Home
  By Author [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Title [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Language
all Classics books content using ISYS

Download this book: [ ASCII ]

Look for this book on Amazon


We have new books nearly every day.
If you would like a news letter once a week or once a month
fill out this form and we will give you a summary of the books for that week or month by email.

Title: La Rabistoj - Dramo en kvin aktoj
Author: Schiller, Friedrich
Language: Esperanto
As this book started as an ASCII text book there are no pictures available.


*** Start of this LibraryBlog Digital Book "La Rabistoj - Dramo en kvin aktoj" ***

ESPERANTO Verkaro de D-o ZAMENHOF

FREDERIKO SCHILLER

  LA
  RABISTOJ

Dramo en kvin aktoj

  EL GERMANA LINGVO TRADUKIS
  D-ro L. L. ZAMENHOF

PARIS

  Librejo HACHETTE KAJ K-o
  79, Boulevard Saint-Germain,

_Kaj ĝiaj Korespondantoj_: DANUJO, ANDR.-FRED. HÖST & SÖN, Bredgade
35, _KJÖBENHAVN_. -- GERMANUJO, ESPERANTO-VERLAG MÖLLER & BOREL,
Prinzenstrasse, 95, _BERLIN_. -- GRANDA BRITUJO, REVIEW of REVIEWS,
Mowbray House, Norfolk street, _LONDON W. C._ -- HISPANUJO, J. ESPASA,
579, Calle de las Cortes, _BARCELONA_. -- ITALUJO, R. GIUSTI, 53, Via
Vittorio Emanuele, _LIVORNO_. -- RUMANUJO, LIBRĂRIA NOUĂ CAROL P.
SEGAL, Calea Victoriei, 78, _BUCAREȘTI_. -- RUSUJO, M. ARCT, 53, Nowy
Swiat, _WARSZAWA_. -- SVEDUJO, ESPERANTISTEN, 37, Surbrunnsgatan,
_STOCKHOLM_.

1908

_Ĉiuj rajtoj rezervataj_



PERSONOJ

  Maksimiliano, grafo de Moor.
  Karolo    | liaj filoj.
  Francisko |
  Amalio von Edelreich (= fon Edelrajĥ).
  Spiegelberg (= Ŝpigelberg) |
  Schweizer (= Ŝvajcer)      |
  Grimm                      |
  Razmann (= Racman)         | libervivuloj, poste rabistoj.
  Schufterle (= Ŝufterle)    |
  Roller                     |
  Kosinsky (= Kosinski)      |
  Schwarz (= Ŝvarc)          |
  Hermano, bastardo de nobelo.
  Danielo, servisto de la grafo de Moor.
  Moser (= Mozer), pastro.
  Patro-monaĥo.
  Bando da rabistoj.
  Flankaj personoj.

La loko de agado estas Germanujo. La tempo -- proksimume du jaroj.



LA RABISTOJ



AKTO UNUA


Sceno unua.

Frankujo. Salono en la kastelo de Moor.

FRANCISKO. La MALJUNA MOOR.

Francisko. -- Sed ĉu vi sentas vin sana? Vi estas tiel pala.

Maljuna Moor. -- Tute sana, mia filo, -- kion vi havis, por diri al
mi?

Francisko. -- La poŝto venis -- letero de nia korespondanto en
Lepsiko....

Maljuna Moor, _vivece_. -- Sciigoj pri mia filo Karolo?

Francisko. -- Hm! Hm!... Tiel estas. Sed mi timas.... Mi ne scias...
ĉu mi... pro via sano.... Ĉu vi efektive sentas vin tute sana?

Maljuna Moor. -- Kiel fiŝo en akvo! Pri mia filo li skribas? Kion
signifas tiu ĉi via zorgado? Vi demandis min du fojojn.

Francisko. -- Se vi estas malsana, se vi havas nur la plej malgrandan
antaŭsenton fariĝi tia, tiam lasu min, -- mi parolos al vi en tempo
pli oportuna. (_Duone al si mem._) Tiu ĉi novaĵo ne estas por
malfortika korpo.

Maljuna Moor. -- Dio! Dio! Kion mi aŭdos?

Francisko. -- Lasu min antaŭe iri flanken kaj verŝi larmon de
kompato pro mia perdita frato.... Mi devus silenti eterne, ĉar li
estas via filo; mi devus por eterne kaŝi lian malhonoron, ĉar li
estas mia frato. Sed obei vin estas mia unua, malĝoja devo, -- tial
pardonu min.

Maljuna Moor. -- Ho, Karolo, Karolo! Se vi scius, kiel via konduto
turmentegas la koron de la patro! Kiel unu sola ĝoja sciigo pri vi
aldonus al mia vivo dek jarojn, farus min junulo, -- dum nun ĉiu
sciigo, ho ve, alproksimigas min per unu paŝo al la tombo!

Francisko. -- Se ĝi estas tiel, maljuna homo, tiam adiaŭ, -- ni ĉiuj
ankoraŭ hodiaŭ elŝirus al ni la harojn super via ĉerko.

Maljuna Moor. -- Restu! Mi devas ankoraŭ fari nur la malgrandan,
mallongan paŝon.... Lasu al li lian liberecon! (_Sidiĝas._) La pekoj
de liaj patroj estas punataj en la tria kaj kvara generacio, -- lasu
lin fini.

Francisko, _elprenas la leteron el la poŝo_. -- Vi konas nian
korespondanton! Vidu! La fingron de mia dekstra mano mi donus, ke mi
povu diri, ke li estas mensoganto, nigra venena mensoganto....
Kolektu viajn fortojn! Pardonu min, ke mi ne lasas vin mem legi la
leteron: vi ne ĉion devas aŭdi.

Maljuna Moor. -- Ĉion, ĉion, mia filo! vi liberigos min de
lambastono.

Francisko, _legas_. -- «Lepsiko, 1 de Majo. -- Se min ne ligus
nerompebla promeso ne kaŝi antaŭ vi eĉ la plej malgrandan, kion mi
povas ekscii pri la sorto de via frato, plej kara amiko, neniam mia
senkulpa plumo fariĝus tirano kontraŭ vi. El cent leteroj de vi mi
povas kompreni, kiel tiaspecaj sciigoj kredeble traboras vian fratan
koron; ŝajnas al mi, kvazaŭ mi jam vidas vin, kiel vi pro la
sentaŭga, pro la abomeninda....» (_La maljuna Moor kovras sian
vizaĝon._) Vidu, patro, mi legas al vi nur la plej delikatan -- «pro
la abomeninda verŝas milojn da larmoj»; ha, ili fluis, verŝiĝis
torente de tiu ĉi kompatema vango.... «Ŝajnas al mi, kvazaŭ mi jam
vidas vian maljunan, pian patron mortpale....» Jesuo, Mario! Vi jam
estas tia, ankoraŭ antaŭ ol vi scias la plej malmulton!

Maljuna Moor. -- Pluen, pluen!

Francisko. -- «Mortpale refalanta en sian seĝon kaj malbenanta la
tagon, en kiu la unuan fojon estis balbutita al li la vorto
«patro». Oni ne ĉion povis malkaŝi al mi, kaj el tiu malmulto,
kiun mi scias, vi ekscios nur malmulte. Ŝajnas, ke via frato
plenigis nun la mezuron de sia malhonoro; mi almenaŭ konas nenion
super tio, kion li efektive atingis, se lia genio ne superas en tio
ĉi mian. Hieraŭ noktomeze, farinte antaŭe kvardek mil dukatojn da
ŝuldoj» -- bela poŝmono, mia patro -- «malvirgiginte la filinon
de riĉa bankiero ĉi tie kaj morte vundinte en duelo ŝian amanton,
bravan junulon, li decidis forkuri de la justeco kune kun sep aliaj,
kiujn li entiris en sian malĉastan vivon.» -- Patro, pro Dio! Patro,
kio fariĝas al vi?

Maljuna Moor. -- Estas sufiĉe. Ĉesu, mia filo!

Francisko. -- Mi vin indulgas.... «Oni sendis post li kaptordonajn
leterojn, la ofenditoj laŭte krias pri kontentigo, prezo estas
anoncita por lia kapo, -- la nomo Moor....» Ne, miaj malfeliĉaj
lipoj neniam mortigu patron! (_Li disŝiras la leteron._) Ne kredu
ĝin, patro, ne kredu al li eĉ unu silabon!

Maljuna Moor, _ploras maldolĉe_. -- Mia nomo! Mia honesta nomo!

Francisko, _ĵetas sin al li sur la kolon_. -- Malnobla, trioble
malnobla Karolo! Ĉu mi tion ĉi ne antaŭvidis, kiam li, estante
ankoraŭ knabo, tiel trenadis sin post la knabinoj, peladis sin kun
strataj buboj kaj kanajla kamaradaro sur herbejoj kaj montoj,
forkuradis de la preĝejo, kiel krimulo kuras de malliberejo, kaj la
pfenigojn, kiujn li elturmentadis de vi, li ĵetadis en la ĉapelon al
la unua renkontita almozulo, dum ni en la domo edifadis nin per piaj
preĝoj kaj sanktaj prediklibroj? Ĉu mi tion ĉi ne antaŭvidis, kiam
la aventurojn de Julio Cezaro kaj Aleksandro la Granda kaj aliaj
mallumegaj idolistoj li legadis pli volonte, ol la historion de la
pentofarema Tobio? Cent fojojn mi tion ĉi antaŭdiris al vi, ĉar mia
amo al li estis ĉiam en la limoj de la infana devo, -- ke la junulo
ankoraŭ nin ĉiujn ĵetos en mizeron kaj honton! Ho, se li ne portus
la nomon de Moor! Se mia koro ne batus por li tiel varme! La malpia
amo, kiun mi ne povas ekstermi, iam ankoraŭ plendos kontraŭ mi antaŭ
la juĝa seĝo de Dio.

Maljuna Moor. -- Ho, miaj esperoj! miaj oraj revoj!

Francisko. -- Tion ĉi mi bone scias. Ĝuste pri tio mi ja ĵus
parolis. La fajra spirito, kiu flamas en la bubo, vi ĉiam diradis,
kiu faras lin tiel sentema por ĉiu ĉarmo de grandeco kaj beleco, --
tiu ĉi malkaŝemeco, kiu spegulas lian animon en lia okulo, -- tiu ĉi
moleco de la sentoj, kiu lin ĉe ĉiu sufero fandigas en plorantan
simpation, -- tiu ĉi vira kuraĝeco, kiu pelas lin sur la pinton de
centjaraj kverkoj kaj kurigas lin trans fosojn kaj palisarojn kaj
malkvietajn riverojn, -- tiu ĉi infana gloramo, tiu ĉi nevenkebla
obstineco kaj ĉiuj ĉi tiuj belaj brilaj virtoj, kiuj ĝermis en la
paĉja fileto, faros el li iam varman amikon por amiko, bonegan
regnanon, heroon, grandan, grandan homon. -- Nun vi ĝin vidas, patro!
La fajra spirito disvolviĝis, dislarĝiĝis, belegajn fruktojn ĝi
alportis. Vidu tiun ĉi malkaŝemecon, kiel bele ĝi aliformiĝis en
arogantecon! Vidu tiun ĉi molecon, kiel dorloteme ĝi kolombumas por
koketulinoj, kiel sentema ĝi estas por la ĉarmoj de ia Frino! Vidu
tiun ĉi fajran genion, kiel ĝi en ses jaroj tiel pure forbruligis la
oleon de lia vivo, ke li, ankoraŭ vivante, vagas kiel fantomo, kaj
jen venas la homoj kaj estas tiel senhontaj kaj diras: «c'est
l'amour qui a fait ça!» Ha! vidu do tiun ĉi kuraĝan entrepreneman
kapon, kiel ĝi forĝas kaj plenumas planojn, antaŭ kiuj la heroaĵoj
de ia Cartouche kaj Howard tute malaperas! Kaj kiam ankoraŭ tiuj ĉi
belegaj ĝermoj kreskos ĝis plena matureco, -- ĉar kion perfektan oni
povas atendi de tia delikata aĝo? -- Eble, patro, vi ĝisvivos ankoraŭ
la ĝojon vidi lin antaŭ la fronto de ia militistaro, kiu postenas en
la sankta silento de la arbaroj kaj al la laca migranto faciligas
lian vojaĝon per duono de lia ŝarĝo, -- eble vi povos ankoraŭ, antaŭ
ol vi iros en la tombon, fari pilgrimadon al lia monumento, kiun li
estos stariginta al si inter la ĉielo kaj la tero, -- eble... ho,
patro, patro, patro! Serĉu al vi novan nomon, ĉar alie per la fingroj
montrados vin butikistoj kaj strataj buboj, kiuj vidis la portreton
de sinjoro via filo sur la Lepsika foirejo.

Maljuna Moor. -- Kaj vi ankaŭ, mia Francisko, vi ankaŭ? Ho, miaj
infanoj! kiel ili celas al mia koro!

Francisko. -- Vi vidas, mi ankaŭ povas esti sprita, sed mia sprito
estas piko de skorpio. Kaj poste restas la seka homo proza, la
malvarma, ligna Francisko, aŭ kiel ili alie estas nomataj tiuj
titoloj, kiujn inspiradis al vi la kontrasto inter li kaj mi, kiam li
sidis sur viaj genuoj aŭ pinĉis al vi la vangojn, -- tiu iam mortos
inter siaj limaj ŝtonoj kaj putros kaj estos forgesita, dum la gloro
de tiu ĉi universala kapo flugados de unu poluso ĝis alia. Ha! per
kunmetitaj manoj dankas vin, ho ĉielo, la malvarma, seka, ligna
Francisko por tio, ke li ne estas kiel ĉi tiu!

Maljuna Moor. -- Pardonu min, mia infano; ne koleru patron, kiu
trovas sin trompita en siaj esperoj. Dio, kiu per Karolo sendas al mi
larmojn, per vi, mia Francisko, ilin viŝos el miaj okuloj.

Francisko. -- Jes, patro, li viŝos ilin el viaj okuloj. Via
Francisko donos sian vivon, por plilongigi vian. Via vivo estas la
orakolo, kun kiu mi antaŭ ĉio konsiliĝas pri ĉio, kion mi volas fari,
-- la spegulo, tra kiu mi ĉion rigardas; nenia devo estas por mi tiel
sankta, ke mi ne estus preta ĝin rompi, se la afero koncernas vian
karegan vivon. Ĉu vi kredas al mi?

Maljuna Moor. -- Vi havas ankoraŭ grandajn devojn sur vi, mia filo.
Dio vin benu por tio, kio vi por mi estis kaj estos!

Francisko. -- Nun diru do al mi, -- se vi ne estus devigata nomi tiun
filon via, vi ne estus feliĉa homo?

Maljuna Moor. -- Silentu! ho, silentu! kiam la akuŝistino lin
alportis al mi, mi levis lin al la ĉielo kaj ekkriis: «ĉu mi ne
estas feliĉa homo?»

Francisko. -- Tion vi diris. Nun vi tion ĉi trovis? Vi envias la plej
senvaloran el viaj kampuloj, ke li ne estas patro al tiu, -- vi havas
malĝojon dum vi havas tiun filon. Tiu ĉi malĝojo kreskos kun Karolo,
tiu ĉi malĝojo subfosos vian vivon.

Maljuna Moor. -- Ho! ĝi faris el mi okdekjaran homon.

Francisko. -- Nu, sekve, -- se vi rifuziĝus tiun filon?

Maljuna Moor. -- Francisko! Francisko! Kion vi diras?

Francisko. -- Ĉu ne la amo al li faras al vi la tutan malĝojon? Sen
tiu ĉi amo li por vi ne ekzistas. Sen tiu ĉi puninda, kondamninda amo
li mortis por vi, li neniam naskiĝis por vi. Ne karno kaj sango, sed
la koro faras nin patroj kaj filoj. Ne amu lin plu, tiam tiu ĉi
degeneraĵo ne estos ankaŭ plu via filo, se li eĉ estus eltranĉita el
via karno. Li estis ĝis nun la pupilo de via okulo; sed se turmentas
vin via okulo, diras la Sankta Skribo, tiam elŝiru ĝin. Pli bone
estas iri unuokula en la ĉielon, ol duokula en la inferon. Pli bone
estas iri seninfana en la ĉielon, ol se ambaŭ, la patro kaj la filo,
iras en la inferon. Tiel parolas Dio.

Maljuna Moor. -- Vi volas, ke mi malbenu mian filon?

Francisko. -- Ne, ne! Vian filon vi ne malbenu. Kion vi nomas via
filo? Tiun, al kiu vi donis la vivon, kvankam li faras ĉiujn eblajn
penojn, por mallongigi la vian?

Maljuna Moor. -- Ho, ĝi estas tro vera! Ĝi estas juĝo kontraŭ mi.
Dio ĝin ordonis al li!

Francisko. -- Ĉu vi vidas, kiel infankore via amata infano agas
kontraŭ vi? Per via patra kunsentado li sufokas vin, li mortigas vin
per via amo, li eĉ vian patran koron mem subaĉetis, por fari finon al
via vivo. Kiam vi fine plu ne estos, tiam li estos mastro de viaj
havoj, reĝo de siaj inklinoj. La digo estos for, kaj la torento de
liaj deziroj povos pli libere fluegi. Imagu do vin sur lia loko! Kiel
ofte li devas deziri, ke la patro iru en la teron, kiel ofte li
devas tion ĉi deziri pri la frato, kiuj en la fluado de liaj ekscesoj
tiel senkompate maloportunigas al li la vojon? Sed ĉu tio ĉi estas
amo por amo? Ĉu tio ĉi estas infana dankemeco por patra malsevereco,
se por la volupta plezuro de unu minuto li oferas dek jarojn de via
vivo? Se la gloron de siaj patroj, kiu jam en la daŭro de sep
jarcentoj konserviĝis senmakula, li en volupta minuto metas sur la
karton? Ĉu tion ĉi vi nomas via filo? Respondu: ĉu tion ĉi vi nomas
via filo?

Maljuna Moor. -- Neamanta infano, ho ve! sed tamen mia infano! tamen
mia infano!

Francisko. -- Ĉarmega, dolĉa infano, kies konstanta penado estas ne
havi plu patron. Ho, se vi tion ĉi komprenus! Se la skvamoj defalus
de viaj okuloj! Sed via malsevereco devas fortikigi lin en liaj
diboĉaĵoj, via helpado devas ilin pravigi. Estas vero, ke vi
deŝarĝos la malbenon de lia kapo; sur vin, patro, sur vin falos la
malbeno de la kondamno.

Maljuna Moor. -- Juste! tute juste! Mia, mia estas la tuta kulpo!

Francisko. -- Kiom da miloj, kiuj trinkis ĝis plena ebrieco el la
pokalo de volupto, pliboniĝis per suferoj! Kaj ĉu la korpa doloro,
kiu akompanas ĉiun malmoderecon, ne estas montro de la volo de Dio?
Ĉu la homo per sia kruela dorlotado devas tion ĉi kontraŭbatali? Ĉu
la patro havas la rajton pereigi por ĉiam la tenotaĵon, konfiditan
al li? Pripensu, patro, se vi por kelka tempo elmetos lin al mizero,
ĉu li tiam ne devos aŭ returniĝi kaj pliboniĝi, aŭ li eĉ en la granda
lernejo de la mizero restos malnoblulo, kaj tiam -- ve al la patro,
kiu la konsilojn de pli alta saĝeco neniigis per dorlotado! -- Nu,
patro?

Maljuna Moor. -- Mi skribos al li, ke mi deturnas de li mian manon.

Francisko. -- Per tio vi agos juste kaj saĝe.

Maljuna Moor. -- Ke li neniam venu antaŭ miajn okulojn.

Francisko. -- Tio faros sanigan efikon.

Maljuna Moor, _ame_. -- Ĝis li fariĝos alia!

Francisko. -- Nu, bone, bone! Sed se li nun venos kun la masko de
hipokritulo, plorakiros vian kompaton, flatakiros vian pardonon, kaj
morgaŭ li iros kaj mokos vian malfortecon en la brakoj de siaj
malĉastulinoj? Ne, patro! Li memvole revenos, kiam la konscienco lin
senkulpigos.

Maljuna Moor. -- Mi tion ĉi tuj skribos al li.

Francisko. -- Haltu! ankoraŭ unu vorton, patro! Mi timas, ke via
indigno diktus al vi tro akrajn vortojn, kiuj fendus al li la koron,
-- kaj krom tio, ĉu vi ne opinias, ke li rigardos kiel pardonon jam
tiun fakton, ke vi indigas lin ankoraŭ je via propramana skribado?
Tial estos pli bone, se vi lasos la skribadon al mi.

Maljuna Moor. -- Faru tion ĉi, mia filo. -- Ha, ĝi ja rompus al mi la
koron! Skribu al li....

Francisko, _rapide_. -- Sekve tiel restas decidite?

Maljuna Moor. -- Skribu al li, ke mi mil sangajn larmojn, mil
sendormajn noktojn.... Sed ne alkonduku mian filon al malespero!

Francisko. -- Ĉu vi ne volas iri en la liton, patro? Ĝi tro forte
vin skuis.

Maljuna Moor. -- Skribu al li, ke la patra brusto.... Mi diras al vi,
ne alkonduku mian filon al malespero! (_Li foriras malgaje._)

Francisko, _rigardante post li kun ridado_. -- Konsolu vin,
maljunulo! vi neniam premos lin al via brusto; la vojo al ĝi estas
barita por li, kiel la ĉielo por la infero. Li estis elŝirita el
viaj brakoj antaŭ ol vi sciis, ke vi tion ĉi povus deziri. Mi estus
ja mizera fuŝisto, se mi ne povus eĉ tion atingi, ke mi disigu filon
de la koro de la patro, se ĝi eĉ estus alkroĉita al ĝi per feraj
ligiloj. Mi aranĝis ĉirkaŭ vi magian rondon de malbenoj, kiun li ne
povos transsalti. Mi gratulas, Francisko! for estas la amata infano,
-- la arbaro estas pli luma. Mi devas zorge levi ĉiujn pecetojn da
papero, ĉar facile povus okazi, ke iu rekonus mian skribon! (_Li
kolektas la disŝiritajn pecojn de la letero._) Kaj malĝojo baldaŭ
ankaŭ la maljunulon forigos, -- kaj al ŝi mi devas elŝiri tiun ĉi
Karolon el la koro, se eĉ duono de ŝia vivo elŝiriĝus kune.

Mi havas grandajn rajtojn koleri la naturon, kaj -- mi ĵuras per mia
honoro -- mi faros uzon el tiuj rajtoj. Kial mi ne elrampis la unua
el la ventro de la patrino? Kial ne la sola? Kial la naturo devis
meti sur min tiun ĉi ŝarĝon de malbeleco? ĝuste sur min? Tute tiel,
kvazaŭ ĝi ĉe mia naskiĝo uzus ian senvaloran restaĵon. Kial ĝuste al
mi ĝi donis tiun ĉi nazon de Laplandano? ĝuste al mi tiun ĉi buŝegon
de negro? tiujn ĉi okulojn de Hotentoto? Vere, mi opinias, ke la plej
abomenindajn partojn de ĉiuj homaj specoj ĝi ĵetis en unu amason kaj
ĝi min el tio ĉi bakis. Tondro kaj morto! Kiu ĝin rajtigis, ke ĝi al
tiu donu tion aŭ alian kaj al mi ne donu? Ĉu iu povis klopodi pri
ĝia favoro, antaŭ ol li naskiĝis? aŭ ĝin ofendi, antaŭ ol li mem
estiĝis? Kial ĝi agis tiel partie?

Ne, ne! mi estas maljusta kontraŭ ĝi. Ĝi ja donacis al ni elpenseman
spiriton, ĝi elmetis nin nudaj kaj mizeraj sur la bordon de tiu ĉi
granda oceano, mondo, -- naĝu, kiu povas naĝi, kaj kiu estas tro
mallerta, tiu dronu! Ĝi nenion al mi donis; kio mi volas fari min,
estas mia afero. Ĉiu havas egalan rajton por la plej granda kaj por
la plej malgranda; pretendo disbatiĝas kontraŭ pretendo, inklino
kontraŭ inklino kaj forto kontraŭ forto. La rajto loĝas ĉe la
venkinto, kaj la limoj de nia forto estas niaj leĝoj.

Estas vero, ke ekzistas certaj societaj interkonsentoj, kiujn oni
aranĝis, por irigi la pulson de la monda societo. Honesta homo!
efektive ĝi estas grandvalora monero, per kiu oni povas majstre
brokanti, se oni scias bone ĝin spezi. Konscienco, -- ho, jes, certe!
brava ĉifonfiguro, por fortimigi paserojn de ĉerizarboj! Ankaŭ bone
skribita kambio, per kiu eĉ bankrotulo en ekstrema okazo al si
helpas.

Efektive tre laŭdindaj aranĝoj, por teni la malsaĝulojn en respekto
kaj la popolamason sub la pantoflo, por ke al la prudentuloj estu pli
oportune. Sen dubo, tre amuzaj aranĝoj! Ili memorigas al mi la
barilojn, kiujn miaj kampuloj tre ruze konstruas ĉirkaŭ siaj kampoj,
por ke neniu leporo transsaltu, jes, tre severe, neniu leporo! Sed la
moŝto sinjoro ekpikas sian ĉevalon per sprono kaj agrable galopas
tra la estinta grenkampo.

Malfeliĉa leporo! ĝi estas ja kompatinda rolo, se oni devas esti
leporo en tiu ĉi mondo! Sed la moŝto sinjoro bezonas leporojn!

Tial kuraĝe transen! Kiu nenion timas, estas ne malpli potenca, ol
tiu, kiun ĉiu timas. Estas nun modo porti ĉe la pantalonoj bukojn,
per kiuj oni povas laŭvole laĉi ilin pli vaste aŭ pli malvaste. Ni
farigos al ni konsciencon laŭ la plej nova fasono, por ke ni povu ĝin
bone disbuki pli vaste, kiam ni pli enpakas. Kion ni estas kulpaj?
Iru al la tajloro! Multe kaj ripete mi aŭdis pri tiel nomata samsanga
amo, kiu al iu bonorda domemulo povus varmegigi la kapon; tio ĉi
estas via frato! Tradukite ĝi estas: li elsaltis el tiu sama forno,
el kiu vi elsaltis, -- sekve li estu sankta por vi! Rimarku do bone
tiun ĉi artifikan konsekvencon, tiun ĉi amuzan konkludon de la
najbareco de korpoj al la harmonio de spiritoj, de la sameco de
naskiĝloko al la sameco de sentoj, de la sameco de nutraĵo al la
sameco de inklinoj. Sed pluen, -- ĝi estas via patro! li donis al vi
la vivon, vi estas lia karno, lia sango, sekve li estu sankta por vi!
Denove ruza konsekvenco! Mi volus ja demandi, _kial_ li min faris?
Certe ja ne el amo al mi, kiu ankoraŭ estis fariĝonta ulo? Ĉu li min
konis antaŭ ol li min faris? Aŭ ĉu li pensis pri mi, kiam li min
faris? Aŭ ĉu li deziris ĝuste _min_, kiam li min faris? Ĉu li sciis,
kio mi fariĝos? Tion ĉi mi ne konsilus al li, ĉar tiam mi povus puni
lin por tio, ke li min tamen faris! Ĉu mi povas danki lin por tio,
ke mi fariĝis viro? Tiel same malmulte, kiel mi povus plendi kontraŭ
li, se li farus el mi virinon. Ĉu mi povas nomi amo tion, kio ne
estas bazita sur estimo al mia «mi»? Ĉu povis ekzisti estimo al
mia «mi», kiu estis ankoraŭ nur naskiĝonta de tio, de kio ĝi devis
esti la kaŭzo? Kie do tie estas la sankteco? Eble en la ago mem, per
kiu mi naskiĝis? Kvazaŭ tio ĉi estus io pli, ol bruta procedo por la
kontentigo de bruta volupta deziro! Aŭ eble ĝi kuŝas en la rezultato
de tiu ĉi ago, kiu ja estas nenio alia, ol fera necesaĵo, kiun oni
tiel volonte forigus, se tio ĉi ne kostus karnon kaj sangon? Ĉu eble
por tio mi devas lin danki, ke li min amas? Tio ĉi estas vantemeco de
lia flanko, la amata peko de ĉiuj artistoj, kiuj koketas kun si pri
sia verko, se ĝi eĉ estas plej malbela. -- Vidu do, tio ĉi estas la
tuta magiaĵo, kiun vi envolvas en sanktan nebulon, por malbonuzi
nian timemecon. Ĉu ankaŭ mi devas lasi irigi min per tio kiel knabon?

Kuraĝe do! kuraĝe al la laboro! Mi volas ĉion ĉirkaŭ mi ekstermi, kio
baras al mi la eblon esti _mastro_. _Mastro_ mi devas esti, por ke mi
atingu per forto tion, por kio mankas al mi amindeco! (_Foriras._)


Sceno dua.

Drinkejo ĉe la limo de Saksujo.

KAROLO MOOR, _profundiĝinte en libron_. SPIEGELBERG, _trinkante ĉe
tablo_.

Moor, _formetas la libron_. -- Mi sentas abomenon al tiu ĉi inkmakula
tempo, kiam mi en mia Plutarĥo legas pri grandaj homoj.

Spiegelberg, _metas glason antaŭ lin kaj trinkas_. -- Jozefon vi
devas legi.

Moor. -- La hela fajro de Prometeo elbrulis, anstataŭ ĝi oni prenas
nun la flamon de likopodio, -- teatra fajro, kiu ne ekbruligas eĉ
pipon da tabako. Jen ili ungetas, kiel ratoj sur la bastonego de
Herkuleso, kaj forstudas la tutan cerbon el sia kranio pri tio, kio
estis la materio, kiun li havis en siaj testikoj. Franca abato
predikas, ke Aleksandro estis timemulo; ftiza profesoro almetas ĉe
ĉiu vorto boteleton da amoniako al sia nazo kaj legas studigon pri
_forto_. Hometoj, kiuj svenas, kiam ili faris bubon, kritikas la
taktikon de Hanibalo; malsekorelaj buboj kaptas frazojn el la batalo
apud Kannoj kaj plorgrimacas pri la venkoj de Scipiono, ĉar ili devas
raporti pri ili lecionojn.

Spiegelberg. -- Tio ĉi estas ja tute aleksandria plorado.

Moor. -- Bela pago por via ŝvito en la kampa batalo, ke vi nun vivas
en gimnazioj kaj via senmorteco estas ĝeme trenata en librojrimeno.
Valorega rekompenco por via elverŝita sango, ke Nurnberga butikisto
nun volvas vin ĉirkaŭ kuko, aŭ, en pli feliĉa okazo, franca
tragediverkisto vin ŝraŭbas sur altajn irbastonojn kaj tiras vin per
metalfadenoj. Ha, ha, ha!

Spiegelberg, _trinkas_. -- Legu Jozefon, mi vin petas pri tio.

Moor. -- Fi, fi al la sensuka tempaĝo de kastritoj, kiu taŭgas por
nenio, nur por remaĉadi la farojn de la antaŭa tempo kaj kripligi per
komentarioj la heroojn de la antikveco kaj sensencigi ilin per
tragedioj. La forto de la lumboj malaperis, kaj nun biera feĉo devas
helpi pluplanti la homan genton.

Spiegelberg. -- Teo, frato, teo!

Moor. -- Ili baras al si la sanan naturon per sensencaj konvencioj,
ne kuraĝas eltrinki glason, ĉar ili devas trinki nepre pro ies sano,
-- ili lekas la botpurigiston, ke li ilin protektu ĉe lia eminenta
moŝto, kaj ili regalas per la piedo la mizerulon, kiun ili ne timas.
Ili adoras sin reciproke pro tagmanĝo kaj estas pretaj veneni sin
reciproke pro matraco, kiun ĉe aŭkcio iu forŝiris de ili per
plidono. Ili kondamnas la sadukeon, kiu ne venas sufiĉe diligente en
la preĝejon, kaj ili prikalkulas siajn procentegojn ĉe la altaro; ili
genufleksas, por ke ili povu bone etendi la trenaĵon de sia vesto,
-- ne deturnas okulon de la pastro, por ke ili vidu, kiel lia peruko
estas frizita. Ili svenas, kiam ili vidas sangantan anseron, kaj
plaŭdas per la manoj, kiam ilia konkuranto iras bankrote de la
borso.... Kiel ajn varme mi premis al ili la manojn... «nur unu
tagon ankoraŭ»... vane! En malliberejon la hundon!... Petoj, ĵuroj,
larmoj.... (_Piedfrapante la plankon._) Infero kaj diablo!

Spiegelberg. -- Kaj pro iaj kelkaj miloj da favaj dukatoj...

Moor. -- Ne! mi ne volas pensi pri tio! Ke mi enpremu mian korpon en
korseton kaj mi laĉu mian volon per leĝoj! La leĝo faris limakan iron
el tio, kio devis fariĝi flugo de aglo. La leĝo kreis ankoraŭ neniun
grandan homon, sed la libereco elkovas kolosojn kaj ekstremaĵojn.
Ili enpalisas sin en la peritoneon de tirano, penas plaĉi al la
kapricoj de lia stomako kaj lasas sin premi per la ventoj de liaj
intestoj. Ha, se la spirito de Hermano ankoraŭ bruletus en lia
cindro! Oni metu min antaŭ anaron da knabegoj kiel mi, tiam Germanujo
fariĝos respubliko, kontraŭ kiu Romo kaj Sparto estos monaĥinejoj!
(_Li ĵetas la spadon sur la tablon kaj leviĝas._)

Spiegelberg, _suprensaltante_. -- Brave! Bravisime! Vi venigas min
rekte al la ĝusta ĉapitro. Mi diros al vi ion en la orelon, Moor, kio
jam de longe min okupas, -- kaj vi estas la ĝusta homo por tio...
drinku, frato, drinku!... Kiel plaĉas al vi, se ni fariĝus hebreoj
kaj ni denove restarigus la regnon?

Moor, _ridas el la tuta gorĝo_. -- Ha, nun mi komprenas, nun mi
komprenas, -- vi volas eligi el modo la prepucion, ĉar la barbiro
forprenis jam vian?

Spiegelberg. -- Ha, vi, malfaremulo! Estas vero, ke mi per stranga
okazo estas jam antaŭe cirkumcidita. Sed diru, ĉu ĝi ne estas sprita
kaj kuraĝa plano? Ni dissendos manifeston al ĉiuj kvar flankoj de la
mondo, kaj ni vokos al Palestino ĉion, kio ne manĝas porkan viandon.
Tiam mi pruvos per konvinkaj dokumentoj, ke Herodo, la kvaronprinco,
estis mia praprapatro kaj tiel plu. Jen ĝi estos venka kriado, mia
kara, kiam ili denove elrampos supren kaj povos rekonstrui
Jeruzalemon! Poste tuj la Turkojn for el Azio, dum la fero estas
ankoraŭ varmega, -- haki cedrojn sur la Libano, konstrui ŝipojn, kaj
la tuta popolo brokantu per malnovaj pasamentoj kaj bukoj. Dume....

Moor, _ridetante prenas lian manon_. -- Kamarado! al la malsaĝaj
petoloj venis nun fino.

Spiegelberg, _mirigite_. -- Fi, vi ja ne volos ludi la rolon de
erarinta filo? Tia knabego kiel vi, kiu per la spado pli gratis sur
vizaĝoj, ol tri kancelariuloj en la daŭro de superjaro skribis en la
libron de ordonoj! Ĉu mi revoku en vian memoron la historion pri la
granda hunda kadavro? Ha, mi devas repentri al vi denove vian propran
figuron, -- tio ĉi enblovos fajron en viajn vejnojn, se nenio alia
vin plu entuziasmigas. Ĉu vi memoras ankoraŭ, kiel la sinjoroj de la
kolegio forpafigis piedon al via dogo, kaj vi pro revenĝo ordonis
faston en la tuta urbo? Oni koleris pri via ordono; sed vi, ne
mallaborema, lasas foraĉeti por vi la tutan viandon en la tuta urbo
tiamaniere, ke post ok horoj ne restas jam eĉ unu osto en la tuta
ĉirkaŭaĵo kaj la prezo de la fiŝoj komencas leviĝi. Urbestraro kaj
urbanaro krias pri venĝo. Ni, studentoj, vigle eliras en la nombro de
dek sep centoj, kun vi antaŭ la fronto, kaj viandistoj kaj tajloroj
kaj butikistoj malantaŭe, kaj hotelistoj, barbiroj kaj ĉiuj metiistaj
korporacioj, kaj ili krias, ke ili bombardos la urbon, se oni tuŝos
al la studentoj eĉ unu haron. Tiam la afero finiĝis, kiel la pafado
ĉe Hornbergo, kaj ili devis foriri kun longa nazo. Vi venigas
doktorojn, tutan kuracistan konsiliĝon, kaj vi proponis tri dukatojn,
se iu volos skribi recepton por la hundo. Ni esperis, ke la sinjoroj
havos tro multe da honoro en si kaj diros «ne», kaj ni jam
antaŭdecidis, ke ni ilin devigu perforte. Sed tio ĉi estis senbezona,
la sinjoroj interbatis sin pro la tri dukatoj, kaj per konkura
marĉando la prezo falis ĝis tri bacoj; en unu horo estis skribitaj
dek du receptoj, tiamaniere, ke la besto baldaŭ kadavriĝis.

Moor. -- Malnoblaj kanajloj!

Spiegelberg. -- La funebra soleno estas aranĝata en plena parado,
funebraj versaĵoj pri la hundo en granda amaso, kaj ni elmarŝis en
la nokto, ĉirkaŭ mil personoj, havante lanternon en unu mano kaj
niajn spadojn en la alia, kaj tiel ni iris tra la urbo kun sonorigado
kaj tintado, ĝis la hundo estis enterigita. Tiam komenciĝis
manĝegado, kiu daŭris ĝis lumo matena; poste vi dankis la sinjorojn
por la kora kondolenco kaj vi lasis vendi la viandon por duono de la
prezo. «Mort de ma vie!» tiam oni respektis nin, kiel garnizonon en
militakirita fortikaĵo....

Moor. -- Kaj vi ne hontas fanfaroni per ĉi tio? Vi ne havas eĉ tiom
da hontemeco, por honti pro tiuj petoloj?

Spiegelberg. -- Iru, iru! vi ne estas plu Moor. Ĉu vi memoras
ankoraŭ, kiel milfoje vi, tenante la botelon en la mano, mokadis la
maljunan avarulon kaj diradis, ke li ĉiam plu nur kolektu kaj ŝparu,
kaj vi por tio drinkkrevigos vian gorĝon? Ĉu vi memoras ankoraŭ? he?
vi memoras ankoraŭ? Ho, vi, malpia, mizera fanfaronisto! tio estis ja
parolita vire kaj nobele, sed....

Moor. -- Malbenita vi estu, ke vi min rememorigas pri tio! Malbenita
mi estu, ke mi tion ĉi diris! Sed ĝi estis nur en la ebrieco de la
vino, kaj mia koro ne aŭdis, kion mia lango fanfaronis.

Spiegelberg, _balancas la kapon_. -- Ne, ne, ne! Tio ĉi ne povas
esti. Ne eble, frato, vi ne povas tiel opinii serioze. Diru, frateto,
ĉu ne la mizero vin tiel agordas? Venu, mi rakontos al vi peceton el
miaj bubaj jaroj. Mi havis tiam apud mia domo foson, kiu, se preni la
plej malmulte, havis almenaŭ ok futojn da larĝeco, kaj ni, buboj,
konkure penadis transsalti ĝin. Sed la penado estis vana. Pum! vi jam
kuŝis, kaj oni mokis kaj ridis pri vi kaj superĵetadis vin per
neĝbuloj. Apud mia domo kuŝis sur ĉeno la hundo de ĉasisto, tre
mordema bestego, kiu kaptadis kiel fulmo la knabinojn per la rando de
la vesto, kiam ili ne rimarkis kaj iris tro proksime. Nu, por mi ĝi
estis la plej kora ĝojo inciti la hundon, kie mi nur povis, kaj mi
preskaŭ krevis de ridado ĉiufoje, kiam la kanajlo min tiam tiel
kolerege rigardis kaj tiel volonte sin ĵetus sur min, se ĝi nur
povus. -- Kio okazis? Unu fojon mi denove faras al ĝi tiel, kaj mi
ĵetas al ĝi ŝtonon en la ripon tiel forte, ke de furiozo la besto
deŝiras sin de la ĉeno kaj ĵetas sin al mi, kaj mi, kiel pelata de
ĉiuj diabloj, forkuras per ĉiuj fortoj.... Fulmo kaj tondro! jen
estas ĝuste la malbenita foso antaŭ mi! Kion fari? La hundo min jam
atingas, kaj ĝi estas furioza, -- tial, rapide decidite, mi faras
salton -- kaj mi troviĝas transe. Al tiu ĉi salto mi devis danki mian
vivon, ĉar la bestego disŝirus min al pecetoj.

Moor. -- Sed por kio vi nun tion ĉi rakontas?

Spiegelberg. -- Por tio, ke vi vidu, kiel la fortoj kreskas en la
mizero. Tial mi ne ektimas, kiam venas ekstremeco. La kuraĝo kreskas
kune kun la danĝero; la forto grandiĝas en premateco. La sorto
kredeble volas fari el mi grandan homon, ĉar ĝi metas al mi sur la
vojon tiom da malhelpoj.

Moor, _malkontente_. -- Mi ne scias, por kio ni ankoraŭ devus havi
kuraĝon kaj ne havis ĝin.

Spiegelberg. -- Tiel? Kaj vi volas do lasi, ke viaj talentoj en vi
aerdisiĝu? ke viaj kapabloj enteriĝu? Ĉu vi opinias, ke viaj petoloj
en Lepsiko prezentas la limojn de homa sprito? Ni venu antaŭe en la
grandan mondon -- Parizon, Londonon, -- kie oni ricevas vangofrapojn,
se oni iun salutas per la nomo de honesta homo. Jen tie estas
efektiva kora plezuro, kiam oni praktikas la metion en grandaj
mezuroj. Vi miros, vi larĝe malfermos la okulojn! Atendu, kaj kiel
oni falsofaras skribon, trompoturnas ludostojn, disrompas serurojn
kaj elŝutas el kofroj ilian internaĵon, -- tion ĉi vi ankoraŭ
lernos de Spiegelberg! Sur la unua renkontita pendingo oni devas
pendigi tiun kanajlon, kiu kun rektaj fingroj volas morti de malsato.

Moor, _distrite_. -- Kiel? vi progresis ankoraŭ pli?

Spiegelberg. -- Ŝajnas al mi, ke vi ne havas konfidon al mi. Atendu,
lasu min antaŭe varmiĝi, tiam vi vidos miraklojn! Via cerbeto
renversiĝos en via kranio, kiam mia naskema sprito akuŝiĝos. (_Levas
sin, flamiĝe._) Kiel lume fariĝas en mi! Grandaj ideoj elkrepuskiĝas
en mia animo! Gigantaj planoj fermentas en mia kreema kranio.
Malbenita dormemeco (_Frapante al si la kapon._) ĝis nun katenis
miajn fortojn, baris kaj jugis miajn intencojn! Mi vekiĝas, mi
sentas, kiu mi estas, kiu mi devas fariĝi!

Moor. -- Vi estas malsaĝulo. La vino fanfaronas el via cerbo.

Spiegelberg, _pli flamiĝe_. -- «Spiegelberg, -- oni diros, -- ĉu vi
estas sorĉisto, Spiegelberg?» -- «Estas domaĝe, ke vi ne fariĝis
generalo, Spiegelberg, -- diros la reĝo, -- vi forpelus la Aŭstrojn
tra butontruo.» -- «Jes, -- krios la doktoroj, -- ĝi estas
nepardonebla, ke tiu homo ne studis la medicinon, li certe elpensus
novan pulvoron kontraŭ la kropo.» -- «Ha, kial li ne dediĉis sin
speciale al la politika ekonomio, -- ĝemos en siaj kabinetoj la
diversaj Sully'oj, -- li el ŝtonoj elsorĉus luidorojn.» Kaj pri
Spiegelberg oni parolados en la oriento kaj en la okcidento, kaj en
koton oni vin ĵetos, vi, timemuloj, vi, bufoj, dum Spiegelberg kun
etenditaj flugiloj flugos al la templo de la senmorta gloro.

Moor. -- Feliĉan vojon! Levu vin per kolonoj de malhonoro al la supro
de la gloro. En la ombro de miaj prapatraj arbaretoj, en la brakoj de
mia Amalio, logas min plezuro pli nobla. Jam en la pasinta semajno mi
skribis al mia patro pri pardono, mi ne kaŝis antaŭ li eĉ la plej
malgrandan cirkonstancon, kaj kie estas sincereco, tie estas ankaŭ
kompato kaj helpo. Ni diru al ni reciproke adiaŭ, Maŭrico. Ni vidas
nin hodiaŭ kaj neniam plu. La poŝto venis. La pardono de mia patro
estas jam interne de la muroj de tiu ĉi urbo.

(_Aperas Schweizer, Grimm, Roller, Schufterle kaj Razmann._)

Roller. -- Ĉu vi scias, ke oni nin serĉas?

Grimm. -- Ke ni eĉ unu minuton ne estas certaj, ke oni nin tuj ne
arestos?

Moor. -- Ĝi min ne mirigas. Fariĝu, kio volas! Ĉu vi ne vidis
Schwarzon? Ĉu li ne diris al vi pri letero, kiun li havas por mi?

Roller. -- Jam longe li vin serĉas, mi supozas ion tiuspecan.

Moor. -- Kie li estas? kie? kie? (_Volas rapide foriri._)

Roller. -- Restu! Ni diris al li, ke li venu ĉi tien. Vi tremas?

Moor. -- Mi ne tremas. Kial mi devus tremi? Kamaradoj, tiu ĉi
letero.... Ĝoju kun mi! Mi estas la plej feliĉa homo sub la suno, --
kial mi devus tremi?

(_Aperas Schwarz._)

Moor, _kuras al li renkonte_. -- Frato, frato! la leteron! la
leteron!

Schwarz, _donas al li la leteron, kiun li rapidege malfermas_. --
Kio al vi estas? vi ja fariĝis pala kiel la muro!

Moor. -- La skribkaraktero de mia frato!

Schwarz. -- Kion do tie faras Spiegelberg?

Grimm. -- La homo estas freneza. Li faras gestojn, kiel ĉe la malsano
de Sankta Vito.

Schufterle. -- Lia prudento turniĝas. Mi pensas, ke li faras versojn.

Razmann. -- Spiegelberg! He, Spiegelberg! La kanajlo ne aŭdas.

Grimm, _skuas lin_. -- Homo! ĉu vi sonĝas, aŭ....?

Spiegelberg, _kiu la tutan tempon en la angulo de la ĉambro faradis
pantomimojn de projektofaranto, suprensaltas sovaĝe_. -- «La bourse
ou la vie!» (_Li kaptas Schweizeron ĉe la kolo, kaj tiu trankvile
ĵetas lin al la muro. Moor faligas la leteron kaj rapide elkuras.
Ĉiuj salte leviĝas._)

Roller, _krias post la elkurinto_. -- Moor! Kien vi kuras? Kion vi
faras?

Grimm. -- Kio estas al li? Kio estas al li? Li estas pala kiel
kadavro.

Schweizer. -- Belaj novaĵoj ĝi kredeble estas! Ni rigardu!

Roller, _levas la leteron de la tero kaj legas_. -- «Malfeliĉa
frato!» -- la komenco sonas gaje -- «Nur per mallongaj vortoj mi
devas al vi raporti, ke via espero ne plenumiĝis. La patro komisiis
min diri al vi, ke vi iru, kien kondukas vin viaj malhonoraj agoj. Li
ankaŭ diras, ke vi faru al vi nenian esperon plorakiri iam pardonon
ĉe liaj piedoj, se vi ne volas atendi, ke en la subteraĵoj de liaj
turoj oni regaladu vin per akvo kaj pano tiel longe, ĝis viaj haroj
elkreskos kiel aglaj plumoj, kaj viaj ungoj fariĝos kiel ungegoj de
birdoj. Tio ĉi estas liaj propraj vortoj. Li ordonas al mi fini la
leteron. Adiaŭ por ĉiam! Mi vin bedaŭras. -- Francisko de Moor.»

Schweizer. -- Sukerdolĉa frateto, efektive! Francisko estas nomata
tiu kanajlo?

Spiegelberg, _senbrue alpaŝante_. -- Oni parolas pri akvo kaj pano?
Bela vivo! Nu, mi ion alian elzorgis por vi! Ĉu mi ne diris, ke fine
mi devas pensi por vi ĉiuj?

Schweizer. -- Kion la ŝafa kapo diras? La azeno volas pensi por ni
ĉiuj?

Spiegelberg. -- Leporoj, kripluloj, lamaj hundoj vi ĉiuj estas, se vi
ne havas la kuraĝon, por riski ion grandan!

Roller. -- Nu, tio efektive ni estus, vi estas prava! sed ĉu ĝi
elŝiros nin el tiu ĉi malbenita situacio, tio, kion vi volas riski?
Ĉu ĝi elŝiros?

Spiegelberg, _kun fiera rido_. -- Mizera simplulo! elŝiri el tiu ĉi
situacio? ha, ha, ha! elŝiri el tiu ĉi situacio? Kaj pli multe via
fingringo da cerbo ne pretendas? Kaj kun tio ĉi via ĉevalino iras jam
al la stalo? Spiegelberg estus hunda semo, se li per tio ĉi volus eĉ
komenci. Heroojn, mi diras al vi, baronojn, princojn, diojn ĝi faros
el vi!

Razmann. -- Tio ĉi estas tro multe por unu fojo, efektive! Sed ĝi
estos kredeble kolrompa laboro, ĝi kostos kredeble almenaŭ la kapon?

Spiegelberg. -- Ĝi postulas nenion krom kuraĝo, ĉar koncerne la
saĝon, mi ĉion prenas sur min. Kuraĝon, mi diras al vi, Schweizer,
kuraĝon, Roller, Grimm, Razmann, Schufterle! Kuraĝon!

Schweizer. -- Kuraĝon? Se nur tio ĉi estas bezona, kuraĝon mi havas
sufiĉe, por iri nudapiede tra la mezon de la infero.

Schufterle. -- Sufiĉe da kuraĝo, por boksi sub minacanta pendingo kun
la diablo mem pro mizera pekulo.

Spiegelberg. -- Tio ĉi al mi plaĉas! Se vi havas kuraĝon, tiam iu el
vi elpaŝu kaj diru, ke li havas ankoraŭ ion por perdi kaj ne ĉion
por gajni!

Schwarz. -- Efektive, estus io por perdi, se mi volus perdi tion,
kion mi povas ankoraŭ gajni!

Razmann. -- Jes, al la diablo! kaj estus io por gajni, se mi volus
tion gajni, kion mi ne povas perdi.

Schufterle. -- Se mi devus tion perdi, kion mi kredite portas sur mia
korpo, tiam mi en ĉiu okazo morgaŭ havus nenion plu por perdi.

Spiegelberg. -- Sekve nu! (_Li stariĝas meze inter ili kun ĵuriga
tono._) Se ankoraŭ unu guto da germana heroa sango fluas en viaj
vejnoj, -- venu! Ni enloĝiĝos en la bohemaj arbaroj, tie ni kunmetos
bandon da rabistoj kaj... kion vi tiel rigardegas min? Ĉu via iometo
da kuraĝo jam elvaporiĝis?

Roller. -- Certe, vi estas ne la unua fripono, kiu forgesis pri la
alta pendingo... kaj tamen... kian alian elekton ni nun ankoraŭ
havus?

Spiegelberg. -- Elekton? Kion? nenion vi havas por elekti! Ĉu vi
volas kuŝi en la malliberejo de ŝulduloj kaj tie putri ĝis oni
trumpetos la tagon de lasta juĝo? Ĉu vi volas turmentiĝi per
ŝovelilo kaj terbatilo pro peco da seka pano? Ĉu vi volas antaŭ la
fenestroj de la homoj elpremi bagatelan almozon per strata kantado?
Aŭ ĉu vi volas enskribiĝi en la soldataron -- estas ankoraŭ demando,
ĉu oni konfidos al viaj vizaĝoj -- kaj tie sub la hipoĥondria humoro
de ordonema kaporalo antaŭtempe submeti vin al la suferoj de la
infera purigejo? aŭ tintante promenadi laŭ la takto de tamburo? aŭ en
la punlaboreja paradizo treni kun vi la tutan fermagazenon de
Vulkano? Vidu, tion ĉi vi havas por elekti, tio ĉi estas ĉio, kion vi
povas elekti!

Roller. -- Tute malprava tamen Spiegelberg ne estas. Mi ankaŭ jam
resumis miajn planojn, sed ili fine ĉiam revenas al unu punkto. Ĉu
ne estus bone, mi diris al mi, se vi sidiĝus kaj kunŝmirus ian
poŝlibron, aŭ almanakon, aŭ ion similan, kaj pro la groŝo skribus
recenzojn, kiel estas nun modo?

Schufterle. -- Al la diablo! viaj konsiloj estas proksimaj al miaj
projektoj. Mi pensis en mi mem, ĉu ne estus bone, se vi fariĝus
pietisto kaj ĉiusemajne aranĝus viajn horojn de edifado?

Grimm. -- Trafite! Kaj se tio ĉi ne bone iros, tiam fariĝi ateisto!
Ni povus bati la buŝojn al la kvar evangeliistoj, ni zorgus pri tio,
ke la ekzekutisto forbruligu nian libron, kaj tiamaniere ĝi estus
aĉetata en grandega amaso.

Razmann. -- Aŭ ni komencus atakadon kontraŭ la Francoj. Mi konas
unu doktoron, kiu konstruis al si domon sole per hidrargo, kiel diras
la surskribo sur la doma pordo.

Schweizer, _leviĝas kaj donas al Spiegelberg la manon_. -- Maŭrico,
vi estas granda homo! aŭ blinda porko trovis glanon.

Schwarz. -- Bonegaj planoj! Belaj negocoj! Kiel la grandaj spiritoj
ja simpatias! Nun mankas ankoraŭ, ke ni fariĝu virinoj kaj
parigistinoj, aŭ ke ni elmetu por vendado nian virgecon.

Spiegelberg. -- Ŝercoj, ŝercoj! Kaj kio vin malhelpas esti preskaŭ
ĉio kune en unu persono? Mia plano en ĉiu okazo puŝos vin plej
alten, kaj krom tio vi havos ankoraŭ gloron kaj senmortecon! Vidu,
mizeruloj! ankaŭ pri tio oni devas pensi, pri la postmorta gloro, la
dolĉa sento de neforgesebleco.

Roller. -- Kaj plej supre en la nomaro de honestaj homoj! Vi estas
majstra parolisto, Spiegelberg, se oni bezonas el honesta homo fari
kanajlon. Sed diru do, kie estas Moor?

Spiegelberg. -- Honesta, vi diras? Ĉu vi pensas, ke vi poste estos
malpli honesta, ol vi estas nun? Kion vi nomas honesta? Depreni al
riĉaj avaruloj de ilia kolo trionon de la zorgoj, kiuj nur forpelas
de ili la oran dormon, doni liberan kuron al la haltinta mono,
reordigi la egalpezon de havoj, -- per unu vorto, denove revenigi la
oran tempaĝon, liberigi Dion de kelkaj tedaj pensiuloj, ŝparigi al
li militon, peston, karan tempon kaj doktorojn, -- vidu, tion ĉi mi
nomas esti honesta, tion ĉi mi nomas esti valora ilo en la mano de la
Providenco; kaj ĉe ĉiu rostaĵo, kiun oni manĝas, havi la flatan
konscion, ke ĝin akiris al vi via ruzeco, via leona kuraĝo, via nokta
maldormado, esti respektata de grandaj kaj malgrandaj....

Roller. -- Kaj fine kun vivanta korpo leviĝi al la ĉielo, kaj malgraŭ
fulmotondro kaj vento, malgraŭ la manĝegema stomako de la maljuna
avino, la tempo, sub la suno kaj luno kaj ĉiuj steloj pendi en la
aero, kie eĉ la senprudentaj birdoj de la ĉielo, allogitaj de nobla
avideco, muzikas sian ĉielan koncerton, kaj la vostoportantaj anĝeloj
aranĝas sian sanktegan sinedrion? ne vere? Kaj dum monarĥoj kaj
potenculoj estas konsumataj de tineoj kaj vermoj, vi havos la honoron
akceptadi vizitojn de la reĝa birdo de Jupitero? Maŭrico, Maŭrico,
Maŭrico! gardu vin! gardu vin kontraŭ la tripieda besto!

Spiegelberg. -- Kaj tio ĉi vin timigas, lepora koro? Jam ne unu
universala genio, kiu povus reformi la mondon, forputris ja en la
senfeligejo, kaj tamen ĉu oni ne parolas pri tia homo en la daŭro de
jarcentoj, jarmiloj, dum tiu aŭ alia reĝo aŭ princo estus tute
forsilentita en la historio, se lia historiisto ne timus la manklokon
en la tabelo de intersekvado, kaj se la libro de tiu ĉi verkisto ne
gajnus per tio kelkajn oktavajn paĝojn, por kiuj la eldonisto pagas
al li kontantan monon. Kaj se la migranto vidos vin tiel fluganta kaj
refluganta en la vento, li murmuros al si mem: «tiu ĉi certe ne
havis akvon en la cerbo», kaj li ekĝemos pri la mizeraj tempoj.

Schweizer, _frapas lin sur la ŝultron_. -- Majstre, Spiegelberg!
majstre! Kial, al la diablo, vi tie ĉi staras sendecide?

Schwarz. -- Kaj se ĝia nomo eĉ estus prostitucio, -- kio do sekvas?
Ĉu oni ne povas por ĉiu okazo ĉiam havi ĉe si pulvoreton, kiu vin
tute silente ekspedos trans la Aĥeronon, kie neniu koko pri tio
pepos? Ne, frato Maŭrico! via propono estas bona, tiel diras ankaŭ
mia kateĥismo.

Schufterle. -- Al la diablo! Mia ankaŭ ne parolas alie. Spiegelberg,
vi min varbis.

Razmann. -- Vi, kiel dua Orfeo, endormigis per via kantado la
kriantan bestegon, mian konsciencon. Prenu min tutan, kiel mi nun
staras!

Grimm. -- «Si omnes consentiunt ego non dissentio». Perfekte kaj
sen komo. En mia kapo nun estas aŭkcio: pietistoj, ĉarlatanoj,
recenzantoj kaj friponoj, -- kiu plej multe proponos, tiu min havos.
Prenu tiun ĉi manon, Maŭrico!

Roller. -- Kaj vi ankaŭ, Schweizer? (_Donas al Spiegelberg la
dekstran manon._) Tiel mi fordonas mian animon al la diablo.

Spiegelberg. -- Kaj vian nomon al la steloj! Kio grava ĝi estas, kien
iras la animo? Se amasoj da antaŭrajdantaj kurieroj anoncas pri nia
veno, tiel ke la satanoj sin feste ornamas, elviŝas al si la
miljaran fulgon el la okulharoj, kaj miriadoj da kornitaj kapoj
elŝovas sin el la fumanta tubo de siaj sulfuraj kamenoj, por vidi
nian enveturon! Kamaradoj! (_Suprensaltas._) Kuraĝe, kamaradoj! Kio
en la mondo egalvaloras tiun ĉi ebriecon de entuziasmo? Venu,
kamaradoj!

Roller. -- Kviete, kviete! Kien? La besto devas ankaŭ havi sian
kapon, infanoj!

Spiegelberg, _kolere_. -- Kion la ŝanceliĝanto predikas? Ĉu la kapo
ne staris jam prete, antaŭ ol iu membro sin movis? Sekvu min,
kamaradoj!

Roller. -- Trankvile, mi diras. Ankaŭ la libereco devas havi sian
sinjoron. Sen reganto Romo kaj Sparto pereis.

Spiegelberg, _mole_. -- Jes, atendu, Roller estas prava. Kaj ĝi devas
esti luma kapo. Vi komprenas? rafinita, politika kapo ĝi devas esti.
Jes, kiam mi prezentas al mi, kio vi estis antaŭ unu horo, kaj kio vi
estas nun, -- kio vi nun estas dank' al feliĉa ideo.... Jes, certe,
certe vi devas havi ĉefon. Kaj tiu, kiu elpensis tiun ideon, -- diru
al mi, ĉu li ne estas kredeble luma, politika kapo?

Roller. -- Se oni povus esperi, se oni povus revi... sed mi timas, ke
li tion ĉi ne faros.

Spiegelberg. -- Kial ne? Diru ĝin kuraĝe, amiko! Kiel ajn malfacile
estas konduki la batalantan ŝipon kontraŭ la ventoj, kiel ajn peze
ĝi premas, la ŝarĝo de la kronoj, -- diru ĝin sentime, Roller! eble
li tamen tion ĉi faros.

Roller. -- Kaj rompita estas ĉio, se li tion ĉi ne faros. Sen Moor ni
estas korpo sen animo.

Spiegelberg, _kolere deturniĝas de li_. -- Azeno!

Moor, _eniras en sovaĝa ekscito kaj malkviete kuradas en la ĉambro
tien kaj reen, al si mem_. -- Homoj! homoj! Malicaj, hipokritaj
krokodilidoj! Iliaj okuloj estas akvo, iliaj koroj estas fero! Kisoj
sur la lipoj, glavoj en la brusto! Leonoj kaj leopardoj nutras iliajn
idojn, korvoj manĝigas kadavrojn al iliaj infanoj... kaj li... li....
Malbonecon mi lernis toleri, mi povas rideti, kiam mia plej granda
malamiko trinkas la sangon de mia propra koro pro mia sano, -- sed se
samsanga amo fariĝas perfidulo, se patra amo fariĝas Megero... ho,
tiam ekflamiĝu, vira trankvileco, sovaĝiĝu kiel tigro, vi, kvieta
ŝafo! Kaj ĉiu fibro streĉiĝu por kolerego kaj ekstermado!

Roller. -- Aŭdu, Moor! Kia estas via opinio? Vivo de rabistoj estas
ja ankaŭ pli bona ol kuŝi kun akvo kaj pano en la subteraĵo de
turo?

Moor. -- Kial tiu spirito ne eniris en tigron, kiu hakas sian
furiozan dentaron en homan karnon? Ĉu tio ĉi estas patra fideleco?
Ĉu tio ĉi estas amo por amo? Mi volus esti urso kaj inciti la ursojn
de la norda lando kontraŭ tiu ĉi gento de mortigistoj.... Pento, kaj
tamen nenia pardono!... Ho, mi venenus la oceanon, por ke ili trinku
morton el ĉiuj fontoj! Konfido, nevenkebla certeco, kaj nenia
kompato!

Roller. -- Aŭskultu do, Moor, kion mi diras al vi!

Moor. -- Ĝi estas nekredebla, ĝi estas sonĝo, ĝi estas trompiĝo de
la sentoj! Tia kortuŝanta peto, tia viva priskribo de la mizero kaj
de la larma pento, -- sovaĝa besto fandiĝus de kompato! Ŝtonoj
elverŝus larmojn, kaj tamen... oni rigardus ĝin kiel malamikan
paskvilon kontraŭ la homa gento, se mi ĝin rakontus... kaj tamen,
tamen... ho, se mi tra la tuta naturo povus blovi per la korno de
ribelo, konduki aeron, teron kaj maron batale kontraŭ la hiena gento!

Grimm. -- Aŭskultu do, aŭskultu! Pro furiozeco vi ja nenion aŭdas.

Moor. -- For, for de mi! Ĉu via nomo ne estas homo? Ĉu vin ne
naskis virino? For de miaj okuloj, vi kun la homa vizaĝo! Mi tiel
neesprimeble lin amis! tiel amis neniu filo; mil vivojn mi por li....
(_Furioze piedobatas la teron._) Ha! kiu volus doni al mi nun glavon
en la manon, por haki brulan vundon al tiu vipero! Kiu volus diri al
mi, kie mi la koron de ĝia vivo povus atingi, frakasi, neniigi, -- li
estus mia amiko, mia anĝelo, mia Dio, -- mi lin adorus!

Roller. -- Ĝuste tiaj amikoj ni ja volas esti, lasu do vin
prudentigi!

Schwarz. -- Venu kun ni al la bohemaj arbaroj! Ni volas kolekti
bandon da rabistoj, kaj vi.... (_Moor rigardas lin fikse._)

Schweizer. -- Vi estu nia hetmano! Vi devas esti nia hetmano!

Spiegelberg, _furioze ĵetas sin sur seĝon_. -- Sklavoj kaj
senkuraĝuloj!

Moor. -- Kiu inspiris al vi tiun vorton? Aŭdu, homo! (_Forte kaptante
Schwarzon._) tion ĉi vi prenis ne el via homa animo! Kiu inspiris al
vi la vorton? Jes, per la morto mi ĵuras! ni tion faros! ni tion
devas fari! la ideo meritas adoradon.... Rabistoj kaj mortigistoj!...
Mi ĵuras per mia animo, mi estas via hetmano!

Ĉiuj, _kun brua krio_. -- Vivu la hetmano!

Spiegelberg, _suprensaltante, al si mem_. -- Ĝis mi lin transforigos!

Moor. -- Vidu, nun kvazaŭ katarakto falas de miaj okuloj, -- kia
malsaĝulo mi estis, ke mi volis reiri en la kaĝon! Mia spirito avidas
farojn, mia spiro postulas liberecon.... Mortigistoj! Rabistoj! Kun
tiu ĉi vorto la leĝo ruliĝis sub miajn piedojn.... La homoj kaŝis
antaŭ mi homecon, kiam mi apelaciis al homeco, -- flugu do for de mi,
simpatio kaj homa indulgeco! -- Mi ne havas plu patron, mi ne havas
plu amon, kaj sango kaj morto forgesigu min, ke io iam estis al mi
kara! -- Venu, venu! -- Ho, mi faros al mi teruran amuzon.... estas
decidite, mi estas via hetmano! Kaj bravulo estos tiu majstro inter
vi, kiu plej sovaĝe bruligos, plej kruele mortigos, -- ĉar mi diras
al vi, li estos rekompencita reĝe. Stariĝu ĉirkaŭ mi, ĉiu el vi, kaj
ĵuru al mi fidelecon kaj obeadon ĝis la morto! Ĵuru ĝin al mi per
tiu ĉi vira dekstra mano!

Ĉiuj, _donas al li la manon_. -- Ni ĵuras al vi fidelecon kaj
obeadon ĝis la morto!

Moor. -- Bone, kaj per tiu ĉi vira mano mi ĵuras al vi ĉi tie, ke
fidele kaj kuraĝe mi restos via hetmano ĝis la morto! Tiu ĉi brako
tuj kadavrigos tiun, kiu iam ŝanceliĝos aŭ dubos aŭ retiriĝos! Tion
saman faru al mi ĉiu el vi, se mi rompos mian ĵuron! Ĉu vi estas
kontentaj? (_Spiegelberg kuras furioze tien kaj reen._)

Ĉiuj, _suprenĵetante la ĉapelojn_. -- Ni estas kontentaj.

Moor. -- Nu, bone do, tial ni iru! Ne timu morton nek danĝeron, ĉar
super ni reĝas neŝanĝebla fatalo! Ĉiun fine tia difinita tago
atingos, ĉu ĝi estos sur mola lanuga kuseno, ĉu en la kruda tumulto
de la batalo, ĉu sur senkovra pendingo aŭ rado! Unu el ĉio ĉi tio
estas nia sorto! (_Ili foriras._)

Spiegelberg, _sekvante ilin per la rigardo_. -- Via registro havas
truon: vi forgesis pri veneno. (_Foriras._)


Sceno tria.

En la kastelo de Moor. Ĉambro de Amalio.

FRANCISKO. AMALIO.

Francisko. -- Vi deturnas de mi vian rigardon, Amalio? Ĉu mi meritas
malpli ol tiu, kiun la patro malbenis?

Amalio. -- For! Ha, la amoplena, kompatema patro, kiu sian filon
fordonas al la lupoj kaj monstroj! Hejme li regalas sin per dolĉaj
bonegaj vinoj kaj dorlotas siajn kadukajn membrojn en kusenoj el
lanugo de molanasoj, dum lia granda, admirinda filo suferas mizeron.
Hontu vi, malhomoj! Hontu, vi drakaj animoj, vi, malhonoro de la
homaro! Sian solan filon!

Francisko. -- Ŝajnus al mi, ke li havas du filojn.

Amalio. -- Jes, li meritas havi tiajn filojn, kiel vi estas. Sur sia
lito de morto li vane etendos siajn velkajn manojn, por voki sian
Karolon, kaj tremege li retiriĝos, kiam li eksentos la glacie
malvarman manon de sia Francisko. Ho, ĝi estas dolĉa, ĝi estas
dolĉega, esti malbenita de via patro! Diru, Francisko, kara frata
animo, kion oni devas fari, se oni volas esti malbenita de li?

Francisko. -- Vi fantazias, mia kara, vi estas bedaŭrinda.

Amalio. -- Ho, mi vin petas, ĉu vi bedaŭras vian fraton? Ne vi,
monstro, vi lin malamas! Vi ja min ankaŭ malamas?

Francisko. -- Mi vin amas, kiel min mem, Amalio!

Amalio. -- Se vi min amas, ĉu vi povas rifuzi al mi peton?

Francisko. -- Nenian, nenian, se ĝi ne estas pli, ol mia vivo.

Amalio. -- Ho, se estas tiel! Peton, kiun vi plenumos tiel facile,
tiel volonte, -- (_Fiere._) malamu min! Mi devas fariĝi fajroruĝa de
honto, kiam mi pensas pri Karolo kaj rimarkas, ke vi min ne malamas.
Vi ja promesas ĉi tion al mi? Nun iru kaj lasu min, mi tiel forte
volas esti sola!

Francisko. -- Plej aminda revistino! Kiel forte mi admiras vian
bonan, amoplenan koron! (_Frapetas ŝin sur la bruston._) Ĉi tie, ĉi
tie regis Karolo kiel ia Dio en sia templo; Karolo staris antaŭ vi en
via maldormado, Karolo regis en viaj sonĝoj, la tuta universo
fandiĝis por vi nur en lin solan, lin solan ĝi spegulis, pri li sola
ĝi sonis al vi.

Amalio, _ekscitite_. -- Jes, efektive, mi ĝin konfesas. Spite al vi,
barbaroj, mi ĝin konfesos antaŭ la tuta mondo, -- mi lin amas!

Francisko. -- Barbarege, kruele! Tiun ĉi amon tiel rekompenci!
Forgesi ŝin, kiu....

Amalio, _suprensaltante_. -- Kiel, min forgesi?

Francisko. -- Ĉu vi ne metis al li ringon sur la fingron? diamantan
ringon, kiel garantiaĵon de via fideleco! Nu, estas vero, kiele
junulo povus kontraŭstari al la ĉarmoj de malĉastulino? Kiu ankaŭ
povus koleri lin, se nenio pli al li restis por fordoni... kaj ĉu ŝi
ne pagis por ĝi sufiĉege per siaj karesoj, siaj ĉirkaŭprenoj?...

Amalio, _indigne_. -- Mian ringon al malĉastulino?

Francisko. -- Fi, fi! tio ĉi estas malnobla. Bone almenaŭ, se nur tio
estus! Ringon, kiel ajn multekosta ĝi estus, oni fine povas ricevi
denove ĉe ĉiu hebreo. Eble, ĝia prilaboro ne plaĉis al li, eble li
ricevis anstataŭ ĝi pli belan.

Amalio, _ekscitite_. -- Sed _mian_ ringon, mi diras, _mian_ ringon?

Francisko. -- Nenian alian, Amalio. Ha! tian juvelon, kaj sur mia
fingro, kaj de Amalio! De tiu ĉi loko eĉ la morto ĝin ne deŝirus, --
ne vere, Amalio? Ne la kosto de la diamanto, ne la arto de la
prilaboro, la amo faras ĝian valoron.... Kara infano, vi ploras? Ve
al tiu, kiu tiujn ĉi karegajn larmojn elpremas el tiaj ĉielaj okuloj!
Ha, kaj se vi ĉion scius, se vi lin mem vidus, se vi lin vidus en lia
_nuna_ formo....

Amalio. -- Monstro! kiel? en kia formo?

Francisko. -- Silentu, silentu, bona animo, ne faru al mi detalajn
demandojn! (_Kvazaŭ al si mem, tamen laŭte._) Se ĝi almenaŭ havus
vualon, tiu abomeninda malvirto, por ke ĝi kaŝu sin antaŭ la okuloj
de la mondo! Sed ĝi elrigardas terure tra la flava plumbokolora okula
rondo; ĝi malkaŝas sin per la mortpala enfalinta vizaĝo, ĝi elturnas
abomene la ostojn; ĝi balbutas per la duona kripligita voĉo, ĝi
predikas terure laŭte per la tremanta kaduka korpo, ĝi trafosas la
plej internan cerbon de la ostoj kaj ĝi rompas la viran forton de la
juneco; ĝi ŝprucigas la pusan ruinigan ŝaŭmon el la frunto kaj
vangoj kaj buŝo kaj el la tuta supraĵo de la korpo en formo de
terura lepro, kaj ĝi sidas abomene en la kavoj de la bruta honta
parto.... Fi, fi! ĝi min naŭzas.... Nazo, okuloj, oreloj
ŝanceliĝas.... Vi vidis tiun mizerulon, Amalio, kiu en nia
kadukulejo malfacile elspiris sian animon, la honto fermetis antaŭ li
sian timeman okulon, -- vi ekkriis «ve al li!» Revoku tiun bildon
ankoraŭ unu fojon en vian animon, kaj vi havos antaŭ vi Karolon! Liaj
kisoj estas pesto, liaj lipoj venenus viajn!

Amalio, _batas lin_. -- Senhonta blasfemisto!

Francisko. -- Ĉu vi sentas teruron antaŭ tiu Karolo? ĉu vi sentas
abomenon jam antaŭ la pala pentraĵo? Iru, rigardu lin mem, vian
belan, anĝelan, dian Karolon! Iru, enkaptu lian balzaman spiron kaj
lasu vin mortigi per la ambroziaj odoroj, kiuj vaporas el lia faŭko!
La sola ekspiro de lia buŝo metos vin en tiun nigran mortosimilan
kapturniĝon, kiun donas la odoro de fendiĝanta kadavraĵo kaj la vido
de kadavroplena loko de batalo.

Amalio, _deturnas sian vizaĝon_.

Francisko. -- Kia eksplodo de la amo! Kia volupteco en la
ĉirkaŭprenado! Sed ĉu ne estas maljuste kondamni homon pro lia kaduka
eksteraĵo? Eĉ en la plej mizera kriplaĵo de Ezopo povas brili
granda, aminda animo, kiel rubeno en ŝlimo. (_Malice ridetante._) Eĉ
el pustulaj lipoj la amo ja povas.... Kompreneble, se la malvirto
disskuas ankaŭ la fortikecon de la karaktero, se kune kun la ĉasteco
forflugas ankaŭ la virto, kiel la odoro malaperas el velkinta rozo,
-- se kune kun la korpo ankaŭ la spirito kripliĝas....

Amalio, _ĝoje suprensaltante_. -- Ha! Karolo! Nun mi vin denove
rekonas! Vi estas ankoraŭ tuta, sendifekta! Ĉio estis mensogo! Ĉu
vi ne scias, abomenulo, ke Karolo neniel povas fariĝi tia?
(_Francisko staras kelkan tempon meditante, poste li subite sin
turnas, por foriri._) Kien vi tiel rapidas? Ĉu vi forkuras de via
propra malhonoro?

Francisko, _kun kovrita vizaĝo_. -- Lasu min, lasu min!... lasu
liberan kuron al miaj larmoj.... Tirana patro! la plej bonan el viaj
filoj tiel fordoni al la mizero, al la ĉirkaŭanta malhonoro.... Lasu
min, Amalio, mi ĵetos min al liaj piedoj, genufleksinte mi lin
petegos, ke la eldiritan malbenon li ŝarĝu sur min, ke li min
senheredigu... min... mian sangon... mian vivon... ĉion....

Amalio, _ĵetas sin sur lian kolon_. -- Frato de mia Karolo! bonega,
karega Francisko!

Francisko. -- Ho, Amalio! kiel mi vin amas por tiu ĉi neŝancelebla
fideleco al mia frato? Pardonu min, ke mi kuraĝis elmeti vian amon al
tiu kruela provo! Kiel bele vi pravigis miajn esperojn! Kun tiuj
larmoj, tiuj ĝemoj, tiu ĉiela indigno... ankaŭ por mi, por mi... niaj
animoj tiel harmoniis....

Amalio. -- Ho, ne! tion ĉi ili neniam faris!

Francisko. -- Ha, ili tiel harmoniis, mi ĉiam pensis, ke ni kredeble
estas dunaskitoj! kaj ke se ne estus la ĉagrena diferenco ekstera,
kiu bedaŭrinde donas malprofiton al Karolo, -- oni konstante nin
interŝanĝadus. Vi estas, mi ofte diradis al mi mem, vi estas ja la
tuta Karolo, lia eĥo, lia plena portreto!

Amalio, _skuas la kapon_. -- Ne, ne, per la ĉasta lumo de la ĉielo!
eĉ ne unu vejneto de li, eĉ ne unu fajrero de liaj sentoj....

Francisko. -- Tiel tute egalaj en niaj inklinoj.... La rozo estis lia
plej amata floro, -- kaj kiun floron mi amis pli ol rozon? Li amis
pasie la muzikon, kaj vi estas atestantoj, vi, steloj, vi ja tiel
ofte vidadis min en la morta silento de la nokto, sidanta ĉe la
fortepiano, dum ĉio ĉirkaŭ mi kuŝis senmove en ombro kaj dormo; kaj
kiel vi povas ankoraŭ dubi, Amalio, se nia amo estis perfekte identa,
-- kaj se la amo estas la sama, kiel do povas diferenci la amantoj?

Amalio, _rigardas lin kun miro_.

Francisko. -- Estis trankvila, serena vespero, la lasta, antaŭ ol li
forveturis Lepsikon; li prenis min kun si en tiun laŭbon, kie vi tiel
ofte sidadis kune en revoj de amo; longe ni sidis silente, fine li
prenis mian manon kaj diris mallaŭte kun larmoj: mi forlasas Amalion,
mi ne scias... mi antaŭsentas, kvazaŭ ĝi estas por ĉiam... ne forlasu
ŝin, frato! estu amiko por ŝi, estu ŝia Karolo... se Karolo...
neniam revenos.... (_Ĵetas sin genue antaŭ ŝi kaj kisas al ŝi
pasie la manon._) Neniam, neniam, neniam li revenos, kaj mi tion ĉi
promesis al li kun sankta ĵuro!

Amalio, _resaltante_. -- Perfidulo! Kiel mi vin kaptas! Ĝuste en tiu
laŭbo li ĵurigis min, ke nenia alia amo, se li mortus... vi vidas,
kiel malpie, kiel abomenege vi.... For de miaj okuloj!

Francisko. -- Vi min ne konas, Amalio, vi min tute ne konas!

Amalio. -- Ho, mi vin konas, de nun mi vin konas! Kaj vi pretendis,
ke vi estas simila al li! Antaŭ vi li plorus pro mi! Antaŭ vi! Pli
volonte li skribus mian nomon sur la kolonon de malhonoro! Tuj iru
for!

Francisko. -- Vi min ofendas!

Amalio. -- Iru, mi diras! Vi ŝtelis de mi karan horon, ĝi estu
dekalkulita al vi de via vivo!

Francisko. -- Vi min malamas.

Amalio. -- Mi vin malestimegas, iru!

Francisko, _piedobatante la plankon_. -- Atendu! vi tremos do antaŭ
mi! Forĵeti min pro almozulo? (_Li kolere foriras._)

Amalio. -- Iru, kanajlo, nun mi denove estas ĉe Karolo. Almozulo, li
diras? Renversiĝis do la mondo! Almozuloj estas reĝoj, kaj reĝoj
estas almozuloj! La ĉifonojn, kiujn li portas sur si, mi ne ŝanĝus
kontraŭ la purpuro de reĝoj. La rigardo, per kiu li petas almozojn
estas certe granda, reĝa rigardo, -- rigardo, kiu frakasas la lukson,
la paradon, la triumfojn de la granduloj kaj riĉuloj! For en la
polvon, vi, brilanta ornamo! (_Ŝi deŝiras la perlojn de sia kolo._)
Estu malbenitaj, ke vi portas oron kaj arĝenton kaj juvelojn, vi,
grandaj kaj riĉaj! Estu malbenitaj, ke vi festenas ĉe luksaj tabloj!
Estu malbenitaj, ke vi dorlotas viajn membrojn sur molaj kusenoj de
volupto! Karolo! Karolo! Tiele mi vin valoras.... (_Foriras._)



AKTO DUA


Sceno unua.

FRANCISKO MOOR, _meditante, en sia ĉambro_.

Francisko. -- Ĝi daŭras por mi tro longe.... La doktoro trovas, ke
li nun resaniĝos, -- la vivo de maljunulo estas eterneco! Kaj nun mi
havus liberan ebenan vojon, se ne estus tiu ĉi ĉagrena persista bulo
da karno, kiu, simile al la sorĉista hundo en la fabeloj, baras al mi
la vojon al miaj trezoroj.

Sed ĉu miaj projektoj devas sin klini sub la feran jugon de la
meĥanismo? Ĉu mia alte fluganta spirito devas lasi alligi sin per
ĉeno al la limaka irado de la materio? Forblovo de kandelo, kiu jam
sen tio bruletas nur per la lastaj gutoj de sia oleo, -- nenio pli ĝi
estus.... Kaj tamen mi ne volus esti mem la farinto, por ke la homoj
min ne ataku. Mi ne volus lin rekte mortigi, mi volus, ke li mem
mortu. Mi volus fari kiel prudenta kuracisto, nur returnite. Ne bari
al la naturo la vojon per laŭlarĝa streko, sed akceli ĝian propran
iradon. Kaj ni ja havas la eblon plilongigi la kondiĉojn de la vivo,
-- kial do ni ne povus ankaŭ mallongigi ilin?

Filozofoj kaj medicinistoj instruas nin, kiel bonege la humora stato
de la spirito akordiĝas kun la movoj de la materio. Artritaj sentadoj
estas ĉiam akompanataj de malakordo de la meĥanikaj vibracioj,
pasioj difektas la forton de la vivo, troŝarĝita spirito dispremas
la korpon, en kiu ĝi loĝas.... Kiel do, sekve?... Se oni scius
ebenigi al la morto tiun neglatan vojon al la kastelo de la vivo?
pereigi la korpon per la spirito? Ha, ĝi estus originala faro! se oni
povus tion ĉi efektivigi? Faro senkompara! Pripensu, Moor! Tio ĉi
estus artaĵo, kiu meritus, ke vi estu ĝia elpensinto. Oni ja
alkondukis la pretigadon de venenoj preskaŭ al la rango de bonorda
scienco, kaj per eksperimentoj oni devigis la naturon, ke ĝi montru
siajn limojn, tiamaniere, ke oni nun prikalkulas la batojn de la koro
multajn jarojn antaŭe kaj oni diras al la pulso: ĝis tie kaj ne plu!
Ĉu oni ne devus ankaŭ tie ĉi provi siajn flugilojn?

Kaj kiel mi devos nun aranĝi la laboron, por detrui la dolĉan, pacan
konsenton inter la animo kaj ĝia korpo? Kian specon de sentoj mi
devos elekti? Kiuj plej furioze atakas la floradon de la vivo? --
_Kolero?_ -- tiu ĉi malsatega lupo tro rapide satiĝas. -- _Zorgo?_ --
tiu ĉi vermo mordetas tro malrapide. -- _Malĝojo?_ -- tiu ĉi aspido
ŝoviĝas antaŭen tro maldiligente. -- _Timo?_ -- la espero ne
permesas al ĝi tro multe ampleksi. -- Kio? -- Ĉu tio ĉi estas jam
ĉiuj ekzekutistoj de la homo? Ĉu la batalilaro de la morto jam estas
tute elĉerpita?... (_Profunde meditante._) Kiel?... Nu?... Kio?
Ne!... Ha! (_Subite rektiĝante._) _Teruro!_ Kion la teruro ne povas
fari? Kion povas fari prudento aŭ religio kontraŭ la glacia
ĉirkaŭpreno de tiu ĉi giganto?... Kaj tamen? Se li ankaŭ al tiu ĉi
atakego kontraŭstarus? Se li...? Ho, tiam donu vi al mi helpon,
_ĉagrenego_, kaj vi, _pento_, infera Eŭmenido, fosanta serpento, kiu
remaĉas sian manĝon kaj remanĝas sian propran ekskrementon, --
eternaj detruantinoj kaj eternaj kreantinoj de sia veneno! Kaj vi,
krieganta _sinmemkulpigo_, kiu dezertigas sian propran domon kaj
vundas sian propran patrinon. Kaj ankaŭ vi donu al mi vian helpon,
bonfaraj gracioj mem, dolĉe ridetanta _estinteco_, kaj vi, grandajn
trezorojn promesanta, floranta _estonteco_, montru al li en viaj
speguloj la ĝojojn de la ĉielo, dum via forkuranta piedo elglitiĝas
el liaj avidaj brakoj.... Tiel mi atakos, bato post bato, skuo post
skuo, tiun ĉi kadukan vivon, ĝis venos la lasta el la anaro da
furioj, la malespero!... Triumfo, triumfo! La plano estas preta, --
malfacila ĝi estis kaj eksterordinare arta, fidebla, certa... ĉar
(_moke_) la tranĉilo de la analizanto trovos ja nenian postesignon de
vundo aŭ de detrua veneno. (_Decide._) Bone do! (_Hermano eniras._)
Ha! _Deus ex machina!_ Hermano!

Hermano. -- Preta por servi al vi, sinjora moŝto!

Francisko, _donas al li la manon_. -- Kaj ne al maldankemulo vi
servos.

Hermano. -- Mi havas pruvojn de tio ĉi.

Francisko. -- Vi havos pli, tre baldaŭ, tre baldaŭ, Hermano! Mi havas
ion por diri al vi, Hermano.

Hermano. -- Mi aŭskultas per mil oreloj.

Francisko. -- Mi konas vin, vi estas decidema homo, -- soldata koro,
haroj sur la lango! Mia patro vin tre ofendis, Hermano!

Hermano. -- La diablo min prenu, se mi tion ĉi forgesos!

Francisko. -- Tio ĉi estas la tono de viro! Venĝo konvenas al vira
brusto. Vi plaĉas al mi, Hermano. Prenu tiun ĉi monujon, Hermano. Ĝi
estus pli peza, se mi estus mastro.

Hermano. -- Tio ĉi estas ja mia ĉiama deziro, sinjora moŝto; mi
vin dankas.

Francisko. -- Efektive, Hermano? ĉu vi efektive deziras, ke mi estu
mastro? Sed mia patro havas en la ostoj cerbon de leono, kaj mi estas
la pli juna filo.

Hermano. -- Mi dezirus, ke vi estu la pli maljuna filo, kaj ke via
patro havu en la ostoj cerbon de ftiza knabino.

Francisko. -- Ha! Kiel tiu ĉi pli maljuna filo vin tiam rekompencus,
kiel li vin levus en la lumon el tiu ĉi malnobla polvo, kiu tiel
malmulte harmonias kun via spirito kaj nobeleco! Tiam vi tuta, kiel
vi nun staras, estus kovrita per oro, kaj per kvar ĉevaloj vi brue
veturus tra la stratoj, certe, kredu al mi! Sed mi forgesas, pri kio
mi volis paroli kun vi. Ĉu vi jam forgesis, Hermano, la fraŭlinon
von Edelreich?

Hermano. -- Al mil diabloj! Kial vi rememorigas min pri ĉi tio?

Francisko. -- Mia frato forkaptis ŝin de vi.

Hermano. -- Li tion ĉi pentos!

Francisko. -- Ŝi forrifuzis vian amon. Ŝajnas al mi, ke li eĉ
ĵetis vin malsupren de la ŝtuparo.

Hermano. -- Por tio mi enĵetos lin en la inferon.

Francisko. -- Li diris, ke oni rakontas al si en la orelojn, ke vi
estis farita inter la viando kaj kreno, kaj ke via patro neniam povis
ekrigardi vin sen tio, ke li batus sin en la bruston kaj ĝemus: «Dio
indulgu min pekulon!»

Hermano, _furioze_. -- Pro la tuta fajro de la infero, silentu!

Francisko. -- Li konsilis al vi, ke vi vendu per aŭkcio vian
dokumenton de nobeleco kaj vi por tio ĉi lasu fliki al vi viajn
ŝtrumpojn.

Hermano. -- Per ĉiuj diabloj! mi elgratos al li per la ungoj la
okulojn.

Francisko. -- Kio? Vi koleriĝas? Kiel vi povas koleri kontraŭ li?
kion malbonan vi povas fari al li? Kion tia rato povas fari kontraŭ
leono? Via kolero nur dolĉigos al li la triumfon. Vi nenion povas
fari krom kunbati viajn dentojn kaj elverŝi vian furiozon sur sekan
panon.

Hermano, _piedbatas la plankon_. -- Mi disfrotos lin al polvo.

Francisko, _frapas lin sur la ŝultron_. -- Fi, Hermano! vi estas
kavaliro. Vi ne devas permesi, ke la malhonoro restu sur vi. Vi ne
devas ellasi la fraŭlinon, ne, pro ĉio en la mondo vi ne devas tion
ĉi fari, Hermano! Al ĉiuj diabloj! mi farus la plej ekstremajn
provojn, se mi estus sur via loko.

Hermano. -- Mi ne ripozos, antaŭ ol mi ambaŭ miajn malamatojn metos
sub la teron.

Francisko. -- Ne tiel perforte, Hermano! Venu pli proksimen... vi
havos Amalion!

Hermano. -- Tion ĉi mi devas, spite al la diablo! Tion ĉi mi devas.

Francisko. -- Vi ŝin havos, mi diras al vi, kaj vi havos ŝin el mia
mano. Alproksimiĝu, mi diras... vi eble ne scias, ke Karolo estas jam
kvazaŭ senheredigita?

Hermano, _alproksimiĝante_. -- Nekompreneble! ĝi estas la unua
vorto, kiun mi aŭdas pri tio.

Francisko. -- Estu trankvila kaj aŭskultu plue! Alian fojon vi aŭdos
pli pri ĉi tio, -- jes, mi diras al vi, de dek unu monatoj li estas
kiel ekzilita. Sed la maljunulo jam bedaŭras la trorapidan paŝon,
kiun li tamen, (_ridante_) ŝajnas al mi, ne mem faris. Ankaŭ la
fraŭlino Edelreich atakas lin ĉiutage per siaj riproĉoj kaj plendoj.
Pli aŭ malpli frue li lasos serĉi lin en ĉiuj anguloj de la mondo, --
kaj se li lin trovos, tiam bonan nokton, Hermano! Vi tiam povos tre
humile teni al li la kaleŝon, kiam li veturos kun ŝi al la preĝejo
por edziĝi.

Hermano. -- Mi lin sufokos antaŭ la Krucifikso.

Francisko. -- La patro baldaŭ fordonos al li la estrecon kaj vivos
ripoze en siaj kasteloj. Tiam la fiera flamiĝulo havos la kondukilojn
en la manoj, tiam li mokos siajn malamantojn kaj enviantojn, -- kaj
mi, kiu volis fari vin grava, granda homo, mi mem, Hermano, devos,
profunde klinita antaŭ la sojlo de lia pordo....

Hermano, _flamiĝe_. -- Ne, kiel mia nomo estas Hermano, vi ne
devos! dum ankoraŭ almenaŭ unu fajrero da prudento briletos en tiu ĉi
cerbo, tion ĉi vi ne devos!

Francisko. -- Vi tion malhelpos? Ankaŭ al vi, mia kara Hermano, li
sentigos sian skurĝon, li kraĉos al vi en la vizaĝon, kiam li
renkontos vin en la strato, kaj tiam ve al vi estos, se vi movos
viajn ŝultrojn aŭ faros malkontentan mienon, -- vidu, tiele staras
la afero de via aspirado pri la fraŭlino, viaj esperoj, viaj
projektoj.

Hermano. -- Diru al mi, kion mi devas fari?

Francisko. -- Aŭskultu do, Hermano! Por ke vi vidu, kiel mi, kiel
honesta amiko, zorgas pri via sorto, -- iru, surmetu aliajn vestojn,
faru vin tute nerekonebla, lasu raporti pri vi al la maljunulo, diru,
ke vi venas rekte el Bohemujo, ke vi partoprenis kun mia frato en la
batalo apud Prago, ke vi vidis lian morton sur la loko de batalo....

Hermano. -- Ĉu oni kredos al mi?

Francisko. -- Ho ho! pri tio lasu min zorgi! Prenu tiun ĉi paketon.
En ĝi vi trovos mian komision detale kaj ankaŭ dokumentojn, kiuj la
dubon mem faros kredanta. Nun penu nur malaperi nevidate! Saltu tra
la malantaŭa pordo en la korton, de tie trans la muron de la ĝardeno,
-- la katastrofon de tiu ĉi tragikomedio lasu al mi!

Hermano. -- Kaj ĝi estos: vivu la nova sinjoro, Francisko de Moor!

Francisko, _karesas al li la vangojn_. -- Kiel ruza vi estas! Ĉar,
vi vidas, tiamaniere ni atingos ĉiujn celojn per unu fojo kaj baldaŭ
Amalio ĉesos esperi pri li. La maljunulo kulpigos sin pri la morto de
sia filo kaj -- li estas malsana, -- ŝanceliĝanta konstruaĵo ne
bezonas tertremon, por renversiĝi, -- li ne supervivos la sciigon....
Tiam mi estas lia sola filo, Amalio perdis siajn apogojn kaj fariĝas
ludilo de mia volo.... Tiam vi povas facile prezenti al vi... per unu
vorto, ĉio iros laŭ deziro. Sed nur ne reprenu vian vorton.

Hermano. -- Kion vi diras? (_Ĝojege._) Pli vere kuglo rekuros en
la tubon de la pafilo kaj dancos en la internaĵo de sia pafanto, --
fidu min! Lasu min nur agi. Adiaŭ!

Francisko, _postkriante al li_. -- La rikolto apartenos al vi, kara
Hermano! (_Sola._) Kiam la bovo entiris la veturilon kun greno en la
grenejon, tiam la besto devas kontentiĝi kun fojno. Vi ricevos
stalistinon, sed ne Amalion! (_Foriras._)


Sceno dua.

Dormoĉambro de la maljuna Moor.

La MALJUNA MOOR, _dormante en apogseĝo_. AMALIO.

Amalio, _mallaŭte enirante_. -- Malbrue, malbrue! li dormetas. (_Ŝi
stariĝas antaŭ la dormanto._) Kiel bela, kiel honorinda! honorinda,
kiel oni pentras la sanktulojn. Ne, mi ne povas vin koleri! Blankhara
kapo, vin mi ne povas koleri! Dormu trankvile, vekiĝu gaje, mi sola
iros kaj suferos.

Maljuna Moor, _sonĝante_. -- Mia filo! mia filo! mia filo!

Amalio, _prenas lian manon_. -- Aŭdu, aŭdu! Lia filo estas en liaj
sonĝoj.

Maljuna Moor. -- Ĉu vi estas ĉi tie? ĉu efektive vi? Ha, kiel mizere
vi vidiĝas! Ne rigardu min per tiu ĉi malĝojega rigardo! mi estas jam
sufiĉe mizera.

Amalio, _vekas lin rapide_. -- Vekiĝu, kara maljunulo! Vi nur sonĝas.
Rekonsciiĝu!

Maljuna Moor, _duone vekiĝinta_. -- Li ne estis ĉi tie? ĉu mi ne
premis liajn manojn? Malbona Francisko! ĉu vi deziras eĉ el miaj
sonĝoj lin elŝiri?

Amalio. -- Vi rimarkas, Amalio?

Maljuna Moor, _revigliĝas_. -- Kie li estas? Kie mi estas? Vi ĉi tie,
Amalio?

Amalio. -- Kiel vi vin sentas? Vi havis sanigan dormon.

Maljuna Moor. -- Mi sonĝis pri mia filo. Kial mi ne daŭrigis sonĝi?
Eble mi ricevus pardonon el lia buŝo.

Amalio. -- Anĝeloj ne koleras, -- li vin pardonas. (_Ŝi prenas lian
manon malĝoje._) Patro de mia Karolo, mi vin pardonas.

Maljuna Moor. -- Ne, mia filino! Tiu ĉi morta koloro de via vizaĝo
kondamnas la patron. Malfeliĉa knabino! Mi senigis al vi la ĝojojn de
via juneco, -- ho, ne malbenu min!

Amalio, _karese kisas lian manon_. -- Vin?

Maljuna Moor. -- Ĉu vi konas tiun ĉi portreton, mia filino?

Amalio. -- De Karolo!

Maljuna Moor. -- Tian vidiĝon li havis, kiam li komencis sian
dek-sesan jaron. Nun li estas alia.... Ho, furioza mordado estas en
mi interne.... Tiu ĉi moleco de la trajtoj fariĝis indigno, tiu
ĉi rideto fariĝis malespero. Ne vere, Amalio? Ĝi estis en lia
datreveno de naskiĝo, en la jasmena laŭbo, vi lin pentris? Ho, mia
filino! Via amo tiel feliĉigis min.

Amalio, _ĉiam rigardante la portreton_. -- Ne, ne! Ĝi ne estas li.
Per Dio, ĝi ne estas Karolo. Ĉi tie, ĉi tie. (_Montrante la koron
kaj la frunton._) Tiel tuta, tiel alia! La pala kolorilo ne sufiĉas,
por kopii la ĉielan spiriton, kiu regis en lia fajra okulo. For kun
ĝi! Ĝi estas tiel homa! Mi estis fuŝistino.

Maljuna Moor. -- Tiu ĉi bonkora, varmiga rigardo, -- se li starus
antaŭ mia lito, tiam mi vivus en la morto mem! Neniam, neniam mi
mortus!

Amalio. -- Neniam, neniam vi mortus? Ĝi estus salto, kiel oni saltas
de unu penso al alia pli bela, -- tiu ĉi rigardo lumus al vi trans la
tombo; tiu ĉi rigardo portus vin super la stelojn.

Maljuna Moor. -- Estas malfacile, estas malĝoje! Mi mortas, kaj mia
filo Karolo ne estas ĉi tie, -- mi estas portata en la tombon, kaj li
ne ploras super mia tombo! Kiel dolĉe estas, esti enlulata en la
dormon de la morto per la preĝo de filo, -- ĝi estas lulila kanto.

Amalio, _reve_. -- Jes, dolĉa, ĉiele dolĉa ĝi estas, esti enlulata en
la dormon de la morto per kanto de amato, -- eble oni ankaŭ en la
tombo daŭrigas ankoraŭ sonĝi, -- longa, eterna, senfina sonĝo pri
Karolo, ĝis oni eksonigas la sonorilon de reviviĝo... (_Rektiĝante,
ravite._) kaj de nun en liaj brakoj por eterne. (_Paŭzo. Ŝi iras al
la fortepiano kaj ludas._)

    Ĉu Hektoro volas senrevene
  Iri tien, kie kolerplene
  Pro Patroklo buĉas la venĝanto?
  Kiu do instruos vian filon
  Timi diojn, uzi batalilon,
  Se por ĉiam kovros vin la Ksanto?

Maljuna Moor. -- Bela kanto, mia filino. Vi devos ĝin ludi al mi,
antaŭ ol mi mortos.

Amalio. -- Ĝi estas la disiĝo de Andromaĥo kaj Hektoro. -- Karolo
kaj mi ofte kantadis ĝin kun akompano de liuto. (_Ŝi ludas plue._)

    Karulin', haltigu vian ploron!
  Al batalo lasu for Hektoron:
  Vokas lin honoro de Pergamo.
  Pro patruj' atendas min pereo,
  Sed post glora mort', en Elizeo
  Por vi ĉiam daŭros mia amo.

(_Danielo eniras._)

Danielo. -- Ekstere atendas homo. Li petas, ke oni enlasu lin al vi;
li diras, ke li havas gravan sciigon por vi.

Maljuna Moor. -- Por mi nur unu afero en la mondo estas grava, vi
tion scias, Amalio. Ĉu ĝi estas malfeliĉulo, kiu bezonas mian
helpon? Li ne foriru de ĉi tie kun ĝemado.

Amalio. -- Se ĝi estas almozulo, li rapide venu supren.

(_Danielo foriras._)

Maljuna Moor. -- Amalio, Amalio, indulgu min!

Amalio, _ludas plue_. --

    Jam ne sonas via batalilo,
  Orfe kuŝos ruste la armilo,
  Mortos for la gento de Priamo!
  Vi foriros, kien lum' ne venas,
  La Kocit' sin tra l' dezertoj trenas, --
  En la Leto dronos via amo.

    Ĉiu mia penso kaj prefero
  Dronos en la Leto sub la tero,
  Sed ne dronos am' de mia koro!
  Aŭdu! Jam li vokas min sovaĝe. --
  Ĉesu plori, tenu vin kuraĝe!
  Ne, ne dronos amo de Hektoro!

(_Francisko, Hermano maskita, Danielo._)

Francisko. -- Jen estas la homo. Li diras, ke teruraj sciigoj vin
atendas. Ĉu vi povas ilin aŭskulti?

Maljuna Moor. -- Tia sciigo povas esti nur unu. Alproksimiĝu, mia
amiko, kaj ne indulgu min! Donu al li pokalon da vino!

Hermano, _per ŝanĝita voĉo_. -- Via sinjora moŝto! Ne koleru
malriĉan homon, se li kontraŭ sia volo traboros vian koron. Mi estas
fremdulo en tiu ĉi lando, sed vin mi konas tre bone, vi estas la
patro de Karolo de Moor.

Maljuna Moor. -- De kie vi tion ĉi scias?

Hermano. -- Mi konis vian filon.

Amalio, _vivece_. -- Li vivas? li vivas? Vi lin konas? kie li estas?
kie, kie? (_Volas forkuri._)

Maljuna Moor. -- Vi scias pri mia filo?

Hermano. -- Li studis en Lepsiko. De tie li komencis migradi, mi ne
scias kiel malproksime. Li travagis Germanujon ĉirkaŭe kaj, kiel li
diris al mi, kun nekovrita kapo, kaj li almoze elpetadis al si panon
antaŭ la pordoj. Kvin monatojn poste komenciĝis denove la abomena
milito inter Prusujo kaj Aŭstrujo, kaj ĉar li jam nenion en la mondo
povis esperi, tial la sonoj de la venka tamburo de Frederiko fortiris
lin Bohemujon. Permesu al mi, li diris al la granda Ŝverinido, ke mi
mortu per la morto de herooj, -- mi ne havas plu patron!

Maljuna Moor. -- Ne rigardu min tiel, Amalio!

Hermano. -- Oni donis al li standardon. Li aliĝis al la venka flugo
de la Prusoj. La sorto faris, ke ni ambaŭ kuŝis sub unu tendo. Li
multe parolis pri sia maljuna patro kaj pri pli bonaj pasintaj tagoj
kaj pri detruitaj esperoj... niaj okuloj estis plenaj de larmoj.

Maljuna Moor, _kaŝas sian kapon en la kusenon_. -- Silentu, ho
silentu!

Hermano. -- Ok tagojn poste estis la varmega batalo apud Prago. Mi
povas diri al vi, via filo sin tenis, kiel brava batalisto. Li faris
mirindaĵojn antaŭ la okuloj de la armeo. Kvin regimentoj devis
anstataŭi unu la alian, sed li staris. Fajraj kugloj faladis dekstre
kaj maldekstre, sed via filo staris. Unu kuglo frakasis al li la
dekstran manon, via filo prenis la standardon en la maldekstran, kaj
li staris.

Amalio, _ravite_. -- Hektoro, Hektoro! Ĉu vi aŭdas? li staris!

Hermano. -- Mi renkontis lin en la vespero de la batalo, falintan
sub la fajfado de kugloj; per la maldekstra mano li estis retenanta
la torente elfluantan sangon, la dekstran li enŝovis en la teron.
«Frato! -- li ekkriis al mi, -- kuras la famo, ke la generalo antaŭ
unu horo falis». -- «Li falis, -- mi diris, -- kaj vi?» -- «Nu,
kiu estas brava soldato, -- li ekkriis kaj liberigis sian maldekstran
manon, -- tiu sekvu sian generalon, kiel mi!». Tuj li elspiris sian
grandan animon.

Francisko, _kolerege ekpaŝante kontraŭ Hermanon_. -- Ho, la morto
enŝlosu vian malbenitan langon! Ĉu vi venis ĉi tien, por doni al
nia patro la baton de la morto? Patro! Amalio! Patro!

Hermano. -- Ĝi estis la lasta volo de mia mortanta kamarado.
«Prenu tiun ĉi glavon, -- li diris agoniante, -- transdonu ĝin al
mia maljuna patro; la sango de lia filo algluiĝis al ĝi, li estas
venĝita, li ĝoju! Diru al li, ke lia malbeno pelis min al la batalo
kaj morto, ke mi finis mian vivon en malespero!» Lia lasta ĝemo
estis «Amalio».

Amalio, _kiel vekita el morta dormo_. -- Lia lasta ĝemo estis Amalio!

Maljuna Moor, _terure kriante kaj elŝirante al si la harojn_. -- Mia
malbeno enpelis lin en la morton! li finis sian vivon en malespero!

Francisko, _vagante tra la ĉambro_. -- Ho, kion vi faris, patro! Mia
Karolo, mia frato!

Hermano. -- Jen estas la glavo kaj jen estas ankaŭ portreto, kiun
li samtempe elprenis el sur la brusto. Ĝi similas perfektege tiun ĉi
fraŭlinon. Ĉi tion al mia frato Francisko, li diris, -- mi ne scias,
kion li volis diri per ĉi tio.

Francisko, _kvazaŭ tre mirigita_. -- Al mi? la portreton de Amalio?
Al mi?

Amalio, _kolerege alpaŝante al Hermano_. -- Malnobla, subaĉetita
trompanto! (_Kaptas lin furioze ĉe la brako._)

Hermano. -- Mi ne estas trompanto, moŝto fraŭlino. Rigardu mem, ĉu
ĝi ne estas via portreto, -- kredeble vi mem ĝin donis al li.

Francisko. -- Per Dio, Amalio, ĝi estas via portreto! Ĝi estas
efektive via!

Amalio, _redonas al li la portreton_. -- Mia, mia! Ho, ĉielo kaj
tero!

Maljuna Moor, _kriante kaj gratante al si la vizaĝon_. -- Ho ve, ho
ve! Mia malbeno alpelis lin al la morto! pereis en malespero!

Francisko. -- Kaj li memoris pri mi en la lasta malfacila horo de la
mortado, pri mi! Anĝela animo, -- kiam la nigra standardo de la morto
jam bruis super li... pri mi!...

Maljuna Moor, _balbutante_. -- Mia malbeno lin pelis al la morto,
pereis mia filo en malespero!

Hermano. -- Mi ne povas elteni tian malĝojegon. Adiaŭ, maljuna
sinjoro! (_Mallaŭte al Francisko._) Ho, kial vi tion ĉi faris,
sinjoro? (_Rapide foriras._)

Amalio, _saltleviĝante postkrias al li_. -- Restu! restu! Kio estis
liaj lastaj vortoj?

Hermano, _haltante en la pordo_. -- Lia lasta ĝemo estis Amalio.
(Foriras.)

Amalio. -- Lia lasta ĝemo estis Amalio! Ne! vi ne estas trompanto!
Sekve ĝi estas vero, vero, -- li mortis, li mortis! (_Vagas
ŝanceliĝante kaj falas._) mortis! Karolo mortis!

Francisko. -- Kion mi vidas! Kio estas tie sur la glavo? skribite per
sango -- «Amalio»!

Amalio. -- De li?

Francisko. -- Ĉu mi bone vidas aŭ mi sonĝas? Jen per sanga skribo:
«Francisko, ne forlasu mian Amalion». Vidu do, vidu do! Kaj sur la
alia flanko: «Amalio! vian ĵuron nuligis la ĉiopova morto». Ĉu vi
nun vidas, ĉu vi vidas? li skribis ĉi tion per rigidiĝanta mano, li
skribis ĉi tion per la varma sango de sia koro, li skribis ĝin sur la
solena rando de la eterneco! Lia spirito prokrastis sian forflugon,
por interligi ankoraŭ Franciskon kaj Amalion.

Amalio. -- Sankta Dio! Ĝi estas lia mano! Li neniam min amis!
(_Foriras rapide._)

Francisko, _piedobatante la plankon_. -- Al la diablo! mia tuta arto
rompiĝas sur tiu ĉi obstina kapo!

Maljuna Moor. -- Ho ve! ho ve! Ne forlasu min, mia filino! Francisko,
Francisko, redonu al mi mian filon!

Francisko. -- Kiu donis al li la malbenon? Kiu pelis sian filon al
batalo, morto kaj malespero? Ho, li estis anĝelo, juvelo de la ĉielo.
Malbeno al liaj mortigintoj! Malbeno, malbeno al vi mem!

Maljuna Moor, _batas per la pugno sian bruston kaj frunton_. -- Li
estis anĝelo, juvelo de la ĉielo! Malbeno, malbeno, pereo, malbeno al
mi mem! Mi estas patro, kiu mortigis sian grandan filon. Min li amis
ĝis la morto! Por venĝi pro mi, li kuris al batalo kaj morto! Ho, mi,
monstro! monstro! (_Furiozas kontraŭ si mem._)

Francisko. -- Li estas for, kion nun helpas tro malfruaj plendoj?
(_Sarkasme ridas._) Estas pli facile mortigi, ol revivigi. Vi neniam
revenigos lin el lia tombo.

Maljuna Moor. -- Neniam, neniam, neniam mi revenigos lin el lia
tombo! For, perdita por ĉiam! Kaj vi ellogis de mi la malbenon, vi,
vi.... Redonu al mi mian filon!

Francisko. -- Ne incitu mian koleron! Mi forlasos vin en la morto!

Maljuna Moor. -- Monstro! Monstro! Redonu al mi mian filon!
(_Saltleviĝas de la seĝo kaj volas kapti Franciskon ĉe la gorĝo, sed
tiu ĉi lin reĵetegas._)

Francisko. -- Senfortaj ostoj! Vi kuraĝas.... Mortu! Malesperu!
(_Foriras._)

Maljuna Moor. -- Mil malbenoj persekutu vin! Vi ŝtelis al mi mian
filon el la brakoj. (_Ĵetas sin malespere tien kaj reen en la
seĝo._) Ho ve, ho ve! Malesperi kaj ne morti! Ili forkuras, ili
forlasas min ĉe la morto, miaj bonaj anĝeloj forkuras de mi, ĉiuj
sanktuloj forkuras de la malvarma griza mortiginto. Ho ve, ho ve! Ĉu
neniu volas teni al mi la kapon, neniu volas liberigi la agoniantan
animon? Neniom da filoj, neniom da filinoj, neniom da amikoj! Nur
homoj... neniu volas?... Sola... forlasita... Ho ve, ho ve! Malesperi
kaj tamen ne morti!

(_Amalio, kun postploraj okuloj._)

Maljuna Moor. -- Amalio! sendito de la ĉielo! Ĉu vi venas, por
forliberigi mian animon?

Amalio, _per pli kvieta tono_. -- Vi perdis belegan filon.

Maljuna Moor. -- Vi volas diri «mortigis». Ŝarĝita per tiu ĉi
atesto mi alpaŝos al la juĝa seĝo de Dio.

Amalio. -- Ne, ne, malfeliĉa maljunulo! La ĉiela Patro revokis lin al
si. Ni estus tro feliĉaj en tiu ĉi mondo. Supre, supre super la
sunoj, ni lin revidos denove.

Maljuna Moor. -- Revidi, revidi! Glavo tranĉos mian animon, kiam mi
vidos lin inter la sanktuloj; meze en la ĉielo tremigos min teruroj
de la infero! ĉe la rigardado de la eterneco frakasados min la
rememoro, ke mi mortigis mian filon!

Amalio. -- Ho, per sia rideto li forigos la doloran rememoron el via
animo! Estu gaja, kara patro! mi estas tute gaja. Ĉu li ne kantis
jam al la ĉielaj aŭskultantoj la nomon Amalio sur la serafa harpo,
kaj la ĉielaj aŭskultantoj dolĉe ĝin ripetis? Lia lasta ĝemo estis ja
Amalio! Ĉu lia unua ĉiela voko ne estos Amalio?

Maljuna Moor. -- Ĉiela konsolo fluas el viaj lipoj! Li ridetos al
mi, vi diras? pardonos? Vi devas resti apud mi, amatino de mia
Karolo, kiam mi estos mortanta.

Amalio. -- Morti estas flugi en liajn brakojn. Feliĉa vi estas!
Enviinda vi estas. Kial tiuj ĉi ostoj ne estas putraj? kial tiuj ĉi
haroj ne estas grizaj? Ve al mi pro miaj fortoj de juneco! Kun ĝojo
mi akceptus vin, vi, sensuka maljuneco, kiu estas pli proksima al la
ĉielo kaj al mia Karolo!

(_Francisko eniras._)

Maljuna Moor. -- Aliru, mia filo! Pardonu min, se mi antaŭe estis tro
kruela kontraŭ vi! Mi ĉion al vi pardonas. Mi tiel forte dezirus
fordoni mian animon en paco.

Francisko. -- Ĉu vi jam sufiĉe ploris pri via filo? Kiom mi vidas,
vi havas nur unu filon.

Maljuna Moor. -- Jakobo havis dek du filojn, tamen pri sia Jozefo li
ploris per sangaj larmoj.

Francisko. -- Hm!

Maljuna Moor. -- Iru, prenu la Biblion, mia filino, kaj legu al mi la
historion pri Jakobo kaj Jozefo! Ĝi ĉiam tiel kortuŝadis min,
kvankam mi tiam ne estis ankoraŭ Jakobo.

Amalio. -- Kiun lokon mi legu al vi? (_Prenas la Biblion kaj
folias._)

Maljuna Moor. -- Legu al mi pri la malĝojego de la perdinto, kiam li
ne trovis Jozefon inter siaj infanoj kaj vane atendadis lin en la
mezo de siaj dek unu filoj, kaj lian plendan kanton, kiam li eksciis,
ke lia Jozefo malaperis por ĉiam.

Amalio, _legas_. -- «Tiam ili prenis la veston de Jozefo, kaj ili
buĉis kapron kaj trempis la veston en la sangon kaj sendis la
makulitan veston kaj alportigis ĝin al sia patro kaj dirigis: tion ĉi
ni trovis, -- rigardu, ĉu ĝi estas la vesto de via filo, aŭ ne?»
(_Francisko subite foriras._) «Sed li ĝin rekonis kaj diris: ĝi
estas la vesto de mia filo, kruela besto lin formanĝis, sovaĝa besto
disŝiris Jozefon.»

Maljuna Moor, _refalas sur la kusenon_. -- Sovaĝa besto disŝiris
Jozefon!

Amalio, _legas plue_. -- «Kaj Jakobo disŝiris siajn vestojn kaj
metis sakon ĉirkaŭ siajn lumbojn, kaj li funebris pro sia filo longan
tempon, kaj ĉiuj liaj filoj kaj filinoj penis lin konsoli; sed li ne
lasis sin konsoli kaj diris: kun malĝojo mi malsupreniros....»

Maljuna Moor. -- Ĉesu, ĉesu! Al mi fariĝas tre malbone.

Amalio, _alsaltas, faliginte la libron_. -- Helpu, ĉielo! Kio ĝi
estas?

Maljuna Moor. -- Ĝi estas la morto!... Nigra... naĝas... antaŭ
miaj... okuloj... mi vin petas... voku la pastron... li min
komuniu.... Kie estas... mia filo Francisko?

Amalio. -- Li forkuris! Dio nin kompatu!

Maljuna Moor. -- Forkuris... forkuris de la lito de la mortanto?...
kaj ĉi tio estas ĉio, ĉio... de du infanoj plenaj de espero.... Vi
ilin donis.... Vi ilin prenis.... Via nomo estu....

Amalio, _kun subita ekkrio_. -- Mortis! Ĉio mortis! (_Foriras
malespere._)

Francisko, _ensaltas kun ĝojo_. -- Mortis, ili krias, mortis! Nun mi
estas mastro. En la tuta kastelo oni kriegas, ke li mortis. Tamen
eble li nur dormas? Certe, ha certe! Vere ĝi estas tia dormo, kiun
neniam sekvas la voko «bonan tagon», -- dormo kaj morto estas nur
du dunaskitoj. Ni interŝanĝu do iom la nomojn! Brava, bonvena dormo,
ni nomos vin morto! (_Li alpremas al la maljunulo la okulojn._) Kiu
nun venos kaj kuraĝos voki min al juĝo? aŭ diri al mi en la vizaĝon:
vi estas kanajlo! For do tiun ŝarĝan maskon de kvieteco kaj virto!
Nun vi vidos la nudan Franciskon, kaj teruro vin kaptos! Mia patro
superŝutadis siajn postulojn per sukero, faris el sia posedaĵo
familian rondeton, li sidadis kun afabla rideto antaŭ la pordo kaj
salutadis ĉiujn kiel fratojn kaj infanojn. Miaj brovoj pendos super
vi kiel fulmotondraj nuboj, mia sinjora nomo sin portados super tiuj
ĉi montoj kiel minaca kometo, mia frunto estos via barometro! Li
karesadis la nukon, kiu obstine sin levis kontraŭ li. Sed mi ne amas
rideti kaj karesi. Mi hakos al vi la akrajn spronojn en la karnon,
kaj mi uzos la senkompatan skurĝon. En mia posedaĵo mi alkondukos
al tio, ke terpomoj kaj malforta biero fariĝos regalaĵo por festoj,
kaj ve al tiu, kiu renkontiĝos al miaj okuloj kun plenaj kaj ruĝaj
vangoj! Paleco de malriĉeco kaj de sklava timo estas mia amata
koloro; en tiun ĉi livreon mi vin vestos. (_Li foriras._)


Sceno tria.

La Bohemaj arbaroj.

SPIEGELBERG. RAZMANN. GRUPO da RABISTOJ.

Razmann. -- Ĝi estas vi? efektive vi? lasu do vin sufoki en miaj
brakoj, kara koramato Maŭrico! Bonvenon al vi en la Bohemaj arbaroj!
Vi fariĝis granda kaj dika. Per ĉiuj diabloj de la infero! Vi
alkondukis ja tutan aregon da rekrutoj, vi bravega varbisto!

Spiegelberg. -- Ne vere, frato, ne vere? Kaj ĉio plenaj bravuloj! Vi
ne kredos, mi havas evidentan benon de Dio: mi estis malriĉa malsata
simplulo, mi havis nenion krom tiu ĉi bastono, kiam mi transiris la
Jordanon, kaj nun ni estas en la nombro de sepdek ok, pleje
ruinigitaj butikistoj, forpelitaj magistroj kaj skribistoj el la
Ŝvabaj provincoj; ĝi estas ja korpuso da bravuloj, mia frato, ravaj
homoj, mi al vi diras, -- unu al alia ŝtelas la butonojn de la
pantalono kaj staras sendanĝere apud li nur kun ŝargita pafilo, --
kaj ili havas ĉion sufiĉe kaj havas tiel grandan renomon en la
ĉirkaŭaĵo de kvardek mejloj, ke vi simple ne komprenos. Tie ekzistas
neniu gazeto, en kiu vi ne trovus artikoleton pri la ruzulo
Spiegelberg; mi eĉ simple pro tio ilin abonas, -- de la kapo ĝis la
piedoj ili min prezentis, vi pensus, ke vi min vidas, eĉ pri la
butonoj de mia surtuto ili ne forgesis. Sed ni orde kondukas ilin je
la nazo. Ekzemple antaŭ ne longe mi iras en la presejon, mi diras, ke
mi vidis la faman Spiegelberg, kaj mi diktas al unu skribaĵisto, kiu
tie sidas, la vivan bildon de unu tiea doktoro; la afero efikas, la
sinjoro estas arestata, turmente pridemandata, kaj pro timego kaj
malsaĝeco li konfesas, la diabloj min prenu, li konfesas, ke li estas
Spiegelberg.... Per ĉiuj diabloj! Mi estis jam preta iri al la
magistrato kaj protesti, ke la kanajlo tiel profanas mian nomon, --
kaj mi diras al vi, tri monatojn poste li jam estas pendigita. Mi
devis enfroti al mi poste bonan porcion da tabako, kiam mi promenis
preter la pendingo kaj vidis la pseŭdo-Spiegelbergon, paradantan en
sia majesteco, -- kaj dume dum Spiegelberg pendas, Spiegelberg tre
mallaŭte elŝteliĝas el la reto kaj montras post la dorso al la
supersaĝa justeco tiajn azenajn orelojn, ke oni povus krevi de rido.

Razmann, _ridas_. -- Vi efektive estas ĉiam ankoraŭ la sama.

Spiegelberg. -- Mi estas tio, kiel vi vidas, per korpo kaj animo.
Malsaĝulo! Unu ŝercon mi devas al vi ankoraŭ rakonti, kiun mi antaŭ
ne longe faris en la monaĥinejo de la sankta Cecilio. En mia vagado
mi trafis la monaĥinejon pli-malpli ĉe la vesperiĝo, kaj ĉar mi
ĝuste en tiu tago ne elpafis ankoraŭ eĉ unu kartoĉon, -- vi scias, ke
mi terure malamas la «diem perdidi,» -- tial ankoraŭ la nokto devis
esti beligita per iu faro, se ĝi eĉ koncernus orelon de diablo! Ni
tenas nin trankvile ĝis malfrue en la nokto. Fariĝas plena silento.
La kandeloj estas estingitaj. Ni supozas, ke la monaĥinoj nun estas
kredeble en la litoj. Nun mi prenas kun mi mian kamaradon Grimm,
ordonas al la aliaj atendi antaŭ la pordego, ĝis ili aŭdos mian
fajfon, -- mi malliberigas la gardiston de la monaĥinejo, forprenas
de li la ŝlosilojn, mi enŝteliĝas tien, kie dormas la servantinoj,
forprenas de ili la vestojn kaj elportas la pakaĵon ekster la
pordegon. Ni iras pluen de ĉelo al ĉelo, al unu fratino post alia ni
forprenas la vestojn, fine ankaŭ al la abatino. Nun mi ekfajfas, kaj
miaj homoj tie ekstere komencas ataki kaj furiozi, kvazaŭ venis la
tago de la lasta juĝo, kaj kun bestega bruo ili enfalas en la ĉelojn
de la fratinoj! Ha ha ha! Jen vi devus vidi la tumulton, kiel la
naivaj kreaĵetoj en la mallumo palpe serĉadis siajn vestojn kaj
faradis ridindajn gestojn, ne trovante la vestojn, kaj ni dume brue
atakis, kaj ili de timo kaj konfuziĝo envolvis sin en la litotukojn,
aŭ rampis malantaŭ la fornojn kiel katinoj, kaj aliaj de timego tiel
ŝprucigis en la ĉambron, ke vi povus tie lerni naĝi.... Kaj la
mizera kriado kaj plorado, kaj fine la maljuna murmuristino, la
abatino, vestita kiel Evo antaŭ la falo... vi scias ke sur la tuta
tera globo neniu kreaĵo estas por mi tiel abomena, kiel araneo kaj
maljuna virino, -- kaj nun prezentu al vi la nigrebrunan,
sulkoplenan, vilan virinaĉon dancanta antaŭ mi kaj ĵurpetanta min
per sia virgulina ĉasteco... al ĉiuj diabloj! Mi jam estis preta doni
al ŝi kelkajn fortajn batojn en la noblajn partojn.... Mallonge
decidite! aŭ ĉi tien la arĝentaĵon, la monaĥinejan trezoron kaj la
tutan monon, aŭ... miaj homoj min jam komprenis.... Mi diras al vi,
mi elportis el la monaĥinejo pli ol mil taleroj, kaj al tio mi havis
amuzon, kaj miaj bravuloj lasis al ili memoraĵon kiun ili portos
tutajn naŭ monatojn.

Razmann, _kun piedekbato_. -- Al la diabloj! kial mi tie ne estis!

Spiegelberg. -- Vi vidas? Diru mem, ĉu tio ĉi ne estas diboĉa vivo?
kaj al tio oni restas freŝa kaj forta, kaj la korpuso sin tenas kaj
ŝvelas kun ĉiu horo kiel ventro de prelato. Mi ne scias, mi kredeble
havas en mi ion magnetan, kio altiras ĉiujn kanajlojn sur la tuta
tero de Dio, kiel ŝtalo la feron.

Razmann. -- Bela magneto vi estas! Sed mi volus ja scii, al la
diablo, kiajn sorĉaĵojn vi uzas.

Spiegelberg. -- Sorĉaĵojn? Oni bezonas neniajn sorĉaĵojn, -- kapon
oni devas havi! Certan praktikan konsideradon, kiun oni kompreneble
ne akiras kune kun la ĉiutaga manĝo. Ĉar vidu, mi ĉiam diradas:
honestan homon oni povas krei el ĉia salika ŝtipo, sed por fripono
oni bezonas saĝon, -- ankaŭ estas necesa por ĉi tio speciala nacia
genio, certa, por tiel diri, friponeca klimato, -- kaj tial mi
konsilas al vi, veturu al la Graŭbinda lando, ĝi estas la Atenoj de
la nuntempaj friponoj.

Razmann. -- Frato, oni laŭdis al mi la tutan Italujon.

Spiegelberg. -- Jes, jes! Kontraŭ neniu oni devas esti maljusta.
Italujo ankaŭ havas siajn grandajn homojn, kaj se Germanujo tiel
daŭrigos, kiel ĝi jam komencis, kaj plene ekzilos la Biblion, por kio
ekzistas la plej brilantaj esperoj, tiam kun la tempo ankaŭ el
Germanujo povas ankoraŭ veni io bona. Sed ĝenerale mi devas diri al
vi, la klimato havas ne tre grandan signifon, la genio ĉie sukcesas,
kaj cetere, mia frato, vi ja bone scias, sovaĝa pomo eĉ en la
paradiza ĝardeno mem neniam fariĝos ananaso. Sed por ke mi plue diru
al vi, -- kie mi haltis?

Razmann. -- Ĉe la artifikoj.

Spiegelberg. -- Jes, vere, ĉe la artifikoj. Via unua afero, kiam vi
venas en la urbon, devas esti jeno: ĉe la almozulobservistoj, urbaj
patrolistoj kaj ordobservistoj vi informiĝas, kiuj estas iliaj plej
oftaj klientoj, kiu montras al ili plej da respekto, -- kaj tiujn
klientojn vi penas trovi; poste vi ennestiĝas en kafejoj, bordeloj,
drinkejoj, vi spionas, sondas, kiu plej multe krias pri la malkara
tempo, pri la kvin procentoj, pri la grandiĝanta pesto de la policaj
perfektigoj, kiu plej multe insultas la registaron, aŭ krias kontraŭ
la fiziognomiko kaj tiel plu, -- frato, tio ĉi estas la ĝusta nivelo.
La honesteco ŝanceliĝas kiel kaverna dento, vi devas nur almeti la
dentotirilon. Aŭ pli bone kaj pli mallonge: vi iras kaj ĵetas plenan
monujon en la mezon de la strato, vi ie vin kaŝas, kaj vi bone
rimarkas, kiu ĝin levas, -- unu minuton poste vi kuras post li, vi
serĉas, krias kaj vi demandas nur kvazaŭ pasante: ĉu sinjoro ne
trovis eble monujon? Se li diras jes, nu, tiam la diablo ĉion prenis;
sed se li neas: pardonu, sinjoro, mi ne memoras, mi bedaŭras... (_Kun
salto._) Frato! Triumfo, mia frato! Estingu vian lanternon, ruza
Diogeno! vi trovis vian homon!

Razmann. -- Vi estas instruita praktikulo.

Spiegelberg. -- Mia Dio! Kvazaŭ mi iam dubis pri ĉi tio! Nun, kiam vi
havas vian homon sur la hoko, vi devas ankoraŭ ruze manovri, ke vi
lin levu! Vidu, mia filo! tion mi faradis tiamaniere: de la momento,
kiam mi ekhavis pri iu supozon, mi jam alkroĉiĝis al mia kandidato
kiel lapo, trinkis kun li fratiĝon, -- kompreneble, vi devas pagi por
lia trinkado! certe, tio ĉi kostas sufiĉe da mono, sed ĝi ne devas
vin forteni, -- vi iras pluen, vi kondukas lin al kompanioj de ludo,
al diboĉuloj, implikas lin en batiĝojn kaj en friponaĵojn, ĝis li
pri korpo kaj animo, pri mono kaj konscienco kaj pri sia bona nomo
fariĝas tute bankrota; ĉar mi devas diri al vi, vi nenion atingos, se
vi ne difektos la korpon kaj animon, -- kredu al mi, frato! tion ĉi
mi en mia granda praktiko jam multajn fojojn vidis: se la honestulo
unu fojon estas elpelita el la nesto, tiam la diablo fariĝas lia
mastro, tiam la paŝo estas tiel facila, ho, tiel facila, kiel la
salto de publikulino al bigotulino. -- Sed aŭskultu! kia krako ĝi
estis?

Razmann. -- Ĝi estis tondro, -- nu, daŭrigu.

Spiegelberg. -- Ankoraŭ pli mallonga, pli bona vojo estas jena: vi
rabas al via homo ĉion, kion li havas, ĝis ne restas al li eĉ ĉemizo
sur la korpo, -- tiam li mem venos al vi. Ne instruu al mi la
artifikojn, frato, -- demandu do la kupran vizaĝon tie: al la diablo!
lin mi bele kaptis en la reton! Mi proponis al li kvardek dukatojn,
li ilin ricevos, kiam li donos al mi la vaksan premsignon de la
ŝlosilo de sia sinjoro. Prezentu do al vi, la malsaĝa besto tion ĉi
faras, la diablo min prenu, -- li alportas al mi la ŝlosilojn kaj
volas nun ricevi la monon.... Monsieur, mi nun diras al li, ĉu vi
scias, ke mi nun portos la ŝlosilojn rekte al la kvartalestro kaj mi
luos por vi loĝejon sur la pendingo? Per ĉiuj diabloj! vi devus vidi,
kiel la homo tiam larĝe malfermis la okulojn kaj komencis baraktadi
kiel malseka hundo.... «Pro la ĉielo, havu kompaton! mi... mi....»
Kion do vi? Ĉu vi volas tuj forĵeti ĉiun sinĝenadon kaj iri kun mi
al la diablo? -- «Ho, tre volonte, kun ĝojo». -- Ha ha ha! bona
mizerulo, per lardo oni kaptas musojn! ridu do pri li, Razmann! ha ha
ha!

Razmann. -- Jes, jes, mi devas konfesi. Mi skribos al mi ĉi tiun
lecionon per oraj literoj sur la tabulon de mia cerbo. La satano
sendube konas siajn homojn, se li prenis vin kiel makleriston.

Spiegelberg. -- Ne vere, frato? Kaj mi pensas, ke kiam mi liveros al
li dek pecojn, li min lasos libere iri, -- ĉiu eldonisto donas ja al
sia kolektanto la dekan ekzempleron senpage, kiel do la diablo agus
pli avare? Razmann! mi sentas pulvon....

Razmann. -- Per la diablo! mi ankaŭ ĝin sentas jam de longe.
Atentu, en la proksimaĵo oni certe pafis! -- Jes, jes, kiel mi diras
al vi, Maŭrico, al nia hetmano vi estos bonvena kun viaj rekrutoj, li
ankaŭ allogis jam bravajn homojn.

Spiegelberg. -- Sed la miaj! la miaj.... Pa!

Razmann. -- Nu jes, ili certe havas belajn fingretojn, sed mi diras
al vi, la renomo de nia hetmano ankaŭ jam fortentis honestajn homojn.

Spiegelberg. -- Mi dubas.

Razmann. -- Sen ŝerco! kaj ili ne hontas servi sub li. Li ne
mortigas pro la rabado, kiel ni, -- la mono lin ne interesas, kiam li
povas havi sufiĉe da ĝi, kaj eĉ sian trionon, kiu leĝe apartenas al
li de ĉiu akiro, li disdonacas al orfoj, aŭ li donas per ĝi al
malriĉaj esperdonaj junuloj la eblon studi. Sed se li kaptas
nobeleton, kiu senfeligas siajn vilaĝanojn kiel bruton, aŭ se li
ricevas sub la manon ian kanajlon kun oraj galonoj, kiu falsas la
leĝojn kaj kovras per arĝento la okulon de la justeco, aŭ ian alian
sinjoron de tia speco, -- nu, tiam li estas en sia elemento, kaj li
mastrumas diable, kvazaŭ ĉiu fibro en li estus furio.

Spiegelberg. -- Hm! hm!

Razmann. -- Antaŭ ne longe ni eksciis en la gastejo, ke baldaŭ
devas ĉi tie pasi riĉa grafo el Regensburgo, kiu gajnis proceson pri
miliono per la ruzaĵoj de sia advokato; li sidis tiam ĉe la tablo
kaj ludis. Kiomope ni estas? li min demandis, subite leviĝante; mi
vidis, kiel li enpremis la malsupran lipon inter la dentojn, kion li
faras nur tiam, kiam li estas en plej furioza humoro. Ne pli ol
kvin, mi diris. Ĝi sufiĉas, li diris; li ĵetis al la mastrino la
monon sur la tablon, lasis la vinon, kiun li estis mendinta,
netuŝita, kaj ni ekpreparis nin por la vojo. La tutan tempon li ne
parolis eĉ unu vorton, li kuradis flanken tute sola, nur de tempo al
tempo li demandis nin, ĉu ni ankoraŭ nenion rimarkis, kaj li
ordonadis al ni meti la orelon al la tero. Fine la grafo alveturas,
la kaleŝo peze ŝarĝita, la advokato sidis kune kun li interne,
antaŭe unu rajdanto, ĉe la flankoj du servistoj rajde, -- tiam vi
devus vidi nian homon, kiel li, kun du pistoloj en la mano, antaŭ ni
alsaltis al la kaleŝo kaj kun tondra voĉo ekkriis: halt'! La
veturigisto, kiu ne volis halti, devis danci malsupren de sia loko;
la grafo pafis el la kaleŝo en la aeron, la rajdantoj forkuris....
Vian monon, kanajlo, li ekkriis tondre, -- tiu kuŝis kiel bovo sub
la hakilo. Kaj ĉu vi estas la fripono, kiu faras el la justeco
aĉeteblan publikulinon? La advokato tremis tiel, ke la dentoj al li
frapadis, -- la ponardo staris en lia ventro, kiel paliso en
vinberejo.... Mi faris la miaĵon! li ekkriis kaj fiere sin deturnis
de ni; la rabado estas via afero. Kaj kun tiuj ĉi vortoj li malaperis
en la arbaron.

Spiegelberg. -- Hm, hm! Frato, tio, kion mi antaŭe rakontis al vi,
devas resti inter ni, li ne devas tion ĉi scii. Vi komprenas?

Razmann. -- Bone, bone, mi komprenas.

Spiegelberg. -- Vi ja lin konas! Li havas siajn kapricojn. Vi min
komprenas.

Razmann. -- Mi komprenas, mi komprenas.

(_Schwarz, rapide enkuras_).

Razmann. -- Kiu estas? Kio fariĝis? Pasaĝeroj en la arbaro?

Schwarz. -- Rapide, rapide! kie estas la aliaj? Al ĉiuj diabloj! Vi
staras ĉi tie kaj babilas? Ĉu vi ne scias? ĉu vi tute ne scias? Kaj
Roller....

Razmann. -- Kio do? kio do?

Schwarz. -- Roller estas pendigita, kaj ankoraŭ kvar aliaj....

Razmann. -- Roller? Ha, malbeno! De kiam? De kie vi tion ĉi scias?

Schwarz. -- Jam pli ol tri semajnojn li sidis, kaj ni nenion sciis;
jam tri tagojn oni lin juĝis, kaj ni nenion aŭdis; sub turmentegoj
oni lin ekzamenadis, kie estas la hetmano. La brava junulo nenion
konfesis; hieraŭ oni faris al li la proceson, kaj hodiaŭ matene li
per ekstra poŝto forveturis al la diablo.

Razmann. -- Ha, la kanajloj! Ĉu la hetmano tion ĉi scias?

Schwarz. -- Nur hieraŭ li tion eksciis. Li furiozas kiel apro. Vi
scias, ke li ĉiam plej alte ŝatis Rolleron, -- kaj al tio ankoraŭ la
turmentegado.... Ŝnurojn kaj ŝtuparojn oni jam alportis al la turo,
sed nenio helpis; li mem en kapucena robo jam enŝteliĝis al li kaj
volis interŝanĝi kun li la personojn, -- Roller obstine rifuzis; nun
li faris tian ĵuron, ke frosto ekkuris sub niaj haŭtoj, -- li ĵuris
ekbruligi por li funebran torĉon, kian ankoraŭ neniu reĝo iam havis
kaj kiu devas rosti al ili la ĝibojn brune kaj blue. Mi timas pro la
urbo. Li jam de longe portas koleron kontraŭ ĝi, ĉar ĝi estas tiel
abomene bigota, -- kaj vi ja scias, ke se li diras «mi volas tion ĉi
fari», ĝi estas tio sama, kiel se iu el ni tion ĉi jam faris.

Razmann. -- Ĝi estas vero! mi konas la hetmanon. Se li estus
doninta al la diablo sian vorton, ke li iros en la inferon, li neniam
preĝus, eĉ se li per duono da Patro-nia povus liberiĝi! Sed ho, la
malfeliĉa Roller! la malfeliĉa Roller!

Spiegelberg. -- Memento mori! Sed tio ĉi min ne tuŝas. (_Li trilas
kanteton._)

  Se mi ekzekutejon preteriras,
  Mi nur fermetas unu el l' okuloj;
  Ha, tute sola pendas vi, mi diras, --
  Vi estas do el gent' de malsaĝuloj!

Razmann, _kun eksalto_. -- Aŭdu! Pafo! (_Pafado kaj bruo._)

Spiegelberg. -- Ankoraŭ unu!

Razmann. -- Denove unu! la hetmano!

(_Malantaŭ la scenejo oni kantas._)

  Nurenberganoj pendigas neniun
  Antaŭ ol ili lin havas. (_Bis._)

Schweizer, Roller, _malantaŭ la scenejo_. -- He vi, ho! He vi, ho!

Razmann. -- Roller! Roller! Dek diabloj min prenu!

Schweizer, Roller, _malantaŭ la scenejo_. -- Razmann! Schwarz!
Spiegelberg! Razmann!

Razmann. -- Roller! Schweizer! Fulmo kaj tondro kaj ĉiuj diabloj de
la infero! (_Ili kuras al li renkonte._)

(_Rabisto Moor, sur ĉevalo. Schweizer. Roller. Grimm. Schufterle. Aro
da rabistoj, kovritaj de koto kaj polvo aperas._)

Rabisto Moor, _desaltante de la ĉevalo_. -- Libereco! libereco! Vi
estas ekster danĝero, Roller! Forkonduku mian ĉevalon, Schweizer, kaj
lavu ĝin per vino. (_Ĵetas sin sur la teron._) Ĝi estis varmega
afero!

Razmann, _al Roller_. -- Nu, pro la kamentubo de Pluto! Ĉu vi
reviviĝis de sub la rado?

Schwarz. -- Ĉu vi estas lia spirito? aŭ ĉu mi estas frenezulo? Ĉu
vi efektive estas Roller?

Roller, _malfacile spirante_. -- Ĝi estas mi. Per propra korpo.
Tuta. De kie, laŭ via opinio, mi venas?

Schwarz. -- Kiu ĝin povas scii? Vi estis jam kondamnita.

Roller. -- Tiel ĝi efektive estis, kaj eĉ pli. Mi venas rekte de la
pendingo. Lasu min nur antaŭe reakiri mian spiron. Schweizer al vi
rakontos. Donu al mi glason da brando! Kaj vi estas denove ĉi tie,
Maŭrico? Mi pensis, ke mi revidos vin ie en alia loko. Donu do al mi
glason da brando, miaj ostoj disfalas.... Ho, mia hetmano! kie estas
mia hetmano?

Schwarz. -- Tuj, tuj! Diru do, babilu do kiel vi de tie forvenis?
kiamaniere ni denove vin havas? Mia kapo turniĝas. Vi diras, ke de la
pendingo?

Roller, _rapide eltrinkas botelon da brando_. -- Ha, ĝi estas
bongusta, ĝi varmigas! Rekte de la pendingo, mi al vi diras. Vi
staras ĉi tie kun malfermitaj buŝegoj kaj ne povas tion eĉ sonĝi, --
mi estis nur tri paŝojn de la fatala ŝtuparo, per kiu mi devis
supreniri al la brusto de Abrahamo, -- tiel proksime, tiel proksime,
-- mi estis jam kun mia haŭto kaj haroj forvendita al la anatomio! vi
povus havi mian vivon por preneto da flartabako. Al la hetmano mi
devas danki por la aero, libereco kaj vivo.

Schweizer. -- Ĝi estis ŝerco, kiun valoras aŭskulti. Unu tagon
antaŭe ni per niaj spionoj eksciis, ke Roller estas bone enpeklita,
kaj ke se la ĉielo ne enmiksos sin en ĝusta tempo, li morgaŭ en la
tago -- tio estas hodiaŭ -- devos iri la vojon de ĉiu karno. Leviĝu!
diris la hetmano, kio pli valoras ol amiko? Ni lin savos, aŭ se ni
lin ne savos, tiam ni almenaŭ ekbruligos por li funebran torĉon, kiun
ankoraŭ neniu reĝo havis kaj kiu rostos al ili la ĝibojn brune kaj
blue. Ni sendis al li ekspreson, kiu alportis al li skribeton,
ĵetinte ĝin al li en la supon.

Roller. -- Mi neniel esperis sukceson.

Schweizer. -- Ni elatendis la tempon, kiam la vojoj fariĝis liberaj.
La tuta urbo eliris, por vidi la spektaklon, rajdantoj kaj
piedirantoj kaj kaleŝoj miksite, la bruo kaj la pretiĝado por la
estonta ekzekuto resonadis malproksime. Nun, diris la hetmano,
ekbruligu, ekbruligu! La bravuloj ekflugis kiel sagoj, ekbruligis la
urbon samtempe en tridek tri finoj, ĵetis brulantajn meĉaĵojn en la
ĉirkaŭaĵon de la pulvejo, en preĝejojn kaj garbejojn.... Per la
infero! ne pasis eĉ kvarono da horo, la nordorienta vento, kiu ankaŭ
kredeble havis kalkulojn kun la urbo, bonege aliĝis al ni kaj pelis
la flamojn supren ĝis la plej altaj pintoj. Kaj ni dume kuras sur la
stratoj supren kaj malsupren, kiel furioj, brulo! brulo, tra la tuta
urbo, tumulto, kriado, bruado... la brulalarmaj sonoriloj komencas
brui, la pulvoturo eksplodas, kvazaŭ la tero krevis en la mezo, la
ĉielo disŝiriĝis kaj la infero falis dek mil klaftojn pli
profunden.

Roller. -- Kaj nun mia sekvantaro ekrigardis malantaŭen, -- jen
kuŝas la urbo kiel Gomoro kaj Sodomo, la tuta horizonto konsistis el
fajro, sulfuro kaj fumo, kvardek montoj en la ĉirkaŭaĵo rebruas pri
la infera ŝerco, panika teruro ĵetas ĉiujn sur la teron, -- nun mi
ekuzas la momenton, kaj fr! rapide kiel la vento, mi estis malligita,
-- miaj akompanantoj, ŝtonigitaj kiel la edzino de Loth, rigardas
malantaŭen, -- mi kuras for! mi traŝiras la amasojn! mi malaperis!
Sesdek paŝojn pli malproksime mi deĵetas miajn vestojn, mi ĵetas
min en la riveron, mi naĝas sub la akvo tiel longe, ĝis mi pensas, ke
ili min jam ne vidos. Mia hetmano staris jam prete kun ĉevaloj kaj
vestoj, -- tiamaniere mi saviĝis. Moor, Moor! Ke vi ankaŭ baldaŭ
enfalu en kaptilon, ke mi povu al vi pagi en la sama maniero!

Razmann. -- Sovaĝbesta deziro, por kiu oni devus vin pendigi, --
tamen ĝi estis petolo, de kiu oni povus krevi.

Roller. -- Ĝi estis efektive helpo en la ekstrema bezono; vi ne
povas tion ĉi sufiĉe taksi. Vi devus kun ŝnuro ĉirkaŭ la kolo marŝi
per vivanta korpo al la tombo, kiel mi, kaj vidi la fatalan
preparadon kaj la ekzekutajn ceremoniojn, kaj senti, kiel kun ĉiu
paŝo, kiun la timotremanta piedo faras antaŭen, venas pli proksime,
terure pli proksime la malbenita maŝino, en kiun mi devis enloĝiĝi
kaj kiu brilis en la terura matena suno, -- vi devis vidi la garde
observantajn helpantojn de la ekzekutisto, aŭdi la teruran muzikon,
-- ĝi bruas ankoraŭ en miaj oreloj, la kriojn de la malsataj korvoj,
kiuj en granda nombro alkroĉiĝis al la korpo de mia duone forputrinta
antaŭulo, kaj ĉio alia, kaj super ĉio ankoraŭ la antaŭsento de la
eterneco, kiu min atendis! Frato, frato! kaj subite la signalo de la
libereco! Ĝi estis krako, kvazaŭ ĉe la ĉielbarelo krevis ringego....
Aŭskultu, kanajloj! mi diras al vi, kiam oni el ardanta forno saltas
en glacian akvon, oni ne povas senti la kontraston tiel forte, kiel
mi, kiam mi estis sur la alia bordo.

Spiegelberg, _ridas_. -- Malfeliĉa hometo! Nun ĉio estas ja
forgesita. (_Trinkas al li._) Pro la feliĉa renaskiĝo!

Roller, _forĵetas sian glason_. -- Ne, per ĉiuj trezoroj de
Mamono! mi ne volus tion ĉi sperti la duan fojon. La morto estas io
pli ol salto de arlekeno, kaj promorta teruro estas pli malbona ol la
morto.

Spiegelberg. -- Kaj la saltanta pulvoturo, -- vi komprenas nun,
Razmann? jen tial la aero en la ĉirkaŭspaco de tutaj horoj tiel
malbonodoris per sulfuro, kvazaŭ la tuta vestaro de Moloĥo estus
aerumata sub la ĉielo. Ĝi estis majstraĵo, mia hetmano! mi envias
vin pro ĝi.

Schweizer. -- Se la urbo volis fari al si plezuron de tio, ke ĝi
vidos, kiel oni senvivigos mian kamaradon kiel lacepelitan porkon, --
kio do al la diablo! ĉu ni devas fari al ni riproĉojn de la
konscienco, se pro nia kamarado ni forbruligas la urbon? Kaj krom tio
niaj homoj devis ja ankaŭ iom rabi. Diru do, kion vi forkaperis?

Unu el la bando. -- Dum la tumulto kaj konfuzo mi enŝteliĝis en la
preĝejon de la sankta Stefano kaj mi deŝiris la pasamentojn de la
altara tuko; la bona Dio, mi diris al mi, estas riĉa homo, kaj li
povas ja fari orajn fadenojn el groŝa ŝnuro.

Schweizer. -- Vi bone agis, -- por kio efektive la preĝejo bezonas
tiun ĉifonaĵon? Ili alportas ĝin al la Kreinto, kiu ridas pri ilia
ĉifonaro, kaj liaj kreitaĵoj devas morti de malsato! Kaj vi,
Spangeler, kie vi etendis vian reton?

Dua. -- Mi kaj Bügel ni prirabis magazenon kaj ni alportas
materialon por kvindek el ni.

Tria. -- Du orajn poŝhorloĝojn mi forkaptis kaj al tio ankoraŭ
dekduon da arĝentaj kuleroj.

Schweizer. -- Bone, bone. Kaj ni aranĝis al ili tian historion, ke
ili du semajnojn devos estingadi. Se ili volos venki la fajron, ili
devos ruinigi la urbon per akvo. Ĉu vi ne scias, Schufterle, kiom
estis da mortigitoj?

Schufterle. -- Oni diras, ke okdek tri. La turo sola dispremis
sesdekon da ili.

Rabisto Moor, _tre serioza_. -- Roller, vi estas kare pagita.

Schufterle. -- Pa, pa! sed kion tio ĉi signifas? Jes, se tio ĉi estus
viroj, -- sed tie estis vindinfanoj, kiuj origas siajn litotukojn,
enlaĉigitaj patrinetoj, kiuj forpeladis de ili la kulojn, sekiĝintaj
fornosidistoj, kiuj jam ne povis trovi la pordon, pacientoj, kiuj
plore vokadis sian doktoron, kiu per sia gravamiena trotado sekvis la
komunan kuradon. Ĉio, kio havis facilajn krurojn, elkuris al la
komedio, kaj nur la surfundaĵo de la urba loĝantaro restis, por
gardi la domojn.

Moor. -- Ho, la malfeliĉaj vermoj! Malsanuloj, vi diras, maljunuloj
kaj infanoj?

Schufterle. -- Jes, al la diablo! Kaj krom tio akuŝulinoj kaj
profunde gravedaj virinoj, kiuj timis aborti sub la nekovrita
pendingo; junaj virinoj, kiuj timis rigardinfektiĝi de la ekzekutaj
objektoj kaj presi al sia infano en la utero la pendingon sur la
ĝibon; malriĉaj poetoj, kiuj ne havis ŝuojn por surpiedigi, ĉar sian
solan paron ili fordonis por ripari, -- kaj ankoraŭ diversaj similaj
subjektoj; ne valoras la penon paroli pri ĉi tio. Kiam mi preteriris
antaŭ unu el tiaj barakoj, mi ekaŭdis interne laŭtan kriadon, mi
enrigardas, kaj ĉe la lumo kion mi vidas? ĝi estis infano, ankoraŭ
freŝa kaj sana, ĝi kuŝis sur la tero sub la tablo, kaj la tablo
ĝuste jam volis komenci bruli. Malfeliĉa besteto, mi diris, vi ja tie
frostiĝas, kaj mi ĵetis ĝin en la fajron.

Moor. -- Efektive, Schufterle? Kaj tiu fajro brulu en via brusto
eterne! For, ho monstro! Neniam montriĝu en mia bando! Vi murmuras?
Vi pripensas? Kiu pripensas, kiam mi ordonas? Li kuru for, mi diras!
Ekzistas ankoraŭ multaj inter vi, kiuj estas maturaj por mia
kolerego. Mi konas vin, Spiegelberg! Sed baldaŭ mi paŝos en vian
mezon kaj mi faros teruran pririgardon. (_La rabistoj tremante
foriras._)

Moor, _sola marŝas ekscitite tien kaj reen_. -- Ne aŭskultu ilin,
venĝanto en la ĉielo! Kion mi povas fari kontraŭ tio? Ĉu vi estas
kulpa, se via pesto, via kartempo, via superakvado englutas la
justulon kune kun la malvirtulo? Kiu povas ordoni al la flamo, ke ĝi
ne furiozu ankaŭ sur la benita semitaĵo, kiam ĝi devas detrui la
nestojn de la krabroj? Ho, la abomena mortigo de infanoj! mortigo de
virinoj! mortigo de malsanuloj! Kiel min premas tiu ĉi faro! Ĝi
venenis miajn plej belajn agojn! Jen ruĝa de honto kaj mokita staras
antaŭ la okulo de la ĉielo tiu knabo, kiu arogis ludi kun la
bastonego de Jupitero kaj kiu venkis pigmeojn, dum li devis frakasi
titanojn! For, for! vi ne estas tiu viro, kiu povus regi la venĝan
glavon de la supraj tribunaloj, vi falis ĉe la unua moviĝo! Nun mi
forĵetas mian malhumilan planon, mi foriras, por enrampi en ian
fendon de la tero, kie la lumo de la tago sin kaŝos antaŭ mia
malhonoro. (_Li volas forkuri._)

Rabistoj, _alkuras_. -- Gardu vin, hetmano! Diabloj ekpetolis!
Tutaj amasoj da bohemaj rajdistoj saltas ĉirkaŭe en la arbaro, --
infera denuncisto kredeble elbabilis al ili pri ni.

Novaj rabistoj. -- Hetmano, hetmano! Ili eltrovis niajn postesignojn.
Ĉirkaŭe kelkaj miloj da ili aranĝas kordonon ĉirkaŭ la meza arbaro.

Novaj rabistoj. -- Ve, ve, ve! Ni estas kaptitaj, radŝiritaj,
kvaronigitaj! Multaj miloj da husaroj, dragonoj kaj ĉasistoj saltas
ĉirkaŭ la altaĵo kaj gardas ĉiujn elirojn.

(_Moor foriras._)

(_Schweizer. Grimm. Roller. Schwarz. Schufterle. Spiegelberg.
Razmann. Grupo da rabistoj._)

Schweizer. -- Ni do elskuis ilin el la kusenoj? Ĝoju do, Roller!
Tion ĉi mi jam longe deziris, iom interbati min kun tiaj kazernaj
kavaliroj. Kie estas la hetmano? Ĉu la tuta bando estas kune? Ni ja
havas sufiĉe da pulvo?

Razmann. -- Da pulvo ni havas kiom vi volas. Sed ni ĉiuj estas nur
en la nombro de okdek, sekve en ĉiu okazo apenaŭ unu kontraŭ dudek da
ili.

Schweizer. -- Des pli bone! kaj se eĉ estus kvindek da ili kontraŭ
mia granda ungo.... Se ili tiel longe atendis, ĝis ni ekbruligis al
ili la pajlon sub la sidvangoj, -- fratoj, fratoj, tiam ne estas
granda danĝero. Ili riskas sian vivon por dek krejceroj, sed ĉu ni ne
batalas pro kapo kaj libereco? Ni falos sur ilin kiel superakvego kaj
ni ekbatos kontraŭ iliaj kapoj kiel fulmotondro. Kie do al la diablo
estas la hetmano?

Spiegelberg. -- Li forlasas nin en tiu ĉi mizerego. Ĉu ni ne povas
jam plu forsavi nin?

Schweizer. -- Forsavi nin?

Spiegelberg. -- Ho, kial mi ne restis en Jeruzalemo!

Schweizer. -- Mi volus do, ke vi sufokiĝu en kloako, vi ekskrementa
animo! Ĉe nudaj monaĥinoj vi estas granda kuraĝulo, sed kiam vi
vidas du pugnojn, vi fariĝas timemulo! Montru vin nun, aŭ oni devos
enkudri vin en porkan felon kaj mortpeli vin per hundoj.

Razmann. -- La hetmano, la hetmano!

Moor, _malrapide enirante, al si mem_. -- Mi lasis ilin tute
ĉirkaŭfermi, nun ili devas batali kiel malesperuloj. (_Laŭte._)
Knaboj! Nun venis la momento! Ni estas perditaj, aŭ ni devas batali
kiel pafvunditaj aproj.

Schweizer. -- Ha! Mi malfermos al ili per mia tranĉilo la ventron
tiel, ke la internaĵoj elsaltos al ili en sia tuta longeco! Konduku
nin, hetmano! ni sekvos al vi en la faŭkon de la morto.

Moor. -- Ŝargu ĉiujn pafilojn! Ne mankas ja al ni pulvo?

Schweizer, _kun eksalto_. -- Ni havas sufiĉe da pulvo, por eksplodigi
la teron ĝis la ĉielo!

Razmann. -- Ĉiu ŝargis kvin parojn da pistoloj kaj krom tio ĉiu
ŝargis po tri karabenoj.

Moor. -- Bone, bone! Kaj nun parto devas suprenrampi sur la arbojn
aŭ kaŝi sin en la densejo kaj ekpafi kontraŭ ilin el la embusko.

Schweizer. -- Tio estas por vi, Spiegelberg!

Moor. -- Ni ĉiuj aliaj ĵetos nin kiel furioj kontraŭ iliajn
flankojn.

Schweizer. -- Inter tiuj estos mi, mi!

Moor. -- Samtempe ĉiu devas fajfi, kuradi en la arbaro, por ke nia
nombro fariĝu pli terura; ankaŭ ĉiuj hundoj devas esti deĉenigitaj
kaj pelitaj en ilian mezon, ke ili disiĝu, distriĝu kaj kuru sub vian
pafon. Ni tri, Roller, Schweizer kaj mi, ni batalos en la kunpuŝiĝo.

Schweizer. -- Majstre, majstre! Ni ĉirkaŭtondros ilin tiamaniere, ke
ili ne scios, de kie ili ricevas la vangofrapojn. Mi iam povis
forpafi ĉerizon de la buŝo. Ili nur alkuru! (_Schufterle pinĉas
Schweizeron, tiu ĉi retiras la hetmanon flanken kaj mallaŭte parolas
kun li._)

Moor. -- Silentu!

Schweizer. -- Mi vin petas....

Moor. -- For! Li danku sian malhonoron, ĝi lin savis. Li ne devas
morti tiam, kiam mi kaj mia Schweizer mortas kaj mia Roller. Li
deprenu siajn vestojn, tiam mi diros, ke li estas vojaĝanto kaj mi
lin priŝtelis. Estu trankvila, Schweizer, mi ĵuras, ke li tamen
ankoraŭ estos pendigita.

(_Patro-monaĥo, eniras._)

Patro-monaĥo, _konfuzite, al si mem_. -- Ĉu tio ĉi estas la nesto
de la drakoj? (_Laŭte._) Se vi permesos, sinjoroj! Mi estas servanto
de la eklezio, kaj ekstere staras dek sep centoj, kiuj gardas ĉiun
haron sur miaj tempioj.

Schweizer. -- Brave! brave! ĝi estis bone dirita, por teni al si
varme la stomakon.

Moor. -- Silentu, kamarado! Diru mallonge, sinjoro patro! kion vi tie
ĉi bezonas?

Patro-monaĥo. -- Min sendas la alta estraro, kiu disponas pri vivo
kaj morto.... vi ŝtelistoj, vi brulfaristoj, vi friponoj, venenaj
viperidoj, kiuj ŝteliras en la mallumo kaj pikas en kaŝiteco,
elĵetaĵo de la homaro, infera kovitaĵo, bonega manĝo por korvoj
kaj abomenaj insektoj, kolonio por pendingo kaj rado....

Schweizer. -- Hundo! ĉesu insulti, -- aŭ.... (_Li alpremas al li la
pafilkapon al la vizaĝo._)

Moor. -- Fi do, Schweizer! vi ja malordigas al li la verkon! li tiel
brave ellernis parkere sian predikon. Nu, pluen, sinjoro! -- «por
pendingo kaj rado?»

Patro-monaĥo. -- Kaj vi, bela hetmano! Duko de la poŝaj ŝtelistoj!
reĝo de la friponoj! grandmogolo de ĉiuj kanajloj sub la suno!
tute simila al tiu unua abomena konspirestro, kiu mil legionojn
da senkulpaj anĝeloj entiris en ribelan fajron kaj trenis kun si
malsupren en la profundan ŝlimejon de la pereo de la animo, -- la
kriegado de forlasitaj patrinoj bruas post viaj piedoj, sangon vi
drinkas kiel akvon, homaj vivoj ne havas sur via mortigista ponardo
eĉ la pezon de aera veziko....

Moor. -- Tute vere, tute vere! Nu, pluen!

Patro-monaĥo. -- Kio? Tute vere, tute vere? ĉu tio ĉi ankaŭ estas
respondo?

Moor. -- Kiel, sinjoro? Al tio vi tute ne estis preparita? Pluen, nur
pluen! Kion vi volis diri plu?

Patro-monaĥo, _en fervoro_. -- Terura homo! For de mi! ĉu ne sidas
la sango de la mortigita imperia grafo sur viaj malbenitaj fingroj?
ĉu vi ne trarompis per ŝtelistaj manoj la sanktejon de Dio kaj per
kanajla kapto ne forportis la sanktigitajn vazojn de la komunio?
Kiel? ĉu vi ne ĵetis la fajron en nian pian urbon? ĉu vi ne faligis
la pulvoturon sur la kapojn de bonaj kristanoj? (_Kun kunbatitaj
manoj._) Teruraj, teruraj krimoj, kiuj malbonodoras ĝis la ĉielo,
armas la lastan juĝon, ke ĝi rapide venu! matura por la repago,
pretigita por la lasta trumpetado!

Moor. -- Majstra prediko ĝis nun! sed al la afero! Kion la alte
estimata magistrato anoncigas al mi per vi?

Patro-monaĥo. -- Kion vi tute ne meritas ricevi. Rigardu ĉirkaŭen,
vi brulfaristo! ĉie, kien vi nur povas rigardi, vi estas
ĉirkaŭfermita de niaj rajdantoj, -- tie ĉi estas nenia loko por
forkuri. Tiel certe, kiel ĉerizoj kreskas sur ĉi tiuj kverkoj kaj ĉi
tiuj abioj portas persikojn, tiel certe vi povos vivaj forkuri de
tiuj ĉi kverkoj kaj abioj.

Moor. -- Ĉu vi aŭdas, Schweizer? Sed nur pluen!

Patro-monaĥo. -- Aŭdu do, kiel bonkore, kiel pardoneme la juĝo
agas kun vi, malvirtulo: se vi nun tuj rampos al la kruco kaj petegos
pri kompato kaj indulgo, vidu, tiam la severeco fariĝos por vi
kompato, la justeco estos por vi amanta patrino, -- ŝi fermos siajn
okulojn por duono de viaj krimoj kaj limigos sin per tio, ke ĝi --
prezentu al vi -- kondamnos vin nur al morto per la rado.

Schweizer. -- Vi aŭdis, hetmano? Ĉu mi iru kaj kunpremu la gorĝon al
tiu ĉi dresita paŝtista hundo, ke la ruĝa suko ŝprucu ĉe li el ĉiuj
ŝvitporoj?

Roller. -- Hetmano! Per ĉiuj diabloj de la infero! Hetmano, kiel li
premas la malsupran lipon inter la dentojn! Ĉu vi permesos al mi
pendigi tiun ĉi kanajlon sub la ĉielo la kapon malsupren?

Schweizer. -- Al mi, al mi! mi ĵetos min genue antaŭ vi! Al mi donu
la plezuregon, ke mi faru el li kaĉon! (_La patro-monaĥo krias._)

Moor. -- For de li! Neniu kuraĝu lin ektuŝi! (_Al la monaĥo,
eltirante sian glavon._) Vidu, sinjoro patro! tie ĉi staras sepdek
naŭ, kies hetmano mi estas, kaj neniu el ili scias flugi laŭ signo
kaj komando, aŭ danci laŭ muziko de pafilegoj, kaj tie ekstere staras
dek sep centoj da homoj, griziĝintaj sub pafiloj, -- tamen aŭdu nun!
tiel diras Moor, la hetmano de la brulfaristoj: estas vero, mi
mortigis la imperian grafon, mi forbruligis kaj prirabis la dominikan
preĝejon, mi ĵetis fajron en vian bigotan urbon, kaj mi renversis la
pulvoturon super la kapojn de bonaj kristanoj, -- sed tio ĉi ne estas
ankoraŭ ĉio. Mi faris ankoraŭ pli. (_Li etendas sian dekstran
manon._) Ĉu vi rimarkas la kvar grandvalorajn ringojn, kiujn mi
portas sur ĉiuj fingroj? Iru kaj raportu punkton post punkto al la
sinjoroj de la juĝo pri morto kaj vivo ĉion, kion vi nun aŭdos kaj
vidos. Tiun ĉi rubenon mi detiris de la fingro de unu ministro, kiun
mi dum ĉasado mortigis antaŭ la piedoj de lia princo. El la
popolamasa polvo li per flatado sin levis ĝis la stato de la plej
granda favorato de la princo, la falo de lia najbaro estis la
benketo, per kiu li atingis sian altecon, larmoj de orfoj levis lin
supren. Tiun ĉi diamanton mi detiris de unu financa konsilanto, kiu
vendadis honorajn lokojn kaj oficojn al tiuj, kiuj pagis pli da mono,
kaj la ĉagrenitan patrioton li forpuŝis de sia pordo. Tiun ĉi agaton
mi portas pro la honoro de unu viaspeca pastro, kiun mi sufokis per
mia propra mano, kiam li sur publika predikseĝo ploris, ke la
inkvizicio perdis sian forton.... Mi povus rakonti al vi ankoraŭ pli
multe pri miaj ringoj, se mi ne bedaŭrus jam la kelkajn vortojn,
kiujn mi malŝparis kun vi.

Patro-monaĥo. -- Ho Faraono, Faraono!

Moor. -- Ĉu vi ĝin aŭdas? Ĉu vi rimarkis la ĝemon? Ĉu li ne staras
ĉi tie, kvazaŭ li volus elpreĝi fajron el la ĉielo sur la bandon de
Koraho? li juĝas per unu eklevo de la ŝultroj, kondamnas per unu
kristana «ha»! Kiel la homo povas esti tiel blinda? Li, kiu havas
la cent okulojn de Arguso, por elserĉi makulojn sur sia frato, kiel
li povas esti tiel blinda rilate sin mem? El siaj nuboj ili tondras
pri bonkoreco kaj toleremeco, kaj ili alportas al la Dio de amo
homajn oferojn, kiel al fajrobraka Moloĥo, -- ili predikas pri amo
al la proksimulo kaj malbenante forpelas la okdekjaran blindulon de
siaj pordoj! ili furiozas kontraŭ monavideco, kaj dume pro oraj
ornamoj ili senpopoligis Peruon kaj enjungis la idolanojn kiel bruton
antaŭ siaj veturiloj. Ili rompas al si la kapojn, kiamaniere la
naturo povis krei Iskarioton, kaj dume ne la plej malbona el ili
perfidus la triunuan Dion pro dek arĝentaj moneroj. Ho, vi fariseoj,
falsistoj de la vero, vi simioj de la Dieco! Vi ne timas genufleksi
antaŭ kruco kaj altaroj, vi vundas viajn dorsojn per rimenoj kaj
turmentas vian karnon per fastado; vi pensas, ke per tiuj ĉi mizeraj
ĵonglaĵoj vi nebulos la okulojn al tiu, kiun vi, malsaĝuloj, ja
nomas la Ĉionscianta, tiel same, kiel oni plej akre mokas la
eminentulojn, se oni flatas al ili, ke ili malamas la flatistojn. Vi
fanfaronas pri honesteco kaj modela konduto, sed la Dio, kiu travidas
viajn korojn, ekfuriozus kontraŭ la Kreinto, se li ne estus ĝuste
tiu, kiu kreis la monstron en la Nilo. -- Forigu lin de miaj okuloj!

Patro-monaĥo. -- Kaj malvirtulo povas ankoraŭ esti tiel fiera!

Moor. -- Ankoraŭ ne sufiĉe, -- nun mi volas paroli fiere! Iru kaj
diru al la multe estimata juĝistaro, kiu decidas pri vivo kaj morto,
ke mi ne estas ŝtelisto, kiu konspiras kun dormo kaj noktomezo kaj
fanfaronas grandecon kaj potencon sur la ŝnura ŝtupetaro! Kion mi
faris, tion mi sendube iam legos en la ŝuldolibro de la ĉielo; sed
kun ĝiaj mizeraj administrantoj mi volas perdi plu neniun vorton.
Diru al ili, ke mia profesio estas repagado, -- venĝado estas mia
metio. (_Li turnas al li sian dorson._)

Patro-monaĥo. -- Vi ne volas do indulgon kaj favoron? Bone, kun vi
mi finis. (_Turnas sin al la bando._) Aŭdu do vi, kion la justeco per
mi sciigas al vi! Se vi nun tuj ligos kaj transdonos al ni tiun ĉi
kondamnitan krimulon, tiam -- vidu -- viaj punindaj malbonegaj faroj
estos pardonitaj al vi ĝis plena forgeso, la sankta eklezio vin,
devojiĝintajn ŝafojn, kun renovigita amo akceptos al sia patrina
brusto, kaj por ĉiu el vi estos malbarita la vojo al honora ofico.
(_Kun triumfa rideto._) Nu, nu? Kiel ĝi plaĉas al via reĝa moŝto? --
Vigle do! Ligu lin kaj estu liberaj!

Moor. -- Ĉu vi ĝin bone aŭdas? Ĉu vi aŭdas? Kial ĝi vin konsternis?
Kial vi staras kun tia embarasa mieno? La justeco proponas al vi
liberecon, kaj vi ja efektive estas jam ĝiaj kaptitoj. Ĝi donacas al
vi la vivon, kaj tio ĉi ne estas fanfaronado, ĉar vi sen ia dubo
estas jam juĝitaj. Ĝi promesas al vi honorojn kaj oficojn, kaj dume,
se vi eĉ venkos, kia alia povas esti via sorto, krom malhonoro,
malbeno kaj persekuto? Ĝi promesas al vi paciĝon kun la ĉielo, kaj
vi ja estas efektive kondamnitaj. Sur neniu el vi troviĝas eĉ unu
haro, kiu ne iros en la inferon. Vi ankoraŭ pripensas? vi ankoraŭ
ŝanceliĝas? Ĉu estas tiel malfacile elekti inter la ĉielo kaj la
infero? Helpu do, sinjoro patro!

Patro-monaĥo, _al si mem_. -- Ĉu tiu homo freneziĝis? (_Laŭte._)
Ĉu vi eble suspektas, ke tio ĉi estas kaptilo, por kapti vin vivaj?
Legu mem, jen estas la subskribita ĝenerala pardono. (_Li donas
paperon al Schweizer._) Ĉu vi povas ankoraŭ dubi?

Moor. -- Vidu do, vidu do! Kion vi povas pli deziri? Propramane
subskribita! Ĝi estas favoro, kiu superas ĉiujn limojn. Aŭ eble vi
timas, ke ili rompos sian vorton, ĉar vi iam aŭdis, ke promeson
donitan al perfiduloj oni ne plenumas? Ho, havu nenian timon! Jam la
politiko povus ilin devigi plenumi sian vorton, se ĝi estus donita eĉ
al la satano. Ĉar alie kiu en la estonteco ion kredus al ili? Kiel
ili povus iam duan fojon fari uzon el sia vorto? Mi povus ĵuri al
vi, ke ili estas sinceraj. Ili scias, ke ĝi estas mi, kiu vin
ribeligis kaj incitis; vin ili rigardas kiel senkulpajn. Viajn
krimojn ili klarigas al si kiel erarojn de juneco, kiel mankon de
pripenso. Min solan ili volas havi, mi sola meritas repagon. Ĉu ne
estas tiel, sinjoro patro?

Patro-monaĥo, _al si mem_. -- Kiel estas nomata la diablo, kiu
parolas el li? (_Laŭte._) Jes, certe, certe tiel estas. (_Al si
mem._) Li min tute frenezigas.

Moor. -- Kiel? Ankoraŭ nenia respondo? Ĉu eble vi ankoraŭ esperas
trabati vin per bataliloj? Rigardu do ĉirkaŭen, rigardu do ĉirkaŭen!
tion ĉi vi ja ne povas esperi, ĝi estus ja nun infana memfido. Aŭ
eble vi flatas al vi, ke vi falos kiel herooj, ĉar vi vidis, ke mi
ĝojis pro la tumulto? Ho, ne pensu ĉi tion! Vi ne estas Moor! Vi
estas simplaj ŝtelistoj! mizeraj iloj de miaj pli grandaj planoj, vi
estas malestimindaj, kiel la ŝnuro en la mano de la ekzekutisto.
Ŝtelistoj ne povas fali, kiel falas herooj. La vivo por la
ŝtelistoj estas gajno, poste ilin atendas io terura; ŝtelistoj
havas la rajton tremi antaŭ la morto. Aŭdu, kiel iliaj kornoj sonas!
Vidu, kiel minace brilas iliaj sabroj! Kiel? ankoraŭ sendecidaj? ĉu
vi estas frenezaj? Ĝi estas nepardonebla! Mi ne volas danki al vi
mian vivon, mi hontas pro via ofero!

Patro-monaĥo, _ekstreme mirigita_. -- Mi perdas mian tutan saĝon,
mi forkuras! Ĉu oni iam aŭdis ion similan?

Moor. -- Aŭ eble vi timas, ke mi mem min mortpikos kaj per memmortigo
mi neniigos la kontrakton, kiu rilatas nur al vivanto? Ne, sinjoroj,
tio ĉi estas senbezona timo. Jen mi forĵetas mian ponardon kaj miajn
pistolojn kaj tiun ĉi boteleton kun veneno, kiu povus ankoraŭ servi
al mi, -- mi estas nun tiel senforta, ke mi perdis eĉ la regadon
super mia vivo.... Kio? ankoraŭ sendecidaj? Aŭ eble vi pensas, ke mi
min defendos, kiam vi volos min ligi? Vidu! jen mi ligas mian
dekstran manon al tiu ĉi kverka branĉo, mi estas tute sendefenda,
infano povas min renversi. Kiu estas la unua, kiu forlasas sian
hetmanon en la mizero?

Roller, _en sovaĝa ekscito_. -- Kaj se eĉ la infero naŭoble nin
ĉirkaŭus! (_Svingas sian glavon._) Kiu ne estas hundo, tiu savu la
hetmanon!

Schweizer, _disŝiras la paperon de pardono kaj ĵetas la pecojn al
la monaĥo en la vizaĝon_. -- En niaj kugloj estas la pardono! For,
kanajlo! diru al la senato, kiu vin sendis, ke inter la bando de Moor
vi ne trovis eĉ unu solan perfidulon! Savu, savu la hetmanon!

Ĉiuj, _bruas_. -- Savu, savu, savu la hetmanon!

Moor, _liberigante sin, ĝoje_. -- Nun ni estas liberaj, kamaradoj. Mi
sentas armeon en mia pugno! Morto aŭ libereco! Almenaŭ neniun ili
havu viva!

(_Oni trumpetas al atako. Bruo kaj tumulto. La rabistoj foriras kun
nudigitaj glavoj._)



AKTO TRIA


Sceno unua.

AMALIO, _en la ĝardeno, ludas sur liuto_.

    Bela per beleco de anĝelo,
  El junuloj estis li unua,
  Kun rigardo kvazaŭ la ĉielo
  Spegulita en la maro blua.

    Fajre brulis liaj ĉirkaŭprenoj,
  Forte batis koro ĉe la koro,
  Korpo estis kvazaŭ en katenoj
  Kaj spirito revis en adoro.

    Liaj kisoj -- paradiza ĝuo!
  Kvazaŭ brulas flam' en flam' alia,
  Kvazaŭ harpaj sonoj en kunfluo
  Por ĉiela ludo harmonia.

    Al animo flugis la animo,
  Tremis lipoj, vangoj la brulantaj,
  Kaj fandite tuta mond' sen limo
  Vage naĝis ĉirkaŭ la amantaj.

    For li estas, vane sen espero
  Vokas lin la krio de korpremo,
  Kaj la tuta ĝojo de la tero
  Flugis for, kaj restis sole ĝemo!

(_Francisko eniras._)

Francisko. -- Jam denove ĉi tie, obstina revistino? Vi forŝteliĝis
de la gaja festeno kaj vi difektis al la gastoj ilian ĝojon.

Amalio. -- Estas domaĝo pri tiu senkulpa ĝojo! En iliaj oreloj
kredeble murmuras ankoraŭ la funebra kanto, kiu akompanis vian patron
al la tombo....

Francisko. -- Ĉu vi volas do eterne funebri? Lasu la mortintojn
dormi kaj feliĉigu la vivantojn! Mi venas....

Amalio. -- Kaj kiam vi reiros?

Francisko. -- Ho ve! Ne havu tian malluman fieran vizaĝon! Vi
malĝojigas min, Amalio. Mi venas, por diri al vi....

Amalio. -- Mi devas do aŭskulti, Francisko de Moor fariĝis ja reganta
sinjoro.

Francisko. -- Jes, bone, ĝi estas ĝuste tio, pri kio mi volis paroli
kun vi. Maksimiliano foriris dormi en la tombo de la patroj; mi estas
sinjoro. Sed mi volus esti ĝi tute plene, Amalio. Vi scias, kio vi
estis por nia domo, vi estis tenata kiel filino de Moor, eĉ la morton
transvivis lia amo al vi, -- tion vi ja neniam forgesos?

Amalio. -- Neniam, neniam. Kiu do povus tion ĉi tiel facile fordiboĉi
ĉe gaja festeno!

Francisko. -- La amon de mia patro vi devas rekompenci en liaj filoj,
kaj Karolo mortis.... Vi miras? vi ricevas kapturnon? Jes, efektive,
la penso estas tiel flate alta, ke ĝi eĉ la fierecon de virino
ebriigas. Francisko premas per la piedoj la esperojn de la plej
nobelaj fraŭlinoj, Francisko venas kaj proponas al malriĉa senhelpa
orfino sian koron, sian manon kaj kune kun ĝi sian tutan oron, ĉiujn
siajn kastelojn kaj arbarojn. Francisko, la enviata, la timata,
deklaras sin propravole sklavo de Amalio.

Amalio. -- Kial la fulmo ne fendas la malpian langon, kiu elparolas
la kriman vorton! Vi mortigis mian amaton, kaj Amalio nomu vin sia
edzo! Vi....

Francisko. -- Ne tiel kolere, mia princidina moŝto! Estas vero, ke
Francisko ne fleksas sin antaŭ vi kiel kolombumanta Celadono; certe
li ne kutimiĝis, simile al la sopiranta Arkadia paŝtisto, krii siajn
amajn plendojn al la eĥo de la grotoj kaj rokoj, -- Francisko
parolas, kaj se oni ne respondas, li _ordonos_.

Amalio. -- Vi, vermo, ordoni? al mi ordoni? kaj se oni resendos al vi
la ordonon kun ridego?

Francisko. -- Tion vi ne faros. Mi scias ankoraŭ rimedojn, kiuj tre
bone povas fleksi la fierecon de malhumila obstinulino -- monaĥinejo
kaj muroj.

Amalio. -- Brave! belege! kaj en la monaĥinejo kaj inter la muroj
esti por ĉiam liberigita de via baziliska rigardo kaj havi sufiĉe da
libera tempo, por pensi pri Karolo kaj fordoni sin al li. Bonvenon al
via monaĥinejo! donu, donu viajn murojn!

Francisko. -- Haha! tia estas la afero? Gardu vin! Nun vi instruis al
mi la arton, kiel mi devas vin turmenti. Tiun ĉi eternan ĥimeron pri
Karolo mia rigardo elvipados al vi el la kapo simile al fajrohara
furio; la teruraĵo Francisko staros ĉiam garde malantaŭ la bildo de
via amato, simile al la sorĉita hundo, kiu kuŝas sur subteraj kestoj
da oro, -- per la haroj mi vin trenos en la preĝejon, kun la glavo en
la mano mi elpremos al vi el la brusto la edzecan ĵuron, vian liton
virgulinan mi okupos per forto, kaj vian fieran ĉastecon mi venkos
per ankoraŭ pli granda fiereco.

Amalio, _donas al li vangofrapon_. -- Antaŭe prenu ĉi tion kiel
doton.

Francisko, _furioze_. -- Ha! dekoble kaj centoble tio ĉi estos
venĝita! Ne mia edzino -- tiun ĉi honoron vi ne havos -- mia
amaĵistino vi estos, tiel ke la honestaj vilaĝanedzinoj montrados
vin per fingroj, kiam vi permesos al vi iri tra la strato. Grincu per
la dentoj, ŝprucigu fajron kaj morton el viaj okuloj -- min amuzas
la kolerego de virino, ĝi faras vin ankoraŭ pli bela, pli dezirinda.
Venu, -- tiu ĉi kontraŭbatalado ornamos mian triumfon kaj spicos al
mi la volupton en perforte akirita ĉirkaŭprenado, -- venu kun mi en
mian ĉambron, mi brulas de dezirego, -- nun tuj iru kun mi. (_Li
volas fortreni ŝin._)

Amalio, _ĵetas sin sur lian kolon_. -- Pardonu min, Francisko! (_Dum
li volas ŝin ĉirkaŭpreni, ŝi deŝiras al li la glavon de lia flanko
kaj rapide resaltas._) Ĉu vi vidas, malbonulo, kion mi povas nun
fari kun vi? Mi estas virino, sed virino furioza, -- kuraĝu nun
ekpalpi mian korpon per malĉasta tuŝo, -- kaj tiu ĉi ŝtalo
trapenetros la mezon de via voluptavida brusto, kaj la spirito de mia
onklo gvidos por tio ĉi mian manon. Tuj kuru for!

(_Ŝi forpelas lin._)

Amalio. -- Ha, kiel bone estas al mi! Nun mi povas libere spiri, mi
sentas min forta, kiel flama ĉevalo, furioza kiel tigrino, kiu kuras
post la triumfanta rabinto de ŝiaj infanoj.... En monaĥinejon, li
diras, -- dankon al vi por tiu ĉi feliĉa elpenso! Nun la trompita amo
trovis sian rifuĝejon, -- la monaĥinejo, la kruco de la Savinto
estas la rifuĝejo de la trompita amo. (_Ŝi volas foriri._)

(_Hermano timeme eniras._)

Hermano. -- Fraŭlino Amalio! Fraŭlino Amalio!

Amalio. -- Malfeliĉulo! kial vi min malhelpas?

Hermano. -- Tiun ĉi pezegon mi devas deĵeti de mia animo, antaŭ ol
ĝi ĝin enpremos en la inferon. (_Ĵetas sin teren antaŭ ŝi._)
Pardonon! pardonon! Mi vin tre ofendis, fraŭlino Amalio.

Amalio. -- Leviĝu! Iru! mi nenion volas scii. (_Ŝi volas foriri._)

Hermano, _retenante ŝin_. -- Ne! Restu! Pro Dio! Pro la eterna
Dio! Vi devas ĉion scii!

Amalio. -- Eĉ ne unu sonon plu! Mi vin pardonas, -- iru hejmen en
paco. (_Ŝi volas forrapidi._)

Hermano. -- Aŭdu do nur unu solan vorton, -- ĝi redonos al vi vian
tutan trankvilecon.

Amalio, _revenas kaj rigardas lin kun miro_. -- Kiel, amiko? Kiu en
la ĉielo aŭ sur la tero povas redoni al mi mian trankvilecon?

Hermano. -- Tion ĉi povas fari unu sola vorto de miaj lipoj.
Aŭskultu min!

Amalio, _prenante lian manon kun kompato_. -- Bona homo, ĉu unu vorto
de viaj lipoj povas disrompi la riglilojn de la eterneco?

Hermano, _leviĝas_. -- Karolo ankoraŭ vivas!

Amalio, _kriante_. -- Malfeliĉa!

Hermano. -- Tiel estas.... Ankoraŭ unu vorton, -- via onklo....

Amalio, _kun minaca mieno_. -- Vi mensogas!

Hermano. -- Via onklo....

Amalio. -- Karolo ankoraŭ vivas!

Hermano. -- Kaj via onklo....

Amalio. -- Karolo ankoraŭ vivas?

Hermano. -- Ankaŭ via onklo.... Ne elperfidu min. (_Rapide
forkuras._)

Amalio, _staras longan tempon kvazaŭ ŝtonigita. Poste ŝi sovaĝe
ekkrias kaj elkuras post Hermano_. -- Karolo ankoraŭ vivas!


Sceno dua.

Loko sur la bordo de Danubo.

La RABISTOJ _kuŝas sur altaĵo sub arboj, la ĉevaloj paŝtiĝas sur
la deklivaĵo_.

Moor. -- Ĉi tie mi devas resti kaj kuŝi. (_Ĵetiĝas sur la teron._)
Miaj membroj estas kvazaŭ dehakitaj. Mia lango estas seka kiel briko.
(_Schweizer malaperas nerimarkate._) Mi volus vin peti alporti al mi
ĉerpeton da akvo el tiu ĉi rivero, sed vi ĉiuj estas morte lacaj.

Schwarz. -- Ankaŭ de la vino en niaj felsakoj restis nenio.

Moor. -- Rigardu, kiel bele staras la greno! La arboj preskaŭ
rompiĝas sub sia multego da fruktoj. La vinbertrunkoj donas la plej
bonan esperon.

Grimm. -- Estos fruktoriĉa jaro.

Moor. -- Tiel vi opinias? En tia okazo almenaŭ _unu_ ŝvito en la
mondo estus pagita. _Unu?..._ Sed ankoraŭ hodiaŭ en la nokto povas ja
fali hajlo kaj ĉion forbati.

Schwarz. -- Ĝi facile povas okazi. Ĉio povas perei kelkajn horojn
antaŭ la rikolto.

Moor. -- Tion ĉi mi ja diras. Ĉio pereos. Kial la homo sukcesus en
tio, kion li havas de la formiko, se li malsukcesas en tio, kio
egaligas lin al la dioj? Aŭ eble ĉi tie estas la limo de lia destino?

Schwarz. -- Mi ĝin ne konas.

Moor. -- Vi bone diris kaj ankoraŭ pli bone faris, se vi neniam
deziris ĝin koni! Frato, mi vidis la homojn, iliajn abelajn klopodojn
kaj iliajn gigantajn projektojn, iliajn diajn planojn kaj iliajn
musajn farojn, la mirinde strangan konkurkuradon al la feliĉo; unu
fidas la krurojn de sia ĉevalo, alia la nazon de sia azeno, tria
siajn proprajn krurojn; diverskolora loterio de la vivo, en kiu
multaj metas en la ludon sian senkulpecon kaj... sian ĉielon, por
kapti gajnon, kaj... nuloj estas la rezultato, -- estis neniu gajna
numero. Ĝi estas dramo, miaj fratoj, kiu eligas larmojn el viaj
okuloj, dum ĝi tiklas vian diafragmon al rido.

Schwarz. -- Kiel belege la suno tie subiras!

Moor, _longe rigardante_. -- Tiel mortas heroo! Adorinde!

Grimm. -- Ŝajnas, ke vi estas tre kortuŝita.

Moor. -- Kiam mi estis ankoraŭ knabo, mia amata revo estis vivi kiel
_ĝi_, morti kiel _ĝi_.... (_Kun pene kaŝata doloro._) Ĝi estis
knaba revo!

Grimm. -- Certe.

Moor, _surŝovas la ĉapelon sur la vizaĝon_. -- Estis tempo.... Lasu
min sola, kamaradoj.

Schwarz. -- Moor! Moor! Kio al la diablo? Kiel li ŝanĝis sian
koloron!

Grimm. -- Morto kaj infero! kio estas al li? al li fariĝas malbone?

Moor. -- Estis tempo, kiam mi ne povis dormi, se mi forgesis fari
mian noktan preĝon....

Grimm. -- Ĉu vi estas freneza? ĉu vi volas preni instruon de viaj
knabaj jaroj?

Moor, _metas sian kapon sur la bruston de Grimm_. -- Frato! Frato!

Grimm. -- Kiel? Ne estu do infano, mi vin petas.

Moor. -- Ho, se mi tio estus! se mi tio estus denove!

Grimm. -- Fi! Fi!

Schwarz. -- Gajiĝu! Rigardu tiun ĉi pentrindan pejzaĝon, la ĉarman
vesperon.

Moor. -- Jes, amikoj! tiu ĉi mondo estas tiel bela.

Schwarz. -- Nu, tio ĉi estis bone dirita.

Moor. -- Tiu ĉi tero estas tiel belega.

Grimm. -- Bone, bone, tiel vi al mi plaĉas.

Moor, _forklininte la kapon_. -- Kaj mi estas tiel malbela en tiu ĉi
bela mondo... kaj mi estas monstro sur tiu ĉi belega tero.

Grimm. -- Ho ve! ho ve!

Moor. -- Mia senkulpeco! mia senkulpeco! Rigardu! ĉio eliris, por ĝui
la pacajn radiojn de la printempa suno, -- kial mi sola devas suĉi
inferon el la ĝojoj de la ĉielo? Kiel ĉio estas feliĉa, ĉio fratigita
per la spirito de la paco! La tuta mondo estas _unu_ familio kaj unu
patro estas tie supre, -- sed _mia_ patro li ne estas, mi sola estas
forpelita, mi sola estas elĵetita el la vicoj de la puruloj, por mi
ne ekzistas la dolĉa nomo «infano», neniam ekzistos por mi la
sopira rigardo de amatino, neniam, neniam la ĉirkaŭpreno de kora
amiko. (_Kun sovaĝa moviĝo._) Ĉirkaŭita de rabistoj, ĉirkaŭsiblata
de aspidoj, alforĝita al la malvirto per feraj ligiloj, pendanta
super la tombo de anima pereo sur la balanciĝanta kano de la
malvirto... meze inter la floroj de la feliĉa mondo mi staras kiel
krieganta Abadono!

Schwarz, _al la aliaj_. -- Nekompreneble! Neniam mi vidis lin tia.

Moor, _malgaje_. -- Ho, se mi povus reveni en la ventron de mia
patrino! Se mi povus naskiĝi almozulo! Ne! nur tion mi volus, ho
ĉielo, ke estu permesite al mi fariĝi kiel unu el tiuj taglaboristoj!
Ho, mi volus laboregi tiel, ke la sango fluus el miaj tempioj, -- por
aĉeti al mi la volupton de unu sola tagmeza dormo, la feliĉegon de
unu sola larmo.

Grimm, _al la aliaj_. -- Nur paciencon, la paroksismo komencas jam
fali.

Moor. -- Estis tempo, kiam larmoj fluis al mi tiel facile, -- ho vi,
tagoj de la paco! Vi, kastelo de mia patro, vi verdaj revigaj valoj!
Ho, vi ĉiuj Elizeaj scenoj de mia infaneco! ĉu vi neniam revenos,
neniam malvarmetigos mian brulantan bruston per via ĉarma
murmuretado? Funebru kun mi, ho Naturo! Ili neniam revenos, ili
neniam malvarmetigos per sia ĉarma murmuretado mian brulantan
bruston. Forflugis, forflugis! forflugis, nerevenigeble!

(_Schweizer kun akvo en la ĉapelo._)

Schweizer. -- Drinku, hetmano, jen estas sufiĉe da akvo kaj freŝa
kiel glacio.

Schwarz. -- Vi sangas ja, -- kion vi faris?

Schweizer. -- Malsaĝulo, mi faris nur ŝercon, kiu facile povis kosti
al mi du krurojn kaj unu kolon. Dum mi tiel vagadis sur la sabla
monteto super la rivero, huŝ! jen la abomena ŝtonetaĵo sub mi
deglitiĝas, kaj mi flugas dek futojn malsupren, -- jen mi kuŝas, kaj
apenaŭ mi iom rekonsciiĝis, mi trovas la plej klaran akvon en la
pirito. Tiun ĉi fojon ĝi sufiĉos por la danco, mi diris al mi mem, la
hetmano trinkos ĝin kun plezuro.

Moor, _redonas al li la ĉapelon kaj viŝas al li la vizaĝon_. -- Alie
oni ja ne vidos la cikatrojn, kiujn la bohemaj rajdistoj signis sur
via frunto, -- la akvo estis bona, Schweizer, -- ĉi tiuj bone vin
ornamas.

Schweizer. -- He! estas ankoraŭ loko por trideko da ili.

Moor. -- Jes, kamaradoj, ĝi estis varmega posttagmezo, -- kaj nur unu
homon ni perdis, -- mia Roller mortis per bela morto. Oni metus
marmoron super liaj ostoj, se li mortus ne por mi. Ni devas
kontentiĝi per nemulto. (_Li viŝas al si la okulojn._) Kiom estis da
malamikoj, kiuj restis sur la loko?

Schweizer. -- Cent sesdek husaroj, naŭdek tri dragonoj, ĉirkaŭ
kvardek ĉasistoj, -- kune ĉirkaŭ tricent.

Moor. -- Tricent por unu! (_Li deprenas sian ĉapelon._) Jen mi levas
mian ponardon. Mi ĵuras per mia animo! Mi neniam vin forlasos!

Schweizer. -- Ne ĵuru! Vi ne scias, ĉu vi eble ne fariĝos ankoraŭ
feliĉa kaj ne bedaŭros.

Moor. -- Mi ĵuras per la ostoj de mia Roller! Mi neniam vin
forlasos!

(_Kosinsky eniras._)

Kosinsky, _al si mem_. -- En tiu ĉi regiono, ili diris, mi lin
trovos.... He! hola! Kiaj vizaĝoj tio ĉi estas? eble? eble ili? ĝi
estas ili! mi ekparolos al ili.

Schwarz. -- Atendu! kiu tie venas?

Kosinsky. -- Sinjoroj! pardonu! Mi ne scias, ĉu mi iras ĝuste aŭ
malĝuste?

Moor. -- Kaj kiuj ni devas esti, se vi iras ĝuste?

Kosinsky. -- Viroj!

Schweizer. -- Ĉu ni tion ĉi pruvis, hetmano?

Kosinsky. -- Virojn mi serĉas, kiuj rigardas al la morto en la
vizaĝon kaj lasas la danĝeron ludi ĉirkaŭ ili, kiel dresita serpento,
kiuj ŝatas la liberecon pli ol honoron kaj vivon, kies sola nomo,
aŭdata plezure de malriĉuloj kaj prematoj, la kuraĝulojn timigas kaj
la tiranojn paligas.

Schweizer, _al la hetmano_. -- La knabego plaĉas al mi. -- Aŭdu, bona
amiko! vi trovis viajn homojn.

Kosinsky. -- Mi kredas kaj mi esperas, ke baldaŭ ankaŭ miajn
fratojn. Sekve vi povas konduki min al mia ĝusta homo, ĉar mi serĉas
vian hetmanon, la grandan grafon de Moor.

Schweizer, _donas al li la manon kun varmeco_. -- Kara junulo, ni
estu amikoj.

Moor, _alproksimiĝante_. -- Ĉu vi konas la hetmanon?

Kosinsky. -- Ĝi estas _vi_! Kun tiu ĉi mieno, -- kiu povus ekvidi
vin kaj serĉi alian? (_Longe rigardas lin fikse._) Mi ĉiam deziris al
mi vidi la homon kun la frakasanta rigardo, sidantan sur la ruinoj de
Kartago, -- nun mi tion ĉi jam plu ne deziras.

Schweizer. -- Fulma knabego!

Moor. -- Kaj kio kondukas vin al mi?

Kosinsky. -- Ho hetmano! mia pli ol kruela sorto. Mi spertis
ŝiprompiĝon sur la malkvietega maro de tiu ĉi mondo, la esperojn de
mia vivo mi devis vidi forfali en la abismon, kaj restis al mi nenio,
krom la turmenta rememoro pri ilia perdo, kiu min frenezigus, se mi
ne penus sufoki tiun rememoron per aliloka agado.

Moor. -- Jam denove unu plendanto kontraŭ la Dia forto! Nu, pluen!

Kosinsky. -- Mi fariĝis soldato. La malfeliĉo persekutis min ankaŭ
tie, -- mi partoprenis en ekspedicio al Hindujo, mia ŝipo rompiĝis
sur rifoj, -- nenio krom malsukcesintaj planoj! Fine mi aŭdis tre
multajn rakontojn pri viaj agoj, pri viaj bruligmortigoj, kiel ili
tion nomis, kaj mi alveturis ĉi tien de malproksimeco de tridek
mejloj, kun la firma decido servi sub vi, se vi volas akcepti mian
servadon. Mi petas vin, eminenta hetmano, ne rifuzu tion ĉi al mi!

Schweizer, _kun eksalto_. -- Hura! hura! Tiam nia Roller estos ja
miloble kompensita! Perfekta kamarado-rabisto por nia bando!

Moor. -- Kiel estas via nomo?

Kosinsky. -- Kosinsky.

Moor. -- Kiel? Kosinsky! Ĉu vi scias, ke vi estas facilanima knabo,
kiu transpetolas la grandan paŝon de sia vivo, kiel nepripensema
knabino? Ĉi tie vi ne ĵetados pilkojn nek rulados keglajn globojn,
kiel vi imagas al vi.

Kosinsky. -- Mi scias, kion vi volas diri. Mi havas la aĝon de
dudek kvar jaroj, sed mi vidis jam glavojn, kiuj brilis, kaj mi aŭdis
kuglojn, kiuj siblis ĉirkaŭ mi.

Moor. -- Efektive, juna sinjoro? Kaj ĉu vian skermadon vi lernis nur
por tio, ke vi mortigu malriĉajn vojaĝantojn pro unu talero, aŭ ke vi
de malantaŭe trapiku al virinoj la ventron? Iru, iru! vi forkuris de
via vartistino, ĉar ŝi minacis al vi per la vergo.

Schweizer. -- Kio al la diablo, hetmano! kion vi pensas? ĉu vi volas
forsendi tiun ĉi Herkuleson? Ĉu li ne havas tian mienon, kvazaŭ li
estus kapabla per kuireja kulero forpeli la marŝalon de Saksujo
trans la Gangeson?

Moor. -- Ĉar viaj bagateloj ne prosperas al vi, tial vi venas kaj
volas fariĝi kanajlo, mortigisto? Knabo, ĉu vi komprenas bone la
vorton mortigo? Certe vi trankvile iris dormi, kiam vi debatis la
kapojn al papavoj, sed porti sur la animo mortigon...

Kosinsky. -- Por ĉiu mortigo, kiun vi ordonos al mi plenumi, mi
prenos sur min la respondecon.

Moor. -- Kio? ĉu vi estas tiel saĝa? Vi arogas al vi esperi, ke vi
kaptos viron per flatoj? De kie vi scias, ke mi ne havas malbonajn
sonĝojn aŭ ke sur la lito de la morto mi ne paliĝos? Kiom multe da
faroj vi jam plenumis, ĉe kiuj vi pensis pri respondeco?

Kosinsky. -- Efektive! ankoraŭ tre malmulte; tamen tiu ĉi vojaĝo al
vi, nobla grafo!

Moor. -- Ĉu via edukinto faligis en viajn manojn la historion de
Robin -- tiajn nesingardajn kanajlojn oni devus alforĝi al la galeroj
-- kaj ĝi flamigis vian infanan fantazion kaj infektis vin per la
manio fariĝi granda homo? Ĉu vin tiklas gloro kaj honoro? ĉu vi
volas aĉeti senmortecon per bruligmortigoj? Notu ĝin al vi, glorama
junulo! por mortigistoj ne kreskas laŭroj! Por venkoj de banditoj ne
ekzistas triumfoj, sed nur malbeno, danĝero, morto, malhonoro. -- Ĉu
vi vidas la ekzekutejon tie sur la monteto?

Spiegelberg, _malkontente irante tien kaj reen_. -- He, kiel malsaĝe!
kiel abomene, kiel nepardoneble malsaĝe! Ne tio ĉi estas la ĝusta
maniero! Mi faradis alie.

Kosinsky. -- Kion devas timi tiu, kiu la morton ne timas?

Moor. -- Brave! senkompare! Vi bone tenis vin en la lernejo, vi
majstre lernis parkere vian Seneka'n. Sed, kara amiko, per tiaspecaj
sentencoj vi ne babiltrompos la suferantan naturon, per tio ĉi vi
neniam malakrigos la sagojn de la doloro. -- Pripensu bone, mia filo!
(_Li prenas lian manon._) Memoru, mi konsilas al vi kiel patro,
ekkonu antaŭe la profundecon de la abismo, antaŭ ol vi ensaltas en
ĝin! Se vi povas kapti en la mondo ankoraŭ eĉ unu solan ĝojon...
povus veni momentoj, kiam vi... vekiĝos, kaj tiam... estus tro
malfrue. Ĉi tie vi kvazaŭ eliras el la rondo de la homaro, -- aŭ vi
devas esti homo pli alta, aŭ vi estas diablo. Ankoraŭ unu fojon, mia
filo! se eĉ unu fajrero da espero ie aliloke bruletas por vi, tiam
forlasu tiun ĉi teruran ligon, en kiun eniras nur malespero, se ne
pli alta saĝeco ĝin fondis. Oni povas trompiĝi, -- kredu al mi, oni
povas rigardi kiel fortecon de la spirito tion, kio fine estas ja nur
malespero. Kredu _al mi_, _al mi_, kaj rapide forkuru.

Kosinsky. -- Ne! mi nun plu ne forkuros. Se vin ne tuŝas miaj
petoj, tiam aŭskultu la historion de mia malfeliĉo. Tiam vi mem
perforte enmetos la ponardon en mian manon, tiam vi.... Kuŝiĝu ĉi
tie sur la teron kaj aŭskultu min atente!

Moor. -- Mi aŭskultos.

Kosinsky. -- Sciu do, mi estas bohema nobelo, kaj per la frua morto
de mia patro mi fariĝis posedanto de sufiĉe granda kavalira bieno. La
regiono estis paradiza, ĉar ĝi enhavis anĝelon -- knabinon,
ornamitan per ĉiuj ĉarmoj de la floranta juneco, kaj ĉastan, kiel la
lumo de la ĉielo. Sed al kiu mi tion ĉi diras? ĝi forsonas preter
viaj oreloj, -- _vi_ neniam amis, neniam estis amata....

Schweizer. -- Kviete! kviete! nia hetmano fariĝas ruĝa kiel fajro.

Moor. -- Ĉesu! mi aŭskultos ĝin alian fojon, -- morgaŭ, post kelka
tempo, aŭ... kiam mi estos vidinta sangon.

Kosinsky. -- Sangon, sangon... aŭskultu do plue! Sango, mi diras al
vi, plenigos vian tutan animon. Ŝi estis naskita burĝulino
germanino, -- sed ŝia rigardo forfandadis la antaŭjuĝojn de la
nobelaro. Kun la plej timema modesteco ŝi prenis la edzigan ringon
el mia mano, kaj postmorgaŭ mi devis konduki mian Amalion al la
altaro.

(_Moor rapide leviĝas._)

Kosinsky. -- Meze en la ebrieco de la min atendanta feliĉego, inter
la prepariĝoj al la edziĝo -- oni vokas min per ekspreso al la
kortego. Mi venas, oni montras al mi leterojn, kiuj estas kvazaŭ
skribitaj de mi kaj kiuj estas plenaj de plej perfida enhavo. Mi
ruĝiĝis pri la senkonscienca kulpigo. Oni forprenis de mi la spadon,
oni ĵetis min en malliberejon, mi preskaŭ freneziĝis.

Schweizer. -- Kaj dume, -- nu pluen! mi flaras jam la rostaĵon.

Kosinsky. -- Tie mi kuŝis tutan monaton, kaj mi ne sciis, kio
okazis al mi. Mi timis pro mia Amalio, kiu pro mia sorto ĉiuminute
kredeble havis suferojn de morto. Fine aperis la unua ministro de la
kortego, gratulis min per sukerdolĉaj vortoj pro la eltrovo de mia
senkulpeco, legis al mi la leteron pri liberigo kaj redonis al mi
mian spadon. Nun mi triumfe rapidas al mia kastelo, por flugi en la
brakojn de mia Amalio, -- sed ŝi malaperis. En noktomezo, oni diris
al mi, oni ŝin forkondukis, neniu scias kien; kaj de tiam neniu
okulo ŝin vidis. Hu! eklumis en mia kapo kiel fulmo, mi flugas al
la urbo, mi sondas ĉe la kortego, -- ĉiuj okuloj fiksiĝis sur min,
neniu volis min informi.... Fine mi ŝin eltrovis tra kaŝita krado
en la palaco, -- ŝi ĵetis al mi karteton.

Schweizer. -- Ĉu mi tion ne diris?

Kosinsky. -- Ho, morto, infero kaj ĉiuj diabloj! Tie ĉio estis
dirita! oni proponis al ŝi la elekton, ĉu ŝi preferas vidi min
morti aŭ fariĝi amaĵistino de la princo. En la batalo inter honoro
kaj amo ŝi decidis por la dua, kaj... (_ridante_) mi estis savita.

Schweizer. -- Kion vi tiam faris?

Kosinsky. -- Tiam mi staris kiel trafita de mil tondroj! Sango
estis mia unua penso, sango estis mia lasta. Kun ŝaŭmo sur la buŝo
mi kuras hejmen, mi elektas al mi triakraĵan spadon kaj mi kuras kun
ĝi rapidege al la domo de la ministro, ĉar nur li, nur li estis la
infera parigisto. Kredeble oni rimarkis min jam sur la strato, ĉar
kiam mi venis supren, ĉiuj ĉambroj estis ŝlositaj. Mi serĉas, mi
demandas; li forveturis al la princo, estis la respondo. Mi iras
rekte tien, -- oni diras, ke oni nenion scias pri li. Mi iras
returne, enrompas la pordojn, mi lin trovas, mi volis jam... sed tiam
elsaltis kvin aŭ ses servistoj el la embusko kaj elŝiris al mi la
spadon.

Schweizer, _ekbatas per la piedo la teron_. -- Kaj li ricevis nenion,
kaj vi foriris kun malplenaj manoj?

Kosinsky. -- Oni min kaptis; juĝe kulpigis min, faris al mi
turmentan proceson, kaj malhonore -- rimarku ĝin bone! -- per aparta
favoro oni elpelis min malhonore el la limoj de la lando; miaj bienoj
estis donitaj, kiel donaco al la ministro, mia Amalio restas en la
ungegoj de la tigro, forĝemas kaj forploras sian tutan vivon, dum mia
venĝo devas fasti kaj kurbiĝi sub la jugon de la despotismo.

Schweizer, _leviĝante kaj akrigante sian spadon_. -- Tio ĉi estas
akvo al nia muelilo, hetmano! Estas io por ekbruligi!

Moor, _kiu ĝis nun iradis malkviete tien kaj reen, rapide rektiĝas
al la rabistoj_. -- Mi devas ŝin vidi.... Al la vojo! rapide pretiĝu
-- vi restas, Kosinsky -- rapide ĉion paku!

La rabistoj. -- Kien? kio?

Moor. -- Kien? Kiu demandas kien? (_Minace al Schweizer._) Perfidulo,
vi volas min reteni? Sed per la espero de la ĉielo!...

Schweizer. -- Mi perfidulo? Iru en la inferon, mi vin sekvos!

Moor, _ĵetas sin sur lian kolon_. -- Frata koro! vi min sekvos...
Ŝi ploras, ŝi forfunebras sian vivon. Al la vojo! rapide! Ĉiuj! Al
Frankujo! Post ok tagoj ni devas tie esti. (_Ili foriras._)



AKTO KVARA


Sceno unua.

Kampara loko antaŭ la kastelo de Moor.

RABISTO MOOR, KOSINSKY, _en malproksimeco_.

Moor. -- Iru antaŭe kaj raportu pri mi. Vi ja memoras ĉion, kion vi
devas paroli?

Kosinsky. -- Vi estas grafo de Brand, vi venas el Meklenburgo, mi
estas via servanto. Ne zorgu, mi bone ludos mian rolon. Adiaŭ! (_Li
foriras._)

Moor. -- Mi salutas vin, tero patrolanda! (_Li kisas la teron._)
Ĉielo patrolanda! Suno patrolanda! Kaj vin, kampoj kaj montetoj,
riveretoj kaj arbaroj! vin ĉiujn mi kore salutas! Kiel ĉarmege
blovetas la aero de miaj montoj patrolandaj! Kia balzama dolĉeco iras
el vi renkonte al la malfeliĉa ekzilito! Elizeo! poezia mondo! Haltu,
Moor, via piedo paŝas en sankta templo. (_Li venas pli proksimen._)
Vidu! jen estas ankaŭ la hirundaj nestoj en la korto de la kastelo...
ankaŭ la ĝardena pordeto! kaj jen tiu anguleto de la barilo, kie vi
tiel ofte observadis kaj incitetadis la ĉasiston... kaj jen tie la
verda valo, kie vi, heroo Aleksandro, kondukadis viajn macedonojn al
la batalo ĉe Arbela, kaj apude la herba monteto, de kiu vi deĵetadis
la persan satrapon, -- kaj via venka standardo flirtis alte! (_Li
ridetas._) La oraj Majaj jaroj de la knaba tempo reviviĝas denove en
la animo de la mizerulo.... Tiam vi estis tiel feliĉa, tiel
sendifekta, tiel sennube gaja, -- kaj nun -- jen kuŝas la ruinoj de
viaj projektoj! Tie ĉi vi intencis marŝadi iam kiel granda, glora
kaj estimata viro; tie ĉi vian knaban vivon vi estis iam vivonta la
duan fojon en la florantaj infanoj de Amalio... ĉi tie! ĉi tie, kiel
idolo de via popolo... sed al la malbona malamiko tio ĉi ne plaĉis!
(_Kun kolero._) Por kio mi venis ĉi tien? por ke estu al mi kiel al
la malliberulo, kiun la tintanta fera ringo vekas el la sonĝoj de la
libereco? Ne, mi iros returne al mia mizero! La malliberulo forgesis
la lumon, sed la sonĝo pri libereco pasis super li kiel fulmo en la
nokto, post kiu la nokto restas ankoraŭ pli malluma. Adiaŭ, vi hejmaj
valoj! Vi vidis iam la knabon Karolon, kaj la knabo Karolo estis
feliĉa knabo, -- nun vi vidis la viron, kaj ĉi tiu estas en
malespero. (_Li turnas sin rapide al la ekstrema fino de la
ĉirkaŭaĵo, subite haltas kaj rigardas malĝoje al la kastelo._) Ŝin
ne vidi, eĉ ne unu fojon, -- kaj scii, ke nur unu muro estis inter mi
kaj Amalio! Ne! mi devas ŝin vidi, ankaŭ lin mi devas vidi, se tio
ĉi min eĉ frakasus! (_Li returnas sin._) Patro! patro! via filo
alproksimiĝas, -- for de mi, vi nigra fumanta sango! for, vi kava,
terura, konvulsia rigardo de la morto! Nur tiun ĉi horon lasu al mi
libera... Amalio! patro! via Karolo alproksimiĝas! (_Li ekmarŝas
rapide al la kastelo._) Turmentu min, kiam la tago vekiĝas, ne lasu
min trankvila, kiam venos la nokto, -- turmentu min per teruraj
sonĝoj! nur tiun ĉi solan plezuregon ne venenu al mi! (_Li haltas
antaŭ la pordo._) Kio fariĝas al mi? Kio ĝi estas, Moor? Estu viro!
Tremo de morto... antaŭsento de teruraĵo.... (_Li eniras._)


Sceno dua.

Galerio en la kastelo.

RABISTO MOOR _kaj_ AMALIO _eniras_.

Amalio. -- Kaj vi estas certa, ke vi rekonus lian portreton inter
tiuj ĉi pentraĵoj?

Moor. -- Ho tute certe. Lia bildo ĉiam vivis en mi. (_Irante preter
la pentraĵoj._) Tio ĉi ĝi ne estas.

Amalio. -- Vere! -- Tiu ĉi estis la gentopatro de la grafa domo; li
ricevis la nobelecon de Barbaroso, al kiu li servis kontraŭ
marrabistoj.

Moor, _ĉiam rigardante la pentraĵojn_. -- Tiu ĉi ankaŭ ne estas,
ankaŭ ne ĉi tiu, ankaŭ ne tiu, -- li ne troviĝas inter tiuj ĉi
bildoj.

Amalio. -- Kiel? Rigardu do pli bone! Mi pensis, ke vi lin konas.

Moor. -- Mian patron mi ne konas pli bone! Tie ĉi mankas la bonkora
trajto de la buŝo, laŭ kiu oni povus rekoni lin inter miloj, -- tio
ĉi ne estas li.

Amalio. -- Mi miregas. Dek ok jarojn vi lin jam ne vidis, kaj
ankoraŭ....

Moor, _rapide kaj kun momenta ruĝiĝo_. -- Jen li estas! (_Li staras
kvazaŭ frapita de fulmo._)

Amalio. -- Bonega homo!

Moor, _tute fordoninte sin al la pentraĵo_. -- Patro! patro! pardonu
min! -- Jes, bonega homo! -- (_Li viŝas al si la okulojn._) Dia
homo!

Amalio. -- Ŝajnas, ke vi havas por li grandan simpation.

Moor. -- Ho, bonega homo, -- kaj vi diras, ke li jam mortis?

Amalio. -- Mortis! kiel mortas niaj plej bonaj ĝojoj. (_Prenante
kviete lian manon._) Kara grafo, nenia feliĉo maturiĝas sub la luno.

Moor. -- Tute vere, tute vere, -- sed ĉu vi jam havis tiun ĉi
malĝojan sperton? Vi ja ne povis ankoraŭ atingi la aĝon de dudek tri
jaroj.

Amalio. -- Kaj tamen mi ĝin havis. Ĉio vivas, por malĝoje formorti.
Ni interesiĝas pri io nur por tio, ni akiras ion nur por tio, ke ni
denove dolore ĝin perdu.

Moor. -- Vi jam ion perdis?

Amalio. -- Nenion! Ĉion! Nenion... ĉu vi volas iri pluen, sinjoro
grafo?

Moor. -- Tiel rapide? Kies estas tiu ĉi portreto dekstre? ŝajnas al
mi, ke ĝi estas fizionomio de malfeliĉulo.

Amalio. -- Tiu ĉi portreto maldekstre estas la filo de la grafo, la
nuna posedanto. Ni iru, ni iru!

Moor. -- Sed tiu ĉi portreto dekstre?

Amalio. -- Ĉu vi ne volas iri en la ĝardenon?

Moor. -- Sed tiu ĉi portreto dekstre? -- Vi ploras, Amalio!

Amalio, _rapide eliras_.

Moor. -- Ŝi min amas! ŝi min amas! Ŝia tuta estaĵo ekscitiĝis,
elperfidis ŝin la larmoj, kiuj fluis sur ŝiaj vangoj. Ŝi min amas!
Mizerulo, ĉu vi tion ĉi meritis? Ĉu mi ne staras ĉi tie kiel
kondamnito antaŭ la ŝtipo de la morto? Ĉu tio ĉi estas la sofo, sur
kiu mi ĝuis senmezuran feliĉon apud ŝia kolo? ĉu tio ĉi estas la
patraj ĉambroj? (_Al la portreto de sia patro._) Vi, vi, -- fajro
flamas el viaj okuloj... malbeno, malbeno, kondamno! Kie mi estas?
Nokto estas antaŭ miaj okuloj... teruraĵoj de Dio... Mi, mi lin
mortigis! (_Li forkuras._)

(_Eniras Francisko de Moor profunde en pensoj._)

Francisko. -- For tiun ĉi bildon! for, senkuraĝa timemulo! Kial vi
tremas kaj antaŭ kiu? Ĉu en la nemultaj horoj, kiujn la grafo
pasigas inter tiuj ĉi muroj, ne estas al mi kvazaŭ ĉiam spiono el la
infero akompanus ĉiun mian paŝon? Ŝajnas al mi, ke mi lin konas!
Estas io granda kaj ofte vidita en lia sovaĝa sunbrunigita vizaĝo,
io, kio min tremigas. Ankaŭ Amalio estas ne indiferenta kontraŭ li!
Ĉu ŝi ne ĵetas avide sur tiun ĉi homon tiajn sopirajn rigardojn,
kiujn ŝi al ĉiuj aliaj tiel malavaras? Ĉu mi ne vidis, kiel kaŝite
falis de ŝi kelkaj larmoj en la vinon, kiun li post mia dorso tiel
rapide englutis, kvazaŭ li volus engluti ĝin kune kun la glaso? Jes,
tion ĉi mi vidis, mi vidis ĝin en la spegulo per ĉi tiuj miaj propraj
okuloj. He, he, Francisko! gardu vin! tie kaŝiĝas ia monstro, kiu
povas alporti ruinigon! (_Li rigardas atente la portreton de Karolo
kontraŭe._) Lia longa ansera kolo, liaj nigraj, fajrelĵetaj okuloj,
hm! hm! -- liaj mallumaj, superpendantaj densaj brovoj. (_Subite
eksaltante._) Malica infero! ĉu vi enpelas en min tiun ĉi supozon?
Ĝi estas Karolo! jes, nun ĉiuj liaj trajtoj reviviĝas en mi. -- Ĝi
estas li, malgraŭ lia masko! Ĝi estas li, malgraŭ lia masko! Ĝi
estas li! Morto kaj infero! (_Li paŝas rapide tien kaj reen._) Ĉu
por tio mi trameditis miajn noktojn, por tio mi forigis rokojn,
ebenigis abismojn, -- ĉu por tio mi ribelis kontraŭ ĉiuj instinktoj
de la homeco, por ke fine tiu ĉi senloka vagisto disĵetu mian tutan
artan konstruaĵon? Kviete! nur kviete! restis ankoraŭ nur luda
laboro.... Mi ja sen tio sidas jam en mortaj pekoj ĝis la oreloj, kaj
estus freneze naĝi returne, kiam la bordo estas jam tiel malproksima,
-- pri reiro oni jam ne povas pensi. La Dia pardono mem devus fariĝi
almozopetisto, la senlima indulgo devus bankroti, se ĝi volus pardoni
ĉiujn miajn kulpojn. Sekve antaŭen, kiel viro! (_Li sonorigas._) Li
kuniĝu kun la spirito de sia patro kaj li venu! La mortintojn mi
mokas. -- Danielo! He, Danielo! Ŝajnas al mi, ke ankaŭ tiun ĉi ili
jam ribeligis kontraŭ mi! Li havas tian misteran mienon.

(_Danielo eniras._)

Danielo. -- Kion ordonos mia sinjoro?

Francisko. -- Nenion. For, plenigu tiun ĉi pokalon per vino, sed
rapide! (_Danielo foriras._) Atendu, maljunulo, vin mi kaptos! mi
rigardos en vian okulon tiel rigide, ke via trafita konscienco
paliĝos tra la masko! Li devas morti! Fuŝisto estas tiu, kiu
alkondukas sian verkon nur ĝis duono kaj poste foriras kaj senfare
rigardas, kio plue fariĝos.

(_Eniras Danielo kun vino._)

Francisko. -- Metu ĉi tien! Rigardu al mi fikse en la okulon! kiel
viaj genuoj balanciĝas! kiel vi tremas! Konfesu, maljunulo! kion vi
faris?

Danielo. -- Nenion, afabla sinjoro, per Dio kaj per mia humila animo!

Francisko. -- Eltrinku tiun ĉi vinon! Kio? vi ŝanceliĝas? Diru tuj!
kion vi ĵetis en la vinon?

Danielo. -- Dio min helpu! Kio? mi en la vinon?

Francisko. -- Venenon vi ĵetis en la vinon! Ĉu vi ne estas pala
kiel neĝo? Konfesu, konfesu! Kiu ĝin donis al vi? Ne vere, la grafo,
la grafo ĝin donis al vi?

Danielo. -- La grafo? Jesuo, Mario! La grafo nenion donis al mi.

Francisko, _kaptante lin ĉe la brusto_. -- Mi sufokos vin tiel, ke vi
bluiĝos, griza mensogisto! Nenion? Kaj kion vi tie kolektiĝadis kune,
li, vi kaj Amalio? Kaj kion vi ĉiam murmuretadis inter vi? Diru
malkaŝe! Kiajn sekretojn, kiajn sekretojn li konfidis al vi?

Danielo. -- La ĉionscianta Dio ĝin scias: li konfidis al mi neniajn
sekretojn.

Francisko. -- Vi volas ĝin nei? Kiajn intrigojn vi aranĝis, por
forigi min de via vojo? Ne vere, vi volis min sufoki, kiam mi dormos?
ĉe la razado tranĉi al mi la gorĝon? veneni min per vino aŭ ĉokolado?
Diru, diru tuj! aŭ en la supo doni al mi eternan dormon? Diru tuj! mi
ĉion scias.

Danielo. -- Tiel helpu min Dio en mizero, kiel mi diras al vi nenion
alian krom plej pura vero.

Francisko. -- La nunan fojon mi pardonos al vi. Sed diru, li certe
ŝovis al vi monon en vian saketon? li premis al vi la manon pli
forte, ol oni faras ordinare? pli-malpli tiel, kiel oni premas la
manon al malnova konato?

Danielo. -- Neniam, mia potenca sinjoro.

Francisko. -- Li diris al vi ekzemple, ke li jam vin konas? ke vi
devus lin rekoni? ke iam defalos la kovrilo de viaj okuloj? ke...
kiel? ĉu pri tio li neniam parolis al vi?

Danielo. -- Eĉ ne la plej malgrandan vorton.

Francisko. -- Ke certaj cirkonstancoj lin retenas, ke oni ofte devas
surmeti maskojn, por povi atingi siajn malamikojn, -- ke li volas
venĝi, plej kruele venĝi?

Danielo. -- Eĉ ne unu sonon el ĉio ĉi tio.

Francisko. -- Kiel? nenion? Rememorigu al vi bone. Ke li la maljunan
sinjoron bone, tre bone konis, ke li lin amas, tre amas, amas kiel
filo....

Danielo. -- Mi rememoras, ke ion similan mi efektive aŭdis de li.

Francisko, _pala_. -- Efektive? efektive li diris? En kia maniero,
diru do al mi! Ĉu li diris, ke li estas mia frato?

Danielo, _frapita_. -- Kio, mia potenca sinjoro? -- Ne, tion li ne
diris. Sed kiam la fraŭlino kondukis lin tra la galerio -- mi tiam
ĝuste estis deviŝanta la polvon de la kadroj de la pentraĵoj -- li
antaŭ la portreto de la formortinta sinjoro subite haltis, kvazaŭ
frapita de tondro. La moŝto fraŭlino montris la portreton kaj diris:
bonega homo! -- «Jes, bonega homo!» li respondis, viŝante al si la
okulojn.

Francisko. -- Aŭdu, Danielo! Vi scias, ke mi ĉiam estis bona sinjoro
por vi, mi donadis al vi nutraĵon kaj vestojn, kaj en ĉiuj aferoj mi
indulgadis vian malfortan maljunecon....

Danielo. -- Por tio rekompencu vin la bona Dio! kaj mi ĉiam honeste
vin servadis.

Francisko. -- Ĝuste tion mi volis diri. En la daŭro de via tuta vivo
vi neniam kontraŭparolis al mi, ĉar vi scias tre bone, ke vi ŝuldas
al mi obeon en ĉio, kion mi ordonas al vi.

Danielo. -- En ĉio per mia tuta koro, se ĝi nur ne estas kontraŭ Dio
kaj mia konscienco.

Francisko. -- Fabelaĵoj, fabelaĵoj! Ĉu vi ne hontas? Maljuna homo
kaj kredas infanajn fabelojn! He, Danielo! vi diris malsaĝaĵon. Mi
estas ja sinjoro. Min punos Dio kaj la konscienco, se ia Dio kaj
konscienco ekzistas.

Danielo, _kunfrapas la manojn_. -- Kompatema ĉielo!

Francisko. -- En la nomo de via obeemeco! ĉu vi komprenas bone la
vorton? en la nomo de via obeemeco mi ordonas al vi, ke morgaŭ la
grafo ne estu plu inter la vivantoj.

Danielo. -- Helpu min, sankta Dio! Kial?

Francisko. -- En la nomo de via _blinda_ obeemeco! Kaj memoru, ke vi
por tio ĉi al mi respondos.

Danielo. -- Mi? Helpu, sankta patrino de Dio! Mi respondos? Kion do
mi, maljuna homo, faris malbonan?

Francisko. -- Vi ne havas longan tempon por mediti, via sorto
troviĝas en mia mano. Ĉu vi volas en turmentoj fini vian vivon en la
plej profunda el miaj turoj, kie la malsato vin devigos ĉirkaŭmordi
viajn proprajn ostojn kaj la brula soifo devigos vin trinki la akvon
de via propra korpo? Aŭ ĉu vi preferas manĝadi vian panon en paco kaj
havi trankvilecon en via maljuneco?

Danielo. -- Kiel, sinjoro? Pacon kaj trankvilecon en la maljuneco kaj
esti mortiginto?

Francisko. -- Respondu al mia demando!

Danielo. -- Miaj grizaj haroj! miaj grizaj haroj!

Francisko. -- Jes aŭ ne!

Danielo. -- Ne! -- Dio kompatu min!

Francisko, _intencante eliri_. -- Bone, vi ĝin bezonos. (_Danielo
retenas lin kaj ĵetas sin antaŭ li genue._)

Danielo. -- Kompaton, sinjoro, kompaton!

Francisko. -- Jes aŭ ne!

Danielo. -- Mi havas hodiaŭ la aĝon de sepdek unu jaroj! kaj la
patron kaj patrinon mi respektis kaj neniun mi iam konscie trompis eĉ
pri la valoro de unu helero, kaj mian religion mi plenumadis fidele
kaj honeste, kaj en via domo mi servis kvardek kvar jarojn, kaj mi
atendas nun trankvilan finon, ho, sinjoro, sinjoro! (_ĉirkaŭprenas
forte liajn genuojn_) kaj vi volas rabi de mi la lastan konsolon ĉe
la morto, ke la vermo de la konscienco ne permesu al mi fari mian
lastan preĝon, ke mi iru al la eterna dormo kiel monstra krimulo
antaŭ Dio kaj homoj? Ne, ne, mia plej kara, plej bona, plej kara
afabla sinjoro! tion ĉi vi ne volas, tion ĉi vi ne povas postuli de
sepdekunu-jara homo.

Francisko. -- Jes aŭ ne! por kio la babilado?

Danielo. -- Mi servados vin de nun ankoraŭ pli fervore, miajn sekajn
tendenojn mi eluzados en la servado al vi, kiel la plej mizera
taglaboristo, mi levados min pli frue, mi kuŝigados min pli malfrue,
-- ha, kaj mi enmetos vin en miajn vesperajn kaj matenajn preĝojn,
kaj Dio ne forĵetos la preĝojn de maljuna homo.

Francisko. -- Obeado estas pli bona ol oferado. Ĉu vi iam aŭdis, ke
la ekzekutisto afektus, kiam li devas plenumi juĝan decidon?

Danielo. -- Jes, ĝuste! sed mortigi senkulpulon....

Francisko. -- Ĉu mi devas doni al vi klarigan raporton? Ĉu la
hakilo devas demandi la hakanton, kial ĝi devas haki tie kaj ne en
alia loko? Sed vidu, kiel bonkora mi estas, -- mi proponas al vi
rekompencon por tio, kion vi laŭ via ĵuro ŝuldas al mi.

Danielo. -- Sed kiam mi ĵuris al vi obeemecon, mi esperis, ke mi
povos resti kristano.

Francisko. -- Sen kontraŭparoloj! Vidu, mi donas al vi tutan tagon
por pripenso! Pripensu ankoraŭ unu fojon. Feliĉo aŭ malfeliĉo, -- vi
aŭdas? vi komprenas? la plej alta feliĉo kaj la plej ekstrema
malfeliĉo! Mi faros miraklojn en la turmentado.

Danielo, _post kelka meditado_. -- Mi ĝin faros, morgaŭ mi ĝin
faros. (_Li foriras._)

Francisko. -- La tento estas forta, kaj tiu ĉi kredeble ne naskiĝis
kiel martiro por sia kredo. Mi deziras do al vi bonan sanon, sinjoro
grafo! Laŭ ĉiu kredebleco vi morgaŭ vespere manĝos vian lastan
manĝon! Ĉio dependas de tio, kiel oni ian aferon konsideras, kaj tiu
estas malsaĝulo, kiu konsideras kontraŭ sia profito. La patron, kiu
eble trinkis superfluan botelon, atakas tiklo de deziro, -- kaj el
tio fariĝas homo, kvankam homo certe estis la lasta afero, pri kiu
oni pensis ĉe tiu herkulesa laboro. Nun ankaŭ min atakas tiklo de
deziro, -- kaj per tio mortos homo, kaj certe tie ĉi estas pli da
prudento kaj intencoj, ol estis tie ĉe la naskiĝo de la homo. Ĉu la
ekzistado de la plimulto da homoj ne devenis simple de varmegeco de
ia Julia posttagmezo, aŭ de alloga vido de litotuko, aŭ de
horizontala pozo de dormanta kuireja gracio, aŭ de estingita kandelo?
Se la naskiĝo de homo estas produkto de bruta ekdeziro, de simpla
okazo, -- kiu do en la negacio de tiu naskiĝo povus prezenti al si
ion gravan? Malbenita estu la malsaĝeco de niaj nutristinoj kaj
vartistinoj, kiuj difektas nian fantazion per teruraj fabeloj kaj
enpresas en nian molan cerbon terurajn bildojn de ia lasta juĝo,
tiamaniere, ke senkonscia tremo skuas la membrojn ankaŭ de matura
viro, baras nian plej kuraĝan decidemecon, alkroĉas nian vekiĝantan
prudenton al la ĉenoj de superstiĉa mallumo. _Mortigo!_ Tuta infero
da furioj flugas ĉirkaŭ tiu ĉi vorto! La naturo forgesis fari unu
homon pli -- la umbilika ŝnuro ne estis ĉirkaŭligita -- la patro en
la edziĝa nokto havis malbonan stomakon -- kaj la tuta fantomaro
malaperis. Estis io kaj ĝi fariĝas nenio -- ĉu tio ĉi ne signifas
tute tion saman, kiel: estis nenio kaj fariĝas nenio, kaj pri
«nenio» oni ne parolas eĉ unu vorton. La homo naskiĝas el koto,
vadas kelkan tempon en koto, faras koton, fariĝas denove koto, ĝis li
fine kote algluiĝas al la plandoj de sia pranepo. Tio ĉi estas la
fino de la kanto -- la kota rondo de la homa destino, -- sekve bonan
vojaĝon, sinjoro frato! la hipoĥondria, podagra moralisto-konscienco
elpelu sulkvizaĝajn virinojn el publikaj domoj, kaj ĝi turmentu
maljunajn procentegistojn sur ilia lito de morto, -- ĉe mi ĝi neniam
ricevos aŭdiencon. (_Li foriras._)


Sceno tria.

Alia ĉambro en la kastelo.

RABISTO MOOR _de unu flanko_, DANIELO _de la dua_.

Moor, _rapide_. -- Kie estas la fraŭlino?

Danielo. -- Moŝto sinjoro! permesu al malriĉa homo, ke li ion petu
de vi.

Moor. -- Mi volonte permesas. Kion vi deziras?

Danielo. -- Ne multe kaj tamen ĉion, tre malmulte kaj tamen tiom
multe... permesu al mi kisi vian manon!

Moor. -- Tion vi ne devas fari, bona maljunulo! (_Ĉirkaŭprenas
lin._) Mi povus vin nomi patro.

Danielo. -- Vian manon, vian manon! mi vin petas!

Moor. -- Vi ne devas.

Danielo. -- Mi nepre devas! (_Li kaptas lian manon, rigardas ĝin
rapide kaj ĵetas sin antaŭ li genue._) -- Kara, plej bona Karolo!

Moor, _ektremas, retrankviliĝas, indiferente_. -- Amiko, kion vi
diras? mi vin ne komprenas.

Danielo. -- Jes, neu ĝin, masku vin! Bele! bele! Vi estas ja mia plej
bona, mia plej ĉarma juna sinjoro! Bona Dio, ke mi, maljuna homo,
ankoraŭ tian ĝojon... ho mi ŝtipo malsaĝa, ke mi vin ne tuj... Ha,
vi Patro ĉiela! Vi do ja revenis, kaj la maljuna sinjoro estas sub la
tero, kaj vi ja denove revenis... kia blinda azeno mi estis
(_frapante al si la kapon_), ke mi vin ne tuj en la unua momento...
ha, vi mia... kiu povus tion sonĝi! Pri kio mi preĝis kun larmoj, --
Jesuo Kristo! Jen li ja staras per sia propra korpo denove en la
malnova ĉambro!

Moor. -- Kiajn frazojn vi tie parolas? ĉu vi elsaltis el ia delira
febro? aŭ eble vi volas provi sur mi ian rolon el komedio?

Danielo. -- He, fi, fi! Ne estas bone tiel moki maljunan servanton.
Tiu ĉi cikatro! He, ĉu vi memoras? Granda Dio! kian timegon vi tiam
kaŭzis al mi! Mi vin ĉiam tiel amis, -- kaj kian grandan ĉagrenon vi
tiam povis fari al mi!... Vi sidis sur miaj genuoj -- ĉu vi memoras?
-- tie en la ronda ĉambro -- ĉu efektive vi tion forgesis? -- ankaŭ
la kukolon, kiun vi tiel plezure aŭskultadis? Prezentu al vi! la
kukolo estas rompita, rompita je pecoj -- la maljuna Susano faligis
ĝin sur la plankon, balaante la ĉambron... jes, jes, vi sidis sur
miaj genuoj kaj kriis «Hoto!» kaj mi forkuris, por venigi al vi la
ĉevaleton. Jesuo Dio! kial do mi maljuna azeno devis forkuri... kaj
kiel varmege fariĝis al mi sub la haŭto, kiam mi ekaŭdis la teruran
kriadon... mi alsaltas, kaj jen fluegas la hela sango, kaj vi kuŝas
sur la tero kaj havis.... Sankta Dipatrino! kvazaŭ sitelo da glacia
akvo verŝiĝis sur mian nukon! tiel ordinare okazas, kiam oni ne
sufiĉe atente observas la infanojn. Granda Dio! se li elbatus al si
la okulon, -- ĝi estis la dekstra maneto. En la daŭro de mia tuta
vivo, mi diris al mi, la infano ne ricevos de mi tranĉilon aŭ
tondilon aŭ ion alian akran, mi diris al mi, -- feliĉe la gesinjoroj
estis forveturintaj, -- jes, jes, por la tuta daŭro de mia vivo ĝi
estu por mi averto, mi diris al mi. Mia Dio, mia Dio, mi povus perdi
mian servon, mi povus -- Dio ĝin pardonu al vi, malbona infano -- sed
dank' al Dio! ĝi bone resaniĝis, restis nur cikatro.

Moor. -- Mi ne komprenas eĉ unu vorton el tio, kion vi diris.

Danielo. -- Jes, efektive? Tio estis bona tempo? Kiel ofte mi
alŝovadis al vi kuketojn, aŭ biskvitojn, aŭ makaronojn, -- mi ĉiam
amis vin plej multe, -- kaj ĉu vi memoras, kion vi diris al mi tie en
la stalo, kiam mi sidigis vin sur la brunan ĉevalon de sinjoro kaj
permesis al vi rajdi sur la granda herbejo? Danielo, vi diris, kiam
mi fariĝos grandaĝa homo -- Danielo, tiam vi estos mia administranto
kaj vi veturados kun mi en la kaleŝo, -- jes, mi diris kaj ridis, se
Dio donos vivon kaj sanon kaj vi ne hontos maljunan homon, mi diris,
tiam mi vin petos donaci al mi tie en la vilaĝo tiun dometon, kiu jam
de longe staras ne okupita, -- tiam mi aĉetus al mi dudek sitelojn da
vino kaj mi mastrumus en miaj maljunaj tagoj. Jes, ridu, ridu! Ne
vere, ĝi jam malaperis el via kapo? oni ne volas rekoni la maljunan
homon, tial oni sin tenas tiel fremdule, tiel malvarme, -- ho, vi
estas ja mia ora juna sinjoro -- certe, vi iom petolis, ne koleru
min! juna karno ja ordinare estas iom viva, -- fine ĉio povas ja
ankoraŭ reboniĝi.

Moor, _ĵetas sin sur lian kolon_. -- Jes, Danielo, mi ne volas ĝin
plu kaŝi! Mi estas via Karolo, via perdita Karolo. Kiel fartas mia
Amalio?

Danielo, _komencas plori_. -- Kaj mi, maljuna pekulo, ankoraŭ havas
tiun ĝojon, -- kaj la formortinta sinjoro ploris vane! Ha, mia blanka
kranio, kadukaj ostoj, iru en la tombon kun ĝojo! Mia sinjoro kaj
mastro vivas, miaj okuloj lin vidis!

Moor. -- Kaj li plenumos, kion li promesis, -- prenu ĉi tion, honesta
grizulo, por la brunĉevalo tiam en la stalo; (_altrudas al li pezan
saketon_) mi ne forgesis la maljunan homon.

Danielo. -- Kio? kion vi faras? Tro multe, vi eraris.

Moor. -- Mi ne eraris, Danielo! (_Danielo volas sin ĵeti genue._)
Leviĝu! diru al mi, kiel fartas mia Amalio?

Danielo. -- Dia rekompenco! Dia rekompenco! Mia kara Jesuo! Via
Amalio, ho, ŝi ne supervivos, ŝi mortos de ĝojo!

Moor, _kun viveco_. -- Ŝi min ne forgesis?

Danielo. -- Forgesi? Kion vi denove babilas? Vin forgesi? Vi devis
tiam esti ĉi tie, vi devis vidi, kiel ŝi frenezis, kiam venis la
sciigo, ke vi mortis, -- tiun sciigon lasis disporti la nuna moŝto
sinjoro....

Moor. -- Kion vi diras? mia frato?

Danielo. -- Jes, via frato, la moŝto sinjoro, via frato -- iam alian
fojon mi rakontos al vi pli, kiam estos tempo; kaj kiel bele ŝi lin
forregalis, kiam ĉiun tagon li faradis al ŝi sian proponon kaj volis
fari ŝin reganta sinjorino. Ho, mi devas kuri, mi devas diri al ŝi,
alporti al ŝi la sciigon. (_Li volas foriri._)

Moor. -- Haltu, haltu! ŝi ne devas tion scii! Neniu devas tion scii,
mia frato ankaŭ ne!

Danielo. -- Via frato? Ne, pro Dio, li ne devas tion scii! Li tute
ne! Se li nur ne scias jam pli ol li devas scii.... Ho, mi diras al
vi, ekzistas malbonaj homoj, malbonaj fratoj, malbonaj sinjoroj, --
sed pro la tuta oro de mia sinjoro mi ne volus esti malbona
servisto... la maljuna moŝto sinjoro pensis, ke vi mortis.

Moor. -- Hm! kion vi tie murmuras?

Danielo, _pli mallaŭte_. -- Kompreneble, se oni tiel nepetite
reviviĝas... Via frato estis la sola heredanto de la formortinta
sinjoro....

Moor. -- Kion vi tie murmuras inter la dentoj, kvazaŭ ia monstra
sekreto sidus sur via lango, ne volus eliri kaj tamen devus eliri?
Parolu pli klare!

Danielo. -- Sed mi preferas ĉirkaŭmordi de malsato miajn maljunajn
ostojn, trinki de soifo mian propran akvon, ol per mortigo akiri
vivon en riĉeco! (_Li rapide foriras._)

Moor, _post longa paŭzo_. -- Trompita, trompita! Kiel fulmo ĝi
trakuris mian animon! Kanajlaj artifikaĵoj! Ĉielo kaj infero! Ne
vi, mia patro! Kanajlaj artifikaĵoj! Mortigisto, rabisto per
kanajlaj artifikaĵoj! Kalumniita antaŭ li! falsitaj, forkaŝitaj
estis miaj leteroj.... Lia koro estis plena de amo... ho, mi monstra
malsaĝulo.... Lia patra koro estis plena de amo... ho kanajlaĵo! Ĝi
kostus al mi nur unu larmon... ho, mi, senkapa, senkapa, senkapa
malsaĝulo! (_Kurante kontraŭ la muron._) Mi povus esti feliĉa.... Ho,
abomeninda friponaĵo! la feliĉo de mia vivo fripone, fripone
forŝtelita! (_Li kuras furioze tien kaj reen._) Mortigisto, rabisto
per kanajlaj artifikaĵoj!... Li eĉ ne koleris. Eĉ unu penso pri
malbeno ne estis en lia koro. Ho malnoblulo! nekomprenebla,
ŝteliranta, abomeninda malnoblulo!

(_Kosinsky eniras._)

Kosinsky. -- Nu, hetmano, kie vi restas? Kion ĝi signifas? Kiel mi
vidas, vi volas ankoraŭ pli longe resti.

Moor. -- Vigle! selu la ĉevalojn! Ankoraŭ antaŭ la malleviĝo de la
suno ni devas esti trans la limo!

Kosinsky. -- Vi ŝercas.

Moor, _ordone_. -- Rapide, rapide! ne perdu multe da tempo, lasu
ĉion! Kaj neniu okulo vin rimarku! (_Kosinsky foriras._)

Moor. -- Mi forkuras de tiuj ĉi muroj. La plej malgranda prokrasto
povus fari min furioza, kaj li ja estas filo de mia patro. Frato,
frato! Vi faris el mi la plej malfeliĉan mizerulon en la mondo, mi
vin neniam ofendis, -- vi agis ne frate. Rikoltu la fruktojn de via
malboneco en trankvileco, mia alestado plu ne venenos al vi la
ĝuadon, -- sed certe, ĝi estis ne frata ago. Mallumo estingu ĝin por
ĉiam, kaj la morto ĝin ne reaperigu.

(_Kosinsky eniras._)

Kosinsky. -- La ĉevaloj staras selitaj, vi povas sidiĝi sur ilin
kiam vi volas.

Moor. -- Trudanto, trudanto! kial tiel rapide? Ĉu mi jam neniam plu
devas ŝin vidi?

Kosinsky. -- Mi tuj senbridigos, se vi tiel deziras; vi ordonis ja,
ke mi rapidegu per kolo kaj kapo.

Moor. -- Ankoraŭ unu fojon! ankoraŭ unu adiaŭdiron! La venenon de tiu
ĉi feliĉego mi devas elsorbi ĝis la fino, kaj poste... atendu,
Kosinsky, ankoraŭ dek minutojn -- tie ĉe la korto de la kastelo --
kaj poste ni forrajdos galope!


Sceno kvara.

En la ĝardeno.

AMALIO.

Amalio. -- «Vi ploras, Amalio?» Kaj tion li diris per voĉo... per
tia voĉo... estis al mi, kvazaŭ la tuta naturo rejuniĝas, -- la
travivitaj printempoj de la amo remontriĝis ĉe tiu ĉi voĉo! La
najtingalo kantis kiel tiam, -- la floroj odoris kiel tiam, -- kaj
mi, ebria de feliĉo, alkroĉiĝis al lia kolo. Ha, malhonesta,
malfidela koro! kiel vi volas beligi vian ĵurrompon! Ne, ne! for el
mia animo, vi krima bildo! mi ne rompis mian ĵuron, vi, mia sola!
For el mia animo, vi perfidaj, malpiaj, deziroj! en la koro, en kiu
regas Karolo, neniu filo de la tero devas nesti. Sed kial mia animo
tiel konstante, tiel kontraŭvole sin tiras al tiu fremdulo? Ĉu li
ne estas tiel forte alforĝita al la bildo de mia sola? «Vi ploras,
Amalio?» Ha, mi forkuros de li! mi forkuros! Neniam mia okulo vidu
tiun fremdulon!

(_Rabisto Moor malfermas la ĝardenan pordon._)

Amalio, _kun eksalto_. -- Aŭskultu, aŭskultu! ĉu ne ekbruis la pordo?
(_Ŝi ekvidas Karolon kaj eksaltas._) Li? kien? kio? jen io min
alforĝis al la loko, ke mi ne povas forkuri! Ne forlasu min, Dio en
ĉielo! Ne, vi ne elŝiros al mi mian Karolon! Mia animo ne havas
spacon por du diaĵoj, kaj mi estas mortema knabino! (_Ŝi elprenas
la portreton de Karolo._) Vi, mia Karolo, estu mia genio protektanta
kontraŭ tiu ĉi fremdulo, la ruiniganto de mia amo! vin, vin mi
rigardados sendeturne, -- kaj for ĉiujn rigardojn irantajn al tiu.
(_Ŝi sidas mute, rigide fiksinte la rigardon sur la portreto._)

Moor. -- Vi estas ĉi tie, afabla fraŭlino? kaj malĝoja? kaj larmo sur
tiu ĉi pentraĵo? (_Amalio nenion respondas._) Kaj kiu estas la
feliĉulo, pro kiu la okulo de anĝelo arĝentiĝas? Ĉu ankaŭ al mi
estas permesite tiun sanktigitan... (_Li volas rigardi la
portreton._)

Amalio. -- Ne, jes, ne!

Moor, _resaltante_. -- Ha! kaj ĉu li meritas tiun adoradon? ĉu li
meritas?

Amalio. -- Ho, se vi lin konus!

Moor. -- Mi lin envius!

Amalio. -- Vi lin adorus, vi volas diri.

Moor. -- Ha!

Amalio. -- Ho, vi lin tiel amus! estis tiom multe, tiom multe en lia
vizaĝo, en liaj okuloj, en la tono de lia voĉo -- io, kio similas
vin, kion mi tiel amas....

Moor, _rigardas al la tero_.

Amalio. -- Ĉi tie, kie vi staras, li staris mil fojojn, kaj apud li
staris tiu, kiu ĉe li forgesadis ĉielon kaj teron. Ĉi tie lia okulo
vagadis super la bela ĉirkaŭaĵo, -- kaj tiu ĉi lasta kvazaŭ sentis
la grandan rekompencantan rigardon kaj plibeliĝadis sub la
kontenteco de sia majstra ornamo. Ĉi tie per sia ĉiela muziko li
malliberigadis la aerajn aŭskultantojn; ĉi tie de tiu ĉi arbetaĵo li
deŝiradis rozojn, kaj li deŝiradis la rozojn por mi, -- ĉi tie, ĉi
tie li ĉirkaŭprenadis mian kolon, lia buŝo brulis sur mia, kaj la
floroj volonte mortadis sub la paŝoj de la amantoj.

Moor. -- Ĉu li plu ne ekzistas?

Amalio. -- Li veturas sur malkvietaj maroj -- la amo de Amalio
veturas kun li; li vagas tra senvojaj sablaj dezertoj -- la amo de
Amalio verdigas sub li la brulan sablon kaj florigas la sovaĝajn
kreskaĵojn; la suda suno bruligas lian nudan kapon, norda neĝo
glaciigas liajn piedojn, sovaĝa hajlo flugas kontraŭ liajn tempiojn,
kaj la amo de Amalio lulas lin en la ventegoj; maroj, montoj kaj
horizontoj estas inter la amantoj, sed la animoj elŝiriĝas el la
polva malliberejo kaj renkontiĝas en la paradizo de la amo....
Ŝajnas al mi, ke vi estas malĝoja, sinjoro grafo?

Moor. -- La vortoj de amo revivigas ankaŭ mian amon.

Amalio, _paliĝante_. -- Kio? Vi amas alian? -- Ve al mi! kion mi
diris!

Moor. -- Ŝi pensis, ke mi estas mortinta, kaj ŝi restis fidela al
la mortinto, -- ŝi aŭdis, ke mi vivas, kaj ŝi oferis al mi kronon
de sanktulino. Ŝi pensas, ke mi vagas en dezertoj en granda mizero,
kaj ŝia amo flugas al mi tra dezertoj kaj mizero. Ankaŭ ŝi estas
nomata Amalio, kiel vi, afabla fraŭlino.

Amalio. -- Kiel mi envias vian Amalion!

Moor. -- Ho, ŝi estas malfeliĉa knabino; ŝi havas amon por persono,
kiu estas pereinta, kaj tiu amo neniam estos rekompencita.

Amalio. -- Ne, en la ĉielo ĝi estos rekompencita. Ĉu oni ne diras,
ke ekzistas pli bona mondo, kie la malĝojaj ekĝojos kaj la amantoj
sin denove rekonos?

Moor. -- Jes, mondo, en kiu la vualoj defalos kaj la amo terure
denove renkontiĝos. -- Eterneco estas ĝia nomo... mia Amalio estas
malfeliĉa knabino.

Amalio. -- Malfeliĉa, kaj vin ami!

Moor. -- Malfeliĉa, ĉar ŝi min amas! Kio, se mi estus mortigisto?
Kio, mia fraŭlino, se via amato por ĉiu kiso povus kalkuli al vi unu
mortigon? Ve al mia Amalio! ŝi estas malfeliĉa knabino.

Amalio, _kun ĝojo_. -- Ha, kia feliĉa knabino mi estas! Mia sole
amata estas rebrilo de la Dieco, kaj la Dieco estas amo kaj kompato!
Eĉ muŝon li ne povis vidi suferi! Lia animo estas tiel malproksima
de ia sanga penso, kiel malproksima estas la sudo de la nordo.

(_Moor rapide sin deturnas al arbetaĵo kaj rigardas rigide la
ĉirkaŭaĵon._)

Amalio, _kantas kaj ludas sur liuto_.

    Ĉu Hektoro volas senrevene
  Iri tien, kie kolerplene
  Pro Patroklo buĉas la venĝanto?
  Kiu do instruos vian filon
  Timi diojn, uzi batalilon,
  Se por ĉiam kovros vin la Ksanto?

Moor, _silente prenas la liuton kaj ludas_.

  Karulin', haltigu vian ploron!
  Al batalo lasu for Hektoron...

(_Li forĵetas la liuton kaj forkuras._)


Sceno kvina

Proksima arbaro. Nokto. Malnova ruina kastelo en la mezo.

La RABISTA BANDO _kuŝas sur la tero_.

(_La rabistoj kantas_).

    Ŝtelo, buĉ', adulto, rabo --
  Ĝi por ni nur ludo estas.
  Morgaŭ pendos ni ĉe l' trabo,
  Tial nun ni gaje festas.

    Liberan vivon havas ni,
  Plezuran kaj sen mastro;
  En la arbaro noktas ni,
  Ĉe neĝ' kaj vent' laboras ni,
  Lun' estas nia astro.
  Kaj nin protektas Merkuri',
  Plej sprita kaj plej lerta di'.

    Jen ĉe la pastro gastas ni,
  Jen ĉe riĉul' alia.
  Kaj zorgon pri la plu kaj pli
  Ni lasas jam al Dio.

    Kaj kiam ni per vina ban'
  La gorĝon refreŝigas,
  Fortiĝas tiam nia man'
  Kaj kun sinjoro la Satan'
  Ni nin fratece ligas.

    Se krias patroj kun malben',
  Patrinoj helpon vokas
  Kaj falas fianĉin' en sven' --
  Ni ĝuas kaj ni mokas.

    Ha, kiam ili sub tranĉil'
  En konvulsi' ĵetiĝas,
  Al ni ekĝojas la pupil'
  Kaj la orel' raviĝas.

    Kaj kiam venas morta hor',
  Diablo nin ektiras, --
  Pagita estas jam labor',
  Ni niajn plandojn ŝmiras.
  Ni glutas bone el la vin'
  Kaj flugas alten al la fin'.

Schweizer. -- Fariĝas jam nokto, kaj la hetmano ankoraŭ ne revenis!

Razmann. -- Kaj tamen li promesis reveni al ni akurate je la oka
horo.

Schweizer. -- Se fariĝis al li io malbona -- ho, kamaradoj! tiam ni
faru grandan brulon kaj ni mortigu eĉ la suĉinfanojn.

Spiegelberg, _fortiras Razmannon flanken_. -- Por unu vorto, Razmann!

Schwarz, _al Grimm_. -- Ĉu ne estus bone starigi ĉirkaŭe spionojn?

Grimm. -- Lasu lin trankvila! Li faros tie tian kapton, ke ni ĉiuj
devos honti.

Schweizer. -- Ne tien vi trafis, al la diablo! Li ne foriris de ni
kun mieno de persono, kiu intencas ian friponaĵon. Ĉu vi forgesis,
kion li diris, kondukante nin tra la erikejo? «Kiu ŝtelos tie ĉi eĉ
unu rapon, kaj mi tion ĉi ekscios, tiu lasos ĉi tie sian kapon, tiel
certe, kiel mia nomo estas Moor». Ne estas al ni permesite rabi.

Razmann, _mallaŭte al Spiegelberg_. -- Kion vi celas? parolu pli
klare!

Spiegelberg. -- Ts! ts! Mi ne scias, kian komprenon vi aŭ mi havas
pri la libereco, se ni trenas veturilon kiel bovoj kaj ĉe tio ni
multe deklamas pri sendependeco. Tio ĉi al mi ne plaĉas.

Schweizer, _al Grimm_. -- Pri kio tiu venta kapo sekretas?

Razmann, _mallaŭte al Spiegelberg_. -- Vi parolas pri la hetmano?

Spiegelberg. -- Silentu do, silentu! Li ja havas siajn orelojn inter
ni! Hetmano, vi diras? Kiu faris lin hetmano super ni? Ĉu li ne
uzurpis tiun titolon, kiu laŭ rajto apartenis al mi? Kiel? ĉu por tio
ni konstante riskas nian vivon, suferas ĉiujn hipoĥondriajn
kapricojn de la sorto, por ke ni fine nomu nin feliĉaj, ke ni estas
servutuloj de sklavo? servutuloj, kiam ni povas esti princoj? Per
Dio, Razmann, ĉi tio neniam plaĉis al mi.

Schweizer, _al la aliaj_. -- Jes, jes, vi estas la vera heroo! Por
dispremi ranojn per ŝtonoj! Jam la sono de lia nazo, kiam li ĝin
purigas, povus peli homojn tra trueton de kudrilo.

Spiegelberg, _al Razmann_. -- Jes, kaj jam en la daŭro de tutaj jaroj
mi pensas pri tio: oni devas aranĝi ĉion alie. Razmann, se vi estas
tia, kian mi ĉiam prezentis vin al mi... Razmann! Li forestas, oni
preskaŭ estas konvinkitaj, ke li pereis... Razmann, ŝajnas al mi, ke
nun batas lia nigra horo.... Kiel? vi eĉ ne ruĝetiĝas, kiam la
sonorilo sonoras la liberecon? Vi ne havas eĉ tiom da kuraĝo, por
kompreni kuraĝan aludon?

Razmann. -- Ha, satano! kien vi implikas mian animon?

Spiegelberg. -- La hoketo kaptis? Bone, tiam sekvu min! Mi notis al
mi, kien li iris. Venu! Du pistoloj ordinare ne maltrafas, -- kaj
tiamaniere ni estos la unuaj, kiuj sufokis la infanon. (_Li volas lin
fortiri._)

Schweizer, _furioze eltiras sian tranĉilon_. -- Ha, kanajlo! Vi
rememorigas al mi nun ĝuste la Bohemajn arbarojn! Ĉu ne vi estis la
timemulo, kiu komencis kuri, kiam oni diris, ke la malamiko venas!
Tiam mi ĵuris per mia animo.... Pereu, kaŝmortigisto! (_Li trapikas
lin per la tranĉilo._)

Rabistoj, _tumulte_. -- Mortigo! mortigo! Schweizer, Spiegelberg!
Disigu ilin!

Schweizer, _ĵetante sian tranĉilon sur la kadavron_. -- Jen! kaj
tiel forrampu via fianimo!... Trankvile, kamaradoj, la mizeraĵo vin
ne ekscitu. Tiu ĉi besto ĉiam estis venena kontraŭ la hetmano, kaj ĝi
ne havis eĉ unu cikatron sur sia tuta haŭto. Ankoraŭ unu fojon, estu
kontentaj. Ha, tiu hundo! De malantaŭe li volas malhonore mortigi
homojn? virojn mortigi de malantaŭe! Ĉu por tio la konstanta ŝvito
lavadis niajn vangojn, ke ni malaperu el la mondo kiel mizeraj
friponoj? Ha, vi kanajlo! Ĉu por tio ni faradis al ni litojn sub
fajro kaj fumo, ke ni fine kadavriĝu kiel ratoj?

Grimm. -- Sed pro la diablo, kamarado, kio estis inter vi? La hetmano
furioziĝos.

Schweizer. -- Pri tio vi min lasu zorgi. (_Al Razmann._) Kaj vi,
senkonscienca, vi estis lia helpanto, vi! For de miaj okuloj!
Schufterle ankaŭ tiel faris; sed por tio li nun pendas ja en
Svisujo, kiel mia hetmano al li profetis.... (_Oni pafas._)

Schwarz, _eksaltante_. -- Aŭskultu, ekpafo de pistolo! (_Oni pafas
denove._) Ankoraŭ unu! Ho, ho! la hetmano!

Grimm. -- Paciencon! Li devas pafi trian fojon! (_Oni aŭdas ankoraŭ
unu pafon._)

Schwarz. -- Ĝi estas li, li! Foriĝu, Schweizer, -- ni respondu al
li! (_Ili pafas._)

(_Moor kaj Kosinsky aperas._)

Schweizer, _irante renkonte al li_. -- Bonvenon al vi, mia hetmano!
Dum vi forestis, mi estis iom malmodesta. (_Li kondukas lin al la
kadavro._) Estu vi juĝanto inter mi kaj ĉi tiu -- de malantaŭe li
volis vin mortigi.

Rabistoj, _konsternite_. -- Kio? la hetmanon?

Moor, _kun rigardo fiksita ekkrias ekscitite_. -- Ho, nekomprenebla
fingro de la venĝema Nemezo! Ĉu ne li estis tiu, kiu forlogis min
per sia sirena kanto? Dediĉu tiun ĉi tranĉilon al la malluma
venĝantino! ne vi tion ĉi faris, Schweizer!

Schweizer. -- Per Dio! mi tion ĉi faris, kaj per la diablo, ĝi ne
estas la plej malbona, kion mi faris en mia vivo. (_Li foriras
malkontenta._)

Moor, _meditante_. -- Mi komprenas, reganto en la ĉielo, mi
komprenas... la folioj defalas de la arboj... kaj mia aŭtuno venis...
forigu lin de miaj okuloj! (_Oni forportas la kadavron de
Spiegelberg._)

Grimm. -- Ordonu al ni, hetmano, kion ni faru plu?

Moor. -- Baldaŭ... baldaŭ ĉio estos plenumita.... Donu al mi mian
liuton! Mi perdis min mem de la tempo, kiam mi tie estis. Mian
liuton, mi diras, -- mi devas reluli min al mia antaŭa forto. Lasu
min sola!

Rabistoj. -- Estas jam noktomezo, hetmano.

Moor. -- Tamen ĝi estis nur la larmoj en la teatro, -- la Roman
kanton mi devas aŭdi, por ke mia dormanta genio denove vekiĝu. Mian
liuton! Noktomezo, vi diras?

Schwarz. -- Ĝi jam pasis. Kiel plumbo la dormo nin premas. Jam de
tri tagoj ni ne fermis okulon.

Moor. -- Ĉu la balzama dormo falas ankaŭ sur la okulojn de kanajloj?
Kial al mi ĝi ne venas? Mi neniam estis malkuraĝulo aŭ malbonulo....
Iru dormi, morgaŭ matene ni iros pluen.

Rabistoj. -- Bonan nokton, hetmano. (_Ili kuŝiĝas sur la teron kaj
ekdormas._)

(_Profunda silento. Moor prenas la liuton kaj ludas._)

      BRUTO.

    Mi salutas vin, ho paca tero!
  Nun akceptu lastan la Romanon!
  De Philippi de l' batalinfero
  Mi al vi etendas mian manon.
  Decidiĝis, Romo, via sorto,
  De l' patruj' pereis la espero!
  Mi nun frapas al la pord' de l' morto,
  Mi jam ĉion perdis sur la tero!

      CEZARO.

    Kiu tie vagas, fierulo,
  Kvazaŭ hom' neniam kliniĝinta?
  Ha, se min ne trompas la okulo,
  Estas ĝi Romano ĵus mortinta!
  Tiberan', de kie vi nun venas?
  Ĉu la granda urb' ankoraŭ staras?
  Ĉu ĝi bone sin ankoraŭ tenas,
  Dum en ĝi neniu nun cezaras?

      BRUTO.

    Ha, vi kun dudektriobla vundo!
  Kiu vin elvokis el sub tero?
  Paŝu for al Orko la profunda,
  Ne triumfu nune kun fiero!
  Lastan sangon de libera homo
  Ĉe Philippi sorbis nun la tero;
  Super mia ĉerk' pereas Romo,
  Min Minoso prenos -- vin rivero.

      CEZARO.

    Morta bato de la glav' de Bruto!
  Ankaŭ vi, ho Bruto, filo mia!
  Vi mortigis patron! Tero tuta
  Estus ja post mi heredo via!
  Vi atingis la plej grandan gloron,
  Kiam vi trapikis patran koron.
  Nun min jam nenio plu turmentos;
  Mi returne iros kaj silentos.

      BRUTO.

    Patro, haltu! Sur la tuta tero
  Mi nur unu solan homon konis
  Kun al vi simila karaktero --
  Vi al li la nomon filo donis.
  Nur Cezaro Romon ruinigus
  Kaj Cezaron Bruto nur mortigus.
  Ambaŭ kune vivi ni ne povas!
  Vi maldekstren -- mi min dekstren ŝovas.

(_Li formetas la liuton kaj marŝas tien kaj reen, profunde meditante._)

Kiu povus al mi garantii? Ĉio estas tiel malluma... konfuzaj
labirintoj... nenia eliro, nenia gvida stelo... se ĉio finiĝas kune
kun la lasta ekspiro, finiĝas, kiel sengusta ludo de marionetoj?...
Sed por kio tiu senmezura celado al feliĉo? Por kio la idealo de
neatingita perfekteco? la prokrastado de neefektivigitaj planoj? Se
la mizera ekpremo de tiu ĉi mizera objekto (_li tenas la pistolon
antaŭ la vizaĝo_) egaligas la saĝulon al la malsaĝulo, la kuraĝulon
al la malkuraĝulo, la noblulon al la fripono? Ekzistas ja tia dia
harmonio en la senanima naturo, kial do ekzistus tiu dissonado en la
naturo prudenta? Ne, ne! ekzistas io pli, ĉar mi ne estis ankoraŭ
feliĉa.

Ĉu vi pensas, ke mi tremos? Spiritoj de miaj mortigitoj! mi ne
tremos. (_Forte tremante._) Via korprema antaŭmorta kriado, via
sufokiĝe nigra vizaĝo, viaj terure dismalfermitaj vundoj estas ja nur
ĉeneroj de nerompebla ĉeno de la sorto kaj estas en dependeco de miaj
senlaboraj vesperoj, de la kapricoj de miaj infanistinoj kaj
edukantoj, de la temperamento de mia patro, de la sango de mia
patrino. (_Kun pli forta tremado._) Kial mia Perillo faris el mi
bovon, en kies ardanta ventro la homeco rostiĝas?

(_Almetante la pistolon._) Tempo kaj eterneco -- alforĝitaj al si
reciproke en la daŭro de unu momento! Terura ŝlosilo, kiu fermas
post mi la malliberejon de la vivo kaj malfermas antaŭ mi la loĝejon
de la eterna nokto, -- diru al mi, ho diru al mi, kien, kien vi min
kondukos? Fremda, neniam travojaĝita lando! Rigardu, la homeco falas
senforte sub tiu ĉi bildo, la streĉeco de la surtera vivo malaperas,
kaj la fantazio, la petolema simio de la sentoj, trompas nian
kredemecon per iaj strangaj fantomoj.... Ne, ne! Viro ne devas
ŝanceliĝi! Estu kiel vi volas, vi sennoma transaĵo, -- nur tiu ĉi
mia «mem» restu al mi fidela. Estu kiel vi volas, se mi nur
kunprenos kun mi mian «mi». Eksteraĵo estas nur la ŝelo de homo
-- mi mem estas mia ĉielo kaj mia infero.

Se vi lasos al mi por mi sola ian cindrigitan parteton de la mondo,
kiun vi forpelis de viaj okuloj kaj kie mi havos nur solecan nokton
kaj eternan dezerton, mi tiam la silentan dezerton loĝatigos per miaj
fantazioj, kaj la eterneco donus al mi sufiĉe da tempo, por analizadi
la konfuzitan bildon de la universala mizero. Aŭ eble vi volas, per
ĉiam novaj naskiĝoj kaj ĉiam novaj lokoj de mizero, ŝtupon post
ŝtupo konduki min al la neniiĝo? Ĉu la fadenojn de la vivo,
teksitajn por mi en la transa vivo, mi ne povas tiel facile disŝiri,
kiel ĉi tiun? Vi povas fari min nenio, sed tiun ĉi liberecon vi ne
povas forpreni de mi. (_Li ŝargas la pistolon. Subite li haltas._)
Sed ĉu mi devas morti pro timo de turmenta vivo? Ne, mi ĝin suferos!
(_Li forĵetas la pistolon._) La turmento rompiĝu sur mia fiereco!
Mi eltenos ĝis la fino. (_Fariĝas ĉiam pli mallume._)

(_Hermano venas el post la arboj._)

Hermano. -- Aŭskultu, aŭskultu! terure krias la noktuo... tie en la
vilaĝo batas la dekdua horo.... Bone, bone, la krimularo dormas, en
tiu ĉi sovaĝa loko neniu subaŭskultas. (_Li aliras al la ruina
kastelo kaj frapas._) Venu supren, mizerulo, loĝanto de la turo! Via
manĝo estas pretigita.

Moor, _senbrue repaŝante_. -- Kion tio ĉi signifas?

Voĉo, _el la kastelo_. -- Kiu frapas? He? Ĉu ĝi estas vi, Hermano,
mia korvo?

Hermano. -- Estas mi, Hermano, via korvo. Leviĝu supren al la krado
kaj manĝu. (_Strigoj krias._) Terure trilas viaj dormokamaradoj,
maljunulo. Ĉu bongusta?

Voĉo. -- Mi estis tre malsata. Mi dankas vin, korvo, por la pano en
la dezerto! Kaj kiel fartas mia kara infano, Hermano?

Hermano. -- Silentu!... Aŭskultu, ia bruo kvazaŭ de ronkantoj! Ĉu
vi nenion aŭdas?

Voĉo. -- Kiel? Ĉu vi ion aŭdas?

Hermano. -- La ĝemantan sonon de la vento tra la fendoj de la turo
-- nokta muziko, de kiu frapas la dentoj kaj la ungoj bluiĝas.
Aŭskultu, ankoraŭ unu fojon! Ĉiam ŝajnas al mi, kvazaŭ mi aŭdas
ronkadon. Vi havas gastojn, maljunulo.... Hu, hu, hu!

Voĉo. -- Ĉu vi ion vidas?

Hermano. -- Adiaŭ, adiaŭ! Terura estas tiu ĉi loko. Malleviĝu en
vian kelon. Supre estas via helpanto, via venĝanto.... Malbenita
filo! (_Li volas forkuri._)

Moor, _elirante kontraŭ lin_. -- Haltu!

Hermano, _kriante_. -- Ho ve!

Moor. -- Haltu, mi diras!

Hermano. -- Ho ve! ho ve! ho ve! Nun ĉio estas malkaŝita!

Moor. -- Haltu! Parolu! Kiu vi estas? Kion vi tie ĉi faras? Parolu!

Hermano. -- Kompatu, ho kompatu, granda sinjoro! Nur unu vorton
aŭskultu, antaŭ ol vi min pereigos.

Moor, _eltirante la spadon_. -- Kion mi aŭdos?

Hermano. -- Estas vero, ke vi ĝin malpermesis al mi sub minaco de
morto... sed mi ne povis alie, mi ne kuraĝis alie... en la ĉielo
estas Dio... tie estas via propra patro... mi bedaŭris lin....
Mortigu min!

Moor. -- Tie ĉi estas ia kaŝita afero. Diru ĉion! parolu! Mi volas
ĉion scii.

Voĉo, _el la kastelo_. -- Ho ve! ho ve! Ĉu ĝi estas vi, Hermano,
kiu tie parolas? Kun kiu vi parolas, Hermano?

Moor. -- Malsupre ankoraŭ iu estas! Kio tie ĉi fariĝas? (_Li alkuras
al la turo._) Ĉu ĝi estas malliberulo, kiun la homoj forpuŝis? Mi
deprenos liajn ĉenojn. Voĉo! ankoraŭ unu fojon! Kie estas la pordo?

Hermano. -- Ho kompatu, sinjoro, ne iru pluen, sinjoro! pro kompato
foriru de ĉi tie! (_Baras al li la vojon._)

Moor. -- Enŝlosita per kvar seruroj! For de ĉi tie! Ĝi devas
klariĝi. Nun la unuan fojon donu al mi vian helpon, ŝtelado! (_Li
prenas serurrompilojn kaj malŝlosas la pordon. El la profundaĵo
eliras maljunulo malgrasa kiel skeleto._)

Maljunulo. -- Kompatu mizerulon! Kompatu!

Moor, _resaltas kun teruro_. -- Ĝi estas la voĉo de mia patro!

Maljuna Moor. -- Mi dankas vin, ho Dio! Venis la horo de la liberiĝo.

Moor. -- Spirito de la maljuna Moor! kio maltrankviligis vin en via
tombo? Ĉu vi kuntrenis kun vi en tiun mondon ian pekon, kiu baras al
vi la eniron en la paradizon? Mi lasos fari mesojn, por venigi la
vagantan spiriton en ĝian hejmon. Ĉu vi enfosis sub la teron la
monon de vidvinoj kaj orfoj, kaj tio ĉi devigas vin ĝemante kuradi en
la noktomeza horo? Mi elŝiros la subteran trezoron el la ungegoj de
la sorĉa drako, se li eĉ kraĉos sur min milojn da ruĝaj flamoj kaj
elmetos siajn akrajn dentojn kontraŭ mian spadon. Aŭ eble vi venas,
por doni al miaj demandoj solvon pri la enigmoj de la eterneco?
Parolu, parolu! Mi ne estas homo de pala timo.

Maljuna Moor. -- Mi ne estas spirito. Palpu min, mi vivas, ho per
mizera, kompatinda vivo!

Moor. -- Kiel? vi ne estis enterigita?

Maljuna Moor. -- Mi estis enterigita, -- tio estas: malviva hundo
kuŝas en la tombo de miaj patroj, kaj mi -- jam tri plenajn monatojn
mi turmentiĝas en tiu ĉi malluma subtera arkaĵo, neniu radio al mi
lumas, neniu varma aereto blovas sur min, neniu amiko min vizitas,
nur sovaĝaj korvoj ĉi tie krias kaj noktomezaj gufoj.

Moor. -- Ĉielo kaj tero! Kiu tion ĉi faris?

Maljuna Moor. -- Ne malbenu lin! Tion ĉi faris mia filo Francisko.

Moor. -- Francisko? Francisko? Ho eterna ĥaoso!

Maljuna Moor. -- Se vi estas homo kaj vi havas homan koron, vi
savinto, kiun mi ne konas, tiam aŭdu la mizeregon de patro,
preparitan al li de liaj filoj. En la daŭro de tri monatoj mi
ploradis ĝin al la surdaj ŝtonaj muroj, sed nur eĥo senanima
resonadis miajn plendojn. Tial, se vi estas homo kaj vi havas homan
koron....

Moor. -- Tiu ĉi voko povus eĉ sovaĝajn bestojn eligi el iliaj nestoj.

Maljuna Moor. -- Mi kuŝis malsana sur mia lito, mi apenaŭ komencis
ricevadi denove kelkajn fortojn post malfacila malsano, kiam oni
alkondukis al mi homon, kiu diris al mi, ke mia unuenaskita filo
mortis en batalo, kaj li alportis kun si glavon, kolorigitan per la
sango de mia filo, kaj lian lastan adiaŭdiron, kaj li diris, ke mia
malbeno enpelis lin en batalon, morton kaj malesperon.

Moor, _ekscitite deturnante sin de li_. -- Tio ĉi estas certa!

Maljuna Moor. -- Aŭskultu plue! Mi svenis de tiu sciigo. Kredeble
oni pensis, ke mi mortis, ĉar kiam mi denove rekonsciiĝis, mi kuŝis
jam en ĉerko, vindita per morta tolaĵo kiel mortinto. Mi gratis la
kovrilon de la ĉerko; oni ĝin malfermis. Estis malluma nokto, mia
filo Francisko staris antaŭ mi. «Kio!» li ekkriis per terura voĉo,
«ĉu vi volas vivi eterne?» Kaj la kovrilo de la ĉerko tuj denove
fermiĝis. La tondro de tiuj ĉi vortoj forbatis de mi ĉiujn miajn
sentojn. Kiam mi denove rekonsciiĝis, mi sentis, ke oni levis la
ĉerkon kaj veturigis ĝin en la daŭro de duono da horo. Fine oni ĝin
malfermis -- mi staris ĉe la eniro de tiu ĉi subtera arkaĵo, mia
filo antaŭ mi, kaj tiu homo, kiu alportis al mi la sangmakulitan
glavon de Karolo. Dek fojojn mi ĉirkaŭprenis la genuojn de mia filo,
mi petis kaj petegis per la nomo de Dio, -- sed la petegado de lia
patro ne tuŝis lian koron. «Ĵetu malsupren tiun ĉi felon!»
ektondris el lia buŝo, «li vivis sufiĉe», -- kaj oni puŝis min
malsupren sen kompato, kaj mia filo Francisko ŝlosis la pordon post
mi.

Moor. -- Ne eble! ne eble! Vi certe eraris.

Maljuna Moor. -- Povas esti, ke mi eraris. Aŭskultu plue, sed mi
petas vin, ne koleru! Tiel mi kuŝis en la daŭro de dudek horoj, kaj
neniu pensis pri mia mizero. Neniam la piedo de homo tuŝas la teron
de tiu ĉi sovaĝa loko, ĉar famo diras, ke la fantomoj de miaj
prapatroj trenas en tiuj ĉi ruinoj brue sonantajn ĉenojn kaj murmuras
en la noktomeza horo sian funebran kanton. Fine mi ekaŭdis, ke la
pordo denove malfermiĝis, tiu ĉi homo alportis al mi panon kaj akvon
kaj malkaŝis al mi, ke mi estis kondamnita al morto per malsato, kaj
ke li riskas sian vivon, se oni ekscius, ke li alportas al mi manĝon.
Tiumaniere mi mizere tenis min en la daŭro de tiu ĉi longa tempo, sed
la senĉesa malvarmo, la putra aero de miaj malpuraĵoj, mia senlima
malĝojo... miaj fortoj malaperis, mia korpo konsumiĝis; mil fojojn mi
larme petis Dion pri la morto, sed la mezuro de mia puno kredeble
ankoraŭ ne pleniĝis aŭ eble ankoraŭ atendas min ia ĝojo, se mi tiel
mirakle konserviĝis. Sed mi suferas juste... mia Karolo! mia Karolo!
kaj li ne havis ankoraŭ grizajn harojn!

Moor. -- Sufiĉe! Leviĝu, vi ŝtipoj, vi buloj da glacio, vi
mallaboremaj, sensentaj dormemuloj! Leviĝu! Ĉu neniu volas vekiĝi?
(_Li ekpafas super la dormantaj rabistoj._)

La rabistoj, _vekiĝante eksaltas_. -- He, ho, ho! Kio fariĝis?

Moor. -- Ĉu la rakonto ne elskuis vin el la dormo? Eĉ la eterna
dormo ja vekiĝus! Rigardu ĉi tien! rigardu ĉi tien! La leĝoj de la
mondo fariĝis ludostoj, la ligilo de la naturo disŝiriĝis, la
antikva malpaco elĉeniĝis, la filo mortigis sian patron.

La rabistoj. -- Kion la hetmano diras?

Moor. -- Ne, ne mortigis! tiu ĉi vorto estus tro delikata! la filo
la patron milfoje dispremis per rado, trapikis per ponardego,
turmentegis, tranĉis pecojn el la korpo! la vortoj estas ankoraŭ tro
homaj. La peko mem ruĝiĝus, kanibalo ektremus, de la tempo de la
Eonoj neniu satano atingis ion similan. La filo sian propran
patron... ho, rigardu, rigardu! li svenis... en tiun ĉi subteran
arkaĵon la filo sian patron... frosto, nudeco, malsato, soifo... ho
rigardu, rigardu! ĝi estas mia propra patro, mi ĝin fine konfesos.

La rabistoj, _alsaltas kaj ĉirkaŭas la maljunulon_. -- Via patro?
via patro?

Schweizer, _respekte alproksimiĝas kaj stariĝas genue_. -- Patro de
mia hetmano! mi kisas al vi la piedojn! vi povas ordoni al mia
ponardo.

Moor. -- Venĝon, venĝon, venĝon pro vi! kruele ofendita, malrespektita
maljunulo! Tiele mi disŝiras de nun por eterne la fratan ligilon.
(_Li disŝiras sian veston de supre ĝis malsupre._) Tiele mi malbenas
ĉiun guton da frata sango antaŭ la rigardo de la nekovrita ĉielo!
Aŭdu min, luno kaj steloj! aŭdu min, noktomeza ĉielo, kiu rigardis
la hontegindan agon! Aŭdu min trioble terura Dio, kiu regas tie
supre super la luno kaj venĝas kaj kondamnas super la steloj kaj
ĵetas flamojn en la nokto! Jen mi stariĝas genue, jen mi etendas la
tri fingrojn en la teruran mallumon de la nokto, jen mi ĵuras, kaj la
naturo elkraĉu min el siaj limoj kiel ekstermindan sovaĝegan beston,
se mi rompos tiun ĉi ĵuron, -- mi ĵuras, ke mi ne salutos la lumon
de la tago, ĝis la sango de la patromortiginto, elverŝite antaŭ tiu
ĉi ŝtono, vapore flugos al la suno. (_Li leviĝas._)

La rabistoj. -- Ĝi estas ago de Belialo! Nun iu diru, ke ni estas
kanajloj! Ne, per ĉiuj drakoj! ion similan ni neniam ankoraŭ faris!

Moor. -- Jes! Kaj per ĉiuj teruraj ĝemoj de tiuj, kiuj mortis de viaj
ponardoj, kaj de tiuj, kiuj pereis de mia fajro, kaj kiujn frakasis
mia falanta turo, mi ĵuras, ke nenia penso pri mortigo aŭ rabo
naskiĝu en via brusto, ĝis la vestoj de vi ĉiuj estos ruĝege
makulitaj per la sango de la malbenito! Vi certe neniam sonĝis pri
tio, ke vi estas la brako de pli altaj majestoj? La konfuzita
fadenbulo de nia sorto estas malligita! Hodiaŭ, hodiaŭ nevidebla
potenco nobeligis nian metion! Faru preĝon antaŭ tiu, kiu anoncis al
vi tiun ĉi altan sorton, kiu kondukis vin ĉi tien, kiu faris al vi la
honoron, ke vi estu la teruraj anĝeloj de lia malluma juĝo! Nudigu
viajn kapojn! Stariĝu genue en la polvon kaj relevu vin sanktigitaj!
(_Ili stariĝas genue._)

Schweizer. -- Ordonu, hetmano! Kion ni devas fari?

Moor. -- Leviĝu, Schweizer, kaj ektuŝu tiujn ĉi sanktajn buklojn!
(_Li kondukas lin al sia patro kaj donas al li unu buklon en la
manon._) Vi memoras ankoraŭ, kiel vi iam fendis la kapon al tiu
bohema rajdisto, en la momento, kiam li levis sian sabron super min,
kaj mi, malfacile spirante kaj lacigite de laboro, falis genue? Tiam
mi promesis al vi rekompencon reĝan; ĝis nun mi neniam povis pagi
tiun ŝuldon....

Schweizer. -- Tion vi ĵuris al mi, estas vero, sed permesu al mi
eterne nomi vin mia ŝuldanto!

Moor. -- Ne, nun mi volas pagi! Schweizer, ankoraŭ neniu mortemulo
estis tiele honorita kiel vi nun! venĝu pro mia patro! (_Schweizer
leviĝas._)

Schweizer. -- Granda hetmano! hodiaŭ la unuan fojon vi faris min
fiera! Ordonu, kie, kiel, kiam mi devas lin bati?

Moor. -- La minutoj estas sanktaj, vi devas rapidi. Elektu al vi la
plej indajn el la bando kaj konduku ilin rekte al la kastelo de la
nobelo! Eltrenu lin el la lito, se li dormas aŭ se li kuŝas en la
brakoj de la volupto; fortrenu lin de la festeno, se li estas ebria;
forŝiru lin de la krucifikso, se li preĝante kuŝas antaŭ ĝi genue!
Sed mi diras al vi, mi severe memorigas al vi, ne alportu lin al mi
malvivan! Kiu eĉ nur gratetos al li la haŭton aŭ difektos al li eĉ
unu haron, ties karnon mi disŝiros je pecoj kaj donos ĝin kiel
manĝon al malsataj vulturoj! Sendifektan mi devas lin havi, se vi
alportos lin sendifektan kaj vivan, vi ricevos milionon rekompence;
kun danĝero por mia vivo mi ŝtelos ĝin de reĝo, kaj vi estos libera
kiel la aero. Ĉu vi min komprenis? rapidu!

Schweizer. -- Sufiĉe, hetmano; -- jen mia mano; aŭ vi vidos nin
ambaŭ, aŭ neniun. Anĝeloj sufokistoj de Schweizer, iru kun mi! (_Li
foriras kun taĉmento._)

Moor. -- Vi ĉiuj aliaj distriĝu en la arbaro, -- mi restas.



AKTO KVINA


Sceno unua.

Oni vidas pordojn de multaj ĉambroj. Malluma nokto.

DANIELO, _venas kun lanterno kaj kun vojaĝa pakaĵeto_.

Danielo. -- Adiaŭ, kara hejma domo! Multon da bona kaj feliĉa mi ĝuis
en vi, kiam la formortinta sinjoro ankoraŭ vivis. Mi ploras super
viaj ostoj, vi jam longe forputrinta... tion li deziras de maljuna
servanto.... La domo estis rifuĝejo de la orfoj kaj haveno de la
suferantoj, kaj tiu ĉi filo faris el ĝi neston de mortigistoj....
Adiaŭ, bona planko! kiel ofte la maljuna Danielo vin balaadis....
Adiaŭ, mia kara forno, kun peza koro la maljuna Danielo disiĝas de
vi.... Ĉio estis por vi tiel bone konata, -- ĝi doloros vin, maljuna
Eliezero, sed Dio gardu min per sia boneco kontraŭ trompo kaj ruzo de
la malbonulo. Senhava mi ĉi tien venis, senhava mi foriras, sed mia
animo estas savita. (_Li volas foriri._)

(_Francisko en nokta robo rapide enkuras._)

Danielo. -- Dio, savu min! mia sinjoro! (_Li estingas la lanternon._)

Francisko. -- Perfidita! perfidita! Spiritoj eliris el la tomboj, la
regno de la mortintoj, elŝiriĝinte el la eterna dormo, kriegas
kontraŭ mi: mortiginto! mortiginto! Kiu tie sin movas?

Danielo, _kun timo_. -- Helpu min, sankta Dipatrino! Ĉu ĝi estas
vi, moŝto sinjoro, kiu tiel terure krias tra la ĉambroj, ke ĉiuj
dormantoj vekiĝas timigite?

Francisko. -- Dormantoj? Kiu ordonas al vi dormi? For, ekbruligu
lumon! (_Danielo foriras, venas alia servanto._) Neniu devas dormi
en tiu ĉi horo. Vi aŭdas? Ĉiuj devas maldormi, havi armilojn, ĉiuj
pafiloj ŝargitaj.... Ĉu vi vidis, kiel ili tie iris mallaŭte sub la
arkaĵoj?

Servanto. -- Kiu, moŝto sinjoro?

Francisko. -- Kiu? Malsaĝulo! Kiu? Tiel malvarme, tiel senzorge vi
demandas, kiu? Ĝi min ja kaptis kiel ventego! Kiu, azeno! kiu?
Spiritoj kaj diabloj! Kioma horo post noktomezo nun estas?

Servanto. -- La nokta gardisto ĵus ekkriis la duan horon.

Francisko. -- Kio? Ĉu tiu ĉi nokto volas daŭri ĝis la tago de la
lasta juĝo. Ĉu vi aŭdis nenian tumulton en la proksimeco? nenian
bruon de galopantaj ĉevaloj? Kie estas Kar... la grafo, mi volas
diri?

Servanto. -- Mi ne scias, moŝto sinjoro.

Francisko. -- Vi ĝin ne scias? Vi ankaŭ apartenas al la bando? Mi
lasos elŝiri al vi la koron el post la ripoj kun via malbenita «mi
ne scias»! Kuru, venigu la pastron!

Servanto. -- Moŝto sinjoro!

Francisko. -- Vi murmuras? vi ŝanceliĝas? (_La servanto rapide
foriras._) Kio? eĉ almozistoj konspiras kontraŭ mi? Ĉielo kaj
infero! Ĉio konspiras kontraŭ mi?

Danielo, _venas kun lumo_. -- Moŝto sinjoro...

Francisko. -- Ne! mi ne tremas! Ĝi estis sole sonĝo. La mortintoj
ankoraŭ ne releviĝas. Kiu diras, ke mi tremis, kaj ke mi estas pala?
Estas ja al mi tiel facile, tiel bone.

Danielo. -- Vi estas morte pala, via voĉo estas tremanta kaj balbuta.

Francisko. -- Mi havas febron. Diru nur, kiam la pastro venos, ke mi
havas febron. Mi morgaŭ ellasos al mi sangon, diru al la pastro.

Danielo. -- Ĉu vi ordonos, ke mi gutigu por vi iom da eliksiro de
vivo sur sukeron?

Francisko. -- Gutigu por mi sur sukeron! La pastro ne baldaŭ venos.
Mia voĉo estas tremanta kaj balbuta, donu eliksiron de vivo sur
sukero!

Danielo. -- Donu do al mi la ŝlosilojn, mi iros malsupren preni el
la ŝranko....

Francisko. -- Ne, ne, ne! Restu! aŭ mi iros kune kun vi. Vi vidas, mi
ne povas resti sola! mi ja povus, vi vidas... sveni... se mi restos
sola. Lasu, lasu! ĝi pasos, restu.

Danielo. -- Ho, vi estas serioze malsana.

Francisko. -- Jes, certe, certe! Tio ĉi estas la tuta afero. Kaj
malsano konfuzas la cerbon kaj naskas sovaĝajn kaj strangajn sonĝojn.
Sonĝoj nenion signifas, ne vere, Danielo? Sonĝoj venas ja el la
ventro, kaj sonĝoj nenion signifas.... Mi ĵus havis ridindan
sonĝon... (_Li falas svene._)

Danielo. -- Jesuo Kristo! kio ĝi estas? Georgo! Konrado! Bastiano!
Marteno! Donu ja almenaŭ signon de vivo! (_Li skuas lin._) Mario,
Magdaleno kaj Jozefo! rekonsciiĝu do! Oni povos ankoraŭ diri, ke mi
lin mortigis! Dio kompatu min!

Francisko, _konfuze_. -- For, for! kial vi min tiel skuas, vi
abomeninda skeleto? La mortintoj ankoraŭ ne releviĝas....

Danielo. -- Ho eterna Dia boneco! Li perdis la prudenton.

Francisko, _malforte leviĝas_. -- Kie mi estas? Vi, Danielo? Kion mi
diris? ne atentu ĉi tion! Mi mensogis, kion ajn mi diris. Venu, helpu
al mi min levi! Ĝi estas nur atako de senkonscieco... ĉar mi... ĉar
mi... ne sufiĉe dormis.

Danielo. -- Se nur Johano venus! Mi serĉos helpon, mi sendos venigi
kuracistojn.

Francisko. -- Restu! Sidiĝu apud mi sur la sofon! Tiele! vi estas
prudenta homo, bona homo. Mi devas rakonti al vi.

Danielo. -- Nun ne, alian fojon! Mi enlitigos vin, trankvileco estos
por vi pli bona.

Francisko. -- Ne, mi vin petas, lasu min rakonti al vi kaj ridu pri
mi forte! Vidu, ŝajnis al mi, ke mi havis reĝan festenon, mia koro
estis gaja kaj mi kuŝis ebria sur la herbaĵo de la kastela ĝardeno,
kaj subite -- ĝi estis en la horo de tagmezo -- subite... sed mi
diras al vi, moku min forte!

Danielo. -- Subite?

Francisko. -- Subite fortega tondro trafis mian dormetantan orelon;
mi eksaltis tremante, kaj jen estis al mi, kvazaŭ mi vidas, ke la
tuta horizonto ekflamiĝis per ruĝa fajro kaj montoj kaj arbaroj
fandiĝis kiel vakso en forno, kaj brueganta ventego ekbalais la
maron, ĉielon kaj teron... kaj jen eksonis kvazaŭ el kupraj
trumpetoj: tero, redonu viajn mortintojn! maro redonu viajn
mortintojn! Kaj la nudaj kampoj ekkrevis kaj komencis elĵetadi
kraniojn kaj ripojn kaj makzelojn kaj krurojn, kiuj kuniĝis kaj
formis homajn korpojn kaj kiel vivanta ventego ekkuris sennombre kaj
senfine. Tiam mi ekrigardis supren kaj jen mi vidas, ke mi staras ĉe
la malsupro de la tondranta Sinajo, kaj super mi estas tumulto kaj
sub mi, kaj supre sur la pinto de la monto sur tri fumantaj seĝoj
sidas tri viroj, antaŭ kies rigardo kuris ĉiuj kreitaĵoj.

Danielo. -- Tio ĉi estas ja viva bildo de la lasta juĝo.

Francisko. -- Ne vere, ĝi estas freneza sensencaĵo? Tiam elpaŝis iu
kun vizaĝo kiel la stelplena nokto, li havis en sia mano feran
sigelringon, kiun li tenis inter la sunleviĝo kaj sunsubiro, kaj li
diris: eterna, sankta, justa, nefalsebla! Ekzistas nur unu vero,
ekzistas nur unu virto! Ve, ve, ve al la dubanta vermo! Tiam elpaŝis
dua, kiu havis en sia mano brilantan spegulon, kiun li tenis inter la
sunleviĝo kaj sunsubiro, kaj li diris: tiu ĉi spegulo estas vero,
hipokriteco kaj maskiteco ne teniĝos kontraŭ ĝi. Tiam teruro atakis
min kaj ĉiujn homojn, ĉar ni ekvidis vizaĝojn serpentajn kaj tigrajn
kaj leopardajn, kiuj elrigardis el la terura spegulo. Tiam elpaŝis
tria, kiu havis en sia mano kupran pesilon, kiun li tenis inter la
sunleviĝo kaj sunsubiro, kaj li diris: alpaŝu ĉi tien, vi idoj de
Adamo, -- mi pesas la pensojn en la pesiltaso de mia kolero, kaj la
farojn mi pesas per la pesilo de mia furiozeco!

Danielo. -- Dio kompatu min!

Francisko. -- Palaj kiel neĝo ĉiuj staris, kun timego batis la
atendado en ĉies brusto. Tiam ekŝajnis al mi, kvazaŭ mi aŭdas, ke
mia nomo estas vokata la unua el la tondroj de la monto, kaj la
cerbaĵo de miaj ostoj frostiĝis en mi, kaj miaj dentoj laŭte
ekfrapis. Rapide la pesilo komencis sonori, la monto ektondris, kaj
la horoj ekmarŝis unu post alia preter la maldekstra pesiltaso, kaj
unu post alia ĵetis tien ian mortan pekon.

Danielo. -- Ho, Dio vin pardonu!

Francisko. -- Tion li ne faris! La pesiltaso kreskis ĝis la alteco de
monto, sed la dua taso, plena de sango de pardonigo, ĉiam tenis ĝin
ankoraŭ alte en la aero. Fine venis maljuna homo, forte klinita de
granda suferado, kun mano ĉirkaŭmordita de furioza malsato; ĉies
okuloj kun teruro deturniĝis de tiu homo; mi konis la homon. Li
detranĉis buklon de siaj arĝentkoloraj haroj, ĵetis ĝin en la tason
de la pekoj, kaj jen la taso malleviĝis, malleviĝis subite profunde
en la abismon, kaj la taso de pardonigo ekflugis tre alten! Tiam mi
ekaŭdis voĉon, sonantan el la fumo de la roko: indulgo, indulgo por
ĉiu pekinto de la tero kaj de la abismo! vi sola estas kondamnita!
(_Longa silento._) Nu, kial vi ne ridas?

Danielo. -- Ĉu mi povas ridi, kiam la haŭto froste tremas? Sonĝoj
venas de Dio.

Francisko. -- Ha fi! Ha fi! ne diru ĉi tion! Nomu min malsaĝulo,
superstiĉa, sensenca malsaĝulo! Faru ĉi tion, kara Danielo, mi vin
petas, moku min el la tuta koro!

Danielo. -- Sonĝoj venas de Dio. Mi preĝos por vi.

Francisko. -- Vi mensogas, mi diras al vi! Iru tuj, kuru, saltu,
rigardu, kio estas kun la pastro, diru al li, ke li rapidu, ke li
rapidu! sed mi diras al vi, vi mensogas.

Danielo, _forirante_. -- Dio estu favora al vi!

Francisko. -- Popolamasa saĝeco, popolamasa timo! Ne estas ja ankoraŭ
pruvite, ke la pasintaĵo ne pasis, aŭ ke ekzistas ia okulo tie super
la steloj. Hm, hm! Kiu enmurmuris al mi tion ĉi en la orelon? Ĉu tie
super la steloj estas iu venĝanto? Ne, ne! Jes, jes! terure io siblas
ĉirkaŭ mi: tie supre super la steloj ekzistas iu venĝanto! Iri
renkonte al tiu ĉi venĝanto super la steloj ankoraŭ en tiu ĉi nokto!
Ne, mi diras. Mizera kaŝangulo, kiun vi volas uzi, por kaŝi vian
malkuraĝecon.... Dezerte, senvive kaj surde estas tie super la
steloj! Se tamen tie estas io pli? Ne, ne, nenio estas! Mi ordonas,
kaj tie estas nenio! Se tamen estas? Ve al vi, se ĉio estis
kalkulita! se oni prezentos al vi la kalkulon ankoraŭ en tiu ĉi
nokto! Kial mi sentas tian froston en miaj ostoj? Morti! kial la
vorto min tiel tremigas? Doni kalkulan raporton al la venĝanto tie
supre super la steloj... kaj se li estas justa?.... Orfoj, vidvinoj,
prematoj kaj turmentatoj plore krias al li... kaj se li estas justa?
Kial ili suferis, kial vi triumfis super ili?

(_Pastro Moser eniras._)

Moser. -- Vi lasis min voki, moŝto sinjoro? Mi miregas. La unuan
fojon en mia vivo! Ĉu vi intencas moki la religion, aŭ vi komencas
tremi antaŭ ĝi?

Francisko. -- Moki aŭ tremi, depende de tio, kiel vi al mi respondos.
Aŭskultu, Moser, mi volas montri al vi, ke vi estas malsaĝulo, aŭ vi
rigardas la mondon kiel malsaĝulon, kaj vi respondu al mi. Vi aŭdas?
Sub minaco de morto respondu al mi.

Moser. -- Vi vokas pli altan sinjoron al via juĝo, -- tiu pli alta
iam respondos al vi.

Francisko. -- Nun mi volas tion ĉi scii, nun en tiu ĉi minuto, por ke
mi ne faru la hontindan malsaĝaĵon kaj en la premo de mizero mi ne
klinu min antaŭ la idolo de la popolamaso. Ofte mi kun granda mokado
ĉe burgunda vino kriadis al vi: ne ekzistas Dio! Nun mi parolas kun
vi serioze, mi diras al vi: nenia Dio ekzistas! Vi refutos al mi per
ĉiaj bataliloj, kiujn vi posedas, sed mi ilin forblovos per unu
bloveto de mia buŝo.

Moser. -- Se vi nur povus tiel same facile forblovi la tondron, kiu
kun milionfunta pezo falos sur vian fieran animon! Tiu ĉionscianta
Dio, kiun vi, malsaĝulo kaj malbonulo, volas neniigi interne de lia
kreitaĵo, ne bezonas pravigi sin per buŝo de polvo. Li estas tiel
same granda en viaj tiranaĵoj, kiel en ia rideto de la venkanta
virto.

Francisko. -- Treege bone, mia ekleziulo! Tiel vi plaĉas al mi.

Moser. -- Mi staras ĉi tie en la afero de pli granda sinjoro kaj mi
parolas kun iu, kiu estas vermo simile al mi, kaj al kiu mi ne volas
plaĉi. Estas vero, ke mi devus esti miraklisto, se mi povus alkonduki
vian obstinegan malbonecon al konfeso de humileco; sed se via
konvinko estas tiel fortika, kial do vi lasis min voki? Diru do al
mi, kial vi lasis min voki en la mezo de la nokto?

Francisko. -- Ĉar mi enuas kaj la ŝako min nun ne kontentigis. Mi
volas fari al mi amuzon kaj disputi kun eklezia fripono. Per la
senenhava timigado vi mian kuraĝon ne venkos. Mi scias tre bone, ke
eternecon esperas tiu, al kiu ĉi tie estis ne tre gaje; sed li estos
malbele trompita. Mi ofte legis, ke nia esenco estas sole ludo de la
sango, kaj kun la lasta guto de sango forfluas ankaŭ la spirito kaj
la penso. La spirito partoprenas en ĉiuj malfortaĵoj de la korpo,
kiel do ĝi povus ne forperei ĉe la detruiĝo de la korpo? ne
forvaporiĝi ĉe ĝia putriĝo? Se unu guto da akvo trafos en vian
cerbon, via vivo tuj faros halton, kiu prezentos la limon de
neestado, kaj la daŭro de tiu stato estas la morto. Sentado estas
svingiĝado de kelkaj kordoj, kaj la rompita fortepiano plu ne sonas.
Se mi lasus fordetrui miajn sep kastelojn, se mi rompus ĉi tiun
Veneron, tiam la simetrio kaj beleco ĉesus ekzisti. Vidu, tio ĉi
estas via senmorta animo!

Moser. -- Tio ĉi estas la filozofio de via malespero. Sed via
propra koro, kiu ĉe tiu ĉi argumentado kun timega tremado frapas
viajn ripojn, kulpigas vin pri mensogado. Tiun ĉi araneaĵon da
sistemoj disŝiras la sola vorto: vi devas morti! Mi elvokas vin, kaj
tio ĉi estos la provo: se ankaŭ en la horo de la morto vi staros
fortike, se viaj principoj ankaŭ tiam vin ne forlasos, tiam vi
gajnos; se en la horo de la morto atakos vin eĉ la plej malgranda
tremo, tiam ve al vi! vi trompiĝis.

Francisko, _konfuzite_. -- Se en la horo de la morto min atakos
tremo?

Moser. -- Mi vidis jam multe da tiaj mizeruloj, kiuj ĝis tiu
momento kiel forteguloj staris kontraŭ la vero; sed en la momento de
la morto mem forflugas la iluzio. Mi staros ĉe via lito, kiam vi
estos mortanta -- mi tiel forte dezirus vidi, kiel tirano finas la
vivon -- mi tiam staros apude kaj mi fikse rigardos al vi en la
okulojn, kiam la kuracisto ekkaptos vian malvarman kaj malsekan manon
kaj apenaŭ trovos la formortantan pulson kaj ekrigardos kaj kun la
terura ekmovo de la ŝultro diros al vi: homa helpo estas vana! Gardu
vin tiam, ho gardu vin, ke vi tiam ne havu la mienon de Rikardo aŭ
Nerono!

Francisko. -- Ne, ne!

Moser. -- Eĉ tiu ĉi «ne» fariĝos tiam plorkrianta «jes».
Interna tribunalo, kiun vi neniam povos subaĉeti per skeptika
saĝumado, tiam vekiĝos kaj faros juĝon kontraŭ vi. Sed ĝi estos
vekiĝo, simila al la vekiĝo de homo vive enterigita en la ventro de
la tombejo; ĝi estos terura sento, simila al la sento de
memmortiganto, kiam li faris jam la mortigan baton kaj pentas; ĝi
estos fulmo, kiu per unu fojo flame eklumigos la noktomezon de via
vivo; ĝi estos nur unu ekrigardo; kaj se vi tiam ankoraŭ staros
fortike, tiam mi diros, ke vi gajnis!

Francisko, _maltrankvile paŝante tra la ĉambro tien kaj reen_. --
Pastraĉa babilado, pastraĉa babilado!

Moser. -- Tiam la unuan fojon la glavoj de eterneco tratranĉos
vian animon, kaj tiam la unuan fojon tro malfrue. La penso «Dio»
vekas teruran najbaron, kies nomo estas «juĝanto». Vidu, Moor, la
vivon de miloj vi havas sur la pinto de via fingro, kaj el milo vi
naŭcent naŭdek naŭ ĵetis en mizeron. Por esti Nerono, al vi mankas
nur la Roma regno, kaj nur Peruo mankas al vi, por esti Pizarro. Nu,
ĉu vi pensas, ke Dio permesos, ke unu sola homo en lia mondo regu
kiel furiozulo kaj renversu ĉion la supron malsupren? Ĉu vi opinias,
ke tiuj naŭcent naŭdek naŭ ekzistas nur, por ke vi ilin ruinigu, nur
por ke ili estu la pupoj de via satana ludo? Ho, ne pensu ĉi tion!
Ĉiun minuton, kiun vi al ili mortigis, ĉiun ĝojon, kiun vi al ili
venenis, ĉiun perfektecon, kiun vi al ili baris, li iam ekpostulos de
vi, kaj se vi tiam povos respondi, Moor, tiam mi diros, ke vi gajnis.

Francisko. -- Nenion plu, eĉ ne unu vorton plu. Ĉu vi deziras, ke mi
estu servanto de viaj hipoĥondriaj kapricoj?

Moser. -- Vidu, la sorto de la homoj troviĝas en terure bela
egalpezo. Se la pesiltaso malleviĝas en tiu ĉi vivo, ĝi alte leviĝos
en tiu vivo; se ĝi leviĝas en ĉi tiu, ĝi en tiu falos ĝis la tero.
Sed kio ĉi tie estis kelktempa suferado, tie fariĝos eterna triumfo;
kio ĉi tie estis pasonta triumfo, fariĝos tie eterna, senfina
malespero.

Francisko, _sovaĝe alpaŝante al li_. -- La tondro vin mutigu, vi
spirito de mensogo! Mi elŝiros al vi el la buŝo vian malbenitan
langon!

Moser. -- Ĉu vi tiel frue sentas jam la pezon de la vero? Mi ja
esprimis al vi ankoraŭ neniajn pruvojn. Lasu min alpaŝi al la
pruvoj....

Francisko. -- Silentu, iru en la inferon kun viaj pruvoj! La animo
neniiĝas, mi diras al vi, kaj vi ne respondu al mi kontraŭ tio!

Moser. -- Tiel plorpepas la spiritoj de la abismo, sed la sidanto
en la ĉielo balancas la kapon. Ĉu vi pensas, ke de la brako de la
redonanto vi savos vin en la dezerta regno de la nenieco? Se vi
flugus en la ĉielon, li tie estos! se vi irus en la inferon, li tie
denove estos! kaj se vi dirus al la nokto: kaŝu min! kaj al la
mallumo: ŝirmu min! tiam la mallumo devos lumi ĉirkaŭ vi, kaj ĉirkaŭ
la kondamnito la noktomezo tagiĝos, -- via senmorta spirito tamen
protestos kontraŭ tiu vorto kaj venkos la blindan penson.

Francisko. -- Sed mi ne volas esti senmorta. Li estu, kion li volas,
-- mi ne malhelpos; sed mi lin devigos, ke li min neniigu, mi incitos
lin ĝis furiozeco, ke li neniigu min en la furiozeco. Diru al mi, kio
estas la plej granda peko, kiu lin plej furioze kolerigas?

Moser. -- Mi konas nur du tiajn pekojn; sed ne homoj ilin faras,
kaj ankaŭ ne homoj por ili punas.

Francisko. -- Kiaj estas tiuj du pekoj?

Moser, _kun akcento_. -- Patromortigo estas la nomo de unu,
fratomortigo estas la nomo de la dua. Kial vi subite tiel paliĝis?

Francisko. -- Kio, maljunulo? ĉu vi havas interligon kun la ĉielo aŭ
kun la infero? Kiu tion ĉi diris al vi?

Moser. -- Ve al tiu, kiu ilin ambaŭ havas sur la koro! Pli bone
estus al li, se li neniam estus naskita! Sed estu trankvila! Vi ja
havas plu nek patron, nek fraton!

Francisko. -- Ha! ĉu vi scias nenian alian pekon pli altan? Pripensu
bone ankoraŭ. Morto, ĉielo, eterneco, kondamno portiĝas en la sonoj
de via buŝo, -- ĉu vi scias nenian super la diritaj pekoj?

Moser. -- Nenian super ili.

Francisko, _falas sur seĝon_. -- Pereo, pereo!

Moser. -- Ĝoju, ĝoju do! rigardu do vin kiel feliĉan! Ĉe ĉiuj viaj
krimoj vi estas ankoraŭ sanktulo en komparo kun la patromortiginto.
La malbeno, kiu falas sur vin, en komparo kun la malbeno, kiu
atendas tiun, estas kanto de amo, la redono....

Francisko, _kun eksalto_. -- Iru en la profundon de la tero, vi
strigo! kiu ordonis al vi veni ĉi tien? Iru, mi diras, aŭ mi trapikos
vin trae!

Moser. -- Ĉu la pastraĉa babilaĵo povas kolerigi tian filozofon?
forblovu do ĝin per la bloveto de via buŝo! (_Li foriras._)

Francisko, _ĵetadas sin sur sia seĝo tien kaj reen en terura
moviĝado. Longa silento._

(_Servanto rapide eniras._)

Servanto. -- Amalio forkuris, la grafo subite malaperis.

(_Danielo eniras timigita._)

Danielo. -- Moŝto sinjoro, taĉmento da flamaj rajdantoj galopas
malsupren de la altaĵo, ili krias: frakasu, frakasu! la tuta vilaĝo
estas alarmita.

Francisko. -- Iru, ordonu, ke oni sonorigu ĉiujn sonorilojn, ĉiuj iru
en la preĝejon... ĉiuj falu genue... preĝi por mi... ĉiuj
malliberuloj estu liberigitaj, al la malriĉuloj mi redonos ĉion
duoble kaj trioble, mi... iru do... voku do la konfesprenanton, ke li
forbenu al mi miajn pekojn.... Ĉu vi ankoraŭ ne foriris? (_La
tumulto fariĝas pli aŭdebla._)

Danielo. -- Dio pardonu al mi mian pezan pekon! Kiel tion ĉi
interkonsentigi? la preĝoj ja ĉiam havis por vi nenian valoron, la
prediklibron kaj biblion vi ja ofte ĵetadis al mi sur la kapon, kiam
vi trovadis min preĝantan....

Francisko. -- Nenion plu pri tio.... Morti! vi vidas? Morti! Fariĝas
tro malfrue. (_Oni aŭdas furiozan kriadon de Schweizer._) Preĝu do!
preĝu!

Danielo. -- Mi ĉiam tion ĉi diradis al vi... vi tiel malestimas la
preĝon, sed memoru, memoru! kiam la mizero al iu venas, kiam la akvo
venos al la gorĝo, vi fordonos ĉiujn trezorojn de la mondo por unu
kristana ĝemeto.... Vi vidas? vi insultadis min! Jen vi havas! Vi
vidas?

Francisko, _ĉirkaŭprenas lin forte_. -- Pardonu min, kara, ora, amata
Danielo, pardonu min! Mi vin vestos de la piedoj... preĝu do... mi
vestos vin kiel por edziĝo... mi... nu preĝu do, mi vin petegas... mi
vin petegas genue.... Per la diablo! preĝu do! (_Tumulto en la
stratoj. Kriado, bruado._)

Schweizer, _en la strato_. -- Atakegu! mortigu! rompu la murojn! Mi
vidas lumon, tie li kredeble estas.

Francisko, _genue_. -- Aŭskultu mian preĝon, Dio en la ĉielo! Ĝi
estas la unua fojo... kaj plu certe neniam estos.... Aŭdu min, Dio en
la ĉielo!

Danielo. -- Mia Dio! Kion vi faras! Tia preĝado estas ja tute malpia!

(_Amasiĝo de homoj._)

Amaso. -- Ŝtelistoj! Mortigistoj! Kiu bruas tiel terure en tiu ĉi
noktomeza horo?

Schweizer, _ĉiam en la strato_. -- Rebatu ilin, kamarado! Ĝi estas
la diablo, kaj li volas preni vian sinjoron. Kie estas Schwarz kun
sia taĉmento? Posteniĝu ĉirkaŭ la kastelo. Grimm! Atakegu la baran
muron!

Grimm. -- Almetu fajron! Aŭ ni supren, aŭ li malsupren! Mi ĵetos
fajron en liajn salonojn.

Francisko, _preĝas_. -- Mi ne estis simpla mortigisto, Dio Sinjoro...
mi neniam okupis min pri bagateloj, Dio Sinjoro....

Danielo. -- Dio nin kompatu! Eĉ liaj preĝoj fariĝas pekoj. (_Enflugas
ŝtonoj kaj brulaĵoj. La fenestraj vitroj elsaltas. La kastelo
brulas._)

Francisko. -- Mi ne povas preĝi... ĉi tie, ĉi tie! (_Frapante sian
bruston kaj frunton._) Ĉio tiel dezerta, tiel sekiĝinta! (_Li
leviĝas._) Ne, mi eĉ ne volas preĝi! tiun ĉi venkon la ĉielo ne havu,
tiun ĉi mokon la infero ne faru al mi....

Danielo. -- Jesuo, Mario! Helpu... savu... la tuta kastelo estas en
flamoj!

Francisko. -- Jen prenu tiun ĉi spadon, rapide! Enpuŝu ĝin al mi de
malantaŭe en la ventron, por ke ne venu tiuj buboj kaj ne faru el mi
objekton de sia mokado. (_La brulo plifortiĝas._)

Danielo. -- Dio min gardu! Neniun mi volus tro frue ekspedi en la
ĉielon, tiom pli en... (_Li forkuras._)

Francisko, _rigide rigardante post li, post kelka paŭzo_. -- En la
inferon, vi volis diri.... Efektive! mi antaŭsentas ion tiuspecan....
(_Freneze._) Ĉu tio ĉi estas ĝiaj helaj triloj? ĉu vian sibladon mi
aŭdas, vi aspidoj de la abismo? ili penetras supren, ili sieĝas la
pordon... kial mi tiel timas tiun ĉi trapikantan pinton?... La pordo
krakas... falas... nenia saviĝo... Ha! Tiam vi min kompatu! (_Li
deŝiras la oran ŝnuron de sia ĉapelo kaj sufokas sin._)

(_Schweizer kun siaj homoj._)

Schweizer. -- Infera kanajlo, kie vi estas? ĉu vi vidis, kiel ili
forkuris? ĉu li havas tiel malmulte da amikoj? Kien la abomeninda
besto forrampis?

Grimm, _puŝetiĝas sur la kadavron_. -- Halt'!, kio kuŝas ĉi tie
sur la vojo? Donu lumon....

Schwarz. -- Li aranĝis antaŭvenon. Enmetu viajn glavojn, ĉi tie li
kuŝas kiel kadavriĝinta kato.

Schweizer. -- Malviva! kio? malviva? malviva sen mi? Mensogo, mi
diras al vi! Rigardu, kiel lerte li stariĝos piede! (_Li skuas lin._)
He vi! estas okazo, por mortigi patron.

Grimm. -- Ne lacigu vin vane. Li estas malviva kiel sufokita muso.

Schweizer, _foriras de la kadavro_. -- Jes! li ne ekĝojis. Li
kadavriĝis kiel rato. Iru returne kaj diru al mia hetmano, ke la
kanajlo plu ne vivas, -- min li jam plu ne vidos. (_Pafas al si en la
frunton._)


Sceno dua.

Loko de la lasta sceno de la kvara akto.

La MALJUNA MOOR _sidas sur ŝtono_. RABISTO MOOR _kontraŭe_. RABISTOJ
_iras tien kaj reen en la arbaro_.

Rabisto Moor. -- Li ne venas ankoraŭ! (_Ekfrapas per la ponardo
ŝtonon tiel forte, ke fajreroj elsaltas._)

Maljuna Moor. -- Pardono estu lia puno, -- mia venĝo estu duobligita
amo.

Rabisto Moor. -- Ne, mi ĵuras per mia kolerega animo! Tio ne estos.
Mi tion ĉi ne volas. La grandan abomenindan krimon li trenu kun si en
la eternecon! Alie por kia celo mi lin mortigus?

Maljuna Moor, _kun larmoj_. -- Ho mia infano!

Rabisto Moor. -- Kio? vi ploras pri li? ĉe tiu ĉi turo?

Maljuna Moor. -- Kompaton! ho kompaton! (_Forte interplektigas la
manojn._) Nun, en la nuna minuto oni juĝas mian infanon!

Rabisto Moor, _ektimigite_. -- Kiun infanon?

Maljuna Moor. -- Ha, kia demando ĝi estas?

Rabisto Moor. -- Nenio! nenio!

Maljuna Moor. -- Ĉu vi venis por moki mian mizeron?

Rabisto Moor. -- Malkaŝema konscienco! Ne atentu mian parolon!

Maljuna Moor. -- Jes, mi filon turmentis, kaj filo devis min ankaŭ
turmenti, ĉi tio estas la fingro de Dio. Ho mia Karolo! mia Karolo!
Se vi portiĝas ĉirkaŭ mi en vesto de paco, pardonu min! ho pardonu
min!

Rabisto Moor, _rapide_. -- Li vin pardonas. (_Konsternite._) Se li
estas inda, por esti nomata via filo, li devas vin pardoni.

Maljuna Moor. -- Ha! li estis tro grandvalora por mi.... Sed mi iros
al li renkonte kun miaj larmoj, miaj sendormaj noktoj, miaj
turmentaj sonĝoj, mi ĉirkaŭprenos liajn genuojn, mi krios, mi laŭte
krios: mi pekis kontraŭ la ĉielo kaj kontraŭ vi, mi ne estas inda, ke
vi nomu min patro.

Rabisto Moor, _tre tuŝita_. -- Li estis por vi kara, tiu via dua
filo?

Maljuna Moor. -- Vi tion ĉi scias, ho ĉielo! Kial mi lasis min
malsaĝigi per la intrigoj de malbona filo? Mi estis la plej enviinda
patro inter ĉiuj patroj inter la homoj. Bele floris ĉirkaŭ mi miaj
infanoj, plene de espero. Sed ... ho malfeliĉa horo! la malbona
spirito eniris en la koron de mia dua filo; mi kredis al la serpento,
-- perditaj estas ambaŭ miaj filoj! (_Kovras al si la vizaĝon._)

Rabisto Moor, _foriras de li malproksimen_. -- Perditaj por eterne!

Maljuna Moor. -- Ho, mi profunde ĝin sentas, kion Amalio al mi diris,
la spirito de venĝo parolis el ŝia buŝo. Vane vi etendos viajn
mortantajn manojn, por voki filon, vane vi esperos ĉirkaŭpreni la
varman manon de via Karolo, kiu neniam staros ĉe via lito....

Rabisto Moor, _etendas al li la manon kun deturnita vizaĝo._

Maljuna Moor. -- Ho, se vi estus la mano de mia Karolo! Sed li kuŝas
malproksime en la malvasta domo, li dormas jam per la fera dormo, li
neniam aŭdos la voĉon de mia plendo. Ho ve al mi! Morti en la brakoj
de fremdulo... nenian filon plu... nenian filon plu, kiu povus fermi
al mi la okulojn....

Rabisto Moor, _en granda ekscito_. -- Nun ĝi devas fariĝi... nun...
(_Al la rabistoj._) Forlasu min!... Kaj tamen -- ĉu mi povas redoni
al li lian filon? Mi ne povas ja plu redoni al li lian filon! Ne! mi
tion ĉi ne faros.

Maljuna Moor. -- Kio, amiko? Kion vi tie murmuris?

Rabisto Moor. -- Via filo.... jes, maljunulo... via filo... estas
perdita por eterne.

Maljuna Moor. -- Por eterne?

Rabisto Moor, _en plej granda suferado rigardante al la ĉielo_. --
Ho, nur tiun ĉi fojon! ne lasu mian animon malfortiĝi... nur tiun ĉi
fojon lasu min teni min fortike!

Maljuna Moor. -- Por eterne, vi diras?

Rabisto Moor. -- Ne demandu plu! Por eterne, mi diris.

Maljuna Moor. -- Fremdulo! fremdulo! kial vi elprenis min el la turo?

Rabisto Moor. -- Sed.... Se mi nun elkaptus de li benon? se mi
elkaptus kiel ŝtelisto kaj forkurus kun la dia akiro? Beno de patro,
oni diras, neniam pereas.

Maljuna Moor. -- Ankaŭ mia Francisko estas perdita?

Rabisto Moor, _ĵetas sin teren antaŭ li_. -- Mi disrompis la
riglilojn de via turo, -- donu al mi vian benon!

Maljuna Moor, _kun doloro_. -- Kaj vi devis ekstermi la filon, vi
savanto de la patro! Rigardu, Dio neniam laciĝas en la kompateco, kaj
ni, mizeraj vermoj, iras dormi kun nia kolero. (_Li metas sian manon
sur la kapon de la rabisto._) Estu tiom feliĉa, kiom vi estos
kompatema!

Rabisto Moor, _leviĝante kvietanime_. -- Ho, kie estas mia fortikeco?
Miaj tendenoj malstreĉiĝas, la ponardo falas el miaj manoj.

Maljuna Moor. -- Kiel belega ĝi estas, kiam fratoj vivas en konsento
inter si, kiel la roso, kiu falas de Hermono sur la montojn de Ciono.
Penu meriti tiun ĉi dolĉegan senton, tiam la anĝeloj de la ĉielo
serĉos ĝojon en la lumo de via majesteco. Via saĝo estu la saĝo de
grizaj haroj, sed via koro -- via koro estu la koro de senkulpa
infaneco.

Rabisto Moor. -- Ho donu al mi antaŭguston de tiu feliĉo -- kisu min,
dia maljunulo!

Maljuna Moor, _kisas lin_. -- Pensu, ke ĝi estas kiso de patro, kaj
mi pensos, ke mi kisas mian filon. Ĉu vi scias plori?

Rabisto Moor. -- Mi imagis al mi, ke ĝi estas kiso de patro! Ve al
mi, se ili nun lin alkondukus!

(_La taĉmentanoj de Schweizer venas en muta malĝoja procesio kun
klinitaj kapoj kaj deturnitaj vizaĝoj._)

Rabisto Moor. -- Ho ĉielo! (_Li timigite paŝas malantaŭen, penante
sin kaŝi. Ili pasas preter li. Li rigardas flanken. Profunda
silento. Ili haltas._)

Grimm, _kun malgaja tono_. -- Mia hetmano! (_Rabisto Moor ne
respondas kaj retiriĝas._)

Schwarz. -- Kara hetmano! (_Rabisto Moor retiriĝas pluen._)

Grimm. -- Ni estas senkulpaj, mia hetmano!

Rabisto Moor, _ne rigardante ilin_. -- Kiu vi estas?

Grimm. -- Vi ne rigardas nin? Ĝi estas ni, viaj fidelaj.

Rabisto Moor. -- Ve al vi, se vi estis fidelaj al mi!

Grimm. -- Ni alportas al vi la lastan adiaŭon de via sklavo
Schweizer, -- li jam neniam revenos, via sklavo Schweizer.

Rabisto Moor, _kun eksalto_. -- Sekve vi lin ne trovis?

Schwarz. -- Ni lin trovis malvivan.

Rabisto Moor, _ĝoje eksaltante_. -- Dankon al vi, reganto de ĉiuj
aferoj! Ĉirkaŭprenu min, miaj infanoj! Kompato estu de nun nia
devizo. Sekve ankaŭ tio ĉi pasis, -- ĉio pasis.

(_Novaj rabistoj. Amalio._)

Rabistoj. -- Ho he! ho he! kaptaĵo, belega kaptaĵo!

Amalio, _kun disflugantaj haroj_. -- La mortintoj, ili diras,
releviĝis sub la efiko de lia voĉo... mia onklo viva, en tiu ĉi
arbaro.... Kie li estas? Karolo! Onklo! Ha! (_Ĵetas sin al la
maljunulo._)

Maljuna Moor. -- Amalio! Mia filino! Amalio! (_Premas ŝin en siaj
brakoj._)

Rabisto Moor, _resaltante_. -- Kiu metas tiun ĉi bildon antaŭ miajn
okulojn?

Amalio, _forsaltas de la maljunulo, alsaltas al la rabisto kaj ravite
ĉirkaŭprenas lin_. -- Mi lin havas, ho steloj! Mi lin havas!

Rabisto Moor, _elŝirante sin, al la rabistoj_. -- Ni tuj marŝu for!
La satano min elperfidis!

Amalio. -- Fianĉo, fianĉo, vi deliras! Ha! De ravo! Kial mi estas
tiel sensenta, meze en la kapturna feliĉego mi estas tiel malvarma?

Maljuna Moor, _suprensaltante de la seĝo_. -- Fianĉo? Filino! Filino!
Fianĉo?

Amalio. -- Eterne lia! eterne, eterne, eterne mia! Ho vi potencoj de
la ĉielo! Deprenu de mi tiun ĉi ŝarĝegon de mortiga feliĉego, ke mi
ne pereu sub ĝia premo!

Rabisto Moor. -- Forŝiru ŝin de mia kolo! Mortigu ŝin! mortigu
lin! min! ĉion! La tuta mondo pereu! (_Li volas forkuri._)

Amalio. -- Kien? kio? Amo.... eterneco.... feliĉego, senfineco! kaj
vi forkuras?

Rabisto Moor. -- For, for! Plej malfeliĉa el ĉiuj fianĉinoj! Rigardu
mem, demandu mem, aŭskultu! Plej malfeliĉa el ĉiuj patroj! Lasu min
forkuri de ĉi tie por ĉiam!

Amalio. -- Tenu min! pro la sankta Dio, tenu min! Fariĝas tia malluma
nokto antaŭ miaj okuloj.... Li forkuras!

Rabisto Moor. -- Tro malfrue! Vane! Via malbeno, patro.... Pri nenio
plu min demandu! mi estas... mi... via malbeno... via supozita
malbeno!... Kiu min allogis ĉi tien? (_Li ekpaŝas kun eltirita spado
kontraŭ la rabistojn._) Kiu el vi min allogis ĉi tien, vi kreitaĵoj
de la infero? Pereu do, Amalio! Mortu, patro! Mortu per mi la trian
fojon! Ĉi tiuj viaj savintoj estas rabistoj kaj mortigistoj! Via
Karolo estas ilia hetmano! (_La maljuna Moor falas malviva._) _Amalio
staras muta kaj rigida kiel statuo. La tuta bando profunde silentas._

Rabisto Moor, _alkurante al kverko_. -- La animoj de tiuj, kiujn mi
sufokis meze en ilia ebrieco de amo, de tiuj, kiujn mi frakasis en la
sankta dormo, de tiuj, kiujn.... ha, ha, ha! Ĉu vi aŭdas, kiel la
pulvoturo krakas super la litoj de akuŝantinoj? ĉu vi vidas, kiel la
flamoj atakas la lulilojn de suĉinfanoj! Ĝi estas edziĝofestaj
torĉoj, ĝi estas edziĝofesta muziko.... Ho, li ne forgesas, li scias
interligi... tial for de mi, feliĉego de amo! tial la amo fariĝas por
mi turmentego! Tio ĉi estas redono!

Amalio. -- Ĝi estas vero! Reganto en la ĉielo, ĝi estas vero! Kion
mi faris, mi senkulpa ŝafido? Ĉi tiun mi amis!

Rabisto Moor. -- Ĝi estas pli, ol kiom homo povas elteni. Mi aŭdis
ja, kiel la morto fajfis kontraŭ mi el pli ol mil tuboj, kaj tamen mi
ne cedis eĉ unu paŝon, -- ĉu nun nur mi lernos tremi kiel virino?
tremi antaŭ virino? Ne, virino ne ŝancelos mian fortikecon! Sangon,
sangon! ĝi estas nur kunpuŝiĝo kun virino. Sangon mi devas drinki,
kaj ĉio pasos. (_Li volas forkuri._)

Amalio, _ĵetas sin al lia kolo_. -- Mortigisto! diablo! Mi ne povas
vin forlasi, anĝelo!

Rabisto Moor, _forĵetas ŝin de si_. -- For vi, malica serpento, vi
volas moki furiozulon, sed mi kontraŭstaras al la tirano fatalo...
kio, vi ploras? Ho vi malicaj, malbonaj steloj! Ŝi ŝajnigas kvazaŭ
ŝi ploras, kvazaŭ pri mi ploras iu animo! (_Amalio ĵetas sin al lia
kolo_). Ha, kio ĝi estas? Ŝi ne kraĉas sur min, ne forpuŝas min de
si.... Amalio, ĉu vi forgesis? Ĉu vi scias, kiun vi ĉirkaŭprenas,
Amalio?

Amalio. -- Mia sola, nedisigebla!

Rabisto Moor, _en ekstaza feliĉego_. -- Ŝi min pardonas, ŝi min
amas! Mi estas pura, kiel la ĉiela etero, ŝi min amas! Kun ploro mi
dankas vin, kompatanto en la ĉielo! (_Li falas genue kaj ploras
forte._) La paco de mia animo revenis, la turmentego finiĝis, la
infero plu ne ekzistas... Vidu, ho, vidu, la infanoj de la lumo
ploras ĉe la kolo de la plorantaj diabloj... (_Leviĝante, al la
rabistoj._) Nu, ploru do ankaŭ! Ploru ploru, vi estas ja tiel
feliĉaj.... Ho Amalio, Amalio, Amalio! (_Li alpremiĝas al ŝia buŝo,
ili restas en muta ĉirkaŭpreno._)

Unu rabisto, _kolere elpaŝante_. -- Haltu, perfidulo! Tuj forpuŝu
tiun ĉi brakon aŭ mi diros al vi unu vorton, de kiu ekbruegos en viaj
oreloj kaj viaj dentoj ekfrapos de teruro! (_Li etendas la glavon
inter ambaŭ._)

Maljuna rabisto. -- Rememoru la Bohemajn arbarojn! Vi aŭdas? vi
ŝanceliĝas? la Bohemajn arbarojn memoru! Malfidelulo, kie estas viaj
ĵuroj? Ĉu tiel facile oni forgesas vundojn? Kiam ni oferis por vi
feliĉon, honoron kaj vivon, kiam ni staris kiel muroj, kiam ni kaptis
kiel ŝildoj la batojn, kiuj celis vian vivon, ĉu vi tiam ne levis la
manon por fera ĵuro, ĉu vi ne ĵuris, ke vi neniam nin forlasos,
kiel ni vin ne forlasis? Senhonorulo! Ĵurrompinto! vi volas defali
de ni, ĉar ia senvalora knabino plore blekas?

Tria rabisto. -- Kia abomeninda ĵurrompo! La spirito de la oferita
Roller, kiun vi elvokis kiel atestanton el la regno de mortintoj,
ruĝiĝos pro via malkuraĝeco kaj armita leviĝos el sia tombo, por fari
al vi punon.

La rabistoj, _en tumulta malordo, nudigante siajn cikatrojn_. --
Rigardu ĉi tien, rigardu! Ĉu vi konas ĉi tiujn cikatrojn? Vi estas
nia! per la sango de nia koro ni aĉetis vin kiel servutulon; vi estas
nia, eĉ se la ĉefanĝelo Miĥaelo komencus pro ĉi tio pugnobatadon kun
Moloĥo! Marŝ' kun ni! Ofero por ofero! Amalio por la bando!

Rabisto Moor, _forlasante la manon de Amalio_. -- Finiĝis! Mi volis
returniĝi kaj iri al mia patro, sed la reganto en la ĉielo diris, ke
tiel ne estu. (_Malvarme._) Sencerba malsaĝulo mi estas; kial do mi
volis reveni? Granda pekulo neniam povas reveni, tion mi povis scii
jam de longe.... Estu trankvila, mi vin petas, estu trankvila! tiel
ja estas juste. Mi ne volis tiam, kiam Li min serĉis; nun, kiam mi
Lin serĉas, Li ne volas; ĉu povas esti io pli prava? Ne levu tiel
viajn okulojn... Li ja min ne bezonas. Ĉu Li ne havas sufiĉege da
kreitaĵoj? Se unu estos perdita, ne estas ja io grava por Li, kaj
tiu unu estas mi. Venu, kamaradoj!

Amalio, _penas lin reteni_. -- Haltu, haltu! Unu baton! unu mortigan
baton! Denove forlasita! Eltiru vian glavon kaj kompatu min!

Rabisto Moor. -- La kompato forkuris al la ursoj, -- mi vin ne
mortigos!

Amalio, _ĉirkaŭprenante liajn genuojn_. -- Ho, pro la sankta Dio! En
la nomo de ĉiu kompatemeco! Mi ja ne volas plu amon, mi scias ja
bone, ke tie supre niaj steloj malamike forkuras unu de la alia, --
nur pri morto mi petas! Forlasita, forlasita! Pripensu la tutan
plenan terurecon de tiu ĉi esprimo! Mi ne povas tion ĉi elporti. Vi
vidas ja, ke nenia virino povus tion ĉi elporti. Nur pri la morto mi
petas! Vidu, mia mano tremas! Mi ne havas la kuraĝon, por mem trapiki
min. Min timigas la brilanta akraĵo, -- por vi ĝi estas ja afero
tiel facila, tiel facila, vi estas ja majstro en mortigado, eltiru
vian glavon, kaj mi estos feliĉa!

Rabisto Moor. -- Ĉu vi sola volas esti feliĉa? For, mi ne mortigas
virinon!

Amalio. -- Ha, sufokisto! vi taŭgas nur por mortigi feliĉulojn, --
tiujn, kiuj estas lacigitaj de la vivo, vi preterpasas! (_Ŝi rampas
al la rabistoj._) En tia okazo vi kompatu min, vi lernantoj de la
ekzekutisto! El viaj okuloj elrigardas tia sangavida kompato, ke ĝi
estas konsolo por malfeliĉulo. Via majstro estas vanta, malkuraĝa
fanfaronisto.

Rabisto Moor. -- Virino, kion vi diras? (_La rabistoj sin deturnas._)

Amalio. -- Neniu amiko? eĉ inter ĉi tiuj neniu amiko? (_Ŝi
leviĝas._) Nu, tiam Didono instruu min morti! (_Ŝi volas foriri, unu
rabisto celas kontraŭ ŝin._)

Rabisto Moor. -- Halt'! Ne kuraĝu permesi al vi! La amatino de Moor
devas morti nur de la mano de Moor! (_Li ŝin mortigas._)

Rabisto. -- Hetmano! hetmano! Kion vi faris? Ĉu vi freneziĝis?

Rabisto Moor, _rigardante la kadavron per rigidaj okuloj_. -- Ŝi
estas trafita! ankoraŭ unu momenta konvulsio, kaj ĉio estos
finita.... Nu, rigardu do! Ĉu vi havas ankoraŭ ion por postuli? Vi
oferis al mi vivon -- vivon, kiu plu ne apartenis al vi, vivon plenan
de abomenaĵoj kaj malhonoro, -- mi buĉis por vi anĝelon. Nu, rigardu
do bone! Ĉu vi nun estas kontentaj?

Grimm. -- Vi pagis vian ŝuldon kun procentego. Vi faris, kion neniu
homo farus por sia honoro. Nun venu pluen!

Rabisto Moor. -- Tion vi diras? Ne vere, la vivo de sanktulino por la
vivo de kanajloj estas ŝanĝo ne egala? Ho, mi diras al vi, se ĉiu el
vi irus al la ekzekutejo kaj lasus deŝiri al si per ardanta pinĉilo
unu pecon da karno post alia, kaj la turmentego daŭrus dek unu
somerajn tagojn, ĝi ne egalpezus tiujn larmojn. (_Kun maldolĉa
rido._) La cikatroj, la Bohemaj arbaroj! Jes, jes! ĉi tio kompreneble
devis esti pagita.

Schwarz. -- Trankviliĝu, hetmano! Venu kun ni, ĉi tiu vidaĵo ne
estas por vi. Konduku nin pluen!

Rabisto Moor. -- Atendu, ankoraŭ unu vorton, antaŭ ol ni iros pluen.
Atentu, vi malbonavidaj servistoj de miaj barbaraj ordonoj, -- de la
nuna momento mi ĉesas esti via hetmano. Kun honto kaj abomeno mi
formetas ĉi tie ĉi tiun sangan ordonbastonon, sub kiu vi sentis vin
rajtigitaj fari krimojn kaj makuli la ĉielan lumon per agoj de
mallumo. Iru dekstren kaj maldekstren -- de nun ni neniam havos inter
ni ion komunan.

Rabistoj. -- Ha, malkuraĝulo! kie estas viaj altflugaj planoj? Ĉu
ili estis sapaj vezikoj, kiuj krevas sub la ekspiro de virino?

Rabisto Moor. -- Ho, kia malsaĝulo mi estas, ke mi esperis plibeligi
la mondon per teruraĵoj kaj fortikigi la leĝojn per kontraŭleĝaĵoj!
Mi nomis ĝin venĝo kaj praveco! Mi arogis al mi, ho Dia forto,
forakrigi la breĉetojn de via glavo kaj rebonigi vian partiecon...
sed -- ho vanta infaneco -- nun mi staras ĉe la rando de terura vivo,
kaj plorkriante kaj dentofrapante mi nun ekscias, ke du tiaj homoj,
kiel mi, ruinige renversus la tutan konstruon de la morala mondo.
Pardonu, pardonu la knabon, kiu volis sin enmiksi en viajn aferojn,
-- nur al vi apartenas la venĝo. La manon de homo vi ne bezonas.
Estas vero, ke mi jam ne havas plu la povon rebonigi la pasintaĵon;
jam restas difektita, kio estis difektita; kion mi renversis, tio jam
neniam leviĝos; sed restis al mi ankoraŭ io, per kio mi povas
repaciĝi kun la ofenditaj leĝoj kaj resanigi la skuitan ordon. Ĝi
bezonas oferon -- oferon, kiu videbligus ĝian netuŝeblan majeston
antaŭ la okuloj de la tuta homaro; tiu ĉi ofero estas mi mem. Mi mem
devas morti pro la difektita ordo.

Rabistoj. -- Forprenu de li la spadon -- li volas sin mortigi.

Rabisto Moor. -- Ho vi malsaĝuloj, kondamnitaj al eterna blindeco!
Ĉu vi pensas, ke pekegoj povas esti estingataj per pekego? Ĉu vi
pensas, ke la harmonio de la mondo ion gajnus de tia malpia
dissoneco? (_Li ĵetas al ili malestime siajn batalilojn antaŭ la
piedojn._) Ili havu min vivan. Mi iras mem transdoni min al la manoj
de la justeco.

Rabistoj. -- Enĉenigu lin! Li freneziĝis!

Rabisto Moor. -- Ne, ĉar mi dubas, ke ĝi pli aŭ malpli frue min
trovos, se tion volas la supraj fortoj. Sed povus okazi, ke ĝi kaptus
min dormantan, aŭ atingus min forkurantan, aŭ akirus min per forto
kaj glavo, -- kaj tiam mi perdus eĉ tiun solan meriton, ke mi
propravole mortis por ĝi. Por kio mi, simile al ŝtelisto, plue
kaŝus vivon, kiu jam antaŭ longe laŭ la decido de la ĉielaj
gardantoj estas forprenita de mi?

Rabistoj. -- Lasu lin, li iru! Ĝi estas manio de grandhomeco. Li
volas fordoni sian vivon pro vanta admirado.

Rabisto Moor. -- Oni povus min admiri pro tio. (_Post kelka
meditado._) Mi rememoras, ke venante ĉi tien mi parolis kun iu
malriĉa mizerulo, kiu laboras por taga pago kaj havas dek unu vivajn
infanojn.... Oni anoncis, ke oni donos mil luidorojn al tiu, kiu
liveros vivan la grandan rabiston. Tiu malriĉulo povas ricevi helpon.
(_Li foriras._)


Coulommiers. -- Imp. Paul BRODARD.


Noto de transskribinto:

Mi senrimarke samigis kelkajn malsamaĵojn de komposta stilo, kaj
ĝustigis multajn interpunkciajn eraretojn. Ĝustigon de aliaj
mispresaĵoj registriĝis per html-aj komentoj. Ankaŭ originalajn
paĝkomencojn mi simile registris.




*** End of this LibraryBlog Digital Book "La Rabistoj - Dramo en kvin aktoj" ***

Copyright 2023 LibraryBlog. All rights reserved.



Home