordo....

-- Ha! sekve la afero koncernas la nigrokulinon? Nu! dank' al Dio! mi
spiras pli libere... mi pensis jam efektive, ke ia malfeliĉo....

-- Ĝi estas efektive malfeliĉo, sed koncernanta ne nin, sed ŝin....

-- Malfeliĉo, efektive? nu, tiam ankaŭ mi iom bedaŭros tiun
interesan vidvinon. Sed kio do povis fariĝi al ŝi? Ĉu ŝi vidis en
sonĝo la formortintan edzon? ĉu....

-- Lasu la ŝercojn, Aleĉjo! ŝi estas, kiel mi vidas, virino pli
malfeliĉa, ol kiom mi en la komenco opiniis... malriĉa, kaj videble
nenion povoscias....

Aleĉjo larĝe malfermis la okulojn.

-- Nenion povoscias! tio estas la tuta malfeliĉo! ha! ha! ha! _beau
malheur ma foi!_ Tia juna kaj bela....

Li subite silentiĝis, ĉar la punca pordokurteno forŝovetiĝis
kaj en la salonon eniris Marta. Ŝi eniris, faris kelkajn paŝojn
antaŭen kaj stariĝis kun mano apogita sur brako de brakseĝo. Ŝi
estis en tiu momento tre bela. Ia malfacila batalado, eble la lasta
momento de batalado, kiu longe havis lokon en ŝia brusto, kovris
ŝiajn palajn vangojn per hela ruĝo; antaŭ unu aŭ du minutoj,
en atako de ia granda doloro, ŝi verŝajne enigis la manojn en
siajn densajn nigrajn harojn, ĉar du iliaj faskoj, karbonigraj
kaj krispaj, pendis nun sur ŝia frunto, kiu per sia plena paleco
malgaje kontrastis kun la ruĝo sur la vangoj. Kiam ŝi staris kun
iom klinita kapo kaj duone fermitaj okuloj, ŝia teniĝo esprimis nek
ŝanceliĝon, nek suferon, sed nur profundan, definitivan decidon.

Estis sufiĉe ĵeti sur ŝin nur unu rigardon, por diveni, ke ŝi
decidis nun fari ion, kio havis por ŝi grandegan gravecon, fari ian
paŝon, kiun ŝi ne povis fari sen granda peno, sen koncentrigo de
ĉiuj fortoj de sia volo. Fine ŝi levis la kapon kaj alpaŝis al la
mastrino de la loĝejo.

-- Ĉu la leciono jam estas finita? -- eldiris Mario, kiu ĉe la eniro
de la juna vidvino leviĝis kaj penis aperigi senĝenan rideton.

-- Jes, sinjorino, -- respondis Marta per iom mallaŭta, sed firma
voĉo, -- mi finis la hodiaŭan lecionon kun fraŭlino Jadvigo kaj
mi venis, por sciigi al vi, ke ĝi estis la lasta. Mi ne povas plu
instrui vian filinon, sinjorino....

Sur la vizaĝo de Mario Rudzinska aperis miro, aflikto kaj konfuzo.
La lasta estis la plej forta. La koro de la bona virino ne permesis
al ŝi, ĉe tiu memvola rifuziĝo, eldiri vorton, pri kies eldiro ŝi
jam de longe pensis.

-- Vi ne instruos jam mian filinon? -- diris Mario balbute, -- kial,
sinjorino?

-- Tial, -- respondis Marta malrapide kaj mallaŭte, -- ĉar mi ne scias
instrui.

Dirante tion, ŝi mallevis la okulojn; la ruĝo, kiu kovris ŝiajn
vangojn, leviĝis sur la frunton kaj kovris la tutan vizaĝon per
esprimo de premanta honto.

-- Mi eraris pri mi mem, -- ŝi diris plue; -- fariĝinte malriĉa, mi
komprenis, ke mi devas labori... mi aŭdis, mi vidis, ke malriĉaj
aŭ malriĉiĝintaj virinoj plejparte fariĝas instruistinoj... tial
mi pensis, ke ankaŭ mi en ĉi tiu profesio trovos por mi laboron kaj
panon.... Oni diris al mi, ke mi estas kapabla instrui nur la francan
lingvon, mi opiniis efektive, ke tiun lingvon mi posedas, ĉar mi
parolas en ĝi sufiĉe korekte kaj facile. Nun mi konvinkiĝis, ke
bona parolado ne estas ankoraŭ tuta konado de la lingvo, ke mi
neniam lernis ĝin fundamente, kaj tiun malgrandan sciadon, kiun
mi akiris en la infaneco, mi forgesis.... Tio estis fragmentaj,
supraĵaj, ne precize komprenitaj scioj, ne estas do mirinde, ke ili
forflugis el mia memoro. La fremdlandulino, kiu ĝis nun donadis
lecionojn al via filino, estis perfekta instruistino... fraŭlino
Jadvigo povoscias multe pli ol mi....

Ŝi silentiĝis por momento, kvazaŭ ŝi bezonus denove kolekti siajn
fortojn.

-- Laborenspezo estas por mi certe afero tre grava, -- ŝi
diris, -- tamen, kiam mi konvinkiĝis, ke mi ne povas rapide ellerni
ĉion, kion mi bezonas scii, mi diris al mi, ke mi ne devas agi
kontraŭ mia konscienco.... Farante interkonsenton kun mi, vi
diris ja al mi, ke antaŭ ĉio kaj preskaŭ ekskluzive vi postulas
de instruistino de via filino, ke ŝia instruado estu larĝa kaj
fundamenta, ke ĝi ampleksu ĉiujn flankojn de la objekto... mi pri
tia instruado ne povas eĉ revi... plue vi estis por mi tiel bona, ke
krom nehonesta mi estus ankoraŭ sendanka, se mi....

Tiam Mario ne permesis plu al la malfeliĉa virino paroli. Ŝi kaptis
ambaŭ ŝiajn manojn, kaj, premante ilin forte en siaj manoj, ŝi
diris:

-- Kara, amata sinjorino! mi certe ne povas refuti tion, kion vi diras
pri vi mem, sed kredu al mi, ke estas al mi tre, tre dolore disiĝi
de vi. Eble almenaŭ mi povas per io esti utila al vi... mi havas
konatojn, rilatojn....

-- Sinjorino, -- diris Marta, levante la okulojn, -- mia sola dezirego
estas ricevi la eblon labori....

-- Sed kiel, en kio vi volus kaj povus labori? -- rapide demandis la
mastrino.

Marta longe silentis.

-- Mi ne scias, -- ŝi fine diris per mallaŭta voĉo, -- mi ne scias,
kion mi povoscias, ĉu mi ion bone povoscias.

Ĉe la lastaj vortoj ŝiaj palpebroj malleviĝis; en la voĉo tremis
profunda humiliĝo.

-- Eble vi volus donadi lecionojn de muziko? Unu el miaj parencinoj
ĝuste nun serĉas iun, kiu donadus lecionojn de muziko al ŝia
filino.

Marta neante skuis la kapon.

-- Ne, sinjorino, -- ŝi diris, -- en la muziko mi estas ankoraŭ dekoble
pli malforta, ol en la franca lingvo.

Mario enpensiĝis. Ŝi tamen ne ellasis la manon de Marta el siaj
manoj, kvazaŭ ŝi timus, ke tiu virino ne foriru de ŝi sen ricevo
de konsilo kaj helpo.

-- Eble, -- ŝi diris post momento, -- eble vi laboris almenaŭ iom
en sciencoj naturaj? Mia edzo edukas junan knabon, kiu malfacile
progresas en la lernejo, tial por lin helpi, por kunripetado....

-- Sinjorino, -- interrompis Marta, -- miaj scioj en la regiono de
la sciencoj naturaj estas tiel supraĵaj, ke ili estas preskaŭ
nenio....

Ŝi iom ŝanceliĝis kaj post minuto diris plue:

-- Mi scias iom desegni. Se vi konas iun, kiu bezonus lecionojn de
desegnado....

Mario post momenta pripenso neante skuis la kapon.

-- Kun ĉi tio, -- ŝi diris, -- estas plej malfacile... malmulte da
homoj lernas desegnadon, kaj krom tio plejparte instruas ĝin
viroj.... Jam tia estas la kutimo.

-- Sekve, -- diris Marta, premante la manon de la mastrino, -- restas
al mi nur diri al vi adiaŭ kaj danki vin por la boneco kaj afableco,
kiun vi montris rilate min.

Mario etendis la manon al eleganta koverto, en kiu oni povis vidi
kelke da monbiletoj, sed en tiu sama momento iu de flanke ektuŝis
ŝian manikon. Tio estis la gaja Aleĉjo, kiu en la tuta tempo de
la interparolado staris malproksime en pozo tre modesta kaj kun
vizaĝesprimo tute ne gaja. Liaj okuloj duone kun raviteco, duone kun
sincera kompato estis fiksitaj sur la vizaĝo de la juna vidvino, kiu
eĉ plej malmulte ne atentis lian ĉeestadon. Eble, enirante en la
salonon, ŝi lin vidis, sed kion povis interesi ŝin unu homo pli,
kiu estos atestanto de ŝia humiliga konfeso, kiam la plej terura
kaj neforigebla atestanto estis ŝi mem? Kion povis ŝin interesi
la supozo, ke ies okuloj rigardas ŝin en la momento, en kiu ŝia
propra rigardo kun teruro estis direktita en la profundon de ŝia
propra senkapableco kaj en la senfundan abismon de la sorto, kiu ŝin
atendas? Tial Marta ne atentis la ĉeestadon de la juna homo, Mario
ĝin forgesis, kaj, sentante, ke iu ŝin tuŝete tiras je la maniko,
ŝi turnis la vizaĝon kun iom da miro. Ŝi miris ankoraŭ pli, kiam
ŝi vidis la fizionomion de Aleĉjo. Liaj moviĝemaj okuloj estis
nun plenaj de malĝojo, la buŝo, sur kiu oni ordinare ĉiam vidis
malseriozan rideton, havis nun esprimon bonkoran kaj eĉ iom kvazaŭ
seriozan.

-- Marinjo! -- diris mallaŭte la juna homo, -- via edzo laboras ĉe
unu el la ilustritaj revuoj, eble oni tie bezonus iun, kiu scias
desegni....

Mario ekplaŭdis per la manoj.

-- Vi estas prava, -- ŝi ekkriis, -- mi demandos pri tio mian edzon!...

-- Sed oni devas tion fari tuj! -- ekkriis Aleĉjo jam kun sia ordinara
vigleco, -- ĝuste hodiaŭ estas kunsido en la redakcio....

-- Kaj mia edzo estas en la kunsido....

-- En la kunsido oni plej facile povus informiĝi pri tio....

-- Mi tuj skribos al mia edzo....

-- He, kian sencon havos skribado! tio daŭros tro longe! mi iros kaj
mi elvokos Adamon el la kunsido....

-- Iru, iru, Aleĉjo....

-- Mi iras, mi rapidas, mi flugas! -- ekkriis la juna homo, kaptis
la ĉapelon, kaj, kun ekstrema rapideco metante ĝin sur la kapon
ankoraŭ antaŭ la pordo, forgesante diri adiaŭ al la du virinoj,
li elkuris en la antaŭĉambron. Tie li ĵetis la palton sur la
ŝultrojn, kaj, kriante ankoraŭ unu fojon -- mi kuras, flugas,
rapidas --, li efektive kuris, rapidis kaj flugis de la ŝtuparo tiel
same, kiel li faris antaŭ unu monato, kiam li volis kuratingi la
junan belulinon, kiun li vidis tra la fenestro.

Mario ne eraris, kiam ŝi havis la konvinkon, ke ŝia kuzo posedas
bonan koron, tial ŝi nun kun certa kontenteco akompanis lin per
la okuloj ĝis la sojlo, poste ŝi turnis sin denove al Marta. La
juna vidvino staris senmove, kun ankoraŭ pli ardanta ruĝo sur la
vizaĝo. Ŝi ne povis ne vidi, ke ŝi vekis kompaton ne sole en ĉi
tiu virino, kiu antaŭ momento premis ŝiajn manojn, sed ankaŭ en
tiu juna homo, kiun ŝi preskaŭ tute ne konis, ĉar ŝi apenaŭ
kelke da fojoj pasante lin vidis. Nun la unuan fojon en sia vivo ŝi
estis objekto de homa kompato, ŝi preskaŭ mem ĝin elvokis, eviti
ĝin aŭ forpuŝi ĝin ŝi, premata de fortega bezono, ne povis,
kaj tamen ĉi tiu sento, kiun oni montris al ŝi, sento per si mem
bona, falis sur ŝian kapon kiel premeganta pezo kaj klinis ĝin
malsupren.... Ŝi estis malkontenta de si mem, de sia interparolo kun
Mario, ĉar tiu interparolo ĉe homoj tute fremdaj por ŝi elvokis
simptomojn de kompato al ŝi.... Tra ŝia kapo trakuris la penso, ke
ŝi devis esti pli forta, pli kaŝema, pli sindetenema, ŝi havis
tian senton, kvazaŭ en ĉi tiu momento forfalus parteto de ŝia
persona kaj homa indeco, kvazaŭ ŝi la unuan fojon etendus la manon
por almozo. Kiam la gekuzoj interŝanĝis inter si frazojn, kiuj
koncernis ŝin, kiam la juna homo elkuris el la ĉambro, por porti
al nekonataj, de ŝi neniam viditaj homoj peton en ŝia nomo, tiam
naskiĝis en ŝi fortega deziro foriri, foriri tuj, per vorto de
danko pagi por la momento da kompato, sed la almozon ne akcepti kaj
diri:

-- Mi esperas, ke mi mem min helpos.

Tiu deziro estis forta, ŝtopis la voĉon en la brusto de la juna
virino, ondo da sango ĵetiĝis en ŝian kapon, kaj tamen ŝi ne
submetiĝis al tiu deziro, ne foriris, staris senmova kun kapo
klinita kaj manoj interplektitaj. En la plej profunda interno de
ŝia estaĵo eksonis malgaja murmuro: -- mi ne esperas, ke mi povos
min helpi, mi ne povas fidi min mem! -- Tio estis naskiĝanta konscio
de propra senkapableco. Sub la influo de tiu ĉi sento kreskis en
ŝi honto nedifinebla, sed turmenta. -- Ho, se mi estus sola!... -- ŝi
pensis. -- Se mi ne havus infanon!

-- Volu diri al mi, -- ekparolis Mario, -- kiamaniere mi povos sciigi
vin pri la rezultato de la penadoj, kiujn mi kaj mia edzo faros, por
trovi por vi okupon.... Eble vi lasos ĉe mi vian adreson?

Marta meditis dum momento.

-- Se vi permesos, -- ŝi respondis, -- mi venos ĉi tien mem, por
informiĝi.

En la unua momento ŝi volis doni sian adreson, sed tra ŝia kapo
trakuris la penso, ke la juna feliĉa virino povas forgesi ŝin. Ŝin
hontigis la kompato, kies objekto ŝi estis, sed ankoraŭ pli ŝin
timigis la supozo, ke la espero pri laborenspezo, kiu ekbrilis antaŭ
ŝiaj okuloj, denove malaperos kaj lasos ŝin en terura necerteco,
nedifiniteco de la situacio.

Laborenspezo! kia proza, triviala, pure tera vorto ĝi estas! vi
eble ekkrios, legantoj. Se anstataŭ ĝi estus ĉi tie ia flamanta
amo, kora sopiro, alta revo, tiam la sentoj de la juna virino sin
turnus en pli konvena por ili rondo de moralaj aperoj, vekus pli da
simpatio, pli fortan kunsenton! Povas esti, mi ne scias. Sed certa
estas tio, ke Marta pensis aŭ antaŭsentis, ke la sola garantio por
la vivo kaj sano de la sola objekto de ŝia amo, de ŝia infano, la
sola kvietigo de la sopirado, kiu plenigis la solecajn angulojn de
ŝia malriĉa ĉambreto kaj ŝiajn se ne altajn, tamen purajn kaj
honestajn revojn kaj pensojn -- estis laboro, donanta laborenspezon.
Eble Marta eraris; nur ŝia estonteco estis pruvonta la verecon aŭ
erarecon de tiu ŝia opinio.

Post ankoraŭ kelke da interŝanĝitaj vortoj Marta Swicka diris
adiaŭ al la mastrino de la loĝejo. Mario denove etendis la manon al
la koverto kun la lilikoloraj randoj.

-- Sinjorino, -- ŝi diris iom nekuraĝe, -- jen estas la ŝuldo, kiun mi
havas koncerne vin por la tutmonata instruado de mia filino.

Marta ne etendis la manon.

-- Vi nenion ŝuldas al mi, -- ŝi diris, -- ĉar mi absolute nenion
lernigis al via filino.

Mario Rudzinska volis insisti, sed Marta kaptis ŝian manon, premis
ĝin forte en siaj manoj kaj rapide forlasis la ĉambron. Kial ŝi
foriris tiel rapide? Eble ŝi deziris la unuan fojon en sia vivo
forkuri de la sentata malbona tento? Ŝi sentis, ke la mono, kiun oni
proponis al ŝi, ne apartenas al ŝi, ke ŝi per nenio ĝin meritis,
krom eble per senfruktaj bonaj deziroj, ke se ŝi ĝin akceptus,
ŝi farus agon nehonestan. Tial ŝi ĝin ne prenis; sed kiam en
la vespera krepusko, pro ŝparemeco ne lumigante la lampon en sia
ĉambreto, ŝi ĉe la malforta lumo de la finiĝanta tago malfermis
sian monujon kaj kalkulis la tie troviĝantajn malgrandajn monerojn;
kiam ŝi ekpensis pri tio, ke krom tiu mono, kiu povas sufiĉi
apenaŭ por kelke da tagoj, ŝi havas jam nenian alian, kaj ĉi tiu
estas restaĵo de la sumo, kiun ŝi ricevis per la vendo de unu el la
du vestoj, kiujn ŝi posedis; kiam la malgranda Janjo, alpremante sin
al ŝiaj genuoj, plendis pri la malvarmo, kiu regas en la ĉambro,
kaj petis ekbruligi fajron sur la kameno, kaj ŝi devis tion rifuzi,
ĉar la provizo da ligno estis jam tre malgranda kaj pri ĝia
pligrandigo ŝi nun ne povis eĉ revi; kiam fine ĉirkaŭis ŝin
nokta mallumo, kiu pligrandigas la malgajecon kaj maltrankvilecon
aliformigas en timegon, -- tiam antaŭ ŝiaj okuloj, elvokita de ia
mistera forto de la imago, preterŝoviĝis la eleganta koverto,
ornamita per lilikoloraj randoj, kun la tri kvinspesmilaj biletoj
interne. Marta desaltis de la seĝo kaj eklumigis la lampon. La
fantomo de la nelabormeritita mono malaperis kune kun la mallumo, sed
en la kapo de Marta restis post ĝi ia nedifinebla teruro.

-- Ĉu povas esti, ke mi bedaŭris tion, ke mi ne faris malhonestaĵon?

Ĉi tiu profunde hontiga penso vekis en ŝi reakcion de la spirito,
novan streĉiĝon de la momente falinta energio. -- Ŝajnas al mi, -- ŝi
diris al si, -- ke mi vane estas tiel maltrankvila. Oni ja promesis al
mi novan okupon... mi desegnis ja iam ne malbone, oni eĉ trovadis
en mi sufiĉe grandan kapablecon por desegnado.... Tiun taskon, se
oni nur donos ĝin al mi, mi ja verŝajne bone plenumos! Mia Dio!
Kiel fervore mi penados, ke ĉi tiun fojon la laboro ne elglitu el
miaj manoj. Kaj la fakto, ke ĝin donos al mi homoj fremdaj, pro
kompato, pro kunsento? kian do gravecon ĝi havas? Tio ne devas min
humiligi! Mi estas ankoraŭ tro fiera! Estas vero, ke mi ofte aŭdis,
ke malriĉeco povas iri kune kun fiereco, sed tio verŝajne estas nur
teorioj, mi nun konvinkiĝas, ke estas alie!

Ĉi tiu lasta penso reaperis en la kapo de Marta, kiam la sekvantan
tagon matene ŝi iris malsupren kaj nekuraĝe frapetis la pordon de
la loĝejo de la domadministranto.

La administranto de la domo akceptis ŝin en ĉambro bone varmigita
kaj komforte aranĝita.

-- Sinjoro, -- diris Marta, -- post du tagoj estos la fikstempo, en
kiu mi devas enporti la luan pagon por la loĝejo kaj la mebloj.

-- Jes, sinjorino, -- respondis la administranto per tono jesanta kaj
samtempe demanda.

-- Mi venis, por sciigi vin, ke mi ankoraŭ ne havos la eblon enporti
tiun pagon....

La vizaĝesprimo de la administranto montris ĉe tiuj ĉi vortoj
sufiĉe videblan malkontentecon. Li tamen ne estis homo tro severa,
li havis fizionomion honestan, mildan kaj portantan la postesignojn
de multe da travivitaj jaroj kaj de multe da havitaj zorgoj. Li
rigardis atente la vizaĝon de la juna virino kaj respondis post
minuta medito:

-- Tio estas tre malagrabla... sed kion fari? La loĝejo, kiun vi
okupas, estas negranda, kaj mi pensas, ke la dommastro ne volos
rifuzi ĝin al vi ĉe la unua neakurateco en la pagado. Tamen se ĝi
ripetiĝus....

-- Sinjoro! -- vive interrompis Marta, -- oni promesis al mi laboron,
kiu, mi esperas, donos al mi rimedojn por vivado.

La administranto silente salutis.

Marta kun ruĝa vizaĝo kaj mallevitaj okuloj eliris sur la straton.
Baldaŭ ŝi revenis en sian ĉambreton, alportante en tuko diversajn
aĵojn, aĉetitajn en la urbo. Ŝi ne povis jam preni tagmanĝojn el
la restoracio, ŝi eĉ faris al si riproĉojn, ke ŝi prenadis ilin
ĝis nun, ĉar ŝi elspezis por ili pli, ol ŝi povis elspezi. Pri
si ŝi pensis malmulte; konsidere la zorgojn, kiuj ŝin ĉirkaŭis,
kaj la celon, kiu staris antaŭ ŝi, la kvanto kaj eco de la manĝo,
kiu devis subteni ŝian vivon, ne povis okupi grandan lokon en ŝiaj
pensoj. Ŝi opiniis, ke per glaso da lakto kaj per kelke da bulkoj
ĉiutage ŝi povos dum kelka tempo sufiĉe subteni siajn fortojn. Sed
la malgranda Janjo, kiu ofte tremis de malvarmo en malbone varmigita
ĉambro, bezonis nepre almenaŭ unu fojon en tago varman manĝon.

Tial la juna vidvino por la iom da spesdekoj, kiuj restis al ŝi,
aĉetis iom da butero, grio kaj malgrandan poteton.

-- Anstataŭ matene, mi nun hejtados la fornon tagmeze, -- ŝi
pensis, -- kaj samokaze mi kuirados ĉiutage por Janjo iom da varma
manĝo!

Ŝi ankaŭ ne povis alkutimiĝi al la penso, ke ŝia infano ĉesos
manĝi viandon. Jam sen tio ĝi estis pala, malforta, elturmentita
de la multaj maloportunaĵoj, kiujn ĝi antaŭe ne konis. Sed freŝa
viando kostas multe, kaj por pretigi el ĝi manĝon oni devas ankaŭ
forbruligi multe da ligno. Tial Marta aĉetis funton da fumaĵita
ŝinko. Dum ŝi faris siajn aĉetojn, venis al ŝi en la kapon penso
pri restoracioj por malriĉuloj. Ŝi aŭdis iam pri ili, kiam ŝi
estis ankoraŭ edzino de oficisto, kiu ricevadis sufiĉe grandan
salajron, kaj ŝi mem malavare donadis sian parton al kolektoj, kiuj
estis aranĝataj por la bono de filantropiaj institucioj. Tamen krom
tio, ke restoracio por malriĉuloj en ŝia nuna situacio povus esti
por ŝi ankoraŭ tro kara, Marta sentis instinktan, nevenkeblan
abomenon kontraŭ serĉado de helpo ĉe ia filantropia institucio.

-- Ili ekzistas por maljunuloj, -- ŝi pensis, -- por malsanuloj,
kripluloj, por infanoj, kiuj ne havas prizorgantojn, aŭ por homoj
absolute malkapablaj aŭ kadukiĝintaj morale kaj mense. Mi estas
juna kaj sana, ankoraŭ multajn aferojn mi ne provis fari, kiujn mi
eble estos kapabla fari, kaj se mi ne sukcesis trovi laborenspezon en
unu profesio, ĉu pro tio mi devas turni min al publika filantropio?
Neniam! -- ŝi ekkriis en siaj pensoj, kaj, malferminte denove sian
monujon, ŝi kalkulis la moneretojn, kiuj restis en ĝi post la
faritaj aĉetoj. Tie troviĝis ankoraŭ ĉirkaŭ kvindek spesdekoj.

-- Tio sufiĉos ankoraŭ dum semajno por lakto kaj bulkoj por mi kaj
por Janjo, -- ŝi pensis, -- dume tiuj bonaj homoj certe trovos por mi
laboron....

La konatoj de Marta, kiuj loĝis ĉe la strato Swieto-Jerska, estis
efektive homoj tre bonaj, kaj ili sincere penis trovi helpon por la
malriĉa virino, kiu vekis ĉe ili kunsenton kune kun estimo.

Al tiuj bonkoraj penoj multe helpis la feliĉa situacio, en kiu
la edzo de Mario Rudzinska troviĝis rilate unu el la Varsoviaj
ilustritaj revuoj, plej riĉaj kaj povantaj doni laboron al plej
multe da homoj. En tiu revuo li estis kunlaboranto malnova, merita
kaj alte estimata. Lia voĉo havis grandan valoron ĉe la eldonisto
kaj ankaŭ en la redakciaj kunsidoj, lia klopodado por iu, lia
peto por iu ne povis esti malŝatata. Krom tio Adamo Rudzinski
estis verkisto, kiu preskaŭ ekskluzive dediĉis sin al esplorado
de demandoj sociaj kaj inter ili ankaŭ al la socia situacio de
malriĉaj virinoj. Martan li vidis kelkfoje en sia domo, kiam ŝi
donadis lecionojn al lia filino, kaj la interesanta eksteraĵo de la
juna virino, ŝia funebra vesto, la dignoplena teniĝo kaj ŝia nobla
ago, pri kiu kun granda entuziasmo Mario al li rakontis, pligrandigis
la fervorecon de lia penado.

La rezultato de tiu penado estis sukcesa kaj rapida.

Unu paro da manoj plie ne montriĝis superflua por revuo, kiu bezonis
vastan kunlaboradon, kaj la afero dependis jam nur de la grado de
kapableco de la nova laborantino, kio devis decidi pri la akcepto aŭ
malakcepto de ŝia peto.

Tamen kvankam la penado de Adamo Rudzinski rilate la naturon de
la cirkonstancoj havis efikon tre rapidan, rilate la situacion de
Marta la tempo de daŭrado estis tre longa. Depost la tago, en kiu
ŝi memvole rifuzis la profesion instruistan, pasis semajno, la tre
malgranda mona provizo de la juna virino preskaŭ tute elĉerpiĝis,
krom tio la devigata senlaboreco premis ŝin terure, ne lasis dormi,
maltrankviligis la konsciencon. Unu tagon matene, elirinte en la
urbon, Marta iris sur la straton Dluga kaj vizitis la oficejon de
informoj. Ludovikino Zminska akceptis ŝin multe pli malvarme kaj pli
oficiale, ol antaŭe.

-- Mi aŭdis, -- ŝi diris, -- ke vi jam ne donas lecionojn en la domo de
gesinjoroj Rudzinski. Estas domaĝe, tre domaĝe, kiel por vi, tiel
ankaŭ por mi, ĉar de la opinio de tiaj domoj plejparte dependas la
reputacio de tiaj oficejoj kiel mia.

Marta tuta ruĝiĝis; ŝi komprenis la riproĉon, kiun entenis la
vortoj de la mastrino de la oficejo. Tamen ŝi rapide levis la kapon
kaj respondis kun esprimo de nekaŝemeco:

-- Pardonu min, sinjorino, ke mi kaŭzis al vi trompiĝon....

-- La trompiĝo, kaŭzita al mi persone, havus tre malgrandan signifon,
-- interrompis Zminska, -- sed se aliaj personoj trompiĝas per mia
vorto, mia oficejo tre multe suferas de tio....

-- Mi erarigis vin, sinjorino, -- plue diris Marta, -- ĉar mi eraris
pri mi mem. Fraŭlino Rudzinska estis por mi lernantino tro multe
jam progresinta en la lernado. Mi tamen pensas, ke, se la afero
koncernus instruadon efektive komencan, mi estus eble kapabla plenumi
la taskon. Kun ĉi tiu penso mi venis ankoraŭ unu fojon al vi. Ĉu
mi ne povas ricevi lecionojn de instruado komenca?

La teniĝo de Ludovikino Zminska estis tre malvarma.

-- Da personoj, kiuj deziras doni lecionojn de komenca instruado estas
multe pli ol da tiaj, kiuj volas ilin preni, -- ŝi respondis post
momento kun iom da ironio en la voĉo. -- La konkurado estas grandega,
sekve la prezoj estas tre malaltaj. Dudek spesdekoj, maksimume tridek
spesdekoj por horo....

-- Mi konsentas akcepti kian ajn pagon, -- diris Marta.

-- Certe oni devas konsenti, se alie ne povas esti. Mi tamen nenion
al vi promesas. Mi vidos, mi penos... en ĉiu okazo ĉiuj lokoj, pri
kiuj mi scias, estas hodiaŭ okupitaj, kaj vi devos longe atendi.

Kiam la mastrino de la oficejo parolis tiujn vortojn, Marta atente
ŝin rigardis. Ŝiaj okuloj malgajaj, enpensaj, sed trankvilaj,
eble serĉis sur la vizaĝo de la nejuna virino tiun brileton de
kortuŝiteco kaj bondezireco, kiu aperis sur ĝi tiam, kiam ŝi tie
estis la unuan fojon; sed Zminska ĉi tiun fojon estis neŝancelebla,
malvarma kaj oficiala. Marta rememoris la vortojn, kiujn ŝi antaŭ
du monatoj aŭdis el la buŝo de la mastrino:

«Virino nur tiam povas trabati al si vojon de laboro, akiri
sendependan vivon kaj respektatan situacion, se ŝi posedas ian
neordinaran talenton aŭ perfektan povoscion de io.» Marta posedis
nenian el tiuj kondiĉoj; la mastrino de la informa oficejo, jam unu
fojon trompiĝinte pri ŝi, ekkoninte la malgrandan valoron de ŝiaj
kapabloj, rigardis ŝin videble kiel klientinon pli trudiĝeman kaj
kompromitantan, ol promesantan al ŝia institucio ian profiton. Sed
tie, kie ĉiutage aperadis multe da personoj, troviĝantaj en tia
sama situacio, kiel ŝi, kun tia sama peto sur la lipoj, kun tia sama
nesufiĉa provizo en la kapo, -- pri serioza kunsento de la flanko de
la persono, kiu ŝin akceptis, ne povis esti eĉ parolo.

Marta komprenis, ke ŝia kariero en la profesio instruista decide
finiĝis, ke kien ajn ŝi nun sin turnus kun sia propono, oni antaŭ
ĉio esplorus la komercaĵon-klerecon, kiun ŝi alportas, kaj,
konvinkiĝinte pri ĝia tro malgranda taŭgeco, oni foririgus ŝin
kun malplenaj manoj aŭ oni puŝus ŝin en la vicon de tiuj, kiuj tre
longe atendas tre malgrandajn laborenspezojn. Ŝi certe konsentus
akcepti laborenspezon eĉ malgrandan, sed longe atendi ŝi ne povis.

Irante de la strato Dluga al la strato Swieto-Jerska, Marta havis
nur unu penson en la kapo. Kiel malprudenta mi estis, kiel mi ne
konis la mondon nek min mem, kiam mi en tiu unua vespero post la
enloĝiĝo en la mizera ĉambreto pensis, ke mi bezonas nur iri kaj
diri, ke mi deziras labori, kaj mi jam estos akceptita en la vicon de
la laborantoj. Jen mi nun iradas de strato sur straton, de unu domo
al alia kaj mi serĉas.... Kaj tamen... se mi povoscius!...

Mario Rudzinska renkontis la venintinon kun vizaĝo gaja, premis tre
kore ŝiajn manojn kaj, ne atendante demandon, diris:

-- La revuo, en kiu mia edzo estas kunlaboranto kaj parte ankaŭ
kunredaktoro, ĝuste bezonis personon, kiu scias desegni. Jen estas
skizo, desegnita de fama desegnisto, oni komisiis al vi kopii ĝin.
Koncerne la pagon, ĝi dependos jam tute de la grado de boneco de via
laboro; la laboro, kiun vi nun faros, estas provo, kiu decidos pri
pluaj mendoj.

Pala radio de decembra suno, trabatante al si la vojon tra multego
da kornicoj kaj muraj anguloj, origis la malgrandan fenestreton de
la mansardo kaj glitis sur la nigra supraĵo de la tablo, ĉe kiu
sidis Marta kun okuloj fiksitaj sur desegnaĵo, kiu kuŝis antaŭ
ŝi. La desegnaĵo prezentis nur kelke da branĉolarĝaj arboj,
kelke da densaj arbetaĵoj, en ilia ombro oni vidis belan figuron
virinan kaj kelke da ridetantaj infanaj kapetoj, elkliniĝantaj el la
branĉaj plektaĵoj. Malproksime, per neklaraj sed ĉarmaj konturoj,
vidiĝis kampara dometo kun verando kovrita de hedero, kaj el post
la dometo iris vojo, kies fleksita kaj nebulita strio disfluis kaj
malaperis en la malproksimo. Tio estis verko simpla, prezentanta unu
el la scenoj de la ĉiutaga vivo, sed, farita de lerta kaj inspirita
mano de talenta desegnisto, ĝi prezentis belan, kvankam malgrandan
artaĵon. Komencante de la kampara dometo, kiu per siaj kvar simplaj
fenestroj ĉarme ridetis al la rigardanto, kaj de la gracia virina
figuro, kiu en ĝua senĝena teniĝo sidis en la ombro de arbo, kaj
finante per la petolemaj infanaj vizaĝetoj, kiuj rigardis tra la
plektaĵoj de la rozarbetaj branĉetoj, kaj per la fleksita strio de
la vojo, disfluanta en la nebulo kaj malproksimo, -- ĉio portis sur si
la stampon de lerte kaptita kaj bone esprimita karakteraĵo, ravis
la okulon, instigis la imagon, inklinigis la penson al komparado kaj
divenado. Perfekta korekteco kaj mirinda facileco de desegno estis
tie kunigita kun poezieco de la ideo, reliefigante kaj altigante
ĝian valoron. Inspiro kaj konado de tekniko ambaŭ helpis la
artiston en la momento, kiam per mano facila kaj samtempe konscianta
sian fortecon li ĵetis sur la paperon tiun faskon da linioj, el kiu
aperis la tutaĵo, plena de profunda sento, simpla ĉarmo kaj kvieta
harmonio.

Tamen la teknika valoro de la desegnaĵo ne tuj altiris al si la
atenton de Marta; per la forto de rememoroj kaj per la tragedieco
de la kontrasto kaptis ŝin antaŭ ĉio la ideo de la verko. El la
kampara dometo, el la ombraj arboj kaj branĉoplenaj arbetaĵoj,
el la vizaĝo de la juna patrino, kontrolanta per sia rigardo la
petolemajn movojn de du malgrandaj infanaj figuroj malantaŭ la
densaĵo, elsaltis al la juna virino rememoroj, verŝantaj en ŝian
bruston ondon da sento dolora kaj samtempe plezurega. Ŝi ankaŭ
iam estis en tia paca, flora, ombra kampejo, paŝadis per malpeza
piedo sur lanuga herbokovro, deŝiradis rozojn de kliniĝantaj
al ŝi arbetaĵaj branĉoj kaj kun malgrandaj manoj, plenaj de
bonodoraj floroj, kuradis al tia sama verando, ombrita per tia sama
hedero, kiel ĉi tie, etendanta inter kvar fenestroj, varmigitaj
de la ardanta suno, verdan tendon, ĉiam pretan akcepti sub sian
malvarmetan kaj freŝigan ŝirmon la amatan infanon de la domo!

Ankaŭ ŝiajn rapidajn paŝojn akompanadis iam zorgoplena rigardo de
patrino, ankaŭ al ŝi zorgoplena voĉo de patrino kriadis, ke ŝi ne
kuru malproksimen de la domo, sur tiun vojon, kiu, plena de ŝtonoj
kaj kavoj, baroj kaj danĝeroj, fleksite kuris kaj malaperis inter
misteraj altaĵoj kaj nepenetreblaj spacoj. Vana vokado! vana tremado
de la patrina koro!

Venis la tempo, kiam la infano de la kampara domo eliris sur tiun
vojon, kiu el malantaŭ la muroj de tiu domo kuris per fleksita
ŝtonoplena strio, kaj ĝi iris en la mondon, inter la misterajn
altaĵojn kaj nekonatajn spacojn, inter la barojn kaj danĝerojn,
kaj fine alvenis ĉi tien, kie en la plej supra pinto de alta urba
konstruaĵo staris kvar muroj malvastaj, nudaj, malvarmaj, aermankaj,
solecaj.... Ĝi estis kontrasto inter la pasinteco kaj la nuneco.
Marta deturnis la okulojn de la desegnaĵo, rigardis ĉirkaŭen en la
ĉambreto, haltigis la rigardon sur la pala infano, kiu, envolvita
pro malvarmo en la lanan tukon de la patrino, tamen tremis kaj,
simile al elturmentita birdo, alpremis la kapon al ŝiaj genuoj....
En la orelo de la virino sonis konata, bone memorata kantado de
malgranda birdeto, kvazaŭ de tiu sama birdeto, kiu sur la desegnaĵo
tuŝetis per la etenditaj flugiloj la pinton de roza arbetaĵo, kaj
kun tiu eĥo de longepasintaĵa rememoro ligiĝis la malfacila,
tremanta de malvarmo spirado de ŝia infano.... Per la fadeno de
rememoroj alnaĝis al ŝi la bela vizaĝo de la patrino, poste la
mildaj trajtoj de la patro, poste ŝi ekvidis kvazaŭ pendantajn en
la aero mallumajn okulojn de junulo, kiuj, fikse rigardante ŝin kun
profunda esprimo, parolis al ŝi: mi amas! dum lia buŝo parolis:
fariĝu mia edzino! Ĉiuj tiuj trajtoj, kiuj estis por ŝi pli karaj
ol la vivo kaj nun estis por ĉiam englutitaj de la mallumo de la
morto, ĉiuj lokoj, en kiuj disvolviĝis la sennuba idilio de ŝia
infaneco kaj de ŝia unua juneco, ĉiuj estingitaj lumoj, forblovitaj
ĉarmoj, venenitaj ĝojoj kaj rompitaj apogiloj ektremis nun per
vivo, akceptis la pasintajn formojn kaj kolorojn, kuniĝis en unu
bildon kaj ekpendis antaŭ ŝi, kvazaŭ en kadro de terura malbeleco
kaj nudeco, enkadrigitaj en la malplenaj, grizaj, malvarmaj anguloj
de la soleca ĉambreto.

Marta jam ne rigardis la desegnaĵon; fiksitaj en la malplena spaco,
ŝiaj okuloj kovriĝis per vitreca vualo, kiu tamen ne fandiĝis
en formo de larmoj, ŝia brusto spiris rapide kaj malfacile, sed
ploron ĝi ne eligis. Turmenta ploro videble ŝiris la internon de
ĉi tiu virino, sed ŝi batalis kontraŭ ĝi, batalis kontraŭ sia
koro, penante kvietigi ĝian rapidigitan frapadon, kaj kontraŭ
sia varmegigita kapo, forpuŝante de ĝi la svarmojn da rememoroj
kaj ondon da revoj. Estis en ŝi ia kaŝita voĉo, kiu admonis,
ke kun ĉiu larmo, kiu elfluos el ŝia okulo, kun ĉiu ĝemo, kiu
skuos la bruston, kun ĉiu sekundo, kiun ŝi pasigos en la terura
turmento de spirito ploranta super la tomboj de siaj esperoj kaj
amo, foriros parteto de ŝiaj fortoj kaj de ŝia volo, malaperos
parteto da energio, pacienco kaj persisteco. Kaj tiujn fortojn, tiun
volon, tiun persistecon ŝi tiom, tiom bezonis! La tagmezo de ŝia
vivo fariĝis por ŝi tiel kruda, tiel postulema, kiel karesa kaj
malsevera estis ĝia mateno. Janjo levis al la patrino sian palan
vizaĝeton.

-- Panjo! -- ŝi diris per ĝema voĉo, -- kiel malvarme estas ĉi tie
hodiaŭ! Faru fajron sur la kameno!

Anstataŭ ĉia respondo Marta kliniĝis, prenis la knabineton en
siajn brakojn, alpremis forte al sia brusto ŝian malgrandan korpon,
al ŝia frunto ŝi alpremis sian buŝon kaj tiele restis senmova en
la daŭro de momento.... Subite ŝi leviĝis, ĉirkaŭvolvis Janjon
pli zorge per la lana ŝalo, sidigis ŝin sur la malalta benketo,
genuiĝis antaŭ ŝi, ekridetis, kisis ŝin sur la pala buŝeto kaj
per voĉo preskaŭ tute libera diris:

-- Se Janjo trankvile ludos kun sia pupo, mi morgaŭ aŭ postmorgaŭ
finos la laboron, mi aĉetos lignon kaj mi faros por Janjo tiel
belan, varman fajron. Bone, Janjo? bone, mia amata infano?

Ŝi ridetis, dirante tion, kaj penis varmigi en siaj manoj la
malvarmajn manojn de la knabineto. Janjo ankaŭ ridetis, ŝia buŝo
per du kisoj fermis por momento la ŝin rigardantajn okulojn de la
patrino, ŝi prenis sian pupon kaj kelke da malgrandaj lignaj ludiloj
kaj ĉesis rigardi en la fummalpuran, malplenan kaj malvarmoblovantan
profundon de la kameno. Plena silento denove regis en la ĉambreto,
Marta sidis ĉe la tablo kaj rigardis atente la laboron de la bonega
desegnisto.

Nun la rememoroj kaj kordoloroj, venkitaj kaj forpuŝitaj per la
ordono de la volo, kuŝiĝis sur la fundo de ŝia brusto ne mortinte,
sed silentante; ŝia vizaĝo esprimis trankvilan kunstreĉiĝon de
ĉiuj fortoj de la menso, kaj nur la okuloj lumis per viva brilo de
fervoro, kun kiu ŝi alpaŝis al tiu nova provo de siaj fortoj kaj
kapabloj. Nun la atento de Marta enprofundiĝis jam ne en la ideon
de la artisto, ne en la kortuŝantan sentemecon kaj poeziecon de
la bildo, sed en la teknikon de la plenumo, en tiun teknikon, kiu,
lerta per kompetenteco, riĉa per rimedoj, iris ĝis la fundo de la
esenco de l' arto kaj samtempe kun facileco de birda plumo glitis sur
ĝia supraĵo, per malgrandaj rimedoj kreis aferojn belajn, enmetis
ideon en ĉiun eĉ plej subtilan linion, sciis fari uzon el ĉiu
parteto de la plata supraĵo, kiun ĝi kvazaŭ laŭvole ĵetkovris
per strioj da lumo kaj ombro. Marta neniam pentris laŭnature, sed
ŝi iam kopiadis malgrandajn pejzaĝojn, arbojn, florojn, homajn
vizaĝojn. Tial la perfekteco de la desegnaĵo, kiu kuŝis antaŭ
ŝi, ravis ŝin, sed ne fortimigis.

Certe mi ne estas tia artistino, kiel tiu, kiu desegnis ĉi tiun
belegan bildeton, ŝi pensis, sed kopii ies laboron mi espereble
povos... mi devas povi....

Tiel pensante, ŝi malfermis longforman skatolon, en kiu troviĝis
ilaro por desegnado. Mario Rudzinska per la boneco de la koro
kaj delikateco de la sentoj divenis la novan embarason, en kiu
troviĝos la malriĉa virino, kaj enmanigis al ŝi tiun skatolon
kune kun la modelo, de kiu devis esti farata kopio. La krajono de
Marta ŝoviĝadis sur la glata papero, ŝi sentis, ke ŝia mano
iras facile, ke ŝia penso precize kunfandiĝas kun la penso de la
artisto, ke ŝia okulo sen malfacileco rimarkas la plej komplikitajn
fleksojn de la linioj, la plej subtilajn diferencojn kaj alternadon
de la lumo kaj ombro. Ŝia koro frapadis ĉiam pli forte kaj ĝoje,
la spirado fariĝadis ĉiam pli facila, ruĝeto aperis sur la palaj
vangoj, la okuloj flamis de sereneco kaj entuziasmo. Laboro, la
konsolanto de suferantoj, la kunulo de soluloj, la vartisto de tiuj,
kiujn ĵetas tien kaj reen la ventegoj de la vivo, venis en la
malriĉan mansardon kaj alportis kun si trankvilecon. Vane la suna
radio, kiu matene karesis la nudajn murojn de la ĉambreto, malaperis
nun malantaŭ la altaj tegmentoj de la domoj, vane la granda urbo
ruladis malsupre siajn obtuzajn misterajn senĉesajn bruojn, Marta
nenion vidis kaj nenion aŭdis.

De tempo al tempo ŝi levadis la okulojn for de la laboro, por iom
rigardi la infanon, kiu silente ludis en angulo de la ĉambreto, ŝi
diradis al ĝi kelke da vortoj kaj denove profundiĝadis en sian
okupon. Iufoje ŝiaj brovoj kunŝoviĝadis, la esprimo de profunda
pripenso aperadis sur la frunto. La malfacilaĵoj kaj problemoj de la
arto aperadis tiam antaŭ ŝi, prezentante obstinan kaj nevenkeblan
taskon. Sed ŝi batalis kontraŭ ili, kaj ŝajnis al ŝi, ke ŝi
ilin feliĉe solvas. Kiam ŝi levadis la kapon kaj rigardadis sian
laboron, ŝi havis sur la buŝo rideton, kiu tamen malaperadis, kiam
ŝi komencis komparadi ĝin kun la laboro de la majstro. En ŝia
kapo videble naskiĝadis duboj kaj timoj, sed ŝi forpuŝadis ilin
de si kiel ion tro altrudiĝeman, tro pezan por ŝiaj fortoj, tro
turmentan por ŝia koro. Ŝi laboris kun granda streĉo de sia cerbo
kaj de sia volo, kun entuziasmiga fervoro de imago, kiu kun plena amo
fordoniĝis al la objekto de sia laborado, ŝi laboris per sia tuta
kapo, per sia tuta animo kaj per siaj tutaj fortoj, kaj ŝi ĉesis
labori nur tiam, kiam en la ĉambreto komencis kolektiĝi la unuaj
ombroj de la vespera krepusko. Tiam ŝi alvokis al si Janjon, sidigis
ŝin sur siaj genuoj kaj, rigardante la vizaĝeton de la infano,
denove ridetis al ŝi. Sed nun ŝia rideto estis alia, ol matene, ne
perforte eldevigita el ŝia dolorplena koro, ne kontraŭparola al
la malgaja esprimo de la okuloj. La rideto nun elnaĝis per si mem
kaj sen perforteco el la brusto de la juna patrino, kiun kvietigis
laboro, varmigis espero.

Marta rakontis al sia malgranda filineto unu el tiuj fabeloj, kies
enhavo, plektita el aperoj miraklaj, el koloroj belegaj, el kantoj
de birdoj kaj el flugiloj de anĝeloj, tiel forte absorbas la menson
kaj ravas la imagon de infanoj; sed dum ŝia buŝo ŝpinis la longajn
fadenojn de fantaziaj rakontoj al la oreleto, kiu jam de longe
ne havis tian plezuron, ŝian kapon plenigis unu sola penso, kiu
senĉese ripetiĝadis kiel rekantaĵo, kiu enhavas en si la temon de
la kanto de l' vivo: se mi sukcesis... se mi sukcesos... se mi estas
kapabla!...

Ĉu mi sukcesis? ĉu mi estas kapabla? -- pensis Marta kelke da tagoj
poste, suprenirante sur la ŝtuparo de la loĝejo de gesinjoroj
Rudzinski.

Tiuj internaj demandoj de la juna virino ĉi tiun fojon ne ricevis
definitivan respondon. Sed ĝi estis baldaŭ venonta: ĉar la
morgaŭa tago estis tago destinita por la redakcia kunsido, en kiu
kompetentaj homoj estis donontaj sian juĝon pri la grado de la
artistaj kapabloj de Marta kaj pri la valoro de la laboro, kiun ŝi
faris.

-- Venu postmorgaŭ matene, -- diris Mario Rudzinska. -- Mia edzo
alportos por vi el la morgaŭa kunsido jam certan sciigon.

Marta venis en la difinita tempo. La mastrino de la bela salono
renkontis ŝin kun la ordinara afableco kaj montris al ŝi
brakseĝon, starantan ĉe la tablo, sur kiu kuŝis la antaŭ du tagoj
finita laboro de Marta kaj ĉe kiu sidis viro de meza aĝo, kun
vizaĝo prudenta, nobla kaj malsevera. Tio estis Adamo Rudzinski; per
movo plena de respekto li leviĝis, por saluti Martan, etendis al
ŝi la manon, kaj kiam ŝi sidiĝis, li ankaŭ sidiĝis, mallevis la
okulojn kaj silentis momenton.

Mario foriĝis en la profundon de la salono, kaj, apoginte sur la
mano la videble afliktitan vizaĝon, ŝi sidis ankaŭ silente kun
mallevitaj okuloj. Dum minuto peza silento regis en la salono. Por
ĉiu el la tri ĉeestantaj personoj la unua vorto de la komencota
interparolado videble estis malfacila por eldiri. Adamo Rudzinski
unua interrompis la silenton....

-- Estas al mi tre dolore, -- li diris, -- ke mi estas sendato, kiu
alportas al vi sciigojn verŝajne ne tre agrablajn. Mi tamen ne havis
la eblon fari ilin aliaj, ol ili estas....

Li eksilentis kaj rigardis Martan per okuloj, en kiuj lumis nobla
malkaŝemeco, ligita kun sincera kunsento. Li interrompis por momento
sian paroladon eble por tio, ke la juna virino havu tempon, por
kolekti siajn fortojn, por pretiĝi al la akcepto de la bato, kiu
ŝin atendis. Marta iom paliĝis kaj subite mallevis la okulojn,
kiuj ĝis nun kun streĉita atento rigardis la vizaĝon de la viro,
kiu parolis kun ŝi. El ŝia buŝo tamen eliris neniu ekkrio kaj
el ŝia brusto neniu ĝemo. Adamo Rudzinski laŭ la teniĝo kaj
vizaĝesprimo de la juna virino divenis, ke ŝi povis sin reteni kaj
povis esti fortanima. Tial post momento li parolis plue:

-- En la afero, kiu nun vin interesas, mi mem persone ne estas
kompetenta juĝanto kaj mi ripetos ĉi tie nur la vortojn, kiujn
oni komisiis al mi ripeti antaŭ vi. Kaj mi tion faros kun plena
nekaŝemeco pro tio, ke mi antaŭsavu vin de novaj trompiĝoj kaj
disreviĝoj, kaj ankaŭ pro tio, ke materiale kaj morale nenio por
homo estas pli malutila, ol nekonado de siaj propraj posedaĵoj, kun
kiuj li venas al la pordego de la socia vivo, kaj ol ofta trompiĝado
pri si mem. El la laboraĵo, kiun vi pretigis, montriĝas evidente,
ke vi lernis desegni kaj vi havas efektive kapablon, sed... vi lernis
tion tro malmulte, tro supraĵe, tro neprecize, kaj kaŭze de tio
ankaŭ viaj kapabloj ne estas sufiĉe ekzercitaj, kaj, ne konante
sufiĉe la postulojn de la arto, ili ne atingas sufiĉan gradon
de disvolviĝo kaj forto. Ĉiu arto posedas du flankojn: unu, kiu
rezultas el la naturo mem de la homo, kiu sin dediĉas al la arto,
el lia natura talento, kaj alian, kun kiu neniu naskiĝas, kiun
oni povas akiri nur per laborado, per lernado. El la talento certe
naskiĝas inspiro, sed ekzistantan inspiron devas regi povosciado.
Povosciado teknika, ne vivigata de talento, ne povas krei veran
artaĵon kaj servas maksimume al laboroj metiistaj, sed aliflanke
talento eĉ la plej alta, kiu ne havas povosciadon teknikan, estas
forto primitiva, blinda, ne disvolvita kaj samtempe senbrida, kiu
en la plej bona okazo estas kapabla krei nur objektojn kriplajn,
ĥaosajn kaj nekompletajn. Vi posedas talenton por desegnado,
talenton eĉ sufiĉe altan, ĉar oni povas diveni ĝin en via
laboraĵo, malgraŭ la pli ol erara tekniko de ĝia plenumo. Sed....

-- Adamo! -- eksonis en tiu momento la voĉo de la loĝejmastrino.

Mario Rudzinska leviĝis kaj, alproksimiĝante al la tablo, ĉe
kiu havis lokon la interparolado, rigardis la edzon kun esprimo de
peto en la okuloj kaj la lin aŭskultantan virinon kun kompato kaj
maltrankvileco. Marta komprenis la timon de la bona virino. Ŝi
levis la kapon kaj diris per firma voĉo:

-- Sinjorino! mi deziras aŭdi la tutan, tutan veron. Per miaj ĝis
nun mallongaj provoj mi konvinkiĝis pri la granda praveco de tio,
kion via edzo ĵus diris: nenio estas materiale kaj morale pli
malutila por homo, ol nekonado de la propraj posedaĵoj, kun kiuj li
venas al la pordego de la socia vivo, kaj ol ofta trompiĝado pri si
mem....

Mario sidiĝis ĉe la tablo, Marta direktis la rigardon al Adamo
Rudzinski, kiu parolis plue:

-- La arto posedas diversajn gradojn, ĝian konadon la homoj akiras
por diversaj celoj. Eĉ sufiĉe malalta grado de artista klereco
sufiĉas, por liveri al la ĝin posedanta homo certan sumon da
agrablaĵoj, per kiu li beligas kaj diversformigas la momentojn de la
vivo al si kaj al la ĉirkaŭantoj. Tiu supraĵa konado de la arto,
posedado de nur malgranda parto da scioj pri ĝi kaj pri la rimedoj,
kiuj servas al ĝia enkorpigo, estas nomata artista diletanteco,
ĝi posedas kelkan valoran signifon en salonoj, aŭ almenaŭ en
salonetoj, konvenas al stato de riĉeco, aŭ almenaŭ de bonhaveco,
spicante ĝin per certa dozo da ĉarmo, poezio, festeco de impresoj
kaj okupoj. Sed ĉi tiu diletanteco, kvankam ĝi ne estas tute sen
flankoj noblaj kaj utilaj, kvankam ĝi okupas sufiĉe larĝan lokon
en la spirita ekonomio de la homaro, ne povas esti io alia krom
aldono, ornamo de la vivo, ĉarma radio, ĵetita sur la esencon de
la ekzistado, por ĝin belkolorigi kaj diversecigi. Konstrui sur ĝi
sian ekzistadon fizikan, volvi ĉirkaŭ ĝi ŝpinaĵon de spirito
tiel longan, kiel longa estas la homa vivo, estas nefareble kaj
nefarinde. Nefareble, ĉar el kaŭzo nekompleta ne povas naskiĝi
sekvaĵo kompleta; nefarinde, ĉar tio, kio faras al la mondo
servon malgrandan kaj tre partetan, ne havas la rajton postuli de
la mondo servon reciprokan tiel gravan kaj kompletan, kia estas
ekzistado fizika kaj trankvileco morala. Nur super la artista
diletanteco, en alteco, pri kiu tiu ĉi lasta ofte ne havas eĉ la
plej malgrandan komprenon, ekzistas artismo, forto potenca, kompleta,
konsistanta el natura talento disvolvita ĝis la plej lastaj limoj,
regule perfektigita, kaj el fundamenta, vasta scienco. Diletanteco
estas amuzilo de la vivo, -- nur artismo povas esti por ĝi ŝtona
starejo. Ĝi povas esti por la vivo starejo, kiu subtenas samtempe la
ekzistadon fizikan kaj moralan. Sed en la regiono de la arto, tiel
same kiel en la regiono de scienco aŭ metio, plej multe ricevas
tiu, kiu en siajn verkojn, proponatajn al la socio, enmetas la plej
grandan kapitalon da tempo, laboro, povosciado kaj ekzerciteco. Ĉi
tie, same kiel aliloke, ekzistas konkurado, postulado kaj proponado
staras kontraŭ si, reciproke sin rigardas kaj pesas; ĉi tie, kiel
aliloke, la grado de bonstato de la laboristo estas rekte proporcia
al la grado de perfekteco de la laboraĵo. En la regiono de la
arto, same kiel en ĉiu alia regiono, kiu prezentas kampon por homa
laborado, la homo povas akiri sufiĉe bonajn, iufoje eĉ bonegajn
kondiĉojn por sia ekzistado, sed li povas ilin akiri nur tiam, se li
posedas talenton ne sole naturan, sed ankaŭ klerigitan, se li estas
ne sole diletanto, sed artisto.

Eldirinte ĉion ĉi tion, Adamo Rudzinski leviĝis kaj, respekte
salutante Martan, diris plue:

-- Pardonu, sinjorino, ke mi parolis tiel longe. Mi tamen ne povis
limigi per kelke da vortoj mian interparoladon kun vi. Mi timis,
ke vi eble supozos, ke tiuj, kiuj per mia buŝo forpuŝas vian
laboron, gvidas sin per kaprico aŭ per ia antaŭjuĝo, kiu en ĉi
tiu okazo estus preskaŭ krimo. Via desegno ne respondas al la
bezonoj de la revuo, por kiu ĝi devis servi. Ĝi ne estas sufiĉe
korekta, nek sufiĉe preciza, ne redonas sufiĉe la ideon kaj la
karakteron de la originalo. Ekzemple la vizaĝo de la juna patrino
estas desegnita de vi kun videbla sentemeco kaj amo, kaj tamen ĝiaj
trajtoj aperas nebulaj en komparo kun la esprimopleneco, kiun donis
al ĝi la lerta kaj sperta desegnisto. Kiom multe, kaŭze de tiu
nebuleco, perdis la esprimo de tiuj okuloj, kiuj atente observas
la movojn de la estaĵoj, kiuj estas tiel karaj por ili! aŭ la
karaktero de tiu kapo, kiu estas iom klinita antaŭen, kvazaŭ preta
ekkrii averte aŭ dorlote! Ĉi tiu arbo, kiu sur la originalo tiel
lukse disvolvas sian densan branĉaron, aspektas ĉi tie mizere kaj
malsane; la vojo, kiu elkuras el malantaŭ la domo, kaj kiun la
artisto intence kovretis per mistera nebulo, sur via desegno estas
preskaŭ tute kovrita per tro krudaj strekoj de krajono kaj fariĝas
por la okulo de la rigardanto preskaŭ enigma, nekomprenebla, nigra
strio. Vi komprenis la ideon de la artisto, trapenetris kaj ekamis
ĝin; tio estas videbla, sed ne malpli videble estas, ke ĉe ĉiu
detalo, ĉe ĉiu tiro de la krajono vi batalis kontraŭ la tekniko
de la arto kaj ne venkis la malfacilaĵojn, kiujn ĝi prezentis
al vi; vi ne trapenetris ĝiajn problemojn, ĉar vi ne posedis en
via mano sufiĉajn rimedojn de sciado, de sperto.... Jen estas la
tuta vero, kiun mi eldiras kun duobla malĝojo. Kiel via konato, mi
bedaŭras, ke vi ne ricevis la laboron, kiun vi bezonas; kiel homo,
mi malĝojas, ke vi ne edukis sufiĉe vian talenton. Vi posedas
nedubeblan talenton; estas domaĝe, ke vi ne lernis pli multe, pli
fundamente, pli vaste, ke nun lerni vi, kiel ŝajnas, ne havas jam la
eblon....

Marta leviĝis, malrapide disliberigis la interplektitajn manojn kaj
diris mallaŭte:

-- Jes, lerni nun mi jam ne havas la eblon.... Mi ne havas tempon
por tio, -- ŝi diris plue, poste ŝi eksilentis kaj staris momenton
senparole kun okuloj mallevitaj.

Adamo Rudzinski rigardis ŝin kun granda intereso, eĉ kun iom da
admiro. Li esperis, li eble timis larmojn, plorojn, riproĉojn,
svenon kaj spasmojn, sed anstataŭ tio li aŭdis apenaŭ kelke da
vortoj, esprimantaj bedaŭron pri neebleco de lernado, pri manko de
tempo necesa por lernado.

Gracia, delikata, kun nobla staturo kaj bela vizaĝo, tiu virino
certe havis multe da energio, se ŝi povis sen larmo, sen ĝemo,
elaŭskulti la severan verdikton, kiu kondamnis al morto ŝian karan
esperon, preni sur siajn ŝultrojn tiun neesprimeblan ŝarĝon de
necerteco kaj nedifiniteco de situacio, kiu post mallonga plifaciligo
falis sur ilin denove. La koro kaj kapo de la juna virino certe estis
tre pezaj en tiu momento, tamen ŝi ne ekploris, ne ekkriis, eĉ ne
ekĝemis.

Videble la tempo de laŭtaj ĝemoj kaj ploro, ne hontantaj la okulojn
de homoj, ne venis ankoraŭ por ŝi, ŝia homa fiereco ne estis
ankoraŭ rompita, ŝiaj fortoj ne estis ankoraŭ ruinigitaj. Ŝi
staris ja nun ankoraŭ ĉe la komenco de sia Kalvaria vojo, ŝi pasis
ankoraŭ ne pli ol du ĝiajn staciojn, nur du fojojn ekbrulis en
ŝi la interna honto kaj ŝi ektremis profunde en la konscio de sia
propra senkapableco.

Ŝi posedis ankoraŭ sufiĉe da fortoj, por reteni per fiereco kaj
volo la eksplodojn de siaj propraj sentoj, ŝi ne posedis sufiĉe da
konado de si mem, por ĉesi esperi....

Adamo Rudzinski respektis la silentan suferon de la malriĉa virino;
estante por ŝi tute fremda, apenaŭ kelke da fojoj vidita de ŝi,
li sentis, ke en ĉi tiu momento li devas foriĝi. Dirinte adiaŭ
al Marta per saluto plena de respekto, li eliris el la salono, sed
lia edzino tiam kaptis la manojn de Marta kaj, premante ilin en siaj
manoj, diris rapide:

-- Ne perdu la esperon, mia kara sinjorino! mi ne povas trankvile
akcepti la penson, ke vi tiun ĉi fojon denove forlasos mian domon
ne konsolita kaj ne trovinta plenumon por viaj justaj postuloj. Mi
ne konas vian pasintecon, sed ŝajnas al mi, ke mi ĝuste divenas,
kiam mi supozas, ke la malriĉeco trafis vin neatendite, ke vi ne
estis preparita por okupi en la socio lokon de laboristino, kiu devas
akiradi ekzistadon por si kaj por aliaj....

Marta subite levis la okulojn al la parolantino.

-- Jes, -- ŝi vivece interrompis, -- jes, jes....

Ŝi denove mallevis la okulojn kaj silentis momenton. Estis videble,
ke ŝia penso neatendite estis frapita per la esprimiĝo de tio, kio
ĝis nun staris antaŭ ŝi en neklaraj konturoj.

-- Jes, -- ŝi ripetis post momento per forta voĉo. -- La malriĉeco kaj
bezono de laboro trafis min neatendite. Nenio armis min kontraŭ la
unua, nenio instruis al mi la lastan.... Mia tuta pasinteco estis
kvieto, amo kaj amuziĝo... kontraŭ ventego kaj soluleco mi nenion
elportis el ĝi....

-- Terura sorto! -- diris Mario Rudzinska post iom da silento; -- ho, se
ĉiuj patroj, ĉiuj patrinoj povus ĝin trapenetri, diveni, kompreni
ĝian tutan terurecon!...

Ŝi tuŝis per la manplato siajn okulojn kaj, rapide venkante sian
kortuŝitecon, turnis sin al Marta.

-- Ni parolu pri vi, -- ŝi diris. -- Kvankam jam de du vojoj, kiujn vi
provis iri, vin forpuŝis la manko de iloj por sin trabati, tamen ne
perdu la esperon kaj kuraĝon. La profesioj instruista kaj artista
montriĝis ne konformaj por vi, sed laboro mensa kaj artista ne
prezentas ja la tutan amplekson de la aktiveco de homo, eĉ de
virino. Restas ankoraŭ industrio, komerco, metio. Dum vi parolis
kun mia edzo, venis al mi en la kapon feliĉa penso.... Mi konas
pli proksime la posedantinon de unu el la plej riĉaj magazenoj de
silkaj ŝtofoj... mi eĉ estis dum kelke da jaroj kune kun ŝi en
edukejo, kaj de tiu tempo restis inter ni rilatoj se ne de amikeco,
tamen almenaŭ de bona konateco. La granda, moda kaj riĉa magazeno
bezonas la servon de vera armeo da komizoj, oficistoj k.t.p. Eĉ
plue, ne pli ol antaŭ unu semajno Evelino D., renkontiĝinte kun mi
en la teatro, diris al mi, ke ŝi perdis nun unu el la plej utilaj
komizoj de sia magazeno kaj troviĝas pro tio en kelka embaraso. Ĉu
vi konsentus stari en magazeno malantaŭ la magazena tablo, akceptadi
la gastojn de la magazeno, mezuradi ŝtofon, aranĝadi ekspozicion en
la fenestroj k.t.p.? Tiaj oficoj estas tre bone pagataj, kaj por
plenumi la agojn, kiujn ili postulas, oni bezonas preskaŭ nenion pli
krom honesteco, konvena eksteraĵo kaj bona gusto. Ĉu vi veturos
kun mi al Evelino D.? Mi vin prezentos al ŝi, en okazo de bezono mi
petos, admoninklinigos....

Kvaronon da horo post tiuj vortoj de Mario Rudzinska, droŝko, en kiu
sidis du virinoj, haltis antaŭ unu el la plej luksaj magazenoj de
la strato Senatorska. Antaŭ la pordo, kiu havis larĝajn spegulajn
vitrojn, staris du kaleŝoj, kun aljungitaj tre belaj ĉevaloj, kun
livree vestitaj kaleŝservantoj sur la konduksido.

La du virinoj eliĝis el la droŝko kaj eniris en la magazenon. Kiam
eksonis la sonorilo, pendanta super la pordo, el malantaŭ la longa
tablo, kiu dividis la magazenon en du partojn, elkuris juna viro kaj
kun tre gracia saluto demandis la virinojn, kion ili deziras.

-- Mi dezirus vidi sinjorinon Evelinon D., -- diris Mario
Rudzinska; -- ĉu ŝi estas hejme?

-- Mi ne scias kun certeco, -- respondis la juna homo kun nova
saluto, -- sed mi tuj servos al vi per respondo.

Finante ĉi tiujn vortojn, li alsaltis al la kontraŭa muro kaj
almetis la buŝon al la aperturo de tubo, kondukanta al la supraj
etaĝoj la voĉon, parolantan malsupre.

-- Eliris, sed baldaŭ revenos, -- oni respondis de supre.

La juna homo alsaltis returne al la du virinoj, kiuj staris proksime
de la pordo.

-- Volu sidiĝi, sinjorinoj, -- li diris, -- montrante velurtegitan
kanapon, starantan en angulo de la magazeno, -- aŭ, -- li diris
plue, etendante la manon en la direkto al la ŝtuparo, kovrita de
tapiŝo, -- eble supren....

-- Ni atendos ĉi tie, -- respondis Mario Rudzinska, kaj kune kun
la ŝin akompananta virino ŝi sidiĝis sur la kanapo. -- Ni povus
iri supren kaj atendi la revenon de sinjorino Evelino en ŝia
loĝejo, -- diris mallaŭte Mario al sia akompanantino, -- sed ŝajnas
al mi, ke estos bone, se antaŭ la parolado kun la posedantino de la
magazeno vi observos la ordinaran okupon de la personoj, kiuj vendas
komercaĵojn, kaj vi vidos, el kio ĝi konsistas.

La vidaĵo, kiu prezentiĝis al la okuloj de la du virinoj en la
profundo de la magazeno, estis plena de vivo. Ĝi konsistis el ok
homaj estaĵoj, kiuj parolis laŭte kaj kun eksterordinara fervoro,
kaj el amasoj da ŝtofoj disvolvataj kaj kunvolvataj kun senĉesa
susurado de la silko, brilantaj kaj ŝanĝlumantaj per ĉiuj koloroj
de la mondo. Ĉe unu flanko de la longa tablo, kiu tute estis kovrita
de pecoj da multekostaj ŝtofoj, altamase kuŝantaj unuj sur aliaj
aŭ disvolvitaj kaj ondiĝantaj, staris kvar virinoj, vestitaj per
atlaso kaj zibelo, certe la posedantinoj de la du kaleŝoj atendantaj
antaŭ la pordo de la magazeno. Ĉe la dua flanko de la tablo estis
kvar junaj viroj... jes: estis, ĉar por difini la pozicion, en kiu
ili estis, ne estas eble uzi alian esprimon krom tiu, kiu difinas
samtempe _ĉiajn_ poziciojn de homa korpo: staradon, iradon,
saltadon, kliniĝadon al ĉiuj flankoj, grimpadon sur ĉiujn murojn,
disdonadon de salutoj de ĉiuj signifoj kaj mezuroj, plenumadon de
plej diversaj gestoj per plej diversaj movoj de la manoj, brovoj,
eĉ de la brusto, de la kapo, de la buŝo, de la haroj.... Ĉi
tiuj lastaj, kvankam en ordinaraj cirkonstancoj ili ludas sufiĉe
malgravan rolon en la organismo kaj en la eksteraĵo de homo, ĉi tie
meritis apartan atenton.

Pomaditaj, parfumitaj, brilantaj, bonodorantaj, torditaj en formo
de misteraj ringoj, aŭ falantaj sur la frunton en signifplena
malordo, ili prezentis majstraĵon de la friza arto kaj tuj donis al
la figuroj de la junaj komizoj elegantecon de tre alta grado. Povas
esti, ke tiuj figuroj de naturo ne estis tre elegantaj, oni povis eĉ
vidi, ke la naturo donacis al ili neordinaran forton fizikan, dikecon
kaj fortikecon de la muskoloj, tute plene rajtigantan okupiĝi per
laboro iom pli malfacila, malpli delikata kaj agrabla, ol disvolvado
de silkaj ŝtofoj, traŝovado de araneaĵaj puntoj inter du fingroj
kaj svingado de polurita, malpeza, delikata ulno. Iliaj ŝultroj
estis larĝaj, la manoj grandaj, la fingroj dikaj, la vizaĝoj eĉ ne
tute junulaj, montrantaj per la matureco de la trajtoj kaj la denseco
de la barboj la aĝon de pli ol tridek jaroj. Sed kun kia eleganteco
plena de la plej delikata gusto estis faritaj la nigraj surtutoj,
kiuj kovris tiujn larĝajn ŝultrojn, kiel belege sub la densaj
barboj la koloraj kravatoj disvolvis siajn papiliajn flugilojn, per
kiaj graciaj gestoj moviĝadis tiuj grandaj dikmuskolaj manoj, kiaj
gustoplenaj kaj samtempe okulfrapantaj ringoj ornamis tiujn dikajn
fingrojn! Nenio en la mondo, esceptinte nur neĝon, povis superi
per blankeco la ĉemizojn, kiuj per ŝvelformaj ĵabotoj kaj dikaj
brodaĵoj vidiĝadis sur iliaj brustoj; nenio en la mondo, nenia
kordo, nenia risorto, nenia gutaperka pilko, nek korsete ekzercita
virina talio, povis konkuri kun la fleksiĝemeco de iliaj movoj, kun
la elasteco de iliaj saltoj, kun la moviĝemeco de iliaj okuloj kaj
la perfekta ekzerciteco de iliaj langoj.

-- Koloro _Mexique_ kun blankaj floraĵoj! -- diris unu el tiuj
junaj sinjoroj, disvolvante antaŭ la okuloj de la du aĉetantaj
virinoj unu el la blokoj da ŝtofo.

-- Eble la sinjorinoj preferos _Mexique pur!_ -- kriis alia.

-- Aŭ _gros-grains, vert de mer!_ ĝi estas la lasta modo....

-- Jen estas puntoj _Cluny_ por ĉirkaŭkudrado de falbaloj, --
eksonis agrabla vira voĉo ĉe la dua fino de la tablo.

-- Valencienoj, Alensonoj, Brugoj, Imitaĵoj, Blondaĵoj, Iluzioj....

-- Fajo de koloro Bismark! eble iom tro hela, tro _voyant_? Jen
estas alia kun nigra floraĵo.

-- _Bordeaux couleur sur couleur!_ Vi deziras ion pli malpezan?

-- _Mozambique! sultan!_ korpokoloro! Bonega por brunulinoj!

-- Sinjorinoj deziras ion striitan! Kun strioj horizontalaj aŭ
vertikalaj?

-- Jen estas ŝtofo kun radioj! blankaj kaj rozokoloraj, efekto
bonega! tre _voyant!_

-- Radioj cindrokoloraj, tute nobelgustaj!

-- Blua nebuleto sur blanka fono! por personoj junaj!

-- Puntoj por pufo aŭ por papilio? Jen estas folipuntoj -- kun randoj
_dentelés_ kaj _unis_; kiujn vi preferas?

-- Sinjorinoj aĉetas Bismark kun floraĵoj? tre bone! kiom da ulnoj?
dek kvin! ne! dudek?

-- Sinjorinoj preferas folipuntojn kun randoj dentaj? bonega gusto!
ĉu por papilio?

-- Por sinjorino cindrokolorajn radiojn, kaj por vi, sinjorino, bluan
nebuleton sur blanka fono? po kiom da ulnoj?

Tiuj fragmentoj de interparolado inter kvar junaj sinjoroj kaj la
kvar aĉetantaj sinjorinoj faris impreson de ia, se ni povas tiel
diri, pepado, kiu, elirante el buŝo de viroj, faris efekton tute
neordinaran. Se ne atestus la sonado de la voĉoj, kiuj, kvankam ili
per mirinde aranĝita modulado imitis molan susuradon de ondiĝantaj
ŝtofoj kaj mallaŭtan bruadon de disvolvataj puntoj, tamen eliradis
el brustoj viraj, al kiuj la naturo donis sufiĉe potencajn pulmojn
kaj bonege konstruitajn organojn de voĉo, -- oni eĉ ne povus diveni,
ke tiuj floraĵoj, radioj, nebuletoj, fonoj, folipuntoj, falbaloj,
papilioj, tiu tuta pepado nekomprenebla por ĉiu nekompetenta orelo
kaj montranta eksterordinaran erudicion en la regiono de ĉifonetoj,
povas eliri el la buŝo de viroj, de tiuj reprezentantoj de serioza
forto, serioza pensado kaj serioza laborado.

-- Sinjorino Evelino D. revenis! -- eksonis tra la magazeno basa voĉo,
eliranta el la aperturo de la tubo.

Mario Rudzinska rapide leviĝis.

-- Atendu ĉi tie momenton, -- ŝi diris al Marta, -- mi parolos antaŭe
mem kun la posedantino de la magazeno, por ke en okazo de rifuzo de
ŝia flanko vi ne estu elmetata al vana malagrablaĵo. Se, kiel mi
esperas, ĉio iros bone, mi tuj venos peti vin.

Marta plue kun granda atento rigardis la manipuladon de vendado
kaj aĉetado, kiu havis lokon ĉe ambaŭ flankoj de la longa
tablo. Sur ŝia pala buŝo aperadis de tempo al tempo rideto; ĝi
okazadis tiam, kiam la eksaltoj de la magazenaj sinjoroj fariĝadis
plej risortosimilaj, la frizaĵoj plej moviĝemaj, la okuloj plej
elokventaj.

Mario Rudzinska dume trakuris rapide la ŝtuparon, kovritan de mola
tapiŝo, du grandajn salonojn, ĉirkaŭmeblitajn de vitropordaj
ŝrankoj, kaj ŝi eniris en tre bele meblitan sinjorinan ĉambron,
en kiu post kelke da sekundoj eksonis susurado de silka vesto rapide
ŝoviĝanta sur la pargeto.

-- _Ha! c'est vous Marie!_ -- ekkriis virina voĉo bonsona, karesa,
tre agrable tuŝanta la orelon, kaj du blankaj elegantaj manoj
ĉirkaŭpremis la ambaŭ manojn de Mario. -- Sidiĝu do, mia kara,
sidiĝu, mi petas! vi faris al mi efektivan surprizon! Mi ĉiam
estas tiel feliĉa, kiam mi vin vidas! Kiel bonege vi aspektas! Kaj
via estimata edzo, ĉu li estas sana kaj ĉu li ĉiam tiel multe
laboras? Mi legis lian lastan artikolon pri... pri... mi ne memoras
jam pri kio... sed belega artikolo! Kaj la ĉarma Jadvinjo, ĉu ŝi
bone lernas? Mia Dio! kien foriris tiu tempo, kiam ni kune kun vi,
Marinjo, ankaŭ lernis ĉe sinjorino Devrient! Vi ne povas imagi al
vi, kiel kara estas por mi la rememoro pri tiu tempo, kiun mi pasigis
kun vi en la edukejo!

La gracia, bele vestita, tridekkelk-jara virino kun majstreca
hartubero malantaŭ la kapo, kun tre regulaj, kvankam jam iom velkaj
trajtoj de vizaĝo kaj kun moviĝemaj nigraj okuloj, ombritaj de
nigraj kaj larĝaj brovoj, eldiris tiun torenton da vortoj rapide,
preskaŭ sen spirhalto, ne ellasante el siaj manoj la manojn de
Mario, kiu sidiĝis apud ŝi sur palisandra kanapeto, tegita per
multekosta damasko. Ŝi certe parolus ankoraŭ pli longe, sed Mario
interrompis ŝian parolon.

-- Kara Evelino! -- ŝi diris, -- pardonu, ke ĉi tiun fojon mi
mallongigos mian intersalutiĝon kun vi kaj, sen iaj antaŭparoloj,
komencos paroli pri afero, kiu tre okupas mian koron!

-- Vi, Marinjo, ion bezonas de mi? Mia Dio! kiel feliĉa mi estas!
diru, diru kiel eble plej rapide, per kio mi povas esti utila al vi!
Mi estas preta iri por vi piede al la fino de la mondo....

-- Ho, ne tiel grandan oferon mi postulos de vi, kara Evelino! -- diris
ridante Mario, poste ŝi daŭrigis serioze: -- mi ekkonis antaŭ
nelonge iun malriĉan virinon, kiu min tre interesas....

-- Malriĉan virinon! -- vivece interrompis la mastrino de la riĉa
magazeno, -- sekve vi certe deziras, ke mi per io ŝin helpu? Ho, vi ne
trompiĝis pri mi, Marinjo! mia mano estas ĉiam malfermita por tiuj,
kiuj suferas!

Dirante la lastajn vortojn, ŝi ŝovis la manon en la poŝon kaj,
elpreninte el ĝi sufiĉe grandan eburan monujon, volis jam malfermi
ĝin, sed Mario retenis ŝian manon.

-- Ne pri almozo nun estas la afero, -- ŝi diris; -- la persono, pri kiu
mi volas paroli al vi, ne deziras kaj eble ne akceptus almozon... ŝi
deziras kaj serĉas laboron....

-- Laboron! -- ripetis la bela sinjorino Evelino, iom levante la nigrajn
brovojn, -- kio do malhelpas ŝin labori?

-- Multe da aferoj, pri kiuj mi devus tro longe paroli, -- serioze
respondis Mario, kaj, prenante la manon de la estinta kunlernantino,
ŝi diris plue kun peto kaj sentemeco en la voĉo: -- al vi, Evelino,
mi venis kun la peto, ke vi donu al ŝi la eblon labori.

-- Mi... al ŝi... la eblon labori? sed kiamaniere, mia kara?

-- Ke vi akceptu ŝin kiel komizinon.

La brovoj de la mastrino de la magazeno leviĝis ankoraŭ pli alte.
Sur ŝia vizaĝo aperis miro kaj embaraso.

-- Mia kara Mario, ŝi komencis post momento, balbutante kaj videble
konfuzite, -- tio apartenas ne al mi... ĝenerale pri la aferoj, kiuj
koncernas la magazenon, okupas sin mia edzo....

-- Evelino! -- ekkriis Mario, -- kial vi diras al mi malveron? Via edzo
estas posedanto de la magazeno en rilato jura, sed vi administras la
aferojn kune kun li, eĉ pli ol li, kaj ĉiuj scias bone, des pli mi
ĝin scias, ke vi komprenas la negocojn bonege kaj vi havas multe da
energio en la efektivigado de viaj planoj... kial do....

Evelino ne lasis ŝin fini.

-- Nu, jes, jes, -- ŝi diris vivece, -- estis al mi malagrable rifuzi
vian peton, Marinjo, kaj mi volis elturni min per rapidece trovita
preteksto, ĵeti ĉion sur mian edzon... mi agis malbone, mi ne estis
tuj sincera, mi konfesas; sed vere, mia kara Mario, via deziro estas
absolute neplenumebla, absolute... absolute.

-- Kial? kial? -- demandis Mario kun tia sama viveco, kun kia parolis
al ŝi Evelino.

La ambaŭ virinoj videble posedis karakterojn vivajn kaj ekscitiĝemajn.

-- Nu, tial, -- ekkriis Evelino, -- ke en nia magazeno virinoj neniam
okupiĝas per vendado de komercaĵoj, tion faras nur viroj.

-- Sed kial do, kial virinoj per tio ne okupiĝas, sed nur viroj? Ĉu
estas necese scii la grekan lingvon, aŭ povi fleksi per la fingroj
ferajn bastonojn, por....

-- Nu, ne, ne! -- interrompis la mastrino, -- vi metas min, kara
Mario, en efektivan embarason! Kiel do mi respondus al vi pri
via «kial»?

-- Ĉu vi apartenas al la personoj, kiuj ne penas konscii siajn
proprajn agojn?

-- Nu, kompreneble, mi ne apartenas al tiaj personoj... se mi
apartenus al ili, mi ne povus esti tio, kio mi estas, aktiva
kompanianino de mia edzo en industria entrepreno... nu, vidu, tial,
ke... estas tia kutimo.

-- Denove vi volas liberiĝi de mi per nenio, Evelino, sed vi ne
sukcesos en tio. Estinta kolegeco donas al mi la rajton eĉ por kelka
nediskreteco rilate vin. Vi diras, ke tia estas la kutimo... sed
ĉiu kutimo devas havi siajn kaŭzojn, bazitajn sur la interesoj aŭ
cirkonstancoj de la personoj, kiuj ĝin observas.

La mastrino rapide leviĝis de la sofo kaj kelke da fojoj rapide
trairis la tutan ĉambron. La longa trenaĵo de ŝia vesto susuris
sur la pargeto; sur ŝia vizaĝo, kiu en kelkaj lokoj montris
postesignojn de nebone forviŝita riza pudro, aperis neforta ruĝo de
embaraso....

-- Vi alpremas min al la muro! -- ŝi ekkriis, starante antaŭ
Mario, -- estos por mi malagrable eldiri tion, kion mi eldiros... sed
mi ne povas ja lasi vin sen respondo. Mi respondos al vi: nia publiko
ne amas virinojn vendantajn en magazeno... ĝi preferas virojn.

Mario iom ruĝiĝis kaj levis la ŝultrojn.

-- Vi eraras, Evelino, -- ŝi diris, -- aŭ vi parolas denove malsincere;
tio ne povas esti....

-- Kaj mi diras al vi, ke tiel estas... junaj, bonmanieraj, belfiguraj
komizoj faras bonan efekton, altiras al la magazeno la aĉetantojn,
aŭ pli ĝuste la aĉetantinojn....

Nun la vizaĝo de Mario ekflamis per honto kaj indigno. Precipe forta
estis la lasta.

-- Sed tio estas ja abomenaĵo! -- ŝi ekkriis, -- se vi diras la veron,
mi efektive jam ne scias, kiel ĝin klarigi....

-- Mi ankaŭ ne scias, per kio oni povas klarigi tiun fakton, mi
konfesas, mi eĉ neniam multe pensis pri ĝiaj kaŭzoj... kion ĝi
min interesas....

-- Kiel... kion ĝi vin interesas, Evelino? -- interrompis denove
Mario, -- ĉu vi ne komprenas, ke konformiĝante al tiu kutimo, kiel
vi ĝin nomas, vi flatas al ia malbona, mi ne scias precize kia, sed
certege malbona....

La mastrino de la magazeno stariĝis en la mezo de la ĉambro kaj
rigardis Marion per larĝe malfermitaj okuloj....

En tiuj okuloj estis multe da inteligenteco, eĉ da saĝo, tamen en
tiu momento sur la nigraj brilantaj pupiloj aperis retenata rideto.

-- Kiel? -- ŝi diris malrapide, -- ĉu vi pensas, ke pro iaj teorioj mi
devas nian tutan entreprenon, la solan vivofonton de ni kaj de niaj
infanoj, elmeti al malprofitoj, al danĝeroj?... Vi, literaturistoj,
povas facile rezonadi tiamaniere, sidante super libro kaj plumo, -- ni,
industriistoj, devas esti praktikaj....

-- Ĉu la industriistoj pro tio, ke ili estas industriistoj,
devas rigardi sin kiel liberigitajn de civitanaj sentoj kaj
devoj? -- demandis Mario.

-- Tute ne! -- ekkriis la mastrino de la magazeno kun nova
ekflamiĝo, -- kaj efektive nek mia edzo nek mi rifuzas iam la
plenumadon de tiuj devoj. Ni ĉiam donas, kiom ni nur povas....

-- Mi scias, ke vi estas bonfaremaj, ke vi partoprenas en ĉiuj
monkolektoj, filantropiaj projektoj kaj aranĝoj, sed ĉu nur pri
almozoj kaj pri filantropio estas la parolo? Vi estas homoj riĉaj,
en kelka rilato influaj, vi devas preni iniciativon en ĉio, kio
celas plibonigon de malbonaj moroj, forigon de sociaj eraroj.

Evelino sindevige ekridetis.

-- Mia kara, -- ŝi diris, -- plibonigado kaj forigado de eraroj
apartenas al tiaj homoj, kiel ekzemple via edzo... al scienculoj,
verkistoj, ĵurnalistoj.... Ni estas homoj de preciza kalkulado...
kaj plej precizan kalkuladon ni devas fari koncerne la publikon,
koncerne ĝiajn gustojn kaj postulojn... ĝi estas nia sinjorino,
de ĝi dependas nia ekzistado... la prosperado kaj la estonteco
de nia entrepreno....

-- Jes, -- diris Mario kun forta akcento, -- kaj tial vi devas klini
vin antaŭ ĝiaj sensencaj kapricoj kaj antaŭ ĝiaj simpatioj de tre
suspektinda pureco kaj suspektinda gusto.... Por almenaŭ iom aflikti
vin por tio, kion vi diris, mi diros al vi, mia kara Evelino, ke viaj
komizoj, kiuj plaĉeme sin turnadas kaj simile al papagoj babilaĉas
pri floraĵoj kaj papilioj, aspektas treege ridinde....

Evelino forte ekridis.

-- Mi tion scias! -- ŝi diris, ridegante senhalte.

-- Kaj ke se mi estus sur via loko, -- diris plue Mario, -- mi konsilus
al tiuj sinjoroj, ke anstataŭ silko kaj puntoj ili prenu en siajn
manojn plugilon, hakilon, martelon, trulon aŭ ion similan. Kun tio
ili aspektus multe pli konvene....

-- Mi tion scias, mi scias! -- diris la mastrino, ĉiam ridegante.

-- Kaj sur ilian lokon, -- finis Mario, -- mi prenus virinojn, kiuj
havas tro malmulte da forto fizika por plugi, forĝi kaj masoni....

Evelino subite ĉesis ridi kaj ekrigardis Marion kun granda
seriozeco.

-- Kara Mario! -- ŝi diris, -- tiuj homoj ankaŭ bezonas laborenspezon
kaj bezonas ĝin multe pli necese, pli forte, ol virinoj... ili ja
estas patroj de familioj....

Nun Mario ekridetis.

-- Mia kara, -- ŝi diris, -- mi devas denove fari uzon el la rajtoj de
kolegeco, por diri al vi, ke vi aŭtomate ripetis en la nuna momento
tion, pri kio vi konstante aŭdas paroli, sed kion vi supozeble
neniam pripensis mem. Tiuj homoj estas patroj de familioj, povas
esti, sed la virino, por kiu mi faris al vi peton, ankaŭ havas
infanon, al kiu ŝi devas donadi manĝon kaj edukon. Se ekzemple min
trafus la malfeliĉo, ke mi perdus la estimindan kaj karan homon,
kiu ne sole donas al mi feliĉon de koro, sed per sia laborado
ankaŭ asekuras mian ekzistadon, ĉu tiam mi ne estus patrino! kaj
priresponda prizorgantino de mia familio? Se vi ambaŭ, via edzo kaj
vi, post kelke da jaroj forirus el la mondo kaj, kiel ofte okazas, ne
restigus post vi kapitalon, ĉu tiam via plej aĝa filino ne havus
la devon subtenadi la ekzistadon, zorgi pri la edukado kaj bona
direktado de la malpli aĝaj gefratoj?

Evelino aŭskultis tiujn vortojn kun mallevitaj okuloj; videble estis
al ŝi malfacile trovi respondon. Sed ne malpli malfacile estis al
ŝi rifuzi sen sufiĉaj pretekstoj la peton de virino, kun kiu la
interrilatoj videble estis agrablaj por ŝia koro kaj eble eĉ flatis
ŝian ambicion. La neordinara spriteco, kiun oni povis vidi en la
esprimo de ŝia vizaĝo kaj okuloj, trovigis al ŝi baldaŭ novan
respondon.

-- Cetere eĉ krom tiuj motivoj, -- ŝi diris, levante la okulojn, -- ĉu
vi, kara Mario, trovas ĝin konvena, ke juna virino (via protektatino
certe estas juna virino) restu la tutan tagon ĉe la sama tablo kun
kelke da junaj viroj? Ĉu tia cirkonstanco ne fariĝus la kaŭzo de
okazaĵoj, kiuj kompromitus antaŭ la publiko mian magazenon?

-- Vi ripetis denove, Evelino, unu el la komunuzaj frazoj, kiuj
cirkulas en la mondo. Vi timas, ke laboro, farata kune kun viroj,
difektos la virton kaj honoron de virino, sed vi ne timas, ke
tion saman faros la mizero. Mia protektatino, kiel vi nomas la
personon, pri kiu ni parolas, antaŭ tri monatoj perdis la edzon,
havas infanon, kiun ŝi amas, estas malgaja, serioza, plene okupita
per serĉado de laborenspezaj rimedoj por si, kaj, pri kio mi mem
konvinkiĝis, ŝi estas tre honesta. Ĉu vi povas supozi, ke virino,
kiu troviĝas en tia situacio, kun tiaj sentoj, kun tiaj rememoroj,
kun tia timado pri la morgaŭa tago, povos eĉ iomete atenti viajn
elegantigitajn helpantojn? Mi garantias al vi, ke nenia malĉasta
penso aperus en ŝia kapo....

-- Kara Mario! -- ekkriis Evelino, -- tion, kion vi diris, oni per
nenio povas pruvi. La virinoj estas tiel facilanimaj.... tiel
facilanimaj....

-- Ĝi estas vero, -- respondis Mario, serioze rigardante sian estintan
koleginon, -- sed ĉu la forpuŝado for de ĉia laboro estas bona
kuracilo kontraŭ facilanimeco? Ankoraŭ unu fojon mi ripetas al
vi, Evelino, ke la virino, pri kiu mi parolas, estas _nun_ nek
facilanima, nek nehonesta... tamen se, petegante laboron kvazaŭ
almozon, ŝi de multaj pordoj foriros tiamaniere, kiel ŝi nun
baldaŭ devos foriri de via pordo, tiam mi tute ne garantias pri tio,
kia ŝi fariĝos en la estonteco.

-- Vi denove alpremas min al muro! -- diris la mastrino de la
magazeno, -- bone do, mi kredas al vi, ke la persono, kiu vin
interesas, estas modelo kaj enkorpiĝo de virto, de seriozeco,
de honesteco... sed ĉu vi ankaŭ povos garantii al mi, ke ŝi
posedas tiun spiriton de ordo, tiun scion de preciza kalkulado, tiun
akuratecon en la venado al la laboro kaj en ĝia plenumado, kiu ne
permesas eĉ minuton da prokrasto, eĉ ombron da nezorgemeco?

Nun siavice Mario devis heziti kun respondo. Ŝi rememoris la
malsukceson, kiun Marta kaŭze de nesufiĉa povosciado havis en la
instruado kaj en la desegnado, ŝi rememoris la proprajn vortojn de
Marta, kiujn ĉi tiu antaŭ kelke da horoj diris al ŝi: «nenio
armis min kontraŭ malriĉeco, nenio instruis min labori».

Mario silentis. La mastrino, penetrema kaj vigla, tuj kaptis la
momenton de embarasiĝo kaj hezito de la kolegino.

-- Vi diris antaŭ momento, kara Mario, ke personoj, kiuj okupiĝas
per vendado de komercaĵoj, devas scii sole disvolvi, elmeti kaj
mezuri la ŝtofojn. Tiel ĝi ŝajnas laŭ la eksteraĵo. Sed en
efektiveco ili devas posedi multe da aliaj ecoj, kiel ekzemple:
alkutimiĝon al kiel eble plej preciza ordo, ĉar unu objekto metita
ne sur la ĝustan lokon, unu faldo en la ŝtofo nebone ebenigita,
unu peco da puntoj neatente ĵetita faras konfuzon en la magazeno
aŭ alportas al la magazeno gravajn perdojn. Estas ankaŭ necese,
ke la komizoj sciu kalkuli kaj bone kalkuli, ĉar tie, kie en ĉiu
horo, eĉ preskaŭ en ĉiu minuto envenas sumoj ĉiam novaj kaj
reprezentantaj ĉiam novajn ciferojn, la forlaso de unu speso povas
fariĝi kaŭzo de malordo en la kalkuloj, kontraŭ kiu ni devas
plej severe nin gardi; fine, kaj eĉ antaŭ ĉio, la komizoj devas
koni la mondon, la homojn, scii, kiamaniere oni devas iun trakti,
kiamaniere al iu plaĉi, al kiu oni devas kredi laŭ lia vorto, al
kiu oni devas rifuzi krediton, k.t.p. Ĉiujn tiujn ecojn virinoj
ordinare ne posedas. Ne alkutimigitaj al ordo, ne akurataj, por la
prikalkulo eĉ de la plej malgranda sumo ili devas porti en la poŝo
tabeleton de multobligado; senkulpaj timulinetoj, ĵus dekroĉitaj de
la patrina jupo, ili apenaŭ kuraĝas levi la okulojn al la vizaĝoj
de la aĉetantoj, ne sciante, kiel paroli al ili, kion pensi pri
ĉiu el ili, aŭ kontraŭe, ricevinte plenan liberecon, bruemaj
kaj senordaj, ili pozas leoninojn, penas plaĉi, parolas kaj agas
sentakte, elmetante sin al malhonoro kaj la institucion, en kiu ili
kvazaŭ laboras, al kompromitiĝo. Viroj, kiel ajn ridindaj ili
ŝajnas pro siaj manieroj kaj okupoj ne tute viraj, estas por la
posedantoj de magazenoj homoj tre oportunaj kaj utilaj. Tial ĉiu
pli granda magazeno por siaj bezonoj uzas virojn, kaj kiu iam provis
anstataŭigi ilin per virinoj, havis grandan malprofiton. La virinoj,
mia kara, en la nuna tempo ne estas ankoraŭ edukataj tiamaniere, ke
ili povu alkonformiĝi al la severeco de la agodevo, al la despoteco
de la cifero kaj al postuloj de tia diverskonsista socio, kia estas
la socio de la aĉetantoj.

La mastrino de la magazeno ĉesis paroli kaj rigardis kun ia triumfo
sian koleginon. Ŝi havis plenan kaŭzon por triumfi. Mario Rudzinska
staris kun mallevitaj okuloj, kun esprimo de malĝojo sur la vizaĝo,
kaj silentis. Evelino prenis ŝian manon.

-- Nu, diru al mi, kara Mario, -- ŝi diris, -- diru al mi sincere: ĉu
vi povas garantii, ke via protektatino estas persono bonorda, akurata,
lerta en kalkulado, takta kaj konanta la homojn, tiel same, kiel vi
garantiis, ke ŝi estas honesta?

-- Ne, Evelino, -- kun malfacileco eldiris Mario, -- tion mi garantii
ne povas.

-- Kaj nun, -- ĉiam pli vigle atakis sian koleginon la mastrino de
la magazeno, -- diru al mi, ĉu vi, homoj de teorio kaj de rezonado,
povas juste postuli de ni, homoj de kalkulado kaj praktikeco, ke pro
filantropio, pro civitana iniciativo, kiel vi diras, ni akceptu en
niajn instituciojn personojn, kiuj ne taŭgas por negocoj, kaj ke per
tio ni elmetu nin al klopodoj, malprofito, eble eĉ al plena pereo de
niaj entreprenoj? Diru al mi, ĉu iu povas juste tion postuli de ni?

-- Certe ne, -- elbalbutis Mario.

-- Vi vidas do, -- diris Evelino, -- ke vi ne devas kulpigi min pro
tio, ke mi ne plenumis vian deziron. La fakto, ke la malriĉaj
virinoj estas elĵetitaj el la regiono de industrio, certe estas
bedaŭrinda, sed ĝin faras necesa kaj neevitebla de unu flanko la
kapricoj kaj ne tute klaraj instinktoj de la virinoj riĉaj, kiuj
avidas agrablan tempopasigon kaj Dio scias kiajn impresojn, -- de alia
flanko la senkapableco, facilanimeco kaj supraĵeco de la virinoj
malriĉaj, kiuj bezonas laboron, sed ne povoscias ĝin plenumi. Kiam
la unuaj prudentiĝos kaj nobliĝos kaj la lastaj montriĝos pli bone
preparitaj por la plenumado de okupoj precizaj kaj devigaj, tiam mi
foreksigos miajn komizojn kaj vin mi petos, ke sur ilian lokon vi
elektu por mi komizinojn el la nombro de viaj protektatinoj.

Ĉe la lastaj vortoj Evelino D. kun sia kutima vigleco kisis Marion
sur ambaŭ vangoj.

La funebre vestita virino, kiu sidis en la magazeno, ekaŭdis
la susuradon de la vesto kaj de la paŝoj de sia tiumomenta
prizorgantino tiam, kiam ĉi tiu estis ankoraŭ sur la plej supra
parto de la ŝtuparo. Ŝia aŭskulto videble estis streĉita, ŝia
malpacienco estis granda. Ŝi leviĝis kaj avide direktis siajn
okulojn al la vizaĝo de la malsupreniranta virino. Post kelke da
sekundoj da rigardado ŝia mano iom ektremis kaj ŝi apogis sin al la
brako de brakseĝo. De la mallevitaj okuloj de Mario kaj de la ruĝo,
kiu vidiĝis sur ŝiaj vangoj, ŝi divenis ĉion.

-- Sinjorino! -- ŝi diris mallaŭte, alproksimiĝante al Mario, -- ne
faru al vi la malagrablaĵon rakonti al mi la detalojn. Oni min ne
akceptis... estas ja vero....

Mario faris jesantan kapoklinon kaj silente premis la manon de Marta.
Ili eliris el la magazeno kaj haltis sur la larĝa trotuaro de la
strato. Marta estis tre pala. Oni povus diri, ke ŝin kaptis forta
malvarmo, ĉar ŝi iom tremis sub la pelta supervesto, kaj ke ŝi ion
profunde hontis, ĉar ŝi ne povis forlevi la okulojn de la ŝtonoj
de la trotuaro.

-- Sinjorino! -- la unua ekparolis Mario, -- Dio vidas, kiel forte min
doloras la nepovado helpi vin sur via malfacila vojo. De unu flanko
baras al vi la vojon via propra ne sufiĉa prepariteco, de la alia
flanko -- la kutimo, la manko de iniciativo, la malbona reputacio, kiun
havas la laborantaj virinoj....

-- Mi komprenas, -- diris Marta malrapide kaj mallaŭte, -- oni min tie
ne akceptis, ĉar tion ne permesas la kutimo, ĉar mi ne havigas
konfidon....

-- Donu al mi vian adreson, -- diris Mario, evitante respondon, --
eble mi sciiĝos pri io utila por vi, eble mi povos iam vin helpi....

Marta diris la nomon de la strato kaj la numeron de la domo, en
kiu ŝi loĝis, poste, levante la okulojn, en kiuj oni povis vidi
varmegan dankecon, ŝi etendis ambaŭ manojn al la bona virino,
dezirante preni kaj premi ŝiajn manojn.

Sed apenaŭ la manoj de la du virinoj kuntuŝiĝis, Marta rapide
retiris sian manon kaj forŝoviĝis je kelke da paŝoj. Mario
Rudzinska enŝovis al ŝi en la manon tiun saman koverton kun
lilikoloraj randoj, kiun ŝi antaŭ du semajnoj ne volis akcepti de
ŝi.

Marta staris momenton senmove, ŝia antaŭa paleco cedis la lokon al
flama ruĝo.

-- Almozo! -- ŝi ekkrietis, kaj samtempe kun ĉi tiu vorto retenata
ĝemo kaj ploro ekskuis ŝian tutan bruston. Subite ŝi komencis kuri
en tiun direkton, kien foriris Mario. Ondo da pasantoj, senĉese
fluanta sur la trotuaro, kovris antaŭ ŝi la personon, kiun ŝi
volis kuratingi, kaj malfaciligis al ŝi la kuradon. Ne pli frue ol
ĉe la angulo de la strato Marta ekvidis droŝkon, veturantan en la
kontraŭan direkton, kaj en ĝi sidis Mario.

-- Sinjorino! -- ŝi ekkriis.

Ŝia voĉo estis malforta, obtuza; ĝin tute obtuzigis kaj sufokis la
strata bruo.

La virino, kiu ricevis donacon el kompatema mano, direktis sin al la
strato Swieto-Jerska, verŝajne kun la intenco redoni la donacon,
kiu kolorigis ŝian frunton per flamanta ruĝo de humiliĝo. Ŝiaj
paŝoj, komence rapidaj kaj febraj, baldaŭ tamen fariĝis ĉiam pli
malrapidaj kaj malfirmaj. Ĉu la moralaj ekscitiĝoj, kiujn ŝi tiom
multe havis en tiu tago, ekŝancelis ŝian fizikan forton? Aŭ eble
okupis ŝin ia profunda primeditado, ia interna ŝanceliĝado ekskuis
la intencon, kiu naskiĝis en ŝi antaŭ momento? Ŝi premis en la
mano la delikatan koverton, en kiu susuris kelke da monaj paperetoj,
kaj ĉe la angulo de la strato Swieto-Jerska ŝi haltis. Ŝi haltis,
kaj dum momento ŝi staris senmove, apogante sin per la mano al
angulo de muro, kun vizaĝo pala kaj klinita. Subite ŝi direktis sin
al alia flanko kaj rapide ekiris al sia loĝejo.

Fiereco kaj tima zorgo malfacile kaj kruele batalis interne de ŝi,
kaj en ĉi tiu batalo la lasta venkis la unuan. Juna kaj sana, de
nenio ankoraŭ senfortigita kaj lacigita, per ĉiuj siaj fortoj
dezireganta laboron, Marta akceptis almozon. Eble ŝi ĝin ne
akceptus, eble la sento de persona indeco ne cedus en ŝi antaŭ la
timo de mizero, se ŝi estus sola en la mondo. Sed en la plej supra
parto de alta domo, inter kvar nudaj muroj, ŝia infano tremis de
malvarmo, per sopirantaj okuloj ĝi rigardis en la fumnigrigitan
profundon de la malplena kameno, per la paleco de sia vizaĝo, per la
kaveco de siaj vangoj, per la malsaneca maldikeco de sia korpeto ĝi
petegis pli abundan nutradon....

Kaj en la vivo de la juna virino tio estis tago tre grava, kvankam
pri ĝia graveco ŝi eble mem ne havis plenan klarecon. Tio estis
tago, en kiu ŝi la unuan fojon akceptis almozon kaj sekve gustumis
tiun panon, kiu, estante maldolĉa por maljunuloj kaj kripluloj,
estas venena kaj putriga por homoj junaj kaj sanaj.

Tiun vesperon en la ĉambreto en la mansardo sur la kameno brulis
gaja fajro, ĉe la tablo super telero plena de supo sidis Janjo.
La unuan fojon post longa tempo tiu infano ĝuis agrablan senton
de varmo kaj manĝis kun apetito bone preparitan kaj fortodonan
manĝon. Tial la grandaj nigraj okuloj de la knabineto transsaltadis
jen sur la lumitan profundon de la kameno, jen sur la pecon da pano,
kiu kuŝis apud la telero kaj estis kovrita de tavoleto da butero,
kaj ŝia buŝo eĉ por momento ne fermiĝis. Marta sidis antaŭ la
fajro en senmova teniĝo; ŝia profilo sur la ruĝeta fono de la
flamo estis serioza kaj enpensa. Ŝiaj okuloj brilis per seka brilo,
la brovoj kuniĝis kaj formis profundan sulkon meze de la blanka
frunto.

Antaŭ ŝi, pendante en la malplena spaco, staris virina figuro
kun morta angoro sur la vizaĝo, kun ruĝo de honto sur la frunto,
kun manoj interfingrigitaj. Tiu figuro estis ŝia propra figuro,
reflektita en la spegulo de ŝia imago.

-- Ĝi estas do vi, -- diris Marta en siaj pensoj al la fantomo, kiu
naskiĝis el ŝia propra spirito, -- ĝi estas do vi, tiu sama virino,
kiu tiel bele promesis al si kaj al sia infano, ke ŝi laboros,
ke per persisteco kaj energio ŝi trabatos al si vojon inter la
homoj kaj akiros al si lokon sub la suno! Kion do vi faris depost la
momento de tiuj decidoj? Kiel vi plenumis la promeson, kiun vi en la
profundo de via spirito faris al la kara ombro de la patro de via
infano?

La virina figuro ekbalanciĝis simile al fleksebla branĉo, skuata
de ventegoj; anstataŭ ĉia respondo ŝi pli forte interbatis la
manplatojn kaj murmuretis per tremantaj lipoj: -- mi ne estis kapabla!
mi ne povoscias!

-- Ho, malkapabla estaĵo! -- ekkriis Marta en siaj pensoj, ĉu vi estas
do inda porti la nomon de homo, se via kapo estas tiel sensaĝa,
ke ĝi ne scias bone, kion pensi pri si mem, viaj manoj estas tiel
malfortaj, ke ili ne povas ŝirmi per prizorgado eĉ unu malgrandan
kompatindan infanan kapeton! Pro kio do la homoj iam vin estimis? Ĉu
vi povas do nun estimi vin mem?

La virina figuro displektis la manojn kaj kovris per ili sian
vizaĝon, kiu profunde kliniĝis.

El la ĝis nun sekaj okuloj de Marta per varmega torento ekfluis
larmoj kaj traverŝiĝis inter la fingroj, per kiuj ŝi kovris al si
la vizaĝon.

-- Vi ploras, panjo! -- ekkriis la malgranda Janjo kaj desaltis de la
seĝo. Ŝi stariĝis antaŭ la patrino, per okuloj duone mirantaj
kaj duone kortuŝitaj ŝi rigardis ŝin dum momento, kaj subite ŝi
malleviĝis sur la plankon, ĉirkaŭprenis per la malgrandaj brakoj
ŝiajn genuojn kaj komencis kovradi per kisoj ŝiajn piedojn kaj
manojn. Marta forprenis la manojn for de la vizaĝo kaj sidis kelke
da minutoj kiel ŝtonigita. La dolĉaj kisoj de la infana buŝo
bruligis ŝin, kvazaŭ inferaj serpentoj rampus sur ŝia korpo, la
varmega amo de tiu malgranda estaĵo, kiu genuis antaŭ ŝi, ŝiris
al ŝi la koron kaj turmentegis la konsciencon....

Ŝi kliniĝis, prenis la infanon en siajn brakojn, kelkfoje alpremis
la buŝon al ĝia frunto kaj vangoj, poste ŝi rapide leviĝis de la
seĝo, alsaltis al la fenestro kaj, genuiĝinte, levis la rigardon
kaj la manojn al la peco da ĉielo, kies malluma kaj profunda fono
brilis per steloj.

-- Dio! -- ŝi ekkriis preskaŭ laŭte, -- donu al mi lokon sur la tero!
almenaŭ malgrandan, malriĉan lokon, sur kiu mi povus teni min kune
kun mia infano! Ne permesu, ke mi, sveninta kaj senforta, duan fojon
devu akcepti almozon, ke mi ne plenumu la patrinan devon, ke mi perdu
la trankvilecon de la konscienco kaj la estimon por mi mem!

Efektive! la petoj, kiujn tiu virino sendis al la ĉielo, estis
sensencaj, maljustaj, tro postulemaj, ĉu ne vere, miaj legantoj?
Estas vero, ke ŝi ne postulis sidi sur seĝo de ministro, nek
laŭtigi sian nomon en la mondo per multebuŝa famo, nek ĝui
malpermesitajn plezuregojn en senbrida libereco, sed ŝi deziris vivi
kaj al la sola estaĵo, kiun ŝi amis sur la tero, subteni la vivon
per peco da pano, ŝi deziris eviti sorton de almozulo kaj povi ne
flami per honto antaŭ si mem.... Kiel do ambicia, enviema, postulema
kaj senbrida en siaj postuloj ŝi estis! ne vere?

Ŝi denove venkis sin mem, ŝi forpremis kaj silentigis la ŝin
turmentantajn honton, suferon, maltrankvilecon, ŝi leviĝis kun
trankvila vizaĝo, prenis la plorantan knabineton sur siajn genuojn
kaj komencis per kvieta voĉo rakonti ŝian amatan fabelon. Videble
ŝi posedis en si sufiĉan kvanton da fortoj de spirito kaj volo. Ĉu
tiuj fortoj devis resti por ŝi sen uzo, servi ŝin nur en la batalo
de sentoj, sed humile fleksiĝi kaj fali senforte sub la malamika
potenco de la malkapableco de la kapo kaj manoj kaj de la pezeco de
la ŝin ĉirkaŭantaj eksteraj elementoj?

En la daŭro de tuta longa vintra nokto Marta per eĉ momente
ne fermiĝantaj okuloj rigardis en la mallumon, kiu regis en la
ĉambreto, aŭskultis la trankvilan spiradon de la infano, kiu dormis
apud ŝi, kaj meditis pri tio, kion ŝi devas fari morgaŭ.

La sekvantan tagon ĉirkaŭ la tagmezo funebre vestita virino eniris
en ne tre grandan, sed tre elegantan magazenon, en kiu malantaŭ
la fenestroj pendis pufaj virinaj vestoj kaj, simile al svarmo da
papilioj, per plej diversaj koloroj briletis elegantaj ĉapeletoj kaj
malgrandaj kufetoj. Tio estis magazeno, en kiu iam Marta ordinare
aĉetadis la objektojn por sia tualeto.

Ĉe la eksono de la sonorilo, kiu ekbalanciĝis super la pordo, el
la apuda ĉambro eliris virino ankoraŭ juna kun bela talio kaj tre
agrabla vizaĝo. Ekvidinte Martan, ŝi ekridetis kaj salutis tre
afable. Videble ŝi rekonis sian antaŭan klientinon kaj kun plezuro
vidis ŝin denove en sia magazeno.

-- Kiel longe jam vi ne estis ĉe ni, -- diris la mastrino de la
magazeno kun senŝanĝe afabla rideto, sed tuj, ĵetinte rapidan
rigardon sur la funebran veston de Marta, ŝi diris plue: -- Mia
Dio! mi aŭdis pri la malfeliĉo, kiu vin trafis. Mi konis ja bone
sinjoron Swicki!

Esprimo de doloro trakuris la vizaĝon de la juna vidvino. La sono
de la nomo de la homo amita kaj perdita ekpikis la vundon de ŝia
koro kvazaŭ per la pinto de ponardo. Sed ne estis permesite al ŝi
stari longe sur la vojo kaj senfare aŭskulti la voĉojn, plorojn kaj
rememorojn, kiuj murmuris en ŝia koro.

-- Sinjorino! -- ŝi diris levante la okulojn al la virino, kiu staris
antaŭ ŝi, -- ĝis nun mi venadis ĉi tien ordinare por aĉeti
diversajn objektojn, nun mi venas al vi kun peto, ke vi volu aĉeti
de mi mian tempon kaj la laboron de miaj manoj.

Dirante tion, ŝi penis kaŝi la tremadon de sia voĉo kaj sur siaj
lipoj ŝi perforte aperigis rideton.

-- Mi sincere dezirus per io esti utila al vi, sed... mi ne bone
komprenis la signifon de viaj vortoj.

-- Ĉu vi ne akceptos min en vian establon kiel kudristinon?

La mastrino de la magazeno, aŭdinte tiujn vortojn, tute ne ŝajnis
mirigita aŭ konfuzita, ne ŝanĝis sian vizaĝesprimon plenan de
afableco kaj kunsento. Dum momento ŝi staris silente kaj meditante,
poste ŝi montris per la mano la pordon de la apuda ĉambro kaj diris
tre ĝentile:

-- Volu eniri en la laborejon; tie ni povos pli oportune paroli pri la
afero.

La laborejo, kiu estis apud la magazeno, konsistis el sufiĉe granda
ĉambro, en kiu ĉe tablo, kiu staris sub la fenestroj kaj estis
ĵetkovrita de multe da rubandoj, puntoj, plumoj, floroj kaj pecoj da
ŝtofo, sidis tri junaj virinoj, preparante ĉapelojn, kapornamojn
kaj vestornamojn, postulantajn delikatan prilaboradon. En la profundo
de la salono oni aŭdis bruon de du kudromaŝinoj, super kiuj estis
klinitaj ankaŭ du virinaj figuroj, kaj en la mezo staris tablo,
kiu estis tute kovrita de tajloraj tabeloj kaj de grandaj pecoj
da drapoj, toloj, batistoj, muslinoj, inter kiuj brilis ŝtalaj
tondiloj, kretoj kaj krajonoj en plumbaj ingoj. Ĉiuj virinoj, kiuj
estis en la laborejo, estis diligente okupitaj je siaj laboroj, nur
unu el ili ĉe la eniro de Marta levis la kapon de super la maŝino;
ŝi ekrigardis la enirantan kaj, renkontiĝinte kun ŝia rigardo,
faris al ŝi ĝentilan saluton.

La mastrino de la magazeno montris al Marta seĝon ĉe unu el la
tabloj, poste ŝi turnis sin al juna fraŭlino, kiu en tiu momento
estis alaranĝanta multekostan plumon de struto al velura ĉapelo.

-- Fraŭlino Bronislavo! -- ŝi diris, -- ĉi tiu sinjorino deziras labori
ĉe ni. Ŝajnas al mi, ke la cirkonstancoj aranĝiĝas feliĉe.
Ĝuste hieraŭ ni parolis kun vi, ke ankoraŭ unu paro da manoj estus
por ni tre utila.

La fraŭlino, al kiu tiuj vortoj estis diritaj kaj kiu videble
okupis la unuan lokon inter la laborantinoj de la magazeno, leviĝis
kaj alproksimiĝis al la tablo.

-- Jes, sinjorino, -- ŝi diris, -- depost la foriro de fraŭlino
Leontino unu el la maŝinoj restas sen funkciado. Fraŭlino Klaro
kaj fraŭlino Kristino ne povas plenumi la tutan kudradon, kiu
estas necesa. Mi ankaŭ neniel povas altranĉi tiom, kiom estas
necese, ĉar mi devas gvidi la ellaboradon de la ĉapeloj. La laboro
malfruiĝas, la mendoj ne estas plenumataj ĝustatempe.

-- Vi estas tute prava, respondis la mastrino post kelka pripenso, --
mi pensis jam mem pri tio. Kaj, ĉar sinjorino Swicka venis ĉi tien kun
deziro labori ĉe ni, tial ŝajnas al mi, ke nenio malhelpas, ke mi
povu plenumi la deziron de persono, kiu en alia tempo estis afabla
por ni.

Fraŭlino Bronislavo ĝentile salutis.

-- Certe, -- ŝi diris, -- se sinjorino nur scias altranĉadon.... Ĉi
tiuj vortoj estis eldiritaj per tono de demando. En tiu sama momento
unu el la maŝinoj silentiĝis kaj la juna virino, kiu sidis ĉe ĝi,
levis la kapon kaj komencis aŭskulti la interparoladon kun videbla
atento.

La tri personoj, kiuj staris apud la granda tablo en la mezo de
la salono, silentis dum momento. La mastrino de la magazeno kaj
ŝia helpistino rigardis Martan kun demanda vizaĝesprimo; Marta
rigardis la tajlorajn tabelojn, kiuj kuŝis sur la tablo kaj de
supre ĝis malsupre estis desegnekovritaj de nigraj linioj, punktoj,
serpentaĵoj, kiuj, kurante laŭlonge kaj laŭlarĝe de la folio,
kruciĝante, kuniĝante kaj disiĝante, havante la formon de la plej
diversaj geometriaj figuraĵoj, prezentis por nekompetenta okulo
ĥaoson tute nesolveblan.

La palpebroj de Marta leviĝis malrapide kaj malfacile.

-- Mi ne povas, -- ŝi diris, -- ŝajnigi min kompetenta en afero, en
kiu mi posedas nenian kompetentecon; tio estus malhonestaĵo de mia
flanko kaj cetere ĝi nenion utilus. Altranĉadon mi iom scias,
sed tre malmulte, nur tiom, ke mi povus altranĉi kolumon, eble eĉ
ĉemizon... sed vestojn, supervestojn kaj eĉ iom pli elegantan
tolaĵon mi altranĉi ne povus....

La mastrino de la magazeno silentis, sed sur la lipoj de fraŭlino
Bronislavo aperis iom nekontenta rideto....

-- Strange! -- ŝi diris, turnante sin al la mastrino, -- multe da
personoj deziras okupiĝi per kudrado, kaj tamen estas tiel malfacile
trovi iun, kiu bone scius altranĉadon. Ĝi estas ja la fundamento de
la tuta laborado.

Ĉe tiuj vortoj la kompetenta kaj sendube alte pagata kudristino
turnis sin al Marta:

-- Kaj koncerne la kudradon mem? -- ŝi diris per denove demanda tono.

-- Kudri mi scias sufiĉe bone, -- respondis Marta.

-- Per la maŝino, kompreneble?

-- Ne, sinjorino, per maŝino mi neniam kudris.

Fraŭlino Bronislavo faris rigidan mienon, kunmetis la manojn sur la
brusto kaj staris silente. La mastrino de la magazeno ankaŭ aspektis
en tiu momento iom pli rigida kaj pli malvarma ol antaŭe.

-- Vere... ŝi komencis post momento, balbutante kaj iom konfuzite,
-- mi estas vere tre afliktita... mi bezonis personon, kiu estus
kapabla precipe por altranĉado... cetere ankaŭ por kudrado, sed per
maŝino... ĉe ni oni ne kudras alie ol per maŝino.

Kaj denove inter la virinoj, kiuj staris apud la tablo, regis momenta
silento. La lipoj de Marta iom tremis, sur ŝia vizaĝo flamanta
ruĝo alternis kun paleco.

-- Sinjorino, -- ŝi diris, levante la okulojn al la mastrino de la
magazeno, -- ĉu mi ne povus lerni... mi laborus dume senpage... nur ke
mi povu ellerni....

-- Tio ne estas ebla! -- ekkriis fraŭlino Bronislavo per iom akra
tono.

-- Tio estas afero malfacila, -- interrompis la mastrino, kaj pli
ĝentile ol ŝia helpantino ŝi parolis plue: -- Ni pretigas diversajn
vestojn plejparte laŭmende kaj el ŝtofoj multekostaj, kiuj ne
povas servi por lernado kaj ekzerciĝado... la laborojn ni devas
plenumi rapide, ĉar jam sen tio pro manko de perfekte instruitaj
laboristinoj ni sentas iom nesufiĉecon de la nombro da manoj
kaj ni malfruiĝas... kaj tio alportas al ni malprofiton kaj
malagrablaĵojn. Tial ni povas akcepti nur tiajn laboristinojn,
kiuj estas jam sufiĉe preparitaj... Mi tre bedaŭras, kredu al
mi sinjorino, ke mi tre bedaŭras, ke mi ne povas plenumi vian
deziron....

Ne pli frue ol tiam, kiam la mastrino de la magazeno finis
tiujn vortojn, la maŝino, kiu eksilentis ĉe la komenco de la
interparolado, ekbruis denove. La virino, kiu estis klinita super
ĝi, havis larmojn en la okuloj.

Elirinte el la magazeno, Marta direktiĝis ne al sia loĝejo, sed en
tute alian flankon. El la esprimo de ŝia vizaĝo oni povus vidi,
ke ŝi iras sen celo, ŝiaj manoj estis kaŝitaj en la manikoj de
la supervesto kaj forte kunigitaj inter si. Marta ĉiam sentis
senkonscian, sed fortan deziregon levi supren la kunigitajn manojn
kaj kunpremi per ili la kapon, kiu flamis kaj estis tre peza. En tiu
kapo estis nur unu penso, kiu ripetiĝadis kun obstina senĉeseco
kaj eksterordinara rapideco: mi ne povoscias! Tiu penso ripetiĝadis
kvazaŭ miloj da fulmoj, kvazaŭ miloj da ponardoj, kiuj traflugadis
la cerbon, pikadis la tempiojn kaj faladis per siaj pintoj sur la
fundon de la brusto. Post kelke da minutoj Marta diris al si: ĉiam
kaj ĉie tio sama....

Dum momento ŝi denove pensis pri nenio, aŭ, pli vere, ŝi jam
senkonscie, sed senĉese ripetadis en siaj pensoj: mi ne povoscias!

Subite ŝi faris al si la demandon:

-- Kio ĝi estas, kio akompanas min ĉiam kaj ĉie, elpuŝas min el
ĉie?...

Ŝi frotis la frunton per la mano kaj respondis al si mem:

-- Ĉiam kaj ĉie mi mem iras kun mi kaj mi mem elpuŝas min el
ĉie....

Kun granda malfacileco ŝi streĉis sian cerbon, por povi pensi,
kaj rememorigis al si la pasintecon, komencante de la momento, kiam
en la salono de la informa oficejo ŝi sidiĝis al la fortepiano,
por malfeliĉe ekludi la malfeliĉan _Prière d'une vierge_,
ĝis tiu lasta momento, kiam, starante en la laborejo de la riĉa
magazeno, ŝi la faratajn al ŝi demandojn devis respondadi per: mi
ne povoscias!...

-- Ĉiam tio sama! -- ŝi ripetis en siaj pensoj, -- iom de ĉio, nenion
fundamente kaj ĝis la fundo... ĉion por ornamo aŭ por bagatelaj
oportunaĵetoj de la vivo, nenion por utileco....

Tiuj ĉi nemultaj vortoj, kiujn ŝi elpremis el sia cerbo, kiun
kvazaŭ per reto ĉirkaŭvolvis la sola penso «mi ne povoscias»,
lacigis ŝin. En tiu tago, elirante el sia domo, ŝi estis tiel
zorgoplena, tiel okupita, preskaŭ flamigita de la nova plano,
kiu venis al ŝi en la kapon, ke ŝi tute ne pensis pri manĝo.
Rigardante Janjon, kiu trinkis sian kutiman matenan glason da lakto,
ŝi sentis eĉ ian abomenon kontraŭ manĝado. La ĉiam turmentata
kaj vundata flanko morala silentigis la flankon fizikan. Ŝiaj piedoj
ŝanceliĝis, ŝia koro frapis forte kaj kun granda rapideco, kvankam
ŝi iris malrapide. Nun en ŝia kapo baraktis nova demando, kiu
komence konsistis nur el la mallonga vorto: kial? Post momento al tiu
ĉi vorto komencis alkreskadi aliaj vortoj, komence senordaj, poste
ordiĝantaj en formo de ia logika fadeno da pensoj. -- Kial... estas
tiel? -- demandis sin mem la juna virino, -- kial la homoj postulas
de mi tion, kion neniu al mi donis? Kial neniu donis al mi tion,
kion la homoj hodiaŭ postulas de mi?

Subite Marta ektremis, ŝi sentis, ke iu facile tuŝis ŝian brakon.

-- Ĉu vi permesos, sinjorino, ke mi rememorigu al vi mian
konatecon? -- eksonis post ŝi milda, eĉ iom nekuraĝa virina voĉo.

Marta returnis sin kaj ekvidis tiun saman virinon, kiu en la momento
de ŝia eniro en la laborejon de la magazeno levis la kapon de super
la maŝino kaj faris al ŝi ĝentilan saluton, poste ĉesis kudri
kaj atente aŭskultis la interparoladon, kiu estis decidonta pri
ŝia sorto. Tio estis persono ne bela kaj tute ne bonstatura, tamen
sufiĉe gracia, kiel preskaŭ ĉiu Varsovianino, tre bonorde vestita,
kun esprimo de prudento kaj boneco sur la varioldifektita vizaĝo.

-- Vi eble ne rekonas min, -- diris la fraŭlino, marŝante flanke de
Marta, -- mi estas Klaro, mi laboras en la magazeno de sinjorino N.
preskaŭ jam kvin jarojn, mi kudradis iam vestojn por vi kaj mi
portadis ilin al vi sur la straton Graniczna.

Marta rigardis la apud ŝi irantan virinon per nebulitaj okuloj.

-- Efektive, mi rememoras, -- ŝi eldiris post momento kun kelka
malfacileco.

-- Mi petas pardonon, ke mi estas tiel aroganta kaj mi atakas vin sur
la strato, -- diris plue Klaro, -- sed vi estis iam por mi tiel ĝentila
kaj bona... vi havis tiel belan malgrandan filineton... ĉu via
filineto....

Ŝi hezitis kun la finado de la demando, sed Marta divenis ŝian
penson.

-- Mia infano vivas, -- ŝi diris.

La lasta vorto elglitis el ŝia buŝo verŝajne malgraŭvole, ĉar
rapide kaj neklare, sed en ĝi eksonis tia maldolĉeco, kia ĝis
nun neniam estis en ŝia voĉo. Klaro silentis momenton, kvazaŭ
meditante, poste ŝi diris:

-- Mi aŭdis pri la morto de sinjoro Swicki kaj tuj mi diris al mi en
la pensoj: ha, kiamaniere la sinjorino helpos al si en la mondo...
kaj ankoraŭ kun infano! Mi tre ĝojiĝis, kiam mi vidis vin venanta
en nian magazenon kaj mi pensis, ke vi laboros kune kun ni. Tio estus
tre bona, ĉar sinjorino N. estas bona kaj pagas sufiĉe bone... nur
fraŭlino Bronislavo estas iom kaprica kaj iufoje faras grimacojn,
sed se oni estas malriĉa, oni ja devas iufoje ion toleri... se oni
nur havas laboron. Tial estis al mi malagrable, tre malagrable, kiam
mi aŭdis, ke sinjorino N. rifuzas al vi laboron.... Mi tuj rememoris
mian kompatindan Eminjon.... -- La lastajn vortojn la kudristino
elparolis malpli laŭte kaj kvazaŭ al si mem, sed Martan ili frapis
pli ol ĉiuj antaŭe aŭditaj.

-- Kiu do ŝi estas, tiu kompatinda Eminjo? -- demandis la juna vidvino.

-- Tio estas mia kuzino, malpli juna ol mi per kelke da jaroj. Mia
patrino kaj ŝia patrino estis fratinoj, sed, kiel ofte okazas,
iliaj sortoj estis ne egalaj. Ŝia patrino edziniĝis kun oficisto,
mia edziniĝis kun metiisto. Kiam ni ambaŭ fariĝis pli aĝaj,
Eminjo estis fraŭlino kaj mi estis simpla knabino. Krom tio ŝi
estis bela kaj min variolo tute malbeligis, kiam mi havis ankoraŭ
la aĝon de dek du jaroj. Tial la onklino konstante paroladis: al
Eminjo mi donos bonan edukon kaj poste mi ŝin bone edzinigos....
Komence ŝi tenis por ŝi guvernantinon, poste ŝi sendis ŝin en
ian malgrandan edukejon. Mia patrino komence estis tre afliktita,
ke la variolo min tiel terure malbeligis, sed la patro ne tre estis
afliktita. -- Kio do grava, -- li diradis, -- ŝi estos malbela, ŝi ne
edziniĝos! granda malfeliĉo! ĉu malmulte da viroj ne edziĝas, kaj
tamen ili vivas en la mondo kaj ne estas al ili tre malbone! -- Mia
patrino respondadis: -- viro estas alia afero! se, Dio gardu, io okazos
kun ni, tiam Klaro, ne edziniĝinte, mortos de malsato! Sed la patro,
anstataŭ afliktiĝi kiel la patrino, ofte ridadis kaj koleradis. -- Ho
vi, virinaĉoj, virinaĉoj! -- li diradis, -- laŭ via cerbo, se oni nur
ne edziniĝas, oni tuj mortas de malsato! Ĉu la knabino ne havas
manojn? Kaj vi devas scii, ke li mem estis ĉarpentisto kaj li amis
fanfaroni per sia forto. Li ofte diradis: -- La manoj, mia sinjoro, tio
estas la ĉefa afero! Kapon Dio al unu homo donas, al alia ne donas,
sed manojn ĉiu havas! Mi havis la aĝon de dek tri jaroj, kiam la
gepatroj komencis sendadi min en kudrejon, por lerni; kompreneble
ili pagis por mi kaj pagis multe, sed dank' al Dio mi efektive lernis
ĉion, kio estas necesa....

-- Kaj ĉu vi longe lernis? -- demandis Marta, kiu kun ĉiam pli granda
intereso aŭskultis la senartifikan rakontadon de la kudristino.

-- Ho, mi lernis ne malpli ol tri jarojn, kaj eĉ poste mi ankoraŭ
ne povis tuj laborenspezi, sed tutan jaron mi laboris en magazeno
senpage, por nur lertiĝi en la altranĉado, en la kudrado per
maŝino, kaj por ellabori al mi bonan guston. Sed dank' al tio nun
mi estas jam tiel kompetenta, ke mi povus mem fondi kudrejon aŭ
magazenon, se mi havus monon, ĉar por tio oni bezonas almenaŭ iom
da mono... sed antaŭ tri jaroj nia patro mortis, krom mi restis ĉe
la patrino du miaj pli junaj fratoj, el kiuj unu lernoservas ĉe
lignaĵisto, kaj la dua vizitas lernejon... por la lernado de ambaŭ
estas necese pagi, kaj ankaŭ al la patrino, kiu estas jam nejuna
virino, estas necese havigi ian negrandan komforton....

-- Kaj vi sola laboras por ĉio ĉi tio?

-- Preskaŭ sola, ĉar post la patro restis al ni nur malgranda dometo
sur la strato Solna, kaj en tiu dometo ni loĝas... almenaŭ por
loĝejo ni ne bezonas pagi... cetere sinjorino N. pagas al mi bone,
kaj per tio, kion mi ricevas de ŝi, ni iel aranĝas nian vivon, ke
ni ekzistu kaj ke ni pretigu estontecon por la fratoj.

-- Mia Dio! -- ekkriis Marta, -- kiel feliĉa vi estas!

-- Jes, -- respondis Klaro, -- estas vero, ke ĝi ne estas tre gaja vivo,
kiam oni sidas la tutajn tagojn ĉe laboro kaj nur en dimanĉo aŭ en
festo oni eliras en la mondon de Dio; sed kiam mi ekpensas, ke mia
laborado donas rimedojn por la vivo al mia patrino kaj garantias ian
tolereblan estontecon al miaj fratoj, mi sentas min tre feliĉa kaj
mi tre kompatas tiujn, kiuj, kiel diradis mia patro, havas nek kapon,
nek manojn. Ho, kiom da aflikto mi havis pri tiu Eminjo, kiom multe
mi ploris pro ŝi....

-- Ĉu ŝi ne edziniĝis? -- demandis Marta.

-- Jes, iele tiel fariĝis, ke, kvankam ŝi estis bone edukita kaj
bela, ŝi ne edziniĝis. Ŝia patro perdis sian oficon, kaj de
afliktiĝo li malsaniĝis, ĝis nun ankoraŭ li kuŝas en la lito, la
kompatindulo, nek vivanta, nek mortinta. Ŝia patrino ankaŭ estas
malsanema kaj, por diri la veron, virino kapricema kaj malpacema;
krom Eminjo ŝi havas ĉe si ankoraŭ pli junan filinon kaj filon,
kun kiuj ŝi ne havas kion fari, ĉar por la lernado oni ĉie
devas pagi, kaj dume hejme regas mizero, malsato, ne parolante jam
pri.... Eminjon la onklino komence pelis al laborado tuj kiam ili
malriĉiĝis, sed krom tio, ke la knabino, eldorlotita per baloj kaj
belaj vestoj, ne havis grandan deziron labori, montriĝis ankaŭ, ke
tiu granda edukiteco, kiun la onklino al ŝi donis, havigis al ŝi
nek kapon, nek manojn. Ŝi volis esti instruistino, sed ho ve! iom
tinti sur fortepiano ŝi povas kaj france ŝi eĉ parolas ne malbone,
sed kiam ŝi volis komenci instrui, ŝi tute ne taŭgis... neniu
ŝin volis preni... ŝi ricevis iel du lecionojn po dudek spesdekoj
por horo, sed eĉ tiujn ŝi baldaŭ ial perdis.... Cetere ŝi nenion
bone povoscias... kien ajn ŝi venadis, por peti laboron, oni ŝin
foririgadis kun nenio; kaj dume hejme la patrino ŝin insultas, ke
ŝi ne volas labori, la malsana patro dolorĝemas en la lito, la
frato petolas sur la stratoj kaj eble baldaŭ fariĝos ŝtelisto,
la fratino kaŭze de enuo kaj de malboneco malpacas kun la tuta
familio, ili ne havas, kion manĝi, ili ne havas, per kio hejti la
fornon.... Eminjo havas bonan koron, tial ŝi terure afliktiĝis, ŝi
malgrasiĝis, ni pensis, ke ŝi ricevos ftizon.... Fine antaŭ du
monatoj ŝi trovis laborenspezon....

-- Ŝi tamen trovis! -- ekkriis Marta kaj ekspiris profunde, kvazaŭ de
ŝia brusto defalus ia ĝin premeganta ŝarĝo. Dum ŝi aŭskultis la
historion de la kompatinda nekonata knabino, ŝajnis al ŝi, ke iu
rakontas la historion de tiuj kelkaj monatoj, kiujn ŝi mem travivis.
La simileco inter la malgaja sorto de la knabino kaj ŝia propra
sorto vekis en ŝi varmegan kunsenton kaj scivolecon. Klaro tamen
silentis dum momento. Nur post kelka pripenso kaj kvazaŭ post iom da
ŝanceliĝado ŝi komencis plue paroli per iom nekuraĝa voĉo.

-- Kiam vi eliris el nia magazeno, mi penis kuratingi vin sur la
strato... feliĉe ĝi estis la tempo, en kiu mi ĉiutage iras hejmen
por du horoj, por manĝi tagmanĝon kaj helpi la patrinon en la
ordigo de la kuirejo... poste mi denove revenas por kvin horoj en
la magazenon.... Mi elkuris do post vi, por diri al vi, ke se... se
vi eble... troviĝas en tia sama situacio, en kia antaŭ du monatoj
troviĝis mia kompatinda Eminjo, tiam eble... eble vi konsentus
labori tie, kie ŝi nun laboras....

La nekuraĝeco, kun kiu ĉi tiuj vortoj estis eldiritaj, montris jam
antaŭe, ke la propono, kiun ili enhavis, ne estis treege brilanta.
Sed Marta rapide kaj kvazaŭ vekite el longa dormo kaptis la manon de
la kudristino.

-- Fraŭlino Klaro, -- ŝi ekkriis, -- parolu, parolu pli rapide, mi ĉion
konsentos, ĉion en la mondo! mi troviĝas en situacio ekstrema. Ŝia
voĉo dum la parolado estis ne laŭta kaj tremanta, ŝia mano kun
preskaŭ konvulsia forto premis la manon de la kudristino.

-- Ha, mia Dio! -- ekkriis siavice fraŭlino Klaro, -- kiel bonege do
estas, ke tiu penso venis al mi en la kapon, kiam vi troviĝas en
tia malagrabla situacio, kaj ankoraŭ kun infano... kun tiu bela
anĝeleto, kun kiu vi permesadis al mi de tempo al tempo ludi, kiam
mi reportadis la vestojn sur la straton Graniczna. Kvankam, por diri
la veron, efektive... ne enviinda estas la sorto de tiuj virinoj,
kiuj laboras ĉe sinjorino Szwejc....

-- Kiu do estas tiu sinjorino Szwejc? kie ŝi loĝas? per kio ŝi sin
okupas? -- demandis Marta kun febra scivoleco kaj maltrankvileco.

-- Sinjorino Szwejc havas sur la strato Freta kudrejon, en kiu
oni pretigas plej diversajn tolaĵojn. Sed ĝi estas efektive
stranga institucio, vasta kaj eĉ tre bonstata, en ĝi laboras
ĉirkaŭ dudek virinoj, kaj tie ne troviĝas eĉ unu maŝino. De
pli ol ses jaroj en ĉiuj kudrejoj kaj magazenoj oni kudras nur per
maŝinoj, sed Szwejc ne aĉetis eĉ unu maŝinon, per altranĉado ŝi
okupas nur sin mem kune kun sia filino kaj por kudrado ŝi akceptas
tiajn virinojn, kiuj ne scias kudri per maŝino kaj urĝe bezonas
laborenspezon... tial ŝi ankaŭ pagas al ili... estas honto kaj
doloro paroli pri tiu pagado....

-- Ĉio ĉi tio ne ŝanĝas mian decidon, fraŭlino Klaro, -- vive
interrompis Marta, -- mi ankaŭ, simile al via kuzino, nenion bone
povoscias, kaj mi devas iri tien, kie oni malplej postulas.

-- Kaj malplej donas, -- malĝoje finis Klaro la frazon; -- sendube,
-- ŝi parolis plue, -- estas ja pli bone havi ion, ol nenion. Tial,
se vi tion deziras, mi povas konduki vin al sinjorino Szwejc.

-- Donu al mi nur la precizan adreson, mi iros mem. Vi ne havas ja
multe da libera tempo.

-- Ne, mi iros kun vi; mi nur iom malfruiĝos al la tagmanĝo, sed tio
ne estas grava; mia patrino ne estos maltrankvila pri mi, ĉar okazas
iufoje, ke mi restas en la magazeno pli longe ol ordinare, kiam ni
havas urĝan laboron. Cetere ankaŭ Eminjon mi jam longe ne vidis, ni
iru kune.

Marta per nova manpremo dankis la bonkoran kudristinon, kaj ambaŭ
virinoj ekiris en la direkto al la strato Freta. Dum la vojo Klaro
parolis al Marta:

-- Sinjorino Szwejc estas virino nejuna, kaj la homoj diverse
rakontas pri ŝia pasinteco. Ŝi fondis la kudrejon jam antaŭ dudek
jaroj, sed ŝi ne havis grandan sukceson, dum ne ekzistis ankoraŭ
maŝinoj por kudrado. Sed de la tempo, kiam oni komencis kudri per
maŝinoj, Szwejc riĉiĝis. Tio eble al iu ŝajnos stranga, kaj tamen
tiel estas. Mi aŭdis, ke sinjorino N., parolante kun fraŭlino
Bronislavo, diris, ke Szwejc _ekspluatas_ la kompatindajn
laboristinojn, kiuj malmulte povoscias kaj pro granda mizero estas
devigataj labori por pago plej bagatela, kiun ili nur povas trovi. Mi
ne komprenas bone, kion tiu vorto signifas, sed ŝajnas al mi, ke se
Szwejc faras maljustaĵon al kompatindaj virinoj, tio estas ne sole
ŝia kulpo, sed ankaŭ la kulpo de iu alia....

Nun la kudristino silentiĝis kaj enpensiĝis. Videble ŝi ne povis
precize klarigi al si ian penson, kiu aperis en ŝia kapo.

-- Mi efektive ne scias, kies kulpo ĝi estas, sed volu al mi diri,
sinjorino, kial ekzistas en la mondo tiaj virinoj, al kiuj oni povas
fari maljustaĵon, aŭ, pli vere, kiuj ankoraŭ mem iras kaj petas,
ke oni faru al ili maljustaĵon, sed ke oni nur donu al ili peceton
da seka pano?

Marta iris ĉiam pli rapide; ŝi iris tiel rapide, ke Klaro apenaŭ
povis ŝin sekvi. Baldaŭ ili troviĝis sur la strato Freta.

-- Ĉi tie, sinjorino, -- diris Klaro, enirante en la malaltan kaj ne
sekan pordegon de unu el la domoj.

Tra la pordego ili eniris en la korton, mallarĝan, longan, malluman,
kiu de kvar flankoj estis ĉirkaŭita de altaj, malnovaj kaj malsekaj
muroj kaj havis supre nur peceton da nubokovrita ĉielo. Verŝajne
tie ĉiam estis nebule kaj premaere, ĉar super la altaj muroj
troviĝis granda kvanto da kamentuboj, el kiuj eliradis fumo, kiun la
malseka aero premadis malsupren kaj kiu volviĝadis en la malvasta
ĉirkaŭfermita korto kaj etendadis dikajn grizajn tavolojn en
diversaj lokoj de la korto.

En la plej malproksima profundo de la korto, kontraŭe de la pordego,
super iom putretanta pordo kaj kelke da ŝtupetoj, pendis mallarĝa
kaj longa tabuleto, sur kies malpure-blua fundo grandaj flavaj
literoj prezentis la sekvantan surskribon: _Kudrejo de vira kaj
virina tolaĵo, de B. Szwejc._

Klaro, kondukante post si Martan, eniris en grandan vestiblon, en
kiu tra mallumo oni povis vidi ŝtuparon, kondukantan al la pli
altaj etaĝoj de la domo, kaj ŝi malfermis unu el la pordoj, kiuj
troviĝis sur ambaŭ flankoj de la vestiblo. Densa ondo da mucida,
malseka aero frapis la vizaĝojn de ambaŭ enirantaj virinoj. Ili
tamen eniris kaj troviĝis en ĉambro vasta, pli longa ol larĝa,
lumata de tri fenestroj, rigardantaj al la korto kaj duone vualitaj
per blanka muslina ŝovkurteno; la profundo de la ĉambro estis
preskaŭ tute malluma. La plafono tie estis malalta, subtenata
de traboj kaj kovrita de polvo; la planko estis el simplaj ne
kolorigitaj tabuloj, la muroj estis kalkitaj, jam iom grizigitaj
de polvo, en la anguloj kaj super la planko ili estis kovritaj de
grandaj nigraj kaj bluaj makuloj de malsekeco.

Tra la griza nebulo de tiu ĉi malgaja ĉambro per neklaraj koloroj
sed klaraj formoj vidiĝis multe da virinaj figuroj, kiuj jen sidis
grupe apud la fenestroj kaj tabloj, jen aparte apud grandegaj
ŝrankoj, tra kies vitroj oni vidis interne amasojn da tolaĵoj
pretkudritaj aŭ preparitaj por kudri. En la mezo de la ĉambro
staris granda nigre kolorigita tablo, kaj super ĝi estis klinitaj du
virinoj kun tondilo en unu mano kaj kun folio trapikita per pingloj
en la dua.

Kiam ŝi troviĝis kelke da paŝoj post la sojlo, Klaro salutis per
la kapo kelkajn laborantinojn, kiuj direktis la rigardon al ŝi,
poste ŝi turniĝis al la tablo, kiu staris en la mezo de la ĉambro.

-- Bonan tagon, sinjorino Szwejc, -- ŝi diris.

Unu el la virinoj, kiuj staris apud la tablo, turnis la vizaĝon al
la venintino kaj ekridetis tre afable.

-- Ha, ĝi estas vi, fraŭlino Klaro! vi venas certe por viziti vian
kuzinon? Fraŭlino Emilio! fraŭlino Emilio!

Aŭdinte sian dufoje vokitan nomon, unu el la virinoj, kiu sidis sola
kaj en ombro, levis la kapon. Videble ŝi estis tiel okupita de sia
laboro aŭ tiel absorbita de siaj pensoj, ke ŝi nenion vidis, kio
fariĝadis ĉirkaŭ ŝi. Nun ŝi ekrigardis antaŭen per nebulitaj
okuloj kaj ekvidis Klaron. Ŝi tamen ne desaltis de la seĝo kaj ne
alkuris al la kuzino. Ŝi leviĝis malrapide, metis sian laboron sur
la tablon kaj malrapide faris kelke da paŝoj.

-- Ha! ĝi estas vi, Klaro! -- ŝi diris, kaj ŝi etendis al la
venintino la manon blankan, tre malgrasan, kun fingroj multe pikitaj
de kudrilo.

Nun ŝi per sia tuta figuro elŝoviĝis en la lumon, fluantan tra
la fenestro, kaj Marta, ĵetinte rigardon sur ŝin, rekonis en ŝi
tiun junan knabinon, kiun ŝi renkontis sur la ŝtuparo de la informa
oficejo en tiu tago, kiam ŝi iris tien la unuan fojon. Emilio havis
sur si eĉ la saman veston kiel tiam, sed dum la tri pasintaj monatoj
la vesto pli eluziĝis, en diversaj lokoj ĝi vidigis riparojn
kaj flikojn, kaj la vizaĝo de la juna knabino fariĝis pala kaj
malgrasa. Ŝiaj vestoj kaj eksteraĵo montris samtempe, ke la vivo
tro frue komencis kaj rapide efektivigis sur ŝi la teruran procedon
de detruado.

La du kuzinoj donis al si reciproke la manojn, ilia intersalutiĝo
estis mallonga kaj silenta. Emilio reiris al sia ĵus forlasita loko,
Klaro turnis sin al la estrino de la laborejo.

-- Sinjorino Szwejc! -- ŝi diris, -- mi prezentas al vi sinjorinon Marta
Swicka, kiu deziras trovi ĉe vi laboron.

Sinjorino Szwejc jam de kelke da minutoj rigardis Martan, sed la
esprimon de ŝiaj okuloj oni ne povis vidi, ĉar ili estis kovritaj
per okulvitroj. Tamen ŝia voĉo sonis tre afable, dolĉe, preskaŭ
ame, kiam ŝi respondis al la vortoj de Klaro:

-- Mi tre dankas sinjorinon... kiel? sinjorinon Swicka, ke ŝi
ekpensis pri mia modesta laborejo, sed... mi havas jam tiom da
laborantinoj, ke mi ne scias, ĉu mi povos....

Marta volis ion diri, sed Klaro ektiris facile la manikon de ŝia
supervesto kaj rapide antaŭhaltigis ŝian parolon.

-- Mia sinjorino Szwejc, -- ŝi diris kun la energio de persono tute
sendependa kaj parte sentanta sian superecon, -- por kio vane perdi
vortojn? Tion saman vi diris al Eminjo, kiam ŝi la unuan fojon venis
ĉi tien, kaj tamen vi ŝin akceptis.... la tuta afero konsistas en
tio, ke oni konsentu akcepti la plej malgrandan pagon, ĉu ne vere?

Sinjorino Szwejc ekridetis.

-- Fraŭlino Klaro ĉiam havas vivan temperamenton, -- ŝi diris
kun senŝanĝa dolĉeco, -- vi komparas la pagon, kiun ricevas la
laborantinoj ĉe sinjorino N., kun tiu pago, kiun povas doni nia
malriĉa laborejo, kaj ŝajnas al vi, ke ni pagas tro malmulte....

-- Pri tio, ŝajnas al mi, kara sinjorino Szwejc, scias mi
mem, -- interrompis Klaro; -- mi volus nur, ke vi kiel eble plej rapide
diru, ĉu sinjorino Swicka trovos ĉi tie por si laboron, ĉar alie
ni iros al ia alia loko....

Sinjorino Szwejc interplektis la manojn sur la brusto kaj klinis la
kapon.

-- La amo al proksimulo, -- ŝi komencis mallaŭte kaj malrapide, -- la
amo al proksimulo ne permesas rifuzi laboron al persono....

Klaro faris senpaciencan movon.

-- Mia sinjorino Szwejc, -- ŝi diris, -- la amo al proksimulo estas ĉi
tie tute ne ĝustloka. Sinjorino Swicka proponas al vi sian laboron,
por kiu vi al ŝi pagados, jen estas la tuta afero. Tio estas tiel
same, kiel kiam homo venas en magazenon, prenas komercaĵon kaj metas
por ĝi monon sur la tablon. Por kio paroli pri amo al proksimulo?

Sinjorino Szwejc mallaŭte eksopirĝemis.

-- Kara fraŭlino Klaro, -- ŝi diris, -- vi scias bone, kiel mi
zorgas pri la sano de miaj laborantinoj, kaj antaŭ ĉio pri ilia
moraleco....

Ĉe la lasta vorto ŝia longa kaj sulkoplena vizaĝo kovriĝis
efektive per esprimo malmola kaj severa.

Klaro ekridetis.

-- Ĉio ĉi tio ne estas mia afero. Mi volus nur aŭdi fine, ĉu vi
akceptas sinjorinon Swicka en vian laborejon aŭ ne?

-- Kion do mi povas fari, kion mi povas fari? kvankam efektive mi
havas jam tiom da laborantinoj, ke eĉ la laboro ne sufiĉas....

-- Do, kun kiaj kondiĉoj? -- vive atakis Klaro.

-- Nu, kun la samaj kondiĉoj, kun kiuj laboras ĉiuj ĉi tiuj
sinjorinoj, dudek spesdekoj por tago, dek laboraj horoj en la tago.

Klaro malkonsente ekskuis la kapon.

-- Sinjorino Swicka ne laboros por tia prezo, -- ŝi diris decide, kaj
ridante ŝi aldonis: -- dudek spesdekoj por dek horoj da laborado, tio
estas du spesdekoj por horo.... Tio certe estas ŝerco.

Ŝi turnis sin al Marta kaj diris:

-- Ni iru, sinjorino, ien aliloken.

Klaro jam direktis sin al la pordo, sed Marta ne sekvis ŝin. Ŝi
staris momenton kvazaŭ alforĝita al la loko, poste ŝi subite levis
la kapon kaj diris:

-- Mi konsentas pri viaj kondiĉoj, sinjorino. Mi kudrados po dek
horoj ĉiutage por dudek spesdekoj.

Klaro volis ankoraŭ ion diri, sed Marta ne lasis ŝin paroli. -- Jam
tiel mi decidis, -- ŝi diris, kaj ŝi aldonis pli mallaŭte: -- vi diris
ja mem antaŭ unu horo, ke pli bone estas havi ion, ol nenion.

La interkonsento estis farita. De la sekvonta tago Marta devis
komenci la profesion de kudristino en la laborejo de sinjorino
Szwejc. Fine do, post longa serĉado, post penoj vane faritaj, post
humiliĝoj ankaŭ vane suferitaj, post senfrukta sinpuŝado sur
multaj vojoj kaj post almozula frapado ĉe multaj pordoj, Marta
trovis laboron, povon de laborenspezado, tiun fundamenton, sur kiu
estis konstruota ŝia ekzistado kaj la ekzistado de ŝia infano. Kaj
tamen kiam, lacigita de la longa irado en la urbo, ŝi revenis en
sian ĉambreton, ŝi ne ridetis tiel, kiel en tiu tago de la feliĉa
reveno el la informa oficejo, ŝi ne malfermis la brakojn antaŭ la
infano, kiu kuris al ŝi renkonte, kaj ne diris al ĝi kun larmoj en
la okuloj kaj kun rideto sur la buŝo: danku Dion!

Pala, enpensa, kun profunda sulko sur la frunto kaj kun fermita
buŝo, Marta sidiĝis hodiaŭ ĉe la malgranda fenestro, per vitrecaj
okuloj ŝi rigardis la tegmentojn de la ĉirkaŭantaj domoj, kaj per
oreloj nekapablaj distingi ian sonon ŝi aŭskultis la bruadon de la
granda urbo.

La malgranda cifero de la promesita laborenspezo ne timigis ŝin;
pasis ankoraŭ tro malmulte da tempo de tiu tago, kiam ŝi komencis
ligadi kaj flikadi la rimedojn por vivo simile al putranta ĉifono,
kiu disŝiriĝas kaj disfalas en la mano; ŝi estis ankoraŭ tro
nesperta en la bagatelaĵa kalkulado de la malriĉuloj kaj tro
nekompetenta pri tiu svarmo da ĉiutagaj detalaĵoj, el kiuj ĉiu
estas pli malgranda ol la plej malgranda muŝo kaj tamen falas kiel
ŝtona ŝarĝo sur la ŝultrojn de malriĉulo; tial ŝi ne povis tuj
kompari la estontan laborenspezon kun la estontaj bezonoj kaj klare
rimarki la nesufiĉecon de la unua, la pezon de la lastaj.

Ŝi ne sciis ankoraŭ precize, ĉu ŝi povos kune kun sia infano
vivi per dudek spesdekoj en tago; cetere tiu ĉi malgranda cifero
de hodiaŭ estis granda en komparo kun la cifero de hieraŭ, kiu
prezentis nulon. Sed kvankam en la lernejo de la praktiko de vivo
kaj en la malgaja anaro, kiu vagas tra la mondo sub la standardo de
mizero, Marta estis novulino, kvankam novulino jam multe suferinta,
ŝi tamen posedis sufiĉan dozon da prudento kaj da klereco, por
kompreni la malaltecon de tiu ŝtupo de homa laborado, sur kiun ŝi
malleviĝis, sur kiu ŝi haltis sen ia eĉ plej malgranda espero
leviĝi iam sur pli altan.

Tio estis ŝtupo, sur kiu sidis ĉiuspecaj mallertuloj, defendantaj
sin kontraŭ malsatmorto.

Tio estis ŝtupo, sur kiun malleviĝis nur tiuj, al kiuj mankis
fortoj por teniĝi sur ŝtupoj pli altaj.

Tio estis ŝtupo kuŝanta en profundo, kie regas senĉesa mallumo,
laboro enuiga, laciga, ne permesanta libere ekspiri, donanta sekan
panon al la korpo, tenanta la spiriton sur fera ĉeno de eterna kaj
neniam sufiĉe kontentigata bezono de la korpo.

Tio estis ŝtupo, sur kiu araneoj ŝpinis densan araneaĵon kaj
ĉirkaŭvolvis la muŝojn, kiuj memvole al ili alflugis, ŝtupo, sur
kiu regis ekspluatado kaj premis la kapojn, kiuj kliniĝis humile kun
la konscio de sia propra senkapableco.

Neniam, nek en la tagoj de bonstato, nek en la momento de la
mizeriĝo, nek en la tempo, kiam ŝi provis diversajn vojojn kaj
de ĉiuj devis retiriĝi post kelkaj faritaj paŝoj, neniam Marta
prezentis al si, ke ŝiaj fortoj estas tiel malgrandaj, ŝia sciado
tiel limita, ke malleviĝo al tiel malaltaj sferoj estu ŝia sorto.

Tiun ĉi sorton ŝi akceptis kun febra rapidado kaj kun plena kaj
decida preteco, kaj tamen ĝi estis por ŝi surprizo: kvankam la
pasintaj tagoj povis ŝin prepari al tia sorto, ĝi tamen estis
surprizo.

Per brua, senorda kaj malgaja amaso novaj, ĝis nun ne konataj pensoj
atakis la kapon de la juna virino, kiu sidis en la granda, malluma
kaj neseka ĉambro de la strato Freta super peco da tolo, kiun ŝi
kudris diligente, levante kaj mallevante la manon en harmonia takto
kun la dudek manoj, kiuj leviĝadis kaj malleviĝadis ĉirkaŭ ŝi.

Veninte ĉi tien la unuan fojon kiel laboristino, Marta pli atente ol
la pasintan tagon ekzamenis per la rigardo la grandanombran anaron de
siaj samlaborulinoj kaj samsortulinoj.

Granda estis ŝia miro, kiam ŝi rimarkis, ke la pli granda parto
de tiu anaro konsistas el virinoj, kies delikataj vizaĝoj, elastaj
talioj kaj blankaj manoj montras devenon el alia socia sfero ol tiu,
en kiun ili enfalis: la mateno de ilia vivo tute ne estis simila al
ĝia tagmezo kaj vespero. Cetere tie estis virinoj de diversaj aĝoj,
de diversa eksteraĵo kaj videble ankaŭ de diversaj karakteroj.

Unuj el ili sidis sur la seĝoj silente kaj senmove, esceptinte la
manojn, kiuj moviĝadis senĉese. Iliaj kapoj, kiuj en la daŭro de
tutaj horoj estis klinitaj super la laboro, en la momento de ĉesado
leviĝadis kun videbla pezeco, ĉe la elirado el la laborejo iliaj
piedoj treniĝadis malrapide, kaj la senbrilaj pupiloj, preskaŭ
ĉiam kovritaj de la ruĝrandaj palpebroj, ne ekflamadis eĉ per unu
fajrero, eĉ per unu radio; ne tuŝis ilin eĉ la vido de la tagmeza
suno, kiu origis la movoplenajn stratojn de la urbo, nek la sonado
de la liberaj homaj voĉoj, kiuj ĉirkaŭis ilin per bruo plena de
vivo, kiam ili mutaj kaj sensentaj eliris en la mondon de Dio el sia
malgaja laborejo.

Iliaj vestoj estis disŝiritaj, makulitaj de la strata koto; iliaj
haroj, tre supraĵe kombitaj, kunvolvitaj sur la malantaŭo de la
kapo en formo de bulo, pendis senorde sur la malgrasaj koloj, kaj nur
de tempo al tempo ia tola, sed tre pura kaj blanka kolumo, aŭ ia
edziĝa ringo, brilanta sur la fingro kaj kontrastanta kun la tuta
mizera eksteraĵo, rememorigadis iajn antaŭajn kutimojn, iajn korajn
sentojn kaj ligojn, kiuj fornaĝis en neatingeblan malproksimon
sur tro rapidema ondo de senrevena pasinteco. Tio estis estaĵoj,
kiuj, jam lacigitaj de la mallonga pasita vojo, senfortigitaj kore
kaj mense, kun malsana korpo kaj agonianta spirito, trenis sian
malluman, pezan kaj senesperan ekzistadon, obstine kovrante sian
vunditan internon per silento kvazaŭ per la lasta vesto, kiun la
sorto lasis al ili. Tamen ne ili, ne tiuj senfortiĝintaj korpoj
kaj morte malgajaj spiritoj prezentis en la laborejo de sinjorino
Szwejc la plej korpremantan vidaĵon. Pli proksime al la fenestroj,
simile al kaptitaj birdoj, kiuj inter la kradoj serĉas la lumon
de la tago, prenis al si lokon laboristinoj pli junaj, eble ne per
siaj jaroj de vivo, sed per siaj jaroj de suferado, kun pli granda
vigleco de karaktero, kun obstinaj deziroj en la brusto, kun rideto,
kiu, subpremata kaj retenata, tamen ne volis morti en la koro nek
sur la buŝo. Iliaj vizaĝoj estis palaj kaj malgrasaj, iliaj vestoj
estis tre malriĉaj. Sed sub la palaj fruntoj tie brilis okuloj,
kiuj preskaŭ ĉiuminute leviĝadis de super la laboro, serĉadis
per la rigardo la rigardon de la kamaradinoj; iufoje tiuj okuloj
estis petolemaj, pli ofte insultemaj kaj malicaj, aŭ ankoraŭ
malpacience sin tiregantaj ien, ekster la malsekajn mallumajn murojn
de la ĉambro. De tempo al tempo inter la kaviĝintaj, preskaŭ
ĉiutage pli flaviĝantaj vangoj aperadis ridetoj, kiuj per sia
esprimo similis la esprimon de la rigardoj: petolemaj, sarkasmaj,
sopiraj aŭ revemaj. Tie estis kapoj belege kovritaj de abundaj
harligoj, inter kiuj iufoje per roza aŭ blua koloro brilis ia
rubandeto, kokardo aŭ simple peceto da ŝtofo; iufoje laĉo da
koloraj koraletoj ĉirkaŭis la kolon, kvazaŭ spitante la truojn
kaj flikojn de la talivesto, al kiu ĝi devis servi kiel ornamo. Kaj
ĉiuj tiuj rigardoj, ridetoj kaj ornamoj prezentis pli dolorigan kaj
pli enigman vidaĵon ol la silentado, senforteco kaj sensenteco de la
aliaj laboristinoj. Oni povis vidi en ili obstinan bataladon de la
sentoj kaj deziroj kontraŭ la premantaj kondiĉoj de la ekzistado,
de revado pri lukso kontraŭ la profunda mizero. Tie fariĝis jam
falo pasiva, ĉi tie ŝajne minacis ĉiumomente falo aktiva. Tiuj
mizerulinoj estis jam proksimaj al la fino de la tera migrado, ĉi
tiuj proksimiĝadis al la komenco de vivo krima. Antaŭ tiuj estis
malfermiĝanta la tombo, antaŭ ĉi tiuj -- morala marĉo.

Kiam sinjorino Szwejc kaj ŝia filino staris ĉe la granda nigra
tablo, en la laborejo regis ŝajne absoluta silento, kaj la solaj
aŭdeblaj sonoj estis la akra sonado de la grandegaj tondiloj, kiuj
preskaŭ senĉese estis movataj de la spertaj manoj.

Sed tiu silento estis nur ŝajna; krom la sola reganta sonado tie
estis multo da sonoj aliaj, neklaraj, interrompataj, sed tamen
formantaj brueton senĉesan kaj nelaŭte ondantan, de tempo al tempo
eksplodantan kvazaŭ malpacience kaj poste denove mallaŭtiĝantan
kaj perdiĝantan en la silento. Tiu brueto konsistis el la susurado
de pli ol kvardek moviĝantaj manoj, el la spirado de dudek brustoj,
el tusado seka kaj mallonga aŭ forta kaj daŭra, el la murmurado de
apenaŭ moviĝantaj buŝoj, el mallaŭtaj kaj rapide silentigataj
ekridoj. La laboristinoj, kiuj sidis en la profundo de la laborejo,
tusis; la laboristinoj, kiuj okupis la lokojn ĉe la fenestroj,
murmuretis kaj ekridadis. Sinjorino Szwejc de tempo al tempo levadis
la kapon kaj tra la okulvitroj ĵetadis atentan rigardon tra la tuta
ĉambro. Ŝiaj okuloj penetreme brilis tra la dikaj vitroj: ŝi
observadis la laboradon. De tempo al tempo ŝi metadis la tondilon
sur la tablon kaj per tirata miela voĉo komencadis longan parolon.

Ŝi parolis pri tio, ke en aliaj laborejoj la laboristinoj perdas la
sanon super la maŝinoj, kiuj, kiel oni scias, forkonsumas la fortojn
kaj kaŭzas diversajn difektojn de la korpo, kaj ke ŝi forrifuzis
ĉiujn profitojn, kiujn ŝi povus akiri per enkonduko de maŝinoj en
sian laborejon, sole por ne ŝarĝi sian konsciencon per la peko de
ruinigado de la sano de proksimuloj. Ĉar la konscienco estas la plej
grava afero, ĉio alia estas vanta monserĉado. Ŝi metas al siaj
laboristinoj nur unu postulon: nome, ke iliaj moroj estu senmakulaj.
Sed en ĉi tiu rilato ŝi estas absolute necedema: unue pro tio,
ke ŝi ne volas, ke ŝia laborejo havu karakteron neĉastan, due
ĉar ŝi timas perdi la klientaron el la honorindaj sferoj kaj sekve
enfali en mizeron kune kun siaj infanoj kaj genepoj.

La laboristinoj aŭskultadis tiujn parolojn en profunda silento.
Supozeble inter ili ne estis eĉ unu, kiu kredus la vortojn
de sinjorino Szwejc; supozeble ili ĉiuj sciis, ke ili estas
ekspluatataj, kaj tamen ili aŭskultis kaj humile silentis. Ili
sciis, ke ekster la muroj de tiu ĉambro, en kiu ili nun troviĝas,
por neniu el ili ekzistas io krom tombo aŭ marĉo.

De tempo al tempo sinjorino Szwejc aŭ ŝia filino forlasadis la
laborejon, elirante el ĝi per pordo, kondukanta en la profundon
de la domo. Tiam tra la malfermata pordo penetradis al la oreloj
de la laboristinoj la sonoj de bonega fortepiano, sur kiu oni jen
ludis lerte kaj sperte, jen lernis ludi. Oni povis ankaŭ vidi tra
tiu pordo vicon da ĉambroj kun luksaj mebloj; tie brilis vaksita
pargeto kaj larĝaj speguloj, la punca damasko de la mebloj pikis la
lacajn okulojn de la laboristinoj. Tial unuj el ili malgaje ridetis,
aliaj malĝoje rigardis antaŭen, aliaj kolere palpebrumis. Doloro,
envio, kolero tranĉis tiam dudek virinajn brustojn. Je la tria horo
oni eklumigadis grandajn lampojn ĉe la plafono kaj la laboristinoj
laboradis ĉe arta lumo, ĝis la mura horloĝo en la loĝejo de
sinjorino Szwejc sonos la naŭan horon.

Kiam Marta, pasiginte en tiu loko tutan tagon, iris hejmen, ŝi
apenaŭ povis teni sin sur la piedoj.

Nenio tamen ŝin lacigis, eĉ nenio nova ŝin malĝojigis. Sed sento
de teruro ŝin penetris ĝis la profundo de la brusto kaj de la
cerbo.

  * * *

Subtilgustaj legantoj kaj antaŭ ĉio vi, sentemaj kaj impresavidaj
legantinoj, ĉu vi pardonos al mi ĉi tiun mian rakonton, kiu tute ne
enhavas misteran nodon de intrigo kaj interesan vidaĵon de du koroj
trapikitaj de flamaj sagoj?

Ĉiun aperon, kiu servas kiel objekto por rakonto, oni povas
trakti diversmaniere. La historio de la malfeliĉa Marta anstataŭ
disvolviĝi antaŭ viaj okuloj en formo de unuspeca kaj unukolora
fadeno, certe povus esti ornamita, beligita per multo da kruciĝantaj
sentoj, frapantaj kontrastoj, tondrosimilaj okazaĵoj; ĝi povus
esti implikita en kronon da epizodoj, el kiuj ĉiu aparte donus al
ĝi belecon, ĉarmon aŭ terurecon, aŭ la historio mem povus esti
prezentita epizode, kiel plenigo de ia pli efekta kaj interesega
tutaĵo, kiel paralelaĵo aldonita al la historio de du geamantoj
feliĉaj aŭ malfeliĉegaj, idiliaj aŭ heroaj, favorataj de la sorto
aŭ persekutataj de ĝi.

Pardonu! Renkontinte en la mondo Martan, mi rigardis ĉirkaŭen,
mi serĉis, sed nenie en la proksimo mi trovis ian romanan heroon.
Ne trovinte lin, mi volis la historion de la virino mallongigi,
kunpremi kaj fermi en epizodo, -- sed mi ne povis, ĉar mi konsciis,
ke ĝi estas inda apartan tutaĵon; fine mi intencis impliki ĝin en
interplekton da intrigoj, en kronon da epizodoj, -- mi tamen tion ne
faris, ĉar ŝajnis al mi, ke la historio aspektos plej konvene, se
ĝi iros en la mondon sola.

Pardonu la simplecon de la rimedoj, kiujn mi uzas, por prezenti al
vi unu el la plej plendegindaj aperoj de la nuntempa socia stato,
kaj sekvu min pluen sur la vojo, sur kiu marŝas la malgaja figuro
de malriĉa virino, kiu eble estas inda pli bonan sorton ol tiu, al
kiu submetis ŝin... kio? La nomon de tiu ĉi «kio», kiu premas la
kapojn kvazaŭ fatala malbeno, implikas la piedojn kaj frakasas la
korojn de multo da homaj estaĵoj, vi legos en la historio de Marta.

  * * *

Varsovio ĝojis, bruis, brilis. Estis tago festa. Apenaŭ antaŭ
kelke da tagoj estingiĝis la helegaj lumoj, ekbruligitaj inter la
verdaj branĉoj de la kristnaskaj abioj, kaj en la aero kvazaŭ
tremis kaj saltis ĝoje la gamoj de la ridado de la infanoj kaj la
bruaj interparoloj de la feliĉaj familioj, kolektiĝintaj ĉirkaŭ
la feste aranĝitaj tabloj. En la venonta tago estis venonta en la
mondon mistera gasto: nova jaro. La internoj de la domoj kaj la
ekspoziciaj fenestroj de la magazenoj aspektis tre bele. La stratojn
kovris dika tavolo da neĝo rigidiĝinta de frosto kaj brilanta per
milionoj da fajreretoj sub la radioj de la suno, kiu hele lumis sur
la serena ĉielo.

Svarmoj da glitveturiloj flugis en diversaj direktoj, amasoj da
pasantoj moviĝis sur la trotuaroj. Kiom da kapoj estis en tiu
diverskolora movoplena amasego, tiom estis da diversaj pensfadenoj,
kiuj mistere etendiĝadis en la spaco kaj nevideble postkuradis
en la mondo proksimajn kaj malproksimajn, altajn kaj malaltajn
objektojn. Amo, avideco, adorado, malamo, timoj, esperoj, plej
diversaj interesoj kaj pasioj, plej diversaj deziroj kaj celadoj
volviĝadis kaj kruciĝadis en la miloj da kapoj de la grand-urba
loĝantaro, kiu iris, veturis, kuris tien, kien ĝin pelis grandaj
celoj de la vivo aŭ malgrandaj celetoj de la tago. Meze de ĉi tiu
bruo mistera kaj perceptebla por nenia korpa orelo, meze de ĉi tiu
pensa svarmaĵo, sur kiu, kvazaŭ sur ferdeko, disvolviĝadis la movo
de vortoj kaj faroj de miloj da homoj, mallaŭte, de neniu esplorate
nek divenate, disvolviĝadis la pensfadeno en humila, de neniu
rimarkata virina kapo.

-- Dudek spesdekoj en tago... spesmilo kaj dudek spesdekoj en
semajno... kvin spesdekoj ĉiutage al la kortistedzino por la
gardado de Janjo, dum mi sidas ĉe sinjorino Szwejc... sep kaj duono
da spesdekoj la pano kaj lakto por la infano... sep kaj duono da
spesdekoj la tagmanĝo... por ĉiu dimanĉo restas jam nenio....

Tiaj estis la pensoj de Marta, kiam ŝi iris malrapide kaj kun
klinita kapo sur la trotuaro de la strato Krakowskie Przedmiescie.

-- Por du monatoj por la loĝejo mi ŝuldas sep spesmilojn... al la
butiko mi ŝuldas tri spesmilojn... por la vendita pelto mi ricevis
dek kvin spesmilojn... deprenite dek de dek kvin... restas kvin...
Janjo necesege bezonas ŝuojn, miaj ankaŭ jam disŝiriĝas... lignon
mi nepre bezonas aĉeti... al la infano ĉiam estas malvarme....

Finante la lastan penson, Marta ektusis per seka, mallonga sed
turmenta tuso. Pasis monato depost la tago, en kiu ŝi la unuan fojon
sidiĝis kiel laboristino en la laborejo de sinjorino Szwejc; en la
daŭro de ĉi tiu tempo ŝi tre ŝanĝiĝis. Tra la diafana blankeco
de ŝia vizaĝo en diversaj lokoj montriĝis flavaj strioj; mallumaj
arkoj aperis sub la okuloj, kiuj kaviĝis kaj vastiĝis; meze de la
ĉarmege bela frunto troviĝis sulko. La nigra vesto de Marta, pura,
sed bruniĝinta de uzado, aspektis bonorda, sed malnova; sur la kapo
de Marta ne troviĝis ĉapelo, kaj sur la ŝultroj ne troviĝis
peltaĵo. Nigra lana tuko kovris ŝiajn harojn, ĉirkaŭante per
dikaj faldoj la palan frunton kaj la kaviĝintajn vangojn.

Naĝis kaj bruis la loĝantaro de la granda urbo sur la vasta
trotuaro de la belega strato, kaj kune kun ĝi naĝis en la spacon
miloblaj fluoj da homaj pensoj, kaj meze de ili volviĝis la silenta,
humila, unutona penso de la pala virino, kiu malgaje marŝis tra la
amasoj.

-- Kvin spesdekoj kaj tri... estas ok, kaj unu... estas naŭ... naŭ
deprenite de dudek estas dek unu...

Kia bagatelama, malalta, seka estis tiu ĉi penso! Ĝi rampis sur
la tero, dum la vintra ĉielo brilis per la plej pura lazuro, ĝi
rigidiĝis en la malvarmo de la ciferoj, dum ĉe la alproksimiĝado
de la nova jaro la homaro bolis de deziroj, sentoj, esperoj....

Jes; tia spirita akto en la interno de homa estaĵo estis efektive
tre proza kaj malalta, ĝi estis spesa kaj groŝa kalkulo de
malriĉeco....

Tamen ne ĉiam la pensoj de Marta rampis tiel malalte; estis iam
tempo, kiam ŝi ankaŭ levadis siajn okulojn al la lazuro, kun
frapanta koro kaj kun rideto de espero salutadis la aperantan novan
jaron. Ŝi rememorigis tion al si en ĉi tiu momento. Ŝi levis la
palpebrojn kaj rigardis ĉirkaŭen. En ŝiaj okuloj, en kiuj oni
komence povis vidi nur malĝojon, kaŭzitan de la komparado kaj
kombinado de la bagatelaĵaj ciferoj, ekbrilis nun lumo de sentoj,
leviĝantaj en la brusto. Ĝi estis komence sopiro, poste plendo,
fine malpacienca ribelo de spirito, kiun premas ia fatala neceso,
kun kiu la spirito tamen ĝis nun ne faris ankoraŭ konstantan
interligon. La enprofundiĝintaj okuloj de Marta ekbrilis per
varmegaj flamoj, io en ŝi leviĝis, ekkriis dolore, ekĝemis
maltrankvile, ekribelis per la ĝis nun ankoraŭ ne tute elĉerpita
energio de la volo. Ŝi haltis momenton, levis la kapon kaj murmuris
per tremantaj lipoj:

-- Ne! tiel daŭri ne povas! tiel ĉiam esti ne devas!

Ŝi ekpaŝis pluen kaj diris al si en la pensoj, ke tio estas ja
ne ebla, tute ne ebla, ke la decidita, sola, ĝismorta loko de
ŝia sorto estu tiu seĝo en la laborejo de sinjorino Szwejc, tiu
seĝo, sur kiu, meze de mallumo, malsekeco, mucida aero, inter
konsumiĝintaj, mortantaj vizaĝoj, ŝi kudradis en la daŭro de
tutaj tagoj, ne povante rekompence laborenspezi almenaŭ tiom, ke
ŝi povu en la nokto dormi trankvile kaj la minutojn ne okupitajn
de laboro liberigi de la rigardo de ciferoj, kiuj prezentas nur
groŝojn....

Per sia naskiĝo, per sia tuta pasinteco ŝi apartenis ja al la klaso
da homoj kleraj, ŝi estis rigardata kaj sin mem ĉiam rigardis kiel
virinon kleran. Kial do, kiam ŝin tuŝis la malmola mano de la
sorto, ŝi en la socia hierarĥio, en la regiono de la homaj laboroj,
profitoj kaj honoroj stariĝis sur tiu plej malalta ŝtupo, sur kiu
opinieble devis stari nur la plej malfeliĉaj, troviĝantaj plej
malproksime de tiuj bonfaroj, rimedoj kaj iloj, kiujn al homoj donas
klereco? Ĉu tiu ŝia klereco eble de ia grava flanko estas tute
kripla? Ĉu ĝi estas nur ludilo, kiu estas skulptita kaj ornamita
por amuzo de trankvila spirito, loĝanta en sata kaj kontenta korpo,
kaj kiu disfalas kiel tute sentaŭga putraĵo ĉiufoje, kiam la
spirito ekdeziras uzi ĝin por sin gardi kontraŭ senfortiĝo kaj
falo aŭ gardi la korpon kontraŭ perdo de la fortoj, kiuj nutras la
spiriton? Ĉu tiu klereco eble estas nur iluzio? La klereco en tiu
mezuro kaj formo, en kiuj Marta ĝin posedis, vekis dezirojn, donante
nenion, kio povus akiri kontentigon por ili; ĝi nutris sopirojn por
la spirito, alforĝante ĝin tamen al la tero per katenoj de malsata
korpo; ĝi fortigis en la koro la sentojn nur por tio, ke ĝi faru
ilin pli maldolĉaj, ke ĝi skuu ilin per plej kruelaj suferoj....

Marta pensis pri tio kaj sentis ĉion ĉi tion, sed ŝi ne ĝeneraligis
siajn pensojn kaj sentojn, ŝi ne konsciis precize la tre komplikitan
fenomenon, kiu regis ŝian sorton. Ŝi alkroĉiĝadis nur al unu
rememoro, ŝi ripetadis al si nur tiun fakton, ke ŝi apartenas al
homoj kleraj, por kiuj tiom, tiom da vojoj estas ja nebaritaj.

Ĉu ŝi por ĉiam devas resti sur tiu vojo, sur kiu ŝi nun haltis?
Ĉu sur la tero ekzistas por ŝi nenia alia loko krom tiu, al kiu ŝi
venadis kun honto kaj pri kiu ŝi de malproksime pensis kun teruro?
Estas vero, ke ŝi petegis Dion pri malgranda, modesta loko sub la
suno, pri tia loko, sur kiu du homaj estaĵoj, ligitaj inter si per
la plej fortaj kaj plej sanktaj ligiloj kaj sentoj, povus vivi; sed
tiu loko, kiu post multaj provoj kaj penoj estis donita al ŝi, ne
estas loko sub la suno, ĝi estas nur malluma abismo, en kiu du homaj
estaĵoj ne vivas, sed, katenitaj per la plej simplaj, plej malaltaj
kaj neniam kontentigataj, neniam finiĝantaj bezonoj, malrapide
mortas.

Jes: ili malrapide mortadis. Tio estis nenia metaforo, sed terura
efektivaĵo. Antaŭ nelonge ankoraŭ Marta, pripensante la situacion,
en kiun ŝi enfalis, kaj la devojn, kiuj ekpremis ŝian koron kaj
konsciencon, ripetadis al si kiel kuraĝigon kaj konsolon: mi estas
juna kaj sana. Hodiaŭ nur duono de tiuj vortoj prezentis veron: ŝi
estis juna, sed ŝi jam ne estis sana. Elementoj fizikaj kaj moralaj
ligitaj inter si, estis speco de nevidebla segilo, kiu konsumadis kaj
malfortigadis ŝian korpon.

Marta tusadis, depost kelke da tagoj ŝi komencis sentadi ĝis nun ne
konitan malfortecon, ŝiaj sonĝoj estis febraj, ŝi vekiĝadis el
ili kun peza kapo kaj doloranta brusto.

Tiamaniere verŝajne komencis sian karieron tiuj laboristinoj, nun
duone mortintaj, kun ftiza ruĝo sur la vizaĝoj. Antaŭ nelonge
unu el ili forlasis la laborejon de sinjorino Szwejc kelke da horoj
pli frue ol postulis la regularo, kaj ŝi plu ne revenis. Kiam
la sekvantan tagon Marta demandis pri ŝi siajn kamaradinojn, el
dekkelke da buŝoj eksonis en la salono nelaŭta, tamen korŝiranta
murmureto: mortis! Mortis? Kaj tamen Marta sciis, ke tiu laboristino
havis la aĝon de apenaŭ dudek-ses jaroj kaj ke ie en subtegmento
aŭ en subteretaĝo vivis kaj ĉiutage atendadis ŝian revenon du
malgrandaj infanoj....

-- Kio fariĝis kun ŝiaj infanoj? -- kun febra scivoleco demandis
la kamaradinojn la juna patrino de ĉarma nigrokula knabineto. La
respondo, kiun ŝi ricevis, eksonis en ŝia orelo akre kaj sovaĝe:

-- La knabineton oni akceptis en rifuĝejon, la knabo ien perdiĝis.

En rifuĝejon? sekve sur la ŝultrojn de almozdonantoj, en la
manojn de homoj fremdaj, por estonteco necerta! Perdiĝis? Kien do
li povis perdiĝi? En infana naiveco li eble serĉis la patrinon,
kiun oni forportis malsupren de alta subtegmento, kaj meze de
la neĝokovritaj stratoj en frosta vintra nokto li mortis ie
senbrue, kovrita de tuko el blanka neĝa blovaĵo... aŭ! ho teruro!
kuniĝinte kun samaĝaj sociaj elĵetuloj....

Plue Marta ne povis mediti pri tiu malgaja historio, en kiu eble
speguliĝis ŝia propra estonteco. Ŝia propra? Ho, tio ne estus
grava! La estaĵoj, kiujn ŝi amis, estis jam ekster la mondo,
ŝi sentis sin laca, morte malĝoja, kaj ŝi eble kun granda ĝuo
fermus la okulojn por eterna dormo, en kiu la kredo promesis al
ŝi kuniĝon kun tiuj, pri kiuj sopiris ŝia vundita koro! Sed la
estonteco de ŝia infano... kia ĝi estos, kia ĝi povas esti, se ŝi
ne estos plu sur la tero, se iam sur ŝiaj vangoj aperos tiaj sangaj
flamaj ruĝoj, la frunto kovriĝos per tia tomba paleco, al la brusto
mankos spirado, kiel ĉe tiu malfeliĉa laboristino, kiu antaŭ
malmulte da tagoj forlasis per ŝanceliĝantaj paŝoj la laborejon de
sinjorino Szwejc, por jam plu neniam reveni....

La figuro de Marta, kiu enpense estis iom klinita antaŭen,
elrektiĝis. Ne! mallaŭte sed forte eldiris la juna virino, tiel ne
povas esti! Tiel ne devas esti!

Dirante tion, ŝi videble sentis la en ĉiu homo denature troviĝantan
deziron eltiri sin el mizero kaj la al ĉiu homo apartenantan rajton
plibonigi kaj plialtigi sian ekzistadon.

Marta ekrigardis ĉirkaŭen per okuloj, en kiuj anstataŭ la
antaŭmomenta malĝojeco kaj laceco aperis denove energio kaj
esploremeco. Multe da objektoj ĉirkaŭis ŝin de ĉiuj flankoj;
sur unu el ili ŝia rigardo haltis. Tiu objekto, kiu alforĝis al
si la rigardon de Marta, estis larĝa kaj alta fenestro kun riĉa
ekspozicio de unu el la plej grandaj librejoj de la urbo. Ĉe la
vido de la dekkelke da libroj, kies diverskoloraj kovroj vidiĝis
malantaŭ la klaraj vitroj, en la juna virino aperis tri diversaj
sentoj, nome: rememoro, sopiro kaj espero. Ŝi rememoris tiujn
feliĉajn tagojn, kiam, apogante sin al la brako de juna kaj klera
edzo, ŝi ofte venadis en ĉi tiun lokon. Sopirante pri pli altaj
spiritaj plezuroj, kiujn ŝi iam de tempo al tempo ĝuadis, je kiuj
ŝi jam de longe estis tute senigita kaj kiuj sur la malluma fono
de ŝia nuna vivo ekbrilis antaŭ ŝi per neesprimebla ĉarmo, ŝi
ekvidis subite kelke da virinaj nomoj, presitaj sub la titoloj de
libroj. El tiuj nomoj unu apartenis al persono, kiun ŝi iam konis,
en kiu neniu suspektis ian talenton ĝis tiu tempo, kiam ŝi ĝin
aperigis kun iom-post-ioma, tre malrapide kreskanta sukceso. Kaj
tamen nun ŝia nomo okupis honoran lokon inter multe da famaj kaj
gloraj nomoj de la landaj verkistoj; nun tiu virino, pri kiu Marta
sciis, ke ŝi estis antaŭe soleca kiel ŝi kaj malriĉa kiel ŝi,
posedis lokon sub la suno, estimon de homoj kaj de si mem....

-- Kiu scias? -- murmuretis la virino per tremantaj lipoj, kaj ŝia pala
vizaĝo ruĝe ekflamis inter la nigraj lanaj faldoj, kiuj ĉirkaŭis
ĝin en formo de malgaja kadro.

Ŝi faris kelke da paŝoj kaj haltis antaŭ la pordo de la librejo.
Ŝi ĵetis rigardon tra la fenestran vitron kaj ekvidis en la
profundo de la granda salono la posedanton de la librejo. Tio estis
vizaĝo, kiun ŝi iam bone konis, kiun ŝi en siaj bonstataj tagoj
ofte vidadis, vizaĝo pensema, honesta kaj milda....

Ĉe la vitrita pordo eksonis la sonorilo, Marta eniris en la
librejon. Ŝi haltis momenton proksime de la pordo kaj ĵetis rapidan
kaj iom maltrankvilan rigardon ĉirkaŭen. Videble ŝi timis, ke ŝi
trovos en la librejo aĉetantojn, en kies ĉeesto ŝi ne povus eldiri
tion, pro kio ŝi venis.

La libristo staris sola malantaŭ la magazena skribtablo; li
estis okupita je skribado de kalkuloj en granda libro, kiu kuŝis
malfermita antaŭ li. Kiam la pordo malfermiĝis, li levis la kapon
kaj, ekvidinte la enirintan virinon, li prenis pozon duone salutan,
duone atendan. Marta alproksimiĝis malrapide kaj haltis antaŭ la
homo, kiu videble atendis de ŝi la unuan vorton.

Dum kelke da sekundoj ŝiaj palpebroj restis mallevitaj kaj la palaj
lipoj iom tremis. Tamen ŝi rapide direktis al la vizaĝo de la
libristo sian rigardon, en kiu koncentriĝis en tiu momento la tuta
forto de ŝia volo kaj ŝia tuta konscio.

-- Vi ne rekonas min, sinjoro! -- ŝi diris per voĉo mallaŭta sed
firma.

Jam de la momento de ŝia eniro la libristo tre atente ŝin rigardis.

-- Efektive, -- li ekkriis, -- sinjorinon Swicka mi havas ja la plezuron
vidi! Ŝajnis al mi tuj en la komenco, ke mi vin rekonas, sed ... mi
ne estis certa.

Dirante tion, li ĵetis rapidan ĉirkaŭrigardon sur la malriĉajn
vestojn de la juna virino.

-- Per kio mi povas servi? -- li diris ĝentile kaj kun facila nuanco de
malgajeco en la voĉo.

Marta silentis momenton. Ŝia vizaĝo estis tre pala kaj la rigardo
estis profunda kaj senmova, kiam ŝi komencis paroli.

-- Mi venis al vi kun peto, kiu eble ŝajnos al vi originala,
stranga....

Ŝia voĉo subite interrompiĝis. Ŝi levis ambaŭ manojn kaj tuŝis
per la manplatoj sian palan frunton. La libristo rapide eliris el
malantaŭ la skribtablo kaj alŝovis al la juna virino velurtegitan
tabureton, poste li reiris sur sian antaŭan lokon.

Li ŝajnis malĝoja kaj ankoraŭ pli li ŝajnis embarasita.

-- Volu sidiĝi, sinjorino, -- li diris. -- Mi aŭskultas vin atente....

Marta ne sidiĝis. La interplektitajn manojn ŝi apogis sur la
skribtablo kaj rigardis denove la vizaĝon de la antaŭ ŝi staranta
homo per profunda, sed ĉiam pli klara rigardo.

-- La peto, kun kiu mi venis, estas efektive originala, stranga, -- ŝi
diris, -- sed... mi rememoris, ke vi estis iam en amikaj rilatoj kun
mia edzo...

La libristo faris saluton.

-- Jes, -- li interrompis. -- Sinjoro Swicki lasis post si amikan
kaj estiman memoron ĉe ĉiuj, kiuj konis lin pli proksime.

-- Mi memoras, -- diris plue Marta, -- ke mi kelkajn fojojn akceptis vin
en mia domo kiel bonan gaston....

La libristo faris denove respektan saluton.

-- Mi scias, ke vi estas ne sole librovendisto, sed ankaŭ
libreldonisto ... ke sekve.....

Ŝia voĉo kun ĉiu vorto estis pli malforta kaj pli mallaŭta,
por momento ŝi silentiĝis. Subite ŝi denove levis la kapon, la
interplektitajn manojn ŝi etendis antaŭen kaj ekspiris profunde
kelke da fojoj.

-- Donu al mi ian laboron, sinjoro... montru la vojon... instruu min,
kion mi devas fari!...

La libristo ŝajnis efektive iom mirigita. En la daŭro de momento
li rigardis la virinon, kiu staris antaŭ li, per rigardo atenta,
preskaŭ esplora. Sed la bela kaj juna vizaĝo de Marta tute ne
prezentis malfacile solveblan enigmon. Mizero, maltrankvileco, vanaj
deziroj kaj varmega petegado skribis sur ĝi signojn tre facile
legeblajn. La prudentaj grizaj okuloj de la libristo, kiuj komence
rigardis esplore kaj eĉ iom severe, iom post iom moliĝis kaj fine
en malgaja meditado kovriĝis per la palpebroj. En la daŭro de
momento inter tiuj du homoj regis silento. La libristo la unua ĝin
interrompis.

-- Sekve, -- li diris kun iom da ŝanceliĝado en la voĉo, -- sinjoro
Swicki mortante lasis post si nenian havon?

-- Nenian, -- mallaŭte respondis Marta.

-- Vi havis infanon....

-- Mi havas malgrandan filinon.

-- Kaj nenian okupon vi ĝis nun povis trovi por vi?

-- Ion mi trovis... mi okupas min per kudrado, por kiu mi ricevas
dudek spesdekojn por tago....

-- Dudek spesdekojn por tago! -- ekkriis la libristo, -- por du
personoj! Tio estas ja plena mizerego!

-- Mizerego, -- ripetis Marta, -- se ĝi estus nur mizerego kaj nur por
mi kaj se ĝi almenaŭ estus tia, kontraŭ kiu ekzistas jam nenia
helpo! Ho, kredu al mi, sinjoro, ke mi estus kapabla suferi kuraĝe,
vivi sen almozpetado kaj morti sen plendo! Sed mi ne estas sola, mi
estas patrino! Se mi ne havus patrinan koron, kiu amas, mi aŭdus
en mi la voĉon de la konscienco, kiu memorigas pri la devo; se mi
ne havus konsciencon, kiu amas, mi aŭdus la voĉon de la koro. Mi
havas ilin ambaŭ, sinjoro! Malespero min kaptas, kiam mi rigardas
la malgrasiĝintan vizaĝon de mia infano, kiam mi pensas pri ĝia
estonteco; sed kiam mi rememoras, ke mi ĝis nun kapablis fari por
ĝi nenion, fariĝas al mi tiel honte, ke mi ĉiumomente dezirus fali
sur la teron kaj ruli mian kapon en la polvo! Ĉar ekzistas ja homoj
malriĉaj, kiuj sin kaj siajn infanojn eltiras el mizero, kial do mi
ne povas tion fari? Ho, sinjoro! Peza mizero certe estas eltenebla,
sed senti sin malforta kontraŭ ĝi, ĵeti sin al ĉio kaj de ĉie
foriri returne kun konscio de sia propra senkapableco, suferi kaj
vidi, ke amata estaĵo suferas hodiaŭ, kaj pensi pri tio, ke ĉi
tiu suferado daŭros morgaŭ, postmorgaŭ, ĉiam, kaj diri al si:
kontraŭ ĉi tiu suferado mi nenion povas fari... ho, tio estas tia
turmentiĝo, por kiu ekzistas nur unu nomo: vivo de malriĉa virino!

Marta eldiris tiujn vortojn rapide kaj flame. Ĉe la lastaj vortoj
ŝia voĉo fariĝis malpli laŭta kaj du riveretoj da larmoj kun
neretenebla forto verŝiĝis sur ŝiajn vangojn. Ŝi kovris la
vizaĝon per la tuko kaj dum momento staris senmove, batalante
kontraŭ la larmoj, kiuj ne volis ĉesi, penante reteni la ploron,
kiu ĉiam pli forte skuis ŝian bruston. La unuan fojon ŝi nun
ekploris en ĉeesto de alia persono; la unuan fojon ŝi nun eldiris
en formo de laŭta plendo tion, kion ŝi portis en si de longe. Ŝi
estis jam nek tiel forta nek tiel fiera kiel tiam, kiam en la domo
de gesinjoroj Rudzinski ŝi kun sekaj okuloj kaj trankvila vizaĝo
forrifuzis la laboron, kiun ŝi ne estis kapabla plenumi.

La libristo staris malantaŭ la magazena tablo kun brakoj krucigitaj
sur la brusto, en pozo senmova. Komence iom konfuzita de la forta
eksplodo de sentoj, kies atestanto li estis, li post momento fariĝis
videble kortuŝita.

-- Mia Dio! -- li diris duonvoĉe, -- kiel ŝanĝiĝema estas do la
sorto de homo sur la tero! Kiam mi konis vin antaŭe, ĉu mi povis
tiam pensi, ke mi vidos vin iam en ĉi tiu stato de malĝojo kaj
malriĉeco! Vi, gesinjoroj, vivis tiel bonstate, vi estis tiel sin
reciproke amanta kaj feliĉa paro!

Marta forprenis la tukon for de la vizaĝo.

Jes, -- ŝi diris per mallaŭta voĉo, -- mi estis feliĉa.... Kiam
la homo, kiun mi amis, estis mortanta, mi pensis, ke mi lin ne
supervivos... mi supervivis... sufero kaj sopiro restis en mi
turmentaj, nekvietigitaj, sed por la morte vundita koro mi serĉis
kvietigon en plenumado de la patrina devo, kaj ĝis nun mi ne povis
ĝin plenumi. Soleca kaj malĝoja mi iris en la mondon, por batali
por mi, pro la vivo kaj estonteco de mia infano... vane....

La okuloj de la libristo, seriozaj kaj enpensaj, estis direktitaj
en la spacon. Li havis grandan familion: li estis frato, edzo,
patro. Eble, elvokitaj per la vortoj de Marta, antaŭ liaj okuloj
preterŝoviĝis la vizaĝoj de la virinoj, kiujn li amis, de la juna
fratino, la malgranda filino, la kara edzino. Ĉu ĉiu el ili ne
povis iam subfali al tia sorto, kiel tiu sorto, kiu staris antaŭ
li en la formo de ĉi tiu virino izolita, sen tegmento, kun koro
dolorplena, kun buŝo bruligita de malsato kaj malespero? Li mem ja
parolis antaŭ momento pri la kruela ŝanĝiĝeco de la sorto!

Lia rigardo malrapide direktiĝis al la vizaĝo de Marta, li etendis
al ŝi la manon.

-- Trankviliĝu, sinjorino, -- li diris milde kaj serioze. -- Volu sidiĝi
kaj iom ripozi. Vi ne rigardos ja ĝin kiel maldelikatecon de mia
flanko, se, dezirante esti utila al vi, mi demandos pri kelkaj
neeviteblaj detalaĵoj. Ĉu vi provis jam ian alian laboron krom
tiu, kiu alportas al vi tiel mizeran rekompencon? Por kia okupo vi
sentas vin pleje kapabla kaj taŭga? Se mi tion scios, mi eble ion
pripensos... trovos....

Marta sidiĝis. La larmoj sur ŝia vizaĝo sekiĝis, la okuloj
akceptis tiun esprimon de prudento kaj memkonscio, kiun ili ĉiam
havis, kiam la juna virino koncentrigis la fortojn de sia volo
kaj spirito. Espero eniris en ŝian koron, ŝi komprenis, ke ĝia
plenumiĝo dependas de la interparolo, kiun ŝi estas havonta, ŝi
eksentis sin denove kuraĝa kaj ŝajnis trankvila.

La interparolo ne daŭris longe. Marta parolis sincere, sed koncize,
ŝi rakontis nur la faktojn de sia pasinteco. Kaŭze de fiereco, kiu
denove en ŝi vekiĝis, ŝi pri la havitaj sentoj parolis malmulte
aŭ preskaŭ nenion. La libristo bonege ŝin komprenis. Lia penetrema
okulo estis fiksita sur ŝia vizaĝo, sed oni povis vidi, ke en la
rakonto de la juna virino li vidis pli ol ŝin solan kaj pli ol la
sorton de ŝi sola.

Granda socia problemo, eble granda maljustaĵo, turmentanta la
internon de la socio, aperis antaŭ la pensoj de la bona kaj klera
homo, kiam li atente, kun intereso kaj kortuŝiteco aŭskultis la
historion de la juna virino, kiu, malgraŭ sia energio, klopodado kaj
penado, ne povis trovi por si lokon sur la tero.

Marta leviĝis de la tabureto, sur kiu ŝi sidis en la daŭro de
kelke da minutoj, kaj, etendante la manon al la libristo, ŝi diris:

-- Mi diris al vi ĉion. Mi ne hontis konfesi la trompiĝojn, kiuj
ĝis nun min trafis, ĉar se la fortoj min trompis, miaj intencoj
estis honestaj. Mi faris ĉion, kion mi povis kaj kapablis. La esenco
de mia malfeliĉo konsistas en tio, ke mi povis malmulte, ke mi
nenion sufiĉe kapablis. Sed miaj ĝisnunaj provoj ne ampleksis ja
ankoraŭ la tutan rondon da diversaj homaj laboroj; eble inter ili
troviĝas ankoraŭ io ankaŭ por mi. Ĉu mi povas havi ian esperon?
Diru al mi sincere kaj sen hezito, mi petas vin en la nomo de tiu,
kiu iam ĝuis vian amikecon kaj kiu jam ne vivas, en la nomo de la
estaĵoj, kiuj estas karaj por vi....

La libristo premis la al li etenditan manon. Lia manpremo estis varma
kaj kora. Post momenta medito li komencis paroli:

-- Ĉar vi, sinjorino, ordonis al mi esti sincera, mi devas diri la
malĝojan veron. Esperon plibonigi vian sorton per laboro vi povas
havi nur malgrandan kaj tre necertan! Vi diris pri la amplekso de
la homaj laboroj; sed la amplekso de la laboroj ĝenerale homaj kaj
la amplekso de la laboroj virinaj estas koncerne sian grandecon du
nemezureble malegalaj ampleksoj. La lastan vi jam preskaŭ la tutan
elĉerpis per viaj senfruktaj provoj.

Marta aŭskultis tiujn vortojn kun mallevitaj okuloj, en pozo
senmova. La libristo rigardis ŝin per okuloj plenaj de kunsento.

-- Ĉion ĉi tion mi diris al vi por tio, ke vi ne iluziu vin per
tro granda espero kaj ne spertu novan seniluziiĝon, eble ankoraŭ
pli doloran ol la aliaj. Mi tamen ne volus, ke vi foriru de ĉi tie
kun la penso, ke mi ne volis doni al vi helpan manon. En la daŭro
de kvin jaroj vi estis la ĉiutaga kunvivantino de homo klera, tio
signifas multe; mi scias, ke en la aŭtunaj kaj vintraj vesperoj vi
havis la kutimon kune legi, de tio devis kolektiĝi ĉe vi certa
provizo da scioj. Krom tio permesu al mi diri, ke via maniero de
sinesprimado kaj via maniero rigardi la vivon montras, ke via menso
ne estas tute neprilaborita. Tial mi opinias, ke provi laboron sur
nova kampo vi povas kaj devas....

Ĉe la lastaj vortoj la libristo deprenis de breto negrandan libron.
La okuloj de Marta ekbrilis.

-- Ĉi tio estas ĵus aperinta verketo de unu el la francaj
pensemuloj; ĝia traduko povas esti utila por nia publiko kaj por
miaj interesoj. Mi intencis komisii la tradukon al iu alia, sed nun
mi estas feliĉa, ke mi povas servi per ĝi al la edzino de nia amata
kaj neforgesebla sinjoro Swicki....

Dirante tion, la libristo envolvis en paperon la bluan volumeton.

-- Ĝi estas verko, kiu traktas pri unu el la aktualaj sociaj
demandoj; ĉar ĝi estas skribita klare kaj por ĉiuj kompreneble,
ĝi ne estos tro malfacila por traduki. Por ke vi sciu, pro kio vi
laboros, mi povas difini, ke honorarion (pardonu ĉi tiun oficialan
esprimon) mi povos doni al vi en la kvanto de cent spesmiloj. Se ĉi
tiu okupo montriĝos taŭga por vi, tiam poste troviĝos eble ankaŭ
io alia por traduki. Krom tio ne mi sola estas ja ĉi tie eldonisto,
kaj se vi akiros la reputacion de bona tradukistino, oni vin vokos
al diversaj lokoj. Pri la lingvo germana vi diris al mi, ke vi scias
ĝin en tre malforta grado; tio estas domaĝa. Tradukoj el ĉi tiu
lingvo estus pli dezirataj kaj pli bone pagataj. Tamen se en kelke da
laboroj vi bone sukcesos, vi havos la eblon preni kelkajn dekojn da
lecionoj... en la tago vi tradukados verkojn francajn, en la noktoj
vi perfektiĝados en la lingvo de la germanoj... tia devas esti la
laborado de virino. Paŝo post paŝo kaj _self-help_...

Marta per tremantaj manoj prenis la al ŝi donatan libron.

-- Ho, sinjoro! -- ŝi diris, prenante per ambaŭ manoj la manon de la
libristo. -- Dio rekompencu vin per feliĉo de tiuj, kiujn vi amas.

Nenion plu ŝi povis diri, post kelke da sekundoj ŝi estis jam sur
la strato. Ŝi iris nun per rapidaj paŝoj. Kun kortuŝeco ŝi pensis
pri la nobla ago de la libristo rilate ŝin, pri la afableco kaj
servemeco, kiun li montris al ŝi. El ĉi tiu penso elvolviĝis penso
alia. Mia Dio, diris en sia spirito la juna virino, tiom da bonaj
homoj mi renkontas sur mia vojo, kial do estas al mi tiel malfacile
vivi? La libro, kiun ŝi portis, bruligis al ŝi la manojn. Ŝi
dezirus kun rapideco de sago atingi sian ĉambreton, por trarigardi
la paĝojn, kiuj eble estis alportontaj al ŝi savon. Dum la vojo
tamen ŝi eniris en malgrandan butikon kun ŝuoj kaj aĉetis paron da
malgrandaj ŝuetoj. Kiam ŝi fine enkuris en la pordegon de la granda
domo ĉe la strato Piwna, ŝi ne iris rekte sur la ŝtuparon, sed
ŝi direktis sin en la profundon de la korto al la malgranda pordo
de la loĝejo de la kortisto. Ĉar tie, sub la pagata observado de
la kortistedzino, Janjo pasigadis ĉiutage la longajn horojn, dum
kiuj ŝia patrino kudradis en la laborejo de sinjorino Szwejc. En la
eksteraĵo de la infano dum la pasintaj monatoj montriĝis ankoraŭ
pli grandaj kaj pli profundaj ŝanĝoj, ol en la eksteraĵo de la
patrino. La vangoj de Janjo kaviĝis kaj kovriĝis per malsaneca
flavo; ŝia funebra, bruniĝinta kaj en kelkaj lokoj disŝirita
vesteto kvazaŭ pendis sur ŝia malgrasiĝinta korpo, la nigraj
okuloj plivastiĝis, perdis la antaŭan brilon kaj moviĝemecon,
kaj en ilia esprimo oni vidis tiun mutan dolorplendon, per kiu
distingiĝas la rigardo de infanoj premataj fizike kaj morale.

Ekvidinte la patrinon, Janjo ne ĵetiĝis al ŝia kolo, ne ekpepis
kiel ŝi faradis antaŭe, ne ekplaŭdis per siaj malgrandaj manetoj.
Kun klinita kapeto kaj malgrasaj, frostomalvarmaj manetoj, alpremitaj
ĉirkaŭ la lana tuko, per kiu ŝi sin kovris, ŝi eniris kun la
patrino en la subtegmentan ĉambreton kaj tuj sidiĝis sur la planko
antaŭ la malplena kameno en pozo kuntirita kaj sufere kunpremita.
Marta metis la libron sur la tablon kaj elprenis kelke da lignopecoj
el malantaŭ la forno. Janjo sekvis ŝin per siaj senbrilaj kaj
larĝaj okuloj.

-- Ĉu vi hodiaŭ jam plu nenien iros? -- ŝi diris post momento per
voĉo, kies obtuza kaj serioza sonado prezentis frapantan kontraston
kun la malgranda infana figuro.

-- Ne, mia infano, -- respondis Marta, -- mi nenien plu iros hodiaŭ.
Morgaŭ estas granda festo, kaj hodiaŭ posttagmeze oni diris al ni,
ke ni ne venu.

Dirante tion, Marta metis la lignon sur la kamenon kaj genuiĝinte
volis enbrakigi la filineton.

Sed apenaŭ ŝi ektuŝis ŝian brakon, el la buŝo de Janjo elsaltis
krieto de doloro.

-- Kio estas al vi? -- ekkriis Marta.

-- Min doloras ĉi tie, panjo! -- respondis la infano, sen plendo en la
voĉo, sed tre mallaŭte.

-- Doloras! kial? kiel longe? -- zorge demandadis la patrino. Janjo
silentis kaj sidis senmove kun mallevitaj okuloj. Nur ŝia pala
buŝeto iom tremis, kiel okazas ordinare ĉe la infanoj, kiam ili
penas reteni fortan ploron. Martan maltrankviligis la obstina
silentado de la infano eble pli, ol la elmontrita doloro. Rapide ŝi
disbutonumis la malstreĉe surpendantan vesteton kaj deŝovis ĝin de
unu brako de la infano. Sur la malgrasa blanka brako, kiun nudigis
la mano de la patrino, vidiĝis nigre-blua makulo. Marta konvulsie
kunplektis la manojn. Videble ia terura penso trakuris ŝian kapon.

-- Ĉu vi falis aŭ frapiĝis? -- ŝi demandis mallaŭte kun okuloj
fiksitaj sur la malluma makulo.

Janjo silentis ankoraŭ momenton, poste ŝi subite levis la
mallevitajn palpebrojn, kaj tiam montriĝis, ke ŝiaj okuloj estas
plenaj de larmoj. Tamen ŝi ĉiam ankoraŭ detenis sin de plorado,
ŝia malgranda brusto forte laboris, la maldikaj lipoj tremis kiel
folietoj.

-- Panjo, -- ŝi murmuretis post momento, alkliniĝante al la
patrino, -- mi sidis hodiaŭ tie ĉe la forno... estis al mi
malvarme... Antoniowa portis akvon al la fajro... kroĉetiĝis je mia
vesteto, disverŝis la akvon kaj koleriĝinte batis min tiel forte...
forte....

La lastajn vortojn ŝi diris tre mallaŭte, per la kapo kaj brusto
ŝi alpremiĝis al la brusto de la patrino kaj tremis per la tuta
korpo. Marta ne ekĝemis kaj ne ekkriis, ŝia vizaĝo dum momento
aspektis kiel ŝtoniĝinta, sed la palaj lipoj kunpremiĝis pli forte
kaj el la okuloj senmove rigardantaj en la spacon brilis ĉiam pli
akra kaj pli malserena lumo.

-- Ha! -- ŝi fine ekĝemegis kaj ĉirkaŭprenis la flamantan frunton
per siaj interplektitaj manoj. En ĉi tiu mallonga ekĝemo sonis
obtuza kolero kaj senfina doloro. Dum kelke da minutoj la patrino
kaj la infano prezentis grupon da du brustoj kaj du vizaĝoj, el
kiuj unu, la virina, kun sekaj kaj malserene flamantaj okuloj
kliniĝis super la dua, infana, pala kaj malseka de larmoj. Post
momento Marta forprenis la manojn de la frunto kaj metis ilin sur
la kapon de la filino. Ŝi forŝovis de la infana frunto ŝiajn
interkonfuzitajn harojn, forviŝis la larmojn de la malgrasaj
vangetoj, butonumis sur la brusto la vesteton, varmigis inter siaj
manplatoj la frostiĝintajn manetojn. Ĉion ĉi tion ŝi faris
silente. Kelke da fojoj ŝi malfermis la buŝon, kvazaŭ ŝi volus
ion diri, sed mankis al ŝi la voĉo. Fine ŝi leviĝis de la planko
kaj levis Janjon. Ŝi sidigis ŝin sur la lito kaj elprenis el la
poŝo la ŝuetojn envolvitajn en papero.

Sur ŝia buŝo estis nun rideto, stranga rideto! Ĝi enhavis en si
ion artan, sed samtempe ankaŭ ion tre altan; samtempe kun pena
sindevigado oni povis vidi en ĝi amon kaj heroecon de patrino, kiu
siajn proprajn dolorojn aliformigas en ridetojn, por sekigi per ili
la larmojn de sia infano.

La tago finiĝis, la urbaj horloĝoj sonis noktomezon, sed en la
subtegmenta ĉambreto ankoraŭ brulis la lampo; ĉi tiu ĉambreto
aspektis nun ankoraŭ pli malgaje ol tiam, kiam la juna virino
la unuan fojon transpaŝis ĝian sojlon. Ne troviĝis jam en ĝi
la ŝranko, nek la komodo, nek la du ledaj saketoj. La unuajn du
objektojn kune kun la du novaj seĝoj la luantino fordonis al
la domadministranto, ĉar ŝi ne povis plu pagi por ilia luado;
la lastajn ŝi vendis en tagoj de grandaj frostoj, por ke ŝi
povu aĉeti por la ricevita mono pli da hejtoligno. Restis en la
ĉambreto nur unu lito, sur kiu en ĉi tiu momento, ĉirkaŭkovrita
de la nigra tuko de la patrino, dormis Janjo, du lamaj seĝoj kaj
unu nigre kolorigita tablo. Sub la blanka lumo de la lampo kaj
ĉirkaŭita de dika plektaĵo de nigraj harligoj, la vizaĝo de
la ĉetable sidanta virino bele kaj severtrajte distingiĝis en
la duonlumo de la ĉambreto. Marta ankoraŭ ne laboris, kvankam
ĉiuj materialoj de ŝia estonta laboro, la libro, papero, plumo,
kuŝis antaŭ ŝi. Ŝin kaptis neforpelebla, nevenkebla revado.
Neatenditaj, brilantaj perspektivoj kreiĝis antaŭ ŝiaj okuloj,
ŝi ne povis forŝiri de ili sian rigardon, lacigitan de la mallumo.
Ŝi ne estis jam tiel fidoplena kiel tiam, kiam ŝi antaŭ tiu sama
tablo sidiĝis kun krajono en la mano, sed ŝi ne havis sufiĉe
da fortoj, por aŭskulti la murmuradon de dubo. Ĝi estis en ŝi,
tiu murmurado, sed ŝi forturnadis de ĝi sian orelon, dum ŝi
aŭskultadis senĉese la vortojn de la libristo, kiuj plenigis
ĉiujn ŝiajn pensojn. El tiuj vortoj ŝpiniĝis longa vico da oraj
revoj de la virino, de la patrino. Povi plenumadi laboron agrablan,
kvankam malfacilan, laboron, kiu altigas la spiriton kaj respondas al
ĝiaj plej profundaj bezonoj, -- kia plezurego tio estas! Laborenspezi
dum kelke da semajnoj cent spesmilojn -- kia riĉeco tio estas! Kiam
ŝi iam fariĝos tia riĉa granda sinjorino, la unua afero, kiun
ŝi faros, estos preni ian honestan nejunan servantinon, kiu havas
siajn infanojn aŭ almenaŭ amas infanojn kaj sekve povus varti
Janjon zorge, prudente. Poste... (Marta demandis sin mem, ĉu ŝi
ne estas tro postulema en sia revado) poste ŝi eble forlasos ĉi
tiun nudan, malvarman, malserenan ĉambron, en kiu al ŝi mem estas
tiel malgaje kaj kiu por ŝia infano estas tiel malsaniga, kaj ŝi
luos ie, ĉe ia malgranda sed pura senbrua strato, du ĉambretojn
varmajn, sekajn, sunajn... Poste... se ŝi akiros reputacion de bona
tradukistino kaj ricevados multajn mendojn, se tiuj cent spesmiloj,
tiu grandega sumo multe da fojoj venos en ŝiajn manojn, ŝi serĉos
instruistojn de lingvoj kaj de desegnado, ŝi lernos en la daŭro de
tutaj tagoj kaj noktoj, sen ripozo, kun fervoro kaj pacienco, ĉar
tia devas ja esti la laboro de virino, paŝo post paŝo kaj per
propraj fortoj... Poste... Janjo kreskos... Kun kia atento la okulo
de la patrino observados kaj divenados ŝiajn naturajn talentojn,
por neniun el ili lasi sen uzo, sed kontraŭe, el ĉiu el ili forĝi
por la estonta virino spiritan trezoron, batalilon por la batalo
pri la vivo... La lernado de Janjo, ŝia klereco, forto, feliĉo
kaj sendanĝereco de la tuta estonteco estos frukto de laborado de
ŝia patrino. Kun kia trankvileco ŝi tiam fermados siajn okulojn
por fortiga dormo, kun kia ĝojo ŝi malfermados ilin ĉiumatene,
salutante novan tagon de laboro kaj devoplenumo, sed samtempe ankaŭ
de trankvileco kaj kontenteco! Kun kia fiereco ŝi irados tiam inter
la homojn, sentante, ke ŝi estas egala al ili rilate la forton kaj
homan indecon; kun kia senpezigita kaj feliĉe tuŝita koro ŝi
genuiĝos sur la tombo de la homo, kiun ŝi amis, kaj al lia eterne
antaŭ ŝiaj okuloj staranta bildo ŝi diros: mi fariĝis inda vin!
mi ne subfalis al la malbona sorto! mi evitis morton permalsatan kaj
vivon peralmozan! Mi kapablis ŝirmi per prizorgado kaj eduki por la
estonteco vian kaj mian infanon! Poste....

Nun la okuloj de Marta trafis la bildeton, kiu pendis proksime de
ŝi sur la muro. Tio estis tiu desegnaĵo, kiu estis forrifuzita de
ŝiaj pandonantoj kaj redonita al ŝi. Ŝi estis ornaminta per ĝi
la malriĉan nudan ĉambreton, kaj nun ŝi fiksis sur ĝi la silente
flamantajn okulojn. Malgranda kampara dometo, branĉlarĝa arbo,
birdeto kantanta sur siringa arbetaĵo, klara aero de kamparo kaj
profunda silenteco de bonodoraj kampoj... Ho Dio! se ŝi povus tiom
laborenspezi, tiom multege, ke lia modesta loketo, freŝa, verda,
povu fariĝi ŝia propraĵo! Ŝi tiam estos jam nejuna virino, la
venteto, kiu murmuros en la branĉoj, malvarmetigos ŝian frunton
ŝvitkovritan de la laboroj de la vivo, la lacigitaj okuloj ĝuos
la koloron de freŝa verdaĵo, kaj la birdeto, kiu kantis, kiam ŝi
estis en lulilo, kantos por ŝi super ŝia por eterne dormiĝanta
kapo la lastan kanton de ĉi tiu tero.

Tiel revis la malriĉa virino. En tiu nokto en la subtegmenta
ĉambreto la lampo restis neestingita ĝis la mateniĝo. Marta legis
la libron, kiun oni komisiis al ŝi traduki el fremda lingvo. Komence
ŝi legis malrapide, atente, poste kun entuziasmo, kun preskaŭ
febra intereso. Ŝi komprenis la penson de la aŭtoro, la objekto
de la verko trapenetris ŝian cerbon, klara kaj preciza ĝi staris
antaŭ ŝiaj okuloj. Ŝia komprenado fariĝis kvazaŭ elasta rondo kaj
ampleksis ĉiam pli grandan, pli plenan tutaĵon; la intuicio, tiu
alta kaj malofta naturdono, kiu el homo faras duondion, leviĝis el
la profundo de la spirito de la juna virino kaj murmuris al ŝi en la
orelon vortojn de ĝis nun ne konataj problemoj.

Estis jam luma tago, kiam Marta estingis la lampon kaj prenis plumon.
Ŝi skribis, kaj de tempo al tempo, fortirante la okulojn for de la
papero, ŝi direktadis ilin al tiu flanko de la ĉambro, kie staris
la lito kun la dormanta infano. Ĉe la blanka lumo de la vintra
mateno Janjo aspektis pale kaj suferante. Kiam la unua radio de la
suno penetris en la ĉambron, ŝi malfermis la okulojn. Tiam la
patrino leviĝis, genuiĝis ĉe la lito kaj, ĉirkaŭprenante per la
brako la duone dormantan korpon de la infano, klinis al la kuseno la
lacan, varmegan kapon.

En tiu sama momento movado ekbolis en la urbo. Ekbruis veturiloj,
eksonis preĝejaj sonoriloj, ekbolis interparoloj, ridoj, krioj.
Varsovio salutis la novan jaron.

  * * *

Depost la tago, en kiu Varsovio salutis la novan jaron, pasis ses
semajnoj. Je la unua horo posttagmeze Marta, kiel ordinare forlasis
la kudrejon, por iri hejmen kaj pretigi tagmanĝon por si kaj por
la infano. Ŝi kisis Janjon, kiu, malgaja kaj korpremata en la
malvasta ĉambreto de la kortisto, iom revigliĝadis ekvidante la
patrinon, kaj, almetinte al negranda fajro poteton kun manĝaĵo, la
juna virino elŝovis la tirkeston de la tablo kaj elprenis el ĝi
dekkelke da folioj da papero. Tio estis la jam finita traduko de la
franca verko. Por ĝin pretigi, ŝi laboris kvin semajnojn, kaj la
transskribo okupis unu semajnon. Nun kun rideto sur la buŝo ŝi
trarigardis la paĝojn plenajn de belforma kaj pura skribaĵo.

Dum la lasta pasinta tempo en ŝia eksteraĵo aperis novaj ŝanĝoj,
sed tute aliaj ol antaŭe. Ŝi laboris duoble, ĉar ŝi laboris
tage kaj nokte. Dek horojn en la tago ŝi kudradis, naŭ horojn en
la nokto ŝi skribadis, unu horon ŝi pasigadis en interparolado
kun la infano, kvar horojn ŝi dormadis. Tio estis vivmaniero
certe ne konforma al la reguloj de la higieno, kaj tamen la strioj
de malsaneca flavo malaperis de la vizaĝo de Marta, ŝia frunto
glatiĝis, la okuloj ricevis denove la antaŭan brilon. Ŝi tusis
malpli ofte, aspektis sane kaj preskaŭ freŝe. Ŝia spirito,
kvietigita de trankvileco kaj vigligita de espero, fortigis la
antaŭe senfortigitan korpon, nobla kontenteco pri si mem denove
rektigis la gracian talion, redonis la serenecon al la frunto. Post
la tagmanĝo, kiu konsistis el unu tre simpla manĝospeco kaj peco
da nigra pano, Marta ĉirkaŭvolvis per folio da maldika papero la
trarigarditan manuskripton. Ŝi tion faris kun ia aparta penado, kaj
sur ŝia vizaĝo oni povis vidi la senton de zorgemeco kaj samtempe
de interna profunda plezuro. Sur unu el la altaj turoj de la urbo
eksonis la dua horo. Marta forkondukis Janjon al la ĉambro de la
kortisto kaj eliris en la urbon. Je la tria horo ŝi devis esti sur
sia ordinara loko de la kudrejo de sinjorino Szwejc, sed antaŭe ŝi
volis viziti la konatan librejon.

La libristo-eldonisto staris, kiel ordinare, malantaŭ la magazena
skribtablo kaj estis okupita je enskribado de ciferoj kaj notoj
en grandan libron. Kiam Marta eniris, li levis la kapon. Al la
enirantino li faris tre afablan saluton.

-- Vi jam finis vian laboron, -- li diris, prenante la manuskripton el
la mano de Marta, -- bone, mi atendis ĝin senpacience. Ĉi tiu verko
devas esti eldonata nun aŭ neniam... la problemo estas aktuala, tre
grava por la momento, ĝi ne povas atendi... hodiaŭ ĝi interesas
la publikon, morgaŭ ĝi povas esti indiferenta por ĝi. Kun la
trarigardo de la manuskripto mi rapidos. Volu veni morgaŭ je la sama
horo, kaj mi povos doni al vi sciigon decidan.

En tiu tago en la kudrejo de sinjorino Szwejc Marta malmulte sukcesis
en sia laborado. Ŝi penis plenumi kiel eble plej bone tion, kion
malgraŭ ĉio ŝi nomis sia devo, sed ŝi ne povis. Ŝiaj manoj
tremis, de tempo al tempo nebulo kovris al ŝi la okulojn, ŝia
koro frapis tiel forte, ke ŝi ne povis libere spiri. Nun, en ĉi
tiu momento, eble la libristo-eldonisto tenas antaŭ si ŝian
manuskripton, legas ĝin... trakuras per la okuloj eble la kvinan
paĝon... ho, ke li ĝin rapide trakuru, ĉar ĝuste tie troviĝas
unu loko, kiu, estante malplej facile komprenebla, malplej bone
aperis en la traduko... sed kompense la fino de la manuskripto,
ĝiaj lastaj paĝoj, estas tradukitaj bonege... skribante ilin
Marta mem sentis, ke ŝin kaptas efektiva inspiro, ke la penso
de la majstro speguliĝas en ŝiaj vortoj kiel majesta vizaĝo de
saĝulo en plej pura spegulo... En la loĝejo de sinjorino Szwejc
la horloĝo sonis la naŭan horon, la laboristinoj disiris, Marta
reiris al sia ĉambreto. Je la noktomezo ŝi prezentis al si, ke la
libristo-eldonisto ĝuste nun fermas la de ŝi skribitan kaj de li
legitan kajeron. Ho, kiom multe ŝi donus por tio, se ŝi povus en
ĉi tiu momento vidi lian fizionomion! Ĉu ĝi estas kontenta aŭ
malgaja, severa aŭ promesanta plenumon de ŝia espero? Matena lumo
jam penetris en la ĉambreton, kiam Marta, apogiĝinte sur kuseno,
per okuloj, kiuj dum la tuta nokto ne fermiĝis eĉ por momento,
rigardis la pecon da ĉielo videblan tra la malgranda fenestro.
En tiuj okuloj, kiuj estis larĝe malfermitaj kaj senmovaj, sub
la pala frunto vidiĝis profunda petego, el ili fluis muta, sed
varmega preĝo. Je la oka horo ŝi devis laŭ la kutimo iri al la
kudrejo, sed ŝiaj piedoj tiel tremis, ŝia kapo tiel flamis kaj la
brusto tiel doloris, ke ŝi falis sur seĝon, ĉirkaŭprenis per
la manplatoj la frunton kaj diris al si: mi ne povas! Leviĝante,
kombante siajn longajn silkecajn harojn, surmetante la malnoviĝintan
funebran veston, preparante matenan trinkaĵon por la infano kaj eĉ
parolante kun Janjo, ŝi ĉiam havis la saman penson en la kapo: ĉu
li akceptos mian laboron aŭ ne akceptos? ĉu mi kapablas plenumi
tiajn laborojn aŭ ĉu mi ne kapablas? «Amas, ne amas» murmuretadis
la ĉarma Gretchen, deŝirante laŭvice la neĝoblankajn folietojn de
kampa astro; «kapablas, ne kapablas» meditadis la malriĉa virino,
ekbruligante sur la kameno du malgrandajn lignopecojn, kuirante la
mizeran manĝaĵon, balaante la malgajan ĉambreton kaj alpremante
al la brusto sian palan amatan infanon. Kiu povus difini kun plena
certeco, en kiu el la du demandantaj virinoj kuŝis pli profunda, pli
terura dramo, kiun el ili la sorto per sia respondo estis pli kruele
frakasonta, kiu el ili estis pli malfeliĉa kaj pli danĝere minacata
malgraŭ sia tre malgranda postulemeco?

Ĉirkaŭ la unua horo posttagmeze Marta estis denove sur la trotuaro
de la strato Krakowskie Przedmiescie. Ju pli ŝi alproksimiĝis al la
celo de sia irado, des pli ŝi malrapidigis siajn paŝojn. Jen ŝi
estis jam antaŭ la pordo de la librejo, kaj tamen ŝi ne eniris;
ŝi faris kelke da paŝoj flanken, apogis sin per la mano al la
balustrado, kiu ĉirkaŭis unu el la belegaj palacoj, kaj staris dum
momento kun kapo klinita.

Nur post kelke da minutoj ŝi transiris la sojlon, malantaŭ kiu
atendis ŝin ĝojo aŭ malespero.

Ĉi tiun fojon krom la mastro de la magazeno en la librejo estis
nejuna homo kun okulvitroj, kun kalva kapo, kun granda vizaĝo
distingiĝanta per larĝaj kaj ŝvelformaj vangoj. Li sidis en
la profundo de la granda salono super kelkaj dekoj da volumoj
disĵetitaj sur granda tablo kaj tenis libron en la mano. Marta
ne donis eĉ la plej malgrandan atenton al la nekonata homo, ŝi
preskaŭ lin ne vidis. Ĉiuj fortoj de ŝia spirito koncentriĝis
en ŝiaj okuloj, kiuj tuj de la sojlo renkontis la vizaĝon de
la libristo kaj kvazaŭ algluiĝis al ĝi. La libristo ĉi tiun
fojon sidis malantaŭ la skribtablo kaj legis gazeton. Antaŭ li
kuŝis rulpaketo da paperaĵo. Marta rekonis sian manuskripton kaj
eksentis tremon, kiu trakuris ŝin de la kapo ĝis la piedoj. Kial
tiu manuskripto troviĝis ĉi tie kaj estis kunvolvita tiamaniere,
kvazaŭ ĝi estus tuj fordonota al iu? Eble la libristo intencas iri
tuj al la presejo kaj tial li metis antaŭ si la kajeron? eble li
ĝin ankoraŭ ne legis, li ne havis tempon?... Ĉiuokaze ĝi kuŝas
ĉi tie ne por tio, ke oni ĝin redonu al tiu, kiu pasigis super ĝi
kelkajn dekojn da noktoj, ekamis ĝin, eldorlotis ĝin, enŝlosis en
ĝin sian plej karan esperon... la solan esperon! Ne, tiel ne povas
esti! Ĉi tiuj pensoj kvazaŭ garbo da fulmoj trakuris la kapon de
Marta.

Ŝi alpaŝis al la libristo, kiu leviĝis kaj, ĵetante rigardon
sur la troviĝantan en la magazeno nejunan homon, etendis al ŝi la
manon. Marta rimarkis lian ĝenatecon, sed ŝi pensis, ke la kaŭzo
de tio estas la ĉeestado de flanka persono. Tamen tiu lasta ŝajnis
tute enprofundigita en la legadon; de la loko, sur kiu kontraŭ
la libristo staris Marta, la nekonatulon apartigis interspaco de
dekkelke da paŝoj.

Marta profunde ekspiris kaj demandis mallaŭte:

-- Ĉu vi tralegis mian manuskripton?

-- Mi tralegis, sinjorino, -- respondis la libristo... Pro Dio!
kion povas signifi tiu sonado de la voĉo, per kiu li eldiris
siajn vortojn? En la malaltaj tonoj de lia voĉo sonis kvazaŭ
malkontenteco, mildigata de sincera kompato!

-- Kian do sciigon mi ricevos de vi? -- demandis la virino ankoraŭ
pli mallaŭte ol antaŭe, kaj kun retenita spirado, kun larĝe
malfermitaj okuloj ŝi streĉe rigardis la vizaĝon de la libristo.
Ho, ke ŝia vido montriĝu erara! Sur la vizaĝo oni povis vidi
konfuzon, ligitan kun tiu sama kompato, kiu sonis en la voĉo!

-- La sciigo, sinjorino, -- komencis la libristo duonvoĉe kaj
malrapide, -- la sciigo estas nefavora... tio min doloras, tre doloras,
ke mi devas tion diri al vi... sed mi estas eldonisto, respondeca
antaŭ la publiko, mi estas industriisto, devigata gardi miajn
interesojn. Via laboro posedas multe da bonaj flankoj, sed... ĝi ne
taŭgas por presado...

La buŝo de Marta iom ekmoviĝis, tamen ĝi eligis nenian sonon. La
libristo, post momenta silento, dum kiu li videble serĉis en sia
kapo vortojn konformajn al la situacio, komencis paroli.

-- Dirante, ke via traduko ne estas sen certaj bonaj flankoj, mi
diris la veron; eĉ plie, se mi havas la rajton rigardi min kiel
kompetentan, mi povas diri kun certeco, ke vi posedas videblan
talenton por la plumo. Via stilo donas sufiĉe fortan pruvon de tiu
talento, ĝi estas kerneca, vigla, en multaj lokoj plena de vervo kaj
de fajro. Sed... kiom mi povis vidi el via laboro, tiu via senduba
talento restas en stato... pardonu al mi la esprimon... en stato
rudimenta, neprilaborita. Al via talento mankas la apogo de lernado,
mankas la helpo, kiun povas doni nur la sciado de la tekniko de
verkado. La ambaŭ lingvojn, kun kiuj vi ĉi tie havis aferon,
vi konas tro malmulte, por ke vi povu manovri kun ili tiel, kiel
postulis la objekto kaj la scienca nomenklaturo. Eĉ plie, granda
parto de la alta literatura lingvo, kiu uzas multe da esprimoj ne
ekzistantaj en la ĉiutaga vivo, estas al vi videble tre malmulte
konata. De tio venas la oftaj interŝanĝoj de vortoj, neĝusteco
de la esprimoj, neklaraĵoj kaj stilaj konfuzaĵoj. Per unu vorto,
talenton vi havas, sed vi lernis tro malmulte, kaj la arto de
verkado, eĉ se ĝi volas limi sin nur per farado de tradukoj, nepre
postulas certan sufiĉe vastan amplekson da farita lernado, certan
sufiĉe ampleksan sciadon komune sciencan kaj speciale teknikan...

Dirinte ĉion ĉi tion, la libristo silentiĝis, kaj nur post kelka
momento li diris plue:

-- Tio estas la tuta vero, kiun mi eldiris al vi kun doloro. Kiel
via konato, mi bedaŭras, ke vi ne akiris la deziratan de vi povon
labori; kiel homon, tio min afliktas, ke vi ne prilaboris sufiĉe
vian talenton. Vi posedas talenton senduban, estas nur domaĝe, ke vi
ne lernis pli multe, pli vaste, pli fundamente....

Ĉe la lasta vorto la libristo prenis de la tablo la paperan
rulpaketon kaj volis doni ĝin al Marta. Sed ŝi ne etendis la manon,
ne faris eĉ la plej malgrandan movon, ŝi staris rekte, rigide,
kvazaŭ ŝtoniĝinta, kaj nur sur ŝiaj palaj lipoj tremis stranga
rideto. Tio estis unu el tiuj ridetoj, kiuj estas milionoble pli
malĝojaj ol larmoj, ĉar oni vidas en ili spiriton, kiu komencas
moki sin mem kaj la mondon. La vortoj de la libristo, kiu juĝis la
literaturan laboron de Marta, estis preskaŭ laŭvorta ripeto de la
vortoj de la literaturisto, kiu antaŭ kelke da monatoj elparolis
verdikton pri ŝia desegnado. Kredeble ĉi tiu egaleco estis la
kaŭzo de la konvulsia rideto, kiu ektuŝis la tremantajn lipojn de
la virino.

-- Ĉiam tio sama! -- ŝi murmuretis post momento, poste ŝi klinis la
kapon kaj diris pli laŭte: -- Dio mia, Dio, Dio!

Ĉi tiu ekkrio, kiu elsaltis el ŝia buŝo, estis rapida, obtuza,
sed korŝiranta. Ŝi do ne sole ploris antaŭ atestantoj, sed ŝi
eĉ ĝeme kriis. Kio do fariĝis kun ŝia antaŭa fiereco kaj stoika
sindeteneco? Ĉi tiuj ecoj, kiuj troviĝis en la karaktero de Marta,
parte fandiĝis en la iom post iom akirata alkutimiĝo al senĉese
suferataj humiliĝoj, tamen ili restis ankoraŭ en tia kvanto, ke
post dekkelke da sekundoj ŝi sukcesis levi la kapon, reteni la
larmojn sub la palpebroj kaj ekrigardi la libriston per rigardo
sufiĉe klara. Ĉi tiu rigardo esprimis petegon, ho ve, denove
petegon, sekve humiliĝon!

-- Sinjoro, ŝi diris, -- vi estis por mi tiel bona, kaj se mi ne povis
profiti de via boneco, tio estas jam mia kulpo...

Ŝi haltis subite. Ŝia rigardo fariĝis vitreca kaj retirita
internen. -- Ĉu mia? -- ŝi ekmurmuris tre mallaŭte per tono de
demando. Ĉi tiun demandon ŝi faris videble al si mem; la socia
problemo, kies unu el la reprezentantoj kaj viktimoj ŝi estis,
ĉirkaŭprenis ŝin ĉiam pli premante per siaj malmolaj brakoj kaj
ordonis al ŝi rigardi ĝian teruran vizaĝon. Ŝi tamen baldaŭ
forskuis de si la kontraŭvolan enpensiĝon. La rigardon denove
sereniĝintan ŝi direktis sur la vizaĝon de la homo, kiu staris
antaŭ ŝi.

-- Ĉu mi ne povus lerni ankoraŭ nun? Ĉu ekzistas nenia loko en la
mondo, kie mi povus ion ellerni? Diru al mi, sinjoro, diru, diru!

La libristo staris duone konfuzita, duone kortuŝita.

-- Sinjorino, -- li respondis, farante geston de kompato, -- mi konas
nenian tian lokon. Vi estas virino.

En tiu momento el la apuda salono eliris kaj alpaŝis al la libristo
unu el la komizoj kun ia longa registro aŭ kalkulo en la mano.
Marta prenis sian manuskripton kaj foriris. Kiam ŝi adiaŭe donis
la manon al la libristo, ŝiaj fingroj estis malvarmaj kiel glacio
kaj rigidaj, la vizaĝo estis senmova kiel marmoro, kaj nur sur
ŝiaj lipoj senĉese tremadis fulmetanta rideto, kiu kvazaŭ senfine
ripetadis la vortojn, kiujn ŝi antaŭe eldiris. Ĉiam tio sama!
Apenaŭ la pordo fermiĝis post la eliro de Marta, la nejuna homo kun
la kalva kapo kaj la granda vizaĝo ĵetis sur la tablon la libron,
en kiun li ĝis nun ŝajnis enprofundigita, kaj eksplodis per laŭta
rido.

-- Pri kio vi ridas? -- mirigite demandis la libristo, levante la
okulojn for de la registro, kiun oni alportis al li antaŭ momento.

-- Kiel do oni povas ne ridi! -- ekkriis la sinjoro, kaj liaj okuloj tra
la dikaj kaj neklaraj okulvitroj brilis per plenkora gajeco, -- kiel
oni povas ne ridi! Ŝia moŝto ekdeziris fariĝi verkistino,
aŭtorino! Nu, kion vi diros al tio? ha, ha, ha! sed vi donis al ŝi
bonan forregalon! Vere mi havis deziron desalti de la seĝo kaj kisi
vin por tio!

La libristo rigardis sian gaston per iom severa rigardo.

-- Kredu al mi, sinjoro, -- li diris kun nuanco de malkontenteco, -- ke
estis por mi tre malagrable, eĉ tre dolore, aflikti tiun virinon...

-- Kion vi diras! -- ekkriis la homo, kiu sidis super la amaso da
libroj, -- kaj vi tion diras serioze?

-- Tute serioze; ŝi estas vidvino post homo, kiun mi konis, amis kaj
estimis...

-- Nu, nu! mi garantias al vi, ke ŝi estas ia aventuristino! Bonordaj
virinoj ne vagas tra la urbo, serĉante, kion ili ne perdis; ili
sidas hejme, gardas sian mastrumaĵon, edukas infanojn kaj gloras
Dion...

-- Sed pardonu, sinjoro Antonio, ĉi tiu virino havas nenian
mastrumaĵon, ŝi troviĝas en mizero...

-- Ha! lasu, sinjoro Laŭrencio! Mi miras, ke vi povas esti tiel
kredema! Tio ne estas mizero, mia sinjoro, sed ambicio! ambicio! Ili
volus per io ekbrili, gloriĝi, okupi plej altan lokon en la socio
kaj akiri tiamaniere liberecon fari kion ili volas kaj ŝirmi siajn
ekstravagancojn per imagata plialteco, per pseŭdo-laboro!

La libristo levis la ŝultrojn.

-- Vi estas ja literaturisto, sinjoro Antonio, kaj vi devus scii iom
pli pri la problemo de edukado kaj de laboro de virinoj...

-- Virina problemo! -- ekkriis la sinjoro, saltadante sur la seĝo, kun
subite ruĝiĝinta vizaĝo kaj flamantaj okuloj. -- Ĉu vi scias, kio
ĝi estas, tiu virina problemo?

Li silentiĝis por momento, ĉar, perdinte la spiron pro granda
ekscitiĝo, li devis ekspiri pli profunde. Post momento li per jam
pli trankvila voĉo diris plue:

-- Cetere por kio mi parolu al vi, kion mi pensas pri ĉi tiu afero.
Legu miajn artikolojn.

-- Mi legis, mi legis, kaj ili tute min ne konvinkis, ke...

-- Nu! se vi al mi ne kredas, interrompis lin la literaturisto kun
la dikaj okulvitroj, -- vi ne malŝatos ja almenaŭ tion, kion diras
pri tio aŭtoritatoj... grandaj aŭtoritatoj... Jen antaŭ ne longe
doktoro Bischof... vi scias ja, kiu estas Bischof?

-- Bischof, -- diris la libristo, -- certe estas granda scienculo, sed
krom tio, ke vi malbonuzas liajn vortojn kaj trograndigas ilian
signifon, mi ne opinias, ke li havas la rajton elparoli verdikton,
kiu kondamnas milojn da malfeliĉaj estaĵoj...

-- Da aventuristinoj, -- interrompis denove la literaturisto, -- kredu
al mi, ke nur da aventuristinoj, da estaĵoj ambiciaj, arogantaj kaj
ne havantaj moralecon. Por kio, mi vin petas, ni bezonas virinojn
instruitajn? Beleco, mildeco, modesteco, obeeco kaj pieco, jen estas
la virtoj, kiuj konvenas al virino, doma mastrumaĵo, jen estas la
regiono de ŝia laborado, amo por la edzo, jen estas la sola merito
konforma kaj utila por ili! Niaj praavinoj...

En tiu momento en la librejon eniris kelke da personoj, kaj la
rakonto pri la praavinoj haltis nefinita sur la malfermitaj dikaj
lipoj de la literaturisto. Sed kiajn fortajn argumentojn li povus
prezenti por sia ĵus eldirita teorio, kiom multe da nova li povus
diri kaj skribi pri la ambicio kaj enviemeco, kiuj igas la virinojn
transpaŝi la limojn, destinitajn al ili de la naturo kaj de la
grandaj aŭtoritatoj, se li povus en ĉi tiu momento trapenetri la
pensojn de Marta, marŝanta nun sur la strato!...

Elirinte el la librejo, ŝi komence estis kvazaŭ surdigita kaj
sensentigita. Ŝi pensis pri nenio, ŝi sentis nenion. La unua
konscia penso, kiu aperis en ŝia kapo, formuliĝis en la vortoj:
kiel feliĉaj ili estas! La unua sento, kiu klare vekiĝis en ŝi,
estis -- envio.

Ŝi marŝis tiam sur trotuaro kontraŭa al tiu, post kiu vidiĝis la
larĝaj kaj luksaj konstruaĵoj de la Kazimira palaco. Sur la vasta
palaca korto svarmis junuloj kun viglaj vizaĝoj, en uniformoj de
universitataj studentoj. Unuj el tiuj junuloj tenis sub la brako
grandajn librojn en simpla bindo aŭ sen bindo, difektitajn, duone
disŝiritajn de uzado, aliaj ĉirkaŭvolvis per papero elastajn aŭ
ŝtale brilantajn objektojn, verŝajne sciencajn aparatojn, kiujn ili
portis hejmen, por per ilia helpo fari sciencajn eksperimentojn kaj
observojn. Dum kelke da minutoj ili plenigis la korton per bruo de
interparoloj pli aŭ malpli laŭtaj. Ili diskutis, fervore gestadis,
de tempo al tempo el tiu aŭ alia grupo leviĝadis gamo de junula
rido aŭ pli laŭta ekkrio montranta entuziasmon de juna brusto
aŭ atestanta, ke oni parolas pri amata objekto de studado de la
flamaj kapoj. Post kelke da minutoj la grupoj disiĝis, oni vidis,
ke la junaj homoj donas al si reciproke la manojn kaj unuj kun gaja
rideto sur la buŝo, aliaj meditante, aliaj en vigla interparolado,
unuope aŭ duope forlasas la universitatan korton kaj perdiĝas en la
popolaj amasoj, svarmantaj sur la larĝa trotuaro.

Marta iris tre malrapide, kun kapo senĉese turnita al la granda
konstruaĵo, kiu nun ricevis en ŝia imago la signifon de templo
kun ia mistera altira forto. La junaj homoj kun la libroj sub la
brako, kun la serenaj aŭ serioze meditantaj vizaĝoj, ŝajnis al ŝi
estaĵoj posedantaj privilegiojn, dignon kaj feliĉon de duondioj. La
kompatinda virino ekĝemis el la profundo de la brusto.

-- Feliĉuloj! ho, feliĉuloj! -- ŝi diris mallaŭte, kaj, ĵetante
denove ĉirkaŭan rigardon sur la belegan konstruaĵon, kiun ŝi jam
preterpasis, ŝi aldonis: -- Kial mi tie ne estis? Kial mi tie nun ne
povas esti?

-- Mi ne povas? -- ŝi meditis plue, -- kial do mi ne povas? Mi ne havas
la rajton? kial do mi ne havas la rajton?

Kiaj do estas tiuj tiel senlimaj diferencoj, kiuj ekzistas inter mi
kaj tiuj homoj? Kial ili ricevas tion, sen kio estas tiel malfacile
vivi, kaj mi ne ricevis kaj mi ne povas ricevi?

La unuan fojon en ŝia vivo en la brusto de Marta leviĝis ondo de
flamanta indigno, de kaŝata kolero, de maldolĉa envio. Samtempe
aperis en ŝi la sento de neesprimebla premanta humileco. Ŝajnis al
ŝi, ke ŝi farus plej bone, se en ĉi tiu momento ŝi falus sur la
ŝtonojn de la trotuaro, kun la vizaĝo al la tero, sub la piedojn de
la pasantoj. -- Ili min premu per la piedoj! -- ŝi pensis; -- kion
pli mi valoras, mi, malkapabla, tute sentaŭga, kanajla estaĵo!

Kiam la lasta vorto de tiu ĉi penso forsonis en ŝia kapo, la
rulpaketo, kiun ŝi portis, elglitiĝis el ŝia mano kaj falis sub
ŝiajn piedojn.

Falante, la kajero malfermiĝis; ŝi kliniĝis, por levi ĝin, kaj
sur la malfermitaj paĝoj ŝi ekvidis du trispesmilajn paperetojn.
Tio estis donaco de la kompatema libristo, kiu, forrifuzante la
netaŭgan laboron de la virino, deziris tamen doni al ŝi aktivan
pruvon de sia kompato. Marta elrektiĝis, tenante la kajeron en unu
mano kaj la susurantajn paperetojn en la dua. Ŝiaj okuloj havis
en tiu momento brilon akran kaj traborantan, la brusto tremis per
retenata sovaĝa rido.

-- Jes! -- ŝi diris preskaŭ laŭte, -- por ili scienco kaj laboro, por
mi... almozo....

La vortoj siblis en ŝia buŝo, kiu estis preskaŭ tiel blanka kiel
la papero, kiun ŝi tenis en la mano. -- Bone! -- ŝi murmuris post
momento, -- ĝi estu tiele! Kial ili ne donis al mi tion, kion ili
hodiaŭ postulas de mi, tion, kion neniu donis al mi! Ili donu nun
monon... jes... senlabore... mi prenados... ili donu....

Per rapida, nerva movo ŝi enŝovis la monpaperetojn en la poŝon
de la eluzita vesto, kaj ŝiaj piedoj ekŝanceliĝis. Nur nun, kiam
ŝia spirito denove estis ĵetita en la maltrankvilecon de terura
ventego, la korpo rememorigis al ŝi, ke ŝi estas malsata, ke ŝi
pasigis kelkajn dekojn da noktoj super laboro, kiu kondukis al nenia
celo. Ŝi ne povis iri pluen. Tra la nebulo, kiu ŝirmis ŝian
rigardon, ŝi ekvidis antaŭ si ŝtuparon. Tio estis la ŝtuparo de
la preĝejo de la Sankta Kruco. Ŝi fale sidiĝis sur ĝi, apogis
la kapon sur la mano kaj fermetis la okulojn. Post kelka momento la
rigidiĝintaj trajtoj de ŝia vizaĝo remoliĝis, la glacio, kiu
frostigis la sentojn en ŝia brusto, fandiĝis, el sub la mallevitaj
palpebroj sur la marmorblanka vizaĝo ekfluis larmoj, guto post guto,
abundaj, pezaj, ili faladis sur la malgrasajn manojn kaj kaŝiĝadis
inter la faldoj de la funebra vesto.

Dum ĉi tio okazis al Marta, sur la trotuaro de la strato Krakowskie
Przedmiescie marŝis paro da homoj: virino kaj viro. Ili marŝis per
paŝoj facilaj kaj rapidaj, ili interparolis kun granda vigleco. La
virino estis juna, elegante vestita kaj bela, la viro ankaŭ estis
juna, bonguste vestita kaj tre belfigura.

-- Diru kion vi volas, ĵuru kiel vi volas, mi tamen ne kredos al vi,
ke vi povis iam en via vivo esti vere enamiĝinta!

Dirante tion, la juna virino ridis per la buŝo kaj per la okuloj.
Inter ŝiaj koralkoloraj lipoj montriĝis du vicoj da blankaj kaj
malgrandaj dentoj, la brunaj pupiloj brilis kaj ĵetadis ĉirkaŭen
rapidajn rigardojn. La viro ekĝemis. Tio estis parodio de ĝemo kaj
enhavis en si pli da petoleco kaj gajeco, ol la rido de la virino.

-- Vi ne kredas al mi, bela Julinjo, kaj tamen Dio povas esti mia
atestanto, ke mi estis enamiĝinta dum tuta tago ne sole vere,
sed furioze, tute perdinte la kapon! Ĉar vi devas prezenti al vi
tiun dian estaĵon! Alta kiel poplo, okuloj nigraj kaj grandaj,
vizaĝkoloro kiel alabastro, haroj kiel plumoj de korvo, longegaj kaj
ne artaĵaj, mi diras al vi, ke ne artaĵaj, sed propraj, mi estas
kompetenta en tiaj aferoj... malgaja, pala, malfeliĉa... ho, diino!
Sed ĉio ĉi tio ankoraŭ ne estas grava; estas vero, ke ŝi plaĉis
al mi tuj, tamen mi diris al mia koro: silentu! ĉar mi sciis, ke mia
kuzino tre serioze ŝin ekamis kaj decidis gardi ŝin kontraŭ mi
kiel kontraŭ fajro... Sed kiam ŝi venis al mia kuzino kaj per sia
mirinda, ĉarma, najtingala voĉeto diris: mi ne povas instrui vian
filinon ... sed mi al vi, bela sinjorino... Julinjo, jam rakontis
tiun historion ... jen tiam mi enamiĝis en ŝin tute vere. Dum tuta
tago mi poste iradis kiel ebria tra ĉiuj stratoj, serĉante mian
diinon....

-- Kaj vi ŝin ne trovis?

-- Mi ne trovis...

-- Vi ne sciis, kie ŝi loĝas?

-- Mi ne sciis. Mia kuzino sciis, sed ba!... ĉiufoje kiam mi demandis
ŝin pri la adreso de la bela vidvino, ŝi ĉiam respondadis al mi:
kial vi, Aleĉjo, ne iras en la oficejon?

La virino eksplodis per rido.

-- Via kuzino verŝajne estas terure serioza persono! -- ŝi ekkriis.

Ĉi tiun fojon la viro ne ridis nek ekĝemis.

-- Ni ne parolu pri mia kuzino, fraŭlino Juliino, -- li diris per
voĉo, en kiu sonis certa decideco. -- Pli bone aŭskultu la daŭrigon
de la dramo de mia vivo. Ha! tio estis dramo... prezentu al vi, ke
en tiu tago, renkontinte sur la strato fraŭlinon Malvinon X., mi
ŝin salutis nur de malproksime, antaŭ la pordo de la restoracio de
Stempkonjo mi preteriris kun klinita kapo kaj kun ĝemo en la brusto,
mi vidis sur la afiŝo la «Belan Helenon» kaj tamen ne iris en la
teatron, per unu vorto, mi enfalis en malesperon tiel profundan, ke
se la bona Bolĉjo ne kondukus min en la sekvanta tago en certan
loĝejon ĉe la strato Krolewska, kie mi ekvidis la plej belan el la
surteraj diinoj....

-- Ho, ho! -- interrompis la virino duone kun rido, duone kun koketa
indigno, -- nur sen komplimentoj, sen komplimentoj.

-- Mi jam ĝis nun, plue diris la viro, -- mi jam ĝis nun... trovus
tiun, kiu malaperis de antaŭ miaj okuloj...

-- Kaj kiun vi plu ne serĉis...

-- Mi ne serĉis...

-- Kaj kiun vi forgesis...

-- Mi ne forgesis, ho, mi ne forgesis. Sed la vundo de la koro iel
cikatriĝis... kion fari? _vivre c'est souffrir..._

Eldirinte la lastajn vortojn, la juna homo levis supren la okulojn
kun rigardo plena de melankolio kaj mallaŭte ekfajfis la arion de
Kalĥas el la Bela Heleno.

Subite li ĉesis fajfi, haltis kaj ekkriis: ha! La virino, kiu iris
apud li, ekrigardis lin mirigite. La rigardo de la gaja Aleĉjo
estis fiksita sur unu punkto, kaj mirinde! de lia buŝo malaperis
la eterna rideto. La belforma kaj delikata linio de tiu buŝo, kiel
ankaŭ ĉiuj aliaj vizaĝaj linioj de la junulo, ŝanĝiĝadis kaj
ondiĝadis, kiel okazas ordinare ĉe homoj kun impresebla naturo,
kiam ili subite estas ekscititaj.

-- Kio do tie estas? -- demandis la bela virino per iom nekontenta
voĉo, -- vere, -- ŝi diris kokete, -- mi devas senti min ofendita de vi,
sinjoro Aleĉjo! Vi iras kun mi, kaj vi rigardas mi ne scias kiun...

-- Tio estas ŝi! -- mallaŭte diris Aleĉjo, -- ha, kiel bela ŝi estas!

Dum momento la juna kaj eleganta virino, kiu estis nomata Juliino,
serĉis per la rigardo la punkton, sur kiu tiel obstine estis fiksita
la rigardo de ŝia kunulo. Subite ŝi iom kliniĝis kaj, etendante
antaŭen la manojn, kaŝitajn en zibela mufo, ekkriis: Tio estas ja
Marta Swicka!

Ili troviĝis en malproksimeco de apenaŭ kelke da paŝoj de la
ŝtuparo de la Sanktkruca preĝejo, kie sidis la virino en la funebra
vesto, kun nigra lana tuko kovranta ŝian kapon kaj krucigita sur la
brusto.

Marta jam ne ploris. Per la larmoj, kiuj antaŭ momento forte,
kvankam silente fluis el ŝiaj okuloj, ŝi videble elploris parton
de tiuj mordantaj sentoj, kies kruela atako ŝin senfortigis kaj
duone svenintan ĵetis sur ĉi tiun lokon. Nun ŝia vizaĝo estis
blanka kiel marmoro kaj turnita supren, kaj ŝiaj sekaj okuloj kun
flama brilo kaj profunda esprimo senmove rigardis al la blua ĉielo.
Cetere ŝia tuta figuro estis senmova. Eĉ plej malgranda ektremo ne
montris vivon en ŝiaj levitaj palpebroj, nek en la fermita buŝo,
nek en la manoj interplektitaj meze de la dikaj faldoj de la vesto.
De malproksime oni povus vidi en ŝi statuon, ornamantan la eniron
de la belega templo, statuon, kiu prezentas animon preĝantan aŭ
demandantan, aŭ samtempe preĝantan kaj demandantan.

Marta rigardis la ĉielon, en ŝiaj okuloj estis varmega preĝo, sed
samtempe ankaŭ ia profunda, pasia, preskaŭ truda demando.

-- Kiel bela ŝi estas! -- mallaŭte ripetis la gaja Aleĉjo kaj,
klinante sin al sia kunulino, ankoraŭ pli mallaŭte diris plue: Se
oni povus ŝin en ĉi tiu pozo kune kun la ŝtuparo transporti en
teatron, sur la scenejon... kia granda efekto ĝi estus!

-- Estas vero, ke ŝi estas bela, -- respondis mallaŭte la kunulino
de la gaja Aleĉjo, -- sed mi ja konas ŝin bonege... Kio fariĝis
kun ŝi?... kial ŝi sidas ĉi tie? kaj kiel vestita! Ĉu ŝi estas
almozulino, aŭ io alia?...

Interŝanĝante ĉi tiujn vortojn, la juna paro alproksimiĝadis
ĉiam pli al la virino, kiu turnis sur sin ĝian atenton.

Marta ne rimarkis, ke ŝi estas objekto de ies atento. Depost la
momento, kiam senforta kaj elturmentita de la atako de la sentoj ŝi
sidiĝis ĉi tie por momenta ripozo, eble multe da personoj pasantaj
tra la strato rigardis ŝin, sed ŝi neniun vidis. Ŝia tuta animo
vagis en tiuj lazuroj, en kiuj kvazaŭ dronis ŝiaj okuloj, tie ŝi
serĉis ian bonan kaj potencan forton, kiu volus kaj povus frakasi
la fatalon, kiu ŝin premas. Subite super la kapo de la profunde
enpensiĝinta virino eksonis du voĉoj.

-- Sinjorino! -- diris unu voĉo, vira kaj aperiganta ekscitiĝon aŭ
respekton.

Marta ne aŭdis ĉi tiun voĉon.

-- Marta! Marta! -- ekkriis la dua voĉo, virina.

Ĉi tiun voĉon Marta aŭdis, en ĝi sonis tonoj, kiujn ŝi konis
bone, de longe. Ŝajnis al Marta, kvazaŭ en ĉi tiu momento
ŝia pasinteco vokas ŝin per ŝia nomo. Malrapide kaj kun kelka
malfacileco ŝiaj okuloj fortiriĝis de la altaj lazuroj kaj
direktiĝis al la vizaĝo de la virino, kiu staris antaŭ ŝi, ĵetis
la zibelan mufon sur la neĝon antaŭ ŝiaj piedoj kaj etendis al ŝi
du malgrandajn manojn, kovritajn per lilikoloraj gantoj.

-- Karolino! -- murmuretis Marta kun unuaminuta miriĝo, sed post
momento lumaj radioj aperis sur ŝia vizaĝo kaj disfandis la
rigidecon de ŝiaj trajtoj.

-- Karonjo! -- ŝi diris pli laŭte kaj leviĝis.

Ŝi kaptis la ambaŭ al ŝi etenditajn manojn de la virino.

-- Karonjo, ŝi ripetis; -- mia Dio, ĉu tio estas vi, efektive?

-- Ĉu tio estas vi, Marta? -- reciproke demandis la virino en la
atlasaĵoj kaj zibelaĵoj, kaj siajn brilantajn okulojn ŝi malgaje
fiksis dum momento sur la pala, malgrasa vizaĝo, kiu, ekvidinte
ŝin, ĝoje ektremis. Sed en tiuj okuloj malgajeco videble ne povis
longe teniĝi.

La virino en la atlasaĵoj ekridis, kaj, turnante sin al sia kunulo,
ŝi diris:

-- Ĉu vi vidas, sinjoro Aleksandro, kiel homoj renkontiĝas en la
mondo! Mi kaj Marta ni konas ja nin reciproke de la infaneco.

-- Jes, de la infaneco! -- ripetis Marta, nur nun rimarkante la gajan
Aleĉjon kaj salutante lin per klino de la kapo.

-- Pri kiu vi portas funebron? -- demandis la virino en la zibelaĵoj,
ĵetante rapidan rigardon sur la mizerajn vestojn de Marta.

-- Pri mia edzo.

-- Pri via edzo! sekve vi vidviniĝis! domaĝe! bela knabo estis via
Jaĉjo; vi estas do vidvino! kie vi loĝas konstante, en la kamparo
aŭ ĉi tie?

-- Ĉi tie en Varsovio.

-- Ĉi tie? kaj kial vi ne reiris en la kamparon?

-- La bienon de mia patro oni kelkajn monatojn post mia edziniĝo
vendis per aŭkcio.

-- Per aŭkcio! jes! domaĝe! vi posedas do nenian havon, ĉar tiu
bona Jaĉjo amis vin furioze kaj certe elspezis por vi ĉion, kion li
havis. Kion do vi nun faras? kiel vi vivas?

-- Mi estas kudristino.

-- Malfacila laboro! -- diris ridante la virino en la atlasaĵoj, -- mi
ankaŭ iom ĝin provis, sed mi ne sukcesis.

-- Vi, Karonjo! vi estis kudristino! -- siavice mirigita ekkriis Marta.

La virino en la atlasaĵoj denove ekridis.

-- Mi provis esti kudristino, sed mi ial ne sukcesis! Kion fari? tiel
volis la sorto, kontraŭ kiu mi tamen tute ne plendas...

Kaj ŝi denove ridis. Ŝia tiel ofte ripetata ridado, duone
facilanima, duone koketa, ŝajne venis pli de kutimo al konstanta
ridado, ol de gajeco. Nun Marta ĵetis ĉirkaŭrigardon sur la
riĉajn vestojn de la virino, kiu staris antaŭ ŝi.

-- Ĉu vi edziniĝis? -- ŝi demandis.

La virino denove ekridis.

-- Ne! -- ŝi ekkriis, -- ne, ne! mi ne edziniĝis, mia kara! tio estas,
kiel diri al vi? sed ne, ne! mi ne edziniĝis...

Dirante tion, ŝi konstante ridis, sed ŝia rido ĉi tiun fojon jam
havis la neagrablan sonon de ia sindevigo. La gaja Aleĉjo, kiu ne
forprenis la okulojn for de Marta, ĉe ŝia lasta demando ekrigardis
Karolinon, ektuŝis siajn malgrandajn lipharojn kaj ekridetis.

-- Kion do mi faras? -- ekkriis la virino en la atlasaĵoj, -- per mia
babilado mi retenas vin en la malvarmo, dum ni povus sidiĝi en
droŝko kaj tuj veturi al mia loĝejo. Vi veturos kun mi, Marta, ne
vere? ni interparolos longe kaj rakontos al ni reciproke la historion
de nia vivo...

Ŝi ekridis denove kaj, ĵetante ĉirkaŭen rapidajn kaj brilantajn
rigardojn, diris plue:

-- Ho, tiuj historioj de nia vivo! kiel amuzaj ili estas! ni rakontos
al ni reciproke, Marta, ne vere?

Marta videble ŝanceliĝis momenton.

-- Mi ne povas, -- ŝi diris, -- mia infano min atendas...

-- Ha! vi havas infanon! kion do tio malhelpas? ĝi atendos ankoraŭ
iom.

-- Mi ne povas.

-- Nu, venu do al mi post unu horo... bone? mi loĝas ĉe la strato
Krolewska...

Ŝi diris la numeron de la domo kaj premis en siaj manoj la manon de
Marta.

-- Venu, venu! -- ŝi ripetadis, -- mi vin atendos... ni rememorigos
al ni la de longe pasintajn tempojn.

La de longe pasintaj tempoj ĉiam havas grandan ĉarmon por tiuj, al
kiuj la novaj tempoj alportis nenion krom larmoj kaj doloro.

Marta sentis sin refreŝigita kaj tre kortuŝita per la vido de la
neatendite retrovita kamaradino de sia juneco.

-- Post unu horo, -- ŝi diris, -- mi venos al vi, Karonjo...

Se en tiu momento iu atente observus la grupon de tiuj tri personoj,
kiuj staris sur la trotuaro, li povus rimarki, ke kiam Marta eldiris
la vortojn «mi venos», Aleĉjo eksentis preskaŭ nereteneblan
deziron alte eksalti kaj ekkrii: _victoria!_ Li tamen faris nek
la unuan nek la duan, li nur iom ĵetiĝis malantaŭen kaj ekklakis
per la fingroj. Liaj nigraj okuloj brulis kiel ardantaj karboj kaj
estis avide fiksitaj sur la pala vizaĝo de Marta, sur kiu nun lumis
rideto. Kiam fine la juna virino foriris, la homo de eterna rido
turnis sin al sia kunulino.

-- En la daŭro de mia tuta vivo, -- li ekkriis entuziasme, -- en la
daŭro de mia tuta vivo mi neniam vidis tiel ĉarman, altirantan
estaĵon! Kiel bele ŝi aspektas en tiu malbelega tuko, kiun ŝi
havas sur la kapo. Ho! mi metus sur ŝin vestojn el atlaso, veluro,
oro...

Sinjorino Karolino subite levis la kapon kaj ekrigardis la flamantan
vizaĝon de la juna homo.

-- Efektive? -- ŝi demandis per tirata tono.

-- Efektive, -- respondis Aleĉjo kaj reciproke direktis multesignifan
rigardon en la okulojn de sia kunulino.

La virino en atlasaĵoj ekridis per mallonga, seka rido.

  * * *

Vintra tago estis finiĝanta. En saloneto, kies fenestroj donis
vidon sur la straton Krolewska, en eleganta kameneto, ĉirkaŭita
de fera, arte aranĝita kradaĵo, ardis karboj en tia kvanto, ke,
ne tedante per tro granda varmego, ili povu nur eligi ĉirkaŭen
agrablan varmon.

Antaŭ la kameno staris kanapeto, tegita per amaranta damasko, kaj
malalta brakseĝo sur balancarkoj, kovrita per flordesegna tapiŝo,
kun piedbenketo, sur kiu troviĝis bele brodita longorela hundeto.

Sur la kanapeto duone kuŝis gracia virino en nigra vesto kun larĝa
blanka strio malsupre. Sur la brakseĝo, apogante la malgrandajn kaj
elegante vestitajn piedojn sur la piedbenketo, facile balanciĝadis
alia virino en moda vesto el violkolora atlaso, kun multe da veluro
kaj franĝoj de tia sama koloro; ŝi havis sur si neĝoblankan
kolumon, butonumitan per granda ore kadrita kameo; ŝiaj flaveblondaj
haroj estis kombitaj alte super la frunto, iom superŝutitaj per
apenaŭ rimarkebla polveto el blanka pudro, kaj per longaj torditaj
faskoj ili pendis malsupren sur la ŝultrojn, bruston, kolon kaj
manojn, kiuj, blankaj kaj malgrandaj, elŝoviĝis el la blankaj
manumoj kaj, interplektitaj sur la atlasa tuniko de la vesto, brilis
per granda brilianto de unu sola, sed tre multekosta ringo.

La saloneto, en kiu troviĝis tiuj du virinoj, ne estis vasta, tial
des pli frapis la okulojn la eleganteco de ĝia aranĝo. Silkaj
kurtenoj pendis super la du grandaj fenestroj kaj ornamis la altajn
pordojn; larĝa spegulo revidigis en si la starantajn apud la muroj
grupojn da malaltaj kaj molaj mebloj, sur la kameneto staris granda
bronza horloĝo, kaj la tabloj kaj tabletoj portis sur si kristalajn
vazojn plenigitajn de floroj, arĝentajn sonoriletojn, ĉizitajn
bombonujojn, kandelabrojn. Tra la larĝe malfermita pordo oni povis
vidi la kovritan de krepusko apudan ĉambron kun pargeto kovrita
de ŝvelmola tapiŝo, kun ronda polurita tablo en la mezo kaj kun
super ĝi pendanta granda vitra rozokolora globo, kiu entenis en si
lampon. Delikata bonodoro de oranĝeriaj kreskaĵoj, kiuj floris
sub la fenestroj, plenigis tiun malgrandan loĝejon; proksime de la
kameneto, sub ŝirmo de verda ekrano, staris tablo kun porcelana
servico kaj kun restaĵoj de videble ĵus manĝitaj frandaĵoj.

La virinoj, kiuj sidis antaŭ la kameneto, silentis. Iliaj vizaĝoj,
lumitaj de la rozokolora brilo de la ardantaj karboj, havis
karakteron tute malegalan.

Marta tenis la kapon klinita al la kuseno de la mola kanapeto, ŝiaj
okuloj estis duone fermitaj, la manoj pendis senforte sur la nigra
vesto. La unuan fojon post multe da monatoj ŝi tuŝis per la buŝo
bongustan kaj abundan manĝaĵon, ŝi troviĝis en atmosfero sufiĉe
varma, meze de belaj kaj harmonie interkonformigitaj objektoj. La
varmo de la ĉambro kaj la delikata bonodoro de la floroj ebriigis
ŝin kvazaŭ drinkaĵo. Nur nun ŝi eksentis, kiel forte lacigita
ŝi estas, kiom da fortoj forprenis de ŝi la malvarmo, malsato,
malĝojo, maltrankvileco kaj batalado.

Duone kuŝante sur la mola meblo, ĉirkaŭita de varmo, kiu penetris
ŝiajn membrojn, kiuj longe suferis de malvarmo, ŝi spiris malrapide
kaj profunde. Rigardante ŝin, oni povus diri, ke ŝi silentigis en
si ĉiun penson, ke ŝi forigis de si la turmentantajn fantomojn de
zorgoj kaj doloroj kaj, mirigita de la senbrueco, bonodoro, varmeco
kaj beleco de ĉi tiu nekonata paradizo, en kiun ŝi venis, ŝi
ripozis antaŭ nova malsupreniĝo en la malluman abismon de sia
sorto....

Karolino per larĝe malfermitaj, atentaj, penetremaj okuloj rigardis
sian kamaradinon. Ŝiaj blankaj vangoj estis kolorigitaj de freŝa
ruĝo, la buŝo havis koloron de koraloj, la mallumaj okuloj havis
brilon junan kaj viglan. La freŝeco de ĉi tiu virino tamen ne estis
plena. Ĉio en ŝi estis juna kaj almenaŭ ŝajne serena, krom la
frunto. Sur ĉi tiu frunto okulo sperta en legado sur homaj vizaĝoj
povus rimarki postesignojn de longa kaj ankoraŭ ne finita historio
de vivo, de koro, eble eĉ de konscienco. Dum la vizaĝo estis juna,
freŝa, bela, la frunto sola estis velkinta kaj duone maljuniĝinta.
Ĝi havis sur si apenaŭ videblajn, sed densajn fadenetojn-sulketojn,
inter la nigraj brovoj kuŝis senmova kaj videble jam por ĉiam tie
fosita sulko. Malgraŭ la freŝeco de la vangoj, la karmina koloro de
la lipoj kaj la riĉeco de ĉi tiu virino, la esprimo de ŝia frunto
povus veki ĉe atenta kaj kompetenta esploristo de homaj vizaĝoj tri
sentojn: malkonfidon, scivolecon kaj kompaton.

De kelke da minutoj inter ĉi tiuj du virinoj regis silento. Marta la
unua ĝin interrompis. Ŝi levis la kapon de super la kuseno, sur kiu
ŝi apogis sin antaŭ momento, kaj, direktante sian rigardon sur la
kamaradinon, ŝi diris:

-- Via rakonto, Karonjo, forte min mirigis. Kiu povus supozi, ke
sinjorino Herminio iam agos kun vi en tiel kruela maniero! Ŝi,
kiu vin ja edukis, kiu, kiel ŝajnas al mi, estas eĉ via proksima
parencino....

Karolino apogis la ŝultrojn al la dorsa arkaĵo de la brakseĝo
kaj, pli forte premante per sia malgranda piedo la hundeton sur
la piedbenketo, ekbalancis pli rapide sian elegantan lulilon. Kun
malgranda rideto sur la lipoj kaj kun okuloj rigardantaj al la
plafono ŝi komencis paroli.

-- Sinjorino Herminio estis mia parencino ne proksima, sed sufiĉe
malproksima, sed mi portis la saman familian nomon kiel ŝi. Tio
estis sufiĉa por la fiera kaj riĉa sinjorino, ke ŝi bonvolu eduki
la orfinon en sia domo kaj fari el ŝi poste obeulinon aŭ fraŭlinon
por kompanio. Ŝi faris al mi efektive grandan bonfaron, ĉar, kio
ajn poste okazis, mi ĝis la fino de mia vivo povas fanfaroni, ke mi
estis edukata kune kun la amataj hundetoj de la grandmonde konata
sinjorino Herminio. Nia eduko kaj nia maniero de vivado, t. e. de mi
kaj de la hundetoj, estis inter si tre similaj, mi kaj ili dormadis
sur molaj kusenoj, kuradis sur vaksitaj pargetoj, manĝadis bonegajn
delikataĵojn, kaj nur tiu diferenco inter ni ekzistis, ke ili portis
silkajn kovriletojn kaj orajn kolringojn, dum mi portis silkajn
vestojn kaj orajn braceletojn, ke ili ĝis la fino restis en la
paradizo, dum min elpelis el tie la venĝema anĝelo de patrina
fiereco....

Ĉe la lastaj vortoj la virino en la violkolora vesto ekridis per
mallonga, seka rido, kies sono, kontrastante kun ŝia tuta freŝa
eksteraĵo, harmoniis kun la velkinteco de la frunto kaj, simile al
tiu ĉi lasta, povis veki rilate ŝin malkonfidon aŭ kompaton. Marta
videble sentis tiun ĉi lastan senton.

-- Kompatinda Karolino! -- ŝi diris, -- kiom multe vi certe suferis,
kiam vi eliris en la mondon tiel sola, tute sen rimedoj por vivi...

-- Aldonu al tio, mia kara, -- ekkriis Karolino, ĉiam rigardante al
la plafono, -- aldonu al tio la fakton, ke mi eliris en la mondon kun
malfeliĉa amo en la koro....

-- Jes, -- ŝi diris plue, elrektiĝante kaj direktante la rigardon
sur la kamaradinon, -- ĉar sciu, ke mi amis vere, amis terure la
filon de sinjorino Herminio, tiun sinjoron Eduardon, kiu (vi certe
lin memoras) tiel plensente kantadis: «Ho, anĝelo sur la tero!»
kaj kiu havis safirkolorajn okulojn, per kiuj li rigardadis kvazaŭ
rekte en la profundon de la animo... Jes, mi forte lin amis... mi
estis tiel malsaĝa, ke mi amis... -- Ŝi diris ĉion ĉi tion per tono
ŝerca, ĉe la lastaj vortoj ŝi eksplodis per laŭta, longa, sonora
gamo de rido. Jes, ŝi kriis ridante, -- mi estis tiel malsaĝa... mi
amis, ho! kiel mi estis malsaĝa!...

-- Kaj li? -- malgaje demandis Marta, -- ĉu li ankaŭ amis vin vere? Kion
li faris tiam, kiam lia patrino ordonis al vi foriri el ŝia domo al
mizero, soluleco kaj vagado?

-- Li! -- diris Karolino kun imito de patoso, -- li rigardadis min en
la daŭro de tuta jaro per siaj plej ĉarmaj safirkoloraj okuloj
tiamaniere, kvazaŭ li volus penetri en la profundon de mia animo
kaj plenakiri ĝin per sia rigardo; li kantadis ĉe la fortepiano
kantojn, de kiuj fandiĝadis mia koro; li premadis al mi la manon dum
dancado, poste li kisadis ambaŭ miajn manojn kaj ĵuradis per la
ĉielo kaj tero, ke li min amos ĝis la tombo; poste li skribadis al
mi el ĉambro en ĉambron leterojn sopiregajn kaj flamajn; poste...
kiam lia patrino, okaze leginte unu el liaj leteroj, ordonis al
mi iri for, kien kondukos min miaj okuloj, li forveturis pasigi
la karnavalon en Varsovio; kiam li unu fojon renkontis min sur
la strato -- mi tiam estis malsata, malespera, vestita preskaŭ en
ĉifonoj -- li ruĝiĝis kiel peonio, mallevis la okulojn, preterpasis
kvazaŭ ne rekonante min, kaj kelke da tagoj poste en la preĝejo de
la Vizitulinoj li antaŭ la altaro sankte promesis al bela kaj riĉa
bienhavantino ĝismortan fidelecon kaj amon.... Tiel li min amis kaj
tion li faris por mi.... Kaj ŝi denove ekridis, sed nun jam mallonge
kaj seke.

-- Malnoblulo! -- mallaŭte diris Marta.

Karolino levis la ŝultrojn. -- Vi troigas, mia kara, -- ŝi diris kun
plena indiferenteco. -- Malnoblulo! kial? ĉu tial ke li tiris profiton
el rajto, pri kiu li sciis, ke ĝi apartenas kaj ĉiam apartenos
en la mondo al li kaj al ĉiuj liaj kamaradoj? Ĉu tial li estas
malnobla, ke por objekto de amuziĝo li prenis al si junan kaj
malriĉan knabinon, kiu estis tiel malsaĝa, ke ŝi kredis, ke ŝi
estas por li objekto de amo? Tute ne, mia kara. Sinjoro Eduardo
kompreneble ne estis sanktulo nek ia eksterordinara heroo, sed li
ankaŭ ne estis malnoblulo, kiel vi diris. Li havis siajn grandajn
bonajn ecojn, mi vin certigas, sed li nur faris tion, kion fari la
mondo plene al li permesis, li faris uzon de la rajto, kiun oni donis
al li, li estis tia, kiaj estas ĉiuj junaj kaj ofte eĉ maljunaj
viroj.

Ŝi parolis tion kun plena seriozeco, sen ia eĉ plej malgranda
ŝerco aŭ ironio, per voĉo de plena konvinkiteco; poste ŝi
krucigis la manojn sur la brusto kaj, ne ĉesante rigardi la
plafonon, ekkantetis mallaŭte kanton el la opereto «Dek Filinoj
Kandidatinoj». Marta rigardis ŝin per miregantaj okuloj.

Post momento la virino en la atlasaĵoj ĉesis kanteti, la pozon
duonkuŝan ŝi ŝanĝis je pozo sida, kaj, apogante la kubuton sur
la genuo kaj la vizaĝon sur la manplato, ŝi iom kliniĝis al sia
kamaradino.

-- Ĉar fine, -- ŝi komencis paroli per la sama serioza tono kiel
antaŭe, -- kiam oni juĝas pri homoj, oni devas ja konsideri iliajn
kutimojn kaj tiun vidpunkton, el kiu ili rigardas la vivon kaj ĝiajn
aferojn. Se ekzemple la koloroj blanka kaj nigra posedus la povon
pensi kaj senti, tiam la unua, alkutimiĝinte al la supereco, kiun
la homoj konstante donas al ĝi rilate la duan, tre bone povus imagi
al si, ke la nigra koloro estis kreita nur por tio, ke ĝi liveru
diversajn agrablaĵojn kaj amuzojn al la koloro blanka. La plej
grava afero en la interhomaj rilatoj, mia kara, estas la diferencoj,
kiuj ekzistas inter ili; kaj inter sinjoro Eduardo kaj mi ekzistis
diferencoj grandegaj....

-- Certe, -- vive interrompis Marta, -- li estis homo riĉa kaj vi estis
malriĉa knabino, sed ĉu riĉeco donas rajton trakti ofende tiujn,
kiuj ĝin ne posedas?

-- En kelkaj rilatoj, -- respondis Karolino; -- tamen ne pri riĉeco kaj
malriĉeco mi pensis, kiam mi parolis pri la diferencoj, ĉar se mi
estus ne malriĉa virino, sed malriĉa viro, tiam sinjoro Eduardo,
kiu, mi ripetas, havas multe da bonaj ecoj de karaktero, eĉ ne
ekpensus fari al mi maljustaĵon aŭ ofendon. Viro riĉa kaj samtempe
honesta ne faras maljustaĵon nek ofendon al viro malriĉa; se li iam
tion faras, tio ĵetas makulon sur lian karakteron kaj elmetas lin
al puno de publika malaprobo. Sed mi ne estis viro, mi estis virino;
kaj ofendo aŭ maljustaĵo rilate virinon en tia maniero, en kia ĝi
okazis inter mi kaj sinjoro Eduardo, estas afero tute alia ol ofendo
aŭ maljustaĵo rilate viron. _Ça ne tire pas à conséquence!_
Kontraŭe, tio alportas honoron, tio estas nomata sukceso, vira
braveco, tio faras junan homon interesa, donas al li ian ĉarmon de
gloro. «Bravega knabo estas tiu Eduĉjo!» «Kia diabla kaptanto
de koroj!» «Li naskiĝis por ĉiama feliĉo» «Li havas feliĉon
ĉe virinoj» «Por li delogi knabinon estas kiel krevigi nukson»
k.t.p., k.t.p. Ĉiu homo, mia kara, tre amas esti laŭdata, kaj
mallaŭdon li timas kiel fajron. Multe da homoj ne faras malbonon
pro timo de mallaŭdo kaj agas bone pro deziro de laŭdo. Sinjoro
Eduardo havis simpation al mi, ne estas mirinde, ĉar mi havis la
aĝon de dek ok jaroj kaj mi estis bela... li realigis tiun simpation
en tia maniero, kiu certe estis por li agrabla, tio ankaŭ ne estas
mirinda; li sciis bone depost sia infaneco, ke tia realigo estas
lia neforprenebla rajto, ke se li ne faros de ĝi uzon, li estos
nomata en la mondo malsaĝulo kaj mallertulo, kaj se li faros uzon,
li ricevos la titolon de brava lertulo kaj interesa junulo. Li faris
tion, kion sur lia loko farus ĉiu, tial mi havas nenian plendon
kontraŭ li, kontraŭe, mi estas danka al li... li puŝis min en la
mondon, li lernigis al mi la vivon kaj ĝiajn grandajn verojn....

Ŝi etendis la manon, el kristala pladeto, kiu staris sur la tablo,
ŝi prenis rozan sukeraĵon kaj, kraketigante ĝin en siaj blankaj
dentoj, denove forte ekpremis per sia malgranda piedo la broditan
hundeton. La balancarkoj ekmoviĝis pli vigle kaj ekbalancis la
virinon, kuŝantan sur la longa brakseĝo. Ŝiaj pupiloj, kiuj
malrapide vagis sur la ĉirkaŭantaj objektoj, en tiu momento similis
grandan brilianton, brilantan sur fingro sub la lumo de fajro; helaj
ĉielarkaj koloroj briletadis en ili kiel en glaciaj kristaloj
poluritaj de frosto. Sed la okuloj de Marta, fiksitaj sur la vizaĝo
de la estinta kamaradino de ŝia infaneco kaj juneco, esprimis
profundan meditadon ligitan kun turmentanta maltrankvileco.

-- Li puŝis vin en la mondon, vi diras, -- ŝi eldiris post momento
malrapide kaj per mallaŭta voĉo, -- kia do bonfaro tio estas? Ĉi
tiu mondo por malfeliĉa virino estas tiel terura, sufokanta... Li
lernigis al vi la verojn de la vivo? ĉu tiujn verojn, kiuj montras
al homa estaĵo la senfundajn diferencojn, kiuj troviĝas inter
homoj kaj homoj? Tiuj veroj estas teruraj! Ilin kreis ne Dio, sed la
homoj....

-- Kaj kian gravecon tio havas por ni? -- ekkriis Karolino kun sia
mallonga kaj seka rido. Ĉu ilin kreis Dio aŭ la homoj, sufiĉas,
ke ili ekzistas, tiuj veroj, kiuj diras al la viro: «lernu, laboru,
akiru kaj ĝuu!» kaj al la virino ili diras: «estu ludilo, servu kiel
amuzilo al la viro!» Ĉu ili estas diaj, ĉu ili estas homaj, ni
devas scii tiujn verojn, por ke ni ne konsumu niajn korojn per vanaj
afliktiĝoj, por ke ni ne forpasigu nian junecon en vana kaptado
de nekapteblaj sunaj radioj; por ke ni rezignu pri tio, kio ne por
ni ekzistas en la mondo, kaj por ke en ĉasado de virto, amo, homa
estimo kaj similaj tre belaj aferoj ni ne mortu de malsato....

-- Jes, -- diris Marta per apenaŭ aŭdebla voĉo, -- ne morti de
malsato... jen estas la plej alta bono, pri kiu al malriĉa virino
estas permesite revi, kiun estas permesite al ŝi akiri!

-- Efektive? -- demandis Karolino per tirata tono, kaj per la fingro,
sur kiu brilis la brilianto, ŝi montris la ĉirkaŭantajn objektojn
kaj diris:

-- Kaj tamen... rigardu... rigardu ĉirkaŭen....

Marta ne rigardis ĉirkaŭen, ŝi nur malfermis la buŝon, kvazaŭ
ŝi volus fari al sia kamaradino ian demandon, kiun ŝi tamen
rapide retenis. Ambaŭ virinoj silentis sufiĉe longe. Karolino
senĉese malrapide balanciĝadis, manĝadis bombonon post bombono
kaj ne forturnadis sian rigardon de la vizaĝo de Marta, kiu,
profunde enpensiĝinte, sidis kun tempio apogita sur la mano kaj kun
mallevitaj palpebroj.

-- Ĉu vi scias, Marta, -- interrompis la silenton la virino en la
atlasoj, -- ke vi estas vere bela! Kia imponanta staturo! vi certe
estas je duono da kapo pli alta ol mi, la mizero ĝis nun tute ne
malbeligis vin, kvankam la rozokolora kamena rebrilo, kiu nun falas
sur vian vizaĝon kaj imitas delikatan vangruĝon, tre plialtigas
vian belecon kaj aspektas ĉarmege ĉe viaj nigraj densegaj haroj!
Kiel do ankoraŭ estus, se anstataŭ ĉi tiu malbela lana bruniĝinta
vesto vi metus sur vin veston de hela koloro kaj de eleganta fasono,
se anstataŭ ĉi tiu tola glata kolumo vi ĉirkaŭigus vian kolon
per travidigaj puntoj, se viajn harligojn vi levus iom pli alte
kaj ornamus ilin per punca rozo aŭ per oraj harpingloj.... Vi
estus belega, mia kara, kaj se vi nur du aŭ tri fojojn montriĝus
en loĝio de unua etaĝo ĉe la prezentado de ia moda komedio, la
junularo de la tuta Varsovio tuj demandus unuvoĉe: Kiu ŝi estas?
kie ŝi loĝas? ĉu ŝi permesos, ke ni antaŭ ŝiaj piedoj....

-- Karolino! Karolino! -- interrompis Marta, -- elrektiĝante kaj
rigardante la kamaradinon kun mirego, -- por kio vi diras ĉion ĉi
tion? Kia interrilato povas esti inter viaj vortoj kaj la situacio,
en kiu mi troviĝas kun doloro de vidvino, kun zorgoj de patrino? por
kio mi bezonas belecon? por kio mi bezonas riĉajn vestojn?

-- Por kio? por kio? ho! ho! ho!

Ĉi tiuj ekkrioj estis akompanataj de mallonga seka rido kaj kune kun
ĝi ili baldaŭ malaperis. Ambaŭ virinoj denove silentis pli longe
ol antaŭe.

-- Marta! kian aĝon vi havas?

-- Antaŭ ne longe mi komencis la dudekkvinan jaron de mia vivo.

-- Kaj mi komencis la dudekkvaran. Mi sekve estas je unu jaro pli
juna, kaj tamen je kiom mi estas pli saĝa ol vi! kiel multe pli mi
atingis en la vivo ol vi, kompatinda viktimo de revoj kaj iluzioj!

Denove ili silentis momenton. Marta kun esprimo de decideco sur la
vizaĝo levis la kapon.

-- Jes, Karolino, mi vidas mem, ke vi verŝajne estas pli saĝa ol
mi, ke vi pli atingis en la vivo. Vi posedas bonstaton, vi verŝajne
estas trankvila pri via morgaŭa tago, se vi simile al mi havus
malgrandan infanon, vi ne bezonus lasi ĝin suferi ĉe fremdaj homoj,
nek rigardi, kiel ĝi antaŭ viaj okuloj malfortiĝas, paliĝas,
konsumiĝas.... Mi konas vin tiel longan tempon, kian povas ampleksi
mia memoro, ni estis kune infanoj kaj junaj knabinoj, ni amis nin
reciproke... kaj tamen mi ĝis nun ne kuraĝis demandi vin, kie
vi prenis ĉi tiun bonstaton, kiu, kiel mi vidas, vin ĉirkaŭas,
kiamaniere vi sukcesis eliĝi el la malriĉeco, el la mizero, pri kiu
vi aludis al mi en via interparolo.... Mi ne kuraĝis demandi vin pri
tio, ĉar mi vidis, ke vi penas eviti miajn demandojn, sed pardonu
min, Karolino, tio estas malbona de via flanko... al la estinta
kamaradino de viaj infanaj ludoj, al la ankoraŭ antaŭnelonga
konfidatino de viaj junecaj revoj vi devas diri, kiamaniere vi venkis
tiun fatalismon, kiu alkroĉiĝas al la paŝoj kaj premegas la kapojn
de virinoj malriĉaj... eble ĉi tio ankaŭ sur mian vojon ĵetos ian
lumon....

-- Ho, ĝi ĵetos, ĝi sendube ĵetos sur vian vojon lumon tre helan,
tre klarigan! -- diris la virino kun la neligitaj flaveblondaj haroj.
Ŝiaj okuloj denove aspektis kiel du pecoj da malvarma kristalo,
en kiuj vidiĝas ĉielarkaj koloroj, sur ŝiaj malgrandaj lipoj
ludis tremetanta rideto, sed ŝia voĉo havis sonon certecan kaj
trankvilan.

Marta parolis plue:

-- Kiam mi la unuan fojon sola eniris en la mondon, por batali pro
mia vivo kaj la vivo de mia infano, oni diris al mi, ke virino nur
en tiu okazo povas venki en tiu batalo, se ŝi posedas ian perfektan
povoscion, veran kaj perfektigitan talenton... ĉu vi posedis ian
povoscion, Karolino?

-- Ne, Marta, mi posedis nenian. Mi sciis nur danci, amuzi gastojn kaj
vesti min bele.

-- Pri talento mi neniam aŭdis, ke vi ian havas....

-- Mi havis absolute nenian talenton.

-- Eble vi havis riĉajn parencojn, kiuj donis al vi bonstaton?

-- Riĉajn parencojn mi havis, sed ili donis al mi nenion.

-- Kio do... komencis Marta.

-- Kio do? -- interrompis la virino en la atlasaĵoj kaj subite leviĝis
de sia movebla sidejo. La brodita hundeto forte ekbalanciĝis, la
balancarkoj de la seĝo-lulilo brue ekfrapis la plankon. Ŝi mem
stariĝis elrektigite antaŭ la kanapeto, sur kiu sidis Marta.

-- Mi estis bela, -- ŝi diris, -- kaj... kaj mi komprenis, kia estas la
sola por mi akirebla loko sur la tero.

-- Ha! -- mallaŭte ekkriis Marta kaj faris tian movon, kvazaŭ ŝi
volus desalti de sia sidejo. Sed la virino, kiu staris antaŭ ŝi,
alforĝis ŝin al la loko per la forto de sia rigardo. Ŝi staris
kun nemovebla korpo kaj vizaĝo, ŝiaj blondaj haroj kaj ŝia elasta
gracia talio troviĝis sub la rozokolora rebrilo de la ardantaj
karboj. Ŝi levis iom la palpebrojn kaj rigardis la vizaĝon de Marta
profunde kaj obstine, per okuloj, en kiuj nun vidiĝis malluma brilo
de malgaja fajro.

-- Kio do? -- ŝi diris post momento, -- vi timiĝis, naiva estaĵo,
vi volas forkuri? bone, iru! vi havas plenan rajton levi de la
tero plenmanon da koto kaj ĵeti ĝin al mi en la vizaĝon. Kiu
povas hodiaŭ rifuzi al vi tiun rajton? hodiaŭ vi ĝin ankoraŭ
posedas....

Marta ŝirmis siajn okulojn per la manplato.

-- Vi ŝirmas la okulojn, vi ne volas rigardi min! Vi demandas viajn
proprajn pensojn, ĉu efektive mi estas tiu senkulpa, naiva, ideala
Karonjo, kiu kuradis kun vi sur la florplena herbejo de via patro
kaj flugadis en kapturna valso sur la brilantaj pargetoj de la domo
de sinjorino Herminio; kiu pasie amis blankajn rozojn kaj la odoron
de konvaloj kaj en la rivero de la lunaj radioj vidis naĝantaj la
safirkolorajn okulojn de sinjoro Eduardo?... Ho, tio estas mi, mi
mem... sed se rigardi min estas por vi tre malagrable, vi povas
ne rigardi min... nur aŭskultu.... Ŝi faris kelke da paŝoj kaj
sidiĝis sur la kanapeto apud Marta.

-- Aŭskultu, -- ŝi ripetis. -- Ĉu vi iam demandis vin mem kaj ĉu vi
iam penis klarigi al vi precize, kio en la mondo estas virino? Certe
ne. Nu, mi diros al vi: mi ne scias, kiele estas laŭ la leĝoj diaj,
pri kiuj vi parolis antaŭ momento... sed laŭ la leĝoj kaj moroj
homaj virino ne estas homo, virino estas objekto. Ne forturnu de mi
la kapon. Mi diras la veron, eble relativan, sed veron. Ĉu vi volas
vidi homojn? rigardu la virojn. Ĉiu el ili vivas en la mondo per si
mem, li ne bezonas, ke oni alskribu al li ian ciferon por tio, ke li
ĉesu esti nulo. Virino estas nulo, se apud ŝi ne staras viro kiel
cifero pleniganta. Al virino oni donas brilantan kadraĵon, por ke
ŝi, kiel arte polurita diamanto en magazeno de juvelisto, altiru
al si la okulojn de kiel eble plej granda nombro da aĉetantoj.
Se ŝi ne trovas por si akiranton, aŭ se, trovinte lin, ŝi lin
perdas, ŝi kovriĝas per rustaĵo de eterna doloro, per makuloj
de senhelpa mizero, ŝi fariĝas denove nulo, sed nulo malgrasa
de malsato, tremanta de malvarmo, disŝiriĝanta en ĉifonojn per
la vanaj provoj sin movi kaj sin ŝovi. Rememorigu al vi ĉiujn
maljunajn fraŭlinojn, la forlasitajn aŭ vidviĝintajn virinojn,
kiujn vi konis en via vivo, rigardu viajn koleginojn el la laborejo
de sinjorino Szwejc, rigardu vin mem.... Kion vi ĉiuj signifas en la
mondo? kiaj estas viaj esperoj? kie estas la eblo, ke vi elgrimpu el
la marĉejo kaj iru tien, kien iras la homoj? Vi estas vegetaĵoj,
kies trunketoj, edukitaj en oranĝerioj, ne havas la forton, por
kontraŭstari al ventoj kaj fulmotondroj! Certe ja tiel estas, se la
profetoj kaj saĝuloj de la mondo nomis la virinon «la plej bela
el la floroj de la naturo». Virino estas floro, virino estas nulo,
virino estas objekto, ne posedanta la forton de memstara moviĝado.
Ne ekzistas por ŝi feliĉo nek pano sen viro. Virino devas nepre
alkroĉiĝi, en ia ajn maniero alkroĉiĝi al viro, se ŝi volas
vivi; aliokaze ŝi iras en la kudrejon de sinjorino Szwejc kaj
malrapide mortas. Sed kion ŝi devas fari, se ŝin kaptas pasia
deziro vivi? Divenu! vi divenas? bone! kovru al vi la okulojn per via
dua manplato, por ke vi ne povu vidi eĉ randeton de mia vesto, sed
aŭskultu min plue....

-- Mi estis juna, bela, alkutimiĝinta al lukso kaj nenionfarado; kiam
oni elpelis min el la domo de la riĉaj parencoj, mi posedis kiel
mian tutan propraĵon kelke da vestoj, oran braceleton, restintan
post mia patrino, kaj tiun ringon kun blua emajlo, kiun vi, Marta,
donis al mi en la tago de via edziniĝo. Mi vendis la braceleton kaj
la ringon. Mi pensis, ke la ricevita sumo sufiĉos al mi, ĝis mi
trovos laborenspezon. Mi imagis al mi, ke mi estas homo, kaj pro ĉi
tiu malsaĝa eraro mi suferis inferajn turmentojn en la daŭro de
kelke da monatoj. Mi ilin suferus eble pli longe, se mi ne renkontus
feliĉe sur la trotuaro de la strato Nowy Swiat sinjoron Eduardon.
Mi lin amis ankoraŭ. Kiam li pasis preter mi sen saluto, tiam mi
fine konvinkiĝis, ke mi estas objekto, kiun estas permesite laŭvole
preni kaj forĵeti. Ĉu iu agus kun homo tiamaniere, kiel agis kun mi
tiu, pri kiu mi revis en la tagoj de trankvileco kaj kies trajtojn mi
revokadis al mia memoro en la horoj de malsato kaj suferoj? Depost
la momento, en kiu mi perdis la kredon pri mia homeco, miaj suferoj
finiĝis. Vi eble aŭdis pri la juna sinjoro Vitalio, kiu havas
maljunan edzinon, grandan bienon proksime de Varsovio kaj belan domon
en Varsovio? Li ofte venadis en la butikon ĉe la strato Ptasia, kie
mi helpadis la posedantinon vendi kandelojn kaj sapon, ricevante
de ŝi por tio en la nokto anguleton sur la planko en la infana
ĉambro kaj en la tago pladon da griaĵo kaj glason da lakto. En
efektiveco mia laboro valoris multe pli grandan rekompencon, sed
la bonkora virino ekspluatis la laborantinon, kiun ŝi levis de la
pavimo senfortigitan, malsatan kaj en ĉifonoj. Du tagojn post tiu
renkontiĝo kun sinjoro Eduardo, post du noktoj, pri kiuj mi nun
jam ne povus al vi rakonti, mi ĉesis vendi kandelojn kaj sapon...
al sinjoro Vitalio mi diris: bone! mi forlasis la butikon kaj la
ĉambron, en kiu kriadis kaj sin batadis kvin malpuraj infanaĉoj; mi
ekloĝis ĉi tie....

Marta sidis kiel ŝtoniĝinta. Sub la manplato, per kiu ŝi ŝirmis
al si la okulojn, oni povis vidi, ke ŝia vizaĝo estas pala kaj
senmova. Apenaŭ rimarkebla ektremo trakuris ŝin de la kapo ĝis la
piedoj, kiam preskaŭ senpere ĉe ŝia orelo eksonis seka, mallonga
rido, kiu nun similis klakilon de nokta gardisto.

-- Mi ne scias, kiamaniere tio fariĝis, sed mi rimarkas, ke mi
enfalis en deklamadon! -- diris ridante la virino kun la libere
pendantaj blondaj haroj. -- Via funebra vesto, Marta, mallumigis al mi
la salonon. Mi ne amas mallumon, plezuron faras al mi briloj, mi amas
ridi ĉe komedio kaj hejme manĝi bombonojn... kredu al mi... tiele
estas pli bone.... -- Ŝi prenis la manon de la vidvino pendantan inter
la faldoj de la nigra vesto kaj alŝoviĝis pli proksime al ŝi.

-- Aŭskultu, Marta, -- ŝi komencis, kliniĝante preskaŭ tute
al la orelo de la kamaradino, -- mi amis vin iam, nun mi vin tre
bedaŭras.... La ringo, kiun vi donis al mi, nutris min en la daŭro
de kelke da semajnoj, nun mi vin subtenos per konsilo kaj helpo.....
Ĝis nun mi parolis al vi nur teorion, nun mi transiras sur la kampon
de la praktiko.... Apud mia loĝejo estas lueblaj tri ĉambroj,
preskaŭ tiaj samaj kiel ĉi tiuj... ĉu vi volas? morgaŭ ni estos
najbarinoj. Vi alkondukos ĉi tien vian infanon, estos al ĝi varme
kaj oportune... postmorgaŭ vi formetos ĉi tiun funebran malbelan
veston....

Marta forprenis la manplaton de antaŭ la okuloj kaj levis la kapon.

-- Karolino! -- ŝi diris leviĝante, -- sufiĉe, ne diru eĉ unu vorton
plu....

-- Nu, -- diris la virino en la atlasaĵoj, -- ĉu ne?

La virino en la funebra vesto ne respondis dum momento. Ŝia vizaĝo
aperigis jen mortan palecon, jen koloron de sango, la voĉo tremis
kaj kvazaŭ venis el la profundo de la brusto, kiam ŝi komencis
paroli.

-- Antaŭ nelonge, ankoraŭ antaŭ nelonge, se iu kuraĝus paroli
al mi tiel, kiel vi parolis, Karolino, mi sentus en mi teruran
ofendon... eble furiozan koleron... nun mi sentas nenion krom granda
doloro! kaj ankoraŭ pli granda honto. Mi certe estas io malpli
alta ol homo, se, havante nenian kulpon, ne farinte eĉ ombron da
malbono, serĉante en la mondo nenion, nenion krom honesta laboro,
mi renkontis tion, kion... mi renkontis.... Ho, kiel malalten, kiel
malalten mi falis! kaj por kio? kaj por kia kulpo?

Dum momento ŝi staris senmove, kun okuloj malgaje rigardantaj la
plankon. Post momento ŝi diris iom pli malsevere:

-- Mi ne malestimas vin, Karolino, mi ne ĵetos sur vin, kiel vi
diris, plenmanon da koto. Mia Dio! Mi scias ja, kio estas la vivo de
malriĉa virino... mi ĝuas ĝin de kelke da monatoj... hodiaŭ mi
englutis plej maldolĉan ĝian guton. Mi ne malestimas vin, sed imiti
vian agadon mi ne povas... ne, neniam... neniam....

Ŝi denove silentiĝis, kaj nun ŝi per atentaj okuloj rigardis unu
punkton en la spaco. Tie ŝi per okuloj de la imago ekvidis unu el la
bildoj de sia pasinteco.

Ĝi ne estis ia bildo el la pasintaj ĝojoj kaj feliĉo, kontraŭe,
ĝi prezentis per si momenton de senlima doloro. Marta ekvidis
kuŝantan sur la lito de malsanulo la solan homon, kiun ŝi amis sur
la tero. Lia vizaĝo estis rigidiĝanta sub la mano de la morto, la
spirado de la malsanega brusto estis ĉiam pli kaj pli malfacila, sed
liaj okuloj, radiantaj per la lasta brilo de la vivo, estis fiksitaj
sur ŝia vizaĝo, lia mano kun spasmo de agonio per la rigidiĝantaj
fingroj premis ŝian manon. «Malfeliĉa mia Marta, kiel vi vivos sen
mi!» Kun ĉi tiuj vortoj sur la bluiĝintaj lipoj li forlasis ŝin
por ĉiam.

-- Ho, kiel mi lin amis! kiel mi lin ankoraŭ amas! -- murmuretis
la vidvino, kaj ŝiaj interplektitaj manoj falis sur la nigran
veston kaj ŝia brusto leviĝis de forta ekĝemo. -- Ne, Karolino!
Pro Dio, ne! -- ŝi ekkriis, alte levante la vizaĝon palan kaj tamen
radiantan; -- mi estis pli feliĉa ol vi. La homo, kiun mi amis,
ne faris el mi objekton. Li edziĝis kun mi, li min amis, li min
estimis. Mortante, li pensis ankoraŭ pri mi kaj pri mia estonteco.
Mi amas lin ankoraŭ, kvankam li ne estas jam sur la tero, mi estimas
lian nomon, kiun mi portas. Amo por li kaj memoro pri li staras en
mia interno kiel altaroj; antaŭ ili brulas lampo plenigita de larmoj
de mia koro, kaj ĝi lumas mian malgajan vojon....

-- Kaj irante tiun vojon, vi baldaŭ atingos la kampojn Elizeajn, kie
blankaj anĝeloj kunigos vin kun via mortinta edzo! -- eksonis akre kaj
interplektite kun rido la voĉo de Karolino.

Marta staris jam kelke da paŝoj for de ŝi kaj metis sur sian kapon
la nigran lanan tukon.

-- Adiaŭ, malfeliĉa Karolino, adiaŭ! -- ŝi diris per mallaŭta voĉo
kaj elkuris en la apudan ĉambron, kie super la ronda mahagona tablo
jam brulis la rozokolora lampo. Ŝi estis jam proksime de la pordo,
kiam ŝi eksentis, ke oni tenas ŝin je la brako. Apud ŝi staris
Karolino kun lipoj tremantaj de rido, kun sia velkinta frunto kovrita
de malgrandaj sulketoj kaj kun malluma brilo en la pupiloj.

-- Aŭskultu! -- ŝi diris, -- efektive mi volas ridi pri vi! vi estas
ekzaltita; strange naiva, mia kara, vi estas ankoraŭ granda infano.
Kaj tamen mi vin bedaŭras! mi eĉ ne scias kial, ĉar fine kion do
povas min interesi tio, kio fariĝos al vi? Por mi estas eĉ pli
bone, ke vi ne estos mia najbarino, ĉar vi estas tro bela.... Sed...
sed via ringo nutris min dum kelke da semajnoj... ne estas ja nepra
devo de mia vivo, ke mi estu sendanka.

Per unu mano ŝi forte tenis la brakon de la juna virino, la duan ŝi
etendis al la fenestro.

-- Pripensu, -- ŝi diris, -- tie estas tiel malvarme, multehome kaj
samtempe senhome. La amasoj vin dispremos per la piedoj, la abismo
vin englutos.... Returnu vin....

-- Lasu min, -- diris Marta per voĉo obtuza sed forta, -- mi vin ne
insultas, sed paroli kun vi mi ne povas... mi venis ĉi tien, por
havi momenton da amikeco kaj ripozo, sed mi trovis novan doloron kaj
plej grandan honton de la vivo... lasu min!

-- Ankoraŭ unu vorton vi devas aŭdi... tiu juna homo, kiu hodiaŭ
iris kun mi sur la strato, estas furioze enamiĝinta en vin... li
fordonos ĉion, kion li havas....

-- Lasu min! -- ekkriis Marta jam laŭte kaj kun dolorĝemo, kaj kun
spasma forto ŝi ektiris sian brakon, ĉirkaŭprenitan de la mano de
la al ŝi klinita virino. Tiu mano plu ŝin ne tuŝis. Marta ĵetis
sin al la pordo.

Ŝi pasis jam kelke da ŝtupoj de la hele lumita ŝtuparo, kiam ŝi
aŭdis post si susuradon de atlaso.

-- Returnu vin! -- kriis al ŝi voĉo de supre, -- vi estos almozulino!

La virino en la funebra vesto kuris sur la ŝtuparo, ne respondante.

-- Vi ŝtelos! -- ripetis la voĉo.

La virino ne returnis la kapon kaj iris plue malsupren.

-- Vi mortos de malsato kune kun via infano.

Ĉe la sono de la lasta vorto la virino haltis, returnis la morte
palan vizaĝon, kaj la okulojn malgaje sed arde flamantajn ŝi
direktis kun febra rigardo al la figuro, kiu staris ĉe la supro de
la ŝtuparo. Abunda gasa lumo ĉirkaŭfluis tiun figuron, donante
striojn arĝentajn sur ĝia violkolora vesto; la granda kameo lumis
ĉe la kolo per koloro blueta, la oraj harpingloj tremis inter la
densaj longaj haroj, kiuj iom leviĝadis pro la blovado de la vento,
kiu penetris tra la malfermita pordo, kondukanta al la strato. Ŝi
staris kun kapo kaj talio klinitaj antaŭen kun lipoj tremantaj de
rido, kun malvarmaj okuloj, ĵetantaj ĉielkolorajn brilojn el sub la
velkinta frunto. Marta rigardis ŝin dum momento per rigardo seka,
ardanta, terurita kaj malgaja, poste ŝi subite sin returnis, saltis
antaŭen kaj rapidege malaperis en la duonkrepusko de la strato.

Pasis apenaŭ kelke da minutoj, kiam tra tiu sama pordo, tra kiu
malaperis Marta, enkuris la gaja Aleĉjo, per kelke da saltoj
transpasis la ŝtuparon kaj enkuris en la loĝejon de Karolino.

-- Nu, kio? -- li demandis, starante sur la sojlo de la saloneto kun la
ĉapelo en la mano. -- Ŝi foriris? Ŝajnas al mi, ke mi rekonis ŝin,
irantan sur la kontraŭa trotuaro de la strato. Kiam do ŝi revenos?

Li faris ĉi tiujn demandojn per tono mallonga kaj rapide; en liaj
nigraj brilantaj okuloj estis esprimita malpacienco de homo sen
volo kaj sen pripensado, de homo, kiu plene submetiĝas al ricevita
impreso.

-- Ŝi tute ne revenos, -- respondis la virino, kiu sidis antaŭ la
kameneto, sur la sama loko, sur kiu antaŭ kelke da minutoj sidis
Marta. Ŝiaj brakoj estis krucigitaj sur la brusto, la okuloj
estis senmove turnitaj al la ardantaj karboj. Ŝi ne turnis la
rigardon al la eniranta juna viro, kaj al liaj malpaciencaj demandoj
ŝi respondis per tono mallonga, pli ol indiferenta, per tono
malkontenta.

-- Ŝi ne revenos? -- ekkriis Aleĉjo, ĵetante sian ĉapelon sur plej
proksiman meblon kaj irante pli profunden en la ĉambron. -- Kion
vi diras? ŝi ne revenos? ĉu vi ambaŭ ne estas amikinoj de la
infaneco?

La virino silentis. La juna viro fariĝis ĉiam pli kaj pli
malpacienca.

-- Kion do ŝi diris? -- li demandis urĝe.

-- Ŝi diris, malrapide respondis la virino, ne ŝanĝante la pozon
nek la direkton de la rigardo, -- ŝi diris, ke ŝi ĝis nun ankoraŭ
amas sian edzon....

Aleĉjo larĝe malfermis la okulojn.

-- La edzon? -- li diris, kvazaŭ ne kredante al siaj propraj
oreloj, -- la mortintan edzon?

Li eksplodis per rido, li levis la vizaĝon kontraŭ la plafonon kaj
ridis laŭte kaj longe. -- La edzon! -- li ripetis, -- kion do ŝi volas
ankoraŭ de tiu kompatindulo, li ja plu ne vivas! Ho, fidela koro...
nekonsolebla vidvino, kiel sentoplena tio estas!

Li ridis senĉese, sed baldaŭ en lia rido eksonis falsaj notoj, en
kiuj tremis io simila al kompato kaj al malagrabla incitiĝo....

-- Vorton de honoro! -- li komencis, denove trakurante la saloneton per
grandaj paŝoj, -- tio estas virino neordinara! ami mortintan edzon
ankoraŭ post paso de kelke da monatoj post lia morto! Kiaj altaj
sentoj! Kio do estus des pli, se ŝi nun ekamus iun vivanton! Ho, se
mi povus esti tiu feliĉulo!

-- Tre povas esti, ke vi povus esti tiu feliĉulo, -- respondis la
virino, sidante antaŭ la kameneto. Ŝi tamen ne forturnis la kapon
kaj faris nenian movon. Li alsaltis al ŝi. Hela ruĝo kovris liajn
vangojn.

-- Mi povus esti! -- li ekkriis, -- ŝi ne forŝiris do de mi ĉiun
esperon! Ho, bela, ĉarma, ora, brilianta sinjorino Karonjo, kompatu
min! mi estas efektive furioze enamiĝinta! mi povus esti tiu
feliĉulo, se... diru, sinjorino, mi petegas, mi ĵurigas vin... se
mi farus kion?...

La virino nun la unuan fojon levis la okulojn al li. Sur la fundo de
ŝiaj pupiloj, sur la iom levitaj brovoj, sur la moviĝantaj anguloj
de la delikataj lipoj kuŝis nepriskribebla esprimo de moko.

-- Se vi, -- ŝi diris malrapide, -- se vi aspirus ŝian manon kaj volus
edziĝi kun ŝi.

Ĉi tiuj vortoj faris sur Aleĉjo impreson surdigan kaj rigidigan.
Dum momento li staris senmova, kvazaŭ ŝtoniĝinta, kun iom
malfermita buŝo kaj kun okuloj fiksitaj al la vizaĝo de la atente
lin rigardanta virino.

-- Edziĝi! -- li ripetis per obtuza voĉo. Liaj lipoj ektremis, kvazaŭ
li tuj estus ridonta, tamen li ne ridis, li nur svingis la manon,
levis la ŝultrojn, duone kolere kaj duone indiferente diris: -- vi
ŝercas, sinjorino! -- kaj foriris de la kameneto.

La virino dum momento akompanis lin per rigardo malvarma kaj moka.
Sur ŝia vizaĝo transkuris dum unu minuto milo da koketaj, mokaj kaj
malestimaj ridetoj. La gaja Aleĉjo denove stariĝis antaŭ ŝi.

-- Vi estas kruela, sinjorino Karolino, -- li ekkriis, -- vi parolas
al mi pri edziĝo! ĉu ekzistas io pli sensenca? ligi sin por la tuta
vivo kun persono, kiun mi apenaŭ konas, kun vidvino, kiu amas ankoraŭ
sian mortintan edzon? fariĝi per unu fojo patro de ia infanaĉo,
bari al si la mondon, preni sur la ŝultrojn tiom da respondeco, tiom
da klopodoj? kaj en mia aĝo? kun mia feliĉa situacio? Ĝi estas
ideo, kiu efektive konvenus al bonkora burĝo, avidanta bongustan
hejman kuiraĵon kaj dekduon da pufvangaj infanaĉoj. Mi supozas, ke
vi ne diris tion serioze; mi scias, ke vi amas ŝerci, tio estas unu
el viaj ĉefaj ĉarmoj.

Karolino levis la ŝultrojn.

-- Kompreneble, mi ŝercis, -- ŝi diris mallonge kaj rigardis denove la
ardantajn karbojn.

La gaja Aleĉjo estis ĉiam pli ekscitita.

-- Kian humoron vi havas hodiaŭ, -- li murmuris, -- ĉu mi nenion plu
sciiĝos?

-- Vi tedas min terure, -- respondis la virino.

-- Kie ŝi loĝas? -- insiste demandis la juna homo.

-- Mi ne scias, mi forgesis demandi ŝin pri tio.

-- Jen bonega historio! kion do mi nun faros? mi devos ŝin serĉi,
sed la urbo estas kiel arbaro, antaŭ ol mi ŝin trovos, mi denove
ŝin forgesos....

Li diris tion kun tre granda ekscitiĝo, preskaŭ kun kolero kaj
plendo en la voĉo. Li timis, ke la nekonstanteco de lia memoro kaj
la ĉiutaga granda nombro da impresoj eble forprenos de li tion, kio
en la nuna momento pasie lin interesas. Subite li ekklakis per la
fingroj, ĝoje ekkriis kaj saltis denove al la kameneto.

-- _Eureka!_ -- li ekkriis; -- ŝi estas ja kudristino? kie? ĉu en
ia laborejo? Bela, ĉarma, ora sinjorino Karonjo, diru....

La virino leviĝis kaj larĝe oscedis.

-- Nu, tie... ĉe la strato Freta, en la kudrejo de sinjorino
Szwejc, -- ŝi diris kun mieno de plej granda enuiĝo, -- iru do jam
fine, mi devas vesti min por la teatro....

Aleĉjo ŝajnis feliĉigita.

-- Ĉe sinjorino Szwejc! mi scias! mi scias! mi vizitadas ŝin!
Unu filino, tiu, kiu altranĉas, estas monstro, sed la dua, juna
edzino de bierfaristo, kaj ankaŭ la nepino per la filo, fraŭlino
Eleonoro, estas ne malbelaj... Tie do pasigas la tempon mia diino!
Ho, morgaŭ... morgaŭ... mi kuros, flugos, rapidos.

Li kaptis la ĉapelon kaj staris jam sur la sojlo.

-- Ĝis revido! -- li ekkriis.

De post la sojlo li ankoraŭ revenis.

-- Sinjorino Karonjo iras hodiaŭ en la teatron? Kaj kion oni ludas?

La virino staris ĉe la pordo de sia dormoĉambro kun brulanta
kandelo en la mano.

-- Flik kaj Flok, -- ŝi diris.

-- Flik kaj Flok! -- ekkriis la homo de eterna rido, -- mi devas tie
esti kaj vidi Laŭron en la egipta danco! Sed ĉu ne estas tro malfrue?
mi devas ankoraŭ iri por momento al Bolĉjo! Ĝis revido! ĝis revido!
mi kuras, flugas, rapidas!

  * * *

Ĉiuj grandaj urboj ĝenerale kaj precipe Varsovio posedas en sia
mezo ian nombron da viroj diversaĝaj, kiuj havas perfekte fiksitan
kaj larĝe faman reputacion de glutantoj de virinaj koroj kaj
ruinigantoj de virina honoro. Tiuj homoj, tuj depost la momento, kiam
la patrino-naturo aperigas sur ilia supra lipo la unuan lipharan
lanugon, ĝis la momento kaj ofte eĉ post la momento, kiam la komuna
patrino ornamas al ili la kapon per blanketa prujno de grizhareco,
faras al si kvazaŭ profesion kaj ĉiutagan okupon el admirado
de virinaj ĉarmoj, admirado platona, kie oni alie ne povas,
admirado ne platona ĉie, kie oni povas. Ili estas ordinare homoj
tre agrablaj, viglaj, spritaj, gajaj, komplezemaj, en societoj ili
estas tre dezirataj, en kolegaj rondetoj ili estas admirataj. Ili
ofte havas koron ne sole senteman, sed ankaŭ bonan; intence kaj
kun antaŭpretigita plano ili neniel volus malutili al iu; kaj se
ili tamen ofte kaŭzas malprofitojn, menso malsevera kaj bone ilin
komprenanta ne povas sen maljusteco apliki al ili aliajn vortojn
krom la evangelia: Dio, pardonu ilin, ĉar ili ne scias, kion ili
faras! Cetere, konsiderinte la ordinarecon de la apero, kiun ili
per si prezentas, konsiderinte ĉion, kion ili ordinare plenumas
kaj kion ili ordinare atingas en la vivo kaj en la socia graveco,
tio estas ĝenerale figuretoj, kiuj havas tre malgrandan signifon
en la socio kaj por la socio, ili estas bagatelaj ŝaksoldatoj sur
la granda ŝaktabulo de la homaro, mikroskopaj insektetoj, kiuj
glitas libere sur la por aliaj tro malglata ŝelo de la vivo. Sekve,
konsiderante ilian malgrandecon, oni povus ĉe la prijuĝado de
la sociaj aperoj tute preterpasi tiujn gajajn sensignifulojn, aŭ
eĉ kun rideto apliki al ili tiun faman ekkrion de la poeto pri la
mizera lanugo, se ĉi tiu mizera lanugo, ĉi tiuj eterne moviĝantaj
ŝaksoldatetoj, ĉi tiuj eterne gajaj senkulpaj insektetoj ne estus
mortige danĝeraj por certa klaso da homaj estaĵoj. Ĉi tiu klaso
estas la malriĉaj virinoj. Ni ne parolas jam eĉ pri la koroj,
ĉar la koroj ĉe la tiel nomata bela sekso estas ĉiam tre sentema
kaj samtempe tute sendefenda loko, tute egale ĉu ili troviĝas sub
silkaj aŭ sub lanaj kaj katunaj talivestoj; plej granda bagatelaĵo
povas ilin vundi, plej granda bagatelaĵo povas ilin venki. De tio
venas la doloroj kaj plendoj, larmoj kaj ĝemoj, ŝirado de haroj
kaj grincado de dentoj egale en la salonoj kaj en la subtegmentoj.
Sed objekto, kiu en salonoj treege malofte estas difektata de tiuj
agrablaj petolistoj, sed en la subtegmentoj, subteretaĝoj, kudrejoj
kaj diversaj laborejoj troviĝas tute sub ilia potenco kaj terure
de ili suferas -- estas la reputacio de virino. En ĉi tiu rilato
inter tiuj petolistoj ekzistas tiel grandaj potenculoj, ke ofte sen
longa penado, iafoje eĉ sen intenco, per la sola alproksimiĝo,
per kelke da paŝoj faritaj apud la virino, per kelke da rigardoj
ĵetitaj sur ŝin, ili mortigas ŝian bonan reputacion, ili kreas en
la kapoj de la homoj malbonajn suspektojn. Tio estas agrabla frukto
de ilia bone fortikigita kaj larĝe fama gloro; agrabla efektive por
ili, ĉar ĝi montras antaŭ la mondo ilian vere viran energion, la
grandegan potencon de ilia influo en la mondo, la grandegan abundon
da impresoj, kiujn ili ricevas kaj ricevigas, kaj da plenumataj
faroj; sed eble ne tre agrabla por tiuj, sur kiujn okaze falas la
rigardo de la sinjoro de la kreitaĵoj...

La sinjoro de la kreitaĵoj marŝas sur strato de granda urbo,
flekseblan bastoneton li svingas kiel sceptron. Brilas sur lia kapo
la ĉapelo, brilas sur la manoj la gantoj kun duobla kunkudro, brilas
sur la brusto ora ĉeneto kaj balanciĝas gracie sur la malluma
fono de la surtuto, kiun pretigis la dignaj manoj de la plej granda
tajloro Chabou. Kia majesto! Li kantetas duonvoĉe kanteton el La
Bela Heleno, kaj penetremajn rigardojn li ĵetas ĉirkaŭen. La
randon de la ĉapelo li ofte ektuŝas per la mano, ĉiujn li salutas,
ĉiuj lin salutas, ĉiujn li konas, ĉiuj lin konas. Kia digna socia
pozicio! Li interrompis sian kantetadon, li etendas la kolon, kaj
la piedon li haltigas en la aero simile al ĉashundo, kiu ekflaris
ĉasaĵon, li streĉas la rigardon, li ridetas... Tie sur la angulo
de la strato preterpasis bela buŝeto, eklumis blanka vizaĝeto,
ekbriletis nigraj okuletoj... Antaŭen! kuru kaj pelu! Singarde! la
ĉasaĵo estas jam proksime! oni devas kiel eble plej rapide ĝin
ĉirkaŭbari, ĉar ĝi povus formalaperi! Li aliras de flanke, li
levetas la ĉapelon, li faras saluton plej respektan (ho, ironio!)
kaj per voĉo, plene kopianta la hieraŭ sur la scenejo aŭditan
voĉon de Pariso, li demandas: ĉu vi permesas, sinjorino, ke mi
vin akompanu? Se ŝi permesas, li iras kun ŝi. Se ŝi ne permesas,
li iras ankaŭ. Ĉu li ne estas sinjoro de la kreitaĵoj? Dum la
irado li renkontas konatojn (li havas da ili tiom, kiom la maro
havas da gutoj da akvo), li palpebrumas petole kaj montras per la
okuloj la akompanatinon. De tempo al tempo la koro kun pligrandigita
forto batas en lia brusto: tio estas la unuaj ektremoj de vekiĝanta
papilia amo aŭ eble la ĝojo de triumfo; plej ofte ambaŭ kune.
Ĉiufoje kiam ĉi tiu sinjoro de la kreitaĵoj ekvidas belan aŭ eĉ
beletan ekzempleron de virina vizaĝo, li ĵuras al ĉiuj kaj antaŭ
ĉio al si mem, ke li estas furioze, morte enamiĝinta. Li faras tion
kun plena sincera kredo. Lia koro estas vulkano, kiu eksplodas kelke
da fojoj en tago. Krom tio li sentas bone, ke la okuloj de la homoj
sekvas kun intereso la novan epizodon de la granda epopeo de lia
vivo. Tiuj homaj okuloj tiel kutimis vidi lin nevenkebla, ke tuj de
la unua paĝo ili divenas, ke sur la lasta ili trovos venkon!

Li alproksimiĝis, sekve li ravis. Li ekrigardis, sekve li venkis.
Nek li, nek iu el tiuj, kiuj lin konas, supozas, ke povus esti alie.
La gloro de la brava junulo kreskas; la reputacio de la malriĉa
virino dronas. En la krono, kiu ornamas lian gajan kapon, elkreskas
nova folio de laŭro, sur ŝia malgaja frunto aperas makulo.... Tia
estis la gaja Aleĉjo, unu el multaj.... Lia nura alproksimiĝo
kompromitis virinon, interparolo kun li estis por ŝi dekreto de
malhonoro....

Sinjorino Szwejc havis tri filinojn kaj kelke da junaj nepinoj,
sekve ŝi konis Aleĉjon. Li vizitadis ŝian domon, kaj ŝi eĉ
mem rakontadis, ke unu el la fraŭlinoj Szwejc, tiu, kiu kune kun
la patrino okupiĝadis per altranĉado, pro li perdis fianĉon.
Ĉar kvankam ŝi estis malbela, tamen, havante beletan figuron kaj
lertan langon, ŝi iam turnis sur sin la okulon de la sinjoro de la
kreitaĵoj. Ne estas do mirinde, ke, kaŭze de tiaj cirkonstancoj,
sinjorino Szwejc alŝovis siajn okulvitrojn proksime al la okuloj
kaj rapide almetis la vizaĝon al la fenestra vitro, kiam ŝi unu
matenon ekvidis, ke unu el ŝiaj laboristinoj pasas la korton
en akompano de la nevenkebla Aleĉjo. La knabinoj en ŝiritaj
vestoj, kun flavaj vizaĝoj kaj senkoloriĝintaj kokardoj en la
haroj, ankaŭ ĵetis flankajn rigardojn tra la fenestrojn, per
la okuloj kaj la fingroj ili sendadis al si reciproke signojn de
interkompreniĝo kaj ridetadis. Ĉion ĉi tion rimarkis ankaŭ la
filino de sinjorino Szwejc, kiu staris apud la ronda tablo. Ŝi
leviĝis sur la piedfingroj kaj ĵetis rigardon tra la fenestron. De
la loko, sur kiu ŝi staris, ŝi povis vidi la malgrandajn lipharojn
kaj la barbeton de Aleĉjo... sed la lipharoj kaj la barbeto estis
liaj... ŝi sentis, ke ŝin kaptis impreso kaj rememoroj. Ŝi
elstreĉis ankoraŭ pli la kolon, kaj nun ŝi ekvidis nigran lanan
tukon, kiu kovris tute sendube kapon virinan.

-- Panjo! -- kun kiu el la laboristinoj iras sinjoro Aleksandro?

Sinjorino Szwejc forigis sian vizaĝon de la fenestra vitro.

-- Kun sinjorino Swicka, -- ŝi diris, alproksimiĝante al la tablo.

La frunto de la serioza matrono kovriĝis per densaj nuboj, la «S»
en la nomo de Swicka, elirante el la buŝo de sinjorino Szwejc,
siblis tre akre.

La pli junaj laboristinoj kaŝe interŝanĝis rigardojn. La
vizaĝesprimo kaj voĉsonado de la estrino ne promesis agrablajn
aferojn.

Unu el ili diris mallaŭte:

-- Estos kriado!

-- Eble ŝi forpelos ŝin? -- demandis alia ankoraŭ pli mallaŭte.

-- Oho? -- diris tria plej mallaŭte: -- ŝi nun eble jam eĉ ne timas
tion!

Nun en la kudrejon eniris Marta. Ŝia vizaĝesprimo en tiu tago
estis tia, ke jam ĝi sola povus turni sur ŝin la rigardojn de
ĉiuj ĉeestantaj personoj, se tiuj rigardoj jam sen tio ne estus
preparitaj, por observi ŝin scivole. Ŝiaj okuloj estis ĉirkaŭitaj
de malhelaj rondoj, la pupiloj estis kvazaŭ malvivaj. Sur la
kaviĝintaj vangoj estis makuloj de sanga ruĝo, la brovojn dividis
profunda sulko. Enirante, ŝi levis la pezajn, ŝvelintajn palpebrojn
kaj renkontis dekkelke da rigardoj fiksitaj sur ŝi. Ŝi ne aperigis
tamen miron, nek ian alian senton, ŝi demetis la tukon for de la
kapo kaj, preninte la laboraĵon, kiu kuŝis jam preparita sur ŝia
tablo, silente sidiĝis. Ŝiaj manoj tremis kvazaŭ en febro, kiam
ŝi disvolvis la tolon kaj enkudriligis fadenon. Ŝi klinis malalte
la kapon, kiun en tiu tago ĉirkaŭkovris iom senordaj harligoj, kaj
ŝi enprofundiĝis en sian laboron. Ŝia mano tremanta kaj ruĝa de
malvarmo rapide leviĝadis kaj malleviĝadis kvazaŭ laŭtakte de ia
febra kapturna penso. Ŝi spiris rapide kaj malfacile, kelke da fojoj
ŝi malfermis la lipojn, por kapti aeron, kiu videble mankis al ŝia
brusto. Ĉe la ronda tablo du tondiloj sonis akre kaj tirate.

Sinjorino Szwejc el sub la okulvitroj ĵetadis sur la ĵus venintan
laboristinon flankajn rigardojn. La anguloj de ŝiaj plenblovitaj
lipoj havis formon, kiu divenigis malbonan humoron. Ŝi ĉesis
tranĉi kaj, ne ellasante la tondilon el la sulkabundaj fingroj,
diris per tirata tono kaj obtuza voĉo:

-- Sinjorino Swicka ne estis ĉe ni hieraŭ.

Marta, aŭdinte sian nomon, levis la kapon.

-- Ĉu vi diris ion al mi?

-- Sinjorino Swicka ne estis ĉe ni hieraŭ.

-- Jes, sinjorino, mi prizorgis miajn aferojn en la urbo kaj mi ne
povis veni.

-- Neakurateco de la laboristinoj koncerne la venadon al la laboro
alportas grandan malutilon al la laborejo.

Marta malalte klinis la kapon. Ŝi denove kudris kaj silentis.

Nun jam nur unu tondilo ĉe la ronda tablo sonis kaj knaris, sed
ĉiam pli akre.

La fraŭlino, kiu perdis la fianĉon kaŭze de la nevenkebla Aleĉjo,
videble sentis sin ĉiam pli kaj pli ekscitita.

Ŝia patrino staris kun vizaĝo turnita al grupo da laboristinoj, kun
senmova tondilo en la bruna mano.

-- Mi vidis hieraŭ sinjorinon Swicka en la urbo. Sinjorino Swicka
staris apud la ŝtuparo de la Sanktkruca preĝejo kun du personoj.

Marta ne respondis. Kion ŝi povus diri? La fakto, pri kiu parolis
sinjorino Szwejc, estis tute vera.

-- Mi ankaŭ konas la personojn, kun kiuj sinjorino Swicka
interparolis hieraŭ sur la strato. Unu el ili antaŭ kelke da
jaroj eĉ laboris dum kelka tempo en nia laborejo; sed ne longe, ne
longe, ĉar mi tuj rimarkis, ke ŝia kunestado povas doni danĝeran
ekzemplon por niaj laboristinoj. Ĉu sinjorino Swicka konas bone tiun
virinon? Ŝia kamaradeco povas esti tre danĝera.

-- Ne por mi, sinjorino, -- unuafoje ekparolis nun Marta. Ŝi ne levis
la kapon de super la laboro, sed en ŝia tremanta voĉo sonis obtuza
kaj retenata ribelo de virina fiereco, kiu sentas sin piedpremata.

-- Ha! sopirĝemis sinjorino Szwejc, -- oni ne devas havi tro multe
da konfido al si mem. Malmodesteco estas patrino de ĉiuj pekoj.
Pli bone estas eviti, multe pli bone estas eviti danĝeran
kamaradecon.... Kaj ĉu sinjoro Aleksandro Loncki estas ankaŭ
proksima konato de sinjorino Swicka?

La ĝis nun ĉiam sonanta kaj knaranta tondilo ĉesis soni kaj knari.
La fraŭlino kun la nebela vizaĝo, kiu tamen iam altiris al si la
rigardon de la sinjoro de la kreitaĵoj, levis la kapon.

-- Li certe estas bona kaj proksima konato, panjo, se sinjorino Swicka
promenas kun li ĉiutage.

Oni povus pensi, ke tiuj ĉi vortoj estis serpentoj, kiuj volvekovris
Martan de la kapo ĝis la piedoj kaj enpuŝis siajn pikilojn en
ĉiujn punktojn de ŝia korpo: ŝi subite rektiĝis, levis la kapon
de super la peco da tolo, kiu estis etendita sur ŝiaj genuoj, kaj la
larĝe malfermitajn okulojn ŝi streĉe direktis al la vizaĝo de la
parolanta fraŭlino.

-- Kion tio signifas? -- ŝi diris malfacile kaj preskaŭ sufokiĝante.

Ŝi ekrigardis ĉirkaŭen. Ĉiuj laboristinoj, eĉ tiuj, kiuj
ordinare aspektis plej sensente kaj senmove, sidis nun kun levitaj
kapoj kaj kun okuloj direktitaj al ŝi. Sur iliaj vizaĝoj oni povis
legi la plej diversajn sentojn: kompaton, scivolecon, mokon. Dum
momento Marta restis kvazaŭ ŝtoniĝinta. La puncaj makuloj, kiuj
troviĝis sur ŝiaj vangoj, malrapide larĝiĝis, ĝis ili purpurigis
la frunton kaj la kolon.

-- Vi ne havas kaŭzon por koleri, mia sinjorino, vi ne havas kaŭzon
por koleri, -- diris Sinjorino Szwejc; -- jam dudek jarojn mi estas
mastrino de laborejo, en kiu ĉiam laboradis samtempe pli ol dudek
junaj personoj, mi akiris sekve multe da sperto. Krom tio mi scias,
kiaj estas miaj agodevoj rilate al la animoj, kiujn la Providenco
konfidas al mia prizorgado; mi ne povas rigardi indiferente, se iu el
ili propravole elmetas sin al danĝero. Plue mi havas ja filinojn,
tre junajn nepinojn. Kion do la homoj povus pensi pri ili, se nia
laborejo, Dio gardu, prezentus iajn ekzemplojn de malĉasteco! Fine,
sur la korton rigardas la fenestroj de la loĝejo de unu riĉa kaj
diotima sinjorino, kiu estas vera protektantino kaj bonfarantino
de nia laborejo. Sankta sinjorino! kion ŝi pensus, se ŝi vidus,
ke iu el miaj laboristinoj ĝuste sub miaj kaj sub ŝiaj fenestroj
promenas kun juna kaj salona fraŭlo? Cetere, eble ŝi eĉ jam vidis!
Vera timego min kaptas, kiam mi ekpensas pri tio, kion mi diros al
nia protektantino, se ŝi min demandos pri tio? Ĉu mi diru al ŝi,
ke tiun laboristinon mi forigis? Sed eble tio estos kontraŭa al la
kristana favorkoreco?...

-- Diru al ŝi, ke la laboristino, kiu havis la malfeliĉon renkonti
sur ĉi tiu korto junan kaj salonan fraŭlon, foriĝis de ĉi tie mem
kaj propravole.

Ĉi tiuj vortoj eksonis tra la granda ĉambro per voĉo klara kaj
forta. Marta leviĝis de la seĝo kaj kun alte tenata frunto kaj kun
tremantaj lipoj rigardis rekte en la vizaĝon de sinjorino Szwejc.

-- Mi estas virino malriĉa, tre malriĉa, -- ŝi diris plue, -- sed
mi estas honesta, kaj vi havis nenian rajton paroli al mi en tia
maniero. Ne la Providenco fordonis min al via prizorgado kaj
alkondukis min ĉi tien, sed mia propra senkapableco. Mi venis ĉi
tien, ĉar aliloke mi ne povosciis labori; vi scias tion tre bone,
kaj vi sciis bone ekspluati mian situacion. Mia laboro valoras
kelkoble pli, ol kiom vi donas al mi por ĝi.... Sed ne pri tio mi
volis paroli. Mi faris propravolan interkonsenton kaj mi plenumis
ĝiajn kondiĉojn. Suferi mizeron mi devas, sed toleri ofendojn...
malgraŭ ĉio... mi ne povas... ne, mi ankoraŭ ne povas! Adiaŭ!

Ĉe la lastaj vortoj ŝi surĵetis la tukon sur la kapon kaj direktis
sin al la pordo. La laboristinoj sekvis ŝin per siaj rigardoj, la
pli junaj kun simpatio kaj kun speco de triumfo sur la vizaĝoj, la
pli maljunaj kun kompato kaj kun ankoraŭ pli granda mirego.

Ĉio, kio okazis al Marta depost hieraŭ: la disreviĝo, kiu ŝin
trafis ĉe la libristo; la maldolĉa sento de envio, kiu unuafoje
atakis ŝin ĉe la vido de la Kazimira palaco kaj de la lernanta
esperplena vira junularo; la vizito en la domo ĉe la strato
Krolewska, la malĝoja propono, kiu tie estis farita al ŝi; la
sendorma nokto, pasigita inter torento da larmoj kaj flamoj de honto;
sed precipe la renkontiĝo kun la homo, pri kiu ŝi sciis, ke li
atendis ŝin kun malhonoranta penso en la kapo, -- ĉio ĉi tio metis
ŝian spiriton en tiun staton de febra streĉo, kiu longe daŭri ne
povas, kiu ĉe la plej malgranda ektuŝo eksplodas per neretenebla
fulmotondro. Kaj la ektuŝo, kiun kaŭzis la vortoj de sinjorino
Szwejc kaj de ŝia filino, ne estis plej malgranda. En la brusto
de Marta la ĝis ekstremeco streĉita kordo de sentoj krevis kaj
eksonigis ribelan krion kaj suferplenan ĝemon. Ĉu ŝi faris bone,
kiam ŝi cedis al la neretenebla eksplodo de virina fiereco kaj de
homa digno, ĵetante antaŭ la piedojn de la ŝin ofendinta virino
sian lastan pecon da pano? Ŝi ne pensis pri tio, ŝi ne prikalkulis
sian agon, kurante tra la longa korto al la pordego, kondukanta sur
la straton.

Sed apenaŭ ŝi eniris en la pordegan arkaĵon, ŝi retiriĝis
kvazaŭ antaŭ ia terura fantomo, esprimo de mortiga ofendo kovris
ŝian vizaĝon. En la pordega arkaĵo staris ankoraŭ Aleĉjo kaj
interparolis mallaŭte kun ia juna viro, kiu staris ĉe la malsupro
de la ŝtuparo, per kiu li videble ĵus malsuprenvenis, por iri en
la urbon. Marta forsaltis al la kontraŭa flanko. Estis videble, ke
ŝi penis nerimarkite formalaperi laŭlonge de la muro; sed ĉu lerta
kapreolo povas forkuri de la okulo de sperta ĉasisto?

-- Sinjorino! -- ekkriis Aleĉjo, sin returnante; -- kia surprizo! Mi ne
pensis, ke vi tiel frue forlasos hodiaŭ tiun kavernaĉon, kiu (nun
lia voĉo mallaŭtiĝis) de kelka tempo fariĝis por mi paradizo, al
kiu mi sopiras!

La viro, kun kiu Aleĉjo antaŭe interparolis, forlasis la lastajn
ŝtupojn kaj elkuris sur la straton, ĵetante preterflugantan
rigardon sur la virinon, al kiu sin turnis lia kamarado, kaj maskante
dusignifan rideton per kanteto el Flik kaj Flok. Marta staris ĉe la
muro, pala kiel marmoro, kun elrektigita talio kaj kun fulmoj en la
okuloj. La gaja Aleĉjo alproksimiĝis al ŝi kun rideto sur la lipoj
kaj kun reva rigardo.

-- Kion vi volas de mi, sinjoro? -- ekkriis la virino.

-- Sinjorino! -- interrompis ŝian parolon la sinjoro de la
kreitaĵoj, -- antaŭ kvaronhoro vi forpuŝis min de vi per tre severa
vorto, sed mi ne perdas la esperon, ke mia konstanteco....

-- Kion vi volas de mi, sinjoro? -- ripetis la virino, reakirante sian
voĉon, kiun ŝi estis perdinta por momento. -- Jes, ŝi diris plue, mi
forlasis tiun kavernaĉon, en kiu tamen troviĝis mia lasta rimedo
de enspezado, la lasta peco da pano por mi kaj por mia infano. Mi
faris tion kaŭze de vi. Per kia rajto vi, sinjoroj, baras la vojon
al ni, por kiuj la irado jam sen tio estas tiel malfacila? Ĉu vi
havas almenaŭ iometon da koro kaj konscienco, kiam vi persekutas
estaĵojn, kiuj jam sen tio ne scias, kie ili povas trovi por si
lokon en la mondo? Ho, al vi tio certe kaŭzos nenion malbonan! Al vi
la homoj donos por tio laŭdon, al ni ili donos ofendon. Ni perdos
la honestan nomon kaj ofte ankaŭ la lastan pecon da pano, vi bonege
amuziĝos....

Ŝi diris ĉion ĉi tion rapide, preskaŭ sen respiro, kun akra moko
en la voĉo kaj en la okuloj.

-- Vi amuziĝos, -- ŝi ripetis kun malagrabla rido, -- sed permesu,
ke virino, kiun vi bonvolis elekti kiel objekton de via amuziĝo,
ripetu al vi la vortojn de malnova fablo: Malbone, malbone vi tempon
pasigas, vin tio amuzas, nin tio mortigas!...

Dirinte ĉi tion, ŝi pasis preter la miregigita junulo kaj malaperis
post la pordego.

La sinjoro de la kreitaĵoj restis sola, klinis la kapon, tuŝis
per la mano siajn lipharetojn, direktis konsternitan rigardon al la
tero kaj longe staris tiele. Sur lia vizaĝo oni povis vidi honton
kaj bedaŭron. Li hontis pri sia malvenko, li bedaŭris la ĉarman
kaj kontraŭstaran kaj ĝuste pro sia kontraŭstareco ankoraŭ pli
ĉarman bildon, kiu malaperis antaŭ liaj okuloj. Aŭ eble kiam li
vidis la virinon kun la flamantaj pupiloj, kun nubo sur la frunto kaj
kun lipoj tremantaj de fiera sufero, en li ektremis ia pli serioza
sento; eble li eksentis, ke li agis malbone, ke li al iu malgraŭvole
faris maljustaĵon. Ho, jes malgraŭvole! «Nin tio mortigas» ŝi
diris.

Kia penso! Ĉu li intencis iun mortigi? Nenio en la mondo estis
pli fremda al lia sentema koro, ol intenco de ia mortigo; nenio
estis pli kontraŭa al liaj pensoj, kiuj tute ne havis ian inklinon
al dramoj. Kaj tamen kun kia forto ŝi parolis al li! kia dolora
fulmo brilis el ŝiaj pupiloj, kiel pala kaj kiel bela ŝi estis!
Aleĉjo senŝanceliĝe fordonus en ĉi tiu momento kelke da jaroj
de sia senzorga kaj feliĉa vivo, por povi ŝin vidi, petegi de ŝi
pardonon, kompensi al ŝi la maljustaĵon, se li ĝin faris al ŝi,
kaj... akompani ŝin al ŝia loĝejo.

Ha! sed kie estis tiu ŝia loĝejo? li ne sciis. Li sulkis la
frunton, klakis malpacience per la fingroj kaj, levante la kapon,
ekkriis preskaŭ kolere:

-- Nun mi ŝin kredeble jam ne trovos!

En tiu sama momento enkuris el la strato en la pordegon juna
fraŭlineto, preskaŭ ankoraŭ infano, en malvasta pelto kaj kun
mirinde graciaj botetoj. Kiam Aleĉjo ŝin ekvidis, la esprimo de
lia vizaĝo subite ŝanĝiĝis. Li rapide deprenis la ĉapelon, kaj,
salutante la belan fraŭlineton, li diris kun rideto:

-- Kiel longe jam mi ne havis la feliĉon vidi fraŭlinon Eleonoron!

La fraŭlineto videble ne estis malkontenta de la renkontiĝo.

-- Ha! sinjoro Aleksandro estas vere tre ĝentila! tre ĝentila! Jam
tutan monaton vi ne estis ĉe ni. La avino kaj la onklino jam kelke
da fojoj diris, ke sinjoro Aleksandro estas neĝentila.

Sinjoro Aleksandro per revantaj okuloj sekvis la movojn de la
rozokoloraj lipetoj, kiuj pepis tiujn vortojn.

-- Sinjorino! -- li diris, -- la koro tiras min al via domo, sed la
prudento malkonsilas.

-- La prudento! Estus tre interese scii, kial la prudento devas
malkonsili al vi vizitadi nin?

-- Mi timas pri mia trankvileco! -- diris mallaŭte la sinjoro de la
kreitaĵoj.

La fraŭlineto ruĝiĝis ĝis la haroj kaj oreloj.

-- Nu, ne timu kaj venadu al ni, ĉar alie la avino kaj la onklino
vere koleros.

-- Kaj vi?

Momento da silento. La okuloj de la fraŭlineto rigardas najlon,
elstarantan el la planko de la pordegejo, la okuloj de la venkinto
kalkulas la orajn harfasketojn, kiuj el sub la ĉapelo elŝutiĝis
sur la blankan frunton.

-- Mi ankaŭ vin koleros.

-- Ho! se tiel estas, mi venos, mi nepre venos!

La fraŭlineto enkuras en la korton, kien la sinjoro de la kreitaĵoj
ne kuraĝas ŝin sekvi. Kun malriĉa laboristino estas alia afero,
sed kun nepino de virino, kies domon oni vizitadas, kun fraŭlino
Szwejc, kiu, kiel oni diras, havos ĉirkaŭ dek kvin mil spesmiloj
da doto, promeni senceremonie sur la korto ne konvenas.

Aleĉjo eliras sur la straton, kaj antaŭ liaj okuloj preterŝoviĝas
du virinaj figuroj: la figuro de malriĉa laboristino kun flamo
en la indignanta okulo kaj la figuro de bela fraŭlineto kun oraj
harfasketoj ĉirkaŭ la blanka frunto. Li jam mem ne scias, kiu el
ili estas pli bela kaj pli alloga. «Tiu, -- li pensas, -- estas fiera
kaj flama diino; ĉi tiu estas tre ĉarma malgranda diineto! Veron
diras la scienculoj: kiaj nekalkuleblaj riĉaĵoj estas disverŝitaj
en la granda regno de la naturo! Kiom da nuancoj, kiom da specoj!
Kiam homo devas fari elekton, li simple ricevas kapturnon kaj la koro
en li fandiĝas. Sed por kio fari elekton? _Tous les genres sont
bons hors le genre vieux et laid!_»

Viro! mizera lanugo! vi, ventanima estaĵo!

  * * *

Kaj Marta?

Post la fortaj ekscitiĝoj, kiujn ŝi havis, Marta denove enfalis
tute en bagatelaĵan kalkulon. La ses spesmilojn, kiujn ŝi ricevis
de la libristo, ŝi donis al la domadministranto, pagante tiamaniere
la ŝuldon, kiu ĝis nun ne estis pagita, kaj aĉetante samtempe la
rajton loĝi en la subtegmenta ĉambreto ankoraŭ dum du semajnoj.

-- Vi ŝuldas ankoraŭ por la mebloj, diris la administranto, prenante
el ŝia mano la monon.

-- Forprenu ilin el mia ĉambro, ĉar mi ne povas pagi por ilia uzado.

Iaj bonhavaj gesinjoroj, kiuj loĝis en la dua etaĝo, bezonis por
sia kuirejo aŭ antaŭĉambro tablon, kelke da seĝoj kaj liton.
Vespere ĉi tiuj mebloj jam ne estis en la ĉambro de Marta. Ŝi
sternis sian tre malmultigitan litaĵaron sur la nuda planko kaj
sidiĝis sur la planko antaŭ la malplena kameno. Ĉe la dua flanko
de la kameno sidiĝis Janjo. La pozo de la patrino estis senmova,
preskaŭ rigida, la infano sidis kuntirita kaj tremanta de malvarmo
kaj eble ankaŭ de sufero. La du palaj vizaĝoj, kiujn ĉirkaŭis
la krepusko de la komenciĝanta vespero kaj profunda silento de la
dezerta ĉambro, prezentis malgajan vidaĵon. Ĝi estis ankaŭ
vidaĵo mistera. Du malfeliĉaj vivoj sidis tie antaŭ la malvarma
aperturo de mallumega kameno. Kia estos ilia fino?

Janjo havis en tiu nokto dormon maltrankvilan kaj interrompatan.

Ĝis nun, se ŝi ofte ploris en la tago, en la nokto ŝi almenaŭ
dormadis trankvile. Sed tiun vesperon oni elportis el la ĉambro
la lastan objekton de ŝia ludado: la du malnovajn lamajn seĝojn.
Ŝi bedaŭris ilin kiel bonajn amikojn, kun kiuj ŝi ludadis en pli
liberaj minutoj kaj al kiuj ŝi silente rakontadis siajn suferojn kaj
plendojn pri malsato, malvarmo, pri la batoj de Antoniowa, pri kiuj,
gvidata de instinkto de bona infano, ŝi ne volis alporti plendojn
al la patrino. La infano ploris kortuŝe, kiam ŝi vidis, ke oni
elportas ŝiajn amatajn kriplajn maljunuletojn, poste, kuŝiĝinte
sur la tero, ŝi eble rememoris sian antaŭlongtempan mahagonan
liteton, ĉirkaŭitan de galerieto, kovritan de brodita litkovrilo,
per kies diverskoloraj strioj ŝi lernis distingi kolorojn kaj admiri
ilian belecon....

Estis jam preskaŭ noktomezo. La infano ĵetiĝadis sur sia malalta
sternaĵo, de tempo al tempo ĝemadis kaj ploradis en la dormo. Marta
senĉese sidis sur la planko apud la kameno, en plena mallumo kaj
farante al si mem akrajn riproĉojn.

Akre kaj turmente ŝi riproĉadis al si sian agon rilate al sinjorino
Szwejc. Kial ŝi ekflamis per ofendita fiereco? Kial ŝi forlasis
tiun lokon, en kiu ŝi havis ian ajn eblon, por ion ajn laborenspezi?
Estas vero, ke la ofendo, kiun oni tie ĵetis al ŝi en la vizaĝon,
estis nemeritita, granda, forte vundanta, sed kio el tio sekvas? Ĉu
virino en ŝia situacio havas la rajton interŝanĝe por ofendo ĵeti
al iu en la okulojn sian pecon da pano, nigran, malmolan, maldolĉan,
sed lastan? Tute ne kapabli ion fari, por levi sin el malestiminda
situacio, kaj samtempe ne kapabli pacience toleri la batojn kaj
ofendojn, kiujn donas tiu situacio, kia nekonsekvenco! Per propra
senkapableco fordoni sin en la manojn de virino, kiu ekspluatas tiun
senkapablecon, kaj poste postuli de ŝi por si estimon kaj justecon?
Kia senprudenteco!

-- Ne! -- pensis Marta; -- unu el la ambaŭ: oni devas esti en la mondo
aŭ forta kaj fiera, aŭ malforta kaj humila. Oni devas povoscii
porti kaj gardi sian personan dignon, aŭ oni devas rifuzi al si
ĉiun pretendon pri ĝi. Mi estas malforta, sekve mi devas esti
humila. Mi ne povas per miaj faroj leviĝi ĝis tia situacio, ke
mi devigu la homojn estimi min, sekve mi ne devas postuli por mi
estimon. Kaj cetere por kio la homoj devas min estimi? Ĉu mi mem
efektive min estimas? Ĉu mi povas sen honto kaj sen riproĉoj de la
konscienco rigardi ĉi tiun infanon, al kiu mi devis doni apogon kaj
prizorgon kaj donas nenion? Ĉu mi povas sen plej profunda humiliĝo
pensi pri tio, ke simile al sendefenda ŝafo mi klinas mian nukon
antaŭ nehonesta mano, permesante, eĉ petante, ke el mia laboro,
el la ŝvito de mia frunto ĝi kreu riĉecon por si kaj por siaj
infanoj? Kian opinion cetere havas pri mi la tuta mondo, la homoj?
Unu forĵetas mian laboron, ĉar ĝi estas sentaŭga; alia jam tuj en
la komenco ĝin ne akceptas, havante la konvinkon, ke ĝi certe estas
sentaŭga; alia malnoble ĝin ekspluatas ĝuste tial, ke ĝi estas
senkapabla; fine alia eĉ vidas en mi ne homon, kiu egalas al li
per honoro kaj virto, sed nur nemalbelan virinon, kiun oni povas...
aĉeti! Kial do mi postulis de sinjorino Szwejc tion, kion la tuta
mondo al mi rifuzas, kion akiri ĉe la homoj, eĉ ĉe mi mem, mi ne
povis?

La nokto cedis al griza vintra tagiĝo. Marta ĉiam ankoraŭ sidis
sur la sama loko, kun kubutoj apogitaj sur la genuoj, kun kapo inter
la manplatoj. Ŝi sentis sin nun humila, tre humila, ŝi ridetis
pri si mem ĉe la penso, ke hieraŭ ankoraŭ ŝi povis havi iajn
pretendojn pri estimo de homoj; ŝi estis certa, ke jam neniam ŝi
miros sian propran malaltiĝon kaj neniam ekmurmuros kontraŭ la
mano, kiu ŝin ofendos.

Kune kun la taga lumo en la subtegmentan ĉambreton eniris rememoroj
pri la ĉiutagaj bezonoj. Marta elprenis el la poŝo dekkvin-spesdekan
moneron. Pli da mono ŝi ne havis, kaj laborenspezon ŝi havis nenian.

-- Mi devos iri peti! -- ŝi ekpensis.

Ŝi eliris en la urbon kaj direktis sin al la konata librejo. Ŝi
iris al la homo, kies kompatema mano jam donis al ŝi unu fojon
laboron, la duan fojon almozon.

Malfermante la pordon de la librejo, Marta eksentis en si mem
ian miron. Antaŭ sia eliro el la domo ŝi imagis al si, ke tre
malfacile estos al ŝi transpaŝi ĉi tiun sojlon, ke tiel same, kiel
antaŭ kelka tempo, antaŭ la eldiro de vorto de peto ŝi ruĝiĝos
de honto, ŝi perdos por momento la voĉon. Ŝi eraris. Ŝia koro ne
frapis pli forte, ruĝo ne kovris ŝian frunton, kiam ŝia rigardo
renkontiĝis kun la rigardo de la libristo.

Li staris, kiel ordinare, malantaŭ la skribtablo, iom kliniĝinte
super amaso da notoj kaj kalkuloj. Kiam, aŭdinte sonoradon, li levis
la vizaĝon, lia frunto estis malpli serena ol antaŭ kelka tempo,
en liaj okuloj oni povis legi ian maltrankvilecon aŭ malĝojon.
Videble io lin embarasis aŭ afliktis. Eble li havis malsukceson
en ia entrepreno, de kiu li multe al si promesis, aŭ eble lin
afliktis malsano de iu el lia familio aŭ el liaj amikoj? Kun videbla
malfacileco li fortiris siajn pensojn de la objekto de sia okupo kaj
direktis al la eniranta virino rigardon malpli serenan, malpli bonan
kaj afablan ol antaŭe. Marta tion rimarkis. Kelke da tagoj pli frue
ŝi sin retirus kaj forirus aŭ almenaŭ kaŝus la celon de sia veno,
sed nun ŝi aliris al la skribtablo kaj interŝanĝinte saluton kun
la libristo, ŝi diris:

-- Vi estis tiel bona, ke vi helpis min per konsilo kaj donaco, tial
mi venis denove al vi....

-- Per kio do mi povas servi al vi?

Li parolis ĝentile, sed pli malvarme ol la unuan fojon. Liaj
distritaj okuloj direktiĝadis ĉiumomente al la paperoj, kiuj kuŝis
sur la tablo.

-- Mi perdis la okupon en la kudrejo, en kiu mi laborenspezadis dudek
spesdekojn por tago. Ĉu vi ne scias pri ia loko, kiu taŭgus por mi,
pri ia....

La libristo mallevis la okulojn kaj dum momento staris silente.

Al lia antaŭa embaraso aliĝis nun iom da konfuzo kaj eĉ malpacienco.

-- Ha! -- li diris post momento, farante per ambaŭ manoj geston, kiu
montris bedaŭron, -- kion fari, sinjorino! oni devas ion povoscii, oni
nepre devas ion povoscii....

Li ne finis sian penson kaj silentiĝis. Marta kunpremis en ambaŭ
manoj la finojn de la tuko, kiun ŝi havis sur la kapo.

-- Sekve, -- ŝi diris post momento, kion do mi faros?

Ŝi diris tion en tia maniero, ke la libristo levis la okulojn kaj
rigardis ŝin atente. Ŝia voĉo havis sonon mallongan kaj iom akran,
en la profunde sidantaj okuloj brulis fajro, sed ne fajro de doloro,
kiel antaŭ kelka tempo, ne de silenta, penetranta petegado, sed
kvazaŭ de retenata obtuza kolero. Rigardante ŝin kaj aŭskultante
ŝian voĉon, oni povus diri, ke kontraŭ tiu homo, kun kiu ŝi
parolis, ŝi sentas ian ĉagrenon, ke en sia spirito ŝi akuzas lin
parte pri tio, kion ŝi suferas.

La libristo pripensis ion dum momento.

-- Mi malĝojas, -- li diris, -- mi tre malĝojas, ke mi vidas en tia
situacio la edzinon de homo, kiun mi konis kaj estimis. Ŝajnas
al mi, ke mi povos ankoraŭ ion fari por vi... kvankam tio estos
nur nova provo. Miaj konatoj, gesinjoroj Rzetkowski, ĝuste nun
bezonas iun... iun por... servado en la ĉambroj... se vi dezirus
tian lokon....

-- Mi petas vin pri ĝi, -- diris Marta sen plej mallonga pripenso.

-- En tia okazo mi skribos kelke da vortoj al gesinjoroj Rzetkowski.
Se vi deziros, vi povos iri al ili kun mia karteto....

-- Mi iros certe, -- diris la virino.

La libristo skribis rapide dekkelke da vortoj sur folieto da
papero kaj donis ĝin al la atendanta virino. Li rapidis, li estis
maltrankvila kaj kvazaŭ afliktita. Tuj post la fordono de la letero
li salute sin klinis.

Ĉi tiu saluto estis klare adiaŭa, ĝi signifis kvazaŭ: mi ne havas
tempon, mi nenion plu povas fari! Marta eliris el la librejo. La
letero, kiun ŝi tenis en la mano, ne estis fermita. Ŝi malfaldis
la duopige falditan folieton da papero kaj turnis ĝin kelkfoje en
sia mano. Ŝajnis, ke inter la partoj de la folieto ŝi ion serĉas.
Efektive en ŝia kapo aperis la penso, ke tiel same kiel antaŭ
nelonge en ŝian manuskripton, la libristo eble nun en la folieton
da papero enmetis ian donon por ŝi. Tamen dono tie ne estis. Marta
ekpensis: estas domaĝe, ke li nenion donis!

La libristo estis tre bona homo kaj havis tre kompateman manon.
Sed la kompatemaj manoj havas tiun neoportunecon por la personoj,
kiuj ilin bezonas, ke ili ne ĉiam estas en la sama humoro. Eĉ la
plej bona homo ne povas esti en ĉiu momento de sia vivo egalmezure
inklina por plenumado de bonaj faroj. Bonaj faroj estas speco de
lukso por la spirito, kies ĉiutaga pano estas la agodevo. Kompatema
mano en momento de plenumado de sia agodevo povas esti tre malinklina
por plenumado de kompatemaj faroj.

Kia ŝanĝo! Antaŭ kelke da monatoj Marta ekĝemegis de doloro, de
honto, kiam ŝi ricevis almozon, nun ŝi bedaŭris, ke ŝi ĝin ne
ricevis!

Ŝi rigardis la adreson de la letero, kiun ŝi tenis en sia mano, kaj
ŝi direktis sin sur la straton Swieto-Krzyska. Post kelke da minutoj
ŝi troviĝis en kuirejo, kiu apartenis al vasta kaj bonhava loĝejo.
Ŝi trovis tie kuiristinon, al kiu ŝi transdonis la letereton,
kiun ŝi ricevis de la libristo. La kuiristino direktis sin en la
internajn partojn de la loĝejo, Marta sidiĝis sur ligna benko.
Ŝi sidis tie ĉirkaŭ dek minutoj. Videble gesinjoroj Rzetkowski
pripensadis aŭ konsiliĝadis! Post dek minutoj en la kuirejon
eniris nejuna virino kun agrabla eksteraĵo, en vestoj montrantaj
bonhavecon. Ŝi tenis en la mano la leteron de la libristo. Ŝi
aliris al Marta, kiu, ekvidinte ŝin, leviĝis kaj dum kelke da
sekundoj atente ŝin rigardis.

-- Pardonu, sinjorino, -- diris la mastrino kun iom da konfuzo en la
voĉo, -- antaŭ kelke da tagoj ni efektive bezonis ĉambristinon, sed
nun ni jam ne bezonas... mi tre bedaŭras... pardonu. Dirinte tion,
la nejuna sinjorino salutis la antaŭ ŝi starantan virinon multe pli
ĝentile, ol oni faras ordinare kun kandidatino por ĉambristino, kaj
ŝi forlasis la kuirejon.

En la ĉambro, en kiun ŝi eniris, sidis kun pipo en la buŝo grizeta
viro kaj du junaj fraŭlinoj brodis apud la fenestro....

-- Nu? -- demandis la nejuna viro, -- vi ŝin ne akceptis?

-- Kompreneble mi ne akceptis. Vidvino post oficisto... ŝi certe
postulus por si iajn apartajn konsiderojn... tia maldika, delikata...
kiel ŝi taŭgus por balai la ĉambrojn aŭ en la daŭro de tutaj
horoj stari super gladilo... ŝi certe eĉ ne scias lavi nek gladi.
Ni havus kun ŝi nur klopodojn, nenion plu.

-- Estas vero, -- diris la edzo de la nejuna sinjorino, -- kaj tamen
estas domaĝe, ke vi ŝin foririgis simple kun nenio. Kredeble ŝi
estas tre malriĉa, se tiel delikata, kiel vi diras, kaj vidvino post
oficisto, ŝi volas servi kiel ĉambristino. Oni devis eble provi....

-- Sed, mia Ignacio, sinjoro Laŭrencio skribas, ke ŝi havas infanon!
Ne parolante jam pri ĉio alia, ĉu ni povas akcepti servistinon kun
infano?

-- Estas vero, estas vero! Kun infano oni ne povas, tio estus tro
multekosta kaj klopoda.... Dio scias, kia infano ankoraŭ tio
estas.... Sed ĉar ŝin rekomendis Laŭrencio.... Mi timas, ke li
sentos sin ofendita, ke ni foririgis ŝin tiel simple kun nenio, ke
li opinios, ke ni estas homoj sen koro.

-- Nu! oni povas do ion doni al ŝi! Mi preferas doni al ŝi unufoje
eĉ spesmilon, ol altiri al mi konstantan klopodon... embarason...
kaj ankoraŭ preni en la domon fremdan infanon....

Marta estis jam sur la ŝtuparo, kiam ŝi ekaŭdis post si rapidajn
paŝojn kaj dufoje ripetitan vokon:

-- Sinjorino! sinjorino!

Ŝi sin returnis kaj ekvidis belan junan fraŭlineton, kiu, bone
kovrante sin per varma jaketo, kuris al ŝi.

-- Sinjorino, -- komencis la juna fraŭlineto, haltante antaŭ la
vidvino, -- mia patrino ordonis al mi tre peti pardonon de vi, ke
vi afable venis al ni vane... hodiaŭ estas tiel malvarme, kaj
vi laciĝis irante al ni... mia patrino ordonis al mi tre peti
pardonon....

Ŝi parolis tion rapide kaj konfuzite, ĉe la lastaj vortoj ŝi kun
iom nekuraĝa gesto etendis la manon kun spesmila monpapero. Marta
hezitis dum sekundo, sed nur dum sekundo, poste ŝi prenis el la mano
de la bela fraŭlino la susurantan papereton, diris «mi dankas»
kaj foriris. Dum la irado hejmen ŝi aĉetis faskon da ligno, iom da
nigra pano, da malbonspeca faruno kaj da lakto. La panon ŝi destinis
por si, la lakton kaj farunon por la infano.

En tiu tago ŝi plu ne iris en la urbon. Ŝi pretigis manĝon,
konsistantan el lakto kaj faruno, verŝis ĝin sur argilan pladon kaj
sidigis antaŭ ĝi Janjon.

Sed la knabineto manĝis ne multe. Ŝi estis silenta kaj neordinare
serioza. Ŝian malgrandan kapon ŝi sentis kredeble tre peza, ĉar
ŝi konstante ĝin apogis per la maldika mano, poste ŝi sidiĝis sur
la planko apud la patrino, kuŝiĝis sur ŝiaj genuoj kaj ekdormis
per dormo malfacila kaj longa.

La sekvantan tagon Marta timiĝis, kiam ĉe la matena lumo ŝi
ekvidis la vizaĝon de sia infano. Janjo estis ankoraŭ pli pala ol
hieraŭ, el ŝiaj profundiĝintaj kaj blue kadritaj okuloj fluis
silenta, sed korpenetra plendo. La juna virino forturnis sin al la
fenestro kaj konvulsie interfingrigis la manojn. «Se mi ne donos al
ŝi pli bonan komforton, ŝi malsaniĝos... pli bonan komforton, kia
freneza penso! Post du aŭ tri tagoj mi jam ne havos ion, per kio
hejti la ĉambron kaj kuiri por ŝi varman manĝon!»

-- Hu! -- ŝi diris al si mem post momento, -- nenio estas farebla!
mi devas iri kaj peti pardonon de sinjorino Szwejc!

Ŝi iris al la strato Freta. Malfermante la pordon de la malgaja
laborejo, ŝi miris pri si ankoraŭ pli ol tiam, kiam ŝi eniris
en la librejon. Estas vero, ke ŝi sentis sin iom humiligita, sed
ĉi tiu sento estis nenio en komparo kun la en ŝi reganta dezirego
esti denove akceptita en tiun lokon, kiun ŝi antaŭ kelke da tagoj
memvole forlasis.

Sinjorino Szwejc, ekvidinte ŝin, ne vidigis eĉ la plej malgrandan
miron. Trans la lipojn de la serioza matrono nur transkuris rapida
rideto kaj ŝiaj okuloj akre ekbrilis malantaŭ la okulvitroj. La
laboristinoj levis la kapojn kaj rigardis la venintinon, unuj kun
scivoleco, aliaj kun ironio kaj malica kontenteco. Sub la rigardoj de
pli ol dudek paroj da okuloj Marta eksentis varmegan flamon sur la
vangoj kaj sur la frunto.

Tio estis terura turmento, sed ĝi daŭris ne pli ol sekundon. La
estrino de la kudrejo kaj ŝia filino ĉesis tranĉi la tolon.
Videble ili atendis la unuan vorton de sia estinta laboristino.

-- Sinjorino! -- diris Marta, turnante sin al sinjorino Szwejc, -- antaŭ
du tagoj mi estis eksplodema, facilanima... mi ofendiĝis de tio,
kion vi diris al mi kaj mi respondis per malĝentilaĵo. Mi petas
pardonon de vi. Se estas eble... mi volus denove labori ĉe vi.

Kiel antaŭe miron, tiel nun triumfon oni ne vidis sur la vizaĝo de
sinjorino Szwejc. Kontraŭe, ŝi dolĉe ekridetis kaj afable skuis la
kapon.

-- Ho, mia sinjorino Swicka! -- ŝi komencis per dolĉa miela voĉo, -- mi
ne koleras... kaj kio do, ho bona Dio, kio tre grava ĝi estas, aŭdi
ian malĝentilaĵon... ricevi malagrablan vorton. Nia Savinto ordonis
ja, ke ni ripetadu matene kaj vespere: «kaj pardonu al ni ŝuldojn
niajn, kiel ni ankaŭ pardonas!» Mi estus ribela kontraŭ la vorto de
Dio, se mi kolerus sinjorinon Swicka... sed akcepti sinjorinon Swicka
en mian laborejon mi ne povas, mi tre bedaŭras, sed mi efektive
jam ne povas, ĉar sur la loko de sinjorino Swicka mi havas depost
hieraŭ alian laboristinon....

Ĉe la lasta vorto ŝi montris per la tondilo junan virinon, kiu
sidis sur la estinta loko de Marta.

-- Nia laborejo, dank' al Dio, havas plej bonan reputacion... krom
tio ni ne uzas maŝinojn, kiuj tiel terure ruinigas la fortojn kaj
difektas la sanon de la laborantoj. Tial laboristinoj sin puŝas al
ni, amase sin puŝas. Estas vera interpuŝiĝo. Ĉiun tagon du aŭ
tri personoj venas al ni kun peto pri laboro. Ne mankas, dank' al
Dio, laboristinoj, ne mankas, kaj akcepti tro multe ni ne povas, ĉar
mi kaj mia filino ne deziras ŝarĝi nin per laboro tro multe. Sekve
nun, kiam ni havas plenan nombron da laboristinoj, eĉ pli ol plenan
nombron, loko por sinjorino Swicka....

-- Tamen eble, panjo, troviĝus ankoraŭ laboro ankaŭ por sinjorino
Swicka, -- flustris la malbela fraŭlino, kliniĝante al la patrino.

De kelke da minutoj ŝi rigardis Martan atente kaj scivole. En ŝiaj
malgrandaj kaj iom strabaj okuloj aperis io simila al kompato.

Sed sinjorino Szwejc levis la ŝultrojn.

-- Ne, -- ŝi diris, -- ni ne havas laboron, ni ne havas! Por akcepti
sinjorinon Swicka, kiu propravole nin forlasis, ni ne povas ja forigi
la hieraŭ akceptitan fraŭlinon Sofion.

Aŭdinte la lastajn vortojn, la virino, kiu sidis sur la estinta
loko de Marta, levis la kapon de super la laboro kaj ekrigardis la
estrinon de la kudrejo preskaŭ kun timego.

-- Vi min jam ne akceptos? -- demandis Marta, -- nenian esperon mi
povas havi?

-- Nenian, kara sinjorino Swicka, nenian! Mi tre bedaŭras, sed la
loko estas jam okupita... mi ne povas.

Marta per apenaŭ rimarkebla movo klinis la kapon kaj eliris el
la laborejo. Malfermante la pordon, ŝi aŭdis post si brueton,
konsistantan el tre mallaŭta flustrado kaj ankoraŭ pli mallaŭta
ridado. Ŝi komprenis, ke ŝi estas objekto de moko aŭ de senutila
kompato de pli ol dudek personoj, kaj ŝi denove eksentis flamon en
la brusto kaj sur la frunto. Sed kiam ŝi troviĝis sur la strato,
ŝin ekregis tuj unu sola, ekskluziva penso: -- Mi ne povas ja reveni
tiel kun malplenaj manoj! Mi devas hodiaŭ nepre pli varmigi la
ĉambron kaj morgaŭ pretigi por la infano ian viandan manĝon...
alie... ĝi malsaniĝos.... Dum momento ŝi iris tiamaniere, kvazaŭ
ŝi ne scius bone, kien ŝi iras, ŝi direktiĝadis dekstren kaj
maldekstren, haltadis meze de la trotuaro kun klinita kapo: ŝi
meditadis. Poste jam kun pli granda certeco kaj en pli rekta direkto
ŝi komencis iri laŭlonge de la strato Dluga. Irante, ŝi atente
rigardadis la fenestrajn ekspoziciojn de la magazenoj. Antaŭ unu el
ili ŝi haltis. Tio estis magazeno de juvelisto, ne tre vasta kaj ne
tre eleganta. Videble tian serĉis la juna virino, ĉar post momenta
pripenso ŝi malfermis la vitran pordon, kiu troviĝis super kelke da
ŝtupetoj. La eksteraĵo de la magazeno ŝin trompis. La magazeno ne
estis tiel modesta, kiel ĝi aspektis. Kontraŭe, en sufiĉe vasta
ĉambro troviĝis granda kvanto da objektoj el oro kaj multekostaj
ŝtonoj. Sed la efektiva riĉeco kaŭze de nelerta elmontrado aŭ
eble eĉ intence ne prezentiĝis publike al la pasantoj. Ke la
ekstera simpleco de la magazeno estis bazita sur la propra intenco de
ĝia posedanto, tion oni povis supozi preskaŭ kun certeco, vidante,
kiel en la mezo de siaj helpantoj kaj verŝajne lernantoj li laboris
propramane. Li estis homo nealta, ruĝvanga, grizeta, kun bonkora
rideto kaj granda spriteco en la malgrandaj brunaj okuloj. Ekvidinte
la enirantan virinon, li leviĝis kaj demandis ĝentile, kion ŝi
deziras.

-- Mi petas pardonon, se mi ne bone trafis, -- diris Marta; -- mi
pensis, ke eble vi aĉetos de mi ian oran objekton.

-- Kial do ne, sinjorina moŝto, kial do ne? -- respondis la juvelisto
kun la spritaj brilantaj okuloj, -- kia do objekto ĝi estas?

Dum momento estis nenia respondo. Marta staris en la mezo de la
magazeno kun okuloj direktitaj al la planko. Ŝia vizaĝo, pala kiel
marmoro, estis rigida kaj streĉita. Oni povus diri, ke ŝi estas
finanta interparoladon kun sia propra interno kaj ŝi intencas nun
diri la lastan vorton de tiu interparolado, vorton, esprimontan ian
tre malfacile atingitan decidon.

-- Kia do objekto ĝi estas? -- denove demandis la juvelisto kaj ĵetis
iom malpaciencan rigardon sur sian interrompitan laboron.

-- Edziĝa ringo, -- respondis la virino.

-- Edziĝa ringo! -- malrapide ripetis la juvelisto.

-- Edziĝa ringo, -- mallaŭte murmuretis la helpantoj de la juvelisto,
levante la kapojn.

-- Edziĝa ringo, -- diris Marta ankoraŭ unu fojon, elŝovis el sub la
maleleganta tuko la malvarman manon kaj detiris de la maldika fingro
oran ringon. Samtempe ŝiaj piedoj ekŝanceliĝis, kaj simile al
persono baldaŭ svenonta ŝi per senkonscia movo serĉis ion, sur kio
ŝi povus sin apogi.

-- Sidiĝu, sinjorino, sidiĝu! -- ekkriis la juvelisto, de kies lipoj
tute malaperis la bonkora rideto. Unu el la helpantoj de la juvelisto
alŝovis al la virino tabureton. Sed Marta ne sidiĝis. Ŝi travivis
unu el la plej malfacilaj, eble la plej malfacilan momenton el ĉiuj,
el kiuj konsistis ŝia irado sur la vojoj de malriĉeco. Kiam ŝi
estis detiranta de la fingro la oran ringon, ŝajnis al ŝi, ke
ankoraŭ unu fojon kaj por ĉiam ŝi disiĝas de la sola homo, kiun
ŝi amis sur la tero, de la feliĉa, neforgesebla pasinteco. Ŝia
koro konvulsie kunpremiĝis, bruo aperis en ŝia kapo.

Sed tiun momenton ŝi jam travivis. Per forto de la volo ŝi rekaptis
la forglitantan memkonscion kaj donis al la juvelisto la ringon.

-- Ĉu tio ĉi estas nepre necesa? mia Dio, ĉu ĝi estas nepre
necesa? -- demandis la juvelisto per tono de kompato.

-- Nepre necesa, -- respondis la virino mallonge kaj seke.

-- Ha! se vi tion deziras; estas jam pli bone, ke vi vendos ĉi tiun
objekton al mi, ol se vi vendus ĝin al iu alia. Vi ricevos almenaŭ
ĝian plenan valoron.

Dirante ĉi tion, li staris jam malantaŭ tablo kovrita de vitritaj
skatoloj kun oraj objektoj kaj ĵetis la ringon sur negrandan kupran
pesilon. La du metaloj interfrapiĝinte donis sonon puran kaj
daŭran.

-- Bona oro, -- diris la juvelisto.

Marta forturnis la vizaĝon for de la balanciĝanta pesileto. Ŝian
rigardon forte okupis nun vidaĵo, kiun ŝi ĝis nun tute ne atentis.
Tio estis vidaĵo tre simpla. Ĉe ambaŭ flankoj de longforma tablo
sidis kvin junaj homoj, havantaj la aĝon de 15 ĝis 25 jaroj, kun
delikataj instrumentoj en la manoj. Unuj el ili facetis kaj poluris
multekostajn ŝtonojn de diversa grandeco; aliaj fandigis oron ĉe
malgrandaj flamoj super feraj tripiedoj; unu desegnis modelojn de
ĉenetoj, braceletoj, broĉoj, ringoj, kovriloj por poŝhorloĝoj kaj
aliaj similaj multekostaj objektoj. Marta streĉe rigardis laŭvice
ĉiun el la paroj da manoj, kiuj moviĝadis ĉe la longforma tablo.
Ŝiaj okuloj, antaŭe tute senvivaj, komencis flami per forta fajro.
Oni povis vidi en ili febran scivolecon, preskaŭ avidecon. Dum la
kelke da minutoj de ĉi tiu rigardado ŝi rimarkis pli da detaloj de
la juvelista arto kaj komprenis ĝian esencon kaj naturon pli bone,
ol iu alia, troviĝanta en aliaj cirkonstancoj, povus rimarki kaj
kompreni en la daŭro de multe da horoj.

-- Mi petas vin, sinjorina moŝto, -- diris la juvelisto el malantaŭ la
tablo, -- la ringo de via moŝto valoras tri kaj duonon da spesmiloj.

Aŭdinte ĉi tiun voĉon, Marta forturnis la vizaĝon for de
la laborantoj kaj rapide aliris al la tablo, ĉe kiu staris la
juvelisto.

-- Sinjoro! -- ŝi diris, -- ĉi tiuj sinjoroj estas ja viaj helpantoj?

-- Jes, sinjorino, -- respondis la juvelisto, kiun la neatendita demando
iom mirigis.

-- Kaj sendube ankaŭ viaj lernantoj....

Marta profunde penetrigis sian brilantan rigardon en la vizaĝon de
la antaŭ ŝi staranta homo.

-- Ĉu vi ne povas, sinjoro, akcepti min kiel vian lernantinon kaj
helpantinon?

La malgrandaj okuloj de la juvelisto larĝe malfermiĝis.

-- Vin, sinjorino! vin! -- li elbalbutis, -- kiel do... kial...
sed ja....

-- Jes, min, -- ripetis la virino per senŝanceliĝa voĉo. -- Mi havas nun
neniajn rimedojn por vivi... mi vidas, ke la juvelista laboro enhavas
en si nenion, kio superus miajn fortojn, kontraŭe, ŝajnas al mi, ke
mi ĝin plenumus bone, ĉar por tio oni bezonas bonan guston kaj mi
iam havis la eblon ellabori tion en mi... estas vero, ke komence vi
devus min instrui, sed ĉi tio ne daŭrus longe... mi garantias al
vi, ke mi laborus tre diligente kaj kompreneme... cetere mi akceptus
pagon la plej malgrandan, kian ajn... kian ajn....

La juvelisto ĉesis miregi. Li jam komprenis, kion bezonas la virino,
kiu alportis al li por vendi la edziĝan ringon. Lia malalta frunto
tamen tre videble sulkiĝis, liaj viglaj okuloj montris konfuzitecon.

-- Vidu, sinjorina moŝto, -- li komencis, -- por diri la veron, mi
en mia magazeno lernantojn ne havas; ĉi tiuj sinjoroj estas jam
preparitaj, instruitaj....

Marta ekrigardis al la tablo, ĉe kiu sidis la laborantoj. Unu el ili,
tiu kiu desegnis, ĵus leviĝis kaj eliris en la apudan ĉambron.

-- Mi scias desegni, -- diris Marta, -- tio estas, ŝi korektis sin
rapide, -- mi scias la desegnadon en sufiĉa grado, por povi pretigi
por juvelistaj laboraĵoj la necesajn modelojn.

Elparolante ĉi tiujn vortojn kun ia febra rapidado, ŝi aliris al
la longforma tablo kaj sidiĝis sur la loko, kiun ĵus forlasis la
juvelista desegnisto. La junaj homoj, kiuj laboris ĉe la tablo,
forŝoviĝis iom kun siaj seĝoj, interrompis sian laboradon kaj
rigardis la inter ili sidiĝantan virinon kun miro kaj samtempe kun
ironio. Sen ironio, sed ankaŭ kun granda miro ŝin rigardis la
juvelisto. Ŝi nenion atentis, nenion vidis. Ŝi kaptis krajonon kaj
komencis desegni sur folieto da papero, kiun ŝi trovis ĝuste antaŭ
si. Absoluta silento regis en la magazeno. Sur la klinita vizaĝo de
la virino aperis ruĝeto, ŝia brusto spiris malrapide kaj profunde,
la mano per firma movado, sen ia eĉ plej malgranda tremado aperigis
sur la papero delikatajn, mallongajn aŭ retuŝitajn konturojn.

La desegnisto, kiu antaŭ momento estis elirinta en la apudan
ĉambron, revenis en la magazenon, sed, vidante, ke lia loko estas
okupita, li haltis sur la sojlo. Tio estis viro, havanta la aĝon
de ĉirkaŭ dudek tri jaroj, peneme vestita, kun frizitaj haroj kaj
glatigitaj lipharetoj. Li metis la manojn en la poŝojn, apogis sin
senzorgece al angulo de muro kaj kun rideto sur la lipoj per la
okuloj interŝanĝadis kun la kolegoj signojn de interkompreniĝo.

-- Sed, kara sinjorino... -- komencis la iom malpacienciĝinta
juvelisto.

-- Tuj, tuj! -- respondis Marta, ne turnante la okulojn for de sia
laboro.

Post momento ŝi leviĝis kaj donis al la juvelisto la folieton, sur
kiu ŝi estis desegninta.

-- Jen estas modelo por braceleto, -- ŝi diris.

La juvelisto tre atente rigardis la desegnaĵon. La modelo estis
farita tre bele. Ĝi konsistis el krono da larĝaj belformaj folioj
interbukitaj per ronda glata krampo, kiun volveĉirkaŭis nur du
torditaj trunketoj.

La braceleto pretigita laŭ ĉi tiu modelo havus en si samtempe
du ĉefajn bonajn ecojn de tiaspecaj objektoj: simplecon kaj
elegantecon.

-- Bele! oni ne povas nei! tre bele! -- diris la juvelisto, klinante
la kapon al ambaŭ flankoj kaj rigardante la desegnaĵon kun mieno de
kontentigita kompetentulo. -- Bele! tre bele! -- li ripetis post
momento, sed nun jam iom konfuzita. -- Viaj desegnaĵoj, sinjorino,
povus esti por mi tre utilaj, sed... sed.... -- Li eksilentis, kaj,
videble embarasata pri bonforma esprimo de sia penso, li ekfrotis
per la manplato siajn densajn grizetajn harojn.

La juna homo, kiu staris ĉe la pordo, daŭrige ridetis.

-- Ho, mia Dio! -- li diris levante la ŝultrojn, -- se vi hezitas
akcepti ĉi tiun sinjorinon kiel deseg... kiel mi tion esprimu...
nu, kiel desegnistinon....

Dekkvinjara knabo, kiu sidis ĉe la tablo, eksplodis per rido. La
juna homo kun la frizitaj haroj diris plue:

-- Se vi hezitas plenumi la postulon de ĉi tiu sinjorino pro
konsidereco rilate min, mi petas, faru al vi nenian embarason. Vi
scias ja, ke ankaŭ sen tio mi laboros ĉe vi jam ne pli ol kelke
da semajnoj, ĉar mi havas la certecon, ke en tiu tempo mi ricevos
oficon en la oficejo de la arĥitekturisto de la urbo Varsovio....
Li parolis tion kun iom da ironio kaj kun plena nezorgeco. Oni povis
vidi en li homon, por kiu la magazeno de la juvelisto estis nur
stacio sur la vojo al lokoj pli altaj kaj pli profitaj.

-- Jes, jes, -- diris la juvelisto, -- mi scias, ke vi baldaŭ min
forlasos... sed mi tamen ja ne povas....

-- Kiom vi pagas al ĉi tiu sinjoro? -- interrompis lin Marta.

La juvelisto diris la sumon, kiun li ĉiutage pagas al la frizita
junulo.

-- Mi akceptos la duonon de tiu pago -- diris la virino. Nun la
juvelisto jam per ambaŭ manplatoj ekfrotis siajn harojn.

-- Aj! aj! -- li ekkriis, irante de unu tablo al la dua, -- malfacilan
problemon vi enbatis en mian kapon. Pasante li ekrigardis la modelon
de braceleto, desegnitan de Marta.

-- Bela! mi ne povas nei! tre bela!

-- Aj! aj! -- li ripetis, kaj liaj spritaj okuloj maltrankvile vagis
ĉirkaŭen. Videble li batalis kun si mem, aŭ eble batalis en li la
deziro havi bonan kaj tre malkaran laborantinon kaj la timo enkonduki
en la laborejon ian ĝis nun ne ekzistintan novaĵon.

Li stariĝis en la mezo de la magazeno kaj, rigardante siajn
helpantojn, diris per demanda tono:

-- Ha? kio?

Verŝajne ĉi tiujn lakonajn demandojn li faris al si mem, sed
kvazaŭ kun videbla respondo li renkontiĝis okulo kontraŭ okulo kun
la kvar vizaĝoj de la laborantoj, sidantaj ĉe la tablo. Sur tiuj
vizaĝoj oni povis vidi iom da miro, sed multe pli da moko. Kaj la
junulo kun la frizitaj haroj ekridis preskaŭ laŭte, kaj, kvazaŭ
intencante doni plenan liberecon al sia ridado, li salte foriĝis en
la apudan ĉambron.

Kial tiuj homoj ridetis kaj mokis? Estus malfacile respondi pri tio,
aŭ pli vere oni povus multe paroli pri tio. Sed la juvelisto en tiu
ridado videble trovis konfirmon de siaj timoj kaj malinklinoj. Per
ambaŭ manoj li faris esprimplenan geston kaj, rigardante Martan, li
ekkriis:

-- Sed, kara sinjorino! vi, kara sinjorino, estas virino!

Ĉi tiu ekkrio estis tute bonkora. En ĝi sonis eĉ bedaŭro de
industriisto, kiu pro motivoj, kiuj lin tute ne tuŝas, perdas bonan
negocon.

Marta ekridetis.

-- Mi estas virino, -- ŝi diris, -- jes, tio estas vero. Kio do
sekvas el tio? Mi scias desegni modelojn....

-- Nu jes, jes! -- ekkriis la juvelisto, frotante siajn harojn kaj
sidiĝante inter siaj helpantoj, -- sed vidu, sinjorino, tio estus
afero nova, tute nova... mi konfesas, mi ne tre amas ĉiujn
novaĵojn!... Kiel vi vidas, ĉe mi ĉi tie laboras junaj homoj... la
mondo estas kalumniema... vi komprenas?...

-- Mi komprenas, -- interrompis Marta, -- kaj mi dankas vin por la
klarigoj, kiuj ne estas novaĵo por mi. Ĉu vi aĉetas mian ringon?

-- Mi aĉetas, kara sinjorino, mi aĉetas....

Li rapide leviĝis de la seĝo, kuris al alia tablo, elŝovis
tirkeston kaj staris super ĝi enpense dum momento.

-- Jen estas la mono, -- li diris, donante al la virino du
monpaperetojn.

Marta klinis salute la kapon kaj direktis sin al la pordo. Estante
jam ĉe la sojlo, ŝi returnis sin al la juvelisto.

-- Vi diris al mi, ke mia ringo valoras tri kaj duonon da spesmiloj,
sed vi donis al mi kvar. Mi sekve ricevis duonon da spesmilo tro
multe.

-- Sed, kara sinjorino, -- elbalbutis la juvelisto, -- mi opiniis... mi
pensis... mi volis... vi, kara sinjorino, desegnis por mi modelon....

-- Mi komprenas, -- interrompis Marta, -- kaj mi dankas vin!

Kioman fojon, depost la tempo, kiam ŝi komencis trenadi sian mizeron
kaj urĝajn bezonojn de unuj homaj pordoj al aliaj, ŝi anstataŭ
dezirata laboro ricevis almozon!

Forlasinte la magazenon de la juvelisto, Marta ne ploris, ne
plirapidigis kaj ne malplirapidigis siajn paŝojn. Sen larmoj, sen
rideto kaj sen sopirĝemo ŝi iris rekte al sia loĝejo per paŝoj
egalaj kaj sammezuraj. Antaŭ unu horo ŝi pensis, ke, ricevinte
monon por la vendita ringo, ŝi aĉetos ankoraŭ hodiaŭ lignon, por
pli bone varmigi la ĉambron por la nokto, kaj manĝmaterialojn, por
pretigi fortigan manĝaĵon al la infano. Ŝi tamen ne plenumis tiujn
siajn intencojn, ŝi ne iris en butikon de manĝmaterialoj; oni povus
diri, ke aŭ ŝi forgesis ĉion en la mondo, aŭ ŝi ne havis forton,
por iri pluen, aŭ kuraĝon, por iri al alia loko krom tiu alte
troviĝanta, nuda kaj malvarma nestaĉo, kiu estis ŝia loĝejo. Ĝis
tiu tago ĉiufoje, kiam ŝi estis revenanta hejmen, ŝi ĉiam rapide
kuradis sur la ŝtuparo, sed nun ŝi iris sur ĝi malrapide, kelkfoje
ŝi puŝiĝis je kruta ŝtupo, ne vidante ĝin en la komenciĝanta
krepusko, aŭ vidante nenion antaŭ si. Muta kaj malvarma kiel tombo
ŝi eniris en la ĉambron, ĵetis nur preterflugantan rigardon sur la
knabineton, kiu kunpremiĝinte sidis antaŭ la kameno, ne ekparolis
al ŝi, deprenis de la kapo la tukon kaj aliris al la litaĵo,
kuŝanta sur la planko. Ŝiaj okuloj vitrece rigardis en la spacon.
Socia elpelindulino! ŝi murmuretis, ĵetiĝis sur la plankon kaj
kuŝiĝis senmova, kun vizaĝo kaŝita en la kuseno, kun manoj
interplektitaj super la kapo. Janjo aliris, aŭ pli vere alrampis
al la loko, sur kiu kuŝis ŝia silentanta patrino, sidiĝis ĉe la
pieda parto de la litaĵo, per la maldikaj malvarmotremantaj brakoj
ĉirkaŭis siajn levitajn genuojn kaj apogis sur ili la videble tre
pezan kapeton.

Profunda silento regis en la ĉambro; nur ekster la fenestro,
malalte, sur vasta spaco bruis la granda urbo, sendante obtuzajn,
ondantajn eĥojn de sia bruo al tiu loko, kie, ŝajne forlasitaj
de Dio kaj de la homoj, rigidiĝis en mizero kaj malrapide agoniis
virino kaj infano.

Marta kuŝis sur la malmola litaĵo, en ŝtona senmoveco, sen ia
penso en la kapo, sen ia alia sento krom morta laciĝo. Laboro
ĝustmaniere entreprenata kaj juste rekompencata estas la plej efika,
eble la sola efika higiena rimedo kontraŭ malsanoj de la korpo kaj
spirito. Sed nenio tiel rapide kaj ĝisfunde ruinigas la fortojn
fizikajn kaj moralajn, kiel ĵetiĝado sur diversajn vojojn de
laboro, febra serĉado kaj netrovado.

Marta nun vidis antaŭ si jam nenian vojon. Estas vero, ke ekzistis
unu, ĉiam malfermita por ŝi, sed ĉi tiu vojo kondukus ŝin tien,
al tiu loĝejo ĉe la strato Krolewska, kaj devigus ŝin diri al tiu
virino kun la velkinta frunto kaj disliberigitaj haroj: mi revenas!
vi diris la veron! mi ne estas homo, mi estas objekto! Sed en la
brusto de la juna virino ekzistis instinktoj, sentoj, rememoroj,
kiuj forturnis ŝin de tiu vojo, kiuj faris ĝin nepensebla por
ŝi. Tial ŝi efektive ne pensis pri ĝi, tiel same kiel ŝi en ĉi
tiu momento pensis pri nenio. Subite ŝi ekaŭdis kvazaŭ en dormo
ronkan, nehaltigeblan tusadon. Ĉi tiuj sonoj tremige ŝin ekskuis
kaj rapidege eligis ŝin el la ŝtona senmoveco. Rapide ŝi leviĝis
sur la litaĵo kaj sidiĝis rektiĝinte.

-- Ĉu tio estis vi, kiu tusis, Janjo?

-- Mi, panjo!

La voĉo de la patrino estis tremanta kaj obtuza, la voĉo de la
infano estis mallaŭta kaj ronka.

Rapide ŝi prenis la infanon sur la brakojn kaj sidigis ĝin sur siaj
genuoj. Per la manplato ŝi ektuŝis la frunton, kiu estis varmega,
ŝi almetis la manon al la brusto, en kiu la infana koreto batadis
per forto spasma kaj disŝiranta.

-- Ho, mia Dio! -- ekĝemegis la virino, -- nur ne tion! ĉion, kion vi
volas, nur ne tion!

En la krepuska mallumo ŝi ne povis klare vidi la vizaĝon de la
filineto. Ŝi eklumigis la malgrandan lampon kaj, portante la
kvarjaran knabineton en la brakoj kiel suĉinfanon, elmetis ŝian
kapon al la lumo. Sur la vangoj de la infano troviĝis ruĝaj makuloj
de varmego, la larĝaj pupiloj rigardis kun profunda, kvankam muta
plendo. Ŝi ektusis denove kaj senforte klinis la pezan kapeton sur
la brakon de la patrino.

En la mezo de la nokto per la ŝtuparo de la alta domo kuris
malsupren virino kun nigra tuko sur la kapo. Preskaŭ absoluta
mallumo regis ĉirkaŭ ŝi, kaj tamen ŝi ne ŝanceliĝis kiel antaŭ
kelke da horoj, ne puŝiĝis je la krutaj ŝtupoj kaj ne haltis dum
la irado por reakiri spiron. Oni povus diri, ke ŝi havis flugilojn
ĉe la brakoj, kaj tio tute ne estus senesenca metaforo. Ŝin portis
efektive kaj preskaŭ levis super la teron doloro kaj timego.

Post malpli ol duonhoro ŝi revenis, sed ne sola. Ŝin akompanis
viro ankoraŭ juna, havanta sur si elegantan ĉapelon kaj bonhavecan
pelton. Ili eniris en la ĉambron kaj ambaŭ aliris al la litaĵo,
kiu kuŝis sur la planko. La infano kun vizaĝo ruĝa de varmego
ĵetiĝadis sur ĝi kun preskaŭ senĉesa tusado kaj neklaraj
plendoj.

La kuracisto rigardis ĉirkaŭen, kredeble serĉante seĝon. Ne
trovinte ĝin, li stariĝis unugenue sur la planko. La virino staris
ĉe la pieda parto de la litaĵo, muta kaj senmova, kun malĝoja
fajro en la okuloj.

-- Kiel malvarme estas ĉi tie! -- diris la viro, leviĝante.

La virino nenion respondis.

-- Sur kio do mi skribos?

Sur la fenestro staris boteleto kun inko, kuŝis papero kaj folio da
papero. La kuracisto fleksiĝinte skribis recepton.

-- La infano havas brulumon de la spira kanalo, tiel nomatan
_bronkiton_. Varmigu la ĉambron kaj donadu akurate la medikamenton.

Li diris ankoraŭ kelke da vortoj kaj levis de la planko la ĉapelon.
La virino prenis ion el la poŝo kaj silente etendis al li la manon
kun mono en la manplato. La kuracisto ankoraŭ unu fojon ĵetis
rapidan rigardon ĉirkaŭen kaj ne etendis sian manon.

-- Lasu! -- li diris jam ĉe la sojlo, -- lasu! La infano estas malforta
kaj kadukiĝinta. La malsano estos longedaŭra kaj postulos kredeble
multe da medikamentoj. Morgaŭ mi venos.

Li foriris. La vidvino genuiĝis antaŭ la malalta litaĵo kaj
alpremis sian bruston al la brusto de la infano.

-- Ho, mia infano! mia sola infano! -- ŝi murmuretis, -- pardonu
vian patrinon, pardonu! Mi ne kapablis liveri al vi varmon kaj
nutron, mi elmetis vin al malvarmo kaj malsato! Vi estas malforta,
kadukiĝinta... vi estas malsana... ho, mia infano....

Senforte ŝi malsuprenŝoviĝis de la litaĵo, frapis la frunton je
la planko, enigis la manojn en la harojn.

Ho, kiel mi estas malnobla, kanajla, krima!

Post unu horo la medikamento, alportita el la urbo, staris jam apud
la malsana infano; tuj post la tagiĝo kaj post la malfermiĝo de la
butikoj abunda fajro brulis sur la kameno, plenigante la ĉambron per
vigliga varmo.

La vortoj de la kuracisto montriĝis veraj. La malsano de Janjo
daŭris longe. La kuracisto, kiu ripetadis siajn vizitojn ĉiutage,
venis jam la dekan fojon. La infano havis ankoraŭ grandan varmegon;
ĝia malfacila kaj ronka spirado sonadis super la planko simile al
grincado de segilo.

Marta denove staris muta kaj senmova ĉe la pieda parto de la
litaĵo. La kuracisto turnis sin al ŝi:

-- Ne perdu la esperon, sinjorino, -- li diris milde, -- la infano
povas resaniĝi, sed precipe hodiaŭ, morgaŭ ŝi bezonas apartan
prizorgadon. Hodiaŭ ĉi tie estas denove tro malvarme. La
temperaturo devas esti almenaŭ ses gradojn pli alta. Kaj la
medikamenton, kiun mi preskribis, alportu kiel eble plej baldaŭ kaj
donadu ĝin al la infano dum la tuta nokto sen ĉeso. Ĝi estas eble
tro multekosta, sed ĝi estas nun la sola....

Li foriris. Marta staris en la mezo de la ĉambro kun manoj
krucigitaj sur la brusto, kun rigardo fiksita sur la planko.

Plialtigi la temperaturon de la ĉambro! per kio? aĉeti medikamenton!
Per kio?

Ŝi ne havis jam en la poŝo eĉ unu spesdekon. En la unua tago de
la malsano de la infano ŝi posedis kvar spesmilojn kaj kelke da
spescentoj; tiun trezoron forglutis la kameno, en kiu ĉiutage brulis
fajro, kaj la apoteka retorto, al kiu Marta sin turnadis kelke da
fojoj en ĉiu tago.

Ŝi nun jam ne ŝiradis siajn harojn, ne ĵetiĝadis sur la plankon
kaj ne batadis sian bruston kun senlima humileco. Ŝi estis apenaŭ
ombro de la antaŭa Marta. Ŝia malgrasiĝinta kaj flaviĝinta
vizaĝo ricevis trajtojn de suferado, kiu, fariĝinte la normala
stato de ŝia spirito, penetrinte la plej malgrandajn fibrojn de ŝia
korpo, bolis en ŝia brusto kaj kapo surde kaj mute, sed senĉese.
La bluiĝintaj lipoj de la virino estis forte kunpremitaj, kiel ĉe
persono, kiu kutimis retenadi malantaŭ la interfermitaj dentoj
ĝemojn kaj kriojn, ŝiaj senbrilaj pupiloj nebulite rigardadis
ĉirkaŭen.

Eble ekzistas ankoraŭ io por vendi?

Ne, ekzistis nenio krom la kuseno, sur kiu ripozis la kapo de la
malsana infano, krom la lana tuko, sub kiu spiris ĝia raŭka brusto,
kaj du ĉemizetoj kaj malnovaj infanaj vestetoj, por kiuj neniu donos
eĉ tiom, kiom oni devas pagi por fasko da ligno. La virino senforte
mallevis la manojn.

-- Kion do mi faros? -- ŝi diris al si mem, -- kion mi povas fari? ŝi
mortu! mi kuŝiĝos apud ŝi, kaj mi mortos kune kun ŝi!

Subite la infano ĵetiĝis sur la litaĵo kaj malforte ekkriis. En
tiu ekkrio sonis kvazaŭ rido de ĝojo kaj neklara ĝemo de doloro.

-- Patro! -- ekkriis la infano, eltirante en la aeron ambaŭ maldikajn
kaj varmegajn manojn. -- Patro! patro!

Ho, Dio! la mortiga varmego alportis antaŭ la okulojn de la infano
la bildon de ĝia patro; ĝi ridetis al li, plende ekĝemis antaŭ li
kaj petegis lin pri savo!

Marta levis la ĝis nun klinitan kapon; el ŝiaj okuloj, ĝis nun
sekaj kaj nebulitaj, kun subita fortego ekverŝiĝis larmoj. Ŝi
interfingrigis la manojn kaj fiksis sian nebulitan rigardon sur la
vizaĝo de la infano.

-- Vi vokas la patron, -- ŝi elĝemis el la malfacile spiranta
brusto, -- li certe povus alporti al vi savon! Li laborenspezus por vi
antaŭe por varmo kaj nutro, nun por medikamentoj....

Dum momento ŝi staris kaj meditis. Subite ŝi ĵetiĝis al la
litaĵo kaj haltis super ĝi.

-- Ha! -- ŝi ekkriis, -- mi ankaŭ ne lasos vin sen savo! La patro
laborus por vi... la patrino... iros peti almozojn!

Flama ruĝo kovris ŝiajn flaviĝintajn vangojn, en la okuloj
ekbrilis fajro de forta decido.

Ŝi ĵetis sur la kapon la nigran tukon kaj kuris malsupren al
la loĝejo de la kortisto. Tie antaŭ fajro, ĉe kiu kuiriĝis
manĝaĵo, sidis virino en granda kufo kaj kun malelegantaj ŝuoj.
Marta haltis antaŭ ŝi, malfacile spirante de kurado.

-- Sinjorino! -- ŝi ekkriis, -- pro kompato... pro favorkoreco....

-- Certe monon! -- malafable murmuris la virino, -- mi ne havas, mi ne
havas, de kie do mi povas ĝin havi....

-- Ne, ne, ne monon! mi iros ĝin akiri en la urbo! dume sidu iom ĉe
mia malsana infano!

La virino faris malkontentan mienon, kvankam ne tiel koleran kiel
antaŭe.

-- Ĉu mi ie havas tempon, por sidi ĉe ŝia malsana infano....

La patrino kliniĝis, kaptis la grandan, maldelikatan, malmolan manon
de la virino kaj almetis ĝin al sia buŝo.

-- Pro kompato, sinjorino, pro favorkoreco sidu iom ĉe la infano...
ĝi konstante volas trinki... ĝi ĵetiĝas kaj desaltas de la
litaĵo, oni ne povas hodiaŭ lasi ĝin sola....

Ŝi kisis tiun manon, kiu ankoraŭ antaŭ nelonge kruele batis ŝian
infanon.

-- Nu, nu, kion do ŝi faras! nu, mi iros, mi iros kaj iom sidos, nur
ne vagu tro longe, ĉar post unu horo mia infano venos el la lernejo
kaj mi devos doni al ĝi manĝi!...

La malluma figuro de la virino kuris en la krepusko tra la arkaĵan
pordegejon de la domo.

-- Mi iros... mi eltiros la manon... mi almozelpetos... -- murmuretis
al si Marta.

Ŝi elkuris sur la straton, haltis, pripensis ankoraŭ dum momento
kaj ekkuris en la direkto al la strato Swieto-Jerska. Flamaj
flugiloj, el kiuj unu estis doloro kaj la dua estis timo, denove
portis ŝin kun mirinda rapideco. Blinda, surda, ne sentante la
puŝojn de la pasantoj, ne atentante iliajn insultojn kaj scivolajn
rigardojn, ŝi simile al fulmo trapenetradis la amasojn da homoj,
kiuj malhelpis ŝian iradon, kaj laŭlonge de la trotuaroj ŝi
kuris rapidege al tiu loko, en kiu troviĝis unu el la kompatemaj
manoj, kiujn ŝi estis renkontinta. Fine ŝi troviĝis antaŭ la
pordego, en kiun ŝi iam eniris kun ĝojo, espero, fiereco, ŝi
ekspiris profunde, iris rapide laŭ la lumita ŝtuparo, kaj per
tremanta mano ŝi tuŝis la butonon de elektra sonorilo. La pordo
malfermiĝis, juna, elegante vestita, vigla servistino aperis sur la
sojlo, samtempe ondo da lumo falis en la okulojn de la veninta virino
kaj ondo da bruo, konsistanta el homaj voĉoj, tuŝis ŝiajn orelojn.
La antaŭĉambro estis abunde lumita, malantaŭ la pordo kondukanta
en la salonon bruis, babilis, ridis dekkelke, eble eĉ kelkdek homaj
voĉoj.

-- Kion vi deziras, sinjorino? -- demandis la servistino.

-- Mi havas aferon al sinjorino Rudzinska.

-- Ho! tiam eble venu morgaŭ. Hodiaŭ miaj gesinjoroj havas sian
semajnan vesperkunvenon; la gastoj ĵus kolektiĝis, mia sinjorino ne
povas eliri el la salono....

Marta eliris returne sur la ŝtuparon. La servistino fermis post ŝi
la pordon. Malantaŭ ĉi tiu pordo loĝis efektive bona, sincere
favorkora virino: sed ŝia kompatema mano ne povis en ĉi tiu momento
malfermiĝi por Marta. Kaj tio estis afero tute natura. Kompatemaj
manoj ĝenerale enhavas en si kruelan elementon de necerteco. Ĉar la
plej bona homo ne povas ĉiun momenton de sia vivo dediĉi al bonaj
faroj. Ne sole la neprokrasteblaj okupoj kaj la personaj zorgoj, sed
eĉ la per si mem senkulpaj, iafoje eĉ devigaj sociaj amuziĝoj
direktas la kompateman manon al aliaj celoj kaj faroj, ne permesante,
ke ĝi en tiu momento estu apogo por homa mizero.

Marta nun iris, aŭ pli vere kuris en direkto al la strato Krakowskie
Przedmiescie. Kredeble ŝi pensis pri la bonfarema libristo. Sed
apenaŭ ŝi haltis antaŭ la pordo de la librejo kaj ekrigardis tra
la vitron, ŝi retiriĝis sur la trotuaron. Ŝi vidis en la librejo
kelkan nombron da personoj, kelke da elegante vestitaj sinjorinoj kaj
du gajvizaĝajn sinjorojn, kiuj elektadis librojn por aĉeti.

  * * *

Estis inter la sepa kaj oka horo vespere, sekve la tempo, kiam granda
urbo ekstere kaj interne bolas per plej kapturna movado, brilas per
plej riĉaj vestoj, preskaŭ ĝis senfineco multobligas en si la
aperojn de civilizacio, kiuj ekregas en la internoj de la domoj kaj
sur la strataj vojoj, sur grandajn spacojn verŝas abundan lumon,
muzikon, amasojn, bruon. La vivo vespera estas duono de la vivo, eble
la pli granda duono por la loĝantaro de urbo, sur kies ĉielo dum
multe da semajnoj la suno lumas ĉiutage apenaŭ kelke da horoj.

La strato Krakowskie Przedmiescie estis plena de movado, bolis
per vivo kaj rapidado, kiun favoris la vetero de tiu vespero.
Malgrandpeca martmonata neĝo falis sur la ankoraŭ frostitan teron
kaj purigis la ĉielon de la blanketaj nuboj. Nun la ĉiela plafono
etendita super la urbo estis alte profunda, malluma, stelplena.

Senĉesa bruo de radoj simile al senfina tondro kuris laŭ la mezo de
la larĝa strato. Sur la trotuaroj ondis miloj da homaj kapoj. Estis
tie tiel lume, preskaŭ kiel dum la tago, ĉar krom la tre densaj
gasaj lanternoj multaj magazenaj fenestroj verŝis sur vastan spacon
torentojn da lumo.

Sur la trotuaroj de la ĉefaj stratoj de Varsovio neniam estas tiel
multe da homoj, kiel ĝuste en tiu tempo. Ĉar ĝi estas la tempo
kiel de la laboruloj, tiel ankaŭ de la mallaboruloj. La laboruloj
rapidas al ripozo aŭ al distriĝo, la mallaboruloj amas tiujn por
ili tre konformajn elementojn: parolbruon, al kiuj ili sensence
elmetas siajn orelojn, diversecon de vidaĵoj, kiujn ili rigardas
kun malfermitaj buŝoj, brilan lumon, kiu karesas iliajn okulojn,
kaj eble ankaŭ la mistera duonlumo de la vespero ilin allogas. En
tiu kuranta, rapidanta, babilbruanta amaso troviĝas sendube multe
da kompatemaj animoj, sed tiuj animoj estas nun okupataj de io alia
ol de kompatado. Ilin kaptis la turnovento de la mondo, la finiĝado
de la tago igis ilin rapidi; amuzoj, personaj aferoj, sentoj en
tiu tempo de la tago vigligis la imagon, okupis la pensojn, donis
celon al la rapidaj paŝoj. Krom tio ĉe arta lumo malpli klare ol
ĉe la taga lumo montriĝas la sulkoj sur la vizaĝo de suferanto,
en senvivaj pupiloj ludas la radioj de la lampoj, imitante brilon
de sano kaj vivo, la strata bruo faras neaŭdeblaj la voĉojn de
elturmentitaj brustoj. Kaj la kompatemaj animoj kaj manoj haltas plej
precipe kaj plej longe tie, kie la skeleto de mizero plej laŭte
sonas per siaj nudaj ostoj, plej terure rigardas per siaj kadavraj
okuloj.

Jam kvaronhoron Marta estis sur la strato Krakowskie Przedmiescie.
Kvaronhoron? jaron, jarcenton, de la komenco de la tempoj!

Ŝi nun jam ne kuris, sed iris malrapide, rigida, muta, kun senmova
vizaĝo kaj kun okuloj, kies vitreca rigardo vagadis sur la vizaĝoj
de la pasantoj.

La flamaj flugiloj, kiujn ŝi antaŭ unu horo havis ĉe la brakoj,
defalis, ŝi sentis sin denove morte laca. Ŝi tamen iris; en la
strioj da lumo, en la mallumo, antaŭ ŝi, super ŝi, apud ŝi,
inter la steloj de la ĉielo kaj inter la homaj vizaĝoj sur la tero
flugpendis kaj kun silenta plendo ŝin rigardis la vizaĝo de ŝia
infano. Ŝi iris; ĉar kiam ŝi vidis la homojn, en ŝia kapo nun la
unuan fojon vekiĝis penso akuzanta. Plenda sento kontraŭ la homoj
ekbrulis en ŝia brusto per ĉiuj larmoj, kiuj antaŭe koaguliĝis,
sed nun iom post iom aliformiĝis en brogantan bolaĵon. La unuan
fojon ŝi nun opiniis, ke la homoj estas kulpaj pri ŝia senlima
mizero, ke ili _devas_ porti la ŝarĝon de ŝia vivo kaj de la
vivo de ŝia infano. En ĉi tiu momento en ŝi plene estingiĝis la
sento de persona respondeco. Ŝi sentis sin malforta kiel infano,
laca kaj kaduka kiel estaĵo agonianta.

-- Tiuj fortaj, -- ŝi pensis, -- tiuj kapablaj, tiuj feliĉaj dividu
tion, kion la mondo al ili donas, kun mi, al kiu la mondo nenion
volis doni.

Kaj tamen ŝi ankoraŭ eĉ unu fojon ne etendis la manon.

Ĉiufoje, kiam ŝi renkontiĝis kun ia facila, gracia, eleganta
virina figuro, ŝi elprenis la manon el la faldoj de sia maleleganta
tuko, sed ne etendis ĝin, malfermis la buŝon, sed nenion elparolis.
Ŝia senfortiĝinta voĉo timis la stratan bruon, en kiu ĝi devus
droni neaŭdita, la manon frapadis ia nevidata forto kaj puŝadis
ĝin malsupren.

Ĉu tio estis ankoraŭ potenco de la honto?

Kaj tamen ĝi tie ĝemegadis, la kompatinda malsana infano de la
malriĉa virino, ĵetiĝadis sur sia malmola litaĵo, kaj per buŝo
sekigita de varmego, per brusto raŭkiĝinta kaj mortanta ĝi vokadis
la patron!

Du sinjorinoj en veluraj supervestoj, apogante sin reciproke unu al
la alia, iris rapide kaj interparolis gaje. Unu el ili estis juna kaj
bela kiel anĝelo.

Marta stariĝis antaŭ ili.

-- Sinjorino! -- ŝi ekkrietis, -- sinjorino!

Ŝia voĉo estis mallaŭta, sed ne timema. Ŝi ne kapablis alagordi ĝin,
eble ŝi eĉ ne provis alagordi ĝin al la tonoj de almozpetado. Tial
la irantaj sinjorinoj ne komprenis la signifon de ŝia ekkrio. En
rapideco ili preterpasis ŝin je kelke da paŝoj, sed poste ili
haltis, kaj unu el ili, returnante la kapon, demandis: kio estas,
sinjorino? ĉu ni ion perdis?

Nenia respondo sekvis, ĉar Marta direktiĝis al la kontraŭa flanko
kaj iris pluen tiel rapide, kvazaŭ ŝi volus forkuri de tiuj virinoj
kaj ankaŭ de tiu loko, sur kiu ŝi vokis ilin.

Ŝi malrapidigis siajn paŝojn, sur ŝiaj flaviĝintaj, velkintaj,
kaviĝintaj vangoj aperis ruĝaj makuloj. Tio estis sekvosignoj de
varmego, kiu bruligis ŝian bruston. En la pupiloj fulmetadis akraj
briloj. Tio estis rebrilo de tiu fajro de malesperaj pensoj, kiu
atakis ŝian kapon.

Ŝi malrapidigis siajn paŝojn, ŝi haltis denove. Sur la trotuaro
iris viro iom klinita sub la pezo de bonhaveca pelto, kiu certe
estis superflua por li. Marta direktis penetrantan rigardon en la
vizaĝon de la pasanto. Ĝi estis bonkora, milda, ornamita de densaj
neĝoblankaj lipharoj.

Ŝi elprenis denove la manon el la faldoj de sia tuko kaj, ne
etendante ĝin, ŝi eldiris pli laŭte ol antaŭe: -- Sinjoro! sinjoro!

La viro estis jam preterironta, li tamen subite haltis, ekrigardis
la virinan vizaĝon, lumitan de brilo de lampo el vasta fenestro,
kaj komprenis, kion ŝi volas. Li enŝovis la manon en la poŝon de
la surtuto, elprenis el ĝi malgrandan monujon, videble serĉis ion
inter la malgrandaj moneroj, trovis kion li serĉis, enpremis en la
manon de la virino malgrandan moneron kaj foriris. Marta ekrigardis
la ricevitan donon kaj ekridis obtuze. Ŝi elpetegis kvin spesdekojn.

La griza klinita pasanto havis kompateman manon. Ĉu li povis scii,
kiaj estis la bezonoj de la helpopetanta virino? kaj se li tion
scius, ĉu li volus, ĉu li povus kontentigi ilin? Kaj kiom da fojoj
la almozpetanta virino devos etendi la manon, antaŭ ol el similaj
donoj kolektiĝos la necesa sumo, por akiri nun por ŝi plej grandan
riĉaĵon: faskon da ligno kaj boteleton da medikamento?

La almozpetanta virino iris pluen, rigida, muta, kun la malgranda
monero en la konvulsie kunpremita mano. Ŝi haltis denove. Ne la
pasantojn ŝi nun rigardis, sed ŝi direktis sian rigardon tra la
travidan, vastan, hele lumitan fenestron. Tio estis fenestro de
magazeno, kiu ĉe la arta ĉirkaŭlumado havis aspekton de sorĉa
palaco. Interne ornamis ĝin marmoraj kolonoj, inter ili pendis
luksaj purpuraj kurtenoj, belkoloraj tapiŝoj, pendantaj sur la
muroj, karesis la rigardon per ruĝo de rozoj kaj verdo de herbo;
antaŭ ili distingiĝis per blanka koloro skulptitaj figuroj de
statuoj. Sur bronzaj postamentoj orbrilantaj kandelabroj etendis
siajn branĉformajn brakojn, staris arĝentaj vazoj kaj pokaloj,
porcelanaj korboj kaj kristalaj kloŝoj, kovrantaj grupojn da
marmoraj statuetoj. Sed ne ĉiuj tiuj belaĵoj kaj riĉaĵoj turnis
sur sin la atenton de la nigra flamanta okulo, kiu rigardis el la
strato en la internon de la magazeno.

Antaŭ longa palisandra tablo, kiun simile al girlandoj da grandaj
floroj kovris amasoj da ŝvelformaj kaj beldesegnaj tapiŝoj, staris
du homoj. Unu el ili estis vendanto, la dua estis aĉetanto. Ili
interparolis vigle, la vendanto havis vizaĝon gajan, la aĉetanto
havis vizaĝon enpensiĝintan kaj iom embarasitan, kredeble de la
elekto, kiun li devis fari inter la objektoj, el kiuj ĉiu estis
majstraĵo de industrio kaj de bongusto.

La vitra pordo malrapide malfermiĝis, en la riĉan magazenon eniris
virino kun larĝa blanka rubando malsupre de la nigra vesto, kun
nigra granda tuko, kovranta la kapon kaj krucigita sur la brusto. La
flaviĝinta kaj sulkoplena frunto de tiu virino estis duone kovrita
de senordiĝintaj, el sub la tuko elŝoviĝintaj haroj; sur la vangoj
estis malhele ruĝaj makuloj, sed la lipoj estis blankaj preskaŭ
kiel papero.

Aŭdinte, ke la pordo malfermiĝas, ambaŭ viroj ekrigardis en la
flankon de la eniranta virino. Ŝi haltis ĉe la pordo, proksime
de marmorkovrita tableto, kiu staris sub granda spegulo. En tiun
sanktejon de riĉeco ŝi enŝoviĝis kiel fantomo, kaj kiel fantomo
ŝi staris ĉe la muro senmove kaj mute.

-- Kion vi deziras, sinjorino? -- demandis la mastro de la magazeno,
elklinante iom la kapon kaj rigardante el malantaŭ bukedo da
artefaritaj floroj la malhelan senmovan figuron.

Sed ŝi ne rigardis lin. Ŝi enpikis sian rigardon en la vizaĝon de
la aĉetanta sinjoro, kiu, kun riĉa pelto nezorgece pendanta sur la
ŝultroj, kun blanka mano kuŝanta sur belkolora tapiŝo, rigardis
ŝin per senatenta okulo.

-- Kion vi deziras, sinjorino? -- ripetis sian demandon la mastro; per
longa rigardo li ekzamenis la malhelan figuron de la kapo ĝis la
piedoj kaj severe diris plue:

-- Kial vi ne respondas?

Ŝi daŭrigis rigardi la viron kun la riĉa pelto. Oni povus diri, ke
en ŝia brusto troviĝas ia kruela, ŝiranta mano kaj ŝia kapo estas
en flamoj, ĉar ŝia spirado fariĝis ĉiam pli rapida kaj la vangoj
kaj la frunto kovriĝis per malhela purpuro. Subite ŝi eltiris la
manon el la faldoj de la tuko kaj etendis ĝin iom antaŭen. Ŝiaj
bluiĝintaj lipoj tremante malfermiĝis kaj fermiĝis kelke da fojoj.

-- Sinjoro! -- ŝi fine diris, -- bona sinjoro! donu ion por medikamento
por mia malsana infano!

Ŝia malgrasa kaj malvarma mano tremis kiel folio de tremolo, en ŝia
penetranta voĉo sonis jam tirataj kaj plendaj sonoj de almozulo.

La sinjoro en la riĉa pelto rigardis ŝin dum momento kaj iom levis
la ŝultrojn.

-- Mia sinjorino! -- li diris seke; -- ĉu vi ne hontas peti almozojn?
Vi estas juna kaj sana, vi povas labori!

Dirinte tion, li turnis sin al la palisandra tablo, sur kiu kuŝis la
tapiŝoj kaj staris la arĝentaj korboj.

La mastro de la magazeno kun rideto sur la lipoj disvolvis ankoraŭ
unu tapiŝon. Ili daŭrigis sian interrompitan interparoladon. La
malhela virina figuro daŭrigis stari ĉe la pordo, kvazaŭ ŝi
estus sub la sorĉordono de ia minaca kaj nevenkebla forto. Teruran
aspekton havis en tiu momento ŝia vizaĝo. La vortoj, kiujn ŝi
aŭdis, estis guto tropleniganta tiun kalikon da venenaĵoj, el kiu
ŝi trinkadis tiel longe. Tiu guto falis en la profundon de ŝia
brusto kun forto de narkotaĵo, kiu streĉas la nervojn, blindigas
la penson, surdigas la konsciencon. Vi povas labori! Ĉu la homo,
kiu eldiris tiujn vortojn, povis scii almenaŭ parte, kian signifon
mokan, kruelan ili posedis koncerne tiun virinon, kiu morte lacigis
la spiriton, ruinigis la fortojn de la korpo en vana provado labori?
kiu perdis la estimon al si mem, sin mem egaligis al sentaŭga polvo
tial, ke ŝi ne kapablis labori? Tiu homo ne povis tion scii. Lia ago
koncerne tiun virinon ne povis esti rigardata kiel malbona atesto
pri la kvanto da boneco kaj kompatemeco troviĝanta en lia koro. Tre
povas esti, ke li estis bona kaj kompatema, ke li malavare malfermus
la manon antaŭ senforta kripleco, antaŭ kaduka maljuneco, antaŭ
faliga malsaneco; sed la virino, kiu etendis al li almozpetantan
manon, estis juna kaj havanta nenian fizikan kriplecon, malsano ne
montriĝis sur ŝia eksteraĵo per signoj, kiujn ĉiuj povas vidi.
Sed pri ŝia morala kripleco, kiu alkondukis ŝin al li, pri la anima
malsano, kiu de tiel longe bruligis ŝian bruston, ruinigante ĉiujn
plej bonajn homajn sentojn, kiu okupis ŝian kapon, plenigante ĝin
per ĉiam pli densa sufoka fumo de mallumaj venenaj pensoj, pri tio
li ne sciis. Li ne sciis, kaj tial li diris: vi estas juna kaj sana,
vi povas labori! Per tiuj vortoj li eldiris ion tute pravan, kaj
tamen samtempe li senscie faris kruelan maljustaĵon.

Antaŭ kelke da monatoj, eĉ antaŭ kelke da semajnoj Marta eble
komprenus ĉion, kio estis prava kaj vera en la al ŝi direktitaj
vortoj de la viro. Sed tiam, se ŝi stariĝus antaŭ li, ŝi petus
laboron, nenion alian krom laboro; nun ŝi petegis almozon, nun en la
eldiritaj vortoj ŝi aŭdis nenion krom moka maljustaĵo.

La flama ruĝo, kiun ŝi havis sur la vizaĝo kaj sur la frunto,
kiam ŝi etendis la manon, malaperis sen postesigno. Meze de la
morta paleco, kiu kovris ŝian vizaĝon, ŝiaj pupiloj, nigraj kaj
profundaj kiel abismo, brulis kiel vulkanoj. Kaj efektive vulkano
eksplodis en ŝia brusto, kiu forte leviĝadis kaj malleviĝadis,
vulkano de kolero, envio kaj... avideco.

De kolero, envio kaj avideco? Ĉu ĝi povas esti, ke Marta, tiu
infano de trankvila, ĉarma kampara domo, tiu iam estimata edzino,
feliĉa patrino, tiu virta estaĵo, kiu eĉ pro savo de sia vivo
ne volis plenumi laboron, por kiu ŝi ne sentis sin kapabla, tiu
energia laborulino, kiu kun ŝvito sur la vizaĝo kaj kun doloro en
la koro sur ĉiuj vojoj de la tero serĉadis honestan pecon da pano,
tiu fiera animo, kiu iam etendis la manojn al Dio kun la petego, ke
li gardu ŝin kontraŭ sorto de almozulo, -- fariĝis viktimo de tiuj
kruelaj, inferaj sentoj, kondukantaj al malbonaj deziroj kaj agoj?

Kaj tamen tiel povis esti: ho ve! ho ve! ne sole povis, sed eĉ
devis, ĝi devis tiel fariĝi kaŭze de la neŝanĝebla, eterne
logika kaj en sia logikeco al nenio cedanta homa naturo. Ŝi ne estis
senkorpa anĝelo, ŝi ne estis supertera idealo, kiun ne tuŝas
kaj ne renversas la blovoj de la teraj ventegoj, ĉar tia idealo
ne ekzistas sur la tero. Ŝi estis homo, kaj se en la homa naturo
ekzistas altaj pintoj, sur kiuj disvolviĝas prudento, virtoj,
sinoferemeco, heroeco, ekzistas ankaŭ abismaj fundoj kun silente
kaj kaŝite embuskantaj rampaĵoj de minacaj tentoj kaj mallumaj
instinktoj. Nenian homan estaĵon oni devas tiel morte turmenti,
tiel terure skui, ke en ĝi povu ekmoviĝi tiu mistera fundo kun la
tie silente embuskantaj ĝermoj de krimoj. En la homa naturo ekzistas
grandegaj potencoj, sed ekzistas ankaŭ senlima senpoveco. Al ĉiu
homa estaĵo oni devas doni kvanton da rajtoj kaj rimedoj precize
proporcian al la kvanto da devoj kaj respondeco, kiuj pezas sur tiu
estaĵo, ĉar alie ĝi ne plenumos kaj ne eltenos tion, kion plenumi
kaj elteni ĝi ne povos.

La venena maldolĉeco, kiu de tiel longe guto post guto kolektiĝadis
en la brusto de Marta, leviĝis en ŝi nun per grandega ondo, kaj
kune kun ĝi elnaĝis la rampaĵoj de tentoj kaj la serpentoj de
pasioj, kiuj antaŭe dormis profunde, poste iom post iom vekiĝis kaj
nun estis tute vekitaj kaj furioze ĵetiĝadis.

La juna sinjoro en la riĉa pelto elektadis tapiŝojn, arĝentajn
korbojn, porcelanajn vazojn kaj marmorajn statuetojn. Li aĉetis
multe, li pensis kredeble pri aranĝo de bela hejmo, en kiun li eble
intencis enkonduki junan edzinon.

Li kaj la mastro de la magazeno estis eble absorbitaj de sia komuna
okupo kaj forgesis pri la virino, kiu en ŝtona senmoveco kaj tomba
silento staris ĉe la muro. Ŝi ne forturnis la okulojn for de la
mano de la aĉetanto, kiu tenis grandan dikan monpaperujon plenan
de mono. Kial li havas tiom multe kaj mi havas nenion? ŝi pensis.
Per kia rajto li rifuzis al mi almozon? al mi, kies infano agonias
en malvarmo kaj sen savo, li, kiu tenas en la mano tiel grandan
riĉecon? Li mensogis, kiam li diris, ke mi estas juna kaj sana!
mi estas pli ol maljuna, ĉar mi transvivis min mem. Ĉu mi scias,
kien forperdiĝis la antaŭa Marta? Mi estas terure malsana, ĉar mi
estas senforta kiel infano.... Kial do la homoj postulas, ke mi vivu
per mia propra forto, se ili ne donis ĝin al mi? kial ili ne donis
al mi forton, se ili nun ĝin postulas de mi? Li estas unu el miaj
maljustagintoj, unu el miaj ŝuldantoj! li devas doni!

La pensoj de tiu virino estis treege, senprudente malpravaj,
kaj tamen samtempe kaj koncerne ŝin mem kiel neeviteblaj,
kiel kompreneblaj ili estis! Ili estis bazitaj sur tiuj samaj
maljustaĵoj, tiuj samaj sortoj, tiu sama senforteco unuflanke
kaj respondeco kaj bezonoj duaflanke, kiuj naskis ĉiujn terurajn
doktrinojn, kiuj de tempo al tempo eksplodas en la mondo per
bruligado kaj mortigado, ĉiujn furiozajn pasiojn, kiuj, naskiĝinte
pro manko de justeco, mem perdas la senton de justeco, naskiĝinte de
malbonagoj, mem faras malbonagojn.

-- Sekve, -- diris la aĉetanta sinjoro, -- kvardek kvin spesmilojn por
la tapiŝo, sepdek-kvin por la korboj, tridek por la porcelana vazo
kaj....

Li elprenis monon, por pagi al la komercisto la ŝuldatan sumon,
subite li haltis.

-- Ha! -- li diris, -- mi preskaŭ povis forgesi! Vi intencis doni al mi
ĉi tiun bronzan grupon kaj tiun jen....

La komercisto alsaltis ridetante kaj serveme.

-- Ĉu ĉi tiun? -- li demandis.

-- Ne, tiun, Niobon kun la infanoj...

-- Niobon? ŝajnas al mi, ke vi deziris Kupidonon kun Venero?

-- Povas esti; mi devas bone rigardi ilin ankoraŭ unu fojon.

Per nezorgeca mano, kiu videble kutimis disĵetadi grandajn sumojn,
li ĵetis la malfermitan monpaperujon sur la marmoran plataĵon de la
subspegula tableto, kaj li iris post la komercisto en la profundon de
la magazeno, kie sur palisandraj bretoj, sub vitraj kloŝoj, staris
mitologiaj bronzaj kaj marmoraj grupaj statuetoj.

La monpaperujo nezorgece ĵetita malfermiĝis pli larĝe, sur la
marmoran plataĵon elfalis el ĝi kelke da monpaperoj de diversa
valoro.

Tiujn monpaperojn rigardis la flamantaj okuloj de la virino, kiu
staris ĉe la muro. Kiel kelkaj specoj de serpentoj per sia rigardo
magie alforĝas la birdojn, tiel tiuj diverskoloraj paperetoj magie
alforĝis al si la nigrajn profundajn pupilojn de la virino.

Kiaj pensoj moviĝadis en la kapo de la virino, kiam ŝi tiamaniere
rigardis la fremdan riĉecon? estus malfacile esplori ilin ĉiujn,
estus ankoraŭ pli malfacile ŝpini el ili ian ordan fadenon. Tio
ne estis pensoj, tio estis ĥaoso; febra varmego de la korpo ĝin
naskis, malkvieteco de la spirito ĝin fortigis. Post du sekundoj da
tia rigardado Marta komencis tremi per la tuta korpo, ŝi mallevadis
la palpebrojn kaj tuj ilin relevadis, eltiradis la manon el la
faldoj de la tuko kaj tuj ĝin denove kaŝadis! videble ŝi batalis
ankoraŭ kun si mem, sed ho ve! ne ekzistis por ŝi espero de venko!
Ne ekzistis tia espero, ĉar ŝi ne havis jam sufiĉe da forto, ke
ŝi povu kontraŭstari al malhonora tento; ŝi ne havis jam sufiĉe
da konscia pensado, ke ŝi povu kompreni la malhonorecon de la tento;
ŝi ne havis jam konsciencon, kiu dronis en la maro da maldolĉo, kiu
kolektiĝis en ŝia brusto; ŝi ne havis jam honton, kiun forpelis
la malestimo, kiun ŝi sentis kontraŭ si mem, la longa vico da
suferitaj humiliĝoj kaj la tiom multe da fojoj akceptita almozo....
Ne ekzistis por ŝi fine espero de venko, ĉar ŝi estis senkonscia,
ĉar ŝian korpon bruligis varmego naskiĝinta de malsato, malvarmo,
sendormeco, sed ankaŭ de malespero, kaj ŝian spiriton kaptis
mallumaj furioj, elkoviĝintaj sur la fundo de ŝia ribeliĝinta
interno.

Subite la virino faris rapidan geston per la mano; unu el la
paperetoj malaperis de la marmora plataĵo, kaj samtempe la vitra
pordo malfermiĝis kaj tuj denove fermiĝis kun laŭta krako.

Aŭdinte tiun fortan kaj neatenditan krakon, la du personoj, kiuj en
la profundo de la magazeno estis okupitaj de elektado de mitologiaj
grupoj, returnis la vizaĝojn.

-- Kio tio estis? -- demandis la aĉetanta sinjoro.

La komercisto kuris al la mezo de la magazeno.

-- Estas tiu virino, kiu tiel subite elkuris! -- li ekkriis, -- certe
ŝi ion ŝtelis.

La juna sinjoro ankaŭ alproksimiĝis al la pordo.

-- Efektive, -- li diris kun rideto, rigardante la marmoran
plataĵon, -- ŝi forŝtelis al mi trispesmilan papereton. Nur unu
tian mi havis, kaj nun ĝi tie ne estas...

-- Ha! kanajla almozulino! -- ekkriis la komercisto. -- Kiel? en mia
magazeno oni ŝtelas? ĝuste antaŭ miaj okuloj; ha, la senhonta!

Li alkuris al la pordo kaj malfermis ĝin larĝe.

-- Policisto! -- li ekkriis laŭte, starante sur la sojlo, -- policisto!

-- Kion vi deziras? -- aŭdiĝis voĉo el la strato.

Flava lado ekbrilis sur la brusto de homo, kiu aperis sur la trotuaro
sub la strio da lumo fluanta el la magazeno.

-- Tien, -- diris la komercisto, malfacile spirante de kolero kaj
montrante per la fingro la straton, -- tien kuris virino, kiu antaŭ
minuto ŝtelis en mia magazeno tri spesmilojn!

-- Kaj en kiun flankon ŝi kuris?

-- En tiun, -- diris ia pasanto, kiu aŭdis la vortojn de la komercisto,
haltis antaŭ la magazeno kaj montris en direkto al la strato Nowy
Swiat. -- Mi ŝin renkontis, ŝi estis vestita nigre, ŝi kuris kiel
rabia, nenion vidante antaŭ si, mi pensis, ke ŝi estas freneza!

-- Oni devas ŝin kapti! -- kriis la komercisto al la policisto.

-- Kompreneble, sinjoro! -- diris la homo kun la flava lado, saltis
antaŭen kaj kriis laŭte:

-- He! homoj! kaptu! tien al Nowy Swiat kuris ŝtelistino!

La pordo de la magazeno fermiĝis, la juna sinjoro kun rideto
riproĉis la komerciston, ke pro lia tiel malgranda perdo li faris al
si tiom da klopodoj.

La strato post kelke da sekundoj prezentis scenon bruan kaj tumultan.

Kiel fulmo tratranĉas la nubojn, tiel la nigre vestita virino
rapide trapuŝiĝadis tra la amasoj da pasantoj, kurante blinde en
la direkto al Nowy Swiat. Kredeble ŝi ne sciis, kien ŝi kuras kaj
kien ŝi devas kuri, ŝi estis senkonscia, duone freneza. En ĉi
tiu momento ŝi per la malgranda konscia resto de siaj pensoj eble
bedaŭris, ke ŝi faris agon malhonoran, sed ŝi jam faris ĝin, kaj
terura timo ŝin atakis. Sub instigo de la instinkto de memkonservo
ŝi kuris for de la homoj, kaj ili estis malantaŭ ŝi, antaŭ ŝi,
ĉirkaŭ ŝi; kredeble ŝajnis al ŝi, ke kurado rapida, blinda,
senpripensa alportos ŝin tien, kie ili ne estos....

La kun ŝi renkontiĝantaj kaj de ŝi dispuŝataj pasantoj komence
rigardis ŝin kun miro aŭ timo, eĉ forflankiĝis antaŭ ŝi,
supozante, ke ŝi estas frenezulino aŭ ke ŝi havas ian urĝegan
bezonon rapidi. Sed baldaŭ sur la strato laŭte eksonis la vorto:
kaptu! tuj post ĝi eksonis alia vorto: ŝtelistino!

Tiuj vortoj ne estis elparolitaj de unu voĉo, sed ruliĝis de tiu
sama flanko, de kiu kuris la virino, transflugante el unu buŝo en
alian, konstante kreskante, kaj akceptante ĉiam pli da forto. La
virino, kiu komencis jam perdi rapidecon en sia kurado kaj lacigite
haltis por sekundo, ekaŭdis la ŝin pelantajn minacajn kriojn.

Samtempe aliĝis al ili ĉiam pli laŭta frapado de homaj piedoj,
kiuj kuris sur la ŝtonoj de la trotuaro. Terura tremo skuis ŝin
de la kapo ĝis la piedoj, ŝi ekkuris pluen kun tia rapideco,
kvazaŭ ŝi havus flugilojn ĉe la brakoj. Ŝi efektive denove havis
flugilojn, sed nun ili konsistis ne el doloro, sed el timo.

Subite ŝi eksentis, ke estas al ŝi malfacile kuri, ne tial, ke
mankas al ŝi fortoj -- la flugiloj de la timo ja preskaŭ portis ŝin
super la tero -- sed tial, ke homoj, irantaj en la kontraŭa direkto,
komencis bari al ŝi la vojon, etendi la manojn, por kapti ŝian
veston. Ŝiaj flugiloj fariĝis jam ne sole rapidaj, sed ankaŭ
elastaj! kaj ĵetadis ŝin en diversaj direktoj kun miriga elasteco
kaj facileco de movoj; ŝi evitadis la manojn de la pasantoj, ŝi
preterfrotadis ilin, sed tamen forkuradis.

Sed baldaŭ montriĝis, ke jam ne apartaj personoj iras al ŝi
renkonte, sed iras kelke da personoj kune kaj okupas la tutan larĝon
de la trotuaro; eviti ilin ne estas eble; troviĝinte antaŭ ili, ŝi
certe estos kaptita de ili.

Ŝi desaltis de la trotuaro; sur la mezo de la strato estas multe da
radoj kaj da ĉevalaj hufoj, sed da homoj piedirantaj estas malpli,
preskaŭ neniom.

Ŝi kuris meze de la strato, ŝi evitadis nun la radojn kaj ĉevalajn
hufojn kun tia sama lerteco, kiel antaŭe la pasantojn. Sed en tiu
sama momento, kiam ŝi ĵetiĝis sur la mezon de la strato, tien
ĵetiĝis post ŝi malluma amaso, konsistanta el ŝin pelantaj homoj.
Kiuj estis tiuj homoj? En la fronto de la kuranta anaro brilis flavaj
ladoj; post ili, kriante kaj ridante, kuris strataj buboj, kiuj ĉiam
tre volonte partoprenas en ĉiu tumulta sceno; post la buboj iris
iom malpli rapide diversaj senlaboruloj, por kiuj ĉia homa amasiĝo
prezentas distraĵon.

La droŝkoj kaj kaleŝoj iom maldensiĝis. La virino haltis meze
de la strato kaj ekrigardis malantaŭen. Kelkaj dekoj da paŝoj
apartigis ŝin ankoraŭ de la nigra maso, kiu konsistis el homaj
figuroj kaj kriis per voĉoj. Ŝi staris nur kelke da sekundoj kaj
ekkuris denove rekte antaŭen. Tiam ankaŭ antaŭ ŝi aperis nigra
maso, moviĝanta, tiel same kiel tiu, kiu estis malantaŭ ŝi, sed
havanta alian formon, iom longa, alta, kun granda okulo en formo de
supre lumanta purpura lanterno. Sonorilo arĝentosona, klara kaj
laŭta eksonis en la aero, sonis longe, akre, averte, la purpura
okulo rapide ŝoviĝis antaŭen, pezaj radoj krakis obtuze, hufoj de
ĉevaloj sonis metale, frapante la tere kuŝantajn ferajn relojn, sur
kiuj ruliĝis la radoj.

Tio estis grandega tramvoja omnibuso, tirata de kvar grandaj, fortaj
ĉevaloj, plena de homoj, kun granda kvanto da pezegaj ŝarĝoj.

La virino ne ĉesis kuri meze de la strato; malantaŭ kaj antaŭ ŝi
kuris du nigraj masoj, unu kun krioj kaj mokoj, la dua kun neĉesanta
sonorado, obtuza bruo kaj grandega purpura okulo; ambaŭ ŝoviĝis en
rekta direkto al la virino, kiu kuris inter ili. Se ŝi ne forsaltos
flanken, unu aŭ la dua nepre ŝin englutos. Ŝi deflankiĝis de la
rekta linio, laŭ kiu ŝi kuris ĝis nun, haltis kaj ĵetis rigardon
ĉirkaŭen.

Nun la ŝin pelanta amaso da homoj estis jam en la distanco de
ne malpli ol dekkelke da paŝoj de ŝi, kaj tia sama interspaco
apartigis ŝin de la ruliĝanta grandega veturilo. Sed la amaso kuris
malpli rapide ol la veturilo, kiu ruliĝis tre rapide.

Ŝi jam plu ne kuris. Mankis jam al ŝi fortoj, aŭ ŝi decidis en ia
ajn maniero meti finon al tiu terura pelado. Ŝi staris kun brusto
turnita al tiu flanko, de kiu venis la omnibuso, sed la vizaĝon ŝi
turnis al tiu flanko, de kiu kuris la homoj. Nun en ŝiaj okuloj
brilis lumo de konscia penso. Oni povus pensi, ke ŝi faras elekton.
Kian elekton? Sur unu flanko estas malhonoro, mokado, malliberejo,
longaj, eble senfinaj turmentoj, sur la dua estas morto... morto
terura, sed subita, fulma.

Kaj tamen la instinkto de memkonservo videble ne tute ŝin forlasis,
la morto ŝajnis al ŝi pli terura ol la homoj, ĉar antaŭ momento
ŝi deflankiĝis ja de tiu rekta linio, sur kiu kuris al ŝi la
liberigonta morto.

Jes, sed nun ŝi denove komencas retiriĝi al tiu linio; la homo
kun la flava lado sur la brusto kurantaŭiĝis el la pelanta amaso,
etendis la manon kaj ektuŝis la randon de ŝia tuko. Ŝi eksaltis,
stariĝis sur unu el la feraj reloj. Kun vizaĝo levita al la malluma
ĉielo ŝi etendis ambaŭ manojn supren. Ŝia buŝo malfermiĝis
kaj eligis neklaran ekkrion. Ĉu ŝi ĵetis al la stelplena ĉielo
suferplenan plendon, ĉu ŝi elĝemis vorton de pardono, ĉu eble
la nomon de sia infano? Neniu klare aŭdis. La homo kun la flava
lado sur la brusto, kiun en la unua momento surprizis la subita
flankenĵetiĝo de la virino, denove alkuris al ŝi kaj kaptis ŝin
je la rando de la tuko. Per fulma movo ŝi forĵetis la tukon kaj
lasis ĝin en la mano de la policisto, kaj mem ŝi falis sur la
teron.

-- Haltu! haltu! -- eksonis terura krio el la maso.

Sed la purpura okulo ne volis obei, ĝi ĉiam flugis antaŭen, kaj la
hufoj de la ĉevaloj frapis sur la feraj reloj.

-- Haltu! haltu! -- kriis la amaso senĉese kaj kun terura voĉo. La
veturigisto desaltis de sia sidejo, stariĝis, kuntiris per la mano
la longajn kondukŝnurojn, kaj per voĉo raŭka de teruro li kriis al
la ĉevaloj, ke ili haltu.

Ili haltis, sed tiam, kiam peza rado kun malgranda frapo jam
deŝoviĝis de la brusto de la tere kuŝanta virino.

Kun tomba silento staris la amaso meze de la belega strato; la
vizaĝoj, paliĝintaj de teruro, kaj la brustoj malfacile spirantaj
de ekscitiĝo, kliniĝis super la malhela figuro, kiu simile al
senmova makulo kuŝis sur la blanka neĝa sternaĵo.

La rado de la grandega veturilo frakasis la bruston de Marta kaj
elpelis el ĝi la vivon. Ŝia vizaĝo restis netuŝita, kaj per la
vitrecaj okuloj ŝi rigardis la stelplenan ĉielon.



Noto de transskribinto:

Mankintajn punktojn kaj aliajn interpunkciajn mispresaĵojn mi
ĝustigis sen rimarkoj. Kelkaj interpunkciaj aferoj adaptiĝis al la
originala pola teksto, por kroma komprenebleco. Mi registris aliajn
ŝanĝojn per html-aj komentoj. Ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi
simile registris.





*** End of this LibraryBlog Digital Book "Marta" ***

Copyright 2023 LibraryBlog. All rights reserved.



Home