Home
  By Author [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Title [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Language
all Classics books content using ISYS

Download this book: [ ASCII ]

Look for this book on Amazon


We have new books nearly every day.
If you would like a news letter once a week or once a month
fill out this form and we will give you a summary of the books for that week or month by email.

Title: Ses noveloj el "Rakontoj de mistero kaj imago"
Author: Poe, Edgar Allan
Language: Esperanto
As this book started as an ASCII text book there are no pictures available.


*** Start of this LibraryBlog Digital Book "Ses noveloj el "Rakontoj de mistero kaj imago"" ***


  INTERNACIA
  MONDLITERATURO

  Kolekto de la plej famaj verkoj
  el ĉiuj naciaj literaturoj

[Devizo: Ni fosu nian sulkon]

  FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1924
  ESPERANTO-FAKO



EDGAR ALLEN POE

  SES NOVELOJ
  el
  „Rakontoj de Mistero kaj Imago“

  El la angla originalo tradukis
  A. Frank Milward

FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1924

ESPERANTO-FAKO



TABELO DE ENHAVO
                               Paĝo
  Antaŭparolo                     7
  Liĝeja                          9
  La ovala portreto              29
  La barelo de amontilado        34
  Kelkaj vortoj kun mumio        43
  La homo, kiu troviĝis eluzita  63
  La silento -- Fabelo           76



ANTAŬPAROLO


La stranga genio de la amerika poeto kaj verkisto Edgar Allen Poe
estas kvazaŭ enigmo por kritikistoj. Lia kapablo, trovi por sia
artismo esprimon aŭ per profunda melankolio, aŭ per skeptika rido,
foje per gaja sprito, kaj eĉ per klera scienco, faras el li figuron
gravan tute malproporcie kun la kvanto da verkaĵo de li lasita. Li
naskiĝis en 1809 ĉe Boston (Mass. Usono) kaj devenis de familio
anglo-irlanda. La melankolio en lia naturo multe profundiĝis pro la
frua morto de liaj gepatroj kaj la freneziĝo de lia fratino.

Unue li fariĝis soldato, tiam poeto (lia plej fama poemo „_La korvo_“
estas konata vastege), kaj poste gazetisto, kritikisto kaj aŭtoro
samtempe. Lia edziĝo kun lia kuzino, kiam ŝi nur estis dekkvarjara,
malgraŭ kontraŭaj profetoj, daŭris tre feliĉe; sed ŝia frua morto
enigis lin en eĉ pli profundan malĝojon, el kiu li neniam plu eliĝis;
kaj li mem mortis jam dum sia kvardeka jaro, post longa malsano,
parte kaŭzita de liaj penoj akiri forgeson per alkoholo.

La eksterordinaraj ecoj de liaj verkaĵoj kaŭzis kontraŭ li atakojn
ĉiuspecajn; liaj kontraŭuloj ne hezitis akuzi lin eĉ pri frenezeco,
kaj ne haltis post lia morto, ĉar lia bopatrino devis batali longe
kaj akre poste, por defendi lian karakteron. La forta kaj atakema
naturo de liaj recenzoj ankaŭ havigis al li multajn malamikojn, sed
la servoj faritaj al vera literaturo per tiu kritiko estis tre grandaj.

La ses noveloj elektitaj por tiu ĉi libro donos bonan ideon minimume
pri du flankoj de lia verko. La tri mistikaj rakontoj bone montros
la pezajn amasojn da mallumaj koloroj, kiujn li amis enmeti en siajn
verkojn. Aliflanke la aldonitaj du komikaĵoj (kiujn aliaj eble nomus
skeptikaĵoj) same montros lian fonton da preta sprito kaj plenan
bonhumoron. Sed pri ĉio ĉi la leganto mem juĝu.

  _A. Frank Milward._

  Birmingham, Anglujo
  Aprilo 1923.

NB. La pluraj neologismoj, elĉerpitaj kaj klarigitaj laŭ la
_Vortaro Fulĉer kaj Long_, estas signitaj per „F. L.“



LIĜEJA

„Kaj tie enkuŝas la Volo, kiu ne mortas. Kiu scias la misterojn
de la Volo, kun ĝia vigleco? Ĉar Dio nur estas granda Volo,
enpenetranta ĉion, pro la naturo de sia intenseco. La homo ne sin
submetus al la anĝeloj, nek al la morto absolute, se ne pro la
malfortikeco de sia malvigla volo.“

_Jozefo Glanvil._


Mi ne povas, por mia animo, memori kiel, kiam aŭ eĉ precize kie mi
unue konatiĝis kun la Lady Liĝeja[1]. Longaj jaroj de tiam estas
forpasintaj, kaj mia cerbo estas malforta pro intensa suferado. Aŭ
eble, mi _nun_ ne povas rememori tiujn punktojn pro tio, ke reale
la karaktero de mia amatino, ŝia neordinara klereco, ŝia stranga
sed serena speco de beleco, kaj la travibriga kaj ravega elokventeco
de ŝia mallaŭta, muzika voĉo, eniris en mian koron per paŝoj
tiel firme kaj enŝteleme progresaj, ke ili estis nerimarkataj kaj
nekonataj. Tamen, mi kredas, ke mi renkontis ŝin unue kaj plej
ofte en iu granda, malnova, ruiniĝanta urbo apud la Rhejno. Pri
ŝia familio -- preskaŭ certe mi aŭdis ŝin paroli! Tio, ke ĝi
estis treege malnova, estas senduba. Liĝeja! Liĝeja! Absorbite
en studaĵoj tianaturaj, ke pli ol io alia ili taŭgas por nuligi
impresojn el la ekstera mondo, sole per tiu ĉi dolĉa vorto -- per
Liĝeja -- mi povas venigi antaŭ la okulojn de mia imago la formon
de ŝi, kiu ne plu ekzistas. Kaj nun, dum mi skribas, rememoro
eklumas en mi, ke mi _neniam konis_ la patran nomon de ŝi, kiu estis
mia amikino kaj fianĉino, kaj kiu iĝis la partoprenanto de mia
studado kaj mia amata edzino. Ĉu tio estis ludema postulo, parte
de mia Liĝeja? aŭ ĉu ĝi estis provo pri la forto de mia amo,
ke mi ĉi tiupunkte ne faru demandojn? aŭ, plivole, ĉu ĝi estis
mia propra kaprico, -- freneze romantika oferaĵo sur la altaro
de la plej pasia sindono? Mi nur malprecize rememoras la fakton
mem -- ne estas mirinde, ke mi plene forgesis la okazojn, kiuj
ĝin iniciatis kaj akompanis. Kaj vere, se iam tiu fantomo, kiun
oni titolas Romaneco -- se iam ŝi, la pala kaj la nebuleflugila
Astofeto de idolserva Egipto prezidas, kiel oni diras, ĉe edziĝoj
malbonsignitaj, tiam tre certe ŝi prezidis ĉe la mia.

Ekzistas tamen unu kara temo, pri kiu ne nebuliĝas mia memoro. Tio
estas la persona aspekto de Liĝeja. Stature ŝi estis altkreska,
gracila, kaj, dum siaj lastaj tagoj, eĉ marasma. Estus vane, se mi
penus priskribi la majestecon, la kvietan serenecon de ŝia sinteno,
aŭ la nekompreneblan senpezecon kaj elastecon de ŝiaj piedpaŝoj.
Ŝi venis kaj iris kvazaŭ ombro. Neniam mi eksciis pri ŝia eniro
en mia fermita studejo, krom per la kara muziko de ŝia mallaŭta
dolĉa voĉo, dum ŝi metis la marmorecan manon sur mian ŝultron.
Je vizaĝa beleco neniam virgulino ŝin egalis. Ĝi estis la brilo
de opiosonĝo -- aera kaj animlevanta vizio pli rave dia ol la
fantaziaĵoj, kiuj flirtis ĉirkaŭ la dormantaj animoj de la filinoj
de Deloso. Sed, tamen, ŝiaj trajtoj ne estis laŭ tiu regula formo,
kiun ni false estas instruitaj adori en la klasikaj laboroj de la
idolanoj. „Ne ekzistas ia ravega beleco“, diras Bakon, Lordo Verulam,
parolante prave pri ĉiuj specoj kaj genroj de beleco, „ne havanta
ian strangecon de proporcio“. Sed kvankam mi vidis, ke la trajtoj de
Liĝeja ne estas laŭ klasika reguleco -- kvankam mi rimarkis, ke
ŝia beleco estas ja „ravega“; kaj sentis, ke estas enestanta en ĝi
multe da „strangeco“, mi senfrukte penis trovi la „neregulecon“, kaj
sekvi ĝisfine mian propran percepton de la „strango“. Mi ekzamenis
la konturon de la alta kaj pala frunto -- ĝi estis perfekta -- kiel
malvarma tiu vorto, kiam ĝi rilatas al tiu dia majesteco! -- la
karnon, kiu egalis la plej puran eburon; la rimarkindan larĝecon kaj
serenecon, la molan malkavecon de la partoj super la tempioj, kaj
poste, la korvonigrajn, la brilajn, la abundajn kaj nature buklajn
harojn, kiuj malkaŝis la plenan potencon de la Homera epiteto
„hiacinta“! Mi rigardis la delikatajn konturojn de ŝia nazo --
kaj nenie, krom en la graciaj medalionoj de la Hebreoj, mi estas
vidinta similan perfektecon. Tie troviĝis la sama belega surfaca
glateco, la sama, apenaŭ perceptebla inklino al kurbiĝo, la samaj,
harmonie kurbaj naztruoj, montrantaj la liberan spiriton. Mi rigardis
la dolĉan buŝon. Jen vere estis la triumfo de ĉio ĉiela -- la
belega kurbo de la suprolipo malalta -- la mola, sentameta dormo de
la malsupra -- la kavetoj, kiuj ludis, kaj la koloro, kiu parolis;
la dentoj rebrilantaj, per preskaŭ timiga brilo, ĉiun radion de
la sankta lumo, kiu falis sur ilin dum ŝiaj serenaj kaj pacaj, sed
plej ĝoje radiaj el ĉiuj ridetoj. Mi primeditis la formon de la
mentono, kaj ankaŭ tie ĉi mi trovis la mildan larĝecon, la molecon
kaj majeston, plenkurbecon kaj spiriton de la Grekoj -- la konturon,
kiun la dio Apolo malkaŝis nur en sonĝo al Kleomeno la filo de la
Atenano. Kaj tiam mi ekrigardis en la grandajn okulojn de Liĝeja.

Ni ne posedas modelojn por okuloj en la treege antikvaj restaĵoj.
Verŝajne, ankaŭ la sekreto, kiun aludis Lordo Verulam, kuŝis
en la okuloj de mia amatino. Ili estis, mi devas kredi, multe pli
grandaj ol la ordinaraj okuloj de nia raso. Ili estis eĉ pli grandaj
ol la plej grandaj el tiuj de la gento en la valo de Nurjahad. Sed
nur malofte, je momentoj de intensa ekscitiĝo, tiu ĉi kuriozeco
iĝis pli ol iomete rimarkinda en Liĝeja. Je tiaj momentoj iĝis
ŝia beleco -- eble pro mia pasia imago ĝi tiel nur ŝajnis -- la
beleco de estaĵoj aŭ superaj aŭ apartaj de la tero, la beleco de
la fabelaj hurioj[2] de la Turkoj. La nuanco de la okuloj estis la
plej brilanta nigro, kaj super ili pendis gagate nigraj okulharoj
tre longaj. La brovoj iomete neregulaj konture, estis samkoloraj.
La „strangeco“, tamen, kiun mi trovis en la okuloj, estis laŭ
naturo distingebla kaj de la formo, la brilo, kaj de la koloro de la
trajtoj, kaj devas malgraŭ ĉio esti rilatigata al la _esprimo_. Ha,
vorto sen signifo, malantaŭ kies granda latitudo el nura sono ni
kaŝas multe da nia nescio pri tiom da spiritaj aferoj! La esprimo
en la okuloj de Liĝeja! Kiel dum longaj horoj mi pripensis ĝin!
Kiel mi, tra tuta someromeza nokto, baraktis por sondi ĝin! Kio
estis tio, tiu _io_ pli profunda ol la puto de Demokrito, kiu kuŝis
profunde en la pupiloj de mia amatino? Kio ĝi _estis_? Firmtenis min
la fervoro sciiĝi. Tiuj okuloj, tiuj larĝaj, tiuj brilaj, tiuj diaj
sferoj? Ili fariĝis por mi la ĝemelaj steloj de Ledo, kaj mi por ili
la plej pia el la astrologoj.

Ne estas iu punkto, inter la multaj nekompreneblaj anomalioj de
la mensoscienco, pli travibre ekscitiga ol la fakto -- neniam, mi
kredas, rimarkita de la skoloj -- ke, dum niaj penoj memori ion longe
forgesitan, ofte ni troviĝas sur la ekstrema rando de rememoro, ne
povante, fine, memori. Kaj tiel, plej ofte, intense rigardante la
okulojn de Liĝeja, mi sentis alproksimiĝi la plenan scion pri la
esprimo -- sentis ĝin alproksimiĝi -- sed ne plene esti mia -- kaj,
tiel, fine tute foriĝi! Kaj (stranga, ho plej stranga mistero el
ĉiuj!) mi malkaŝis, en la plej ordinaraj objektoj de la universo,
cirklon da analogioj por tiu esprimo. Mi volas diri, ke post kiam
la beleco de Liĝeja eniris mian animon, por loĝi tie kvazaŭ en
sanktejo, mi elĉerpis, de multaj ekzistaĵoj en la materia mondo,
sentimenton tian, kian mi ĉiam sentis vekata en mi de ŝiaj grandaj
lumaj okuloj. Tamen, mi ne povis plie difini tiun ĉi sentimenton,
aŭ analizi aŭ eĉ fikse rigardadi ĝin. Mi ĝin rekonis, mi ripetu,
iafoje dum observado de rapide kreskanta vinberujo -- dum medito pri
nokta aŭ taga papilio, krisalido, aŭ rivereto el fluanta akvo.
Mi sentis ĝin pro la oceano, pro la defalo de aerolito. Mi sentis
ĝin en la ekrigardoj de neordinare maljunaj personoj. Kaj troviĝis
unu aŭ du steloj en la firmamento (speciale unu, stelo de la sesa
grandeco, duobla kaj varia, trovebla apud la granda stelo en Liro),
kies aspekto dum lornega observado sentigis al mi la emocion. Mi
estis plenigita per ĝi de certaj sonoj el kordinstrumentoj, kaj ne
malofte de pecoj el libroj. Inter nenombreblaj aliaj ekzemploj, mi
bone memoras ion el volumo de Jozefo Glanvil, kiu (eble nur pro sia
kuriozeco -- kiu povas scii?) neniam malsukcesis inspiri al mi la
sentimenton:

„Kaj tie enkuŝas la Volo, kiu ne mortas. Kiu scias la misterojn
de la Volo, kun ĝia vigleco. Ĉar Dio nur estas granda Volo
enpenetrante ĉion pro la naturo de sia intenseco. La homo ne sin
submetus al la anĝeloj, nek al la morto absolute, se ne pro la
malfortikeco de sia malvigla volo.“

La daŭro de jaroj kaj posta pripenso povigis min ektrovi ian
malproksiman rilaton inter tiu ĉi libropeco el la angla moralisto,
kaj io el la karaktero de Liĝeja. _Intenseco_ de penso, ago aŭ
parolo eble estis ĉe ŝi rezulto, aŭ almenaŭ montrilo de tiu
grandega volo, kiu, dum nia longa interrilato, ne sukcese donis alian
kaj pli proksiman ateston pri sia ekzisto. El ĉiuj virinoj, kiujn
mi iam konis, ŝi, la ŝajne trankvila, la ĉiame serena Liĝeja,
estis la plej terura viktimo por la tumultaj vulturoj de malmilda
pasio. Kaj tian pasion mi ne kapablus taksi, se ne per la mirakla
pligrandiĝo de tiuj okuloj, kiuj samtempe tiom ĝojigis kaj teruris
min -- per la preskaŭ magia melodio, modulado, distingebleco kaj
kvieteco de ŝia tre mallaŭta voĉo -- kaj per la sovaĝa energio de
la vortoj, kiujn ŝi kutime parolis; kiuj estis duoble efektaj pro
kontrasto kun ŝia parolmaniero.

Mi estas parolinta pri la klereco de Liĝeja; ĝi estis grandega --
tia, kian mi neniam alie konis ĉe virino. Pri la klasikaj lingvoj
ŝi estis profunde instruita, kaj ĝis tiom, kiom etendiĝis mia
propra scio pri la modernaj idiomoj de Eŭropo, mi neniam trovis
ŝin eraranta. Plie, pri iu temo el la plej admirataj, kiuj estas
nure la plej profundaj el la prifanfaronata temaro de la akademio,
ĉu ŝi iam troviĝis malsukcesa? Kiel strange, kiel travibrige
tiu ĉi unu trajto en la naturo de mia edzino perforte altrudas
sin al mi nur je ĉi tiu malfrua tempo! Mi diris, ke ŝia scio
estis tia, kian mi neniam trovis ĉe virino -- sed kie spiras la
_viro_, kiu trapasis, kaj sukcesplene, _ĉiujn_ vastajn areojn
de morala, fizika kaj matematika sciencoj? Tiam mi ne komprenis
tion, kion nun mi klare perceptas, ke la akiraĵoj de Liĝeja estis
gigantaj, estis miregindaj; kvankam mi sufiĉe sciis ŝian senliman
superecon kaj submetiĝis kun infaneca fido al ŝia gvido tra la
ĥaosa mondo de metafizika esplorado, pro kiu mi estis tre peneme
okupita dum la fruaj jaroj post nia geedziĝo. Kun kiel granda
triumfo -- kiel viva ĝojo -- kiom da ĉio, kio estas etera en la
espero -- mi sentis, kiam ŝi kliniĝis super mi dum studoj ne
multe serĉitaj -- sed malpli konitaj -- tiun ravan perspektivon
disetendiĝantan malrapidagrade antaŭ mi, laŭ kies longa, grandioza
kaj tute nesurpaŝita vojo mi povis fine antaŭeniri al la celo de
saĝo tro die grandvalora ne esti malpermesita!

Kiel dolorega, do, devis esti mia malĝojo, kiam, post kelkaj
jaroj, mi vidis prenantaj al si flugilojn kaj forflugantaj miajn
fortebazitajn esperojn! Sen Liĝeja mi estis kvazaŭ infano
serĉpalpanta en la nokto. Ŝia ĉeesto kaj nura legado forte lumigis
la multajn misterojn de la transcendismo, en kiun ni ambaŭ estis nin
mergintaj. Pro manko de la radia brilo de ŝiaj okuloj la literoj
lumaj kaj oraj fariĝis pli malhelaj ol Saturna plumbo. Kaj nun tiuj
okuloj heligis malpli kaj malpli ofte la paĝojn, super kiuj mi
kliniĝis. Liĝeja malsaniĝis. La ekstazaj okuloj flamis per tro
-- tro glora lumo; la palaj fingroj alprenis la travideblan vaksan
koloron de la tombo, kaj la bluaj vejnoj sur la alta frunto ŝvelis
kaj malŝvelis impulse pro la tajdo eĉ de la plej milda emocio.

Mi vidis, ke ŝi devas morti -- kaj en spirito mi luktis malespere
kun la drakona Azraelo. Kaj la baraktado de la pasia edzino estis,
miasurprize, eĉ pli energia ol la mia. Troviĝis antaŭe en ŝia
serioza naturo multo, kio impresis sur min la kredon, ke por ŝi la
morto venos sen sia teruro; sed tiel ne estis. Vortoj estas senpovaj
komprenigi ian pravan ideon pri la furioza kontraŭstaro en ŝia
luktado kun la ombro. Mi angoroĝemis je la kompatinda vido. Mi
estus konsolinta -- mi estus rezoninta; sed pro la intenseco de ŝia
fortega deziro por vivo -- por vivo -- nur por vivo -- la konsolado
kaj rezonado same estus la plej grandaj malsaĝoj. Tamen, ne antaŭ
la lasta momento, meze de la plej konvulsiaj tordiĝoj de ŝia
furioza spirito, iel foriĝis la ekstera trankvileco de ŝia mieno.
Ŝia voĉo plimoliĝis, plimallaŭtiĝis -- sed mi ne ŝatas pripensi
la frenezan signifon de la kviete dirataj vortoj. Mia cerbo turniĝis
kiam, ravate, mi aŭskultis melodion superhoman -- konjektojn kaj
aspirojn, kiujn la mortemularo neniam antaŭe konis.

Ke ŝi min amas, mi ne estis dubinta; kaj mi povis facile scii, ke
en sino kiel la ŝia la amo ne reĝus kiel ordinara pasio. Sed nur
je ŝia morto mem mi estis plene impresata pri la potenco de ŝia
afekcio. Dum longaj horoj, tenante mian manon, ŝi elverŝis antaŭ
mi la superfluon de koro, kies pli ol pasia amego ensume atingis al
idolservado. Kiel mi estis meritinta tiel beniĝi per tiaj konfesoj?
-- Kiel meritinta tiel malbeniĝi per la foriro de mia amatino je
la horo, kiam ŝi faris ilin? Sed pritrakti tiun ĉi temon mi ne
povas elporti. Mi diru sole, ke en ŝia pli ol virina sinfordono al
amo (bedaŭrinde tute nemeritita, tute al malindo donita), mi fine
rekonis la principon, kial ŝi deziregis, per tiel furioze serioza
avideco, la vivon, kiu nun tiel rapide estis forfluganta. Estas
tiu ĉi dezirego -- estas tiu ĉi avida forteco de deziro por vivo
-- _nur_ por vivo -- kiun mi ne havas la povon pentri, nek parolon
esprimi ĝin.

Je la ĝusta mezo de la nokto en kiu ŝi foriĝis, mansigninte min
al si, ŝi postulis, ke mi ripetu certajn stancojn verkitajn de ŝi
antaŭ ne multaj tagoj. Ili estis jenaj:

  Jen! estas nokto karnavala
    Dum la solecaj postaj jaroj;
  Anĝelamas’, flugila kaj vuala,
    Dronante nun en larmaj maroj,
  Kunsidas en teatro por elstudi
    Dramon el timoj kaj esperoj;
  Dum la orkestro halte daŭras ludi
    Muzikon de la sferoj.

  Sub form’ de alta Di’, murmure
    Flustraĉas mimikistaj aroj;
  Tien kaj reen flugas ili nure,
    Pupetoj, kies pensoj, faroj
  Venas laŭ vol’ de vastaj senformaĵoj,
    Kiuj la scenon movas fatan,
  Kaj svingas de kondoraj flugilaĵoj
    Malĝojon nevidatan.

  Miksaĉa dramo! -- ho, ja fidu,
    Ke ne ĝi estos forgesata!
  Fantomon ĝian nun ĉasata vidu,
    De homamas’, sed ne kaptata;
  Rondkuras ili, kaj la vojostreko
    Sampunkten venos ĝis eterno,
  Tra multe da Frenezo, pli da Peko,
    Kaj Timo, ja la kerno!

  Sed vidu! en la ludistaron
    Formaĉo trudas sin rampante!
  Sangruĝa aĵo lasas la scenaron
    El la soleco sin tordante!
  Ĝi rampas -- rampas! ĝiaj por manĝegoj
    Mortas la mimikistoj blekaj;
  Dum la serafoj ĝemas je dentegoj
    Per homa sang’ malsekaj.

  For -- for! la lumoj iĝas for!
    Kaj antaŭ ĉiu form’ tremanta
  Kurteno (la funebra, lasta hor’)
    Defalas tra venteg’ blovanta;
  L’ anĝeloj, palaj, pri la epitomo,
    Bedaŭras ĝin de Viv’ la ĝermo,
  Ĉar estas ĝi la tragedio _homo_,
    Kaj la Venkint’ -- _la vermo_.

„Ho, Dio!“, duone ŝirkriis Liĝeja, salte stariĝante kaj etendante
supren per konvulsia movo la brakojn, kiam mi finis tiujn ĉi
versojn, „ho, Dio! ho, dia Patro! ĉu tiuj ĉi aferoj estos
neŝanĝeble tiaj? Ĉu tiu ĉi venkinto ne unufoje kuŝos venkita?
Ĉu ni ne estas partoj kaj membroj de Vi? Kiu -- kiu scias la
misterojn de la Volo, kun ĝia vigleco? La Homo ne sin submetus al la
anĝeloj, _nek al la morto absolute_, se ne pro la malfortikeco de
sia malvigla volo.“

Kaj nun, kvazaŭ eluzita pro emocio ŝi lasis defali la blankajn
brakojn, kaj reiris solene al sia morta lito. Kaj, kiam ŝi spiris
siajn lastajn sopirojn, venis miksita kun ili mallaŭta murmuro de
ŝiaj lipoj. Mi kliniĝis al ili, kaj distingis denove la finajn
vortojn de la peco el Glanvil. „_La Homo ne sin submetus al la
anĝeloj, nek al la morto absolute, se ne pro la malfortikeco de sia
malvigla volo_.“

Ŝi mortis, kaj mi, premegita ĝis la terpolvo pro malĝojo, ne plu
povis toleri la solecan malplenecon de mia domego en la malhela
kaj kaduka urbo apud la Rhejno. Ne mankis al mi tio, kion la mondo
nomas riĉo. Liĝeja alhavigis al mi multe pli, tre multe pli, ol
ordinare fariĝas la sorto de mortemuloj. Post nemultaj monatoj,
do, lacege kaj sencele vagadinte, mi aĉetis kaj iome riparigis
abatejon, kiun mi ne intencas nomi, en unu el la plej sovaĝaj kaj
malplej vizitataj partoj de bela Anglujo. La senluma kaj malgaja
grandiozeco de la konstruaĵo, la preskaŭ sovaĝa aspekto de la
bieno, la multaj longedaŭraj kaj melankoliaj memoroj ĉirkaŭ
ambaŭ, multon posedis harmonian kun la sentoj de tuta forlasiteco,
kiuj min estis pelintaj en tiun malproksiman kaj nesocietan regionon
de la lando. Sed kvankam la ekstera abatejo, kun sia verda masko
pendanta ĉirkaŭe, suferis pro nur malmulte da aliigo, mi al mi
permesis, pro infana kontraŭemo, kaj eble pro iometa espero disigi
miajn malĝojojn, pompon pli ol reĝe grandiozan interne. Por tiaj
malsaĝaĵoj jam dum mia infaneco mi akiris guston, kaj nun ili
revenis al mi, kvazaŭ dum kadukeco pro malĝojo. Mi sentas, ke multe
eĉ da ĝermanta frenezo povus esti trovita en la grandiozaj kaj
fantaziaj drapiraĵoj, en la solenaj skulptaĵoj el Egiptujo, en la
sovaĝaj kornicoj kaj meblaro, en la Bedlamaj[3] desegnaĵoj sur la
tapiŝoj el tufa oro. Mi estis sklavo ligita en la katenoj de opio --
kaj miaj laboroj kaj ordonoj koloriĝis de miaj sonĝoj. Sed tiujn
ĉi absurdaĵojn mi ne pritraktu pli detale. Mi parolu nur pri tiu
unu ĉambro, por ĉiam malbenita, kien, dum momento de cerba foresto,
mi kondukis de la altaro, kiel mia novedzino -- kiel la postvenanto
de la neforgesota Liĝeja -- la blondharan kaj bluokulan Lady Rovena
Trevanjon el Tremajno.

Estis neniu aparta peco el la arkitekturo kaj dekoracio de tiu
novedziĝa ĉambro, kiu ne estas nun videbla antaŭ mi. Kie estis
la animoj de la fierega familio de la novedzino, kiam, pro avideco
je oro, ili permesis transiri la sojlon de ĉambro _tiel_ ornamita
fraŭlinon tiom amatan? Mi diras, ke mi ĝisfunde memoras la detalojn
de la ĉambro, sed mi estas bedaŭrinde forgesema pri temoj profunde
gravaj, kaj tie ĉi troviĝis nenia sistemo, nenia agordo en la
fantazia pompo, por ekteni la memoron. La ĉambro staris en alta
tureto de la kastelforma abatejo; ĝi estis kvinangula forme, kaj
grandege ampleksa. Okupis la tutan sudan lateron de la kvinangulo
la sola fenestro -- grandega plato da senkadra vitro el Venezio
-- unu sola peco kolorigita ĝis la nuanco de plumbo, tiel, ke la
radioj, aŭ de la suno aŭ la luno, pasinte tra ĝin, kuŝiĝis kun
mortpala lumo sur la objektojn interne. Ekster la supra parto de tiu
ĉi grandega fenestro etendiĝis la retaĵo de grandaĝa vinberujo,
kiu suprengrimpis la masivajn murojn de la tureto. La plafono, el
malgajaspekta kverkoligno, estis troe alta, arkaĵa, kaj ellaboreme
skulptita kun tre sovaĝaj kaj groteskaj specimenoj de duone gotikaj,
duone druidaj desegnaĵoj. El interne de la plej centra niĉo de
tiu ĉi malĝojiga arkaĵo dependis, per unu ora ĉeno el longaj
ĉeneroj, grandega incensilo el la sama metalo, de saracena modo, kaj
kun multaj boraĵoj tiel faritaj, ke tordiĝis en kaj el ili, kvazaŭ
enhavanta serpentan vivecon, konstanta intersekvo da plurkoloraj
flamoj.

Kelkaj sofoj kaj oraj kandelabroj laŭ orienta desegno estis dise
starigitaj; kaj staris tie ankaŭ la lito -- la edziĝa lito --
laŭ hinda modelo, malalta, kaj skulptita el solida ebono, kun
supre baldakeno kiel ĉerkomantelo. En ĉiu angulo de la ĉambro
vertikale staris giganta sarkofago el nigra granito, de la Tomboj
de la Reĝoj kontraŭ Luksoro, kun siaj antikvaj kovriloj plenaj je
belegaj skulptaĵoj. Sed en la drapiraĵo de la ĉambro troviĝis la
ĉefa fantazio el ĉiuj. La muroj, grandege altaj -- eĉ malproporcie
tiel -- estis drapiritaj de supro ĝis fundo, kun grandaj faldoj,
per peza kaj dikaspekta tapeto -- tapeto el ŝtofo, kiu troviĝis
sammaniere kiel planka tapiŝo, kiel la tegaĵoj de la sofoj kaj
la ebona lito, kiel baldakeno por la lito, kaj kiel la grandiozaj
spiraloj de la kurtenoj, kiuj duone ŝirmis la fenestron. La
ŝtofo estis la plej riĉa orodrapo. Ĝi estis tute surmakulita,
je variaj distancoj, per arabeskaj figuroj diametraj je unu futo,
kaj teksitaj sur la drapo laŭ desegnaĵoj el tre gagata nigro.
Sed tiuj figuroj posedis la veran karakteron de la arabesko, nur
rigardataj de unu sola vidpunkto. Per metodo nun bone konata, kaj
fakte trovebla posten ĝis tre malproksima antikveco, ili fariĝis
variemaj aspekte. Por personoj envenantaj la ĉambron ili aspektis
kiel simplaj monstraĵoj, sed, ĉe plua antaŭeniro, tiu ĉi aspekto
grade foriĝis, kaj, paŝo post paŝo, dum la vizitanto movis sian
starlokon en la ĉambro, li trovis sin ĉirkaŭita de senlima
intersekvo de la teruraj figuroj, kiuj apartenas al la superstiĉo
de la Normano, aŭ leviĝas dum la kulpa dormo de la monaĥo. La
fantazmagora efekto multe pligrandiĝis pro la artaĵa konduko de
forta, senĉesa fluo da vento malantaŭ la tapetoj, -- kiu donis
malpacan kaj abomenan vivecon al la luto.

En ĉambroj tiuspecaj -- en tiuspeca edziĝa ĉambro -- mi pasigis,
kune kun la Lady el Tremajno, la malsanktajn horojn de la unua monato
post nia geedziĝo -- pasigis ilin kun nemulte da maltrankvileco.
Ke mia edzino timegas la sovaĝan necertecon de mia kolero -- ke
ŝi evitas min kaj ne multe amas min -- mi ne povis ne percepti;
sed tio al mi donis plivole plezuron ol ion alian. Mi abomenis ŝin
per malamo taŭga pli por demono ol homo. Mia memoro postenflugis
(ho, kun kiel intensa bedaŭro!) al Liĝeja la amata, la statueca,
la bela, la enlombigita. Mi ĝojis je memoroj pri ŝia virteco, pri
ŝia saĝo, pri ŝia altpensa, ŝia spirita naturo, pri ŝia pasia,
ŝia idolserva amo. Nun, tamen, mia animo plene kaj libere brulis pro
pli ol la fajroj de la ŝia. En la ekscitiĝo de miaj opiaj sonĝoj
(ĉar mi estis kutime katenata en la ĉenoj de la drogo) mi kriis
laŭte ŝian nomon, dum la nokta silento, aŭ inter la ŝirmataj
lokoj de la valetoj dum la tago, kvazaŭ, per la sovaĝa avideco, la
solena pasio, kaj la brula ardo de mia dezirego por la foririnto, mi
povis ŝin revenigi al la vojo, kiun ŝi estis forlasinta -- ho, ĉu
_povis_ esti por ĉiam? -- ree sur la teron.

Ĉirkaŭ la komenciĝo de la dua monato post mia edziĝo la Lady
Rovena estis atakata de subita malsano, el kiu estis malrapida ŝia
resaniĝo. La febro, kiu bruligis ŝin, maltrankviligis ŝiajn
noktojn; kaj, dum ŝia malkvieta duondorma stato, ŝi parolis pri
sonoj kaj movoj en kaj ĉirkaŭ la ĉambro en la tureto, kiuj,
miakonjekte, ne posedis alian originon krom ŝia malsana imago, aŭ,
eble, la fantasmagoraj influoj de la ĉambro mem. Post kelke da
tempo ŝi estis resaniĝanta, kaj fine plene sana. Sed nur mallonga
tempo pasis antaŭ ol dua kaj pli fortega malsano denove deĵetis
ŝin sur la liton de suferado; kaj el tiu ĉi atako ŝia korpo,
ĉiam malforta, neniam plene resaniĝis. Ŝiaj atakoj estis, post
tiu ĉi tempo, tre timigaj, kaj, pro sia eĉ pli timiga reokazado,
kontraŭstaris same la instruitecon kaj la grandajn penojn de ŝiaj
kuracistoj. Kune kun la kresko de la kronika malsano, kiu ŝajne,
estis tiel ekpreninta ŝian organaron tro forte por foriĝi pro homaj
rimedoj, mi ne povis ne rimarki similan kreskon de la nerva agaciĝo
de ŝia temperamento, kaj de ŝia ekscitiĝo pro trivialaj kaŭzoj
por timo. Ŝi denove parolis, kaj nun pli ofte kaj persisteme, pri la
sonoj -- la iometaj sonoj -- kaj pri la neordinaraj movoj inter la
murtapetoj, kiujn ŝi jam antaŭe aludis.

Unu nokton, proksime de la fermiĝo de Septembro, ŝi obstinis
tiun ĉi embarasan temon per pli ol kutima emfazo. Ŝi ĵus estis
vekiĝinta el netrankvila dormo, kaj mi rigardis ŝin, kun sentoj
duone doloraj, duone nebule timemaj, la movadon de ŝia malgrasega
vizaĝo. Mi sidis apud ŝia ebona lito, sur unu el la hindaj sofoj.
Ŝi duone leviĝis kaj parolis, per serioza mallaŭta flustro pri
sonoj, kiujn ŝi _tiam_ aŭdis, sed kiujn mi ne povis aŭdi -- pri
movoj, kiujn ŝi _tiam_ vidis, sed kiujn mi ne povis percepti. La
vento rapide fluis malantaŭ la tapetoj, kaj mi volis pruvi al ŝi
tion (kion, mi konfesu, mi mem ne povis tute kredi), ke tiuj preskaŭ
neaŭdeblaj spiroj, kaj tiuj tre kvietaj ŝanĝiĝoj de la figuroj
sur la muro, nur estas la naturaj efektoj de tiu kutima rapidado de
la vento. Sed mortaspekta paleco, blankigante ŝian vizaĝon, pruvis
al mi, ke miaj penoj recertigi ŝin estos senfruktaj. Ŝi ŝajne
svenis, kaj neniu flegistino estis sufiĉe proksima esti vokata. Mi
memoris kie estis metita karafo da malforta vino, kiun ordonis por
ŝi ŝiaj kuracistoj, kaj pasis trans la ĉambron por havigi ĝin
al mi. Sed, kiam mi paŝis sub la lumo de la incensilo, du timigaj
cirkonstancoj altiris mian atenton. Mi estis sentinta, ke iu palpebla
sed ne videbla objekto pasas senpeze preter mi, kaj mi vidis, ke
kuŝas sur la ora tapiŝo, ĝuste meze de la riĉa lumo deĵetita
de la incensilo, ombro -- tian ombron, kian oni povas imagi kiel la
ombro de fantomo. Sed mi estis sovaĝa pro ekscitiĝo, post malmodera
dozo da opio, kaj nemulte atentis tiujn aferojn, nek parolis pri
ili al Rovena. Trovinte la vinon, mi ree transiris la ĉambron, kaj
elverŝis plentason da ĝi, kiun mi metis al la lipoj de la svenanta
Lady. Ŝi nun parte estis refortiĝinta, kaj mem prenis la pokalon,
dum mi sidfalis sur sofon apude, kvankam miaj okuloj rigardis ŝin
senĉese. Estis tiam, ke mi klare rimarkis molan piedpaŝon sur la
tapiŝo kaj apud la lito; kaj, post sekundo, kiam Rovena levis la
vinon al siaj lipoj, mi vidis, aŭ eble revis, ke mi vidas, falanta
en la pokalon, kvazaŭ de ia nevidebla fonto en la atmosfero de
la ĉambro, tri aŭ kvar grandajn gutojn da brila kaj rubenkolora
fluidaĵo. Dum mi ĉi tion vidis, Rovena ne tion faris. Ŝi glutis la
vinon senhezite, kaj mi min detenis de parolo pri okazo, kiu devas,
malgraŭ ĉio, mi opiniis, esti nur la sugesto de troviva imago
iĝinta fantazie agema pro la teruro de la Lady, pro la opio kaj la
horo.

Tamen, mi ne povas kaŝi al mi tion, ke tuj post la falo de
la rubenecaj gutoj, rapida plimalboniĝo okazis je la sano de
mia edzino, tiel ke, je la tria nokto poste, la manoj de ŝiaj
servistinoj pretigis ŝin por la tombo; kaj, la kvaran, mi sidis
sola, kune kun ŝia morttuke volvita korpo, en tiu fantazia ĉambro,
kiu ŝin estis ricevinta kiel mian novedzinon. Fantaziaj vizioj,
opionaskitaj, flirtis ombrece antaŭ mi. Mi rigardis per malkvieta
okulo la sarkofagojn en la anguloj de la ĉambro, la variemajn
figurojn de la drapiraĵo, kaj la tordiĝadon de la partkoloraj
fajroj supre en la incensilo. Miaj rigardoj poste falis, kiam mi
memoris la cirkonstancojn de la antaŭa nokto, al la loko sub la
brilego de la incensilo, kie mi estis vidinta la nebulajn signojn de
la ombro. Ĝi jam ne estis tie, tamen, kaj spirante pli libere, mi
turnis la rigardojn al la palega kaj rigida figuro sur la lito. Tiam
surfluis sur min mil memoraĵoj pri Liĝeja -- kaj tiam revenis en
mian koron, per la tumulta forteco de diluvo, ĉiom da tiu nedirebla
malĝojego, tra kiu mi estis rigardinta _ŝin_ tiel volvitan. La
nokto ekforiĝis, kaj ankoraŭ, kun sino plena je akraj pensoj pri
ŝi, sole kaj superege amata, mi restis rigardante la kadavron de
Rovena.

Eble estis noktmezo -- aŭ eble pli frue, aŭ malfrue, ĉar mi ne
notis la pasadon de tempo -- kiam plorĝemo, mallaŭta, delikata, sed
tre distingebla, ekvekis min el mia revo. Mi _sentis_, ke ĝi venas
de la lito el ebono -- la morta lito. Mi aŭskultegis tra angoro
da superstiĉa timo -- sed ne venis ripeto de la sono. Mi streĉis
la vidon por distingi ian movon de la kadavro -- sed ne troviĝis
io iomete perceptebla. Tamen, mi ne povis esti min trompinta. Mi
ja aŭdis la bruon, kiel ajn malklare, kaj mia animo estis vekita
interne de mi. Mi serioze kaj persiste tenis mian atenton fiksita al
la kadavro. Multaj minutoj pasis antaŭ ol okazis iu cirkonstanco,
kiu tendencis lumigi la misteron. Post kelke da tempo evidentiĝis ke
iometa, tre malforta, kaj apenaŭ rimarkebla nuanco de koloro estas
enfluanta en ŝiajn vangojn, kaj tra la kavintaj vejnetoj de ŝiaj
palpebroj. Tra speco de nedirebla teruro kaj respektego, por kiu
neniu lingvo de mortema homaro enhavas sufiĉe energian esprimon, mi
sentis mian koron ĉesi bati, miajn membrojn rigidiĝi tie, kie mi
sidas. Tamen, la ideo pri la devo fine efikis min reaplombigi. Mi ne
plu povis dubi, ke estis tro fruaj niaj preparoj -- ke ankoraŭ vivas
Rovena. Necesis, ke ia tuja peno estu farata, sed la tureto staris
tute aparte de la parto de la abatejo, en kiu loĝis la servistoj
-- ne troviĝis iu vokebla -- mi ne havis rimedon por alvoki ilin
por helpi min, ne forlasante la ĉambron dum multaj minutoj, kaj
tiel mi ne kuraĝis agi. Tial mi baraktis sola dum miaj penoj por
revoki la animon, kiu ankoraŭ estis ŝancelanta. Post nelonge,
tamen, certiĝis, ke estas okazinta denova senviviĝo; la koloro
malaperis de palpebro kaj vango, lasante palecon eĉ pli ol marmora;
la lipoj duoble iĝis sulkitaj kaj kuntiritaj per la kadavra aspekto
de morto; abomena malsekeco kaj malvarmeco kovris rapide la surfacon
de la korpo; kaj ĉiu kutima rigora rigideco tuj sekvis. Tremante mi
ree kuŝfalis sur la sofon, de kiu mi estis tiel timige vekita, kaj
denove mi min okupis per pasiaj, maldormaj vizioj pri Liĝeja.

Horo tiel estis pasinta, kiam (ĉu povis esti eble?) mi dufoje
sciiĝis pri ia malklara sono venanta de la apudaĵo de la lito. Mi
aŭskultis -- en ekstrema teruro. La sono denove venis -- ĝi estis
sopiro. Kurante al la kadavro, mi vidis -- klare vidis -- tremon sur
la lipoj. Unu momenton poste ili malfermiĝis, malkaŝante brilan
linion de la perlaj dentoj. Mirego nun luktis en mia sino kun la
profunda respektego, kiu ĝis tiam estis reĝinta tie sola. Mi
sentis, ke mia vido malheliĝas, ke mia cerbo vagas; kaj, sole per
fortega peno, mi fine sukcesis min kuraĝigi por la tasko, kiun la
devo tiel ankoraŭ unufoje montris. Nun estis parta rozeco sur la
frunto, kaj sur la vangoj kaj kolo; videbla varmeco trakuris la tutan
korpon; eĉ troviĝis iometa pulsado ĉe la koro. La Lady _vivis_;
kaj per duobligita ardo mi komencis la taskon venigi ŝian animon.
Mi frotis kaj malsekigis la tempiojn kaj la manojn, kaj uzis ĉiun
rimedon, kiun sperto kaj mia ne malvasta legado kuraca povis sugesti.
Sed senfrukte. Subite la koloro forfluis, la pulsado ĉesiĝis, la
lipoj reprenis la aspekton de la mortintoj, kaj unu momenton poste la
tuta korpo montris la glacian malvarmecon, la mortblankan nuancon,
la intensan rigidecon, la kaviĝintan profilon, kaj ĉiujn abomenajn
kuriozecojn de kadavro, kiu estas restinta multajn tagojn en la
tombo.

Kaj denove mi ekrevis, pri Liĝeja -- kaj denove (ĉu mirinde, ke
mi tremas, skribante?) _denove_ atingis al miaj oreloj mallaŭta
plorĝemo el la ebona lito. Sed kial detale priskribus mi la
nedireblajn terurojn de tiu nokto? Kial mi paŭzus por rakonti
kiel, fojon post fojo, ĝis preskaŭ la horo de la griza ektagiĝo,
tiu abomena dramo de reekvivado sin ripetis; kiel ĉiu fortega
resenviviĝo estis nur al pli severa, kaj ŝajne pli neforlasebla
morto; kiel ĉiu angoro aspektis kvazaŭ batalo kontraŭ iu nevidebla
malamiko; kaj kiel ĉiu barakto estis sekvata de, mi ne scias kia,
strangega ŝanĝiĝo en la persona aspekto de la kadavro? Mi rapidu
ĝis la fino.

La plejparto de tiu terura nokto estis pasinta, kaj ŝi, kiu jam
estis mortinta, ankoraŭ unu fojon moviĝis -- kaj nun pli vigle
ol antaŭe, kvankam elveninte el mortiĝo pli konsternanta ol iu,
pro ĝia kompleta senesperigo. Delonge mi estis ĉesinta barakti
aŭ moviĝi, kaj sidadis rigide sur la sofo, senpova viktimo por
kirlego da tumultaj emocioj, el kiuj, eble, treega respektotimo estis
la malplej terura, la malplej forbruliga. La kadavro, mi ripetas,
moviĝis, kaj nun pli vigle ol antaŭe. La vivaj koloroj enruĝiĝis
per nekutima energio en la vizaĝo -- la membroj malrigidiĝis --
kaj sen tio, ke la palpebroj ankoraŭ estas forte kunpremitaj,
kaj ke la bandaĝoj kaj drapiraĵoj de la ĉerko ankoraŭ donas
sian tomban mienon al la figuro, mi povis revi, ke Rovena ja estas
tute formetinta de si la katenojn de la morto. Sed se tiu ideo
ne estis, eĉ tiam, tute kredata, mi almenaŭ ne povis dubi plu,
kiam, leviĝante de la lito, ŝanceliĝante per malfortaj paŝoj,
kun fermitaj okuloj, kaj kun mieno de iu konfuzita per sonĝo, la
objekto, kiu estis mortvualita, antaŭeniris kuraĝe kaj videble en
la mezon de la ĉambro.

Mi ne tremis -- mi ne moviĝis, ĉar amaso da nedireblaj fantazioj
rilate la mienon, la staturon, la irmanieron de la figuro, fluante
rapide tra mia cerbo, estis paralizinta -- estis frostinta min en
ŝtonon. Mi ne moviĝis, sed rigardadis la aperaĵon. Estis freneza
malordo en miaj pensoj -- tumulto netrankvilebla. Ĉu reale tiu ĉi
povis esti la vivanta Rovena, kiu kontraŭis min? Ĉu ĝi povis esti
Rovena _iel ajn_ -- la helehara kaj blueokula Lady Rovena Trevanjon
el Tremajno? Kial, _kial_ mi dubis ĝin? La bandaĝo kuŝis peze sur
la buŝo -- sed, do, ĉu ĝi ne eble estis la buŝo de la spiranta
Lady el Tremajno? Kaj la vangoj -- troviĝis la rozoj en ŝiaj
vangoj, same kiel dum ŝia tagmezo de vivo -- jes, efektive, tiuj
ĉi povis esti la belaj vangoj de la vivanta Lady el Tremajno. Kaj
la mentono, kun ĝiaj kavetoj, same kiel dum saneco, ĉu tiu ne
verŝajne estis la ŝia? -- sed _ĉu ŝi estis iĝinta pli altkreska
dum ŝia malsano?_ Kia neesprimebla frenezo min ekprenis ĉe tiu
penso! Unu salto, kaj mi atingis al ŝiaj piedoj! Detirante sin de
mia tuŝo, ŝi defaligis de sia kapo, malligitajn, la kadavrecajn
tukojn, kiuj antaŭe ĝin malliberigis, kaj elfluis en la blovantan
atmosferon de la ĉambro grandaj masegoj da longaj kaj implikitaj
haroj -- _ili estis pli nigraj ol la korvaj flugiloj de Noktmezo_!
Kaj nun malrapide malfermiĝis _la okuloj_ de la figuro, kiu staradis
antaŭ mi. „Jen, do, almenaŭ“, mi kriegis laŭtvoĉe, „povas mi
neniam, mi neniam min trompi; ĉi tiuj estas la plenaj, kaj la
nigraj, kaj la brulantaj okuloj -- de mia perdita amatino, de la Lady
-- _la lady liĝeja_“.



LA OVALA PORTRETO


La kastelo, kiun mia valeto[4] kuraĝetis perforte eniri, plivole ol
permesi ke mi, dum mia terure vundita stato, pasigu nokton subĉiele,
estis unu el tiaj konstruaĵoj, mikse mallumaj kaj grandiozaj, kiuj
tiel longe estas malridantaj inter la Apeninoj, ne malpli fakte ol en
la imago de novelistinoj. Ŝajnis, ke ĝi estas portempe kaj antaŭ
nelonge forlasita. Ni loĝigis nin en unu el la plej malgrandaj
kaj malplej lukse meblitaj ĉambroj. Ĝi staris en fora tureto de
la konstruaĵo. Ĝiaj dekoracioj estis riĉaj, sed ĉifonitaj kaj
antikvaj. La muroj estis drapiritaj per tekstapeto, kaj ornamitaj
per multnombraj kaj multformaj blazonaj trofeoj, kune kun neordinara
nombro da tre viglaj, modernaj pentraĵoj, en kadroj el riĉa ora
arabesko. Pri tiuj ĉi pentraĵoj, kiuj dependis sur la muroj ne nur
sur la ĉefaj surfacoj, sed ankaŭ en multaj niĉoj, kiujn la stranga
arkitekturo de la kastelo necesigis -- pri tiuj ĉi pentraĵoj mia
komenciĝa delirio, verŝajne, profunde estis interesiginta min;
tiel ke mi ordonis al Petro, ke li fermu la pezajn kovrilojn de la
fenestroj -- ĉar jam estis nokte -- ekbruligu la meĉojn en alta
kandelabro, kiu staris apud la kapaĵo de mia lito, kaj dismetu
larĝe la franĝitajn kurtenojn el nigra veluro, kiuj ĉirkaŭis
la liton mem. Mi volis, ke li faru ĉion ĉi, por ke mi povu min
pretigi, se ne por dormi, almenaŭ por alterne primediti la bildojn,
kaj legi etan libron, kiun ni trovis sur la kapkuseno, kaj kiu celis
ilin kritiki kaj priskribi.

Longe -- longe mi legis -- kaj pie, adoreme mi rigardadis. Rapide
kaj glore la horoj flugpasis, kaj la profunda noktmezo alvenis. La
pozicio de la kandelabro malplaĉis al mi, kaj etendante malfacile
mian manon, plivole ol ĝeni mian dormantan valeton, mi metis tiun
tiele, ke ĝi ĵetis siajn radiojn pli plene sur la libron.

Sed la ago kaŭzis efekton tute neatenditan. La radioj de la
multnombraj kandeloj (ĉar estis multaj), nun falis en niĉon de
la ĉambro, kiu ĝis tiam estis profunde ombrita de unu el la
litstangoj. Mi tial vidis sub brila lumo ne antaŭe rimarkitan
bildon. Tiu estis la portreto de junulino ĵus maturiĝanta al
virineco. Mi ekvidis la pentraĵon rapide, kaj tiam fermis miajn
okulojn. Kial mi faris tion, ne tuj estis komprebla eĉ por mia
propra percepto. Sed dum miaj palpebroj restis tiel fermitaj, mi
trameditis la kaŭzon, kial mi fermis ilin. Tio estis impulsa movo
por gajni la tempon por pripensi -- por certigi min, ke mia vidpovo
ne trompis min -- por trankviligi kaj subigi mian imagon, por pli
sobra kaj certa rigardo. Post nemultaj minutoj mi denove fikse
rigardis la pentraĵon.

Ke mi nun vidas prave, mi nek povis nek volis dubi; ĉar la unua
brilo de la kandeloj sur tiun kanvason ŝajne estis foriginta
la revan svenon, kiu estis ŝtelanta super miajn sentojn, kaj
eksurprizis min tuj al maldorma vivo. La portreto, mi jam estas
dirinta, estis tio de juna knabino. Ĝin konsistigis nuraj kapo kaj
ŝultroj, pentritaj laŭ tio, kio teknike nomiĝas la „vinjeta“
maniero; tre laŭ la stilo de la favorataj kapoportretoj de Sully.
La brakoj, la brusto, kaj eĉ la finoj de la haroj, fandiĝis
nepercepteble en la malprecizan sed profundan ombron, kiu formis
la fonon de la tuto. La kadro estis ovala, riĉe orumita, kaj
filigranita laŭ maŭra stilo. Kiel artverkaĵo nenio povis esti pli
admirinda ol la pentraĵo mem. Sed ne povis esti la metodo de la
verkado, nek la nemorta beleco de la vizaĝo tio, kio tiel subite kaj
tiel energie estis min emociinta.

Malplej eble el ĉio ĝi povis esti tio, ke mia imago, vekate el
ĝia duondormo, erare prenis la kapon por tiu de vivanta persono. Mi
vidis tuj, ke la strangecoj de la desegno, de la vinjetado kaj de la
kadro devis tuj forigi tian ideon -- devis malhelpi eĉ iun momentan
kredon pri ĝi. Pripensante serioze tiujn punktojn, mi restis, eble,
unu horon, duone sidante, duone kuŝante, kun mia rigardo fiksita al
la portreto. Fine, kontenta pri la vera sekreto de ĝia efekto, mi
ree kuŝiĝis en la lito. Mi estis trovinta la sorĉon de la bildo,
ĉar tio estis la absoluta _vivsimileco_ de la esprimo, kio, unue
surprizante min, fine min konfuzegis, subigis kaj konsternis. Per
profunda kaj respektega soleneco, mi remetis la kandelabron en ĝian
antaŭan lokon. La kaŭzon de mia profunda agitiĝo tiel kaŝinte al
mia vido, mi avide serĉis en la libro, kiu priskribis la pentraĵojn
kaj iliajn historiojn. Trovante la numeron, kiu reprezentis la ovalan
portreton, mi legis la strangajn, malklarajn vortojn sekvantajn.

„Ŝi estis virgulino ravege bela, kaj ne pli bela ol plena je gajeco.
Kaj malbona la horo, kiam ŝi vidis, kaj ekamis, kaj edziniĝis kun
la pentristo. Li, pasia, studiema, severa, kaj jam posedanta edzinon,
sian arton; ŝi, virgulino ravege bela, kaj ne pli bela ol plena
je gajeco; ĉio da ŝi lumo kaj ridetoj: kaj petolema kiel juna
cervidino: amanta kaj prizorganta ĉion: malamanta nur la arton,
kiu staris ŝia rivalo: timanta nur la paletron kaj penikojn, kaj
aliajn malfeliĉajn instrumentojn, kiuj forprenis de ŝi la vizaĝon
de ŝia amanto. Estis tial terura afero por tiu ĉi virineto aŭdi
la pentriston parolanta pri sia deziro portreti eĉ sian junan
novedzinon. Sed ŝi estis humila kaj obeema, kaj sidadis milde dum
multaj semajnoj en la malluma, altloka, tureta ĉambro, kie la lumo
tragutis sur la palan kanvason nur de supre. Sed li, la pentristo,
trovis gloron en sia verko, kiu daŭris horon post horo, kaj tagon
post tago. Kaj li estis pasia, kaj sovaĝa, kaj melankolia viro,
kiu perdiĝis en revoj; tiel ke li ne _volis_ vidi ke la lumo, kiu
falis tiel mortece en tiun solecan ĉambron, forigas la sanon kaj
la spiriton de lia novedzino, kiu velkis videble al ĉiu, nur ne al
li. Sed ŝi ankoraŭ ridetis kaj ankoraŭ plu, neplende, ĉar ŝi
komprenis, ke la pentristo (kiu estis fame konata) trovas fervoran
kaj brulantan plezuron en sia tasko, kaj laboras tage kaj nokte por
portreti ŝin, kiu amis lin, sed kiu ĉiutage iĝis pli malvigla kaj
malforta. Kaj vere iuj, kiuj vidis la portreton, parolis pri ĝia
simileco per mallaŭtaj vortoj, kvazaŭ pri forta mirindaĵo, kaj
pruvo ne malpli pri la povo de la pentristo, ol pri lia profunda amo
al ŝi, kiun li bildigis tiel superege bone. Sed, post kelka tempo,
kiam la verkaĵo alproksimiĝis al sia finiĝo, neniu estis enlasata
en la tureton, ĉar la pentristo deliriiĝis pro ardo pri sia verko,
kaj malofte forturnis siajn okulojn de la kanvaso, eĉ por rigardi
la vizaĝon de sia edzino. Kaj li ne _volis_ vidi, ke la koloriloj,
kiun li ŝmiris sur la kanvason estas eltirataj el la vangoj de
ŝi, kiu sidas apud li. Kaj kiam multaj semajnoj estis forpasintaj,
kaj nur malmulte restis farota, krom unu tuŝo sur la buŝo, kaj
unu nuanco sur la okulo, la spirito de la virineto denove flagretis
supren, kvazaŭ la flamo en la flamingo de lampo. Kaj tiam la tuŝo
estis donita, kaj la nuanco surmetita, kaj unu momenton la pentristo
staris ensorĉite antaŭ la verkaĵo, kiun li estis kreinta: sed la
proksiman, dum li ankoraŭ rigardis, li tremis kaj tre paliĝis,
kaj kriante laŭtvoĉe: ‚Tio ĉi estas ja la _Vivo_ mem!‘ li
turniĝis por rigardi sian amatinon. -- _Ŝi estis mortinta_.



LA BARELO DA AMONTILADO[5]


La mil ofendojn de Fortunato mi estis tolerinta tiel trankvile,
kiel mi kapablis; sed kiam li riskis min insulti, mi ĵuris min
venĝi. Vi, kiu tiel plene scias la naturon de mia animo, ne supozos,
tamen, ke mi ellasis minacon. Ke _fine_ mi estos venĝita, tio estis
punkto definitive decidita -- sed la definitiveco mem, per kio ĝi
decidiĝis, forbaris ĉian riskon. Mi ne nur devis puni, sed ankaŭ
puni senpune. Maljustaĵo estas ne rebonigita, se puno atingos al
la reboniganto. Ĝi estas egale ne rebonigita, kiam la punanto
malsukcesas sentigi sin kiel tio al tiu, kiu faris la maljustaĵon.

Devas esti komprenata tio, ke nek per vorto nek ago mi estis doninta
al Fortunato kaŭzon por dubi mian bonvolon. Mi daŭris, kiel mi
kutimis, rideti antaŭ lia vizaĝo, kaj li ne perceptis, ke la rideto
_nun_ estas je la penso pri lia oferiĝo.

Li posedis malfortan punkton -- tiu ĉi Fortunato -- kvankam alie li
estis viro respektinda kaj eĉ timinda. Li fieris pro sia spertuleco
pri vino. Malmultaj Italoj havas la veran virtuozan spiriton.
Plejparte ilia entuziasmo estas alprenita por taŭgi por la tempo
kaj oportuno -- por praktiki trompon al la britaj kaj aŭstraj
milionuloj. Pri la pentrarto kaj gemarto Fortunato, same kiel siaj
samlandanoj, estis ĉarlatano -- sed pri tiu afero, malnovaj vinoj,
li estis sincera. En tio, mi ne diferencis de li esence, mi mem estis
sperta pri la italaj vinbero-rikoltoj, kaj aĉetis grande, kiam ajn
mi povis.

Ĉirkaŭ krepusko, unu tagon dum la plej alta frenezo de la karnavala
sezono, mi renkontis mian amikon. Li alparolis min per troa varmeco,
ĉar li multon estis trinkinta. Li portis ŝercistan veston. Li havis
malvastan partstrekitan vestaĵon, kaj lia kapo kovriĝis per konusa
ĉapo kun tintiloj. Mi tiom ĝojis vidi lin, ke mi pensis, ke mi
neniam finos premegi al li la manon.

Mi diris al li: „Kara Fortunato mia, bonsanĉe mi renkontas vin. Kiel
rimarkinde sana vi aspektas hodiaŭ! Sed mi estas ricevinta barelon
da io, kio pretendas esti amontilado, kaj mi dubas.“

„Kio?“ li diris, „amontilado? Barelon? Neeble! kaj ĝuste meze de la
karnavalo!“

„Mi mem dubas“, mi respondis, „kaj mi sufiĉe estis malsaĝa pagi la
plenan amontiladan prezon, ne konsultinte vin pri l’ afero. Vi ne
estis trovebla, kaj mi timis perdi bonŝancon.“

„Amontilado!“ -- „Mi sentas dubojn.“

„Amontilado!“ -- „Kaj mi devas kontentigi min.“

„Amontilado!“

„Ĉar vi estas okupita, mi iras nun al Lukesio. Se iu posedas
kritikpovon, tiu estas li. Li diros al mi --“

„Lukesio ne povas distingi amontiladon de ŝereo.“

„Kaj tamen, iuj malsaĝuloj pretendas, ke lia gusto egalas al la
via.“

„Venu! Ni iru.“

„Kien?“

„Al viaj keloj.“

„Mia amiko, ne; mi ne intencas altrudiĝi sur vian bonkorecon. Mi
vidas, ke vi iras al rendevuo. Lukesio --“

„Mi iras al neniu rendevuo; venu!“

„Amiko mia, ne; ne gravis la rendevuo, sed gravas la severa
malvarmumo, pro kio mi vidas, ke vi suferas. La keloj estas
netolereble malsekaj. Ili estas inkrustitaj per nitro.“

„Ni iru, malgraŭ tio. La malvarmumo estas nura neniaĵo. Amontilado!
Oni estas trompinta vin. Kaj koncerne Lukesion, li ne povas distingi
ŝereon de amontilado.“

Tiel parolante, Fortunato prenis mian brakon.

Surmetante maskon el nigra silko, kaj tirante preme ĉirkaŭ mia
korpo mantelon, mi lasis lin rapidigi min al mia palaco.

Estis nenia servisto hejme; ili estis forkurintaj por gajiĝi pro
honoro de la tago. Mi estis dirinta al ili, ke mi ne revenos ĝis la
mateno proksima, kaj ordoninta severe, ke ili ne moviĝu el la domo.
Tiuj ĉi ordonoj sufiĉis, mi sciis, certigi la tujan malaperon de
ĉiuj, kiam mi turnis al ili mian dorson.

Mi prenis el la ingoj du torĉojn, kaj donante unu al Fortunato,
riverencante kondukis lin tra kelkaj ĉambraroj al la arkaĵo, kiu
enlasis nin en la kelaron. Mi pasis malsupren laŭ longa serpenta
ŝtuparo, petante lin, ke li atentu dum li sekvas. Ni atingis fine
la fundon de la ŝtuparo, kaj kune staris sur la malseka tero de la
katakomboj de la Montresoroj.

La irmaniero de mia amiko estis ŝancelema, kaj la tintiloj sur lia
ĉapo tintis dum li paŝis.

„La barelo?“ li diris.

„Ĝi kuŝas pli malproksime“, mi diris, „sed observu la blankan
kvazaŭ-teksaĵon, kiu brilas sur la muroj de la kavernoj.“

Li turniĝis al mi, kaj rigardis min per du filmaj okuloj, kiuj
enhavis malsekon pro ebrieco.

„Ĉu nitro?“ li demandis fine.

„Nitro“, mi respondis, „kiel longe vi estas suferinta pro tiu tuso?“

„Uh! uh! uh! -- uh! uh! uh! -- uh! uh! uh! -- uh! uh! uh! -- uh! uh!
uh!“

Mia kompatinda amiko tute ne povis respondi dum multaj minutoj.

„Ĝi estas nenio“, li diris fine.

„Venu“, mi diris decideme, „ni reiru; via sano tre valoras. Vi estas
riĉa, respektata, admirata, amata; vi estas feliĉa, kiel iam mi
estis. Vi estas viro kies manko sentiĝus. Pri mi ne gravas. Ni
reiru; vi certe malsaniĝos, kaj mi ne povas respondi tion. Krome,
ekzistas Lukesio --“

„Sufiĉe!“ li diris, „tiu ĉi tuso estas nura neniaĵo; ĝi ne
mortigos min. Mi ne mortos pro tuso.“

„Vere -- vere“, mi respondis, „kaj efektive mi ne intencis timigi vin
nenecese; sed vi devus uzi ĉiun taŭgan singardon. Trinko da tiu ĉi
medoko[6] defendos nin kontraŭ la malseko.“

Tiam mi rompis la kolon al botelo, kiun mi tiris el longa vico da
samaĵoj kuŝantaj sur la tero.

„Trinku“, mi diris, prezentante al li la vinon.

Li levis ĝin al siaj lipoj kun ridetaĉo. Li paŭzis kaj balancis la
kapon al mi familiare, dum liaj tintiloj tintis.

„Mi trinkas“, li diris, „al la enterigitoj, kiuj ripozas ĉirkaŭ
ni.“

„Kaj mi al via longa vivo.“

Li denove prenis mian brakon, kaj ni antaŭeniris.

„Tiuj keloj“, li diris, „estas vastaj!“

„La Montresoroj“, mi respondis, „estis granda kaj multnombra
familio.“ -- „Mi forgesis vian blazonon.“

„Grandega homa piedo ora, en kampo lazura; la piedo subpremas
serpenton furiozan, kies dentoj estas enfiksitaj en la kalkano.“ --
„Kaj la moto?“

„_Nemo me impune lacessit_.“ (Neniu min senpune incitas.)

„Bone!“ li diris.

La vino briletis en liaj okuloj, kaj la tintiloj tintis. Mia imago
varmiĝis pro la medoko. Ni estis pasintaj inter muroj el amasigitaj
ostoj, kun bareloj kaj barelegoj intermiksitaj, en la plej internajn
lokojn de la katakomboj. Mi denove paŭzis, kaj tiun ĉi fojon prove
ekprenis Fortunaton je la brako, super la kubuto.

„La nitro“, mi diris, „vidu kiel ĝi pliiĝas. Ĝi pendas kiel musko
de la keloj. Ni staras sub la riverlito. La gutoj da malseko fluetas
sur la ostojn. Venu, ni reiru antaŭ ol tromalfruiĝas. Via tuso --“

„Ĝi estas neniaĵo“, li diris, „ni antaŭeniru! Sed unue, alia
trinko de la medoko!“

Mi rompis kaj donis al li botelon da De Grâve. Li ĝin malplenigis
dum unu spiro. Liaj okuloj ekbrilis per sovaĝa lumo. Li ridis, kaj
ĵetis supren la botelon per gesto, kiun mi ne komprenis.

Mi lin rigardis mirante. Li ripetis la movon -- groteskan movon.

„Vi ne komprenas?“ li diris. -- „Mi, ne“, mi respondis.

„Do, vi ne estas el la frataro?“ -- „Kiel?“

„Vi ne estas el la framasonoj?“ -- „Jes, jes“, mi diris, „jes, jes.“

„Vi? neeble! Framasono?“ -- „Framasono“, mi respondis.

„Donu signon.“ -- „Jen ĝi“, mi respondis, eltirante trulon[7] el sub
la faldoj de mia mantelo.

„Vi ŝercas“, li ekkriis, saltante kelkajn paŝojn posten, „sed ni
iru al la amontilado.“

„Konsentite“, mi diris, remetante la ilon sub la mantelon, kaj
ree prezentante al li mian brakon. Li apogis sin sur ĝi peze; ni
rekomencis nian promenon por serĉi la amontiladon. Ni trapasis
aron da malaltaj arkaĵoj, malsupreniris, pasis pluen, kaj, denove
malsuprenirante, alvenis en profundan kripton, en kiu la malpureco de
la aero igis niajn torĉojn plivole subbruli ol flami.

Ĉe la plej malproksima fino de la kripto aperis alia, malpli vasta.
Ĝiaj muroj estis interne kovritaj per homaj restaĵoj, amasigitaj
ĝis la volbo super ni, laŭ la metodo en la grandaj katakomboj de
Parizo. Tri flankoj de tiu ĉi interna kripto troviĝis ornamitaj
tiumaniere. De la kvara la ostoj estis deĵetitaj, kaj kuŝis mikse
sur la tero, formante ĉe unu loko amason iom grandan. Interne de
la muro tiel malkovrita pro la delokiĝo de la ostoj, ni vidis pli
internan alkovon, profundan je ĉirkaŭ kvar futoj, larĝan je tri,
kaj altan je ses ĝis sep. Ĝi ŝajnis esti konstruita por neniu
speciala utilo, sed formis nure la interspacon inter du el la kolosaj
subteniloj de la plafono de la katakomboj, kaj estis enfermita
malantaŭe per unu el iliaj ĉirkaŭlimigantaj muroj el solida
granito.

Senfrukte Fortunato, levante sian nebulan torĉon, penis spioni en la
profundon de la alkovo. Ĝian finon la malvigla lumo ne ebligis al ni
vidi.

„Antaŭen“, mi diris, „tie ĉi kuŝas la amontilado. Kaj pri Lukesio --“

„Li estas malklerulo“, interrompe diris mia amiko, paŝante malfirme
antaŭen, dum mi sekvis rekte post liaj kalkanoj. Post unu momento
li estis atinginta al la fino de la niĉo, kaj, trovante pluan
antaŭeniron malhelpata de la roko, staradis stulte konfuzegita.
Pluan momenton, kaj mi estis kateninta lin al la granito. En ĝia
surfaco troviĝis du feraj najlkrampoj, malproksimaj je ĉirkaŭ du
futoj unu de la alia, horizonte. De unu el tiuj ĉi dependis mallonga
ĉeno, de la alia pendseruro. Ĵetante la ĉenerojn ĉirkaŭ lia
talio, estis la laboro de nemultaj sekundoj fiksi ĝin. Li estis tro
konsternita rezisti min. Eltirante la ŝlosilon, mi paŝis posten el
la alkovo.

„Pasigu vian manon“, mi diris, „trans la muron. Vi ne povas ne senti
la nitron. Efektive ĝi estas _tre_ malseka. Unu fojon ankoraŭ lasu
min _petegi_, ke ni revenu. Ne? Do, mi devas nepre forlasi vin. Sed
unue, mi devas fari por vi ĉiun etan servon, kiun mi kapablas“.

„La amontilado?“ ekdiris mia amiko, ne ankoraŭ veninte el sia
mirego. -- „Certe“, mi respondis, „la amontilado“.

Dirante tiujn vortojn, mi klopodis ĉe la amaso da ostoj, pri kiuj
antaŭe mi parolis. Ĵetante ilin flanken, mi baldaŭ malkovris
kvanton da konstrua ŝtono kaj mortero. Per tiuj materialoj, kaj per
helpo de mia trulo, mi komencis vigle murenfermi la enirejon de la
niĉo.

Apenaŭ mi estis masoninta la unuan vicon de la ŝtonoj, kiam mi
rimarkis, ke la ebrieco de Fortunato grandamezure estas foriĝinta.
La plej fruan ideon mi ricevis pri tio per mallaŭta ĝema krio el
la profundo de la alkovo. Ĝi _ne_ estis la krio de ebriulo. Okazis
poste longa kaj obstina silento. Mi masonis la duan vicon, kaj la
trian, kaj la kvaran; kaj tiam mi aŭdis furiozan vibrigadon de la
ĉeno. La bruo daŭris kelkajn minutojn, dum kiuj, por ke mi povu
aŭskulti ĝin kun pli da kontento, mi ĉesis labori kaj sidiĝis
sur la ostojn. Kiam fine la tintego ĉesis, mi reprenis la trulon
kaj finis neinterrompite la kvinan, la sesan kaj la sepan vicojn.
La muro nun estis preskaŭ je la nivelo de mia brusto. Mi denove
paŭzis, kaj, tenante la torĉojn trans la masonaĵon, ĵetis kelkajn
malfortajn radiojn sur la figuron interne.

Serio da laŭtaj kaj akraj kriegoj, krevante subite de la gorĝo
de la katenita formo, ŝajnis ŝovi min malantaŭen fortege. Dum
mallonga momento mi hezitis -- mi tremis. Elingigante mian rapiron,
mi komencis serĉi per ĝi ĉirkaŭ la alkovo; sed pripenso dum
minuto min recertigis. Mi metis la manon sur la solidan strukturon de
la katakomboj, kaj min sentis kontentigita. Mi realproksimiĝis al la
muro. Mi respondis al la ekkrioj de li, kiu bruegis. Mi resonis --
mi helpis -- mi superis ilin kvante kaj forte. Mi faris tion, kaj la
krianto silentiĝis.

Estis nun noktmezo, kaj mia tasko estis finiĝanta. Mi estis farinta
la okan, la naŭan kaj la dekan vicojn. Mi estis fininta parton el
la lasta, la dekunua; restis nur unu ŝtono por esti enmetata kaj
enmorterata. Mi baraktis kun ĝia pezo; mi metis ĝin parte en la
deziratan pozicion. Sed nun venis el la niĉo mallaŭta rido, kiu
rektigis la harojn sur mia kapo. Ĝi sekviĝis per malĝoja voĉo,
kiun mi malfacile rekonis kiel tiu de la nobela Fortunato. La voĉo
diris:

„Ha! ha! ha! -- hi! hi! -- treege bona ŝerco -- treege bona. Ni
havos multajn gajajn ridojn pri ĝi ĉe la palaco. Hi! hi! hi! -- kun
nia vino -- hi! hi! hi!“

„La amontilado!“ mi diris.

„Hi! hi! hi! -- hi! hi! hi! -- jes, la amontilado. Sed ĉu ne iĝas
malfrue? Ĉu ili ne atendos nin ĉe la palaco, la sinjorino Fortunato
kaj la ceteroj? Ni foriru“. -- „Jes“, mi diris, „ni foriru“.

„_Pro la amo de Dio, Montresoro!_“ -- „Jes“, mi diris, „pro la amo
de Dio!“

Sed mi aŭskultis senfrukte por respondo al tiuj ĉi vortoj. Mi
senpacienciĝis. Mi vokis laŭte:

„Fortunato!“ -- Nenia respondo. Mi denove vokis:

„Fortunato!“ -- Ankoraŭ nenia respondo. Mi enpuŝis la torĉon tra
la restanta truo, kaj ĝin lasis fali internen. Venis responde nur
tinto de la tintiloj. Mia koro naŭziĝis -- pro la malsekeco de la
katakomboj. Mi rapidis fini mian laboron. Mi perfortis la lastan
ŝtonon en ĝian pozicion, mi enmorteris ĝin. Kontraŭ la nova
masonaĵo mi amasigis la malnovan remparton el ostoj. Dum duona
jarcento neniu mortemulo estas tuŝinta ilin.

_In pace requiescat!_



KELKAJ VORTOJ KUN MUMIO


La rakontaro de la hieraŭa nokto estis estinta iom troa por miaj
nervoj. Mi suferis teruran kapdoloron kaj estis treege dormema.
Anstataŭ eliri, tial, por pasigi la vesperon kiel mi antaŭe
intencis, mi opiniis, ke mi ne povas fari pli saĝan agon ol nur
manĝi plenbuŝon da noktmanĝo, kaj iri tuj por enlitiĝi.

_Malpeza_ noktmanĝo, kompreneble. Mi tre ŝatas kimran kuniklon[8].
Pli ol unu funto samtempe, tamen, eble ne estas ĉiam konsilinda.
Sed ne povas ekzisti ia grava kialo kontraŭ du. Kaj certe inter du
kaj tri kuŝas simpla unuo da diferenco. Mi kuraĝetis, eble, manĝi
kvar. Mia edzino persiste diras, ke kvin, sed evidente ŝi konfuzas
du tre apartajn aferojn. La abstraktan nombron kvin mi volonte
konfesos, sed konkrete ĝi rilatas botelojn da bruna staŭto[9] sen
kiu, kiel spicaĵo, oni devas tute eviti kimran kuniklon.

Tiel fininte ŝpareman manĝon kaj surmetinte mian noktĉapon, kun
la serena espero ĝui ĝin ĝis tagmezo la proksiman tagon, mi metis
la kapon sur la kapkusenon, kaj, per helpo de bonega konscienco, tuj
profunde ekdormis.

Sed kiam ajn estas plenumitaj la esperoj de l’ homaro? Mi certe ne
estis ellasinta mian trian ronkon, kiam okazis furioza tintado ĉe la
stratporda sonorileto, kaj poste, senpacienca frapado ĉe la frapilo,
kiu min vekis tuj. Unu momenton poste, dum mi ankoraŭ frotis al mi
la okulojn, mia edzino puŝis antaŭ mian vizaĝon letereton de mia
malnova amiko, D-ro Prohonoro. Ĝi tekstis jene:

„Venu al mi, per iu ajn rimedo, mia kara bona amiko, tuj kiam vi
ricevas tion ĉi. Venu helpi nin ĝoji. Fine, per longa, obstina
diplomatio, mi konsentigis la direktoraron de la urbega muzeo, ke
mi ekzamenu la mumion -- vi konas tiun, pri kiu mi volas diri. Ili
permesas, ke mi malvolvu ĝin, kaj ankaŭ malfermu ĝin, se necesas.
Nur malmultaj amikoj ĉeestos -- vi, kompreneble. La mumio nun kuŝas
en mia domo, kaj ni komencos malvolvi ĝin je la dekunua, hodiaŭ
nokte.

  Ĉiame la via
  PROHONORO.

Kiam mi atingis al la „Prohonoro“, mi ekopiniis, ke mi estas
tiel maldorma, kiel viro bezonas. Mi saltis el la lito ekstaze,
renversante ĉion dumvoje, vestis min je rapideco vere mirinda kaj
survojiĝis, kiel eble plej rapidkure, al la doktoro.

Alveninte, mi trovis tre avidan aron kunveninta. Ili min atendis tre
malpacience; la mumio kuŝis sur la manĝotablo, kaj, tuj kiam mi
eniris, la ekzameno komenciĝis.

Ĝi estis unu el paro alportita, antaŭ kelkaj jaroj, de kapitano
Arturo Sabropoŝo, kuzo de Prohonoro, el tombo apud Elejtiaso en
la Libjaj montegoj, je sufiĉa distanco super Tebo, laŭ la Nilo.
La grotoj ĉe tiu ĉi loko, kvankam malpli grandiozaj ol la tebaj
tomboj, estas pli interesaj pro tio, ke ili donas pli da ilustraĵoj
pri la privata vivo de la antikvaj egiptanoj. La ĉambro, el kiu nia
specimeno portiĝis, oni diras, estis tre riĉa je tiaj ilustraĵoj
-- la muroj starantaj plene kovritaj per freskopentraĵoj kaj
bareliefoj; dum statuoj, vazoj, kaj mozaikaĵoj laŭ riĉaj desegnoj
montris la riĉon de la mortinto.

La trezoro estis demetita en la muzeon precize samstate kiel kapitano
Sabropoŝo ĝin trovis -- t. e., el la ĉerko nenio estis elprenita.
Dum ok jaroj ĝi tiel estis starinta subigita nur ekstere al publika
ekzameno. Ni havis nun, sekve, la kompletan mumion disponebla; kaj
por tiuj, kiuj scias, kiel tre malofte neprirabita antikvaĵo atingas
al nia lando, evidentiĝos tuj ke ni posedis grandan kaŭzon por nin
gratuli pri nia bonfortuno.

Alproksimiĝante al la tablo, mi vidis sur ĝi grandan skatolon aŭ
keston, longan je preskaŭ sep futoj kaj larĝan je eble tri, sur
du kaj duona futoj da alteco. Ĝi estis oblonga, ne ĉerkoforma.
La materialo, ni unue supozis, estas ligno platanacera, sed,
tranĉante en ĝin, ni trovis ke ĝi estas kartono, aŭ pli korekte
papermaĉaĵo, farita el papiruso. Ĝi estis dense ornamita per
pentraĵoj, prezentantaj funebrajn scenojn kaj aliajn malĝojajn
temojn -- intersemitaj inter kiuj, laŭ ĉiu speco de pozicio, estis
certaj serioj da hieroglifaj skribsignoj, intencitaj sendube por la
nomo de la mortinto. Bonfortune, sinjoro Glidono ĉeestis ĉe nia
afero, kaj li sen malfacileco tradukis la literojn, kiuj estis nur
fonetikaj, kaj prezentis la vorton „Ĉioeraro“.

Ni malfacile malfermis tiun ĉi keston, ne difektante ĝin; sed, fine
elfarinte la taskon, ni trovis duan, ĉerkoforman kaj multe malpli
grandan ol la ekstera, sed similan al ĝi en ĉiu alia rilato. La
interspaco inter la du estis plenigita per rezino, kiu iugrade estis
difektinta la kolorojn de la interna kesto.

Malfermante tiun ĉi (kion ni faris tute facile) ni alvenis al
tria kesto, ankaŭ ĉerkoforma, kaj diferenca de la dua neniel,
escepte pri ĝia materialo, kiu estis cedro, kaj ankoraŭ elsendis la
kuriozan kaj forte aroman odoron de tiu ligno. Inter la dua kaj la
tria kestoj ne troviĝis iu interspaco -- la unu akurate sidis en la
alia.

Forigante la trian keston ni trovis kaj elprenis la mumion mem. Ni
estis ekspektintaj trovi ĝin, kiel ordinare, volvita per multaj
vindaĵoj aŭ bandaĝoj el lintolo; sed, anstataŭ tiuj ĉi, ni
trovis specon de ingo, farita el papiruso kaj kovrita per tavolo el
gipso, dike orumita kaj pentrita. La pentraĵoj prezentis temojn
rilatajn al la diversaj supozitaj devoj de la animo, kaj ĝia
prezentado al kelkaj diaĵoj, kune kun numeraj identaj homaj figuroj,
intencitaj tre kredeble kiel portretoj de la balzamito.

Etendiĝante de la kapo ĝis la piedoj troviĝis kolona, aŭ
vertikala surskribaĵo el fonetikaj hieroglifoj, donante denove liajn
nomon kaj titolojn, kaj la nomojn kaj titolojn de liaj parencoj.
Ĉirkaŭ la kolo tiele eningigita estis kolumo el cilindraj vitraj
eroj, diverse kolorigitaj kaj tiamaniere aranĝitaj, ke ili formis
bildojn de diaĵoj, de la skarabo ktp., kune kun la flugilhava
globuso. Ĉirkaŭ la talio troviĝis simila kolumo aŭ zono.

Depreninte la papiruson ni trovis la karnon bonege konservita
kun neniu perceptebla odoro. La koloro estis ruĝeta. La haŭto
estis malmola, glata kaj brileta. La dentoj kaj la haroj troviĝis
bonstataj. La okuloj (ŝajne) estis forigitaj, kaj anstataŭigitaj
per vitraj okuloj, kiuj estis tre belaj kaj mirinde vivosimilaj,
esceptante ilian iom tro fiksitan rigardegon. La fingroj kaj la ungoj
estis brile orumitaj.

Sinjoro Glidono opiniis, pro la ruĝeco de la epidermo, ke la
balzamado estis efektivigita tute per asfalto, sed skrapante la
surfacon per ŝtala ilo, kaj ĵetante en la fajron iom de la pulvoro
tiel formita, la aromon de kamforo kaj aliaj dolĉe odoraj gumoj ni
rimarkis.

Ni serĉis tre zorgeme sur la kadavro la kutimajn malfermaĵojn, tra
kiuj oni eltiris la intestojn, sed, niamire, ni neniun povis trovi.
Neniu membro el la ĉeestantaro en tiu tempo sciis, ke kompletajn,
aŭ ne malfermitajn mumiojn oni sufiĉe ofte renkontas. La cerbo
kutime estis eltirata tra la nazo, la intestoj tra tranĉo en la
flanko; la kadavron tiam ili razis, lavis kaj salis, kaj poste
kuŝigis flanke dum kelkaj semajnoj, ĝis la reala balzamada procedo
komenciĝis.

Ĉar nenia signo de malfermaĵo estis trovebla, D-ro Prohonoro estis
pretiginta siajn instrumentojn por sekciado, kiam mi rimarkis,
ke estas post la dua horo. Sekve, ni interkonsentis prokrasti la
internan ekzamenon ĝis la proksima vespero, kaj ni estis disiĝontaj
ĝisrevide, kiam iu sugestis unu-du eksperimentojn per la voltaika
pilo.

La almetado de elektro al mumio malpleje tri- ĝis kvarmiljara estis
ideo, se ne tre saĝa, almenaŭ sufiĉe neordinara, kaj ni ĉiuj
aprobis ĝin tuj. Proksimume unu dekono serioze, kaj naŭ dekonoj
ŝerce, ni aranĝis baterion en la studejo de la doktoro kaj tien
portis la egiptanon.

Nur post multe da laboro ni sukcesis nudigi kelkajn partojn de la
tempia muskolo, kiu ŝajnis malpli ŝtone rigida ol aliaj partoj
de la korpo, sed kiu, kiel ni atendis, kompreneble, ne montris ian
galvanan sentemecon, kiam ni tuŝigis ĝin al la elektra fadeno.
Tiu ĉi, la unua provo, ŝajnis decidiga, kaj, kun kora rido je nia
propra absurdeco, ni estis dirantaj bonan nokton reciproke, kiam miaj
okuloj, okaze ekvidante tiujn de la mumio, fariĝis tuj fiksitaj tie
pro mirego. Mia mallonga ekrigardo, fakte, sufiĉis certigi min, ke
la okuloj, kiujn ni ĉiuj kredis estis el vitro, kaj kiuj unue estis
rimarkindaj pro certa stranga rigardego, nun estas tiom kovritaj per
la palpebroj, ke nur malgranda parto de la _tunica albuginea_ restas
videbla.

Per krio mi atentigis al la aliaj la fakton, kaj tuj ĝi evidentiĝis
por ĉiu.

Mi ne volas diri, ke mi estis _tima_ pri la fenomeno, ĉar „tima“
estas, rilate min, ne precize la vorto. Estas eble tamen, ke, sen la
bruna staŭto, mi povus esti iom timema. Pri la cetero de la aro,
ili efektive ne penis kaŝi la kompletan timon, kiu ilin posedis.
D-ro Prohonoro estis homo kompatinda. Sinjoro Glidono, per iu kurioza
metodo, sin malaperigis. Sinjoro Silko Bukinhamo, mi opinias, apenaŭ
estos sufiĉe senhonta nei, ke li iris, rampante, sub la tablon.

Post la unua miriga ŝoko, tamen, ni decidis, kiel natura afero, tuj
eksperimenti plu. Nia procedo nun direktiĝis kontraŭ la dikfingro
de la dekstra piedo. Ni faris tranĉeton super la ekstero de la osto
ekstera _sesamoideum pollicis pedis_, kaj tiel trovis la radikon de
la _abductor_-muskolo. Rearanĝante la baterion, ni nun fluigis la
elektron tra la tranĉitaj nervoj, kaj, per movo ekstreme vivsimila,
la mumio unue tiris supren sian dekstran genuon, ĝis ĝi preskaŭ
tuŝis la ventron, kaj tiam, rektigante la membron per nekonceptebla
fortego, donis piedfrapon al D-ro Prohonoro, kiu efikis pafi tiun
sinjoron, kiel sago el pafarko, tra la fenestro en la straton
malsupre.

Ni elrapidis amase por enporti la restaĵojn de la viktimo, sed
feliĉe renkontis lin sur la ŝtuparo, suprenirantan per neklarigebla
rapideco, plenan je la plej arda filozofio, kaj pli ol io impresitan
pri la neceso daŭrigi niajn eksperimentojn per rigoro kaj fervoro.

Laŭ lia konsilo, sekve, ni tuj faris profundan truon en la nazpinto
de la subjekto, dum la doktoro mem, per fortegaj manoj, tiris ĝin al
subita kontakto kun la elektra fadeno.

Morale kaj fizike -- figure kaj absolute -- la efekto estis elektra.
Unue, la kadavro malfermis la okulojn kaj palpebrumis rapide kelkajn
minutojn, kiel sinjoro Barnes en la pantomimo; due ĝi ternis; trie
ĝi sin levis; kvare ĝi svingis la pugnon antaŭ la vizaĝo de D-ro
Prohonoro; kvine sin turnante al sinjoroj Glidono kaj Bukinhamo, ĝi
ilin alparolis, per tre bona egipta lingvaĵo, jene:

„Mi devas diri, sinjoroj, ke via konduto tiom surprizas, kiom
dolorigas min. Pri D-ro Prohonoro nenion pli bonan mi atendis;
li estas kompatinda eta grasa malsaĝulo, kiu ne _scias_ pli bonan
konduton. Mi pardonas kaj kompatas lin. Sed vi, sinjoro Glidono --
kaj vi, Silko -- kiuj estas vojaĝintaj kaj loĝintaj en Egiptujo
ĝis oni povas imagi ke vi naskiĝis tie, -- vi, mi diras, kiuj tiom
restis inter ni, ke vi parolas egipte egale bone, miaopinie, kiel vi
skribas vian nacian lingvon -- vi, kiujn oni ĉiam rigardas kiel la
firmajn amikojn de mumioj -- mi reale atendis pli ĝentilan konduton
de _vi_. Kion mi povas pensi pri tio, ke vi staris apude kviete, kaj
rigardis min tiel malbone traktatan? Kion mi devas supozi pri tio,
ke vi permesis al iu ajn aĉulo senigi min de miaj ĉerkoj kaj miaj
vestaĵoj, sub tiu ĉi treege malvarma klimato? Laŭ kiu vidpunkto
(malmultvorte) devas mi rigardi vian helpadon kaj subtenadon al tiu
senvalora friponeto, D-ro Prohonoro, kiam li tiris al mi la nazon?“

Oni supozus, sendube, ke, aŭdante tiun ĉi parolon sub tiaj
cirkonstancoj, ni ĉiuj aŭ iris rekte tra la pordo, aŭ histeriiĝis
fortege, aŭ svenis kune. Unu el tiuj ĉi estis certe atendebla.
Efektive iuj kaj ĉiuj ĉi specoj de konduto estus tre kontentige
sekvataj. Kaj certe mi ne scias, kiel aŭ kial ni sekvis nek unu nek
la aliajn. Sed eble la vera kialo estas trovebla en la spirito de la
tempo, kiu agas tute laŭ la regulo de la malo, kaj estas nun kutime
konfesata, kiel la solvo de ĉiu speco de paradokso kaj neeblaĵo.
Aŭ eble, malgraŭ ĉio, nur la ekstreme natura kaj malfantazia mieno
de la mumio elprenis ian teruron el liaj vortoj. Kiel ajn tio povis
esti, la faktoj estas klaraj, ke neniu membro de nia aro montris
iun tre apartan timon, aŭ ŝajnis opinii, ke io estas tre speciale
erarinta.

Miaparte mi konvinkiĝis, ke ĉio estas bona, kaj mi nur paŝis
flanken el la atingo de liaj pugnoj. D-ro Prohonoro metis siajn
manojn en siajn pantalonajn poŝojn, rigardis fikse la mumion,
kaj treege ruĝiĝis je la vizaĝo. Sinjoro Glidono karesis siajn
vangharojn kaj tiris la kolumon de sia ĉemizo. Sinjoro Bukinhamo
malaltigis sian kapon kaj metis sian dekstran dikfingron en la
maldekstran angulon de sia buŝo.

La egiptano lin rigardis severvizaĝe kelkajn minutojn, kaj fine, kun
rikano diris:

„Kial vi ne parolas, sinjoro Bukinhamo? ĉu aŭ ne vi aŭdis tion,
kion mi demandis? _Bonvole_ elprenu vian dikfingron el la buŝo.“

Sinjoro Bukinhamo, je tio ĉi iom saltetis, elprenis sian dekstran
dikfingron el la maldekstra angulo de sia buŝo, kaj, por kompenso,
enmetis sian maldekstran dikfingron en la dekstran angulon de la jam
menciita aperturo.

Ne povante eltiri respondon el sinjoro Bukinhamo, la mumio sin turnis
plendeme al sinjoro Glidono, kaj per ordona tono demandis, per tiom
da vortoj, kion ni intencas fari.

Sinjoro Glidono tre longe respondis per fonetikaĵoj, kaj, se ne
mankus hieroglifaj presliteroj en presejoj, tre plaĉus al mi presigi
ĉi tie, originallingve, ĉiom da lia tre bonega parolado. Mi povas
kapti la okazon por diri, ke la tuta sekvonta konversacio, kiun
la mumio partoprenis, okazis per antikve egipta lingvo, pere de
(tiom, kiom rilatas al mi kaj la aliaj nevojaĝintaj membroj de la
aro), pere de sinjoroj Glidono kaj Bukinhamo, kiel interpretantoj.
Tiuj ĉi sinjoroj parolis la nacian lingvon de la mumio neimiteble
flue kaj gracie; sed mi ne povis ne rimarki, ke (sendube pro la
uzado de ideoj tute modernaj, kaj kompreneble, tute novecaj por la
fremdulo) la du vojaĝantoj devas, foje, uzi skizojn por klarigi
specialan signifon. Sinjoro Glidono, unufoje ekzemple, ne povis
komprenigi al la Egipto la vorton „Politikon“, ĝis li skizis sur la
muro, per peco da lignokarbo, etan karbunklo-nazan sinjoron, ĉifone
vestitan, starantan sur stumpo, kun la maldekstra kruro tirita
posten, la dekstra brako etendita antaŭen, kun fermita pugno, okuloj
suprenturnitaj al la ĉielo kaj la buŝo malfermita ĝis rekta angulo...

Oni facile komprenos, ke la alparolo de sinjoro Glidono pritraktis
ĉefe la vastajn profitojn rezultajn al la scienco pro la malvolvado
kaj senintestigado al mumioj. Li pardonpetis pri iu ĝeno, kiu eble
okazis speciale al _li_, la individua mumio nomita Ĉioeraro, kaj
finiĝis per nura aludeto (ĉar apenaŭ oni povis ĝin konsideri kiel
pli ol tio) ke, ĉar tiuj ĉi etaj aferoj nun estas klarigitaj, eble
estos bone daŭrigi la ekzamenon intencitan. Ĉe tio D-ro Prohonoro
pretigis la instrumentojn.

Pri la finaj sugestoj de la oratoro ŝajnis, ke Ĉioeraro posedas
skrupulojn konsciajn, kies specon mi ne klare lernis; sed li esprimis
sian kontenton pri la pardonpetoj prezentitaj, kaj, glitante de sur
la tablo, premis la manon al ĉiu ĉeestanto.

Fininte tiun ĉi ceremonion, ni tuj klopodis ripari la difektojn
suferitajn de nia subjekto pro la skalpelo. Ni kunkudris la vundon
en la tempio, bandaĝis lian piedon, kaj almetis kvadratan colon da
nigra plastro sur lian nazpinton.

Ni nun rimarkis, ke la grafo (ŝajne tio ĉi estis la titolo de
Ĉioeraro) iom ektremas, sendube pro malvarmo. La doktoro tuj iris
al sia vesttenejo, kaj baldaŭ revenis kun nigra frako, farita laŭ
la plej bona stilo de Ĵenings, pantalono el ĉielblua tartano[10]
kun rimenoj, rozkolora ĉemizo, klaphava veŝto el brokato, blanka
sakforma palto, kanbastono kun hoko, ĉapelo sen rando, botoj el
patenta ledo, pajlkoloraj kaproledoj gantoj, okulvitro, paro da
vanghararoj kaj „akvofalo“-kravato. Pro la diferenco je grandeco
inter la grafo kaj la doktoro (proporcie ili estis kiel du al unu),
malfacile tiuj ĉi vestaĵoj surmetiĝis sur la korpo de la egiptano,
sed, kiam ĉio estis aranĝita, oni povis diri, ke li estas vestita.
Sinjoro Glidono tial prezentis al li sian brakon, kaj kondukis lin al
komforta seĝo apud la fajro, dum la doktoro sonigis la tintilon tuj,
kaj mendis provizon da cigaroj kaj vino.

La konversacio baldaŭ vigliĝis. Multe da scivolo, kompreneble,
montriĝis rilate al la iom rimarkinda fakto, ke Ĉioeraro ankoraŭ
restas vivanta.

„Mi estus kredinta“, diris sinjoro Bukinhamo, „ke antaŭ tiu ĉi
tempo vi nepre estas mortinta.“

„Kial?“ respondis la grafo, tre mire, „mi estas ne multe pli ol
sepcentjara! Mia patro travivis jarmilon, kaj li neniel estis kaduka,
kiam li mortis.“

Nun okazis vigla serio da demandoj kaj kalkuloj, per kio evidentiĝis
tio, ke la antikveco de la mumio estis tre misjuĝita. Estis kvin mil
kvindek jaroj kaj kelkaj monatoj, de kiam li estis enmetita en la
katakombojn ĉe Elejtiaso.

„Sed mia diro“, rediris sinjoro Bukinhamo, „ne rilatis vian aĝon
je via enteriĝa tempo (mi volonte konfesos, efektive, ke vi estas
ankoraŭ junulo), kaj mi aludis la grandegan periodon dum kiu, laŭ
via propra diro, vi restis envolvita per asfalto.“

„Per kio?“ diris la grafo.

„Per asfalto“, persistis sinjoro Bukinhamo.

„Ha jes, mi nebule komprenas tion, kion vi volas diri; tio eble povas
efiki iom, sendube; sed dum mia vivo ni apenaŭ uzis ion alian, krom
hidrarga biklorido.“

„Sed tio, kion ni speciale ne povas kompreni“, diris D-ro Prohonoro,
„estas kiel okazas, ke, mortinte kaj enterigite en Egipto antaŭ
kvin mil jaroj, vi troviĝas ĉi tie hodiaŭ, vivante kaj aspektante
tiel aparte sana.“

„Se mi tiam estus, kiel vi diras, _mortinta_“, respondis la grafo,
„pli ol kredeble, mortinta mi ankoraŭ estus, ĉar mi rimarkas, ke
vi ankoraŭ scias nur malmulton pri galvanizado kaj ne povas fari
per ĝi tion, kio estis ordinara afero por ni je praaj tagoj. Sed
laŭfakte, mi katalepsiiĝis, kaj miaj plej karaj amikoj konsideris,
ke mi aŭ estas aŭ estos mortinta; sekve ili balzamis min tuj; mi
supozas, ke vi scias la ĉefajn principojn el la balzamada procedo?“

„Nu, ne tute.“

„Ha, mi komprenas -- bedaŭrinda nescia stato! Mi ne povas detaligi
aferojn nun, sed necesas diri, ke balzamado (prave uzante la vorton),
en Egipto, haltigis por nedifinebla periodo _ĉiun_ animalan
funkcion, kiu subiris la procedon. Mi uzas la vorton ‚animala‘
laŭ ĝia plej vasta senco, ampleksante per ĝi ne pli la fizikan
ol la moralan kaj _vivan_ estaĵon. Mi ripetas, la ĉefa principo
de balzamado konsistis, ĉe ni, el tuj haltigi, kaj teni ĉiame
_dormanta_, ĉiun animalan funkcion, kiu subiris la procedon.
Mallonge, laŭ kiu ajn stato estis la individuo je la tempo de
sia balzamiĝo, laŭ tiu stato li restis. Nu, ĉar estas la mia
bonfortuno deveni el la sango de la Skarabo, mi balzamiĝis vivante,
same kiel vi min vidas nun.“

„La sango de la Skarabo?“ ekkriis D-ro Prohonoro.

„Jes. La Skarabo estis la insigno aŭ blazono de tre eminenta kaj
tre neordinara patricia familio. Esti el la sango de la Skarabo, nur
estas esti el la familio kies insigno la Skarabo estis. Mi parolis
figure.“

„Sed kiel tiu efikas sur la fakton, ke vi ankoraŭ vivas?“

„Nu, estis la ĝenerala kutimo en Egipto elpreni el kadavro, antaŭ
ol ĝin balzami, ĝian cerbon kaj intestojn; sole la Skaraba gento ne
sekvis tiun ĉi moron. Se mi ne estus el la Skaraboj, tial, mi nun
troviĝus sen intestoj kaj cerbo; kaj sen tiuj ĉi, ne estas konvene
vivi.“

„Mi tion komprenas“, diris sinjoro Bukinhamo, „kaj mi supozas ke ĉiuj
_kompletaj_ mumioj, kiuj estas trovitaj, devenas el la Skaraba gento.“

„Sendube.“

„Mi kredis“, diris sinjoro Glidono, tre humile, „ke la Skarabo estis
unu el la egiptaj dioj“.

„Unu el la egiptaj _kioj_?“ ekkriis la mumio salte stariĝante.

„Dioj!“ ripetis la vojaĝinto.

„Sinjoro Glidono, mi ja miregas, aŭdante vin paroli laŭ tiu ĉi
stilo“, diris la grafo, residiĝante; „neniu nacio sur la surfaco de
la tero iam konfesis pli ol _unu dio_. La Skarabo, la Ibiso, ktp.,
ĉe ni estis (same kiel similaj kreitaĵoj estis ĉe aliaj), la
simboloj, aŭ medioj, per kiuj ni prezentis adoradan al Kreinto tro
majesta esti rigardata pli senpere.“

Nun okazis paŭzo. Pli poste la konversacion denove komencis D-ro
Prohonoro.

„Ne estas nekredeble, do, laŭ tio, kion vi estas klariginta“ li
diris, „ke inter la katakomboj apud la Nilo povas troviĝi aliaj
mumioj el la Skaraba gento ankoraŭ en viva stato.“

„Ne povas ekzisti dubo pri tio“, respondis la grafo, „ĉiu Skarabano
balzamita vivante, estas vivanta. Eĉ iuj el tiuj _intence_ tiel
balzamitaj eble estas forgesitaj de siaj administrantoj, kaj ankoraŭ
restas en la tomboj.“

„Ĉu vi estos sufiĉe kompleza klarigi“, mi diris, „kion vi volas
diri per ‚intence tiel balzamitaj‘.“

„Grandaplezure“, respondis la mumio, post kiam li malrapide
rigardadis min per la okulvitro -- ĉar nun estis la unua fojo, ke
mi demandis al li rekte. „Grandaplezure“, li diris, „la ordinara
daŭro de la homa vivo, dum mia tempo, estis ĉirkaŭ okcent
jaroj. Malmultaj homoj mortis, se ne pro eksterordinara akcidento,
antaŭ ol iĝi sescentjaraj; malmultaj vivis pli longe ol dekon da
centjaroj; sed okon ni konsideris kiel la natura daŭro. Eltrovinte
la enbalzaman procedon, kiel mi jam priskribis ĝin al vi, trafis
niajn filozofojn la ideo, ke laŭdinda scivolo povus efektiviĝi,
kaj samtempe, la intereso de la scienco esti multe helpata, se oni
elvivas tiun ĉi naturan periodon per partoj. Rilate la historion,
efektive, la sperto montris, ke io kiel tio absolute necesas.
Historiisto ekzemple, atinginte al kvincentjara aĝo kutime skribis
libron per granda peno, kaj poste sin zorge balzamigis, lasante
ordonojn al siaj dumtempaj administrantoj, ke ili igu, ke oni lin
revivigu post certa periodo, ekzemple kvin- ĝis sescent jaroj.
Denove ekekzistante post la fino de tiu periodo, li ĉiam trovis sian
libron ŝanĝita al speco de laŭhazarda notolibro, t. e. al speco de
literatura areno por la batalantaj divenaĵoj, enigmoj, kaj propraj
kvereloj de tutaj aroj da koleremaj komentistoj. Tiuj divenaĵoj
ktp., kiuj troviĝis sub la nomoj komentaĵoj aŭ korektigoj, tiel
komplete estis envolvintaj, distordintaj kaj subigintaj la tekston,
ke la aŭtoro devis serĉi per lanterno sian propran libron. Trovite,
ĝi neniam egale valoris la ĝenon de la serĉo. Reskribante ĝin
tute, oni konsideris kiel la solenan devon de la historiisto komenci
labori tuj, kaj korektigi, laŭ sia propra scio kaj sperto, la
tradiciojn de la tempo koncerne la epokon, en kiu li unue estis
vivinta. Nu, tiu ĉi procedo de reskribado kaj persona korektigado,
sekvata de diversaj individuaj saĝuloj foje kaj ree, efikis
malhelpi, ke nia historio degeneru absolute en fablojn.“

„Pardonu min“, diris D-ro Prohonoro ĉe tio ĉi, metante la manon
mole sur la brakon de la egiptano, „pardonu min, sinjoro, sed ĉu mi
povas interrompi vin unu momenton?“

„Kompreneble, _sinjoro_“, respondis la grafo fiere.

„Mi nure volis fari demandon al vi“, diris la doktoro, „vi menciis la
meman korektigon de _tradicioj_ koncerne lian propran epokon. Sinjoro,
meznombre, kiu proporcio el tiuj Kabaloj kutime troviĝis korekta?“

„La Kabaloj, kiel vi prave nomas ilin, sinjoro, kutime troviĝis
precize similaj al la faktoj kronikitaj en la nereskribitaj historioj
mem -- tio estas, ke ne unu sola peceto el ambaŭ iam troviĝis, pro
iaj cirkonstancoj, ne estante tute kaj absolute malprava.“

„Sed, ĉar estas tute certe“, rediris la doktoro, „ke malpleje
kvin mil jaroj estas forpasintaj de kiam vi entombiĝis, mi supozas,
ke viaj historioj en tiu epoko, se ne viaj tradicioj, parolis sufiĉe
precize pri tiu temo tutmonde interesa, la Kreo, kiu okazis, kiel mi
supozas ke vi scias, nur ĉirkaŭ dek centjaroj antaŭe.“

„Sinjoro?“ diris grafo Ĉioeraro.

La doktoro ripetis siajn dirojn, sed nur post multaj aldonitaj
klarigoj la fremdulon ni igis kompreni pri ili. Li fine diris hezite:

„La ideo, kiun vi estas sugestinta, estas por mi, mi konfesas, tute
noveca. Dum mia vivo mi ne konis iun, kiu iam kredis tian kuriozan
fantazion, kiel tion, ke la universo (aŭ tiu ĉi mondo, se vi volas
nomi ĝin tiele), iam iel ajn komenciĝis. Mi memoras, ke unufoje,
kaj nur unufoje, mi aŭdis ion aludetata de viro kun multaj konjektoj
koncerne je la diveno _de la homa raso_; kaj de tiu ĉi persono la
vorto mem, _Adamo_ (aŭ Ruĝa Tero), kiun vi uzas, estis uzata. Li
uzis ĝin, tamen, laŭ komuna senco, rilate al la spontana ĝermado
el odoraĉa humo (ĝuste kiel milo de la plej malaltaj genroj de
kreitaĵoj estis ĝermigitaj) -- la spontana ĝermado, mi diras, de
kvin grandnombraj hordoj da homoj; kiuj samtempe ekaperis en kvin
apartaj kaj preskaŭ egalaj partoj de la terglobo“.

Tiam, kune, la ĉeestantoj ŝultrolevis, kaj unu aŭ du el ni tuŝis
niajn fruntojn kun tre signifoplena mieno. Sinjoro Bukinhamo, unue
iom ekrigardante la okcipiton kaj poste la verton de Ĉioeraro,
parolis jene:

„La longa daŭro de la homa vivo dum via epoko, kune kun la iafoja
praktiko pasigi ĝin, kiel vi klarigis, per partoj, devis ja forte
tendence al la ĝenerala kreskado kaj aglomeriĝo de la scio. Mi
supozas, do, ke mi devas atribui la rimarkeblan malsuperecon de la
antikvaj egiptanoj, kompare kun modernuloj, kaj pli speciale kun
usonanoj, tute al la plia solideco de la egipta kranio.“

„Mi denove konfesas“, respondis la grafo, tre kompleze, „ke mi
malfacile povas kompreni vin; mi petas, kiujn detalojn de scienco vi
aludas?“

Jen nia tuta aro, kunigante la voĉojn, detalis tre longe la
supozaĵojn de frenologio, kaj la mirindaĵojn de hipnotismo.

Aŭdinte nin ĝisfine, la grafo rakontis kelkajn anekdotojn, kiuj
evidentigis tion, ke la prototipoj de Gall kaj Spurzheim floris kaj
velkis en Egipto antaŭ tiel longe, ke ili preskaŭ estis forgesitaj,
kaj ke la procedoj de Mesmer estas nur malestimindaj lertaĵoj,
kompare kun la absolutaj mirakloj de la tebaj kleruloj, kiuj kreis
pedikojn kaj multajn aliajn similaĵojn.

Mi demandis al la grafo, ĉu lia popolo sciis kalkuli eklipsojn. Li
ridetis iom malestime, kaj diris, ke jes.

Tio ĉi iom min embarasis, sed mi komencis fari aliajn demandojn pri
lia scio el astronomio, kiam arano, kiu ĝis nun ne estis malferminta
la buŝon, flustris en mia orelo, ke por ricevi informon pri tio, mi
devas konsulti Ptolemeon (kiu ajn povis esti Ptolemeo), kaj ankaŭ
iun Plutarĥon, _de facie lunae_ (pri fazoj de l’ luno).

Mi tiam demandis la mumion pri lensoj kaj brulvitroj, kaj ĝenerale,
pri la fabrikado de vitro; sed mi ne estis fininta miajn demandojn,
kiam la silenta membro ree tuŝis min je la kubuto, kaj petis, pro
Dio, ke mi enrigardu Diodorus Siculus. La grafo, por respondi, nur
demandis ĉu ni modernuloj posedas iujn tiajn mikroskopojn, kiuj
povigas nin skulpteti kameojn laŭ la stilo de la egiptanoj. Dum mi
pripensis, kiel mi povas respondi tiun ĉi demandon, malgranda D-ro
Prohonoro sin fordonis laŭ tre eksterordinara maniero.

„Rigardu nian arkitekturon!“ li ekkriis; multe indignigante ambaŭ
vojaĝintojn, kiuj pinĉis lin ĝis nigro kaj bluo sen rezulto.

„Rigardu“, li kriis entuziasme, „la Bowling Green (Balludejan)
Fontenon en Novjorko! aŭ, se tio estas tro vasta esti primeditata,
rigardu momente la Kapitolon ĉe Waŝington D. C.!“ kaj la bonkora
kuracisto daŭris priskribi tre detale la mezurojn de la konstruaĵo,
kiun li aludis. Li klarigis, ke la portiko, sola, estas ornamita per
ne malpli ol dudek kvar kolonoj, kvin futojn diametre kaj dek futojn
interspace.

La grafo diris, ke li bedaŭrinde ne povas memori je la momento la
precizajn mezurojn de iu el la ĉefaj konstruaĵoj en la urbego
Aznako, kies fundamentoj estis demetitaj dum la Nokto de l’ Tempo,
sed kies ruinoj ankoraŭ staris, en la epoko de lia entombiĝo,
sur vasta, sabla ebenaĵo okcidente de Tebo. Li memoris, tamen,
(parolante pri portikoj) ke unu, fiksita al malsupera palaco en speco
de antauŭrbo nomita Karnako, konsistis el cent kvardek kvar kolonoj,
ĉiuj diametre tridek sep futojn kaj interspace dudek kvin. La alirejo
al tiu ĉi portiko, de la Nilo, estis laŭ aleo, longe je du mejloj,
konsistigita el sfinksoj, statuoj kaj obeliskoj, alte je dudek,
sesdek kaj cent futoj. La palaco mem (tiom, kiom li povas memori)
mezuris unulatere du mejlojn, kaj eble havis, entute, sep mejlojn da
ĉirkaŭo. Ĝiaj muroj estis riĉe kovritaj, interne kaj ekstere, per
hieroglifoj. Li ne pretendas _konstati_, ke eĉ kvindek aŭ sesdek
kapitoloj, kiel la niaj, povis esti konstruitaj inter la muroj,
sed li ne estas certa, ke du ĝis tri centoj da ili ne povis esti
enpremitaj per iom da peno. La palaco ĉe Karnako estis nesignifa eta
konstruaĵo, post ĉio. Li (la grafo) tamen, ne povas bone rifuzi
konfesi la geniecon, grandiozecon kaj superecon de la Fonteno ĉe la
Bowling-Green, kiel priskribita de la doktoro. Nenio simila al ĝi,
li perforte devas konfesi, iam estas vidita en Egipto aŭ aliloke.

Mi tiam demandis, kion li povas diri pri niaj fervojoj. „Nenion“,
li respondis, „speciale“; ili estas iom malgrandaj, iom malbone
projektitaj kaj mallerte konstruitaj. Ili ne povas kompariĝi,
kompreneble, kun la vastaj, ebenaj, rektaj, ferkanelitaj ŝoseoj,
sur kiuj la egiptanoj transportis kompletajn templojn kaj solidajn
obeliskojn kun cent kvindek futoj da alteco.

Mi parolis pri niaj gigantaj meĥanikaj fortoj. Li konsentis, ke
ni scias iom pri tio, sed demandis, kiel mi komencus labori, por
enlokigi la superaĵojn sur la pordtraboj eĉ de la malgranda palaco
ĉe Karnako.

Tiun demandon mi decidis ne aŭdi, kaj demandis ĉu li posedas ian
ideon pri artezaj putoj; sed li nure levis la brovojn, dum sinjoro
Glidono okulsignis al mi forte kaj diris mallaŭte, ke unu lastatempe
estas trovinta la inĝenieroj senditaj por bori pro akvo en la Granda
Oazo.

Mi tiam aludis nian ŝtalon, sed la fremdulo suprenturnis sian nazon,
kaj demandis ĉu nia ŝtalo povus esti farinta la klaran skulptaĵon
vidatan sur la obeliskoj, kiu estis ĉizata tute per iloj el kupro.

Tio ĉi tiom embarasis nin, ke ni opiniis konsilinde ŝanĝi la temon
al la metafiziko. Ni alprenigis ekzempleron de libro nomata la „Dial“
(ciferplato), kaj legis el ĝi ĉapitron aŭ du pri io, kio ne estis
tre komprenebla, sed kion la Bostonanoj nomas la Granda Movado, aŭ
Progresado.

La grafo diris, ke Grandaj Movadoj estis treege oftaj aferoj dum lia
vivo; kaj, rilate Progresadon, iafoje ĝi estis absoluta ĝenaĵo,
sed ĝi neniam progresis.

Ni tiam parolis pri la granda beleco kaj graveco de la demokratio,
kaj multe klopodis por impresi al li justan sencon pri la profitoj,
kiujn ni ĝuis, vivante kie troviĝis voĉrajtoj laŭvolaj kaj neniu
reĝo.

Li aŭskultis per evidenta intereso, kaj fakte ŝajnis ne malmulte
amuzata. Kiam ni estis finiĝintaj, li diris, ke antaŭ tre longe
okazis io tre simila. Dek tri egiptaj provincoj decidis subite, ke
ili liberiĝos, kaj tiel montros grandiozan ekzemplon al la cetera
homaro. Ili kunvenigis siajn saĝulojn, kaj projektis la plej genian
konstitucion, kiun oni povas koncepti. Iom da tempo ili sukcesis
mirinde bone; nur ilia kutimo fanfaroni estis monstra. La afero
finiĝis, tamen, per la kunfirmiĝo de la dek tri ŝtatoj, kune
kun dek kvin ĝis dudek aliaj, en la plej abomena kaj netolerebla
despotismo, kiun iam oni konis sur la surfaco de la terglobo.

Mi demandis, kiel estis nomita tiu uzurpa tirano. Tiom, kiom li povis
memori, oni lin nomis _Amasaĉo_.

Ne sciante kion diri pri tio ĉi, mi laŭtigis la voĉon, kaj
plendis je la egipta nescio pri vaporo. La grafo min rigardis kun
multe da miro, sed ne respondis. La silenta sinjoro, tamen, fortege
puŝis min je la ripoj per sia kubuto -- diris al mi, ke mi sufiĉe
estas fordoninta min tiufoje -- kaj demandis ĉu mi reale estas tia
malsaĝulo, ke mi ne scias, ke la moderna vapormaŝino devenis de la
inventaĵoj de Hero, tra tiuj de Salomon de Caus.

Ni nun troviĝis sub proksimega danĝero de venkiĝo; sed bonŝance
D-ro Prohonoro, refortiĝinte, revenis por nin savi, kaj demandis ĉu
la popolo de Egipto serioze pretendas rivali la modernulojn pri la
ĉiel grava detalo, la vestaj modoj.

La grafo, je tio ĉi, ekrigardis malsupren al la rimenoj de sia
pantalono, kaj tiam prenante la finon de unu el la baskoj de sia
frako, li tenis ĝin apud siaj okuloj kelke da minutojn. Defaliginte
ĝin, fine, lia buŝo etendiĝis malrapide de orelo al orelo; sed mi
ne povas memori, ke li diris ion por iel respondi.

Je tiu ĉi nia vervo refortiĝis, kaj la doktoro alproksimiĝante al
la mumio tre digne, petis, ke li diru malkaŝe, je sia honoro kiel
sinjoro, ĉu la egiptanoj konis, je _iu_ epoko, la fabrikadon de la
pasteloj de Prohonoro, aŭ de la piloloj de Brandreto.

Ni atendis profunde avide la respondon -- sed vane. Ĝi ne venis. La
egiptano ruĝiĝis kaj malaltigis la kapon. Neniam estis triumfo pli
kompleta; neniam venkiĝo estis suferata kun tiel malbona humoro.
Efektive, mi ne povis elporti la vidon de la ĉagrenego de la
kompatinda mumio. Mi prenis mian ĉapelon, riverencis al li rigide,
kaj foriris.

Alveninte hejmen, mi trovis, ke estas post la kvara, kaj iris tuj por
enlitiĝi. Estas nun la deka matene. Mi estas el la lito de la sepa,
skribante tiujn ĉi memorindaĵojn por la profito de miaj edzino
kaj familio, kaj de la homaro. Tiujn mi ne vidos plu. Mia edzino
estas megero. Vere, mi estas kore naŭza pri tiu ĉi vivo, kaj pri
la deknaŭa jarcento ĝenerale. Mi estas konvinkita, ke ĉio estas
eraranta. Krome, mi deziregas scii, kiu estos prezidanto (de Usono)
je 2045. Sekve, tuj kiam mi estos min razinta, kaj glutinta tason
da kafo, mi intencas iri rekte ĉe Prohonoron, kaj resti balzamita
ducent jarojn.



LA HOMO, KIU TROVIĜIS ELUZITA

RAKONTO PRI LA BUGABUA KAJ KIKAPUA MILITIRO

  Ploru, ho ploru, okuloj, droniĝu en akvo,
  Ĉar metis la parto de mi la ceteron en tombo.
    _El la franca lingvo de Corneille._


Mi ne tute povas rememori nun, kiam aŭ kie mi unue konatiĝis kun
tiu vere belaspekta viro, Brevet-brigadestro-generalo Johano A. B. C.
Smith. Iu ja prezentis min al la sinjoro, mi estas certa -- ĉe
iu publika kunveno, mi bone scias -- kunvokita pro io tre grava,
sendube, -- ĉe iu aŭ alia loko, mi sentas min konvinkita -- kies
nomon mi neklarigeble estas forgesinta. La vero estas tio, ke la
prezento akompaniĝis, miaflanke, per tiagrade maltrankvila embaraso,
kiel efikis malhelpi iun definitivan impreson pri tempo aŭ loko. Mi
estas korpnature timema -- tio, ĉe mi, estas familia difekto, kaj mi
ne povas malhelpi ĝin. Speciale, la plej iometa ŝajno de mistero --
de iu punkto, kiun mi ne ĝuste povas kompreni -- tuj efikas meti min
en kompatinde ekscititan staton.

Estis io, iel, rimarkinda -- jes, _rimarkinda_, kvankam tiu ĉi
estas nur malforta termino esprimi mian plenan ideon -- pri la tuta
individueco de la dirita persono. Li staris, eble, alte je ses
futoj, kaj posedis personecon aparte imponan. Plenigis la tutan
viron eminenta mieno, kiu montris altan edukadon, kaj aludetis altan
devenon. Pri ĉi tiu temo -- la persona aspekto de Smith -- estante
detala, mi trovis specon de melankolia kontentiĝo. Lia hararo certe
honorus iun ajn Bruton; nenio povis esti pli riĉe flua, aŭ posedi
pli belan brilon. Ĝi estis gagate[11] nigra -- kiu ankaŭ estis la
koloro, aŭ pli prave la nekoloro de liaj neimageblaj vangharoj. Oni
rimarkos, ke mi ne povas paroli pri tiuj ĉi sen entuziasmo; eĉ ne
estus troe; se mi dirus, ke ili estis la plej bela aro de vangharoj
sub la suno. Iuokaze, ili ĉirkaŭis, kaj iafoje parte ombris buŝon
absolute neegalitan. Jen estis la plej glate ebenaj, kaj la plej
brile blankaj el ĉiuj imageblaj dentoj. De inter ili, je ĉiu propra
okazo, elvenis voĉo kun superega klareco, melodio kaj forteco.
Rilate la okulojn, ankaŭ, mia konatulo estis plejsupere provizita.
Iu el tia paro egale valorus duon da ordinaraj okulaj organoj. Kolore
ili estis avelaj, treege grandaj kaj lumaj, kaj perceptebliĝis en
ili, foje kaj ree, ĝuste tiu kvanto da interesa oblikveco, kiu
aldonas signifon al la esprimo.

La brusto de la generalo estis sendube la plej bela brusto, kiun mi
iam vidis. Eĉ por via vivo, vi ne povus trovi ian difekton ĉe ĝiaj
mirindaj konturoj. Tiu ĉi malofta strangeco kontrastis tre bone
paron da ŝultroj, kiu estus kaŭzinta ruĝiĝon eniri la vizaĝon
de la marmora Apolo pro konscia malsupereco. Mi havas pasion por
belegaj ŝultroj kaj povas diri, ke mi neniam vidis iujn perfektajn
antaŭe. La tutaj brakoj estis admirinde formitaj. Kaj la malsupraj
membroj ne estis malpli superegaj. Tiuj ĉi estis, efektive, la plej
bonegaj el bonaj kruroj. Ĉiu spertulo pri tiaj aferoj konfesis, ke
liaj kruroj estas bonaj. Ili havis nek tro multe nek tro malmulte
da karno -- nek krudecon, nek trodelikatecon. Mi ne povis imagi pli
gracian kurbon ol tiun de la _os femoris_, kaj troviĝis ĝuste
tia elstaraĵo malantaŭ la fibulo, kiu necesas por formi korekte
proporcian tibikarnon. Mi volas, pro Dio, ke mia juna kaj talenta
amiko, la skulptisto Pecsurpeco, nur estus vidinta la krurojn de
Brevet-brigadestro-generalo Johano A. B. C. Smith.

Sed kvankam viroj tiel absolute belaspektaj ne troviĝas tiel
abundaj kiel kialoj aŭ rubusoj, tamen mi ne povas igi al mi
kredi, ke la _rimarkinda_ io, kion mi ĵus aludis -- ke la stranga
„mi--ne--scias--kion“, kiu ĉirkaŭis mian novan konatulon --
kuŝas tute, aŭ eĉ iom ajn, en la superega boneco de liaj korpaj
naturdotoj. Eble oni povas rilatigi ĝin al la _mieno_ -- sed
pri tio, ankaŭ, mi ne povas pretendi certecon. Montriĝis certe
precizeco, aŭ eĉ eble, rigideco en lia sinteno -- grado de
malrapida, kaj, se mi permesiĝas tiel esprimi ĝin, de orta
precizeco en ĉiuj liaj movoj, kiu, rimarkite pri pli malgranda
figuro, estus enhavinta la plej iometan nuancon de afekto, fiimponeco
aŭ nelibereco, sed kiun, rimarkitan pri sinjoro kun liaj sendubaj
mezuroj, volonte oni estus atribuanta al rezervemo, memfiero -- aŭ
mallonge, al laŭdinda scio pri tio, kion meritas kolosaj proporcioj.

La bonkora amiko, kiu min prezentis al generalo Smith, flustris
en mia orelo kelkajn vortojn komentajn pri la viro. Li estas tre
_rimarkinda_ viro -- _tre_ rimarkinda viro -- fakte, unu el la plej
rimarkindaj viroj de sia propra periodo. Li estas aparta favorato
ankaŭ de la sinjorinoj -- precipe pro sia alta reputacio pri
kuraĝo.

„Tiupunkte li staras sen rivalo -- efektive li estas nepra desperado
-- absoluta fajrmanĝanto, senerare“, diris mia amiko, kaj treege
mallaŭtigis sian voĉon, travibrigante min per la mistero en sia
tono.

„Absoluta fajrmanĝanto, sen _ia_ eraro. Li montris _tion_, mi opinias,
efike dum la grandega marĉa batalo, sude, kontraŭ la Bugabuaj kaj
Kikapuaj Indianoj.“ (Jen mia amiko malfermis larĝe siajn okulojn.)
„Benu mia animo! sango kaj tondro! kaj ĉio tio! -- Mirindaĵoj de
kuraĝo! -- vi estas aŭdinta, kompreneble? -- vi scias, li estas la
homo --“

„Homo viva! _kiel_ vi sanas? Nu! _kiel_ vi fartas? tre ĝojas vidi
vin, treege!“ nun interrompe diris la generalo mem, ekprenante la
manon de mia kunulo dum li alproksimiĝis, kaj kliniĝante rigide
sed profunde, kiam mi estis prezentata. Mi tiam pensis, kaj mi
ankoraŭ tiel opinias, ke mi neniam aŭdis pli fortan voĉon, nek
vidis pli bonan aron da dentoj; sed mi _devas_ diri, ke mi bedaŭris
interrompon je tiu momento, ĉar pro la flustroj kaj subsugestioj de
mia amiko, mia intereso tre ekscitiĝis pri la heroo de la Bugabua
kaj Kikapua militiro.

Tamen, la rave klariga parolo de Brevet-brigadestro-generalo Johano
A. B. C. Smith baldaŭ plene forpelis tiun ĉi ĉagrenon. Mia amiko
nin forlasis tuj, kaj ni ĝuis sufiĉe longan konversacion, kaj mi
troviĝis ne nur plaĉata sed _reale_ instruata. Mi neniam aŭdis pli
fluan parolanton, nek viron kun pli da ĝenerala scio. Pro taŭga
modesteco li neniam, spite tion, tuŝis la temon, kiun mi tiam plej
deziris diskuti -- mi aludas la misterajn cirkonstancojn ĉirkaŭ la
Bugabua milito -- kaj miaparte, tio, kio mi konjektas estas taŭga
delikata sento, malpermesis ke mi komencu la temon, kvankam vere,
mi treege estis tentata tion fari. Mi rimarkis ankaŭ, ke la brava
soldato preferas temojn kun filozofia intereso, kaj ke li ĝojas
speciale komenti pri la rapida antaŭeniro de meĥanika inventado.
Efektive, kien ajn mi kondukis lin, al tiu ĉi punkto li revenis.

„Tute ne estas io, kio similas ĝin“, li diradis, „ni estas mirinda
popolo, kaj ni vivas dum mirinda epoko. Falŝirmiloj kaj fervojoj
-- homkaptiloj kaj gardpafiloj! Niaj vaporŝipoj troviĝas sur
ĉiu maro, kaj la Nassaŭa pakboata balono estas ekironta regulajn
vojaĝojn (veturpago nur dudek funtojn sterlingajn) inter Londono
kuj Timbuktuo. Kaj kiu povas kalkuli la grandegan influon sur socian
vivon, sur la artojn, sur komercon, sur literaturon, kiu estos la
tuja rezulto de la grandaj principoj de elektra magnetismo. Nek
ankaŭ estas tio ĉi la tuto, mi certigu vin! Troviĝas efektive,
neniu fino por la antaŭeniro de l’ inventado. La plej mirindaj,
la plej geniaj -- kaj, mi aldiru, sinjoro -- sinjoro -- Tompsono,
mi kredas, estas via nomo -- mi aldiru, mi diras, la plej _utilaj_,
la plej vere _utilaj_ meĥanikaj elpensaĵoj ĉiutage ekaperas kiel
agarikoj, se mi estas permesata tiel ĝin esprimi, aŭ pli figure,
kiel -- a--akridoj -- kiel akridoj, sinjoro Tompsono -- ĉirkaŭ nin
kaj -- a--a--a-- ĉirkaŭ nin.“

Tompsono verdire, ne estas mia nomo, sed ne necesas diri, ke
mi forlasis generalon Smith kun pliigita intereso pri li, kun
pliigita estimo pri lia konversacia povo, kaj profunda sento pri la
netakseblaj privilegioj, kiujn ni ĝuas, vivante dum tiu ĉi epoko de
meĥanika inventado. Mia scivolo tamen, ne tute estis kontentigita,
kaj mi decidis faradi tujan esploron inter miaj amikoj, koncerne je
la Brevet-brigadestro-generalo mem, kaj aparte koncerne la grandegajn
okazojn, _quorum pars magna fuit_[12], dum la Bugabua kaj Kikapua
militiro.

La unua oportuno, kiu sin prezentis, kaj kiun (bedaŭrinde) mi neniel
skrupulis ekkapti, okazis ĉe la preĝejo de lia pastra moŝto,
D-ro Tamburvokuilin, kie mi troviĝis unu dimanĉon, precize je
predika tempo, ne nur sur la sidejo, sed ankaŭ flanke de tiu inda
kaj informema mia amikino, fraŭlino Tabito T. Tiel sidante, mi
min gratulis, kaj tre racie, pri la tre feliĉa aferstato. Se iu
scias ion pri Brevet-brigadestro-generalo Johano A. B. C. Smith,
tiu persono, por mi ŝajnis certe, estas fraŭlino Tabito T. Ni
telegrafis kelkajn signalojn, kaj tiam komencis, subvoĉe, viglan
konversacion.

„Smith!“ ŝi diris, responde al mia tre serioza demando, „Smith!
-- kio, ne generalo Johano A. B. C.? Benu min, mi kredis, ke vi
_scias_ ĉion pri _li_! Tiu ĉi estas mirinde inventema epoko!
Terura afero tio estis! Sangema aro da friponoj la Kikapuoj! Batalis
kiel heroo -- mirindaĵoj de kuraĝo -- nemortebla fameco! Smith,
Brevet-brigadestro-generalo Johano A. B. C.! Nu, vi scias, li estas
la homo --“

„La homo“, jen interrompis D-ro Tamburvokuilin laŭtegvoĉe, kaj kun
pugnofrapo, kiu preskaŭ defaligis la katedron sur nin. „La homo,
kiu naskiĝas de virino, havas nur mallongan tempon por travivi; li
kreskas kaj estas detranĉita kiel floro!“ Mi glitis al la fino de la
sidejo, kaj rimarkis per la koleretaj rigardoj de la pastro, ke la
kolero, kiu preskaŭ estis fatala por la katedro, estas incitita de
la flustroj de l’ fraŭlino kaj mi. Ne restis ia helprimedo; do ni
submetiĝis sufiĉe kompleze kaj aŭskultis, per la tuta martiriĝo
de digna silento, la ceteron de tiu tre bona prediko.

La proksiman vesperon mi troviĝis iom malfrue, vizitante la
Rantapolan teatron, kie mi kredis min certa tuj kontentigi mian
scivolon, nur per paŝo en la loĝion de tiuj ravaj specimenoj de
afableco kaj ĉionscieco, fraŭlinoj Arabelo kaj Mirando Konanto. Tiu
bona tragediisto, Klimakso, estis ludanta tiun tagon al tre homplena
teatro, kaj mi spertis iom da malfacileco, farante komprenitaj miajn
dezirojn; speciale ĉar nia loĝio staris tute apud la kulisoj kaj
plene superrigardis la scenejon.

„Smith?“ diris fraŭlino Arabelo, kiam ŝi fine komprenis la kialon
de mia demando; „Smith? kio, ne generalo Johano A. B. C.?“

„Smith?“ demandis Mirando penseme. Dio min benu, ĉu vi iam vidis pli
belan figuron?“

„Neniam, fraŭlino, sed _nun_ diru al mi --“

„Aŭ tiel neimiteblan gracion?“

„Neniam, je mia vorto! sed, mi petas, informu min --“

„Aŭ tiel justan ŝaton pri scenaj efektoj?“

„Fraŭlino, --“

„Aŭ pli delikatan senton pri la veraj belecoj de Shakespeare? Estu
sufiĉe kompleza rigardi tiun kruron!“

„La diablo!“ kaj mi turniĝis ree al ŝia fratino.

„Smith!“ ŝi diris. „Kio, ne generalo Johano A. B. C.? Terura afero
tiu estis, ĉu ne? Teruraj friponoj, tiuj Bugabuoj -- sovaĝaj, kaj
tiel plu -- sed ni vivas dum mirinde inventema epoko! Smith! Ho, jes!
eminenta viro! absoluta desperado -- nemortebla fameco -- mirindaĵoj
de kuraĝo! Neniam aŭdis!“ (tiu ĉi dirata per akra krio). „Benu
mian animon! Nu, li estas la _man_--[13]“.

          „_Man_dragoro,
  Kaj ĉiu dormigilo en la mondo
  Ne lulos iam vin al tiu dolĉo --
  La dormo de hieraŭ“ --

ekkriegis jen Klimakso apud mia orelo, kaj svingis la tutan tempon
sian pugnon antaŭ mia vizaĝo, laŭ maniero kiun mi ne _povis_
toleri, nek _intencis_. Mi forlasis tuj la fraŭlinojn Konanton, iris
rekte malantaŭ la scenejon, kaj donis al la fripono tian bategon,
kian mi esperas, ke li memoros ĝis sia mortotago.

Ĉe la vespera festeno de la rava vidvino sinjorino Katrino Atuto
mi fidis, ke mi ne trafos similan ĉagrenon. Sekve, tuj kiam mi
troviĝis kontraŭ mia bela gastigantino ĉe la kartluda tablo, mi
faris tiujn demandojn, kies solvo estis iĝinta afero tiel necesa por
mia animpaco.

„Smith?“, diris mia kunludantino. „Kio! ne generalo Johano A. B. C.?
Terura afero tiu estis, ĉu ne? Karooj, ĉu vi diris? Teruraj
friponoj tiuj Kikapuoj! Ni ludas _viston_, se vi bonvolas, sinjoro
Klaĉo -- tamen, tiu ĉi estas la epoko de l’ inventado, tre certe;
_la_ epoko _par excellence_ -- ĉu parolas france? -- ho, absoluta
heroo -- absoluta desperado? -- ĉu _neniun keron_, sinjoro Klaĉo?
-- mi ne kredas tion -- nemortebla fameco, kaj tiel plu mirindaĵoj
de kuraĝo! Neniam aŭdis!! Nu, benu min, li estas la homo --“.

„Hommo? kapitano Hommo? jen kriegis iu eta ina entrudanto el la
plej malproksima angulo de la ĉambro. „Ĉu vi parolas pri kapitano
Hommo kaj la duelo? Ho, mi _devas_ aŭdi; diru, mi petas -- daŭrigu
sinjorino Atuto! _bonvole_ daŭrigu!“ kaj daŭrigi sinjorino Atuto
ja komencis, pri iu kapitano Hommo, kiu estis aŭ mortpafigita
aŭ pendigita, aŭ devus esti kaj mortpafigita kaj pendigita.
Jes, sinjorino Atuto daŭrigis, kaj mi -- mi finis -- la viziton.
Ne okazus iu ŝanco por aŭdi plu tiun ĉi vesperon, rilate al
Brevet-brigadestro-generalo Johano A. B. C. Smith.

Tamen, mi min konsolis per la pripenso, ke la tajdo de malbonŝanco
ne povas flui kontraŭ mi ĉiam, kaj tial mi decidis fari fortan
penon pro informaĵo ĉe la balo de tiu sorĉa anĝeleto, la gracia
sinjorino Pirueto.

„Smith?“ diris sinjorino Pirueto, dum ni kirliĝis kune en la zefira
danco, „Smith? kio! ne generalo Johano A. B. C.? Terura afero, tiu
kontraŭ la Bugabuoj, ĉu ne? Teruraj kreitaĵoj, tiuj Indianoj!
_Bonvole_ elturnu viajn piedfingrojn! Mi reale estas hontema pri
vi -- homo kun granda kuraĝo, la kompatindulo! -- sed tiu ĉi
estas mirinda epoko por inventado -- Ho! oho! mi estas spirmanka --
absoluta desperado -- mirindaĵoj de kuraĝo! _Neniam aŭdis_!!. Ne
povos kredi tion -- mi devas sidiĝi kaj informi vin -- Smith! nu, li
estas la _man_ --“

„Man_fred_, mi diras al vi!“ jen kriaĉis fraŭlino Klerulino,
dum mi kondukis sinjorinon Pirueton al seĝo. „Ĉu iu iam aŭdis
ion similan? Ĝi estas Man_fred_, mi diras, kaj tute neniel ajn
Man_frajdej_[14].“ Jen fraŭlino Klerulino manvokis min, laŭ tre
peremptora maniero; kaj mi deviĝis, ĉu aŭ ne volonte, forlasi
sinjorinon Pirueton por decidigi disputon rilate la titolon de certa
poezia dramo de Lordo Byron. Kvankam mi diris tre baldaŭ, ke la vera
titolo estas Man_frajdej_, kaj tute neniel Man_fred_, tamen, kiam mi
revenis por serĉi sinjorinon Pirueton, ŝi ne estis trovebla, kaj
mi forlasis la domon, kun tre akre malamika sento kontraŭ la tuta
klerulina gento.

Aferoj nun estis alprenintaj reale seriozan aspekton, kaj mi decidis
tuj viziti mian specialan amikon, sinjoron Teodoron Kavajon, ĉar mi
sciis, ke almenaŭ ĉi tie mi ricevos ion kiel definitivan informon.

„Smith?“ li diris per sia bonekonata kurioza maniero eltreni siajn
silabojn, „Smith? kio, ne generalo Johano A. B. C.? Sovaĝa afero,
tio kontraŭ la Kikapu--u--uoj, ĉu ne? Diru, ĉu vi ne opinias, ke
jes? Absoluta despera--a--ado -- tre bedaŭrinde, pro mia honoro!
Mirinde inventema epoko! -- mirinda--a--aĵoj de kuraĝo! Sed flanke
tion, ĉu vi iam aŭdis pri kapitano Hommo?“

„Kapitano Hommo estu kondamnita“, mi diris, „bonvolu daŭrigi vian
rakonton.“

„Hem! -- ho, nu! -- _toute la même cho--o--ose_, kiel ni diras en
Francujo. Smith, ĉu? Brigadestro-generalo Johano A. B. C.? Sed vere
(jen sinjoro Kavaĵo juĝis dece meti la fingron flanken de sia nazo)
„vere, vi ne volas sugesti nun, reale kaj malkaŝe kaj honeste, ke vi
ne scias ĉion pri tiu afero Smith-a, egale bone kiel mi, ĉu? Smith?
Johano A. B. C.? Nu, min benu, li estas la ho--o--omo--.

„Sinjoro Kavaĵo“, diris mi petege, „_ĉu_ li estas la homo kun la
fera masko?“

„N--e--e!“ li diris aspektigante sin sagaca, „nek la homo en la
lu--u--uno.“

Tiun ĉi respondon mi konsideris kiel signifa kaj absoluta insulto,
kaj tial forlasis tuj la domon, tre kolere, kun firma decido devigi
mian amikon, sinjoron Kavaĵon, al baldaŭa duelo pro lia nesinjora
konduto kaj malĝentileco.

Intertempe tamen, mi ne intencis esti malhelpata pri la informo
dezirata de mi. Unu rimedo restis por mi ankoraŭ. Mi iros al la
fonto de informo. Mi vizitos tuj la generalon mem, kaj postulos, per
precizaj vortoj, solvon de tiu ĉi abomeninda peco da mistero. Jen,
almenaŭ, ne troviĝos io oportuna por dubesenco. Mi estos klara,
certa, peremptora -- tiel malmola, kiel pasteĉokrusto, tiel konciza,
kiel Tacito aŭ Montesquieu.

Estis frue kiam mi vizitis la generalon, kaj li estis vestiĝanta;
sed mi pretekstis urĝajn aferojn kaj tuj alkondukiĝis en lian
litĉambron per maljuna negra valeto, kiu atendis atente dum mia
vizito. Enirante la ĉambron, mi ĉirkaŭrigardis, sed ne povis tuj
lin rimarki. Kuŝis granda kaj ekstreme kuriozaspekta pakaĵo el io
apud miaj piedoj sur la planko, kaj, ĉar mi ne sentiĝis la plej
bonhumora en la mondo, mi piedfrapis ĝin el mia vojo.

„Hem! Ahem! iom ĝentila tio estas, mi certe dirus!“ diris la
pakaĵo, per unu el la plej malgrandaj, kaj tute la plej komika el
voĉetoj, io inter knaro kaj fajfo, kiun mi iam aŭdis dum ĉiuj
tagoj de mia ekzisto.

„Ahem! iom ĝentila tio estas, mi opinias.“ Mi plene kriis pro teruro
kaj iris tangente al la plej malproksima fino de la ĉambro.

„Dio min benu, amiko mia“, denove fajfis la pakaĵo, „kio -- kio --
kio -- nu, kio _estas_ grava? Mi efektive kredas, ke vi tute ne konas
min.“

Kion mi _povis_ diri pri ĉio ĉi -- kion mi _povis_ diri? Mi
ŝanceliĝis al brakseĝo, kaj, kun rigardegaj okuloj kaj malfermita
buŝo, atendis la solvon de la mirindaĵo.

„Estas strange, ke vi ne konis min, tamen, ĉu ne?“ iom poste
refajfis la neklasifikeblaĵo, kiu, mi nun rimarkis, faras sur la
planko ian neklarigeblan manovron, tre analogia kun la surtirado de
ŝtrumpo. Nur unu sola kruro, tamen, estis videbla.

„Estas strange, ke vi ne konis min tamen, ĉu ne? Pompeo, alportu al
mi tiun kruron!“ Ĉe tio Pompeo alportis al la pakaĵo tre bonegan
korkan kvazŭ-kruron, jam vestitan, kiun ĝi alŝraŭbis al si rapide;
kaj tiam ĝi stariĝis antaŭ miaj okuloj.

„Kaj sanga batalo ĝi _estis_“ daŭris la aĵo, kvazaŭ monologe;
„sed certe oni ne devus batali kontraŭ la Bugabuoj kaj Kikapuoj kaj
atendi eliri el ĝi kun nura vundeto. Pompeo, mi dankos vin, se vi
alportos tiun brakon. Thomas (turniĝante al mi) estas sendube la
plej bona faristo de korkaj kruroj; sed, se vi iam bezonus brakon,
amiko mia, vi efektive devus lasi min rekomendi al vi Bishop-on“. Ĉe
tio Pompeo surŝraŭbis brakon.

„Ni trovis tion sufiĉe varmega laboro, vi povas kompreni. Nun, vi
hundo, surglitu miajn ŝultrojn kaj bruston. Petitt faras la plej
bonajn ŝultrojn, sed por brusto vi devas iri al Ducrow.“

„Brusto!“ mi diris.

„Pompeo, ĉu vi neniam intencas preti kun tiu peruko? La skalpado
estas kruda procedo malgraŭ ĉio; sed oni povas ricevi tiel bonan
perukon de De l’ Orme.“

„Peruko!“

„Nun, vi negraĉo, miajn dentojn. Por bona aro de tiuj ĉi, vi plej
bone agos irante tuj al Parmly; altaj prezoj sed bonega farado.
Mi glutis aron da bonegaj objektoj, tamen, kiam la granda Bugabuo
batfaligis min per la postaĵo de sia pafilo.“

„Postaĵo! -- faligis vin!! -- mia okulo!!“

„Ho jes, tio memorigas min! mia okulo; jen Pompeo, vi fripono,
enŝraŭbu ĝin. Tiuj Kikapuoj povas rapide elfrapi okulojn; sed tiu
D-ro Williams estas kalumniita viro malgraŭ ĉio; vi ne povas imagi
kiel bone mi vidas per la okuloj de li faritaj.“

Mi nun komencis percepti tre klare, ke la objekto antaŭ mi estas
nenio pli aŭ malpli ol mia nova konatulo Brevet-brigadestro-generalo
Johano A. B. C. Smith. La manipuloj de Pompeo estis kaŭzintaj, mi
devas konfesi, tre frapantan diferencon al la aspekto de lia persono.
La voĉo tamen, ankoraŭ perpleksis min, sed eĉ tiu ŝajna mistero
rapide klariĝis.

„Pompeo vi nigra fripono“, knardiris la generalo, „mi fakte kredas,
ke vi lasus min eliri sen mia palato.“

Je tio ĉi la negro, grumblante pardonpeton, iris al sia mastro,
malfermis lian buŝon per la ruza mieno de ĉevalĵokeo kaj
alĝustigis interne iom strangaspekan maŝinon, per tre lerta metodo,
kiun mi ne tute povis kompreni. La aliiĝo tamen, de la tuta esprimo
de la vizaĝo de la generalo estis tuja kaj surpriza. Kiam li denove
parolis, lia voĉo realprenis ĉiom da tiu riĉa melodio kaj forto,
kiun mi estis rimarkinta je nia unua konatiĝo.

„Kondamnu la friponojn!“ li diris per tiel klara tono, ke mi absolute
saltis pro la ŝanĝiĝo. „Kondamnu la friponojn! Ili ne nur frakasis
al mi la palaton, sed ili ankaŭ klopodis fortranĉi malpleje sep
okonojn de mia lango. Ne ekzistas egalulo, tamen, al Bonfante en
Ameriko, por reale bonaj objektoj tiuspecaj. Mi povas rekomendi lin
al vi kun fido (je tio la generalo kliniĝis) kaj certigi vin, ke mi
sentas la plej grandan plezuron, farante tion.“

Mi atestis lian bonkorecon laŭ mia plej bona maniero, kaj adiaŭis
lin tuj, havante perfektan komprenon pri la vera aferstato
-- kaj plenan scion pri la mistero, kiu estis min ĝeninta
tiel longe. Ĝi estis evidenta. Ĝi estis komprenebla afero.
Brevet-brigadestro-generalo Johano A. B. C. Smith estis la homo --
estis la _homo, kiu troviĝis eluzita_.



LA SILENTO -- FABELO

La montaj pintsuproj dormas; valoj, rokoj kaj kavernoj _silentas_.
    _El la greka lingvo de Alkmano._


„Aŭskultu _min_“, diris la Demono, metante la manon sur mian kapon.
„La regiono, pri kiu mi parolas, estas malgaja regiono en Libjo apud
la bordo de la rivero Zairo. Kaj ne ekzistas tie la kvieto, nek la
silento.

La akvo de la rivero havas nuancon safranan kaj malsanecan, kaj ĝi
fluas, ne antaŭen al la maro, sed tremas por ĉiam kaj por ĉiam sub
la ruĝa okulo de la suno, per tumulta kaj konvulsia movo. Ĉe ambaŭ
flankoj de la ŝlima lito de la rivero etendiĝas je multaj mejloj
pala dezerto el nimfeoj gigantaj. Ili sopiras unu al la alia en tiu
soleco, kaj streĉas al la ĉielo siajn longajn kaj palegajn kolojn,
kaj balancas tien kaj reen siajn eternajn kapojn. Kaj de inter ili
elvenas malklara murmuro, kiel la plaŭdo de subtera akvo. Kaj ili
sopiras unu al la alia.

Sed ekzistas limo al ilia lando, la limo de la malluma, terura,
altega arbaro. Tie, same kiel la ondoj ĉirkaŭ la Hebridoj, la
malalta subkreskaĵo agitiĝas konstante. Sed ne venas vento trans la
ĉielon. Kaj la altaj praaj arboj svingiĝas ĉiame tien kaj reen,
kun krakega kaj fortega sono. Kaj de iliaj altaj suproj, unu post unu
gutas eternaj rosoj. Kaj ĉirkaŭ la radikoj strangaj venenaj floroj
kuŝas, tordiĝante dum maltrankvila dormo. Kaj supre, kun susuro
kaj laŭta bruo, la grizaj nuboj rapidas okcidenten ĉiame, ĝis ili
ruliĝas, kiel kaskadego super la fajran muron de la horizonto. Sed
ne venas vento trans la ĉielon. Kaj apud la bordo de la rivero Zairo
ne troviĝas la kvieto, nek la silento.

Nokte estis kaj la pluvo falis; kaj falante ĝi estis pluvo, sed
falinte ĝi estis sango. Kaj mi staris sur la marĉo inter la altaj
nimfeoj kaj pluvis sur mian kapon -- kaj la nimfeoj sopiris unu al la
alia en la soleno de sia soleco.

Kaj subite, la luno leviĝis tra la maldensa fantoma nebuleto, kaj
aspektis el karmezina koloro. Kaj miaj okuloj ekvidis grandan grizan
rokon, kiu staris apud la bordo de la rivero kaj estis lumigata de
la lumo kaj de la luno. Kaj la roko estis griza, kaj fantoma, kaj
alta -- kaj la roko estis griza. Sur ĝia antaŭo troviĝis literoj
ĉizitaj en la ŝtono kaj mi marŝis tra la marĉo kaj la nimfeoj,
ĝis mi alvenis apud la bordo, por ke mi legu la literojn sur la
ŝtono. Sed mi ne povis deĉifri ilin. Kaj mi estis reironta en la
marĉon, kiam la luno brilis per pli forta ruĝo, kaj mi turniĝis
kaj rigardis denove la rokon kaj ankaŭ la literojn. Kaj la vorto
estis ‚la soleco‘.

Kaj mi rigardis supren kaj vidis viron sur la supro de la roko;
kaj mi min kaŝis inter la nimfeoj, por ke mi eltrovu la agojn de
la viro. Kaj la viro estis altkreska kaj majesta forme, kaj estis
volvita de la ŝultroj ĝis la piedoj per la togo de antikva Romo.
Kaj la konturoj de lia figuro estis malprecizaj, sed liaj trajtoj
estis la trajtoj de diaĵo; ĉar la mantelo de la nokto, kaj de la
nebulo, kaj de la luno, kaj de la roso, estis lasinta nekovritaj la
trajtojn de lia vizaĝo. Kaj lia frunto estis alta pro penso, kaj lia
okulo ekstaza pro mizero; kaj en la malmultaj sulkoj de lia vango mi
legis la fabelojn pri malĝojo kaj lacego kaj abomeno pro la homaro,
kaj dezirego al soleco.

Kaj la viro sidiĝis sur la rokon kaj klinis sian kapon sur sian
manon, kaj elrigardis sur la solecon. Li rigardis malsupren en la
malaltan, maltrankvilan subkreskaĵon, kaj supren en la altegajn
praajn arbojn, kaj pli supren al la susuranta ĉielo kaj en la
karmezinan lunon. Kaj mi kuŝis kviete, ŝirmata de la nimfeoj; kaj
observis la agojn de la viro; kaj la viro tremis en sia soleco -- sed
la nokto ekforiĝis kaj li sidadis sur la roko.

„Kaj la viro turnis sian rigardon for de la ĉielo kaj elrigardis sur
la malgajan riveron Zairo, kaj sur la flavan, abomenan akvon, kaj sur
la palajn legiojn de la nimfeoj. Kaj la viro aŭskultis la sopirojn
de la nimfeoj, kaj la murmurojn, kiuj suprenvenis de inter ili. Kaj
mi kuŝadis en mia kaŝejo kaj observis la agojn de la viro. Kaj la
viro tremis en la soleco -- sed la nokto ekforiĝis kaj li sidadis
sur la roko.

Tiam mi iris malsupren en la internejojn de la marĉo, kaj vadis
for inter la dezerto el nimfeoj, kaj vokis al la hipopotamoj, kiuj
loĝis inter la lagetoj en la internejoj de la marĉo. Kaj la
hipopotamoj aŭdis mian vokon kaj venis, kune kun la behemoto[15], al
la malsupro de la roko, kaj muĝis laŭte kaj terure sub la luno. Kaj
mi kuŝiĝis en mian kaŝejon kaj observis la agojn de la viro. Kaj
la viro tremis en la soleco. Sed la nokto ekforiĝis kaj li sidadis
sur la roko.

Tiam mi malbenis la veteron per la malbeno de tumulto, kaj terura
ventego kolektiĝis en la ĉielo tie, kie antaŭe ne blovis vento.
Kaj la ĉielo paliĝis pro la forto de la ventego -- kaj la pluvo
batis sur la kapon de la viro -- kaj la diluvoj de la rivero fluegis
malsupren -- kaj la rivero turmentiĝis en ŝaŭmon -- kaj la nimfeoj
akre kriis en siajn bedojn -- kaj la arbarego defalis antaŭ la vento
-- kaj la tondro rulmuĝis, kaj la fulmo ekbrilis -- kaj la roko
ŝancelis plene ĝis sia fundamento. Kaj mi kuŝadis en mia kaŝejo
kaj observis la agojn de la viro. Kaj la viro tremis en la soleco;
sed la nokto ekforiĝis kaj li sidadis sur la roko.

Tiam mi koleriĝis kaj malbenis, per malbeno de _silento_, la
riveron, kaj la nimfeojn, kaj la venton, kaj la arbaregon, kaj
la ĉielon, kaj la tondron, kaj la sopirojn de la nimfeoj. Kaj
ili fariĝis malbenitaj, kaj iĝis _silentaj_. Kaj la luno ĉesis
ŝanceli supren laŭ sia vojo sur la ĉielo -- kaj la tondro mortis
-- kaj la fulmo ne ekbrilis -- kaj la nuboj pendis senmove -- kaj la
akvoj defalis ĝis sia ĝusta nivelo, kaj restis -- kaj laŭ arboj
ĉesis svingiĝi -- kaj la nimfeoj ne plu sopiris -- kaj ne aŭdiĝis
plu la murmuro de inter ili, nek ia nuanco de sono tute tra la
vastega senlima dezerto. Kaj mi rigardis la literojn sur la roko, kaj
ili estis ŝanĝitaj -- kaj la literoj estis ‚la silento‘.

Kaj miaj okuloj ekvidis la vizaĝon de la viro, kaj lia vizaĝo
aspektis pala pro teruro. Kaj rapide li levis la manon de sia kapo,
kaj stariĝis sur la roko kaj aŭskultis. Sed aŭdiĝis nenia voĉo
tute tra la vastega senlima dezerto, kaj la literoj sur la roko estis
‚la silento‘. Kaj la viro tremegis kaj forturnis la vizaĝon kaj
kuris for rapide, tiel, ke mi ne lin vidis plu.“

   * * * * *

Nu, troviĝas multaj belaj rakontoj en la libroj de la magiistoj,
en la ferligitaj libroj de la magiistoj. En tiuj ĉi, mi diras,
troviĝas gloraj historioj pri la ĉielo kaj pri la tero, kaj pri la
fortega maro -- kaj pri la ĝenioj, kiuj superregas la maron, kaj la
teron, kaj la altan ĉielon. Troviĝas ankaŭ multe da lernaĵo en la
diroj, kiuj diriĝis per la Sibiloj, kaj sanktaj, sanktaj aĵoj estis
aŭdataj antikvece de la mallumaj folioj, kiuj tremas ĉirkaŭ Dodono
-- sed, kiel Alaho vivadas, tiun fabelon, kiun la Demono rakontis al
mi, dum li sidis flanke de mi sub la ombro de la tombo, mi konsideras
la plej mirinda el ĉiuj! Kaj, kiam la Demono finis sian rakonton,
li falis reen en la kavon de la tombo kaj ridis. Kaj mi ne povis
ridi kune kun la Demono, kaj li malbenis min pro tio, ke mi ne povas
ridi. Kaj la linko, kiu loĝas eterne en la tombo, eliris el ĝi
kaj kuŝiĝis ĉe la piedoj de la Demono, kaj rigardis fikse lian
vizaĝon.



Piednotoj de la tradukinto


[1] Neniu Esperanta vorto havas la precizan signifon de ama respektego,
kiun donas al „Lady“ la poetoj anglalingvaj. Proze ĝi estas titolo,
sed poezie tio ne estas necesa. Elparolu Lejdi Liĝ-eja.

[2] Hurio (el persa radiko), nimfo en la mahometana paradizo. F. L.

[3] Bedlam, bone konata angla frenezulejo. Proverba vorto angle.

[4] Valeto, persona servisto precipe por prizorgi vestaĵojn, tualeton
ktp. F. L.

[5] Amontilado -- vino; speco de palkolora „ŝereo“ (angle _sherry_, seka
vino de sukcena koloro de Ĥeres en Hispanujo).

[6] Medoko, franca ruĝa vino.

[7] Vortludo netradukebla. Angle _mason_ = „framasono“ kaj „masonisto“.

[8] _Welsh rabbit_ (aŭ _rarebit_), rostita fromaĝo; angla plado, tre
nedigestebla.

[9] Staŭto, forta speco de portero (biero). F. L.

[10] Tartano, lana drapo, kun strekoj de diversaj koloroj; uzata kiel
signo de gento de la Skotoj.

[11] Gagato = mineralo treege nigra, angl. „_jet_“, franc. „_jais_“,
germ. „_Pechkohle_“.

[12] Latine: „kiujn li partoprenis kiel ĉefa parto“.

[13] _man_ (angle) = homo.

[14] Manfriday (homo-vendreda), la indiĝena servanto de Robinson Crusoe
en la romano de De-foe.

[15] Vidu Jobo XL 15-24.


Noto de transskribinto:

Mi senrimarke ĝustigis la formojn de nombraj vortoj. Mi registris
aliajn ŝanĝojn per html-aj komentoj.





*** End of this LibraryBlog Digital Book "Ses noveloj el "Rakontoj de mistero kaj imago"" ***

Copyright 2023 LibraryBlog. All rights reserved.



Home