Home
  By Author [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Title [ A  B  C  D  E  F  G  H  I  J  K  L  M  N  O  P  Q  R  S  T  U  V  W  X  Y  Z |  Other Symbols ]
  By Language
all Classics books content using ISYS

Download this book: [ ASCII ]

Look for this book on Amazon


We have new books nearly every day.
If you would like a news letter once a week or once a month
fill out this form and we will give you a summary of the books for that week or month by email.

Title: Elektitaj noveloj
Author: Turgenev, Ivan Sergeevich
Language: Esperanto
As this book started as an ASCII text book there are no pictures available.


*** Start of this LibraryBlog Digital Book "Elektitaj noveloj" ***

  INTERNACIA
  MONDLITERATURO

  Kolekto de la plej famaj verkoj
  el ĉiuj naciaj literaturoj

  FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1923
  ESPERANTO-FAKO



I. S. TURGENEV

ELEKTITAJ NOVELOJ

  El la rusa originalo tradukis
  Alexandra Mexin

  FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1923
  ESPERANTO-FAKO

ĈIUJ RAJTOJ ESTAS REZERVATAJ

PRESEJO BREITKOPF & HÄRTEL, LEIPZIG



TABELO DE ENHAVO

                      Paĝo
  Antaŭparolo kun biografio de Ivan S. Turgenev   7
  Mumu                                           13
  Beĵin-Herbejo                                  50
  Poemetoj en prozo                              77
    Hundo -- Sfinkso -- Egoisto -- Lazurregno --
    Festo en la ĉielo -- Haltu! -- Morgaŭ! Morgaŭ!
    -- Rozo -- Nimfoj.



ANTAŬPAROLO

KUN BIOGRAFIO DE IVAN S. TURGENEV


La librokolekto „Internacia Mondliteraturo“ havas la taskon,
konigi al la Esperantistaro per karakterizaj verkoj la plej famajn
verkistojn de diversaj nacioj. Starante antaŭ la demando, kiu
_rusa_ poeto meritas, kiel unua reprezenti la literaturon de sia
popolo en ĉi tiu libroserio, oni sen hezito donos sian voĉon al
_Ivan Turgenev_; ĉar lin antaŭ ĉiuj honoras la ĝenerala juĝo, ke li
estas inter la rusaj verkistoj „la plej klasika“. Krome oni nomis
lin ankaŭ „la plej eŭropa“, aludante per tio, ke Turgenev estis la
arta reprezentanto de la „Okcidentemuloj“, rusa partio politika kaj
literatura, kiu volis enigi en Ruslandon la tuteŭropan modernan
kulturon kun ĝiaj klereco kaj liberecaj ideoj. Pro tio neruso plej
bone komencos la studadon de la rusa literaturo per ĉi tiu poeto,
ĉar liaj pensmaniero kaj stilo estas por ĉiu klaraj kaj facile
kompreneblaj, kaj li kvazaŭ sur oportuna vojo enkondukas en la
fremdecan regnon de la rusa animo.

La epoko, en kiu ekverkis Turgenev, estas ĉefe karakterizita per la
mizera stato de sklaveco, en kiu vivis grandega parto de la rusa
popolo. Regis tiam ankoraŭ la malbeninda sistemo de l’ servuto, kiu
subigis ĉiujn sociajn rilatojn al siaj kruelaj leĝoj. Sub la „servuta
rajto“ ekzistis nur du precipaj klasoj: sinjoroj kaj servutuloj. La
rusa regnestraro sub Nikolaj Ia celis per ĉiuj rimedoj daŭrigi kiel
eble plej longe tiun staton. Tial ĝi malpermesis kaj persekutis ĉion,
kio povus -- rekte aŭ malrekte -- akceli la forigon de la servuto.
Per feraj manoj la registaro retenis la kamparanojn, kiuj aspiris la
liberecon, kaj same la sklavposedantojn, kiuj mem protestis kontraŭ
la indigninda sklaveco de siaj sampopolanoj. Estis sinjoroj, kies
konscienco ne permesis al ili ĝui komfortan vivadon, kiam apud ili
suferis homoj, sur kies sango kaj larmoj apogiĝis la „civilizacio“ de
tiu epoko.

Tamen tre forte staris ankoraŭ la muroj de la sklaveco kaj
nerompeblaj ŝajnis la katenoj de l’ mallibero. La ribeloj de la
servutuloj estis subpremataj per pafiloj kaj kanonoj, kaj malfortaj
estis la voĉoj de tiuj servutsinjoroj, kiuj -- kvankam hontante pri
la malhonesteco de la aĉetado, vendado kaj ekspluatado de homoj kiel
de bestoj -- tamen ne riskis malkaŝe kaj kuraĝe _agi_ kontraŭ tiu
profunde enradikiĝinta institucio. Sed ekstaris aliaj -- noblaj kaj
bravaj filoj de Ruslando, kiuj ne povis toleri senage tiun hontegon
kaj laŭte protestis kontraŭ la servuto je la nomo de vera amo al sia
patrolando, je la nomo de la piedpremitaj homrajtoj. Ivan Turgenev
apartenis al tiuj noblaj kaj bravaj homoj.

_Ivan Sergejeviĉ Turgenev_ (1818-1883) naskiĝis en la urbo Orel,
en riĉa nobela familio. Sian infanaĝon li pasigis en la granda
vilaĝobieno Spasskoje-Lutovinovo, kiu apartenis al lia patrino. En
tiu tempo estis kutimo en la nobelaj familioj, inviti eksterlandajn
edukistojn. Tial la juna Turgenev havis guvernantojn francajn
kaj germanajn kaj parolis perfekte tiujn du lingvojn. Malgraŭ la
senzorga, luksa vivo la juna Turgenev ne estis feliĉa. Li tro frue
rimarkis la malgajan sorton de la servutularo, bedaŭrinde en sia
hejmo mem. Lia patrino estis kruela al la servutularo kaj hejma
servistaro. Por ĉiam en la juna animo de la estonta eminenta verkisto
restis la malgajaj okazintaĵoj el la vivo de la kamparanoj, la
sklavoj de la sinjoroj. Dekunujara Turgenev estis sendata al Moskvo
en edukejon, kie li perfekte ellernis ankaŭ la anglan lingvon.
Dekkvinjara li jam iĝis studento de la Moskva universitato, kie li
studis historion kaj filologion. Sed baldaŭ li estis devigata reveni
en la vilaĝon, ĉar lia patro mortis.

Unu jaron Turgenev pasigis en la bieno de sia patrino. Iliaj
interrilatoj malboniĝis pro tio, ke Turgenev ne povis toleri ŝian
kruelan konduton al la servutularo, kaj la fiera, despotema nobelino
ne ŝatis la humanajn ideojn de sia filo. Turgenev forlasis la
hejman vilaĝon por viziti la Peterburgan universitaton. Atinginte
la gradon de kandidato, li vojaĝis en la jaro 1838a al Germanlando
kaj studis ĉe la Berlina universitato klasikan filologion, historion
kaj filozofion. Reveninte en sian patrujon post du jaroj, Turgenev
definitive disiĝis de sia patrino, rifuzis monrimedojn de ŝi kaj
komencis vivi de siaj literaturaj laboroj.

Turgenev dediĉis en la komenco de sia literatura agado sian grandegan
verkistan talenton al la priskribo de la malgaja vivado de la
servutularo. Liaj rakontoj el la kamparana vivo aperis en la jaro
1852a sub la titolo: „Memoraĵoj de ĉasisto“. La libro faris tre
grandan impreson sur la legantojn kaj fondis lian famon. Kun veremo
Turgenev kuraĝe montras en ĝi la hontindan sklavostaton de milionoj
da rusoj. La caro Aleksander IIa, tiam ankoraŭ kronprinco, tre ŝatis
la libron de Turgenev. La bela rakontaro sendube akcelis multe la
liberigon de la kamparanoj en la jaro 1861a.

En la jaro 1856a Turgenev transloĝiĝis en Parizon, kie li restis
ĝis sia morto. Tie li skribis siajn rimarkindajn romanojn: „Nobela
nesto“, „Patroj kaj infanoj“ kaj aliajn. Krom admirinda beleco de la
lingvo kaj de la stilo, krom la arto belege priskribi ia naturon,
la verkoj de Turgenev estas plenaj de humanaj ideoj. Tiu ĉi granda
verkisto alvokas la kompaton al ĉiuj malfeliĉuloj kaj persekutatoj,
la amon al ĉio nobla kaj ideala. Mortinte en la jaro 1883a en
Bougival apud Paris, Turgenev estis enterigata en Peterburgo, en la
famkonata tombaro Volkova, kie ripozas apud li en eterna dormado
ankaŭ aliaj eminentaj kaj noblaj filoj de la rusa lando ...

Baldaŭ Turgenev iĝis famglora ankaŭ en eksterlando. Eminentaj aŭtoroj
skribis pri li kaj liaj verkoj: Daudet, Renan, Carlyle k. a. --
Turgenev estis amiko de Merimée, Flaubert, Rolstown kaj Tennyson. --
Li apartenas al la tuta homaro!

La noveloj de Turgenev, kiujn mi elektis por ĉi tiu libro, apartenas
al diversaj periodoj de lia verkado.

La novelo „_Mumu_“ aperis en la jaro 1852a. Sub ĝia arta vesto
kaŝiĝas akra kritiko kontraŭ la socia institucio, kiu permesis la
sklavigon de homo per alia homo. Kaprica maljuna nobelino forprenas
de liaj terkulturaj laboroj surdmutan grandegulon, Gerasim, kaj
destinas lin kortgardisto por sia domo en Moskvo. Apenaŭ kutimiĝinte
al la nova vivo en la grandurbo, la soleca Gerasim ekamas la humilan,
simplaniman lavistinon Tatjana. Sed, laŭ ordono de la sinjorino,
Tatjana estas edzinigata kun drinkemulo. Poste Gerasim koraliĝas
al la hundeto Mumu, kiun li trovis kaj prenis kun si, sed ree la
sinjorino, al kiu la hundeto de ŝia servutulo ne montris la atenditan
respekton, ĉagrenas la bonkoran mutulon, ordonante forigi la hundon.
Fine Gerasim devas mem dronigi sian karulon. La angla verkisto
Carlyle nomis la novelon „Mumu“ la plej kortuŝa el ĉiuj rakontoj,
kiujn li iam legis.

La dua rakonto „_Beĵin-Herbejo_“ estas prenita el la libro
„Memoraĵoj de ĉasisto“, aperinta en la jaro 1852a. Ĉasante Turgenev
pasigas la nokton sur la Beĵin-Herbejo en la societo de kamparanaj
knaboj, kiuj dumnokte gardas paŝtiĝantajn ĉevalojn. La simpla elkora
babilado de la knaboj konigas al ni rusajn superstiĉojn, kiuj devenas
parte de la malklereco -- la kamparanoj ne povas klarigi naturajn
fenomenojn -- parte estas restaĵoj de la idolana religio, kiu
strange intermiksiĝas en kredoj kaj ritoj kun la kristana. -- La bela
rakonto estas kvazaŭ kadrumita de admirinda naturpriskribo.

Kiel fina akordo sonas la lirikaj „_Poemetoj en prozo_“, aperintaj
en la jaro 1881a. La lacanima majstro esprimas en ili krom altaj
tuthomaraj ideoj ankaŭ siajn proprajn personajn sentojn, meditas pri
sia sorto, pri morto kaj senmorteco.

Alexandra Mexin.



MUMU


En unu el la stratoj malproksimaj de la centro, en Moskvo, en griza
domo, kun blankaj kolonoj, interetaĝo kaj kurbiĝinta balkono, loĝis
iam nobela vidvino kun multnombra hejmanaro. Ŝiaj filoj havis
oficon en Peterburgo, ŝiaj filinoj estis edziniĝintaj; ŝi eliradis
malofte el sia domo kaj en soleco pasigis la lastajn jarojn de sia
avara, enuiga maljunaĝo. Jam delonge preterpasis ŝia tago, sengaja,
malserena; sed ŝia vespero estis pli malluma ol la nokto mem.

El ŝia tuta servantaro la plej rimarkinda persono estis la
kortgardisto Gerasim, viro altkreska, grandegulo, sed naskita
surdmuta. La sinjorino prenis lin el la vilaĝo, kie li vivis sola, en
malgranda „izba“[1], loĝante dise de siaj fratoj. Li fervore plenumis
siajn devojn, kiel servutulo.

Eksterorde fortega, li laboris kvaroble pli ol iu alia -- li estis
kapabla je ĉiu laboro. Estis ĝojo observi lin, kiam li plugis:
kunpremante per siaj grandegaj manplatoj la plugilon, li ŝajne
sen helpo de sia ĉevalo tratranĉis la elastan terbruston. Aŭ, dum
la falĉado, li tiel ege skuadis la falĉilon, kvazaŭ li forfalĉus
betulojn kune kun la radikoj. Kiam li rapide, senhalte draŝis per
triarŝinlonga draŝilo, tiam moviĝis kiel leviloj la longformaj kaj
malmolaj muskoloj de liaj ŝultroj. Pro ĉiama silento lia laborado
ŝajnis solene grava. Li estis bravulo kaj ĉia fraŭlino volonte
edziniĝus kun li, se li ne estus surdmutulo.

Tiun Gerasim-on oni venigis al Moskvo, aĉetis por li botojn; je
la somero oni kudris por li kaftan-on[2], je la vintro-felpelton,
enmanigis al li ŝovelilon kaj balailon -- kaj li ricevis la oficon de
kortgardisto.

Ne plaĉis al li komence lia nova vivmaniero. De sia infanaĝo li estis
kutimita al kampaj laboroj, al kamparana vivado. Fremda inter aliaj
homoj pro sia malfeliĉo, li elkreskis muta, fortikega, kiel arbo sur
fekunda grundo. Translokita en la urbon, li ne komprenis, kio al li
okazis. Li enuis, ne komprenante ion, kiel nenion komprenas juna
sanplena bovo, kiun oni ĵus forprenis de la kampo, kie li paŝtiĝis
en longkreska suka herbo, forprenis, metis en vagonon fervojan kaj
jen -- oni ĝin forveturigas, surŝutante ĝian grasdikan korpon per
fumo, per fajreroj, per onda vaporo; rapidege oni forigas ĝin, brue,
knare -- sed kien -- tion nur Dio scias!

Sian novan okupon Gerasim, post pena kampara laborado, komparis je
amuzo. Post duonhoro lia laboro estis farita, kaj li ree senokupe
haltis meze de la korto; li observis mirigite, malfermante la buŝon,
ĉiujn preterpasantojn, kvazaŭ li volus fine ekscii de ili la solvon
de sia enigma situacio.

Aŭ li sin kaŝis ien, en angulon, kaj forĵetinte malproksimen la
balailon kaj ŝovelilon, li kuŝigis sin, tuŝante la teron per sia
vango, kaj restis senmove dum kelke da horoj, kiel kaptita besto.

Sed la homo kutimiĝas al ĉio, kaj ankaŭ Gerasim kutimiĝis fine al la
urba vivado. Li ne havis tro da okupo: lia ofico konsistis en tio,
ke li devis purigi la korton, dufoje ĉiutage venigi la barelon kun
akvo, provizi la domon je ligno kaj dishaki ĉi tiun, ankaŭ por la
kuirejo, ne enlasi fremdulon kaj dumnokte gardi la korton.

Verdire, li fervore plenumis sian devon: nek ligneron, nek balaaĵon
oni povis trovi en la korto.

Se restis en la pluvokoto ie la ĉevalaĉo, kiu tiris la akvobarelon,
li ne nur la ĉaron, sed eĉ la ĉevalon per unu movo de siaj ŝultroj
forpuŝis. Aŭ li hakis lignon: la hakilo sonoris en liaj manoj, kiel
vitro, ĉiuflanken flugis ligneroj, ŝtipetoj. Kio koncernis fremdulojn
-- li, unu nokton, kaptinte du ŝtelistojn, tiel frapis unu kontraŭ
la alia per la fruntoj, ke post tio oni eĉ ne bezonis konduki ilin
en la policejon. Pro tio ĉiuj en la kvartalo tiel lin timegis, ke
preterpasantaj eĉ dumtage fremduloj, ne friponoj, ekvidante la
teruran kortgardiston, faris timgestojn kaj lin krivokis, kvazaŭ li
povis ilin aŭdi.

Kun la servantaro Gerasim ne estis tro amikema, -- ili lin timis --
sed tamen li konsideris ilin „siaj“.

Ili interkompreniĝis helpe de signoj; -- li plenumis akurate ĉiujn
ordonojn, sed konsciis siajn rajtojn, kaj neniu kuraĝis okupi lian
lokon ĉetable. Ĝenerale, Gerasim estis severmora, serioza kaj ŝatis
ordon en ĉio. Li eĉ al la kokoj ne permesis lukti: ekvidante tion,
li tuj kaptis ilin je la piedoj, turnis ilin dekfoje en la aero kaj
disigis ilin. En la korto de la sinjorino troviĝis ankaŭ anseroj;
ansero estas, kiel oni scias, birdo serioza, meditema. Gerasim ilin
estimis, li vartis kaj manĝigis ilin; li mem similis je ia gravmiena
viransero.

Kiel loĝejon oni destinis por li la ĉambreton super la kuirejo,
kiun li aranĝis mem, laŭ sia plaĉo. Li konstruis mem sian liton el
kverkbretoj sur kvar ŝtipegoj -- vere gigantecan liton: ĝi ne estus
kurbiĝinta eĉ sub centpuda ŝarĝo[3].

Sub la lito staris forta kestego kaj en la angulo -- tableto
samspeca. Ĉe la tableto -- la tripieda seĝo, malalta, tiel
solidedaŭra, ke Gerasim ĝin levis, faligis kaj nur ridetis.

Li fermis sian ĉambreton per seruro simila je kalaĉeto, nur nigra; la
ŝlosilon de tiu seruro Gerasim ĉiam portis sur sia zonumo.

Li ne ŝatis, ke oni venas al li.

Tiel forpasis unu jaro, post kies fino io okazis al Gerasim.

La maljuna sinjorino, kies korton gardis Gerasim, laŭ malnovaj
kutimoj, havis multnombran geservistaron. En ŝia domo estis ne nur
lavistinoj, kudristinoj, meblistoj, tajloroj kaj tajlorinoj, sed
ankaŭ ĉevalarmajisto. Li, krome kuracis bestojn kaj kortanojn[4].
Li estis domkuracisto por la sinjorino, ankaŭ estis botisto, kiun
oni nomis Kapiton Klimov, drinkemulo. Klimov opiniis sin mem -- homo
ofendita, ne ŝatata laŭ sia indeco, klerulo. Li pensis, ke li devus
loĝi en la ĉefurbo, ne en Moskvo, senokupe, en ia forgesita angulo.
Se li drinkis, li tion faris pro ĉagreno, kiel li mem klarigis,
akcentante ĉiun vorton kaj frapante sian bruston.

Unu fojon la sinjorino konversaciis pri li kun sia ĉambelano Gavrila,
kiu ŝajne jam ĉe la naskiĝo estis destinita por esti ĉefa persono, se
oni juĝis laŭ liaj flavaj okuletoj kaj la nazo, simila je anasbeko.

La sinjorino bedaŭris la malbonmoralecon de Kapiton, kiun
antaŭvespere oni trovis ie sur la strato.

„Jen, Gavrila“, ŝi ekparolis subite, „ĉu ni lin edzigu, kion ci
pensas? Eble li serioziĝos.“

„Kial do lin ne edzigi? Tre bone tio estos“, respondis Gavrila.

„Jes, sed kiu konsentos edziniĝi kun li?“

„Kompreneble, sed laŭ via deziro. Li tamen estas al io taŭga. Ni ne
malesperu.“

„Ŝajne Tatjana al li plaĉas.“

Gavrila volis ion kontraŭdiri, sed kunpremis la lipojn.

„Jes, li svatiĝu je Tatjana“, decidis la sinjorino, flarante tabakon
plezure. „Ĉu ci aŭdas?“

„Laŭ via ordono“, diris Gavrila kaj foriris.

Reveninte en sian ĉambron (ĝi troviĝis en la flank-konstruaĵo
kaj en ĝi estis amasigitaj forĝumitaj kestoj), Gavrila unue
forsendis sian edzinon, poste sin sidigis ĉe la fenestro kaj
enpensiĝis. La neatendita ordono de la sinjorino starigis antaŭ li
malfacilan taskon. Fine li ekstaris kaj venigis Kapiton-on. Kapiton
estis veninta ... Sed antaŭ ol ni komunikos al la legantoj ilian
konversacion, ni opinias necesa, rakonti per nemultaj vortoj pri
Tatjana, kun kiu estis devigita edziĝi Kapiton, kaj pri tio, kial la
ordono de la sinjorino embarasis la ĉambelanon.

Tatjana, lavistino (ŝi estis lerta kaj lavis nur delikatajn
tolaĵojn), estis dudekokjara virino, eta, maldika, blonda, kun
makuletoj sur la maldekstra vango. Makuletoj, kun kiuj oni naskiĝas
sur la maldekstra vango, estas malbona antaŭsigno en Ruslando --
la antaŭdiro de la malfeliĉa vivo ... Tatjana ne povis laŭdi sian
sorton. De sia junaĝo ŝi estis maldorlotita; ŝi laboradis pene, ne
vidante ian kareson.

Oni vestigis ŝin iel. Ŝi ricevis mizeran salajron. Ŝi preskaŭ
ne posedis parencaron: ia maljuna ŝlosilgardisto, forlasita en
kamparbieno pro netaŭgeco, estis ŝia onklo, aliaj ŝiaj onkloj estis
kamparanoj -- jen ĉio. Oni ŝin opiniis iam belulino, sed ŝia beleco
tre frue foriĝis. Ŝi estis tre humila, homtima; pri si mem ŝi
sentis indiferenton, aliaj ŝin teruris. Ŝi pensis nur pri unu
afero: fini ŝian laboron ĝis la fiksita horo, neniam parolis kun iu
kaj tremetadis pro la nomo nur de la sinjorino, kvankam tiu apenaŭ
ŝin konis laŭvide. Kiam oni venigis Gerasim-on el la kamparo, ŝi
preskaŭ svenis pro teruriĝo, ekvidante lian grandegan figuron. Ŝi
ĉiam evitis renkonti kun li, ŝi eĉ fermis la okulojn, kiam hazarde
ŝi preterkuris lin, rapidante el la domo en la lavejon. Gerasim
komence tute ne atentis ŝin. Poste li ridetadis, ŝin renkontante,
poste ŝin longe fiksrigardadis kaj fine -- ekamis ŝin. Ŝi plaĉis
al li pro kio -- Dio tion scias: ĉu pro ŝia milda vizaĝesprimo,
ĉu pro la timemo de ŝiaj movoj. Unu fojon ŝi trapasis la korton,
singardeme tenante en disstarigitaj fingroj amelumitan bluzeton de
la sinjorino -- iu ekkaptis forte ŝian kubuton. Ŝi returniĝis,
ekkriis -- malantaŭe staris Gerasim. Malsaĝe ridante kaj karese
muĝante, li aletendis mielkuketon kokforman kun orumitaj vosto kaj
flugiloj. Ŝi volis rifuzi, sed li perforte ĝin enŝovis en ŝian
manon, kapbalancis, foriris kaj, rigardante reen, ankoraŭfoje ekmuĝis
ion amikecan. Depost tiu tago li ŝin sekvis: kien ajn ŝi iris, ŝi ĉie
vidis lin antaŭ si. Li renkonte ridetis, eltiris rubandon, kaŝitan
ĉebruste, kaj ĝin donacis al ŝi, forviŝis antaŭ ŝi la polvon per
la balailo. La malfeliĉa fraŭlino estis tre embarasita pro tio.
Baldaŭ ĉiuj domanoj eksciis pri la faroj de la muta kortgardisto.
Tatjana estis kvazaŭ surŝutata de mokvortoj, eldiroj, ŝin trafantaj,
pikaludoj. Sed neniu tamen kuraĝis mokaĉi pri Gerasim: li ne ŝatis
ŝercojn; ankaŭ ŝin oni ne maltrankviligis en lia ĉeesto. Nevole la
fraŭlino estis de li protektata. Kiel ĉiuj surdmutuloj, li estis
tre komprenema kaj tuj rimarkis, ke oni mokas pri li aŭ ŝi. Unu
fojon, dum la tagmezmanĝo, la ĉambelanino insultis Tatjana-n tiel,
ke la kompatindulino preskaŭ estis ekploronta pro ĉagreno. Subite
Gerasim leviĝis, etendis sian brakon, metis sian manegon sur la
kapon de la ĉambelanino kaj tiel malafable, furioze rigardis ŝin, ke
ŝi kurbiĝis super la tablo. Ĉiuj eksilentis. Gerasim prenis ree la
kuleron kaj daŭrigis sorbmanĝi la brasiksupon. „Jen -- muta diablo,
arbarkoboldo“[5], duonvoĉe ĉiuj balbutis, -- la ĉambelanino levis sin
kaj foriris en la servistinejon.

Aliafoje, rimarkinte, ke Kapiton, tiu Kapiton, pri kiu mi ĵus
rakontis, tro amindume konversaciis kun Tatjana, Gerasim faris al li
fingrosignon, ke li alproksimiĝu, kondukis lin en la veturilejon; tie
li, preninte la pinton de la timono, neforte, sed signifplene minacis
per ĝi.

Ĉi ĉion li faris nepunate. Vere, la ĉambelanino, enirinte la
servistejon, tuj svenis kaj ĝenerale tiel lerte agis, ke la saman
tagon la maldelikata agado de Gerasim estis raportita al la
sinjorino. Sed kaprica maljunulino, ŝi je ofendiĝo de la ĉambelanino,
nur ekridis kaj igis ŝin ree kaj ree montri -- „kiel li cin
mallevigis per sia tro peza mano“; sekvantan tagon ŝi sendis al
Gerasim unu rublon. Ŝi lin ŝatis kiel fidelan, fortikan gardiston.
Gerasim timis ŝin, sed tamen li esperis je ŝia favoro kaj intencis
jam, iri al ŝi kun la peto, permesi al li edziĝi kun Tatjana. Li
atendis nur novan kaftanon por aperi decaspekta antaŭ la sinjorino;
la kaftanon al li promesis la domestro. Sed subite la sinjorino
decidis edzinigi Tatjana-n kun Kapiton.

La leganto nun facile komprenas la kaŭzon de la embaraskonfuziĝo,
kiun sentis Gavrila post la interparolado kun la sinjorino. „La
sinjorino“, li pensis, sidante ĉe la fenestro, „certe favoras
Gerasim-on (Gavrila tion bone sciis kaj tial li mem jesigis ĉion,
kion faris Gerasim), sed tamen -- li estas homestaĵo senparola. Ĉu
estas eble raporti al la sinjorino, ke Gerasim amindumas Tatjana-n?
Ankaŭ estas ĝuste: ĉu li estas konvena edzo? Aliaflanke, se tiu
arbardiablo -- ke Dio min pardonu -- ekscios, ke oni edzinigos
Tatjana-n kun Kapiton, li ja ĉion disbatos en la domo! Verdire! Oni
ja ne povas al li ĉion klarigi. Lin ja, tiun diablon, -- pekis mi,
pekulo[6] -- neniel oni konsentigos!“

Kapiton aperis kaj la meditado de Gavrila estis interrompita. La
malserioza botisto eniris, kunmetis la brakojn malantaŭe, senĝene sin
apogante al elstaranta murangulo ĉe la pordo, krucforme metis siajn
piedojn kaj skuis sian kapon: „Jen mi estas. Kion vi bezonas?“

Gavrila ekrigardis Kapiton-on kaj ekfrapis la fenestrokadron. Kapiton
nur iomete duonfermis siajn plumbkolorajn okuletojn, sed ne mallevis
ilin; li eĉ ekridetis kaj gladtuŝis per la mano siajn blankaspektajn
harojn, erinace disstarantajn: „Nu, jen mi. Kial vi rigardas?“

„Bele ci aspektas“, elparolis Gavrila kaj silentis. „Belaspekta ci
estas. Kontraŭ tio oni povas nenion diri.“

Kapiton nur movis la ŝultrojn. „Ĉu ci estas pli bela?“ pensis li.

„Nu, rigardu cin mem, nu, rigardu“, krivoĉe daŭrigis Gavrila; „nu, je
kiu ci similas?“

Kapiton trankvile rigardis sian eluzitan, disŝiritan surtuton, siajn
flikitajn pantalonojn, atente observis la truojn sur la ŝuoj, --
precipe tiun ŝuon, sur kies pinton tiel dande sin apogis lia dekstra
piedo, kaj ree fiksrigardis la ĉambelanon.

„Kio do?“

„Kio?“ ripetis Gavrila. „Kio? Ci ankoraŭ demandas: kio? Al diablo ci
similas, -- pekis mi, pekulo -- jen, al kiu ci similas.“

Kapiton rapide ekpalpebrumis.

„Insultu nur, vi insultu, Gavrila Andrejiĉ“, ree pensis li.

„Ci ja ree estis ebria“, komencis Gavrila, „ree? He, nu, respondu
do!“

„Mi ĝuis alkoholajn trinkaĵojn pro mia malfortika sanstato --
efektive“, rediris Kapiton.

„Pro cia malfortika sanstato ... Eble pro tio, ke ci estas ne sufiĉe
punata -- jen pro kio ... Kaj ci instruiĝis en Peterburgo ... Multon
ci tie lernis! Nur nenionfarante ci manĝas la panon!“

„En tiu ĉi kazo, Gavrila Andrejiĉ, min prijuĝu nur sola Disinjoro
-- neniu alia. Li sola scias, kia homo mi estas en la mondo, ĉu mi
efektive manĝas mian panon nenionfarante. Konsidere la ebriecon --
ankaŭ en tiu kazo ne mia estas la kulpo -- estis kunulo mia, kiu
allogis min ... poste li foriris, ruze, kaj mi...“

„Kaj ci restis, ansero, sur la strato. Ho, ci, pereinto! Nu, ne
pri tio temas,“ daŭrigis la ĉambelano, „sed jen pri kio. Plaĉas al
la sinjorino,“ li iomete silentis, „al la sinjorino plaĉas, ke ci
edziĝu. Ĉu ci aŭdas? Ŝi supozas, ke ci serioziĝos, edziĝonte. Ĉu ci
komprenas?“

„Kial do ne kompreni?“

„Nu, jes ... Laŭ mia opinio pli bone estus -- cin teni severe. Sed
tio estas la afero de la sinjorino. Nu, ĉu ci konsentas?“

„La edziĝo estas tre bona afero por la homo, Gavrila Andrejiĉ.
Miaflanke, mi plezure, agrable, konsentas.“

„Nu, jes,“ rediris Gavrila en pensoj, „verdire, tiu ĉi homo parolas
laŭorde. -- Nur jen kio -- fianĉinon oni trovis por ci ne tro bonan.“

„Kiun, permesu demandi?“

„Tatjana-n.“

„Tatjana-n?“

Kapiton pro miriĝo malfermegis okulojn kaj deiris de la muro.

„Nu, kial ci maltrankviliĝis? Ĉu ŝi ne plaĉas al ci?“

„Kial ne plaĉas? Si estas fraŭlino deca, laborema, trankvilmora. Sed
vi ja mem scias, Gavrila Andrejiĉ, li ... la arbardiablo, la stepa
monstro ... li ja ŝin...“

„Mi scias, fratulo, mi ĉion scias,“ tedite interrompis lin la
ĉambelano ... „sed ja...“

„Do, estu malsevera, Gavrila Andrejiĉ, li ja min mortigos, je Dio,
li min mortigos, kiel muŝon li min mortbatos manmove ... Li ja
havas manon -- bonvolu vi mem rigardi, kian manon li havas -- vere,
la manon kiel Minin kaj Poĵarskij[7]. Li, mutulo, batas kaj mem
ne aŭdas, kiel li frapas! Svingas pugnegojn, kvazaŭ en sonĝo! Ne
estas eble trankviligi lin, kiel? Ĉar li, vi mem scias, estas surda
kaj krome stulta, kiel kalkano. Li ja estas besto, idolo, Gavrila
Andrejiĉ ... pli terura ol idolo. Kiel tremolarbo li estas ... Kial
do mi suferu pro li? Certe, al mi nun ĉio estas negrava, -- mi
kutimis al ĉio, mi toleras ĉion, mi ne estas postulema -- sed tamen
mi estas -- homo, ne, verdire, ia sentaŭgaĵo...“

„Mi scias, mi scias, ne priskribu tro...“

„Disinjoro mia“, flamarde daŭrigis la botisto, „kiam do venos fino
al mia turmento? Kiam, ho, Disinjoro? Malfeliĉulo mi, veulo! Kia
estas mia sorto, se oni konsideras! En junaĝo batis min mia mastro --
germano, -- en plej bela aĝo -- batadis min mia frato, -- fine, jen
kion mi ĝisvivis en mia maturaĝo...“

„He, ci, molanimulo,“ diris Gavrila, „kial ci detale pri ĉio
rakontas? Verdire?“

„Kial, Gavrila Andrejiĉ? Mi ne timas batojn, Gavrila Andrejiĉ. Se mia
sinjoro min punas, poste li min publike salutas -- mi tamen restas
homo. Sed suferi pro tiu...“

„Nu; iru for“, senpacience interrompis lin Gavrila.

Kapiton foriris.

„Se li ne estus,“ kriis post li la ĉambelano, „ĉu vi mem konsentus?“

„Mi eldiras mian konsenton“, diris Kapiton kaj malaperis. La
elokventeco ne forlasadis lin eĉ en la plej malagrabla situacio.

La ĉambelano paŝis iomete tra la ĉambro.

„Nu, venigu nun Tatjana-n“, fine diris li.

Post kelke da tempo Tatjana nelaŭte eniris kaj haltis sur la sojlo.

„Kion vi ordonos, Gavrila Andrejiĉ?“ diris ŝi, apenaŭ aŭdeble. La
ĉambelano fikse rigardis ŝin.

„Nu,“ diris li, „ĉu ci, Tanjo, volas edziniĝi? La sinjorino elektis
por vi la fianĉon.“

„Mi obeas, Gavrila Andrejiĉ. Kiun do la sinjorino destinis kiel
fianĉon por mi?“

„Kapiton-on, la botiston.“

„Mi obeas.“

„Li estas malseriozulo, verdire. Sed la sinjorino en tiu okazo
esperas, ke ci...“

„Mi obeas.“

„Nur jen -- malŝanco ... tiu surdulo, Geraĉjo, li ja cin amindumas.
Kiel ci alsorĉis tiun urson? Li ja kapablas cin mortigi, tiu urso...“

„Li min mortigos, Gavrila Andrejiĉ, nepre mortigos.“

„Li mortigos cin ... Nu, tion ni ankoraŭ vidos ... Ci diras -- li
mortigos? Ĉu li rajtas cin mortigi, prijuĝu ci mem?“

„Mi ja ne scias, Gavrila Andrejiĉ, ĉu li rajtas aŭ ne...“

„Jen kia ci estas! Ĉu ci ion al li promesis?“

„Kion vi deziras?“

La ĉambelano iomete silentis kaj pensis: „Modesta ci estas! -- Nu,
bone,“ li aldiris, „ni priparolu ankoraŭ tion, nun foriru, Tanjo; mi
vidas, ke ci vere estas humilulino.“

Tatjana returnis sin, apogis sin facile je la pordkadro kaj foriris.

„Eble la sinjorino morgaŭ jam estos forgesinta pri tiu geedziĝo,“
pensis la ĉambelano, „eble mi vane estas maltrankvila. Ni ja la
tumultulon pacigos ... se io okazos -- mi tuj sciigos la policon ...
Ustinja Fedorovna,“ ordonis li laŭtvoĉe al sia edzino, „klopodu vi
pri la samovaro[8], mia respektindulino.“

Tatjana dum tiu tuta tago ne eliris el la lavejo. Komence ŝi
ekploris, poste -- forviŝis la larmojn kaj laŭkutime laboris. Kapiton
ĝis malfrua nokto sidis en la drinkejo kun iu kunulo malafablaspekta
kaj rakontis al li detale -- kiel li loĝis en Peterburgo ĉe ia
sinjoro. Tiu sinjoro estis tre talenta, sed observis tro la ordon
kaj havis unu malbonan econ: li tro inklinis al drinkado kaj ĉiel
amindumis virinojn ... La malafabla kunulo jesis; sed kiam Kapiton
al li anoncis, fine, ke li, pro ia okazo, intencas morgaŭ sin
memmortigi, la malafabla kamarado diris, ke jam estas tempo dormi.
Ili disiĝis maldelikate kaj silente.

Sed la esperoj de la ĉambelano ne efektiviĝis. La sinjorinon
priokupis tiom la intenco, edzigi Kapiton-on, ke ŝi eĉ dumnokte
pri tio konversaciis kun unu el siaj akompanistinoj[9]. Tiu ĉi
akompanistino loĝis en la sinjorina domo nur por pasigi la nokton kun
la dommastrino, se tiu ne povis dormi; la fraŭlino dormis dumtage
kiel nokta veturigisto.

Kiam Gavrila venis al la sinjorino post la matenmanĝo, kun la
raporto, ŝia unua demando estis: „... kaj la geedziĝo? Ĉu la afero
sukcesos?“ Li kompreneble respondis, ke jes, ke Kapiton hodiaŭ venos
ŝin saluti. La sinjorino ne fartis bone; ŝi ne longe okupis sin pri
la aferoj.

La ĉambelano revenis hejmen kaj kunvokis konsilantaron. La afero,
sendube, postulis apartan pridiskutadon. Tatjana ne kontraŭdiris
ion, sed Kapiton laŭtvoĉe anoncis, ke li havas nur unu kapon, sed
ne du, nek tri ... Gerasim severe, rapidrigarde observis ĉiujn, ne
forlasis la peronon de la servistinejo kaj, ŝajne, antaŭsentis, ke
oni konspiras ion por li malbonan. La kunvenintoj (en ties nombro
ĉeestis maljuna bufedestro, nomita onklo Ĥvost, kiun ĉiuj respekte
demandis pri konsiloj, kvankam li ne respondadis ion alian ol „jen
ĝi kiel“ aŭ „jes, jes! -- jes, jes!“) komencis per tio, ke ili, por
en ĉiu kazo eldanĝerigi lin, enfermis Kapiton-on en la ĉambreton, kie
staris akvopuriga maŝino. Oni komencis fervore pripensi. Certe, estis
facile agi perforte, -- sed -- ke Dio antaŭgardu -- la sinjorino
maltrankviliĝos pro la bruo, -- malŝanco! Kion do fari! Oni pensis,
pensis, finfine, elpensis.

Rimarkite estis multfoje, ke Gerasim ne toleris ebriulojn. Sidante ĉe
la pordego, li ĉiam deturnis la kapon indigne, kiam lin preterpaŝis
ia drinkulo, necerte marŝante, kun la ŝirmileto de sia ĉapo sur la
orelo. Oni decidis instigi Tatjana-n, ke ŝi ŝajnigu sin ebrieta kaj
iru, ŝanceliĝante kaj balanciĝante, preter Gerasim. La malfeliĉulino
longe ne konsentis; sed oni konvinkis ŝin. Ŝi mem vidis, ke
alimaniere ŝi ne liberiĝus de sia adoranto. Ŝi iris. Oni eligis
Kapiton-on el la ĉambreto -- ĉar la afero lin koncernis. Gerasim
estis sidanta sur la piedestaleto ĉe la pordego kaj enŝovis la
ŝovelilon en la teron ... El ĉiuj anguloj, el sub ĉiuj rulkurtenoj
oni lin observis ...

La ruzaĵo sukcesis plej eble bone. Ekvidinte Tatjana-n, li, komence,
laŭkutime, karese kapbalancis; poste, ŝin fiksrigardante, faligis
la ŝovelilon, ekstaris, alproksimiĝis, almetis sian vizaĝon al la
ŝia ... Pro la timo ŝi ekŝancelis ankoraŭ pli forte kaj fermis la
okulojn. Li prenis ŝian manon, kurigis ŝin tra la korto; enirinte
kun ŝi la ĉambron, kie kunsidis la konsilantaro, li puŝis ŝin rekte
al Kapiton. Tatjana preskaŭ svenis ... Gerasim staris iomete, ŝin
rigardante, svingis manon, ekridetis kaj foriris pezpaŝe, en sian
ĉambreton ... Unu tagon kaj unu nokton li ne eliris. Forejtor Antipka
poste rakontis, ke li vidis tra fendeto, ke Gerasim, sidante sur
sia lito, nelaŭte, egalmezure kaj nur muĝante -- kantis; tio estis
-- balanciĝis, fermis la okulojn kaj skuis la kapon, kiel tion
faras veturigistoj aŭ volgaj ŝiplaboristoj, kiam ili kantas siajn
vemalgajajn melodiojn.

Antipka eksentis kortimon kaj deiris de la fendotruo.

Kiam, sekvantan tagon, Gerasim eliris el sia ĉambreto, li havis sian
kutiman mienon. Li aspektis nur iomete pli malserena kaj tute ne
atentis Tatjana-n, nek Kapiton-on.

La saman vesperon la gefianĉoj, tenante subbrake anserojn[10], iris
al la sinjorino kaj post unu semajno ili geedziĝis. En la sama tago
Gerasim ŝanĝis sian konduton neniel.

Sed de la rivero li revenis sen akvo -- li ial rompis dumvoje la
barelon. Vespere, en la ĉevalejo, li tiel fervore purigis kaj frotis
sian ĉevalon, ke la besto balanciĝis, kvazaŭ sektrunketo pro la
vento, kaj apenaŭ tenis sin sur la piedoj sub liaj ferpugnoj. Ĉi
ĉio okazis printempe. Preterpasis ankoraŭ unu jaro, dum kiu Kapiton
fine al nenio plu taŭgis pro sia ebrieco. Oni decidis forsendi lin
kaj lian edzinon en malproksiman kamparon kun la kamparveturilaro.
En la tago de ilia forveturo li ŝajnis kuraĝa kaj volis konvinki
ĉiujn, ke -- kien ajn oni lin sendos, eĉ al fino de la mondo --
li tamen ne pereos. Sed poste li tute senkuraĝiĝis, plendis, ke
oni veturigas lin al malkleruloj, kaj fine malfortiĝis tiel, ke li
povis eĉ ne surmeti sian ĉapon. Iu kompatemulo ĝin surŝovis sur
lian frunton, orde aranĝis la ŝirmileton kaj manfrapis ĝin desupre.
Kiam ĉio jam estis preta, la kamparanoj jam prenis en la manojn la
kondukilojn, kaj oni atendis nur la vortojn: „Kun Dio!“[11], Gerasim
eliris el sia ĉambreto, alproksimiĝis al Tatjana kaj donacis al ŝi
-- por rememorigo pri li -- ruĝan kotontukon, kiun li por ŝi aĉetis
antaŭ unu jaro[12]. Tatjana, ĝis nun indiferente suferinta ĉiujn
ŝanĝiĝojn de sia sorto, tamen nun ne povis plu elteni -- ŝi eligis
larmojn, kaj, sin sidigante en la kamparveturilon, ŝi, laŭkristane,
interŝanĝis kun Gerasim trifojan kison. Li intencis akompani ŝin ĝis
la limbaraĵo[13] kaj iris apud la veturilo, sed subite haltis ĉe
la Krima Trairejo, svingis la manon[14] kaj ekmarŝis laŭlonge de la
rivero.

Vesperiĝis. Li iris nerapide kaj rigardis la akvon. Subite ŝajnis al
li, ke iu baraktas en la ŝlimo ĉe la bordo. Li kliniĝis kaj ekvidis
etan hundidon, blankan, nigromakulan, kiu, malgraŭ siaj penoj, ne
povis eliri iel el la akvo, glitis kaj tremetis per tuta sia malseka
kaj malgrasa korpeto. Gerasim iom rigardis la kompatindan fihundidon,
ekkaptis ĝin per unu mano, metis ĝin ĉe sia brusto kaj grandpaŝe iris
hejmen. Veninte en sian ĉambreton, li metis sur sian liton la savitan
hundidon, kovris ĝin per sia peza lanmantelo kaj kuris -- unue en la
ĉevalejon por alporti pajlon, poste -- en la kuirejon, kie li prenis
pelveton da lakto. Zorgeme forpuŝinte la lanmantelon kaj sterninte
la pajlon, li metis la pelveton sur la liton. La kompatinda hundido
estis nur trisemajna, -- ĝi estis nur antaŭ nelonge komencinta
vidi -- unu okulo eĉ ŝajnis pli granda ol la alia. Ĝi ankoraŭ ne
povis trinki el la pelveto, nur tremetis kaj fermetis la okulojn.
Gerasim, delikate altuŝante ĝian kapon, puŝis ĝian buŝon al la lakto.
La hundido subite eltrinkis avide, ŝprucblovante, tremante kaj
troglutante. Gerasim iom observis ĝin, kaj subite ekridis ... Tutan
nokton li vartis ĝin, kuŝigis, sekigis kaj, fine, li mem ekdormis
apud ĝi kontente kaj kviete.

Neniu patrino flegas sian infanon tiel, kiel Gerasim flegis sian
adoptiton (tio estis la hundineto). Komence ĝi estis tre malfortika,
etaĉa kaj malbela; sed iom post iom ĝi grandiĝis kaj fortiĝis.
Post ok monatoj ĝi dank’ al la zorga flegado de sia savinto iĝis
belaspekta hundeto de hispana raso, kun longaj oreloj, lanuga vosto
tubforma kaj grandaj esprimplenaj okuloj. Ĝi pasie amis Gerasim-on,
ĉiam akompanis lin, turnante sian voston. Li nomis ĝin -- mutuloj
scias, ke ili atentigas aliajn per sia blekado -- _Mumu_. Ĉiuj
domanoj amis ĝin kaj vokis „_Mumunja_“. Ĝi estis tre komprenema,
karesema, sed montris sian sindonemon nur al Gerasim. Li mem ĝin tre
amis, sed li ne toleris, kiam aliaj ĝin karesis; ĉu li timis pro ĝi,
ĉu li estis ĵaluza -- Dio scias ...

La hundeto vekis lin frumatene, tirante la randon de lia vestaĵo,
kondukis per la ŝnuro la maljunan ĉevalon al li -- tiu ĉevalo kaj la
hundo estis amikoj. Gravmiene ĝi iradis kun li al la rivero, gardis
liajn balailojn kaj ŝovelilojn kaj al neniu permesis alproksimiĝi
al lia ĉambreto. Li eltranĉis por ĝi malgrandan malfermaĵon en sia
pordo, kaj ĝi kvazaŭ komprenis, ke nur en la ĉambreto de Gerasim
ĝi estas hejme; tial, enirinte tien, ĝi tuj, kontentmiena, saltis
sur la liton. Dumnokte ĝi tute ne dormis, sed ne bojadis sencele,
kiel stulta korthundaĉo, kiu, sidante sur sia vosto kaj levante la
buŝon, duonfermante la okulojn, bojas nur pro neokupiĝo, kutime
trifoje. Sed la voĉeto akra de _Mumu_ aŭdiĝis neniam vane: -- aŭ kiam
iu fremdulo alproksimiĝis al la ĉirkaŭbaro, aŭ ie io suspektinda
bruetis, kraketis ... Unuvorte, ĝi estis perfekta gardisto ...

Verdire, krom ĝi estis en la korto ankoraŭ maljuna virhundo, flava
kun brunaj makuletoj, nomita Volĉok; sed li eĉ nokte estis alligita
al la ĉeno. Li mem, pro sia kadukeco, tute ne aspiris la liberecon,
-- li estis kuŝanta, kunvolviĝinte, en sia niĉo kaj nur malofte
eligadis raŭkaĉan, preskaŭ sensonan ekbojon. Li ĝin tuj haltigis,
kvazaŭ konsciante mem la senutilecon de sia bojo.

_Mumu_ neniam eniris en la sinjoran domon. Kiam Gerasim alportis
lignon en la ĉambrojn, la hundo restis ĉiam ekstere kaj senpacience
atendis lin sur la perono, streĉante la orelojn, turnante la kapon,
jen dekstren, jen maldekstren, ĉe la plej malforta bruo malantaŭ la
pordoj.

Tiel forpasis ankoraŭ unu jaro. Gerasim daŭrigis sian oficon kaj
estis kontenta pri sia sorto, sed subite okazis neatenditaĵo. Nome:
iun belan somertagon la sinjorino kun siaj akompanistinoj promenis
tra la gasto-ĉambro. Ŝi estis bonhumora, ridis kaj ŝercis. La
akompanistinoj ankaŭ ridis kaj ŝercis kun ŝi; sed ili ne ĝojis tro:
oni ne ŝatis en la domo, kiam la sinjorino estis gaja. Unue -- ĉar
tiam ŝi postulis de ĉiuj senprokrastan kaj plenan partoprenon en
sia ĝojhumoro kaj koleris, se ies vizaĝo ne brilis pro plezuro; due
-- ĉar la ĝojekflamoj ĉe ŝi ne longe daŭris kaj kutime ŝanĝis en
malserenan, malafablan humoron.

Tiun tagon ŝi vekiĝis bonŝance: laŭ la kartoj -- ŝi ĉiumatene
divenprovis la kartojn -- ŝi atendis la plenumon de sia deziro;
la teon ŝi opiniis aparte bongusta -- tial la ĉambristino ricevis
laŭdon kaj kiel rekompencon -- dek kopekojn. Kun dolĉagrabla rideto
sur la sulkaj lipoj la sinjorino promenis en la gasto-ĉambro kaj
alproksimiĝis al la fenestro. Antaŭ la fenestro troviĝis ĝardeneto;
en la mezo, sur la bedeto kun rozarbusto, kuŝis _Mumu_ kaj fervore
dentskrapis oston. La sinjorino ĝin ekvidis.

„Ho, mia Dio!“ Si ekkriis subite: „kio estas ĉi tiu hundo?“

La akompanistino, al kiu turnis sin la sinjorino, ĵetis sin
ĉiuflanken, vemalgaje embarasita, kiel kutime okazas al iu
subpotenca, kiu ne bone komprenas kion signifas la ekvoko de lia
estro.

„Mmm ... mi ne scias“, balbutis ŝi, „ŝajnas, ke tio estas la hundo de
la mutulo.“

„Dio mia“, interrompis ŝin la sinjorino, „ĝi estas beleta hundo! Ĉu
li ĝin jam delonge havas? Ordonu ĝin venigi. Kial do mi ĝin ĝis nun
ne vidis? Venigu ĝin.“

La akompanistino tuj flugkuris en la antaŭĉambron.

„He, he“, ekkriis ŝi. „Venigu tuj _Mumu_! Ĝi estas en la ĝardeneto.“

„Ha“, diris la sinjorino: „oni ĝin nomas _Mumu_! Tre bela nomo!“

„Ho, jes, tre bela“, rediris la akompanistinoj. „Rapidu, Stepan!“

Stepan, fortika fraŭlo, lakeo, kuregis en la ĝardeneton, volis kapti
_Mumu_, sed la hundo lerte elglitis el liaj fingroj kaj, levinte la
voston, alkuris rapidege al Gerasim, kiu staris apud la kuirejo kaj
skuis la barelon, frapante kaj turnante ĝin en siaj manoj, kvazaŭ
infanan ludtamburon. Stepan kure persekutis la hundon, penante ĝin
ekkapti ĉe la piedoj de ĝia mastro. Sed la rapidmova hundeto ne lasis
sin kapti, elturniĝis, forsaltis. Gerasim mokridetante observis tion.
Fine Stepan kolere sin levis kaj rapide komprenigis lin helpe de
mansignoj, ke la sinjorino ordonis venigi al si la hundeton. Gerasim
ŝajnis mirigita, sed alvokis _Mumu_, levis ĝin de la tero kaj
enmanigis al Stepan. Stepan alportis ĝin en la salonon kaj starigis
sur la pargeton. La sinjorino karesvoĉe vokis ĝin. _Mumu_, neniam
en sia vivo vizitinta tiajn luksegajn ĉambrojn, timegis kaj volis
forkuri tra la pordo, sed, forpuŝita de la servema Stepan, tremis kaj
premis sin al la pordo.

„_Mumu_, _Mumu_, venu do al mi, venu al la sinjorino,“ diris la
mastrino, „venu, stulteta, ne timu...“

„Alproksimiĝu, _Mumu_, al la sinjorino“, ripetis la akompanistinoj:
„venu do!“

Sed _Mumu_ sopire ĉirkaŭrigardis kaj ne moviĝis.

„Alportu al ĝi iom por manĝi!“ diris la sinjorino. „Kia stulta ĝi
estas! ne volas veni al la sinjorino! Kion ĝi timas?“

„Ĝi ankoraŭ ne estis kutimita“, elparolis serveme-timeme unu el la
akompanistinoj.

Stepan alportis pelveton kun lakto, metis ĝin antaŭ _Mumu_, sed la
hundo eĉ ne flaris la lakton, -- ĝi ĉiam tremetis kaj ĉirkaŭrigardis.

„Ho, kia ci estas!“ diris la sinjorino, alvenante; ŝi kliniĝis kaj
volis ĝin mankaresi. Sed _Mumu_ konvulsie turnis la kapon kaj montris
la dentojn. La sinjorino rapide forprenis sian manon. Dum unu momento
ĉiuj silentis. _Mumu_ nelaŭte pepkrietis, kvazaŭ plendante kaj
petante pardonon. La sinjorino deiris malafablamiena. La subita movo
de la hundo ŝin timigis.

„Ho“, ekkriis samtempe ĉiuj akompanistinoj ... „Ĉu ĝi, eble, vin
mordis? Ke Dio nin gardu!“ (_Mumu_ ankoraŭ neniun mordis iam.) „Ho,
ho!“

„Forportu ĝin!“ diris la maljunulino per ŝanĝita voĉo. „Aĉa
fihundeto! Kiel malbona ĝi estas!“

Kaj, sin returninte malrapide, ŝi iris al sia skriboĉambro. La
virinoj, time rigardante unu la alian, volis ŝin sekvi, sed ŝi
haltis, severe ilin rigardis kaj diris: „Kial vi venas? Mi ja vin ne
invitis!“ kaj foriris.

La akompanistinoj senespere mansvingis al Stepan. Li ekkaptis _Mumu_
kaj rapide elĵetis ĝin tra la pordo, rekte al la piedoj de Gerasim.
Post unu duonhoro silento regis en la domo kaj la maljuna sinjorino
sidis sur sia kanapo malbonhumora, pli malserenaspekta ol nubego
fulmotondra.

Kiaj bagateloj, se oni meditas, povas iafoje malbonhumorigi la homon!

Ĝis la vespero la sinjorino ne trankviliĝis, ne alparolis iun, ne
kartludis kaj malkviete dormis. Ŝi imagis, ke oni ne donis al ŝi
saman parfumon, kiun oni kutime al ŝi alportis, ke ŝia kuseno odoris
je sapo, kaj igis la ĉambelaninon, traflari la tutan tolaĵaron,
-- unuvorte ekcitiĝis tro. La sekvantan matenon ŝi ordonis venigi
Gavrila-n unu horon pli frue ol kutime.

„Diru -- do“, ŝi komencis, kiam li, interne tremante, apenaŭ trapaŝis
la sojlon de ŝia skriboĉambro: „kiu hundo bojis la tutan nokton en
nia korto? Mi ne povis dormi pro tio.“

„Hundo ... kiu ... eble la hundo de la mutulo“, diris li per necerta
voĉo.

„Mi ne scias, kies ĝi estas, nur mi ne povis dormi. Mi miras, kial
ni bezonas multegon da hundoj. Mi deziras scii. Ni ja havas la
korthundon?“

„Jes, certe. Volĉok...“

„Nu, kial do ni bezonas ankoraŭ hundon? Nur pro senordo ... Tio
okazas nur, ĉar forestas la domestro ... Kial la mutulo bezonas
hundon? Kiu permesis al li, posedi hundojn en mia korto? Hieraŭ mi
venis al la fenestro -- ĝi kuŝas en la ĝardeneto, portis tien ian
aĉaĵon, dentskrapas. Sed mi tie plantis rozojn...“ La sinjorino
silentis iom.

„Ĝi foriĝu ankoraŭ hodiaŭ!... Ĉu ci aŭdis?“

„Mi obeas.“

„Hodiaŭ ... Nun foriru. Mi cin venigos poste por la raporto[15].“
Gavrila eliris.

Trairante la gastĉambron, la ĉambelano, pro la ordo, transmetis la
tintileton de unu tablo sur alian, nelaŭte purigis en la salono
sian nazon, similan je anasbeko, kaj iris en la antaŭĉambron. En
la antaŭĉambro, sur la kanapaĉo, dormis Stepan, en la situacio de
mortigita militisto sur batalbildo, konvulsie elstreĉante siajn
nudajn piedojn el la surtuto, kiu servis al li kiel kovraĵo. La
ĉambelano puŝe vekis lin kaj duonvoĉe komunikis al li ian ordonon.
Stepan respondis per duonoscedo kaj duonrido.

La ĉambelano foriris. Stepan salte ekstaris, surmetis kaftanon kaj
botojn, eliris kaj haltis sur la perono. Post proksimume kvin minutoj
Gerasim aperis kun lignofaskego sur la dorso, akompanate, kiel
ĉiam, de _Mumu_. (Oni hejtis eĉ somere la dorm- kaj skribĉambrojn
de la sinjorino.) Gerasim starigis sin flanke antaŭ la pordo, puŝis
ĝin per sia ŝultro kaj faleniris en la domon kun sia portaĵo.
_Mumu_, kiel kutime, haltis ĉe la dompordo en atendo. Tiam Stepan,
elektinte oportunan momenton, subite sin ĵetis sur la hundon,
kiel vulturo sur kokidon, premis ĝin al la tero per sia brusto,
ĉirkaŭkaptis ĝin kaj forkuris kun ĝi el la korto, eĉ ne surmetinte
sian ĉapon. Li sidigis sin sur la unuan trovitan fiakron kaj rapidis
al Oĥotnij Rjad. Tie li baldaŭ trovis aĉetanton, al kiu li cedis
la hundon por duonrublo, kondiĉe, ke la aĉetinto almenaŭ dum unu
semajno tenu la hundon alligita al la ŝnuro. Li baldaŭ revenis
hejmen, sed, ne alproksimiĝante al la domo, li eliris el la fiakro,
kaj, ĉirkaŭirante la korton ekstere de la malantaŭa strateto, li
transsaltis la ĉirkaŭbaraĵon kaj eniris en la korton. Li timis paŝi
tra la kortpordeto, ĉar li evitis Gerasim-on.

Sed li timis vane: Gerasim ne estis plu en la korto. Elirinte el
la domo, li tuj rimarkis la foreston de _Mumu_; neniam okazis, ke
_Mumu_ ne estis lin atendanta. Li kuris ĉien, serĉis, vokis; li
enrigardis sian ĉambreton, la fojnejon, tien, ĉi tien. Sed _Mumu_
ne estis trovebla! Li turnis sin al homoj, demandis pri la hundo
per senesperaj gestoj, montrante je duonarŝino pli alte ol la tero,
mandesegnis ĝin. Unuj efektive ne sciis, kie estas _Mumu_, kaj nur
kapbalancis responde; aliaj respondis, sciante, per duonrideto. La
ĉambelano iĝis subite eksterorde gravmiena kaj krivoĉe turnis sin al
la veturigistoj. Tiam Gerasim forkuris el la korto.

Jam vesperiĝis, kiam li estis reveninta. Laŭ lia laca aspekto,
necerta marŝado kaj polvaj vestaĵoj oni povis konkludi, ke li
trakuris la duonon de la urbo Moskva. Li haltis antaŭ la sinjoraj
fenestroj, rapide observis la peronon, sur kiu kunariĝis sep
kortanoj, sin deturnis kaj ekblekis ankoraŭfoje: „_Mumu!_“ -- sed
_Mumu_ ne revokis. Li foriris. Ĉiuj lin postrigardis, sed neniu
ridetis, nek diris vorton. La sciavida „forejtor“ Antipka rakontis la
sekvantan matenon, ke la mutulo sopirĝemis la tutan nokton.

La tutan tagon Gerasim ne aperis -- anstataŭ li la veturigisto Potap
iris por alporti la akvon, pro kio Potap estis tre malkontenta. La
sinjorino demandis Gavrila-n, ĉu ŝia ordono estas plenumita. Gavrila
respondis, ke jes.

Sekvantan matenon Gerasim eliris el sia ĉambreto por labori. Li
venis al la tagmezmanĝo, manĝis iom kaj foriris, ne salutinte iun.
Lia vizaĝo, ĉiam senvivaspekta, kiel ĉe ĉiuj surdmutaj, nun kvazaŭ
ŝtoniĝis. Dumtage li ree foriris, sed ne forestis longe -- li baldaŭ
revenis kaj tuj kuŝigis sin en la fojnejo.

Estis nokto, lunluma, serena. Vesopire, maltrankvile kuŝis Gerasim;
subite li eksentis, ke iu tiras lian vestrandon. Li tuta ektremis,
sed ne levis la kapon, eĉ kunpremis la palpebrojn ... Sed jen -- iu
tiris lin ankoraŭfoje, pli forte ol antaŭe ... li salte ekstaris.
Antaŭ li, kun deŝirita ŝnuro ĉirkaŭ la kolo, moviĝis _Mumu_.

Longa ĝojkrio eliĝis el lia muta brusto. Li ekkaptis _Mumu_, premegis
ĝin en siaj brakoj; la hundo rapidege lekis lian nazon, okulojn,
lipharojn, barbon. Li staris momenton, pripensis, singardeme
malsupreniris de la fojnejo, ĉirkaŭrigardis, kaj, certiĝinte, ke
neniu lin povus vidi, li ŝtelpaŝe atingis sian ĉambreton. Gerasim
jam konjektis, ke la hundo ne estis foriĝinta memvole, ke, eble, oni
ĝin forigis laŭ ordono de la sinjorino. Oni klarigis al li mansigne,
kiel ekkoleris la hundo, kiam la sinjorino volis ĝin karesi. Kaj li
decidis agi singardeme.

Li manĝigis al _Mumu_ panon, karesis ĝin, kuŝigis, poste kombinis,
kiel li povus ĝin plej eble bone forkaŝi. Fine li decidis, dumtage
lasi ĝin enfermita en la ĉambreto, viziti ĝin nur malofte kaj nur
nokte elirigi ĝin. La malfermaĵon en la pordo li ŝtopis per malnova
feltomantelo kaj frumatene li jam estis aperinta en la korto, kvazaŭ
nenio okazis. Li eĉ konservis (naiva ruzo) sian senesperan mienon.

La kompatinda surdulo ne komprenis, ke _Mumu_ povis sciigi pri sia
reveno per sia pepkrio. Efektive ĉiuj domanoj baldaŭ sciis, ke la
hundo de la mutulo estas reveninta, ke li kaŝe enfermas ĝin en sia
ĉambreto. Sed pro kompato je li aŭ, parte, pro la timo ĉiuj igis lin
kredi, ke lia sekreto ne estas konata. Nur la ĉambelano embarasite
skrapis sian nukon kaj diris: „Nu, ke Dio pri li zorgu! Eble la
sinjorino tion ne ekscios.“

Ankoraŭ neniam la mutulo estis tiel laborema, diligenta, kiel tiun
tagon: li purigis, traskrapis la korton, eltiris ĉiujn herbetojn,
propramane eligis ĉiujn palisetojn de la ĝardeneta ĉirkaŭbaraĵo por
esti certa, ke ili estas sufiĉe fortaj, kaj ree poste ilin enigis,
enbatante en la teron. Unuvorte, li laborpenadis kaj klopodadis tiom,
ke eĉ la sinjorino atentis lian fervoran diligentecon.

Dumtage Gerasim dufoje ŝtelkaŝe vizitis sian malliberigiton. Kiam
noktiĝis, li kuŝigis sin kune kun la hundo, ne en la fojnejo, sed
en sia ĉambreto; nur postnoktmeze ili ambaŭ eliris iomete promeni.
Marŝinte kun ĝi sufiĉe longe tra la korto, li jam intencis reveni --
sed subite, malantaŭ la ĉirkaŭbaraĵo, el la strateto, aŭdiĝis ia
brueto. _Mumu_ streĉis la orelojn, ekkriegis, alproksimiĝis al la
baraĵo, flaris kaj ekbojis laŭte-akre. Iu ebriulo ennestiĝis tie por
la nokto.

En la sama momento la sinjorino estis ĵus ekdormanta post
longedaŭra „nervekscitiĝo“. Tiaj „ekscitiĝoj“ okazis post tro satiga
vespermanĝado. Subita bojo vekis ŝin; ŝia koro ekfrapis, poste kvazaŭ
haltis. -- „Ĉambristinoj, ĉambristinoj!“ ekĝemis ŝi: „ĉambristinoj!“
La ektimigitaj ĉambristinoj rapidis en ŝian dormoĉambron. -- „Ho,
ho, mi mortas“, diris ŝi, sopire movante la manojn: „Denove ĉi tiu
hundo! Ho, venigu la kuraciston! Ili volas min mortigi! La hundo, ree
la hundo! Ho!“ Kaj ŝi malantaŭklinis la kapon, kio signifis, ke ŝi
svenas. Oni kuris por venigi la kuraciston, t. e. la domsanigiston
Ĥariton. Tiu ĉi kuracisto, kies tuta kuracarto konsistis en tio,
ke li portis botojn kun molaj plandoj, delikate palpis la pulson,
dormis dek kvar el dudek kvar horoj, la restan tempon ĉiam sopiris
kaj senĉese regalis la sinjorinon per laŭroĉerizaj gutoj -- ĉi tiu
kuracisto tuj aperis, disvastigis en la ĉambro la fumon de bruligataj
plumoj[16], kaj, kiam la sinjorino malfermis la okulojn, li alportis
al ŝi senprokraste, sur arĝenta plateto, glaseton da bonfaraj
gutetoj. La sinjorino englutis ilin, sed tuj, per larmplena voĉo,
komencis plendi pri la hundo, pri Gavrila, pri tio, ke ĉiuj forlasis
ŝin, kompatindan maljunulinon, ke neniu ŝin bedaŭras, ke ĉiuj aspiras
ŝian morton. Dume la malŝanca _Mumu_ daŭrigis sian bojadon kaj
Gerasim vane penadis foririgi ĝin de la ĉirkaŭbaraĵo.

„Jen ... jen ... ree...“, balbutis la sinjorino kaj ree rulis la
okulojn emociite. La kuracisto ion flustris al la ĉambristino, ŝi
kuris en la antaŭĉambron, puŝe vekis Stepan-on, -- tiu kuris por veki
Gavrila-n, Gavrila, ekscitita, ordonis veki ĉiujn domanojn.

Gerasim sin returnis, ekvidis briletantajn lumojn, moviĝantajn
ombrofigurojn tra la fenestroj, kaj divenante ian malfeliĉon per
sia koro, li ekkaptis _Mumu-n_ subbrake, enkuris en sian ĉambreton
kaj ŝlosfermis ĝin. Post kelkaj momentoj kvin homoj volis perforte
penetri al li, sed la ŝovfermilo ne cedis. Gavrila alkuris rapidege,
ordonis al ĉiuj, resti tie ĝis la mateno kaj gardi. Li mem kuris
al la servistinejo kaj petis la ĉefan akompanistinon, Ljubov
Ljubimovna-n, kun kiu li kune ŝteladis kaj false kalkuladis sukeron,
teon kaj ceteran spicaron, ke ŝi raportu al la sinjorino jenon: ke
la hundo, malfeliĉe, revenis al sia mastro, sed ke jam morgaŭ ĝi
nepre ne estos plu vivanta; ke li petas la sinjorinon, sindone --
ne koleri kaj bonvole trankviliĝi. La sinjorino, kredeble, ne estus
trankviliĝinta tiel baldaŭ, sed la kuracisto, en rapido, verŝis en
la glaseton kvardek gutojn anstataŭ dekdu; la trankviliga eco de la
laŭroĉerizaĵo efikis, post unu kvarono da horo la sinjorino ripozis
jam kviete kaj pace; Gerasim, tuta pala, kuŝis en sia lito, forte
kunpremante la buŝon de _Mumu_.

Sekvantan matenon la sinjorino vekiĝis sufiĉe malfrue. Gavrila
atendis nur ŝian vekiĝon, por ordoni la decidan atakon al la rifuĝejo
de Gerasim. Li mem atendis la kolerekflamon de la sinjorino, kiel
fortan fulmotondran veteron. Sed la fulmotondro ne venis. Kuŝante en
la lito, la sinjorino ordonis venigi la ĉefan akompanistinon.

„Ljubov Ljubimovna“, ŝi ekparolis per nelaŭta, malforta voĉo, --
ŝi volonte kelkafoje ŝajnigis sin persekutata, solece suferanta;
kompreneble tiam ĉiuj domanoj sentis sin tre malagrable. -- „Ljubov
Ljubimovna, vi vidas, kia estas mia situacio; iru do, mia karulino,
al Gavrila Andrejiĉ: priparolu kun li. Ĉu vere iu hundaĉo pli valoras
por li ol la trankvilo, eĉ la vivo de lia sinjorino! Mi ne dezirus
tion kredi“, ŝi aldiris kun la esprimo de la profunda sento. „Iru do,
mia amindulino, mi petas vin, iru al Gavrila Andrejiĉ.“

Ljubov Ljubimovna iris en la ĉambron de Gavrila. Estas nescieble, pri
kio ili interparolis; sed post iom da tempo tuta arego da servistoj
marŝis tra la korto en la direkto al la ĉambreto de Gerasim. Gavrila
antaŭenpaŝis, tenante la ĉapon per la mano, kvankam la vento tute ne
blovis; apud li iris lakeoj kaj kuiristoj. El la fenestro rigardis
onklo Ĥvost kaj klopode ordonis -- t. e. nur dismovis la manojn;
post ĉiuj, saltis kaj grimacis bubaĉoj, el kiuj la duono estis
alkurintaj fremdaj. Sur la mallarĝa ŝtupetaro, kondukanta al la
ĉambreto, estis sidanta unu gardisto, du aliaj staris ĉe la pordo,
armitaj de bastonoj. Oni supreniris la ŝtuparon, okupis ĝin tutan.
Gavrila alproksimiĝis al la pordo, pugnofrapis kaj ekkriis:

„Malfermu!“

Ekaŭdiĝis sufokita bojo, sed nenia respondo.

„Oni diras al ci -- malfermu!“ ripetis li.

„Sed, Gavrila Andrejiĉ,“ diris de malsupre Stepan, „li ja estas
surda, li ne aŭdas.“

Ĉiuj ekridis.

„Kion do fari?“ rediris de supre Gavrila.

„En lia pordo estas truo, enŝovu tien la bastonon!“

Gavrila kliniĝis.

„Li ŝtopis ĝin per ia feltmantelo, la truon.“

„Vi ŝovu do la feltmantelon internen.“

Ree ekaŭdiĝis obtuza bojo:

„Jen, la hundo malkaŝas sin mem“, iu diris en la homamaso, kaj ĉiuj
ree ekridis.

Gavrila skrapis malantaŭ sia orelo.

„Ne, frato,“ fine diris li, „la mantelon enŝovu ci mem, se ci volas.“

„Bone, laŭ via ordono!“

Stepan rampis supren, prenis la bastonon, traŝovis la feltomantelon
internen kaj skuis en la truo la bastonon, ripetante: „Eliru, eliru!“
Li skuis ankoraŭ la bastonon, kiam neatendite la pordo de la ĉambreto
larĝe malfermiĝis, la tuta servantaro malsuprenruliĝis de la ŝtuparo
kiel turnludilo; Gavrila -- la unua. Onklo Ĥvost fermis sian
fenestron.

„Nu, nu, nu, nu“, kriis Gavrila de la korto: „ci atendu nur!“ Gerasim
senmove staris sur sia sojlo. La servantaro ariĝis ĉe la bazo de la
ŝtuparo. Gerasim observis ĉi ĉiujn fihomojn en urbaj surtutoj de
supre, facile apogante la manojn sur siajn flankojn. En sia ruĝa,
kamparana bluzo, kompare je ili, li aspektis kiel giganto. Gavrila
iom antaŭenpaŝis.

„Atentu, frato,“ diris li, „mi ne toleros neobeemon!“ Kaj li klarigis
al la mutulo per mansignoj, ke la sinjorino nepre volas forigi la
hundon -- „donu ĝin tuj, alie al ci okazos ia malfeliĉo.“

Gerasim rigardis lin, montris la hundon, faris ĉe sia kolo signon,
kvazaŭ kuntirante la ŝnuron, kaj demandmiene ree rigardis la
ĉambelanon.

„Jes, jes,“ rediris tiu, kapbalancante, „jes, nepre...“ Gerasim
mallevis la okulojn, poste subite skuiĝis, ree montris al _Mumu_,
kiu staris apud li, senkulpe vostbalancante kaj scivoleme movante
la orelojn. Li ripete faris la signon de strangolo sur sia kolo,
kaj signifplene batfrapis sian bruston, kvazaŭ anoncante, ke li mem
prenas sur sin -- forigi _Mumu-n_.

„Sed ci trompos“, geste respondis Gavrila.

Gerasim iom rigardis lin, malestime ekridetis, ree batfrapis sian
bruston kaj brufermis la pordon.

Ĉiuj senvorte rigardis unu la alian.

„Kion do ĉi ĉio signifas? Ĉu li refermis la pordon?“

„Ne atentu lin plu, Gavrila Andrejiĉ!“ elparolis Stepan. „Li ja
faros, kion li promesis ... Tia li estas ... Se li promesas, estas
certe ... Li estas pli fidinda ol ni ... Tio estas vero ... Jes...“

„Jes“, ĉiuj ripetis kapskuante. „Tio estas vero. Jes.“ Onklo Ĥvost
malfermis la fenestron kaj ankaŭ diris: „Jes“.

„Nu, bone“, diris Gavrila: „sed la gardistoj tamen restu ĉi tie!“

„He, Jeroŝka,“ li aldiris, turnante sin al iu mizerulo, en flava
nankena kitelo, -- tiu homo estis opiniata kiel ĝardenisto, -- „ci ja
nenion faras! prenu la bastonon kaj sidu ĉi tie. Se io okazos, tuj
kuru al mi.“

Jeroŝka prenis la bastonon kaj sidigis sin sur la lastan ŝtupeton. La
servantaro disiris, escepte de kelkaj sciaviduloj kaj bubaĉoj.

Gavrila revenis hejmen kaj pere de Ljubov Ljubimovna sendis la
raporton al la sinjorino, ke ĉio estas plenumita. La sinjorino faris
nodeton el la pinto de sia nastuketo, surverŝis parfumon, flaris,
frotis la tempiojn, apetite trinkis teon kaj, estante ankoraŭ sub la
influo de la laŭroĉerizaj gutoj, ree ekdormis.

Unu horon post ĉi tiu tumulta okazintaĵo la pordo de la ĉambreto
malfermiĝis kaj Gerasim aperis. Li estis surmetinta sian festan
kaftanon, li kondukis _Mumu-n_ per ŝnureto. Jeroŝka flanken iris por
lasi lin preteriri. Gerasim direktis sin al la pordego. Ĉiuj bubaĉoj
en la korto rigarde sekvis lin, sed silentis. Li eĉ ne returnis sin;
sian ĉapon li surmetis nur sur la strato. Gavrila sendis Jeroŝka-n
kiel observanton. Jeroŝka, vidante de malproksime, ke Gerasim iris en
restoracion kun _Mumu_, atendis, ĝis li eliros.

Gerasim estis konata en la restoracio. Oni komprenis liajn
mansignojn.

Li mendis „ŝĉi“[17] kun viando kaj sidigis sin, apogante la brakojn
sur la tablo. _Mumu_ staris ĉe lia seĝo, trankvile observante lin per
siaj saĝaj okuloj. Ĝia felo estis kvazaŭ polurita, tiel belaspekta
kaj orde kombita. Oni alportis la brasiksupon. Gerasim metis en la
teleron panpecetojn, ere dishakis la viandon kaj starigis la teleron
sur la teron. _Mumu_ ekmanĝis kun sia kutima bonedukiteco: apenaŭ
tuŝante la manĝaĵon per sia buŝeto. Gerasim longe ĝin rigardis:
du pezaj larmoj elruliĝis subite el liaj okuloj; unu falis sur la
krutan frunteton de la hundo, alia -- en la „ŝĉi“. Li kovris sian
vizaĝon per la mano. _Mumu_ formanĝis la duonon el la telero kaj
deiris, lekante sian buŝon. Gerasim ekstaris, pagis la supon kaj
eliris akompanate de la iom mirigita rigardo de la kelnero.

Jeroŝka, ekvidinte Gerasim-on, kuris malantaŭ la stratan angulon kaj,
lin preterlasante, ree lin sekvis.

Gerasim marŝis, ne rapidante, ĉiam tenante _Mumu-n_ je la ŝnureto.
Irinte ĝis la stratangulo, li haltis, kvazaŭ ion pripensante, sed
tuj grandpaŝe direktis sin al la Krimea Trairejo. Survoje li iris
en la korton de domo, apud kiu estis konstruata la flankdometo, kaj
forportis de tie sub sia brako du briketojn. De la Krimea Trairejo li
direktis sin al la bordo, iris ĝis la loko, kie staris du boatetoj
kun remiloj, alligitaj al palisetoj (li jam rimarkis ilin antaŭe),
kaj ensaltis en unu kun _Mumu_.

Lama maljunulaĉo eliris el post la pajltendo, kiu staris en la angulo
de la legomĝardeno, kaj krivokis lin. Sed Gerasim nur kapbalancis
kaj ekremis tiel forte, kvankam kontraŭ la riverfluo, ke li post unu
momento jam estis tre malproksime. La maljunulo staris iomtempe,
skrapfrotis sian dorson per maldekstra, poste per dekstra mano kaj
reiris lamante en sian pajltendon.

Gerasim senĉese remis. Jen -- jam restis la urbo Moskva malantaŭe.
Jen -- jam disvastiĝis laŭlonge de la bordoj -- herbejoj,
legomĝardenoj, kampoj, arbaretoj; ekvidebliĝis kampoj, „izba-oj“. Oni
povis enspiri la kamparan aeron. Li forĵetis la remilojn, alpremis
sian kapon al _Mumu_, kiu sidis antaŭ li sur la seka transversa
trabeto -- la fundo de la boato estis surverŝita de akvo, kaj li
restis senmova, krucigante siajn fortikajn brakojn sur ŝia dorso,
dum la boaton la ondo iom post iom reportis al la urbo. Gerasim
rektiĝis, rapide, kun malsaneca, koleriĝa mieno, survolvis per la
ŝnureto la briketojn de li prenitajn, faris maŝon, metis ĝin ĉirkaŭ
la kolon de la hundo kaj, levante ĝin super la rivero, lastafoje
ĝin ekrigardis. La hundo rigardis lin fide, sentime, balancante la
vosteton. Gerasim deturnis sin kaj disigis la manojn, ferminte la
okulojn.

Gerasim aŭdis nenion: nek la akran ekkrieton de la falanta _Mumu_,
nek la obtuzan ekplaŭdon de la akvo. La plej brua tago estis por
li same sensona, senbrua, kiel la plej senbrua nokto ne estas
sensona por ni. Kiam li ree malfermis la okulojn, kiel antaŭe sur
la riverakvo rapidis unu post la alia la ondetoj. Kiel antaŭe ili
plaŭdetis ĉe la boatflankoj; kaj nur malproksime, malantaŭe, diskuris
ĉe la bordo iaj larĝaj rondoj.

Jeroŝka, tuj post kiam al li ne plu estis eble observi Gerasim-on,
revenis hejmen kaj raportis pri tio, kion li vidis.

„Nu, jes,“ diris Stepan, „li dronigos la hundon. Certe. Se li ion
promesis.“

Dum la tuta tago neniu vidis Gerasim-on. Li ne tagmanĝis hejme.
Vespere ĉiuj kunvenis ĉe la manĝotablo, escepte de li. „Kiel stranga
estas ĉi tiu Gerasim“, pepvoĉe diris la dikgrasa lavistino: „Ĉu oni
povas tiel ĉagreniĝi pro la hundo! Verdire!“

„Gerasim ja estis ĉi tie“, diris Stepan, plenrastante por si la kaĉon
per la kulero.

„Kiel? Kiam?“

„Antaŭ proksimume du horoj. Jes! Ni renkontis unu la alian ĉe la
pordego. Mi intencis demandi lin pri la hundo, sed li, ŝajne, estis
malbonhumora. Nu, li forpuŝis min, eble li volis min deflankigi, --
ne tedu, eble volis li diri -- kaj li tiel frapis mian nukon, ho, ve,
kiel!“ Kaj Stepan, nevole grimacridetante, kuntiriĝis kaj frotis sian
nukon. „Jes,“ li aldiris, „li havas fortikan manon, nenion oni povas
diri kontraŭ tio...“ Ĉiuj ridis, mokante Stepanon, kaj disiris por
dormi.

Dum tio, en la sama tempo, sur la T...a ŝoseo fervore kaj senhalte
paŝis ia grandegulo kun sako sur la dorso, kun longa bastono en
la mano. Tio estis Gerasim. Li rapidis senreturne hejmen, en sian
vilaĝon. Droniginte la kompatindan _Mumu-n_, li kuris en sian
ĉambreton, rapide enpakis sian nemultan havaĵon en malnovan
ĉevalkovraĵon, kunligis la pakaĵon node, metis ĝin sur la ŝultron
kaj foriris. Li bone memoris la vojon ankoraŭ de tiam, kiam oni
kondukis lin al Moskvo. La vilaĝo, el kiu prenis lin la sinjorino,
kuŝis nur dudek verstojn[18] flanke de la ŝoseo. Li iris nevenkeble
kuraĝe, penetrite de ia malespera kaj samtempe ĝoja decido. Li iris
antaŭen; larĝe dismalfermiĝis lia brusto; avide kaj rekte estis
fiksitaj antaŭen liaj okuloj. Li rapidis, kvazaŭ atendis lin hejme
maljuna patrino, kvazaŭ ŝi vokis lin al si post longa migrado en
fremdlando, inter fremduloj ... La ĵus veninta nokto estis sensona,
varma; ĉe la flanko, kie subiris la suno, la ĉielrando, ankoraŭ
blanka, iom purpuriĝis pro la lasta rebrilo de la foriĝanta tago. Ĉe
alia flanko jam leviĝis blugriza nebulo. De tie alproksimiĝadis la
nokto. Centoj da perdrikoj kriis ĉirkaŭe, kvazaŭ vete vokis unu la
alian noktaj birdoj. Gerasim ne povis ilin aŭdi, ne povis aŭdi ankaŭ
la noktan viglan susuradon de la arboj, preter kiuj portis lin liaj
fortikaj piedoj.

Sed li flaris konatan de li odoron de la maturiĝanta sekalo, kiu
venis el la mallumaj kampoj; li sentis, kiel la vento, fluganta
renkonte, la vento el lia hejmvilaĝo, karese tuŝas lian vizaĝon,
petole disblovas liajn harojn, lian barbon. Li vidis antaŭ si la
blankiĝantan vojon, kondukantan hejmen rektan, kiel sago. Li vidis
en la ĉielo nenombreblajn stelojn, lumigantajn lian vojon. Li marŝis
antaŭen simile al leono, kuraĝe, forte; kiam la leviĝanta suno
briligis lin per siaj fluide ruĝaj radioj, inter la paŝanto kaj
Moskvo jam kuŝis tridek-versta distanco.

Post du tagoj li estis jam hejme, en sia „izba“, je l’ miro de la
soldatedzino[19], kiun oni tie loĝigis. Gerasim preĝis antaŭ sanktaj
„ikonoj“[20] kaj tuj iris al la vilaĝestro.

La vilaĝestro ekmiris. Sed oni jam komencis falĉi la fojnon. Gerasim,
kiel perfekta falĉisto, tuj ricevis falĉilon -- kaj li ekfalĉis laŭ
sia kutima maniero, tiel falĉis, ke la vilaĝanoj tremis, observante
liajn falĉmovojn.

En Moskvo oni rimarkis la foriĝon de Gerasim la sekvantan tagon.
Oni serĉis lin en lia ĉambreto, alvokis Gavrila-n. Gavrila venis,
rigardis, movis la ŝultrojn kaj konkludis, ke la mutulo aŭ forkuris
aŭ dronis kune kun sia hundaĉo. Oni informis la policon, raportis
al la sinjorino. La sinjorino ekkoleris, ekploris, diris, ke oni
nepre trovu Gerasim-on, certigis, ke ŝi neniam ordonis forigi la
hundon, kaj fine tiel admonis kaj riproĉis Gavrila-n, ke li la
tutan tagon nur skuis la kapon, ripetante: „Nu!“, ĝis kiam la onklo
Ĥvost lin konsole saĝigis, dirinte al li: „Nu ... u!“ Fine oni
ricevis la sciigon el la vilaĝo, ke Gerasim tien venis. La sinjorino
iom trankviliĝis; komence ŝi ordonis lin revenigi al Moskvo, sed
tamen poste ŝi anoncis, ke ŝi tute ne bezonas tian nedankemulon.
Cetere post tio ŝi baldaŭ mortis; ŝiaj heredintoj ne zorgis plu
pri Gerasim. Ili ankaŭ aliajn servutulojn de sia patrino liberigis
kontraŭ la depago.

Ĝis nun loĝas solece Gerasim en sia forgesita „izba“. Li ĉiam bone
fartas, ĉiam estas fortikega. Kiel antaŭe li laboras multe, kiel
antaŭe li estas gravmiena kaj seriozmora. Sed la najbaroj rimarkis,
ke depost la reveno el Moskvo Gerasim tute ne atentas virinojn, eĉ ne
rigardas ilin, kaj ke li ne posedas hundon en sia korto.

„Cetere“, pridiskutas vilaĝanoj, „feliĉa li estas, ne bezonante
edzinon. Kaj la hundon! ĉu li ĝin bezonas? Eĉ perforte oni ne povus
allogi ŝteliston en lian korton!“ Tia famo pri la giganteca forto de
la mutulo disvastiĝas ĉien.



BEĴIN-HERBEJO


Estis bela junia tago, unu el tiuj tagoj, kiuj pruvas, ke la
bonvetero daŭros ankoraŭ longe. La ĉielo estas serena jam de la
frua mateno. La matenruĝo ne flamas simile al brulego; ĝi estas
disverŝita, kiel milda rozkoloraĵo. La suno -- ne flambrila,
rulruĝiganta, kiel dum varmega sekvetero, ne malserena-purpura, kiel
antaŭ la ventego -- sed la suno -- afable radibrila -- pace elnaĝas
el sub mallarĝa kaj longa nubeto, lumas freŝkolore kaj eniĝas en
ĝian bluan nebulon. Kiel serpentetoj lude brilas la supraj maldensaj
randoj de la distirita nubeto; ili brilas, kvazaŭ ili estus el
forĝita arĝento. Sed jen, ree flue ekŝpruciĝas petolemaj radioj; ĝoje
kaj majeste, kvazaŭ altenflugante, aperas la potenca lumigilo. Ĉirkaŭ
la tagmezo, kutime, videbliĝas amase rondaj altaj nuboj, orgrizaj,
kun delikataj blankaj randoj. Simile al insuloj, disĵetitaj laŭlonge
de la senlime disfluanta rivero, kiu ĉirkaŭas ilin per profunde
diafanaj akvokoloj, egale bluaj, ili preskaŭ ne moviĝas. Pli
malproksime, ĉe la firmamento, ili kunŝoviĝas, ariĝas, -- ne estas
plu videbla la ĉielbluaĵo inter ili. Sed ili estas same lazuraj
kiel la ĉielo: la lumo, la varmo trapenetras ilin. La firmamento
dum la tuta tago ne ŝanĝas sian malpezan, palvioletan koloron, ĉie
egalan. Nenie la fulmotondra vetero mallume minacas; ie, foje, tiras
sin malsupren, el la ĉielo, bluaj strioj: -- apenaŭ rimarkebla
pluvo falas, kiel tra kribrilo. Vespere tiuj nuboj foriĝas; la
lastaj el ili, nigraj, senformaj, kiel la fumo, iĝas rozkoloraj
vaporbuloj pro la radioj de la subiranta suno. Sur la loko, kie la
suno subiris, same pace, kiel ĝi estis leviĝinta, nelonge starrestas
ruĝeta brilkrono super la mallumiĝinta tero. Lumbriletante, kiel
zorge portita vakskandelo, aperas tie la vesperstelo. En tiaj tagoj
ĉiuj koloroj estas nehelaj, mildigitaj. Sur ĉio kuŝas la sigelo de
ia kortuŝa packvieto. Dum tiaj tagoj foje estas varmege; sur la
deklivoj de la kampoj la aero estas sufoka. Sed la vento disblovadas,
dispeladas la amasiĝintan varmegon; la ĉirkaŭturnantaj blovatakoj --
nepra signo de la persista bonvetero -- per blankaj polvamasoj vagas
sur vojo tra la grenkampoj. La terkulturisto ŝatas tian veteron por
la rikolto de la greno.

Tian tagon mi ĉasis en la Ĉernska distrikto de la Tula gubernio[21].
Mi trovis kaj mortigis sufiĉe multe da ĉasaĵoj. Tro plena ĉassako
tranĉe dolorigis mian ŝultron. Sed jam estis estingiĝanta la
vesperruĝo; kaj en la aero, ankoraŭ klara, kvankam jam ne plu
lumigita per radioj de la subirinta suno, densiĝis, disvastiĝis
noktaj ombroj, kiam mi, fine, decidis reveni hejmen. Per rapidaj
paŝoj mi transpaŝis longan „placon“ de arbustoj, supreniris la
monteton kaj ekvidis tute fremdajn, nekonatajn de mi lokaĵojn.
Anstataŭ la atendita konata ebenaĵo kun kverkarbareto, dekstre, kaj
malalta blanka preĝejo en la malproksimo, ĉe miaj piedoj etendiĝis
mallarĝa valo; rekte kontraŭ mi, kiel kruta muro, staris densa
tremolarbaro. Mi haltis, mirigite ... ne povante kompreni, kie mi
estas... Mi min returnis... „He,“ mi pensis, „mi devojiĝis, mi iris
tro dekstren“, kaj, mirante pri mia eraro, mi rapidkure malsupreniris
la monteton. Min tuj ekkaptis malagrabla, obtuza malsekeco, kvazaŭ
mi estus enirinta kelon. Densa alta herbo en la fundo de la valo,
tute malseka, blankiĝis kiel tablotuko. Estis timige surpaŝi ĝin.
Mi rapide transpaŝis al alia flanko kaj iris, marŝante maldekstren,
laŭlonge de la tremolaro. La vespertoj jam sin flugportis super ĝiaj
senmovaj altaĵoj, misterplene turniĝante kaj tremetante en duonklara
ĉielo. Petolrapide preterflugis malfruiĝinta akcipitreto, rapidante
en sian neston.

„Jen, se mi nur atingus tiun angulon,“ mi pensis, „tuj mi trovus la
veran vojon. Mi ja devojiĝis minimume je unu versto.“ Mi atingis,
fine, la angulon de la arbaro, sed ne trovis tie ian vojon; iaj
nefalĉitaj, malaltaj arbustoj vaste staris antaŭ mi; malantaŭ ili, en
la malproksimo, vidiĝis dezerta kampo. Mi ree haltis. „Kia stranga
okazintaĵo! Kie do mi estas?“ Mi rememorigis min, kiel kaj kien mi
iris dum la tago.

„He, tio ja estas ‚Paraĥinaj‘ arbustoj“, mi fine ekkriis. „Certe!
jen tie -- eble, la Sindejeva arbareto! Sed kiel mi ĉi tien venis?
Tiel malproksimen! Strange ... nun mi estas devigita reveni
dekstren!“

Mi iris dekstren tra la arbustoj. Dume la nokto estis baldaŭ veninta
kaj disvastiĝis kiel nubego fulmotondra. Ŝajnis, ke kune kun la
vesperaj vaporoj el ĉie leviĝadis kaj eĉ de supre verŝiĝis la
malhelo. Mi atingis sur ian vojon malebenbatitan, surkreskitan de
herbo. Mi iris laŭlonge de ĝi, atente rigardante antaŭen. Ĉio ĉirkaŭ
mi rapide nigriĝis kaj silentiĝis; nur skolopoj kriis de tempo al
tempo. Malgranda noktbirdo, nelaŭte kaj malalte movanta siajn molajn
flugilojn, preskaŭ tuŝis min kaj timeme deflankiĝis. Mi eliris sur
la arbarrandon kaj marŝis nun laŭlonge de la kampo, sur la limo. Jam
apenaŭ mi vidis la aĵojn en malproksimo, apenaŭ videbliĝis ĉirkaŭ
mi la blankiĝanta kampo. Malantaŭ ĝi leviĝis malserena mallumo,
alproksimiĝante ĉiumomente per grandegaj fumbuloj. La obtuza eĥo
de miaj paŝoj sonis en la senmoviĝanta aero. La paliĝinta ĉielo
ree bluiĝis, sed tio jam estis la bluo de la nokto. La steletoj
ekbriletis en ĝi, kvazaŭ ili ekmoviĝus.

Kion mi opiniis arbareto, estis malluma kaj ronda nudmonteto.

„Sed kie mi ja estas?“ ripetis mi ree laŭtvoĉe, haltis kaj demande
rigardis mian anglorasan flavmakulan hundinon, Dianka-n, la plej
prudentan el ĉiuj kvarpiedaj bestoj. Sed la plej prudenta besto nur
balancis la voston, malgaje kaj lace palpebrumis kaj ne donis al
mi ian utilan konsilon. Mi hontis kaj ege kuris antaŭen, kvazaŭ mi
subite klarsentis, kien oni devas iri. Mi ĉirkaŭiris la monteton
kaj trovis min en neprofunda, ĉirkaŭe displugita valeto. Tiu ĉi
krutvaleto aspektis kiel regulforma kaldrono kun plataj flankoj; sur
ĝia fundo elstreĉiĝis stare kelke da grandaj blankaj ŝtonoj; ŝajne
ili kunariĝis, malsuprerampinte, por ia sekreta, konsiliĝa kunveno.
Tie estis mute, mallaŭte; tiel plate kaj malgaje pendis super tiu
loko la ĉielo, ke mia koro eksentis veon. La besteto nelaŭte kaj
plende pepkriis en la ŝtonoj. Mi rapide revenis sur la monteton. Ĝis
nun mi ankoraŭ ne malesperis trovi la vojon al hejmo; sed nun mi
estis fine certa, ke mi tute devojiĝis; mi ne penprovis plu, ekkoni
la ĉirkaŭaĵon, preskaŭ dronintan en la nokta senlumo. Mi hazarde
ekmarŝis antaŭen, direktate de la steloj. Proksimume duonhoron mi
tiel paŝis, pene movante la piedojn. Ŝajnis, ke mi neniam estis
en tiaj senvivaj lokoj: nenie trembrilis lumeto, nek aŭdebliĝis ia
sono; unu kruta monteto sekvis la alian; senfine etendiĝis kampo post
kampo; arbustoj kvazaŭ elstaris el la tero antaŭ mi. Mi ĉiam iris kaj
jam intencis kuŝigi min ĝis la mateno, sed subite mi ekvidis antaŭ mi
teruran abismon.

Mi rapide ekpaŝis malantaŭen kaj, tra apenaŭ travidebla noktkrepusko,
ekvidis en la malproksimo sub mi grandegan ebenaĵon. Larĝa rivero
ĉirkaŭfluis ĝin en duonrondo, kiun mi vidis ĉie; ŝtalsimilaj rebriloj
de la akvo malserene kaj de tempo al tempo tremlumante desegnis
ĝian fluadon. La monteto, sur kiu mi staris, malsupren kondukis per
abrupta deklivo; ĝia grandega silueto sin distingis nigra de la
duonblua aera malpleno. Rekte antaŭ mi, en la angulo, kiun formis
la deklivo kaj la ebenaĵo, ĉe la rivero, kiu en tiu loko similis
al senmova malluma spegulo, sub la kruta deklivo de la monteto mem,
per ruĝa flamo brulis, ellasante fumon, du fajroj, unu apud la alia.
Ĉirkaŭ ili svarmis homoj, ŝanceliĝis ombroj; foje estis hele lumigita
la antaŭa parto de ies eta buklokapo.

Mi sciis nun, kie mi troviĝis. Tiu ĉi herbejo estas konata en nia
regiono sub la nomo „_Beĵin-Herbejo_“. Sed mi ja ne povis revojaĝi
hejmen, precipe nun, nokte; miaj piedoj ne moviĝis plu pro laceco.
Mi decidis iri proksimen al la fajroj kaj atendi la matenruĝon en la
societo de homoj, kiujn mi opiniis ĉevalkomercistoj[22].

Mi bone malsupreniris, sed apenaŭ mi ellasis el la manoj la lastan
branĉon, je kiu mi tenis min, subite sin ĵetis sur min du grandaj
blankaj hundoj, kolere bojante. Sonoraj infanaj voĉoj ekaŭdiĝis
ĉirkaŭ la fajroj. Du -- tri knaboj rapide leviĝis. Mi respondis al
iliaj demandaj vokoj. Ili alkuris, revokis la hundojn, kiujn precipe
mirigis la apero de mia Dianka, kaj mi alproksimiĝis.

Mi eraris, opiniante ĉevalkomercistoj la homojn, kiuj ĉirkaŭis la
fajrojn. Ili estis kamparanaj infanoj el najbara vilaĝo, kiuj gardis
ĉevalaron. Dum varmega somera tempo, ĉe ni, oni paŝtigas ĉevalojn en
la kampo nokte, ĉar tage ilin maltrankviligus muŝoj kaj ojstroj[23].

Estas granda ĝojfesto por kamparanaj knaboj, vespere akompani en la
kampon kaj frumatene hejmen -- la ĉevalaron. Sen ĉapoj, en malnovaj
duonpeltetoj, ili sidas sur la plej petolemaj ĉevaletoj kaj rapide
rajdas, ĝoje kriante, elgorĝblekante, movante ĉiuflanken la manojn
kaj piedojn, alte saltante sur la selo kaj sonore ridante ...
Maldensa flava polvo leviĝas, postflugas sur la vojo; en malproksimo
aŭdiĝas akorda piedfrapado, la ĉevaloj kuras, streĉante la orelojn;
antaŭ ĉiuj, altlevante sian voston kaj senfine ŝanĝante la piedojn,
kursaltas la ruĝeghara ĉevalaĉo kun pikherbo en vila kolhararo.

Mi diris al la knaboj, ke mi devojiĝis, kaj sidigis min ĉe ili. Ili
demandis min, de kie mi venas, silentis iomete kaj donis al mi
lokon. Ni iomete konversaciis. Mi min kuŝigis sub nudiĝinta arbusto
kaj rigardis ĉirkaŭen. La bildo estis mirinde bela: ĉe la fajroj
tremetis, kvazaŭ estingiĝante, eniĝante en la mallumon, ronda ruĝa
respeguliĝo. La flamo, ekbrulante, de tempo al tempo, ĵetis trans
la linion de tiu rondo rapidajn brillumetojn. Mallarĝa lango de la
fajro lekis la nudajn sekbranĉetojn de salikarbeto kaj same rapide
foriĝis... Tranĉliniaj longaj ombroj, subite aperante, alkuris ĝis
la fajretoj; la malhelo luktis kun la lumo. Foje, kiam la flamo
brilis pli malforte, la lumrondeto mallarĝiĝis, el alproksimiĝinta
mallumego neatendite aperis ĉevalkapo, bruna aŭ tute blanka, atente
kaj senpense rigardis nin, rapide maĉante longan herbon kaj ree
malleviĝante tuj malaperis. Oni aŭdis nur, kiel ĝi ĉiam maĉis,
spirblovante.

El loko lumigita estas neeble vidi, kio okazas en la malhelo; tial
ĉio en la proksimo ŝajnis vualita de preskaŭ nigra kurteno. Sed pli
malproksime, ĉe la firmamento, malklare videbliĝis montetoj kaj
arbaroj. Malhela, klara ĉielo, solene, neatingeble alte, pendis
super ni en sia tuta misterplena belegeco. Dolĉe premis la bruston
la aromo, la aparta, freŝa, turmenta aromaero de la ruslanda somera
nokto. Nenia bruo aŭdiĝis en la ĉirkaŭaĵo. Nur de tempo al tempo
subite sonore plaŭdigis akvon ia granda fiŝo, kaj la ĉeborda kanaro
ekbruetis, apenaŭ ŝancelita de alfluanta ondo... Sole nelaŭte
kraketis la fajretoj...

Ĉirkaŭ ili sidis la knaboj kaj apud ili tiuj du hundoj, kies intenco
estis formanĝi min. Ili ankoraŭ longe ne povis paciĝi pro mia
ĉeestado: dormeme duonfermante la okulojn kaj strabrigardante la
fajron, ili de tempo al tempo bojkriegis kun eksterordinara digneco;
unue ili blekegis, poste -- nelaŭte kriis, kvazaŭ bedaŭrante la
neeblecon -- plenumi sian deziron.

La knaboj estis entute kvin: Fedja, Pavluŝa, Iljuŝa, Kostja kaj
Vanja[24]. La nomojn de la knaboj mi eksciis el ilia interparolado
kaj volas nun konatigi ilin al la leganto.

La plej maljuna el ĉiuj, Fedja, aspektis dekkvarjara. Li estis gracia
knabo kun belaj, delikataj, iomete etaj vizaĝtrajtoj, buklaj blondaj
haroj, klaraj okuloj kaj ĉiama duongaja, duondistra rideto. Laŭ ĉiuj
signoj li apartenis al riĉa familio kaj paŝtis nokte ĉevalojn ne pro
bezono, sed pro amuzo. Li surhavis multekoloran kalikotan bluzon,
flave borderumitan. Malgranda nova feltmantelo, en kies manikoj li ne
enŝovis la brakojn, pendis sur liaj mallarĝaj ŝultroj; sur la blua
zonumo estis alligita la kombilo. La botoj kun nealtaj tibiingoj
estis liaj -- ne patraj. La dua knabo, Pavluŝa, havis senorde
starantajn nigrajn harojn, grizajn okulojn, larĝajn vangostojn,
vizaĝon palan, plenan je cikatroj; grandan, sed regulforman buŝon.
Tuta lia korpo estis dikmalalta, mallertmova. La knabo ne estis bela,
verdire, tamen li plaĉis al mi. Lia rigardo estis saĝa kaj sincera,
en lia voĉo sonis la forto. Li ne aspektis dande: tuta lia vestaĵo
konsistis el simpla ĉemizo kaj flikitaj pantalonoj. La vizaĝo de
la tria, Iljuŝa, estis sufiĉe sensignifa: li havis kurbiĝintan
nazon, longan kapformon, ne bone aspektis. Liaj vizaĝtrajtoj
esprimis malspritan, malsanecan zorgemon. Liaj kunpremitaj lipoj ne
malfermiĝis, la brovoj restis ĉiam kuntiritaj. Liaj flavaj, preskaŭ
blankaspektaj haroj pendis kiel pintaj harligetoj el sub malalta
felĉapo, kiun li ambaŭmane ŝovis sur siajn orelojn. Sur liaj piedoj
li havis novajn bastŝuojn kaj piedajn ĉifonojn; dika ŝnuro, trivice
zonita ĉirkaŭ lia talio, orde kuntiris lian puraspektan nigran
kiteleton. Li, kiel Pavluŝa, estis, laŭvide, ne pli ol dekdujara. La
kvara, Kostja, dekjara knabo, atentigis per sia meditema, malgaja
rigardo. Lia vizaĝo estis eta, malgrasa, lentuga; li havis pintitan
mentonon, kiel la sciuro. Oni apenaŭ distingis liajn lipojn. Sed
strange impresis liaj okuloj -- nigraj, fluide brilantaj. Ili, ŝajne,
volis ion esprimi, sed por tio mankis vortoj al la knabo. Li estis
malaltkreska, malsanaspekta, vestita mizere. La lastan, Vanja-n, mi
komence ne rimarkis; li estis kaŭrekuŝanta sub la bastkovraĵo kun
malregulaj randoj; li nur malofte montradis el sub ĝi sian buklan
blondan kapeton. Ĉi tiu knabo estis nur sepjara.

Tiel mi kuŝis sub la arbusto, iomete malproksime, kaj observadis la
knabojn. Malgranda kaldroneto pendis super unu el la fajroj; en ĝi
estis kuirataj la terpomoj. Pavluŝa zorgis pri ili kaj, starante
sur la genuoj, enpuŝis la ligneron en la bolantan akvon de tempo al
tempo. Fedja kuŝis, sin apogante sur la kubuto, disvastigante la
randojn de sia feltmantelo. Iljuŝa sidis apud Kostja kaj fiksrigardis
ion per duonfermitaj okuloj. Kostja mallevis la kapon kaj rigardis
ien en malproksimon. Vanja ne moviĝis sub sia bastkovraĵo. Mi
ŝajnigis min dormanta.

La knaboj ree komencis interbabili. Unue ili priparolis tion kaj
tion: la morgaŭajn laborojn, la ĉevalojn; sed subite Fedja sin turnis
al Iljuŝa kaj -- kvazaŭ renovigante interrompitan konversacion --
demandis lin:

„Nu, kiel do, ĉu ci ĝin vidis vere, la hejmkoboldon?“

„Ne, mi ĝin ne vidis, ĝin ja ne estas eble vidi,“ respondis Iljuŝa
per voĉo apenaŭ aŭdebla, raŭketa, kies sonoj tre bone konformiĝis al
lia vizaĝesprimo, „sed mi aŭdis ... ne sole mi...“

„Kie ĝi loĝas?“

„En la malnova ĉerpejo[25].“

„Ĉu vi laboras en la fabriko?“

„Jes, mi kaj mia frato Avdjuŝka; ni estas papergladistoj.“

„Jen vi, fabrikuloj!“

„Nu, kiel do ci ĝin aŭdis?“ demandis Fedja.

„Jen kiel ... mi kun frato Avdjuŝka, kun Fedor Miĥejevskij, kun
Ivaŝka Kosoj, kun alia Ivaŝka el Krasnije Ĥolmi, kaj ankoraŭ kun
Ivaŝka Suĥorukov, kun aliaj knaboj ankoraŭ -- entute ni estis
dek: la tuta deĵorintaro. Ni estis devigitaj pasigi la nokton en
la ĉerpejo. Tio estas -- la laborobservisto Nazarov malpermesis al
ni iri hejmen. ‚Kial vi,‘ li diris, ‚fraŭletoj, iros hejmen? Restu
ĉi tie -- ni havos morgaŭ multe da laboro.‘ Nu, ni restis en la
fabrikejo, ni kuŝis tie are ... Avdjuŝka demandis: ‚Nu, knaboj, se la
hejmkoboldo nun venus?‘ Apenaŭ li tion elparolis, iu ekmarŝis super
ni. Ni kuŝis malsupre, ĝi do ekmarŝis super ni, ĉe la rado. Ni aŭdis:
ĝi paŝas, la lignotabuloj fleksiĝas sub ĝi, krakas ... Li transkuris
super niaj kapoj; la akvo ekplaŭdis sur la rado, kiu ekfrapis,
ekturniĝis; sed la baro ĉe la defluilo[26] estas fermita. Ni estis
mirigitaj: kiu levis la bartrabeton, por ke akvo povu flui? Sed la
rado ne longe turniĝis kaj haltis. ‚Tiu‘ iris ree al la supra pordo
kaj malsupreniris la ŝtuparon, malsupreniris ne rapide: la ŝtupetoj
ĝemkraketas sub ĝiaj piedoj. Nu, ĝi alproksimiĝis al nia pordo,
atendis iomete -- tuj la pordo larĝe malfermiĝis ... Mi ektremis --
rigardas -- nenio estas videbla ... Sed la retĉerpilo, staranta ĉe la
pelvo, ekmoviĝis, leviĝis, eniĝis por momento en la akvon, flugis
iomete en la aero, kvazaŭ ĝi estus ŝprucilo kaj revenis al sia loko.
Poste ĉe alia pelvo forflugis la hoko de la najlo kaj ree pendiĝis
sur la najlon. Poste iu kvazaŭ alproksimiĝis al la pordo, ektusis,
ekspirblovis kiel ŝafo, bruvoĉe... Ni ĉiuj falkuŝiĝis amase teren,
unu rampis sur la alian. Kiel ni tiam ektimegis!“

„Jen kiel!“ elparolis Pavel. „Kial do ĝi ektusis?“

„Mi ne scias... Eble pro malsekeco en la mucido.“

Ĉiuj eksilentis.

„Nu,“ demandis Fedja, „ĉu la terpomoj estas kuiritaj?“

Pavluŝa palpis ilin.

„Ne, ankoraŭ ne... Jen, ĝi plaŭdigis akvon...“, aldiris li,
rigardante la riveron. „Eble la ezoko. Jen, tie falis steleto.“

„Kion mi rakontos ankoraŭ al vi, fratuloj,“ ekparolis per pepvoĉo
Kostja, „aŭdu nur, kion rakontis antaŭ nelonge la paĉjo en mia
ĉeesto.“

„Nu, ni aŭdas“, diris protekteme Fedja.

„Vi ja konas Gavrila-n, la antaŭurban ĉarpentiston?“

„Jes, ni lin konas.“

„Sed ĉu vi scias, kial li estas tiel malgaja ĉiam? Tiel silentema?
Jen, kial li estas malgaja: Li iris foje, rakontis mia paĉjo, al
arbaro por serĉi nuksojn. Li iris en la arbaron kaj devojiĝis; Dio
scias, en kia loko li troviĝis; li iradas, vagas, fratuloj, ne povas
trovi la vojon, la nokto jam alproksimiĝas... Li sin sidigis sub
arbon. ‚Ĉi tie‘, li pensis, ‚mi atendu la matenon‘, kaj ekdormis. En
dormo li aŭdas, ke iu lin vokas. Li rigardas, sed neniun vidas. Ree
li ekdormetis... ree li estas vokata... Li ree rigardas, vidas, --
sidas antaŭ li sur la branĉo la nimfo, klarluma, balanciĝas, logas
lin al si kaj ridas... La luno lumis tiel klare, ĉion lumigis...
Ŝi vokas lin al si, -- ŝi estas klara, blanka, kvazaŭ ploteto aŭ
gobio, -- ankaŭ karasoj estas iufoje tiel blanketaj, arĝentkoloraj...
La ĉarpentisto Gavrila duonsvenis ... sed ŝi ridas kaj logas lin al
si per la mano... Jam ekstaris Gavrila, intencis obei al la voko de
la nimfo, -- sed, fratuloj, eble Disinjoro lin inspiris: li faris
krucosignon[27]. Estis pene al li fari la krucosignon, li diris:
‚Mia mano kvazaŭ ŝtoniĝis, ne moviĝis...‘ He, li! Ekvidinte, ke li
faris krucosignon, la nimfo ne ridis plu, ŝi ekploris! Ŝi ploras,
fratuloj, forviŝas siajn larmojn per la haroj; harojn ŝi havas
verdajn, kiel kanabo. Jen rigardas ŝin Gavrila kaj demandas: ‚Kial
ci, arbara kreskaĵaĉo, ploras?‘ Ekparolas la nimfo: ‚Kial ci, homo,
faris krucosignon? Se ci ne estus farinta ĝin, ci restus kun mi en
ĝojo ĝis la fino de la tagoj. Mi ĝemploras, mi veas, ĉar ci faris
krucosignon. Sed ne mi sola tion priploros: ankaŭ ci ĝemploru ĝis la
fino de ciaj tagoj...‘ Tuj ŝi, fratuloj, foriĝis, kaj tuj Gavrila
ekvidis la vojon, per kiu li povis eliri el la arbaro. Kaj de tiu
tempo li estas ĉiam malgaja.“

„Jen kia okazintaĵo!“ diris Fedja post ioma silento. „Kiel do
kapablas tia arbara sorĉestaĵo difekti kristanan animon? Li ja ne
obeis ŝin!“

„Jen, kapablas tamen...“, diris Kostja. „Gavrila asertis, ke ŝi havis
voĉeton akran, plendan, kiel rano...“

„Ĉu cia paĉjo mem tion rakontis?“ daŭrigis Fedja.

„Li mem. Mi estis kuŝanta, mi ĉion aŭdis.“

„Stranga afero! Kial do li estas malgaja... Eble li plaĉis al ŝi, se
ŝi lin alvokis...“

„Jes, plaĉis!“ ironie diris Iljuŝa. „Ne! Ŝi volis nur lin tikli
ĝismorte... Ili okupas sin pri tio, la nimfoj...“

„Ĉi tie ja ankaŭ, eble, estas nimfoj“, diris Fedja.

„Ne“, respondis Kostja. „Ĉi tie la loko estas ‚pura‘, ‚libera‘[28].
Nur la rivero estas proksima.“

Ĉiuj eksilentis. Subite, ie malproksime, ekaŭdiĝis tiriĝanta,
preskaŭ ĝemanta sono, unu el tiuj nekompreneblaj noktaj sonoj, kiuj
naskiĝas iufoje en silento, leviĝas, restas en la aero kaj malrapide
disvastiĝas ĉie, kvazaŭ svenante ... Vi aŭskultas ... nenion ... sed
tamen io tintas ... Ŝajne iu longe kriis sub la firmamento mem, iu
alia revokis per akra rido en la arbaro kaj nelaŭta, siblanta fajfado
aŭdiĝis laŭlonge de la rivero ...

La knaboj rigardis unu la alian kaj faris la krucosignon[29] ...

„Ke la kruco nin protektu!“ flustris Iljuŝa.

„He, vi, korvinoj[30]!“ ekkriis Pavel: „Kial vi ektimis? Rigardu nur,
la terpomoj estas jam kuiritaj!“ (Ĉiuj alŝovis sin kaj komencis manĝi
la fumantajn terpomojn; nur sole Vanja ne moviĝis.) „Kaj ci?“ diris
Pavel.

Sed li ne elrampis el sub sia bastaĵo. La kaldroneto estis baldaŭ
malplena.

„Ĉu vi aŭdis, fraŭletoj,“ komencis Iljuŝa, „kio okazis antaŭ nelonge
ĉe ni, en Varnavicaj?“

„Ĉu sur la digo?“ demandis Fedja.

„Jes, jes, sur la digo, rompita de akvo ... Jen malpura loko,
malbenita, senviva ... Ĉirkaŭe troviĝas profundaj kavegoj,
terfendaĵoj. En la kavegoj loĝas serpentoj...“

„Kio do okazis? Rakontu!“

„Jen, kio okazis. Ci, eble, Fedja, ne scias, sed tie, ĉe vi, estas
enterigita droninto. Li droniĝis jam antaŭlonge, kiam la starlageto
estis ankoraŭ profunda. Nur lia tombeto estas apenaŭ videbla,
-- eta monto ... Jen, antaŭ nelonge, vokas la servistarestro la
hundgardiston Jermil kaj diras al li: ‚Iru, Jermil, poŝton.‘ Jermil
ĉe ni ĉiam veturas poŝton. Ĉiuj liaj hundoj mortis; ne estis scieble,
kial ili ĉe li ne restas vivantaj; sed li estas hundgardisto bona,
modela ... Jermil rajdis poŝton, restis en la urbo longe kaj
hejmrevenas iomete ebria ... Jam noktiĝis, la nokto estas klara,
la luno brilas ... Jermil transrajdas la digon; la vojo ja iris
tiuflanke ... Rajdas li, la hundgardisto Jermil, kaj vidas: sur la
tombo de la droninto marŝas ŝafideto, tiel blanka, bukla, beleta ...
vagas ... Jen pensas Jermil: ‚Mi ĝin prenos, ĝi ja ĉi tie pereos.‘
Li prenis la ŝafidon en siajn brakojn. La ŝafido ne kontraŭstaras.
Jermil alproksimiĝas al sia ĉevalo, kun la ŝafido en la brakoj. Sed
la ĉevalo forsaltas de li, spirblovas, skuas sian kapon[31]. Li
krie trankviligas ĝin, sin sidigas por rajdi kun la ŝafido, tenante
la besteton antaŭ si. Li rigardas la ŝafidon, la ŝafido lin ankaŭ
rigardas rekte en la okulojn. Ektimiĝis Jermil, la hundgardisto.
‚Mi ne sciis,‘ li pensis, ‚ke ŝafoj rigardas onin tiel rekte en la
okulojn, sed kontraŭ tio oni povas nenion fari ...‘ Li ĝin karesas
per la mano kaj diras: ‚Bjaŝa! bjaŝa!‘ Subite la ŝafo montris al li
la dentojn kaj ankaŭ diris: ‚Bjaŝa! bjaŝa!‘“

Apenaŭ la rakontinto eldiris la lastan vorton, ambaŭ hundoj
leviĝis samtempe, konvulsie bojante, forkuris de la fajro kaj
malaperis en la mallumo. La knaboj ektimis. Vanja eksaltis el sub
sia bastkovraĵo. Pavluŝa kun krio sekvis la hundojn. Ilia bojado
aŭdiĝis el malproksimo. Oni aŭdis ankaŭ la senordan kuradon de la
maltrankviligita ĉevalaro ... Pavluŝa laŭtvoĉe ekkriis: „Grizulo!
Ĵuĉka[32]!“ Post kelkaj momentoj la bojado haltis, aŭdebliĝis el
malproksimo jam la voĉo de Pavluŝa. Preterpasis ankoraŭ iomete da
tempo. La knaboj mire rigardis unu la alian, kvazaŭ atendante, kio
okazos. Subite aŭdiĝis la piedfrapado de kuranta ĉevalo. Abrupte ĝi
haltis ĉe la brullignaro, kaj, sin tenante je la kolharoj, rapide
malsuprensaltis Pavluŝa. Ambaŭ hundoj ankaŭ eksaltis en la lumrondon,
kaj tuj sin sidigis, elpendigante siajn ruĝajn langojn.

„Kio okazis? kio?“ demandis la knaboj.

„Nenio“, diris Pavluŝa, forsendante la ĉevalon. „Eble la hundoj
ion elflaris ... Mi pensis, ke tio estas lupo“, aldiris li per
indiferenta voĉo, rapide spirante.

Nevole mi admiris Pavluŝa-n. Li estis tre interesa en ĉi tiu momento.
Lia malbela vizaĝo, vigligita pro rapida rajdado, kvazaŭ brulis pro
kuraĝeco, pro firma decidemo ... Sen bastono, nokte, li, nenion
pripensante, saltrajdis por forpeli la lupon. „Kia bravulo!“ pensis
mi, lin rigardante.

„Ĉu oni ilin vidas tie ĉi, la lupojn?“ demandis la timemulaĉo Kostja.

„Ili ĉiam estas multnombraj ĉi tie“, respondis Pavel. „Sed danĝeraj
ili estas nur vintre.“

Li ree kaŭrekuŝigis sin ĉe la fajro. Sin sidigante sur la teron, li
faligis sian manon sur la haran nukon de unu el la hundoj; kaj la
ĝojigita besto longe ne deturnis la kapon, fiere-dankeme rigardante
deflanke Pavluŝa-n.

Vanja ree forkaŝis sin sub sia bastaĵo.

„Sed kiajn teruraĵojn, ci, Iljuŝa, al ni rakontis?“ ekparolis Fedja.
Li estis la filo de la riĉa vilaĝano kaj, kiel tia, li komencis
ĉiam, unua, la konversacion. „Ankaŭ la hundojn igis boji ia diabla
forto!... Certe, mi aŭdis, ĉe vi tiu loko estas malbenita...“

„Varnavicaj! Sendube: tre malpura loko! Tie ofte oni vidadis la
maljunan sinjoron, la mortintan ... Vagas li, oni rakontas, en
longbaska kaftano[33], ĉiam sopirĝemas, serĉas ion sur la tero ...
Foje lin renkontis la maljuna Trofimiĉ. -- ‚Kion vi, sinjoro Ivan
Ivaniĉ, bonvolas serĉi sur la tero?‘“

„Li demandis la sinjoron?“

„Jes, li demandis...“

„Nu, kuraĝulo li ja estas, ĉi tiu Trofimiĉ. Kion do la sinjoro
respondis?“

„‚Sorĉan herbon[34]‘ diras li, ‚mi serĉas.‘ Tiel obtuze elparolas:
‚sorĉan herbon‘ ... ‚Kial do vi bezonas sorĉan herbon, Ivan Ivaniĉ?‘

‚La tombo min premas,‘ li diras, ‚Trofimiĉ ... For el la tero mi
volas, for!‘“

„Jen, kia li estas!“ diris Fedja. „Ĉu li ne sufiĉe vivis?“

„Stranga afero!“ elparolis Kostja. „Mi pensis, ke la mortintojn oni
povas vidi nur ‚gepatran sabaton‘[35].“

„La mortintojn oni povas vidi ĉiam“, certige diris Iljuŝa. Li,
kiel mi rimarkis, pli bone ol aliaj knaboj sciis ĉiujn vilaĝanajn
superstiĉajn „onidirojn“. „Sed ‚gepatran sabaton‘ vi ankaŭ povas vidi
la vivanton, kies vico estas -- morti en la sama jaro... Sidigu cin
nur sur la preĝejan peronon, rigardu la vojon... Preterpaŝos ĉiuj
tiuj, kiuj estas mortontaj dum la jaro... Ĉe ni pasintan jaron Uljana
iris al la preĝeja perono...“

„Nu, ĉu ŝi iun vidis?“ sciavide demandis Kostja.

„Certe... Unue ŝi sidis longe, nenion aŭdis, neniun vidis ... nur ie
kvazaŭ hundeto bojas... Subite vidas ŝi: iu knabo iras sur la vojo,
vestita sole de ĉemizo. Ŝi fiksrigardis: iras Ivaŝka Fedosejev.“

„Ĉu tiu, kiu mortis printempe?“

„Li, la sama. Li iras, ne levas la kapon. Uljana lin rekonis... Poste
ŝi rigardas -- iras virino. Ŝi fiksrigardas -- ho, Disinjoro, do tio
estas ŝi mem, Uljana!“

„Ĉu eble estas, ke ŝi mem?“

„Je Dio, ŝi mem.“

„Nu, ŝi ja ankoraŭ ne mortis?“

„La jaro ne forpasis ankoraŭ. Sed rigardu ŝin -- ŝi apenaŭ marŝas,
apenaŭ spiras.“

Ĉiuj ree eksilentis. Pavel ĵetis la manplenon da sekaj branĉetoj
en la fajron. Akre nigriĝis ili sur la subite ekflamanta lumo,
ekkraketis, ekfumiĝis, kurbiĝis, levante la brulitajn pintojn.
La lumrebrilo disvastiĝis ĉiuflanken kaj, tremetante, leviĝis
alten. Neatendite aperis blanka kolombeto, -- flugis rekte sur tiun
rebrilon, time turniĝis, tute surverŝita de varmega helo kaj foriĝis
en sonora flugado.

„Eble ĝi devojiĝis kaj ne trovas sian hejmon“, diris Pavel. „Nun ĝi
flugos, trovos ian lokon kaj tie noktpasigos ĝis la mateno.“

„Ĉu ci ne pensas, Pavluŝa,“ diris Kostja, „ke tio estis la animo de
iu veremulo[36], fluginta ĉielen, he?“

Pavel ĵetis ankoraŭ unu manplenon en la fajron.

„Verŝajne“, li diris fine.

„Diru do, Pavluŝa,“ komencis Fedja, „ĉu ĉe vi, en Ŝalomovo, estis
ankaŭ videbla la ĉiela antaŭdiro[37]?“

„Kiam la suno malaperis? Kompreneble, jes...“

„Ĉu vi ankaŭ ektimis?“

„Ne nur ni... Nia sinjoro, kvankam li diris al ni antaŭe, ke estos la
suna mallumiĝo, tamen, kiam mallumiĝis, tiel ektimis, terure... En la
‚izba‘[38], kie loĝas la servistaro, la kuiristino, kiam mallumiĝis,
ekkaptis la fornan forkon kaj rompis, batante per ĝi, ĉiujn potojn
en la kuirforno. ‚Neniu bezonas ja nun manĝi,‘ ŝi diris, ‚la mondo
ja pereas!‘ La brasiksupo tiamaniere tuta forfluis. En nia vilaĝo,
fratuloj, disvastiĝis jenaj famoj: ke blankaj lupoj transkuros la
landon, ili manĝos homojn, ĉie flugos rabobirdoj kaj finfine oni
ekvidos Triŝka-n[39] mem.“

„Kian Triŝka-n?“ demandis Kostja.

„Ĉu ci ne scias?“ arde ekparolis Iljuŝa. „Nu, frato, de kie ci venas,
se ci ne konas Triŝka-n? Hejmsiduloj vi estas en via vilaĝo, veraj
hejmsiduloj[40]! Triŝka -- tio estas mirinda homo, kiu venos. Li
estos mirinda, ĉar neniu lin povos kapti, kaj nenion oni povos fari
kontraŭ li... Ekzemple: la popolo volos lin kapti, ili atakos lin
per bastonegoj, ĉirkaŭos lin per ĉenegoj, sed li elglitos tiel, ke
ili komencos batali kontraŭ la siajn mem. Oni metos lin, ekzemple,
en la malliberejon, -- li petos kruĉeton da akvo por trinki, oni
alportos al li kruĉeton -- li ensaltos en ĝin kaj malaperos en ĝia
fundo. Oni katenos lin, li frapos per la manplatoj, tuj la katenoj
falos teren. Nu, ĉi tiu Triŝka irados tra kamparoj, tra urboj... Ĉi
tiu Triŝka estos homo malica, li delogos la kristanan popolon, sed
oni ne povos ion fari kontraŭ li... Tia homo li estos, ruzmalica...“

„Nu, jes,“ plu parolis Pavluŝa per sia malrapidiĝanta voĉo, „li estos
tia... Tiun oni ankaŭ atendis ĉe ni... La maljunuloj diris: kiam
komenciĝos la ĉiela fenomeno, tuj venos Triŝka. Jam ĝi komenciĝis.
Ĉiuj eliris el la domoj, iris sur la straton, la kampon, atendas, kio
okazos. Ĉe ni, kiel vi scias, estas multe da loko, estas vaste...
Oni vidas -- el la antaŭvilaĝo la monton malsupreniras iu stranga
kun kapo mirinda... Ĉiuj ekkriis: ‚Ho, jen venas Triŝka! venas
Triŝka!‘ Kaj ĉiuj diskuris, ĉiu, kien li povis! Nia vilaĝestro
rampis en la akvofosejon, lia edzino eksenmoviĝis sur la sojlo de
sia pordego kaj ektimigis tiel sian korthundon, ke ĝi forkuris de la
ĉeno, transsaltis la baraĵon kaj malaperis en la arbaro! La patro
de Kuzka, Dorofejiĉ, saltis en avenkampon, sin duonsidigis tie,
ekkriis kiel koturno: ‚Eble la animpereigisto do kompatos birdojn,
tiu malamiko!‘ Jen tiel ĉiuj maltrankviliĝis! Sed tio estis nia
barelisto, Vavila; li aĉetis novan kruĉeton kaj metis ĝin, irante,
sur sian kapon.“

Ĉiuj knaboj ekridis kaj ree eksilentis por momento, kiel tio okazas
ofte inter homoj, konversaciantaj ekstere de la domo.

Mi rigardis ĉirkaŭen: reĝe kaj solene staris la nokto, la mucidan
malvarmeton de la vespero anstataŭis meznokta seka varmeco, kaj
ankoraŭ longe ĝi estis kuŝonta kiel mola tavolo super la dormantaj
kampoj; ankoraŭ multe da tempo restis ĝis la unua balbutflustrado,
ĝis la unuaj roseroj de la matenruĝo. La luno forestis en la ĉielo;
ĝi estis leviĝonta pli malfrue. Multnombraj oraj steletoj, ŝajne,
silente flugmoviĝis ĉiuj, lumbriletante kvazaŭ vete, sin direktante
al la „Laktvojo“. Ilin rigardante, vere, vi kvazaŭ sentis mem neklare
antaŭenrapidantan, senhaltan kuradon de la tero ... Subite stranga,
vea akra krio ekaŭdiĝis dufoje, unu post la alia, super la rivero,
kaj reaŭdiĝis baldaŭ pli malproksime ...

Kostja ektremis. „Kio tio estas?“

„La ardeo krias“, trankvile respondis Pavel.

„La ardeo“, ripetis Kostja. „Kion do mi hieraŭ aŭdis vespere“,
aldiris li post iometa silento. „Ci eble scias...“

„Kion ci aŭdis?“

„Jen kion: Mi iris el Kamenaja Grjada al Ŝaŝkino. Mi iris unue
laŭlonge de niaj nuksarbustoj, poste mi transiris la herbejon, ci
scias, tie, kie ĝi abrupte turniĝas en la kavego; tie ankaŭ estas
profunda akvotruo;[41] ĝi ne estas videbla sub la kreskanta kanaro.
Nu, mi preteriris, fratuloj, tiun akvotruon, -- el ĝi ekĝemas iu,
tiel plendplene: ‚u--u! u--u! u--u!‘ Mi ektimis, fratuloj; estis
malfrue nokte, kaj la voĉo -- tiel ĝemplena! Ŝajnis al mi, ke mi mem
ekploras! Kio tio estis, he?“

„En tiu akvotruo antaŭlaste pasintan someron rabistoj dronigis la
arbargardiston Akim-on,“ diris Pavluŝa, „eble lia animo plendas...“

„Estas eble, fratuloj“, rediris Kostja, larĝigante siajn grandajn
okulojn. „Mi ja ne sciis, ke oni dronigis Akim-on en tiu truego, --
mi estus ankoraŭ pli ektimiĝinta.“

„Oni diras, ke ekzistas ankaŭ tiaj etaj ranoj,“ daŭrigis Pavluŝa,
„kiuj tiel plende krias.“

„La ranoj! Nu, tio estis ne ranoj! ... kiaj ranoj!“ (La ardeo ree
eligis ĉe la rivero akran krion.) „He, ĝi!“ malgraŭvole elparolis
Kostja, „ĝi krias, kvazaŭ la arbarkoboldo.“

„La arbarkoboldo ne krias,“ diris Iljuŝa, „ĝi estas muta. Ĝi nur
frapas per la manplatoj kaj kraketas...“

„Ĉu ci lin eble vidis, la arbarkoboldon?“ mokeme interrompis lin
Fedja.

„Ne, mi ne vidis, ke Dio gardu ĝin vidi. Sed aliaj vidis antaŭ kelke
da tagoj, ĉe ni, li devojigis kamparanon, igis lin vagi en la arbaro,
ĉiuflanken, ĉiam ĉirkaŭ la sama kampeto. Apenaŭ li trovis la vojon
frumatene.“

„Nu, ĉu li ĝin vidis?“

„Li vidis. Li rakontas: staras tiel grandega, malluma, envolvita,
malantaŭ la arbo ... ne klare videbla ... rigardas ... palpebrumas
... rigardas per siaj okulaĉoj kaj palpebrumas...“

„He,“ ekkriis Fedja, ektremetante kaj skuante la ŝultrojn, „fi!“

„Kial do tia aĉajo disvastiĝis en la mondo?“ diris Pavel, „verdire!“

„Ne insultu, ĝi aŭdos!“ atentigis Ilja.

Ree ĉiuj eksilentis.

„Rigardu, rigardu, fraŭletoj“, ekaŭdiĝis neatendite la infaneca voĉo
de Vanja. „Rigardu la Diajn steletojn: kvazaŭ abeletoj ili flugas,
amase...“

Li elmontris sian freŝan vizaĝeton el sub la bastkovraĵo kaj
malrapide levis al la ĉielo siajn grandajn, mildajn okulojn. La
okuloj de ĉiuj knaboj leviĝis al la ĉielo kaj ne baldaŭ malleviĝis.

„Diru, Vanja,“ karese ekparolis Fedja, „ĉu cia fratino Anjutka bone
fartas?“

„Jes, bone“, respondis Vanja, iomete kartave.

„Demandu ŝin, kial ŝi ne venas al ni.“

„Mi ne scias.“

„Diru al ŝi, ke ŝi venu!“

„Mi diros.“

„Diru al ŝi, ke mi ion al ŝi donacos.“

„Kaj al mi ankaŭ?“

„Jes, ankaŭ.“

Vanja ekĝemetis.

„Ne, ni ne bezonas ion ... Donu al ŝi: ŝi estas bonkora etulino.“
Vanja ree kuŝigis sin. Pavel ekstaris kaj prenis la malplenan
kaldroneton.

„Kien ci iros?“ demandis lin Fedja.

„Al la rivero; mi volas ĉerpi akvon, mi soifas.“

La hundoj leviĝis kaj iris post li.

„Atentu nur, ne falu en la riveron!“ kriis Iljuŝa al la foririnta
kunulo.

„Kial do li falos?“ diris Fedja. „Li estas singardema.“

„Jes, singardema ... Ĉio povas okazi: li kliniĝos, ĉerpos akvon, tuj
la akvokoboldo ekkaptos lian manon, tiros lin al si. Poste oni diros:
la knabo falis en la riveron! Sed ne li mem falis! Jen, li rampas en
la kanaron“, aldiris li, aŭskultante.

Vere la kanaro, disiĝante, kraketis.

„Ĉu estas vero, ke Akulina sensaĝiĝis de tiu tempo, kiam ŝi estis en
la akvo?“ demandis Kostja.

„Jes, de tiu tempo ... Kia ŝi nun estas! Antaŭe, laŭ onidiroj, ŝi
estis belulino. La akvokoboldo difektis ŝin. Li, eble, ne sciis, ke
oni baldaŭ ŝin eltiros el la akvo. Li ŝin difektis tie, ĉe si, en la
riverfundo.“

(Mi ofte renkontis tiun Akulina-n. En ĉifonvestaĵoj, terure
malgrasa, kun karbonigra vizaĝo, malklariĝinta rigardo, ĉiam
montrante siajn dentojn, ŝi vagas dum kelkaj horoj sur la sama loko,
ie sur la vojo; la manojn ŝi ĉiam alpremas al la brusto, malrapide
balanciĝante, jen sur unu, jen sur alia piedo, kvazaŭ la besto en
la kaĝo. Ŝi komprenas nenion, kion ajn oni diras al ŝi, kaj nur de
tempo al tempo konvulsie ridas.)

„Oni diras,“ daŭrigis Kostja, „ke Akulina ĵetis sin en la riveron,
ĉar ŝia amanto ŝin trompis.“

„Jes, pro tio.“

„Ĉu ci memoras al Vasja?“ malgaje aldiris Kostja.

„Kia Vasja?“ demandis Fedja.

„Tiu, kiu estas droninta“, respondis Kostja, „en ĉi tiu sama rivero.
Kia knabo li estis! kia knabo! Lia patrino, Feklista, kiel ŝi amis
lin, Vasja-n! Kvazaŭ ŝi, Feklista, antaŭsentis, ke en la akvo li
trovos sian pereon! Ofte iris Vasja por bani en la rivero kun ni,
knaboj; ŝi timtremis ... Aliaj virinoj ne timas, preteriras kun
trogoj, sed Feklista ĉiam metis la trogon teren kaj vokis lin:
‚Revenu, mia lumeto, revenu, mia falketo!‘ Kaj kiel li dronis, nur
Dio scias: li amuziĝis tie, sur la bordo, la patrino estis ankaŭ tie
-- ŝi rastis fojnon. Subite ŝi aŭdis, kvazaŭ iu ellasas vezikojn en
la akvo, ŝi rigardas -- naĝas nur la ĉapeto de Vasja. De tiu tempo
Feklista kvazaŭ sensaĝiĝis: ŝi sin kuŝigas ofte sur la lokon, kie
li estas droninta. Ŝi kuŝas, fratuloj, kaj kantas tiun kanteton,
kiun Vasja kantadis -- vi memoras ... Ŝi ĝin kantas kaj ploras, vee
plendas al Dio...“

„Jen Pavluŝa venas“, diris Fedja.

Pavel alproksimiĝis al la fajro kun la kaldroneto plena de akvo.

„Nu, fraŭletoj“, li komencis post iometa silentado. „Ne bona afero
okazis.“

„Kio do?“ rapide demandis Kostja.

„Mi aŭdis la voĉon de Vasja.“

Ĉiuj ektremis.

„Ĉu vere, ĉu vere?“ ekbalbutis Kostja.

„Je Dio ... Mi kliniĝis al la akvo, subite mi estas vokata ... la
voĉo de Vasja ... kvazaŭ el la akvo ... ‚Pavluŝa ... venu ĉi tien!‘
Mi deiris; tamen mi ĉerpis iomete da akvo.“

„Ho Dio, ho Dio!“ diris la knaboj, farante krucosignon. „La
akvokoboldo ja vokis cin, Pavel“, aldiris Fedja. „Ni ĵus parolis pri
li, pri Vasja...“

„Ho, tio estas malbona signo“, malrapide diris Iljuŝa.

„Nu, kion fari!“ diris Pavel decide. „Oni ne evitos sian sorton!“

La knaboj eksilentis. La vortoj de Pavel, videble, profundanime ilin
impresis. Ili kuŝigis sin antaŭ la fajro, intencante tie dormi.

„Kio estas tio?“ demandis Kostja, duonlevante la kapon.

„Tio -- skolopoj flugas, fajfas...“

„Kien ili flugas?“

„Tien, kie, oni rakontas, ne ekzistas la vintro.“

„Ĉu ekzistas tiaj landoj?“

„Jes...“

„Ĉu malproksime?“

„Tre malproksime, trans varmaj maroj...“

Kostja sopire ekĝemis kaj malfermis la okulojn.

Jam pasis pli ol tri horoj de tiu tempo, kiam mi najbariĝis ĉe la
knaboj. Fine leviĝis la luno; sed mi ĝin ne tuj rimarkis. Tiom ĝi
estis malgranda kaj mallarĝa. La senluma nokto plu estis belega
... Sed jam multaj steloj alproksimiĝis al la malhela rando de la
tero; steloj, ankoraŭ antaŭ nelonge alte starintaj en la ĉielo. Ĉio
eksilentis ĉirkaŭe, kiel kutime ĉio eksilentas antaŭ la mateno. Ĉio
eniĝis en fortan senmovan antaŭmatenan dormadon.

Ne tiel forte odoris la aero, kvazaŭ disverŝiĝis sur ĝin la mucido...
Ne longaj estas someraj noktoj! La konversacio de la knaboj estis
estingiĝanta kune kun la fajroj. La hundoj ankaŭ dormis... La
ĉevaloj, kiom mi povis distingi en la apenaŭ lumtremetanta, malforta
brileto de la steloj, ankaŭ estis kuŝantaj, mallevinte la kapojn.
Kvazaŭ sveno ekkaptis min, mi ekdormetis...

Freŝa flueto tuŝis mian vizaĝon. Mi malfermis la okulojn: jam
mateniĝis... Oni ankoraŭ ne vidis la matenruĝon, sed la oriento jam
blankiĝis... Kvankam neklare, mi jam povis vidi ĉirkaŭ mi ĉion...
Palgriza ĉielo heliĝis, malvarmiĝis, ekbluiĝis; la steloj jen
trembriletis, jen foriĝis... La tero malsekiĝis, la folioj kvazaŭ
ŝvitis, ie aŭdiĝis jam vivaj voĉoj, kaj fluanta, frumatena venteto
jam komencis vagi kaj flirti super la tero. Mia korpo respondis al ĝi
per facila, gaja tremeto. Mi rapide ekstaris kaj alproksimiĝis al la
knaboj. Ili ĉiuj dormis, kvazaŭ senvivuloj, ĉirkaŭ la finbruletanta
lignaro; nur Pavel duonleviĝis kaj rigardis min fikse.

Mi kapsalutis lin kaj foriris laŭlonge de la ekfumiĝinta rivero.
Apenaŭ mi tramarŝis du verstojn, jam ĉirkaŭ mi ekverŝiĝis -- unue
rozruĝaj, poste purpuraj, orkoloraj fluoj de la juna varma lumo ...
elverŝiĝis sur la vasta herbejo malseka -- antaŭe, malantaŭe -- sur
ekverdiĝintaj montetoj, de unu arbaro ĝis la alia, sur la longa
polva vojo, brilantaj ekruĝiĝintaj arbustoj, sur la rivero, honteme
bluiĝanta el sub la maldensiĝanta nebulo. Ĉio ekmoviĝis, vekiĝis,
ekkantis, ekparolis... Kiel diamantaj radilumoj ekruĝiĝis grandpecaj
gutoj de roso. Al mi renkonte flugis la sonorado, la sonoj, klaraj,
laŭtaj, ŝajnis kvazaŭ ankaŭ lavitaj de la matena freŝmalvarmeto ...
Subite preterpasis kure la ripozinta ĉevalaro, pelita de la konataj
knaboj.

Bedaŭrinde mi estas devigita aldiri, ke Pavel mortis en la sama jaro.
Li ne dronis: li mortiĝis, falante de la ĉevalo ... Domaĝe, li estis
bravulo!



POEMETOJ EN PROZO


HUNDO

Ni estas duope en la ĉambro -- mi kaj mia hundo. Terura ventego
blovas ekstere.

Kontraŭe de mi sidas mia hundo kaj rigardas en miajn okulojn.

Mi ankaŭ rigardas en ĝiajn okulojn.

Kvazaŭ ion diri ĝi volas al mi. Ĝi estas muta, senvorta, ĝi ne
komprenas sin mem, -- sed mi ĝin komprenas.

Mi komprenas, ke en tiu ĉi momento en ĝi, kiel ankaŭ en mi, vivas la
sama sento, ke ne estas diferenco inter ni. Ni estas egalaj; en ĉiu
de ni brulas, lumas sama tremetanta fajreto.

Alflugos la morto, svingos sian malvarman, larĝan flugilon ...

Kaj venos fino al ni!

Kiu scios poste, kia fajreto brilis en mi kaj kia -- en ĝi?

Ne, tio ne besto kaj homo interŝanĝas rigardojn ...

Du paroj da egalaj okuloj estas fiksitaj unu al la alia ...

Kaj en ĉiu paro da okuloj, en la besto kaj en la homo, la sama vivo
timeme sin alpremas al la vivo de l’ alia.


SFINKSO

Flavete-griza sablo supre molaĉa, malsupre malmola ... sablodezerto
sen fino ... Super tiu ĉi sabla ebenaĵo, super tiu ĉi maro el morta
cindro, sin levas grandega kapo de egipta sfinkso.

Kion volas elparoli tiuj ĉi dikaj, antaŭensaltintaj lipoj? tiuj ĉi
senmove dislarĝigitaj, suprenfalditaj naztruoj -- kion ili esprimas?
Kion volas diri tiuj okuloj, duone ekdormintaj, duone atentemaj sub
duobla arko de altaj brovoj? Ili volas ion eldiri! Ili eĉ diras ion,
sed nur Ojdipus[42] povas solvi la enigmon, kompreni ilian senvortan
paroladon.

Ho ... sed mi ekkonas tiujn ĉi trajtojn -- en ili estas nenio egipta.
Blanka, mallarĝa frunto, elsaltantaj vangostoj, mallonga, rekta nazo,
bela blankdenta buŝo, molaj lipharoj, krispa barbeto ... sur la kapo
-- -- haramaso kun hardisiĝo ... larĝe disstarigitaj malgrandaj
okuloj ... sed tio estas vi ... mia samlandano ... rusa kamparano? De
kiam do vi iĝis sfinkso? Ĉu vi ankoraŭ ion volas elparoli? Jes, vi
ankaŭ estas sfinkso.

Viaj okuloj -- -- senkoloraj, sed profundaj -- -- parolas ankoraŭ.
Ankaŭ sensona kaj enigma estas tiu parolado.

Sed kie -- do sin trovas via Ojdipus?

Ho ve ... ne estas facile fariĝi via Ojdipus, vi, tutrusa sfinkso!


EGOISTO

Li posedis ĉion necesan por iĝi vipo de sia familio.

Li naskiĝis bonsana, riĉa, kaj dum sia tuta vivo, restante riĉa kaj
bonsana, li neniam agis malbone aŭ erare, ne diris nenecesan vorton
kaj ne trompiĝis.

Li estis senriproĉe honesta. Fiera pro sia honesteco, li turmentis
per ĝi siajn parencojn, amikojn, konatojn.

Lia honesteco estis kapitalo ... kaj li, kiel procentegisto, demandis
por ĝi procentegojn.

Lia honesteco ebligis al li kaj rajtigis lin esti senkompata kaj
ne fari bonon, kio ne estis ordonita. Li estis senkompata, li ne
bonfaradis ... ĉar la bonfarado ordonita ne estas bono ĝusta.

Pri neniu li zorgis, krom pri si mem -- ĉar li estis modela. Li
sincere indignis, kiam aliaj ne zorgis pri li!

Samtempe li ne opiniis sin mem egoisto. -- Li plej severe mallaŭdegis
kaj persekutis egoistojn. Kompreneble! -- la egoismo de aliaj
malhelpis al la lia.

Ne sciante sin kapabla al ia erareto, li ne komprenis, ne toleris ies
erareton. Li ĝenerale komprenis nenion kaj neniun, ĉar li tuta, de
ĉiuj flankoj, de supre kaj sube, estis ĉirkaŭita nur de si mem.

Li eĉ ne komprenis, kion signifas „pardoni“. Li mem al si ne havis
okazon pardoni ... Kial do li devas pardoni aliajn?

Antaŭ la juĝo de la propra konscienco, antaŭ la vizaĝo de sia Dio,
li, miraklo, monstro de bona virtemo, levis la okulojn supren kaj
elparoladis per firma, klara voĉo: „Jes, mi estas morala homo!“

Li ripetos tiujn vortojn, mortonte, kaj nenio tremetos eĉ tiam en lia
ŝtona koro, en la koro sen fendeto, sen makuleto ...

Ho, la malbelo de la memkontentiĝa, nepardonema, malmultekoste
akirita virteco, -- ci estas pli abomeninda ol la malkaŝita malbelo
de la malvirto!


LAZURREGNO

Ho, lazurregno! Ho, lando de lazuro, lumo, juneco, feliĉo!

Mi vidis vin ... en sonĝo ...

Ni estis kelke da vojaĝantoj en belega, ornamita boato. Kvazaŭ brusto
de cigno iĝis blanka velo sub tornitaj mastoj.

Mi ne konis miajn kunvojaĝantojn, sed mi komprenis, ke ili estis same
junaj, gajaj kaj feliĉaj kiel mi mem.

Mi eĉ ilin ne rimarkis. Ni vidis ĉirkaŭ ni nur la senliman
lazurkoloran maron, kovritan per oraj skvameretoj ... super nia kapo
-- la ĉielon samkorolan kiel tiu lazura maro ... Sur ĝi, triumfante
kaj kvazaŭ ridante, ruliĝis la karesplena suno.

Kaj de tempo al tempo aŭdiĝis inter ni rido sonora, gaja, kiel rido
de dioj!

Foje ies buŝo eligis vortojn, versojn, mirinde belajn, plenajn de
forto kaj de inspiro ... Ŝajnis, ke la ĉielo mem resonas responde
kaj la maro ĉirkaŭa tremetas pro sama sento ... Kaj poste ree estiĝis
feliĉega silento ...

Facile naĝante sur molaj ondoj, moviĝis nia rapidira boato. Ne la
vento ĝin movis; ĝin direktis niaj propraj, ludantaj koroj. Ili ĝin
portis tien, kien ni deziris.

Ni renkontis insulojn, sorĉfabelajn, duondiafanajn insulojn,
rebrilantajn kiel juvelŝtonoj kaj smeraldoj. Ebriigaj bonodoroj
alvenis de rondigitaj bordoj. La unuaj el tiuj insuloj surŝutis
nin per pluvo el rozoj kaj konvaloj. De aliaj subite leviĝis
ĉielarkokoloraj, longflugilaj birdoj.

La birdoj sin turnis super ni, la konvaloj kaj rozoj fandiĝis en
perlsimila ŝaŭmo, glitanta laŭlonge de la glataj flankoj de nia
boato. Kune kun la floroj alflugis dolĉaj sonoj. Aŭdiĝis inter ili
virinaj voĉoj. Kaj ĉio ĉirkaŭa: la ĉielo, la maro, la bloviĝo de la
velo supre, la plaŭdado de la akvofluo post la boato -- ĉio parolis
pri amo, pri feliĉiga amo!

Kaj ŝi, kiun amis ĉiu el ni, ŝi estis ĉi tie -- nevidebla kaj
proksima ... Ankoraŭ unu momento -- kaj jen -- ekbrilos ŝiaj okuloj,
ekfloros ŝia rideto ... ŝia mano tuŝos la vian kaj fortiros vin en
neniam velkontan paradizon!

Ho, regno lazura! Mi vidis vin ... en sonĝo ...


FESTO EN LA ĈIELO

Foje la Supera Estulo aranĝis grandegan feston en sia lazurlanda
palaco.

Li invitis ĉiujn virtojn. La virtoj ja estas sinjorinoj; -- tial li
ne invitis sinjorojn.

Ili kuniĝis multnombraj ... grandaj kaj etaj. La etaj virtoj estis
pli agrablaj, pli afablaj ol la grandaj. Sed ĉiuj ŝajnis kontentaj
kaj ĝentile interkonversaciis, kiel decas al proksimaj parencoj kaj
konatoj.

Sed jen -- la Supera Estulo rimarkis du belajn sinjorinojn, kiuj,
ŝajne, ankoraŭ ne konis unu la alian.

Li prenis la manon de l’ unu kaj alkondukis ŝin al la alia.

„Dankemo!“ li diris, montrante la unuan.

„Bonfarado!“ li diris, prezentante la duan.

Ambaŭ virtoj tre ekmiris: dum la tempo, ke la mondo ekzistas -- kaj
ĝi estas sufiĉe malnova --, ili nun la unuan fojon renkontis unu la
alian.


HALTU!

Haltu! Tia, kia mi vin vidas nun -- restu por ĉiam en mia memoro! El
viaj lipoj eliĝis lasta inspirplena sono, viaj okuloj ne brilas, sed
estingiĝas, troplenaj de feliĉo, de kvietega konscio de l’ beleco,
de tiu beleco, kiun vi sukcesis esprimi, de tiu beleco, al kiu vi
etendas viajn triumfantajn, viajn laciĝantajn brakojn.

Kia lumo, pli maldensa, pli pura ol la sunlumo, surverŝas viajn
membrojn, la faldetojn de via vestaĵo?

Kia Dio per karesblovo de sia spiro forblovis de via frunto viajn
disĵetitajn buklojn?

Lia kisado brulas sur via pala, kvazaŭ marmora, frunto!

Jen ĝi -- la malkaŝita sekreto, la sekreto de l’ poezio, de l’ vivo,
de l’ amo! Ne ekzistas alia senmorteco, -- oni ne bezonas alian! --
En tiaj momentoj vi estas bela!

Ili forpasos -- kaj vi estos ree iomete da cindro, virino, infano ...

Sed tio vin ne interesas! En tiu momento vi iĝis pli alta, vi
troviĝis ekster la pasema, templimita ... -- Tiu via momento neniam
finiĝos.

Haltu! Permesu al mi esti partoprenanto de via senmorteco, faligu en
mian animon la fajreron rebrilantan de via eterneco!


MORGAŬ! MORGAŬ!

Kiom vana, malplena, bagatela estas preskaŭ ĉiu tago travivita! Kiom
malmulte da sekvoj ĝi postlasas! Kiel sensence, sensaĝe forkuris
horoj post horoj!

Tamen la homo ĉiam volas ekzisti; kara al li estas la vivado, li
esperas, li atendas ion de l’ tempo estonta ... Ho, sed kian bonon?

Sed kial li imagas, ke aliaj, venontaj tagoj ne estos similaj al la
tago ĵus forpasinta?

Li ne meditas pri tio. Li ĝenerale ne ŝatas mediti, -- kaj li estas
prava. --

„Morgaŭ, morgaŭ“, li konsolas sin mem, ĝis kiam tiu „morgaŭ“
entombigos lin.

-- Nu, se vi estos en la tombo, kontraŭvole vi ne meditos plu ...


ROZO

La lastaj tagoj de l’ aŭgusto.

La suno subiris ... Subita, fortega pluvo sen tondro, sen fulmo, ĵus
estis transfluginta super vasta ebenaĵo.

La ĝardeno antaŭ la domo fumis kaj brulis, tute surverŝita de la
fajrego de la sunsubiro, de la pluvego ...

Ŝi sidis ĉe la tablo en la salono kaj obstine enpense rigardis la
ĝardenon tra la duonmalfermita pordo.

Mi sciis, kio pasis tiam en ŝia animo. Mi sciis, ke post nelonga sed
turmenta lukto, ŝi en tiu momento sin donis al la sento, kiu jam
delonge estis pli forta ol ŝi ...

Subite ŝi levis sin, rapide eliris en la ĝardenon kaj malaperis.

Forpasis horo ... ankoraŭ unu ... ŝi ne revenis.

Tiam mi levis min, eliris el la domo kaj iris laŭlonge de la aleo, en
kiu, mi ne dubis, iris ŝi.

Ĉio ĉirkaŭe mallumiĝis. Noktiĝis ... Sed sur la malseka sablo de la
vojeto, hele ruĝiĝante en la mallumo, videbliĝis ia ronda aĵeto.

Mi klinis min. Tio estis juna, apenaŭ disvolviĝinta rozo. Antaŭ du
horoj mi vidis tiun ĉi rozon sur ŝia brusto.

Mi zorge levis ĝin, kaj, reveninte en la salonon, mi kuŝigis ĝin sur
la tablon, antaŭ ŝia seĝego.

Ŝia vizaĝo paliĝis kaj samtempe pliviviĝis. Rapide, kun gaja
konfuzo, ĉiuflanken rigardis ŝiaj mallevitaj, kvazaŭ malgrandiĝintaj,
okuloj.

Ŝi ekvidis la rozon, ekprenis ĝin, rigardis ĝiajn ĉifonitajn,
malpurigitajn florfolietojn, sin turnis al mi -- kaj ŝiaj okuloj,
subite haltintaj, ekbrilis pro larmoj.

„Pro kio vi ploras?“ demandis mi.

„Pri ĉi tiu rozo ... Rigardu, kia ĝi iĝis...“

Mi ekvolis esprimi saĝecon.

„Viaj larmoj forlavos la malpuron“, mi diris kun signifplena esprimo ...

„Larmoj ne lavas, larmoj bruligas“, ŝi respondis kaj, sin turninte al
la kameno, ĵetis la floron en la mortantan flamon.

„La fajro bruligos pli bone ... ol larmoj“, ŝi ekkriis kun ia vanteco
-- kaj ŝiaj okuloj, ankoraŭ brilantaj, ekridis provokante kaj feliĉe.

Mi komprenis, ke ŝi ankaŭ estas ekbruligita.


NIMFOJ

Mi staris antaŭ monta plataĵo ĉirkaŭita de ĉenmontaro kvazaŭ de
duonrondo. Juna, verda arbaro kovris ilin de supre ĝis malsupre.

La diafana ĉielo suda estis blua; en la altaĵo brilludis sunradioj.

Malsupre, kuŝitaj en la herbo, plaŭdetis rapidkuraj fontoj.

Kaj mi ekmemoris antikvan legendon pri tio, kiel en la unua centjaro
post kristnasko greka ŝipo naĝis sur la Egea maro.

Estis tagmezo ... La vetero estis trankvila ... Subite, en la supro,
iu klare diris: „Kiam vi preternaĝos la insulon, voku per laŭta voĉo:
‚La granda Pan[43] estas mortinta!‘“

La ŝipdirektanto miris kaj ektimis ... Sed, kiam la ŝipo venis preter
la insulo, li obeis kaj vokis: „La granda Pan estas mortinta!“

Kaj tuj, responde al lia voko, laŭlonge de la insula bordo (ĝi
estis neloĝita) aŭdiĝis laŭtaj plorĝemoj, plendaj krioj: „Mortinta!
Mortinta estas la granda Pan!“

Mi ekmemoris ĉi tiun legendon ... kaj stranga penso venis en mian
cerbon. -- Se mi vokus?

Sed ĉio ĝojegis ĉirkaŭ mi ... mi ne povis pensi pri morto ... Mi do
fortege elkriis: „Reviviĝis, reviviĝis la granda Pan!“

Kaj tuj, -- kia miraklo! responde al mia voko aŭdiĝis akorda ridado
en la vasta duonrondo de l’ verda montaro, gajaj paroloj, plaŭdadoj.
„Li reviviĝis! Pan reviviĝis!“ brusonis junaj voĉoj.

Ĉio tie antaŭe subite ekridis, pli hele ol la alta suno, pli
petoleme ol la fontoj, plaŭdetantaj sub la herbo. Aŭdiĝis rapidanta
piedfrapo de malpezaj paŝoj, tra la verdaĵo vidiĝis marmora blanko de
ondantaj tunikoj, viva ruĝo de nudaj korpoj. La nimfoj, driadoj[44],
bakĥaninoj[45] malsuprenkuris en la valon.

Samtempe ili ĉiuj montriĝis ĉe la arbarrandoj. Bukloj disvolviĝis sur
diinaj kapetoj, graciaj brakoj levas florkronojn kaj tamburinojn, --
kaj la rido, brila, olimpa rido, kuras kaj malsuprenruliĝas kun ili.

Antaŭe paŝas diino. Ŝi estas la plej alta, plej bela el ĉiuj -- sur
ŝia dorso sagujo, en la manoj pafarko, sur levitaj bukloj arĝenta
luna falĉileto.

Diana, ĉu tio estas ci?

Sed subite haltis la diino ... kaj post ŝi ekhaltis ĉiuj nimfoj.

Eksilentis la sonora ridado ... Mi vidis, kiel paliĝis la vizaĝo de
la diino, subite mutiĝinta. Mi vidis, kiel ŝtoniĝis ŝiaj piedoj,
kiel neesprimebla teruro malfermis ŝian buŝon, larĝigis la okulojn,
fiksitajn malproksimen ... Kion ŝi ekvidis? Kion ŝi rigardis?

Mi turnis min tieflanken, kien ŝi rigardis.

Sur la ĉielrando, post la malalta strio de kampoj, fajre brilis
la pinto de l’ ora kruco sur la blanka sonorilejo de la kristana
preĝejo. Tiun krucon ekvidis la diino.

Mi aŭdis post mi daŭran ĝemsopiron, similan al la tremetado de
rompiĝinta kordo. Kiam mi ree returniĝis, la nimfoj estis foriĝintaj.
Ĉie, kiel antaŭe, estis verda la vasta arbaro, nur iuflanke, tra la
branĉdensaĵo, vidiĝis, malaperante en la aero, blankaj pecetoj ...
ĉu tio estis tunikoj de la nimfoj, aŭ la vaporo, leviĝanta el la vala
fundo -- mi ne scias ...

Sed kiom bedaŭris mi la foriĝintajn diinojn!



Piednotoj


[1] Kamparana domo en Nordruslando.

[2] Longa surtuto kuntirita ĉe la talio, nacia vestaĵo en
Nordruslando.

[3] Pud = rusa pezmezuro (16,36 kilogramoj).

[4] La servutuloj, kiuj plenumis diversajn servojn en la domo mem
de gesinjoroj, estis nomataj: „kortanoj“. Diversaj ankaŭ estis la
oficoj, okupitaj de ili.

[5] Diablo, arbarkoboldo: insultaj vortoj.

[6] Pekis, nominte la diablon.

[7] Rusaj popolaj herooj, posedintaj eksterordinaran fortecon.

[8] Samovaro, temaŝino, en kiu oni boligas la akvon por prepari la
teon.

[9] Akompanistinoj estis virinoj, kiuj ĉirkaŭis la nobelinon por
amuzi ŝin, legi al ŝi laŭtvoĉe ktp. Ili estis, plejparte, nobelaj
vidvinoj aŭ nobelaj fraŭlinoj el malriĉaj familioj.

[10] Ili iris saluti la sinjorinon kaj, elpetante ŝian benon je ilia
geedziĝo, ili alportis donacojn.

[11] Kun Dio, tiuj vortoj devis esti diritaj antaŭ ĉiu vojaĝo.

[12] La ruĝa tuko, kun kiu oni iras svatiĝi je fraŭlino.

[13] En tiu tempo ĉiu urbo aŭ vilaĝo havis sian limbaraĵon.

[14] La mansvingo, gesto de senespero.

[15] La ĉambelano venis ĉiumatene al la sinjorino por raporti al ŝi
pri domaj aferoj kaj ricevi ordonojn.

[16] Popola rimedo kontraŭ sveno.

[17] Ŝĉi = brasiksupo sen aŭ kun viando, rusa nacia manĝaĵo.

[18] Versto, rusa distancmezuro, 1066 metroj.

[19] La soldatedzino, en tiu epoko la militservo daŭris longe; tial
la edzino de la soldato restis prizorgata de la tuta vilaĝo. Ankaŭ
oni soldatigis ofte ribelajn servutulojn.

[20] Ikonoj: sanktaj bildfiguroj.

[21] En Nordruslando, gubernio en la najbareco de la Moskvo.

[22] Ĉevalkomercistoj vendas kaj aĉetas po amase ĉevalojn, paŝtigante
ilin en la stepoj.

[23] Insekto, pikanta precipe ĉevalojn; ruse: ovod; greke: ojstros;
latine: oestrus; france: œstre; itale: estro; germane: Bremse.

[24] Karesnomoj de -- Fedor, Pavel, Ilja, Konstantin kaj Ivan.

[25] Ĉerpejo, en la paperfabrikoj oni nomas la ejon, kie oni elĉerpas
la paperon en pelvegoj. Ĝi troviĝas ĉe la digo mem, sub la rado de
la papermuelilo.

[26] Defluilo, laŭlonge de ĝi la akvo kuras al la rado.

[27] La eco de krucosigno, forpeli la ĉarmigon senditan de diablo.

[28] „Pura“, la diablo ne havas sur ĝi potencon; „libera“, de diablaj
servistoj.

[29] La rusa popola fantazio lokas ĉie homfigurajn „spiritojn“: En la
arbaro loĝas arbarkoboldo, malbona petolulo, kiu devojigas pasantojn.
En la riveroj loĝas virinaspektaj estaĵoj = „nimfoj“. Ili allogas
virojn. En la domo loĝas „domovoj“ = „domspiritoj“. Ĉiujn tiujn
„spiritojn“ oni nomas „malicaj, malpuraj, malbonaj“. La krucosigno,
farata en oportuna momento, forpelas la diablan forton. Estas lokoj,
konataj kiel „malpuraj, malbenitaj“.

[30] Korvinoj, timemaj birdoj.

[31] La bestoj, laŭ superstiĉaj kredoj, sentas diablan forton.

[32] Nomoj de la hundoj.

[33] Kaftano, kamparana surtuto.

[34] „Sorĉa herbo“, havas econ disfosi la teron.

[35] „Gepatra sabato“ = sabato de la karnavala semajno, antaŭ la
Grandega Fastado, kiu daŭras ĝis Paska dimanĉo. La tago, en kiu
oni rememoras la mortintojn, simila al franca „Toussaint“, germana
„Allerseelen“.

[36] Veremulo, homo bonmora, bonfaranta, vivanta laŭ Dia leĝo. -- La
kolombo estas opiniata sankta birdo. Sur sanktaj bildoj la popola
fantazio personigas la „Sanktan spiriton“ en la figuro de kolombo.

[37] La kamparanoj rusaj tiel nomas la sunan mallumiĝon, pensante, ke
ĝi antaŭdiras tujan finiĝon de la mondo.

[38] „Izba“, kamparana domo en Nordruslando.

[39] En la legendo pri la alveno de „Triŝka“, kiu pereigos homajn
animojn, eble estas ripetata la legendo pri Antikristo.

[40] Hejmsiduloj, en la senco: vi sidas hejme kaj nenion scias.

[41] Akvotruo, la akvo, kiu restas post la printempa degelo kaj
rivera elbordiĝo; ĝi ofte ne sekiĝas eĉ somere.

[42] Ojdipus, lat. Oedipus, reĝo mita en Tebaj (Grekujo), solvis la
enigmon de la Sfinkso, monstro, kiu mortigis ĉiun, kiu ne povis solvi
ĝian enigmon. La grekoj imagis ĝin kiel virgulinon kun leona korpo
kaj birdflugiloj. La egiptaj sfinksoj, kiel simboloj de l’ forto,
estis regule viraj.

[43] Greka paŝtista dio, dio de la verdiĝanta naturo.

[44] Arbarnimfoj.

[45] Aninoj de Bakĥo, la dio de l’ vino.



Notoj de transskribinto:

Mi translokigis ĉiujn piednotojn al la fino de la teksto. Mi silente
ĝustigis etajn interpunkciajn erarojn, kaj registris aliajn ŝanĝojn
per html-aj komentoj. Ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi simile
registris.



*** End of this LibraryBlog Digital Book "Elektitaj noveloj" ***

Copyright 2023 LibraryBlog. All rights reserved.



Home