Home
  By Author [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Title [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Language
all Classics books content using ISYS

Download this book: [ ASCII ]

Look for this book on Amazon


We have new books nearly every day.
If you would like a news letter once a week or once a month
fill out this form and we will give you a summary of the books for that week or month by email.

Title: La Reĝo de la Montoj
Author: About, Edmond
Language: Esperanto
As this book started as an ASCII text book there are no pictures available.


*** Start of this LibraryBlog Digital Book "La Reĝo de la Montoj" ***

Esperanto

Kolekto de la Revuo.

EDMOND ABOUT

  LA
  REĜO DE LA MONTOJ

el la 153a milo de la franca eldono

  kun permeso tradukis
  GASTON MOCH
  ESPERANTISTA AKADEMIANO

  kun 158 ilustraĵoj de
  GUSTAVE DORÉ

  PARIS
  LIBRAIRIE HACHETTE & C-ie

79, BOULEVARD SAINT-GERMAIN, 79

1909

Tous droits réservés.



  DEDIĈO DE L' AŬTORO
  AL
  SINJORINO CHARLES BRAINNE

Vi estas, sinjorino, kiu aŭdis unua tiun novelon. Mi rakontis ĝin
al vi, antaŭ tri monatoj, tuj post via edziniĝo, kiam mi mem ne
ankoraŭ sciis ĝin perfekte. Vole, nevole, vi memoros dum via tuta
vivo rakonton, kies dato protektos ĝin kontraŭ forgeso. Post
kvarono da jarcento, kiam la juna virino, kiun ni admiras en vi,
estos laŭgrade altiĝinta ĝis la avina rango, se la ĉionkonsumanta
tempo ne estos detruinta la paĝojn de ĉi tiu mallonga libro, vi
relegos ĝin apud la kameno, kaj la aventuroj de mia maljuna Palikaro
memorigos al vi la feliĉan tempon, kiam vi havis dudek jarojn,
sennuban estontecon, senzorgan nunecon kaj sindonajn amikojn.

Edm About.

Kampodomo _Les Ternesy_, 18 oktobro 1856.



ANTAŬNOTO DE L' TRADUKINTO


Ĉe la reveno mem el sia studado en la supera arkeologia lernejo,
kiun Francujo posedas en Ateno, Edmond About publikigis la volumon
_Nuntempa Grekujo_ («La Grèce contemporaine», 1851), kiu lokis
tuj la dudektri-jaran aŭtoron en la unuan vicon de la Francaj
literaturistoj.

_Nuntempa Grekujo_ estas kurioza miksaĵo de serioza observado kun
ŝercema satiro; ĝi enhavas multon da vero, sed montras precipe la
tiamajn Grekojn kiel popolon, kiu, ĵus elirinte el longa sklaveco,
ne povas ankoraŭ esti konsiderata kiel civilizita, kaj kies ĉefa
okupo estas ekspluati senhonte la kulton de Eŭropo al ĝiaj antikvaj
praavoj. La sukceso de tiu libro estis notinda ekster Grekujo, sed,
en tiu lando mem, oni rimarkis precipe ĝiajn malicajn kritikojn, kaj
oni gloris do malmulte la aŭtoron.

Kvin jarojn poste, en 1856, aperis _La Reĝo de la Montoj_. Ĉi
tie, About estis lasinta plenan liberecon al sia petola fantazio,
kaj prezentis, ne kompensante ĝin per iaj seriozaj detaloj, la
kvintesencon de la ŝerca ideo, kiu trablovas lian unuan volumon.

Tiun fojon, la Grekoj plene ekkoleris. Kaj dum About trafis alilande
sukceson, kiun atestas la ĝisnuna publikigo de 153.000 ekzempleroj
de la Franca eldono, ili konsideris lin kiel malbonintencan
kalumniinton, kiel publikan malamikon de ilia nacio. Ili ne volis
rimarki, ke lia ironio, rekte deveninta de tiu de Voltaire, indulgas
al neniu; ke, apud la operet-personoj, el kiuj konsistas la bando de
Haĝi-Stavros kaj la ĝendarmaro de kapitano Perikles, li desegnis
kun egala bonhumoro burleskan Anglinon, la ĉiam malsatan, fieregan,
babileman S-inon Simons; naivegan Germanon, Hermann Schultz,
kiu amas tiel arde, ke li estas konvinkita, ke li ne amas; kaj
malŝatindan Francon, Hippolyte Mérinay, egoistan falsan scienculon,
kies antipatiaj trajtoj montras, ke nenia nacia antaŭjuĝo diktis
la ŝercojn de l' aŭtoro. Eĉ About atingis tiun mirindaĵon, ke,
en la fino de l' verko, Haĝi-Stavros fariĝas simpatia persono:
kiel ajn krimokovrita estas la maljuna rabisto, oni ne povas legi sen
emocio la scenon en kiu, pro patra amo, li kapitulacas majeste al
John Harris. Sed nenio helpis: la Grekoj furiozis, kaj, en okazo de
nova vojaĝo al Ateno, la aŭtoro estus akceptita per ŝtonoj.

Tio pruvas nur, ke la tiamaj Grekoj ne estis Esperantistoj. Se
ili estus praktikintaj nian lingvon kaj la internan ideon de
Esperanto, ili estus komprenintaj, ke tiel talentplena kaj klasikema
literaturisto neniam forgesis sian ŝuldon al la popolo, kiu
iniciatis la Eŭropan kulturon; ke li havas plenan admiron al la
herooj, kiuj, liberigante sian patrujon, montris sin la indaj idoj de
Leonidas, Miltiado kaj Temistoklo; kaj ke lia ironio, vera tipo de la
Franca spriteco, devas esti akceptata tiel bonvole, kiel la pli akra
Brita «humoro» aŭ la pli senkaŝa moko de la Germanoj; kaj fine,
ili estus akceptintaj lian verkon per «Homera ridego»!

Mi, persone, estas speciale kaj egale dankema al du tre malsamaj
kategorioj de aŭtoroj: tiuj, kiuj instruis min pri iom da vero, kaj
tiuj aliaj, al kiuj, post la seriozaj laboroj de l' tago, mi ŝuldas
momenton da sana, ripoziga rido; kaj inter tiuj lastaj bonfarintoj,
About estas unu el la ĉefaj. Mi kuraĝas esperi, ke niaj Grekaj
samideanoj konsentos kun mi, kaj indulgos do al Edmond About kaj al
lia tradukinto.

Sed About ne estis sole kulpa: alia junulo, kiu meritis poste
tutmondan famon, partoprenis en tiu gaja atenco al la nove
naskiĝinta kaj tro ofendiĝema nacio: nome, Gustave Doré, kvin
jarojn pli juna ol About, kaj kies talento, eble ne ankoraŭ plene
matura, aŭ kelkafoje kontentiĝinta per iom facilaj senpretendaj
skizoj, estas tamen jam tute rekonebla en la ilustraĵoj, kiujn li
desegnis por _La Reĝo de la Montoj_. Certe la leganto, vidinte inter
aliaj la _Noktan feston en la tendaro_ (p. 93), la _Foriron de la
rabistoj_ (p. 123), _Hermann inter du rabistoj_ (p. 163) kaj la bonan
portreton de About, kiu malfermas la serion, ĝojos, ke la eldonisto
prezentis al la Esperantista publiko Gustave Doré kune kun Edmond
About: por li ankaŭ, li petos pardonon de la modernaj Grekoj.

G. Moch.



I

S-ro HERMANN SCHULTZ


La 3an de julio de ĉi tiu jaro (1856), ĉirkaŭ la sesa matene,
mi estis akvumanta miajn petuniojn senpripense, kiam min aliris alta,
blonda, senbarba junulo, kapkovrita de germana ĉapo, kaj ornamita
per oraĵaj okulvitroj. Vasta palto el _lasting_-lanaĵo flirtis
melankolie ĉirkaŭ li, same, kiel velo laŭlonge de masto, kiam
la vento ĉesas blovi. Li ne havis gantojn; liaj ŝuoj, el kruda
ledo, staris sur potencaj plandoj, tiel larĝaj, ke trotuaretoj
ĉirkaŭis la piedojn. En lia flanka poŝo, apud la koro, granda pipo
el porcelano modeliĝis reliefe kaj desegnis malprecize sian profilon
sub la brila ŝtofo. Mi eĉ ne havis la ideon demandi tiun nekonaton,
ĉu li plenumis siajn studojn en la Germanaj universitatoj; mi
demetis mian verŝilon, kaj salutis lin per bela: _Guten Morgen_.

«Sinjoro, diris li al mi France, sed kun malbonega akcento, mia nomo
estas Hermann Schultz; mi ĵus pasigis kelkajn monatojn en Grekujo,
kaj via libro[1] vojaĝis ĉien kun mi.»

Tiu enkonduko enpenetrigis mian koron de dolĉa ĝojo; la voĉo de
la fremdulo ŝajnis al mi pli melodia ol la muziko de Mozart, kaj mi
direktis al liaj oraĵaj okulvitroj rigardon radiantan pro dankemo.
Vi ne povas imagi, amika leganto, kiom ni amas tiujn, kiuj faris la
penon deĉifri nian skribaĵaĉon. Se iam mi deziris esti riĉa, tio
estis pro la deziro certigi rentojn al miaj legintoj.

Mi prenis lin per la mano, tiun bonegan junulon. Mi sidigis lin sur
la pli bonan benkon de la ĝardeno, ĉar ni posedas du. Li sciigis al
mi, ke li estas botanikisto kaj ke li ricevis mision de la Hamburga
Botanika Ĝardeno. Dum li kompletigis sian herbokolekton, li estis
observinta kiel eble plej atente la landon, la bestojn kaj la homojn.
Liaj naivaj priparoloj, liaj mallongaj sed ĝustaj opinioj memorigis
iom al mi la manieron de la simplanima Herodoto. Li esprimis ilin
peze, sed kun naiveco, kiu altrudis la konfidon; li apogis siajn
parolojn per la tono de homo profunde konvinkita. Li povis doni
al mi novaĵojn, se ne pri la tuta urbo Ateno, almenaŭ pri la
ĉefaj personoj, kiujn mi nomis en mia libro. Dum la daŭro de la
konversacio, li eldiris kelkajn ĝeneralajn ideojn, kiuj ŝajnis al
mi des pli sagacaj, ke mi estis prezentinta ilin antaŭe. Post unu
horo da interparolo, ni estis intimaj.

Mi ne scias, kiu el ni eldiris unua la vorton rabado. La vojaĝintoj,
kiuj trakuris Italujon, parolas pri pentrarto; tiuj, kiuj vizitis
Anglujon, parolas pri industrio: ĉiu lando havas sian specialaĵon.

«Mia kara sinjoro, demandis mi la karan nekonaton, ĉu vi renkontis
rabistojn? Ĉu estas vere, kiel oni pretendis, ke ekzistas ankoraŭ
rabistoj en Grekujo?

--Ĝi estas nur tro vera, respondis li serioze. Mi vivis dek kvin
tagojn en la manoj de la terura Haĝi-Stavros, alnomata la _Reĝo de
la montoj_; mi povas do paroli pri tio el sperto. Se vi havas tempon,
kaj longa rakonto ne timigas vin, mi estas preta por doni al vi la
detalojn de mia aventuro. Vi faros el ili tion, kio plaĉos al vi:
romanon, novelon, aŭ pli ĝuste (ĉar tio estas historio) aldonan
ĉapitron por tiu libreto, en kiun vi amasigis tiom da tiel kuriozaj
veraĵoj.

--Vi estas vere tro bona, diris mi al li, kaj miaj oreloj estas
ambaŭ je via dispono. Ni eniru mian skriboĉambron. Tie estos al ni
malpli varme ol en la ĝardeno, kaj tamen la parfumo de la rezedoj
kaj de la moskodoraj latiroj alvenos ĝis ni.»

Li sekvis min tre volonte, kaj marŝante kantetis en Greka lingvo
popolan kanton:

  Nigrokula Klepto malsupreniras al la ebenaĵoj;
  Lia orumita pafilo sonas ĉiupaŝe;
  Li diras al la vulturoj: «Min ne forlasu,
  Mi donos al vi por manĝi la paŝahon de Ateno.»

Li sin instalis sur sofon, arkefleksis siajn krurojn sub si, kiel la
Arabaj rakontistoj, demetis sian palton por malvarmiĝi, ekbruligis
sian pipon, kaj komencis rakonti sian historion. Mi sidis ĉe mia
skribotablo, kaj stenografiis dum lia diktado.

Mi ĉiam estis sen malfido, precipe al tiuj, kiuj faras al mi
komplimentojn. Tamen, la afabla fremdulo rakontis al mi aferojn tiel
mirigajn, ke mi demandis min diversfoje, ĉu li ne mokas min. Sed
lia parolo estis tiel firma, liaj bluaj okuloj sendis al mi rigardon
tiel diafanan, ke miaj skeptikaj ekpensoj tuj malaperis.

Li parolis senhalte ĝis duono post tagmezo. Se li sin interrompis du
aŭ trifoje, ĝi estis nur por rebruligi sian pipon. Li fumis regule,
per egalaj puŝoj, kiel kamentubo de vapormaŝino. Ĉiufoje kiam
okaze mi levis la okulojn al li, mi vidis lin kvieta kaj ridetanta
meze de nubo, kiel Zeŭso dum la kvina akto de _Amfitriono_.

Oni informis nin, ke la tagmanĝo estas sur la tablo. Hermann
sidiĝis kontraŭ mi, kaj la malfortaj suspektoj, kiuj trakuris mian
kapon, malaperis pro lia apetito. Mi pripensis, ke bona stomako
akompanas malofte malbonan konsciencon. La juna Germano montris sin
tro bona tablogasto por esti malfidela rakontanto, kaj lia englutemo
garantiis al mi lian veremon. Frapite de tiu ideo, mi konfesis,
prezentante al li fragojn, ke mi dubis momente pri lia bonfido. Li
respondis al mi per anĝela rideto.

Mi pasigis la tagon sola kun mia nova amiko, kaj mi ne plendis pri
la longeco de l' tempo. Je la kvina vespere, li estingis sian pipon,
surmetis sian palton, kaj premis mian manon dirante adiaŭ. Mi
respondis: «Ĝis revido!

--Ne, rediris li skuante la kapon: mi forvojaĝos hodiaŭ per la
vagonaro de la sepa, kaj mi ne kuraĝas esperi, ke mi revidos vin
iam.

--Lasu al mi vian adreson. Mi ne rezignis ankoraŭ la plezuron
vojaĝi, kaj eble mi trapasos Hamburgon.

--Bedaŭrinde, mi mem ne scias, kie mi starigos mian tendon.
Germanujo estas vasta; ne estas certe, ke mi restos Hamburgano.

--Sed, se mi publikigos vian historion, konvenas ja almenaŭ, ke mi
povu sendi ekzempleron al vi!

--Ne ĝenu vin tiel. Tuj kiam la libro estos aperinta, oni presos
falsan eldonon de ĝi en Leipzig, ĉe Wolfgang Gerhard, kaj mi legos
ĝin. Adiaŭ.»

Post lia foriro, mi relegis atente la rakonton, kiun li diktis al mi;
mi trovis en ĝi kelkajn neversimilajn detalojn, sed nenion formale
kontraŭan al tio, kion mi estis vidinta kaj aŭdinta dum mia restado
en Grekujo.

Tamen, kiam mi estis tuj sendonta la manuskripton al la presisto,
skrupulo min haltigis: se kelkaj eraroj sin enŝovis en la rakonton
de Hermann! ĉu, eldonante ĝin, mi ne estas iugrade responda? Se
mi publikigos sen kontrolo la historion de la Reĝo de l' montoj,
ĉu mi ne elmetos min al la patrecaj riproĉoj de la _Journal des
Débats_, al la kontraŭdiroj de la Atenaj gazetistoj, kaj al la
malĝentilaĵoj de la _Spectateur de l'Orient_? Tiu sagaca gazeto jam
eltrovis, ke mi estas ĝibulo; ĉu mi devas liveri al ĝi okazon por
min nomi blinda?

En tiuj hezitoj, mi decidis fari du kopiojn de l' manuskripto. Mi
sendis unu al konfidinda homo, Atenana Greko, S-ro Patriotis
Pseftis. Mi petis lin, ke li montru al mi, sen indulgo kaj kun Greka
sincereco, la erarojn de mia juna amiko, kaj mi promesis presigi lian
respondon ĉe la fino de l' volumo.

Atendante, mi liveras al la publika sciemo la tekston mem de la
rakonto de Hermann. Mi ne ŝanĝos unu vorton en ĝi, mi respektos
eĉ ĝiajn plej kolosajn neverŝajnojn. Se mi korektus la junan
Germanon, mi fariĝus, pro tio, lia kunlaborinto. Mi foriĝas
diskrete; mi cedas al li lokon kaj parolon; mi havas nenian intereson
en la afero: Hermann estas, kiu parolas al vi fumante sian porcelanan
pipon kaj ridetante malantaŭ siaj oraĵaj okulvitroj.



II

FOTINI


Vi divenas, per la aĝo de mia vesto, ke mi ne havas dek mil frankojn
da rento. Mia patro estas gastejisto, kiun ruinigis la fervojoj. Li
manĝas panon dum la bonaj jaroj, kaj terpomojn dum la malbonaj.
Aldonu, ke ni estas ses fratoj, ĉiuj bone dent-provizitaj. La tagon,
kiam mi ricevis konkurse mision por la Botanika Ĝardeno, oni festis
en la familio. Ne nur mia foriro pligrandigos la porcion de ĉiu mia
frato, sed ankaŭ mi ricevos ducent kvindek frankojn ĉiumonate,
plus kvincent frankojn da vojaĝpago. Tio estis riĉaĵo. De tiu
momento, oni perdis la kutimon, min nomi _la doktoro_. Oni nomis min
la bovvendisto, tiel riĉa mi ŝajnis! Miaj fratoj esperis ja, ke mi
fariĝos profesoro en la universitato, tuj post mia reveno el Ateno.
Mia patro havis alian ideon: li esperis, ke mi revenos edziĝinte.
Kiel gastejisto, li estis ĉeestinta kelkajn romanojn, kaj estis
konvinkita, ke belajn aventurojn oni renkontas nur vojaĝante. Li
citis, almenaŭ trifoje ĉiusemajne, la geedziĝon de princino Ipsof
kaj leŭtenanto Reynauld. La princino okupis la loĝejon N-o 1a,
kun siaj du ĉambristinoj kaj sia kurieristo, kaj ŝi pagis po dudek
guldenojn ĉiutage. La Franca leŭtenanto ennestiĝis en N-o 17a,
sub la tegmento, kaj pagis po unu guldeno kaj duono, enkalkulante la
manĝon; kaj tamen, post unu monato da restado en la hotelo, li estis
forveturinta en kaleŝo kun la Rusa sinjorino. Nu, kial do princino
forkondukus leŭtenanton en sia veturilo, se ne por edziniĝi je
li? Mia bona patro, per siaj patraj okuloj, vidis min pli bela kaj
eleganta ol leŭtenanton Reynauld; li ne dubis, ke mi renkontos
baldaŭ-nebaldaŭ la princinon, kiu nin riĉigos. Se mi ne trovos
ŝin ĉe la manĝotablo, mi ŝin vidos en la vagonaro; se la fervojoj
ne estos favoraj al mi, restas ankoraŭ la vaporŝipoj. La vesperon
de mia foriro, oni trinkis botelon da malnova Rhejnvino, kaj la
hazardo volis, ke la lasta guto falu en mian glason. La bonulo ploris
pro ĝojo: tio estis certa antaŭsigno, kaj nenio povos malhelpi, ke
mi edziĝos dum la jaro mem. Mi respektis liajn iluziojn, kaj evitis
rimarkigi al li, ke la princinoj ne vojaĝas en tria klaso. Pri la
loĝejo, mia budĝeto kondamnis min elekti modestajn gastejojn, kie
la princinoj ne restadas. Kaj efektive, mi elŝipiĝis en Pireo, ne
skizinte la plej malgrandan romanon.

La okupada armeo estis plikariginta ĉion en Ateno. La Hotelo de
Anglujo, la Hotelo de Oriento, la Hotelo de la Fremduloj, estis
nealireblaj. La kanceliero de la Prusa senditaro, al kiu mi estis
portinta rekomendan leteron, havis la afablecon serĉi loĝejon por
mi. Li kondukis min al kukisto nomata Kristodulo, ĉe l' angulo
de strato Hermes kaj de placo de l' Palaco. Tie mi trovis manĝon
kaj loĝejon por cent frankoj ĉiumonate. Kristodulo estas maljuna
_palikaro_, ordenita per la Fera Kruco, pro memoro al la milito
de liberigo. Li estas leŭtenanto en la _falankso_ kaj ricevas
sian milit-salajron malantaŭ sia kastablo. Li surhavas la nacian
kostumon, la ruĝan ĉapon kun blua kvasto, la arĝentbroditan
jakon, la blankan fustenjupon kaj orumitajn gamaŝojn, por vendi
glaciaĵojn kaj kukojn. Lia edzino, Marula, estas dikega, kiel ĉiuj
Grekinoj pli ol kvindekjaraj. Ŝia edzo aĉetis ŝin, por okdek
piastroj, dum la plej furioza periodo de la milito, en epoko kiam
la virinoj estis iom multekostaj. Ŝi naskiĝis en la insulo Hidra,
sed sin vestas laŭ Atena modo: jako el nigra veluro, helkolora
jupo, fulardo plektita kun la haroj. Nek Kristodulo nek lia edzino
scias unu vorton da Germana lingvo; sed ilia filo Dimitri, kiu estas
publika komisiisto, kaj kiu sin vestas francamode, komprenas kaj
parolas iomete ĉiujn dialektojn de Eŭropo. Cetere, mi ne bezonis
interpretiston. Kvankam mi ne havas specialan kapablecon pri lingvoj,
mi estas sufiĉe distinga poligloto, kaj mi parolaĉas Greke, tiel
flue, kiel Angle, Itale kaj France.

Miaj gemastroj estis honestuloj; troviĝas pli ol tri tiaj en Ateno.
Ili donis al mi ĉambreton blanke pentritan per kalko, tablon el
blanka ligno, du pajloplektitajn seĝojn, bonan maldikegan matracon,
kovrilon, kaj littukojn el kotono. Litkadro estas superfluaĵo,
kiun la Grekoj rezignas facilanime, kaj ni vivis laŭ Greka moro.
Mia matenmanĝo konsistis el taso da farunaĵo, mia tagmanĝo el
unu plado da viando kun multaj olivoj kaj el fiŝpeklaĵo; vespere,
mi ricevis legomojn, mielon kaj kukojn. Konfitaĵoj troviĝis
sufiĉe en la domo, kaj, de tempo al tempo, mi rememorigis al mi la
patrolandon, regalante min per ŝafida femuro kun konfitaĵo. Mi ne
bezonas diri al vi, ke mi havis mian pipon, kaj ke la Atena tabako
estas pli bona ol la via. Kio precipe utilis por min alklimatigi
en la domon de Kristodulo, estas iu vino el Santorin, kiun li
aĉetis, mi ne scias kie. Mi ne estas gustumisto, kaj la edukadon
de mia palato, bedaŭrinde, oni malzorgis iom; tamen, mi kredas min
rajtigita diri, ke tiu vino estus ŝatata ĉe la tablo de reĝo: ĝi
estas flava kiel oro, diafana kiel topazo, radianta kiel la suno,
ĝojiga kiel la rideto de infano. Mi kvazaŭ vidas ĝin ankoraŭ en
ĝia larĝventra karafo, meze de la vakstolo, kiu utilis al ni kiel
tablotuko. Ĝi lumigis la tablon, mia kara sinjoro, kaj ni povis
vespermanĝi sen alia lumo. Mi neniam trinkis multon da ĝi, ĉar ĝi
estas ebriiga; kaj tamen, je la fino de l' manĝo, mi recitis versojn
el Anakreono, kaj mi ektrovis restaĵojn de beleco sur la lunforma
vizaĝo de la dika Marula.

Mi manĝis en familio kun Kristodulo kaj liaj pensiuloj. Ni estis
kvar loĝantoj kaj unu eksterulo. La unua etaĝo dividiĝis en
kvar ĉambroj, kies plej bonan okupis Franca arkeologiisto, S-ro
Hipolito Mérinay. Se ĉiuj Francoj similus al ĉi tiu, vi estus
iom malmulte-valora nacio. Li estis malalta sinjoro, havanta aĝon
inter dek ok kaj kvardek kvin jaroj, tre ruĝhara, tre dolĉa,
tre babilema, kaj kies varmetaj kaj ŝvitetaj manoj ne ellasis
lian kunparolanton. Liaj du ĉefaj pasioj estis arkeologio kaj
filantropeco: tial li estis membro de diversaj scienculaj societoj
kaj bonfaraj kunfrataroj. Kvankam li estis granda apostolo de
bonfarado, kaj liaj gepatroj estis lasintaj al li belan renton, mi
ne memoras, ke iam mi vidis lin donanta unu soldon al almozulo.
Pri liaj arkeologiaj konoj, ĉio konjektigas min, ke ili estis pli
gravaj ol lia amo al la homaro. Li estis premiita, de mi ne scias
plu kiu provinca akademio, pro skribaĵo pri la prezo de l' papero
en la tempo de Orfeo. Kuraĝigite de tiu unua sukceso, li venis
Grekujon por kolekti la materialojn por verko pli grava: la demando
estis ŝateginda, nome, determini, kiom da oleo konsumis la lampo de
Demosteno, dum li verkis sian duan _Kontraŭfilipan parolon_.

Miaj du ceteraj najbaroj ne estis tiel kleraj, certe ne, kaj zorgis
malmulte pri la estintaĵoj. Giacomo Fondi estis malriĉa Maltano,
oficisto en mi ne memoras plu kiu konsulejo; li ricevis monatan
salajron da cent kvindek frankojn, por sigeli leterojn. Mi imagas,
ke ia ajn alia ofico estus taŭginta pli bone por li. La naturo, kiu
homhavigis la insulon Malto por ke la ŝarĝoportistoj neniam manku
en Oriento, estis doninta al la plendinda Fondi la ŝultrojn, la
brakojn kaj la manojn de iu Milono Krotonano: li estis naskiĝinta
por manumi bastonegon, ne pecojn de sigelvakso. Tamen, li eluzis
ĉiutage du aŭ tri da ili: la homo ne estas estro de sia destino.
Tiu devojigita insulano reeniris sian elementon nur je la horo de
l' manĝo; li helpis Marula'n por prepari la manĝilaron, kaj vi
divenas, sen mia diro, ke li alportis ĉiam la tablon per etendita
brako. Li manĝis same, kiel heroo de l' _Iliado_, kaj mi forgesos
neniam la krakadon de lia larĝa dentaro, la plilarĝiĝon de liaj
naztruoj, la brilon de liaj okuloj, la blankecon de liaj tridek
du dentoj, timegindaj muelŝtonoj, kies muelejo li estis. Mi devas
konfesi, ke lia konversacio lasis al mi malmulte da rememoroj;
oni trovis facile la limojn de lia inteligento, sed oni konis
neniam tiujn de lia apetito. Kristodulo gajnis nenion, gastigante
lin dum kvar jaroj, kvankam li postulis de li plipagon da dek
frankoj ĉiumonate, pro plimanĝo. La nesatigebla Maltano ensorbis,
ĉiutage post la vespermanĝo, grandegan pladon da aveloj, kiujn li
rompis inter siaj fingroj per simpla alproksimigo de la dika al la
montra. Kristodulo, eks-heroo, sed homo pozitivema, observis tiun
praktikon kun miksitaj admiro kaj timo; li tremis por sia deserto,
kaj tamen li estis flatata, vidante ĉe sia tablo tiel miregindan
nuksrompilon. La vizaĝo de Giacomo estus tute ĝustloka en unu
el tiuj surprizskatoloj, kiuj tiel timigas la infanojn. Li estis
pli blanka ol negro; sed la diferenco estis simpla nuanco. Liaj
densaj haroj falis ĝis la brovoj, kiel ĉapo. Pro vere stranga
kontrasto, tiu Caliban havis la plej beletan piedon, la plej maldikan
maleolon, la plej bone desegnitan kaj elegantan kruron, kiujn oni
povus prezenti kiel modelon al statuisto, sed tiuj detaloj impresis
nin malmulte. Por iu ajn, kiu vidis lin manĝanta, lia persono
komenciĝis ĉe la mezo de la tablo; la cetero ne estis kalkulinda.

La junan William Lobster mi citas nur pro memoro. Li estis dudekjara
anĝelo, blonda, rozkolora, rondvanga, sed anĝelo el Usono. La
firmo Lobster kaj filoj, el Nov-Jorko, estis sendinta lin al Oriento
por studi la elportan negocon. Li laboris dum la tago ĉe fratoj
Philip; vespere, li legis Emerson; matene, je la radianta horo de la
sunleviĝo, li iris al la Domo de Sokrato, por pafi per pistolo.

La plej interesiga persono en nia kolonio estis, sen kontraŭdiro,
John Harris, frato de la patrino de juna Lobster. La unuan fojon,
kiam mi vespermanĝis kun tiu stranga individuo, mi komprenis
Amerikon. John naskiĝis en Vandalia, ŝtato Illinois. Li spiris
naskiĝante tiun aeron de l' nova mondo, tiel vigligan, tiel junan,
tiel ŝauman, ke ĝi kapturnas kiel ĉampanvino kaj oni ebriiĝas
spirante ĝin. Mi ne scias, ĉu la familio de Harris estas riĉa,
aŭ male; ĉu ĝi sendis sian filon al la kolegio, aŭ lasis lin
eduki sin mem. La certo estas, ke, estante dudek-sep-jara, li fidas
nur sin mem, atentas nur sin, miras nenion, kredas nenion neebla,
retroiras neniam, kredas ĉion, esperas ĉion, provas ĉion, venkas
ĉion, sin relevas se li falis, rekomencas se li malsukcesis, haltas
neniam, senkuraĝiĝas neniam, kaj iras rekte antaŭen, fajfante sian
kanton. Li estis terkulturisto, instruisto, juristo, ĵurnalisto,
orserĉisto, industriisto, negocisto; li legis ĉion, vidis ĉion,
praktikis ĉion, kaj travojaĝis pli ol duonon de la terglobo. Kiam
mi ekkonis lin, li komandis militan vaporŝipon da sesdek homoj
kaj kvar kanonoj, kiu restadis en Pireo; li pritraktis la Orientan
demandon en la _Revuo de Boston_; li faris negocon kun firmo de
indigo en Calcutta, kaj li trovis la tempon por veni, tri-kvarfoje en
ĉiu semajno, vespermanĝi kun sia nevo Lobster kaj ni.

Unu fakto, el mil, sufiĉos por pentri al vi la karakteron de Harris.
En 1853, li estis asociano de firmo en Filadelfio. Lia nevo, kiu
estis tiam deksepjara, iras por viziti lin, kaj trovas lin, sur la
placo Washington, staranta antaŭ brulanta domo. William frapas lian
ŝultron; li sin turnas.

«Estas vi? li diras. Bontagon, Bill; vi alvenas en malbona momento,
infano mia. Jen brulo, kiu min senhavigas. Mi havis kvardek mil
dolarojn en la firmo; ni ne savos unu alumeton.

--Kion vi faros? demandis la junulo, konsternegite.

--Kion mi faros? Estas la dek-unua, mi malsatas, restas iom da oro en
mia veŝtopoŝo; mi regalos vin tagmanĝe!»

Harris estas unu el la plej beltaliaj kaj elegantaj homoj, kiujn
mi iam renkontis. Li havas viran mienon, altan frunton, klaran
kaj fieran rigardon. Tiaj Amerikanoj estas neniam malfortikaj nek
kriplaj, kaj ĉu vi scias, kial? Pro tio, ke ili ne sufokiĝas
en la vindotukoj de mallarĝa civilizeco. Liaj spirito kaj korpo
disvolviĝas oportune: kiel lernejon, ili havas la liberan aeron,
kiel lerniganton, la praktikon, kiel nutristinon, la liberecon.

Mi neniam sukcesis tre ŝati S-ron Mérinay; mi observis Giacomo
Fondi kun la indeferenta videmo, kiun oni havas en menaĝerio de
alilandaj bestoj; juna Lobster inspiris al mi malmulte da intereso;
sed mi havis amikecon al Harris. Lia nekaŝema vizaĝo, liaj simplaj
manieroj, lia ne sendolĉa krudeco, lia kolerema sed tamen kavalira
karaktero, la strangecoj de lia humoro, la ardeco de liaj sentoj,
ĉio tio min altiris des pli vive, ke mi estas nek arda nek pasia.
Ni ŝatas ĉirkaŭ ni, kion ni ne trovas en ni. Giacomo vestis sin
blanke, pro tio, ke li estas nigra; mi amegas la Usonanojn, pro tio,
ke mi estas Germano.

La Grekojn mi konis tre malmulte post kvarmonata restado en Grekujo.
Nenio estas pli facila, ol vivi en Ateno, ne ekrilatiĝante kun la
enlanduloj. Mi ne iris en la kafejojn, mi legadis nek la _Pandoron_
nek la _Pallason_, nek ian ajn lokan ĵurnalon; mi ne vizitadis la
teatron, ĉar mi havas delikatan aŭdon, kaj falsa noto min ofendas
pli kruele ol pugnobato; mi vivis dome kun miaj gemastroj, mia
herbokolekto kaj John Harris. Mi povis prezentigi min en la palacon,
dank' al mia diplomatia pasporto kaj al mia oficiala titolo. Mi estis
portinta mian vizitkarton al la ceremoniestro kaj al la ĉefestrino,
kaj mi povis esperi inviton por la unua kortega balo. Mi rezervis
por tiu cirkonstanco belan ruĝan veston, arĝente broditan, kiun
mia onklino Rosenthal alportis al mi, la tagon antaŭ mia forveturo.
Ĝi estis la uniformo de ŝia mortinta edzo, kiu estis preparisto de
naturscienco en la Filomatika Instituto en Minden. Mia bona onklino,
virino tre saĝa, sciis, ke uniformo trafas ĉiulande bonan akcepton,
precipe kiam ĝi estas ruĝa. Mia plej maljuna frato rimarkigis, ke
mi estas pli alta ol mia onklo, kaj ke la manikoj de lia frako ne
atingas plene la ekstremaĵojn de miaj brakoj; sed patreto respondis
vivece, ke la arĝenta brodaĵo estos admirata de ĉiuj, kaj ke la
princinoj ne zorgos pri tiaj detaloj.

Bedaŭrinde, la kortego ne dancis dum la tuta sezono. La vintrajn
plezurojn anstataŭis la florado de la migdal-, persik- kaj
citron-arboj. Oni parolis malprecize pri balo, okazonta la 15an de
majo; ĝi estis urba famo, kredigita de kelkaj duonoficialaj gazetoj,
sed ne konfidinda.

Miaj studoj progresis same, kiel miaj plezuroj, paŝo post paŝo. Mi
konis detale la Atenan botanikan ĝardenon, kiu estas nek tre bela,
nek tre riĉa; ĝi estas sako facile malplenigebla. La reĝa ĝardeno
prezentis pli da rimedoj: inteligenta Franco kolektis tien ĉiujn
vegetaĵajn riĉaĵojn de la lando, de la insulaj palmarboj ĝis la
saksifragoj de l' promontoro Suniono. Mi pasigis tie bonajn tagojn
meze de la plantaĵoj de S-ro Bareaud. La ĝardeno estas publika
nur je certaj horoj; sed mi parolis Greke al la gardostarantoj, kaj
pro amo al la Greka oni lasis min eniri. S-ro Bareaud ne enuis kun
mi; li promenigis min ĉien, pro la plezuro paroli France. Kiam li
forestis, mi aliris altan, maldikan ĝardeniston kun skarlataj haroj,
kaj demandis lin Germane: utilas, esti poligloto.

Mi herbokolektis iom ĉiutage en la kamparo, sed neniam tiel
malproksime, kiel mi estus dezirinta: la rabistoj kampadis ĉirkaŭ
Ateno. Mi ne estas timema, kaj la daŭrigo de ĉi tiu rakonto ĝin
pruvos al vi, sed mi ŝatas la vivon. Ĝi estas donaco, kiun mi
ricevis de miaj gepatroj; mi volas konservi ĝin kiel eble plej
longe, kiel rememoron al mia patro kaj al mia patrino. En aprilo
1856, estis danĝere eliri el la urbo; estis eĉ nesingardeme restadi
en ĝi. Mi ne riskis min sur la deklivon de monto Likabeto, sen
penso pri tiu plendinda S-ino Daraud, kiu estis senigita tie en
plena tagmezo. La montetoj Dafne rememoris al mi la kaptitecon de
du Francaj oficiroj. Sur la vojo al Pireo, mi pensis nevole pri tiu
rabistaro, kiu promenadis en ses fiakroj, kvazaŭ edziĝofestantoj,
kaj pafadis al la pasantoj tra la pordetoj. La vojo al monto
Penteliko memorigis al mi la areston de la dukino de Piacenza, aŭ la
tute ĵusan aventuron de Harris kaj Lobster. Ili revenis el promenado
sur du Persaj ĉevaloj apartenantaj al Harris: ili falas en embuskon.
Du rabistoj, kun aldirektita pistolo, haltigas ilin meze de ponto.
Ili rigardas ĉirkaŭ si kaj vidas malsupre, en la valeto, dekduon
da sentaŭguloj, armitaj de l' piedoj ĝis la kapo, kiuj gardis
kvindek aŭ sesdek kaptitojn. Kiu ajn estis pasinta tie depost la
sunleviĝo, estis senigita, poste ŝnurligita, por ke neniu kuru
alarmi. Harris ne havis batalilon, nek lia nevo. Li diris Angle: «Ni
ĵetu nian monon; oni ne rezignas la vivon por cent dolaroj.» La
rabistoj relevas la monerojn ne ellasante la bridon de la ĉevaloj;
poste, ili montras la valeton, kaj signas, ke oni devas malsupreniri
en ĝin. Tiufoje Harris perdas paciencon; malplaĉas al li, esti
ligita; li ne estas materio por branĉfasko. Li ĵetas rigardon al
juna Lobster, kaj en la sama momento du paralelaj pugnobatoj ekfalas,
kiel du kunkatenitaj kuglegoj, sur la kapojn de ambaŭ rabistoj. La
kontraŭulo de William ruliĝas renverse, malŝargante sian pistolon;
tiu de Harris, puŝite pli maldolĉe, transpasas super la randmuro
kaj falas mezen de siaj kamaradoj. Harris kaj Lobster estis jam
malproksime, senfeligante siajn ĉevalojn per la spronoj. La bando
leviĝas unumove kaj pafas el ĉiuj siaj bataliloj. La ĉevaloj estas
mortigataj, la rajdantoj sin liberigas, kuregas kaj informas la
ĝendarmaron, kiu ekmarŝis la postmorgaŭan tagon frumatene.

Nia bonega Kristodulo eksciis kun vera ĉagreno la morton de ambaŭ
ĉevaloj; sed li ne trovis unu mallaŭdan parolon pri la mortigintoj.
«Kion vi volas? diris li kun ĉarma simpleco. Ĝi estas ilia
metio.» Ĉiuj Grekoj konsentas iomete kun nia mastro. Ne pro tio, ke
la rabistoj indulgas al siaj samlanduloj kaj rezervas sian severecon
por la fremduloj; sed Greko, kiun senigis liaj fratoj, pensas kun
iom da submetiĝo, ke lia mono ne eliras el la familio. La loĝantaro
suferas la ŝteladon de la rabistoj, same kiel popolanino sin lasas
bati de ŝia edzo, admirante, kiel bone li frapas. La enlandulaj
moralistoj plendas pri la krimoj plenumitaj en la kamparo, kiel patro
bedaŭras la malsaĝaĵojn de sia filo. Oni riproĉas lin laŭte, oni
amas lin mallaŭte; oni ĉagrenus, se li similus al la filo de l'
najbaro, pri kiu kuris nenia malbona diro.

Tio estas tiel vera, ke, je l' epoko de mia alveno, Ateno havis kiel
heroon precize la skurĝon de Atenlando. En la salonoj kaj en la
kafejoj, ĉe la barbiroj, kie amasiĝas la vulgara popolo, ĉe la
farmaciistoj, kie kunvenas la burĝanaro, sur la ŝlimozaj stratoj
de l' bazaro, sur la polvoplena stratkruciĝo «Bela Grekujo», en
la teatro, apud la dimanĉa koncerto, kaj sur la vojo al Patisja,
oni parolis nur pri la granda Haĝi-Stavros, oni ĵuris nur per
Haĝi-Stavros la nevenkebla, Haĝi-Stavros la timigilo al la
ĝendarmoj, Haĝi-Stavros la Reĝo de l' montoj! Oni povus (Dio min
pardonu!) verki la litaniojn de Haĝi-Stavros.

Iun dimanĉon, dum John Harris vespermanĝis kun ni, malmulte
post lia aventuro, mi kondukis la bonan Kristodulon al la temo
pri Haĝi-Stavros. Nia gasto estis iam rilatinta multe kun li,
dum la milito de liberigo, en epoko, kiam la rabado ne estis tiel
pridiskutata, kiel hodiaŭ.

Li malplenigis sian glason da Santorina vino, ordigis siajn grizajn
lipharojn, kaj komencis longan rakonton interrompatan de kelkaj
sopiroj. Li sciigis al ni, ke Stavros estas filo de «_papas_», t.
e. de pastro, el insulo Tino. Li naskiĝis, Dio scias en kiu jaro:
la Grekoj de la bona epoko ne scias sian aĝon, ĉar vivoregistrado
estas dekadenca inventaĵo. Lia patro, kiu lin destinis por la
eklezio, lernigis lin legi. Ĉirkaŭ sia dudeka jaro, li vojaĝis al
Jerusalemo, kaj aldonis al sia nomo la titolon Haĝi, kiu signifas
pilgriminton. Haĝi-Stavros, revenante hejmen, estis kaptita de
marrabisto. La venkinto trovis lin kapabla, kaj, el kaptito, faris
lin ŝipisto. Tiamaniere li komencis militadi kontraŭ la Turkaj
ŝipoj, kaj ĝenerale kontraŭ ĉiuj, kiuj ne posedas kanonojn. Post
kelkjara servado, li trovis, ke li laboris sufiĉe por la ceteraj,
kaj decidis eknegoci por sia propra konto. Li havis nek ŝipon, nek
monon por aĉeti unu; tio lin devigis rabadi surtere. La ribelado de
la Grekoj kontraŭ Turkujo ebligis al li fiŝkapti en malklara akvo.
Neniam li sciis tute ĝuste, ĉu li estas rabisto aŭ ribelanto,
kaj ĉu li komandas ŝtelistojn aŭ partianojn. Lia malamo al la
Turkoj ne blindigis lin sufiĉe, ke, preterpasante Grekan vilaĝon,
li ne vizitu kaj traesploru ĝin. Laŭ li, ĉiu ajn monero estas
preninda, ĉu ĝi devenas de la amikoj aŭ de la malamikoj, de simpla
ŝtelo aŭ de la glora rabado. Dank' al tiel sagaca senpartieco,
lia riĉeco kreskis rapide. La paŝtistoj alkuris lian standardon,
kiam oni sciis, ke oni povas gajni multon kun li: lia famo havigis
al li armeon. La regnoj protektantoj al la ribelintoj, eksciis liajn
heroaĵojn, ne liajn ŝparaĵojn: en tiu tempo, oni vidis ĉion bela.
Lordo Byron dediĉis odon al li, la Parizaj poetoj kaj retoroj lin
komparis al Epaminondas kaj eĉ al Aristido. Aristokratinoj brodis
standardon por li; oni sendis al li subvenciojn. Li ricevis monon
el Francujo, Anglujo, Rusujo; mi ne ĵurus, ke li ne ricevis el
Turkujo: li estis vera Palikaro! Je la fino de l' milito, li estis
sieĝata, kun la ceteraj estroj, en la Atena Akropolo. Li loĝis
en la Propileoj, kune kun Margaritis kaj Ligandas, kaj ĉiu el ili
konservis siajn trezorojn sub la kapkuseno de sia lito. Dum bela
somera nokto, la tegmento falis tiel lerte, ke ĝi premegis ĉiujn,
escepte Haĝi-Stavros, kiu fumis sian nargileon ekstere. Li kolektis
la heredaĵon de siaj kunbatalintoj, kaj ĉiu opiniis, ke li bone
meritis ĝin. Sed malfeliĉo, kiun li ne antaŭvidis, haltigis la
iradon de liaj sukcesoj: la paco fariĝis. Haĝi-Stavros, foririnte
kamparen kun sia mono, ĉeestis strangan spektaklon. La regnoj, kiuj
liberigis Grekujon, provis fondi reĝolandon. Malbonsonaj vortoj
zumis ĉirkaŭ la harozaj oreloj de l' maljuna Palikaro: oni parolis
pri registaro, armeo, publika ordo. Oni ridigis lin tre, informante
lin, ke liaj bienoj estas enhavataj en subprefekta distrikto. Sed,
kiam la fiska oficisto sin prezentis al li por enkasigi la ĉiujaran
imposton, li fariĝis serioza. Li ĵetis la kolektiston tra la
pordon, ne forgesinte liberigi lin de la tuta mono, kion li havis
kun si. La juĝistaro lin ekĉikanis; li reforiris al la montoj.
Cetere, li enuis ja en tia domo. Li komprenis, ĝis ia grado, ke oni
povas posedi tegmenton, sed kondiĉe ke oni dormu sur ĝi.

Liaj kunbatalintoj estis disiĝintaj en la tuta reĝolando. La
regno estis doninta al ili bienojn; ili kulturadis malbonhumore,
kaj manĝis sen apetito la maldolĉan panon de la laboro. Kiam ili
eksciis, ke ilia estro malpaciĝis kun la leĝoj, ili vendis siajn
kampojn, kaj alkuris lin. Sed li kontentiĝis luigante siajn bienojn
farme: li havas administran kapablecon.

La paco kaj senokupeco estis malsanigintaj lin. La aero de la montoj
revigligis lin tiel bone, ke en 1840 li pensis pri edziĝo. Li estis
certe pli ol kvindekjara, sed por homoj tiel harditaj, maljuneco ne
ekzistas; eĉ la morto pripensas almenaŭ dufoje, antaŭ ol ilin
ataki. Li edziĝis je riĉa heredontino, el unu el la plej bonaj
familioj de Lakonio, kaj fariĝis tiamaniere bo-parenco de la ĉefaj
personoj de l' reĝolando. Lia edzino sekvis lin ĉien, donis al
li filinon, enfebriĝis, kaj mortis. Li edukis mem sian infaninon,
kun zorgoj kvazaŭ patrinaj. Kiam li saltigis la knabinon sur siaj
genuoj, liaj kunrabistoj diris al li ridante: «Al ci mankas nur
lakto».

La patra amo donis novan energion al lia spirito. Por kolekti
reĝinan doton al sia filino, li studis la monan demandon, pri kiu
li havis antaŭe tro primitivajn ideojn. Anstataŭ amasigi siajn
monerojn en kofrojn, li procente-donis ilin. Li lernis la artifikojn
kaj elturniĝojn de la spekulacio; li observis la kurson de la
publikaj biloj en Grekujo kaj eksterlande. Oni pretendas eĉ, ke,
frapite de la utiloj de la asocio, li havis la ideon organizi la
rabadon per akcioj. Li faris kelkajn vojaĝojn tra Eŭropo, kondukite
de Greko el Marseille, kiu utilis al li kiel interpretisto. Dum
lia restado en Anglujo, li ĉeestis baloton en mi ne scias plu kiu
«putra urbeto[2]» de Yorkshire: tiu bela spektaklo inspiris al li
profundajn pripensojn pri la konstitucia regado kaj ĝiaj profitoj.
Li revenis, decidinte, ke li ekspluatos la instituciojn de sia
patrolando, kaj ĉerpos renton el ili. Li bruligis multon da vilaĝoj
por utili al la opozicio: li detruis kelkajn aliajn pro la intereso
de l' konservativa partio. Kiam oni intencis renversi ministraron,
oni bezonis nur sin turni al li: per nerefuteblaj argumentoj li
pruvis, ke la polico funkcias malbone, kaj ke oni atingos iom da
sendanĝereco nur ŝanĝante la kabineton. Sed kompense li donis
energiajn lecionojn al la malamikoj de l' ordo, punante ilin en la
maniero mem, kiel ili pekis. Liaj politikaj talentoj konigis lin tiel
bone, ke ĉiuj partioj havis altan estimon al li. Liajn konsilojn,
rilate al balotoj, oni sekvis preskaŭ ĉiam; tiamaniere, ke,
kontraŭe al la principoj de la riprezenta regado, laŭ kiu unu sola
deputito esprimas la volon de multaj homoj, li estis riprezentata,
li sola, de trideko da deputitoj. Inteligenta ministro, la famoza
Rhalettis, ekpensis, ke homo, kiu tuŝas tiel ofte la risortojn de
la registaro, eble malordigos fine la maŝinon. Li entreprenis ligi
liajn manojn per ora fadeno. Li donis al li rendevuon en Karvati,
inter montoj Himeto kaj Penteliko, en la kampara domo de fremda
konsulo. Haĝi-Stavros venis, sen eskorto kaj sen bataliloj. La
ministro kaj la rabisto, kiu konis unu alian de longe, tagmanĝis
kune, kiel du malnovaj amikoj. Ĉe la deserto, Rhalettis proponis
al li plenan amnestion por li kaj liaj kunuloj, patenton de divizia
generalo, la titolon senatano kaj dek mil hektarojn da arbaro
tutpropraĵe. La Palikaro hezitis iom da tempo kaj fine respondis per
rifuzo. «Eble antaŭ dudek jaroj mi estus akceptinta, diris li, sed
hodiaŭ mi estas tro maljuna. Mi ne povas, en mia aĝo, ŝanĝi mian
vivmanieron. La polvo de Ateno ne estas saniga por mi; en la senato
mi dormus, kaj, se ci donus al mi soldatojn komandotajn, mi estus
kapabla malŝargi miajn pistolojn al liaj uniformoj, pro la forto
de la kutimeco. Reiru do al ciaj aferoj, kaj lasu min zorgi pri la
miaj.»

Rhalettis ne konsideris sin kiel venkitan. Li provis klarigi al la
rabisto la malnoblecon de l' metio, kiun li praktikas. Haĝi-Stavros
ekridis, kaj diris al li kun afabla ĝentileco:

«Kamarado! la tagon, kiam ni skribos niaj pekojn, kiu el ni ambaŭ
havos la pli longan liston?

--Pripensu fine, aldonis la ministro, ke ci ne povos eviti cian
destinon; unu tagon aŭ alian, ci pereos per nenatura morto.

--_Allah Kerim!_ respondis li Turke. Nek ci nek mi legis en la
steloj. Sed mi havas almenaŭ unu superecon: nome, miaj malamikoj
surhavas uniformon, kaj mi rekonas ilin el malproksime. Ci ne povas
paroli same pri la ciaj. Adiaŭ, frato.»

Ses monatojn poste, la ministro estis mortigata de siaj politikaj
malamikoj; la rabisto vivas ankoraŭ.

Nia gasto ne rakontis al ni ĉiujn altajn agojn de lia heroo: la
tagdaŭro ne estus sufiĉinta. Li nur denombris la plej rimarkindajn.
Mi ne kredas, ke en iu ajn lando la kolegoj de Haĝi-Stavros faris
ion pli artistan ol la kapto de la _Niebuhr_. Ĝi estas vaporŝipo de
la «Aŭstria Lloyd», kiun la Palikaro derabis surtere, ĉirkaŭ
la dek-unua matene. La _Niebuhr_ venis el Konstantinoplo; ĝi lasis
sian ŝarĝon kaj la pasaĝerojn en Kalamaki, oriente de Korinta
istmo. Kvar ĉaregoj kaj du omnibusoj ricevis la pasaĝerojn kaj
komercaĵojn, por ilin transporti al la alia flanko de l' istmo,
al la haveneto Lutraki, kie alia ŝipo atendis ilin. Ĝi atendis
longatempe. Haĝi-Stavros, dum hela tago, sur bela vojo, en ebena kaj
senarba lando, forprenis la komercaĵojn, la pakaĵojn, la monon de
la vojaĝantoj, kaj la municiojn de la ĝendarmoj, kiuj eskortis la
veturilaron. «Ĝi estis tago da ducent mil frankoj!» diris al ni
Kristodulo kun iometo da envio.

Oni parolis multe pri la kruelaĵoj de Haĝi-Stavros. Lia amiko
Kristodulo pruvis al ni, ke li ne faras malbonon por sia plezuro.
Li estas sobra homo, kiu sin ebriigas per nenio, eĉ ne per sango.
Se okazas, ke li varmigas iom tro la piedojn de riĉa kamparano,
ĝi estas por scii, kie la avaregulo kaŝis sian monon. Ĝenerale,
li agas dolĉe al la kaptitoj, de kiuj li esperas ricevi kompenson.
Dum la somero de 1854, li alvenis unu vesperon, kun sia bando, ĉe
riĉan komerciston de insulo Eŭbeo, S-ron Voidi. Li trovis la
familion kunvenintan, plus maljunan juĝiston de la tribunalo de
Kalcis, kiu ludis kartojn kun la dommastro. Haĝi-Stavros proponis
al la magistrato, priludi kun li lian liberecon: li perdis kaj pagis
bonvole. Li forkondukis S-ron Voidi kaj liajn gefilojn; li lasis
la edzinon, por ke ŝi povu zorgi pri la reaĉeto. La tagon de la
forpreno, la komercisto suferis pro podagro, lia filino havis febron,
la knabo estis pala kaj ŝvela. Ili revenis du monatojn poste, ĉiuj
resanigitaj per la ekzercado, la libera aero kaj la bona traktado.
Tuta familio resaniĝis por kvindek mil frankoj: ĉu tio estis tro
kare pagita?

«Mi konfesas, aldonis Kristodulo, ke nia amiko estas senkompata
al kiu ne pagas. Kiam kompenso ne estas pagita je la fiksita
dato, li mortigas siajn kaptitojn kun komercista akurateco: tia
estas lia maniero protesti bilojn. Kia ajn estas mia admiro al
li kaj la amikeco, kiu ligas niajn familiojn, mi ne pardonis
ankoraŭ al li la mortigon de la du knabinoj el Mistra. Ili estis
dekkvar-jaraj dunaskitinoj, tiel belaj, kiel du marmoraj statuetoj,
fianĉiniĝintaj je du junuloj el Leondari. Ili tiel similis unu
al alia, ke, vidante ilin kune, oni kredis, ke oni vidas duoble,
kaj oni frotis al si la okulojn. Iun matenon, ili iris por vendi
kokonojn al la ŝpinejo; ili portis duope grandan korbon, kaj kuris
malpeze sur la vojo, kiel du kolombinoj jungitaj ĉe sama ĉaro.
Haĝi-Stavros forprenis ilin sur la monton kaj skribis al ilia
patrino, ke li redonos ilin kontraŭ dek mil frankoj, pagotaj je la
fino de l' monato. La patrino estis riĉeta vidvino, posedanta belajn
morusarbojn, sed ne provizita per kontanta mono, kiel ni ĉiuj. Ŝi
prunteprenis garantidonante siajn bienojn, kio estas neniam facila
eĉ por dudek pro cento. Ŝi bezonis pli ol ses semajnojn por kunigi
la sumon. Kiam ŝi fine havis la monon, ŝi metis ĝin sur mulon
kaj piediris ĝis la tendaro de Haĝi-Stavros. Sed alvenante monton
Tajgeton, ĉe la loko, kie oni trovas sep fontojn sub platano,
la mulo, kiu antaŭiris, ekhaltis subite, kaj rifuzis marŝi unu
paŝon. Tiam la malfeliĉa patrino vidis, sur la flanko de l' vojo,
siajn ambaŭ filinojn. Ili havis la kolon tranĉita ĝis la osto,
kaj tiuj belaj kapoj preskaŭ ne plu alteniĝis al la korpo. Ŝi
prenis ambaŭ plendindulinojn, metis ilin mem sur la mulon, kaj
ilin rekondukis al Mistra. Neniam ŝi povis plori: pro tio, ŝi
freneziĝis kaj mortis. Mi scias, ke Haĝi-Stavros bedaŭris sian
agon: li kredis, ke la vidvino estas pli riĉa, kaj ke ŝi ne volas
pagi. Li estis mortiginta la du infaninojn por la ekzemplo. Certe
estas, ke, deposte, liaj enkasigoj fariĝis ĉiam akurate, kaj ke
neniu kuraĝis plu lin atendigi.

--_Brutta carogna!_ kriis Giacomo frapante baton, kiu ŝancelis la
domon kiel tertremo. Se iam li venos sub mia mano, mi prezentos al
li kompensmonon da dek mil pugnobatoj, kiu ebligos al li forlasi la
negocadon.

--Mi, diris juna Lobster kun sia kvieta rideto, mi deziras nur
renkonti lin je kvindek paŝoj de mia revolvero. Kaj vi, onklo
John?»

Harris fajfis inter la dentoj Amerikan arieton, akran kiel klingo de
ponardeto.

«Ĉu mi kredos miajn orelojn? aldonis, per sia flutsona voĉo S-ro
Mérinay, harmonia mortulo. Ĉu estas eble, ke tiaj teruraĵoj estas
plenumataj en jarcento kiel la nia! Mi scias ja, ke la _Societo por
la moraligo de la krimuloj_ ne fondis ankoraŭ filiojn en tiu ĉi
reĝolando; sed, atendante, ĉu vi ne havas ĝendarmaron?

--Certe, respondis Kristodulo: 50 oficirojn, 152 kaporalojn kaj 1250
ĝendarmojn, el kiuj 150 rajdantaj. Ĝi estas la plej bona trupo de
l' reĝolando, post tiu de Haĝi-Stavros.

--Kio min mirigas, mi diris miavice, estas, ke la filino de l'
maljuna sentaŭgulo lasis lin agi.

--Ŝi ne estas kun li.

--Ja, bone! Kie ŝi estas?

--En edukejo.

--En Ateno?

--Vi demandas min tro multe; mi ne scias tiom. Kiel ajn estas, kiu
edziĝos kun ŝi, estos trafinta belan partion.

--Jes, diris Harris. Oni certigas ankaŭ, ke la filino de Calcraft ne
estas malbona partio.

--Kiu estas Calcraft?

--La Londona ekzekutisto.»

Ĉe tiuj vortoj, Dimitri, la filo de Kristodulo, ruĝiĝis ĝis la
oreloj. «Pardonu, sinjoro, diris li al John Harris, ekzistas granda
diferenco inter ekzekutisto kaj rabisto. La ekzekutista metio estas
malnoblega; la rabista profesio estas honorata. La registaro devas
gardi la Atenan ekzekutiston en la fortikaĵo Palamedo; se ne, oni
lin mortigus; dum neniu deziras malbonon al Haĝi-Stavros, kaj la
plej honestaj personoj en la reĝolando estas fieraj premi lian
manon.»

Harris malfermis la buŝon por respondi, kiam ni aŭdis la sonorilon
de la butiko. Ĝi estis la servistino, kiu revenis domen kun junulino
de dek kvin aŭ dek ses jaroj, vestita laŭ la lasta bildo de la
_Ĵurnalo de modoj_. Dimitri sin levis dirante: «Ĝi estas Fotini!

--Sinjoroj, diris la kukisto, ni parolu pri io alia, mi petas. La
rakontoj pri rabistoj ne estas por la fraŭlinoj.»

Kristodulo prezentis Fotini al ni kiel la filinon de unu el liaj
kunbatalintoj, kolonelo Johano, ĉefkomandanto en Naŭplio. Ŝi
estis do nomata Fotini Johanidino, laŭ la moro de la lando, kie,
ĝustadire, ne ekzistas familinomoj.

La juna Atenanino estis malbela, kiel la naŭ dekonoj de la Atenaj
fraŭlinoj. Ŝi havis beletajn dentojn kaj belajn harojn, sed
nenion plie. Ŝia dika talio ŝajnis esti nekomforte en Pariza
korseto. Ŝiaj piedoj, rondformaj kiel gladiloj, suferis verŝajne
turmentegojn: ili estis kreitaj por treniĝi en _babuŝoj_, ne por
premiĝi en botetoj de Meyer. Ŝia kapo memorigis tiel malmulte
pri la Greka tipo, ke ĝi vere ne havis profilon; ĝi estis plata,
kvazaŭ nesingardema nutristino estus mallerte sidiĝinta sur la
vizaĝon de l' infanino. La tualeto ne taŭgas por ĉiuj virinoj: ĝi
preskaŭ igis ridinda la plendindan Fotini. Ŝia robo kun falbaloj,
subtenata de potenca krinolino, rimarkigis la mallertecon de ŝia
persono kaj la ĝenon de ŝiaj movoj. La juveloj el Parizo, per kiuj
ŝi estis stelsemita, ŝajnis esti ekkriaj punktoj, destinitaj por
atentigi pri la malperfektaĵoj de ŝia korpo. Vi estus kredinta, ke
ŝi estas dika, malalta servistino, kiu sin dimanĉevestis per la
vestaro de sia mastrino.

Neniu el ni miris, ke la filino de simpla kolonelo estas tiel
multekoste vestita por pasigi la dimanĉon en la domo de kukisto.
Ni konis sufiĉe la landon por scii, ke la tualetemo estas la plej
nekuracebla vundo de la Greka societo. La vilaĝaninoj traborigas
arĝentajn monerojn, kunkudras ilin en formon de kasko, per kiu ili
sin kapkovras en la festotagoj. Ili portas sian doton sur la kapo. La
urbaninoj elspezas tiun doton ĉe la komercistoj, kaj portas ĝin sur
la tuta korpo.

Fotini loĝis en la Hetajrio. Tio estas, vi scias, edukejo fondita
laŭ modelo de la Honora Legio[3], sed regata de leĝoj pli larĝaj
kaj toleremaj. Oni edukas tie ne nur la filinojn de la militistoj,
sed ankaŭ kelkafoje la heredontinojn de la rabistoj.

La filino de kolonelo Johano sciis iom da Franca kaj da Angla; sed
ŝia ĝeniĝemeco ne ebligis, ke ŝi brilu en la konversacio. Mi
eksciis poste, ke ŝia familio alkonfidis al ni la rolon, perfektigi
ŝin pri la fremdaj lingvoj. Ŝia patro, aŭdinte, ke Kristodulo
gastigas honestajn kaj instruitajn Eŭropanojn, estis petinta la
kukiston, ke li elirigu ŝin ĉiudimanĉe el la edukejo, utilante al
ŝi kiel zorganto. Tiu interkonsento ŝajnis plaĉi al Kristodulo,
kaj precipe al lia filo Dimitri. La juna komisiisto rigardis avide la
malgracian edukatinon, kiu ne rimarkis ĝin.

Ni estis projektintaj iri ĉiuj kune al la publika koncerto. Ĝi
estas bela spektaklo, kiun la Atenanoj donas al si mem ĉiudimanĉe.
La tuta popolo, en granda tualeto, kunvenas en polvokampon, por
aŭdi valsojn kaj kvadrilojn ludatajn de regimenta muzikistaro. La
malriĉuloj iras tien piede, la riĉuloj veture, la elegantuloj
rajde. La kortego ne forrestus, eĉ por imperio. Post la lasta
kvadrilo ĉiu reiras domen, kun polvokovrita vesto, kun kontenta
koro, kaj oni diras: «Ni amuziĝis bone».

Certe estas, ke Fotini intencis sin montri ĉe la koncerto, kaj ŝia
admiranto Dimitri ne estis malkontenta, vidigi sin tie kun ŝi; ĉar
li surhavis novan redingoton, kiun li estis aĉetinta, konfekciitan,
en la tenejo de la _Belle-Jardinière_. Bedaŭrinde la pluvo ekfalis
tiel dense, ke ni devis resti dome. Por pasigi la tempon, Marula
proponis al ni, ludi por bombonoj: ĝi estas distraĵo laŭmoda en
la mezklasaj rondoj. Ŝi prenis glasvazon en la butiko, kaj donis
al ĉiu el ni manplenon da indiĝenaj bombonoj, kariofilaj, anizaj,
pipraj, kaj cikoriaj. Post tio, oni disdonis kartojn, kaj la unua,
kiu sukcesis kolekti naŭ samkolorajn, ricevis tri sukeraĵojn de
ĉiu el liaj kontraŭuloj. La Maltano Giacomo montris, per daŭra
atento, ke li ne estas indiferenta pri la gajno. La hazardo lin
favoris: li atingis riĉecon, kaj ni vidis lin engluti sep aŭ ok
manplenojn da bombonoj, kiuj estis promenintaj en la manoj de ĉiuj
kaj de S-ro Mérinay.

Interesiĝante malpli pri la ludo, mi alcentrigis mian atenton al
kurioza fenomeno, kiu okazis maldekstre de mi. Dum la rigardoj de la
juna Atenano rompiĝis unu post alia ĉe la indiferenteco de Fotini,
Harris, kiu ŝin ne rigardis, altiris ŝin per nevidebla forto. Li
tenis siajn kartojn kun mieno sufiĉe neatenta, oscedis de tempo
al tempo kun Amerikana naiveco, aŭ fajfis _Yankee Doodle_, sen
respekto al la ĉeestantoj. Mi kredas, ke la rakonto de Kristodulo
impresis lin, kaj ke lia spirito trotis sur la montaro, persekute al
Haĝi-Stavros. Ĉiuokaze, se li pensis pri io, tio certe ne estis
la amo. Eble la fraŭlino ankaŭ ne pensis pri ĝi, ĉar preskaŭ
ĉiuj Grekaj virinoj havas en la fundo de l' koro bonan pavimon de
indiferenteco. Tamen ŝi rigardis mian amikon John, kiel alaŭdo
rigardas la spegulon. Ŝi ne konis lin; ŝi sciis nenion pri li,
nek lian nomon, nek lian landon, nek lian riĉecon. Ŝi ne estis
aŭdinta lin parolantan, kaj eĉ se ŝi estus aŭdinta lin, ŝi
certe ne estis kapabla juĝi, ĉu li estas sprita. Ŝi vidis lin tre
bela, kaj tio sufiĉis. La antikvaj Grekoj adoris la belecon; ĝi
estas la sola, el iliaj dioj, pri kiu neniam ekzistis ateistoj. La
hodiaŭaj Grekinoj, malgraŭ la dekadenco, scias ankoraŭ malkonfuzi
Apollon'on de simiovizaĝulo. Oni trovas en la kolekto de S-ro
Fauriel kanteton, kiu povas esti tradukata jene:

«Junuloj, ĉu vi deziras scii, junulinoj, ĉu vi deziras informiĝi,
kiel amo nin eniras? Ĝi eniras tra la okuloj; de l' okuloj, ĝi
eniĝas en la koron; kaj en la koro ĝi enradikiĝas.»

Certe, Fotini konis tiun kanton; ĉar ŝi malfermis grandajn okulojn,
por ke la amo povu eniri ne kliniĝante.

La pluvo ne ĉesis fali, nek Dimitri rigardadi la junulinon, nek
la junulino konsideradi Harris, nek Giacomo krakmanĝi bombonojn,
nek S-ro Mérinay rakonti ĉapitron de antikva historio al juna
Lobster, kiu ne aŭskultis. Je la oka, Marula pretigis la tablon por
la vespermanĝo. Fotini sidis inter Dimitri kaj mi, kiu ne estis
atentinda. Ŝi konversaciis malmulte kaj manĝis nenion. Ĉe la
deserto, kiam la servistino parolis pri ŝia rekonduko, ŝi faris
videblan penon, kaj diris en mian orelon:

«Ĉu S-ro Harris havas edzinon?»

Mi trovis plezuron embarasi ŝin iomete, kaj respondis:

«Jes, fraŭlino; li edziĝis kun la vidvino de la doĝoj de Venezia.

--Ĉu eble! Kiun aĝon ŝi havas?

--Ŝi estas tiel maljuna, kiel la mondo, kaj eterna kiel ĝi.

--Ne moku min; mi estas simpla knabino, kaj ne komprenas viajn
Eŭropanajn ŝercojn.

--Alivorte, fraŭlino, li edzigis kun la maro; li estas, kiu komandas
la Usonan staran ŝipon _the Fancy_.»

Ŝi dankis min kun tia radiado pro ĝojo, ke ĝi malaperigis ŝian
malbelecon, kaj mi trovis ŝin beleta dum almenaŭ unu sekundo.



III

MARY-ANN


La studoj dum mia juneco vastigis en mi pasion, kiu fine superis
ĉiujn ceterajn: ĝi estas la deziro al la scienco, aŭ, se vi
preferas ĝin nomi alie, la sciemo. Ĝis la tago, kiam mi foriris
al Ateno, lerni estis mia sola plezuro; nescii, mia sola ĉagreno.
La sciencon mi amis same, kiel karulinon, kaj neniu, ĝis tiam,
estis konkurinta kun ĝi pri mia koro. Kompense, mi devas konfesi,
ke mi ne estis karesema, kaj ke poezio kaj Hermann Schultz malofte
trapasis kune la saman pordon. Mi promenis en la mondo, kiel en
vasta naturscienca kolekto, kun grandigvitro en la mano. Mi observis
la plezurojn kaj la suferojn de l' aliaj homoj, kiel faktojn, kiuj
meritas studon, sed ne envion aŭ kompaton. Mi ne enviis feliĉajn
geedzojn, pli ol paron da palmarboj kunigitaj de l' vento; mi havis
precize tiom da kompato al koro disŝirita de l' amo, kiom al geranio
glaciigita de l' frosto. Tiu, kiu dissekcis vivantajn bestojn,
sentas malforte la kriojn de la tremetanta karno. Mi estus ĉeestinta
kun diletanteco batalon de gladiatoroj.

La amo de Fotini al Harris estus kompatiginta ian ajn alian homon,
ol naturaliston. La plendinda kreitaĵo amis blinde-senpripense,
laŭ la esprimo de Henriko la Kvara; kaj estis evidente, ke ŝi amas
vane. Ŝi estis tro timema por malkovri sian amon, kaj John estis tro
malatenta por ĝin diveni. Eĉ se li estus rimarkinta ion, kiel estus
espereble, ke li interesiĝos pri naiva malbelulino el la bordoj
de l' Ilisso? Fotini pasigis kvar aliajn tagojn kun li, la kvar
dimanĉojn de aprilo. Ŝi rigardis lin, de l' mateno ĝis la vespero,
per konsumiĝaj, malesperaj okuloj; sed ŝi trovis neniam la kuraĝon
malfermi la buŝon en lia ĉeesto. Harris fajfis kviete. Dimitri
grumblis kiel juna dogo, kaj mi observis ridetante tiun strangan
malsanecon, kontraŭ kiu mia konstitucio min ĉiam antaŭgardis.

Intertempe, mia patro skribis al mi, ke la negoco iradas tre malbone,
ke la vojaĝantoj estas maloftaj, ke la vivo kostas multe, ke niaj
kontraŭaj najbaroj ĵus elmigris, kaj ke, se mi trovis Rusan
princinon, la plej bone estus, ke mi edziĝu kun ŝi senprokraste.
Mi respondis, ke mi trovis neniun por forlogi, escepte la filinon de
malriĉa Greka kolonelo; ke ŝi enamiĝis serioze, sed al alia ol mi;
ke, kun iom da lerteco, mi povos eble fariĝi ŝia konfidenciulo,
sed neniam ŝia edzo; cetere, mia sano estas bona, mia herbokolekto
belega; miaj esploroj, ĝis nun enlimigitaj en la ĉirkaŭaĵo de
Ateno, baldaŭ povos etendiĝi pli malproksimen; la sendanĝereco
renaskiĝas, la rabistoj estas venkitaj de la ĝendarmaro, kaj ĉiuj
ĵurnaloj sciigas la disĵeton de la bando de Haĝi-Stavros; post unu
monato, maksimume, mi povos revojaĝi al Germanujo, kaj peti oficon,
kiu havigos panon al mia familio.

Ni estis legintaj, dimanĉon la 28an de aprilo, en la Atena
_Jarcento_, la grandan malvenkon de la Reĝo de l' montoj. La
oficialaj raportoj diris, ke dudek el liaj viroj estas trafitaj, lia
tendaro bruligita, lia trupo disigita, kaj ke la ĝendarmaro lin
persekutis ĝis Maratono.

Tiuj novaĵoj, tre agrablaj al ĉiuj fremduloj, ŝajnis doni
malpli da plezuro al la Grekoj, kaj speciale al niaj domgemastroj.
Kristodulo ne montris entuziasmon de falanksa leŭtenanto, kaj la
filino de kolonelo Johano ploris preskaŭ, aŭskultante la malvenkon
de l' rabisto. Harris, kiu estis alportinta la ĵurnalon, ne kaŝis
sian ĝojon. Kaj, ĉar la kamparo refariĝis trairebla por mi, mi
estis kontentega. Jam la 30an matene, mi ekforiris kun mia herbujo
kaj mia bastono. Dimitri vekis min ĉirkaŭ la kvara. Li estis tuj
ironta demandi pri la ordonoj de Angla familio, loĝanta de kelkaj
tagoj en la Hotelo de la Alilanduloj.

Mi sekvis straton Hermes ĝis la kruciĝo Bela Grekujo, kaj eniris
straton Eolo. Pasante antaŭ la placo de Kanonoj, mi salutis la
negravan artilerion de l' reĝolando, kiu dormetas sub ŝirmejo
sonĝante pri la preno de Konstantinoplo, kaj mi alvenis per kvar
paŝoj al la promenejo Patisja. La melioj, kiuj ĝin borderas
ambaŭflanke, ekmalfermetis siajn odorozajn florojn. La malpalblua
ĉielo blankiĝis nesenteble inter montoj Himeto kaj Penteliko.
Antaŭ mi, ĉe la horizonto, la supraĵoj de monto Parnis staris
kiel breĉigita muro: ili estis la celpunkto de mia vojaĝo. Mi
malsupreniris per mallongigejo ĝis la domo de grafino Janto Teotoki,
kie loĝas la Franca senditaro; mi laŭiris la ĝardenojn de princo
Mikaelo Sutzo kaj la Akademion de Platono, kiun iu prezidanto de
l' Areopago donis loterie, antaŭ kelkaj jaroj, kaj mi eniris la
olivarbaron. La matenamaj turdoj kaj iliaj kuzoj la merloj saltetis
en la arĝentaj foliaĵoj kaj babiladis ĝoje super mia kapo.
Elirante el la arbareto, mi trairis altajn verdajn hordeojn, kie
la Atenlandaj ĉevaloj, mallongaj kaj diktrunkaj, kiel tiuj de la
malaltreliefoj de l' Partenono, konsoliĝis pri la seka furaĝo kaj
la mallaksiga nutraĵo de l' vintro. Bandoj de turtoj forflugis ĉe
mia alproksimiĝo, kaj la plumtufaj alaŭdoj supreniĝis vertikale
al la ĉielo, kiel raketoj de artfajraĵo. De tempo al tempo, apatia
testudo trairis la vojon kuntrenante sian domon. Mi kuŝigis ĝin
zorge sur la dorson, kaj mi daŭrigis mian iron, lasante al ĝi la
honoron eliri el embaraso. Post duhora marŝado, mi penetris en la
dezerton. Ĉiuj postsignoj de kulturo malaperis; sur la senakva tero,
oni vidis nur faskojn de malgrasa herbo, bulbojn de ornitogalo,
aŭ longajn stipojn de sekiĝintaj asfodeloj. La suno leviĝis
kaj mi vidis nete la abiojn, kiuj multope staras sur la flanko de
monto Parnis. La vojeto, kiun mi estis elektinta, ne estis tre bona
gvidisto, sed mi direktis min al aro da domoj dissemitaj sur la posta
flanko de l' monto, kaj kiuj ŝajnis esti la vilaĝo Kastia.

Per unu paŝego mi transpasis riveron Eleŭsina Kefizo, tre emociante
la platajn testudetojn, kiuj saltis en la akvon, kiel simplaj ranoj.
Post cent paŝoj, la vojo perdiĝis en larĝa kaj profunda kruta
valeto, kiun fosis la pluvo de du aŭ tri mil vintroj. Mi konjektis,
ne malprave, ke tiu valeto estas la vojo. Mi estis rimarkinta, dum
miaj antaŭaj ekskursoj, ke la Grekoj rezignas fari vojon, ĉiufoje
kiam la akvo bonvolis preni la taskon sur sin. En tiu lando, kie la
homo ĝenas malmulte la laboradon de la naturo, la torentoj estas
regnaj ŝoseoj; la riveretoj, departementaj vojoj; la defluiloj,
intervilaĝaj vojetoj. La fulmotondroj plenumas la inĝenieran
oficon, kaj la pluvo estas vojoficisto, kiu zorgas sen kontrolo pri
la ĉefaj kaj flankaj komunikejoj. Mi enŝoviĝis do en la valeton,
kaj daŭrigis mian promenadon inter du krutaj bordoj, kiuj kaŝis
por mi la ebenaĵon, la monton kaj mian celon. Sed la kaprica vojo
deturniĝis tiel ofte, ke baldaŭ estis malfacile al mi scii, kien
mi marŝas, kaj ĉu mi ne montras la dorson al monto Parnis. La plej
prudenta decido estus grimpi sur unu aŭ alian bordon kaj orienti
min en la ebenaĵo; sed la deklivoj estis vertikalaj, mi estis laca
kaj malsata, kaj mi sentis min komforte en la ombro. Mi sidiĝis sur
platan marmorŝtonon, prenis el mia herbujo pecon da pano, rostitan
ŝafidŝultron, kaj boteleton da tiu vino, pri kiu vi scias. Mi
pensis: «Se mi estas sur vojo, iu pasos eble, kaj mi informiĝos.»

Efektive, dum mi refermis mian tranĉilon por min kuŝigi en la
ombraĵo kun tiu dolĉa kvieteco, kiu sekvas la tagmanĝon de la
vojaĝantoj kaj de la serpentoj, mi ekaŭdis paŝon de ĉevalo. Mi
metis orelon teren, kaj mi ekkonis, ke du aŭ tri rajdantoj alvenas
post mi. Mi ligis mian herbujon sur mian dorson, kaj min preparis
por ilin sekvi, se okaze ili sin direktos al monto Parnis. Kvin
minutojn poste, aperis du sinjorinoj, rajdantaj sur luitaj ĉevaloj
kaj vestitaj kiel vojaĝantaj Anglinoj. Post ili marŝis piediranto,
kiun mi facile rekonis: ĝi estis Dimitri.

Vi, kiu iom trakuris la mondon, certe rimarkis, ke la vojaĝanto
ĉiam ekforiras sen ia zorgo pri la tualetaj vanaĵoj; sed ke, se
li okaze renkontas sinjorinojn, eĉ pli maljunajn ol la kolombo
de Noaho, li subite forlasas tiun indiferentecon, kaj ĵetas
maltrankvilan rigardon al sia polvoza vestaĵo. Eĉ antaŭ ol
percepti la vizaĝon de la du rajdantinoj malantaŭ iliaj vualoj el
blua krepo, mi estis inspektinta mian tutan personon, kiu min sufiĉe
kontentigis. Mi surhavis la vestojn, kiun vi vidas, kaj kiuj estas
ankoraŭ akcepteblaj, kvankam ili utilas al mi depost preskaŭ du
jaroj. Mi ŝanĝis nur mian kapkovrilon: ĉapo, eĉ tiel bela kaj
bona, kiel ĉi tiu, ne protektas vojaĝanton kontraŭ la sunfrapoj.
Mi havis larĝrandan ĉapelon el griza felto, sur kiu la polvo ne
fariĝis rimarkebla.

Mi forprenis ĝin ĝentile ĉe la preterpaso de la du sinjorinoj,
kiuj ŝajnis zorgi malmulte pri mia saluto. Mi prezentis la manon al
Dimitri, kaj li donis al mi, per malmultaj vortoj, ĉiujn informojn,
kiujn mi deziris.

«Ĉu mi estas sur la vojo al Parnis?

--Jes, ni iras tien.

--Ĉu mi povas iri kun vi?

--Kial ne?

--Kiuj estas tiuj sinjorinoj?

--Anglinoj. La _milordo_ restis en la hotelo.

--Kiaspecaj personoj?

--Hum! bankierfamilio el Londono. La maljunulino estas S-ino
Simons, el la firmo Barley kaj K-o; la _milordo_ estas ŝia frato; la
fraŭlino, ŝia filino.

--Beleta?

--Laŭ la gustoj. Mi preferas Fotini.

--Ĉu ni iros ĝis la fortikaĵo File?

--Jes. Ili dungis min por unu semajno, po dek frankoj kaj manĝo
ĉiutage. Mi estas, kiu organizos la promenadojn. Mi komencis per ĉi
tiu, ĉar mi sciis, ke mi renkontos vin. Sed kion do ili havas?»

La maljuna sinjorino, ofendita pro tio, ke mi prunteprenis ŝian
serviston, estis trotiginta sian rajdbeston sur irejo kie, de tempo
memorebla al ĉevalo, neniu iam trotis. La alia besto, eksentante
superemon, provis iri samrapide, kaj se ni estus interparolintaj
kelkajn minutojn plue, ni estus postlasitaj. Dimitri kuris por
reatingi la sinjorinojn, kaj mi aŭdis S-inon Simons, dirantan al
li en Angla:

«Ne malproksimiĝu. Mi estas Anglino, kaj volas esti bone servata.
Mi ne pagas vin, por ke vi konversaciu kun viaj amikoj. Kiu estas tiu
Greko, kun kiu vi parolas?

--Li estas Germano, sinjorino.

--Ha!... Kion li faras?

--Li serĉas herbojn.

--Li estas do apotekisto?

--Ne, sinjorino: li estas scienculo.

--Ha!... Ĉu li scias Anglolingvon?

--Jes, sinjorino, tre bone.

--Ha!...»

La tri «ha!» de la maljuna sinjorino estis dirataj laŭ tri
malsamaj tonoj, kiujn mi estus notinta kun plezuro, se mi scius la
muzikon. Ili montris per bone senteblaj nuancoj la progresojn, kiujn
mi estis farinta en la spirito de S-ino Simons. Tamen, ŝi ne
alparolis min, kaj mi sekvis la malgrandan karavanon, je distanco
da kelkaj paŝoj. Dimitri ne kuraĝis plu paroli kun mi: li marŝis
antaŭe, kiel militkaptito. Li povis fari nenion alian, ol ĵeti al
mi du aŭ tri rigardojn, kiuj signifis Franclingve: «Kiel arogantaj
estas tiuj Anglinoj!» Fraŭlino Simons ne deturnis la kapon, kaj mi
ne estis kapabla juĝi, per kio ŝia malbeleco diferencas de tiu de
Fotini. Kion mi povis vidi sen maldiskreteco, estas, ke ŝi estas
alta kaj mirinde belkorpa. Ŝiaj ŝultroj estis larĝaj, ŝia talio,
ronda kiel junko kaj fleksebla kiel kano. La malmulto videbla pri
ŝia kolo estus pensiginta min pri la cignoj de la Zoologia Ĝardeno,
eĉ se mi ne estus naturalisto.

Ŝia patrino sin deturnis por paroli al ŝi, kaj mi rapidis, pro la
espero aŭdi ŝian voĉon. Ĉu mi ne informis vin, ke mi estas pasie
sciema? Mi alvenis ĝustatempe por percepti la jenan konversacion:

«Mary-Ann!

--Patrineto?

--Mi estas malsata.

--Ĉu vi estas?

--Mi estas.

--Al mi, patrineto, estas varme.

--Ĉu estas?

--Estas.»

Vi kredas, eble, ke tiu esence Brita dialogo min igis rideti? Tute
ne, sinjoro: mi estis ensorĉita. La voĉo de Mary-Ann estis sekvinta
mi ne scias kian vojon, por penetri, mi ne scias kien; fakto estas,
ke, aŭskultante ĝin, mi sentis kvazaŭ feliĉigan premdoloron,
kaj mi estis tre agrable sufokita. En mia tuta vivo, mi ne estis
aŭdinta ion pli freŝan, pli arĝentan ol tiun voĉeton. La sono de
pluvo el oro, falinta sur la tegmenton de mia patro, estus ŝajninta
malpli dolĉa al mi, vere. «Kia malfeliĉo, pensis mi, ke la plej
melodiaj birdoj estas nepre la plej malbelaj!» Kaj mi timis vidi
ŝian vizaĝon, kaj tamen mi mortis pro deziro ĝin rigardi, tiel
potence la sciemo min regas.

Dimitri intencis havigi al la vojaĝantinoj tagmanĝon en la _khan_
de Kalivia. Ĝi estas gastejo konstruita per malbone kunfiksitaj
tabuloj; sed oni trovas tie, en ĉiuj sezonoj, felsakon da rezina
vino, botelon da _rhaki_, t. e. da anizlikvoro, brunan panon, ovojn,
kaj plenan regimenton da respektegindaj kovkokinoj, kiujn la morto
aliformigas en kokidojn, per metempsikozo. Bedaŭrinde, la _khan_
estis dezerta, kaj la pordo fermita. Eksciante tion, S-ino Simons
riproĉis tre akre Dimitri, kaj dum ŝi deturnis sin malantaŭen,
ŝi vidigis al mi vizaĝon tiel angulozan, kiel estas la klingo
de tranĉilo el Sheffield, kaj du vicojn da dentoj similajn al
palisaroj. «Mi estas Anglino, diris ŝi, kaj mi pretendas manĝi,
kiam mi malsatas.

--Sinjorino, respondis kompatinde Dimitri, vi tagmanĝos post
horduono en la vilaĝo Kastia.»

Mi, kiu estis tagmanĝinta, faris melankoliajn pripensojn pri la
malbeleco de S-ino Simons, kaj murmuris inter miaj dentoj aforismon
el la latina gramatiko de Fraugman: «Kia patrino, tia filino:
_Qualis mater, talis filia_».

De la gastejo ĝis la vilaĝo, la vojo estas speciale malbonega. Ĝi
estas mallarĝa deklivo, inter krutega roko kaj abismo, kiu kaŭzus
kapturniĝon eĉ al la ĉamoj. S-ino Simons, antaŭ ol eksekvi tiun
diablan vojeton, kie la ĉevaloj trovis apenaŭ spacon por siaj kvar
hufoj, demandis, ĉu ne ekzistas alia. «Mi estas Anglino, diris ŝi,
kaj mi ne estas kreita por ruliĝi en la profundegaĵojn.» Dimitri
laŭdis la vojon; li certigis, ke ekzistas aliaj, en la reĝolando,
centfoje pli malbonaj. «Almenaŭ, rediris la bona sinjorino, tenu
la bridon de mia ĉevalo. Sed kio fariĝos mia filino? Konduku la
ĉevalon de mia filino. Tamen, ne konvenas, ke mi rompos mian kolon.
Ĉu vi ne povas teni ambaŭ ĉevalojn samtempe? Tiu vojeto estas
malbonega, laŭvere. Mi akceptas kredi, ke ĝi taŭgas sufiĉe por
Grekoj, sed ĝi ne estas farita por Anglinoj. Ĉu ne vere, sinjoro?»
aldonis ŝi turnante sin afable al mi.

Mi estis enkondukita. Regula aŭ ne, la prezento estis farita. Mi
alvenis kun la patronado de persono bone konita en la romanoj de la
mezepoko, kaj kiun la poetoj de la dek-kvara jarcento nomis Danĝero.
Mi kliniĝis kun la tuta eleganteco, kiun la naturo allasis al mi,
kaj mi respondis Angle:

«Sinjorino, la vojo ne estas tiel malbona, kiel ĝi ŝajnas al vi
unuavide. Viaj ĉevaloj havas firman piedon; mi konas ilin, rajdinte
sur ili. Fine, vi havas du gvidistojn, se vi bonvolas ĝin permesi:
Dimitri por vi, min por la fraŭlino.»

Ĵus dirite, tuj farite: ne atendante respondon, mi iris rapide
antaŭen, mi prenis la bridon de l' ĉevalo de Mary-Ann turnante min
al ŝi, kaj, ĉar ŝia blua vualo ĵus deflugis malantaŭen, mi vidis
la plej adorindan vizaĝon, kiu iam konfuzegis la spiriton de Germana
naturalisto.

Ĉarma Ĥina poeto, la fama A-Ŝol[4], pretendas, ke ĉiu homo havas
en la koro aron de ovoj, el kiuj ĉiu enhavas unu amon. Por ilin
ŝelrompi, sufiĉas virina rigardo. Mi estas tro klera por nescii,
ke tiu hipotezo sin apogas sur neniu firma bazo, kaj ke ĝi formale
kontraŭdiras ĉiujn faktojn konigitajn de l' anatomio. Tamen, mi
devas konstati, ke la unua rigardo de fraŭlino Simons kaŭzis al
mi senteblan ŝancelon en la regiono de l' koro. Mi sentis skuon
tute nekutiman, kaj kiu tamen estis neniel doloriga, kaj ŝajnis
al mi, ke io rompiĝis en la osta kaĝo de mia brusto, malsupre de
l' osto nomata sternumo. En la sama momento, mia sango kuris per
fortaj ondoj, kaj miaj tempiaj arterioj batis tiel forte, ke mi povis
komputi iliajn pulsobatojn.

Kiajn okulojn ŝi havis, mia kara sinjoro! Mi deziras, por via
trankvileco, ke vi neniam renkontu similajn. Ili ne estis mirige
grandaj, kaj ne uzurpis ion el la resto de l' vizaĝo. Ili estis
nek bluaj nek nigraj, sed el speciala kaj personeca koloro. Ĝi
estis arda kaj velurŝajna bruno, kiu troviĝas nur ĉe la Siberia
granatŝtono kaj ĉe kelkaj ĝardenaj floroj. Mi montros al vi
skabiozon kaj alceon, kiuj memorigas, ne tamen redonante ĝin, la
mirindan nuancon de tiuj okuloj. Se vi iam vizitis forĝejojn je
noktomezo, vi rimarkis versimile la strangan lumaĵon, kiun elĵetas
ŝtala plato, varmigita ĝis brunruĝo: jen tute ĝuste la koloro
de ŝiaj rigardoj. Sed pri ilia ĉarmo, nenia komparo povas ĝin
esprimi. La ĉarmo estas kapableco rezervita al malmultaj individuoj
el la besta regno. La okuloj de Mary-Ann havis mi ne scias kion
naivan kaj spritan, simplaniman vivecon, ĉampanŝaŭmadon de juneco
kaj saneco, kaj iafoje kortuŝan sopiremon. La tuta virina scienco
kaj la tuta infana senkulpeco estis legeblaj en ili, kvazaŭ en
libro; sed tiun libron legante longatempe, oni fariĝus blinda. Ŝia
rigardo bruligis, tiel vere, kiel mia nomo estas Hermann. Ĝi estus
kapabla maturigi la persikojn de via ĝardeno.

Kiam mi pensas, ke tiu stulta Dimitri trovis ŝin malpli bela, ol
Fotini'n! Vere, amo estas malsaneco, kiu mirinde idiotigas siajn
suferantojn! Mi, kiu neniam senprudentiĝis, kaj kiu prijuĝas ĉion
kun la saĝa indiferenteco de naturalisto, certigas al vi, ke la
mondo neniam vidis virinon komparindan al Mary-Ann. Mi dezirus, ke
mi povu montri al vi ŝian portreton, tian, kia ĝi restis en mia
memoro. Vi vidus, kiel longaj estis ŝiaj okulharoj, kian gracian
kurbon desegnis ŝiaj brovoj super ŝiaj okuloj, kiel eta estis ŝia
buŝo, kiel la emajlo de ŝiaj dentoj ridis sub la sunlumo, kiel
rozkolora kaj diafana estis ŝia oreleto. Mi studis ŝian belecon
ĝis en la plej malgrandaj detaloj, pro tio, ke mi havas analizeman
spiriton kaj mi kutimas observadi. Unu el la punktoj, kiuj plej
frapis min, rilate al ŝi, estas la maldikeco kaj diafaneco de ŝia
haŭto; ŝia epidermo estis pli delikata ol la velura membraneto,
kiu kovras la belajn fruktojn. La koloroj de ŝiaj vangoj ŝajnis
faritaj el tiu nepalpebla pulvoro, kiu pentras la flugilojn de la
papilioj. Se mi ne estus doktoro de natursciencoj, mi estus timinta,
ke la tuŝeto de ŝia vualo forprenos la kadukan brilon de ŝia
beleco. Mi ne scias, ĉu vi ŝatas la palajn virinojn, kaj mi ne
volus ofendi viajn ideojn, se okaze vi preferas tiun specon de
eleganteco de mortanto, kiu estis laŭmoda dum kelka tempo; sed, pro
mia scienculeco, mi admiras nenion tiel, kiel la sanecon, tiun ĝojon
de la vivo. Se iam mi fariĝos kuracisto, mi estos homo ŝateginda
por la familioj, ĉar mi certe neniam enamiĝos al unu el miaj
suferulinoj. Vidi beletan, sanan, vivantan vizaĝon, estas preskaŭ
tiel agrable al mi, kiel renkonti belan fortikan arbeton, kies floroj
malfermiĝas gaje sub la sunradioj, kaj kies foliojn neniam ekmordis
la raŭpoj kaj la majskaraboj. Tial do, kiam mi vidis unuafoje la
vizaĝon de Mary-Ann, mi sentis fortan tenton premi ŝian manon kaj
diri al ŝi: «Fraŭlino, kiel danka mi estas, ke vi fartas tiel
bone!»

Mi forgesis diri al vi, ke al ŝiaj trajtoj mankis reguleco, kaj ke
ŝi ne havis profilon de statuo. Eble Fidias estus rifuzinta fari
ŝian buston; sed via Pradier estus petinta sur ambaŭ genuoj, ke ŝi
pozu kelkafoje por li. Mi konfesos, ne timante detrui viajn iluziojn,
ke sur ŝia maldekstra vango troviĝis kaveto, kiu tute mankis
sur la dekstra, kio estas kontraŭ ĉiuj leĝoj de la simetrio.
Sciu, plie, ke ŝia nazo estis nek rekta, nek agleca, sed decide
suprenrigardanta, laŭ Franca tipo. Sed, ke tiu formo igis ŝin
malpli bela, tion mi neus eĉ sur la eŝafodo. Ŝi estis tiel bela,
kiel la Grekaj statuoj, sed alimaniere. La beleco ne estas mezurebla
laŭ neŝanĝebla tipo, kvankam Platono tion asertis en siaj altegaj
sensencaĵoj. Ĝi varias laŭ la epokoj, laŭ la popoloj, kaj laŭ
la instruiteco de la spiritoj. Afrodito el Milo estis, antaŭ du
mil jaroj, la plej bela unulino en la Insularo; mi ne kredas, ke
en 1856 ŝi estus la plej beleta virino en Parizo. Konduku ŝin al
kudristino, sur placo Vendôme, aŭ al modistino, sur strato de la
Paco. En ĉiuj salonoj, kie vi ŝin prezentos, ŝi trafos malpli
da sukceso ol sinjorino Tiu aŭ Alia, kiu havas malpli korektajn
trajtojn kaj malpli rektan nazon. Oni povis admiri virinon geometrie
belan, en la tempo, kiam la virino estis nur artobjekto destinita por
plaĉi al la okuloj, ne turnante sin al la spirito, paradiz-birdo,
kies plumaron oni rigardadis ne petante, ke ĝi kantu iam. Bela
Atenanino estis tiel bone proporciigita, tiel blanka, tiel malvarma,
kiel kolono de templo. S-ro Mérinay montris al mi en iu libro, ke
la Iona kolono estas nur aliformigita virino. La portiko de templo
Erektejon, en Atena Akropolo, staras ankoraŭ sur kvar Atenaninoj
el la jarcento de Perikles. La nuntempaj virinoj estas flugilhavaj
estaĵetoj, malpezaj, moviĝemaj kaj precipe pensantaj, kreitaj, ne
por porti templojn sur siaj kapoj, sed por veki la genion, gajigi la
laboron, vigligi la kuraĝon, kaj lumigi la mondon per la fajreroj de
sia spirito. Kion ni amas en ili, kaj kio faras ilian belecon, ĝi ne
estas la cirkele desegnita reguleco de iliaj trajtoj, sed la viva kaj
ŝanĝema esprimo de sentoj pli delikataj ol la niaj; ĝi estas la
radiado de la penso ĉirkaŭ tiu malforta ŝelo, kiu ne sufiĉas por
ĝin enteni; ĝi estas la vivega movado de vigla fizionomio. Mi ne
estas skulptisto, sed, se mi scius uzi la modelilon, kaj oni komisius
min fari la alegorian statuon de nia epoko, mi ĵuras al vi, ke ĝi
havus kaveton sur la maldekstra vango, kaj suprenrigardantan nazon.

Mi kondukis Mary-Ann ĝis la vilaĝo Kastia. Tio, kion ŝi diris al
mi dum la iro, kaj kion mi povis respondi al ŝi, ne lasis pli da
postsignoj en mia spirito, ol la flugado de hirundo lasas en la aero.
Ŝia voĉo estis tiel dolĉa aŭdaĵo, ke eble mi ne aŭskultis, kion
ŝi diris al mi. Mi estis kiel en la operejo, kie la muziko ofte
malhelpas, ke oni komprenu la parolojn. Kaj tamen ĉiuj cirkonstancoj
de tiu unua intervidiĝo fariĝis neforigeblaj el mia spirito. Se
nur mi fermas la okulojn, mi kredas, ke mi ĉeestas ankoraŭ. La
aprila suno frapetis mian kapon. Malsuper kaj super la vojo, la
montaj rezinarboj dissemis siajn aromatojn en la aeron. La pinoj, la
tujoj kaj la terebentoj ŝajnis bruligi akran kaj kamparan aromon
sub la paŝoj de Mary-Ann. Ŝi enspiris kun videbla feliĉeco tiun
bonodoran donacon de la naturo. Ŝia sprita nazeto tremetis movante
la flugilojn; ŝiaj okuloj, ŝiaj belaj okuloj kuris de unu objekto
al alia kun radia ĝojo. Vidante ŝin tiel beleta, tiel viva kaj
tiel feliĉa, vi estus nominta ŝin Driado elirinta el la arboŝelo.
El ĉi tie, mi vidas ankoraŭ ŝian rajdobeston: ĝi estis _Psari_,
blanka ĉevalo el la rajdejo Zimmerman. Ŝia rajda robo estis nigra;
tiu de S-ino Simons, kiu fermis al mi la horizonton, estis sufiĉe
neordinare botelverda por atesti pri la nedependenco de ŝia gusto.
S-ino Simons havis nigran ĉapelon, laŭ tiu absurda kaj malgracia
formo, kiun la viroj alprenis ĉiulande; ŝia filino surhavis la
grizan feltĉapelon de la heroinoj de l' _Frondo_. Ambaŭ havis
gantojn el ŝamo. La mano de Mary-Ann estis iom granda, sed admirinde
belforma. Mi, mi neniam povis uzi gantojn. Ĉu vi?

La vilaĝo Kastia troviĝis dezerta, same kiel la _khan_ en Kalivia.
Dimitri neniel povis kompreni tion. Ni desaltis teren apud la
fontano, antaŭ la preĝejo. Ĉiu el ni iris por frapi de pordo
al pordo: ne unu loĝanto. Neniu ĉe la _papas_, neniu ĉe la
vilaĝestro. La aŭtoritatuloj estis foririntaj, sekvinte la
loĝantaron. Ĉiuj domoj de la komunumo konsistas el kvar muroj
kaj tegmento, kun du malfermaĵoj, el kiuj unu utilas kiel pordo
kaj la alia kiel fenestro. La plendinda Dimitri penis por trapuŝi
du aŭ tri pordojn kaj kvin aŭ ses fenestroklapojn, por konstati,
ĉu la loĝantoj ne dormas dome. Tiuj multaj disrompoj utilis nur
por liberigi malfeliĉan katon, forgesitan de sia mastro, kaj kiu
forkuris al la arbaroj kiel sago.

Tiufoje, S-ino Simons perdis paciencon. «Mi estas Anglino, diris
ŝi al Dimitri, kaj oni ne mokas min senpune. Mi plendos ĉe la
senditaro. Kion! mi dungas vin por promeno sur la monton, kaj vi
igas min vojaĝi sur abismoj! Mi ordonas, ke vi alportu provizojn,
kaj vi elmetas min al morto pro malsato! Ni devis matenmanĝi en la
_khan_, kaj la _khan_ estas forlasita! Mi havas la paciencon vin
sekvi nemanĝinte, ĝis tiu abomena vilaĝo; kaj ĉiuj vilaĝanoj
foriris! Ĉio tio ne estas natura. Mi vojaĝis en Svisujo; Svisujo
estas montara lando, kaj tamen nenio mankis al mi en ĝi: mi ĉiam
matenmanĝis tie je mia kutima horo, kaj mi manĝis trutojn, ĉu vi
aŭdas?»

Mary-Ann provis kvietigi sian patrinon, sed la bona sinjorino ne
havis plu orelojn. Dimitri klarigis al ŝi, kiel li povis, ke
preskaŭ ĉiuj loĝantoj de l' vilaĝo estas karbofaristoj, kaj ke
ilia profesio disigas ilin ofte sur la montaro. Ĉiuokaze, oni perdis
ankoraŭ neniom da tempo: ne estas pli ol la oka, kaj oni estas certa
trovi, post dek minutoj da marŝado, loĝatan domon kaj tutpretan
matenmanĝon.

«Kiun domon? demandis S-ino Simons.

--La farmdomon de l' monaĥejo. La monaĥoj de monto Penteliko
posedas vastajn bienojn super Kastia. Tie, ili prizorgas abelojn. La
bona maljunulo, kiu ekspluatas la farmejon, havas ĉiam vinon, panon,
mielon kaj kokinojn: li donos al ni matenmanĝon.

--Li estos elirinta kiel la ceteraj.

--Se li eliris, li ne estas malproksime. La tempo de la abelmigroj
estas baldaŭa, kaj li ne povas malproksimiĝi de siaj abelkorboj.

--Iru kaj vidu; mi vojaĝis sufiĉe tiun matenon. Mi ĵuras, ke mi ne
surĉevaliĝos denove, antaŭ ol esti manĝinta.

--Sinjorino, vi ne bezonos rajdi, respondis Dimitri, kun gvidista
pacienco. Ni povas ligi niajn ĉevalojn ĉe la trinkejo, kaj ni
alvenos pli rapide piede.»

Mary-Ann decidigis sian patrinon. Ŝi mortis pro deziro, vidi la
bonan maljunulon kaj liajn flugajn bestarojn. Dimitri fiksis la
ĉevalojn apud la fontano, metante grandan pezan ŝtonon sur ĉiun
bridon. S-ino Simons kaj sia filino relevis siajn rajdrobojn, kaj
nia malmulta anaro eniris krutan vojeton, certe tre agrablan al la
kaprinoj de Kastia. La verdaj lacertoj, kiuj sin varmigis sub la
suno, retiriĝis diskrete ĉe nia alproksimiĝo, sed ĉiu estis
kaŭzo de vera aglobleko de S-ino Simons, kiu ne povis toleri la
rampajn bestojn. Post horkvarono da vokalkantoj, ŝi havis fine
la ĝojon vidi malfermitan domon kaj homan vizaĝon. Ĝi estis la
farmdomo kaj la bona maljunulo.

La farmdomo estis malgranda konstruaĵo el ruĝaj brikoj, kovrita per
kvin kupoloj tutsame kiel vilaĝa moskeo. Vidite el malproksime, ĝi
ne estis sen ia eleganteco. Pura ekstere, malpura interne, tia estas
la devizo de l' orientlandoj. Ĉirkaŭ ĝi, ŝirmata de timiankovrita
monteto, aperis cento da abelkorboj el pajlo, simple metitaj teren
kaj vicigitaj rektalinie, kvazaŭ tendoj en tendaro. La estro de tiu
imperio, la bona maljunulo, estis dudekkvinjara junuleto, ronda kaj
gajeta. Ĉiuj Grekaj monaĥoj estas ornamitaj per la honoriga titolo
«bona maljunulo», tute egale, kia estas ilia aĝo. Li estis vestita
kiel kamparano, sed lia ĉapo estis nigra, anstataŭ ruĝa: per tiu
signo Dimitri lin ekkonis.

La hometo, vidante nin alkurantajn, levis la brakojn ĉielen, kaj
montris profundan miregon. «Jen vera strangulo, diris S-ino
Simons; pro kio do li miras tiom? Ŝajnus, ke li neniam vidis
Anglinojn!»

Dimitri, kiu kuris antaŭe, kisis la manon de la monaĥo, kaj diris
al li, kun kurioza mikso de respekto kaj senĝeneco:

«Benu min, mia patro. Tordu la kolon al du kokinoj, oni cin pagos
bone.

--Malfeliĉuloj! diris la monaĥo, por kion fari vi venas ĉi tien?

--Por matenmanĝi.

--Ĉu do ci ne vidis, ke la _khan_ malsupre, estas forlasita?

--Mi vidis ĝin tiel bone, ke mi trovis ĝian pordon ŝlosita.

--Kaj ke la vilaĝo estas dezerta?

--Se mi estus renkontinta homojn en ĝi, mi ne estus grimpinta ĉi
tien.

--Ci interkonsentis do kun ili?

--Ili? Kiuj?

--La rabistoj.

--Estas rabistoj sur monto Parnis?

--Depost antaŭhieraŭ.

--Kie ili estas?

--Ĉie!»

Dimitri sin turnis rapide al ni, dirante: «Ni ne havas unu minuton
por perdi. La rabistoj estas sur la monto. Ni kuru al niaj ĉevaloj.
Iom da kuraĝo, sinjorinoj; kaj rapidege, mi petas.

--Nu, tio estas troa, ekkriis S-ino Simons: ne matenmanĝinte!

--Sinjorino, via matenmanĝo povus kosti tro kare al vi. Ni rapidu,
pro amo al Dio!

--Sed ĝi estas do konspiro! Vi ĵuris, ke vi igos min morti pro
malsano! Jen la rabistoj, nun! Kvazaŭ ekzistus rabistoj! Mi ne
kredas la ekziston de rabistoj. Ĉiuj ĵurnaloj informas, ke ne
ekzistas plu iuj! Cetere, mi estas Anglino, kaj se iu tuŝus haron
sur mia kapo!....»

Mary-Ann estis multe malpli trankvila. Ŝi apogis sin sur mian brakon
kaj demandis min, ĉu mi kredas, ke ni estas en danĝero de morto.

«De morto? Ne. De ŝtelo? Jes.

--Negrave! daŭrigis S-ino Simons. Oni ĉion ŝtelu, kion mi havas
sur mi, kaj oni prezentu al mi matenmanĝon!»

Mi eksciis poste, ke la plendindulino suferis pro iom malofta
malsano, kiun la popolo nomas lupa malsato, kaj kiun ni, scienculoj,
nomas latine _inexplebilis fames_, t. e. malsatego. Kiam ŝi
ekmalsatis, ŝi estus doninta sian riĉaĵon por plado da lentoj.

Dimitri kaj Mary-Ann ekkaptis ŝin, ĉiu ĉe unu mano, kaj ŝin
fortiris ĝis la vojeto, per kiu ni estis venintaj. La monaĥeto
sekvis ŝin gestadante, kaj mi sentis fortan tenton, ŝin peli el
malantaŭe; sed mallonga siblo, klara kaj truda, nin haltigis ĉiujn
stare.

«St! St!»

Mi levis la okulojn. Du arbetaĵoj el lentiskoj kaj arbutarboj sin
premis dekstre kaj maldekstre de l' vojeto. El ĉiu arbettufo eliris
tri aŭ kvar pafiltuboj. Voĉo kriis Greke: «Sidiĝu teren.» Tiu
ago estis des pli facila al mi, ke miaj subgenuoj fleksiĝis sub
mi. Sed mi konsoliĝis pensante, ke Ajakso, Agamemnono kaj Aĥilo la
arda, en sama situacio, ne estus malakceptintaj la seĝon, kiun oni
proponis al mi.

La pafiltuboj malleviĝis al ni. Mi kredis, ke mi vidas ilin
plilongiĝantaj senlime, kaj ke iliaj ekstremaĵoj kunvenas ĉirkaŭ
niaj kapoj. Ne imagu, ke la timo konfuzis mian vidon; sed mi estis
neniam rimarkinta tiel senteble la malesperigan longecon de la Grekaj
pafiloj. La tuta batalilaro alvenis baldaŭ en la vojon, kaj ĉiu
pafilo vidigis sian ŝtipon kaj sian posedanton.

La sola malsimileco inter la diabloj kaj la rabistoj estas, ke la
diabloj ne estas tiel nigraj, kiel oni diras, dum la rabistoj estas
pli kotkovritaj, ol oni konjektas. La ok sentaŭguloj, kiuj formis
rondon ĉirkaŭ ni, estis tiel malpuraj, ke mi estus dezirinta doni
al ili mian monon per fajroprenilo. Oni divenis, per iom da penso,
ke iliaj ĉapoj estis iam ruĝaj; sed eĉ lesivo ne estus kapabla
retrovi la originalan koloron de iliaj vestoj. Ĉiuj ŝtonegoj de l'
reĝolando estis lasintaj ion de sia koloro sur iliaj fustenjupoj,
kaj iliaj jakoj konservis specimenojn de la diversaj teroj, sur
kiuj ili ripozis. Iliaj manoj, vizaĝoj, kaj eĉ iliaj lipharoj
estis ruĝebrunaj, same kiel la teraĵo, kiu ilin portas. Ĉiu
besto koloriĝas laŭ sia loĝejo kaj siaj kutimoj: la Groenlandaj
vulpoj estas neĝkoloraj; la leonoj, dezertkoloraj; la perdrikoj,
sulkkoloraj; la Grekaj rabistoj, reĝlandvojkoloraj.

La estro de la bandeto, kiu nin kaptis, diferencis per nenia videbla
signo. Tamen, eble, liaj vizaĝo, manoj kaj vesto estis pli polvozaj
ol tiuj de liaj kamaradoj. Li kliniĝis al ni, el la supro de sia
alta korpo, kaj esploris nin tiel proksime, ke mi sentis la ektuŝon
de liaj lipharoj. Vi estus komparinta lin kun tigro flaranta sian
kaptaĵon, antaŭ ol ĝin provgustumi. Kontentiginte sian sciemon, li
diris al Dimitri: «Malplenigu ciajn poŝojn!»

Dimitri ne igis lin ripeti. Li ĵetis antaŭ si tranĉilon,
tabaksakon kaj tri Meksikajn piastrojn, kiuj faris monsumon da 16
frankoj ĉirkaŭe.

«Ĉu ĝi estas ĉio? demandis la rabisto.

--Jes, frato.

--Ci estas la servisto?

--Jes, frato.

--Reprenu unu piastron. Ci ne devas reiri en la urbon sen mono.»

Dimitri marĉandis: «Ci povus ja lasi du al mi, diris li. Mi havas
du ĉevalojn malsupre; ili estas luitaj el la rajdejo; mi devos pagi
la tagdaŭron.

--Ci klarigos al Zimmerman, ke ni prenis cian monon.

--Kaj se li volos tamen esti pagata?

--Respondu al li, ke li estas tro feliĉa, revidante siajn ĉevalojn.

--Li scias ja, ke vi ne prenas la ĉevalojn. Kion vi farus el ili sur
la monto?

--Sufiĉe! Diru al mi, kiu estas tiu alta maldikulo, kiu sidas apud
ci?»

Mi respondis mem: «Honesta Germano, kies kapteblaĵo ne riĉigos
vin.

--Ci parolas bone la Grekan. Malplenigu ciajn poŝojn!»

Mi demetis sur la vojon dudekon da frankoj, mian tabakon, mian pipon
kaj mian naztukon.

«Kio estas tio? demandis la inkviziciestro.

--Naztuko.

--Por kion fari?

--Por purigi mian nazon.

--Kial ci diris al mi, ke ci estas malriĉa? Nur la _milordoj_
nazpurigas per tukoj. Prenu la ujon, kiu pendas malantaŭ cia dorso.
Bone! Malfermu ĝin.»

Mia herbujo enhavis kelkajn vegetaĵojn, unu libron, unu tranĉilon,
paketon de arseniko, kaj la restojn de mia matenmanĝo, kiu flamigis
deziregan rigardon en la okuloj de S-ino Simons. Mi kuraĝis
prezenti ilin al ŝi, antaŭ ol mia pakaĵo transpropriĝos. Ŝi
akceptis manĝeme, kaj komencis englutegi la panon kaj la viandon.
Je mia granda miro, tio skandalis niajn rabistojn, kiuj murmuris
inter si la vorton _skismula_! La monaĥo faris dekduoduonon da
krucosignoj laŭ la rito de la Greka Eklezio.

«Ci havas sendube poŝhorloĝon, diris al mi la rabisto; metu ĝin
kun la cetero.»

Mi liveris mian arĝentan horloĝon, heredan juvelon, kiu pezis kvar
uncojn. La krimuloj pasigis ĝin de mano al mano, kaj trovis ĝin tre
bela. Mi esperis, ke la admiro, kiu plibonigas la homon, inklinos
ilin redoni ion al mi, kaj mi petis la estron, ke li lasu al mi
mian herbujon el ferlado. Li silentigis min maldolĉe. «Almenaŭ,
diris mi al li, redonu al mi du piastrojn por reiri al la urbo!» Li
respondis kun sarkasma rido: «Ci ne bezonos ilin.»

La vico de S-ino Simons estis alveninta. Antaŭ ol meti la manon en
sian poŝon, ŝi alparolis niajn venkintojn en sia patra lingvo.

La Angla estas unu el la malmultaj idiomoj, kiujn oni povas paroli
per manĝoplena buŝo. «Pripensu bone, kion vi tuj faros, diris
ŝi kun minaca tono. Mi estas Anglino, kaj la Britaj regnanoj estas
netuŝeblaj en ĉiuj landoj de l' mondo. Kion vi prenos de mi, tio al
vi utilos malmulte kaj kostos kare. Anglujo min venĝos, kaj vi estos
ĉiuj pendigitaj, almenaŭ! Se nun vi volas mian monon, vi bezonas
nur ĝin diri; sed ĝi bruligos al vi la fingrojn: ĝi estas Brita
mono!

--Kion ŝi diras?» demandis la oratoro de la bando.

Dimitri respondis: «Ŝi diras, ke ŝi estas Anglino.

--Des pli bone! Ĉiuj Angloj estas riĉaj. Diru al ŝi, ke ŝi faru
same, kiel vi.»

La kompatinda sinjorino malplenigis sur la sablon sian monujon,
kiu enhavis dek du sterlingajn funtojn. Ĉar ŝia horloĝo ne estis
videbla, kaj oni ne ŝajnis esti esploronta niajn vestojn, ŝi
konservis ĝin. La indulgo de la venkintoj lasis al ŝi la naztukon.

Mary-Ann ĵetis sian horloĝon, kun tuta kolekto da amuletoj kontraŭ
malbonŝancaj rigardoj. Ŝi ĵetis antaŭ si, per movo gracie
ribela, sakon el grajnoledo, kiun ŝi portis ŝultrozone. La rabisto
malfermis ĝin tiel rapideme, kiel doganisto. Li elprenis el ĝi
malgrandan Anglan necesujon, boteleton da Angla salo, skatolon da
Anglaj mentpasteloj kaj iom pli ol cent frankoj el Angla mono.

«Nun, diris la bela senpacienculino, vi povas lasi nin foriri: ni
havas plu nenion vian.»

Oni komprenigis al ŝi, per minaca gesto, ke la kunsido ne estas
ankoraŭ finita. La bandestro kaŭriĝis antaŭ niaj rabaĵoj, vokis
la _bonan maljunulon_, komputis la monon dum lia ĉeesto, kaj donis
al li kvardek kvin frankojn. S-ino Simons ektuŝis mian kubuton:
«Vi vidas, diris ŝi al mi, la monaĥo kaj Dimitri liveris nin: oni
dividas kun ili.

--Ne, sinjorino, respondis mi tuj. Dimitri ricevis nur almozon el
tio, kion oni ŝtelis de li. Ĉie oni agas same. Apud la bordoj de l'
Rhejno, kiam vojaĝanto ruiniĝis ĉe la ruleto, la ludmastro donas
al li monon por reiri hejmen.

--Sed la monaĥo?

--Li kolektis la dekonimposton el la akiraĵoj, laŭ malnovega
kutimo. Ne riproĉu lin pri tio, sed kontraŭe estu danka al li,
ke li intencis savi nin, dum lia monaĥejo havas profiton el nia
kaptiteco.»

Tiun diskuton interrompis la adiaŭoj de Dimitri. Oni ĵus redonis
al li la liberecon. «Atendu min, diris ni al li, ni foriros kune.»
Li skuis malgaje la kapon, kaj respondis al mi Angle, por ke la
sinjorinoj komprenu:

«Vi estas malliberaj por kelkaj tagoj, kaj vi ne revidos Atenon
antaŭ ol esti pagintaj reaĉeton. Mi tuj informos la _milordon_. Ĉu
la sinjorinoj havas komisiojn por doni al mi por li?

--Diru al li, kriis S-ino Simons, ke li kuru al la ambasadoro,
ke li iru poste al Pireo viziti la admiralon, ke li plendu ĉe la
«_Foreign-Office_», ke li skribu al lordo Palmerston! Oni fortiru
nin el ĉi tie per la forto de la bataliloj aŭ per la aŭtoritato de
la politiko; sed mi ne permesas, ke oni elspezu unu pencon por mia
liberigo.

--Mi, diris mi sen tiom da kolero, petas cin, ke ci diru al miaj
amikoj, en kiaj manoj ci lasis min. Se kelkaj centoj da frankoj estas
necesaj por reaĉeti naturalistan malmoŝton, ili trovos ilin facile.
Tiuj ĉefvojaj sinjoroj ne povas taksi min tre kare. Al mi venas
deziro demandi ilin, dum ci estas ankoraŭ ĉi tie, kiom mi valoras,
laŭ la plej rabata prezo.

--Ne utile, kara sinjoro Hermann; ne ili estas, kiuj determinos la
prezon de via reaĉeto.

--Nu, kiu do?

--Ilia estro, Haĝi-Stavros.»



IV

HAĜI-STAVROS


Dimitri remalsupreniris al Ateno; la monaĥo resupreniris al siaj
abeloj; niaj novaj estroj puŝis nin en vojeton, kiu kondukis al la
tendaro de ilia reĝo. S-ino Simons montris sian nedependemon,
rifuzante meti unu piedon antaŭ la alian. La rabistoj minacis, ke
ili portos ŝin en siaj brakoj; ŝi deklaris, ke ŝi ne toleros esti
portata. Sed ŝia filino kvietigis ŝin per la espero, ke ŝi trovos
pretan tablon kaj matenmanĝos kun Haĝi-Stavros. Mary-Ann estis pli
mirigita ol timigita. La subaj rabistoj, kiuj nin arestis, estis
montrintaj ian ĝentilecon; ili enesploris la poŝojn de neniu, kaj
ne ektuŝis la kaptitinojn. Anstataŭ nin senigi, ili estis petintaj,
ke ni senigu nin mem; ili ne estis rimarkintaj, ke la sinjorinoj
surhavis orelringojn kaj eĉ ne invitis ilin, ke ili demetu siajn
gantojn. Ni ne rilatis do kun vojkaperistoj, kiel la Hispanaj aŭ
Italaj, kiuj detranĉas fingron por akiri ringon, kaj fortiras la
orellobon por preni perlon aŭ diamanton. Ĉiuj malfeliĉoj, kiuj nin
minacis, konsistis do el pagota kompenso: kaj eĉ estis versimile,
ke ni estos liberigitaj senpage. Kiel ni supozus, ke Haĝi-Stavros
konservos nin senpune, je kvin mejloj de la ĉefurbo, de la kortego,
de la Greka armeo, de unu bataliono de Ŝia Brita Reĝa Moŝto kaj de
Angla stara ŝipo? Tiel rezonis Mary-Ann. Sed mi pensis nevole pri
la historio de la knabinoj el Mistra, kaj mi sentis min enpenetrita
de malgajeco. Mi timis, ke S-ino Simons, per sia Brita obstineco,
elmetos sian filinon al iu granda danĝero, kaj mi firme intencis,
klarigi al ŝi la situacion. Ni marŝis unu post alia en mallarĝa
vojeto, apartigitaj per niaj sovaĝaj kunvojaĝantoj. La iro ŝajnis
al mi senfina, kaj mi demandis pli ol dekfoje, ĉu ni ne alvenos
baldaŭ. La pejzaĝo estis malbelega: la nuda ŝtonego ellasis el
siaj fendoj apenaŭ tufeton da verda kverko aŭ da dorna timiano, kiu
alkroĉiĝis ĉe niaj kruroj. La venkintaj rabistoj montris neniun
ĝojon, kaj ilia triumfa marŝo similis funebran promenon. Ili fumis
silente cigaredojn tiel dikajn, kiel fingro. Neniu interparolis kun
sia najbaro: nur unu, de tempo al tempo, psalmokantis specon de
nazosona ario. Tiu popolo estas malgajega, kiel ruino.

Ĉirkaŭ la dek-unua, terura bojado konigis al ni la proksimecon
de la tendaro. Dek aŭ dek du grandegaj hundoj, samaltaj kiel
bovidoj, sin ĵetis al ni, montrante ĉiujn siajn dentojn. Niaj
protektantoj akceptis ilin per ŝtonĵetado, kaj post horkvarono da
malamikaĵoj, la paco fariĝis. Tiuj malgastamaj monstroj estas la
antaŭ-gardostarantoj de la Reĝo de l' montoj. Ili antaŭflaras
la ĝendarmaron, kiel la hundoj de kontrabandistoj antaŭflaras la
doganistojn. Sed tio ne sufiĉas al ili: tiel granda estas ilia
fervoro, ke de tempo al tempo ili dispecigas neofendeman paŝtiston,
elvojirintan vojaĝanton, aŭ eĉ kunulon de Haĝi-Stavros. La Reĝo
ilin nutras, kiel iam la sultanoj konservis siajn Janiĉarojn, kun la
konstanta timo, esti englutata.

La tendaro de l' Reĝo estis plataĵo da sep- aŭ ok-cent kvadrataj
metroj. Mi vane serĉis sur ĝi la tendojn de niaj venkintoj.
La rabistoj ne estas sibaritoj, kaj ili dormas sub la ĉielo
je la 30a de aprilo. Mi vidis nek amasigitajn kaptaĵojn nek
kuŝantajn trezorojn, nek ion ajn el tio, kion oni esperas trovi
en la ĉefsidejo de bando de ŝtelistoj. Haĝi-Stavros prenas sur
sin, vendigi la akiraĵon; ĉiu viro ricevas sian pagon per mono,
kaj uzas ĝin laŭ sia kaprico. Unuj partoprenas en negoco, aliaj
prenas hipotekon el domoj en Ateno, aliaj aĉetas bienojn en siaj
vilaĝoj, neniu malŝparegas la produktojn de la ŝtelado. Nia
alveno interrompis la matenmanĝon de dudek kvin aŭ tridek viroj,
kiuj alkuris al ni kun sia pano kaj fromaĝo. La estro nutras
siajn soldatojn: oni disdonas al ili ĉiutage porcion da pano,
oleo, vino, fromaĝo, kaviaro, pimento, maldolĉaj olivoj, kaj
viando kiam la religio permesas. La delikatuloj, kiuj volas manĝi
malvojn aŭ aliajn herbaĵojn, estas liberaj rikolti frandaĵojn
sur la montaro. La rabistoj, same kiel la ceteraj popolaj klasoj,
faras malofte fajron okaze de la manĝoj; ili manĝas la viandojn
malvarmaj kaj la legomojn nekuiritaj. Mi rimarkis, ke ĉiuj, kiuj
sin interpremis ĉirkaŭ ni, obeis religie la leĝon de abstinenco.
Estis la tago antaŭ la Ĉieliro, kaj tiuj honestuloj, el kiuj la
plej senkulpa havis almenaŭ unu hommortigon sur la konscienco, ne
estus konsentintaj pezigi femuron de kokido sur sian stomakon. Aresti
du Anglinojn per aldirektitaj pafiloj, ŝajnis al ili sensignifa
kulpeto; S-ino Simons estis pekinta multe pli grave, manĝante
ŝafidon je la merkredo antaŭ Ĉieliro.

Niaj eskortintoj kontentigis sufiĉege la sciemon de iliaj
kamaradoj. Oni premegis ilin per demandoj, kaj ili respondis pri
ĉio. Ili elmetis sian kaptaĵon, kaj mia arĝenta horloĝo trafis
denove sukceson, kiu flatis mian memestimon. La oran horloĝeton de
Mary-Ann oni rimarkis malpli. En tiu unua intervidiĝo, la publika
konsidero falis sur mian tempmezurilon, kaj parto de ĝi resaltis al
mi. Laŭ tiuj simplanimuloj, la posedanto de tiel grava objekto ne
povis esti malpli ol _milordo_.

La sciemo de la rabistoj estis teda, sed ne malĝentila. Neniu el
ili ŝajnis esti agonta kontraŭ ni kiel soldato en kaptita urbo.
Ili sciis, ke ni estas en iliaj manoj, kaj ke ili interŝanĝos nin
pli-malpli baldaŭ por certa nombro da ormoneroj; sed al ili ne venis
la ideo, sin apogi sur tian cirkonstancon por brute agi kontraŭ ni
aŭ nin ofendi. La saĝo, tiu nedetruebla genio de la Greka popolo,
vidigis nin al ili kiel la riprezentantojn de raso malsama kaj, ĝis
ia grado, supera. La venkinta barbareco esprimis sekrete respekton
al la venkita civilizeco. Kelkaj el ili vidis unuafoje Eŭropajn
vestojn. Ĉi tiuj rondiris ĉirkaŭ ni, kiel la loĝantoj de la nova
mondo ĉirkaŭ la kunuloj de Kristoforo Kolombo. Ili palpetis kaŝite
la ŝtofon de mia palto, por ekscii el kia teksaĵo ĝi estas. Ili
estus dezirintaj forpreni ĉiujn miajn vestaĵojn, por ilin ekzameni
detale. Eble, eĉ, ili estus konsentintaj min disrompi en du aŭ tri
pecojn, por studi la internan strukturon de _milordo_; sed mi estas
certa, ke ili ne estus farintaj ĝin, forgesante esprimi bedaŭron
kaj peti mian pardonon al ilia granda senĝeneco.

S-ino Simons perdis baldaŭ paciencon; al ŝi malplaĉis esti
ekzamenata, el tiel proksime, de tiuj fromaĝmanĝuloj, kiuj ne
proponis al ŝi matenmanĝon. Ne ĉiu homo ŝatas prezenti sin
spektakle. La rolo de vivanta kuriozaĵo tedegis la bonan sinjorinon,
kvankam ŝi estus kapabla ĝin ludi en ĉiuj landoj de l' terglobo.
Mary-Ann, siaflanke, falis pro laceco. Seshora marŝo, malsato,
emocio, surprizo, estis facile senfortigintaj tiun delikatan naturon.
Imagu junan fraŭlinon edukitan en vato, kutimantan marŝi sur la
tapiŝoj de la salonoj aŭ sur la herbobedoj de la plej belaj parkoj.
Ŝiaj botetoj estis jam ŝiritaj de la malglataĵoj de l' vojo,
kaj la arbetaroj estis franĝigintaj la malsupron de sia robo. La
antaŭan tagon, ŝi estis trinkinta teon en la salonoj de la Brita
senditaro, trarigardante la admirindajn albumojn de S-ro Wyse:
ŝi vidis sin subite transportita mezen de terura pejzaĝo kaj de
bandaĉo de sovaĝuloj, kaj ŝi ne havis la konsolon pensi: «Ĝi
estas sonĝo»; ĉar ŝi nek kuŝis nek sidis, sed staris, kun granda
sufero ĉe ŝiaj piedetoj.

Nova trupo alvenis, kiu igis nian situacion netolerebla. Ĝi ne
estis trupo de rabistoj, sed io multe pli malbona. La Grekoj portas
sur si plenan menaĝerion de rapidmovaj, kapricemaj, nekapteblaj
bestetoj, kiuj faras societon al ili dum tago kaj nokto, okupas ilin
eĉ en la dormo, kaj, per siaj saltoj kaj pikvundoj, plirapidigas
la movadon de la humoroj kaj la iradon de l' sango. La rabistaj
puloj, el kiuj mi povas montri al vi kelkajn specimenojn en mia
entomologia kolekto, estas pli fortikaj, fortaj, kaj viglaj, ol
la urbanaj: la libera aero havas ja tiel potencan efikon! Sed mi
rimarkis baldaŭ, ke ili ne estas kontentaj pri sia sorto, kaj ke ili
trovas pli da regalo sur la maldika haŭto de juna Germano, ol sur
la tanita ledo de siaj mastroj. Armita migrantaro sin direktis al
miaj kruroj. Mi sentis, komence, vivan jukadon ĉirkaŭ la maleoloj:
ĝi estis la militproklamo. Du minutojn poste, antaŭgvardia divizio
sin ĵetis sur mian dekstran tibikarnon. Mi almetis rapide la manon
tien. Sed, per helpo de tiu falsatako, la malamiko antaŭeniris per
duoblaj etapoj al mia maldekstra flankaĵo, kaj okupis pozicion sur
la altaĵoj de l' genuo. Mi estis superita, kaj iu ajn kontraŭstaro
fariĝis neutila. Se mi estus sola, en izolita angulo, mi estus
provinta kun iom da sukceso la ĉikanmiliton. Sed la bela Mary-Ann
staris antaŭ mi, tiel ruĝa, kiel ĉerizo, kaj kredeble ankaŭ
turmentata de iu sekreta malamiko. Mi kuraĝis nek plendi nek min
defendi; mi toleris heroe miajn dolorojn, ne levante la okulojn al
fraŭlino Simons; kaj mi suferis por ŝi martirecon, pri kiu ŝi
estos neniam danka al mi. Fine, perdinte paciencon kaj decidite eviti
per fugo la suprenfluantan ondegon de la invado, mi petis, ke oni
konduku min al la Reĝo. Tiu parolo memorigis al niaj gvidantoj ilian
devon. Ili demandis, kie estas Haĝi-Stavros. Oni respondis, ke li
laboras en siaj oficejoj.

«Fine, diris S-ino Simons, mi povos do sidiĝi en apogseĝon.».

Ŝi prenis mian brakon, prezentis la sian al sia filino, kaj marŝis
per neŝanceliĝa paŝo al la direkto, kien la amaso nin kondukis. La
oficejoj ne estis malproksime de la tendaro, kaj ni atingis ilin en
malpli ol kvin minutoj.

La oficejoj de l' Reĝo similis al oficejoj same, kiel la tendaro
de la ŝtelistoj similis al tendaro. Tie oni vidis nek tablojn, nek
seĝojn, nek iaspecan meblaron. Haĝi-Stavros sidis laŭ tajlora modo
sur kvadrata tapiŝo, en la ombro de abio. Kvar sekretarioj kaj du
servistoj grupiĝis ĉirkaŭ li. Dekses- aŭ dekok-jara junulo sin
okupis, senĉese plenigante, ekbruligante kaj purigante la _ĉibukon_
de l' estro. Li portis ĉe la zonumo tabaksakon, broditan per oro
kaj perloj, kaj arĝentan prenilon utilantan por preni la karberojn.
Alia servisto pasigis la tagon preparante la tasojn da kafo, la
glasojn da akvo, kaj la sukeraĵojn, destinitajn por refreŝigi la
reĝan buŝon. La sekretarioj, sidante sur la nuda roko, skribis sur
siaj genuoj per altranĉitaj kanoj. Ĉiu el ili havis apud la mano
longan kupran skatolon, kiu enhavis kanojn, tranĉileton kaj inkujon.
Kelkaj cilindraj ujoj el ferlado utilis kiel arkivtenejo. La papero
ne estis landodevena, pro bona motivo. Ĉiu folio portis la nomon
Bath en grandaj literoj.

La Reĝo estis bela maljunulo, en mirinde vigla stato, rekta,
maldika, elasta kiel risorto, pura kaj brila kiel nova sabro. Liaj
longaj blankaj lipharoj pendis sub la mentono kiel du marmoraj
stalaktitoj. La cetero de l' vizaĝo estis zorge razita, la kranio
estis nuda ĝis la okcipito, kie longa ligaĵo el blankaj haroj
volviĝis sub la ĉapo. La esprimo de liaj trajtoj ŝajnis al mi
kvieta kaj pripensema. Paro da helbluaj okuletoj kaj kvadrata
mentono konigis neŝanceleblan volecon. La vizaĝo estis longa,
kaj la aranĝo de la sulkoj plilongigis ĝin ankoraŭ. Ĉiuj
faldoj de la frunto rompiĝis ĉe la mezo kaj ŝajnis sin direkti
al la intersekco de la brovoj; du larĝaj kaj profundaj sulkoj
malsupreniĝis perpendikulare al la lipaj komisuroj, kvazaŭ la pezo
de la lipbarbo estus kuntirinta la vizaĝajn muskolojn. Mi vidis
multajn deksepjarulojn; eĉ mi dissekcis unu, kiu estus atinginta
la centjarecon, se la poŝtveturilo el Osnabruck ne estus pasinta
sur li; sed mi ne memoras, ke mi iam vidis maljunecon pli viglan kaj
fortikan, ol tiun de Haĝi-Stavros.

Li surhavis veston laŭ modo de Tino kaj de ĉiuj insuloj de l'
Insularo. Lia ruĝa ĉapo formis malsupre larĝan faldon ĉirkaŭ
la frunto. Li havis la jakon el nigra drapo, pasamentitan per nigra
silko, la grandegan bluan pantalonon, kiu postulas pli ol dudek
metrojn da katuno, kaj la grandajn botojn el Rusa ledo, fleksebla kaj
fortika. La sola riĉaĵo de lia kostumo estis zonumo brodita per oro
kaj gemoj, kiu valoris eble du aŭ tri mil frankojn. Ĝi enpremis
en siaj faldoj monsakon el brodita kaŝmiro, ponardon el Damasko en
arĝenta ingo, longan pistolon ornamitan per oro kaj rubenoj, kaj la
kunkonvenan ŝargvergeton.

Senmova meze de siaj oficistoj, Haĝi-Stavros movis nur la
ekstremaĵon de la fingroj kaj de la lipoj: la lipojn, por dikti
sian korespondadon, kaj la fingrojn, por komputi la erojn de sia
rozario. Ĉi tiu estis unu el tiuj belaj rozarioj el laktokolora
sukceno, kiuj ne utilas por preĝi, sed por amuzi la majestan
senokupecon de la Turkoj.

Li levis la kapon, kiam ni alproksimiĝis, divenis per unu ekrigardo
la akcidenton, kiu nin alkondukis, kaj diris al ni kun seriozeco
neniel ironia: «Vi estas bonvenaj. Sidiĝu.

--Sinjoro, ekkriis S-ino Simons, mi estas Anglino, kaj...»

Li interrompis la parolon klakigante sian langon ĉe la makzelaj
dentoj, belegaj dentoj, laŭvere. «Post momento, diris li, nun mi
estas okupata.» Li sciis nur la Grekan, kaj S-ino Simons nur
la Anglan; sed la fizionomo de l' Reĝo parolis tiel, ke la bona
sinjorino komprenis facile sen helpo de interpretisto.

Ni sidiĝis en la polvon. Dek kvin aŭ dudek rabistoj kaŭris
ĉirkaŭ ni, kaj la Reĝo, kiu ne havis kaŝotajn sekretojn, diktis
trankvile siajn familiajn kaj aferajn leterojn. La estro de tiu
trupo, kiu estis arestinta nin, venis por doni al li sciigon en
la orelon. Li respondis kun aroganta tono: «Kia graveco? eĉ se
la _milordo_ komprenus? Mi faras nenion malbonan, kaj ĉiu povas
min aŭdi. Ci iru sidiĝi.--Ci, Spiro, skribu: ĝi estas por mia
filino.»

Li purigis tre lerte sian nazon per la fingroj, kaj diktis per basa
kaj dolĉa voĉo:

«_Miaj karaj okuloj_ (mia kara infanino), la edukejestrino skribis
al mi, ke cia farto refirmiĝis, kaj ke tiu malbona kataro foriris
kune kun la vintraj tagoj. Sed oni ne estas same kontenta pri cia
diligenteco, kaj oni plendas, ke ci ne studas plu tre, depost la
komenco de aprilo. S-ino Mavros diras, ke ci fariĝas neatenta,
kaj oni vidas cin kubutapoginta sur cia libro, rigardanta supren,
kvazaŭ ci pensus pri io alia. Mi ne scias tro diri al ci, ke ci
devas labori diligente. Sekvu la ekzemplojn de mia tuta vivo. Se mi
estus ripozinta, kiel tiom da aliaj homoj, mi ne estus atinginta la
rangon, kiun mi okupas en la societo. Mi volas, ke ci estu inda de
mi, kaj tial mi faras ja tiel grandajn oferojn por cia edukado. Ci
scias, ĉu mi iam rifuzis al ci la instruistojn aŭ la librojn, kiujn
ci petis de mi; sed necese estas, ke mia mono produktu. La verkaro
de Walter Scott alvenis Pireon, same kiel la _Robinson_ kaj ĉiuj
Anglaj libroj, kiujn ci esprimis la deziron legi: sendu por ili al
la dogano niajn amikojn el la strato Hermes. Samokaze ci ricevos la
brakringon, kiun ci petis, kaj tiun maŝinon el ŝtalo por ŝveligi
la jupojn de ciaj roboj. Se cia fortepiano el Vieno ne estas bona,
kiel ci diras, kaj ci absolute bezonas instrumenton de Pleyel, ci
ricevos ĝin. Mi _vizitos_ unu aŭ du vilaĝojn post la vendo de la
rikoltaĵoj, kaj la diablo estos vere ruza, se mi ne trovos tie la
monon por bela fortepiano. Mi opinias, konsente kun ci, ke ci bezonas
scii la muzikon; sed, kion ci devas lerni antaŭ ĉio, estas la
fremdaj lingvoj. Uzu ciajn dimanĉojn laŭ la maniero, kiun mi diris
al ci, kaj profitu la komplezon de niaj amikoj. Ci devas fariĝi
kapabla paroli France, Angle, kaj precipe Germane. Ĉar ci ne estas
ja destinita por vivi en tiu ridinda landeto, kaj mi preferus vidi
cin mortinta, ol edzino de Greko. Filino de reĝo, ci povas edziniĝi
nur kun princo. Mi ne parolas pri kontrabanda princo kiel ĉiuj niaj
Fanaranoj, kiuj fanfaronas, ke ili devenas de la imperiestroj de
Oriento, kaj kiujn mi ne akceptus kiel servistojn, sed pri reganta
kaj kronita princo. Oni trovas tre taŭgajn en Germanujo, kaj mia
riĉeco kapabligas min, elekti unu por ci. Se la Germanoj povis veni
por reĝi en Grekujo, mi ne vidas kial ci ne irus por reĝi ciavice
en Germanujo. Rapidu do ellerni ilian lingvon, kaj diru al mi en cia
proksima letero, ke ci faris progresojn. Kaj nun, infanino mia, mi
kisas cin tre ameme, kaj mi sendas al ci, kun cia kvaronjara rento,
miajn patrajn benojn.»

S-ino Simons kliniĝis al mi kaj diris en mian orelon:

«Ĉu nian verdikton li diktis al siaj rabistoj?»

Mi respondis: «Ne, sinjorino. Li skribas al sia filino.

--Pri nia kapto?

--Pri fortepiano, krinolino kaj Walter Scott.

--Tio povas daŭri longe. Ĉu li invitos nin por matenmanĝi?

--Jen lia servisto jam alportas al ni refreŝigilojn.»

La _kafeĝi_ de l' Reĝo staris antaŭ ni kun tri tasoj da kafo,
skatolo da _rahat-lokum_ kaj poto da konfitaĵo. S-ino Simons kaj
ŝia filino forĵetis la kafon naŭze, ĉar ĝi estis farita laŭ
Turka maniero, kaj tiel densa, kiel kaĉo. Mi malplenigis mian tason
kiel vera Orienta frandemulo. La konfitaĵo, kiu estis _ŝorbeto_
el rozoj, estis nur mezebone ŝatata, ĉar ni devis manĝi ĝin
triope per unu nura kulero. La delikatuloj estas malfeliĉaj en tiu
lando de simplanimeco. Sed la _rahat-lokum_, tranĉita en pecoj,
estis bongusta al la palato de la sinjorinoj sen troa ofendo al
iliaj kutimoj. Ili prenis manplene tiun gelaton de parfuma amelo,
kaj malplenigis al skatolon ĝisfunde, dum la Reĝo diktis la jenan
leteron:

S-roj Barley kaj K-o, 31 Cavendish-square, en Londono.

«Mi vidis per via estimata de la 5a de aprilo kaj per la kuranta
konto, kiu ĝin akompanas, ke mi havas nuntempe 22.750 sterlingajn
funtojn en mia kredito. Vi bonvolos procentedoni tiun kapitalon,
duone por Angla tri pro cento, kaj duone por akcioj de la Banko do
Moveblaĵoj, antaŭ la detranĉo de la kupono. Vendu miajn akciojn
de la reĝa Banko de Britujo: mi ne konfidas plu tiom al tiu bilo.
Prenu por mi, interŝanĝe, Londonajn Omnibusojn. Se vi povos ricevi
15.000 funtojn kontraŭ mia domo sur la strato Strand (ĝi valoris
tiom en 1852), vi aĉetos por mi egalan sumon da Malnova-Monto. Sendu
al fratoj Rhalli 100 gineojn (2645 frankojn): ĝi estas mia monofero
por la Greka lernejo en Liverpool. Mi meditis serioze pri la propono,
per kies prezento vi honoris min, kaj post maturaj pripensoj, mi
decidis persisti en mia kondutregulo, kaj negoci ekskluzive kontante.
La aĝiotaj kontraktoj havas hazardan karakteron, kiu devas inspiri
malfidon al ĉiu bona familipatro. Mi scias ja, ke vi elmetus miajn
kapitalojn nur kun la singardemo, kiu karakterizis ĉiam vian firmon;
sed, eĉ se la profitoj, pri kiuj vi parolas al mi, estus certaj,
mi devas konfesi, ke kun ia antipatio mi lasus al miaj heredontoj
riĉaĵon pligrandigitan per la ludo.

«Akceptu, k.t.p.

«Haĝi-Stavros, bienposedanto.»

«Ĉu la temo estas pri ni? diris Mary-Ann al mi.

--Ne ankoraŭ, fraŭlino. Lia Reĝa Moŝto laŭliniigas ciferojn.

--Ciferojn ĉi tie? Mi kredis, ke oni ciferas nur en nia domo.

--Ĉu via sinjoro patro ne estas asociano de banka firmo?

--Jes; de la firmo Barley kaj K-o.

--Ĉu ekzistas du samnomaj bankieroj en Londono?

--Ne, laŭ mia scio.

--Ĉu vi aŭdis, ke la firmo Barley negocas kun Oriento?

--Ja kun la tuta mondo!

--Kaj vi loĝas sur placo Cavendish?

--Ne, tie estas nur la oficejoj. Nia domo estas sur Piccadilly.

--Dankon, fraŭlino. Permesu, ke mi aŭskultu la daŭrigon. Tiu
maljunulo havas plej interesan korespondadon.»

La Reĝo diktis seninterrompe longan raporton al la akciuloj de
sia bando. Tiu kurioza dokumento estis adresata al S-ro Georgo
Micrommati, adjutantoficiro, en la Reĝa Palaco, por ke li legu ĝin
ĉe ilia ĝenerala kunveno.

_Raporto pri la agado de la Nacia Kompanio de la Reĝo de l' montoj._

Bilancjaro 1855-56.

  «Reĝa Tendaro, 30 aprilo 1856.

«Sinjoroj,

«La administranto, kiun vi honoris per via konfido, prezentas
hodiaŭ al via aprobo, por la dek-kvara fojo, la resumon de siaj
laboroj de l' jaro. De la tago, kiam la fonda akto de nia societo
estis subsignita en la oficejo de magistro Cappas, reĝa notario en
Ateno, neniam nia entrepreno renkontis pli da bariloj, neniam la
irado de niaj laboroj estis ĝenata de pli da gravaj malfacilaĵoj.
Dum ĉeesto de fremda garnizono, sub la okuloj de du armeoj, se
ne malamikaj, almenaŭ malbonvolaj, ni devis konservi la regulan
funkciadon de esence nacia institucio. En Pireo, militista okupado,
ĉe la Turka landlimo, observado, kies severeco estas senantaŭa en
la historio, enfermis nian agadon en mallarĝa rondo, kaj trudis
netransireblajn limojn al nia fervoro. Plie, en tiu malvastigita
zono, niaj rimedoj estis malpligrandigitaj de la ĝenerala seneco,
la mona malmulteco, la nesufiĉeco de la rikoltoj. La olivarboj ne
plenumis siajn promesojn, la produkto de la grenoj estis nealta,
kaj la vinberarbo ne estas ankoraŭ liberigita de la ojdio. En
tiuj cirkonstancoj, estis ja malfacile profiti la toleremon de la
aŭtoritatoj kaj la dolĉecon de patreca registaro. Nia entrepreno
estas tiel intime ligita kun la interesoj de la lando, ke ĝi povas
flori nur dum la ĝenerala prospereco, kaj ĝi suferas la rebaton de
ĉiuj publikaj malfeliĉegoj; ĉar al tiu, kiu posedas nenion, oni
povas preni nenion, aŭ malmulton.

«La fremdaj vojaĝantoj, kies videmo estas tiel utila al la
reĝolando kaj al ni, estis tre malmultaj. La Anglaj turistoj, kiuj
konsistigis iam gravan branĉon de niaj profitoj, mankis tute. Du
junaj Amerikanoj, arestite sur la Pentelika vojo, friponis al ni sian
reaĉetpagon. Spirito de malkonfido, subtenata de kelkaj Francaj kaj
Anglaj gazetoj, malproksimigas de ni la personojn, kies kapto estus
al ni la plej utila.

«Kaj tamen, sinjoroj, tia estas la vivpovo de nia institucio, ke
ĝi kontraŭstaris al tiu pereiga krizo, pli bone ol terkulturado,
industrio kaj komerco. Viaj kapitaloj, alkonfiditaj al mi, profitis
ne tiom, kiom mi deziris, sed multe pli, ol iu ajn povis esperi. Mi
ne diros ion plu; mi lasas la parolon al la ciferoj. La aritmetiko
estas pli elokventa ol Demosteno!

«La societa kapitalo, unue enlimigita en la modesta valoro da 50.000
frankoj, plialtiĝis ĝis 120.000 per tri intersekvaj elvendadoj de
akcioj po 500 fr.

«Niaj malnetaj enspezoj, de la 1a de majo 1855 ĝis la 30a de
aprilo 1856, atingas 261.482 frankojn.

«Niaj elspezoj dividiĝas kiel sekvas:

  Dekonimposto pagita al la preĝejoj kaj monaĥejoj             26.148
  Procento al la kapitalo, laŭ leĝa proporcio da 10 p. 100     12.000
                                              Transportote     38.148
                                              Transportite     38.148
  Pago kaj nutrado al 80 viroj, po 650 fr.                     52.000
  Materialo, bataliloj, k. t. p.                                7.056
  Riparo de la vojo al Tebo, kiu fariĝis netrairebla, kaj
    sur kiu oni ne renkontis plu vojaĝantojn por aresti         2.540
  Kosto de observado sur la ĉefvojoj                            5.835
  Skribilaraj elspezoj                                              3
  Subvencioj al kelkaj ĵurnalistoj                             11.900
  Kuraĝigo al diversaj administraciaj kaj juĝistaraj oficistoj 18.000
                                                 Sume         135.482
  Se oni forprenas tiun monsumon el la bruta sumo de
    niaj enspezoj, oni trovas netan profiton da               126.000
  Konforme al la fonda regularo, tiu restaĵo estas dividita jene:
  Rezerva kapitalo, deponita en la Banko de Ateno               6.000
  Triono alskribita al la administranto                        40.000
  Partigote inter la akciuloj                                  80.000
  T. e., por ĉiu akcio, po fr. 333,33.

«Aldonu al tiuj 333 fr. 33 c., procenton da 50 frankoj kaj la 25
frankojn de la rezerva kapitalo, kaj vi ricevas sumon da fr. 408,33
por ĉiu akcio. Via mono produktas do preskaŭ 82 p. 100.

«Tiaj estas, sinjoroj, la rezultoj de la lasta bilancjaro. Prijuĝu
nun la estontecon, kiu nin atendas, en la tago, kiam la fremda okupo
ĉesos pezi sur nia lando kaj sur nia agado!»

La Reĝo diktis tiun raporton ne konsultante notojn, ne hezitante
pri unu cifero, kaj ne serĉante unu esprimon. Mi estus neniam
kredinta, ke maljunulo en lia aĝo povas havi tiel precizan memoron.
Li surmetis sian sigelon: tia estas lia maniero subsigni. Li legas
flue; sed li trovis neniam la tempon por lerni la skribarton. Same
estis, oni raportas, pri Karolo la Granda kaj Alfredo la Granda.

Dum la regnaj subsekretarioj kopiis lian hodiaŭan korespondadon, por
ĝin deponi en la arkivojn, li donis aŭdiencon al tiuj el la subulaj
oficiroj, kiuj revenis dum tiu tago kun siaj taĉmentoj. Ĉiu el ili
sidiĝis antaŭ lin, salutis lin apogante la manon ĉe la koron, kaj
prezentis sian raporton per malmultaj vortoj, kun respekta lakoneco.
Mi ĵuras al vi, ke Sankta Ludoviko, sub sia kverko, ne inspiris pli
profundan respektegon al la loĝantoj de Vincennes.

La unua, kiu sin prezentis, estis malalta, malbonmiena homo; vera
vizaĝo por krimtribunalo. Li estis insulano el Korfu, persekutita
pro kelkaj dombruligoj; oni estis bone akceptinta lin, kaj pro siaj
talentoj li estis rangaltiĝinta. Sed lia estro kaj liaj soldatoj
ŝatis lin malmulte. Oni suspektis, ke li konservas por si parton de
l' akiraĵo. Kaj la Reĝo estis ja nefleksebla pri honesteco. Kiam li
surprizis kulpinton, li elpelis lin hontige, dirante kun premeganta
ironio: «Iru, kaj fariĝu juĝisto!»

Haĝi-Stavros demandis la Korfuanon: «Kion ci faris?

--Mi iris, kun miaj dek kvin viroj, al la valeto de la Hirundoj,
sur la vojo al Tebo. Mi renkontis taĉmenton de linio: dudek kvin
virojn.

--Kie estas iliaj pafiloj?

--Mi lasis ilin al la soldatoj. Nur perkutpafiloj, kiuj ne povas
utili al ni, pro manko de kapsuloj.

--Prave. Poste?

--Ĝi estis foira tago: mi arestis la revenantojn.

--Kiom?

--Cent kvardek du personojn.

--Kaj ci alportas?...

--Mil ses frankojn, kvardek tri centimojn.

--Po sep frankoj por kapo! Ĝi estas malmulte.

--Ĝi estas multe. Kamparanoj!

--Ili ne estis do vendintaj siajn produktojn?

--Unuj estis vendintaj, aliaj aĉetintaj.»

La Korfuano malfermis pezan sakon, kiun li portis sub la brako; li
ŝutis ĝian enhavon antaŭ la sekretariojn, kiuj komencis komputi
la sumon. La enspezo konsistis el tridek aŭ kvardek Meksiklandaj
piastroj, kelkaj plenmanoj da Aŭstriaj dudek-krejceroj, kaj grandega
kvanto da kupraj moneroj. Kelkaj ĉifitaj paperoj vagadis meze de la
mono. Ili estis dekfrankaj bankbiletoj.

«Ci ne havas juvelojn? demandis la reĝo.

--Ne.

--Ne ĉeestis do virinoj?

--Mi trovis nenion alportindan.

--Kion mi vidas ĉe cia fingro?

--Ringon.

--Oran?

--Aŭ kupran; mi ne scias.

--De kie ĝi venas?

--Mi aĉetis ĝin antaŭ du monatoj.

--Se ci estus aĉetinta ĝin, ci scius, ĉu ĝi estas el kupro aŭ
oro. Donu ĝin!»

La Korfuano senigis sin malvolonte. La ringo estis tuj enkasigata en
kesteton plenan de juveloj.

«Mi pardonas al ci, diris la Reĝo, pro cia malbona edukiteco. La
homoj el cia lando senhonorigas la ŝteladon, miksante al ĝi la
friponecon. Se mi havus nur Ionianojn en mia trupo, mi estus devigita
metigi turnkrucojn sur la vojoj, kiel ĉe la pordoj de la Londona
Ekspozicio, por komputi la vojaĝantojn kaj enspezi la monon. Nun
alia!»

La sekvanta estis dika bonfarta junulo, kun plej aminda fizionomio.
Liaj rondaj okuloj, samsurfacaj kun la frunto, signifis
senartifikecon kaj animosimplecon. Liaj duone malfermitaj lipoj
montris, tra sia rideto, du vicojn da belegaj dentoj; li ĉarmis min
unuavide, kaj mi pensis, ke, erare aliĝinta al malbona societo, li
certe reiros, pli-malpli baldaŭ, sur la bonan vojon. Mia vizaĝo
plaĉis ankaŭ al li, ĉar li salutis min tre ĝentile antaŭ ol
sidiĝi antaŭ la Reĝon.

Haĝi-Stavros diris al li: «Kion ci faris, mia Vasili?

--Mi alvenis hieraŭ kun miaj ses viroj en Pigadia, la vilaĝon de
senatano Zimbelis.

--Bone.

--Zimbelis forestis, kiel ĉiam; sed liaj parencoj, farmistoj kaj
luintoj estis ĉiuj dome, kaj enlite.

--Bone.

--Mi eniris en la _khan_; mi vekis la _khanĝi_; mi aĉetis de li
dudek kvin faskojn da pajlo, kaj, pro pago, mi mortigis lin.

--Bone.

--Ni portis la pajlon ĉe la piedon de la domoj, kiuj estas ĉiuj el
tabuloj aŭ el salikaĵo, kaj ni fajrigis, en sep lokoj samtempe. La
alumetoj estis bonaj: la vento venis de l' nordo, ĉio ekflamiĝis.

--Bone.

--Ni retiriĝis senbrue al la putoj. La tuta vilaĝo vekiĝis
samtempe, kriante. La viroj venis kun siaj siteloj el ledo por
ĉerpi akvon. Ni dronigis kvar el ili, kiujn ni ne konis; la ceteraj
forkuris.

--Bone.

--Ni reiris al la vilaĝo. En ĝi restis nur infano, forgesita de
siaj gepatroj, kaj krianta kiel juna korvo, kiu falis el la nesto. Mi
ĵetis ĝin en brulantan domon, kaj ĝi diris plu nenion.

--Bone.

--Tiam ni prenis brulaĵojn, kaj ni ekflamigis la olivarbojn. La
afero sukcesis bone. Ni ekforiris al la tendaro; ni vespermanĝis kaj
dormis je vojmezo, kaj ni revenis je la naŭa, ĉiuj sanaj, sen unu
brulvundo.

--Bone. Senatano Zambelis ne diros plu paroladon kontraŭ ni. Nun
alia!»

Vasili foriris salutante min tiel ĝentile, kiel antaŭe; sed tiufoje
mi ne respondis al lia saluto.

Lin anstataŭigis tuj la granda diablo, kiu nin kaptis. Pro stranga
kaprico de la hazardo, la ĉefa aŭtoro de la dramo, en kiu mi estis
ludonta rolon, havis nomon Sofoklis. En la momento, kiam li komencis
sian raporton, mi sentis ion malvarman, kiu fluas en miaj vejnoj. Mi
petegis S-inon Simons, ke ŝi ne risku unu senpripensan parolon.
Ŝi respondis, ke ŝi estas Anglino, kaj ke ŝi scias, kiamaniere
konduti. La Reĝo petis, ke ni silentu kaj lasu la parolon al la
oratoro.

Ĉi tiu, por komenci, elmetis teren la propraĵojn, kiujn li
forprenis de ni; poste, li prenis el sia zonumo kvardek Aŭstriajn
dukatojn, kiuj konsistigis sumon da kvarcent sepdek frankoj, laŭ la
kurso de fr. 11,75.

«La dukatoj, diris li, venas el la vilaĝo Kastia; la ceteron
donis al mi la _gemilordoj_. Ci estis ordoninta, ke mi esploru la
ĉirkaŭaĵon; mi vizitis unue la vilaĝon.

--Malprave, respondis la Reĝo. La loĝantoj de Kastia estas niaj
najbaroj, ci devis ilin lasi. Kiel ni vivos en sendanĝereco, se ni
kreos al ni malamikojn tute apud ni? Cetere, ili estas bonuloj, kiuj
povas helpi nin okaze.

--Ho! mi prenis nenion de la karbofaristoj! Ili malaperis en
la arbarojn, ne lasante al mi la tempon, ilin alparoli. Sed la
vilaĝestro suferis pro podagro; mi trovis lin dome.

--Kion ci diris al li?

--Mi petis monon de li; li pretendis, ke li ne havas. Mi enfermis lin
en sakon kun lia kato; kaj mi ne scias, kion la kato faris al li, sed
li ekkriis, ke lia trezoro kuŝas post la domo, sub granda ŝtono.
Tie mi trovis la dukatojn.

--Ci estis malprava. La vilaĝestro ekscitos la tutan loĝantaron
kontraŭ ni.

--Ho! ne. Forlasante lin, mi forgesis malfermi la sakon, kaj la kato
versimile manĝis al li la okulojn.

--Nu do, bonege!... Sed aŭdu min ĉiuj bone: mi ne volas, ke oni
maltrankviligu niajn najbarojn. Ci foriru.»

Nia demandado estis komenciĝonta. Haĝi-Stavros, anstataŭ voki
nin al si, leviĝis malrapide kaj venis sidiĝi teren apud nin. Tiu
montro de respekto ŝajnis al ni bonaŭgura. S-ino Simons sin
preparis por lin alparoli belmaniere. Mi, antaŭvidante nur tro bone,
kion ŝi povos diri, kaj konante la malmoderecon de ŝia lango,
proponis al la Reĝo miajn interpretistajn servojn. Li dankis min
malvarme, kaj vokis la Korfuanon, kiu sciis la Anglan.

«Sinjorino, diris la Reĝo al S-ino Simons, vi ŝajnas kolera. Ĉu
vi havas motivon por plendi pri la viroj, kiuj kondukis vin ĉi tien?

--Ĝi estas abomenaĵo! diris ŝi. Viaj sentaŭguloj min arestis,
ĵetis en la polvon, senigis, lacegigis kaj malsategigis.

--Volu akcepti miajn pardonpetojn. Mi estas devigita laborigi virojn
needukitajn. Kredu, sinjorino, ke ili ne agis tiel pro miaj ordonoj.
Vi estas Anglino?

--Anglino el Londono!

--Mi vojaĝis Londonon; mi konas kaj ŝatas la Anglojn. Mi scias,
ke ili havas bonan apetiton, kaj vi povis rimarki, ke mi rapidis
prezentigi al vi refreŝigilojn. Mi scias, ke la sinjorinoj el via
lando ne kuras volonte sur la ŝtonegoj, kaj mi bedaŭras, ke oni
ne lasis vin marŝi laŭ via paŝo. Mi scias, ke la personoj el via
nacio kunportas, vojaĝante, nur la objektojn, kiujn ili bezonas, kaj
mi ne pardonos al Sofoklis, ke li senigis vin, precipe se vi estas
altranga persono.

--Mi apartenas al la plej bona societo en Londono.

--Bonvolu repreni la monon, kiu estas via. Vi estas riĉa?

--Certe.

--Ĉu tiu necesujo ne estas el viaj pakaĵoj?

--Ĝi apartenas al mia filino.

--Reprenu ankaŭ tion, kio estas posedaĵo de via filina Moŝto. Vi
estas tre riĉa?

--Tre riĉa.

--Ĉu tiuj objektoj ne apartenas al via fila Moŝto?

--La sinjoro ne estas mia filo; li estas Germano. Ĉar mi estas ja
Anglino, kiel mi povus havi Germanan filon?

--Pravege. Ĉu eble vi havas dudek mil frankojn da rento?

--Plimulte.

--Unu tapiŝon al la sinjorinoj! Ĉu vi estas do riĉa po tridek mil
frankoj da rento?

--Ni havas pli.

--Sofoklis estas maldelikatulo, kiun mi punos. Logoteto, diru, ke oni
preparu la tagmanĝon de la sinjorinoj. Ĉu estas eble, sinjorino, ke
vi estas milionulino?

--Mi estas.

--Ho! mi hontas pri la maniero, kiel oni agis kontraŭ vi. Sendube vi
havas altrangajn konatojn en Ateno?

--Mi konas la Britan senditon, kaj se vi estus kuraĝinta...

--Ho! sinjorino!... Ĉu vi konas ankaŭ komercistojn, bankierojn?

--Mia frato, kiu estas en Ateno, konas kelkajn bankierojn en la urbo.

--Tio ravas min. Sofoklis, venu ĉi tien! Petu pardonon de la
sinjorinaj Moŝtoj.»

Sofoklis murmuris inter siaj dentoj kelkajn pardonpetajn parolojn. La
Reĝo daŭrigis:

«La sinjorinoj estas distingaj Anglinoj; ili posedas pli ol unu
milionon; ili estas akceptataj en la Brita senditejo; ilia frato, kiu
estas en Ateno, konas ĉiujn bankierojn en la urbo.

--Bone do!» ekkriis S-ino Simons. La Reĝo daŭrigis:

«Ci devis agi kontraŭ la sinjorinoj kun la tuta respekto ŝuldata
al ilia riĉeco...

--Bone! diris S-ino Simons.

--Ilin konduki ĉi tien dolĉe....

--Por kion fari? murmuris Mary-Ann.

--Kaj cin deteni de tuŝo al ilia pakaĵo. Kiam oni havas la honoron,
renkonti sur la montoj du sinjorinojn tiel altrangajn, kiel estas
iliaj Moŝtoj, oni salutas ilin respekte, alkondukas ilin ĝentile
al la tendaro, oni gardas ilin kun zorgo, kaj oni prezentas al ili
ĉiujn aferojn necesajn por la vivo, ĝis kiam ilia frato aŭ ilia
ambasadoro sendos al ni reaĉetmonon da cent mil frankoj.»

Plendinda S-ino Simons! kara Mary-Ann! Nek unu, nek la alia atendis
tiun konkludon. Sed min ĝi ne mirigis. Mi sciis, kun kia ruza
sentaŭgulo ni traktas. Mi prenis maltime la parolon! kaj mi diris
rekte al li: «Ci povas konservi ĉion, kion ciaj viroj forŝtelis de
mi, ĉar ĝi estas ĉio, kion ci ricevos de mi. Mi estas malriĉa,
miaj gepatroj posedas nenion, miaj fratoj havas ofte nur panon por
manĝi, mi konas nek bankierojn nek ambasadorojn, kaj se ci nutros
min pro la espero de reaĉeto, ci perdos ciajn elspezojn, mi ĵuras
ĝin!»

Murmuro de nekredemo leviĝis en la aŭdantaro, sed la Reĝo ŝajnis
kredi min laŭparole.

«Se estas tiel, diris li al mi, mi ne faros la mallertaĵon,
konservi vin ĉi tie malgraŭ vi. Mi preferas resendi vin al la urbo.
La sinjorino alkonfidos al vi leteron por sia frata Moŝto, kaj vi
foriros jam hodiaŭ. Se tamen vi bezonus resti unu tagon aŭ du sur
la montaro, mi volonte gastigus vin; ĉar mi supozas, ke vi ne venis
ĉi tien, kun tiu granda skatolo, nur por rigardi la pejzaĝon.»

Tiu mallonga parolo kvietigis min notinde. Mi promenigis, ĉirkaŭ
mi, rigardon de kontenteco. La Reĝo, liaj sekretarioj kaj liaj
soldatoj ekŝajnis al mi multe malpli timigaj; la najbaraj ŝtonegoj
ekvidiĝis al mi pli pentrindaj, konsiderate per la okuloj de gasto,
ne de malliberulo. Mia deziro, revidi Atenon, malpligrandiĝis
subite, kaj mi kutimiĝis al la ideo, pasigi du aŭ tri tagojn sur la
monto. Mi sentis, ke miaj konsiloj ne estos neutilaj al la patrino de
Mary-Ann. La bona sinjorino estis en stato de eksciteco, kiu povos
ŝin pereigi. Se okaze ŝi obstinus rifuzi la reaĉeton! Antaŭ ol
Anglujo sendos helpon, ŝi havos tempon por altiri malfeliĉon al
certa ĉarma kapo. Mi ne povis foriri, ne rakontinte al ŝi, por
ŝia instruo, la historion de la knabinoj el Mistra. Kion mi diros
plue? Vi konas mian pasion al la botaniko. La floraro de monto Parnis
estas ja tre alloga, je la fino de aprilo. Oni trovas tie kvin aŭ
ses vegetaĵojn tiel maloftajn kiel famajn. Unu precipe: la _boryana
variabilis_, kiun ektrovis kaj baptis S-ro Bory de Saint-Vincent.
Ĉu mi devis lasi tian mankon en mia herbokolekto, kaj prezenti min
en la Hamburgan Muzeumon, sen la _boryana variabilis_?

Mi respondis al la Reĝo: «Mi akceptas cian gastigon, sed sub unu
kondiĉo.

--Kiu?

--Ci redonos al mi mian skatolon.

--Nu, estu; sed ankaŭ sub unu kondiĉo.

--Ni vidu?

--Vi diros al mi, por kio ĝi utilas al vi.

--Tre volonte! Ĝi utilas por loki en ĝin la vegetaĵojn, kiujn mi
kolektas.

--Kaj kial vi kolektas vegetaĵojn? Por ilin vendi?

--Fi do! Mi ne estas komercisto; mi estas scienculo.»

Li prezentis al mi la manon, dirante kun videbla ĝojo: «Mi estas
ravita de tio. La scienco estas bela afero. Niaj praavoj estis
kleraj; niaj idoj eble estos tiaj. Sed al ni, la tempo mankis. Ĉu la
scienculoj estas tre ŝatataj en via lando?

--Treege.

--Oni donas al ili bonajn situaciojn?

--Kelkafoje.

--Oni pagas ilin bone?

--Iom.

--Oni surmetas rubandetojn sur iliajn brustojn?

--De tempo al tempo.

--Ĉu estas vere, ke la urboj interdisputas, kiu ilin posedos?

--Ĝi estas vera en Germanujo.

--Kaj ke oni konsideras ilian morton kiel publikan malfeliĉegon.

--Certe.

--Mi ĝojas pro via diro. Do, vi ne havas motivon por plendi pri viaj
samlandanoj?

--Tute kontraŭe! Ilia donacemo estas, kiu ebligis al mi, veni en
Grekujon.

--Vi vojaĝas per ilia elspezo?

--Jam ses monatojn.

--Vi estas do tre instruita?

--Mi estas doktoro.

--Ĉu ekzistas supera rango en la scienco?

--Ne.

--Kiom da doktoroj troviĝas en via urbo?

--Mi ne scias precize, sed ne ekzistas tiom da doktoroj en Hamburgo,
kiom da generaloj en Ateno.

--Hoho! mi ne senigos vian urbon je homo tiel neordinara. Vi reiros
Hamburgon, sinjoro doktoro. Kion oni dirus tie, se oni ekscius, ke vi
estas mallibera sur niaj montoj?

--Oni dirus, ke ĝi estas malfeliĉo.

--Nu! Plivole ol perdi tian homon, kia vi estas, la urbo Hamburgo
faros ja oferon da dek kvin mil frankoj. Reprenu vian ujon, kuru,
serĉu, herbokolektu, kaj daŭrigu viajn studojn. Kial vi ne remetas
ĉi tiun monon en vian poŝon? Ĝi estas via, kaj mi ŝatas tro
la scienculojn por ilin senigi. Sed via lando estas sufiĉe riĉa
por pagi sian gloron. Feliĉa junulo! Vi ekkonas hodiaŭ, kiom la
doktora titolo aldonas al via persona valoro! Mi ne estus petinta unu
centimon por reaĉeto, se vi estus ignoranto kiel mi.»

La Reĝo aŭskultis nek miajn kontraŭparolojn, nek la interjekciojn
de S-ino Simons. Li fermis la kunsidon, kaj montris al ni per
la fingro nian manĝoĉambron. S-ino Simons malsupreniris tien,
proklamante, ke ŝi englutos la manĝon, sed pagos neniam la
kalkulon. Mary-Ann ŝajnis tre senkuraĝigita; sed tia estas la
ŝanĝemo de la juneco, ke ŝi eklaŭtigis ĝojan krion, vidante la
plaĉan lokon, kie nia manĝo estis aranĝita. Ĝi estis nesteto el
verdaĵo, enkadrigita en la griza ŝtonego. Maldika kaj densa herbo
konsistigis la tapiŝon; kelkaj densejoj el ligustroj kaj laŭrarboj
utilis kiel tapetoj, kaŝante la krutegajn murojn. Bela blua volbo
etendiĝis super niaj kapoj: du longkolaj vulturoj, kiuj ŝvebis
en la aero, ŝajnis esti alpendigitaj por plezurigi la vidon. En
angulo de la ĉambro, fonto tiel diafana, kiel diamanto, ŝveliĝis
silente en sia kampa kaliko, verŝiĝis super la randoj kaj ruliĝis,
kvazaŭ arĝenta bedo, sur la glita deklivo de l' monto. Tiuflanke,
la vido etendiĝis senfine ĝis la fruntaĵo de monto Penteliko, la
vasta blanka palaco, kiu superas Atenon, la mallumaj olivarbaroj, la
polvoza ebenaĵo, la grizatra dorso de monto Himeto, rondigita kiel
spino de maljunulo, kaj tiu admirinda Saronika golfo, tiel blua, ke
ĝi ŝajnas kvazaŭ disŝiraĵo falinta el la ĉielo.

Certe, la spirito de S-ino Simons ne estis admirema, kaj tamen ŝi
konfesis, ke la luprezo de tia vidaĵo estus alta en Londono aŭ
Parizo.

La tablo estis aranĝita kun heroa simpleco. Bruna pano, kuirita en
kampara forno, fumis sur la herbotapiŝo, kaj impresis la flaron per
sia pikanta odoro. Kazeigita lakto tremetis en granda ligna tasego.
Dikaj olivoj kaj verdaj pimentoj amasiĝis sur malbone ebenigitaj
tabuletoj. Lanuga vinsako rondigis sian larĝan ventron apud naive
ĉizita pokalo el ruĝa kupro. Fromaĝo el ŝafina lakto kuŝis sur
la tuko, kiu estis preminta ĝin, kaj kies stampon ĝi konservis.
Kvin aŭ ses allogaj laktukoj prezentis al ni belan salaton, sed sen
ia ajn spico. La Reĝo estis metinta je nia dispono sian militiran
manĝilaron, konsistantan el kuleroj skulptitaj per tranĉilo, kaj
ni havis, kiel aldonan luksaĵon, la forkon de niaj kvin fingroj.
La toleremo de niaj gastigantoj ne iris ĝis prezenti viandon al
ni, sed, kompense, la orkolora tabako el Almiros promesis al mi
admirindan digestadon.

Reĝa oficiro estis komisiita nin servi kaj aŭskulti. Ĝi estis tiu
abomena Korfuano, la viro kun la ora ringo, kiu sciis la Anglan.
Li distranĉis la panon per sia ponardo, kaj disdonis al ni ĉiujn
nutraĵojn per plenaj manoj, petante, ke ni ŝparu nenion. S-ino
Simons, ne interrompante sian manĝadon, faris al li kelkajn
arogantajn demandojn. «Sinjoro, diris ŝi, ĉu via estro kredis
serioze, ke ni pagos al li cent mil frankojn por reaĉeto?

--Li estas certa pri tio, sinjorino.

--Li ne konas do la Anglan nacion.

--Li konas ĝin bone, sinjorino, kaj mi ankaŭ. En Korfu, mi
interrilatis kun kelkaj distingaj Angloj: juĝistoj![5]

--Mi gratulas vin pri tio; sed diru al tiu Stavros, ke li proviziĝu
per pacienco, ĉar li atendos longe la cent mil frankojn, kiujn li
promesis mem al si.

--Li komisiis min, diri al vi, ke li atendos ilin ĝis la 15a de
majo, je tagmezo precize.

--Kaj se ni ne estos pagintaj, la 15an de majo, je tagmezo?

--Li havos la malplezuron senkapigi vin, kaj ankaŭ la fraŭlinon.»

Mary-Ann lasis fali la panon, kiun ŝi estis levanta al sia buŝo.
«Donu al mi iom da vino por trinki,» diris ŝi. La rabisto
prezentis al ŝi la plenan pokalon; sed ĵus trempinte la lipojn en
ĝin, ŝi ellasis krion de naŭzo kaj de timo. La kompatinda knabino
imagis, ke la vino estas venena. Mi trankviligis ŝin, malplenigante
la pokalon per unu sola engluto. «Timu nenion, diris mi al ŝi: la
rezinon vi gustumis.

--Kiun rezinon?

--La vino ne konserviĝus en la felsakoj, se oni ne aldonus al
ĝi certan dozon da rezino, kiu malhelpas, ke ĝi difektiĝu. Tiu
miksaĵo ne igas ĝin tre agrabla, sed vi vidas, ke ĝi estas
sendanĝere trinkebla.»

Malgraŭ mia ekzemplo, Mary-Ann kaj ŝia patrino petis akvon. La
rabisto kuris al la fonto kaj revenis per tri paŝoj. «Vi komprenas,
sinjorinoj, diris li ridetante, ke la Reĝo ne farus la mallertaĵon,
veneni personojn tiel karajn, kiel vi estas.» Li aldonis, turnante
sin al mi: «Pri vi, sinjoro doktoro, mi ricevis ordonon sciigi
al vi, ke vi havas tridek tagojn por plenumi viajn studojn kaj
pagi la monsumon. Mi donos al vi, kaj al la sinjorinoj, kompletan
skribilaron.

--Dankon, diris S-ino Simons. Ni pensos pri tio post ok tagoj, se
ni ne estos liberigitaj.

--Kiu do vin liberigos, sinjorino?

--Anglujo!

--Ĝi kuŝas malproksime.

--Aŭ la ĝendarmaro.

--Tiun feliĉon mi deziras al vi. Atendante, ĉu vi bezonas ion, kion
mi povas doni al vi?

--Mi volas unue dormoĉambron.

--Ni havas, proksime de ĉi tie, grotojn, kiujn oni nomas _la
Staloj_. Ili estus malkomfortaj por vi; oni metis ŝafojn en ili
dum la vintro, kaj la odoro restis. Mi sendos por du tendoj ĉe la
paŝtistoj, kiuj loĝas malsupre, kaj vi kampados ĉi tie... ĝis la
alveno de la ĝendarmoj.

--Mi volas ĉambristinon.

--Nenio estas pli facila. Niaj viroj malsupreniros en la ebenaĵon,
kaj kaptos la unuan vilaĝaninon, kiu pasos..., se nur la ĝendarmaro
permesos.

--Mi bezonas vestojn, tolaĵon, tualet-tukojn, sapon, spegulon,
kombilojn, parfumojn, kanvas-stablon, kaj...

--Vi postulas multon, sinjorino, kaj por ĉion havigi al vi, ni devos
kapti Atenon. Sed oni faros kiel eble plej bone. Konfidu al mi, kaj
ne tro konfidu al la ĝendarmoj.

--Dio kompatu nin!» diris Mary-Ann.

Forta eĥo respondis: _Kirie Eleison!_ Ĝi estis la _bona maljunulo_,
kiu venis por viziti nin, kaj kantis marŝante por konservi regulan
spiradon. Li salutis nin, demetis vazon plenan de mielo sur la
herbon, kaj sidiĝis apud nin. «Prenu kaj manĝu, diris li: miaj
abeloj prezentas al vi la deserton.»

Mi premis lian manon; S-ino Simons kaj ŝia filino sin deturnis kun
abomeno. Ili persistis konsideri lin kiel kunkulpulon de la rabistoj.
La simplanima hometo ne estis tiel malica. Li sciis nur kanti siajn
preĝojn, varti siajn bestetojn, vendi sian rikoltaĵon, enkasigi la
enspezojn de la monaĥejo kaj vivi en paco kun ĉiuj. Lia inteligento
estis malvasta, lia scio nenia, lia konduto senkulpa kiel tiu de bone
muntita maŝino. Mi ne kredas, ke li sciis malkonfuzi klare la bonon
de la malbono, kaj ke li vidis grandan diferencon inter ŝtelisto kaj
honestulo. Lia saĝo konsistis manĝi kvar manĝojn ĉiutage, kaj
trinki vinon tiel singardeme, kiel fiŝo trinkas akvon. Li estis,
cetere, unu el la plej bonaj monaĥoj el sia kunfrataro.

Mi honoris la donacon alportitan de li. Tiu kvazaŭ sovaĝa mielo
similis al tiu, kiun vi manĝas en Francujo, kiel viando de kapreolo
similas al tiu de ŝafido. Ŝajnis, kvazaŭ la abeloj estus
distilintaj en nevidebla aparato ĉiujn parfumojn de la monto. Mi
forgesis, manĝante mian mielpanon, ke mi havas nur unu monaton por
trovi dek kvin mil frankojn aŭ morti.

La monaĥo, siavice, petis de ni la permeson, sin refreŝigi iomete,
kaj ne atendinte respondon, li prenis la pokalon, kaj ĝin plenigis.
Li trinkis intersekve por la sano de ĉiu el ni. Kvin aŭ ses
rabistoj, altiritaj de la videmo, enŝoviĝis en la ĉambron. Li
alparolis ilin per iliaj nomoj, kaj trinkis por ĉiu el ili, pro
justecemo. Mi malbenis baldaŭ lian viziton. Unu horo post lia
alveno, duono de la bando sidis laŭronde ĉirkaŭ nia tablo. Pro la
foresto de l' Reĝo, kiu ripozis en sia skribejo, la rabistoj venis,
unu post alia, konatiĝi pli bone kun ni. Unu proponis al ni siajn
servojn, la alia alportis ion al ni, alia eniĝis sen preteksto kaj
sen ĝeno, kiel homo, kiu sentas sin dome. La plej senceremoniaj
petis min amike, ke mi rakontu al ili nian historion; la plej
timemaj staris post siaj kamaradoj kaj puŝis ilin laŭgrade ĝis
ni. Kelkaj, satiĝinte de nia aspekto, kuŝiĝis sur la herbon kaj
ronkis nekokete apud Mary-Ann. Kaj la puloj grimpis senĉese, kaj
la ĉeesto de iliaj antaŭaj mastroj igis ilin tiel maltimemaj, ke
mi surprizis du aŭ tri sur la dorso de mia mano. Neeble disputi al
ili la paŝtorajton: mi ne estis plu homo, sed komunuma paŝtejo.
Tiumomente, mi estus volonte doninta la tri plej belajn vegetaĵojn
de mia herbaro kontraŭ horkvarono da soleco. S-ino Simons kaj ŝia
filino estis tro diskretaj por sciigi al mi siajn impresojn, sed
ili pruvis, per kelkaj nevolaj eksaltoj, ke ni pensas tute idente.
Eĉ mi ekvidis inter ili malesperan rigardon, kiu signifas klare:
la ĝendarmoj liberigos nin de la rabistoj, sed kiu forprenos de
ni la pulojn? Tiu muta plendo vekis kavaliran senton en mia koro.
Mi suferis kun submetiĝo, sed vidi la turmenton de Mary-Ann, tio
superis miajn fortojn. Mi stariĝis decideme kaj diris al niaj
ĝenantoj:

«Foriru vi ĉiuj! La Reĝo loĝigis nin ĉi tien, por ke ni vivu
trankvile ĝis la alveno de nia reaĉetpago. La luprezo estas sufiĉe
alta, por ke ni rajtu resti solaj. Ĉu vi ne hontas amasiĝi ĉirkaŭ
tablo, kiel parazitaj hundoj? Vi havas nenion por fari ĉi tie. Ni
ne bezonas vin; ni bezonas, ke vi ne ĉeestu. Ĉu vi kredas, ke ni
povas forkuri? Tra kie? Tra la akvofalo? Aŭ tra la skribejo de l'
Reĝo? Lasu nin do trankvilaj. Korfuano, forpelu ilin eksteren, kaj
mi helpos cin, se ci volos!»

Mi aldonis la agon al la parolo. Mi puŝis la malrapidantojn,
mi vekis la dormantojn, mi skuis la monaĥon, mi altrudis al la
Korfuano, ke li helpu min, kaj baldaŭ la rabista brutaro, armita
per ponardoj kaj pistoloj, cedis al ni la lokon kun ŝafeca obeemo,
kvankam baraktante, marŝante per malgrandaj paŝoj, kontraŭstarante
per la ŝultroj kaj returnante la kapon, laŭ la maniero de la
lernantoj, kiujn oni pelas al la studoĉambro, kiam sonoris la fino
de la ludotempo.

Fine ni restis solaj, kun la Korfuano. Mi diris al S-ino Simons:
«Sinjorino, nun ni estas dome. Ĉu plaĉas al vi, ke ni dupartigu la
loĝejon? Mi bezonas nur anguleton por starigi mian tendon. Malantaŭ
tiuj arboj, mi estos ne tro malbone, kaj al vi apartenos la tuta
cetero. Vi havos la fonton apud vi, kaj tiu proksimeco ne ĝenos vin,
ĉar la akvo defalas ja kaskade sur la deklivon de l' monto».

Mia propono estis akceptata iom malbonvole. La sinjorinoj estus
dezirintaj konservi ĉion por si kaj sendi min dormi inter la
rabistoj. Vere estas, ke la Brita _cant_ ricevus kontentigon per tiu
disiĝo, sed mi estus perdinta la vidon al Mary-Ann. Kaj cetere,
mi estis tute decidinta, dormi malproksime de la puloj. La Korfuano
apogis mian proponon, kiu faciligis al li la observadon. Li havis
ordonon, gardi nin nokte kaj tage. Oni interkonsentis, ke li dormos
apud mia tendo. Mi postulis, ke distanco da ses Anglaj futoj nin
apartigu.

Post konkludo de l' traktato, mi instalis min en angulo por ekĉasi
mian intiman ĉasaĵon. Sed mi estis ĵus blovinta la unuan _halali_,
kiam la videmuloj reaperis ĉe la horizonto, sub la preteksto,
alporti al ni la tendojn. S-ino Simons aŭdigis laŭtajn kriegojn,
vidante, ke ŝia domo konsistas el simpla tendo el maldelikata felta
ŝtofo, faldita laŭmeze, fiksita tere ĉe la ekstremaĵoj, kaj
malfermita al la vento ambaŭflanke. La Korfuano ĵuris, ke ni estos
loĝigitaj kiel princoj, escepte en okazo de pluvo aŭ de forta
vento. La tuta trupo komencis planti la palisetojn, starigi niajn
litojn kaj alporti la kovrilojn. Ĉiu lito konsistis el tapiŝo,
kovrita per dika mantelo el kaprinfelto. Je la sesa, la Reĝo venis
kontroli persone, ĉu io mankas al ni. S-ino Simons, pli furioza ol
iam, respondis, ke ĉio mankas al ŝi. Mi postulis formale la elpelon
de ĉiuj neutilaj vizitantoj. La Reĝo starigis severan regularon,
kiun oni obeis neniam. Disciplino estas Franca vorto tre malfacile
tradukebla en la Grekan.

La Reĝo kaj liaj regatoj foriris je la sepa, kaj oni alportis al
ni vespermanĝon. Kvar torĉoj el rezina ligno lumigis la tablon.
Ilia ruĝa kaj fumoza lumo kolorigis strange la iom paliĝintan
vizaĝon de F-ino Simons. Ŝiaj okuloj ŝajnis estingiĝi kaj
refajriĝi en la fundo de la orbitoj, kiel la eklipsaj lumturoj. Ŝia
voĉo, rompita pro laceco, reprenis intermite strangan forton. Dum mi
aŭskultis ŝin, mia spirito vagadis en la supernatura mondo, kaj al
mi sin prezentis rememoroj, mi ne scias kiaj, de ĥimeraj rakontoj.
Najtingalo ekkantis, kaj al mi ŝajnis, kvazaŭ ĝia arĝentsona
kanto flirtadas ĉe la lipoj de Mary-Ann. Sed la tago estis rompinta
niajn fortojn, kaj mi mem, kiu donis al vi brilajn pruvojn pri mia
apetito, ekkonis baldaŭ, ke mi malsatas nur pri dormo. Mi deziris
bonvesperon al la sinjorinoj, kaj foriĝis sub mian tendon. Tie, mi
forgesis tuj najtingalon, danĝeron, reaĉeton, pikvundojn; mi fermis
la okulojn por duobla ŝloso, kaj ekdormis.

Terura pafado vekis min subite. Mi leviĝis tiel rapide, ke mia
kapo ektuŝegis unu el la palisoj de mia tendo. En la sama momento,
mi aŭdis du virinajn voĉojn, kiuj krias: «Ni estas savitaj! La
ĝendarmoj!» Mi vidis du aŭ tri fantomojn, kiuj kuris konfuze tra
la nokto. Pro ĝojo, pro emocio, mi kisis la unuan ombron, kiu pasis
apud mi: ĝi estis la Korfuano.

«Haltu! kriis li; kien vi kuras, volu diri?

--Hundo ŝtelisto, respondis mi viŝante mian buŝon, mi iras por
vidi, ĉu la ĝendarmoj estos baldaŭ pafmortigintaj la lastan el
ciaj kamaradoj».

S-ino Simons kaj ŝia filino, gvidite de mia voĉo, alvenis apud
nin. La Korfuano diris:

«La ĝendarmoj ne vojaĝas hodiaŭ. Estas la Ĉieliro kaj la 1a de
majo: duobla festo. La bruo, kiun vi aŭdis, estas la signalo por
la ĝojadoj. Estas pli ol noktomezo; ĝis morgaŭ je la sama horo,
niaj kunuloj trinkos vinon, manĝos viandon, dancos la _romaikon_ kaj
bruligos pulvon. Se vi volus rigardi tiun belan spektaklon, vi farus
plezuron al mi. Mi gardus vin pli agrable apud la rostaĵo, ol ĉe la
fonto.

--Vi mensogas! diris S-ino Simons. Ĝi estas la ĝendarmoj!

--Ni iru por vidi», aldonis Mary-Ann.

Mi sekvis ilin. La bruego estis tia, ke ĉiu provo por dormi estus
perdita peno. Nia gvidanto kondukis nin tra la skribejo de l' Reĝo,
kaj ni vidis la tendaron de la ŝtelistoj, lumigitan kvazaŭ pro
dombrulo. Tutaj pinoj flamis, de loko al loko. Kvin aŭ ses grupoj,
sidantaj ĉirkaŭ la fajro, rostis ŝafidojn trapikitajn de bastonoj.
Meze de l' amaso, vico de dancantoj serpentiris malrapide kun
akompano de terura muziko. Pafoj estis delasataj al ĉiuj direktoj.
Unu venis al ni, kaj mi aŭdis kuglon siblantan je kelkaj coloj de
mia orelo. Mi petis la sinjorinojn, ke ili rapidu, esperante, ke apud
la Reĝo ni estos pli malproksime de la danĝero. La Reĝo, sidante
sur sia eterna tapiŝo, prezidis solene la amuziĝon de sia popolo.
Ĉirkaŭ li, la vinsakoj malpleniĝis kiel simplaj boteloj; la
ŝafidojn oni distranĉis kiel perdrikojn; ĉiu kunmanĝanto prenis
femuron aŭ ŝultron, kaj forportis ĝin per plena mano. La orkestro
konsistis el surda tambureto kaj kriema _flaĝoleto_: la tambureto
estis surdiĝinta pro ofta aŭdado al la flaĝoleto. La dancantoj
estis formetintaj siajn ŝuojn por esti pli facilmovaj. Ili agitiĝis
surloke kaj krakigis siajn ostojn laŭtakte, aŭ proksimume. De tempo
al tempo, unu forlasis la balon, englutis pokalon da vino, demordis
ion el peco da viando, ellasis pafon, kaj reiris al la danco. Ĉiuj,
escepte la Reĝo, trinkis, manĝis, kriegis, saltis: mi ne vidis eĉ
unu ridanta.

Haĝi-Stavros pardonpetis ĝentile, ke oni vekis nin.

«Ne mi estas kulpa, diris li, sed la kutimo. Se la 1a de majo
pasus sen pafoj, tiuj bonuloj ne kredus, ke la printempo revenis. Mi
havas ĉi tie nur simplanimajn homojn, edukitajn en la kamparo kaj
kore ligitaj al la malnovaj moroj de la lando. Mi edukas ilin, kiel
eble plej bone mi povas, sed mi mortos antaŭ ol esti civilizinta
ilin. La homojn oni ne povas refandi en unu tago, kiel manĝilojn
el arĝento. Mi mem, tia, kian vi min vidas, mi trovis iam plezuron
en tiuj maldelikataj amuzoj; mi trinkis kaj dancis tutsame, kiel iu
alia. Mi ne konis la Eŭropan civilizecon: kial do mi tiel malfrue
komencis vojaĝi? Mi donus multon por esti juna kaj havi nur
kvindek jarojn. Mi havas reformemajn ideojn, kiuj estos neniam
plenumataj, ĉar kiel Aleksandro, mi vidas min sen heredonto inda je
mi. Mi revas pri nova organizo de rabado, sen malordo, sen agitado,
sen bruo. Sed mi ne estas helpata. Mi devus havi precizan liston
de ĉiuj loĝantoj de la reĝolando, kun la proksimuma etato de
iliaj moveblaj kaj nemoveblaj posedaĵoj. Pri la fremduloj, kiuj
elŝipiĝas en Grekujon, agento instalita en ĉiu havenurbo konigus
al mi iliajn nomojn kaj vojaĝplanon, kaj, laŭeble, ilian riĉecon.
Tiamaniere, mi scius, kiom ĉiu povas doni al mi; mi ne havus plu la
riskon, peti tro malmulte. Mi starigus, sur ĉiun vojon, gvardion da
puraj, bone edukitaj kaj bele vestitaj oficistoj; por kio utilas do,
timigi per malagrabla eksteraĵo kaj malafabla mieno? En Francujo
kaj en Anglujo mi vidis ŝtelistojn elegantajn, eĉ supermezure
elegantajn: ĉu pro tio ili malpli prosperigis sian negocon?

«De ĉiuj miaj subuloj mi postulus ĉarmajn manierojn, precipe de
la oficistoj en la fako de arestadoj. Por distingaj kaptitoj, kiel
vi, mi havus komfortajn loĝejojn en saniga aero, kun ĝardenoj. Kaj
ne kredu, ke tio kostus pli kare al ili: tute kontraŭe! Se ĉiuj,
kiuj vojaĝas en la reĝlando, alvenus senmanke en miajn manojn, mi
povus taksi ĉiun pasanton po sensignifa monsumo. Ĉiu indiĝeno
kaj ĉiu alilandulo donu al mi nur unu kvaronon pro cento el sia
posedaĵo; mi profitos pro ilia multeco. Tiam, la rabado estos nur
simpla imposto de cirkulado; imposto justa, ĉar ĝi estos proporcia;
imposto normala, ĉar ĝi estis ĉiam kolektata, depost la heroaj
tempoj. Ni plisimpligos ĝin, se bezone, per jarabonoj. Kontraŭ
sumo, pagita unufoje en la jaro, la indiĝenoj ricevos paspermeson,
kaj la alilanduloj, stampon sur sian pasporton. Vi kontraŭparolos,
ke, laŭ la konstitucio, neniu imposto povas esti starigata sen
voĉdono de ambaŭ ĉambroj. Ha! sinjoro, se mi havus la tempon! Mi
aĉetus la tutan senaton; mi balotus deputitan ĉambron tute mian!
La leĝo estus tuj akceptita: se bezone, oni kreus ministrejon de la
ĉefvojoj. Tio kostus al mi du aŭ tri milionojn pro fondaj elspezoj:
sed en kvar jaroj mi retrovus mian antaŭpagon..., kaj plie mi zorgus
senpage pri la konservo de la vojoj!»

Li sopiris solene, kaj daŭrigis: «Vi vidas, kun kia konfido mi
rakontas al vi miajn aferojn. Ĝi estas malnova kutimo, kiun mi
forlasos neniam. Mi vivis ĉiam ne nur en la libera aero, sed en
la hela taglumo. Nia profesio estus malhonoriga, se oni praktikus
ĝin kaŝite. Mi ne kaŝas min, ĉar mi timas neniun. Kiam vi legos
en la ĵurnaloj, ke oni min serĉas, diru decideme, ke tio estas
parlamenta fikcio: oni scias ĉiam, kie mi estas. Mi timas nek la
ministrojn, nek la armeon, nek la tribunalojn. Ĉiuj ministroj scias,
ke per unu gesto mi povas ŝanĝi la kabineton. La armeo staras por
mi: ĝi liveras al mi la rekrutojn, kiujn mi bezonas. Soldatojn mi
prunteprenas de ĝi, oficirojn mi redonas. Pri la sinjoroj juĝistoj,
ili konas miajn sentojn al ili. Ilin mi ne estimas, sed plendas.
Malriĉaj kaj malbone pagataj,--oni ne povas postuli, ke ili estu
honestaj. Mi nutradas kelkajn el ili, mi vestadas kelkajn aliajn; mi
pendigis tre malmultajn en mia vivo: mi estas do bonfarinto al la
juĝistaro.»

Per majesta gesto li montris al mi la ĉielon, la maron kaj la
landon: «Ĉio tio, diris li, estas mia. Kiu ajn spiras en la
reĝlando, obeas min pro timo, amikeco aŭ admiro. Mi plorigis
multajn okulojn, kaj tamen ne ekzistas unu patrino, kiu ne volus
havi filon similan al Haĝi-Stavros. Tago venos, kiam la doktoroj
de via speco skribos mian historion, kaj la insuloj de l' Insularo
interdisputos pri la honoro esti vidinta mian naskiĝon. Mia portreto
estos en la dometoj, kune kun la sanktaj bildoj, kiujn oni aĉetas
sur monto Atos. En tiu tempo, la idoj de mia filino, eĉ se ili estos
regantaj princoj, parolos fierege pri sia praavo, la Reĝo de la
montoj!»

Eble vi ridos pri mia Germana simpleco; sed parolo tiel stranga
kortuŝis min profunde. Mi admiris kontraŭvole tiun grandecon en la
krimo. Mi ne estis, ĝis tiam, renkontinta majestan kanajlon. Tiu
diabla homo, kiu estis senkapigonta min je la fino de l' monato,
inspiris al mi kvazaŭ respekton. Lia granda marmora vizaĝo, serena
meze de l' orgio, ŝajnis al mi kiel la nefleksebla eksteraĵo de la
fatalo. Mi ne povis deteni min de la respondo: «Jes, vi estas vere
Reĝo.»

Li respondis ridetante:

«Efektive, ĉar mi havas ja flatantojn, eĉ inter miaj malamikoj.
Ne protestu! Mi scias legi sur la vizaĝoj, kaj vi rigardis min
tiumatene kiel homon, kiun oni deziras vidi pendigita.

--Ĉar vi petas sincerecon de mi, mi konfesas, ke mi sentis ekmovon
al kolero. Vi petis de mi supermezuran reaĉetmonon. Preni cent
mil frankojn de tiuj sinjorinoj, kiuj ilin posedas, estas afero
natura kaj apartenanta al via metio; sed ke vi postulas dek kvin mil
frankojn de mi, kiu havas nenion, pri tio mi neniam konsentos.

--Tamen, nenio estas pli simpla. Ĉiuj alilanduloj, kiuj venas en
nian landon, estas riĉaj, ĉar la vojaĝo estas multekosta. Vi
pretendas, ke vi ne vojaĝas per propra elspezo; mi volas vin kredi.
Sed tiuj, kiuj sendis vin ĉi tien, donas al vi almenaŭ tri aŭ kvar
mil frankojn ĉiujare. Se ili faras tiun elspezon, ili havas siajn
motivojn, ĉar oni faras nenion pro nenio. Vi figuras do, laŭ ili,
kapitalon da sesdek ĝis okdek mil frankoj. Do, se ili reaĉetos vin
por dek kvin mil, ili havos profiton.

--Sed la institucio, kiu min pagas, ne havas kapitalon; ĝi havas
nur jarenspezojn. La budĝeto de la Botanika Ĝardeno estas fiksita
ĉiujare de la Senato; ĝiaj rimedoj estas malgrandaj; neniam oni
antaŭvidis tian okazon; mi ne scias, kiel klarigi al vi... vi ne
povas kompreni....

--Kaj eĉ se mi komprenus, interrompis li kun fierega tono, ĉu
vi kredas, ke mi tion reprenus, kion mi diris? Miaj paroloj estas
leĝoj; se mi volas, ke oni respektu ilin, mi ne devas ilin malobei
mem.

--Mi havas la rajton esti maljusta; mi ne havas la rajton esti
cedema. Miaj maljustaĵoj malutilas nur al la ceteraj; unu cedo min
perdus. Se oni scius min fleksebla, miaj kaptitoj serĉus preĝojn
por min venki anstataŭ serĉi monon por min pagi. Mi ne estas unu
el viaj Eŭropaj rabistoj, kiuj miksas rigorecon kun grandanimeco,
teorion kun nesingardemo, senkaŭzan kruelecon kun nepardonebla
kortuŝiĝo, por finiĝi malprudente sur la eŝafodo. Mi diris
publike, ke mi havos dek kvin mil frankojn aŭ vian kapon. Faru, kion
vi povos; sed, laŭ unu aŭ alia maniero, mi estos pagata. Aŭskultu:
en 1854, mi kondamnis du knabinojn, samaĝajn kiel mia kara Fotini.
Ili direktis plorante la brakojn al mi, kaj iliaj krioj sangadigis
mian patran koron. Vasili, kiu mortigis ilin, malsukcesis pli ol
unu fojon: lia mano tremis. Kaj tamen mi restis nefleksebla, ĉar
la reaĉeto ne estis pagita. Ĉu vi kredas, ke post tio mi pardonos
al vi? Por kio utilis al mi, ke mi mortigis ilin, la kompatindajn
kreitaĵojn, se oni ekscius, ke mi forsendis vin senpage?»

Mi klinis la kapon, ne trovante unu vorton por respondi. Mi estis
milfoje prava; sed mi sciis kontraŭmeti nenion al la senkompata
logiko de la maljuna turmentisto. Li fortiris min el mia pripensoj
per amika manfrapo sur la ŝultron: «Kuraĝon, diris li al mi. Mi
vidis la morton el pli proksime ol vi, kaj mi fartas kiel kverko.
Dum la milito de Liberigo, Ibrahim mortpafigis min de sep Egiptoj.
Ses kugloj perdiĝis; la sepa tuŝis mian frunton ne penetrante.
Kiam la Turkoj venis por relevi mian kadavron, mi estis malaperinta
en la fumo. Vi vivos eble pli longe, ol vi kredas. Skribu al ĉiuj
viaj Hamburgaj amikoj. Vi ricevis edukon: doktoro devas havi amikojn
por pli ol dek kvin mil frankoj. Miaflanke, mi dezirus ĝin. Mi ne
malamas vin; neniam vi malutilis al mi; via morto kaŭzus al mi
neniun plezuron, kaj estas agrable al mi, konfidi, ke vi trovos la
rimedojn por pagi per mono. Atendante, iru ripozi kun la sinjorinoj.
Miaj viroj trinkis iomete tro, kaj ili rigardas la Anglinojn
per okuloj, kiuj promesas nenion bonan. Tiuj plendinduloj estas
kondamnitaj je severmora vivo, kaj ili ne estas sepdekjaraj, kiel mi.
En ordinara tempo, mi kvietigas ilin per lacigo; sed post unu horo,
se la fraŭlino restus ĉi tie, mi respondus pri nenio.»

Efektive, minaca rondo formiĝis ĉirkaŭ Mary-Ann, kiu konsideris
tiujn strangajn vizaĝojn kun naiva videmo. La rabistoj, kaŭrante
antaŭ ŝi, interparolis laŭte unu en la orelon de alia, kaj
laŭdis ŝin per terminoj, kiujn ŝi feliĉe ne komprenis. La
Korfuano, kiu estis rekaptinta la perditan tempon, prezentis al ŝi
pokalon da vino, kiun ŝi forpuŝis fiere, kaj kiu respruĉis sur la
ĉeestantaron. Kvin aŭ ses drinkuloj, pli ekscititaj ol la ceteraj,
puŝis unu alian, baraktis, interŝanĝis fortajn pugnofrapojn,
kvazaŭ por sin flamigi kaj kuraĝigi al aliaj heroaĵoj. Mi faris
signon al S-ino Simons: ŝi leviĝis kun sia filino. Sed en la
momento, kiam mi prezentis la brakon al Mary-Ann, Vasili, ruĝa
pro vino, antaŭeniris ŝanceliĝante, kaj faris la geston, ŝin
preni ĉe la talio. Ĉe tiu vido, mi ne scias kia kolervaporo
eniĝis mian cerbon. Mi saltis sur la kanajlon, kaj faris al li
kravaton el miaj dek fingroj. Li metis la manon ĉe sian zonumon,
kaj serĉis palpetante la tenilon de ponardo; sed antaŭ ol li
trovos ion, mi vidis lin fortirita el miaj manoj kaj ĵetita dek
paŝojn malantaŭen, de la granda potenca mano de l' maljuna Reĝo.
Murmuro bruis en la profundaĵo de la ĉeestantaro. Haĝi-Stavros
plilaŭtigis sian voĉon super la bruo kaj kriis: «Silentu! Montru,
ke vi estas Grekoj, ne Albanianoj!» Li daŭrigis mallaŭte: «Ni,
marŝu rapide; Korfuano, ne forlasu min; sinjoro Germano, diru al la
sinjorinoj, ke mi dormos antaŭ la pordo de ilia ĉambro.»

Li foriris kun ni, antaŭirata de sia _ĉibuĝi_, kiu lin forlasis
nek tage nek nokte. Du aŭ tri ebriuloj komencis, lin sekvi: li
forpuŝis ilin maldolĉe. Ni ne estis je cent paŝoj de l' amaso,
kiam kuglo pasis siblante meze de ni. La maljuna Palikaro eĉ ne
bontrovis deturni la kapon. Li rigardis min ridetante kaj diris
mezvoĉe: «Ni devas indulgi; estas la tago do Ĉieliro.» Survoje,
mi profitis la senatentecon de la Korfuano, kiu faletis ĉiupaŝe,
por peti de S-ino Simons apartan interparolon. «Mi havas, diris
mi, gravan sekreton por sciigi al vi. Permesu, ke mi ŝovu min ĝis
via tendo, dum nia observanto dormos kiel Noaho.»

Mi ne scias, ĉu tiu Biblia komparo ŝajnis al ŝi malrespektema; sed
ŝi seke respondis, ke, laŭ sia scio, ŝi ne havas sekretojn por
dividi kun mi. Mi insistis; ŝi persistis. Mi diris, ke mi trovis la
rimedon por savi nin ĉiujn senpage. Ŝi direktis al mi malkonfidan
rigardon, konsultis sian filinon, kaj fine konsentis. Haĝi-Stavros
faciligis nian rendevuon, gardante la Korfuanon apud si. Li portigis
sian tapiŝon sur la supraĵon de la kampa ŝtuparo, kiu kondukis al
nia kampadejo, demetis siajn batalilojn apud sia mano, kuŝigis la
_ĉibuĝi_ je sia dekstra flanko kaj la Korfuanon je la maldekstra,
kaj deziris al ni orajn sonĝojn.

Mi restis singardeme sub mia tendo ĝis la momento, kiam tri
malkonfuzaj ronkadoj certigis al mi, ke niaj gardantoj dormas. La
bruo de la festo estingiĝis notinde. Nur du aŭ tri malfruantaj
pafiloj interrompis de tempo al tempo la noktan silenton. Nia najbaro
la najtingalo daŭrigis trankvile sian komencitan kanton. Mi rampis
laŭlonge de la arboj ĝis la tendo de S-ino Simons. La patrino
kaj la filino atendis min sur la malseka herbo: la Anglaj moroj
malpermesis al mi la eniron en ilian dormoĉambron.

«Parolu, sinjoro, diris al mi S-ino Simons; sed rapidu. Vi scias,
kiom ni bezonas ripozon.»

Mi respondis sentime: «Sinjorino, tio, kion mi havas por diri al vi,
valoras ja unu horon da dormo. Ĉu vi volas esti liberaj post tri
tagoj?

--Sed, sinjoro, tiaj ni estos morgaŭ: se ne, Anglujo ne estus plu
Anglujo! Mi konjektas, ke Dimitri informis mian fraton ĉirkaŭ la
kvina; mia frato vidis nian senditon je la horo de l' vespermanĝo;
oni donis la ordonojn antaŭ la nokto; la ĝendarmoj ekiris, kion
ajn diris la Korfuano, kaj ni estos liberigitaj morgaŭ antaŭ nia
matenmanĝo.

--Ni ne trompu nin per iluzioj; urĝas. Mi ne konfidas al la
ĝendarmaro; niaj venkintoj parolas pri ĝi tro malserioze, por ĝin
timi. Mi ĉiam aŭdis, ke, en ĉi tiu lando, ĉasanto kaj ĉasaĵo,
ĝendarmo kaj rabisto interkonsentas tre bone. Mi supozas, allaseble,
ke oni sendos kelkajn virojn al nia helpo: Haĝi-Stavros vidos ilin
venantajn, kaj kondukos nin, per kaŝitaj vojoj, en alian rifuĝejon.
Li konas la landon detale; ĉiuj ŝtonegoj estas liaj kunkulpuloj,
ĉiuj arbetaĵoj liaj kunliganoj, ĉiuj valetoj liaj ŝtelkaŝistoj.
Monto Parnis staras por li kontraŭ ni; li estas la Reĝo de la
montoj!

--Brave, sinjoro! Haĝi-Stavros estas Dio, kaj vi estas lia profeto.
Li estus kortuŝita, se li aŭdus, kun kia admiro vi parolas pri li.
Mi estis jam diveninta, ke vi estas el liaj amikoj, vidante kiel li
manfrapis vian ŝultron kaj parolis al vi konfidencie. Ĉu ĝi ne
estas li, kiu sugestis al vi la planon de fugo, kiun vi nun proponas
al ni?

--Jes, sinjorino, li estas; aŭ pli ĝuste, ĝi estas lia
korespondado. Tiumatene, dum li diktis siajn leterojn, mi trovis la
senmankan rimedon por liberigi nin senpage. Volu skribi al sinjoro
via frato, ke li kolektu sumon da cent dek kvin mil frankoj, cent por
via reaĉeto, dek kvin por la mia, kaj li sendu ilin ĉi tien, kiel
eble plej baldaŭ, per konfidinda homo, per Dimitri.

--Per via amiko Dimitri, al via amiko la Reĝo de la montoj? Belan
dankon, mia kara sinjoro! Tia estas la pago, kontraŭ kiu ni estos
liberigataj senpage!

--Jes, sinjorino. Dimitri ne estas mia amiko, kaj Haĝi-Stavros
senkapigus min sen ia skrupulo. Sed mi daŭrigas: interŝanĝe kun la
mono, vi postulos, ke la Reĝo subskribu al vi ricevateston.

--Tio estos por ni utila bileto!

--Kun tiu bileto, vi reprenos viajn cent dek kvin mil frankojn, ne
perdante unu centimon, kaj vi tuj vidos, kiamaniere.

--Bonan nokton, sinjoro. Ne faru la penon, paroli plue. De la
momento, kiam ni elŝipiĝis en tiun feliĉigan landon, ĉiuj nin
friponis. La doganistoj de Pireo nin friponis; la veturigisto, kiu
nin kondukis Atenon, nin friponis; nia gastigisto nin friponis; nia
publika servisto, kiu ne estas via amiko, ĵetis nin en la manojn de
la ŝtelistoj; ni renkontis respektindan monaĥon, kiu dividis niajn
propraĵojn kun la ŝtelistoj; ĉiuj tiuj sinjoroj, kiuj trinkas
ĉi supre, estas ŝtelistoj; tiuj, kiuj dormas apud nia pordo por
nin protekti, estas ŝtelistoj; vi estas la sola honestulo, kiun ni
renkontis en Grekujo, kaj viaj konsiloj estas la plej bonaj en la
mondo; sed bonan nokton, sinjoro; bonan nokton!

--Je l' nomo de la ĉielo, sinjorino!... Mi ne pledos por mi; pensu
pri mi, kion vi volos. Sed lasu min nur diri al vi, kiamaniere vi
reprenos vian monon.

--Kiel do vi volas, ke mi ĝin reprenu, se la tuta ĝendarmaro de
la reĝlando ne estas kapabla repreni nin mem? Ĉu Haĝi-Stavros
ne estas ja la Reĝo de la montoj? Ĉu li ne konas plu kaŝitajn
vojojn? Ĉu la valetoj, la arbetaroj, la ŝtonegoj ne estas plu liaj
ŝtelkaŝistoj kaj liaj kunkulpuloj? Bonan nokton, sinjoro; mi donos
ateston pri via fervoro; mi diros al la rabistoj, ke vi plenumis
ilian komision; sed, unu fojon por ĉiuj, bonan nokton!»

La bona sinjorino puŝis min ĉe la ŝultroj, kriante bonan nokton
tiel akratone, ke mi tremis, ke ŝi vekos niajn gardantojn, kaj mi
rifuĝis malgaje sub mian tendon. Kia tago, sinjoro! Mi entreprenis
resumi ĉiujn okazaĵojn, kiuj hajlis sur mian kapon depost la horo,
kiam mi foriris el Ateno por serĉadi la _boryana variabilis_. La
renkonton kun la Anglinoj, la belajn okulojn de Mary-Ann, la pafilojn
de la rabistoj, la hundojn, la pulojn, Haĝi-Stavros, dek kvin mil
frankojn pagotajn, mian vivon kontraŭ tiu prezo, la orgion de la
Ĉielira tago, la kuglojn siblantajn apud miaj oreloj, la ebrian
vizaĝon de Vasili, kaj, por plenfini la feston, la maljustaĵojn de
S-ino Simons! Post tiom da malfeliĉoj, mi bezonis ankoraŭ esti
konsiderata mem kiel ŝtelisto! La dormo, kiu konsolas pri ĉio,
ne alportis helpon al mi. Mi estis lacegigita de la fariĝoj, kaj
la forto mankis al mi por dormo. La tago leviĝis dum miaj doloraj
meditoj. Mi sekvis per malvigla okulo la sunon, kiu supreniris super
la horizonto. Konfuzaj bruoj postvenis iom post iom la silenton de
la nokto. Mi ne havis la kuraĝon rigardi mian horloĝon pri la
horo, aŭ deturni la kapon por vidi, kio okazas ĉirkaŭ mi. Ĉiuj
miaj sentoj estis malakrigitaj pro laceco kaj senkuraĝiĝo. Mi
kredas, ke se oni estus rulinta min malsupren de la monto, mi ne
estus disetendinta la brakojn por min haltigi. En tiu neniiĝo de
miaj kapablecoj, mi havis vizion, kiu devenis samtempe de revo kaj de
halucino, ĉar mi estis nek maldormanta nek dormanta kaj miaj okuloj
estis nek fermitaj nek malfermitaj. Ŝajnis al mi, ke oni estas
enteriginta min vivantan; ke mia tendo el nigra felta ŝtofo estas
florornamita katafalko, kaj ke oni kantas super mia kapo la preĝojn
por la mortintoj. La timo min kaptis; mi volis krii; la parolo haltis
en mia gorĝo aŭ estis superata de la voĉo de la kantistoj. Mi
aŭdis sufiĉe klare la versetojn kaj la respondojn por ekkoni, ke
mia funebra ceremonio estas farata en Greka lingvo. Mi faris fortan
penon por movi mian dekstran brakon: ĝi estis el plombo. Mi etendis
la maldekstran: ĝi cedis facile, ektuŝis la tendon, kaj faligis
ion, kio similas al bukedo. Mi frotas miajn okulojn, mi sidiĝas,
mi ekzamenas tiujn florojn, kiuj falis el la ĉielo, kaj mi ekkonas
en la amaso belegan ekzempleron de la _boryana variabilis_. Ĝi
mem! Mi tuŝis ĝiajn lobhavajn foliojn, ĝian gamosepalan kalikon,
ĝian korolon konsistantan el kvin oblikvaj petaloj kunigitaj ĉe la
bazo de stamena filamento, ĝiajn dek stamenojn, ĝian kvinloĝian
ovarion: mi tenis en la mano la reĝinon de la malvacoj! Sed pro kiu
hazardo ĝi troviĝis en la fundo de mia tombo? Kaj kiel mi sendos
ĝin, el tiel malproksime, al la Hamburga Botanika Ĝardeno? En tiu
momento, viva doloro atentigis min pri mia dekstra brako. Ŝajnis,
kvazaŭ ĝi estus kaptaĵo de multego da nevideblaj bestetoj. Mi
skuis ĝin per la maldekstra mano, kaj iom post iom ĝi reatingis
sian normalan staton. Ĝi estis portinta mian kapon dum kelkaj horoj,
kaj rigidiĝinta pro la premado. Mi vivis do, ĉar la doloro estas ja
unu el la privilegioj de la vivo! Sed, tiuokaze, kion signifis tiu
funebra kanto, kiu zumis obstine en miaj oreloj? Mi leviĝis. Nia
loĝejo estis en la sama stato, kiel je la antaŭvespero. S-ino
Simons kaj Mary-Ann dormis profunde. Granda bukedo, sama kiel la
mia, pendis ĉe la supraĵo de ilia tendo. Mi memoris fine, ke la
Grekoj kutimas ornami ĉiujn domojn per floroj dum la nokto al la 1a
de majo. Tiuj bukedoj kaj la _boryana variabilis_ devenis do de la
donacemo de la Reĝo.

La funebra kanto daŭris min persekuti. Mi supreniris la ŝtuparon,
kiu kondukas al la skribejo de Haĝi-Stavros, kaj mi ekvidis
spektaklon pli kuriozan ol ĉion, kio min mirigis la antaŭtagon.
Altaro estis starigita sub la reĝa abio. La monaĥo, vestita per
belegaj ornamoj, prikantis la Diservon kun impona indeco. Niaj
drinkuloj de la pasinta nokto, unuj starante, aliaj surgenue en
la polvo, ĉiuj religie senĉapiĝinte, estis metamorfozitaj en
sanktuletojn: unu kisis pie bildon pentritan sur lignotabuleto, alia
signadis sin kruce, seninterrompe kaj kvazaŭ pro pagita tasko;
la plej fervoraj ĵetis la frunton teren kaj balais la polvon per
siaj haroj. La juna _ĉibuĝi_ de l' Reĝo cirkaŭiris tra la vicoj
portante pleton kaj dirante: «Donu almozon! kiu donacas al la
Eklezio, tiu pruntas al Dio.» Kaj la centimoj pluvis antaŭ li,
kaj la hajlobruo de kupro falanta sur kupron akompanis la voĉon
de l' pastro kaj la kantojn de la ĉeestantoj. Kiam mi alvenis
ĉe la kunsidantajn preĝantojn, ĉiu el ili salutis min kun
diskreta afableco, kiu memorigis la unuajn epokojn de la Eklezio,
Haĝi-Stavros, kiu staris apud la altaro, faris lokon al mi ĉe sia
flanko. Li tenis grandan libron en la mano, kaj imagu, kiel mi miris
vidante, ke li psalmokantas altavoĉe la legotaĵojn. La rabisto
diris la meson! Li estis ricevinta dum sia juneco la duan el la
minoraj ordenoj, li estis _anagnosto_, t. e. lektoro. Kun unu plia
grado, li estus desorĉisto kaj havus la povon forpeli la demonojn!
Certe, sinjoro, mi ne estas unu el tiuj vojaĝantoj, kiuj miras pri
ĉio, kaj mi praktikas sufiĉe energie la devizon _nil admirari_, sed
mi restis tute mirigita kaj sufokiĝinta, ĉe tiu stranga ceremonio.
Vidante la genufleksojn, aŭdante la preĝojn, oni povis supozi, ke
la agantoj estas kulpaj nur pro iom da idoladorado. Ilia fido ŝajnis
viva, kaj ilia konvinko, profunda; sed mi, vidinte ilin laborantajn,
kaj sciante kiel malmulte kristanaj ili estas tiaokaze, ne povis
malhelpi min, memdemandi: «Kiun oni trompas ĉi tie?»

La Diservo daŭris ĝis kelkaj minutoj post tagmezo. Unu horon poste,
la altaro estis malaperinta, la rabistoj drinkis denove, kaj la
«bona maljunulo» konkuris kun ili.

Haĝi-Stavros vokis min aparten, kaj demandis min, ĉu mi skribis. Mi
promesis, ke mi faros ĝin tuj, kaj li donigis al mi kanojn, inkon
kaj paperon. Mi skribis al John Harris, al Kristodulo, kaj al mia
patro. Mi petegis Kristodulon, ke li sin intermetu ĉe sia maljuna
kamarado, kaj diru al li, kiel nekapabla mi estas, trovi dek kvin mil
frankojn. Mi rekomendis min al la kuraĝo kaj inventemo de Harris,
kiu ne estis homo, kiu lasas amikon en embaraso. «Se iu povas min
savi, skribis mi al li, ĝi estas vi. Mi ne scias, kiel vi faros, sed
mi esperas en vi per mia tuta animo: vi estas tiel granda frenezulo!
Mi ne esperas, ke vi trovos dek kvin mil frankojn por min reaĉeti:
estus necese, ilin pruntepreni de S-ro Mérinay, kiu ne kutimas
prunti. Cetere, vi estas tro Amerikana por akcepti tian negocon.
Agu, kiel plaĉos al vi; ekbruligu la reĝlandon; mi aprobas ĉion
antaŭe; sed ne perdu tempon. Mi sentas, ke mia kapo estas senforta,
kaj ke la prudento povus min forlasi antaŭ la fino de l' monato.»

Al mia malfeliĉa patro, mi gardis min diri, kia estas mia situacio.
Por kio utilus, mortigi lian koron, montrante al li danĝerojn, de
kiuj li ne povas liberigi min? Mi skribis al li, kiel mi kutimis fari
je la unua de ĉiu monato, ke mi fartas bone, kaj ke mi deziras,
ke mia letero trovu la familion sana. Mi aldonis, ke mi vojaĝas
surmonte, ke mi trovis la _boryana variabilis_ kaj junan Anglinon
pli belan kaj pli riĉan ol tiu princino Ipsof, kiu memorigis al
ni tian romanon. Mi ne sukcesis ankoraŭ inspiri amon al ŝi, pro
manko de favoraj cirkonstancoj, sed eble mi trovos baldaŭ okazon
por fari al ŝi iun grandan servon, aŭ montri min al ŝi en la
nekontraŭstarebla kostumo de mia onklo Rosenthaler. «Tamen, aldonis
mi kun sento de nevenkebla malgajeco, kiu scias, ĉu mi ne mortos
fraŭlo? En tia okazo, la rolo de Frantz aŭ de Johano-Nikolao estus,
riĉigi la familion. Mia sano estas pli bona ol iam, kaj miaj fortoj
ne estas ankoraŭ difektitaj; sed Grekujo estas perfida lando, kiu
facile faligas eĉ la plej fortikan homon. Se mi estus destinita por
neniam revidi Germanujon kaj perei ĉi tie, pro ia neantaŭvidita
bato, je la fino de mia vojaĝo kaj de miaj laboroj, kredu bone,
kara kaj bonega patro, ke mia lasta bedaŭro estus morti malproksime
de mia familio, kaj ke mia lasta penso alflugus vin.»

Haĝi-Stavros ekvenis en la momento, kiam mi forviŝis larmon, kaj mi
kredas, ke tiu signo de malforteco malutilis al mi en lia spirito.

«Nu, junulo, diris li al mi, kuraĝon! Ne estas ankoraŭ la momento,
plori pri vi mem. Kion, diable! ŝajnas, kvazaŭ vi estus sekvanta
vian enterigiron! La Angla sinjorino ĵus skribis leteron da ok
paĝoj, kaj ŝi ne lasis unu larmon fali en la inkujon. Iru kaj faru
al ŝi societon; ŝi bezonas distraĵon. Ha! se vi estus homo de mia
hardeco! Mi ĵuras al vi, ke en via aĝo kaj en via loko, mi ne estus
restinta longe mallibera. Mia reaĉeto estus pagita antaŭ du tagoj,
kaj mi scias bone, kiu estus doninta la monon. Vi ne havas edzinon?

--Ne.

--Nu? Ĉu vi ne komprenas? Reiru al via loĝejo, kaj estu aminda! Mi
liveris al vi belan okazon por riĉiĝi. Se vi ne profitos ĝin, vi
estos mallertulo, kaj se vi ne kalkulos min inter viaj bonfarintoj,
vi estos maldankulo!»

Mi trafis Mary-Ann kaj ŝian patrinon sidantaj apud la fonto.
Atendante la promesitan ĉambristinon, ili laboris mem por mallongigi
siajn rajdrobojn. La rabistoj estis liverintaj al ili fadenon,
aŭ pli ĝustadire ŝnureton, kaj kudrilojn taŭgajn por kudri
veltolon. De tempo al tempo, ili interrompis sian laboron por direkti
rigardon al la domoj de Ateno. Estis ĉagrenige, vidi la urbon
tiel proksima, kaj povi aliri ĝin nur kontraŭ elspezo da cent
mil frankoj! Mi demandis ilin, kiel ili dormis. La sekeco de ilia
respondo pruvis al mi, ke ili tre volonte rezignus mian konversacion.
En tiu momento mi rimarkis por la unua fojo la harojn de Mary-Ann;
ŝi estis sen ĉapelo, kaj, plene lavinte sin ĉe la rivereto, ŝi
lasis sian hararon sekiĝi sub la suno. Mi estus neniam kredinta,
ke unu sola virino povas havi tian kvantegon da silkaj bukloj.
Ŝiaj longaj kastankoloraj haroj falis laŭlonge de la vangoj kaj
malantaŭ la ŝultroj. Sed ili ne pendis malsprite kiel tiuj de ĉiu
ajn virino, kiu ĵus eliris el la bano. Ili kurbiĝis en densaj
ondoj, kiel la surfaco de lageto, kiun frizas la vento. La lumo,
glitante, tra tiu vivanta arbaro, koloris ĝin per dolĉa kaj velura
brilo; ŝia vizaĝo, tiel enkadrigita, similis per ĉiuj trajtoj
al muska rozo. Mi diris al vi, sinjoro, ke mi estis neniam aminta
virinon, kaj certe, mi ne estus elektinta, kiel unuan amatinon,
fraŭlinon, kiu min konsideras kiel ŝteliston. Sed mi povas konfesi,
ne kontraŭdirante min, ke mi estus volinta oferi mian vivon por savi
tiujn belajn harojn el la manoj de Haĝi-Stavros. Mi elpensis subite
planon de riska, sed ne neebla fugo.

Nia loĝejo havis du elirejojn: ĝi komunikis kun la skribejo de l'
Reĝo kaj kun la abismo. Foriri tra la skribejo de Haĝi-Stavros,
estis absurde: ni devus poste trairi la tendaron de la rabistoj
kaj la duan defendan linion, kiun gardas la hundoj. Restis la
abismo. Kliniĝante super ĝi, mi rimarkis, ke la ŝtonego, preskaŭ
vertikala, prezentas sufiĉe da kavaĵoj, da herbotufoj, da arbetoj
kaj da ĉiuspecaj malebenaĵoj, por ke oni povu malgrimpi, ne
frakasiĝante. Kio igis la foriron danĝera tiuflanke, estis la
kaskado. La rivereto, kiu eliris el nia ĉambro, kovris la deklivon
de l' monto per terure glitiga akvaro. Cetere, estis malfacile
konservi sian kvietecon kaj malsupreniri ekvilibre kun tia duŝo sur
la kapo.

Sed ĉu ne ekzistis rimedo por deturni la torenton? Eble. Esplorante
pli zorge nian loĝejon, mi rimarkis, ke, sen ia dubo, la akvo
restadis en ĝi, antaŭ ol ni loĝis tie. Nia ĉambro estis nur
senakvigita lageto. Mi sublevis parton de la tapiŝo, kiu kreskas sub
niaj piedoj, kaj trovis dikan sedimenton, kiun lasis la akvo de la
fonto. Iam, ĉu pro tio, ke la tertremoj, tiel oftaj sur la montoj,
rompis ie la digon, aŭ tial ke ŝtonvejno, pli mola ol la ceteraj,
tralasis la fluon, la tuta fluida amaso ĵetis sin eksteren. Por
fermi tiun kluzon, malfermitan de multaj jaroj, kaj malliberigi la
akvon en ĝian antaŭan kuŝejon, ni ne bezonos du horojn da laboro.
Unu horo, maksimume, sufiĉos por ke la malseka ŝtonego elgutigu: la
nokta venteto baldaŭ sekigos la vojon. Nia foriĝo, tiel preparite,
ne postulos pli ol dudek kvin minutoj. Alveninte ĉe la piedon
de la monto, ni havos Atenon antaŭ ni, la steloj nin gvidos; la
vojoj estas malbonegaj, sed ni ne riskos renkonti unu rabiston sur
ili. Kiam la Reĝo venos, matene, viziti nin por ekscii, kiel ni
pasigis la nokton, li vidos, ke ni pasigis ĝin kurante; kaj ĉar oni
instruiĝas en ĉiu aĝo, li ekscios per propra elspezo, ke oni devas
konfidi nur al si mem, kaj ke kaskado ne taŭgas kiel gardisto de
kaptitoj.

Tiu projekto ŝajnis al mi tiel admirinda, ke mi tuj konigis ĝin
al tiu, kiu ĝin inspiris. Mary-Ann kaj S-ino Simons aŭskultis
min, komence, kiel singardemaj konspirantoj aŭskultas instigan
policagenton. Tamen, la juna Anglino mezuris sentreme la profundecon
de la valo: «Oni povus malsupreniri, diris ŝi. Ne sola, sed kun
helpo de fortika brako. Ĉu vi estas forta, sinjoro?»

Mi respondis, nesciante kial: «Mi estus tia, se vi konfidus al mi».
Tiuj paroloj, al kiuj mi ligis neniun specialan sencon, enhavis
verŝajne ian malspritaĵon, ĉar ŝi ruĝiĝis deturnante la kapon.
«Sinjoro, daŭrigis ŝi, povas esti, ke ni juĝis vin nejuste: la
malfeliĉo maldolĉigas. Mi kredus volonte, ke vi estas honesta
junulo.»

Ŝi estus povinta trovi ion pli afablan por diri; sed ŝi ŝovis
al mi tiun kvazaŭ-komplimenton per tiel dolĉa voĉo kaj kun tiel
penetra rigardo, ke mi estis tuŝata ĝis en la fundo de l' animo.
Tiel vere estas, sinjoro, ke la ario akceptigas la kanton!

Ŝi prezentis al mi sian ĉarman manon, kaj mi etendis jam miajn
kvin fingrojn por ĝin preni, kiam ŝi alipensis subite kaj diris,
frapante sian frunton: «Kie vi trovos materialojn por digo?

--Sub niaj piedoj: la herbaĵon!

--La akvo ĝin forportos.

--Ne antaŭ du horoj. Post ni, la superakvego!

--Bone, diris ŝi.» Tiun fojon, ŝi liveris al mi ŝian manon,
kaj mi alproksimigis ĝin al miaj lipoj. Sed tiu kapricema mano
foriĝis subite. «Ni estas gardataj nokte kaj tage: ĉu vi pripensis
tion?» Mi ne pripensis ĝin eĉ unu momenton, sed mi estis jam tro
antaŭenirinta por retroiri pro la kontraŭaĵoj. Mi respondis kun
decidemo, kiu mirigis min mem: «La Korfuano? Mi scias, kion fari. Mi
ligos lin ĉe arbotrunkon.

--Li krios.

--Mi lin mortigos.

--Per kiaj bataliloj?

--Mi ŝtelos kelkajn.» Ŝteli, mortigi, ĉio tio ŝajnis natura
al mi, de l' momento, kiam mi kvazaŭ kisis ŝian manon. Prijuĝu,
sinjoro, je kio mi estus kapabla, se iam mi enamiĝus!

S-ino Simons aŭskultis min kun iom da bonvolo; kaj ŝajnis al mi,
ke ŝi aprobas min per rigardo kaj gesto. «Kara sinjoro, diris ŝi
al mi, via dua ideo estas pli bona ol la unua; jes, treege pli bona.
Mi estus neniam konsentinta pagi reaĉeton, eĉ kun la certeco, ke mi
reenspezos ĝin. Mi petas, rediru do al mi, kion vi intencas fari por
nin savi.»

--Mi respondas pri ĉio, sinjorino. Mi havigos al mi ponardon jam
hodiaŭ. Tiun nokton, niaj rabistoj kuŝiĝos frue, kaj ili dormos
profunde. Mi leviĝos je la deka, mi premligos nian gardiston,
mi buŝoŝtopos lin, kaj, se necese, lin mortigos. Tio ne estos
krimmortigo, sed ekzekuto: li meritis dudek mortojn, ne unu. Je
la duono post la deka, mi forlevos kvindek kvadratajn futojn da
herbaĵo, vi portos ĝin al la rivereto, mi konstruos la digon: sume,
unu horo kaj duono. Estos noktomezo. Ni laboros por plifortigi nian
konstruaĵon, dum la vento sekigos al ni la vojon. La unua sonoras;
mi prenas la fraŭlinon sub mian maldekstran brakon; ni glitas kune
ĝis tiu fendo, ni subtenas nin per tiuj du herbotufoj, ni atingas
tiun sovaĝan figarbon, ni ripozas ĉe tiu verda kverko, ni rampas
laŭlonge de tiu elstaraĵo ĝis la grupo de ruĝaj rokoj, ni saltas
en la valon, kaj ni estas liberaj!

--Bone! Kaj mi?»

Tiu _mi_ falis sur mian entuziasmon kiel sitelo da glacia akvo. Oni
ne ekpensas pri ĉio, kaj mi estis forgesinta la savon de S-ino
Simons. Reiri por ŝin serĉi, tio ne estis imagebla. La supreniro
estis neebla sen ŝtupetaroj. La bona sinjorino rimarkis mian
konfuzecon. Ŝi diris al mi, kun pli da kompato ol da ofenditeco:
«Mia malfeliĉa sinjoro, vi vidas, ke al la romanemaj projektoj
mankas ĉiam io. Permesu al mi, resti ĉe mia unua ideo, kaj atendi
la ĝendarmaron. Mi estas Anglino, kaj kutimiĝis de longe konfidi al
la leĝo. Cetere, mi konas la Atenanajn ĝendarmojn; mi vidis ilin
paradantajn sur la placo de l' Palaco. Ili estas belaj homoj, kaj
sufiĉe puraj rilate al ilia Grekeco. Ili havas longajn lipharojn kaj
perkutpafilojn. Kion ajn vi pensas, ili estas, kiuj nin fortiros de
ĉi tie.»

La Korfuano alvenis ĝustatempe, por ke mi ne bezonu respondi. Li
alkondukis la ĉambristinon de la sinjorinoj. Ĝi estis Albanianino
sufiĉe bela, malgraŭ ŝia stumpa nazo. Du rabistoj, kiuj vagis
sur la monto, estis kaptintaj sin tute dimanĉevestitan, inter ŝia
patrino kaj ŝia fianĉo. Ŝi aŭdigis kriojn kapablajn trafendi
marmoron, sed oni konsolis ŝin per la promeso, ke oni liberigos ŝin
kun pago antaŭ du semajnoj. Ŝi submetiĝis bravuline, kaj ĝojis
preskaŭ pri malfeliĉo, kiu pligrandigos ŝian doton. Feliĉa lando,
kie la vundoj de la koro estas kuraceblaj per kvin-frankaj moneroj!
Tiu servistino filozofo ne utilis tre al S-ino Simons: el ĉiuj
laboroj de sia sekso, ŝi sciis nur la plugarton. Kaj al mi, ŝi
igis la vivon netolerebla, pro ŝia kutimo, maĉeti ajlan bulbon pro
frandemo kaj koketeco, kiel la Hamburgaj sinjorinoj sin amuzas per
manĝetado de bombonoj.

La tago finiĝis sen alia okazaĵo. La posta tago ŝajnis al ni ĉiuj
netolereble longa. La Korfuano ne malproksimiĝis de ni je unu futo.
Mary-Ann kaj lia patrino serĉis la ĝendarmojn sur la horizonto, kaj
vidis neniun. Mi, kutimante ageman vivon, konsumiĝis pro senokupeco.
Al mi estis permesite kuri sur la monto kaj herbokolekti, bone
gardate; sed io, mi ne scias kio, restigis min apud la sinjorinoj.
Dum la nokto, mi dormis malbone; mia projekto pri fugo trakuris
obstine mian kapon. Mi estis rimarkinta la lokon, kien la Korfuano
metas sian ponardon antaŭ ol kuŝiĝi; sed mi estus kredinta, ke mi
fidrompas, se mi foriĝus sen Mary-Ann.

Sabaton matene, nekutima bruo altiris min al la reĝa skribejo. Mia
tualeto daŭris mallonge: mi dormis ja vestite.

Haĝi-Stavros, starante meze de sia trupo, prezidis tumultan
militkonsiliĝon. Ĉiuj rabistoj estis en milita kostumo, armitaj de
la piedoj ĝis la kapo. Dek aŭ dek du kestegoj, kiujn mi ne estis
vidinta antaŭe, kuŝis sur portiloj. Mi divenis, ke ili enhavas
la pakaĵojn, kaj ke niaj kaptintoj sin preparas por foriri. La
Korfuano, Vasili kaj Sofoklis konsiliĝis laŭtege kaj parolis ĉiuj
samtempe. Oni aŭdis, malproksime, la antaŭajn gardostarantojn,
kiuj bojas. Estafeto en ĉifonaĵoj kuris al la Reĝo, kriante: «La
ĝendarmoj!»



V

LA ĜENDARMOJ


La Reĝo ne ŝajnis tre emociita. Tamen, liaj brovoj montriĝis pli
kuntiritaj ol kutime, kaj la sulkoj de liaj frunto formis akutan
angulon inter ambaŭ okuloj. Li demandis la ĵus alveninton:

«Tra kie ili suprenvenas?

--Tra Kastia.

--Kiom da kompanioj?

--Unu.

--Kiu?

--Mi ne scias.

--Ni atendu.»

Dua kuriero alvenis rapidege por alarmi. Haĝi-Stavros kriis al li
el tiel malproksime, kiel li povis lin ekvidi: «Ĉu ĝi estas la
kompanio de Perikles?»

La rabisto respondis: «Mi ne povas diri: mi ne scias legi la
ciferojn.» Pafo eksonis malproksime. «Silentu!» diris la Reĝo
prenante sian poŝhorloĝon. La ĉeestantoj silentis religie. Kvar
pafoj intersekvis de minuto al minuto. La lastan sekvis eksplodbruo
tiel forta, ke ĝi similis al plena salvo. Haĝi-Stavros remetis
ridetante sian horloĝon en la poŝon.

«Bone, diris li; reportu la pakaĵojn en la tenejon, kaj donu al ni
vinon el Egino; ĝi estas la kompanio de Perikles.»

Li ekvidis min en mia angulo, precize kiam li estis finanta sian
frazon. Li vokis min mokeme:

«Venu, sinjoro Germano, vi ne estas troa. Estas bone leviĝi
frumatene: oni vidas kuriozajn aferojn. Ĉu via soifo ankaŭ
vekiĝis? Vi trinkos glason da Egina vino kun niaj bravaj
ĝendarmoj.»

Kvin minutojn poste, oni alportis tri grandajn vinsakojn, prenitajn
el iu sekreta konservejo. Malfruiĝinta gardostarinto venis por diri
al la Reĝo:

«Bona novaĵo! La ĝendarmoj de Perikles!»

Kelkaj rabistoj rapidis renkonten al la trupo. La Korfuano, lerta
oratoro, kuris alparoladi la kapitanon. Baldaŭ oni aŭdis la
tamburon; la blua standardo ekaperis, kaj sesdek bone armitaj
ĝendarmoj paradmarŝis duvice ĝis la skribejo de Haĝi-Stavros.
Mi rekonis S-ron Perikles, ĉar mi estis admirinta lin sur la
promenejo Patisja. Li estis juna tridekkvin-jara oficiro, bruna,
koketa, ŝatata de la sinjorinoj, bela valsamanto ĉe la kortego, kaj
portanta gracie la ferladajn epoletojn. Li remetis sian sabron en la
ingon, kuris al la Reĝo de la montoj, kaj kisis lin ĉe la buŝo,
dirante: «Bontagon, baptopatro!

--Bontagon, knabo, respondis la Reĝo karesante lian vangon per la
dorso de la mano. Ci fartis ĉiam bone?

--Dankon. Kaj vi?

--Kiel ci vidas. Kaj la familio?

--Mia onklo la episkopo suferas pro febro.

--Alkonduku lin al mi ĉi tien; mi resanigos lin. Ĉu la polica
prefekto fartas pli bone?

--Iom; li sendas al ci multajn komplimentojn; la ministro ankaŭ.

--Kio nova?

--Balo en la palaco, la venontan 15-an. Ĝi estas decidita: _La
Jarcento_ ĝin sciigis.

--Ci dancas do ĉiam? Kaj kio ĉe la borso?

--Ĝenerala malkariĝo.

--Brave! Ĉu ci havas leterojn por mi?

--Jes; jen ili estas. Fotini ne estis preta. Ŝi skribos al ci per la
poŝto.

--Glason da vino.... Je cia sano, infano!

--Dio cin benu, baptopatro! Kiu estas tiu _Franko_, kiu nin
aŭskultas?

--Nenio: negrava Germano. Ĉu ci scias ion por konsili al ni?

--La ĝenerala pagisto sendas dudek mil frankojn al Argos. La mono
pasos morgaŭ tra la Scironaj ŝtonegoj.

--Mi estos tie. Ĉu mi bezonos multajn virojn?

--Jes: la kaso havas eskorton da du kompanioj.

--Bonaj aŭ malbonaj?

--Malbonegaj. Homoj kapablaj kontraŭstari ĝis morto.

--Mi kunprenos mian tutan personaron. Dum mia foresto, ci gardos
niajn kaptitojn.

--Kun plezuro. Sed sciu, oni ricevis la plej severajn ordonojn. Ciaj
Anglinoj skribis al sia ambasadoro. Ili vokas la tutan armeon por
helpo.

--Kaj mi estas, kiu donis al ili la paperon! Oni konfidu do al la
homoj!

--Mi devos verki mian raporton en rilato kun tio. Mi rakontos
furiozan batalon.

--Ni redaktos ĝin kune.

--Jes. Tiun fojon, baptopatro, mi estos, kiu venkis.

--Ne!

--Jes do! Mi volas ricevi ordenon.

--Ci ricevos ĝin alifoje. Kia nesatigebla homo! Mi faris cin
kapitano antaŭ malpli ol unu jaro!

--Sed komprenu do, kara baptopatro, ke malvenko utilos al ci. Kiam
oni scios, ke cia bando estas disigita, la konfido renaskiĝos, la
vojaĝantoj venos, kaj ci faros oran profiton.

--Jes, sed se mi estos venkita, la borso supreniĝos, kaj mi
spekulacias malkariĝon.

--Tio estas alia afero! Almenaŭ, lasu min buĉi dek-duon da ciaj
viroj!

--Estu! Tio malutilos al neniu. Miaflanke, mi bezonas mortigi dek el
la ciaj.

--Kiel? Oni vidos ja, kiam ni revenos, ke la kompanio estas kompleta.

--Tute ne. Ci lasos ilin ĉi tie; mi bezonas rekrutojn.

--Tiuokaze, mi rekomendas al ci la junan Spiro, mian
adjutant-serĝenton. Li studis en la lernejo de «Evelpidoj», li
estas instruita kaj inteligenta. La plendidulo ricevas nur sepdek
ok frankojn ĉiumonate, kaj liaj gepatroj ne estas feliĉaj. Se li
restos en la armeo, li ne fariĝos subleŭtenanto antaŭ kvin aŭ ses
jaroj; la oficiraro estas tro multnombra. Sed li distingigu sin en
cia trupo: oni proponos al li subaĉeton, kaj li havos sian promocion
antaŭ ses monatoj.

--Mi havas nenion kontraŭ juna Spiro! Ĉu li scias la Francan?

--Sufiĉe.

--Eble mi gardos lin. Se li taŭgos, mi donos al li procenton en la
entrepreno; li fariĝos akciulo.--Ci portos nian tiujaran raporton al
ĝia adreso. Mi donas 82 pro cento.

--Brave! miaj ok akcioj estos produktintaj al mi pli ol mia kapitana
salajro. Ha! baptopatro, kia metio estas la mia!

--Kion ci volas? Ci estus rabisto, sen la ideoj de cia patrino. Ŝi
pretendis ĉiam, ke la inklino mankas al ci. Je cia sano! Je la
via, sinjoro Germano! Mi prezentas al vi mian baptofilon, kapitanon
Perikles, ĉarman junulon, kiu scias kelkajn lingvojn, kaj kiu
bonvolos anstataŭi min apud vi dum mia foresto. Mia kara Perikles,
mi prezentas al ci sinjoron, kiu estas doktoro kaj valoras dek kvin
mil frankojn. Ĉu ci povas kredi, ke tiu granda doktoro, kiel ajn
doktoro li estas, ne ankoraŭ sciis pagigi sian reaĉeton de niaj
Anglinoj! La mondo degeneras, infano: ĝi estis pli perfekta en mia
tempo.»

Tiel parolinte, li leviĝis vigle, kaj kuris doni kelkajn ordonojn
pri la foriro. Ĉu pro plezuro ekmilitiri, aŭ pro ĝojo kaŭzita
de la vizito de lia baptofilo, li ŝajnis tute rejuniĝinta; li
havis dudek jarojn malplie, li ridis, li ŝercis, li skuis sian
reĝan majestecon. Mi estus neniam kredinta, ke la sola okazaĵo
kapabla gajigi rabiston, estas la alveno de la ĝendarmaro. Sofoklis,
Vasili, la Korfuano kaj la ceteraj estroj diskonigis en la tendaron
la volojn de la Reĝo. Ĉiu estis baldaŭ preta por foriri, dank' al
la tiumatena alerto. La juna adjutant-serĝento Spiro kaj la naŭ
viroj elektitaj inter la ĝendarmoj interŝanĝis siajn uniformojn
kontraŭ la pentrinda rabista vestaro. Ĝi estis vera ĵonglo: la
militministro, se li estus ĉeestinta, sentus de l' aliformiĝo
nur aerpuŝon. La novaj rabistoj montris nenian bedaŭron al sia
antaŭa metio. Nur tiuj murmuris, kiuj restis sub la standardo. Du
aŭ tri veteranoj diris laŭte, ke oni favoras tro per «elekto»,
ne enkalkulante sufiĉe la «seniorecon». Kelkaj grumbluloj[6]
fanfaronis pri siaj heroaĵoj kaj pretendis, ke ili pasigis jam unu
servotempon en la rabistaro. La kapitano trankviligis ilin kiel eble
plej bone, promesante, ke ilia vico venos.

Haĝi-Stavros, antaŭ ol foriri, donis ĉiujn ŝlosilojn al sia
anstataŭonto. Li montris al li la vinogroton, la farunkavernon, la
ŝtonfendon por fromaĝo, kaj la arbotrunkon, en kiun oni enfermas
la kafon. Li konigis al li ĉiujn antaŭzorgojn, kiuj povas malhelpi
nian forkuron kaj konservigi tiel altvaloran kapitalon. La bela
Perikles respondis ridetante: «Kion ci timas? Mi estas akciulo.»

Je la sepa matene, la Reĝo ekiris kaj liaj regatoj marŝis unu post
alia malantaŭ li. La tuta bando malproksimiĝis norden, montrante
la dorson al la Scironaj ŝtonegoj. Ĝi revenis, per vojo iom longa
sed oportuna, ĝis la fundo de la valo, kiu pasis sub nia loĝejo.
La rabistoj kantis altavoĉe, vadante en la akvo de la kaskado. Ilia
milita marŝo estis kvarversa kanto, juneca verko de Haĝi-Stavros:

  Nigrokula Klepto malsupreniras al la ebenaĵoj.
  Lia orumita pafilo.., k. t. p.

Vi certe konas ĝin; la Atenaj knaboj kantas nenion alian, irante al
la katekismo.

S-ino Simons, kiu dormis apud sia filino kaj sonĝis pri
ĝendarmoj, kiel ĉiam, vekiĝis subite kaj kuris al la fenestro, t.
e. al la kaskado. Ŝi havis kruelan elreviĝon vidante malamikojn,
tie, kie ŝi esperis savantojn. Ŝi rekonis la Reĝon, la Korfuanon,
kaj multajn aliajn. Kio ŝin mirigis ankoraŭ pli, estis la multeco
de la partoprenantoj en tiu matena militiro. Ŝi komputis ĝis sesdek
viroj, kiuj sekvas Haĝi-Stavros. «Sesdek! pensis ŝi: nur dudek
restas do por nin gardi!» La ideo de fugo, kiun ŝi malakceptis
antaŭ-hieraŭ, revenis kun iom da aŭtoritateco en ŝian spiriton.
Meze de siaj pripensoj, ŝi vidis neatenditan post-gvardion, kiu
pasas. Dek ses, dek sep, dek ok, dek naŭ, dudek viroj! Restas do plu
neniu en la tendaro! Ni estas liberaj! «Mary-Ann!» ekkriis ŝi. La
viciro ĉiam daŭradis. La bando konsistis el okdek rabistoj; naŭdek
foriris! Dekduo da hundoj postmarŝis; sed ŝi ne faris la penon,
ilin komputi.

Mary-Ann leviĝis ĉe la krio de sia patrino, kaj rapidis el la
tendo.

«Liberaj! kriis S-ino Simons. Ĉiuj foriris. Kion mi diras? ĉiuj!
Foriris pli da ili, ol ekzistis. Ni kuru, filino!»

Ili kuris al la ŝtuparo kaj vidis la reĝan tendaron, okupitan de
la ĝendarmoj. La Greka standardo flirtis triumfe ĉe la pinto de
l' abio. La lokon de Haĝi-Stavros okupis S-ro Perikles. S-ino
Simons flugis en liajn brakojn kun tia fervoro, ke li malfacile
sukcesis eviti ŝian kison.

«Anĝelo de Dio, diris ŝi al li, la rabistoj foriris!»

La kapitano respondis en Angla: «Jes, sinjorino.

--Vi forkurigis ilin?

--Estas vere, sinjorino, ke, sen ni, ili estus ankoraŭ ĉi tie.

--Bonega junulo! La batalo estis certe terura!

--Ne tro: batalo sen larmoj. Mi bezonis nur diri unu parolon.

--Kaj ni estas liberaj!

--Sendube.

--Ni povas reiri Atenon!

--Kiam plaĉos al ni.

--Nu, ni foriru!

--Neeble, tiumomente.

--Kion ni faras ĉi tie?

--Nian devon de venkintoj: ni gardas la batalkampon!

--Mary-Ann, premu la manon de la sinjoro.»

La juna Anglino obeis.

«Sinjoro, daŭrigis S-ino Simons, Dio vin sendis. Ni estis
perdintaj ĉiun esperon. Nia sola defendanto estis juna Germano el
meza rango, scienculo, kiu kolektas herbojn kaj volis nin savi tra
la plej absurdaj vojoj. Fine, vi alvenis! Mi estis certa, ke la
ĝendarmaro nin liberigos. Ĉu ne, Mary-Ann?

--Jes, patrineto.

--Sciu, sinjoro, ke tiuj rabistoj estas la lastaj el la homoj. Por
komenci, ili prenis ĉion, kion ni kunportis.

--Ĉion? demandis la kapitano.

--Ĉion, escepte mian horloĝon, kiun mi estis singarde kaŝinta.

--Vi estis prava, sinjorino. Kaj ĉu ili konservis, kion ili prenis
de vi?

--Ne, ili redonis al ni tricent frankojn, arĝentan necesujon, kaj la
horloĝon de mia filino.

--Tiuj objektoj estas do ankoraŭ en viaj manoj?

--Ja certe.

--Ĉu oni prenis viajn fingro- kaj orel-ringojn?

--Ne, sinjoro kapitano.

--Havu la komplezon, ilin doni al mi.

--Kion doni al vi?

--Viajn fingro- kaj orel-ringojn, arĝentan necesujon, du horloĝojn
kaj monsumon da tricent frankoj.»

S-ino Simons protestis vive: «Kiel! sinjoro, vi volas repreni de
mi, kion redonis la rabistoj?»

La kapitano respondis indece: «Sinjorino, mi faras mian devon.

--Via devo estas, nin senigi!

--Mia devo estas, kolekti ĉiujn konvinkigajn objektojn, necesajn por
la proceso de Haĝi-Stavros.

--Li estos do juĝata?

--Tuj kiam ni estos kaptintaj lin.

--Al mi ŝajnas, ke niaj juveloj kaj nia mono utilos por nenio, kaj
ke vi havas sufiĉe da pruvoj por igi lin pendigita. Unue, li kaptis
du Anglinojn: kion oni bezonas plie?

--Estas necese, sinjorino, obei la kutimojn de la juĝado.

--Sed, kara sinjoro, inter la objektoj, kiujn vi petas de mi, estas
kelkaj, kiujn mi ŝategas.

--Des pli forta motivo, sinjorino, por ilin alkonfidi al mi.

--Sed se mi ne havos pli horloĝon, mi scios neniam....

--Sinjorino, mi estos ĉiam feliĉa, diri al vi, kioma horo estas.»

Mary-Ann siavice rimarkigis, ke ŝi malvolonte demetus siajn
orelringojn.

«Fraŭlino, respondis la ĝentila kapitano, vi estas sufiĉe bela
por ne bezoni ornamaĵojn. Vi restos pli facile sen juveloj, ol viaj
juveloj sen vi.

--Vi estas tro afabla, sinjoro, sed mia arĝenta necesujo estas
necesega objekto. La vorto _necesujo_ montras ja objekton, kiun oni
ne povas forlasi.

--Vi estas milfoje prava, fraŭlino. Tial do mi petegas, ke vi ne
insistu pri tiu punkto. Ne duobligu la bedaŭron, kiun mi jam sentas
senigante laŭleĝe du tiel distingajn personojn. Ho ve! fraŭlino,
ni militistoj estas la sklavoj de la ordonaro, la instrumentoj de la
leĝo, la homoj de la devo. Bonvolu akcepti mian brakon: mi havos la
honoron konduki vin al via tendo. Tie, ni faros la inventaron, kun
via afabla permeso.»

Mi ne estis preterlasinta unu vorton de tiu dialogo, kaj detenis min
ĝis la fino; sed kiam mi vidis, ke tiu fripona ĝendarmo prezentas
sian brakon al Mary-Ann por ŝin senigi ĝentile, mi ekbolis, kaj
marŝis rekte al li, por diri al li liajn veraĵojn. Versimile, li
legis sur miaj okuloj la komencon de mia parolo, ĉar li ĵetis
minacan rigardon al mi, forlasis la sinjorinojn ĉe la ŝtuparo al
ilia ĉambro, metis gardostaranton antaŭ la pordon, kaj revenis al
mi dirante:

«Nun, ni parolu!»

Li fortiris min, ne aldonante unu vorton, ĝis la fundo de la reĝa
skribejo. Tie, li starigis sin kontraŭ min, rigardis min inter miaj
okuloj, kaj diris:

«Sinjoro, vi komprenas la Anglan?»

Mi konfesis mian scion. Li daŭrigis:

«Vi scias ankaŭ la Grekan?

--Jes, sinjoro.

--Tiuokaze, vi estas tro klera. Ĉu estas kompreneble, ke mia
baptopatro tute trankvile rakontas niajn aferojn antaŭ vi?
Akcepteble, tamen, pri la liaj: li ne bezonas sin kaŝi. Li estas
reĝo, li dependas nur de sia sabro. Sed mi, diable! metu vin en
mian lokon. Mia situacio estas delikata, kaj mi devas atenti multajn
cirkonstancojn. Mi ne estas riĉa, mi posedas nur mian salajron,
la estimon de miaj estroj, kaj la amikecon de la rabistoj. La
maldiskreteco de unu vojaĝanto povas perdigi al mi du trionojn de
mia posedaĵo.

--Kaj vi esperas, ke mi silentos pri viaj malnoblaĵoj!

--Kiam mi esperas ion, sinjoro, mia konfido estas vere malofte
trompata. Mi ne scias, ĉu vi forlasos vivanta tiujn montojn, kaj ĉu
via reaĉeto estos iam pagita. Se mia baptopatro senkapigos vin, mi
estos trankvila, vi ne babilos. Se kontraŭe, vi repasos tra Ateno!
mi konsilas al vi amike, silentu pri tio, kion vi vidis. Imitu la
diskretecon de la mortinta sinjorino dukino de Piacenza, kiu estis
arestita de Bibiĥi, kaj mortis post dek jaroj ne rakontinte al iu
la detalojn de sia aventuro. Ĉu vi konas proverbon, kiu diras:
«La lango senkapigas»? Primeditu ĝin serioze, kaj ne risku la
danĝeron, konstati ĝian ĝustecon.

--La minaco....

--Mi ne minacas, sinjoro. Mi estas homo tro bone edukita por iri ĝis
minaco: mi avertas vin. Se vi babilus, ne estas mi, kiu venĝus min.
Sed ĉiuj soldatoj de mia kompanio havas fervoregon al sia kapitano.
Ili defendas miajn interesojn pli varme ol mi mem, kaj ili estus
senkompataj, je mia granda bedaŭro, al la nesingardemulo, kiu estus
kaŭzinta al mi ian malagrablaĵon.

--Kion vi timas, se vi havas tiom da kunkulpantoj?

--Mi timas nenion de la Grekoj, kaj en ordinara tempo mi insistus
malpli forte pri miaj konsiloj! Laŭvere, inter niaj estroj troviĝas
kelkaj frenezuloj, kiuj pretendas, ke oni devas agi same kontraŭ la
rabistoj, kiel kontraŭ la Turkoj; sed mi trovus ankaŭ konvinkitajn
defendantojn, se la demando estus pridiskutota en familia rondo.
La malbono estas, ke la diplomatoj povus eble sin intermeti, kaj
ke la ĉeesto de fremda armeo malutilus versimile al la sukceso de
mia afero. Se, pro via kulpo, malfeliĉo min trafus, vidu, sinjoro,
al kio vi estus elmetata! Oni ne povas fari kvar paŝojn en la
reĝlando, ne renkontante ĝendarmon. La vojo de Ateno al Pireo
estas sub la observo de tiuj koleruloj, kaj akcidento okazas facile.

--Bone, sinjoro; mi pripensos tion.

--Vi promesas al mi la sekretecon?

--Vi havas nenion por peti de mi, kaj mi havas nenion por promesi al
vi. Vi informas min pri la danĝereco de la maldiskretaĵoj. Mi notas
ĝin, kaj ĝin memoros.

--Kiam vi estos en Germanujo, vi povos ĉion rakonti, kio plaĉos
al vi. Parolu, skribu, presigu; tute egale. La verkoj, kiujn oni
publikigas kontraŭ ni, malutilas al neniu, escepte eble al siaj
aŭtoroj. Vi estas libera, provi la entreprenon. Se vi pentros
fidele, kion vi vidis, la bonaj Eŭropanoj akuzos vin pri kalumnio
al glora kaj subpremita popolo. Niaj amikoj--kaj ni havas multajn
inter la sesdek-jaraj homoj--nomos vin neserioza, kapricema kaj eĉ
maldankema. Oni rememorigos al vi, ke vi estis gasto de Haĝi-Stavros
kaj de mi; oni riproĉos vin pri manko al la sanktaj leĝoj de la
gastamo. Sed la plej amuza, en la tuta afero, estas, ke oni ne
kredos vin. La publiko konfidas nur al verŝajnaj mensogoj. Provu
do konvinki la stratvagantojn de Parizo, Londono aŭ Berlino, ke
vi vidis ĝendarmaran kapitanon, kiu kisas estron de rabistoj!
Kompanion de elektita trupo, kiu gardostaras ĉirkaŭ la kaptitoj de
Haĝi-Stavros por doni al li tempon por ŝteli la kason de l' armeo!
La plej altajn oficistojn de l' regno, kiuj fondas akcian kompanion
por rabadi la vojaĝantojn! Vi povus tiel bone rakonti al ili, ke
la musoj de Atenlando kontraktis interligon kun la katoj, kaj ke
niaj ŝafidoj prenas sian nutraĵon el la buŝo de la lupoj! Ĉu vi
scias, kio protektas nin kontraŭ la malkontenteco de Eŭropo? La
neverŝajno de nia civilizeco. Feliĉe por la reĝlando, ĉio vera,
kion oni skribos kontraŭ ni, estos ĉiam tro forta por trafi kredon.
Mi povas citi al vi mallongan libron, kiu ne estas laŭdema por ni,
kvankam ĝi estas ĝusta de l' komenco ĝis la fino[7]. Oni legis
ĝin preskaŭ ĉie; en Parizo oni trovis ĝin kurioza, sed mi scias
nur unu urbon, kie ĝi ŝajnis vera: Ateno! Mi ne malpermesas, ke vi
aldonu al ĝi duan volumon, sed atendu ĝis vi estos foririnta; se
ne, troviĝos eble guto da sango sur la lasta paĝo.

--Sed, respondis mi, se maldiskretaĵo okazos antaŭ mia forveturo,
kiel vi scios, ke ĝi venis de mi?

--Vi sola konas mian sekreton. La Anglinoj estas konvinkitaj, ke mi
liberigas ilin de Haĝi-Stavros. Mi prenas sur min, daŭrigi ilian
eraron ĝis la reveno de l' Reĝo. Tio postulos nur du tagojn,
maksimume tri. Ni estas je distanco da kvardek «novstadioj» de la
Scironaj ŝtonegoj; miaj amikoj atingos ilin tiunokte. Ili faros sian
aferon morgaŭ vespere, kaj, venkite aŭ venkinte, ili estos ĉi tie
lundon matene. Oni scios konvinki la kaptitinojn, ke la rabistoj
nin surprizis. Dum la foresto de mia baptopatro, mi protektos vin
kontraŭ vi mem, gardante vin malproksime de la sinjorinoj. Mi
prunteprenas vian tendon. Vi certe vidas, sinjoro, ke mi havas la
haŭton pli delikata, ol tiu bona Haĝi-Stavros, kaj ke mi ne povas
elmeti mian vizaĝkoloron al la malkonstanteco de l' aero. Kion oni
dirus, la 15an, ĉe la kortega balo, se oni vidus min brunigita
kvazaŭ kamparano. Cetere, mi devas fari societon al tiuj kompatindaj
ĉagrenantinoj: ĝi estas mia devo de liberiganto. Viaflanke, vi
dormos ĉi tie, meze de miaj soldatoj. Permesu, ke mi donu ordonon,
kiu vin koncernas. Janni! kaporalo Janni! Mi alkonfidas al ci, gardi
la sinjoron. Metu ĉirkaŭ li kvar gardostarantojn, kiuj observos
lin nokte kaj tage, kaj akompanos lin ĉien, portante pafilon. Ĝi
anstataŭigos ilin je ĉiu dua horo. Marŝu!»

Li salutis min kun iom ironia ĝentileco, kaj malsupreniris
kantetante la ŝtuparon al S-ino Simons. La gardostaranto salutis
lin per pafilporto.

De tiu momento komenciĝis por mi turmentado, pri kiu la homa spirito
ne povas koncepti ideon. Ĉiu scias aŭ divenas, kio malliberejo
povas esti; sed provu imagi vivantan kaj migrantan karceron, kies
kvar muroj iras kaj revenas, malproksimiĝas kaj reproksimiĝas,
turniĝas kaj returniĝas, frotas siajn manojn, ungoskrapas sin,
nazpurigas, sin skuas, agitiĝas, kaj fiksas obstine ok grandajn
nigrajn okulojn al la kaptito! Mi provis promeni: mia okpieda
karcero reguligis sian paŝon laŭ la mia. Mi iris ĝis la limo de
la tendaro: la du soldatoj, kiuj min antaŭiris, haltis subite,
kaj mi alfrapiĝis per la nazo al iliaj uniformoj. Tiu akcidento
klarigis al mi surskribon, kiun mi ofte vidis, ne komprenante ĝin,
apud la fortikaĵaj urboj: _Limo de la garnizono_. Mi revenis:
miaj kvar muroj aksturniĝis, kiel sceneja dekoracio dum videbla
ŝanĝo. Fine, tedite de tiu irmaniero, mi sidiĝis. Mia karcero
ekmarŝis ĉirkaŭ mi: mi similis al ebria homo, kiu vidas sian domon
rondiranta. Mi fermis la okulojn; la ritma bruo de la militista paŝo
lacigis baldaŭ mian timpanon. «Almenaŭ, se tiuj kvar militistoj
bonvolus konversacii kun mi! Mi alparolos ilin en Greka: tio estas
delogrimedo, kiu ĉiam sukcesis al mi kontraŭ la gardostarantoj.»
Mi provis, sed vane. La muroj havis eble orelojn, sed uzi la voĉon
estis malpermesita al ili: oni ne parolas dum armita deĵoro!
Mi provis la subaĉeton. Mi prenis el mia poŝo la monon, kiun
Haĝi-Stavros redonis al mi kaj la kapitano forgesis preni. Mi
disdonis ĝin al la kvar kardinalpunktoj de mia loĝejo. La mallumaj
kaj malbonhumoraj muroj ekmontris ridan fizionomion, kaj mia karcero
eklumiĝis kiel pro suna radio. Sed, kvin minutojn poste, la kaporalo
venis por anstataŭigi la gardostarantojn: precize de du horoj mi
estis mallibera! La tago ŝajnis al mi longa; la nokto, senfina.
La kapitano estis aljuĝinta al si mian kuŝejon samtempe kun mia
loĝejo, kaj la roko, kiu utilis al mi kiel lito, ne havis la molecon
de plumo. Pluveto, tiel penetrema kiel acido, komprenigis al mi, ke
la tegmentoj estas bela elpensaĵo, kaj ke la tegmentistoj faras
verajn servojn al la societo. Se, de tempo al tempo, mi sukcesis
ekdormi, mi estis preskaŭ tuj vekata de kaporalo Janni, kiu donis
la signaldiron. Fine, ĉu mi diros tion al vi? maldormante kaj
dormante, mi kredis, ke mi vidas Mary-Ann kaj ŝian respektindan
patrinon, kiuj premas la manon de sia liberiginto. Ha! sinjoro, kiel
mi komencis pardoni la bonan maljunan Reĝon de la montoj! Kiel
mi forprenis la malbenojn, kiujn mi estis ĵetinta al li! Kiel mi
bedaŭris lian dolĉan kaj patrecan regadon! Kiel mi sopiris por lia
reveno! Kiel varme mi rekomendis lin en miaj preĝoj! «Mia Dio,
diris mi fervore, donu la venkon al via servanto Haĝi-Stavros!
Faligu antaŭ li ĉiujn soldatojn de l' reĝlando! Metu en liajn
manojn la kason kaj eĉ la lastan moneron de tiu infera armeo!
Kaj resendu al ni la rabistojn, por ke ni estu liberigitaj de la
ĝendarmoj!»

Kiam mi estis finanta tiun preĝon, forta pafaro aŭdiĝis en la
tendaro. Tiu surprizo renoviĝis kelkafoje dum la daŭro de la
tago kaj de la posta nokto. Ĝi estis ankoraŭ artifiko de S-ro
Perikles. Por erarigi pli bone S-inon Simons kaj konvinki ŝin, ke
li defendas ŝin kontraŭ armeo de rabistoj, li ordonis, de tempo al
tempo, pafekzercon.

Okazis preskaŭ, ke tiu fantazio kostis kare al li. Kiam la rabistoj
alvenis ĉe la tendaron, je lundo frumatene, ili kredis, ke ili
trovas antaŭ si verajn malamikojn, kaj respondis per kelkaj kugloj,
kiuj, bedaŭrinde, trafis neniun.

Mi estis neniam vidinta venkegitan armeon, kiam mi ĉeestis la
revenon de la Reĝo de l' montoj. Tiu spektaklo havis do por mi la
plenan ĉarmon de unua prezento. La Ĉielo estis malbone plenuminta
miajn preĝojn. La Grekaj soldatoj estis defendintaj sin kun tia
fervoro, ke la batalo daŭris ĝis la nokto. Ordigitaj kvadrate
ĉirkaŭ la du muloj, kiuj portis la kason, ili respondis komence per
regula pafado al la pafistoj de Haĝi-Stavros. La maljuna Palikaro,
komprenante, ke li ne sukcesos faligi, unu post alia, cent-dudek
homojn, kiuj ne cedas, estis atakinta la trupon per blankbataliloj.
Liaj kunuloj certigis al ni, ke li faris heroaĵojn, kaj la sango,
kiu lin kovris, montris, ke li elmetis sin persone. Sed la bajoneto
havis la lastan vorton. La trupo mortigis dek kvar rabistojn, inter
kiuj unu hundon. Kuglo haltigis la rangaltiĝon de la juna Spiro, tiu
oficiro de tiel bela estonteco! Mi vidis alveni sesdekon da homoj
lacigitaj, polvozaj, sangokovritaj, kontuzitaj kaj vunditaj. Sofoklis
havis kuglon en la ŝultro: oni portis lin. La Korfuano kaj kelkaj
aliaj postrestis, unu ĉe la paŝtistoj, alia en vilaĝo, alia sur la
nuda ŝtono, rande de vojo.

La tuta bando estis malgajega kaj senkuraĝigita. Sofoklis kriegis
pro doloro. Mi aŭdis kelkajn murmurojn pri la nesingardemo de la
Reĝo, kiu danĝerigis la vivon de siaj kunuloj por sensignifa
monsumo, anstataŭ senigi trankvile la riĉajn kaj kvietemajn
vojaĝantojn.

La plej bonfarta, la plej fortika, la plej kontenta, la plej vigla
el la trupo estis la Reĝo. Oni legis sur lia vizaĝo la fieran
kontentecon pri la plenumita devo. Li rekonis min tuj meze de
mia kvaro, kaj prezentis kore la manon al mi. «Kara kaptito,
diris li, vi vidas reĝon en vere malbona stato. Tiuj hundecaj
soldatoj ne volis delasi la kason. Ĝi estis ilia mono: ili ne estus
oferintaj sian vivon por la propraĵo de aliuloj. Mia promenado al la
Scironaj ŝtonegoj enkasigis nenion al mi, kaj mi elspezis dek kvar
batalantojn, krom kelkaj vunditoj, kiuj ne resaniĝos. Sed negrave:
mi batalis bone. Tiuj sentaŭguloj estis pli multaj ol ni, kaj ili
havis bajonetojn. Se ne...! Nu, tiu tago min rejunigis. Mi pruvis al
mi mem, ke mi havas ankoraŭ sangon en la vejnoj.»

Kaj li kantetis la unuan verson de sia preferata kanto: «Nigrokula
Klepto....» Li daŭrigis: «Per Zeŭs! (kiel diris lordo Byron),
mi ne volus, por aliaj dudek mil frankoj, esti restinta dome depost
sabato. Oni metos ankoraŭ tion en mian historion. Oni rakontos ke,
pli ol sepdek-jara, mi ĵetis min kun teruraj sabrobatoj mezen de la
bajonetoj, ke mi trafendis propramane tri aŭ kvar soldatojn, kaj ke
mi marŝis dek mejlojn en la montaro por reveni ĉi tien trinki mian
kafon. _Kafedji_, infano mia, faru cian devon: mi faris la mian. Sed
kie, diable! estas Perikles?»

La bela kapitano ripozis ankoraŭ sub sia tendo. Janni kuris por lin
venigi, kaj alkondukis lin tute dormantan, kun malfrizita lipbarbo,
kaj kun kapo zorge envolvita en naztuko. Laŭ mia sperto, nenio
estas tiel kapabla veki iun, kiel glaso da malvarma akvo aŭ malbona
novaĵo. Kiam S-ro Perikles eksciis, ke juna Spiro kaj du aliaj
ĝendarmoj kuŝas sur la batalejo, mi vidis belan malesperon. Li
fortiris sian fulardon, kaj se ne estus la amema respekto, kiun li
havis al sia persono, li estus deŝirinta siajn harojn.

«Mi estas perdiĝinta homo, ekkriis li. Kiel mi klarigos ilian
ĉeeston inter vi? Kaj krome, en rabista kostumo! Oni certe rekonis
ilin: la aliaj konservis la batalkampon! Ĉu mi diros, ke ili
transkuris por eniri viajn vicojn? Aŭ, ke vi kaptis ilin? Oni
demandos, kial mi silentis pri tio. Mi atendis cin por redakti mian
grandan raporton. Mi skribis hieraŭ vespere, ke mi premsekvas cin
sur monto Parnis, kaj ke ĉiuj miaj soldatoj estas admirindaj. Sankta
Virgulino! mi ne kuraĝos montri min, dimanĉon, ĉe Patisja! Kion
oni diros, la 15an, en la kortega balo? La tuta diplomataro
sin okupos pri mi. Oni kunvokos la juĝantaron. Ĉu mi estos eĉ
invitita?

--Al la juĝantaro? demandis la rabisto.

--Ne; al la balo de l' kortego!

--Kia dancamanto!

--Dio mia! Dio mia! kiu scias, kion oni faros? Se la temo estus nur
pri tiuj Anglinoj, mi ne prizorgus. Anglinoj! Ekzistas sufiĉe da
ili. Sed pruntedoni miajn soldatojn por ataki la kason de l' armeo!
Sendi Spiro'n kontraŭ la trupon de linio! Oni montros min per la
fingro; mi ne dancos plu.».

Kiu frotis siajn manojn dum tiu monologo? La filo de mia patro, inter
siaj kvar soldatoj.

Haĝi-Stavros, trankvile sidanta, trinketis sian kafon per malgrandaj
glutoj. Li diris al sia baptofilo: «Kia embaraso! Restu kun ni. Mi
promesas al ci minimuman salajron da dek mil frankoj ĉiujare, kaj mi
dungos ciajn soldatojn. Ni revenĝos kune.»

Tiu propono estis alloga. Du tagojn antaŭe, ĝi estas ricevinta, en
voĉdono, multajn voĉojn. Kaj tamen ĝi ŝajnis plaĉi malmulte al
la ĝendarmoj, kaj tute ne al la kapitano. La soldatoj silentis; ili
rigardis siajn eks-kamaradojn; ili konsideris la vundon de Sofoklis,
ili pensis pri la hieraŭaj mortintoj, kaj ili plilongigis la nazon
en la direkto al Ateno, kvazaŭ por flari el pli proksime la bonegan
odoron de la kazerno.

Siaflanke, Perikles respondis kun videbla embaraso:

«Mi dankas cin, sed mi bezonas pripensi. Mi kutimas vivi en la
urbo, mia temperamento estas malforta; la vintroj, kredeble, estas
maldolĉaj sur la montoj; jam mi malvarmumis. Mia foresto estus
rimarkata en ĉiuj kunvenoj; oni ŝatas min tre en Ateno; oni
proponis ofte al mi belajn pariĝojn. Cetere, la danĝero ne estas
eble tiel granda, kiel ni kredas. Kiu scias, ĉu oni rekonis la tri
mallertulojn? Ĉu la informo pri la okazintaĵo alvenos antaŭ ni? Mi
iros unue al la ministrejo; mi volas flari la aeron de la oficejoj.
Neniu venos por min kontraŭdiri, ĉar la du kompanioj daŭrigas
sian marŝadon al Argos.... Decide, mi bezonas iri tien; mi devas agi
persone. Flegu ciajn vunditojn.... Adiaŭ!»

Li faris signon al sia tamburisto.

Haĝi-Stavros leviĝis, stariĝis antaŭ min kun sia baptofilo, kiun
li superis je la tuta kapo, kaj diris al mi: «Sinjoro, jen hodiaŭa
Greko; mi estas Greko de l' estinta tempo. Kaj la junuloj pretendas,
ke ni estas en progresado!»

Tamburado eksonis, kaj la muroj de mia karcero disiĝis, kiel la
remparoj de Jeriĥo. Du minutojn poste, mi estis antaŭ la tendo de
Mary-Ann. La patrino kaj la filino vekiĝis subite. S-ino Simons
ekvidis min unua, kaj kriis al mi:

«Nu! ni foriras?

--Ho ve! sinjorino, ni ne ankoraŭ atingis tion!

--Kion do ni atingis? La kapitano donis al ni sian honorulan parolon
por tiu mateno.

--Kia vi trovis lin, la kapitanon?

--Ĝentila, eleganta, ĉarma! Iom tro sklavo de la disciplino; tio
estas vere lia sola difekto.

--Kanajlo kaj fripono, malkuraĝulo kaj fanfaronulo, mensoganto kaj
ŝtelisto! jen liaj veraj nomoj, sinjorino, kaj mi pruvos ĝin al vi.

--He, sinjoro! kion faris al vi la ĝendarmaro?

--Kion ĝi faris al mi, sinjorino? Bonvolu veni kun mi, nur ĝis la
supro de l' ŝtuparo.»

S-ino Simons alvenis ĝustatempe por vidi la soldatojn
paradmarŝantajn kun tamburisto antaŭe, la rabistojn instalitajn
anstataŭ ili, kaj la kapitanon kaj la Reĝon, buŝo ĉe buŝo,
interŝanĝantajn la adiaŭan kison. La surprizo estis tro forta.
Mi ne estis sufiĉe indulginta la bonan sinjorinon, kaj mi ricevis
punon, ĉar ŝi svenis laŭlonge, ĝis rompi miajn brakojn. Mi
portis ŝin al la fonto; Mary-Ann frapis en ŝiajn manojn; mi ĵetis
plenmanon da akvo sur ŝian vizaĝon. Sed mi kredas, ke nur la
furiozeco rekonsciigis ŝin.

«Kia kanajlo! kriis ŝi.

--Li senigis vin, ĉu ne? Li ŝtelis viajn horloĝojn, vian monon?

--Mi ne bedaŭras miajn juvelojn; li konservu ilin! Sed mi donus
dek mil frankojn por repreni la manpremojn, kiujn mi donis al
li. Mi estas Anglino, kaj mi ne premas la manon de ĉiu homo!»
Tiu bedaŭro de S-ino Simons eltiris el mi fortan sopiron. Ŝi
daŭrigis ankoraŭ pli vive, kaj faligis sur min la pezon de sia
kolero. «Vi estas la kulpinto, diris ŝi. Ĉu vi ne povis averti
min? Vi devis diri al mi, ke la rabistoj estas, kompare, sanktuletoj!

--Sed, sinjorino, mi antaŭdiris al vi, ke vi ne devas konfidi al la
ĝendarmoj.

--Vi diris ĝin al mi; sed vi diris ĝin senenergie, peze, flegme.
Ĉu mi povis kredi vin? Ĉu mi povis diveni, ke tiu homo utilas al
Haĝi-Stavros kiel gardisto? Ke li haltigas nin ĉi tie por lasi
al la rabistoj la tempon por reveni? Ke li timigas nin per imagaj
danĝeroj? Ke li diras sin sieĝata, por esti admirata de ni? Ke li
ŝajnigas noktajn atakojn por kredigi al ni, ke li nin defendas? Nun
mi divenas ĉion, sed diru, ĉu vi sciigis ion!

--He! sinjorino, mi diris, kion mi scias, kaj faris, kion mi povas!

--Sed, Germano, kiu vi estas! en via loko, Anglo estus oferinta sian
vivon por mi, kaj mi estus doninta al li la manon de mia filino!»

La sovaĝaj papavoj estas vere ruĝaj, sed mi fariĝis pli ruĝa,
aŭdante la ekkrion de S-ino Simons. Mi sentis min tiel konfuzita,
ke mi kuraĝis nek levi la okulojn, nek respondi, nek demandi la
karan sinjorinon, kion ŝi intencas diri per tiuj vortoj. Ĉar kio
do decidigis personon tiel rigidan, paroli tiamaniere en ĉeesto de
sia filino kaj de mi? Tra kiu pordo tiu ideo pri edzigo eniris ŝian
spiriton? Ĉu vere S-ino Simons estis kapabla aljuĝi sian filinon,
kiel taŭgan rekompencon, al la unua alveninta savinto? Tio ne estis
verŝajna. Ĉu pli ĝuste ĝi ne estis kruela ironio pri miaj plej
sekretaj pensoj?

Kiam mi esploris mian konsciencon, mi konstatis kun pravigita fiereco
la senkulpan senpasiecon de ĉiuj miaj sentoj. Mi alskribis al mi
tiun justecon, ke la fajro de la pasioj ne plialtigis po unu grado la
temperaturon de mia koro. En ĉiu momento de la tago, mi ekzercadis
pensi pri Mary-Ann, por sondi min mem. Mi konstruadis en la aero
kastelojn, kies mastrino ŝi estis. Mi fabrikis romanojn, en kiuj ŝi
estis la heroino, kaj mi la heroo. Mi supozis laŭkaprice la plej
absurdajn cirkonstancojn. Mi imagis fariĝojn tiel neverŝajnajn,
kiel la historio de princino Ipsof kaj leŭtenanto Reynauld. Mi
iris ĝis prezenti al mi la beletan Anglinon, sidanta dekstre de mi
en poŝtkaleŝo, kaj cirkaŭmetanta sian belan brakon al mia longa
kolo. Ĉiuj tiuj flataj supozoj, kiuj estus profunde agitintaj animon
malpli filozofeman ol la mian, ne interrompis mian serenecon. Mi ne
sentis la alternadojn de timo kaj espero, kiuj estas la karakterizaj
simptomoj de l' amo. Neniam, absolute neniam mi eksentis tiujn
grandajn konvulsiojn de l' koro, pri kiuj parolas la romanoj. Sekve,
mi ne amis Mary-Ann, mi estis neriproĉebla homo, kaj mi rajtis
marŝi kun levita kapo. Sed S-ino Simons, kiu ne estis leginta en
mia penso, estis ja kapabla erari pri la naturo de mia sindonemo. Kiu
scias, ĉu ŝi ne suspektas min pri amo al ŝia filino, ĉu ŝi ne
interpretas laŭ malbona senco mian konfuzecon kaj mian timemon, ĉu
ŝi ne ellasis tiun vorton edzigo, por ke mi malkovru min nevole? Mia
fiereco ribelis kontraŭ suspekto tiel maljusta, kaj mi respondis al
ŝi per firma voĉo, ne tamen rigardante ŝin vizaĝen:

«Sinjorino, se mi havus la feliĉon, fortiri vin de ĉi tie, mi
ĵuras al vi, ke ĝi ne estus por edziĝi kun via fraŭlino filino.

--Kaj kial do? diris ŝi per ofendita tono. Ĉu mia filino ne
meritas, ke oni edziĝu kun ŝi? Mi trovas vin stranga, laŭvere!
Ĉu ŝi ne estas sufiĉe beleta? aŭ sufiĉe riĉa? aŭ el sufiĉe
bona familio? Ĉu mi edukis ŝin malbone? Kaj ĉu vi scias ion por
kritiki pri ŝi? Edziĝi kun F-ino Simons, mia sinjoreto! tio estas
bela revo; kaj ĝi kontentigus eĉ la plej postuleman homon.

--Ho ve! sinjorino, respondis mi, vi komprenis min vere malbone. Mi
konfesas, ke la fraŭlino estas perfekta, kaj sen ŝia ĉeesto, kiu
igas min timema, mi dirus al vi, kian pasian admiron ŝi inspiris al
mi tuj de la unua tago. Precize pro tio mi ne arogas pensi, ke iu ajn
hazardo povos plialtigi min ĝis ŝi.»

Mi esperis, ke mia humileco kompatigos tiun fulmofrapan patrinon. Sed
ŝia kolero ne malaltiĝis po tonduono:

«Kial? daŭrigis ŝi. Kial vi ne meritas mian filinon? Respondu do!

--Sed, sinjorino, mi estas malriĉa kaj sen situacio.

--Kia grava afero! Sen situacio! Vi havus situacion, sinjoro, se
vi edziĝus kun mia filino. Esti mia bofilo, ĉu do tio ne estas
situacio? Vi estas malriĉa! Ĉu iam ni petis monon de vi? Ĉu ni ne
havas sufiĉe por ni, kaj por multaj aliaj? Cetere, ĉu la homo, kiu
nin fortiros de ĉi tie, ne faros al ni donacon da centmil frankoj?
Tio estas malmulto, mi konfesas, sed ĝi estas io. Ĉu vi diros,
ke centmil frankoj estas malŝatinda monsumo? Fine do, kial vi ne
meritas edziĝi kun mia filino?

--Sinjorino, mi ne estas....

--Nu, kio vi ne estas? Vi ne estas Anglo!

--Ho! tute ne.

--Ĉu do vi kredas, ke ni estas sufiĉe ridindaj por riproĉi vin pri
via naskiĝo? He! sinjoro, mi scias ja, ke ne estas donacite al ĉiu
homo, esti Anglo. La tuta terglobo ne povas esti Angla... almenaŭ
antaŭ kelkaj jaroj. Sed oni povas esti honestulo kaj inteligentulo,
ne pozitive naskiĝinte en Anglujo.

--Pri la honesteco, sinjorino, ĝi estas propraĵo, kiun ni
transdonas al ni de patro al filo. Inteligenton mi posedas ĝuste
sufiĉe por esti doktoro. Sed bedaŭrinde mi ne iluzias pri la
difektoj de mia eksteraĵo....

--Vi volas diri, ke vi estas malbela, ĉu ne? Ne, sinjoro, vi ne
estas malbela. Vi havas inteligentan vizaĝon. Mary-Ann, ĉu la
sinjoro havas inteligentan vizaĝon?

--Jes, patrineto,» diris Mary-Ann. Ĉu ŝi ruĝiĝis respondante,
ŝia patrino vidis pli bone ol mi, ĉar miaj okuloj estis obstine
fiksitaj teren.

«Cetere, aldonis S-ino Simons, eĉ se vi estus dekfoje pli
malbela, vi ne estus tiel malbela, kiel mia mortinta edzo. Kaj tamen,
volu kredi ke mi estis same gracia, kiel mia filino, kiam mi donis al
li mian manon. Kion vi respondos al tio?

--Nenion, sinjorino, se ne, ke vi superdonacas min, kaj ke, kiom ajn
dependos de mi, vi estos morgaŭ sur la vojo al Ateno.

--Kion vi intencas fari? Tiun fojon, penu por trovi rimedon malpli
ridindan, ol antaŭ kelkaj tagoj!

--Mi esperas, ke vi estos kontenta pri mi, se vi bonvolos aŭskulti
min ĝisfine....

--Jes, sinjoro....

--Ne interrompante min.

--Mi ne interrompos vin. Ĉu iam oni vin interrompis?

--Jes.

--Ne.

--Jes do!

--Kiam?

--Neniam. Sinjorino, ĉiuj kapitaloj de Haĝi-Stavros estas deponitaj
ĉe S-roj Barley kaj K-o.

--Ĉe ni!

--Placo Cavendish, 31, en Londono. Merkredon lastan, li diktis antaŭ
ni aferan leteron adresitan al S-ro Barley.

--Kaj vi ne diris tion al mi pli frue!

--Vi neniam lasis al mi la tempon.

--Sed tio estas monstra! Via konduto estas neklarigebla! Ni estus
liberaj jam de ses tagoj! Mi estus irinta rekte al li; mi estus
kompreniginta al li niajn rilatojn.

--Kaj li estus postulinta de vi ducent aŭ tricent mil frankojn!
kredu min, sinjorino, plej bone estas silenti pri tio. Pagu vian
reaĉeton; postulu ricevateston, kaj post du semajnoj, sendigu al li
kurantan konton kun la jena noto:

«_Plie_, 100.000 frankoj pagitaj persone per S-ino Simons, nia
asocianino, kontraŭ kvitanco.»

Tiamaniere, vi reakiros vian monon, sen helpo de la ĝendarmaro. Ĉu
ĝi estas klara?»

Mi levis la okulojn, kaj mi vidis la gracian rideton de Mary-Ann,
tute radian pro dankemo. S-ino Simons levis furioze la ŝultrojn,
kaj ŝajnis emociita nur de malkontentiĝo.

«Laŭvere, diris ŝi, vi estas miriga homo! vi proponis al ni
akrobatan forrampon, kiam ni havis rimedon tiel simplan! Kaj vi scias
tion de merkredo matene! Mi neniam pardonos, ke vi ne diris ĝin je
la unua tago.

--Sed sinjorino, volu memori, ke mi invitis vin, skribi al via
sinjoro frato por peti de li cent dek kvin mil frankojn.

--Kial cent dek kvin?

--Mi volas diri cent mil.

--Ne, cent dek kvin. Tio estas justa. Ĉu vi estas certa, ke
Haĝi-Stavros ne konservos nin ĉi tie, post ricevo de la mono?

--Tion mi garantias. La rabistoj estas la solaj Grekoj, kiuj neniam
vort-rompas. Vi komprenas, ke se ili nur unufoje konservus la
kaptitojn, ricevinte la monon, neniu sin reaĉetus plu.

--Prave. Sed kia stranga Germano vi estas, ke vi ne parolis pli frue!

--Vi ĉiam interrompis mian parolon.

--Vi devis paroli malgraŭ ĉio.

--Sed, sinjorino....

--Silentu, kaj konduku nin al tiu malbenita Stavros.»

La Reĝo matenmanĝis rostitajn turtojn, sub sia tribunala arbo, kun
la nevunditaj oficiroj, kiuj restis al li. Li estis tualetinta, nome
forlavinta la sangon de siaj manoj kaj surmetinta alian veston. Li
serĉis kun siaj kunmanĝantoj la plej rapidan rimedon por plenigi
la mankojn, kiujn la morto faris en liaj vicoj. Vasili, kiu estis el
Janina, proponis sin por iri dungi tridek virojn en Epiro, kie la
observado de la Turkaj aŭtoritatoj senokupigis pli ol mil rabistojn.
Alia, el Lakonio, volis, ke oni aĉetu per sufiĉa pago la malgrandan
bandon de la Spartano Pavlos, kiu ekspluatas la regionon Mani, apud
Kalamata. La Reĝo, ĉiam penetrita de la Anglaj ideoj, pensis
organizi la rekrutigon per la forto, kaj kapti ĉiujn paŝtistojn de
Atenlando. Tiu sistemo ŝajnis des pli bona, ke ĝi okazigus neniun
elspezon, kaj ke oni ricevus la brutarojn plie.

Interrompite meze de la konsiliĝo, Haĝi-Stavros akceptis siajn
kaptitinojn glacie. Li ne prezentis eĉ glason da akvo al S-ino
Simons, kiu, ne matenmanĝinte, ofendiĝis pri tiu forgeso de la
decreguloj. Mi prenis la parolon je la nomo de l' Anglinoj, kaj pro
la foresto de la Korfuano, la Reĝo estis devigata akcepti min kiel
interpretiston. Mi diris al li, ke, post la hieraŭa malfeliĉego, li
estos kontenta, eksciante la decidon de S-ino Simons, ke ŝi pagos
senprokraste sian reaĉeton kaj la mian; ke la mono estos deponata
morgaŭ, kontraŭ ricevatesto, ĉu en la Bankon de Ateno, aŭ en iun
alian lokon, kiun li elektos laŭplaĉe.

«Mi ĝojas, diris li, ke tiuj virinoj rezignis kunvoki la Grekan
armeon al ilia helpo. Diru al ili, ke oni donos al ili denove
kompletan skribilaron: sed ili ne malbonuzu plu mian konfidon! ili ne
alvoku la soldatojn ĉi tien! Se nur unu kepo aperos sur la monton,
mi detranĉigos al ili la kapon. Mi ĵuras ĝin per la Virgulino de
Megaspileon, skulptita de la propra mano de sankta Luko!

--Suspektu nenion. Mi garantidonas la parolon de la sinjorino kaj la
mian. Kien vi volas, ke oni deponu la monon?

--En la Nacian Bankon de Grekujo. Ĝi estas la sola, kiu ankoraŭ ne
bankrotis.

--Ĉu vi havas konfidindan homon por porti la leteron?

--Mi havas la «bonan maljunulon». Oni vokos lin. Kioma horo estas?
La naŭa matene. Lia monaĥa Moŝto ne trinkis ankoraŭ sufiĉe por
esti ebria.

--Prenu do la monaĥon! Kiam la frato de S-ino Simons estos paginta
la sumon kaj preninta vian kvitancon, la monaĥo revenos sciigi vin.

--Kiun kvitancon? Kial kvitancon? Mi neniam donis. Kiam vi estos
ĉiuj liberaj, oni vidos ja, ke vi pagis, kion vi ŝuldis al mi.

--Mi kredis, ke tia homo, kia vi estas, traktas la aferojn laŭ
Eŭropa modo. Laŭ bona administro....

--Mi traktas la aferojn laŭ mia plaĉo, kaj mi estas tro maljuna por
ŝanĝi mian metodon.

--Kiel plaĉos al vi. Mi petis tion de vi por la utilo de S-ino
Simons. Ŝi estas zorgantino de sia neplenaĝa filino, kaj ŝuldos
konton al ŝi pri la tuto de ŝia propraĵo.

--Tute egale! Mi zorgas pri ŝia utilo kiel ŝi pri la mia. Eĉ se
ŝi pagus por sia filino, kia malfeliĉo! Mi neniam bedaŭris, kion
mi elspezis por Fotini. Jen papero, inko kaj kanoj. Havu la komplezon
observi la redakton de la letero. Vi riskas ankaŭ vian kapon.»

Mi leviĝis tute konfuza kaj mi sekvis la sinjorinojn, kiuj divenis
mian embarason ne penetrante ĝian kaŭzon. Sed subita inspiro
rekondukis min al la Reĝo. Mi diris al li: «Decide, vi estis prava
rifuzante la kvitancon, kaj mi ne devis peti ĝin. Vi estas pli
prudenta ol mi; la junuloj estas nesingardemaj.

--Kion ĝi signifas?

--Vi estas prava, mi ripetas al vi. Oni devas ĉion antaŭvidi. Kiu
scias, ĉu vi ne suferos duan malvenkon, pli teruran ol la unua? Ĉar
vi ne havos ĉiam viajn krurojn de dudekjarulo, la soldatoj povus vin
kapti vivantan.

--Min!

--Oni juĝus vin, kvazaŭ vi estus simpla krimulo; la juĝistoj ne
timus vin plu. En tia cirkonstanco, kvitanco por cent dek kvin mil
frankoj estus premega pruvo. Ne donu batalilojn al la tribunaloj
kontraŭ vi. Eble S-ino Simons aŭ ŝiaj heredontoj intervenus en
la proceson por repostuli, kion oni prenis de ŝi. Neniam subskribu
kvitancon!»

Li respondis per tondra voĉo: «Mi subskribos unu! Kaj plivole du ol
unu! mi subskribos tiom da ili, kiom oni volos! Mi ĉiam subskribos
kvitancojn, kaj al ĉiuj homoj. Ha! la soldatoj imagas, ke ili min
submetos facile, pro tio, ke unufoje la hazardo kaj la plimulteco
donis al ili la venkon! Ili kaptus min vivantan, min, kies brako
estas ŝirme kontraŭ laceco, kaj la kapo ŝirme kontraŭ la kugloj!
Mi irus sidiĝi sur benkon, antaŭ juĝiston, kiel kamparano, kiu
ŝtelis brasikojn! Junulo, vi ne konas ankoraŭ Haĝi-Stavros. Estus
pli facile elradikigi monton Parnis kaj transloki ĝin sur la supron
de monto Tajgeto, ol fortiri min el miaj montoj por min ĵeti sur
tribunalan benkon! Skribu al mi la nomon de S-ino Simons per Grekaj
literoj! Bone. Ankaŭ la vian!

--Ne estas necese, kaj....

--Skribu tamen. Vi scias mian nomon, kaj mi estas certa, ke vi ne
forgesos ĝin. Mi volas havi la vian, por ĝin memori.»

Mi skribaĉis mian nomon kiel eble plej bone en la harmonia lingvo
de Platono. La leŭtenantoj de la Reĝo aplaŭdis lian firmecon ne
antaŭvidante, ke ĝi kostos al ili cent dek kvin mil frankojn. Mi
kuris, kontenta pri mi, kaj kun malpeza koro, al la tendo de S-ino
Simons. Post horduono, ŝi prezentis al mia aprobo la jenan leteron:

«El monto Parnis, meze de la demonoj de tiu Stavros.

«Mia kara frato,

«La ĝendarmoj, kiujn vi sendis al mia helpo, perfidis kaj elrabis
nin abomene. Mi tre rekomendas al vi, ke vi igu ilin pendigitaj.
Por ilia kapitano Perikles mendu pendigilon altan je cent futoj.
Mi plendos speciale pri li en la depeŝo, kiun mi intencas sendi
al lordo Palmerston, kaj mi dediĉos al li plenan paragrafon de la
letero, kiun mi skribos al la redaktoro de la _Times_, tuj kiam
vi estos liberiginta nin. Oni povas esperi nenion de la lokaj
aŭtoritatoj. Ĉiuj enlanduloj interkonsentas kontraŭ ni, kaj, la
tagon post nia foriro, la Greka popolo kunvenos en iun angulon por
dividi niajn ŝtelitajn posedaĵojn. Feliĉe, ili havos malmulton.
Mi eksciis per juna Germano, kiun mi konsideris komence kiel
spioniston, kaj kiu estas tre honesta sinjoro, ke tiu Stavros,
alnomata Haĝi-Stavros, deponis siajn kapitalojn ĉe nia firmo. Volu
kontroli tiun fakton; kaj, se ĝi estas vera, nenio malhelpas, ke
ni pagu la reaĉeton, kiun oni postulas el ni. Pagigu al la Banko
de Grekujo 115.000 frankojn (4.600 sterlingajn funtojn) kontraŭ
regula kvitanco sigelita per la ordinara sigelo de tiu Stavros. Oni
enskribos la sumon en lian kalkulon, kaj ĉio estos en ordo. Nia
farto estas bona, kvankam la montara vivo tute ne estas komforta.
Estas abomene, ke du Anglinoj, regnaninoj de la plej granda imperio
en la mondo, estas devigataj manĝi sian rostaĵon sen mustardo kaj
sen _pickles_, kaj trinki puran akvon, kvazaŭ la lasta el la fiŝoj.

«Esperante, ke vi rekondukos min baldaŭ al nia kutima vivo, mi
estas, mia kara frato,

  «Tre sincere via
    «Rebecca Simons
«Lundon, 5 majo 1856.»

Mi portis mem al la reĝo la aŭtografon de la bona sinjorino. Li
prenis ĝin malfide kaj konsideris ĝin per tiel penetra rigardo, ke
mi tremis, ke li komprenos ĝian sencon. Mi estis tamen certega, ke
li ne scias unu vorton el la Angla. Sed tiu diabla homo inspiris al
mi superstiĉan timegon, kaj mi kredis lin kapabla fari miraklojn.
Li ŝajnis kontenta, nur kiam li alvenis al la nombro 4.600 funtoj.
Tiam li vidis, ke la temo ne estas pri ĝendarmoj. La leteron oni
metis kun aliaj paperoj en ferladan cilindron. Oni venigis la «bonan
maljunulon», kiu estis trinkinta ĝuste sufiĉe da vino por vigligi
siajn krurojn, kaj la reĝo donis al li la leterujon kun precizaj
instrukcioj. Li foriris, kaj mia koro kuris kun li ĝis la limo de
lia vojaĝo. Horacio ne sekvis per pli sentema rigardo la ŝipon, kiu
portis Virgilion.

La Reĝo dolĉiĝis tre, kiam li povis konsideri tiun gravan aferon
kiel finitan. Li mendis por ni veran festenon; li disdonigis al
siaj soldatoj duoblan porcion da vino; li iris viziti la vunditojn
kaj eltiri propramane la kuglon de Sofoklis. Ĉiuj rabistoj ricevis
ordonon agi kontraŭ ni kun la respekto ŝuldata al nia mono.

La matenmanĝo, kiun mi ensorbis sen ĉeestantoj, en la societo de la
sinjorinoj, estas unu el la plej ĝojaj manĝoj, kiujn mi memoras.
Ĉiuj miaj suferoj finiĝis do! Mi estos libera post du tagoj da
dolĉa kaptiteco. Eble eĉ, post foriro el la manoj de Haĝi-Stavros,
adorinda kateno!... Mi sentis min poeto laŭ la maniero de Gessner.
Mi manĝis tiel fervore, kiel S-ino Simons, kaj mi trinkis certe
pli soife. Mi pruvis mian estimon al la blanka vino el Egino, kiel
iam al la vino el Santorin. Mi trinkis je la sano de Mary-Ann, je
la sano de ŝia patrino, je la sano de miaj bonaj gepatroj kaj de
princino Ipsof. S-ino Simons volis aŭdi la historion de tiu nobela
fremdulino, kaj, vere, mi ne kaŝis ĝin al ŝi. La bonaj ekzemploj
estas neniam tro konataj! Mary-Ann atentis plej ĉarme mian rakonton.
Ŝi esprimis la opinion, ke la princino estis prava, kaj ke virino
devas preni sian feliĉon tie, kie ŝi trovas ĝin. Kia bela parolo!
La proverboj estas la saĝo de la popoloj kaj kelkafoje ilia feliĉo.
Mi estis sur la deklivo al ĉiuj prosperecoj, kaj mi sentis min
ruliĝanta, al mi ne scias kiu surtera paradizo. Ho Mary-Ann! la
ŝipanoj, kiuj veturas sur la Oceano, havis neniam, kiel gvidilojn,
du stelojn similajn al viaj okuloj!

Mi sidis antaŭ ŝi. Pasigante al ŝi flugilon de kokido, mi
alproksimiĝis tiel, ke mi vidis mian vizaĝon dufoje rebrilantan
miniature inter ŝiaj nigraj palpebroharoj. Mi trovis min bela,
sinjoro, unuafoje en mia vivo. La kadro valorigis tiel bone la
bildon! Stranga ideo trapasis mian spiriton. Mi kredis, ke mi
ekvidas, per tiu okazaĵo, decidon de la destino. Ŝajnis al mi, ke
la bela Mary-Ann havas en la fundo de la koro la vizaĝon, kiun mi
rimarkas en ŝiaj okuloj.

Ĉio tio ne estis amo, mi scias bone, kaj mi intencas nek riproĉi
nek laŭdi min pri sento, kiun mi neniam konis; sed ĝi estis amikeco
fortika, kaj kiu sufiĉas, laŭ mia opinio, al tiu, kiu estas
edziĝonta. Nenia agiteca emocio movigis la fibrojn de mia koro,
sed mi sentis ĝin malrapide fluidiĝanta, kiel vaksa tavolo sub la
varmeco de suno tiel dolĉa.

Sub la influo de tiu kvieta ekstazo, mi rakontis al Mary-Ann kaj al
ŝia patrino mian tutan vivon depost mia unua tago. Mi pentris al
ili la gepatran domon, la grandan kuirejon, en kiu ni manĝis ĉiuj
kune, la kaserolojn el kupro alpendigitajn ĉe la muro laŭ vico de
grandeco, la girlandojn de ŝinkoj kaj kolbasoj malvolviĝantajn
en la interno de l' kameno, nian modestan kaj tre ofte malfacilan
vivon, la estontecon de ĉiu el miaj fratoj: Henriko estos la
posteulo de patreto; Frederiko lernas la tajloran metion; Frantz kaj
Johano-Nikolao soldatiĝis je sia dek-oka jaro: unu estas kavaleria
kaporalo, la alia portas jam serĝentan galonon. Mi rakontis al ili
miajn studojn, miajn ekzamenojn, miajn universitatajn sukcesetojn,
la belan profesoran estontecon, kiun mi povas aspiri, kun almenaŭ
tri mil frankoj da salajro. Mi ne scias, ĝis kia punkto mia rakonto
interesis ilin, sed mi ricevis de ĝi grandegan plezuron, kaj de
tempo al tempo mi verŝis al mi por trinki.

S-ino Simons ne reparolis al mi pri niaj edziĝaj projektoj, kaj
mi estis tre kontenta pro tio. Pli bone estis silenti pri ili, ol
ilin priparoli neserioze, dum ni konas ankoraŭ tiel malbone unu
la alian. La tago forfluis por mi kvazaŭ unu horo; mi volas diri,
unu horo da plezuro. La posta tago ŝajnis iom longa al S-ino
Simons; miaflanke, mi estus volinta haltigi la kuradon de la suno. Mi
instruis Mary-Ann pri la unuaj elementoj de la botaniko. Ha! sinjoro!
la homoj ne scias, kiom da amemaj kaj delikataj sentoj oni povas
esprimi per unu leciono de botaniko.

Fine, merkredon matene, la monaĥo aperis sur la horizonto. Li estis
leviĝinta antaŭ la tago por alporti al ni la liberecon en sia
poŝo. Li donis al la Reĝo leteron de l' bankestro, kaj al S-ino
Simons bileton de ŝia frato. Haĝi-Stavros diris al S-ino Simons:
«Vi estas libera, sinjorino, kaj vi povas forkonduki vian fraŭlinon
filinon. Mi deziras, ke vi ne kunportu de niaj ŝtonegoj tro malbonan
rememoron. Ni donis al vi ĉion, kion ni posedas; se la kuŝejo kaj
la manĝo ne estis indaj de vi, nur la cirkonstancoj estas kulpaj.
Tiumatene mi havis ekmovon de malpacienco, pri kiu mi petas vian
forgeson: oni devas pardoni ion al venkita generalo. Se mi kuraĝus
prezenti negravan donacon al la fraŭlino, mi petus, ke ŝi akceptu
antikvan ringon, kiun oni povos plimallarĝigi laŭ la mezuro de ŝia
fingro. Ĝi ne devenas de la rabado; mi aĉetis ĝin ĉe butikisto,
en Naŭplio. La fraŭlino montros tiun juvelon en Anglujo, rakontante
sian viziton ĉe la kortego de la Reĝo de l' montoj.»

Mi tradukis fidele tiun paroleton, kaj mi ŝovis mem la ringon de l'
Reĝo sur la fingron de Mary-Ann.

«Kaj mi, demandis mi la bonan Haĝi-Stavros, ĉu mi forportos nenion
pro memoro al vi?

--Vi, kara sinjoro? Sed vi restos kun ni. Via reaĉeto ne estas
pagita!»

Mi turnis min al S-ino Simons, kiu prezentis al mi la jenan
leteron:

«Kara fratino,

«Post kontrolo, mi donis la 4.000 sterlingajn funtojn kontraŭ la
kvitanco. Mi ne povis pagi la 600 aliajn, pro tio, ke la kvitanco ne
portis vian nomon, kaj ke estus neeble, ilin reenspezi. Mi estas,
atendante vian karan ĉeeston,

  «Kore via,
    «Edward Sharper.»

Mi tro bone predikis al Haĝi-Stavros. Pro bona administro, li kredis
sin devigita sendi du kvitancojn!

S-ino Simons diris al mi en la orelon: «Vi ŝajnas en embaraso!
Ĉu ekzistas motivo por fari tian grimacon? Montru do, ke vi estas
viro, kaj forlasu tiun fizionomion de malsekiĝinta kokino. La plej
malfacila estas atingita, ĉar ni estas savitaj senpage, mia filino
kaj mi. Pri vi, mi estas trankvila: vi scios ja forkuri. Via unua
plano, kiu tute ne taŭgis por du virinoj, fariĝos admirinda, de
kiam vi restos sola. Nu, je kiu tago ni akceptos vian viziton?»

Mi dankis ŝin kore. Ŝi donis al mi tiel belan okazon por montri
miajn personajn kvalitojn kaj meriti triumfe la estimon de Mary-Ann!
«Jes, sinjorino, diris mi; konfidu al mi. Mi eliros el ĉi tie
kuraĝule, kaj se mi elmetas min al ioma danĝero, des pli bone. Mi
estas kontenta, ke mia reaĉeto ne estas pagita, kaj mi dankas vian
sinjoron fraton pri tio, kion li faris por mi. Vi vidos, ĉu Germano
ne scias eliri el embaraso. Jes, vi ricevos baldaŭ sciigojn pri mi.

--Kiam vi estos for de ĉi tie, _ne manku vin prezentigi ĉe ni_.

--Ho! sinjorino!

--Kaj nun, petu tiun Stavros, ke li donu al ni eskorton da kvin aŭ
ses rabistoj.

--Kial do, bona Dio?

--Nu, por protekti nin kontraŭ la ĝendarmoj!»



VI

LA FUGO


Meze de niaj adiaŭoj, disĵetiĝis ĉirkaŭ ni ajla odoro, kiu
incitis mian gorĝon. Ĝi estis la ĉambristino de la sinjorino,
kiu venis por sin rekomendi al ilia donacemo. Tiu kreitaĵo estis
montrinta sin pli ĝena ol utila, kaj de du tagoj oni estis
liberiginta ŝin de ĉia servo. Tamen S-ino Simons bedaŭris la
neeblecon, ion doni al ŝi, kaj petis, ke mi rakontu, kiel oni estis
forpreninta ŝian tutan monon. Haĝi-Stavros ŝajnis nek surprizita,
nek skandalita. Li levis simple la ŝultrojn, kaj diris inter siaj
dentoj: «Tiu Perikles!... malbona edukiteco.... La urbo.... la
kortego.... Mi devis antaŭvidi tion.» Li aldonis laŭte: «Petu la
sinjorinojn, ke ili zorgu pri nenio. Mi donis al ili servistinon, mi
devas ŝin pagi. Diru al ili, ke, se ili bezonas iom da mono por
reiri urben, mia monujo estas je ilia dispono. Mi akompanigos ilin
ĝis la piedo de l' montoj, kvankam ili riskas nenian danĝeron. La
ĝendarmoj estas malpli timindaj, ol oni kredas ĝenerale. Ili trovos
matenmanĝon, ĉevalojn kaj gvidiston en la vilaĝo Kastia: ĉio
estas antaŭvidita kaj pagita. Ĉu vi kredas, ke ili faros al mi la
plezuron premi mian manon, kiel atesto de repaciĝo?»

S-ino Simons ne konsentis facile, sed ŝia filino prezentis
decideme la manon al la maljuna Palikaro. Ŝi diris al li en Angla,
kun sufiĉe amuza petoleco: «Grandan honoron vi faras al ni, tre
interesiga sinjoro, ĉar en tiu momento ni estas la Kleptoj, kaj vi
estas la viktimo.»

La Reĝo respondis ne kompreninte: «Dankon, fraŭlino; vi estas tro
bona.»

La bela mano de Mary-Ann estis bruniĝinta kiel peco de rozkolora
atlaso, kiu restis dum tri someraj monatoj en montra fenestro.
Volu tamen kredi, ke ŝi ne bezonis peti min, por ke mi surmetu al
ĝi miajn lipojn. Mi kisis poste la rigidan metakarpeon de S-ino
Simons. «Bonan kuraĝon! sinjoro,» kriis la maljuna sinjorino
malproksimiĝante. Mary-Ann diris nenion; sed ŝi ĵetis al mi
ekrigardon, kapablan elektrizi armeon. Tiaj rigardoj egalvaloras
proklamon.

Post la malapero de la lasta eskortano, Haĝi-Stavros kondukis min
aparten kaj diris: «Nu! Ĉu ni faris do ian mallertaĵon?

--Ho ve! jes. _Ni_ ne estis lertaj.

--Via reaĉeto ne estas pagita. Ĉu ĝi estos? Mi kredas ĝin. La
Anglinoj ŝajnas havi la plej bonajn rilatojn kun vi.

--Estu trankvila, antaŭ tri tagoj mi estos malproksime de monto
Parnis.

--Nu, bonege! mi bezonegas monon, kiel vi scias. Niaj perdoj de
pasinta lundo faris breĉon en nia budĝeto. Mi devos rekompletigi la
personaron kaj la ilaron.

--Vi povas plendi! vi ĵus enkasigis cent mil frankojn per unu sola
fojo!

--Ne, naŭdek mil: la monaĥo jam deprenis la dekonimposton. El tiu
sumo, kiu ŝajnas al vi grandega, ne restos dudek mil frankoj por
mi. Kio okazus do, se la ĝenerala kunveno de la akciuloj decidus
fondi Invalidejon, laŭ jam farita propono? Mankus ankoraŭ, ke ni
devus pagi renton al la vidvinoj kaj orfanoj de la rabistaro! Ĉar
la febroj kaj la pafoj forprenas de ni po tridek homoj ĉiujare, vi
vidas, kien tio nin kondukus. Ni kovrus apenaŭ niajn elspezojn; mi
devus doni el mia mono, mia kara sinjoro!

--Ĉu okazis iam, ke vi malgajnis pro iu afero?

--Nur unufoje. Mi estis enspezinta kvindek mil frankojn por la konto
de la societo. Unu el miaj sekretarioj, kiun mi pendigis poste,
forkuris en Tesalion kun la kaso. Mi devis anstataŭigi la deficiton:
mi estas responda. Mia parto estis da sep mil frankoj; mi perdis do
kvardek tri mil. Sed la sentaŭgulo, kiu min ŝtelis, pagis ĝin
kare. Mi punis lin laŭ Persa kutimo. Antaŭ ol lin pendigi, oni
fortiris ĉiujn liajn dentojn, kaj oni plantis ilin per martelo en
lian kranion... por la bona ekzemplo, vi komprenas? Mi ne estas
malbona, sed mi ne toleras, ke oni malutilu al mi.»

Mi ĝojis pensante, ke la Palikaro, kiu ne estas malbona, malgajnos
okdek mil frankojn el la reaĉeto de S-ino Simons, kaj ke li
ekscios ĝin kiam mia kranio kaj miaj dentoj ne estos plu trafeblaj
de li. Li ŝovis sian brakon sub la mian, kaj diris al mi kvazaŭ
familie:

«Kiel vi faros por pasigi la tempon ĝis via foriro? La sinjorinoj
mankos al vi, kaj la domo ŝajnos al vi granda. Ĉu vi volas
trarigardi la ĵurnalojn el Ateno? la monaĥo alportis ilin. Jen
la _Oficiala Gazeto_, la _Espero_, la _Palikaro_, la _Karikaturo_.
Ĉiuj, versimile, parolas pri ni. Plendindaj abonintoj! Mi lasas vin.
Se vi trovos ion kuriozan, vi rakontos ĝin al mi.»

La _Espero_, redaktata France, kaj destinita por iluziigi Eŭropon,
dediĉis longan artikolon por nei la lastajn novaĵojn pri la rabado.
Ĝi mokis sprite la naivajn vojaĝantojn, kiuj vidas ŝteliston
en ĉiu vestaĉita kamparano, armistan bandon en ĉiu polvonubo,
kaj petas pardonon de la unua arbetaĵo, kiu ilin haltigis ĉe la
maniko de ilia vesto. Tiu verema folio laŭdis la sendanĝerecon de
la vojoj, gloris la malprofitemecon de la indiĝenoj, prikantis la
trankvilecon kaj la facilan meditadon, kiujn oni nepre trovas sur
ĉiuj montoj de l' reĝolando.

La _Palikaro_, redaktata sub la inspiro de kelkaj amikoj de
Haĝi-Stavros, enhavis elokventan biografion de sia heroo. Ĝi
rakontis, ke tiu Tezeo de la modernaj tempoj, la sola homo en nia
jarcento, kiu estis neniam venkata, provis fari fortan militesploron
apud la Scironaj ŝtonegoj. Nesukcesinte pro la timemo de siaj
kunuloj, li retiriĝis kun sensignifaj perdoj. Sed, kaptite de
profunda naŭzo al degenerinta profesio, li rezignas de nun la
praktikon de la rabado kaj forlasos la Grekan teron; li ellandiĝos
al Eŭropo, kie lia glore akirita riĉeco ebligas al li, vivi kvazaŭ
princo. «Kaj nun, aldiris la _Palikaro_, iru, venu, kuru en la
ebenaĵon kaj en la montaron! Bankieroj kaj negocistoj, Grekoj,
fremduloj, vojaĝantoj, vi havas plu nenion por timi: kiel Karolo la
Kvina, la Reĝo de la montoj volis rezigni atinginte la supron de la
gloro kaj de sia potenco.»

En la _Oficiala Gazeto_ oni legis:

«Dimanĉon, la 3an de l' kuranta, je la kvina vespere, la
militista kaso, kiun oni kondukis al Argos, kun sumo da dudek mil
frankoj, estis atakata de la bando de Haĝi-Stavros, konata sub la
nomo Reĝo de la montoj. La rabistoj, je nombro da tri aŭ kvar cent,
sin ĵetis sur la eskorton kun nekredebla furiozeco. Sed la unuaj
kompanioj de la 2a bataliono de l' 4a linia regimento, komandataj
de la brava majoro Nikolaidis, kontraŭstaris heroe. La sovaĝaj
atakantoj estis forpuŝataj bajonete, lasante la batalejon kovrita
per mortintoj. Haĝi-Stavros estas, laŭdire, grave vundita. Niaj
perdoj estas sensignifaj.

«La saman tagon, je la sama horo, la trupoj de Lia Reĝa Moŝto
trafis alian venkon, je dek mejloj da distanco. Apud la supro de
monto Parnis, je kvar stadioj de Kastia, la 2a kompanio de la 1a
bataliono de ĝendarmaro venkis la bandon de Haĝi-Stavros. Tie
ankaŭ, laŭ la raporto de la brava kapitano Perikles, la Reĝo de
la montoj estas pafvundita. Bedaŭrinde, tiu sukceso estas kare
pagita. La rabistoj, ŝirmataj de la rokoj kaj arbetaĵoj, mortigis
aŭ vundigis grave dek ĝendarmojn. Juna oficiro de granda estonteco,
S-ro Spiro, eks-lernanto de la lernejo de Evelpidoj, trovis gloran
morton sur la batalkampo. Ĉe tiel grandaj malfeliĉoj, estas konsole
pensi, ke tie, kiel ĉie, la venko restis al la leĝo.»

La ĵurnalo _Karikaturo_ enhavis malbone desegnitan litografion, sur
kiu mi rekonis tamen la portretojn de kapitano Perikles kaj de la
Reĝo de la montoj. La baptofilo kaj la baptopatro ĉirkaŭbrakis unu
alian. Sub tiu bildo, la artisto estis skribinta la jenan klarigon:

KIAMANIERE ILI BATALAS!

«Ŝajnas, pensis mi, ke mi ne konas sola la konfidencion, kaj ke la
sekreto de Perikles similos baldaŭ al la sekreto de Pulĉinelo.»

Mi refaldis la ĵurnalojn, kaj atendante la revenon de la Reĝo, mi
meditis pri la situacio, en kiu S-ino Simons lasis min. Certe,
estos glore ŝuldi mian liberecon nur al mi mem, kaj mi preferos
eliri el la karcero por kuraĝaĵo, ol per ruzo de lernanto. Mi
povos, en unu tago, fariĝi romanheroo kaj admiraĵo por ĉiuj
fraŭlinoj de Eŭropo. Nenia dubo, ke Mary-Ann min ekamegos, kiam
ŝi vidos min savita kaj sana post tiel danĝera fugo. Tamen, mi
povos fari malrektan paŝon dum tiu terura glitado. Se mi rompos
al mi brakon aŭ kruron, ĉu Mary-Ann rigardos favore laman aŭ
brakokriplan heroon? Plie, oni certe gardos min nokte kaj tage.
Kiel ajn sagaca estas mia plano, ĝi estas efektivigebla nur post
la morto de mia gardanto. Mortigi homon ne estas bagatelo, eĉ por
doktoro. Ĝi estas nenio laŭparole, precipe kiam oni parolas al sia
amatino. Sed, depost la foriro de Mary-Ann, mi ne havis plu la kapon
returnita. Ŝajnis al mi malpli facile, havigi al mi batalilon, kaj
malpli oportune, ĝin uzi. Ponardofrapo estas ĥirurgia operacio,
kiu devas doni anserhaŭton al ĉiu honestulo. Kion vi diras pri
tio, sinjoro? Miaflanke, mi opiniis, ke mia estonta bopatrino agis
eble iom senpripense kontraŭ sia bofilo en espero. Ne estus kare
por ŝi, sendi al mi dek kvin mil frankojn da reaĉeto, kondiĉe
ke ŝi dekalkulos ilin poste el la doto de Mary-Ann. Dek kvin mil
frankoj estus malmulto por mi, la tagon de l' edziĝo. Ili estis
multo en mia nuna situacio, unu tagon antaŭ ol buĉi homon, kaj
malsupreniri kelkajn centojn da metroj per ŝtuparo sen ŝtupoj.
Mi iris ĝis malbeni S-inon Simons tiel kore, kiel la plimultaj
bofiloj malbenas sian bopatrinon en ĉiuj civilizaj landoj. Ĉar
malbenoj kostis nenion al mi, mi direktis ankaŭ kelkajn al mia
bonega amiko John Harris, kiu forlasis min al mia sorto. Mi pensis,
ke, se li estus en mia loko kaj mi en lia, mi ne lasus lin ok longajn
tagojn sen sciigoj. Konvene pri Lobster, kiu estas tro juna; pri
Giacomo, kiu estas neinteligenta forto, pri S-ro Mérinay, kies
fortikan egoismon mi konas! Oni pardonas facile fidrompon al la
egoistoj, ĉar oni kutimiĝis atendi nenion de ili. Sed Harris, kiu
danĝerigis sian vivon por savi maljunan negrinon el Boston! Ĉu
mi ne egalvaloras negrinon? Mi kredis laŭ bona justeco, kaj sen
aristokrata antaŭjuĝo, ke mi valoras almenaŭ du aŭ tri.

Haĝi-Stavros venis kaj ŝanĝis la iradon de miaj ideoj, prezentante
al mi fugrimedon pli simplan kaj malpli danĝeran. Ĝi postulis nur
krurojn, kaj dank' al Dio, tiu propraĵo ne mankas al mi. La Reĝo
surprizis min, dum mi oscedis kiel la plej humila el la bestoj.

«Vi enuas? diris li al mi. La legado estas kaŭzo. Mi neniam
sukcesis malfermi libron sen danĝero por mia makzelo. Mi vidas
plezure, ke la doktoroj ne kontraŭstaras pli bone ol mi. Sed kial vi
ne pasigas pli utile la tempon, kiu restas al vi? Vi venis ĉi tien
por kolekti la montajn vegetaĵojn; ne ŝajnas, ke via ujo pleniĝis
dum tiuj ok tagoj. Ĉu vi volas, ke mi sendu vin por promeni, sub
observo de du viroj? Mi estas tro bonvola princo por rifuzi al vi
tiun malgrandan favoron. Ĉiu devas fari sian metion en ĉi tiu
malsupra mondo. Al vi la herbaĵoj, al mi la mono. Vi diros al tiuj,
kiuj vin sendis ĉi tien: «Jen herboj rikoltitaj en la reĝlando de
Haĝi-Stavros!» Se vi trovus unu vere belan kaj kuriozan, kaj pri
kiu oni neniam aŭdis ion en via lando, vi devus doni al ĝi mian
nomon, kaj bapti ĝin la Reĝinon de la montoj.

--Sed jen! pensis mi, se mi estus je unu mejlo de ĉi tie, inter
du rabistoj, ne estus tre malfacile, ilin preterkuri. La danĝero
duobligus miajn fortojn, nedubeble. Tiu, kiu pli rapide kuras, estas
tiu, al kiu kuri estas pli utile. Kial la leporo estas la plej
rapidira el ĉiuj bestoj? Tial, ke ĝi estas la plej minacata.»

Mi akceptis la proponon de l' Reĝo, kaj li tuj dediĉis du
korpogardistojn al mia persono. Li ne donis al ili detalajn
instrukciojn. Li diris simple:

«Jen _milordo_, valoranta dek kvin mil frankojn: se vi perdos lin,
vi devos lin repagi aŭ anstataŭigi.»

Miaj akompanontoj tute ne similis al invalidoj: ili havis nek
vundon, nek kontuzon, nek iaspecan difekton; iliaj subgenuoj estis
el ŝtalo, kaj ne estis espereble, ke iliaj piedoj estos ĝenataj de
la ŝuoj, ĉar ili surhavis tre larĝajn sandalojn, kiuj lasis la
kalkanojn videblaj. Inspektante ilin, mi rimarkis, ne sen bedaŭro,
du pistolojn, tiel longajn, kiel pafiloj por infanoj. Tamen, mi ne
malkuraĝiĝis. Pro sufiĉa rilatiĝo kun malbona societo, mi estis
kutimiĝinta la sibladon de la kugloj. Mi rimenligis mian herbujon
sur miajn ŝultrojn kaj foriris.

«Multan plezuron! kriis al mi la Reĝo.

--Adiaŭ, via Moŝto.

--Ne, mi petas: ĝis revido!»

Mi forkondukis miajn kunulojn laŭ la direkto al Ateno: tio estis jam
antaŭprofito. Ili ne kontraŭparolis, kaj permesis, ke mi iru, kien
mi volis. Tiuj rabistoj, multe pli bone edukitaj ol la ĝendarmoj
de Perikles, lasis al miaj movoj ĉiun dezireblan liberecon. Mi
ne sentis je ĉiu paŝo iliajn kubutojn interniĝantaj en miajn
flankojn. Ili kolektis herbojn, siaflanke, por la vespermanĝo.
Mi montris min tre laborema: mi forŝiris dekstre kaj maldekstre
tufojn da herbo, kiuj estis vere senkulpaj; mi ŝajne elektis
herberon en la amaso kaj metis ĝin zorgege en la fundon de mia
ujo, atentante por ne troŝarĝi min: ĉar mi portis jam sufiĉan
pezon. Mi estis rimarkinta, ke, en ĉevalkurado, bonega ĵokeo
estis malgajninta, pro superŝarĝo da kvin kilogramoj. Mia atento
ŝajnis fiksita teren, sed vi povas kredi, ke ne estis tiel. En tia
cirkonstanco, oni ne plu estas botanikisto, oni estas malliberulo.
Pellisson ne estus ludinta kun araneoj, se li posedus nur unu
najlon por segi siajn fenestrobarojn. Mi renkontis eble, en tiu
tago, nekonatajn vegetaĵojn, kiuj estas kapablaj alporti la
gloron al naturesploranto; sed mi zorgis pri ili, kiel pri flava
levkojo. Mi estas certa, ke mi pasis apud admirinda ekzemplero de
_boryana variabilis_; ĝi pezis funtduonon, kun la radikoj. Mi
ne honoris ĝin per unu rigardo; mi vidis nur du aferojn: Atenon
ĉe la horizonto, kaj la rabistojn ĉe miaj flankoj. Mi subobservis
la okulojn de miaj sentaŭguloj, esperante, ke favora malatento
liberigos min de ilia kontrolo; sed, ĉu estante apud mia mano, aŭ
je dek paŝoj de mi, ĉu rikoltante sian salaton aŭ rigardante
la flugadon de la vulturoj, ili havis ĉiam almenaŭ unu okulon
direktita al miaj movoj.

Venis al mi la ideo, krei por ili seriozan okupon. Ni estis sur
vojeto sufiĉe rekta, kiu kondukas evidente al Ateno. Mi ekvidis je
mia maldekstra flanko belan tufon da stipo, kiun la prizorgo de la
Providenco kreskigis sur la supro de ŝtonego. Mi ŝajnigis, ke mi
deziregas ĝin, kvazaŭ trezoron. Mi surrampis kvin- aŭ ses-foje la
krutan deklivon, kiu ĝin protektas. Mi penis tiom, ke unu el miaj
gardantoj kompatis al mia embaraso, kaj proponis al mi la helpon de
siaj ŝultroj. Tio ne estis precize, kion mi deziris. Mi devis tamen
akcepti liajn servojn; sed, grimpante sur lian dorson, mi kontuzis
lin tiel kruele per miaj ferumitaj ŝuoj, ke li kriegis pro doloro,
kaj lasis min fali teren. Lia kamarado, kiu interesiĝis pri la
sukceso de l' entrepreno, diris al li: «Atendu! mi grimpos anstataŭ
la _milordo_, ĉar miaj ŝuoj estas sennajlaj.» Ĵus dirite, tuj
farite; li suprensaltas, ekprenas la vegetaĵon ĉe la trunko, ĝin
skuas, ŝancelas kaj forŝiras, kaj ellasas krion. Mi kuris jam, ne
rigardante malantaŭen. Ilia mirego donis al mi dek plenajn sekundojn
da antaŭeco. Sed ili ne perdis tempon riproĉante unu alian, ĉar
baldaŭ mi aŭdis iliajn paŝojn, kiuj sekvas min malproksime. Mi
duobligis mian rapidecon: la vojo estis bela, ebena, glata, kreita
por mi. Ni malsupreniris krutan deklivon. Mi iris rapidege, fiksinte
la kubutojn ĉe la korpo, ne sentante la ŝtonojn, kiuj ruliĝas
post mi, kaj ne rigardante, kien mi metas la piedojn; la ŝtonegoj
kaj arbetaĵoj ŝajnis kuri al kontraŭa direkto, ambaŭflanke
de la vojo; mi estis senpeza, mi estis rapida, mia korpo estis
nemateria, mi havis flugilojn. Sed tiu bruo de kvar piedoj lacigis
miajn orelojn. Subite, ili haltis, mi aŭdis plu nenion. Ĉu ili
estas lacaj, min persekuti? Nubeto de polvo leviĝas, dek paŝojn
antaŭ mi. Iom pli malproksime, blanka makulo ekmetiĝas sur grizan
ŝtonegon. Samtempe aŭdiĝas du eksplodbruoj. La rabistoj estis ĵus
malŝargintaj siajn pistolojn, mi estis suferinta la pafadon de l'
malamiko, kaj mi daŭris kuri. La persekuto rekomenciĝas; mi aŭdas
du spiregantajn voĉojn, kiuj krias al mi: «Haltu! Haltu!» Mi ne
haltas. Mi perdas la vojon, kaj mi kuras senĉese, ne sciante, kien
mi iras. Fosaĵo vidiĝas, larĝa kvazaŭ rivero; sed mi havas tro da
rapideco por mezuri la distancojn. Mi saltas: mi estas savita. Mia
ŝelko rompiĝas: mi estas perdita!

Vi ridas! Mi volus ja vidi vin kurantan sen ŝelko, tenantan per
ambaŭ manoj la zonumon de via pantalono! Kvin minutojn poste,
sinjoro, la rabistoj estis rekaptintaj min. Ili kuniĝis por meti
al mi mankatenojn kaj piedligilojn, kaj puŝis min per fortaj
bastonfrapoj al la tendaro de Haĝi-Stavros.

La Reĝo akceptis min kiel bankrotinton, kiu forportis de li dek
kvin mil frankojn. «Sinjoro, diris li, mi havis alian opinion pri
vi. Mi kredis, ke mi estas homokonanto; via fizionomio trompis min
tre. Mi estus neniam kredinta, ke vi estus kapabla malutili al
ni, precipe pro la maniero, kiel mi agis kontraŭ vi. Ne miru, ke
mi alprenas de nun severajn aranĝojn: vi estas, kiu devigas min.
Vi estos internigita en via ĉambro ĝis nova ordono. Unu el miaj
oficiroj faros societon al vi sub via tendo. Tio, ankoraŭ, estas nur
antaŭrimedo. En okazo de rekulpo, punon vi devus atendi. Vasili, al
ci mi konfidas gardadi la sinjoron.»

Vasili salutis min kun sia kutima ĝentileco.

«Ha! kanajlo! pensis mi, ci estas, kiu ĵetas la infanetojn en la
fajron! ci estas, kiu tuŝis la talion de Mary-Ann! ci estas, kiu
volis ponardfrapi min, je la tago de la Ĉieliro. Nu! mi preferas
rilati kun ci, ol kun iu alia.»

Mi ne rakontos al vi la tri tagojn, kiujn mi pasigis en mia ĉambro
kune kun Vasili. Tiu sentaŭgulo havigis al mi dozon da enuo, kiun
mi volas dividi kun neniu. Li deziris al mi nenion malbonan; li
havis eĉ ian simpation al mi. Mi kredas, ke, se li estus kaptinta
min por sia propra konto, li estus forlasinta min sen reaĉeto. Mia
vizaĝo estis plaĉinta al li unuavide. Mi memorigis al li pli junan
fraton, kiun li perdis ĉe la krima juĝistaro. Sed liaj certigoj
pri sia amikeco tedis min centfoje pli ol la plej malbonaj agoj. Li
ne atendis la sunleviĝon por saluti min per «bontagon»; ĉe la
noktiĝo, li forgesis neniam deziri al mi prosperecojn, kies listo
estis longa. Li skuis min, kiam mi ripozis plej profunde, por ekscii,
ĉu mi estas bone kovrita. Ĉe la manĝo, li servis min kiel bona
servisto; por la deserto, li rakontis al mi historiojn, aŭ petis,
ke mi diru al li kelkajn. Kaj ĉiam la mano antaŭen por premi la
mian! Mi prezentis al lia bonvolo fervoran kontraŭstaron. Krom
tio, ke ŝajnis al mi neutile enskribi rostiston de infanoj sur la
liston de miaj amikoj, mi sentis nenian deziron, premi la manon de
homo, kies morton mi estis decidinta. Mia konscienco permesis al
mi, lin mortigi: ĉu mi ne estis en okazo de necesa sindefendo?
sed estus skrupulige por mi, lin mortigi perfide, kaj mi devis
almenaŭ atentigi lin per malamika, minaca sintenado. Repuŝante
liajn allogojn, malatentante liajn ĝentilaĵojn, malakceptante liajn
afablaĵojn, mi observis zorge okazon por foriĝi; sed lia amikeco,
pli diligenta ol la malamo, ne ĉesis min vidi eĉ unu momenton.
Kiam mi kliniĝis super la kaskado por gravuri en mian memoron la
malebenaĵojn de l' grundo, li forprenis min el mia rigardado kun
patrina zorgemo: «Atentu! diris li tirante min ĉe la piedoj: se
pro malfeliĉo ci falus, mi riproĉus min dum mia tuta vivo.»
Kiam, nokte, mi provis leviĝi nerimarkite, li saltis el sia lito
demandante, ĉu mi bezonas ion. Nenian oni vidis pli viglan friponon.
Li rondiris ĉirkaŭ mi, kiel enkaĝigita sciuro.

Pli ol io ajn, min malesperigis lia konfido al mi. Mi esprimis
foje la deziron ekzameni liajn batalilojn. Li metis sian ponardon
en mian manon. Ĝi estis Rusa ponardo, el damaskenita ŝtalo, el
la fabrikejo en Tula. Mi tiris la klingon el la ingo, mi provis
la pinton kontraŭ mia fingro, mi direktis ĝin al lia brusto,
elektante la lokon, inter la kvina ripo kaj la sesa. Li diris al
mi ridetante: «Ne apogu, ci mortigus min». Certe, sinjoro, se
mi estus apoginta iomete, mi estus farinta juston al li, sed io
detenis mian brakon. Estas bedaŭrinde, ke la honestuloj mortigas
tiel malfacilanime la krimulojn, kiuj mortigas tiel facilanime la
honestulojn. Mi remetis la ponardon en la ingon. Vasili prezentis al
mi sian pistolon, sed mi rifuzis preni ĝin, kaj diris, ke mia sciemo
estas kontentigita. Li streĉis la ĉanon, montris al mi la prajmon,
apogis la tubon kontraŭ sian kapon, kaj diris al mi: «Jen! ci ne
havus plu gardanton.»

Neniun gardanton plu! He! per Dio! tion precize mi volis. Sed la
okazo estis tro bela, kaj la pendigindulo paralizis min. Se mi estus
mortiginta lin en tia momento, mi ne estus povinta toleri lian lastan
rigardon. Pli bone estis procedi dum la nokto. Sed malfeliĉe,
anstataŭ kaŝi siajn batalilojn, li demetis ilin videble inter sia
lito kaj la mia.

Fine mi trovis rimedon por fugi, ne vekante nek buĉante lin.
Tiu ideo venis al mi dimanĉon, 11an de majo, je la sesa. Mi
estis rimarkinta, la Ĉieliran tagon, ke Vasili estas drinkema kaj
toleras malbone la vinon. Mi invitis lin por vespermanĝi kun mi.
Tiu pruvo de amikeco ekscitis lin: la vino de Egino kompletigis la
kapturniĝon. Haĝi-Stavros, kiu ne estis plu honorinta min per
unu vizito, ĉar mi perdis lian estimon, daŭris agi kiel donacema
gastiganto. Mia tablo estis pli bone provizita ol la lia. Mi estus
povinta trinki plenan felsakon da vino kaj barelon da _rhaki_.
Vasili, akceptita kiel partoprenanto en tiuj bonaĵoj, komencis la
manĝon kun kortuŝa humileco. Li restis je tri futoj de la tablo,
kiel vilaĝano invitita ĉe sia landsinjoro. Iom post iom, la
vino malgrandigis la interspacon. Je la oka vespere, mia gardanto
klarigis al mi sian karakteron. Je la naŭa, li rakontis balbutante
la aventurojn de sia juneco, kaj serion da heroaĵoj, kiuj estus
starigintaj la harojn de esplora juĝisto. Je la deka, li falis
en la filantropecon; tiu koro el trempita ŝtalo fluidiĝis en la
_rhaki_, kiel la perlo de Kleopatro en la vinagro. Li ĵuris al mi,
ke li fariĝis rabisto pro amo al la homaro; ke li volas riĉiĝi
en dek jaroj, fondi hospitalon per siaj ŝparaĵoj, kaj rifuĝi
poste en monaĥejon sur monto Atos. Li promesis ne forgesi min en
siaj preĝoj. Mi profitis tiujn bonajn inklinojn por englutigi al li
grandegan tason da _rhaki_. Mi estus povinta prezenti al li brulantan
peĉon: li estis tro mia amiko por rifuzi ion de mi. Baldaŭ li
perdis la voĉon; lia kapo kliniĝis dekstren kaj maldekstren kun
pendola reguleco; li prezentis al mi la manon, renkontis reston de
rostaĵo, premis ĝin kore, falis renversen, kaj komencis dormi same
profunde, kiel la sfinksoj de Egiptujo, kiujn la Francaj kanonoj ne
vekis.

Mi ne havis unu momenton por perdi: la minutoj estis el oro. Mi
prenis lian pistolon, kiun mi ĵetis en la valon. Mi ekkaptis lian
ponardon, kaj mi estis tuj ekspedonta ĝin al la sama direkto,
kiam mi pripensis, ke ĝi povos utili al mi por tranĉi bulojn
de herbaĵo. Mia dika horloĝo montris la dek-unuan. Mi estingis
la du fajrojn el rezina ligno, kiuj lumigis nian tablon: la lumo
povis altiri la atenton de la Reĝo. La vetero estis bela. Ne pli
da luno ol sur mia mano, sed multego da steloj: ĝi estis vere tiu
nokto, kiun mi bezonis. La herbo, detranĉita laŭ longaj bedoj,
estis fortirebla kiel peco de drapo. Miaj materialoj estis pretaj
post unu horo. Dum mi portis ilin al la fonto, mi tuŝis Vasili
per la piedo. Li levis sin peze kaj demandis min, pro kutimo, ĉu
mi bezonas ion. Mi lasis mian ŝarĝon fali, mi sidiĝis apud la
drinkemulo, kaj petis, ke li trinku ankoraŭ unufoje por mia sano.
«Jes, diris li, mi soifas.» Mi plenigis al li por la lasta fojo la
kupran pokalon. Li trinkis duonon de ĝi, disverŝis la reston sur
sian mentonon kaj sian kolon, provis leviĝi, refalis kun vizaĝo
malsupre, etendis la brakojn antaŭen, kaj ne moviĝis plu. Mi
kuris al mia digo, kaj, kiel ajn novulo mi estis, la rivereto estis
fortike barita post kvardek kvin minutoj: estis tri kvaronoj post
noktomezo. La bruon de la kaskado anstataŭis profunda silento. Timo
ekkaptis min. Mi pripensis, ke verŝajne la Reĝo dormas malpeze,
kiel ĉiuj maljunuloj, kaj ke tiu nekutima silento povos lin veki.
En la tumulto de la ideoj, kiuj plenigis mian cerbon, mi memoris
scenon de la _Barbiro de Sevilla_, en kiu Bartholo vekiĝas, tuj kiam
li ĉesas aŭdi la fortepianon. Mi ŝovis min laŭlonge de la arboj
ĝis la ŝtuparo, kaj mi trarigardis la skribejon de Haĝi-Stavros.
La Reĝo ripozis pace apud sia _ĉibuĝi_. Mi rampis ĝis dek futoj
de lia abio, mi aŭskultis: ĉio dormas. Mi revenis al mia digo tra
marĉaĵeto de malvarmega akvo, kiu atingis jam miajn maleolojn. Mi
kliniĝis super la abismo.

La flanko de la monto rebrilis nesenteble. Oni vidis tie kaj tie
kelkajn kavaĵojn, en kiuj la akvo estis restadinta. Mi notis ilin
atente: ili estis tiom da lokoj, kien mi povos meti la piedon. Mi
reiris al mia tendo, mi prenis mian herbujon, kiu estis alpendigita
super mia lito, kaj mi ligis ĝin sur miajn ŝultrojn. Pasante tra la
loko, kie ni estis vespermanĝintaj, mi relevis pankvaronon kaj pecon
da viando, kiujn la akvo ne ankoraŭ malsekigis. Mi enfermis tiujn
provizojn en la ujon por mia morgaŭa matenmanĝo. La digo rezistis
bone, la venteto estis versimile sekiginta mian vojon; estis preskaŭ
la dua. Mi estus dezirinta kunporti la ponardon de Vasili, por okazo
de malbona renkonto. Sed ĝi estis sub la akvo, kaj mi ne perdis mian
tempon por ĝin serĉi. Mi demetis miajn ŝuojn, ilin kunligis per
la ŝnuroj kaj alpendigis ĉe la rimenojn de mia ujo. Fine, ĉion
pripensinte, doninte lastan rigardon al miaj teramasoj, elvokinte
la rememorojn pri la patra domo, kaj sendinte kison al la direkto
al Ateno kaj Mary-Ann, mi transigis unu kruron super la parapeto,
kaptis per ambaŭ manoj arbeton, kiu pendas super la abismo, kaj
ekvojaĝis, konfidante al Dio.

Ĝi estis malfacila laboro, pli malfacila ol mi estis konjektinta
el tie supre. La ankoraŭ akvumita roko sentigis al mi malsekan
malvarmon, kiel la kontakto de serpento. Mi estis malbone taksinta
la distancojn, kaj la apogpunktoj estis multe pli maloftaj, ol mi
esperis. Dufoje mi elvojiĝis, direktante min maldekstren. Mi devis
reveni, tra nekredeblaj malfacilaĵoj. La espero forlasis min ofte,
sed ne la volo. La tero ekmankis al mia piedo: mi konfuzis ombron kun
elstaraĵo, kaj mi falis dek kvin aŭ dudek futojn, algluigante miajn
manojn kaj mian korpon al la flanko de la monto, ne trovante punkton
por min haltigi. Radiko de figarbo alkroĉis min ĉe la maniko de mia
palto: ĉi tie vi vidas ĝiajn signojn. Iom poste, birdo, kaŭrinta
en kavaĵo, forflugis tiel subite inter miaj kruroj, ke la timo
faligis min preskaŭ renversen. Mi marŝis per la piedoj kaj per
la manoj, precipe per la manoj. Miaj brakoj estis rompitaj, kaj mi
aŭdis ĉiujn tendenojn, vibrantajn kiel la kordoj de harpo. Miaj
ungoj doloris tiel, ke mi ne sentis plu ilin. Eble mi estus havinta
pli da forto, se estus eble mezuri la vojon, kiu restas trairota;
sed kiam mi provis turni la kapon malantaŭen, la kapturniĝo min
kaptis, kaj mi sentis, ke mi svenas. Por subteni mian kuraĝon mi
admonis min mem; mi alparolis min laŭte inter miaj kunpremitaj
dentoj: «Ankoraŭ unu paŝon por mia patro! ankoraŭ unu paŝon por
Mary-Ann! ankoraŭ unu paŝon por la konfuzigo de la rabistoj kaj la
furiozigo de Haĝi-Stavros!»

Fine miaj piedoj stariĝis sur pli larĝa plataĵo. Ŝajnis al mi, ke
la tero ŝanĝis sian koloron. Mi fleksis la subgenuojn, mi sidiĝis,
mi turnis timeme la kapon. Mi estis nur je dek futoj de la rivereto:
mi estis atinginta la ruĝajn ŝtonegojn. Ebena surfaco, borita de
mil truetoj, en kiuj restis ankoraŭ akvo, ebligis al mi respiri kaj
ripozi iom. Mi rigardis mian horloĝon: estis nur la dua kaj duono.
Mi estus kredinta, vere, ke mia vojaĝo daŭris tri noktojn. Mi
palpis miajn brakojn kaj krurojn, por vidi, ĉu mi estas kompleta;
en tiaj ekspedicioj, oni scias, kio foriras, sed oni nescias, kio
alvenas. Mi havis bonŝancon, mi kvitiĝis kun kelkaj kontuzoj kaj
du aŭ tri defrotaĵoj. La plej malsana estis mia palto. Mi levis
la okulojn supren, ne ankoraŭ por danki la ĉielon, sed por min
konvinki, ĉu io moviĝas en mia antaŭa loĝejo. Mi aŭdis nur
kelkajn akvogutojn, kiuj filtriĝas tra mia digo. Ĉio estis en ordo;
la malantaŭo estis sendanĝera; mi sciis, kie mi trovos Atenon;
adiaŭ, do, al la Reĝo de la montoj!

Mi estis tuj saltonta en la fundon de la valo, kiam blanketa formo
stariĝis antaŭ mi, kaj mi aŭdis la plej furiozan bojon, kiu iam
vekis la eĥojn je tia horo. Ho ve! sinjoro, mi estis forgesinta la
hundojn de mia gastiganto. Tiuj malamikoj al la homo vagadis ĉiuhore
ĉirkaŭ la tendaro, kaj unu el ili estis flarinta min. Kiom da
furiozeco kaj malamo mi sentis renkontante ĝin, estas nedireble;
neniu iam malamis tiugrade malsaĝan estaĵon! Mi estus preferinta
stari antaŭ lupo, tigro aŭ blanka urso, noblaj bestoj, kiuj manĝus
min silente, sed ne denuncus min. La sovaĝaj bestoj iras ĉasi por
si mem; sed kion pensi pri tiu abomena hundo, kiu englutos min bruege
por flati la maljunan Haĝi-Stavros? Mi kovris ĝin per insultoj; mi
pluvigis sur ĝin la plej malafablajn nomojn; sed kion ajn mi faris,
ĝi parolis pli laŭte ol mi. Mi ŝanĝis mian tonon, mi provis
la efikon de la bonaj paroloj, mi alparolis ĝin dolĉe en Greka,
en la lingvo de ĝiaj geavoj; ĝi sciis nur unu respondon al ĉiuj
miaj diroj, kaj ĝia respondo ŝancelis la monton. Mi silentis, tio
estis bona ideo; ĝi silentis. Mi kuŝiĝis meze de la ŝlimakvo;
ĝi sterniĝis apud la piedo de l' ŝtonego, grumblante inter siaj
dentoj. Mi ŝajnigis, ke mi dormas; ĝi dormis. Mi lasis min gliti
nesenteble al la rivereto; ĝi leviĝis per unu salto, kaj mi havis
nur la tempon regrimpi sur mian piedestalon. Mia ĉapelo restis inter
la manoj, aŭ pli ĝuste inter la dentoj de la malamiko. Unu momenton
poste, ĝi estis nur pasto, marmelado, kaĉo el ĉapelo! Plendinda
ĉapelo! mi kompatis al ĝi, mi metis min en ĝian lokon. Se mi
estus povinta eliri el embaraso, suferante kelkajn mordojn, mi ne
marĉandus tre, mi donus al la hundo sian parton. Sed tiuj monstroj
ne kontentiĝas mordante, ili elmanĝas la homojn!

Mi ekpensis, ke verŝajne ĝi malsatas; ke, se mi trovos por ĝin
satigi, kredeble ĝi mordos min ankoraŭ, sed ne manĝos min. Mi
havis provizojn, mi oferdonis ilin; mia sola bedaŭro estis, ke mi
ne havas centfoje pli. Mi ĵetis al ĝi duonon de mia pano; ĝi
englutis ĝin kiel profundegaĵo: imagu ŝtoneton, kiu falas en
puton. Mi estis malgaje rigardanta la malmulton, kiu restas al mi por
doni al ĝi, kiam mi rekonis, ĉe la fundo de la herbujo, blankan
paketon, kiu inspiris ideojn al mi. Ĝi estis malgranda provizo de
arseniko, destinita al miaj zoologiaj preparaĵoj. Mi uzis ĝin por
pajloŝtopi birdojn, sed neniu leĝo malpermesis ke mi ŝovu kelkajn
gramojn da ĝi en la korpon de hundo. Mia kunparolanto, ricevinte
apetiton, deziris nur daŭrigi sian manĝon. «Atendu, diris mi al
ĝi, ci ricevos manĝaĵon laŭ mia preparo!...» La paketo enhavis
ĉirkaŭ tridek kvin gramojn da beleta pulvoro, blanka kaj brila. Mi
ŝutis kvin aŭ ses en malgrandan kvanton da klara akvo, kaj remetis
la reston en mian poŝon. Mi disŝlimigis zorge la parton de la
besto; mi atendis, ĝis kiam la arsenoza acido estos bone solvita;
mi trempis en la solvaĵon pecon de pano, kiu sorbis ĉion, kiel
spongo. La hundo antaŭensaltis bonapetite kaj englutis la morton
per unu gluto.

Sed kial mi ne estis provizita per iom da striknino, aŭ per ia
ajn bona veneno, pli fulmofrapa ol arseniko? Estis pli ol la tria,
kaj mi devis atendi longe la efektojn de mia elpenso. Ĉirkaŭ la
duono, la hundo komencis blekegi per ĉiuj siaj fortoj. Tio ne
estis granda profito por mi: bojoj aŭ blekoj, krioj pro furiozeco
aŭ pro doloro, iris ĉiam al la sama celpunkto, tio estas al la
oreloj de Haĝi-Stavros. Baldaŭ la besto tordiĝis en teruraj
konvulsioj; ĝi ŝaŭmis, ĝi naŭziĝis, ĝi faris fortegajn penojn
por elpeli la venenon, kiu ĝin konsumas. Ĝi estis vere dolĉa
spektaklo por mi, kaj mi ĝue gustumis la plezuron de la dioj; sed
nur la morto de l' malamiko povis min savi, kaj la morto obeis al
mi malbonvole. Mi esperis, ke, venkite de la doloro, la hundo fine
lasos min pasi; sed ĝi obstinegis kontraŭ mi, ĝi montris sian
ŝaŭmantan kaj sangokovritan buŝon, kvazaŭ por riproĉi min pri
miaj donacoj kaj diri al mi, ke ĝi ne mortos nevenĝite. Mi ĵetis
al ĝi mian naztukon: ĝi disŝiris ĝin tiel vigle, kiel mian
ĉapelon. La ĉielo jam ekklariĝis, kaj mi antaŭsentis, ke mi
faris neutilan mortigon. Ankoraŭ unu horo, kaj la rabistoj estos
sur miaj ŝultroj. Mi levis la kapon al tiu malbenita ĉambro, kiun
mi forlasis sen deziro al reveno, kaj kien la potenco de hundo min
baldaŭ rekondukos. Terura akvofalego renversis min, la vizaĝo
kontraŭ tero.

Herbaĵbuloj, ŝtonetoj, fragmentoj de roko ruliĝis ĉirkaŭ mi
kun torento de glacia akvo. La digo estis rompita, kaj la tuta lago
malpleniĝis sur mian kapon. Tremado min ekkaptis: ĉiu ondo pasante
forportis kelkajn gradojn el mia animala varmeco, kaj mia sango
fariĝis tiel malvarma, kiel sango de fiŝo. Mi rigardas la hundon:
ĝi estas ĉiam ĉe la piedo de mia ŝtonego, batalanta kontraŭ
la morto, kontraŭ la fluo, kontraŭ ĉio, kun malfermita buŝo
kaj okuloj direktitaj al mi. Estis necesege fini. Mi malligis mian
herbujon, prenis ĝin per la du rimenoj, kaj frapis tiun abomenan
beston tiel furioze, ke la malamiko forlasis al mi la batalejon. La
torento kaptis ĝin flanke, rulis ĝin du- aŭ tri-foje, kaj ĝin
portis, mi ne scias kien.

Mi saltas en la akvon: ĝi altiĝis ĝis mezkorpo; mi alkroĉiĝas
ĉe la ŝtonegoj de l' bordo; mi eliras el la fluo; mi albordiĝas,
mi skuas min, kaj mi krias: Hura por Mary-Ann!

Kvar rabistoj elstariĝas el la tero kaj kaptas min ĉe la kolumo,
dirante: «Jen do ci estas, mortigisto! Venu ĉiuj! ni tenas lin! la
Reĝo estos kontenta! Vasili estos venĝita!»

Ŝajnas, ke, nescie, mi estis droniginta mian amikon Vasili.

En tiu tempo, sinjoro, mi estis ankoraŭ mortiginta neniun: Vasili
estis mia unua viktimo. Poste, mi faligis multajn aliajn, tute
kontraŭvole, kaj nur por defendi mian vivon; sed Vasili estas la
sola, kiu okazigis al mi penton, kvankam lia pereo rezultis de
vere senkulpa nesingardo. Vi scias, kio estas unua paŝo! Neniu
mortiginto, trovita de la polico, kaj kondukata inter du ĝendarmoj
ĝis la loko de lia krimo, mallevis la kapon pli humile ol mi. Mi
ne kuraĝis levi la okulojn al la honestuloj, kiuj min arestis;
mi ne sentis la forton, toleri iliajn malaprobajn rigardojn; mi
antaŭsentis, tremante, timegindan provon: mi estis certa, ke mi
estos prezentata al mia juĝonto kaj kondukata apud mian viktimon.
Kiel mi staros antaŭ la brovoj de l' Reĝo de la montoj, post tia
ago? Kiel mi revidos, ne mortante pro honto, la senvivan korpon de l'
malfeliĉa Vasili? Pli ol unufoje miaj genuoj fleksiĝis sub mi, kaj
mi estus restinta sur la vojo, sen la piedfrapoj, kiuj sekvis min.

Mi trairis la senhoman tendaron, la skribejon de la Reĝo, okupitan
de kelkaj vunditoj, kaj mi malsupreniris, aŭ pli ĝuste mi falis
de la ŝtuparo en mian ĉambron. La akvo estis forfluinta lasante
ŝlimajn makulojn ĉe ĉiuj muroj kaj arboj. Lasta marĉero restis
en la loko, kie mi forprenis la herbon. La rabistoj, la Reĝo kaj la
monaĥo staris, laŭronde, ĉirkaŭ griza kaj kotoza objekto, kies
vido starigis la harojn sur mia kapo: ĝi estis Vasili. La ĉielo vin
gardu, sinjoro, iam vidi kadavron fasonitan de vi! La akvo, kaj la
koto, forfluante, estis demetintaj abomenan ŝmiraĵon ĉirkaŭ li.
Ĉu vi vidis iam dikan muŝon kaptitan depost tri aŭ kvar tagoj en
araneaĵo? La ŝpinbesto, ne povante forigi tian gaston, vindas ĝin
per volvaĵo de grizaj fadenoj, kaj ŝanĝas ĝin en senforman kaj
nerekoneblan mason; tia estis Vasili, kelkajn horojn post kiam li
vespermanĝis kun mi. Mi retrovis lin je dek paŝoj de la loko, kie
mi estis adiaŭinta lin. Mi ne scias, ĉu la rabistoj lin translokis,
aŭ ĉu li mem ruliĝis tien en la konvulsioj de l' agonio; tamen mi
inklinas konjekti, ke la morto estis dolĉa al li. Plena de vino,
kiel mi lasis lin, li pereis versimile sen batalo pro forta cerba
sangalfluo.

Malbonsigna murmuro salutis mian alvenon. Haĝi-Stavros, pala kaj kun
frunto kuntirita, marŝis rekte al mi, kaptis min ĉe la maldekstra
manradiko, kaj tiris min tiel fortege, ke li kvazaŭ elartikigis mian
brakon. Li ĵetis min mezen de la rondo tiel vive, ke mi preskaŭ
metis la piedon sur la korpon de mia viktimo: mi reĵetis min rapide
malantaŭen.

«Rigardu! kriis li al mi per tondra voĉo; rigardu, kion vi
faris! ĝuu vian ellaboraĵon! satigu viajn okulojn per via krimo.
Malfeliĉulo! sed kie do vi haltos? Kiu estis dirinta al mi, en la
tago, kiam mi akceptis vin ĉi tie, ke mi malfermas mian pordon al
mortigisto?»

Mi balbutis kelkajn klarigojn; mi provis montri al la juĝanto,
ke mi estas kulpa nur pro nesingardo. Mi konfesis sincere, ke mi
ebriigis mian gardanton por liberigi min de lia observado, kaj
forkuri neĝenate el mia karcero; sed mi defendis min pri la krimo
de hommortigo. Ĉu mi estas kulpa, ke la plialtiĝo de l' akvo lin
dronigis, unu horon post mia foriro? La pruvo, ke mi deziris nenion
malbonan al li, estas, ke mi ne donis al li eĉ unu ponardfrapon dum
li estas morte ebria kaj mi havas liajn batalilojn en miaj manoj. Oni
povas lavi lian korpon, kaj kontroli, ke ĝi estas senvunda.

«Almenaŭ, diris la Reĝo, konfesu, ke via nesingardemo estas ja tre
egoista kaj kulpa! Kiam via vivo ne estis minacata, kiam oni gardis
vin ĉi tie nur pro monsumo, vi forkuris pro avareco; vi pripensis
nur la ŝparon de kelkaj piastroj, kaj vi ne okupis vin pri tiu
plendindulo, kiun vi lasas morti malantaŭ vi! Vi ne zorgis pri mi,
kiun vi senigos de necesega helpanto! Kaj kiun momenton vi elektis
por fidrompi al ni? la tagon, kiam ĉiuj malfeliĉoj atakas nin kune;
kiam mi perdis miajn plej bonajn soldatojn; kiam Sofoklis estas
vundita, kiam la Korfuano estas mortanta, kiam la juna Spiro, en kiu
mi esperis, perdis la vivon, kiam ĉiuj miaj viroj estas lacaj kaj
senkuraĝigitaj! En tia momento vi havis la kuraĝon forpreni de mi
mian Vasili! Ĉu vi ne havas do homajn sentojn? Ĉu ne estis centfoje
preferinde, pagi honeste vian reaĉeton, kiel decas al bona kaptito,
plivole ol lasi diri, ke vi oferis la vivon de unu homo pro dek kvin
mil frankoj?

--He! diable! ekkriis mi miavice, vi mortigis ja multajn aliajn, kaj
pro malpli multo.»

Li respondis kun indeco: «Ĝi estas mia profesio, sinjoro: ĝi ne
estas la via. Mi estas rabisto, kaj vi estas doktoro. Mi estas Greko,
kaj vi estas Germano.»

Al tio, mi havis nenion por respondi. Mi sentis ja, pro la tremado
de ĉiuj fibroj de mia koro, ke mi estas nek naskiĝinta nek edukita
por la hommortigista profesio. La Reĝo, pravigite de mia silento,
plialtiĝis sian voĉon je unu tono, kaj daŭrigis jene:

«Ĉu vi scias, malŝatinda junulo, kia estis la bonega estaĵo,
kies morton vi kaŭzis? Li devenis de tiuj famegaj rabistoj el Suli,
kiuj daŭrigis tiel terurajn militojn por la religio kaj la patrujo
kontraŭ Ali el Tebelen, paŝaho de Janina. De kvar generacioj, ĉiuj
liaj avoj estas pendigitaj aŭ senkapigitaj; ne unu mortis en sia
lito. Ne pasis ankoraŭ ses jaroj, de kiam lia propra frato pereis en
Epiro sekve de kondamno je morto: li estis mortiginta mahometanon.
La pieco kaj la kuraĝo estas heredaj en tiu familio. Neniam Vasili
forgesis siajn religiajn devojn. Li donacis al la preĝejoj, li donis
al la malriĉuloj. La Paskan tagon, li bruligis pli dikan kandelegon
ol ĉiuj ceteraj. Li estus mortinta plivole ol malobei la fastan
leĝon, aŭ ol manĝi viandon en abstinenca tago. Li ŝparis por
rifuĝi en monaĥejon de monto Atos. Ĉu vi sciis tion?»

Mi konfesis humile, ke mi ĝin sciis.

«Ĉu vi sciis, ke li estas la plej brava el tiuj miaj kunuloj? Mi
volas depreni nenion el la persona merito de miaj aŭskultantoj,
sed Vasili havis blindan sindonemon, kuraĝegan obeemon, fervoron
nedetrueblan de iu ajn cirkonstanco. Nenia tasko estis tro kruta
laŭ bontrovo de lia kuraĝo; nenia ekzekuto tedis lian fidelecon.
Li estus buĉinta la tutan reĝolandon, se mi estus ordoninta, ke li
faru ĝin. Li estus elŝirinta okulon de sia plej bona amiko, pro
simpla signo de mia malgranda fingro. Kaj vi formortigis lin de mi!
Malfeliĉa Vasili! kiam mi havos vilaĝon por bruligi, avarulon por
meti sur rostilon, virinon por dispecigi, infanon por senhaŭtigi
vivantan, kiu cin anstataŭos?»

Ĉiuj rabistoj elektrizitaj de tiu funebra parolo, ekkriis unuanime:
«Ni! Ni!» Unuj etendis la brakojn al la Reĝo, la aliaj elingigis
siajn ponardojn; la plej fervoraj alcelis min per siaj pistoloj.
Haĝi-Stavros haltigis ilian entuziasmon: li kovris min per sia
korpo, kaj daŭrigis sian parolon kiel sekvas:

«Konsoliĝu, Vasili, ci ne restos nevenĝita. Se mi aŭskultus nur
mian doloron, mi oferdonus al cia animo la kapon de la mortiginto;
sed ĝi valoras dek kvin mil frankojn, kaj tiu penso detenas min. Ci
mem, se ci povus ekparoli, kiel ci faris iam en niaj konsiliĝoj, ci
petus, ke mi ŝparu liajn tagojn; ci malakceptus tiel multekostan
venĝon. Ne en la cirkonstancoj, en kiuj nin lasis cia morto,
konvenas fari malsaĝaĵojn kaj ĵeti la monon tra la fenestroj.»

Li haltis momenton; mi spiris.

«Sed, daŭrigis la Reĝo, mi scios kunigi la utilon kaj la justecon.
Mi punos la kulpulon, ne riskante la kapitalon. Lia puno estos la
plej bela ornamo de cia funebra ceremonio; kaj el supre de la lasta
Palikarejo, kien forflugis cia animo, ci rigardos kun ĝojo elpagigan
turmentadon, kiu ne kostos al ni unu soldon.»

Tiu parolfino ravis la aŭdantaron. Ĉiuj estis ĉarmitaj, escepte
mi. Mi rompis al mi la kapon por diveni, kion la Reĝo rezervas al
mi, kaj mi estis tiel maltrankvila, ke miaj dentoj klakis ĝisrompe.
Certe, mi devis juĝi min feliĉa, ke mia vivo estas savita, kaj la
konservo de mia kapo ne ŝajnis al mi malŝatinda rezulto; sed mi
konis la elpenseman imagon de la Grekaj vojrabistoj: Haĝi-Stavros,
ne mortigante min, povos trudi al mi tian punon, ke mi ekmalamos la
vivon. La maljuna kanajlo rifuzis sciigi al mi, al kia turmento li
destinas min. Li kompatis tiel malmulte al mia sufero, ke li devigis
min, ĉeesti la funebran ceremonion de lia leŭtenanto.

La korpon oni senvestigis, transportis apud la fonton, kaj plene
lavis. La trajtoj de Vasili estis apenaŭ difektitaj; la kvazaŭ
oscedanta buŝo havis ankoraŭ la malfacilan rideton de l' ebrieco;
liaj malfermitaj okuloj konservis malspritegan rigardon. La membroj
perdis nenion el sia fleksebleco; la kadavra rigideco alvenas malfrue
ĉe la homoj, kiuj mortis akcidente.

La _kafeĝi_ de l' Reĝo kaj lia ĉibuk-portisto faris la tualeton de
l' mortinto. Haĝi-Stavros pagis la elspezon, ĉar li heredis. Vasili
ne havis plu familion, kaj ĉiuj liaj propraĵoj estis apartenontaj
al la Reĝo. Oni vestis la korpon per maldika ĉemizo, jupo el bela
perkalo kaj arĝentbrodita jako. Oni kovris liajn malsekajn harojn
per ĉapo preskaŭ nova. Oni enfermis en gamaŝojn el ruĝa silko
liajn krurojn, kiuj ne kuros plu. Oni piedvestis lin per babuŝoj el
Rusa ledo. Dum sia tuta vivo, la malfeliĉa Vasili neniam estis tiel
pura kaj bela. Oni ŝmiris karminon sur liajn lipojn; oni kolorigis
lin blanke kaj ruĝe, kiel junamiston, kiu tuj eniros la scenejon.
Dum la tuta faro, la orkestro de la rabistoj ludis funebran arion,
kiun vi certe aŭdis pli ol unufoje sur la stratoj de Ateno. Mi
ĝojas, ke mi ne mortis en Grekujo, ĉar ĝi estas abomena muziko,
kaj mi konsoliĝus neniam, se mi estus enterigita kun tiu akompano.

Kvar rabistoj komencis fosi tombon meze de la ĉambro, sur la loko
de la tendo de S-ino Simons, tie, kie Mary-Ann estis dorminta. Du
aliaj kuris al la tenejo por preni kandelegojn, kiujn ili disdonis al
la ĉeestantaro. Mi ricevis unu; kiel ĉiuj. La monaĥo ekkantis la
Diservon por la mortintoj. Haĝi-Stavros psalmodiris la respondojn
per firma voĉo, kiu tuŝis min ĝis en la fundo de l' animo. Venteto
blovis, kaj la vakso de mia kandelego falis sur mian manon kiel
bruliga pluvo; sed tio estis, ho ve! tre malmulte, kompare kun tio,
kio min atendis. Mi estus volonte aboninta tiun ĉi doloron, se estus
eble, ke la ceremonio neniam finiĝos.

Ĝi finiĝis tamen. Kiam la lasta preĝo estis dirita, la Reĝo
alproksimiĝis solene al la brakportilo, sur kiu kuŝis la korpo, kaj
kisis ĉi tiun ĉe la frunto. La rabistoj, unu post alia, sekvis lian
ekzemplon. Mi tremegis pensante, ke mia vico venos tuj. Mi kaŝis min
malantaŭ tiuj, kiuj jam ludis sian rolon, sed la Reĝo vidis min kaj
diris: «Estas via vico. Marŝu do! vi ŝuldas ja tion al li.»

Ĉu tio estas fine la puno, je kiu li minacis min? Justema homo estus
kontentiĝinta malpli koste. Mi ĵuras al vi, sinjoro, ke ne estas
infana ludo, kisi la lipojn de kadavro, precipe kiam oni riproĉas
sin pro ĝia mortigo. Mi antaŭeniris al la portilo, mi rigardis
rekten tiun vizaĝon, kies malfermitaj okuloj ŝajnis ridi pri mia
embaraso; mi kliniĝis la kapon, mi tuŝetis la lipojn. Ŝercema
rabisto apogis la manon sur mian nukon. Mia buŝo platiĝis sur la
malvarma buŝo; mi sentis la kontakton de liaj glaciaj dentoj, kaj
mi releviĝis kaptite de teruro, kunportante mi ne scias kian guston
de morto, kiu premas ankoraŭ mian gorĝon en la momento, kiam mi
parolas al vi. La virinoj estas vere feliĉaj: ili havas la rimedon
sveni.

Tiam oni mallevigis la kadavron en la teron. Oni ĵetis sur ĝin
plenmanon da floroj, unu panon, unu pomon, kaj kelkajn gutojn da vino
el Egino. Tio estis, kion li malplej bezonis. La fosaĵo estis rapide
fermita, pli rapide ol mi estus dezirinta. Rabisto rimarkigis, ke oni
bezonus du bastonojn por fari krucon. Haĝi-Stavros respondis al li:
«Estu trankvila; oni metos la bastonojn de la _milordo_.» Mi lasas
vin imagi, ĉu mia koro bruegis en mia brusto. Kiajn bastonojn? Kio
estas komuna inter la bastonoj kaj mi?

La Reĝo faris signon al ŝia _ĉibuĝi_, kiu kuris al la oficejoj
kaj revenis kun du longaj stangoj el Apolona laŭro. Haĝi-Stavros
prenis la funebran portilon kaj portis ĝin sur la tombon. Li apogis
ĝin sur la ĵus ŝovelitan teron, levigis unu el ĝiaj ekstremaĵoj
dum la alia restis tere, kaj diris al mi kun rideto. «Por vi, mi
laboras. Senŝuigu vin, mi petas.»

Li legis verŝajne en miaj okuloj demandon plenan de angoro kaj
timego, ĉar li respondis al la paroloj, kiujn mi ne kuraĝis diri:

«Mi ne estas malbona, kaj mi ĉiam malamis la neutilajn severaĵojn.
Pro tio mi volas trudi al vi punon, kiu utilos al ni, liberigante
nin, de nun, de via gardado. De kelkaj tagoj, vi havas obstinan
forkuremon. Mi esperas, ke, kiam vi estos ricevinta dudek
bastonfrapojn sur la piedplandoj, vi ne bezonos plu gardanton,
kaj via amo al la vojaĝoj kvietiĝos por kelka tempo. Ĝi estas
turmento, kiun mi konas; la Turkoj suferigis ĝin al mi dum mia
juneco, kaj mi scias pro sperto, ke ĝi ne mortigas. Ĝi doloras tre;
vi krios, mi informas vin pri tio. Vasili aŭdos vin el la fundo de
sia tombo, kaj li estos kontenta pri ni.»

Ĉe tiu ekscio, mia unua ideo estis uzi miajn krurojn, dum
mi disponas ilin ankoraŭ. Sed kredinde mia voleco estis tre
malsana, ĉar estis al mi neeble meti unu piedon antaŭ la alian.
Haĝi-Stavros sublevis min tiel facile, kiel ni kolektas insekton
sur vojo. Mi sentis, ke oni ligas kaj senŝuigas min, antaŭ ol unu
penso, elirinta el mia cerbo, havis la tempon atingi la ekstremaĵon
de la membroj. Mi scias, nek sur kion oni apogis miajn piedojn,
nek kiel oni malhelpis, ke ili retroiru ĝis mia kapo ĉe la unua
bastonfrapo. Mi vidis ambaŭ stangojn turniĝadi antaŭ mi, unu
dekstre, la alia maldekstre; mi fermis la okulojn, kaj atendis.
Mi certe ne atendis dum dekono da sekundo, kaj tamen, dum tiel
mallonga daŭro, mi havis la tempon sendi benon al mia patro, kison
al Mary-Ann, kaj pli ol cent mil malbenojn dividotajn inter S-ino
Simons kaj John Harris.

Mi ne svenis eĉ unu momento; ĝi estas kapablo, kiu mankas al mi,
mi jam diris al vi. Tial, nenio perdiĝis. Mi sentis ĉiujn frapojn,
unu post la alia. La unua estis tiel furioza, ke mi kredis, ke la
ceteraj povos fari nenion plie. Ĝi trafis min meze de la piedplando,
sub tiu elasta arkaĵeto, kiu estas antaŭ la kalkano kaj portas la
korpon. Ne estas la piedo, kiu sentis doloron, tiun fojon; sed mi
kredis, ke la ostoj de miaj malfeliĉaj kruroj dispeciĝos. La dua
trafis min pli malsupre, precize sub la kalkanoj; ĝi donis al mi
profundan, fortegan skuon, kiu ŝancelis la tutan vertebraron, kaj
plenigis per terura tumulto mian kranion kvazaŭ diskrevontan. La
tria tuŝis rekte la fingrojn kaj produktis akran kaj pikan senton,
kiu trakuris la tutan antaŭan parton de l' korpo kaj kredigis al mi
dum momento, ke la ekstremaĵo de l' bastono relevis la pinton de mia
nazo. Tiu momento estas, mi kredas, kiam la sango spruĉis unuafoje.
La frapoj intersekvis laŭ sama vico kaj sur la samaj lokoj, post
egalaj intertempoj. Mi havis sufiĉe da kuraĝo por silenti ĉe
la du unuaj; mi kriis ĉe la tria, mi blekegis ĉe la kvara, mi
ĝemis ĉe la kvina kaj la postaj. Ĉe la deka, la karno mem ne havis
plu sufiĉan forton por plendi: mi silentis. Sed la neniigo de la
korpa forto malpligrandigis neniel la klarecon de miaj perceptoj.
Mi ne estis kapabla levi la palpebroj, kaj tamen la plej malforta
bruo atingis tro bone miajn orelojn. Mi ne perdis unu vorton de
tio, kion oni diris ĉirkaŭ mi. Tio estas observo, kiun mi memoros
iam, se mi praktikos la medicinon. La kuracistoj ne ĝenas sin por
kondamni malsanulon, je kvar paŝoj de lia lito, ne pripensante, ke
la plendindulo havas eble ankoraŭ sufiĉan aŭdon por ilin kompreni.
Mi aŭdis junan rabiston, kiu diras al la Reĝo: «Li mortis. Kial
ni lacigas du virojn sen profito por iu?» Haĝi-Stavros respondis:
«Timu nenion. Mi ricevis sesdek intersekve, kaj du tagojn poste, mi
dancis la _Romaikon_.

--Kiel ci faris?

--Mi uzis la ŝmiraĵon de Itala renegato, nomita Luiĝi-Bej'....
Kien ni alvenis? Kiom da frapoj?

--Dek sep.

--Ankoraŭ tri, infanoj; kaj zorge preparu la lastajn.»

La bastono vane falis. La lastaj frapoj trafis sangokovritan, sed
sensentan materion. La doloro estis preskaŭ paralizinta min.

Oni forprenis min el la portilo; oni malligis la ŝnurojn; oni
vindis miajn piedojn per kompresoj de malvarma akvo, kaj ĉar mi
sentis soifon de vundito, oni donis al mi grandan glason da vino.
La kolero revenis al mi antaŭ la forto. Mi ne scias, ĉu vi estas
konstruita kiel mi, sed mi konas nenion tiel humiligan, kiel estas
korpa puno. Esti naskiĝinta dum la 19a jarcento, uzi la vaporon kaj
la elektron, posedi duonon el la sekretoj de la naturo, koni plene
ĉion, kion la scienco eltrovis por la bonstato kaj la sendanĝereco
de la homo, scii, kiel oni kuracas la febron, kiel oni malhelpas la
variolon, kiel oni rompas ŝtonon en la veziko, kaj ne esti kapabla
sin defendi kontraŭ bastonfrapo, tio estas iom troa, laŭvere! Se mi
estus soldato kaj submetita al korpaj punoj, mi nepre mortigus miajn
estrojn.

Kiam mi vidis min sidanta sur la algluanta tero, kun piedoj
enkatenitaj de l' doloro, kun malvivaj manoj; kiam mi ekvidis
ĉirkaŭ mi la homojn, kiuj min batis, tiun, kiu min batigis, kaj
tiuj, kiuj rigardis dum oni batas min, la kolero, la honto, la sento
de mia ofendita indeco, de la malrespektita justeco, de la brute
suferigita inteligento, enblovis, en mian senfortan korpon, plenecon
de malamo, de ribelo kaj de venĝemo. Mi forgesis ĉion, kalkulon,
utilon, singardon, estontecon; mi ellasis ĉiujn veraĵojn, kiuj min
sufokis; torento da insultoj suprenvenis rekte al miaj lipoj, dum
la eksterŝutita galo superfluis kiel flava ŝaŭmo ĝis en miaj
okulblankoj. Certe, mi ne estas oratoro, kaj miaj solecaj studoj
ne kutimigis min al la uzo de la parolo; sed la indigno, kiu naskis
poetojn, pruntis al mi dum horkvarono la sovaĝan elokventecon de
tiuj Kantabraj kaptitoj, kiuj elspiris la animon kun insultoj kaj
kraĉis sian lastan sopiron al la vizaĝo de la venkintaj Romanoj.
Ĉion, kio povas ofendi homon en lia fiereco, en lia amemo kaj en
liaj plej karaj sentoj, mi diris al la Reĝo de la montoj. Mi metis
lin en la rangon de la malpuregaj bestoj kaj rifuzis al li eĉ la
nomon de homo. Mi insultis lin en lia patrino, kaj en lia edzino,
kaj en lia filino, kaj en lia tuta geidaro. Mi dezirus ĉion ripeti
laŭtekste al vi, kion aŭdi mi lin devigis, sed la vortoj mankas
al mi hodiaŭ ĉar mi estas malvarmsanga. Tiumomente, mi fabrikis
ĉiuspecajn esprimojn, kiuj ne troviĝas en la vortaro, kaj kiujn
oni komprenis tamen, ĉar la rabista aŭdantaro blekegis sub miaj
paroloj, kiel ĉashundaro sub la vipoj de la kondukistoj. Sed vane
mi rigardis la maljunan Palikaron, mi observis ĉiujn muskolojn de
lia vizaĝo, mi esploris avide la plej malgrandajn sulkojn de lia
frunto, mi ne konstatis ĉe li signeton de emocio. Haĝi-Stavros ne
brovumis pli ol busto el marmoro. Li respondis al ĉiuj miaj ofendoj
per la senmova insulto de la malŝato. Lia sintenado incitegis min
ĝis frenezeco. Mi havis momenton de deliro. Nubo, ruĝa kiel sango,
pasis antaŭ miaj okuloj. Mi leviĝas subite sur miaj kontuzitaj
piedoj, mi ekvidas pistolon ĉe la zonumo de rabisto, mi eltiras
ĝin, mi levas la ĉanon, mi alcelas la Reĝon el proksimege, la pafo
sonas, kaj mi falas renversen murmurante: «Mi estas venĝita!»

Li estas, kiu min relevis. Mi rigardis lin kun tiel profunda mirego,
kvazaŭ mi vidus lin elirinta el la infero. Li ne ŝajnis emociita,
kaj ridetis kviete, kiel senmortulo. Kaj tamen, sinjoro, mi ne
maltrafis lin. Mia kuglo tuŝis lin ĉe la frunto, unu centimetron
super la maldekstra brovo: sanga signo ĝin pruvis. Sed, ĉu tial,
ke la pistolo estis malbone ŝargita, aŭ ke la pulvo estis malbona,
aŭ pli versimile ke la kuglo glitis sur la osto de l' kranio, mia
pistolpafo produktis nur defrotaĵon!

La nevundebla monstro sidigis min zorge sur la teron, kliniĝis
al mi, tiris mian orelon, kaj diris: «Kial vi provas la neeblon,
junulo? Mi antaŭsciigis vin, ke mia kapo ne estas trapafebla, kaj
vi scias, ke mi neniam mensogas. Ĉu oni ne rakontis ankaŭ al vi,
ke Ibrahim min alpafigis de sep Egiptoj, kaj mi savis mian haŭton?
Mi esperas, ke vi ne pretendas esti pli lerta ol sep Egiptoj! Sed
aŭskultu: kvankam vi estas homo el la Nordo, vi havas la manon
rapida! Tio estas via afero! Diable! se mia patrino, pri kiu vi ĵus
parolis tiel senpripense, ne estus konstruinta min fortike, mi estus
homo enterigota. Iu ajn, en mia loko, estus mortinta, ne dirante
dankon. Miaflanke, tiaj okazaĵoj min rejunigas. Ili memorigas al
mi mian bonan tempon. Je via aĝo, mi elmetis mian vivon kvarfoje
en ĉiu tago, kaj mi digestis nur des pli bone. Nu, mi ne koleras
kontraŭ vi, kaj mi pardonas vian movon de malpacienco. Sed pro
tio, ke ĉiuj miaj regatoj ne estas netrapafeblaj, kaj ke vi povus
cedi denove al via nesingardemo, ni uzos por viaj manoj la saman
kuracon, ol por viaj piedoj. Nenio malhelpus nin, komenci tuj: tamen
mi atendos ĝis morgaŭ, pro intereso al via sano. Vi vidas, ke
la bastono estas ĝentila batalilo, kiu ne mortigas: vi mem ĵus
pruvis, ke bastonfrapita homo egalvaloras du. La morgaŭa ceremonio
okupos vin. La kaptitoj ne scias, kiamaniere pasigi sian tempon.
La senokupeco estas, kiu donis al vi malbonajn konsilojn. Cetere,
estu trankvila: tuj post alveno de via reaĉeto, mi kuracos viajn
defrotaĵojn. Restas ankoraŭ al mi iom da ŝmiraĵo de Luiĝi-bej.
Nenio vidiĝos plu post du tagoj, kaj vi povos valsi en la balo de la
palaco, ne sciigante al viaj kundancantinoj, ke ili apogas sin sur la
brako de elbatita sinjoro.»

Mi ne estas Greko, mi, kaj la insultoj vundas min tiel grave, kiel la
batoj. Mi montris la pugnon al la maljuna pendindulo, kaj mi kriis
per ĉiuj miaj fortoj:

«Ne, kanajlo, mia reaĉeto estos neniam pagita! ne! mi petis monon
de neniu! Ci ricevos el mi nur mian kapon, kiu neniel utilos al ci.
Prenu ĝin tuj, laŭ cia bontrovo. Ci faros servon al mi, kaj al ci
ankaŭ. Ci ŝparigos al mi du semajnojn da turmentoj, kaj la naŭzon
pro cia vido, kiu estas la plej grava el tiuj turmentoj. Kaj ci mem
ŝparos mian dusemajnan nutradon. Ne hezitu, ci ne ricevos alian
profiton de mi!»

Li ridetis, levis la ŝultrojn kaj respondis: «Ta! ta! ta! ta!
Jen vere miaj junuloj! ili iras ĉiam tro antaŭen! Ĉe la unua
malhelpo, ili ĉion forlasas. Se mi aŭskultus vin, mi bedaŭrus ĝin
antaŭ ok tagoj, kaj vi ankaŭ. La Anglinoj pagos, mi estas certa. Mi
konas ankoraŭ la virinojn, kvankam delonge mi vivas izole. Kion oni
dirus, se mi mortigus vin hodiaŭ kaj la reaĉeto alvenus morgaŭ?
Oni diskonigus la famon, ke mi malrespektis mian parolon, kaj miaj
estontaj kaptitoj suferus buĉadon kiel ŝafidoj, ne petante unu
centimon de siaj parencoj. Ni ne malbonigu la metion!

--Ha! Ci kredas, lerta homo, ke la Anglinoj cin pagis! Jes, ili pagis
cin, kiel ci meritis!

--Vi estas tro afabla.

--Ilia reaĉeto kostos al ci okdek mil frankojn, ĉu ci aŭdas? Okdek
mil frankojn el cia poŝo!

--Ne diru do tiajn parolojn! Oni kredus, ke la bastonoj trafis vin
ĉe la kapon.

--Mi tion diras, kio estas. Ĉu ci memoras la nomon de ciaj
kaptitinoj?

--Ne, sed mi havas ĝin skribe.

--Mi helpos cian memoron. La sinjorino estas nomata Simons.

--Nu?

--Asocianino de la firmo Barley, en Londono.

--Mia bankiero?

--Ĝuste.

--Kiel ci scias la nomon de mia bankiero?

--Kial ci diktis cian korespondadon en mia ĉeesto?

--Cetere, tute egale? Ili ne povas friponi min; ili ne estas Grekoj,
ili estas Angloj; la tribunaloj.... Mi faros proceson!

--Kaj ci perdos. Ili havas kvitancon.

--Estas vere. Sed pro kiu fataleco mi donis al ili kvitancon?

--Pro tio, ke mi konsilis ĝin al ci, plendinda homo!

--Kanajlo! malbone baptita hundo! infera skismano! ci senhavigis
min! ci perfidis min! ci friponis min! Okdek mil frankoj! Mi havas
la respondecon! Se almenaŭ Barley kaj K-o estus la bankieroj de
la Kompanio! mi perdus nur mian parton. Sed ili havas nur miajn
kapitalojn, mi perdos ĉion. Ĉu vere ci estas certa, ke ŝi estas el
la firmo Barley?

--Same, kiel certa, ke mi mortos hodiaŭ.

--Ne, ci mortos nur morgaŭ. Ci ne suferis sufiĉe. Oni trudos al ci
doloron por okdek mil frankoj. Kian turmenton mi elpensos? Okdek mil
frankoj? Okdek mil mortoj estus malmulto. Kion do mi faris al tiu
perfidulo, kiu ŝtelis de mi kvardek mil? Pfu! Infana ludo, ŝerco!
Li ne kriegis du horojn! Mi trovos ion pli konvenan. Sed, se ekzistus
du samnomaj firmoj?

--Placo Cavendish, 31!

--Jes, tia estas la adreso. Malspritulo! kial ci ne informis min,
anstataŭ min perfidi? Mi estus postulinta de ili la duoblon. Ili
estus pagintaj; ili estas sufiĉe riĉaj. Mi ne estus doninta
kvitancon: mi ne donos plu tian.... Ne, ne! tiu fojo estas la
lasta!... Ricevite: cent mil frankojn de S-ino Simons! Kia
malsprita frazo! Ĉu vere mi estas, kiu diktis tion?... Sed
mi pripensas! mi ne subsignis!... Jes, sed mia sigelo valoras
subskribon: ili havas dudek leterojn de mi. Kial ci petis de mi tiun
kvitancon? Kion ci atendis el tiuj du virinoj? Dek kvin mil frankojn
por cia reaĉeto.... Ĉie, la egoismo!... Ci devis alkonfidi cin al
mi: mi estus resendinta cin senpage; mi estus eĉ paginta cin. Se
ci estas malriĉa, kiel ci diras, ci devas scii, kiel bona estas la
mono. Ĉu ci imagas nur, kio estas sumo da okdek mil frankoj? Ĉu ci
scias, kioman volumenon ĝi faras en ĉambro? kiom da ormoneroj ĝi
enhavas? kaj kiom da mono oni povas gajni en la negoco per okdek mil
frankoj? Ĝi estas riĉaĵo, kanajlo! Ci ŝtelis de mi riĉaĵon! Ci
senigis mian filinon, la solan estaĵon, kiun mi amas en la mondo.
Ŝi estas, por kiu mi laboras. Sed, se ci konas miajn aferojn, ci
scias, ke mi trakuras la montaron dum plena jaro por gajni kvardek
mil frankojn. Ci forprenis du jarojn el mia vivo: estas, kvazaŭ mi
dormis du jarojn!»

Mi estis do fine trovinta la vundeblan lokon! La maljuna Palikaro
estis trafita ĉe la koro. Mi sciis, ke mia konto estas fermita, mi
esperis neniun pardonon, kaj tamen mi sentis maldolĉan ĝojon pro
la konfuziĝo de tiu kvietega vizaĝo kaj de tiu masko el ŝtono.
Plezure mi sekvis, sur la sulkoj de lia vizaĝo, la konvulsian movon
de la pasio, same kiel la ŝippereinto, vaganta sur furioza maro,
admiras malproksime la ondon, kiu lin englutos. Mi estis simila al
la pensanta kano, kiun la bruta universo premegas per sia maso, kaj
kiu mortante konsoliĝas pro la fiera konscio pri sia supereco[8]. Mi
pensis fierege: «Mi pereos en la turmentoj, sed mi estas estro de
mia estro, kaj turmentisto de mia turmentisto».



VII

JOHN HARRIS


La Reĝo konsideradis sian venĝon, kiel homo, fastinte tri tagojn,
rigardas bonan manĝon. Li esploris intersekve ĉiujn pladojn,
mi volas diri, ĉiujn turmentojn; li pasigis la langon sur siaj
sekiĝintaj lipoj, sed li ne sciis, per kio li komencos, nek kion
li elektos. Ŝajnis, kvazaŭ pro troa malsato li estus perdinta la
apetiton. Li pugnofrapis sian kapon, kvazaŭ por ŝprucigi ion el
ĝi; sed la ideoj eliris tiel rapide kaj tiel kunpremite, ke estis
malfacile kapti unu el ili ĉe ĝia paso. «Parolu do! kriis li al
siaj regatoj. Konsilu al mi. Por kio vi estas utilaj, se vi ne estas
kapablaj doni konsilon? Ĉu mi atendos, ĝis kiam la Korfuano estos
reveninta, aŭ kiam Vasili aŭdigos sian voĉon el la fundo de la
tombo? Trovu al mi, brutuloj, kiuj vi estas, turmenton, kiu valoru
okdek mil frankojn!»

La juna _ĉibuĝi_ diris al sia estro: «Al mi venas ideo. Unu
el ciaj oficiroj mortis, unu forestas, tria estas vundita. Faru
konkurson por iliaj oficoj. Promesu, ke tiuj, kiuj scios venĝi cin
la plej bone, anstataŭos Sofoklis, la Korfuanon kaj Vasili.»

Haĝi-Stavros ridetis kompleze pri tiu elpenso. Li karesis la
mentonon de l' knabo kaj diris:

«Ci estas ambicia, hometo! Bonege! La ambicio estas la risorto de
l' kuraĝo. Konsentite pri la konkurso! Ĝi estas moderna ideo el
Eŭropo; tio plaĉas al mi. Por cin rekompenci, ci opinios unua, kaj
se ci trovos ion bela, Vasili ne havos alian heredonton, ol cin.

--Mi volus, diris la knabo, eltiri kelkajn dentojn de la _milordo_,
meti enbuŝaĵon en sian buŝon, kaj kurigi lin, bridumitan, ĝis
kiam li falos pro laceco.

--Liaj piedoj estas tro malsanaj: li falus ĉe la dua paŝo. Viavice,
nun! Tamburis, Mustakas, Koltzida, Milotis, parolu, mi aŭskultas
vin.

--Mi, diris Koltzida, rompus bolantajn ovojn sub liaj akseloj.
Mi provis jam tion ĉe virino el Megara, kaj mi ricevis multe da
plezuro.

--Mi, diris Tamburis, kuŝigus lin teren kun ŝtono da kvincent
funtoj sur la brusto. Oni elstreĉas la langon kaj oni kraĉas
sangon; ĝi estas sufiĉe bela spektaklo.

--Mi, diris Milotis, metus vinagron en liajn naztruojn, kaj enpuŝus
dornojn sub liajn ungojn. Oni ternas rave, kaj oni ne scias, kien
meti siajn manojn.»

Mustakas estis unu el la kuiristoj de la bando. Li proponis, ke oni
kuiru min malrapide. La vizaĝo de l' Reĝo heliĝis.

La monaĥo ĉeestis la konferencon kaj lasis paroli, ne esprimante
sian opinion. Tamen, li kompatis min, kiom ebligis lia sentemeco, kaj
helpis min, proporcie al lia inteligento. «Mustakas, diris li, estas
tro malbonkora. Oni povas ja turmenti la _milordon_, ne bruligante
lin vivantan. Se vi nutrus lin per peklaĵo, ne permesante, ke li
trinku, li daŭrus longe, li suferus multe, kaj la Reĝo kontentigus
sian venĝemon, ne elvokante tiun de Dio. Tute neprofiteman konsilon
mi donas al vi; ĝi produktos nenion al mi; sed mi volus, ke ĉiuj
estu kontentaj, ĉar la monaĥejo enspezis ja la dekonimposton.

--Haltu! interrompis la _kafeĝi_. «Bona maljunulo», mi havas
ideon, kiu egalvaloras la cian. Mi kondamnas la _milordon_ je morto
pro malsato. La ceteraj faros al li tiom da malbono, kiom ili volos;
mi pretendas malhelpi nenion. Sed mi gardostaros antaŭ lia buŝo,
kaj mi zorgos por ke nek guto da akvo nek peceto da pano ĝin eniru.
La laceco duobligos lian malsaton, la vundoj ekbruligos lian soifon
kaj la tuta laboro de la ceteraj utilos fine al mia profito. Kion ci
diras pri tio, cia Reĝa Moŝto? Ĉu mi rezonis bone kaj ci donas al
mi la heredaĵon de Vasili?

--Iru ĉiuj al la diablo! diris la Reĝo. Vi rezonus malpli kviete,
se la malnoblulo estus ŝtelinta de vi okdek mil frankojn! Forportu
lin en la tendaron, kaj amuzu vin per li. Sed ve al la mallertulo,
kiu mortigus lin pro nesingardo! Tiu ĉi homo devas morti nur per
mia mano. Mi volas, ke li repagu al mi per plezuro ĉion, kion li
forprenis de mi permone. Li verŝos gutope la sangon de siaj vejnoj,
kiel malbona ŝuldanto, kiu elpagas soldope.»

Vi ne povas kredi, sinjoroj, per kiaj krampoj la plej malfeliĉa homo
estas ankoraŭ ligita kun la vivo. Certe, mi estis avidega morti;
kaj nenio pli feliĉa povis okazi al mi, ol perei per unu sola fojo.
Tamen, io ĝojis en mi ĉe tiu minaco de Haĝi-Stavros. Mi benis la
longecon de mia turmentado. Espera instinkto tiklis la fundon de mia
koro. Se bonfarulo estus proponinta al mi, pafi en mian kapon, mi
estus hezitinta.

Kvar rabistoj prenis min ĉe kapo kaj kruroj, kaj portis min, kiel
blekegantan pakon, tra la skribejo de l' Reĝo. Mia voĉo vekis
Sofoklis sur lia kuŝejo. Li vokis siajn kunulojn, rakontigis al si
la novaĵojn, kaj petis vidi min el proksime. Ĝi estis kaprico de
malsanulo. Oni ĵetis min teren apud li:

«_Milordo_, diris li al mi, ni estas ambaŭ en tre malbona stato;
sed oni povas veti multon, ke mi releviĝos antaŭ vi. Ŝajnas, ke
oni pripensas jam por doni al mi posteulon. Kiel maljustaj estas
la homoj! Mia ofico en konkurso! Nu mi volas ankaŭ konkursi kaj
stariĝi kiel kandidato. Vi atestos por mi, kaj vi pruvos per viaj
ĝemoj, ke Sofoklis ne mortis ankoraŭ. Oni tuj ligos viajn kvar
membrojn, kaj mi prenas sur min, turmenti vin per unu sola mano tiel
vigle, kiel la plej bonfarta el tiuj sinjoroj.»

Por komplezi al la sentaŭgulo, oni ligis miajn brakojn. Li petis,
ke oni turnu lin al mi, kaj komencis fortiri miajn harojn, unu post
alia, kun la pacienco kaj la reguleco de profesia senharigistino.
Kiam mi vidis, ĝis kio malgraviĝas tiu nova turmento, mi kredis,
ke la vundito, tuŝite de mia mizero kaj kompatante pro siaj propraj
suferoj, volas liberigi min de siaj kamaradoj kaj havigi al mi unu
horon da ripozo. La fortiro de unu haro estas multe malpli dolora
ol pinglopiko. La dudek unuaj foriris unu post la alia ne lasante
bedaŭron al mi, kaj mi deziris kore bonan vojaĝon al ili. Sed mi
devis baldaŭ kanti laŭ alia tono. La kranihaŭto, incitite de
multego da nesenteblaj vundoj, inflamis. Juko malpreciza, poste
iom pli akra, poste netolerebla, kuris ĉirkaŭ mia kapo. Mi volis
almeti la manojn tien; mi komprenis, pro kia intenco la sovaĝulo
min ligigis. La senpacienco pligrandigis la suferon; mia tuta sango
alfluis al la kapo. Ĉiufoje, kiam la mano de Sofoklis alproksimiĝis
al mia hararo, doloroza tremado disvastiĝis en la tutan korpon. Mil
neklarigeblaj jukoj turmentis miajn krurojn kaj brakojn. La nervaro,
ĉiuloke incitegita, envolvis min per reto pli dolora ol la tuniko de
Dejaniro. Mi ruliĝis tere, mi kriis, mi petis pardonon, mi bedaŭris
la bastonbatojn sur la piedplandoj. La turmentisto kompatis min,
nur kiam liaj fortoj estis komsumitaj. Kiam li sentis sian vidon
malklara, sian kapon peza kaj sian brakon laca, li faris lastan
penon, enŝovis la manon en miajn harojn, ekkaptis plenan tufon da
ili, kaj lasis sin refali sur sian kuŝejon, eltirante el mi krion de
malespero.

«Venu kun mi, diris Mustakas. Ci juĝos, apud mia fajro, ĉu mi tiom
valoras, kiom Sofoklis, kaj ĉu mi meritas leŭtenantan oficon.»

Li levis min, kiel plumon, kaj portis min en la tendaron, antaŭ
amason de rezina ligno kaj dornaĵaro. Li malligis la ŝnurojn,
forprenis miajn vestaĵojn kaj ĉemizon, lasante al mi nur la
pantalonon. «Ci estos, diris li, mia kuireja helpanto. Ni ekbruligos
fajron kaj preparos kune la manĝon de l' Reĝo.»

Li ekflamigis la ŝtiparon kaj etendis min laŭdorse, je du futoj de
monto el flamoj. La ligno kraketis; la brulruĝaj karboj falis hajle
ĉirkaŭ mi. La varmo estis netolerebla. Mi trenis min per la manoj
iom pli malproksimen, sed li revenis kun pato, kaj repuŝis min per
la piedo ĝis la loko, kien li estis metinta min.

«Rigardu atente, diris li, kaj profitu miajn lecionojn. Jen la
internaĵo de tri ŝafidoj: ĝi sufiĉas por nutri dudek homojn.
La Reĝo elektos la plej delikatajn partojn; li disdonos la reston
al siaj amikoj. Ci ne estas tiumomente inter ĉi tiuj, kaj se ci
gustumos mian kuiraĵon, ĝi estos nur per la okuloj.»

Mi aŭdis baldaŭ la fritaĵon, kiu bolas, kaj tiu bruo memorigis
al mi, ke mi fastas de hieraŭ. Mia stomako enviciĝis inter miajn
turmentistojn, kaj mi havis unu plian malamikon. Mustakas prezentis
la paton sub miajn okulojn, kaj briligis antaŭ miaj rigardoj la
apetitdonan koloron de la viando. Li skuis sub miaj naztruoj la
allogaj parfumoj de la rostita ŝafido. Subite, li rimarkis, ke
li forgesis ian spicon, kaj kuris por preni salon kaj pipron,
alkonfidante la paton al mia diligenteco. La unua ideo, kiu venis
al mi, estis, ŝteli pecon da viando; sed la rabistoj estis nur je
dek paŝoj; ili estus malhelpintaj min ĝustatempe. «Se, almenaŭ,
pensis mi, mi havus ankoraŭ mian pakon de arseniko!» Kion mi faris
el ĝi? Mi ne estis remetinta ĝin en la herbujon. Mi metis la manojn
en ambaŭ poŝojn. Mi prenis el ili malpuran paperon kaj plenmanon da
tiu bonfaronta polvo, kiu eble min savos kaj almenaŭ min venĝos.

Mustakas revenis en la momento, kiam mia dekstra mano estis
malfermita super la pato. Li ekkaptis mian brakon, enigis sian
rigardon ĝis la fundo de miaj okuloj, kaj diris per minaca voĉo:
«Mi scias, kion ci faris.»

Mia brako falis senkuraĝigite. La kuiristo daŭrigis:

«Jes, ci ĵetis ion sur la manĝon de la Reĝo.

--Kion do?

--Sorĉaĵon. Sed tute egale. Iru, mia malfeliĉa _milordo_,
Haĝi-Stavros estas pli lerta sorĉisto ol ci. Mi tuj servos al li la
manĝon. Mi havos mian parton de ĝi, kaj ci ne gustumos ĝin.

--Ĝi multe utilu al ci!»

Li lasis min antaŭ la fajro, rekomendinte min al dekduo da rabistoj,
kiuj manĝis brunan panon kaj maldolĉajn olivojn. Tiuj Spartanoj
faris societon al mi dum unu aŭ du horoj. Ili aranĝis mian fajron
kun flegista atentado. Se foje mi provis rampi iom pli malproksimen
de mia turmento, ili ekkriis: «Atentu, ci malvarmumiĝus!» Kaj ili
puŝis min ĝis en la flamo per fortaj batoj de brulantaj bastonoj.
Mia dorso estis striita de ruĝaj makuloj, mia haŭto ŝvelis en
brulumaj veziketoj, miaj okulharoj friziĝis pro la varmeco de
l' fajro, miaj haroj haladzis odoron de bruligita karno, kiu min
naŭzis; kaj tamen mi frotis miajn manojn pensante, ke la Reĝo
manĝos el mia kuiraĵo, kaj ke io nova okazos sur monto Parnis
antaŭ la finiĝo de l' tago.

Baldaŭ la kunmanĝintoj de Haĝi-Stavros reaperis en la tendaro,
kun plena stomako, brila okulo, hela vizaĝo. «Bone, pensis mi, via
ĝojo kaj via sano falos simile al masko, kaj vi malbenos sincere
ĉiun plenbuŝon el la festeno, kiun mi spicis por vi!» La fama
Lokusto, mi konjektas, pasigis agrablajn momentojn en sia vivo.
Kiam oni havas motivon por malami la homojn, estas iom dolĉe vidi
fortikan estaĵon, kiu iras, venas, kantas, portante en la intesto
ĝermon de morto, kiu kreskos kaj lin konsumos. Ĝi estas proksimume
tiu sama ĝojo, kiun sentas bona kuracisto vidante mortanton, kiun li
scias revivigi. Lokusto praktikis kontraŭmanieran medicinon, kaj mi
ankaŭ.

Miajn malamemajn pripensojn interrompis stranga tumulto. La hundoj
bojis ĥore, kaj sufokiĝanta sciigisto aperis sur la plataĵo kun
la tuta hundaro post li. Ĝi estis Dimitri, la filo de Kristodulo.
Kelkaj ŝtonoj, ĵetitaj de la rabistoj, liberigis lin de lia
eskorto. Li kriis el kiel eble plej malproksime: «La Reĝon! mi
bezonas paroli al la Reĝo!» Kiam li estis je dudek paŝoj de mi, mi
vokis lin per plenda voĉo. Li estis terurita de la stato, en kiu li
trovas min, kaj li ekkriis: «Ho nesingarduloj! Plendinda junulino!

--Mia bona Dimitri! diris mi al li, el kie ci venas? ĉu eble min
reaĉeto estas pagita?

--La temo estas vere pri reaĉeto! sed timu nenion, mi alportas
bonajn novaĵojn. Bonajn por vi, malfeliĉajn por mi, por li, por
ŝi, por ĉiuj! Mi bezonas vidi Haĝi-Stavros. Ne unu minuto estas
perdota. Ĝis mia reveno, ne permesu ke oni suferigu vin: ŝi mortus
pro tio! Vi aŭdas, vi ceteraj! ne tuŝu la _milordon_. Ĝi kostus al
vi la vivon. La Reĝo distranĉigus vin en pecojn. Konduku min al la
Reĝo!»

La mondo estas tiamaniere aranĝita, ke kiu ajn parolas kiel estro,
estas preskaŭ certa, ke oni lin obeos. Tiom da aŭtoritateco
aŭdiĝis en la voĉo de tiu servisto, kaj lia pasio parolis por
tiel komandema tono, ke miaj gardantoj, mirigitaj kaj timegigitaj,
forgesis restigi min apud la fajro. Mi rampis iom malproksimen, kaj
ripozigis dolĉege mian korpon sur malvarma ŝtonego ĝis la alveno
de Haĝi-Stavros.

Li ŝajnis nek malpli emociita nek malpli agitita ol Dimitri. Li
prenis min en siajn brakojn, kiel malsanan infanon, kaj forportis
min rekte ĝis la fundo de tiu fatala ĉambro, kie Vasili estas
enterigita. Li metis min sur sian propran tapiŝon kun patrinaj
zorgoj; li faris du paŝojn malantaŭen, kaj rigardis min kun stranga
miksaĵo de malamo kaj de kompato. Li diris al Dimitri: «Mia infano,
por la unua fojo mi lasos tian krimon nepunita. Li mortigis Vasili,
tio estas nenio. Li volis mortigi min mem, mi pardonas ĝin al li.
Sed li friponis min, la sentaŭgulo! Okdek mil frankoj malplie en la
doto de Fotini? Mi estis serĉanta turmenton egalan al lia krimo. Ho!
estu certa! Mi estus trovinta!... Mi malfeliĉulo! Kial mi ne venkis
mian koleron? Mi agis vere maldolĉe kontraŭ li. Ŝi estas, kiu
pagos pro tio. Se ŝi ricevus dudek bastonfrapojn sur siaj piedetoj,
mi ne revidus ŝin. La viroj ne mortas pro tio, sed virino! Dek kvin
jara infanino!»

Li forsendis el la ĉambro ĉiujn rabistojn, kiuj amasiĝis ĉirkaŭ
ni. Li malligis zorgatente la sangomakulitajn tolaĵojn, kiuj
kovris miajn vundojn. Li sendis sian _ĉibuĝi_ por la ŝmiraĵo
de Luiĝi-Bej. Li sidiĝis antaŭ mi sur la malsekan herbon,
prenis miajn piedojn en siajn manojn kaj rigardadis miajn vundojn.
Nekredebla fakto: li havis larmojn en la okuloj!

«Malfeliĉa infano! diris li, vi certe suferas terure. Pardonu al
mi. Mi estas maljuna brutulo, monta lupo, Palikaro! Mi estas edukita
al krueleco, jam de mia dudeka jaro. Sed vi vidas, ke mia koro estas
bona, ĉar mi bedaŭras ja, kion mi faris. Mi estas pli malfeliĉa
ol vi, ĉar vi havas sekajn okulojn, dum mi ploras. Mi tuj liberigos
vin, ne perdante unu minuton; sed, ne, vi ne povas foriri en tia
stato. Mi volas antaŭe resanigi vin. La balzamo estas efikega, mi
flegos vin kvazaŭ filon, la saneco revenos baldaŭ. Necese estas, ke
vi estu kapabla marŝi morgaŭ. Ŝi ne povas resti unu tagon plie en
la manoj de via amiko.

«Je la nomo de l' ĉielo, rakontu al neniu nian hodiaŭan disputon!
vi scias, ke mi ne malamis vin; mi diris ĝin ofte al vi; mi havis
simpation al vi, mi konfidis al vi. Mi diris al vi miajn plej
intimajn sekretojn. Memoru, ke ni estis du amikoj ĝis la morto de
Vasili. Unu momento da kolero ne devas forgesigi al vi dek du tagojn
da bonaj agoj. Vi ne volas, ke mia patra koro estu ŝirita. Vi estas
bona junulo; via amiko devas esti tiel bona, kiel vi.

--Sed kiu do? ekkriis mi.

--Kiu? Tiu malbenata Harris! tiu infera Amerikano! tiu malaminda
kaperisto! tiu rabisto de infanoj! tiu mortiganto de junulinoj! tiu
malnoblulo, kiun mi volus teni kune kun ci por premegi vin en miaj
manoj, frapi vin unu kontraŭ alian, kaj ĵeti vin, pulvorigitajn,
al la vento de miaj montoj! Vi estas ĉiuj samaj, Eŭropanoj, raso
de perfiduloj, kiuj ne kuraĝas ataki la virojn, kaj havas kuraĝon
nur kontraŭ la infanoj. Ci legu, kion li ĵus skribis al mi, kaj
respondu, ĉu ekzistas turmentoj sufiĉe kruelaj por puni krimon
similan al la lia!»

Li ĵetis brutece al mi ĉifitan leteron. Mi rekonis la skribon
unuavide, kaj mi legis:

«Dimanĉon, la 11an de majo, sur la ŝipo _Fancy_, en la
rodo apud Salamino.

«Haĝi-Stavros, Fotini estas sur mia ŝipo, gardate de kvar Usonaj
kanonoj. Mi konservos ŝin kiel garantiulinon tiel longe, kiel
Hermann Schultz estos mallibera. Kiel ci agos kontraŭ mia amiko,
same mi agos kontraŭ cia filino. Ŝi pagos haron pro haro, denton
pro dento, kapon pro kapo. Respondu al mi senprokraste, se ne, mi
vizitos cin.

  «John Harris»

Legante tion, mi tute ne povis haltigi mian ĝojon. «Tiu bona
Harris! ekkriis mi laŭte. Kaj mi akuzis lin! Sed klarigu do al mi,
Dimitri, kial li ne helpis min pli frue.

--Li forestis, sinjoro Hermann; li persekutis la kaperistojn. Li
revenis hieraŭ matene, tre malfeliĉe por ni. Kial do li ne restis
surmare!

--Bonega Harris! li ne perdis unu solan tagon! Sed kie do li eltrovis
la filinon de tiu maljuna kanajlo?

--En nia domo, sinjoro Hermann. Vi konas ŝin ja, Fotini. Vi
vespermanĝis pli ol unufoje kun ŝi.

--La filino de la Reĝo de l' montoj estis do tiu edukatino kun plata
nazo, kiu sopiris por John Harris!»

El tio mi konkludis silente, ke la forlogo okazis sen uzo de forto.

La _ĉibuĝi_ revenis kun paketo da tolo kaj boteleto plena de
flavatra ŝmiraĵo. La Reĝo bandaĝis miajn du piedojn kiel sperta
ĥirurgiisto, kaj mi sentis tuj ian kvietiĝon. Haĝi-Stavros estis
tiumomente bela objekto por psikologia studo. En liaj okuloj estis
tiom da bruteco, kiom da delikateco en liaj manoj. Li volvis tiel
dolĉe la bandaĝojn ĉirkaŭ mia piedartiko, ke mi sentis apenaŭ
ion; sed lia rigardo diris laŭte: «Kiel volonte mi premus cian
kolon per ŝnuro!» Li enigis la pinglojn kun virina lerteco; sed kun
kioma plezuro li plantus sian _kanĝiaron_ mezen de mia korpo!

Kiam la aparato estis metita, li etendis la pugnon al la maro, kaj
diris kun kolera kriego:

«Mi ne estas do plu la Reĝo, ke estas malpermesite al mi, satigi
mian koleron! Mi, kiu ĉiam ordonis, obeas al minaco. Tiu, kiu
tremigis milionon da homoj, hodiaŭ timas! Ili fanfaronos sendube;
ili diros ĝin al ĉiuj. Neeble estas, silentigi tiujn babilemajn
Eŭropanojn! Oni metos tion en ĉiujn ĵurnalojn, eble eĉ en la
librojn. Mi meritis tion! Kial mi edziĝis? Ĉu tia homo, kia mi
estas, devas havi idaron? Mi estas kreita por distranĉi soldatojn,
ne por luli knabinojn. La tondro ne havas idaron; kanono ne havas
idaron. Se ili havus, oni ne timus plu la fulmon, kaj la kuglegoj
ekhaltus survoje. Tiu John Harris, certe, ridegas pri mi! Se mi
proklamus al li militon! Se mi suratakus lian ŝipon! Mi kaptis ja
pli ol unu alian, kiam mi estis kaperisto, kaj mi atentis pri dudek
kanonoj kiel pri nenio! Sed mia filino ne estis sur tiuj ŝipoj.
Karulineto! Vi konis ŝin do, sinjoro Hermann! Kial vi ne diris al
mi, ke vi loĝas ĉe Kristodulo? Mi estus postulinta nenion de vi; mi
estus forlasinta vin tuj, pro amo al Fotini. Ĝuste, mi volas, ke ŝi
ellernu vian lingvon. Ŝi estos princino en Germanujo, iam aŭ tiam.
Ĉu ne vere, ŝi estos beleta princino? Sed mi pensas! Ĉar vi konas
ŝin, vi malpermesos, ke via amiko ŝin suferigu. Ĉu vi tolerus
vidi larmon falantan el ŝiaj karaj okuloj? Ŝi faris nenion al vi,
la malfeliĉa senkulpulino. Se iu devas punpagi viajn suferojn,
ĝi estas mi. Diru al S-ro John Harris, ke vi senhaŭtigis viajn
piedojn sur la vojoj; poste, vi tiom suferigos min, kiom plaĉos al
vi!»

Dimitri haltigis tiun parolfluon. «Estas tre bedaŭrinde, diris li,
ke S-ro Hermann estas vundita. Fotini ne estas sendanĝera meze
de tiuj herezuloj, kaj mi konas S-ron Harris: li estas kapabla je
ĉio!»

La Reĝo sulkigis la brovojn. La suspektemo de amanto eniĝis rekte
en sian patran koron. «Foriru, diris li al mi; se necese, mi portos
vin ĝis la piedo de l' monto; vi atendos en iu vilaĝo ĉevalon,
veturilon, portilon; mi provizos, kion vi bezonos. Sed sciigu al li
jam hodiaŭ, ke vi estas libera, kaj ĵuru al mi, per la kapo de via
patrino, ke vi parolos al neniu pri la doloroj truditaj al vi!»

Mi ne tre sciis, kiel mi elportos la laciĝojn de l' transporto; sed
ĉio ŝajnis al mi preferinda, ol la kompanio de miaj turmentintoj.
Mi timis, ke nova barilo ekstariĝos inter mi kaj la libereco. Mi
diris al la Reĝo: «Ni foriru. Mi ĵuras al ci, per ĉio plej
sankta, ke oni ne tuŝos unu haron de cia filino.»

Li levis min en siaj brakoj, ĵetis min sur sian ŝultron, kaj
supreniris la ŝtuparon al sia skribejo. La tuta bando alkuris
renkonten, kaj baris al ni la vojon. Mustafa, plumbeviola kiel
ĥolerulo, diris al li: «Kien ci iras? La Germano ensorĉis la
fritaĵon. Ni suferas ĉiuj kiel inferuloj. Ni tuj krevos pro lia
kulpo, kaj ni volas, ke li mortu, antaŭ ol ni mortos.»

Mi falis tute laŭlonge el la supro de miaj esperoj. La alveno de
Dimitri, la providenca intermeto de John Harris, la ŝanĝiĝo de
Haĝi-Stavros, la humiliĝo de tiu fierega kapo antaŭ la piedoj de
lia kaptito, tiom da fariĝoj amasiĝintaj dum kvarono da horo, estis
konfuzigintaj mian cerbon: mi forgesis jam la estintecon, kaj ĵetis
min senpripense en la estontecon.

La vido de Mustakas rememorigis al mi la venenon. Mi sentis, ke ĉiu
minuto rapidigos teruran okazaĵon. Mi ligis min al la Reĝo de l'
montoj, mi ĵetis miajn brakojn ĉirkaŭ lian kolon, mi petegis, ke
li forportu min senprokraste. «La demando, diris mi al li, estas
pri cia gloro. Pruvu al tiuj rabiuloj, ke ci estas la Reĝo! Ne
respondu: la paroloj estas neutilaj. Ni surmarŝu ilin. Ci mem ne
scias, kiom ci bezonas savi min. Cia filino amas John Harris; mi
estas certa pri tio, ŝi konfesis ĝin al mi!

--Atendu, respondis li. Ni pasos unue; ni parolos poste.»

Li demetis min zorge teren kaj kuris, kun fermitaj pugnoj, mezen de
la bandanoj. «Vi estas frenezaj! kriis li. La unua, kiu tuŝos la
_milordon_, devos paroli kun mi. Kiun sorĉaĵon vi imagas, faritan
de li? mi manĝis kun vi; ĉu mi estas malsana? Lasu lin foriri; li
estas honestulo; li estas mia amiko!»

Subite lia vizaĝo ŝanĝiĝis; liaj kruroj fleksiĝis sub la pezo de
lia korpo. Li sidiĝis apud mi, kliniĝis al mia orelo, kaj diris al
mi kun pli da doloro ol da kolero:

«Nesingardulo! Kial vi ne informis min, ke vi nin venenis?»

Mi kaptis la manon de l' Reĝo: ĝi estis malvarma. Liaj trajtoj
estis dismetitaj; lia marmora vizaĝo estis terkolore pala. Ĉe tiu
vido, la forto forlasis min tute, kaj mi sentis min mortanta. Mi
havis plu nenion por esperi en la mondo: ĉu mi ne kondamnis min mem,
mortigante la solan homon, kies utilo estas, min savi? Mi lasis la
kapon fali sur mian bruston, kaj mi restis senmova apud la palega kaj
glaciigita maljunulo.

Jam Mustakas kaj kelkaj aliaj etendis la manojn por min preni kaj igi
min partopreni en la doloroj de ilia agonio. Haĝi-Stavros ne havis
plu forton por min defendi. De tempo al tempo, terura singulto skuis
tiun grandan korpon, kiel la hakilo de arbaristo ŝancelas centjaran
kverkon. La rabistoj estis konvinkitaj, ke li estas pereanta, kaj ke
la maljuna nevenkeblulo fine falos tuj, venkite de la morto. Ĉiuj
ligiloj, kiuj ligis ilin al ilia estro, ligiloj de utilo, de timo, de
espero kaj de dankemo, rompiĝis kiel araneofadenoj. La Grekoj estas
la plej malobeema nacio en la mondo. Ilia moviĝema kaj malmoderema
vanteco fleksiĝis kelkafoje, sed kiel risorto preta por resalti. Ili
scias, se necese, sin apogi sur iu pli forta, aŭ sin ŝovi modeste
post iu pli lerta, sed neniam ili pardonas al la estro, kiu ilin
protektas aŭ riĉigas. Depost tridek jarcentoj kaj plie, tiu popolo
konsistas el egoistaj kaj enviemaj unuoj, kiujn la neceseco kunigas,
dum la inklino ilin disigas, kaj neniu homa forto estas kapabla ilin
fandi en tutaĵon.

Haĝi-Stavros eksciis per propra sperto, ke oni ne estras senpune
sesdek Grekojn. Lia aŭtoritateco ne postvivis dum unu minuto lian
moralan viglecon kaj lian korpan forton. Dum la malsaniĝintoj
montris al ni la pugnon, riproĉante nin pri siaj suferoj, la sanuloj
grupiĝis antaŭ sia rajta Reĝo, ĉirkaŭ dika bruta kamparano,
nomata Koltzida. Li estis la plej babilema kaj senhonta el la bando,
senskrupula mallertulo sen talento nek kuraĝo, el tiuj, kiuj sin
kaŝas dum la batalo kaj portas la standardon post la venko; sed, en
tiaj okazoj, la sukceso estas por la senhontuloj kaj babilemuloj.
Koltzida, fiera pri siaj pulmoj, ĵetis plenŝovelilojn da insultoj
sur la korpon de Haĝi-Stavros, kiel fosisto ĵetas teron sur la
ĉerkon de mortinto: «Jen do ci estas, lerta homo, nevenkebla
generalo, ĉionpova reĝo, nevundebla mortulo! Ci vere meritis cian
gloron, kaj ni estis bone inspiritaj, kiam ni konfidis al ci! Kion ni
gajnis kun ci? Por kio ci utilis al ni? Ci donis al ni salajraĉon
po kvindek kvar frankoj ĉiumonate, taglaboristan pagon! Ci nutris
nin per bruna pano kaj ŝimita fromaĝo, kiun la hundoj malakceptus,
dum ci riĉiĝis kaj sendis al ĉiuj fremdaj bankieroj ŝipojn
ŝarĝitajn per oro. Kion ni ricevis el niaj venkoj kaj el tiu brava
sango, kiun ni verŝis sur la montaro? Nenion. Ci gardis ĉion por
ci, rabaĵon, akiraĵojn, kaj reaĉeton de la kaptitoj! Vere estas,
ke ci lasis al ni la bajonetvundojn: ili estas la sola profito, en
kiu ci neniam partoprenis. De du jaroj, kiujn mi pasigis kun ci,
mi ricevis ĉe la dorso dek kvar vundojn, kaj ci ne havas eĉ unu
cikatron por montri! Se almenaŭ ci scius nin konduki! Se ci estus
elektinta la bonajn okazojn, kiuj prezentas malmulte da risko kaj
multe da profito! Sed ci igis nin draŝataj de la trupo de linio;
ci fariĝis la ekzekutisto de niaj kamaradoj; ci kondukis nin en
la buŝon de la lupo! Ci atendas do tiel senpacience eksiĝon kaj
pension! Al ci urĝas do tre, ke ni estu ĉiuj enterigitaj apud
Vasili, ĉar ci liveras nin al tiu malbenata _milordo_, kiu ĵetis
sorĉaĵon al niaj plej bravaj soldatoj! Sed ne esperu eviti nian
venĝon. Mi scias, pro kio ci volas, ke li foriru: li pagis sian
reaĉeton. Sed por kio utilos al ci tiu mono? Ĉu ci kunportos
ĝin en la alian mondon? Ci estas vere malsana, mia malfeliĉa
Haĝi-Stavros. La _milordo_ ne indulgis al ci: tuj ci mortos ankaŭ,
kaj estas juste! Miaj amikoj, ni estas niaj estroj. Ni obeos plu
neniun, ni agos laŭ nia bontrovo, ni manĝos la plej bonajn pecojn,
ni eltrinkos la Eginan vinon, ni bruligos tutajn arbarojn por kuiri
tutajn brutarojn, ni rabados la reĝolandon! ni prenos Atenon, kaj
ni kampados en la ĝardenoj de l' Palaco! Vi bezonos nur lasi konduki
vin; mi konas la bonajn lokojn. Por komenci, ni ĵetu la maljunulon
en la valon kun lia amegata _milordo_; poste, mi diros al vi, kion ni
havas por fari!»

La elokventeco de Koltzida ja preskaŭ kostis al ni la vivon, ĉar
ĉiuj aplaŭdis. La malnovaj kunbatalintoj de Haĝi-Stavros, dek aŭ
dek du sindonaj Palikaroj, kiuj povus helpi lin, estis manĝintaj
la restaĵojn el lia tablo: ili tordiĝis pro koliko. Sed popola
oratoro ne povas altiĝi al la potenco, ne naskante envion. Kiam
ŝajnis videble, ke Koltzida fariĝos estro de la bando, Tamburis
kaj kelkaj aliaj ambiciuloj returniĝis kaj stariĝis por ni.
Kiel kapitanon, ili preferis tiun, kiu scias ilin konduki, ol la
tromemfidan babilemulon, kies senvaloreco malplaĉis al ili. Cetere,
ili antaŭsentis, ke la Reĝo ne vivos plu longe, kaj ke li elektos
sian posteulon inter la fideluloj, kiuj restos ĉirkaŭ li. Tio ne
estis negrava. Estis tre versimile, ke la akciuloj akceptos plivole
la elekton faritan de Haĝi-Stavros, ol revolucian baloton. Ok aŭ
dek voĉoj aŭdiĝis por ni. Mi diras «ni», ĉar ni estis, de
nun, nedisigeblaj. Mi alkroĉiĝis al la Reĝo de la montoj, kaj li
mem ĉirkaŭigis mian kolon per unu brako. Tamburis kaj liaj amikoj
konsiliĝis per kvar vortoj; ili improvizis planon de defendo; tri
viroj profitis la bruon por kuri kun Dimitri al la batalilejo de
la bando, por kolekti batalilojn kaj municiojn, kaj ŝuti, tra la
vojon, longan linion de pulvo. Ili revenis miksante sin diskrete en
la amason. Ambaŭ partioj malkonfuziĝis de minuto al minuto; la
insultoj flugis de unu grupo al la alia. Niaj probatalantoj, apogante
sin dorse kontraŭ la ĉambro de Mary-Ann, gardis la ŝtuparon,
kovris nin per sia korpo, kaj forpuŝis la malamikojn al la skribejo
de l' Reĝo. Dum la puŝado, pistolpafo aŭdiĝis. Fajra rubando
kuris tra la polvo, kaj la ŝtonegoj dissaltis kun terura bruego.

Koltzida kaj liaj partianoj, surprizite de la eksplodbruo, kuris
ĉiuj al la batalilejo. Tamburis ne perdas unu minuton; li forprenas
Haĝi-Stavros, malsupreniras la ŝtuparon per du paŝoj, demetas lin
en sendanĝeran lokon, revenas al mi, forportas min, kaj min ĵetas
ĉe la piedojn de l' Reĝo. Niaj amikoj sin ŝirmas en la ĉambro,
faligas arbojn, baras la ŝtuparon, kaj organizas la defendon, antaŭ
ol Koltzida revenis de sia promenado kaj de sia surprizo.

Tiam, ni komputas nin. Nia armeo konsistis el la Reĝo, liaj du
servistoj, Tamburis kun ok rabistoj, Dimitri kaj mi: sume, dek kvar
viroj, el kiuj tri ne batalkapablaj. La _kafeĝi_ estis venenita kune
kun sia estro, kaj eksentis jam la unuajn atakojn de l' malsano.
Sed ni havis po du pafiloj por ĉiu viro, kaj kartoĉojn laŭvole,
dum niaj malamikoj posedis nur la batalilojn kaj municiojn, kiujn
ili surhavis. Ili estis superaj rilate al nombro kaj loko. Ni ne
sciis ĝuste, kiom da bonfartaj viroj ili havas, sed ni devas atendi
dudek kvin aŭ tridek atakantojn. Mi ne bezonas priskribi al vi la
sieĝatan fortikaĵon: vi konas ĝin de longe. Kredu tamen, ke la
aspekto de la lokoj estis tre ŝanĝita, depost la tago, kiam mi
matenmanĝis tie por la unua fojo inter S-ino Simons kaj Mary-Ann,
sub la rigardo de la Korfuano. Niaj belaj arboj havis siajn radikojn
en la aero, kaj la najtingalo estis malproksime. Kion vi bezonas
scii, estas ke, dekstre kaj maldekstre, ni estis defendataj de
ŝtonegoj nealireblaj, eĉ por nia malamiko. Li atakis nin el supre,
el la skribejo de l' Reĝo, kaj observis nin el la fundo de la valo.
Ĉe unu flanko, lia pafado malsuprenvenis al ni; ĉe la alia, ni
povis malsuprenpafi al liaj gardostarantoj, sed tiel malproksimen, ke
tia pafado estus perdo de pulvo.

Se Koltzida kaj liaj kunuloj estus havintaj ian ajn sperton pri
milito, estus finite pri ni. Ili devis ataki la barikadon, eniri
perforte, puŝi nin kontraŭ muron, aŭ nin faligi en la valon. Sed
la malspritulo, kiu havis pli ol du virojn kontraŭ unu, volis ŝpari
siajn municiojn, kaj dislokis kiel svarmistojn dudek mallertulojn,
kiuj ne sciis pafi. La niaj ne estis multe pli lertaj. Tamen, pli
bone komandataj kaj pli prudentaj, ili konvene rompis kvin kapojn
antaŭ la komenco de la nokto. Ĉiu batalanto konis la nomojn de
l' aliaj. Ili sin alparolis el malproksime, laŭ la maniero de la
Homeraj herooj. Unu provis konverti la alian alcelante lin, la alia
respondis per kuglo kaj per rezono. La batalo estis nur diskuto de
armitoj, en kiu de tempo al tempo la pulvo diris sian vorton.

Miaflanke, kuŝante en angulo ŝirmata kontraŭ la kugloj, mi provis
malfari mian fatalan faraĵon kaj revivigi la malfeliĉan Reĝon
de la montoj. Li suferis kruele; li plendis pri arda soifo kaj
forta doloro ĉe la epigastro. Liaj malvarmegaj manoj kaj piedoj
kuntiriĝis fortege. La pulso estis malofta, la spirado neregula.
Lia stomako ŝajnis batali kontraŭ interna malamiko, ne sukcesante
lin elpeli. Tamen al lia spirito mankis nenio el ĝia viveco kaj
sagaceco; lia vigla kaj penetra rigardo serĉis ĉe la horizonto la
Salaminan rodon kaj la flotantan karceron de Fotini.

Li diris al mi, kuntiriĝe premante mian manon per la sia: «Resanigu
min, mia kara infano! Vi estas doktoro, vi devas min resanigi. Mi ne
riproĉas vin pri tio, kion vi faris al mi; vi havis plenan rajton;
vi estis prava mortigante min, ĉar mi ĵuras, ke, sen via amiko
Harris, mi ne estus maltrafinta vin! Ĉu ekzistas nenio por estingi
la fajron, kiu min konsumas? Mi ne ŝategas la vivon, kredu min;
mi vivis ja sufiĉe; sed, se mi mortos, ili mortigos vin, kaj mia
malfeliĉa Fotini estos buĉata. Mi suferas. Palpu miajn manojn; al
mi ŝajnas, ke jam ili ne estas plu miaj. Sed ĉu vi kredas, ke tiu
Amerikano kuraĝos efektivigi siajn minacojn? Kion vi diris tuj al
mi? Fotini lin amas? La plendindulino! Mi estis edukinta ŝin, por
ke ŝi fariĝu reĝedzino. Mi preferus vidi ŝin mortinta ol.... Ne,
mi ĝojas, entute, ke ŝi havas amon al tiu junulo; eble li kompatos
al ŝi. Kio vi estas al li? amiko, nenio plie: vi eĉ ne estas lia
samlandano. Oni havas tiom da amikoj, kiom oni volas; oni ne povas
trovi du tiajn virinojn, kia estas Fotini. Certe, mi sufokus ĉiujn
miajn amikojn, se mi trovus per tio profiton; sed neniam mi mortigus
virinon, kiu havus amon al mi. Se almenaŭ li scius, kiel riĉa
ŝi estas! La Usonanoj estas pozitivemaj homoj, almenaŭ oni diras
tiel. Sed la malfeliĉa naivulino ne konas sian riĉecon. Mi estus
devinta informi ŝin. Nuntempe, kiel mi povus sciigi al ŝi, ke ŝi
havos kvar milionojn da doto? Ni estas la kaptitoj de iu sinjoro
Koltzida! Resanigu min do, per ĉiuj sanktuloj de l' paradizo, por ke
mi premegu tiun bestaĉon.»

Mi ne estas kuracisto, kaj mi scias nur la malmulton da toksikologio,
kiu estas lernebla en la elementaj gvidlibroj; tamen mi memoris, ke
la veneniteco per arseniko estas kuracebla per metodo, kiu similas
iom al tiu de doktoro Sangrado[9]. Mi tiklis la ezofagon de la
malsanulo por liberigi lian stomakon de la pezo, kiu lin turmentas.
Miaj fingroj anstataŭis por li emetikon, kaj baldaŭ mi povis
esperi, ke la veneno estas grandaparte elpelita. La reagaj fenomenoj
okazis poste; la haŭto fariĝis varmega, la pulso akcelis sian
iradon, la vizaĝo koloriĝis, en la okuloj aperis ruĝaj linietoj.
Mi demandis lin, ĉu unu el liaj viroj estas sufiĉe lerta por
sangeltiri al li. Li bandaĝis mem sian brakon, kaj kviete malfermis
al si vejnon, sub la bruo de la pafado kaj meze de la perditaj
kugloj, kiuj resaltis ĝis li. Li ĵetis teren tutan funton da sango
kaj demandis min per dolĉa kaj kvieta voĉo, kion plie li devas
fari. Mi ordonis, ke li trinku, kaj trinku ankoraŭ, kaj ĉiam
trinku, ĝis kiam la lastaj eroj de l' arseniko estos forportitaj de
la torento de l' trinkaĵo. Precize, la felsako da blanka vino, kiu
kaŭzis la morton de Vasili, estis ankoraŭ en la ĉambro. Tiu vino,
en kiun ni miksis akvon, utilis por revivigi la reĝon. Li obeis al
mi kiel infano. Eĉ mi kredas, ke, kiam por la unua fojo mi prezentis
al li la pokalon, lia malfeliĉa maljuna malsana Reĝa Moŝto prenis
mian manon por ĝin kisi.

Ĉirkaŭ la deka vespere, li fartis pli bone, sed lia _kafeĝi_
estis mortinta. La plendindulo povis nek liberiĝi de la veneno nek
revarmiĝi. Oni ĵetis lin en la valon, de la supro de la kaskado.
Ĉiuj niaj defendantoj ŝajnis en bona stato, sen unu vundo, sed
malsataj kiel lupoj en decembro. Miaflanke, mi fastis depost dudek
kvar horoj, kaj mia stomako plendegis. La malamikoj, por nin moki,
pasigis la nokton trinkante kaj manĝante super niaj kapoj. Ili
ĵetis al ni ŝafostojn kaj malplenajn vinsakojn. La niaj respondis
per kelkaj pafoj, laŭhazarde. Ni aŭdis klare la kriojn pro ĝojo
kaj la mortminacajn kriojn. Koltzida estis ebria; la vunditoj kaj la
malsanuloj kriegis kune; Mustakas ne kriis longe. La tumulto igis min
maldormi la tutan nokton apud la maljuna Reĝo. Ha! sinjoro, kiel
longaj ŝajnas la noktoj al tiu, kiu timas, ke li mortos morgaŭ!

La mateno de mardo estis malluma kaj pluva. La ĉielo kovriĝis je
la sunleviĝo, kaj griza pluvo falis senpartie sur niajn amikojn
kaj malamikojn. Sed, dum ni estis sufiĉe viglaj por ŝirmi niajn
batalilojn kaj municiojn, la armeo de generalo Koltzida ne estis
zorginta same. La unua ekbatalo estis tute favora al ni. La malamiko
sin kaŝis malbone, kaj pafis per ebria mano. La ludo ŝajnis al mi
tiel facila, ke mi prenis pafilon, same kiel la ceteraj. Kio okazis,
tion mi skribos al vi post kelkaj jaroj, se mi estos akceptita
kiel kuracisto. Mi jam konfesis al vi sufiĉe da mortigoj, ĉar
ĝi ne estas ja ankoraŭ mia metio. Haĝi-Stavros volis sekvi mian
ekzemplon; sed liaj manoj rifuzis la servon; liaj ekstremaĵoj estis
ŝvelintaj kaj doloraj, kaj mi informis lin kun mia kutima sincereco,
ke tiu labornekapableco daŭros eble tiel longe, kiel li.

Ĉirkaŭ la naŭa, la malamiko, kiu ŝajnis tre diligenta por
respondi al ni, turnis subite la dorson. Mi aŭdis senhaltan pafadon
ne direktatan al ni, kaj mi konkludis, ke magistro Koltzida lasis
surprizi sin el malantaŭe. Kiu estas la nekonata amiko, kiu utilas
al ni tiel bone? Ĉu estas konsilinde kuniĝi kun li, disĵetante
niajn barikadojn? Mi deziris nenion alian, sed la Reĝo pensis pri
la trupo de linio, kaj Tamburis mordis sian lipbarbon. Niaj duboj
malaperis baldaŭ. Voĉo, bone konata de mi, kriis: _All right!_
Tri junuloj, armitaj de piedoj ĝis kapo, sin ĵetis antaŭen kiel
tigroj, supersaltis la barikadon, kaj falis mezen de ni. Harris kaj
Lobster tenis en ĉiu mano sesŝargan revolveron. Giacomo svingis
militregulan pafilon kun suprenlevita ŝtipo, kiel bastonegon: nur
tiamaniere li komprenas la uzadon de fajrobataliloj.

La tondro, tombante en la ĉambron, estus produktinta malpli magian
efekton, ol la eniro de tiuj viroj, kiuj disdonis kuglojn tiel
riĉege, kaj ŝajnis havi plenmanojn da morto. Miaj tri kungastoj,
ebriaj pro bruo, movo kaj venko, ekvidis nek Haĝi-Stavros, nek min;
ili vidis nur homojn mortigotajn, kaj Dio scias, ĉu ili rapidis sian
laboron. Niaj malfeliĉaj defendintoj, surprizitaj, malkvietegaj,
falis ne havinte tempon por sin defendi aŭ reprudentiĝi. Mi mem,
kiu volus savi ilian vivon, vane kriis el mia angulo; mia voĉo estis
kovrata de la bruo de l' polvo kaj de la ekkrioj de la venkantoj.
Dimitri, ŝovkaŝate inter Haĝi-Stavros kaj mi, kunigis vane sian
voĉon al la mia. Harris, Lobster kaj Giacomo pafis, kuris, frapis,
komputante la batojn, ĉiu en sia lingvo.

_One!_ diris Lobster.

_Two!_ respondis Harris.

_Tre! quatro! cinque!_ kriegis Giacomo. La kvina estis Tamburis. Lia
kapo diskrevis sub la pafilo kiel freŝa nukso sub ŝtono. La cerbo
elspruĉis ĉirkaŭen, kaj la korpo malleviĝis en la fonton, kiel
paketo de ĉifonaĵoj, kiun lavistino ĵetas apud la rivero. Miaj
amikoj estis belaj por vidi, en ilia terura laboro. Ili mortigis
ebriece, ili plezuriĝis en sia venĝo. Ili estis senĉapeligitaj pro
vento kaj kurado; iliaj haroj ondiĝis malantaŭe; iliaj rigardoj
radiis per tiel mortiga brilo, ke oni ekkonis malfacile, ĉu la morto
eliras el iliaj okuloj aŭ manoj. Ŝajnis, kvazaŭ la Detruo sin
enkorpigis en tiun spiregantan triunuon. Kiam ĉio estis ebenigita
ĉirkaŭ ili, kaj ili ne vidis plu aliajn malamikojn, ol tri aŭ
kvar tere rampantajn vunditojn, ili spiris. Harris, unua, memoris
min. Giacomo havis nur unu zorgon: li ne sciis, ĉu, inter aliaj, li
rompis la kapon de Haĝi-Stavros. Harris kriis per ĉiuj siaj fortoj:
«Hermann, kie vi estas?»

--Ĉi tie!» respondis mi; kaj la tri detruistoj alkuris al mia voĉo.

La Reĝo de la montoj, kiel ajn malforta li estis, apogis manon sur
mian ŝultron kaj la dorson ĉe la ŝtonegon, rigardis fikse tiujn
virojn, kiuj mortigis tiom da homoj nur por alveni ĝis li, kaj diris
al ili per firma voĉo: «Mi estas Haĝi-Stavros».

Vi scias, de kiom da tempo miaj amikoj atendis la okazon por puni
la maljunan Palikaron. Ili promesis al si lian morton, kiel feston.
Ili volis venĝi la knabinojn el Mistra, mil aliajn viktimojn, kaj
min, kaj sin mem. Kaj tamen, mi ne bezonis deteni iliajn brakojn.
En tiu elfalinta heroo estis tioma resto de grandeco, ke ilia
kolero kvietiĝis propramove kaj lasis lokon al la miro. Ili estis
ĉiuj junaj, en tiu aĝo, kie oni ne trovas plu siajn batalilojn
kontraŭ malarmita malamiko. Mi sciigis al ili per kelkaj vortoj,
kiel la Reĝo defendis min kontraŭ sia tuta bando, kvankam li
estis mortanta, kaj en la tago mem, kiam mi estis veneninta lin. Mi
klarigis al ili la batalon, kiun ili interrompis, la barikadojn,
kiujn ili ĵus superpasis, kaj tiun strangan militon, en kiun ili
intervenis por mortigi niajn defendantojn.

«Tute egale! diris John Harris. Tutsame kiel la Justeco, ni havis
bandaĝon sur la okuloj. Se la sentaŭguloj havis bonan ekmovon
antaŭ ol morti, ĝi estos alskribita al ili en la ĉielo; al tio mi
ne kontraŭstaras.

--Pri la helpantoj, je kiuj ni senigis vin, diris Lobster, ne zorgu.
Kun du revolveroj en la manoj kaj du aliaj enpoŝe, ĉiu el ni
valoras dudek kvar homojn. Ni mortigis ĉi tiujn; la ceteraj revenu,
se ili volas! Ĉu ne, Giacomo?

--Mi, diris la Maltano, elbatus armeon da bovviroj: mi havas bonan
ŝancon! Ĉu ne estas bedaŭrinde, ke, kun du tiaj manoj, mi estas
devigita sigeli leteroj!»

Sed la malamiko, rekonsciinte el sia mirego, estis rekomencinta la
sieĝon. Tri aŭ kvar rabistoj estis ŝovintaj la nazon super niaj
remparoj, kaj vidintaj la buĉadon. Koltzida ne sciis, kion pensi pri
tiuj tri skurĝoj, kiujn li estis vidinta frapantajn blinde sur liajn
amikojn kaj malamikojn; sed li konjektis, ke la fero aŭ la veneno
liberigis lin de la Reĝo de l' montoj. Li ordonis, ke oni disĵetu
singarde niajn defendajn konstruaĵojn. Ni estis ekster lia vido,
ŝirmite kontraŭ muro, je dek paŝoj de la ŝtuparo. La bruo de la
falantaj materialoj avertis niajn amikojn, ke ili reŝargu siajn
batalilojn. Haĝi-Stavros ne malhelpis ilin. Poste, li diris al John
Harris:

«Kie estas Fotini?

--Sur mia ŝipo.

--Vi ne suferigis ŝin?

--Ĉu mi prenis lecionojn de vi por turmenti la junulinojn?

--Vi estas prava, mi estas malestiminda maljunulo; pardonu al mi.
Promesu, ke vi pardonos al ŝi!

--Kion, diable, mi farus al ŝi? Ĉar mi nun retrovis Hermann, mi
redonos ŝin al vi, kiam vi volos.

--Sen reaĉeto?

--Maljuna stultulo!

--Vi tuj vidos, diris la Reĝo, ĉu mi estas maljuna stultulo.»

Li metis la maldekstran brakon ĉirkaŭ la kolon de Dimitri, etendis
sian kuntiritan kaj tremantan manon al la tenilo de sia sabro, tiris
klopode la klingon el la ingo, kaj marŝis al la ŝtuparo, kien la
ribelantoj de Koltzida sin riskis hezitante. Ili retroiris vidante
lin, kvazaŭ la tero estus malfermiĝinta por ellasi la grandan
juĝanton de l' inferoj. Ili estis dek kvin aŭ dudek, ĉiuj armitaj:
neniu el ili kuraĝis sin defendi, peti pardonon, aŭ forkuri. Ili
staris tremantaj antaŭ la terura vizaĝo de la reviviĝinta Reĝo.
Haĝi-Stavros marŝis rekte al Koltzida, kiu sin kaŝis, pli pala kaj
pli timigita ol ĉiuj ceteraj. Li ĵetis la brakon malantaŭen per
nemezurebla peno, kaj per unu frapo detranĉis tiun kapon, abomenan
pro timego. La tremado rekaptis lin poste. Li lasis sian sabron fali
apud la kadavron, kaj ne bontrovis relevi ĝin.

«Ni iru, diris li, mi kunportos mian glavingon senenhavan. La klingo
ne estas plu taŭga por io, nek mi ankaŭ; mi finis.»

Liaj eks-kunuloj alproksimiĝis al li por peti pardonon. Kelkaj
petegis, ke li ne forlasu ilin; ili ne sciis, kion fari sen li. Li ne
honoris ilin per unu responda vorto. Li petis nin, ke ni konduku lin
al Kastia por preni ĉevalojn, kaj al Salamino por retrovi Fotini.

La rabistoj lasis nin foriri sen kontraŭstaro. Post kelkaj paŝoj,
miaj amikoj vidis, ke mi trenas min malfacile; Giacomo subtenis min;
Harris demandis, ĉu mi estas vundita. La Reĝo ĵetis al mi petegan
rigardon: la plendindulo! Mi rakontis al miaj amikoj, ke mi provis
danĝeran fugon, dum kiu miaj piedoj difektiĝis. Ni malsupreniris
malrapide la vojetojn de l' monto. La krioj de la vunditoj kaj la
voĉoj de la konsiliĝantaj bandanoj persekutis nin ĝis duono
da mejlkvarono. Laŭ tio, ke ni alproksimiĝis al la vilaĝo, la
vetero plibeliĝis, la vojoj sekiĝis sub niaj paŝoj. Kiel bela
ŝajnis al mi la unua sunradio! Haĝi-Stavros atentis malmulte la
eksteran mondon: li rigardis en sin mem. Ne estas malmulto, forlasi
kvindekjaran kutimon.

Ĉe la unuaj domoj de Kastia, ni renkontis la monaĥon, kiu
transportas abelaron en sako. Li prezentis al ni siajn ĝentilaĵojn,
kaj petis pardonon, ke li ne vizitis nin depost hieraŭ. La pafoj
estis timigintaj lin. La Reĝo salutis lin permane kaj preterpasis.

La ĉevaloj de miaj amikoj atendis ilin kun ilia gvidisto apud la
fonto. Mi demandis, kial ili havas kvar ĉevalojn. Ili sciigis al
mi, ke S-ro Mérinay partoprenis en la ekspedicio, sed ke li estis
desaltinta por konsideri kuriozan ŝtonon, kaj ne reaperis.

Giacomo Fondi portis min sur mian selon, kompreneble per etendita
brako: ĝi estas nevenkebla kutimo. La Reĝo, helpate de Dimitri,
supreniĝis malfacile sur la sian. Harris kaj lia nevo saltis
sur siajn ĉevalojn; la Maltano, Dimitri kaj la gvidisto marŝis
antaŭe.

Rajdante, mi alproksimiĝis al Harry, kaj li rakontis al mi, kiel la
filino de la Reĝo venis sub lian potencon.

«Imagu, diris li, ke mi alvenis de mia krozado, sufiĉe kontenta
pri mi, kaj tute fiera, ĉar mi estis droninta seson da kaperŝipoj.
Mi elĵetas ankron ĉe Pireo, dimanĉon je la sesa, kaj alteriĝas;
kaj ĉar mi vivis de unu semajno sola kun mia stabo, mi promesis
al mi konversacian festeton. Mi dungas fiakron sur la haveno, kaj
mi luas ĝin por la tuta vespero. Mi alvenas al Kristodulo, meze
de ĝenerala konsterno: mi estus neniam kredinta, ke tiom da enuo
povas enspaciĝi en domo de kukisto. Ĉiuj estis kunvenintaj por la
vespermanĝo, Kristodulo, Marula, Dimitri, Giacomo, William, S-ro
Mérinay, kaj la ĉiudimanĉa knabino, pli dimanĉevestita ol iam.
William rakontis al mi vian aventuron. Ĉu mi kriegis, mi ne bezonas
ĝin diri. Mi estis furioza, ke mi ne ĉeestis. La junulo certigas
al mi, ke li ĉion faris, kion li povis. Li trakuris la tutan urbon
por kolekti dek kvin mil frankojn, sed liaj gepatroj malfermis al li
tre malgrandan krediton; unuvorte, li ne trovis la sumon. Li turnis
sin, malesperante pri sukceso, al S-ro Mérinay; sed la dolĉa
Mérinay certigas, ke lia tuta mono estas pruntita al intimaj amikoj,
malproksime de ĉi tie, tre malproksime; pli malproksime ol ĉe l'
ekstremaĵo de l' mondo.

«He! diable, diris mi al Lobster, per mono el plumbo ni devas pagi
la maljunan krimulon. Pro kio utilas al ci, esti pli lerta ol Nemrod,
se ci uzas cian talenton nur por senanguligi la domon de Sokrato? Ni
organizu ĉason kontraŭ Palikaroj! Mi rifuzis iam fari vojaĝon al
Centra Afriko, kaj mi bedaŭras ĝin ankoraŭ. Estas duoble plezure
pafi al ĉasaĵo, kiu sin defendas. Provizu nin per pulvo kaj kugloj,
kaj morgaŭ matene ni ekmilitiros.» William konsentas, Giacomo donas
grandan pugnobaton sur la tablon; vi konas la pugnobatojn de Giacomo.
Li ĵuras, ke li akompanos nin, se nur ni havigos al li unuŝargan
pafilon. Sed la plej ekscitegita estis S-ro Mérinay. Li volis
kolorigi siajn manojn per la sango de la kulpuloj. Oni akceptis liajn
servojn, sed mi proponis al li, ke mi aĉetos la tutan ĉasaĵon,
kiun li reportos. Li ŝvelis plej ridige sian voĉeton, kaj diris,
montrante siajn junulinajn pugnojn, ke Haĝi-Stavros vidos, kiu li
estas.

«Mi ridis bonhumore, ĉar oni estas ĉiam gaja, la antaŭtagon de
batalo. Lobster fariĝis tute vigla, pensante, ke li montros al la
rabistoj, kiajn progresojn li faris. Giacomo ne povis halti pro
ĝojo; la anguloj de lia buŝo atingis liajn orelojn; li rompis
siajn avelojn montrante vizaĝon de Nurnberga nuksrompilo. S-ro
Mérinay havis radiojn ĉirkaŭ la kapo. Li ne estis plu homo, sed
artfajraĵo.

«Ĉiuj ceteraj kunmanĝantoj havis vizaĝojn longajn je unu ulno.
La dika kukistino signadis sin kruce seninterrompe; Dimitri levis
la okulojn al la ĉielo, la _falanksa_ leŭtenanto konsilis al
ni, ke ni pripensu dufoje antaŭ ol ataki la Reĝon de la montoj.
Sed la knabino kun platigita nazo, tiu, kiun vi baptis per la
nomo _Crinolina invariabilis_, montris ĉagrenon vere komikan.
Ŝi eklaŭtigis sopirojn de lignohakisto, ŝi manĝis nur pro
sintenado, kaj mi povus enmeti en mian maldekstran okulon la tutan
vespermanĝon, kiu trairis ŝian buŝon.

--Ŝi estas bona knabino, Harris.

--Bona knabino, kiom vi volos; sed mi trovas, ke via indulgo al ŝi
transpasas la limojn. Mi povis neniam pardoni al ŝi ŝiajn robojn,
kiuj enŝovas sin obstine sub la piedoj de mia seĝo, la odoron de
paĉolo, kiun ŝi disĵetas apud mi, kaj la svenajn rigardojn, kiujn
ŝi promenigas ĉirkaŭ la tablo. Ŝajnus, je la honoro, ke ŝi ne
estas kapabla rigardi karafon ne okuladante ĝin. Sed se vi ŝatas
ŝin tian, kia ŝi estas, mi havas nenion por diri. Ŝi foriris je la
naŭa al sia edukejo; mi deziris al ŝi bonan vojaĝon. Dek minutojn
poste, mi premas la manon de niaj amikoj, ni interkonsentas pri
rendevuo por la posta tago, mi eliras, mi vekas mian veturigiston,
kaj divenu do, kiun mi trovas en la fiakro? _Crinolina invariabilis_,
kun la servistino de l' kukisto.

«Ŝi apogas fingron sur sian buŝon, mi eniras silente, kaj ni
forveturas. «Sinjoro Harris», diras ŝi al mi, en sufiĉe bona
Angla, laŭvere! «sinjoro Harris, ĵuru al mi, ke vi rezignos viajn
projektojn kontraŭ la Reĝo de l' montoj.»

«Mi ekridas, ŝi ekploras. Ŝi ĵuras, ke mi estos mortigata;
mi respondas, ke mi estas, kiu kutimas mortigi la aliajn; ŝi
malpermesas, ke oni mortigu Haĝi-Stavros; mi volas scii, kial; kaj
fine, konsuminte sian elokventecon, ŝi ekkrias, kiel en la kvina
akto de dramo: «Li estas mia patro!» Tiam, mi komencas pripensi
serioze: unu fojo ne faras kutimon. Mi pensas, ke estas al mi eble
regajni perditan amikon ne riskante du aŭ tri aliajn, kaj mi diras
al la juna Palikarino:

«Ĉu via patro vin amas?

--Pli ol sian vivon.

--Ĉu li iam rifuzis ion al vi?

--Nenion bezonatan de mi.

--Kaj se vi skribus al li, ke vi bezonas S-ron Hermann Schultz, ĉu
li sendus lin al vi per revenanta poŝto?

--Ne.

--Vi estas certa pri tio?

--Tute.

--Se estas tiel, fraŭlino, restas al mi nur unu rimedo. Kontraŭ
rabisto, duobla rabisto. Mi kunportos vin sur mian ŝipon, kaj mi
konservos vin kiel garantiulinon ĝis la reveno de Hermann.

--Mi estis tuj propononta ĝin al vi, diris ŝi. Tiupreze, patreto
redonos vian amikon.»

Ĉe tiu vorto mi interrompis la rakonton de John Harris.

«Nu! diris mi, ĉu vi ne admiras la plendidulinon, kiu vin amas
sufiĉe por liveri sin inter viajn manojn?

--Grava afero! respondis li; ŝi volis savi sian honorindan patron,
kaj ŝi sciis ja, ke, se la milito estos proklamita, ni ne maltrafos
lin. Mi promesis, ke mi agos kontraŭ ŝi kun la tuta respekto, kiun
ĝentilulo ŝuldas al virino. Ŝi ploris ĝis Pireo, mi konsolis ŝin
laŭ mia povo. Ŝi murmuris inter siaj dentoj: «Mi estas perdita
junulino!» Mi pruvis al ŝi per A plus B, ke ŝi retroviĝos. Mi
igis ŝin deiri el la veturilo, mi enŝipigis ŝin kun la servistino
en mian grandan boaton, tiun saman, kiu nin atendas tie. Mi skribis
al la maljuna rabisto precizegan leteron, kaj mi resendis la virinon
al la urbo kun bileto por Dimitri.

«De tiu momento, la bela plorantino ĝuas mian loĝejon sendivide.
Ordono, agi kontraŭ ŝi, kvazaŭ kun reĝidino. Mi atendis ĝis
lundo vespere la respondon de la patro; poste, mi perdis paciencon;
mi revenis al mia unua ideo; mi prenis miajn pistolojn, faris signon
al miaj amikoj, kaj vi scias la reston. Nun, viavice! vi devas havi
tutan volumon por rakonti.

--Mi estas je via dispono, diris mi. Sed antaŭe, mi devas enŝovi
unu vorton en la orelon de Haĝi-Stavros.»

Mi alproksimiĝis al la Reĝo de la montoj, kaj diris al li
mallaŭte: «Mi ne scias, kial mi rakontis al vi, ke Fotini amas
John Harris. Ŝajnas, ke la timo konfuzigis mian cerbon. Mi ĵus
konversaciis kun li, kaj mi ĵuras al vi per la kapo de mia patro,
ke ŝi estas tiel indiferenta kontraŭ li, kvazaŭ ili neniam
interparolis.»

La maljunulo dankis min permane, kaj mi reiris al John, por rakonti
al li miajn aventurojn kun Mary-Ann. «Brave! ekkriis li. Mi trovis,
ke la romano ne estas kompleta, pro manko de iom da amo. Jen multo da
ĝi, kio difektas nenion.

--Pardonu, diris mi. Ne ekzistas amo en ĉio tio: bona amikeco
unuflanke, iom da dankemo aliparte. Sed tio sufiĉas, laŭ mi, por
fari konvene harmonian edzparon.

--Edziĝu, amiko, kaj prenu min kiel ĉeestanton de via feliĉo.

--Vi ja meritis ĝin, John Harris.

--Kiam vi revidos ŝin? Mi donus multon por ĉeesti la intervidon.

--Mi volus fari al ŝi surprizon, kaj renkonti ŝin kvazaŭ pro
hazardo.

--Bona ideo! Postmorgaŭ, ĉe la kortega balo! Vi estas invitita, mi
ankaŭ. La letero atendas vin sur via tablo, ĉe Kristodulo. Ĝis
tiam, amiko, vi devos resti sur mia ŝipo por vin ripari iomete. Viaj
haroj estas bruletitaj kaj viaj piedoj difektitaj: ni havas la tempon
por ĉion rebonigi.»

Estis la sesa, kiam la granda boato de la _Fancy_ kondukis nin
surŝipen. Oni portis la Reĝon de la montoj ĝis sur la ferdeko:
li ne povis plu sin subteni. Fotini ĵetis sin en liajn brakojn
plorante. Estis ĝojige por ŝi, konstati, ke ĉiuj, kiujn ŝi amas,
postvivas la batalon, sed ŝi trovis, ke ŝia patro plimaljuniĝis po
dudek jaroj. Eble ankaŭ ŝi suferis pro la indiferenteco de Harris.
Li liveris ŝin al la Reĝo kun tute Amerikana senĝeno, dirante:
«Ni estas kvitaj. Vi redonis al mi mian amikon, mi redonas al vi
la fraŭlinon. Kontante, kontante. Ĝustaj kalkuloj faras bonajn
amikojn. Kaj nun, honoreginda maljunulo, sub kiun ĉielbenitan
klimaton vi iros serĉi tiun, kiu vin pendigos? Vi ne estas homo, kiu
povos ĉesigi la negocon!

--Pardonu, respondis li kun ia nobleco: mi diris adiaŭ al la rabado,
kaj por ĉiam. Kion mi farus sur la montoj? Ĉiuj miaj viroj estas
senvivaj, vunditaj aŭ disigitaj. Mi povus dungi aliajn; sed tiuj ĉi
manoj, kiuj klinigis tiom da kapoj, rifuzas nun servadon. La junuloj
prenu mian lokon; sed mi vetas, ke ili ne egalos mian sukceson kaj
mian famon. Kion mi faros el tiu restaĵo da maljuneco, kiun vi lasis
al mi? Mi ne scias ankoraŭ; sed estu certaj, ke miaj lastaj tagoj
estos bone plenigitaj. Mi devas edzinigi mian filinon, dikti miajn
rememorojn. Eble ankaŭ, se la skuoj de tiu semajno ne lacigis tro
mian cerbon, mi dediĉos miajn talentojn kaj sperton al la utilo de
la regno. Dio donu al mi la spiritan sanecon: antaŭ ses monatoj, mi
estos ĉefministro.»



VIII

LA KORTEGA BALO.


Ĵaŭdon la 15an de majo, je la sesa vespere, John Harris, en
granda uniformo, rekondukis min al Kristodulo. La kukisto kaj lia
edzino akceptis min feste, ne sen kelkaj sopiroj direktataj al la
Reĝo de l' montoj. Miaflanke, mi kisis ilin volonte. Mi estis
feliĉa vivi, kaj ĉie mi vidis nur amikojn. Miaj piedoj estis
resaniĝintaj, miaj haroj tonditaj, mia stomako kontentigita. Dimitri
certigis al mi, ke S-ino Simons, ŝia filino kaj ŝia frato estas
invititaj al la kortega balo, kaj ke la lavistino ĵus portis robon
al la Hotelo de la Fremduloj. Mi antaŭĝuis la surprizon kaj la
ĝojon de Mary-Ann. Kristodulo prezentis al mi glason da Santorina
vino. Mi imagis, ke, kun tiu adorinda trinkaĵo, mi glutas la
liberecon, la riĉecon kaj la feliĉecon. Mi supreniris la ŝtuparon
al mia ĉambro, sed antaŭ ol eniri, mi kredis, ke mi devas alfrapi
la pordon de S-ro Mérinay. Li akceptis min meze de amasego
de libroj kaj paperoj. «Kara sinjoro, diris li, vi vidas homon
pereigitan de laboro. Pli supre ol vilaĝo Kastia, mi trovis antikvan
surskribon, kiu senigis min de la plezuro, batali por vi, kaj kiu,
de du tagoj, min turmentegas. Ĝi estas absolute neeldonita, mi ĵus
kontrolis tion. Neniu vidis ĝin antaŭ mi; mi havos la honoron de
la eltrovo; mi intencas kunligi mian nomon kun ĝi. La ŝtono estas
malgranda monumento el konkoza kalkŝtono, alta 35 centimetrojn kaj
larĝa 22, kaj staranta hazarde apud la vojo. La literoj estas el la
bona epoko kaj tute perfekte skulptitaj. Jen la surskribo, kopiita
sur mia notlibreto:

  S.T.X.X.I.I.
  M.D.C.C.C.L.I.

«Se mi sukcesos ĝin klarigi, mi atingos la gloron. Mi estos membro
de la Akademio de Surskriboj kaj Beletrisko en Pont-Audemer! Sed la
tasko estas longa kaj malfacila. La antikva epoko konservas siajn
sekretojn kun ĵaluza zorgo. Mi timas tre, ke mi renkontis monumenton
rilatan al la misteroj en Eleŭzis. Tiuokaze, ekzistas eble du
klarigoj, unu «demotika», t. e. vulgara, la alia «hieratika», t.
e. sankta. Mi bezonos koni vian opinion.

--Mia opinio, respondis mi, estas tiu de malklerulo. Mi opinias, ke
vi trovis limŝtonon, kiel oni vidas multajn laŭlonge de la vojoj,
kaj ke la surskribo, kiu okazigis al vi tiom da penoj, povas sen ia
malkonveno esti tradukata jene: «_Stadio_ 22a, 1851.» Bonvesperon,
kara sinjoro Mérinay; mi ĵus skribos al mia patro kaj surmetos mian
belan ruĝan veston.»

Mia letero al miaj gepatroj estis odo, himno, kanto de feliĉeco.
La ravo de mia koro fluis sur la paperon inter ambaŭ pintoj de mia
plumo. Mi invitis la familion al mia edziĝofesto, ne forgesante
la bonan onklinon Rosenthaler. Mi petis mian patron, ke li vendu
sian gastejon, eĉ, se necese, por malalta prezo. Mi postulis, ke
Frantz kaj Johano-Nikolao forlasu la militservon; mi petegis, ke
miaj aliaj fratoj elektu aliajn profesiojn. Mi prenis ĉion sur min;
mi garantiis la estonton de ĉiuj niaj. Ne perdante unu momenton,
mi sigelis la leteron kaj portigis ĝin tuj eksprese al Pireo, sur
vaporŝipo de la «Aŭstria Lloyd», kiu foriros vendredon matene je
la sesa. «Tiamaniere, pensis mi, ili ĝuos mian feliĉecon preskaŭ
samtempe kun mi.»

Je tri kvaronoj post la oka, precizege, mi eniris la palacon kun
John Harris. Nek Lobster, nek S-ro Mérinay, nek Giacomo estis
invititaj. Mia trikorna ĉapelo havis nesenteble ruĝetan rebrilon,
sed, sub la lumo de la kandeloj, tiu negrava difekto ne estis
videbla. Mia spado estis sep aŭ ok centimetrojn tro mallonga; sed
tute egale: oni ne mezuras la kuraĝon laŭ la longeco de la spado,
kaj, sen fanfaronado, mi havis la rajton esti konsiderata kiel heroo.
La ruĝa frako estis iom mallarĝa; ĝi ĝenis min sub la brakoj,
kaj la refaldaĵo de la manikoj restis iom malproksime de miaj
manradikoj; sed la brodaĵo faris belan efekton, kiel patreto estis
antaŭdirinta.

La balsalono, ornamita ne senguste, kaj belege lumigita, dividiĝis
en du partoj. Unuflanke estis la apogseĝoj rezervitaj por la
sinjorinoj, post la tronoj de la gereĝoj; ĉe l' alia flanko estis
la seĝoj destinitaj al la malbela sekso. Mi ĉirkaŭrigardis avide
la spacon okupitan de la sinjorinoj. Mary-Ann ne ĉeestis ankoraŭ.

Je la naŭa, mi vidis la eniron de la gereĝoj, kiujn antaŭiris la
ĉefestrino, la palacmarŝalo, la adjutantoj, la honorsinjorinoj,
kaj la helpoficiroj, inter kiuj oni montris al mi S-ron Georgo
Mikrommatis. La Reĝo estis en belega kostumo de Palikaro, kaj la
reĝino surhavis riĉegan robon, kies perfektaj elegantaĵoj povis
veni nur el Parizo. La lukso de la roboj kaj la brilo de la naciaj
kostumoj ne blindigis min tiel, ke mi forgesu Mary-Ann. Miaj rigardoj
estis fiksitaj ĉe la pordo, kaj mi atendis.

La membroj de la diplomataro kaj la plej eminentaj invititoj ordigis
sin laŭrende ĉirkaŭ la gereĝoj, kiuj disdonis al ili afablajn
parolojn dum proksimume horduono. Mi estis en la lasta vico, kun John
Harris. Oficiro, kiu staris antaŭ mi, retroiĝis tiel mallerte, ke
li marŝis sur mian piedon kaj mi eklaŭtigis krion. Li deturnis la
kapon, kaj mi rekonis kapitanon Perikles, tute freŝe kavalirigita
per la ordeno de l' Savinto. Li petis mian pardonon, kaj demandis
min pri mia farto. Mi ne povis deteni min de la respondo, ke ĝi ne
koncernas lin. Harris, kiu sciis mian historion de l' komenco ĝis la
fino, diris ĝentile al la kapitano:

«Ĉu ĝi ne estas S-ro Perikles, kiun mi havas la honoron
alparoli?

--Li mem.

--La renkonto min ĉarmas. Ĉu vi havus la komplezon akompani min dum
momento en la ludsalonon? Ĝi estas ankoraŭ dezerta, kaj ni estos
solaj.

--Je viaj ordonoj, sinjoro.»

S-ro Perikles, pli pala ol soldato, kiu eliras el la hospitalo,
sekvis nin ridetante. Alveninte, li haltis kontraŭ John Harris, kaj
diris al li: «Sinjoro, mi atendas vian bontrovon.»

Kiel sola respondo, Harris forŝiris lian ordenon kun la nova
rubando, kaj metis ĝin en sian poŝon dirante: «Jen, sinjoro, ĉio,
kion mi havis por diri al vi.

--Sinjoro! diris la kapitano retroirante unu paŝon.

--Ne faru bruon, sinjoro, mi petas. Se vi ŝategas tiun ludilon,
bonvolu sendi por ĝi du el viaj amikoj al S-ro John Harris,
komandanto de la _Fancy_.

--Sinjoro, diris Perikles, mi ne scias laŭ kiu rajto vi forprenas
de mi ordenon, kies valoro estas dek kvin frankoj, kaj kiun mi devos
anstataŭigi per mia elspezo.

--Ne grave, sinjoro: jen sterlinga funto kun figuraĵo de la Brita
reĝino: dek kvin frankoj pro la ordeno, dek pro la rubando. Se
restos io, mi petas, ke vi trinku ĝin je mia sano.

--Sinjoro, diris la oficiro enpoŝigante la moneron, al mi restas la
devo, vin danki.» Li salutis nin ne aldonante unu vorton, sed liaj
okuloj promesis nenion bonan.

«Mia kara Hermann, diris Harris al mi, vi estos singarda forlasante
tiun landon kiel eble plej baldaŭ kun via fianĉino. Tiu ĝendarmo
havas, laŭ mi, la ŝajnon de perfekta rabisto. Miaflanke, mi restos
ok tagojn, por lasi al li la tempon, respondi al mi; poste, mi
plenumos la ordonon, kiu min sendas al la Japanaj maroj.

--Mi bedaŭras tre, respondis mi, ke via viveco kondukis vin tiel
antaŭen. Mi ne volis forlasi Grekujon sen unu aŭ du ekzempleroj de
la _Boryana variabilis_. Mi havis unu nekompletan, sen la radikoj,
kaj mi forgesis ĝin tie supre kun mia ferlada herbujo.

--Lasu desegnaĵon de via vegetaĵo al Lobster aŭ al Giacomo.
Ili faros pilgrimon pro vi sur la monton. Sed, pro Dio! rapidu
sendanĝerigi vian feliĉecon!»

Atendante, mia feliĉeco ne alvenis en la balon, kaj mi mortigis
miajn okulojn rigardadante ĉiujn dancantinojn. Ĉirkaŭ la dek-dua,
mi perdis la esperon. Mi eliris el la granda salono, kaj stariĝis
melankolie antaŭ vistotablo, kie kvar spertaj ludantoj kurigis
la kartojn kun admirinda lerteco. Mi komencis interesiĝi pri tiu
ĵongla ludo, kiam arĝentsona ekrido saltigis mian koron. Mary-Ann
estis tie, malantaŭ mi. Mi ne kuraĝis turni min al ŝi, sed mi
sentis, ke ŝi ĉeestas, kaj la ĝojo premis mian gorĝon sufoke.
Kio kaŭzis ŝian ridon, tion mi sciis neniam. Eble iu ridinda
kostumo: tiajn oni renkontas ĉiulande en la oficialaj baloj. La ideo
venis al mi, ke spegulo estas antaŭ mi. Mi levis la okulojn, kaj
nevidate vidis ŝin inter ŝia patrino kaj ŝia onklo, pli bela kaj
pli radia ol en la tago, kiam ŝi aperis al mi unuafoje. Tri vicoj
de karesemaj perloj ondiĝis mole ĉirkaŭ ŝia kolo kaj sekvis la
dolĉan konturon de ŝiaj diecaj ŝultroj. Ŝiaj belaj okuloj brilis
sub la flamo de la kandeloj, ŝiaj dentoj ridis kun neesprimebla
gracio, la lumo ludis pasie en la arbaro de ŝiaj haroj. Ŝia robo
estis la sama, kiel tiu de ĉiuj fraŭlinoj; ŝi ne surhavis, kiel
S-ino Simons, paradizbirdon sur la kapo, sed tio igis ŝin ankoraŭ
pli bela; ŝia jupo estis ornamita per kelkaj bukedoj de naturaj
floroj; ŝi havis florojn ĉe la korsaĵo kaj en la haroj, kaj kiajn
florojn, sinjoro? Divenu, mi petas. Mi kredis, ke mi mortos pro
ĝojo, rekonante sur ŝi la _Boryana variabilis_. Ĉio samtempe falis
al mi de la ĉielo. Ĉu ekzistas io pli dolĉa, ol herbokolekti inter
la haroj de la amatino? Mi estis la plej feliĉa el la homoj kaj el
la naturesplorantoj! La troa feliĉeco forkondukis min trans la limoj
de la decreguloj. Mi turnis min subite al ŝi, prezentis al ŝi la
manojn, kaj kriis: «Mary-Ann! ĝi estas mi!»

Ĉu vi kredos, sinjoro? ŝi retrosaltis kvazaŭ terurigita,
anstataŭ fali en miajn brakojn. S-ino Simons levis la kapon
tiel alten, ke ŝajnis al mi, ke ŝia paradizbirdo suprenflugas al
la plafono. La maljuna sinjoro prenis min ĉe la mano, kondukis min
aparten, ekzamenis min kvazaŭ kuriozan beston, kaj diris al mi:
«Sinjoro, ĉu vi estas prezentita al la sinjorinoj?

--La temo estas ja vere pri tio, mia respektinda sinjoro Sharper! mia
kara onklo! Mi estas Hermann! Hermann Schultz! ilia kunkaptito! ilia
savinto! Ha! mi trapasis belajn momentojn, vere! post ilia foriro. Mi
rakontos tion al vi dome.

--_Yes, yes_, respondis li. Sed la Angla kutimo, sinjoro, postulas
absolute, ke oni estu prezentita al la sinjorinoj, antaŭ ol diri
rakontojn al ili.

--Sed ili konas min ja, mia bona kaj bonega S-ro Sharper! ni
vespermanĝis kune pli ol dekfoje! Mi faris al ili servon da cent mil
frankoj! vi scias ĝin ja? ĉe la Reĝo de l' montoj?

--_Yes, yes_; sed vi ne estas prezentita.

--Sed ĉu vi ne scias do, ke mi elmetis min al mil mortoj por mia
kara Mary-Ann?

--Tre bone; sed vi ne estas prezentita.

--Sed fine, sinjoro, mi devas edziĝi kun ŝi; ŝia patrino ĝin
permesis. Ĉu oni ne diris al vi, ke mi edziĝos kun ŝi?

--Ne antaŭ ol esti prezentita.

--Prezentu min do mem!

--_Yes, yes_; sed antaŭe, estas necese, ke vi prezentigu vin al mi.

--Atendu!»

Mi kuris kiel frenezulo tra la balo; mi ektuŝegis pli ol ses grupojn
de gedancantoj; mia spado implikiĝis kun miaj kruroj, mi glitis sur
la pargeto kaj mi falis skandale laŭlonge. John Harris estas, kiu
min relevis.

«Kiun vi serĉas? diris li.

--Ili estas ĉi tie, mi vidis ilin; mi edziĝos kun Mary-Ann; sed
antaŭe, estas necese, ke mi estu prezentita al ili. Ĝi estas
la Angla modo. Helpu min! Kie ili estas? Ĉu vi ne vidis altan
sinjorinon kun paradizbirdo?

--Jes, ŝi ĵus forlasis la balon kun vere bela fraŭlino.

--Ŝi forlasis la balon! sed, mia amiko, ŝi estas la patrino de
Mary-Ann!

--Kvietiĝu, ni retrovos ŝin. Mi vin prezentigos de la Usona
sendito.

--Bonege. Mi tuj montros al vi mian onklon Edward Sharper. Mi
lasis lin ĉi tie. Kien, diable, li forkuris? Li ne povas esti
malproksime!»

Onklo Edward estis malaperinta. Mi fortrenis Harris ĝis sur placo de
l' Palaco, antaŭ la Hotelo de la Fremduloj. La loĝejo de S-ino
Simons estis lumigita. Post kelkaj minutoj, la lumoj estingiĝis.
Ĉiuj estis en la lito.

«Ni faru same, diris Harris. La dormo kvietigos vin. Morgaŭ, inter
la unua kaj la dua, mi aranĝos viajn aferojn.»

Mi pasigis nokton pli malbonan ol tiuj de mia kaptiteco. Harris
dormis apud mi, t. e. ne dormis. Ni aŭdadis la veturilojn el la
balo, kiuj malsupreniris la straton Hermes ŝarĝite de uniformoj
kaj balroboj. Ĉirkaŭ la kvina, la laceco fermis miajn okulojn.
Tri horojn poste, Dimitri eniris mian ĉambron, dirante: «Grandaj
novaĵoj!

--Kio?

--Viaj Anglinoj ĵus forvojaĝis.

--Kien?

--Al Triesto.

--Fatalulo! ĉu ci estas vere certa pri tio?

--Mi estas, kiu kondukis ilin al la ŝipo.

--Mia malfeliĉa amiko, diris Harris premante miajn manojn, la
dankeco estas trudebla, sed ne la amo.

--Ho, ve!» diris Dimitri. Lia koro estis kapabla aŭdigi eĥon.

De tiu tago, sinjoro, mi vivis kiel la bestoj, trinkante, manĝante
kaj spirante la aeron. Mi ekspedis miajn kolektojn al Hamburgo, sen
unu sola floro de _Boryana variabilis_. Miaj amikoj kondukis min
al la Franca ŝipo, la tagon post la balo. Ili opiniis, ke estas
prudente vojaĝi nokte, pro timo, renkonti la soldatojn de S-ro
Perikles. Ni atingis Pireon ne malhelpite; sed, kiam nia boato estis
je dudek kvin klaftoj de la bordo, seso da nevideblaj pafiloj kantis
tute proksime de niaj oreloj. Ĝi estis la adiaŭo de la gracia
kapitano kaj de lia bela lando.

Mi travojaĝis la montojn de Malto, de Sicilio kaj de Italujo,
kaj mia kolekto riĉiĝis pli ol mi mem. Mia patro, kiu havis la
prudenton konservi sian gastejon, sciigis al mi, en Messina, ke miaj
sendaĵoj estas tre ŝatataj en Hamburgo. Eble mi trovos oficon
alvenante; sed mi trudis al mi la leĝon, ne plu konfidi al io ajn.

Harris estas sur la vojo al Japanujo. Mi esperas ke, post unu aŭ
du jaroj, mi ricevos sciigojn pri li. Juna Lobster skribis al mi en
Romon; li ne ĉesis ekzerciĝi en la pistolpafado. Giacomo daŭras
sigeli leterojn dum la tago kaj rompi avelojn vespere. S-ro
Mérinay trovis por sia ŝtono novan klarigon, multe pli sagacan ol
la mia. Lia granda studo pri Demosteno estos certe presata. La Reĝo
de l' montoj paciĝis kun la aŭtoritato. Li konstruigas grandan
domon sur la vojo al monto Penteliko, kun gardejo por loĝigi dudek
kvin sindonajn Palikarojn. Atendante, li luprenis dometon en la
moderna urbo, apud la rivero. Li akceptas multajn personojn kaj
klopodas ageme por fariĝi ministro de la justeco; sed tio postulos
tempon. Fotini mastrumas lian domon. De tempo al tempo Dimitri iras
por vespermanĝi kaj sopiri en la kuirejo.

Mi ne aŭdis plu ion pri S-ino Simons, S-ro Sharper kaj Mary-Ann.
Se tiu silento daŭros, mi baldaŭ forgesos ilin. Kelkafoje ankoraŭ,
meze de la nokto, mi sonĝas, ke mi estas antaŭ ŝi, kaj ke mia
longa maldika vizaĝo rebrilas en ŝiaj okuloj. Tiam, mi vekiĝas, mi
ploregas, kaj mi mordas furioze mian kapkusenon. Mia bedaŭro, kredu
min, ne rilatas al la virino, sed al la riĉeco kaj al la situacio,
kiujn mi maltrafis. Feliĉe estas, ke mi ne liveris mian koron, kaj
ĉiutage mi dankas mian naturan malvarmecon. Kiel plendinda mi estus,
mia kara sinjoro, se malbonsorte mi estus enamiĝinta!



IX[10]

LETERO EL ATENO.


La tago mem, kiam mi estis sendonta la rakonton de S-ro Hermann
Schultz al la presejo, mia honorinda korespondanto en Ateno resendis
al mi la manuskripton kun la jena letero:

«Sinjoro,

«La historio de l' Reĝo estas fantazio de iu malamiko de la vereco
kaj de la ĝendarmaro. Neniu el la cititaj personoj metis piedon
sur la teron de Grekujo. La polico kontrolis neniun pasporton, kiu
surhavis la nomon S-ino Simons. La komandanto de Pireo nenion
aŭdis pri la _Fancy_ kaj S-ro John Harris. Fratoj Philip ne
memoras, esti okupigintaj S-ron William Lobster. Neniu diplomatia
agento konis en siaj oficejoj Maltanon nomatan Giacomo Fondi. La
Greka Nacia Banko havas multajn kulpojn por penti, sed ĝi neniam
havis deponitajn kapitalojn, devenintajn de rabado. Se ĝi estus
ricevinta tiajn, ĝi estus konsiderinta kiel devon, ilin konfiski por
sia profito. Mi povas disponigi al vi la liston de niaj oficiroj de
ĝendarmaro. Vi trovos sur ĝi nenian postsignon de S-ro Perikles.
Mi konas nur du homojn kun tiu nomo: unu estas drinkejmastro en
Ateno, la alia spicisto en Tripolitza. Pri la fama Haĝi-Stavros,
kies nomon mi aŭdas hodiaŭ por la unua fojo, ĝi estas fabela
estaĵo, metota en la mitologion. Mi konfesas tutsincere, ke ekzistis
iam kelkaj rabistoj en la reĝolando. La ĉefajn detruis Herkulo
kaj Tezeo, kiuj povas esti konsiderataj kiel la fondintoj de la
Greka ĝendarmaro. Tiuj, kiujn ŝparis la brako de tiuj du herooj,
falis sub la batoj de nia nevenkebla armeo. La aŭtoro de la romano,
per kies sendo vi honoris min, montris tiom da nescio, kiom da
malbonfido, afektante konsideri la rabadon kiel nuntempan fakton. Mi
donus multon, por ke lia rakonto estu presita, ĉu en Francujo, ĉu
en Anglujo, kun la portreto de S-ro Schultz. La mondo scius fine,
per kiaj malhonestaj artifikoj oni provas suspektigi nin de ĉiuj
civilizitaj nacioj.

«Pri vi, sinjoro, kiu ĉiam faris juston al ni, akceptu la certigon
de ĉiuj bonaj sentoj, kun kiuj mi havas la honoron esti

«Via tre danka servanto,

  «Patriotis Pseftis,

«Aŭtoro de volumo da ditiramboj pri la regenero de Grekujo;
redaktoro de la ĵurnalo _La Espero_; membro de la Arkeologia Societo
en Ateno; koresponda membro de la Akademio de Ioniaj Insuloj; akciulo
de la Nacia Kompanio de la Spartano Pavlos[11]».



X

LA AŬTORO REPRENAS LA PAROLON


Atenano, amiko mia, la plej veraj historioj ne estas tiuj, kiujo
okazis.

FIN



VORTARA NOTO


I.--Proponataj novaj radikoj

Ĉi tiu traduko postulis diversajn novajn radikojn, netroveblajn
en _Universala Vortaro_. La plimulto el ili troviĝas en la dua
eldono de la Esperanta-Germana Vortaro, redaktita sub la kontrolo de
D-ro Zamenhof, kaj ne bezonas do pluan klarigon. La ceteraj estas
montritaj ĉi malsupre, kun iliaj Angla, Franca kaj Germana tradukoj.
Kelkaj el ili, apartenantaj al specialaj fakoj, troviĝas en la
Teknika Vortaro de S-ro Verax kaj estas montritaj per la litero
(V); al tiuj, kiuj estas nomoj de vegetaĵoj, mi aldonis la latinan
tradukon.

El la tute novaj radikoj, nur malmultaj postulas apartan klarigon.

Antaŭ ĉiuj, la vorto _fugi_, kiu signifas _forkuri_. Ŝajnis al
mi, ke tiu lasta vorto ne estas sufiĉe ĝenerala, ĉar la esenco de
la Esperanta vortfarado estas, ke la elementoj de komponita vorto
konservas siajn apartajn sencojn; kaj la vorto _forkuri_ enhavas do
la ideon de kuro, dum oni ofte fugas tute ne kurante, kaj tia estas
speciale la okazo en ĉi tiu romano, kiel oni vidos en ĉapitro 6a.
La Franca teksto uzas la vorton «évasion», kiu signifas speciale
«fugo el fermita loko»; kaj unu el la plej eminentaj esperantistaj
aŭtoroj konsilis, ke mi uzu la radikon _evado_, simila al _invado_,
kiu estas jam uzita por traduki la Francan «invasion». Sed mi ne
juĝis utile montri la tute ne internacian nuancon inter simpla fugo
kaj fugo el fermita loko.

Oni kontraŭparolos eble, ke _fugo_ estas jam uzata (ne en
_Universala Vortaro_), en muzika senco. Sed, unue, nenio malkelpas
ke teknika radiko havu ankaŭ ĝeneralan sencon; kaj aliparte, la
muzika internacia vorto _fugo_ montras precize muzikaĵon, en kiu du
motivoj «fugas», t. e. forkuras, alterne unu antaŭ la alia. La
vorto _fugo_, por la ĝenerala ideo de forkuro, ŝajnas do al mi tute
rekomendinda.

Anstataŭ _elparoli_ (kiu devus signifi _paroli el_, tutsame kiel
_alparoli_ signifas _paroli al_), oni proponis jam de longe apartan
radikon _prononci_ aŭ _pronunci_. Kvankam kelkaj personoj jam uzas
la duan formon, mi preferis _prononci_, pro simileco kun _anonci_,
ĉar la originalaj naciaj vortoj, al kiuj respondas tiuj du formoj,
estas identaj. Ŝajnas al mi, ke oni devas eviti ĉiun kapricon en la
reguloj de Esperanta transskribo.

La vorto _svarmisto_ devenas de _svarmi_ (Esperanta-Germana Vortaro),
kiu signifas: a. «to swarm», fr. «grouiller, essaimer» kaj g.
«schwärmen, wimmeln».

Fine, anstataŭ _terebinto_ (vortaro de Verax), mi uzis _terebento_,
kiu respondas pli bone, laŭ la Esperanta metodo de transskribo, al
la prononco de tiu internacia vorto.

Jen la listo de tiuj proponataj radikoj.

  _akuzi_,          a., to accuse    fr., accuser    g., anklagen       --
  _alceo_ (V),        --             alcée           Stockrose       lat., althæa
                                                                           rosea
  _alerto_          alert            alerte          Waffenruf          --
  _angoro_ (V)      anguish          angoisse        Herzensangst       --
  _arbuto_ (V)      arbute-tree      arbousier       Edbeerbaum      arbutus
  _asfodelo_ (V)    asphodel         asphodèle       Asphodill       asphodelus
  _damaskeni_ (V)   to damasken      damasquiner     damascieren        --
  _demotica_        demotical        démotique       demotisch          --
  _dogano_          customs          douane          Zoll           (itale, dogana)
  _emetiko_ (V)     emetic           émétique        Brechpulver        --
  _epigastro_ (V)   epigastrium      épigastre       Magengegend        --
  _filamento_       filament         filament        Faser              --
  _flaĝoleto_       flageolet        flageolet       Flageolet          --
  _fugo_            flight           fuite           Flucht         (itale, fuga)
  _gamosepala_        --             gamosépale        --               --
  _grimpi_          to climb         grimper         klettern           --
  _grundo_          ground           terrain         Grund, Boden       --
  _halucino_ (V)    hallucination    hallucination   Hallucination      --
  _heziti_          to hesitate      hésiter         zögern             --
  _hieratika_       hieratical       hiératique      hieratisch         --
  _indiĝeno_ (V)    native
                      (indigenous)   indigène        Eingeborne         --
  _intersekco_ (V)  intersection     intersection    Durchschnittspunkt --
  _inventi_         to invent        inventer        erfinden           --
  _kaliko_ (V)      calyx            calice          Blumenkelch        --
  _kaverno_         cavern           caverne         Höhle              --
  _komisuro_        commissure       commissure      Vereinigungspunkt  --
  _komputi_ (V)     to count         compter         zählen             --
  _korolo_ (V)      corol            corolle         Blumenkrone        --
  _krinolino_       crinoline        crinoline       Krinoline          --
  _latiro_ (V)      sweet pea        pois de senteur   --            latirus
  _lentisko_ (V)    lentisk          lentisque       Mastixbaum      pistacia
                                                                       lentiscus
  _ligustro_ (V)      --             troène          Rainweide       ligustrum
  _lobhava_ (V)     divided into
                      lobes          lobé            gelappt            --
  _melio_             --             mélia             --            melia
  _menaĝerio_       menagery         ménagerie       Menagerie          --
  _metakarpeo_ (V)  metacarpus       métacarpe       Mittelhand         --
  _minoraj ordenoj_ minor orders     ordres mineurs  niedere Weihen     --
  _ornitogalo_ (V)    --             ornithogale     Vogelmilch      ornitogalum
  _ovario_ (V)      ovary            ovaire          Fruchtknoten       --
  _paĉolo_ (V)      patch-leaf       patchouli       Patschuli          --
  _perkalo_         cambric muslin   percale         Perkal             --
  _perkutpafilo_    percussion rifle fusil à
                                       percussion    Percussionsgewehr  --
  _petalo_ (V)      petal            pétale          Blumenblatt        --
  _petunio_           --             petunia         Petunie            --
  _prajmo_ (V)      priming          amorce          Zündung            --
  _prononci_        to pronounce     prononcer       aussprechen        --
  _Providenco_      Providence       Providence      Vorsehung          --
  _retroiri_        to recoil        reculer         zurücktreten       --
  _senioro_         senior           plus ancien     Aeltere            --
  _sibarito_        sybarite         sybarite        Sybarit            --
  _skabiozo_ (V)    scabious         scabieuse       Skabiose        scabiosa
  _soldo_           halfpenny        sou             Kreutzer        (itale: soldo)
  _stameno_ (V)     stamen           étamine         Staubfaden         --
  _svarmisto_       skirmisher       tirailleur      Plänkler           --
  _ŝorbeto_         sherbet          sorbet          Sorbett         (Arabe, ŝorbat;
                                                                      Turke, ŝorbet)
  _terebento_       turpentine-tree  térébinthe      Terpentinbaum   pistacia
                                                                       terebenthus
  _toksikologio_    toxicology       toxicologie     Giftlehre,
                                                       Toxicologie      --
  _tujo_ (V)          --             thuya           Lebensbaum      thuya
  _viktimo_         victim           victime         Opfer              --
  _volbo_ (V)       vault            voûte           Gevölbe            --


II.--Sufiksoj

Krom la ĝustediraj radikoj, ĉi tiu verko enhavas la proponatajn
sufiksojn _aĉ_, _atr_, _iz_, kaj _oz_, kiuj utilis por anstataŭi
neoportunajn perifrazojn.

La sufikso _aĉ_ estas jam tiel ĝenerale uzata, ke ĝi ne bezonas
komentarion.

_Atr_ montras objekton, kiu havas ŝajne, aŭ parte, la econ
difinitan de la radiko. Mi uzis ĝin en la ekzemploj _flavatra_,
_grizatra_. Tiuj vortoj montras objektojn, kiuj estas kvazaŭ flavaj,
aŭ grizaj; sed tute ne «dubeflavaj», aŭ «dubegrizaj», laŭ la
esprimo nuntempe uzata: la koloro ne estas duba, ĝi estas difinita,
kaj similas al la flava aŭ al la griza.

_Iz_, kiu signifas «kovri, plenigi, smiri, aŭ ĝenerale provizi
per...», utilis por formi la vorton _elektrizi_.

Fine _oz_, signifikanta «kiu enhavas, aŭ portas multon da...»,
liveris la vortojn _anguloza_, _doloroza_, _famoza_, _fumoza_,
_furioza_, _haroza_, _konkoza_, _kotoza_, _odoroza_, _polvoza_,
_ŝlimoza_.


III.--Propraj nomoj.

La Grekaj, Rusaj kaj Turkaj nomoj, kiuj troviĝas en ĉi tiu
verko, estas fonetike transskribitaj. La ceteraj, t. e. la nomoj
apartenantaj al lingvoj skribataj per latinaj literoj, estas presitaj
laŭ ilia nacia ortografio. Ĉar multaj el la legontoj ilin konas,
oni ne enpresis ilian prononcon en la teksto mem, por ne difekti la
aspekton de tiu lasta. Por la ceteraj personoj, tiu prononco estas
montrita ĉi sube.

Oni eĉ lasis al la antaŭnomoj la formon, kiun ili havas en la
originala teksto: oni opiniis efektive, ke skribi «Johano Haris»
kaj «Jakobo Fondi», anstataŭ «John Harris» kaj «Giacomo
Fondi», estus vera difektigo de tiu teksto.

Same, oni konservis en tiu traduko la fremdajn vortojn enhavatajn
en la originala teksto, donante nur, pli sube, ilian prononcon kaj
tradukon, por la personoj, kiuj ilin ne konas. Kompreneble, ne
montrita prononco estas la sama, kiel en Esperanto.

En tiuj transskriboj, la literoj _â_, _ê_, _ô_, _û_ montras la
Francajn «nazajn vokalojn». La personoj, kiuj ilin ne konas, povas
prononci ilin _an_, _en_, _on_, _en_, anstataŭigante _n_ per _m_
antaŭ _b_, _p_, _f_ kaj _v_.

  _About_ (_france_) _prononcu_: Abu.
  _Aurélien_ (_fr._) Oreljê.
  _Bareaud_ (_fr._) Baro.
  _Barley_ (_angle_) Balej.
  _Bertrand_ (_fr._) Bertrâ.
  _Boryana_ (_latine_) Borjana.
  _Bory de Saint-Vincent_ (_fr._) Bori dsêvêsâ.
  _Brainne_ (_fr._) Bren.
  _Byron_ (_a._) Bajr'n.
  _Calcraft_ (_a._) Kalkraft.
  _Calcutta_ (_a._) Kalkuta.
  _Caliban_ (_a._) Kalib'n.
  _Cavendish_ (_a._) Kav'ndiŝ.
  _Charles_ (_fr._) Ŝarl.
  _Daraud_ (_fr._) Daro.
  _Edmond_ (_fr._) Edmô.
  _Edward_ (_a._) Edŭard.
  _Fancy_ (_a._) Fansi.
  _Fauriel_ (_fr._) Forjel.
  _Frantz_ (_germane_) Franc.
  _Gaston_ (_fr._) Gastô.
  _Giacomo_ (_itale_) Ĝjakomo.
  _Gil Blas de Sintillane_ (_fr._) Ĵilblas d' sâtiljan.
  _Gustave_ (_fr._) Gistav.
  _Hippolyte_ (_fr._) Ipolit.
  _Illinois_ (_a._) Ilinojz.
  _John_ (_a._) Ĝon.
  _Leipzig_ (_g._) Lajpcig.
  _Lesage_ (_fr._) L'saĵ.
  _Liverpool_ (_a._) Liv'rpul.
  _Lloyd_ (_g._) Lojd.
  _Macaire_ (_fr._). Maker.
  _Marseille_ (_fr._) Marsej.
  _Mary_ (_a._) Meri.
  _Mérinay_ (_fr._) Merine.
  _Moch_ (_fr._) Mok.
  _Niebuhr_ (_g._) Nibur.
  _Osnabruck_ (_g._) Osnabruk.
  _Pascal_ (_fr._) Paskal.
  _Pellisson_ (_fr._) Pelisô.
  _Pleyel_ (_fr._) Plejel.
  _Philip_ (_a._) Filip.
  _Piccadilly_ (_a._) Pikadili.
  _Piacenza_ (_it._) Pjaĉenza.
  _Pont-Audemer_ (_fr._) Pôtodmer.
  _Pradier_ (_fr._) Pradje.
  _Rebecca_ (_a._) Rebeka.
  _Reynault_ (_fr._) Reno.
  _Robert_ (_fr._) Rober.
  _Scholl_ (_fr._) Ŝol.
  _Schultz_ (_a._) Ŝulc.
  _Scott_ (_a._) Skot.
  _Sharper_ (_a._) Ŝarper.
  _Sheffield_ (_a._) Ŝefild.
  _Simons_ (_a._) Sajmons.
  _Suniono_, malnova internaciigita nomo de promontoro
    (lat., _Sunium_; novgreke, _Kolonnais_).
  _Ternes_ (_fr._) Tern.
  _Vendôme_ (_fr._) Vâdom.
  _Vincennes_ (_fr._) Vêsen.
  _Walter_ (_a._) Ŭot'r.
  _Washington_ (_a._) Ŭasingt'n.
  _William_ (_a._) Ŭiljam.
  _Wolfgang_ (_g._) Volfgang.
  _Wyse_ (_a._) Ŭajz.
  _Yorkshire_ (_a._) Jorkŝajr.
  _Zimmerman_ (_g._) Cim'rman.


IV.--Fremdaj vortoj.

_All right_ (ol rajt), Angle: Bone!

_Babuŝo_ (Turke, _babuŝ_, el la Persa _pa-puŝ_; fr. _babouche_),
speco de orienta pantoflo.

_Belle Jardinière_ (bel ĵardinjer), la «Bela Ĝardenistino» nomo
de konata Pariza vestaĵmagazeno.

_Cant_ (kant), Angle: speciala hipokrita prudeco.

_Brutta carogna_ (bruta karonja), Itale: malbela putraĵo.

_Ĉibuĝi_, la servisto, kiu zorgas pri la _ĉibuk'_.

_Ĉibuk_, speco de Turka pipo.

_Falankso_, en antikva Grekujo, trupo de peze armita infanterio;
moderne, burĝa gvardio.

_Fanar_, Greka kvartalo de Konstantinoplo, kie sidas multaj bankoj.

_Foreign Office_ (Forejn Ofis), Angla nomo de la ministrejo de
eksteraj aferoj.

_Franko_, nomo, kiun la Orientanoj donas al la Okcident-Eŭropanoj.

_Frondo_, Franca civila milito (1648-1653).

_Gutten Morgen_, germane: Bonmatenon!

_Halali_, (fr., g., el la identa malnovgreka militkrio), kornsignalo,
kiu signifas, ke la ĉasita besto estas kaptita.

_Kanĝiar_, granda ponardo, uzata en Turkujo kaj precipe en Albanio.

_Khan_, orienta gastejo.

_Khanĝi_, mastro de _Khan_.

_Klepto_, greko: rabisto.

_Kafeĝi_, en Oriento, la servisto, kiu preparas la kafon.

_Lasting_, Angla vorto: speco de lanaĵo.

_Lloyd_ (lojd), nomo de diversaj ŝipasekuraj aŭ marveturaj
kompanioj.

_Milordo_, nomo, kiun la sudaj kaj orientaj popolanoj donas al
fremduloj, kiujn ili volas flati (angle, _mylord_, mia lordo).
Ŝajnis pli bone, konservi tiun nomon, ol diri «lordo».

_Nargileo_, orienta pipo kun akvujo.

_Nil admirari_, latine: miri pri nenio.

_One_, _two_ (ŭan, tu), Angle: unu, du.

_Palikaro_, soldato de la Greka militantaro dum la milito de
liberigo; oni nomas ankoraŭ tiel la Grekojn, kiuj konservis la
nacion veston kun fustenjupo.

_Papas_, greke: pastro.

_Pickles_ (pik'lz), Angle: legomoj konfititaj en vinagro.

_Rahat-lokum_, orienta konfitaĵo el rozoj.

_Rhaki_, orienta brando.

_Romaiko_, Greka nacia danco.

_Square_ (skŭer), Angle: ortangula placo, plej ofte kun arboj kaj
floroj. Oni proponis por ĝi la vorton «skvaro».

_Stadio_, aŭ _Novstadio_, Greke: kilometro.

_Times_ (tajmz), Angle: tempo. Nomo de fama ĵurnalo.

_Tre_, _quatro_, _cinque_ (tre, kŭatro, ĉinkŭe), Itale: tri, kvar,
kvin.

_Yankee Doodle_ (Janki Dudl), Usona nacia kanto.

_Yes_ (jes), Angle: jes.



TABELO DE ENHAVO

  Dediĉo de l' aŭtoro             V
  Antaŭparolo de l' tradukinto  VII
  S-ro Hermann Schultz            1
  Fotini                          6
  Mary-Ann                       33
  Haĝi-Stavros                   59
  La ĝendarmoj                  117
  La fugo                       154
  John Harris                   197
  La kortega balo               229
  Letero el Ateno               238
  La aŭtoro reprenas la parolon 241
  Vortara noto                  243

FINO DE LA TABELO



Piednotoj de la tradukinto


[1] Aludo al _Nuntempa Grekujo_, de Edmond About.

[2] Oni nomis tiel, en Anglujo, urbetojn kiuj elektis unu deputaton,
kvankam ili havis tre malmulte da balotantoj, kiuj vendis sian voĉon.

[3] Edukejo por la filinoj de la militistaj membroj de la
Honora Legio, apud Parizo.

[4] Per tiu ŝercnomo, About montras sian amikon Aurélien
Scholl, ĵurnaliston kaj romaniston tre faman pro sia spriteco.

[5] Oni memoru, ke la Ioniaj insuloj estis, en 1856, sub
Brita administro.

[6] Oni nomis tiel, en Francujo, la maljunajn soldatojn de
la Napoleona gvardio.

[7] Alia aludo al _Nuntempa Grekujo_.

[8] Aludo al la parolo de Pascal: «La homo estas nur kano, la
plej malforta en la naturo, sed li estas pensanta kano. Ne estas
necese, ke la tuta universo sin armu, por lin premegi. Vaporo,
guto da akvo sufiĉas por lin mortigi. Sed, eĉ se la universo lin
premegus, la homo estus ankoraŭ pli nobla ol tio, kio lin mortigas,
ĉar li scias, ke li mortas; kaj la superecon, kiun la universo havas
kontraŭ li, la universo tute ignoras.»

[9] Persono en la romano _Gil Blas de Santillane_, de Lesage,
kiu kuracis ĉiujn malsanojn per sangeltiro kaj varma akvo.

[10] La ĉi supra ilustraĵo prezentas la friponojn Bertrand
kaj Robert Macaire, du famajn personojn de la Francaj teatro kaj
karikaturo.

[11] Vidu diskuto pri Pavlos en la kvina ĉapitro.



Librejo HACHETTE & K-io, 79, boul. Saint-Germain, PARIS.

KOLEKTO DE "LA REVUO"


INSTRUA FAKO

Francaj verkoj

Cours élémentaire pratique d'Esperanto, d'après la méthode directe
combinée, par MM. Michel BECKER et GROSJEAN-MAUPIN.

Cet ouvrage est conforme aux programmes officiels de l'Enseignement
des langues vivantes. Il convient merveilleusement à ceux qui
désirent apprendre seul, ainsi qu'aŭ professeurs qui veulent
enseigner l'Esperanto suivant la méthode directe. Un certain
nombre de vignettes illustrent cet ouvrage.
  Un volume in-16, de 144 pages                             Fr. 1 »

Grammaire complète d'Esperanto, par Camille AYMONIER.

Convient particulièrement pour les cours supérieurs et
pédagogiques d'Esperanto. (Les «Versions» et les «Thèmes» du
«Cours méthodique» ci dessous, fournissent des textes utiles à
traduire. Ils concordent avec les régles données dans la grammaire.)
  Un volume in-16, de 166 pages                                 1 50

Cours méthodique d'Esperanto--Versions, par MM. Camille
AYMONIER et GROSJEAN-MAUPIN.
  Un volume in-16, de 136 pages                                 1 20

Cours méthodique d'Esperanto--Thèmes, par MM. GROSJEAN-MAUPIN
et Camille AYMONIER.
  Un volume in-16, de 136 pages                                 1 20

Recueil de Phrases (plus de 1800 phrases françaises avec la
traduction en Esperanto), par Henri de COPPET.
  Un volume in-16, de 188 pages                                 1 80

Internaciaj verkoj

Esperanta Sintakso, laŭ verkoj de D-r ZAMENHOF kaj aliaj
aŭtoroj, en Esperanto, verkita de Paul FRUICTIER.
  Unu volumo in-16, 75-paĝa                                     1 50

Frazaro, (pli ol 1800 frazoj en Esperanto), de H. de COPPET.
  Unu volumo in-16, 108-paĝa                                    1 »

Konkordanco de la vortoj de Ekzercaro. Ellaboris Alfred E. WACKRILL.
  Unu volumo in-16, 95-paĝa                                     1 »

Du mil novaj vortoj, uzitaj de D-ro ZAMENHOF kaj netroveblaj
en Universala Vortaro. Ellaboris Paul BOULET.
  Unu volumo in-16, 72-paĝa (_nova eldono_)                     1 50


LITERATURA FAKO

Angla lingvo sen profesoro, unuakta komedio de Tristan BERNARD,
tradukita de Gaston MOCH.
  Unu volumo in-8, 44-paĝa                                  Fr. 1 »

Aspazio, tragedio en kvin aktoj, de A. SVJENTOĤOVSKI, trad.
de D-ro Leono ZAMENHOF.
  Unu volumo in-8, 154-paĝa                                     2 50

Brazilio, parolado de S-o Everardo BACKHEUSER.
  Unu volumo in-8, 28-paĝa, kun ilustraĵoj ekstertekste         1 50

Bukedo, artikoloj pri literaturaj kaj beletristikaj demandoj,
de Ch. LAMBERT.
  Unu volumo in-8, 159-paĝa                                     2 »

Imenlago, novelo de Theodor STORM, trad. de
Alfred BADER.
  Unu volumo in-8, 33-paĝa                                      » 75

La libro de l' Humoraĵo, originale verkita de Paul de LENGYEL.
  Unu volumo in-8, 194-paĝa                                     2 50

La Faraono, romano de PRUS, tradukita el la pola lingvo de D-o BEIN.
  Unua volumo in-8, 194-paĝa                                    2 »
  Dua volumo in-8, 238-paĝa                                     2 »
  Tria volumo in-8, 191-paĝa                                    2 »

La Reĝo de la montoj, de Ed. ABOUT, trad. de G. MOCH. Gustave DORÉ.
  Unu volumo in-8, 245-paĝa                                     3 50

La Rompantoj, kvin monologoj originale verkitaj de Fr. PUĴULA-VALJES.
  Unu volumo in-8, kun ilustraĵoj, 40-paĝa                      1 »

La Tria, memoraĵoj pri la Tria Kongreso.
  Unu volumo in-8, 46-paĝa, ilustraĵoj ekstertekste             1 50

Laŭroj, kolekto de premiitaj verkoj en la Unua literatura
konkurso de «La Revuo».
  Unu volumo in-8, 142-paĝa                                     2 »

Makbeto, kvinakta dramo de SHAKESPEARE, tradukita de D-o LAMBERT.
  Unu volumo in-8, 125-paĝa                                     2 »



TEKNIKA KOLEKTO

Anatomia vortaro (en latina, franca, angla kaj esperanta
lingvoj), verkita de la Medicina Esperantista Grupo.
  Unu volumo in-8                                           Fr. 1 50

Komercaj leteroj en Esperanto, kun vortareto kvarlingva, de P.
BERTHELOT kaj  Ch. LAMBERT.
  Unu volumo in-16                                              » 50

La komerca sekretario, de Ros. SUDRIA.
  Unu volumo in-16                                              » 50

Matematika terminaro kaj krestomatio, de R. BRICARD.
  Unu volumo in-16                                              » 75

Monadologio, de LEIBNIZ, tradukita de E. BOIRAC.
  Unu volumo in-16                                              » 60

Muzika terminaro, de F. de MÉNIL.
  Unu volumo in-8, 20-paĝa                                      » 60

Praktikaj komercaj leteroj (en esperanta kaj franca lingvoj),
de J. C. O'CONNOR, Ph. Dr. M. A., kaj D. D. P. HUGON.
  Unu volumo in-16                                              » 90

Provo de Marista Terminaro, verkita sub la direkto de M.
ROLLET DE L'ISLE.
  Unu volumo in-8 (_bindita_)                                   1 50

Vocabulaire des mots spéciaux à la philatélie, avec modèles
de lettres (en français et Esperanto), par R. LEMAIRE.
  Unu volumo in-8                                               » 40

Vocabulaire technique et technologique Français-Esperanto,
par Charles VERAX.
  Unu volumo in-8 (_bindita_)                                   2 50



MUZIKO

Himno al Zamenhof, paroloj kaj muziko de R. DESHAYS             1 »

La Vojo (kanto kaj fortepiano), paroloj de D-ro ZAMENHOF,
muziko de R. DESHAYS                                            » 35

Esperanto (valso por fortepiano), muziko de F. de MÉNIL         » 50

La kanto de l' cigno (melodio), poemo de SVIRIDOV, muziko de
F. de MÉNIL                                                     1 »

Mi aŭdas vin, poezio de Leono ZAMENHOF, muziko de F. de MÉNIL   1 »

Kuŝas somero, poezio de Th. KANALOSŜI-LEFFLER, muziko de
F. de MÉNIL                                                     1 »



KOLEKTO ESPERANTO

Advokato Patelin, unuakta komedio de BRUEYS et PALAPRAT,
tradukita de J. EVROT.
  Unu volumo in-16                                          Fr. » 75

Albumo de Konataj Esperantistoj, de Fritz SCHUCK.
  Unu luksa volumo, 55-paĝa
  (ekzistas ankoraŭ nur kelkaj ekzempleroj).                    3 »

Cikado ĉe Formikoj, el LABICHE et LEGOUVÉ, unuakta komedio.
  Unu volumo in-16                                              » 60

Ĉu li? romano originale verkita de D-ro VALLIENNE.
  Unu volumo in-16                                              4 »

Diversaĵoj, rakontoj tradukitaj de S-roj LALLEMANT kaj BEAU.
  Unu volumo in-16                                              1 25

Don Juan, kvinakta komedio de MOLIÈRE, tradukita de E. BOIRAC.
  Unu volumo in-16                                              1 50

Elektitaj Fabeloj de Fratoj GRIMM, tradukitaj de D-ro KABE.
  Unu volumo in-16                                              1 80

Elektitaj Fabloj de LA FONTAINE, esperantigitaj de G. VAILLANT.
  Unu volumo in-16                                              » 75

Eneido, de VIRGILIO, kantoj I-XII, tradukitaj de D-ro VALLIENNE.
  Unu volumo in-16                                              3 »

Esperantaj Prozaĵoj, de diversaj aŭtoroj.
  Unu volumo in-16                                              2 50

Inter blinduloj, de D-ro JAVAL, tradukis S-ino JAVAL.
  Unu volumo in-16                                              2 »

Internacia Krestomatio, elektis kaj tradukis D-ro KABE.
  Unu volumo in-16                                              1 50

Kastelo de Prelongo, romano originale verkita de D-ro VALLIENNE.
  Unu volumo in-16                                              4 »

Kiel ni plibeligos la vivon, originale verkita de SAĜULO.
  Unu volumo in-16, 20-paĝa                                     » 65

Kondukanto de l' interparolado kaj korespondado kun aldonita
Antologio Internacia, de A. GRABOWSKI.
  Unu volumo in-16                                              2 »

Kurso tutmonda, de E. GASSE.
  Unu volumo in-16                                              » 75

La Avarulo, kvinakta komedio de MOLIÈRE, tradukita de S. MEYER.
  Unu volumo in-16                                              » 75

La fundo de l' mizero, romano de SIEROŜEVSKI (Vaclav),
tradukita de D-ro KABE.
  Unu volumo in-16                                              » 75

La interrompita kanto, romano de ORZESKO, tradukita de KABE.
  Unu volumo in-16                                              » 75

La kolorigisto aerveturanto, gaja rakonto, de GODINEAU.
  Unu volumo in-16                                              » 30

La kvar Evangelioj, kunigitaj en unu rakonto, de Pastro LAISNEY.
  Unu volumo in-16                                              1 50

La nevo kiel onklo, triakta komedio de SCHILLER, tradukita de STEWART.
  Unu volumo in-16                                              1 »

Lernolibro de esperanta stenografio, de F. SCHNEEBERGER.
  Unu volumo in-16                                              1 »

Paĝoj el la Flandra literaturo, tradukitaj de D-ro SEYNAEVE
kaj D-ro van MELCKEBEKE.
  Unu volumo in-16                                              1 50

Pola Antologio, elektita kaj tradukita de KABE.
  Unu volumo in-16                                              2 »

Poŝkalendaro Esperantista 1909.
  Unu volumo in-16                                              1 »

Poŝlibro internacia por aferistoj, turistoj, k. c., de NORMAN.
  Unu volumo in-16 (_bindita_)                                  2 »

Pri unu speco de kurbaj linioj, von Prof. A. DOMBROVSKI.
  Unu volumo in-16                                              » 60

Rakontoj pri feinoj, de PERRAULT (Ch.), tradukitaj de S-ino SARPY.
  Unu volumo in-16                                              1 »

Sub la neĝo, taglibro de juna loĝanto de la Jura montaro, de
J. J. PORCHAT, tradukita de J. BOREL.
  Unu volumo in-16, 144-paĝa                                    1 25

Tri unuaktaj komedioj, de A. v. KOTZEBUE, T. WILLIAMS,
S-ino M. HANKEL.
  Unu volumo in-16, 96-paĝa                                     1 »

Unua legolibro, de D-ro KABE.
  Unu volumo in-16                                              1 90

Verdaj Fajreroj, kolekto da versaĵoj de Romano FRENKEL.
  Unu volumo in-16                                              1 »

Verkaro, libro Ia, de DEVJATNIN.
  Unu volumo in-16                                              2 »

Vojaĝo interne de mia ĉambro, de MAISTRE, tradukita de S. MEYER.
  Unu volumo in-16                                              » 75



Franca Societo Esperanto kaj Ruĝa-Kruco

(_Société Française Esperanto et Croix-Rouge._)

Esperanto et Croix-Rouge, par le lieutenant BAYOL,
Instructeur à l'École spéciale militaire de Saint-Cyr.

Brochure très précieuse pour les conférenciers militaires et de
la Croix-Rouge.
  Un volume in-16                                           Fr. 1 »

Intercompréhension dans les formations et établissements
sanitaires en temps de guerre.

  Un volume in-16                                           Fr. » 50

MALGRANDAJ GVIDLIBRETOJ DE LA RUĜA-KRUCO EN ĈIUJ LINGVOJ

  Eldono Franca: Guide Esperanto de la Croix-Rouge.
  --   Germana: Esperanto-Führer für das Rote-Kreuz.
  --   Itala: Guida Esperanto de la Croce-Rossa.
  --   Hispana: Guia Esperanto de la Cruz-Roja.

_Eldonoj en aliaj lingvoj preparataj._

_Prezo_: 1 ekz. Fr. 0.10; 20 ekz. Fr. 1,50; 100 ekz.
Fr. 5; 1000 ekz. Fr. 40.

Specimenoj estas senpage senditaj.

Ĉiu propagandisto, ĉiu grupo, aĉetu tiujn ĉi malkarajn broŝurojn
por dissemi inter siaj amikoj kaj konatuloj.



BILDAROJ

Teksto en Esperanto.--25 malsamaj numeroj

Tiuj bildaroj, kvankam skribitaj por infanoj, taŭgas perfekte por
la novaj adeptoj. Per ili la profesoroj povas rapide kutimigi la
lernantojn paroli esperante. Ili utilas ankaŭ por la propagando.

Gepatroj, Profesoroj, Propagandistoj! Aĉetu kaj konigu la BILDAROJN.

Prezo, serio da 25 numeroj
  Francujo kaj kolonioj                  Fr. 1 50
          --           per poŝto simpla  --  1 65
  Aliaj landoj                           --  2 »
        --      per poŝto rekomendita    --  2 40

_Specialaj prezoj por la Grupoj._


Coulommiers.--Imprimerie Paul BRODARD.



Noto de transskribinto:

Mi senregistre ĝustigis diversajn mispresaĵojn de la originala libro.
Mi forigis la atribuadon al la tradukinto ĉe ĉiu piednoto, kaj reverkis
la 11a piednoto. Paĝkomencojn mi registris per html-aj komentoj.




*** End of this LibraryBlog Digital Book "La Reĝo de la Montoj" ***

Copyright 2023 LibraryBlog. All rights reserved.



Home