Home
  By Author [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Title [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Language
all Classics books content using ISYS

Download this book: [ ASCII ]

Look for this book on Amazon


We have new books nearly every day.
If you would like a news letter once a week or once a month
fill out this form and we will give you a summary of the books for that week or month by email.

Title: Salome - Dramo En Unu Akto
Author: Wilde, Oscar
Language: Esperanto
As this book started as an ASCII text book there are no pictures available.


*** Start of this LibraryBlog Digital Book "Salome - Dramo En Unu Akto" ***


Project ID: COALESCE/2017/117 (Irish Research Council)



[Transcriber's Note: Footnotes were numbered sequentially and
moved to the end of the ebook.]



SALOME.

DRAMO EN UNU AKTO

DE

OSKAR WILDE.

TRADUKITA EN ESPERANTON

DE

H. J. BULTHUIS.


AMSTERDAMO -- C. L. G. VELDT

-- 1910a --



ESPERANTA
TEATRO INTERNACIA

NO. 1.


SALOME.

DRAMO EN UNU AKTO

DE

OSKAR WILDE

TRADUKIS

H. J. BULTHUIS.


AMSTERDAMO

C. L. G. VELDT

1910a.



Elektra Presejo „NOVA VIVO” -- Hago.



SALOME.

PERSONOJ:


Herodo, tetrarko de Judeo.

Johanano, la profeto.

La juna Siriano, gvardiestro.

Tigelinus, juna Romano.

Kapadociano, romaj militistoj.

Nubiano, romaj militistoj.

Unua Soldato, romaj militistoj.

Dua Soldato, romaj militistoj.

La paĝio de Herodias.

Unua, judo.

Dua, judo.

Tria, judo.

Kvara, judo.

Kvina, judo.

Unua, nazaretano.

Dua, nazaretano.

Fariseo.

Sadukeo.

Manaso, sklavo.

Naaman, Ekzekutisto.

Herodias, edzino de la tetrarko.

Salome, ŝia filino.

Romanoj, sekvantaro de la tetrarko, Sklavoj, Sklavinoj.



UNUA SCENO.


Juna siriano fikse rigardante en la palacon, flanke de li estas la
paĝio de Herodias sur la ŝtuparo en la fundo de la scenejo.
Naaman, la eksekutisto staras post la cisterno, li havas la glavon
antaŭ si kaj tenas ĝin oblike kun ambaŭ manoj. La kapadociano kaj
la nubiano sin trovas en la enirejo, dekstre. La unua soldato sidas
sur la ŝtona benko, dekstre de la cisterno; la dua soldato,
antdŭloke, kuŝas sur la ŝtona benko. Pli malfrue oni aŭdas la
voĉon de Johanano en la cisterno. Ambaŭ enirejoj estas lumigitaj,
la cetera scenejo estas malluma.

La juna Siriano. -- Kiel bela mienas la princino Salome hodiaŭ
vespere!

Paĝio. -- Rigardu la lunon! Kiel eksterordinara ĝi mienas! Kiel
virino, kiu eliris tombon. Kiel mortinta virino. Oni povus kredi, ke
ĝi serĉas mortintaĵojn.

La juna Siriano. -- Tre eksterordinara ĝi mienas: ĝi similas al
juna princino, kiu portas flavan vualon kaj kies piedoj estas el
arĝento. Ĝi similas al princino, kiu havas piedojn kiel blanka
kolombo. Oni povus kredi, ke ĝi dancas.

Paĝio. -- Al mortintino ĝi similas. Malrapide ĝi
preterŝoviĝas. (_Bruo en la festosalono_).

Unua Soldato. -- Kio estas tiu bruo? Ĉu blekas sovaĝaj bestoj?

Dua Soldato. -- La judoj; tio estas ilia agmaniero; ili disputas
refoje pri sia religio.

Unua Soldato. -- Kial ili disputas pri tio?

Dua Soldato. -- Mi ne scias. Ĉiam ili ĝin faras. La fariseoj
diras ekzemple ke ne ekzistas anĝeloj, la sadukeoj kontraŭe diris
ke anĝeloj vere ekzistas.

Unua Soldato. -- Laŭ mia opinio estas ridinde disputi pri io tia.

La juna Siriano. -- Kiel bela estas la princino Salome hodiaŭ
vespere!

Paĝio. -- Ĉiam vi rigardas ŝin. Vi rigardas ŝin tro multe. Oni
ne rigardu tiom la homojn, io terura povus okazi.

La juna Siriano. -- Tre bela ŝi estas hodiaŭ vespere.

Unua Soldato (_de sia sidloko rigardante en la palacon_) -- La
tetrarko mienas malgaja.

Dua Soldato (_irante al li_). -- Jes, li mienas malgaja.

Unua Soldato. -- Li fikse rigardas ion.

Dua Soldato. -- Iun li rigardas.

Unua Soldato. -- Kiun?

Dua Soldato. -- Mi ne scias.

La Kapadociano kaj la Nubiano (_iras al la aliaj soldatoj_).

La juna Siriano. -- Ĉu la princino ne estas tre pala? Neniam mi
vidis ŝin tiel palan. Ĉu ŝi ne mienas kiel blanka rozo en
arĝenta spegulo?

Paĝio. -- Ne rigardu ŝin. Tro multe vi ŝin rigardas.

Unua Soldato. -- Herodias plenigis la pokalon de l’reĝo.

Kapadociano. -- Ĉu tio estas la reĝino Herodias, kun la kaptuko
ornamita per perloj kaj la blue pudritaj haroj?

Unua Soldato. -- Jes, tio estas la tetrarkino.

Dua Soldato. -- La tetrarko multe amas la vinon; tri specojn de
vino li posedas: la unuan de l’insulo Samos, purpuran kiel la
mantelo de la imperiestro.

Kapadociano. -- Mi neniam vidis la imperiestron.

Dua Soldato. -- La duan, de la urbo Sirus, kaj flavan kiel oro.

Kapadociano. -- Mi tre amas la oron.

Dua Soldato. -- La trian, de Sicilujo, ruĝan kiel sango.

Nubiano. -- La dioj de mia patrujo tre amas la sangon. Dufoje
ĉiujare ni oferas al ili junulojn kaj virgulinojn: kvindek junulojn
kaj cent virgulinojn. Kaj tamen ŝajnas, ke ni ne donas al ili
sufiĉe, ĉar ili estas tre malmildaj al ni.

Kapadociano. -- En mia patrujo ne ekzistas plu dioj; la Romanoj
forpelis ilin. Oni diras, ke ili forkuris en la montaron, sed tion
mi ne kredas. Mi pasigis tri noktojn sur la montaro por ilin serĉi,
tamen mi ne ilin trovis. Fine mi vokis ilin per iliaj nomoj, sed ili
ne aperis. Sekve ili estas mortintaj.

Unua Soldato. -- La judoj preĝas al nur unu Dio, kiun povas neniu
vidi.

Kapadociano. -- Tio estas al mi neklarigebla!

Unua Soldato. -- Ili nur kredas al nevideblaĵoj.

Kapadociano. -- Tre ridinde!

Voĉo de Johanano. -- Post mi venos aliulo, kiu estos pli potenca
ol mi. Mi ne indas malligi liajn ŝurimenojn. Sub liaj paŝoj la
dezertoj ekfloros kiel lilioj. La blindaj okuloj ekvidos la lumon
kaj la oreloj de la kolomboj malfermiĝos; la novenaskito metos sian
manon sur la kuŝejon de la drako, kaj kondukos la leonon per ĝiaj
kolharoj.

Dua Soldato. -- Silentigu lin do; ĉiam li parolas tian
malsaĝaĵon.

Unua Soldato. -- Ho ne. Li estas pia homo. Li estas ankaŭ milda.
Ĉiutage li dankas, kiam mi portas al li la manĝajon.

Kapadociano.-- Kiu do li estas.

Unua Soldato. -- Profeto.

Kapadociano. -- Kiel li nomiĝas?

Unua Soldato. -- Johanano.

Kapadociano. -- De kie li venis?

Unua Soldato. -- De la dezerto; tie li sin nutris per akridoj kaj
sovaĝa mielo. Li havis veston el kamelharoj kaj sur la lumboj li
portis ledan ĉirkaŭrimenon. Li mienas tre sovaĝa! Granda aro da
homoj sekvis lin. Eĉ disciplojn li havas!

Kapadociano. -- Kion do li ĉiam parolas?

Unua Soldato. -- Ni ne scias tion. Kelkfoje li parolas pri aferoj,
kiuj timigas nin; neeble tion kompreni.

Kapadociano. -- Ĉu oni povas vidi lin fojon?

Unua Soldato. -- Ne, la tetrarko ne permesas tion.

La juna Siriano. -- La princino kaŝas la vizaĝon post la
ventumilon. Ŝiaj malgrandaj blankaj manoj similas al flugetadantaj
kolomboj, kiuj flugas en sian kolombejon. Ili estas kiel blankaj
papilioj, ĝuste kiel blankaj papilioj.

Paĝio. -- Ne okupu vin pri tio! Kiom vi ŝin rigardas! Vi ne ŝin
rigardu. -- Io terura povus okazi.

Kapadociano (_montrante la cisternon_). -- Stranga malliberejo!

Dua Soldato. -- Malnova akvujo.

Kapadociano. -- Malnova cisterno. En ĝi devas esti malsaniga!

Dua Soldato. -- Ho ne! La frato de la tetrarko ekzemple, lia pli
maljuna frato, la unua edzo de Herodias la tetrarkino, kuŝis dekdu
jarojn en ĝi kaj ne mortis. Fine oni devis stringli [1] lin.

Kapadociano. -- Stringli? Kiu kuraĝis tion fari?

Dua Soldato (_montrante la ekzekutiston, grandeffan negron_) -- Li
kuraĝis, Naaman.

Kapadociano. -- Ĉu li ne ektimis?

Dua Soldato. -- Ne. La tetrarko estis sendinta al li sian ringon.

Kapadociano. -- Kiun ringon?

Dua Soldato. -- La mortringon. Tial li ne ektimis.

Kapadociano. -- Estas tamen io teruriga, stringli reĝon.

Unua Soldato. -- Kial do? Reĝoj same kiel aliaj homoj havas nur
unu kolon!

Kapadociano. -- Ĝi tamen ŝajnas al mi teruriga.

La juna Siriano. -- La princino ekstaras! Ŝi forlasas la tablon.
Ŝi mienas enuiĝa. -- Ha! Si venas tien ĉi!! Jes, ŝi iras rekte
al ni! Kiel pala ŝi estas! Tiel mi ankoraŭ neniam ŝin vidis.

Paĝio. -- Ne rigardu ŝin! Mi vin petegas, ne rigardu ŝin.

La juna Siriano. -- Kiel kolombo, kiu perdis la vojon -- kiel
narciso, kiu moviĝas en la vento -- kiel floro el arĝento.

Salome (_venas el la palaco_).



DUA SCENO.


La samaj. Salome. Poste Sklavo.

Salome. -- Ne, mi ne restas; ne povas resti. Kial la tetrarko tiom
min rigardas per siaj talpokuloj el sub la tremantaj palpebroj?
Strange, ke la edzo de mia patrino tiel min rigardadas. Mi scias
kion ĝi signifas -- ho jes, mi scias.

La juna Siriano. -- Ĉu vi forlasis la feston, princino?

Salome. -- Ah! freŝa estas tie ĉi la aero, fine mi povas spiri!
Jen estas judoj el Jerusalemo, kiuj sin disŝiros reciproke en
pecojn pro siaj simplaj moroj; kaj barbaroj, kiuj nur trinkadas kaj
verŝadas la vinon sur la plankon; kaj grekoj el Smirno kun
pentritaj okuloj, pudritaj vangoj kaj krispaj, frizitaj haroj; kaj
silentemaj ruzaj egiptanoj kun longaj ungoj el renŝtono, kaj brunaj
manteloj; kaj romanoj, malcivilizitaj, arogantaj, ĉiam
blasfemantaj. Vulgara kanajlaro, kaj ili agas kvazaŭ ili estas
homoj de la plej alta nobeleco!

La juna Siriano. -- Ĉu vi ne volas eksidi, princino?

Paĝio. -- Kial vi ŝin alparolas? Kial vi tiom ŝin rigardas? --
Okazos teruraĵo.

Salome. -- Kiom da bono ĝi faras rigardi la lunon! Ĝi mienas kiel
malgranda monero. Ĝi similas al malgranda floro el arĝento. Ĝi
estas malvarmeta kaj pura; certe, ĝi estas pura, ĝi havas la puran
belecon -- jes, ĝi estas pura. Neniam oni ĝin makulis. Neniam ĝi
estis tuŝata kiel ĉiuj aliaj diaĵoj.

Voĉo de Johanano. -- La Sinjoro venis! La Filo de la homoj venis!
La centaŭroj sin kaŝis en la riverojn, kaj la sirenoj forlasis la
riverojn kaj sin kaŝas en la arbaroj en la foliaron.

Salome. -- Kiu vokis?

Dua Soldato. -- Tio estas la profeto, princino.

Salome. -- Ah! La profeto, kiun la tetrarko tiom timas?

Dua Soldato. -- Pri tio ni scias nenion, princino; li estas la
profeto Johanano.

La juna Siriano. -- Ĉu vi ordonas, princino, ke mi alportigu al vi
la portseĝon? La vetero estas bela en la ĝardeno.

Salome. -- Terurigajn aferojn li diras pri mia patrino, ĉu ne vere?

Dua Soldato. -- Ni neniam komprenas kion li diras, princino.

Salome. -- Jes, li diris terurigajn aferojn pri ŝi.

Manaso (_venas el la palaco_). -- Princino, la tetrarko petas vin
reveni al la festo.

Salome. -- Mi ne volas reveni.

La juna Siriano. -- Pardonu, princino, povus okazi io malbona, se
vi ne reiras.

Salome. -- Ĉu la profeto estas maljuna?

La juna Siriano. -- Reiru, princino, estas pli bone. Ĉu mi povas
konduki vin?

Salome. -- La profeto, ĉu li estas maljuna?

Unua Soldato. -- Ne, princino, li estas ankoraŭ juna viro.

Dua Soldato. -- Tion oni ne scias, la homoj diras, ke li estas
Eliaso.

Salome. -- Kiu estas Eliaso?

Dua Soldato. -- Antaŭe li estis profeto en ĉi tiu lando, princino.

Manaso. -- Kiun respondon de l’princino mi alportos al la
tetrarko?

Voĉo de Johanano. -- Ne ĝojkantu, ho lando de Palestino pro tio
ke estas rompita la verĝo, kiu frapis vin. Ĉar el la spermo de la
serpento venos drako, kies naskitaĵo englutos la birdojn.

Salome. -- Kia rimarkinda voĉo! Mi dezirus paroli kun li.

Unua Soldato. -- Neeble, princino!

Salome. -- Tamen mi volas!

La juna Siriano. -- Kredu al mi, princino, estus pli bone, se vi
returnus al la festo.

Salome. -- La profeto eliru la cisternon.

Manaso (_eniras en la palacon post signo de la juna siriano_).

Unua Soldato. -- Tion ni ne povas riski, princino.

Salome (_iras al la rando de la cisterno kaj rigardas malsupren_).
--Kiel mallume estas tie malsupre! Devas esti terurige sidi en tia
malluma truego! Ĝi similas al tombo. (_Ŝi sin turnas refoje al la
soldatoj._) Ĉu vi ne komprenis min? La profeto eliru, mi volas lin
vidi.

Dua Soldato. -- Princino, mi petegas vin, ne postulu tion de ni!

Salome. -- Vi atendigas min longe!

Unua Soldato. -- Princino, nia vivo apartenas al vi, sed ni ne
povas fari kion vi deziras, ne al ni vi devas vin turni pro tio.

Salome. -- (_Rigardante la junan sirianon_). -- Ah!

Paĝio. -- Ve, kio okazos -- certe fariĝos io terura.

Salome (_irante al la juna siriano_). -- Ĉu ne vere, Narabot, vi
faros tion por mi? Mi ĉiam estis bona al vi. Vi faros tion por mi.
Nur rigardi mi volas lin, tiun rimarkindan profeton. Oni rakontis
tiom multe pri li, multfoje mi aŭdis la tetrarkon paroli pri li. Mi
kredas, ke li timas lin. Kaj vi, Narabot, ĉu vi ankaŭ timas lin?

La juna Siriano. -- Ne, princino, neniun mi timas. Sed la tetrarko
malpermesis ke kiu ajn levu la kovrilon de tiu cisterno.

Salome. -- Vi faros al mi tiun komplezon, Narabot, kaj morgaŭ,
kiam en mia portseĝo mi preteriros sub la pordo ĉe la vendistoj de
la statuetoj de l’dioj, mi lasos fali por vi malgrandan floron,
malgrandan vordan floron.

La juna Siriano. -- Princino, mi ne povas, mi ne povas!

Salome (_ridante_). -- Vi ĝin faros, Narabot. Vi scias, ke vi
faros por mi tiun komplezon. Kaj morgaŭ, klam mi preteriros en mia
portseĝo trans la ponton ĉe la vendistoj de la statuetoj de
l’dioj, mi rigardos vin tra la muslina vualo, mi rigardos vin,
Narabot, eble mi ankaŭ ridetos. -- Narabot, rigardu min! -- Vi
bone scias, ke vi faros kion mi deziras de vi. Vi bone scias tion,
ĉu ne vere? Mi ĝin scias.

La juna Siriano (_donas signon al la dua soldato_). -- Elirigu la
profeton, la princino deziras lin vidi.

Dua Soldato (_eniras la cisternon, oni aŭdas la tintadon de ĉenoj
kaj la bruon de peza metala pordo, kiu fermiĝas_).

Salome. -- Ah!

Paĝio. -- O, kiel eksterordinare mienas la luno; kiel la mano de
mortinto, kiu volas tiri sur sin mortotukon.

La juna Siriano. -- Strange ĝi mienas, certe; kiel princino kun
okuloj el sukceno; tra nuboj de muslino ĝi ridetas, kiel juna
princino.

Johanano (_eliras la cistenon, lin sekvas la soldato_).

Salome (_paŝas malantaŭen ĉe lia rigardo_).



TRIA SCENO.


La Samaj. Johanano.

Johanano (_haltante sur la rando de la cisterno_). -- Kie estas li,
kies pokalo jam estas plena je abomenaĵoj? Kie estas li, kiu mortos
iam en arĝenta trenvesto, antaŭ la tuta popolo? Venigu lin ĉi
tien, por ke li aŭdu la voĉon de tiu, kiu aŭdigis sian vokon en
la dezertoj kaj en la reĝaj palacoj.

Salome. -- Pri kiu li parolas?

La juna Siriano. -- Tion oni neniam scias, princino.

Johanano. -- Kie estas ŝi, kiu vidis sur la vando [2] bildojn de
viroj, bildojn de ĥaldeanoj, pentritajn per koloroj; kiu sin donis
al la volupto de siaj okuloj, kiu sendis kurierojn al Ĥaldeo?

Salome. -- Li parolas pri mia patrino!

La juna Siriano. -- Certe ne, princino!

Salome. -- Jes, pri mia patrino li parolas!

Johanano. -- Kie estas ŝi, kiu malaltiĝis al asiriaj
soldatestroj, kiuj ĉirkaŭas siajn lumbojn per ĉirkaŭrimenoj, kaj
kiuj portas multkolorajn kronojn sur la kapoj? Kie estas ŝi, kiu
malaltiĝis al egiptaj junuloj, kiuj, vestitaj per tolo kaj
hiacintŝtonoj, portas orajn ŝildojn kaj kaskojn el arĝento, kaj
havas korpojn kiel grandeguloj? Ŝi leviĝu de sia lito de voluptoj,
de la lito de adulta sangomikso por ekaŭdi la parolon de tiu, kiu
ebenigas la vojon de l’Sinjoro, por ke ŝi povu pentadi siajn
pekojn! Se ŝi tamen ne povas plu eksenti pentadon, sed persistadas
sian abomenaĵon, ŝi spite tio venu, ĉar la Sinjoro jam tenas la
vergon en sia mano!

Salome. -- Terurige! terurige!

La juna Siriano. -- Ne restu ĉi tie, princino, mi vin petas.

Salome. -- La plej teruraj estas liaj okuloj. Ili similas al nigraj
truoj, kiujn oni bruligis per torĉoj en turkan tapiŝon. Ili
similas al nigraj kavaĵoj, kie drakoj loĝas, al nigraj kavaĵoj de
Egipto, kie loĝas la drakoj. Al nigraj maroj ili similas, kiujn
lumigas fantaziaj lunoj -- kredu, li parolos ankoraŭ unu fojon!

La juna Siriano. -- Ne restu ĉi tie, princino, mi petegas vin!

Salome. -- Kiel malgrasa li estas! Li similas al ebura figuro! al
arĝenta statuo; sendube li estas ĉasta kiel la luno. Li similas al
lumradio, al arĝenta lumradio. Lia karno devas esti malvarma kiel
eburo -- mi dezirus rigardi lin de proksime.

La juna Siriano. -- Ne, ne, princino!

Salome. -- Mi devas rigardi lin de proksime!

La juna Siriano. -- Princino princino!

Johanano. -- Kia virino estas tiu, kiu rigardas min? Mi ne volas,
ke ŝi min rigardu. Kiom ŝi rigardas min per siaj oraj okuloj el
sub la delogantaj palpebroj! Mi ne scias, kiu ŝi estas, ne volas
tion scii; ŝi foriru; mi ne volas kun ŝi paroli.

Salome. -- Mi estas Salome, princino de Judeo kaj la filino de
Herodias.

Johanano. -- For de mi, filino de Babilono! Ne alproksimiĝu la
elektiton de la Sinjoro! Via patrino plenigis la teron per siaj
abomenaj faroj kaj la krio de ŝiaj pekoj penetris ĝis en la
orelojn de Dio.

Salome. -- Daŭrigu, Johanano, via voĉo ebriigas min.

La juna Siriano. -- Princino! princino! princino!

Salome. -- Daŭrigu, Johanano, kaj proklamu al mi, kion mi faros.

Johanano. -- Ne alproksimiĝu, ho filino de Sodomo, sed kovru vian
vizaĝon per vualo, kaj ŝutu cindron sur vian kapon kaj forkuru en
la dezerton por serĉi la filon de la homoj.

Salome. -- Kiu estas la filo de la homoj? Ĉu li similas al vi pri
beleco, Johanano?

Johanano. -- Forigu vin de mi, forigu vin de mi! La flugilbaton de
la mortanĝelo mi aŭdis en la palaco.

La juna Siriano. -- Princino, mi petegas vin, returnu!

Johanano. -- Kion vi serĉas tie ĉi kun via glavo, ho anĝelo de
Dio, mia Sinjoro! Kion vi serĉas en tiu ĉi malicplena palaco? La
tago de tiu, kiu mortos en arĝenta vesto, ankoraŭ ne aperis.

Salome. -- Johanano!

Johanano. -- Kiu vokas?

Salome. -- Johanano! mi amas vian korpon, ĉar ĝi estas blanka
kiel la lilio de kampo, kiun ankoraŭ ne tuŝis la falŝisto; ĝi
estas blanka kiel neĝo, kuŝanta sur la montoj de Judeo kaj kiu
malsuprenfluas en la valojn. La rozoj en la ĝardeno de l’reĝino
de Arabujo ne estas tiel blankaj kiel via korpo, nek la dolĉo de la
krepusko, kiam ĝi glitas sur la foliojn, nek la brusto de la luno,
kiam ĝi kuŝas supre la maro; nenio en la mondo estas tiel blanka
kiel via korpo. Lasu min tuŝi vian korpon.

Johanano. -- For de mi, ho filino de Babilono; de la virino la peko
eniris la mondon; ne parolu al mi, mi ne volas aŭskulti vin. Mi
aŭdas nur la vortojn de mia Dio, la Sinjoro.

Salome. -- Via korpo estas abomeninda. Ĝi similas al korpo de
leprulo. Ĝi similas al plastrumita vando, kie la viperoj loĝas, al
prastrumita vando, kie la skorpionoj konstruas siajn nestojn. Ĝi
similas al plastrumita tombo plena je abomenaĵoj. Ĝi estas
teruriga; ĝi estas teruriga, via korpo. Sed viajn harojn mi amas,
Johanano. Ili estas kiel la vinberoj, kiel la malhelaj vinberoj,
kiuj pendas al la vinberarboj de Edomo en la lando de la Edomanoj.
Ili estas kiel la cedroj de Libanono, kiuj disdonas siajn ombrojn al
la leonoj kaj al la rabistoj, kiam ili sin kaŝas en la tago. Ne
estas tiel nigraj la longaj mallumaj noktoj, kiam la luno ne lumas
kaj la steloj timas. La silento, loĝanta en la arbaroj, ne estas
tiel nigra, nenio en la mondo estas tiel nigra kiel viaj haroj; lasu
al mi tuŝi viajn harojn!

Johanano. -- Forigu vin, ho filino de Sodomo. Ne tuŝetu min! La
templon de mia Dio kaj Sinjoro neniu devas tuŝeti.

Salome. -- Viaj haroj estas terurigaj. Ili estas rigidaj pro
malpuraĵo kaj polvo; ili similas al dornokrono, kiun oni premis sur
vian kapon, ili similas al fasko da nigraj serpentoj, kiun oni
ĵetis ĉirkaŭ vian kolon. Viajn harojn mi ne amas! Ĝi estas via
buŝo, kiun mi amas, Johanano! Ĝi estas kiel skarlata strio sur
ebura turo, kiel granato, tranĉita per ebura tranĉilo. La
granatfloroj, kiuj kreskas en la ĝardeno de Tiruso kaj kiuj superas
la ruĝon de la rozoj, ne estas tiel ruĝaj; la ruĝaj fanfaroj de
la trumpetoj, kiuj anoncas la alvenon de l’reĝoj kaj ektimigas la
malamikojn, ne estas tiel ruĝaj. Pli ruĝa estas via buŝo ol la
piedoj de tiuj, kiuj dispremas la vinberojn en la vinpremejo; pli
ruĝa ol la piedoj de la kolomboj, kiuj loĝas en la templo kaj
estas nutrataj de la pastroj; pli ruĝa ol la piedoj de la viro,
elirante la arbaron post kiam li mortigis la sovaĝan leonon. Via
buŝo estas koralbranĉo, kiun trovis la fiŝkaptistoj en la
krepusko de la maro, kaj kiun ili destinis al reĝoj! Ĝi similas al
cinarbo, kiun trovas la moabanoj en la minejoj de Moabo, kaj kiun la
reĝoj ricevis de ili; ĝi similas al la pafarko de la persa reĝo,
pentrita per cinobro kaj havanta kornojn el koraloj. Nenio en la
mondo estas tiel ruĝa, kiel via buŝo; lasu al mi kisi vian buŝon.

Johanano. -- Neniam, ho filino de Babilono, ho filino de Sodomo,
neniam!

Salome. -- Vian buŝon mi volas kisi Johanano, mi volas kisi vian
buŝon!

La juna Siriano. -- Princino! princino! mirtbranĉeto, kolombo el
ĉiuj kolomboj, ne rigardu lin tiom, ne rigardu lin tiom! Ne diru al
li tiajn aferojn, tion mi ne povas elporti -- princino, ne diru al
li tiajn aferojn!

Salome. -- Vian buŝon mi volas kisi, Johanano!

La juna Siriano (_eligas ekkrion, sin trapikas kaj falas inter Salome
kaj Johanano_.)

Salome (_ne ekvidas ĝin_).

Paĝio (_irante al la kadavro_). -- La juna siriano mortigis sin! La
juna soldatestro mortigis sin! Tiu, kiu estis mia amiko, mortigis
sin! Malgrandan arbetaĵon kun nardoj, kaj orajn orelringojn mi
donacis al li, kaj li mortigis sin!

Unua Soldato. -- Princino, la juna soldatestro ĵus mortigis sin.

Salome. -- Vian buŝon lasu al mi kisi, Johanano!

Johanano. -- Ĉu vi ne timas, ho filino de Herodias? Ĉu mi ne
proklamis al vi, ke mi aŭdis la flugilbaton de la mortanĝelo en la
palaco, kaj, ĉu la anĝelo ne aperis?

Salome. -- Vian buŝon lasu al mi kisi!

Johanano. -- Ho filino de honto, estas nur unu viro, kiu povas
ankoraŭ vin savi! Ĝi estas tiu, pri kiu mi al vi parolis. Iru kaj
serĉu lin. En boato sur la maro de Galileo li sidas kaj parolas al
siaj disciploj. Genufleksu sur la marbordo kaj voku lian nomon. Li
al ĉiuj venas, kiuj vokas lin, kaj kiam li venos al vi, tiam
genufleksu antaŭ liaj piedoj kaj preĝu pardonon pro viaj pekoj.

Salome. -- Vian buŝon lasu al mi kisi!

Johanano. -- Estu malbenita, ho filino de sangomiks-adulta patrino,
estu malbenita!

Salome. -- Vian buŝon mi volas kisi, Johanano!

Johanano. -- Mi ne volas rigardi vin. Mi ne volas rigardi vin. Vi
estas malbenita, Salome. Vi estas malbenita! (_Li refoje
malsupreniras en la cisternon_).

Dua Soldato (_sekvas, oni aŭdas refoje la tintadon de ĉenoj kaj la
bruon de la fermiĝanta pordo_).



KVARA SCENO.


La samaj sen Johanano.

Salome. -- Mi kisos vian buŝon, Johanano, mi kisos ĝin!

Unua Soldato. -- La kadavro devas esti forigata, la tetrarko ne
volas vidi kadavrojn, escepte kadavrojn de homoj, kiujn li mortigis
mem.

Paĝio. -- Li estis mia frato. Ve, ĉu mi ne antaŭdiris, ke okazus
io terura? Mi antaŭdiris ĝin kaj ĝi okazis! Mi bone sciis, ke la
luno serĉis mortinton. Ve, kial mi ne kaŝis lin antaŭ la luno? Ke
mi estu kaŝinta lin en kaverno, tiam la luno ne estus lin vidinta!
Li estis al mi pli intima ol frato. Mi donacis al li arbetaĵon de
nardoj kaj ringon el agato, kiun li portis ĉiam al la mano. Vespere
ni promenadis sur la bordo de l’rivero sub la migdalujoj, kaj li
rakontadis al mi pri sia patrujo. Ĉiam li parolis tre mallaŭte. La
sonoro de lia voĉo estis kvazaŭ la voĉo de fluto, sur kiu oni
ludas. Ankaŭ li amis rigardi sin en la rivero; tion mi ofte al li
riproĉis.

Dua Soldato. -- Vi estas prava, la kadavro devas esti kaŝata, la
tetrarko ne devas vidi ĝin.

La soldatoj (_forportas la kadavron kaj metas ĝin post la cisternon,
kiam envenas Herodo_).

Unua Soldato. -- La tetrarko ne venos tien ĉi, neniam li venas sur
la terason, li tre timas la profeton.

Herodo. -- (_Herodias kaj ĉiuj korteganoj eniras_).



KVINA SCENO.


La samaj, Herodo, Herodias, Tigelinus, Romanoj, Virinoj, kaj Viroj
de la sekvantaro de Herodo. Judoj, Nazaretanoj. Fariseoj kaj
Sadukejoj. Manaso. Sklavoj kaj Sklavinoj, plenigantaj la tutan
maldekstran flankon de l’scenejo kaj la ŝtuparon. Pli malfrue la
voĉo de Johanano.

Herodo. -- Kie estas Salome? kie estas la princino? Kial ŝi ne
revenis al la festeno, kiel mi ĝin petigis? Ah! Tie ĉi ŝi estas!

Herodias. -- Ne rigardu ŝin ĉiam; seninterrompe vi ŝin rigardas.

Herodo. -- Tre stranga la luno mienas hodiaŭ vespere. Ĉu ne vere,
ĝi mienas tre stranga. Ĝi similas al avidema virino, kiu ĉiuloke
serĉas la amatulon. Kaj ĝi estas nuda; tute nuda ĝi estas. La
nuboj volas envolvi ĝin, sed ĝi ne volas. Tute nuda ĝi sin
montras kaj rulas sur la ĉielo kiel ebria virino; sendube ĝi
serĉas amatulon; ĉu ĝi ne ruliras kiel ebriulino? Ĝi similas al
avidema virino, ĉu ne vere?

Herodias. -- Sensencaĵo! la luno similas nur al la luno kaj al
nenio alia. Ni returnu, ĉi tie vi havas nenion por serĉi.

Herodo. -- Mi volas resti tie ĉi! Manaso, kuŝigu tien tapiŝojn.
Bruligu la torĉojn, alportu ĉi tien la eburan tablon, alportu la
tablon el jaspo.

(_Post signo de Manaso la sklavoj kaj sklavinoj rapidas en la palacon
kaj trans la ŝtuparojn kaj alportas tapiŝojn. Kelkaj alportas tri
belegajn seĝegojn kaj tablojn, kaj starigas ilin sur la unuan
altajon: aliaj alportas vinon kaj fruktojn; aliaj metas brulantajn
torĉojn en la torĉujojn al la muroj; aliaj sin starigas kun
torĉoj kaj ventumiloj. Muzikistoj kun blovomuzikiloj, harpoj,
duonsfertamburoj kaj cimbaloj sidiĝas al la dekstra flanko de la
cisterno._)

Herodo. -- Refreŝiga estas ĉi tie la aero. Mi volas plue trinki
vinon kun miaj gastoj. Al la senditoj de Cezaro ĉiu honoro devas
esti montrata.

Herodias. -- Por ili vi ne restas tie ĉi.

Herodo. -- Jes, por ili; la aero estas tiel refreŝiga; venu,
Herodias, niaj gastoj atendas. O! mi glitis sur sango, malbona
antaŭsigno, tre malbona antaŭsigno. Kial kuŝas tie sango? Kaj
kial tiu kadavro? Ĉu vi kredas, ke mi estas la reĝo de Egiptujo,
kiu neniam donas feston, ne montrante kadavron? Kiu ĝi estas? Mi ne
volas vidi ĝin.

Unua Soldato. -- Nia soldatestro, sinjoro. La juna siriano, kiun
antaŭ tri tagoj vi nomis nia soldatestro.

Herodo. -- Mortigi lin mi ne ordonis.

Dua Soldato. -- Li mortigis sin mem, sinjoro.

Herodo. -- Kial? Mi do nomis lin soldatestro.

Dua Soldato. -- Ni ne scias, Sinjoro. Tamen li mortigis sin.

Herodo. -- Strange; mi kredis, ke nur la romaj filozofoj sin
mortigas; ĉu ne vere Tigelinus, la romaj filozofoj sin mortigas.

Tigelinus. -- Kelkaj el ili; la stoikuloj sin mortigas, sinjoro.
Ili estas tre maldelikataj homoj, precipe tre ridindaj homoj, vere
tre ridindaj.

Herodo. -- Jes, estas ridinde, mortigi sin mem.

Tigelinus. -- Oni mokas ilin en Romo. La imperiestro estas verkinta
pri ili mokpoemon, kiun oni ĉie recitas.

Herodo. -- Ah! ĉu li verkis mokpoemon pri ili? Estas mirinde, li
povas ĉion -- sed estas strange, ke la siriano sin mortigis. Mi
bedaŭras, mi vere bedaŭras. Ĉar li estis bela, li estis tre bela,
li havis tiajn sopirantajn okulojn. Mi memoras ke li rigardadis
sopirante Salome’on; vere, li rigardadis ŝin iom tro multe.

Herodias. -- Troviĝas ankoraŭ aliaj, kiuj rigardadas ŝin tro
multe.

Herodo. -- Reĝo estis lia patro, mi forpelis lin el lia lando. Kaj
la reĝinon, lian patrinon, vi faris sklavino. Tial li estas tie ĉi
kvazaŭ gasto kaj tial mi faris lin soldatestro. Mi bedaŭras, ke li
estas morta. Sed pro kio vi lasis tie la kadavron; forigu ĝin, mi
ne deziras vidi ĝin, forportu!

La Soldatoj (_forportas la kadavron tra la dekstra pordo_).

Herodo. -- Estas malvarme tie ĉi; estas trablovo, ĉu ne vere?
estas trablovo.

Herodias. -- Ne, ne estas trablovo.

Herodo. -- Jes, estas trablovo, kaj io kvazaŭ flugilbatadoj; mi
aŭdas la batadon de larĝaj flugiloj en la aero. Ĉu vi ne ĝin
aŭdas?

Herodias. -- Ne.

Herodo. -- Nun mi ne plu aŭdas ĝin; sed mi ĝin aŭdis; estis la
vento sendube, ĝi foriĝis. Sed ne, mi ĵus aŭdis ĝin refoje, ĉu
vi ankaŭ ne ĝin aŭdis? Ĝi sonas kvazaŭ flugilbatado.

Herodias. -- Estas nenio, mi diras vin; vi estas malsana, ni reiru.

Herodo. -- Mi ne estas malsana, sed ŝajnas al mi, ke via filino
estas malsana, tiel malsana ŝi mienas, neniam mi vidis vian filinon
tiel pala. (_Li sidiĝas._)

Tigelinus kaj Herodias (_sidiĝas_).

Paĝio (_sidiĝas je la piedoj de Herodias_).

Herodias. -- Mi jam diris al vi, ne rigardu ŝin.

Herodo. -- Enverŝu vinon. (_Oni ĝin faras_). Salome, venu kaj
trinku kun mi iom da vino. Mi havas ĉi tie vinon, kiu estas belega.
La imperiestro mem sendis ĝin al mi. Trempu viajn lipojn per ĝi
kaj tiam lasu al mi malplenigi la pokalon.

Salome (_sidante ĉe la dekstra pordo_). -- Mi ne soifas, tetrarko.

Herodo. -- Ĉu vi aŭdas kiel ŝi, via filino, min respondas?

Herodias. -- Si estas tute prava. Kial do vi ĉiam ŝin rigardas?

Herodo. -- Alportu fruktojn. (_Oni faras ĝin_). Salome, venu kaj
manĝu frukton kun mi. Mi amas vidi la mordon de viaj dentoj en
frukto. Formordu pecon de tiu ĉi frukto, la ceteron mi volas manĝi.

Salome. -- Mi ne malsatas.

Herodo (_al Herodias_). -- Ĉu vi vidas, kiel vi edukis ŝin, vian
filinon!?

Herodias. -- Mia filino kaj mi devenas de reĝoj! Sed via avo estis
kamelisto kaj krom tio ŝtelisto!

Herodo. -- Vi mensogas!

Herodias. -- Vi scias mem, ke tio estas vero.

Herodo. -- Salome, venu, eksidu ĉe mi, mi volas doni al vi la
kronon de via patrino.

Salome. -- Mi ne estas laca, tetrarko.

Herodias. -- Vi do vidas, kiel ŝi estimas vin.

Herodo. -- Alportu --, kion mi deziris? Mi forgesis. Ah! ah! mi
memoras.

Voĉo de Johanano. -- La tempo alvenis; tio fariĝis, kion mi
antaŭdiris, diras la Sinjoro, nia Dio. Alvenis la tago, pri kiu mi
parolis.

Herodias. -- Silentigu lin do, mi ne volas aŭdi lian voĉon, li
ĉiam insultas min.

Herodo. -- Nenion li diris kontraŭ vi. Cetere, li estas tre granda
profeto.

Herodias. -- Mi ne kredas en profetoj; ĉu iu povas tion
antaŭdiri, kio okazos? Neniu scias tion; krom tio, li ofendas min
ĉiam. Sed mi kredas ke vi timas lin; jes, mi scias ke vi timas lin.

Herodo. -- Mi ne timas lin, mi timas tute neniun.

Herodias. -- Jes, vi lin timas, se ne, kial vi ne donas lin en la
manojn de la judoj, kiuj jam deziras tion dum ses monatoj?

Unua Judo. -- Sinjoro, vere, estus pli bone liveri lin al ni.

Herodo. -- Sufiĉe pri tio, mi jam donis al vi mian respondon, mi
ne liveros lin al vi. Li estas sankta viro, iu, kiu Dion vidis.

Unua Judo. -- Neeble, neniu vidis Dion post Eliaso, kiu estis la
unua, kiu vidis Dion. En nia tempo Dio ne plu sin montras, kaj tial
estas tiom da mizero en la lando.

Dua Judo. -- Oni tute ne scias, ĉu la profeto Eliaso vere vidis
Dion. Ĝi estis nur la ombro de Dio, kiun li vidis.

Tria Judo. -- Dio ne sin kaŝas, li ĉiam sin montras en ĉiuj
aferoj, en la malbono kaj en la bono.

Kvara Judo. -- Tion oni ne diru, tio estis tre danĝera doktrino,
kiu devenas el la lernejoj de Aleksandrio, kie estas instruata greka
filozofio. Kaj la grekoj estas idolanoj, ili eĉ ne estas
ĉirkaŭtranĉitaj.

Kvina Judo. -- Neniam oni povas scii, kiel agas Dio, ĉar Liaj
vojoj estas plenmisteraj. Eble estas tio la bono, kio ŝajnas esti
la malbono, neniam oni povas tion scii, tial oni sin submetu al
ĉio. Dio estas fortega, samtempe. Li batas la malfortulojn kaj la
fortulojn, neniun li indulgas.

Unua Judo. -- Prave, Dio estas terura. Li batas la malfortulojn kaj
la fortulojn, kiel oni pistas la grenon en pistujo, sed tiu ĉi viro
neniam vidis Dion. Post la profeto Eliaso neniu vidis Dion.

Herodias. -- Silentigu ilin do, ili enuigas min.

Herodo. -- Sed mi aŭdis diri ke Johanano mem estas via profeto
Eliaso.

Unua Judo. -- Neeble; post la tagoj de l’profeto Eliaso pasis pli
ol tri cent jaroj.

Herodo. -- Tamen estas homoj, kiuj diras, ke li estas la profeto
Eliaso.

Unua Judo. -- Ne, ne, li ne estas la profeto Eliaso.

Voĉo de Johanano. -- Veninta estas la tago, la tago de
l’Sinjoro, kaj sur la montoj mi aŭdas la paŝojn de tiu, kiu
estas la Savonto de l’mondo.

Herodo. -- Kion signifas tio, la Savonto de l’mondo?

Tigelinus. -- Ĝi estas la titolo, kiun havas la imperiestro.

Herodo. -- Tamen la imperiestro ne venas al Judeo. Hieraŭ mi
ricevis leteron el Romo, en ĝi nenio estas skribita pri tio. Sed
vi, Tigelinus, vi estis en Romo la pasintan vintron, kaj tamen
ankaŭ aŭdis nenion pri tio?

Tigelinus. -- Vere, sinjoro, nenion mi aŭdis pri tio. Mi nur
klarigis al vi la titolon.

Herodias. -- La imperiestro tute ne povas veni ĉi tien, li suferas
je la podagro, oni diras ke li havas piedojn kvazaŭ elefanto.
Ankaŭ pro ŝtataj motivoj li ne venos, ĉar kiu forlasas Romon --
tiu perdos Romon. Li ne venos. Sed kio ajn estu: li estas la Cezaro;
se li volos, li venos. Tamen mi ne kredas ke li venos.

Unua Nazaretano. -- Ĝi ne estas Cezaro, pri kiu parolis la profeto!

Herodo. -- Ne Cezaro?

Unua Nazaretano. Ne, sinjoro!

Herodo. -- Pri kiu do li parolis?

Unua Nazaretano. -- Pri la Mesio, kiu ekvenis.

Unua Judo. -- La Mesio ne ekvenis.

Unua Nazaretano. -- Li ekvenis kaj faras miraklojn ĉiuloke.

Herodias. -- Sensencaĵo, mi ne kredas plu en mirakloj, mi jam
vidis tro multe da ili. (_Al paĝio_). Mian ventumilon!

Unua Nazaretano. -- Tiu viro faras verajn miraklojn, ekzemple: dum
malgranda edziĝfesto, en urbeto de Galileo, li ŝanĝis akvon en
vinon. Homoj, kiuj ĉeestis, rakontis ĝin al mi. Ankaŭ li
resanigis per surmetigo de manoj du leprulojn antaŭ la pordegoj de
Kapernaumo.

Dua Nazaretano. -- Vi eraras, estis du blinduloj, kiujn li
resanigis apud Kapernaumo.

Unua Nazaretano. -- Ili estis lepruloj, tamen li ankaŭ jam
resanigis blindulojn, kaj oni vidis lin paroli kun anĝeloj sur
monto.

Sadukeo. -- Ne ekzistas anĝeloj.

Fariseo. -- Jes, ili ekzistas, sed mi ne kredas, ke tiu viro
parolis kun ili.

Unua Nazaretano. -- Multaj homoj vidis lin paroli kun anĝeloj.

Sadukeo. -- Ne kun anĝeloj!

Herodias. -- Kiel tiuj homoj senpaciencigas min, ili estas veraj
malsaĝuloj. (_Al la paĝio_). Nu, mian ventumilon?

Paĝio (_donas la ventumilon_).

Herodias -- Vi mienas kvazaŭ vi sonĝas. Ne sonĝu, nur malsanuloj
sonĝas. (_Ŝi batas la paĝion per la ventumilo_).

Dua Nazaretano. -- Same okazis la miraklo al la filino de Jairuso.

Unua Nazaretano. -- Jes, certe, nedisputeble.

Herodias. -- Tiuj homoj estas malsaĝuloj, ili rigardas tro multe
la lunon, silentigu ilin do.

Herodo. -- En kio ekzistas la miraklo al la filino de Jairuso?

Unua Nazaretano. -- Mortinta estis la filino de Jairuso, li
revivigis ŝin.

Herodo. -- Ĉu li povas revivigi la mortintojn?

Unua Nazaretano. -- Jes, sinjoro, li revivigas la mortintojn.

Herodo. -- Mi ne volas, ke li faru tion, mi malpermesas al li fari
tion, mi ne ĝin kredas ke oni revivigas mortintojn. Oni serĉu lin
kaj diru ke mi ĝin malpermesas revivigi la mortintojn. Kie loĝas
nuntempe tiu viro?

Dua Nazaretano. -- Sinjoro, li loĝas ĉie, sed estas tre
malfacile, trovi lin.

Unua Nazaretano. -- Oni diris ke li loĝas nun en Samario.

Unua Judo. -- Je tio oni povas vidi, ke li ne estas la Mesio, ĉar
ĉe la samarianojn neniam venos Mesio. Ili estas malbenitaj, ili
neniam portas oferaĵojn al la templo.

Dua Nazaretano. -- Antaŭ nelonge li forlasis Samario. Mi kredas ke
li estas nuntempe en la ĉirkaŭaĵo de Jeruzalemo.

Unua Nazaretano. -- Ho ne, tie li ne estas, mi ĵus venis de
Jeruzalemo. De du monatoj oni aŭdis plu nenion pri li.

Herodo. -- Tute egale, tamen oni igu lin serĉi kaj diru ke mi ne
permesas ke li revivigas la mortintojn. Ŝanĝi akvon en vinon,
resanigi leprulojn kaj blindulojn, tion li faru se li deziras, tio
eĉ ŝajnas al mi bona faro. Sed li nur ne revivigi la mortintojn,
estus terurige se la mortintoj revenus.

Voĉo de Johanano. -- Ve al la voluptemulino, la malĉastulino, la
filino de Babilino kun okuloj el oro sub la brilantaj palpebroj!
Tiel parolas la Sinjoro, nia Dio. Atakigu ŝin de aro da homoj,
eklevigu de la popolo ŝtonojn por ŝtonmortigi ŝin!

Herodias. -- Ordonu al li ke li silentu!

Voĉo de Johanano. -- La soldatestroj trapikigu ŝin per glavoj,
ili dispremigu ŝin per ŝildoj!

Herodias. -- Tio estas hontindaĵo!

Voĉo de Johanano. -- Tiel mi volas forigi la krimojn de la tero,
por ke ĉiuj virinoj lernu ne imiti la abomenaĵojn de tiu virino.

Herodias. -- Ĉu vi aŭdis kion li diris kontraŭ mi? Ĉu vi
toleras ke li insultas tiel vian edzinon?

Herodo. -- Vian nomon li ja ne eldiris!

Herodias. -- Tute egale, vi bone scias ke li ĉiam penas insulti
min, kaj mi estas via edzino, ĉu ne vere?

Herodo. -- Jes, amata kaj kara Herodias, vi estas mia edzino, kaj
antaŭe vi estis la edzino de mia frato!

Herodias. -- Estis vi, kiu tiris lin el miaj brakoj.

Herodo. -- Prave; mi estis la pli forta; sed ni ne parolu plu pri
tio. Mi ne volas plu paroli pri tio. Tial la profeto parolis tiujn
terurigajn vortojn. Nepre malfeliĉaĵo okazos fine pro tio! Tial ni
silentu pri ĝi! Altnobla Herodias, ni forgesas niajn gastojn!
Enverŝu por mi, ho multeamatino; replenigu por mi per vino la
belegan pokalon, tiun-ĉi el arĝento kaj tiun grandan el kristalo.
Mi trinkas al la sano de l’imperiestro! Romanoj estas tie ĉi,
tial oni devas trinki al la sano de l’imperiestro!

Ĉiuj. -- Cezaro! Cezaro!

Herodo. -- Ĉu vi ne vidas kiel pala estas via filino?

Herodias. -- Kion tio povas interesi al vi, ke ŝi estas pala aŭ
ne?

Herodo. -- Neniam mi ŝin vidis tiel pala.

Herodias. -- Ne rigardu ŝin ĉiam!

Voĉo de Johanano. -- En tiu tago la suno fariĝos tiel nigra kiel
la hartukoj, la luno fariĝos tiel nigra kiel sango, kaj la steloj
falos sur la teron kvazaŭ nematuraj figoj, falantaj de l’figujo,
kaj la reĝoj sur la tero ektimos.

Herodias. -- Haha, mi dezirus vidi la tagon pri kiu li parolaĉas,
en kiu la luno fariĝos kiel sango kaj la steloj falos sur la teron
kvazaŭ nematuraj figoj. Kvazaŭ ebriulo tiu profeto parolas! Sed la
sonoron de lia voĉo mi ne povas plu elporti; abomeninda estas al mi
lia voĉo! Silentigu lin do!

Herodo. -- Ho ne, mi ne komprenas, kion li diras, sed ĝi estas
eble signo!

Herodias. -- En signoj mi ne kredas. Li parolas kvazaŭ ebria homo.

Herodo. -- Eble li estas ebria de l’vino de Dio!

Herodias. -- Kia estas tiu vino? De kiu vinmonto ĝi devenas, en
kiuj premejoj ĝi estas preparita?

Herodo (_de nun rigardas seninterrompe Salomeon_). -- Tigelinus, kiam
vi estis lastfoje en Romo, ĉu la imperiestro tiam parolis al vi pri
-- -- --

Tigelinus. -- Pri kio, sinjoro?

Herodo. -- Pri kio? -- mi demandis al vi ion, ĉu ne vere? Mi
forgesis pri kio mi volis demandi.

Herodias. -- Vi refoje rigardas mian filinon, ne rigardu ŝin, mi
jam diris tion al vi.

Herodo. -- Vi ĉiam diras la samon.

Herodias. -- Mi refoje ĝin diras.

Herodo. -- Kaj la rekonstruaĵo de la templo, pri kio oni tiom
parolas, ĉu tio okazos? Ĉu ne vere, oni diras ke la kurteno antaŭ
la plejsanktaĵo malaperis?

Herodias. -- Vi mem ĝin forprenis; vi tute ne scias, kion vi
parolas. Mi ne volas resti tie ĉi pli longe, ni reeniru la palacon.

Herodo. -- Dancu por mi, Salome.

Salome. -- Mi ne deziras danci, tetrarko.

Herodo. -- Salome, filino de Herodias, dancu por mi.

Herodias. -- Lasu ŝin do trankvila.

Herodo. -- Mi ordonas vin danci.

Salome. -- Mi ne amas danci, tetrarko.

Herodias (_ridetante_). -- Vi vidas kiel ŝi obeas vin!

Herodo. -- Kion tio tuŝas min ke ŝi dancas aŭ ne? Tio estas al
mi tute same; hodiaŭ vespere mi estas feliĉa, tre feliĉa, neniam
mi estis tiel feliĉa.

Unua Soldato. -- La tetrarko mienas tre malgaja, ĉu ne vere? li
mienas tre malgaja.

Dua Soldato. -- Jes, tre malgaja li mienas.

Herodo. -- Kial mi ne estus feliĉa? La imperiestro, kiu estas la
estro de l’mondo, la estro de ĉio, tre min amas. Donacojn de alta
valoro li jus sendis al mi kaj li promesis al mi venigi al Romo la
reĝon de Kapadocio, mian malamikon, eble li krucumigos lin en Romo:
ĉar li povas ĉion fari, kion li volas, la imperiestro; li ja estas
la estro. Tial mi rajtas esti feliĉa, kaj vere, mi ĝi estas
ankaŭ. Ankoraŭ neniam mi estis tiel feliĉa. Nenio en la mondo
povas neniigi mian feliĉon.

Voĉo de Johanano. -- Li sidos sur la trono, li estos vestita
purpure kaj skarlate. En sia mano li tenos oran ujon plenan je siaj
kalumnioj. La anĝelo tamen mortfrapos lin, de vermoj li estos
manĝata.

Herodias (_mokante_). -- Ĉu vi aŭdas, kion li diras pri vi: De
vermoj vi estos manĝata.

Herodo. -- Ne pri mi li parolas, neniam li ĝin faras. Li parolas
pri la reĝo de Kapadocio, mia malamiko, ĝi estas li kiu estos
manĝata de vermoj. Neniam li parolis al mi, la profeto, escepte
tiam, kiam mi faris la edzinon de mia frato la edzino de mi mem.
Eble li estas ankaŭ prava, ĉar efektive, vi estas senfrukta.

Herodias. -- Senfrukta? Kaj vi diras tion, vi, kiu senĉese
rigardas mian filinon, vi, kiu deziras ke ŝi dancu por plezurigi
vin! Estas vere absurda diri ion tian. Mi jam naskis infanon. Al vi
neniam naskiĝis infano, eĉ ne ĉe unu el viaj sklavinoj. Vi estas
senfrukta, ne mi!

Herodo. -- Silentu! Vi estas senfrukta. Vi ne donis al mi infanon,
kaj tial la profeto nomas nian edzecon sangadulta edzeco, kiu
kaŭzos malfeliĉaĵojn; mi timas ke li estas prava. -- Tre certe,
li estas prava! -- Sed nun ne estas la tempo paroli pri tio, nun mi
volas esti feliĉa, kaj mi ĝi estas, tre feliĉa mi estas, nenio
ĝenas min.

Herodias. -- Tre mi ĝojas ke vi estas tiel bonhumora hodiaŭ
vespere. Vi ne kutimas tion. Sed malfruiĝas, ni returnu, kaj ne
forgesu ke ni volas ĉasi je l’tagiĝo. Al la senditoj de
l’imperiestro oni ja devas fari ĉiun honoron, ĉu ne vere?

Dua Soldato. -- Kiel malgaja mienas la tetrarko.

Unua Soldato. -- Jes, li mieras malgaja.

Herodo. -- Salome, Salome dancu por mi. Mi petas vin, dancu por mi,
mi estas tiel malĝoja hodiaŭ vespere; jes, mi estas tre malĝoja
hodiaŭ vespere. Enirante, mi glitis sur sango, tio estas malbona
antaŭsigno, ankaŭ mi aŭdis -- certe, mi aŭdis flugilbaton en la
aero, baton kvazaŭ de grandega birdo. Mi ne povas diri, kion
signifas tio; mi estas tiel malĝoja hodiaŭ vespere; venu kaj
dancu, Salome, mi vin petas. Kiam vi dancos por mi, vi povas deziri
de mi, kion vi volas, mi ĝin donos al vi. Jes, dancu por mi,
Salome, mi volas doni al vi ĉion, kion vi deziras, eĉ la duonon de
mia reĝolando.

Salome (_ekstarante_). -- Ĉu vi volas doni al mi ĉion, kion mi
deziras, tetrarko?

Herodias. -- Ne dancu, mia filino.

Herodo. --Ĉion, eĉ la duonon de mia reĝolando.

Salome. --Ĉu vi ĵuras tion, tetrarko?

Herodo. --Mi ĵuras tion, Salome.

Herodias. -- Mia filino, ne dancu!

Salome. -- Je kio vi ĵuras, tetrarko?

Herodo. --Je mia vivo, je mia krono, je miaj dioj! Kion ajn vi
deziras, mi ĝin donos, eĉ la duonon de mia reĝolando, se vi nur
dancos. Ho Salome, Salome, dancu por mi.

Salome. --Vi ĵuris, tetrarko.

Herodo. -- Mi ĵuris, Salome.

Salome. -- Kion ajn mi deziras de vi, eĉ la duonon de via
reĝolando!

Herodias. -- Ne dancu, mia filino.

Herodo. -- Eĉ la duonon de mia reĝolando. Kiel bela vi estos
estante reĝino, se plaĉos al vi deziri la duonon de mia
reĝolando. Ĉu ne vere, ŝi estos tre bela reĝino? -- Ah! estas
malvarme ĉi tie, blovas malvarma vento, mi aŭdas ĝin! Kaj en la
aero mi refoje aŭdas la flugilbaton, oni povus kredi ke flugpendas
birdo, granda nigra birdo super la teraso. Kial mi ne volas vidi
ĝin, tiun birdon? Kiel teruriga estas ĝia flugilbato, kiom
teruriga estas la vento de flugilbato; ĝi estas malvarma vento --
sed ne, ĝi ja ne estas malvarma, ĝi estas kontraŭe tre varma, tro
varma; mi sufokiĝas, verŝu akvon sur miajn manojn. (_Sklavoj
rapidas al li_). Donu al mi neĝon por manĝi, forprenu mian
mantelon, rapide, rapide, forprenu de mi la mantelon -- ne, lasu
ĝin. Mia girlando doloras min, mia girlando el rozoj. La floroj
estas kvazaŭ fajro, ili brulis mian frunton. (_Li ŝiras la
girlandon de sia kapo kaj ĵetas ĝin sur la tablon_). Ah! fine mi
povas spiri; kiel ruĝaj estas tiuj folioj, ili mienas kiel sango
sur blanka tuko. Tute egale, ĉie oni ne devas trovi simbolojn. Tio
malebligus la vivon. Estus pli bone diri ke sango estas tiel bela
kiel rozoj; estus pli bone, tion diri -- sed ni ne parolu plu pri
tio. Nun mi estas feliĉa, tre feliĉa mi nun estas. Mi rajtas tion,
ĉu ne vere? Ĉar via filino dancos por mi. Salome, vi dancos por
mi, vi ĝin promesis.

Herodias. -- Mi ne volas ke ŝi dancu.

Salome. -- Mi dancos por vi, tetrarko. (_Ŝi donas signon al siaj
sklavinoj, ili supreniras la ŝtuparon_).

Herodo. -- Ĉu vi aŭdas, kion diras via filino? Ŝi dancos por mi.
Salome, vi agos bone, dancante por mi, kaj kiam vi estos dancinta,
pensu al tio: vi postulos de mi ĉion, kion vi volas. Ĉion ajn,
kion vi volas, mi donos ĝin al vi, eĉ la duonon de mia reĝolando.
Mi ĵuris tion, ĉu ne?

Salome. -- Vi ĵuris, tetrarko.

Herodo. -- Kaj neniam mi rompis mian ĵuron. Mi ne estas unu el
tiuj, kiuj ne tenas sian vorton, mi ne povas mensogi, mi estas la
sklavo de mia vorto, kaj mia vorto estas reĝa vorto. La reĝo de
Kapadocio mensogas ĉiam, sed li ne estas reala reĝo. Li estas
malkuraĝulo. Ankaŭ li ŝuldas al mi monon kaj ne volas ĝin pagi.
Eĉ miajn senditojn li insultis, li diris tre insultajn aferojn. Sed
la imperiestro krucumigos lin, kiam li venos al Romo; mi firme
kredas, ke la imperiestro krucumigos lin. Se ne, li mortos kaj estos
manĝata de vermoj. La profeto antaŭdiris tion. Nu, Salome, je kio
vi atendas?

Salome. -- Mi nur atendas, ĝis miaj sklavinoj alportos al mi
odoraĵojn kaj la sep vualojn, kaj senigos de miaj piedoj la
sandalojn.

Sklavinoj (_revenas kaj alportas odoraĵojn kaj la sep vualojn; ili
malligas la sandalojn, demetas la supran veston de Salome kaj
envolvas ŝin per vualoj._)

Herodo. -- Ĉu vi volas danci nudpiede? Ah, tio estas bona, vere
bona! Al blankaj kolomboj similos viaj piedoj, al blankaj floretoj,
kiuj tremadas sur arbo -- sed ne, ŝi dancos sur sango, ĉar sango
estis verŝata sur la plankon! Mi ne volas ke ŝi dancu sur sango.
Tio estus malbona antaŭsigno.

Herodias. -- Kio povas esti tio al vi, ke ŝi dancas sur sango? Vi
ja vadis en ĝi multfoje.

Herodo. -- Kion tio al mi tuŝas? Ah, rigardu do la lunon! Ĉu ĝi
ne fariĝis ruĝa, ruĝa kiel sango? Ah, la profeto ĝin
antaŭdiris. Ĉu ne vere, tion li antaŭdiris. Vi do ankaŭ ĝin
aŭdis? La luno fariĝis ruĝa kiel sango, ĉu vi ne vidas tion?

Herodias (_mokante_). -- Certe, bone mi ĝin vidas kaj la steloj
falas kiel nematuraj figoj, ĉu ne? Kaj la suno fariĝas malluma
kiel pentvesto el haroj, kaj timo ekprenas la reĝojn de la tero.
Tion almenaŭ oni vidas; unu fojon la profeto estis prava, timo
ekprenas la reĝojn de la tero! Sed ni returnu, vi estas malsana, en
Romo oni rakontos ke vi estas freneza. Ni returnu, mi diras vin!

Voĉo de Johanano. -- Kiu estas tiu, kiu venas tie de Edomo, kiu
venas tie de Bozra, en purpura vesto, brilanta de vesta belegeco,
alproksimiĝante en ĉiupotenco? Kial liaj vestoj estas pentritaj
skarlate?

Herodias. -- Ni returnu, la voĉo de tiu homo ekscitas min
plejgrade. Mi ne volas, ke mia filino dancu, kiam samtempe li
tiamaniere krias! Mi ne volas ke ŝi dancu, kiam vi rigardas ŝin en
tia maniero, unuvorte: mi ne volas, ke ŝi dancu.

Herodo. -- Restu kviete sidanta, edzino, reĝino; via kontraŭstaro
ne utilos al vi, mi ne reiros antaŭ ol ŝi estos dancinta. Dancu,
Salome, dancu por mi!

Herodias. -- Ne dancu, mia filino!

Salome. -- Mi estas preta, tetrarko.

La Muzikistoj (_komencas ludi_).

La Sklavinoj (_kaŭras en duoncirklo ĉirkaŭ Salome, ili kantas
unutonan melodion, frapadas laŭte la manojn kaj eligas laŭtajn
ekkriojn dum Salome turne dancadas_).

Salome (_dancas la sep-vualdancon kaj fine falas senvuale al la
piedoj de Herodo_).

Herodo. -- Ah, estas rave, rave! Vidu, kiel ŝi, via filino dancas
por mi. Venu al mi, Salome, por ke mi rekompensu vin. Mi malavare
pagas al dancistinoj kaj malavare mi volas vin rekompensi; ĉion,
kion vi deziras, mi volas doni al vi. Kion vi volas havi? Parolu!

Salome (_genufleksante_). -- Mi volas, ke oni alportu al mi sur
arĝenta plado...

Herodo (_ridante_). -- Sur arĝenta plado, certe, sur arĝenta plado.
Ŝi estas ĉarma, ĉu ne? Kion do oni alportos al vi sur arĝenta
plado, kara kaj bela Salome, plej bela el ĉiuj knabinoj en Judeo,
kion oni alportos al vi sur arĝenta plado? Parolu, kio ajn ĝi
estu, oni alportos ĝin al vi, miaj trezoroj apartenas al vi; kio do
ĝi estas, Salome?

Salome (_ekstarante_). -- La kapo de Johanano!

La Sklavinoj (_almetas al ŝi mantelon_).

Herodias. -- Ah! bone dirita, mia filino!

Herodo (_ekstarante_). -- Ne, ne!

Herodias. -- Bone dirita, mia filino!

Herodo. -- Ne, Salome, ne; tion vi ne deziras. Ne aŭskultu al via
patrino; ŝi ĉiam konsilas al vi nur malbone, al ŝi ne aŭskultu.

Salome. -- Al mia patrino mi ne aŭskultas. Je mia propra plezuro
mi deziras la kapon de Johanano sur arĝenta plado. Vi ĵuris,
Herodo, ne forgesu tion, vi ĵuris!

Herodo. -- Mi scias; je miaj dioj mi ĵuris; bone mi tion scias.
Tamen, mi petas vin, deziru de mi ion alian, la duonon de mia
reĝolando; ĝin mi donos al vi. Sed ne postulu tion, kion vi ĵus
postulis!

Salome. -- Mi postulas de vi la kapon de Johanano.

Herodo. -- Ne, ne, mi ne volas.

Salome. -- Vi ĵuris, tetrarko.

Herodias. -- Jes, vi ĵuris, ĉiu ĝin aŭdis, vi ĵuris antaŭ
ĉiu.

Herodo. -- Silentu, mi ne parolas al vi.

Herodias. -- Tute prave mia filino povas postuli la kapon de tiu
homo. Kontraŭ mi li eligis insultaĵojn, abomenaĵojn li diris al
mi. Oni vidas, kiel ŝia patrino estas kara al ŝi, tial ne cedu,
mia filino, li ĵuris, ĵuris.

Herodo. -- Silentu, ne parolu al mi. Vidu, Salome, oni devas esti
prudenta, ĉu ne vere? oni devas esti prudenta. Neniam mi estis
severeta kontraŭ vi, mi ĉiam vin amis, eble tro multe. Estas
terure, estas abomene, postuli tion de mi, kaj fine mi kredas, ke
ĝi tute ne estas serioza. La kapo de senkapigito estas abomena
objekto, ĉu ne vere? Knabino ne devas vidi tion. Kian plezuron tio
povas alporti al vi? Nenian. Ne, ne, tion vi ne povas deziri;
aŭskultu min momenton. Mi havas smeraldon, grandan rondan
smeraldon, kiun la amatino de Cezaro sendis al mi. Kiam vi vidas tra
tiu ŝtono, tiam vi povas tion vidi, kio en la malproksimeco okazas.
La imperiestro mem portas tian ŝtonon, kiam li vizitas la cirkon.
La mia tamen estas pli granda, tion mi scias certege, ĝi estas la
plej granda smeraldo en la tuta mondo. Ĝin vi volas havi, ĉu ne?
Petu ĝin de mi, vi ekhavos ĝin.

Salome. -- Mi postulas la kapon de Johanano.

Herodo. -- Aŭskultu min do, vi ja tute ne aŭskultas min, lasu min
fine paroli al vi, Salome.

Salome. -- La kapon de Johanano!

Herodo. -- Ne, ne, tion vi ne volas, vi nur ĝin diras por fari al
mi doloron, ĉar mi rigardis vin la tutan vesperon. Nu, mi ja
konfesas, via beleco turmentis min, terure ĝi turmentis min, kaj
tro multe mi vin rigardis, sed mi ne ĝin refaros. Oni devas rigardi
nek objektojn nek personojn. Nur en la spegulo oni devas rigardi
sin, ĉar speguloj nur montras al ni maskojn. -- Mi soifas; vinon!
-- Salome, ni estu amikoj. Vidu..., kion mi nur volis diri..., kio
ĝi estis? -- ho jes, mi memoras. Salome, alproksimiĝu, alie vi ne
aŭdos miajn vortojn! Salome, vi do konas miajn blankajn pavojn, la
belajn blankajn pavojn, kiuj promenadas en la ĝardeno inter la
mirtoj kaj cipresoj. Oraj estas iliaj bekoj, kaj la grenoj, kiujn
ili manĝas, estas el oro, kaj purpure ruĝaj estas iliaj piedoj.
Pluvas, kiam ili blekas, kaj kiam ili disvolvas la voston, tiam la
luno staras sur la ĉielo. Po du ili promenas inter la cipresoj kaj
la malhelaj mirtoj, gardata ĉiu de sklavo. Ofte ili flugas trans la
arbojn kaj ofte ili ripozas sur la herbejoj kaj ĉe la lagetoj.
Neniu reĝo sur la tuta tero posedas tiajn mirindajn birdojn, eĉ ne
Cezaro. Vidu, kvindek de tiaj pavoj estos viaj, ĉiam ili sekvos vin
kaj en ilia mezo vi estos, kiel la luno en granda brilanta nubo --
ili ĉiuj estos viaj, nur cent mi posedas, kaj sur la tuta tero ne
estas reĝo, kiu posedas pavojn kiel ĉi tiuj, tamen mi volas doni
ilin ĉiujn al vi. Vi nur malligu min de mia ĵuro kaj ne postulu
plu de mi, kion vi postulis. (_Li fintrinkas la pokalon da vino_).

Salome. -- Donu al mi la kapon de Johanano.

Herodias. -- Bone dirite, mia filino! (_al Herodo_) kaj vi faras vin
ridinda per viaj pavoj.

Herodo. -- Silentu, vi ĉiam krias; kiel rabobirdo vi krias! Oni ne
devas tiel krii. Via voĉo turmentas min. Silentu, mi diras vin!
Salome, pripensu, kion vi faris! Eble tiu viro venas de Dio, mi
firme kredas, ke li venas de Dio; li estas sankta viro. La fingro de
Dio tuŝis lin. Terure Dio parolis per lia buŝo. En la palaco kiel
ankaŭ en la dezerto, ĉiam Dio estas kun li. Almenaŭ tio estas
ebla. Oni ne ĝin scias certe, sed estas eble ke Dio estas por li
kaj kun li. Se li mortas, tiam malfeliĉo povas trafi min. Ĉar li
proklamis ke en la tago de lia morto, iu estos trafata de
malfeliĉo. Kaj nur min povas tio koncerni. Pripensu ke mi glitis
sur sango, kiam mi venis ĉi tien. Krom tio, mi aŭdis flugilbaton
en la aero, baton de grandegaj flugiloj. Tio estas malbonaj
antaŭsignoj! Kaj tre certe montriĝis aliaj, kiujn mi ne eksciis.
Nu, Salome, vi ne povas deziri ke trafos min malfeliĉo! Tion vi ne
volas, aŭskultu min plue.

Salome. -- Donu al mi la kapon de Johanano.

Herodo. -- Vidu, vi tute ne aŭskultas min. Estu do kvieta, mi
estas tute kvieta, kiel vi vidas. Aŭskultu min: ĉi tie mi portas
kaŝitan ornamaĵon, kiun eĉ via patrino neniam vidis, tre
rimarkindan ornamaĵon. Mi havas ĉirkaŭkolon, kiu konsistas el
kvar perlaroj, oni povus rigardi ilin kiel lunojn, kiuj estas
fiksitaj al radioj el arĝento; oni povus rigardi ilin kiel kvindek
kaptitajn lunojn, kunligitajn al unu maldika fadeno el oro. Tion
portis iam unu reĝino sur sia ebura brusto. Se vi ĝin portas, vi
estos tiel bela kiel reĝino. Mi havas amestisojn, tiel nigrajn kiel
vino, aliajn tiel ruĝajn kiel vino miksita kun akvo. Mi posedas
flavajn topazojn kiel okuloj de tigroj, kaj ruĝajn topazojn kiel
kolombokuloj, kaj verdajn kiel katokuloj. Mi posedas opalojn, kiuj
lumas kun malvarma flamo, kiuj malĝojas la animojn kaj kiuj timas
la nokton. Oniksojn mi posedas, kiuj mienas kvazaŭ pupilo de
mortinta virino. Selenitojn mi posedas, kiuj aliiĝas, kiam aliiĝas
la luno, kaj kiuj paliĝas kiam la luno brilas. Mi havas safirojn,
grandajn kiel ovoj, bluajn kiel bluaj floroj; en ili la maro sin
movas, kaj neniam la luno malhelpas la bluon de iliaj ondoj. Mi
havas orŝtonojn kaj berilojn, krisopazojn kaj rubinojn, saradoniks
kaj hiacintŝtonojn kaj kalzedonitojn; ilin ĉiujn mi volas doni al
vi, kaj aĉeti por vi ankoraŭ multajn aliajn objektojn. La reĝo de
Hindujo ĵus sendis al mi kvar ventumilojn el papagoplumoj, kaj la
reĝo de Nubio sendis veston el strutplumoj. Kristalon mi posedas,
kiun virinoj ne devas rigardi, sed nur junaj viroj post kiam ili
estas vergitaj per vergo. En kesteto el perlamoto mi havas tri
belegajn turkisojn; kiam oni portas ilin sur la frunto, oni povas
vidi aferojn, kiuj ne ekzistas, kaj kiam oni portas ilin sur la
mano, oni povas fari nefrukteblaj per ili la virinojn. Tiuj trezoroj
estas de nekalkulebla valoro, ili estas nepageblaj. Tamen tio ne
estas ankoraŭ ĉio. En kesteto el ebono kuŝas du pokaloj el
sukceno, similaj al oraj pomoj. Kiam malamiko verŝas venenon en
tiujn pokalojn, ili fariĝas kvazaŭ arĝentaj pomoj. En kesteto kun
enkrustitaj sukceno mi havas sandalojn ornamitajn per vitro; mi
posedas brakringojn enkrustitajn per karbunkolo kaj renŝtono...
kion do vi volas, Salome. Diru al mi kion vi deziras kaj mi donos
ĝin al vi. Ĉion mi volas doni al vi, ĉion, kion vi volas, nur ne
tion unu. Ĉion, kion mi posedas mi volas doni al vi, escepte unu
vivon. La mantelon de la ĉefpastro vi havos, eĉ la antaŭkurteno
de la plejsankaĵo!

La Judoj (_kun indigno_). -- O! O!

Salome. -- Donu al mi la kapon de Johanano!

Herodo (_falsidiĝante_). -- Kiu donos al ŝi kion ŝi postulas? Ĉu
ŝi estas vere la infano de sia patrino?

Unua Soldato (_alproksimiĝas la reĝon_).

Herodias (_prenas la ringon de l’mano de la tetrarko kaj ĝin donas
al la soldato, kiu tuj ĝin portas al la ekzekutisto_).

La ekzekutisto (_konfuziĝas terurite_).

Herodo. -- Kiu prenis mian ringon? Estis ja ringo al mia dekstra
mano. Kiu trinkis mian vinon? Estis ja vino en mia pokalo. Ĝi estis
plena je vino kaj iu fortrinkis ĝin. O, mi firme kredas ke
malfeliĉo trafos iun.

La ekzekutisto (_malsupreniras la cisternon. Oni refoje aŭdas la
tintadon de ĉenoj kaj pordon kiu brufermiĝas_).

Herodo. -- Ve, kial mi donis mian vorton? Neniam reĝo devus doni
sian vorton; se li ĝin tenas, estas terure, kaj se li ne ĝin
tenas, ne estas malpli terure.

Herodias. -- Mi opinias ke mia filino agis prave.

Herodo. -- Mi estas certa, ke nin trafos malfeliĉo.

Salome (_sin klinas super la rando de la cisterno kaj aŭskultas_).
Nenio aŭdiĝas, nenion mi aŭdas; kial tiu viro ne krias? Se iu
venus por mortigi min, mi krius, mi defendus min, mi ne ĝin tolerus
-- ekbatu! ekzekutisto, ekbatu! mi diras vin -- nenion mi aŭdas
-- teruriga silento regas. Ah! Io falis teren. Mi aŭdis ion, kio
falis. Li timas, tiu sklavo, certe li lasis fali sian glavon. Li ne
kuraĝas mortigi lin. Li estas malkuraĝulo, tiu sklavo, oni irigu
soldatojn. (_Ŝi ekvidas la paĝion de Herodo kaj parolas al li_).
Venu ĉi tien, vi ja estis la amiko de tiu mortinta siriano, ĉu ne
vere? Ne estas ankoraŭ sufiĉe da mortintoj. Diru al la soldatoj ke
ili malsupreniru kaj alportu al mi, kion mi deziris, kion promesis
al mi la tetrarko, kaj kio apartenas al mi.

Paĝio (_malantaŭen paŝas terurite_).

Salome (_sin turnas al la soldatoj_). -- Venu ĉi tien, soldatoj,
malsupreniru kaj alportu al mi la kapon de tiu viro.

La soldatoj (_malantaŭen paŝas terurite_).

Salome. -- Tetrarko, tetrarko, ordonu do al viaj soldatoj, alporti
al mi la kapon de Johanano! (_Granda nigra brako, la brako de
l’ekzekudisto aperas el la cisterno, portanta sur arĝenta plado
la kapon de Johanano. Salome ekprenas ĝin, Herodo kovras al si la
kapon per la mantelo, Herodias ridetas kaj ventumas sin. La
Nazaretanoj genufieksas kaj preĝas_). Ah! vi ne volis permesi al mi
kisi vian buŝon, Johanano, nun mi volas kisi ĝin; per miaj dentoj
mi volas mordi ĝin kiel maturan frukton. Jes, mi nun volas kisi
vian buŝon, Johanano. Ĉu mi ne ĝin diris al vi, ke mi volas kisi
ĝin? Sed kial vi ne rigardas min, Johanano? Viaj okuloj, kiuj estis
tiel terurigaj, tiel plena je kolero kaj malestimo, nun ili estas
fermitaj, kial ili estas nun fermitaj? Malfermu ilin! Levu viajn
palpebrojn, Johanano. Kial vi ne rigardas min? Ĉu vi timas min,
Johanano, ĉar vi ne rigardas min? Kaj via lango, kiu, simila al
serpento, elĵetis sian venenon, nun ĝi diras plu nenion, Johanano;
tiu ruĝa vipero, kiu per sia veneno ebriigis min. Tio ja estas
stranga, ĉu ne? De kio venas, ke ĉi tiu ruĝa vipero ne moviĝas
plu? -- vi maldeziris min, Johanano, vi min forpuŝis, vi diris al
mi insultajn vortojn. Kvazaŭ kontraŭ knabinaĉo, vi agis kontraŭ
mi, Salome, la filino de Herodias; kontraŭ mi, princino de Judeo,
kaj nun Johanano, mi vivas ankoraŭ, sed vi estas morta, kaj ĉi tiu
via kapo estas mia; nun mi povas fari kun ĝi kion mi volas. Mi
povas ĵeti ĝin antaŭ la hundojn kaj al la birdoj en la aero --
ah, Johanano, Johanano, vi estis la ununura viro, kiun mi amis, al
ĉiuj aliaj mi nur estis antipatia, sed vi estis bela. Via korpo
similis al ebura kolono sur piedestalo el arĝento, ĝi similis al
ĝardeno plena je vinberoj kaj arĝentaj lilioj, ĝi estis kiel turo
el arĝento, ornamita per eburaj pentraĵoj. Nenio en la tuta mondo
estis kiel via korpo, nenio en la mondo estis tiel nigra kiel viaj
haroj, kaj nenio sur tero estis tiel ruĝa kiel via buŝo. Via voĉo
estis oferujo el kiu fluadis multekosta odoro, kaj se mi rigardis
vin, eksonis en mi mirindaj sonoj. Ah, kial vi ne rigardis min,
Johanano? Per viaj manoj kaj per viaj insultoj vi kovris por mi vian
vizaĝon. Antaŭ viajn okulojn vi metis la vualon de tiu, kiu volas
vidi sian Dion. Nun vi vidas Lin, vian Dion, Johanano, min tamen,
min -- vi vidis neniam. Se vi ĝin estus farinta, vi estus aminta
min. Mi vidis vin, Johanano -- kaj -- mi amis vin. Ah, kiom mi vin
amis! Ankoraŭ mi vin amas, Johanano, nur vin; mi soifas je via
beleco, kaj malsatas je via amo. Kaj nek vino nek frukto povis
trankviligi mian deziron. Kion mi nun faros, Johanano? Nek la
riveroj, nek la riveregoj povas trankviligi mian amon. Princino mi
estis -- vi malŝatis min -- ĉasta mi estis -- vi metis fajron
en mian sangon. Ah, kial vi ne rigardis min, Johanano? Se vi estus
ĝin farinta, vi estus aminta min. Mi bone ĝin scias, vi estus
aminta min, ĉar la mistero de l’amo estas pli granda ol la
mistero de l’morto. Nur la amon oni povas rigardi.

Herodo. -- Abomena estas via filino, plene abomena. Tio, kion ŝi
faris, estas vere granda krimo, certe krimo kontraŭ nekonata Dio.

Herodias. -- Mi pravigas la faron de mia filino kaj nun mi volas
resti tie ĉi.

Herodo (_ekstarante_). -- Tion diras la sangadulta virino. Venu, mi
ne volas resti ĉi tie pli longe; venu, mi rediras vin, mi scias ke
malfeliĉo ekfariĝos. Manaso, Isaŝaro, Oziaso, estingu la
torĉojn, nenion mi volas plu vidi, mi ne volas, ke io vidas min ie.
Estingu la torĉojn, kaŝu la lunon, kaŝu la stelojn, ni kaŝu nin
mem en nia palaco. Herodias, mi komencas timegi! (_Ĉiuj foriras tra
la enirejo kaj trans la ŝtuparon en la palacon_).

La Sklavoj (_estingas la torĉojn, la steloj malaperas, granda nubo
kaŝas la lunon, la scenejo fariĝas tute malluma_).

Herodo (_eksupreniras la ŝtuparon_).

Voĉo de Salome. -- Nun mi kisis vian buŝon, Johanano, mi kisis
vian buŝon. Sur viaj lipoj estis amara gusto, ĝi estis la gusto de
la sango, ĉu tio estis la gusto de la amo? Oni diras, ke la amo
estas amara -- sed tute egale, tute egale, mi kisis vian buŝon,
Johanano, mi kisis vian buŝon! (_Radio de la lunlumo falas sur
Salomeon_).

Herodo (_sin turnas kaj vidas ŝin_). Oni mortigu tiun virinon!

La Soldatoj (_rapidas al ŝi kaj dispremas ŝin per siaj ŝildoj_).

FINO.



Blua nokta ĉielo kovrita per steloj.

Granda teraso en la palaco de Herodo. Maldekstre granda ŝtupar.
Dekstre sur la fundo malnova cisterno, ĉirkaŭita de muro el verda
bronzo. Estas vespero; la luno lumas.



En la Esperanta Teatro Internacia aperos de la sama tradukinto:


Salome de Oskar Wilde.

Judito de Hebbel.

Lukrecia Borgia de Victor Hugo.

La Veziro de Lenkoran de Mirza Feth-Ali Achondzade.

Jepo de Bergo de Holberg.

Erasmus Montanus de Holberg.

kaj aliaj.



Notoj:


[1] Premsufoki.

[2] Muro de ĉambro.





*** End of this LibraryBlog Digital Book "Salome - Dramo En Unu Akto" ***

Copyright 2023 LibraryBlog. All rights reserved.



Home